summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--.gitattributes4
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
-rw-r--r--old/69123-0.txt7340
-rw-r--r--old/69123-0.zipbin117407 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/69123-h.zipbin727835 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/69123-h/69123-h.htm7404
-rw-r--r--old/69123-h/images/cover.jpgbin585744 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/69123-h/images/fosu1.pngbin20265 -> 0 bytes
9 files changed, 17 insertions, 14744 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..d7b82bc
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,4 @@
+*.txt text eol=lf
+*.htm text eol=lf
+*.html text eol=lf
+*.md text eol=lf
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6312041
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This eBook, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..cefff7b
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+eBook #69123 (https://www.gutenberg.org/ebooks/69123)
diff --git a/old/69123-0.txt b/old/69123-0.txt
deleted file mode 100644
index 499318a..0000000
--- a/old/69123-0.txt
+++ /dev/null
@@ -1,7340 +0,0 @@
-The Project Gutenberg eBook of Saltego trans jarmiloj, by Jean Forge
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
-most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
-of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you
-will have to check the laws of the country where you are located before
-using this eBook.
-
-Title: Saltego trans jarmiloj
-
-Author: Jean Forge
-
-Release Date: October 9, 2022 [eBook #69123]
-
-Language: Esperanto
-
-Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed
- Proofreading Team at https://www.pgdp.net
-
-*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK SALTEGO TRANS JARMILOJ ***
-
-
-
-JEAN FORGE
-
-SALTEGO TRANS JARMILOJ
-
-Romano originale verkita
-
-[Devizo: Ni fosu nian sulkon]
-
- FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
- ESPERANTO-FAKO
-
-
-
-
-ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
-
-COPYRIGHT 1924 BY FERDINAND HIRT & SOHN, LEIPZIG
-
-MADE IN GERMANY
-
-PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
-
-
-
-
-ANTAŬPAROLO
-
-
-Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do
-esperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj.
-
-Romanoj de simila speco ekzistas diversaj en naciaj lingvoj. Ili
-incitis mian fantazion, precipe ideoj de D-ro Oelwein, kies motivo --
-kun lia afabla permeso -- estis parte mia gvidanto.
-
-Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kaj
-malkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj -- kion mi
-nepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano -- _facile komprenebla
-por ĉiu!_
-
-Pri tio lasta mi klopodis speciale. Ke la romano do trovu multajn
-amikojn!
-
-_Jean Forge._
-
-
-
-
-ĈEFAJ PERSONOJ DE LA ROMANO
-
- Mateo Fromaĝi, eksperimentisto kaj inventisto
- Sinjorino Kamilo, lia edzino
- Maria, lia filino
- Profesoro Sovaĝi, lia amiko
- Fraŭlino Snob, edukistino
- Tabakaĉ, nenionfaristo
- Karolo, aŭtomobilisto kaj servisto
- Cili, ĉambristino
- Sabino, kuiristino
- Sinjoro Kovalo, verkisto
-
-
-
-
-ENKONDUKO
-
-
-Horloĝo super mia skribtablo ekparolas per kvinobla bato:
-
-„Kvina horo! Ĉu vi ne ĉesos skribi?...“
-
-Tiam mi forĵetas la plumon kaj eksaltas. Enpense mi foliumas la
-skribitajn paĝojn, kiuj kuŝas sur la skribotablo...
-
-Kio? Ĉu estas eble? Ke mi sidis la tutan nokton super mia
-manuskripto? Tion mi tute ne rimarkis kaj -- por konfesi la veron --
-mi estus verkinta ankoraŭ ĝis tagmezo aŭ pli longe. Efektive,
-forte ekkaptis min mia nova romano „La ombro“, kiun mi ĵus havas
-„subplume“...
-
-Kvina horo matene!...
-
-Mi flankenŝovas la kurtenojn. Mi rigardas en la ruĝan matenon. Kion
-fari nun? Dormi? Tio estus peko; ĉar belega somera tago staras
-antaŭ la fenestro. Per rozaj fingroj karesas min la suno. Kaj la
-naturo brilas en multkolora vestaĵaro. Birdoj trilas en la arboj.
-Kaj blovas juna freŝa vento...
-
-Kio do? Ĉu promeneti tra la juna tago? Per plenaj pulmoj spirante la
-matenon, ektrinki novan energion kaj inspiron por la glora verko?...
-
-Ha, ideo! Kompreneble.
-
-Mallaŭte mi paŝas tra la dormeganta domo. Kun kuraĝaj paŝoj. Kun
-gaja entreprenemo en la koro. Malsupren. Trans la korton. En
-remizon...
-
-Mi eltiras mian aŭtomobilon. Mi plenigas la rezervujojn per benzino.
-Palpe glitas miaj fingroj super la motoron: en ordo ĉio!
-
-Ekzumas la maŝino. La veturilo tremas kvazaŭ hundo ekkurema.
-
-„Vi kuros, kara mia besto“, mi diras kun dorlota voĉo. „Vi
-kuros en la junan freŝan tagon vete kun la vento!...“
-
-Antaŭen!
-
-Ekbruas la motoro. Ekbruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En
-eleganta kurbo mi traveturas la pordegon de la korto. Transsaltas la
-pavimon de senhomaj longaj stratoj. Veturas inter grandaj dormegantaj
-domŝtonaĵoj, kiuj formas sufokan malvaston. Kaj liberiĝas fine:
-aperas rekta ŝoseo!
-
-Ekkrakas la motoro. Ekkuregas veturilaj radoj. Ekblovas forta freŝa
-vento. Ĝi levas min...
-
-Mi ŝajnas ŝvebi meze en la suna lumo...
-
- * * * * *
-
-Vespero venas.
-
-Tutan tagon mi veturis. Senĉese sidis ĉe la direktila rado.
-Trarapidegis sennombrajn kilometrojn. Trapasis vilaĝon post vilaĝo,
-urbon post urbo...
-
-Kie mi estas nun? Ĉu mi scias? Ie, ĉe voja kurbo la vento forportis
-malice mian stratan planon. Ĉu mi bezonas scii, kien mi veturas?
-Kiun straton mi devas elekti, kiun direkton? ... eh, afero enuiga!
-Por mi estas ĉefaĵo, senti subrade novan rektegan ŝoseon...
-
-Ha! Eksaltegas la montrilo de l’ takimetro! Ektondras la motoro.
-Antaŭen kun triobla rapideco!...
-
-La vojo kuregas kontraŭ min.
-
-La pinte-akra antaŭaĵo de la veturilo tranĉas kvazaŭ glavo la
-aeron. Furioze muĝegas la vento. Ĝi forŝiregus sendube mian kapon,
-se mi ne kaŝus ĝin malantaŭ la duonronda ŝirmanta vitro. La
-bruego de la maŝino kvazaŭ droniĝas en la venta fajfado. Mi estas
-surda jam. Mi sentas nur la delikatan tremon, kiu vibras tra la
-veturila torso, regule, kvazaŭ batas koro. Ŝajnas efektive al mi,
-ke mia veturilo estas vivanta estaĵo...
-
-Vilaĝo aperas ... infanoj ludantaj ... hundoj bojantaj ...
-flugetanta kokaro ... averte kriegas mia sireno ... for ... antaŭen!
-... pli rapide!...
-
-Mi rapidegas plu. Ju pli longe mi veturadas, des pli kreskas mia
-forto kaj libersenta certeco. Vojajn kurbojn mi veturas lude ... nur
-sur du pneŭmatikoj ... apud mi disflugas ĉio flanken ... homoj ...
-bestoj ... arboj ... herbejoj ... kampoj ... arbaroj ... pli rapide
-ol filmo ruliĝas preter mi la multkoloraj bildoj...
-
-Vespero venas ... mi maltrankviliĝas ... de tempo al tempo laco
-pendiĝas salte je miaj palpebroj ... dum momento mi fermas la
-okulojn ... sed tuj denove ekflamas en mia interno la deziro:
-veturi! ... veturegi!...
-
-Meze sur ŝoseo staras ruĝa globo. Kvazaŭ grandega purpura disko
-troviĝas antaŭ mi la suno ... mi veturegas kontraŭ ĝin ...
-freneze saltas la takimetro ... la vento fariĝas uragano...
-
-La arboj ĉe la flankoj formas jam barilon, tra kiu brilas la verdo
-de herbejoj ... mi vidas nur rubandojn multkolorajn, kiuj ŝoviĝas
-al mi renkonte ... la ŝoseo fariĝas rubandego de griza tolo, kiu
-tiriĝas sub mi ... ĉu mi veturas? ... ĉu mi staras? ... senmove
-sur unu loko meze en ĉi tiu ĥaosego da koloroj?...
-
-Mi flugas! Mi transiĝas en feliĉegan staton, en ebrian ŝanceliĝon
-... mi balanciĝas ... kviete lulmoviĝas mia veturilo ... mi sentas,
-ke la radoj forlasas la teron, ke ili pli kaj pli liberiĝas for de
-la grundo...
-
-Mi flugas ... for de l’ tero ... renkonte al la fajra globo! Ha, mi
-sentas, ke mi rule grimpas sur ĝiaj longaj radioj pli kaj pli alten
-... ke mi veturas sur ĝiaj radioj kvazaŭ sur senfinaj brilegantaj
-reloj ... ke la pneŭmatikoj ruliĝas sur ĉi tiu rela vojo pli kaj
-pli supren ... en sferojn de eterna lumo!
-
-Mi estas libera kaj malpeza.
-
-Miaj okuloj rigardas en la fajroglobon, el kiu fluas stranga varmego.
-Kaj ĉi tiu varmego flame penetras en mian animon...
-
-Mi volas kanti pro ĝojego kaj feliĉo...
-
-Jam mi ne aŭdas la ĝemojn de l’ motoro ... jam mi ne aŭdas la
-furiozantan orkanon, kiu muĝegas ĉirkaŭ mi kvazaŭ bolanta maro...
-
-Mi vidas nur la lumon, al kiu mi rapidas ... la ruĝebrilan
-arkaĵegon, de flamoj konstruitan, sub kiun mi enveturegas...
-
-Kaj meze en ĥaoso da koloroj, kiuj min ĉirkaŭas kvazaŭ gigantegaj
-muroj, en ondo de purpura lumo, mi leviĝas ... stariĝas ... etendas
-vaste ambaŭ brakojn ... renkonte al la fajra disko...
-
-Ĉirkaŭ mi kantegas la orkano potencan melodion...
-
- * * * * *
-
-Elteriĝas danĝeraĵo. Subite. Proksimiĝas rapidege.
-
-Sed mi ne vidas la vojan kurbon, kiu nun minace kuregas kontraŭ
-min!...
-
-
-
-
-ĈEFA PARTO
-
-
-
-
-1.
-
-
-Subite mi scias, ke mi dormis. Iu vekis min ... aŭ io.
-
-Aŭskultu! En la ejon, en kiu mi kuŝas, fluadas muĝanta maro da
-muzikaj ondoj. Tonoj fluas tra la ĉambro. Antaŭ miaj spiritaj
-okuloj ili formiĝas je lumaj ŝvebantaj anĝeloj. Kaj la anĝeloj
-ŝutas sur min florojn, kiuj disvastigas svenigan bonodoron. Mi
-trinkas tiun odoron, kiu metiĝas dolĉe sur miajn tempiojn...
-
-La muziko plilaŭtiĝas. Ĝi venas de ie, el iu loko de la ejo. Mi
-aŭskultas kun muta piemo. Virina voĉo kantas en alta soprano. Ĝi
-kantas en lingvo nekonata. Poste respondas tenoro. Denove eksonas la
-muziko. Mallaŭte ĝi ŝvebas laŭlonge sur la planko, supren al mi
-kaj blovetas super mian korpon dolĉan senforton. Ŝajnas, ke ĝi
-penetras en mian korpon, ke ĝi fluas de la plandoj supren tra miaj
-membroj kvazaŭ ia saniga ondofluo...
-
-Nur en mia kapo ŝajnas regi ĥaoso. Malantaŭ mia frunto la pensoj
-kazeiĝis je granda malorda bulo. Kaj strange, ke tiu bulo ŝajnas
-esti plumba; ĉar ĝi pezas tiom en mia kranio, ke mia kapo kvazaŭ
-volas forkuri. Aŭ ĉu mi ne havas sub ĝi kusenon? Ha, mi sentas, ke
-mia kapo pli kaj pli disiĝas de mia kolo...
-
-Pordo malfermiĝas ie. Furioza vira voĉo krias:
-
-„Kaptu vin diablo! Ĉesigu vian muzikaĉon! Mi devas supre
-labori!“
-
-La voĉo ruliĝas tondre tra la ĉambro. Sed virino respondas kun
-indignego:
-
-„Ho, vi estas malbonulo! Vi ne volas aŭskulti la belan London-an
-operon!...“
-
-„Pri via London-a opero mi mokfajfas! Ĝi estas ludata hodiaŭ jam
-dekduan fojon. Mi forŝiregos al vi la antenojn de la tegmento aŭ
-enkarcerigos vin ie kaj radiofonigos en viajn orelojn dum dekdu horoj
-la ‚Relativecan teorion de Einstein‘, ĉu vi komprenas?!“
-
-La muziko ĉesas. Pordo krakas. Ĝema krio el virina buŝo. Paŝoj.
-
-„Kio okazis?“ demandas kviete alia virina voĉo. „Mi devas
-peti, ke oni ne faru tian bruon. Vi bone scias, ke apude dormas
-malsanulo...“
-
-„Sed ĉu mi toleru tian arogantecon?“ respondas akrasone la alia
-voĉo. „La profesoro estas homo netolerebla. Li eĉ ne volas
-permesi, ke mi aŭskultu mian London-an operon...“
-
-„Pst! Pli mallaŭte, kara Snob, prefere ni forlasu la ĉambron...“
-
-Silento...
-
-Nenio moviĝas. Nur malproksime, ekstere, ie sur korto krias koko...
-
-La aero muĝas en miaj oreloj en monotona ritmo ... en ĉi tiun
-muĝadon miksiĝas la dormema mallaŭta tik-tako de horloĝo, kiu
-ŝajnas troviĝi apude ... tik-tak-tik-tak ... kun freneziga
-reguleco...
-
-Mi sentas, ke mi malleviĝas. Ke mi faladas pli kaj pli profunden
-post ĉiu tik-tak de la horloĝo. Kun mi ĉio kunfalas. En senfundan
-profundon, en nemezureblan mallumegan abismon malsupren... Vane mi
-provas haltigi la faladon...
-
-Mallumo kaj silento ĉirkaŭe...
-
-
-
-
-2.
-
-
-Krepuskas en la ĉambro. Mi ne scias, ĉu komencas tagiĝi aŭ
-vesperiĝi.
-
-Ĉu mi dormis ĵus? Verŝajne. Kompreneble mi dormis kaj havis
-diversajn sonĝojn. Ah, kiel bone mi memoras la eksterordinaran
-muzikon, la strangan interparolon de iuj personoj ... kuriozaj, vere
-kuriozaj tiaj sonĝoj...
-
-Estas jam tempo por leviĝi. Mi devas nepre paroli. Kial mi estas
-tiel laca kaj malforta? Eh, sensencaĵo. Per unu salto ellitiĝi,
-hop, kiel mi kutimas ... nu? Mi levas min kaj volas apogi min per la
-maldekstra brako. Sed akra doloro tuj paralizas ĝin kaj mi refalas
-senforte en la kusenojn.
-
-Mi aŭdas mallaŭtajn proksimiĝantajn paŝojn. Kapo de juna
-fraŭlino kliniĝas super mi. Paro de brunaj mirindaj okuloj
-fiksiĝas en la miajn. Ŝiaj lipoj flustras:
-
-„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“
-
-„Ne, ne,“ mi respondas duonkonscie kaj estas konvinkita, ke mi
-jam falis en novan sonĝon. „Sed kie mi estas? Kio okazis?...“
-
-„Trankviliĝu! Vi estas ĉe bonaj homoj. Nenio okazos al vi,“ ŝi
-respondas.
-
-„Sed diru, ĉu mi sonĝas nun?“
-
-„Vi ne sonĝas,“ ŝi respondas milde.
-
-Ŝia respondo konfuzas min. Kaj mi demandas tre distrite:
-
-„Ĉu mi estas malsana?“
-
-„Trankviliĝu, vi resaniĝos. Vi devas dormi. Vi ne devas ekscitiĝi.
-Nenion timu...“
-
-„Mi estas malsana,“ mi ripetas malrapide kaj sentas grandan
-kompaton pri mi mem. „Tre malsana kaj malforta. Kaj vi flegas
-min...“
-
-Ŝia gracia mano karesas mian varmegan frunton.
-
-„Dormu, mia kara!“ diras la knabino mallaŭte kaj ŝiaj brunaj
-okuloj ekbrilas kiel du mirindaj steloj.
-
-Sub ŝia karesa ektuŝo, kiu metiĝas sur mian frunton kiel
-malvarmetiga balzamo, miaj pensoj disflugas en la spaco. La krepusko
-pli dense vualas miajn palpebrojn. La nigrohara kapo de la fraŭlino
-malproksimiĝas kaj malklariĝas pli kaj pli. Kaj el longa distanco
-atingas miajn orelojn la monotone sonantaj vortoj:
-
-„Dormu, mia kara! Dormu!...“
-
-
-
-
-3.
-
-
-Teleroj bruas. Tranĉiloj kaj forketoj tintas. Manĝas pluraj
-personoj. Apude, kiel ŝajnas.
-
-Ĉu nun estas tag- aŭ vespermanĝo? Kion manĝas la homoj? Kiu sidas
-ĉe la tablo? Kial oni ne donas al mi manĝon?
-
-Dum momento ĉio silentas. Iu ŝmacas. Post tio diras voĉo kun
-maĉantaj interrompoj: „Mi ne kredis, ke li transvivos. La hodiaŭa
-homa organismo ne estas plu la sama kiel en pli fruaj tempoj. Ni
-prenu kiel ekzemplon antikvan romanon! Jen, kia belega korpokonstruo,
-kia muskolaro! Reiru ni plu ĝis la prahomo, pli kaj pli fortikaj kaj
-potencaj fariĝas la figuroj --“
-
-„Kiujn ni metus teren hodiaŭ per peceto da plumbo...“
-
-„Estas malprogreso de l’ kulturo, ke tiel fariĝis, mia kara
-Fromaĝi. Ĉi tiun malprogreson mi ne forgesos inde skurĝi en mia
-verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘. Kio estas kulturo?“
-
-„Tekniko,“ diras Fromaĝi.
-
-„Sensencaĵo!“ ekkrias la alia kaj nervoze tintegas sur sia
-telero.
-
-„Mi petas, trankviliĝu, sinjoro profesoro!“ kvietigas voĉo de
-virino. „Ni ne volas veki lin. La kompatindulo dormas. Li devas
-kuŝi tute trankvile. Maria, ĉu vi renovigis lian kompreson?...“
-
-„Li evidente havas fortikajn ostojn,“ parolas la profesoro
-ŝmacante. „Ankaŭ al lia veturilo okazis nenio, escepte du
-pneŭmatikoj, kiuj krevis. La barilon li -- por tiel diri --
-distranĉis...“
-
-„O jes!“ flutas malgaje voĉo al mi konata. „Kaj la belan
-jasmenan laŭbon li veturdetruis...“
-
-Ĉiuj ekridas.
-
-„Sed kara Snob,“ diras la kvieta virina voĉo. „Konfesu mem,
-kiel povus lokiĝi aŭtomobilo en ĉi tiu laŭbo?“
-
-„Ĝoju,“ diras Fromaĝi, „ke vi tiam ĉi aŭskultis vian London-an
-operon, alie li estus veturdetruinta ankaŭ vin -- aŭ pli ĝuste lia
-benzinbestego. Ĉar li surteriĝis post grandega _salto mortale_ sur
-la sterkejo...“
-
-„Kaj nur elartikigis sian maldekstran brakon kaj vundigis sian
-kapon je ŝtono...“
-
-„Jes, hm, kiel utila okaze povas esti tia sterkejo...“
-
-„La antikvuloj ne bezonis timi tiajn akcidentojn. Ili ankoraŭ ne
-rapidegis per aŭtomobiloj tra la mondo,“ diras la profesoro. „Kaj
-tion ĉi oni nomas kulturo! Estas ja efektive ridinda kaj malĝojiga
-samtempe la fakto, kiom la hodiaŭuloj kove sidas super novaj
-eltrovaĵoj! Kaj ilin uzante, ili ĵonglas per sia vivo, kvazaŭ ĝi
-estas nur pilko por ludo. Ha, kaj plue: ĉie kien ajn mi rigardas,
-malprogreso! Kio do estas la hodiaŭuloj? Maŝinoj ili estas,
-konstruitaj de la spirito de nia tempo, de tiu spiritaĉo, kiu
-regadas ĉie kaj forglutas ĉion, kio estas nobla kaj bela. Ĉu ankoraŭ
-ekzistas hodiaŭ verkistoj, kiel estis Homero? Ĉu oni priskribas en
-libroj ankoraŭ heroojn, kiel estis la dia heroo Odyssevs? Kion oni
-verkas kaj legas hodiaŭ? Distaŭzitajn, neverŝajnajn, saturitajn per
-tekniko historiojn, senspritajn vortobalbutojn de ridindaj homuloj!
-Kie restas la versoj de Virgil, Horac, Ovid? Malprogreso, kien ajn
-ni rigardas! Kaj en ju pli novajn tempojn ni venas, des pli ni
-malproksimiĝas de la kulturo de l’ antikva tempo, kiu unu kaj sola
-estas konsiderinda kiel vera kulturo! Kion ni nomas hodiaŭ kulturo,
-estas malprogreso! _Tio estas fatala salto en la abismon de
-spirita mallumiĝo!!!_“
-
-Pugnobato sovaĝe saltigas ĉiujn telerojn kaj glasojn sur la tablo.
-
-„Mi ne povas perdi tempon,“ la parolanto saltegas de la seĝo,
-„por mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘, mi ĉion ĉi enkapigos
-al la homoj! Per flamantaj literoj mi enbruligos ĉion ĉi sur
-iliajn fruntojn! Mi devas nun skribi --!“
-
-Tion dirante, li forlasas la ĉambron.
-
-„Oh!“ diras la alta fraŭlina voĉo, „li estas grandulo! Oh, mi
-scias, ĉar mi studis ĉe la universitato!“
-
-Post tio denove ektintas tranĉiloj kaj forkoj. La monotona telera
-muziko ne permesas, ke mi ion pensu nun. Ĝi fortintas ĉiujn
-demandojn el mia cerbo. Mi kuŝas kvazaŭ ligna ŝtipo. Kaj tamen
-sentas agrablan lacan oportunon. Nur en mia kapo ankoraŭ pezas la
-pensobulo...
-
-Malrapide, agrablege tra miaj membroj rampas dormo. Ree parolas viro.
-Sed lia voĉo sonas jam malproksime. Kvazaŭ li staras sur alta monto
-kaj kvieta vento forblovas de lia buŝo la vortojn. Kaj mi tute ne
-penas aŭdi aŭ kompreni lin. Alia voĉo parolas. Post tio ĉiuj
-voĉoj intermiksiĝas. Teleroj tintas. Seĝoj bruas. Paŝoj rapidemas.
-Malfermiĝas kaj fermiĝas pordoj! Malproksimege, en kilometra
-distanco denove ekkrias la kokviro ... lia krio sone disperdiĝas
-en dormema krepusko, en kiun trempiĝas ĉiuj miaj sentoj...
-
-
-
-
-4.
-
-
-Strigo sidas antaŭ mia lito. Ĝi observas min per grizaj okuloj,
-scivole kaj esplore. Ĝiaj okuloj rigardas min senĉese, komence
-kompate, poste sensente kun subita revema esprimo. Mi sentas strangan
-maltrankvilon. Kion signifas tio? Mi forflugigos la strigon. Mi
-provas movi mian maldekstran manon, sed tuj pikeganta doloro ekprenas
-mian brakon, tiel ke mi ekĝemetas.
-
-„Nu, nu, mia kara,“ ekparolas la strigo. „La krizon vi feliĉe
-preterpasis. Tio ĉi ne gravas, se ĝi iom doloras ankoraŭ. Ĝi
-dank’ al Dio ne rompiĝis...“
-
-Mi malfermegas miajn okulojn kaj rimarkas kun miro, ke antaŭ mi
-sidas viro, kiu portas okulvitrojn kun grandaj rondaj vitroj. Lia
-tuta vizaĝo ridas, kiam li vidas mian pro mirego malsaĝan mienon.
-Mi provas levi mian kapon.
-
-„Aŭ-ha!“ mi dolorkrias. „Kion signifas tio?“
-
-„Same nenion gravan!“ ridas la viro kun la strigosimilaj
-okulvitroj. „Vi nur frapetis en vian kapon truon dum via beleta
-aŭtomobilekskurso. Vi febris tre bele, sed tio ĉi estas nun for kaj
-post kelkaj tagoj vi saltos ĉirkaŭ la domo kiel novbakita
-Steinach-ulo...“
-
-„Ĉu vi estas eble kuracisto?“ mi demandas mirigite.
-
-„Tute kiel vi komprenas tion... La medicino apartenas ankaŭ al mia
-fako, kompreneble,“ li diras palpebrumante.
-
-„Kiu vi do estas?“
-
-„Dio mia!“ li ekridas laŭte. „Konas nek mi vin, nek vi min.
-Kiel vi eble ankoraŭ memoras, vi venis ĉi tien en maniero efektive
-strangega, kaj mi apenaŭ kredas, ke oni ofte trovas tiajn
-vizitmanierojn. Ĉar -- veturi per aŭtomobilo en freneza rapidego
-tra la ĝardena barilo, traplugi per la pneŭmatikoj ĉiujn
-florbedojn kaj fine enveturegi en laŭbon, tio ŝajnas al mi la pinto
-de ĉia vizitoriginaleco. Malgraŭ ĉio ajn -- koran bonvenon en mia
-ĉiam gastama domo!“
-
-Forte li skuas mian dekstran manon.
-
-„Aha!“ mi diras kun rideto. „Vi do estas la domestro. Pardonu
--- mia nomo estas Kovalo.“
-
-„Fromaĝi -- Mateo Fromaĝi,“ li klinas sin. Ŝajnas, ke lia
-propra nomo amuzas lin.
-
-„Sed Mateo,“ diras virina voĉo kun kvieta riproĉo. „Kiel vi
-povas turmenti nian malsanan amikon en tia maniero... Viaj paroloj
-nur maltrankviligas lin...“
-
-„Ĉu vi opinias, Kamilo?“ diras Fromaĝi malkuraĝete kaj subite
-tute distrite ŝovetas siajn grandajn strigajn vitrojn. Poste li
-eksaltas:
-
-„Dormu, juna amiko! Tio freŝigos vin. Mi devas hodiaŭ ankoraŭ
-multe labori. Fartu bone!“
-
-Tion dirante, li klinas sian kapon al mi amike kaj foriras, kvazaŭ
-li faris efektive malbonaĵon. Mi postrigardas lin. Lia figuro estas
-konstruita malgrande kaj larĝe. Liaj movoj estas malkuraĝetaj kaj
-mallertaj.
-
-La pordo fermiĝas malantaŭ li. Denove ĉirkaŭas min profunda
-silento. Mi estas sola en la ĉambro. La fenestroj estas kovritaj per
-kurtenoj. Duonhelo pendas sur la muroj, sur la multekostaj
-malhele-ruĝaj tapetoj. La silento, kiu subite ekvipas en mi tutajn
-demandarojn, kuŝegas en la ejo kun pezanta indiferento. Ĝi
-kaŭriĝas en la molajn remburaĵojn de la seĝoj. Ĝi ungoteniĝas
-je la dika tapiŝo, por fari ĉi tie agrablegan dormon. Sed la
-ekvipitaj demandoj metas min en ŝanceliĝantan maltrankvilon...
-
-Kaj subite mi sentas la balanciĝon de la aŭtomobilo, tiun
-ŝanceliĝon, kiu min transigis en tiu vespero en feliĉan revegon.
-Ĉirkaŭ mi subite leviĝas ĉio. La malhela ruĝo de l’ tapetoj
-eklumiĝas kiel tiam la purpura lumo de la sunarkaĵo, en kiun mi
-veturegis -- kaj poste subite ĉirkaŭis min peĉonigra nokto, el kiu
-levis min kviete anĝelomanoj de mirinda muziko...
-
-Senforte mi refalas. Ĉio ĉi kuregas kontraŭ min, surbrustiĝas
-kvazaŭ inkubo kaj kaŭras sur mi kun moke grimacanta trankvilo. Mi
-volas kriegi, ke revenu tiu homo kun la grandaj grizaj strigokuloj,
-ke li venu kaj rakontu al mi ion, ion ajn, por ke mi ne kuŝadu ĉi
-tie tiel senhelpe... Sed mi ne kuraĝas, per mia voĉo ŝiregi la
-silenton malsupren de la mutaj muroj. Sed mi devas fari ion... Kie mi
-estas? Kiu estas la homo, kiu ĵus sidis ĉi tie? Kiaj estas la
-homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu domo?...
-
-Miaj okuloj ekpendas je blanka punkto, kiu troviĝas en la muro.
-Aŭtomate mi levas la dekstran manon...
-
-Sekundoj pasas. Mallaŭta susurado. Senbrue io malfermiĝas ie.
-Elmuriĝas vira voĉo:
-
-„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“
-
-„Ne!“ mi rekriegas maltrankvile. „Diru nur, kie mi troviĝas!...“
-
-Iu knabino ridas kaŝe. Sed la vira voĉo respondas serioze:
-
-„Vi troviĝas en la domo de la instruitulo, eksperimentisto kaj
-eltrovanto Mateo Fromaĝi!“
-
-Post tio silentiĝas ĉio. Mi fermas la okulojn kaj profundiĝas en
-kvietan dormeton...
-
-
-
-
-5.
-
-
-Pala vizaĝo fikse rigardas min. La haroj pendas super blankan
-bandaĝon, kiu ĉirkaŭkuras la frunton. Sub tio du miraj okuloj,
-kiuj malrapide elpaŝas el malhelaj kavoj. Kial rigardas min tiu ĉi
-homo? Mi proksimigas al li mian kapon kaj observas lin severe kaj
-moke. Li faras la samon.
-
-„Sinjoro,“ mi diras kolere, „kiel vi kuraĝas rigardaĉi min
-tiel malsaĝe?“
-
-Pac! Ni retiregiĝas ambaŭ kun teruro kaj samtempe alridas nin. La
-granda spegula vitro, kiu redonas mian bildon laŭnature, ete
-pendolas sub la ekpuŝo. Estas frapante, kiel mi ŝanĝiĝis dum la
-tagoj de mia malsaneco -- aŭ ĉu estas eĉ semajnoj? -- kaj mi
-supozas, ke mi estis efektive danĝere malsana.
-
-La mateno ĵus staras ruĝe antaŭ la kurtenoj de mia ĉambro. Ĝi
-refreŝigas min al nova vivo. Ambaŭ brakojn mi volus etendi en
-plenkonscio pri mia forto. Per granda ĉirkaŭpreno mi volus premi al
-la brusto la unuajn ruĝajn radiojn, kiel mi kutimis pli frue. Sed
-miaj brakoj ekpendas en malvigla senforto: la maldekstra en bandaĝo,
-la dekstra trem-apoge sur seĝo. Sed la mateno vokas min per loga
-voĉo. Kun penego mi vestigas min. Fine mi estas preta kaj malfermas
-mallaŭte la pordon.
-
-Mi paŝas sur galerion, kiu supre ĉirkaŭkuras. De ĝi oni povas
-eniri ĉiujn ĉambrojn de la unua etaĝo. Mirinde skulptitaj
-ŝtuparoj kondukas malsupren en grandegan halon, super kiu
-arkaĵiĝas vastega vitra kupolo. Ĉi tiu rotondo pendas super mi
-kiel grandega vitra kloŝo. Ĝi kreas en mi nepriskribeblan senton:
-mi mem ŝajnas al mi kvazaŭ pulo en fromaĝa kloŝo kaj malgrandiĝas
-sub la giganta ejego en neniaĵon. Mirinda koloraro traondas ĉi tiun
-arkaĵon, tra kies vitraj muroj la matena suno enpaŝas kun brilego.
-
-Mi iras el la domo. Grandaj ombrodonaj arboj staras tie ĉi.
-Florantaj altaj arbetaĵoj. Ĝardeno, simila al parko, prezentas
-idilian bildon. Ombroplenaj arbaĵejoj, allogaj kaŝejoj kun freŝa
-verdo tiriĝas malantaŭ la legoma ĝardeno. Malantaŭ ĝi situas
-ĉirkaŭ korto kelkaj domoj.
-
-La suno rigardas tra la arboj. Ĵus ĝi komencas leviĝi. Kokviro
-sidante gaje sur barilo, salute krias. Malrapide mi iras laŭlonge de
-la barilo. Mi paŝas en la junan matenon kun malfortaj ŝanceliĝantaj
-kruroj. En silenta kaŝejeto mi malleviĝas en la herbon. Tro multon
-mi postulis. La malsaneco forprenis miajn fortojn. Ĝi fikse sidas
-ankoraŭ en ĉiuj miaj membroj. Laco ĉirkaŭprenas min. Ekposedas min
-kvazaŭ eta sveno, en kies brakojn mi falas senvole kaj senforte.
-Facila ruĝeta nebulo malleviĝas sur min. Ĝi estas kiel spiro anĝela,
-kiu ĉirkaŭblovas min per feliĉiga malvarmeto. Kaj tiu blovo alportas
-voĉojn jubilantajn, kiuj supre en ruĝete-blua etero trile salutas
-la junan tagon...
-
-Memoro en mi leviĝas. Ie, en ĝardeno de lazareto, mi kuŝis kun
-trapafita mano en la verdaĵo. Ofte mi aŭskultadis sub ombrodonaj
-arboj la birdojn, kiuj kantis en blua etero. Kaj la suno staris
-oblikve super mi. Mi fiksis miajn rigardojn en la bluaĵon,
-rigardadis la malgrandajn blankajn nubojn, kiuj salutis min el
-malproksime, kaj miaj pensoj pendiĝis je iliaj blankaj veloj...
-
-Mi ne scias, kiel longe mi kuŝis en ĉi tiu dormeto. Subite mi
-eklevetas min. Motoro zumas ie. Mi volas eksalti, sed miaj fortoj
-malsufiĉas. Ĉu tio eble estas mia aŭtomobilo? Sed ne, mi ŝajne
-eraras. Mia maŝino kuras multe pli laŭte kaj akre. Tio ĉi estas
-stranga zumado, tiel delikata kaj diskreta, kiel la zumado de abelo
-en distanco de unu metro.
-
-Mi levetas la kapon. Ĉio kuŝas senmove. Sur la korto migras pace
-anasaro. La vilao staras antaŭ mi en blindiga blanko. Sur ĝia
-antaŭa ebena tegmento brilegas kaj arĝentas strangaj kolonoj.
-Malantaŭ ili leviĝas delikata fumo en la bluan ĉielon. Jen, rava
-multkolora bildo, kiun la arbetaĵo, post kiu mi ripozas, eltranĉas
-el la pejzaĝo per mirinda verda kadro.
-
-La zumado daŭras. Kaj subite ĝi plilaŭtiĝas je muĝado ...
-leviĝas el post la tegmento ... ruliĝas kontraŭ min kun venta
-rapideco ... ekkaptas min per ventega turniĝo ... mi kaŭre
-kuntiriĝas kun teruro ... sed jam ĝi transpasis min ... siblegas
-supren...
-
-Mi rigardegas en la blueteron: aeroplano!
-
-Ĝiaj portiloj fulmas en la suno. Majeste ĝi flugas super mi en
-granda rondo. Ĝi ŝvebas en la etero kvazaŭ birdego kun rigidaj
-flugiloj: Ĝia sunflugo simbolas liberecon kaj fieron. Kaj ĝia
-voĉo, muĝegante tra la jun-mateno, ekkantas jubilan kanton de l’
-tekniko...
-
-Longan tempon mi postrigardas ĉi tiun brilantan birdegon, ĝis tiu
-malaperas post la arbojn. Ankoraŭ mi aŭskultas ĝian zumadon, ĝis
-ankaŭ ĝi perdiĝas super mi en la branĉaro...
-
-La suno staras jam oblikve super mi.
-
-Longe tiriĝanta fajfo sonas trans la korton. Ĉu oni eble serĉas
-min? Aŭ oni fajfe vokas iun alian ... la kortohundon eble?...
-
-Venteto blovas tra la arbopintoj. Ĝi incitetas apenaŭ aŭdeblan
-simfonion de l’ folioj, kiu penetras muĝetante en miajn orelojn
-kaj flustras en mian animon solenan harmonion...
-
-Senmove mi kuŝas. Mi profundiĝas en ravajn revojn...
-
-
-
-
-6.
-
-
-La suno eklevas miajn palpebrojn per piketantaj radioj. Vespero
-venis. Vere, mi preterdormis la tutan tagon. Ĉi tie, en la agrable
-silenta verda kaŝejo. Mi frostetas. La malvarmeto, kiu vespere
-elteriĝas el malseketa herbaro, rigidigis miajn membrojn. Malrapide
-mi leviĝas.
-
-Mi paŝas antaŭ la domon. Sed tie ĉi staras viro. Li star-apogas
-sin je la pordo. Li havas pipon en la buŝo, fumegas kiel kamena tubo
-de fabriko kaj rikanas kun gajete palpebrumantaj okuloj.
-
-„Aŭskultu, kara homo,“ mi diras kun rideto. „Vi ŝajnas esti
-la gardisto de la domo?“
-
-Konsenta grunto respondas. Subite mi levas la nazon kaj flaretas. Mi
-krias terurigite: „Vi ja fumas tabakaĉon?“
-
-Li levas la ŝultrojn:
-
-„Se mi ne havas pli bonan?...“
-
-„Sed vi ja fumaĵigas la tutan domon!“ mi diras kun prava
-indigno.
-
-„Tio ne domaĝas,“ li diras trankvilege kaj elpipigas tutan
-nubaron de ĉi tiu stranga tabakaĉa fumo.
-
-Rapidege mi volas endomiĝi preter la pipulo. Sed mi puŝiĝas
-kontraŭ brakon, kiu metiĝas antaŭ min kiel bariero, barante la
-vojon.
-
-„Kien?“ li demandas suspekteme.
-
-„En la domon.“
-
-„Ne permesas.“
-
-„Kial ne?“
-
-„Mi ne enlasas fremdulon.“
-
-„Sed mi ja apartenas al la domanaro!“ mi krias kolere.
-
-„Mi ne konas vin.“
-
-„Do bonvolu min anonci al gesinjoroj Fromaĝi,“ mi diras pacience.
-
-„Mi ne povas.“
-
-„Ĉu neniu estas hejme?“
-
-Li faras longan tiron el sia pipo kaj klarigas:
-
-„Kio koncernas la inojn, ili ambaŭ flugis for, la profesoro
-skribas libron kaj aperas nur, kiam sonoras al manĝo. La sinjora kaj
-sinjorina moŝtoj estas supre. Ili sorĉas.“
-
-„Sorĉas?“
-
-„Jes, ili sorĉas.“
-
-Senvorte mi rigardadas la fumanton kaj miregas. Jen originala
-domgardisto! Li forpelas ĉiujn neagrablajn vizitantojn per ankoraŭ
-pli originala tabakaĉa fumo. Mi sentas, ke ankaŭ mi devas cedi, se
-mi ne pereu en ĉi tiu fumego. Ankoraŭ mi hezitas...
-
-Tiam ĉi tiu stranga homo ekflugigas fumnubegon, kiu minace ruliĝas
-kontraŭ min kaj fumaĵante forpelas min kiel trudeman insektaĉon...
-
-
-
-
-7.
-
-
-Mi ŝanceliĝas for. Mi marŝas trans la korton, kiu trempiĝas en
-sangan ruĝon de l’ vespero.
-
-Ĝis nun mi faris al mi neniajn pensojn: kiaj do estas la homoj, kiuj
-loĝas en ĉi tiu vilao? Sed nun komencas aperadi demandoj unu post
-alia: unue, kiel entute mi venis ĉi tien? Tion mi scias. Bone. Due,
-kie situas ĉi tiu domo? Kia homo estas tiu Fromaĝi? Eltrovanto,
-inventisto, instruitulo? Pri iu Fromaĝi ankoraŭ neniam mi aŭdis
-ion.
-
-Pordego malfermiĝas grincante. Juna viro, vestita per blua
-laborjako, eliris. Per stupo li viŝpurigas siajn manojn de oleo.
-Vidante min, li ridas kaj diras: „Bonan vesperon, sinjoro!“
-
-„Kiu estas vi?“ mi demandas.
-
-„Mi estas Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto.“
-
-„Tio ĝojigas min,“ mi diras kaj trajtigas mian buŝon je embarasa
-rideto. „Ĉu vi povas diri, kiel mi povas endomiĝi? Jen, antaŭ
-la pordo staras homo, kiu fumas teruran tabakaĉon.“
-
-„Ah, vi devas pardoni, estimata sinjoro,“ klarigas Karolo
-fervore, „la afero estas jena: sinjoro Parkwer kaj la tabako estas
-vera turmentado en ĉi tiu domo, malbonaĵo ĉiutaga, kiu daŭras
-bedaŭrinde jam depost jaroj.“
-
-„Kaj kian okupon li havas en ĉi tiu domo?“
-
-„Nu, li estas ĉionfaristo --“
-
-„-- sed faras nenion,“ mi aldonas bonhumore. „Li do estas pli
-ĝuste nenionfaristo, haha!“
-
-„Vi estas prava,“ diras Karolo ridante. „Li faras ion nur, kiam
-oni promesas al li cigaron aŭ ion alian fumeblan. Sed ankaŭ ion
-‚trinkeblan‘ li volontege akceptas...“
-
-Sciavide mi aŭskultas la aŭtomobiliston, kiu faras sur min impreson
-de normala homo. Mi demandas pri mia aŭtomobilo.
-
-Li malfermas la pordegon de la domo, kiu estas vasta aŭtomobilejo.
-
-„Ankaŭ via veturilo resaniĝas,“ li diras. „Pli grandaj riparoj
-estis bezonaj, unue aksorompo, due difekto je la direktilo.“
-
-El la granda kvadrato, en kiun subite la suno eniras flamante,
-ekfulmas mia veturilo per grandaj rondaj lanternokuloj. Ĉi tiuj
-okuloj ŝajnas direktitaj sur min. Kun detruitaj vitroj ili
-rigardegas min grande kaj mire. Mutaj demandoj fluas el ili kaj
-kuregas en senkomprena mirego: kio okazis? Kial vi enŝlosis nin en
-ĉi tiun vastan ejon kaj traktas nin kiel kaptitojn? Kial vi ne
-zorgis pri ni dum tiel longa tempo?...
-
-La juna viro antaŭ mi parolas fervore. Li laŭdas la motoron, kiu
-estas eksterordinare forta. Ke certe estas plezurego, flugadi per ĝi
-tra la naturo...
-
-Mi ne aŭskultas lin. Mi aŭdas nur la demandegojn de l’ rondaj
-brilantaj okuloj. Mi vidas la deformitajn kot-ŝirmilojn, kiuj
-malrekte kaj kurbigite pendas super la pneŭmatikojn. Mi paŝas pli
-proksimen.
-
-Mia sana mano glitas super la aŭtomobilon en delikata karesa
-tuŝeto...
-
- * * * * *
-
-Sinjoro Tabakaĉ’ -- tiel mi baptas lin -- la domgardisto kaj
-„nenionfaristo“ malaperis.
-
-Mi trapenetras kun peno la fumegon, kiu kuŝas en sufoka denso en la
-ŝtuparejo. Mi paŝas en la grandan vitran arkaĵon, kiun nun
-plenigas purpura fajro. Volontege mi nun ripoze falus en angulo sur
-unu el la multaj vulpaj kaj ursaj feloj. Mi plene fordonus min al ĉi
-tiu fabela belego kaj reva atmosfero, kiu ĉirkaŭvolvas min en ĉi
-tiu sunbrilegata arkaĵo per dolĉa sveno kaj agrablega ebrio. Sed mi
-sufokas mian emegon. Mi ŝanceliĝas plu kvazaŭ laca papilio en suna
-lumo. Laŭlonge de l’ ŝtuparo mi treniĝas supren kaj faletas en
-mia ĉambro sur molan divanon. Mi estas lacega.
-
-Ĉu oni rimarkis mian foreston? Certe oni serĉis min? Aŭ supozis,
-ke mi dormis en la lito tutan tagon?
-
-Malrapide mi senvestigas min kaj falas en dormegon...
-
-
-
-
-8.
-
-
-Mia lito balanciĝas kvazaŭ ŝipo sur Oceano, kiun ondovipas
-ventego. Samtempe krakego kiel pafo el kanono. La fenestraj vitroj
-tintas. La muroj de mia ĉambro ŝanceliĝas. Tremegas la tuta domo.
-
-Timigite mi saltas el la lito. En unua momento mi pensas, ke tertremo
-erartrafis ĉi tien. Kion signifas tio? Sed nun denove silentegas
-ĉio...
-
-La mateno pendas ankoraŭ grize je la kurtenoj. Tremante mi staras en
-ĉemizo meze en la ĉambro kaj ĉirkaŭrigardas senhelpe. En la domo
-regas trankvilo. Tio ankoraŭ plitimigas min. Neniu ŝajnas atenti
-pri ĉi tiu pafego. Ĉu mi sonĝas?
-
-Mi kuregas el la ĉambro, malsupren la ŝtuparon en la grandan vitran
-halon. Sed ankaŭ ĉi tie moviĝas nenio. Timtremiga silentego! Eĉ
-miaj paŝoj sonperdiĝas en la molaj tapiŝoj kaj felaĵoj...
-
-Subite pordo malfermiĝas supre. Eksterordinare hela lumkonuso
-ĵetiĝas en la halon. Kaj en ĉi tiu blanka blindiga lumo mi staras
-senhelpe en ĉemizo kaj prezentas bildon de kompato.
-
-Supre paŝas al la galerio Fromaĝi. Li estas volvita en blankan
-kemiistan mantelon. Kaj dum li fikse rigardas malsupren per grandaj
-okuloj sur mian blankan fantomon, kiu senhelpe baraktas per brakoj en
-la lumkonuso, mi kriegas: „Kio okazis? Kio okazis?“
-
-„Ĉu vi estas lunatika?“ li demandas mirigite.
-
-„Ne!“ mi spiregas. „Sed io terura okazis en la domo...“
-
-„Iru dormi,“ li konsilas. „Vi povas malvarmumiĝi...“
-
-„Ĉu vi ne aŭdis la teruran ekkrakon?“ mi kriegas. „Io terura
-certe okazis ĉi tie!“
-
-„Ah, la eksplodo,“ li diras ridante. „Efektive, afero malagrabla.
-Malatentaĵo. Preskaŭ tuta mia provizo da faruno monta perdiĝis
-ĉi-okaze...“
-
-„Kion do vi faras nun meze en la nokto?“ mi demandas mirfrapite.
-
-„Kemiajn eksperimentojn,“ li diras. „Nun trankvile enlitiĝu...“
-
-Tion dirinte, li malaperas. Kaj kun li la helega lumo. Kun klakantaj
-dentoj mi palpas supren laŭlonge de l’ ŝtuparo. Mi eniras mian
-ĉambron.
-
-Dum kiam mi kuŝas en la lito, super mi aŭdiĝas mistera bruo. Poste
-zumado de elektraj baterioj, kiu kantante flugas tra la ejo kvazaŭ
-abelego. Ĉi tiu abelego ĉirkaŭzumas en mallumo mian kapon... pli
-kaj pli laŭte kaj penetre... pli kaj pli proksime...
-
-Kun terurego mi metas mian kapon sub la litkovrilon...
-
-
-
-
-9.
-
-
-Vespera duonhelo regas en mia ĉambro. La kurtenoj, pendantaj antaŭ
-la fenestroj kiel ruĝe-flamaj teksaĵoj, trempas ĉion en malhelan
-ruĝeton. Ree mi enbrakiĝas al dolĉa laco. Ŝajnas al mi, ke mi
-migris dum tuta tago. Ke mi marŝegis trans montoj kaj valoj en
-ardega suna varmeco. Ke mi ŝvitis kaj soifis. Ke mi treniĝis kun
-brulantaj plandoj. Kaj ke mi nun, reveninte de ĉi tiu laciga
-tagomarŝo, kun plene elĉerpitaj fortoj, lacega kuŝas kaj jam ne
-povas fari eĉ unu paŝon...
-
-Jes, mi sentas, ke mi riskis tro multe, ke mi tro multon postulis de
-mia ankoraŭ malforta organismo. Sed ankaŭ hodiaŭ la suno logis min
-en la arbareton kaj la verda kaŝejo akceptis min kiel bona patrino
-sian infanon...
-
-Super mia ĉambro mi aŭdas denove strangan bruadon kvazaŭ de
-seĝoj. Post tio trasiblas nekutima fajfado la tutan domon, kvazaŭ
-subite leviĝanta vento, kiu ĝemante kuras laŭlonge de la tegmenta
-defluilo. Mi ekmemoras, kion diris Tabakaĉ: „Ili sorĉas!“
-
-Mi ektremas. Mi subite rememoras la teruran nokton. Strangaĵoj
-okazas tie ĉi. La hazardo ĵetis min inter homojn nenormalajn, kiel
-ŝajnas. Kion ili intencas? Kial ili ne permesas al mi, simple
-forlasi ilian domon? Kial ili retenas min?
-
-Timema frostiga antaŭsento trakuras miajn nervojn: se mi ne forlasos
-ĉi tiun domon, kie eksperimentas evidenta frenezulo, okazos
-teruraĵoj. Mi mem travivos ĉion, kion supre la freneza homo
-preparas kun mistera bruo...
-
-Subita eksilento. Mallaŭte homo frapas pordon. La strigaj okulvitroj
-de Fromaĝi fantome ŝoviĝas el malantaŭ pordo. Trans la krepuske-ruĝaj
-ondoj, kiuj plenigas la ĉambron, ruliĝas ride lia voĉo:
-
-„Hi, hi, forkuremulo vi! Revenis de la ekskurseto? Mi devos
-enkarcerigi vin estonte!“
-
-Senvorte mi rigardas lin. Lia malgranda figuro enĉambriĝas. Liaj
-brakoj moviĝas kvazaŭ fiŝaj naĝiloj. Li ŝajnas naĝi sur min en
-la krepuske-ruĝa trema brilo. Timigite mi levas min. Mia hararo
-stariĝas hirte. Miaj piedoj komencas ŝanceliĝi. Iu ŝutis malice
-pizojn sub iliajn plandojn.
-
-„Ne!“ mi kriaĉas kun timego. „Mi ne restos tie ĉi. Mi dankas
-vin pro via gastemo, sed tuj mi forlasos vian domon. Mi iros en la
-urbon, en plej proksiman hotelon...“
-
-Li respondas per laŭtega rido:
-
-„En la urbon volas iri tiu ĉi hometo, hahaha! Kaj tuj, ankoraŭ
-hodiaŭ. Vi estas tre humorema sinjoro...“
-
-„Kial?“ mi demandas kun timvastigitaj okuloj.
-
-„Nu, mia amiketo,“ li gaje diras kaj patrece frapas mian
-ŝultron. „Ĉu vi ankoraŭ ne ĵetis rigardon tra via fenestro? Sur
-la domaron, sur la homamasojn, kiuj puŝiĝas laŭlonge de l’
-stratoj, sur la bruan svarmadon de la elektraj tramveturiloj, de la
-aŭtomobiloj, de la veturiloj? Kaj vi ne aŭdis ankoraŭ la
-sonorigadon, bruegon kaj kriadon de la urbego? Ne? Do, unu
-momenton!“
-
-Mistere lia malgranda figuro ŝvebas al la fenestro. Liaj brakoj
-ŝiregas flanken la ruĝajn kurtenojn. Li malfermas la fenestron.
-
-Antaŭ mi vastiĝas senfina nuda plataĵo. Vastega erikejo sen arboj
-kaj arbetaĵoj etendiĝas antaŭ miaj okuloj kiel ebena, granda
-senborda, glata lago, en kiun enakviĝas ĵus la suno en brileganta
-vespera purpuro. Kvazaŭ vasta sabla maro, kiun ne povas ĉirkaŭpreni
-la rigardoj, kvazaŭ ruĝa dezertejo de ebenaj dimensiegoj -- kuŝas
-antaŭ mi la lando...
-
-Fromaĝi staras malantaŭ mi. Li diras triumfe: „Ĝis plej proksima
-urbo estas cent mejloj, miaj kara!“
-
-Tion dirante, li ekfrapas gaje mian dorson...
-
-
-
-
-10.
-
-
-Efektive! Mi troviĝas en la domo de la eltrovanto, instruitulo
-kaj eksperimentisto Fromaĝi! Tion mi eksentas ĉiupaŝe. Mi falegas
-el unu surprizo en alian kaj palpas tra la domo kiel blindulo.
-Kaj staras ĉiam denove antaŭ misteraĵoj. Mi surpriziĝas kaj
-malekvilibriĝas tiom, ke ofte mi demandas min, ĉu mi mem ne estas
-jam normala aŭ ĉu la domo, en kiun mi falegis per hazardo, staras
-surkape? Ĉar verŝajne ambaŭaĵoj estas veraj, mi estas trankvila
-kaj kontenta, ke mi entute vivas. Aŭ ĉu estas ĉio ĉi nur sonĝo?
-Stato simila al dormo, en kiun mi falis? Kaj se ĉi tiu lasta supozo
-estus ĝusta ... ĉu domaĝus iel?...
-
-La regionon, en kiu mi troviĝas, mi komparus kun granda dezertejo.
-Kaj la domon, en kiu mi loĝas, kaj la ĉirkaŭan belegan ĝardenon
-kun agrabla ombroplena oazo.
-
-„Kiel okazis, ke vi loĝas ĉi tie?“ mi demandas Fromaĝi.
-
-„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ li respondas.
-
-„Kion faras al vi la homoj?“ mi demandas kun miro.
-
-„Ili malhelpas min.“
-
-„Ah!“
-
-„Mi ŝatas la trankvilon.“
-
-„Kaj mi eniĝis en ĉi tiun trankvilon kiel trudema rompanto de
-l’ paco --“
-
-Fromaĝi levas la manon kiel policisto:
-
-„Haltu, juna amiko!“
-
-„Kiam mi resaniĝos, mi ne volas esti plu al vi ŝarĝo. Mi ne
-volas profite elpremi vian gastemon kiel citronon...“
-
-Tion aŭdante, Fromaĝi fariĝas furiozega. Sovaĝe li fingre kombas
-sian hararon. Liaj okuloj ruliĝas minace malantaŭ la okulvitroj.
-Malrapide li paŝas al mi. Li kriegas:
-
-„Ĉu vi freneziĝis? Parolante tiel, vi ofendas min! Kiaj ideaĉoj
-venis en vian kapon, vi hometo? Vi restos tie ĉi! Finita la
-afero!“
-
-Ekscitite li kuras tien kaj reen kun sovaĝaj gestoj. Post tio subite
-lia mieno trajtiĝas gaje kaj li demandas ridante:
-
-„Kaj vi ja tute ne volas foriri, ĉu ne? Ĉio ĉi estas malsaĝa
-babilo. Ĉar sciu: vi imponas min! Ni estos bonaj amikoj.“
-
-Li ekprenas mian sanan brakon.
-
-„Venu kun mi!“ li diras kaj fortiras min. „Mi montros al vi
-miajn laborejojn. Vi travivos aferegojn! Jes, aferegojn, ĉar
-Fromaĝi estas ĵus malkovranta interesegan novaĵon, jes!...“
-
-Senvole mi fortreniĝas tiregate de li...
-
-
-
-
-11.
-
-
-Knabino kun nigra hararo sidas kontraŭe de mi. Ŝiaj brunaj revemaj
-okuloj rigardas min esplore. Miaj rigardoj perdiĝas en ili kvazaŭ
-sendirektilaj ŝipoj en alklifiĝo. Mi leviĝas. Miaj tremantaj manoj
-ekprenas ŝiajn ŝultrojn.
-
-„Kiel nomiĝas vi?“ mi demandas la knabinon, kiu rigardas min
-senparole kun brilegantaj okuloj.
-
-„Maria,“ ŝi respondas mallaŭte.
-
-„Ma-ri-a!“ mi ripetas kun rompita voĉo.
-
-Mallume, malklare ekŝvebas memoro en mia cerbo. Ŝajnas al mi,
-kvazaŭ mi kuŝas denove malsana kaj malforta. Kvazaŭ kapo kun nigra
-hararo ekaperas antaŭ mi. Kaj brunaj okuloj kun longaj revemaj
-palpebroj ridetas malgaje. Kaj blanka mano tuŝetas miajn ardantajn
-tempiojn kun malvarmetiga kareso...
-
-„Maria!“ mi diras, dum subita kortuŝo forprenas mian spiron.
-„Do estas vi, kiu min flegis. Estas vi, kiu senlace sidis apud mi,
-kiam mi ŝvebis en febro inter vivo kaj morto... Kiel mi danku
-vin?“
-
-Rideto konvulsias ĉirkaŭ ŝiaj ruĝaj lipoj.
-
-„Mi faris tion volonte,“ ŝi diras reveme. „Mi ja nenion havas
-ĉi tie por fari...“
-
-Mirinda infano estas Maria. Kvazaŭ soleca belega floro ŝi
-elkreskis, jen meze en la erikeja dezerto. Netuŝita de malnoblaj
-avidoj de l’ moderna mondo estas tiu ĉi knabino...
-
-„Kial vi estas tiom malgaja?“ mi demandas.
-
-„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ ŝi respondas.
-
-„Kion vi volas de la homoj?“ mi demandas mirigite.
-
-„Mi volas esti inter ili.“
-
-„Ah!“
-
-„Vivi! Vivi mi volas!“
-
-Ŝi leviĝas kaj paŝas sur la malfermitan balkonon.
-
-„Rigardu tiun sunon! Tie, kie ĝi malaperas, situas granda urbo.
-Ho, mi scias, vespere oni lumigas tie multkolorajn lampojn, milojn da
-kolorflamantaj lumoj, kiuj brilegas pli hele ol ĉi tie la steloj sur
-la ĉielo. Kaj la homoj, feste vestitaj, sidas kun ŝerco kaj ridoj
-en tiu lumomaro, meze en tiu brila, fabela brilego... Gaja muziko
-lulas ilin en la ebrion de l’ vivo... Kaj mi?... Mi soife pereas en
-tiu ĉi dezerto kaj seko, kiu ĉirkaŭas min! Mi malviviĝas en tiu
-ĉi soleco, kiu ĉie ĉi kuŝas per pezanta sufoko...“
-
-„Ne parolu tiel!“ mi diras petegante.
-
-„Rakontu al mi pri la homoj!“ ŝi petas.
-
-Tremante mi metas la manon sur ŝian ŝultron. Mi levas la malfortan,
-maldekstran brakon kaj etendas ĝin.
-
-„Jen, kie loĝas la homoj!“ mi diras obtuze. „Sed ili ne estas
-tiaj, kiaj oni priskribas ilin en tiuj libroj, kiujn vi legis. Ili
-estas malbonaj. Oni ne povas fidi ilin. Seniluziiĝo kaŝatendas en
-tiu urbo! Kredu al mi: vi ĉiam elkreskis ĉi tie, sub la zorgemo de
-via patrino, sub la eduko de fraŭlino Snob kaj opinias, ke la vivo
-en la granda mondo prezentiĝas belege. Bedaŭrinde ne estas tiel.
-Kion ajn vi serĉas, vi trovos ĝin en tiu mondo neniam...“
-
-Mi eksilentas.
-
-Denove venis vespero. La elrigardo, kiun ni ĝuas sur la belegan
-ĝardenon kaj la proksiman arbareton, estas idilia. Ŝajnas al mi, ke
-mi troviĝas en malgranda paradizo. En ĝi loĝas vere strangaj
-homoj. Sed netuŝite de la tumulto de la granda moderna mondo, ĝi
-pentras en mian animon malofte pacsolenan bildon. Mondeto por si mem
-estas la oazo de Fromaĝi! Malgranda silueta tranĉo el dia
-pranaturo, en kiu la aero ŝajnas saturita de dolĉa agrabla
-revemo...
-
-Mallaŭte leviĝas la krepusko el la arbareto. Ĝi rampas kaŝe
-sur la vojoj de l’ ĝardeno laŭlonge de florantaj arbetaĵoj.
-Solenvualajn ombrojn ĝi tiras super la balkonon...
-
-Mi sentas sorĉan potencon, kiu transfluas sur min de tiu juna
-stranga knabino. Ho, leviĝi mi volus en ĉi tiu krepuska horo de
-feliĉega ravo kaj tiri al mia brusto tiun hominfanon! Ne impete mi
-farus tion, sed tute kviete kaj delikate, kiel ŝajnas ordoni la
-revema ombra horo ... sed io retenas min...
-
-Sub ni staras la malluma ombro de l’ vespero. Super ni steleto
-amike brilas. Ĉirkaŭ ni paca trankvilo. La proksimaj arboj klinetas
-siajn pintojn en malvarmeta vespera vento. Paco ŝvebas tra la
-domo...
-
-Kaj la facila vento alportas melodiajn sonorilajn sonojn. Per
-tremantaj flugiloj ili flugas tra la silento en egalaj sinsekvaj
-intertempoj...
-
-„Oni sonorigas al vespera manĝo,“ ŝi diras kaj eksaltas.
-
-Kvazaŭ en sonĝo mi ŝanceliĝas de la balkono en la ĉambron...
-
-
-
-
-12.
-
-
-Ĉiuj ni sidiĝas al tablo. Karolo serve prezentas la manĝaĵojn,
-kiuj alvenis el la kuirejo per elektra levilo. Ni vespermanĝas.
-
-Ses personoj sidas ĉirkaŭ la ovala tablo: sinjoro Fromaĝi,
-sinjorino Kamilo, fraŭlino Maria, mi, fraŭlino Snob kaj profesoro
-Sovaĝi. Disvolviĝas sekvanta interparolo:
-
-Fromaĝi entrepreneme: „Ĉu ni ne volas aŭskulti radiomuzikon aŭ
-paroladon?“
-
-Sinjorino Kamilo riproĉe: „Mateo, vi scias bone, ke tio nur
-malhelpas la vespermanĝon.“
-
-Maria petante: „Sed panjo, ni ja povas elekti muzikon.“
-
-Fraŭlino Snob ravite: „O jes, London-an operon!“
-
-La profesoro mallaŭdege: „Radiomuziko estas sensencaĵo. Ĝi sonas
-ĉiam kiel foruzita gramofono! Mi protestas kontraŭ ĉia radiomuziko...“
-
-Fromaĝi pacience: „Per tio ĉi vi ofendas miajn bonegajn radiofonojn.
-Sed mi ne volas klarigi al vi, kiurilate miaj aparatoj superas
-ĉiujn aliajn, ĉar pri tekniko vi ja komprenas nenion... Kion dezirus
-vi, sinjoro Kovalo?“
-
-„Al mi estas indiferente. Mi ĉion aŭskultos volonte,“ mi diras.
-
-„Do bone, ni aŭskultu paroladon,“ diras Fromaĝi. „Estas nun
-oka horo... Karolo, alportu de la radioprogramon, kiu estis radie
-akceptita hodiaŭ matene. Certe ĝi kuŝas supre en ĉambro R...“
-
-Karolo transdonas flavan slipon. Fromaĝi ĝuste ŝovas siajn
-okulvitrojn kaj legas:
-
-„Sed Mateo, manĝu unue,“ admonas sinjorino Kamilo. „La manĝaĵoj
-ja malvarmiĝos al vi.“
-
-„Mi proponas ‚Turboaeroplanoj‘ de profesoro Chester-New York,“
-diras Fromaĝi kaj rigardas en rondo. „Se ĉiu konsentas?...“
-
-„Ne!“ krias kvar voĉoj samtempe.
-
-„Ni volas aŭdi ion pri nova modo,“ diras fraŭlino Snob.
-
-„Tekniko nun ne konvenus,“ deklaras la profesoro.
-
-Fromaĝi embarasite gratetas malantaŭ sia orelo.
-
-„Hm,“ li diras. „Krome estas ĉi tie ‚La antikva greka poezio‘
-de profesoro D-ro Mayer-Vieno.“
-
-„Nepre!“ subite ekkrias la profesoro laŭte kaj per la osto, kiun
-li estas primaĉanta, ekscitite gestas al Karolo. „Funkciigu!
-Funkciigu!“
-
-„1234!“ ordonas Fromaĝi kaj turnas la atenton denove al sia
-telero.
-
-„O, ni ne volas aŭdi grekaĵojn,“ diras ekscitite fraŭlino
-Snob. Ŝia malgrasa figuro rotacias pro indigno sur la seĝo kaj
-kolera rigardo trafas la profesoron.
-
-„Ankaŭ mi proponus prefere ion alian,“ aldonas Maria.
-
-„Nu, ni faru la komplezon al la profesoro,“ kvietigas sinjorino
-Kamilo.
-
-„Silentu!“ krias la profesoro. „Mi nenion aŭdas!“
-
-Sed subite trafluas muĝado la silenton. Post tio parolas voĉo klare
-kaj laŭte:
-
-„... komenciĝis. Se ni parolas pri poezio, unue ni devas klarigi
-al ni, kio vere estis poezio. Poezio estas versigo kontraŭe al
-prozo. Sed ni esploru unue, kion oni komprenis pli frue sub
-poezio. Ĉar estas ja evidente, ke ankaŭ la esprimo poezio kiel ja
-multo alia en la sinsekvo de l’ tempoj iom post iom venis en tute
-alian signifon, kaj kiajn ajn imagojn ni hodiaŭ ligas kun la esprimo
-poezio, ili tamen estas tre malproksimaj de tio, kion oni en tiu
-antikva tempo nomis poezio...“
-
-„Estimataj gesinjoroj,“ diras la profesoro. „Kion tiu sinjoro
-Mayer el Vieno surtabligas al ni, malhavas ĉian logikon. Mi nepre ne
-povas konsenti pri lia teorio, kiun li disvolvas al ni ĉi tie en
-altesonaj vortoj. Mi deklaras, ke tiu homo distrumpetas en la mondon
-komplete falsan hipotezon pri la antikva poezio!“
-
-„Silentu, mi petas“, diras Fromaĝi nervoze. „Oni ja ne komprenas
-lin, se vi krias.“
-
-„Ĉu oni povas aŭskulti trankvile tiajn senfundajn mallogikaĵojn?“
-grumblas la profesoro. „Estas ja kvazaŭ...“
-
-„Silentu!“ krias Fromaĝi kolere.
-
-„... ludis la heksametro. Ĝi estas versa ritmo, kiu estis multe
-uzata kaj ŝatata ne nur en la latina sed ankaŭ en la greka poezio
-de l’ antikvaj tempoj. La antikvaj poetoj tre ŝatis apliki en siaj
-verkoj la heksametron. Kaj certe ĉiu, kiu studis antikvan poezion,
-konfesos, ke tiu ĉi versformo tre konvenas kaj vere mirinde taŭgas
-por antikvaj lingvoj. La heksametro fariĝis baldaŭ populara kaj
-mi trankvile povas aserti, ke ĝian taŭgecon pruvas kaj ĝian
-popularecon fundamentigis la glora Homera majstroverko de l’
-antikva greka poezio. La eraraj vagadoj de Odysseus estas bone
-konataj tra tuta mondo...“
-
-„Terure!“ ekĝemas la profesoro. „Li eĉ ne scias, ke la antikvuloj
-parolis Odyssevs!“
-
-„Tio ne rilatas la temon,“ rimarkigas Fromaĝi.
-
-„Kion?“ bruas la profesoro sovaĝe. „Tio estas gravega hipotezo,
-kiun mi starigis!...“
-
-„Nu, ankaŭ mi ĉiam parolis Odysseus,“ mi interdiras.
-
-„Neniam!“
-
-„Sed Odyssevs sonas ja abomene,“ mi diras.
-
-„... de la heroo Odysseus, vere majstra verko de Homero...“
-interrompe parolas la radiofono.
-
-„Odyssevs!“ korektas kriege la profesoro.
-
-Kaj nun krias ĉiuj samtempe unu tra la alia:
-
-„... sed oni ja nenion komprenas ... kaj kvankam la migroj de
-Odysseus ... _Odyssevs_!! ... silentu! ... mi nenion aŭdas ... ni
-ne volas aŭdi grekaĵojn ... eble parolado pri modo ... sed mi
-nepre petas silenton ... devas konfesi, ke Odysseus ... _Odyssevs_!!
-... ŝajnas, ke oni parolas Odysseus ... neniam! ... mi nenion aŭdas
-... tio ne rilatas la temon ... ĉio je evs, ĉu vi komprenas?!
-Basilevs, Zevs, Achillevs ktp...“
-
-Estas laŭta vortosvarmego. La profesoro, kontraŭ kies kapon ĵetegas
-D-ro Mayer el Vieno senĉese sian „Odysseus“, fine furioziĝas tiom,
-ke li pugnobategas la tablon, eksaltas kaj elĉambriĝas vokegante
-laŭte „Odyssevs“. Ni ĉiuj laŭte diskutas unu tra alia: Fromaĝi
-insultante kolere, sinjorino Kamilo kvietigante, Maria senkulpigante,
-fraŭlino Snob pepante kun indigno kaj mi kuraĝe subtenante la
-Odysseus-hipotezon. Kaj ni -- ĉiu laŭ sia maniero -- interkrias
-en la paroladon de D-ro Mayer el Vieno ... ĝis kiam Karolo kun
-spiritregeco ĉesigas la radiofonon.
-
-Jen, ni staras ĉiuj mute en duona rondo kaj fikse rigardas unu la
-alian.
-
-„Ĉu mi tuj ne diris, ke la radiofono nur malhelpas la vespermanĝon?“
-diras riproĉeme sinjorino Kamilo al sia edzo. Tiu ĉi kun embaraso
-gratetas sin malantaŭ orelo kaj nervoze ŝovetas la okulvitrojn.
-
-„Domaĝe ... domaĝe ... ke ni ne elektis ‚Turboaeroplanoj‘
-...“ li diras malkuraĝete.
-
-La profesoro enmetas en la ĉambron sian kapon kun strange-malsaĝa
-mieno.
-
-„Ĉu tiu Mayer finfinis sian ‚Odysseus?‘“ li demandas.
-
-„Jes, venu nur,“ vokas Fromaĝi ridante kaj denove estas tute
-bonhumora.
-
-Li enverŝas vinon kaj levas sian glason.
-
-„Vivu la tekniko!“ li diras kun fiero.
-
-„Vivu Odyssevs!“ rekrias la profesoro.
-
-Gaje ektintas la glasoj...
-
-
-
-
-13.
-
-
-Mi ripozas en la jasmena laŭbo. Mi siatempe mem veturdetruis ĝin
-per mia aŭtomobilo. Sed mi riparis kaj novstarigis ĝin per propraj
-manoj. Per tio mi akiris ioman ŝaton ĉe fraŭlino Snob.
-
-Kiu kaj kio estas tiu ĉi fraŭlino? Nu, afero malklara kaj nebula.
-Ie ekzistis iam edukejo por junaj knabinoj. Kaj en ĉi tiu edukejo
-sinjorino Kamilo kaj fraŭlino Snob estis edukataj kaj instruataj
-komune. Kaj el ĉi tiu tempo devenas ilia amikeco. Sed kia
-kontrastego inter ambaŭ amikinoj: fraŭlino Snob aspektas, kvazaŭ
-ŝi dormis dum siaj „universitataj studoj“ en polvoplena kesto,
-kaj sinjorino Kamilo posedas ankoraŭ plenajn kaj rozkolorajn
-vangojn. Sinjorino Kamilo vivgaja kaj bonkora, fraŭlino Snob osteca
-kaj grumblema. Fraŭlino Snob estas do ĉi tie edukistino kaj
-instruistino. Por karakterizo sufiĉu la fakto, ke ŝi estas
-maljuneta virgino, kiu studis ĉe la universitato kaj pasie ŝatas
-London-an operon...
-
-Tagmezo proksimiĝas. Mia stomako murmuras. Mi sentas jam grandan
-apetiton je tagmanĝo. Ĉu hodiaŭ estos io bona ... io speciala?
-Efektive la homo ĉiam pensas nur pri manĝado. Sed ĉu estas mia
-kulpo, ke la kuiristino Sabino en la domo de Fromaĝi estas fenomeno?
-Kaj la manĝaĵoj, kiujn ŝi kuiras, fenomenaĵoj?...
-
-„Ĉu eble vi ne scias, kion oni preparas hodiaŭ por tagmanĝo?“
-mi demandas timeme.
-
-Fraŭlino Snob levas siajn okulojn de la libro, kiun ŝi legas.
-
-„Vi parolas nur pri manĝado, sinjoro!“ ŝi riproĉas mallaŭde
-kaj daŭrigas la legadon.
-
-Sed mi retenas ŝin.
-
-„Nu, nu,“ mi diras humile kaj flate, „vi ja estas konfidatino
-ĉe sinjorino Kamilo kaj certe povos informi min...“
-
-Ŝi ĵetas evidente kondamnan rigardon sur min kaj diras:
-
-„Kapreolaĵo. La dorso de juna cervo.“
-
-Mi ekaŭskultas.
-
-„Oho,“ mi diras. „Vi parolas pri kapreolo kaj cervo en unu
-spiro. Tio ĉi ne estas al mi indiferenta. Kapreolaĵon mi tre
-ŝatas, cervaĵon malpli.“
-
-„Tio ĉi ja estas samaĵoj!“ ekridas pikece fraŭlino Snob.
-
-„Kio?“ mi vokas mirigite. „Kapreolo kaj cervo ja estas bestoj
-diversaj.“
-
-Fraŭlino Snob levetas la nazon kaj asertas seke:
-
-„La kapreolo estas ido de cervo!“
-
-„Kio?“ mi demandas kaj rigidiĝas pro miro, „vi ŝercas, fraŭlino!
-Ĉiu bubo kaj infano scias, ke cervo kaj kapreolo estas malsamaj
-specoj.“
-
-La skandalaj natursciencaj scioj de fraŭlino Snob svenigas min.
-
-Ŝi silentas, nerveme foliumas en sia libro kaj ignoras mian
-kontraŭdiron. Tia konduto tre kolerigas min. Ĉu mi povas toleri, ke
-tia skandala eraro plu ekzistu kaj kiel fia lekanto plu kreskaĉu? Mi
-devas elŝiri ĝin radike!
-
-„Vi tre eraras,“ mi diras laŭte, „kaj vi konfesos mem...“
-
-Tiam ŝi ekkrias triumfe:
-
-„Kion vi volas? Mi ja studis ĉe la universitato!“
-
-Pum! Kvazaŭ bombo frapegas en mian turmentatan cerbon tiu ĉi
-„universitato“ kaj detruas senkompate ĉiujn miajn cervohipotezojn.
-Ĉiam eksplodas tiu bombo, kiam fraŭlino Snob troviĝas sur erara
-vojo. Ĝis nun neniu esploris, ĉe kiu universitato studis fraŭlino
-Snob kaj -- kiajn studojn ŝi faris en tiu ĉi mistera loko. Sed
-estas fakto, ke la „universitato“ estas bombo, kiun fraŭlino
-Snob kutimas ekĵeti kontraŭ la senkulpajn kapojn de tiuj homoj,
-kiuj kuraĝas kontraŭstari ŝiajn ofte absurdajn asertojn...
-
-Mi eksilentas kun rezigno kaj fraŭlino Snob reklinas sin triumfe.
-
-Antaŭ nelonga tempo ni parolis pri la mondpotenco de l’ antikvaj
-romanoj. Fraŭlino Snob kuraĝis aserti, ke la romanoj akiris tiun
-ĉi potencon pro tio, ĉar ili vivadis fidele laŭ la biblio. Kaj
-kiam mi deklaris, ke la romanoj ankoraŭ tute ne konis la biblion,
-ĉar tiu ĉi libro ankoraŭ ne estis presita, ŝi moke tiris supren
-siajn brovojn kaj -- ekĵetis sian bombon! Kaj post tio neniu plu
-kontraŭstaris, ĉar -- kiel ŝajnas al mi -- neniu el ni studis ĉe
-„tia“ universitato...
-
-Jes, nun vi scias, kia estas fraŭlino Snob! Sed estu certaj, ke mi
-ne permesas, ke ŝi rabus al mi la apetiton je la kapreolaĵo per
-tiaj aferaĉoj...
-
-
-
-
-14.
-
-
-Mi estas freneziĝanta!
-
-La cervohipotezo de fraŭlino Snob ne volas elkapiĝi. Kaj kio estas
-plej freneziga kaj stranga: neniu en la tuta domo volas diri al mi,
-kiu pravas! Skandalo! Sed ĉar oni konsideras la universitatajn
-studojn de fraŭlino Snob, oni pli inklinas al ŝia hipotezo. Ke
-ĝenerale ĉi tiu hipotezo estas ankoraŭ problemo...
-
-„Sinjoro profesoro!“ mi vokas laŭte kaj senspire kuras al la
-arbareto.
-
-La profesoro Sovaĝi ekhaltas mirigite. Lia senhara kapo brilas en la
-suno kiel granda bilarda pilko. Lia frunto sulkiĝas konstante,
-kvazaŭ li cerbumas ĉiam pri plej malfacilaj problemoj. Tial lia
-vizaĝo aspektas ĉiam malserene...
-
-„Kio okazis?“ li demandas scivole.
-
-Fervore mi disvolvas al li la cervohipotezon de fraŭlino Snob. Ke li
-decidu kaj ke volonte ni ambaŭ submetos nin al lia kompetenta juĝo.
-
-„Tio ĉi estas afero, kiu ne apartenas al mia fako,“ li diras kaj
-faras malgravigan geston. „Tio ĉi estas bagateloj, pri kiuj ne
-penindas paroli. Sed jen estas aferoj multe pli gravaj. Kaj pripensu,
-ke mi feliĉe povas hodiaŭ diri al vi, ke mi starigis novan gravan
-hipotezon. Vi ja konas tiun pri Odyssevs, ĉu ne?“
-
-„Mi opinias ĝin erara,“ mi diras sincere.
-
-„Kio?“ li ekkrias incitite. „Vi ne kredas je ĉi tiu hipotezo?“
-
-„Argumenti...“
-
-„Hipotezon oni neniam povas argumenti,“ rediras la profesoro
-mallaŭde. „Sed vi ja bezonas nur rigardi la novgrekan lingvon, kaj
-vi trovas sufiĉajn argumentojn...“
-
-„Nu, kaj la nova hipotezo?“ mi demandas scivole.
-
-„Grandiozega, mi diras!“ li krias. „Pripensu, ke mi eltrovis
-post longa scienca esploro de la latinaj praskriptoj, ke la romanoj
-parolis la konsonanton ‚c‘ ne nur antaŭ a, o ktp. kiel ‚k‘,
-sed nepre ĉiam kaj ĉie. Do ‚Kikerono‘, ‚Kezaro‘ ktp.“
-
-„Tion mi ne kredas,“ mi diras. „Ankaŭ tiun ĉi hipotezon mi
-opinias erara. Mi restas konvinkita, ke la antikvuloj parolis
-‚Cicerono‘...“
-
-„Vi estas grandega malsaĝulo, se vi ne kredas tion!“ krias
-furioze Sovaĝi. „Oni parolas Kikerono, ĉu vi komprenas?!“
-
-„Ne, Cicerono,“ mi vokas.
-
-„Kikerono!“
-
-„Cicerono!“
-
-„Kikerono!“
-
-„Cicerono!“
-
-„Kikerono!“ kriaĉas la profesoro.
-
-„Cicerono!“ mi rediris trankvile.
-
-„Ki-ke-ro-no!“ li krias laŭte.
-
-„Ĉu vi estas koko?“ mi demandas moke.
-
-„Kikerono!“ respondas Sovaĝi.
-
-Furioze li kuras en la arbareton, kie fraŭlino Snob -- gardu min
-Dio! -- ripozas en hamako.
-
-„Fraŭlino Snob!“ li krias senspire. „Oni parolas Kikerono!“
-
-Fraŭlino Snob aprobe klinetas la kapon al la profesoro kaj diras kun
-rideto: „Vi estas prava. Mi studis ĉe la universitato!“
-
-Kiam mi ekaŭdas tion, mi forkuregas kun teruro, dum la profesoro kun
-moko kaj triumfo postsendas al mi sian „Kikerono“...
-
-Depost tiu tago la profesoro ĉiam kaj ĉie „kikerikas“ sian
-novan hipotezon kaj mi devas konfesi, ke mia cervohipotezo tre perdis
-jam je aktualeco.
-
-Sed mi ĵuras, ke mi pendigos iam la profesoron ... je lia propra
-hipotezo!...
-
-
-
-
-15.
-
-
-Du fumkolonoj leviĝas al paca vespera ĉielo.
-
-La unua, la pli granda vekas en mi senton de oportunsereno. Ĝi venas
-el kamena tubo de oblikve-kontraŭa domo kaj anoncas, ke oni preparas
-en la kuirejo bongustan vespermanĝon. La kuiristino Sabino jam
-delonge okupas en mia koro specialan lokon; ĉar ŝi kuiras bonege
-kaj mirinde. Mi estas konvinkita, ke ŝi kuiras tute laŭ propraj
-receptoj, kiujn ŝi mem eltrovis kaj elprovis kun genia kuiristina
-spirito...
-
-La dua fumkolono estas malpli agrabla. Kvankam ĝi ne penetras ĝis
-mi, ĝi tamen kreas en mia stomako malagrablan senton. Ĝi devenas el
-la pipo de mia amiko Tabakaĉ, la nenionfaristo. Jen, li staras, laŭ
-sia maniero apogita je la aŭtomobileja pordo kaj tute profundiĝis
-en interparoladon kun Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto...
-
-Serena paca bildo, kiun mi ĝuas tra fenestro de mia ĉambro. Se mi
-estus pentristo, mi nepre pentrus ĉi tiun belegan naturvidaĵon...
-
-Ho jes, ĝuego estas vivi en la oazo de Fromaĝi. Oni estas ĉi tie
-libera kaj senkatena. Ĉiu povas fari kaj ne fari, kion ajn li volas.
-Al la ĉefaj manĝoj vokas sonorilo. Kiu venas, ricevas bonegan
-manĝon, kiu forestas, simple ricevas nenion.
-
-Fromaĝi eksperimentadas. Jam depost tri tagoj li ne aperis ĉe
-tagmanĝo. Sovaĝi kove sidas super novaj hipotezoj. Li ankoraŭ
-verkas sian libron „De praulo ĝis radiohomo“ kaj nun feliĉe
-finis la „antaŭparolon“. Sinjorino Kamilo estas plene okupita
-per la mastrumado. Fraŭlino Snob ankoraŭ aŭskultas London-an
-operon (pro kio ŝi estas en konstanta batalo kun la profesoro, kiu
-ne toleras muzikon) aŭ perdiĝas ie kun libro. Kaj fraŭlino Maria
-aliĝas al mia societo. Kaj mi -- nu, mi estas ravita pri tio kaj
-ignoras la multajn „shoking“, kiujn fraŭlino Snob ĵetas kontraŭ
-mian kapon. Nu, al maljuna virgino oni tion pardonas volonte. Mi ja
-estas tute certa, ke ŝi tion faras pro nura ĵaluzo!...
-
-Depost kelkaj tagoj mi denove veturas aŭtomobile. Sinjorino Kamilo
-minacetas per fingro kaj ridetas bonkore:
-
-„Prefere ne faru tion, sinjoro Kovalo! Ĉar povas okazi io simila
-kiel tiam...“
-
-„Trankviliĝu panjo, jam mi atentos, ke li veturos tute malrapide
-kaj malsovaĝe,“ diras Maria.
-
-Kaj vere, mi veturas tre malrapide, depost kiam Maria sidas apud mi.
-La aŭtomobilaj ekskursoj ja...
-
-Diable! Mi devas terni. Kia odoraĉo?
-
-Mi rimarkas, ke de malsupre fumkolono leviĝas tikle rektege en mian
-nazon. La fumo venas el la pipo de Tabakaĉ, kiu, nenion suspektante,
-starigis sin sub mia fenestro.
-
-Kun teruro mi fermas la fenestron...
-
-
-
-
-16.
-
-
-Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Ĝi fluas de tegmentoj kaj muĝas
-strange en la defluiloj. Lagetoj formiĝas en la korto, de kiu
-forrifuĝis ĉiuj kokbirdoj.
-
-Ni sidas en la komforte kaj agrable aranĝita legoĉambro: Maria en
-balanca seĝo, mi en profunda, oportuna apogseĝo. Miaj rigardoj
-glitas de la kameno, en kiu bruletas ruĝa hejmeca fajro, al la
-masivaj kverkaj ŝrankoj, en kiuj staras libro apud libro en longaj
-ordaj vicoj. Iliaj titoloj, kiuj ore brilas sur iliaj dorsoj,
-evidentigas, ke ĉi tie loĝas granda sciencisto. Pri ĉio oni povas
-trovi tie ĉi: ĉu pri medicino, ĉu pri naturscienco, ĉu pri
-ĥemio, ĉu pri maŝintekniko... vere, eminenta sciencisto estas tiu
-viro, kiu senlace sidas en siaj laborejoj kaj esploradas kaj
-malkovras iajn novajn elementajn fortojn de l’ naturo... kaj
-ĝojas, ke la mondo ne malhelpas lin, ke la homoj, kiuj ne komprenas
-la signifon de l’ sciencoj, estas malproksimaj...
-
-Dume tie sidas juna knabino, kiu sopiregas homojn. Ete balanciĝas
-ŝia seĝo. Ŝi estas vestita per simpla modesta vestaĵo. Ŝi ne
-konas la pompon, kiun surmetas moderna virino por inciti la pasion de
-viroj. Kaj tamen aŭ -- ĝuste pro tio ŝi estas pli ĉarma kaj bela
-ol ĉiu virino, kiun mi renkontis dumvive. Ŝi ne efikas per afektaj
-incitiloj, ŝi estas vera ido de l’ naturo. Ŝi ne konas tiun
-ridindan flirtan konduton kaj knabinan ridon, kiu rezultas el
-malĉastaj avidoj. Libere kaj nature ŝi parolas pri temoj, kiujn la
-ekstera mondo konsiderus ŝokaj. Kaj ŝia sopiro al ĉi tiu mondo?
-Ĝi ne sekvas de iaj malnoblaj pensoj aŭ imagoj. Ĝin kaŭzas tute
-nature la izoleco, en kiu ŝi elkreskis. Nenion ŝi scias aŭ
-suspektas pri la malboneco de la mondo.
-
-Mirinda infano estas Maria. Mi volus kompari ŝin kun libro, kies
-paĝojn mi turnadas unu post alia. Kaj sur ĉiu paĝo mi legas novajn
-mirindaĵojn. Kaj mi estas tiom mirigita kaj konfuzita de la infana
-pureco kaj natura mondkompreno, kiun brile respegulas ĉiu paĝo, ke
-mi ne kuraĝas marĝene noti kaj ŝanĝi la tekstojn laŭ vidpunkto
-de hodiaŭa modernulo...
-
-Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Senmove mi sidas kaj aŭskultas
-ĝian monotonan kanton. Kaj rigardante la belan knabinan kapon,
-klinitan super libro, mi profundiĝas en melankoliajn verkistajn
-revojn. Miaj verkoj, kiujn mi komencis hejme, nun kuŝas forgesitaj.
-Semajnoj pasis kaj mi ankoraŭ ne pensas pri hejmena reveno. Laboro,
-laborego atendas min en tiu dua mondo, laboro, famo, gloro ... kaj
-tamen, tamen ... ne, ne, mi ne volas pensi pri tio. Mi timas, ke mi
-devos reiri en ĉi tiun modernan mondon, el kiu mi venis, inter tiujn
-malbonajn homojn ... mi timas kaj malgajiĝas pensante tion...
-
-Ŝi ĉesas legi. Levante siajn brunajn okulojn kun tiuj longaj
-revemaj palpebroj, ŝi rigardas en la pluvon. Poste ŝi diras:
-
-„Mi legas libron, en kiu la aŭtoro skribas multon pri literaturo.
-Sed kio estas literaturo? Diru al mi, klarigu tion, mi petas...“
-
-Mi vekiĝas el miaj malgajaj revoj kaj respondas:
-
-„Ĉu mi scias tion?“
-
-„Eh, ne ŝercu!“ ŝi insistas. „Vi certe scias tion, vi ja mem
-diris al mi, ke vi estas verkisto...“
-
-Malrapide mi leviĝas. Mi fiksas miajn okulojn sur ŝian vizaĝon kaj
-diras tre malgaje:
-
-„La literaturo jam mortis.“
-
-„Mi ne komprenas...“ ŝi diras konfuzite.
-
-„Tion komprenos nur vera verkisto. Vi komprenos tion neniam ...
-neniam!“
-
-Mi paŝas al la fenestro. Dum momento silento regas en la ĉambro. Mi
-rigardas fikse en la pluvogrizan ĉielon. Kaj mi sentas en mia
-interno amaran doloron. Kiel mi komprenigu al ĉi tiu senkulpa kaj
-nesperta hominfano tion, kio nun ondas en mia brusto? Kiel mi sentigu
-al ŝi tion, kio vunde ŝiras mian koron?...
-
-Mola blanka brako tuŝas mian ŝultron. Kaj mallaŭta kompatema voĉo
-diras:
-
-„Kial, diru kial vi ne volas klarigi al mi, kion la homoj komprenas
-sub literaturo?“
-
-„La homoj?“ mi diras malŝate. „Ili estas kulpaj, ke la literaturo
-mortis. Iam, iam, antaŭ longaj tempoj, la homoj komprenis kaj
-sciis, kio estis literaturo. Ili sentis, ke la literaturo estas
-io, kio kondukas la homon sur pli altan kulturan nivelon. La
-verkistoj iam klopodis per la potenco de sia voĉo veki en homoj
-komprenon kaj emon je bono kaj belo. Ili edukis la homojn, ili tiris
-ilin el la profundo de teraj zorgoj kaj malĝojoj en ĉielajn sferojn
-de feliĉo kaj sereno, en kiuj ili mem migradis. Ili konstruis la
-mondon per la literaturo, ili kreis en siaj verkoj lumajn figurojn,
-ke la mondo aspiru imiton! Ho, feliĉaj tempoj, en kiuj verkisto
-povis verki tiel, kiel li sentis en koro.
-
-Sed la literaturo mortis. La homoj mem sufokis ĝin. Hodiaŭ la
-granda mondo moke levas la ŝultrojn pri tiaj antikvaj verkistoj.
-Hodiaŭ la homoj jam ne migras en tiuj altaj sferoj. Ha, kaj la
-verkistoj? La verkistoj, la sklavoj de la moderna publiko, sidas en
-mallumaj profundoj. Ili klopodas kaj devigite klopodas tiri la homojn
-pli kaj pli profunden en voluptajn abismojn. Per ŝajna belo kaj
-maskita bono ili plenigas siajn librojn kaj la homoj ĝojas kaj
-aplaŭdas tiujn verkojn, kiuj plej lerte vekas malnoblajn
-instinktojn. La verkistoj hodiaŭaj malkonstruas la mondon, ili
-detruas ĉion, kio vere estas nobla kaj bela, kaj predikas modernan
-moralon. Literaturo ili nomas tion. Sed mi diras, ke la literaturo
-mortis...“
-
-Mi silentas. Per grandaj miraj okuloj rigardas min Maria. Poste
-mallaŭte kaj hezite venas de ŝiaj lipoj demando:
-
-„Kaj vi, vi, kion verkas?...“
-
-Delikate mi deprenas ŝian brakon de mia ŝultro. Kaj malgaje
-rigardante en ŝiajn timigitajn okulojn, mi diras kviete:
-
-„Ni ne parolu pri tio...“
-
-„Kial ne?“
-
-„Ĉar tio ŝiras mian koron...“
-
-„Mi konsolos vin...“
-
-„Ne, lasu...“
-
-Maltrankvile mi paŝas de la fenestro kaj ŝanceliĝas laŭlonge de
-la kverkaj ŝrankoj. Libroj, libroj staras tie ĉi ... nur bonaj
-libroj, ĉar sciencaj ... nun mi komprenas la malŝaton de Fromaĝi
-kontraŭ homoj ... ankaŭ mi malamas ilin ... kaj se mi devos reiri
-al ili?...
-
-„Ĉu mi kolerigis vin?“ demandas Maria. „Venu, estu gaja kaj
-senzorga. Vi ne rigardu la vivon tra nigraj vitroj...“
-
-Mi returnas min. Rideto kuras trans mian vizaĝon. Kial pensi pri
-malserena morgaŭo? La hodiaŭo ankoraŭ estas bela. Mi tenu ĝin per
-fortaj manoj. Revema nekonita sorĉo fluas de ŝia infana pureco. Ĝi
-venas super min kiel nebulo kaj vualas ĉiujn miajn sentojn kaj
-pensojn per sveniga dolĉo. Mi paŝas al ŝi. Mi metas miajn manojn
-sur la tremantajn knabinajn ŝultrojn. Kaj dum miaj rigardoj
-profunde penetras en ŝiajn brilantajn grandajn okulojn, miaj lipoj
-formas unu vorton:
-
-„Maria!...“
-
-
-
-
-17.
-
-
-Mi forlasas mian ĉambron. Kaj dum mi apogiĝas je la galerio enpense
-kaj rigarde profundiĝas en la vastan vitran halon, parolas malantaŭ
-mia dorso senlime kvieta voĉo de virino:
-
-„Kara sinjoro Kovalo! Vi farus al mi grandan komplezon, se vi pli
-zorgemus pri mia edzo. Sciu, ke Mateo sidas en sia eksperimentejo jam
-depost tri tagoj kaj ne estas eligebla. Provu do, ellogi lin al
-vespermanĝo.“
-
-„Tio estos por mi plezurego“, mi respondas afable. „Li ja
-laboras super mia ĉambro, ĉu?“
-
-„Vi supozas prave, iru nur supren...“ kuraĝigas kun rideto
-sinjorino Kamilo. Kaj haltante meze sur la ŝtuparo ŝi postvokas
-min: „Kaj nepre ne forgesu la vespermanĝon!“
-
-Heziteme mi haltas antaŭ pordo, sur kiu estas fiksita malgranda
-ŝildo kun la litero R. Mi malfermas la pordon. Hu! En la sama
-momento mi ŝancele falas en teruran mallumon. El dua ĉambro, kies
-pordo estas duone malfermita, radias blanka lumo. Mi faletas trans
-aron de grandaj aĵoj, kiuj kuŝas sur la planko, kaj fine
-tramallumiĝas al ĉi tiu lumo.
-
-Mi enpaŝas ejon, kies muroj estas malhelaj kaj vidigas nenion. Nur
-en mezo de ĉi tiu nigra ĉambro staras granda blanke lakita ronda
-tablo. De la plafono brilas intense blanka lumfonto, kiu staras sur
-la tabloplato kiel granda blanka konuso. En ĉi tiun lumofacon subite
-sian kapon metas Fromaĝi kaj rigardadas senparole kaj senmove per
-siaj grandaj strigovitroj la platon.
-
-Mi paŝas pli proksimen. Kvazaŭ hipnote pendas miaj rigardoj je ĉi
-tiu blanka ebeno, sur kiu subite ekdancas iaspecaj misteraj ombroj.
-
-„Ah, estas vi, juna amiko“, diras Fromaĝi rimarkante min, kaj
-ŝovetas distrite siajn okulvitrojn. „Tre bone, ke ankaŭ vi
-vizitas min. Vi travivos aferegojn, hometo! Rigardu nur, tio estas la
-unuaj aperaĵoj, kiujn kreas la novaj aerooptikaj plataĵoj. Ili
-estas nature treege intensigitaj per la radioaktiva lumo, kiun mi
-funkciigis, ĉu vi komprenas?“
-
-„Jes“, mi diras kaj komprenas nenion.
-
-„Bone“, li daŭrigas. „La plej grandan malfacilaĵon kaŭzas la
-merkatoraj montriloj. Ili ne funkcias ankoraŭ ĝuste. Sed provadi
-oni devas, eksperimentadi, jes...“
-
-Ankaŭ mi klinas mian kapon sur la blankan tabloplaton. Por konfesi
-la veron, mi ne scias, pro kio mi faras tion. Pri kio do temas ĉi
-tie? Kion signifas ĉi tiu ombrodanco?
-
-Timeme mi ŝtelrigardas la vizaĝon de Fromaĝi. En tiu ĉi momento
-mi ne scias, ĉu tie staras antaŭ mi frenezegulo aŭ efektiva granda
-eltrovanto kaj malkovranto.
-
-„Jes“, mi diras, por paroli ion, „la merkatoraj montriloj
-ankoraŭ tute malfunkcias.“
-
-„Oho!“ diras Fromaĝi kviete. „Malfunkcias, vi ne diru, sed ne
-ĝuste funkcias, ĉu vi komprenas? Sed mi ĝustigos ilin. Pri tio ne
-timu!“
-
-Tion dirante, li paŝas al nigra muro kaj turnas kontakton.
-
-„Rigardu tien ĉi!“
-
-Mi levas la okulojn. Ĉi tiu muro estas kovrita de geografia kartego
-de la terglobo laŭ projekto de Merkator. Mi rimarkas, ke delikata
-plektaĵo de orbriletanta metalfadenaro estas fiksita super la
-karto. Ĉi tiu orplektaĵo fulmas en la akra blanka lumo. Je unu
-punkto ĝi densiĝas laŭ maniero de aranea reto. Kaj el ĉi tiu
-aranea reto elstariĝas kelkaj montriloj kaj ĉiuj montras sur pli
-malgrandan facon de la karto. Mi ekkonas, ke tio estas Palestino kaj
-diras al mi, ke ĉi tiuj montriloj evidente estas la „merkatoraj.“
-
-„Ili devas esti tiel malkomunigataj,“ parolas Fromaĝi kvazaŭ al
-si mem, „ke ili ne estas plu influataj de la tavoloj, kiuj kuŝas
-ekstere de tiuj per la plataĵoj influitaj“.
-
-„Jes“, mi diras kaj ree klinas min senkomprene super la ombroĥaoson
-sur la tabloplato, „ĉar en alia okazo estiĝas tia konfuzaĵo kiel
-ĉi tie“.
-
-„Vi estas tute prava!“ ekkrias Fromaĝi ĝojigite. „Vi estas
-eksterordinare klara homo! Kompreneble, nesufiĉa izoligo nepre
-kaŭzas tian konfuzegon, kian ni vidas tie ĉi. Sed, ju pli longe vi
-rigardos, des pli vi komprenos el ĉi tiu ombroĥaoso!“
-
-Kun pli granda atento mi rigardegas la tabloplaton. Kaj strange: mi
-ekkonas diversaĵojn. Jen, ĉu tio ne estas homaj figuroj, kiuj
-ekaperas el la dancetanta ombraro? Sed rapide, kiel ili venis, ili
-denove disfluiĝas kvazaŭ en fumo. Poste ŝajnas al mi, ke subite
-elstariĝas el la ĥaoso muroj de urbego...
-
-En tiu momento Fromaĝi fortege ekboksas mian flankon.
-
-„Ha!“ li kriegas subite. „Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin?“
-
-„Kiun? Kiun?“
-
-Lia mano montras kun ekscitita gesto sur ombraĵon, kiu estas klare
-ekkonebla kiel rajdanto. Efektive, rajdanto en blanka flirtanta
-mantelo.
-
-„Ha!“ krias Fromaĝi ankoraŭfoje kaj preskaŭ metas sian nazon
-sur la rajdant-fantomaĵon. „Ha, malfermegu nur viajn okuletojn,
-juna amiko! Rigardu nur la ombron precize, kiu ĉi tie saltetas sur
-la tablo...“
-
-En tiu ĉi momento eksonas la sonora laŭta bato de sonorilo kaj
-anoncas la manĝohoron.
-
-Mia stomako krakas. Mi ekprenas la brakon de Fromaĝi.
-
-„Ĉu vi aŭdas? La sonorilo sonas“, mi diras.
-
-„Kiu sonorilo?“ li demandas distrite.
-
-„La sonorilo, kio vokas nin al vespermanĝo,“ mi enoreligas al li
-kviete sed insiste.
-
-Li longe ekĝemas, deŝiras sian nazon de la rajdant-fantomo,
-ŝovetas siajn okulvitrojn kaj rigardas min kun kvieta kompata
-rideto:
-
-„Jes, juna amiko, mizera estas la aranĝo, ke la korpo havas
-bagatelajn pretendojn, kiujn ni sklave devas plenumi...“
-
-Post tio li turnas kontakton. La lumo estingiĝas subite. Nigra nokto
-ĉirkaŭas nin. Kroĉe tenante unu la alian ni ŝanceliĝas eksteren...
-
-
-
-
-18.
-
-
-Ni promenveturas: Maria kaj mi!
-
-Preskaŭ ĉiun tagon mi eltiras mian veturilon, dum Karolo kun
-diskreta rideto plenigas la rezervujon per benzino. Kaj poste ni
-forflugas en la sunan lumon...
-
-Verdire mi ŝatus veturi per aeroplano. Sed Fromaĝi ne permesas, ke
-ni flugus sen Karolo. Kaj tio ĉi ne plaĉus al mi, nu kompreneble...
-
-Sed mi trovis kelkajn kilometrojn malproksime de nia domo verdan
-arbareton kun herbejo, kie plaŭdas vigla rivereto. Tien ni ekskursas
-ĉiutage.
-
-Kaj ripozante sur la flortapiŝo, ni sentas nin feliĉaj naturinfanoj.
-La suno brilas varme tra la verdaj branĉoj. La rivero plaŭdas en
-arĝentaj sonoj. Super ni la birdoj kantas amajn melodiojn. Kaj ni
-revas...
-
-„Maria“, mi demandas delikate, „ĉu vi ankoraŭ sopiras la
-grandan bruan urbon?“
-
-Ŝiaj belegaj okuldiamantoj rigardas min reveme.
-
-„Ne! Ne!“ ŝi respondas mallaŭte. „Nun ne.“
-
-„Mi scias, kion vi sopiris“, mi diras malrapide. „Mi scias, pri
-kio vi revadis tage kaj nokte. Ĉu mi diru tion?“
-
-„Diru, diru“, ŝi petas kun ardantaj vangoj, „sed tute mallaŭte...“
-
-„Amon vi sopiris, Maria,“ mi diras kun tremanta voĉo. „Vi
-serĉis homon, kiu povus ami vin kaj kiun vi mem amus. Maria, mi bone
-laŭsentas viajn knabinajn revojn. Mi scias, kiom vi devis soifi. Kaj
-diru, ĉu iam vi kisis viron?“
-
-„Neniam“, ŝi spiras kaj ruĝiĝas.
-
-„Neniam“, mi ripetas mallaŭte.
-
-Ni silentas. Niaj koroj estas plenplenaj je konfesoj, kaj ni
-silentas. Mi observas ŝin. Kaj dum mi rigardas ŝin, mi raviĝas je
-ŝia beleco. Tamen mi ne kuraĝas tuŝi ŝin. Tiu ĉi knabino kuŝas
-kvazaŭ pura rozo inter la multnombraj floroj. Se mi kisus ŝin, mi
-rompus tiun rozon. Ĉu mi rajtas rompi ĝin? Nur hazardo venigis min
-ĉi tien en la domon de Fromaĝi. Kio? Se alia venus, tiu havus
-samajn ŝancojn kiel mi. La knabino, kiu kreskas sola en dezerto, ja
-soifas lipojn de ĉiu viro...
-
-Mi volas paroli al ŝi, sed mi silentas. Reve mi fermas la okulojn.
-
-Mi ne scias, kiel longe mi tiel kuŝis. Sed subite mi sentas varman
-spiron apud mia vango. Kaj kiam mi levas la palpebrojn, du malhelaj
-okuloj tute proksime estas super mi. Ili ŝajnas al mi kvazaŭ
-profundaj arbaraj fontoj. Kaj la ruĝaj lipoj, kiuj vane sopiregis
-kisojn, flustras:
-
-„Mi amas vin!...“
-
-Kaj dum knabinaj manoj ekprenas mian kapon, lipoj freŝaj nekisitaj
-premas en la miajn longan svenan kison...
-
-
-
-
-19.
-
-
-Mateo Fromaĝi sorĉas!
-
-En malluma laborejo li prezentas siajn sorĉaĵojn. Kiam mi alpaŝas
-mallaŭte, mi rimarkas Maria-n, kiu sidas sur seĝo meze en la
-ĉambro. Ŝiaj grandaj okuloj rigardas blankege lumigatan muron.
-Mallaŭte mi sidiĝas apud ŝi.
-
-Malantaŭ ni Fromaĝi bruas post ekrano, el kiu tra truo estas
-projektata la lumo sur la blankan ebenaĵon.
-
-„Maria!“ mi diras mallaŭte. „Fine mi trovas vin. Ni ja volis
-promenveturi.“
-
-„Poste, poste, mia kara,“ ŝi respondas.
-
-„Kial?“ mi demandas kun ekmiro. „Kion do vi volas ĉi tie?“
-
-„Paĉjo prezentas interesegaĵojn,“ ŝi diras kaj rigardas kun
-streĉita atento la blankan facon. „Atentu nur, mia kara, kaj estu
-obeema. Li tuj montros al ni scenon el Jerusalemo dum tempo de la
-krucobatalantoj...“
-
-„Ah, efektive tio estas interesa.“
-
-En tiu momento Fromaĝi krianoncas el post sia ekrano: „Tuj la
-prezentado komenciĝos! Atentu!“
-
-Kun granda atentostreĉo mi rigardas al la blanka faco.
-
-Antikva urbo ekaperas: Jerusalemo! Alruliĝas amasegoj da soldatoj.
-Ĉiuj ili portas potosimilajn kaskojn fermitajn. Ili svingas siajn
-lancojn kun kuraĝa vervo. Tie kaj tie ĉi unu falas teren. Flirtas
-en vento blankaj manteloj, sur kiuj brilas ruĝa kruco. Sur la muroj
-de la urbo ekaperas defendantoj. Inter muraj elstaraĵoj ili kuras
-kun fervoro tien kaj reen. Kaj ĉio ĉi okazas tute laŭnature. Vere,
-amasegaj scenoj de giganta beleco!...
-
-Ĉi tiuj mirindaj scenoj ravas min tiom, ke mi laŭte aplaŭdas pro
-entuziasmo kaj ekkrias kun infaneca ĝojo:
-
-„Brave! Brave! Belega filmo! Ankoraŭ mi ne vidis ion similan!...“
-
-Maria metas sian manon sur mian buŝon:
-
-„Silentu! Ĉu vi freneziĝis?“ ŝi diras ekscitite. „Dio mia,
-se tion aŭdos paĉjo!“
-
-„Ĉu do mi ne laŭdu la filmon?“ mi kriegas kun kolero. „Jes,
-vivu la kinotekniko! Kiaj scenoj de homamasoj! Jam delonge mi ne
-vidis tiel bonegajn kinematografajn bildojn, sed hodiaŭtempe oni
-faras tiajn scenojn en Parizo mirindege --“
-
-La bildoj malaperas. Estingiĝas la blindiga lumo. Kutima helo
-lumigas la ĉambron. Silentiĝas ĉio.
-
-Ambaŭ ni turnas la kapon al la ekrano, malantaŭ kiu troviĝas
-Fromaĝi. Li elmetas tra la truo sian kapon. Grande kaj rigide
-rigardas nin liaj okulvitregoj. Malorde lia hararo pendas sur lian
-frunton. Kaj lia voĉo ruliĝas kontraŭ nin kun tondra rido:
-
-„Pravegas vi! Belega filmo, hahaha --!“
-
-Post tio li rampe paŝas el post la ekrano. Denove li rigardas min
-tra siaj grandaj vitroj. Li stariĝas piedpinte kaj frapetas mian
-ŝultron. Tion farante, li enoreligas al mi konfidence:
-
-„Vi estas grandioza azenaĉo, mia kara!“
-
-
-
-
-20.
-
-
-„Karaj infanoj!“ diras Fromaĝi kaj fingre kombas sian hararon.
-„Ĵus vi vidis la sieĝon de Jerusalemo. Kaj sciu, ke tio ne estis
-filmo, sed efektiveco!“
-
-„Li ankoraŭ ne kredas tion, paĉjo!“ diras Maria.
-
-Mi montras embarasan rideton:
-
-„Sinjoro Fromaĝi, vi klarigis al mi tiujn ĉi aferojn ankoraŭ
-neniel! Kiel do mi komprenu tiujn mirindaĵojn?“
-
-La okuloj de Fromaĝi ekbrilas.
-
-„Vi estas prava! Efektive, mirindaĵoj ili estas, kiuj ĵus
-prezentiĝis al niaj okuloj. Sed ni esploru la aferon ĝisfunde! Ni
-rigardu, kiel fartas la aerooptikaj plataĵoj supre; ilia moviĝo nun
-post estingo de la Co-lumo devas esti senfunkcia.“
-
-„De la Co-lumo?“ mi ripetas konfuzite. „Kion signifas ĉio? La
-aerooptiko, la merkatoraj montriloj kaj nun la Co-lumo ... mi
-freneziĝos! mi freneziĝos!“
-
-„Nu, nu“, ridas Fromaĝi. „Kiel mi klarigu tion al vi?“
-
-„Mi helpos, paĉjo“, diras Maria. „Jam li konceptos...“
-
-„Bone!“ konsentas Fromaĝi, „antaŭ ĉio ni nun rigardu la plataĵojn;
-jen la ĉefaĵo, ĉio cetera sekvos.“
-
-Tion dirante li ekprenas niajn manojn, kvazaŭ ni efektive estas
-infanoj, kaj tiras nin sur la koridoron. Subite li ekhaltas. Li levas
-la nazon. Ĉirkaŭflaretas kun ĉagreno en la aero kaj sulkigas
-malserene la frunton.
-
-„Karaj infanoj!“ li diras malgaje. „La malbenita pipulo denove
-estas proksima kaj vagaĉas tie ĉi. Kiel li nomiĝas ja?“
-
-„Tabakaĉ!“ mi diras serioze.
-
-„Li fumaĉas denove. Vere, tiu homo kaŭzas multe da ĉagreno...“
-
-Komforta ŝtuparo kondukas nin supren. Silente ni surpaŝas la
-tegmenton.
-
-La suno staras varmege super ni. Ĝiaj radioj kaptiĝas inter la
-sennombraj arĝentaj kolonoj, kies stangaro enaeriĝas kun
-trembrilanta fadenaro. Vere, strangegan bildon prezentas tiu ĉi
-tegmento. Kaj ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en centra stacio por
-senfadena telegrafio. Dometoj iaj, en kiu, staras aparatoj, estas
-konstruitaj tie ĉi. Vidiĝas funeloformaj akceptiloj por iaj
-atmosferaj influoj.
-
-Fromaĝi rapidemas al aĵo, kiu aspektas kiel gardista dometo. Ĝi
-konsistas nur el latunaj stangoj, kiuj estas interligitaj per
-trembrilantaj metalfadenaj plektaĵoj. Neniajn fenestrojn ĝi havas.
-El ĉiuj flankoj la aero povas penetri libere al interno kaj influi
-la vitrajn plataĵojn, kiuj tie estas vicigitaj en rondo kvazaŭ
-ĉirkaŭ speco de bobeno.
-
-„Venu tien ĉi!“ vokas Fromaĝi.
-
-„Tio estas la aerooptikaj plataĵoj“, klarigas Maria. „Ĉar
-paĉjo trovis la punkton, kiun li serĉis, ili nun ne moviĝas. Kiam
-li serĉas la punkton, ili turniĝas.“
-
-Mi metas miajn rigardojn sur la plataĵojn kaj diras nenion.
-
-Sed Fromaĝi frotas siajn manojn kaj konstatas kun ĝojo:
-
-„La Co-a tavolo, kiu kovras ilin, ne difektiĝis. Mi do ne bezonas
-renovigi ĝin. La lumo briladas tra ili, ĉu vi komprenas?“
-
-Post tio li ekturnas butonon kaj diras:
-
-„Do, nun brilas la lumo malsupre.“
-
-Tion dirinte, li turnas sin al ni kaj parolas klarige:
-
-„Vi devas scii, ke estas ankoraŭ tre komplike, krei Co-n.“
-
-„Ĉu?...“ mi diras senkomprene.
-
-„Kaj tiun Co malkovris paĉjo!“ krias Maria admire.
-
-„Kaj ne nur la Co-n mem, sed ankaŭ ĝian aplikon“, aldonas
-Fromaĝi, „tio signifas: unu specon de ĝia apliko, ĉar ĝiaj
-aplikeblecoj certe estas miloblaj!“
-
-Mi staras kaj rigardegas ambaŭ homojn, kies certega sinteno mirigas
-min. Mi ne komprenas, kion ili parolas... Miaj genuoj tremas ... io
-peza premegas mian kapon, en kies malantaŭa parto sentiĝas pikado.
-Estas preskaŭ la sama doloro kiel tiam, kiam mi malsanis. Kaj mi ne
-kapablas nun klarigi al mi, ĉu ĝi devenas eble ankoraŭ de mia
-malsaneco aŭ ĉu kaŭzas ĝin la suno, kiu ĉi tie kaptas je mia
-kapo per ardegantaj radioj.
-
-Sed Fromaĝi ŝajnas tute ne rimarki mian animan malekvilibron. Li
-diras:
-
-„Ĉar vi do vidis ĉion, mia juna amiko --“
-
-„Kaj kvazaŭ ekkonis la kernon de la afero --“ daŭrigas Maria
-ekprenante mian brakon.
-
-„-- do mi estingas denove la lumon kaj ni iru malsupren“, finas
-Fromaĝi kun triumfo, ekturnas ree la kontakton kaj gaje ekprenas
-mian duan brakon.
-
-Mi ŝanceliĝas senforte. Mi estas rompita korpe kaj spirite. Ili
-trenas min malsupren la ŝtuparon kvazaŭ malfortan malsanulon. Kiam
-Fromaĝi rimarkas mian rompitecon, li diras viglige:
-
-„Kuraĝon juna amiko! Nenio okazos al vi!...“
-
-
-
-
-21.
-
-
-„Helpu --! Helpu --!“
-
-La krio, kiu devenas el la gorĝo de fraŭlino Snob, elektras min.
-Mia energio, kiu ĵus sur la tegmento disbloviĝis kvazaŭ pulvoro,
-nun ekpuŝegas min antaŭen.
-
-„Kio okazis?“ ekkrias Fromaĝi kaj kuregas la ŝtuparon malsupren.
-Ni sekvas lin kun venta rapideco.
-
-Sed kion signifas tio? Ŝajnas ke la domo brulas! Ni kuregas kontraŭ
-muron de fumo, kiu morde penetras en niajn okulojn. Ha, tio estas la
-pipo de Tabakaĉ!
-
-„Arogantegaĵo!“ kriegas furioze Fromaĝi.
-
-Tra la fumo barakte ŝanceliĝas fraŭlino Snob. Malespere ŝi tordas
-la manojn super sia kapo. Ŝajnas, ke ŝi luktas kontraŭ sveno.
-
-„Savu lin! Savu lin!“
-
-„Kiun?“ ni rekrias konsternite ĉiuj samtempe.
-
-„Ta-ba-kaĉ!“ ŝi spiretas, strabe rulas la okulojn kaj malleviĝas,
-kaptite de sveneto, sur la stupojn.
-
-Sed Fromaĝi staras ĉe la sojlo de sia laborejo. Li etendas la
-manojn kun tragika gesto. Li krias:
-
-„Ha! Arogantegaĵo! Homaĉo, vi kuraĝis per via pipa fumo profani
-la sanktejon de l’ scienco! Vi kuraĝis penetri ĉi tien, vi
-malbonulo! Senhonta estaĵo, vi!...“
-
-Kun kontentego mi sentas, ke degeliĝas mia glaciiĝinta cerbo. Ĉar
-viviga rido leviĝas el profundo de mia animo kvazaŭ suno. Serena
-bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj.
-
-De la karto, projektita merkatore, la briletanta fadenplektaĵo
-dekroĉiĝis parte. Ĝi pendas super korpo de viro, kiu kaptiĝis iel
-en la fadenaro. Ho, kompatinda Tabakaĉ! Kvazaŭ malpura muŝego li
-pendetas en la brilanta aranea reto. Li jen fermas, jen malfermas
-sian buŝon kiel karpego. Kaj tion farante, li rigardas nin per
-malsaĝega rigardo. Kvazaŭ kontraŭstare li premas konvulsie la
-manon kontraŭ la muran karton.
-
-La helpokrioj de fraŭlino Snob kunvokis ĉiujn domanojn. Ĉiuj ni
-fikse rigardas senvorte la strangan spektaklon.
-
-Fromaĝi volas ĵetegi sin kontraŭ la malfeliĉulon kun furiozaj
-krioj. Sed sinjorino Kamilo retenas lin kviete. Ankaŭ mi protekte
-starigas min antaŭ la pendantan muŝegon kaj diras kun minaca voĉo:
-
-„Mi ne toleros, ke okazos ia malbonaĵo al mia kara Tabakaĉ!“
-
-Dume Maria deprenas kun delikata mano la metalfadenan reton.
-Sinjorino Kamilo kun helpo de la dika kuiristino eltrenas
-Tabakaĉ-on. Tiu rigardas nin kun okuloj pro timo vastiĝintaj.
-Ŝajnas ke li estas senkonscia. Rapide kaj zorgeme oni apoge kondukas
-lin al la laborseĝo de Fromaĝi. Li sidfaliĝas en la seĝon,
-klinas la kapon flanken kaj aspektas tute kiel dormiĝonto.
-
-Ĉiuj ni staras kaj ne scias, kion komenci. Nur Fromaĝi kuretas per
-siaj mallongaj kruroj tien kaj reen. Liaj trolongaj brakoj rotacias
-en la aero kvazaŭ ventmuelilaj flugiloj. Liaj hirtaj haroj flirtas
-en ekscitita malordo. Kaj liaj okuloj rondruliĝas malantaŭ la
-grandaj strigovitroj. Li indigne krias al la dormanto:
-
-„Vekiĝu, vi, homo -- kiel vi nomiĝas ja?“
-
-„Tabakaĉ“, mi helpas.
-
-Tiam sinjorino Matildo alpaŝas kaj diras kviete:
-
-„Ho, kompatinda Tabakaĉ. Li ja estas tute senpensigita kvazaŭ
-hipnota, unue li maldormiĝu...“
-
-Fromaĝi subite ektremas.
-
-„Ha!“ li krias, poste turnas sin al ni. Li kunmetas la manojn
-kvazaŭ al preĝo kaj balbutas:
-
-„Karaj geamikoj! Se efektiviĝas en tiu ĉi momento tio, kion mi
-antaŭsentis --“
-
-Interrompante sin, li kuregas al Tabakaĉ. Li ŝiras liajn ŝultrojn
-tiom, ke la kapo de la bedaŭrindulo pendolas inter la ŝultroj kiel
-infanluda baloneto je ŝnuro kaj enoreligas per fortega voĉo:
-
-„Vekiĝu! Vi! Leviĝu! Vi, homo -- kiel vi nomiĝas ja?“
-
-„Tabakaĉ“, mi respondas.
-
-Sed helpo proksimiĝas en figuro de fraŭlino Snob, kiu ankoraŭ pala
-pro la antaŭa sveneto, nun eniras kun glaso da akvo. Fromaĝi
-malĝentile ŝiregas ĝin el ŝia mano kaj elverŝas la tutaĵon sur
-la „pekozan“ kapon de Tabakaĉ. Tiu malfermas la okulojn, glutas
-kelkfoje, subite vigliĝas, rigardas nin laŭvice. Poste li leviĝas
-kun embaraseto kaj ekstaras antaŭ ni kun humila pentemo.
-
-Fromaĝi rigardas lin kun emocio kaj, kiel ŝajnas al mi, kun amaj
-rigardoj. Post tio li paŝas antaŭen, faras ordonan geston:
-„Repaŝu, vi ĉiuj!“ kvazaŭ ni estas sangavidaj leonoj, emaj
-forŝiri el la manoj de Fromaĝi Tabakaĉ-on, kiu subite fariĝis por
-li valoregaĵo. Li starigas sin antaŭ la pekinto. Li ŝovetas la
-okulvitrojn kaj parolas kun profunda admiro:
-
-„Mia kara --“
-
-„Tabakaĉ“, mi helpe diras.
-
-„Jes, mia kara Tabakaĉ! Mi suspektas, kie vi estis ĵus. _Kiel unua
-vi eniris la Co-an vivon!_...“
-
-
-
-
-22.
-
-
-Soleno regas en la ĉambro. Mute staras homoj en rondo. Iliaj mienoj
-esprimas parte kompaton, parte miregon. Preĝeja atmosfero
-ĉirkaŭblovas nin. Ŝajnas, ke super niaj kapoj ŝvebas nevideble,
-tamen potence, io grandioza, io, kio estas ankoraŭ nekomprenebla,
-sed ĝuste pro tiu sia nekompreneblo fluas kun mistera forto. Mi
-sentas, ke io prepariĝas tie ĉi, ke ĝi evidentiĝos nun el la
-buŝo de Tabakaĉ, je kies lipoj pendas ĉies rigardo.
-
-Kaj ekparolas Fromaĝi kun solena voĉo:
-
-„Kara Tabakaĉ! Vi estas al ni ĉiuj kara homo. Vi estis unua en la
-Co-a vivo. Rakontu do, kion vi vidis kaj travivis. Ni volas scii la
-veron! La veron! En la nomo de la scienco, al kiu ĉiuj ni servas, mi
-postulas la veron! Kaj por ke ĝi elvenu trans viaj lipoj pli facile,
-prenu tion, Tabakaĉ!“
-
-Tion dirante kaj elparolante la nomon kun eksterordinara moleco, li
-enverŝas el botelo, kiun zorgeme alportis sinjorino Kamilo,
-likvoron. Tabakaĉ avide kaptas la glaseton kaj eltrinkas ĝin per
-unu gluto.
-
-„Kaj nun rakontu! Post via rakonto vi ricevos duan“, solene
-promesas Fromaĝi.
-
-Tabakaĉ rikanas kaj lekas tre kontente siajn lipojn. Li metas ĵure
-la manon sur la koron:
-
-„Sinjora moŝto, nur la puran veron! La fulmo tuj trafu min, la
-diablo disŝiru min en la aero milpece, se mi ne diros la veron.
-Ruĝa hundo mi estu --“
-
-„Haltu!“ interrompas Fromaĝi. Liaj okuloj fajras pro malpacienco:
-„Faktojn! Faktojn!“
-
-Tabakaĉ riverencas humile kaj raportas:
-
-„Jam delonge mi estis scivola pri la sorĉaĵoj de la sinjora
-moŝto. Kaj mi volis unue rigardi tra la ŝlosila truo, sed vidis
-nenion. Kiam mi aŭdas, ke la gemoŝtoj iras sur la tegmenton, mi
-rapidas en la ĉambron. Sed vidas nur la reton kun metalfadenoj kaj
-la geografian karton. Nu, mi pensas, kio estas tio? Kaj scivole mi
-iom palpumas -- sed la reto restas en mia mano kaj mi iras malantaŭ
-ĝin, ĉar mi pensas, ke tiel mi povos alkroĉi denove la reton. Sed
--- kiam la reto pendas sur mia brusto, mi aŭdas tian strangan
-zumzumon kaj vidas, ke hela lumo penetras en la ĉambron, mi ne
-scias, de kie. Pikpikado trakuras min. Mi volas forĵeti la reton,
-sed ne povas, ĉar mi estas kvazaŭ paralizita, poste io trakuras
-mian kapon -- mi terure ektimas kaj pensas, kio okazas, ĉu mi
-dormiĝas aŭ ne...“
-
-„Mi turnis sur la tegmento la butonon, funkciigis la lumon, kaj la
-Co fluis tra la reto --“ turnas sin Fromaĝi klarigante al ni.
-
-„Jes, io fluas tra la reto kaj fluas en min, kaj mi pensas, nun mi
-dormas, ĉar mi tuj komencas sonĝi -- jes, mi sonĝas kaj tamen mi
-ne dormas...“
-
-„Ha, li nomas ĝin sonĝo!“ diras Fromaĝi kaj demandas: „kaj
-kion vi vidis en tiu ĉi -- sonĝo?“
-
-„Tre multajn homojn, grandajn amasegojn. Ili parte marŝas piede,
-parte rajdas sur ĉevaloj. Kaj ĉiuj estas tre sovaĝaj. Ili
-svingadas siajn lancojn, ke mi devas salti dekstren kaj maldekstren,
-ke ili ne trafu min. Mi premas mian dorson al muro, de kiu la homoj
-sendas sagojn kiel sovaĝuloj. Kaj efektive ili estis sovaĝuloj.“
-
-„Kaj poste?“ demandas Fromaĝi kun tremanta voĉo.
-
-„Subite ĉio estis finita. La lumo estingiĝis, sed mi ankoraŭ ne
-povis moviĝi, kiam la gemoŝtoj venis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis,
-ĉu estas mi aŭ ĉu ne estas mi, ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi ne sonĝas,
-aŭ kio do okazas al mi...“
-
-Longa silento ekregas post la rakonto de Tabakaĉ. Mi sentas, ke miaj
-genuoj komencas tremi. Kion sonĝis tiu homo, tute similas al la
-kinematografaj bildoj -- tondre! Per ambaŭ manoj mi ekprenas mian
-kapon, en kiu komencas danci la ideoj en freneza rondo. Konfuzego
-rotacias en la cerbo. Ĝi turniĝas kvazaŭ muela ŝtonego kaj
-pulvorigas ĉiun klaran penson...
-
-Tra la solena silento mi aŭdas la voĉon de Fromaĝi:
-
-„Vi estas brava homo, Tabakaĉ, aŭ kiel vi nomiĝas ja. En via
-memoro konservu tiun ĉi momenton, ĉar ĝi estas la plej grava
-momento en via vivo...“
-
-Fromaĝi ne finas la frazon. Emocio forte ekskuas lin kaj forprenas
-lian spiron. Li ŝanceliĝas al ni...
-
-„Homoj!“ li krias kun sufokita voĉo. „Vi travivis ĵus la plej
-gravan momenton de mia malkovrita epoko! Ankoraŭ mi ne kapablas
-esprimi per vortoj, kio ĵus okazis!...“
-
-Ni estas ĉiuj same emociitaj. Nur Tabakaĉ staras senkomprene kaj
-ŝtelrigardas al la likvorbotelo. Kaj ankaŭ li devas sperti la
-malnovan veron: ke multon oni promesas, malmulton plenumas. Sed tiam
-ĉi rimarkas Fromaĝi liajn admonajn rigardojn. Li rapidas al la
-tablo.
-
-„Prenu, prenu!“ li diras kaj kun larmobrilaj okuloj ŝovas la
-tutan botelon sub la brakon de Tabakaĉ.
-
-Kaj Tabakaĉ rikanas pro kontento, ke vidiĝas liaj flavaj dentoj. Li
-riverencas iel mallerte kaj -- pafas sin for!...
-
-
-
-
-23.
-
-
-Ĉiuj ni sidiĝas al ovala tablo.
-
-Mi rigardas ĉiun sidanton laŭvice kaj konstatas, ke ĉiu montras
-alian mienon: Fromaĝi solenegon, sinjorino Kamilo fieron (pro la
-nova malkovraĵo de sia edzo), Maria entuziasmobrilon, fraŭlino Snob
-ofendeton kaj grumblemon (verŝajne pro la okazintaj malagrablaĵoj),
-la profesoro senkomprenan malsaĝegon (pardonu!) -- kaj mi? Mi tute
-ne montras iun esprimon. Ĉar sur mia vizaĝo aperas mikse teruro,
-konfuzo, scivolo, ekscito, emocio kaj anima distaŭzo...
-
-Neniu parolas. Kaj ŝajnas, ke Fromaĝi nun ekludas la rolon de
-Tabakaĉ. Ĉar li klinadas la kapon, kvazaŭ dormiĝanto. Kaj jam li
-parolas en duona dormo:
-
-„Tiu estis la unua, kiu vivis en la Co-a vivo. Kiel unua homo li
-eniris la Co-ujon.“
-
-Fraŭlino Snob rimarkas seke:
-
-„La sorto vere povis elekti pli indan reprezentanton de la
-homaro...“
-
-Sed tiu rimarko efikas sur Fromaĝi kiel bombo -- eĉ pli forte ol la
-„universitata“. Li eksaltas subite kaj diras kun profunda emocio:
-
-„Mi ne permesas, ke oni parolas pri li en tia maniero. Li estas nun
-al mia koro tre proksima!“
-
-Tiam eksplodas mia scivolego.
-
-„Geamikoj!“ mi vokas ekscitite. „Indulgu min! Ni sidas ĉi tie
-kiel malsaĝuloj. Ĉirkaŭas nin mallumaj misteraĵoj. Ni rigardas en
-malplenecon. Ĉiaj varioj de la Co vagas fantome ĉirkaŭ ni! Ni
-sufokiĝos pro nescio!...“
-
-„Ni ĉiuj rajtas pretendi klarecon“, kvietigas sinjorino Kamilo.
-„Mateo, parolu -- kaj klare!“
-
-Fromaĝi fingrokombas sian hararon, rigardas kun embaraso en rondo
-kaj rediras malespere:
-
-„Ĉu mi kapablas fari tion? Maria, diru vi ion...“
-
-Maria diras kun voĉo, kiu tremas pro la grandiozeco de l’
-klarigota problemo:
-
-„Ĉu mi kapablas tion? Sed mi volas helpi. Kaj mi komencas per tio,
-ke mi diras: sur la tero perdiĝas nenio. Ĉio restas. Okazas simile,
-kvazaŭ ni fotografas en iu ĉambro: ĉio fiksiĝas sur la plataĵo,
-eĉ plej malgrava aĵo. Kaj tiamaniere nenio perdiĝas en la vivo:
-faroj, agoj, okazintaĵoj -- ili ĉiuj restas kaj -- por tiel diri --
-estas fotografataj de la vivo...“
-
-„Per la Co-tavoloj!“ interrompas Fromaĝi. Post tio li rapide
-paŝas en la ĉambro. Li rondkuretas kun klarigantaj gestoj ĉirkaŭ
-nia tablo kaj plu parolas:
-
-„Kio do, estimataj gesinjoroj, estas tio, kio kvazaŭ absorbas ĉi
-tiun vivon? Kio estas tio, kio konservas la vivon por ni nevidebla en
-la grandega arĥivo de la naturo? Ĝi estas kvazaŭ fotografita sur
-sennombraj tavoloj. Tiujn tavolojn kompreneble ne imagu al ni iel
-korpecaj, iel materiaj. -- Ili similas eble al iaj vibroj de la aero,
-al iaj novaj ondolongoj -- por paroli radioteknike -- kaj tamen ili
-ne estas aero, sed Co! --“
-
-Li ekhaltas kaj ripetas krie: „Co-o-o!“ kaj frapante sian
-bruston, ke ĝi resonas obtuze: „Kaj mi malkovris ĝin! Mi
-malkovris la Co-n, mi! mi!“
-
-Post tio li plukuras ĉirkaŭ la tablon. Maria anstataŭas lin
-dirante:
-
-„Do, tio estas la Co, kiun malkovris paĉjo. Ni havas naturajn
-fortojn de diversa speco, kiuj libere efikas ĉirkaŭ ni. Ni konas
-nur malmultajn el ili, ekzemple la elektron. Unu el tiaj fortoj estas
-Co, kiel paĉjo nomis ĝin, ĉar iun nomon ja devas havi tia aĵo,
-kvankam ĝi ne estas aĵo...“
-
-„Silentu! Viaj fuŝklarigoj estas tro komplikitaj!“ li mallaŭdas.
-„La afero estas simplega: mi malkovris la Co-n en radiuma radiaro.
-Mi sukcesis apartigi la Co-radiojn tiel, ke ili efikas kiel la
-X-radioj. Por mallongigo mi nomas ilin la R-radioj. Nun daŭrigu!“
-
-„La R-radioj do“, plu diras Maria kun fervoro, „estas la elfluo
-de Co-a ekzisto, kiu ekstere vagas ie, kaj estas la pruvilo por ĉi
-tiu ekzisto; ĉar estas kompreneble, se...“
-
-„... se ekzistus nenia Co, do ekzistus ankaŭ neniaj R-radioj, tio
-estas ja klara kaj evidenta!“ interrompas Fromaĝi malpacience.
-
-„Nature! Estis do nur solvota la tasko: akiri certajn bildojn el la
-Co-ekzisto aŭ Co-vivo, kiu jam pasis kaj tamen ekzistas ankoraŭ.
-Oni devis ĝin nur ĝuste apartigi aŭ izoligi. Kaj paĉjo -- ĉar la
-radiumo ja estis la mediumo de la apero de la R-radioj -- konstruis
-radioaktivajn vitrajn plataĵojn, kiuj -- por esprimi ĝin vulgare --
-fotografitaj en la Co, do kvazaŭ fotografitaĵojn daŭrige
-fotografas -- por ni videblaj --“
-
-„Sensencaĵo! Fuŝbabilaĵo!“ ekkriegas Fromaĝi kaj ektiras pro
-malespero sian hirtan hararon. „La afero estas simplega: Co-vivo
-venas sur miajn plataĵojn -- estas direktata kombine kun la R-radioj
-en la ĉambron -- R- kaj X-radioj ĵetas komune la bildon sur la
-lumigitan facon -- komence ĝi estis la tabloplato, poste la muro --
-la Co-ujo viviĝas antaŭ niaj okuloj, eĉ se ĝi estas malnova dudek
-mil jarojn. Pa! Per du vortoj mi klarigis la aferon!“
-
-Ankaŭ Maria ekscitiĝas. Ŝi krias kun ruĝaj vangoj, kiuj ardas pro
-entuziasmo:
-
-„Kaj ĉar la tuta terglobo partoprenas ja en la Co, paĉjo starigis
-la geografian karton por konatiĝi kun la Co laŭplaĉe el ĉiu
-punkto de la terglobo. Kaj por kvazaŭ elaerigi la Co-n en unu loko,
-kiun oni celas, li faris la metalfadenan plektaĵon, per ĝi tegis la
-karton kaj faris la plektaĵon Co-aktiva kaj fiksis sur la karto la
-koncernan punkton...“
-
-„... kalkulita laŭ merkatora projekto, ĉar oni povas laŭ ĝi
-kalkuli plej facile...“
-
-„... pro tio la merkatoraj montriloj...“
-
-„... kaj jen mi pensis pri Jerusalemo...“
-
-„... li do prikalkulis la punkton...“
-
-„... ĉar mi volis havi scenon interesan el antikva tempo...“
-
-„... kaj krucbatalantoj efektive montriĝis antaŭ la muroj de
-Jerusalemo...“
-
-„... sur via belega kinematografa filmo!!“
-
-Fromaĝi celas min per tiu ĉi frazo. Sed tuj li daŭrigas:
-
-„... mi ĉiam antaŭsentis, ke ne nur la okulo de la homo...“
-
-„... sed ke ni korpe devos vivi en la Co...“
-
-„... kaj tiu homo ... kiel li nomiĝas ja?...“
-
-„Tabakaĉ!“ mi krias rapideme.
-
-„... montris al mi la vojon!...“
-
-„... la korpo devas fariĝi Co-aktiva...“
-
-„... li fariĝis Co-aktiva per la metalfadena reto...“
-
-„... kiu falis sur lian korpon...“
-
-„... vivis dum momento en la Co-ujo...“
-
-„... kiam paĉjo funkciigis sur la tegmento la R-radiojn...“
-
-„... vivis inter la krucbatalantoj antaŭ Jerusalemo...“
-
-„... ĉar li estis Co-aktiva...“
-
-„... li eniris kiel unua la mondon de l’ Co!...“
-
-Fromaĝi ekscitiĝas pli kaj pli. Ni ĉiuj saltas de la seĝoj. La
-giganta problemo, kiu disvolviĝas antaŭ niaj okuloj, ŝancelas nin
-en ebrian staton...
-
-Fromaĝi faras grandan paŝon antaŭen. Li etendas la dekstran manon.
-Lia voĉo krias raŭke:
-
-„Ankaŭ ni vojaĝos en ĉi tiun mondon!“
-
-„En la kvaran dimension!“ kokokrias la profesoro.
-
-„Hahaha!“ ridegas Fromaĝi. „En la kvinan, en la dekan, en la
-centan dimension, mia kara! _Ĉiuj ni faros la grandiozan saltegon
-trans jarmiloj!_ Ni ĉiuj vojaĝos en la grizan pasintecon, kiu
-mortis kaj por ceteraj homoj estas historio! Ni penetros en tiujn
-pasintajn profundojn -- kaj tamen ne en mortan mondon, sed en veran
-viglan vivon! Kaj ni vojaĝos ĉiuj: mi vojaĝos, Kamilo vojaĝos, la
-tuta domo, la tuta domanaro kaj ĉiuj niaj karaj geamikoj!“
-
-La profesoro salte stariĝas sur seĝo:
-
-„Vivu la Co!“
-
-„Vivu la vojaĝo!“ bruas ĉiuj responde.
-
-Sed mi kriegas freneze:
-
-„Feliĉan vojaĝon!“ kaj -- elĉambriĝas.
-
-Ekstere mi metas mian ardegantan kapon sub la malvarman fluon de la
-akvokonduko...
-
-
-
-
-24.
-
-
-Nokto!
-
-Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj --
-tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj
-vastiĝas ... mi tremegas tutkorpe...
-
-Pensoj rampas el mallumo, nevideble, kaŝe ... kaj per malvarmegaj
-ombraj brakoj ili premas miajn ardegantajn tempiojn ... ili
-ĉirkaŭvagas min kiel kaŝaj ombrotigroj sian rabaĵon...
-
-Ha! En mia ŝveliĝanta kapo kuŝas dinamito! Mi sentas, ke ĉiumomente
-eksplodos mia kapo, ke ĝi kreviĝos kvazaŭ sapveziko, ke ĝi disflugos
-milpece al ĉiuj muroj de mia ĉambro kaj disfluiĝos en la ... Co!
-
-_Co! Co! Co!_...
-
-Kion diris Fromaĝi?
-
-Ke ni vojaĝos en la Co-n! Ke ni profundiĝos en la pasintecon...
-
-Ha! Ni ĉiuj vojaĝos en la Co-mirindujon. Ni transsaltos la leĝojn
-de la vivo. Ni transsaltegos tiujn de la tempo. Kio okazis, denove
-viviĝos por ni. Ni mem vivos en la historio, kiu fariĝos por ni
-nuntempo!
-
-Ha! En ĉiujn tempojn, en ĉiujn epokojn ni penetros. Ni vidos, kion
-vidis neniu hodiaŭulo! Kaj ni esploros malcertaĵojn. Ni promenos en
-la marĉoj de l’ pratempo. Ni vizitos la fabelan Atlantidon. Ni
-esploros la misterojn de la faraona lando. Kun plezurego ni rigardos,
-kiel oni konstruas la piramidojn kaj -- eventuale helpos. Ni admiros
-la brilegon de Susa kaj Ekbatana, ĉeestos en la Athena teatro la
-unuan prezentadon de l’ „Antigone“. Ni matenmanĝos kun Sokrates kaj
-Plato. Ni sciiĝos, kie restis la urboprotekta Pallas de Praxiteles
-aŭ la Jupiter de la Kapitolo. Ni vidos Hannibal-on kaj Cezaron kaj
-la lastan batalon de la gotoj! Esploros la misterojn de la Borgia,
-admiros la ortrezoron de Montezuma, veturos sur la unua lokomotivo
-de Stephenson, helpos lin per fakaj konsiloj, aŭskultos prelegon
-de Schiller, vizitos Napoleon-on...
-
-Ho, ĉesu fantaziego! Mi freneziĝas, pensante plu. Mia kapo efektive
-eksplodos. Sveno ekbalancas min...
-
-Gigantaj, gigantegaj estas tiuj perspektivoj!
-
-Sed la pensoj ne ĉesas turmenti min. Ili alkuregas pli kaj pli
-rapide. En tutaj aroj. En novaj formoj. Kvazaŭ frenezaj koboldoj kun
-burleskaj vestoj nun ili saltas ĉirkaŭ mi. En groteska fantaziodanco
-ili kirliĝas kun diablaj grimacoj. Kaj iliaj flirte flugetantaj
-brakoj baraktas ekscitite. El iliaj buŝoj penetras mokokrioj:
-
-Hihi! Vi volas riski la saltegon trans jarmiloj? Hihihi! Ĉu vi
-neniel timas? Vi saltos en la pasintan mondon, sed kiu garantias, ke
-vi revenos en la nunan tempon? Se malfunkcios io aŭ ne okazos
-laŭdezire, vi restos en la Co! Vi devos vagi en la Co-a mondo kiel
-mizera fantomaĉo. Vi ne plu estos homo, sed eterna jam ombrulo! Ni
-avertegas vin!...
-
-Glacie miaj fingroj ungotenas la litkovrilon...
-
- * * * * *
-
-Kiam griziĝas la mateno, mi ruliĝas el sub la lito.
-
-„Mi vojaĝos en la kvaran dimension! Mi riskos la saltegon!“
-
-Tion kriante kun decida voĉo, mi pugnobatas mian lavan tablon kun
-tioma energio, ke rompiĝas mia akvoglaso...
-
-
-
-
-25.
-
-
-Tabakaĉ -- honora prezidanto!
-
-Mi diris ĉiam: en la domo de Fromaĝi ĉio estas ebla. Ridindegaĵoj
-kaj strangaĵoj alternas. Ĉiu tago alportas novan sensacion!
-
-Mateo Fromaĝi kunvokis ĉiujn domanojn al vojaĝa konferenco. Ĉefa
-punkto de la tagordo: la celo de la vojaĝo.
-
-Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo. La kuiristino, ĉambristino
-kaj aŭtomobilisto forlasis la ĉambron. Ili deklaris, ke ili estas
-pretaj partopreni la vojaĝon kaj ke ili volonte konsentos pri la
-celo, kiun ni destinos en nia konferenco.
-
-Nur Tabakaĉ restis. Li sidas sur honora loko. Tion speciale deziris
-Fromaĝi, kiu ŝategas nun Tabakaĉ-on tiom, ke li toleras eĉ lian
-fumon -- terure! Mi volis kontraŭ tio protesti, sed Fromaĝi tre
-koleriĝis.
-
-„Estimataj gesinjoroj!“ ekparolas Fromaĝi kun soleno. „Mi
-salutas vin plej kore en la nomo de la tekniko! Kaj mi bonvenigas
-speciale nian karan amikon Tabakaĉ, sub kies honora prezido okazas
-nia hodiaŭa konferenco. Mi preparis ĉion tiom, ke ni povas nun
-trankvile ekvojaĝi. Vi scias ĉiuj, ke per mia malkovro kaj la
-netaksebla merito de sinjoro ... sinjoro ... kiel li...“
-
-„Tabakaĉ!“ mi memorigas.
-
-„... al kiu mi ĉi-okaze esprimas mian plej koran dankon, estas
-eble penetri en iun ajn epokon de la pasinta tempo al iu ajn loko.
-Kaj plue -- estas eble por ni vivi en ĉi tiu pasinta mondo helpe de
-niaj ‚kontaktiloj‘. Do -- ekaperas la demando: kien kaj en kiun
-tempon aŭ jaron ni vojaĝos? Saĝe kaj trankvile ni konsideru kaj
-pripensu. Ni povas fari gravajn servojn al la historio, al la scienco
-entute. Vere, ne estos facile trovi lokon sur nia vasta terglobo kaj
-tempon en la pasintaj jarmiloj. Ĉar, estimataj geamikoj, ni same
-povas sidiĝi sur la glaciejoj de la glacia epoko, kiel ni povas
-miksiĝi inter la batalantojn de la pasinta lasta mondmilito. Ni
-povas veturi en tempon, pri kiu raportas al ni la historio nenion. Mi
-mem ne volas fari proponon; ĉar vere, mi tute ne havis tempon por
-pensi pri tiu ĉi afero. Do -- mi atendas, ke vi proponos des pli
-vigle...“
-
-Ĉiu silentas. Nun en la decida momento neniu scias, kien vojaĝi. Mi
-leviĝas. Mi permesas al mi proponi por pli detala elekto sekvantajn
-celojn: vojaĝon al niaj pragepatroj Adamo kaj Evo kaj vojaĝon al la
-kortego de la reĝino Elizabeto de Anglujo (la lastan mi proponas
-tial, ke mi esperas ĉi-okaze vidi Marion Stuart, por kiu mia koro
-sentas varman simpation!).
-
-Ĉiu estas kontraŭ miaj proponoj. Tio min iom ĉagrenas. Nur
-Tabakaĉ estas nek por nek kontraŭ. Mi suspektas, ke li entute ne
-scias, pri kio temas ĉi tie. Ĉar li sidas kun ioma embaraso, kiu
-bedaŭrinde estas tamen tro malgranda por deteni lin de la fumado. La
-pipo pendas inter liaj dentoj kaj grandega fumkolono leviĝas serene
-el ĝi. Kaj tra la fumkolono rigardas liaj okuloj malsprite. Mi
-opinias, ke tia konduto nepre ne konvenas por honora prezidanto.
-
-Kontraŭe de mi sidas profesoro Sovaĝi. Li tusetas, strabas el sub
-la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj tamburas senpacience sur la
-tabloplato per siaj ostaj fingroj.
-
-„Mi petas la vorton!“ li kokokrias.
-
-Kiam Fromaĝi donis al li la vorton, li eksaltas. La manojn li metas
-kruce sur la bruston kaj parolas:
-
-„Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Ŝajnas ke inter ni regas
-granda hezitemo kaj maldecidemo rilate al la celo de nia vojaĝo. Ni
-nepre devas veni al interkonsento, se entute la vojaĝo okazu. Ĉar
-kiel informis min mia amiko Mateo, estas neeble, ke ĉiu samtempe
-vojaĝu laŭplaĉe al sia celo: la unu al Palestino dum epoko de Kristo,
-la alia vizite al Karlo la Granda kaj la tria eble al Mohamed, la
-granda profeto. Ni devas vojaĝi komune kaj samtempe (brave!). Kaj
-estas ridinde, ke ni cerbumas pri la vojaĝa problemo, dum la solvo
-estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?). Estas kompreneble, ke
-unuavice ni havas la sanktan devon: _teni supren la standardon de
-la scienco!_ Malgraŭ ĉia respekto, kiun mi sentas por la tekniko
-(li klinetas la kapon al Fromaĝi), mi devas -- kion mi konstatis jam
-plurfoje -- ankaŭ hodiaŭ publike deklari, ke la filologio estas la
-krono de ĉiuj sciencoj! Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! La
-antikvaj lingvoj estas la bazo, la fundamento de ĉia scienca vivo.
-Kaj tio estas la latina kaj greka lingvoj. Ke necesegas scii, kiel
-la homoj parolis iam tiujn lingvojn -- tio verŝajne klariĝis al vi
-per mia malgrava persono. Kaj mi ne volas preterlasi la okazon,
-por esprimi al vi hodiaŭ mian plej koran dankon pro tio, ke vi
-fidele subtenis min en la batalo kontraŭ la antaŭjuĝon, kontraŭ
-la skandalan misuzon, kiu jam daŭras jarcentojn. Vi konas ĉiuj
-miajn gravegajn hipotezojn, kiujn mi simbole volas esencigi en du
-nomoj: ‚Odyssevs‘ kaj ‚Kikero‘. Karaj, tre karaj kunbatalantoj
-(terura maldolĉo grimacigas la vizaĝotrajtojn de la profesoro),
-vi scias, ke ni estas preskaŭ la solaj batalantoj, ke mi batalas
-malproporcian batalon! Kaj tamen mi devas venki! Jes, lasu min venki
-en ĉi tiu batalo! Lasu triumfi la filologion, la kronon de ĉiuj
-sciencoj! La sorto decidu! Mi do petas vin vojaĝi kun mi en la
-antikvan mondon!“ La profesoro skuegas sovaĝe sian kapon kaj finas
-per kriaĉanta voĉo: „Nur la antikva mondo, kiu elparolis ĝuste
-la latinan kaj grekan lingvon, estu la celo de nia vojaĝo!!“
-
-„Oh jes!“ flutas fraŭlino Snob.
-
-Fromaĝi gratulas la parolinton, ke li trafis la ĝustan celon. Post
-tio li parolas kun embarasa hontemo pri la graveco de la du
-starigitaj hipotezoj de Sovaĝi. Ke li nepre subtenas ilin kaj estas
-gravega servo, kiun ni faros al la scienco entute kaj al la filologio
-speciale, se ni konvinkiĝos per propraj oreloj, ke la hipotezoj
-estas ĝustaj. Pri tio li jam nun ne dubas. Sed por la cetera homaro
-ni argumentos ilin plej brile per nia vojaĝo. Fine li esprimas la
-dankon en la nomo de la scienco al Sovaĝi pro liaj eksterordinaraj
-meritoj kaj ne dubas, ke la vojaĝo alportos fruktojn ankaŭ en la
-gravega laboro rilate la genian verkon „De praulo ĝis radiohomo“.
-La aŭtoro havos okazon kolekti valoregan materialon. -- Fine Fromaĝi
-mizere parolperdiĝas en balbutaĵoj.
-
-Sovaĝi ankoraŭ staras, tenas la brakojn kruce sur la brusto kaj
-silentas kiel venkinto. En tiu ĉi momento paraliza sento trakuras
-min: la grandiozega malkovro de Fromaĝi estas mizeraĉa nenio
-kompare al „Odyssevs“ kaj „Kikero“!...
-
-La konferenco nun transpaŝas al la pli detala elekto de la vojaĝa
-celo. Ĉiuj epokoj de Romo kaj Atheno intermiksiĝas konfuze. Tiam
-Fraŭlino Snob energie interrompas la debaton. Mi estas konvinkita,
-ke ŝi nenion scias pri la antikva mondo. Sed ŝi legis „Quo
-vadis?“ Tial ŝi proponas Romo-n dum tempo de l’ imperiestro
-Nerono aŭ pli vere dum tempo de „Quo vadis?“
-
-La profesoro klinas konsente la kapon:
-
-„Ĉi tiun proponon mi nepre subtenas. Dum epoko de la imperiestroj,
-do ankaŭ dum la regado de Nerono oni parolis en Romo kaj greke kaj
-latine. Ni do vojaĝu al Romo dum la regado de la granda imperiestro
-Nerono!“
-
-„Oh!“ pepas fraŭlino Snob kun ravo, „ni vidos la antikvan
-Romo-n kun la belaj virinoj kaj herooj. Oh, ni vidos la Vinicion, kiu
-estis tiel bela kaj forta kaj tiel pia!“
-
-„Estimata fraŭlino Snob!“ mi diras moke. „Bonvolu permesi al
-mi, ke mi esprimas al vi mian dubon, ĉu vi povos vidi la heroon
-Vinitius, ĉar li neniam vivis!“
-
-„Oh!“ krias fraŭlino Snob.
-
-„Ne!“ mi daŭrigas senkompate, „li estas nur fantazia figuro de
-la verkisto, iu nebulaĵo, iu neniaĵo!“
-
-„Oh!“ denove krias fraŭlino Snob kaj en unu el ŝiaj okuloj
-ekaperas stranga hela larmo.
-
-Sinjorino Kamilo kvietigas:
-
-„Estas ja eble, ke vivis iu Vinitius. Ne perdu la esperon!“
-
-Mateo Fromaĝi petas laŭte silenton. Ke oni pritraktu privatajn
-aferojn post la konferenco! Poste li leviĝas, ĉirkaŭrigardas kun
-ĝojo kaj parolas:
-
-„Do, karaj geamikoj, la celo estas fiksita. Kaj ŝajnas al mi, ke
-ni elektis tre interesan lokon kaj tempon. Romo dum la regado de la
-imperiestro Nerono! Kaj mi esperas, ke ĉiu volonte konsentos. Tamen
--- atentu! Unu el nia rondo ankoraŭ tute ne parolis. Tio estas nia
-estimata honora prezidanto. Ankaŭ lian opinion ni nepre devas
-respekti!“
-
-Post tio li turnas sin al Tabakaĉ, kiu serenkontente fumaĉas sian
-pipon kaj sidas oportune reklinita en la mole remburita seĝego.
-
-„Kaj vi -- jes, kiel vi nomiĝas ja?“
-
-„Tabakaĉ“, mi helpas.
-
-„Jes vi, kara Tabakaĉ, kion opinias vi pri la Nerona Romo? Vi
-havas same unu voĉon. Kien vi vojaĝus plej volonte en la
-pasintecon?“
-
-Tabakaĉ elpuŝante densan fumonubon, frotetas sian nazon kaj kun
-indiferentega kontento respondas:
-
-„Al Bordeaux, sinjora moŝto. Ĉar mi opinias, ke la vino antaŭ
-eble cent jaroj estis tie bonega.“
-
-Ĉi tiu sincera respondo de l’ honesta Tabakaĉ eksplodas en la
-konferenca kunveno kiel dinamita bombo. Ĉiuj eksaltas.
-
-„Blasfemego!“ ekkrias la profesoro kaj etendas kondamne la
-dekstran manon kontraŭ la pekinton.
-
-Fromaĝi paliĝas. Li balbutas:
-
-„Vi -- vi -- nu mi ne bezonas nomi vin -- vi estas malinda vojaĝi
-kun ni. Senoficigi mi ne volas vin, memorante gravajn servojn, kiujn
-vi faris al mi. Sed vi forlasos mian domon dum la daŭro de l’
-vojaĝo. Mi konservos vian ‚kontaktilon‘ ĉe mi kiel sanktan
-restaĵon. Vi ne estas inda porti ĝin sur la dorso dum la vojaĝo al
-la Co-ujo, ĉar vi ne ... vi...“
-
-Fromaĝi sidiĝas senforte. La doloro evidente emocias lin kaj
-forprenas lian spiron.
-
-Sed la profesoro anstataŭe kriegas:
-
-„Forpelata estu vi el la sanktejo de l’ scienco! Malinda homo,
-vi! For! For!“
-
-Sed Tabakaĉ leviĝas indiferente kaj malrapide. Tro mola kaj agrabla
-estas la sido. Ŝajnas, ke li ne konceptas la grandecon de sia krimo.
-Kaj denove li devas sperti la malnovan veron: ke la homoj, kiuj
-komence montriĝas flatemaj katoj, senmaskiĝas pli poste sendankaj
-estaĵoj...
-
-Kaj elbuŝiginte grandegan fumaĉantan nubon, kun flegma egalanimo
-forlasas la kunvenon Tabakaĉ -- _honora prezidinto!_...
-
-
-
-
-26.
-
-
-Kiam tagiĝas, mi kuregas al Fromaĝi. Tiu turnas siajn okulvitrojn
-al mi kun miro. Mi kriegas senspire:
-
-„Aŭskultu! Se ni volas transigi domon kaj korton al la antikva
-Romo, tuj ni devas nun veturi Romo-n kaj konstrui tie novan domon!“
-
-Fromaĝi ridas:
-
-„Pardonu, hometo, vi estas iom malsaĝa. Ŝajnas, ke via mizera
-cerbo ankoraŭ ne perceptis la simplegaĵojn. Ĉar efektive ĉio ĉi
-estas simplega kaj klara! Vi nur devas iom pensi kaj ĉio
-evidentiĝos per si mem.“
-
-„Bone“, mi konsentas ekscitite. „Sed diru al mi...“
-
-„Silentu, hometo!“ diras Fromaĝi kviete. Li montras kun triumfo
-plurajn brilegantajn plataĵojn. Ili estas fabrikitaj el la
-metalfadenaro, kiu estas plektita super la mondkarto laŭ merkatora
-projekto.
-
-„Estas necese“, li parolas, „transigi nin en Co-emanon. Nur
-tiamaniere ni povas fari la vojaĝon, restadi ĉe la fincelo kaj tie
-vivadi. Kompreneble ni ne povas vivi ligite je metalfadeno, kiu
-kontaktigus nin kun la aerooptikaj plataĵoj kaj R-radioj. Ni devas
-izoligi nin. Tial mi konstruis -- por tiel diri -- ĉi tiujn
-‚kontaktilojn‘. Ili estas fiksitaj je zono kaj porteblaj plej
-oportune je dorso. La malgrandaj plektaĵoj per sia akceptopovo tenas
-nin en konstanta rilato kun la Co-kreiloj, venas en emanan staton kaj
-per ili -- ni.“
-
-„Bone“, mi rediras. „Tion ĉi mi komprenas, sed laŭ tio ni
-nepre devas nun unue konstrui en Romo domon...“
-
-Denove ridetas Fromaĝi kaj metas fingron al sia frunto:
-
-„En via cerbo aŭ mankas aŭ rompiĝis radeto! La tuta nia domo,
-same kiel ni estos Co-emanigita, ĉu ne? Kiel do, vi infaneto, volas
-konstrui domon en Romo? Je ĉiu paŝo malhelpus nin en la antikva
-Romo la hodiaŭa Romo. Ni ne povus superi la korpecan malhelpaĵon de
-la nuna Romo.“
-
-„Sed ankaŭ ĉi tie ni trovos korpecajn malhelpaĵojn...“
-
-„Tute ne!“ krias Fromaĝi frotante la manojn. „Ha, kie estas iu
-malhelpaĵo?“
-
-Tion dirante, li montras tra la fenestro, antaŭ kiu la erikejo ebene
-etendiĝas en senfina vasteco.
-
-„Tio sufiĉas por ni! Malplena aero, en kiu la Co-a vivo trovos
-nenian malhelpon. Libere ni do povos moviĝi en la antikva Romo! Ĉu
-vi nun estas kontenta?“
-
-„Efektive“, mi konfesas trankviligite. „Mi nun komprenas ĉion.
-Sed ankoraŭ diru al mi, kiel ni denove revenos el la Co?“
-
-Fromaĝi faras malgravigan geston:
-
-„Bagatelo! Mi nur bezonas rekure funkciigi la aerooptikajn
-plataĵojn, kiuj efikas ankaŭ je la merkatoraj montriloj. Cetere
-restu trankvila kaj kuraĝa, juna amiko! Ĉio estos bona! La saltego
-trans jarmiloj ne rompos vian nukon!...“
-
-Tion dirinte, li ekridas laŭte kaj gaje ...
-
-
-
-
-27.
-
-
-Oni preparas!
-
-Profesoro Sovaĝi malfermis kurson de latina lingvo. Komence ĉiu
-volis lerni. Eĉ Tabakaĉ, la „forpelita filo“, montris intereson
-por ĉi tiu „novaĵo“. Sed Sovaĝi severe malpermesis al li enpaŝi
-la domon. Fraŭlino Snob jam scias konjugi „_amo, amas_...“, kio
-ŝajnas al ŝi plej urĝe lernota afero. Tamen la kurso ne sukcesas
-multe. La „_ablativus absolutus_“ kaj „_accusativus cum infinitivo_“
-estas problemoj tiel malfacilaj, ke ilin solvi nur kapablas fraŭlino
-Snob per majstre ekĵetitaj universitataj bomboj. Pro tio ĉi kaj
-aliaj kaŭzoj regas granda malkonsento kaj konfuzo. Ĝin pligrandigas
-ankoraŭ la postulo de Sovaĝi, ke ni legu „_Caesar de bello gallico_“,
-dum ni ĉiuj forte protestas kontraŭ tia legaĵo. Krome fraŭlino
-Snob nepre volas scii, kiel oni esprimas latine „aŭtomobilo, opero,
-aeroplano, flirti ktp...“ kaj la kompatinda profesoro ekscitiĝas
-treege pro tio, ĉar li ne povas trovi la koncernajn esprimojn...
-
-Mateo Fromaĝi tute droniĝis en la kalkulojn de l’ tempo kaj loko
-por ĝuste konformigi la aerooptikajn plataĵojn kaj la merkatorajn
-montrilojn. Kaj li malpermesis al ĉiu, eniri liajn laborejojn. Kaj
-se li ne ĝuste kalkulos? Hahaha! Interne mi jam nun ridas imagante,
-ke ni eble alvenos sur la norda poluso kaj renkontos tie sinjorojn
-Nansen kaj Johansen, kiuj malfermegos okulojn kaj buŝojn pro mirego
-pri tiuj strangaj „konkurantoj“ aŭ ... ni saltos en la Co-an
-atlantikan oceanon kaj devos naĝi! Hahaha!
-
-Tamen ĉiu estas konvinkita pri Romo de Nerona epoko. Bone. Mi ne
-volas senbazigi ĉi tiujn iluziojn kaj mem estas scivolega.
-
-Fromaĝi diris: „Ĉiu preparu sin por la vojaĝo laŭ sia maniero
-kaj kompreno“, kaj tion dirinte, malaperis en siajn laborejojn. Lia
-eldiro kreas grandan ĥaoson de opinioj plej diversaj.
-
-Sinjorino Kamilo estas en zorgo: kion ni manĝos en Romo? Ŝi do
-ordonas, ke oni aĉetu grandan provizon da konservaĵoj. Ŝi diras,
-ke la kuiristino kuiros la kutiman manĝon (brave!), ĉar ŝi ne
-estas kuirdresita pri najtingalaj langoj, pri murenoj gratigitaj per
-sklavoj aŭ pri aliaj gastronomaj manĝaĵoj el la menuo de la
-mortinta Lukullus...
-
-Fraŭlino Snob estas ankoraŭ en pli granda zorgo: kiamaniere ni
-vestos nin en Romo? Sciu, ke ŝi ie kaj iam aŭdis ion -- verŝajne
-ĉe la „universitato“ -- aŭ legis tion en „Quo vadis“, ke la
-romanoj portis togojn, sandalojn kaj aliajn strangaĵojn. Ŝi estas
-tre ekscitita, ĉar ŝi ne estas sufiĉe informita pri la „tiama
-modo“. Ke oni nepre devas jam nun aĉeti „antikvajn“ vestaĵojn,
-ĉar ... ni ne povas kompromiti la dudekan jarcenton!...
-
-Sed profesoro Sovaĝi, kiu interrompis la verkadon de sia libro „De
-praulo ĝis radiohomo“ kaj volas atendi „ĝis kiam ni revenos en
-nuntempon“, denove trafas la plej urĝan kaj gravan punkton!
-
-„Estimataj kunvojaĝontoj!“ li krias al ni, kiuj staras maltrankvile
-kaj senhelpe, ne sciante: kiel prepari sin por la vojaĝo. „Mi vidas,
-ke vi denove ne trovas tion, kio estas plej necesa kaj urĝa. Imagu
-nur al vi, ke vi alvenos en Romo. Kion vi povas komenci? Nenion.
-Ĉar kio mankas? La mono! Jes, la mono. Ni nepre devas aĉeti
-antikve-roman monon. Ni ne povas esti sen monrimedoj en la Romo
-de l’ imperiestro Nerono. Nur kiam ni estos sufiĉe provizitaj per
-antikva mono, ni povas riski la vojaĝon.“
-
-Ĉiuj ni admiras la praktikan opinion de la profesoro kaj nepre
-konsentas.
-
-Maria havas tre bonan ekpenson: ke oni aĉetu plej diversajn,
-modernajn artiklojn. Ke ni povos ilin vendi poste en Romo kontraŭ
-valora Nerona mono.
-
-Tuj ni sidiĝas ambaŭ kaj ekskribas grandegan liston de aĉetotaĵoj...
-
-Ĉiu preparegas sin!...
-
-
-
-
-28.
-
-
-Vespere mi staras enpense antaŭ la domo. Mi rigardas sur la korton.
-Trankvile kaj pace marŝas la anasaro al la proksima lageto. Kaj la
-koko, starante sur sterkejo, batas per flugiloj kaj elsendas sian
-lastan krion...
-
-Mi ekcerbumas: ĉu ankaŭ tiuj bestoj vojaĝos al la antikva Romo?
-Ili estos ja Co-emanigitaj same kiel la tuta domo ktp. Sed tamen, ĉu
-ili vivos en la Co, same kiel ni? Tondre, tio estas problemo. Mi tuj
-demandos Fromaĝi-n. Ah, bedaŭrinde, li ankoraŭ kalkulas. Do, mi
-ne povas malhelpi lin -- ĉar povos okazi, ke efektive ni alvenus sur
-la norda poluso...
-
-Ekbruas aŭtomobilo: Karolo revenas de la urbo kun profesoro Sovaĝi!
-Efektive, jen el post la arbareto ekaperas la veturilo, transveturas
-kun venta rapideco la korton, ke disflugas la korta birdaro, kaj
-haltas antaŭ mi...
-
-Sovaĝi elmetas el inter kartonoj kaj skatoloj sian kapon kaj krias:
-
-„Terure, preskaŭ nenie oni povas ricevi antikve-roman monon!
-Skandalo! Krome, mi devis pagi fantaziajn sumojn. Mi malplenigis
-ĉiujn vendejojn de la monerkomercistoj kaj antikvaĵistoj.“
-
-„Vere malagrabla afero“, mi diras zorgoplene.
-
-Post tio mi helpas Karolo-n malplenigi la aŭtomobilon, kiu estas
-plenplena da aĉetitaĵoj.
-
-Tuj mi komune kun Maria kaj fraŭlino Snob elpakas. Efektive, mi
-devas konfesi, ke ni elektis ĉion tre bone kaj saĝe. Por citi
-kelkaĵojn el la riĉega abundo; troviĝas ekzemple: elektraj lampoj,
-gramofonoj, fotografaj aparatoj, vidaĵkartoj, papero, inko, plumoj
-kaj krajonoj, reproduktaĵoj de modernaj bildoj, libroj pri la
-antikve-romana historio (tiujn verŝajne elektis Sovaĝi!),
-lernolibroj de la latina lingvo, vitraĵoj kaj porcelanaj
-fabrikaĵoj, grandegaj virinaj ĉapeloj, ŝuoj, lipharbandaĝoj (!)
-kaj raziloj, sun- kaj pluvombreloj, delikataj puntaĵoj kaj silkaj
-ĉapeloj ... kaj kelkaj radioaparatoj!
-
-Sed min interesas speciale la antikve-roma mono, kiun aĉetis
-profesoro Sovaĝi kaj metis en cigarskatolon. Mi malfermas ĝin kaj
-konstatas kun teruro, ke li aĉetis konfuze ĉiujn monerojn de la
-imperiestraj epokoj. Jen ekzemple multnombraj moneroj de la
-imperiestroj Trajan, Hadrian kaj Mark Aurel kaj aliaj posteuloj.
-
-„Mi forte dubas, ĉu la vendistoj de Nerona epoko akceptos tiujn
-monerojn“, mi diras moke.
-
-„Ili devas!“ li rekrias.
-
-„Krome ili ĉiuj estas tro foruzitaj“, mi daŭrigas.
-
-„Tio estas al mi indiferenta“, li kriegas kolere.
-
-„Tio ne estas indiferenta“, mi vokas ekscitite. „Ĉu vi konas
-la antikve-romajn leĝojn? Ili povas rifuzi la monerojn kaj poste,
-kion ni faros?“
-
-Sur la galerio staras Fromaĝi kaj kun mirego rigardas la ĥaoson.
-
-Sed ni diligente elpakas pli kaj pli multe. Skatolegoj ĉirkaŭas nin
-kiel muroj. Papero, pajlo, kartonoj flugas ĉirkaŭ ni. Nubego da
-polvo envolvas nin. La elpakitaĵoj leviĝas ture. Tutaj domoj da
-paperaĵoj konstruiĝas ĉirkaŭ ni...
-
-Dume Karolo elprovas tirharmonikon. Kaj fraŭlino Snob kurigas
-gramofonan diskon el moderna opereto. Kaj la profesoro fingrumante je
-unu el la aĉetitaj radioaparatoj ĵus „ekkaptas“ iun radiokoncerton...
-
-Kaj Fromaĝi aŭdante la muzikan tumultegon kaj vidante la ĥaoson,
-tordegas kun malespero siajn brakojn kaj kriadas:
-
-„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!“
-
-Post tio eksilentas ĉio. Fromaĝi malsuprenpaŝas la ŝtuparon.
-
-„Sensencaĵo!“ li mallaŭdegas kaj piedbatas unu turon da porcelanaĵoj,
-ke ĝi renversiĝas kaj disrompiĝas tintante. „Ĉion ĉi vi volas
-kunpreni al Romo? Ĉu vi freneziĝis?“
-
-„Mi havas antikvan monon!“ rekrias triumfe Sovaĝi kaj forte
-skuas sian cigarskatolon, ke la moneroj tintegas en ĝi.
-
-„Kaj ĉion ĉi ni volas vendi kontraŭ Nerona mono, paĉjo!“
-diras entuziasme Maria.
-
-Sed fraŭlino Snob etendas ekscitite libron. Mi ekkonas, ke estas
-luksa eldono de „Quo vadis“.
-
-„Oh!“ ŝi krias ravite. „Ni povas vojaĝi trankvile al Romo!
-Tiu ĉi libro estos nia antikva Baedeker-o! Vivu ‚Quo vadis‘!“
-
-Kaj ŝi svingas la libron tiel entuziasme, ke ŝi rulfalas en
-grandegan malplenan skatolon...
-
-
-
-
-29.
-
-
-La vespero de nia forvojaĝo alvenis!
-
-Tabakaĉ foriris tagmeze ien. Neniu postsigno estas trovebla. Vane mi
-serĉis lin...
-
-Ni bukas niajn brilegantajn „kontaktilojn“, kiuj estas ligitaj je
-zonoj.
-
-„Karaj geamikoj!“ ekparolas Fromaĝi. „En ĉi tiu solena momento
-nur kelkaj vortoj! Unuafoje en la historio de la homaro okazas,
-ke homoj de la dudeka jarcento vojaĝos en la pasintan tempon. La
-homaro certe skuos la kapon kaj ne kredos tion, kion ni travivos.
-Sed ni tion ne atentu! Ni estu feliĉaj kaj danku la sorton, ke ĝi
-elektis nin por tiu ĉi aventurego, vere unike-giganta. Por ni ne
-ekzistas plu malhelpoj tempaj aŭ lokaj kaj mi povas diri, ke
-hodiaŭ en ĉi tiu nia silenta domo, malproksime de la homoj, la
-tekniko festas unu el siaj plej brilaj festotagoj! Do ni diru
-al la nuntempo koran ‚ĝis revido‘ kaj ekvojaĝu kun ĝojaj koroj!“
-
-Post tio ni kuŝiĝas sur divanoj, kiuj estas starigitaj en rondo.
-Ĉiun ekregas stranga bonhumora scivolemo. Ankaŭ la geservistoj
-estas plenaj je atendemo.
-
-La ordinara lumo estingiĝas. Brilas nur la Co-lumo.
-
-Mateo Fromaĝi tenas en la mano la butonon de malgranda aparato, kies
-turniĝo estas kvazaŭ nia vagonaro, kiu forkondukos nin. Li
-komandas:
-
-„Ĉiu okupu sian lokon!“
-
-Silento ekregas en la ejo. Mi fermas la okulojn. Aŭdiĝas delikata
-susuranta bruo. Ĝi ekflugas tra la ĉambro tiel mallaŭte kiel
-papilio...
-
-Mi sentas, ke mi fariĝas dormema. Momenton mi obstinas kontraŭ la
-dormo, kiu peze metiĝas sur miajn palpebrojn, rondkuras en mia cerbo
-kaj paralizas mian tutan korpon. Pli kaj pli profunde mi spiradas. La
-silentego kaj spacego, en kiun mi ŝvebe falas, ŝajnas disfluigi
-min. Jam mi ne sentas, kie estas piedoj aŭ manoj...
-
-Mi nombras unu ... du ... tri ... per laŭta voĉo. Sed strange,
-ankaŭ mia voĉo pli kaj pli malproksimiĝas. La vortoj apartiĝas
-tiom, ke ili ŝajnas dise ŝvebi en la spaco ... mi sentas nur, ke
-moviĝas miaj lipoj...
-
-Kaj mi ankoraŭ memoras, ke mi ekĝemas profunde kaj poste ...
-transdormiĝas en la Co-n...
-
-
-
-
-30.
-
-
-Mia korpo skuiĝas terure. Ĉiuj miaj ostoj klakas unu tra la alia.
-Mia kapo pendolas senforte. Ha! Ŝajnas, ke mi partoprenas vagonaran
-elreliĝon...
-
-„Leviĝu! Leviĝu!“ kikerikas voĉo malagrabla kaj bone konata.
-
-Mi malfermas la okulojn. Super mi kliniĝas la strigovitroj de Mateo
-Fromaĝi, kiu ankoraŭ skuas maldelikate mian korpon tien kaj reen.
-Kaj jen staras ankaŭ la kokokrianto, profesoro Sovaĝi kaj tiregas
-miajn krurojn. Kaj ambaŭ ili faras tion kun tia fervoremo, ke mi
-supozas, ke verŝajne ili freneziĝis. Mi sentas, kvazaŭ mi
-vekiĝas post nokto dediĉita al la nigra kato -- alkoholo. Kion
-signifas ĉio? La situacio ŝajnas al mi timige fremda. Mi serĉe
-vagas en miaj memoroj. Fine mi restatiĝas tiom, ke mi sidleviĝas
-kaj demandas dormebrie:
-
-„Kaj la Co?“
-
-„Ni estas meze en ĝi!“ ekkrias Fromaĝi, kiu kuras ekscitite en
-la ĉambro tien kaj reen.
-
-„Meze en ĝi!“ konfirmas laŭte la profesoro kaj kuras al la fenestro.
-„Ha!“ li kriegas kaj montras tra la fenestro. „Antikva romano!
-Malfalsa vivanta antikva romano!“
-
-La krio elektras min. Per saltego mi staras ĉe la fenestro kaj
-ankoraŭ ekkonas pinton de vestaĵo, kiu malaperas inter verdaj
-arbetaĵoj.
-
-Ŝanceliĝante, mi ekhaltas meze en la ĉambro. Ĉio ŝajnas turniĝi
-ĉirkaŭ mi. Mi balbutas:
-
-„Ĉu, ĉu ... ni estas ... en Romo?...“
-
-„Nenia dubo!“ kokokrias Sovaĝi kaj ekpuŝas min kun stranga
-petolemo, ke mi faletas denove al la fenestro.
-
-Kaj Fromaĝi frapas mian ŝultron kaj el malantaŭe enoreligas:
-
-„Ĉu vi jam ĵetis rigardon tra la fenestro? Kie restis nia vasta
-erikejo, he? Ĝi forbloviĝis simple, ĉu ne? Kaj anstataŭas ĝin
-belega parko. Kaj tie la marmora frontono, kiu leviĝas super la
-pinioj? He, diru al mi, kio alia estus tio se ne Romo?...“
-
-Post tio li repaŝas. Ravite li frotas la manojn.
-
-„Romo, sendube Romo!“ li parolas. „Kaj sciu, kio estas plej
-bela -- la _Co-a_ Romo!“
-
-Mi trankviliĝis.
-
-„Bone“, mi diras decide, „ni do alvenis, ni do elvagoniĝu! Sed
-kie restis la sinjorinoj?“
-
-„Ili tualetas.“
-
-„Bone, ankaŭ ni iru lavi nin“, mi proponas, „kaj poste matenmanĝu;
-mi ne sentas min bone. Ŝajnas, ke en mi furiozas postebrio. Krome
-mia stomako krakas“.
-
-Sed la profesoro faras malestiman geston:
-
-„Lavi! Lavi kaj matenmanĝi! Alveninte en la antikva Romo! Estas
-vera honto. Nur homo sen ia filologia sento povas demandi en tia
-momento pri tiaspecaj superfluaĵoj!“
-
-Sed mi turnas min al Fromaĝi:
-
-„Aŭskultu! La afero efektive ne estas ŝercinda, se mi restos sen
-lava akvo kaj matena manĝo. Supozeble ni hieraŭ drinkegis terure,
-ĉar mi sentas, ke mia kapo zumegas.“
-
-Fromaĝi ridetas.
-
-„Nu“, li respondas gaje, „tio ja estas natura. Pripensu nur,
-kian vojaĝegon vi faris. La organismo estas skuita...“
-
-„Ĉu vi opinias? --“
-
-„Kompreneble! Korpo kaj spirito estas ŝirataj el la normalaj
-vivkondiĉoj, hahaha...“
-
-Kaj li ekridas kun vizaĝo, kiu brilas pro kontentego...
-
-
-
-
-31.
-
-
-Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la tradicia ovala tablo.
-
-La profesoro, kiu antaŭe mokis pri mi, kiam mi parolis pri
-matenmanĝo, nun montras plej grandan apetiton.
-
-Mi ĉirkaŭrigardas. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ni estas ŝanĝitaj.
-Ĝoja atendemo regas ĉiun. Ĉiu estas pli freŝa kaj vigla kaj
-montras serenan vizaĝon. Mi sentas en la sango agrablan pikpikadon
-kaj ne povas sidi trankvile.
-
-Fraŭlino Snob ŝajnas hodiaŭ malpli grumblema. Ŝi prilaboras ĵus
-energie sian panon per butero kaj mielo. Kaj tion farante, ŝi diras
-kun ĝuo:
-
-„Tra la fenestro de mia ĉambro mi vidis en la ĝardeno belan junan
-viron kun klasika kostumo kaj kun tiel belaj mirindaj kruroj kiel
-marmora statuo...“
-
-Sinjorino Kamilo ridante minacetas per la fingro:
-
-„Mia kara! Mia kara!“
-
-Fraŭlino Snob formetas panon kaj tranĉilon kaj rektigante sin, ŝi
-koleretas:
-
-„Kial? Kial mi ne diru tion?“
-
-Tiam Mateo Fromaĝi ektintigas sian kuleron je telero kaj vokas:
-„Mi petas silenton!“ Post tio li leviĝas kaj ekparolas:
-
-„Karaj geamikoj! Ni feliĉe alvenis! Nia vojaĝo okazis sen iaj
-malhelpoj. La antaŭdiroj de nia amiko Kovalo, ke ni eble maltrafos
-la celon kaj erare alvenos en iu alia punkto de la terglobo -- ne
-efektiviĝis! Mi elkalkulis ĝuste. Kaj ni fakte troviĝas en Romo de
-Nerona epoko. La tekniko do akiris al si novan triumfon. La tekniko
-do vivu!“
-
-Ĉiuj eksaltas kaj gaje tintigas la glasojn. Post kiam ĉiuj sidiĝis
-denove, mi eksaltas.
-
-„Geamikoj!“ mi krias entuziasme. „Kio al homo normala ŝajnus
-nekredebla kaj ridinda, kio ne estis ebla al iu alia vivanto -- tion
-travivas kaj travivos _ni_! Romo, la celo de nia vojaĝo estas
-atingita! Ankoraŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi kvazaŭ sonĝo, en kiun mi
-falis, iu fantaziega revaro, kiu ĉirkaŭas min per sia sorĉo... Mi
-salutas vin, Romo! Mi salutas vin, praurbo de l’ kulturo kaj belo!
-Hodiaŭ ni, elsenditoj de la dudeka jarcento, ekloĝis en vi, por
-glori vian antikvan kulturon (Sovaĝi: brave!). Esperu ni, ke ni
-montriĝos indaj je ĉi tiu antikva kulturo, ke ni alportos al viaj
-loĝantoj nur bonon! Jes, karaj geamikoj, grandioza estas la triumfo
-de la tekniko, kiu ebligas ĉion ĉi. Sed la tekniko akiris ĉi tiun
-triumfon ne per si mem. Ho ne! Homo devis esplori ĝin kaj konduki
-ĝin per la genieco de sia spirito al tiu grandioza triumfo. Kaj kiu
-do estas tiu geniulo, kiu senlace eksperimentadis tage kaj nokte? Kiu
-do esploradis kaj malkovris la enigmon de la Co? Vere, nur homo kun
-genia spirito kaj eminenta sciencisto kapablis tion akiri, kion
-akiris nia kara amiko Mateo Fromaĝi! Estas do lia grandega merito,
-ke ni hodiaŭ matenmanĝas meze en la antikva Romo. Lin ni danku do
-antaŭ ĉio! Mi scias, ke li estas homo modesta. Ke li ne atentas la
-grandan homaron, kiu lin metus sur tronon de gloro ĝis nun nevidita.
-Ke li malŝatas la fanfaronemon, kiu regas en la granda mondo. Ke li
-dediĉas sin en sia silenta domo al la profunda studo de la scienco
--- ne por poste esti levata en glorosferon per aplaŭdego de l’
-homaro, sed por fari pozitivan laboron. Mi do ekkrias, alveninte en
-la antikva Romo: _vivu nia amiko Mateo Fromaĝi!!!_“
-
-Mia parolado vekas laŭtan eĥon de entuziasmo. Ĉiu krias „vivu“
-kaj levas la glason. Fromaĝi mute premas mian manon kaj pro hontema
-embaraso ŝovetadas siajn okulvitrojn. Nur la profesoro sidas,
-strabas el sub la sulkigitaj brovoj kaj kokokrias: „Silentu!“
-Post tio ankaŭ li leviĝas kaj ekparolas kun sovaĝaj gestoj:
-
-„Estimataj kunvojaĝintoj!...“
-
-Sed en tiu momento malfermiĝas la pordo. La kuiristino, svingante
-kuiran kuleregon, kaj la ĉambristino tirante balailon kuregas en la
-ĉambron. Ilin sekvas malpli rapideme Karolo. La virinoj krias
-ekscitite samtempe:
-
-„Ili volas nin mortigi!“
-
-„Ili sieĝas la domon!“
-
-„Ili atakos ĝin kaj mortigos nin ĉiujn!“
-
-Karolo raportas:
-
-„La afero estas danĝera. Furiozanta amaso da homoj ĉirkaŭas la
-domon kaj ĝis nun ne atakis pro ia neklarigebla timemo, kiu evidente
-retenas ilin. Sed tuj ni devas defendi nin.“
-
-Ni ĉiuj eksilentas. Kaj nun ni aŭdas klare kriojn kaj tumulton. Ni
-ĉiuj ektremas.
-
-„Jen la armiloj!“
-
-Tion dirante, Karolo metas sur la tablon diversajn pafilojn kaj
-revolverojn, kiujn li alportis.
-
-Instinkte mi ekprenas unu revolveron. Sed tuj la profesoro etendas
-super la armiloj siajn rabobestajn ungegojn kaj ĵetas malamikan
-rigardon:
-
-„Ĉu vi freneziĝis?“ li furiozas. „Vi volas pafi kontraŭ ĉi
-tiujn bonkorajn homojn?“
-
-Fromaĝi kvietigas:
-
-„Ne, ne, trankviliĝu. Nur ne pafu! Ni venas kiel amikoj. Ili
-kompreneble timas nun tuŝi la domon, kiu ja supozeble ŝajnas al ili
-kvazaŭ falinta de la ĉielo. Sed atendu momenton!“
-
-Tion vokante li rapidas al plataĵo sur la muro. Sur ĝi estas
-fiksitaj same kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj kaj ĉe la pordego de la
-korto ĉiuj funkciiloj kaj kontaktiloj, kiujn ni povus bezoni. Li
-rapide turnas unu el la butonoj. Tion farinte, li revenas al ni kun
-rideto.
-
-„Nun vi povas esti tute trankvilaj! Ni estas ŝirmitaj kontraŭ
-ĉia atako. Sciu, ke zono da koncentritaj R-radioj ĉirkaŭas nian
-domon kiel muro. Al neniu estas eble, trairi ĉi tiun nevideblan
-muron. Kaj nun malsupren! Ĉiu venu kun mi!“
-
-Li antaŭiras per paŝegoj, kiuj strange kontrastas liajn mallongajn
-krurojn. Ĉiu sekvas lin. Kaj ekmoviĝas en malgranda procesio la
-elektitoj de la homaro, por unuafoje kontaktigi la dudekan jarcenton
-kun la antikva mondo...
-
-Mi iras lasta. Ŝtele mi ĉirkaŭrigardas. Rapide mi ekprenas
-revolveron kaj enpoŝigas ĝin...
-
-
-
-
-32.
-
-
-Homoj staras antaŭ la domo. Amasegoj: buboj, junuloj, virinoj, viroj
--- kaj ili ĉiuj levas la brakojn kaj kriadas. Kiam ni surpaŝas la
-sojlon de la domo, la tumulto duobliĝas. Malkvietege ili etendas la
-brakojn kontraŭ nin.
-
-Ankaŭ ni estas ekscititaj. Nur fraŭlino Snob rigardas kun granda
-trankvilo tra sia lorneto la ekscititan popolon. Mi estas konvinkita,
-ke ŝi serĉas belajn junulojn.
-
-Mateo Fromaĝi montras strangan malaplombon. Li kaŝiĝis tute
-malantaŭ la dorso de Sovaĝi kaj perforte ŝovas lin antaŭen. Kaj
-tion farante, li petegas kun infana senhelpo:
-
-„Gvidu vi la diskuton, estimata profesoro! Vi estas inter ni la
-sola, kiu bone scipovas la latinan lingvon.“
-
-La profesoro paŝas antaŭen kun admirinda kuraĝo. Li metas kruce
-siajn brakojn sur la bruston. Li penas eltiri sian kapon el inter la
-ŝultroj por aspekti impone.
-
-„Kion vi volas?“ li demandas en latina lingvo kun la fiero de
-l’ dudeka jarcento.
-
-Respondas malkomprenebla kriado. La profesoro sulkigas la brovojn.
-
-„Mi nenion komprenas!“ li rekrias. „Unu parolu!“
-
-Oni ŝovas antaŭen maljunan viron, kiu tuj komencas pasian paroladon.
-La amasa ĥoro de tempo al tempo aplaŭdas lin per kriegoj ĉe
-supozeble imponigaj esprimoj. Mi komprenas nur unuopajn vortojn
-kiel „posedaĵo“, „Sabellius Rufus“, „sklavoj“, „fremdaj barbaroj“
-(tio estas verŝajne ni!), sed la senco de la parolado estas al
-mi malklara.
-
-La profesoro returnas sin al ni kaj kokokrias:
-
-„Tiu homaĉo ja parolas mizere. Li elbuŝigas abomenan lingvaĵon.
-Sen iu orda vortokonstruo kaj stilo. La ‚_consecutio temporum_‘
-li tute ignoras. Verŝajne estas iu vulgara dialektaĉo. Mi komprenas,
-ke ni troviĝas en la ĝardeno de homo, kiun li nomas Sabellius
-Rufus. Ke la sklavoj de tiu ĉi sinjoro bruas antaŭ nia domo, por
-ke ni forlasu la lokon plej rapide. Tiu homaĉo eĉ minacas, ke li
-persekutos nin per la pretoro!“
-
-„Kion ni do faros?“ demandas ĉiuj timeme.
-
-„Plej simple ni intertraktu kun tiu Sabellius Rufus mem“, mi
-proponas kaj tuj laŭte krias al la homamaso: „Sabellius Rufus!
-Sabellius Rufus!“
-
-„Jen li venas!“ oni respondas.
-
-La homoj disiĝas. Altkreska viro alpaŝas. Lin akompanas alia, kiu
-verŝajne vokis lin. Sabellius Rufus estas riĉe vestita. Tiel
-ŝajnas al mi. Kun miro mi rigardas lian ruĝan togon, kiu estas
-faldita majstre, kaj lian senbarban karakterizan kapon kun okuloj,
-kiuj palpebrumas fiere. La akompananto, kiu iras humile apud sia
-granda sinjoro, paŝas antaŭen. Li tusetas pro embaraso kaj komencas
-novan paroladon.
-
-„Li estas speculo de mastrumestro“, murmuras klarige la profesoro,
-„kiu venigis sian sinjoron.“
-
-Subite la profesoro ekkuregas en rondo kaj krias kolere:
-
-„Ne! Ne! Neniam! Ha, ili postulas, ke ni tuj foriru kaj forprenu la
-domon. Ĝi staras sur valora florplantejo de Sabellius Rufus. Kaj ili
-volas nin akuzi pri posedaĵa detruo kaj sorĉado, tiaj azenaĉoj!“
-
-Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj postkuretas la profesoron.
-Kun zorgoplena admona voĉo li krias:
-
-„Diru al ili, ke ni estas lernavidaj fremduloj!“
-
-La profesoro interpretas tion latine -- kun tia sukceso, ke la popolo
-respondas per kriegado kaj ekscitiĝas tiom, ke ĝi atake ĵetas sin
-kontraŭ nin.
-
-Ni ĉiuj devas subite ridegi: kia spektaklo prezentiĝas! La homaro
-haltas subite antaŭ ni. Retenas ĝin la nevidebla muro. La unuaj
-homoj premegas sin antaŭen kaj tamen ne povas antaŭeniĝi. Ili
-baraktas senhelpe per piedoj kaj brakoj antaŭ nevidebla malhelpaĵo.
-Dume la malantaŭa amaso pelŝovas pli antaŭen, tiel ke la unuaj
-estas en danĝero platpremegiĝi en la aero. Kia komika aspekto!
-
-Sur la frunto de la profesoro perliĝas ŝvito. Tiom li varmiĝis pro
-ekscito. Viŝante la ŝviton, li ĉirkaŭĵetas fulmrigardojn kaj
-diras kun indignego:
-
-„Bandaĉo! Ha, kiel ili fuŝparolas! Mia orelo, kiu kutimas aŭdi
-nur klasikan latinon, apenaŭ kapablas kompreni. Kiel ili intermiksas
-la vortojn! Kiel siblas ilia voĉo! Terure! Terure!...“
-
-Petolego tentas min. Rapide mi elpoŝigas mian revolveron. Ses pafoj
-sinsekve ektondras en la aeron...
-
-Sinjorino Kamilo ekkrias. Fraŭlino Snob falas kiel ligna ŝtipo en
-la helpopretajn brakojn de Maria.
-
-Kaj la romanoj?
-
-Kriego akresona ... repremiĝo barakta ... hombuliĝo ... terenfalo
-... forkurego ... terura panika ĥaoso...
-
-Nur Sabellius Rufus staras rekta, sed kvazaŭ surdigita, kun vizaĝo
-blanka kiel faruno, kun tremanta pantalono...
-
-„Kion vi faras? Kion vi faras?“ ekscitiĝas Fromaĝi kaj salte
-kaptas mian levitan brakon.
-
-Sed la profesoro kokokrias kun sovaĝa ĝojo:
-
-„Bone! Pafu! Ĵetu kuglojn en tiujn kanajlojn!“ kaj aldonas
-latine kun soneganta voĉo: „Fulmon ni tenas en niaj manoj! Ni
-estas dioj!“
-
-Milita furio ekkaptas lin. Antaŭen al batalo! Ha, kiel ili rifuĝas!
-Kiel ili falas teren pro timtremo... Sovaĝa kuraĝo plenigas lian
-bruston. Kun triumfa krio li kuregas antaŭen, por persekuti la
-rifuĝantojn. Sed tiam li ĵetiĝas kontraŭ la nevideblan muron de
-Fromaĝi. Li baraktas kiel granda skarabo kun etenditaj manoj kaj
-piedoj kontraŭ la malhelpaĵo, kaj tion farante, li krias kiel
-frenezulo.
-
-Mateo Fromaĝi kolere tiregas sian hararon:
-
-„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo! Kiel vi povas fuŝi en tia maniero
-mian paceman eniron en la antikvan Romo-n! Sensencaĵo!“
-
-Rapide li ĉesigas la Co-fluon, kiu ĉirkaŭas la domon. Post tio la
-profesoro falegas teren kvazaŭ plumba bulo. Sed Fromaĝi ne atentas
-tion. Li solene paŝas al Sabellius Rufus kaj donas al li la manon.
-Kun penego serĉante la latinajn vortojn li diras:
-
-„Nobla sinjoro! Nenio estas timinda. Ni estas civitanoj de alia
-mondo. Ni volas montri al vi ĉi tiun mondon. En trankvilo kaj paco.
-Se ni kaŭzis al vi iun ajn malutilon, ni rekompencos vin. Mi invitas
-vin en mian domon!“
-
-Volante reliberigi min, mi tuj helpas al Fromaĝi. Mi preparis antaŭ
-la vojaĝo sekvantan alparolon en latina lingvo:
-
-„Ni venas el lando de mirakloj. Misteraj fortoj estas kun ni. Vi
-kaj la romanoj vidos kaj travivos aferojn eksterordinarajn, se vi
-rilatos al ni paceme. Diru al la homoj kaj al viaj sklavoj, ke ni
-estas homoj plej pacemaj en la mondo. Kaj feliĉigu nian domon per
-via ĉeesto!“
-
-Sabellius Rufus evidente komprenis nin. Li klopodas liberigi sin de
-la timo kaj revokas siajn sklavojn. La terenfalintoj leviĝas, la
-rifuĝintoj revenas malrapide. Sed ili haltas malproksime en respekta
-duonrondo. Nur rikananta maljunulo en disŝirita malpura vestaĵo
-starigas sin kuraĝe apud Sabellius Rufus kaj rigardas nin per vastaj
-okuloj pli scivole ol timeme.
-
-Mi montras mian revolveron kaj klarigas:
-
-„En tiu ĉi aĵo do estis la fajro, kiun mi ĵetis en la aeron. Sed
-ĝi malutilis al neniu; ĉar tio estas ŝerco.“
-
-La profesoro alpaŝas. Li lamas forte kaj frotas sian dekstran
-kruron. Li siblas kolere:
-
-„Sed ne estis ŝerco, ke vi volis ataki nin!“
-
-„Silentu!“ mi diras. „Ne interrompu nian pacan interparolon.
-Por tiaj aferoj vi estas homo nekonvena.“
-
-La profesoro metas kruce la brakojn sur la bruston kaj ĵetas mokajn
-fulmrigardojn.
-
-Kaj dum ni ĉiuj staras silente kaj fikse rigardas la romanojn,
-Fromaĝi ripetas sian inviton. Sed la romano ankoraŭ hezitas. Tiam
-mi krias kuraĝiĝe:
-
-„Rigardu, nobla sinjoro! Nenio okazis. Neniu homo estas vundita,
-neniu mortis!“
-
-Tiam el malantaŭe aŭdiĝas tomba voĉo:
-
-„Unu mortis!“
-
-Ni ĉiuj ektimegas: kio okazis?
-
-Efektive! Kvar viroj paŝas el la arbetaĵo. Kaj funebre sur portilo
-ili portas homon senvivan. Dum ili proksimiĝas pli kaj pli, du
-grandaj botaj plandoj ŝoviĝas al ni en profana malpureco. Kaj
-malzorgita vestaĵo de nia tempo kovras tiun strangan kadavron. Mute
-la portantoj metas teren la homaĵon...
-
-Tiu ĉi sceno kaŭzas spirprenantan nervostreĉon. Ni rigardegas la
-mortinton...
-
-Malantaŭ mi ekridas kelkaj voĉoj.
-
-Tondre! Ĉu estas eble?
-
-Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj ŝovetas siajn okulvitrojn.
-Kaj rigardante fikse la mortinton, li krias kolere:
-
-„Arogantegaĵo!“
-
-
-
-
-33.
-
-
-Kaj okazis mirindaĵo!
-
-La „mortinta kadavro“ (laŭ fraŭlino Snob) estas -- Tabakaĉ!
-
-Haha! Elkraĉis lin la dudeka jarcento senkompate en la Co-n! Dum li
-dorme kuŝis en la arbareto, li senvole fariĝis „korpeca malhelpaĵo“
-en la Co-a mondo. Fromaĝi elektis ja por nia eksperimento la nudan
-erikejon -- tute prave. Ĉar aĵoj troviĝantaj sur la eksperimenta
-kampo devas esti materiaj malhelpaĵoj en la Co-a vivo. Se starus
-domo sur la erikejo, ĝi same starus ankaŭ nun en la antikva Romo...
-
-Revenis do la filo, kiun ni elpelis kun malŝato el la paradizo de la
-Co. Li persistis ĝis triumfo. Kaj la favora sorto malfermis al li
-denove la pordegojn de la sorĉa lando. Bonvenon Tabakaĉ!...
-
-Karolo alportas rapide la rezervan „kontaktilon“, kiu komence
-estis destinita por Tabakaĉ. Sub la efiko de la Co-fluo tiu
-malfermas la okulojn, palpebrumas kaj ĉirkaŭrigardas senkomprene.
-Post tio li faras manmovon al la brusta poŝo, el kiu -- mi
-ŝtoniĝas rimarkante tion -- serene elrigardas lia pipo! Tondre!
-Ankaŭ ĝi fariĝis „korpeca malhelpaĵo“.
-
-La romanoj malpacienciĝas. Per gesto mi montras sur Tabakaĉ-on:
-
-„Rigardu!“ mi diras. „Li ne mortis. Li nur pleniĝis je dolĉa
-vino. Kaj li estas unu el niaj sklavoj, kiu sin kaŝis...“
-
-„... kaj kiun ne maltrafos justa puno!“ aldonas Fromaĝi kun
-kolerego. „Tiu homo pekis kontraŭ ni. Li fuŝe profanis la
-sciencon! Tiu ... kiel li nomiĝas ja...“
-
-„Tabakaĉ“, mi helpas.
-
-„Jes, tiu Tabakaĉ do estas krimulo!“ Kaj turnante sin al
-Tabakaĉ, kiu leviĝis kaj malsaĝe ĉirkaŭrigardas: „Iru en la
-domon, vi homo!“ Sed ĉar li daŭrigas la paroladon latine, la
-nenionfaristo, ne komprenante, restas sur sia loko.
-
-Sabellius Rufus alpaŝas pli proksimen. Tion ĉi li komprenas:
-malobeema sklavo! Facile li povos helpi kaj per ĉi tiu helpo eble
-akiri la bonvolon de la fremduloj, armitaj ja per dia potenco.
-
-„Mi sendos al vi, fremdulo, mian vipiston“, li diras serveme,
-„aŭ transdonu la krimulon al mia sklavestro“.
-
-Kaj per mansigno li vokas homon. La sklavestro alrapidas, kliniĝas
-kaj parolas kun profunda respekto:
-
-„Nobla sinjoro! Kun plezuro mi metos vian sklavon en la turmentilon,
-aŭ ĵetos lin en la Tartarus-on, aŭ mi alnajligos lin al kruco, aŭ...“
-
-Ni ĉiuj ektremas pro teruro. Fromaĝi pro timego ektiras siajn
-hirtajn harojn kaj krias ekscitite:
-
-„Ne! Ne!“
-
-Tiam la rikananta maljunulo kun la disŝirita kaj malpura vestaĵo
-aldonas ankaŭ sian konsilon:
-
-„Transdonu lin nur al Barbatus, al la sklavestro de Sabellius
-Rufus. Ne timu, ke li ne punos lin sufiĉe kaj konvene. Li estas
-viro, kiu bonege kapablas kuraci obstinan animon. Per skurĝo kaj
-bastono. Krome, tre avidaj estas la murenoj, kiuj naĝas en la lageto
-de mia estro. Kaj bongustaj estas la murenoj...“
-
-Kaj la maljunulo ŝmace lekas la lipojn.
-
-„Ne! Ne!“ rediras Fromaĝi konsternite.
-
-La allogaj bildoj el la antikva mondo ekinteresas la profesoron. Liaj
-okuloj ekbrilas pro scivolemo kaj li demandas fervore la maljunulon:
-
-„Kiu vi estas?“
-
-„Filozofo.“
-
-„Li vivas en mia domo“, klarigas Sabellius Rufus, „kaj mallongigas
-al mi la malrapidemajn horojn“.
-
-„Do, li estas gaja filozofo“, mi diras.
-
-„Ĉu eble kinikulo?“ demandas la profesoro.
-
-„Cinikulo!“ mi kontraŭdiras.
-
-„Kinikulo!“ fulmrigardas min la profesoro.
-
-Tiam la maljunulo metas la dekstran manon malantaŭ sian grandan
-orelan konkon.
-
-„Ŝajnas, ke mi ne aŭdas ĝuste“, li rikanas. „Aŭ vi, noblaj
-fremduloj, parolas malĝuste. Certe -- mi apartenas al la ĉinika
-lernejo...“
-
-„Al kiu lernejo?“ demandegas la profesoro kun sovaĝa gesto.
-
-„Al la ĉinika.“
-
-La profesoro pugnofrapas sian frunton.
-
-„Ankaŭ li parolas malĝuste!“ li ĝemas.
-
-Post tio li turnas sin kun vizaĝo, en kiu trajtiĝas malesperego, al
-la filozofo:
-
-„Diru, vi kvirito, romano, homo fiera kiel Kezaro kaj elokventa
-kiel Kikero! Diru, kial vi parolaĉas kvazaŭ lernanto forpelita
-honte el la lernejo?“
-
-Denove la cinikulo metas sian manon al la orela konko.
-
-„Mi aŭdas barbarajn sonojn“, li mokas. „Ĉu vi eble volas esti
-latine parolanta filozofo kaj saĝulo? Vi? Kiu vi havas kapon, kies
-senhareco respegulas vian malsaĝon, kaj kiu vi grakas kvazaŭ
-germana korvo? He, kie staris via lulilo, vi posteulo de Kikero?“
-
-Sabellius Rufus kaj liaj akompanantoj ekridas moke. La profesoro
-ekscitiĝas pro ĉi tiu ofendo treege. Vane li serĉas latinajn
-vortojn. Lia kolero engorĝiĝas. Mi afable interhelpas:
-
-„Pardonu, noblaj sinjoroj! Ni estas fremduloj, kiuj scipovas vian
-lingvon nur malperfekte. Se la saĝulo apud mi eraris, diru tion,
-Sabellius Rufus!“
-
-Tuj la nomito respondas serioze kaj serveme:
-
-„Vi parolas ja, kiel kutimas paroli fremduloj. Kaj la nomoj
-‚Kezaro‘ kaj ‚Kikero‘ amuzis mian kunulon. Ankaŭ ‚kinikulo‘
-ja sonas ne malpli amuze.“
-
-„Kaj do, kiel vi parolas?“
-
-„Ĉezaro, Ĉiĉero, ĉinikulo...“
-
-Kvazaŭ pezaj ŝtonoj, ĵetitaj de malica mano, falas tiuj nomoj sur
-la kapon de Sovaĝi. Ili falas tiel forte, ke li ŝajnas sidfaliĝi
-teren sub iliaj trafoj.
-
-Jen! Li kaŭras sur la ŝtupoj. Peze pendas lia kapa globo. Malamike
-strabas la okuloj. Liaj manoj ungetenas liajn botojn. Ŝajnas, ke en
-sia koro li konservas sian hipotezon „kikerikan“, ke li estas
-preta ĝin defendi kontraŭ ĉiu atakanto...
-
-La cinika filozofo faras per la mano super lia kapo geston de
-kompato...
-
-
-
-
-34.
-
-
-La brava Sabellius Rufus enpaŝas nian domon.
-
-Tuj li falas en la dudekan jarcenton. Kaj la impresegoj, kiujn faras
-nia tempo sur lian mizeran cerbon de l’ unua jarcento, efikas
-strange: perdiĝas lia fiero kaj nobla sinteno, sed ankaŭ lia
-timemo. Ŝajnas, ke li fariĝis infano, kiu unuafoje vizitas
-grandegan bazaron de infanaj ludiloj. Entuziasmigas lin la
-ŝtuparejo, la granda vitra halo, la mebloj, la galerio, la bildoj.
-Kaj li paŝas tra la ejoj kvazaŭ somnambulo, ofte ekhaltas, ekprenas
-sian kapon kaj krias:
-
-„Kia kulturo! Kia abundo da ĉielaj fortoj! Ŝajnas, ke ĉion ĉi
-kreis dioj...“
-
-Kaj la honesta filozofo, kiu sekvas kiel hundo, laŭfaras simie liajn
-miron kaj gestojn kaj rikanante kriaĉas:
-
-„Kaj ĉio, kio estas en ĉi tiu domo, ho Sabellius, apartenas nur
-al vi! Ĉar la mirindaĵo kreiĝis sur via grundo kaj tero!“
-
-Rapide ni klopodas senbazigi tiun strangan opinion. Fromaĝi provas
-klarigi al la romanoj en malperfekta latina lingvo, kiamaniere ni
-venis al Romo. Ke nia estado estas nur efemera... Tamen li ne
-sukcesas konvinki ilin. Estas ja neeble klarigi kaj kredigi al ili la
-funkciadon de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la Co. Pli efikas nia
-promeso, ke la grundposedanto estos riĉe rekompencata. La okuloj de
-Sabellius Rufus ekbrilas avide. La filozofo tuj ekpetas kun voĉo de
-almozulo:
-
-„Donu ankaŭ al mi iom da via dia abundo! Ŝajnas, ke mi paŝas
-nudega inter silkaj brilantaj vestaĵoj...“
-
-„Vi ricevos ambaŭ“, decidas Fromaĝi.
-
-Ni eniras la manĝoĉambron. Ĉi tie la sinjorinoj akceptas honore
-la antikvajn gastojn. Cili, la servistino, surtabligas malgrandan
-lunĉon.
-
-La romanoj manĝas kaj trinkas kun kreskanta raveco. La manĝilaro
-estas por ili nova enigmo. Sabellius Rufus enmetas sian manon en la
-kaviaron kaj la filozofo provas ŝteleti la manĝilaron, pri kio li
-ne sukcesas dank’ al la argusaj okuloj de fraŭlino Snob, kiu
-observas lin tre atente. Ili admiras ĉion kvazaŭ sanktaĵojn: la
-pladojn, la telerojn, la glason...
-
-Sinjorino Kamilo zorgeme enverŝas al ili ŝereon, kiu kaŭzas en
-iliaj antikvaj gorĝoj komence gratadon kaj fortan tusadon. Sed kiam
-iltei alkutimiĝis, ili trinkas glason post glaso. Nur konjako ne
-trovas ilian ŝaton, sed anstataŭe delikata porsinjorina likvoro
-trovas ilian indulgon...
-
-Subite ĉe fino de la manĝo la gastoj eksaltas kun timego. Ni
-bruligis niajn cigarojn. La elektra fajrobruligilo estas nova terura
-sorĉo!
-
-Ankoraŭ pligrandiĝas ilia timo, kiam mi ekbruligas kandelon per
-simpla alumeto kaj proponas al la brava Sabellius ĉi tiun fajron kun
-cigaredo. Li kontraŭstare baraktas per manoj kaj piedoj.
-
-Dume la filozofo kun larmoj en la okuloj petas la alumetujon, kiun ni
-donacas volonte al li. Post tio li bruligas alumeton post alumeto.
-Tion farante, li rigardadas kun okuloj de ludanta infano la
-bruliĝantan flamon...
-
-Fine, kiam ni ĉiuj varme petis, Sabellius provas kelkajn ektirojn el
-la cigaredo, sed tuj li ektusegas konvulsie. Ankaŭ la filozofo ne
-fartas pli bone. Mi provas konsoli la tusantojn kaj klarigas, ke ĉi
-tiu malgranda papertrunketo estas tute senkulpa aĵo...
-
-Kvankam Fromaĝi protestas energie kaj fraŭlino Snob pepante indignas,
-mi vokas en la ĉambron Tabakaĉ-on kaj aranĝas „fumprezentadon“.
-
-Unuaranga sensacio: la nenionfaristo nubumata de la pipa fumo kvazaŭ
-antikva ofera altaro! Kun buŝincensilo! (Bedaŭrinde nur, ke ĝi ne
-samodoras kiel antikva incensaĵo!)
-
-Sabellius, kiun la vino ŝancelas jam forte, nepre volas ekkoni la
-efikon de ĉi tiu ofera fumo sur antikvulon. Li volas voki do unu el
-siaj sklavoj. Li ŝanceliĝas al la fenestro kaj volas tra ĝi elmeti
-sian kapon. Bum! Lia kapo kolizias kun la fenestra vitro, kaj li
-ektimegas tiom, ke li sidiĝas sur la plankon kaj fikse rigardas al
-la misteraĵo. Ni trankviligas lin. Kaj nun li palpas kaj karesas
-senĉese la „glaciiĝantan aeron“ kaj metadas sian vinovarmegan
-frunton sur la malvarman vitroplaton...
-
-La sklavo aperas. Li falas antaŭ ni teren pro humilego kaj timo. Sed
-piedbato de l’ honesta filozofo starigas lin denove.
-
-Tabakaĉ donas al li la pipon, el kiu la fumo leviĝas dense kaj
-morde. Kun drasta mimiko li klarigas la arton de fumado. La
-kompatinda sklavo eksuĉas je la pipo. Tion farante, li tenas la
-pipon per ambaŭ manoj, kiel oni tenus iun eksplodeman danĝeraĵon.
-Li eltiras sian longan kolon kvazaŭ ansero. Lia tuta korpo tremas
-kaj liaj okuloj ŝveliĝas. Sabellius kaj la filozofo garde staras.
-Ili ne permesas, ke li ĉesus. Li ekŝvitas, spirĝemegas, freneze
-turnas la okulojn. Tabakaĉ rigardas la fumanton kun malica ĝojo.
-Kiam la fumprezentado atingas sian kulminacian punkton, rikanas
-Tabakaĉ:
-
-„Atentu! Tuj li eksplodiĝos! Li ne kutimas la fumadon. Li ne
-eltenas ĝin.“
-
-Per puŝego mi ekspedas la sklavon antaŭ la domon. Tabakaĉ estis
-prava: antaŭ la pordo okazas la katastrofo!
-
-Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis
-novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li por tiu celo
-la „venenan fumon“.
-
-Sed Fromaĝi rekrias kolere:
-
-„Arogantegaĵo!“
-
-Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego kaj
-fiero. Efektive: heroan faron faris lia pipo!...
-
-
-
-
-35.
-
-
-Horoj pasas -- unu post alia. Sed la romanoj sentas sin tiel bone kaj
-agrable en la dudeka jarcento, ke ili tute ne intencas nin forlasi.
-Precipe nia vino estas forta allogilo por iliaj antikvaj gorĝoj. Kaj
-ili nun komencas fariĝi ebrigajaj. Ili parolas jam preskaŭ
-nekompreneblan latinon kaj kantaĉas iajn stratajn kantojn -- mi
-supozas iajn antikvajn ŝimimelodiojn...
-
-Tial mi rapide forprenas la alkoholaĵojn kaj alportas akvon de
-„Selters“, kiu tuj trovas ilian aprobon. Tian „tiklantan“
-akvon ili ankoraŭ ne trinkis...
-
-La pordo malfermiĝas. En la ĉambron paŝas per grandaj paŝoj, kiel
-paŝis la tragediistoj de la antikva lernejo, la profesoro. Li
-entiras sian kapan globon profunde inter la levitajn ŝultrojn. Kruce
-metante siajn manojn sur la bruston, li tondras al la timigitaj
-antikvuloj sian demandon:
-
-„Romanoj! Kviritoj! Vi do povas ĵuri je la hejmaj dioj, ke la dia
-Kezaro estis Ĉezaro kaj la ne malpli dia Kikero estis Ĉiĉero?“
-
-Lia voĉo ekscitiĝas kaj siblas la „ĉ“ kiel serpento. Ambaŭ
-romanoj riverencas profunde.
-
-„Mi ĵuras je Isis“, ridetas Sabellius.
-
-„Kaj mi je Priap“, rikanas la filozofo.
-
-Kvazaŭ estante jam mem antikvulo, li disŝiras sian vestaĵon pro
-doloro kaj montrante sian nudigitan bruston (fraŭlino Snob proteste
-forlasas la ĉambron!) li krias patose:
-
-„Vi celis ĉi tiun viran bruston kaj vi trafis ĝin; finfinu vian
-faron kaj parolu greke!“
-
-La romanoj ne komprenas la nebulan sencon de ĉi tiu mistera
-parolmaniero. Sed mi ektremas pro interna ĝojo: ankaŭ Basilevs kaj
-Odyssevs ricevos nun la mortan baton. Kaj tuj mi demandas la
-romanojn:
-
-„Niaj noblaj gastoj ja parolas greke, ĉu ne?“
-
-„Ĉiu klera romano parolas greke“, respondas Sabellius.
-
-„Ekagu do“, krias la profesoro, „jen mia vira brusto! Enbatu
-vian mortan glavon!“
-
-„Ĉu do plaĉus al unu el vi, ĝojigi nin per greka parolado aŭ
-per kelkaj versoj de Homero?“ mi tradukas la kriadon de la
-profesoro el la Sovaĝi-a dialekto en kompreneblan lingvon.
-
-La filozofo konsentas. Li sidigas sin sur angulon de la tablo,
-ŝajnigas, ke li tenas en la manoj liron kaj deklamas el la
-„Odysseus“. Estas stranga kantmiksaĵo, forte skandanta, tamen
-bone komprenebla. La dia Odysseus estas flatata de la ĉarma nimfo
-Kalypso, ke li forgesu sian nostalgion... La karpa buŝaĉo de la
-filozofo akriĝas dolĉe kaj susuras la fatalon de Kalypso:
-
-„Aej de malakojsi kaj ajmyliojsi logojsi telgej, aŭtar Odysseus...“
-
-„Brave!“ ni ĉiuj ekkrias ĥore kaj aplaŭdas. „Vivu Odysseus!
-For Odyssevs!“
-
-La kapo de la profesoro kliniĝas sur lian heroan bruston. Li falas
-en seĝon. La manojn li metas sur la kapon, kvazaŭ por ŝirmi ĝin
-kontraŭ duŝo da teruraj kaj mortigaj vortoj. La filozofo eksilentas
-kaj konsternite rigardas sian saĝulkolegon, kiu supozeble emociiĝis
-tiom pro la versoj de Homero.
-
-Ĉiuj ni ĉirkaŭas la profesoron kun kompato. Kaj Fromaĝi terure
-embarasiĝas pro tio, ke la vojaĝo, kiun li ja ebligis, kaŭzas
-tiajn malagrablaĵojn. Ŝajnas, ke en tiu ĉi momento plej volonte li
-kurus kaj ekmovus la aerooptikajn plataĵojn, por ekspedi nin en
-alian epokon...
-
-Tiam la profesoro ekrektiĝas. Li starigas antaŭ sin glaseton kaj
-enverŝas konjakon. Ekprenante la glaseton, li daŭras laŭte: „Do,
-iru for ĉiu scienco kaj filologio, vivu sola la ĝuo!“ eltrinkas
-kaj forĵetas la glason sur la teron, kie ĝi rompiĝas tinte.
-
-La filozofo ektimegas tiom, ke li falas de la tablo. Li rampas al la
-romperoj de la glaso. Kun doloraj vekrioj li kolektas la restaĵojn
-de la multvalora ujo...
-
- * * * * *
-
-„Noblaj kaj altŝatataj gastoj!“ mi parolas solene. „Venis nun
-la momento de disiro. Sed vi ne foriros el nia gastema domo kun
-malplenaj manoj. Sciu, ke ni, kiuj estas potencaj fremduloj, scipovos
-vin rekompenci tiel, kiel konvenas por noblaj romanoj. Kaj ni elpagos
-al vi nun ia rekompencon por tio, ke ni tuŝis vian posedaĵan
-rajton.“
-
-Maria alportas paperon kaj inkon por noti la rekompencajn postulojn.
-Nova ekmiro! Nova entuziasmiĝo! La papero skuas Sabellius-on el la
-dormemo. Kaj la filozofo, kiu ŝtelprenaĉis mian krajonon, tiras
-kiel infano serpentajn liniojn sur la senmakula blanko de l’
-papero. Kiam mi demonstras skrabgumon, la filozofo genufleksas antaŭ
-mi kaj petegas, ke mi permesu al li ĝian uzadon. Li krajonskribaĉas
-sur la papero, forskrapas kaj denove kurigas kun infana fervorego la
-krajonon trans la blankan supraĵon. Dume Sabellius spiregante kaj
-ŝvitante penadas per inko pentri literegojn...
-
-Dio kompatema! Ŝajnas, ke la „karaj gastoj“ estas ne forigeblaj.
-Kion fari? La dudeka jarcento ekprenis ilin tiel forte kaj ame en
-siajn brakojn, ke eĉ la rabobestaj ungoj de la profesoro ne kapablus
-ilin elŝiri. Jam mi cerbumas pri tio, ĉu ne povus helpi la pipo de
-Tabakaĉ? Ke ni simple forfumaĵus ilin laŭ la „eksploda“ maniero?...
-
-Tiam sinjorino Kamilo kaj Maria alportas la donacojn. Kaj Fromaĝi
-anoncas kun ĝojo, ke nun okazos la elpago. Li ĝojas kiel patro, kiu
-pridonacas siajn infanetojn en vespero de kristnasko...
-
-Sabellius Rufus ricevas sekvantaĵojn: kelkajn foliojn da papero,
-plumon kaj boteleton da inko, du alumetujojn, forketon el
-arĝentimitaĵo, akvan glason, silkĉapelon kaj ombrelon...
-
-Ni prezentas al li pluvombrelon konvenan por sinjoro. Sed kiam li
-vidas la sinjorinajn sunombrelojn, li petadas tiel longe kaj insiste,
-ke ni fine permesas al li elekti anstataŭ simple-kolora pluvombrelo
-rezedoverdan sunombrelon kun blankaj, pendantaj puntoj...
-
-La filozofo ricevas unu paperfolion, krajonon, skrapgumon kaj silkan
-ĉapelon.
-
-Kaj nun okazas brua sceno: verŝante larmojn, li petegas ankaŭ
-sunombrelon. Sinjorino Kamilo estas kortuŝita kaj ne povas vidi
-larmojn. Ŝi volas doni la ombrelon. Sed la profesoro, kiu sentas
-malamikan venĝemon kontraŭ la filozofon, krias senkompate:
-„Neniam!“ kaj metas siajn ungojn super la ombrelojn, kiuj kuŝas
-sur la tablo. Fromaĝi rigardas la filozofon kun kompato kaj kun
-embaraso aŭdas la pasiajn porpetojn de sia edzino. Kvankam mi
-tutkore cedus al la kompatindulo la ombrelon, tamen mi insistas: ne
-donaci! Mi prave argumentas, ke ni senvalorigus per tio terure la
-donacojn de Sabellius...
-
-Mi diras al Sabellius, ke liaj donacaĵoj valoras 5000 sestercojn.
-Aŭdante tion, li deklaras, ke li estas kontenta. Ambaŭ ili
-troviĝas en ŝanceliĝa stato de alkoholo kaj ĝojo kaj deziregas
-montri siajn trezorojn publike al la romanaro.
-
-Kaj dum la suno subiras post la verdaj arboj, du homoj paŝas el la
-domo. Brakon en brako ili ŝanceliĝas en la ĝardenon. Sur iliaj
-vinruĝegaj kapoj tronas silkĉapelaj tuboj. Kaj la atendantaj
-sklavoj akceptas ilin kun ĝojegaj krioj. Super la tubokronita kapo
-de Sabellius tenas sklavo verdan sunombrelon kun blankaj puntoj
-pendolantaj...
-
-„Tio ĉi kreskigos bonajn fruktojn!“ diras Fromaĝi kaj ĉirkaŭbrakas
-kun emocio sian edzinon.
-
-Sed fraŭlino Snob, kiu subite reaperis, montras sur la profesoron
-Sovaĝi, kiu tenas en la mano konjakan botelon, kaj blekas kaprine:
-
-„Plej bona frukto estas la ĝuo, kiun trovis la profesoro!“
-
-Tiu ĉi eldiro impresas malagrable. Ĉar per tio ŝi deklaras, ke la
-ĝuo estas preferinda al scienco kaj precipe al la filologio...
-
-Tabakaĉ estas malbonhumora. Antaŭ la pordo li kovras la memorigajn
-postsignojn de la malfeliĉo, kiu trafis la sklavon de Sabellius, kaj
-ŝutas segaĵojn kaj cindron kaj murmuras:
-
-„Bela ŝerco postkarnavala, kiun aranĝis tiu ĉi sinjoro. Pli bone
-estus, se tiuj du karnavaluloj komencus per la cindra merkredo kaj
-manĝus haringojn, anstataŭ tuj droniĝi en alkoholon. Kaj fumi?
-Dio kara! Mia bona tabako preskaŭ estus disŝirinta lian ventreton.
-Eĉ fumi ili ne kapablas ... nu, venu nur al mi homo kaj ankoraŭ
-rakontu al mi pri roma kulturo!...“
-
-Kaj tion dirinte, Tabakaĉ elkraĉas malestime...
-
-
-
-
-36.
-
-
-Mi paŝas el la domo. Kie restis la korto? La legoma ĝardeneto? Kaj
-la malpureta anasa lageto? Ĉio malaperis. Nia domo staras en belega
-antikva parko. Pinioj levas siajn pintojn super la tegmenton. El
-inter verda densaĵo brilas blua spegulo de lago, brilas blankaj
-marmoraj kolonoj de antikvaj temploj...
-
-Romo! Mi etendas la brakojn kaj spiregas la freŝan matenan aeron.
-Kaj ĵus mi volas transdoni min al ravaj antikvaj revoj, kiam subite
-io pikas en mian nazon. Ha, tio estas profanaĵo! Fumaĵi la belegan
-antikvan matenon. Kolere mi postiras la fumon. Sed mia kolero
-forflugas, kiam mi proksimiĝas. Ĉar serena bildo prezentiĝas
-antaŭ miaj okuloj:
-
-Ĉe la strato antaŭ la korta pordego sidas Tabakaĉ. Amasego da
-strataj buboj ĉirkaŭas lin. Kun streĉitaj nervoj ĉiuj rigardas
-lian pipon. Ili atendas sopire la momenton, kiam la pipo estas
-finfumita. Tiam Tabakaĉ ŝtopas novan kaj -- ekbruligas alumeton.
-Kiam li forĵetas la alumeton, tuj dek buboj ĵetegas sin komune sur
-ĝin kaj interbatiĝas pro ĉi tiu valora memoraĵo. Kaj tiam
-ekrikanas Tabakaĉ...
-
- * * * * *
-
-El la domo paŝas profesoro Sovaĝi. Post li la dika kuiristino kun
-korbo sub la brako.
-
-„Halo! kien je tiel frua horo?“
-
-Li montras kun fanfarona gesto sur la straton:
-
-„Al Romo! Ankaŭ nun laboru ĉiu! Mi devas iri aĉeti je la legoma
-foiro. He, diru, kion vi farus, se la kuiristino ne povus kuiri kaj
-ni ĉiuj devus malsati? Mi devas helpi kiel interpretisto. Ni aĉetos
-ĉion: brasikon, karotojn, bulbojn...“
-
-„Feliĉe revenu!“ mi postkrias.
-
-Mi rigardas la strangan paron enpense. La profesoro ŝajne jam
-resaniĝis de la „kikerika“ malsano. Certe -- ankoraŭ li grimacigas
-moke sian buŝon, kiam la romanoj siblas la „ĉ“ aŭ almozpetanta greko
-titolas lin humile „Basileus“. Sed li ŝajnigas gajan mienon. Li
-ĝuas Romo-n, la romanojn, la urbon, la popolon kaj kio krome estas
-ĝuebla. Tamen mi estas konvinkita, ke en la profundo de lia brusto
-ankoraŭ sidas „Kikero“ kaj „Odyssevs“...
-
- * * * * *
-
-Homoj bruas ĉiutage antaŭ nia domo. Ili paŝdetruas terure la
-plantejojn de Sabellius Rufus. Estas kompreneble, ke la romano
-indignas pri tio. Tial ni devas ree kaj ree trankviligi lin per
-malgrandaj donacoj. Hieraŭ vespere li portis hejmen tre kontente
-malgrandan elektran lampon, kiu ĉe ni lumis belege.
-
-Jen, li revenas kaj plendas, ke la lampo ne volas lumi en lia domo.
-Hm, malfacila afero: ni ja ne povas instali ĉe li elektran lumon!
-Sed Fromaĝi donas al li malgrandan poŝlanternon kun akumulatoro,
-kaj nun li estas kontenta.
-
- * * * * *
-
-Ni volas veturi promene tra Romo: Maria, fraŭlino Snob kaj mi.
-
-Estas rava spektaklo, kiam malfermiĝas la veturileja pordo kaj la
-aŭtomobilo haltas antaŭ la domo. Amasego da krianta popolo
-ĉirkaŭas nin. La sensacio estas fraŭlino Snob, kiu eliras el la
-domo en aŭtomobilvestaĵo kun vualo kaj ŝirmaj okulvitroj. La
-popolo aplaŭdegas ŝin kun senlima entuziasmo. Fraŭlino Snob dankas
-kun indulgo pro la aplaŭdo kaj estas tre kontenta...
-
-Hop ... hop ... ha, miaj ostoj!
-
-Nia aŭtomobilo skusaltetas tra la stratoj. Malrapide ni devas
-veturi. La stratoj estas tro malvastaj, la vojoj tro aĉaj kaj la
-pavimo tro malglata.
-
-Parto de la kviritoj diskuregas kun krioj. Alia pli kuraĝa parto
-akompanas nin kiel honora gardistaro. Kaj strataj buboj posttrotas
-nudpiede kaj -- ŝategas la benzinodoron. Mi grumblas pro la trudema
-bando. Karolo malbenas pro la vojoj. Ke li post ĉiu veturo devas
-ripari la pneŭmatikojn. Ankaŭ Maria montras malkontentan mienon.
-
-„Nu“, mi konsolas, „ni poste elveturos sur la ‚Via Appia‘
-aŭ sur la ‚Legionan Strategon‘. Tie ni povos rapidegi...“
-
-Nur fraŭlino Snob estas kontentega pri la veturo. Ŝi foliumas en
-ilustrita Baedeker-a gvidlibro (ne Quo vadis!) de la dudeka jarcento.
-Kompreneble, ke la gvidlibro pritraktas Romo-n tia, kia ĝi estas
-ankoraŭ videbla en la estanta tempo kaj ne priatentas la diversajn
-epokojn...
-
-Tondre! Mi ekscitiĝas. Ŝi volas nun viziti nepre la koloseon kaj
-turmentas Karolo-n, ke li nepre veturu laŭ la plano! Mi vane provas
-konvinki ŝin, ke tiu koloseo ankoraŭ ne estas konstruita...
-
-Post duona horo, dum kiu ni vane serĉis la koloseon, ŝi insistas,
-ke ni vizitu la varmfontojn de Caracalla kaj poste la triumfan
-arkegon de Titus kaj Konstantinus. Poste eventuale ni povos halti ĉe
-la tombo de Hadrianus kaj, se sufiĉus la tempo, viziti ankoraŭ la
-vatikanon...
-
-Mi ŝtoniĝas, kiam mi aŭdas tion. Mi volas kontraŭdiri, kontraŭstari,
-protesti, sed tuj ŝi komencas bombardi mian senkulpan kapon per
-sia mistera „universitato“, kiu ne perdiĝis dum nia vojaĝo en la
-Co-n ... bedaŭrinde!
-
-Mi do silentas kaj mute rigardas, kiel Karolo veturas tra Romo laŭ
-ordono de fraŭlino Snob kaj kiel ni skusaltetas trans la roman
-pavimon kaj vane serĉadas la „historiajn vidindaĵojn!“...
-
-Aŭ-ha! Miaj ostoj! Kun honto mi konfesas, ke meze en la antikva Romo
-mi palpas kun zorgo la ... sidan parton de mia korpo (pardonu!)...
-
- * * * * *
-
-Kiam ni lacaj kaj malsataj revenas je tagmezo, malĝojiga novaĵo
-surprizas min: ne estos tagmanĝo!
-
-La kuiristino ne revenis ĝis nun. Kaj ĉar ankaŭ Cili forkuris ien
--- mi aŭdas, ke ŝi vizitis sian antikvan amaton (jam!) -- kaj
-sinjorino Kamilo kun Mateo foriris por rigardi la domon de Sabellius,
-do neniu kuiris tagmanĝon. Belega ordo!
-
-Mi koleregas...
-
- * * * * *
-
-La roma suno subiras purpure.
-
-Tiam lace kaj ŝanceliĝe alvenas la profesoro kaj la kuiristino.
-
-„Kio okazis?“ mi krias timigite, kiam mi vidas la ŝvitegantan
-paron.
-
-„Kanajla bando!“ diras la profesoro.
-
-„Kial?“
-
-„Ili eĉ ne havas terpomojn, tiuj homaĉoj!“ respondas akrasone
-Sabino. „Sen terpomoj mi ne kuiros!...“
-
-„Ni vagis sur la legoma foiro, serĉis de unu butiko al alia kaj
-trovis nenion!“ diras la profesoro, kaj pro laceco sidiĝas sur la
-ŝtupoj.
-
-Tiam ekskuas min ridego.
-
-Haha! La aŭtoro de „De praulo ĝis radiohomo“ volas aĉeti en
-antikva Romo _terpomojn_!...
-
-La kompatindulo falegis en teruran anakronisman abismon!...
-
-
-
-
-37.
-
-
-Homoj!
-
-Avide vi legas ĉion, kion rakontas al vi samtempano en ĉi tiu
-libro. Kun scivolego vi sekvas ĉiun linion, kiun skribas mi, simpla
-filo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉu mi estas kapabla priskribi
-ĉion, kion mi travivis en antikva Romo, tiel, ke vi ricevas veran
-impreson kaj klaran imagon pri nia estado kaj vivado en epoko de
-Nerono? Sciu, ke mi estas homo modesta. Ke mi ne volas pretendi
-„raportan monopolon“, ke mi estas tiel malegoista, ke mi cedas
-volonte kaj senenvie al alia raportanto...
-
-Jes, ankoraŭ alia priskribis siajn impresojn en tiu tempo de nia
-Co-vivo. Kaj kun plezuro mi sciigas vin, ke tiu ĉi alia ne estas
-samtempano, sed homo de l’ Nerona epoko!
-
-Homoj! Vi, al kiuj la favora sorto enmanigis tiun ĉi mian libron,
-estas feliĉuloj vere enviindaj. Ĉar vi legos, kion legis ĝis nun
-neniu vivanto de l’ dudeka jarcento: impresojn de antikva romano
-pri la dudekjarcentuloj!...
-
-Tiu ĉi romano estas Menenius Piso, la _illustrissimus scriptor_
-(laŭ fraŭlino Snob: „ilustrita skribisto“), imperia kortegano.
-Kiam imperiestro Nerono sciiĝis pri niaj skribilaroj, pri nia
-„nekomparebla papiruso“, pri inko, plumo kaj krajonoj, li igis
-prezenti al si per la „ilustrita“ Menenius Piso, kiun mi rapide
-instruis, nian manieron de skribado kaj nian skribilaron. Post tio
-li ordonis, ke ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas lian kortegon, estu
-notataj senescepte sur nia papero per plumo kaj krajono. Preskaŭ
-tuta nia provizo da papero elĉerpiĝis, ĉar la brava _scriptor_
-pentris monstrajn kaj malregulajn literegojn per mallerta mano
-de infano...
-
-Li konservas siajn manuskriptojn kiel sanktaĵojn. Sed, kun helpo de
-lia ĉarma filino Lydia, mi sukcesis havigi ilin parte al mi. Kaj
-kvankam kun ŝvita peno, mi tradukas liajn notojn el latina lingvo.
-Se la stilo estas iom stranga en kelkiu loko, pardonu tion kaj
-konsideru, ke estas aŭtentika traduko el latina originalo.
-
-Malfermu do okulojn kaj orelojn! Menenius Piso havas nun la vorton!
-
- Je la idusoj de Marto 63.
-
-Depost tiu tempo, en kiu fondiĝis Romo, okazis en la urbo
-strangaĵoj multaj kaj diversaj. Saĝuloj pli bonaj ol mi notis
-ĉion, kio okazis en daŭrado de tempoj, sed min favoregis la dioj,
-ke mi povas noti el ĉiuj okazintaj strangaĵoj la plej strangajn. La
-favoro kaj indulgemo de l’ dia Cezaro elektis min por tio ĉi. Mi
-skribas sur stranga papiruso, kiu estas tiel blanka kaj glata kiel
-hinda silko, kaj per grifelo, kiu konsistas el ordinara ligno, sed
-havas animon de stranga metalo, kiu restigas sur la papiruso
-skribstrekojn.
-
-Signoj kaj mirakloj okazis jam multaj en ĉi tiu monda regno de l’
-romanoj, kaj ĉiam ni sciis ilin aŭguri. Sed kiel aŭguri la signojn
-kaj miraklojn, kiuj okazis nun kaj ankoraŭ okazadas ĉiutage?
-
-Domo falis de la ĉielo -- mi ne trovas alian esprimon -- kaj staras
-nun en ĝardeno de Sabellius Rufus. Barbaroj de nekonata deveno, viroj
-kaj virinoj, estas posedantoj de ĉi tiu domo. Ili estas armitaj per
-fortoj supernaturaj, kaj fumo penetras el iliaj buŝoj. Ŝajnas al mi,
-ke estas barbaraj duondioj, kiuj aperis en naŭza formo de homoj.
-Jes, naŭzaj estas ili kaj laŭ aspekto apartenas ili al malsupra raso.
-Mizeraĉa estas ilia vestaĵo, abomenaj iliaj ŝuoj, kiuj ŝajnas apenaŭ
-kovri ĉevalajn hufojn[1]. La virinoj estas malbelaj kaj malĉarmaj,
-escepte la plej juna, la viroj pli naŭzaj ol la rubo kaj koto de la
-popolaĉo. Estas unu inter ili, kiu aspektas kiel sovaĝa simio kaj
-kondutas kiel filozofo el la lernejo de cinikuloj. Alia portas antaŭ
-la okuloj diafanajn facetitajn ŝtonojn, kaj la dorsa kaj fronta
-flankoj de unu el la virinoj estas diferenceblaj nur pro tio, ke ŝi
-fronte havas vizaĝon kiel aliaj homoj[2].
-
- [1] Rim. de l’ trad.: Iom nebula senco. En latina teksto: „Horribiles
- eorum calcei sunt, qui pedes equorum vix tegere videantur.“
-
- [2] Rim. de l’ trad.: Hura, fraŭlino Snob!
-
-La nobla Petronius, kiu el malproksime vidis ĉi tiujn homojn,
-opinias malestime, ke ili devenas de simia gento el nekonata interno
-de Afriko, kaj ke iliaj laŭdiraj mirakloj estas senlime troigataj de
-la malsaĝa kaj novigema plebejaro. Kaj la poeto Lucanus hieraŭ dum
-gastmanĝo, kiun aranĝis Domitius Afer, laŭtlegis al ni spritajn
-versaĵojn, en kiuj li moke komparas la barbarojn kun certaj pastroj
-de Isis, kiuj faraĉas plej diversajn iluziaĵojn por trompi kaj
-elprofiti malsaĝulojn.
-
-La opinioj estas do diversaj. Mia honoro ĝis nun ne permesis al mi
-rigardi ilin aŭ viziti ilian domon, kiel faras bedaŭrinde multaj
-noblaj romanoj kaj romaninoj. Kaj poste oni rakontas diversaĵojn.
-Ekzemple la barbaraj fremduloj asertas, ke li estas maljunaj preskaŭ
-du mil jarojn kaj alportas al ni sian kulturon progresintan 20
-jarcentojn. Ĉiu homo normala konsentos kun mi, ke tio estas
-rakontoj el trans la montoj!
-
-Certe, mi ne volas kaj ne povas nei, ke ili disponas pri miraklaj
-fortoj. Ili havas du veturilojn, kiuj kuras tute sen ĉevaloj tre
-rapide kaj veturante aŭdigas malbonajn sonojn, sed samtempe eligas
-mirindan odoron. Al la fremduloj kiel iam al Prometheus, obeas la
-fajro, ĉar ili kapablas sorĉi ĝin el malgrandaj skatoloj, kiujn
-ili portas ĉe si, kaj ankaŭ povas ĝin ĵetegi en la aeron kiel
-pereigan ĵetaĵon, dum kio eksonas timiga tondro. Oni diras, ke ili
-havas multajn valoregajn strangajn artotrezorojn, kaj niaj sinjorinoj
-ne povas sufiĉe kaj elĉerpe rakonti, per kiaj misteraj sorĉaj
-fortoj iliaj sklavoj, da kiuj ili posedas nur malmultajn, scipovas la
-kuiran arton.
-
-Sed la alveno de ĉi tiuj barbaraj iluziistoj pezas kvazaŭ ŝarĝego
-sur la Palatino kaj sur la kapo de l’ dia Cezaro. Vera terurego
-ekprenis la dian Cezaro-n. Li kredas, ke la barbaroj rabos al li la
-estrecon helpe de sia sorĉa potenco. Li sentas sin malcerta kaj
-disvolvas grandegajn planojn en sia turmentata kapo. Jen li volas
-fluigi ĉiujn akvojn de Romo kontraŭ la invadintojn, jen sendi la
-legionojn kontraŭ ilin, jen li volas rifuĝi al Hispanujo.
-
-Hodiaŭ antaŭ tagiĝo ni ĉiuj estis vekataj por konsili lin. La dia
-Cezaro maltrankvile rapidadis de ejo al ejo, ni ĉiuj post li. Kaj li
-plendis laŭte kaj vekriis, ke forlasis lin ĉiuj, ke forlasis lin
-eĉ la dioj, kiuj sendis ĉi tiujn barbarojn por pereigi lin...
-
-Tiam diris Petronius kun rideto:
-
-„Ho, granda Cezaro, rigardu do mem ĉi tiujn barbarojn. El
-malproksime vi povas juĝi nenion.“
-
-Kaj la dia Cezaro haltis kaj respondis:
-
-„Vi estas prava. Decas la viron, rigardi per kuraĝaj okuloj la
-danĝeron.“
-
-Kaj li ordonis, ke oni invitu la fremdajn barbarojn sur la
-Palatino-n.
-
-Ho, vi, dioj kompatemaj, en kies manoj kuŝas la sorto de nia urbo,
-de nia vivo kaj de ĉio, kion ni posedas, mi alvokas vin solene:
-malhelpu, ke ni estos punataj pro tiu ĉi petolaĵo senekzempla!...
-
-
-
-
-38.
-
-
-Grandioza festeno kuireja!
-
-Nia dika kuiristino Sabino festas triumfegojn! Oni admiras ŝin, kiel
-oni admiras en hodiaŭtempo ekvilibriston en varieteo. Ŝi estas tiom
-ĝojebria kaj fiera, ke ŝi turniĝas sur siaj kalkanoj en rondo
-kvazaŭ freneziĝinta planedo. Kaj tion farante kun ruĝegaj vangoj
-kaj ŝvitanta frunto, kun distaŭzita hararo, ŝi rapidege sorĉas
-mirindaĵojn...
-
-La akvokonduko -- ah! -- kia sorĉaĵo! La gasaparato -- ah! -- kia
-mirindaĵo! La konservaĵoj -- ah! -- kiaj belegaĵoj!
-
-Romanaj sinjorinoj staras en la kuirejo. Sinjorinoj el la
-aristokrataro! Kaj ĉiuj ili premiĝas ĉirkaŭ la elektra kuirfajrujo
-kaj miras. Kaj kiam post minutoj estas manĝopretaj kelkaj porcioj
-da bovaĵo el la konservaĵoj, la sinjorinoj rapideme metadas siajn
-ringoornamitajn fingrojn en la pladojn. Dume la kuiristino faras
-batitan kremon kaj garnas per ĝi grandegan torton.
-
-Kun fulma rapideco malaperas la torto. El maĉantaj buŝoj sonas
-vokoj de raveco. „Macte! macte!“[3] ili krias ĥore al la
-kuiristino kvazaŭ al venkinto en gladiatora batalo...
-
- [3] latine = belege, belege!
-
-Cili estas jam ĵaluza. Sed ankaŭ ŝia vico venas: ŝi prezentas la
-elektran gladilon kaj nian polvosorban aparaton...
-
-Nur sinjorino Kamilo malĝojas. Ŝi estas malfeliĉa pro tio, ke
-neniu priatentas ŝin, ke ŝi ne povas komprenigi sin nek kompreni
-ion. Helpeme Sovaĝi provas interpreti. Sed ankaŭ li ne sukcesas:
-tro fieraj estas tiuj romanoj sinjorinaj!
-
-Jen, ili sidas en longaj vicoj. Kun kostumoj belegaj. Koloroj plej
-diversaj kreas belegan harmonion. Kiajn studojn kostumajn kaj scenajn
-povus fari ĉi tie niaj hodiaŭaj teatraj aŭ filmaj reĝisoroj!...
-
-Precipe unu junulino vekas mian intereson. Ŝi portas rezedoverdan
-kostumon kun rozkolora mantelaĵo. Belega estas la faldaro, laŭ kiu
-la delikatega mola ŝtofo estas aranĝita. Grandega malhele bruna
-buklohararo ondas sur ŝiajn klasikajn ŝultrojn kaj nukon, kiuj
-ŝajnas skulptitaj el marmoro. La hararo estas ordigita en sennombraj
-bukletoj; la tutaĵon ĉirkaŭligas purpura rubando, ornamita per
-oraj globetoj. Kaj kun kia senĝeno ŝi montras siajn duonnudajn
-sandalitajn piedojn! Mi estas ravita de ĉi tiu klasika belego...
-
-Fraŭlino Snob, pri kiu neniu atentas, ne rimarkas tiun ĉi
-malĝentilecon. Ŝi sidas senmove kaj rekte kvazaŭ englutinte
-bastonon, kaj tute profundiĝas en la rigardadon de la tualetoj kaj
-frizaĵoj...
-
-La romanaj sinjorinoj babilaĉas. Latinaj vortoj zumas tra la
-ĉambro. Unu krias tra alia. Kaj strange: la klaĉemo, tiu ĉi
-frapanta eco de l’ virino, evidentiĝas ankaŭ tie ĉi!
-
-Subite eksilentas ĉiuj.
-
-Gracia sinjorino eniras. Ŝi salutas -- kiel ŝajnas al mi -- kun
-ioma embaraso. La sinjorinoj disiĝas kaj faras spacon. Ili
-resalutas parte kun respekto, parte kun moko. La ĵus enirinta
-sinjorino, kiu estas vestita helblue kaj arĝente, evidente havas
-plej noblajn kondutmanierojn. Ŝi rigarde serĉas la domestrinon. Oni
-alkondukas al ŝi sinjorinon Kamilo-n kaj la romanino per mallaŭta
-voĉo diras supozeble agrablaĵon, kiu estas nekomprenebla. Ŝi
-ŝajnas esti tre miopa, ĉar ŝi metas preskaŭ la nazon sur ĉiujn
-aĵojn, kiujn ni montras al ŝi.
-
-Tiam fraŭlino Snob kun solena gesto donas al ŝi sian lorneton, per
-kiu ŝi ĉiam estas armita. Kun timema miro la romana sinjorino
-akceptas la lorneton kaj metas ĝin antaŭ la okulojn. Tiam subite
-ŝi ekkrias pro ĝojo kiel blindulo, kiu subite reakiris sian
-vidpovon. Feliĉego emocias ŝin. Kun laŭtaj scivolaj demandoj
-ĉirkaŭas ŝin la aliaj sinjorinoj. Kaj tiel okazas, ke ankaŭ
-fraŭlino Snob, pri kiu neniu ĝis nun atentis, subite fariĝis
-persono de unuaranga graveco!
-
-La fremda miopa sinjorino estas Acte, la eksigita amatino de
-imperiestro Nerono. Ŝi loĝas ankoraŭ en la imperia palaco kaj
-ĝuas certan influon.
-
-Kiam Acte adiaŭas nin, ŝi redonas la lorneton kun tremanta mano.
-Sed fraŭlino Snob reprenas ĝin senkompate. Kiel ŝi ja povus
-fordonaci la lorneton, se ŝi posedas nur unu? Kaj ŝi nun ja bezonas
-nepre la lorneton en antikva Romo, ĉar ŝi nepre volas trovi sian
-Vinicion. Estas krome en la domo ja diversaj okulvitroj de Fromaĝi,
-kiujn li ne uzas. Sed ni ne kuraĝas proponi al la bela Acte tiajn
-monstrajn vitrojn!...
-
- * * * * *
-
-Post du horoj eleganta palankeno haltas antaŭ nia domo. Eliras
-korteganino kaj senspire kuras en nian ĉambron.
-
-Ke por siaj same miopaj okuloj la imperiestro postulas la „grandan
-rimedon!“ Li aŭdis, ke ĝi helpis mirinde al Acte. Ankaŭ li
-deziras vidi en sama maniero.
-
-Fromaĝi krias:
-
-„Arogantegaĵo!“
-
-Sed mi klarigas en latina lingvo:
-
-„Nobla sinjorino! Reiru kaj anoncu al la potenca imperiestro, ke ni
-estas pretaj persone enmanigi al li la ‚grandan rimedon‘, se lia
-indulgo bonvolos akcepti nian viziton. Ĉar la indiferenteco, kiun la
-kortego evidente montras kontraŭ ni, estas ofenda...“
-
-Kun granda seniluziiĝo kaj indigno la korteganino residiĝas en sian
-palankenon. Mi bone povas laŭsenti ŝian spiritan staton: ke tia
-afero ankoraŭ ne okazis, dum ekzistas Romo!
-
- * * * * *
-
-Post pluaj du horoj, kiam la horizonto ruĝiĝis jam vespere,
-Tigellinus, unua generalo kaj ministro, en akompano de pretorianoj,
-transdonas al ni la inviton al la Palatino, Tigellinus, la homa
-bestaĉo! Mallonghara grizkapulo kun glateca konduto kaj envia
-rigardo. Kortegeca kaj sinjoreca. Sed en la salono de Fromaĝi mizere
-disfluas lia sinjoreco kaj li balbutas pro senlima mirego.
-Malkonstante kaj malkonfide moviĝas liaj okuloj tien kaj reen.
-
-Fromaĝi tre ĝojas pro la imperiestra invito kaj forgesante tute la
-antikvan tempon, li serveme prezentas skatolon da bonegaj cigaroj al
-la romano. Kaj ĉar tiu rifuzas akcepti, Fromaĝi supozas, ke li
-estas nefumanto. Rapide li alvokas Tabakaĉ-on, ke li prenu la
-cigarojn kaj disdonu ilin al la pretorianoj, kiuj atendas antaŭ la
-domo.
-
-Tabakaĉ malaperas kun la cigaroj fulmrapide...
-
-
-
-
-39.
-
-
-Mi frotas miajn okulojn: ĉu mi dormas? ĉu mi sonĝas? Sed ne, estas
-ja neeble. Ĉar la suno helege lumas super niaj kapoj.
-
-Malrapide nia aŭtomobilo ŝoviĝas antaŭen. Ni veturas vizite sur
-la Palatino-n. Ni ĉiuj estas en festena tualeto: la sinjorinoj en
-rigida silko, la sinjoroj en frako.
-
-Romo ŝajnas stari „surkape!“ La tuta urbo surpiede! Dekstre kaj
-maldekstre apud nia vojo romanoj, viroj, virinoj kaj infanoj,
-nubianoj, egiptoj, sirianoj, persoj, hebreoj, grekoj -- reprezentitaj
-ŝajnas ĉiuj nacioj de la mondo!
-
-Kiam ni proksimiĝas al la Palatino, ni enveturas grandegan spaliron
-de pretorianoj. Vere, impona elmontro de potenco!
-
-„Tuta potenco, kiu montriĝas tie ĉi“, diras Fromaĝi kun fiera
-ĝojo, „disfluiĝas en nenion antaŭ niaj fortoj.“
-
-„Vi estas prava“, mi respondas, „mi nur bezonas pafi unu
-revolveron -- kaj ĉio diskuregas.“
-
-„Jes“, aldonas Sovaĝi, kaj mi sentas, ke lia malnova venĝemo
-vibras en lia voĉo. „Kio estas ili? Maskitaj paperaj pupoj, kiujn
-ni disblovas kiel vento.“
-
-„Nur ne faru novajn senpripensajn aĵojn!“ petas timeme sinjorino
-Kamilo.
-
-„Sed tio estis tiom amuza, panjo“, diras Maria petoleme.
-
-„Ni devas venki per la personeco“, decidas instrueme fraŭlino
-Snob kaj tion dirante, sidigas sin rekte kaj rigide. Ŝi ŝajnas
-konvinkita pri la venko de sia propra personeco.
-
-Sunbrilanta posttagmezo. Ĉie brilego kaj lumego. La pompo de l’
-antikva tempo milkolore ondas ĉirkaŭ ni. Ie mallaŭta muziko de
-plendantaj flutoj...
-
-Ni estas meze en „Quo vadis“. Ĉirkaŭ ni la kortego de imperiestro
-Nerono. Jen la apollobela Otho, jen la poeto Lucanus, la eleganta
-Petronius, la dika Vitellius, la filozofanta Seneca, Vespezianus
-kun la karakteriza kapo kaj jen la juna Titus, bela junulo, kiun
-oni prezentas al ni kiel Nerva kaj kiun mi kutimas vidi sur
-liatempaj moneroj kiel maljunulon, Tigellinus kaj ĉiuj aliaj
-korteganoj, patricioj, oficistoj kaj soldatoj...
-
-Fraŭlino Snob pinĉas mian brakon kaj deziras ekscitite, ke mi
-montru al ŝi ŝian amatan Markon Vinicion...
-
-Mi frotas miajn okulojn. Mi fikse rigardas en la sunbrilatan antikvan
-ĥaoson, kiu vigladas ĉirkaŭ mi...
-
-Ĉu estas sonĝo? Jes, estas sonĝo, gigantega fantazia sonĝo, kiu
-fariĝis ĉi tie realo. Ha, en mia poŝo tintas moneroj de Otho,
-Vespasian, Titus kaj Nerva, kiujn aĉetis profesoro Sovaĝi. Mi konas
-la sorton kaj estontecon de tiuj, kiuj staras nun antaŭ mi! Mi konas
-la sorton de la romanoj, de ilia mondregno, de ilia eterna urbego.
-Ha, en mia spirito mi vidas, ke Romo brulas en venonta jaro, ke
-Seneca banante malfermas tranĉe siajn vejnojn, mi vidas Nerono-n en
-agonio, Vitelliuso-n ŝirata el la palankeno kaj dispecigata,
-Titus-on detruanta Jerusalemo-n, Nerva-n kiel honoratan maljunulon
-surpaŝi la tronon de la mondregno... Ha, mi estas do pli ol la
-Pythia, pli ol la Sybilla...
-
-Kaj kio ili do estas ĉiuj ĉi, kiuj moviĝas antaŭ mi en pompaj
-vestaĵoj? Ĉu ili estas kadavroj? Ĉu ili estas misteraj fantomoj,
-kiuj kuraĝas penetri eĉ en blindigan helon de l’ suno? Aŭ ĉu estas
-ni tiuj fantomaj vaguloj, kiuj falis meze en ĉi tiun tempon? Kiu
-tempo estas la ĝusta? Ĉu estas eble, ke preskaŭ du mil jaroj pasis
-depost tiu ĉi serena posttagmezo, kies suno brilegas ĉirkaŭ ni?...
-
-Nia aŭtomobilo haltas ĉe blanka ŝtuparego antaŭ marmoraj
-kolonoj...
-
-Eksonas laŭtaj ĝojegaj krioj de l’ popolamasoj. Mi malfermegas la
-okulojn. Mi ektremas febre. Mi svenetas...
-
-Imperiestro Nerono aperas, post li la imperiestrino Poppaea...
-
-Saluton Nerono!... Saluton, Poppaea!...
-
-
-
-
-40.
-
-
-Menenius Piso notis:
-
-Pro la miopaj okuloj de l’ dia Cezaro okazis, ke la fremdaj
-barbaroj, kiujn pereigu la dioj, estis akceptataj honore sur la
-Palatino. Ĉar la dia Cezaro volis vidi, kiel vidis Acte, kaj pro tio
-li malŝparis sian afablon kaj bonvolon por la barbaroj.
-
-Nun oni scias, kiuj ili estas kaj de kie venas iliaj misteraj fortoj.
-Cinikulo, kiu vivas en la domo de Sabellius Rufus, en kies ĝardenon
-falis la sorĉa domo el la nuboj, sukcesis sciiĝi, ke la barbaroj
-estas kristanoj. Ĉar en unu el siaj ĉambroj ili havas la bildon de
-la krucigita Dio, al kiu la kristanoj kutimas oferi.
-
-Ho, ke la dioj punu tiun kristanan bandaĉon! Prava kaj ĝusta do
-estas la opinio de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj homoj estas
-armitaj per malpiaj supernaturaj fortoj kaj ekzistas en la mondo nur
-por meti la hakilon al la kolumnoj de la ŝtatkonstruaĵo kaj
-renversi ĉion ekzistantan. Estas do tempo plej urĝa, ke la edikto
-kontraŭ la kristanoj, kiu bedaŭrinde ŝajnas forgesita, estu
-renovigata, kaj mi tute aprobas la opinion de multaj al la dia Cezaro
-amikaj personoj, ke venis nun la tempo eklabori per ĉiaj rimedoj
-kontraŭ la troiĝanta malico kaj venena potenco de la kristanoj, se
-aliokaze ne estu serioze minacata la romana ŝtato.
-
-Do -- staris la kristansuspektaj barbaroj en la granda akcepta
-salonego sur la Palatino kaj rikane rigardis nin. Vere, ili similis
-al kotaj makuloj sur blanka silko, kiam ili staris en sia malbeleco
-inter la belaj florantaj kaj altmoŝtaj, per belegaj festaj vestaĵoj
-vestitaj kaj bonodorantaj noblaj romanoj! Ĉu efektive oni povas nomi
-vestaĵo tion, kion tiuj fremdaj viroj kaj virinoj portas sur siaj
-korpoj? Tiujn strangegajn nigrajn, malvastajn vesttubojn de la viroj
-kaj tiujn malelastajn kaj rigidajn robojn de la virinoj? Kaj kial la
-viroj portas blankajn kirasojn sur la brusto kaj ĉirkaŭ la kolo
-rondstaraĵojn same el la ŝtofo de la kiraso? Unu el la virinoj[4],
-havis la kolon kaj supran parton de la brusto nuda laŭ maniero de
-niaj belaj virinoj, sed kio ĉe ni estas bongusto kaj ĉarmo,
-evidentiĝas ĉe virino abomenego.
-
- [4] Rim. de l’ trad.: „Fraŭlino Snob havas ĉe M. Piso specialajn
- ŝancojn!“
-
-Ili alportis por la dia Cezaro kaj diina Poppaea donacaĵojn, kaj la
-imperiestraj gemoŝtoj bonvolis akcepti ĉi tiujn donacojn kaj eĉ
-admiri. Ja, Poppaea metis sur sian diinan buklan kapon hiperborean
-konstruaĵon el felto, silko kaj plumoj, pri kiu la barbaroj diras,
-ke ĝi estas portata en ilia hejmlando nur de plej noblaj virinoj. Mi
-devis turni min flanken por ne ekridi laŭte, kiam la imperiestrino
-starigis la plumigitan monstraĵon sur la nobla kapo, en la mano
-ruĝan ombrelon kun blankaj franĝoj laŭ speco de la ombreloj, kiujn
-oni tenas superkape al la egiptaj pastroj dum iliaj procesioj, nur ke
-ĉi tiu estas kunetirebla. Kaj la dia Cezaro lasis meti sur sian
-nazon per la estro de la barbaroj la dratplektaĵon kun la facetitaj
-ŝtonoj kaj poste elkriis ĝojigite, ke li fariĝis klare vidanta.
-
-Post tio li akceptis aliajn donacojn, interalie kesteton, super kiu
-flugpendis grandega funelo. Ĉar neniu sciis, kion signifis la aĵo,
-la barbarestro petis pri la permeso pli detale montri la aĵon.
-Momenton li turnis je ĝi, poste eksonis potenca voĉo el la funelo
-kaj kantis akompane kun nevidebla muziko, ke ĉiuj ektimis pro la
-sorĉo. Kaj ĉar la poeto Lucanus opiniis, ke devas sidi en la kesto
-eta pigmeo, la barbaro malfermis la pordeton de la kesto, kaj
-efektive enestis nur radetoj, kiuj intermikse kuradis, sed nenio
-homa. Estis abomena sorĉego kaj la dia Cezaro mem paliĝis kaj
-timtreme cedis, ĉar la muziko estis vere barbara, kaj la kanto
-sonis malbelsone. Kaj ili diras, ke ĉi tiu bruado devenas de glora
-kantisto, nomata _Carusos_. Poste la barbaro enŝovis rondan
-plataĵon kaj anstataŭ la kanto eksonis el la sorĉfunelo terure la
-blekegado de leono. Kiom ajn terurege estis aŭdi la blekegadon de
-ĉi tiu sovaĝa bestego meze inter ni, ni ĉiuj kuraĝe eltenis, kaj
-la dia Cezaro ridetis, kiel ja nur povas rideti saĝa viro pri
-tiaspeca sorĉludilo...
-
- * * * * *
-
-Homoj!
-
-Mi estas naturo trankvila. Mi ne ĵetas ŝtonojn kontraŭ kolegojn.
-Tion mi ĝis nun ne faris. Sed kion raportis al vi ĉi supre mia
-kolego Menenius Piso, estas tiel malvera kaj ofenda, ke mi laŭte
-devas voki al vi: _ne kredu lin_!
-
-Homoj, kiuj vi estas feliĉaj kaj enviindaj pro tio, ke vi povas legi
-la raportojn de antikvulo, pripensu, ke vi tion devas danki precipe
-al mia senegoista modesteco. Ĉi tiu modesteco detenas min simple
-ŝuti polvon en viajn okulojn, kiel kutimas fari aliaj verkistaĉoj
-kaj en tia fia maniero rikolti vian laŭdon kaj aplaŭdon -- ho ne!
-Mia malegoismo instigis min akiri vian aplaŭdon honeste. Tial mi ne
-fortenis de viaj okuloj la raportojn de mia kolego M. Piso, pri kiuj
-mi ja povus simple silenti! Sed bedaŭrinde mi devas konstati
-publike, ke mia antikva kolego same apartenas al tiuj verkistaĉoj,
-kiujn mi supre aludis.
-
-Homoj! Mi energie protestas kontraŭ la malveraĵoj kaj ofendaj
-arogantaĵoj, kiujn distrumpetas fanfarone antikva skribistaĉo.
-
-Estas malvere, ke la muziko, kiun ni prezentis al Nerono, estis
-barbara aŭ malbelsona. Kontraŭe, ĉi tiu muziko estis mirinde bela.
-Ĉar Fromaĝi enmetis en la gramofonon, kiun ni donacis al Nerono, la
-plej bonan diskon, kiun ni havis. Tio estis la glora ario de Caruso
-„Donna è mobile“ el „Rigoletto“.
-
-Estas malvere, ke la korteganoj kuraĝe eltenis nian leondiskon, kiun
-Fromaĝi enmetis poste, kaj ke Nerono ridetis. Kontraŭe, kiam la
-leona blekego eksonis, ekregis preskaŭ paniko. Ĉiuj opiniis, ke la
-leono troviĝas meze inter ni. Kaj estas vere, ke mi ĝis nun ne
-vidis tian malkuraĝan teruron. Nerono kun kriego rifuĝis malantaŭ
-siajn korteganojn. Kaj Fromaĝi devis rapide ĉesigi la gramofonon,
-se ni ne volis riski malagrablaĵojn...
-
-Homoj! Mi apelacias al via konscienco: konfesu mem, ke Menenius Piso
-estas grandega impertinentulo!...
-
-
-
-
-41.
-
-
-Antikva bakhanalio!
-
-Jen kuŝas la historia monstro Nerono. Kun dika vizaĝo, kiu ŝajnas
-ŝvelita pro la ega duobla mentono. Kun kapharoj ruĝetaj kaj
-maldensaj. Li kondutas kiel malfeliĉe senhelpa dika virino,
-kun paŝoj el la tragedio, kun patosaj manmovoj. En la miopaj
-kunepremitaj okuloj brilas sovaĝo kaj frenezo. Liaj nudaj grasaj
-brakoj estas ringitaj kaj sur la kapo kuŝas ora krono. Sur lia nazo
--- la okulvitroj de Fromaĝi. Karikaturo el febra sonĝo!
-
-Ĉu ĉio ĉi ne estas sonĝo? Jes, la imperiestra vizitakcepto
-ŝajnas al mi febra sonĝo kun inkubo. Ŝajnas al mi, ke mi
-ĉiumomente vekiĝos al pli agrabla efektivo. Viviĝas ĉirkaŭ ni la
-riĉe kostumitaj figuroj de l’ Nerona epoko. Por ni ili estas duone
-maskobalo, duone malvarma ŝtoniĝinta historio. Leviĝis antaŭ ni
-la kurteno de l’ antikva scenejo, sur kiu ni mem ludas strangan
-ĉefan rolon! Malfermiĝis la teatro de l’ historio, en kies fono
-insidas krimego, brulo kaj morto!...
-
-Ekstere brilanta posttagmeza suno. Interne -- malheligita salonego
-kun multnombra lumigilaro. Mi tute ne scias, ĉu do estas tag- aŭ
-vespermanĝo, kion prezentas al ni Nerono. La salonego aspektas
-strange. Kaj la krepusko, kiu regas ĉi tie, frapas malserene miajn
-okulojn, kiuj kutimas la elektran lumon.
-
-Ripozaj kuŝejoj anstataŭ seĝoj. Neniaj manĝilaroj. Manprenoj en
-la pladojn.
-
-Fraŭlino Snob rifuzas kuŝi kaj meti la manojn en la pladojn. Ŝi
-sidas sur la kuŝejo en rigida hieratika pozo. Ŝiaj lipoj premiĝas
-ŝoke. Senĉese ŝi ĉirkaŭrigardas. Ŝi ne trovis sian belegan
-heroon Marcus Vinitius, sed ĉeestas multaj indaj anstataŭantoj...
-
-Mi rigardas miajn amikojn el la dudeka jarcento. Jen, ili kuŝas meze
-en la brilantaj belaĵoj sur siaj kuŝejoj vere kiel kotaj makuloj.
-La abomena malbeleco de niatempaj vestaĵoj montriĝas frapante.
-Escepton eble faras Maria, kiu surmetis helruĝan someran vestaĵon.
-Ŝi kuŝas apud juna belega romano, kiu vigle parolas al ŝi...
-
-Jen, profesoro Sovaĝi. Li aspektas vere sovaĝe. Kun fiero li
-klopodas konduti tute klasike. Oportune li etendiĝas sur sia
-kuŝejo. Li manĝas kaj trinkas ĉion. Liaj fingroj kaj liaj lipharoj
-gutas je graso. Li engorĝigas nemiksitan Falernan vinon. Lia nigra
-frako, kiun li verŝajne farigis ĉe iu fuŝtajloro, vestas lin
-malbone. Li etendas siajn malgraciajn botojn kun la malpuraj plandoj.
-Ĉio ĉi ŝajnas al mi kria akuzo kontraŭ nia kulturo!
-
-Fromaĝi deziras fiksteni la solenan manĝon ĉe Nerono por eternaj
-tempoj. Karolo do alportas grandan fotografan aparaton kun la
-plategaĵo. Profesoro Sovaĝi devas klarigi per arte studitaj frazoj
-latinaj la celon de la aparato. Li faras tion kun ŝviteganta ruĝa
-kapo.
-
-Sed sur la vizaĝoj de la romanoj montriĝas timo. Antaŭ ili
-troviĝas la mistera aĵo. Ĝi disstarigas siajn tri piedojn kaj ĝia
-nigra truo rigardas fikse la grupon. Fromaĝi petas Nerono-n, ke li
-akceptu imperiestran pozon. Sed Nerono kaŝis sin pro timo malantaŭ
-Poppaea. Kun peno oni sukcesas venigi lin antaŭ la aparaton. Fine li
-paŝas antaŭen. Li portas la okulvitrojn kun timiga grotesko. Liaj
-okuloj moviĝas malkonstante tien kaj reen. Oni metas ĉirkaŭ liajn
-ŝultrojn la trenaĵon en pentrindaj faldoj kaj donas al li liron.
-Kaj nun li sidas, bildo de kompato, antaŭ la aparato kaj rigardas la
-nigran truon, el kiu ŝajnas minaci terura danĝero.
-
-Tiam profesoro Sovaĝi levas la dekstran manon kaj vokas laŭte la
-kutiman fotografan frazon: „Mi petas serenajn mienojn!“
-
-La societo klopodas rikani. Fromaĝi fotografas kaj danke klinas sin.
-
-Karolo prenas la plataĵon. Li tuj veturas hejmen, por riveli ĝin
-kaj plej rapide alporti pretan bildon.
-
-Horoj pasas. Malrapide...
-
-Mi estas jam dormema kaj laca. La impresoj hodiaŭaj estas tro
-fortaj. Plej volonte mi nun kuŝus hejme en la lito kaj dormus. Kaj
-forgesus pri ĉio, kio nun zumas ĉirkaŭ mi mistere kaj fantome.
-Nebuloj kvazaŭ ŝoviĝis jam antaŭ miajn okulojn kaj mi jam ne
-atentas apud mi Lydia, la belan filinon de Menenius Piso, kaj ŝiajn
-sincerajn amklopodojn...
-
-Fraŭlino Snob, en kies kapo evidente efikas la Falerna vino, jam
-tute konformiĝis al la antikveco. Ŝi amvarmiĝis. Ŝi kuŝas meze
-inter aro de junaj kaj maljunaj romanoj kaj rikanas bonhumore. Ŝi
-tute ne komprenas la romanojn, kiuj evidente mokpetolas ŝin, kaj mem
-povas respondi nenion...
-
-Profesoro Sovaĝi estas tute ebria. Li ruliĝas al Nerono, kiu estas
-ne malpli ebria, kaj krias laŭte: „Vivu la granda Kezaro!“ Post
-tio li grunte rakontas al Nerono pri la verko „De praulo ĝis
-radiohomo“...
-
-Fromaĝi leviĝas kaj balbute invitas la imperiestron, la imperiestrinon
-kaj la korteganaron al festena manĝo. Ĉiuj ridas kaj aplaŭdas. La
-invito estas akceptata entuziasme. Jam fariĝas malfrua vespero...
-
-Tiam aperas Karolo kun la preta fotografa bildo. Oni starigas ĝin.
-La societo proksimiĝas. Unu preme puŝas la alian. Kaj dum ili
-ŝanceliĝas duonebrie, kelkaj etendas montre siajn fingrojn, virinoj
-ekridas akrasone kaj kvere, aliaj starante pli proksime ĉe la bildo
-ekkrias pro teruro.
-
-Nerono ŝanceliĝas al la bildo. Liaj okuloj rigardas ĝin fikse kun
-esprimo de ebriulo. Kiam li ekkonas la bildon, li rulas la okulojn
-malantaŭ la okulvitroj. Li fingromontras sur sian portreton kaj
-ekridetas kiel infano. Sed subite li ektremas pro teruro. Li skuiĝas
-froste. Liaj genuoj ŝanceliĝas senforte. Li vualas sian kapon...
-
-Ĝenerala tumulto! La romanoj, kuraĝigitaj de la alkoholo, subite
-montras minacan konduton. Unu el ili, gestante kun ekscito, komencas
-agitan paroladon kontraŭ la barbaroj. La tumulto pligrandiĝas.
-Fromaĝi forsavas sian bildon. Ni rapidiĝas por eliri. Nur kun peno
-ni sukcesas elŝiri fraŭlinon Snob el la brakoj de ĝentila stranga
-amemulo. Karolo kaj mi fortrenas profesoron Sovaĝi, kiu apenaŭ
-povas stari pro ebrio.
-
-Kaj dum kiam la homamasoj ĉirkaŭkrias nin kaj minace levas siajn
-pugnojn, Karolo fajfigas la signalsirenon kaj nia aŭtomobilo salte
-ekkuras en la sin premantan homaron...
-
-
-
-
-42.
-
-
-Krepuskiĝas.
-
-Nia aŭtomobilo rapidegas en la densajn homamasojn. La vento, kiu
-forte eksiblas ĉirkaŭ niaj kapoj, forblovas la latinajn kriojn de
-la popolaĉo. Miraklo estas, ke ne okazas akcidento. Sed Karolo estas
-tute sobra.
-
-Ĉu ni estas ebriaj? Mi ne volas riproĉi, ke la sinjorinoj trinkis
-tro multe. Sed ni ĉiuj estas ebriigitaj de la travivaĵoj kaj
-impresoj.
-
-Tamen -- ĉu fraŭlino Snob ne estas ebria? Ŝi subite leviĝas,
-etendas sian brakon kaj krias:
-
-„La koloseo!“
-
-_La koloseo!_ Ĉu? Mi frotas miajn okulojn. Tio estus ja neebla.
-Kaj tamen mi vidas la grandegan konstruaĵon antaŭ mi. Jen! Jen!
-Ĝi elteriĝas en krepuskan ĉielon. Kaj strange: ĝi ne estas
-antikvagriza kaj ruina kun la karakteriza rompa linio, konata al ĉiu
-Rom-vizitinto. Sed nova, brila ĝi leviĝas en pura blanko en la
-vesperan horizonton.
-
-„La koloseo!“ krias ankaŭ mi kaj skuas la profesoron, kiu
-ronkante kuŝas en la aŭtomobilo.
-
-Tiam Maria ekpremas mian brakon kaj krietas:
-
-„La tero tremas!“
-
-Ĉu ni estas ebriaj? Mi malfermegas la okulojn. Antaŭ ni ekŝanceliĝas
-konstruaĵoj. Leviĝas kaj malleviĝas tutaj stratoj. Kaj ĉio fluas
-ĉirkaŭ ni en konstanta ŝanĝo. Kaj super la ŝanceliĝanta Romo leviĝas
-imprese kaj impone la koloseo. Kaj la arkego de Konstantino!...
-
-La tero tremas? Neeble. Nenie estas krako aŭ ruinfalo. Venas domoj,
-malaperas. Leviĝas novaj siluetoj de konstruaĵoj kaj denove
-forŝoviĝas. Kvazaŭ rapidaj scenoŝanĝoj en kinematografejo...
-
-Timigite Karolo haltigis la aŭtomobilon:
-
-„Mi ne povas veturigi. La vojo estas barita.“
-
-Tondro! Ni erarveturis. Kiel estas eble? Ni jam kutimas la stratojn
-de Romo sufiĉe kaj la vojo de la Palatino hejmen estas tiel bone
-konata, ke ni konstatas kun mirego: ni troviĝas en tute fremda
-regiono. Sed tiu ĉi regiono estas pli belega. Grandaj palacoj staras
-tie ĉi, kie staris antaŭ horoj mizeraj argilaj kabanoj. Kaj terura
-fenomeno de l’ naturo timigas nin: jen ĉirkaŭas nin krepusko, jen
-nokto, jen brilegas sunhela tago. Kaj ĉio ĉi ŝanĝiĝadas kun
-fantoma rapideco.
-
-Sinjorino Kamilo tremas pro timo:
-
-„Dio mia, la mondo pereas!“
-
-„Ne, ne!“ mi diras. „La Co-vivo malordiĝis iel. Jen la kaŭzo!“
-
-Karolo provas plu direkti la aŭtomobilon. Sed kiel misteraj
-sorĉaĵoj aperas novaj muroj, baras la vojon kaj malaperas, cedante
-al aliaj. Karolo blasfemas. Fine li krias:
-
-„Ĉiuj eliru!“
-
-„Ne!“ rediras Fromaĝi. „Restu sidantaj! Mi ankoraŭ konas la
-direkton, ni devas veturi precize okcidenten. En tiu direkto estas
-nia domo“.
-
-Tion dirante, li montras per la mano. Li okupas la sidlokon apud
-Karolo, elpoŝigas kompason kaj ekprenas la direktilon.
-
-La aŭtomobilo plu veturetas singarde.
-
-Subite Fromaĝi eksaltas, fingre kombas sian hararon -- la ĉapelon
-li jam perdis antaŭe -- manfrapas sian frunton kaj krias kun terura
-voĉo:
-
-„Jam mi scias -- la aerooptikaj plataĵoj!“
-
-Mi tuj komprenas. Iu mano tuŝis niajn aerooptikajn plataĵojn. Ili
-verŝajne moviĝas kaj kun ili la jarcentoj. Tempoj postkuregas sin.
-Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj
-okuloj. Kaj ni estas meze en la ĥaosego.
-
-Mi ektremas. Ha! Efektiviĝis tio, kion antaŭdiris avertaj voĉoj en
-ŝvitoplena nokto. Jes, ni fariĝis mizeraj fantomaĉoj. Ni vagas en
-la Co-a mondo similaj al ombruloj kaj glitas inter kuregantaj
-jarcentoj...
-
-Ĉirkaŭ ni ŝanĝiĝas ĉio. Ne nur Romo aspektas en ĉiu minuto
-alia, sed ankaŭ ĝiaj loĝantoj. Popolo ... legionoj ... militistaro
-... procesioj ... brilas torĉoj en krepusko ... lumiĝas hela tago
-... grupoj de homoj volas ataki nin, sed tuj ili redroniĝas en
-pasintajn tempojn ... aŭdiĝas bruo ... eksonas muziko ... profunda
-silento...
-
-Kio? Ĉu jam venkis la kristanoj? Leviĝis el la katakomboj? Jen,
-moviĝas solena procesio ... antaŭe kruco ... psalmojn kantantaj
-virinoj kaj knaboj ... jen, viro kun ordonaj rigardoj en purpura
-dalmatika vestaĵo ... kaj ĉio preterpasas ... malklariĝas kvazaŭ
-spiro sur spegulo...
-
-Ĝermanoj ... ĝermanoj ... tuta rivero ... surĉevale ... piede ...
-en kurega paŝo ... ekscitaj krioj ... for!
-
-Kaj la belego, kiu ĉirkaŭis nin ankoraŭ antaŭ sekundoj, malaperas.
-Ekaperas vasta kampo. La aŭtomobilo saltegas antaŭen... Haltu!
-Nova muro ... antikvagriza, putra kaj ruina, sed malhelpa...
-
-Mi kuraĝas returni la rigardojn. Mi ekkonas la Palatinon, kiu ĵus
-belegis per pompaj konstruaĵoj ... kiel griza ĝi nun ŝajnas al mi
-... kaj la koloseo, ĵus rekta kaj brila ... ĉu ĝi ne montras jam
-la rompan linion?... mallumaj turoj rondaj, cikloidaj ... mallarĝaj
-stratetoj, fermitaj per ĉenoj... inter ili brilas torĉoj, bruas
-armiloj ... homoj ribelas ... nova dezerto ... tomba silento ... kaj
-nia aŭtomobilo jen saltegas antaŭen ... jen haltegas antaŭ novaj
-baroj...
-
-„Rapide hejmen!“ krias Fromaĝi energie. „Alie povas okazi, ke
-ni estos ŝirataj el la Co...“
-
-Fraŭlino Snob kuŝas svene sur la kusenoj. Sinjorino Kamilo fikse
-rigardas antaŭen kiel frenezulino. Maria premiĝas al mi kiel
-timigita birdo. Nur profesoro Sovaĝi ronkas en profunda dormo kun
-feliĉa senzorgo...
-
-„Ni supozeble estas jam proksimaj“, krias Fromaĝi, „kaj al mia
-domo certe nenio okazis!“
-
-Droniĝas la antikva Romo ... montriĝas alia ... pli malpura kaj
-malnova ... malkultura ... jen militbrua ... jen tombosilenta ...
-sufokiĝanta en kreskeganta herbaro ... sonoriloj sonas...
-
-Tiam ekkrias Fromaĝi. Li staras antaŭ ni kaj montras antaŭen. Lia
-longa hararo flirtas.
-
-„Jen la domo!“ li kriegas pro ĝojo.
-
-Efektive! Mi ekkonas nian domon. Sur ĝia tegmento trembrilas lumego,
-kiun kaŭzas la rapidega moviĝo de l’ aerooptikaj plataĵoj. Ĵus
-ĝi staras apud marmora ruinaĵo ... nun ĝi apogiĝas je malalta,
-longetendita baziliko ... malantaŭe muro kun hirundovostaj dentoj
-... pordego ... ruĝe ardanta horizonto ... pompa rajdantaro ... en
-la mezo du rajdantoj de heroa aspekto ... al unu ruĝa barbo kovras
-la kirason, la alia rigardas fiere kaj saĝe, portas specon de
-infulo, lia vestaĵo estas blanka kaj purpura. Kaj dum ekfulmas, la
-ruĝbarbulo returnas sin kaj montras al la fajra brilo. Li parolas en
-peza latino, kiun tamen mi klare komprenas: „Mi ankaŭ donis al vi
-la viron el Brescia, sankta patro; tie flamas li en mia tendaro. Nun
-donu ankaŭ vi...“ For!...
-
-Dum bruas krioj kaj armiloj, ni haltas antaŭ nia domo. Ni enkuregas.
-Ni repuŝas la servistinojn kaj rapidegas sur la tegmenton.
-
-„Arogantegaĵo!“ krias furioze Fromaĝi.
-
-Jen staras Tabakaĉ kaj ekkonas nin kun teruro. Li paliĝis pro
-timego kaj rigardaĉas kun senkomprena malsaĝo la malfeliĉaĵon,
-kiun li kaŭzis.
-
-Susura bruo. Rapidege moviĝas la aerooptikaj plataĵoj. Fromaĝi
-volas haltigi kaj returni ilin. Sed mi petas indulgan prokraston.
-
-Kaj starante sur la tegmento, ni ĉiuj rigardas mute la kuregantajn
-epokojn. Estas belega unika aspekto. La scenoj ŝanĝiĝas fulmrapide:
-Romo pereinta ... dezerta ruinejo ... sonorila sono ... krioj ...
-fajra brilo ... milita tumulto...
-
-„Tio sufiĉu!“ diras Fromaĝi senkompate kaj funkciigas kontakton.
-
-La aerooptikaj plataĵoj ekhaltas ... momenton ... kaj poste
-removiĝas susure en la Nerona-n epokon...
-
-
-
-
-43.
-
-
-Intervjuo kun Tabakaĉ!
-
-Jes, mi ŝatas intervjui. Precipe homojn laŭ speco de mia kara
-Tabakaĉ. Oni intervjuas hodiaŭtempe nur homojn eminentajn.
-Kompreneble. Sed en antikva Romo ankaŭ Tabakaĉ estas eminentulo.
-Ĉiu bubo kaj plenaĝa romano timegas lian „krakilon“, kiun li
-ŝerce pafas por forpeli la trudeman popolon, kiu nepre deziras palpi
-la „glaciiĝintan aeron“ de niaj fenestroj. Tiu ĉi „krakilo“
-konsistas en infanluda revolvero...
-
-„Mia kara Tabakaĉ“, mi diras kaj amike frapas lian ŝultron.
-„Kial vi sidas ĉi tie kaj montras vizaĝon, kvazaŭ trafis vin
-granda malfeliĉo? Diru al mi, kio instigis vin, movi la aerooptikajn
-plataĵojn sur la tegmento? Feliĉega hazardo okazigis, ke la
-plataĵoj moviĝis antaŭen. Sed ankaŭ la malo povis okazi. Tio ĉi
-estus multe pli danĝera. Vi povis movi la plataĵojn reen. Kaj en
-tiu okazo la jarcentoj kurus ne al nia tempo sed en kontraŭa
-direkto, ĉu vi komprenas?“
-
-„Ah!“ faras Tabakaĉ.
-
-„Jes“, mi daŭrigas, „ĉu vi povas imagi, kio okazus poste? Ni
-venus al Julio Cezaro, en la epokon de Hannibalo, de la reĝoj, de la
-fondo de Romo -- kaj plu reen en la grizan antaŭtempon, en la
-primitivajn cirkonstancojn de l’ pratempo, en la antaŭdiluvan
-tempon, kiam grandegaj saŭroj migradis en marĉaj ebenoj. Kaj ni
-fikse restus en ĉi tiu marĉo. Poste pli kaj pli reen en la tempon
-de l’ unua ekzistiĝo, de l’ ĥaoso, de mikse skuataj tergloboj,
-de l’ fluida formo, de l’ protoplasmo -- de l’ nenio! Diru,
-kion vi farus, se vi subite rimarkus, ke vi vivas kiel tia praestaĵo
-sur peceto de protoplasmo??“
-
-Tabakaĉ timigite rigardas min. Lia pipo estingiĝis. Li aŭskultas
-kun malfermita buŝo. Evidente la perspektivo, kiun mi ĵus montris,
-profunde emocias lin. Fine li balbutas:
-
-„Kio do estas tiu ... tiu ... proto?...“
-
-„Protoplasmo? Nu, ia speco de sensencaĵo, en kiu oni troviĝas
-kvazaŭ ankoraŭ nenaskitaĵo kaj ne povas movetiĝi. Vi vidas, ke
-estus terura stato. Ĉu entute vi konsciis, kion vi faris, kiam vi
-ekmovis la plataĵojn?“
-
-„Nu, certe, kompreneble“, rikanas Tabakaĉ.
-
-„Ĉu vi eble volis forvojaĝi de ĉi tie?“ mi esploras fervore.
-
-„Nu kompreneble“, ridas Tabakaĉ.
-
-La afero interesas min. Kiajn opiniojn pri la antikva Romo havas
-Tabakaĉ? Kion pensas pri ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ni, li, kiu estas
-naturinfano netuŝita de la kulturo?
-
-Mi sidiĝas komforte apud li. Kaj Tabakaĉ komencas siajn memorindajn
-observojn pri la antikva Romo:
-
-„Estas bela maskobalo, en kiun ni falis. Nur karnavaluloj
-ĉirkaŭadas, kaj neniu el ili portas sufiĉan vestaĵon. Ĉe la
-virinoj -- hm, oni tion toleras volonte, precipe se ili estas laŭ
-speco de tiu Agrippinjo, al kiu hieraŭ mi pinĉis la vangojn -- kaj
-ŝi rekompense ĵetis al mi rigardon -- nu, se mi nenion volus scii
-pri la virinoj... Se ili nur ne havus tiel komplikitajn nomojn. Mi
-petas vin: Agrippinjo? ĉu tio estas kristana nomo, aŭ Sempronja kaj
-Eŭninjo aŭ Dio scias, kiel nomiĝas tiuj virinoj? Kaj la viroj!
-Apud ni loĝas unu, tiu nomiĝas Namatamus aŭ Namatenus -- aŭ ĉu
-mi scias -- oni tute ne povas tion memori. Sed se ilia imperiestro
-ankaŭ nomiĝas kiel hundo, kiun ni iam havis, kompreneble ankaŭ la
-nomoj de liaj regatoj ne povas taŭgi multe. Kaj ion ricevi ili ĉiuj
-volas. Precipe nia dommastro, tiu sinjoro Sablohufo aŭ kiel li
-nomiĝas. Hodiaŭ li igas donaci al si silkan ĉapelon, morgaŭ
-lampon kaj postmorgaŭ supan poton. Kia avidulo! Kaj lia loĝejo
-aspektas, kvazaŭ oni rabis al li ĉion. Jam lia dommastro aŭ Dio
-scias, kiu li estas, tiu Quadratus aŭ kiel li nomiĝas, kondukis min
-en lian loĝejon. Lageton ili havas en la salono kaj kolumnojn, sed
-neniun tegmenton super tio, eĉ ne bonan liton, kiel ni kutimas.
-
-Kaj la konstruaĵoj entute? Fulmotondro, ke pulo mordetu vin! La
-sinjorina moŝto iam kunprenis min en iun domon, kie la kristanoj
-loĝas, kiel oni diris al ni -- sed ni ne trovis ĝin, ĉar ni ne
-povis komprenigi nin, sed tio estis domo, kompatema Dio! Ili insultas
-pri niaj kazernoj, sed tiuj estas konstruitaj kaj havas ŝtuparon.
-Sed la domaĉo, en kiun ni venis, tute ne havis ŝtuparon, sed nur
-ŝtupetaron, kaj la muroj ne estis pli dikaj ol mia mano, kaj en la
-tria etaĝo ĉio ŝanceliĝis kiel ĉe tertremo. Kaj mi volus scii,
-pro kio ili havas tiom da temploj kaj neniujn preĝejojn? Kaj
-terpomojn ili ankaŭ ne havas. Kaj neniun bieron. Kaj fumi la romanaj
-azenaĉoj ankaŭ ne scipovas; se foje unu provas ĝin, tuj terurego
-ekiĝas en lia stomako, tion ni ja spertis tuj komence. Entute la
-romana naturo, tio certe estas bona naturo. Ĝi havas sanegan
-fundamenton. Kion ili manĝas, estas duone kuirita kaj tute ne
-rostita. Kaj la kvantoj da akvo, kiun ili miksas en la vinon! Oni
-povas ricevi revolucion en stomako, nur rigardante ĝin. Kiel ili nur
-povas plenigi siajn stomakojn per tiu akvo- kaj vin-miksaĵo? Kaj ili
-parolas, oni tute malsaĝiĝas. Lingvaĉon ili havas! Ĝi sonas tiel,
-kvazaŭ oni prenus hakilon kaj per ĝi hakaĉus sur kelkaj lignopecoj.
-Al la Agrippinjo mi volonte volis komprenigi min, sed ne estis eble,
-ni devis limigi nin je pinĉado, t. e. mi, kaj ŝi je palpebrumado.
-Nu, pli multe ja dank’ al Dio ne okazis!
-
-Kaj kiel avidaj ili estas! Kion unu el ni havas, ankaŭ ili volas
-havi. Ili ĉiuj estas kiel nia dommastro Sablohufo, kiu estas tiel
-akiravida, ke li tuj starigus sin surkape, kiam mi promesus al li
-alumeton.
-
-Kaj vidu, kara moŝto, plej malagrabla afero estas, ke ili ne havas
-tabakon. La provizon de la moŝtaj cigaroj mi jam forfumis. Kaj nun
-kion? Estas kompreneble do, ke mi ne volas plu resti ĉi tie, kie mi
-ne povas aĉeti al mi tabakon. Diru, ĉu tio estas mia kulpo?
-
-Kaj la soldatoj! Ĉiu marŝadas kvazaŭ li mem estas generalo, sed
-pantalonojn ili ne havas. Kaj kaskon! -- kaskon kiel la kirasuloj.
-
-Kaj la sklava mastrumo -- fi, diablo! Diru al mi, sinjora moŝto, ĉu
-tio vere estas permesita, ke ili vendas la homojn kiel ĉevalojn kaj
-poste povas fari per ili kion ili volas? Se tio estas vera, mi tuj
-aĉetos al mi la Agrippinjon. Kaj en la cirkonstanco mi volus foje
-iri, kie ili ludas kun la sovaĝaj bestoj kaj kie okazas la luktoj.
-Sed min oni neniam kunprenas, se ie okazas io interesa -- kaj mi tiel
-volonte vidus cirkon, kvankam mi aŭdis, ke ili tie havas ankaŭ
-ekzekutojn, kion mi tamen ne vidus volonte. Entute, koncerne la
-ekzekutadon, kiel mi aŭdis, la romanoj estas tre spertaj, ilia
-imperiestro, kiu nomiĝas kiel hundo, tiu Nerono estas vera
-ĉefmatadoro en la ekzekutado. Iam mi legis, ke li forbruligis la
-kristanojn, sed tio certe ne estas vera, alie oni jam estus aŭdinta
-ion pri tio. Kaj se ekzistas tiom da kristanoj, kial ili ne havas
-preĝejojn, kaj kie do estas la papo, ke oni tute ne vidas lin, ĉu
-li eble kaŝis sin? Vidu, sinjoro, tio pensigis min tiel, ke mi tute
-ne povas kredi tion, kion mi vidas ĉi tie ĉe tia maskaĵaro, kaj ke
-mi ne lasas trompi min kiel vi kaj la aliaj de nia sinjora moŝto,
-kiu ja tamen nur sorĉas al ni, ke ni estis en Romo antaŭ ĉirkaŭ
-mil jaroj...“
-
-Mi eksaltas.
-
-„Kio?“ mi ekkriegas kaj miaj vortoj kiel pluvo plaŭdegas sur la
-kapon de la nenionfaristo. „Preskaŭ ŝajnas al mi, ke vi tute ne
-kredas, ke ni vivas efektive en Romo dum Nerona epoko?“
-
-Tabakaĉ palpebrumas ruze kaj respondas:
-
-„Kompreneble, mi ne kredas tion. Mi ne estas tiel malsaĝa. Mi tre
-bone scias, ke ĉio estas nur maskaĵaro, kiun la sinjora moŝto
-aranĝis kun la karnavaluloj, nur por trompi nin! Jes, por trompi
-nin!“
-
-Tion dirinte, Tabakaĉ bruligas sian pipon kaj formarŝas triumfe...
-
-
-
-
-44.
-
-
-Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo.
-
-„Tre estimataj gesinjoroj!“ salutas solene Fromaĝi. „Mi kunvokis
-vin hodiaŭ al grava konferenco. Nia estado en Romo daŭras nun jam
-kelkajn semajnojn kaj mi konstatas kun ĝojo, ke ni faris sur la
-antikvan mondon impreson, kian ni ne kuraĝis esperi. Mi vere ĝojas,
-ke mi plue povas konstati, ke ĉiu el ni restis sana kaj serena. Ke
-ni sentas nin bone inter niaj romanaj amikoj. Kun des pli granda
-bedaŭro kaj ĉagreno mi devas konstati, ke certa homo, kiun mi ja ne
-bezonas nomi, montris denove sian malindon kaj impertinentecon!...“
-
-„Mi postulas punon!“ krias Sovaĝi kaj pugnobatas la tablon.
-
-„Mi petas silenton“, mi diras malaprobe.
-
-„Estimataj gesinjoroj!“ daŭrigas Fromaĝi. „Mi povas laŭsenti
-la indignon, kiu skuas vin ĉiujn. Vere puninda estas tiu homaĉo,
-kiu amasigas krimon post krimo kaj kompromitas la dudekan jarcenton
-en maniero senhonta. Sed memorante gravajn servojn, kiujn li faris al
-mi, mi petas indulgon. Ne, mi ne kunvokis vin hodiaŭ por konferenci
-pri tiaj malagrablaĵoj. Multe pli gravaj kaj serenaj taskoj atendas
-plenumon. Lia imperiestra moŝto Nerono kaj liaj korteganoj estos
-morgaŭ niaj gastoj! Do estas necese interkonsili pri bona kaj afabla
-akcepto. Vi scias ĉiuj, kiel pompe kaj brile akceptis nin nia
-imperiestro kaj ŝajnas, ke ĉiu el ni kunportis de la Palatino plej
-agrablajn impresojn. Ni nun zorgu, ke ankaŭ Nerono forlasos nin kun
-plena kontento. Kaj mi demandas vin: kion ni devas fari por prepari
-la festenon inde kaj impone?“
-
-Ĉiu silentas. Tiam mi leviĝas.
-
-„Geamikoj!“ mi krias. „Nia kara estro kaj fidinda gvidanto
-Mateo Fromaĝi estas prava, se li diras: ni devas zorgi, ke Nerono
-forlasos nin kun plena kontento. Vi scias kaj spertis mem, ke la
-festenaj manĝoj antikvaj multe diferencas de la niaj. Unue do estas
-demando: ĉu ni havos sufiĉe da sofoj, kanapoj kaj similaj kuŝejoj
-por niaj gastoj, ke ili dum la manĝo povos kuŝi tute komforte?
-Ŝajnas al mi, ke ekmankos la sofoj. Tial mi proponas, ke ni
-prunteprenu antikvajn divanojn de nia najbaro Sabellius Rufus.“
-
-„Pri tiu ĉi afero mi jam meditis“, diras sinjorino Kamilo. „Mi
-jam priparolis ĝin kun nia antikva najbaro. Bedaŭrinde Sabellius
-Rufus volas pruntedoni siajn divanojn nur kondiĉe, ke ni invitos
-ankaŭ lin...“
-
-„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi.
-
-„Sed paĉjo“, diras Maria, „ni devas cedi al li, se ni ne volas
-ridindiĝi antaŭ niaj romaj gastoj.“
-
-„Pri la divana afero“, mi diras kvietige, „ni certe iel
-interkonsentos. Sed jen aperas antaŭ ni problemo multe pli grava:
-kion manĝos niaj gastoj?“
-
-„Jes“, diras sinjorino Kamilo, kaj en ŝia voĉo vibras la
-grandaj mastrinaj zorgoj. „Mi mem bone scias, ke ni ne povas
-prezenti tion, kion ni kutimas manĝi. Sed kion kuiri? Tro malmulte
-ni konas la antikvan kuirmanieron.“
-
-„Efektive“, mi diras. „La manĝa problemo estas plej grava. Se
-ni ne sukcesos solvi ĝin feliĉe, la tuta festeno povas malsukcesi.
-Mi do proponas, ke ni dungu por tiu vespero antikvan kuiristinon...“
-
-Fromaĝi, kiu jam ŝvitas pro la malfeliĉo de la problemo, nerve
-fingrokombas sian hararon kaj krias:
-
-„Li estas prava! Li estas prava! Ni serĉu antikvan kuiristinon!“
-
-„Bone“, diras Kamilo kaj aldonas la malesperan demandon: „Sed
-de kie ni prenos ŝin?“
-
-„Ni devas anonci en la loka gazetaro!“ vokas fraŭlino Snob kaj
-estas tute fiera pro sia saĝa konsilo.
-
-„Tia ankoraŭ ne ekzistas!“ mi rekrias kaj sendas venenan
-rigardon.
-
-„Sed mi scias tion!“ ŝi obstinas.
-
-„Vi eraras!“
-
-„Tute ne!“
-
-„Malgraŭ ĉiuj viaj universitataj...“
-
-„Trankviliĝu!“ kvietigas Kamilo.
-
-Sed ni daŭrigas la komencitan disputon, dum ĉiuj aliaj interkrias.
-Fromaĝi ekscitiĝis tiom pro la kuiristina problemo, ke li kuras
-ĉirkaŭ nian tablon kaj gestas furioze. Estas ĝenerala tumulto...
-
-Tiam Sovaĝi, kiu sidis ĝis nun mute ĉe la tablo, nerve fingrotamburas
-sur la tablo, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo
-kaj kokokrias:
-
-„Mi petas la vorton!“
-
-Ĉiuj eksilentas kaj Fromaĝi donas al li la vorton. Tiam Sovaĝi
-leviĝas malrapide, ĉirkaŭrigardas en rondo kaj kruce metas la
-manojn sur la bruston.
-
-„Estimataj elektitoj de la homaro! (aplaŭdo). Mi intence alparolas
-vin per tia titolo, kiu estas pli ol honora! Sed nun estas demando,
-ĉu vere vi montriĝos indaj porti tian titolon?! (aŭdu! aŭdu!) Jes,
-mi vidas viajn mirantajn mienojn. Sed aŭskultu, kion mi diros. Mi
-konstatas, ke regas inter vi granda diverseco de opinioj. Tio ĉi
-okazis jam ofte. Kaj vere estas ridinde, ke vi cerbumas pri la
-kuira problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?).
-Elektitoj de la homaro! Vi volas esti reprezentantoj de la dudeka
-jarcento. Kaj estas via nobla tasko kaj sankta devo: _teni supren
-la standardon de nia kulturo_! (brave!) Jes, ni devas montri nian
-kulturon fiere kaj kuraĝe, kiel decas homojn noblajn kaj sentimajn.
-Ni ne kaŝu nian kulturon, sed ni ĝin prezentu! Kaj mi do alvokas vin
-ĉiujn: realigu la grandan kulturan mision en la antikva Romo kaj
-akceptu Nerono-n kaj lian kortegon laŭ maniero kaj kutimo _kultura_!
-Nur tiam, kiam ni senkaŝe kaj publike montros nian kulturon, la
-antikva mondo komprenos nian grandecon. Mi do petas vin insiste
-kaj ĵure: ne konformiĝu timeme al la antikvaj moroj! Ĉu Nerono
-akceptis nin dudekajarcente? Tute ne, li akceptis nin antikve.
-Kaj ni? Ni akceptos lin same, t. e. moderne. Jes, ili sidu sur niaj
-seĝoj kaj per niaj manĝilaroj manĝu tion, kion kuiros nia ŝatinda
-Sabino. Jes, mi eĉ proponas prezenti unuarangan menuon! Kaj,
-estimataj gesinjoroj, kiam ni en tia maniero prezentos al niaj
-antikvaj gastoj la dudekan jarcenton, ni ne nur rikoltos laŭdon kaj
-aplaŭdon, sed ni montros per tio klare kaj publike, ke ni volas
-plenumi nian grandan kulturmision en antikva Romo, ke ni ne timas kaj
-ne hontas pri nia kulturo, _ke ni volas montriĝi veraj elektitoj de
-la homaro_! -- Mi finis.“
-
-Granda entuziasma aplaŭdo sekvas la paroladon de la profesoro.
-Fromaĝi estas tute kortuŝita kaj dankas per emociaj vortoj:
-
-„Karaj gesinjoroj! Miaj vortoj estas tro senfortaj kaj senbrilaj
-por danki nian eminentan amikon Sovaĝi en konvena formo. Li ja savis
-nin jam ofte el minacaj krizoj. Li sciis ĉiam trafi per majstra
-spiritosago la kernon de l’ problemoj kaj proponi taŭgajn solvojn.
-Ankaŭ nun li trafis tion, pri kio vane kaj ridinde ni cerbumis.
-Akceptu nian plej koran dankon, amiko!“
-
-Nun oni transpaŝas al la pli detala elekto de la menuo. Post
-kelkminuta debato oni fiksas jenan menuon: sardinoj kaj marinita
-angilo, kaviaro, konservaĵaj omaroj kun majonezo, bovaĵa gulaŝo
-kun farunbuletoj, kukumo, mustardo, terpomoj en ĉiaj formoj (ni
-intencas fordoni nian lastan provizon), paprikaj kokoj kun
-vermiĉeloj kaj rizo, pulmrostaĵo kun garnituro, kolbasetoj kun
-brasiko, pomkuko, kremtorto, glaciaĵo, fromaĝo, fruktoj kaj nigra
-kafo. Ni trinkos bieron enbotelan, madejrovinon, hungaran kaj alian
-vinon, konjakon kaj ĉiuspecajn likvorojn.
-
-Post tio oni interkonsentas ankoraŭ pri diversaj aranĝoj de teknika
-speco kaj Fromaĝi finas la konferencon per la memorindaj vortoj:
-
-„Ni do venis al feliĉa interkonsento. Mi estas konvinkita, ke ni
-preparis kaj decidis ĉion tiel, ke la homaro de l’ dudeka jarcento
-ne hontos pri siaj elektitoj. La konferenco do estas finita. Sed
-antaŭ ol ni disiros, mi volas laŭte voki al vi: nia altŝatata
-imperiestra moŝto Nerono, _li vivu_!“
-
-Kaj tion kriinte, li fermas la kunsidon...
-
-
-
-
-45.
-
-
-Mi staras sur la galerio kaj rigardas en la vastan vitran halon. Kaj
-mi ne volas kredi, ke ĉio, kio okazas sub mi, estas efektiveco.
-Kvazaŭ sonĝaj figuroj, kvazaŭ marionetaj pupoj, la homoj ŝoviĝas
-unu tra alia. Helega lumo brilas en la granda kupolo kaj radias el
-multkoloraj sennombraj elektraj lampetoj, kiuj ĉirkaŭas la galerion
-kiel fajraj girlandoj. Kaj granda gramofono koncertas viglajn
-marŝojn...
-
-Nerono kuŝas sur nia plej bona sofo, kiun kovras blankursa felo. Li
-ĝojas, ke li ne bezonas sidi sur seĝo. Li amuzas sin mokadi pri la
-sidantoj.
-
-Evidente la romanoj sentas grandan maloportunon. Unu blasfemas, alia
-insultas. La maljuna Seneca (cetere brava drinkanto) dufoje jam
-glitis malsupren de sia seĝo. La poeto Lucanus laŭte diras, ke la
-sidado ĉe la tablo estas malinda traktado de la malsupra korpoparto.
-Vitellius plendas, ke la sidado malhelpas satigi sin. Nur la eleganta
-Petronius estas kontenta kaj opinias, ke la sidado estas tre
-estetika.
-
-Sinjorino Kamilo kaj Maria estas plene okupitaj por kontentigi la
-gastojn. Ili estas jam en zorgo, ke elĉerpiĝos la brasiko. Ĉar
-evidentiĝas, ke tiu estas plej ŝatata. Eĉ Nerono forgesas sian
-diecon kaj enstomakigas terurajn amasojn da brasiko, kremtorto kaj
-ĉampano. Ankaŭ la plendinta Vitellius malgraŭ la maloportuna
-sidado englutas kvantegojn. Mi admiras sincere la antikvajn
-stomakojn...
-
-Dume Tabakaĉ ĉirkaŭiradas kiel policisto. Li ne toleras, ke la
-karaj gastoj enpoŝigus ĉiuspecajn malgrandaĵojn ekz. salujojn,
-tranĉilbenketojn, kulerojn aŭ likvorajn glasetojn. Sed por malhelpi
-la ŝtelemon de la gastoj, ne sufiĉas eĉ liaj argusaj okuloj kaj
-lia severa mieno. Jen, la maljuna Seneca ĵus prenaĉas belan
-arĝentan tortotranĉilon...
-
-Sinjoro Sovaĝi sidas apud Nerono. Li levas sin kaj havas grandan
-paroladon en latina lingvo, bone preparitan. Li akcentas la gravecon
-de l’ momento, en kiu unuafoje antikvaj homoj estas gastoj de l’
-dudeka jarcento. Ke la hodiaŭa tago estas okazaĵo unika en la
-historio de la mondo... Lia parolado tamen ŝajnas esti tre malklara
-por la antikvaj cerboj. Nur kiam li komencas laŭdan himnon je
-Nerono, ĉiuj laŭte aplaŭdas. Kaj Nerono mem estas tre kontenta.
-Post tio respondas la poeto Lucanus en versoj, kiuj bedaŭrinde estas
-por mi tute ne kompreneblaj.
-
-Ankaŭ Karolo estas plene okupita. Li prenis sur sin specialan
-taskon. Li starigis sur la galerio en kaŝita punkto filman aparaton,
-por fotografi la bildojn kaj konservi ilian vivon por eterne.
-
-„Ha, tio estos filmo!...“ li diras al mi kaj langoklaklas.
-„Tian filmon certe la mondo ankoraŭ ne posedas!“
-
-„Hm“, mi respondas, „vi fariĝos certe plej fama reĝisoro.“
-
-„Kompreneble, kompreneble“, li murmuras, dum liaj okuloj ekbrilas
-pro ĝojo kaj fiero. „Estas nur bedaŭrinde, ke oni devas filmi
-kaŝe...“
-
-Kaj li denove turnas kun fervoro je sia aparato.
-
-Post la manĝo, kiam ĉiuj satiĝis, Fromaĝi aranĝas kinematografan
-prezentadon. Pri tio nepre insistis Sovaĝi dirante, ke oni nepre
-devas prezenti al la antikvuloj en bildoj la kulturon de l’ dudeka
-jarcento.
-
-Fromaĝi do kurigas diversajn filmojn, kiuj montras la vivon en
-grandaj urboj kiel Londono, Parizo, Berlino, Vieno ktp.
-
-La gastoj rigidiĝas pro mirego kaj timo, kiam ili vidas la vivantajn
-bildojn. Kelkaj laŭte ekkrias. Ĉiuj opinias, ke novaj teruraj
-sorĉaĵoj montriĝas antaŭ iliaj okuloj...
-
-Tiam okazas stranga sceno. En Berlino montriĝas sur strato subite
-aŭtomobilo. Ĝi kuregas kun venta rapideco kontraŭ la publikon, t.
-e. kontraŭ nin. Nerono eksaltas kun sovaĝa krio kaj la kuraĝaj
-korteganoj rifuĝas rapide. Kelkaj falas de la seĝoj kaj rampegas
-sub la tablon. Nur Petronius saltas rapide antaŭ Nerono-n, kovras
-lin per sia korpo kaj krias kun laŭta voĉo: „Protektu la dian
-Cezaro-n!“ Kaj tiel okazas, ke la saĝa Petronius, kiu malamikas
-konstante kun Tigellinus pro la imperiestra favoro, akiras
-sukcesegon. Tigellinus rifuĝinte unua sub la tablon, tuj perdis la
-favoron. Li koleregas nun al ni...
-
-Poste oni kondukas la gastojn en la parkon antaŭ la domon. Ĉi tie
-Karolo instalis mirindan elektran lamparon, kiu vekas ĝeneralan
-admiron.
-
-Karolo estas admirata ankoraŭ pli, kiam li prezentas sian arton en
-celtabula pafado. Nerono entuziasmiĝas tiom, ke li mem volas pafi.
-Ĉiuj ni nepre malkonsilas al li. Fromaĝi krias „arogantegaĵo“ kaj ne
-permesas, ke oni donus pistolon al li. Nerono koleriĝas. La situacio
-fariĝas minaca. Fromaĝi insistas. La romanoj maltrankviliĝas...
-
-Tiam feliĉe la danĝeran situacion savas Tabakaĉ. Li grandanime
-pruntedonas sian revolveron.
-
-Estas aspekto mizera kaj ridinda, kiel Nerono timtreme tenas la
-infanludilon kaj kiel li celas fermpremante konvulsie la okulojn. La
-pafo ekkrakas. Kompreneble li ne trafis. Unue tio ja estis neebla kaj
-due li pafis kun fermitaj okuloj. Sed liaj korteganoj kriegas
-aplaŭde kaj parolas al li kredige, ke li trafis kaj ke li estas
-majstro en la pafado. Tabakaĉ preteme „ŝargas“ la revolveron.
-
-Sed subite Nerono ricevas atakon de cezara frenezo. Hazarde
-Tigellinus staras izolita de aliaj. Nerono strabe rigardas lin kun
-malica kontento, poste levas rapide la revolveron kaj pafas sur lin.
-Tigellinus tuj falegas teren, kvankam li ja ne povas esti iel
-trafita. Sed Nerono volas nun pafi sur ĉiujn korteganojn, kiuj
-timigite diskuras. Sed Fromaĝi malpermesas al Tabakaĉ ŝargi
-denove. Nerono pro tio furioziĝas. Li kriegas, ke li aranĝos en la
-areno teruran pafadon sur homojn. Inter la korteganoj regas paniko...
-
-Feliĉe la brasiko de l’ dudeka jarcento savas nin. En la stomako
-de l’ dia Cezaro ĝi komencas efiki. Li volas tuj veturi hejmen.
-Rapide mi puŝas lin en aŭtomobilon kaj veturigas lin al la
-Palatino. Sed la kompatinda imperiestro fariĝas tiel stomakmizera
-kaj ĝemegas tiel terure, ke mi rapide devas reveturi kaj venigi
-kelkajn kuracilojn. Mi donas al la ĝemanto malavaran dozon da natro
-kaj _nux vomica_, sed ne atendas la rezulton. Mi malaperas plej
-rapide kaj esperas, ke miaj kuraciloj efikis bone...
-
-Tiel mizere finiĝis la granda festeno.
-
-Sinjorino Kamilo laŭte dankas Dion, ke la tuta gastaro forlasis nian
-domon. Ni estas ĉiuj iom seniluziigitaj. Fromaĝi koleras, ke oni
-permesis al Nerono manĝi tiom da brasiko. Ke el tio povas rezulti
-granda malamikeco...
-
-Plej seniluziigitaj estas la kuiristino Sabino kaj ĉambristino Cili.
-Ili koleregas kaj rakontas verŝante larmojn de kolero, ke neniu
-gasto donis trinkmonon, kvankam ili staris antaŭ la pordego kiel
-admonantinoj kun etendita mano! Kaj kia aroganteco -- la poeto
-Lucanus adiaŭe kisis Cili-n kaj dum la kiso ŝtelaĉis al ŝi
-testudŝelan pinglon el la hararo...
-
-Ni estas en granda embaraso. La stranga konduto de niaj gastoj
-kontraŭ Sabino kaj Cili, kiuj ja havis plej multe da laboro, estas
-vere hontinda. Kion fari?
-
-Ni konsolas ambaŭ per riĉa mondonaco en la valuto de l’ dudeka
-jarcento...
-
-
-
-
-46.
-
-
-Lydia, la bela junulino, kun kiu mi konatiĝis dum la lasta festeno
-ĉe la imperia kortego, ofte vizitas min. Ŝia patro, la impertinenta
-skribisto Menenius Piso, estas tiom malica, ke li sendas ŝin al mi.
-Kun larmoj ŝi konfesis al mi, ke li volas vipigi ŝin, se ŝi ne
-loge sciiĝos de mi, en kio konsistas nia forto. Mi fariĝis tre
-suspektema. Kaj mi vere timas, ke la romanoj povus sciiĝi pri niaj
-„kontaktiloj“, kies forpreno kaŭzus neatenditajn komplikaĵojn...
-
-La romana junulino sentas grandan simpation por mia persono. Ŝi
-estas pli saĝa kaj klera ol ŝia patro, kaj ofte ni promenas tra la
-vasta parko de Sabellius Rufus kaj parolas pri seriozaj problemoj. Mi
-mem perfektiĝas pli kaj pli en la latina lingvo kaj antaŭvidas, ke
-mi parolos pli bonan latinon ol la plej klera scienculo de l’
-dudeka jarcento.
-
-Ofte ni ripozas sur ŝtona benketo sub pinio kaj rigardas en la bluan
-spegulon de la lago, kiun bordas marmoraj rokoj.
-
-En tiaj momentoj ni ofte silentas enpense, ĝis kiam vekas nin la
-cinikulo, kiu spione rampas tra la parko. Li rikanas malbele kaj
-ĵaluze, kiam li preterpasas. Aŭ li kutimas stari ĉe la laga bordo
-kaj per viandopecoj nutri siajn amatajn murenojn...
-
-La antikva idilio, kiu komenciĝas tie ĉi, estas kiel fantazia
-kuriozaĵo. Kial mi ne havu amatinon de l’ antikva tempo? Mia koro
-batas pli vigle, kiam mi rigardas la klasikan belon, pri kiu kantas
-poetoj de antikvaj tempoj, kaj kiu viviĝis por mi en karno kaj
-sango, en floranta knabina korpo. Kaj ia varmega febro skuas min,
-kiam ŝia vizaĝo proksimiĝas al la mia, kiam ŝia varmega spiro
-tuŝas miajn vangojn, kiam en ŝiaj okuloj kreskas ... kreskas io ...
-iaj pasiaj revoj, kiujn mi neniam legis en okuloj de knabinoj
-niatempaj...
-
-Sendube en antikvaj tempoj oni amis alie ol hodiaŭ. Pli pasie ...
-pli nature ... sen modernaj iaj incitiloj... ĉu mi scias?
-
-
-
-
-47.
-
-
-Menenius Piso notas:
-
- 2 tagojn antaŭ la kalendoj de junio.
-
-Hieraŭ la dia Cezaro iris en granda procesio al la kapitolo en la
-templon de Jupiter por konfidencii al la estro de l’ dioj en
-patreca protekto sian vivon, kiu ŝajnas minacita per la ĉeesto de
-la fremdaj barbaroj. Kiam la pompobrila procesio transpaŝis la
-forumon, eksonis terura muĝegado en la aero, kiu pli kaj pli
-proksimiĝis. La procesio ekhaltis, kaj ĉiuj rigardis timeme en la
-ĉielon, sur kiu aperis grandega birdo, kiu almuĝegis kaj rondflugis
-super la forumo; sed la monstro ne estis birdo, kiel baldaŭ
-evidentiĝis, sed terura maŝino, sur kiu sidis du el la fremdaj
-potencaj barbaroj kaj kun sovaĝa bruego ĵetigis en la aeron sian
-fajron kun tondra kaj alispeca timegiga muĝego. La dia Cezaro
-komence staris kiel lia ĉirkaŭularo rigidega, sed poste li vualis
-sian kapon kaj ricevis svenatakon. La popolo ĵetis sin teren en
-sovaĝa timo kaj kriegis, ke proksimiĝas dia punjuĝo. La terura
-maŝino ĉirkaŭflugis la forumon, jen ĝi malleviĝis, jen leviĝis
-kaj ĉio ĉi okazis kun tondro, fulmo kaj bruego.
-
-Kion Ikarus iam vane akirpenadis por moko de Apollo, pri tio nun
-sukcesis ĉi tiuj timigaj barbaroj, kiuj kvankam nur malmultaj, tenas
-sian manon super ni kaj ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.
-
-Do ilin servas ankaŭ la aero, kiel servas ilin la fajro kaj lumo;
-ili entimigis la romanojn per neviditaj sorĉaĵoj kaj trompebriigas
-ilin dum siaj festenaj manĝoj per ŝaŭmantaj trinkaĵoj kaj mieldolĉa
-malhela fluaĵo, kiu verŝajne estas de greka deveno, ĉar ili nomas
-ĝin _kafeos_ aŭ tiel simile. Kaj kelkaj el niaj sinjorinoj estas
-tiel avidaj je ĉi tiu aĉa, malhela trinkaĵo, ke ili ofte vizitas
-posttagmeze la domon de la barbaroj, por esti regalataj per ĉi tiu
-trinkaĵo de la barbarestra edzino.
-
-Kaj ĉi tiu virino evidente venis nur pro la celo inciti la
-kristanojn, tiujn malamikojn de l’ ŝtato, al atako, ĉar la cinika
-filozofo, kiu apartenas al la familio de Sabellius Rufus,
-esplorsciiĝis, ke ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj kaŝloĝantaj
-en netroveblaj kavernoj de Romo. La kuraĝa viro proponis al
-Tigellinus siajn servojn kaj ĉar Tigellinus, kiu en sia konstanta
-batalo kun Petronius pro la favoro de l’ dia Cezaro denove
-malvenkis, estas malamiko de la kristanoj, oni povas esperi, ke li
-rapidos entrepreni energiajn rimedojn kontraŭ la ŝtatsubfosanta
-kristana bandaĉo kaj kontraŭ la potencaj barbaroj.
-
-Ĉi tiuj kuraĝis kontraŭstarigi siajn malbenitajn kutimojn al la
-niaj. Ili ne kontentiĝas, ke iliaj du veturiloj, movataj per mistera
-forto rapidegante sen ĉevaloj, ĉiutage trakuregas niajn stratojn,
-ke iliaj armiloj, el kiuj fajro tondras kaj fulmas, miloble superas
-niajn armilojn; ja, ili eĉ vendis siajn porteblajn kaj kunemeteblajn
-tegmentojn, sub kiuj ili ŝirmas sin kontraŭ la pluvo, al niaj
-nobluloj kontraŭ multega mono, kaj kiam pluvas, oni povas vidi, kiel
-konsuloj, senatoroj kaj aliaj altrangaj sinjoroj, kiuj metis sur la
-kapojn la naŭzigajn altajn, nigrajn tuboformajn ĉapelojn,
-promenadas kaj mokas pri la dia pluvo sub sia portebla tegmento.
-
-Hieraŭ paroladis sur la forumo la oratoro Tullius Glabrio kontraŭ
-la fremduloj, sed kiam ekpluvis, li malfermis sian porteblan
-tegmenton kaj daŭris paroladi. Kia indigniga aspekto! Pri tia
-krimego certe la Manes de l’ dia Cicerono estas profunde
-kolerekscititaj.
-
-Kaj niaj sinjorinoj estas kvazaŭ frenezaj kaj provas simie laŭfari
-la abomenindajn vestaĵojn kaj kapkovraĵojn de la barbaraj virinoj.
-Ili igas mortigi en siaj ĝardenoj la valorajn birdojn kaj ornamas
-sian kapon per la plumoj l’ papagoj, pavoj kaj flamingoj.
-
-Kaj ni ĉiuj samopinias, ke estas nun plej urĝa tempo, ekagi
-ĉiuforte kontraŭ la fremdaj pereigantoj de niaj moroj kaj
-minacantoj de l’ ŝtato; por tio Tigellinus estas taŭga viro...
-
-
-
-
-48.
-
-
-_Madame Lenormand rediviva!_
-
-Ŝi reviviĝis en mia propra korpo. Kaj ŝiaj profetaj kaj aŭguraj
-kapabloj loĝas ankaŭ en mia cerbo...
-
-Iutage ni renkontis ĉe Petronius diversajn korteganojn de Nerono.
-Tiam mi tiras flanken Vespasiano-n, kaj diras kun misterplena mieno:
-
-„Nobla Flaviano. Sciu, ke al mi estas donita la alta donaco de
-profeta kapablo. Aŭskultu do: vi fariĝos imperiestro de ĉi tiu
-mondregno de l’ romanoj.“
-
-Vespasiano rigidiĝas dum momento. Li paliĝas kaj ĉirkaŭrigardante
-kun suspektemo li petas pli detalajn informojn. Mi enpoŝigis
-hazarde kelkajn monerojn, kiuj devenas el la malsukcesinta aĉeto
-de profesoro Sovaĝi. Ni kompreneble ne povas ilin elspezi en la
-Romo de Nerono. Kun rideto mi elpoŝigas Aŭreus-on.
-
-„Rigardu, jen estas via cezara kronita kapo. Kaj jen vi povas legi:
-_Imperator Caesar Vespasianus Augustus, Pontifex maximus_ -- kaj
-konsulo vi estas sur ĉi tiu monero jam en la kvara jaro. Kaj jen
-estas ankaŭ viaj filoj, kiuj regos post vi, jen Titus, jen
-Domitianus, ambaŭ kiel imperiestroj...“
-
-Tion dirante, mi montras la koncernajn monerojn. La kompatinda
-Vespasiano komencas pantalontremeti kiel maljuna virino. Avido kaj
-freneza timo alternas en liaj trajtoj.
-
-„Viro ... viro...“ li balbutas senkomprene, „de kie vi scias
-tion?“
-
-Sed mi daŭrigas kun kontenta rideto:
-
-„Ne pasos longa tempo, kaj vi estos imperiestro. Kaj vi estos
-feliĉa regnestro. Via filo Titus detruos Jerusalemo-n kaj vi ambaŭ
-festos neviditajn triumfojn. Unue Nerono estos juĝate je morto...“
-
-Tiam ekbrilas pasie la okuloj de Vespasiano kaj li murmuras:
-
-„Nerono, Nerono mortos, tiu bestaĉo, tiu bestaĉo...“
-
-Sed subite li ektimegas. Liaj okuloj ĉirkaŭkuras singardeme. Kaj
-paŝante pli proksimen, li siblas:
-
-„Ha, vin iniciatas Nerono, ke vi tiel parolu. Li stampobatigis ĉi
-tiujn monerojn por ... por kapti min...“
-
-Mi ŝajnigas egan ofendiĝon.
-
-„Mi volis diri al vi ion agrablan“, mi respondas, „kaj nun vi
-suspektas min en fia maniero, ho Vespasiano. Mi do preferas forlasi
-vin...“
-
-„Ne!“ rekrias la Flaviano, „ĉu vi povas ĵuri, ke via scienco
-estas ĝusta kaj devenas de via mistera potenco?“
-
-Mi ĵuras kun trankvila konscienco. Post tio li almozpetas:
-
-„Donu al mi la monerojn ... mi aĉetos ilin ... mi donacas ĉi tion
-al vi!“
-
-Li ŝiras de sia brusto belegan ornamaĵon kun briletantaj ŝtonoj
-kaj enmanigas ĝin al mi. Volonte mi donas al li la monerojn kaj
-estas tre ĝoja kaj kontenta pri tiu ĉi interŝanĝo. Li forrapidas
-kaj post nelonga tempo mi vidas, ke li parolas ekscitite kun Titus,
-dum iliaj kapoj ardegas pro la sensaciaj novaĵoj...
-
- * * * * *
-
-Bedaŭrinde la ŝerco, kiun mi permesis al mi, havas terurajn
-sekvojn.
-
-Depost hieraŭ homoj svarmegas ĉirkaŭ nia domo. Ĉiu el ili volas
-scii sian estontan sorton. La flavianoj iel diskonigis, ke ni konas
-la estontecon -- kio ja fakte estas vera...
-
-La maljuna Seneca nepre volas informiĝi, kiel longan tempon li
-ankoraŭ ĝuos la vivon. Kaj li tute ne scias, kiel baldaŭ jam la
-morto sidos sur lia nuko.
-
-Du precipe interesaj sinjoroj ĵus konsultas nin. La unu estas
-Amenhotep, la pastrestro de la Isis-kulto en Romo, la alia la glora
-astronomo kaj matematikisto Manilius Carinus. La Isispastroj faras
-tre bonajn negocojn per aŭgurado. Tial ilia ĉefpastro klopodas
-ekscii de ni certajn sekretojn, por utiligi ilin poste.
-
-„Adorindega patro“, mi respondas al liaj sennombraj demandoj.
-„La afero estas por ni tute simpla, sed bedaŭrinde ne por vi. Kiel
-vi jam aŭdis certe, ni venas el la lando de la estonteco. Estas do
-nature, ke ni konas vian estontecon, kiu por ni estas pasinteco.“
-
-„Noblaj fremduloj“, rediras la blankhara maljunulo, „pri tio ni
-aŭdis jam, sed ni kiel saĝaj viroj devis opinii, ke tiu ĉi famo
-estas infana rakonto transmonta. Sed mi petas vin, ke vi indulgu
-klarigi viajn asertojn pli detale...“
-
-Sovaĝi, kiu skribe kompilis en latina lingvo la necesajn klarigojn,
-laŭtlegas patose pri la esenco de l’ Co, de la aerooptikaj
-plataĵoj kaj de la merkatoraj montriloj. Ambaŭ romanaj saĝuloj
-aŭskultas kun granda atento. Sed ŝajne ankaŭ ili komprenas
-malmulton. Nur la astronomo, kiu ŝajnas koncepti eron de niaj
-klarigoj, ekscitiĝas treege. Sed la ĉefpastro, kutimigita pri
-diversaj ruzaĵoj, opinias, ke nia klarigo estas bonege elpensita
-trompaĵo. Kaj li tuj demandas tute logike:
-
-„Se vi do venkis la leĝojn de l’ dioj kaj de la tempoj per pli
-altaj potencoj, kiuj servas al vi, estas evidente, ke vi konas nian
-estontecon precize. Vendu do al mi vian sciencon!“
-
-Mi konsente klinas la kapon.
-
-„Ni povas bezoni nerona-n monon“, mi diras al Sovaĝi, kiu,
-estante bonega konanto de la romana historio, afable helpas min.
-
-Kaj poste ni vendas tutan kvanton da nia estonteca scio kontraŭ
-valora antikva mono. Ni rakontas tiom pri la estonteco de la romana
-imperio, ke ambaŭ romanoj turnadas la okulojn pro mirego kaj
-elbuŝigas ravokriojn. Ili forlasas nin kun feliĉegaj mienoj kaj
-ridetas ruze kiel aŭguristoj. Dume la profesoro ungoskrapas avide la
-antikvajn monerojn...
-
-Ankaŭ Nerono-n atingas la famo pri nia aŭgura kaj profeta arto.
-Ankaŭ li deziras sciiĝi de ni ion estontan. Ni estas en granda
-embaraso. Fromaĝi konsilas simple rifuzi. Sed mi trovas la solan
-solvon: mensogi!
-
-Kaj mi mensogas al Nerono belegaĵojn. Mi fantazias grandiozaĵojn.
-Nerono estas speciale scivola pri la pli postaj grandaj regnestroj de
-Eŭropo. Mi saĝe silentas pri la romanaj imperiestroj kaj mencias
-nur la pli modernajn imperiestrojn i. a. Napoleono-n. Mi rakontas, ke
-li estas potenca militisto, kiu kapablis almiliti multajn popolojn.
-Nerono tre ĝojas pri miaj rakontoj kaj estas tre kontenta. Precipe
-plaĉas al li Napoleono...
-
-Sed Nerono scias danki en maniero, kiu vere konvenas al imperiestro.
-Per palaca oficisto li sendas al mi grandan oran moneron, kiu similas
-medalionon. Unu flanko montras la trafan portreton de Nerono kun la
-okulvitroj kaj subskribo: _Imperator Caesar Nero Augustus_, la
-dorsa flanko fantazian portreton de Napoleono kun laŭra krono kaj
-subskribo: _Magnus Rex Barbarorum Napoleonus_.
-
-Per tia belsenca donacaĵo dankas min Nerono.
-
-Mi treege ĝojas. Tiu medaliono estas numismata kuriozaĵo! Ĝi estas
-unika kaj valorega. Mi estas nun subite homo riĉega kaj senzorga.
-
-Pro tiu ĉi raregaĵo akirbatalos la moneraj muzeoj de la tuta
-mondo!...
-
-
-
-
-49.
-
-
-Nokto venis.
-
-En mia ĉambro brilas ruĝa amplo, kiu pendas de plafono. Silento
-fluas el ĝia ruĝa flamo. Nur tra fenestro malfermita mallaŭte
-enĉambriĝas nekutimita duonlaŭta bruo de l’ urbego dormiĝanta.
-Strange, strange ... tio ĉi ne estas la kutimaj sonoj de
-tramveturiloj kaj aŭtomobiloj. Tio estas silenta sed potenca voĉo
-de l’ antikva urbo... Kaj dolĉa bonodoro leviĝas el la plantejoj
-de la granda parko ... kaj kun la bonodoro miksiĝas la varmego de la
-suda nokto...
-
-Mi sidas antaŭ mia skribotablo kaj premas miajn ardegantajn
-tempiojn. Mia koro batas en tiaj noktoj pli vigle kaj mia spiro
-haltas. La sorĉo de l’ antikva tempo ĉirkaŭfluas min per magia
-forto ... mi fermas la okulojn kaj mute aŭskultas en la roman
-nokton...
-
-Kio? Mi ektremas.
-
-Ŝajnas al mi, ke iu movis la portieron ĉe la pordo. Aŭ ĉu estas
-iluzio? Mi turnas malrapide miajn okulojn. Mi leviĝas kaj iras al la
-pordo. Mi flanken tiras la portieron. Sed mirigite mi ekhaltas.
-
-„Lydia, vi?“ mi flustras.
-
-Mute ridetas la juna romanino. Mi repaŝas por admiri ŝin. Ankoraŭ
-mi ne vidis tian mirindan vizaĝon. Ŝajnas, ke tiu ĉi virino
-hodiaŭ ne estas homo, sed fantazia imagaĵo de virgino, kiun kreis
-la genio de dia artisto...
-
-Mi ekprenas ŝian manon kaj tiras ŝin en la ruĝan brilon de la
-amplo.
-
-„Vi estas bela“, mi diras simple.
-
-Sed post momento mi aldonas kun tremanta voĉo:
-
-„Kial vi venis al mi en tiu nokta horo?“
-
-„Mi venis por ami vin, fremdulo“, ŝi diras varme.
-
-„Ami min?“ mi ripetas kaj fikse rigardas ŝin.
-
-Mi staras mute kaj senmove. En mia kapo renversiĝas ĉio kaj la
-realo ŝajnas fariĝi fabela rava sonĝo. Malrapide ... malrapide ...
-kiel belega febro leviĝas en mia brusto amo ... ĝi kreskas pli kaj
-pli kaj ŝanĝiĝas en maron de pasiaj flamoj, kiu muĝas kaj kantas
-ĉirkaŭ mi...
-
-Lydia demetas siajn vestaĵojn. Ŝi faras tion malrapide kaj
-senĝene, dum mi rampe paŝas en angulon de la ĉambro. Kaj kiam ŝi
-senhonte staras senmove en virgina pureco, mi kredas, ke staras
-antaŭ mi statuo mirinde skulptita.
-
-Mi krietas:
-
-„Diru al mi, Lydia, ĉu vi estas virino ... nura virino?...“
-
-Longa malhela hararo disligiĝis kaj kovras ŝiajn ŝultrojn kaj
-lumbojn kiel vestaĵo kaj vualas ŝiajn fortikajn ruĝetajn mamojn.
-La brakoj estas harmonie kaj belege konstruitaj. La larĝaj koksoj
-disvolviĝas en riĉa abundo. Kaj en ŝia ruĝeta vizaĝo ardas
-malhelaj okuloj kvazaŭ speguloj, kiuj elsendas misteran fajron.
-Inter purpuraj lipoj ekbrilas blankega dentaro...
-
-Neniam mi renkontis tian virinon ... mi ebrias ... mi etendas la
-brakojn reveme, kvazaŭ mi volas kapti la belegan fantomaĵon, kiu
-korpiĝis subite antaŭ miaj okuloj ... mia sango pulsadas en miaj
-tempioj ... mi volas krii pro raveco, sed mi ne trovas vortojn por
-esprimi miajn sentojn en latina lingvo...
-
-Lydia kuŝiĝis sur molan divanon. Ŝia longe etendita knabina korpo
-ŝajnas skulptita el marmoro. Kaj la lumo de la amplo spiretas sur
-ŝian korpon delikatan rozkoloran vualon. La ruĝeta brilo ŝajnas
-kisi delikate ŝiajn purajn mamojn kaj karesi lude ŝiajn abundajn
-femurojn kaj klasikajn krurojn ... kaj ŝiajn genuojn, kiujn ŝi
-kunepremas en virgina ebria timemo...
-
-„Fremdulo ... fremdulo...“ ŝi flustras sindone „... vi, kiu
-disponas pri senlima potenco, akceptu min, vian sindonan
-sklavinon...“
-
-Rigide mi staras. Ruĝaj ombroj dancas sur tapetoj. Ĉirkaŭ mi
-leviĝas kanto de amo en murmuraj plendoj ... en jubilantaj ĝojegoj
-... mia kapo bolas ... mia karno ekbruliĝis kaj suferas kaj plendas
-... la ampla flamo fariĝas ruĝa suno ... iluzioj ŝvebas ĉirkaŭ
-ĝi ... la pasia frenezo balancas min...
-
-„Ĉu ... ĉu ... estas vere“, mi balbutas, „ke vi amas min,
-Lydia?...“
-
-„Mi amas vin, fremdulo. En mia tremanta korpo furiozas la potenco
-de la amo. Mia brusto leviĝadas pro la dezirego kaj krevos, se vi ne
-trankviligos ĝin...“
-
-Mi ŝanceliĝas al la fenestro. Ĉu mi komprenas, kion volas tiu ĉi
-knabino? Ĉu mi komprenas la antikvajn opiniojn pri la amo? Kio? Ĉu
-estas eble, ke tiu ĉi knabino povas pasie ami homon de l’ dudeka
-jarcento?... Mallaŭte atingas miajn orelojn ŝia malgaja voĉo:
-
-„Ĉu vi ne volas ... ne volas akcepti mian amon, kiun mi oferas kun
-humilo? Ĉu mia korpo, kiun vipas amaj pasioj, ne trovis plaĉon en
-viaj diaj okuloj? Diru ... diru, fremdulo!...“
-
-Ŝia voĉo ŝajnas skui miajn ŝultrojn kaj ŝiri min reen en la
-ejon. Mi repaŝas kun palpantaj manoj kaj ŝanceliĝas inter la
-dancantajn ruĝajn ombrojn. Kun grandaj frenezaj gestoj mi volas
-paŝi al ŝi, sed mi haltas meze en la ejo kaj balbute krias:
-
-„Vi!... Do estas vere, ke vi amas min ... kaj mi?...“
-
-Ĉu mi indas forrabi kaj posedi la belon, kiun elspiras via mirinda
-korpo?... Ĉu vi estas bildo, imagaĵo, fantazikreaĵo, kiun iluzias
-mia cerbo?... Mi vidas viajn delikatajn formojn, vian knabinan
-freŝan korpon, kiu vokegas aman kontentigon ... mi aŭdas la
-murmurajn sonojn de via arĝenta voĉo ... mi vidas la infanan
-rideton... Ĉu mi prenu ĉion?... Ĉu mi trinku la ruĝetan brilon de
-via karno kaj delikatecon de via rozkolora haŭto? ... ĉu mi karesu
-mian frunton je la bruetanta silko de via hararo? ... ĉu mi soife
-premu miajn lipojn al via ŝveliĝanta brusto?...
-
-Ruĝa krepusko disvastiĝas tra la spaco. En la ĉambro regas
-atmosfero de revegoj, kiuj ĉirkaŭas min ... eniĝas tra buŝo,
-nazo, okuloj kaj oreloj kiel ebriiga vino...
-
-Ĉi tie en la ejo, en ĉi tiu nokta horo du mondoj skuiĝas unu
-kontraŭ la alian. La praa sento de l’ homaro venkas ĉiujn barojn,
-kiujn starigis kulturoj kaj epokoj! La praa sento de l’ homaro, kiu
-eterne vivas, dum ekzistas homa vivo, ne konas interspacojn tempajn
-aŭ ideajn. Ĝi marŝas kvazaŭ potencego tra la mondo. Ĝi vivas plu
-tra generacioj kaj neniam mortas. Kaj dum kadavroj fariĝas cindro
-kaj revenas en terecan staton, ĝi kreas el la homruinoj novan vivon.
-Per ĝi ekfloras novaj homaj korpoj...
-
-Mi falas sur miajn genuojn. Pli kaj pli proksimen mi ŝoviĝas sur la
-mola tapiŝo al la knabina tremanta korpo. Mi sentas, ke larmoj
-plenigas miajn okulojn. Mi volas halti, mi volas reiri, sed mi ne
-kapablas kontraŭstari tiun potencegon, kiu senkompate vipas min
-antaŭen...
-
-Miaj lipoj moviĝas kvazaŭ preĝe:
-
-„Lydia ... nenion timu ... mi ne tuŝos vian senkulpon ...
-sanktaĵo vi estas por mi...“
-
-Sed nun mi genuas tute proksime apud ŝi. Mia nazo flaras la
-bonodoron, kiu fluas de ŝia floranta korpo kvazaŭ sveniga nubo...
-Mi klinas mian kapon. Miaj lipoj tuŝetas la silkomolan haŭton de
-ŝia ŝultro...
-
-Kaj miaj lipoj flustras vortojn, kiujn sufokas singultoj:
-
-„Mi ne komprenas la misteron, kiu kuŝas en via bela korpo ... mi
-sentas nur, ke estas tiu praa potencego, kiu nin forĝas unu al alia
-... kaj mi ne povas ... ne povas kontraŭstari tiun forton, kiu
-frakasas mian propran volon...“
-
-Ŝi kovras mian vizaĝon per siaj haroj kaj diras mallaŭte:
-
-„Fine ... fine ... vi venis...“
-
-Kaj dum kiam la brila amplo trempiĝas pendole en ruĝan krepuskon,
-dum kiam mute kliniĝas ĉirkaŭ ni la ruĝtapetaj muroj, dum kiam
-la purpuraj teksaĵoj vualmoviĝas antaŭ la fenestro kaj revemaj
-amgravedaj ombroj flugetas fantazie tra la ejo kvazaŭ grandaj
-papilioj -- varmega brako plektas mian nukon kaj trans purpuraj lipoj
-venas dolĉaj ĝemoj...
-
-Senforte miaj lipoj kispremiĝas en la ondantan bruston de l’
-knabino...
-
-
-
-
-50.
-
-
-Grizaj zorgoj pezas super mia kapo. En la aero ŝvebas minaca
-malsano. La cezara frenezo infektis nin ĉiujn. La frenezo etendas
-kiel grandega vesperto siajn nigrajn venenajn flugilojn kaj, kiun ĝi
-tuŝas, tiu jam estas perdita por ĉiam. Kaj la mistera malsano
-kvazaŭ anima pesto ekmordas kaj korodas la menson.
-
-Kaj mi mem ekprenas mian kapon, en kiu la pensoj jam delonge dancas
-konfuze kaj malorde, kaj demandas min: ĉu ne estus bone, forlasi
-Romo-n kaj reveni en nuntempon? Ha, mi timas, ke ni freneziĝos fakte
-ĉiuj, kiam ni restos pli longe...
-
-Miaj okuloj rigardas ofte fikse tra mia fenestro. Mi vidas la
-marmorajn kolonojn de romanaj temploj, super kiuj etendiĝas pinioj.
-Mi vidas homojn, kiuj paŝas tra la parko, vestitaj karnavale. Mi
-aŭdas stratajn bubojn, kiuj kriaĉas nekompreneblajn latinajn
-insultvortojn...
-
-Mi rigardas kaj aŭskultas la strangaĵojn kvazaŭ en konstanta
-sonĝo. Kaj mia menso estas nebulita. Nenion mi plu pensas. Kaj mi
-sentas de tago al tago pli, ke mia estado en ĉi tiu domo, en ĉi tiu
-sonĝa urbo estas vaga kaj fantoma...
-
-En stranga stato mi troviĝas. Mi ne scias, kio estas realo, kio
-sonĝo. Mi jam ne povas diferenci. Ĉu la antikva nokto, kiun mi
-travivis kun Lydia, okazis fakte? Aŭ estis halucina ravo? Ĉu mi
-fakte mortis por la dudeka jarcento kaj plu vivaĉas kiel Co-kreaĵo?
-Frenezo kaptas min, dum mi pensas tion...
-
-Teruro paŝas tra la stratoj. Ni disvastigas ĝin per niaj
-senpripensaj agoj. Malutilis nin la aeroplano, per kiu Fromaĝi kaj
-Karolo amuzveturis super la forumo. Fromaĝi volis fari ŝercan
-surprizaĵon, sed la sekvoj kaj efikoj estas aliaj. La romanoj
-komencas eviti nin timeme. Ili metas kaŝe siajn kapojn unu al alia
-kaj preparas insidaĵojn. Jam delonge ili konvinkiĝis, ke ni estas
-ribelontaj potenculoj...
-
-Teruro paŝas tra la stratoj. Ĝi ĉirkaŭiradas en la urbo kvazaŭ
-antikva fantomo kaj en granda rondo denove revenas al ni. Ĝi
-ĉirkaŭas nian domon kaj demandegas: kio estos? kio estos?...
-
-Revojaĝi! Revojaĝi plej rapide! Sed mi staras izolita. Ĉiuj aliaj
-volas resti escepte Tabakaĉ. Ĉu ili estas jam perditaj por la
-dudeka jarcento?
-
-Ha, infektis ilin la cezara frenezo ... ilin ĉiujn! Kaj ne ekzistas
-kuracilo por tiu ĉi malsano. Kaj mi? Mi mem febras kaj sentas la
-rampan proksimiĝon de l’ frenezo...
-
-
-
-
-51.
-
-
-Fromaĝi malaperis en siajn laborejojn. Li estas nevidebla jam depost
-tagoj. Kion li preparas? Ĉu ne funkcias eble?...
-
-Fulmotondro!... Mi ekscitiĝas ... mi ŝanceliĝas ... ĉu? ... ĉu
-eble ni ne povos revojaĝi?... Dio kompatema gardu nin!...
-
-Mi frapas kun batanta koro al la pordo de Fromaĝi.
-
-Neniu respondas. Mi metas mian orelon al la pordo.
-
-Tik-tik, tik-tik-tik.
-
-Diable, kio? Iu ŝajnas telegrafi laŭ signaloj de Morse. Kion
-signifas tio?
-
-Mi eniras. En unu angulo staras Fromaĝi. Li tenas en la mano
-malgrandan elektran sendaparaton kaj senĉese donas signalojn. Tion
-farante, li fikse rigardas al kontraŭa angulo, kie staras malgranda
-akceptaparato kun antena kadro.
-
-Dum kelkaj minutoj mi observas la telegrafadon. Poste mi rompas la
-silenton.
-
-„Mi venis pro gravaj aferoj“, mi diras.
-
-Li silentas.
-
-„Pardonu, mi volis demandi vin...“
-
-Silento.
-
-La konduto de Fromaĝi maltrankviligas min. Ŝajnas, ke li nek vidas,
-nek aŭdas min. Li paŝas al la akceptaparato kaj eltiras telegrafan
-rubandeton, rigardas ĝin fikse kaj fine levante kolere siajn
-pugnojn, li krias:
-
-„Eĉ ne unu streketo!“
-
-Poste li returnas sin kaj sovaĝe fingrokombas sian longan hirtan
-hararon. Lia vizaĝo montras embarasegon kaj malesperon.
-
-„Kio estas?“ mi demandas delikate.
-
-„Kio? Hahaha! Ja estas la stranga fakto, ke estas nenio,
-_komplete nenio_!“
-
-„Sed mi ne komprenas, kion vi volas. Mi venis por konsulti vin pri
-gravega afero. Ni nepre devas eliĝi el la Co...“
-
-„Ne!“ li rediras ekscitite kaj aldonas kun decida voĉo: „Provizore
-ni restos ĉi tie, ĉu vi komprenas?“
-
-„Sed ĉu vi ne vidas la pli kaj pli kreskantan danĝeron, kiu
-minacas al ni flanke de la romanoj? Mi opinias, ke jam venis tempo
-plej urĝa por forveturi...“
-
-„Ni restos!“
-
-„Bone“, mi diras ekscitite, „sed mi mem ne plu volas resti. Kaj
-mi opinias, ke mi tre simple revenos en nuntempon. Per mia
-aŭtomobilo mi simple transveturos la limojn de via Co-emana erikejo
-kaj revenos tuj en la vivon de l’ dudeka jarcento“.
-
-Fromaĝi rigardas min tra siaj grandaj okulvitroj kun moko.
-
-„Haha! Vi do opinias simple veni en la dudekan jarcenton, kiam vi
-transpaŝos la limojn de mia erikejo, kiu por ni estas Romo?“
-
-„Kompreneble mi faros tion...“
-
-Tiam Fromaĝi furioziĝas kaj krias:
-
-„Vi estas granda azenaĉo, la plej granda de l’ Nerona epoko!
-Evidentiĝas, ke mi foruzis mian arton je malinda malsaĝulo. Mi ja
-elektis la erikejon por ne esti malhelpata per ĉiaspecaj objektoj de
-nia tempo. Sed la Co-vivo etendiĝas ankaŭ transe de ĉi tiuj limoj
-por ni, kiuj estas per niaj ‚kontaktiloj‘ en konstanta rilato al
-la Z-radioj. Se vi transpaŝos ĉi tiujn limojn, vi venos ien alien
-en la antikvan Italujon, sed certe vi puŝiĝos kontraŭ ĉiaj por vi
-nevideblaj malmolaj objektoj el nia tempo. Rezultos teruraj
-komplikaĵoj, do -- -- viaj pensoj estas sensencaj...“
-
-Sed mi kontraŭdiras triumfe:
-
-„Mi simple demetos ĉe la limo mian kontaktilon kaj tuj reiĝos en
-la dudekan jarcenton.“
-
-Fromaĝi skuas sian hirtan hararon:
-
-„Sensencaĵo! Ha, ĉu vi scias, kian saltegon devos fari via
-organismo por elteni tion! Estas ridinde: ovo volas esti pli ruza ol
-kokino. Mi tre petas vin, ke vi konservu viajn idiotajn proponojn por
-vi kaj ne ĝenu prudentajn homojn!“
-
-„Fromaĝi!?“ mi ekkrias.
-
-„Ne ĝenu min!“ li ĵetegas en mian vizaĝon.
-
-Post tio li paŝas kurete en la ĉambro el angulo al angulo.
-Embarasite li rigardas la aparatojn, per kiuj li eksperimentadis kaj
-malespere gestas per siaj trolongaj brakoj. Poste li haltas antaŭ
-mi.
-
-„Ni devas resti en la Co.“
-
-„Kio?“ mi kriaĉas kaj reŝanceliĝas.
-
-Li rigardas min kun rideto.
-
-„Ne por ĉiam“, li trankviligas. „Nur tiel longe, ĝis kiam mi
-sukcesis solvi la radioproblemon.“
-
-„Kion?“
-
-„La radioproblemon. Ha, vi ĉiuj kompreneble ne rimarkis tion, kion
-mi rimarkis. Vi estis tro okupitaj per la novaĵoj, kiuj impresegis
-vin en la antikva Romo. Sed mi tion rimarkis kun vunda koro. Kiam mi
-volis foje antaŭ Sabellius Rufus funkciigi niajn radiofonojn, ili
-silentis! Jes, ili silentas depost la unua tago de nia eniro en la
-Co-sferon. Ni estas fortranĉitaj tute de la dudeka jarcento. Ni ne
-scias, kio okazas hodiaŭ en la moderna mondo. Mi tuj rimarkis, ke
-tiu malfunkcia eraro konsistas en la Z-radioj. Ili estas malhelpaĵo
-por la elektraj ondoj. Kaj eĉ plej fortaj ondoj ne kapablas
-trapenetri la Z-radiojn. Tiu ĉi malperfektaĵo kaŭzas al mi
-kompreneble grandajn zorgojn. Jam depost multaj tagoj mi
-eksperimentadas por provi, ĉu ne estos eble konduki pere de
-neŭtrala tavolozono la elektrajn ondojn el la dudeka jarcento en la
-antikvan tempon.“
-
-„Sed tio ĉi ja estas malgravaĵoj...“
-
-„Tute ne! Estas vere, ke ni alvenis en Romo. Sed samtempe ĉesis
-ĉiu kontakto kun la nuntempa mondo. Kaj ke tio ja estas nur duona
-sukceso, vi certe konfesos.“
-
-„Hm, sed mi opinias, ke ni kontentiĝu pri la sukceso ĝis nun
-atingita kaj prefere forlasu Romo-n!“
-
-„Ne! Ne! Neniam! Ni restos. Mi devos fini la verkon, kiun mi
-komencis tiel sukcese...“
-
-Kaj subite li mallaŭtigas sian voĉon. Li alpaŝas piedpinte kaj
-kvazaŭ sekrete enoreligas al mi:
-
-„Cetere, jam estas tro malfrue ŝanĝi miajn decidojn. Mi promesis
-al Nerono, ke li aŭdos la dudekan jarcenton. Kaj sciu plu: _li
-aŭdos la Londona-n operon_! Fraŭlino Snob petegis min kaj ŝi jam
-disrakontis al ĉiuj korteganoj, ke ili aŭdos la Londona-n operon.
-Jes, mi ne laciĝos en mia laboro scienca. Ni devos atingi la plej
-altan ŝtupon de l’ teknika ŝtuparo, t. e. la rektan interrilaton
-ekzemple inter Romo antikva kaj Romo moderna! Nerono aŭdos Londona-n
-operon. Li aŭdos ĝin ne per simpla gramofono, sed per unu el miaj
-radiofonoj, kiu libere trasaltos la tempan interspacegon. Tiam ni
-vere povos festi teknikan triumfon!“
-
-Mi ektremas.
-
-„Sed ... sed ... mi pensas, ke ni rezignu pri tiu triumfo
-provizore...“
-
-„Neniam!“
-
-„Sed nia situacio estas danĝera...“
-
-„Ne ĝenu min!“
-
-„La romanoj preparas ion...“
-
-„Ne ĝenu min!!“
-
-„Pro Dio, mi petegas vin...“
-
-„Ne ĝenu min!!!“
-
-Fromaĝi kriegas. Ostentacie li malfermegas la pordon. Mi
-ŝanceliĝas el la ĉambro...
-
-Zorgon kaŭzas al mi la kompatinda Fromaĝi, tre grandan zorgon. Mi
-ektrovis ĵus ĉe li klarajn simptomojn de iuspeca frenezo...
-
-
-
-
-52.
-
-
-La cezara frenezo pli kaj pli infektas nin, homojn de l’ dudeka
-jarcento. Kaj strange estas, ke ĝi evidentiĝas ĉe ĉiu en alia
-formo. La silento, kiu regis en la domo de Fromaĝi, jam delonge
-pasis. Bruo, malkonsento, familiaj scenoj anstataŭas ĝin.
-
-Sinjorino Kamilo ploras. Kiel bonkora kristanino ŝi ame ardas por la
-kristanaro kaj ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj malgraŭ miaj
-insistaj avertoj. Ĉiuspecaj suspektaj ĉifonuloj ĉirkaŭvagas nian
-domon. Sinjorino Kamilo forlasas vualita la domon je nekutimaj tempoj
-kaj sidiĝas en la aŭtomobilon, kiun la kuraĝa Karolo veturigas al
-iu kaŝa loko, kiun ni ne konas. Mi supozas, ke ŝi kaŝe rampas kun
-la kristanoj en kavernoj kaj katakomboj kaj tie faras ĉiaspecajn
-kontraŭŝtatajn danĝeraĵojn. Kaj mi rimarkis, ke ĉiam kiam ŝi
-forveturas, la cinikulo de Sabellius Rufus vojstaras. Evidente li
-estas spiono. Pro lia impertinento kaj avidego ni elĵetis lin el nia
-domo; eble li volas nun venĝi sin.
-
-Sinjorino Kamilo ploras. Ŝi sidas apud la fenestro de la
-legoĉambro, dum kiam Fromaĝi, la manojn sur la dorso, maltrankvile
-iras tien kaj reen.
-
-„Mateo, mi petegas vin...“
-
-„Ne!“ li diras nervoze. „Ne, mi ne povas plu permesi, ke vi
-faras tiajn danĝerajn eksperimentojn. Ni ne pli incitu ankoraŭ la
-koleron de Nerono ... sed li sciiĝos pri viaj kaŝaj manovroj...“
-
-„Sed diru, kara Mateo“, ŝi singultas, „ĉu vi tute ne sentas
-eron de kompato pri tiuj bedaŭrindaj kristanoj? Pri tiuj mizeruloj,
-kiuj vivas kiel timigitaj ŝafoj, ĉiam pretaj morti por sia
-kredo...“
-
-Per gesto li fortranĉas ŝian frazon.
-
-„La kristanoj, la kristanoj!...“ li krias ekscitite kaj furioze
-kuras tien kaj reen, „ĉiam kaj ĉie la kristanoj ... kion ni havas
-komuna kun tiuj ĉi homoj?...“
-
-„Sed ni povas helpi ilin.“
-
-„Helpi ... sensencaĵo ... kian utilon ili havus de nia helpo?“
-diras Fromaĝi kaj kun grandega embaraso rigardas sian edzinon, kiu
-mallaŭte ploras malantaŭ sia naztuko.
-
-„Mateo, mi petegas vin...“ ŝi insistas. „Vi scias, ke en
-venonta jaro brulos Romo. La kristanoj suferos kruelajn persekutojn.
-La sango de miloj de martiroj fluos. Mateo, vi povas eviti ĉion ...
-ni povas malebligi tiajn kruelaĵojn...“
-
-Dum momento Fromaĝi ekhaltas kaj fikse rigardas. Sed tuj poste lia
-mieno kolere trajtiĝas kaj li krias kun mokega rido:
-
-„Ŝanĝi la historion vi volas, he? Ne ĝenu min per tiaj infanaj
-stultaĵoj!“
-
-„Mateo, nur eviti la teruraĵojn...“
-
-Tiam Fromaĝi sovaĝe kombas sian hararon:
-
-„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!...“
-
-Tondre fermiĝas malantaŭ li la pordo.
-
-Mi ne trovas vortojn de konsolo. Subita terure-frosta febro skuas
-min, kiam mi mallaŭte forlasas la ĉambron...
-
-
-
-
-53.
-
-
-Nokto!
-
-Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj --
-tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj
-vastiĝas ... mi tremas tutkorpe...
-
-Mi rigardegas en la mallumon:
-
-El angulo de la ejo rampas nigra besto. Simila al fantoma monstro ĝi
-ŝoviĝas pli kaj pli proksimen. Kun okuloj ruĝe-flamaj kvazaŭ
-laternegoj. Kaj avide ĝi malfermas sian faŭkon kaj elsputas fajran
-fumon...
-
-Ha, fantoma besto! Diru, kiu estas vi? Ĉu kreaĵo, kiun elkraĉegis
-praepoko. Ĉu fantomombraĵo, kiun halucinas mia propra nervekscito?
-
-Sed responde ridas mokaj voĉoj de koboldoj:
-
-Hihi! Ĉu ni ne antaŭdiris? La Co konfuzas vin! Vi agas en la Co-a
-mondo kaj jam ne scias, ĉu estas efektivo ĉu fantoma sonĝo, kio
-vin ĉirkaŭas. Hihihi! La Co englutis vin en sian nigran faŭkon kaj
-ne revomos vin en la estantan tempon...
-
-Kaj ombruloj ĉirkaŭsaltas min. Ĉiu el ili havas alian vizaĝon.
-Ŝajnas, ke ĉiuj korteganoj de l’ antikva Romo aperas subite
-antaŭ mi...
-
-Fromaĝi metas sian kapon en la ĉambron. Lia malgranda figuro
-ŝvebas tra la spaco. Dum kiam li ŝovetas siajn okulvitrojn, li
-ridas kun freneza voĉo:
-
-„Hometo! Vi volas jam forlasi nian Co-an mondon? Vi serĉas, mia
-kara! Ĉar gigantajn planojn mi preparas. Vi travivos tion, kion
-travivis neniu vivanto. Sciu, ke mi plenumos la dezirojn de Kamilo!
-Ha, ni venkos kun la potenco de l’ dudeka jarcento! Ni metos niajn
-manojn en la evoluon de la tempoj. Ni haltigos la radaron de l’
-eterna temphorloĝo. Por ni ne ekzistas historio, _ĉar ni kreos
-ĝin_! Ni, homoj armitaj per la potenco de l’ dudeka jarcento,
-detronigos Nerono-n! Ni imperiestrigos la noblan Titus-on, baptigos
-lin kaj kondukos la kristanojn al grandioza triumfo!...“
-
-„Ne! Ne!“ mi krias, dum miaj haroj hirte stariĝas sur mia kapo.
-
-Sed Fromaĝi rigardas min sovaĝe. Li metas siajn manojn al mia
-gorĝo. Li genuas sur mia brusto kaj krias konstante: „Vi devas! Vi
-devas!“
-
-Mi sentas, ke mia spiro mankas jam. Freneze mi baraktas kaj penas
-vane forŝiri la manojn de Fromaĝi, kiuj premegas mian gorĝon...
-
-Dume el la ombra angulo silente kaj mute rampas la fantoma monstrego
-kaj malrapide englutas nin en sian nigran grandegan faŭkon...
-
-
-
-
-54.
-
-
-Profesoro Sovaĝi „ĝuas“ Romo-n. Li ĵetas sin en la pulsantan
-vivon kaj vizitadas vindrinkejojn, gladiatorajn luktojn, termojn,
-gimnastikajn lernejojn, flutistinojn kaj siriajn dancistinojn. Kaj li
-asertas fiere, ke li estas sola konanto de l’ antikva Romo kaj ni
-ĉiuj devas lerni de li.
-
-Sed hodiaŭ li festas specon de renaskiĝo. Karolo rakontis al mi, ke
-hieraŭ vespere li ie forte „elreliĝis“. Li venis hejmen sen
-surtuto, kun iu malnova flikita tuniko, kun pajla krono sur la
-dezerta kapo, kiu interne estis same dezerta. Kiel pafvundita apro li
-venis de tie hejmen. Kion oni tie faris al li, mi ne scias; mi nur
-scias, ke li hejme ŝiris de sia korpo la vestaĵon por bani. Oni
-unkte ŝmiris lin tiel abunde, ke lia tolaĵo algluiĝis al lia
-haŭto. Kompreneble tio ne estas agrabla stato.
-
-Puriginte sin, li nun staras kun bruplena kapo kaj fikse rigardas nin
-kun brakoj kruce metitaj surbruste. Poste li paŝas antaŭ nin, skuas
-sian kapan globon tien kaj reen kaj ekparolas per tomba voĉo:
-
-„Kunvojaĝintoj! Mi estis homo, kiu vagis erare, nun mi revenas
-denove hejmen al la dudeka jarcento kiel perdita filo, kiu retrovis
-la hejmenan vojon. Ha, mi esperis, ke mi trovos ĉi tie la veran
-klasikon kaj malfideliĝis al mia klasika filologio. Trioblan
-‚fi!‘ pri tio! La bildon de l’ klasika tempo, kiun mi portis
-en mia brusto, oni ŝmire malpurigis ĉi tie al mi -- kaj el ĝi
-restis makulaĉaro. Mi do rifuĝas al la sanktigita bildo, kian
-pentris en mia koro mia klasika sento kaj publike deklaras, ke la ĉi
-tiea Romo estas frenezulejo! Ha, mi forgesis min tiom, ke mi parolis
-ilian mizeraĉan lingvon kaj forgesis, ke estas mi sola, kiu alte
-tenas la standardon de la klasika filologio. En la Romo de Kezaro kaj
-Kikerono ne devas ekzisti iu serpenta siblado de frenezula
-parolmaniero. Kunvojaĝintoj, ĝojegu kun mi! Ree mi estas la malnova
-Sovaĝi, la vojtrovinto de Odyssevs en la filologia konfuzego!...“
-
-Li faras paŭzon, por atendi la efikon de sia parolado. Sed ĝi estas
-tre mizera kaj ĉiuj senvorte rigardas la parolanton.
-
-„Kunvojaĝintoj!“ denove krias la profesoro. „Mi konstatas kun granda
-ĝojo, ke mia hodiaŭa surprizo tiom emocias vin, ke vi ne kapablas
-paroli. Via silento estas por mi riĉa aplaŭdo kaj samtempe forta
-instigo, iri plu la komencitan vojon. Jes, mi surpaŝis la vojon, kiu
-kondukas el la filologia konfuzego, sed _mi ne iros ĝin sola_!
-Sciu, ke mi havas grandiozan planon. Ni estas elsenditoj de l’
-dudeka jarcento, kiuj devas plenumi sanktan kulturan mision. Tial
-mi kondukos ankaŭ aliajn sur tiun ĉi vojon. La Romo-n de l’ Nerona
-epoko eltiri el la filologia ŝlimo, tio estas nia nobla tasko, kiun
-ni devas plenumi! Kiel ni ebligos tion? _Mi fondos por romanoj
-universitaton de l’ dudeka jarcento_, en kiu ĉiu romano havos
-okazon lerni la latinan kaj grekan lingvon ĝuste kaj klasike, en
-kiu ĉiu povos profiti de niaj sciencoj, en kiu fine ĉiu fariĝos
-disĉiplo inda ne nur je antikva Romo sed eĉ je nia jarcento! Ha,
-kaj tiam oni enskribos en la grandan libron de l’ historio per oraj
-literoj ne nur mian nomon, sed ankaŭ la nomon de vi ĉiuj, kiuj
-afable helpos min _efektivigi la grandiozan kulturan mision de l’
-dudeka jarcento_!!!“
-
-Post tio, la profesoro rapideme forlasas nian ĉambron; evidente li
-ne volas perdi tempon kaj tuj komenci la bezonajn preparojn...
-
-
-
-
-55.
-
-
-Maria ploras. Ŝi sidas supre en sia ĉambro kaj verŝas larmojn ...
-amarajn larmojn.
-
-Kviete mi karesas ŝian nigran hararon. Mi estas konfuzita; ĉar
-unuafoje mi vidas ŝin ploranta.
-
-„Maria“, mi diras mallaŭte, „kial vi ploras?“
-
-„Lasu min!...“ ŝi rediras ofendite.
-
-„Kial vi koleras al mi?“ mi demandas konfuzite.
-
-„Vi demandas ... ah...“ ŝi riproĉas singulte, „vi demandas
-min ... ah, ke mi tiom eraris! Mi konfidis vin, kiam vi flustris al
-mi amon kaj fidelon ... kaj nun? Nun vi forlasas min kaj serĉas en
-la brakoj de antikva junulino tion, kion mi ne donis al vi...“
-
-Mi estas konfuzita kaj serĉas vortojn por senkulpigi min.
-
-„Maria ... ĉu vere vi estas ĵaluza pro tiu knabino, kiu ja estas
-nur fantomo de nia Co-a ekzisto?“
-
-„Ha!“ ŝi krias laŭte, „ne senkulpigu vin! Ĉiutage mi povis observi
-la ludon, kiun vi frivole aranĝis antaŭ miaj okuloj. Ĉu vi scias,
-kiom mi suferis? Sed vi ne estas inda, ke mi ankoraŭ pensu pri vi.
-Vin mi forstrekas el mia memoro. Vi ŝatis miajn karesojn nur tiel
-longe, ĝis kiam vi trovis alian virinon. Kaj tiam vi formetis min
-flanken kiel ludilon, kiu jam enuigas, kaj senkompate forlasis min.
-Kaj eble nun, kiam ankaŭ ŝi jam enuigas vin, vi serĉas denove min...“
-
-Mi estas kortuŝita de la larmoj, kiujn verŝas trompita knabino.
-
-„Maria...“ mi balbutas, „vi ĉion rigardas kiel tragedion. Ĉu
-estas mia kulpo, ke la romana knabino amas min? Sed mia amo ja restas
-ĉe vi, Maria ... nur ĉe vi...“
-
-Kaj denove mi karesas ŝian hararon.
-
-„Ni forlasos Romo-n ... eble baldaŭ... Kaj ni denove estos hejme
-feliĉaj naturinfanoj, kiaj ni estis antaŭ la vojaĝo. Mi ne
-supozis, ke vi koleros al mi...“
-
-„Ĉu vi postulas, ke mi rigardu kun ridantaj okuloj, kiel mia amato
-kisas fremdan knabinon? Ne, vi trompis mian amon. Vi rompis mian
-koron por ĉiam. Mi kredis, ke vi estas homo nobla kaj bona, sed mi
-terure eraris. Per krudaj manoj vi detruis mian feliĉon ... ĉion,
-ĉion vi detruis...“
-
-Novaj larmoj fluas el ŝiaj belaj malhelaj okuloj. Ŝiaj ŝultroj
-tremas pro la singultoj, kiuj ŝiriĝas el ŝia brusto. Kaj ŝi
-ploras tiel kortuŝe, ke mi subite sentas penton en mia koro. Mi
-volas ŝin konsoli, sed mi ne scias kiel. Ĉar mi ekkonas nun, ke mia
-kulpo estas granda kaj ke la peko, kiun mi faris kontraŭ tiu ĉi
-knabino, estas malbela kaj jam ne korektebla. En tiu ĉi horo mi
-sentas, ke la amo de tiu ĉi knabino estis granda kaj pura. Kaj mi
-paŝdetruis ĝin kiel belegan floron...
-
-„Maria...“ mi diras pente, „ĉu mi ne povos akiri pardonon? Mia
-amo al vi ja flamas pli hele ol fajro...“
-
-Mi provas delikate depreni ŝiajn manojn, kiujn ŝi metis antaŭ la
-vizaĝon, kaj klinas malsupren mian kapon.
-
-„Ne ploru ... ne ploru!“ mi petas.
-
-Sed ŝi forskuas miajn manojn, kiujn mi karese metis ĉirkaŭ ŝiajn
-ŝultrojn kaj kun malame flamantaj okuloj ŝi ĵetegas en mian
-vizaĝon:
-
-„For! Mi ne volas vidi vin ... senhonta homo, vi!...“
-
-Mute mi ŝanceliĝas al la pordo. Lastan rigardon mi resendas al la
-knabino kaj silente kaj rezigne fermas la pordon. Mi ne konscias nun,
-kion mi faris ... sed mi sentas, ke mi estas malgaja ... tiel
-malgaja...
-
-
-
-
-56.
-
-
-Homoj bruas en nia domo. Ili plenigas la vastan vitran halon, kiu
-subite fariĝis homa abelejo. Ĉiuj ili volas viziti la lernejon de
-l’ fremduloj, pri kiu Sovaĝi fanfarone anoncis en Romo per grandaj
-afiŝaj alvokoj en latina lingvo. Plej diversaj homoj venis:
-grizharaj maljunuloj, knaboj, soldatoj, filozofoj, laboristoj... Ili
-estas sciavidaj pri la novaĵoj, kiujn ili aŭdos kaj pri la
-sorĉaĵoj, kiujn ili lernos.
-
-Sovaĝi disvolvis vastan programon. Li opinias, ke li bonege sukcesos
-kaj ke li vere enkondukos tute novan kulturon en Romo-n. Li konfiskis
-ĉiujn lernolibrojn de latina lingvo, kiujn ni aĉetis, por enkapigi
-al siaj lernantoj „klasikan“ latinon. Tio ĉi ŝajnas al li plej
-urĝe plenumota tasko.
-
-Krome li dungis fraŭlinon Snob kiel docentinon. Ŝi prelegos
-historion kaj natursciencon! Tondre! Mi eksvenetas, kiam mi rememoras
-ŝian cervohipotezon kaj la „biblian“ aferon. Kiam mi atentigis
-profesoron -- pardonu! -- universitatestron Sovaĝi pri tio, li
-kviete ridetis kaj diris, ke tiel precize ŝi ne bezonas praktiki la
-aferon. Sed preskaŭ okazis, ke ili ambaŭ ne interkonsentis pri la
-salajro. Sovaĝi proponis al ŝi monate 1000 sestercojn, ŝi postulis
-pli, akcentante siajn „universitatajn studojn“. Krome ŝi nepre
-volis scii, kiom da dolaroj estas 1000 sestercoj, ĉar „ŝi
-kutimas labori nur laŭ tarifo“.
-
-Specialan fakon en sia universitato Sovaĝi volas dediĉi al la kuira
-arto kaj aranĝi kursojn de kuirado kaj mastrumo. Por tiu ĉi celo li
-volis gajni sinjorinon Kamilo-n, sed tiu rifuzis sian helpon, ĉar la
-kompatindaj kristanoj ŝin tute okupas. Profesoro Sovaĝi do turnis
-sin al Sabino, la kuiristino, kaj promesis pagi al ŝi konvenan
-salajron. Sabino tre volonte konsentis, sed estas ankoraŭ en ioma
-embaraso, ĉar ŝi ne scias ankoraŭ eĉ unu vorton latinan.
-
-Kiam Tabakaĉ sciiĝis, ke „oni povas fari kapitalon“, li tuj
-ekrilatis kun profesoro Sovaĝi. La profesoro komence rifuzis lian
-helpon, sed fine dungis lin kiel ordigiston kaj kontroliston.
-
-Ankaŭ min profesoro Sovaĝi volis „svati“ por sia universitato.
-Ke mi prelegu pri moderna literaturo de l’ dudeka jarcento. Sed
-ĉar li proponis al mi nur 500 sestercojn, mi rifuzis. Tiam li tre
-koleris kaj diris, ke mi estas homo postularoganta, ke mi ja tute ne
-havas universitatan kvalifikon kiel fraŭlino Snob, kaj ke mi havas
-nenian komprenon pri la granda kulturmisio de l’ dudeka jarcento.
-Mi ofendite respondis, ke mi kraĉas sur liajn 500 sestercojn, sur
-lian Kikeronon kaj sur lian tutan universitataĉon! Kiam li aŭdis
-tion, li tuj kuris al la juĝejo, poste al la pretoro, por akuzi min
-pri „personaj kalumnioj“. Mi efektive estas scivola pri la
-proceso, gvidota laŭ antikve-romaj leĝoj...
-
-Cetere, la universitato kaŭzas grandan deficiton malgraŭ la avaraj
-kaj ridindaj salajroj kaj la enspezataj, proporcie altaj, studopagoj.
-Kvankam Tabakaĉ atentegas, ke nenio malaperu el nia domo, la
-lernantaro prenaĉas kaj ŝtelas ĉion, kio estas nefiksa kaj
-forportebla. Unu grizharulo eĉ forŝtelis nian plej belan ursofelon
-el la vitra halo, portante ĝin surŝultre kvazaŭ togon...
-
-La lernantoj treege bruas. Ne mankas inter ili eĉ tiu speco de
-friponoj, kiuj venis nur por amuzi sin, ĉagrenante la profesoron per
-diversaj petolaĵoj...
-
-Mia frunto zorge sulkiĝas, kiam mi vidas ĉion ĉi. Mi estas jam nun
-konvinkita, ke la projekto de Sovaĝi estos mizera malsukceso kaj --
-kio estas plej terura -- ridindiga kompromito de l’ dudeka
-jarcento!
-
-Bone, ke mi tenas miajn fingrojn for de tia aferaĉo!...
-
-
-
-
-57.
-
-
-La cezara frenezo infektis ankaŭ fraŭlinon Snob kaj montras
-katastrofajn sekvojn.
-
-Ŝi elspeze forĵetis sian monon kaj havaĵon por havigi al si
-antikvajn toaletojn kaj ornamaĵojn, ĉar ŝi volas esti tute
-„antikve-moderna“ romanino. Ŝi prunteprenis de Sabellius Rufus
-sklavinon, kiu scias frizi, kaj ŝi nun portas sian hararon jen
-milbukle alten turigita jen laŭgreke ĉirkaŭtenita de oraj ringoj.
-Kaj ĉar ŝia mono elĉerpiĝas pli kaj pli, ankaŭ la salajra
-antaŭspezo, kiun ŝi ricevis de Sovaĝi, ŝi steletas, kion ajn ŝi
-povas, por sin fordoni al antikva lukso. Kaŝe ŝi vendas la
-figuraĵetojn kaj malgrandajn objektojn el sia ĉambro. Per
-aŭtomobilo ŝi jam ne volas veturi kaj deklaras, ke la sola inda
-maniero de veturado por romana sinjorino estas la palankeno, kaj ke
-la palankenon devas porti nubiaj sklavoj.
-
-Sed ŝia antikva frenezo montras de tago al tago pli terurajn
-sekvojn. Ŝia ĉambro estas tute malplena, la muroj nudaj. Nur
-surplanke kuŝas matraco kaj litaĵo, sur kiu ŝi dormas. Dio kara!
-Mi ekprenas mian kapon pro kompato kaj zorgo, kiam mi vidas tion. La
-meblojn, bildojn, tapiŝojn ... ĉion ŝi vendas al entreprenemaj
-romanoj. Kaj kion ŝi faras per la enspezita mono? Ŝi aĉetas
-antikvajn vestaĵojn, antikvan ornamaĵaron, antikvan frizistinon,
-antikvan palankenon kaj kvar antikvajn nubianojn, kiuj portas la
-palankenon.
-
-Kaj plej amuze estas, ke fraŭlino Snob simple ŝtelis la venditajn
-aĵojn, ĉar ili ja apartenas al gesinjoroj Fromaĝi. Sed tiuj estas
-blindaj kaj ne volas aŭdi min. Sinjorino Kamilo ploras kaj
-preĝas pro kaj kun la kristanoj, Fromaĝi mem estas okupata per
-eksperimentado kaj nenion volas scii pri la sensencaĵegoj, kiujn
-faras fraŭlino Snob. Ankaŭ Maria tute retiriĝis en sian ĉambron
-kaj jam interesiĝas pri nenio. Kaj fraŭlino Snob gaje daŭrigas la
-ŝteladon kaj entreprenas siajn rabekskursojn ankaŭ en aliajn ejojn.
-Neniam ŝi havas sufiĉe da mono kaj pruntadas ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ
-mian Nerona-n monon, kiun mi ŝparis al mi kun granda peno, ŝi jam
-prunte rabis al mi...
-
- * * * * *
-
-Ofte mi sola vagas tra la stratoj de Romo sencele kaj maltrankvile...
-
-Mi vidas la Jupiter-on de la kapitolo. Mi vidas, kiel li movas la
-olimpajn brovojn kaj kiel la ambroziaj bukloj kovras liajn ŝultrojn.
-Kiu vivanto povus same aserti, ke li vidis la kapitolan Jupiter?
-Ankoraŭ hodiaŭ la homoj disputas, kiamaniere li malaperis el la
-mondo. Ĉu dispecigita, je sonorilegoj fandita, aŭ transformita je
-la statuo de l’ sankta Petro? Neniu sciiĝos la veron -- sed ni
-povas ekscii ĝin. Ni ja bezonas nur plu paŝi tra Co-ujo...
-
-Enpense mi iras trans la forumon.
-
-„He! Bonan tagon, sinjoro Kovalo!“ vokas min konata voĉo.
-
-Estas fraŭlino Snob, kiu promene veturas en sia palankeno, portata
-de kvar nubianoj. La verdaj kurtenoj estas tiritaj malferme, kaj sur
-la ŝvelaj remburaĵoj en romana vestaĵaro, kun sandaloj kaj alta
-bukla harkonstruaĵo, kun pendanta valorega ornamaĵo ŝi kuŝas kaj
-rikanas. Kaj apud ŝi -- fulmotondro! -- ripozas ŝia favorato, la
-aktoro Glaŭkus, kiu estas adorata karulo de la roma sinjorinaro kaj
-kiu ŝajnas esti Apollo kaj Herkules en unu persono.
-
-„Ankaŭ en Romo?“ ŝi diras kaj kun indulga rideto etendas al mi
-sian ringornamitan manon.
-
-Plej volonte mi detirus de ŝiaj fingroj ĉiujn valorajn ringojn,
-kiuj estas belegaj antikvaĵoj. Sed kiam mi ektuŝas ilin, mi
-ektremas. Mi timegas superstiĉe, ke ankaŭ mi eble infektiĝos de
-tiu frenezo, kaj rapide adiaŭas...
-
-Enpense mi daŭrigas mian vojon. Pluveroj falas de la griza ĉielo.
-La malvarmeto estas tre agrabla, ĉar la lastaj tagoj estis tre
-varmegaj. Mi bedaŭras nur, ke mi forgesis kunpreni mian pluvombrelon.
-Sed la nobluloj de Romo estas malpli forgesemaj. Ili disstreĉas la
-pluvombrelojn, kiujn ili aĉetis de ni. La pluvombrelo estas nun
-plej nova modo en Romo kaj treege moderna.
-
-Mi renkontas Domitius Afer, la konsulon Licinus, la senatoron Flavius
-Scevirus, la prefekton Flavius Sabinus, Sulpicius Afer -- ĉiuj
-paŝadas fiere sub malfermitaj pluvombreloj, dum kiam la popolaĉo
-postkrias ilin...
-
-Mi rapidiĝas, ĉar la pluvo plifortiĝas. Distrite mi serĉas
-kafejon, sed kompreneble ne trovas iun kaj ĝishaŭte malsekiĝas,
-ĝis kiam mi alvenas hejme...
-
-
-
-
-58.
-
-
-_Circenses!_
-
-La okazantaĵoj vetrapidiĝas. Hodiaŭ cirko, postmorgaŭ areno.
-Nerono komencas aranĝi festojn, festenojn kaj invitas nin. Supozeble
-li timas nian koleron kaj li volas ŝajnigi al ni sian bonvolon kaj
-favoron. Sed ni scias, ke la interrilatoj inter ni kaj la kortego
-akriĝas de tago al tago, ke la aero estas saturita de dinamito kaj
-ke sufiĉas radiero por eksplodigi ĝin...
-
-Mirinda estas tiu cirko kun siaj moviĝantaj homamasoj, kun
-sennombraj alten ĵetataj brakoj, kun la svarmantaj kapoj kaj
-kriegantaj voĉoj.
-
-Ni sidas apud la imperiestra loĝio. Malantaŭ Nerono staras
-gramofono, kiu ludas gajan operetan melodion. Ni rigardas mute la
-unikan spektaklon, kiu nun prezentiĝas antaŭ niaj okuloj, unika en
-la tuthomara historio: vetkuro inter aŭtomobilo de nia tempo kaj
-kvadrigo de l’ antikva epoko!
-
-Karolo direktas la aŭtomobilon. Ridete li mansignas al nia loĝio.
-La majstroveturigisto Myrtillus, homo kiel Herkules, starigas apude
-la kvarĉevalan veturilon. Kaj jen, la tradiciaj fiŝoj kaj globoj
-atendas por esti forprenataj. Ĉiuj rigardantoj estas plene
-ekscititaj.
-
-Ektrumpetas signalo -- huj! ekkuras ambaŭ veturiloj...
-
-Ekbolas antaŭ kaj post ni la homaro ... miksiĝas polvo, benzinodoro
-kaj kriegoj ... frenezas aplaŭdoj ... bruas la popolo ... baraktas
-brakoj, kapoj, korpoj ... kaj tra la ĥaosego fajfegas la
-signalsireno de Karolo...
-
-Karolo preterpasas unuafoje la Meta ... la bruo plilaŭtiĝas ...
-haha!... la kvadrigo restas jam malproksime post la aŭtomobilo ...
-moke kriegas la popolo kaj insultas la vere ja senkulpan Myrtillus-on
-... Karolo fine haltas ĉe la celo ... li fiere klinas sin, dum oni
-ŝutegas lin per aplaŭda muĝego ... la kompatinda kvarĉevala
-veturilo kuŝas disrompita ie en la cirko ... la kompatinda Myrtillus
-inter la ruinaĵoj kaj la kvar belegaj ĉevalviroj kuŝas surdorse
-kiel skarabegoj kaj batadas per piedoj...
-
-Karolo ricevas la oran palmon. Nerono eĉ ordonas, ke oni starigu
-honore al li statuon apud la Meta.
-
-Fromaĝi furiozas pro kolero: al li ankoraŭ neniu starigis
-statuon!...
-
-
-
-
-59.
-
-
-„Tabakaĉ malaperis!“ krias Karolo kaj saltas el la haltanta
-aŭtomobilo.
-
-Sinjorinoj Kamilo verŝante riveron da larmoj kaj tordante la manojn,
-rakontas:
-
-„Li akompanis nin en aŭtomobilo al kolektiĝa loko de la kristanoj.
-Sed oni malkovris ilin kaj tuj kaptis. Karolo kun levita revolvero
-savis min kaj kondukis min al la aŭtomobilo, sed Tabakaĉ kun la
-ceteraj kristanoj malaperis malantaŭ armita falango...“
-
-„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi. „Ĉu mi ne malpermesis interrilati
-kun la kristanoj? Nun la bombo eksplodis kaj kio nun? Mi demandas:
-kio nun? kio nun?...“
-
-Ekscitite li kombas sian hararon kaj daŭras krii:
-
-„Ha, ke tiel okazis ... mi estas responda pri la sorto kaj vivo de
-ĉiu el ni! Nerono jam delonge ne estas favora al ni. Li retenos tiun
-homon kiel garantiulon.“
-
-„Sed eble li mem revenos“, mi kvietigas, „oni ne supozu tuj
-teruraĵojn!“
-
-Fromaĝi estas furiozega. Li alkriegas Karolo-n, alkrias sian
-edzinon, ke ŝi kompromitis lin per la kristanoj kaj fine kolerege
-krias:
-
-„Tiu malbenita homaĉo -- kiel li nomiĝas ja? -- li nur tedigas la
-tutan Co-ekziston! Mi rifuzas entrepreni iajn paŝojn por lia
-savo!“
-
-„Sed se li kuŝas profunde en mamertina malliberejo?“ mi diras.
-
-„Li kuŝu tie kaj putriĝu!“
-
-Kaj kolerfurioze li forlasas la ĉambron.
-
-Vespero venis, kaj Tabakaĉ ne aperas. Malgraŭ la malfrua horo mi
-iras sur la Palatino-n, por eble sciiĝi ion pri nia nenionfaristo.
-Singarde mi metis en ĉiun poŝon revolveron. Sed la Palatino ŝajnas
-senkulpa pri la afero. Oni scias nepre nenion aŭ ŝajnigas scii
-nenion. Ĝentila senkulpigado, malicservema bedaŭrado, promesado
-entrepreni esplorojn. Nerono ne estas videbla, sed Tigellinus ĵure
-certigas en lia nomo...
-
-Kion fari? Sciante el „Quo vadis“, ke Petronius intervenis en
-simila afero, mi iras al li, kiu ĉiam montris al ni amikecon.
-Petronius estas mirigita, sed ankaŭ scias nenion. Mi petas lian
-helpon kaj li promesas ĝin. Por intensigi mian peton, mi transdonas
-al li originalan donacaĵon, ilustritan luksan eldonon de „Quo
-vadis“.
-
-„Nobla Petronius“, mi diras, „glora poeto de nia tempo provis
-priskribi vin kaj vian bonegan menson en ĉi tiu libro. Akceptu ĝin
-kiel antaŭdankan donacon“.
-
-Petronius surprizite malfermas la libron, sed malica hazardo volas,
-ke li ekrigardas la bildon, kie li „vivadiaŭas“ -- kaj la
-bravulo aspektas iom deprimita...
-
-
-
-
-60.
-
-
-„Yes! We have no bananas ... bananas...“
-
-La gramofono koncertas senĉese, starigite malantaŭ Nerono en la
-imperiestra loĝio. Apud li sur honoraj lokoj ni sidas ĉiuj kaj
-rigardas en la arenon.
-
-Por honorigi nin, la dia Cezaro aranĝas grandan prezentadon en la
-areno. Ĉiuj honoruloj de Romo kunevenis ĉi tie. Sinjorino Kamilo
-unue ne volis viziti la prezentadon. Ŝi ploris kaj preĝis, ĉar
-Tabakaĉ ankoraŭ ne reaperis. Sed fine ŝi decidiĝis veturi kun ni
-kaj nun demandas ĉiun pri la sorto de Tabakaĉ.
-
-Nerono ŝajnas esti en bona humoro. Li ritme movas sian kapon tien
-kaj reen laŭ la gaja takto de la „bananas“.
-
-Sed mi sentas, ke io pezas en la aero kaj ke nia situacio estas
-eksplode streĉita. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj korteganoj lippremas
-mokan rideton, kiam ili rigardaĉas nin. Kun kontento miaj okuloj
-glitas super la arsenalon da pafarmiloj, kiujn singarde Karolo kaj mi
-kunprenis.
-
-Fromaĝi estas same ekscitita kaj nervoza. Ostentacie li metis antaŭ
-sin du ŝargitajn revolverojn. Fraŭlino Snob estas vestita per
-belega romana tualeto kaj intime kuŝapogiĝas al Glaŭkus. Ankaŭ la
-ĉambristino Cili, kiu cetere ne malpli infektiĝis je ama frenezo,
-havas apud si sian karulon. Profesoro Sovaĝi, kiu en lastaj tagoj
-treege fieriĝis pro sia universitato, ankaŭ nun fiere kaj malestime
-sulkigas la frunton kaj kruce metis siajn brakojn sur la bruston.
-
-Karolo festas novajn triumfegojn. En sportvestaĵo li marŝas kiel
-estro de la _morituri_ en la arenon. Kompreneble li ne estas
-_moriturus_, sed prezentas sin kiel pafartiston. Li pafas sur
-lignajn figurojn, ĉar li rifuzas pafi vivantajn figurojn, kiel
-Nerono deziras. La publiko muĝege aplaŭdas lin, kaj li ricevas
-novan oran palmon. Li estas ruĝa pro fiero. Tiajn triumfojn li
-ankoraŭ ne akiris.
-
-Kiam li kunpreninte siajn pafilojn sidiĝas apud mi, mi diras:
-
-„Ŝargu tuj la pafilojn -- ni ne antaŭvidas, kio okazos.“
-
-Karolo rigardas min kun miro, sed enmetas novan kartoĉaron.
-
-Mi iom timis la sangajn ludojn kaj buĉadojn en la areno. Mi supozis,
-ke la nervoj de la dudekjarcentuloj ne eltenos tiajn prezentaĵojn.
-Sed strange, ĉiu terursento subite malaperis. Agrabla pikpikado
-kuras tra miaj vejnoj kaj tute sen teruro mi rimarkas, kiel la
-bestaĉo eliĝas el atavaj profundoj.
-
-Ha! Ni mem fariĝis bestaĉoj. Ni ŝanĝiĝis je sovaĝaj estaĵoj.
-Ni kriegas, piedfrapas kaj bruegas kun la ekscitita popolo.
-
-Malsupre kuŝas sanga gladiatoro apud sia triforko kaj baraktas. La
-venkinto, lia kirasita kontraŭulo metas sur lin sian pezan piedon
-kaj rigardas atendeme supren.
-
-„Morton! Morton!“ krias la popolo, dum kiam ĉiuj dikfingroj
-estas turnataj malsupren.
-
-„Morton!“ kriegas ankaŭ ni, Fromaĝi kun hirte flirtanta hararo,
-la profesoro kun ŝaŭmanta buŝo, fraŭlino Snob kun histeriaj
-kriaĉoj. Kaj ni turnas la dikfingrojn malsupren. La dudeka jarcento
-estas kuntirata en la sangan ĥaosan tumultegon. Disŝiriĝas
-la standardo de l’ humaneco kaj kulturo. Ĉio fariĝas sanga
-malefektivo, kalejdoskope rondumas, turnas niajn kapojn, forprenas la
-konscion, spirsufokas nin kaj vipas sangavidon...
-
-La lasta numero de l’ programo proksimiĝas. Ni estas jam lacaj kaj
-elĉerpitaj kaj deziras foriri. Jen ni aŭdas, ke la lasta numero
-montros la kulminacion de l’ programo: lukton kun sovaĝaj bestoj!
-
-Ni restas kaj rigardegas kun vastiĝantaj okuloj. Ni aŭdas la
-blekegon de la bestoj, kiu sonas el la kaĝegoj.
-
-Sed kia bildo prezentiĝas? Nia sango glaciiĝas en niaj vejnoj. Mi
-ne volas fidi miajn okulojn. Groteska bildo malgraŭ la tragika
-ĉirkaŭaĵo: en la arenon oni trenas homaĵon malobeeman kaj forte
-obstinantan -- la tuta areno ĝojkriegas -- la homo baraktanta --
-Tabakaĉ! -- ha! -- Tabakaĉ, kiu perdiĝis kaj nun reaperas --
-malice kaj mistere retenita por ĉi tiu programnumero -- Tabakaĉ,
-starigota kiel antikva martiro kontraŭ sovaĝaj bestoj. --
-
-La pensoj ekradias en mia cerbo kiel elektraj onderoj ... jen tute
-supre ŝoviĝas leono kun mallevita kapo laŭlonge de la muro ...
-tigro sekvas ĝin ... malsupre luktas Tabakaĉ, kroĉiĝas je
-muskolaj brakoj kaj kriegas ... ni eksaltas...
-
-„Pafilojn!“ mi krias ordone, „ekprenu la revolverojn!“
-
-Karolo rapidas al la balustrado ... ekcelas ... pafoj tondras tra
-areno ... la leono falas ... la tigro renversiĝas...
-
-Fromaĝi kun pala vizaĝo alkriegas la imperiestron:
-
-„Mi postulas tujan liberigon de mia sklavo kaj kontentigon!“
-
-Sovaĝi ekscitite kreas novan latinan vorton:
-
-„Satisfactionem peto! Satisfactionem peto!“
-
-Sed la gramofono respondas moke:
-
-„Bananas ... bananas...“
-
-Moke rikanas ĉiuj romanoj. La maskoj estas deĵetitaj. Kaj nin
-ĉirkaŭas nur malamo. Nerono deprenas la okulvitrojn, purigas ilin
-detale, ree surnazigas ilin kaj rigardas la ekscititan Fromaĝi-n kun
-okuloj palpebrumantaj pro plezuro. Poste li turnas al li ostentacie
-la dorson. La publiko aplaŭdas per novaj ĝojkriegoj.
-
-Dume Sovaĝi renversas la gramofonon kaj krias per ĉiuj voĉkapabloj:
-
-„For la Kezaro-n!“
-
-Oni devas savi Tabakaĉ. Karolo kuregas malsupren. De la balustrado
-mi pafas pafon post pafo en la arenon. Ankaŭ Sovaĝi kaj Fromaĝi
-pafas ... krako ... polva vaporo ... paniko ĝenerala ... timaj
-vokoj ... rifuĝo de l’ gardistoj ... Karolo liberigas Tabakaĉ ...
-trenas la martiron al ni...
-
-„En la aŭtomobilon!“ mi ordonas kaj ni kuregas malsupren. Malantaŭ
-ni la sinjorinoj. Ni premegas nin en la veturilon. La motoro
-ekkrakas. Fromaĝi ankoraŭ pafas el sia revolvero. Jen vidiĝas
-fraŭlino Snob, duone mortanta pro timo, sed ŝi ĉirkaŭprenas
-Glaŭkuso-n per fortaj brakoj.
-
-„Eniru! Eniru!“ ni vokas ĉiuj.
-
-Sed fraŭlino Snob ne volas. Ŝi volas havi sian Glaŭkuso-n kaj sian
-palankenon kun la kvar nigraj nubianoj. Ŝajnas, ke ŝi nenion volas
-plu scii pri la dudeka jarcento.
-
-Eksaltegas la aŭtomobilo -- ni intermikse faletas -- ni forrapidegas
--- diablo kaptu fraŭlinon Snob! -- kurantaj pretorianoj -- kriaĉanta
-popolaĉo for! -- ĉio rapide malantaŭiĝas -- Tabakaĉ estas redonita
-al ni! -- li sidas sur la planko de la aŭtomobilo, tenas sian
-dolorplenan kapon kaj terure ĝemas -- haltu! -- eliru en la domon
--- komuna premeto -- ekfunkcias la aera muro -- ni estas savitaj!
-
-Sed kie restis fraŭlino Snob?
-
-„Kaptu ŝin diablo!“ koleregas Fromaĝi, „ni solaj forvojaĝos!
-Ŝi restu en la Co!“
-
-Fromaĝi preparas ĉion por la forvojaĝo. La merkatoraj montriloj
-estas konformigataj. La funkciigilo por la aerooptikaj plataĵoj
-estas kontrolata. En ordo ĉio!
-
-Ekstere la persekutantoj kolektiĝas. Ili kribruegas, ĵetas
-ŝtonojn, kiuj resaltegas de la nevidebla muro... Fromaĝi decidiĝis
-forveturi. Sinjorino Kamilo verŝas larmajn riverojn pro fraŭlino
-Snob kaj elpetas indulgan prokraston. Bone, kvin minutojn! Fromaĝi
-paŝas sur la sojlon antaŭ la domon, tenas la horloĝon en la mano.
-Ni apude staras kun nove ŝargitaj pafiloj. La aera muro estas
-malfunciigata por ne malhelpi fraŭlinon Snob.
-
-La homamaso ĵetiĝas antaŭen -- pafoj -- krioj -- kvar minutoj! --
-nova atako -- pafoj -- kelkaj falas teren -- paniko -- tri minutoj!
--- nova kriegado -- aperas palankeno en fono -- ventmoviĝas strutaj
-plumoj sur tegmento palankena -- homamaso baras vojon -- ni ekpafas
-kiel frenezuloj en la homan bulon -- unu minuto! -- la nubianoj
-alkuregas -- kvin minutoj!
-
-Ni elŝiras fraŭlinon Snob -- ŝiaj brakoj kuntiregas Glaŭkuso-n
-duone sufokitan -- Karolo energie puŝas ĉiujn en la domon -- ni
-kuregas al la sofoj -- Karolo premas Glaŭkuso-n sur la remburaĵojn
-apud fraŭlino Snob -- ekstere kriaĉas la popolo en freneza tumulto
--- aŭdiĝas en la ĉambro susuranta delikata bruo -- ekbrilas Co-a
-lumo -- moviĝas la plataĵoj aerooptikaj -- kurege preterpasas la
-jarcentoj -- rapidegas -- rapidegas -- en dudekan jarcenton -- dum ni
-malleviĝas en dorman profundon. -- -- --
-
-
-
-
-FINO
-
-
-
-
-La domo dormegas kvazaŭ sorĉita kastelo.
-
-Malrapide kaj mallaŭte mi paŝas de la galerio malsupren. Mi
-ŝanceliĝas tra la granda vitra halo. Mi miras: kia malordo regas
-tie ĉi! Seĝoj renversitaj, tapiŝoj malpurigitaj, vazoj kaj boteloj
-disrompitaj, ĉio kuŝas intermikse ĥaose sur skrapita pargeto...
-
-La matena aero akceptas min per eksterordinara freŝeco. Roso pendas
-je folioj de arbetaĵoj vekiĝantaj. Birdoj kantas...
-
-Mi ĉirkaŭrigardas kun miro: jen kuŝas mebloj renversitaj sur la
-korto, kiujn disvendis fraŭlino Snob. Kaj jen mi vidas niajn pluv-
-kaj sunombrelojn en terura stato. Tie kaj ĉi tie dissemitaj estas
-ĉapeloj, vestaĵoj niatempaj, meblopartoj, plejmulte detruitaj kaj
-eluzitaj. Sur sterkejo kuŝas gramofonfunelo ... kaj ĉio, kion ni
-kunprenis en la Co-an vivon, retroviĝas, same kiel malaperis ĉio
-antikva, escepte la raportoj de Menenius Piso, kiujn mi tradukis sur
-papero per krajono niatempa...
-
-Finiĝis do nia glora Co-a aventuro. Forvaporiĝis el mia kapo la
-cezara frenezo. Mi spiras plenpulme la aeron de l’ dudeka
-jarcento...
-
-Sur la korto paŝas sinjorece la kokviro ... paceme migras anasaro al
-lageto, sur kiu naĝas silka ĉapelo...
-
-Mi ŝanceliĝas trans la korton. Iu magia magneto tiras miajn piedojn
-al la aŭtomobilejo. Mallaŭte mi malfermas la pordegon. Mi karesas
-mian veturilon. Kontrolas la benzinan rezervujon, la pneŭmatikojn,
-la motoron ... en ordo ĉio!
-
-Ekzumas la motoro. Ekruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En granda
-duonrondo mi ĉirkaŭveturas la arbareton.
-
-Mi levas la okulojn. Lastan fojon mi turnas mian kapon al la blanka
-vilao, sur kies tegmento mute staras la arĝentkolonoj...
-
-Kaj poste ... antaŭen! Ektondras la motoro. La pneŭmatikoj rotacias
-kun freneza rapideco. Kaj kiel sago pafita de arko mi flugas trans la
-vastan erikejan maron...
-
-Kaj elakviĝas ruĝa globo. Duonronde ĝi leviĝis antaŭ mi kaj
-sendas purpurajn longajn radiorelojn, kiujn mi surglitas.
-
-Mi flugas. Mi flugas al la suno ... levite per la freŝa vento de la
-juna tago! Mi flugas al la ruĝa globo, kiu leviĝas pli kaj pli ...
-kreskante al mirinda fajro...
-
-Kaj jen! Ĉu ne aperas en lumo suna turoj de urbego?
-
-Hejmen! Hejmen!
-
-Reen al homaro!
-
-En la bruan dudekan jarcenton!
-
-Adiaŭ revoparadizo!
-
-Adiaŭ loĝantoj de rava sonĝa oazo!
-
-A--di--aŭ--! A--di--aŭ--!
-
-
-
-
-Notoj de transskribinto:
-
-Ankoraŭ restas diversaj malkutimaj vortoj, kiel en la originala
-teksto. Provizon de mankaj citiloj kaj aliajn interpunkciajn
-ŝanĝetojn mi faris senrimarke. Mi registris aliajn ŝanĝojn per
-html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.
-
-
-*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK SALTEGO TRANS JARMILOJ ***
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the
-United States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for an eBook, except by following
-the terms of the trademark license, including paying royalties for use
-of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for
-copies of this eBook, complying with the trademark license is very
-easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation
-of derivative works, reports, performances and research. Project
-Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may
-do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected
-by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark
-license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country other than the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you will have to check the laws of the country where
- you are located before using this eBook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm website
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that:
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of
-the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set
-forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's business office is located at 809 North 1500 West,
-Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up
-to date contact information can be found at the Foundation's website
-and official page at www.gutenberg.org/contact
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without
-widespread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine-readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our website which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This website includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
diff --git a/old/69123-0.zip b/old/69123-0.zip
deleted file mode 100644
index ce178e5..0000000
--- a/old/69123-0.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/69123-h.zip b/old/69123-h.zip
deleted file mode 100644
index 2de7978..0000000
--- a/old/69123-h.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/69123-h/69123-h.htm b/old/69123-h/69123-h.htm
deleted file mode 100644
index 7d74c87..0000000
--- a/old/69123-h/69123-h.htm
+++ /dev/null
@@ -1,7404 +0,0 @@
-<!DOCTYPE html>
-<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
-<head>
-<meta charset="UTF-8" />
-<title>Saltego trans jarmiloj, by Jean Forge—A Project Gutenberg eBook</title>
-<link rel="icon" href="images/cover.jpg" type="image/x-cover" />
-<style> /* <![CDATA[ */
-body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;}
-div.titlepage {font-size: 1.2em; text-align: center; line-height: 1.7; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;}
-h1 {font-size: 2.2em; word-spacing: 0.5ex;}
-h2 {font-size: 1.5em; text-align: center; letter-spacing:0.2ex;}
-h3 {font-size: 1.3em; text-align: center;}
-div.section {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; page-break-before: always;}
-hr.short {width: 20%; margin-top: 1.5em; margin-bottom: 1.5em;}
-.far_sig {text-align: right; margin-right: 15%;}
-.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%;}
-.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em;}
-.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;}
-/* ]]> */ </style>
-</head>
-<body>
-<div lang='en' xml:lang='en'>
-<p style='text-align:center; font-size:1.2em; font-weight:bold'>The Project Gutenberg eBook of <span lang='eo' xml:lang='eo'>Saltego trans jarmiloj</span>, by Jean Forge</p>
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
-most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
-of the Project Gutenberg License included with this eBook or online
-at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you
-are not located in the United States, you will have to check the laws of the
-country where you are located before using this eBook.
-</div>
-</div>
-
-<p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Title: <span lang='eo' xml:lang='eo'>Saltego trans jarmiloj</span></p>
-<p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:0; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Author: Jean Forge</p>
-<p style='display:block; text-indent:0; margin:1em 0'>Release Date: October 9, 2022 [eBook #69123]</p>
-<p style='display:block; text-indent:0; margin:1em 0'>Language: Esperanto</p>
- <p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:0; margin-left:2em; text-indent:-2em; text-align:left'>Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net</p>
-<div style='margin-top:2em; margin-bottom:4em'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK <span lang='eo' xml:lang='eo'>SALTEGO TRANS JARMILOJ</span> ***</div>
-
-<div class="titlepage">
-<p style="letter-spacing:0.2ex;font-size:1.8em;">JEAN FORGE</p>
-
-<h1>SALTEGO TRANS JARMILOJ</h1>
-
-<p style="letter-spacing:0.2ex;font-size:1.2em;">Romano originale verkita</p>
-
-<img src="images/fosu1.png" alt="Devizo: Ni fosu nian sulkon"
-style="max-width:8em;" />
-
-<p>FERDINAND HIRT &amp; SOHN EN LEIPZIG / 1924</p>
-
-<p>ESPERANTO-FAKO</p>
-</div><!-- p. sennombra -->
-
-<div style="width:24em;font-size:smaller;text-align:center;">
-<p>ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ</p>
-
-<p>COPYRIGHT 1924 BY FERDINAND HIRT &amp; SOHN, LEIPZIG</p>
-
-<p>MADE IN GERMANY</p>
-
-<p>PRESEJO BREITKOPF &amp; HÄRTEL, LEIPZIG</p>
-</div><!-- p. sennombra -->
-
-<div class="section">
-<h2>ANTAŬPAROLO</h2>
-</div>
-
-
-<p>Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do
-esperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj.</p>
-
-<p>Romanoj de simila speco ekzistas diversaj en naciaj lingvoj. Ili
-incitis mian fantazion, precipe ideoj de D-ro Oelwein, kies motivo &#8212;
-kun lia afabla permeso &#8212; estis parte mia gvidanto.</p>
-
-<p>Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kaj
-malkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj &#8212; kion mi
-nepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano &#8212; <i>facile komprenebla
-por ĉiu!</i></p>
-
-<p>Pri tio lasta mi klopodis speciale. Ke la romano do trovu multajn
-amikojn!</p>
-
-<p class="far_sig"><i>Jean Forge.</i></p><!-- p. sennombra -->
-
-
-
-<div class="section">
-<p><b>ĈEFAJ PERSONOJ DE LA ROMANO</b></p>
-</div>
-<ul>
-<li><i>Mateo Fromaĝi</i>, eksperimentisto kaj inventisto</li>
-<li><i>Sinjorino Kamilo</i>, lia edzino</li>
-<li><i>Maria</i>, lia filino</li>
-<li><i>Profesoro Sovaĝi</i>, lia amiko</li>
-<li><i>Fraŭlino Snob</i>, edukistino</li>
-<li><i>Tabakaĉ</i>, nenionfaristo</li>
-<li><i>Karolo</i>, aŭtomobilisto kaj servisto</li>
-<li><i>Cili</i>, ĉambristino</li>
-<li><i>Sabino</i>, kuiristino</li>
-<li><i>Sinjoro Kovalo</i>, verkisto</li>
-</ul><!-- p. sennombra -->
-
-
-
-
-<div class="section">
-<h2><i>ENKONDUKO</i></h2>
-</div>
-<!-- p. sennombra -->
-<!-- p. 9 -->
-
-
-<p>Horloĝo super mia skribtablo ekparolas per kvinobla bato:</p>
-
-<p>„Kvina horo! Ĉu vi ne ĉesos skribi?...“</p>
-
-<p>Tiam mi forĵetas la plumon kaj eksaltas. Enpense mi foliumas la
-skribitajn paĝojn, kiuj kuŝas sur la skribotablo...</p>
-
-<p>Kio? Ĉu estas eble? Ke mi sidis la tutan nokton super mia
-manuskripto? Tion mi tute ne rimarkis kaj &#8212; por konfesi la veron &#8212;
-mi estus verkinta ankoraŭ ĝis tagmezo aŭ pli longe. Efektive,
-forte ekkaptis min mia nova romano „La ombro“, kiun mi ĵus havas
-„subplume“...</p>
-
-<p>Kvina horo matene!...</p>
-
-<p>Mi flankenŝovas la kurtenojn. Mi rigardas en la ruĝan matenon. Kion
-fari nun? Dormi? Tio estus peko; ĉar belega somera tago staras
-antaŭ la fenestro. Per rozaj fingroj karesas min la suno. Kaj la
-naturo brilas en multkolora vestaĵaro. Birdoj trilas en la arboj.
-Kaj blovas juna freŝa vento...</p>
-
-<p>Kio do? Ĉu promeneti tra la juna tago? Per plenaj pulmoj spirante la
-matenon, ektrinki novan energion kaj inspiron por la glora verko?...</p>
-
-<p>Ha, ideo! Kompreneble.</p>
-
-<p>Mallaŭte mi paŝas tra la dormeganta domo. Kun kuraĝaj paŝoj. Kun
-gaja entreprenemo en la koro. Malsupren. Trans la korton. En
-remizon...</p><!-- p. 10 -->
-
-<p>Mi eltiras mian aŭtomobilon. Mi plenigas la rezervujojn per benzino.
-Palpe glitas miaj fingroj super la motoron: en ordo ĉio!</p>
-
-<p>Ekzumas la maŝino. La veturilo tremas kvazaŭ hundo ekkurema.</p>
-
-<p>„Vi kuros, kara mia besto“, mi diras kun dorlota voĉo. „Vi
-kuros en la junan freŝan tagon vete kun la vento!...“</p>
-
-<p>Antaŭen!</p>
-
-<p>Ekbruas la motoro. Ekbruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En
-eleganta kurbo mi traveturas la pordegon de la korto. Transsaltas la
-pavimon de senhomaj longaj stratoj. Veturas inter grandaj dormegantaj
-domŝtonaĵoj, kiuj formas sufokan malvaston. Kaj liberiĝas fine:
-aperas rekta ŝoseo!</p>
-
-<p>Ekkrakas la motoro. Ekkuregas veturilaj radoj. Ekblovas forta freŝa
-vento. Ĝi levas min...</p>
-
-<p>Mi ŝajnas ŝvebi meze en la suna lumo...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Vespero venas.</p>
-
-<p>Tutan tagon mi veturis. Senĉese sidis ĉe la direktila rado.
-Trarapidegis sennombrajn kilometrojn. Trapasis vilaĝon post vilaĝo,
-urbon post urbo...</p>
-
-<p>Kie mi estas nun? Ĉu mi scias? Ie, ĉe voja kurbo la vento forportis
-malice mian stratan planon. Ĉu mi bezonas scii, kien mi veturas?
-Kiun straton mi devas elekti, kiun direkton? ... eh, afero enuiga!
-Por mi estas ĉefaĵo, senti subrade novan rektegan ŝoseon...</p>
-
-<p>Ha! Eksaltegas la montrilo de l’ takimetro! Ektondras la motoro.
-Antaŭen kun triobla rapideco!...</p>
-
-<p>La vojo kuregas kontraŭ min.</p>
-
-<p>La pinte-akra antaŭaĵo de la veturilo tranĉas kvazaŭ glavo la
-aeron. Furioze muĝegas la vento. Ĝi forŝiregus sendube mian kapon,
-se mi ne kaŝus ĝin malantaŭ<!-- p. 11 --> la duonronda ŝirmanta vitro. La
-bruego de la maŝino kvazaŭ droniĝas en la venta fajfado. Mi estas
-surda jam. Mi sentas nur la delikatan tremon, kiu vibras tra la
-veturila torso, regule, kvazaŭ batas koro. Ŝajnas efektive al mi,
-ke mia veturilo estas vivanta estaĵo...</p>
-
-<p>Vilaĝo aperas ... infanoj ludantaj ... hundoj bojantaj ...
-flugetanta kokaro ... averte kriegas mia sireno ... for ... antaŭen!
-... pli rapide!...</p>
-
-<p>Mi rapidegas plu. Ju pli longe mi veturadas, des pli kreskas mia
-forto kaj libersenta certeco. Vojajn kurbojn mi veturas lude ... nur
-sur du pneŭmatikoj ... apud mi disflugas ĉio flanken ... homoj ...
-bestoj ... arboj ... herbejoj ... kampoj ... arbaroj ... pli rapide
-ol filmo ruliĝas preter mi la multkoloraj bildoj...</p>
-
-<p>Vespero venas ... mi maltrankviliĝas ... de tempo al tempo laco
-pendiĝas salte je miaj palpebroj ... dum momento mi fermas la
-okulojn ... sed tuj denove ekflamas en mia interno la deziro:
-veturi! ... veturegi!...</p>
-
-<p>Meze sur ŝoseo staras ruĝa globo. Kvazaŭ grandega purpura disko
-troviĝas antaŭ mi la suno ... mi veturegas kontraŭ ĝin ...
-freneze saltas la takimetro ... la vento fariĝas uragano...</p>
-
-<p>La arboj ĉe la flankoj formas jam barilon, tra kiu brilas la verdo
-de herbejoj ... mi vidas nur rubandojn multkolorajn, kiuj ŝoviĝas
-al mi renkonte ... la ŝoseo fariĝas rubandego de griza tolo, kiu
-tiriĝas sub mi ... ĉu mi veturas? ... ĉu mi staras? ... senmove
-sur unu loko meze en ĉi tiu ĥaosego da koloroj?...</p>
-
-<p>Mi flugas! Mi transiĝas en feliĉegan staton, en ebrian ŝanceliĝon
-... mi balanciĝas ... kviete lulmoviĝas mia veturilo ... mi sentas,
-ke la radoj forlasas la teron, ke ili pli kaj pli liberiĝas for de
-la grundo...</p><!-- p. 12 -->
-
-<p>Mi flugas ... for de l’ tero ... renkonte al la fajra globo! Ha, mi
-sentas, ke mi rule grimpas sur ĝiaj longaj radioj pli kaj pli alten
-... ke mi veturas sur ĝiaj radioj kvazaŭ sur senfinaj brilegantaj
-reloj ... ke la pneŭmatikoj ruliĝas sur ĉi tiu rela vojo pli kaj
-pli supren ... en sferojn de eterna lumo!</p>
-
-<p>Mi estas libera kaj malpeza.</p>
-
-<p>Miaj okuloj rigardas en la fajroglobon, el kiu fluas stranga varmego.
-Kaj ĉi tiu varmego flame penetras en mian animon...</p>
-
-<p>Mi volas kanti pro ĝojego kaj feliĉo...</p>
-
-<p>Jam mi ne aŭdas la ĝemojn de l’ motoro ... jam mi ne aŭdas la
-furiozantan orkanon, kiu muĝegas ĉirkaŭ mi kvazaŭ bolanta maro...</p>
-
-<p>Mi vidas nur la lumon, al kiu mi rapidas ... la ruĝebrilan
-arkaĵegon, de flamoj konstruitan, sub kiun mi enveturegas...</p>
-
-<p>Kaj meze en ĥaoso da koloroj, kiuj min ĉirkaŭas kvazaŭ gigantegaj
-muroj, en ondo de purpura lumo, mi leviĝas ... stariĝas ... etendas
-vaste ambaŭ brakojn ... renkonte al la fajra disko...</p>
-
-<p>Ĉirkaŭ mi kantegas la orkano potencan melodion...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Elteriĝas danĝeraĵo. Subite. Proksimiĝas rapidege.</p>
-
-<p>Sed mi ne vidas la vojan kurbon, kiu nun minace kuregas kontraŭ
-min!...</p><!-- p. 13 -->
-
-
-<div class="section">
-<h2><i>ĈEFA PARTO</i></h2>
-</div>
-<!-- p. 14 -->
-<!-- p. 15 -->
-
-<div class="section">
-<h3>1.</h3>
-</div>
-
-<p>Subite mi scias, ke mi dormis. Iu vekis min ... aŭ io.</p>
-
-<p>Aŭskultu! En la ejon, en kiu mi kuŝas, fluadas muĝanta maro da
-muzikaj ondoj. Tonoj fluas tra la ĉambro. Antaŭ miaj spiritaj
-okuloj ili formiĝas je lumaj ŝvebantaj anĝeloj. Kaj la anĝeloj
-ŝutas sur min florojn, kiuj disvastigas svenigan bonodoron. Mi
-trinkas tiun odoron, kiu metiĝas dolĉe sur miajn tempiojn...</p>
-
-<p>La muziko plilaŭtiĝas. Ĝi venas de ie, el iu loko de la ejo. Mi
-aŭskultas kun muta piemo. Virina voĉo kantas en alta soprano. Ĝi
-kantas en lingvo nekonata. Poste respondas tenoro. Denove eksonas la
-muziko. Mallaŭte ĝi ŝvebas laŭlonge sur la planko, supren al mi
-kaj blovetas super mian korpon dolĉan senforton. Ŝajnas, ke ĝi
-penetras en mian korpon, ke ĝi fluas de la plandoj supren tra miaj
-membroj kvazaŭ ia saniga ondofluo...</p>
-
-<p>Nur en mia kapo ŝajnas regi ĥaoso. Malantaŭ mia frunto la pensoj
-kazeiĝis je granda malorda bulo. Kaj strange, ke tiu bulo ŝajnas
-esti plumba; ĉar ĝi pezas tiom en mia kranio, ke mia kapo kvazaŭ
-volas forkuri. Aŭ ĉu mi ne havas sub ĝi kusenon? Ha, mi sentas, ke
-mia kapo pli kaj pli disiĝas de mia kolo...</p>
-
-<p>Pordo malfermiĝas ie. Furioza vira voĉo krias:</p>
-
-<p>„Kaptu vin diablo! Ĉesigu vian muzikaĉon! Mi devas supre
-labori!“</p>
-
-<p>La voĉo ruliĝas tondre tra la ĉambro. Sed virino respondas kun
-indignego:</p><!-- p. 16 -->
-
-<p>„Ho, vi estas malbonulo! Vi ne volas aŭskulti la belan London-an
-operon!...“</p>
-
-<p>„Pri via London-a opero mi mokfajfas! Ĝi estas ludata hodiaŭ jam
-dekduan fojon. Mi forŝiregos al vi la antenojn de la tegmento aŭ
-enkarcerigos vin ie kaj radiofonigos en viajn orelojn dum dekdu horoj
-la ‚Relativecan teorion de Einstein‘, ĉu vi komprenas?!“</p>
-
-<p>La muziko ĉesas. Pordo krakas. Ĝema krio el virina buŝo. Paŝoj.</p>
-
-<p>„Kio okazis?“ demandas kviete alia virina voĉo. „Mi devas
-peti, ke oni ne faru tian bruon. Vi bone scias, ke apude dormas
-malsanulo...“</p>
-
-<p>„Sed ĉu mi toleru tian arogantecon?“ respondas akrasone la alia
-voĉo. „La profesoro estas homo netolerebla. Li eĉ ne volas
-permesi, ke mi aŭskultu mian London-an operon...“</p>
-
-<p>„Pst! Pli mallaŭte, kara Snob, prefere ni forlasu la ĉambron...“</p>
-
-<p>Silento...</p>
-
-<p>Nenio moviĝas. Nur malproksime, ekstere, ie sur korto krias koko...</p>
-
-<p>La aero muĝas en miaj oreloj en monotona ritmo ... en ĉi tiun
-muĝadon miksiĝas la dormema mallaŭta tik-tako de horloĝo, kiu
-ŝajnas troviĝi apude ... tik-tak-tik-tak ... kun freneziga
-reguleco...</p>
-
-<p>Mi sentas, ke mi malleviĝas. Ke mi faladas pli kaj pli profunden
-post ĉiu tik-tak de la horloĝo. Kun mi ĉio kunfalas. En senfundan
-profundon, en nemezureblan mallumegan abismon malsupren... Vane mi
-provas haltigi la faladon...</p>
-
-<p>Mallumo kaj silento ĉirkaŭe...</p><!-- p. 17 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>2.</h3>
-</div>
-
-<p>Krepuskas en la ĉambro. Mi ne scias, ĉu komencas tagiĝi aŭ
-vesperiĝi.</p>
-
-<p>Ĉu mi dormis ĵus? Verŝajne. Kompreneble mi dormis kaj havis
-diversajn sonĝojn. Ah, kiel bone mi memoras la eksterordinaran
-muzikon, la strangan interparolon de iuj personoj ... kuriozaj, vere
-kuriozaj tiaj sonĝoj...</p>
-
-<p>Estas jam tempo por leviĝi. Mi devas nepre paroli. Kial mi estas
-tiel laca kaj malforta? Eh, sensencaĵo. Per unu salto ellitiĝi,
-hop, kiel mi kutimas ... nu? Mi levas min kaj volas apogi min per la
-maldekstra brako. Sed akra doloro tuj paralizas ĝin kaj mi refalas
-senforte en la kusenojn.</p>
-
-<p>Mi aŭdas mallaŭtajn proksimiĝantajn paŝojn. Kapo de juna
-fraŭlino kliniĝas super mi. Paro de brunaj mirindaj okuloj
-fiksiĝas en la miajn. Ŝiaj lipoj flustras:</p>
-
-<p>„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“</p>
-
-<p>„Ne, ne,“ mi respondas duonkonscie kaj estas konvinkita, ke mi
-jam falis en novan sonĝon. „Sed kie mi estas? Kio okazis?...“</p>
-
-<p>„Trankviliĝu! Vi estas ĉe bonaj homoj. Nenio okazos al vi,“ ŝi
-respondas.</p>
-
-<p>„Sed diru, ĉu mi sonĝas nun?“</p>
-
-<p>„Vi ne sonĝas,“ ŝi respondas milde.</p>
-
-<p>Ŝia respondo konfuzas min. Kaj mi demandas tre distrite:</p>
-
-<p>„Ĉu mi estas malsana?“</p>
-
-<p>„Trankviliĝu, vi resaniĝos. Vi devas dormi. Vi ne devas ekscitiĝi.
-Nenion timu...“</p>
-
-<p>„Mi estas malsana,“ mi ripetas malrapide kaj sentas grandan
-kompaton pri mi mem. „Tre malsana kaj malforta. Kaj vi flegas
-min...“</p><!-- p. 18 -->
-
-<p>Ŝia gracia mano karesas mian varmegan frunton.</p>
-
-<p>„Dormu, mia kara!“ diras la knabino mallaŭte kaj ŝiaj brunaj
-okuloj ekbrilas kiel du mirindaj steloj.</p>
-
-<p>Sub ŝia karesa ektuŝo, kiu metiĝas sur mian frunton kiel
-malvarmetiga balzamo, miaj pensoj disflugas en la spaco. La krepusko
-pli dense vualas miajn palpebrojn. La nigrohara kapo de la fraŭlino
-malproksimiĝas kaj malklariĝas pli kaj pli. Kaj el longa distanco
-atingas miajn orelojn la monotone sonantaj vortoj:</p>
-
-<p>„Dormu, mia kara! Dormu!...“</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>3.</h3>
-</div>
-
-<p>Teleroj bruas. Tranĉiloj kaj forketoj tintas. Manĝas pluraj
-personoj. Apude, kiel ŝajnas.</p>
-
-<p>Ĉu nun estas tag- aŭ vespermanĝo? Kion manĝas la homoj?<!-- orig: homoj. --> Kiu sidas
-ĉe la tablo? Kial oni ne donas al mi manĝon?</p>
-
-<p>Dum momento ĉio silentas. Iu ŝmacas. Post tio diras voĉo kun
-maĉantaj interrompoj: „Mi ne kredis, ke li transvivos. La hodiaŭa
-homa organismo ne estas plu la sama kiel en pli fruaj tempoj. Ni
-prenu kiel ekzemplon antikvan romanon! Jen, kia belega korpokonstruo,
-kia muskolaro! Reiru ni plu ĝis la prahomo, pli kaj pli fortikaj kaj
-potencaj fariĝas la figuroj &#8212;“</p>
-
-<p>„Kiujn ni metus teren hodiaŭ per peceto da plumbo...“</p>
-
-<p>„Estas malprogreso de l’ kulturo, ke tiel fariĝis, mia kara
-Fromaĝi. Ĉi tiun malprogreson mi ne forgesos inde skurĝi en mia
-verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘. Kio estas kulturo?“</p>
-
-<p>„Tekniko,“ diras Fromaĝi.</p>
-
-<p>„Sensencaĵo!“ ekkrias la alia kaj nervoze tintegas sur sia
-telero.</p><!-- p. 19 -->
-
-<p>„Mi petas, trankviliĝu, sinjoro profesoro!“ kvietigas voĉo de
-virino. „Ni ne volas veki lin. La kompatindulo dormas. Li devas
-kuŝi tute trankvile. Maria, ĉu vi renovigis lian kompreson?...“</p>
-
-<p>„Li evidente havas fortikajn ostojn,“ parolas la profesoro
-ŝmacante. „Ankaŭ al lia veturilo okazis nenio, escepte du
-pneŭmatikoj, kiuj krevis. La barilon li &#8212; por tiel diri &#8212;
-distranĉis...“</p>
-
-<p>„O jes!“ flutas malgaje voĉo al mi konata. „Kaj la belan
-jasmenan laŭbon li veturdetruis...“</p>
-
-<p>Ĉiuj ekridas.</p>
-
-<p>„Sed kara Snob,“ diras la kvieta virina voĉo. „Konfesu mem,
-kiel povus lokiĝi aŭtomobilo en ĉi tiu laŭbo?“</p>
-
-<p>„Ĝoju,“ diras Fromaĝi, „ke vi tiam ĉi aŭskultis vian London-an
-operon, alie li estus veturdetruinta ankaŭ vin &#8212; aŭ pli ĝuste lia
-benzinbestego. Ĉar li surteriĝis post grandega <i>salto mortale</i> sur
-la sterkejo...“</p>
-
-<p>„Kaj nur elartikigis sian maldekstran brakon kaj vundigis sian
-kapon je ŝtono...“</p>
-
-<p>„Jes, hm, kiel utila okaze povas esti tia sterkejo...“</p>
-
-<p>„La antikvuloj ne bezonis timi tiajn akcidentojn. Ili ankoraŭ ne
-rapidegis per aŭtomobiloj tra la mondo,“ diras la profesoro. „Kaj
-tion ĉi oni nomas kulturo! Estas ja efektive ridinda kaj malĝojiga
-samtempe la fakto, kiom la hodiaŭuloj kove sidas super novaj
-eltrovaĵoj! Kaj ilin uzante, ili ĵonglas per sia vivo, kvazaŭ ĝi
-estas nur pilko por ludo. Ha, kaj plue: ĉie kien ajn mi rigardas,
-malprogreso! Kio do estas la hodiaŭuloj? Maŝinoj ili estas,
-konstruitaj de la spirito de nia tempo, de tiu spiritaĉo, kiu
-regadas ĉie kaj forglutas ĉion, kio estas nobla kaj bela. Ĉu ankoraŭ
-ekzistas hodiaŭ verkistoj, kiel estis Homero? Ĉu oni priskribas en
-libroj ankoraŭ heroojn, kiel estis la dia heroo Odyssevs? Kion<!-- p. 20 --> oni
-verkas kaj legas hodiaŭ? Distaŭzitajn, neverŝajnajn, saturitajn per
-tekniko historiojn, senspritajn vortobalbutojn de ridindaj homuloj!
-Kie restas la versoj de Virgil, Horac, Ovid? Malprogreso, kien ajn
-ni rigardas! Kaj en ju pli novajn tempojn ni venas, des pli ni
-malproksimiĝas de la kulturo de l’ antikva tempo, kiu unu kaj sola
-estas konsiderinda kiel vera kulturo! Kion ni nomas hodiaŭ kulturo,
-estas malprogreso! <i>Tio estas fatala salto en la abismon de
-spirita mallumiĝo!!!</i>“</p>
-
-<p>Pugnobato sovaĝe saltigas ĉiujn telerojn kaj glasojn sur la tablo.</p>
-
-<p>„Mi ne povas perdi tempon,“ la parolanto saltegas de la seĝo,
-„por mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘, mi ĉion ĉi enkapigos
-al la homoj! Per flamantaj literoj mi enbruligos ĉion ĉi sur
-iliajn fruntojn! Mi devas nun skribi &#8212;!“</p>
-
-<p>Tion dirante, li forlasas la ĉambron.</p>
-
-<p>„Oh!“ diras la alta fraŭlina voĉo, „li estas grandulo! Oh, mi
-scias, ĉar mi studis ĉe la universitato!“</p>
-
-<p>Post tio denove ektintas tranĉiloj kaj forkoj. La monotona telera
-muziko ne permesas, ke mi ion pensu nun. Ĝi fortintas ĉiujn
-demandojn el mia cerbo. Mi kuŝas kvazaŭ ligna ŝtipo. Kaj tamen
-sentas agrablan lacan oportunon. Nur en mia kapo ankoraŭ pezas la
-pensobulo...</p>
-
-<p>Malrapide, agrablege tra miaj membroj rampas dormo. Ree parolas viro.
-Sed lia voĉo sonas jam malproksime. Kvazaŭ li staras sur alta monto
-kaj kvieta vento forblovas de lia buŝo la vortojn. Kaj mi tute ne
-penas aŭdi aŭ kompreni lin. Alia voĉo parolas. Post tio ĉiuj
-voĉoj intermiksiĝas. Teleroj tintas. Seĝoj bruas. Paŝoj rapidemas.
-Malfermiĝas kaj fermiĝas pordoj! Malproksimege,<!-- p. 21 --> en kilometra
-distanco denove ekkrias la kokviro ... lia krio sone disperdiĝas
-en dormema krepusko, en kiun trempiĝas ĉiuj miaj sentoj...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>4.</h3>
-</div>
-
-<p>Strigo sidas antaŭ mia lito. Ĝi observas min per grizaj okuloj,
-scivole kaj esplore. Ĝiaj okuloj rigardas min senĉese, komence
-kompate, poste sensente kun subita revema esprimo. Mi sentas strangan
-maltrankvilon. Kion signifas tio? Mi forflugigos la strigon. Mi
-provas movi mian maldekstran manon, sed tuj pikeganta doloro ekprenas
-mian brakon, tiel ke mi ekĝemetas.</p>
-
-<p>„Nu, nu, mia kara,“ ekparolas la strigo. „La krizon vi feliĉe
-preterpasis. Tio ĉi ne gravas, se ĝi iom doloras ankoraŭ. Ĝi
-dank’ al Dio ne rompiĝis...“</p>
-
-<p>Mi malfermegas miajn okulojn kaj rimarkas kun miro, ke antaŭ mi
-sidas viro, kiu portas okulvitrojn kun grandaj rondaj vitroj. Lia
-tuta vizaĝo ridas, kiam li vidas mian pro mirego malsaĝan mienon.
-Mi provas levi mian kapon.</p>
-
-<p>„Aŭ-ha!“ mi dolorkrias. „Kion signifas tio?“</p>
-
-<p>„Same nenion gravan!“ ridas la viro kun la strigosimilaj
-okulvitroj. „Vi nur frapetis en vian kapon truon dum via beleta
-aŭtomobilekskurso. Vi febris tre bele, sed tio ĉi estas nun for kaj
-post kelkaj tagoj vi saltos ĉirkaŭ la domo kiel novbakita
-Steinach-ulo...“</p>
-
-<p>„Ĉu vi estas eble kuracisto?“ mi demandas mirigite.</p>
-
-<p>„Tute kiel vi komprenas tion... La medicino apartenas ankaŭ al mia
-fako, kompreneble,“ li diras palpebrumante.</p>
-
-<p>„Kiu vi do estas?“</p><!-- p. 22 -->
-
-<p>„Dio mia!“ li ekridas laŭte. „Konas nek mi vin, nek vi min.
-Kiel vi eble ankoraŭ memoras, vi venis ĉi tien en maniero efektive
-strangega, kaj mi apenaŭ kredas, ke oni ofte trovas tiajn
-vizitmanierojn. Ĉar &#8212; veturi per aŭtomobilo en freneza rapidego
-tra la ĝardena barilo, traplugi per la pneŭmatikoj ĉiujn
-florbedojn kaj fine enveturegi en laŭbon, tio ŝajnas al mi la pinto
-de ĉia vizitoriginaleco. Malgraŭ ĉio ajn &#8212; koran bonvenon en mia
-ĉiam gastama domo!“</p>
-
-<p>Forte li skuas mian dekstran manon.</p>
-
-<p>„Aha!“ mi diras kun rideto. „Vi do estas la domestro. Pardonu
-&#8212; mia nomo estas Kovalo.“</p>
-
-<p>„Fromaĝi &#8212; Mateo Fromaĝi,“ li klinas sin. Ŝajnas, ke lia
-propra nomo amuzas lin.</p>
-
-<p>„Sed Mateo,“ diras virina voĉo kun kvieta riproĉo. „Kiel vi
-povas turmenti nian malsanan amikon en tia maniero... Viaj paroloj
-nur maltrankviligas lin...“</p>
-
-<p>„Ĉu vi opinias, Kamilo?“ diras Fromaĝi malkuraĝete kaj subite
-tute distrite ŝovetas siajn grandajn strigajn vitrojn. Poste li
-eksaltas:</p>
-
-<p>„Dormu, juna amiko! Tio freŝigos vin. Mi devas hodiaŭ ankoraŭ
-multe labori. Fartu bone!“</p>
-
-<p>Tion dirante, li klinas sian kapon al mi amike kaj foriras, kvazaŭ
-li faris efektive malbonaĵon. Mi postrigardas lin. Lia figuro estas
-konstruita malgrande kaj larĝe. Liaj movoj estas malkuraĝetaj kaj
-mallertaj.</p>
-
-<p>La pordo fermiĝas malantaŭ li. Denove ĉirkaŭas min profunda
-silento. Mi estas sola en la ĉambro. La fenestroj estas kovritaj per
-kurtenoj. Duonhelo pendas sur la muroj, sur la multekostaj
-malhele-ruĝaj tapetoj. La silento, kiu subite ekvipas en mi tutajn
-demandarojn, kuŝegas en la ejo kun pezanta indiferento. Ĝi
-kaŭriĝas en la molajn remburaĵojn de la seĝoj. Ĝi ungoteniĝas<!-- p. 23 -->
-je la dika tapiŝo, por fari ĉi tie agrablegan dormon. Sed la
-ekvipitaj demandoj metas min en ŝanceliĝantan maltrankvilon...</p>
-
-<p>Kaj subite mi sentas la balanciĝon de la aŭtomobilo, tiun
-ŝanceliĝon, kiu min transigis en tiu vespero en feliĉan revegon.
-Ĉirkaŭ mi subite leviĝas ĉio. La malhela ruĝo de l’ tapetoj
-eklumiĝas kiel tiam la purpura lumo de la sunarkaĵo, en kiun mi
-veturegis &#8212; kaj poste subite ĉirkaŭis min peĉonigra nokto, el kiu
-levis min kviete anĝelomanoj de mirinda muziko...</p>
-
-<p>Senforte mi refalas. Ĉio ĉi kuregas kontraŭ min, surbrustiĝas
-kvazaŭ inkubo kaj kaŭras sur mi kun moke grimacanta trankvilo. Mi
-volas kriegi, ke revenu tiu homo kun la grandaj grizaj strigokuloj,
-ke li venu kaj rakontu al mi ion, ion ajn, por ke mi ne kuŝadu ĉi
-tie tiel senhelpe... Sed mi ne kuraĝas, per mia voĉo ŝiregi la
-silenton malsupren de la mutaj muroj. Sed mi devas fari ion... Kie mi
-estas? Kiu estas la homo, kiu ĵus sidis ĉi tie? Kiaj estas la
-homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu domo?...</p>
-
-<p>Miaj okuloj ekpendas je blanka punkto, kiu troviĝas en la muro.
-Aŭtomate mi levas la dekstran manon...</p>
-
-<p>Sekundoj pasas. Mallaŭta susurado. Senbrue io malfermiĝas ie.
-Elmuriĝas vira voĉo:</p>
-
-<p>„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“</p>
-
-<p>„Ne!“ mi rekriegas maltrankvile. „Diru nur, kie mi troviĝas!...“</p>
-
-<p>Iu knabino ridas kaŝe. Sed la vira voĉo respondas serioze:</p>
-
-<p>„Vi troviĝas en la domo de la instruitulo, eksperimentisto kaj
-eltrovanto Mateo Fromaĝi!“</p>
-
-<p>Post tio silentiĝas ĉio. Mi fermas la okulojn kaj profundiĝas en
-kvietan dormeton...</p><!-- p. 24 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>5.</h3>
-</div>
-
-<p>Pala vizaĝo fikse rigardas min. La haroj pendas super blankan
-bandaĝon, kiu ĉirkaŭkuras la frunton. Sub tio du miraj okuloj,
-kiuj malrapide elpaŝas el malhelaj kavoj. Kial rigardas min tiu ĉi
-homo? Mi proksimigas al li mian kapon kaj observas lin severe kaj
-moke. Li faras la samon.</p>
-
-<p>„Sinjoro,“ mi diras kolere, „kiel vi kuraĝas rigardaĉi min
-tiel malsaĝe?“</p>
-
-<p>Pac! Ni retiregiĝas ambaŭ kun teruro kaj samtempe alridas nin. La
-granda spegula vitro, kiu redonas mian bildon laŭnature, ete
-pendolas sub la ekpuŝo. Estas frapante, kiel mi ŝanĝiĝis dum la
-tagoj de mia malsaneco &#8212; aŭ ĉu estas eĉ semajnoj? &#8212; kaj mi
-supozas, ke mi estis efektive danĝere malsana.</p>
-
-<p>La mateno ĵus staras ruĝe antaŭ la kurtenoj de mia ĉambro. Ĝi
-refreŝigas min al nova vivo. Ambaŭ brakojn mi volus etendi en
-plenkonscio pri mia forto. Per granda ĉirkaŭpreno mi volus premi al
-la brusto la unuajn ruĝajn radiojn, kiel mi kutimis pli frue. Sed
-miaj brakoj ekpendas en malvigla senforto: la maldekstra en bandaĝo,
-la dekstra trem-apoge sur seĝo. Sed la mateno vokas min per loga
-voĉo. Kun penego mi vestigas min. Fine mi estas preta kaj malfermas
-mallaŭte la pordon.</p>
-
-<p>Mi paŝas sur galerion, kiu supre ĉirkaŭkuras. De ĝi oni povas
-eniri ĉiujn ĉambrojn de la unua etaĝo. Mirinde skulptitaj
-ŝtuparoj kondukas malsupren en grandegan halon, super kiu
-arkaĵiĝas vastega vitra kupolo. Ĉi tiu rotondo pendas super mi
-kiel grandega vitra kloŝo. Ĝi kreas en mi nepriskribeblan senton:
-mi mem ŝajnas al mi kvazaŭ pulo en fromaĝa kloŝo kaj malgrandiĝas
-sub la giganta ejego en neniaĵon. Mirinda koloraro traondas<!-- p. 25 --> ĉi tiun
-arkaĵon, tra kies vitraj muroj la matena suno enpaŝas kun brilego.</p>
-
-<p>Mi iras el la domo. Grandaj ombrodonaj arboj staras tie ĉi.
-Florantaj altaj arbetaĵoj. Ĝardeno, simila al parko, prezentas
-idilian bildon. Ombroplenaj arbaĵejoj, allogaj kaŝejoj kun freŝa
-verdo tiriĝas malantaŭ la legoma ĝardeno. Malantaŭ ĝi situas
-ĉirkaŭ korto kelkaj domoj.</p>
-
-<p>La suno rigardas tra la arboj. Ĵus ĝi komencas leviĝi. Kokviro
-sidante gaje sur barilo, salute krias. Malrapide mi iras laŭlonge de
-la barilo. Mi paŝas en la junan matenon kun malfortaj ŝanceliĝantaj
-kruroj. En silenta kaŝejeto mi malleviĝas en la herbon. Tro multon
-mi postulis. La malsaneco forprenis miajn fortojn. Ĝi fikse sidas
-ankoraŭ en ĉiuj miaj membroj. Laco ĉirkaŭprenas min. Ekposedas min
-kvazaŭ eta sveno, en kies brakojn mi falas senvole kaj senforte.
-Facila ruĝeta nebulo malleviĝas sur min. Ĝi estas kiel spiro anĝela,
-kiu ĉirkaŭblovas min per feliĉiga malvarmeto. Kaj tiu blovo alportas
-voĉojn jubilantajn, kiuj supre en ruĝete-blua etero trile salutas
-la junan tagon...</p>
-
-<p>Memoro en mi leviĝas. Ie, en ĝardeno de lazareto, mi kuŝis kun
-trapafita mano en la verdaĵo. Ofte mi aŭskultadis sub ombrodonaj
-arboj la birdojn, kiuj kantis en blua etero. Kaj la suno staris
-oblikve super mi. Mi fiksis miajn rigardojn en la bluaĵon,
-rigardadis la malgrandajn blankajn nubojn, kiuj salutis min el
-malproksime, kaj miaj pensoj pendiĝis je iliaj blankaj veloj...</p>
-
-<p>Mi ne scias, kiel longe mi kuŝis en ĉi tiu dormeto. Subite mi
-eklevetas min. Motoro zumas ie. Mi volas eksalti, sed miaj fortoj
-malsufiĉas. Ĉu tio eble estas mia aŭtomobilo? Sed ne, mi ŝajne
-eraras. Mia maŝino kuras multe pli laŭte kaj akre. Tio ĉi estas
-stranga<!-- p. 26 --> zumado, tiel delikata kaj diskreta, kiel la zumado de abelo
-en distanco de unu metro.</p>
-
-<p>Mi levetas la kapon. Ĉio kuŝas senmove. Sur la korto migras pace
-anasaro. La vilao staras antaŭ mi en blindiga blanko. Sur ĝia
-antaŭa ebena tegmento brilegas kaj arĝentas strangaj kolonoj.
-Malantaŭ ili leviĝas delikata fumo en la bluan ĉielon. Jen, rava
-multkolora bildo, kiun la arbetaĵo, post kiu mi ripozas, eltranĉas
-el la pejzaĝo per mirinda verda kadro.</p>
-
-<p>La zumado daŭras. Kaj subite ĝi plilaŭtiĝas je muĝado ...
-leviĝas el post la tegmento ... ruliĝas kontraŭ min kun venta
-rapideco ... ekkaptas min per ventega turniĝo ... mi kaŭre
-kuntiriĝas kun teruro ... sed jam ĝi transpasis min ... siblegas
-supren...</p>
-
-<p>Mi rigardegas en la blueteron: aeroplano!</p>
-
-<p>Ĝiaj portiloj fulmas en la suno. Majeste ĝi flugas super mi en
-granda rondo. Ĝi ŝvebas en la etero kvazaŭ birdego kun rigidaj
-flugiloj: Ĝia sunflugo simbolas liberecon kaj fieron. Kaj ĝia
-voĉo, muĝegante tra la jun-mateno, ekkantas jubilan kanton de l’
-tekniko...</p>
-
-<p>Longan tempon mi postrigardas ĉi tiun brilantan birdegon, ĝis tiu
-malaperas post la arbojn. Ankoraŭ mi aŭskultas ĝian zumadon, ĝis
-ankaŭ ĝi perdiĝas super mi en la branĉaro...</p>
-
-<p>La suno staras jam oblikve super mi.</p>
-
-<p>Longe tiriĝanta fajfo sonas trans la korton. Ĉu oni eble serĉas
-min? Aŭ oni fajfe vokas iun alian ... la kortohundon eble?...</p>
-
-<p>Venteto blovas tra la arbopintoj. Ĝi incitetas apenaŭ aŭdeblan
-simfonion de l’ folioj, kiu penetras muĝetante en miajn orelojn
-kaj flustras en mian animon solenan harmonion...</p>
-
-<p>Senmove mi kuŝas. Mi profundiĝas en ravajn revojn...</p><!-- p. 27 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>6.</h3>
-</div>
-
-<p>La suno eklevas miajn palpebrojn per piketantaj radioj. Vespero
-venis. Vere, mi preterdormis la tutan tagon. Ĉi tie, en la agrable
-silenta verda kaŝejo. Mi frostetas. La malvarmeto, kiu vespere
-elteriĝas el malseketa herbaro, rigidigis miajn membrojn. Malrapide
-mi leviĝas.</p>
-
-<p>Mi paŝas antaŭ la domon. Sed tie ĉi staras viro. Li star-apogas
-sin je la pordo. Li havas pipon en la buŝo, fumegas kiel kamena tubo
-de fabriko kaj rikanas kun gajete palpebrumantaj okuloj.</p>
-
-<p>„Aŭskultu, kara homo,“ mi diras kun rideto. „Vi ŝajnas esti
-la gardisto de la domo?“</p>
-
-<p>Konsenta grunto respondas. Subite mi levas la nazon kaj flaretas. Mi
-krias terurigite: „Vi ja fumas tabakaĉon?“</p>
-
-<p>Li levas la ŝultrojn:</p>
-
-<p>„Se mi ne havas pli bonan?...“</p>
-
-<p>„Sed vi ja fumaĵigas la tutan domon!“ mi diras kun prava
-indigno.</p>
-
-<p>„Tio ne domaĝas,“ li diras trankvilege kaj elpipigas tutan
-nubaron de ĉi tiu stranga tabakaĉa fumo.</p>
-
-<p>Rapidege mi volas endomiĝi preter la pipulo. Sed mi puŝiĝas
-kontraŭ brakon, kiu metiĝas antaŭ min kiel bariero, barante la
-vojon.</p>
-
-<p>„Kien?“ li demandas suspekteme.</p>
-
-<p>„En la domon.“</p>
-
-<p>„Ne permesas.“</p>
-
-<p>„Kial ne?“</p>
-
-<p>„Mi ne enlasas fremdulon.“</p>
-
-<p>„Sed mi ja apartenas al la domanaro!“ mi krias kolere.</p>
-
-<p>„Mi ne konas vin.“</p>
-
-<p>„Do bonvolu min anonci al gesinjoroj Fromaĝi,“ mi diras pacience.</p><!-- p. 28 -->
-
-<p>„Mi ne povas.“</p>
-
-<p>„Ĉu neniu estas hejme?“</p>
-
-<p>Li faras longan tiron el sia pipo kaj klarigas:</p>
-
-<p>„Kio koncernas la inojn, ili ambaŭ flugis for, la profesoro
-skribas libron kaj aperas nur, kiam sonoras al manĝo. La sinjora kaj
-sinjorina moŝtoj estas supre. Ili sorĉas.“</p>
-
-<p>„Sorĉas?“</p>
-
-<p>„Jes, ili sorĉas.“</p>
-
-<p>Senvorte mi rigardadas la fumanton kaj miregas. Jen originala
-domgardisto! Li forpelas ĉiujn neagrablajn vizitantojn per ankoraŭ
-pli originala tabakaĉa fumo. Mi sentas, ke ankaŭ mi devas cedi, se
-mi ne pereu en ĉi tiu fumego. Ankoraŭ mi hezitas...</p>
-
-<p>Tiam ĉi tiu stranga homo ekflugigas fumnubegon, kiu minace ruliĝas
-kontraŭ min kaj fumaĵante forpelas min kiel trudeman insektaĉon...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>7.</h3>
-</div>
-
-<p>Mi ŝanceliĝas for. Mi marŝas trans la korton, kiu trempiĝas en
-sangan ruĝon de l’ vespero.</p>
-
-<p>Ĝis nun mi faris al mi neniajn pensojn: kiaj do estas la homoj, kiuj
-loĝas en ĉi tiu vilao? Sed nun komencas aperadi demandoj unu post
-alia: unue, kiel entute mi venis ĉi tien? Tion mi scias. Bone. Due,
-kie situas ĉi tiu domo? Kia homo estas tiu Fromaĝi? Eltrovanto,
-inventisto, instruitulo? Pri iu Fromaĝi ankoraŭ neniam mi aŭdis
-ion.</p>
-
-<p>Pordego malfermiĝas grincante. Juna viro, vestita per blua
-laborjako, eliris. Per stupo li viŝpurigas siajn manojn de oleo.
-Vidante min, li ridas kaj diras: „Bonan vesperon, sinjoro!“</p><!-- p. 29 -->
-
-<p>„Kiu estas vi?“ mi demandas.</p>
-
-<p>„Mi estas Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto.“</p>
-
-<p>„Tio ĝojigas min,“ mi diras kaj trajtigas mian buŝon je embarasa
-rideto. „Ĉu vi povas diri, kiel mi povas endomiĝi? Jen, antaŭ
-la pordo staras homo, kiu fumas teruran tabakaĉon.“</p>
-
-<p>„Ah, vi devas pardoni, estimata sinjoro,“ klarigas Karolo
-fervore, „la afero estas jena: sinjoro Parkwer kaj la tabako estas
-vera turmentado en ĉi tiu domo, malbonaĵo ĉiutaga, kiu daŭras
-bedaŭrinde jam depost jaroj.“</p>
-
-<p>„Kaj kian okupon li havas en ĉi tiu domo?“</p>
-
-<p>„Nu, li estas ĉionfaristo &#8212;“</p>
-
-<p>„&#8212; sed faras nenion,“ mi aldonas bonhumore. „Li do estas pli
-ĝuste nenionfaristo, haha!“</p>
-
-<p>„Vi estas prava,“ diras Karolo ridante. „Li faras ion nur, kiam
-oni promesas al li cigaron aŭ ion alian fumeblan. Sed ankaŭ ion
-‚trinkeblan‘ li volontege akceptas...“</p>
-
-<p>Sciavide mi aŭskultas la aŭtomobiliston, kiu faras sur min impreson
-de normala homo. Mi demandas pri mia aŭtomobilo.</p>
-
-<p>Li malfermas la pordegon de la domo, kiu estas vasta aŭtomobilejo.</p>
-
-<p>„Ankaŭ via veturilo resaniĝas,“ li diras. „Pli grandaj riparoj
-estis bezonaj, unue aksorompo, due difekto<!-- orig: defekto --> je la direktilo.“</p>
-
-<p>El la granda kvadrato, en kiun subite la suno eniras flamante,
-ekfulmas mia veturilo per grandaj rondaj lanternokuloj. Ĉi tiuj
-okuloj ŝajnas direktitaj sur min. Kun detruitaj vitroj ili
-rigardegas min grande kaj mire. Mutaj demandoj fluas el ili kaj
-kuregas en senkomprena mirego: kio okazis? Kial vi enŝlosis nin en
-ĉi tiun vastan ejon kaj traktas nin kiel kaptitojn? Kial vi ne
-zorgis pri ni dum tiel longa tempo?...</p><!-- p. 30 -->
-
-<p>La juna viro antaŭ mi parolas fervore. Li laŭdas la motoron, kiu
-estas eksterordinare forta. Ke certe estas plezurego, flugadi per ĝi
-tra la naturo...</p>
-
-<p>Mi ne aŭskultas lin. Mi aŭdas nur la demandegojn de l’ rondaj
-brilantaj okuloj. Mi vidas la deformitajn kot-ŝirmilojn, kiuj
-malrekte kaj kurbigite pendas super la pneŭmatikojn. Mi paŝas pli
-proksimen.</p>
-
-<p>Mia sana mano glitas super la aŭtomobilon en delikata karesa
-tuŝeto...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Sinjoro Tabakaĉ’ &#8212; tiel mi baptas lin &#8212; la domgardisto kaj
-„nenionfaristo“ malaperis.</p>
-
-<p>Mi trapenetras kun peno la fumegon, kiu kuŝas en sufoka denso en la
-ŝtuparejo. Mi paŝas en la grandan vitran arkaĵon, kiun nun
-plenigas purpura fajro. Volontege mi nun ripoze falus en angulo sur
-unu el la multaj vulpaj kaj ursaj feloj. Mi plene fordonus min al ĉi
-tiu fabela belego kaj reva atmosfero, kiu ĉirkaŭvolvas min en ĉi
-tiu sunbrilegata arkaĵo per dolĉa sveno kaj agrablega ebrio. Sed mi
-sufokas mian emegon. Mi ŝanceliĝas plu kvazaŭ laca papilio en suna
-lumo. Laŭlonge de l’ ŝtuparo mi treniĝas supren kaj faletas en
-mia ĉambro sur molan divanon. Mi estas lacega.</p>
-
-<p>Ĉu oni rimarkis mian foreston? Certe oni serĉis min? Aŭ supozis,
-ke mi dormis en la lito tutan tagon?</p>
-
-<p>Malrapide mi senvestigas min kaj falas en dormegon...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>8.</h3>
-</div>
-
-<p>Mia lito balanciĝas kvazaŭ ŝipo sur Oceano, kiun ondovipas
-ventego. Samtempe krakego kiel pafo el kanono. La fenestraj vitroj
-tintas. La muroj de mia ĉambro ŝanceliĝas. Tremegas la tuta domo.</p><!-- p. 31 -->
-
-<p>Timigite mi saltas el la lito. En unua momento mi pensas, ke tertremo
-erartrafis ĉi tien. Kion signifas tio? Sed nun denove silentegas
-ĉio...</p>
-
-<p>La mateno pendas ankoraŭ grize je la kurtenoj. Tremante mi staras en
-ĉemizo meze en la ĉambro kaj ĉirkaŭrigardas senhelpe. En la domo
-regas trankvilo. Tio ankoraŭ plitimigas min. Neniu ŝajnas atenti
-pri ĉi tiu pafego. Ĉu mi sonĝas?</p>
-
-<p>Mi kuregas el la ĉambro, malsupren la ŝtuparon en la grandan vitran
-halon. Sed ankaŭ ĉi tie moviĝas nenio. Timtremiga silentego! Eĉ
-miaj paŝoj sonperdiĝas en la molaj tapiŝoj kaj felaĵoj...</p>
-
-<p>Subite pordo malfermiĝas supre. Eksterordinare hela lumkonuso
-ĵetiĝas en la halon. Kaj en ĉi tiu blanka blindiga lumo mi staras
-senhelpe en ĉemizo kaj prezentas bildon de kompato.</p>
-
-<p>Supre paŝas al la galerio Fromaĝi. Li estas volvita en blankan
-kemiistan mantelon. Kaj dum li fikse rigardas malsupren per grandaj
-okuloj sur mian blankan fantomon, kiu senhelpe baraktas per brakoj en
-la lumkonuso, mi kriegas: „Kio okazis? Kio okazis?“</p>
-
-<p>„Ĉu vi estas lunatika?“ li demandas mirigite.</p>
-
-<p>„Ne!“ mi spiregas. „Sed io terura okazis en la domo...“</p>
-
-<p>„Iru dormi,“ li konsilas. „Vi povas malvarmumiĝi...“</p>
-
-<p>„Ĉu vi ne aŭdis la teruran ekkrakon?“ mi kriegas. „Io terura
-certe okazis ĉi tie!“</p>
-
-<p>„Ah, la eksplodo,“ li diras ridante. „Efektive, afero malagrabla.
-Malatentaĵo. Preskaŭ tuta mia provizo da faruno monta perdiĝis
-ĉi-okaze...“</p>
-
-<p>„Kion do vi faras nun meze en la nokto?“ mi demandas mirfrapite.</p>
-
-<p>„Kemiajn eksperimentojn,“ li diras. „Nun trankvile enlitiĝu...“</p><!-- p. 32 -->
-
-<p>Tion dirinte, li malaperas. Kaj kun li la helega lumo. Kun klakantaj
-dentoj mi palpas supren laŭlonge de l’ ŝtuparo. Mi eniras mian
-ĉambron.</p>
-
-<p>Dum kiam mi kuŝas en la lito, super mi aŭdiĝas mistera bruo<!-- orig: brua -->. Poste
-zumado de elektraj baterioj, kiu kantante flugas tra la ejo kvazaŭ
-abelego. Ĉi tiu abelego ĉirkaŭzumas en mallumo mian kapon... pli
-kaj pli laŭte kaj penetre... pli kaj pli proksime...</p>
-
-<p>Kun terurego mi metas mian kapon sub la litkovrilon...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>9.</h3>
-</div>
-
-<p>Vespera duonhelo regas en mia ĉambro. La kurtenoj, pendantaj antaŭ
-la fenestroj kiel ruĝe-flamaj teksaĵoj, trempas ĉion en malhelan
-ruĝeton. Ree mi enbrakiĝas al dolĉa laco. Ŝajnas al mi, ke mi
-migris dum tuta tago. Ke mi marŝegis trans montoj kaj valoj en
-ardega suna varmeco. Ke mi ŝvitis kaj soifis. Ke mi treniĝis kun
-brulantaj plandoj. Kaj ke mi nun, reveninte de ĉi tiu laciga
-tagomarŝo, kun plene elĉerpitaj fortoj, lacega kuŝas kaj jam ne
-povas fari eĉ unu paŝon...</p>
-
-<p>Jes, mi sentas, ke mi riskis tro multe, ke mi tro multon postulis de
-mia ankoraŭ malforta organismo. Sed ankaŭ hodiaŭ la suno logis min
-en la arbareton kaj la verda kaŝejo akceptis min kiel bona patrino
-sian infanon...</p>
-
-<p>Super mia ĉambro mi aŭdas denove strangan bruadon kvazaŭ de
-seĝoj. Post tio trasiblas nekutima fajfado la tutan domon, kvazaŭ
-subite leviĝanta vento, kiu ĝemante kuras laŭlonge de la tegmenta
-defluilo. Mi ekmemoras, kion diris Tabakaĉ: „Ili sorĉas!“</p>
-
-<p>Mi ektremas. Mi subite rememoras la teruran nokton. Strangaĵoj
-okazas tie ĉi. La hazardo ĵetis min inter<!-- p. 33 --> homojn nenormalajn, kiel
-ŝajnas. Kion ili intencas? Kial ili ne permesas al mi, simple
-forlasi ilian domon? Kial ili retenas min?</p>
-
-<p>Timema frostiga antaŭsento trakuras miajn nervojn: se mi ne forlasos
-ĉi tiun domon, kie eksperimentas evidenta frenezulo, okazos
-teruraĵoj. Mi mem travivos ĉion, kion supre la freneza homo
-preparas kun mistera bruo...</p>
-
-<p>Subita eksilento. Mallaŭte homo frapas pordon. La strigaj okulvitroj
-de Fromaĝi fantome ŝoviĝas el malantaŭ pordo. Trans la krepuske-ruĝaj
-ondoj, kiuj plenigas la ĉambron, ruliĝas ride lia voĉo:</p>
-
-<p>„Hi, hi, forkuremulo vi! Revenis de la ekskurseto? Mi devos
-enkarcerigi vin estonte!“</p>
-
-<p>Senvorte mi rigardas lin. Lia malgranda figuro enĉambriĝas. Liaj
-brakoj moviĝas kvazaŭ fiŝaj naĝiloj. Li ŝajnas naĝi sur min en
-la krepuske-ruĝa trema brilo. Timigite mi levas min. Mia hararo
-stariĝas hirte. Miaj piedoj komencas ŝanceliĝi. Iu ŝutis malice
-pizojn sub iliajn plandojn.</p>
-
-<p>„Ne!“ mi kriaĉas kun timego. „Mi ne restos tie ĉi. Mi dankas
-vin pro via gastemo, sed tuj mi forlasos vian domon. Mi iros en la
-urbon, en plej proksiman hotelon...“</p>
-
-<p>Li respondas per laŭtega rido:</p>
-
-<p>„En la urbon volas iri tiu ĉi hometo, hahaha! Kaj tuj, ankoraŭ
-hodiaŭ. Vi estas tre humorema sinjoro...“</p>
-
-<p>„Kial?“ mi demandas kun timvastigitaj okuloj.</p>
-
-<p>„Nu, mia amiketo,“ li gaje diras kaj patrece frapas mian
-ŝultron. „Ĉu vi ankoraŭ ne ĵetis rigardon tra via fenestro? Sur
-la domaron, sur la homamasojn, kiuj puŝiĝas laŭlonge de l’
-stratoj, sur la bruan svarmadon de la elektraj tramveturiloj, de la
-aŭtomobiloj, de la veturiloj? Kaj vi ne aŭdis ankoraŭ la
-sonorigadon, bruegon<!-- p. 34 --> kaj kriadon de la urbego? Ne? Do, unu
-momenton!“</p>
-
-<p>Mistere lia malgranda figuro ŝvebas al la fenestro. Liaj brakoj
-ŝiregas flanken la ruĝajn kurtenojn. Li malfermas la fenestron.</p>
-
-<p>Antaŭ mi vastiĝas senfina nuda plataĵo. Vastega erikejo sen arboj
-kaj arbetaĵoj etendiĝas antaŭ miaj okuloj kiel ebena, granda
-senborda, glata lago, en kiun enakviĝas ĵus la suno en brileganta
-vespera purpuro. Kvazaŭ vasta sabla maro, kiun ne povas ĉirkaŭpreni
-la rigardoj, kvazaŭ ruĝa dezertejo de ebenaj dimensiegoj &#8212; kuŝas
-antaŭ mi la lando...</p>
-
-<p>Fromaĝi staras malantaŭ mi. Li diras triumfe: „Ĝis plej proksima
-urbo estas cent mejloj, miaj kara!“</p>
-
-<p>Tion dirante, li ekfrapas gaje mian dorson...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>10.</h3>
-</div>
-
-<p>Efektive! Mi troviĝas en la domo de la eltrovanto, instruitulo
-kaj eksperimentisto Fromaĝi! Tion mi eksentas ĉiupaŝe. Mi falegas
-el unu surprizo en alian kaj palpas tra la domo kiel blindulo.
-Kaj staras ĉiam denove antaŭ misteraĵoj. Mi surpriziĝas kaj
-malekvilibriĝas tiom, ke ofte mi demandas min, ĉu mi mem ne estas
-jam normala aŭ ĉu la domo, en kiun mi falegis per hazardo, staras
-surkape? Ĉar verŝajne ambaŭaĵoj estas veraj, mi estas trankvila
-kaj kontenta, ke mi entute vivas. Aŭ ĉu estas ĉio ĉi nur sonĝo?
-Stato simila al dormo, en kiun mi falis? Kaj se ĉi tiu lasta supozo
-estus ĝusta ... ĉu domaĝus iel?...</p>
-
-<p>La regionon, en kiu mi troviĝas, mi komparus kun granda dezertejo.
-Kaj la domon, en kiu mi loĝas, kaj<!-- p. 35 --> la ĉirkaŭan belegan ĝardenon
-kun agrabla ombroplena oazo.</p>
-
-<p>„Kiel okazis, ke vi loĝas ĉi tie?“ mi demandas Fromaĝi.</p>
-
-<p>„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ li respondas.</p>
-
-<p>„Kion faras al vi la homoj?“ mi demandas kun miro.</p>
-
-<p>„Ili malhelpas min.“</p>
-
-<p>„Ah!“</p>
-
-<p>„Mi ŝatas la trankvilon.“</p>
-
-<p>„Kaj mi eniĝis en ĉi tiun trankvilon kiel trudema rompanto de
-l’ paco &#8212;“</p>
-
-<p>Fromaĝi levas la manon kiel policisto:</p>
-
-<p>„Haltu, juna amiko!“</p>
-
-<p>„Kiam mi resaniĝos, mi ne volas esti plu al vi ŝarĝo. Mi ne
-volas profite elpremi vian gastemon kiel citronon...“</p>
-
-<p>Tion aŭdante, Fromaĝi fariĝas furiozega. Sovaĝe li fingre kombas
-sian hararon. Liaj okuloj ruliĝas minace malantaŭ la okulvitroj.
-Malrapide li paŝas al mi. Li kriegas:</p>
-
-<p>„Ĉu vi freneziĝis? Parolante tiel, vi ofendas min! Kiaj ideaĉoj
-venis en vian kapon, vi hometo? Vi restos tie ĉi! Finita la
-afero!“</p>
-
-<p>Ekscitite li kuras tien kaj reen kun sovaĝaj gestoj. Post tio subite
-lia mieno trajtiĝas gaje kaj li demandas ridante:</p>
-
-<p>„Kaj vi ja tute ne volas foriri, ĉu ne? Ĉio ĉi estas malsaĝa
-babilo. Ĉar sciu: vi imponas min! Ni estos bonaj amikoj.“</p>
-
-<p>Li ekprenas mian sanan brakon.</p>
-
-<p>„Venu kun mi!“ li diras kaj fortiras min. „Mi montros al vi
-miajn laborejojn. Vi travivos aferegojn! Jes, aferegojn, ĉar
-Fromaĝi estas ĵus malkovranta interesegan novaĵon, jes!...“</p>
-
-<p>Senvole mi fortreniĝas tiregate de li...</p><!-- p. 36 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>11.</h3>
-</div>
-
-<p>Knabino kun nigra hararo sidas kontraŭe de mi. Ŝiaj brunaj revemaj
-okuloj rigardas min esplore. Miaj rigardoj perdiĝas en ili kvazaŭ
-sendirektilaj ŝipoj en alklifiĝo. Mi leviĝas. Miaj tremantaj manoj
-ekprenas ŝiajn ŝultrojn.</p>
-
-<p>„Kiel nomiĝas vi?“ mi demandas la knabinon, kiu rigardas min
-senparole kun brilegantaj okuloj.</p>
-
-<p>„Maria,“ ŝi respondas mallaŭte.</p>
-
-<p>„Ma-ri-a!“ mi ripetas kun rompita voĉo.</p>
-
-<p>Mallume, malklare ekŝvebas memoro en mia cerbo. Ŝajnas al mi,
-kvazaŭ mi kuŝas denove malsana kaj malforta. Kvazaŭ kapo kun nigra
-hararo ekaperas antaŭ mi. Kaj brunaj okuloj kun longaj revemaj
-palpebroj ridetas malgaje. Kaj blanka mano tuŝetas miajn ardantajn
-tempiojn kun malvarmetiga kareso...</p>
-
-<p>„Maria!“ mi diras, dum subita kortuŝo forprenas mian spiron.
-„Do estas vi, kiu min flegis. Estas vi, kiu senlace sidis apud mi,
-kiam mi ŝvebis en febro inter vivo kaj morto... Kiel mi danku
-vin?“</p>
-
-<p>Rideto konvulsias ĉirkaŭ ŝiaj ruĝaj lipoj.</p>
-
-<p>„Mi faris tion volonte,“ ŝi diras reveme. „Mi ja nenion havas
-ĉi tie por fari...“</p>
-
-<p>Mirinda infano estas Maria. Kvazaŭ soleca belega floro ŝi
-elkreskis, jen meze en la erikeja dezerto. Netuŝita de malnoblaj
-avidoj de l’ moderna mondo estas tiu ĉi knabino...</p>
-
-<p>„Kial vi estas tiom malgaja?“ mi demandas.</p>
-
-<p>„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ ŝi respondas.</p>
-
-<p>„Kion vi volas de la homoj?“ mi demandas mirigite.</p>
-
-<p>„Mi volas esti inter ili.“</p>
-
-<p>„Ah!“</p>
-
-<p>„Vivi! Vivi mi volas!“</p><!-- p. 37 -->
-
-<p>Ŝi leviĝas kaj paŝas sur la malfermitan balkonon.</p>
-
-<p>„Rigardu tiun sunon! Tie, kie ĝi malaperas, situas granda urbo.
-Ho, mi scias, vespere oni lumigas tie multkolorajn lampojn, milojn da
-kolorflamantaj lumoj, kiuj brilegas pli hele ol ĉi tie la steloj sur
-la ĉielo. Kaj la homoj, feste vestitaj, sidas kun ŝerco kaj ridoj
-en tiu lumomaro, meze en tiu brila, fabela brilego... Gaja muziko
-lulas ilin en la ebrion de l’ vivo... Kaj mi?... Mi soife pereas en
-tiu ĉi dezerto kaj seko, kiu ĉirkaŭas min! Mi malviviĝas en tiu
-ĉi soleco, kiu ĉie ĉi kuŝas per pezanta sufoko...“</p>
-
-<p>„Ne parolu tiel!“ mi diras petegante.</p>
-
-<p>„Rakontu al mi pri la homoj!“ ŝi petas.</p>
-
-<p>Tremante mi metas la manon sur ŝian ŝultron. Mi levas la malfortan,
-maldekstran brakon kaj etendas ĝin.</p>
-
-<p>„Jen, kie loĝas la homoj!“ mi diras obtuze. „Sed ili ne estas
-tiaj, kiaj oni priskribas ilin en tiuj libroj, kiujn vi legis. Ili
-estas malbonaj. Oni ne povas fidi ilin. Seniluziiĝo kaŝatendas en
-tiu urbo! Kredu al mi: vi ĉiam elkreskis ĉi tie, sub la zorgemo de
-via patrino, sub la eduko de fraŭlino Snob kaj opinias, ke la vivo
-en la granda mondo prezentiĝas belege. Bedaŭrinde ne estas tiel.
-Kion ajn vi serĉas, vi trovos ĝin en tiu mondo neniam...“</p>
-
-<p>Mi eksilentas.</p>
-
-<p>Denove venis vespero. La elrigardo, kiun ni ĝuas sur la belegan
-ĝardenon kaj la proksiman arbareton, estas idilia. Ŝajnas al mi, ke
-mi troviĝas en malgranda paradizo. En ĝi loĝas vere strangaj
-homoj. Sed netuŝite de la tumulto de la granda moderna mondo, ĝi
-pentras en mian animon malofte pacsolenan bildon. Mondeto por si mem
-estas la oazo de Fromaĝi! Malgranda<!-- p. 38 --> silueta tranĉo el dia
-pranaturo, en kiu la aero ŝajnas saturita de dolĉa agrabla
-revemo...</p>
-
-<p>Mallaŭte leviĝas la krepusko el la arbareto. Ĝi rampas kaŝe
-sur la vojoj de l’ ĝardeno laŭlonge de florantaj arbetaĵoj.
-Solenvualajn ombrojn ĝi tiras super la balkonon...</p>
-
-<p>Mi sentas sorĉan potencon, kiu transfluas sur min de tiu juna
-stranga knabino. Ho, leviĝi mi volus en ĉi tiu krepuska horo de
-feliĉega ravo kaj tiri al mia brusto tiun hominfanon! Ne impete mi
-farus tion, sed tute kviete kaj delikate, kiel ŝajnas ordoni la
-revema ombra horo ... sed io retenas min...</p>
-
-<p>Sub ni staras la malluma ombro de l’ vespero. Super ni steleto
-amike brilas. Ĉirkaŭ ni paca trankvilo. La proksimaj arboj klinetas
-siajn pintojn en malvarmeta vespera vento. Paco ŝvebas tra la
-domo...</p>
-
-<p>Kaj la facila vento alportas melodiajn sonorilajn sonojn. Per
-tremantaj flugiloj ili flugas tra la silento en egalaj sinsekvaj
-intertempoj...</p>
-
-<p>„Oni sonorigas al vespera manĝo,“ ŝi diras kaj eksaltas.</p>
-
-<p>Kvazaŭ en sonĝo mi ŝanceliĝas de la balkono en la ĉambron...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>12.</h3>
-</div>
-
-<p>Ĉiuj ni sidiĝas al tablo. Karolo serve prezentas la manĝaĵojn,
-kiuj alvenis el la kuirejo per elektra levilo. Ni vespermanĝas.</p>
-
-<p>Ses personoj sidas ĉirkaŭ la ovala tablo: sinjoro Fromaĝi,
-sinjorino Kamilo, fraŭlino Maria, mi, fraŭlino Snob kaj profesoro
-Sovaĝi. Disvolviĝas sekvanta interparolo:</p>
-
-<p>Fromaĝi entrepreneme: „Ĉu ni ne volas aŭskulti radiomuzikon aŭ
-paroladon?“</p><!-- p. 39 -->
-
-<p>Sinjorino Kamilo riproĉe: „Mateo, vi scias bone, ke tio nur
-malhelpas la vespermanĝon.“</p>
-
-<p>Maria petante: „Sed panjo, ni ja povas elekti muzikon.“</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob ravite: „O jes, London-an operon!“</p>
-
-<p>La profesoro mallaŭdege: „Radiomuziko estas sensencaĵo. Ĝi sonas
-ĉiam kiel foruzita gramofono! Mi protestas kontraŭ ĉia radiomuziko...“</p>
-
-<p>Fromaĝi pacience: „Per tio ĉi vi ofendas miajn bonegajn radiofonojn.
-Sed mi ne volas klarigi al vi, kiurilate miaj aparatoj superas
-ĉiujn aliajn, ĉar pri tekniko vi ja komprenas nenion... Kion dezirus
-vi, sinjoro Kovalo?“</p>
-
-<p>„Al mi estas indiferente. Mi ĉion aŭskultos volonte,“ mi diras.</p>
-
-<p>„Do bone, ni aŭskultu paroladon,“ diras Fromaĝi. „Estas nun
-oka horo... Karolo, alportu de la radioprogramon, kiu estis radie
-akceptita hodiaŭ matene. Certe ĝi kuŝas supre en ĉambro R...“</p>
-
-<p>Karolo transdonas flavan slipon. Fromaĝi ĝuste ŝovas siajn
-okulvitrojn kaj legas:</p>
-
-<p>„Sed Mateo, manĝu unue,“ admonas sinjorino Kamilo. „La manĝaĵoj
-ja malvarmiĝos al vi.“</p>
-
-<p>„Mi proponas ‚Turboaeroplanoj‘ de profesoro Chester-New York,“
-diras Fromaĝi kaj rigardas en rondo. „Se ĉiu konsentas?...“</p>
-
-<p>„Ne!“ krias kvar voĉoj samtempe.</p>
-
-<p>„Ni volas aŭdi ion pri nova modo,“ diras fraŭlino Snob.</p>
-
-<p>„Tekniko nun ne konvenus,“ deklaras la profesoro.</p>
-
-<p>Fromaĝi embarasite gratetas malantaŭ sia orelo.</p>
-
-<p>„Hm,“ li diras. „Krome estas ĉi tie ‚La antikva greka poezio‘
-de profesoro D-ro Mayer-Vieno.“</p>
-
-<p>„Nepre!“ subite ekkrias la profesoro laŭte kaj per la osto, kiun
-li estas primaĉanta, ekscitite gestas al Karolo. „Funkciigu!
-Funkciigu!“</p><!-- p. 40 -->
-
-<p>„1234!“ ordonas Fromaĝi kaj turnas la atenton denove al sia
-telero.</p>
-
-<p>„O, ni ne volas aŭdi grekaĵojn,“ diras ekscitite fraŭlino
-Snob. Ŝia malgrasa figuro rotacias pro indigno sur la seĝo kaj
-kolera rigardo trafas la profesoron.</p>
-
-<p>„Ankaŭ mi proponus prefere ion alian,“ aldonas Maria.</p>
-
-<p>„Nu, ni faru la komplezon al la profesoro,“ kvietigas sinjorino
-Kamilo.</p>
-
-<p>„Silentu!“ krias la profesoro. „Mi nenion aŭdas!“</p>
-
-<p>Sed subite trafluas muĝado la silenton. Post tio parolas voĉo klare
-kaj laŭte:</p>
-
-<blockquote><p>„... komenciĝis. Se ni parolas pri poezio, unue ni devas klarigi
-al ni, kio vere estis poezio. Poezio estas versigo kontraŭe al
-prozo. Sed ni esploru unue, kion oni komprenis pli frue sub
-poezio. Ĉar estas ja evidente, ke ankaŭ la esprimo poezio kiel ja
-multo alia en la sinsekvo de l’ tempoj iom post iom venis en tute
-alian signifon, kaj kiajn ajn imagojn ni hodiaŭ ligas kun la esprimo
-poezio, ili tamen estas tre malproksimaj de tio, kion oni en tiu
-antikva tempo nomis poezio...“</p></blockquote>
-
-<p>„Estimataj gesinjoroj,“ diras la profesoro. „Kion tiu sinjoro
-Mayer el Vieno surtabligas al ni, malhavas ĉian logikon. Mi nepre ne
-povas konsenti pri lia teorio, kiun li disvolvas al ni ĉi tie en
-altesonaj vortoj. Mi deklaras, ke tiu homo distrumpetas en la mondon
-komplete falsan hipotezon pri la antikva poezio!“</p>
-
-<p>„Silentu, mi petas“, diras Fromaĝi nervoze. „Oni ja ne komprenas
-lin, se vi krias.“</p>
-
-<p>„Ĉu oni povas aŭskulti trankvile tiajn senfundajn mallogikaĵojn?“
-grumblas la profesoro. „Estas ja kvazaŭ...“</p>
-
-<p>„Silentu!“ krias Fromaĝi kolere.</p>
-
-<blockquote><p>„... ludis la heksametro. Ĝi estas versa ritmo, kiu estis multe
-uzata kaj ŝatata ne nur en la latina sed ankaŭ en la greka poezio
-de l’ antikvaj tempoj. La antikvaj poetoj tre ŝatis apliki en siaj
-verkoj la heksametron. Kaj certe<!-- p. 41 --> ĉiu, kiu studis antikvan poezion,
-konfesos, ke tiu ĉi versformo tre konvenas kaj vere mirinde taŭgas
-por antikvaj lingvoj. La heksametro fariĝis baldaŭ populara kaj
-mi trankvile povas aserti, ke ĝian taŭgecon pruvas kaj ĝian
-popularecon fundamentigis la glora Homera majstroverko de l’
-antikva greka poezio. La eraraj vagadoj de Odysseus estas bone
-konataj tra tuta mondo...“</p></blockquote>
-
-<p>„Terure!“ ekĝemas la profesoro. „Li eĉ ne scias, ke la antikvuloj
-parolis Odyssevs!“</p>
-
-<p>„Tio ne rilatas la temon,“ rimarkigas Fromaĝi.</p>
-
-<p>„Kion?“ bruas la profesoro sovaĝe. „Tio estas gravega hipotezo,
-kiun mi starigis!...“</p>
-
-<p>„Nu, ankaŭ mi ĉiam parolis Odysseus,“ mi interdiras.</p>
-
-<p>„Neniam!“</p>
-
-<p>„Sed Odyssevs sonas ja abomene,“ mi diras.</p>
-
-<p>„... de la heroo Odysseus, vere majstra verko de Homero...“
-interrompe parolas la radiofono.</p>
-
-<p>„Odyssevs!“ korektas kriege la profesoro.</p>
-
-<p>Kaj nun krias ĉiuj samtempe unu tra la alia:</p>
-
-<p>„... sed oni ja nenion komprenas ... kaj kvankam la migroj de
-Odysseus ... <i>Odyssevs</i>!! ... silentu! ... mi nenion aŭdas ... ni
-ne volas aŭdi grekaĵojn ... eble parolado pri modo ... sed mi
-nepre petas silenton ... devas konfesi, ke Odysseus ... <i>Odyssevs</i>!!
-... ŝajnas, ke oni parolas Odysseus ... neniam! ... mi nenion aŭdas
-... tio ne rilatas la temon ... ĉio je evs, ĉu vi komprenas?!
-Basilevs, Zevs, Achillevs ktp...“</p>
-
-<p>Estas laŭta vortosvarmego. La profesoro, kontraŭ kies kapon ĵetegas
-D-ro Mayer el Vieno senĉese sian „Odysseus“, fine furioziĝas tiom,
-ke li pugnobategas la tablon, eksaltas kaj elĉambriĝas vokegante
-laŭte „Odyssevs“. Ni ĉiuj laŭte diskutas unu tra alia: Fromaĝi
-insultante kolere, sinjorino Kamilo kvietigante, Maria senkulpigante,
-fraŭlino Snob pepante kun indigno kaj mi kuraĝe subtenante la
-Odysseus-hipotezon.<!-- p. 42 --> Kaj ni &#8212; ĉiu laŭ sia maniero &#8212; interkrias
-en la paroladon de D-ro Mayer el Vieno ... ĝis kiam Karolo kun
-spiritregeco ĉesigas la radiofonon.</p>
-
-<p>Jen, ni staras ĉiuj mute en duona rondo kaj fikse rigardas unu la
-alian.</p>
-
-<p>„Ĉu mi tuj ne diris, ke la radiofono nur malhelpas la vespermanĝon?“
-diras riproĉeme sinjorino Kamilo al sia edzo. Tiu ĉi kun embaraso
-gratetas sin malantaŭ orelo kaj nervoze ŝovetas la okulvitrojn.</p>
-
-<p>„Domaĝe ... domaĝe ... ke ni ne elektis ‚Turboaeroplanoj‘
-...“ li diras malkuraĝete.</p>
-
-<p>La profesoro enmetas en la ĉambron sian kapon kun strange-malsaĝa
-mieno.</p>
-
-<p>„Ĉu tiu Mayer finfinis sian ‚Odysseus?‘“ li demandas.</p>
-
-<p>„Jes, venu nur,“ vokas Fromaĝi ridante kaj denove estas tute
-bonhumora.</p>
-
-<p>Li enverŝas vinon kaj levas sian glason.</p>
-
-<p>„Vivu la tekniko!“ li diras kun fiero.</p>
-
-<p>„Vivu Odyssevs!“ rekrias la profesoro.</p>
-
-<p>Gaje ektintas la glasoj...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>13.</h3>
-</div>
-
-<p>Mi ripozas en la jasmena laŭbo. Mi siatempe mem veturdetruis ĝin
-per mia aŭtomobilo. Sed mi riparis kaj novstarigis ĝin per propraj
-manoj. Per tio mi akiris ioman ŝaton ĉe fraŭlino Snob.</p>
-
-<p>Kiu kaj kio estas tiu ĉi fraŭlino? Nu, afero malklara kaj nebula.
-Ie ekzistis iam edukejo por junaj knabinoj. Kaj en ĉi tiu edukejo
-sinjorino Kamilo kaj fraŭlino Snob estis edukataj kaj instruataj
-komune. Kaj el ĉi tiu tempo devenas ilia amikeco. Sed kia
-kontrastego inter ambaŭ amikinoj: fraŭlino Snob aspektas, kvazaŭ<!-- p. 43 -->
-ŝi dormis dum siaj „universitataj studoj“ en polvoplena kesto,
-kaj sinjorino Kamilo posedas ankoraŭ plenajn kaj rozkolorajn
-vangojn. Sinjorino Kamilo vivgaja kaj bonkora, fraŭlino Snob osteca
-kaj grumblema. Fraŭlino Snob estas do ĉi tie edukistino kaj
-instruistino. Por karakterizo sufiĉu la fakto, ke ŝi estas
-maljuneta virgino, kiu studis ĉe la universitato kaj pasie ŝatas
-London-an operon...</p>
-
-<p>Tagmezo proksimiĝas. Mia stomako murmuras. Mi sentas jam grandan
-apetiton je tagmanĝo. Ĉu hodiaŭ estos io bona ... io speciala?
-Efektive la homo ĉiam pensas nur pri manĝado. Sed ĉu estas mia
-kulpo, ke la kuiristino Sabino en la domo de Fromaĝi estas fenomeno?
-Kaj la manĝaĵoj, kiujn ŝi kuiras, fenomenaĵoj?...</p>
-
-<p>„Ĉu eble vi ne scias, kion oni preparas hodiaŭ por tagmanĝo?“
-mi demandas timeme.</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob levas siajn okulojn de la libro, kiun ŝi legas.</p>
-
-<p>„Vi parolas nur pri manĝado, sinjoro!“ ŝi riproĉas mallaŭde
-kaj daŭrigas la legadon.</p>
-
-<p>Sed mi retenas ŝin.</p>
-
-<p>„Nu, nu,“ mi diras humile kaj flate, „vi ja estas konfidatino
-ĉe sinjorino Kamilo kaj certe povos informi min...“</p>
-
-<p>Ŝi ĵetas evidente kondamnan rigardon sur min kaj diras:</p>
-
-<p>„Kapreolaĵo. La dorso de juna cervo.“</p>
-
-<p>Mi ekaŭskultas.</p>
-
-<p>„Oho,“ mi diras. „Vi parolas pri kapreolo kaj cervo en unu
-spiro. Tio ĉi ne estas al mi indiferenta. Kapreolaĵon mi tre
-ŝatas, cervaĵon malpli.“</p>
-
-<p>„Tio ĉi ja estas samaĵoj!“ ekridas pikece fraŭlino Snob.</p>
-
-<p>„Kio?“ mi vokas mirigite. „Kapreolo kaj cervo ja estas bestoj
-diversaj.“</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob levetas la nazon kaj asertas seke:</p><!-- p. 44 -->
-
-<p>„La kapreolo estas ido de cervo!“</p>
-
-<p>„Kio?“ mi demandas kaj rigidiĝas pro miro, „vi ŝercas, fraŭlino!
-Ĉiu bubo kaj infano scias, ke cervo kaj kapreolo estas malsamaj
-specoj.“</p>
-
-<p>La skandalaj natursciencaj scioj de fraŭlino Snob svenigas min.</p>
-
-<p>Ŝi silentas, nerveme foliumas en sia libro kaj ignoras mian
-kontraŭdiron. Tia konduto tre kolerigas min. Ĉu mi povas toleri, ke
-tia skandala eraro plu ekzistu kaj kiel fia lekanto plu kreskaĉu? Mi
-devas elŝiri ĝin radike!</p>
-
-<p>„Vi tre eraras,“ mi diras laŭte, „kaj vi konfesos mem...“</p>
-
-<p>Tiam ŝi ekkrias triumfe:</p>
-
-<p>„Kion vi volas? Mi ja studis ĉe la universitato!“</p>
-
-<p>Pum! Kvazaŭ bombo frapegas en mian turmentatan cerbon tiu ĉi
-„universitato“ kaj detruas senkompate ĉiujn miajn cervohipotezojn.
-Ĉiam eksplodas tiu bombo, kiam fraŭlino Snob troviĝas sur erara
-vojo. Ĝis nun neniu esploris, ĉe kiu universitato studis fraŭlino
-Snob kaj &#8212; kiajn studojn ŝi faris en tiu ĉi mistera loko. Sed
-estas fakto, ke la „universitato“ estas bombo, kiun fraŭlino
-Snob kutimas ekĵeti kontraŭ la senkulpajn kapojn de tiuj homoj,
-kiuj kuraĝas kontraŭstari ŝiajn ofte absurdajn asertojn...</p>
-
-<p>Mi eksilentas kun rezigno kaj fraŭlino Snob reklinas sin triumfe.</p>
-
-<p>Antaŭ nelonga tempo ni parolis pri la mondpotenco de l’ antikvaj
-romanoj. Fraŭlino Snob kuraĝis aserti, ke la romanoj akiris tiun
-ĉi potencon pro tio, ĉar ili vivadis fidele laŭ la biblio. Kaj
-kiam mi deklaris, ke la romanoj ankoraŭ tute ne konis la biblion,
-ĉar tiu ĉi libro ankoraŭ ne estis presita, ŝi moke tiris supren
-siajn brovojn kaj &#8212; ekĵetis sian bombon! Kaj post tio<!-- p. 45 --> neniu plu
-kontraŭstaris, ĉar &#8212; kiel ŝajnas al mi &#8212; neniu el ni studis ĉe
-„tia“ universitato...</p>
-
-<p>Jes, nun vi scias, kia estas fraŭlino Snob! Sed estu certaj, ke mi
-ne permesas, ke ŝi rabus al mi la apetiton je la kapreolaĵo per
-tiaj aferaĉoj...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>14.</h3>
-</div>
-
-<p>Mi estas freneziĝanta!</p>
-
-<p>La cervohipotezo de fraŭlino Snob ne volas elkapiĝi. Kaj kio estas
-plej freneziga kaj stranga: neniu en la tuta domo volas diri al mi,
-kiu pravas! Skandalo! Sed ĉar oni konsideras la universitatajn
-studojn de fraŭlino Snob, oni pli inklinas al ŝia hipotezo. Ke
-ĝenerale ĉi tiu hipotezo estas ankoraŭ problemo...</p>
-
-<p>„Sinjoro profesoro!“ mi vokas laŭte kaj senspire kuras al la
-arbareto.</p>
-
-<p>La profesoro Sovaĝi ekhaltas mirigite. Lia senhara kapo brilas en la
-suno kiel granda bilarda pilko. Lia frunto sulkiĝas konstante,
-kvazaŭ li cerbumas ĉiam pri plej malfacilaj problemoj. Tial lia
-vizaĝo aspektas ĉiam malserene...</p>
-
-<p>„Kio okazis?“ li demandas scivole.</p>
-
-<p>Fervore mi disvolvas al li la cervohipotezon de fraŭlino Snob. Ke li
-decidu kaj ke volonte ni ambaŭ submetos nin al lia kompetenta juĝo.</p>
-
-<p>„Tio ĉi estas afero, kiu ne apartenas al mia fako,“ li diras kaj
-faras malgravigan geston. „Tio ĉi estas bagateloj, pri kiuj ne
-penindas paroli. Sed jen estas aferoj multe pli gravaj. Kaj pripensu,
-ke mi feliĉe povas hodiaŭ diri al vi, ke mi starigis novan gravan
-hipotezon. Vi ja konas tiun pri Odyssevs, ĉu ne?“</p><!-- p. 46 -->
-
-<p>„Mi opinias ĝin erara,“ mi diras sincere.</p>
-
-<p>„Kio?“ li ekkrias incitite. „Vi ne kredas je ĉi tiu hipotezo?“</p>
-
-<p>„Argumenti...“</p>
-
-<p>„Hipotezon oni neniam povas argumenti,“ rediras la profesoro
-mallaŭde. „Sed vi ja bezonas nur rigardi la novgrekan lingvon, kaj
-vi trovas sufiĉajn argumentojn...“</p>
-
-<p>„Nu, kaj la nova hipotezo?“ mi demandas scivole.</p>
-
-<p>„Grandiozega, mi diras!“ li krias. „Pripensu, ke mi eltrovis
-post longa scienca esploro de la latinaj praskriptoj, ke la romanoj
-parolis la konsonanton ‚c‘ ne nur antaŭ a, o ktp. kiel ‚k‘,
-sed nepre ĉiam kaj ĉie. Do ‚Kikerono‘, ‚Kezaro‘ ktp.“</p>
-
-<p>„Tion mi ne kredas,“ mi diras. „Ankaŭ tiun ĉi hipotezon mi
-opinias erara. Mi restas konvinkita, ke la antikvuloj parolis
-‚Cicerono‘...“</p>
-
-<p>„Vi estas grandega malsaĝulo, se vi ne kredas tion!“ krias
-furioze Sovaĝi. „Oni parolas Kikerono, ĉu vi komprenas?!“</p>
-
-<p>„Ne, Cicerono,“ mi vokas.</p>
-
-<p>„Kikerono!“</p>
-
-<p>„Cicerono!“</p>
-
-<p>„Kikerono!“</p>
-
-<p>„Cicerono!“</p>
-
-<p>„Kikerono!“ kriaĉas la profesoro.</p>
-
-<p>„Cicerono!“ mi rediris trankvile.</p>
-
-<p>„Ki-ke-ro-no!“ li krias laŭte.</p>
-
-<p>„Ĉu vi estas koko?“ mi demandas moke.</p>
-
-<p>„Kikerono!“ respondas Sovaĝi.</p>
-
-<p>Furioze li kuras en la arbareton, kie fraŭlino Snob &#8212; gardu min
-Dio! &#8212; ripozas en hamako.</p>
-
-<p>„Fraŭlino Snob!“ li krias senspire. „Oni parolas Kikerono!“</p><!-- p. 47 -->
-
-<p>Fraŭlino Snob aprobe klinetas la kapon al la profesoro kaj diras kun
-rideto: „Vi estas prava. Mi studis ĉe la universitato!“</p>
-
-<p>Kiam mi ekaŭdas tion, mi forkuregas kun teruro, dum la profesoro kun
-moko kaj triumfo postsendas al mi sian „Kikerono“...</p>
-
-<p>Depost tiu tago la profesoro ĉiam kaj ĉie „kikerikas“ sian
-novan hipotezon kaj mi devas konfesi, ke mia cervohipotezo tre perdis
-jam je aktualeco.</p>
-
-<p>Sed mi ĵuras, ke mi pendigos iam la profesoron ... je lia propra
-hipotezo!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>15.</h3>
-</div>
-
-<p>Du fumkolonoj leviĝas al paca vespera ĉielo.</p>
-
-<p>La unua, la pli granda vekas en mi senton de oportunsereno. Ĝi venas
-el kamena tubo de oblikve-kontraŭa domo kaj anoncas, ke oni preparas
-en la kuirejo bongustan vespermanĝon. La kuiristino Sabino jam
-delonge okupas en mia koro specialan lokon; ĉar ŝi kuiras bonege
-kaj mirinde. Mi estas konvinkita, ke ŝi kuiras tute laŭ propraj
-receptoj, kiujn ŝi mem eltrovis kaj elprovis kun genia kuiristina
-spirito...</p>
-
-<p>La dua fumkolono estas malpli agrabla. Kvankam ĝi ne penetras ĝis
-mi, ĝi tamen kreas en mia stomako malagrablan senton. Ĝi devenas el
-la pipo de mia amiko Tabakaĉ, la nenionfaristo. Jen, li staras, laŭ
-sia maniero apogita je la aŭtomobileja pordo kaj tute profundiĝis
-en interparoladon kun Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto...</p>
-
-<p>Serena paca bildo, kiun mi ĝuas tra fenestro de mia ĉambro. Se mi
-estus pentristo, mi nepre pentrus ĉi tiun belegan naturvidaĵon...</p><!-- p. 48 -->
-
-<p>Ho jes, ĝuego estas vivi en la oazo de Fromaĝi. Oni estas ĉi tie
-libera kaj senkatena. Ĉiu povas fari kaj ne fari, kion ajn li volas.
-Al la ĉefaj manĝoj vokas sonorilo. Kiu venas, ricevas bonegan
-manĝon, kiu forestas, simple ricevas nenion.</p>
-
-<p>Fromaĝi eksperimentadas. Jam depost tri tagoj li ne aperis ĉe
-tagmanĝo. Sovaĝi kove sidas super novaj hipotezoj. Li ankoraŭ
-verkas sian libron „De praulo ĝis radiohomo“ kaj nun feliĉe
-finis la „antaŭparolon“. Sinjorino Kamilo estas plene okupita
-per la mastrumado. Fraŭlino Snob ankoraŭ aŭskultas London-an
-operon (pro kio ŝi estas en konstanta batalo kun la profesoro, kiu
-ne toleras muzikon) aŭ perdiĝas ie kun libro. Kaj fraŭlino Maria
-aliĝas al mia societo. Kaj mi &#8212; nu, mi estas ravita pri tio kaj
-ignoras la multajn „<i>shoking</i>“, kiujn fraŭlino Snob ĵetas kontraŭ
-mian kapon. Nu, al maljuna virgino oni tion pardonas volonte. Mi ja
-estas tute certa, ke ŝi tion faras pro nura ĵaluzo!...</p>
-
-<p>Depost kelkaj tagoj mi denove veturas aŭtomobile. Sinjorino Kamilo
-minacetas per fingro kaj ridetas bonkore:</p>
-
-<p>„Prefere ne faru tion, sinjoro Kovalo! Ĉar povas okazi io simila
-kiel tiam...“</p>
-
-<p>„Trankviliĝu panjo, jam mi atentos, ke li veturos tute malrapide
-kaj malsovaĝe,“ diras Maria.</p>
-
-<p>Kaj vere, mi veturas tre malrapide, depost kiam Maria sidas apud mi.
-La aŭtomobilaj ekskursoj ja...</p>
-
-<p>Diable! Mi devas terni. Kia odoraĉo?</p>
-
-<p>Mi rimarkas, ke de malsupre fumkolono leviĝas tikle rektege en mian
-nazon. La fumo venas el la pipo de Tabakaĉ, kiu, nenion suspektante,
-starigis sin sub mia fenestro.</p>
-
-<p>Kun teruro mi fermas la fenestron...</p><!-- p. 49 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>16.</h3>
-</div>
-
-<p>Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Ĝi fluas de tegmentoj kaj muĝas
-strange en la defluiloj. Lagetoj formiĝas en la korto, de kiu
-forrifuĝis ĉiuj kokbirdoj.</p>
-
-<p>Ni sidas en la komforte kaj agrable aranĝita legoĉambro: Maria en
-balanca seĝo, mi en profunda, oportuna apogseĝo. Miaj rigardoj
-glitas de la kameno, en kiu bruletas ruĝa hejmeca fajro, al la
-masivaj kverkaj ŝrankoj, en kiuj staras libro apud libro en longaj
-ordaj vicoj. Iliaj titoloj, kiuj ore brilas sur iliaj dorsoj,
-evidentigas, ke ĉi tie loĝas granda sciencisto. Pri ĉio oni povas
-trovi tie ĉi: ĉu pri medicino, ĉu pri naturscienco, ĉu pri
-ĥemio, ĉu pri maŝintekniko... vere, eminenta sciencisto estas tiu
-viro, kiu senlace sidas en siaj laborejoj kaj esploradas kaj
-malkovras iajn novajn elementajn fortojn de l’ naturo... kaj
-ĝojas, ke la mondo ne malhelpas lin, ke la homoj, kiuj ne komprenas
-la signifon de l’ sciencoj, estas malproksimaj...</p>
-
-<p>Dume tie sidas juna knabino, kiu sopiregas homojn. Ete balanciĝas
-ŝia seĝo. Ŝi estas vestita per simpla modesta vestaĵo. Ŝi ne
-konas la pompon, kiun surmetas moderna virino por inciti la pasion de
-viroj. Kaj tamen aŭ &#8212; ĝuste pro tio ŝi estas pli ĉarma kaj bela
-ol ĉiu virino, kiun mi renkontis dumvive. Ŝi ne efikas per afektaj
-incitiloj, ŝi estas vera ido de l’ naturo. Ŝi ne konas tiun
-ridindan flirtan konduton kaj knabinan ridon, kiu rezultas el
-malĉastaj avidoj. Libere kaj nature ŝi parolas pri temoj, kiujn la
-ekstera mondo konsiderus ŝokaj. Kaj ŝia sopiro al ĉi tiu mondo?
-Ĝi ne sekvas de iaj malnoblaj pensoj aŭ imagoj. Ĝin kaŭzas tute
-nature la izoleco, en kiu ŝi elkreskis. Nenion ŝi scias aŭ
-suspektas pri la malboneco de la mondo.</p><!-- p. 50 -->
-
-<p>Mirinda infano estas Maria. Mi volus kompari ŝin kun libro, kies
-paĝojn mi turnadas unu post alia. Kaj sur ĉiu paĝo mi legas novajn
-mirindaĵojn. Kaj mi estas tiom mirigita kaj konfuzita de la infana
-pureco kaj natura mondkompreno, kiun brile respegulas ĉiu paĝo, ke
-mi ne kuraĝas marĝene noti kaj ŝanĝi la tekstojn laŭ vidpunkto
-de hodiaŭa modernulo...</p>
-
-<p>Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Senmove mi sidas kaj aŭskultas
-ĝian monotonan kanton. Kaj rigardante la belan knabinan kapon,
-klinitan super libro, mi profundiĝas en melankoliajn verkistajn
-revojn. Miaj verkoj, kiujn mi komencis hejme, nun kuŝas forgesitaj.
-Semajnoj pasis kaj mi ankoraŭ ne pensas pri hejmena reveno. Laboro,
-laborego atendas min en tiu dua mondo, laboro, famo, gloro ... kaj
-tamen, tamen ... ne, ne, mi ne volas pensi pri tio. Mi timas, ke mi
-devos reiri en ĉi tiun modernan mondon, el kiu mi venis, inter tiujn
-malbonajn homojn ... mi timas kaj malgajiĝas pensante tion...</p>
-
-<p>Ŝi ĉesas legi. Levante siajn brunajn okulojn kun tiuj longaj
-revemaj palpebroj, ŝi rigardas en la pluvon. Poste ŝi diras:</p>
-
-<p>„Mi legas libron, en kiu la aŭtoro skribas multon pri literaturo.
-Sed kio estas literaturo? Diru al mi, klarigu tion, mi petas...“</p>
-
-<p>Mi vekiĝas el miaj malgajaj revoj kaj respondas:</p>
-
-<p>„Ĉu mi scias tion?“</p>
-
-<p>„Eh, ne ŝercu!“ ŝi insistas. „Vi certe scias tion, vi ja mem
-diris al mi, ke vi estas verkisto...“</p>
-
-<p>Malrapide mi leviĝas. Mi fiksas miajn okulojn sur ŝian vizaĝon kaj
-diras tre malgaje:</p>
-
-<p>„La literaturo jam mortis.“</p>
-
-<p>„Mi ne komprenas...“ ŝi diras konfuzite.</p><!-- p. 51 -->
-
-<p>„Tion komprenos nur vera verkisto. Vi komprenos tion neniam ...
-neniam!“</p>
-
-<p>Mi paŝas al la fenestro. Dum momento silento regas en la ĉambro. Mi
-rigardas fikse en la pluvogrizan ĉielon. Kaj mi sentas en mia
-interno amaran doloron. Kiel mi komprenigu al ĉi tiu senkulpa kaj
-nesperta hominfano tion, kio nun ondas en mia brusto? Kiel mi sentigu
-al ŝi tion, kio vunde ŝiras mian koron?...</p>
-
-<p>Mola blanka brako tuŝas mian ŝultron. Kaj mallaŭta kompatema voĉo
-diras:</p>
-
-<p>„Kial, diru kial vi ne volas klarigi al mi, kion la homoj komprenas
-sub literaturo?“</p>
-
-<p>„La homoj?“ mi diras malŝate. „Ili estas kulpaj, ke la literaturo
-mortis. Iam, iam, antaŭ longaj tempoj, la homoj komprenis kaj
-sciis, kio estis literaturo. Ili sentis, ke la literaturo estas
-io, kio kondukas la homon sur pli altan kulturan nivelon. La
-verkistoj iam klopodis per la potenco de sia voĉo veki en homoj
-komprenon kaj emon je bono kaj belo. Ili edukis la homojn, ili tiris
-ilin el la profundo de teraj zorgoj kaj malĝojoj en ĉielajn sferojn
-de feliĉo kaj sereno, en kiuj ili mem migradis. Ili konstruis la
-mondon per la literaturo, ili kreis en siaj verkoj lumajn figurojn,
-ke la mondo aspiru imiton! Ho, feliĉaj tempoj, en kiuj verkisto
-povis verki tiel, kiel li sentis en koro.</p>
-
-<p>Sed la literaturo mortis. La homoj mem sufokis ĝin. Hodiaŭ la
-granda mondo moke levas la ŝultrojn pri tiaj antikvaj verkistoj.
-Hodiaŭ la homoj jam ne migras en tiuj altaj sferoj. Ha, kaj la
-verkistoj? La verkistoj, la sklavoj de la moderna publiko, sidas en
-mallumaj profundoj. Ili klopodas kaj devigite klopodas tiri la homojn
-pli kaj pli profunden en voluptajn abismojn. Per ŝajna belo kaj
-maskita bono ili plenigas siajn librojn kaj<!-- p. 52 --> la homoj ĝojas kaj
-aplaŭdas tiujn verkojn, kiuj plej lerte vekas malnoblajn
-instinktojn. La verkistoj hodiaŭaj malkonstruas la mondon, ili
-detruas ĉion, kio vere estas nobla kaj bela, kaj predikas modernan
-moralon. Literaturo ili nomas tion. Sed mi diras, ke la literaturo
-mortis...“</p>
-
-<p>Mi silentas. Per grandaj miraj okuloj rigardas min Maria. Poste
-mallaŭte kaj hezite venas de ŝiaj lipoj demando:</p>
-
-<p>„Kaj vi, vi, kion verkas?...“</p>
-
-<p>Delikate mi deprenas ŝian brakon de mia ŝultro. Kaj malgaje
-rigardante en ŝiajn timigitajn okulojn, mi diras kviete:</p>
-
-<p>„Ni ne parolu pri tio...“</p>
-
-<p>„Kial ne?“</p>
-
-<p>„Ĉar tio ŝiras mian koron...“</p>
-
-<p>„Mi konsolos vin...“</p>
-
-<p>„Ne, lasu...“</p>
-
-<p>Maltrankvile mi paŝas de la fenestro kaj ŝanceliĝas laŭlonge de
-la kverkaj ŝrankoj. Libroj, libroj staras tie ĉi ... nur bonaj
-libroj, ĉar sciencaj ... nun mi komprenas la malŝaton de Fromaĝi
-kontraŭ homoj ... ankaŭ mi malamas ilin ... kaj se mi devos reiri
-al ili?...</p>
-
-<p>„Ĉu mi kolerigis vin?“ demandas Maria. „Venu, estu gaja kaj
-senzorga. Vi ne rigardu la vivon tra nigraj vitroj...“</p>
-
-<p>Mi returnas min. Rideto kuras trans mian vizaĝon. Kial pensi pri
-malserena morgaŭo? La hodiaŭo ankoraŭ estas bela. Mi tenu ĝin per
-fortaj manoj. Revema nekonita sorĉo fluas de ŝia infana pureco. Ĝi
-venas super min kiel nebulo kaj vualas ĉiujn miajn sentojn kaj
-pensojn per sveniga dolĉo. Mi paŝas al ŝi. Mi metas miajn manojn
-sur la tremantajn knabinajn ŝultrojn. Kaj dum<!-- p. 53 --> miaj rigardoj
-profunde penetras en ŝiajn brilantajn grandajn okulojn, miaj lipoj
-formas unu vorton:</p>
-
-<p>„Maria!...“</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>17.</h3>
-</div>
-
-<p>Mi forlasas mian ĉambron. Kaj dum mi apogiĝas je la galerio enpense
-kaj rigarde profundiĝas en la vastan vitran halon, parolas malantaŭ
-mia dorso senlime kvieta voĉo de virino:</p>
-
-<p>„Kara sinjoro Kovalo! Vi farus al mi grandan komplezon, se vi pli
-zorgemus pri mia edzo. Sciu, ke Mateo sidas en sia eksperimentejo jam
-depost tri tagoj kaj ne estas eligebla. Provu do, ellogi lin al
-vespermanĝo.“</p>
-
-<p>„Tio estos por mi plezurego“, mi respondas afable. „Li ja
-laboras super mia ĉambro, ĉu?“</p>
-
-<p>„Vi supozas prave, iru nur supren...“ kuraĝigas kun rideto
-sinjorino Kamilo. Kaj haltante meze sur la ŝtuparo ŝi postvokas
-min: „Kaj nepre ne forgesu la vespermanĝon!“</p>
-
-<p>Heziteme mi haltas antaŭ pordo, sur kiu estas fiksita malgranda
-ŝildo kun la litero R. Mi malfermas la pordon. Hu! En la sama
-momento mi ŝancele falas en teruran mallumon. El dua ĉambro, kies
-pordo estas duone malfermita, radias blanka lumo. Mi faletas trans
-aron de grandaj aĵoj, kiuj kuŝas sur la planko, kaj fine
-tramallumiĝas al ĉi tiu lumo.</p>
-
-<p>Mi enpaŝas ejon, kies muroj estas malhelaj kaj vidigas nenion. Nur
-en mezo de ĉi tiu nigra ĉambro staras granda blanke lakita ronda
-tablo. De la plafono brilas intense blanka lumfonto, kiu staras sur
-la tabloplato kiel granda blanka konuso. En ĉi tiun lumofacon subite
-sian<!-- p. 54 --> kapon metas Fromaĝi kaj rigardadas senparole kaj senmove per
-siaj grandaj strigovitroj la platon.</p>
-
-<p>Mi paŝas pli proksimen. Kvazaŭ hipnote pendas miaj rigardoj je ĉi
-tiu blanka ebeno, sur kiu subite ekdancas iaspecaj misteraj ombroj.</p>
-
-<p>„Ah, estas vi, juna amiko“, diras Fromaĝi rimarkante min, kaj
-ŝovetas distrite siajn okulvitrojn. „Tre bone, ke ankaŭ vi
-vizitas min. Vi travivos aferegojn, hometo! Rigardu nur, tio estas la
-unuaj aperaĵoj, kiujn kreas la novaj aerooptikaj plataĵoj. Ili
-estas nature treege intensigitaj per la radioaktiva lumo, kiun mi
-funkciigis, ĉu vi komprenas?“</p>
-
-<p>„Jes“, mi diras kaj komprenas nenion.</p>
-
-<p>„Bone“, li daŭrigas. „La plej grandan malfacilaĵon kaŭzas la
-merkatoraj montriloj. Ili ne funkcias ankoraŭ ĝuste. Sed provadi
-oni devas, eksperimentadi, jes...“</p>
-
-<p>Ankaŭ mi klinas mian kapon sur la blankan tabloplaton. Por konfesi
-la veron, mi ne scias, pro kio mi faras tion. Pri kio do temas ĉi
-tie? Kion signifas ĉi tiu ombrodanco?</p>
-
-<p>Timeme mi ŝtelrigardas la vizaĝon de Fromaĝi. En tiu ĉi momento
-mi ne scias, ĉu tie staras antaŭ mi frenezegulo aŭ efektiva granda
-eltrovanto kaj malkovranto.</p>
-
-<p>„Jes“, mi diras, por paroli ion, „la merkatoraj montriloj
-ankoraŭ tute malfunkcias.“</p>
-
-<p>„Oho!“ diras Fromaĝi kviete. „Malfunkcias, vi ne diru, sed ne
-ĝuste funkcias, ĉu vi komprenas? Sed mi ĝustigos ilin. Pri tio ne
-timu!“</p>
-
-<p>Tion dirante, li paŝas al nigra muro kaj turnas kontakton.</p>
-
-<p>„Rigardu tien ĉi!“</p>
-
-<p>Mi levas la okulojn. Ĉi tiu muro estas kovrita de geografia kartego
-de la terglobo laŭ projekto de Merkator. Mi rimarkas, ke delikata
-plektaĵo de orbriletanta metalfadenaro<!-- p. 55 --> estas fiksita super la
-karto. Ĉi tiu orplektaĵo fulmas en la akra blanka lumo. Je unu
-punkto ĝi densiĝas laŭ maniero de aranea reto. Kaj el ĉi tiu
-aranea reto elstariĝas kelkaj montriloj kaj ĉiuj montras sur pli
-malgrandan facon de la karto. Mi ekkonas, ke tio estas Palestino kaj
-diras al mi, ke ĉi tiuj montriloj evidente estas la „merkatoraj.“</p>
-
-<p>„Ili devas esti tiel malkomunigataj,“ parolas Fromaĝi kvazaŭ al
-si mem, „ke ili ne estas plu influataj de la tavoloj, kiuj kuŝas
-ekstere de tiuj per la plataĵoj influitaj“.</p>
-
-<p>„Jes“, mi diras kaj ree klinas min senkomprene super la ombroĥaoson
-sur la tabloplato, „ĉar en alia okazo estiĝas tia konfuzaĵo kiel
-ĉi tie“.</p>
-
-<p>„Vi estas tute prava!“ ekkrias Fromaĝi ĝojigite. „Vi estas
-eksterordinare klara homo! Kompreneble, nesufiĉa izoligo nepre
-kaŭzas tian konfuzegon, kian ni vidas tie ĉi. Sed, ju pli longe vi
-rigardos, des pli vi komprenos el ĉi tiu ombroĥaoso!“</p>
-
-<p>Kun pli granda atento mi rigardegas la tabloplaton. Kaj strange: mi
-ekkonas diversaĵojn. Jen, ĉu tio ne estas homaj figuroj, kiuj
-ekaperas el la dancetanta ombraro? Sed rapide, kiel ili venis, ili
-denove disfluiĝas kvazaŭ en fumo. Poste ŝajnas al mi, ke subite
-elstariĝas el la ĥaoso muroj de urbego...</p>
-
-<p>En tiu momento Fromaĝi fortege ekboksas mian flankon.</p>
-
-<p>„Ha!“ li kriegas subite. „Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin?“</p>
-
-<p>„Kiun? Kiun?“</p>
-
-<p>Lia mano montras kun ekscitita gesto sur ombraĵon, kiu estas klare
-ekkonebla kiel rajdanto. Efektive, rajdanto en blanka flirtanta
-mantelo.</p>
-
-<p>„Ha!“ krias Fromaĝi ankoraŭfoje kaj preskaŭ metas sian nazon
-sur la rajdant-fantomaĵon. „Ha, malfermegu<!-- p. 56 --> nur viajn okuletojn,
-juna amiko! Rigardu nur la ombron precize, kiu ĉi tie saltetas sur
-la tablo...“</p>
-
-<p>En tiu ĉi momento eksonas la sonora laŭta bato de sonorilo kaj
-anoncas la manĝohoron.</p>
-
-<p>Mia stomako krakas. Mi ekprenas la brakon de Fromaĝi.</p>
-
-<p>„Ĉu vi aŭdas? La sonorilo sonas“, mi diras.</p>
-
-<p>„Kiu sonorilo?“ li demandas distrite.</p>
-
-<p>„La sonorilo, kio vokas nin al vespermanĝo,“ mi enoreligas al li
-kviete sed insiste.</p>
-
-<p>Li longe ekĝemas, deŝiras sian nazon de la rajdant-fantomo,
-ŝovetas siajn okulvitrojn kaj rigardas min kun kvieta kompata
-rideto:</p>
-
-<p>„Jes, juna amiko, mizera estas la aranĝo, ke la korpo havas
-bagatelajn pretendojn, kiujn ni sklave devas plenumi...“</p>
-
-<p>Post tio li turnas kontakton. La lumo estingiĝas subite. Nigra nokto
-ĉirkaŭas nin. Kroĉe tenante unu la alian ni ŝanceliĝas eksteren...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>18.</h3>
-</div>
-
-<p>Ni promenveturas: Maria kaj mi!</p>
-
-<p>Preskaŭ ĉiun tagon mi eltiras mian veturilon, dum Karolo kun
-diskreta rideto plenigas la rezervujon per benzino. Kaj poste ni
-forflugas en la sunan lumon...</p>
-
-<p>Verdire mi ŝatus veturi per aeroplano. Sed Fromaĝi ne permesas, ke
-ni flugus sen Karolo. Kaj tio ĉi ne plaĉus al mi, nu kompreneble...</p>
-
-<p>Sed mi trovis kelkajn kilometrojn malproksime de nia domo verdan
-arbareton kun herbejo, kie plaŭdas vigla rivereto. Tien ni ekskursas
-ĉiutage.</p>
-
-<p>Kaj ripozante sur la flortapiŝo, ni sentas nin feliĉaj naturinfanoj.
-La suno brilas varme tra la verdaj branĉoj.<!-- p. 57 --> La rivero plaŭdas en
-arĝentaj sonoj. Super ni la birdoj kantas amajn melodiojn. Kaj ni
-revas...</p>
-
-<p>„Maria“, mi demandas delikate, „ĉu vi ankoraŭ sopiras la
-grandan bruan urbon?“</p>
-
-<p>Ŝiaj belegaj okuldiamantoj rigardas min reveme.</p>
-
-<p>„Ne! Ne!“ ŝi respondas mallaŭte. „Nun ne.“</p>
-
-<p>„Mi scias, kion vi sopiris“, mi diras malrapide. „Mi scias, pri
-kio vi revadis tage kaj nokte. Ĉu mi diru tion?“</p>
-
-<p>„Diru, diru“, ŝi petas kun ardantaj vangoj, „sed tute mallaŭte...“</p>
-
-<p>„Amon vi sopiris, Maria,“ mi diras kun tremanta voĉo. „Vi
-serĉis homon, kiu povus ami vin kaj kiun vi mem amus. Maria, mi bone
-laŭsentas viajn knabinajn revojn. Mi scias, kiom vi devis soifi. Kaj
-diru, ĉu iam vi kisis viron?“</p>
-
-<p>„Neniam“, ŝi spiras kaj ruĝiĝas.</p>
-
-<p>„Neniam“, mi ripetas mallaŭte.</p>
-
-<p>Ni silentas. Niaj koroj estas plenplenaj je konfesoj, kaj ni
-silentas. Mi observas ŝin. Kaj dum mi rigardas ŝin, mi raviĝas je
-ŝia beleco. Tamen mi ne kuraĝas tuŝi ŝin. Tiu ĉi knabino kuŝas
-kvazaŭ pura rozo inter la multnombraj floroj. Se mi kisus ŝin, mi
-rompus tiun rozon. Ĉu mi rajtas rompi ĝin? Nur hazardo venigis min
-ĉi tien en la domon de Fromaĝi. Kio? Se alia venus, tiu havus
-samajn ŝancojn kiel mi. La knabino, kiu kreskas sola en dezerto, ja
-soifas lipojn de ĉiu viro...</p>
-
-<p>Mi volas paroli al ŝi, sed mi silentas. Reve mi fermas la okulojn.</p>
-
-<p>Mi ne scias, kiel longe mi tiel kuŝis. Sed subite mi sentas varman
-spiron apud mia vango. Kaj kiam mi levas la palpebrojn, du malhelaj
-okuloj tute proksime estas super mi. Ili ŝajnas al mi kvazaŭ
-profundaj arbaraj<!-- p. 58 --> fontoj. Kaj la ruĝaj lipoj, kiuj vane sopiregis
-kisojn, flustras:</p>
-
-<p>„Mi amas vin!...“</p>
-
-<p>Kaj dum knabinaj manoj ekprenas mian kapon, lipoj freŝaj nekisitaj
-premas en la miajn longan svenan kison...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>19.</h3>
-</div>
-
-<p>Mateo Fromaĝi sorĉas!</p>
-
-<p>En malluma laborejo li prezentas siajn sorĉaĵojn. Kiam mi alpaŝas
-mallaŭte, mi rimarkas Maria-n, kiu sidas sur seĝo meze en la
-ĉambro. Ŝiaj grandaj okuloj rigardas blankege lumigatan muron.
-Mallaŭte mi sidiĝas apud ŝi.</p>
-
-<p>Malantaŭ ni Fromaĝi bruas post ekrano, el kiu tra truo estas
-projektata la lumo sur la blankan ebenaĵon.</p>
-
-<p>„Maria!“ mi diras mallaŭte. „Fine mi trovas vin. Ni ja volis
-promenveturi.“</p>
-
-<p>„Poste, poste, mia kara,“ ŝi respondas.</p>
-
-<p>„Kial?“ mi demandas kun ekmiro. „Kion do vi volas ĉi tie?“</p>
-
-<p>„Paĉjo prezentas interesegaĵojn,“ ŝi diras kaj rigardas kun
-streĉita atento la blankan facon. „Atentu nur, mia kara, kaj estu
-obeema. Li tuj montros al ni scenon el Jerusalemo dum tempo de la
-krucobatalantoj...“</p>
-
-<p>„Ah, efektive tio estas interesa.“</p>
-
-<p>En tiu momento Fromaĝi krianoncas el post sia ekrano: „Tuj la
-prezentado komenciĝos! Atentu!“</p>
-
-<p>Kun granda atentostreĉo mi rigardas al la blanka faco.</p>
-
-<p>Antikva urbo ekaperas: Jerusalemo! Alruliĝas amasegoj da soldatoj.
-Ĉiuj ili portas potosimilajn kaskojn fermitajn. Ili svingas siajn
-lancojn kun kuraĝa vervo. Tie kaj tie ĉi unu falas teren. Flirtas
-en vento blankaj manteloj, sur kiuj brilas ruĝa kruco. Sur la muroj
-de la urbo ekaperas<!-- p. 59 --> defendantoj. Inter muraj elstaraĵoj ili kuras
-kun fervoro tien kaj reen. Kaj ĉio ĉi okazas tute laŭnature. Vere,
-amasegaj scenoj de giganta beleco!...</p>
-
-<p>Ĉi tiuj mirindaj scenoj ravas min tiom, ke mi laŭte aplaŭdas pro
-entuziasmo kaj ekkrias kun infaneca ĝojo:</p>
-
-<p>„Brave! Brave! Belega filmo! Ankoraŭ mi ne vidis ion similan!...“</p>
-
-<p>Maria metas sian manon sur mian buŝon:</p>
-
-<p>„Silentu! Ĉu vi freneziĝis?“ ŝi diras ekscitite. „Dio mia,
-se tion aŭdos paĉjo!“</p>
-
-<p>„Ĉu do mi ne laŭdu la filmon?“ mi kriegas kun kolero. „Jes,
-vivu la kinotekniko! Kiaj scenoj de homamasoj! Jam delonge mi ne
-vidis tiel bonegajn kinematografajn bildojn, sed hodiaŭtempe oni
-faras tiajn scenojn en Parizo mirindege &#8212;“</p>
-
-<p>La bildoj malaperas. Estingiĝas la blindiga lumo. Kutima helo
-lumigas la ĉambron. Silentiĝas ĉio.</p>
-
-<p>Ambaŭ ni turnas la kapon al la ekrano, malantaŭ kiu troviĝas
-Fromaĝi. Li elmetas tra la truo sian kapon. Grande kaj rigide
-rigardas nin liaj okulvitregoj. Malorde lia hararo pendas sur lian
-frunton. Kaj lia voĉo ruliĝas kontraŭ nin kun tondra rido:</p>
-
-<p>„Pravegas vi! Belega filmo, hahaha &#8212;!“</p>
-
-<p>Post tio li rampe paŝas el post la ekrano. Denove li rigardas min
-tra siaj grandaj vitroj. Li stariĝas piedpinte kaj frapetas mian
-ŝultron. Tion farante, li enoreligas al mi konfidence:</p>
-
-<p>„Vi estas grandioza azenaĉo, mia kara!“</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>20.</h3>
-</div>
-
-<p>„Karaj infanoj!“ diras Fromaĝi kaj fingre kombas sian hararon.
-„Ĵus vi vidis la sieĝon de Jerusalemo. Kaj sciu, ke tio ne estis
-filmo, sed efektiveco!“</p><!-- p. 60 -->
-
-<p>„Li ankoraŭ ne kredas tion, paĉjo!“ diras Maria.</p>
-
-<p>Mi montras embarasan rideton:</p>
-
-<p>„Sinjoro Fromaĝi, vi klarigis al mi tiujn ĉi aferojn ankoraŭ
-neniel! Kiel do mi komprenu tiujn mirindaĵojn?“</p>
-
-<p>La okuloj de Fromaĝi ekbrilas.</p>
-
-<p>„Vi estas prava! Efektive, mirindaĵoj ili estas, kiuj ĵus
-prezentiĝis al niaj okuloj. Sed ni esploru la aferon ĝisfunde! Ni
-rigardu, kiel fartas la aerooptikaj plataĵoj supre; ilia moviĝo nun
-post estingo de la Co-lumo devas esti senfunkcia.“</p>
-
-<p>„De la Co-lumo?“ mi ripetas konfuzite. „Kion signifas ĉio? La
-aerooptiko, la merkatoraj montriloj kaj nun la Co-lumo ... mi
-freneziĝos! mi freneziĝos!“</p>
-
-<p>„Nu, nu“, ridas Fromaĝi. „Kiel mi klarigu tion al vi?“</p>
-
-<p>„Mi helpos, paĉjo“, diras Maria. „Jam li konceptos...“</p>
-
-<p>„Bone!“ konsentas Fromaĝi, „antaŭ ĉio ni nun rigardu la plataĵojn;
-jen la ĉefaĵo, ĉio cetera sekvos.“</p>
-
-<p>Tion dirante li ekprenas niajn manojn, kvazaŭ ni efektive estas
-infanoj, kaj tiras nin sur la koridoron. Subite li ekhaltas. Li levas
-la nazon. Ĉirkaŭflaretas kun ĉagreno en la aero kaj sulkigas
-malserene la frunton.</p>
-
-<p>„Karaj infanoj!“ li diras malgaje. „La malbenita pipulo denove
-estas proksima kaj vagaĉas tie ĉi. Kiel li nomiĝas ja?“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ!“ mi diras serioze.</p>
-
-<p>„Li fumaĉas denove. Vere, tiu homo kaŭzas multe da ĉagreno...“</p>
-
-<p>Komforta ŝtuparo kondukas nin supren. Silente ni surpaŝas la
-tegmenton.</p>
-
-<p>La suno staras varmege super ni. Ĝiaj radioj kaptiĝas inter la
-sennombraj arĝentaj kolonoj, kies stangaro enaeriĝas kun
-trembrilanta fadenaro. Vere, strangegan bildon prezentas tiu ĉi
-tegmento. Kaj ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en<!-- p. 61 --> centra stacio por
-senfadena telegrafio. Dometoj iaj, en kiu, staras aparatoj, estas
-konstruitaj tie ĉi. Vidiĝas funeloformaj akceptiloj por iaj
-atmosferaj influoj.</p>
-
-<p>Fromaĝi rapidemas al aĵo, kiu aspektas kiel gardista dometo. Ĝi
-konsistas nur el latunaj stangoj, kiuj estas interligitaj per
-trembrilantaj metalfadenaj plektaĵoj. Neniajn fenestrojn ĝi havas.
-El ĉiuj flankoj la aero povas penetri libere al interno kaj influi
-la vitrajn plataĵojn, kiuj tie estas vicigitaj en rondo kvazaŭ
-ĉirkaŭ speco de bobeno.</p>
-
-<p>„Venu tien ĉi!“ vokas Fromaĝi.</p>
-
-<p>„Tio estas la aerooptikaj plataĵoj“, klarigas Maria. „Ĉar
-paĉjo trovis la punkton, kiun li serĉis, ili nun ne moviĝas. Kiam
-li serĉas la punkton, ili turniĝas.“</p>
-
-<p>Mi metas miajn rigardojn sur la plataĵojn kaj diras nenion.</p>
-
-<p>Sed Fromaĝi frotas siajn manojn kaj konstatas kun ĝojo:</p>
-
-<p>„La Co-a tavolo, kiu kovras ilin, ne difektiĝis. Mi do ne bezonas
-renovigi ĝin. La lumo briladas tra ili, ĉu vi komprenas?“</p>
-
-<p>Post tio li ekturnas butonon kaj diras:</p>
-
-<p>„Do, nun brilas la lumo malsupre.“</p>
-
-<p>Tion dirinte, li turnas sin al ni kaj parolas klarige:</p>
-
-<p>„Vi devas scii, ke estas ankoraŭ tre komplike, krei Co-n.“</p>
-
-<p>„Ĉu?...“ mi diras senkomprene.</p>
-
-<p>„Kaj tiun Co malkovris paĉjo!“ krias Maria admire.</p>
-
-<p>„Kaj ne nur la Co-n mem, sed ankaŭ ĝian aplikon“, aldonas
-Fromaĝi, „tio signifas: unu specon de ĝia apliko, ĉar ĝiaj
-aplikeblecoj certe estas miloblaj!“</p>
-
-<p>Mi staras kaj rigardegas ambaŭ homojn, kies certega sinteno mirigas
-min. Mi ne komprenas, kion ili parolas... Miaj genuoj tremas ... io
-peza premegas mian kapon, en kies malantaŭa parto sentiĝas pikado.
-Estas preskaŭ<!-- p. 62 --> la sama doloro kiel tiam, kiam mi malsanis. Kaj mi ne
-kapablas nun klarigi al mi, ĉu ĝi devenas eble ankoraŭ de mia
-malsaneco aŭ ĉu kaŭzas ĝin la suno, kiu ĉi tie kaptas je mia
-kapo per ardegantaj radioj.</p>
-
-<p>Sed Fromaĝi ŝajnas tute ne rimarki mian animan malekvilibron. Li
-diras:</p>
-
-<p>„Ĉar vi do vidis ĉion, mia juna amiko &#8212;“</p>
-
-<p>„Kaj kvazaŭ ekkonis la kernon de la afero &#8212;“ daŭrigas Maria
-ekprenante mian brakon.</p>
-
-<p>„&#8212; do mi estingas denove la lumon kaj ni iru malsupren“, finas
-Fromaĝi kun triumfo, ekturnas ree la kontakton kaj gaje ekprenas
-mian duan brakon.</p>
-
-<p>Mi ŝanceliĝas senforte. Mi estas rompita korpe kaj spirite. Ili
-trenas min malsupren la ŝtuparon kvazaŭ malfortan malsanulon. Kiam
-Fromaĝi rimarkas mian rompitecon, li diras viglige:</p>
-
-<p>„Kuraĝon juna amiko! Nenio okazos al vi!...“</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>21.</h3>
-</div>
-
-<p>„Helpu &#8212;! Helpu &#8212;!“</p>
-
-<p>La krio, kiu devenas el la gorĝo de fraŭlino Snob, elektras min.
-Mia energio, kiu ĵus sur la tegmento disbloviĝis kvazaŭ pulvoro,
-nun ekpuŝegas min antaŭen.</p>
-
-<p>„Kio okazis?“ ekkrias Fromaĝi kaj kuregas la ŝtuparon malsupren.
-Ni sekvas lin kun venta rapideco.</p>
-
-<p>Sed kion signifas tio? Ŝajnas ke la domo brulas! Ni kuregas kontraŭ
-muron de fumo, kiu morde penetras en niajn okulojn. Ha, tio estas la
-pipo de Tabakaĉ!</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo!“ kriegas furioze Fromaĝi.</p>
-
-<p>Tra la fumo barakte ŝanceliĝas fraŭlino Snob. Malespere ŝi tordas
-la manojn super sia kapo. Ŝajnas, ke ŝi luktas kontraŭ sveno.</p><!-- p. 63 -->
-
-<p>„Savu lin! Savu lin!“</p>
-
-<p>„Kiun?“ ni rekrias konsternite ĉiuj samtempe.</p>
-
-<p>„Ta-ba-kaĉ!“ ŝi spiretas, strabe rulas la okulojn kaj malleviĝas,
-kaptite de sveneto, sur la stupojn.</p>
-
-<p>Sed Fromaĝi staras ĉe la sojlo de sia laborejo. Li etendas la
-manojn kun tragika gesto. Li krias:</p>
-
-<p>„Ha! Arogantegaĵo! Homaĉo, vi kuraĝis per via pipa fumo profani
-la sanktejon de l’ scienco! Vi kuraĝis penetri ĉi tien, vi
-malbonulo! Senhonta estaĵo, vi!...“</p>
-
-<p>Kun kontentego mi sentas, ke degeliĝas mia glaciiĝinta cerbo. Ĉar
-viviga rido leviĝas el profundo de mia animo kvazaŭ suno. Serena
-bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj.</p>
-
-<p>De la karto, projektita merkatore, la briletanta fadenplektaĵo
-dekroĉiĝis parte. Ĝi pendas super korpo de viro, kiu kaptiĝis iel
-en la fadenaro. Ho, kompatinda Tabakaĉ! Kvazaŭ malpura muŝego li
-pendetas en la brilanta aranea reto. Li jen fermas, jen malfermas
-sian buŝon kiel karpego. Kaj tion farante, li rigardas nin per
-malsaĝega rigardo. Kvazaŭ kontraŭstare li premas konvulsie la
-manon kontraŭ la muran karton.</p>
-
-<p>La helpokrioj de fraŭlino Snob kunvokis ĉiujn domanojn. Ĉiuj ni
-fikse rigardas senvorte la strangan spektaklon.</p>
-
-<p>Fromaĝi volas ĵetegi sin kontraŭ la malfeliĉulon kun furiozaj
-krioj. Sed sinjorino Kamilo retenas lin kviete. Ankaŭ mi protekte
-starigas min antaŭ la pendantan muŝegon kaj diras kun minaca voĉo:</p>
-
-<p>„Mi ne toleros, ke okazos ia malbonaĵo al mia kara Tabakaĉ!“</p>
-
-<p>Dume Maria deprenas kun delikata mano la metalfadenan reton.
-Sinjorino Kamilo kun helpo de la dika kuiristino eltrenas
-Tabakaĉ-on. Tiu rigardas nin kun okuloj pro timo vastiĝintaj.
-Ŝajnas ke li estas senkonscia. Rapide kaj zorgeme oni apoge kondukas
-lin al la laborseĝo<!-- p. 64 --> de Fromaĝi. Li sidfaliĝas en la seĝon,
-klinas la kapon flanken kaj aspektas tute kiel dormiĝonto.</p>
-
-<p>Ĉiuj ni staras kaj ne scias, kion komenci. Nur Fromaĝi kuretas per
-siaj mallongaj kruroj tien kaj reen. Liaj trolongaj brakoj rotacias
-en la aero kvazaŭ ventmuelilaj flugiloj. Liaj hirtaj haroj flirtas
-en ekscitita malordo. Kaj liaj okuloj rondruliĝas malantaŭ la
-grandaj strigovitroj. Li indigne krias al la dormanto:</p>
-
-<p>„Vekiĝu, vi, homo &#8212; kiel vi nomiĝas ja?“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ“, mi helpas.</p>
-
-<p>Tiam sinjorino Matildo alpaŝas kaj diras kviete:</p>
-
-<p>„Ho, kompatinda Tabakaĉ. Li ja estas tute senpensigita kvazaŭ
-hipnota, unue li maldormiĝu...“</p>
-
-<p>Fromaĝi subite ektremas.</p>
-
-<p>„Ha!“ li krias, poste turnas sin al ni. Li kunmetas la manojn
-kvazaŭ al preĝo kaj balbutas:</p>
-
-<p>„Karaj geamikoj! Se efektiviĝas en tiu ĉi momento tio, kion mi
-antaŭsentis &#8212;“</p>
-
-<p>Interrompante sin, li kuregas al Tabakaĉ. Li ŝiras liajn ŝultrojn
-tiom, ke la kapo de la bedaŭrindulo pendolas inter la ŝultroj kiel
-infanluda baloneto je ŝnuro kaj enoreligas per fortega voĉo:</p>
-
-<p>„Vekiĝu! Vi! Leviĝu! Vi, homo &#8212; kiel vi nomiĝas ja?“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ“, mi respondas.</p>
-
-<p>Sed helpo proksimiĝas en figuro de fraŭlino Snob, kiu ankoraŭ pala
-pro la antaŭa sveneto, nun eniras kun glaso da akvo. Fromaĝi
-malĝentile ŝiregas ĝin el ŝia mano kaj elverŝas la tutaĵon sur
-la „pekozan“ kapon de Tabakaĉ. Tiu malfermas la okulojn, glutas
-kelkfoje, subite vigliĝas, rigardas nin laŭvice. Poste li leviĝas
-kun embaraseto kaj ekstaras antaŭ ni kun humila pentemo.</p>
-
-<p>Fromaĝi rigardas lin kun emocio kaj, kiel ŝajnas al mi, kun amaj
-rigardoj. Post tio li paŝas antaŭen, faras<!-- p. 65 --> ordonan geston:
-„Repaŝu, vi ĉiuj!“ kvazaŭ ni estas sangavidaj leonoj, emaj
-forŝiri el la manoj de Fromaĝi Tabakaĉ-on, kiu subite fariĝis por
-li valoregaĵo. Li starigas sin antaŭ la pekinto. Li ŝovetas la
-okulvitrojn kaj parolas kun profunda admiro:</p>
-
-<p>„Mia kara &#8212;“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ“, mi helpe diras.</p>
-
-<p>„Jes, mia kara Tabakaĉ! Mi suspektas, kie vi estis ĵus. <i>Kiel unua
-vi eniris la Co-an vivon!</i>...“</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>22.</h3>
-</div>
-
-<p>Soleno regas en la ĉambro. Mute staras homoj en rondo. Iliaj mienoj
-esprimas parte kompaton, parte miregon. Preĝeja atmosfero
-ĉirkaŭblovas nin. Ŝajnas, ke super niaj kapoj ŝvebas nevideble,
-tamen potence, io grandioza, io, kio estas ankoraŭ nekomprenebla,
-sed ĝuste pro tiu sia nekompreneblo fluas kun mistera forto. Mi
-sentas, ke io prepariĝas tie ĉi, ke ĝi evidentiĝos nun el la
-buŝo de Tabakaĉ, je kies lipoj pendas ĉies rigardo.</p>
-
-<p>Kaj ekparolas Fromaĝi kun solena voĉo:</p>
-
-<p>„Kara Tabakaĉ! Vi estas al ni ĉiuj kara homo. Vi estis unua en la
-Co-a vivo. Rakontu do, kion vi vidis kaj travivis. Ni volas scii la
-veron! La veron! En la nomo de la scienco, al kiu ĉiuj ni servas, mi
-postulas la veron! Kaj por ke ĝi elvenu trans viaj lipoj pli facile,
-prenu tion, Tabakaĉ!“</p>
-
-<p>Tion dirante kaj elparolante la nomon kun eksterordinara moleco, li
-enverŝas el botelo, kiun zorgeme alportis sinjorino Kamilo,
-likvoron. Tabakaĉ avide kaptas la glaseton kaj eltrinkas ĝin per
-unu gluto.</p>
-
-<p>„Kaj nun rakontu! Post via rakonto vi ricevos duan“, solene
-promesas Fromaĝi.</p><!-- p. 66 -->
-
-<p>Tabakaĉ rikanas kaj lekas tre kontente siajn lipojn. Li metas ĵure
-la manon sur la koron:</p>
-
-<p>„Sinjora moŝto, nur la puran veron! La fulmo tuj trafu min, la
-diablo disŝiru min en la aero milpece, se mi ne diros la veron.
-Ruĝa hundo mi estu &#8212;“</p>
-
-<p>„Haltu!“ interrompas Fromaĝi. Liaj okuloj fajras pro malpacienco:
-„Faktojn! Faktojn!“</p>
-
-<p>Tabakaĉ riverencas humile kaj raportas:</p>
-
-<p>„Jam delonge mi estis scivola pri la sorĉaĵoj de la sinjora
-moŝto. Kaj mi volis unue rigardi tra la ŝlosila truo, sed vidis
-nenion. Kiam mi aŭdas, ke la gemoŝtoj iras sur la tegmenton, mi
-rapidas en la ĉambron. Sed vidas nur la reton kun metalfadenoj kaj
-la geografian karton. Nu, mi pensas, kio estas tio? Kaj scivole mi
-iom palpumas &#8212; sed la reto restas en mia mano kaj mi iras malantaŭ
-ĝin, ĉar mi pensas, ke tiel mi povos alkroĉi denove la reton. Sed
-&#8212; kiam la reto pendas sur mia brusto, mi aŭdas tian strangan
-zumzumon kaj vidas, ke hela lumo penetras en la ĉambron, mi ne
-scias, de kie. Pikpikado trakuras min. Mi volas forĵeti la reton,
-sed ne povas, ĉar mi estas kvazaŭ paralizita, poste io trakuras
-mian kapon &#8212; mi terure ektimas kaj pensas, kio okazas, ĉu mi
-dormiĝas aŭ ne...“</p>
-
-<p>„Mi turnis sur la tegmento la butonon, funkciigis la lumon, kaj la
-Co fluis tra la reto &#8212;“ turnas sin Fromaĝi klarigante al ni.</p>
-
-<p>„Jes, io fluas tra la reto kaj fluas en min, kaj mi pensas, nun mi
-dormas, ĉar mi tuj komencas sonĝi &#8212; jes, mi sonĝas kaj tamen mi
-ne dormas...“</p>
-
-<p>„Ha, li nomas ĝin sonĝo!“ diras Fromaĝi kaj demandas: „kaj
-kion vi vidis en tiu ĉi &#8212; sonĝo?“</p>
-
-<p>„Tre multajn homojn, grandajn amasegojn. Ili parte marŝas piede,
-parte rajdas sur ĉevaloj. Kaj ĉiuj estas<!-- p. 67 --> tre sovaĝaj. Ili
-svingadas siajn lancojn, ke mi devas salti dekstren kaj maldekstren,
-ke ili ne trafu min. Mi premas mian dorson al muro, de kiu la homoj
-sendas sagojn kiel sovaĝuloj. Kaj efektive ili estis sovaĝuloj.“</p>
-
-<p>„Kaj poste?“ demandas Fromaĝi kun tremanta voĉo.</p>
-
-<p>„Subite ĉio estis finita. La lumo estingiĝis, sed mi ankoraŭ ne
-povis moviĝi, kiam la gemoŝtoj venis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis,
-ĉu estas mi aŭ ĉu ne estas mi, ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi ne sonĝas,
-aŭ kio do okazas al mi...“</p>
-
-<p>Longa silento ekregas post la rakonto de Tabakaĉ. Mi sentas, ke miaj
-genuoj komencas tremi. Kion sonĝis tiu homo, tute similas al la
-kinematografaj bildoj &#8212; tondre! Per ambaŭ manoj mi ekprenas mian
-kapon, en kiu komencas danci la ideoj en freneza rondo. Konfuzego
-rotacias en la cerbo. Ĝi turniĝas kvazaŭ muela ŝtonego kaj
-pulvorigas ĉiun klaran penson...</p>
-
-<p>Tra la solena silento mi aŭdas la voĉon de Fromaĝi:</p>
-
-<p>„Vi estas brava homo, Tabakaĉ, aŭ kiel vi nomiĝas ja. En via
-memoro konservu tiun ĉi momenton, ĉar ĝi estas la plej grava
-momento en via vivo...“</p>
-
-<p>Fromaĝi ne finas la frazon. Emocio forte ekskuas lin kaj forprenas
-lian spiron. Li ŝanceliĝas al ni...</p>
-
-<p>„Homoj!“ li krias kun sufokita voĉo. „Vi travivis ĵus la plej
-gravan momenton de mia malkovrita epoko! Ankoraŭ mi ne kapablas
-esprimi per vortoj, kio ĵus okazis!...“</p>
-
-<p>Ni estas ĉiuj same emociitaj. Nur Tabakaĉ staras senkomprene kaj
-ŝtelrigardas al la likvorbotelo. Kaj ankaŭ li devas sperti la
-malnovan veron: ke multon oni promesas, malmulton plenumas. Sed tiam
-ĉi rimarkas Fromaĝi liajn admonajn rigardojn. Li rapidas al la
-tablo.</p><!-- p. 68 -->
-
-<p>„Prenu, prenu!“ li diras kaj kun larmobrilaj okuloj ŝovas la
-tutan botelon sub la brakon de Tabakaĉ.</p>
-
-<p>Kaj Tabakaĉ rikanas pro kontento, ke vidiĝas liaj flavaj dentoj. Li
-riverencas iel mallerte kaj &#8212; pafas sin for!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>23.</h3>
-</div>
-
-<p>Ĉiuj ni sidiĝas al ovala tablo.</p>
-
-<p>Mi rigardas ĉiun sidanton laŭvice kaj konstatas, ke ĉiu montras
-alian mienon: Fromaĝi solenegon, sinjorino Kamilo fieron (pro la
-nova malkovraĵo de sia edzo), Maria entuziasmobrilon, fraŭlino Snob
-ofendeton kaj grumblemon (verŝajne pro la okazintaj malagrablaĵoj),
-la profesoro senkomprenan malsaĝegon (pardonu!) &#8212; kaj mi? Mi tute
-ne montras iun esprimon. Ĉar sur mia vizaĝo aperas mikse teruro,
-konfuzo, scivolo, ekscito, emocio kaj anima distaŭzo...</p>
-
-<p>Neniu parolas. Kaj ŝajnas, ke Fromaĝi nun ekludas la rolon de
-Tabakaĉ. Ĉar li klinadas la kapon, kvazaŭ dormiĝanto. Kaj jam li
-parolas en duona dormo:</p>
-
-<p>„Tiu estis la unua, kiu vivis en la Co-a vivo. Kiel unua homo li
-eniris la Co-ujon.“</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob rimarkas seke:</p>
-
-<p>„La sorto vere povis elekti pli indan reprezentanton de la
-homaro...“</p>
-
-<p>Sed tiu rimarko efikas sur Fromaĝi kiel bombo &#8212; eĉ pli forte ol la
-„universitata“. Li eksaltas subite kaj diras kun profunda emocio:</p>
-
-<p>„Mi ne permesas, ke oni parolas pri li en tia maniero. Li estas nun
-al mia koro tre proksima!“</p>
-
-<p>Tiam eksplodas mia scivolego.</p><!-- p. 69 -->
-
-<p>„Geamikoj!“ mi vokas ekscitite. „Indulgu min! Ni sidas ĉi tie
-kiel malsaĝuloj. Ĉirkaŭas nin mallumaj misteraĵoj. Ni rigardas en
-malplenecon. Ĉiaj varioj de la Co vagas fantome ĉirkaŭ ni! Ni
-sufokiĝos pro nescio!...“</p>
-
-<p>„Ni ĉiuj rajtas pretendi klarecon“, kvietigas sinjorino Kamilo.
-„Mateo, parolu &#8212; kaj klare!“</p>
-
-<p>Fromaĝi fingrokombas sian hararon, rigardas kun embaraso en rondo
-kaj rediras malespere:</p>
-
-<p>„Ĉu mi kapablas fari tion? Maria, diru vi ion...“</p>
-
-<p>Maria diras kun voĉo, kiu tremas pro la grandiozeco de l’
-klarigota problemo:</p>
-
-<p>„Ĉu mi kapablas tion? Sed mi volas helpi. Kaj mi komencas per tio,
-ke mi diras: sur la tero perdiĝas nenio. Ĉio restas. Okazas simile,
-kvazaŭ ni fotografas en iu ĉambro: ĉio fiksiĝas sur la plataĵo,
-eĉ plej malgrava aĵo. Kaj tiamaniere nenio perdiĝas en la vivo:
-faroj, agoj, okazintaĵoj &#8212; ili ĉiuj restas kaj &#8212; por tiel diri &#8212;
-estas fotografataj de la vivo...“</p>
-
-<p>„Per la Co-tavoloj!“ interrompas Fromaĝi. Post tio li rapide
-paŝas en la ĉambro. Li rondkuretas kun klarigantaj gestoj ĉirkaŭ
-nia tablo kaj plu parolas:</p>
-
-<p>„Kio do, estimataj gesinjoroj, estas tio, kio kvazaŭ absorbas ĉi
-tiun vivon? Kio estas tio, kio konservas la vivon por ni nevidebla en
-la grandega arĥivo de la naturo? Ĝi estas kvazaŭ fotografita sur
-sennombraj tavoloj. Tiujn tavolojn kompreneble ne imagu al ni iel
-korpecaj, iel materiaj. &#8212; Ili similas eble al iaj vibroj de la aero,
-al iaj novaj ondolongoj &#8212; por paroli radioteknike &#8212; kaj tamen ili
-ne estas aero, sed Co! &#8212;“</p>
-
-<p>Li ekhaltas kaj ripetas krie: „Co-o-o!“ kaj frapante sian
-bruston, ke ĝi resonas obtuze: „Kaj mi malkovris ĝin! Mi
-malkovris la Co-n, mi! mi!“</p><!-- p. 70 -->
-
-<p>Post tio li plukuras ĉirkaŭ la tablon. Maria anstataŭas lin
-dirante:</p>
-
-<p>„Do, tio estas la Co, kiun malkovris paĉjo. Ni havas naturajn
-fortojn de diversa speco, kiuj libere efikas ĉirkaŭ ni. Ni konas
-nur malmultajn el ili, ekzemple la elektron. Unu el tiaj fortoj estas
-Co, kiel paĉjo nomis ĝin, ĉar iun nomon ja devas havi tia aĵo,
-kvankam ĝi ne estas aĵo...“</p>
-
-<p>„Silentu! Viaj fuŝklarigoj estas tro komplikitaj!“ li mallaŭdas.
-„La afero estas simplega: mi malkovris la Co-n en radiuma radiaro.
-Mi sukcesis apartigi la Co-radiojn tiel, ke ili efikas kiel la
-X-radioj. Por mallongigo mi nomas ilin la R-radioj. Nun daŭrigu!“</p>
-
-<p>„La R-radioj do“, plu diras Maria kun fervoro, „estas la elfluo
-de Co-a ekzisto, kiu ekstere vagas ie, kaj estas la pruvilo por ĉi
-tiu ekzisto; ĉar estas kompreneble, se...“</p>
-
-<p>„... se ekzistus nenia Co, do ekzistus ankaŭ neniaj R-radioj, tio
-estas ja klara kaj evidenta!“ interrompas Fromaĝi malpacience.</p>
-
-<p>„Nature! Estis do nur solvota la tasko: akiri certajn bildojn el la
-Co-ekzisto aŭ Co-vivo, kiu jam pasis kaj tamen ekzistas ankoraŭ.
-Oni devis ĝin nur ĝuste apartigi aŭ izoligi. Kaj paĉjo &#8212; ĉar la
-radiumo ja estis la mediumo de la apero de la R-radioj &#8212; konstruis
-radioaktivajn vitrajn plataĵojn, kiuj &#8212; por esprimi ĝin vulgare &#8212;
-fotografitaj en la Co, do kvazaŭ fotografitaĵojn daŭrige
-fotografas &#8212; por ni videblaj &#8212;“</p>
-
-<p>„Sensencaĵo! Fuŝbabilaĵo!“ ekkriegas Fromaĝi kaj ektiras pro
-malespero sian hirtan hararon. „La afero estas simplega: Co-vivo
-venas sur miajn plataĵojn &#8212; estas direktata kombine kun la R-radioj
-en la ĉambron &#8212; R- kaj X-radioj ĵetas komune la bildon sur la
-lumigitan facon &#8212; komence ĝi estis la tabloplato, poste la muro &#8212;<!-- p. 71 -->
-la Co-ujo viviĝas antaŭ niaj okuloj, eĉ se ĝi estas malnova dudek
-mil jarojn. Pa! Per du vortoj mi klarigis la aferon!“</p>
-
-<p>Ankaŭ Maria ekscitiĝas. Ŝi krias kun ruĝaj vangoj, kiuj ardas pro
-entuziasmo:</p>
-
-<p>„Kaj ĉar la tuta terglobo partoprenas ja en la Co, paĉjo starigis
-la geografian karton por konatiĝi kun la Co laŭplaĉe el ĉiu
-punkto de la terglobo. Kaj por kvazaŭ elaerigi la Co-n en unu loko,
-kiun oni celas, li faris la metalfadenan plektaĵon, per ĝi tegis la
-karton kaj faris la plektaĵon Co-aktiva kaj fiksis sur la karto la
-koncernan punkton...“</p>
-
-<p>„... kalkulita laŭ merkatora projekto, ĉar oni povas laŭ ĝi
-kalkuli plej facile...“</p>
-
-<p>„... pro tio la merkatoraj montriloj...“</p>
-
-<p>„... kaj jen mi pensis pri Jerusalemo...“</p>
-
-<p>„... li do prikalkulis la punkton...“</p>
-
-<p>„... ĉar mi volis havi scenon interesan el antikva tempo...“</p>
-
-<p>„... kaj krucbatalantoj efektive montriĝis antaŭ la muroj de
-Jerusalemo...“</p>
-
-<p>„... sur via belega kinematografa filmo!!“</p>
-
-<p>Fromaĝi celas min per tiu ĉi frazo. Sed tuj li daŭrigas:</p>
-
-<p>„... mi ĉiam antaŭsentis, ke ne nur la okulo de la homo...“</p>
-
-<p>„... sed ke ni korpe devos vivi en la Co...“</p>
-
-<p>„... kaj tiu homo ... kiel li nomiĝas ja?...“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ!“ mi krias rapideme.</p>
-
-<p>„... montris al mi la vojon!...“</p>
-
-<p>„... la korpo devas fariĝi Co-aktiva...“</p>
-
-<p>„... li fariĝis Co-aktiva per la metalfadena reto...“</p>
-
-<p>„... kiu falis sur lian korpon...“</p>
-
-<p>„... vivis dum momento en la Co-ujo...“</p><!-- p. 72 -->
-
-<p>„... kiam paĉjo funkciigis sur la tegmento la R-radiojn...“</p>
-
-<p>„... vivis inter la krucbatalantoj antaŭ Jerusalemo...“</p>
-
-<p>„... ĉar li estis Co-aktiva...“</p>
-
-<p>„... li eniris kiel unua la mondon de l’ Co!...“</p>
-
-<p>Fromaĝi ekscitiĝas pli kaj pli. Ni ĉiuj saltas de la seĝoj. La
-giganta problemo, kiu disvolviĝas antaŭ niaj okuloj, ŝancelas nin
-en ebrian staton...</p>
-
-<p>Fromaĝi faras grandan paŝon antaŭen. Li etendas la dekstran manon.
-Lia voĉo krias raŭke:</p>
-
-<p>„Ankaŭ ni vojaĝos en ĉi tiun mondon!“</p>
-
-<p>„En la kvaran dimension!“ kokokrias la profesoro.</p>
-
-<p>„Hahaha!“ ridegas Fromaĝi. „En la kvinan, en la dekan, en la
-centan dimension, mia kara! <i>Ĉiuj ni faros la grandiozan saltegon
-trans jarmiloj!</i> Ni ĉiuj vojaĝos en la grizan pasintecon, kiu
-mortis kaj por ceteraj homoj estas historio! Ni penetros en tiujn
-pasintajn profundojn &#8212; kaj tamen ne en mortan mondon, sed en veran
-viglan vivon! Kaj ni vojaĝos ĉiuj: mi vojaĝos, Kamilo vojaĝos, la
-tuta domo, la tuta domanaro kaj ĉiuj niaj karaj geamikoj!“</p>
-
-<p>La profesoro salte stariĝas sur seĝo:</p>
-
-<p>„Vivu la Co!“</p>
-
-<p>„Vivu la vojaĝo!“ bruas ĉiuj responde.</p>
-
-<p>Sed mi kriegas freneze:</p>
-
-<p>„Feliĉan vojaĝon!“ kaj &#8212; elĉambriĝas.</p>
-
-<p>Ekstere mi metas mian ardegantan kapon sub la malvarman fluon de la
-akvokonduko...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>24.</h3>
-</div>
-
-<p>Nokto!</p>
-
-<p>Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj &#8212;
-tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj
-vastiĝas ... mi tremegas tutkorpe...</p><!-- p. 73 -->
-
-<p>Pensoj rampas el mallumo, nevideble, kaŝe ... kaj per malvarmegaj
-ombraj brakoj ili premas miajn ardegantajn tempiojn ... ili
-ĉirkaŭvagas min kiel kaŝaj ombrotigroj sian rabaĵon...</p>
-
-<p>Ha! En mia ŝveliĝanta kapo kuŝas dinamito! Mi sentas, ke ĉiumomente
-eksplodos mia kapo, ke ĝi kreviĝos kvazaŭ sapveziko, ke ĝi disflugos
-milpece al ĉiuj muroj de mia ĉambro kaj disfluiĝos en la ... Co!</p>
-
-<p><i>Co! Co! Co!</i>...</p>
-
-<p>Kion diris Fromaĝi?</p>
-
-<p>Ke ni vojaĝos en la Co-n! Ke ni profundiĝos en la pasintecon...</p>
-
-<p>Ha! Ni ĉiuj vojaĝos en la Co-mirindujon. Ni transsaltos la leĝojn
-de la vivo. Ni transsaltegos tiujn de la tempo. Kio okazis, denove
-viviĝos por ni. Ni mem vivos en la historio, kiu fariĝos por ni
-nuntempo!</p>
-
-<p>Ha! En ĉiujn tempojn, en ĉiujn epokojn ni penetros. Ni vidos, kion
-vidis neniu hodiaŭulo! Kaj ni esploros malcertaĵojn. Ni promenos en
-la marĉoj de l’ pratempo. Ni vizitos la fabelan Atlantidon. Ni
-esploros la misterojn de la faraona lando. Kun plezurego ni rigardos,
-kiel oni konstruas la piramidojn kaj &#8212; eventuale helpos. Ni admiros
-la brilegon de Susa kaj Ekbatana, ĉeestos en la Athena teatro la
-unuan prezentadon de l’ „Antigone“. Ni matenmanĝos kun Sokrates kaj
-Plato. Ni sciiĝos, kie restis la urboprotekta Pallas de Praxiteles
-aŭ la Jupiter de la Kapitolo. Ni vidos Hannibal-on kaj Cezaron kaj
-la lastan batalon de la gotoj! Esploros la misterojn de la Borgia,
-admiros la ortrezoron de Montezuma, veturos sur la unua lokomotivo
-de Stephenson, helpos lin per fakaj konsiloj, aŭskultos prelegon
-de Schiller, vizitos Napoleon-on...</p><!-- p. 74 -->
-
-<p>Ho, ĉesu fantaziego! Mi freneziĝas, pensante plu. Mia kapo efektive
-eksplodos. Sveno ekbalancas min...</p>
-
-<p>Gigantaj, gigantegaj estas tiuj perspektivoj!</p>
-
-<p>Sed la pensoj ne ĉesas turmenti min. Ili alkuregas pli kaj pli
-rapide. En tutaj aroj. En novaj formoj. Kvazaŭ frenezaj koboldoj kun
-burleskaj vestoj nun ili saltas ĉirkaŭ mi. En groteska fantaziodanco
-ili kirliĝas kun diablaj grimacoj. Kaj iliaj flirte flugetantaj
-brakoj baraktas ekscitite. El iliaj buŝoj penetras mokokrioj:</p>
-
-<p>Hihi! Vi volas riski la saltegon trans jarmiloj? Hihihi! Ĉu vi
-neniel timas? Vi saltos en la pasintan mondon, sed kiu garantias, ke
-vi revenos en la nunan tempon? Se malfunkcios io aŭ ne okazos
-laŭdezire, vi restos en la Co! Vi devos vagi en la Co-a mondo kiel
-mizera fantomaĉo. Vi ne plu estos homo, sed eterna jam ombrulo! Ni
-avertegas vin!...</p>
-
-<p>Glacie miaj fingroj ungotenas la litkovrilon...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Kiam griziĝas la mateno, mi ruliĝas el sub la lito.</p>
-
-<p>„Mi vojaĝos en la kvaran dimension! Mi riskos la saltegon!“</p>
-
-<p>Tion kriante kun decida voĉo, mi pugnobatas mian lavan tablon kun
-tioma energio, ke rompiĝas mia akvoglaso...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>25.</h3>
-</div>
-
-<p>Tabakaĉ &#8212; honora prezidanto!</p>
-
-<p>Mi diris ĉiam: en la domo de Fromaĝi ĉio estas ebla. Ridindegaĵoj
-kaj strangaĵoj alternas. Ĉiu tago alportas novan sensacion!</p>
-
-<p>Mateo Fromaĝi kunvokis ĉiujn domanojn al vojaĝa konferenco. Ĉefa
-punkto de la tagordo: la celo de la vojaĝo.</p><!-- p. 75 -->
-
-<p>Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo. La kuiristino, ĉambristino
-kaj aŭtomobilisto forlasis la ĉambron. Ili deklaris, ke ili estas
-pretaj partopreni la vojaĝon kaj ke ili volonte konsentos pri la
-celo, kiun ni destinos en nia konferenco.</p>
-
-<p>Nur Tabakaĉ restis. Li sidas sur honora loko. Tion speciale deziris
-Fromaĝi, kiu ŝategas nun Tabakaĉ-on tiom, ke li toleras eĉ lian
-fumon &#8212; terure! Mi volis kontraŭ tio protesti, sed Fromaĝi tre
-koleriĝis.</p>
-
-<p>„Estimataj gesinjoroj!“ ekparolas Fromaĝi kun soleno. „Mi
-salutas vin plej kore en la nomo de la tekniko! Kaj mi bonvenigas
-speciale nian karan amikon Tabakaĉ, sub kies honora prezido okazas
-nia hodiaŭa konferenco. Mi preparis ĉion tiom, ke ni povas nun
-trankvile ekvojaĝi. Vi scias ĉiuj, ke per mia malkovro kaj la
-netaksebla merito de sinjoro ... sinjoro ... kiel li...“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ!“ mi memorigas.</p>
-
-<p>„... al kiu mi ĉi-okaze esprimas mian plej koran dankon, estas
-eble penetri en iun ajn epokon de la pasinta tempo al iu ajn loko.
-Kaj plue &#8212; estas eble por ni vivi en ĉi tiu pasinta mondo helpe de
-niaj ‚kontaktiloj‘. Do &#8212; ekaperas la demando: kien kaj en kiun
-tempon aŭ jaron ni vojaĝos? Saĝe kaj trankvile ni konsideru kaj
-pripensu. Ni povas fari gravajn servojn al la historio, al la scienco
-entute. Vere, ne estos facile trovi lokon sur nia vasta terglobo kaj
-tempon en la pasintaj jarmiloj. Ĉar, estimataj geamikoj, ni same
-povas sidiĝi sur la glaciejoj de la glacia epoko, kiel ni povas
-miksiĝi inter la batalantojn de la pasinta lasta mondmilito. Ni
-povas veturi en tempon, pri kiu raportas al ni la historio nenion. Mi
-mem ne volas fari proponon; ĉar vere, mi tute ne havis tempon por
-pensi pri tiu ĉi afero. Do &#8212; mi atendas, ke vi proponos des pli
-vigle...“</p><!-- p. 76 -->
-
-<p>Ĉiu silentas. Nun en la decida momento neniu scias, kien vojaĝi. Mi
-leviĝas. Mi permesas al mi proponi por pli detala elekto sekvantajn
-celojn: vojaĝon al niaj pragepatroj Adamo kaj Evo kaj vojaĝon al la
-kortego de la reĝino Elizabeto de Anglujo (la lastan mi proponas
-tial, ke mi esperas ĉi-okaze vidi Marion Stuart, por kiu mia koro
-sentas varman simpation!).</p>
-
-<p>Ĉiu estas kontraŭ miaj proponoj. Tio min iom ĉagrenas. Nur
-Tabakaĉ estas nek por nek kontraŭ. Mi suspektas, ke li entute ne
-scias, pri kio temas ĉi tie. Ĉar li sidas kun ioma embaraso, kiu
-bedaŭrinde estas tamen tro malgranda por deteni lin de la fumado. La
-pipo pendas inter liaj dentoj kaj grandega fumkolono leviĝas serene
-el ĝi. Kaj tra la fumkolono rigardas liaj okuloj malsprite. Mi
-opinias, ke tia konduto nepre ne konvenas por honora prezidanto.</p>
-
-<p>Kontraŭe de mi sidas profesoro Sovaĝi. Li tusetas, strabas el sub
-la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj tamburas senpacience sur la
-tabloplato per siaj ostaj fingroj.</p>
-
-<p>„Mi petas la vorton!“ li kokokrias.</p>
-
-<p>Kiam Fromaĝi donis al li la vorton, li eksaltas. La manojn li metas
-kruce sur la bruston kaj parolas:</p>
-
-<p>„Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Ŝajnas ke inter ni regas
-granda hezitemo kaj maldecidemo rilate al la celo de nia vojaĝo. Ni
-nepre devas veni al interkonsento, se entute la vojaĝo okazu. Ĉar
-kiel informis min mia amiko Mateo, estas neeble, ke ĉiu samtempe
-vojaĝu laŭplaĉe al sia celo: la unu al Palestino dum epoko de Kristo,
-la alia vizite al Karlo la Granda kaj la tria eble al Mohamed, la
-granda profeto. Ni devas vojaĝi komune kaj samtempe (brave!). Kaj
-estas ridinde, ke ni cerbumas pri la vojaĝa problemo, dum la solvo
-estas tiel simpla<!-- p. 77 --> kaj evidenta (ĉu?). Estas kompreneble, ke
-unuavice ni havas la sanktan devon: <i>teni supren la standardon de
-la scienco!</i> Malgraŭ ĉia respekto, kiun mi sentas por la tekniko
-(li klinetas la kapon al Fromaĝi), mi devas &#8212; kion mi konstatis jam
-plurfoje &#8212; ankaŭ hodiaŭ publike deklari, ke la filologio estas la
-krono de ĉiuj sciencoj! Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! La
-antikvaj lingvoj estas la bazo, la fundamento de ĉia scienca vivo.
-Kaj tio estas la latina kaj greka lingvoj. Ke necesegas scii, kiel
-la homoj parolis iam tiujn lingvojn &#8212; tio verŝajne klariĝis al vi
-per mia malgrava persono. Kaj mi ne volas preterlasi la okazon,
-por esprimi al vi hodiaŭ mian plej koran dankon pro tio, ke vi
-fidele subtenis min en la batalo kontraŭ la antaŭjuĝon, kontraŭ
-la skandalan misuzon, kiu jam daŭras jarcentojn. Vi konas ĉiuj
-miajn gravegajn hipotezojn, kiujn mi simbole volas esencigi en du
-nomoj: ‚Odyssevs‘ kaj ‚Kikero‘. Karaj, tre karaj kunbatalantoj
-(terura maldolĉo grimacigas la vizaĝotrajtojn de la profesoro),
-vi scias, ke ni estas preskaŭ la solaj batalantoj, ke mi batalas
-malproporcian batalon! Kaj tamen mi devas venki! Jes, lasu min venki
-en ĉi tiu batalo! Lasu triumfi la filologion, la kronon de ĉiuj
-sciencoj! La sorto decidu! Mi do petas vin vojaĝi kun mi en la
-antikvan mondon!“ La profesoro skuegas sovaĝe sian kapon kaj finas
-per kriaĉanta voĉo: „Nur la antikva mondo, kiu elparolis ĝuste
-la latinan kaj grekan lingvon, estu la celo de nia vojaĝo!!“</p>
-
-<p>„Oh jes!“ flutas fraŭlino Snob.</p>
-
-<p>Fromaĝi gratulas la parolinton, ke li trafis la ĝustan celon. Post
-tio li parolas kun embarasa hontemo pri la graveco de la du
-starigitaj hipotezoj de Sovaĝi. Ke li nepre subtenas ilin kaj estas
-gravega servo, kiun ni faros al la scienco entute kaj al la filologio
-speciale, se<!-- p. 78 --> ni konvinkiĝos per propraj oreloj, ke la hipotezoj
-estas ĝustaj. Pri tio li jam nun ne dubas. Sed por la cetera homaro
-ni argumentos ilin plej brile per nia vojaĝo. Fine li esprimas la
-dankon en la nomo de la scienco al Sovaĝi pro liaj eksterordinaraj
-meritoj kaj ne dubas, ke la vojaĝo alportos fruktojn ankaŭ en la
-gravega laboro rilate la genian verkon „De praulo ĝis radiohomo“.
-La aŭtoro havos okazon kolekti valoregan materialon. &#8212; Fine Fromaĝi
-mizere parolperdiĝas en balbutaĵoj.</p>
-
-<p>Sovaĝi ankoraŭ staras, tenas la brakojn kruce sur la brusto kaj
-silentas kiel venkinto. En tiu ĉi momento paraliza sento trakuras
-min: la grandiozega malkovro de Fromaĝi estas mizeraĉa nenio
-kompare al „Odyssevs“ kaj „Kikero“!...</p>
-
-<p>La konferenco nun transpaŝas al la pli detala elekto de la vojaĝa
-celo. Ĉiuj epokoj de Romo kaj Atheno intermiksiĝas konfuze. Tiam
-Fraŭlino Snob energie interrompas la debaton. Mi estas konvinkita,
-ke ŝi nenion scias pri la antikva mondo. Sed ŝi legis „Quo
-vadis?“ Tial ŝi proponas Romo-n dum tempo de l’ imperiestro
-Nerono aŭ pli vere dum tempo de „Quo vadis?“</p>
-
-<p>La profesoro klinas konsente la kapon:</p>
-
-<p>„Ĉi tiun proponon mi nepre subtenas. Dum epoko de la imperiestroj,
-do ankaŭ dum la regado de Nerono oni parolis en Romo kaj greke kaj
-latine. Ni do vojaĝu al Romo dum la regado de la granda imperiestro
-Nerono!“</p>
-
-<p>„Oh!“ pepas fraŭlino Snob kun ravo, „ni vidos la antikvan
-Romo-n kun la belaj virinoj kaj herooj. Oh, ni vidos la Vinicion, kiu
-estis tiel bela kaj forta kaj tiel pia!“</p>
-
-<p>„Estimata fraŭlino Snob!“ mi diras moke. „Bonvolu permesi al
-mi, ke mi esprimas al vi mian dubon, ĉu vi povos vidi la heroon
-Vinitius, ĉar li neniam vivis!“</p><!-- p. 79 -->
-
-<p>„Oh!“ krias fraŭlino Snob.</p>
-
-<p>„Ne!“ mi daŭrigas senkompate, „li estas nur fantazia figuro de
-la verkisto, iu nebulaĵo, iu neniaĵo!“</p>
-
-<p>„Oh!“ denove krias fraŭlino Snob kaj en unu el ŝiaj okuloj
-ekaperas stranga hela larmo.</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo kvietigas:</p>
-
-<p>„Estas ja eble, ke vivis iu Vinitius. Ne perdu la esperon!“</p>
-
-<p>Mateo Fromaĝi petas laŭte silenton. Ke oni pritraktu privatajn
-aferojn post la konferenco! Poste li leviĝas, ĉirkaŭrigardas kun
-ĝojo kaj parolas:</p>
-
-<p>„Do, karaj geamikoj, la celo estas fiksita. Kaj ŝajnas al mi, ke
-ni elektis tre interesan lokon kaj tempon. Romo dum la regado de la
-imperiestro Nerono! Kaj mi esperas, ke ĉiu volonte konsentos. Tamen
-&#8212; atentu! Unu el nia rondo ankoraŭ tute ne parolis. Tio estas nia
-estimata honora prezidanto. Ankaŭ lian opinion ni nepre devas
-respekti!“</p>
-
-<p>Post tio li turnas sin al Tabakaĉ, kiu serenkontente fumaĉas sian
-pipon kaj sidas oportune reklinita en la mole remburita seĝego.</p>
-
-<p>„Kaj vi &#8212; jes, kiel vi nomiĝas ja?“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ“, mi helpas.</p>
-
-<p>„Jes vi, kara Tabakaĉ, kion opinias vi pri la Nerona Romo? Vi
-havas same unu voĉon. Kien vi vojaĝus plej volonte en la
-pasintecon?“</p>
-
-<p>Tabakaĉ elpuŝante densan fumonubon, frotetas sian nazon kaj kun
-indiferentega kontento respondas:</p>
-
-<p>„Al Bordeaux, sinjora moŝto. Ĉar mi opinias, ke la vino antaŭ
-eble cent jaroj estis tie bonega.“</p>
-
-<p>Ĉi tiu sincera respondo de l’ honesta Tabakaĉ eksplodas en la
-konferenca kunveno kiel dinamita bombo. Ĉiuj eksaltas.</p><!-- p. 80 -->
-
-<p>„Blasfemego!“ ekkrias la profesoro kaj etendas kondamne la
-dekstran manon kontraŭ la pekinton.</p>
-
-<p>Fromaĝi paliĝas. Li balbutas:</p>
-
-<p>„Vi &#8212; vi &#8212; nu mi ne bezonas nomi vin &#8212; vi estas malinda vojaĝi
-kun ni. Senoficigi mi ne volas vin, memorante gravajn servojn, kiujn
-vi faris al mi. Sed vi forlasos mian domon dum la daŭro de l’
-vojaĝo. Mi konservos vian ‚kontaktilon‘ ĉe mi kiel sanktan
-restaĵon. Vi ne estas inda porti ĝin sur la dorso dum la vojaĝo al
-la Co-ujo, ĉar vi ne ... vi...“</p>
-
-<p>Fromaĝi sidiĝas senforte. La doloro evidente emocias lin kaj
-forprenas lian spiron.</p>
-
-<p>Sed la profesoro anstataŭe kriegas:</p>
-
-<p>„Forpelata estu vi el la sanktejo de l’ scienco! Malinda homo,
-vi! For! For!“</p>
-
-<p>Sed Tabakaĉ leviĝas indiferente kaj malrapide. Tro mola kaj agrabla
-estas la sido. Ŝajnas, ke li ne konceptas la grandecon de sia krimo.
-Kaj denove li devas sperti la malnovan veron: ke la homoj, kiuj
-komence montriĝas flatemaj katoj, senmaskiĝas pli poste sendankaj
-estaĵoj...</p>
-
-<p>Kaj elbuŝiginte grandegan fumaĉantan nubon, kun flegma egalanimo
-forlasas la kunvenon Tabakaĉ &#8212; <i>honora prezidinto!</i>...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>26.</h3>
-</div>
-
-<p>Kiam tagiĝas, mi kuregas al Fromaĝi. Tiu turnas siajn okulvitrojn
-al mi kun miro. Mi kriegas senspire:</p>
-
-<p>„Aŭskultu! Se ni volas transigi domon kaj korton al la antikva
-Romo, tuj ni devas nun veturi Romo-n kaj konstrui tie novan domon!“</p>
-
-<p>Fromaĝi ridas:</p>
-
-<p>„Pardonu, hometo, vi estas iom malsaĝa. Ŝajnas, ke<!-- p. 81 --> via mizera
-cerbo ankoraŭ ne perceptis la simplegaĵojn. Ĉar efektive ĉio ĉi
-estas simplega kaj klara! Vi nur devas iom pensi kaj ĉio
-evidentiĝos per si mem.“</p>
-
-<p>„Bone“, mi konsentas ekscitite. „Sed diru al mi...“</p>
-
-<p>„Silentu, hometo!“ diras Fromaĝi kviete. Li montras kun triumfo
-plurajn brilegantajn plataĵojn. Ili estas fabrikitaj el la
-metalfadenaro, kiu estas plektita super la mondkarto laŭ merkatora
-projekto.</p>
-
-<p>„Estas necese“, li parolas, „transigi nin en Co-emanon. Nur
-tiamaniere ni povas fari la vojaĝon, restadi ĉe la fincelo kaj tie
-vivadi. Kompreneble ni ne povas vivi ligite je metalfadeno, kiu
-kontaktigus nin kun la aerooptikaj plataĵoj kaj R-radioj. Ni devas
-izoligi nin. Tial mi konstruis &#8212; por tiel diri &#8212; ĉi tiujn
-‚kontaktilojn‘. Ili estas fiksitaj je zono kaj porteblaj plej
-oportune je dorso. La malgrandaj plektaĵoj per sia akceptopovo tenas
-nin en konstanta rilato kun la Co-kreiloj, venas en emanan staton kaj
-per ili &#8212; ni.“</p>
-
-<p>„Bone“, mi rediras. „Tion ĉi mi komprenas, sed laŭ tio ni
-nepre devas nun unue konstrui en Romo domon...“</p>
-
-<p>Denove ridetas Fromaĝi kaj metas fingron al sia frunto:</p>
-
-<p>„En via cerbo aŭ mankas aŭ rompiĝis radeto! La tuta nia domo,
-same kiel ni estos Co-emanigita, ĉu ne? Kiel do, vi infaneto, volas
-konstrui domon en Romo? Je ĉiu paŝo malhelpus nin en la antikva
-Romo la hodiaŭa Romo. Ni ne povus superi la korpecan malhelpaĵon de
-la nuna Romo.“</p>
-
-<p>„Sed ankaŭ ĉi tie ni trovos korpecajn malhelpaĵojn...“</p>
-
-<p>„Tute ne!“ krias Fromaĝi frotante la manojn. „Ha, kie estas iu
-malhelpaĵo?“</p>
-
-<p>Tion dirante, li montras tra la fenestro, antaŭ kiu la erikejo ebene
-etendiĝas en senfina vasteco.</p><!-- p. 82 -->
-
-<p>„Tio sufiĉas por ni! Malplena aero, en kiu la Co-a vivo trovos
-nenian malhelpon. Libere ni do povos moviĝi en la antikva Romo! Ĉu
-vi nun estas kontenta?“</p>
-
-<p>„Efektive“, mi konfesas trankviligite. „Mi nun komprenas ĉion.
-Sed ankoraŭ diru al mi, kiel ni denove revenos el la Co?“</p>
-
-<p>Fromaĝi faras malgravigan geston:</p>
-
-<p>„Bagatelo! Mi nur bezonas rekure funkciigi la aerooptikajn
-plataĵojn, kiuj efikas ankaŭ je la merkatoraj montriloj. Cetere
-restu trankvila kaj kuraĝa, juna amiko! Ĉio estos bona! La saltego
-trans jarmiloj ne rompos vian nukon!...“</p>
-
-<p>Tion dirinte, li ekridas laŭte kaj gaje ...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>27.</h3>
-</div>
-
-<p>Oni preparas!</p>
-
-<p>Profesoro Sovaĝi malfermis kurson de latina lingvo. Komence ĉiu
-volis lerni. Eĉ Tabakaĉ, la „forpelita filo“, montris intereson
-por ĉi tiu „novaĵo“. Sed Sovaĝi severe malpermesis al li enpaŝi
-la domon. Fraŭlino Snob jam scias konjugi „<i lang="la">amo, amas</i>...“, kio
-ŝajnas al ŝi plej urĝe lernota afero. Tamen la kurso ne sukcesas
-multe. La „<i lang="la">ablativus absolutus</i>“ kaj „<i lang="la">accusativus cum infinitivo</i>“
-estas problemoj tiel malfacilaj, ke ilin solvi nur kapablas fraŭlino
-Snob per majstre ekĵetitaj universitataj bomboj. Pro tio ĉi kaj
-aliaj kaŭzoj regas granda malkonsento kaj konfuzo. Ĝin pligrandigas
-ankoraŭ la postulo de Sovaĝi, ke ni legu „<i lang="la">Caesar de bello gallico</i>“,
-dum ni ĉiuj forte protestas kontraŭ tia legaĵo. Krome fraŭlino
-Snob nepre volas scii, kiel oni esprimas latine „aŭtomobilo, opero,
-aeroplano, flirti ktp...“ kaj la kompatinda profesoro ekscitiĝas
-treege pro tio, ĉar li ne povas trovi la koncernajn esprimojn...</p><!-- p. 83 -->
-
-<p>Mateo Fromaĝi tute droniĝis en la kalkulojn de l’ tempo kaj loko
-por ĝuste konformigi la aerooptikajn plataĵojn kaj la merkatorajn
-montrilojn. Kaj li malpermesis al ĉiu, eniri liajn laborejojn. Kaj
-se li ne ĝuste kalkulos? Hahaha! Interne mi jam nun ridas imagante,
-ke ni eble alvenos sur la norda poluso kaj renkontos tie sinjorojn
-Nansen kaj Johansen, kiuj malfermegos okulojn kaj buŝojn pro mirego
-pri tiuj strangaj „konkurantoj“ aŭ ... ni saltos en la Co-an
-atlantikan oceanon kaj devos naĝi! Hahaha!</p>
-
-<p>Tamen ĉiu estas konvinkita pri Romo de Nerona epoko. Bone. Mi ne
-volas senbazigi ĉi tiujn iluziojn kaj mem estas scivolega.</p>
-
-<p>Fromaĝi diris: „Ĉiu preparu sin por la vojaĝo laŭ sia maniero
-kaj kompreno“, kaj tion dirinte, malaperis en siajn laborejojn. Lia
-eldiro kreas grandan ĥaoson de opinioj plej diversaj.</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo estas en zorgo: kion ni manĝos en Romo? Ŝi do
-ordonas, ke oni aĉetu grandan provizon da konservaĵoj. Ŝi diras,
-ke la kuiristino kuiros la kutiman manĝon (brave!), ĉar ŝi ne
-estas kuirdresita pri najtingalaj langoj, pri murenoj gratigitaj per
-sklavoj aŭ pri aliaj gastronomaj manĝaĵoj el la menuo de la
-mortinta Lukullus...</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob estas ankoraŭ en pli granda zorgo: kiamaniere ni
-vestos nin en Romo? Sciu, ke ŝi ie kaj iam aŭdis ion &#8212; verŝajne
-ĉe la „universitato“ &#8212; aŭ legis tion en „Quo vadis“, ke la
-romanoj portis togojn, sandalojn kaj aliajn strangaĵojn. Ŝi estas
-tre ekscitita, ĉar ŝi ne estas sufiĉe informita pri la „tiama
-modo“. Ke oni nepre devas jam nun aĉeti „antikvajn“ vestaĵojn,
-ĉar ... ni ne povas kompromiti la dudekan jarcenton!...</p><!-- p. 84 -->
-
-<p>Sed profesoro Sovaĝi, kiu interrompis la verkadon de sia libro „De
-praulo ĝis radiohomo“ kaj volas atendi „ĝis kiam ni revenos en
-nuntempon“, denove trafas la plej urĝan kaj gravan punkton!</p>
-
-<p>„Estimataj kunvojaĝontoj!“ li krias al ni, kiuj staras maltrankvile
-kaj senhelpe, ne sciante: kiel prepari sin por la vojaĝo. „Mi vidas,
-ke vi denove ne trovas tion, kio estas plej necesa kaj urĝa. Imagu
-nur al vi, ke vi alvenos en Romo. Kion vi povas komenci? Nenion.
-Ĉar kio mankas? La mono! Jes, la mono. Ni nepre devas aĉeti
-antikve-roman monon. Ni ne povas esti sen monrimedoj en la Romo
-de l’ imperiestro Nerono. Nur kiam ni estos sufiĉe provizitaj per
-antikva mono, ni povas riski la vojaĝon.“</p>
-
-<p>Ĉiuj ni admiras la praktikan opinion de la profesoro kaj nepre
-konsentas.</p>
-
-<p>Maria havas tre bonan ekpenson: ke oni aĉetu plej diversajn,
-modernajn artiklojn. Ke ni povos ilin vendi poste en Romo kontraŭ
-valora Nerona mono.</p>
-
-<p>Tuj ni sidiĝas ambaŭ kaj ekskribas grandegan liston de aĉetotaĵoj...</p>
-
-<p>Ĉiu preparegas sin!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>28.</h3>
-</div>
-
-<p>Vespere mi staras enpense antaŭ la domo. Mi rigardas sur la korton.
-Trankvile kaj pace marŝas la anasaro al la proksima lageto. Kaj la
-koko, starante sur sterkejo, batas per flugiloj kaj elsendas sian
-lastan krion...</p>
-
-<p>Mi ekcerbumas: ĉu ankaŭ tiuj bestoj vojaĝos al la antikva Romo?
-Ili estos ja Co-emanigitaj same kiel la tuta domo ktp. Sed tamen, ĉu
-ili vivos en la Co, same kiel ni? Tondre, tio estas problemo. Mi tuj
-demandos<!-- p. 85 --> Fromaĝi-n. Ah, bedaŭrinde, li ankoraŭ kalkulas. Do, mi
-ne povas malhelpi lin &#8212; ĉar povos okazi, ke efektive ni alvenus sur
-la norda poluso...</p>
-
-<p>Ekbruas aŭtomobilo: Karolo revenas de la urbo kun profesoro Sovaĝi!
-Efektive, jen el post la arbareto ekaperas la veturilo, transveturas
-kun venta rapideco la korton, ke disflugas la korta birdaro, kaj
-haltas antaŭ mi...</p>
-
-<p>Sovaĝi<!-- orig: Ŝovaĝi --> elmetas el inter kartonoj kaj skatoloj sian kapon kaj krias:</p>
-
-<p>„Terure, preskaŭ nenie oni povas ricevi antikve-roman monon!
-Skandalo! Krome, mi devis pagi fantaziajn sumojn. Mi malplenigis
-ĉiujn vendejojn de la monerkomercistoj kaj antikvaĵistoj.“</p>
-
-<p>„Vere malagrabla afero“, mi diras zorgoplene.</p>
-
-<p>Post tio mi helpas Karolo-n malplenigi la aŭtomobilon, kiu estas
-plenplena da aĉetitaĵoj.</p>
-
-<p>Tuj mi komune kun Maria kaj fraŭlino Snob elpakas. Efektive, mi
-devas konfesi, ke ni elektis ĉion tre bone kaj saĝe. Por citi
-kelkaĵojn el la riĉega abundo; troviĝas ekzemple: elektraj lampoj,
-gramofonoj, fotografaj aparatoj, vidaĵkartoj, papero, inko, plumoj
-kaj krajonoj, reproduktaĵoj de modernaj bildoj, libroj pri la
-antikve-romana historio (tiujn verŝajne elektis Sovaĝi!),
-lernolibroj de la latina lingvo, vitraĵoj kaj porcelanaj
-fabrikaĵoj, grandegaj virinaj ĉapeloj, ŝuoj, lipharbandaĝoj (!)
-kaj raziloj, sun- kaj pluvombreloj, delikataj puntaĵoj kaj silkaj
-ĉapeloj ... kaj kelkaj radioaparatoj!</p>
-
-<p>Sed min interesas speciale la antikve-roma mono, kiun aĉetis
-profesoro Sovaĝi kaj metis en cigarskatolon. Mi malfermas ĝin kaj
-konstatas kun teruro, ke li aĉetis konfuze ĉiujn monerojn de la
-imperiestraj epokoj. Jen ekzemple multnombraj moneroj de la
-imperiestroj Trajan, Hadrian kaj Mark Aurel kaj aliaj posteuloj.</p><!-- p. 86 -->
-
-<p>„Mi forte dubas, ĉu la vendistoj de Nerona epoko akceptos tiujn
-monerojn“, mi diras moke.</p>
-
-<p>„Ili devas!“ li rekrias.</p>
-
-<p>„Krome ili ĉiuj estas tro foruzitaj“, mi daŭrigas.</p>
-
-<p>„Tio estas al mi indiferenta“, li kriegas kolere.</p>
-
-<p>„Tio ne estas indiferenta“, mi vokas ekscitite. „Ĉu vi konas
-la antikve-romajn leĝojn? Ili povas rifuzi la monerojn kaj poste,
-kion ni faros?“</p>
-
-<p>Sur la galerio staras Fromaĝi kaj kun mirego rigardas la ĥaoson.</p>
-
-<p>Sed ni diligente elpakas pli kaj pli multe. Skatolegoj ĉirkaŭas nin
-kiel muroj. Papero, pajlo, kartonoj flugas ĉirkaŭ ni. Nubego da
-polvo envolvas nin. La elpakitaĵoj leviĝas ture. Tutaj domoj da
-paperaĵoj konstruiĝas ĉirkaŭ ni...</p>
-
-<p>Dume Karolo elprovas tirharmonikon. Kaj fraŭlino Snob kurigas
-gramofonan diskon el moderna opereto. Kaj la profesoro fingrumante je
-unu el la aĉetitaj radioaparatoj ĵus „ekkaptas“ iun radiokoncerton...</p>
-
-<p>Kaj Fromaĝi aŭdante la muzikan tumultegon kaj vidante la ĥaoson,
-tordegas kun malespero siajn brakojn kaj kriadas:</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!“</p>
-
-<p>Post tio eksilentas ĉio. Fromaĝi malsuprenpaŝas la ŝtuparon.</p>
-
-<p>„Sensencaĵo!“ li mallaŭdegas kaj piedbatas unu turon da porcelanaĵoj,
-ke ĝi renversiĝas kaj disrompiĝas tintante. „Ĉion ĉi vi volas
-kunpreni al Romo? Ĉu vi freneziĝis?“</p>
-
-<p>„Mi havas antikvan monon!“ rekrias triumfe Sovaĝi kaj forte
-skuas sian cigarskatolon, ke la moneroj tintegas en ĝi.</p>
-
-<p>„Kaj ĉion ĉi ni volas vendi kontraŭ Nerona mono, paĉjo!“
-diras entuziasme Maria.</p><!-- p. 87 -->
-
-<p>Sed fraŭlino Snob etendas ekscitite libron. Mi ekkonas, ke estas
-luksa eldono de „Quo vadis“.</p>
-
-<p>„Oh!“ ŝi krias ravite. „Ni povas vojaĝi trankvile al Romo!
-Tiu ĉi libro estos nia antikva Baedeker-o! Vivu ‚Quo vadis‘!“</p>
-
-<p>Kaj ŝi svingas la libron tiel entuziasme, ke ŝi rulfalas en
-grandegan malplenan skatolon...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>29.</h3>
-</div>
-
-<p>La vespero de nia forvojaĝo alvenis!</p>
-
-<p>Tabakaĉ foriris tagmeze ien. Neniu postsigno estas trovebla. Vane mi
-serĉis lin...</p>
-
-<p>Ni bukas niajn brilegantajn „kontaktilojn“, kiuj estas ligitaj je
-zonoj.</p>
-
-<p>„Karaj geamikoj!“ ekparolas Fromaĝi. „En ĉi tiu solena momento
-nur kelkaj vortoj! Unuafoje en la historio de la homaro okazas,
-ke homoj de la dudeka jarcento vojaĝos en la pasintan tempon. La
-homaro certe skuos la kapon kaj ne kredos tion, kion ni travivos.
-Sed ni tion ne atentu! Ni estu feliĉaj kaj danku la sorton, ke ĝi
-elektis nin por tiu ĉi aventurego, vere unike-giganta. Por ni ne
-ekzistas plu malhelpoj tempaj aŭ lokaj kaj mi povas diri, ke
-hodiaŭ en ĉi tiu nia silenta domo, malproksime de la homoj, la
-tekniko festas unu el siaj plej brilaj festotagoj! Do ni diru
-al la nuntempo koran ‚ĝis revido‘ kaj ekvojaĝu kun ĝojaj koroj!“</p>
-
-<p>Post tio ni kuŝiĝas sur divanoj, kiuj estas starigitaj en rondo.
-Ĉiun ekregas stranga bonhumora scivolemo. Ankaŭ la geservistoj
-estas plenaj je atendemo.</p>
-
-<p>La ordinara lumo estingiĝas. Brilas nur la Co-lumo.</p><!-- p. 88 -->
-
-<p>Mateo Fromaĝi tenas en la mano la butonon de malgranda aparato, kies
-turniĝo estas kvazaŭ nia vagonaro, kiu forkondukos nin. Li
-komandas:</p>
-
-<p>„Ĉiu okupu sian lokon!“</p>
-
-<p>Silento ekregas en la ejo. Mi fermas la okulojn. Aŭdiĝas delikata
-susuranta bruo. Ĝi ekflugas tra la ĉambro tiel mallaŭte kiel
-papilio...</p>
-
-<p>Mi sentas, ke mi fariĝas dormema. Momenton mi obstinas kontraŭ la
-dormo, kiu peze metiĝas sur miajn palpebrojn, rondkuras en mia cerbo
-kaj paralizas mian tutan korpon. Pli kaj pli profunde mi spiradas. La
-silentego kaj spacego, en kiun mi ŝvebe falas, ŝajnas disfluigi
-min. Jam mi ne sentas, kie estas piedoj aŭ manoj...</p>
-
-<p>Mi nombras unu ... du ... tri ... per laŭta voĉo. Sed strange,
-ankaŭ mia voĉo pli kaj pli malproksimiĝas. La vortoj apartiĝas
-tiom, ke ili ŝajnas dise ŝvebi en la spaco ... mi sentas nur, ke
-moviĝas miaj lipoj...</p>
-
-<p>Kaj mi ankoraŭ memoras, ke mi ekĝemas profunde kaj poste ...
-transdormiĝas en la Co-n...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>30.</h3>
-</div>
-
-<p>Mia korpo skuiĝas terure. Ĉiuj miaj ostoj klakas unu tra la alia.
-Mia kapo pendolas senforte. Ha! Ŝajnas, ke mi partoprenas vagonaran
-elreliĝon...</p>
-
-<p>„Leviĝu! Leviĝu!“ kikerikas voĉo malagrabla kaj bone konata.</p>
-
-<p>Mi malfermas la okulojn. Super mi kliniĝas la strigovitroj de Mateo
-Fromaĝi, kiu ankoraŭ skuas maldelikate mian korpon tien kaj reen.
-Kaj jen staras ankaŭ la kokokrianto, profesoro Sovaĝi kaj tiregas
-miajn krurojn. Kaj ambaŭ ili faras tion kun tia fervoremo, ke mi
-supozas,<!-- p. 89 --> ke verŝajne ili freneziĝis. Mi sentas, kvazaŭ mi
-vekiĝas post nokto dediĉita al la nigra kato &#8212; alkoholo. Kion
-signifas ĉio? La situacio ŝajnas al mi timige fremda. Mi serĉe
-vagas en miaj memoroj. Fine mi restatiĝas tiom, ke mi sidleviĝas
-kaj demandas dormebrie:</p>
-
-<p>„Kaj la Co?“</p>
-
-<p>„Ni estas meze en ĝi!“ ekkrias Fromaĝi, kiu kuras ekscitite en
-la ĉambro tien kaj reen.</p>
-
-<p>„Meze en ĝi!“ konfirmas laŭte la profesoro kaj kuras al la fenestro.
-„Ha!“ li kriegas kaj montras tra la fenestro. „Antikva romano!
-Malfalsa vivanta antikva romano!“</p>
-
-<p>La krio elektras min. Per saltego mi staras ĉe la fenestro kaj
-ankoraŭ ekkonas pinton de vestaĵo, kiu malaperas inter verdaj
-arbetaĵoj.</p>
-
-<p>Ŝanceliĝante, mi ekhaltas meze en la ĉambro. Ĉio ŝajnas turniĝi
-ĉirkaŭ mi. Mi balbutas:</p>
-
-<p>„Ĉu, ĉu ... ni estas ... en Romo?...“</p>
-
-<p>„Nenia dubo!“ kokokrias Sovaĝi kaj ekpuŝas min kun stranga
-petolemo, ke mi faletas denove al la fenestro.</p>
-
-<p>Kaj Fromaĝi frapas mian ŝultron kaj el malantaŭe enoreligas:</p>
-
-<p>„Ĉu vi jam ĵetis rigardon tra la fenestro? Kie restis nia vasta
-erikejo, he? Ĝi forbloviĝis simple, ĉu ne? Kaj anstataŭas ĝin
-belega parko. Kaj tie la marmora frontono, kiu leviĝas super la
-pinioj? He, diru al mi, kio alia estus tio se ne Romo?...“</p>
-
-<p>Post tio li repaŝas. Ravite li frotas la manojn.</p>
-
-<p>„Romo, sendube Romo!“ li parolas. „Kaj sciu, kio estas plej
-bela &#8212; la <i>Co-a</i> Romo!“</p>
-
-<p>Mi trankviliĝis.</p>
-
-<p>„Bone“, mi diras decide, „ni do alvenis, ni do elvagoniĝu! Sed
-kie restis la sinjorinoj?“</p><!-- p. 90 -->
-
-<p>„Ili tualetas.“</p>
-
-<p>„Bone, ankaŭ ni iru lavi nin“, mi proponas, „kaj poste matenmanĝu;
-mi ne sentas min bone. Ŝajnas, ke en mi furiozas postebrio. Krome
-mia stomako krakas“.</p>
-
-<p>Sed la profesoro faras malestiman geston:</p>
-
-<p>„Lavi! Lavi kaj matenmanĝi! Alveninte en la antikva Romo! Estas
-vera honto. Nur homo sen ia filologia sento povas demandi en tia
-momento pri tiaspecaj superfluaĵoj!“</p>
-
-<p>Sed mi turnas min al Fromaĝi:</p>
-
-<p>„Aŭskultu! La afero efektive ne estas ŝercinda, se mi restos sen
-lava akvo kaj matena manĝo. Supozeble ni hieraŭ drinkegis terure,
-ĉar mi sentas, ke mia kapo zumegas.“</p>
-
-<p>Fromaĝi ridetas.</p>
-
-<p>„Nu“, li respondas gaje, „tio ja estas natura. Pripensu nur,
-kian vojaĝegon vi faris. La organismo estas skuita...“</p>
-
-<p>„Ĉu vi opinias? &#8212;“</p>
-
-<p>„Kompreneble! Korpo kaj spirito estas ŝirataj el la normalaj
-vivkondiĉoj, hahaha...“</p>
-
-<p>Kaj li ekridas kun vizaĝo, kiu brilas pro kontentego...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>31.</h3>
-</div>
-
-<p>Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la tradicia ovala tablo.</p>
-
-<p>La profesoro, kiu antaŭe mokis pri mi, kiam mi parolis pri
-matenmanĝo, nun montras plej grandan apetiton.</p>
-
-<p>Mi ĉirkaŭrigardas. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ni estas ŝanĝitaj.
-Ĝoja atendemo regas ĉiun. Ĉiu estas pli freŝa kaj vigla kaj
-montras serenan vizaĝon. Mi sentas en la sango agrablan pikpikadon
-kaj ne povas sidi trankvile.</p><!-- p. 91 -->
-
-<p>Fraŭlino Snob ŝajnas hodiaŭ malpli grumblema. Ŝi prilaboras ĵus
-energie sian panon per butero kaj mielo. Kaj tion farante, ŝi diras
-kun ĝuo:</p>
-
-<p>„Tra la fenestro de mia ĉambro mi vidis en la ĝardeno belan junan
-viron kun klasika kostumo kaj kun tiel belaj mirindaj kruroj kiel
-marmora statuo...“</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo ridante minacetas per la fingro:</p>
-
-<p>„Mia kara! Mia kara!“</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob formetas panon kaj tranĉilon kaj rektigante sin, ŝi
-koleretas:</p>
-
-<p>„Kial? Kial mi ne diru tion?“</p>
-
-<p>Tiam Mateo Fromaĝi ektintigas sian kuleron je telero kaj vokas:
-„Mi petas silenton!“ Post tio li leviĝas kaj ekparolas:</p>
-
-<p>„Karaj geamikoj! Ni feliĉe alvenis! Nia vojaĝo okazis sen iaj
-malhelpoj. La antaŭdiroj de nia amiko Kovalo, ke ni eble maltrafos
-la celon kaj erare alvenos en iu alia punkto de la terglobo &#8212; ne
-efektiviĝis! Mi elkalkulis ĝuste. Kaj ni fakte troviĝas en Romo de
-Nerona epoko. La tekniko do akiris al si novan triumfon. La tekniko
-do vivu!“</p>
-
-<p>Ĉiuj eksaltas kaj gaje tintigas la glasojn. Post kiam ĉiuj sidiĝis
-denove, mi eksaltas.</p>
-
-<p>„Geamikoj!“ mi krias entuziasme. „Kio al homo normala ŝajnus
-nekredebla kaj ridinda, kio ne estis ebla al iu alia vivanto &#8212; tion
-travivas kaj travivos <i>ni</i>! Romo, la celo de nia vojaĝo estas
-atingita! Ankoraŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi kvazaŭ sonĝo, en kiun mi
-falis, iu fantaziega revaro, kiu ĉirkaŭas min per sia sorĉo... Mi
-salutas vin, Romo! Mi salutas vin, praurbo de l’ kulturo kaj belo!
-Hodiaŭ ni, elsenditoj de la dudeka jarcento, ekloĝis en vi, por
-glori vian antikvan kulturon (Sovaĝi: brave!). Esperu ni, ke ni
-montriĝos indaj je ĉi tiu<!-- p. 92 --> antikva kulturo, ke ni alportos al viaj
-loĝantoj nur bonon! Jes, karaj geamikoj, grandioza estas la triumfo
-de la tekniko, kiu ebligas ĉion ĉi. Sed la tekniko akiris ĉi tiun
-triumfon ne per si mem. Ho ne! Homo devis esplori ĝin kaj konduki
-ĝin per la genieco de sia spirito al tiu grandioza triumfo. Kaj kiu
-do estas tiu geniulo, kiu senlace eksperimentadis tage kaj nokte? Kiu
-do esploradis kaj malkovris la enigmon de la Co? Vere, nur homo kun
-genia spirito kaj eminenta sciencisto kapablis tion akiri, kion
-akiris nia kara amiko Mateo Fromaĝi! Estas do lia grandega merito,
-ke ni hodiaŭ matenmanĝas meze en la antikva Romo. Lin ni danku do
-antaŭ ĉio! Mi scias, ke li estas homo modesta. Ke li ne atentas la
-grandan homaron, kiu lin metus sur tronon de gloro ĝis nun nevidita.
-Ke li malŝatas la fanfaronemon, kiu regas en la granda mondo. Ke li
-dediĉas sin en sia silenta domo al la profunda studo de la scienco
-&#8212; ne por poste esti levata en glorosferon per aplaŭdego de l’
-homaro, sed por fari pozitivan laboron. Mi do ekkrias, alveninte en
-la antikva Romo: <i>vivu nia amiko Mateo Fromaĝi!!!</i>“</p>
-
-<p>Mia parolado vekas laŭtan eĥon de entuziasmo. Ĉiu krias „vivu“
-kaj levas la glason. Fromaĝi mute premas mian manon kaj pro hontema
-embaraso ŝovetadas siajn okulvitrojn. Nur la profesoro sidas,
-strabas el sub la sulkigitaj brovoj kaj kokokrias: „Silentu!“
-Post tio ankaŭ li leviĝas kaj ekparolas kun sovaĝaj gestoj:</p>
-
-<p>„Estimataj kunvojaĝintoj!...“</p>
-
-<p>Sed en tiu momento malfermiĝas la pordo. La kuiristino, svingante
-kuiran kuleregon, kaj la ĉambristino tirante balailon kuregas en la
-ĉambron. Ilin sekvas malpli rapideme Karolo. La virinoj krias
-ekscitite samtempe:</p><!-- p. 93 -->
-
-<p>„Ili volas nin mortigi!“</p>
-
-<p>„Ili sieĝas la domon!“</p>
-
-<p>„Ili atakos ĝin kaj mortigos nin ĉiujn!“</p>
-
-<p>Karolo raportas:</p>
-
-<p>„La afero estas danĝera. Furiozanta amaso da homoj ĉirkaŭas la
-domon kaj ĝis nun ne atakis pro ia neklarigebla timemo, kiu evidente
-retenas ilin. Sed tuj ni devas defendi nin.“</p>
-
-<p>Ni ĉiuj eksilentas. Kaj nun ni aŭdas klare kriojn kaj tumulton. Ni
-ĉiuj ektremas.</p>
-
-<p>„Jen la armiloj!“</p>
-
-<p>Tion dirante, Karolo metas sur la tablon diversajn pafilojn kaj
-revolverojn, kiujn li alportis.</p>
-
-<p>Instinkte mi ekprenas unu revolveron. Sed tuj la profesoro etendas
-super la armiloj siajn rabobestajn ungegojn kaj ĵetas malamikan
-rigardon:</p>
-
-<p>„Ĉu vi freneziĝis?“ li furiozas. „Vi volas pafi kontraŭ ĉi
-tiujn bonkorajn homojn?“</p>
-
-<p>Fromaĝi kvietigas:</p>
-
-<p>„Ne, ne, trankviliĝu. Nur ne pafu! Ni venas kiel amikoj. Ili
-kompreneble timas nun tuŝi la domon, kiu ja supozeble ŝajnas al ili
-kvazaŭ falinta de la ĉielo. Sed atendu momenton!“</p>
-
-<p>Tion vokante li rapidas al plataĵo sur la muro. Sur ĝi estas
-fiksitaj same kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj kaj ĉe la pordego de la
-korto ĉiuj funkciiloj kaj kontaktiloj, kiujn ni povus bezoni. Li
-rapide turnas unu el la butonoj. Tion farinte, li revenas al ni kun
-rideto.</p>
-
-<p>„Nun vi povas esti tute trankvilaj! Ni estas ŝirmitaj kontraŭ
-ĉia atako. Sciu, ke zono da koncentritaj R-radioj ĉirkaŭas nian
-domon kiel muro. Al neniu estas eble, trairi ĉi tiun nevideblan
-muron. Kaj nun malsupren! Ĉiu venu kun mi!“</p><!-- p. 94 -->
-
-<p>Li antaŭiras per paŝegoj, kiuj strange kontrastas liajn mallongajn
-krurojn. Ĉiu sekvas lin. Kaj ekmoviĝas en malgranda procesio la
-elektitoj de la homaro, por unuafoje kontaktigi la dudekan jarcenton
-kun la antikva mondo...</p>
-
-<p>Mi iras lasta. Ŝtele mi ĉirkaŭrigardas. Rapide mi ekprenas
-revolveron kaj enpoŝigas ĝin...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>32.</h3>
-</div>
-
-<p>Homoj staras antaŭ la domo. Amasegoj: buboj, junuloj, virinoj, viroj
-&#8212; kaj ili ĉiuj levas la brakojn kaj kriadas. Kiam ni surpaŝas la
-sojlon de la domo, la tumulto duobliĝas. Malkvietege ili etendas la
-brakojn kontraŭ nin.</p>
-
-<p>Ankaŭ ni estas ekscititaj. Nur fraŭlino Snob rigardas kun granda
-trankvilo tra sia lorneto la ekscititan popolon. Mi estas konvinkita,
-ke ŝi serĉas belajn junulojn.</p>
-
-<p>Mateo Fromaĝi montras strangan malaplombon. Li kaŝiĝis tute
-malantaŭ la dorso de Sovaĝi kaj perforte ŝovas lin antaŭen. Kaj
-tion farante, li petegas kun infana senhelpo:</p>
-
-<p>„Gvidu vi la diskuton, estimata profesoro! Vi estas inter ni la
-sola, kiu bone scipovas la latinan lingvon.“</p>
-
-<p>La profesoro paŝas antaŭen kun admirinda kuraĝo. Li metas kruce
-siajn brakojn sur la bruston. Li penas eltiri sian kapon el inter la
-ŝultroj por aspekti impone.</p>
-
-<p>„Kion vi volas?“ li demandas en latina lingvo kun la fiero de
-l’ dudeka jarcento.</p>
-
-<p>Respondas malkomprenebla kriado. La profesoro sulkigas la brovojn.</p>
-
-<p>„Mi nenion komprenas!“ li rekrias. „Unu parolu!“</p><!-- p. 95 -->
-
-<p>Oni ŝovas antaŭen maljunan viron, kiu tuj komencas pasian paroladon.
-La amasa ĥoro de tempo al tempo aplaŭdas lin per kriegoj ĉe
-supozeble imponigaj esprimoj. Mi komprenas nur unuopajn vortojn
-kiel „posedaĵo“, „Sabellius Rufus“, „sklavoj“, „fremdaj barbaroj“
-(tio estas verŝajne ni!), sed la senco de la parolado estas al
-mi malklara.</p>
-
-<p>La profesoro returnas sin al ni kaj kokokrias:</p>
-
-<p>„Tiu homaĉo ja parolas mizere. Li elbuŝigas abomenan lingvaĵon.
-Sen iu orda vortokonstruo kaj stilo. La ‚<i lang="la">consecutio temporum</i>‘
-li tute ignoras. Verŝajne estas iu vulgara dialektaĉo. Mi komprenas,
-ke ni troviĝas en la ĝardeno de homo, kiun li nomas Sabellius
-Rufus. Ke la sklavoj de tiu ĉi sinjoro bruas antaŭ nia domo, por
-ke ni forlasu la lokon plej rapide. Tiu homaĉo eĉ minacas, ke li
-persekutos nin per la pretoro!“</p>
-
-<p>„Kion ni do faros?“ demandas ĉiuj timeme.</p>
-
-<p>„Plej simple ni intertraktu kun tiu Sabellius Rufus mem“, mi
-proponas kaj tuj laŭte krias al la homamaso: „Sabellius Rufus!
-Sabellius Rufus!“</p>
-
-<p>„Jen li venas!“ oni respondas.</p>
-
-<p>La homoj disiĝas. Altkreska viro alpaŝas. Lin akompanas alia, kiu
-verŝajne vokis lin. Sabellius Rufus estas riĉe vestita. Tiel
-ŝajnas al mi. Kun miro mi rigardas lian ruĝan togon, kiu estas
-faldita majstre, kaj lian senbarban karakterizan kapon kun okuloj,
-kiuj palpebrumas fiere. La akompananto, kiu iras humile apud sia
-granda sinjoro, paŝas antaŭen. Li tusetas pro embaraso kaj komencas
-novan paroladon.</p>
-
-<p>„Li estas speculo de mastrumestro“, murmuras klarige la profesoro,
-„kiu venigis sian sinjoron.“</p>
-
-<p>Subite la profesoro ekkuregas en rondo kaj krias kolere:</p><!-- p. 96 -->
-
-<p>„Ne! Ne! Neniam! Ha, ili postulas, ke ni tuj foriru kaj forprenu la
-domon. Ĝi staras sur valora florplantejo de Sabellius Rufus. Kaj ili
-volas nin akuzi pri posedaĵa detruo kaj sorĉado, tiaj azenaĉoj!“</p>
-
-<p>Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj postkuretas la profesoron.
-Kun zorgoplena admona voĉo li krias:</p>
-
-<p>„Diru al ili, ke ni estas lernavidaj fremduloj!“</p>
-
-<p>La profesoro interpretas tion latine &#8212; kun tia sukceso, ke la popolo
-respondas per kriegado kaj ekscitiĝas tiom, ke ĝi atake ĵetas sin
-kontraŭ nin.</p>
-
-<p>Ni ĉiuj devas subite ridegi: kia spektaklo prezentiĝas! La homaro
-haltas subite antaŭ ni. Retenas ĝin la nevidebla muro. La unuaj
-homoj premegas sin antaŭen kaj tamen ne povas antaŭeniĝi. Ili
-baraktas senhelpe per piedoj kaj brakoj antaŭ nevidebla malhelpaĵo.
-Dume la malantaŭa amaso pelŝovas pli antaŭen, tiel ke la unuaj
-estas en danĝero platpremegiĝi en la aero. Kia komika aspekto!</p>
-
-<p>Sur la frunto de la profesoro perliĝas ŝvito. Tiom li varmiĝis pro
-ekscito. Viŝante la ŝviton, li ĉirkaŭĵetas fulmrigardojn kaj
-diras kun indignego:</p>
-
-<p>„Bandaĉo! Ha, kiel ili fuŝparolas! Mia orelo, kiu kutimas aŭdi
-nur klasikan latinon, apenaŭ kapablas kompreni. Kiel ili intermiksas
-la vortojn! Kiel siblas ilia voĉo! Terure! Terure!...“</p>
-
-<p>Petolego tentas min. Rapide mi elpoŝigas mian revolveron. Ses pafoj
-sinsekve ektondras en la aeron...</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo ekkrias. Fraŭlino Snob falas kiel ligna ŝtipo en
-la helpopretajn brakojn de Maria.</p>
-
-<p>Kaj la romanoj?</p>
-
-<p>Kriego akresona ... repremiĝo barakta ... hombuliĝo ... terenfalo
-... forkurego ... terura panika ĥaoso...</p><!-- p. 97 -->
-
-<p>Nur Sabellius Rufus staras rekta, sed kvazaŭ surdigita, kun vizaĝo
-blanka kiel faruno, kun tremanta pantalono...</p>
-
-<p>„Kion vi faras? Kion vi faras?“ ekscitiĝas Fromaĝi kaj salte
-kaptas mian levitan brakon.</p>
-
-<p>Sed la profesoro kokokrias kun sovaĝa ĝojo:</p>
-
-<p>„Bone! Pafu! Ĵetu kuglojn en tiujn kanajlojn!“ kaj aldonas
-latine kun soneganta voĉo: „Fulmon ni tenas en niaj manoj! Ni
-estas dioj!“</p>
-
-<p>Milita furio ekkaptas lin. Antaŭen al batalo! Ha, kiel ili rifuĝas!
-Kiel ili falas teren pro timtremo... Sovaĝa kuraĝo plenigas lian
-bruston. Kun triumfa krio li kuregas antaŭen, por persekuti la
-rifuĝantojn. Sed tiam li ĵetiĝas kontraŭ la nevideblan muron de
-Fromaĝi. Li baraktas kiel granda skarabo kun etenditaj manoj kaj
-piedoj kontraŭ la malhelpaĵo, kaj tion farante, li krias kiel
-frenezulo.</p>
-
-<p>Mateo Fromaĝi kolere tiregas sian hararon:</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo! Kiel vi povas fuŝi en tia maniero
-mian paceman eniron en la antikvan Romo-n! Sensencaĵo!“</p>
-
-<p>Rapide li ĉesigas la Co-fluon, kiu ĉirkaŭas la domon. Post tio la
-profesoro falegas teren kvazaŭ plumba bulo. Sed Fromaĝi ne atentas
-tion. Li solene paŝas al Sabellius Rufus kaj donas al li la manon.
-Kun penego serĉante la latinajn vortojn li diras:</p>
-
-<p>„Nobla sinjoro! Nenio estas timinda. Ni estas civitanoj de alia
-mondo. Ni volas montri al vi ĉi tiun mondon. En trankvilo kaj paco.
-Se ni kaŭzis al vi iun ajn malutilon, ni rekompencos vin. Mi invitas
-vin en mian domon!“</p>
-
-<p>Volante reliberigi min, mi tuj helpas al Fromaĝi. Mi preparis antaŭ
-la vojaĝo sekvantan alparolon en latina lingvo:</p><!-- p. 98 -->
-
-<p>„Ni venas el lando de mirakloj. Misteraj fortoj estas kun ni. Vi
-kaj la romanoj vidos kaj travivos aferojn eksterordinarajn, se vi
-rilatos al ni paceme. Diru al la homoj kaj al viaj sklavoj, ke ni
-estas homoj plej pacemaj en la mondo. Kaj feliĉigu nian domon per
-via ĉeesto!“</p>
-
-<p>Sabellius Rufus evidente komprenis nin. Li klopodas liberigi sin de
-la timo kaj revokas siajn sklavojn. La terenfalintoj leviĝas, la
-rifuĝintoj revenas malrapide. Sed ili haltas malproksime en respekta
-duonrondo. Nur rikananta maljunulo en disŝirita malpura vestaĵo
-starigas sin kuraĝe apud Sabellius Rufus kaj rigardas nin per vastaj
-okuloj pli scivole ol timeme.</p>
-
-<p>Mi montras mian revolveron kaj klarigas:</p>
-
-<p>„En tiu ĉi aĵo do estis la fajro, kiun mi ĵetis en la aeron. Sed
-ĝi malutilis al neniu; ĉar tio estas ŝerco.“</p>
-
-<p>La profesoro alpaŝas. Li lamas forte kaj frotas sian dekstran
-kruron. Li siblas kolere:</p>
-
-<p>„Sed ne estis ŝerco, ke vi volis ataki nin!“</p>
-
-<p>„Silentu!“ mi diras. „Ne interrompu nian pacan interparolon.
-Por tiaj aferoj vi estas homo nekonvena.“</p>
-
-<p>La profesoro metas kruce la brakojn sur la bruston kaj ĵetas mokajn
-fulmrigardojn.</p>
-
-<p>Kaj dum ni ĉiuj staras silente kaj fikse rigardas la romanojn,
-Fromaĝi ripetas sian inviton. Sed la romano ankoraŭ hezitas. Tiam
-mi krias kuraĝiĝe:</p>
-
-<p>„Rigardu, nobla sinjoro! Nenio okazis. Neniu homo estas vundita,
-neniu mortis!“</p>
-
-<p>Tiam el malantaŭe aŭdiĝas tomba voĉo:</p>
-
-<p>„Unu mortis!“</p>
-
-<p>Ni ĉiuj ektimegas: kio okazis?</p>
-
-<p>Efektive! Kvar viroj paŝas el la arbetaĵo. Kaj funebre sur portilo
-ili portas homon senvivan. Dum ili proksimiĝas<!-- p. 99 --> pli kaj pli, du
-grandaj botaj plandoj ŝoviĝas al ni en profana malpureco. Kaj
-malzorgita vestaĵo de nia tempo kovras tiun strangan kadavron. Mute
-la portantoj metas teren la homaĵon...</p>
-
-<p>Tiu ĉi sceno kaŭzas spirprenantan nervostreĉon. Ni rigardegas la
-mortinton...</p>
-
-<p>Malantaŭ mi ekridas kelkaj voĉoj.</p>
-
-<p>Tondre! Ĉu estas eble?</p>
-
-<p>Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj ŝovetas siajn okulvitrojn.
-Kaj rigardante fikse la mortinton, li krias kolere:</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo!“</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>33.</h3>
-</div>
-
-<p>Kaj okazis mirindaĵo!</p>
-
-<p>La „mortinta kadavro“ (laŭ fraŭlino Snob) estas &#8212; Tabakaĉ!</p>
-
-<p>Haha! Elkraĉis lin la dudeka jarcento senkompate en la Co-n! Dum li
-dorme kuŝis en la arbareto, li senvole fariĝis „korpeca malhelpaĵo“
-en la Co-a mondo. Fromaĝi elektis ja por nia eksperimento la nudan
-erikejon &#8212; tute prave. Ĉar aĵoj troviĝantaj sur la eksperimenta
-kampo devas esti materiaj malhelpaĵoj en la Co-a vivo. Se starus
-domo sur la erikejo, ĝi same starus ankaŭ nun en la antikva Romo...</p>
-
-<p>Revenis do la filo, kiun ni elpelis kun malŝato el la paradizo de la
-Co. Li persistis ĝis triumfo. Kaj la favora sorto malfermis al li
-denove la pordegojn de la sorĉa lando. Bonvenon Tabakaĉ!...</p>
-
-<p>Karolo alportas rapide la rezervan „kontaktilon“, kiu komence
-estis destinita por Tabakaĉ. Sub la efiko de la Co-fluo tiu
-malfermas la okulojn, palpebrumas kaj<!-- p. 100 --> ĉirkaŭrigardas senkomprene.
-Post tio li faras manmovon al la brusta poŝo, el kiu &#8212; mi
-ŝtoniĝas rimarkante tion &#8212; serene elrigardas lia pipo! Tondre!
-Ankaŭ ĝi fariĝis „korpeca malhelpaĵo“.</p>
-
-<p>La romanoj malpacienciĝas. Per gesto mi montras sur Tabakaĉ-on:</p>
-
-<p>„Rigardu!“ mi diras. „Li ne mortis. Li nur pleniĝis je dolĉa
-vino. Kaj li estas unu el niaj sklavoj, kiu sin kaŝis...“</p>
-
-<p>„... kaj kiun ne maltrafos justa puno!“ aldonas Fromaĝi kun
-kolerego. „Tiu homo pekis kontraŭ ni. Li fuŝe profanis la
-sciencon! Tiu ... kiel li nomiĝas ja...“</p>
-
-<p>„Tabakaĉ“, mi helpas.</p>
-
-<p>„Jes, tiu Tabakaĉ do estas krimulo!“ Kaj turnante sin al
-Tabakaĉ, kiu leviĝis kaj malsaĝe ĉirkaŭrigardas: „Iru en la
-domon, vi homo!“ Sed ĉar li daŭrigas la paroladon latine, la
-nenionfaristo, ne komprenante, restas sur sia loko.</p>
-
-<p>Sabellius Rufus alpaŝas pli proksimen. Tion ĉi li komprenas:
-malobeema sklavo! Facile li povos helpi kaj per ĉi tiu helpo eble
-akiri la bonvolon de la fremduloj, armitaj ja per dia potenco.</p>
-
-<p>„Mi sendos al vi, fremdulo, mian vipiston“, li diras serveme,
-„aŭ transdonu la krimulon al mia sklavestro“.</p>
-
-<p>Kaj per mansigno li vokas homon. La sklavestro alrapidas, kliniĝas
-kaj parolas kun profunda respekto:</p>
-
-<p>„Nobla sinjoro! Kun plezuro mi metos vian sklavon en la turmentilon,
-aŭ ĵetos lin en la Tartarus-on, aŭ mi alnajligos lin al kruco, aŭ...“</p>
-
-<p>Ni ĉiuj ektremas pro teruro. Fromaĝi pro timego ektiras siajn
-hirtajn harojn kaj krias ekscitite:</p>
-
-<p>„Ne! Ne!“</p><!-- p. 101 -->
-
-<p>Tiam la rikananta maljunulo kun la disŝirita kaj malpura vestaĵo
-aldonas ankaŭ sian konsilon:</p>
-
-<p>„Transdonu lin nur al Barbatus, al la sklavestro de Sabellius
-Rufus. Ne timu, ke li ne punos lin sufiĉe kaj konvene. Li estas
-viro, kiu bonege kapablas kuraci obstinan animon. Per skurĝo kaj
-bastono. Krome, tre avidaj estas la murenoj, kiuj naĝas en la lageto
-de mia estro. Kaj bongustaj estas la murenoj...“</p>
-
-<p>Kaj la maljunulo ŝmace lekas la lipojn.</p>
-
-<p>„Ne! Ne!“ rediras Fromaĝi konsternite.</p>
-
-<p>La allogaj bildoj el la antikva mondo ekinteresas la profesoron. Liaj
-okuloj ekbrilas pro scivolemo kaj li demandas fervore la maljunulon:</p>
-
-<p>„Kiu vi estas?“</p>
-
-<p>„Filozofo.“</p>
-
-<p>„Li vivas en mia domo“, klarigas Sabellius Rufus, „kaj mallongigas
-al mi la malrapidemajn horojn“.</p>
-
-<p>„Do, li estas gaja filozofo“, mi diras.</p>
-
-<p>„Ĉu eble kinikulo?“ demandas la profesoro.</p>
-
-<p>„Cinikulo!“ mi kontraŭdiras.</p>
-
-<p>„Kinikulo!“ fulmrigardas min la profesoro.</p>
-
-<p>Tiam la maljunulo metas la dekstran manon malantaŭ sian grandan
-orelan konkon.</p>
-
-<p>„Ŝajnas, ke mi ne aŭdas ĝuste“, li rikanas. „Aŭ vi, noblaj
-fremduloj, parolas malĝuste. Certe &#8212; mi apartenas al la ĉinika
-lernejo...“</p>
-
-<p>„Al kiu lernejo?“ demandegas la profesoro kun sovaĝa gesto.</p>
-
-<p>„Al la ĉinika.“</p>
-
-<p>La profesoro pugnofrapas sian frunton.</p>
-
-<p>„Ankaŭ li parolas malĝuste!“ li ĝemas.</p>
-
-<p>Post tio li turnas sin kun vizaĝo, en kiu trajtiĝas malesperego, al
-la filozofo:</p><!-- p. 102 -->
-
-<p>„Diru, vi kvirito, romano, homo fiera kiel Kezaro kaj elokventa
-kiel Kikero! Diru, kial vi parolaĉas kvazaŭ lernanto forpelita
-honte el la lernejo?“</p>
-
-<p>Denove la cinikulo metas sian manon al la orela konko.</p>
-
-<p>„Mi aŭdas barbarajn sonojn“, li mokas. „Ĉu vi eble volas esti
-latine parolanta filozofo kaj saĝulo? Vi? Kiu vi havas kapon, kies
-senhareco respegulas vian malsaĝon, kaj kiu vi grakas kvazaŭ
-germana korvo? He, kie staris via lulilo, vi posteulo de Kikero?“</p>
-
-<p>Sabellius Rufus kaj liaj akompanantoj ekridas moke. La profesoro
-ekscitiĝas pro ĉi tiu ofendo treege. Vane li serĉas latinajn
-vortojn. Lia kolero engorĝiĝas. Mi afable interhelpas:</p>
-
-<p>„Pardonu, noblaj sinjoroj! Ni estas fremduloj, kiuj scipovas vian
-lingvon nur malperfekte. Se la saĝulo apud mi eraris, diru tion,
-Sabellius Rufus!“</p>
-
-<p>Tuj la nomito respondas serioze kaj serveme:</p>
-
-<p>„Vi parolas ja, kiel kutimas paroli fremduloj. Kaj la nomoj
-‚Kezaro‘ kaj ‚Kikero‘ amuzis mian kunulon. Ankaŭ ‚kinikulo‘
-ja sonas ne malpli amuze.“</p>
-
-<p>„Kaj do, kiel vi parolas?“</p>
-
-<p>„Ĉezaro, Ĉiĉero, ĉinikulo...“</p>
-
-<p>Kvazaŭ pezaj ŝtonoj, ĵetitaj de malica mano, falas tiuj nomoj sur
-la kapon de Sovaĝi. Ili falas tiel forte, ke li ŝajnas sidfaliĝi
-teren sub iliaj trafoj.</p>
-
-<p>Jen! Li kaŭras sur la ŝtupoj. Peze pendas lia kapa globo. Malamike
-strabas la okuloj. Liaj manoj ungetenas liajn botojn. Ŝajnas, ke en
-sia koro li konservas sian hipotezon „kikerikan“, ke li estas
-preta ĝin defendi kontraŭ ĉiu atakanto...</p>
-
-<p>La cinika filozofo faras per la mano super lia kapo geston de
-kompato...</p><!-- p. 103 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>34.</h3>
-</div>
-
-<p>La brava Sabellius Rufus enpaŝas nian domon.</p>
-
-<p>Tuj li falas en la dudekan jarcenton. Kaj la impresegoj, kiujn faras
-nia tempo sur lian mizeran cerbon de l’ unua jarcento, efikas
-strange: perdiĝas lia fiero kaj nobla sinteno, sed ankaŭ lia
-timemo. Ŝajnas, ke li fariĝis infano, kiu unuafoje vizitas
-grandegan bazaron de infanaj ludiloj. Entuziasmigas lin la
-ŝtuparejo, la granda vitra halo, la mebloj, la galerio, la bildoj.
-Kaj li paŝas tra la ejoj kvazaŭ somnambulo, ofte ekhaltas, ekprenas
-sian kapon kaj krias:</p>
-
-<p>„Kia kulturo! Kia abundo da ĉielaj fortoj! Ŝajnas, ke ĉion ĉi
-kreis dioj...“</p>
-
-<p>Kaj la honesta filozofo, kiu sekvas kiel hundo, laŭfaras simie liajn
-miron kaj gestojn kaj rikanante kriaĉas:</p>
-
-<p>„Kaj ĉio, kio estas en ĉi tiu domo, ho Sabellius, apartenas nur
-al vi! Ĉar la mirindaĵo kreiĝis sur via grundo kaj tero!“</p>
-
-<p>Rapide ni klopodas senbazigi tiun strangan opinion. Fromaĝi provas
-klarigi al la romanoj en malperfekta latina lingvo, kiamaniere ni
-venis al Romo. Ke nia estado estas nur efemera... Tamen li ne
-sukcesas konvinki ilin. Estas ja neeble klarigi kaj kredigi al ili la
-funkciadon de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la Co. Pli efikas nia
-promeso, ke la grundposedanto estos riĉe rekompencata. La okuloj de
-Sabellius Rufus ekbrilas avide. La filozofo tuj ekpetas kun voĉo de
-almozulo:</p>
-
-<p>„Donu ankaŭ al mi iom da via dia abundo! Ŝajnas, ke mi paŝas
-nudega inter silkaj brilantaj vestaĵoj...“</p>
-
-<p>„Vi ricevos ambaŭ“, decidas Fromaĝi.</p>
-
-<p>Ni eniras la manĝoĉambron. Ĉi tie la sinjorinoj akceptas<!-- p. 104 --> honore
-la antikvajn gastojn. Cili, la servistino, surtabligas malgrandan
-lunĉon.</p>
-
-<p>La romanoj manĝas kaj trinkas kun kreskanta raveco. La manĝilaro
-estas por ili nova enigmo. Sabellius Rufus enmetas sian manon en la
-kaviaron kaj la filozofo provas ŝteleti la manĝilaron, pri kio li
-ne sukcesas dank’ al la argusaj okuloj de fraŭlino Snob, kiu
-observas lin tre atente. Ili admiras ĉion kvazaŭ sanktaĵojn: la
-pladojn, la telerojn, la glason...</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo zorgeme enverŝas al ili ŝereon, kiu kaŭzas en
-iliaj antikvaj gorĝoj komence gratadon kaj fortan tusadon. Sed kiam
-iltei alkutimiĝis, ili trinkas glason post glaso. Nur konjako ne
-trovas ilian ŝaton, sed anstataŭe delikata porsinjorina likvoro
-trovas ilian indulgon...</p>
-
-<p>Subite ĉe fino de la manĝo la gastoj eksaltas kun timego. Ni
-bruligis niajn cigarojn. La elektra fajrobruligilo estas nova terura
-sorĉo!</p>
-
-<p>Ankoraŭ pligrandiĝas ilia timo, kiam mi ekbruligas kandelon per
-simpla alumeto kaj proponas al la brava Sabellius ĉi tiun fajron kun
-cigaredo. Li kontraŭstare baraktas per manoj kaj piedoj.</p>
-
-<p>Dume la filozofo kun larmoj en la okuloj petas la alumetujon, kiun ni
-donacas volonte al li. Post tio li bruligas alumeton post alumeto.
-Tion farante, li rigardadas kun okuloj de ludanta infano la
-bruliĝantan flamon...</p>
-
-<p>Fine, kiam ni ĉiuj varme petis, Sabellius provas kelkajn ektirojn el
-la cigaredo, sed tuj li ektusegas konvulsie. Ankaŭ la filozofo ne
-fartas pli bone. Mi provas konsoli la tusantojn kaj klarigas, ke ĉi
-tiu malgranda papertrunketo estas tute senkulpa aĵo...</p>
-
-<p>Kvankam Fromaĝi protestas energie kaj fraŭlino Snob<!-- p. 105 --> pepante indignas,
-mi vokas en la ĉambron Tabakaĉ-on kaj aranĝas „fumprezentadon“.</p>
-
-<p>Unuaranga sensacio: la nenionfaristo nubumata de la pipa fumo kvazaŭ
-antikva ofera altaro! Kun buŝincensilo! (Bedaŭrinde nur, ke ĝi ne
-samodoras kiel antikva incensaĵo!)</p>
-
-<p>Sabellius, kiun la vino ŝancelas jam forte, nepre volas ekkoni la
-efikon de ĉi tiu ofera fumo sur antikvulon. Li volas voki do unu el
-siaj sklavoj. Li ŝanceliĝas al la fenestro kaj volas tra ĝi elmeti
-sian kapon. Bum! Lia kapo kolizias kun la fenestra vitro, kaj li
-ektimegas tiom, ke li sidiĝas sur la plankon kaj fikse rigardas al
-la misteraĵo. Ni trankviligas lin. Kaj nun li palpas kaj karesas
-senĉese la „glaciiĝantan aeron“ kaj metadas sian vinovarmegan
-frunton sur la malvarman vitroplaton...</p>
-
-<p>La sklavo aperas. Li falas antaŭ ni teren pro humilego kaj timo. Sed
-piedbato de l’ honesta filozofo starigas lin denove.</p>
-
-<p>Tabakaĉ donas al li la pipon, el kiu la fumo leviĝas dense kaj
-morde. Kun drasta mimiko li klarigas la arton de fumado. La
-kompatinda sklavo eksuĉas je la pipo. Tion farante, li tenas la
-pipon per ambaŭ manoj, kiel oni tenus iun eksplodeman danĝeraĵon.
-Li eltiras sian longan kolon kvazaŭ ansero. Lia tuta korpo tremas
-kaj liaj okuloj ŝveliĝas. Sabellius kaj la filozofo garde staras.
-Ili ne permesas, ke li ĉesus. Li ekŝvitas, spirĝemegas, freneze
-turnas la okulojn. Tabakaĉ rigardas la fumanton kun malica ĝojo.
-Kiam la fumprezentado atingas sian kulminacian punkton, rikanas
-Tabakaĉ:</p>
-
-<p>„Atentu! Tuj li eksplodiĝos! Li ne kutimas la fumadon. Li ne
-eltenas ĝin.“</p>
-
-<p>Per puŝego mi ekspedas la sklavon antaŭ la domon. Tabakaĉ estis
-prava: antaŭ la pordo okazas la katastrofo!</p><!-- p. 106 -->
-
-<p>Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis
-novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li por tiu celo
-la „venenan fumon“.</p>
-
-<p>Sed Fromaĝi rekrias kolere:</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo!“</p>
-
-<p>Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego kaj
-fiero. Efektive: heroan faron faris lia pipo!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>35.</h3>
-</div>
-
-<p>Horoj pasas &#8212; unu post alia. Sed la romanoj sentas sin tiel bone kaj
-agrable en la dudeka jarcento, ke ili tute ne intencas nin forlasi.
-Precipe nia vino estas forta allogilo por iliaj antikvaj gorĝoj. Kaj
-ili nun komencas fariĝi ebrigajaj. Ili parolas jam preskaŭ
-nekompreneblan latinon kaj kantaĉas iajn stratajn kantojn &#8212; mi
-supozas iajn antikvajn ŝimimelodiojn...</p>
-
-<p>Tial mi rapide forprenas la alkoholaĵojn kaj alportas akvon de
-„Selters“, kiu tuj trovas ilian aprobon. Tian „tiklantan“
-akvon ili ankoraŭ ne trinkis...</p>
-
-<p>La pordo malfermiĝas. En la ĉambron paŝas per grandaj paŝoj, kiel
-paŝis la tragediistoj de la antikva lernejo, la profesoro. Li
-entiras sian kapan globon profunde inter la levitajn ŝultrojn. Kruce
-metante siajn manojn sur la bruston, li tondras al la timigitaj
-antikvuloj sian demandon:</p>
-
-<p>„Romanoj! Kviritoj! Vi do povas ĵuri je la hejmaj dioj, ke la dia
-Kezaro estis Ĉezaro kaj la ne malpli dia Kikero estis Ĉiĉero?“</p>
-
-<p>Lia voĉo ekscitiĝas kaj siblas la „ĉ“ kiel serpento. Ambaŭ
-romanoj riverencas profunde.</p>
-
-<p>„Mi ĵuras je Isis“, ridetas Sabellius.</p><!-- p. 107 -->
-
-<p>„Kaj mi je Priap“, rikanas la filozofo.</p>
-
-<p>Kvazaŭ estante jam mem antikvulo, li disŝiras sian vestaĵon pro
-doloro kaj montrante sian nudigitan bruston (fraŭlino Snob proteste
-forlasas la ĉambron!) li krias patose:</p>
-
-<p>„Vi celis ĉi tiun viran bruston kaj vi trafis ĝin; finfinu vian
-faron kaj parolu greke!“</p>
-
-<p>La romanoj ne komprenas la nebulan sencon de ĉi tiu mistera
-parolmaniero. Sed mi ektremas pro interna ĝojo: ankaŭ Basilevs kaj
-Odyssevs ricevos nun la mortan baton. Kaj tuj mi demandas la
-romanojn:</p>
-
-<p>„Niaj noblaj gastoj ja parolas greke, ĉu ne?“</p>
-
-<p>„Ĉiu klera romano parolas greke“, respondas Sabellius.</p>
-
-<p>„Ekagu do“, krias la profesoro, „jen mia vira brusto! Enbatu
-vian mortan glavon!“</p>
-
-<p>„Ĉu do plaĉus al unu el vi, ĝojigi nin per greka parolado aŭ
-per kelkaj versoj de Homero?“ mi tradukas la kriadon de la
-profesoro el la Sovaĝi-a dialekto en kompreneblan lingvon.</p>
-
-<p>La filozofo konsentas. Li sidigas sin sur angulon de la tablo,
-ŝajnigas, ke li tenas en la manoj liron kaj deklamas el la
-„Odysseus“. Estas stranga kantmiksaĵo, forte skandanta, tamen
-bone komprenebla. La dia Odysseus estas flatata de la ĉarma nimfo
-Kalypso, ke li forgesu sian nostalgion... La karpa buŝaĉo de la
-filozofo akriĝas dolĉe kaj susuras la fatalon de Kalypso:</p>
-
-<p>„<i>Aej de malakojsi kaj ajmyliojsi logojsi telgej, aŭtar Odysseus...</i>“</p>
-
-<p>„Brave!“ ni ĉiuj ekkrias ĥore kaj aplaŭdas. „Vivu Odysseus!
-For Odyssevs!“</p>
-
-<p>La kapo de la profesoro kliniĝas sur lian heroan bruston. Li falas
-en seĝon. La manojn li metas sur<!-- p. 108 --> la kapon, kvazaŭ por ŝirmi ĝin
-kontraŭ duŝo da teruraj kaj mortigaj vortoj. La filozofo eksilentas
-kaj konsternite rigardas sian saĝulkolegon, kiu supozeble emociiĝis
-tiom pro la versoj de Homero.</p>
-
-<p>Ĉiuj ni ĉirkaŭas la profesoron kun kompato. Kaj Fromaĝi terure
-embarasiĝas pro tio, ke la vojaĝo, kiun li ja ebligis, kaŭzas
-tiajn malagrablaĵojn. Ŝajnas, ke en tiu ĉi momento plej volonte li
-kurus kaj ekmovus la aerooptikajn plataĵojn, por ekspedi nin en
-alian epokon...</p>
-
-<p>Tiam la profesoro ekrektiĝas. Li starigas antaŭ sin glaseton kaj
-enverŝas konjakon. Ekprenante la glaseton, li daŭras laŭte: „Do,
-iru for ĉiu scienco kaj filologio, vivu sola la ĝuo!“ eltrinkas
-kaj forĵetas la glason sur la teron, kie ĝi rompiĝas tinte.</p>
-
-<p>La filozofo ektimegas tiom, ke li falas de la tablo. Li rampas al la
-romperoj de la glaso. Kun doloraj vekrioj li kolektas la restaĵojn
-de la multvalora ujo...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>„Noblaj kaj altŝatataj gastoj!“ mi parolas solene. „Venis nun
-la momento de disiro. Sed vi ne foriros el nia gastema domo kun
-malplenaj manoj. Sciu, ke ni, kiuj estas potencaj fremduloj, scipovos
-vin rekompenci tiel, kiel konvenas por noblaj romanoj. Kaj ni elpagos
-al vi nun ia rekompencon por tio, ke ni tuŝis vian posedaĵan
-rajton.“</p>
-
-<p>Maria alportas paperon kaj inkon por noti la rekompencajn postulojn.
-Nova ekmiro! Nova entuziasmiĝo! La papero skuas Sabellius-on el la
-dormemo. Kaj la filozofo, kiu ŝtelprenaĉis mian krajonon, tiras
-kiel infano serpentajn liniojn sur la senmakula blanko de l’
-papero. Kiam mi demonstras skrabgumon, la filozofo genufleksas antaŭ
-mi kaj petegas, ke mi permesu al li ĝian uzadon. Li krajonskribaĉas
-sur la papero, forskrapas kaj denove<!-- p. 109 --> kurigas kun infana fervorego la
-krajonon trans la blankan supraĵon. Dume Sabellius spiregante kaj
-ŝvitante penadas per inko pentri literegojn...</p>
-
-<p>Dio kompatema! Ŝajnas, ke la „karaj gastoj“ estas ne forigeblaj.
-Kion fari? La dudeka jarcento ekprenis ilin tiel forte kaj ame en
-siajn brakojn, ke eĉ la rabobestaj ungoj de la profesoro ne kapablus
-ilin elŝiri. Jam mi cerbumas pri tio, ĉu ne povus helpi la pipo de
-Tabakaĉ? Ke ni simple forfumaĵus ilin laŭ la „eksploda“ maniero?...</p>
-
-<p>Tiam sinjorino Kamilo kaj Maria alportas la donacojn. Kaj Fromaĝi
-anoncas kun ĝojo, ke nun okazos la elpago. Li ĝojas kiel patro, kiu
-pridonacas siajn infanetojn en vespero de kristnasko...</p>
-
-<p>Sabellius Rufus ricevas sekvantaĵojn: kelkajn foliojn da papero,
-plumon kaj boteleton da inko, du alumetujojn, forketon el
-arĝentimitaĵo, akvan glason, silkĉapelon kaj ombrelon...</p>
-
-<p>Ni prezentas al li pluvombrelon konvenan por sinjoro. Sed kiam li
-vidas la sinjorinajn sunombrelojn, li petadas tiel longe kaj insiste,
-ke ni fine permesas al li elekti anstataŭ simple-kolora pluvombrelo
-rezedoverdan sunombrelon kun blankaj, pendantaj puntoj...</p>
-
-<p>La filozofo ricevas unu paperfolion, krajonon, skrapgumon kaj silkan
-ĉapelon.</p>
-
-<p>Kaj nun okazas brua sceno: verŝante larmojn, li petegas ankaŭ
-sunombrelon. Sinjorino Kamilo estas kortuŝita kaj ne povas vidi
-larmojn. Ŝi volas doni la ombrelon. Sed la profesoro, kiu sentas
-malamikan venĝemon kontraŭ la filozofon, krias senkompate:
-„Neniam!“ kaj metas siajn ungojn super la ombrelojn, kiuj kuŝas
-sur la tablo. Fromaĝi rigardas la filozofon kun kompato kaj kun
-embaraso aŭdas la pasiajn porpetojn de sia edzino.<!-- p. 110 --> Kvankam mi
-tutkore cedus al la kompatindulo la ombrelon, tamen mi insistas: ne
-donaci! Mi prave argumentas, ke ni senvalorigus per tio terure la
-donacojn de Sabellius...</p>
-
-<p>Mi diras al Sabellius, ke liaj donacaĵoj valoras 5000 sestercojn.
-Aŭdante tion, li deklaras, ke li estas kontenta. Ambaŭ ili
-troviĝas en ŝanceliĝa stato de alkoholo kaj ĝojo kaj deziregas
-montri siajn trezorojn publike al la romanaro.</p>
-
-<p>Kaj dum la suno subiras post la verdaj arboj, du homoj paŝas el la
-domo. Brakon en brako ili ŝanceliĝas en la ĝardenon. Sur iliaj
-vinruĝegaj kapoj tronas silkĉapelaj tuboj. Kaj la atendantaj
-sklavoj akceptas ilin kun ĝojegaj krioj. Super la tubokronita kapo
-de Sabellius tenas sklavo verdan sunombrelon kun blankaj puntoj
-pendolantaj...</p>
-
-<p>„Tio ĉi kreskigos bonajn fruktojn!“ diras Fromaĝi kaj ĉirkaŭbrakas
-kun emocio sian edzinon.</p>
-
-<p>Sed fraŭlino Snob, kiu subite reaperis, montras sur la profesoron
-Sovaĝi, kiu tenas en la mano konjakan botelon, kaj blekas kaprine:</p>
-
-<p>„Plej bona frukto estas la ĝuo, kiun trovis la profesoro!“</p>
-
-<p>Tiu ĉi eldiro impresas malagrable. Ĉar per tio ŝi deklaras, ke la
-ĝuo estas preferinda al scienco kaj precipe al la filologio...</p>
-
-<p>Tabakaĉ estas malbonhumora. Antaŭ la pordo li kovras la memorigajn
-postsignojn de la malfeliĉo, kiu trafis la sklavon de Sabellius, kaj
-ŝutas segaĵojn kaj cindron kaj murmuras:</p>
-
-<p>„Bela ŝerco postkarnavala, kiun aranĝis tiu ĉi sinjoro. Pli bone
-estus, se tiuj du karnavaluloj komencus per la cindra merkredo kaj
-manĝus haringojn, anstataŭ tuj<!-- p. 111 --> droniĝi en alkoholon. Kaj fumi?
-Dio kara! Mia bona tabako preskaŭ estus disŝirinta lian ventreton.
-Eĉ fumi ili ne kapablas ... nu, venu nur al mi homo kaj ankoraŭ
-rakontu al mi pri roma kulturo!...“</p>
-
-<p>Kaj tion dirinte, Tabakaĉ elkraĉas malestime...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>36.</h3>
-</div>
-
-<p>Mi paŝas el la domo. Kie restis la korto? La legoma ĝardeneto? Kaj
-la malpureta anasa lageto? Ĉio malaperis. Nia domo staras en belega
-antikva parko. Pinioj levas siajn pintojn super la tegmenton. El
-inter verda densaĵo brilas blua spegulo de lago, brilas blankaj
-marmoraj kolonoj de antikvaj temploj...</p>
-
-<p>Romo! Mi etendas la brakojn kaj spiregas la freŝan matenan aeron.
-Kaj ĵus mi volas transdoni min al ravaj antikvaj revoj, kiam subite
-io pikas en mian nazon. Ha, tio estas profanaĵo! Fumaĵi la belegan
-antikvan matenon. Kolere mi postiras la fumon. Sed mia kolero
-forflugas, kiam mi proksimiĝas. Ĉar serena bildo prezentiĝas
-antaŭ miaj okuloj:</p>
-
-<p>Ĉe la strato antaŭ la korta pordego sidas Tabakaĉ. Amasego da
-strataj buboj ĉirkaŭas lin. Kun streĉitaj nervoj ĉiuj rigardas
-lian pipon. Ili atendas sopire la momenton, kiam la pipo estas
-finfumita. Tiam Tabakaĉ ŝtopas novan kaj &#8212; ekbruligas alumeton.
-Kiam li forĵetas la alumeton, tuj dek buboj ĵetegas sin komune sur
-ĝin kaj interbatiĝas pro ĉi tiu valora memoraĵo. Kaj tiam
-ekrikanas Tabakaĉ...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>El la domo paŝas profesoro Sovaĝi. Post li la dika kuiristino kun
-korbo sub la brako.</p>
-
-<p>„Halo! kien je tiel frua horo?“</p><!-- p. 112 -->
-
-<p>Li montras kun fanfarona gesto sur la straton:</p>
-
-<p>„Al Romo! Ankaŭ nun laboru ĉiu! Mi devas iri aĉeti je la legoma
-foiro. He, diru, kion vi farus, se la kuiristino ne povus kuiri kaj
-ni ĉiuj devus malsati? Mi devas helpi kiel interpretisto. Ni aĉetos
-ĉion: brasikon, karotojn, bulbojn...“</p>
-
-<p>„Feliĉe revenu!“ mi postkrias.</p>
-
-<p>Mi rigardas la strangan paron enpense. La profesoro ŝajne jam
-resaniĝis de la „kikerika“ malsano. Certe &#8212; ankoraŭ li grimacigas
-moke sian buŝon, kiam la romanoj siblas la „ĉ“ aŭ almozpetanta greko
-titolas lin humile „Basileus“. Sed li ŝajnigas gajan mienon. Li
-ĝuas Romo-n, la romanojn, la urbon, la popolon kaj kio krome estas
-ĝuebla. Tamen mi estas konvinkita, ke en la profundo de lia brusto
-ankoraŭ sidas „Kikero“ kaj „Odyssevs“...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Homoj bruas ĉiutage antaŭ nia domo. Ili paŝdetruas terure la
-plantejojn de Sabellius Rufus. Estas kompreneble, ke la romano
-indignas pri tio. Tial ni devas ree kaj ree trankviligi lin per
-malgrandaj donacoj. Hieraŭ vespere li portis hejmen tre kontente
-malgrandan elektran lampon, kiu ĉe ni lumis belege.</p>
-
-<p>Jen, li revenas kaj plendas, ke la lampo ne volas lumi en lia domo.
-Hm, malfacila afero: ni ja ne povas instali ĉe li elektran lumon!
-Sed Fromaĝi donas al li malgrandan poŝlanternon kun akumulatoro,
-kaj nun li estas kontenta.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Ni volas veturi promene tra Romo: Maria, fraŭlino Snob kaj mi.</p>
-
-<p>Estas rava spektaklo, kiam malfermiĝas la veturileja pordo kaj la
-aŭtomobilo haltas antaŭ la domo. Amasego<!-- p. 113 --> da krianta popolo
-ĉirkaŭas nin. La sensacio estas fraŭlino Snob, kiu eliras el la
-domo en aŭtomobilvestaĵo kun vualo kaj ŝirmaj okulvitroj. La
-popolo aplaŭdegas ŝin kun senlima entuziasmo. Fraŭlino Snob dankas
-kun indulgo pro la aplaŭdo kaj estas tre kontenta...</p>
-
-<p>Hop ... hop ... ha, miaj ostoj!</p>
-
-<p>Nia aŭtomobilo skusaltetas tra la stratoj. Malrapide ni devas
-veturi. La stratoj estas tro malvastaj, la vojoj tro aĉaj kaj la
-pavimo tro malglata.</p>
-
-<p>Parto de la kviritoj diskuregas kun krioj. Alia pli kuraĝa parto
-akompanas nin kiel honora gardistaro. Kaj strataj buboj posttrotas
-nudpiede kaj &#8212; ŝategas la benzinodoron. Mi grumblas pro la trudema
-bando. Karolo malbenas pro la vojoj. Ke li post ĉiu veturo devas
-ripari la pneŭmatikojn. Ankaŭ Maria montras malkontentan mienon.</p>
-
-<p>„Nu“, mi konsolas, „ni poste elveturos sur la ‚<span lang="la">Via Appia</span>‘
-aŭ sur la ‚Legionan Strategon‘. Tie ni povos rapidegi...“</p>
-
-<p>Nur fraŭlino Snob estas kontentega pri la veturo. Ŝi foliumas en
-ilustrita Baedeker-a gvidlibro (ne Quo vadis!) de la dudeka jarcento.
-Kompreneble, ke la gvidlibro pritraktas Romo-n tia, kia ĝi estas
-ankoraŭ videbla en la estanta tempo kaj ne priatentas la diversajn
-epokojn...</p>
-
-<p>Tondre! Mi ekscitiĝas. Ŝi volas nun viziti nepre la koloseon kaj
-turmentas Karolo-n, ke li nepre veturu laŭ la plano! Mi vane provas
-konvinki ŝin, ke tiu koloseo ankoraŭ ne estas konstruita...</p>
-
-<p>Post duona horo, dum kiu ni vane serĉis la koloseon, ŝi insistas,
-ke ni vizitu la varmfontojn de Caracalla kaj poste la triumfan
-arkegon de Titus kaj Konstantinus. Poste eventuale ni povos halti ĉe
-la tombo de Hadrianus kaj, se sufiĉus la tempo, viziti ankoraŭ la
-vatikanon...</p><!-- p. 114 -->
-
-<p>Mi ŝtoniĝas, kiam mi aŭdas tion. Mi volas kontraŭdiri, kontraŭstari,
-protesti, sed tuj ŝi komencas bombardi mian senkulpan kapon per sia
-mistera „universitato“, kiu ne perdiĝis dum nia vojaĝo en la
-Co-n ... bedaŭrinde!</p>
-
-<p>Mi do silentas kaj mute rigardas, kiel Karolo veturas tra Romo laŭ
-ordono de fraŭlino Snob kaj kiel ni skusaltetas trans la roman
-pavimon kaj vane serĉadas la „historiajn vidindaĵojn!“...</p>
-
-<p>Aŭ-ha! Miaj ostoj! Kun honto mi konfesas, ke meze en la antikva Romo
-mi palpas kun zorgo la ... sidan parton de mia korpo (pardonu!)...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Kiam ni lacaj kaj malsataj revenas je tagmezo, malĝojiga novaĵo
-surprizas min: ne estos tagmanĝo!</p>
-
-<p>La kuiristino ne revenis ĝis nun. Kaj ĉar ankaŭ Cili forkuris ien
-&#8212; mi aŭdas, ke ŝi vizitis sian antikvan amaton (jam!) &#8212; kaj
-sinjorino Kamilo kun Mateo foriris por rigardi la domon de Sabellius,
-do neniu kuiris tagmanĝon. Belega ordo!</p>
-
-<p>Mi koleregas...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La roma suno subiras purpure.</p>
-
-<p>Tiam lace kaj ŝanceliĝe alvenas la profesoro kaj la kuiristino.</p>
-
-<p>„Kio okazis?“ mi krias timigite, kiam mi vidas la ŝvitegantan
-paron.</p>
-
-<p>„Kanajla bando!“ diras la profesoro.</p>
-
-<p>„Kial?“</p>
-
-<p>„Ili eĉ ne havas terpomojn, tiuj homaĉoj!“ respondas akrasone
-Sabino. „Sen terpomoj mi ne kuiros!...“</p>
-
-<p>„Ni vagis sur la legoma foiro, serĉis de unu butiko al alia kaj
-trovis nenion!“ diras la profesoro, kaj pro laceco sidiĝas sur la
-ŝtupoj.</p><!-- p. 115 -->
-
-<p>Tiam ekskuas min ridego.</p>
-
-<p>Haha! La aŭtoro de „De praulo ĝis radiohomo“ volas aĉeti en
-antikva Romo <i>terpomojn</i>!...</p>
-
-<p>La kompatindulo falegis en teruran anakronisman abismon!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>37.</h3>
-</div>
-
-<p>Homoj!</p>
-
-<p>Avide vi legas ĉion, kion rakontas al vi samtempano en ĉi tiu
-libro. Kun scivolego vi sekvas ĉiun linion, kiun skribas mi, simpla
-filo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉu mi estas kapabla priskribi
-ĉion, kion mi travivis en antikva Romo, tiel, ke vi ricevas veran
-impreson kaj klaran imagon pri nia estado kaj vivado en epoko de
-Nerono? Sciu, ke mi estas homo modesta. Ke mi ne volas pretendi
-„raportan monopolon“, ke mi estas tiel malegoista, ke mi cedas
-volonte kaj senenvie al alia raportanto...</p>
-
-<p>Jes, ankoraŭ alia priskribis siajn impresojn en tiu tempo de nia
-Co-vivo. Kaj kun plezuro mi sciigas vin, ke tiu ĉi alia ne estas
-samtempano, sed homo de l’ Nerona epoko!</p>
-
-<p>Homoj! Vi, al kiuj la favora sorto enmanigis tiun ĉi mian libron,
-estas feliĉuloj vere enviindaj. Ĉar vi legos, kion legis ĝis nun
-neniu vivanto de l’ dudeka jarcento: impresojn de antikva romano
-pri la dudekjarcentuloj!...</p>
-
-<p>Tiu ĉi romano estas Menenius Piso, la <i lang="la">illustrissimus scriptor</i>
-(laŭ fraŭlino Snob: „ilustrita skribisto“), imperia kortegano.
-Kiam imperiestro Nerono sciiĝis pri niaj skribilaroj, pri nia
-„nekomparebla papiruso“, pri inko, plumo kaj krajonoj, li igis
-prezenti al si per la „ilustrita“ Menenius Piso, kiun mi rapide
-instruis, nian manieron<!-- p. 116 --> de skribado kaj nian skribilaron. Post tio
-li ordonis, ke ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas lian kortegon, estu
-notataj senescepte sur nia papero per plumo kaj krajono. Preskaŭ
-tuta nia provizo da papero elĉerpiĝis, ĉar la brava <i lang="la">scriptor</i>
-pentris monstrajn kaj malregulajn literegojn per mallerta mano
-de infano...</p>
-
-<p>Li konservas siajn manuskriptojn kiel sanktaĵojn. Sed, kun helpo de
-lia ĉarma filino Lydia, mi sukcesis havigi ilin parte al mi. Kaj
-kvankam kun ŝvita peno, mi tradukas liajn notojn el latina lingvo.
-Se la stilo estas iom stranga en kelkiu loko, pardonu tion kaj
-konsideru, ke estas aŭtentika traduko el latina originalo.</p>
-
-<p>Malfermu do okulojn kaj orelojn! Menenius Piso havas nun la vorton!</p>
-
-<p class="far_sig">Je la idusoj de Marto 63.</p>
-
-<p>Depost tiu tempo, en kiu fondiĝis Romo, okazis en la urbo
-strangaĵoj multaj kaj diversaj. Saĝuloj pli bonaj ol mi notis
-ĉion, kio okazis en daŭrado de tempoj, sed min favoregis la dioj,
-ke mi povas noti el ĉiuj okazintaj strangaĵoj la plej strangajn. La
-favoro kaj indulgemo de l’ dia Cezaro elektis min por tio ĉi. Mi
-skribas sur stranga papiruso, kiu estas tiel blanka kaj glata kiel
-hinda silko, kaj per grifelo, kiu konsistas el ordinara ligno, sed
-havas animon de stranga metalo, kiu restigas sur la papiruso
-skribstrekojn.</p>
-
-<p>Signoj kaj mirakloj okazis jam multaj en ĉi tiu monda regno de l’
-romanoj, kaj ĉiam ni sciis ilin aŭguri. Sed kiel aŭguri la signojn
-kaj miraklojn, kiuj okazis nun kaj ankoraŭ okazadas ĉiutage?</p>
-
-<p>Domo falis de la ĉielo &#8212; mi ne trovas alian esprimon &#8212; kaj staras
-nun en ĝardeno de Sabellius Rufus. Barbaroj de nekonata deveno, viroj
-kaj virinoj, estas posedantoj<!-- p. 117 --> de ĉi tiu domo. Ili estas armitaj per
-fortoj supernaturaj, kaj fumo penetras el iliaj buŝoj. Ŝajnas al mi,
-ke estas barbaraj duondioj, kiuj aperis en naŭza formo de homoj.
-Jes, naŭzaj estas ili kaj laŭ aspekto apartenas ili al malsupra raso.
-Mizeraĉa estas ilia vestaĵo, abomenaj iliaj ŝuoj, kiuj ŝajnas apenaŭ
-kovri ĉevalajn hufojn<a href="#Footnote01" class="fnanchor">1</a>. La virinoj estas malbelaj kaj malĉarmaj,
-escepte la plej juna, la viroj pli naŭzaj ol la rubo kaj koto de la
-popolaĉo. Estas unu inter ili, kiu aspektas kiel sovaĝa simio kaj
-kondutas kiel filozofo el la lernejo de cinikuloj. Alia portas antaŭ
-la okuloj diafanajn facetitajn ŝtonojn, kaj la dorsa kaj fronta
-flankoj de unu el la virinoj estas diferenceblaj nur pro tio, ke ŝi
-fronte havas vizaĝon kiel aliaj homoj<a href="#Footnote02" class="fnanchor">2</a>.</p>
-
-<p class="footnote" id="Footnote01">1&#10099; Rim. de l’ trad.: Iom nebula senco. En latina teksto: „<i lang="la">Horribiles
-eorum calcei sunt, qui pedes equorum vix tegere videantur.</i>“</p>
-
-<p class="footnote" id="Footnote02">2&#10099; Rim. de l’ trad.: Hura, fraŭlino Snob!</p>
-
-<p>La nobla Petronius, kiu el malproksime vidis ĉi tiujn homojn,
-opinias malestime, ke ili devenas de simia gento el nekonata interno
-de Afriko, kaj ke iliaj laŭdiraj mirakloj estas senlime troigataj de
-la malsaĝa kaj novigema plebejaro. Kaj la poeto Lucanus hieraŭ dum
-gastmanĝo, kiun aranĝis Domitius Afer, laŭtlegis al ni spritajn
-versaĵojn, en kiuj li moke komparas la barbarojn kun certaj pastroj
-de Isis, kiuj faraĉas plej diversajn iluziaĵojn por trompi kaj
-elprofiti malsaĝulojn.</p>
-
-<p>La opinioj estas do diversaj. Mia honoro ĝis nun ne permesis al mi
-rigardi ilin aŭ viziti ilian domon, kiel faras bedaŭrinde multaj
-noblaj romanoj kaj romaninoj. Kaj poste oni rakontas diversaĵojn.
-Ekzemple la barbaraj fremduloj asertas, ke li estas maljunaj preskaŭ
-du mil jarojn kaj alportas al ni sian kulturon progresintan 20
-jarcentojn.<!-- p. 118 --> Ĉiu homo normala konsentos kun mi, ke tio estas
-rakontoj el trans la montoj!</p>
-
-<p>Certe, mi ne volas kaj ne povas nei, ke ili disponas pri miraklaj
-fortoj. Ili havas du veturilojn, kiuj kuras tute sen ĉevaloj tre
-rapide kaj veturante aŭdigas malbonajn sonojn, sed samtempe eligas
-mirindan<!-- orig: mirandan --> odoron. Al la fremduloj kiel iam al Prometheus, obeas la
-fajro, ĉar ili kapablas sorĉi ĝin el malgrandaj skatoloj, kiujn
-ili portas ĉe si, kaj ankaŭ povas ĝin ĵetegi en la aeron kiel
-pereigan ĵetaĵon, dum kio eksonas timiga tondro. Oni diras, ke ili
-havas multajn valoregajn strangajn artotrezorojn, kaj niaj sinjorinoj
-ne povas sufiĉe kaj elĉerpe rakonti, per kiaj misteraj sorĉaj
-fortoj iliaj sklavoj, da kiuj ili posedas nur malmultajn, scipovas la
-kuiran arton.</p>
-
-<p>Sed la alveno de ĉi tiuj barbaraj iluziistoj pezas kvazaŭ ŝarĝego
-sur la Palatino kaj sur la kapo de l’ dia Cezaro. Vera terurego
-ekprenis la dian Cezaro-n. Li kredas, ke la barbaroj rabos al li la
-estrecon helpe de sia sorĉa potenco. Li sentas sin malcerta kaj
-disvolvas grandegajn planojn en sia turmentata kapo. Jen li volas
-fluigi ĉiujn akvojn de Romo kontraŭ la invadintojn, jen sendi la
-legionojn kontraŭ ilin, jen li volas rifuĝi al Hispanujo.</p>
-
-<p>Hodiaŭ antaŭ tagiĝo ni ĉiuj estis vekataj por konsili lin. La dia
-Cezaro maltrankvile rapidadis de ejo al ejo, ni ĉiuj post li. Kaj li
-plendis laŭte kaj vekriis, ke forlasis lin ĉiuj, ke forlasis lin
-eĉ la dioj, kiuj sendis ĉi tiujn barbarojn por pereigi lin...</p>
-
-<p>Tiam diris Petronius kun rideto:</p>
-
-<p>„Ho, granda Cezaro, rigardu do mem ĉi tiujn barbarojn. El
-malproksime vi povas juĝi nenion.“</p>
-
-<p>Kaj la dia Cezaro haltis kaj respondis:</p><!-- p. 119 -->
-
-<p>„Vi estas prava. Decas la viron, rigardi per kuraĝaj okuloj la
-danĝeron.“</p>
-
-<p>Kaj li ordonis, ke oni invitu la fremdajn barbarojn sur la
-Palatino-n.</p>
-
-<p>Ho, vi, dioj kompatemaj, en kies manoj kuŝas la sorto de nia urbo,
-de nia vivo kaj de ĉio, kion ni posedas, mi alvokas vin solene:
-malhelpu, ke ni estos punataj pro tiu ĉi petolaĵo senekzempla!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>38.</h3>
-</div>
-
-<p>Grandioza festeno kuireja!</p>
-
-<p>Nia dika kuiristino Sabino festas triumfegojn! Oni admiras ŝin, kiel
-oni admiras en hodiaŭtempo ekvilibriston en varieteo. Ŝi estas tiom
-ĝojebria kaj fiera, ke ŝi turniĝas sur siaj kalkanoj en rondo
-kvazaŭ freneziĝinta planedo. Kaj tion farante kun ruĝegaj vangoj
-kaj ŝvitanta frunto, kun distaŭzita hararo, ŝi rapidege sorĉas
-mirindaĵojn...</p>
-
-<p>La akvokonduko &#8212; ah! &#8212; kia sorĉaĵo! La gasaparato &#8212; ah! &#8212; kia
-mirindaĵo! La konservaĵoj &#8212; ah! &#8212; kiaj belegaĵoj!</p>
-
-<p>Romanaj sinjorinoj staras en la kuirejo. Sinjorinoj el la
-aristokrataro! Kaj ĉiuj ili premiĝas ĉirkaŭ la elektra kuirfajrujo
-kaj miras. Kaj kiam post minutoj estas manĝopretaj kelkaj porcioj
-da bovaĵo el la konservaĵoj, la sinjorinoj rapideme metadas siajn
-ringoornamitajn fingrojn en la pladojn. Dume la kuiristino faras
-batitan kremon kaj garnas per ĝi grandegan torton.</p>
-
-<p>Kun fulma rapideco malaperas la torto. El maĉantaj buŝoj sonas
-vokoj de raveco. „<i lang="la">Macte! macte!</i>“<a href="#Footnote03" class="fnanchor">3</a> ili krias ĥore al la
-kuiristino kvazaŭ al venkinto en gladiatora batalo...</p>
-
-<p class="footnote" id="Footnote03">3&#10099; latine = belege, belege!</p>
-<!-- p. 120 -->
-
-<p>Cili estas jam ĵaluza. Sed ankaŭ ŝia vico venas: ŝi prezentas la
-elektran gladilon kaj nian polvosorban aparaton...</p>
-
-<p>Nur sinjorino Kamilo malĝojas. Ŝi estas malfeliĉa pro tio, ke
-neniu priatentas ŝin, ke ŝi ne povas komprenigi sin nek kompreni
-ion. Helpeme Sovaĝi provas interpreti. Sed ankaŭ li ne sukcesas:
-tro fieraj estas tiuj romanoj sinjorinaj!</p>
-
-<p>Jen, ili sidas en longaj vicoj. Kun kostumoj belegaj. Koloroj plej
-diversaj kreas belegan harmonion. Kiajn studojn kostumajn kaj scenajn
-povus fari ĉi tie niaj hodiaŭaj teatraj aŭ filmaj reĝisoroj!...</p>
-
-<p>Precipe unu junulino vekas mian intereson. Ŝi portas rezedoverdan
-kostumon kun rozkolora mantelaĵo. Belega estas la faldaro, laŭ kiu
-la delikatega mola ŝtofo estas aranĝita. Grandega malhele bruna
-buklohararo ondas sur ŝiajn<!-- orig: siajn --> klasikajn ŝultrojn kaj nukon, kiuj
-ŝajnas skulptitaj el marmoro. La hararo estas ordigita en sennombraj
-bukletoj; la tutaĵon ĉirkaŭligas purpura rubando, ornamita per
-oraj globetoj. Kaj kun kia senĝeno ŝi montras siajn duonnudajn
-sandalitajn piedojn! Mi estas ravita de ĉi tiu klasika belego...</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob, pri kiu neniu atentas, ne rimarkas tiun ĉi
-malĝentilecon. Ŝi sidas senmove kaj rekte kvazaŭ englutinte
-bastonon, kaj tute profundiĝas en la rigardadon de la tualetoj kaj
-frizaĵoj...</p>
-
-<p>La romanaj sinjorinoj babilaĉas. Latinaj vortoj zumas tra la
-ĉambro. Unu krias tra alia. Kaj strange: la klaĉemo, tiu ĉi
-frapanta eco de l’ virino, evidentiĝas ankaŭ tie ĉi!</p>
-
-<p>Subite eksilentas ĉiuj.</p>
-
-<p>Gracia sinjorino eniras. Ŝi salutas &#8212; kiel ŝajnas al mi &#8212; kun
-ioma embaraso. La sinjorinoj disiĝas kaj<!-- p. 121 --> faras spacon. Ili
-resalutas parte kun respekto, parte kun moko. La ĵus enirinta
-sinjorino, kiu estas vestita helblue kaj arĝente, evidente havas
-plej noblajn kondutmanierojn. Ŝi rigarde serĉas la domestrinon. Oni
-alkondukas al ŝi sinjorinon Kamilo-n kaj la romanino per mallaŭta
-voĉo diras supozeble agrablaĵon, kiu estas nekomprenebla. Ŝi
-ŝajnas esti tre miopa, ĉar ŝi metas preskaŭ la nazon sur ĉiujn
-aĵojn, kiujn ni montras al ŝi.</p>
-
-<p>Tiam fraŭlino Snob kun solena gesto donas al ŝi sian lorneton, per
-kiu ŝi ĉiam estas armita. Kun timema miro la romana sinjorino
-akceptas la lorneton kaj metas ĝin antaŭ la okulojn. Tiam subite
-ŝi ekkrias pro ĝojo kiel blindulo, kiu subite reakiris sian
-vidpovon. Feliĉego emocias ŝin. Kun laŭtaj scivolaj demandoj
-ĉirkaŭas ŝin la aliaj sinjorinoj. Kaj tiel okazas, ke ankaŭ
-fraŭlino Snob, pri kiu neniu ĝis nun atentis, subite fariĝis
-persono de unuaranga graveco!</p>
-
-<p>La fremda miopa sinjorino estas Acte, la eksigita amatino de
-imperiestro Nerono. Ŝi loĝas ankoraŭ en la imperia palaco kaj
-ĝuas certan influon.</p>
-
-<p>Kiam Acte adiaŭas nin, ŝi redonas la lorneton kun tremanta mano.
-Sed fraŭlino Snob reprenas ĝin senkompate. Kiel ŝi ja povus
-fordonaci la lorneton, se ŝi posedas nur unu? Kaj ŝi nun ja bezonas
-nepre la lorneton en antikva Romo, ĉar ŝi nepre volas trovi sian
-Vinicion. Estas krome en la domo ja diversaj okulvitroj de Fromaĝi,
-kiujn li ne uzas. Sed ni ne kuraĝas proponi al la bela Acte tiajn
-monstrajn vitrojn!...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Post du horoj eleganta palankeno haltas antaŭ nia domo. Eliras
-korteganino kaj senspire kuras en nian ĉambron.</p><!-- p. 122 -->
-
-<p>Ke por siaj same miopaj okuloj la imperiestro postulas la „grandan
-rimedon!“ Li aŭdis, ke ĝi helpis mirinde al Acte. Ankaŭ li
-deziras vidi en sama maniero.</p>
-
-<p>Fromaĝi krias:</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo!“</p>
-
-<p>Sed mi klarigas en latina lingvo:</p>
-
-<p>„Nobla sinjorino! Reiru kaj anoncu al la potenca imperiestro, ke ni
-estas pretaj persone enmanigi al li la ‚grandan rimedon‘, se lia
-indulgo bonvolos akcepti nian viziton. Ĉar la indiferenteco, kiun la
-kortego evidente montras kontraŭ ni, estas ofenda...“</p>
-
-<p>Kun granda seniluziiĝo kaj indigno la korteganino residiĝas en sian
-palankenon. Mi bone povas laŭsenti ŝian spiritan staton: ke tia
-afero ankoraŭ ne okazis, dum ekzistas Romo!</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Post pluaj du horoj, kiam la horizonto ruĝiĝis jam vespere,
-Tigellinus, unua generalo kaj ministro, en akompano de pretorianoj,
-transdonas al ni la inviton al la Palatino, Tigellinus, la homa
-bestaĉo! Mallonghara grizkapulo kun glateca konduto kaj envia
-rigardo. Kortegeca kaj sinjoreca. Sed en la salono de Fromaĝi mizere
-disfluas lia sinjoreco kaj li balbutas pro senlima mirego.
-Malkonstante kaj malkonfide moviĝas liaj okuloj tien kaj reen.</p>
-
-<p>Fromaĝi tre ĝojas pro la imperiestra invito kaj forgesante tute la
-antikvan tempon, li serveme prezentas skatolon da bonegaj cigaroj al
-la romano. Kaj ĉar tiu rifuzas akcepti, Fromaĝi supozas, ke li
-estas nefumanto. Rapide li alvokas Tabakaĉ-on, ke li prenu la
-cigarojn kaj disdonu ilin al la pretorianoj, kiuj atendas antaŭ la
-domo.</p>
-
-<p>Tabakaĉ malaperas kun la cigaroj fulmrapide...</p><!-- p. 123 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>39.</h3>
-</div>
-
-<p>Mi frotas miajn okulojn: ĉu mi dormas? ĉu mi sonĝas? Sed ne, estas
-ja neeble. Ĉar la suno helege lumas super niaj kapoj.</p>
-
-<p>Malrapide nia aŭtomobilo ŝoviĝas antaŭen. Ni veturas vizite sur
-la Palatino-n. Ni ĉiuj estas en festena tualeto: la sinjorinoj en
-rigida silko, la sinjoroj en frako.</p>
-
-<p>Romo ŝajnas stari „surkape!“ La tuta urbo surpiede! Dekstre kaj
-maldekstre apud nia vojo romanoj, viroj, virinoj kaj infanoj,
-nubianoj, egiptoj, sirianoj, persoj, hebreoj, grekoj &#8212; reprezentitaj
-ŝajnas ĉiuj nacioj de la mondo!</p>
-
-<p>Kiam ni proksimiĝas al la Palatino, ni enveturas grandegan spaliron
-de pretorianoj. Vere, impona elmontro de potenco!</p>
-
-<p>„Tuta potenco, kiu montriĝas tie ĉi“, diras Fromaĝi kun fiera
-ĝojo, „disfluiĝas en nenion antaŭ niaj fortoj.“</p>
-
-<p>„Vi estas prava“, mi respondas, „mi nur bezonas pafi unu
-revolveron &#8212; kaj ĉio diskuregas.“</p>
-
-<p>„Jes“, aldonas Sovaĝi, kaj mi sentas, ke lia malnova venĝemo
-vibras en lia voĉo. „Kio estas ili? Maskitaj paperaj pupoj, kiujn
-ni disblovas kiel vento.“</p>
-
-<p>„Nur ne faru novajn senpripensajn aĵojn!“ petas timeme sinjorino
-Kamilo.</p>
-
-<p>„Sed tio estis tiom amuza, panjo“, diras Maria petoleme.</p>
-
-<p>„Ni devas venki per la personeco“, decidas instrueme fraŭlino
-Snob kaj tion dirante, sidigas sin rekte kaj rigide. Ŝi ŝajnas
-konvinkita pri la venko de sia propra personeco.</p>
-
-<p>Sunbrilanta posttagmezo. Ĉie brilego kaj lumego. La pompo de l’
-antikva tempo milkolore ondas ĉirkaŭ ni. Ie mallaŭta muziko de
-plendantaj flutoj...</p><!-- p. 124 -->
-
-<p>Ni estas meze en „Quo vadis“. Ĉirkaŭ ni la kortego de imperiestro
-Nerono. Jen la apollobela Otho, jen la poeto Lucanus, la eleganta
-Petronius, la dika Vitellius, la filozofanta Seneca, Vespezianus
-kun la karakteriza kapo kaj jen la juna Titus, bela junulo, kiun
-oni prezentas al ni kiel Nerva kaj kiun mi kutimas vidi sur
-liatempaj moneroj kiel maljunulon, Tigellinus kaj ĉiuj aliaj
-korteganoj, patricioj, oficistoj kaj soldatoj...</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob pinĉas mian brakon kaj deziras ekscitite, ke mi
-montru al ŝi ŝian amatan Markon Vinicion...</p>
-
-<p>Mi frotas miajn okulojn. Mi fikse rigardas en la sunbrilatan antikvan
-ĥaoson, kiu vigladas ĉirkaŭ mi...</p>
-
-<p>Ĉu estas sonĝo? Jes, estas sonĝo, gigantega fantazia sonĝo, kiu
-fariĝis ĉi tie realo. Ha, en mia poŝo tintas moneroj de Otho,
-Vespasian, Titus kaj Nerva, kiujn aĉetis profesoro Sovaĝi. Mi konas
-la sorton kaj estontecon de tiuj, kiuj staras nun antaŭ mi! Mi konas
-la sorton de la romanoj, de ilia mondregno, de ilia eterna urbego.
-Ha, en mia spirito mi vidas, ke Romo brulas en venonta jaro, ke
-Seneca banante malfermas tranĉe siajn vejnojn, mi vidas Nerono-n en
-agonio, Vitelliuso-n ŝirata el la palankeno kaj dispecigata,
-Titus-on detruanta Jerusalemo-n, Nerva-n kiel honoratan maljunulon
-surpaŝi la tronon de la mondregno... Ha, mi estas do pli ol la
-Pythia, pli ol la Sybilla...</p>
-
-<p>Kaj kio ili do estas ĉiuj ĉi, kiuj moviĝas antaŭ mi en pompaj
-vestaĵoj? Ĉu ili estas kadavroj? Ĉu ili estas misteraj fantomoj,
-kiuj kuraĝas penetri eĉ en blindigan helon de l’ suno? Aŭ ĉu estas
-ni tiuj fantomaj vaguloj, kiuj falis meze en ĉi tiun tempon? Kiu
-tempo estas la ĝusta? Ĉu estas eble, ke preskaŭ du mil jaroj pasis
-depost tiu ĉi serena posttagmezo, kies suno brilegas ĉirkaŭ ni?...</p><!-- p. 125 -->
-
-<p>Nia aŭtomobilo haltas ĉe blanka ŝtuparego antaŭ marmoraj
-kolonoj...</p>
-
-<p>Eksonas laŭtaj ĝojegaj krioj de l’ popolamasoj. Mi malfermegas la
-okulojn. Mi ektremas febre. Mi svenetas...</p>
-
-<p>Imperiestro Nerono aperas, post li la imperiestrino Poppaea...</p>
-
-<p>Saluton Nerono!... Saluton, Poppaea!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>40.</h3>
-</div>
-
-<p>Menenius Piso notis:</p>
-
-<p>Pro la miopaj okuloj de l’ dia Cezaro okazis, ke la fremdaj
-barbaroj, kiujn pereigu la dioj, estis akceptataj honore sur la
-Palatino. Ĉar la dia Cezaro volis vidi, kiel vidis Acte, kaj pro tio
-li malŝparis sian afablon kaj bonvolon por la barbaroj.</p>
-
-<p>Nun oni scias, kiuj ili estas kaj de kie venas iliaj misteraj fortoj.
-Cinikulo, kiu vivas en la domo de Sabellius Rufus, en kies ĝardenon
-falis la sorĉa domo el la nuboj, sukcesis sciiĝi, ke la barbaroj
-estas kristanoj. Ĉar en unu el siaj ĉambroj ili havas la bildon de
-la krucigita Dio, al kiu la kristanoj kutimas oferi.</p>
-
-<p>Ho, ke la dioj punu tiun kristanan bandaĉon! Prava kaj ĝusta do
-estas la opinio de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj homoj estas
-armitaj per malpiaj supernaturaj fortoj kaj ekzistas en la mondo nur
-por meti la hakilon al la kolumnoj de la ŝtatkonstruaĵo kaj
-renversi ĉion ekzistantan. Estas do tempo plej urĝa, ke la edikto
-kontraŭ la kristanoj, kiu bedaŭrinde ŝajnas forgesita, estu
-renovigata, kaj mi tute aprobas la opinion de multaj al la dia Cezaro
-amikaj personoj, ke venis nun la tempo eklabori per ĉiaj rimedoj
-kontraŭ la troiĝanta malico kaj<!-- p. 126 --> venena potenco de la kristanoj, se
-aliokaze ne estu serioze minacata la romana ŝtato.</p>
-
-<p>Do &#8212; staris la kristansuspektaj barbaroj en la granda akcepta
-salonego sur la Palatino kaj rikane rigardis nin. Vere, ili similis
-al kotaj makuloj sur blanka silko, kiam ili staris en sia malbeleco
-inter la belaj florantaj kaj altmoŝtaj, per belegaj festaj vestaĵoj
-vestitaj kaj bonodorantaj noblaj romanoj! Ĉu efektive oni povas nomi
-vestaĵo tion, kion tiuj fremdaj viroj kaj virinoj portas sur siaj
-korpoj? Tiujn strangegajn nigrajn, malvastajn vesttubojn de la viroj
-kaj tiujn malelastajn kaj rigidajn robojn de la virinoj? Kaj kial la
-viroj portas blankajn kirasojn sur la brusto kaj ĉirkaŭ la kolo
-rondstaraĵojn same el la ŝtofo de la kiraso? Unu el la virinoj<a href="#Footnote04" class="fnanchor">4</a>,
-havis la kolon kaj supran parton de la brusto nuda laŭ maniero de
-niaj belaj virinoj, sed kio ĉe ni estas bongusto kaj ĉarmo,
-evidentiĝas ĉe virino abomenego.</p>
-
-<p class="footnote" id="Footnote04">4&#10099; Rim. de l’ trad.: „Fraŭlino Snob havas ĉe M. Piso specialajn
-ŝancojn!“</p>
-
-<p>Ili alportis por la dia Cezaro kaj diina Poppaea donacaĵojn, kaj la
-imperiestraj gemoŝtoj bonvolis akcepti ĉi tiujn donacojn kaj eĉ
-admiri. Ja, Poppaea metis sur sian diinan buklan kapon hiperborean
-konstruaĵon el felto, silko kaj plumoj, pri kiu la barbaroj diras,
-ke ĝi estas portata en ilia hejmlando nur de plej noblaj virinoj. Mi
-devis turni min flanken por ne ekridi laŭte, kiam la imperiestrino
-starigis<!-- orig: staris --> la plumigitan monstraĵon sur la nobla kapo, en la mano
-ruĝan ombrelon kun blankaj franĝoj laŭ speco de la ombreloj, kiujn
-oni tenas superkape al la egiptaj pastroj dum iliaj procesioj, nur ke
-ĉi tiu estas kunetirebla. Kaj la dia Cezaro lasis meti sur sian
-nazon per la estro de la barbaroj la dratplektaĵon<!-- p. 127 --> kun la facetitaj
-ŝtonoj kaj poste elkriis ĝojigite, ke li fariĝis klare vidanta.</p>
-
-<p>Post tio li akceptis aliajn donacojn, interalie kesteton, super kiu
-flugpendis grandega funelo. Ĉar neniu sciis, kion signifis la aĵo,
-la barbarestro petis pri la permeso pli detale montri la aĵon.
-Momenton li turnis je ĝi, poste eksonis potenca voĉo el la funelo
-kaj kantis akompane kun nevidebla muziko, ke ĉiuj ektimis pro la
-sorĉo. Kaj ĉar la poeto Lucanus opiniis, ke devas sidi en la kesto
-eta pigmeo, la barbaro malfermis la pordeton de la kesto, kaj
-efektive enestis nur radetoj, kiuj intermikse kuradis, sed nenio
-homa. Estis abomena sorĉego kaj la dia Cezaro mem paliĝis kaj
-timtreme cedis, ĉar la muziko estis vere barbara, kaj la kanto
-sonis malbelsone. Kaj ili diras, ke ĉi tiu bruado devenas de glora
-kantisto, nomata <i>Carusos</i>. Poste la barbaro enŝovis rondan
-plataĵon kaj anstataŭ la kanto eksonis el la sorĉfunelo terure la
-blekegado de leono. Kiom ajn terurege estis aŭdi la blekegadon de
-ĉi tiu sovaĝa bestego meze<!-- orig: mezo --> inter ni, ni ĉiuj kuraĝe eltenis, kaj
-la dia Cezaro ridetis, kiel ja nur povas rideti saĝa viro pri
-tiaspeca sorĉludilo...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Homoj!</p>
-
-<p>Mi estas naturo trankvila. Mi ne ĵetas ŝtonojn kontraŭ kolegojn.
-Tion mi ĝis nun ne faris. Sed kion raportis al vi ĉi supre mia
-kolego Menenius Piso, estas tiel malvera kaj ofenda, ke mi laŭte
-devas voki al vi: <i>ne kredu lin</i>!</p>
-
-<p>Homoj, kiuj vi estas feliĉaj kaj enviindaj pro tio, ke vi povas legi
-la raportojn de antikvulo, pripensu, ke vi tion devas danki precipe
-al mia senegoista modesteco. Ĉi tiu modesteco detenas min simple
-ŝuti polvon en viajn okulojn, kiel kutimas fari aliaj verkistaĉoj
-kaj en<!-- p. 128 --> tia fia maniero rikolti vian laŭdon kaj aplaŭdon &#8212; ho ne!
-Mia malegoismo instigis min akiri vian aplaŭdon honeste. Tial mi ne
-fortenis de viaj okuloj la raportojn de mia kolego M. Piso, pri kiuj
-mi ja povus simple silenti! Sed bedaŭrinde mi devas konstati
-publike, ke mia antikva kolego same apartenas al tiuj verkistaĉoj,
-kiujn mi supre aludis.</p>
-
-<p>Homoj! Mi energie protestas kontraŭ la malveraĵoj kaj ofendaj
-arogantaĵoj, kiujn distrumpetas fanfarone antikva skribistaĉo.</p>
-
-<p>Estas malvere, ke la muziko, kiun ni prezentis al Nerono, estis
-barbara aŭ malbelsona. Kontraŭe, ĉi tiu muziko estis mirinde bela.
-Ĉar Fromaĝi enmetis en la gramofonon, kiun ni donacis al Nerono, la
-plej bonan diskon, kiun ni havis. Tio estis la glora ario de Caruso
-„<span class="it">Donna è mobile</span>“ el „<span class="it">Rigoletto</span>“.</p>
-
-<p>Estas malvere, ke la korteganoj kuraĝe eltenis nian leondiskon, kiun
-Fromaĝi enmetis poste, kaj ke Nerono ridetis. Kontraŭe, kiam la
-leona blekego eksonis, ekregis preskaŭ paniko. Ĉiuj opiniis, ke la
-leono troviĝas meze inter ni. Kaj estas vere, ke mi ĝis nun ne
-vidis tian malkuraĝan teruron. Nerono kun kriego rifuĝis malantaŭ
-siajn korteganojn. Kaj Fromaĝi devis rapide ĉesigi la gramofonon,
-se ni ne volis riski malagrablaĵojn...</p>
-
-<p>Homoj! Mi apelacias al via konscienco: konfesu mem, ke Menenius Piso
-estas grandega impertinentulo!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>41.</h3>
-</div>
-
-<p>Antikva bakhanalio!</p>
-
-<p>Jen kuŝas la historia monstro Nerono. Kun dika vizaĝo, kiu ŝajnas
-ŝvelita pro la ega duobla mentono. Kun kapharoj ruĝetaj kaj
-maldensaj. Li kondutas kiel malfeliĉe<!-- p. 129 --> senhelpa dika virino,
-kun paŝoj el la tragedio, kun patosaj manmovoj. En la miopaj
-kunepremitaj okuloj brilas sovaĝo kaj frenezo. Liaj nudaj grasaj
-brakoj estas ringitaj kaj sur la kapo kuŝas ora krono. Sur lia nazo
-&#8212; la okulvitroj de Fromaĝi. Karikaturo el febra sonĝo!</p>
-
-<p>Ĉu ĉio ĉi ne estas sonĝo? Jes, la imperiestra vizitakcepto
-ŝajnas al mi febra sonĝo kun inkubo. Ŝajnas al mi, ke mi
-ĉiumomente vekiĝos al pli agrabla efektivo. Viviĝas ĉirkaŭ ni la
-riĉe kostumitaj figuroj de l’ Nerona epoko. Por ni ili estas duone
-maskobalo, duone malvarma ŝtoniĝinta historio. Leviĝis antaŭ ni
-la kurteno de l’ antikva scenejo, sur kiu ni mem ludas strangan
-ĉefan rolon! Malfermiĝis la teatro de l’ historio, en kies fono
-insidas krimego, brulo kaj morto!...</p>
-
-<p>Ekstere brilanta posttagmeza suno. Interne &#8212; malheligita salonego
-kun multnombra lumigilaro. Mi tute ne scias, ĉu do estas tag- aŭ
-vespermanĝo, kion prezentas al ni Nerono. La salonego aspektas
-strange. Kaj la krepusko, kiu regas ĉi tie, frapas malserene miajn
-okulojn, kiuj kutimas la elektran lumon.</p>
-
-<p>Ripozaj kuŝejoj anstataŭ seĝoj. Neniaj manĝilaroj. Manprenoj en
-la pladojn.</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob rifuzas kuŝi kaj meti la manojn en la pladojn. Ŝi
-sidas sur la kuŝejo en rigida hieratika pozo. Ŝiaj lipoj premiĝas
-ŝoke. Senĉese ŝi ĉirkaŭrigardas. Ŝi ne trovis sian belegan
-heroon Marcus Vinitius, sed ĉeestas multaj indaj anstataŭantoj...</p>
-
-<p>Mi rigardas miajn amikojn el la dudeka jarcento. Jen, ili kuŝas meze
-en la brilantaj belaĵoj sur siaj kuŝejoj vere kiel kotaj makuloj.
-La abomena malbeleco de niatempaj vestaĵoj montriĝas frapante.
-Escepton eble faras Maria, kiu surmetis helruĝan someran vestaĵon.
-Ŝi kuŝas apud juna belega romano, kiu vigle parolas al ŝi...</p><!-- p. 130 -->
-
-<p>Jen, profesoro Sovaĝi. Li aspektas vere sovaĝe. Kun fiero li
-klopodas konduti tute klasike. Oportune li etendiĝas sur sia
-kuŝejo. Li manĝas kaj trinkas ĉion. Liaj fingroj kaj liaj lipharoj
-gutas je graso. Li engorĝigas nemiksitan Falernan vinon. Lia nigra
-frako, kiun li verŝajne farigis ĉe iu fuŝtajloro, vestas lin
-malbone. Li etendas siajn malgraciajn botojn kun la malpuraj plandoj.
-Ĉio ĉi ŝajnas al mi kria akuzo kontraŭ nia kulturo!</p>
-
-<p>Fromaĝi deziras fiksteni la solenan manĝon ĉe Nerono por eternaj
-tempoj. Karolo do alportas grandan fotografan aparaton kun la
-plategaĵo. Profesoro Sovaĝi devas klarigi per arte studitaj frazoj
-latinaj la celon de la aparato. Li faras tion kun ŝviteganta ruĝa
-kapo.</p>
-
-<p>Sed sur la vizaĝoj de la romanoj montriĝas timo. Antaŭ ili
-troviĝas la mistera aĵo. Ĝi disstarigas siajn tri piedojn kaj ĝia
-nigra truo rigardas fikse la grupon. Fromaĝi petas Nerono-n, ke li
-akceptu imperiestran pozon. Sed Nerono kaŝis sin pro timo malantaŭ
-Poppaea. Kun peno oni sukcesas venigi lin antaŭ la aparaton. Fine li
-paŝas antaŭen. Li portas la okulvitrojn kun timiga grotesko. Liaj
-okuloj moviĝas malkonstante tien kaj reen. Oni metas ĉirkaŭ liajn
-ŝultrojn la trenaĵon en pentrindaj faldoj kaj donas al li liron.
-Kaj nun li sidas, bildo de kompato, antaŭ la aparato kaj rigardas la
-nigran truon, el kiu ŝajnas minaci terura danĝero.</p>
-
-<p>Tiam profesoro Sovaĝi levas la dekstran manon kaj vokas laŭte la
-kutiman fotografan frazon: „Mi petas serenajn mienojn!“</p>
-
-<p>La societo klopodas rikani. Fromaĝi fotografas kaj danke klinas sin.</p>
-
-<p>Karolo prenas la plataĵon. Li tuj veturas hejmen, por riveli ĝin
-kaj plej rapide alporti pretan bildon.</p><!-- p. 131 -->
-
-<p>Horoj pasas. Malrapide...</p>
-
-<p>Mi estas jam dormema kaj laca. La impresoj hodiaŭaj estas tro
-fortaj. Plej volonte mi nun kuŝus hejme en la lito kaj dormus. Kaj
-forgesus pri ĉio, kio nun zumas ĉirkaŭ mi mistere kaj fantome.
-Nebuloj kvazaŭ ŝoviĝis jam antaŭ miajn okulojn kaj mi jam ne
-atentas apud mi Lydia, la belan filinon de Menenius Piso, kaj ŝiajn
-sincerajn amklopodojn...</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob, en kies kapo evidente efikas la Falerna vino, jam
-tute konformiĝis al la antikveco. Ŝi amvarmiĝis. Ŝi kuŝas meze
-inter aro de junaj kaj maljunaj romanoj kaj rikanas bonhumore. Ŝi
-tute ne komprenas la romanojn, kiuj evidente mokpetolas ŝin, kaj mem
-povas respondi nenion...</p>
-
-<p>Profesoro Sovaĝi estas tute ebria. Li ruliĝas al Nerono, kiu estas
-ne malpli ebria, kaj krias laŭte: „Vivu la granda Kezaro!“ Post
-tio li grunte rakontas al Nerono pri la verko „De praulo ĝis
-radiohomo“...</p>
-
-<p>Fromaĝi leviĝas kaj balbute invitas la imperiestron, la imperiestrinon
-kaj la korteganaron al festena manĝo. Ĉiuj ridas kaj aplaŭdas. La
-invito estas akceptata entuziasme. Jam fariĝas malfrua vespero...</p>
-
-<p>Tiam aperas Karolo kun la preta fotografa bildo. Oni starigas ĝin.
-La societo proksimiĝas. Unu preme puŝas la alian. Kaj dum ili
-ŝanceliĝas duonebrie, kelkaj etendas montre siajn fingrojn, virinoj
-ekridas akrasone kaj kvere, aliaj starante pli proksime ĉe la bildo
-ekkrias pro teruro.</p>
-
-<p>Nerono ŝanceliĝas al la bildo. Liaj okuloj rigardas ĝin fikse kun
-esprimo de ebriulo. Kiam li ekkonas la bildon, li rulas la okulojn
-malantaŭ la okulvitroj. Li fingromontras sur sian portreton kaj
-ekridetas kiel infano. Sed subite li ektremas pro teruro. Li skuiĝas
-froste. Liaj genuoj ŝanceliĝas senforte. Li vualas sian kapon...</p><!-- p. 132 -->
-
-<p>Ĝenerala tumulto! La romanoj, kuraĝigitaj de la alkoholo, subite
-montras minacan konduton. Unu el ili, gestante kun ekscito, komencas
-agitan paroladon kontraŭ la barbaroj. La tumulto pligrandiĝas.
-Fromaĝi forsavas sian bildon. Ni rapidiĝas por eliri. Nur kun peno
-ni sukcesas elŝiri fraŭlinon Snob el la brakoj de ĝentila stranga
-amemulo. Karolo kaj mi fortrenas profesoron Sovaĝi, kiu apenaŭ
-povas stari pro ebrio.</p>
-
-<p>Kaj dum kiam la homamasoj ĉirkaŭkrias nin kaj minace levas siajn
-pugnojn, Karolo fajfigas la signalsirenon kaj nia aŭtomobilo salte
-ekkuras en la sin premantan homaron...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>42.</h3>
-</div>
-
-<p>Krepuskiĝas.</p>
-
-<p>Nia aŭtomobilo rapidegas en la densajn homamasojn. La vento, kiu
-forte eksiblas ĉirkaŭ niaj kapoj, forblovas la latinajn kriojn de
-la popolaĉo. Miraklo estas, ke ne okazas akcidento. Sed Karolo estas
-tute sobra.</p>
-
-<p>Ĉu ni estas ebriaj? Mi ne volas riproĉi, ke la sinjorinoj trinkis
-tro multe. Sed ni ĉiuj estas ebriigitaj de la travivaĵoj kaj
-impresoj.</p>
-
-<p>Tamen &#8212; ĉu fraŭlino Snob ne estas ebria? Ŝi subite leviĝas,
-etendas sian brakon kaj krias:</p>
-
-<p>„La koloseo!“</p>
-
-<p><i>La koloseo!</i> Ĉu? Mi frotas miajn okulojn. Tio estus ja neebla.
-Kaj tamen mi vidas la grandegan konstruaĵon antaŭ mi. Jen! Jen!
-Ĝi elteriĝas en krepuskan ĉielon. Kaj strange: ĝi ne estas
-antikvagriza kaj ruina kun la karakteriza rompa linio, konata al ĉiu
-Rom-vizitinto. Sed nova, brila ĝi leviĝas en pura blanko en la
-vesperan horizonton.</p><!-- p. 133 -->
-
-<p>„La koloseo!“ krias ankaŭ mi kaj skuas la profesoron, kiu
-ronkante kuŝas en la aŭtomobilo.</p>
-
-<p>Tiam Maria ekpremas mian brakon kaj krietas:</p>
-
-<p>„La tero tremas!“</p>
-
-<p>Ĉu ni estas ebriaj? Mi malfermegas la okulojn. Antaŭ ni ekŝanceliĝas
-konstruaĵoj. Leviĝas kaj malleviĝas tutaj stratoj. Kaj ĉio fluas
-ĉirkaŭ ni en konstanta ŝanĝo. Kaj super la ŝanceliĝanta Romo leviĝas
-imprese kaj impone la koloseo. Kaj la arkego de Konstantino!...</p>
-
-<p>La tero tremas? Neeble. Nenie estas krako aŭ ruinfalo. Venas domoj,
-malaperas. Leviĝas novaj siluetoj de konstruaĵoj kaj denove
-forŝoviĝas. Kvazaŭ rapidaj scenoŝanĝoj en kinematografejo...</p>
-
-<p>Timigite Karolo haltigis la aŭtomobilon:</p>
-
-<p>„Mi ne povas veturigi. La vojo estas barita.“</p>
-
-<p>Tondro! Ni erarveturis. Kiel estas eble? Ni jam kutimas la stratojn
-de Romo sufiĉe kaj la vojo de la Palatino hejmen estas tiel bone
-konata, ke ni konstatas kun mirego: ni troviĝas en tute fremda
-regiono. Sed tiu ĉi regiono estas pli belega. Grandaj palacoj staras
-tie ĉi, kie staris antaŭ horoj mizeraj argilaj kabanoj. Kaj terura
-fenomeno de l’ naturo timigas nin: jen ĉirkaŭas nin krepusko, jen
-nokto, jen brilegas sunhela tago. Kaj ĉio ĉi ŝanĝiĝadas kun
-fantoma rapideco.</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo tremas pro timo:</p>
-
-<p>„Dio mia, la mondo pereas!“</p>
-
-<p>„Ne, ne!“ mi diras. „La Co-vivo malordiĝis iel. Jen la kaŭzo!“</p>
-
-<p>Karolo provas plu direkti la aŭtomobilon. Sed kiel misteraj
-sorĉaĵoj aperas novaj muroj, baras la vojon kaj malaperas, cedante
-al aliaj. Karolo blasfemas. Fine li krias:</p>
-
-<p>„Ĉiuj eliru!“</p><!-- p. 134 -->
-
-<p>„Ne!“ rediras Fromaĝi. „Restu sidantaj! Mi ankoraŭ konas la
-direkton, ni devas veturi precize okcidenten. En tiu direkto estas
-nia domo“.</p>
-
-<p>Tion dirante, li montras per la mano. Li okupas la sidlokon apud
-Karolo, elpoŝigas kompason kaj ekprenas la direktilon.</p>
-
-<p>La aŭtomobilo plu veturetas singarde.</p>
-
-<p>Subite Fromaĝi eksaltas, fingre kombas sian hararon &#8212; la ĉapelon
-li jam perdis antaŭe &#8212; manfrapas sian frunton kaj krias kun terura
-voĉo:</p>
-
-<p>„Jam mi scias &#8212; la aerooptikaj plataĵoj!“</p>
-
-<p>Mi tuj komprenas. Iu mano tuŝis niajn aerooptikajn plataĵojn. Ili
-verŝajne moviĝas kaj kun ili la jarcentoj. Tempoj postkuregas sin.
-Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj
-okuloj. Kaj ni estas meze en la ĥaosego.</p>
-
-<p>Mi ektremas. Ha! Efektiviĝis tio, kion antaŭdiris avertaj voĉoj en
-ŝvitoplena nokto. Jes, ni fariĝis mizeraj fantomaĉoj. Ni vagas en
-la Co-a mondo similaj al ombruloj kaj glitas inter kuregantaj
-jarcentoj...</p>
-
-<p>Ĉirkaŭ ni ŝanĝiĝas ĉio. Ne nur Romo aspektas en ĉiu minuto
-alia, sed ankaŭ ĝiaj loĝantoj. Popolo ... legionoj ... militistaro
-... procesioj ... brilas torĉoj en krepusko ... lumiĝas hela tago
-... grupoj de homoj volas ataki nin, sed tuj ili redroniĝas en
-pasintajn tempojn ... aŭdiĝas bruo ... eksonas muziko ... profunda
-silento...</p>
-
-<p>Kio? Ĉu jam venkis la kristanoj? Leviĝis el la katakomboj? Jen,
-moviĝas solena procesio ... antaŭe kruco ... psalmojn kantantaj
-virinoj kaj knaboj ... jen, viro kun ordonaj rigardoj en purpura
-dalmatika vestaĵo ... kaj ĉio preterpasas ... malklariĝas kvazaŭ
-spiro sur spegulo...</p>
-
-<p>Ĝermanoj ... ĝermanoj ... tuta rivero ... surĉevale ... piede ...
-en kurega paŝo ... ekscitaj krioj ... for!</p><!-- p. 135 -->
-
-<p>Kaj la belego, kiu ĉirkaŭis nin ankoraŭ antaŭ sekundoj, malaperas.
-Ekaperas vasta kampo. La aŭtomobilo saltegas antaŭen... Haltu!
-Nova muro ... antikvagriza, putra kaj ruina, sed malhelpa...</p>
-
-<p>Mi kuraĝas returni la rigardojn. Mi ekkonas la Palatinon, kiu ĵus
-belegis per pompaj konstruaĵoj ... kiel griza ĝi nun ŝajnas al mi
-... kaj la koloseo, ĵus rekta kaj brila ... ĉu ĝi ne montras jam
-la rompan linion?... mallumaj turoj rondaj, cikloidaj ... mallarĝaj
-stratetoj, fermitaj per ĉenoj... inter ili brilas torĉoj, bruas
-armiloj ... homoj ribelas ... nova dezerto ... tomba silento ... kaj
-nia aŭtomobilo jen saltegas antaŭen ... jen haltegas antaŭ novaj
-baroj...</p>
-
-<p>„Rapide hejmen!“ krias Fromaĝi energie. „Alie povas okazi, ke
-ni estos ŝirataj el la Co...“</p>
-
-<p>Fraŭlino Snob kuŝas svene sur la kusenoj. Sinjorino Kamilo fikse
-rigardas antaŭen kiel frenezulino. Maria premiĝas al mi kiel
-timigita birdo. Nur profesoro Sovaĝi ronkas en profunda dormo kun
-feliĉa senzorgo...</p>
-
-<p>„Ni supozeble estas jam proksimaj“, krias Fromaĝi, „kaj al mia
-domo certe nenio okazis!“</p>
-
-<p>Droniĝas la antikva Romo ... montriĝas alia ... pli malpura kaj
-malnova ... malkultura ... jen militbrua ... jen tombosilenta ...
-sufokiĝanta en kreskeganta herbaro ... sonoriloj sonas...</p>
-
-<p>Tiam ekkrias Fromaĝi. Li staras antaŭ ni kaj montras antaŭen. Lia
-longa hararo flirtas.</p>
-
-<p>„Jen la domo!“ li kriegas pro ĝojo.</p>
-
-<p>Efektive! Mi ekkonas nian domon. Sur<!-- orig: Ŝur --> ĝia tegmento trembrilas lumego,
-kiun kaŭzas la rapidega moviĝo de l’ aerooptikaj plataĵoj. Ĵus
-ĝi staras apud marmora ruinaĵo ... nun ĝi apogiĝas je malalta,
-longetendita baziliko ... malantaŭe muro kun hirundovostaj dentoj
-... pordego ...<!-- p. 136 --> ruĝe ardanta horizonto ... pompa rajdantaro ... en
-la mezo du rajdantoj de heroa aspekto ... al unu ruĝa barbo kovras
-la kirason, la alia rigardas fiere kaj saĝe, portas specon de
-infulo, lia vestaĵo estas blanka kaj purpura. Kaj dum ekfulmas, la
-ruĝbarbulo returnas sin kaj montras al la fajra brilo. Li parolas en
-peza latino, kiun tamen mi klare komprenas: „Mi ankaŭ donis al vi
-la viron el Brescia, sankta patro; tie flamas li en mia tendaro. Nun
-donu ankaŭ vi...“ For!...</p>
-
-<p>Dum bruas krioj kaj armiloj, ni haltas antaŭ nia domo. Ni enkuregas.
-Ni repuŝas la servistinojn kaj rapidegas sur la tegmenton.</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo!“ krias furioze Fromaĝi.</p>
-
-<p>Jen staras Tabakaĉ kaj ekkonas nin kun teruro. Li paliĝis pro
-timego kaj rigardaĉas kun senkomprena malsaĝo la malfeliĉaĵon,
-kiun li kaŭzis.</p>
-
-<p>Susura bruo<!-- orig: brua -->. Rapidege moviĝas la aerooptikaj plataĵoj. Fromaĝi
-volas haltigi kaj returni ilin. Sed mi petas indulgan prokraston.</p>
-
-<p>Kaj starante sur la tegmento, ni ĉiuj rigardas<!-- orig: riĝardas --> mute la kuregantajn
-epokojn. Estas belega unika aspekto. La scenoj ŝanĝiĝas fulmrapide:
-Romo pereinta ... dezerta ruinejo ... sonorila sono ... krioj ...
-fajra brilo ... milita tumulto...</p>
-
-<p>„Tio sufiĉu!“ diras Fromaĝi senkompate kaj funkciigas kontakton.</p>
-
-<p>La aerooptikaj plataĵoj ekhaltas ... momenton ... kaj poste
-removiĝas susure en la Nerona-n epokon...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>43.</h3>
-</div>
-
-<p>Intervjuo kun Tabakaĉ!</p>
-
-<p>Jes, mi ŝatas intervjui. Precipe homojn laŭ speco de mia kara
-Tabakaĉ. Oni intervjuas hodiaŭtempe nur<!-- p. 137 --> homojn eminentajn.
-Kompreneble. Sed en antikva Romo ankaŭ Tabakaĉ estas eminentulo.
-Ĉiu bubo kaj plenaĝa romano timegas lian „krakilon“, kiun li
-ŝerce pafas por forpeli la trudeman popolon, kiu nepre deziras palpi
-la „glaciiĝintan aeron“ de niaj fenestroj. Tiu ĉi „krakilo“
-konsistas en infanluda revolvero...</p>
-
-<p>„Mia kara Tabakaĉ“, mi diras kaj amike frapas lian ŝultron.
-„Kial vi sidas ĉi tie kaj montras vizaĝon, kvazaŭ trafis vin
-granda malfeliĉo? Diru al mi, kio instigis vin, movi la aerooptikajn
-plataĵojn sur la tegmento? Feliĉega hazardo okazigis, ke la
-plataĵoj moviĝis antaŭen. Sed ankaŭ la malo povis okazi. Tio ĉi
-estus multe pli danĝera. Vi povis movi la plataĵojn reen. Kaj en
-tiu okazo la jarcentoj kurus ne al nia tempo sed en kontraŭa
-direkto, ĉu vi komprenas?“</p>
-
-<p>„Ah!“ faras Tabakaĉ.</p>
-
-<p>„Jes“, mi daŭrigas, „ĉu vi povas imagi, kio okazus poste? Ni
-venus al Julio Cezaro, en la epokon de Hannibalo, de la reĝoj, de la
-fondo de Romo &#8212; kaj plu reen en la grizan antaŭtempon, en la
-primitivajn cirkonstancojn de l’ pratempo, en la antaŭdiluvan
-tempon, kiam grandegaj saŭroj migradis en marĉaj ebenoj. Kaj ni
-fikse restus en ĉi tiu marĉo. Poste pli kaj pli reen en la tempon
-de l’ unua ekzistiĝo, de l’ ĥaoso, de mikse skuataj tergloboj,
-de l’ fluida formo, de l’ protoplasmo &#8212; de l’ nenio! Diru,
-kion vi farus, se vi subite rimarkus, ke vi vivas kiel tia praestaĵo
-sur peceto de protoplasmo??“</p>
-
-<p>Tabakaĉ timigite rigardas min. Lia pipo estingiĝis. Li aŭskultas
-kun malfermita buŝo. Evidente la perspektivo, kiun mi ĵus montris,
-profunde emocias lin. Fine li balbutas:</p>
-
-<p>„Kio do estas tiu ... tiu ... proto?...“</p><!-- p. 138 -->
-
-<p>„Protoplasmo? Nu, ia speco de sensencaĵo, en kiu oni troviĝas
-kvazaŭ ankoraŭ nenaskitaĵo kaj ne povas movetiĝi. Vi vidas, ke
-estus terura stato. Ĉu entute vi konsciis, kion vi faris, kiam vi
-ekmovis la plataĵojn?“</p>
-
-<p>„Nu, certe, kompreneble“, rikanas Tabakaĉ.</p>
-
-<p>„Ĉu vi eble volis forvojaĝi de ĉi tie?“ mi esploras fervore.</p>
-
-<p>„Nu kompreneble“, ridas Tabakaĉ.</p>
-
-<p>La afero interesas min. Kiajn opiniojn pri la antikva Romo havas
-Tabakaĉ? Kion pensas pri ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ni, li, kiu estas
-naturinfano netuŝita de la kulturo?</p>
-
-<p>Mi sidiĝas komforte apud li. Kaj Tabakaĉ komencas siajn memorindajn
-observojn pri la antikva Romo:</p>
-
-<p>„Estas bela maskobalo, en kiun ni falis. Nur karnavaluloj
-ĉirkaŭadas, kaj neniu el ili portas sufiĉan vestaĵon. Ĉe la
-virinoj &#8212; hm, oni tion toleras volonte, precipe se ili estas laŭ
-speco de tiu Agrippinjo, al kiu hieraŭ mi pinĉis la vangojn &#8212; kaj
-ŝi rekompense ĵetis al mi rigardon &#8212; nu, se mi nenion volus scii
-pri la virinoj... Se ili nur ne havus tiel komplikitajn nomojn. Mi
-petas vin: Agrippinjo? ĉu tio estas kristana nomo, aŭ Sempronja kaj
-Eŭninjo aŭ Dio scias, kiel nomiĝas tiuj virinoj? Kaj la viroj!
-Apud ni loĝas unu, tiu nomiĝas Namatamus aŭ Namatenus &#8212; aŭ ĉu<!-- orig: ĉŭ -->
-mi scias &#8212; oni tute ne povas tion memori. Sed se ilia imperiestro
-ankaŭ nomiĝas kiel hundo, kiun ni iam havis, kompreneble ankaŭ la
-nomoj de liaj regatoj ne povas taŭgi multe. Kaj ion ricevi ili ĉiuj
-volas. Precipe nia dommastro, tiu sinjoro Sablohufo aŭ kiel li
-nomiĝas. Hodiaŭ li igas donaci al si silkan ĉapelon, morgaŭ
-lampon kaj postmorgaŭ supan poton. Kia avidulo! Kaj lia loĝejo
-aspektas, kvazaŭ oni rabis al li ĉion. Jam lia dommastro aŭ Dio
-scias, kiu li estas, tiu Quadratus aŭ kiel li nomiĝas, kondukis min
-en lian loĝejon. Lageton<!-- p. 139 --> ili havas en la salono kaj kolumnojn, sed
-neniun tegmenton super tio, eĉ ne bonan liton, kiel ni kutimas.</p>
-
-<p>Kaj la konstruaĵoj entute? Fulmotondro, ke pulo mordetu vin! La
-sinjorina moŝto iam kunprenis min en iun domon, kie la kristanoj
-loĝas, kiel oni diris al ni &#8212; sed ni ne trovis ĝin, ĉar ni ne
-povis komprenigi nin, sed tio estis domo, kompatema Dio! Ili insultas
-pri niaj kazernoj, sed tiuj estas konstruitaj kaj havas ŝtuparon.
-Sed la domaĉo, en kiun ni venis, tute ne havis ŝtuparon, sed nur
-ŝtupetaron, kaj la muroj ne estis pli dikaj ol mia mano, kaj en la
-tria etaĝo ĉio ŝanceliĝis kiel ĉe tertremo. Kaj mi volus scii,
-pro kio ili havas tiom da temploj kaj neniujn preĝejojn? Kaj
-terpomojn ili ankaŭ ne havas. Kaj neniun bieron. Kaj fumi la romanaj
-azenaĉoj ankaŭ ne scipovas; se foje unu provas ĝin, tuj terurego
-ekiĝas en lia stomako, tion ni ja spertis tuj komence. Entute la
-romana naturo, tio certe estas bona naturo. Ĝi havas sanegan
-fundamenton. Kion ili manĝas, estas duone kuirita kaj tute ne
-rostita. Kaj la kvantoj da akvo, kiun ili miksas en la vinon! Oni
-povas ricevi revolucion en stomako, nur rigardante ĝin. Kiel ili nur
-povas plenigi siajn stomakojn per tiu akvo- kaj vin-miksaĵo? Kaj ili
-parolas, oni tute malsaĝiĝas. Lingvaĉon ili havas! Ĝi sonas tiel,
-kvazaŭ oni prenus hakilon kaj per ĝi hakaĉus sur kelkaj lignopecoj.
-Al la Agrippinjo mi volonte volis komprenigi min, sed ne estis eble,
-ni devis limigi nin je pinĉado, t. e. mi, kaj ŝi je palpebrumado.
-Nu, pli multe ja dank’ al Dio ne okazis!</p>
-
-<p>Kaj kiel avidaj ili estas! Kion unu el ni havas, ankaŭ ili volas
-havi. Ili ĉiuj estas kiel nia dommastro Sablohufo, kiu estas tiel
-akiravida, ke li tuj starigus sin surkape, kiam mi promesus al li
-alumeton.</p>
-
-<p>Kaj vidu, kara moŝto, plej malagrabla afero estas, ke<!-- p. 140 --> ili ne havas
-tabakon. La provizon de la moŝtaj cigaroj mi jam forfumis. Kaj nun
-kion? Estas kompreneble do, ke mi ne volas plu resti ĉi tie, kie mi
-ne povas aĉeti al mi tabakon. Diru, ĉu tio estas mia kulpo?</p>
-
-<p>Kaj la soldatoj! Ĉiu marŝadas kvazaŭ li mem estas generalo, sed
-pantalonojn ili ne havas. Kaj kaskon! &#8212; kaskon kiel la kirasuloj.</p>
-
-<p>Kaj la sklava mastrumo &#8212; fi, diablo! Diru al mi, sinjora moŝto, ĉu
-tio vere estas permesita, ke ili vendas la homojn kiel ĉevalojn kaj
-poste povas fari per ili kion ili volas? Se tio estas vera, mi tuj
-aĉetos al mi la Agrippinjon. Kaj en la cirkonstanco mi volus foje
-iri, kie ili ludas kun la sovaĝaj bestoj kaj kie okazas la luktoj.
-Sed min oni neniam kunprenas, se ie okazas io interesa &#8212; kaj mi tiel
-volonte vidus cirkon, kvankam mi aŭdis, ke ili tie havas ankaŭ
-ekzekutojn, kion mi tamen ne vidus volonte. Entute, koncerne la
-ekzekutadon, kiel mi aŭdis, la romanoj estas tre spertaj, ilia
-imperiestro, kiu nomiĝas kiel hundo, tiu Nerono estas vera
-ĉefmatadoro en la ekzekutado. Iam mi legis, ke li forbruligis la
-kristanojn, sed tio certe ne estas vera, alie oni jam estus aŭdinta
-ion pri tio. Kaj se ekzistas tiom da kristanoj, kial ili ne havas
-preĝejojn, kaj kie do estas la papo, ke oni tute ne vidas lin, ĉu
-li eble kaŝis sin? Vidu, sinjoro, tio pensigis min tiel, ke mi tute
-ne povas kredi tion, kion mi vidas ĉi tie ĉe tia maskaĵaro, kaj ke
-mi ne lasas trompi min kiel vi kaj la aliaj de nia sinjora moŝto,
-kiu ja tamen nur sorĉas al ni, ke ni estis en Romo antaŭ ĉirkaŭ
-mil jaroj...“</p>
-
-<p>Mi eksaltas.</p>
-
-<p>„Kio?“ mi ekkriegas kaj miaj vortoj kiel pluvo plaŭdegas sur la
-kapon de la nenionfaristo. „Preskaŭ ŝajnas<!-- p. 141 --> al mi, ke vi tute ne
-kredas, ke ni vivas efektive en Romo dum Nerona epoko?“</p>
-
-<p>Tabakaĉ palpebrumas ruze kaj respondas:</p>
-
-<p>„Kompreneble, mi ne kredas tion. Mi ne estas tiel malsaĝa. Mi tre
-bone scias, ke ĉio estas nur maskaĵaro, kiun la sinjora moŝto
-aranĝis kun la karnavaluloj, nur por trompi nin! Jes, por trompi
-nin!“</p>
-
-<p>Tion dirinte, Tabakaĉ bruligas sian pipon kaj formarŝas triumfe...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>44.</h3>
-</div>
-
-<p>Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo.</p>
-
-<p>„Tre estimataj gesinjoroj!“ salutas solene Fromaĝi. „Mi kunvokis
-vin hodiaŭ al grava konferenco. Nia estado en Romo daŭras nun jam
-kelkajn semajnojn kaj mi konstatas kun ĝojo, ke ni faris sur la
-antikvan mondon impreson, kian ni ne kuraĝis esperi. Mi vere ĝojas,
-ke mi plue povas konstati, ke ĉiu el ni restis sana kaj serena. Ke
-ni sentas nin bone inter niaj romanaj amikoj. Kun des pli granda
-bedaŭro kaj ĉagreno mi devas konstati, ke certa homo, kiun mi ja ne
-bezonas nomi, montris denove sian malindon kaj impertinentecon!...“</p>
-
-<p>„Mi postulas punon!“ krias Sovaĝi kaj pugnobatas la tablon.</p>
-
-<p>„Mi petas silenton“, mi diras malaprobe.</p>
-
-<p>„Estimataj gesinjoroj!“ daŭrigas Fromaĝi. „Mi povas laŭsenti
-la indignon, kiu skuas vin ĉiujn. Vere puninda estas tiu homaĉo,
-kiu amasigas krimon post krimo kaj kompromitas la dudekan jarcenton
-en maniero senhonta. Sed memorante gravajn servojn, kiujn li faris al
-mi, mi petas indulgon. Ne, mi ne kunvokis vin hodiaŭ por konferenci
-pri tiaj malagrablaĵoj. Multe pli gravaj kaj<!-- p. 142 --> serenaj taskoj atendas
-plenumon. Lia imperiestra moŝto Nerono kaj liaj korteganoj estos
-morgaŭ niaj gastoj! Do estas necese interkonsili pri bona kaj afabla
-akcepto. Vi scias ĉiuj, kiel pompe kaj brile akceptis nin nia
-imperiestro kaj ŝajnas, ke ĉiu el ni kunportis de la Palatino plej
-agrablajn impresojn. Ni nun zorgu, ke ankaŭ Nerono forlasos nin kun
-plena kontento. Kaj mi demandas vin: kion ni devas fari por prepari
-la festenon inde kaj impone?“</p>
-
-<p>Ĉiu silentas. Tiam mi leviĝas.</p>
-
-<p>„Geamikoj!“ mi krias. „Nia kara estro kaj fidinda gvidanto
-Mateo Fromaĝi estas prava, se li diras: ni devas zorgi, ke Nerono
-forlasos nin kun plena kontento. Vi scias kaj spertis mem, ke la
-festenaj manĝoj antikvaj multe diferencas de la niaj. Unue do estas
-demando: ĉu ni havos sufiĉe da sofoj, kanapoj kaj similaj kuŝejoj
-por niaj gastoj, ke ili dum la manĝo povos kuŝi tute komforte?
-Ŝajnas al mi, ke ekmankos la sofoj. Tial mi proponas, ke ni
-prunteprenu antikvajn divanojn de nia najbaro Sabellius Rufus.“</p>
-
-<p>„Pri tiu ĉi afero mi jam meditis“, diras sinjorino Kamilo. „Mi
-jam priparolis ĝin kun nia antikva najbaro. Bedaŭrinde Sabellius
-Rufus volas pruntedoni siajn divanojn nur kondiĉe, ke ni invitos
-ankaŭ lin...“</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi.</p>
-
-<p>„Sed paĉjo“, diras Maria, „ni devas cedi al li, se ni ne volas
-ridindiĝi antaŭ niaj romaj gastoj.“</p>
-
-<p>„Pri la divana afero“, mi diras kvietige, „ni certe iel
-interkonsentos. Sed jen aperas antaŭ ni problemo multe pli grava:
-kion manĝos niaj gastoj?“</p>
-
-<p>„Jes“, diras sinjorino Kamilo, kaj en ŝia voĉo vibras la
-grandaj mastrinaj zorgoj. „Mi mem bone scias, ke ni ne povas
-prezenti tion, kion ni kutimas manĝi. Sed<!-- p. 143 --> kion kuiri? Tro malmulte
-ni konas la antikvan kuirmanieron.“</p>
-
-<p>„Efektive“, mi diras. „La manĝa problemo estas plej grava. Se
-ni ne sukcesos solvi ĝin feliĉe, la tuta festeno povas malsukcesi.
-Mi do proponas, ke ni dungu por tiu vespero antikvan kuiristinon...“</p>
-
-<p>Fromaĝi, kiu jam ŝvitas pro la malfeliĉo de la problemo, nerve
-fingrokombas sian hararon kaj krias:</p>
-
-<p>„Li estas prava! Li estas prava! Ni serĉu antikvan kuiristinon!“</p>
-
-<p>„Bone“, diras Kamilo kaj aldonas la malesperan demandon: „Sed
-de kie ni prenos ŝin?“</p>
-
-<p>„Ni devas anonci en la loka gazetaro!“ vokas fraŭlino Snob kaj
-estas tute fiera pro sia saĝa konsilo.</p>
-
-<p>„Tia ankoraŭ ne ekzistas!“ mi rekrias kaj sendas venenan
-rigardon.</p>
-
-<p>„Sed mi scias tion!“ ŝi obstinas.</p>
-
-<p>„Vi eraras!“</p>
-
-<p>„Tute ne!“</p>
-
-<p>„Malgraŭ ĉiuj viaj universitataj...“</p>
-
-<p>„Trankviliĝu!“ kvietigas Kamilo.</p>
-
-<p>Sed ni daŭrigas la komencitan disputon, dum ĉiuj aliaj interkrias.
-Fromaĝi ekscitiĝis tiom pro la kuiristina problemo, ke li kuras
-ĉirkaŭ nian tablon kaj gestas furioze. Estas ĝenerala tumulto...</p>
-
-<p>Tiam Sovaĝi, kiu sidis ĝis nun mute ĉe la tablo, nerve fingrotamburas
-sur la tablo, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo
-kaj kokokrias:</p>
-
-<p>„Mi petas la vorton!“</p>
-
-<p>Ĉiuj eksilentas kaj Fromaĝi donas al li la vorton. Tiam Sovaĝi
-leviĝas malrapide, ĉirkaŭrigardas en rondo kaj kruce metas la
-manojn sur la bruston.</p>
-
-<p>„Estimataj elektitoj de la homaro! (aplaŭdo<!-- orig: alplaŭdo -->). Mi<!-- p. 144 --> intence alparolas
-vin per tia titolo, kiu estas pli ol honora! Sed nun estas demando,
-ĉu vere vi montriĝos indaj porti tian titolon?! (aŭdu! aŭdu!) Jes,
-mi vidas viajn mirantajn mienojn. Sed aŭskultu, kion mi diros. Mi
-konstatas, ke regas inter vi granda diverseco de opinioj. Tio ĉi
-okazis jam ofte. Kaj vere estas ridinde, ke vi cerbumas pri la
-kuira problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?).
-Elektitoj de la homaro! Vi volas esti reprezentantoj de la dudeka
-jarcento. Kaj estas via nobla tasko kaj sankta devo: <i>teni supren
-la standardon de nia kulturo</i>! (brave!) Jes, ni devas montri nian
-kulturon fiere kaj kuraĝe, kiel decas homojn noblajn kaj sentimajn.
-Ni ne kaŝu nian kulturon, sed ni ĝin prezentu! Kaj mi do alvokas vin
-ĉiujn: realigu la grandan kulturan mision en la antikva Romo kaj
-akceptu Nerono-n kaj lian kortegon laŭ maniero kaj kutimo <i>kultura</i>!
-Nur tiam, kiam ni senkaŝe kaj publike montros nian kulturon, la
-antikva mondo komprenos nian grandecon. Mi do petas vin insiste
-kaj ĵure: ne konformiĝu timeme al la antikvaj moroj! Ĉu Nerono
-akceptis nin dudekajarcente? Tute ne, li akceptis nin antikve.
-Kaj ni? Ni akceptos lin same, t. e. moderne. Jes, ili sidu sur niaj
-seĝoj kaj per niaj manĝilaroj manĝu tion, kion kuiros nia ŝatinda
-Sabino. Jes, mi eĉ proponas prezenti unuarangan menuon! Kaj,
-estimataj gesinjoroj, kiam ni en tia maniero prezentos al niaj
-antikvaj gastoj<!-- orig: gastaj --> la dudekan jarcenton, ni ne nur rikoltos laŭdon kaj
-aplaŭdon, sed ni montros per tio klare kaj publike, ke ni volas
-plenumi nian grandan kulturmision en antikva Romo, ke ni ne timas kaj
-ne hontas pri nia kulturo, <i>ke ni volas montriĝi veraj elektitoj de
-la homaro</i>! &#8212; Mi finis.“</p>
-
-<p>Granda entuziasma aplaŭdo sekvas la paroladon de la<!-- p. 145 --> profesoro.
-Fromaĝi estas tute kortuŝita kaj dankas per emociaj vortoj:</p>
-
-<p>„Karaj gesinjoroj! Miaj vortoj estas tro senfortaj kaj senbrilaj
-por danki nian eminentan amikon Sovaĝi en konvena formo. Li ja savis
-nin jam ofte el minacaj krizoj. Li sciis ĉiam trafi per majstra
-spiritosago la kernon de l’ problemoj kaj proponi taŭgajn solvojn.
-Ankaŭ nun li trafis tion, pri kio vane kaj ridinde ni cerbumis.
-Akceptu nian plej koran dankon, amiko!“</p>
-
-<p>Nun oni transpaŝas al la pli detala elekto de la menuo. Post
-kelkminuta debato oni fiksas jenan menuon: sardinoj kaj marinita
-angilo, kaviaro, konservaĵaj omaroj kun majonezo, bovaĵa gulaŝo
-kun farunbuletoj, kukumo, mustardo, terpomoj en ĉiaj formoj (ni
-intencas fordoni nian lastan provizon), paprikaj kokoj kun
-vermiĉeloj kaj rizo, pulmrostaĵo kun garnituro, kolbasetoj kun
-brasiko, pomkuko, kremtorto, glaciaĵo, fromaĝo, fruktoj kaj nigra
-kafo. Ni trinkos bieron enbotelan, madejrovinon, hungaran kaj alian
-vinon, konjakon kaj ĉiuspecajn likvorojn.</p>
-
-<p>Post tio oni interkonsentas ankoraŭ pri diversaj aranĝoj de teknika
-speco kaj Fromaĝi finas la konferencon per la memorindaj vortoj:</p>
-
-<p>„Ni do venis al feliĉa interkonsento. Mi estas konvinkita, ke ni
-preparis kaj decidis ĉion tiel, ke la homaro de l’ dudeka jarcento
-ne hontos pri siaj elektitoj. La konferenco do estas finita. Sed
-antaŭ ol ni disiros, mi volas laŭte voki al vi: nia altŝatata
-imperiestra moŝto Nerono, <i>li vivu</i>!“</p>
-
-<p>Kaj tion kriinte, li fermas la kunsidon...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>45.</h3>
-</div>
-
-<p>Mi staras sur la galerio kaj rigardas en la vastan vitran halon. Kaj
-mi ne volas kredi, ke ĉio, kio okazas sub<!-- p. 146 --> mi, estas efektiveco.
-Kvazaŭ sonĝaj figuroj, kvazaŭ marionetaj pupoj, la homoj ŝoviĝas
-unu tra alia. Helega lumo brilas en la granda kupolo kaj radias el
-multkoloraj sennombraj elektraj lampetoj, kiuj ĉirkaŭas la galerion
-kiel fajraj girlandoj. Kaj granda gramofono koncertas viglajn
-marŝojn...</p>
-
-<p>Nerono kuŝas sur nia plej bona sofo, kiun kovras blankursa felo. Li
-ĝojas, ke li ne bezonas sidi sur seĝo. Li amuzas sin mokadi pri la
-sidantoj.</p>
-
-<p>Evidente la romanoj sentas grandan maloportunon. Unu blasfemas, alia
-insultas. La maljuna Seneca (cetere brava drinkanto) dufoje jam
-glitis malsupren de sia seĝo. La poeto Lucanus laŭte diras, ke la
-sidado ĉe la tablo estas malinda traktado de la malsupra korpoparto.
-Vitellius plendas, ke la sidado malhelpas satigi sin. Nur la eleganta
-Petronius estas kontenta kaj opinias, ke la sidado estas tre
-estetika.</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo kaj Maria estas plene okupitaj por kontentigi la
-gastojn. Ili estas jam en zorgo, ke elĉerpiĝos la brasiko. Ĉar
-evidentiĝas, ke tiu estas plej ŝatata. Eĉ Nerono forgesas sian
-diecon kaj enstomakigas terurajn amasojn da brasiko, kremtorto kaj
-ĉampano. Ankaŭ la plendinta Vitellius malgraŭ la maloportuna
-sidado englutas kvantegojn. Mi admiras sincere la antikvajn
-stomakojn...</p>
-
-<p>Dume Tabakaĉ ĉirkaŭiradas kiel policisto. Li ne toleras, ke la
-karaj gastoj enpoŝigus ĉiuspecajn malgrandaĵojn ekz. salujojn,
-tranĉilbenketojn, kulerojn aŭ likvorajn glasetojn. Sed por malhelpi
-la ŝtelemon de la gastoj, ne sufiĉas eĉ liaj argusaj okuloj kaj
-lia severa mieno. Jen, la maljuna Seneca ĵus prenaĉas belan
-arĝentan tortotranĉilon...</p>
-
-<p>Sinjoro Sovaĝi sidas apud Nerono. Li levas sin kaj<!-- p. 147 --> havas grandan
-paroladon en latina lingvo, bone preparitan. Li akcentas la gravecon
-de l’ momento, en kiu unuafoje antikvaj homoj estas gastoj de l’
-dudeka jarcento. Ke la hodiaŭa tago estas okazaĵo unika en la
-historio de la mondo... Lia parolado tamen ŝajnas esti tre malklara
-por la antikvaj cerboj. Nur kiam li komencas laŭdan himnon je
-Nerono, ĉiuj laŭte aplaŭdas. Kaj Nerono mem estas tre kontenta.
-Post tio respondas la poeto Lucanus en versoj, kiuj bedaŭrinde estas
-por mi tute ne kompreneblaj.</p>
-
-<p>Ankaŭ Karolo estas plene okupita. Li prenis sur sin specialan
-taskon. Li starigis sur la galerio en kaŝita punkto filman aparaton,
-por fotografi la bildojn kaj konservi ilian vivon por eterne.</p>
-
-<p>„Ha, tio estos filmo!...“ li diras al mi kaj langoklaklas.
-„Tian filmon certe la mondo ankoraŭ ne posedas!“</p>
-
-<p>„Hm“, mi respondas, „vi fariĝos certe plej fama reĝisoro.“</p>
-
-<p>„Kompreneble, kompreneble“, li murmuras, dum liaj okuloj ekbrilas
-pro ĝojo kaj fiero. „Estas nur bedaŭrinde, ke oni devas filmi
-kaŝe...“</p>
-
-<p>Kaj li denove turnas kun fervoro je sia aparato.</p>
-
-<p>Post la manĝo, kiam ĉiuj satiĝis, Fromaĝi aranĝas kinematografan
-prezentadon. Pri tio nepre insistis Sovaĝi dirante, ke oni nepre
-devas prezenti al la antikvuloj en bildoj la kulturon de l’ dudeka
-jarcento.</p>
-
-<p>Fromaĝi do kurigas diversajn filmojn, kiuj montras la vivon en
-grandaj urboj kiel Londono, Parizo, Berlino, Vieno ktp.</p>
-
-<p>La gastoj rigidiĝas pro mirego kaj timo, kiam ili vidas la vivantajn
-bildojn. Kelkaj laŭte ekkrias. Ĉiuj opinias, ke novaj teruraj
-sorĉaĵoj montriĝas antaŭ iliaj okuloj...</p>
-
-<p>Tiam okazas stranga sceno. En Berlino montriĝas sur<!-- p. 148 --> strato subite
-aŭtomobilo. Ĝi kuregas kun venta rapideco kontraŭ la publikon, t.
-e. kontraŭ nin. Nerono eksaltas kun sovaĝa krio kaj la kuraĝaj
-korteganoj rifuĝas rapide. Kelkaj falas de la seĝoj kaj rampegas
-sub la tablon. Nur Petronius saltas rapide antaŭ Nerono-n, kovras
-lin per sia korpo kaj krias kun laŭta voĉo: „Protektu la dian
-Cezaro-n!“ Kaj tiel okazas, ke la saĝa Petronius, kiu malamikas
-konstante kun Tigellinus pro la imperiestra favoro, akiras
-sukcesegon. Tigellinus rifuĝinte unua sub la tablon, tuj perdis la
-favoron. Li koleregas nun al ni...</p>
-
-<p>Poste oni kondukas la gastojn en la parkon antaŭ la domon. Ĉi tie
-Karolo instalis mirindan elektran lamparon, kiu vekas ĝeneralan
-admiron.</p>
-
-<p>Karolo estas admirata ankoraŭ pli, kiam li prezentas sian arton en
-celtabula pafado. Nerono entuziasmiĝas tiom, ke li mem volas pafi.
-Ĉiuj ni nepre malkonsilas al li. Fromaĝi krias „arogantegaĵo“ kaj ne
-permesas, ke oni donus pistolon al li. Nerono koleriĝas. La situacio
-fariĝas minaca. Fromaĝi insistas. La romanoj maltrankviliĝas...</p>
-
-<p>Tiam feliĉe la danĝeran situacion savas Tabakaĉ. Li grandanime
-pruntedonas sian revolveron.</p>
-
-<p>Estas aspekto mizera kaj ridinda, kiel Nerono timtreme tenas la
-infanludilon kaj kiel li celas fermpremante konvulsie la okulojn. La
-pafo ekkrakas. Kompreneble li ne trafis. Unue tio ja estis neebla kaj
-due li pafis kun fermitaj okuloj. Sed liaj korteganoj kriegas
-aplaŭde kaj parolas al li kredige, ke li trafis kaj ke li estas
-majstro en la pafado. Tabakaĉ preteme „ŝargas“ la revolveron.</p>
-
-<p>Sed subite Nerono ricevas atakon de cezara frenezo. Hazarde
-Tigellinus staras izolita de aliaj. Nerono strabe<!-- p. 149 --> rigardas lin kun
-malica kontento, poste levas rapide la revolveron kaj pafas sur lin.
-Tigellinus tuj falegas teren, kvankam li ja ne povas esti iel
-trafita. Sed Nerono volas nun pafi sur ĉiujn korteganojn, kiuj
-timigite diskuras. Sed Fromaĝi malpermesas al Tabakaĉ ŝargi
-denove. Nerono pro tio furioziĝas. Li kriegas, ke li aranĝos en la
-areno teruran pafadon sur homojn. Inter la korteganoj regas paniko...</p>
-
-<p>Feliĉe la brasiko de l’ dudeka jarcento savas nin. En la stomako
-de l’ dia Cezaro ĝi komencas efiki. Li volas tuj veturi hejmen.
-Rapide mi puŝas lin en aŭtomobilon kaj veturigas lin al la
-Palatino. Sed la kompatinda imperiestro fariĝas tiel stomakmizera
-kaj ĝemegas tiel terure, ke mi rapide devas reveturi kaj venigi
-kelkajn kuracilojn. Mi donas al la ĝemanto malavaran dozon da natro
-kaj <i lang="la">nux vomica</i>, sed ne atendas la rezulton. Mi malaperas plej
-rapide kaj esperas, ke miaj kuraciloj efikis bone...</p>
-
-<p>Tiel mizere finiĝis la granda festeno.</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo laŭte dankas Dion, ke la tuta gastaro forlasis nian
-domon. Ni estas ĉiuj iom seniluziigitaj. Fromaĝi koleras, ke oni
-permesis al Nerono manĝi tiom da brasiko. Ke el tio povas rezulti
-granda malamikeco...</p>
-
-<p>Plej seniluziigitaj estas la kuiristino Sabino kaj ĉambristino Cili.
-Ili koleregas kaj rakontas verŝante larmojn de kolero, ke neniu
-gasto donis trinkmonon, kvankam ili staris antaŭ la pordego kiel
-admonantinoj kun etendita mano! Kaj kia aroganteco &#8212; la poeto
-Lucanus adiaŭe kisis Cili-n kaj dum la kiso ŝtelaĉis al ŝi
-testudŝelan pinglon el la hararo...</p>
-
-<p>Ni estas en granda embaraso. La stranga konduto de<!-- p. 150 --> niaj gastoj
-kontraŭ Sabino kaj Cili, kiuj ja havis plej multe da laboro, estas
-vere hontinda. Kion fari?</p>
-
-<p>Ni konsolas ambaŭ per riĉa mondonaco en la valuto de l’ dudeka
-jarcento...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>46.</h3>
-</div>
-
-<p>Lydia, la bela junulino, kun kiu mi konatiĝis dum la lasta festeno
-ĉe la imperia kortego, ofte vizitas min. Ŝia patro, la impertinenta
-skribisto Menenius Piso, estas tiom malica, ke li sendas ŝin al mi.
-Kun larmoj ŝi konfesis al mi, ke li volas vipigi ŝin, se ŝi ne
-loge sciiĝos de mi, en kio konsistas nia forto. Mi fariĝis tre
-suspektema. Kaj mi vere timas, ke la romanoj povus sciiĝi pri niaj
-„kontaktiloj“, kies forpreno kaŭzus neatenditajn komplikaĵojn...</p>
-
-<p>La romana junulino sentas grandan simpation por mia persono. Ŝi
-estas pli saĝa kaj klera ol ŝia patro, kaj ofte ni promenas tra la
-vasta parko de Sabellius Rufus kaj parolas pri seriozaj problemoj. Mi
-mem perfektiĝas pli kaj pli en la latina lingvo kaj antaŭvidas, ke
-mi parolos pli bonan latinon ol la plej klera scienculo de l’
-dudeka jarcento.</p>
-
-<p>Ofte ni ripozas sur ŝtona benketo sub pinio kaj rigardas en la bluan
-spegulon de la lago, kiun bordas marmoraj rokoj.</p>
-
-<p>En tiaj momentoj ni ofte silentas enpense, ĝis kiam vekas nin la
-cinikulo, kiu spione rampas tra la parko. Li rikanas malbele kaj
-ĵaluze, kiam li preterpasas. Aŭ li kutimas stari ĉe la laga bordo
-kaj per viandopecoj nutri siajn amatajn murenojn...</p>
-
-<p>La antikva idilio, kiu komenciĝas tie ĉi, estas kiel fantazia
-kuriozaĵo. Kial mi ne havu amatinon de l’ antikva<!-- p. 151 --> tempo? Mia koro
-batas pli vigle, kiam mi rigardas la klasikan belon, pri kiu kantas
-poetoj de antikvaj tempoj, kaj kiu viviĝis por mi en karno kaj
-sango, en floranta knabina korpo. Kaj ia varmega febro skuas min,
-kiam ŝia vizaĝo proksimiĝas al la mia, kiam ŝia varmega spiro
-tuŝas miajn vangojn, kiam en ŝiaj okuloj kreskas ... kreskas io ...
-iaj pasiaj revoj, kiujn mi neniam legis en okuloj de knabinoj
-niatempaj...</p>
-
-<p>Sendube en antikvaj tempoj oni amis alie ol hodiaŭ. Pli pasie ...
-pli nature ... sen modernaj iaj incitiloj... ĉu mi scias?</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>47.</h3>
-</div>
-
-<p>Menenius Piso notas:</p>
-
-<p class="far_sig">2 tagojn antaŭ la kalendoj de junio.</p>
-
-<p>Hieraŭ la dia Cezaro iris en granda procesio al la kapitolo en la
-templon de Jupiter por konfidencii al la estro de l’ dioj en
-patreca protekto sian vivon, kiu ŝajnas minacita per la ĉeesto de
-la fremdaj barbaroj. Kiam la pompobrila procesio transpaŝis la
-forumon, eksonis terura muĝegado en la aero, kiu pli kaj pli
-proksimiĝis. La procesio ekhaltis, kaj ĉiuj rigardis timeme en la
-ĉielon, sur kiu aperis grandega birdo, kiu almuĝegis kaj rondflugis
-super la forumo; sed la monstro ne estis birdo, kiel baldaŭ
-evidentiĝis, sed terura maŝino, sur kiu sidis du el la fremdaj
-potencaj barbaroj kaj kun sovaĝa bruego ĵetigis en la aeron sian
-fajron kun tondra kaj alispeca timegiga muĝego. La dia Cezaro
-komence staris kiel lia ĉirkaŭularo rigidega, sed poste li vualis
-sian kapon kaj ricevis svenatakon. La popolo ĵetis sin teren en
-sovaĝa timo kaj kriegis, ke proksimiĝas dia punjuĝo.<!-- p. 152 --> La terura
-maŝino ĉirkaŭflugis la forumon, jen ĝi malleviĝis, jen leviĝis
-kaj ĉio ĉi okazis kun tondro, fulmo kaj bruego.</p>
-
-<p>Kion Ikarus iam vane akirpenadis por moko de Apollo, pri tio nun
-sukcesis ĉi tiuj timigaj barbaroj, kiuj kvankam nur malmultaj, tenas
-sian manon super ni kaj ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.</p>
-
-<p>Do ilin servas ankaŭ la aero, kiel servas ilin la fajro kaj lumo;
-ili entimigis la romanojn per neviditaj sorĉaĵoj kaj trompebriigas
-ilin dum siaj festenaj manĝoj per ŝaŭmantaj trinkaĵoj kaj mieldolĉa
-malhela fluaĵo, kiu verŝajne estas de greka deveno, ĉar ili nomas
-ĝin <i>kafeos</i> aŭ tiel simile. Kaj kelkaj el niaj sinjorinoj estas
-tiel avidaj je ĉi tiu aĉa, malhela trinkaĵo, ke ili ofte vizitas
-posttagmeze la domon de la barbaroj, por esti regalataj per ĉi tiu
-trinkaĵo de la barbarestra edzino.</p>
-
-<p>Kaj ĉi tiu virino evidente venis nur pro la celo inciti la
-kristanojn, tiujn malamikojn de l’ ŝtato, al atako, ĉar la cinika
-filozofo, kiu apartenas al la familio de Sabellius Rufus,
-esplorsciiĝis, ke ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj kaŝloĝantaj
-en netroveblaj kavernoj de Romo. La kuraĝa viro proponis al
-Tigellinus siajn servojn kaj ĉar Tigellinus, kiu en sia konstanta
-batalo kun Petronius pro la favoro de l’ dia Cezaro denove
-malvenkis, estas malamiko de la kristanoj, oni povas esperi, ke li
-rapidos entrepreni energiajn rimedojn kontraŭ la ŝtatsubfosanta
-kristana bandaĉo kaj kontraŭ la potencaj barbaroj.</p>
-
-<p>Ĉi tiuj kuraĝis kontraŭstarigi siajn malbenitajn kutimojn al la
-niaj. Ili ne kontentiĝas, ke iliaj du veturiloj, movataj per mistera
-forto rapidegante sen ĉevaloj, ĉiutage trakuregas niajn stratojn,
-ke iliaj armiloj, el kiuj fajro tondras kaj fulmas, miloble superas
-niajn armilojn; ja, ili eĉ vendis siajn porteblajn kaj kunemeteblajn
-tegmentojn,<!-- p. 153 --> sub kiuj ili ŝirmas sin kontraŭ la pluvo, al niaj
-nobluloj kontraŭ multega mono, kaj kiam pluvas, oni povas vidi, kiel
-konsuloj, senatoroj kaj aliaj altrangaj sinjoroj, kiuj metis sur la
-kapojn la naŭzigajn altajn, nigrajn tuboformajn ĉapelojn,
-promenadas kaj mokas pri la dia pluvo sub sia portebla tegmento.</p>
-
-<p>Hieraŭ paroladis sur la forumo la oratoro Tullius Glabrio kontraŭ
-la fremduloj, sed kiam ekpluvis, li malfermis sian porteblan
-tegmenton kaj daŭris paroladi. Kia indigniga aspekto! Pri tia
-krimego certe la Manes de l’ dia Cicerono estas profunde
-kolerekscititaj.</p>
-
-<p>Kaj niaj sinjorinoj estas kvazaŭ frenezaj kaj provas simie laŭfari
-la abomenindajn vestaĵojn kaj kapkovraĵojn de la barbaraj virinoj.
-Ili igas mortigi en siaj ĝardenoj la valorajn birdojn kaj ornamas
-sian kapon per la plumoj l’ papagoj, pavoj kaj flamingoj.</p>
-
-<p>Kaj ni ĉiuj samopinias, ke estas nun plej urĝa tempo, ekagi
-ĉiuforte kontraŭ la fremdaj pereigantoj de niaj moroj kaj
-minacantoj de l’ ŝtato; por tio Tigellinus estas taŭga viro...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>48.</h3>
-</div>
-
-<p><i>Madame Lenormand rediviva!</i></p>
-
-<p>Ŝi reviviĝis en mia propra korpo. Kaj ŝiaj profetaj kaj aŭguraj
-kapabloj loĝas ankaŭ en mia cerbo...</p>
-
-<p>Iutage ni renkontis ĉe Petronius diversajn korteganojn de Nerono.
-Tiam mi tiras flanken Vespasiano-n, kaj diras kun misterplena mieno:</p>
-
-<p>„Nobla Flaviano. Sciu, ke al mi estas donita la alta donaco de
-profeta kapablo. Aŭskultu do: vi fariĝos imperiestro de ĉi tiu
-mondregno de l’ romanoj.“</p>
-
-<p>Vespasiano rigidiĝas dum momento. Li paliĝas kaj<!-- p. 154 --> ĉirkaŭrigardante
-kun suspektemo li petas pli detalajn informojn. Mi enpoŝigis
-hazarde kelkajn monerojn, kiuj devenas el la malsukcesinta aĉeto
-de profesoro Sovaĝi. Ni kompreneble ne povas ilin elspezi en la
-Romo de Nerono. Kun rideto mi elpoŝigas Aŭreus-on.</p>
-
-<p>„Rigardu, jen estas via cezara kronita kapo. Kaj jen vi povas legi:
-<i lang="la">Imperator Caesar Vespasianus Augustus, Pontifex maximus</i> &#8212; kaj
-konsulo vi estas sur ĉi tiu monero jam en la kvara jaro. Kaj jen
-estas ankaŭ viaj filoj, kiuj regos post vi, jen Titus, jen
-Domitianus, ambaŭ kiel imperiestroj...“</p>
-
-<p>Tion dirante, mi montras la koncernajn monerojn. La kompatinda
-Vespasiano komencas pantalontremeti kiel maljuna virino. Avido kaj
-freneza timo alternas en liaj trajtoj.</p>
-
-<p>„Viro ... viro...“ li balbutas senkomprene, „de kie vi scias
-tion?“</p>
-
-<p>Sed mi daŭrigas kun kontenta rideto:</p>
-
-<p>„Ne pasos longa tempo, kaj vi estos imperiestro. Kaj vi estos
-feliĉa regnestro. Via filo Titus detruos Jerusalemo-n kaj vi ambaŭ
-festos neviditajn triumfojn. Unue Nerono estos juĝate je morto...“</p>
-
-<p>Tiam ekbrilas pasie la okuloj de Vespasiano kaj li murmuras:</p>
-
-<p>„Nerono, Nerono mortos, tiu bestaĉo, tiu bestaĉo...“</p>
-
-<p>Sed subite li ektimegas. Liaj okuloj ĉirkaŭkuras singardeme. Kaj
-paŝante pli proksimen, li siblas:</p>
-
-<p>„Ha, vin iniciatas Nerono, ke vi tiel parolu. Li stampobatigis ĉi
-tiujn monerojn por ... por kapti min...“</p>
-
-<p>Mi ŝajnigas egan ofendiĝon.</p>
-
-<p>„Mi volis diri al vi ion agrablan“, mi respondas, „kaj nun vi
-suspektas min en fia maniero, ho Vespasiano. Mi do preferas forlasi
-vin...“</p><!-- p. 155 -->
-
-<p>„Ne!“ rekrias la Flaviano, „ĉu vi povas ĵuri, ke via scienco
-estas ĝusta kaj devenas de via mistera potenco?“</p>
-
-<p>Mi ĵuras kun trankvila konscienco. Post tio li almozpetas:</p>
-
-<p>„Donu al mi la monerojn ... mi aĉetos ilin ... mi donacas ĉi tion
-al vi!“</p>
-
-<p>Li ŝiras de sia brusto belegan ornamaĵon kun briletantaj ŝtonoj
-kaj enmanigas ĝin al mi. Volonte mi donas al li la monerojn kaj
-estas tre ĝoja kaj kontenta pri tiu ĉi interŝanĝo. Li forrapidas
-kaj post nelonga tempo mi vidas, ke li parolas ekscitite kun Titus,
-dum iliaj kapoj ardegas pro la sensaciaj novaĵoj...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Bedaŭrinde la ŝerco, kiun mi permesis al mi, havas terurajn
-sekvojn.</p>
-
-<p>Depost hieraŭ homoj svarmegas ĉirkaŭ nia domo. Ĉiu el ili volas
-scii sian estontan sorton. La flavianoj iel diskonigis, ke ni konas
-la estontecon &#8212; kio ja fakte estas vera...</p>
-
-<p>La maljuna Seneca nepre volas informiĝi, kiel longan tempon li
-ankoraŭ ĝuos la vivon. Kaj li tute ne scias, kiel baldaŭ jam la
-morto sidos sur lia nuko.</p>
-
-<p>Du precipe interesaj sinjoroj ĵus konsultas nin. La unu estas
-Amenhotep, la pastrestro de la Isis-kulto en Romo, la alia la glora
-astronomo kaj matematikisto Manilius Carinus. La Isispastroj faras
-tre bonajn negocojn per aŭgurado. Tial ilia ĉefpastro klopodas
-ekscii de ni certajn sekretojn, por utiligi ilin poste.</p>
-
-<p>„Adorindega patro“, mi respondas al liaj sennombraj demandoj.
-„La afero estas por ni tute simpla, sed bedaŭrinde ne por vi. Kiel
-vi jam aŭdis certe, ni venas el la lando de la estonteco. Estas do
-nature, ke ni konas vian estontecon, kiu por ni estas pasinteco.“</p><!-- p. 156 -->
-
-<p>„Noblaj fremduloj“, rediras la blankhara maljunulo, „pri tio ni
-aŭdis jam, sed ni kiel saĝaj viroj devis opinii, ke tiu ĉi famo
-estas infana rakonto transmonta. Sed mi petas vin, ke vi indulgu
-klarigi viajn asertojn pli detale...“</p>
-
-<p>Sovaĝi, kiu skribe kompilis en latina lingvo la necesajn klarigojn,
-laŭtlegas patose pri la esenco de l’ Co, de la aerooptikaj
-plataĵoj kaj de la merkatoraj montriloj. Ambaŭ romanaj saĝuloj
-aŭskultas kun granda atento. Sed ŝajne ankaŭ ili komprenas
-malmulton. Nur la astronomo, kiu ŝajnas koncepti eron de niaj
-klarigoj, ekscitiĝas treege. Sed la ĉefpastro, kutimigita pri
-diversaj ruzaĵoj, opinias, ke nia klarigo estas bonege elpensita
-trompaĵo. Kaj li tuj demandas tute logike:</p>
-
-<p>„Se vi do venkis la leĝojn de l’ dioj kaj de la tempoj per pli
-altaj potencoj, kiuj servas al vi, estas evidente, ke vi konas nian
-estontecon precize. Vendu do al mi vian sciencon!“</p>
-
-<p>Mi konsente klinas la kapon.</p>
-
-<p>„Ni povas bezoni nerona-n monon“, mi diras al Sovaĝi, kiu,
-estante bonega konanto de la romana historio, afable helpas min.</p>
-
-<p>Kaj poste ni vendas tutan kvanton da nia estonteca scio kontraŭ
-valora antikva mono. Ni rakontas tiom pri la estonteco de la romana
-imperio, ke ambaŭ romanoj turnadas la okulojn pro mirego kaj
-elbuŝigas ravokriojn. Ili forlasas nin kun feliĉegaj mienoj kaj
-ridetas ruze kiel aŭguristoj. Dume la profesoro ungoskrapas avide la
-antikvajn monerojn...</p>
-
-<p>Ankaŭ Nerono-n atingas la famo pri nia aŭgura kaj profeta arto.
-Ankaŭ li deziras sciiĝi de ni ion estontan. Ni estas en granda
-embaraso. Fromaĝi konsilas simple rifuzi. Sed mi trovas la solan
-solvon: mensogi!</p><!-- p. 157 -->
-
-<p>Kaj mi mensogas al Nerono belegaĵojn. Mi fantazias grandiozaĵojn.
-Nerono estas speciale scivola pri la pli postaj grandaj regnestroj de
-Eŭropo. Mi saĝe silentas pri la romanaj imperiestroj kaj mencias
-nur la pli modernajn imperiestrojn i. a. Napoleono-n. Mi rakontas, ke
-li estas potenca militisto, kiu kapablis almiliti multajn popolojn.
-Nerono tre ĝojas pri miaj rakontoj kaj estas tre kontenta. Precipe
-plaĉas al li Napoleono...</p>
-
-<p>Sed Nerono scias danki en maniero, kiu vere konvenas al imperiestro.
-Per palaca oficisto li sendas al mi grandan oran moneron, kiu similas
-medalionon. Unu flanko montras la trafan portreton de Nerono kun la
-okulvitroj kaj subskribo: <i lang="la">Imperator Caesar Nero Augustus</i>, la
-dorsa flanko fantazian portreton de Napoleono kun laŭra krono kaj
-subskribo: <i lang="la">Magnus Rex Barbarorum Napoleonus</i>.</p>
-
-<p>Per tia belsenca donacaĵo dankas min Nerono.</p>
-
-<p>Mi treege ĝojas. Tiu medaliono estas numismata kuriozaĵo! Ĝi estas
-unika kaj valorega. Mi estas nun subite homo riĉega kaj senzorga.</p>
-
-<p>Pro tiu ĉi raregaĵo akirbatalos la moneraj muzeoj de la tuta
-mondo!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>49.</h3>
-</div>
-
-<p>Nokto venis.</p>
-
-<p>En mia ĉambro brilas ruĝa amplo, kiu pendas de plafono. Silento
-fluas el ĝia ruĝa flamo. Nur tra fenestro malfermita mallaŭte
-enĉambriĝas nekutimita duonlaŭta bruo de l’ urbego dormiĝanta.
-Strange, strange ... tio ĉi ne estas la kutimaj sonoj de
-tramveturiloj kaj aŭtomobiloj. Tio estas silenta sed potenca voĉo
-de l’ antikva urbo... Kaj dolĉa bonodoro leviĝas el la plantejoj
-de la granda parko ... kaj kun la bonodoro miksiĝas la varmego de la
-suda nokto...</p><!-- p. 158 -->
-
-<p>Mi sidas antaŭ mia skribotablo kaj premas miajn ardegantajn
-tempiojn. Mia koro batas en tiaj noktoj pli vigle kaj mia spiro
-haltas. La sorĉo de l’ antikva tempo ĉirkaŭfluas min per magia
-forto ... mi fermas la okulojn kaj mute aŭskultas en la roman
-nokton...</p>
-
-<p>Kio? Mi ektremas.</p>
-
-<p>Ŝajnas al mi, ke iu movis la portieron ĉe la pordo. Aŭ ĉu estas
-iluzio? Mi turnas malrapide miajn okulojn. Mi leviĝas kaj iras al la
-pordo. Mi flanken tiras la portieron. Sed mirigite mi ekhaltas.</p>
-
-<p>„Lydia, vi?“ mi flustras.</p>
-
-<p>Mute ridetas la juna romanino. Mi repaŝas por admiri ŝin. Ankoraŭ
-mi ne vidis tian mirindan vizaĝon. Ŝajnas, ke tiu ĉi virino
-hodiaŭ ne estas homo, sed fantazia imagaĵo de virgino, kiun kreis
-la genio de dia artisto...</p>
-
-<p>Mi ekprenas ŝian manon kaj tiras ŝin en la ruĝan brilon de la
-amplo.</p>
-
-<p>„Vi estas bela“, mi diras simple.</p>
-
-<p>Sed post momento mi aldonas kun tremanta voĉo:</p>
-
-<p>„Kial vi venis al mi en tiu nokta horo?“</p>
-
-<p>„Mi venis por ami vin, fremdulo“, ŝi diras varme.</p>
-
-<p>„Ami min?“ mi ripetas kaj fikse rigardas ŝin.</p>
-
-<p>Mi staras mute kaj senmove. En mia kapo renversiĝas ĉio kaj la
-realo ŝajnas fariĝi fabela rava sonĝo. Malrapide ... malrapide ...
-kiel belega febro leviĝas en mia brusto amo ... ĝi kreskas pli kaj
-pli kaj ŝanĝiĝas en maron de pasiaj flamoj, kiu muĝas kaj kantas
-ĉirkaŭ mi...</p>
-
-<p>Lydia demetas siajn vestaĵojn. Ŝi faras tion malrapide kaj
-senĝene, dum mi rampe paŝas en angulon de la ĉambro. Kaj kiam ŝi
-senhonte staras senmove en virgina pureco, mi kredas, ke staras
-antaŭ mi statuo mirinde skulptita.</p><!-- p. 159 -->
-
-<p>Mi krietas:</p>
-
-<p>„Diru al mi, Lydia, ĉu vi estas virino ... nura virino?...“</p>
-
-<p>Longa malhela hararo disligiĝis kaj kovras ŝiajn ŝultrojn kaj
-lumbojn kiel vestaĵo kaj vualas ŝiajn fortikajn ruĝetajn mamojn.
-La brakoj estas harmonie kaj belege konstruitaj. La larĝaj koksoj
-disvolviĝas en riĉa abundo. Kaj en ŝia ruĝeta vizaĝo ardas
-malhelaj okuloj kvazaŭ speguloj, kiuj elsendas misteran fajron.
-Inter purpuraj lipoj ekbrilas blankega dentaro...</p>
-
-<p>Neniam mi renkontis tian virinon ... mi ebrias ... mi etendas la
-brakojn reveme, kvazaŭ mi volas kapti la belegan fantomaĵon, kiu
-korpiĝis subite antaŭ miaj okuloj ... mia sango pulsadas en miaj
-tempioj ... mi volas krii pro raveco, sed mi ne trovas vortojn por
-esprimi miajn sentojn en latina lingvo...</p>
-
-<p>Lydia kuŝiĝis sur molan divanon. Ŝia longe etendita knabina korpo
-ŝajnas skulptita el marmoro. Kaj la lumo de la amplo spiretas sur
-ŝian korpon delikatan rozkoloran vualon. La ruĝeta brilo ŝajnas
-kisi delikate ŝiajn purajn mamojn kaj karesi lude ŝiajn abundajn
-femurojn kaj klasikajn krurojn ... kaj ŝiajn genuojn, kiujn ŝi
-kunepremas en virgina ebria timemo...</p>
-
-<p>„Fremdulo ... fremdulo...“ ŝi flustras sindone „... vi, kiu
-disponas pri senlima potenco, akceptu min, vian sindonan
-sklavinon...“</p>
-
-<p>Rigide mi staras. Ruĝaj ombroj dancas sur tapetoj. Ĉirkaŭ mi
-leviĝas kanto de amo en murmuraj plendoj ... en jubilantaj ĝojegoj
-... mia kapo bolas ... mia karno ekbruliĝis kaj suferas kaj plendas
-... la ampla flamo fariĝas ruĝa suno ... iluzioj ŝvebas ĉirkaŭ
-ĝi ... la pasia frenezo balancas min...</p>
-
-<p>„Ĉu ... ĉu ... estas vere“, mi balbutas, „ke vi amas min,
-Lydia?...“</p><!-- p. 160 -->
-
-<p>„Mi amas vin, fremdulo. En mia tremanta korpo furiozas la potenco
-de la amo. Mia brusto leviĝadas pro la dezirego kaj krevos, se vi ne
-trankviligos ĝin...“</p>
-
-<p>Mi ŝanceliĝas al la fenestro. Ĉu mi komprenas, kion volas tiu ĉi
-knabino? Ĉu mi komprenas la antikvajn opiniojn pri la amo? Kio? Ĉu
-estas eble, ke tiu ĉi knabino povas pasie ami homon de l’ dudeka
-jarcento?... Mallaŭte atingas miajn orelojn ŝia malgaja voĉo:</p>
-
-<p>„Ĉu vi ne volas ... ne volas akcepti mian amon, kiun mi oferas kun
-humilo? Ĉu mia korpo, kiun vipas amaj pasioj, ne trovis plaĉon en
-viaj diaj okuloj? Diru ... diru, fremdulo!...“</p>
-
-<p>Ŝia voĉo ŝajnas skui miajn ŝultrojn kaj ŝiri min reen en la
-ejon. Mi repaŝas kun palpantaj manoj kaj ŝanceliĝas inter la
-dancantajn ruĝajn ombrojn. Kun grandaj frenezaj gestoj mi volas
-paŝi al ŝi, sed mi haltas meze en la ejo kaj balbute krias:</p>
-
-<p>„Vi!... Do estas vere, ke vi amas min ... kaj mi?...“</p>
-
-<p>Ĉu mi indas forrabi kaj posedi la belon, kiun elspiras via mirinda
-korpo?... Ĉu vi estas bildo, imagaĵo, fantazikreaĵo, kiun iluzias
-mia cerbo?... Mi vidas viajn delikatajn formojn, vian knabinan
-freŝan korpon, kiu vokegas aman kontentigon ... mi aŭdas la
-murmurajn sonojn de via arĝenta voĉo ... mi vidas la infanan
-rideton... Ĉu mi prenu ĉion?... Ĉu mi trinku la ruĝetan brilon de
-via karno kaj delikatecon de via rozkolora haŭto? ... ĉu mi karesu
-mian frunton je la bruetanta silko de via hararo? ... ĉu mi soife
-premu miajn lipojn al via ŝveliĝanta brusto?...</p>
-
-<p>Ruĝa krepusko disvastiĝas tra la spaco. En la ĉambro regas
-atmosfero de revegoj, kiuj ĉirkaŭas min ... eniĝas tra buŝo,
-nazo, okuloj kaj oreloj kiel ebriiga vino...</p><!-- p. 161 -->
-
-<p>Ĉi tie en la ejo, en ĉi tiu nokta horo du mondoj skuiĝas unu
-kontraŭ la alian. La praa sento de l’ homaro venkas ĉiujn barojn,
-kiujn starigis kulturoj kaj epokoj! La praa sento de l’ homaro, kiu
-eterne vivas, dum ekzistas homa vivo, ne konas interspacojn tempajn
-aŭ ideajn. Ĝi marŝas kvazaŭ potencego tra la mondo. Ĝi vivas plu
-tra generacioj kaj neniam mortas. Kaj dum kadavroj fariĝas cindro
-kaj revenas en terecan staton, ĝi kreas el la homruinoj novan vivon.
-Per ĝi ekfloras novaj homaj korpoj...</p>
-
-<p>Mi falas sur miajn genuojn. Pli kaj pli proksimen mi ŝoviĝas sur la
-mola tapiŝo al la knabina tremanta korpo. Mi sentas, ke larmoj
-plenigas miajn okulojn. Mi volas halti, mi volas reiri, sed mi ne
-kapablas kontraŭstari tiun potencegon, kiu senkompate vipas min
-antaŭen...</p>
-
-<p>Miaj lipoj moviĝas kvazaŭ preĝe:</p>
-
-<p>„Lydia ... nenion timu ... mi ne tuŝos vian senkulpon ...
-sanktaĵo vi estas por mi...“</p>
-
-<p>Sed nun mi genuas tute proksime apud ŝi. Mia nazo flaras la
-bonodoron, kiu fluas de ŝia floranta korpo kvazaŭ sveniga nubo...
-Mi klinas mian kapon. Miaj lipoj tuŝetas la silkomolan haŭton de
-ŝia ŝultro...</p>
-
-<p>Kaj miaj lipoj flustras vortojn, kiujn sufokas singultoj:</p>
-
-<p>„Mi ne komprenas la misteron, kiu kuŝas en via bela korpo ... mi
-sentas nur, ke estas tiu praa potencego, kiu nin forĝas unu al alia
-... kaj mi ne povas ... ne povas kontraŭstari tiun forton, kiu
-frakasas mian propran volon...“</p>
-
-<p>Ŝi kovras mian vizaĝon per siaj haroj kaj diras mallaŭte:</p>
-
-<p>„Fine ... fine ... vi venis...“</p>
-
-<p>Kaj dum kiam la brila amplo trempiĝas pendole en ruĝan krepuskon,
-dum kiam mute kliniĝas ĉirkaŭ ni la<!-- p. 162 --> ruĝtapetaj muroj, dum kiam
-la purpuraj teksaĵoj vualmoviĝas antaŭ la fenestro kaj revemaj
-amgravedaj ombroj flugetas fantazie tra la ejo kvazaŭ grandaj
-papilioj &#8212; varmega brako plektas mian nukon kaj trans purpuraj lipoj
-venas dolĉaj ĝemoj...</p>
-
-<p>Senforte miaj lipoj kispremiĝas en la ondantan bruston de l’
-knabino...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>50.</h3>
-</div>
-
-<p>Grizaj zorgoj pezas super mia kapo. En la aero ŝvebas minaca
-malsano. La cezara frenezo infektis nin ĉiujn. La frenezo etendas
-kiel grandega vesperto siajn nigrajn venenajn flugilojn kaj, kiun ĝi
-tuŝas, tiu jam estas perdita por ĉiam. Kaj la mistera malsano
-kvazaŭ anima pesto ekmordas kaj korodas la menson.</p>
-
-<p>Kaj mi mem ekprenas mian kapon, en kiu la pensoj jam delonge dancas
-konfuze kaj malorde, kaj demandas min: ĉu ne estus bone, forlasi
-Romo-n kaj reveni en nuntempon? Ha, mi timas, ke ni freneziĝos fakte
-ĉiuj, kiam ni restos pli longe...</p>
-
-<p>Miaj okuloj rigardas ofte fikse tra mia fenestro. Mi vidas la
-marmorajn kolonojn de romanaj temploj, super kiuj etendiĝas pinioj.
-Mi vidas homojn, kiuj paŝas tra la parko, vestitaj karnavale. Mi
-aŭdas stratajn bubojn, kiuj kriaĉas nekompreneblajn latinajn
-insultvortojn...</p>
-
-<p>Mi rigardas kaj aŭskultas la strangaĵojn kvazaŭ en konstanta
-sonĝo. Kaj mia menso estas nebulita. Nenion mi plu pensas. Kaj mi
-sentas de tago al tago pli, ke mia estado en ĉi tiu domo, en ĉi tiu
-sonĝa urbo estas vaga kaj fantoma...</p>
-
-<p>En stranga stato mi troviĝas. Mi ne scias, kio estas realo, kio
-sonĝo. Mi jam ne povas diferenci. Ĉu la antikva nokto, kiun mi
-travivis kun Lydia, okazis fakte?<!-- p. 163 --> Aŭ estis halucina<!-- orig: halicina --> ravo? Ĉu mi
-fakte mortis por la dudeka jarcento kaj plu vivaĉas kiel Co-kreaĵo?
-Frenezo kaptas min, dum mi pensas tion...</p>
-
-<p>Teruro paŝas tra la stratoj. Ni disvastigas ĝin per niaj
-senpripensaj agoj. Malutilis nin la aeroplano, per kiu Fromaĝi kaj
-Karolo amuzveturis super la forumo. Fromaĝi volis fari ŝercan
-surprizaĵon, sed la sekvoj kaj efikoj estas aliaj. La romanoj
-komencas eviti nin timeme. Ili metas kaŝe siajn kapojn unu al alia
-kaj preparas insidaĵojn. Jam delonge ili konvinkiĝis, ke ni estas
-ribelontaj potenculoj...</p>
-
-<p>Teruro paŝas tra la stratoj. Ĝi ĉirkaŭiradas en la urbo kvazaŭ
-antikva fantomo kaj en granda rondo denove revenas al ni. Ĝi
-ĉirkaŭas nian domon kaj demandegas: kio estos? kio estos?...</p>
-
-<p>Revojaĝi! Revojaĝi plej rapide! Sed mi staras izolita. Ĉiuj aliaj
-volas resti escepte Tabakaĉ. Ĉu ili estas jam perditaj por la
-dudeka jarcento?</p>
-
-<p>Ha, infektis ilin la cezara frenezo ... ilin ĉiujn! Kaj ne ekzistas
-kuracilo por tiu ĉi malsano. Kaj mi? Mi mem febras kaj sentas la
-rampan proksimiĝon de l’ frenezo...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>51.</h3>
-</div>
-
-<p>Fromaĝi malaperis en siajn laborejojn. Li estas nevidebla jam depost
-tagoj. Kion li preparas? Ĉu ne funkcias eble?...</p>
-
-<p>Fulmotondro!... Mi ekscitiĝas ... mi ŝanceliĝas ... ĉu? ... ĉu
-eble ni ne povos revojaĝi?... Dio kompatema gardu nin!...</p>
-
-<p>Mi frapas kun batanta koro al la pordo de Fromaĝi.</p>
-
-<p>Neniu respondas. Mi metas mian orelon al la pordo.</p><!-- p. 164 -->
-
-<p>Tik-tik, tik-tik-tik.</p>
-
-<p>Diable, kio? Iu ŝajnas telegrafi laŭ signaloj de Morse. Kion
-signifas tio?</p>
-
-<p>Mi eniras. En unu angulo staras Fromaĝi. Li tenas en la mano
-malgrandan elektran sendaparaton kaj senĉese donas signalojn. Tion
-farante, li fikse rigardas al kontraŭa angulo, kie staras malgranda
-akceptaparato kun antena kadro.</p>
-
-<p>Dum kelkaj minutoj mi observas la telegrafadon. Poste mi rompas la
-silenton.</p>
-
-<p>„Mi venis pro gravaj aferoj“, mi diras.</p>
-
-<p>Li silentas.</p>
-
-<p>„Pardonu, mi volis demandi vin...“</p>
-
-<p>Silento.</p>
-
-<p>La konduto de Fromaĝi maltrankviligas min. Ŝajnas, ke li nek vidas,
-nek aŭdas min. Li paŝas al la akceptaparato kaj eltiras telegrafan
-rubandeton, rigardas ĝin fikse kaj fine levante kolere siajn
-pugnojn, li krias:</p>
-
-<p>„Eĉ ne unu streketo!“</p>
-
-<p>Poste li returnas sin kaj sovaĝe fingrokombas sian longan hirtan
-hararon. Lia vizaĝo montras embarasegon kaj malesperon.</p>
-
-<p>„Kio estas?“ mi demandas delikate.</p>
-
-<p>„Kio? Hahaha! Ja estas la stranga fakto, ke estas nenio,
-<i>komplete nenio</i>!“</p>
-
-<p>„Sed mi ne komprenas, kion vi volas. Mi venis por konsulti vin pri
-gravega afero. Ni nepre devas eliĝi el la Co...“</p>
-
-<p>„Ne!“ li rediras ekscitite kaj aldonas kun decida voĉo: „Provizore
-ni restos ĉi tie, ĉu vi komprenas?“</p>
-
-<p>„Sed ĉu vi ne vidas la pli kaj pli kreskantan danĝeron, kiu
-minacas al ni flanke de la romanoj? Mi opinias, ke jam venis tempo
-plej urĝa por forveturi...“</p><!-- p. 165 -->
-
-<p>„Ni restos!“</p>
-
-<p>„Bone“, mi diras ekscitite, „sed mi mem ne plu volas resti. Kaj
-mi opinias, ke mi tre simple revenos en nuntempon. Per mia
-aŭtomobilo mi simple transveturos la limojn de via Co-emana erikejo
-kaj revenos tuj en la vivon de l’ dudeka jarcento“.</p>
-
-<p>Fromaĝi rigardas min tra siaj grandaj okulvitroj kun moko.</p>
-
-<p>„Haha! Vi do opinias simple veni en la dudekan jarcenton, kiam vi
-transpaŝos la limojn de mia erikejo, kiu por ni estas Romo?“</p>
-
-<p>„Kompreneble mi faros tion...“</p>
-
-<p>Tiam Fromaĝi furioziĝas kaj krias:</p>
-
-<p>„Vi estas granda azenaĉo, la plej granda de l’ Nerona epoko!
-Evidentiĝas, ke mi foruzis mian arton je malinda malsaĝulo. Mi ja
-elektis la erikejon por ne esti malhelpata per ĉiaspecaj objektoj de
-nia tempo. Sed la Co-vivo etendiĝas ankaŭ transe de ĉi tiuj limoj
-por ni, kiuj estas per niaj ‚kontaktiloj‘ en konstanta rilato al
-la Z-radioj. Se vi transpaŝos ĉi tiujn limojn, vi venos ien alien
-en la antikvan Italujon, sed certe vi puŝiĝos kontraŭ ĉiaj por vi
-nevideblaj malmolaj objektoj el nia tempo. Rezultos teruraj
-komplikaĵoj, do &#8212; &#8212; viaj pensoj estas sensencaj...“</p>
-
-<p>Sed mi kontraŭdiras triumfe:</p>
-
-<p>„Mi simple demetos ĉe la limo mian kontaktilon kaj tuj reiĝos en
-la dudekan jarcenton.“</p>
-
-<p>Fromaĝi skuas sian hirtan hararon:</p>
-
-<p>„Sensencaĵo! Ha, ĉu vi scias, kian saltegon devos fari via
-organismo por elteni tion! Estas ridinde: ovo volas esti pli ruza ol
-kokino. Mi tre petas vin, ke vi konservu viajn idiotajn proponojn por
-vi kaj ne ĝenu prudentajn homojn!“</p><!-- p. 166 -->
-
-<p>„Fromaĝi!?“ mi ekkrias.</p>
-
-<p>„Ne ĝenu min!“ li ĵetegas en mian vizaĝon.</p>
-
-<p>Post tio li paŝas kurete en la ĉambro el angulo al angulo.
-Embarasite li rigardas la aparatojn, per kiuj li eksperimentadis kaj
-malespere gestas per siaj trolongaj brakoj. Poste li haltas antaŭ
-mi.</p>
-
-<p>„Ni devas resti en la Co.“</p>
-
-<p>„Kio?“ mi kriaĉas kaj reŝanceliĝas.</p>
-
-<p>Li rigardas min kun rideto.</p>
-
-<p>„Ne por ĉiam“, li trankviligas. „Nur tiel longe, ĝis kiam mi
-sukcesis solvi la radioproblemon.“</p>
-
-<p>„Kion?“</p>
-
-<p>„La radioproblemon. Ha, vi ĉiuj kompreneble ne rimarkis tion, kion
-mi rimarkis. Vi estis tro okupitaj per la novaĵoj, kiuj impresegis
-vin en la antikva Romo. Sed mi tion rimarkis kun vunda koro. Kiam mi
-volis foje antaŭ Sabellius Rufus funkciigi niajn radiofonojn, ili
-silentis! Jes, ili silentas depost la unua tago de nia eniro en la
-Co-sferon. Ni estas fortranĉitaj tute de la dudeka jarcento. Ni ne
-scias, kio okazas hodiaŭ en la moderna mondo. Mi tuj rimarkis, ke
-tiu malfunkcia eraro konsistas en la Z-radioj. Ili estas malhelpaĵo
-por la elektraj ondoj. Kaj eĉ plej fortaj ondoj ne kapablas
-trapenetri la Z-radiojn. Tiu ĉi malperfektaĵo kaŭzas al mi
-kompreneble grandajn zorgojn. Jam depost multaj tagoj mi
-eksperimentadas por provi, ĉu ne estos eble konduki pere de
-neŭtrala tavolozono la elektrajn ondojn el la dudeka jarcento en la
-antikvan tempon.“</p>
-
-<p>„Sed tio ĉi ja estas malgravaĵoj...“</p>
-
-<p>„Tute ne! Estas vere, ke ni alvenis en Romo. Sed samtempe ĉesis
-ĉiu kontakto kun la nuntempa mondo. Kaj ke tio ja estas nur duona
-sukceso, vi certe konfesos.“</p><!-- p. 167 -->
-
-<p>„Hm, sed mi opinias, ke ni kontentiĝu pri la sukceso ĝis nun
-atingita kaj prefere forlasu Romo-n!“</p>
-
-<p>„Ne! Ne! Neniam! Ni restos. Mi devos fini la verkon, kiun mi
-komencis tiel sukcese...“</p>
-
-<p>Kaj subite li mallaŭtigas sian voĉon. Li alpaŝas piedpinte kaj
-kvazaŭ sekrete enoreligas al mi:</p>
-
-<p>„Cetere, jam estas tro malfrue ŝanĝi miajn decidojn. Mi promesis
-al Nerono, ke li aŭdos la dudekan jarcenton. Kaj sciu plu: <i>li
-aŭdos la Londona-n operon</i>! Fraŭlino Snob petegis min kaj ŝi jam
-disrakontis al ĉiuj korteganoj, ke ili aŭdos la Londona-n operon.
-Jes, mi ne laciĝos en mia laboro scienca. Ni devos atingi la plej
-altan ŝtupon de l’ teknika ŝtuparo, t. e. la rektan interrilaton
-ekzemple inter Romo antikva kaj Romo moderna! Nerono aŭdos Londona-n
-operon. Li aŭdos ĝin ne per simpla gramofono, sed per unu el miaj
-radiofonoj, kiu libere trasaltos la tempan interspacegon. Tiam ni
-vere povos festi teknikan triumfon!“</p>
-
-<p>Mi ektremas.</p>
-
-<p>„Sed ... sed ... mi pensas, ke ni rezignu pri tiu triumfo
-provizore...“</p>
-
-<p>„Neniam!“</p>
-
-<p>„Sed nia situacio estas danĝera...“</p>
-
-<p>„Ne ĝenu min!“</p>
-
-<p>„La romanoj preparas ion...“</p>
-
-<p>„Ne ĝenu min!!“</p>
-
-<p>„Pro Dio, mi petegas vin...“</p>
-
-<p>„Ne ĝenu min!!!“</p>
-
-<p>Fromaĝi kriegas. Ostentacie li malfermegas la pordon. Mi
-ŝanceliĝas el la ĉambro...</p>
-
-<p>Zorgon kaŭzas al mi la kompatinda Fromaĝi, tre grandan zorgon. Mi
-ektrovis ĵus ĉe li klarajn simptomojn de iuspeca frenezo...</p><!-- p. 168 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>52.</h3>
-</div>
-
-<p>La cezara frenezo pli kaj pli infektas nin, homojn de l’ dudeka
-jarcento. Kaj strange estas, ke ĝi evidentiĝas ĉe ĉiu en alia
-formo. La silento, kiu regis en la domo de Fromaĝi, jam delonge
-pasis. Bruo, malkonsento, familiaj scenoj anstataŭas ĝin.</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo ploras. Kiel bonkora kristanino ŝi ame ardas por la
-kristanaro kaj ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj malgraŭ miaj
-insistaj avertoj. Ĉiuspecaj suspektaj ĉifonuloj ĉirkaŭvagas nian
-domon. Sinjorino Kamilo forlasas vualita la domon je nekutimaj tempoj
-kaj sidiĝas en la aŭtomobilon, kiun la kuraĝa Karolo veturigas al
-iu kaŝa loko, kiun ni ne konas. Mi supozas, ke ŝi kaŝe rampas kun
-la kristanoj en kavernoj kaj katakomboj kaj tie faras ĉiaspecajn
-kontraŭŝtatajn danĝeraĵojn. Kaj mi rimarkis, ke ĉiam kiam ŝi
-forveturas, la cinikulo de Sabellius Rufus vojstaras. Evidente li
-estas spiono. Pro lia impertinento kaj avidego ni elĵetis lin el nia
-domo; eble li volas nun venĝi sin.</p>
-
-<p>Sinjorino Kamilo ploras. Ŝi sidas apud la fenestro de la
-legoĉambro, dum kiam Fromaĝi, la manojn sur la dorso, maltrankvile
-iras tien kaj reen.</p>
-
-<p>„Mateo, mi petegas vin...“</p>
-
-<p>„Ne!“ li diras nervoze. „Ne, mi ne povas plu permesi, ke vi
-faras tiajn danĝerajn eksperimentojn. Ni ne pli incitu ankoraŭ la
-koleron de Nerono ... sed li sciiĝos pri viaj kaŝaj manovroj...“</p>
-
-<p>„Sed diru, kara Mateo“, ŝi singultas, „ĉu vi tute ne sentas
-eron de kompato pri tiuj bedaŭrindaj kristanoj? Pri tiuj mizeruloj,
-kiuj vivas kiel timigitaj ŝafoj, ĉiam pretaj morti por sia
-kredo...“</p>
-
-<p>Per gesto li fortranĉas ŝian frazon.</p><!-- p. 169 -->
-
-<p>„La kristanoj, la kristanoj!...“ li krias ekscitite kaj furioze
-kuras tien kaj reen, „ĉiam kaj ĉie la kristanoj ... kion ni havas
-komuna kun tiuj ĉi homoj?...“</p>
-
-<p>„Sed ni povas helpi ilin.“</p>
-
-<p>„Helpi ... sensencaĵo ... kian utilon ili havus de nia helpo?“
-diras Fromaĝi kaj kun grandega embaraso rigardas sian edzinon, kiu
-mallaŭte ploras malantaŭ sia naztuko.</p>
-
-<p>„Mateo, mi petegas vin...“ ŝi insistas. „Vi scias, ke en
-venonta jaro brulos Romo. La kristanoj suferos kruelajn persekutojn.
-La sango de miloj de martiroj fluos. Mateo, vi povas eviti ĉion ...
-ni povas malebligi tiajn kruelaĵojn...“</p>
-
-<p>Dum momento Fromaĝi ekhaltas kaj fikse rigardas. Sed tuj poste lia
-mieno kolere trajtiĝas kaj li krias kun mokega rido:</p>
-
-<p>„Ŝanĝi la historion vi volas, he? Ne ĝenu min per tiaj infanaj
-stultaĵoj!“</p>
-
-<p>„Mateo, nur eviti la teruraĵojn...“</p>
-
-<p>Tiam Fromaĝi sovaĝe kombas sian hararon:</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!...“</p>
-
-<p>Tondre fermiĝas malantaŭ li la pordo.</p>
-
-<p>Mi ne trovas vortojn de konsolo. Subita terure-frosta febro skuas
-min, kiam mi mallaŭte forlasas la ĉambron...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>53.</h3>
-</div>
-
-<p>Nokto!</p>
-
-<p>Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj &#8212;
-tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj
-vastiĝas ... mi tremas tutkorpe...</p>
-
-<p>Mi rigardegas en la mallumon:</p>
-
-<p>El angulo de la ejo rampas nigra besto. Simila al fantoma monstro ĝi
-ŝoviĝas pli kaj pli proksimen. Kun<!-- p. 170 --> okuloj ruĝe-flamaj kvazaŭ
-laternegoj. Kaj avide ĝi malfermas sian faŭkon kaj elsputas fajran
-fumon...</p>
-
-<p>Ha, fantoma besto! Diru, kiu estas vi? Ĉu kreaĵo, kiun elkraĉegis
-praepoko. Ĉu fantomombraĵo, kiun halucinas mia propra nervekscito?</p>
-
-<p>Sed responde ridas mokaj voĉoj de koboldoj:</p>
-
-<p>Hihi! Ĉu ni ne antaŭdiris? La Co konfuzas vin! Vi agas en la Co-a
-mondo kaj jam ne scias, ĉu estas efektivo ĉu fantoma sonĝo, kio
-vin ĉirkaŭas. Hihihi! La Co englutis vin en sian nigran faŭkon kaj
-ne revomos vin en la estantan tempon...</p>
-
-<p>Kaj ombruloj ĉirkaŭsaltas min. Ĉiu el ili havas alian vizaĝon.
-Ŝajnas, ke ĉiuj korteganoj de l’ antikva Romo aperas subite
-antaŭ mi...</p>
-
-<p>Fromaĝi metas sian kapon en la ĉambron. Lia malgranda figuro
-ŝvebas tra la spaco. Dum kiam li ŝovetas siajn okulvitrojn, li
-ridas kun freneza voĉo:</p>
-
-<p>„Hometo! Vi volas jam forlasi nian Co-an mondon? Vi serĉas, mia
-kara! Ĉar gigantajn planojn mi preparas. Vi travivos tion, kion
-travivis neniu vivanto. Sciu, ke mi plenumos la dezirojn de Kamilo!
-Ha, ni venkos kun la potenco de l’ dudeka jarcento! Ni metos niajn
-manojn en la evoluon de la tempoj. Ni haltigos la radaron de l’
-eterna temphorloĝo. Por ni ne ekzistas historio, <i>ĉar ni kreos
-ĝin</i>! Ni, homoj armitaj per la potenco de l’ dudeka jarcento,
-detronigos Nerono-n! Ni imperiestrigos la noblan Titus-on, baptigos
-lin kaj kondukos la kristanojn al grandioza triumfo!...“</p>
-
-<p>„<i>Ne! Ne!</i>“ mi krias, dum miaj haroj hirte stariĝas sur mia kapo.</p>
-
-<p>Sed Fromaĝi rigardas min sovaĝe. Li metas siajn manojn al mia
-gorĝo. Li genuas sur mia brusto kaj krias konstante: „Vi devas! Vi
-devas!“</p><!-- p. 171 -->
-
-<p>Mi sentas, ke mia spiro mankas jam. Freneze mi baraktas kaj penas
-vane forŝiri la manojn de Fromaĝi, kiuj premegas mian gorĝon...</p>
-
-<p>Dume el la ombra angulo silente kaj mute rampas la fantoma monstrego
-kaj malrapide englutas nin en sian nigran grandegan faŭkon...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>54.</h3>
-</div>
-
-<p>Profesoro Sovaĝi „ĝuas“ Romo-n. Li ĵetas sin en la pulsantan
-vivon kaj vizitadas vindrinkejojn, gladiatorajn luktojn, termojn,
-gimnastikajn lernejojn, flutistinojn kaj siriajn dancistinojn. Kaj li
-asertas fiere, ke li estas sola konanto de l’ antikva Romo kaj ni
-ĉiuj devas lerni de li.</p>
-
-<p>Sed hodiaŭ li festas specon de renaskiĝo. Karolo rakontis al mi, ke
-hieraŭ vespere li ie forte „elreliĝis“. Li venis hejmen sen
-surtuto, kun iu malnova flikita tuniko, kun pajla krono sur la
-dezerta kapo, kiu interne estis same dezerta. Kiel pafvundita apro li
-venis de tie hejmen. Kion oni tie faris al li, mi ne scias; mi nur
-scias, ke li hejme ŝiris de sia korpo la vestaĵon por bani. Oni
-unkte ŝmiris lin tiel abunde, ke lia tolaĵo algluiĝis al lia
-haŭto. Kompreneble tio ne estas agrabla stato.</p>
-
-<p>Puriginte sin, li nun staras kun bruplena kapo kaj fikse rigardas nin
-kun brakoj kruce metitaj surbruste. Poste li paŝas antaŭ nin, skuas
-sian kapan globon tien kaj reen kaj ekparolas per tomba voĉo:</p>
-
-<p>„Kunvojaĝintoj! Mi estis homo, kiu vagis erare, nun mi revenas
-denove hejmen al la dudeka jarcento kiel perdita filo, kiu retrovis
-la hejmenan vojon. Ha, mi esperis, ke mi trovos ĉi tie la veran
-klasikon kaj malfideliĝis al mia klasika filologio. Trioblan
-‚fi!‘ pri tio!<!-- p. 172 --> La bildon de l’ klasika tempo, kiun mi portis
-en mia brusto, oni ŝmire malpurigis ĉi tie al mi &#8212; kaj el ĝi
-restis makulaĉaro. Mi do rifuĝas al la sanktigita bildo, kian
-pentris en mia koro mia klasika sento kaj publike deklaras, ke la ĉi
-tiea Romo estas frenezulejo! Ha, mi forgesis min tiom, ke mi parolis
-ilian mizeraĉan lingvon kaj forgesis, ke estas mi sola, kiu alte
-tenas la standardon de la klasika filologio. En la Romo de Kezaro kaj
-Kikerono ne devas ekzisti iu serpenta siblado de frenezula
-parolmaniero. Kunvojaĝintoj, ĝojegu kun mi! Ree mi estas la malnova
-Sovaĝi, la vojtrovinto de Odyssevs en la filologia konfuzego!...“</p>
-
-<p>Li faras paŭzon, por atendi la efikon de sia parolado. Sed ĝi estas
-tre mizera kaj ĉiuj senvorte rigardas la parolanton.</p>
-
-<p>„Kunvojaĝintoj!“ denove krias la profesoro. „Mi konstatas kun granda
-ĝojo, ke mia hodiaŭa surprizo tiom emocias vin, ke vi ne kapablas
-paroli. Via silento estas por mi riĉa aplaŭdo kaj samtempe forta
-instigo, iri plu la komencitan vojon. Jes, mi surpaŝis la vojon, kiu
-kondukas el la filologia konfuzego, sed <i>mi ne iros ĝin sola</i>!
-Sciu, ke mi havas grandiozan planon. Ni estas elsenditoj de l’
-dudeka jarcento, kiuj devas plenumi sanktan kulturan mision. Tial
-mi kondukos ankaŭ aliajn sur tiun ĉi vojon. La Romo-n de l’ Nerona
-epoko eltiri el la filologia ŝlimo, tio estas nia nobla tasko, kiun
-ni devas plenumi! Kiel ni ebligos tion? <i>Mi fondos por romanoj
-universitaton de l’ dudeka jarcento</i>, en kiu ĉiu romano havos
-okazon lerni la latinan kaj grekan lingvon ĝuste kaj klasike, en
-kiu ĉiu povos profiti de niaj sciencoj, en kiu fine ĉiu fariĝos
-disĉiplo inda ne nur je antikva Romo sed eĉ je nia jarcento! Ha,
-kaj tiam oni enskribos en la grandan libron de l’ historio per oraj
-literoj ne<!-- p. 173 --> nur mian nomon, sed ankaŭ la nomon de vi ĉiuj, kiuj
-afable helpos min <i>efektivigi la grandiozan kulturan mision de l’
-dudeka jarcento</i>!!!“</p>
-
-<p>Post tio, la profesoro rapideme forlasas nian ĉambron; evidente li
-ne volas perdi tempon kaj tuj komenci la bezonajn preparojn...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>55.</h3>
-</div>
-
-<p>Maria ploras. Ŝi sidas supre en sia ĉambro kaj verŝas larmojn ...
-amarajn larmojn.</p>
-
-<p>Kviete mi karesas ŝian nigran hararon. Mi estas konfuzita; ĉar
-unuafoje mi vidas ŝin ploranta.</p>
-
-<p>„Maria“, mi diras mallaŭte, „kial vi ploras?“</p>
-
-<p>„Lasu min!...“ ŝi rediras ofendite.</p>
-
-<p>„Kial vi koleras al mi?“ mi demandas konfuzite.</p>
-
-<p>„Vi demandas ... ah...“ ŝi riproĉas singulte, „vi demandas
-min ... ah, ke mi tiom eraris! Mi konfidis vin, kiam vi flustris al
-mi amon kaj fidelon ... kaj nun? Nun vi forlasas min kaj serĉas en
-la brakoj de antikva junulino tion, kion mi ne donis al vi...“</p>
-
-<p>Mi estas konfuzita kaj serĉas vortojn por senkulpigi min.</p>
-
-<p>„Maria ... ĉu vere vi estas ĵaluza pro tiu knabino, kiu ja estas
-nur fantomo de nia Co-a ekzisto?“</p>
-
-<p>„Ha!“ ŝi krias laŭte, „ne senkulpigu vin! Ĉiutage mi povis observi
-la ludon, kiun vi frivole aranĝis antaŭ miaj okuloj. Ĉu vi scias,
-kiom mi suferis? Sed vi ne estas inda, ke mi ankoraŭ pensu pri vi.
-Vin mi forstrekas el mia memoro. Vi ŝatis miajn karesojn nur tiel
-longe, ĝis kiam vi trovis alian virinon. Kaj tiam vi formetis min
-flanken kiel ludilon, kiu jam enuigas, kaj senkompate forlasis min.
-Kaj eble nun, kiam ankaŭ ŝi jam enuigas vin, vi serĉas denove min...“</p><!-- p. 174 -->
-
-<p>Mi estas kortuŝita de la larmoj, kiujn verŝas trompita knabino.</p>
-
-<p>„Maria...“ mi balbutas, „vi ĉion rigardas kiel tragedion. Ĉu
-estas mia kulpo, ke la romana knabino amas min? Sed mia amo ja restas
-ĉe vi, Maria ... nur ĉe vi...“</p>
-
-<p>Kaj denove mi karesas ŝian hararon.</p>
-
-<p>„Ni forlasos Romo-n ... eble baldaŭ... Kaj ni denove estos hejme
-feliĉaj naturinfanoj, kiaj ni estis antaŭ la vojaĝo. Mi ne
-supozis, ke vi koleros al mi...“</p>
-
-<p>„Ĉu vi postulas, ke mi rigardu kun ridantaj okuloj, kiel mia amato
-kisas fremdan knabinon? Ne, vi trompis mian amon. Vi rompis mian
-koron por ĉiam. Mi kredis, ke vi estas homo nobla kaj bona, sed mi
-terure eraris. Per krudaj manoj vi detruis mian feliĉon ... ĉion,
-ĉion vi detruis...“</p>
-
-<p>Novaj larmoj fluas el ŝiaj belaj malhelaj okuloj. Ŝiaj ŝultroj
-tremas pro la singultoj, kiuj ŝiriĝas el ŝia brusto. Kaj ŝi
-ploras tiel kortuŝe, ke mi subite sentas penton en mia koro. Mi
-volas ŝin konsoli, sed mi ne scias kiel. Ĉar mi ekkonas nun, ke mia
-kulpo estas granda kaj ke la peko, kiun mi faris kontraŭ tiu ĉi
-knabino, estas malbela kaj jam ne korektebla. En tiu ĉi horo mi
-sentas, ke la amo de tiu ĉi knabino estis granda kaj pura. Kaj mi
-paŝdetruis ĝin kiel belegan floron...</p>
-
-<p>„Maria...“ mi diras pente, „ĉu mi ne povos akiri pardonon? Mia
-amo al vi ja flamas pli hele ol fajro...“</p>
-
-<p>Mi provas delikate depreni ŝiajn manojn, kiujn ŝi metis antaŭ la
-vizaĝon, kaj klinas malsupren mian kapon.</p>
-
-<p>„Ne ploru ... ne ploru!“ mi petas.</p>
-
-<p>Sed ŝi forskuas miajn manojn, kiujn mi karese metis ĉirkaŭ ŝiajn
-ŝultrojn kaj kun malame flamantaj okuloj ŝi ĵetegas en mian
-vizaĝon:</p><!-- p. 175 -->
-
-<p>„For! Mi ne volas vidi vin ... senhonta homo, vi!...“</p>
-
-<p>Mute mi ŝanceliĝas al la pordo. Lastan rigardon mi resendas al la
-knabino kaj silente kaj rezigne fermas la pordon. Mi ne konscias nun,
-kion mi faris ... sed mi sentas, ke mi estas malgaja ... tiel
-malgaja...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>56.</h3>
-</div>
-
-<p>Homoj bruas en nia domo. Ili plenigas la vastan vitran halon, kiu
-subite fariĝis homa abelejo. Ĉiuj ili volas viziti la lernejon de
-l’ fremduloj, pri kiu Sovaĝi fanfarone anoncis en Romo per grandaj
-afiŝaj alvokoj en latina lingvo. Plej diversaj homoj venis:
-grizharaj maljunuloj, knaboj, soldatoj, filozofoj, laboristoj... Ili
-estas sciavidaj pri la novaĵoj, kiujn ili aŭdos kaj pri la
-sorĉaĵoj, kiujn ili lernos.</p>
-
-<p>Sovaĝi disvolvis vastan programon. Li opinias, ke li bonege sukcesos
-kaj ke li vere enkondukos tute novan kulturon en Romo-n. Li konfiskis
-ĉiujn lernolibrojn de latina lingvo, kiujn ni aĉetis, por enkapigi
-al siaj lernantoj „klasikan“ latinon. Tio ĉi ŝajnas al li plej
-urĝe plenumota tasko.</p>
-
-<p>Krome li dungis fraŭlinon Snob kiel docentinon. Ŝi prelegos
-historion kaj natursciencon! Tondre! Mi eksvenetas, kiam mi rememoras
-ŝian cervohipotezon kaj la „biblian“ aferon. Kiam mi atentigis
-profesoron &#8212; pardonu! &#8212; universitatestron Sovaĝi pri tio, li
-kviete ridetis kaj diris, ke tiel precize ŝi ne bezonas praktiki la
-aferon. Sed preskaŭ okazis, ke ili ambaŭ ne interkonsentis pri la
-salajro. Sovaĝi proponis al ŝi monate 1000 sestercojn, ŝi postulis
-pli, akcentante siajn „universitatajn studojn“. Krome ŝi nepre
-volis scii, kiom da<!-- p. 176 --> dolaroj estas 1000 sestercoj, ĉar „ŝi
-kutimas labori nur laŭ tarifo“.</p>
-
-<p>Specialan fakon en sia universitato Sovaĝi volas dediĉi al la kuira
-arto kaj aranĝi kursojn de kuirado kaj mastrumo. Por tiu ĉi celo li
-volis gajni sinjorinon Kamilo-n, sed tiu rifuzis sian helpon, ĉar la
-kompatindaj kristanoj ŝin tute okupas. Profesoro Sovaĝi do turnis
-sin al Sabino, la kuiristino, kaj promesis pagi al ŝi konvenan
-salajron. Sabino tre volonte konsentis, sed estas ankoraŭ en ioma
-embaraso, ĉar ŝi ne scias ankoraŭ eĉ unu vorton latinan.</p>
-
-<p>Kiam Tabakaĉ sciiĝis, ke „oni povas fari kapitalon“, li tuj
-ekrilatis kun profesoro Sovaĝi. La profesoro komence rifuzis lian
-helpon, sed fine dungis lin kiel ordigiston kaj kontroliston.</p>
-
-<p>Ankaŭ min profesoro Sovaĝi volis „svati“ por sia universitato.
-Ke mi prelegu pri moderna literaturo de l’ dudeka jarcento. Sed
-ĉar li proponis al mi nur 500 sestercojn, mi rifuzis. Tiam li tre
-koleris kaj diris, ke mi estas homo postularoganta, ke mi ja tute ne
-havas universitatan kvalifikon kiel fraŭlino Snob, kaj ke mi havas
-nenian komprenon pri la granda kulturmisio de l’ dudeka jarcento.
-Mi ofendite respondis, ke mi kraĉas sur liajn 500 sestercojn, sur
-lian Kikeronon kaj sur lian tutan universitataĉon! Kiam li aŭdis
-tion, li tuj kuris al la juĝejo, poste al la pretoro, por akuzi min
-pri „personaj kalumnioj“. Mi efektive estas scivola pri la
-proceso, gvidota laŭ antikve-romaj leĝoj...</p>
-
-<p>Cetere, la universitato kaŭzas grandan deficiton malgraŭ la avaraj
-kaj ridindaj salajroj kaj la enspezataj, proporcie altaj, studopagoj.
-Kvankam Tabakaĉ atentegas, ke nenio malaperu el nia domo, la
-lernantaro prenaĉas kaj ŝtelas ĉion, kio estas nefiksa kaj
-forportebla. Unu grizharulo<!-- p. 177 --> eĉ forŝtelis nian plej belan ursofelon
-el la vitra halo, portante ĝin surŝultre kvazaŭ togon...</p>
-
-<p>La lernantoj treege bruas. Ne mankas inter ili eĉ tiu speco de
-friponoj, kiuj venis nur por amuzi sin, ĉagrenante la profesoron per
-diversaj petolaĵoj...</p>
-
-<p>Mia frunto zorge sulkiĝas, kiam mi vidas ĉion ĉi. Mi estas jam nun
-konvinkita, ke la projekto de Sovaĝi estos mizera malsukceso kaj &#8212;
-kio estas plej terura &#8212; ridindiga kompromito de l’ dudeka
-jarcento!</p>
-
-<p>Bone, ke mi tenas miajn fingrojn for de tia aferaĉo!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>57.</h3>
-</div>
-
-<p>La cezara frenezo infektis ankaŭ fraŭlinon Snob kaj montras
-katastrofajn sekvojn.</p>
-
-<p>Ŝi elspeze forĵetis sian monon kaj havaĵon por havigi al si
-antikvajn toaletojn kaj ornamaĵojn, ĉar ŝi volas esti tute
-„antikve-moderna“ romanino. Ŝi prunteprenis de Sabellius Rufus
-sklavinon, kiu scias frizi, kaj ŝi nun portas sian hararon jen
-milbukle alten turigita jen laŭgreke ĉirkaŭtenita de oraj ringoj.
-Kaj ĉar ŝia mono elĉerpiĝas pli kaj pli, ankaŭ la salajra
-antaŭspezo, kiun ŝi ricevis de Sovaĝi, ŝi steletas, kion ajn ŝi
-povas, por sin fordoni al antikva lukso. Kaŝe ŝi vendas la
-figuraĵetojn kaj malgrandajn objektojn el sia ĉambro. Per
-aŭtomobilo ŝi jam ne volas veturi kaj deklaras, ke la sola inda
-maniero de veturado por romana sinjorino estas la palankeno, kaj ke
-la palankenon devas porti nubiaj sklavoj.</p>
-
-<p>Sed ŝia antikva frenezo montras de tago al tago pli terurajn
-sekvojn. Ŝia ĉambro estas tute malplena, la muroj nudaj. Nur
-surplanke kuŝas matraco kaj litaĵo, sur kiu ŝi dormas. Dio kara!
-Mi ekprenas mian kapon pro kompato kaj zorgo, kiam mi vidas tion. La
-meblojn, bildojn, tapiŝojn ...<!-- p. 178 --> ĉion ŝi vendas al entreprenemaj
-romanoj. Kaj kion ŝi faras per la enspezita mono? Ŝi aĉetas
-antikvajn vestaĵojn, antikvan ornamaĵaron, antikvan frizistinon,
-antikvan palankenon kaj kvar antikvajn nubianojn, kiuj portas la
-palankenon.</p>
-
-<p>Kaj plej amuze estas, ke fraŭlino Snob simple ŝtelis la venditajn
-aĵojn, ĉar ili ja apartenas al gesinjoroj Fromaĝi. Sed tiuj estas
-blindaj kaj ne volas aŭdi min. Sinjorino Kamilo ploras kaj
-preĝas pro kaj kun la kristanoj, Fromaĝi mem estas okupata per
-eksperimentado kaj nenion volas scii pri la sensencaĵegoj, kiujn
-faras fraŭlino Snob. Ankaŭ Maria tute retiriĝis en sian ĉambron
-kaj jam interesiĝas pri nenio. Kaj fraŭlino Snob gaje daŭrigas la
-ŝteladon kaj entreprenas siajn rabekskursojn ankaŭ en aliajn ejojn.
-Neniam ŝi havas sufiĉe da mono kaj pruntadas ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ
-mian Nerona-n monon, kiun mi ŝparis al mi kun granda peno, ŝi jam
-prunte rabis al mi...</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Ofte mi sola vagas tra la stratoj de Romo sencele kaj maltrankvile...</p>
-
-<p>Mi vidas la Jupiter-on de la kapitolo. Mi vidas, kiel li movas la
-olimpajn brovojn kaj kiel la ambroziaj bukloj kovras liajn ŝultrojn.
-Kiu vivanto povus same aserti, ke li vidis la kapitolan Jupiter?
-Ankoraŭ hodiaŭ la homoj disputas, kiamaniere li malaperis el la
-mondo. Ĉu dispecigita, je sonorilegoj fandita, aŭ transformita je
-la statuo de l’ sankta Petro? Neniu sciiĝos la veron &#8212; sed ni
-povas ekscii ĝin. Ni ja bezonas nur plu paŝi tra Co-ujo...</p>
-
-<p>Enpense mi iras trans la forumon.</p>
-
-<p>„He! Bonan tagon, sinjoro Kovalo!“ vokas min konata voĉo.</p><!-- p. 179 -->
-
-<p>Estas fraŭlino Snob, kiu promene veturas en sia palankeno, portata
-de kvar nubianoj. La verdaj kurtenoj estas tiritaj malferme, kaj sur
-la ŝvelaj remburaĵoj en romana vestaĵaro, kun sandaloj kaj alta
-bukla harkonstruaĵo, kun pendanta valorega ornamaĵo ŝi kuŝas kaj
-rikanas. Kaj apud ŝi &#8212; fulmotondro! &#8212; ripozas ŝia favorato, la
-aktoro Glaŭkus, kiu estas adorata karulo de la roma sinjorinaro kaj
-kiu ŝajnas esti Apollo kaj Herkules en unu persono.</p>
-
-<p>„Ankaŭ en Romo?“ ŝi diras kaj kun indulga rideto etendas al mi
-sian ringornamitan manon.</p>
-
-<p>Plej volonte mi detirus de ŝiaj fingroj ĉiujn valorajn ringojn,
-kiuj estas belegaj antikvaĵoj. Sed kiam mi ektuŝas ilin, mi
-ektremas. Mi timegas superstiĉe, ke ankaŭ mi eble infektiĝos de
-tiu frenezo, kaj rapide adiaŭas...</p>
-
-<p>Enpense mi daŭrigas mian vojon. Pluveroj falas de la griza ĉielo.
-La malvarmeto estas tre agrabla,<!-- orig: agrabla; --> ĉar la lastaj tagoj estis tre
-varmegaj. Mi bedaŭras nur, ke mi forgesis kunpreni mian pluvombrelon.
-Sed la nobluloj de Romo estas malpli forgesemaj. Ili disstreĉas la
-pluvombrelojn, kiujn ili aĉetis de ni. La pluvombrelo estas nun
-plej nova modo en Romo kaj treege moderna.</p>
-
-<p>Mi renkontas Domitius Afer, la konsulon Licinus, la senatoron Flavius
-Scevirus, la prefekton Flavius Sabinus, Sulpicius Afer &#8212; ĉiuj
-paŝadas fiere sub malfermitaj pluvombreloj, dum kiam la popolaĉo
-postkrias ilin...</p>
-
-<p>Mi rapidiĝas, ĉar la pluvo plifortiĝas. Distrite mi serĉas
-kafejon, sed kompreneble ne trovas iun kaj ĝishaŭte malsekiĝas,
-ĝis kiam mi alvenas hejme...</p><!-- p. 180 -->
-
-
-<div class="section">
-<h3>58.</h3>
-</div>
-
-<p><i>Circenses!</i></p>
-
-<p>La okazantaĵoj vetrapidiĝas. Hodiaŭ cirko, postmorgaŭ areno.
-Nerono komencas aranĝi festojn, festenojn kaj invitas nin. Supozeble
-li timas nian koleron kaj li volas ŝajnigi al ni sian bonvolon kaj
-favoron. Sed ni scias, ke la interrilatoj inter ni kaj la kortego
-akriĝas de tago al tago, ke la aero estas saturita de dinamito kaj
-ke sufiĉas radiero por eksplodigi ĝin...</p>
-
-<p>Mirinda estas tiu cirko kun siaj moviĝantaj homamasoj, kun
-sennombraj alten ĵetataj brakoj, kun la svarmantaj kapoj kaj
-kriegantaj voĉoj.</p>
-
-<p>Ni sidas apud la imperiestra loĝio. Malantaŭ Nerono staras
-gramofono, kiu ludas gajan operetan melodion. Ni rigardas mute la
-unikan spektaklon, kiu nun prezentiĝas antaŭ niaj okuloj, unika en
-la tuthomara historio: vetkuro inter aŭtomobilo de nia tempo kaj
-kvadrigo de l’ antikva epoko!</p>
-
-<p>Karolo direktas la aŭtomobilon. Ridete li mansignas al nia loĝio.
-La majstroveturigisto Myrtillus, homo kiel Herkules, starigas apude
-la kvarĉevalan veturilon. Kaj jen, la tradiciaj fiŝoj kaj globoj
-atendas por esti forprenataj. Ĉiuj rigardantoj estas plene
-ekscititaj.</p>
-
-<p>Ektrumpetas signalo &#8212; huj! ekkuras ambaŭ veturiloj...</p>
-
-<p>Ekbolas antaŭ kaj post ni la homaro ... miksiĝas polvo, benzinodoro
-kaj kriegoj ... frenezas aplaŭdoj ... bruas la popolo ... baraktas
-brakoj, kapoj, korpoj ... kaj tra la ĥaosego fajfegas la
-signalsireno de Karolo...</p>
-
-<p>Karolo preterpasas unuafoje la Meta ... la bruo plilaŭtiĝas ...
-haha!... la kvadrigo restas jam malproksime post la aŭtomobilo ...
-moke kriegas la popolo kaj insultas la vere ja senkulpan Myrtillus-on
-... Karolo fine haltas<!-- p. 181 --> ĉe la celo ... li fiere klinas sin, dum oni
-ŝutegas lin per aplaŭda muĝego ... la kompatinda kvarĉevala
-veturilo kuŝas disrompita ie en la cirko ... la kompatinda Myrtillus
-inter la ruinaĵoj kaj la kvar belegaj ĉevalviroj kuŝas surdorse
-kiel skarabegoj kaj batadas per piedoj...</p>
-
-<p>Karolo ricevas la oran palmon. Nerono eĉ ordonas, ke oni starigu
-honore al li statuon apud la Meta.</p>
-
-<p>Fromaĝi furiozas pro kolero: al li ankoraŭ neniu starigis
-statuon!...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>59.</h3>
-</div>
-
-<p>„Tabakaĉ malaperis!“ krias Karolo kaj saltas el la haltanta
-aŭtomobilo.</p>
-
-<p>Sinjorinoj Kamilo verŝante riveron da larmoj kaj tordante la manojn,
-rakontas:</p>
-
-<p>„Li akompanis nin en aŭtomobilo al kolektiĝa loko de la kristanoj.
-Sed oni malkovris ilin kaj tuj kaptis. Karolo kun levita revolvero
-savis min kaj kondukis min al la aŭtomobilo, sed Tabakaĉ kun la
-ceteraj kristanoj malaperis malantaŭ armita falango...“</p>
-
-<p>„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi. „Ĉu mi ne malpermesis interrilati
-kun la kristanoj? Nun la bombo eksplodis kaj kio nun? Mi demandas:
-kio nun? kio nun?...“</p>
-
-<p>Ekscitite li kombas sian hararon kaj daŭras krii:</p>
-
-<p>„Ha, ke tiel okazis ... mi estas responda pri la sorto kaj vivo de
-ĉiu el ni! Nerono jam delonge ne estas favora al ni. Li retenos tiun
-homon kiel garantiulon.“</p>
-
-<p>„Sed eble li mem revenos“, mi kvietigas, „oni ne supozu tuj
-teruraĵojn!“</p>
-
-<p>Fromaĝi estas furiozega. Li alkriegas Karolo-n, alkrias sian
-edzinon, ke ŝi kompromitis lin per la kristanoj kaj fine kolerege
-krias:</p><!-- p. 182 -->
-
-<p>„Tiu malbenita homaĉo &#8212; kiel li nomiĝas ja? &#8212; li nur tedigas la
-tutan Co-ekziston! Mi rifuzas entrepreni iajn paŝojn por lia
-savo!“</p>
-
-<p>„Sed se li kuŝas profunde en mamertina malliberejo?“ mi diras.</p>
-
-<p>„Li kuŝu tie kaj putriĝu!“</p>
-
-<p>Kaj kolerfurioze li forlasas la ĉambron.</p>
-
-<p>Vespero venis, kaj Tabakaĉ ne aperas. Malgraŭ la malfrua horo mi
-iras sur la Palatino-n, por eble sciiĝi ion pri nia nenionfaristo.
-Singarde mi metis en ĉiun poŝon revolveron. Sed la Palatino ŝajnas
-senkulpa pri la afero. Oni scias nepre nenion aŭ ŝajnigas scii
-nenion. Ĝentila senkulpigado, malicservema bedaŭrado, promesado
-entrepreni esplorojn. Nerono ne estas videbla, sed Tigellinus ĵure
-certigas en lia nomo...</p>
-
-<p>Kion fari? Sciante el „Quo vadis“, ke Petronius intervenis en
-simila afero, mi iras al li, kiu ĉiam montris al ni amikecon.
-Petronius estas mirigita, sed ankaŭ scias nenion. Mi petas lian
-helpon kaj li promesas ĝin. Por intensigi mian peton, mi transdonas
-al li originalan donacaĵon, ilustritan luksan eldonon de „Quo
-vadis“.</p>
-
-<p>„Nobla Petronius“, mi diras, „glora poeto de nia tempo provis
-priskribi vin kaj vian bonegan menson en ĉi tiu libro. Akceptu ĝin
-kiel antaŭdankan donacon“.</p>
-
-<p>Petronius surprizite malfermas la libron, sed malica hazardo volas,
-ke li ekrigardas la bildon, kie li „vivadiaŭas“ &#8212; kaj la
-bravulo aspektas iom deprimita...</p>
-
-
-<div class="section">
-<h3>60.</h3>
-</div>
-
-<p>„<i lang="en">Yes! We have no bananas ... bananas...</i>“</p>
-
-<p>La gramofono koncertas senĉese, starigite malantaŭ Nerono en la
-imperiestra loĝio. Apud li sur honoraj lokoj ni sidas ĉiuj kaj
-rigardas en la arenon.</p><!-- p. 183 -->
-
-<p>Por honorigi nin, la dia Cezaro aranĝas grandan prezentadon en la
-areno. Ĉiuj honoruloj de Romo kunevenis ĉi tie. Sinjorino Kamilo
-unue ne volis viziti la prezentadon. Ŝi ploris kaj preĝis, ĉar
-Tabakaĉ ankoraŭ ne reaperis. Sed fine ŝi decidiĝis veturi kun ni
-kaj nun demandas ĉiun pri la sorto de Tabakaĉ.</p>
-
-<p>Nerono ŝajnas esti en bona humoro. Li ritme movas sian kapon tien
-kaj reen laŭ la gaja takto de la „<i lang="en">bananas</i>“.</p>
-
-<p>Sed mi sentas, ke io pezas en la aero kaj ke nia situacio estas
-eksplode streĉita. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj korteganoj lippremas
-mokan rideton, kiam ili rigardaĉas nin. Kun kontento miaj okuloj
-glitas super la arsenalon da pafarmiloj, kiujn singarde Karolo kaj mi
-kunprenis.</p>
-
-<p>Fromaĝi estas same ekscitita kaj nervoza. Ostentacie li metis antaŭ
-sin du ŝargitajn revolverojn. Fraŭlino Snob estas vestita per
-belega romana tualeto kaj intime kuŝapogiĝas al Glaŭkus. Ankaŭ la
-ĉambristino Cili, kiu cetere ne malpli infektiĝis je ama frenezo,
-havas apud si sian karulon. Profesoro Sovaĝi, kiu en lastaj tagoj
-treege fieriĝis pro sia universitato, ankaŭ nun fiere kaj malestime
-sulkigas la frunton kaj kruce metis siajn brakojn sur la bruston.</p>
-
-<p>Karolo festas novajn triumfegojn. En sportvestaĵo li marŝas kiel
-estro de la <i>morituri</i> en la arenon. Kompreneble li ne estas
-<i>moriturus</i>, sed prezentas sin kiel pafartiston. Li pafas sur
-lignajn figurojn, ĉar li rifuzas pafi vivantajn figurojn, kiel
-Nerono deziras. La publiko muĝege aplaŭdas lin, kaj li ricevas
-novan oran palmon. Li estas ruĝa pro fiero. Tiajn triumfojn li
-ankoraŭ ne akiris.</p>
-
-<p>Kiam li kunpreninte siajn pafilojn sidiĝas apud mi, mi diras:</p>
-
-<p>„Ŝargu tuj la pafilojn &#8212; ni ne antaŭvidas, kio okazos.“</p><!-- p. 184 -->
-
-<p>Karolo rigardas min kun miro, sed enmetas novan kartoĉaron.</p>
-
-<p>Mi iom timis la sangajn ludojn kaj buĉadojn en la areno. Mi supozis,
-ke la nervoj de la dudekjarcentuloj ne eltenos tiajn prezentaĵojn.
-Sed strange, ĉiu terursento subite malaperis. Agrabla pikpikado
-kuras tra miaj vejnoj kaj tute sen teruro mi rimarkas, kiel la
-bestaĉo eliĝas el atavaj profundoj.</p>
-
-<p>Ha! Ni mem fariĝis bestaĉoj. Ni ŝanĝiĝis je sovaĝaj estaĵoj.
-Ni kriegas, piedfrapas kaj bruegas kun la ekscitita popolo.</p>
-
-<p>Malsupre kuŝas sanga gladiatoro apud sia triforko kaj baraktas. La
-venkinto, lia kirasita kontraŭulo metas sur lin sian pezan piedon
-kaj rigardas atendeme supren.</p>
-
-<p>„Morton! Morton!“ krias la popolo, dum kiam ĉiuj dikfingroj
-estas turnataj malsupren.</p>
-
-<p>„Morton!“ kriegas ankaŭ ni, Fromaĝi kun hirte flirtanta hararo,
-la profesoro kun ŝaŭmanta buŝo, fraŭlino Snob kun histeriaj
-kriaĉoj. Kaj ni turnas la dikfingrojn malsupren. La dudeka jarcento
-estas kuntirata en la sangan ĥaosan tumultegon. Disŝiriĝas
-la standardo de l’ humaneco kaj kulturo. Ĉio fariĝas sanga
-malefektivo, kalejdoskope rondumas, turnas niajn kapojn, forprenas la
-konscion, spirsufokas nin kaj vipas sangavidon...</p>
-
-<p>La lasta numero de l’ programo proksimiĝas. Ni estas jam lacaj kaj
-elĉerpitaj kaj deziras foriri. Jen ni aŭdas, ke la lasta numero
-montros la kulminacion de l’ programo: lukton kun sovaĝaj bestoj!</p>
-
-<p>Ni restas kaj rigardegas kun vastiĝantaj okuloj. Ni aŭdas la
-blekegon de la bestoj, kiu sonas el la kaĝegoj.</p>
-
-<p>Sed kia bildo prezentiĝas? Nia sango glaciiĝas en niaj vejnoj. Mi
-ne volas fidi miajn okulojn. Groteska bildo malgraŭ la tragika
-ĉirkaŭaĵo: en la arenon oni trenas<!-- p. 185 --> homaĵon malobeeman kaj forte
-obstinantan &#8212; la tuta areno ĝojkriegas &#8212; la homo baraktanta &#8212;
-Tabakaĉ! &#8212; ha! &#8212; Tabakaĉ, kiu perdiĝis kaj nun reaperas &#8212;
-malice kaj mistere retenita por ĉi tiu programnumero &#8212; Tabakaĉ,
-starigota kiel antikva martiro kontraŭ sovaĝaj bestoj. &#8212;</p>
-
-<p>La pensoj ekradias en mia cerbo kiel elektraj onderoj ... jen tute
-supre ŝoviĝas leono kun mallevita kapo laŭlonge de la muro ...
-tigro sekvas ĝin ... malsupre luktas Tabakaĉ, kroĉiĝas je
-muskolaj brakoj kaj kriegas ... ni eksaltas...</p>
-
-<p>„Pafilojn!“ mi krias ordone, „ekprenu la revolverojn!“</p>
-
-<p>Karolo rapidas al la balustrado ... ekcelas ... pafoj tondras tra
-areno ... la leono falas ... la tigro renversiĝas...</p>
-
-<p>Fromaĝi kun pala vizaĝo alkriegas la imperiestron:</p>
-
-<p>„Mi postulas tujan liberigon de mia sklavo kaj kontentigon!“</p>
-
-<p>Sovaĝi ekscitite kreas novan latinan vorton:</p>
-
-<p>„<i lang="la">Satisfactionem peto! Satisfactionem peto!</i>“</p>
-
-<p>Sed la gramofono respondas moke:</p>
-
-<p lang="en">„<i>Bananas ... bananas...</i>“</p>
-
-<p>Moke rikanas ĉiuj romanoj. La maskoj estas deĵetitaj. Kaj nin
-ĉirkaŭas nur malamo. Nerono deprenas la okulvitrojn, purigas ilin
-detale, ree surnazigas ilin kaj rigardas la ekscititan Fromaĝi-n kun
-okuloj palpebrumantaj pro plezuro. Poste li turnas al li ostentacie
-la dorson. La publiko aplaŭdas per novaj ĝojkriegoj.</p>
-
-<p>Dume Sovaĝi renversas la gramofonon kaj krias per ĉiuj voĉkapabloj:</p>
-
-<p>„For la Kezaro-n!“</p>
-
-<p>Oni devas savi Tabakaĉ. Karolo kuregas malsupren. De la balustrado
-mi pafas pafon post pafo en la arenon. Ankaŭ Sovaĝi kaj Fromaĝi
-pafas ... krako ... polva<!-- p. 186 --> vaporo ... paniko ĝenerala ... timaj
-vokoj ... rifuĝo de l’ gardistoj ... Karolo liberigas Tabakaĉ ...
-trenas la martiron al ni...</p>
-
-<p>„En la aŭtomobilon!“ mi ordonas kaj ni kuregas malsupren. Malantaŭ
-ni la sinjorinoj. Ni premegas nin en la veturilon. La motoro
-ekkrakas. Fromaĝi ankoraŭ pafas el sia revolvero. Jen vidiĝas
-fraŭlino Snob, duone mortanta pro timo, sed ŝi ĉirkaŭprenas
-Glaŭkuso-n per fortaj brakoj.</p>
-
-<p>„Eniru! Eniru!“ ni vokas ĉiuj.</p>
-
-<p>Sed fraŭlino Snob ne volas. Ŝi volas havi sian Glaŭkuso-n kaj sian
-palankenon kun la kvar nigraj nubianoj. Ŝajnas, ke ŝi nenion volas
-plu scii pri la dudeka jarcento.</p>
-
-<p>Eksaltegas la aŭtomobilo &#8212; ni intermikse faletas &#8212; ni forrapidegas
-&#8212; diablo kaptu fraŭlinon Snob! &#8212; kurantaj pretorianoj &#8212; kriaĉanta
-popolaĉo for! &#8212; ĉio rapide malantaŭiĝas &#8212; Tabakaĉ estas redonita
-al ni! &#8212; li sidas sur la planko de la aŭtomobilo, tenas sian
-dolorplenan kapon kaj terure ĝemas &#8212; haltu! &#8212; eliru en la domon
-&#8212; komuna premeto &#8212; ekfunkcias la aera muro &#8212; ni estas savitaj!</p>
-
-<p>Sed kie restis fraŭlino Snob?</p>
-
-<p>„Kaptu ŝin diablo!“ koleregas Fromaĝi, „ni solaj forvojaĝos!
-Ŝi restu en la Co!“</p>
-
-<p>Fromaĝi preparas ĉion por la forvojaĝo. La merkatoraj montriloj
-estas konformigataj. La funkciigilo por la aerooptikaj plataĵoj
-estas kontrolata. En ordo ĉio!</p>
-
-<p>Ekstere la persekutantoj kolektiĝas. Ili kribruegas, ĵetas
-ŝtonojn, kiuj resaltegas de la nevidebla muro... Fromaĝi decidiĝis
-forveturi. Sinjorino Kamilo verŝas larmajn riverojn pro fraŭlino
-Snob kaj elpetas indulgan prokraston. Bone, kvin minutojn! Fromaĝi
-paŝas sur la sojlon antaŭ la domon, tenas la horloĝon en la mano.<!-- p. 187 -->
-Ni apude staras kun nove ŝargitaj pafiloj. La aera muro estas
-malfunciigata por ne malhelpi fraŭlinon Snob.</p>
-
-<p>La homamaso ĵetiĝas antaŭen &#8212; pafoj &#8212; krioj &#8212; kvar minutoj! &#8212;
-nova atako &#8212; pafoj &#8212; kelkaj falas teren &#8212; paniko &#8212; tri minutoj!
-&#8212; nova kriegado &#8212; aperas palankeno en fono &#8212; ventmoviĝas strutaj
-plumoj sur tegmento palankena &#8212; homamaso baras vojon &#8212; ni ekpafas
-kiel frenezuloj en la homan bulon &#8212; unu minuto! &#8212; la nubianoj
-alkuregas &#8212; kvin minutoj!</p>
-
-<p>Ni elŝiras fraŭlinon Snob &#8212; ŝiaj brakoj kuntiregas Glaŭkuso-n
-duone sufokitan &#8212; Karolo energie puŝas ĉiujn en la domon &#8212; ni
-kuregas al la sofoj &#8212; Karolo premas Glaŭkuso-n sur la remburaĵojn
-apud fraŭlino Snob &#8212; ekstere kriaĉas la popolo en freneza tumulto
-&#8212; aŭdiĝas en la ĉambro susuranta delikata bruo &#8212; ekbrilas Co-a
-lumo &#8212; moviĝas la plataĵoj aerooptikaj &#8212; kurege preterpasas la
-jarcentoj &#8212; rapidegas &#8212; rapidegas &#8212; en dudekan jarcenton &#8212; dum ni
-malleviĝas en dorman profundon. &#8212; &#8212; &#8212;</p>
-
-<!-- p. sennombra -->
-<!-- p. sennombra -->
-
-
-<div class="section">
-<h2><i>FINO</i></h2>
-</div>
-<!-- p. sennombra -->
-<!-- p. 191 -->
-
-<p>La domo dormegas kvazaŭ sorĉita kastelo.</p>
-
-<p>Malrapide kaj mallaŭte mi paŝas de la galerio malsupren. Mi
-ŝanceliĝas tra la granda vitra halo. Mi miras: kia malordo regas
-tie ĉi! Seĝoj renversitaj, tapiŝoj malpurigitaj, vazoj kaj boteloj
-disrompitaj, ĉio kuŝas intermikse ĥaose<!-- orig: haoŝe --> sur skrapita pargeto...</p>
-
-<p>La matena aero akceptas min per eksterordinara freŝeco. Roso pendas
-je folioj de arbetaĵoj vekiĝantaj. Birdoj kantas...</p>
-
-<p>Mi ĉirkaŭrigardas kun miro: jen kuŝas mebloj renversitaj sur la
-korto, kiujn disvendis fraŭlino Snob. Kaj jen mi vidas niajn pluv-
-kaj sunombrelojn en terura stato. Tie kaj ĉi tie dissemitaj estas
-ĉapeloj, vestaĵoj niatempaj, meblopartoj, plejmulte detruitaj kaj
-eluzitaj. Sur sterkejo kuŝas gramofonfunelo ... kaj ĉio, kion ni
-kunprenis en la Co-an vivon, retroviĝas, same kiel malaperis ĉio
-antikva, escepte la raportoj de Menenius Piso, kiujn mi tradukis sur
-papero per krajono niatempa...</p>
-
-<p>Finiĝis do nia glora Co-a aventuro. Forvaporiĝis el mia kapo la
-cezara frenezo. Mi spiras plenpulme la aeron de l’ dudeka
-jarcento...</p>
-
-<p>Sur la korto paŝas sinjorece la kokviro ... paceme migras anasaro al
-lageto, sur kiu naĝas silka ĉapelo...</p>
-
-<p>Mi ŝanceliĝas trans la korton. Iu magia magneto tiras miajn piedojn
-al la aŭtomobilejo. Mallaŭte mi malfermas la pordegon. Mi karesas
-mian veturilon. Kontrolas la benzinan<!-- orig: bezinan --> rezervujon, la pneŭmatikojn,
-la motoron ... en ordo ĉio!</p><!-- p. sennombra -->
-
-<p>Ekzumas la motoro. Ekruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En granda
-duonrondo mi ĉirkaŭveturas la arbareton.</p>
-
-<p>Mi levas la okulojn. Lastan fojon mi turnas mian kapon al la blanka
-vilao, sur kies tegmento mute staras la arĝentkolonoj...</p>
-
-<p>Kaj poste ... antaŭen! Ektondras la motoro. La pneŭmatikoj rotacias
-kun freneza rapideco. Kaj kiel sago pafita de arko mi flugas trans la
-vastan erikejan maron...</p>
-
-<p>Kaj elakviĝas ruĝa globo. Duonronde ĝi leviĝis antaŭ mi kaj
-sendas purpurajn longajn radiorelojn, kiujn mi surglitas.</p>
-
-<p>Mi flugas. Mi flugas al la suno ... levite per la freŝa vento de la
-juna tago! Mi flugas al la ruĝa globo, kiu leviĝas pli kaj pli ...
-kreskante al mirinda fajro...</p>
-
-<p>Kaj jen! Ĉu ne aperas en lumo suna turoj de urbego?</p>
-
-<p>Hejmen! Hejmen!</p>
-
-<p>Reen al homaro!</p>
-
-<p>En la bruan dudekan jarcenton!</p>
-
-<p>Adiaŭ revoparadizo!</p>
-
-<p>Adiaŭ loĝantoj de rava sonĝa oazo!</p>
-
-<p>A&#8212;di&#8212;aŭ&#8212;! A&#8212;di&#8212;aŭ&#8212;!</p>
-
-<div class="tnotes">
-<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p>
-
-<p>Ankoraŭ restas diversaj malkutimaj vortoj, kiel en la originala
-teksto. Provizon de mankaj citiloj kaj aliajn interpunkciajn
-ŝanĝetojn mi faris senrimarke. Mi registris aliajn ŝanĝojn per
-html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.</p>
-</div>
-<div lang='en' xml:lang='en'>
-<div style='display:block; margin-top:4em'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK <span lang='eo' xml:lang='eo'>SALTEGO TRANS JARMILOJ</span> ***</div>
-<div style='text-align:left'>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Updated editions will replace the previous one&#8212;the old editions will
-be renamed.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg&#8482; electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG&#8482;
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for an eBook, except by following
-the terms of the trademark license, including paying royalties for use
-of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for
-copies of this eBook, complying with the trademark license is very
-easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation
-of derivative works, reports, performances and research. Project
-Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away&#8212;you may
-do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected
-by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark
-license, especially commercial redistribution.
-</div>
-
-<div style='margin-top:1em; font-size:1.1em; text-align:center'>START: FULL LICENSE</div>
-<div style='text-align:center;font-size:0.9em'>THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE</div>
-<div style='text-align:center;font-size:0.9em'>PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-To protect the Project Gutenberg&#8482; mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase &#8220;Project
-Gutenberg&#8221;), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg&#8482; License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg&#8482; electronic works
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg&#8482;
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg&#8482; electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg&#8482; electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person
-or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.B. &#8220;Project Gutenberg&#8221; is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg&#8482; electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg&#8482; electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg&#8482;
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (&#8220;the
-Foundation&#8221; or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg&#8482; electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg&#8482; mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg&#8482;
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg&#8482; name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg&#8482; License when
-you share it without charge with others.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg&#8482; work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country other than the United States.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg&#8482; License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg&#8482; work (any work
-on which the phrase &#8220;Project Gutenberg&#8221; appears, or with which the
-phrase &#8220;Project Gutenberg&#8221; is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-</div>
-
-<blockquote>
- <div style='display:block; margin:1em 0'>
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
- other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
- whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
- of the Project Gutenberg License included with this eBook or online
- at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you
- are not located in the United States, you will have to check the laws
- of the country where you are located before using this eBook.
- </div>
-</blockquote>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg&#8482; electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase &#8220;Project
-Gutenberg&#8221; associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg&#8482;
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg&#8482; electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg&#8482; License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg&#8482;
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg&#8482;.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg&#8482; License.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg&#8482; work in a format
-other than &#8220;Plain Vanilla ASCII&#8221; or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg&#8482; website
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original &#8220;Plain
-Vanilla ASCII&#8221; or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg&#8482; License as specified in paragraph 1.E.1.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg&#8482; works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg&#8482; electronic works
-provided that:
-</div>
-
-<div style='margin-left:0.7em;'>
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- &#8226; You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg&#8482; works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg&#8482; trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, &#8220;Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation.&#8221;
- </div>
-
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- &#8226; You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg&#8482;
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg&#8482;
- works.
- </div>
-
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- &#8226; You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
- </div>
-
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- &#8226; You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg&#8482; works.
- </div>
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg&#8482; electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of
-the Project Gutenberg&#8482; trademark. Contact the Foundation as set
-forth in Section 3 below.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg&#8482; collection. Despite these efforts, Project Gutenberg&#8482;
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain &#8220;Defects,&#8221; such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the &#8220;Right
-of Replacement or Refund&#8221; described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg&#8482; trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg&#8482; electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you &#8216;AS-IS&#8217;, WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg&#8482; electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg&#8482;
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg&#8482; work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg&#8482; work, and (c) any
-Defect you cause.
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg&#8482;
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Project Gutenberg&#8482; is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg&#8482;&#8217;s
-goals and ensuring that the Project Gutenberg&#8482; collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg&#8482; and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org.
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation&#8217;s EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state&#8217;s laws.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-The Foundation&#8217;s business office is located at 809 North 1500 West,
-Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up
-to date contact information can be found at the Foundation&#8217;s website
-and official page at www.gutenberg.org/contact
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Project Gutenberg&#8482; depends upon and cannot survive without widespread
-public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine-readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state
-visit <a href="https://www.gutenberg.org/donate/">www.gutenberg.org/donate</a>.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Please check the Project Gutenberg web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 5. General Information About Project Gutenberg&#8482; electronic works
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg&#8482; concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg&#8482; eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Project Gutenberg&#8482; eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Most people start at our website which has the main PG search
-facility: <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-This website includes information about Project Gutenberg&#8482;,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-</div>
-
-</div>
-</div>
-</body>
-</html>
diff --git a/old/69123-h/images/cover.jpg b/old/69123-h/images/cover.jpg
deleted file mode 100644
index f3af7bb..0000000
--- a/old/69123-h/images/cover.jpg
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/69123-h/images/fosu1.png b/old/69123-h/images/fosu1.png
deleted file mode 100644
index 34b7c66..0000000
--- a/old/69123-h/images/fosu1.png
+++ /dev/null
Binary files differ