diff options
Diffstat (limited to '20162-h')
| -rw-r--r-- | 20162-h/20162-h.htm | 6632 |
1 files changed, 6632 insertions, 0 deletions
diff --git a/20162-h/20162-h.htm b/20162-h/20162-h.htm new file mode 100644 index 0000000..8b792e2 --- /dev/null +++ b/20162-h/20162-h.htm @@ -0,0 +1,6632 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01//EN" +"http://www.w3.org/TR/html4/strict.dtd"> +<html> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=us-ascii"> +<title>La Kolonoj de la Socio</title> +<style type="text/css"> +<!-- +body {margin:10%;} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging {font-size: 90%;} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +div.noto {background-color: #DDE; color: #000; padding: .5em; + margin: 1em 12% 4em; border: solid 2px;} +--> +</style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La kolonoj de la socio + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: December 22, 2006 [EBook #20162] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + +</pre> + + +<div class="noto"> +<p>Noto de tekstpreparulo:<br> +En ĉi tiu teatraĵo, la tradukisto uzas komencemajuskla “Vi” por +signifi norvega formala alparola pronomo.</p> +</div> + + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> + +<h1>LA KOLONOJ DE LA SOCIO</h1> + +<p>Dramo en kvar aktoj</p> + +<p>(Samfundets støtter 1877)</p> + +<p>Tradukis: Odd Tangerud</p> + +<p>Eldonejo JEC Scandinavia a/s<br> +Postboks 54<br> +N - 3401 Lier<br> +Tel 32 85 50 03<br> +Fax 32 85 50 82</p> + +<p>ISBN 82 91 707-52-9</p> +</div> + +<h2>LA KOLONOJ DE LA SOCIO</h2> + +<p>ROLOJ:</p> +<ul> +<li>KONSULO BERNICK.</li> +<li>SINJORINO BERNICK, lia edzino.</li> +<li>OLAF, ilia filo, 13 jara.</li> +<li>FRAŬLINO BERNICK, fratino de la konsulo.</li> +<li>JOHAN TØNNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick.</li> +<li>FRAŬLINO HESSEL, ŝia pli aĝa duonfratino.</li> +<li>HILMAR TØNNESEN, kuzo de sinjorino Bernick.</li> +<li>ADJUNKTO RØRLUND.</li> +<li>GRANDKOMERCISTO RUMMEL.</li> +<li>KOMERCISTO VIGELAND.</li> +<li>KOMERCISTO SANDSTAD.</li> +<li>DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo.</li> +<li>PLENRAJTIGITO KRAP.</li> +<li>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE.</li> +<li>LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL.</li> +<li>LA EDZINO DE POŜTESTRO HOLT.</li> +<li>LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE.</li> +<li>FRAŬLINO RUMMEL.</li> +<li>FRAŬLINO HOLT.</li> +<li>BURĜOJ kaj ALIAJ LOĜANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAĜEROJ + sur VAPORŜIPO k.t.p.</li> +</ul> + +<p class="staging">(La agado okazas en la domo de konsulo <b>Bernick</b> en eta norvega +ĉemara urbo.)</p> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Spaca ĝarden-salono en la domo de <b>konsulo Bernick</b>. Maldekstre en +la antaŭo pordo kondukas al la ĉambro de la konsulo; pli malantaŭe +en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontraŭa pordo estas +pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaŭ tute el spegula +vitro kun malferma pordo al larĝa ĝarden-ŝtuparo, super kiu estas +etendita sunŝirmilan velon. Sube de la ŝtuparo vidiĝas parto de la +ĝardeno, enkadrigita de krado kun mallarĝa enir-pordego. Ekstere +kaj laŭ la krado laŭas strato, kies kontraŭa flanko havas +malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma +sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj +interparolas; fariĝas komerco en vendejo situanta ĉe la angulo +k.t.p.)</p> + +<p class="staging">(Ene en la ĝardena salono sidas ĉirkaŭ tablo aro da sinjorinoj. +Meze antaŭ la tablo sidas <b>sinjorino Bernick</b>. Ĉe ŝia maldekstra +flanko sidas <b>sinjorino Holt</b> kun <b>filino</b>, kaj laŭvice <b>sinjorino +Rummel</b> kaj <b>fraŭlino Rummel</b>. Dekstre de <b>sinjorino Bernick</b> +sidas <b>sinjorino Lynge, fraŭlino Bernick</b> kaj <b>Dina Dorf</b>. Ĉiuj +sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kuŝas grandaj +amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linaĵoj kaj aliaj +vestaĵoj. Pli fone, ĉe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj +kaj glaso da suker-akvo, sidas <b>adjunkto Rørlund</b> legante el libro +ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj aŭdiĝas de la publiko. +Ekstere en la ĝardeno kuras <b>Olaf Bernick</b> ĉirkaŭe pafante al celo +per arko.)</p> + +<p class="staging">(Post momento venas <b>ŝipkonstruisto Aŭne</b> kviete enen tra la pordo +dekstre. Okazas ioma interrompiĝo de la legado; <b>sinjorino Bernick</b> +kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. <b>Aŭne</b> trankvile +iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo +kviete kaj kun interspacoj. <b>Plenrajtigito Krap</b>, kun ĉapelo en la +mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu ĉambro.)</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Ĉu estas vi, kiu frapas?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +La konsulo serĉas min.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi — —</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Al Vi? Mi preferus — —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +— — transdonis al mi diri, ke Vi devas ĉesi pri tiuj sabat-tagaj +prelegoj por la laboristoj.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ĉu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon — —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentaŭgaj +en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damaĝo, kiun la +laboristoj ricevus de niaj novaj maŝinoj kaj de la nova labormetodo +en la ŝipfarejo. Kial Vi tion faras?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Tion mi faras por subteni la socion.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel +estro de la laborista asocio mi devas — —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Vi unue kaj ĉefe estas laborestro de la ŝipfarejo de konsulo +Bernick. Vi unue kaj ĉefe faru Vian devon al la socio, kiu nomiĝas +la firmao de konsulo Bernick; ĉar estas de <em>tiu</em> ke ni ĉiuj vivas. +— Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +La konsulo ne estus tion <em>tiel</em> dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed +mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio ĉi. Estas la damnita +usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili +kutimiĝis tie transe, kaj tio —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tiriĝi enen en detalojn. Nun Vi +konas la opinion de la konsulo; jen sufiĉe! Bonvolu returni al +la farejo; certe bezoniĝas; mi baldaŭ mem venos. — Pardonu +sinjorinoj!</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato. +<b>Ŝipkonstruisto Aŭne</b> eliras silente dekstre. La <b>adjunkto, </b>kiu +dum la pasinta mallaŭta interparolo daŭrigis la legadon, baldaŭ +poste finlegis la libron, kaj batfermas ĝin.)</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Jen, miaj karaj aŭskultantinoj, pri tio finite.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Oh, kia instruplena rakonto!</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kaj kun bona moralo!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Tia libro vere donas multon pripensindan.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ho jes; ĝi estas bonfara kontraŭeco al tio, kion ni bedaŭrinde +ĉiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodaĵoj. Ĉi tiu +ŝminkita eksteraĵo, kiun la grandaj socioj vidigas, — kion ĝi +vere kaŝas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi. +Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, — ili estas +kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes tutcerte.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ni ja nur bezonas rigardi al la usona ŝipanaro, kiu nun troviĝas +ĉi tie.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed eĉ en la +plej altaj tavoloj, kiel statas <em>tie</em>? Dubo kaj fermanta maltrankvilo +en ĉiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en ĉiuj rilatoj. +Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin +aŭdacaj deziroj renversi eĉ la plej gravajn verojn?</p> + +<p>DINA<br> +<span class="staging">(sen suprenrigardi)</span> Tamen ĉu ne ankaŭ multaj grandaj faroj okazas?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Grandaj faroj —? Mi ne komprenas —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +<span class="staging">(surprizita)</span> Sed, Dio, Dina —!</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +<span class="staging">(sammomente)</span> Tamen, Dina, kiel Vi do povas —?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason ĉe ni. Ne, +ni ĉi-hejme devas danki al Dio, ke statas ĉe ni kiel estas. Certe +kreskas fiherboj inter la tritiko ankaŭ ĉi tie, bedaŭrinde; sed +ĝin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la +socion pura, miaj sinjorinoj, — teni ekstere ĉion tion neprovitan, +kiun senpacienca tempo volas trudi al ni.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kaj el tio bedaŭrinde troviĝas pli ol sufiĉe.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la +urbo.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo +estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupiĝi pri tiu +kaprico.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kaj tamen li spertis sufiĉe da malico el la gazetoj. Sed ni tute +forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke +Vi oferas tiom da tempo por ni.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ho nu, nun dum la lerneja ferio —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +<span class="staging">(lokigas sian seĝon pli proksimen.)</span> Ne parolu pri tio, kara +sinjorino. Ĉu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj ĉu Vi +ĝin ne donas ĝoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi +laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo; +Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj, +kiuj ŝirkolektas ĉarpion por tiuj malfeliĉaj vunditoj, metas la +bandaĝon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Certe estas granda donaco de graco vidi ĉion en tia bela lumo.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas +vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi +diras, fraŭlino Bernick? Ĉu Vi ne trovis kvazaŭ pli sekuran +fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Aĥ, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja +ĉambro, mi deziras esti ege fore sur la sovaĝa maro.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nu aŭdu, estas la malkvieto, kara fraŭlino. Sed kontraŭ tiaj +maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovaĝa maro, — +tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta +homa socio, kie multaj submergiĝas. Kaj ĉu Vi vere tiom alte +taksas la vivon, kiun Vi aŭdas zumi kaj brui ekstere? Rigardu +nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, ŝvitantaj kaj +baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige +sidi malvarmete ĉi tie interne turnante la dorson al tiu flanko, +de kie venas la perturbo.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes, Dio, vi ja eble tute pravas —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kaj en domo kia tiu ĉi, — en bona kaj pura hejmo, kie la familia +vivo montras sin en la plej bela aspekto, — kie paco kaj konkordo +regas — — <span class="staging">(al <b>sinjorino Bernick</b>)</span> Al kio Vi aŭskultas, sinjorino?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(turnita al la plej antaŭa pordo maldekstre)</span> Kiel laŭtvoĉaj ili +fariĝas tie interne.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu io aparte okazas?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Mi ne scias. Mi aŭdas ke estas iuj ene ĉe mia edzo.</p> + +<p class="staging">(<b>Hilmar Tønnesen</b>, kun cigaro en la buŝo, envenas tra la pordo +dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.)</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ho, pardonu — <span class="staging">(volas retiri sin)</span></p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne ĝenas. Ĉu vi ion volas?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. <span class="staging">(al <b>sinjorino +Bernick</b>)</span> Nu, kio do fariĝos?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Pri kio?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Bernick estas ja kunvokinta kunvenon.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ĉu? Pri kio do?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencaĵo.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ne, ĉu eblas?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Bedaŭrinda Karsten, ĉu li havu eĉ pliajn malagrablaĵojn —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed kiel ni komprenu tion ĉi, sinjoro Tønnesen? Konsulo Bernick jam +lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, tion ankaŭ mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap, +kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktiĝos, kaj ke +Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, ĉu ne estas kiel ŝajnis al mi, ke mi aŭdis la voĉon de +Rummel.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankaŭ komercisto Sandstad el +la deklivo kaj Mikkel Vigeland, — “Mikelo Sanktulo”, kiel oni nomas +lin.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Hm —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Pardonu, sinjoro adjunkto.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kaj nun estis ja tie ĉi tiel bone kaj trankvile.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu ja, miaparte mi ne bedaŭrus, ke ili komencus denove kvereli. +Estus ja ioma amuzado.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Tio estas laŭ natura emo. Certaj naturoj bezonas foje ŝirantaj +bataloj. Sed de tio la etburĝa vivo ne havas multe oferenda, kaj ne +estas por ĉiu donita — <span class="staging">(foliumas la libron de la adjunkto)</span> “La +virino kiel la servantino de la socio”. Kia sensencaĵo estas tio?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne kaj mi ne intencas legi ĝin.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Vi verŝajne ne bone fartas hodiaŭ.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, mi ne fartas.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ĉu vi eble ne bone dormis ĉi-nokte?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraŭ vespere pro +mia malsano. Poste mi paŝadis al la klubo kaj legis vojaĝpriskribon +pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia +lukto kontraŭ la elementoj.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tønnesen.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne; ĝi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme +sonĝante, ke min persekutis abomena rosmaro.</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(kiu envenis supre sur la ĝardena ŝtuparo)</span> Ĉu persekutis vin +rosmaro, onklo?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Mi tion sonĝis, vi stultulo! Sed ĉu vi daŭre ĉirkaŭiras ludante +per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon?</p> + +<p>OLAF<br> +Jes, mi volus, sed —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ĉar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; ĉiam estas io +nervostreĉa kiam oni estas pafonta.</p> + +<p>OLAF<br> +Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Vi ne devas meti tiaĵojn en lian kapon, Hilmar.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Hm, — tiela parencaro edukiĝas hodiaŭ! Oni parolas pri sporto kaj +sporto, — Ho Dio, — sed ĉio estas nur ludo; neniam serioza urĝo +al tio hardanta, kio troviĝas en kuraĝa renkonto okulon al okulo +antaŭ la danĝero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo; +vi povus malpreni.</p> + +<p>OLAF<br> +Ne, onklo, ĝi ne havas sagon.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Vi ne povas scii; ĝi tamen povas havi sagon. Forprenu ĝin, mi +diras! — Kial pro diablo vi neniam vojaĝis transen al Ameriko en iu +el la ŝipoj de via patro? Tie vi povus vidi ĉason al bizonoj aŭ +lukto kontraŭ la ruĝuloj.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Tamen Hilmar do —</p> + +<p>OLAF<br> +Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj +onklinon Lona.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Hm —; sensencaĵo.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Nun vi povas reen iri en la ĝardenon, Olaf.</p> + +<p>OLAF<br> +Panjo, ĉu mi ankaŭ povos eliri sur la straton?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes; sed ne tro foren.</p> + +<p class="staging">(<b>Olaf</b> kuras elen tra la kradpordo.)</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro +Tønnesen.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, kompreneble, li devas iri ĉi tie kaj fariĝi fornosidulo, kiel +tiom da aliuloj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed kial Vi mem ne transvojaĝos?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Mi? Kun mia malsano? Nu, tio kompreniĝas; ĝin oni ne multe +konsideras en la urbo. Sed tamen, — oni havas ja certajn devojn al +la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaŭ esti <em>iuj</em> kiuj tenas +la standardon alte. Uŝ, nun li denove krias!</p> + +<p>LA SINJORINOJ<br> +Kiu krias?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom laŭtvoĉaj tie interne, kaj tio +igas min nervoza.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Certe estas mia edzo, sinjoro Tønnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom +kutimiĝis paroli en grandaj kunvenoj —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ankaŭ la aliaj ne estas mallaŭtaj, ŝajnas al mi.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen —; ĉio ja +rezultas en kalkulo de bagatelaĵoj ĉi tie. Uŝ!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Estas almenaŭ pli bone ol pasinte, kiam ĉio foruziĝis en amuzadoj.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Ĉu vere estis tiel malbone pasinte?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin feliĉa, ke Vi tiam ne +loĝis ĉi tie.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes, vere okazis ŝanĝoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj +tagoj —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ho pensu nur antaŭ dekkvar — dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo +estis ĉi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio —</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Kaj la drama-asocio. Ĝin mi bone memoras.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, estas <em>tie</em> ke via teatraĵo prezentiĝis, sinjoro Tønnesen.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(iras al la fono)</span> Nu, kio, kio —!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Teatraĵo de studento Tønnesen?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, estis longe antaŭ ol <em>Vi</em> venis ĉi tien, sinjoro adjunkto. +Cetere ĝi prezentiĝis nur unu fojon.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Ĉu ne estis en <em>tiu</em> teatraĵo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laŭ +kio Vi diris, sinjorino Rummel?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +<span class="staging">(ekrigardas post la <b>adjunkto</b>)</span> Mi? Tion mi vere ne memoras, +sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj aranĝoj en +la familioj.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes, mi eĉ scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn +tagmanĝojn semajne.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Kaj ankaŭ venis ĉi tien vojaĝanta aktor-grupo laŭdire.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, tio estis ja la plej malbona —!</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Hm, hm —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Jes, tiuj homoj laŭdire faris tiom da petolaĵoj. Kiel efektive +statas pri tiuj historioj?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kara Dina, donu al mi tiun linaĵon.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(samtempe)</span> Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Mi iru kun vi, Dina.</p> + +<p class="staging">(<b>Dina</b> kaj <b>fraŭlino Bernick</b> eliras tra la plej supera pordo +maldekstre.)</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi +pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras sur la ĝardenan ŝtuparon kaj pretigas tablon; la +adjunkto staras ĉe la pordo kaj parolas kun ŝi. <b>Hilmar Tønnesen</b> +sidas tie ekstere fumante.)</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min!</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Mi?</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis eĉ ne vivanta +vorto el mia buŝo.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Sed kio do <em>estas</em>?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Kiel povis Vi komenci paroli —! Pensu, — ĉu Vi ne vidis, ke Dina +ĉeestas?</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Dina? Sed Dio gardu, ĉu estas io pri —?</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kaj eĉ ĝuste en <em>tiu ĉi</em> domo! Ĉu Vi do ne scias, ke estis la +frato de sinjorino Bernick —?</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Ĉu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ĉu Vi do ne aŭdis ke —? Hm — <span class="staging">(al la filino)</span> Iru en la ĝardenon, +vi Hilda.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kaj ankaŭ vi, Netta. Kaj estu ĝentilaj al la bedaŭrinda Dina, kiam +ŝi revenas.</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Rummel</b> kaj <b>fraŭlino Holt</b> eliras en la ĝardenon.)</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ĉu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero?</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Ĉu studento Tønnesen estis en terura afero?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ne, je Dio, la studento estas ja ŝia kuzo, sinjorino Lynge. Mi +parolas pri la frato —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +— la perditulo Tønnesen —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Johan li nomiĝis. Li fuĝis al Ameriko.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +<em>Devis</em> fuĝi, pripensu.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Kaj <em>li</em> do estis en terura afero?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, estis io tia —; kiel mi do nomu ĝin? Estis io pri la patrino +de Dina. Ho, mi memoras kvazaŭ tio estus hodiaŭ. Johan Tønnesen +tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten +Bernick ĵus estis veninta de Parizo, — ankoraŭ ne estis +fianĉiĝinta —</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Nu, sed tiu terura historio?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, vidu, — tiun vintron la aktora trupo de Møller ĉeestis en la +urbo —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +— kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Ĉiuj junaj +homoj profunde ĉarmiĝis de ŝi.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke <em>ŝi</em> estas bela. Sed jen la +aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +— tute neatendite —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +— Kaj li trovas —; ne; tio vere ne estas rakontinda.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, ĉar la pordo estis ŝlosita +interne.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon ŝlosita. Kaj +pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la +fenestro.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Tute supre de mansardo!</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, efektive estis.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Kaj post tio li fuĝis al Ameriko?</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes, li ja devis fuĝi, komprenu.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ĉar poste malkovriĝis io preskaŭ same malbona; imagu, li estis +atencinta la kason —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur +onidiroj.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Sed nun aŭdu do —! Ĉu <em>tio</em> ne estis konata en la tuta urbo? Ĉu +maljuna sinjorino Bernick ne preskaŭ bankrotis pro tiu afero? Tion +mi ja aŭdis de Rummel mem. Sed Dio gardu <em>mian</em> buŝon.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaŭ ne iris, ĉar ŝi —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ja, Dorf forvojaĝis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen +estis tiel aŭdaca resti ĉi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro +ŝi ne plu kuraĝis; sed ŝi vivtenis sin lavante kaj kudrante por +homoj —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kaj ŝi provis komenci danc-lernejon.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn +infanojn al iu tia? Sed ne daŭris longe pri ŝi; la bela sinjorino +ne estis kutimita al laboro; kaptiĝis ŝia brusto, kaj ŝi mortis.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Hu, estas vere teruraj historioj!</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la +malluma makulo en la suno de ilia feliĉo, kiel Rummel iam esprimis +sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj ĉi tie en la domo, sinjorino +Lynge.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kaj pro Dio ankaŭ ne pri la duonfratino!</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaŭ duonfratinon?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Havis — feliĉe; ĉar nun la parenceco certe estas finita inter la +du. Jes, ŝi estis iu precipa! Imagu, ŝi fortondis la harojn, kaj +iris en viraj botoj en pluva vetero.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Kaj kiam la duonfrato — la perdita subjekto — estis forkurinta, +kaj la tuta urbo kompreneble ŝokiĝis pro li, — ĉu Vi scias kion +ŝi tiam faras? Ŝi vojaĝas transen al li!</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, kaj la skandalo, kiun ŝi faris antaŭ ol forvojaĝi, sinjorino +Holt!</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Tŝŝ, ne parolu pri tio.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Dio, ĉu ŝi ankaŭ faris skandalon?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, nun Vi aŭdu, sinjorino Lynge. Bernick estis ĵus sin +fianĉiĝinta al Betty Tønnesen; kaj ĝuste kiam li venis kun ŝi ĉe +la brako enen al ŝia onklino por informi —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +La gefratoj Tønnesen estis orfaj, Vi sciu —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +— kaj Lona Hessel ekstaras de la seĝo kie ŝi sidas, kaj donas al +la ĝentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Ne, nun mi neniam —!</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Estas tute certe.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Kaj ŝi pakis sian kofron kaj forvojaĝis al Ameriko.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Sed do ŝi ja mem estus havinta inklinon al li.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, kredu ke ŝi havis. Ŝi imagis ke fariĝus paro el tiuj du, kiam +li revenus el Parizo.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes, imagu, ke ŝi kredus tiaĵon! Bernick, — tiu juna bonkonduta +grandmonda sinjoro, — perfekta galantulo, — favorato de ĉiuj +virinoj —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +— kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Sed pri kio okupiĝis tiu fraŭlino Hessel en Ameriko?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Nu, vidu, super tio kuŝas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu +ne estas levinda.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Kion tio signifas?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ŝi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom +scias ja la tuta urbo, ke ŝi kantis por mono en la gastejoj tie —</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +— kaj ŝi faris prelegojn en la salonoj —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +— kaj ŝi eldonis nenormalan libron.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Ĉu vere —!</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia +feliĉo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino +Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio ĉi, por ke Vi gardu Vin.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. — Sed tiu bedaŭrinda +Dina Dorf! Mi vere sentas bedaŭron por ŝi.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Nu, por ŝi estis ja pura feliĉo. Imagu se ŝi restus en la manoj de +la gepatroj! Ni ĉiuj kompreneble zorgis pri ŝi, admonis ŝin plej +eble bone. Post ioma tempo fraŭlino Bernick decidigis, ke ŝi venu +en ĉi tiun domon.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Sed malfacila infano ŝi ĉiam estis. Imagu, — ĉiuj la malbonaj +ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas +preni ŝin per la bono, sinjorino Lynge.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Tŝŝ, — jen ŝi. <span class="staging">(laŭte)</span> Jes, tiu Dina vere estas diligenta +knabino. Nu, ĉu vi venas, Dina? Ni sidas ĉi tie formetante la +kudraĵojn.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Ho, kiel bonodoras via kafo, dolĉa Dina. Tia antaŭtagmeza taso da +kafo —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekstere sur la ĝardena ŝtuparo)</span> Bonvolu, sinjorinoj!</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Bernick</b> kaj <b>Dina</b> estas jam helpinta al la servistino +enporti la kafaĵojn. Ĉiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili +parolas supermezure amike al <b>Dina</b>. Iom poste ŝi iras en la salonon +kaj serĉas sian manlaboron.)</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekstere apud la kafotablo)</span> Dina, ĉu ne ankaŭ vi —?</p> + +<p>DINA<br> +Ne, dankon; mi ne volas.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eksidas kun sia kudraĵo. <b>Sinjorino Bernick</b> kaj la <b>adjunkto</b> +interŝanĝas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la +salonon.)</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +<span class="staging">(improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallaŭte:)</span> +Dina.</p> + +<p>DINA<br> +Jes.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?</p> + +<p>DINA<br> +Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino, +ke ili estis parolintaj pri mi.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kaj ĉu Vi ne ankaŭ vidis, kiel amike ŝi kondutis al Vi tie +ekstere?</p> + +<p>DINA<br> +Sed tion mi ne toleras!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Vi havas obstinan animon, Dina.</p> + +<p>DINA<br> +Jes.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed kial Vi kondutas tiel?</p> + +<p>DINA<br> +Mi ne estas alia.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu Vi ne povus konduti alimaniere?</p> + +<p>DINA<br> +Ne.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kial ne?</p> + +<p>DINA<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Mi ja apartenas al la morale perdituloj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Fi, Dina!</p> + +<p>DINA<br> +Ankaŭ patrino apartenis al la morale perdituloj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kiu parolis al Vi pri tiaĵoj?</p> + +<p>DINA<br> +Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Ĉiuj ili +kondutas al mi tiel konvene, kvazaŭ mi rompiĝus, se —. Ho, kiom mi +malamas tiun bonkorecon.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon ĉi tie, sed —</p> + +<p>DINA<br> +Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antaŭen, +se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel — tiel —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kiel kiaj?</p> + +<p>DINA<br> +Tiel decaj kaj tiel moralaj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Tamen Dina, tion Vi ne pensas.</p> + +<p>DINA<br> +Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Ĉiun tagon Hilda kaj Netta +venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos fariĝi +tiel deca kiel ili. Mi ne <em>volas</em> tiel fariĝi. Ho, se mi estus longe +fore, mi certe fariĝus saĝa.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Vi ja <em>estas</em> saĝa, kara Dina.</p> + +<p>DINA<br> +Kiel tio helpas min ĉi tie?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Do vojaĝi —. Ĉu Vi pensas serioze pri <em>tio</em>?</p> + +<p>DINA<br> +Mi ne restus tagon pli longe, se <em>Vi</em> ne estus.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Diru Dina, — kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi?</p> + +<p>DINA<br> +Ĉar Vi lernigas al mi tiom da belaĵoj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Belaĵoj? Ĉu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belaĵoj?</p> + +<p>DINA<br> +Jes. Aŭ vere — Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi aŭdas vin +paroli, mi ekrigardas tiom da belaĵoj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kio do estas por Vi belaĵo?</p> + +<p>DINA<br> +Tion mi neniam pripensis.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belaĵo?</p> + +<p>DINA<br> +Belaĵo estas io granda — kaj tre fora.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Hm. — Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi.</p> + +<p>DINA<br> +Nur <em>tio</em>?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi.</p> + +<p>DINA<br> +Se mi estus Hilda aŭ Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ho Dina, Vi ne povas facile prijuĝi la mil konsiderojn —. Kiam viro +estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas, +jen —; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke +oni ĝuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn —. Sed egale; +Vi <em>devas</em> esti kaj <em>estos</em> helpata supren. Dina, ĉu estas +interkonsento, ke kiam mi venos — kiam la kondiĉoj permesos al mi +veni — kaj mi diros: jen mia mano, — Vi volos akcepti ĝin kaj +fariĝi mia edzino? — Ĉu Vi tion promesas al mi Dina?</p> + +<p>DINA<br> +Jes.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Dankon, dankon! Ĉar ankaŭ por mi —. Ho Dina, mi tenas Vin kara —. +Tŝŝ; iu venas. Dina, pro mi, — eliru al la aliuloj.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas +<b>grandkomercisto Rummel</b>, <b>komercisto Sandstad</b> kaj <b>komercisto +Vigeland</b> el la antaŭa ĉambro maldekstre, sekvataj de <b>konsulo +Bernick</b>, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu; do la afero estas decidita.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Jes, je la nomo de Dio, lasu ĝin nun tia.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ĝi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la +rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ni staras kaj falas kune, Bernick!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(kiu venas de la ĝardena pordo)</span> Falas? Permesu, ĉu ne estas la +fervojo, kiu falas?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne, kontraŭe, ĝi estos iranta —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +— per vaporo, sinjoro Tønnesen.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> Ĉu?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kiel?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ĉe la ĝardena pordo)</span> Sed, kara Karsten, kio do vere estas —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, kara Betty, kiel tio do interesas <em>vin</em>? <span class="staging">(al la tri sinjoroj)</span> Sed +nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas +memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la +socio, devigas nin streĉi nin tiel foren kiel eblas.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +Kompreneble, sinjoro konsulo.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Fariĝos, Bernick; ĵurite.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi ĉiu en sia rondo de +konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en ĉiuj +tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaŭ la komunumo devos +kontribui.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Vi tamen zorgos pri la fervoja afero?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed lastan jaron, sinjoro konsulo —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio —</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +— kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; ĉar ni ja havas +vapor-ŝipojn —</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +— kaj kiu fariĝus ekstreme multekosta, —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +— jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +La esenca afero estis, ke ĝi ne utilus al la pli granda socio. Tial +mi kontraŭis ĝin, kaj tial la intern-landa linio elektiĝis.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, sed tiu ne tuŝos la urbojn en nia regiono.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĝi tuŝos <em>nian</em> urbon, mia kara Hilmar; ĉar nun ni konstruos +flankan fervojon ĉi tien.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Aha; nova elpensaĵo do.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Jes, ĉu ne estas bonega elpensaĵo? Ĉu?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Hm —</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Ne estas neinde, ke la providenco aranĝis la terenon por flanka +fervojo.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, mi devas konfesi, ke ankaŭ mi rigardas tion kiel providencan +aranĝon, ke mi ĉi tiun printempon veturis laŭvale en komerco, kaj +hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antaŭe estis. Frapis min +kvazaŭ fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni. +Mi dungis inĝenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la +intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontraŭas.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(daŭre kune kun la sinjorinoj ĉe la ĝardena pordo)</span> Sed, kara +Karsten, ke vi tenis ĉion tion kaŝita por ni.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere +mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaŭ hodiaŭ. Sed nun +la decida momento venis; nun ni agu nekaŝite kaj plenforte. Jes, eĉ +se mi metu ĉiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu ĝin.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu Vi do atendas tiom multe el tiu ĉi entrepreno, sinjoroj?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio! +Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj fariĝos atingeblaj; imagu la +riĉajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun +aro da akvofaloj laŭvice en la valo! Kia fabrikado <em>tie</em> povos esti +efektivigata!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera +mondo —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko +kuŝas, laŭdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja ĉiuj +kunhelpis por dreni ĝin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros +estonte, ĉiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto daŭrigos Vian +benoriĉan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la +praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej +eble vastan rondon; — kaj niaj virinoj, — jes, nur proksimiĝu, +miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas aŭdi — niaj virinoj, mi diras, +niaj edzinoj kaj filinoj, — jes, agadu neĝenitaj en la servo de +bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por +Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf +— <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Nu, kie estas Olaf hodiaŭ?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Do li certe estas malsupre ĉe la maro! Vidu, li ne finos antaŭ ol +okazos akcidento.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Bah — eta ludo kun la naturfortoj —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj +kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj +maltrankviligaj elementoj enĵetas sian ombron —</p> + +<p class="staging">(<b>Plenrajtigito Krap</b> envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.)</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Eksterlandaj poŝtaĵoj, sinjoro konsulo; — kaj telegramo el New +York.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(prenas)</span> Ah, de la ŝipa societo de “Indian Girl”.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Nu, la poŝto venis? Jes, do mi petas permeson.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Jes, ankaŭ mi.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +Adiaŭ, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Adiaŭ, adiaŭ, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaŭ +posttagmeze je la kvina.</p> + +<p>LA TRI SINJOROJ<br> +Jes; bone; kompreneble. <span class="staging">(Ili foriras dekstre.)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(Li legis la telegramon)</span> Ne, tio ĉi estas vere pure usona! Vere +ŝoka —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Dio, Karsten, kio estas?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(legas)</span> “Faru nur plej etan riparon, sendu ‘Indian Girl’ transen tuj +kiam flosebla; bona sezono; okaze naĝas sur la kargo.” Nu, tion mi +diru —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Naĝas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la +ŝipo sinkos funden kiel ŝtono, se io okazos.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Jen ni vidas kiel statas en tiuj laŭdataj grandaj socioj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi pravas; eĉ ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en +la ludon. <span class="staging">(al <b>Krap</b>)</span> Ĉu “Indian Girl” estos mar-preta post kvar — +kvin tagoj?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur +“La Palmo” intertempe.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la poŝtaĵojn. Aŭdu, ĉu +Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Ne, sinjoro konsulo. <span class="staging">(Li iras en la plej antaŭan ĉambron +maldekstre.)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(denove legas la telegramon)</span> Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio +tiuj sinjoroj ne hezitas —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io +nervostreĉa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, mi dezirus vidi tiun ŝipposedanton ĉe ni, kiu povus decidigi +sin al tiaĵo! Eĉ ne unu, eĉ ne unu sola — <span class="staging">(ekvidas <b>Olaf</b>)</span> Nu, +laŭdo al Dio, la knabo ĉeestas.</p> + +<p class="staging">(<b>Olaf</b> kun fiŝŝnuro en la mano venis kurante laŭ la strato kaj +enen tra la ĝardena pordego.)</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(ankoraŭ en la ĝardeno)</span> Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis +la vapor-ŝipon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi nun denove iris sur la kajon.</p> + +<p>OLAF<br> +Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen +tuta aro da cirkistoj kun ĉevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj +pasaĝeroj.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ho, ĉu ni vere vidos cirkon!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ni? Tion mi ne supozas.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ne, kompreneble ne ni, sed —</p> + +<p>DINA<br> +Mi ŝatus vidi cirkon.</p> + +<p>OLAF<br> +Jes, ankaŭ mi.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Vi estas stultulo. Ĉu <em>tio</em> estas io rigardinda? Nura dreso. Ne, +kontraŭe estas io alia vidi la gaŭĉon flugi trans la Pampo sur sia +spireganta mustango. Sed Dio gardu, ĉi tie en la urbetoj —</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(tiras la jupon de <b>fraŭlino Bernick</b>)</span> Onklino Marta, vidu, vidu — +jen ili venas!</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes, je Dio, jen ni havas ilin.</p> + +<p>SINJORINO LYNGE<br> +Hu, la teruraj homoj!</p> + +<p class="staging">(Multaj <b>pasaĝeroj</b> kaj aro da <b>urbanoj</b> venas supren laŭ la +strato.)</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, certe estas arlekenoj el la ĝusta specio. Rigardu tiun en la +griza robo, sinjorino Holt; ŝi portas la valizon sur la dorso.</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Jes, imagu, ŝi portas ĝin sur la ombreltenilo! Kompreneble ŝi +estas la edzino de la direktoro.</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas +kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda!</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Ankaŭ vi ne, Netta.</p> + +<p>OLAF<br> +Panjo, la direktoro salutas al ni.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion do?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kion vi diras, infano?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Jes, je Dio, jen ankaŭ la virino salutas!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne, <em>tio</em> estas do tro senhonta!</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +<span class="staging">(kun nevolonta ekkrio)</span> Ah —!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kio estas, Marta?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ho ne, nenio; ŝajnis nur al mi —</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(krias el ĝojo)</span> Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la ĉevaloj kaj +la bestoj! Kaj jen ankaŭ la usonanoj! Ĉiuj la maristoj sur “Indian +Girl” —</p> + +<p class="staging">(Oni aŭdas “Yankee Doodle” akompanata de klarneto kaj tamburo.)</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(kovras la orelojn)</span> Uf, uf, uf!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio ĉi ne estas +io por ni. Ni reiru al nia laboro.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ĉu ni eble antaŭen tiru la kurtenojn?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Jes, jen ĝuste kion mi pensis.</p> + +<p class="staging">(La <b>sinjorinoj</b> trovas siajn sidlokojn ĉe la tablo; la <b>adjunkto</b> +fermas la ĝardenan pordon kaj antaŭen tiras la kurtenojn al ĝi kaj +al la fenestroj; fariĝas duone mallume en la ĉambro.)</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(kiu ŝtele rigardas)</span> Panjo, nun la direktor-edzino staras ĉe la +akvokrano lavante sian vizaĝon.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ĉu! Meze sur la vendoplaco!</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Kaj tio dum brile hela tago!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu, se mi vojaĝis en dezerto kaj trovis cisternon, ankaŭ mi ne +hezitus —. Uf, tiu terura klarneto!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Estas vere evidenta kaŭzo por la polico por procedi.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja +ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas <em>nin</em> ene inter la +ĝustaj baroj. Lasu ilin nur devojiĝi. Kiel tio afektas nin? Tiu +ĝena konduto, kiu kontraŭas kutimon kaj bonajn morojn, feliĉe ne +rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. — Jen kio!</p> + +<p class="staging">(La <b>fremda sinjorino</b> rapide envenas tra la pordo dekstre.)</p> + +<p>LA SINJORINOJ<br> +<span class="staging">(timigite sed mallaŭte)</span> La rajdistino! La direktoredzino!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Dio, kion tio signifu!</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Ah —!</p> + +<p>LA SINJORINO<br> +Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekkrie)</span> Lona —!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekretiriĝas)</span> Je mia vivo —!</p> + +<p>SINJORINO HOLT<br> +Sed Dio kompatu —!</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Vere ne eblas —!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu! Uf!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Lona —! Ĉu vere —?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas +ĉirkaŭbraki min por tio.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Uf; uf!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kaj nun vi venas ĉi tien kiel —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +— kaj vere volas ludi rolon —?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ludi rolon? Kiel ludi rolon?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, mi pensas — kun la rajdistoj —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Hahaha! Ĉu vi estas freneza, bofrato? Ĉu vi kredas, ke mi apartenas +al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artaĵojn, kaj arlekenis +multmaniere —</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Hm —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +— sed akrobataĵojn sur ĉevaldorso mi neniam faris.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Do ne —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ah, dank' al Dio!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ne, ni venis ĝuste kiel aliaj decaj homoj, — tamen kun dualoka +bileto, sed al tio ni estas kutimitaj.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Vi diras ni?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Kiuj ni?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi kaj la infano, kompreneble.</p> + +<p>LA SINJORINOJ<br> +<span class="staging">(ekkrie)</span> La infano!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Kio!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nu, jen io direnda —!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sed kion vi aludas, Lona?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John, +mi scias, — aŭ Johan, kiel vi nomis lin.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Johan —!</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte al <b>sinjorino Lynge</b>)</span> La perdita frato!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(hezite)</span> Ĉu Johan kunvenis?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu jes; nu jes; mi ja ne vojaĝas sen li. Sed vi aspektas tiel +triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Ĉu estas +morto en la familio?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Fraŭlino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj +estus —?</p> + +<p>SINJORINO RUMMEL<br> +Ne <em>nun</em> mi diru —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj +jen ankaŭ sinjorino Holt! Nu, ni tri ne juniĝis de post lastfoje. +Sed aŭskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi +almenaŭ tagon; ili ne plimalboniĝos pro tio. Ĝoja momento kiel +tiu ĉi —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Hejmenveno ne ĉiam estas ĝoja momento.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Mi ne estas pastoro.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu; tamen tia vi certe fariĝos. — Sed fi, fi, fi, — tiu ĉi morala +linaĵo odoras tiel putre, — ĝuste kiel mortotuko. Mi kutimiĝis al +la aero sur la prerioj, mi; mi diru.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(sekigas la frunton)</span> Jes vere estas iom naŭze ĉi ene.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. <span class="staging">(tiras la kurtenojn +flanken)</span> Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos +knabon kiu forlavis la infanecon —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Uf!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(malfermas pordon kaj fenestrojn)</span> — Nu, tio signifas, kiam li +<em>estos</em> sin lavinta — tie supre en la hotelo; ĉar sur la +vapor-ŝipo li fariĝis malpura kiel porko.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Uf, uf!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Uf? Jes vere, ĉu ne estas —! <span class="staging">(montras al <b>Hilmar</b> kaj demandas al +la aliuloj)</span> Ĉu <em>li daŭre</em> drivas dirante sian uf?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Mi ne drivas; mi estas ĉi tie pro mia malsano.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(ekvidante <b>Olaf</b>)</span> Ĉu <em>tiu</em> estas la <em>via</em>, Betty? — Donu la +manegon, knabo! Aŭ ĉu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +<span class="staging">(metante sian libron sub la brakon)</span> Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne +estas animstato por pluen labori hodiaŭ. Sed morgaŭ ni ja denove +kunvenos?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiaŭi)</span> Jes, tion ni faru. +Mi ĝuste estos sur la loko.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Vi? Permesu, fraŭlino, kion <em>Vi</em> volas fari en <em>nia</em> asocio?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.</p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La ĝardena salono de la domo de <b>konsulo +Bernick</b>.)</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Bernick</b> sidas sola ĉe la labortablo kun sia kudraĵo. +Iom poste venas de dekstre <b>konsulo Bernick</b> kun ĉapelo sur la kapo +kaj kun gantoj kaj bastono.)</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ĉu vi jam revenas hejmen, Karsten?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(kun sopiro)</span> Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Estas iu viro, mi diras. <span class="staging">(demetas la ĉapelon)</span> Kie estas ĉiuj la +sinjorinoj hodiaŭ!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu? Sendis ekskuzon?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes; ili havas tiom da farendaĵoj en la domo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kompreneble. Kaj la aliaj ankaŭ ne venos?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ne, ankaŭ ili havas ekskuzojn.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Tion mi estus povinta diri antaŭe. Kie estas Olaf?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm; Dina, tiu aĉa flirtulino —. Imagu ke hieraŭ ŝi tuj ligis sin +al Johan —!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, sed Johan almenaŭ devus havi la takton ne montri al ŝi iun +atenton. Mi ja vidis la okulĵetojn de komercisto Vigeland.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(kun la kudraĵo sur la genuoj)</span> Karsten, ĉu vi povas imagi kion ili +volas ĉi-hejme?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj <em>ŝi</em> +ja diris hieraŭ, ke ili devis vojaĝi duaklase —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes, bedaŭrinde, eble estas io tia. Sed ke <em>ŝi</em> akompanis! <em>Ŝi!</em> +Post tiu sanga insulto kiun ŝi faris al vi —!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kiel povas mi pensi pri aliaĵoj nuntempe? Li ja estas mia frato; — +ne estas pro li; sed ĉiuj malagrablaĵoj kiuj kaŭziĝus al <em>vi</em> —. +Karsten, mi ege timas ke —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Por kio vi timas?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ĉu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por +via patrino?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, babilaĵo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Aĥ Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedaŭrinde; kaj vi mem ja +diris —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; ĉio estis nur +senfundaj onidiroj.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉesu pri tiuj memoraĵoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas +min revivigi ĉion tian! <span class="staging">(Li paŝas tien kaj reen sur la planko; jen +li forĵetas la bastonon.)</span> Ĉagrene ke ili venis hejmen ĝuste nun, +— nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la +gazetaro. Korespondiĝos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Ĉu mi +akceptas ilin <em>bone</em> aŭ ĉu mi akceptas ilin <em>malbone</em>, ambaŭkaze +tio pridiskutiĝos kaj interpretiĝos. Oni kirlas ĉion tion +malnovan, — tiel kiel <em>vi</em> faras. En socio kiel la nia —. <span class="staging">(ĵetas +la gantojn sur la tablon)</span> Kaj eĉ neniun homon mi havas kun kiu mi +povas paroli kaj ĉe kiu serĉi apogon.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Eĉ neniu, Karsten?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne, kiu <em>tiu</em> estus? — Ekhavi ilin sur la nukon ĝuste nun! Ne estas +dubo ke ili iel faros skandalon, — precipe ŝi. Ĉu ne estas +malfeliĉo havi tiajn homojn en sia familio!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes, <em>mi</em> ja ne povas kulpiĝi ke —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Pro kio vi ne povas kulpiĝi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera +vorto.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kaj mi ankaŭ ne petis ilin veni hejmen.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aŭdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por +revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la +tutan ĉenon parkere.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekploras)</span> Sed nun vi ja estas tiel senkoreca —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ja, ĝuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaŭ <em>tion</em> por +priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Ĉu oni +vidu la sinjorinon kun ruĝaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se +disvastiĝus inter la homoj ke —. Nu, jen mi aŭdas iun en la +koridoro. <span class="staging">(iu frapas)</span> Envenu!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Bernick</b> eliras sur la ĝardenan ŝtuparon kun sia +kudraĵo. <b>Ŝipkonstruisto Aŭne</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Bonan tagon, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +La plenrajtigito menciis hieraŭ, ke la konsulo ne estus kontenta +pri —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la ŝipfarejo, Aŭne. +Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. “La Palmo” devus ja esti sub +velo antaŭ longe. Komercisto Vigeland venas ĉiun tagon ĉagrenante +min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en ŝipasocio.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +“La Palmo” povos forveli postmorgaŭ.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu fine. Sed la usonano “Indian Girl”, kiu atendis kvin semajnojn +kaj —</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +La usonano? Mi kompreniĝis, ke ni unue faru la laboron sur Via +propra ŝipo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Al tio mi ne donis al vi iun kaŭzon kredi. Fariĝus ĉiu ebla +progresigo ankaŭ pri la usonano; sed tio ne okazas.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +La ŝipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni +flikas, des pli da putraĵo ni trovas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron. +Vi ne kapablas labori per la novaj maŝinoj, kiujn mi havigis, — aŭ +pli ĝuste, vi ne <em>volas</em> labori per ili.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; eĉ de la knabaj +jaroj mi kutimiĝis al la malnovaj labormetodoj —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Aŭne, ke estas pro la +profito; ĝin mi ne bezonas, feliĉe; sed mi havas konsiderojn al la +socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi, +ke la progresoj venos, alie ili neniam venos.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ankaŭ mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone +konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn; +sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj maŝinoj, +vi ne volas kunlabori; kaj vi fariĝas timema.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Jes, mi efektive fariĝas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj +multaj, de kiuj la maŝinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas +pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaŭ la socio +havas siajn devojn. Kiel kuraĝas la tekniko kaj la kapitalo instali +la novajn inventaĵojn en la laboron, antaŭ ol la socio povas +lernigi novan generacion uzi ilin?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi tro multe legas kaj cerbumas, Aŭne; ne estas bone por Vi; estas +<em>tio</em> kio igas vin malkontenta pri via stato.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia +el lertaj laboristoj maldungiĝas kaj fariĝas mankohavaj pro tiuj +maŝinoj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm; kiam la presarto elpensiĝis, multaj skribistoj perdis la +laboron.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ĉu la konsulo ŝatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia +averiulo “Indian Girl” estu preta forveli postmorgaŭ.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Sed, sinjoro konsulo —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Postmorgaŭ, Vi aŭdas; samtempe kun nia propra ŝipo; ne horon pli +malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antaŭenigi tiun aferon. +Ĉu Vi legis la gazeton de hodiaŭ matene? Nu, do Vi scias ke la +usonanoj ĉi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro +kvazaŭ renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado +en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri ĉiu alia abomenaĵo mi ne +volas paroli.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj kiu kulpiĝas pro tiu malordaĵo? Estas mi! Jes, estas mi kiu +kulpiĝas. Tiuj gazetskribaĵoj aludaĉas kaŝvorte, ke ni centrigas +la laboron al “La Palmo”. Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo +influi la kuncivitanojn, devas lasi ĵetiĝi tiajon al mi en la +nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel +makuliĝas.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke ĝi povas porti tion +kaj ankaŭ pli.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne nun; ĝuste en tiu ĉi tempo mi bezonas ĉiun estimon kaj +bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en +preparo grandan entreprenon, kiel vi eble aŭdis; sed se sukcesiĝas +al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos +okazigi al mi la plej grandajn malfacilaĵojn. Tial mi volas por kiu +ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribaĵojn, +kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaŭ.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaŭ +posttagmeze.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi aludas ke mi postulas neeblecon?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Bone, bone; — do ni devas serĉi aliloke.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ĉu Vi vere volas maldungi ankoraŭ pliajn el la malnovaj laboristoj?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne, pri tio mi ne pensas.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ĉar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj +en la gazetoj, se Vi tion farus.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se “Indian Girl” ne estos kvite +vojaĝpreta postmorgaŭ, mi maldungos <em>Vin</em>.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +<span class="staging">(kun ekskuo)</span> Mi! <span class="staging">(Li ridas)</span> Nun Vi ŝercas, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Pri tio Vi ne fidu.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Vi povus pensi pri maldungo de <em>mi</em>? Mi, kies patro kaj avo estis en +la servo de la ŝipfarejo ĉiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiu nun devigas min al tio?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aŭ ne; respondu definite, aŭ +Vi havas Vian maldungon surloke.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere pripensis, kion +signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas serĉi +por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed ĉu estas per tio +farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la +vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la +pordo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Ĉu mi ne +ĉiam estis bona mastro?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Ĝuste tial tiuj hejme ne volas +kulpigi <em>Vin</em>; ili ne diros ion al mi, ĉar tion ili ne kuraĝas; sed +ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe +estas merite. Jenon Vi vidos — tion mi ne povas elteni. Tia simpla +viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la +miaj. Mia modesta hejmo ankaŭ estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun +etan socion mi povis apogi kaj subteni, ĉar mia edzino fidis min, +kaj ĉar miaj infanoj fidis min. Kaj nun ĉio ruiniĝos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la maĵoro; la +specialaĵo estu je la nomo de Dio oferata por la ĝereralaĵo. Iun +alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en +tiu ĉi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Aŭne! Vi kontraŭstaras +min, ne ĉar Vi nenion alian povas, sed ĉar Vi ne volas realigi la +superecon de maŝinoj kontraŭ la manforto.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, ĉar Vi scias, ke se Vi +forĉasas min, Vi almenaŭ pruvis por la gazetaro Vian bonan volon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj ja se tiel estus? Vi ja aŭdas, kiom tio gravas por mi, — aŭ +ekhavi la gazetaron sur la nukon aŭ bonvoligi ĝin por mi en la +momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan +bonon. Kio do? Ĉu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri +al Vi, ke ĉi tie estas demando ĉu subteni Vian hejmon, kiel Vi +esprimas Vin, aŭ eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn +da hejmoj, kiuj neniam povos fondiĝi, neniam ricevos fumantan tubon, +se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis +al Vi la elekton.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Jes, ĉar tiel estas, mi ne havas plian kontraŭdiron.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm —; Mia kara Aŭne, vere ĉagrenigas min ke ni devas disiĝi.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ni ne disiĝos, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiel?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ankaŭ simpla viro havas ion por defendi en la mondo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu do, nu do; — kaj vi do opinias, ke vi kuraĝas promesi —?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +“Indian Girl” kvitiĝos por forvelo postmorgaŭ. <span class="staging">(Li salutas kaj +eliras dekstre.)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona +aŭguro —</p> + +<p class="staging">(<b>Hilmar Tønnesen</b>, kun cigaro en la buŝo, venas tra la ĝardena +pordego.)</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(sur la ĝardena ŝtuparo)</span> Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Bonan tagon.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kion mi scias?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ke la skandalo vigle evoluas? Uf!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion tio signifas?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(envenas)</span> Jes, la du usonanoj ĉirkaŭiras en la stratoj, kaj montras +sin kune kun Dina Dorf.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(postsekvas lin)</span> Sed, Hilmar, ĉu eblas —?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, bedaŭrinde, estas pura vero. Lona eĉ estis tiel senkonsidera +krii post min; sed kompreneble mi ŝajnigis ne aŭdi.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj certe ne pasis nerimarkate.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante +ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, — kiel fajro sur la +prerioj. En ĉiuj domoj homoj staris ĉe la fenestroj atendante ke la +aro pretermarŝu; kapon ĉe kapo malantaŭ la kurtenoj — uf! Jes, +pardonu, Betty; mi diras uf; ĉar tio ĉi igas min nervoza; — se tio +daŭru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojaĝon.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute +kuraĝas aperi en la urbo! Nu, ni vidu ĉu la gazetaro faros finon +pri li; jes, pardonu, Betty; sed —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +La gazetaro, vi diras? Ĉu vi aŭdis aludojn pri tiaĵo?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, verŝajne. Kiam mi foriris de vi hieraŭ vespere, mi paŝadis al +la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke +ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta +redaktoro Hammer. Li gratulas min tute laŭte pri la hejmenveno de +mia riĉa kuzo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Riĉa —?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin +laŭmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la riĉeco +de Johan Tønnesen. “Ĉu?” li diras, “jen strangaĵo; en usono oni +kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne +transvojaĝis senhava.”</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm, faru nun al mi la servon —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Jen, vi povas vidi, Karsten —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, mi almenaŭ havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen +ĉirkaŭiras en la stratoj kun vizaĝo kvazaŭ nenio ĝenis lin. Kial +li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj +estas.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Dio, Hilmar, kion vi diras?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el +fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de +Nigrapied-Indianoj; eĉ ne senskalpigita —. Uf, jen ili estas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(rigardas laŭ la strato)</span> Ankaŭ Olaf estas kun ili!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas +al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas ĉiuj +neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn +rimarkojn. Tio vere ne estas por <em>miaj</em> nervoj; kiel viro sub tiaj +cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ili iros rekte ĉi tien. Aŭdu nun, Betty, estas mia definitiva +deziro, ke vi montru al ili ĉian afablecon.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Vi permesas, ĉu, Karsten?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes certe; certe; kaj ankaŭ vi, Hilmar. Espereble ili ne restos +longe; kaj kiam kune inter ni mem —; neniuj aludoj; neniel ni devas +ilin ofendeti.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, nu, lasu tion.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antaŭe fariĝis impeta. +Ho, vi ja havis ĉian kaŭzon por —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lasu, lasu, mi diras!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Uf!</p> + +<p class="staging">(<b>Johan Tønnesen</b> kaj <b>Dina</b>, poste <b>fraŭlino Hessel</b> kaj <b>Olaf</b> +venas tra la ĝardeno.)</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nun ni ĉirkaŭiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, mi aŭdas tion. Multaj ŝanĝoj; ĉu ne?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la +establaĵojn, kiujn vi donis al la urbo —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu <em>tie</em>?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +“Donaco de Karsten Bernick”, kiel skribiĝis super la enirejo. Jes, +vi certe estas la viro malantaŭ ĉio en la loko.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kaj belaj ŝipoj vi ankaŭ havas. Mi renkontis la ŝipestron de “La +Palmo”, mia malnova amiko de la lernejo —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, kaj nova lernejo vi ankaŭ konstruigis; kaj ankaŭ la +gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo fariĝis dank' al vi, mi aŭdas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, bele, bofrato; sed estas ankaŭ ĝojo vidi, kiel la homoj +montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne +povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke +ni apartenas al la familio.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Uf —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu vi diras Uf! al tio?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, mi diris hm —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaŭ vi aspekte estas solaj en la +domo?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes, hodiaŭ ni estas solaj.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco; +aspekte urĝis por ili. Sed ni mem ankoraŭ ne sufiĉe kunparolis; +hieraŭ ja ĉeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun +pastoron —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +La adjunkto.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<em>Mi</em> nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri <em>mia</em> faro dum +tiuj ĉi dek kvin jaroj? Ĉu li ne fariĝis brava knabo? Kiu rekonus +la petolulon, kiu forkuris de la hejmo?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Hm —!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ho, Lona, ne tro fanfaronu.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi +faris en la mondo; sed tio almenaŭ donas al mi iun rajton ekzisti. +Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj +kvar nudaj manaĉoj —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Manoj.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<em>Mi</em> diras manaĉoj; ĉar malpuraj ili estis —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Uf!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +— kaj malplenaj ili ankaŭ estis.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Malplenaj? Ne, nun mi devas diri —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kion vi devas diri?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nun mi devas diri — uf! <span class="staging">(Li eliras sur la ĝardenan ŝtuparon.)</span></p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kio estas al li?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne atentu lin; li estas iom nervoza ĉi-tempe. Sed ĉu vi ne volas +iomete ĉirkaŭrigardi en la ĝardeno? Tie vi ankoraŭ ne estis, kaj +ĝuste nun mi havas liberan horon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, ŝatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la ĝardeno +ĉe vi.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ankaŭ tie estas grandaj ŝanĝoj, vi vidos.</p> + +<p class="staging">(<b>La konsulo, la sinjorino</b> kaj <b>fraŭlino Hessel</b> eliras en la +ĝardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.)</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(ĉe la ĝardena pordo)</span> Onklo Hilmar, ĉu vi scias kion onklo Johan +demandis al mi? Li demandis, ĉu mi volas akompani lin al Ameriko.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Vi mallertulo, ankoraŭ tirante la jupon de via patrino —</p> + +<p>OLAF<br> +Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi fariĝos granda —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ho, babilaĵo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu ŝtalhardiĝo +en — <span class="staging">(Ili eliras en la ĝardenon.)</span></p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +<span class="staging">(al <b>Dina</b>, kiu deprenis la ĉapelon starante ĉe la pordo kaj +skuante la polvon de sia robo)</span> Vi fariĝis sufiĉe varma dum la +promenado.</p> + +<p>DINA<br> +Jes, estis ĝuinda promenado; tian ĝuindan promenadon mi neniam +havis antaŭe.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn.</p> + +<p>DINA<br> +Ho jes; sed nur kun Olaf.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu. — Ĉu Vi eble pli emas eliri en la ĝardenon ol resti ĉi tie?</p> + +<p>DINA<br> +Ne, mi pli deziras resti ĉi tie.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ankaŭ mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni ĉiun matenon faros +tian promenadon kune.</p> + +<p>DINA<br> +Ne, sinjoro Tønnesen, tion Vi ne farus.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kion mi ne farus? Vi ja promesis.</p> + +<p>DINA<br> +Jes, sed kiam mi pripensas, — Vi ne eliru kune kun mi.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Sed kial ne?</p> + +<p>DINA<br> +Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ja?</p> + +<p>DINA<br> +Ne, mi preferas ne paroli pri tio.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn.</p> + +<p>DINA<br> +Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj; +estas io — io tia pri mi. Tial vi ne faru.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Sed tion ĉi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan?</p> + +<p>DINA<br> +Ne mi, sed —; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe +sciiĝos de aliuloj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Hm.</p> + +<p>DINA<br> +Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kaj kio estas tio?</p> + +<p>DINA<br> +Laŭdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, tiel facile tio tamen ne ĉiam estas; oni devas ofte suferi kaj +pene labori en la komenco.</p> + +<p>DINA<br> +Jes, tion mi emus —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Vi?</p> + +<p>DINA<br> +Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta +multe legis kun mi.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Sed je diablo, venu kaj forvojaĝu kun ni.</p> + +<p>DINA<br> +Ho, Vi nur ŝercas; tion Vi ankaŭ diris al Olaf. Sed <em>tion</em> kion mi +volus scii, estas ĉu la homoj estas tre — tre moralecaj tie transe?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Moralecaj?</p> + +<p>DINA<br> +Jes, mi pensas, ĉu ili estas tiel — decaj kaj konvenkondutaj, kiel +ĉi tie.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni ĉi tie kredas. Pri +tio Vi ne timu.</p> + +<p>DINA<br> +Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj +moralecaj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus?</p> + +<p>DINA<br> +Mi volus ke ili estu naturaj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu ja, eble ĝuste <em>tiaj</em> ili estas.</p> + +<p>DINA<br> +Ĉar tial estus bone por mi se mi venus transen.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin.</p> + +<p>DINA<br> +Ne, kun Vi mi ne volus vojaĝi; mi devus vojaĝi sola. Ho, mi certe +atingus ion; mi certe fariĝus —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(antaŭ la ĝardena ŝtuparo kun la du sinjorinoj)</span> Restu, restu; mi +serĉos ĝin, kara Betty. Vi facile malvarmumiĝus.</p> + +<p class="staging">(Li venas en la salonon kaj serĉas la ŝalon de la <b>sinjorino</b>.)</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekstere en la ĝardeno)</span> Ankaŭ vi kunvenu, Johan; ni iros en la +groton.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la ŝalon de mia edzino +kaj kuniru. Johan restos ĉe mi, kara Betty. Mi ja bezonas aŭdi ion +pri la kondiĉoj tie transe.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Bernick, fraŭlino Hessel</b> kaj <b>Dina</b> foriras tra la +ĝardeno dekstren.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon +maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj +premas ilin)</span> Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Pro kio?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mia domo kaj hejmo, mia familia feliĉo, mia tuta civitana stato en +la socio, — ĉion mi ŝuldas al vi.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, tio ĝojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza +historio.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(denove skuas liajn manojn)</span> Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek +mil farus, kion vi tiam faris por mi.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jen babilaĵo! Ĉu ni ne ambaŭ estis junaj kaj facilanimaj? Unu el +ni devis ja preni sur sin la kulpon —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel +birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi feliĉo. +Vi kontraŭe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja +estis sekrete fianĉiĝiinta al Betty, kiu multe ŝatis vin. Kiel +okazus pri ŝi, se ŝi estus sciiĝinta —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vere, vere, vere; sed —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kaj ĉu ne estis ĝuste pro Betty, ke vi rompis tiun kaŝrilaton kun +sinjorino Dorf? Estis ja ĝuste por rompi, ke vi vizitis ŝin tiun +vesperon —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, tiun malfeliĉan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen —! +Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, — ke vi tiel grandanime +povis turni la ŝajnon kontraŭ vin mem kaj forvojaĝi —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu; +savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco +mi fieris! Ĉi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas, +eleganta kaj nobla, de via granda vojaĝo eksterlanden; vizitis +Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis +kvar jarojn pli juna ol vi; — nu, tio do estis ĉar vi amindumis al +Betty; <em>nun</em> mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio! +Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur +temis pri ne pli ol monat-daŭra urba klaĉado, kaj ke oni tuj povis +forkuri en la vastan mondon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraŭ +ne estas tute forgesita.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ĉu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia +bieno —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi do revojaĝos?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kompreneble.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed tamen ne tiel frue, mi esperas?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi +akompanis ŝin ĉi tien.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu? Kiel do?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la +hejmo komencis sorĉi kaj tiri ŝin; sed ŝi neniam volis konfesi +tion; <span class="staging">(ridetas)</span> kiel kuraĝus ŝi postlasi min, facilanimulon, min, +kiu jam en la aĝo de dek naŭ eniris en —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj sekve?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi do ne konfesis al ŝi la konekson?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes. Ne estis ĝuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas +imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris ŝin; sed por +mi ŝi estis kvazaŭ patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por +ni tie transe, — ho! kiel ŝi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum +longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, ŝi komencis +kanti kanzonojn en la kafejoj, — prezenti prelegojn, pri kiuj la +homoj ŝercadis; kaj ŝi ankaŭ verkis libron, pri kiu ŝi poste kaj +ridis kaj ploris, — ĉion por subteni la vivon en mi. Ĉu mi do +povus rigardi, ke ŝi, ĉi tiun vintron marasmiĝu, <em>ŝi</em>, kiu +penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris: +Vojaĝu vi, Lona; ne timu pro <em>mi</em>; mi ne estas nepripensema, kiel vi +pensas. Kaj jen — jen ŝi sciiĝis.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiel ŝi prenis tion?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, ŝi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas +senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton ĉi tien. +Sed estu trankvila; Lona nenion malkaŝos, kaj <em>mi</em> gardos mian +buŝon la duan fojon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu ja; mi fidas tion.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio; +feliĉe ĝi estas la sola petolaĵo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi +pensas. Nun mi volas ĝui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos ĉi +tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis ĉi-matene. Kiu +imagus ke tiu knabineto, kiu ĉirkaŭkuris ludante anĝelon en la +teatro —! Sed diru, — kio poste okazis pri ŝiaj gepatroj?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis +al vi tuj post kiam vi estis forvojaĝinta. Nu, vi ja ricevis la du +leterojn?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, ja, mi havas ambaŭ. La drinkemulo ja forkuris de ŝi?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj poste mortiĝis en ebrieco.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ankaŭ <em>ŝi</em> mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por ŝi tion +kion vi kaŝe povus fari?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ŝi estis fiera; ŝi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, tamen estis ĝuste de vi preni Dina en la domon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Do estis Marta? Jes, Marta — vere — kie <em>ŝi</em> estas hodiaŭ?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu <em>ŝi</em>, — kiam ŝi ne devas atenti pri la lernejo, ŝi havas siajn +malsanulojn.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Do estas Marta, kiu okupis sin pri ŝi.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes. Marta ja ĉiam havis emon por edukado. Tial ŝi ankaŭ akceptis +oficon en la lernejo. Tio estis ege malsaĝa de ŝi.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, ŝi aspektis ege laca hieraŭ; <em>mi</em> ankaŭ timas, ke ŝi ne +havas sanon por tio.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, pri la sano, ŝi eble eltenus. Sed estas malagrable por <em>mi</em>; +ŝajnas kvazaŭ mi, ŝia frato, ne volus subteni ŝin.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Subteni? Mi kredis, ke ŝi havas tioman kapitalon mem —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Eĉ ne ŝilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam +vi forvojaĝis. Ŝi daŭrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed +per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis aniĝi en la +firmaon; sed eĉ ne <em>tio</em> estis sukceso. Mi tial devis transpreni +ĉion, kaj kiam ni faris la bilancon, montriĝis, ke restis preskaŭ +nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis, +ankaŭ Marta staris senrimeda.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kompatinda Marta!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas ŝin ion malhavi? +Ho ne, tion mi kuraĝas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble ŝi +loĝas kune kun ni kaj manĝas ĉe nia tablo; per sia instru-salajro +ŝi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, — kion pli ŝi +bezonas?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Tiel ni ne pensas en Ameriko.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne, tion mi ja kredas; en streĉe agitita socio kiel la usonana. Sed +ĉi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptiĝo ĝis nun +almenaŭ ne enpenetris; ĉi tie la virinoj kontentiĝas per deca +kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; ŝi estis povinta +sekurigi prizorgon antaŭ longe, se ŝi mem volus.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Vi aludas, ke ŝi povus edziniĝi?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, krome ŝi estus povinta ege favore establiĝi; ŝi ricevis +plurajn bonajn ofertojn; sufiĉe strange; senrimeda knabino, ne plu +juna, kaj krome tute sensignifa.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Sensignifa?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, mi ne malestimas ŝin pro tio. Mi tute ne deziras ŝin alia. +Sciu, — en granda domo, kiel la nia, — estas ĉiam bone havi tian +ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazaĵoj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, sed <em>ŝi</em> —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ŝi? Kiel? Nu ja, <em>ŝi</em> kompreneble ja havas sufiĉe por sin +interesi; ŝi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne +devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja ĉiuj +iun grandan aŭ malgrandan socion por kiu labori kaj ĝin subteni. +Tiel almenaŭ <em>mi</em> faras. <span class="staging">(montras al +<b>plenrajtigito Krap</b>, kiu +venas de dekstre)</span> Nu, jen vi havas pruvon. Ĉu vi opinias, ke estas +miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. <span class="staging">(rapide al <b>Krap</b>)</span> Nu?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(mallaŭte; montras amaseton da paperoj)</span> Ĉiuj aĉetkontraktoj en +ordo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Bonege! Superbe! — Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe. +<span class="staging">(mallaŭte kaj kun manpremo)</span> Dankon, dankon, Johan; kaj estu +konvinkita, ke ĉio, ĉio pri kio mi povos servi vin, — nu, vi certe +komprenas min. — Venu, sinjoro Krap. <span class="staging">(ili iras en la ĉambron de la +konsulo)</span></p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +<span class="staging">(dum tempeto postrigardas lin)</span> Hm —</p> + +<p class="staging">(Li intencas iri en la ĝardenon. Samtempe <b>fraŭlino Bernick</b> +envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jen, Marta!</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ah — Johan, — ĉu estas vi?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Tiel frue surpiede ankaŭ vi.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. <span class="staging">(volas eliri +maldekstre)</span></p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Aŭdu, Marta, ĉu ĉiam urĝas por vi?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Por mi?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Hieraŭ vi kvazaŭ evitis min, kaj mi povis interŝanĝi eĉ ne +vorton kun vi, kaj hodiaŭ —</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes, sed —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Antaŭe ni do ĉiam estis kune, — ni du malnovaj ludgeamikoj.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Ĉu +ŝajnas al vi, ke mi multe ŝanĝiĝis?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Vi? Nu jes, ankaŭ vi, kvankam —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kion vi pensas?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ho, estas nenio.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Aspekte vi ne multe gajiĝis revidi min.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Mi atendis tiom longe, Johan, — <em>tro</em> longe.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Atendis? Ke mi revenus?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kaj kial vi pensis ke mi revenus?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Por pentofari vian delikton.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ĉu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo? +Ĉu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta +infano amariĝis?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kaj tion mi aŭdu de vi? Marta, ĉu via frato neniam —?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ĉu li?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ĉu li neniam —; nu ja, mi pensas, ĉu li neniam diris eĉ unu +vorton senkulpigan por mi?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Hm —, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova +amiko Karsten. — Sed tio ĉi estas ja —! Nu. Mi ĵus nun parolis +kun li. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝis.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Kiel vi povas tion diri? Karsten ĉiam estis honesta viro.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. — Hm; nun mi do komprenas, en +kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi +atendadis.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Aŭskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. <span class="staging">(montras al la +ĝardeno)</span> Ĉu vi vidas ŝin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun +Olaf? Estas Dina. Ĉu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi +skribis al mi, kiam vi forvojaĝis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi +fidis vin, Johan. Ĉio malbona, kio poste onidiriĝis, certe okazis +en kapturniĝo, sencerbe, senpripense —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kion vi sugestas?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ho, vi certe komprenas min; — ne plu vorto pri tio. Sed forvojaĝi +vi ja devis; komenci denove — novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via +anstataŭanto ĉi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn +vi ne memoris prizorgi ĉi tie aŭ ne povis prizorgi, tiujn mi +prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu <em>tion</em> por +riproĉi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis +ŝin kiel eble plej bone —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kaj forĵetis vian vivon por tiu afero —</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ĝi ne estas forĵetita. Sed vi revenis malfrue, Johan.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Marta, — se mi povus diri al vi —. Nu, unue mi danku vin pro via +fidela amikeco.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ridetas peze)</span> Hm, — Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tŝ; jen iu +venas. Adiaŭ; mi ne povas nun —</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre. <b>Lona Hessel</b> envenas +de la ĝardeno akompanata de <b>sinjorino Bernick</b>.)</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ankoraŭ en la ĝardeno)</span> Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, ĉu vi ankoraŭ ĉeestas?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Eliru, knabo; ne restadu ĉi tie en la ĉambra aero; eliru en la +ĝardenon, kaj parolu kun Dina.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, mi ĝuste intencis tion.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sed —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Aŭdu nun, John, ĉu vi vere rigardis al Dina?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, mi kredas.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, vi vere devus bone rigardi ŝin, knabo. <em>Jen</em> io por <em>vi!</em></p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sed Lona —!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Io por mi?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu ja, mi iros voleme. <span class="staging">(Li iras elen en la ĝardenon.)</span></p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Lona, mi konsterniĝas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, efektive tiel estas. Ĉu ŝi ne estas sana kaj sincera? Jen +edzino ĝuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la +Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Dina! Dorf! Pripensu do —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Unue mi pripensas la feliĉon de la knabo. Ĉar kunhelpi, tion mi +devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiaĵoj; knabinetoj +kaj virinoj li neniam vere komprenis.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedaŭrindajn pruvojn por —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas +paroli kun li.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Lona, vi ne faru, mi diras!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi faros. Se la knabo ŝatas ŝin, — kaj ŝi lin, — ili sekve havu +unu la alian. Bernick estas ja tia saĝa viro; li devas trovi +solvon —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kaj vi imagus, ĉu tiuj usonaj maldecaĵoj estus tolerataj ĉi tie —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Babilaĵo, Betty —</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +— ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho, pa, ĝi certe ne estas tiel senmezure severa.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kion vi kuraĝas diri?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi kuraĝas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj +viroj.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Tiel profunde sidas do ankoraŭ la malamo al li! Sed kion vi do volas +ĉi tie, ĉar vi ja neniam povis forgesi ke —? Mi ne komprenas, ke +vi kuraĝis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda +insulto, kiun vi tiam alportis al li.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, Betty, tiam mi senpripense aĉe faris.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris +delikton! Ĉar <em>li</em> ja ne povas kulpiĝi pro tio, ke vi pri io +esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaŭ <em>min</em>. <span class="staging">(ekploras)</span> Vi +neniam malenviis al mi mian feliĉon. Kaj nun vi venas ĉi tien por +renversi ĉion tion super min, — por montri al la urbo, en kiun +familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke ĉio falos, +kaj estas <em>tio</em>, kion vi volas. Kaj tio estas aĉa de vi! <span class="staging">(Ŝi eliras +plorante tra la fona pordo maldekstre.)</span></p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(postrigardas ŝin)</span> Kompatinda Betty.</p> + +<p class="staging">(<b>Konsulo Bernick</b> venas el sia ĉambro.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(ankoraŭ ĉe la pordo)</span> Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu +400 kronojn por manĝigado al la povruloj. <span class="staging">(turnas sin)</span> Lona! <span class="staging">(pli +proksime)</span> Vi sola? Ĉu Betty ne venas?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ne. Eble mi serĉu ŝin?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris +paroli malferme kun vi, — petegi vian pardonon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Aŭskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi <em>devas</em> aŭskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la ŝajnon +kontraŭ mi nun, kiam vi sciiĝis pri la okazaĵo kun la patrino de +Dina. Sed mi ĵuras, ke tio estis nur mallonga erariĝo; efektive mi +vere kaj sincere iam ŝatis vin.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Eĉ se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaŭ ol mi +justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaŭ povas senkulpigi min.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nun vi estas en timo. — Vi iam ŝatis min, vi diras. Jes, pri tio vi +certigis min sufiĉe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero — +iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo, +kiu donis al vi kuraĝon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en +mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol ĉe la plimulto +ĉi-hejme. Kaj estis ja ankaŭ sekreto nur inter ni du; neniu povis +ŝercaĉi pri via malbona gusto.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lona, kiel vi povas do kredi —?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed kiam vi revenis; kiam vi aŭdis la mokadon, kiu hajlis super min; +kiam vi spertis la ridadon super ĉion, kion oni ĉi tie nomis miajn +absurdaĵojn —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi <em>estis</em> senkonsidera tiam.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Pleje por ĉagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn +geprudulojn, kiuj trotadis ĉirkaŭe en la urbo. Kaj kiam vi +renkontis la juna alloga aktorino —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Estis nur danda petolaĵo; nenio pli; mi ĵuras al vi, eĉ ne la +dekono estis vero de tiu klaĉo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuliĝis.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de +ĉiuj, — kaj fariĝis konate, ke ŝi heredus la monon post onklino, +kaj ke mi ricevus nenion — —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, jen ni estas ĉe la afero, Lona; kaj nun vi aŭdu senvuale. Mi ne +amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte +por la mono; estis devige; mi <em>devis</em> havigi ilin al mi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj tion vi diras al mi rekte antaŭ la okuloj?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, mi faras. Aŭskultu min, Lona —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin, +kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti +pri tio kio antaŭe estis inter ni —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi devis, mi diras.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj +tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute +mankis al ŝi komerca kompreno. Rapide mi vokiĝis hejmen de Parizo; +la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn. +Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej +profunda sekreto: firmaon preskaŭ ruinigita. Jes, ĝi estis +preskaŭ ruinigita, tiu ĉi malnova respektata firmao, kiu staris +dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo, +krom ĉirkaŭrigardi por savrimedo.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi bone scias, ke Betty amis min.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed mi?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kredu min, Lona, — vi neniam fariĝus feliĉa kun mi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu estis el zorgemo por mia feliĉo, ke vi forlasis min?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se +mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel +komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco, +kiun li heredas. Ĉu vi scias ke la bonfarto de centoj, eĉ miloj +dependas de li? Ĉu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi +kaj mi nomas nian hejmon, tuŝiĝus severe, se la firmao Bernick +ruiniĝus?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu estas ankaŭ pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis +staranta en la mensogo?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +En mensogo?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kion scias Betty pri ĉio, kio kuŝas sube kaj antaŭe de ŝia +kunligo kun vi?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus ŝin malkovrante tiujn +aferojn?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe +komprenas kio estas utila. — Sed aŭdu nun, Karsten, nun ankaŭ <em>mi</em> +volas paroli fride kaj trankvile. Diru, — ĉu vi ankaŭ vere estas +feliĉa?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +En la familio, vi pensas?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu ja.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino +por mi. Mi kuraĝas diri, ke mi fariĝis pli kaj pli feliĉa laŭ la +jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel ŝi dum la jaroj lernis +kurbi sian konduton laŭ <em>tio</em>, kio estas karakteriza en <em>mi</em> —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Hm.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Antaŭe ŝi ja nutris kelkajn romantikajn imagaĵojn pri la amo; ŝi +ne povis akordiĝi kun la ideo, ke ĝi iom post iom transirus al +trankvila amikecflamo.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed nun ŝi estas kontenta?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Komplete. Sciu, ke la ĉiutaga rilato kun <em>mi</em> ne estas sen maturiga +influo al ŝi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn +postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni +troviĝas. Tion ankaŭ Betty laŭe lernis kompreni, kaj tial nia domo +estas nun modelo por niaj samcivitanoj.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Pri la mensogo?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj tion vi nomas — —?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mensogo mi ĝin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraŭ +mi; poste la mensogo kontraŭ Betty; kaj fine la mensogo kontraŭ +Johan.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Betty neniam postulis, ke mi parolu.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉar ŝi nenion sciis.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj vi tion ne postulos; — pro konsidero rilate ŝin vi tion ne +postulos.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj ankaŭ Johan ne postulos; li jam promesis al mi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed vi mem, Karsten? Ĉu ne estas io interne en vi, kio postulas +eliri el la mensogo?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu mi libervole oferus mian familian feliĉon kaj mian staton en la +socio!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Dum dek kvin jaroj mi tage aĉetis al mi eron de rajto — per mia +konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj. +Vi estas la plej riĉa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo +ili kuraĝas nenion alian fari ol kurbiĝi, ĉiuj, ĉar vi estas +konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata +kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed ĉiu tiu +gloro, kaj eĉ vi mem samtempe, staras kvazaŭ sur ŝanceliĝanta +marĉo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, — kaj vi +kune kun la tuta gloraĵo suben sinkos, se vi ne savos vin +ĝustatempe.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lona, — kion vi vere volas ĉi tie?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Venĝo! Vi volas venĝi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos! +Estas nur unu ĉi tie, kiu povas paroli kun aŭtoritato, kaj li estas +silenta.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Johan?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi ĉion neas. Se oni volas +detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras! +Li, kiu povus faligi min, li silentas — kaj li reen forvojaĝos.</p> + +<p class="staging">(<b>Grandkomercisto Rummel</b> kaj <b>komercisto Vigeland</b> venas de +dekstre.)</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la +komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne povas. Ne eblas nun.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Vi vere devas, sinjoro konsulo —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraŭ nin. +Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion, +pretendas, ke kaŝas sin privataj interesoj malantaŭ la nova +propono.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, do klarigu al ili —</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Ne taŭgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuraĝas suspekti pri tiaĵo.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho ne, mi tion opinius.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; — aŭ almenaŭ, atendu +— lasu min restitui min.</p> + +<p class="staging">(<b>Adjunkto Rørlund</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta +incito —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu jes, kio estas al vi?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Ĉu estas kun via +kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento, +montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kiu homo, sinjoro pastoro?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kun tiu homo el ĉiuj homoj en la mondo, de kiu ŝi devus teni sin +plej fore.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Hoho!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(kiu serĉas ĉapelon kaj gantojn)</span> Mi scias pri nenio. Pardonu; +urĝas; mi devas iri al la komerca asocio.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(venas de la ĝardeno kaj iras al la antaŭa pordo maldekstre)</span> Betty, +Betty, aŭskultu!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Kio estas?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Vi devas iri en la ĝardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa +persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi fariĝis tute nervoza +aŭskulti al tio.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu? Kion do tiu persono diris?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke ŝi akompanu lin al Ameriko. +Uf!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu tiaĵo eblas!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kion vi diras?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed estus ja bonege.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Neeble! Vi misaŭdis.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(al <b>Rummel</b> kaj <b>Vigeland</b>)</span> Mi venos poste, — post momento —</p> + +<p class="staging">(<b>Grandkomercisto Rummel</b> kaj <b>Vigeland</b> eliras dekstre. <b>Johan +Tønnesen</b> kaj <b>Dina envenas de la ĝardeno</b>.)</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Hura, Lona, ŝi akompanos nin!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Tamen Johan, — vi senpripensa —!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj +estas vi —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Respondu al mi, Dina; ĉu tio estas via intenco, — ĉu estas via +tute libera decido?</p> + +<p>DINA<br> +Mi devas for de tie ĉi.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed kun <em>li</em> — kun <em>li!</em></p> + +<p>DINA<br> +Menciu iun alian ĉi tie, kiu kuraĝus kunpreni min.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nu, vi do sciu kiu li estas.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ne parolu!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Neniun plian vorton!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn +mi posteniĝis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraŭ tiu ĉi +juna knabino, en kies eduko ankaŭ mi havis esencan parton, kaj kiu +por mi estas —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Gardu vin por tio, kion vi faras!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ŝi tion <em>sciu!</em> Dina, estas tiu viro, kiu kaŭzis la malfeliĉon kaj +honton al via patrino.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sinjoro adjunkto —!</p> + +<p>DINA<br> +Li! <span class="staging">(al <b>Johan Tønnesen</b>)</span> Ĉu tio estas vero?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Karsten, respondu vi.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Neniu vorto plu! Hodiaŭ estu silento.</p> + +<p>DINA<br> +Do vero.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris +senhava el la hejmo; — la kaso de vidvino Bernick —; la konsulo +povas atesti pri tio!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mensoganto!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ah —!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ho Dio, ho dio!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +<span class="staging">(kontraŭ lin kun levita brako)</span> Kaj tion vi kuraĝas —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(deturnante)</span> Ne frapu lin, Johan!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Jes, atencu min nur. Sed la vero apertiĝu; kaj <em>estas</em> vero; konsulo +Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. — Nun, Dina, +nun vi konas lin.</p> + +<p class="staging">(Mallonga silento.)</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +<span class="staging">(mallaŭte; kaptas la brakon de <b>Bernick</b>)</span> Karsten, Karsten, kion vi +faris!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj en ploro)</span> Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +<span class="staging">(envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso)</span> Nun vi +devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en +fadeno.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(spiritforeste)</span> Kio estas? Al kio mi —?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(serioze kaj kun emfazo)</span> Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +<span class="staging">(tute apude ĉe li)</span> Bernick, — ni du kunparolos morgaŭ.</p> + +<p class="staging">(Li eliras tra la ĝardeno; <b>konsulo Bernick</b> kvazaŭ senvola eliras +dekstre kun <b>komercisto Sandstad</b>.)</p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La ĝardena salono en la domo de <b>Bernick</b>.)</p> + +<p class="staging">(<b>Konsulo Bernick</b>, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero +el la malantaŭa ĉambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone +malferma post si.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu jen; fine fariĝis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke +li memoros. <span class="staging">(al iu ene en la ĉambro)</span> Kion vi diras? — Kaj mi diras, +ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al +ĉiuj liaj bubaĵoj. — Ĉu ne bubaĵoj? Kion vi do nomas ilin? +Ŝteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fiŝistboato, resti +for ĝis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi, +kiu havas tiom da aliaĵoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo +kuraĝas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! — +Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj +konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon —! — Nu? Jes, +sed <em>mi</em> havas taskon postlasendan en ĉi tiu mondo; ne servas al mi +fariĝi seninfana. — Neniuj kontraŭdiraĵoj, Betty; estu kiel mi +diris; li havu ĉambran arestiĝon — <span class="staging">(aŭskultas)</span> Ŝŝ; ke neniuj +ion rimarku.</p> + +<p class="staging">(<b>Plenrajtigito Krap</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Ĉu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(forĵetas la kanbastonon)</span> Nu ja, jes ja. Ĉu Vi venas de la +ŝipfarejo?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Ĵus nun. Hm —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu? Ĉu certe ne estas iu ĝeno pri “La Palmo”?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +“La Palmo” povos forveli morgaŭ, sed —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +“Indian Girl” do? Ĉu mi ne scietis ke tiu obstinulo —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Ankaŭ “Indian Girl” povos forveli morgaŭ; sed — eble ne atingos +foren.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion Vi aludas?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi +kredas, ke iu estas tie —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(fermas la pordon)</span> Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas aŭdi?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Estas tio, ke la konstruisto Aŭne certe intencas sinkigi “Indian +Girl” kun aro da maristoj kaj musoj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi —?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro fariĝis en la +ŝipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn maŝinojn kaj la novajn +malkutimiĝintajn laboristojn.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, ja.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Sed hodiaŭ matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado +de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda ŝtopilo en +la fundo, — Vi scias pri la traputrita loko —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, jes, kio pri ĝi?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Tute riparita, — laŭŝajne; tegita; aspektis tute nove; mi aŭdis, +ke Aŭne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu ja, kaj plue?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Mi estis tion pripensanta; la laboristoj ĝuste tiam ripozis por +matenmanĝo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite ĉirkaŭrigardi kaj +ekstere kaj enŝipe; malfacile estis veni malsupren en la ŝarĝita +ŝipo; sed mi sciiĝis pri vero. Okazas insidaĵoj, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi +tiaĵon pri Aŭne.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Doloras al mi, — sed estas la pura vero. Okazas insidaĵoj, mi +diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laŭ tio kion mi komprenas; +nur ŝtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj +ŝirmotukoj kaj tiaĵoj. Pura fuŝo! “Indian Girl” neniam atingos al +New York; ĝi sinkos kiel fendita kaldrono.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Verŝajne li volas malkreditigi la maŝinojn; volas venĝi sin; volas +denove dungi la malnovan laboristaron.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj li do eble oferas ĉiujn tiujn homajn vivojn.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Li ĵus diris: ne troviĝas homoj surŝipe en “Indian Girl”, — nur +bestaĉoj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu ja, eble tiel; sed ĉu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu +perdiĝas?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Aŭne ne precipe ŝatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel +tiu —. Aŭskultu, sinjoro Krap; ĉi tiun aferon ni devas ekzameni du +fojojn. Eĉ neniu vorto al iu ajn. Nia ŝipfarejo fariĝos +kompromita, se homoj sciiĝos pri tiaĵo.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Kompreneble, sed —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Dum la tagmanĝ-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan +certecon.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Vi ĝin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi +tiam volas fari?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas fariĝi kunkulpuloj en +rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon senŝarĝita. Fariĝos +bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni +vidas, ke mi flanken puŝas ĉiujn personajn interesojn, kaj igas la +justecon havi sian iron.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Vere, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed antaŭ ĉio kaj unue plena certeco. Kaj silento ĝis tiam —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, ĝin Vi ricevos. <span class="staging">(Li +eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato.)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Indignige! Sed ĉu? Ja ne eblas, — neimageble!</p> + +<p class="staging">(Ĝuste kiam li volas iri en sian ĉambron, <b>Hilmar Tønnesen</b> venas +de dekstre.)</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca +asocio hieraŭ.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, dankon.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Estis ja glora venko, mi aŭdas; la venko de la inteligenta civitana +animo super la egoismo kaj la antaŭjuĝo, — kvazaŭ franca razio +kontraŭ la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj ĉi +tie —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ja, ja, lasu tion.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Sed la decida batalo ankoraŭ ne estas frapita.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +En la fervoja afero vi pensas?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(streĉite)</span> Ne! Kio estas <em>tio</em>?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Li ja kroĉis sin al la onidiro, kiu disvastiĝas, kaj el tiu li +volas fari gazetartikolon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiu onidiro?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Kompreneble pri la grandaj aĉetoj de bienoj laŭ la flanka fervojo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion vi diras? Ĉu tia onidiro disvastiĝas?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, iras tra la tuta urbo. Mi aŭdis ĝin en la klubo, kie mi faris +viziteton. Unu el niaj advokatoj laŭdire estas en tuta silento +komisie aĉetinta ĉiujn arbarbienojn, ĉiujn ercejojn, ĉiujn +akvofalojn —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj ne diriĝas por kiu?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu +scietiĝis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaŭ ol la +prezoj de la bienoj kreskus — Ĉu ne estas indignige — uf!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Indignige?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke +unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiaĵo! Nun do +eksterurbanoj eltiros la profiton.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed estas ja nur hazarda onidiro.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Oni tamen kredas ĝin, kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ redaktoro Hammer +kompreneble volas fiksnajli ĝin kiel fakto. Estas jam ĝenerala +inciteco tie. Mi aŭdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro +konfirmiĝas, ili forstrekos sin el la listoj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Neeble!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ĉu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian +entreprenon? Ĉu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Neeble, mi diras; <em>tiom</em> da civitana virto tamen troviĝas en nia eta +komunumo —</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ĉi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi juĝas aliulojn laŭ +vi mem. Sed mi, kiu estas sufiĉe sperta observanto —. Ne estas unu, +— kompreneble krom ni, — eĉ ne unu, mi diras, kiu tenas la +standardon de la ideo alta. <span class="staging">(al la fono)</span> Uf, jen mi vidas ilin!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiujn?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +La du usonanojn. <span class="staging">(elrigardas dekstren)</span> Kaj kun kiu ili iras? Jes, je +Dio, ĉu ne estas la ŝipestro de “Indian Girl”. Uf!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion ili volas pri <em>li</em>?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ho, estas ja sufiĉe konvena socio. Li laŭdire estis sklavkomercisto +aŭ rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj +multaj jaroj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi diras al vi, ke estas ege malĝuste pensi tiel pri ili.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin +sur la nukon; tial mi ĝustatempe — <span class="staging">(iras al la pordo maldekstre)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Hessel</b> venas de dekstre.)</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu, Hilmar, ĉu estas mi, kiu pelas vin el la ĉambro?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Tute ne; ĵus nun urĝas; mi parolos kun Betty. <span class="staging">(iras en la +malantaŭan ĉambron maldekstre)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(post mallonga silento)</span> Nu, Lona?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiel mi aspektas por vi hodiaŭ?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kiel hieraŭ. Mensogo pli ol malpli —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi devas klariĝi en tio ĉi. Kien Johan iris?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Post tio kion vi aŭdis hieraŭ, vi komprenas, ke mia tuta estado +estas detruita, se la vero venos en la lumon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi tion komprenas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Estas kompreneble memsekvo, ke <em>mi</em> ne faris min kulpa en tiu krimo, +pri kiu onidiras.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Estas memkompreneble. Sed kiu estas la ŝtelisto?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne estis iu ŝtelisto. Ne ŝteliĝis iu mono; eĉ ne ŝilingo +malaperis.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kiel?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Eĉ ne ŝilingo, mi diras.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan +—?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi +volas nenion prisilenti por vi. <em>Mi</em> havas mian parton en la kulpo, +ke la onidiro disvastiĝis.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi? Kaj tion vi povis fari kontraŭ li, kiu por vi —!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi ne juĝu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al +vi tion hieraŭ. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon +implikigita en serio de malsaĝaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj +aldoniĝis; kvazaŭis ke ĉiuj malbonoj sturmis kontraŭ nin; nia +firmao estis ĉe ruiniĝo. Mi estis duone nepripensema kaj duone +malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke +mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kaŭzis ke Johan forvojaĝis.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Hm —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi certe povas imagi al vi, kiel ĉiaj onidiroj cirkuliĝis, kiam vi +kaj li estis for. Tio ĉi ne estis lia unua malsaĝeco, oni rakontis. +Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj +foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke <em>ŝi</em> ricevis ĝin. Samtempe +ne kaŝiĝis, ke nia firmao spertis malfacilaĵojn pagi siajn +ŝuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klaĉantoj kunligis tiujn +du onidirojn? Kiam ŝi restis ĉi tie kaj vivis en malriĉeco, oni +pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la +onidiro ĉiam pligrandigis la sumon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj vi, Karsten —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi pluen disvastigis ĝin?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne kontraŭdiris ĝin. La kreditoroj komencis treti al ni pli +proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus +malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonŝanco estis nin +frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; ĉiu ekhavus +sian bonhavon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj ĉiu ekhavis sian bonhavon?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi +nun estas.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Al kiu tio damaĝis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi demandas, ĉu kiun ĝi damaĝis. Rigardu en vin mem, kaj diru al +mi, ĉu vi mem ne kaptis damaĝon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en ĉiu ajn almenaŭ unu +nigran punkton, kiun li devas kaŝi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +La socio ne havas pli bonajn.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kiom gravas, ke tia socio subteniĝas aŭ ne? Pri kio temas en tio +ĉi? La ŝajno kaj la mensogo — kaj nenio alia. Jen vi vivas, la +plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj ĝojo, en potenco kaj +honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraŭ li? +Kaj ĉu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari ĝin?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Per kio? Parolante?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu tion vi povus postuli?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kio alia povus rebonigi tian maljustaĵon?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi estas riĉa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, ofertu al li monon, kaj vi aŭdos, kion li respondos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi konas liajn intencojn?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ne, post hieraŭ li estas silenta. Estas kvazaŭ ĉio tio faris lin +matura viro.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi devas paroli kun li.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jen li estas.</p> + +<p class="staging">(<b>Johan Tønnesen</b> venas de dekstre.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(al li)</span> Johan —!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +<span class="staging">(deturnante)</span> Unue <em>mi</em>. Hieraŭ matene mi donis al vi mian vorton por +silenti.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi tion faris.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ne bezoniĝas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis +tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis +potencon super sendefenda nomo kaj famo —. Nu, mi ne ege imputas al +vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi +bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj ĝuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne +<em>povas</em> paroli nun.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi ne ĝenas min pro la fikciaĵoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas +tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina fariĝu mia edzino, kaj +ĉi tie, en ĉi tiu urbo, mi volas vivi kaj loĝi kaj konstrui kun +ŝi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi jenon volas?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kun Dina! Kiel via edzino? Ĉi tie en la urbo!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, ĝuste ĉi tie; mi volas resti ĉi tie por spiti ĉiujn tiujn +mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni ŝin, estas necese, ke +vi liberigu min.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaŭ samtempe +prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas +pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj +libroj tiam ne tiel akurate teniĝis. Kaj eĉ se mi povus, — kion +per tio gajniĝus? Ĉu mi ne almenaŭ starus kiel la homo, kiu iam +savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon +kaj ĉiujn la aliaĵojn fiksiĝi, sen esti farinta paŝon kontraŭe? +Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio ĉi frakasus +min ĝisfunde.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino +Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun ŝi en ĉi tiu urbo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(sekigas la ŝviton de la frunto)</span> Aŭskultu, Johan, — kaj ankaŭ vi, +Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras ĝuste en +tiuj ĉi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu ĉi frapo direktiĝos al +mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaŭ grandan +benoriĉan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la +infanaj jaroj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kaj se mi ne direktos la frapon kontraŭ vin, mi detruos mem mian +tutan estontan feliĉon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Parolu daŭre, Karsten.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Do aŭskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute +tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe aŭdis priparolata pasintan +jaron marbordan linion? Ĝi ricevis multajn, gravajn voĉojn por si +ĉi tie en la urbo kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo; sed mi malhelpis +ĝin, ĉar ĝi malutilus al nia vaporŝiptrafiko laŭ la marbordo.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu vi mem interesiĝis en tiu vaporŝiptrafiko?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes. Sed neniu kuraĝis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian +estimitan nomon kiel ŝildon kaj ŝirmilon super mi. Cetere mi estus +povinta porti la perdon; sed la loko ne estus ĝin portinta. Do +decidiĝis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi +certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata +ĉi-malsupren al la urbo.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kial en tuta silento, Karsten?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi aŭdis priparolataj la grandajn aĉetojn de arbaraj +propraĵoj, de minejoj kaj de akvofaloj —?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, estas ja eksterurba asocio —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaŭ senvaloraj por la +disaj posedantoj; ili tial estas venditaj sufiĉe malmultekoste. Se +oni atendus ĝis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj +postulus malmoderajn prezojn.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Bone, bone; sed kio sekve?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, — tio, kion homo +en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan +nomon al kiu sin apogi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Estas mi, kiu aĉetis ĉion.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Je propra respondeco?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realiĝos, mi estos +milionulo; se ĝi ne realiĝos, mi estos ruinigita.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Tio estas riska, Karsten.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio ĉi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkaŝiĝos, ke —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi ĝis nun +portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn ŝultrojn, porti ĝin +antaŭen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la +bono de la socio.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Por la socio?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes; kaj eĉ ne unu volas dubi pri miaj intencoj.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Tamen troviĝas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj, +sen flankaj konsideroj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiuj?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj sekve?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho, tiuj kolonoj de la socio!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laŭ insidaj vojoj? +Kio okazus ĉi tie, se mi ne estus aginta en silento? Ĉiuj estus sin +enĵetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fuŝantaj la +tuton. En ĉi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel +gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu ĉi fariĝos; en ĉi tiu +lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton +por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu +ĉi rilato. Nur en miaj manoj ĉi tiuj propraĵoj povos fariĝi +daŭra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la feliĉo de mia vivo estas en +risko.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +La bonstato de via naskiĝloko estas en risko. Se malkaŝiĝos +aferoj, kiuj ĵetas ombron sur mian antaŭan konduton, mia +kontraŭuloj kun unuiĝintaj fortoj atakos min. Junula malprudento +neniam forviŝiĝas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan +intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazaĵoj, interpreti kaj +ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkaŝiĝus; oni volas frakasi +min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos +retiriĝi; kaj se mi malkaptos ĝin, ĝi falos, kaj mi estos samtempe +ruinigita kaj civitane morta.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Johan, post tio kion vi nun aŭdis, vi devas forvojaĝi kaj silenti.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, jes, Johan, tion vi devas!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, mi forvojaĝos kaj ankaŭ silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi +parolos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj oferi mian propran!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Pri tio vi kaj via socio devas akordiĝi. Mi devas kaj volas gajni +Dina por mi. Tial mi forvojaĝos jam morgaŭ per “Indian Girl” —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Per “Indian Girl”?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes. La ŝipestro promesis kunpreni min. Mi transvojaĝos, mi diras; +mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi +estos reveninta.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj tiam vi volas paroli?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi forgesas, ke tiam mi devos preni <em>tion</em> sur min, pri kio mi +<em>ne</em> estas kulpa?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kiu antaŭ dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi ĉion neos! Mi +diros, ke estas komploto kontraŭ mi; venĝo; ke vi venis ĉi tien +por elpremi monon de mi!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Honto al vi, Karsten!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos +ĉion, ĉion!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj +aliaj paperoj. Ĉi-matene mi tralegis ilin; ili estas sufiĉe klaraj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj tiujn vi volas prezenti?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Se fariĝos necese.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj post du monatoj vi denove estos ĉi tie?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en +New York —, se “Indian Girl” ne subakviĝos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(ekmire)</span> Subakviĝos? Kial “Indian Girl” subakviĝus?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ne, ankaŭ mi tiel pensas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(preskaŭ ne aŭdeble)</span> Subakviĝi?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri +la situacion. Adiaŭ! Salutu al Betty, kvankam ŝi ne akceptis min +kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Ŝi diru al Dina —; ŝi +promesu al mi —</p> + +<p class="staging">(Li eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(al si mem)</span> “Indian Girl” —? <span class="staging">(rapide)</span> Lona, vi <em>devas</em> malhelpi tion +ĉi!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi mem vidas, Karsten, — mi ne plu havas potencon super li.</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras post <b>Johan</b> en la ĉambron maldekstre.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(en maltrankvilaj pensoj)</span> Subakviĝi —?</p> + +<p class="staging">(<b>Ŝipkonstruisto Aŭne</b> venas de dekstre.)</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Je via permeso, ĉu estas konvene por la konsulo —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(turnas sin impete)</span> Kion Vi volas?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Peti ĉu mi povu fari demandon al la konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu ja; rapidiĝu. Pri kio Vi volas demandi?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Mi volas demandi, ĉu estas firma decido, — neŝanĝeble firma +decido, — ke mi estus maldungata de la farejo, se “Indian Girl” ne +povus forveli morgaŭ?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kio nun? La ŝipo ja <em>fariĝos</em> preta por forveli.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Jes, — ĝi fariĝos. Sed se ĝi ne fariĝos, — ĉu mi tiam +maldungiĝus?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Por kio tiaj senutilaj demandoj?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri <em>tio</em>: +Ĉu mi maldungiĝus?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu mia vorto kutime estas fiksa aŭ ne?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Mi do morgaŭ estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo +kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, — perdinta mian +influon en la rondo de la laboristoj, — perdinta la eblecon bonfari +inter la malaltaj kaj malriĉaj homoj en la societo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aŭne, pri tiu punkto ni estas finitaj.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Nu, do “Indian Girl” forvelu. <span class="staging">(mallonga silento)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aŭskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en ĉiujn lokojn; ne +povas respondeci por ĉio; — Vi povas aserti al mi, ke la riparado +estas neriproĉeble farita?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed la riparo estas taŭga, Vi diras?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. <span class="staging">(denova paŭzo)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu Vi havas ion pli al mi direndan?</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Do, — “Indian Girl” forvelos —</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Morgaŭ?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Nu ja. <span class="staging">(Li salutas kaj foriras.)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Konsulo Bernick</b> staras momenton sendecida; tuj poste li iras +rapide al la elireja pordo, kvazaŭ volante revoki Aŭne, sed haltas +maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermiĝas la pordo +de ekstere, kaj <b>plenrajtigito Krap</b> envenas.)</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Aha, li estis ĉi tie. Ĉu li konfesis?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm —; ĉu Vi ion malkaŝis?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Ĉu tio bezoniĝas? Ĉu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon +ekrigardi el liaj okulanguloj?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho ĉu; — tiaĵo ne vidiĝas. Ĉu Vi ion malkaŝis, mi demandas?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la +ŝipon el la doko. Sed ĝuste tiu urĝo klare montras, ke —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Montras nenion. La inspekto do jam okazis?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Kompreneble; sed —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe +en ŝipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Same bone; ni do estas senplendindaj.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere nenion rimarkis en Aŭne, ke —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aŭne tute trankviligis min, mi diras al Vi.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion tio ĉi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas +malamikan senton kontraŭ la viro; sed se Vi volas iel malutili al +li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi — +aŭ pli ĝuste por la ŝipsocieto — ke “Indian Girl” forvelu +morgaŭ.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Nu bone; tio okazu; sed kiam ni aŭdos ion de <em>tiu</em> ŝipo — hm!</p> + +<p class="staging">(<b>Komercisto Vigeland</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Ĉu Vi havas liberan momenton?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Je Via servo, sinjoro Vigeland.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Jes, mi nur volus aŭdi, ĉu ne ankaŭ Vi subtenas la decidon, ke “La +Palmo” forvelu morgaŭ?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes; tio ja estas interkonsentita afero.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Sed nun la ŝipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por +ventego.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +La barometro multe falis de post la mateno.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu? Ĉu ni povas atendi ventegon?</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Almenaŭ fortan venton; sed ne kontraŭventon; male —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm; nu, kion Vi do diras?</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Mi diras, kiel mi diris al la ŝipestro, ke “La Palmo” estas en la +mano de la providenco. Kaj cetere ĝi ja unue velos nur trans la +Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel +kontentige altaj, ke —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, kaŭzus al ni perdon, se ni atendus.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +La ŝipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed +tiarilate estas pli riske por “Indian Girl” —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiel tio?</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Ĝi ja ankaŭ forvelos morgaŭ.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, la ŝipsocieto forte urĝis, kaj cetere —</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Nu, se tiu malnova kesto kuraĝas forveli, — kaj krome kun tia +ŝipanaro, — estus honto, se ni ne —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu bone. Supozeble Vi havas la ŝipdokumentojn kun Vi?</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Jes, jen.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Bonvolu; estos tuj aranĝata.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Dankon. — Kaj la rezulton ni metos en la manon de la ĉiopova, +sinjoro konsulo.</p> + +<p class="staging">(Li iras kun <b>plenrajtigito Krap</b> en la antaŭan ĉambron maldekstre. +<b>Adjunkto Rørlund</b> envenas tra la ĝardeno.)</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ah, ĉu mi renkontu Vin hejme je tiu ĉi tempo de la tago, sinoro +konsulo?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(enpense)</span> Kiel Vi vidas.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke +ŝi bezonus iun konsolan vorton.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ŝi eble bezonus. Sed ankaŭ mi volus iomete paroli kun Vi.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute +pale kaj konfuzite.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu? Ĉu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, — tiom +kiom nuntempe amasiĝas antaŭ min? Tuta, mia granda komerco, — kaj +ankaŭ la fervoja establaĵo —. Aŭskultu: en unu vorto, sinjoro +adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Tre volonte, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaŭ tia vastatinga +entrepreno, kiu postulus unu opan oferon —?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kiel vi pensas?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias +certe — ĉar ĉiuj spertoj montris tion — ke frue aŭ malfrue dum +la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdiĝos.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Jes, tio estas nur tro verŝajna.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aŭ iu ĵetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj +patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Ĉu oni ne povas kun +certeco diri, ke ne ĉiuj tiuj travivos.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Jes bedaŭrinde, sendube estas tiel.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu. Tia viro ja scias antaŭe, ke la entrepreno, kiun li realigos, +sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas ĝenerale +utila; por ĉiu vivo, kiun ĝi kostas, ĝi same sendube progresigas +la bonfarton de multaj centoj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Aha, Vi pensas pri la fervojo, — pri ĉiuj tiuj danĝeraj fosadoj +kaj krevigadoj de rokoj kaj ĉio tio —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, — la fervojo +fariĝos kaŭzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed ĉu Vi +tamen ja opinias —?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaŭ tro konscienca. Mi pensas, ke +kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes; certe ja; la providenco —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +— Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke troviĝis +bor-truo, kiu eksplodiĝus, kaj tio en danĝera loko; sed se tiu +bor-truo ne eksplodiĝus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas, +ke la inĝeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu +brulfajrigu la meĉon; sed fajrigata ĝi devas esti, kaj estas la +devo de la inĝeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Hm —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi scias, kion Vi volas diri. Estus laŭdinde, se la inĝeniero mem +prenus la meĉon, kaj irus al la bor-truo por ĝin brulfajrigi. Sed +tiaĵon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Tion inĝeniero neniam farus ĉe ni.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Neniu inĝeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj +senkonsciencaj socioj —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antaŭenigi utilan +entreprenon; tie ili havas kuraĝon oferi ion por granda afero; sed +ĉi tie oni restriktiĝas de ĉiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj +skrupuloj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu homa vivo estas malgrandanima konsidero?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne +komprenas Vin hodiaŭ. Kaj Vi eĉ montras al la grandaj socioj. Jes, +tie fremde, — kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per +homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala +starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de +ŝipposedantoj! Menciu unu solan ŝipposedanton ĉe ni, kiu por fia +gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la +grandaj socioj, kiuj por avantaĝo ĉartedonas unu nemartaŭgan +ŝipon post la alia —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne parolas pri nemartaŭgaj ŝipoj!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. — Ho, tiuj +bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo ĉe ni kondukus siajn +homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus +sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi aŭdus kion tiu tie +interne rakontas —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Li? Kiu? La usonano —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu jes. Vi aŭdus, kiel oni en Usono —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Tion ni vidu. Nu, jen li estas.</p> + +<p class="staging">(<b>Johan Tønnesen</b> venas de la ĉambro maldekstre.)</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +<span class="staging">(Parolas malantaŭen tra la malferma pordo:)</span> Jes, jes, Dina, ke tiel +estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam fariĝos bone +inter ni.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi volas, ke tiu juna knabino, antaŭ kiu Vi hieraŭ nigrigis min, +fariĝu mia edzino.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Via —? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke —?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi volas havi ŝin edzine.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nu, do vi spertu — <span class="staging">(iras al la duone malferma pordo)</span> Sinjorino +Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto —. Kaj ankaŭ Vi, fraŭlino +Marta. Kaj igu Dina enveni. <span class="staging">(vidas <b>fraŭlinon Hessel</b>)</span> Aĥ, ĉu +ankaŭ Vi ĉeestas?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(en la pordo)</span> Ĉu ankaŭ mi venu?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion vi intencas?</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Hessel, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, Dina</b> kaj +<b>Hilmar Tønnesen</b> venas el la ĉambro.)</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi +lin —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Mi malhelpos lin, sinjorino. — Dina, Vi estas senpripensa knabino. +Sed mi ne multe riproĉas Vin. Tro longe Vi staris ĉi tie sen morala +starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riproĉas min mem, ke mi ne antaŭe +donis al Vi tiun starpunkton.</p> + +<p>DINA<br> +Vi ne parolu nun.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Sed kio estas?</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĝuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraŭ kaj +hodiaŭ faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via +savo ĉiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi +donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la +tempon matura. Nun mi ne kuraĝas pli longe heziti, kaj tial — <span class="staging">(al +<b>Johan Tønnesen</b>:)</span> tiu ĉi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia +fianĉino.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kion vi diras?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Dina!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ŝi! Via —?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ne, ne, Dina!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mensogo!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Dina, — ĉu tiu viro diras la veron?</p> + +<p>DINA<br> +<span class="staging">(post mallonga paŭzo)</span> Jes.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Per tio espereble ĉiuj logantaj artaĵoj fariĝis senpotencaj. La +paŝon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti +konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke ĝi ne +miskompreniĝas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas, +ke ni konduku ŝin de ĉi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj +ekvilibron en ŝian animon.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes, venu. Oh Dina, kia feliĉo por vi!</p> + +<p class="staging">(Ŝi kondukas <b>Dina</b> eksteren maldekstre; <b>adjunkto Rørlund</b> sekvas +ilin.)</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Adiaŭ, Johan! <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +<span class="staging">(ĉe la ĝardena pordo)</span> Hm — jen priparolindaĵo —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(kiu sekvis <b>Dina</b> per la okuloj)</span> Ne perdu kuraĝon, knabo! Mi restos +kaj atentos pri la pastoro. <span class="staging">(Ŝi eliras dekstre.)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Johan, nun vi ne forvojaĝos per “Indian Girl”.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ĝuste nun.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed vi do ne revenos?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Mi revenos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Post tio ĉi? Kion vi volas ĉi tie post tiu okazaĵo?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Venĝi min al vi ĉiuj; kraŝi plej eble multajn el vi.</p> + +<p class="staging">(Li eliras dekstre. <b>Komercisto Vigeland</b> kaj <b>plenrajtigito Krap</b> +venas de la ĉambro de la konsulo.)</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Bone, bone —</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Kaj do estas fikse decidite, ke “Indian Girl” forvelos +morgaŭ.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĝi forvelos.</p> + +<p class="staging">(Li iras en sian ĉambron. <b>Komercisto Vigeland</b> kaj <b>plenrajtigito +Krap</b> eliras dekstre. <b>Hilmar Tønnesen</b> volas sekvi ilin, sed +samtempe <b>Olaf</b> metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>OLAF<br> +Onklo! Onklo Hilmar!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Uf, ĉu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(paŝon antaŭen)</span> Tŝŝ! Onklo Hilmar, ĉu vi scias novaĵon?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, mi scias, ke vi bastoniĝis hodiaŭ.</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(rigardas minace al la ĉambro de la patro)</span> Li ne batos min pli ofte. +Sed ĉu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaŭ kun la usonanoj?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.</p> + +<p>OLAF<br> +Eble ankaŭ mi iam faros bizon-ĉasadon, onklo.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Babilaĉo; tia malkuraĝulo, kiel vi —</p> + +<p>OLAF<br> +Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaŭ!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Stultulo!</p> + +<p class="staging">(Li iras eksteren tra la ĝardeno, <b>Olaf</b> reen kuras en sian +ĉambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas <b>plenrajtigiton Krap</b>, +venanta de dekstre.)</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas ĝin duone)</span> Pardonu +ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntiriĝas al ventego. +<span class="staging">(atendas momenton; neniu respondo.)</span> Ĉu “Indian Girl” tamen forvelu? +<span class="staging">(Post mallonga paŭzo respondiĝas de:)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(ene en la ĉambro:)</span> “Indian Girl” tamen forvelos.</p> + +<p class="staging">(<b>Plenrajtigito Krap</b> fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)</p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Ĝardena salono ĉe <b>konsulo Bernick</b>. La labortablo estas eksteren +metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliiĝas dum +la sekvo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Servisto</b> ekbruligas la lustron; <b>paro da servistinoj</b> enportas +florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metiĝas sur tablojn, kaj ujoj +metiĝas laŭ la muroj. <b>Grandkomercisto Rummel</b>, en frako, kun +gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la +aranĝon.)</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +<span class="staging">(al la servisto)</span> Nur ĉiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro +festene; okazu ja surprize. Kaj ĉiuj tiuj floroj —? Nu ja; lasu +ilin stari; povas ja aspekti, kvazaŭ ili staras tie ĉiutage —</p> + +<p class="staging">(<b>Konsulo Bernick</b> elvenas de sia ĉambro.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(venas pli proksimen)</span> Sed, Rummel, kion tio ĉi signifu?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al +sia plej elstara viro standardprocesion ĉi-vespere.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kion vi diras!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Standardprocesion kun muziko! Torĉojn ni ankaŭ devus havi; sed tion +ni ne kuraĝis en tiu ĉi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos; +kaj <em>tio</em> ankaŭ havos efikon, en la gazetoj.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aŭdu, Rummel, tio ĉi mi tute ne volas akcepti.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed kial vi ne diris al mi antaŭe?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ĝuste ĉar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian +edzinon; ŝi permesis al mi iomete aranĝi, kaj ŝi havigos +refreŝigaĵojn.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(aŭskultas)</span> Kio estas tio? Ĉu ili jam venas? Ŝajnas al mi, ke +estas kantado.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +<span class="staging">(ĉe la ĝardena pordo)</span> Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas +“Indian Girl”, kiu tiriĝas al la naĝobarelo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĝi eltiriĝas! Jes —; ne, mi ne povas ĉi-vespere, Rummel; mi estas +malsana.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuraĝigi vin! Vi devas, +morto kaj sufero, kuraĝigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland +trovis plej grave realigi ĉi tiun aranĝon. Niaj antagonistoj estu +premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La +urbaj onidiroj multobliĝas; la informo pri la aĉetoj de bienoj ne +povas plu esti retenata. Kompreneble jam ĉi-vespere vi devas, sub +kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub ŝvelanta +festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio. +Sub tia ŝvelanta festena etoso, kiel mi ĵus esprimis, oni povas +verki eksterordinare multe ĉi tie ĉe ni. Sed <em>tiu</em> ja absolute +bezoniĝas, alie ni ne sukcesos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu ja, ja —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltiriĝas. Nu, vi +havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed aŭskultu +nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tønnesen verkis +kanton por vi. Ĝi komencas bele per la vortoj: “Levu alten la +standardon de l' ideo”. Kaj adjunkto Rørlund ricevis la taskon +prezenti la fest-paroladon. Al ĝi vi kompreneble devas respondi.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne povas ĉi-vespere, Rummel. Ĉu vi ne povus —?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado fariĝos ja, kiel vi +komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktiĝos ankaŭ +kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri +tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per “vivo” por la +prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio +inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion +pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne ŝanĝu la moralan +fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj +vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaŭ ne estas +sen signifo por la socio. Sed vi ja ne aŭskultas —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes — ja certe. Sed diru al mi, ĉu vi opinias, ke estas tia ega +surmara vento ekstere?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ho, vi timas por “La Palmo”? Ĝi estas ja bone asekurita.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, asekurita; sed —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Hm —. Se okazos io al ŝipo, ne estas certe ke homaj vivoj +perdiĝos. Povas perdiĝi ŝipo kaj kargo, — kaj oni povas perdi +kofrojn kaj paperojn —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu ne! Ne, ne, mi nur pensis — Tŝŝ, — jen ili denove kantas.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Estas en “La Palmo”.</p> + +<p class="staging">(Komercisto <b>Vigeland</b> venas de dekstre.)</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Ja, nun ili eltrenas “La Palmon”. Bonan vesperon, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj Vi, kia mar-spertulo, daŭre persistas je —?</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis +surŝipe distribuante kelkajn traktaĵojn, kiuj laŭespere efikos +benoriĉe.</p> + +<p class="staging">(<b>Komercisto Sandstad</b> kaj <b>plenrajtigito Krap</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +<span class="staging">(ankoraŭ ĉe la pordo)</span> Jes, se <em>tio</em> sukcesos, ĉio sukcesos. Ho +jen, bonan vesperon, bonan vesperon!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu io estas okazonta, sinjoro Krap?</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Mi nenion diras, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +La tuta ŝipanaro sur “Indian Girl” estas ebria; mi ne estu honesta +viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Hessel</b> venas de dekstre.)</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(al <b>konsulo Bernick</b>)</span> Jes, nun mi povas saluti de li.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jam surŝipe?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Baldaŭ almenaŭ. Ni disiĝis ekstere de la hotelo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj lia intenco staras fikse?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Fikse kiel monto.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +<span class="staging">(apud la fenestroj)</span> Al diablo tiuj novmodaj instalaĵoj; mi ne +kapablas malsuprentiri la kurtenon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu malsupren? Mi pensis ke kontraŭe.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Unue malsupren, fraŭlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu ja. Permesu al mi helpi vin; <span class="staging">(ekkaptas la ŝnurojn)</span> Mi +malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, — kvankam mi prefere +suprenlevus ĝin.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Tion vi ankaŭ povos fari poste. Kiam la ĝardeno estas plena de la +ondanta homamaso, la kurteno suprenleviĝos, kaj oni vidos interne +surprizita kaj ĝoja familio; — hejmo de burĝo devas esti kiel +vitra ŝranko.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian +ĉambron.)</span></p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas +helpi nin per kelkaj faktaj informaĵoj.</p> + +<p class="staging">(Ĉiuj sinjoroj iras en la ĉambron de la konsulo. <b>Fraŭlino Hessel</b> +estas tirinta la kurtenojn antaŭ la fenestrojn, kaj volas ĵus fari +la samon pri la kurteno antaŭ la malferma vitra pordo, kiam <b>Olaf</b> +venas kuranta desupre malsupren sur la ĝardenan ŝtuparon; li havas +plejdon super la ŝultro kaj kunligaĵo en la mano.)</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!</p> + +<p>OLAF<br> +<span class="staging">(kaŝas la kunligaĵon)</span> Tŝŝ, onklino!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?</p> + +<p>OLAF<br> +Tŝŝ; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; — nur malsupren al la +kajo, vi komprenas; — nur diri al li adiaŭ. Bonan nokton, onklino! +<span class="staging">(Li kuras elen tra la ĝardeno.)</span></p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho, restu! Olaf — Olaf!</p> + +<p class="staging">(<b>Johan Tønnesen</b> vojaĝvestita, kun ŝultro-valizo, venas singardeme +tra la pordo dekstre.)</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Lona!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Kio? Ĉu vi revenas?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Restas ankoraŭ kelkaj minutoj. Mi devas vidi ŝin ankoraŭ unu +fojon. Ni ne povas disiĝi tiel.</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Bernick</b> kaj <b>Dina</b>, ambaŭ kun manteloj, kaj la lasta +kun malgranda valizo ĉemane, venas de la supera pordo maldekstre.)</p> + +<p>DINA<br> +Al li; al li!</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes, vi venu al li, Dina!</p> + +<p>DINA<br> +Jen li estas!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Dina!</p> + +<p>DINA<br> +Prenu min kun Vi!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kio —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi volas?</p> + +<p>DINA<br> +Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke +ĉi-vespere publikiĝos por ĉiuj homoj —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Dina, — Vi ne amas lin?</p> + +<p>DINA<br> +Mi neniam amis tiun homon. Mi ĵetos min en la fundon de la fjordo, +se li fariĝos mia fianĉo! Ho, kiel li subpremis min genuen +hieraŭ per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li +tiris malestimindan estaĵon supren al si! Mi ne volas plu esti +malestimata. Mi volas vojaĝi. Ĉu mi povas sekvi Vin?</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, jes — kaj mil fojojn jes!</p> + +<p>DINA<br> +Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per +komenca aranĝo —</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Hura, tio certe aranĝiĝos, Dina!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(montras al la pordo de la konsulo)</span> Tŝŝ; mallaŭte, mallaŭte!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Dina, mi portos vin sur la manoj!</p> + +<p>DINA<br> +Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antaŭen; kaj tie transe +mi certe povos. Se mi nur eskapos de ĉi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, — +Vi tion ne scias, — ankaŭ ili skribis al mi hodiaŭ; ili admonis +min aprezi mian feliĉon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li +montris. Morgaŭ kaj ĉiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi ĉu +mi faras min digna al ĉio tio. Mi timas antaŭ tiu ega dececo!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Diru al mi, Dina, ĉu estas nur pro tio ke Vi forvojaĝos? Ĉu mi +estas nenio por Vi?</p> + +<p>DINA<br> +Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol ĉiuj aliaj homoj.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Ho Dina —!</p> + +<p>DINA<br> +Ĉiuj ĉi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia +devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno +de tio.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Vi ankaŭ ne faru, infano!</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, jes!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! <em>Tion</em> mi ne atendis de <em>vi</em>.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis +erupcii en mi. Ho, kiel ni ĉi tie suferas sub mistraktado pere de +kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraŭ tio, Dina. Fariĝu lia edzino. +Okazu io kio spitas ĉiun tiun kutimon kaj uzon.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Kion Vi respondas, Dina?</p> + +<p>DINA<br> +Jes, mi volas esti Via edzino.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Dina!</p> + +<p>DINA<br> +Sed unue mi volas labori, fariĝi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne +volas esti aĵo, kiu preniĝas.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, ĝuste; tiel estu.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Bone; mi atendas kaj esperas —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +— kaj gajnos, knabo! Sed nun surŝipen!</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, surŝipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; aŭskultu — +<span class="staging">(Li kondukas ŝin supren al la fono kaj parolas rapide al ŝi.)</span></p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Dina, vi feliĉulino, — ke mi rigardu vin, — kisu vin ankoraŭ unu +fojon, — la lastan.</p> + +<p>DINA<br> +Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidiĝos.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. <span class="staging">(kaptas ambaŭ +ŝiajn manojn kaj rigardas ŝin)</span> Nun vi iras al la feliĉo, vi amata +infano; — trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja ĉambro mi +sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda ĉielo; la nuboj +flugas pli alte ol ĉi tie, pli libera aero refreŝigas super la +kapoj de la homoj —</p> + +<p>DINA<br> +Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Mi? Neniam; neniam. Ĉi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi +kredas ke certe mi fariĝos tute plene kio mi devas esti.</p> + +<p>DINA<br> +Mi ne povas imagi disiĝi de vi.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Aĥ, homo disiĝas de multe, Dina. <span class="staging">(kisas ŝin)</span> Sed tion vi neniam +spertos, dolĉa infano. Promesu al mi fari lin feliĉa.</p> + +<p>DINA<br> +Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; ĉio devas veni, kiel +ĝi povas.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes, jes, ĝi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, — vera kaj +fidela al vi mem.</p> + +<p>DINA<br> +Tion mi volas, onklino.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(kaŝas en la poŝon kelkajn paperojn, kiujn <b>Johan</b> donis al ŝi)</span> +Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.</p> + +<p>JOHAN TØNNESEN<br> +Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaŭ, Lona; dankon pro via amo. +Adiaŭ Marta, kaj dankon ankaŭ al vi pro via fidela amikeco.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Adiaŭ, Johan! Adiaŭ, Dina! Kaj feliĉon al vi ĉiujn viajn tagojn!</p> + +<p class="staging">(Ŝi kaj <b>fraŭlino Hessel</b> puŝas ilin al la pordo en la fono. +<b>Johan Tønnesen</b> kaj <b>Dina</b> iras malsupren tra la ĝardeno. +<b>Fraŭlino Hessel</b> fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis ŝin kaj mi lin.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Vi — lin?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari +sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro +hejmveo.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin +reen, Lona.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Maljuna duonfratino, — kio ŝi estu por li nun? — La viroj +disŝiras multade ĉirkaŭ si por atingi al la feliĉo.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Foje okazas.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Sed ni kuntenu, Marta.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ĉu mi povas io esti por vi?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, — ĉu ni ne ambaŭ perdis niajn +infanojn? Nun ni estas solaj.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes, solaj. Kaj tial vi ankaŭ sciu, — mi amis lin pli alte ol kion +ajn en la mondo.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Marta! <span class="staging">(kaptas ŝian brakon)</span> Ĉu tio estas vero?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +La enhavo de mia tuta vivo kuŝas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj +atendis lin. Ĉiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis; +— sed li ne vidis min.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la feliĉon al li en la +manon.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ĉu mi ne donus al li la feliĉon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin. +Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojaĝis. Kiun +kaŭzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen +havis iun kialon. Sed kiam li revenis, — estis kvazaŭ ĉio estas +forviŝita el lia memoro. Li ne vidis min.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Ja, ke ŝi tion faris. Je lia forvojaĝo ni estis samaĝuloj; kiam mi +revidis lin, — aĥ, tiu terura momento, — jen mi komprenis, ke mi +estas dek jarojn pli aĝa ol li. Li estis vivinta ekstere en la +vibranta sunlumo kaj suĉanta junecon kaj sanon el ĉiu spiro; kaj +ĉi ene mi sidis dume ŝpinante kaj ŝpinante —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +— la fadenon de lia feliĉo, Marta.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Jes, estis oro, kion mi ŝpinis. Neniun amarecon! Ĉu ne, Lona, ni +estis por li du bonaj fratinoj?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭbrakas ŝin)</span> Marta!</p> + +<p class="staging">(<b>Konsulo Bernick</b> elvenas de sia ĉambro.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(al la sinjoroj tie ene)</span> Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas. +Kiam la tempo venos, mi certe — <span class="staging">(fermas la pordon)</span> Aĥ, ĉu vi jen? +Aŭskultu, Marta, vi devas iomete ŝanĝi vestaĵojn. Kaj diru al +Betty, ke ŝi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble; +nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidiĝi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj feliĉa, gaja mieno, Marta; ĝojajn okulojn vi devas briligi.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ankaŭ Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Hm; Olaf —</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Mi diros al Betty. <span class="staging">(Ŝi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)</span></p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(kiu maltrankvila iras tien kaj reen)</span> Jes, ĝi tiel estas.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +En tia momento viro devas senti sin fiera kaj feliĉa, mi opinias.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Hm!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +La tuta urbo ja iluminiĝos, mi aŭdas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, ili ekpensis tiaĵon.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en +fajro-literoj. Ĉi-nokte oni telegrafos al ĉiuj partoj de la lando: +“Ĉirkaŭata de sia feliĉa familio konsulo Bernick hodiaŭ ricevis +la omaĝon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio”.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min +al la pordo tie, kaj mi fariĝos devigata klini min kaj danki.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Nu, <em>devigata</em> al tio —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉu vi opinias, ke mi sentas min feliĉa en ĉi tiu momento?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ne, <em>mi</em> ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute feliĉa.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lona, vi malestimas min.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ankoraŭ ne.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi eĉ ne rajtas tion. Ne rajtas <em>malestimi</em> min! — Lona, vi ne +povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras ĉi tie en jena +kuntirita, kripligita socio, — kiel mi jaron post jaro devis redukti +mian postulon pri tute plenumiĝa vivotasko. Tio kion mi plenumis, +kvankam multspeca ĝi tamen aspektas! Pecaĵoj, — okupetaĵoj. Sed +aliaĵon aŭ ion pli oni ne toleras ĉi tie. Se mi volus iri paŝon +antaŭ la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta, +estus finite pri mia potenco. Ĉu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj +estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de +la socio, ne pli, ne malpli.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kial vi tion vidas nur nun?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĉar mi lastatempe multe pripensis, — post kiam vi revenis, — kaj +pleje ĉi tiun vesperon. — Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde +tiam — en la pasintaj tagoj.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kio sekve?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne +starus, kie mi nun staras.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj ĉu vi ne pensas pri tio, kio <em>ŝi</em> estus povinta fariĝi por vi, +ŝi, kiun vi elektis en mia loko?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi almenaŭ scias, ke ŝi nenio fariĝis por mi el tio, kion mi +bezonis.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉar vi neniam dividis vian vivotaskon kun ŝi; ĉar vi neniam +starigis ŝin libera kaj vera en sia rilato al vi; ĉar vi igas ŝin +iri ĉi tie faladante sub la riproĉo pro la honto, kiun vi amasigis +sur ŝiajn proksimulojn.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ja, ja, ja; ĉio devenas de la mensogo kaj malhonesteco.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu ĉi ŝajno kaj trompo donas +al vi.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Al mi donas ĝi nenion. Mi pereos kiel tuta ĉi tiu mizerigita socio. +Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras; +estas por <em>li</em>, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam +enspiriĝos vero en la socian vivon, kaj sur ĝi li fondos pli +feliĉan estadon ol tiun de sia patro.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo +herede.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(en subpremita malespero)</span> Mi donas al li mil fojojn da pli malbona +heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen, +tamen — <span class="staging">(ekkriante)</span> Kiel vi povis akumuli ĉion tion sur mian kapon! +Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antaŭen. Vi <em>ne sukcesu</em> +frakasi min!</p> + +<p class="staging">(<b>Hilmar Tønnesen</b>, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide +kaj eturdite de dekstre.)</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Sed tio ĉi ja estas —. Betty, Betty!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kio nun? Ĉu ili jam venas?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu — <span class="staging">(Li eliras tra la supera +pordo maldekstre.)</span></p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Karsten; vi parolas kvazaŭ ni venis por frakasi vin. Permesu do al +mi diri, el kia erco li estas, ĉi tiu perdita filo, kiun via morala +socio evitas kvazaŭ iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, ĉar +nun li estas forvojaĝinta.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed li revenos —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Johan neniam revenos. Li forvojaĝis por ĉiam, kaj Dina kunvojaĝis.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne revenos? Kaj Dina kunvojaĝis kun li?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, por fariĝi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizaĝon de via +deca socio, kiel mi iam — nu!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Forvojaĝis; — ankaŭ ŝi — kun “Indian Girl” —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ne; tian karan kargon li ne kuraĝis konfidi al tiu malmorala bando. +Johan kaj Dina forvojaĝas per “La Palmo”.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aĥ! Kaj do — senutile — <span class="staging">(iras rapide kaj malferme tiras la pordon +al sia ĉambro kaj krias enen)</span> Krap, haltigu “Indian Girl”; ĝi ne +devas forveli ĉi-vespere!</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(interne)</span> “Indian Girl” jam velas surmare, sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(fermas la pordon kaj diras senforte)</span> Tro malfrue, — kaj senutile —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kion vi aludas?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nenion, nenion. Foriru de mi —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la +nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankaŭ <em>tiun</em>, +kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas +agi kaj pretendi en tiu afero, kiel plaĉas al mi. Vidu, jen mi tenas +viajn du leterojn en mia mano.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi havas ilin! Kaj nun — nun vi volas — jam ĉi-vespere, — eble +kiam la standarda procesio —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi +libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo. +Jen vidu; mi ŝiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi +havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontraŭ vi, Karsten. Nun vi +estas sekura; estu nun ankaŭ feliĉa, — se vi povos.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(traskuita)</span> Lona, — kial vi tion ĉi ne pli frue faris! Nun estas +tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas +daŭrigi mian vivon post tiu ĉi tago.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kio estas okazinta?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne demandu. — Sed tamen mi <em>devas</em> vivi! Mi <em>volas</em> vivi — por +Olaf. Li restarigos ĉion kaj ĉion rebonigos —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Karsten —! <span class="staging">(<b>Hilmar Tønnesen</b> rapide revenas)</span></p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Neniu trovebla; for; eĉ ne Betty!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kio estas al vi?</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Mi ne kuraĝas diri.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kio estas? Vi nepre diru al mi!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu do; Olaf forkuris kun “Indian Girl”.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(ŝanceliĝas malantaŭen)</span> Olaf — kun “Indian Girl”! Ne, ne!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, li estas! Nun mi komprenas —; mi vidis lin saltanta tra la +fenestro.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo de sia ĉambro krianta senespere)</span> Krap, haltigu “Indian +Girl” por kiu ajn prezo!</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(elvenas)</span> Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ni devas haltigi ĝin; Olaf estas surŝipe!</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Kion vi diras!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +<span class="staging">(elvenas)</span> Olaf forkurinta? Neeblas!</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +<span class="staging">(venas)</span> Li resendiĝos per la piloto, sinjoro konsulo.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Ne, ne; li skribis al mi; <span class="staging">(montras la bileton)</span> Li skribas, ke li +kaŝos sin en la kargo, ĝis ili estos sur libera maro.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi neniam plu vidos lin!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ho, kia babilaĵo; forta kaj bona ŝipo, nove riparita —</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +<span class="staging">(kiu ankaŭ elvenis)</span> — de Via propra ŝipfarejo, sinjoro konsulo!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj — nun +mi vidas — ke mi neniam posedis lin. <span class="staging">(aŭskultas)</span> Kio estas tio?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Muziko. Nun venas la standardprocesio.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Pri kio vi pensas? Tute ne eblas.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi +endanĝerigita.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ĉu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Jes, vera vorto.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni —</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Bernick</b> venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko +aŭdiĝas mallaŭte, fore malsupre en la strato.)</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie +ŝi —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en ĝojo, nek en +aflikto.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankaŭ vi, +sinjoro Sandstad. Bedaŭrinda afero, ke la familio ĝuste nun estas +disigita; tute kontraŭ la programo.</p> + +<p class="staging">(La kurtenoj fortiriĝas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la +tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda +tralumaĵo kun la enskribo: “Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia +socio!”.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(paŝas malantaŭen eviteme)</span> For tio ĉi! Mi ne volas vidi tion! +Estingu, estingu!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Respekte demandite, ĉu vi ne estas tute prudenta?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Kio estas al li, Lona?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Tŝŝ! <span class="staging">(parolas mallaŭte kun ŝi)</span></p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +For tiu mokanta enskribo, mi diras! Ĉu vi ne vidas, ke ĉiuj tiuj +lumoj elŝovas la langon al ni?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ne, nun mi devas konfesi —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, kion vi komprenas —! Sed mi, mi —! Ĉio tio estas lumo en +kadavrejo!</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Hm!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ne, sed haltu nun, — vi tro afliktiĝas.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +La knabo faros vojaĝon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin +reen.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Fidu al la mano de la ĉiopotenculo, sinjoro konsulo.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Kaj al la ŝipo, Bernick; ĝi ja ne estas subakviĝinda, mi scias.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Hm —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Jes, se estus unu el tiuj naĝantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni +aŭdas en la grandaj socioj —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi sentas miajn harojn griziĝi en ĉi tiu momento.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Bernick</b>, kun granda ŝalo super la kapo, envenas tra la +ĝardena pordo.)</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Karsten, Karsten, ĉu vi scias —?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, mi scias —; sed vi, — vi, kiu nenion vidas, — vi, kiu ne +havas patrinan okulon por li —!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ho, aŭskultu do —!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi +povas.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes, mi povas; mi havas lin!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi havas lin!</p> + +<p>LA SINJOROJ<br> +Ah!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Nu, tion mi ja pensis.</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Vi ricevis lin reen, Karsten!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, nun ankaŭ gajnu lin.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi havas lin! Ĉu estas vero, kion vi diras? Kie li estas?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Tion vi ne scios, antaŭ ol vi estos lin pardoninta.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho ĉu, pardonis —! Sed kiel vi sciiĝis —?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ĉu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi +ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraŭ —; kaj +ĉar lia ĉambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestaĵoj estis +for —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, jes —?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Mi kuris; trovis Aŭne; ni elvelis en lia velboato; la usona ŝipo +estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en ĝusta tempo, — grimpis +surŝipen, — serĉis en la holdo, — trovis lin. Ho, Karsten, vi ne +devas puni lin!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Betty!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kaj ankaŭ ne Aŭne!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Aŭne? Kion vi scias pri li? Ĉu “Indian Girl” denove estas velanta?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ne, tio ja estas la afero —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Diru, diru!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Aŭne estis same skuata kiel mi; la serĉo daŭris; mallumiĝis, +kaj la piloto protestis; kaj jen Aŭne kuraĝis — en via nomo —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Haltigi la ŝipon ĝis morgaŭ.</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +Hm —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, kia nedirebla feliĉo!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Vi ne estas kolera?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, kia supermezuro de feliĉo, Betty!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Vi do estas tro konscienca.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja — uf!</p> + +<p>PLENRAJTIGITO KRAP<br> +<span class="staging">(supre ĉe la fenestroj)</span> Nun la procesio venas tra la ĝardena pordo, +sinjoro konsulo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, nun ili povas veni.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +La tuta ĝardeno pleniĝas de homoj.</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +La tuta strato estas plenŝtopita.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio ĉi vere estas ardiga +momento.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ĉiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato +kun adjunkto Rørlund antaŭe.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ke ili venu, mi diras!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Sed aŭskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiel?</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne dankon; ĉi-vespere mi mem parolos.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Sed ĉu vi ankaŭ scias, kion vi devas diri?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, fidu min, Rummel, — nun mi scias, kion mi devas diri.</p> + +<p class="staging">(La muziko dumtempe ĉesis. La ĝardena pordo malfermiĝas. <b>Adjunkto +Rørlund</b> antaŭanta la festkomitaton entretas, akompanata de <b>kelkaj +dungitaj servistoj</b>, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas <b>la +burĝoj de la urbo</b> el ĉiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la +salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidiĝas ekstere en +la ĝardeno kaj sur la strato.)</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu +pentriĝas en via vizaĝo, ke ni ĉi tie kiel neatenditaj gastoj +ŝovas nin enen al vi en vian feliĉan familian rondon, en vian pacan +hejmon, ĉirkaŭita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj. +Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas +la unua fojo, ke tiaĵo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta +mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala +fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Ĉi tiun +fojon ni salutas Vin ĉefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman, +eĉ memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno, +kiu laŭ la opinio de ĉiuj spertuloj donos potencan antaŭenpuŝon +al la prospero kaj bonstato de tiu ĉi socio.</p> + +<p>VOĈOJ INTER LA AMASO<br> +Bravo, bravo!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia +urbo. Ĉi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaŭ ne +pri Via senmakula morala konduto entute. Tiaĵoj estu referencitaj +al la sekreta ĉambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri +via burĝa aktiveco, tia, kia ĝi kuŝas malferma al ĉiuj okuloj. +Bone ekipitaj ŝipoj velas el viaj ŝipfarejoj, kaj montras la flagon +sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj feliĉa laboristaro estimas +vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn branĉojn vi +fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj — Vi +estas la fundamenta kolono de tiu ĉi socio en eminenta signifo.</p> + +<p>VOĈOJ<br> +Aŭskultu, aŭskultu, bravo!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kaj ĝuste ĉi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas ĉiun vian +konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en +ĉi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni — jes, mi ne hezitas +mencii la vorton prozaĵe kaj rekte — fervojon.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Bravo! Bravo!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilaĵojn, precipe +diktitajn de malvastaj egoismaj celoj.</p> + +<p>VOĈOJ<br> +Aŭskultu; aŭskultu!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia +socio, estas antaŭvenintaj al la laboremaj burĝoj de nia loko, kaj +ekposediĝis de certaj avantaĝoj, kiuj rajte venus profite al nia +propra urbo.</p> + +<p>VOĈOJ<br> +Jes, jes! Aŭskultu!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Tiu bedaŭrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro +konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste daŭrigas vian entreprenon, +bone sciante, ke ŝtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo.</p> + +<p>DIVERSAJ VOĈOJ<br> +Hm! Ne; ne! Jes; jes!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Do estas la homo kiel burĝo en la ŝtato, — la viro kiel li estu +kaj devas esti, — al kiu ni ĉi-vespere en vi salutu. Ke via +entrepreno fariĝu al vera kaj daŭra prospero por tiu ĉi socio! +La fervojo certe povos fariĝi vojo per kiu ni riskos alkonduki +ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaŭ fariĝi vojo, kiu rapide +kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne +povas, eĉ nun, teni nin liberaj. Sed ke ni ĝuste nun ĉi tiun +festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli +rapide ol atendite, kvitiĝis de tiaj elementoj —</p> + +<p>VOĈOJ<br> +Tŝŝ! Tŝŝ!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +— tion mi prenas kiel feliĉa antaŭdiro por la entrepreno. Ke mi +tuŝas tiun punkton ĉi <em>tie</em>, montras ke ni troviĝas en domo, kie +la etika postulo metiĝas pli alten ol la familia ligo.</p> + +<p>VOĈOJ<br> +Aŭskultu! Bravo!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(samtempe)</span> Permesu al mi —</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nur malmultaj vortoj ankoraŭ, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en +ĉi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem +el ĝi tirus realan avantaĝon. Sed etan signon de la rekonado de +viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu +ĉi grava momento, kiam ni, laŭ la certigo de spertaj homoj, staras +ĉe la komenco de nova tempo.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Bravo! Aŭskultu! Aŭskultu!</p> + +<p class="staging">(Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli +proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas, +elprenas kaj prezentas la aĵojn pri kiuj paroliĝos.)</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi arĝentan kafoservicon. +Ke ĝi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antaŭe, +kolektiĝos en tiu ĉi gastama domo. Kaj ankaŭ Vin, miaj sinjoroj, +kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas +akcepti etan memoraĵon. Tiu ĉi arĝenta pokalo estas por Vi, +grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado +de pokaloj defendis la burĝajn interesojn de tiu ĉi socio; ke vi +ofte trovu indajn okazaĵojn por levi kaj malplenigi ĉi tiun +pokalon. — Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun +ĉi albumon kun fotografaĵoj de kuncivitanoj. Via konata kaj +rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn +ene en ĉiuj partioj en la socio. — Kaj al Vi, sinjoro komercisto +Vigeland, por ornamaĵo en via sekreta ĉambreto, mi povas prezenti +tiun ĉi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la +maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto; +Via agado en la ĉiutagaĵoj dum vico da jaroj estis purigita kaj +nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. <span class="staging">(turnas +sin al la amaso)</span> Kaj per tio ĉi, miaj amikoj, vivuon por konsulo +Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio!</p> + +<p>LA TUTA KUNVENARO<br> +Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Bonfeliĉon, bofrato!</p> + +<p class="staging">(Atendoplena silento.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(komencas serioze kaj malrapide)</span> Miaj kuncivitanoj, — per via +prezidanto diriĝis, ke ni staras antaŭ la komenco de nova tempo, — +kaj mi esperas ke fariĝos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi +al ni la veron, — la veron, kiu ĝis ĉi-vespere, ĝenerale kaj en +ĉiuj rilatoj, estis sendoma en tiu ĉi socio.</p> + +<p class="staging">(Surprizo inter la ĉirkaŭstarantoj.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Mi devas nun komenci refutante la laŭdvortojn, per kiuj Vi, +adjunkto, laŭ kutimo kaj uzo ĉe tiaj okazaĵoj, superŝutis min. Mi +ne meritas ilin; ĉar ĝis hodiaŭ mi ne estis iu malegoisma viro. +Eĉ se mi ne ĉiam aspiris monan avantaĝon, mi tamen estas konscia, +ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestiĝo estis la motiva +potenco en la plimulto de miaj agoj.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Kio nun?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vidalvide al miaj samburĝanoj mi ne riproĉas min; ĉar mi kuraĝas +ekstari en la antaŭa linio inter la plej lertaj ĉi tie ĉe ni.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Jes, jes, jes!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed tio, pro kio mi riproĉas min mem estas, ke mi ofte pro +malforteco agis inside, ĉar mi konis kaj timis la emon de nia socio +videti malpurajn motivojn malantaŭ ĉio, kion homo ĉi tie +entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion ĉi.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Hm — hm!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Disvastiĝas onidiroj pri grandaj aĉetoj de bienoj supre en la +lando. Tiujn bienojn mi aĉetis, ĉiujn, mi sola.</p> + +<p>DUONLAŬTAJ VOĈOJ<br> +Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĝis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj +kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni +samopiniis pri —</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Ne estas vero! Pruvo — pruvo —!</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Ni ne samopiniis pri io ajn!</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +Ne, nun mi do devas diri —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Estas tute ĝuste; ni ankoraŭ ne samopiniis pri tio, kion mi volis +mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordiĝos kun mi, +kiam mi rakontos, ke mi ĉi-vespere samopiniis kun mi mem, ke ĉi +tiuj bienoj ofertiĝos al ĝenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu +volas, povas preni parton en ili.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Hura! Vivu konsulo Bernick!</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte al <b>konsulo Bernick</b>)</span> Kia fia perfido —!</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +<span class="staging">(same)</span> Do trompis nin —!</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +Nu, do la diablo ŝiru —! Ho kruco, kion mi estas diranta?</p> + +<p>LA AMASO<br> +<span class="staging">(ekstere)</span> Hura, hura, hura!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas ĉi tiun saluton; ĉar tio, +kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco +estis rezervi ĉion por mi mem, kaj mi daŭre havas la opinion, ke +ĉi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu +mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta +administri ilin laŭ plej bona juĝo.</p> + +<p>VOĈOJ<br> +Jes! Jes! Jes!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min ĝisfunde. Ke ĉiu opulo +esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde ĉi-vespere +komenciĝas nova tempo. La malnova, kun sia ŝminkaĵo, kun sia +hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj +konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al ĉi +tiu muzeo ni donacas, — ĉu ne, miaj sinjoroj? — la kafoservicon, +la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en +luksa bindaĵo.</p> + +<p>GRANDKOMERCISTO RUMMEL<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>KOMERCISTO VIGELAND<br> +<span class="staging">(murmuras)</span> Ĉar Vi prenis la aliaĵojn, do —</p> + +<p>KOMERCISTO SANDSTAD<br> +Bonvolu.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj nun la ĉefa reguligo kun mia socio. Diriĝis ke fiaj elementoj +forlasis nin ĉi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro +al kiu celiĝas, ne forvojaĝis sola; lin akompanis por fariĝi lia +edzino —</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +<span class="staging">(laŭte)</span> Dina Dorf!</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Ĉu!</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Kion vi diras! <span class="staging">(granda moviĝo)</span></p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Fuĝis? Forkurinta — kun <em>li!</em> Neeblas!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Por fariĝi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli. +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. <span class="staging">(laŭte)</span> +Mi diras: Levu la ĉapelon por tiu viro; ĉar li grandanime prenis la +pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la +malvero; ĝi estis preta venenigi ĉiun opan fibron en mi. Vi sciu +ĉion. <em>Mi</em> estis antaŭ dek kvin jaroj la kulpulo.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(malrapide kaj treme)</span> Karsten!</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +<span class="staging">(same)</span> Aĥ, Johan —!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jen vi fine revenkis vin mem!</p> + +<p class="staging">(Konsternita surprizo inter la ĉeestantaro.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojaĝis. La +malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastiĝis, ne povas +homa potenco kontraŭ-pruvi. Sed pro tio mi ne kuraĝas plendi. +Antaŭ dek kvin jaroj mi altiĝis pere de tiuj onidiroj; se mi nun +pro ili falu, pri tio ĉiu ajn konsideru en si mem.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo —! <span class="staging">(mallaŭte al <b>sinjorino +Bernick</b>)</span> Ho, kiel mi bedaŭras vin, sinjorino!</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Kia konfeso! Nu, jen mi diru —!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Sed neniu decido ĉi-vespere. Mi petas ĉiu ajn iri al la sia, — +pripensi, — rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn, +montriĝos, ĉu mi perdis aŭ gajnis parolante. Adiaŭ! Mi ankoraŭ +havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian +konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksaĵo. Tion ni ĉiuj +sentas, ke tiaĵo ne havas sian ĝustan lokon ĉi tie.</p> + +<p>ADJUNKTO RØRLUND<br> +Certe ne. <span class="staging">(mallaŭte al <b>sinjorino Bernick</b>)</span> Forkurinta! Ŝi do estis +al mi tute maldigna. <span class="staging">(duonlaŭte al la festkomitato)</span> Jes, miaj +sinjoroj, post tio ĉi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru +en kompleta silento.</p> + +<p>HILMAR TØNNESEN<br> +Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio —. Uf!</p> + +<p class="staging">(La informo intertempe iris flustre de buŝo al buŝo. Ĉiuj +partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la ĝardeno. +<b>Rummel, Sandstad</b> kaj <b>Vigeland</b> foriras dum vigla, sed mallaŭta +disputo. <b>Hilmar Tønnesen</b> ŝteliras elen dekstre. En silento restas +en la salono <b>konsulo Bernick, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, +fraŭlino Hessel</b> kaj <b>plenrajtigito Krap</b>.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Betty, ĉu vi havas pardonon por mi?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +<span class="staging">(rigardas lin ridete)</span> Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la +plej ĝojan esperon dum multaj jaroj!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kiel —?</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis +vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭbrakas ŝin)</span> Ho, Betty, vi jam <em>gajnis</em> min! Tra Lona mi +unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Jes, nun vi ricevu lin. — Sinjoro Krap —!</p> + +<p class="staging">(Ŝi parolas mallaŭte kun li en la fono. Li eliras tra la ĝardena +pordo. Dum tio kio sekvas estingiĝas laŭvice ĉiuj tralumaĵoj kaj +lumoj en la domoj.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi — kaj por mi.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu ion alian mi volis?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu ĉu, — aŭ ĉu ne? Mi ne tute komprenas vin.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Hm —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Do ne malamo? Ne venĝo? Kial vi do revenis transen?</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Malnova amikeco ne rustas.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Lona!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi ĵuris en mi mem: +La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten —!</p> + +<p class="staging">(<b>Ŝipkonstruisto Aŭne</b> venas kun <b>Olaf</b> de la ĝardeno.)</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +<span class="staging">(al li renkonte)</span> Olaf!</p> + +<p>OLAF<br> +Patro, mi promesas, ke mi neniam plu —</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Forkuros?</p> + +<p>OLAF<br> +Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kaŭzon por tio. De nun +vi kresku, ne kiel heredanto de <em>mia</em> vivotasko, sed kiel tiu, kiu +mem havas vivotaskon atendanta.</p> + +<p>OLAF<br> +Kaj ĉu mi ankaŭ rajtas fariĝi, kion mi volas?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Jes vi rajtas.</p> + +<p>OLAF<br> +Dankon. Do mi ne volas fariĝi kolono de la socio.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Nu? Kial ne?</p> + +<p>OLAF<br> +Ne, ĉar mi kredas, ke tio estas vere teda.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vi fariĝu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel ĝi povas. — Kaj Vi, +Aŭne —</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ni daŭrigos kune, Aŭne; kaj pardonu al mi —</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Kiel? La ŝipo do ne forvelos ĉi-vespere.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ĝi eĉ ne forvelos morgaŭ. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon. +Ĝi bezonas pli profundan inspekton.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Okazu, sinjoro konsulo — kaj eĉ per novaj maŝinoj!</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo ĉe ni, kiu bezonas +profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Aŭne.</p> + +<p>ŜIPKONSTRUISTO AŬNE<br> +Bonan nokton, sinjoro konsulo; — kaj dankon, dankon, dankon! <span class="staging">(Li +eliras dekstre.)</span></p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Nun ĉiuj estas for.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; ĉiuj +lumoj estingiĝis en la fenestroj.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ĉu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timiĝos, kiam +vi scios tion. Nun estas kvazaŭ mi revenis al konscio post +veneniĝo. Sed mi tion sentas, — ke mi <em>povos</em> denove fariĝi juna +kaj freŝa. Ho, venu pli proksimen, — tuj apude ĉirkaŭ mi. Venu +Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; — ŝajnas al mi, ke mi +ne vidis vin ĉiujn tiujn ĉi jarojn.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de fraŭloanimoj; +vi ne vidas la virinon.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Vere, vere; kaj ĝuste tial, — nu, <em>tio</em> staras fikse, Lona, — vi +ne forvojaĝos de Betty kaj mi.</p> + +<p>SINJORINO BERNICK<br> +Ne, Lona, tion vi ne devas!</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Ne, kiel mi povus defendi forvojaĝo de vi, junuloj, kiuj komencos +establi hejmon? Ĉu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni +du maljunaj onklinoj —. Por kio vi rigardas?</p> + +<p>FRAŬLINO BERNICK<br> +Kiel la ĉielo klariĝas. Kiel lumas super la maro. “La Palmo” havas +la feliĉon kun si.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Kaj la feliĉon surŝipe.</p> + +<p>KONSULO BERNICK<br> +Kaj ni — ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi. +Sed ke ĝi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj. +<em>Tion</em> mi ankaŭ lernis dum tiuj ĉi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj +estas la kolonoj de la socio.</p> + +<p>FRAŬLINO HESSEL<br> +Do vi lernis kadukan saĝon, bofrato. <span class="staging">(metas la manon peze sur lian +ŝultron)</span> Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, — <em>tiuj</em> estas la +kolonoj de la socio.</p> + +<p style='text-align:center;font-weight:bolder;'>Kurteno</p> +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO *** + +***** This file should be named 20162-h.htm or 20162-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/0/1/6/20162/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> + |
