summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/20162.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '20162.txt')
-rw-r--r--20162.txt6597
1 files changed, 6597 insertions, 0 deletions
diff --git a/20162.txt b/20162.txt
new file mode 100644
index 0000000..b63a589
--- /dev/null
+++ b/20162.txt
@@ -0,0 +1,6597 @@
+The Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La kolonoj de la socio
+ Dramo en kvar aktoj
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: December 22, 2006 [EBook #20162]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly
+
+
+
+
+
+Noto de tekstpreparulo:
+En cxi tiu teatrajxo, la tradukisto uzas komencemajuskla "Vi" por
+signifi norvega formala alparola pronomo. Ankaux, cxi tiu ASCII-a
+versio uzas la litero "O" anstataux norvega "streko-O".
+
+
+
+HENRIK IBSEN
+
+LA KOLONOJ DE LA SOCIO
+
+Dramo en kvar aktoj
+
+(Samfundets stotter 1877)
+
+Tradukis: Odd Tangerud
+
+Eldonejo JEC Scandinavia a/s
+Postboks 54
+N - 3401 Lier
+Tel 32 85 50 03
+Fax 32 85 50 82
+
+ISBN 82 91 707-52-9
+
+
+
+LA KOLONOJ DE LA SOCIO
+
+ROLOJ:
+
+ KONSULO BERNICK.
+ SINJORINO BERNICK, lia edzino.
+ OLAF, ilia filo, 13 jara.
+ FRAUXLINO BERNICK, fratino de la konsulo.
+ JOHAN TONNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick.
+ FRAUXLINO HESSEL, sxia pli agxa duonfratino.
+ HILMAR TONNESEN, kuzo de sinjorino Bernick.
+ ADJUNKTO RORLUND.
+ GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
+ KOMERCISTO VIGELAND.
+ KOMERCISTO SANDSTAD.
+ DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo.
+ PLENRAJTIGITO KRAP.
+ SXIPKONSTRUISTO AUXNE.
+ LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
+ LA EDZINO DE POSXTESTRO HOLT.
+ LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE.
+ FRAUXLINO RUMMEL.
+ FRAUXLINO HOLT.
+ BURGXOJ kaj ALIAJ LOGXANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAGXEROJ
+ sur VAPORSXIPO k.t.p.
+
+
+(La agado okazas en la domo de konsulo _Bernick_ en eta norvega
+cxemara urbo.)
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(Spaca gxarden-salono en la domo de _konsulo Bernick_. Maldekstre en
+la antauxo pordo kondukas al la cxambro de la konsulo; pli malantauxe
+en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontrauxa pordo estas
+pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaux tute el spegula
+vitro kun malferma pordo al largxa gxarden-sxtuparo, super kiu estas
+etendita sunsxirmilan velon. Sube de la sxtuparo vidigxas parto de la
+gxardeno, enkadrigita de krado kun mallargxa enir-pordego. Ekstere
+kaj laux la krado lauxas strato, kies kontrauxa flanko havas
+malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma
+sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj
+interparolas; farigxas komerco en vendejo situanta cxe la angulo
+k.t.p.)
+
+(Ene en la gxardena salono sidas cxirkaux tablo aro da sinjorinoj.
+Meze antaux la tablo sidas _sinjorino Bernick_. Cxe sxia maldekstra
+flanko sidas _sinjorino Holt_ kun _filino_, kaj lauxvice _sinjorino
+Rummel_ kaj _frauxlino Rummel_. Dekstre de _sinjorino Bernick_
+sidas _sinjorino Lynge, frauxlino Bernick_ kaj _Dina Dorf_. Cxiuj
+sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kusxas grandaj
+amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linajxoj kaj aliaj
+vestajxoj. Pli fone, cxe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj
+kaj glaso da suker-akvo, sidas _adjunkto Rorlund_ legante el libro
+ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj auxdigxas de la publiko.
+Ekstere en la gxardeno kuras _Olaf Bernick_ cxirkauxe pafante al celo
+per arko.)
+
+(Post momento venas _sxipkonstruisto Auxne_ kviete enen tra la pordo
+dekstre. Okazas ioma interrompigxo de la legado; _sinjorino Bernick_
+kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. _Auxne_ trankvile
+iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo
+kviete kaj kun interspacoj. _Plenrajtigito Krap_, kun cxapelo en la
+mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu cxambro.)
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Cxu estas vi, kiu frapas?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+La konsulo sercxas min.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi -- --
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Al Vi? Mi preferus -- --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+-- -- transdonis al mi diri, ke Vi devas cxesi pri tiuj sabat-tagaj
+prelegoj por la laboristoj.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Cxu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon -- --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentauxgaj
+en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damagxo, kiun la
+laboristoj ricevus de niaj novaj masxinoj kaj de la nova labormetodo
+en la sxipfarejo. Kial Vi tion faras?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Tion mi faras por subteni la socion.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel
+estro de la laborista asocio mi devas -- --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Vi unue kaj cxefe estas laborestro de la sxipfarejo de konsulo
+Bernick. Vi unue kaj cxefe faru Vian devon al la socio, kiu nomigxas
+la firmao de konsulo Bernick; cxar estas de _tiu_ ke ni cxiuj vivas.
+-- Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+La konsulo ne estus tion _tiel_ dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed
+mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio cxi. Estas la damnita
+usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili
+kutimigxis tie transe, kaj tio --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tirigxi enen en detalojn. Nun Vi
+konas la opinion de la konsulo; jen suficxe! Bonvolu returni al
+la farejo; certe bezonigxas; mi baldaux mem venos. -- Pardonu
+sinjorinoj!
+
+(Li salutas kaj eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato.
+_Sxipkonstruisto Auxne_ eliras silente dekstre. La _adjunkto, _kiu
+dum la pasinta mallauxta interparolo dauxrigis la legadon, baldaux
+poste finlegis la libron, kaj batfermas gxin.)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Jen, miaj karaj auxskultantinoj, pri tio finite.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Oh, kia instruplena rakonto!
+
+SINJORINO HOLT
+Kaj kun bona moralo!
+
+SINJORINO BERNICK
+Tia libro vere donas multon pripensindan.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Ho jes; gxi estas bonfara kontrauxeco al tio, kion ni bedauxrinde
+cxiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodajxoj. Cxi tiu
+sxminkita eksterajxo, kiun la grandaj socioj vidigas, -- kion gxi
+vere kasxas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi.
+Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, -- ili estas
+kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe.
+
+SINJORINO HOLT
+Jes tutcerte.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ni ja nur bezonas rigardi al la usona sxipanaro, kiu nun trovigxas
+cxi tie.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed ecx en la
+plej altaj tavoloj, kiel statas _tie_? Dubo kaj fermanta maltrankvilo
+en cxiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en cxiuj rilatoj.
+Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin
+auxdacaj deziroj renversi ecx la plej gravajn verojn?
+
+DINA
+(sen suprenrigardi) Tamen cxu ne ankaux multaj grandaj faroj okazas?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Grandaj faroj --? Mi ne komprenas --
+
+SINJORINO HOLT
+(surprizita) Sed, Dio, Dina --!
+
+SINJORINO RUMMEL
+(sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas --?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason cxe ni. Ne,
+ni cxi-hejme devas danki al Dio, ke statas cxe ni kiel estas. Certe
+kreskas fiherboj inter la tritiko ankaux cxi tie, bedauxrinde; sed
+gxin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la
+socion pura, miaj sinjorinoj, -- teni ekstere cxion tion neprovitan,
+kiun senpacienca tempo volas trudi al ni.
+
+SINJORINO HOLT
+Kaj el tio bedauxrinde trovigxas pli ol suficxe.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la
+urbo.
+
+SINJORINO BERNICK
+Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo
+estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupigxi pri tiu
+kaprico.
+
+SINJORINO BERNICK
+Kaj tamen li spertis suficxe da malico el la gazetoj. Sed ni tute
+forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke
+Vi oferas tiom da tempo por ni.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Ho nu, nun dum la lerneja ferio --
+
+SINJORINO BERNICK
+Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+(lokigas sian segxon pli proksimen.) Ne parolu pri tio, kara
+sinjorino. Cxu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj cxu Vi
+gxin ne donas gxoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi
+laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo;
+Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj,
+kiuj sxirkolektas cxarpion por tiuj malfelicxaj vunditoj, metas la
+bandagxon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin --
+
+SINJORINO BERNICK
+Certe estas granda donaco de graco vidi cxion en tia bela lumo.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas
+vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi
+diras, frauxlino Bernick? Cxu Vi ne trovis kvazaux pli sekuran
+fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ahx, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja
+cxambro, mi deziras esti ege fore sur la sovagxa maro.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nu auxdu, estas la malkvieto, kara frauxlino. Sed kontraux tiaj
+maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovagxa maro, --
+tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta
+homa socio, kie multaj submergigxas. Kaj cxu Vi vere tiom alte
+taksas la vivon, kiun Vi auxdas zumi kaj brui ekstere? Rigardu
+nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, sxvitantaj kaj
+baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige
+sidi malvarmete cxi tie interne turnante la dorson al tiu flanko,
+de kie venas la perturbo.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes, Dio, vi ja eble tute pravas --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kaj en domo kia tiu cxi, -- en bona kaj pura hejmo, kie la familia
+vivo montras sin en la plej bela aspekto, -- kie paco kaj konkordo
+regas -- -- (al _sinjorino Bernick_) Al kio Vi auxskultas, sinjorino?
+
+SINJORINO BERNICK
+(turnita al la plej antauxa pordo maldekstre) Kiel lauxtvocxaj ili
+farigxas tie interne.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu io aparte okazas?
+
+SINJORINO BERNICK
+Mi ne scias. Mi auxdas ke estas iuj ene cxe mia edzo.
+
+(_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, envenas tra la pordo
+dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.)
+
+HILMAR TONNESEN
+Ho, pardonu -- (volas retiri sin)
+
+SINJORINO BERNICK
+Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne gxenas. Cxu vi ion volas?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. (al _sinjorino
+Bernick_) Nu, kio do farigxos?
+
+SINJORINO BERNICK
+Pri kio?
+
+HILMAR TONNESEN
+Bernick estas ja kunvokinta kunvenon.
+
+SINJORINO BERNICK
+Cxu? Pri kio do?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencajxo.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ne, cxu eblas?
+
+SINJORINO BERNICK
+Bedauxrinda Karsten, cxu li havu ecx pliajn malagrablajxojn --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed kiel ni komprenu tion cxi, sinjoro Tonnesen? Konsulo Bernick jam
+lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon.
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, tion ankaux mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap,
+kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktigxos, kaj ke
+Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, cxu ne estas kiel sxajnis al mi, ke mi auxdis la vocxon de
+Rummel.
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankaux komercisto Sandstad el
+la deklivo kaj Mikkel Vigeland, -- "Mikelo Sanktulo", kiel oni nomas
+lin.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Hm --
+
+HILMAR TONNESEN
+Pardonu, sinjoro adjunkto.
+
+SINJORINO BERNICK
+Kaj nun estis ja tie cxi tiel bone kaj trankvile.
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu ja, miaparte mi ne bedauxrus, ke ili komencus denove kvereli.
+Estus ja ioma amuzado.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti.
+
+HILMAR TONNESEN
+Tio estas laux natura emo. Certaj naturoj bezonas foje sxirantaj
+bataloj. Sed de tio la etburgxa vivo ne havas multe oferenda, kaj ne
+estas por cxiu donita -- (foliumas la libron de la adjunkto) "La
+virino kiel la servantino de la socio". Kia sensencajxo estas tio?
+
+SINJORINO BERNICK
+Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron.
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne kaj mi ne intencas legi gxin.
+
+SINJORINO BERNICK
+Vi versxajne ne bone fartas hodiaux.
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, mi ne fartas.
+
+SINJORINO BERNICK
+Cxu vi eble ne bone dormis cxi-nokte?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraux vespere pro
+mia malsano. Poste mi pasxadis al la klubo kaj legis vojagxpriskribon
+pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia
+lukto kontraux la elementoj.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tonnesen.
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne; gxi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme
+songxante, ke min persekutis abomena rosmaro.
+
+OLAF
+(kiu envenis supre sur la gxardena sxtuparo) Cxu persekutis vin
+rosmaro, onklo?
+
+HILMAR TONNESEN
+Mi tion songxis, vi stultulo! Sed cxu vi dauxre cxirkauxiras ludante
+per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon?
+
+OLAF
+Jes, mi volus, sed --
+
+HILMAR TONNESEN
+Cxar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; cxiam estas io
+nervostrecxa kiam oni estas pafonta.
+
+OLAF
+Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi.
+
+SINJORINO BERNICK
+Vi ne devas meti tiajxojn en lian kapon, Hilmar.
+
+HILMAR TONNESEN
+Hm, -- tiela parencaro edukigxas hodiaux! Oni parolas pri sporto kaj
+sporto, -- Ho Dio, -- sed cxio estas nur ludo; neniam serioza urgxo
+al tio hardanta, kio trovigxas en kuragxa renkonto okulon al okulo
+antaux la dangxero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo;
+vi povus malpreni.
+
+OLAF
+Ne, onklo, gxi ne havas sagon.
+
+HILMAR TONNESEN
+Vi ne povas scii; gxi tamen povas havi sagon. Forprenu gxin, mi
+diras! -- Kial pro diablo vi neniam vojagxis transen al Ameriko en iu
+el la sxipoj de via patro? Tie vi povus vidi cxason al bizonoj aux
+lukto kontraux la rugxuloj.
+
+SINJORINO BERNICK
+Tamen Hilmar do --
+
+OLAF
+Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj
+onklinon Lona.
+
+HILMAR TONNESEN
+Hm --; sensencajxo.
+
+SINJORINO BERNICK
+Nun vi povas reen iri en la gxardenon, Olaf.
+
+OLAF
+Panjo, cxu mi ankaux povos eliri sur la straton?
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes; sed ne tro foren.
+
+(_Olaf_ kuras elen tra la kradpordo.)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro
+Tonnesen.
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, kompreneble, li devas iri cxi tie kaj farigxi fornosidulo, kiel
+tiom da aliuloj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed kial Vi mem ne transvojagxos?
+
+HILMAR TONNESEN
+Mi? Kun mia malsano? Nu, tio komprenigxas; gxin oni ne multe
+konsideras en la urbo. Sed tamen, -- oni havas ja certajn devojn al
+la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaux esti _iuj_ kiuj tenas
+la standardon alte. Usx, nun li denove krias!
+
+LA SINJORINOJ
+Kiu krias?
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom lauxtvocxaj tie interne, kaj tio
+igas min nervoza.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Certe estas mia edzo, sinjoro Tonnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom
+kutimigxis paroli en grandaj kunvenoj --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Ankaux la aliaj ne estas mallauxtaj, sxajnas al mi.
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen --; cxio ja
+rezultas en kalkulo de bagatelajxoj cxi tie. Usx!
+
+SINJORINO BERNICK
+Estas almenaux pli bone ol pasinte, kiam cxio foruzigxis en amuzadoj.
+
+SINJORINO LYNGE
+Cxu vere estis tiel malbone pasinte?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin felicxa, ke Vi tiam ne
+logxis cxi tie.
+
+SINJORINO HOLT
+Jes, vere okazis sxangxoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj
+tagoj --
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ho pensu nur antaux dekkvar -- dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo
+estis cxi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio --
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Kaj la drama-asocio. Gxin mi bone memoras.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, estas _tie_ ke via teatrajxo prezentigxis, sinjoro Tonnesen.
+
+HILMAR TONNESEN
+(iras al la fono) Nu, kio, kio --!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Teatrajxo de studento Tonnesen?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, estis longe antaux ol _Vi_ venis cxi tien, sinjoro adjunkto.
+Cetere gxi prezentigxis nur unu fojon.
+
+SINJORINO LYNGE
+Cxu ne estis en _tiu_ teatrajxo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laux
+kio Vi diris, sinjorino Rummel?
+
+SINJORINO RUMMEL
+(ekrigardas post la _adjunkto_) Mi? Tion mi vere ne memoras,
+sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj arangxoj en
+la familioj.
+
+SINJORINO HOLT
+Jes, mi ecx scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn
+tagmangxojn semajne.
+
+SINJORINO LYNGE
+Kaj ankaux venis cxi tien vojagxanta aktor-grupo lauxdire.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, tio estis ja la plej malbona --!
+
+SINJORINO HOLT
+(maltrankvila) Hm, hm --
+
+SINJORINO RUMMEL
+Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.
+
+SINJORINO LYNGE
+Jes, tiuj homoj lauxdire faris tiom da petolajxoj. Kiel efektive
+statas pri tiuj historioj?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.
+
+SINJORINO HOLT
+Kara Dina, donu al mi tiun linajxon.
+
+SINJORINO BERNICK
+(samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Mi iru kun vi, Dina.
+
+(_Dina_ kaj _frauxlino Bernick_ eliras tra la plej supera pordo
+maldekstre.)
+
+SINJORINO BERNICK
+(ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi
+pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.
+
+(Sxi eliras sur la gxardenan sxtuparon kaj pretigas tablon; la
+adjunkto staras cxe la pordo kaj parolas kun sxi. _Hilmar Tonnesen_
+sidas tie ekstere fumante.)
+
+SINJORINO RUMMEL
+(mallauxte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min!
+
+SINJORINO LYNGE
+Mi?
+
+SINJORINO HOLT
+Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis ecx ne vivanta
+vorto el mia busxo.
+
+SINJORINO LYNGE
+Sed kio do _estas_?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Kiel povis Vi komenci paroli --! Pensu, -- cxu Vi ne vidis, ke Dina
+cxeestas?
+
+SINJORINO LYNGE
+Dina? Sed Dio gardu, cxu estas io pri --?
+
+SINJORINO HOLT
+Kaj ecx gxuste en _tiu cxi_ domo! Cxu Vi do ne scias, ke estis la
+frato de sinjorino Bernick --?
+
+SINJORINO LYNGE
+Cxu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova --
+
+SINJORINO RUMMEL
+Cxu Vi do ne auxdis ke --? Hm -- (al la filino) Iru en la gxardenon,
+vi Hilda.
+
+SINJORINO HOLT
+Kaj ankaux vi, Netta. Kaj estu gxentilaj al la bedauxrinda Dina, kiam
+sxi revenas.
+
+(_Frauxlino Rummel_ kaj _frauxlino Holt_ eliras en la gxardenon.)
+
+SINJORINO LYNGE
+Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Cxu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero?
+
+SINJORINO LYNGE
+Cxu studento Tonnesen estis en terura afero?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ne, je Dio, la studento estas ja sxia kuzo, sinjorino Lynge. Mi
+parolas pri la frato --
+
+SINJORINO HOLT
+-- la perditulo Tonnesen --
+
+SINJORINO RUMMEL
+Johan li nomigxis. Li fugxis al Ameriko.
+
+SINJORINO HOLT
+_Devis_ fugxi, pripensu.
+
+SINJORINO LYNGE
+Kaj _li_ do estis en terura afero?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, estis io tia --; kiel mi do nomu gxin? Estis io pri la patrino
+de Dina. Ho, mi memoras kvazaux tio estus hodiaux. Johan Tonnesen
+tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten
+Bernick jxus estis veninta de Parizo, -- ankoraux ne estis
+fiancxigxinta --
+
+SINJORINO LYNGE
+Nu, sed tiu terura historio?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, vidu, -- tiun vintron la aktora trupo de Moller cxeestis en la
+urbo --
+
+SINJORINO HOLT
+-- kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Cxiuj junaj
+homoj profunde cxarmigxis de sxi.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke _sxi_ estas bela. Sed jen la
+aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon --
+
+SINJORINO HOLT
+-- tute neatendite --
+
+SINJORINO RUMMEL
+-- Kaj li trovas --; ne; tio vere ne estas rakontinda.
+
+SINJORINO HOLT
+Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, cxar la pordo estis sxlosita
+interne.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon sxlosita. Kaj
+pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la
+fenestro.
+
+SINJORINO HOLT
+Tute supre de mansardo!
+
+SINJORINO LYNGE
+Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, efektive estis.
+
+SINJORINO LYNGE
+Kaj post tio li fugxis al Ameriko?
+
+SINJORINO HOLT
+Jes, li ja devis fugxi, komprenu.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Cxar poste malkovrigxis io preskaux same malbona; imagu, li estis
+atencinta la kason --
+
+SINJORINO HOLT
+Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur
+onidiroj.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Sed nun auxdu do --! Cxu _tio_ ne estis konata en la tuta urbo? Cxu
+maljuna sinjorino Bernick ne preskaux bankrotis pro tiu afero? Tion
+mi ja auxdis de Rummel mem. Sed Dio gardu _mian_ busxon.
+
+SINJORINO HOLT
+Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaux ne iris, cxar sxi --
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ja, Dorf forvojagxis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen
+estis tiel auxdaca resti cxi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro
+sxi ne plu kuragxis; sed sxi vivtenis sin lavante kaj kudrante por
+homoj --
+
+SINJORINO HOLT
+Kaj sxi provis komenci danc-lernejon.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn
+infanojn al iu tia? Sed ne dauxris longe pri sxi; la bela sinjorino
+ne estis kutimita al laboro; kaptigxis sxia brusto, kaj sxi mortis.
+
+SINJORINO LYNGE
+Hu, estas vere teruraj historioj!
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la
+malluma makulo en la suno de ilia felicxo, kiel Rummel iam esprimis
+sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj cxi tie en la domo, sinjorino
+Lynge.
+
+SINJORINO HOLT
+Kaj pro Dio ankaux ne pri la duonfratino!
+
+SINJORINO LYNGE
+Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaux duonfratinon?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Havis -- felicxe; cxar nun la parenceco certe estas finita inter la
+du. Jes, sxi estis iu precipa! Imagu, sxi fortondis la harojn, kaj
+iris en viraj botoj en pluva vetero.
+
+SINJORINO HOLT
+Kaj kiam la duonfrato -- la perdita subjekto -- estis forkurinta,
+kaj la tuta urbo kompreneble sxokigxis pro li, -- cxu Vi scias kion
+sxi tiam faras? Sxi vojagxas transen al li!
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, kaj la skandalo, kiun sxi faris antaux ol forvojagxi, sinjorino
+Holt!
+
+SINJORINO HOLT
+Tsxsx, ne parolu pri tio.
+
+SINJORINO LYNGE
+Dio, cxu sxi ankaux faris skandalon?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, nun Vi auxdu, sinjorino Lynge. Bernick estis jxus sin
+fiancxigxinta al Betty Tonnesen; kaj gxuste kiam li venis kun sxi cxe
+la brako enen al sxia onklino por informi --
+
+SINJORINO HOLT
+La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu --
+
+SINJORINO RUMMEL
+-- kaj Lona Hessel ekstaras de la segxo kie sxi sidas, kaj donas al
+la gxentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li.
+
+SINJORINO LYNGE
+Ne, nun mi neniam --!
+
+SINJORINO HOLT
+Estas tute certe.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Kaj sxi pakis sian kofron kaj forvojagxis al Ameriko.
+
+SINJORINO LYNGE
+Sed do sxi ja mem estus havinta inklinon al li.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, kredu ke sxi havis. Sxi imagis ke farigxus paro el tiuj du, kiam
+li revenus el Parizo.
+
+SINJORINO HOLT
+Jes, imagu, ke sxi kredus tiajxon! Bernick, -- tiu juna bonkonduta
+grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato de cxiuj
+virinoj --
+
+SINJORINO RUMMEL
+-- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala.
+
+SINJORINO LYNGE
+Sed pri kio okupigxis tiu frauxlino Hessel en Ameriko?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Nu, vidu, super tio kusxas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu
+ne estas levinda.
+
+SINJORINO LYNGE
+Kion tio signifas?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Sxi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom
+scias ja la tuta urbo, ke sxi kantis por mono en la gastejoj tie --
+
+SINJORINO HOLT
+-- kaj sxi faris prelegojn en la salonoj --
+
+SINJORINO RUMMEL
+-- kaj sxi eldonis nenormalan libron.
+
+SINJORINO LYNGE
+Cxu vere --!
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia
+felicxo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino
+Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio cxi, por ke Vi gardu Vin.
+
+SINJORINO LYNGE
+Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed tiu bedauxrinda
+Dina Dorf! Mi vere sentas bedauxron por sxi.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Nu, por sxi estis ja pura felicxo. Imagu se sxi restus en la manoj de
+la gepatroj! Ni cxiuj kompreneble zorgis pri sxi, admonis sxin plej
+eble bone. Post ioma tempo frauxlino Bernick decidigis, ke sxi venu
+en cxi tiun domon.
+
+SINJORINO HOLT
+Sed malfacila infano sxi cxiam estis. Imagu, -- cxiuj la malbonaj
+ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas
+preni sxin per la bono, sinjorino Lynge.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Tsxsx, -- jen sxi. (lauxte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta
+knabino. Nu, cxu vi venas, Dina? Ni sidas cxi tie formetante la
+kudrajxojn.
+
+SINJORINO HOLT
+Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcxa Dina. Tia antauxtagmeza taso da
+kafo --
+
+SINJORINO BERNICK
+(ekstere sur la gxardena sxtuparo) Bonvolu, sinjorinoj!
+
+(_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_ estas jam helpinta al la servistino
+enporti la kafajxojn. Cxiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili
+parolas supermezure amike al _Dina_. Iom poste sxi iras en la salonon
+kaj sercxas sian manlaboron.)
+
+SINJORINO BERNICK
+(ekstere apud la kafotablo) Dina, cxu ne ankaux vi --?
+
+DINA
+Ne, dankon; mi ne volas.
+
+(Sxi eksidas kun sia kudrajxo. _Sinjorino Bernick_ kaj la _adjunkto_
+intersxangxas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la
+salonon.)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+(improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallauxte:)
+Dina.
+
+DINA
+Jes.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?
+
+DINA
+Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino,
+ke ili estis parolintaj pri mi.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kaj cxu Vi ne ankaux vidis, kiel amike sxi kondutis al Vi tie
+ekstere?
+
+DINA
+Sed tion mi ne toleras!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Vi havas obstinan animon, Dina.
+
+DINA
+Jes.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed kial Vi kondutas tiel?
+
+DINA
+Mi ne estas alia.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu Vi ne povus konduti alimaniere?
+
+DINA
+Ne.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kial ne?
+
+DINA
+(rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Fi, Dina!
+
+DINA
+Ankaux patrino apartenis al la morale perdituloj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kiu parolis al Vi pri tiajxoj?
+
+DINA
+Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Cxiuj ili
+kondutas al mi tiel konvene, kvazaux mi rompigxus, se --. Ho, kiom mi
+malamas tiun bonkorecon.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon cxi tie, sed --
+
+DINA
+Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antauxen,
+se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kiel kiaj?
+
+DINA
+Tiel decaj kaj tiel moralaj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Tamen Dina, tion Vi ne pensas.
+
+DINA
+Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Cxiun tagon Hilda kaj Netta
+venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos farigxi
+tiel deca kiel ili. Mi ne _volas_ tiel farigxi. Ho, se mi estus longe
+fore, mi certe farigxus sagxa.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Vi ja _estas_ sagxa, kara Dina.
+
+DINA
+Kiel tio helpas min cxi tie?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Do vojagxi --. Cxu Vi pensas serioze pri _tio_?
+
+DINA
+Mi ne restus tagon pli longe, se _Vi_ ne estus.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Diru Dina, -- kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi?
+
+DINA
+Cxar Vi lernigas al mi tiom da belajxoj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Belajxoj? Cxu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belajxoj?
+
+DINA
+Jes. Aux vere -- Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi auxdas vin
+paroli, mi ekrigardas tiom da belajxoj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kio do estas por Vi belajxo?
+
+DINA
+Tion mi neniam pripensis.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belajxo?
+
+DINA
+Belajxo estas io granda -- kaj tre fora.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Hm. -- Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi.
+
+DINA
+Nur _tio_?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi.
+
+DINA
+Se mi estus Hilda aux Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Ho Dina, Vi ne povas facile prijugxi la mil konsiderojn --. Kiam viro
+estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas,
+jen --; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke
+oni gxuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn --. Sed egale;
+Vi _devas_ esti kaj _estos_ helpata supren. Dina, cxu estas
+interkonsento, ke kiam mi venos -- kiam la kondicxoj permesos al mi
+veni -- kaj mi diros: jen mia mano, -- Vi volos akcepti gxin kaj
+farigxi mia edzino? -- Cxu Vi tion promesas al mi Dina?
+
+DINA
+Jes.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Dankon, dankon! Cxar ankaux por mi --. Ho Dina, mi tenas Vin kara --.
+Tsxsx; iu venas. Dina, pro mi, -- eliru al la aliuloj.
+
+(Sxi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas
+_grandkomercisto Rummel_, _komercisto Sandstad_ kaj _komercisto
+Vigeland_ el la antauxa cxambro maldekstre, sekvataj de _konsulo
+Bernick_, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.)
+
+KONSULO BERNICK
+Nu; do la afero estas decidita.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Jes, je la nomo de Dio, lasu gxin nun tia.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Gxi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la
+rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ni staras kaj falas kune, Bernick!
+
+HILMAR TONNESEN
+(kiu venas de la gxardena pordo) Falas? Permesu, cxu ne estas la
+fervojo, kiu falas?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne, kontrauxe, gxi estos iranta --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+-- per vaporo, sinjoro Tonnesen.
+
+HILMAR TONNESEN
+(pli proksime) Cxu?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kiel?
+
+SINJORINO BERNICK
+(cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas --?
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, kara Betty, kiel tio do interesas _vin_? (al la tri sinjoroj) Sed
+nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas
+memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la
+socio, devigas nin strecxi nin tiel foren kiel eblas.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+Kompreneble, sinjoro konsulo.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Farigxos, Bernick; jxurite.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi cxiu en sia rondo de
+konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en cxiuj
+tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaux la komunumo devos
+kontribui.
+
+SINJORINO BERNICK
+Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni --
+
+KONSULO BERNICK
+Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon.
+
+HILMAR TONNESEN
+Vi tamen zorgos pri la fervoja afero?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, kompreneble.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed lastan jaron, sinjoro konsulo --?
+
+KONSULO BERNICK
+Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio --
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+-- kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; cxar ni ja havas
+vapor-sxipojn --
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+-- kaj kiu farigxus ekstreme multekosta, --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+-- jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo.
+
+KONSULO BERNICK
+La esenca afero estis, ke gxi ne utilus al la pli granda socio. Tial
+mi kontrauxis gxin, kaj tial la intern-landa linio elektigxis.
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, sed tiu ne tusxos la urbojn en nia regiono.
+
+KONSULO BERNICK
+Gxi tusxos _nian_ urbon, mia kara Hilmar; cxar nun ni konstruos
+flankan fervojon cxi tien.
+
+HILMAR TONNESEN
+Aha; nova elpensajxo do.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Jes, cxu ne estas bonega elpensajxo? Cxu?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Hm --
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Ne estas neinde, ke la providenco arangxis la terenon por flanka
+fervojo.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, mi devas konfesi, ke ankaux mi rigardas tion kiel providencan
+arangxon, ke mi cxi tiun printempon veturis lauxvale en komerco, kaj
+hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antauxe estis. Frapis min
+kvazaux fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni.
+Mi dungis ingxenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la
+intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontrauxas.
+
+SINJORINO BERNICK
+(dauxre kune kun la sinjorinoj cxe la gxardena pordo) Sed, kara
+Karsten, ke vi tenis cxion tion kasxita por ni.
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere
+mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaux hodiaux. Sed nun
+la decida momento venis; nun ni agu nekasxite kaj plenforte. Jes, ecx
+se mi metu cxiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu gxin.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu Vi do atendas tiom multe el tiu cxi entrepreno, sinjoroj?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio!
+Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj farigxos atingeblaj; imagu la
+ricxajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun
+aro da akvofaloj lauxvice en la valo! Kia fabrikado _tie_ povos esti
+efektivigata!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera
+mondo --?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko
+kusxas, lauxdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja cxiuj
+kunhelpis por dreni gxin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros
+estonte, cxiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto dauxrigos Vian
+benoricxan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la
+praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej
+eble vastan rondon; -- kaj niaj virinoj, -- jes, nur proksimigxu,
+miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas auxdi -- niaj virinoj, mi diras,
+niaj edzinoj kaj filinoj, -- jes, agadu negxenitaj en la servo de
+bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por
+Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf
+-- (cxirkauxrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaux?
+
+SINJORINO BERNICK
+Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme.
+
+KONSULO BERNICK
+Do li certe estas malsupre cxe la maro! Vidu, li ne finos antaux ol
+okazos akcidento.
+
+HILMAR TONNESEN
+Bah -- eta ludo kun la naturfortoj --
+
+SINJORINO RUMMEL
+Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj
+kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj
+maltrankviligaj elementoj enjxetas sian ombron --
+
+(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.)
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Eksterlandaj posxtajxoj, sinjoro konsulo; -- kaj telegramo el New
+York.
+
+KONSULO BERNICK
+(prenas) Ah, de la sxipa societo de "Indian Girl".
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Nu, la posxto venis? Jes, do mi petas permeson.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Jes, ankaux mi.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+Adiaux, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Adiaux, adiaux, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaux
+posttagmeze je la kvina.
+
+LA TRI SINJOROJ
+Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.)
+
+KONSULO BERNICK
+(Li legis la telegramon) Ne, tio cxi estas vere pure usona! Vere
+sxoka --
+
+SINJORINO BERNICK
+Dio, Karsten, kio estas?
+
+KONSULO BERNICK
+Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(legas) "Faru nur plej etan riparon, sendu 'Indian Girl' transen tuj
+kiam flosebla; bona sezono; okaze nagxas sur la kargo." Nu, tion mi
+diru --
+
+KONSULO BERNICK
+Nagxas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la
+sxipo sinkos funden kiel sxtono, se io okazos.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Jen ni vidas kiel statas en tiuj lauxdataj grandaj socioj.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi pravas; ecx ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en
+la ludon. (al _Krap_) Cxu "Indian Girl" estos mar-preta post kvar --
+kvin tagoj?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur
+"La Palmo" intertempe.
+
+KONSULO BERNICK
+Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la posxtajxojn. Auxdu, cxu
+Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antauxan cxambron
+maldekstre.)
+
+KONSULO BERNICK
+(denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio
+tiuj sinjoroj ne hezitas --
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io
+nervostrecxa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, mi dezirus vidi tiun sxipposedanton cxe ni, kiu povus decidigi
+sin al tiajxo! Ecx ne unu, ecx ne unu sola -- (ekvidas _Olaf_) Nu,
+lauxdo al Dio, la knabo cxeestas.
+
+(_Olaf_ kun fisxsxnuro en la mano venis kurante laux la strato kaj
+enen tra la gxardena pordego.)
+
+OLAF
+(ankoraux en la gxardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis
+la vapor-sxipon.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi nun denove iris sur la kajon.
+
+OLAF
+Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen
+tuta aro da cirkistoj kun cxevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj
+pasagxeroj.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ho, cxu ni vere vidos cirkon!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Ni? Tion mi ne supozas.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ne, kompreneble ne ni, sed --
+
+DINA
+Mi sxatus vidi cirkon.
+
+OLAF
+Jes, ankaux mi.
+
+HILMAR TONNESEN
+Vi estas stultulo. Cxu _tio_ estas io rigardinda? Nura dreso. Ne,
+kontrauxe estas io alia vidi la gauxcxon flugi trans la Pampo sur sia
+spireganta mustango. Sed Dio gardu, cxi tie en la urbetoj --
+
+OLAF
+(tiras la jupon de _frauxlino Bernick_) Onklino Marta, vidu, vidu --
+jen ili venas!
+
+SINJORINO HOLT
+Jes, je Dio, jen ni havas ilin.
+
+SINJORINO LYNGE
+Hu, la teruraj homoj!
+
+(Multaj _pasagxeroj_ kaj aro da _urbanoj_ venas supren laux la
+strato.)
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, certe estas arlekenoj el la gxusta specio. Rigardu tiun en la
+griza robo, sinjorino Holt; sxi portas la valizon sur la dorso.
+
+SINJORINO HOLT
+Jes, imagu, sxi portas gxin sur la ombreltenilo! Kompreneble sxi
+estas la edzino de la direktoro.
+
+SINJORINO RUMMEL
+Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas
+kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda!
+
+SINJORINO HOLT
+Ankaux vi ne, Netta.
+
+OLAF
+Panjo, la direktoro salutas al ni.
+
+KONSULO BERNICK
+Kion do?
+
+SINJORINO BERNICK
+Kion vi diras, infano?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Jes, je Dio, jen ankaux la virino salutas!
+
+KONSULO BERNICK
+Ne, _tio_ estas do tro senhonta!
+
+FRAUXLINO BERNICK
+(kun nevolonta ekkrio) Ah --!
+
+SINJORINO BERNICK
+Kio estas, Marta?
+
+SINJORINO BERNICK
+Ho ne, nenio; sxajnis nur al mi --
+
+OLAF
+(krias el gxojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la cxevaloj kaj
+la bestoj! Kaj jen ankaux la usonanoj! Cxiuj la maristoj sur "Indian
+Girl" --
+
+(Oni auxdas "Yankee Doodle" akompanata de klarneto kaj tamburo.)
+
+HILMAR TONNESEN
+(kovras la orelojn) Uf, uf, uf!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio cxi ne estas
+io por ni. Ni reiru al nia laboro.
+
+SINJORINO BERNICK
+Cxu ni eble antauxen tiru la kurtenojn?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Jes, jen gxuste kion mi pensis.
+
+(La _sinjorinoj_ trovas siajn sidlokojn cxe la tablo; la _adjunkto_
+fermas la gxardenan pordon kaj antauxen tiras la kurtenojn al gxi kaj
+al la fenestroj; farigxas duone mallume en la cxambro.)
+
+OLAF
+(kiu sxtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras cxe la
+akvokrano lavante sian vizagxon.
+
+SINJORINO BERNICK
+Cxu! Meze sur la vendoplaco!
+
+SINJORINO RUMMEL
+Kaj tio dum brile hela tago!
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu, se mi vojagxis en dezerto kaj trovis cisternon, ankaux mi ne
+hezitus --. Uf, tiu terura klarneto!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Estas vere evidenta kauxzo por la polico por procedi.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja
+ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas _nin_ ene inter la
+gxustaj baroj. Lasu ilin nur devojigxi. Kiel tio afektas nin? Tiu
+gxena konduto, kiu kontrauxas kutimon kaj bonajn morojn, felicxe ne
+rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. -- Jen kio!
+
+(La _fremda sinjorino_ rapide envenas tra la pordo dekstre.)
+
+LA SINJORINOJ
+(timigite sed mallauxte) La rajdistino! La direktoredzino!
+
+SINJORINO BERNICK
+Dio, kion tio signifu!
+
+FRAUXLINO BERNICK
+(eksaltas) Ah --!
+
+LA SINJORINO
+Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato!
+
+SINJORINO BERNICK
+(ekkrie) Lona --!
+
+KONSULO BERNICK
+(ekretirigxas) Je mia vivo --!
+
+SINJORINO HOLT
+Sed Dio kompatu --!
+
+SINJORINO RUMMEL
+Vere ne eblas --!
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu! Uf!
+
+SINJORINO BERNICK
+Lona --! Cxu vere --?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas
+cxirkauxbraki min por tio.
+
+HILMAR TONNESEN
+Uf; uf!
+
+SINJORINO BERNICK
+Kaj nun vi venas cxi tien kiel --?
+
+KONSULO BERNICK
+-- kaj vere volas ludi rolon --?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ludi rolon? Kiel ludi rolon?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, mi pensas -- kun la rajdistoj --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Hahaha! Cxu vi estas freneza, bofrato? Cxu vi kredas, ke mi apartenas
+al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artajxojn, kaj arlekenis
+multmaniere --
+
+SINJORINO RUMMEL
+Hm --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+-- sed akrobatajxojn sur cxevaldorso mi neniam faris.
+
+KONSULO BERNICK
+Do ne --
+
+SINJORINO BERNICK
+Ah, dank' al Dio!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ne, ni venis gxuste kiel aliaj decaj homoj, -- tamen kun dualoka
+bileto, sed al tio ni estas kutimitaj.
+
+SINJORINO BERNICK
+Vi diras ni?
+
+KONSULO BERNICK
+(pasxon pli proksimen) Kiuj ni?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi kaj la infano, kompreneble.
+
+LA SINJORINOJ
+(ekkrie) La infano!
+
+HILMAR TONNESEN
+Kio!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nu, jen io direnda --!
+
+SINJORINO BERNICK
+Sed kion vi aludas, Lona?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John,
+mi scias, -- aux Johan, kiel vi nomis lin.
+
+SINJORINO BERNICK
+Johan --!
+
+SINJORINO RUMMEL
+(mallauxte al _sinjorino Lynge_) La perdita frato!
+
+KONSULO BERNICK
+(hezite) Cxu Johan kunvenis?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu jes; nu jes; mi ja ne vojagxas sen li. Sed vi aspektas tiel
+triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Cxu estas
+morto en la familio?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Frauxlino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(duonlauxte) Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj
+estus --?
+
+SINJORINO RUMMEL
+Ne _nun_ mi diru --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj
+jen ankaux sinjorino Holt! Nu, ni tri ne junigxis de post lastfoje.
+Sed auxskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi
+almenaux tagon; ili ne plimalbonigxos pro tio. Gxoja momento kiel
+tiu cxi --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Hejmenveno ne cxiam estas gxoja momento.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Mi ne estas pastoro.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu; tamen tia vi certe farigxos. -- Sed fi, fi, fi, -- tiu cxi morala
+linajxo odoras tiel putre, -- gxuste kiel mortotuko. Mi kutimigxis al
+la aero sur la prerioj, mi; mi diru.
+
+KONSULO BERNICK
+(sekigas la frunton) Jes vere estas iom nauxze cxi ene.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn
+flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos
+knabon kiu forlavis la infanecon --
+
+HILMAR TONNESEN
+Uf!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(malfermas pordon kaj fenestrojn) -- Nu, tio signifas, kiam li
+_estos_ sin lavinta -- tie supre en la hotelo; cxar sur la
+vapor-sxipo li farigxis malpura kiel porko.
+
+HILMAR TONNESEN
+Uf, uf!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Uf? Jes vere, cxu ne estas --! (montras al _Hilmar_ kaj demandas al
+la aliuloj) Cxu _li dauxre_ drivas dirante sian uf?
+
+HILMAR TONNESEN
+Mi ne drivas; mi estas cxi tie pro mia malsano.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(ekvidante _Olaf_) Cxu _tiu_ estas la _via_, Betty? -- Donu la
+manegon, knabo! Aux cxu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+(metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne
+estas animstato por pluen labori hodiaux. Sed morgaux ni ja denove
+kunvenos?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiauxi) Jes, tion ni faru.
+Mi gxuste estos sur la loko.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Vi? Permesu, frauxlino, kion _Vi_ volas fari en _nia_ asocio?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(La gxardena salono de la domo de _konsulo
+Bernick_.)
+
+(_Sinjorino Bernick_ sidas sola cxe la labortablo kun sia kudrajxo.
+Iom poste venas de dekstre _konsulo Bernick_ kun cxapelo sur la kapo
+kaj kun gantoj kaj bastono.)
+
+SINJORINO BERNICK
+Cxu vi jam revenas hejmen, Karsten?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.
+
+SINJORINO BERNICK
+(kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.
+
+KONSULO BERNICK
+Estas iu viro, mi diras. (demetas la cxapelon) Kie estas cxiuj la
+sinjorinoj hodiaux!
+
+SINJORINO BERNICK
+Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu? Sendis ekskuzon?
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes; ili havas tiom da farendajxoj en la domo.
+
+KONSULO BERNICK
+Kompreneble. Kaj la aliaj ankaux ne venos?
+
+SINJORINO BERNICK
+Ne, ankaux ili havas ekskuzojn.
+
+KONSULO BERNICK
+Tion mi estus povinta diri antauxe. Kie estas Olaf?
+
+SINJORINO BERNICK
+Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.
+
+KONSULO BERNICK
+Hm; Dina, tiu acxa flirtulino --. Imagu ke hieraux sxi tuj ligis sin
+al Johan --!
+
+SINJORINO BERNICK
+Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke --
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, sed Johan almenaux devus havi la takton ne montri al sxi iun
+atenton. Mi ja vidis la okuljxetojn de komercisto Vigeland.
+
+SINJORINO BERNICK
+(kun la kudrajxo sur la genuoj) Karsten, cxu vi povas imagi kion ili
+volas cxi-hejme?
+
+KONSULO BERNICK
+Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj _sxi_
+ja diris hieraux, ke ili devis vojagxi duaklase --
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes, bedauxrinde, eble estas io tia. Sed ke _sxi_ akompanis! _Sxi!_
+Post tiu sanga insulto kiun sxi faris al vi --!
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.
+
+SINJORINO BERNICK
+Kiel povas mi pensi pri aliajxoj nuntempe? Li ja estas mia frato; --
+ne estas pro li; sed cxiuj malagrablajxoj kiuj kauxzigxus al _vi_ --.
+Karsten, mi ege timas ke --
+
+KONSULO BERNICK
+Por kio vi timas?
+
+SINJORINO BERNICK
+Cxu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por
+via patrino?
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, babilajxo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?
+
+SINJORINO BERNICK
+Ahx Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedauxrinde; kaj vi mem ja
+diris --
+
+KONSULO BERNICK
+Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; cxio estis nur
+senfundaj onidiroj.
+
+SINJORINO BERNICK
+Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!
+
+KONSULO BERNICK
+Cxesu pri tiuj memorajxoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas
+min revivigi cxion tian! (Li pasxas tien kaj reen sur la planko; jen
+li forjxetas la bastonon.) Cxagrene ke ili venis hejmen gxuste nun,
+-- nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la
+gazetaro. Korespondigxos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Cxu mi
+akceptas ilin _bone_ aux cxu mi akceptas ilin _malbone_, ambauxkaze
+tio pridiskutigxos kaj interpretigxos. Oni kirlas cxion tion
+malnovan, -- tiel kiel _vi_ faras. En socio kiel la nia --. (jxetas
+la gantojn sur la tablon) Kaj ecx neniun homon mi havas kun kiu mi
+povas paroli kaj cxe kiu sercxi apogon.
+
+SINJORINO BERNICK
+Ecx neniu, Karsten?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne, kiu _tiu_ estus? -- Ekhavi ilin sur la nukon gxuste nun! Ne estas
+dubo ke ili iel faros skandalon, -- precipe sxi. Cxu ne estas
+malfelicxo havi tiajn homojn en sia familio!
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes, _mi_ ja ne povas kulpigxi ke --
+
+KONSULO BERNICK
+Pro kio vi ne povas kulpigxi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera
+vorto.
+
+SINJORINO BERNICK
+Kaj mi ankaux ne petis ilin veni hejmen.
+
+KONSULO BERNICK
+Auxdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por
+revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la
+tutan cxenon parkere.
+
+SINJORINO BERNICK
+(ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca --
+
+KONSULO BERNICK
+Ja, gxuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaux _tion_ por
+priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Cxu oni
+vidu la sinjorinon kun rugxaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se
+disvastigxus inter la homoj ke --. Nu, jen mi auxdas iun en la
+koridoro. (iu frapas) Envenu!
+
+(_Sinjorino Bernick_ eliras sur la gxardenan sxtuparon kun sia
+kudrajxo. _Sxipkonstruisto Auxne_ envenas de dekstre.)
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Bonan tagon, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+La plenrajtigito menciis hieraux, ke la konsulo ne estus kontenta
+pri --
+
+KONSULO BERNICK
+Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la sxipfarejo, Auxne.
+Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. "La Palmo" devus ja esti sub
+velo antaux longe. Komercisto Vigeland venas cxiun tagon cxagrenante
+min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en sxipasocio.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+"La Palmo" povos forveli postmorgaux.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu fine. Sed la usonano "Indian Girl", kiu atendis kvin semajnojn
+kaj --
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+La usonano? Mi komprenigxis, ke ni unue faru la laboron sur Via
+propra sxipo.
+
+KONSULO BERNICK
+Al tio mi ne donis al vi iun kauxzon kredi. Farigxus cxiu ebla
+progresigo ankaux pri la usonano; sed tio ne okazas.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+La sxipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni
+flikas, des pli da putrajxo ni trovas.
+
+KONSULO BERNICK
+Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron.
+Vi ne kapablas labori per la novaj masxinoj, kiujn mi havigis, -- aux
+pli gxuste, vi ne _volas_ labori per ili.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; ecx de la knabaj
+jaroj mi kutimigxis al la malnovaj labormetodoj --
+
+KONSULO BERNICK
+Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Auxne, ke estas pro la
+profito; gxin mi ne bezonas, felicxe; sed mi havas konsiderojn al la
+socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi,
+ke la progresoj venos, alie ili neniam venos.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Ankaux mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone
+konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn;
+sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj masxinoj,
+vi ne volas kunlabori; kaj vi farigxas timema.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Jes, mi efektive farigxas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj
+multaj, de kiuj la masxinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas
+pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaux la socio
+havas siajn devojn. Kiel kuragxas la tekniko kaj la kapitalo instali
+la novajn inventajxojn en la laboron, antaux ol la socio povas
+lernigi novan generacion uzi ilin?
+
+KONSULO BERNICK
+Vi tro multe legas kaj cerbumas, Auxne; ne estas bone por Vi; estas
+_tio_ kio igas vin malkontenta pri via stato.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia
+el lertaj laboristoj maldungigxas kaj farigxas mankohavaj pro tiuj
+masxinoj.
+
+KONSULO BERNICK
+Hm; kiam la presarto elpensigxis, multaj skribistoj perdis la
+laboron.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Cxu la konsulo sxatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto?
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia
+averiulo "Indian Girl" estu preta forveli postmorgaux.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Sed, sinjoro konsulo --
+
+KONSULO BERNICK
+Postmorgaux, Vi auxdas; samtempe kun nia propra sxipo; ne horon pli
+malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antauxenigi tiun aferon.
+Cxu Vi legis la gazeton de hodiaux matene? Nu, do Vi scias ke la
+usonanoj cxi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro
+kvazaux renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado
+en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri cxiu alia abomenajxo mi ne
+volas paroli.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj kiu kulpigxas pro tiu malordajxo? Estas mi! Jes, estas mi kiu
+kulpigxas. Tiuj gazetskribajxoj aludacxas kasxvorte, ke ni centrigas
+la laboron al "La Palmo". Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo
+influi la kuncivitanojn, devas lasi jxetigxi tiajon al mi en la
+nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel
+makuligxas.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke gxi povas porti tion
+kaj ankaux pli.
+
+KONSULO BERNICK
+Ne nun; gxuste en tiu cxi tempo mi bezonas cxiun estimon kaj
+bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en
+preparo grandan entreprenon, kiel vi eble auxdis; sed se sukcesigxas
+al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos
+okazigi al mi la plej grandajn malfacilajxojn. Tial mi volas por kiu
+ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribajxojn,
+kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaux.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaux
+posttagmeze.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi aludas ke mi postulas neeblecon?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas --
+
+KONSULO BERNICK
+Bone, bone; -- do ni devas sercxi aliloke.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Cxu Vi vere volas maldungi ankoraux pliajn el la malnovaj laboristoj?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne, pri tio mi ne pensas.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Cxar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj
+en la gazetoj, se Vi tion farus.
+
+KONSULO BERNICK
+Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se "Indian Girl" ne estos kvite
+vojagxpreta postmorgaux, mi maldungos _Vin_.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+(kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi sxercas, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Pri tio Vi ne fidu.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Vi povus pensi pri maldungo de _mi_? Mi, kies patro kaj avo estis en
+la servo de la sxipfarejo cxiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi --
+
+KONSULO BERNICK
+Kiu nun devigas min al tio?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aux ne; respondu definite, aux
+Vi havas Vian maldungon surloke.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+(pasxon pli proksimen) Sinjoro konsulo, cxu Vi vere pripensis, kion
+signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas sercxi
+por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed cxu estas per tio
+farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la
+vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la
+pordo.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Cxu mi ne
+cxiam estis bona mastro?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Gxuste tial tiuj hejme ne volas
+kulpigi _Vin_; ili ne diros ion al mi, cxar tion ili ne kuragxas; sed
+ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe
+estas merite. Jenon Vi vidos -- tion mi ne povas elteni. Tia simpla
+viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la
+miaj. Mia modesta hejmo ankaux estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun
+etan socion mi povis apogi kaj subteni, cxar mia edzino fidis min,
+kaj cxar miaj infanoj fidis min. Kaj nun cxio ruinigxos.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la majxoro; la
+specialajxo estu je la nomo de Dio oferata por la gxereralajxo. Iun
+alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en
+tiu cxi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Auxne! Vi kontrauxstaras
+min, ne cxar Vi nenion alian povas, sed cxar Vi ne volas realigi la
+superecon de masxinoj kontraux la manforto.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, cxar Vi scias, ke se Vi
+forcxasas min, Vi almenaux pruvis por la gazetaro Vian bonan volon.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj ja se tiel estus? Vi ja auxdas, kiom tio gravas por mi, -- aux
+ekhavi la gazetaron sur la nukon aux bonvoligi gxin por mi en la
+momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan
+bonon. Kio do? Cxu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri
+al Vi, ke cxi tie estas demando cxu subteni Vian hejmon, kiel Vi
+esprimas Vin, aux eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn
+da hejmoj, kiuj neniam povos fondigxi, neniam ricevos fumantan tubon,
+se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis
+al Vi la elekton.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Jes, cxar tiel estas, mi ne havas plian kontrauxdiron.
+
+KONSULO BERNICK
+Hm --; Mia kara Auxne, vere cxagrenigas min ke ni devas disigxi.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Ni ne disigxos, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Kiel?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Ankaux simpla viro havas ion por defendi en la mondo.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu do, nu do; -- kaj vi do opinias, ke vi kuragxas promesi --?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+"Indian Girl" kvitigxos por forvelo postmorgaux. (Li salutas kaj
+eliras dekstre.)
+
+KONSULO BERNICK
+Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona
+auxguro --
+
+(_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, venas tra la gxardena
+pordego.)
+
+HILMAR TONNESEN
+(sur la gxardena sxtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick!
+
+SINJORINO BERNICK
+Bonan tagon.
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias?
+
+SINJORINO BERNICK
+Kion mi scias?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ke la skandalo vigle evoluas? Uf!
+
+KONSULO BERNICK
+Kion tio signifas?
+
+HILMAR TONNESEN
+(envenas) Jes, la du usonanoj cxirkauxiras en la stratoj, kaj montras
+sin kune kun Dina Dorf.
+
+SINJORINO BERNICK
+(postsekvas lin) Sed, Hilmar, cxu eblas --?
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, bedauxrinde, estas pura vero. Lona ecx estis tiel senkonsidera
+krii post min; sed kompreneble mi sxajnigis ne auxdi.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj certe ne pasis nerimarkate.
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante
+ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, -- kiel fajro sur la
+prerioj. En cxiuj domoj homoj staris cxe la fenestroj atendante ke la
+aro pretermarsxu; kapon cxe kapo malantaux la kurtenoj -- uf! Jes,
+pardonu, Betty; mi diras uf; cxar tio cxi igas min nervoza; -- se tio
+dauxru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojagxon.
+
+SINJORINO BERNICK
+Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin --
+
+HILMAR TONNESEN
+Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute
+kuragxas aperi en la urbo! Nu, ni vidu cxu la gazetaro faros finon
+pri li; jes, pardonu, Betty; sed --
+
+KONSULO BERNICK
+La gazetaro, vi diras? Cxu vi auxdis aludojn pri tiajxo?
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, versxajne. Kiam mi foriris de vi hieraux vespere, mi pasxadis al
+la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke
+ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta
+redaktoro Hammer. Li gratulas min tute lauxte pri la hejmenveno de
+mia ricxa kuzo.
+
+KONSULO BERNICK
+Ricxa --?
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin
+lauxmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la ricxeco
+de Johan Tonnesen. "Cxu?" li diras, "jen strangajxo; en usono oni
+kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne
+transvojagxis senhava."
+
+KONSULO BERNICK
+Hm, faru nun al mi la servon --
+
+SINJORINO BERNICK
+(maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten --
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, mi almenaux havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen
+cxirkauxiras en la stratoj kun vizagxo kvazaux nenio gxenis lin. Kial
+li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj
+estas.
+
+SINJORINO BERNICK
+Dio, Hilmar, kion vi diras?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el
+fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de
+Nigrapied-Indianoj; ecx ne senskalpigita --. Uf, jen ili estas.
+
+KONSULO BERNICK
+(rigardas laux la strato) Ankaux Olaf estas kun ili!
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas
+al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas cxiuj
+neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn
+rimarkojn. Tio vere ne estas por _miaj_ nervoj; kiel viro sub tiaj
+cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio --
+
+KONSULO BERNICK
+Ili iros rekte cxi tien. Auxdu nun, Betty, estas mia definitiva
+deziro, ke vi montru al ili cxian afablecon.
+
+SINJORINO BERNICK
+Vi permesas, cxu, Karsten?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes certe; certe; kaj ankaux vi, Hilmar. Espereble ili ne restos
+longe; kaj kiam kune inter ni mem --; neniuj aludoj; neniel ni devas
+ilin ofendeti.
+
+SINJORINO BERNICK
+Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, nu, lasu tion.
+
+SINJORINO BERNICK
+Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antauxe farigxis impeta.
+Ho, vi ja havis cxian kauxzon por --
+
+KONSULO BERNICK
+Lasu, lasu, mi diras!
+
+HILMAR TONNESEN
+Uf!
+
+(_Johan Tonnesen_ kaj _Dina_, poste _frauxlino Hessel_ kaj _Olaf_
+venas tra la gxardeno.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Nun ni cxirkauxiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, mi auxdas tion. Multaj sxangxoj; cxu ne?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la
+establajxojn, kiujn vi donis al la urbo --
+
+KONSULO BERNICK
+Nu _tie_?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+"Donaco de Karsten Bernick", kiel skribigxis super la enirejo. Jes,
+vi certe estas la viro malantaux cxio en la loko.
+
+JOHAN TONNESEN
+Kaj belaj sxipoj vi ankaux havas. Mi renkontis la sxipestron de "La
+Palmo", mia malnova amiko de la lernejo --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, kaj nova lernejo vi ankaux konstruigis; kaj ankaux la
+gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo farigxis dank' al vi, mi auxdas.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, bele, bofrato; sed estas ankaux gxojo vidi, kiel la homoj
+montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne
+povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke
+ni apartenas al la familio.
+
+HILMAR TONNESEN
+Uf --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu vi diras Uf! al tio?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, mi diris hm --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaux vi aspekte estas solaj en la
+domo?
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes, hodiaux ni estas solaj.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco;
+aspekte urgxis por ili. Sed ni mem ankoraux ne suficxe kunparolis;
+hieraux ja cxeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun
+pastoron --
+
+HILMAR TONNESEN
+La adjunkto.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+_Mi_ nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri _mia_ faro dum
+tiuj cxi dek kvin jaroj? Cxu li ne farigxis brava knabo? Kiu rekonus
+la petolulon, kiu forkuris de la hejmo?
+
+HILMAR TONNESEN
+Hm --!
+
+JOHAN TONNESEN
+Ho, Lona, ne tro fanfaronu.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi
+faris en la mondo; sed tio almenaux donas al mi iun rajton ekzisti.
+Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj
+kvar nudaj manacxoj --
+
+HILMAR TONNESEN
+Manoj.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+_Mi_ diras manacxoj; cxar malpuraj ili estis --
+
+HILMAR TONNESEN
+Uf!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+-- kaj malplenaj ili ankaux estis.
+
+HILMAR TONNESEN
+Malplenaj? Ne, nun mi devas diri --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kion vi devas diri?
+
+KONSULO BERNICK
+Hm!
+
+HILMAR TONNESEN
+Nun mi devas diri -- uf! (Li eliras sur la gxardenan sxtuparon.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kio estas al li?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne atentu lin; li estas iom nervoza cxi-tempe. Sed cxu vi ne volas
+iomete cxirkauxrigardi en la gxardeno? Tie vi ankoraux ne estis, kaj
+gxuste nun mi havas liberan horon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, sxatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la gxardeno
+cxe vi.
+
+SINJORINO BERNICK
+Ankaux tie estas grandaj sxangxoj, vi vidos.
+
+(_La konsulo, la sinjorino_ kaj _frauxlino Hessel_ eliras en la
+gxardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.)
+
+OLAF
+(cxe la gxardena pordo) Onklo Hilmar, cxu vi scias kion onklo Johan
+demandis al mi? Li demandis, cxu mi volas akompani lin al Ameriko.
+
+HILMAR TONNESEN
+Vi mallertulo, ankoraux tirante la jupon de via patrino --
+
+OLAF
+Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi farigxos granda --
+
+HILMAR TONNESEN
+Ho, babilajxo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu sxtalhardigxo
+en -- (Ili eliras en la gxardenon.)
+
+JOHAN TONNESEN
+(al _Dina_, kiu deprenis la cxapelon starante cxe la pordo kaj
+skuante la polvon de sia robo) Vi farigxis suficxe varma dum la
+promenado.
+
+DINA
+Jes, estis gxuinda promenado; tian gxuindan promenadon mi neniam
+havis antauxe.
+
+JOHAN TONNESEN
+Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn.
+
+DINA
+Ho jes; sed nur kun Olaf.
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu. -- Cxu Vi eble pli emas eliri en la gxardenon ol resti cxi tie?
+
+DINA
+Ne, mi pli deziras resti cxi tie.
+
+JOHAN TONNESEN
+Ankaux mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni cxiun matenon faros
+tian promenadon kune.
+
+DINA
+Ne, sinjoro Tonnesen, tion Vi ne farus.
+
+JOHAN TONNESEN
+Kion mi ne farus? Vi ja promesis.
+
+DINA
+Jes, sed kiam mi pripensas, -- Vi ne eliru kune kun mi.
+
+JOHAN TONNESEN
+Sed kial ne?
+
+DINA
+Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi --
+
+JOHAN TONNESEN
+Ja?
+
+DINA
+Ne, mi preferas ne paroli pri tio.
+
+JOHAN TONNESEN
+Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn.
+
+DINA
+Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj;
+estas io -- io tia pri mi. Tial vi ne faru.
+
+JOHAN TONNESEN
+Sed tion cxi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan?
+
+DINA
+Ne mi, sed --; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe
+sciigxos de aliuloj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Hm.
+
+DINA
+Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin.
+
+JOHAN TONNESEN
+Kaj kio estas tio?
+
+DINA
+Lauxdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko?
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, tiel facile tio tamen ne cxiam estas; oni devas ofte suferi kaj
+pene labori en la komenco.
+
+DINA
+Jes, tion mi emus --
+
+JOHAN TONNESEN
+Vi?
+
+DINA
+Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta
+multe legis kun mi.
+
+JOHAN TONNESEN
+Sed je diablo, venu kaj forvojagxu kun ni.
+
+DINA
+Ho, Vi nur sxercas; tion Vi ankaux diris al Olaf. Sed _tion_ kion mi
+volus scii, estas cxu la homoj estas tre -- tre moralecaj tie transe?
+
+JOHAN TONNESEN
+Moralecaj?
+
+DINA
+Jes, mi pensas, cxu ili estas tiel -- decaj kaj konvenkondutaj, kiel
+cxi tie.
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni cxi tie kredas. Pri
+tio Vi ne timu.
+
+DINA
+Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj
+moralecaj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus?
+
+DINA
+Mi volus ke ili estu naturaj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu ja, eble gxuste _tiaj_ ili estas.
+
+DINA
+Cxar tial estus bone por mi se mi venus transen.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin.
+
+DINA
+Ne, kun Vi mi ne volus vojagxi; mi devus vojagxi sola. Ho, mi certe
+atingus ion; mi certe farigxus --
+
+KONSULO BERNICK
+(antaux la gxardena sxtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi
+sercxos gxin, kara Betty. Vi facile malvarmumigxus.
+
+(Li venas en la salonon kaj sercxas la sxalon de la _sinjorino_.)
+
+SINJORINO BERNICK
+(ekstere en la gxardeno) Ankaux vi kunvenu, Johan; ni iros en la
+groton.
+
+KONSULO BERNICK
+Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la sxalon de mia edzino
+kaj kuniru. Johan restos cxe mi, kara Betty. Mi ja bezonas auxdi ion
+pri la kondicxoj tie transe.
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin.
+
+(_Sinjorino Bernick, frauxlino Hessel_ kaj _Dina_ foriras tra la
+gxardeno dekstren.)
+
+KONSULO BERNICK
+(momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon
+maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj
+premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin.
+
+JOHAN TONNESEN
+Pro kio?
+
+KONSULO BERNICK
+Mia domo kaj hejmo, mia familia felicxo, mia tuta civitana stato en
+la socio, -- cxion mi sxuldas al vi.
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, tio gxojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza
+historio.
+
+KONSULO BERNICK
+(denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek
+mil farus, kion vi tiam faris por mi.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jen babilajxo! Cxu ni ne ambaux estis junaj kaj facilanimaj? Unu el
+ni devis ja preni sur sin la kulpon --
+
+KONSULO BERNICK
+Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo?
+
+JOHAN TONNESEN
+Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel
+birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi felicxo.
+Vi kontrauxe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja
+estis sekrete fiancxigxiinta al Betty, kiu multe sxatis vin. Kiel
+okazus pri sxi, se sxi estus sciigxinta --?
+
+KONSULO BERNICK
+Vere, vere, vere; sed --
+
+JOHAN TONNESEN
+Kaj cxu ne estis gxuste pro Betty, ke vi rompis tiun kasxrilaton kun
+sinjorino Dorf? Estis ja gxuste por rompi, ke vi vizitis sxin tiun
+vesperon --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, tiun malfelicxan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen --!
+Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, -- ke vi tiel grandanime
+povis turni la sxajnon kontraux vin mem kaj forvojagxi --
+
+JOHAN TONNESEN
+Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu;
+savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco
+mi fieris! Cxi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas,
+eleganta kaj nobla, de via granda vojagxo eksterlanden; vizitis
+Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis
+kvar jarojn pli juna ol vi; -- nu, tio do estis cxar vi amindumis al
+Betty; _nun_ mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio!
+Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur
+temis pri ne pli ol monat-dauxra urba klacxado, kaj ke oni tuj povis
+forkuri en la vastan mondon.
+
+KONSULO BERNICK
+Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraux
+ne estas tute forgesita.
+
+JOHAN TONNESEN
+Cxu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia
+bieno --
+
+KONSULO BERNICK
+Vi do revojagxos?
+
+JOHAN TONNESEN
+Kompreneble.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed tamen ne tiel frue, mi esperas?
+
+JOHAN TONNESEN
+Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi
+akompanis sxin cxi tien.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu? Kiel do?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la
+hejmo komencis sorcxi kaj tiri sxin; sed sxi neniam volis konfesi
+tion; (ridetas) kiel kuragxus sxi postlasi min, facilanimulon, min,
+kiu jam en la agxo de dek naux eniris en --
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj sekve?
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi do ne konfesis al sxi la konekson?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes. Ne estis gxuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas
+imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris sxin; sed por
+mi sxi estis kvazaux patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por
+ni tie transe, -- ho! kiel sxi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum
+longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, sxi komencis
+kanti kanzonojn en la kafejoj, -- prezenti prelegojn, pri kiuj la
+homoj sxercadis; kaj sxi ankaux verkis libron, pri kiu sxi poste kaj
+ridis kaj ploris, -- cxion por subteni la vivon en mi. Cxu mi do
+povus rigardi, ke sxi, cxi tiun vintron marasmigxu, _sxi_, kiu
+penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris:
+Vojagxu vi, Lona; ne timu pro _mi_; mi ne estas nepripensema, kiel vi
+pensas. Kaj jen -- jen sxi sciigxis.
+
+KONSULO BERNICK
+Kiel sxi prenis tion?
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, sxi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas
+senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton cxi tien.
+Sed estu trankvila; Lona nenion malkasxos, kaj _mi_ gardos mian
+busxon la duan fojon.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu ja; mi fidas tion.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio;
+felicxe gxi estas la sola petolajxo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi
+pensas. Nun mi volas gxui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos cxi
+tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis cxi-matene. Kiu
+imagus ke tiu knabineto, kiu cxirkauxkuris ludante angxelon en la
+teatro --! Sed diru, -- kio poste okazis pri sxiaj gepatroj?
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis
+al vi tuj post kiam vi estis forvojagxinta. Nu, vi ja ricevis la du
+leterojn?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, ja, mi havas ambaux. La drinkemulo ja forkuris de sxi?
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj poste mortigxis en ebrieco.
+
+JOHAN TONNESEN
+Ankaux _sxi_ mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por sxi tion
+kion vi kasxe povus fari?
+
+KONSULO BERNICK
+Sxi estis fiera; sxi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion.
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, tamen estis gxuste de vi preni Dina en la domon.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion.
+
+JOHAN TONNESEN
+Do estis Marta? Jes, Marta -- vere -- kie _sxi_ estas hodiaux?
+
+KONSULO BERNICK
+Nu _sxi_, -- kiam sxi ne devas atenti pri la lernejo, sxi havas siajn
+malsanulojn.
+
+JOHAN TONNESEN
+Do estas Marta, kiu okupis sin pri sxi.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes. Marta ja cxiam havis emon por edukado. Tial sxi ankaux akceptis
+oficon en la lernejo. Tio estis ege malsagxa de sxi.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, sxi aspektis ege laca hieraux; _mi_ ankaux timas, ke sxi ne
+havas sanon por tio.
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, pri la sano, sxi eble eltenus. Sed estas malagrable por _mi_;
+sxajnas kvazaux mi, sxia frato, ne volus subteni sxin.
+
+JOHAN TONNESEN
+Subteni? Mi kredis, ke sxi havas tioman kapitalon mem --
+
+KONSULO BERNICK
+Ecx ne sxilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam
+vi forvojagxis. Sxi dauxrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed
+per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis anigxi en la
+firmaon; sed ecx ne _tio_ estis sukceso. Mi tial devis transpreni
+cxion, kaj kiam ni faris la bilancon, montrigxis, ke restis preskaux
+nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis,
+ankaux Marta staris senrimeda.
+
+JOHAN TONNESEN
+Kompatinda Marta!
+
+KONSULO BERNICK
+Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas sxin ion malhavi?
+Ho ne, tion mi kuragxas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble sxi
+logxas kune kun ni kaj mangxas cxe nia tablo; per sia instru-salajro
+sxi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, -- kion pli sxi
+bezonas?
+
+JOHAN TONNESEN
+Tiel ni ne pensas en Ameriko.
+
+KONSULO BERNICK
+Ne, tion mi ja kredas; en strecxe agitita socio kiel la usonana. Sed
+cxi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptigxo gxis nun
+almenaux ne enpenetris; cxi tie la virinoj kontentigxas per deca
+kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; sxi estis povinta
+sekurigi prizorgon antaux longe, se sxi mem volus.
+
+JOHAN TONNESEN
+Vi aludas, ke sxi povus edzinigxi?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, krome sxi estus povinta ege favore establigxi; sxi ricevis
+plurajn bonajn ofertojn; suficxe strange; senrimeda knabino, ne plu
+juna, kaj krome tute sensignifa.
+
+JOHAN TONNESEN
+Sensignifa?
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, mi ne malestimas sxin pro tio. Mi tute ne deziras sxin alia.
+Sciu, -- en granda domo, kiel la nia, -- estas cxiam bone havi tian
+ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazajxoj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, sed _sxi_ --?
+
+KONSULO BERNICK
+Sxi? Kiel? Nu ja, _sxi_ kompreneble ja havas suficxe por sin
+interesi; sxi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne
+devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja cxiuj
+iun grandan aux malgrandan socion por kiu labori kaj gxin subteni.
+Tiel almenaux _mi_ faras. (montras al _plenrajtigito Krap_, kiu
+venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Cxu vi opinias, ke estas
+miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al _Krap_) Nu?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(mallauxte; montras amaseton da paperoj) Cxiuj acxetkontraktoj en
+ordo.
+
+KONSULO BERNICK
+Bonege! Superbe! -- Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe.
+(mallauxte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu
+konvinkita, ke cxio, cxio pri kio mi povos servi vin, -- nu, vi certe
+komprenas min. -- Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la cxambron de la
+konsulo)
+
+JOHAN TONNESEN
+(dum tempeto postrigardas lin) Hm --
+
+(Li intencas iri en la gxardenon. Samtempe _frauxlino Bernick_
+envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)
+
+JOHAN TONNESEN
+Jen, Marta!
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ah -- Johan, -- cxu estas vi?
+
+JOHAN TONNESEN
+Tiel frue surpiede ankaux vi.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri
+maldekstre)
+
+JOHAN TONNESEN
+Auxdu, Marta, cxu cxiam urgxas por vi?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Por mi?
+
+JOHAN TONNESEN
+Hieraux vi kvazaux evitis min, kaj mi povis intersxangxi ecx ne
+vorton kun vi, kaj hodiaux --
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes, sed --
+
+JOHAN TONNESEN
+Antauxe ni do cxiam estis kune, -- ni du malnovaj ludgeamikoj.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Cxu
+sxajnas al vi, ke mi multe sxangxigxis?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Vi? Nu jes, ankaux vi, kvankam --
+
+JOHAN TONNESEN
+Kion vi pensas?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ho, estas nenio.
+
+JOHAN TONNESEN
+Aspekte vi ne multe gajigxis revidi min.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Mi atendis tiom longe, Johan, -- _tro_ longe.
+
+JOHAN TONNESEN
+Atendis? Ke mi revenus?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes.
+
+JOHAN TONNESEN
+Kaj kial vi pensis ke mi revenus?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Por pentofari vian delikton.
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Cxu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo?
+Cxu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta
+infano amarigxis?
+
+JOHAN TONNESEN
+Kaj tion mi auxdu de vi? Marta, cxu via frato neniam --?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Cxu li?
+
+JOHAN TONNESEN
+Cxu li neniam --; nu ja, mi pensas, cxu li neniam diris ecx unu
+vorton senkulpigan por mi?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten.
+
+JOHAN TONNESEN
+Hm --, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova
+amiko Karsten. -- Sed tio cxi estas ja --! Nu. Mi jxus nun parolis
+kun li. Sxajnas al mi, ke li multe sxangxigxis.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Kiel vi povas tion diri? Karsten cxiam estis honesta viro.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. -- Hm; nun mi do komprenas, en
+kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi
+atendadis.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Auxskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la
+gxardeno) Cxu vi vidas sxin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun
+Olaf? Estas Dina. Cxu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi
+skribis al mi, kiam vi forvojagxis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi
+fidis vin, Johan. Cxio malbona, kio poste onidirigxis, certe okazis
+en kapturnigxo, sencerbe, senpripense --
+
+JOHAN TONNESEN
+Kion vi sugestas?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ho, vi certe komprenas min; -- ne plu vorto pri tio. Sed forvojagxi
+vi ja devis; komenci denove -- novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via
+anstatauxanto cxi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn
+vi ne memoris prizorgi cxi tie aux ne povis prizorgi, tiujn mi
+prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu _tion_ por
+riprocxi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis
+sxin kiel eble plej bone --
+
+JOHAN TONNESEN
+Kaj forjxetis vian vivon por tiu afero --
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Gxi ne estas forjxetita. Sed vi revenis malfrue, Johan.
+
+JOHAN TONNESEN
+Marta, -- se mi povus diri al vi --. Nu, unue mi danku vin pro via
+fidela amikeco.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+(ridetas peze) Hm, -- Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tsx; jen iu
+venas. Adiaux; mi ne povas nun --
+
+(Sxi eliras tra la malantauxa pordo maldekstre. _Lona Hessel_ envenas
+de la gxardeno akompanata de _sinjorino Bernick_.)
+
+SINJORINO BERNICK
+(ankoraux en la gxardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li.
+
+SINJORINO BERNICK
+Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, cxu vi ankoraux cxeestas?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Eliru, knabo; ne restadu cxi tie en la cxambra aero; eliru en la
+gxardenon, kaj parolu kun Dina.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, mi gxuste intencis tion.
+
+SINJORINO BERNICK
+Sed --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Auxdu nun, John, cxu vi vere rigardis al Dina?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, mi kredas.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, vi vere devus bone rigardi sxin, knabo. _Jen_ io por _vi!_
+
+SINJORINO BERNICK
+Sed Lona --!
+
+JOHAN TONNESEN
+Io por mi?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun!
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la gxardenon.)
+
+SINJORINO BERNICK
+Lona, mi konsternigxas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, efektive tiel estas. Cxu sxi ne estas sana kaj sincera? Jen
+edzino gxuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la
+Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino.
+
+SINJORINO BERNICK
+Dina! Dorf! Pripensu do --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Unue mi pripensas la felicxon de la knabo. Cxar kunhelpi, tion mi
+devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiajxoj; knabinetoj
+kaj virinoj li neniam vere komprenis.
+
+SINJORINO BERNICK
+Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedauxrindajn pruvojn por --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas
+paroli kun li.
+
+SINJORINO BERNICK
+Lona, vi ne faru, mi diras!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi faros. Se la knabo sxatas sxin, -- kaj sxi lin, -- ili sekve havu
+unu la alian. Bernick estas ja tia sagxa viro; li devas trovi
+solvon --
+
+SINJORINO BERNICK
+Kaj vi imagus, cxu tiuj usonaj maldecajxoj estus tolerataj cxi tie --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Babilajxo, Betty --
+
+SINJORINO BERNICK
+-- ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho, pa, gxi certe ne estas tiel senmezure severa.
+
+SINJORINO BERNICK
+Kion vi kuragxas diri?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi kuragxas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj
+viroj.
+
+SINJORINO BERNICK
+Tiel profunde sidas do ankoraux la malamo al li! Sed kion vi do volas
+cxi tie, cxar vi ja neniam povis forgesi ke --? Mi ne komprenas, ke
+vi kuragxis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda
+insulto, kiun vi tiam alportis al li.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, Betty, tiam mi senpripense acxe faris.
+
+SINJORINO BERNICK
+Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris
+delikton! Cxar _li_ ja ne povas kulpigxi pro tio, ke vi pri io
+esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaux _min_. (ekploras) Vi
+neniam malenviis al mi mian felicxon. Kaj nun vi venas cxi tien por
+renversi cxion tion super min, -- por montri al la urbo, en kiun
+familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke cxio falos,
+kaj estas _tio_, kion vi volas. Kaj tio estas acxa de vi! (Sxi eliras
+plorante tra la fona pordo maldekstre.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(postrigardas sxin) Kompatinda Betty.
+
+(_Konsulo Bernick_ venas el sia cxambro.)
+
+KONSULO BERNICK
+(ankoraux cxe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu
+400 kronojn por mangxigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli
+proksime) Vi sola? Cxu Betty ne venas?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ne. Eble mi sercxu sxin?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris
+paroli malferme kun vi, -- petegi vian pardonon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Auxskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi _devas_ auxskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la sxajnon
+kontraux mi nun, kiam vi sciigxis pri la okazajxo kun la patrino de
+Dina. Sed mi jxuras, ke tio estis nur mallonga erarigxo; efektive mi
+vere kaj sincere iam sxatis vin.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen?
+
+KONSULO BERNICK
+Ecx se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaux ol mi
+justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaux povas senkulpigi min.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nun vi estas en timo. -- Vi iam sxatis min, vi diras. Jes, pri tio vi
+certigis min suficxe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero --
+iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo,
+kiu donis al vi kuragxon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en
+mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol cxe la plimulto
+cxi-hejme. Kaj estis ja ankaux sekreto nur inter ni du; neniu povis
+sxercacxi pri via malbona gusto.
+
+KONSULO BERNICK
+Lona, kiel vi povas do kredi --?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed kiam vi revenis; kiam vi auxdis la mokadon, kiu hajlis super min;
+kiam vi spertis la ridadon super cxion, kion oni cxi tie nomis miajn
+absurdajxojn --
+
+KONSULO BERNICK
+Vi _estis_ senkonsidera tiam.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Pleje por cxagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn
+geprudulojn, kiuj trotadis cxirkauxe en la urbo. Kaj kiam vi
+renkontis la juna alloga aktorino --
+
+KONSULO BERNICK
+Estis nur danda petolajxo; nenio pli; mi jxuras al vi, ecx ne la
+dekono estis vero de tiu klacxo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuligxis.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de
+cxiuj, -- kaj farigxis konate, ke sxi heredus la monon post onklino,
+kaj ke mi ricevus nenion -- --
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, jen ni estas cxe la afero, Lona; kaj nun vi auxdu senvuale. Mi ne
+amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte
+por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj tion vi diras al mi rekte antaux la okuloj?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, mi faras. Auxskultu min, Lona --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin,
+kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti
+pri tio kio antauxe estis inter ni --
+
+KONSULO BERNICK
+Mi devis, mi diras.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense.
+
+KONSULO BERNICK
+Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj
+tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute
+mankis al sxi komerca kompreno. Rapide mi vokigxis hejmen de Parizo;
+la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn.
+Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej
+profunda sekreto: firmaon preskaux ruinigita. Jes, gxi estis
+preskaux ruinigita, tiu cxi malnova respektata firmao, kiu staris
+dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo,
+krom cxirkauxrigardi por savrimedo.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi bone scias, ke Betty amis min.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed mi?
+
+KONSULO BERNICK
+Kredu min, Lona, -- vi neniam farigxus felicxa kun mi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu estis el zorgemo por mia felicxo, ke vi forlasis min?
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se
+mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel
+komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco,
+kiun li heredas. Cxu vi scias ke la bonfarto de centoj, ecx miloj
+dependas de li? Cxu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi
+kaj mi nomas nian hejmon, tusxigxus severe, se la firmao Bernick
+ruinigxus?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu estas ankaux pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis
+staranta en la mensogo?
+
+KONSULO BERNICK
+En mensogo?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kion scias Betty pri cxio, kio kusxas sube kaj antauxe de sxia
+kunligo kun vi?
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus sxin malkovrante tiujn
+aferojn?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe
+komprenas kio estas utila. -- Sed auxdu nun, Karsten, nun ankaux _mi_
+volas paroli fride kaj trankvile. Diru, -- cxu vi ankaux vere estas
+felicxa?
+
+KONSULO BERNICK
+En la familio, vi pensas?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu ja.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino
+por mi. Mi kuragxas diri, ke mi farigxis pli kaj pli felicxa laux la
+jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel sxi dum la jaroj lernis
+kurbi sian konduton laux _tio_, kio estas karakteriza en _mi_ --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Hm.
+
+KONSULO BERNICK
+Antauxe sxi ja nutris kelkajn romantikajn imagajxojn pri la amo; sxi
+ne povis akordigxi kun la ideo, ke gxi iom post iom transirus al
+trankvila amikecflamo.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed nun sxi estas kontenta?
+
+KONSULO BERNICK
+Komplete. Sciu, ke la cxiutaga rilato kun _mi_ ne estas sen maturiga
+influo al sxi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn
+postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni
+trovigxas. Tion ankaux Betty lauxe lernis kompreni, kaj tial nia domo
+estas nun modelo por niaj samcivitanoj.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo?
+
+KONSULO BERNICK
+Pri la mensogo?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj tion vi nomas -- --?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mensogo mi gxin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraux
+mi; poste la mensogo kontraux Betty; kaj fine la mensogo kontraux
+Johan.
+
+KONSULO BERNICK
+Betty neniam postulis, ke mi parolu.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxar sxi nenion sciis.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj vi tion ne postulos; -- pro konsidero rilate sxin vi tion ne
+postulos.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj ankaux Johan ne postulos; li jam promesis al mi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed vi mem, Karsten? Cxu ne estas io interne en vi, kio postulas
+eliri el la mensogo?
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu mi libervole oferus mian familian felicxon kaj mian staton en la
+socio!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?
+
+KONSULO BERNICK
+Dum dek kvin jaroj mi tage acxetis al mi eron de rajto -- per mia
+konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj.
+Vi estas la plej ricxa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo
+ili kuragxas nenion alian fari ol kurbigxi, cxiuj, cxar vi estas
+konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata
+kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed cxiu tiu
+gloro, kaj ecx vi mem samtempe, staras kvazaux sur sxanceligxanta
+marcxo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, -- kaj vi
+kune kun la tuta glorajxo suben sinkos, se vi ne savos vin
+gxustatempe.
+
+KONSULO BERNICK
+Lona, -- kion vi vere volas cxi tie?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.
+
+KONSULO BERNICK
+Vengxo! Vi volas vengxi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos!
+Estas nur unu cxi tie, kiu povas paroli kun auxtoritato, kaj li estas
+silenta.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Johan?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi cxion neas. Se oni volas
+detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras!
+Li, kiu povus faligi min, li silentas -- kaj li reen forvojagxos.
+
+(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de
+dekstre.)
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la
+komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne povas. Ne eblas nun.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Vi vere devas, sinjoro konsulo --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraux nin.
+Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion,
+pretendas, ke kasxas sin privataj interesoj malantaux la nova
+propono.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, do klarigu al ili --
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Ne tauxgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuragxas suspekti pri tiajxo.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho ne, mi tion opinius.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; -- aux almenaux, atendu
+-- lasu min restitui min.
+
+(_Adjunkto Rorlund_ envenas de dekstre.)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta
+incito --
+
+KONSULO BERNICK
+Nu jes, kio estas al vi?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Cxu estas kun via
+kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento,
+montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kiu homo, sinjoro pastoro?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kun tiu homo el cxiuj homoj en la mondo, de kiu sxi devus teni sin
+plej fore.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Hoho!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo?
+
+KONSULO BERNICK
+(kiu sercxas cxapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu;
+urgxas; mi devas iri al la komerca asocio.
+
+HILMAR TONNESEN
+(venas de la gxardeno kaj iras al la antauxa pordo maldekstre) Betty,
+Betty, auxskultu!
+
+SINJORINO BERNICK
+(cxe la pordo) Kio estas?
+
+HILMAR TONNESEN
+Vi devas iri en la gxardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa
+persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi farigxis tute nervoza
+auxskulti al tio.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu? Kion do tiu persono diris?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke sxi akompanu lin al Ameriko.
+Uf!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu tiajxo eblas!
+
+SINJORINO BERNICK
+Kion vi diras?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed estus ja bonege.
+
+KONSULO BERNICK
+Neeble! Vi misauxdis.
+
+HILMAR TONNESEN
+Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min.
+
+KONSULO BERNICK
+(al _Rummel_ kaj _Vigeland_) Mi venos poste, -- post momento --
+
+(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _Vigeland_ eliras dekstre. _Johan
+Tonnesen_ kaj _Dina envenas de la gxardeno_.)
+
+JOHAN TONNESEN
+Hura, Lona, sxi akompanos nin!
+
+SINJORINO BERNICK
+Tamen Johan, -- vi senpripensa --!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj
+estas vi --
+
+JOHAN TONNESEN
+Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Respondu al mi, Dina; cxu tio estas via intenco, -- cxu estas via
+tute libera decido?
+
+DINA
+Mi devas for de tie cxi.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed kun _li_ -- kun _li!_
+
+DINA
+Menciu iun alian cxi tie, kiu kuragxus kunpreni min.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nu, vi do sciu kiu li estas.
+
+JOHAN TONNESEN
+Ne parolu!
+
+KONSULO BERNICK
+Neniun plian vorton!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn
+mi postenigxis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraux tiu cxi
+juna knabino, en kies eduko ankaux mi havis esencan parton, kaj kiu
+por mi estas --
+
+JOHAN TONNESEN
+Gardu vin por tio, kion vi faras!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sxi tion _sciu!_ Dina, estas tiu viro, kiu kauxzis la malfelicxon kaj
+honton al via patrino.
+
+KONSULO BERNICK
+Sinjoro adjunkto --!
+
+DINA
+Li! (al _Johan Tonnesen_) Cxu tio estas vero?
+
+JOHAN TONNESEN
+Karsten, respondu vi.
+
+KONSULO BERNICK
+Neniu vorto plu! Hodiaux estu silento.
+
+DINA
+Do vero.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris
+senhava el la hejmo; -- la kaso de vidvino Bernick --; la konsulo
+povas atesti pri tio!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mensoganto!
+
+KONSULO BERNICK
+Ah --!
+
+SINJORINO BERNICK
+Ho Dio, ho dio!
+
+JOHAN TONNESEN
+(kontraux lin kun levita brako) Kaj tion vi kuragxas --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(deturnante) Ne frapu lin, Johan!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Jes, atencu min nur. Sed la vero apertigxu; kaj _estas_ vero; konsulo
+Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. -- Nun, Dina,
+nun vi konas lin.
+
+(Mallonga silento.)
+
+JOHAN TONNESEN
+(mallauxte; kaptas la brakon de _Bernick_) Karsten, Karsten, kion vi
+faris!
+
+SINJORINO BERNICK
+(mallauxte kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+(envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi
+devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en
+fadeno.
+
+KONSULO BERNICK
+(spiritforeste) Kio estas? Al kio mi --?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon.
+
+JOHAN TONNESEN
+(tute apude cxe li) Bernick, -- ni du kunparolos morgaux.
+
+(Li eliras tra la gxardeno; _konsulo Bernick_ kvazaux senvola eliras
+dekstre kun _komercisto Sandstad_.)
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(La gxardena salono en la domo de _Bernick_.)
+
+(_Konsulo Bernick_, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero
+el la malantauxa cxambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone
+malferma post si.)
+
+KONSULO BERNICK
+Nu jen; fine farigxis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke
+li memoros. (al iu ene en la cxambro) Kion vi diras? -- Kaj mi diras,
+ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al
+cxiuj liaj bubajxoj. -- Cxu ne bubajxoj? Kion vi do nomas ilin?
+Sxteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fisxistboato, resti
+for gxis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi,
+kiu havas tiom da aliajxoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo
+kuragxas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! --
+Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj
+konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon --! -- Nu? Jes,
+sed _mi_ havas taskon postlasendan en cxi tiu mondo; ne servas al mi
+farigxi seninfana. -- Neniuj kontrauxdirajxoj, Betty; estu kiel mi
+diris; li havu cxambran arestigxon -- (auxskultas) Sxsx; ke neniuj
+ion rimarku.
+
+(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Cxu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?
+
+KONSULO BERNICK
+(forjxetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Cxu Vi venas de la
+sxipfarejo?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Jxus nun. Hm --
+
+KONSULO BERNICK
+Nu? Cxu certe ne estas iu gxeno pri "La Palmo"?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+"La Palmo" povos forveli morgaux, sed --
+
+KONSULO BERNICK
+"Indian Girl" do? Cxu mi ne scietis ke tiu obstinulo --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Ankaux "Indian Girl" povos forveli morgaux; sed -- eble ne atingos
+foren.
+
+KONSULO BERNICK
+Kion Vi aludas?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi
+kredas, ke iu estas tie --
+
+KONSULO BERNICK
+(fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas auxdi?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Estas tio, ke la konstruisto Auxne certe intencas sinkigi "Indian
+Girl" kun aro da maristoj kaj musoj.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi --?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro farigxis en la
+sxipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn masxinojn kaj la novajn
+malkutimigxintajn laboristojn.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, ja.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Sed hodiaux matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado
+de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda sxtopilo en
+la fundo, -- Vi scias pri la traputrita loko --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, jes, kio pri gxi?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Tute riparita, -- lauxsxajne; tegita; aspektis tute nove; mi auxdis,
+ke Auxne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu ja, kaj plue?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Mi estis tion pripensanta; la laboristoj gxuste tiam ripozis por
+matenmangxo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite cxirkauxrigardi kaj
+ekstere kaj ensxipe; malfacile estis veni malsupren en la sxargxita
+sxipo; sed mi sciigxis pri vero. Okazas insidajxoj, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi
+tiajxon pri Auxne.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Doloras al mi, -- sed estas la pura vero. Okazas insidajxoj, mi
+diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laux tio kion mi komprenas;
+nur sxtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj
+sxirmotukoj kaj tiajxoj. Pura fusxo! "Indian Girl" neniam atingos al
+New York; gxi sinkos kiel fendita kaldrono.
+
+KONSULO BERNICK
+Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Versxajne li volas malkreditigi la masxinojn; volas vengxi sin; volas
+denove dungi la malnovan laboristaron.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj li do eble oferas cxiujn tiujn homajn vivojn.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Li jxus diris: ne trovigxas homoj sursxipe en "Indian Girl", -- nur
+bestacxoj.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu ja, eble tiel; sed cxu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu
+perdigxas?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Auxne ne precipe sxatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel
+tiu --. Auxskultu, sinjoro Krap; cxi tiun aferon ni devas ekzameni du
+fojojn. Ecx neniu vorto al iu ajn. Nia sxipfarejo farigxos
+kompromita, se homoj sciigxos pri tiajxo.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Kompreneble, sed --
+
+KONSULO BERNICK
+Dum la tagmangx-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan
+certecon.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Vi gxin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi
+tiam volas fari?
+
+KONSULO BERNICK
+Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas farigxi kunkulpuloj en
+rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon sensxargxita. Farigxos
+bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni
+vidas, ke mi flanken pusxas cxiujn personajn interesojn, kaj igas la
+justecon havi sian iron.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Vere, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed antaux cxio kaj unue plena certeco. Kaj silento gxis tiam --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, gxin Vi ricevos. (Li
+eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato.)
+
+KONSULO BERNICK
+(duonlauxte) Indignige! Sed cxu? Ja ne eblas, -- neimageble!
+
+(Gxuste kiam li volas iri en sian cxambron, _Hilmar Tonnesen_ venas
+de dekstre.)
+
+HILMAR TONNESEN
+Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca
+asocio hieraux.
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, dankon.
+
+HILMAR TONNESEN
+Estis ja glora venko, mi auxdas; la venko de la inteligenta civitana
+animo super la egoismo kaj la antauxjugxo, -- kvazaux franca razio
+kontraux la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj cxi
+tie --
+
+KONSULO BERNICK
+Ja, ja, lasu tion.
+
+HILMAR TONNESEN
+Sed la decida batalo ankoraux ne estas frapita.
+
+KONSULO BERNICK
+En la fervoja afero vi pensas?
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?
+
+KONSULO BERNICK
+(strecxite) Ne! Kio estas _tio_?
+
+HILMAR TONNESEN
+Li ja krocxis sin al la onidiro, kiu disvastigxas, kaj el tiu li
+volas fari gazetartikolon.
+
+KONSULO BERNICK
+Kiu onidiro?
+
+HILMAR TONNESEN
+Kompreneble pri la grandaj acxetoj de bienoj laux la flanka fervojo.
+
+KONSULO BERNICK
+Kion vi diras? Cxu tia onidiro disvastigxas?
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, iras tra la tuta urbo. Mi auxdis gxin en la klubo, kie mi faris
+viziteton. Unu el niaj advokatoj lauxdire estas en tuta silento
+komisie acxetinta cxiujn arbarbienojn, cxiujn ercejojn, cxiujn
+akvofalojn --
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj ne dirigxas por kiu?
+
+HILMAR TONNESEN
+En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu
+scietigxis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaux ol la
+prezoj de la bienoj kreskus -- Cxu ne estas indignige -- uf!
+
+KONSULO BERNICK
+Indignige?
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke
+unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiajxo! Nun do
+eksterurbanoj eltiros la profiton.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed estas ja nur hazarda onidiro.
+
+HILMAR TONNESEN
+Oni tamen kredas gxin, kaj morgaux aux postmorgaux redaktoro Hammer
+kompreneble volas fiksnajli gxin kiel fakto. Estas jam gxenerala
+inciteco tie. Mi auxdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro
+konfirmigxas, ili forstrekos sin el la listoj.
+
+KONSULO BERNICK
+Neeble!
+
+HILMAR TONNESEN
+Cxu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian
+entreprenon? Cxu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke --?
+
+KONSULO BERNICK
+Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen trovigxas en nia eta
+komunumo --
+
+HILMAR TONNESEN
+Cxi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi jugxas aliulojn laux
+vi mem. Sed mi, kiu estas suficxe sperta observanto --. Ne estas unu,
+-- kompreneble krom ni, -- ecx ne unu, mi diras, kiu tenas la
+standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin!
+
+KONSULO BERNICK
+Kiujn?
+
+HILMAR TONNESEN
+La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je
+Dio, cxu ne estas la sxipestro de "Indian Girl". Uf!
+
+KONSULO BERNICK
+Kion ili volas pri _li_?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ho, estas ja suficxe konvena socio. Li lauxdire estis sklavkomercisto
+aux rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj
+multaj jaroj.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi diras al vi, ke estas ege malgxuste pensi tiel pri ili.
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin
+sur la nukon; tial mi gxustatempe -- (iras al la pordo maldekstre)
+
+(_Frauxlino Hessel_ venas de dekstre.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu, Hilmar, cxu estas mi, kiu pelas vin el la cxambro?
+
+HILMAR TONNESEN
+Tute ne; jxus nun urgxas; mi parolos kun Betty. (iras en la
+malantauxan cxambron maldekstre)
+
+KONSULO BERNICK
+(post mallonga silento) Nu, Lona?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes.
+
+KONSULO BERNICK
+Kiel mi aspektas por vi hodiaux?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kiel hieraux. Mensogo pli ol malpli --
+
+KONSULO BERNICK
+Vi devas klarigxi en tio cxi. Kien Johan iris?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.
+
+KONSULO BERNICK
+Post tio kion vi auxdis hieraux, vi komprenas, ke mia tuta estado
+estas detruita, se la vero venos en la lumon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi tion komprenas.
+
+KONSULO BERNICK
+Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo,
+pri kiu onidiras.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Estas memkompreneble. Sed kiu estas la sxtelisto?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne estis iu sxtelisto. Ne sxteligxis iu mono; ecx ne sxilingo
+malaperis.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kiel?
+
+KONSULO BERNICK
+Ecx ne sxilingo, mi diras.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan
+--?
+
+KONSULO BERNICK
+Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi
+volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo,
+ke la onidiro disvastigxis.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi? Kaj tion vi povis fari kontraux li, kiu por vi --!
+
+KONSULO BERNICK
+Vi ne jugxu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al
+vi tion hieraux. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon
+implikigita en serio de malsagxaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj
+aldonigxis; kvazauxis ke cxiuj malbonoj sturmis kontraux nin; nia
+firmao estis cxe ruinigxo. Mi estis duone nepripensema kaj duone
+malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke
+mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kauxzis ke Johan forvojagxis.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Hm --
+
+KONSULO BERNICK
+Vi certe povas imagi al vi, kiel cxiaj onidiroj cirkuligxis, kiam vi
+kaj li estis for. Tio cxi ne estis lia unua malsagxeco, oni rakontis.
+Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj
+foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _sxi_ ricevis gxin. Samtempe
+ne kasxigxis, ke nia firmao spertis malfacilajxojn pagi siajn
+sxuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klacxantoj kunligis tiujn
+du onidirojn? Kiam sxi restis cxi tie kaj vivis en malricxeco, oni
+pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la
+onidiro cxiam pligrandigis la sumon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj vi, Karsten --?
+
+KONSULO BERNICK
+Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi pluen disvastigis gxin?
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne kontrauxdiris gxin. La kreditoroj komencis treti al ni pli
+proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus
+malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonsxanco estis nin
+frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; cxiu ekhavus
+sian bonhavon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj cxiu ekhavis sian bonhavon?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi
+nun estas.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.
+
+KONSULO BERNICK
+Al kiu tio damagxis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi demandas, cxu kiun gxi damagxis. Rigardu en vin mem, kaj diru al
+mi, cxu vi mem ne kaptis damagxon.
+
+KONSULO BERNICK
+Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en cxiu ajn almenaux unu
+nigran punkton, kiun li devas kasxi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!
+
+KONSULO BERNICK
+La socio ne havas pli bonajn.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kiom gravas, ke tia socio subtenigxas aux ne? Pri kio temas en tio
+cxi? La sxajno kaj la mensogo -- kaj nenio alia. Jen vi vivas, la
+plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj gxojo, en potenco kaj
+honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraux li?
+Kaj cxu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari gxin?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Per kio? Parolante?
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu tion vi povus postuli?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kio alia povus rebonigi tian maljustajxon?
+
+KONSULO BERNICK
+Mi estas ricxa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, ofertu al li monon, kaj vi auxdos, kion li respondos.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi konas liajn intencojn?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ne, post hieraux li estas silenta. Estas kvazaux cxio tio faris lin
+matura viro.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi devas paroli kun li.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jen li estas.
+
+(_Johan Tonnesen_ venas de dekstre.)
+
+KONSULO BERNICK
+(al li) Johan --!
+
+JOHAN TONNESEN
+(deturnante) Unue _mi_. Hieraux matene mi donis al vi mian vorton por
+silenti.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi tion faris.
+
+JOHAN TONNESEN
+Sed tiam mi ankoraux ne sciis --
+
+KONSULO BERNICK
+Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson --
+
+JOHAN TONNESEN
+Ne bezonigxas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis
+tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis
+potencon super sendefenda nomo kaj famo --. Nu, mi ne ege imputas al
+vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi
+bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj gxuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne
+_povas_ paroli nun.
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi ne gxenas min pro la fikciajxoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas
+tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina farigxu mia edzino, kaj
+cxi tie, en cxi tiu urbo, mi volas vivi kaj logxi kaj konstrui kun
+sxi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi jenon volas?
+
+KONSULO BERNICK
+Kun Dina! Kiel via edzino? Cxi tie en la urbo!
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, gxuste cxi tie; mi volas resti cxi tie por spiti cxiujn tiujn
+mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni sxin, estas necese, ke
+vi liberigu min.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaux samtempe
+prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas
+pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj
+libroj tiam ne tiel akurate tenigxis. Kaj ecx se mi povus, -- kion
+per tio gajnigxus? Cxu mi ne almenaux starus kiel la homo, kiu iam
+savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon
+kaj cxiujn la aliajxojn fiksigxi, sen esti farinta pasxon kontrauxe?
+Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio cxi frakasus
+min gxisfunde.
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino
+Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun sxi en cxi tiu urbo.
+
+KONSULO BERNICK
+(sekigas la sxviton de la frunto) Auxskultu, Johan, -- kaj ankaux vi,
+Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras gxuste en
+tiuj cxi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu cxi frapo direktigxos al
+mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaux grandan
+benoricxan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la
+infanaj jaroj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Kaj se mi ne direktos la frapon kontraux vin, mi detruos mem mian
+tutan estontan felicxon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Parolu dauxre, Karsten.
+
+KONSULO BERNICK
+Do auxskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute
+tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe auxdis priparolata pasintan
+jaron marbordan linion? Gxi ricevis multajn, gravajn vocxojn por si
+cxi tie en la urbo kaj ankaux en la cxirkauxajxo; sed mi malhelpis
+gxin, cxar gxi malutilus al nia vaporsxiptrafiko laux la marbordo.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu vi mem interesigxis en tiu vaporsxiptrafiko?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes. Sed neniu kuragxis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian
+estimitan nomon kiel sxildon kaj sxirmilon super mi. Cetere mi estus
+povinta porti la perdon; sed la loko ne estus gxin portinta. Do
+decidigxis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi
+certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata
+cxi-malsupren al la urbo.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kial en tuta silento, Karsten?
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi auxdis priparolataj la grandajn acxetojn de arbaraj
+proprajxoj, de minejoj kaj de akvofaloj --?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, estas ja eksterurba asocio --
+
+KONSULO BERNICK
+Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaux senvaloraj por la
+disaj posedantoj; ili tial estas venditaj suficxe malmultekoste. Se
+oni atendus gxis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj
+postulus malmoderajn prezojn.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Bone, bone; sed kio sekve?
+
+KONSULO BERNICK
+Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, -- tio, kion homo
+en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan
+nomon al kiu sin apogi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu?
+
+KONSULO BERNICK
+Estas mi, kiu acxetis cxion.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi?
+
+JOHAN TONNESEN
+Je propra respondeco?
+
+KONSULO BERNICK
+Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realigxos, mi estos
+milionulo; se gxi ne realigxos, mi estos ruinigita.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Tio estas riska, Karsten.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio cxi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkasxigxos, ke --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi gxis nun
+portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn sxultrojn, porti gxin
+antauxen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la
+bono de la socio.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Por la socio?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes; kaj ecx ne unu volas dubi pri miaj intencoj.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Tamen trovigxas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj,
+sen flankaj konsideroj.
+
+KONSULO BERNICK
+Kiuj?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.
+
+KONSULO BERNICK
+Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj sekve?
+
+KONSULO BERNICK
+Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho, tiuj kolonoj de la socio!
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laux insidaj vojoj?
+Kio okazus cxi tie, se mi ne estus aginta en silento? Cxiuj estus sin
+enjxetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fusxantaj la
+tuton. En cxi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel
+gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu cxi farigxos; en cxi tiu
+lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton
+por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu
+cxi rilato. Nur en miaj manoj cxi tiuj proprajxoj povos farigxi
+dauxra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.
+
+JOHAN TONNESEN
+Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la felicxo de mia vivo estas en
+risko.
+
+KONSULO BERNICK
+La bonstato de via naskigxloko estas en risko. Se malkasxigxos
+aferoj, kiuj jxetas ombron sur mian antauxan konduton, mia
+kontrauxuloj kun unuigxintaj fortoj atakos min. Junula malprudento
+neniam forvisxigxas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan
+intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazajxoj, interpreti kaj
+ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkasxigxus; oni volas frakasi
+min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos
+retirigxi; kaj se mi malkaptos gxin, gxi falos, kaj mi estos samtempe
+ruinigita kaj civitane morta.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Johan, post tio kion vi nun auxdis, vi devas forvojagxi kaj silenti.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, jes, Johan, tion vi devas!
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, mi forvojagxos kaj ankaux silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi
+parolos.
+
+KONSULO BERNICK
+Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi --
+
+JOHAN TONNESEN
+Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj oferi mian propran!
+
+JOHAN TONNESEN
+Pri tio vi kaj via socio devas akordigxi. Mi devas kaj volas gajni
+Dina por mi. Tial mi forvojagxos jam morgaux per "Indian Girl" --
+
+KONSULO BERNICK
+Per "Indian Girl"?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes. La sxipestro promesis kunpreni min. Mi transvojagxos, mi diras;
+mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi
+estos reveninta.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj tiam vi volas paroli?
+
+JOHAN TONNESEN
+Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi forgesas, ke tiam mi devos preni _tion_ sur min, pri kio mi
+_ne_ estas kulpa?
+
+JOHAN TONNESEN
+Kiu antaux dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?
+
+KONSULO BERNICK
+Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi cxion neos! Mi
+diros, ke estas komploto kontraux mi; vengxo; ke vi venis cxi tien
+por elpremi monon de mi!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Honto al vi, Karsten!
+
+KONSULO BERNICK
+Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos
+cxion, cxion!
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj
+aliaj paperoj. Cxi-matene mi tralegis ilin; ili estas suficxe klaraj.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj tiujn vi volas prezenti?
+
+JOHAN TONNESEN
+Se farigxos necese.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj post du monatoj vi denove estos cxi tie?
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en
+New York --, se "Indian Girl" ne subakvigxos.
+
+KONSULO BERNICK
+(ekmire) Subakvigxos? Kial "Indian Girl" subakvigxus?
+
+JOHAN TONNESEN
+Ne, ankaux mi tiel pensas.
+
+KONSULO BERNICK
+(preskaux ne auxdeble) Subakvigxi?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri
+la situacion. Adiaux! Salutu al Betty, kvankam sxi ne akceptis min
+kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Sxi diru al Dina --; sxi
+promesu al mi --
+
+(Li eliras tra la malantauxa pordo maldekstre.)
+
+KONSULO BERNICK
+(al si mem) "Indian Girl" --? (rapide) Lona, vi _devas_ malhelpi tion
+cxi!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi mem vidas, Karsten, -- mi ne plu havas potencon super li.
+
+(Sxi iras post _Johan_ en la cxambron maldekstre.)
+
+KONSULO BERNICK
+(en maltrankvilaj pensoj) Subakvigxi --?
+
+(_Sxipkonstruisto Auxne_ venas de dekstre.)
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Je via permeso, cxu estas konvene por la konsulo --?
+
+KONSULO BERNICK
+(turnas sin impete) Kion Vi volas?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Peti cxu mi povu fari demandon al la konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu ja; rapidigxu. Pri kio Vi volas demandi?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Mi volas demandi, cxu estas firma decido, -- nesxangxeble firma
+decido, -- ke mi estus maldungata de la farejo, se "Indian Girl" ne
+povus forveli morgaux?
+
+KONSULO BERNICK
+Kio nun? La sxipo ja _farigxos_ preta por forveli.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Jes, -- gxi farigxos. Sed se gxi ne farigxos, -- cxu mi tiam
+maldungigxus?
+
+KONSULO BERNICK
+Por kio tiaj senutilaj demandoj?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri _tio_:
+Cxu mi maldungigxus?
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu mia vorto kutime estas fiksa aux ne?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Mi do morgaux estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo
+kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, -- perdinta mian
+influon en la rondo de la laboristoj, -- perdinta la eblecon bonfari
+inter la malaltaj kaj malricxaj homoj en la societo.
+
+KONSULO BERNICK
+Auxne, pri tiu punkto ni estas finitaj.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Nu, do "Indian Girl" forvelu. (mallonga silento)
+
+KONSULO BERNICK
+Auxskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en cxiujn lokojn; ne
+povas respondeci por cxio; -- Vi povas aserti al mi, ke la riparado
+estas neriprocxeble farita?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed la riparo estas tauxga, Vi diras?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova pauxzo)
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu Vi havas ion pli al mi direndan?
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Do, -- "Indian Girl" forvelos --
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Morgaux?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Nu ja. (Li salutas kaj foriras.)
+
+(_Konsulo Bernick_ staras momenton sendecida; tuj poste li iras
+rapide al la elireja pordo, kvazaux volante revoki Auxne, sed haltas
+maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermigxas la pordo
+de ekstere, kaj _plenrajtigito Krap_ envenas.)
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(mallauxte) Aha, li estis cxi tie. Cxu li konfesis?
+
+KONSULO BERNICK
+Hm --; cxu Vi ion malkasxis?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Cxu tio bezonigxas? Cxu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon
+ekrigardi el liaj okulanguloj?
+
+KONSULO BERNICK
+Ho cxu; -- tiajxo ne vidigxas. Cxu Vi ion malkasxis, mi demandas?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la
+sxipon el la doko. Sed gxuste tiu urgxo klare montras, ke --
+
+KONSULO BERNICK
+Montras nenion. La inspekto do jam okazis?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Kompreneble; sed --
+
+KONSULO BERNICK
+Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe
+en sxipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.
+
+KONSULO BERNICK
+Same bone; ni do estas senplendindaj.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Sinjoro konsulo, cxu Vi vere nenion rimarkis en Auxne, ke --?
+
+KONSULO BERNICK
+Auxne tute trankviligis min, mi diras al Vi.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke --
+
+KONSULO BERNICK
+Kion tio cxi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas
+malamikan senton kontraux la viro; sed se Vi volas iel malutili al
+li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi --
+aux pli gxuste por la sxipsocieto -- ke "Indian Girl" forvelu
+morgaux.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Nu bone; tio okazu; sed kiam ni auxdos ion de _tiu_ sxipo -- hm!
+
+(_Komercisto Vigeland_ envenas de dekstre.)
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Cxu Vi havas liberan momenton?
+
+KONSULO BERNICK
+Je Via servo, sinjoro Vigeland.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Jes, mi nur volus auxdi, cxu ne ankaux Vi subtenas la decidon, ke "La
+Palmo" forvelu morgaux?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes; tio ja estas interkonsentita afero.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Sed nun la sxipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por
+ventego.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+La barometro multe falis de post la mateno.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu? Cxu ni povas atendi ventegon?
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Almenaux fortan venton; sed ne kontrauxventon; male --
+
+KONSULO BERNICK
+Hm; nu, kion Vi do diras?
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Mi diras, kiel mi diris al la sxipestro, ke "La Palmo" estas en la
+mano de la providenco. Kaj cetere gxi ja unue velos nur trans la
+Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel
+kontentige altaj, ke --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, kauxzus al ni perdon, se ni atendus.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+La sxipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed
+tiarilate estas pli riske por "Indian Girl" --
+
+KONSULO BERNICK
+Kiel tio?
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Gxi ja ankaux forvelos morgaux.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, la sxipsocieto forte urgxis, kaj cetere --
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Nu, se tiu malnova kesto kuragxas forveli, -- kaj krome kun tia
+sxipanaro, -- estus honto, se ni ne --
+
+KONSULO BERNICK
+Nu bone. Supozeble Vi havas la sxipdokumentojn kun Vi?
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Jes, jen.
+
+KONSULO BERNICK
+Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Bonvolu; estos tuj arangxata.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Dankon. -- Kaj la rezulton ni metos en la manon de la cxiopova,
+sinjoro konsulo.
+
+(Li iras kun _plenrajtigito Krap_ en la antauxan cxambron maldekstre.
+_Adjunkto Rorlund_ envenas tra la gxardeno.)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Ah, cxu mi renkontu Vin hejme je tiu cxi tempo de la tago, sinoro
+konsulo?
+
+KONSULO BERNICK
+(enpense) Kiel Vi vidas.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke
+sxi bezonus iun konsolan vorton.
+
+KONSULO BERNICK
+Sxi eble bezonus. Sed ankaux mi volus iomete paroli kun Vi.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute
+pale kaj konfuzite.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu? Cxu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, -- tiom
+kiom nuntempe amasigxas antaux min? Tuta, mia granda komerco, -- kaj
+ankaux la fervoja establajxo --. Auxskultu: en unu vorto, sinjoro
+adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Tre volonte, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaux tia vastatinga
+entrepreno, kiu postulus unu opan oferon --?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kiel vi pensas?
+
+KONSULO BERNICK
+Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias
+certe -- cxar cxiuj spertoj montris tion -- ke frue aux malfrue dum
+la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdigxos.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Jes, tio estas nur tro versxajna.
+
+KONSULO BERNICK
+Aux iu jxetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj
+patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Cxu oni ne povas kun
+certeco diri, ke ne cxiuj tiuj travivos.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Jes bedauxrinde, sendube estas tiel.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu. Tia viro ja scias antauxe, ke la entrepreno, kiun li realigos,
+sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas gxenerale
+utila; por cxiu vivo, kiun gxi kostas, gxi same sendube progresigas
+la bonfarton de multaj centoj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Aha, Vi pensas pri la fervojo, -- pri cxiuj tiuj dangxeraj fosadoj
+kaj krevigadoj de rokoj kaj cxio tio --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, -- la fervojo
+farigxos kauxzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed cxu Vi
+tamen ja opinias --?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaux tro konscienca. Mi pensas, ke
+kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes; certe ja; la providenco --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+-- Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke trovigxis
+bor-truo, kiu eksplodigxus, kaj tio en dangxera loko; sed se tiu
+bor-truo ne eksplodigxus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas,
+ke la ingxeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu
+brulfajrigu la mecxon; sed fajrigata gxi devas esti, kaj estas la
+devo de la ingxeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Hm --
+
+KONSULO BERNICK
+Mi scias, kion Vi volas diri. Estus lauxdinde, se la ingxeniero mem
+prenus la mecxon, kaj irus al la bor-truo por gxin brulfajrigi. Sed
+tiajxon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Tion ingxeniero neniam farus cxe ni.
+
+KONSULO BERNICK
+Neniu ingxeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj
+senkonsciencaj socioj --
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem --?
+
+KONSULO BERNICK
+En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antauxenigi utilan
+entreprenon; tie ili havas kuragxon oferi ion por granda afero; sed
+cxi tie oni restriktigxas de cxiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj
+skrupuloj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu homa vivo estas malgrandanima konsidero?
+
+KONSULO BERNICK
+Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne
+komprenas Vin hodiaux. Kaj Vi ecx montras al la grandaj socioj. Jes,
+tie fremde, -- kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per
+homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala
+starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de
+sxipposedantoj! Menciu unu solan sxipposedanton cxe ni, kiu por fia
+gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la
+grandaj socioj, kiuj por avantagxo cxartedonas unu nemartauxgan
+sxipon post la alia --
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne parolas pri nemartauxgaj sxipoj!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. -- Ho, tiuj
+bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo cxe ni kondukus siajn
+homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus
+sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi auxdus kion tiu tie
+interne rakontas --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Li? Kiu? La usonano --?
+
+KONSULO BERNICK
+Nu jes. Vi auxdus, kiel oni en Usono --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj --
+
+KONSULO BERNICK
+Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Tion ni vidu. Nu, jen li estas.
+
+(_Johan Tonnesen_ venas de la cxambro maldekstre.)
+
+JOHAN TONNESEN
+(Parolas malantauxen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel
+estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam farigxos bone
+inter ni.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi volas, ke tiu juna knabino, antaux kiu Vi hieraux nigrigis min,
+farigxu mia edzino.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Via --? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke --?
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi volas havi sxin edzine.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nu, do vi spertu -- (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino
+Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto --. Kaj ankaux Vi, frauxlino
+Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas _frauxlinon Hessel_) Ahx, cxu
+ankaux Vi cxeestas?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(en la pordo) Cxu ankaux mi venu?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.
+
+KONSULO BERNICK
+Kion vi intencas?
+
+(_Frauxlino Hessel, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick, Dina_ kaj
+_Hilmar Tonnesen_ venas el la cxambro.)
+
+SINJORINO BERNICK
+Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi
+lin --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Mi malhelpos lin, sinjorino. -- Dina, Vi estas senpripensa knabino.
+Sed mi ne multe riprocxas Vin. Tro longe Vi staris cxi tie sen morala
+starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riprocxas min mem, ke mi ne antauxe
+donis al Vi tiun starpunkton.
+
+DINA
+Vi ne parolu nun.
+
+SINJORINO BERNICK
+Sed kio estas?
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Gxuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraux kaj
+hodiaux faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via
+savo cxiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi
+donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la
+tempon matura. Nun mi ne kuragxas pli longe heziti, kaj tial -- (al
+_Johan Tonnesen_:) tiu cxi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia
+fiancxino.
+
+SINJORINO BERNICK
+Kion vi diras?
+
+KONSULO BERNICK
+Dina!
+
+JOHAN TONNESEN
+Sxi! Via --?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ne, ne, Dina!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mensogo!
+
+JOHAN TONNESEN
+Dina, -- cxu tiu viro diras la veron?
+
+DINA
+(post mallonga pauxzo) Jes.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Per tio espereble cxiuj logantaj artajxoj farigxis senpotencaj. La
+pasxon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti
+konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke gxi ne
+miskomprenigxas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas,
+ke ni konduku sxin de cxi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj
+ekvilibron en sxian animon.
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes, venu. Oh Dina, kia felicxo por vi!
+
+(Sxi kondukas _Dina_ eksteren maldekstre; _adjunkto Rorlund_ sekvas
+ilin.)
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Adiaux, Johan! (Sxi eliras.)
+
+HILMAR TONNESEN
+(cxe la gxardena pordo) Hm -- jen priparolindajxo --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(kiu sekvis _Dina_ per la okuloj) Ne perdu kuragxon, knabo! Mi restos
+kaj atentos pri la pastoro. (Sxi eliras dekstre.)
+
+KONSULO BERNICK
+Johan, nun vi ne forvojagxos per "Indian Girl".
+
+JOHAN TONNESEN
+Gxuste nun.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed vi do ne revenos?
+
+JOHAN TONNESEN
+Mi revenos.
+
+KONSULO BERNICK
+Post tio cxi? Kion vi volas cxi tie post tiu okazajxo?
+
+JOHAN TONNESEN
+Vengxi min al vi cxiuj; krasxi plej eble multajn el vi.
+
+(Li eliras dekstre. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito Krap_
+venas de la cxambro de la konsulo.)
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Bone, bone --
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(mallauxte) Kaj do estas fikse decidite, ke "Indian Girl" forvelos
+morgaux.
+
+KONSULO BERNICK
+Gxi forvelos.
+
+(Li iras en sian cxambron. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito
+Krap_ eliras dekstre. _Hilmar Tonnesen_ volas sekvi ilin, sed
+samtempe _Olaf_ metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)
+
+OLAF
+Onklo! Onklo Hilmar!
+
+HILMAR TONNESEN
+Uf, cxu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.
+
+OLAF
+(pasxon antauxen) Tsxsx! Onklo Hilmar, cxu vi scias novajxon?
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, mi scias, ke vi bastonigxis hodiaux.
+
+OLAF
+(rigardas minace al la cxambro de la patro) Li ne batos min pli ofte.
+Sed cxu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaux kun la usonanoj?
+
+HILMAR TONNESEN
+Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.
+
+OLAF
+Eble ankaux mi iam faros bizon-cxasadon, onklo.
+
+HILMAR TONNESEN
+Babilacxo; tia malkuragxulo, kiel vi --
+
+OLAF
+Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaux!
+
+HILMAR TONNESEN
+Stultulo!
+
+(Li iras eksteren tra la gxardeno, _Olaf_ reen kuras en sian
+cxambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas _plenrajtigiton Krap_,
+venanta de dekstre.)
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas gxin duone) Pardonu
+ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntirigxas al ventego.
+(atendas momenton; neniu respondo.) Cxu "Indian Girl" tamen forvelu?
+(Post mallonga pauxzo respondigxas de:)
+
+KONSULO BERNICK
+(ene en la cxambro:) "Indian Girl" tamen forvelos.
+
+(_Plenrajtigito Krap_ fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+(Gxardena salono cxe _konsulo Bernick_. La labortablo estas eksteren
+metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliigxas dum
+la sekvo.)
+
+(_Servisto_ ekbruligas la lustron; _paro da servistinoj_ enportas
+florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metigxas sur tablojn, kaj ujoj
+metigxas laux la muroj. _Grandkomercisto Rummel_, en frako, kun
+gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la
+arangxon.)
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+(al la servisto) Nur cxiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro
+festene; okazu ja surprize. Kaj cxiuj tiuj floroj --? Nu ja; lasu
+ilin stari; povas ja aspekti, kvazaux ili staras tie cxiutage --
+
+(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia cxambro.)
+
+KONSULO BERNICK
+(venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio cxi signifu?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al
+sia plej elstara viro standardprocesion cxi-vespere.
+
+KONSULO BERNICK
+Kion vi diras!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Standardprocesion kun muziko! Torcxojn ni ankaux devus havi; sed tion
+ni ne kuragxis en tiu cxi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos;
+kaj _tio_ ankaux havos efikon, en la gazetoj.
+
+KONSULO BERNICK
+Auxdu, Rummel, tio cxi mi tute ne volas akcepti.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed kial vi ne diris al mi antauxe?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Gxuste cxar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian
+edzinon; sxi permesis al mi iomete arangxi, kaj sxi havigos
+refresxigajxojn.
+
+KONSULO BERNICK
+(auxskultas) Kio estas tio? Cxu ili jam venas? Sxajnas al mi, ke
+estas kantado.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+(cxe la gxardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas
+"Indian Girl", kiu tirigxas al la nagxobarelo.
+
+KONSULO BERNICK
+Gxi eltirigxas! Jes --; ne, mi ne povas cxi-vespere, Rummel; mi estas
+malsana.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuragxigi vin! Vi devas,
+morto kaj sufero, kuragxigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland
+trovis plej grave realigi cxi tiun arangxon. Niaj antagonistoj estu
+premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La
+urbaj onidiroj multobligxas; la informo pri la acxetoj de bienoj ne
+povas plu esti retenata. Kompreneble jam cxi-vespere vi devas, sub
+kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub sxvelanta
+festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio.
+Sub tia sxvelanta festena etoso, kiel mi jxus esprimis, oni povas
+verki eksterordinare multe cxi tie cxe ni. Sed _tiu_ ja absolute
+bezonigxas, alie ni ne sukcesos.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu ja, ja --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltirigxas. Nu, vi
+havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed auxskultu
+nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tonnesen verkis
+kanton por vi. Gxi komencas bele per la vortoj: "Levu alten la
+standardon de l' ideo". Kaj adjunkto Rorlund ricevis la taskon
+prezenti la fest-paroladon. Al gxi vi kompreneble devas respondi.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne povas cxi-vespere, Rummel. Cxu vi ne povus --?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado farigxos ja, kiel vi
+komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktigxos ankaux
+kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri
+tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per "vivo" por la
+prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio
+inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion
+pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne sxangxu la moralan
+fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj
+vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaux ne estas
+sen signifo por la socio. Sed vi ja ne auxskultas --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes -- ja certe. Sed diru al mi, cxu vi opinias, ke estas tia ega
+surmara vento ekstere?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ho, vi timas por "La Palmo"? Gxi estas ja bone asekurita.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, asekurita; sed --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.
+
+KONSULO BERNICK
+Hm --. Se okazos io al sxipo, ne estas certe ke homaj vivoj
+perdigxos. Povas perdigxi sxipo kaj kargo, -- kaj oni povas perdi
+kofrojn kaj paperojn --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu ne! Ne, ne, mi nur pensis -- Tsxsx, -- jen ili denove kantas.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Estas en "La Palmo".
+
+(Komercisto _Vigeland_ venas de dekstre.)
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Ja, nun ili eltrenas "La Palmon". Bonan vesperon, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj Vi, kia mar-spertulo, dauxre persistas je --?
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis
+sursxipe distribuante kelkajn traktajxojn, kiuj lauxespere efikos
+benoricxe.
+
+(_Komercisto Sandstad_ kaj _plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+(ankoraux cxe la pordo) Jes, se _tio_ sukcesos, cxio sukcesos. Ho
+jen, bonan vesperon, bonan vesperon!
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu io estas okazonta, sinjoro Krap?
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Mi nenion diras, sinjoro konsulo.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+La tuta sxipanaro sur "Indian Girl" estas ebria; mi ne estu honesta
+viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.
+
+(_Sinjorino Hessel_ venas de dekstre.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(al _konsulo Bernick_) Jes, nun mi povas saluti de li.
+
+KONSULO BERNICK
+Jam sursxipe?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Baldaux almenaux. Ni disigxis ekstere de la hotelo.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj lia intenco staras fikse?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Fikse kiel monto.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+(apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalajxoj; mi ne
+kapablas malsuprentiri la kurtenon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu malsupren? Mi pensis ke kontrauxe.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Unue malsupren, frauxlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la sxnurojn) Mi
+malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, -- kvankam mi prefere
+suprenlevus gxin.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Tion vi ankaux povos fari poste. Kiam la gxardeno estas plena de la
+ondanta homamaso, la kurteno suprenlevigxos, kaj oni vidos interne
+surprizita kaj gxoja familio; -- hejmo de burgxo devas esti kiel
+vitra sxranko.
+
+KONSULO BERNICK
+(aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian
+cxambron.)
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas
+helpi nin per kelkaj faktaj informajxoj.
+
+(Cxiuj sinjoroj iras en la cxambron de la konsulo. _Frauxlino Hessel_
+estas tirinta la kurtenojn antaux la fenestrojn, kaj volas jxus fari
+la samon pri la kurteno antaux la malferma vitra pordo, kiam _Olaf_
+venas kuranta desupre malsupren sur la gxardenan sxtuparon; li havas
+plejdon super la sxultro kaj kunligajxo en la mano.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!
+
+OLAF
+(kasxas la kunligajxon) Tsxsx, onklino!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?
+
+OLAF
+Tsxsx; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; -- nur malsupren al la
+kajo, vi komprenas; -- nur diri al li adiaux. Bonan nokton, onklino!
+(Li kuras elen tra la gxardeno.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho, restu! Olaf -- Olaf!
+
+(_Johan Tonnesen_ vojagxvestita, kun sxultro-valizo, venas singardeme
+tra la pordo dekstre.)
+
+JOHAN TONNESEN
+Lona!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(turnas sin) Kio? Cxu vi revenas?
+
+JOHAN TONNESEN
+Restas ankoraux kelkaj minutoj. Mi devas vidi sxin ankoraux unu
+fojon. Ni ne povas disigxi tiel.
+
+(_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_, ambaux kun manteloj, kaj la lasta
+kun malgranda valizo cxemane, venas de la supera pordo maldekstre.)
+
+DINA
+Al li; al li!
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes, vi venu al li, Dina!
+
+DINA
+Jen li estas!
+
+JOHAN TONNESEN
+Dina!
+
+DINA
+Prenu min kun Vi!
+
+JOHAN TONNESEN
+Kio --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi volas?
+
+DINA
+Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke
+cxi-vespere publikigxos por cxiuj homoj --
+
+JOHAN TONNESEN
+Dina, -- Vi ne amas lin?
+
+DINA
+Mi neniam amis tiun homon. Mi jxetos min en la fundon de la fjordo,
+se li farigxos mia fiancxo! Ho, kiel li subpremis min genuen
+hieraux per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li
+tiris malestimindan estajxon supren al si! Mi ne volas plu esti
+malestimata. Mi volas vojagxi. Cxu mi povas sekvi Vin?
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, jes -- kaj mil fojojn jes!
+
+DINA
+Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per
+komenca arangxo --
+
+JOHAN TONNESEN
+Hura, tio certe arangxigxos, Dina!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(montras al la pordo de la konsulo) Tsxsx; mallauxte, mallauxte!
+
+JOHAN TONNESEN
+Dina, mi portos vin sur la manoj!
+
+DINA
+Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antauxen; kaj tie transe
+mi certe povos. Se mi nur eskapos de cxi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, --
+Vi tion ne scias, -- ankaux ili skribis al mi hodiaux; ili admonis
+min aprezi mian felicxon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li
+montris. Morgaux kaj cxiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi cxu
+mi faras min digna al cxio tio. Mi timas antaux tiu ega dececo!
+
+JOHAN TONNESEN
+Diru al mi, Dina, cxu estas nur pro tio ke Vi forvojagxos? Cxu mi
+estas nenio por Vi?
+
+DINA
+Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol cxiuj aliaj homoj.
+
+JOHAN TONNESEN
+Ho Dina --!
+
+DINA
+Cxiuj cxi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia
+devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno
+de tio.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Vi ankaux ne faru, infano!
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, jes!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! _Tion_ mi ne atendis de _vi_.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis
+erupcii en mi. Ho, kiel ni cxi tie suferas sub mistraktado pere de
+kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraux tio, Dina. Farigxu lia edzino.
+Okazu io kio spitas cxiun tiun kutimon kaj uzon.
+
+JOHAN TONNESEN
+Kion Vi respondas, Dina?
+
+DINA
+Jes, mi volas esti Via edzino.
+
+JOHAN TONNESEN
+Dina!
+
+DINA
+Sed unue mi volas labori, farigxi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne
+volas esti ajxo, kiu prenigxas.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, gxuste; tiel estu.
+
+JOHAN TONNESEN
+Bone; mi atendas kaj esperas --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+-- kaj gajnos, knabo! Sed nun sursxipen!
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, sursxipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; auxskultu --
+(Li kondukas sxin supren al la fono kaj parolas rapide al sxi.)
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Dina, vi felicxulino, -- ke mi rigardu vin, -- kisu vin ankoraux unu
+fojon, -- la lastan.
+
+DINA
+Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidigxos.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambaux
+sxiajn manojn kaj rigardas sxin) Nun vi iras al la felicxo, vi amata
+infano; -- trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja cxambro mi
+sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda cxielo; la nuboj
+flugas pli alte ol cxi tie, pli libera aero refresxigas super la
+kapoj de la homoj --
+
+DINA
+Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Mi? Neniam; neniam. Cxi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi
+kredas ke certe mi farigxos tute plene kio mi devas esti.
+
+DINA
+Mi ne povas imagi disigxi de vi.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ahx, homo disigxas de multe, Dina. (kisas sxin) Sed tion vi neniam
+spertos, dolcxa infano. Promesu al mi fari lin felicxa.
+
+DINA
+Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; cxio devas veni, kiel
+gxi povas.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes, jes, gxi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, -- vera kaj
+fidela al vi mem.
+
+DINA
+Tion mi volas, onklino.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(kasxas en la posxon kelkajn paperojn, kiujn _Johan_ donis al sxi)
+Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.
+
+JOHAN TONNESEN
+Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaux, Lona; dankon pro via amo.
+Adiaux Marta, kaj dankon ankaux al vi pro via fidela amikeco.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Adiaux, Johan! Adiaux, Dina! Kaj felicxon al vi cxiujn viajn tagojn!
+
+(Sxi kaj _frauxlino Hessel_ pusxas ilin al la pordo en la fono.
+_Johan Tonnesen_ kaj _Dina_ iras malsupren tra la gxardeno.
+_Frauxlino Hessel_ fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis sxin kaj mi lin.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Vi -- lin?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari
+sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro
+hejmveo.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin
+reen, Lona.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Maljuna duonfratino, -- kio sxi estu por li nun? -- La viroj
+dissxiras multade cxirkaux si por atingi al la felicxo.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Foje okazas.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Sed ni kuntenu, Marta.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Cxu mi povas io esti por vi?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, -- cxu ni ne ambaux perdis niajn
+infanojn? Nun ni estas solaj.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes, solaj. Kaj tial vi ankaux sciu, -- mi amis lin pli alte ol kion
+ajn en la mondo.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Marta! (kaptas sxian brakon) Cxu tio estas vero?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+La enhavo de mia tuta vivo kusxas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj
+atendis lin. Cxiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis;
+-- sed li ne vidis min.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la felicxon al li en la
+manon.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Cxu mi ne donus al li la felicxon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin.
+Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojagxis. Kiun
+kauxzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen
+havis iun kialon. Sed kiam li revenis, -- estis kvazaux cxio estas
+forvisxita el lia memoro. Li ne vidis min.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Ja, ke sxi tion faris. Je lia forvojagxo ni estis samagxuloj; kiam mi
+revidis lin, -- ahx, tiu terura momento, -- jen mi komprenis, ke mi
+estas dek jarojn pli agxa ol li. Li estis vivinta ekstere en la
+vibranta sunlumo kaj sucxanta junecon kaj sanon el cxiu spiro; kaj
+cxi ene mi sidis dume sxpinante kaj sxpinante --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+-- la fadenon de lia felicxo, Marta.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Jes, estis oro, kion mi sxpinis. Neniun amarecon! Cxu ne, Lona, ni
+estis por li du bonaj fratinoj?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(cxirkauxbrakas sxin) Marta!
+
+(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia cxambro.)
+
+KONSULO BERNICK
+(al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas.
+Kiam la tempo venos, mi certe -- (fermas la pordon) Ahx, cxu vi jen?
+Auxskultu, Marta, vi devas iomete sxangxi vestajxojn. Kaj diru al
+Betty, ke sxi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble;
+nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidigxi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj felicxa, gaja mieno, Marta; gxojajn okulojn vi devas briligi.
+
+KONSULO BERNICK
+Ankaux Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Hm; Olaf --
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Mi diros al Betty. (Sxi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.
+
+KONSULO BERNICK
+(kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, gxi tiel estas.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+En tia momento viro devas senti sin fiera kaj felicxa, mi opinias.
+
+KONSULO BERNICK
+(rigardas sxin) Hm!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+La tuta urbo ja iluminigxos, mi auxdas.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, ili ekpensis tiajxon.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en
+fajro-literoj. Cxi-nokte oni telegrafos al cxiuj partoj de la lando:
+"Cxirkauxata de sia felicxa familio konsulo Bernick hodiaux ricevis
+la omagxon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio".
+
+KONSULO BERNICK
+Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min
+al la pordo tie, kaj mi farigxos devigata klini min kaj danki.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Nu, _devigata_ al tio --
+
+KONSULO BERNICK
+Cxu vi opinias, ke mi sentas min felicxa en cxi tiu momento?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ne, _mi_ ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute felicxa.
+
+KONSULO BERNICK
+Lona, vi malestimas min.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ankoraux ne.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi ecx ne rajtas tion. Ne rajtas _malestimi_ min! -- Lona, vi ne
+povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras cxi tie en jena
+kuntirita, kripligita socio, -- kiel mi jaron post jaro devis redukti
+mian postulon pri tute plenumigxa vivotasko. Tio kion mi plenumis,
+kvankam multspeca gxi tamen aspektas! Pecajxoj, -- okupetajxoj. Sed
+aliajxon aux ion pli oni ne toleras cxi tie. Se mi volus iri pasxon
+antaux la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta,
+estus finite pri mia potenco. Cxu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj
+estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de
+la socio, ne pli, ne malpli.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kial vi tion vidas nur nun?
+
+KONSULO BERNICK
+Cxar mi lastatempe multe pripensis, -- post kiam vi revenis, -- kaj
+pleje cxi tiun vesperon. -- Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde
+tiam -- en la pasintaj tagoj.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kio sekve?
+
+KONSULO BERNICK
+Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne
+starus, kie mi nun staras.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj cxu vi ne pensas pri tio, kio _sxi_ estus povinta farigxi por vi,
+sxi, kiun vi elektis en mia loko?
+
+KONSULO BERNICK
+Mi almenaux scias, ke sxi nenio farigxis por mi el tio, kion mi
+bezonis.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxar vi neniam dividis vian vivotaskon kun sxi; cxar vi neniam
+starigis sxin libera kaj vera en sia rilato al vi; cxar vi igas sxin
+iri cxi tie faladante sub la riprocxo pro la honto, kiun vi amasigis
+sur sxiajn proksimulojn.
+
+KONSULO BERNICK
+Ja, ja, ja; cxio devenas de la mensogo kaj malhonesteco.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco?
+
+KONSULO BERNICK
+Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu cxi sxajno kaj trompo donas
+al vi.
+
+KONSULO BERNICK
+Al mi donas gxi nenion. Mi pereos kiel tuta cxi tiu mizerigita socio.
+Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras;
+estas por _li_, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam
+enspirigxos vero en la socian vivon, kaj sur gxi li fondos pli
+felicxan estadon ol tiun de sia patro.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo
+herede.
+
+KONSULO BERNICK
+(en subpremita malespero) Mi donas al li mil fojojn da pli malbona
+heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen,
+tamen -- (ekkriante) Kiel vi povis akumuli cxion tion sur mian kapon!
+Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antauxen. Vi _ne sukcesu_
+frakasi min!
+
+(_Hilmar Tonnesen_, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide
+kaj eturdite de dekstre.)
+
+HILMAR TONNESEN
+Sed tio cxi ja estas --. Betty, Betty!
+
+KONSULO BERNICK
+Kio nun? Cxu ili jam venas?
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu -- (Li eliras tra la supera
+pordo maldekstre.)
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Karsten; vi parolas kvazaux ni venis por frakasi vin. Permesu do al
+mi diri, el kia erco li estas, cxi tiu perdita filo, kiun via morala
+socio evitas kvazaux iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, cxar
+nun li estas forvojagxinta.
+
+KONSULO BERNICK
+Sed li revenos --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Johan neniam revenos. Li forvojagxis por cxiam, kaj Dina kunvojagxis.
+
+KONSULO BERNICK
+Ne revenos? Kaj Dina kunvojagxis kun li?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, por farigxi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizagxon de via
+deca socio, kiel mi iam -- nu!
+
+KONSULO BERNICK
+Forvojagxis; -- ankaux sxi -- kun "Indian Girl" --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ne; tian karan kargon li ne kuragxis konfidi al tiu malmorala bando.
+Johan kaj Dina forvojagxas per "La Palmo".
+
+KONSULO BERNICK
+Ahx! Kaj do -- senutile -- (iras rapide kaj malferme tiras la pordon
+al sia cxambro kaj krias enen) Krap, haltigu "Indian Girl"; gxi ne
+devas forveli cxi-vespere!
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(interne) "Indian Girl" jam velas surmare, sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+(fermas la pordon kaj diras senforte) Tro malfrue, -- kaj senutile --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kion vi aludas?
+
+KONSULO BERNICK
+Nenion, nenion. Foriru de mi --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la
+nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankaux _tiun_,
+kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas
+agi kaj pretendi en tiu afero, kiel placxas al mi. Vidu, jen mi tenas
+viajn du leterojn en mia mano.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi havas ilin! Kaj nun -- nun vi volas -- jam cxi-vespere, -- eble
+kiam la standarda procesio --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi
+libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo.
+Jen vidu; mi sxiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi
+havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontraux vi, Karsten. Nun vi
+estas sekura; estu nun ankaux felicxa, -- se vi povos.
+
+KONSULO BERNICK
+(traskuita) Lona, -- kial vi tion cxi ne pli frue faris! Nun estas
+tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas
+dauxrigi mian vivon post tiu cxi tago.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kio estas okazinta?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne demandu. -- Sed tamen mi _devas_ vivi! Mi _volas_ vivi -- por
+Olaf. Li restarigos cxion kaj cxion rebonigos --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Karsten --! (_Hilmar Tonnesen_ rapide revenas)
+
+HILMAR TONNESEN
+Neniu trovebla; for; ecx ne Betty!
+
+KONSULO BERNICK
+Kio estas al vi?
+
+HILMAR TONNESEN
+Mi ne kuragxas diri.
+
+KONSULO BERNICK
+Kio estas? Vi nepre diru al mi!
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu do; Olaf forkuris kun "Indian Girl".
+
+KONSULO BERNICK
+(sxanceligxas malantauxen) Olaf -- kun "Indian Girl"! Ne, ne!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, li estas! Nun mi komprenas --; mi vidis lin saltanta tra la
+fenestro.
+
+KONSULO BERNICK
+(cxe la pordo de sia cxambro krianta senespere) Krap, haltigu "Indian
+Girl" por kiu ajn prezo!
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(elvenas) Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi --?
+
+KONSULO BERNICK
+Ni devas haltigi gxin; Olaf estas sursxipe!
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Kion vi diras!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+(elvenas) Olaf forkurinta? Neeblas!
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+(venas) Li resendigxos per la piloto, sinjoro konsulo.
+
+HILMAR TONNESEN
+Ne, ne; li skribis al mi; (montras la bileton) Li skribas, ke li
+kasxos sin en la kargo, gxis ili estos sur libera maro.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi neniam plu vidos lin!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ho, kia babilajxo; forta kaj bona sxipo, nove riparita --
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+(kiu ankaux elvenis) -- de Via propra sxipfarejo, sinjoro konsulo!
+
+KONSULO BERNICK
+Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj -- nun
+mi vidas -- ke mi neniam posedis lin. (auxskultas) Kio estas tio?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Muziko. Nun venas la standardprocesio.
+
+KONSULO BERNICK
+Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Pri kio vi pensas? Tute ne eblas.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi
+endangxerigita.
+
+KONSULO BERNICK
+Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Cxu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Jes, vera vorto.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni --
+
+(_Frauxlino Bernick_ venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko
+auxdigxas mallauxte, fore malsupre en la strato.)
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie
+sxi --
+
+KONSULO BERNICK
+Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en gxojo, nek en
+aflikto.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankaux vi,
+sinjoro Sandstad. Bedauxrinda afero, ke la familio gxuste nun estas
+disigita; tute kontraux la programo.
+
+(La kurtenoj fortirigxas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la
+tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda
+tralumajxo kun la enskribo: "Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia
+socio!".)
+
+KONSULO BERNICK
+(pasxas malantauxen eviteme) For tio cxi! Mi ne volas vidi tion!
+Estingu, estingu!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Respekte demandite, cxu vi ne estas tute prudenta?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Kio estas al li, Lona?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Tsxsx! (parolas mallauxte kun sxi)
+
+KONSULO BERNICK
+For tiu mokanta enskribo, mi diras! Cxu vi ne vidas, ke cxiuj tiuj
+lumoj elsxovas la langon al ni?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ne, nun mi devas konfesi --
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, kion vi komprenas --! Sed mi, mi --! Cxio tio estas lumo en
+kadavrejo!
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Hm!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ne, sed haltu nun, -- vi tro afliktigxas.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+La knabo faros vojagxon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin
+reen.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Fidu al la mano de la cxiopotenculo, sinjoro konsulo.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Kaj al la sxipo, Bernick; gxi ja ne estas subakvigxinda, mi scias.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Hm --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Jes, se estus unu el tiuj nagxantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni
+auxdas en la grandaj socioj --
+
+KONSULO BERNICK
+Mi sentas miajn harojn grizigxi en cxi tiu momento.
+
+(_Sinjorino Bernick_, kun granda sxalo super la kapo, envenas tra la
+gxardena pordo.)
+
+SINJORINO BERNICK
+Karsten, Karsten, cxu vi scias --?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, mi scias --; sed vi, -- vi, kiu nenion vidas, -- vi, kiu ne
+havas patrinan okulon por li --!
+
+SINJORINO BERNICK
+Ho, auxskultu do --!
+
+KONSULO BERNICK
+Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi
+povas.
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes, mi povas; mi havas lin!
+
+KONSULO BERNICK
+Vi havas lin!
+
+LA SINJOROJ
+Ah!
+
+HILMAR TONNESEN
+Nu, tion mi ja pensis.
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Vi ricevis lin reen, Karsten!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, nun ankaux gajnu lin.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi havas lin! Cxu estas vero, kion vi diras? Kie li estas?
+
+SINJORINO BERNICK
+Tion vi ne scios, antaux ol vi estos lin pardoninta.
+
+KONSULO BERNICK
+Ho cxu, pardonis --! Sed kiel vi sciigxis --?
+
+SINJORINO BERNICK
+Cxu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi
+ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraux --; kaj
+cxar lia cxambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestajxoj estis
+for --
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, jes --?
+
+SINJORINO BERNICK
+Mi kuris; trovis Auxne; ni elvelis en lia velboato; la usona sxipo
+estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en gxusta tempo, -- grimpis
+sursxipen, -- sercxis en la holdo, -- trovis lin. Ho, Karsten, vi ne
+devas puni lin!
+
+KONSULO BERNICK
+Betty!
+
+SINJORINO BERNICK
+Kaj ankaux ne Auxne!
+
+KONSULO BERNICK
+Auxne? Kion vi scias pri li? Cxu "Indian Girl" denove estas velanta?
+
+SINJORINO BERNICK
+Ne, tio ja estas la afero --
+
+KONSULO BERNICK
+Diru, diru!
+
+SINJORINO BERNICK
+Auxne estis same skuata kiel mi; la sercxo dauxris; mallumigxis,
+kaj la piloto protestis; kaj jen Auxne kuragxis -- en via nomo --
+
+KONSULO BERNICK
+Nu?
+
+SINJORINO BERNICK
+Haltigi la sxipon gxis morgaux.
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+Hm --
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, kia nedirebla felicxo!
+
+SINJORINO BERNICK
+Vi ne estas kolera?
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, kia supermezuro de felicxo, Betty!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Vi do estas tro konscienca.
+
+HILMAR TONNESEN
+Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja -- uf!
+
+PLENRAJTIGITO KRAP
+(supre cxe la fenestroj) Nun la procesio venas tra la gxardena pordo,
+sinjoro konsulo.
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, nun ili povas veni.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+La tuta gxardeno plenigxas de homoj.
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+La tuta strato estas plensxtopita.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio cxi vere estas ardiga
+momento.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Cxiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato
+kun adjunkto Rorlund antauxe.
+
+KONSULO BERNICK
+Ke ili venu, mi diras!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Sed auxskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas --
+
+KONSULO BERNICK
+Kiel?
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo.
+
+KONSULO BERNICK
+Ne dankon; cxi-vespere mi mem parolos.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Sed cxu vi ankaux scias, kion vi devas diri?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, fidu min, Rummel, -- nun mi scias, kion mi devas diri.
+
+(La muziko dumtempe cxesis. La gxardena pordo malfermigxas. _Adjunkto
+Rorlund_ antauxanta la festkomitaton entretas, akompanata de _kelkaj
+dungitaj servistoj_, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas _la
+burgxoj de la urbo_ el cxiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la
+salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidigxas ekstere en
+la gxardeno kaj sur la strato.)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu
+pentrigxas en via vizagxo, ke ni cxi tie kiel neatenditaj gastoj
+sxovas nin enen al vi en vian felicxan familian rondon, en vian pacan
+hejmon, cxirkauxita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj.
+Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas
+la unua fojo, ke tiajxo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta
+mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala
+fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Cxi tiun
+fojon ni salutas Vin cxefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman,
+ecx memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno,
+kiu laux la opinio de cxiuj spertuloj donos potencan antauxenpusxon
+al la prospero kaj bonstato de tiu cxi socio.
+
+VOCXOJ INTER LA AMASO
+Bravo, bravo!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia
+urbo. Cxi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaux ne
+pri Via senmakula morala konduto entute. Tiajxoj estu referencitaj
+al la sekreta cxambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri
+via burgxa aktiveco, tia, kia gxi kusxas malferma al cxiuj okuloj.
+Bone ekipitaj sxipoj velas el viaj sxipfarejoj, kaj montras la flagon
+sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj felicxa laboristaro estimas
+vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn brancxojn vi
+fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj -- Vi
+estas la fundamenta kolono de tiu cxi socio en eminenta signifo.
+
+VOCXOJ
+Auxskultu, auxskultu, bravo!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kaj gxuste cxi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas cxiun vian
+konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en
+cxi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni -- jes, mi ne hezitas
+mencii la vorton prozajxe kaj rekte -- fervojon.
+
+MULTAJ VOCXOJ
+Bravo! Bravo!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilajxojn, precipe
+diktitajn de malvastaj egoismaj celoj.
+
+VOCXOJ
+Auxskultu; auxskultu!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia
+socio, estas antauxvenintaj al la laboremaj burgxoj de nia loko, kaj
+ekposedigxis de certaj avantagxoj, kiuj rajte venus profite al nia
+propra urbo.
+
+VOCXOJ
+Jes, jes! Auxskultu!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Tiu bedauxrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro
+konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste dauxrigas vian entreprenon,
+bone sciante, ke sxtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo.
+
+DIVERSAJ VOCXOJ
+Hm! Ne; ne! Jes; jes!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Do estas la homo kiel burgxo en la sxtato, -- la viro kiel li estu
+kaj devas esti, -- al kiu ni cxi-vespere en vi salutu. Ke via
+entrepreno farigxu al vera kaj dauxra prospero por tiu cxi socio!
+La fervojo certe povos farigxi vojo per kiu ni riskos alkonduki
+ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaux farigxi vojo, kiu rapide
+kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne
+povas, ecx nun, teni nin liberaj. Sed ke ni gxuste nun cxi tiun
+festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli
+rapide ol atendite, kvitigxis de tiaj elementoj --
+
+VOCXOJ
+Tsxsx! Tsxsx!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+-- tion mi prenas kiel felicxa antauxdiro por la entrepreno. Ke mi
+tusxas tiun punkton cxi _tie_, montras ke ni trovigxas en domo, kie
+la etika postulo metigxas pli alten ol la familia ligo.
+
+VOCXOJ
+Auxskultu! Bravo!
+
+KONSULO BERNICK
+(samtempe) Permesu al mi --
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nur malmultaj vortoj ankoraux, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en
+cxi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem
+el gxi tirus realan avantagxon. Sed etan signon de la rekonado de
+viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu
+cxi grava momento, kiam ni, laux la certigo de spertaj homoj, staras
+cxe la komenco de nova tempo.
+
+MULTAJ VOCXOJ
+Bravo! Auxskultu! Auxskultu!
+
+(Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli
+proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas,
+elprenas kaj prezentas la ajxojn pri kiuj paroligxos.)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi argxentan kafoservicon.
+Ke gxi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antauxe,
+kolektigxos en tiu cxi gastama domo. Kaj ankaux Vin, miaj sinjoroj,
+kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas
+akcepti etan memorajxon. Tiu cxi argxenta pokalo estas por Vi,
+grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado
+de pokaloj defendis la burgxajn interesojn de tiu cxi socio; ke vi
+ofte trovu indajn okazajxojn por levi kaj malplenigi cxi tiun
+pokalon. -- Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun
+cxi albumon kun fotografajxoj de kuncivitanoj. Via konata kaj
+rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn
+ene en cxiuj partioj en la socio. -- Kaj al Vi, sinjoro komercisto
+Vigeland, por ornamajxo en via sekreta cxambreto, mi povas prezenti
+tiun cxi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la
+maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto;
+Via agado en la cxiutagajxoj dum vico da jaroj estis purigita kaj
+nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas
+sin al la amaso) Kaj per tio cxi, miaj amikoj, vivuon por konsulo
+Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio!
+
+LA TUTA KUNVENARO
+Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Bonfelicxon, bofrato!
+
+(Atendoplena silento.)
+
+KONSULO BERNICK
+(komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, -- per via
+prezidanto dirigxis, ke ni staras antaux la komenco de nova tempo, --
+kaj mi esperas ke farigxos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi
+al ni la veron, -- la veron, kiu gxis cxi-vespere, gxenerale kaj en
+cxiuj rilatoj, estis sendoma en tiu cxi socio.
+
+(Surprizo inter la cxirkauxstarantoj.)
+
+KONSULO BERNICK
+Mi devas nun komenci refutante la lauxdvortojn, per kiuj Vi,
+adjunkto, laux kutimo kaj uzo cxe tiaj okazajxoj, supersxutis min. Mi
+ne meritas ilin; cxar gxis hodiaux mi ne estis iu malegoisma viro.
+Ecx se mi ne cxiam aspiris monan avantagxon, mi tamen estas konscia,
+ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestigxo estis la motiva
+potenco en la plimulto de miaj agoj.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+(duonlauxte) Kio nun?
+
+KONSULO BERNICK
+Vidalvide al miaj samburgxanoj mi ne riprocxas min; cxar mi kuragxas
+ekstari en la antauxa linio inter la plej lertaj cxi tie cxe ni.
+
+MULTAJ VOCXOJ
+Jes, jes, jes!
+
+KONSULO BERNICK
+Sed tio, pro kio mi riprocxas min mem estas, ke mi ofte pro
+malforteco agis inside, cxar mi konis kaj timis la emon de nia socio
+videti malpurajn motivojn malantaux cxio, kion homo cxi tie
+entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion cxi.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+(maltrankvila) Hm -- hm!
+
+KONSULO BERNICK
+Disvastigxas onidiroj pri grandaj acxetoj de bienoj supre en la
+lando. Tiujn bienojn mi acxetis, cxiujn, mi sola.
+
+DUONLAUXTAJ VOCXOJ
+Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick?
+
+KONSULO BERNICK
+Gxis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj
+kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni
+samopiniis pri --
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Ne estas vero! Pruvo -- pruvo --!
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Ni ne samopiniis pri io ajn!
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+Ne, nun mi do devas diri --
+
+KONSULO BERNICK
+Estas tute gxuste; ni ankoraux ne samopiniis pri tio, kion mi volis
+mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordigxos kun mi,
+kiam mi rakontos, ke mi cxi-vespere samopiniis kun mi mem, ke cxi
+tiuj bienoj ofertigxos al gxenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu
+volas, povas preni parton en ili.
+
+MULTAJ VOCXOJ
+Hura! Vivu konsulo Bernick!
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+(mallauxte al _konsulo Bernick_) Kia fia perfido --!
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+(same) Do trompis nin --!
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+Nu, do la diablo sxiru --! Ho kruco, kion mi estas diranta?
+
+LA AMASO
+(ekstere) Hura, hura, hura!
+
+KONSULO BERNICK
+Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas cxi tiun saluton; cxar tio,
+kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco
+estis rezervi cxion por mi mem, kaj mi dauxre havas la opinion, ke
+cxi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu
+mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta
+administri ilin laux plej bona jugxo.
+
+VOCXOJ
+Jes! Jes! Jes!
+
+KONSULO BERNICK
+Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min gxisfunde. Ke cxiu opulo
+esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde cxi-vespere
+komencigxas nova tempo. La malnova, kun sia sxminkajxo, kun sia
+hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj
+konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al cxi
+tiu muzeo ni donacas, -- cxu ne, miaj sinjoroj? -- la kafoservicon,
+la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en
+luksa bindajxo.
+
+GRANDKOMERCISTO RUMMEL
+Jes, kompreneble.
+
+KOMERCISTO VIGELAND
+(murmuras) Cxar Vi prenis la aliajxojn, do --
+
+KOMERCISTO SANDSTAD
+Bonvolu.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj nun la cxefa reguligo kun mia socio. Dirigxis ke fiaj elementoj
+forlasis nin cxi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro
+al kiu celigxas, ne forvojagxis sola; lin akompanis por farigxi lia
+edzino --
+
+FRAUXLINO HESSEL
+(lauxte) Dina Dorf!
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Cxu!
+
+SINJORINO BERNICK
+Kion vi diras! (granda movigxo)
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Fugxis? Forkurinta -- kun _li!_ Neeblas!
+
+KONSULO BERNICK
+Por farigxi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli.
+(mallauxte) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (lauxte)
+Mi diras: Levu la cxapelon por tiu viro; cxar li grandanime prenis la
+pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la
+malvero; gxi estis preta venenigi cxiun opan fibron en mi. Vi sciu
+cxion. _Mi_ estis antaux dek kvin jaroj la kulpulo.
+
+SINJORINO BERNICK
+(malrapide kaj treme) Karsten!
+
+FRAUXLINO BERNICK
+(same) Ahx, Johan --!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jen vi fine revenkis vin mem!
+
+(Konsternita surprizo inter la cxeestantaro.)
+
+KONSULO BERNICK
+Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojagxis. La
+malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastigxis, ne povas
+homa potenco kontraux-pruvi. Sed pro tio mi ne kuragxas plendi.
+Antaux dek kvin jaroj mi altigxis pere de tiuj onidiroj; se mi nun
+pro ili falu, pri tio cxiu ajn konsideru en si mem.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo --! (mallauxte al _sinjorino
+Bernick_) Ho, kiel mi bedauxras vin, sinjorino!
+
+HILMAR TONNESEN
+Kia konfeso! Nu, jen mi diru --!
+
+KONSULO BERNICK
+Sed neniu decido cxi-vespere. Mi petas cxiu ajn iri al la sia, --
+pripensi, -- rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn,
+montrigxos, cxu mi perdis aux gajnis parolante. Adiaux! Mi ankoraux
+havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian
+konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksajxo. Tion ni cxiuj
+sentas, ke tiajxo ne havas sian gxustan lokon cxi tie.
+
+ADJUNKTO RORLUND
+Certe ne. (mallauxte al _sinjorino Bernick_) Forkurinta! Sxi do estis
+al mi tute maldigna. (duonlauxte al la festkomitato) Jes, miaj
+sinjoroj, post tio cxi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru
+en kompleta silento.
+
+HILMAR TONNESEN
+Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio --. Uf!
+
+(La informo intertempe iris flustre de busxo al busxo. Cxiuj
+partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la gxardeno.
+_Rummel, Sandstad_ kaj _Vigeland_ foriras dum vigla, sed mallauxta
+disputo. _Hilmar Tonnesen_ sxteliras elen dekstre. En silento restas
+en la salono _konsulo Bernick, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick,
+frauxlino Hessel_ kaj _plenrajtigito Krap_.)
+
+KONSULO BERNICK
+Betty, cxu vi havas pardonon por mi?
+
+SINJORINO BERNICK
+(rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la
+plej gxojan esperon dum multaj jaroj!
+
+KONSULO BERNICK
+Kiel --?
+
+SINJORINO BERNICK
+Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis
+vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.
+
+KONSULO BERNICK
+(cxirkauxbrakas sxin) Ho, Betty, vi jam _gajnis_ min! Tra Lona mi
+unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.
+
+SINJORINO BERNICK
+Jes, nun vi ricevu lin. -- Sinjoro Krap --!
+
+(Sxi parolas mallauxte kun li en la fono. Li eliras tra la gxardena
+pordo. Dum tio kio sekvas estingigxas lauxvice cxiuj tralumajxoj kaj
+lumoj en la domoj.)
+
+KONSULO BERNICK
+(mallauxte) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi -- kaj por mi.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu ion alian mi volis?
+
+KONSULO BERNICK
+Nu cxu, -- aux cxu ne? Mi ne tute komprenas vin.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Hm --
+
+KONSULO BERNICK
+Do ne malamo? Ne vengxo? Kial vi do revenis transen?
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Malnova amikeco ne rustas.
+
+KONSULO BERNICK
+Lona!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi jxuris en mi mem:
+La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.
+
+KONSULO BERNICK
+Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten --!
+
+(_Sxipkonstruisto Auxne_ venas kun _Olaf_ de la gxardeno.)
+
+KONSULO BERNICK
+(al li renkonte) Olaf!
+
+OLAF
+Patro, mi promesas, ke mi neniam plu --
+
+KONSULO BERNICK
+Forkuros?
+
+OLAF
+Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kauxzon por tio. De nun
+vi kresku, ne kiel heredanto de _mia_ vivotasko, sed kiel tiu, kiu
+mem havas vivotaskon atendanta.
+
+OLAF
+Kaj cxu mi ankaux rajtas farigxi, kion mi volas?
+
+KONSULO BERNICK
+Jes vi rajtas.
+
+OLAF
+Dankon. Do mi ne volas farigxi kolono de la socio.
+
+KONSULO BERNICK
+Nu? Kial ne?
+
+OLAF
+Ne, cxar mi kredas, ke tio estas vere teda.
+
+KONSULO BERNICK
+Vi farigxu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel gxi povas. -- Kaj Vi,
+Auxne --
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.
+
+KONSULO BERNICK
+Ni dauxrigos kune, Auxne; kaj pardonu al mi --
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Kiel? La sxipo do ne forvelos cxi-vespere.
+
+KONSULO BERNICK
+Gxi ecx ne forvelos morgaux. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon.
+Gxi bezonas pli profundan inspekton.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Okazu, sinjoro konsulo -- kaj ecx per novaj masxinoj!
+
+KONSULO BERNICK
+Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo cxe ni, kiu bezonas
+profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Auxne.
+
+SXIPKONSTRUISTO AUXNE
+Bonan nokton, sinjoro konsulo; -- kaj dankon, dankon, dankon! (Li
+eliras dekstre.)
+
+SINJORINO BERNICK
+Nun cxiuj estas for.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; cxiuj
+lumoj estingigxis en la fenestroj.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Cxu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?
+
+KONSULO BERNICK
+Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timigxos, kiam
+vi scios tion. Nun estas kvazaux mi revenis al konscio post
+venenigxo. Sed mi tion sentas, -- ke mi _povos_ denove farigxi juna
+kaj fresxa. Ho, venu pli proksimen, -- tuj apude cxirkaux mi. Venu
+Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; -- sxajnas al mi, ke mi
+ne vidis vin cxiujn tiujn cxi jarojn.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de frauxloanimoj;
+vi ne vidas la virinon.
+
+KONSULO BERNICK
+Vere, vere; kaj gxuste tial, -- nu, _tio_ staras fikse, Lona, -- vi
+ne forvojagxos de Betty kaj mi.
+
+SINJORINO BERNICK
+Ne, Lona, tion vi ne devas!
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Ne, kiel mi povus defendi forvojagxo de vi, junuloj, kiuj komencos
+establi hejmon? Cxu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni
+du maljunaj onklinoj --. Por kio vi rigardas?
+
+FRAUXLINO BERNICK
+Kiel la cxielo klarigxas. Kiel lumas super la maro. "La Palmo" havas
+la felicxon kun si.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Kaj la felicxon sursxipe.
+
+KONSULO BERNICK
+Kaj ni -- ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi.
+Sed ke gxi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj.
+_Tion_ mi ankaux lernis dum tiuj cxi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj
+estas la kolonoj de la socio.
+
+FRAUXLINO HESSEL
+Do vi lernis kadukan sagxon, bofrato. (metas la manon peze sur lian
+sxultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, -- _tiuj_ estas la
+kolonoj de la socio.
+
+
+Kurteno
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO ***
+
+***** This file should be named 20162.txt or 20162.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/0/1/6/20162/
+
+Produced by Andrew Sly
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.