diff options
Diffstat (limited to '20178-0.txt')
| -rw-r--r-- | 20178-0.txt | 5475 |
1 files changed, 5475 insertions, 0 deletions
diff --git a/20178-0.txt b/20178-0.txt new file mode 100644 index 0000000..b6433c2 --- /dev/null +++ b/20178-0.txt @@ -0,0 +1,5475 @@ +The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: John Gabriel Borkman + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN *** + + + + +Produced by Andrew Sly and Will Wurzel + + + + + +HENRIK IBSEN + +JOHN GABRIEL BORKMAN + +(1896) + +Tradukis +1997 +Odd Tangerud + +ISBN 82-91707-59-6 + + + +JOHN GABRIEL BORKMAN + +ROLOJ: + + JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. + SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino. + ERHART BORKMAN, studento, ilia filo. + FRAŬLINO ELLA RENTHEJM, ĝemelfratino de sinjorino Borkman. + SINJORINO FANNY WILTON. + VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo. + FRIDA FOLDAL, lia filino. + LA ĈAMBRISTINO de sinjorino Borkman. + + +(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la ĉefurbo en la +bieno de la familio Renthejm.) + + + + +UNUA AKTO + + +(La sidĉambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda, +paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardena +ĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estas +elvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en la +krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la +antaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiu +estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaŭe, estas unu pli +malgranda pordo. Antaŭe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de +dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun +ĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tablo +estas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsa +apogseĝo.) + +(_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia +kroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingita +aspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝia +densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en +dika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas +uzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.) + +(Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jen +aŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.) + +SINJORINO BORKMAN +(ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝi +flustras:) Erhart! Fine! + +(Ŝi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas +seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.) + +(La _ĉambristino_ iom poste envenas de la enireja ĉambro kun +vizitkarto sur pleto.) + +SINJORINO BORKMAN +(rapide) Ĉu la studento tamen venis? + +ĈAMBRISTINO +Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino — + +SINJORINO BORKMAN +(flankenmetas la kroĉaĵon) Nu, do sinjorino Wilton — + +ĈAMBRISTINO +(proksimiĝas) Ne; estas _fremda_ sinjorino — + +SINJORINO BORKMAN +(etendas manon por la karto) Ke mi vidu — (legas; rapide ekstaras +kaj rigardas la knabinon rigide) Ĉu vi estas certa, ke estas por +mi? + +ĈAMBRISTINO +Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman? + +ĈAMBRISTINO +Jes ja, tion ŝi faris. + +SINJORINO BORKMAN +(abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme. + +(La _ĉambristino_ malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj +mem eliras.) + +(_Fraŭlino Ella Renthejm_ venas en la ĉambron. Ŝi similas al la +fratino laŭ ekstero; sed ŝia vizaĝo havas pli suferan ol akran +esprimon. Ĝi ankoraŭ portas stampon de granda, karakterplena beleco +de pasintaj jaroj. La riĉa hararo estas kombita en naturajn buklojn +de la frunto, kaj estas tute arĝentoblanka. Ŝi estas vestita en +nigra veluro kun ĉapelo kaj mantelo kun pelta subŝtofo el la sama +materialo.) + +(Ambaŭ fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu +la alian. Ĉiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.) + +ELLA RENTHEJM +(kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en +surprizo, vi, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +(staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la +fingropintojn sur la tapiŝo.) Ĉu vi ne iras erare? La administranto +ja loĝas en la flanka domo, vi scias. + +ELLA RENTHEJM +Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaŭ. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu estas al mi, ke vi ion volas? + +ELLA RENTHEJM +Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi. + +SINJORINO BORKMAN +(venas antaŭen sur la planko) Nu, — do eksidu. + +ELLA RENTHEJM +Dankon; mi bone povas stari dume. + +SINJORINO BORKMAN +Tute kiel plaĉas al vi. Sed tamen iom malligu la +supervestaĵojn. + +ELLA RENTHEJM +(malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme ĉi tie — + +SINJORINO BORKMAN +Mi ĉiam frostas. + +ELLA RENTHEJM +(staras momenton ŝin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso +de la brakseĝo) Jes, — Gunhild, estas nun baldaŭ ok jaroj post +kiam ni laste vidis unu la alian. + +SINJORINO BORKMAN +(malvarme) Almenaŭ post kiam ni interparolis. + +ELLA RENTHEJM +Ĝuste dirite, interparolis, jes. — Ĉar vi certe foje vidis min, — +kiam mi devis fari mian jaran vojaĝon ĉi tien al la administranto. + +SINJORINO BORKMAN +Unu aŭ du fojojn, mi opinias. + +ELLA RENTHEJM +Ankaŭ mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_. + +SINJORINO BORKMAN +Estus malantaŭ la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj +ŝire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, — tio okazis ĉi +tie en la ĉambro ĉe mi — + +ELLA RENTHEJM +(deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild! + +SINJORINO BORKMAN +— la semajnon antaŭ ol li, — antaŭ ol li liberiĝis. + +ELLA RENTHEJM +(iras trans la planko) Ho, ne tuŝu do _tion_! + +SINJORINO BORKMAN +(firme sed mallaŭte) Estis la semajno antaŭ ol li, — la bankestro +denove liberiĝis. + +ELLA RENTHEJM +(antaŭen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun +momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Eĉ nur en pensoj resti +momenton je tio — oh! + +SINJORINO BORKMAN +(obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesiĝas turniĝi ĉirkaŭ ion +alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en +la mondo! Mi ne komprenas, ke tiaĵo, — io tiel terura povu trafi +solan familion! Kaj imagu, — _nian_ familion! Altrangan familion, +kiel la nian! Imagu ke tio trafis ĝuste _ĝin_! + +ELLA RENTHEJM +Ho Gunhild, — estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio +frapis. + +SINJORINO BORKMAN +Nu jes; sed pri ĉiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Ĉar estis ja +nur iom da arĝento — aŭ kelkaj paperoj, — kiuj perdiĝis por +_ili_. Sed por ni —! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam +estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La +senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute +ruinigata! + +ELLA RENTHEJM +(singarde) Diru al mi, Gunhild, — kiel li portas tion? + +SINJORINO BORKMAN +Erhart, vi aludas? + +ELLA RENTHEJM +Ne, — li mem. Kiel li portas tion? + +SINJORINO BORKMAN +(spirblovas moke) Ĉu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_? + +ELLA RENTHEJM +Demandas? Vi do ne bezonas demandi — + +SINJORINO BORKMAN +(mire rigardas ŝin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li? +Estas kune kun li? Foje serĉas lin? + +ELLA RENTHEJM +Eĉ ne tio! + +SINJORINO BORKMAN +(kiel antaŭe) _Li_, kiu devis sidi enŝlosata kvin jarojn! (frapas +la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas +sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! — +Ne, ne, ne, — neniam plu vidi lin! — Neniam! + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +Kontraŭ _li_, jes. + +ELLA RENTHEJM +Li tamen estas via edzo. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu li ne diris en la tribunalo, ke estis _mi_, kiu komencis ruinigi +lin? Ke mi disipis tro da mono —? + +ELLA RENTHEJM +(singardeme) Sed ĉu ne _estis_ ia vero en tio? + +SINJORINO BORKMAN +Sed ĉu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Ĉio devus ja esti +tiel sensence abunda — + +ELLA RENTHEJM +Tion mi ja scias. Sed ĝuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion +vi ja ne faris. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al +mi por disponi? Kaj kiun li ankaŭ mem disponis? Dek fojojn pli +disipe ol mi! + +ELLA RENTHEJM +(silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. _Grandparte_ +tamen. + +SINJORINO BORKMAN +(rikane) Jes, diriĝis ja ĉiam, ke ni devis “reprezenti”. Kaj sekve +li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro — kvazaŭ li +estus reĝo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaŭ li kvazaŭ +antaŭ reĝo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antaŭnomo, — tra la +tuta lando — ĝuste kvazaŭ li estus la reĝo mem. “John Gabriel”, +“John Gabriel”. Ĉiuj sciis kia grandegulo “John Gabriel” estas! + +ELLA RENTHEJM +(firme kaj varme) Tiam li ja _estis_ grandegulo. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min, +kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la +rimedojn. + +ELLA RENTHEJM +Ne, ne, — tion scietis ankaŭ ne aliuloj. + +SINJORINO BORKMAN +Ne gravis pri la aliuloj. Sed al _mi_ li devis diri la veron. Sed +tion li neniam faris! Li nur mensogis, — mensogis tiel senfunde por +mi — + +ELLA RENTHEJM +(interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis. +Sed li certe ne mensogis. + +SINJORINO BORKMAN +Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. — Sed +fine renversiĝis la tuto. Ĉio. La tuta gloro. + +ELLA RENTHEJM +(antaŭ si) Jes, ĉio renversiĝis — por _li_ — kaj por +aliuloj. + +SINJORINO BORKMAN +(rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, — mi ankoraŭ +ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu! + +ELLA RENTHEJM +(streĉita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri _tio_? + +SINJORINO BORKMAN +Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia +tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, +mi, vi sciu. — Iun, kiu lavu _pura_ ĉion, kion — kion la bankestro +ĵetis en la koton. + +ELLA RENTHEJM +Gunhild! Gunhild! + +SINJORINO BORKMAN +(kreskante) Vivas venĝanto, sciu! Iu kiu rebonigos ĉion, pri kio +lia patro estas kulpa al mi! + +ELLA RENTHEJM +Do Erhart. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, Erhart, — mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la +parencaron, la domon, la nomon. Ĉion, kio _eblas_ restariĝi. — +eble ankoraŭ pli. + +ELLA RENTHEJM +Kaj laŭ vi kiel _tio_ okazus? + +SINJORINO BORKMAN +Tio venu kiel ĝi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias, +ke ĝi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas ŝin demande) Ĉu — +Ella, — ĉu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de +post kiam li estis etulo? + +ELLA RENTHEJM +Ne, tion mi vere ne povas diri. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la ŝtormo estis +ekfuriozinta super — super ĉi tiu domo. + +ELLA RENTHEJM +Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +Ho ne, — mi ja ne povis. Kaj lia patro, — li estis leĝe ekskuzita, +— tie kie li sidis, — tiel bone gardata — + +ELLA RENTHEJM +(en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn —! Vi! + +SINJORINO BORKMAN +(kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, — +iu infano de John Gabriel! Tute kvazaŭ tiu infano estus via propra +— Forpreni ĝin de _mi_, — kaj vojaĝi hejmen kun ĝi. Kaj reteni +ĝin ĉe vi, jaron post jaro. Ĝis la knabo preskaŭ estis +plenkreska. (rigardas ŝin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella? +Kial vi retenis lin? + +ELLA RENTHEJM +Okazis ke mi tre kore ŝatis lin — + +SINJORINO BORKMAN +Pli ol mi, — lia patrino! + +ELLA RENTHEJM +(evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la +kreskado — + +SINJORINO BORKMAN +Erhart — malforteca! + +ELLA RENTHEJM +Jes, ŝajnis al mi, — almenaŭ tiam. Kaj la aero tie fore ĉe la +okcidenta marbordo estas multe pli milda ol ĉi tie, vi ja scias. + +SINJORINO BORKMAN +(ridetas amare) Hm. Ĉu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe +farinta por Erhart, vi. (ŝanĝas tonon) Nu, estas ja kompreneble; +vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonŝanca, vi, +Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via. + +ELLA RENTHEJM +(ofendita) Por tio _mi_ ne faris paŝon, — povas mi certigi al vi. +Mi ne havis — antaŭ longe longe poste — iun suspekton, ke la +paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, — ke ili +estis netuŝitaj — + +SINJORINO BORKMAN +Nu ja; tiaĵon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonŝanca. +(rigardas ŝin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis +prizorgi Erhart por mi —? Kiu do estis via celo pri tio? + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin) Mia celo —? + +SINJORINO BORKMAN +Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari +el li, mi pensas? + +ELLA RENTHEJM +(malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por fariĝi feliĉa +homo en nia mondo. + +SINJORINO BORKMAN +(spirblovas) Puh, — homoj en nia ekonomia stato havas sufiĉe por +pripensi ol pensi pri feliĉo. + +ELLA RENTHEJM +Kion do, — vi pensas? + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas ŝin malferme kaj serioze) Erhart devas antaŭ ĉio atenti, +ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la +lando plu videtas la ombron, kiun lia patro ĵetis super min — kaj +super sian filon. + +ELLA RENTHEJM +(esplore) Diru al mi, Gunhild, — ĉu _tio_ estas postulo, kiun +Erhart _mem_ metas por sia vivo —? + +SINJORINO BORKMAN +(mire) Jes, tion ni do esperu! + +ELLA RENTHEJM +— aŭ ĉu ĝi pli estas postulo, kiun _vi_ metas al li? + +SINJORINO BORKMAN +(mallonge) Mi kaj Erhart ĉiam metas la samajn postulojn al ni +mem. + +ELLA RENTHEJM +(peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi, +Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +(kaŝe triumfe) Jes, laŭdo kaj danko al Dio, — mi estas. Pri tio vi +fidu! + +ELLA RENTHEJM +Vi sekve funde tamen devas senti vin feliĉa. Spite al ĉiuj +aliaĵoj. + +SINJORINO BORKMAN +Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, — ĉiun momenton, vidu, — venas +drivanta tiu aliaĵo kiel kruda vetero super min. + +ELLA RENTHEJM +(kun ŝanĝita tono) Diru al mi —. Pli bone tuj. Ĉar vere estas pro +_tio_, ke mi venis ĉi tien al vi — + +SINJORINO BORKMAN +Kion? + +ELLA RENTHEJM +Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, — Diru al mi, +Erhart ja ne plu loĝas ĉi tie ĉe — ĉe vi aliuloj. + +SINJORINO BORKMAN +(malmole) Erhart ja ne _povas_ loĝi ĉi tie ĉe mi. Li devas loĝi +en la urbo — + +ELLA RENTHEJM +Tion li skribis al mi. + +SINJORINO BORKMAN +Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon ĉiun +vesperon. + +ELLA RENTHEJM +Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li? + +SINJORINO BORKMAN +Li ankoraŭ ne venis. Sed mi atendas lin ĉiun momenton. + +ELLA RENTHEJM +Jes, Gunhild, — li certe estas veninta. Ĉar mi aŭdas lin +supre. + +SINJORINO BORKMAN +(kun rapida okulĵeto) Supre en la granda salono? + +ELLA RENTHEJM +Jes. Mi ja aŭdas lin paŝadi tie supre de post kiam mi venis. + +SINJORINO BORKMAN +(turnas la okulojn for de ŝi) Ne estas li, tio, Ella. + +ELLA RENTHEJM +(surprize) Ĉu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do _estas_? + +SINJORINO BORKMAN +La bankestro. + +ELLA RENTHEJM +(malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman! + +SINJORINO BORKMAN +Tiel li paŝadas tien kaj reen. Antaŭen kaj malantaŭen. De mateno +al vespero. Tagon post tago. + +ELLA RENTHEJM +Mi vere aŭdis iun aludeton pri io — + +SINJORINO BORKMAN +Kredeblas. Aludiĝas certe ĉiaĵoj pri ni en la distrikto. + +ELLA RENTHEJM +Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje +ĉe si mem, — tie supre. Kaj vi ĉe vi mem ĉi tie malsupre. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, — tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili +liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. — Dum ĉiuj tiuj longaj +ok jaroj. + +ELLA RENTHEJM +Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke +estus ebla —! + +SINJORINO BORKMAN +(kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos fariĝi alimaniera. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin) Tio ĉi tamen estas terura vivo, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +Pli ol terura, sciu. Baldaŭ ne plu eltenebla. + +ELLA RENTHEJM +Mi bone komprenas. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉiame aŭdi liajn paŝojn tie supre. Ek de la frua mateno ĝis +malfrue en la nokto. — Kaj tiel aŭdeble kiel estas ĉi tie +malsupre. + +ELLA RENTHEJM +Jes, estas intense aŭdeble ĉi tie. + +SINJORINO BORKMAN +Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon paŝadanta en +kaĝo tie supre en la salono. Ĝuste rekte super mia kapo. +(aŭskultas kaj flustras) Aŭdu nur, vi! Aŭdu! Tien kaj reen, — +tien kaj reen iras la lupo. + +ELLA RENTHEJM +(gardeme) Ĉu ne povus ŝanĝiĝi, Gunhild? + +SINJORINO BORKMAN +(rifuzante) Li neniam faris alpaŝon por tio. + +ELLA RENTHEJM +Sed ĉu vi ne povus fari la unuan paŝon? + +SINJORINO BORKMAN +(ekagitiĝas) Mi! Post ĉio kion li pekis kontraŭ mi! — Ne dankon! +Prefere lasu la lupon daŭrigi sian paŝadon tie supre. + +ELLA RENTHEJM +Fariĝas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por +demeti la vestaĵojn. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, mi ja demandis al vi antaŭ — + +(_Ella Renthejm_ demetas de si mantelon kaj ĉapelon sur seĝon +ĉe la enireja pordo.) + +ELLA RENTHEJM +Ĉu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo? + +SINJORINO BORKMAN +(ridas amare) En socia rondo, vi aludas? + +ELLA RENTHEJM +Mi pensas kiam li eliras en la freŝan aeron. Ene sur la vojetoj en +la arbaro, aŭ — + +SINJORINO BORKMAN +La bankestro neniam eliras. + +ELLA RENTHEJM +Eĉ ne en la krepusko? + +SINJORINO BORKMAN +Neniam. + +ELLA RENTHEJM +(kortuŝata) Al tio li do ne povas devigi sin? + +SINJORINO BORKMAN +Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la +murŝranko. En la antaŭĉambro, vi scias — + +ELLA RENTHEJM +(al si mem) — tiu ŝranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj — + +SINJORINO BORKMAN +(kapsignas) Kaj foje, — malfrue vespere, — mi povas aŭdi lin +malsuprenveni — por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze +en la ŝtuparo, — kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la +salono. + +ELLA RENTHEJM +(silente) Ĉu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por +viziti lin? + +SINJORINO BORKMAN +Li _ne havas_ malnovajn amikojn. + +ELLA RENTHEJM +Li do havis multajn — foje. + +SINJORINO BORKMAN +Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li fariĝis por siaj amikoj +multekosta amiko, — li, John Gabriel. + +ELLA RENTHEJM +Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +(impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, +malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. +Estis ja nur mona perdo. Nenio alia. + +ELLA RENTHEJM +(ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute +sola. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciiĝas, ke maljuna kopiisto +aŭ kromskribisto foje venas supren al li. + +ELLA RENTHEJM +Nu tiel; certe estas iu, kiu nomiĝas Foldal. Ĉar mi scias ke tiuj +du estis amikoj en la juneco. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Ĉar +li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ — + +ELLA RENTHEJM +Sed _nun_ li do venas al Borkman? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio kompreniĝas; li nur +venas en la krepusko. + +ELLA RENTHEJM +Tiu Foldal, — ankaŭ _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, +je la bankroto. + +SINJORINO BORKMAN +(pase rimarkante) Jes, ŝajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom +da mono, ankaŭ li. Sed certe estis tute bagatela — + +ELLA RENTHEJM +(kun facila emfazo) Estis ĉio kion li posedis. + +SINJORINO BORKMAN +(ridetas) Nu, sed pro Dio, — tio kion _li_ posedis, estis do certe +tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli. + +ELLA RENTHEJM +Eĉ ne paroliĝis pri tio, — de Foldal, — dum la proceso. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan +rekompencon por tiu sensignifaĵo. + +ELLA RENTHEJM +(mire) Ĉu Erhart? Kiel povus Erhart _tion_? + +SINJORINO BORKMAN +Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis ŝin, — +tiel ke ŝi eble povos _fariĝi_ io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu, +— _tio_ certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta +fari por ŝi. + +ELLA RENTHEJM +Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi +opinias. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj Erhart ankaŭ aranĝis, ke ŝi povas lerni muzikon. Ŝi jam estas +tiel lerta, ke ŝi povas veni supren al — al li tie supre en la +salono, kaj ludi por li. + +ELLA RENTHEJM +Do li daŭre ŝatas muzikon? + +SINJORINO BORKMAN +Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis — kiam +li estis atendata — + +ELLA RENTHEJM +Kaj sur tiu ŝi ludas por li? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaŭ tion Erhart aranĝis. + +ELLA RENTHEJM +Sed ĉu la bedaŭrinda knabino devas iri tiun longan vojon ĉi tien? +Kaj poste hejmen al la urbo? + +SINJORINO BORKMAN +Ne, tion ŝi ne bezonas. Erhart aranĝis, ke ŝi povas esti ĉe +sinjorino, kiu loĝas ĉi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton — + +ELLA RENTHEJM +(vigle) Sinjorino Wilton! + +SINJORINO BORKMAN +Iu tre riĉa sinjorino. Iu kiun vi ne konas. + +ELLA RENTHEJM +Mi aŭdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas — + +SINJORINO BORKMAN +Jes, tute ĝuste. + +ELLA RENTHEJM +Erhart plurajn fojojn skribis pri ŝi. — Ĉu ŝi loĝas ĉi tie +nun? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, ŝi luprenis vilaon ĉi tie. Kaj nun ŝi transloĝis el la urbo +antaŭ iom da tempo. + +ELLA RENTHEJM +(iom hezitante) Laŭ onidiro ŝi eksedziĝis. + +SINJORINO BORKMAN +La edzo eble mortis antaŭ pluraj jaroj. + +ELLA RENTHEJM +Jes, sed ili eksedziĝis —. Li lasis sin eksedziĝi — + +SINJORINO BORKMAN +Li forvojaĝis de ŝi, tion li faris. La kulpo certe ne estis +ŝia. + +ELLA RENTHEJM +Ĉu vi konas ŝin iom pli proksime, Gunhild? + +SINJORINO BORKMAN +Ho jes, certe. Ŝi loĝas ja tute proksime. Kaj ŝi foje faras etajn +vizitojn. + +ELLA RENTHEJM +Kaj vi eble iom ŝatas ŝin? + +SINJORINO BORKMAN +Ŝi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia juĝo. + +ELLA RENTHEJM +En sia juĝo pri homoj, vi aludas? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, pleje pri homoj. Ŝi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde, +— la animon. Kaj tial ŝi vere adoras lin, — kiel kompreneble +estas. + +ELLA RENTHEJM +(iom ruze) Do ŝi eble konas Erhart ankoraŭ pli bone ol ŝi konas +vin? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, Erhart ofte renkontis ŝin en la urbo. Antaŭ ol ŝi transloĝis +ĉi tien. + +ELLA RENTHEJM +(senpripense) Kaj ŝi tamen transloĝis el la urbo? + +SINJORINO BORKMAN +(ekmiras kaj rigardas ŝin akre) _Tamen!_ Kion vi pensas +pri tio? + +ELLA RENTHEJM +(evite) Nu, Dio, — pensas —? + +SINJORINO BORKMAN +Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per +tio, Ella! + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild. +Vere estis io, kion mi pensis pri tio. + +SINJORINO BORKMAN +Nu, do diru malkaŝe! + +ELLA RENTHEJM +Unue mi volas diri _tion_ al vi, ke mi trovas, ke ankaŭ _mi_ kvazaŭ +havas rajton al Erhart. Aŭ ĉu vi tion ne trovas? + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li, +ja — + +ELLA RENTHEJM +Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed ĉar mi ŝatas lin — + +SINJORINO BORKMAN +(ridetas moke) Mian filon? Ĉu vi povas? Vi? Spite el ĉio? + +ELLA RENTHEJM +Jes, mi povas. Spite al ĉio. Kaj mi faras. Mi ŝatas Erhart. Tiom, +kiom _mi_ entute _povas_ ŝati homon — nuntempe. En mia aĝo. + +SINJORINO BORKMAN +Nu jes, jes, tiel estu; sed — + +ELLA RENTHEJM +Kaj tial, vidu, mi fariĝas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io +minacas lin. + +SINJORINO BORKMAN +Minacas Erhart! Jes, sed _kio_ minacas lin? Aŭ _kiu_ do minacas +lin? + +ELLA RENTHEJM +Tion faras unue _vi_, — en _via_ maniero — + +SINJORINO BORKMAN +(ekkrie) Mi! + +ELLA RENTHEJM +— kaj jen ankaŭ tiu sinjorino Wilton, — mi timas. + +SINJORINO BORKMAN +(momenton rigardas ŝin konsternite) Kaj tiaĵon vi povas kredi pri +Erhart! Pri mia propra filo! _Li_, kiu havas sian grandan mision por +plenumi! + +ELLA RENTHEJM +(supraĵe pasante diri) Ho kion, mision —! + +SINJORINO BORKMAN +(ekscitite) Kaj tion vi kuraĝas diri tiel moke! + +ELLA RENTHEJM +Ĉu vi opinias ke juna homo en la aĝo de Erhart, — sana kaj ĝoja, +— ĉu vi opinias, ke _li_ akceptas oferi sin por tiaĵo kiel +“misio”! + +SINJORINO BORKMAN +(forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias! + +ELLA RENTHEJM +(agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu mi ne kredas! + +ELLA RENTHEJM +Estas nur io, kion vi prirevadas. Ĉar se vi ne havis _tion_ por +alkroĉi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_, +kion vi pleje atendus, vi, Ella! + +ELLA RENTHEJM +(kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus — se vi ne povas +liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio. + +SINJORINO BORKMAN +(minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo! +_Vi!_ + +ELLA RENTHEJM +Mi volas liberigi lin el via potenco, — via superrego. + +SINJORINO BORKMAN +(triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj — Ĝis +lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu! + +ELLA RENTHEJM +Do mi volas regajni lin de vi! (raŭke; duone flustre) Ni du, ni +luktis antaŭe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild! + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas ŝin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis. + +ELLA RENTHEJM +(mokride) Ĉu vi daŭre opinias, ke tiu venko fariĝis gajno por +vi? + +SINJORINO BORKMAN +(sombre) Ne; — pri tio vi sange pravas. + +ELLA RENTHEJM +Eĉ ne ĉi tiun fojon fariĝos gajno por vi. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart! + +ELLA RENTHEJM +Ne; ĉar estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi! + +SINJORINO BORKMAN +Kaj nun _vi!_ + +ELLA RENTHEJM +(varme) Mi volas havi lian internan animon, — lian menson, — lian +tutan koron —! + +SINJORINO BORKMAN +(ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu ĉi mondo! + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin) Ĉu vi eble prizorgis _tion?_ + +SINJORINO BORKMAN +(ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Ĉu vi ne povis legi +tion el liaj leteroj? + +ELLA RENTHEJM +(kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj. + +SINJORINO BORKMAN +(incite) Mi profitis de tiuj ĉi ok jaroj — kiam mi havis lin sub +miaj okuloj, vidu. + +ELLA RENTHEJM +(sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Ĉu eblas rakonti tion al +mi? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, tio bone eblas. + +ELLA RENTHEJM +Do faru! + +SINJORINO BORKMAN +Mi nur diris al li tion, kio estas vero. + +ELLA RENTHEJM +Nu? + +SINJORINO BORKMAN +Mi ripete kaj ĉiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas +al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni +faras. Ke ni entute _kapablas_ vivi. + +ELLA RENTHEJM +Ne pli ol tio! + +SINJORINO BORKMAN +Ho, tiaĵo mordas, sciu. Tion mi mem sentas. + +ELLA RENTHEJM +Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antaŭe. + +SINJORINO BORKMAN +Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris ĉion el bona +koro. (rigardas ŝin en malica ĝojo) Nun li ne plu kredas tion, +Ella. + +ELLA RENTHEJM +Kion li do nun kredas? + +SINJORINO BORKMAN +Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al +si, ke onklino Ella neniam vojaĝas ĉi tien por viziti nin — + +ELLA RENTHEJM +(interrompante) Tion li sciis antaŭe! + +SINJORINO BORKMAN +Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi +min kaj — kaj tiun paŝadanton tie supre en la salono — + +ELLA RENTHEJM +Tiel ankaŭ estis. + +SINJORINO BORKMAN +El tio Erhart _nun_ ne kredas eron. + +ELLA RENTHEJM +Kion vi do nun igis lin kredi pri mi? + +SINJORINO BORKMAN +Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin. +Aŭ ĉu eble vi ne faras? Ĉu vi ne iam kovis penson tiri lin tute +for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras. + +ELLA RENTHEJM +(repuŝante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero +estis antaŭ la tribunalo. — Mi ne plu nutras tiujn pensojn. + +SINJORINO BORKMAN +Eĉ ne utilus al vi. Ĉar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon +al vi! Estas _mi_, kiun Erhart bezonas, — ne _vi_. Ĉar tial li +estas kvazaŭ morta por _vi_! Kaj vi por li! + +ELLA RENTHEJM +(malvarme, decide) Ni vidos. Ĉar nun mi restos ĉi tie. + +SINJORINO BORKMAN +(fiksrigardas ŝin) Ĉi tie en la bieno? + +ELLA RENTHEJM +Jes, ĉi tie. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉi tie — ĉe ni? Tute tranokte? + +ELLA RENTHEJM +Ĉi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu. + +SINJORINO BORKMAN +(regas sin) Jes, jes, Ella, — la bieno estas ja via. + +ELLA RENTHEJM +Ho jeno —! + +SINJORINO BORKMAN +Ĉio estas ja via. La seĝo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en +kiu mi turnas min sendorma, ĝi apartenas al vi. La manĝaĵo kiun ni +manĝas, ĝin ni ricevas pere de vi. + +ELLA RENTHEJM +Tio ne povas esti alimaniere aranĝita. Borkman ne povas havi propran +posedaĵon. Ĉar tuj iu venus forpreni ĝin de li. + +SINJORINO BORKMAN +Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj +indulgo. + +ELLA RENTHEJM +(malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko, +Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +Ne, tion vi ne povas. — Kiam vi deziros, ke ni forloĝiĝu? + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin) Forloĝiĝu? + +SINJORINO BORKMAN +(ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti +loĝanta sub la sama tegmento kiel vi! — Ne, do prefere al la +malriĉulejo aŭ eksteren sur la vojon! + +ELLA RENTHEJM +Bone. Do sendu kun mi Erhart — + +SINJORINO BORKMAN +Erhart! Mia propra filo! Mia infano! + +ELLA RENTHEJM +Jes, — ĉar tiam mi tuj revojaĝos hejmen. + +SINJORINO BORKMAN +(post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, — ĉu vi tion +_kuraĝas_, Gunhild? + +SINJORINO BORKMAN +(kun malmola rido) Ĉu mi _kuraĝas_! Igi mian filon elekti inter sia +patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuraĝas. + +ELLA RENTHEJM +(aŭskultante) Ĉu iu venas? Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas — + +SINJORINO BORKMAN +Do certe estas Erhart — + +(Iu frapas rapide sur la antaŭĉambra pordo, kiu poste senpere +malfermiĝas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun +supervestaĵoj, envenas. Malantaŭ ŝi la _ĉambristino_, kiu ne +ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo +restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela, +ŝvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Larĝaj, ruĝaj, ridantaj +lipoj. Viglaj okuloj. Riĉa, malhela hararo.) + +SINJORINO WILTON +Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman! + +SINJORINO BORKMAN +(iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _ĉambristino_; montras +al la ĝardena ĉambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu ĝin. +(La _ĉambristino_ serĉas la lampon kaj eliras kun ĝi.) + +SINJORINO WILTON +(vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, — ĉeestas ja vizitanto — + +(_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antaŭĉambran +pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. +Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.) + +ERHART BORKMAN +(gaje sur la sojlo) Kio do! Ĉu onklino Ella venis? (al ŝi; kaptas +ŝiajn manojn) Onjo, onjo! Ĉu estas vero! Ĉu _vi ĉi tie?_ + +ELLA RENTHEJM +(ĉirkaŭbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel +granda vi fariĝis! Ho, kiel bone estas revidi vin! + +SINJORINO BORKMAN +(akre) Kion tio signifu, Erhart, — ĉu vi staras vin kaŝante en la +antaŭa ĉambro? + +SINJORINO WILTON +(rapide) Erhart — Borkman venis kune kun mi. + +SINJORINO BORKMAN +(mezuras lin per la okuloj) Ĉu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via +patrino? + +ERHART +Mi nur devis enrigardi momenton ĉe sinjorino Wilton, — por serĉi +etan Frida. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu ankaŭ tiu fraŭlino Foldal kunestas? + +SINJORINO WILTON +Jes, ŝi staras ekstere en la enirejo. + +ERHART +(parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida. + +(Paŭzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas +ĝenite kaj iom senpacience; lia vizaĝo alprenas streĉitan kaj pli +malvarman aspekton.) + +(La _ĉambristino_ portas la lumigitan lampon en la ĝardenan +ĉambron, eliras kaj fermas la pordon post si.) + +SINJORINO BORKMAN +(kun deviga ĝentileco) Jes, sinjorino Wilton, — se vi do volas +pasigi la vesperon ĉi tie, vi — + +SINJORINO WILTON +Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas +alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas ŝin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas? + +SINJORINO WILTON +(ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj +de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, — se mi +okaze vidus lin. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas. + +SINJORINO WILTON +Jes, feliĉe. Ĉar li estis tiel bonvolema enrigardi ĉe mi, — pro +eta Frida. + +SINJORINO BORKMAN +(seke) Vi Erhart, — mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, +— tiujn Hinkels. + +ERHART +(incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom +senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi +konas aŭ ne konas. + +SINJORINO WILTON +Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatiĝas! Ĝojaj, gajaj, gastamaj +homoj. Sufiĉe da junaj virinoj. + +SINJORINO BORKMAN +(kun akcento) Se mi konas mian filon ĝuste, tio vere ne estas +societo por li, sinjorino Wilton. + +SINJORINO WILTON +Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaŭ li! + +SINJORINO BORKMAN +Jes, feliĉe li estas juna. Ne estus bone alimaniere. + +ERHART +Nu ja ja, patrino, — estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj +Hinkels hodiaŭ vespere. Kompreneble mi restos ĉi tie ĉe vi kaj +onklino Ella. + +SINJORINO BORKMAN +Mi ja certe sciis, mia kara Erhart. + +ELLA RENTHEJM +Ne, Erhart, — pro _mi_ vi tamen ne rezignu — + +ERHART +Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas +necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion aranĝu? Ĉu vere +konvenas? Vi ja jam respondis jes — en mia nomo. + +SINJORINO WILTON +(gaje) Babilaĵo! Ĉu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, +festenajn salonojn, — sola kaj forlasita — pensu nur! jen mi +respondos ne — en via nomo. + +ERHART +(longege) Jes, ĉar vi opinias, ke konvenas, mi — + +SINJORINO WILTON +(facile kaj forviŝante) Mi ofte en bonaj okazaĵoj respondis kaj jes +kaj ne — en mia nomo. Kaj ĉu vi forlasus vian onklinon nun, kiam +ŝi ĵus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, — ĉu tio estus ago +konvena al filo? + +SINJORINO BORKMAN +(malbone tuŝata) Filo? + +SINJORINO WILTON +Nu, _eduka_ filo do, sinjorino Borkman. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, tion vi do devas aldoni. + +SINJORINO WILTON +Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al +la propra, vera patrino. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu vi mem spertis tion? + +SINJORINO WILTON +Ho, je Dio, — mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus +havinta tian bonan nutropatrinon, ankaŭ mi, — mi eble ne estus +fariĝinta tiel — tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas. +(turnas sin al _Erhart_) Do oni bele restas hejme ĉe panjo kaj onjo +— trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaŭ, +adiaŭ, kara sinjorino! Adiaŭ, fraŭlino! (La sinjorinoj salutas +mute. Ŝi iras al la pordo.) + +ERHART +(postiras) Ĉu mi ne akompanu vin ioman distancon —? + +SINJORINO WILTON +(ĉe la pordo; averte) Eĉ ne paŝon vi akompanu min. Mi bone +kutimiĝis iri mian vojon sola. (haltas ĉe la pordo, rigardas lin +kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; — tion mi diras +al vi! + +ERHART +Kial mi gardu min? + +SINJORINO WILTON +(gaje) Jes, ĉar kiam mi iras malsupren laŭ la vojo, — sola kaj +forlasita, kiel dirite, — mi provos ĵeti runojn post vin. + +ERHART +(ridas) Nu, tiel! Ĉu vi nun volas provi _tion_ denove. + +SINJORINO WILTON +(duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi +diros interne, — vere el mia plej interna volo mi diros: Studento +Erhart Borkman, — prenu tuj vian ĉapelon! + +SINJORINO BORKMAN +Kaj jen li ĝin prenos, vi kredas? + +SINJORINO WILTON +(ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian ĉapelon. Kaj jen mi +diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la +galoŝojn! Je ĉio ne forgesu la galoŝojn! Kaj tiam postsekvu min! +Obee, obee, obee! + +ERHART +(kun devigita ŝercemo) Jes, je tio fidu. + +SINJORINO WILTON +(kun levita montrofingro) Obee! Obee! — Bonan nokton! + +(Ŝi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon +post si.) + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu ŝi vere faradas tiajn sorĉaĵojn? + +ERHART +Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur ŝerce. +(interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun. + +(Li devigas _Ella Renthejm_ eksidi en la apogseĝon ĉe la +forno.) + +ERHART +(staras iomete ŝin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan +vojaĝon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo? + +ELLA RENTHEJM +Fine fariĝis necese por mi nun, Erhart. + +ERHART +Ĉu? Kial do? + +ELLA RENTHEJM +Mi devis veni ĉi tien por fine paroli kun la kuracistoj. + +ERHART +Nu, estas ja bone! + +ELLA RENTHEJM +(ridetante) Ĉu vi trovas tion bona? + +ERHART +Ke vi fine ekdecidis, mi pensas. + +SINJORINO BORKMAN +(en la kanapo; malvarme) Ĉu vi estas malsana, Ella? + +ELLA RENTHEJM +(rigardas ŝin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana. + +SINJORINO BORKMAN +Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj — + +ERHART +Dum la tempo kiam mi estis ĉe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli +kun la doktoro. + +ELLA RENTHEJM +Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere +ne sentiĝis tiel malbone tiam. + +ERHART +Ĉu do estas pli malbone pri vi nun, onklino? + +ELLA RENTHEJM +Ho jes, mia knabo; nun fariĝis iom pli malbone pri mi. + +ERHART +Jes, sed do ne danĝere? + +ELLA RENTHEJM +Ho, estas kiel oni prenas tion. + +ERHART +(vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, — do vi ne devas revojaĝi +hejmen tiel frue. + +ELLA RENTHEJM +Ne, tion mi do certe ne faros. + +ERHART +Vi devas resti ĉi tie en la urbo. Ĉar ĉi tie vi ja povas elekti +inter la plej bonaj kuracistoj. + +ELLA RENTHEJM +Jes, estis mia penso, kiam mi forvojaĝis de hejme. + +ERHART +Kaj vi ankaŭ devas trovi vere bonan loĝejon, — iun hejmecan, +trankvilan pensionon. + +ELLA RENTHEJM +Mi enloĝiĝis ĉi-matene en la malnovan, kie mi antaŭe loĝis. + +ERHART +Nu jes, _tie_ estos hejmece por vi. + +ELLA RENTHEJM +Jes, sed mi tamen ne restos tie. + +ERHART +Ĉu? Kial ne? + +ELLA RENTHEJM +Ne, mi redecidiĝis, kiam mi venis ĉi tien. + +ERHART +(mire) Ĉu —? Redecidiĝis —? + +SINJORINO BORKMAN +(kroĉas; ne ekrigardas) Via onklino volas loĝi ĉi tie en sia +bieno, Erhart. + +ERHART +(rigardas ilin ambaŭ laŭvice) Ĉi tie! Ĉe ni! Ĉe ni aliuloj! — +Ĉu estas vero, onklino? + +ELLA RENTHEJM +Jes, mi nun faris la decidon. + +SINJORINO BORKMAN +(kiel antaŭe) Ĉio ja apartenas al via onklino, vi scias. + +ELLA RENTHEJM +Kaj mi restos ĉi tie, Erhart. Unue do. Ĝis plue. Mi instalos min +por mi mem. Tie en la administra alo — + +ERHART +Jes, en tio vi ĝustas. Tie vi ja ĉiam havas ĉambrojn pretaj. +(subite vigle) Tamen ĉu ne, onklino, — ke vi estas tre laca post la +vojaĝo? + +ELLA RENTHEJM +Ho, iom laca mi ja estas. + +ERHART +Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitiĝi frue. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin ridetante) Mi ja faros. + +ERHART +(vigle) Ĉar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaŭ — aŭ +iun alian tagon, vidu. Pri ĉio kaj kio ajn. Pri ĉio ajn. Vi kaj +panjo kaj mi. Ĉu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella? + +SINJORINO BORKMAN +(ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, — laŭ aspekto mi vidas, ke +vi volas foriri de mi! + +ERHART +(ekskuiĝas) Al kio vi aludas! + +SINJORINO BORKMAN +Vi volas iri al — al advokato Hinkels! + +ERHART +(senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, ĉu vi do opiniis, ke mi sidu ĉi +tie tenante onklinon Ella vekita ĝis malfrue en la nokto? Ŝi kiu +estas malsana, panjo. Pensu pri tio. + +SINJORINO BORKMAN +Vi volas viziti Hinkels, Erhart! + +ERHART +(senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, — ŝajnas al mi, ke mi ne +povas rezigni. Aŭ kion _vi_ diras, onjo? + +ELLA RENTHEJM +Vi agu prefere en plena libereco, Erhart. + +SINJORINO BORKMAN +(minace al ŝi) Vi volas disigi lin de mi! + +ELLA RENTHEJM +(ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild! + +(Muziko aŭdiĝas de supre.) + +ERHART +(tordas sin kvazaŭ en veo) Ho, mi ne eltenas tion ĉi! +(ĉirkaŭrigardas) Kie estas mia ĉapelo? (al _Ella_) Ĉu vi konas +tiun muzikon tie supre en la salono? + +ELLA RENTHEJM +Ne. Kiu tiu estas? + +ERHART +_Danse macabre_ ĝi estas. La danco de la mortintoj. Ĉu vi ne konas +la dancon de la mortintoj, onklino? + +ELLA RENTHEJM +(ridetas peze) Ankoraŭ ne, Erhart. + +ERHART +(al _sinjorino Borkman_) Panjo, — mi petas vin bele — permesu al mi +iri! + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin malmole) De via patrino? Vi tion do volas? + +ERHART +Mi revenos ĉi tien — eble morgaŭ! + +SINJORINO BORKMAN +(pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj +homoj! Ĉe — ĉe —; ne, mi eĉ ne volas pensi tion! + +ERHART +Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, ĝojaj vizaĝoj. Kaj tie +estas muziko, panjo! + +SINJORINO BORKMAN +(montras supren al la plafono) Ankaŭ tie supre estas muziko, +Erhart. + +ERHART +Jes, ĝuste _jena_ muziko, — estas tiu, kiu pelas min el la +domo. + +ELLA RENTHEJM +Ĉu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso? + +ERHART +Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias ĝin al li. Se mi nur mem evitas +aŭskulti ĝin. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin riproĉe) Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam +forgesu, ke vi havas vian grandan mision! + +ERHART +Ho, patrino, — ne elbuŝu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita +por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo! +(Li iras rapide tra la antaŭa ĉambro.) + +SINJORINO BORKMAN +(post mallonga silento) Vi tamen baldaŭ estos lin repreninta, vi, +Ella. + +ELLA RENTHEJM +Dio donu ke mi povus kredi tion. + +SINJORINO BORKMAN +Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos. + +ELLA RENTHEJM +Pro vi, vi pensas? + +SINJORINO BORKMAN +Pro mi aŭ — pro ŝi, la alia. + +ELLA RENTHEJM +Do prefere ŝi ol vi? + +SINJORINO BORKMAN +(kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere +ŝi ol vi. + +ELLA RENTHEJM +Neniel konsiderante kien li fine portiĝos — + +SINJORINO BORKMAN +Ŝajnas al mi, ke tio estus indiferenta. + +ELLA RENTHEJM +(prenas siajn supervestaĵojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni +du ĝemelfratinoj samopinias. — Bonan nokton, Gunhild. (Ŝi eliras +tra la antaŭa ĉambro.) + +(La muziko aŭdiĝas pli forte de supre en la salono.) + +SINJORINO BORKMAN +(staras momenton trankvile, skuiĝas, ŝrumpiĝas kaj flustras +senpere.) La lupo denove hurlas. — La malsana lupo. (Ŝi staras +momenton, kaj jen ĵetas sin sur la planktapiŝon, tordas sin vee kaj +flustras plende:) Erhart! Erhart, — estu fidela al mi! Ho, revenu +hejmen, kaj helpu vian patrinon! Ĉar mi ne plu toleras ĉi tiun +vivon! + + + + +DUA AKTO + + +(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la +Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapiŝoj, +montrantaj ĉas-scenojn kun paŝtistoj kaj paŝtistinoj, ĉio pale +senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli +proksime en la antaŭo estas piano. En la angulo fone maldekstre +estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda, +tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli +antaŭe ĉe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj seĝoj. La mebloj +estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras +eklumigitaj lampoj.) + +(_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano +aŭskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn +de _Danse macabre_.) + +(_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la +sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj +grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne +tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_ +estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca streĉita esprimo. +Malriĉe beligita en hela vestaĵo.) + +(La melodio atingis la finon. Silento.) + +BORKMAN +Ĉu vi povas diveni kie mi la unuan fojon aŭdis tonojn, kiel tiujn +ĉi? + +FRIDA +(rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman? + +BORKMAN +Estis malsupre en la minejoj. + +FRIDA +(ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj? + +BORKMAN +Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la +minejojn. — Tie malsupre la erco kantas. + +FRIDA +Ĉu, — ĝi kantas? + +BORKMAN +(kapjesas) Kiam ĝi malfiksiĝas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas +ĝin, — tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj +liberigas ĝin. Tial la erco kantas — el ĝojo — en sia +maniero. + +FRIDA +Kial ĝi faras tion, sinjoro Borkman? + +BORKMAN +Ĝi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn. + +(Li paŝadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj +dorse.) + +FRIDA +(sidas iomete atendante; rigardas sian horloĝon kaj ekstaras.) +Pardonu, sinjoro Borkman, — sed bedaŭrinde mi devas foriri, mi. + +BORKMAN +(haltas antaŭ ŝi) Ĉu vi jam volas foriri? + +FRIDA +(metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble +embarasata) Ĉar mi dungiĝis ien ĉi tiun vesperon. + +BORKMAN +Ien, kie okazos kunestado? + +FRIDA +Jes. + +BORKMAN +Kaj tie vi aŭskultigos vin por la ĉeestantoj? + +FRIDA +(mordas sian lipon) Ne — mi ludos por ilia dancado. + +BORKMAN +Nur por dancado? + +FRIDA +Jes; ili volas danci post la vespermanĝo. + +BORKMAN +(staras ŝin rigardante) Ĉu vi kutime ludas por danco? Tiel +ĉirkaŭe en la domoj? + +FRIDA +(surmetas la supervestaĵojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon, +mi —. Estas ja ĉiam ioma enspezo per tio. + +BORKMAN +(pridemandante) Ĉu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi +sidas ludante al danco? + +FRIDA +Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni +la dancadon. + +BORKMAN +(kapsignas) Estas ĝuste _tio_, kion mi volus scii. (paŝadas +maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, — _tio_, ne povante +_mem_ partopreni, tio estas la plej peza el ĉio. (haltas) Sed por vi +estas unu afero, kiu kontraŭpesas tion, Frida. + +FRIDA +(rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman? + +BORKMAN +Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta +dancantaro kune. + +FRIDA +(ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa. + +BORKMAN +(averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke +vi dubas pri vi mem! + +FRIDA +Sed je Dio, kiam neniu scias? + +BORKMAN +Ke vi nur mem scias, estas sufiĉe. — Kie vi ludos ĉi tiun +vesperon? + +FRIDA +Estas ĉe advokato Hinkels. + +BORKMAN +(subite rigardas ŝin akre) Hinkels, vi diras! + +FRIDA +Jes. + +BORKMAN +(kun ŝiranta rideto) Ĉu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo? +Ĉu _li_ povas igi homojn viziti sin? + +FRIDA +Jes, venos multaj homoj, laŭ tio kion diras sinjorino Wilton. + +BORKMAN +(impete) Sed kiaj homoj! Ĉu vi povas diri al mi tion? + +FRIDA +(iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, — efektive mi scias ke +studento Borkman iros tien ĉi-vespere. + +BORKMAN +(mire) Erhart! Mia filo? + +FRIDA +Jes, li vizitos. + +BORKMAN +El kio vi tion scias? + +FRIDA +Li mem diris. Antaŭ horo. + +BORKMAN +Ĉu li do estas ĉi tie hodiaŭ? + +FRIDA +Jes, li estis ĉe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon. + +BORKMAN +(esplore) Ĉu vi scias, ĉu li ankaŭ estis ĉi tie? Ĉu li envenis +por paroli kun iu malsupre, mi aludas? + +FRIDA +Jes, li faris viziteton al la sinjorino. + +BORKMAN +(amare) Aha, — kompreneble. + +FRIDA +Sed estis fremda sinjorino ĉe ŝi, mi pensas. + +BORKMAN +Nu? Ĉu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas. + +FRIDA +Ĉu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li +venu ankaŭ ĉi tien supren al _vi_? + +BORKMAN +(akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras +viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun. + +FRIDA +Do ne, mi nenion diros. — Bonan nokton, sinjoro Borkman. + +BORKMAN +(paŝadas ĉirkaŭe grumblante) Bonan nokton. + +FRIDA +Eble mi povos malsuprenkuri la helican ŝtuparon? Estas pli +rapide. + +BORKMAN +Kompreneble, — kuru vi la ŝtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton +por vi! + +FRIDA +Bonan nokton, sinjoro Borkman. + +(Ŝi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.) + +(Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi ĝin, sed ne faras. +Ĉirkaŭrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas paŝadi sur +la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre, +— la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine +li iras al la skribotablo, aŭskultas transen al la tapetpordo, +rapide prenas manspegulon, rigardas en ĝin kaj ĝustigas sian +koltukon.) + +(Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion aŭdas, rapide +rigardas tien, sed silentas.) + +(Iom poste denove frapiĝas; ĉi tiun fojon pli forte.) + +BORKMAN +(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la +tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu! + +(_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas +kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa, +griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola +felta ĉapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li +suprenŝovas sur la frunton.) + +BORKMAN +(ŝanĝas teniĝon, kaj rigardas la envenanton per duone +seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, ĉu estas nur vi. + +FOLDAL +Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi. + +BORKMAN +(kun severa rigardo) Cetere ŝajnas al mi, ke vi venas iom +malfrue. + +FOLDAL +Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru +piede. + +BORKMAN +Sed kial vi ĉiam marŝas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute +proksime. + +FOLDAL +Marŝi estas pli saniga. Kaj ankaŭ estas ja dek oeroj ŝparitaj. — +Nu, ĉu do Frida ĵus estis ĉi tie ludante por vi? + +BORKMAN +Ŝi ĵus en tiu ĉi momento foriris. Ĉu vi ne renkontis ŝin +ekstere? + +FOLDAL +Ne, mi ne vidis ŝin dum longaj tempoj. De post kiam ŝi enloĝiĝis +en la domo de tiu sinjorino Wilton. + +BORKMAN +(eksidas en la sofo kaj montras mane al seĝo) Bonvolu eksidu ankaŭ +vi, Vilhelm. + +FOLDAL +(eksidas sur la rando de la seĝo) Multajn dankojn (rigardas lin +pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post +kiam Frida eliris de la hejmo. + +BORKMAN +Ho ĉu, — sufiĉe do restas por vi. + +FOLDAL +Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola, +kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Ĉiuj la aliuloj +tute ne komprenas min. + +BORKMAN +(sombre, rigardas antaŭen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero. +_Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La +amaso, la multo, — ĉiuj la meznombruloj, — ili ne komprenas nin, +Vilhelm. + +FOLDAL +(rezigne) Poviĝus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni +povas ja ĉiam atendadi pri ĝi ankoraŭ ioman tempon. (kun +plorstrangulata voĉo) Sed estas io, kio estas ankoraŭ pli amara, +sciu. + +BORKMAN +(ekscite) Nenio estas pli amara ol tio! + +FOLDAL +Jes, estas, John Gabriel. Mi ĵus nun havis doman scenon — antaŭ ol +mi ekiris ĉi tien. + +BORKMAN +Ĉu? Kial jeno? + +FOLDAL +(ekdirege) Tiuj hejme — ili malestimas min. + +BORKMAN +(ekscitite) Malestimas —! + +FOLDAL +(viŝas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaŭ ĝi vere +aperiĝis. + +BORKMAN +(iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edziĝis. + +FOLDAL +Estis ja preskaŭ neniu elekto por mi. Kaj cetere, — edziĝi oni ja +deziras, kiam oni komencas atingi iun aĝon. Kaj tiel reduktita, tiel +genuestaranta kiel mi tiam estis — + +BORKMAN +(eksaltas kolera) Ĉu tio ĉi estu akuzo kontraŭ mi? Riproĉo —! + +FOLDAL +(timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel —! + +BORKMAN +Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompiĝis sur la +bankon —! + +FOLDAL +(trankviligante) Sed mi do ne kulpigas _vin_ por _tio_! Dio kompatu +min —! + +BORKMAN +(grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona. + +FOLDAL +Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke +ŝi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed sufiĉe bona +ŝi tamen estas. — Ne, sed estas la infanoj, sciu — + +BORKMAN +Mi povis tion pensi. + +FOLDAL +Ĉar la infanoj, — ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve +pli da postuloj al la vivo. + +BORKMAN +(rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin, +Vilhelm? + +FOLDAL +(ektiras la ŝultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi +devas ja konfesi — + +BORKMAN +(proksimiĝas kaj metas la manon sur lian brakon) Ĉu ili do ne +scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj? + +FOLDAL +Jes, kompreneble ili _tion_ scias. Sed tio neniel impresas ilin. + +BORKMAN +Do ili estas nekomprenemaj, ĉar via tragedio estas bona. Tion mi +kredas plene kaj fide. + +FOLDAL +(klarigante) Ĉu vi ne trovas, ke estas sufiĉe bonaj scenoj en ĝi, +John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari ĝin akceptata — +(komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru +al vi ion, kion mi ŝanĝis — + +BORKMAN +Ĉu vi kunprenis ĝin? + +FOLDAL +Jes, mi kunprenis ĝin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis ĝin +por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin aŭskulti akton aŭ +du — + +BORKMAN +(evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon. + +FOLDAL +Nu ja, kiel vi volas. + +(_Borkman_ paŝadas sur la planko. Foldal repakas la +manuskripton.) + +BORKMAN +(haltas antaŭ li) Vi pravas en tio, kion vi ĵus diris, — ke vi +neniun karieron faris. Sed _tion_ mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam +la horo de restariĝo iam sonoriĝos por mi — + +FOLDAL +(volas ekstari) Ho, dankon al vi —! + +BORKMAN +(kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la +horo de restariĝo sonoriĝos por mi —. Kiam ili komprenos, ke ili +ne povas esti sen mi —. Kiam ili venos supren ĉi tie en la salonon +— kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn +de la banko —! La nova banko, kiun ili starigis — sed ne povas +estri — (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antaŭe, kaj +frapas sin sur la brusto) _Ĉi tie_ mi volas stari kaj akcepti ilin! +Kaj estu aŭdata kaj pridemandata kiujn kondiĉojn John Gabriel +Borkman metos por ke — (haltas subite kaj rigardas al _Foldal_) Vi +rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili +_devas, devas, devas_ iam veni al mi? Ĉu vi ne kredas! + +FOLDAL +Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel. + +BORKMAN +(denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. _Scias_ tion +senskue certe — ke ili venos. — Se mi ne havus tiun certecon, — mi +estus antaŭ longe pafinta al mi kuglon tra la kapo. + +FOLDAL +(timeme) Ho ne, pro ĉio en la mondo —! + +BORKMAN +(pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Ĉiun tagon, ĉiun +horon mi povas atendi ilin ĉi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min +preta por akcepti ilin. + +FOLDAL +(kun suspiro) Se ili do venus tre baldaŭe. + +BORKMAN +(maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh +ne — pri ĝi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiel mi +foje sentas min? + +FOLDAL +Nu? + +BORKMAN +Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafiĝis al kriplulo en sia unua +batalo. + +FOLDAL +(metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankaŭ mi havas. + +BORKMAN +Nu ja, tiel en minora afero. + +FOLDAL +(kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por _mi_, John +Gabriel. + +BORKMAN +(impete) Jes, sed _mi_, kiu estus povinta krei milionojn! Ĉiujn +tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en +sennombro! La akvofalojn! La ŝtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj +la ŝipliniojn tra la tuta mondo. Ĉion, ĉion mi estus sola +starigita! + +FOLDAL +Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiaĵo antaŭ kiu vi cedus. + +BORKMAN +(premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi ĉi tie kiel pafvundita +birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antaŭvenas min, — kaj forprenas +ĉion de mi, pecon post peco! + +FOLDAL +Tiel ankaŭ pri _mi_, vi sciu. + +BORKMAN +(sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis ĉe la celo. Se mi +estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Ĉiuj deponaĵoj +estus tiam reprenitaj. Ĉiuj la valoraĵoj, kiujn mi per kuraĝa mano +utiligis, ili denove kuŝus en sia loko kiel antaŭe. La kapturnige +grandaj akciosocietoj estis ĝuste antaŭ sia realiĝo. Eĉ ne unu +sola opulo perdus oeron — + +FOLDAL +Ja, je Dio — kiel ege proksima vi estis — + +BORKMAN +(en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Ĝuste meze +en la tagoj de decido! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiun krimon mi +tenas kiel la plej fian fareblan de homo? + +FOLDAL +Ne. Diru! + +BORKMAN +Ne estas mortigo. Ne rabo aŭ nokta ŝtelenrompo. Eĉ ne falsa ĵuro. +Ĉar ĉiuj tiaĵoj fariĝas pleje kontraŭ homoj, kiujn oni malamas, +aŭ kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni. + +FOLDAL +Sed la plej fia do, John Gabriel? + +BORKMAN +(emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko. + +FOLDAL +(iom dubinde) Jes, sed aŭskultu nun — + +BORKMAN +(ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laŭ via aspekto. +Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en +la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Ĉiun opan grajnon! — Ne, vi +sciu, — la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn +de amiko, — aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al +unu sola, duope, kvazaŭ flustro en malplena, malhela, ŝlosita +ĉambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute +trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj +tian amikon mi havis. — Kaj li estis tiu, kiu frakasis min. + +FOLDAL +Mi ja scietas al kiu vi aludas. + +BORKMAN +Ne estis faldaĵo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuraĝis malkaŝi +por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraŭ mi la +armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane. + +FOLDAL +Mi neniam povis kompreni, kial li —. Ja, subparoliĝis tamen multe +tiam. + +BORKMAN +Pri kio subparoliĝis? Diru. Mi ja scias nenion. Ĉar mi ja tuj — +izoliĝis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm? + +FOLDAL +Vi estus ja ministro, oni diris. + +BORKMAN +Ofertiĝis al mi. Sed mi rifuzis. + +FOLDAL +Do ne staris al li en la vojo. + +BORKMAN +Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min. + +FOLDAL +Nu, _en tiu okazo_ mi vere ne komprenas — + +BORKMAN +Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm. + +FOLDAL +Nu? + +BORKMAN +Estis — iaspeca virina historio, vi sciu. + +FOLDAL +Virina historio? Ne do, John Gabriel —? + +BORKMAN +(interrompante) Jes, jes, jes, — pri tiuj malnovaj, stultaj +historioj ni ne plu parolu. — Nu, ministro fariĝis nek li nek +mi. + +FOLDAL +Sed alte supren li atingis. + +BORKMAN +Kaj mi en la abismon. + +FOLDAL +Ho, estas terura tragedio — + +BORKMAN +(kapsignas al li) Preskaŭ same terura kiel la _via_, ŝajnas al mi, +kiam mi pripensas. + +FOLDAL +(naive) Jes, eĉ same terura. + +BORKMAN +(ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaŭ iu +komedio. + +FOLDAL +Komedio? Tio ĉi? + +BORKMAN +Jes, tiel kiel ŝajnas, ke ĝi evoluas nun. Ĉar nun vi aŭdu — + +FOLDAL +Nu do? + +BORKMAN +Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis. + +FOLDAL +Ne. + +BORKMAN +Dum ni du sidas ĉi tie, ŝi sidas tie malsupre ludante al danco por +li, kiu perfidis kaj ruinigis min. + +FOLDAL +Pri tio mi eĉ ne havis scieton. + +BORKMAN +Jes, ŝi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al — la grandsinjora +domo. + +FOLDAL +Nu ja, bedaŭrinda infano — + +BORKMAN +Kaj ĉu vi povas diveni por kiu ŝi ludas inter la aliuloj? + +FOLDAL +Nu? + +BORKMAN +Por mia filo, sciu. + +FOLDAL +Ĉu? + +BORKMAN +Jes; — kiel ŝajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en +la vico de dancantoj ĉi-vespere. Ĉu do ne estas komedio, kiel mi +diras? + +FOLDAL +Jes, sed do li certe nenion scias. + +BORKMAN +Kion li ne scias? + +FOLDAL +Li ne scias, kiel _li_ — tiu — nu — + +BORKMAN +Vi tamen povas diri la nomon. Mi eĉ toleras aŭdi ĝin nun. + +FOLDAL +Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel. + +BORKMAN +(sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas ĝin, sciu, — tiel +certe kiel mi sidas ĉi tie. + +FOLDAL +Sed ĉu vi povas imagi, ke li serĉus societon en _tiu_ domo! + +BORKMAN +(agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule +kiel mi. Mi kuraĝas ĵuri ke li staras ĉe la flanko de miaj +malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur +faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min. + +FOLDAL +Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en _tiu_ lumo? + +BORKMAN +Kiu? Ĉu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino — de post +kiam li havis ses — sep jarojn. Kaj nun poste — lia patrino! + +FOLDAL +Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraŭ ili. + +BORKMAN +(ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaŭ ili incitis lin +kontraŭ mi, ĉu vi ne aŭdas! + +FOLDAL +(cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris. + +BORKMAN +(kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon +por ni! Fuŝigas nian tutan sorton, — nian tutan venkan iron. + +FOLDAL +Tamen ne ĉiuj! + +BORKMAN +Ĉu? Menciu unu solan, kiu tamen taŭgas! + +FOLDAL +Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne taŭgas. + +BORKMAN +(spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj +virinoj, — kiam oni ne konas ilin! + +FOLDAL +(varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel feliĉige kaj +tiel benite pensi, ke tie ekstere, ĉirkaŭe, tre fore, — _tie_ +tamen troviĝas la vera virino. + +BORKMAN +(senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, ĉesu pri tiu poezia +babilaĵo! + +FOLDAL +(profunde ofendita rigardas lin) Ĉu vi nomas mian plej sanktan +kredon poezia babilaĵo! + +BORKMAN +(malmole) Jes, mi faras! Estas tio ĉi, kio kaŭzis, ke vi neniam +antaŭeniĝis en la mondo. Se vi forpelus ĉiujn tiaĵojn, mi povus +ankoraŭ helpi vin surpieden — helpi vin supren. + +FOLDAL +(dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas. + +BORKMAN +Mi _povos_, kiam mi nur regajnos la potencon. + +FOLDAL +Sed tio estas ja tre longe estonta espero. + +BORKMAN +(impete) Ĉu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al +tio! + +FOLDAL +Mi ne scias kion respondi al vi. + +BORKMAN +(ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate) +Do mi ne plu bezonas vin. + +FOLDAL +(ekstaras de la seĝo) Ne bezonas —! + +BORKMAN +Ĉar vi ne kredas, ke mia sorto ŝanĝiĝos — + +FOLDAL +Tamen mi ja ne povas kredi kontraŭ ĉiu racio! — Kontentigon vi +devus ja havi — + +BORKMAN +Daŭre! Daŭre! + +FOLDAL +Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed _tiom_ mi tamen legis dum +miaj tagoj — + +BORKMAN +(rapide) Neeble, vi opinias? + +FOLDAL +Ne ekzistas prejudikato por tiaĵo. + +BORKMAN +Ne estas necesa por esceptuloj. + +FOLDAL +La leĝo ne konas tiajn konsiderojn. + +BORKMAN +(akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm. + +FOLDAL +(senpere plektas la manojn) Ĉu vi tion diras tute serioze? + +BORKMAN +(rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni +reciproke. Plej bone ke vi ne revenu. + +FOLDAL +Vi do deziras, ke mi forlasu vin? + +BORKMAN +(ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin. + +FOLDAL +(kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio. + +BORKMAN +Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi. + +FOLDAL +(skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel. + +BORKMAN +Ĉu vi ne sidadis ĉi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en +min? + +FOLDAL +Ne estis mensogo tiom longe, kiam _vi_ kredis pri _mia_ voko. Tiom +longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi. + +BORKMAN +Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaŭ trompis nin mem +— ambaŭ. + +FOLDAL +Sed ĉu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel? + +BORKMAN +(ridetas amare) Jes, trompi, — tio estas amikeco. Jen vi pravas. +Tiun sperton mi iam antaŭe faris. + +FOLDAL +(rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel +senkonsidere. + +BORKMAN +(pli mola voĉo) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en _tia_ afero. + +FOLDAL +Eble pli ol vi mem scias. + +BORKMAN +_Mi_? + +FOLDAL +(kviete) Jes, vi. Ĉar mi mem havis miajn dubojn — foje, vi sciu. La +terura dubo — ke mi fuŝis la vivon pro imagaĵo. + +BORKMAN +Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj. + +FOLDAL +Tial estis por mi tiel konfideme, veni ĉi tien, kaj apogi min al vi, +kiu kredis. (prenas sian ĉapelon) — Sed nun vi estas kiel fremdulo +por mi. + +BORKMAN +Ankaŭ vi por mi. + +FOLDAL +Bonan nokton, John Gabriel. + +BORKMAN +Bonan nokton, Vilhelm. (_Foldal_ eliras maldekstre) + +(_Borkman_ staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras +movon, kvazaŭ li volus revoki _Foldal_, sed hezitas pripense, kaj +komencas paŝadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse. +Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon. +Fariĝas duonlume en la salono.) + +(Iom poste frapiĝas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.) + +BORKMAN +(apud la tablo, skuiĝas, turnas sin kaj demandas laŭte) Kiu frapas? +(neniu respondo; frapiĝas denove) + +BORKMAN +(restas staranta) Kiu estas? Envenu! + +(_Ella Renthejm_, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la +pordo. Ŝi estas vestita en sia nigra robo kiel antaŭe, kun la +mantelo malfirme ĵetita sur la ŝultroj.) + +BORKMAN +(rigardas ŝin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi? + +ELLA RENTHEJM +(fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman. +(Ŝi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.) + +BORKMAN +(staras kiel fulme frapita, rigardas ŝin sendeturne kaj flustras +duonlaŭte) Ĉu estas — estas Ella? Ĉu estas Ella Renthejm? + +ELLA RENTHEJM +Jes. — Estas _“via”_ Ella, — kiel vi nomis min en antaŭa tempo. +Iam. Antaŭ tiuj multaj — multaj jaroj. + +BORKMAN +(kiel antaŭe) Jes, estas vi, Ella, — mi vidas tion nun. + +ELLA RENTHEJM +Ĉu vi rekonas min? + +BORKMAN +Jes, nun mi komencas — + +ELLA RENTHEJM +La jaroj atakis min forte kaj aŭtune, Borkman. Ĉu ne ŝajnas al +vi? + +BORKMAN +(devigite) Vi iom ŝanĝiĝis. Je la unua rigardo — + +ELLA RENTHEJM +Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laŭ la nuko. Tiujn, kiujn vi +ŝatis vindi ĉirkaŭ viajn fingrojn. + +BORKMAN +(rapide) Ĝuste! Nun mi vidas, Ella. Vi ŝanĝis la hararanĝon. + +ELLA RENTHEJM +(kun malĝoja rideto) Ĝuste. Estas pro la hararanĝo. + +BORKMAN +(deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en ĉi tiu regiono de la +lando. + +ELLA RENTHEJM +Mi ja ĵus venis. + +BORKMAN +Kial vi vojaĝis ĉi tien, — nun mezvintre? + +ELLA RENTHEJM +Tion vi aŭdos. + +BORKMAN +Ĉu estas io, kion vi intencas pri _mi_? + +ELLA RENTHEJM +Ankaŭ pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe +pasinte. + +BORKMAN +Vi certe estas laca. + +ELLA RENTHEJM +Jes, mi estas laca. + +BORKMAN +Ĉu vi ne volas eksidi? _Jen_, — en la sofon. + +ELLA RENTHEJM +Jes, dankon. Mi bezonas sidi. + +(Ŝi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antaŭan angulon de +la sofo. _Borkman_ staras apud la tablo kun la manoj dorse ŝin +rigardante. Mallonga silento.) + +ELLA RENTHEJM +Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontiĝis vizaĝon +vizaĝe, Borkman. + +BORKMAN +(sombre) Ege, ege longe de post tiam. Ĉiuj tiuj teruraĵoj +interkuŝas. + +ELLA RENTHEJM +Tuta homa vivo interkuŝas. Forĵetita homa vivo. + +BORKMAN +(rigardas ŝin akre) Forĵetita! + +ELLA RENTHEJM +Jes, ĝuste forĵetita. Por ni ambaŭ. + +BORKMAN +(en malvarma komerca voĉtono) Mi ankoraŭ ne konsideras mian vivon +kiel forĵetitan. + +ELLA RENTHEJM +Nu, sed _mia_ vivo do? + +BORKMAN +En tio vi mem kulpas, Ella. + +ELLA RENTHEJM +(kun skuiĝo) Kaj _tion_ diras _vi_! + +BORKMAN +Vi povus bone fariĝi feliĉa sen mi. + +ELLA RENTHEJM +Ĉu vi tion kredas? + +BORKMAN +Se vi mem volus. + +ELLA RENTHEJM +(amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti +min — + +BORKMAN +Sed lin vi rifuzis — + +ELLA RENTHEJM +Jes, mi faris. + +BORKMAN +Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro — + +ELLA RENTHEJM +(moke) — jaron post jaro mi rifuzis la feliĉon, vi do pensas? + +BORKMAN +Vi povus bone fariĝi feliĉa ankaŭ kun _li_. Kaj tiam _mi_ estus +savita. + +ELLA RENTHEJM +Vi —? + +BORKMAN +Jes, tiam vi estus min savinta, Ella. + +ELLA RENTHEJM +Kiel, vi pensas? + +BORKMAN +Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaŭ viaj rifuzadoj, — viaj +eternaj rifuzoj. Kaj li faris venĝon. Ĉar tion li facile povis, — +li, kiu havis en sia depono ĉiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn +leterojn. Tiujn li uzis, — kaj tiam estis for pri mi, — ĝis plue +do. Jen, pri ĉio tio vi kulpas, Ella! + +ELLA RENTHEJM +Jen, jen, Borkman, — reale do, eble estas _mi_, kiu estas ŝuldanto +al _vi_. + +BORKMAN +Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri ĉio, por kio mi devas +danki vin. Vi igis la bienon ĉi tie, la tutan bienon, aljuĝi al vi +ĉe la aŭkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por — via +fratino. Vi prenis Erhart al vi, — zorgis por li en ĉiuj manieroj — + +ELLA RENTHEJM +— tiom longe kiom permesiĝis — + +BORKMAN +— permesiĝis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn +hejmajn problemojn. — Kiel mi volis diri, — mi scias kion vi oferis +por mi kaj via fratino. Sed vi _povis_ ja ankaŭ tion fari, Ella. Sed +memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla. + +ELLA RENTHEJM +(ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna +kaj varma animo kaj koro por Erhart, — kaj ankaŭ por vi, _tio_ +pelis min! + +BORKMAN +(interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiaĵojn. Mi +kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu +faris vin kapabla. + +ELLA RENTHEJM +(ridetas) Hm, kapabla, kapabla — + +BORKMAN +(fervore) Jes, ĝuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus +fariĝonta, — kiam mi povis ŝpari nek parencojn nek amikojn, — +kiam mi devis kapti — kaj ankaŭ kaptis la milionojn, kiuj estis +konfiditaj al mi, — tiam mi ŝparis ĉion, kio estis via, ĉion kion +vi posedis, — kvankam mi estus povinta preni kaj prunti ĝin — kaj +uzi ĝin — kiel ĉion la ceteran. + +ELLA RENTHEJM +(malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj ĝuste, Borkman. + +BORKMAN +Tiel ja estas. Kaj tial, — kiam ili venis kaj prenis min, — ili +ankaŭ trovis ĉion vian netuŝita en la kelo de la banko. + +ELLA RENTHEJM +(ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, — — kial vi vere ŝparis +ĉion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion? + +BORKMAN +Kial? + +ELLA RENTHEJM +Jes, kial? Diru. + +BORKMAN +(akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi +min, se mi ne sukcesus? + +ELLA RENTHEJM +Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj. + +BORKMAN +Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko. + +ELLA RENTHEJM +Jes, sed kial tamen —? + +BORKMAN +(ŝultrotiras) Je Dio, Ella, — ne estas facile memori kialojn, kiuj +estas dudek jarojn aĝaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola, +cerbumante pri ĉiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus +realigindaj, ŝajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al +mi estron de aerŝipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante +grandegan balonon por veli supre trans nesekura, danĝeroplena +oceano. + +ELLA RENTHEJM +(ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko. + +BORKMAN +(senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas +pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis +havi vin kaj la vian kun mi en la balono. + +ELLA RENTHEJM +(en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial! + +BORKMAN +(ne ŝin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en +tia vojaĝo. + +ELLA RENTHEJM +Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la +estonto — + +BORKMAN +La vivo ne ĉiam estas la plej kara. + +ELLA RENTHEJM +(senspire) Ĉu tiel estis por vi tiam? + +BORKMAN +Ŝajnas al mi tiel. + +ELLA RENTHEJM +Ke _mi_ estis la plej kara, kiun vi sciis? + +BORKMAN +Jes, ŝvebas antaŭ mi io tia. + +ELLA RENTHEJM +Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis +min — kaj edzinigis alian — iun alian! + +BORKMAN +Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj +konsideroj, — nu do, _aliaj_ konsideroj, — kiuj devigis min. Sen +_lia_ kunhelpo mi povus nenien veni. + +ELLA RENTHEJM +Do perfidis min pro — pli altaj konsideroj. + +BORKMAN +Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis _vin_, kiel prezon +por la helpo. + +ELLA RENTHEJM +Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marĉandado. + +BORKMAN +Ne havis elekton. Devis venki aŭ fali. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Ĉu tio povas esti vero, kion vi +diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo? + +BORKMAN +Kaj tiam kaj poste, — longe longe poste. + +ELLA RENTHEJM +Kaj vi tamen marĉandis min for. Marĉandadis pri la rajto de via amo +kun alia viro. Vendis mian amon por — por bankestra ofico! + +BORKMAN +(sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella. + +ELLA RENTHEJM +(ekstaras sovaĝe kaj skuite de la sofo) Krimulo! + +BORKMAN +(skuiĝas sed regas sin) Tiun vorton mi aŭdis antaŭe. + +ELLA RENTHEJM +Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraŭ leĝo kaj +juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de ĉiuj tiuj akcioj kaj +obligacioj — aŭ kio ajn, kio tio estis, — kiom vi pensas, ke mi +zorgas pri ĝi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam ĉio +disfalis sur vin — + +BORKMAN +(streĉite) Kio tiam, Ella? + +ELLA RENTHEJM +Kredu min, mi tolerus ĉion ĝoje kun vi. La malhonoron, la +ruiniĝon, — ĉion, ĉion mi helpus vin porti — + +BORKMAN +Ĉu vi tion volus? Ĉu povus? + +ELLA RENTHEJM +Kaj volus kaj povus. Ĉar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura +krimo — + +BORKMAN +Kiun! Al kio vi aludas? + +ELLA RENTHEJM +Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono — + +BORKMAN +(gapas al ŝi) Vi freneziĝis. + +ELLA RENTHEJM +(paŝas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon +de morto! + +BORKMAN +(retiras sin al la piano) Ĉu vi freneziĝas, Ella? + +ELLA RENTHEJM +Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Ĉu vi komprenas, kion +tio signifas? Rakontiĝas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas +neniu pardono. Mi neniam antaŭe komprenis, kio tio estas. Nun mi +komprenas. La granda nepardonebla peko, — estas la peko murdi la +amovivon en iu homo. + +BORKMAN +Kaj tion vi diras, ke mi faris? + +ELLA RENTHEJM +Vi _faris_. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antaŭ +nun ĉi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild +anstataŭe, — tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran +nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artaĵojn +ŝiaflanke. Kaj mi preskaŭ pensas, ke mi malestimis vin iomete — +spite al ĉio. Sed _nun_ mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi +_amis_! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion +vi estis preta vendi por profito. _Tio_ estas la duobla murdo, por +kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia! + +BORKMAN +(malvarma kaj sinrega) Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan +animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon +tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte ŝajnas, +ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta +mondo. + +ELLA RENTHEJM +Ne, efektive mi ne faras. + +BORKMAN +Nur via propra kora afero — + +ELLA RENTHEJM +Nur ĝi! Nur ĝi! Vi pravas. + +BORKMAN +Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la +plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas +anstataŭi alia — + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin kun rideto) Ĉu vi tion spertis, kiam vi estis preninta +Gunhild kiel edzinon? + +BORKMAN +Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankaŭ _tion._ Mi +volis meti sub mian potencon ĉiujn fontojn de potenco en ĉi tiu +lando. Ĉion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de +riĉaĵoj — tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj +tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj. + +ELLA RENTHEJM +(perdita en memoro) Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni +priparolis viajn celojn — + +BORKMAN +Jes, kun vi mi povis paroli, Ella. + +ELLA RENTHEJM +Mi ŝercis pri viaj planoj, kaj demandis, ĉu vi volus veki ĉiujn la +dormantajn spiritojn de la oro. + +BORKMAN +(kapsignas) Mi memoras tiun esprimon. (malrapide) Ĉiujn la +dormantajn spiritojn de la oro. + +ELLA RENTHEJM +Sed vi ne prenis tion por ŝerco. Vi diris: “Jes, jes, Ella, estas +ĝuste tio, kion mi volas.” + +BORKMAN +Tiel ankaŭ _estis_. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la +piedingon —. Kaj _tio_ dependis tiam de unu sola viro. Li povis, +kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, — se mi +miaflanke — + +ELLA RENTHEJM +Ĝuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, — +kaj kiu senlime amis vin. + +BORKMAN +Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu +ajn alia kondiĉo — + +ELLA RENTHEJM +Kaj vi akceptis. + +BORKMAN +(impete) Jes, mi faris, Ella! Ĉar la potencavido estis tiel +nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. _Devis_ akcepti. Kaj li +helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj +mi altiĝis kaj altiĝis. Jaron post jaro mi altiĝis — + +ELLA RENTHEJM +Kaj _mi_ estis kvazaŭ forviŝita el via vivo. + +BORKMAN +Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella. + +ELLA RENTHEJM +(post mallonga, pensema silento) Borkman, — ĉu ne ŝajnas al vi, ke +kvazaŭ kuŝis kondamno super nia tuta rilato? + +BORKMAN +(rigardas ŝin) Kondamno? + +ELLA RENTHEJM +Jes. Ĉu ne ŝajnas al vi? + +BORKMAN +(maltrankvila) Jes. Sed kiel vere —? (ekdire) Ho, Ella, — mi +baldaŭ ne plu scias, kiu pravas, — aŭ vi aŭ mi! + +ELLA RENTHEJM +Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis ĉiun homan ĝojon en mi. + +BORKMAN +(timeme) Tion do ne diru, Ella! + +ELLA RENTHEJM +Ĉiu ina, homa ĝojo almenaŭ. De la tempo, kiam la bildo de vi +komencis estingiĝi en mi, mi ekzistis kvazaŭ sub suneklipso. Dum +ĉiuj tiuj jaroj fariĝis por mi pli kaj pli malloge, — fine tute +neeble, ami iun vivantan estaĵon. Nek homojn, nek bestojn aŭ +plantojn. Nur tiun unu solan — + +BORKMAN +Kiun tiun unu solan —? + +ELLA RENTHEJM +Erhart, kompreneble. + +BORKMAN +Erhart —? + +ELLA RENTHEJM +Erhart, — vian, vian filon, Borkman. + +BORKMAN +Ĉu li do kuŝis tiel varme sur via koro? + +ELLA RENTHEJM +Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom +longe kiom mi povis? Kial? + +BORKMAN +Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel ĉio la cetera. + +ELLA RENTHEJM +(en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam +sentis kompatemon — de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne +kapablis. Se venis malriĉa, malsata infano en mian kuirejon, +frostante kaj plorante kaj petegante iom da manĝaĵo, mi igis la +kuiristinon okupiĝi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la +infanon al mi mem, varmigi ĝin apud mia propra forno, ĝoji vidante +ĝin satmanĝi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare +memoras! Estas _vi_, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte +malfekunda interne — kaj ankaŭ ekstere! + +BORKMAN +Nur ne por Erhart. + +ELLA RENTHEJM +Ne. Ne por _via_ filo. Sed cetere por ĉio, ĉio, kio vive moviĝas. +Vi fraŭdis min pri la ĝojo de patrino kaj feliĉo en la vivo. Kaj +ankaŭ pri la ĉagrenoj kaj la larmoj. Kaj _tio_ estus eble la plej +korŝira perdo por mi, vi sciu. + +BORKMAN +Ĉu jenon vi diras, Ella? + +ELLA RENTHEJM +Kiu scias? Eble estus la ĉagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus +al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi _ne povis_ rezigni pri +la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis +lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, — ĝis, —. +Aĥ! + +BORKMAN +Ĝis kio? + +ELLA RENTHEJM +Ĝis lia patrino, — lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de +mi. + +BORKMAN +Li devis ja forlasi vin. Ĉi tien al la urbo. + +ELLA RENTHEJM +(tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne +la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo! + +BORKMAN +(kun malica esprimo en la okuloj) Hm, — ĝin vi certe ne perdis, +Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantaĝo de iu ĉi tie +malsupre en la — ĉambra etaĝo. + +ELLA RENTHEJM +Mi _estas_ perdinta Erhart ĉi tie. Kaj _ŝi_ gajnis lin reen. Aŭ +ankaŭ iu alia. Tio lumas sufiĉe el la leteroj, kiujn li foje +skribas al mi. + +BORKMAN +Sekve estas por serĉi lin hejmen al vi, ke vi venas ĉi tien? + +ELLA RENTHEJM +Jes, se _tio_ estus farebla, mi —! + +BORKMAN +Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Ĉar _vi_ havas ja la pli +grandan kaj unuan postulon pri li. + +ELLA RENTHEJM +Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj ĉi tie? Se li ne venas +libervole, — mi tute ne havas lin. Kaj estas _tio_, kion mi devas! +Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano! + +BORKMAN +Vi devas memori, ke Erhart estas en la aĝo de dudekoj. Longe vi ne +povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas +vin. + +ELLA RENTHEJM +(kun peza rideto) Ne necesus daŭri tre longe. + +BORKMAN +Ĉu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas ĝis la +fino de viaj tagoj. + +ELLA RENTHEJM +Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas daŭri tre longe. + +BORKMAN +(ekmiras) Kion vi diras per tio? + +ELLA RENTHEJM +Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn? + +BORKMAN +Ĉu _vi_? + +ELLA RENTHEJM +Vi tion ne scias? + +BORKMAN +Ne, vere ne — + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin en surprizo) Ĉu Erhart ne rakontis tion? + +BORKMAN +En la momento mi vere tion ne memoras. + +ELLA RENTHEJM +Entute li eble ne parolis pri mi? + +BORKMAN +Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte +vidas lin. Preskaŭ neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de +mi. For, for, vi komprenas. + +ELLA RENTHEJM +Ĉu vi scias tion certe, Borkman? + +BORKMAN +Jes certe mi scias. (ŝanĝas voĉtonon) Nu, sed vi do estis malsana, +Ella? + +ELLA RENTHEJM +Jes, mi estis. Kaj nun ĉi-aŭtune ĝi tiom graviĝis, ke mi devis +veni ĉi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj. + +BORKMAN +Kaj vi eble jam parolis kun ili? + +ELLA RENTHEJM +Jes, hodiaŭ antaŭtagmeze. + +BORKMAN +Kion ili do diris? + +ELLA RENTHEJM +Ili donis al mi plenan certecon pri _tio_, kion mi longe scietis — + +BORKMAN +Nu? + +ELLA RENTHEJM +(simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas, +Borkman. + +BORKMAN +Ho, vi do ne kredu tion, Ella! + +ELLA RENTHEJM +Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aŭ savo, vi sciu. La +kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraŭ ĝi. Ili devas lasi ĝin +iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi ĝin. Nur iomete +mildigi, eble. Kaj _tio_ ja tamen estas bona. + +BORKMAN +Ho, sed povas ankoraŭ longe daŭri, — vi fidu min. + +ELLA RENTHEJM +Povas eble daŭri tra la vintro, ili diris. + +BORKMAN +(senpripense) Nu jes, — la vintro ja estas longa, ĝi. + +ELLA RENTHEJM +(silente) Ĝi almenaŭ estas sufiĉe longa por mi. + +BORKMAN +(vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano +evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj saĝe —? El kio ĝi +venus? + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn +animskuiĝojn. + +BORKMAN +(ekflamiĝante) Animskuiĝojn! Aha, mi komprenas! Estus _mi_, kiu +kulpus! + +ELLA RENTHEJM +(en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue _tion_ priparoli nun! Sed mi +_devas_ reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaŭ ol mi forpasos! +Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu ĉion, +kio estas vivo, — forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen _ĉi tie_ +postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj +sopireme, — tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li +perdis. + +BORKMAN +(post mallonga paŭzo) Prenu lin, Ella, — se vi povos gajni lin. + +ELLA RENTHEJM +(vigle) Vi donas vian konsenton? Ĉu vi _povas?_ + +BORKMAN +(sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Ĉar mi tamen +ne posedas lin. + +ELLA RENTHEJM +Dankon, dankon almenaŭ por la ofero! — Sed mi havas ankoraŭ ion +por peti vin. Grandan aferon por _mi_, Borkman. + +BORKMAN +Nu, do diru. + +ELLA RENTHEJM +Vi eble trovos tion infanece de mi, — eble vi ne komprenos — + +BORKMAN +Ekdiru, — nu do diru. + +ELLA RENTHEJM +Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos — + +BORKMAN +Ne, eble ne estos — + +ELLA RENTHEJM +Kaj mi intencas transporti ĉion al Erhart. + +BORKMAN +Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman. + +ELLA RENTHEJM +(varme) Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin. + +BORKMAN +Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta. + +ELLA RENTHEJM +(kapsignas malrapide) Jes, tiel ĝuste estas. Kiam mi mortos, — tiam +ankaŭ mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso. +Neniiĝi el la estado — eĉ la nomo — + +BORKMAN +(ekscitas) Hah, — mi vidas kien vi celas! + +ELLA RENTHEJM +(pasie) Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post +mi! + +BORKMAN +(rigardas ŝin akre) Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon +de la ŝarĝo porti la nomon de sia patro. Jen la afero. + +ELLA RENTHEJM +Neniel tio! Mi mem spite kaj ĝoje portus ĝin kune kun vi! Sed +patrino, kiu baldaŭ mortos —. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj +scias, Borkman. + +BORKMAN +(malvarme kaj fiere) Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti +mian nomon sola. + +ELLA RENTHEJM +(kaptas kaj premas liajn manojn) Dankon, dankon! Nun estas plenumita +reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi +povis. Ĉar kiam _mi_ estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos +post mi! + +(La tapetpordo malfermiĝas. _Sinjorino Borkman_ kun la granda +tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.) + +SINJORINO BORKMAN +(en furioza ekscito) Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel! + +ELLA RENTHEJM +(retiras sin malantaŭen) Gunhild! + +BORKMAN +(akre kaj minace) Supren ĉi tien al mi, neniu havas permeson +veni! + +SINJORINO BORKMAN +(paŝon internen) Mi prenas al mi tiun permeson. + +BORKMAN +(kontraŭ ŝin) Kion vi volas al mi? + +SINJORINO BORKMAN +Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontraŭ malbonaj +potencoj. + +ELLA RENTHEJM +La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild! + +SINJORINO BORKMAN +(malmole) Lasu tion kiel estas. (minace, kun levita brako) Sed _tion_ +mi diras, — la patran nomon li portu! Kaj portu ĝin alte antaŭen +al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi +sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia. + +(Ŝi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.) + +ELLA RENTHEJM +(skuita kaj ekscitita) Borkman, — Erhart pereos en tiu ĉi +veteraĉo. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj +iri malsupren al ŝi. + +BORKMAN +(rigardas ŝin) Ni? Ankaŭ mi, vi pensas? + +ELLA RENTHEJM +Kaj vi kaj mi. + +BORKMAN +(skuas la kapon) Ŝi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun +mi iam revis rompi el la montoj. + +ELLA RENTHEJM +Do provu tion nun! + +BORKMAN +(ne respondas; necerta; staras ŝin rigardante) + + + + +TRIA AKTO + + +(La sidĉambro de _sinjorino Borkman._ La lampo daŭre lumas +antaŭ la kanapotablo. Ene en la ĝardena ĉambro estas estingite kaj +mallume.) + +(_Sinjorino Borkman_, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa, +interna impeto tra la antaŭĉambra pordo, iras al la fenestro kaj +tiras la kurtenon iom flanken; poste ŝi iras al la kahelforno kaj +eksidas, sed baldaŭ eksaltas kaj iras por tiri la sonorigŝnuron. +Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste ŝi denove +sonorigas; ĉi tiun fojon pli impete.) + +(Iom poste envenas la _ĉambristino_ el la antaŭa ĉambro. Ŝi +aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte ŝi vestis sin en tuta +rapideco.) + +SINJORINO BORKMAN +(senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du +fojojn! + +ĈAMBRISTINO +Jes, sinjorino, mi ja aŭdis. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj vi tamen ne venas. + +ĈAMBRISTINO +(malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestaĵojn, mi +scias. + +SINJORINO BORKMAN +Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por serĉi mian +filon. + +ĈAMBRISTINO +(rigardas ŝin en surprizo) Ĉu mi serĉu la studenton? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, ĉar mi volas paroli kun +li. + +ĈAMBRISTINO +(acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston ĉe la +administranto. + +SINJORINO BORKMAN +Kial tio? + +ĈAMBRISTINO +Por ke li jungu antaŭ la sledo. Tia terura, neĝa vetero kia estas +ĉi-vespere. + +SINJORINO BORKMAN +Ho, tio ne gravas. Nur rapidiĝu! Estas ja tute proksime trans la +angulo. + +ĈAMBRISTINO +Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj ĉe la angulo, tio. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, efektive estas. Ĉu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato +Hinkels? + +ĈAMBRISTINO +(moke) Ho ĉu, estas _tie_, ke la studento estas ĉi-vespere? + +SINJORINO BORKMAN +(ekmiras) Jes, kie li alie estus? + +ĈAMBRISTINO +(formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas, +mi. + +SINJORINO BORKMAN +Kie, vi pensas. + +ĈAMBRISTINO +Ĉe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas ŝin. + +SINJORINO BORKMAN +Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn +_tie._ + +ĈAMBRISTINO +(duone murmurante) Ŝajne ili diras, ke li venas tien ĉiutage. + +SINJORINO BORKMAN +Estas nur babilaĵo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj +serĉu lin. + +ĈAMBRISTINO +(rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros. + +(Ŝi volas eliri tra la antaŭĉambro. En la sama momento tiu +pordo malfermiĝas. _Ella Renthejm_ kaj _Borkman_ aperas sur la +sojlo.) + +SINJORINO BORKMAN +(ŝancelas paŝon malantaŭen) Kion tio ĉi signifu! + +ĈAMBRISTINO +(timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do! + +SINJORINO BORKMAN +(flustras al la _ĉambristino_) Diru, ke li venu tujtuje! + +ĈAMBRISTINO +(mallaŭte) Jes ja, sinjorino. + +(_Ella Renthejm_ kaj, post ŝi, _Borkman_ venas en la ĉambron. La +_ĉambristino_ ŝteliras malantaŭ ili tra la pordo kaj fermas post +si.) + +(Mallonga paŭzo.) + +SINJORINO BORKMAN +(denove sinrega, turnas sin al _Ella_) Kion li volas ĉi tie malsupre +ĉe mi? + +ELLA RENTHEJM +Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +Tion li neniam antaŭe provis. + +ELLA RENTHEJM +Ĉi-vespere li volas. + +SINJORINO BORKMAN +La lastan fojon kiam ni staris vidalvide — estis en la tribunalo. +Tiam mi alvokiĝis por doni klarigon — + +BORKMAN +(proksimiĝas) Kaj ĉi-vespere estas _mi_, kiu volas doni +klarigon. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin) _Vi!_ + +BORKMAN +Ne pri tio, kion mi krimis. Ĉar _tion_ konas ja la tuta mondo. + +SINJORINO BORKMAN +(tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas +tion. + +BORKMAN +Sed ĝi ne scias _kial_ mi krimis. Kial mi _devis_ krimi. La homoj ne +komprenas, ke mi _devis_, ĉar mi estis mi mem, — mi estis John +Gabriel Borkman, — kaj neniu alia. Kaj estas pri _tio_, ke mi provos +doni al vi klarigon. + +SINJORINO BORKMAN +(skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaŭ +ne. + +BORKMAN +En propraj okuloj ili povas absolvi. + +SINJORINO BORKMAN +(repuŝe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi sufiĉe pensis pri tiuj +viaj sombraj aferoj. + +BORKMAN +Ankaŭ mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la ĉelo — kaj aliloke — +mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi +havis ankoraŭ pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por +nova traktado — por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis ĝin. Mi +estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra +juĝisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, — tion mi kuraĝas diri. Mi +paŝadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis +ĉiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antaŭe kaj malantaŭe +same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la +jura rezulto al kiu mi ĉiam revenas, estas _tiu_, ke la sola +kontraŭ kiu mi krimis, — estas mi mem. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj ĉu do kontraŭ mi? Kaj kontraŭ via filo? + +BORKMAN +Vi kaj li enteniĝas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi +mem. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi +ruinigis? + +BORKMAN +(pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon +ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kuŝis dise en la lando, profunde +en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el +la aliuloj aŭdis tion. Nur mi sola. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, por brulstampo por la nomo Borkman. + +BORKMAN +Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, ĉu ili ne agus +ĝuste kiel mi? + +SINJORINO BORKMAN +Neniu, neniu krom vi farus tion. + +BORKMAN +Eble ne. Sed tiam estus tial, ĉar ili ne havus talentojn kiel mi. +Kaj se ili _estus_ tion farinta, ili ne tion farus kun _miaj_ celoj. +La ago tiuokaze fariĝus iu alia. — Bone kaj mallonge, mi absolvis +min mem. + +ELLA RENTHEJM +(mole kaj pete) Ho, sed ĉu vi kuraĝas diri tion tiel sekure, +Borkman? + +BORKMAN +(kapsignas) Absolvis min _tiurilate._ Sed jen venas la granda, +premanta memkulpigo. + +SINJORINO BORKMAN +Kiu estas _ĝi_? + +BORKMAN +Mi pasigis tie supre forĵetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo! +La saman tagon kiam mi liberiĝis, mi estus devinta eliri en la +realan vivon, — elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi +estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la +altejoj, — pli alten ol iam antaŭe, — spite al tio, kio kuŝas +intermeze. + +SINJORINO BORKMAN +Ho, fariĝus nur vivi la saman vivon denove, — kredu min. + +BORKMAN +(skuas la kapon, kaj rigardas ŝin instrue) Nenio nova okazos. Sed +_tio_ kio _estas okazinta_, tio ankaŭ ne ripetiĝas. Estas la okulo, +kiu ŝanĝas la agon. La renaskita okulo ŝanĝas la malnovan agon. +(interrompante) Nu, tion vi ne komprenas. + +SINJORINO BORKMAN +(mallonge) Ne, tion mi ne komprenas. + +BORKMAN +Ne, _tio_ estas ĝuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon ĉe +unu sola homa animo. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin) Neniam, Borkman? + +BORKMAN +Escepte ĉe unu — eble. Antaŭ longe, longe. En la tagoj kiam mi +pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam ĉe iu ajn! +Neniun havis mi, por esti sufiĉe atentema por ekstari kaj voki min, +— sonorigi por mi kiel matena horloĝo, — instigi min al memfida +laboro denove —.Kaj ankaŭ presi en min, ke mi nenion neripareblan +estas farinta. + +SINJORINO BORKMAN +(ridas moke) Nu, _tion_ vi tamen bezonas esti enpresinta de +ekstere. + +BORKMAN +(en ŝvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo ĥore siblas, ke mi +estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam +mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove +kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj _ĝi_ absolvas min! + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al _mi_ por demandi pri +tio kion vi nomas kompreno? + +BORKMAN +Ĉu utilus — se mi estus veninta al vi? + +SINJORINO BORKMAN +(svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, — +_tio_ estas la kerno en la tuto. + +BORKMAN +(fiere) Mi amis la potencon — + +SINJORINO BORKMAN +La potencon, jes! + +BORKMAN +— la potencon krei homan feliĉon vaste, vaste ĉirkaŭ mi! + +SINJORINO BORKMAN +Vi iam havis potencon fari _min_ feliĉa. Ĉu vi uzis ĝin por +tio? + +BORKMAN +(sen ŝin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas — en +ŝiprompiĝo. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj via propra filo! Ĉu vi uzis vian potencon — aŭ ĉu vi vivis +kaj agis por fari _lin_ feliĉa? + +BORKMAN +Lin mi ne konas. + +SINJORINO BORKMAN +Ne, tio estas vero. Vi eĉ ne konas lin. + +BORKMAN +(malmole) Por tio vi, — vi, lia patrino, prizorgis. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion _mi_ +prizorgis. + +BORKMAN +Vi? + +SINJORINO BORKMAN +Jes, ĝuste mi. Mi sola. + +BORKMAN +Do diru. + +SINJORINO BORKMAN +Vian reputacion mi prizorgis. + +BORKMAN +(kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja +kvazaŭ mi jam estus morta. + +SINJORINO BORKMAN +(akcentite) Tia vi ja estas. + +BORKMAN +(malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne +ankoraŭ! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi +vekiĝis. Saniĝis denove. Atendas ankoraŭ vivo antaŭ mi. Mi povas +vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas — Kaj +certe ankaŭ vi vidos tion. + +SINJORINO BORKMAN +(suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie +kie vi kuŝas! + +ELLA RENTHEJM +(indigne) Gunhild! Gunhild, — kiel vi do povas voli —! + +SINJORINO BORKMAN +(ne ŝin aŭskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la +tombon. + +BORKMAN +La hontomonumenton vi certe pripensas. + +SINJORINO BORKMAN +(kreskanta animskuiĝo) Ho ne, ne estu iu monumento el ŝtono aŭ +metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribaĵon en la +monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaŭ aro da +vivanta heĝo, el arboj kaj arbustoj dense, dense ĉirkaŭ via tomba +vivo. Tie kovriĝos ĉio la malluma, kiu iam _estis_. Kaŝiĝos en +forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman. + +BORKMAN +(raŭke kaj tranĉe) Kaj _tiun_ amoverkon _vi_ volas plenumi? + +SINJORINO BORKMAN +Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuraĝas pensi. Sed mi edukis +helpanton por meti sian vivon sole en tion ĉi. _Li_ trapasu sian +vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo +fariĝos kvazaŭ estingita ĉi tie supre sur la tero! + +BORKMAN +(sombre kaj minace) Ĉu al Erhart vi aludas, do diru tuj. + +SINJORINO BORKMAN +(lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li, +pri kiu vi volas rezigni — kiel pentofaro por viaj propraj agoj. + +BORKMAN +(kun okulĵeto al _Ella_) Kiel pentofaro por mia plej peza peko. + +SINJORINO BORKMAN +(rifuzante) Peko kontraŭ fremdulo nur. Memoru la pekon kontraŭ +_mi_! (rigardas moke al ili ambaŭ) Sed li ne obeas vin! Kiam mi +vokos lin en mia mizero, li venos! Ĉar estas ĉe _mi_ ke li volas +esti! Ĉe mi kaj neniam ĉe iu alia — (subite aŭskultas kaj krias) +Jen mi aŭdas lin. Jen li estas, — jen li estas! Erhart! + +(_Erhart Borkman_ abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj +venas en la ĉambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas ĉapelon +sur la kapo.) + +ERHART +(pala kaj timema) Panjo do, — kio je Dio —! + +(Li vidas _Borkman_, kiu staras apud la pordo de la ĝardena +ĉambro, skuiĝas kaj deprenas la ĉapelon.) + +ERHART +(silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi, +panjo? Kio okazis? + +SINJORINO BORKMAN +(vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas +havi vin ĉe mi — ĉiam! + +ERHART +(balbutante) Havi min —? Ĉiam! Al kio vi aludas per tio? + +SINJORINO BORKMAN +Havi vin, havi vin, mi volas! Ĉar estas iuj, kiuj volas preni vin +for de mi! + +ERHART +(cedas paŝon) Ah, — vi do scias! + +SINJORINO BORKMAN +Jes. Ĉu ankaŭ _vi_ scias. + +ERHART +(ekmiras kaj rigardas ŝin) Ĉu _mi_ scias? Jes, kompreneble — + +SINJORINO BORKMAN +Aha, interkonsentita ludo! Malantaŭ mia dorso. Erhart, Erhart! + +ERHART +(rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias! + +SINJORINO BORKMAN +Mi scias ĉion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni +vin de mi. + +ERHART +Onklino Ella! + +ELLA RENTHEJM +Ho, aŭskultu nun iomete _min_, Erhart! + +SINJORINO BORKMAN +(daŭrante) Ŝi volas, ke mi cedu vin al ŝi. Ŝi volas esti por vi +en la loko de patrino, Erhart! Ŝi volas, ke vi estu ŝia filo kaj ne +la mia de nun. Volas ke vi heredu ĉion post ŝi. Demeti vian nomon, +kaj anstataŭe preni la ŝian! + +ERHART +Onklino Ella, ĉu tio ĉi estas vero? + +ELLA RENTHEJM +Jes, estas vero. + +ERHART +Mi sciis eĉ ne vorton pri tiaĵo antaŭ nun. Kial volas vi havi min +reen al vi? + +ELLA RENTHEJM +Ĉar mi sentas, ke mi perdas vin ĉi tie. + +SINJORINO BORKMAN +(malmole) Pro _mi_ vi perdas lin — jes! Kaj tio estas en ordo, +tio. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Ĉar sciu, +ke mi estas soleca, — mortanta homo. + +ERHART +Mortanta —? + +ELLA RENTHEJM +Jes, mortanta. Ĉu vi volas esti kun mi ĝis la fino? Ligi vin tute +al mi? Esti por mi, kvazaŭ vi estus mia propra infano — + +SINJORINO BORKMAN +(interrompante) — kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaŭ vian +taskon en la vivo? Ĉu vi tion volas, Erhart? + +ELLA RENTHEJM +Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart. + +ERHART +(varme; kortuŝite) Onklino Ella, — vi estis al mi nedireble bona. +Ĉe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de +feliĉo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano — + +SINJORINO BORKMAN +Erhart, Erhart! + +ELLA RENTHEJM +Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraŭ! + +ERHART +— sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj +plene fariĝi kiel filo por vi — + +SINJORINO BORKMAN +(triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, +Ella! + +ELLA RENTHEJM +(peze) Mi vidas. Vi regajnis lin. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, jes, — mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, — ĉu ne, +filo, — ni du havas ankoraŭ iom da vojo por iri kune, ni. + +ERHART +(luktanta kun si mem) Panjo, — mi tamen diru al vi malkaŝe — + +SINJORINO BORKMAN +(streĉe) Nu? + +ERHART +Fariĝos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, +panjo. + +SINJORINO BORKMAN +(staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio? + +ERHART +(prenante kuraĝon) Je Dio, panjo, — mi estas ja juna! Sentiĝas al +mi, ke la ĉambra aero ĉi tie fine tute sufokus min. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉi tie — ĉe mi! + +ERHART +Jes, ĉi tie ĉe vi, panjo! + +ELLA RENTHEJM +Do venu kun mi, Erhart! + +ERHART +Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone ĉe vi. Estas alimaniere +_tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj +lavendoj, — ĉambra aero, ankaŭ tie! + +SINJORINO BORKMAN +(skuita, sed kun batalakirita memrego) Ĉambra aero ĉe via patrino, +vi diras! + +ERHART +(en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. +Ĉiun tiun malsanecan zorgon kaj — kaj diigon — aŭ kio ĝi estas. +Mi ne eltenas tion pli longe! + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin profunde serioze) Ĉu vi forgesas al kio vi dediĉis +vian vivon, Erhart? + +ERHART +(ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dediĉis mian vivon! Vi, vi +estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_ +plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun +ĝentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dediĉi mian +vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus. + +SINJORINO BORKMAN +(kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu ŝanĝis vin, +Erhart? + +ERHART +(trafita) Kiu —? Ĉu ne povus esti mi mem, kiu —? + +SINJORINO BORKMAN +Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas +sub tiu de via patrino. Kaj ankaŭ ne sub tiu de via — via nutra +patrino. + +ERHART +(kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! +Kaj ankaŭ sub mia propra volo! + +BORKMAN +(antaŭen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico. + +ERHART +(fremde kaj formale ĝentile) Kiel —? Kiel patro opinias? + +SINJORINO BORKMAN +(moke) Jes, pri tio ankaŭ mi demandas. + +BORKMAN +(daŭrigante seninterrompe) Aŭskultu, Erhart, — ĉu vi do volas iri +kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi +restarigon por sia falo. Tiaĵo estas nur vanaj revoj, pri kiuj +fabeliĝis por vi — ĉi tie malsupre en la ĉambra aero. Eĉ se vi +volus aranĝi vian vivon por vivi kiel ĉiuj la sanktuloj kune — tio +nenion utilus al mi. + +ERHART +(formale; respekte) Estas vero kiel dirite. + +BORKMAN +Jes, estas. Kaj ankaŭ ne utilus, se mi min fordonus al velko en +pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj +kaj espero — en ĉiuj tiuj ĉi jaroj. Sed tiaĵo ne taŭgas por mi. +Kaj nun mi volas elen el la revoj. + +ERHART +(kapklinas facile) Kaj kion volas — kion volas do patro fari? + +BORKMAN +Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia +nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la +pasinteco. Tra laboro, — tra senĉesa laboro por ĉio tio, kio en la +juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed _nun_ milfojojn pli alte +ol tiam. Erhart, — ĉu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu +ĉi nova vivo? + +SINJORINO BORKMAN +(averte levas la manon) Ne faru, Erhart! + +ELLA RENTHEJM +(varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart! + +SINJORINO BORKMAN +Kaj al _tio vi_ konsilas? Vi, la soleca, — la mortanta. + +ELLA RENTHEJM +Estu sensignife pri mi. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, se nur ne estas _mi_, kiu prenas lin de vi. + +ELLA RENTHEJM +Ĝuste tiel, Gunhild. + +BORKMAN +Ĉu vi volas. Erhart? + +ERHART +(en embarasa ĝemo) Patro, — mi ne povas nun. Estas tute neeble! + +BORKMAN +Sed kion vi do fine volas? + +ERHART +(ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaŭ mi! +Mian propran vivon volas mi vivi! + +ELLA RENTHEJM +Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, +estingiĝanta homa vivo? + +ERHART +Onklino, mi ne _povas_, eĉ se mi ege volus. + +ELLA RENTHEJM +Ne por iu, kiu nedireble amas vin? + +ERHART +Vere kiel mi vivas, onklino Ella, — mi ne povas. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin akre) Kaj eĉ via patrino ne plu ligas vin nun. + +ERHART +Mi ĉiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daŭre vivi por vi +sola. Ĉar ne estas vivo por mi, tio ĉi. + +BORKMAN +Do venu tamen ligi vin al mi! Ĉar vivo, tio estas laboro, tio, +Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune! + +ERHART +(pasie) Jes, sed mi ne _volas_ labori _nun_! Ĉar mi estas _juna_! +Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun _mi_ tion sentas fluanta +varme tra mi. Mi ne _volas_ labori! Nur vivi, vivi, vivi! + +SINJORINO BORKMAN +(kun scietanta ekkrio) Erhart, — por kio volas vi vivi! + +ERHART +(kun brilaj okuloj) Por la feliĉo, panjo! + +SINJORINO BORKMAN +Kaj kie vi pensas trovi _ĝin_? + +ERHART +Mi jam _trovis_ ĝin! + +SINJORINO BORKMAN +(ekkrias) Erhart —! + +(_Erhart_ iras rapide kaj malfermas la antaŭĉambran pordon.) + +ERHART +(vokas eksteren) Fanny, — nun vi povas enveni! + +(_Sinjorino Wilton_ en supervestaĵoj, aperas sur la sojlo.) + +SINJORINO BORKMAN +(kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton —! + +SINJORINO WILTON +(iom timema; kun demanda rigardo al _Erhart_) Ĉu mi do —? + +ERHART +Jes, nun vi povas enveni. Mi ĉion diris. + +(_Sinjorino Wilton_ envenas en la ĉambron. _Erhart_ fermas la +pordon post ŝi. Ŝi klinas sin formale por _Borkman_, kiu mute +resalutas.) + +(Mallonga paŭzo.) + +SINJORINO WILTON +(kun mallaŭta, sed firma voĉo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve +mi ja povas scii, ke mi staras ĉi tie kiel iu, kiu okazigis grandan +malfeliĉon en la domo. + +SINJORINO BORKMAN +(malrapide; rigardas ŝin rigide) Vi frakasis la lastan restaĵon de +tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio ĉi, — estas ja tamen +tute neebla! + +SINJORINO WILTON +Mi bone komprenas, ke ĝi aspektas al vi neeble, sinjorino +Borkman. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aŭ ĉu —? + +SINJORINO WILTON +Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas. + +SINJORINO BORKMAN +(turnas sin) Ĉu tio ĉi estas tute serioza, Erhart? + +ERHART +Tio ĉi estas por mi la feliĉo, panjo. La tuta, granda, rava feliĉo +de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian. + +SINJORINO BORKMAN +(al _sinjorino Wilton_; premante la manojn) Ho, kiel vi sorĉis kaj +logis mian malfeliĉan filon! + +SINJORINO WILTON +(kun fiera postĵeto de la kapo) Tion mi ne faris. + +SINJORINO BORKMAN +Vi ne faris, ĉu vi diras! + +SINJORINO WILTON +Ne. Mi nek sorĉis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj +libervole mi renkontis lin duonvoje. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas ŝin moke de supre malsupren) Jes _vi_, jes! Tion mi vere +kredas. + +SINJORINO WILTON +(sinrege) Sinjorino Borkman, — ekzistas potencoj en la homa vivo, +kiujn vi aspekte ne precipe konas. + +SINJORINO BORKMAN +Kiuj potencoj, se mi kuraĝas demandi? + +SINJORINO WILTON +La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble — kaj senkonsidere +kunligi siajn vivovojon. + +SINJORINO BORKMAN +(ridetas) Mi kredis, ke vi jam _estas_ nerompeble ligita — al iu +alia. + +SINJORINO WILTON +(mallonge) Tiu alia forlasis min. + +SINJORINO BORKMAN +Sed li tamen vivas, oni diras. + +SINJORINO WILTON +Por _mi_ li estas morta. + +ERHART +(insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja +tute ne koncernas min! + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin severe) Vi do scias, — tion pri la aliulo? + +ERHART +Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, ĉion! + +SINJORINO BORKMAN +Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras! + +ERHART +(en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la feliĉo, +kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi! + +SINJORINO BORKMAN +Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio ĉi. + +SINJORINO WILTON +(firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi +diris al li la samon. Ĉiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi +malkaŝe metis antaŭ lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep +jarojn pli ol li — + +ERHART +(interrompante) Ho Fanny, — tion mi ja sciis antaŭe. + +SINJORINO WILTON +— sed nenio, — nenio helpis. + +SINJORINO BORKMAN +Nu? Ĉu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por +li? Jen vidu, _tion_ vi estus devinta fari entempe! + +SINJORINO WILTON +(rigardas ŝin kaj diras mallaŭte) Tion mi efektive ne povis, +sinjorino Borkman. + +SINJORINO BORKMAN +Kial vi ne povis? + +SINJORINO WILTON +Ĉar la feliĉo ankaŭ por mi nur estis en tio sola. + +SINJORINO BORKMAN +(moke) Hm, — la feliĉo, la feliĉo — + +SINJORINO WILTON +Mi neniam antaŭe sciis, kio feliĉo en la vivo estas. Kaj mi do ne +povas rifuzi la feliĉon, kvankam ĝi venas tiel malfrue. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feliĉo daŭros. + +ERHART +(interrompante) Longe aŭ mallonge, panjo, — tio nenion signifu. + +SINJORINO BORKMAN +(en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Ĉu vi ne vidas kien tio +ĉi kondukiĝas? + +ERHART +Mi ne ŝatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn +direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaŭ +mi! + +SINJORINO BORKMAN +(dolore) Kaj tion ĉi vi nomas la vivon, Erhart! + +ERHART +Jes, ĉu vi ne vidas kiel ĉarma ŝi estas! + +SINJORINO BORKMAN +(tordas la manojn) Kaj _tiun ĉi_ frakasantan honton mi do _ankaŭ_ +devos porti! + +BORKMAN +(en la fono; malmole kaj akre) Ho, — vi ja kutimiĝis porti tiaĵon, +vi, Gunhild! + +ELLA RENTHEJM +(petante) Borkman —! + +ERHART +(same) Patro —! + +SINJORINO BORKMAN +Jen mi devos iri kaj ĉiutage antaŭ miaj okuloj vidi mian propran +filon kune kun iu — iu — + +ERHART +(interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! +Mi ne restos longe ĉi tie. + +SINJORINO WILTON +(rapide kaj decide) Ni forvojaĝos, ni, sinjorino Borkman. + +SINJORINO BORKMAN +(paliĝas) Ĉu ankaŭ _vi_ forvojaĝos! Kune eble? + +SINJORINO WILTON +(kapsignas) Mi vojaĝos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna +knabino. Kaj Erhart akompanos nin. + +SINJORINO BORKMAN +Kun vi — kaj juna knabino? + +SINJORINO WILTON +Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi +deziras, ke ŝi elvenu por lerni pli da muziko. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj vi prenas ŝin kun vi? + +SINJORINO WILTON +Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie +eksterlande. + +SINJORINO BORKMAN +(subpremas rideton) Kion _vi_ diras al _tio_, Erhart? + +ERHART +(iom embarasita, skuas la ŝultrojn) Jes, panjo, — ĉar Fanny fine +volas tion tiel havi, — + +SINJORINO BORKMAN +(malvarme) Kaj kiam forvojaĝos la gesinjoroj, se oni kuraĝas +demandi? + +SINJORINO WILTON +Ni forvojaĝos nun tuj, ĉi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre +sur la vojo, — ekster la domo de Hinkels. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas ŝin malsupren) Aha, — _tio_ do estis la vespera societa +kunestado. + +SINJORINO WILTON +(ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaŭ eta Frida, +kompreneble. + +SINJORINO BORKMAN +Kaj kie _ŝi_ nun estas? + +SINJORINO WILTON +Ŝi sidas en la veturilo atendante nin. + +ERHART +(en ĝena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas —? Mi volus ŝpari +vin — kaj ĉiujn por tio ĉi. + +SINJORINO BORKMAN +(rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojaĝi de mi sen diri +adiaŭ? + +ERHART +Jes, ŝajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaŭ +partoj. Ĉio estis ja plene pretigita. La vestaĵoj pakitaj. Sed kiam +sendiĝis por mi, do —. (volas etendi al ŝi la manojn) Adiaŭ, +panjo. + +SINJORINO BORKMAN +(rifuzante mansvingas kontraŭ lin) Ne tuŝu min! + +ERHART +(cedeme) Ĉu _tio_ estas via lasta vorto? + +SINJORINO BORKMAN +(malmole) Jes. + +ERHART +(turnas sin) Adiaŭ do vi, onklino Ella. + +ELLA RENTHEJM +(premas liajn manojn) Adiaŭ, Erhart! Kaj vivu vian vivon, — kaj +fariĝu tiel feliĉa, tiel feliĉa, kiel por vi eblas! + +ERHART +Dankon, onklino. (kapsalutas antaŭ _Borkman_) Adiaŭ, patro. +(flustras al _sinjorino Wilton_) Ke ni foriru plej eble tuje. + +SINJORINO WILTON +(mallaŭte) Jes, ni faru. + +SINJORINO BORKMAN +(kun malica rideto) Sinjorino Wilton, — ĉu vi kredas fari vere +saĝe kunpreni ĉi tiun junan knabinon? + +SINJORINO WILTON +(ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel +nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart +finis pri _mi_, kaj mi pri _li_, estos bone por ni ambaŭ, ke li, la +bedaŭrindulo, havas iun sur kiu apogi sin. + +SINJORINO BORKMAN +Sed vi mem do? + +SINJORINO WILTON +Ho, mi certe min aranĝos, vi sciu. Adiaŭ ĉiuj! + +(Ŝi salutas kaj eliras tra la antaŭĉambra pordo. _Erhart_ +staras momenton kvazaŭ ŝancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas +ŝin.) + +SINJORINO BORKMAN +(kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana. + +BORKMAN +(kvazaŭ vekiĝanta al decido) Do elen en la veteraĉon sola! Mian +ĉapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.) + +ELLA RENTHEJM +(en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas? + +BORKMAN +Elen en la veteraĉon de la vivo, vi aŭdas. Lasu min, Ella! + +ELLA RENTHEJM +(tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi +vidas laŭ via aspekto. + +BORKMAN +Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la +antaŭĉambron.) + +ELLA RENTHEJM +(ĉe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild! + +SINJORINO BORKMAN +(malvarme kaj malmole; staras meze en la ĉambro) Mi retenos neniun +homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, ĉiuj. Kaj iu kaj +alia! Tiel foren, — tiel foren kien ili nur volas. (subite kun +tranĉanta krio) Erhart, ne forvojaĝu! + +(Ŝi ĵetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. _Ella Renthejm_ +haltigas ŝin.) + + + + +KVARA AKTO + + +(Malferma korto ekster la ĉefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de +tiu kun enireja pordo kaj plataĵo de ŝtonŝtuparo elstaras. Laŭ la +fono, proksime al la korto, streĉas sin abruptaj deklivoj kun picea +arbaro. Komencanta maldensa arbetaĵo maldekstre. La neĝado ĉesis; +sed la tero estas dike kovrata de la ĵus falinta neĝo.) + +(_Borkman, sinjorino Borkman_ kaj _Ella Renthejm_ staras ekstere +sur la ŝtuparo. _Borkman_ apogas sin, senforta kaj laca, al la doma +muro. Li havas malmodan pelerinon ĵetita sur la ŝultroj, tenas +molan, grizan feltĉapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la +alia. _Ella Renthejm_ portas sian mantelon sur la brako. La granda +tuko de _sinjorino Borkman_ estas glitinta malsupren sur la nukon, +tiel ke ŝia hararo montriĝas.) + +ELLA RENTHEJM +(estas sin stariginta antaŭ _sinjorino Borkman_) Ne iru post lin, +Gunhild! + +SINJORINO BORKMAN +(en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li _ne devas_ forvojaĝi +de mi! + +ELLA RENTHEJM +Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin. + +SINJORINO BORKMAN +Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laŭte post lin malsupren +laŭ la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe aŭdos! + +ELLA RENTHEJM +Li _ne povas_ aŭdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo — + +SINJORINO BORKMAN +Ne, ne, — li jam ne povas sidi en la veturilo! + +ELLA RENTHEJM +Li jam sidas en la veturilo, kredu min. + +SINJORINO BORKMAN +(en malespero) Se li sidas en la veturilo, — li sidas tie kun ŝi, +kun ŝi, — ŝi! + +BORKMAN +(ridas aĉe) Kaj tiel lokigite li ne aŭdas la kriojn de sia +patrino. + +SINJORINO BORKMAN +Ne, — do li ne aŭdas. (aŭskultas) Tŝŝ! Kio estas _tio?_ + +ELLA RENTHEJM +(ankaŭ aŭskultanta) Aŭdiĝas kvazaŭ sono de sonoriloj — + +SINJORINO BORKMAN +(kun mallaŭta ekkrio) Estas _ŝia_ veturilo! + +ELLA RENTHEJM +Aŭ eble tiu de aliulo — + +SINJORINO BORKMAN +Ne, ne; ĝi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la +arĝentajn sonorilojn! Aŭdu! Nun ili veturas ĝuste preter tie ĉi +— malsupre de la deklivo! + +ELLA RENTHEJM +(rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu _nun_! Eble ke +li tamen —! + +(La sonoriloj aŭdiĝas proksime, ene en la arbaro.) + +ELLA RENTHEJM +Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni! + +SINJORINO BORKMAN +(staras momenton nedecide; jen ŝi rigidiĝas, malmilda kaj malvarma) +Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. +Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la +feliĉon. + +(La sonorigado perdiĝas en la foro.) + +ELLA RENTHEJM +(iom poste) Nun la sonoriloj ne plu aŭdiĝas. + +SINJORINO BORKMAN +Ŝajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj. + +BORKMAN +(kun seka, mallaŭta rido) Hoho, — ankoraŭ ne sonoriĝas super +mi! + +SINJORINO BORKMAN +Sed super _mi_. Kaj super li, kiu forvojaĝis de mi. + +ELLA RENTHEJM +(kapsignas penseme) Kiu scias, ĉu ili ne tamen sonorigas al li la +vivon kaj la feliĉon, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +(ekrektigas sin; rigardas ŝin akre) La vivon kaj la feliĉon, vi +diras! + +ELLA RENTHEJM +Almenaŭ por mallonga tempo. + +SINJORINO BORKMAN +Ĉu vi volus malenvii al li la vivon kaj la feliĉon, — kun +_ŝi_? + +ELLA RENTHEJM +(varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus! + +SINJORINO BORKMAN +(malvarme) Do vi eble estas pli riĉa pri amoforto, vi, ol mi. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas longe foren el si) Eble estas la _manko_ de amo, kiu +subtenas tiun forton. + +SINJORINO BORKMAN +(fiksas la okulojn sur ŝin) Se tiel estas, — tiam ankaŭ mi baldaŭ +fariĝos same riĉa kiel vi, Ella. (Ŝi turnas sin kaj iras en la +domon.) + +ELLA RENTHEJM +(staras momenton zorgeme rigardante _Borkman_; poste ŝi metas la +manon singardeme sur lian ŝultron.) John, venu kaj eniru, ankaŭ +vi. + +BORKMAN +(kvazaŭ vekiĝanta) Mi? + +ELLA RENTHEJM +Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laŭ via +aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas +varme. + +BORKMAN +(kolera) Supren en la salonon eble? + +ELLA RENTHEJM +Prefere en la ĉambron al ŝi. + +BORKMAN +(ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub +tiun tegmenton! + +ELLA RENTHEJM +Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John? + +BORKMAN +(surmetas la ĉapelon) Antaŭ ĉio mi volas nun eliri por zorgi pri +ĉiuj miaj kaŝitaj trezoroj. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin timeme) John, — mi ne komprenas vin! + +BORKMAN +(en tusanta rido) Ho, ne estas kaŝita ŝtelaĵo pri kio mi pensas. +Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon _tie!_ +Kiu estas _li_? + +(_Vilhelm Foldal_, en malnova, neĝkovrita jako, kun la ĉapelo +malsupren plektita kaj kun granda ŝirmilo en la mano, venas antaŭen +de la angulo de la domo, peze irante tra la neĝo. Li forte lamas je +la maldekstra gambo.) + +BORKMAN +Vilhelm! Kion vi volas ĉi tie ĉe mi — nun denove? + +FOLDAL +(ekrigardas) Ho je Dio, — ĉu vi staras ekstere sur la ŝtuparo, +John Gabriel? (salutas) Kaj ankaŭ la sinjorino, mi vidas! + +BORKMAN +(mallonge) Ne estas la sinjorino. + +FOLDAL +Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neĝon. — Tamen ke +vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo —? + +BORKMAN +(senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu fariĝi +liberaera homo, komprenu. Preskaŭ tri jarojn en intertempa +mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie +supre — + +ELLA RENTHEJM +(zorgeme) Borkman, — mi petas vin —! + +FOLDAL +Ak ja, ja, ja — + +BORKMAN +Sed kion vi do volas al mi, mi demandas? + +FOLDAL +(daŭre staras malsupre antaŭ la ŝtuparo.) Mi volis supren al vi, +John Gabriel. Ŝajnis al mi ke mi _devis_ supren en la salonon. Je +Dio, — tiun salonon! + +BORKMAN +Ĉu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon? + +FOLDAL +Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa. + +BORKMAN +Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas? + +FOLDAL +Jes, imagu, — mi surveturiĝis. + +ELLA RENTHEJM +Surveturiĝis! + +FOLDAL +Jes, de sleda veturilo — + +BORKMAN +Hoho! + +FOLDAL +— kun du ĉevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la +deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiĉe rapide; kaj jen — + +ELLA RENTHEJM +— kaj ili veturis sur vin? + +FOLDAL +Ili veturis ĝuste sur min, sinjorino — aŭ fraŭlino. Ĝuste sur +min ili veturis, tiel ke mi ruliĝis en la neĝo kaj perdis la +okulvitrojn, kaj la ŝirmilo rompiĝis; (frotas sin) kaj ankaŭ la +piedo ekhavis damaĝon. + +BORKMAN +(ridas interne) Ĉu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm? + +FOLDAL +Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la +kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto eĉ ne haltis +momenton, kiam mi kuŝis tie ruliĝante —. Sed _tio_ povas esti +sensignifa, ĉar — (ekdire) Ho, mi estas tiel strange ĝoja, +sciu! + +BORKMAN +Ĝoja? + +FOLDAL +Jes, mi ne ĝuste scias kiel nomi tion. Sed ŝajnas al mi, ke mi +devas nomi tion ĝoja. Ĉar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi +ne _povis_ ion alian, — mi _devis_ veni kaj partigi la ĝojon kun +vi, John Gabriel. + +BORKMAN +(akre) Nu, do partigu tiun ĝojon! + +ELLA RENTHEJM +Ho, — sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman. + +BORKMAN +(akre) Mi ne volas en la domon, mi diris. + +ELLA RENTHEJM +Sed vi ja aŭdas, ke li estas surveturigita! + +BORKMAN +Ho, surveturigitaj ni fariĝos ĉiuj — iun fojon en la vivo. Tamen +tiam oni devas ekstari denove. Kaj ŝajnigi kvazaŭ nenio okazis. + +FOLDAL +Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide +rakonti ĉi-ekstere. + +BORKMAN +(pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm. + +FOLDAL +Jes, nun nur aŭdu! Imagu, vi — kiam mi ĉi-vespere revenis hejmen +de vi, — mi trovas leteron. — Ĉu vi povas diveni de kiu? + +BORKMAN +Eble de via eta Frida? + +FOLDAL +Ĝuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa — sufiĉe longa +letero de Frida, sciu. Servisto estis ĝin portinta. Kaj ĉu vi +imagas pri kio ŝi skribas? + +BORKMAN +Eble estus por diri adiaŭ al la gepatroj. + +FOLDAL +Ĝuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, ŝi skribas, +ke sinjorino Wilton tiom multe ŝatas ŝin. Kaj nun la sinjorino +volas kunpreni ŝin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, +ŝi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaŭ havigis al ŝi taŭgan +instruiston, kiu kunvojaĝos. Kaj legos kun Frida. Ĉar, bedaŭrinde, +ŝi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas. + +BORKMAN +(ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi +komprenas ĉion tiel nedireble bone, Vilhelm. + +FOLDAL +(daŭrigas fervore) Kaj imagu, ŝi nur sciiĝis pri la vojaĝo nun +ĉi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen ŝi +trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj +tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu ŝpuro de malestimo +por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke ŝi volus diri adiaŭon +skribe — antaŭ ol ŝi forvojaĝus. (ridas) Sed _tiel_ ja ne +okazos! + +BORKMAN +(rigardas lin demande) Kiel tio? + +FOLDAL +Ŝi skribas, ke morgaŭ frue ili forvojaĝos. Tute frue. + +BORKMAN +Jen, jen, — morgaŭ? Ĉu ŝi tion skribas? + +FOLDAL +(ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi, +komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton — + +BORKMAN +Nun ĉi-vespere? + +FOLDAL +Jes je Dio, ankoraŭ ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus +ŝlosite, mi sonorigos. Senpere. Ĉar mi volas kaj mi devas vidi +Frida, antaŭ ol ŝi forvojaĝos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li +volas foriri) + +BORKMAN +Aŭskultu, mia bedaŭrinda Vilhelm, — vi povas ŝpari al vi la pezan +vojdistancon. + +FOLDAL +Ho, vi pensas pri la piedo — + +BORKMAN +Jes, kaj ankaŭ ke vi tamen ne enlasiĝos ĉe sinjorino Wilton. + +FOLDAL +Ho, efektive, mi enlasiĝos. Mi daŭre sonorigos, ĝis iu venos por +malfermi. Ĉar Frida mi devas kaj volas vidi. + +ELLA RENTHEJM +Via filino jam foriris, sinjoro Foldal. + +FOLDAL +(staras kiel frapita) Frida, ĉu jam forvojaĝis! Ĉu vi scias tion +certe? De kiu vi aŭdis tion? + +BORKMAN +Ni informiĝis de ŝia estonta instruisto. + +FOLDAL +Ĉu? Kaj kiu estas li? + +BORKMAN +Estas iu studento Erhart Borkman. + +FOLDAL +(brile ĝoja) Via filo, John Gabriel! Ĉu _li_ kunvojaĝos? + +BORKMAN +Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian +etan Frida. + +FOLDAL +Nu, laŭdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej +bonaj manoj. Sed ĉu estas tute certe, ke ili jam forvojaĝis kun +ŝi? + +BORKMAN +Ili forvojaĝis kun ŝi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis +vin. + +FOLDAL +(kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa +veturilo! + +BORKMAN +(kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, — via filino estas bone instaligita +por veturi. Kaj ankaŭ studento Borkman. — Nu, ĉu vi rimarkis la +arĝentajn sonorilojn? + +FOLDAL +Jes-ja. — Arĝentajn sonorilojn, vi diras? Ĉu estis arĝentaj +sonoriloj, ĉu? Veraj arĝentaj sonoriloj? + +BORKMAN +Tion vi povas konfidi. Ĉio estis vera. Ekstere kaj — kaj +interne. + +FOLDAL +(silente en emocio) Ĉu ne estas mirinde, kiel la feliĉo povas +akomodi sin por homo! Estas mia — mia simpla poeta talento, kiu +transformiĝis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. +Ĉar nun _ŝi_ povas vojaĝi elen en la grandan vastan mondon, +pri kiu mi foje revis tiel alloge por ĝin vidi. En fermita +sledo-veturilo eta Frida povas vojaĝi. Kaj kun arĝentaj sonoriloj +sur la jungilaro — + +BORKMAN +— kaj surveturi sian patron — + +FOLDAL +(ĝoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, — — se nur la infano —. Nu, mi +do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli +ŝian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante. + +BORKMAN +Ĉu ŝi ploras? + +FOLDAL +(ridade) Jes, imagu, vi, — ŝi sidis ege plorante, kiam mi +eliris. + +BORKMAN +Kaj vi, vi ridas, Vilhelm. + +FOLDAL +Jes _mi_, jes! Sed ŝi, la povrulino, ŝi tion ne pli bone komprenas, +ŝi, sciu. Nu, adiaŭ do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel +proksime. Adiaŭ, adiaŭ, John Gabriel! Adiaŭ, fraŭlino! + +(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laŭ kiu li venis.) + +BORKMAN +(staras momenton silente rigardante antaŭen) Adiaŭ, Vilhelm! +Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturiĝis, malnova amiko. + +ELLA RENTHEJM +(rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John — + +BORKMAN +Devenas de la karcera aero tie supre. + +ELLA RENTHEJM +Mi neniam antaŭe vidis vin tia. + +BORKMAN +Ne, ĉar vi certe neniam antaŭe vidis elrompintan punaton. + +ELLA RENTHEJM +Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John! + +BORKMAN +Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi — + +ELLA RENTHEJM +Tamen ĉar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem — + +(La _ĉambristino_ elvenas duone sur la ŝtuparon.) + +ĈAMBRISTINO +Pardonu; la sinjorino diris, ke mi ŝlosu la stratan pordon nun. + +BORKMAN +(mallaŭte al _Ella_) Aŭdu nur; nun ili volas denove enŝlosigi +min! + +ELLA RENTHEJM +(al la _ĉambristino_) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri +iom da freŝa aero unue. + +ĈAMBRISTINO +Jes, sed la sinjorino mem diris, ke — + +ELLA RENTHEJM +Mi mem ŝlosos la pordon. Lasu la ŝlosilon en la seruro, kaj — + +ĈAMBRISTINO +Jes, je Dio, mi do faros. (Ŝi reiras en la domon.) + +BORKMAN +(staras momenton silente kaj aŭskultante; poste li rapidiĝas +malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili +neniam plu kaptos min! + +ELLA RENTHEJM +(malsupre ĉe li) Sed vi estas ja libera homo ankaŭ tie interne, +John. Povas iri kaj veni tute kiel plaĉas al vi. + +BORKMAN +(mallaŭte, kvazaŭ en timo) Neniam denove sub tegmenton! Ĉi tie +ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, +— plafono kaj muroj kunŝrumpiĝus. Premegus min. Premus min plata +kiel muŝo. + +ELLA RENTHEJM +Sed kien vi do volas? + +BORKMAN +Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi ĉu mi denove povas atingi al libereco +kaj al vivo kaj al homoj. Ĉu vi volas iri kun mi, Ella? + +ELLA RENTHEJM +Mi? Nun? + +BORKMAN +Jes, jes, — nun tuj! + +ELLA RENTHEJM +Sed kiom longe do? + +BORKMAN +Tiom longe kiom mi kapablas. + +ELLA RENTHEJM +Ho, sed pripensu do. Ekstere en ĉi tiu malseka, malvarma vintra +nokto — + +BORKMAN +(kun raŭka, gorĝa sono) Hoho, — la fraŭlino estas zorgema pri sia +sanstato? Jes-ja, — ĝi estas ja bedaŭrinda, ĝi. + +ELLA RENTHEJM +Estas por _via_ sanstato, ke mi estas zorgema. + +BORKMAN +Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras +pluen.) + +ELLA RENTHEJM +(post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas? + +BORKMAN +Mortinto, mi diris. Ĉu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur +tenu min trankvila, _tie_ kie mi kuŝas? + +ELLA RENTHEJM +(decide ĵetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John. + +BORKMAN +Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu +do! + +(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kaŝas ilin +pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidiĝas. La domo kaj la korto +malaperas el la vido. La pejzaĝo, kun deklivoj kaj altejoj, +malrapide kaj daŭre ŝanĝiĝas, kaj fariĝas pli kaj pli +sovaĝa.) + +VOĈO DE ELLA RENTHEJM +(aŭdiĝas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi +ne rekonas la lokon ĉi tie. + +VOĈO DE BORKMAN +(pli alte) Tenu vin nur en la neĝaj spuroj post mi! + +VOĈO DE ELLA RENTHEJM +Sed kial ni do devas iri tiel alten! + +VOĈO DE BORKMAN +(pli proksime) Ni devas supreniri la turniĝan vojeton. + +ELLA RENTHEJM +(daŭre kaŝita) Ho, sed mi baldaŭ ne plu kapablas. + +BORKMAN +(ĉe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la +elvidejo. Tie staris benko en antaŭa tempo — + +ELLA RENTHEJM +(venas el inter la arbetoj) Ĉu vi memoras ĝin? + +BORKMAN +Tie vi povos ripozi. + +(Ili atingis antaŭen sur etan, altan, malferman ebenaĵon en la +arbareto. La vojeto altiĝas abrupte malantaŭ ili. Maldekstre, +profunde malsupre, estas vasta pejzaĝo kun fjordo kaj altaj foraj +montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenaĵo maldekstre estas morta +pino kun benko sube. La neĝo kuŝas dike sur la ebenaĵo.) + +(_Borkman_ kaj post li _Ella Renthejm_ de dekstre pene vadas tra +la neĝo.) + +BORKMAN +(haltas ĉe la profundeĵo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi +vidos. + +ELLA RENTHEJM +(apud li) Kion vi volas montri al mi, John? + +BORKMAN +(montras eksteren) Vidu kie la lando kuŝas libera kaj malferma por +ni — vaste etende? + +ELLA RENTHEJM +Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, — kaj rigardis ankoraŭ pli +kaj pli foren. + +BORKMAN +Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis. + +ELLA RENTHEJM +(kapsignas peze) La reva lando de nia vivo ĝi estis, jes. Kaj nun +tiu lando estas neĝkovrata. — Kaj la maljuna arbo estas morta. + +BORKMAN +(ne ŝin aŭskultante) Ĉu vi povas videti la fumon de la grandaj +vaporŝipoj tie sur la fjordo? + +ELLA RENTHEJM +Ne. + +BORKMAN +Mi povas. — Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la +tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da +hejmoj. Estas _tio_, kion mi revis krei. + +ELLA RENTHEJM +(silente) Kaj fariĝis nur revo. + +BORKMAN +Fariĝis nur revo, jes. (aŭskultas) Kaj aŭskultu, vi, el tie +malsupre ĉe la rivero! La fabrikoj funkcias! _Miaj_ fabrikoj! Ĉiuj +tiuj, kiujn _mi_ volis starigi! Aŭdu nur kiel ili laboras. Ili havas +noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Aŭdu, aŭdu! La +radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas — turne, turne! Ĉu vi ne +aŭdas, Ella? + +ELLA RENTHEJM +Ne. + +BORKMAN +_Mi_ povas aŭdi. + +ELLA RENTHEJM +(time) Mi kredas ke vi eraras, John. + +BORKMAN +(pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie ĉi — estas nur la +eksteraĵo ĉirkaŭ la regno, vi sciu! + +ELLA RENTHEJM +Regno, vi diras? Kiu regno —? + +BORKMAN +_Mia_ regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por +ekposedi tiam kiam — tiam kiam mi mortis. + +ELLA RENTHEJM +(silente; skuita) Ho, John, John! + +BORKMAN +Kaj nun ĝi kuŝas tie — sendefenda, senmastra, — minacata de +atakoj de rabistoj, — Ella! Ĉu vi vidas la montodorsojn _tie_ tre +fore? Unu malantaŭ alia. Ili altiĝas, kreskas kiel turoj. _Tio_ +estas mia profunda, senlima, neelĉerpebla regno! + +ELLA RENTHEJM +Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John! + +BORKMAN +Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi +kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn +milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj streĉas siajn +serpentumantajn, branĉiĝantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis +ilin antaŭ mi kiel vivigitaj ombroj — tiun nokton, kiam mi staris +en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis +liberiĝi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis +en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi ĉi +tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kuŝas ŝajne mortaj en +la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj +— kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas, +amas, amas vin! + +ELLA RENTHEJM +(en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi daŭre havas +vian amon. John. Ĉiam havis ĝin tie. Sed ĉi tie supre en la tago, +John, — estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por +vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone! +Vi _vendis_ ĝin por — por — + +BORKMAN +(skuiĝa; fluas kvazaŭ malvarmo tra li) Pro la regno — kaj la +potenco — kaj la honoro, vi opinias? + +ELLA RENTHEJM +Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue ĉi-vespere. Vi +murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen +amis. Tiom kiom vi _kapablis_ ami iun do. (kun suprenlevita brako) +Kaj tial mi aŭguras, John Gabriel Borkman, — vi neniam gajnos la +premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan +enmarŝon en vian malvarman, sombran regnon! + +BORKMAN +(ŝancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaŭ timas, ke vi +pravos en tiu aŭguro, Ella. + +ELLA RENTHEJM +(apud li) Ne _timu_ pro tio, John. Ĝuste _tio_ estus la plej bona, +kio okazus al vi. + +BORKMAN +(kun krio; kaptas sin ĉe la brusto) Ah —! (senforta) Nun ĝi +malkaptis min. + +ELLA RENTHEJM +(skuas lin) Kio estis, John! + +BORKMAN +(glitas malantaŭen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian +koron. + +ELLA RENTHEJM +John! Nun vi sentis la glacian manon! Ĉu! + +BORKMAN +(murmuras) Ne. — Neniu glacia mano. — Mano de erco ĝi estis. (Li +glitas tute malsupren sur la benkon.) + +ELLA RENTHEJM +(deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kuŝanta, kie +vi nun kuŝas! Mi serĉos helpon por vi. (Ŝi faras kelkajn paŝojn +dekstren; jen ŝi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj +lian vizaĝon.) + +ELLA RENTHEJM +(trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel +por vi. + +(Ŝi streĉas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la +neĝon antaŭ la benko.) + +(Mallonga silento.) + +(_Sinjorino Borkman_, en supervestaĵoj venas tra la arbaro de +dekstre. Antaŭ ŝi la _ĉambristino_ kun lumigita lanterno.) + +ĈAMBRISTINO +(lumigas en la neĝon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj — + +SINJORINO BORKMAN +(ĉirkaŭrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la +benko. (vokas) Ella! + +ELLA RENTHEJM +(ekstaras) Ĉu vi serĉas nin? + +SINJORINO BORKMAN +(akre) Jes, tion mi ja devas fari. + +ELLA RENTHEJM +(montras) Jen li kuŝas, Gunhild. + +SINJORINO BORKMAN +Dormas! + +ELLA RENTHEJM +(kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas. + +SINJORINO BORKMAN +(ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallaŭte) Ĉu okazis — +libervole? + +ELLA RENTHEJM +Ne. + +SINJORINO BORKMAN +(malpezigita) Do ne per propra mano? + +ELLA RENTHEJM +Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron. + +SINJORINO BORKMAN +(al la _ĉambristino_) Serĉu helpon. Venigu homojn el la bieno. + +ĈAMBRISTINO +Jes, bone, sinjorino. (mallaŭte) En Jeĉja nomo do — + +(Ŝi eliras tra la arbaro dekstren.) + +SINJORINO BORKMAN +(staras malantaŭ la benko) La nokta aero do mortigis lin — + +ELLA RENTHEJM +Do tiel estas. + +SINJORINO BORKMAN +— lin, tiun fortan viron. + +ELLA RENTHEJM +(iras al la antaŭo de la benko) Ĉu vi ne volas rigardi lin, +Gunhild? + +SINJORINO BORKMAN +(rifuzante) Ne, ne, ne. (mallaŭtigas la voĉon) Li estis filo de +ministo, — li, la bankestro. Ne povis elteni la freŝan venton. + +ELLA RENTHEJM +Pli ĝuste estis la frosto, kiu mortigis lin. + +SINJORINO BORKMAN +(skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, — ĝi estis lin +mortiginta antaŭ longe. + +ELLA RENTHEJM +(kapjesas al ŝi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes. + +SINJORINO BORKMAN +Vi pravas. + +ELLA RENTHEJM +(kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, _tion_ efikis la +frosto. + +SINJORINO BORKMAN +Jes, la kora frosto. — Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia +la manon, Ella. + +ELLA RENTHEJM +Mi pensas, ke nun ni tion povas. + +SINJORINO BORKMAN +Ni dunaskitoj — super _li_ kiun ni ambaŭ amis. + +ELLA RENTHEJM +Ni du ombroj — super la morta viro. + +(_Sinjorino Borkman_ malantaŭ la benko, kaj _Ella Renthejm_ +antaŭe, etendas unu al la alia la manojn.) + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN *** + +***** This file should be named 20178-0.txt or 20178-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/0/1/7/20178/ + +Produced by Andrew Sly and Will Wurzel + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
