diff options
Diffstat (limited to '20178-h/20178-h.htm')
| -rw-r--r-- | 20178-h/20178-h.htm | 5509 |
1 files changed, 5509 insertions, 0 deletions
diff --git a/20178-h/20178-h.htm b/20178-h/20178-h.htm new file mode 100644 index 0000000..cb88c7d --- /dev/null +++ b/20178-h/20178-h.htm @@ -0,0 +1,5509 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> +<html> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=us-ascii"> +<title>John Gabriel Borkman</title> + +<style type="text/css"> +<!-- +body {margin:10%} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging {font-size: 90%;} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +.gesp {letter-spacing: 0.5em; font-style: normal} +--> +</style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: John Gabriel Borkman + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN *** + + + + +Produced by Andrew Sly and Will Wurzel + + + + + +</pre> + + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> + +<h1>JOHN GABRIEL BORKMAN</h1> + +<p>(1896)</p> + +<p>Tradukis<br> +1997<br> +Odd Tangerud</p> + +<p>ISBN 82-91707-59-6</p> +</div> + +<h3>JOHN GABRIEL BORKMAN</h3> + +<p>ROLOJ:</p> + +<ul> +<li>JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro.</li> +<li>SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino.</li> +<li>ERHART BORKMAN, studento, ilia filo.</li> +<li>FRAŬLINO ELLA RENTHEJM, ĝemelfratino de sinjorino Borkman.</li> +<li>SINJORINO FANNY WILTON.</li> +<li>VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo.</li> +<li>FRIDA FOLDAL, lia filino.</li> +<li>LA ĈAMBRISTINO de sinjorino Borkman.</li> +</ul> + +<p>(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la ĉefurbo en la +bieno de la familio Renthejm.)</p> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La sidĉambro de <b>sinjorino Borkman</b>, ekipita de malnovmoda, +paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardena +ĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estas +elvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en la +krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la +antaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiu +estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaŭe, estas unu pli +malgranda pordo. Antaŭe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de +dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun +ĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tablo +estas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsa +apogseĝo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Gunhild Borkman</b> sidas sur la kanapo kun sia +kroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingita +aspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝia +densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en +dika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas +uzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.)</p> + +<p class="staging">(Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jen +aŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝi +flustras:)</span> Erhart! Fine!</p> + +<p class="staging">(Ŝi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas +seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)</p> + +<p class="staging">(La <b>ĉambristino</b> iom poste envenas de la enireja ĉambro kun +vizitkarto sur pleto.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Ĉu la studento tamen venis?</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(flankenmetas la kroĉaĵon)</span> Nu, do sinjorino Wilton —</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Ne; estas <em>fremda</em> sinjorino —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(etendas manon por la karto)</span> Ke mi vidu — <span class="staging">(legas; rapide ekstaras +kaj rigardas la knabinon rigide)</span> Ĉu vi estas certa, ke estas por +mi?</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Jes ja, tion ŝi faris.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(abrupte; decidite)</span> Bone. Do diru ke mi estas hejme.</p> + +<p class="staging">(La <b>ĉambristino</b> malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj +mem eliras.)</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Ella Renthejm</b> venas en la ĉambron. Ŝi similas al la +fratino laŭ ekstero; sed ŝia vizaĝo havas pli suferan ol akran +esprimon. Ĝi ankoraŭ portas stampon de granda, karakterplena beleco +de pasintaj jaroj. La riĉa hararo estas kombita en naturajn buklojn +de la frunto, kaj estas tute arĝentoblanka. Ŝi estas vestita en +nigra veluro kun ĉapelo kaj mantelo kun pelta subŝtofo el la sama +materialo.)</p> + +<p class="staging">(Ambaŭ fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu +la alian. Ĉiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kiu estas sin tenanta apud la pordo)</span> Jes, vi certe rigardas min en +surprizo, vi, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la +fingropintojn sur la tapiŝo.)</span> Ĉu vi ne iras erare? La administranto +ja loĝas en la flanka domo, vi scias.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaŭ.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu estas al mi, ke vi ion volas?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(venas antaŭen sur la planko)</span> Nu, — do eksidu.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Dankon; mi bone povas stari dume.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Tute kiel plaĉas al vi. Sed tamen iom malligu la +supervestaĵojn.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(malbutonumas la mantelon)</span> Jes, estas tre varme ĉi tie —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi ĉiam frostas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(staras momenton ŝin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso +de la brakseĝo)</span> Jes, — Gunhild, estas nun baldaŭ ok jaroj post +kiam ni laste vidis unu la alian.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malvarme)</span> Almenaŭ post kiam ni interparolis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĝuste dirite, interparolis, jes. — Ĉar vi certe foje vidis min, — +kiam mi devis fari mian jaran vojaĝon ĉi tien al la administranto.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Unu aŭ du fojojn, mi opinias.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ankaŭ mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro <em>tie</em>.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Estus malantaŭ la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. <span class="staging">(akre kaj +ŝire)</span> Sed la lastan fojon kiun ni <em>kunparolis</em>, — tio okazis ĉi +tie en la ĉambro ĉe mi —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(deturnante)</span> Jes, jes, mi scias, Gunhild!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +— la semajnon antaŭ ol li, — antaŭ ol li liberiĝis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(iras trans la planko)</span> Ho, ne tuŝu do <em>tion</em>!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(firme sed mallaŭte)</span> Estis la semajno antaŭ ol li, — la bankestro +denove liberiĝis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(antaŭen sur la planko)</span> Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun +momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Eĉ nur en pensoj resti +momenton je tio — oh!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(obtuze)</span> Kaj tamen la pensoj ne permesiĝas turniĝi ĉirkaŭ ion +alian! <span class="staging">(ekdire; kunfrapante la manojn)</span> Ne, mi ne komprenas! Neniam en +la mondo! Mi ne komprenas, ke tiaĵo, — io tiel terura povu trafi +solan familion! Kaj imagu, — <em>nian</em> familion! Altrangan familion, +kiel la nian! Imagu ke tio trafis ĝuste <em>ĝin</em>!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho Gunhild, — estas ja pli, pli multaj ol <em>nia</em> familio, kiujn tio +frapis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu jes; sed pri ĉiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Ĉar estis ja +nur iom da arĝento — aŭ kelkaj paperoj, — kiuj perdiĝis por +<em>ili</em>. Sed por ni —! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam +estis! <span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> La honto por ni du senkulpuloj! La +senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute +ruinigata!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(singarde)</span> Diru al mi, Gunhild, — kiel li portas tion?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Erhart, vi aludas?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne, — li mem. Kiel li portas tion?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(spirblovas moke)</span> Ĉu vi imagas, ke mi demandas pri <em>tio</em>?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Demandas? Vi do ne bezonas demandi —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(mire rigardas ŝin)</span> Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li? +Estas kune kun li? Foje serĉas lin?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Eĉ ne tio!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> <em>Li</em>, kiu devis sidi enŝlosata kvin jarojn! <span class="staging">(frapas +la manojn antaŭ la vizaĝon)</span> Ho, kia frakasanta honto! <span class="staging">(ekrektigas +sin)</span> Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! — +Ne, ne, ne, — neniam plu vidi lin! — Neniam!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin momenton)</span> Vi havas malmolan animon, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kontraŭ <em>li</em>, jes.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Li tamen estas via edzo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu li ne diris en la tribunalo, ke estis <em>mi</em>, kiu komencis ruinigi +lin? Ke mi disipis tro da mono —?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(singardeme)</span> Sed ĉu ne <em>estis</em> ia vero en tio?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Sed ĉu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Ĉio devus ja esti +tiel sensence abunda —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tion mi ja scias. Sed ĝuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion +vi ja ne faris.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al +mi por disponi? Kaj kiun li ankaŭ mem disponis? Dek fojojn pli +disipe ol mi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(silente)</span> Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. <em>Grandparte</em> +tamen.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rikane)</span> Jes, diriĝis ja ĉiam, ke ni devis “reprezenti”. Kaj sekve +li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro — kvazaŭ li +estus reĝo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaŭ li kvazaŭ +antaŭ reĝo. <span class="staging">(ridas)</span> Kaj ili nomis lin per antaŭnomo, — tra la +tuta lando — ĝuste kvazaŭ li estus la reĝo mem. “John Gabriel”, +“John Gabriel”. Ĉiuj sciis kia grandegulo “John Gabriel” estas!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(firme kaj varme)</span> Tiam li ja <em>estis</em> grandegulo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min, +kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la +rimedojn.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne, ne, — tion scietis ankaŭ ne aliuloj.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne gravis pri la aliuloj. Sed al <em>mi</em> li devis diri la veron. Sed +tion li neniam faris! Li nur mensogis, — mensogis tiel senfunde por +mi —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis. +Sed li certe ne mensogis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. — Sed +fine renversiĝis la tuto. Ĉio. La tuta gloro.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(antaŭ si)</span> Jes, ĉio renversiĝis — por <em>li</em> — kaj por +aliuloj.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rektigas sin minace)</span> Sed tion mi diras al vi, Ella, — mi ankoraŭ +ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(streĉita)</span> Rehonorigon? Kion vi pensas pri <em>tio</em>?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia +tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, +mi, vi sciu. — Iun, kiu lavu <em>pura</em> ĉion, kion — kion la bankestro +ĵetis en la koton.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Gunhild! Gunhild!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kreskante)</span> Vivas venĝanto, sciu! Iu kiu rebonigos ĉion, pri kio +lia patro estas kulpa al mi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do Erhart.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, Erhart, — mia mirinda knabo! <em>Li</em> scios restarigi la +parencaron, la domon, la nomon. Ĉion, kio <em>eblas</em> restariĝi. — +eble ankoraŭ pli.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj laŭ vi kiel <em>tio</em> okazus?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Tio venu kiel ĝi povos. Mi ne scias <em>kiel</em> tio venos. Sed mi scias, +ke ĝi <em>venos</em> kaj <em>devos</em> iam veni. <span class="staging">(rigardas ŝin demande)</span> Ĉu — +Ella, — ĉu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de +post kiam li estis etulo?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne, tion mi vere ne povas diri.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la ŝtormo estis +ekfuriozinta super — super ĉi tiu domo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ho ne, — mi ja ne povis. Kaj lia patro, — li estis leĝe ekskuzita, +— tie kie li sidis, — tiel bone gardata —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(en ekscito)</span> Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn —! Vi!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun venena esprimo)</span> Kaj ke <em>vi</em> povus decidigi vin zorgi pri iu, — +iu infano de John Gabriel! Tute kvazaŭ tiu infano estus via propra +— Forpreni ĝin de <em>mi</em>, — kaj vojaĝi hejmen kun ĝi. Kaj reteni +ĝin ĉe vi, jaron post jaro. Ĝis la knabo preskaŭ estis +plenkreska. <span class="staging">(rigardas ŝin suspekte)</span> Kial vi vere faris tion, Ella? +Kial vi retenis lin?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Okazis ke mi tre kore ŝatis lin —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Pli ol mi, — lia patrino!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(evite)</span> Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la +kreskado —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Erhart — malforteca!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, ŝajnis al mi, — almenaŭ tiam. Kaj la aero tie fore ĉe la +okcidenta marbordo estas multe pli milda ol ĉi tie, vi ja scias.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridetas amare)</span> Hm. Ĉu? <span class="staging">(interrompante)</span> Jes, vi certe estas multe +farinta por Erhart, vi. <span class="staging">(ŝanĝas tonon)</span> Nu, estas ja kompreneble; +vi havas ja rimedojn por tio. <span class="staging">(ridetas)</span> Vi estis ja bonŝanca, vi, +Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ofendita)</span> Por tio <em>mi</em> ne faris paŝon, — povas mi certigi al vi. +Mi ne havis — antaŭ longe longe poste — iun suspekton, ke la +paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, — ke ili +estis netuŝitaj —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu ja; tiaĵon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonŝanca. +<span class="staging">(rigardas ŝin demande)</span> Sed kiam vi tiel meminiciate komencis +prizorgi Erhart por mi —? Kiu do estis via celo pri tio?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Mia celo —?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari +el li, mi pensas?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(malrapide)</span> Mi volis faciligi al Erhart la vojon por fariĝi feliĉa +homo en nia mondo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(spirblovas)</span> Puh, — homoj en nia ekonomia stato havas sufiĉe por +pripensi ol pensi pri feliĉo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kion do, — vi pensas?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin malferme kaj serioze)</span> Erhart devas antaŭ ĉio atenti, +ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la +lando plu videtas la ombron, kiun lia patro ĵetis super min — kaj +super sian filon.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(esplore)</span> Diru al mi, Gunhild, — ĉu <em>tio</em> estas postulo, kiun +Erhart <em>mem</em> metas por sia vivo —?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(mire)</span> Jes, tion ni do esperu!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +— aŭ ĉu ĝi pli estas postulo, kiun <em>vi</em> metas al li?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(mallonge)</span> Mi kaj Erhart ĉiam metas la samajn postulojn al ni +mem.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(peze kaj malrapide)</span> Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi, +Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kaŝe triumfe)</span> Jes, laŭdo kaj danko al Dio, — mi estas. Pri tio vi +fidu!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi sekve funde tamen devas senti vin feliĉa. Spite al ĉiuj +aliaĵoj.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, — ĉiun momenton, vidu, — venas +drivanta tiu aliaĵo kiel kruda vetero super min.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kun ŝanĝita tono)</span> Diru al mi —. Pli bone tuj. Ĉar vere estas pro +<em>tio</em>, ke mi venis ĉi tien al vi —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kion?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, — Diru al mi, +Erhart ja ne plu loĝas ĉi tie ĉe — ĉe vi aliuloj.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malmole)</span> Erhart ja ne <em>povas</em> loĝi ĉi tie ĉe mi. Li devas loĝi +en la urbo —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tion li skribis al mi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon ĉiun +vesperon.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Li ankoraŭ ne venis. Sed mi atendas lin ĉiun momenton.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, Gunhild, — li certe estas veninta. Ĉar mi aŭdas lin +supre.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun rapida okulĵeto)</span> Supre en la granda salono?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes. Mi ja aŭdas lin paŝadi tie supre de post kiam mi venis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(turnas la okulojn for de ŝi)</span> Ne estas li, tio, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(surprize)</span> Ĉu ne estas Erhart? <span class="staging">(suspekte)</span> Kiu tiu do <em>estas</em>?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +La bankestro.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(malrapide, en subpremita doloro)</span> Borkman. John Gabriel Borkman!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Tiel li paŝadas tien kaj reen. Antaŭen kaj malantaŭen. De mateno +al vespero. Tagon post tago.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi vere aŭdis iun aludeton pri io —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kredeblas. Aludiĝas certe ĉiaĵoj pri ni en la distrikto.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje +ĉe si mem, — tie supre. Kaj vi ĉe vi mem ĉi tie malsupre.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, — tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili +liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. — Dum ĉiuj tiuj longaj +ok jaroj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke +estus ebla —!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Estas vero. Kaj neniam povos fariĝi alimaniera.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Tio ĉi tamen estas terura vivo, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Pli ol terura, sciu. Baldaŭ ne plu eltenebla.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi bone komprenas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉiame aŭdi liajn paŝojn tie supre. Ek de la frua mateno ĝis +malfrue en la nokto. — Kaj tiel aŭdeble kiel estas ĉi tie +malsupre.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, estas intense aŭdeble ĉi tie.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon paŝadanta en +kaĝo tie supre en la salono. Ĝuste rekte super mia kapo. +<span class="staging">(aŭskultas kaj flustras)</span> Aŭdu nur, vi! Aŭdu! Tien kaj reen, — +tien kaj reen iras la lupo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(gardeme)</span> Ĉu ne povus ŝanĝiĝi, Gunhild?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rifuzante)</span> Li neniam faris alpaŝon por tio.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed ĉu vi ne povus fari la unuan paŝon?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekagitiĝas)</span> Mi! Post ĉio kion li pekis kontraŭ mi! — Ne dankon! +Prefere lasu la lupon daŭrigi sian paŝadon tie supre.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Fariĝas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por +demeti la vestaĵojn.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, mi ja demandis al vi antaŭ —</p> + +<p class="staging">(<b>Ella Renthejm</b> demetas de si mantelon kaj ĉapelon sur seĝon +ĉe la enireja pordo.)</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridas amare)</span> En socia rondo, vi aludas?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi pensas kiam li eliras en la freŝan aeron. Ene sur la vojetoj en +la arbaro, aŭ —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +La bankestro neniam eliras.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Eĉ ne en la krepusko?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Neniam.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kortuŝata)</span> Al tio li do ne povas devigi sin?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la +murŝranko. En la antaŭĉambro, vi scias —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(al si mem)</span> — tiu ŝranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Kaj foje, — malfrue vespere, — mi povas aŭdi lin +malsuprenveni — por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze +en la ŝtuparo, — kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la +salono.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(silente)</span> Ĉu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por +viziti lin?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Li <em>ne havas</em> malnovajn amikojn.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Li do havis multajn — foje.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li fariĝis por siaj amikoj +multekosta amiko, — li, John Gabriel.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(impete)</span> Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, +malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. +Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ne respondante)</span> Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute +sola.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciiĝas, ke maljuna kopiisto +aŭ kromskribisto foje venas supren al li.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Nu tiel; certe estas iu, kiu nomiĝas Foldal. Ĉar mi scias ke tiuj +du estis amikoj en la juneco.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Ĉar +li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun <em>havis</em> —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed <em>nun</em> li do venas al Borkman?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio kompreniĝas; li nur +venas en la krepusko.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tiu Foldal, — ankaŭ <em>li</em> estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, +je la bankroto.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(pase rimarkante)</span> Jes, ŝajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom +da mono, ankaŭ li. Sed certe estis tute bagatela —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kun facila emfazo)</span> Estis ĉio kion li posedis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Nu, sed pro Dio, — tio kion <em>li</em> posedis, estis do certe +tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Eĉ ne paroliĝis pri tio, — de Foldal, — dum la proceso.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan +rekompencon por tiu sensignifaĵo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(mire)</span> Ĉu Erhart? Kiel povus Erhart <em>tion</em>?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis ŝin, — +tiel ke ŝi eble povos <em>fariĝi</em> io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu, +— <em>tio</em> certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta +fari por ŝi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi +opinias.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj Erhart ankaŭ aranĝis, ke ŝi povas lerni muzikon. Ŝi jam estas +tiel lerta, ke ŝi povas veni supren al — al li tie supre en la +salono, kaj ludi por li.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do li daŭre ŝatas muzikon?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis — kiam +li estis atendata —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj sur tiu ŝi ludas por li?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaŭ tion Erhart aranĝis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed ĉu la bedaŭrinda knabino devas iri tiun longan vojon ĉi tien? +Kaj poste hejmen al la urbo?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne, tion ŝi ne bezonas. Erhart aranĝis, ke ŝi povas esti ĉe +sinjorino, kiu loĝas ĉi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Sinjorino Wilton!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Iu tre riĉa sinjorino. Iu kiun vi ne konas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi aŭdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, tute ĝuste.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Erhart plurajn fojojn skribis pri ŝi. — Ĉu ŝi loĝas ĉi tie +nun?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, ŝi luprenis vilaon ĉi tie. Kaj nun ŝi transloĝis el la urbo +antaŭ iom da tempo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(iom hezitante)</span> Laŭ onidiro ŝi eksedziĝis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +La edzo eble mortis antaŭ pluraj jaroj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, sed ili eksedziĝis —. Li lasis sin eksedziĝi —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Li forvojaĝis de ŝi, tion li faris. La kulpo certe ne estis +ŝia.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉu vi konas ŝin iom pli proksime, Gunhild?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ho jes, certe. Ŝi loĝas ja tute proksime. Kaj ŝi foje faras etajn +vizitojn.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj vi eble iom ŝatas ŝin?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ŝi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia juĝo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +En sia juĝo pri homoj, vi aludas?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, pleje pri homoj. Ŝi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde, +— la animon. Kaj tial ŝi vere adoras lin, — kiel kompreneble +estas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(iom ruze)</span> Do ŝi eble konas Erhart ankoraŭ pli bone ol ŝi konas +vin?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, Erhart ofte renkontis ŝin en la urbo. Antaŭ ol ŝi transloĝis +ĉi tien.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(senpripense)</span> Kaj ŝi tamen transloĝis el la urbo?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekmiras kaj rigardas ŝin akre)</span> <em class="gesp">Tamen!</em> Kion vi pensas +pri tio?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(evite)</span> Nu, Dio, — pensas —?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per +tio, Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin firme en la okulojn)</span> Jes, efektive estis, Gunhild. +Vere estis io, kion mi pensis pri tio.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu, do diru malkaŝe!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Unue mi volas diri <em>tion</em> al vi, ke mi trovas, ke ankaŭ <em>mi</em> kvazaŭ +havas rajton al Erhart. Aŭ ĉu vi tion ne trovas?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas aeren)</span> Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li, +ja —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed ĉar mi ŝatas lin —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridetas moke)</span> Mian filon? Ĉu vi povas? Vi? Spite el ĉio?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, mi povas. Spite al ĉio. Kaj mi faras. Mi ŝatas Erhart. Tiom, +kiom <em>mi</em> entute <em>povas</em> ŝati homon — nuntempe. En mia aĝo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu jes, jes, tiel estu; sed —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj tial, vidu, mi fariĝas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io +minacas lin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Minacas Erhart! Jes, sed <em>kio</em> minacas lin? Aŭ <em>kiu</em> do minacas +lin?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tion faras unue <em>vi</em>, — en <em>via</em> maniero —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekkrie)</span> Mi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +— kaj jen ankaŭ tiu sinjorino Wilton, — mi timas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(momenton rigardas ŝin konsternite)</span> Kaj tiaĵon vi povas kredi pri +Erhart! Pri mia propra filo! <em>Li</em>, kiu havas sian grandan mision por +plenumi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(supraĵe pasante diri)</span> Ho kion, mision —!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekscitite)</span> Kaj tion vi kuraĝas diri tiel moke!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉu vi opinias ke juna homo en la aĝo de Erhart, — sana kaj ĝoja, +— ĉu vi opinias, ke <em>li</em> akceptas oferi sin por tiaĵo kiel +“misio”!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(forte kaj firme)</span> Erhart faras! Tion mi certe scias!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu mi ne kredas!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Estas nur io, kion vi prirevadas. Ĉar se vi ne havis <em>tion</em> por +alkroĉi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, tiam mi vere devus malesperi. <span class="staging">(impete)</span> Kaj eble estas <em>tio</em>, +kion vi pleje atendus, vi, Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kun levita kapo)</span> Jes, mi tion pleje atendus — se vi ne povas +liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(minace)</span> Vi volas enpremi vin inter <em>ni</em>! Inter patrino kaj filo! +<em>Vi!</em></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi volas liberigi lin el via potenco, — via superrego.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(triumfe)</span> Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj — Ĝis +lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do mi volas regajni lin de vi! <span class="staging">(raŭke; duone flustre)</span> Ni du, ni +luktis antaŭe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin triumfe)</span> Jes, kaj <em>mi</em> venkis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(mokride)</span> Ĉu vi daŭre opinias, ke tiu venko fariĝis gajno por +vi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(sombre)</span> Ne; — pri tio vi sange pravas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Eĉ ne ĉi tiun fojon fariĝos gajno por vi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne; ĉar estas nur la <em>potenco</em> super li, kiun vi volas havi!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj nun <em>vi!</em></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(varme)</span> Mi volas havi lian internan animon, — lian menson, — lian +tutan koron —!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekdire)</span> Al tio vi neniam plu atingos en tiu ĉi mondo!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ĉu vi eble prizorgis <em>tion?</em></p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, tion mi efektive permesis al mi. Ĉu vi ne povis legi +tion el liaj leteroj?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kapjesas malrapide)</span> Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(incite)</span> Mi profitis de tiuj ĉi ok jaroj — kiam mi havis lin sub +miaj okuloj, vidu.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(sinrege)</span> Kion vi diris al Erhart pri mi? Ĉu eblas rakonti tion al +mi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, tio bone eblas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do faru!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi nur diris al li tion, kio estas vero.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Nu?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi ripete kaj ĉiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas +al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni +faras. Ke ni entute <em>kapablas</em> vivi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne pli ol tio!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ho, tiaĵo mordas, sciu. Tion mi mem sentas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antaŭe.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris ĉion el bona +koro. <span class="staging">(rigardas ŝin en malica ĝojo)</span> Nun li ne plu kredas tion, +Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kion li do nun kredas?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al +si, ke onklino Ella neniam vojaĝas ĉi tien por viziti nin —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Tion li sciis antaŭe!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi +min kaj — kaj tiun paŝadanton tie supre en la salono —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tiel ankaŭ estis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +El tio Erhart <em>nun</em> ne kredas eron.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin. +Aŭ ĉu eble vi ne faras? Ĉu vi ne iam kovis penson tiri lin tute +for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(repuŝante)</span> Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero +estis antaŭ la tribunalo. — Mi ne plu nutras tiujn pensojn.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Eĉ ne utilus al vi. Ĉar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon +al vi! Estas <em>mi</em>, kiun Erhart bezonas, — ne <em>vi</em>. Ĉar tial li +estas kvazaŭ morta por <em>vi</em>! Kaj vi por li!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(malvarme, decide)</span> Ni vidos. Ĉar nun mi restos ĉi tie.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(fiksrigardas ŝin)</span> Ĉi tie en la bieno?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, ĉi tie.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉi tie — ĉe ni? Tute tranokte?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(regas sin)</span> Jes, jes, Ella, — la bieno estas ja via.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho jeno —!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉio estas ja via. La seĝo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en +kiu mi turnas min sendorma, ĝi apartenas al vi. La manĝaĵo kiun ni +manĝas, ĝin ni ricevas pere de vi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tio ne povas esti alimaniere aranĝita. Borkman ne povas havi propran +posedaĵon. Ĉar tuj iu venus forpreni ĝin de li.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj +indulgo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(malvarme)</span> Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko, +Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne, tion vi ne povas. — Kiam vi deziros, ke ni forloĝiĝu?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Forloĝiĝu?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekscitite)</span> Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti +loĝanta sub la sama tegmento kiel vi! — Ne, do prefere al la +malriĉulejo aŭ eksteren sur la vojon!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Bone. Do sendu kun mi Erhart —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Erhart! Mia propra filo! Mia infano!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, — ĉar tiam mi tuj revojaĝos hejmen.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(post mallonga pripensado, firme)</span> Erhart mem elektu inter ni.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin dube kaj necerte)</span> <em>Li</em> elektu? Jes, — ĉu vi tion +<em>kuraĝas</em>, Gunhild?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun malmola rido)</span> Ĉu mi <em>kuraĝas</em>! Igi mian filon elekti inter sia +patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuraĝas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(aŭskultante)</span> Ĉu iu venas? Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Do certe estas Erhart —</p> + +<p class="staging">(Iu frapas rapide sur la antaŭĉambra pordo, kiu poste senpere +malfermiĝas. <b>Sinjorino Wilton</b>, festene vestita kaj kun +supervestaĵoj, envenas. Malantaŭ ŝi la <b>ĉambristino</b>, kiu ne +ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo +restas duone malferma. <b>Sinjorino Wilton</b> estas iu frapante bela, +ŝvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Larĝaj, ruĝaj, ridantaj +lipoj. Viglaj okuloj. Riĉa, malhela hararo.)</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(iom seke)</span> Bonan vesperon, sinjorino. <span class="staging">(al la <b>ĉambristino</b>; montras +al la ĝardena ĉambro)</span> Portu la lampon tien kaj eklumigu ĝin. +<span class="staging">(La <b>ĉambristino</b> serĉas la lampon kaj eliras kun ĝi.)</span></p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(vidas <b>Ella Renthejm</b>)</span> Ho, pardonu, — ĉeestas ja vizitanto —</p> + +<p class="staging">(<b>Erhart Borkman</b> forte malfermas la duone fermitan antaŭĉambran +pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. +Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)</p> + +<p>ERHART BORKMAN<br> +<span class="staging">(gaje sur la sojlo)</span> Kio do! Ĉu onklino Ella venis? <span class="staging">(al ŝi; kaptas +ŝiajn manojn)</span> Onjo, onjo! Ĉu estas vero! Ĉu <em>vi ĉi tie?</em></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭbrakas lian kolon)</span> Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel +granda vi fariĝis! Ho, kiel bone estas revidi vin!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre)</span> Kion tio signifu, Erhart, — ĉu vi staras vin kaŝante en la +antaŭa ĉambro?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Erhart — Borkman venis kune kun mi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(mezuras lin per la okuloj)</span> Ĉu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via +patrino?</p> + +<p>ERHART<br> +Mi nur devis enrigardi momenton ĉe sinjorino Wilton, — por serĉi +etan Frida.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu ankaŭ tiu fraŭlino Foldal kunestas?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Jes, ŝi staras ekstere en la enirejo.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(parolas eksteren tra la pordo)</span> Vi nur iru supren, Frida.</p> + +<p class="staging">(Paŭzo. <b>Ella Renthejm</b> atente rigardas <b>Erhart</b>. Li aspektas +ĝenite kaj iom senpacience; lia vizaĝo alprenas streĉitan kaj pli +malvarman aspekton.)</p> + +<p class="staging">(La <b>ĉambristino</b> portas la lumigitan lampon en la ĝardenan +ĉambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun deviga ĝentileco)</span> Jes, sinjorino Wilton, — se vi do volas +pasigi la vesperon ĉi tie, vi —</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas +alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> <em>Ni?</em> Pri kiuj <em>ni</em> vi aludas?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(ridetante)</span> Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj +de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, — se mi +okaze vidus lin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Jes, feliĉe. Ĉar li estis tiel bonvolema enrigardi ĉe mi, — pro +eta Frida.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(seke)</span> Vi Erhart, — mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, +— tiujn Hinkels.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(incitita)</span> Ne, efektive mi ne vere konas ilin. <span class="staging">(aldonas iom +senpacience)</span> Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi +konas aŭ ne konas.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ho pa! En <em>tiu</em> domo oni rapide konatiĝas! Ĝojaj, gajaj, gastamaj +homoj. Sufiĉe da junaj virinoj.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun akcento)</span> Se mi konas mian filon ĝuste, tio vere ne estas +societo por li, sinjorino Wilton.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaŭ li!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, feliĉe li estas juna. Ne estus bone alimaniere.</p> + +<p>ERHART<br> +Nu ja ja, patrino, — estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj +Hinkels hodiaŭ vespere. Kompreneble mi restos ĉi tie ĉe vi kaj +onklino Ella.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne, Erhart, — pro <em>mi</em> vi tamen ne rezignu —</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. <span class="staging">(rigardas +necerte al <b>sinjorino Wilton</b>)</span> Sed kiel vi tion aranĝu? Ĉu vere +konvenas? Vi ja jam respondis jes — en mia nomo.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(gaje)</span> Babilaĵo! Ĉu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, +festenajn salonojn, — sola kaj forlasita — pensu nur! jen mi +respondos ne — en via nomo.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(longege)</span> Jes, ĉar vi opinias, ke konvenas, mi —</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(facile kaj forviŝante)</span> Mi ofte en bonaj okazaĵoj respondis kaj jes +kaj ne — en mia nomo. Kaj ĉu vi forlasus vian onklinon nun, kiam +ŝi ĵus venis? Fi do, <em>monsieur</em> Erhart, — ĉu tio estus ago +konvena al filo?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malbone tuŝata)</span> Filo?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Nu, <em>eduka</em> filo do, sinjorino Borkman.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, tion vi do devas aldoni.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al +la propra, vera patrino.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu vi mem spertis tion?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ho, je Dio, — mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus +havinta tian bonan nutropatrinon, ankaŭ mi, — mi eble ne estus +fariĝinta tiel — tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas. +<span class="staging">(turnas sin al <b>Erhart</b>)</span> Do oni bele restas hejme ĉe panjo kaj onjo +— trinkante teon, sinjoro studento! <span class="staging">(al la sinjorinoj)</span> Adiaŭ, +adiaŭ, kara sinjorino! Adiaŭ, fraŭlino! <span class="staging">(La sinjorinoj salutas +mute. Ŝi iras al la pordo.)</span></p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(postiras)</span> Ĉu mi ne akompanu vin ioman distancon —?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo; averte)</span> Eĉ ne paŝon vi akompanu min. Mi bone +kutimiĝis iri mian vojon sola. <span class="staging">(haltas ĉe la pordo, rigardas lin +kaj kapsignas)</span> Sed gardu vin nun, studento Borkman; — tion mi diras +al vi!</p> + +<p>ERHART<br> +Kial mi gardu min?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(gaje)</span> Jes, ĉar kiam mi iras malsupren laŭ la vojo, — sola kaj +forlasita, kiel dirite, — mi provos ĵeti runojn post vin.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Nu, tiel! Ĉu vi nun volas provi <em>tion</em> denove.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(duone serioze)</span> Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi +diros interne, — vere el mia plej interna volo mi diros: Studento +Erhart Borkman, — prenu tuj vian ĉapelon!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj jen li ĝin prenos, vi kredas?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(ridante)</span> Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian ĉapelon. Kaj jen mi +diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la +galoŝojn! Je ĉio ne forgesu la galoŝojn! Kaj tiam postsekvu min! +Obee, obee, obee!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(kun devigita ŝercemo)</span> Jes, je tio fidu.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(kun levita montrofingro)</span> Obee! Obee! — Bonan nokton!</p> + +<p class="staging">(Ŝi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon +post si.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu ŝi vere faradas tiajn sorĉaĵojn?</p> + +<p>ERHART<br> +Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur ŝerce. +<span class="staging">(interrompe)</span> Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.</p> + +<p class="staging">(Li devigas <b>Ella Renthejm</b> eksidi en la apogseĝon ĉe la +forno.)</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(staras iomete ŝin rigardante)</span> Ho, ke vi estas farinta tiun longan +vojaĝon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Fine fariĝis necese por mi nun, Erhart.</p> + +<p>ERHART<br> +Ĉu? Kial do?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi devis veni ĉi tien por fine paroli kun la kuracistoj.</p> + +<p>ERHART<br> +Nu, estas ja bone!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ridetante)</span> Ĉu vi trovas tion bona?</p> + +<p>ERHART<br> +Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(en la kanapo; malvarme)</span> Ĉu vi estas malsana, Ella?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin akre)</span> Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj —</p> + +<p>ERHART<br> +Dum la tempo kiam mi estis ĉe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli +kun la doktoro.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere +ne sentiĝis tiel malbone tiam.</p> + +<p>ERHART<br> +Ĉu do estas pli malbone pri vi nun, onklino?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho jes, mia knabo; nun fariĝis iom pli malbone pri mi.</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, sed do ne danĝere?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, estas kiel oni prenas tion.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Jes, sed sciu, onklino Ella, — do vi ne devas revojaĝi +hejmen tiel frue.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne, tion mi do certe ne faros.</p> + +<p>ERHART<br> +Vi devas resti ĉi tie en la urbo. Ĉar ĉi tie vi ja povas elekti +inter la plej bonaj kuracistoj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, estis mia penso, kiam mi forvojaĝis de hejme.</p> + +<p>ERHART<br> +Kaj vi ankaŭ devas trovi vere bonan loĝejon, — iun hejmecan, +trankvilan pensionon.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi enloĝiĝis ĉi-matene en la malnovan, kie mi antaŭe loĝis.</p> + +<p>ERHART<br> +Nu jes, <em>tie</em> estos hejmece por vi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, sed mi tamen ne restos tie.</p> + +<p>ERHART<br> +Ĉu? Kial ne?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne, mi redecidiĝis, kiam mi venis ĉi tien.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(mire)</span> Ĉu —? Redecidiĝis —?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kroĉas; ne ekrigardas)</span> Via onklino volas loĝi ĉi tie en sia +bieno, Erhart.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(rigardas ilin ambaŭ laŭvice)</span> Ĉi tie! Ĉe ni! Ĉe ni aliuloj! — +Ĉu estas vero, onklino?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, mi nun faris la decidon.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Ĉio ja apartenas al via onklino, vi scias.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj mi restos ĉi tie, Erhart. Unue do. Ĝis plue. Mi instalos min +por mi mem. Tie en la administra alo —</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, en tio vi ĝustas. Tie vi ja ĉiam havas ĉambrojn pretaj. +<span class="staging">(subite vigle)</span> Tamen ĉu ne, onklino, — ke vi estas tre laca post la +vojaĝo?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, iom laca mi ja estas.</p> + +<p>ERHART<br> +Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitiĝi frue.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin ridetante)</span> Mi ja faros.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ĉar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaŭ — aŭ +iun alian tagon, vidu. Pri ĉio kaj kio ajn. Pri ĉio ajn. Vi kaj +panjo kaj mi. Ĉu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekblove; ekstaras de la kanapo)</span> Erhart, — laŭ aspekto mi vidas, ke +vi volas foriri de mi!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(ekskuiĝas)</span> Al kio vi aludas!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Vi volas iri al — al advokato Hinkels!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(senpere)</span> Nu tiel! <span class="staging">(sinrege)</span> Jes, ĉu vi do opiniis, ke mi sidu ĉi +tie tenante onklinon Ella vekita ĝis malfrue en la nokto? Ŝi kiu +estas malsana, panjo. Pensu pri tio.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Vi volas viziti Hinkels, Erhart!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(senpacience)</span> Jes, tamen je Dio, panjo, — ŝajnas al mi, ke mi ne +povas rezigni. Aŭ kion <em>vi</em> diras, onjo?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi agu prefere en plena libereco, Erhart.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(minace al ŝi)</span> Vi volas disigi lin de mi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, se mi vere tion povus, Gunhild!</p> + +<p class="staging">(Muziko aŭdiĝas de supre.)</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(tordas sin kvazaŭ en veo)</span> Ho, mi ne eltenas tion ĉi! +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Kie estas mia ĉapelo? <span class="staging">(al <b>Ella</b>)</span> Ĉu vi konas +tiun muzikon tie supre en la salono?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne. Kiu tiu estas?</p> + +<p>ERHART<br> +<em>Danse macabre</em> ĝi estas. La danco de la mortintoj. Ĉu vi ne konas +la dancon de la mortintoj, onklino?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ridetas peze)</span> Ankoraŭ ne, Erhart.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(al <b>sinjorino Borkman</b>)</span> Panjo, — mi petas vin bele — permesu al mi +iri!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin malmole)</span> De via patrino? Vi tion do volas?</p> + +<p>ERHART<br> +Mi revenos ĉi tien — eble morgaŭ!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(pasie ekscitita)</span> Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj +homoj! Ĉe — ĉe —; ne, mi eĉ ne volas pensi tion!</p> + +<p>ERHART<br> +Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, ĝojaj vizaĝoj. Kaj tie +estas muziko, panjo!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(montras supren al la plafono)</span> Ankaŭ tie supre estas muziko, +Erhart.</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, ĝuste <em>jena</em> muziko, — estas tiu, kiu pelas min el la +domo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso?</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias ĝin al li. Se mi nur mem evitas +aŭskulti ĝin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin riproĉe)</span> Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam +forgesu, ke vi havas vian grandan mision!</p> + +<p>ERHART<br> +Ho, patrino, — ne elbuŝu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita +por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo! +<span class="staging">(Li iras rapide tra la antaŭa ĉambro.)</span></p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(post mallonga silento)</span> Vi tamen baldaŭ estos lin repreninta, vi, +Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Dio donu ke mi povus kredi tion.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Pro vi, vi pensas?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Pro mi aŭ — pro ŝi, la alia.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do prefere ŝi ol vi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas malrapide)</span> Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere +ŝi ol vi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Neniel konsiderante kien li fine portiĝos —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ŝajnas al mi, ke tio estus indiferenta.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(prenas siajn supervestaĵojn sur la brakon)</span> La unuan fojon kiam ni +du ĝemelfratinoj samopinias. — Bonan nokton, Gunhild. <span class="staging">(Ŝi eliras +tra la antaŭa ĉambro.)</span></p> + +<p class="staging">(La muziko aŭdiĝas pli forte de supre en la salono.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras momenton trankvile, skuiĝas, ŝrumpiĝas kaj flustras +senpere.)</span> La lupo denove hurlas. — La malsana lupo. <span class="staging">(Ŝi staras +momenton, kaj jen ĵetas sin sur la planktapiŝon, tordas sin vee kaj +flustras plende:)</span> Erhart! Erhart, — estu fidela al mi! Ho, revenu +hejmen, kaj helpu vian patrinon! Ĉar mi ne plu toleras ĉi tiun +vivon!</p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la +Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapiŝoj, +montrantaj ĉas-scenojn kun paŝtistoj kaj paŝtistinoj, ĉio pale +senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli +proksime en la antaŭo estas piano. En la angulo fone maldekstre +estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda, +tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli +antaŭe ĉe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj seĝoj. La mebloj +estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras +eklumigitaj lampoj.)</p> + +<p class="staging">(<b>John Gabriel Borkman</b> staras kun la manoj dorse apud la piano +aŭskultante al <b>Frida Foldal</b>, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn +de <em>Danse macabre</em>.)</p> + +<p class="staging">(<b>Borkman</b> meze alta viro de firma, fortika staturo en la +sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj +grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne +tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. <b>Frida Foldal</b> +estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca streĉita esprimo. +Malriĉe beligita en hela vestaĵo.)</p> + +<p class="staging">(La melodio atingis la finon. Silento.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu vi povas diveni kie mi la unuan fojon aŭdis tonojn, kiel tiujn +ĉi?</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Ne, sinjoro Borkman?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Estis malsupre en la minejoj.</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(ne komprenas)</span> Nu jes? Malsupre en la minejoj?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la +minejojn. — Tie malsupre la erco kantas.</p> + +<p>FRIDA<br> +Ĉu, — ĝi kantas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapjesas)</span> Kiam ĝi malfiksiĝas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas +ĝin, — tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj +liberigas ĝin. Tial la erco kantas — el ĝojo — en sia +maniero.</p> + +<p>FRIDA<br> +Kial ĝi faras tion, sinjoro Borkman?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĝi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.</p> + +<p class="staging">(Li paŝadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj +dorse.)</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(sidas iomete atendante; rigardas sian horloĝon kaj ekstaras.)</span> +Pardonu, sinjoro Borkman, — sed bedaŭrinde mi devas foriri, mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(haltas antaŭ ŝi)</span> Ĉu vi jam volas foriri?</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(metas la notaron en la tekon)</span> Jes, mi ja devas. <span class="staging">(videble +embarasata)</span> Ĉar mi dungiĝis ien ĉi tiun vesperon.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ien, kie okazos kunestado?</p> + +<p>FRIDA<br> +Jes.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj tie vi aŭskultigos vin por la ĉeestantoj?</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(mordas sian lipon)</span> Ne — mi ludos por ilia dancado.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nur por dancado?</p> + +<p>FRIDA<br> +Jes; ili volas danci post la vespermanĝo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras ŝin rigardante)</span> Ĉu vi kutime ludas por danco? Tiel +ĉirkaŭe en la domoj?</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(surmetas la supervestaĵojn)</span> Jes, kiam mi povas ekhavi mendon, +mi —. Estas ja ĉiam ioma enspezo per tio.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(pridemandante)</span> Ĉu estas <em>tio</em>, pri kio vi pleje pensas, kiam vi +sidas ludante al danco?</p> + +<p>FRIDA<br> +Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni +la dancadon.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Estas ĝuste <em>tio</em>, kion mi volus scii. <span class="staging">(paŝadas +maltrankvila sur la planko)</span> Jes, jes, jes, — <em>tio</em>, ne povante +<em>mem</em> partopreni, tio estas la plej peza el ĉio. <span class="staging">(haltas)</span> Sed por vi +estas unu afero, kiu kontraŭpesas tion, Frida.</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin demandante)</span> Kio estas tio, sinjoro Borkman?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta +dancantaro kune.</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(ridetas evite)</span> Ho, tio do ne estas tute certa.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(averte suprenlevas la montrofingron)</span> Neniam do estu tiel freneza, ke +vi dubas pri vi mem!</p> + +<p>FRIDA<br> +Sed je Dio, kiam neniu scias?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ke vi nur mem scias, estas sufiĉe. — Kie vi ludos ĉi tiun +vesperon?</p> + +<p>FRIDA<br> +Estas ĉe advokato Hinkels.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(subite rigardas ŝin akre)</span> Hinkels, vi diras!</p> + +<p>FRIDA<br> +Jes.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun ŝiranta rideto)</span> Ĉu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo? +Ĉu <em>li</em> povas igi homojn viziti sin?</p> + +<p>FRIDA<br> +Jes, venos multaj homoj, laŭ tio kion diras sinjorino Wilton.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(impete)</span> Sed kiaj homoj! Ĉu vi povas diri al mi tion?</p> + +<p>FRIDA<br> +<span class="staging">(iom timeme)</span> Ne, mi vere ne scias. Nu jes, — efektive mi scias ke +studento Borkman iros tien ĉi-vespere.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(mire)</span> Erhart! Mia filo?</p> + +<p>FRIDA<br> +Jes, li vizitos.</p> + +<p>BORKMAN<br> +El kio vi tion scias?</p> + +<p>FRIDA<br> +Li mem diris. Antaŭ horo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu li do estas ĉi tie hodiaŭ?</p> + +<p>FRIDA<br> +Jes, li estis ĉe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(esplore)</span> Ĉu vi scias, ĉu li ankaŭ estis ĉi tie? Ĉu li envenis +por paroli kun iu malsupre, mi aludas?</p> + +<p>FRIDA<br> +Jes, li faris viziteton al la sinjorino.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(amare)</span> Aha, — kompreneble.</p> + +<p>FRIDA<br> +Sed estis fremda sinjorino ĉe ŝi, mi pensas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nu? Ĉu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.</p> + +<p>FRIDA<br> +Ĉu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li +venu ankaŭ ĉi tien supren al <em>vi</em>?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre)</span> Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras +viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.</p> + +<p>FRIDA<br> +Do ne, mi nenion diros. — Bonan nokton, sinjoro Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(paŝadas ĉirkaŭe grumblante)</span> Bonan nokton.</p> + +<p>FRIDA<br> +Eble mi povos malsuprenkuri la helican ŝtuparon? Estas pli +rapide.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kompreneble, — kuru vi la ŝtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton +por vi!</p> + +<p>FRIDA<br> +Bonan nokton, sinjoro Borkman.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)</p> + +<p class="staging">(Penseme <b>Borkman</b> iras al la piano por fermi ĝin, sed ne faras. +Ĉirkaŭrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas paŝadi sur +la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre, +— la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine +li iras al la skribotablo, aŭskultas transen al la tapetpordo, +rapide prenas manspegulon, rigardas en ĝin kaj ĝustigas sian +koltukon.)</p> + +<p class="staging">(Iu frapas sur la tapetpordon; <b>Borkman</b> tion aŭdas, rapide +rigardas tien, sed silentas.)</p> + +<p class="staging">(Iom poste denove frapiĝas; ĉi tiun fojon pli forte.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la +tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto)</span> Envenu!</p> + +<p class="staging">(<b>Vilhelm Foldal</b> singardeme envenas en la salonon. Li estas +kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa, +griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola +felta ĉapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li +suprenŝovas sur la frunton.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ŝanĝas teniĝon, kaj rigardas la envenanton per duone +seniluziigita, duone kontenta esprimo)</span> Ho, ĉu estas nur vi.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun severa rigardo)</span> Cetere ŝajnas al mi, ke vi venas iom +malfrue.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru +piede.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Sed kial vi ĉiam marŝas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute +proksime.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Marŝi estas pli saniga. Kaj ankaŭ estas ja dek oeroj ŝparitaj. — +Nu, ĉu do Frida ĵus estis ĉi tie ludante por vi?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ŝi ĵus en tiu ĉi momento foriris. Ĉu vi ne renkontis ŝin +ekstere?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ne, mi ne vidis ŝin dum longaj tempoj. De post kiam ŝi enloĝiĝis +en la domo de tiu sinjorino Wilton.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(eksidas en la sofo kaj montras mane al seĝo)</span> Bonvolu eksidu ankaŭ +vi, Vilhelm.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(eksidas sur la rando de la seĝo)</span> Multajn dankojn <span class="staging">(rigardas lin +pezanime)</span> Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post +kiam Frida eliris de la hejmo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ho ĉu, — sufiĉe do restas por vi.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola, +kiu iomete komprenis min. <span class="staging">(peze agitas la kapon)</span> Ĉiuj la aliuloj +tute ne komprenas min.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sombre, rigardas antaŭen kaj tamburas la tablon)</span> Ne, jen la afero. +<em>Jen</em> la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La +amaso, la multo, — ĉiuj la meznombruloj, — ili ne komprenas nin, +Vilhelm.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(rezigne)</span> Poviĝus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni +povas ja ĉiam atendadi pri ĝi ankoraŭ ioman tempon. <span class="staging">(kun +plorstrangulata voĉo)</span> Sed estas io, kio estas ankoraŭ pli amara, +sciu.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekscite)</span> Nenio estas pli amara ol tio!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, estas, John Gabriel. Mi ĵus nun havis doman scenon — antaŭ ol +mi ekiris ĉi tien.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu? Kial jeno?</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(ekdirege)</span> Tiuj hejme — ili malestimas min.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekscitite)</span> Malestimas —!</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(viŝas la okulojn)</span> Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaŭ ĝi vere +aperiĝis.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(iom silentas)</span> Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edziĝis.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Estis ja preskaŭ neniu elekto por mi. Kaj cetere, — edziĝi oni ja +deziras, kiam oni komencas atingi iun aĝon. Kaj tiel reduktita, tiel +genuestaranta kiel mi tiam estis —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(eksaltas kolera)</span> Ĉu tio ĉi estu akuzo kontraŭ mi? Riproĉo —!</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(timeme)</span> Ne, pro Dio, John Gabriel —!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompiĝis sur la +bankon —!</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(trankviligante)</span> Sed mi do ne kulpigas <em>vin</em> por <em>tio</em>! Dio kompatu +min —!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(grumblante; eksidas denove)</span> Nu, tio do estas bona.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke +ŝi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed sufiĉe bona +ŝi tamen estas. — Ne, sed estas la infanoj, sciu —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi povis tion pensi.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ĉar la infanoj, — ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve +pli da postuloj al la vivo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin kompateme)</span> Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin, +Vilhelm?</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(ektiras la ŝultrojn)</span> Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi +devas ja konfesi —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(proksimiĝas kaj metas la manon sur lian brakon)</span> Ĉu ili do ne +scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, kompreneble ili <em>tion</em> scias. Sed tio neniel impresas ilin.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Do ili estas nekomprenemaj, ĉar via tragedio estas bona. Tion mi +kredas plene kaj fide.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(klarigante)</span> Ĉu vi ne trovas, ke estas sufiĉe bonaj scenoj en ĝi, +John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari ĝin akceptata — +<span class="staging">(komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko)</span> Jen, vidu! Mi montru +al vi ion, kion mi ŝanĝis —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu vi kunprenis ĝin?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, mi kunprenis ĝin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis ĝin +por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin aŭskulti akton aŭ +du —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(evite, ekstaras)</span> Ne, ne, prefere alian fojon.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu ja, kiel vi volas.</p> + +<p class="staging">(<b>Borkman</b> paŝadas sur la planko. Foldal repakas la +manuskripton.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(haltas antaŭ li)</span> Vi pravas en tio, kion vi ĵus diris, — ke vi +neniun karieron faris. Sed <em>tion</em> mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam +la horo de restariĝo iam sonoriĝos por mi —</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(volas ekstari)</span> Ho, dankon al vi —!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun mansvingo)</span> Vi bonvole restu sidanta. <span class="staging">(kreskanta ekscito)</span> Kiam la +horo de restariĝo sonoriĝos por mi —. Kiam ili komprenos, ke ili +ne povas esti sen mi —. Kiam ili venos supren ĉi tie en la salonon +— kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn +de la banko —! La nova banko, kiun ili starigis — sed ne povas +estri — <span class="staging">(starigas sin denove apud la skribotablo kiel antaŭe, kaj +frapas sin sur la brusto)</span> <em>Ĉi tie</em> mi volas stari kaj akcepti ilin! +Kaj estu aŭdata kaj pridemandata kiujn kondiĉojn John Gabriel +Borkman metos por ke — <span class="staging">(haltas subite kaj rigardas al <b>Foldal</b>)</span> Vi +rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili +<em>devas, devas, devas</em> iam veni al mi? Ĉu vi ne kredas!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(denove eksidas en la sofon)</span> Mi kredas tion tiel firme. <em>Scias</em> tion +senskue certe — ke ili venos. — Se mi ne havus tiun certecon, — mi +estus antaŭ longe pafinta al mi kuglon tra la kapo.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(timeme)</span> Ho ne, pro ĉio en la mondo —!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(pavante)</span> Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Ĉiun tagon, ĉiun +horon mi povas atendi ilin ĉi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min +preta por akcepti ilin.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(kun suspiro)</span> Se ili do venus tre baldaŭe.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(maltrankvile)</span> Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh +ne — pri ĝi mi ne povas pensi! <span class="staging">(rigardas lin)</span> Ĉu vi scias kiel mi +foje sentas min?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafiĝis al kriplulo en sia unua +batalo.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(metas la manon sur la tekon)</span> Tiun senton ankaŭ mi havas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nu ja, tiel en minora afero.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(kviete)</span> Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por <em>mi</em>, John +Gabriel.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(impete)</span> Jes, sed <em>mi</em>, kiu estus povinta krei milionojn! Ĉiujn +tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en +sennombro! La akvofalojn! La ŝtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj +la ŝipliniojn tra la tuta mondo. Ĉion, ĉion mi estus sola +starigita!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiaĵo antaŭ kiu vi cedus.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(premas la manojn)</span> Kaj tamen mi devas sidi ĉi tie kiel pafvundita +birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antaŭvenas min, — kaj forprenas +ĉion de mi, pecon post peco!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Tiel ankaŭ pri <em>mi</em>, vi sciu.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sen lin atenti)</span> Imagu. Tiel proksima ke mi estis ĉe la celo. Se mi +estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Ĉiuj deponaĵoj +estus tiam reprenitaj. Ĉiuj la valoraĵoj, kiujn mi per kuraĝa mano +utiligis, ili denove kuŝus en sia loko kiel antaŭe. La kapturnige +grandaj akciosocietoj estis ĝuste antaŭ sia realiĝo. Eĉ ne unu +sola opulo perdus oeron —</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ja, je Dio — kiel ege proksima vi estis —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(en sufokita kolero)</span> Kaj jen la perfido superondis min! Ĝuste meze +en la tagoj de decido! <span class="staging">(rigardas lin)</span> Ĉu vi scias kiun krimon mi +tenas kiel la plej fian fareblan de homo?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ne. Diru!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne estas mortigo. Ne rabo aŭ nokta ŝtelenrompo. Eĉ ne falsa ĵuro. +Ĉar ĉiuj tiaĵoj fariĝas pleje kontraŭ homoj, kiujn oni malamas, +aŭ kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Sed la plej fia do, John Gabriel?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(emfaze)</span> La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(iom dubinde)</span> Jes, sed aŭskultu nun —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekinterrompe)</span> Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laŭ via aspekto. +Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en +la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Ĉiun opan grajnon! — Ne, vi +sciu, — la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn +de amiko, — aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al +unu sola, duope, kvazaŭ flustro en malplena, malhela, ŝlosita +ĉambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute +trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj +tian amikon mi havis. — Kaj li estis tiu, kiu frakasis min.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Mi ja scietas al kiu vi aludas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne estis faldaĵo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuraĝis malkaŝi +por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraŭ mi la +armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Mi neniam povis kompreni, kial li —. Ja, subparoliĝis tamen multe +tiam.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Pri kio subparoliĝis? Diru. Mi ja scias nenion. Ĉar mi ja tuj — +izoliĝis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Vi estus ja ministro, oni diris.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ofertiĝis al mi. Sed mi rifuzis.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Do ne staris al li en la vojo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu, <em>en tiu okazo</em> mi vere ne komprenas —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Estis — iaspeca virina historio, vi sciu.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Virina historio? Ne do, John Gabriel —?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Jes, jes, jes, — pri tiuj malnovaj, stultaj +historioj ni ne plu parolu. — Nu, ministro fariĝis nek li nek +mi.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Sed alte supren li atingis.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj mi en la abismon.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ho, estas terura tragedio —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas al li)</span> Preskaŭ same terura kiel la <em>via</em>, ŝajnas al mi, +kiam mi pripensas.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(naive)</span> Jes, eĉ same terura.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridas silente)</span> Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaŭ iu +komedio.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Komedio? Tio ĉi?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, tiel kiel ŝajnas, ke ĝi evoluas nun. Ĉar nun vi aŭdu —</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu do?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ne.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Dum ni du sidas ĉi tie, ŝi sidas tie malsupre ludante al danco por +li, kiu perfidis kaj ruinigis min.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Pri tio mi eĉ ne havis scieton.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, ŝi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al — la grandsinjora +domo.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu ja, bedaŭrinda infano —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj ĉu vi povas diveni por kiu ŝi ludas inter la aliuloj?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Por mia filo, sciu.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ĉu?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes; — kiel ŝajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en +la vico de dancantoj ĉi-vespere. Ĉu do ne estas komedio, kiel mi +diras?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, sed do li certe nenion scias.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kion li ne scias?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Li ne scias, kiel <em>li</em> — tiu — nu —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vi tamen povas diri la nomon. Mi eĉ toleras aŭdi ĝin nun.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sombra, sidanta frapante la tablon)</span> Li konas ĝin, sciu, — tiel +certe kiel mi sidas ĉi tie.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Sed ĉu vi povas imagi, ke li serĉus societon en <em>tiu</em> domo!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule +kiel mi. Mi kuraĝas ĵuri ke li staras ĉe la flanko de miaj +malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur +faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en <em>tiu</em> lumo?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kiu? Ĉu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino — de post +kiam li havis ses — sep jarojn. Kaj nun poste — lia patrino!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraŭ ili.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekscite)</span> Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaŭ ili incitis lin +kontraŭ mi, ĉu vi ne aŭdas!</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(cedeme)</span> Jes, ja, ja; do ili tiel faris.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kolerplena)</span> Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon +por ni! Fuŝigas nian tutan sorton, — nian tutan venkan iron.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Tamen ne ĉiuj!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu? Menciu unu solan, kiu tamen taŭgas!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne taŭgas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(spirblovas malestime)</span> Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj +virinoj, — kiam oni ne konas ilin!</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(varme)</span> Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel feliĉige kaj +tiel benite pensi, ke tie ekstere, ĉirkaŭe, tre fore, — <em>tie</em> +tamen troviĝas la vera virino.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(senpacience translokigas sin en la sofo)</span> Ho, ĉesu pri tiu poezia +babilaĵo!</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(profunde ofendita rigardas lin)</span> Ĉu vi nomas mian plej sanktan +kredon poezia babilaĵo!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(malmole)</span> Jes, mi faras! Estas tio ĉi, kio kaŭzis, ke vi neniam +antaŭeniĝis en la mondo. Se vi forpelus ĉiujn tiaĵojn, mi povus +ankoraŭ helpi vin surpieden — helpi vin supren.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(dum bolas interne en li)</span> Ho, tion vi ja ne povas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi <em>povos</em>, kiam mi nur regajnos la potencon.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Sed tio estas ja tre longe estonta espero.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(impete)</span> Ĉu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al +tio!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Mi ne scias kion respondi al vi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate)</span> +Do mi ne plu bezonas vin.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(ekstaras de la seĝo)</span> Ne bezonas —!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉar vi ne kredas, ke mia sorto ŝanĝiĝos —</p> + +<p>FOLDAL<br> +Tamen mi ja ne povas kredi kontraŭ ĉiu racio! — Kontentigon vi +devus ja havi —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Daŭre! Daŭre!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed <em>tiom</em> mi tamen legis dum +miaj tagoj —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Neeble, vi opinias?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ne ekzistas prejudikato por tiaĵo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne estas necesa por esceptuloj.</p> + +<p>FOLDAL<br> +La leĝo ne konas tiajn konsiderojn.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre kaj decide)</span> Vi ne estas poeto, Vilhelm.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(senpere plektas la manojn)</span> Ĉu vi tion diras tute serioze?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rifuzante sen respondo)</span> Ni nur forludas nian tempon pri ni +reciproke. Plej bone ke vi ne revenu.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Vi do deziras, ke mi forlasu vin?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ne lin rigardante)</span> Mi ne plu bezonas vin.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(kvietanime prenas la tekon)</span> Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Neniam mensogis, John Gabriel.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu vi ne sidadis ĉi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en +min?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ne estis mensogo tiom longe, kiam <em>vi</em> kredis pri <em>mia</em> voko. Tiom +longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaŭ trompis nin mem +— ambaŭ.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Sed ĉu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridetas amare)</span> Jes, trompi, — tio estas amikeco. Jen vi pravas. +Tiun sperton mi iam antaŭe faris.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel +senkonsidere.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(pli mola voĉo)</span> Nu, mi ja ne estas iu spertulo en <em>tia</em> afero.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Eble pli ol vi mem scias.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<em>Mi</em>?</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(kviete)</span> Jes, vi. Ĉar mi mem havis miajn dubojn — foje, vi sciu. La +terura dubo — ke mi fuŝis la vivon pro imagaĵo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Tial estis por mi tiel konfideme, veni ĉi tien, kaj apogi min al vi, +kiu kredis. <span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> — Sed nun vi estas kiel fremdulo +por mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ankaŭ vi por mi.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Bonan nokton, John Gabriel.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Bonan nokton, Vilhelm. <span class="staging">(<b>Foldal</b> eliras maldekstre)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Borkman</b> staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras +movon, kvazaŭ li volus revoki <b>Foldal</b>, sed hezitas pripense, kaj +komencas paŝadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse. +Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon. +Fariĝas duonlume en la salono.)</p> + +<p class="staging">(Iom poste frapiĝas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(apud la tablo, skuiĝas, turnas sin kaj demandas laŭte)</span> Kiu frapas? +<span class="staging">(neniu respondo; frapiĝas denove)</span></p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(restas staranta)</span> Kiu estas? Envenu!</p> + +<p class="staging">(<b>Ella Renthejm</b>, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la +pordo. Ŝi estas vestita en sia nigra robo kiel antaŭe, kun la +mantelo malfirme ĵetita sur la ŝultroj.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Kiu estas vi? Kion vi volas al mi?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen)</span> Estas mi, Borkman. +<span class="staging">(Ŝi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.)</span></p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras kiel fulme frapita, rigardas ŝin sendeturne kaj flustras +duonlaŭte)</span> Ĉu estas — estas Ella? Ĉu estas Ella Renthejm?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes. — Estas <em>“via”</em> Ella, — kiel vi nomis min en antaŭa tempo. +Iam. Antaŭ tiuj multaj — multaj jaroj.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jes, estas vi, Ella, — mi vidas tion nun.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉu vi rekonas min?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, nun mi komencas —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +La jaroj atakis min forte kaj aŭtune, Borkman. Ĉu ne ŝajnas al +vi?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(devigite)</span> Vi iom ŝanĝiĝis. Je la unua rigardo —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laŭ la nuko. Tiujn, kiujn vi +ŝatis vindi ĉirkaŭ viajn fingrojn.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Ĝuste! Nun mi vidas, Ella. Vi ŝanĝis la hararanĝon.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kun malĝoja rideto)</span> Ĝuste. Estas pro la hararanĝo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(deturnante)</span> Krome mi ne sciis, ke vi estas en ĉi tiu regiono de la +lando.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi ja ĵus venis.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kial vi vojaĝis ĉi tien, — nun mezvintre?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tion vi aŭdos.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu estas io, kion vi intencas pri <em>mi</em>?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ankaŭ pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe +pasinte.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vi certe estas laca.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, mi estas laca.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu vi ne volas eksidi? <em>Jen</em>, — en la sofon.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, dankon. Mi bezonas sidi.</p> + +<p class="staging">(Ŝi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antaŭan angulon de +la sofo. <b>Borkman</b> staras apud la tablo kun la manoj dorse ŝin +rigardante. Mallonga silento.)</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontiĝis vizaĝon +vizaĝe, Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sombre)</span> Ege, ege longe de post tiam. Ĉiuj tiuj teruraĵoj +interkuŝas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tuta homa vivo interkuŝas. Forĵetita homa vivo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin akre)</span> Forĵetita!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, ĝuste forĵetita. Por ni ambaŭ.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(en malvarma komerca voĉtono)</span> Mi ankoraŭ ne konsideras mian vivon +kiel forĵetitan.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Nu, sed <em>mia</em> vivo do?</p> + +<p>BORKMAN<br> +En tio vi mem kulpas, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kun skuiĝo)</span> Kaj <em>tion</em> diras <em>vi</em>!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vi povus bone fariĝi feliĉa sen mi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉu vi tion kredas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Se vi mem volus.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(amare)</span> Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti +min —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Sed lin vi rifuzis —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, mi faris.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(moke)</span> — jaron post jaro mi rifuzis la feliĉon, vi do pensas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vi povus bone fariĝi feliĉa ankaŭ kun <em>li</em>. Kaj tiam <em>mi</em> estus +savita.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi —?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, tiam vi estus min savinta, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kiel, vi pensas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaŭ viaj rifuzadoj, — viaj +eternaj rifuzoj. Kaj li faris venĝon. Ĉar tion li facile povis, — +li, kiu havis en sia depono ĉiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn +leterojn. Tiujn li uzis, — kaj tiam estis for pri mi, — ĝis plue +do. Jen, pri ĉio tio vi kulpas, Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jen, jen, Borkman, — reale do, eble estas <em>mi</em>, kiu estas ŝuldanto +al <em>vi</em>.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri ĉio, por kio mi devas +danki vin. Vi igis la bienon ĉi tie, la tutan bienon, aljuĝi al vi +ĉe la aŭkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por — via +fratino. Vi prenis Erhart al vi, — zorgis por li en ĉiuj manieroj —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +— tiom longe kiom permesiĝis —</p> + +<p>BORKMAN<br> +— permesiĝis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn +hejmajn problemojn. — Kiel mi volis diri, — mi scias kion vi oferis +por mi kaj via fratino. Sed vi <em>povis</em> ja ankaŭ tion fari, Ella. Sed +memoru, ke estis <em>mi</em>, kiu faris vin kapabla.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ekscitita)</span> En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna +kaj varma animo kaj koro por Erhart, — kaj ankaŭ por vi, <em>tio</em> +pelis min!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiaĵojn. Mi +kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis <em>mi</em> kiu +faris vin kapabla.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Hm, kapabla, kapabla —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(fervore)</span> Jes, ĝuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus +fariĝonta, — kiam mi povis ŝpari nek parencojn nek amikojn, — +kiam mi devis kapti — kaj ankaŭ kaptis la milionojn, kiuj estis +konfiditaj al mi, — tiam mi ŝparis ĉion, kio estis via, ĉion kion +vi posedis, — kvankam mi estus povinta preni kaj prunti ĝin — kaj +uzi ĝin — kiel ĉion la ceteran.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(malvarme kaj trankvile)</span> Estas vere kaj ĝuste, Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Tiel ja estas. Kaj tial, — kiam ili venis kaj prenis min, — ili +ankaŭ trovis ĉion vian netuŝita en la kelo de la banko.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin)</span> Mi ofte pensis pri tio, — — kial vi vere ŝparis +ĉion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kial?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, kial? Diru.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre kaj moke)</span> Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi +min, se mi ne sukcesus?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum <em>tiuj</em> tagoj.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, sed kial tamen —?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ŝultrotiras)</span> Je Dio, Ella, — ne estas facile memori kialojn, kiuj +estas dudek jarojn aĝaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola, +cerbumante pri ĉiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus +realigindaj, ŝajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al +mi estron de aerŝipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante +grandegan balonon por veli supre trans nesekura, danĝeroplena +oceano.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Vi, kiu neniam dubis pri la venko.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(senpacience)</span> La homoj <em>estas</em> tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas +pri la sama afero. <span class="staging">(por si mem)</span> Kaj tial eble estis, kial mi ne volis +havi vin kaj la vian kun mi en la balono.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(en ekscito)</span> Kial, demandas mi! Diru, kial!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ne ŝin rigardante)</span> Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en +tia vojaĝo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi <em>kunhavis</em> ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la +estonto —</p> + +<p>BORKMAN<br> +La vivo ne ĉiam estas la plej kara.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(senspire)</span> Ĉu tiel estis por vi tiam?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ŝajnas al mi tiel.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ke <em>mi</em> estis la plej kara, kiun vi sciis?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, ŝvebas antaŭ mi io tia.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis +min — kaj edzinigis alian — iun alian!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj +konsideroj, — nu do, <em>aliaj</em> konsideroj, — kiuj devigis min. Sen +<em>lia</em> kunhelpo mi povus nenien veni.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do perfidis min pro — pli altaj konsideroj.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis <em>vin</em>, kiel prezon +por la helpo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marĉandado.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne havis elekton. Devis venki aŭ fali.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin, la lipoj tremetantaj)</span> Ĉu tio povas esti vero, kion vi +diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj tiam kaj poste, — longe longe poste.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj vi tamen marĉandis min for. Marĉandadis pri la rajto de via amo +kun alia viro. Vendis mian amon por — por bankestra ofico!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sombre kaj kurbigite)</span> La deviga neceso estis super mi, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ekstaras sovaĝe kaj skuite de la sofo)</span> Krimulo!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(skuiĝas sed regas sin)</span> Tiun vorton mi aŭdis antaŭe.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraŭ leĝo kaj +juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de ĉiuj tiuj akcioj kaj +obligacioj — aŭ kio ajn, kio tio estis, — kiom vi pensas, ke mi +zorgas pri ĝi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam ĉio +disfalis sur vin —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(streĉite)</span> Kio tiam, Ella?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kredu min, mi tolerus ĉion ĝoje kun vi. La malhonoron, la +ruiniĝon, — ĉion, ĉion mi helpus vin porti —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu vi tion volus? Ĉu povus?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj volus kaj povus. Ĉar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura +krimo —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kiun! Al kio vi aludas?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(gapas al ŝi)</span> Vi freneziĝis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(paŝas pli proksimen)</span> Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon +de morto!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(retiras sin al la piano)</span> Ĉu vi freneziĝas, Ella?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi mortigis la amovivon en mi. <span class="staging">(pli proksimen)</span> Ĉu vi komprenas, kion +tio signifas? Rakontiĝas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas +neniu pardono. Mi neniam antaŭe komprenis, kio tio estas. Nun mi +komprenas. La granda nepardonebla peko, — estas la peko murdi la +amovivon en iu homo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj tion vi diras, ke mi faris?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi <em>faris</em>. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antaŭ +nun ĉi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild +anstataŭe, — tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran +nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artaĵojn +ŝiaflanke. Kaj mi preskaŭ pensas, ke mi malestimis vin iomete — +spite al ĉio. Sed <em>nun</em> mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi +<em>amis</em>! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion +vi estis preta vendi por profito. <em>Tio</em> estas la duobla murdo, por +kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(malvarma kaj sinrega)</span> Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan +animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon +tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte ŝajnas, +ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta +mondo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne, efektive mi ne faras.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nur via propra kora afero —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Nur ĝi! Nur ĝi! Vi pravas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la +plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas +anstataŭi alia —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin kun rideto)</span> Ĉu vi tion spertis, kiam vi estis preninta +Gunhild kiel edzinon?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankaŭ <em>tion.</em> Mi +volis meti sub mian potencon ĉiujn fontojn de potenco en ĉi tiu +lando. Ĉion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de +riĉaĵoj — tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj +tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(perdita en memoro)</span> Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni +priparolis viajn celojn —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, kun vi mi povis paroli, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi ŝercis pri viaj planoj, kaj demandis, ĉu vi volus veki ĉiujn la +dormantajn spiritojn de la oro.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Mi memoras tiun esprimon. <span class="staging">(malrapide)</span> Ĉiujn la +dormantajn spiritojn de la oro.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed vi ne prenis tion por ŝerco. Vi diris: “Jes, jes, Ella, estas +ĝuste tio, kion mi volas.”</p> + +<p>BORKMAN<br> +Tiel ankaŭ <em>estis</em>. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la +piedingon —. Kaj <em>tio</em> dependis tiam de unu sola viro. Li povis, +kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, — se mi +miaflanke —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĝuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, — +kaj kiu senlime amis vin.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu +ajn alia kondiĉo —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj vi akceptis.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(impete)</span> Jes, mi faris, Ella! Ĉar la potencavido estis tiel +nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. <em>Devis</em> akcepti. Kaj li +helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj +mi altiĝis kaj altiĝis. Jaron post jaro mi altiĝis —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj <em>mi</em> estis kvazaŭ forviŝita el via vivo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(post mallonga, pensema silento)</span> Borkman, — ĉu ne ŝajnas al vi, ke +kvazaŭ kuŝis kondamno super nia tuta rilato?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Kondamno?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes. Ĉu ne ŝajnas al vi?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Jes. Sed kiel vere —? <span class="staging">(ekdire)</span> Ho, Ella, — mi +baldaŭ ne plu scias, kiu pravas, — aŭ vi aŭ mi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis ĉiun homan ĝojon en mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(timeme)</span> Tion do ne diru, Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉiu ina, homa ĝojo almenaŭ. De la tempo, kiam la bildo de vi +komencis estingiĝi en mi, mi ekzistis kvazaŭ sub suneklipso. Dum +ĉiuj tiuj jaroj fariĝis por mi pli kaj pli malloge, — fine tute +neeble, ami iun vivantan estaĵon. Nek homojn, nek bestojn aŭ +plantojn. Nur tiun unu solan —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kiun tiun unu solan —?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Erhart, kompreneble.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Erhart —?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Erhart, — vian, vian filon, Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu li do kuŝis tiel varme sur via koro?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom +longe kiom mi povis? Kial?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel ĉio la cetera.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(en forta interna ekscito)</span> Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam +sentis kompatemon — de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne +kapablis. Se venis malriĉa, malsata infano en mian kuirejon, +frostante kaj plorante kaj petegante iom da manĝaĵo, mi igis la +kuiristinon okupiĝi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la +infanon al mi mem, varmigi ĝin apud mia propra forno, ĝoji vidante +ĝin satmanĝi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare +memoras! Estas <em>vi</em>, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte +malfekunda interne — kaj ankaŭ ekstere!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nur ne por Erhart.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne. Ne por <em>via</em> filo. Sed cetere por ĉio, ĉio, kio vive moviĝas. +Vi fraŭdis min pri la ĝojo de patrino kaj feliĉo en la vivo. Kaj +ankaŭ pri la ĉagrenoj kaj la larmoj. Kaj <em>tio</em> estus eble la plej +korŝira perdo por mi, vi sciu.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu jenon vi diras, Ella?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kiu scias? Eble estus la ĉagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus +al mi plej bone. <span class="staging">(en pli forta emocio)</span> Sed mi <em>ne povis</em> rezigni pri +la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis +lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, — ĝis, —. +Aĥ!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĝis kio?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĝis lia patrino, — lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de +mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Li devis ja forlasi vin. Ĉi tien al la urbo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(tordas siajn manojn)</span> Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne +la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun malica esprimo en la okuloj)</span> Hm, — ĝin vi certe ne perdis, +Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantaĝo de iu ĉi tie +malsupre en la — ĉambra etaĝo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi <em>estas</em> perdinta Erhart ĉi tie. Kaj <em>ŝi</em> gajnis lin reen. Aŭ +ankaŭ iu alia. Tio lumas sufiĉe el la leteroj, kiujn li foje +skribas al mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Sekve estas por serĉi lin hejmen al vi, ke vi venas ĉi tien?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, se <em>tio</em> estus farebla, mi —!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Ĉar <em>vi</em> havas ja la pli +grandan kaj unuan postulon pri li.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj ĉi tie? Se li ne venas +libervole, — mi tute ne havas lin. Kaj estas <em>tio</em>, kion mi devas! +Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vi devas memori, ke Erhart estas en la aĝo de dudekoj. Longe vi ne +povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas +vin.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kun peza rideto)</span> Ne necesus daŭri tre longe.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas ĝis la +fino de viaj tagoj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas daŭri tre longe.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> Kion vi diras per tio?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu <em>vi</em>?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi tion ne scias?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne, vere ne —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin en surprizo)</span> Ĉu Erhart ne rakontis tion?</p> + +<p>BORKMAN<br> +En la momento mi vere tion ne memoras.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Entute li eble ne parolis pri mi?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte +vidas lin. Preskaŭ neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de +mi. For, for, vi komprenas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉu vi scias tion certe, Borkman?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes certe mi scias. <span class="staging">(ŝanĝas voĉtonon)</span> Nu, sed vi do estis malsana, +Ella?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, mi estis. Kaj nun ĉi-aŭtune ĝi tiom graviĝis, ke mi devis +veni ĉi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj vi eble jam parolis kun ili?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, hodiaŭ antaŭtagmeze.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kion ili do diris?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ili donis al mi plenan certecon pri <em>tio</em>, kion mi longe scietis —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nu?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(simple kaj trankvile)</span> Estas mortiga malsano, kiun mi portas, +Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ho, vi do ne kredu tion, Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aŭ savo, vi sciu. La +kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraŭ ĝi. Ili devas lasi ĝin +iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi ĝin. Nur iomete +mildigi, eble. Kaj <em>tio</em> ja tamen estas bona.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ho, sed povas ankoraŭ longe daŭri, — vi fidu min.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Povas eble daŭri tra la vintro, ili diris.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(senpripense)</span> Nu jes, — la vintro ja estas longa, ĝi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(silente)</span> Ĝi almenaŭ estas sufiĉe longa por mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(vigle, deturnante)</span> Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano +evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj saĝe —? El kio ĝi +venus?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn +animskuiĝojn.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekflamiĝante)</span> Animskuiĝojn! Aha, mi komprenas! Estus <em>mi</em>, kiu +kulpus!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> Estas tro malfrue <em>tion</em> priparoli nun! Sed mi +<em>devas</em> reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaŭ ol mi forpasos! +Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu ĉion, +kio estas vivo, — forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen <em>ĉi tie</em> +postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj +sopireme, — tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li +perdis.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(post mallonga paŭzo)</span> Prenu lin, Ella, — se vi povos gajni lin.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Vi donas vian konsenton? Ĉu vi <em>povas?</em></p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sombre)</span> Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Ĉar mi tamen +ne posedas lin.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Dankon, dankon almenaŭ por la ofero! — Sed mi havas ankoraŭ ion +por peti vin. Grandan aferon por <em>mi</em>, Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nu, do diru.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Vi eble trovos tion infanece de mi, — eble vi ne komprenos —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ekdiru, — nu do diru.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne, eble ne estos —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj mi intencas transporti ĉion al Erhart.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(varme)</span> Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kapsignas malrapide)</span> Jes, tiel ĝuste estas. Kiam mi mortos, — tiam +ankaŭ mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso. +Neniiĝi el la estado — eĉ la nomo —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekscitas)</span> Hah, — mi vidas kien vi celas!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(pasie)</span> Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post +mi!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin akre)</span> Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon +de la ŝarĝo porti la nomon de sia patro. Jen la afero.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Neniel tio! Mi mem spite kaj ĝoje portus ĝin kune kun vi! Sed +patrino, kiu baldaŭ mortos —. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj +scias, Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(malvarme kaj fiere)</span> Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti +mian nomon sola.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kaptas kaj premas liajn manojn)</span> Dankon, dankon! Nun estas plenumita +reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi +povis. Ĉar kiam <em>mi</em> estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos +post mi!</p> + +<p class="staging">(La tapetpordo malfermiĝas. <b>Sinjorino Borkman</b> kun la granda +tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(en furioza ekscito)</span> Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(retiras sin malantaŭen)</span> Gunhild!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre kaj minace)</span> Supren ĉi tien al mi, neniu havas permeson +veni!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(paŝon internen)</span> Mi prenas al mi tiun permeson.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kontraŭ ŝin)</span> Kion vi volas al mi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontraŭ malbonaj +potencoj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malmole)</span> Lasu tion kiel estas. <span class="staging">(minace, kun levita brako)</span> Sed <em>tion</em> +mi diras, — la patran nomon li portu! Kaj portu ĝin alte antaŭen +al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi +sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.)</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(skuita kaj ekscitita)</span> Borkman, — Erhart pereos en tiu ĉi +veteraĉo. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj +iri malsupren al ŝi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ni? Ankaŭ mi, vi pensas?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Kaj vi kaj mi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ŝi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun +mi iam revis rompi el la montoj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do provu tion nun!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ne respondas; necerta; staras ŝin rigardante)</span></p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La sidĉambro de <b>sinjorino Borkman.</b> La lampo daŭre lumas +antaŭ la kanapotablo. Ene en la ĝardena ĉambro estas estingite kaj +mallume.)</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Borkman</b>, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa, +interna impeto tra la antaŭĉambra pordo, iras al la fenestro kaj +tiras la kurtenon iom flanken; poste ŝi iras al la kahelforno kaj +eksidas, sed baldaŭ eksaltas kaj iras por tiri la sonorigŝnuron. +Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste ŝi denove +sonorigas; ĉi tiun fojon pli impete.)</p> + +<p class="staging">(Iom poste envenas la <b>ĉambristino</b> el la antaŭa ĉambro. Ŝi +aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte ŝi vestis sin en tuta +rapideco.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(senpacience)</span> Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du +fojojn!</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Jes, sinjorino, mi ja aŭdis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj vi tamen ne venas.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(malgajhumora)</span> Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestaĵojn, mi +scias.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por serĉi mian +filon.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin en surprizo)</span> Ĉu mi serĉu la studenton?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, ĉar mi volas paroli kun +li.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(acide grumblante)</span> Do pli bone ke mi veku la veturigiston ĉe la +administranto.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kial tio?</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Por ke li jungu antaŭ la sledo. Tia terura, neĝa vetero kia estas +ĉi-vespere.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ho, tio ne gravas. Nur rapidiĝu! Estas ja tute proksime trans la +angulo.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj ĉe la angulo, tio.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, efektive estas. Ĉu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato +Hinkels?</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(moke)</span> Ho ĉu, estas <em>tie</em>, ke la studento estas ĉi-vespere?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> Jes, kie li alie estus?</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(formas iun rideton)</span> Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas, +mi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kie, vi pensas.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Ĉe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas ŝin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn +<em>tie.</em></p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(duone murmurante)</span> Ŝajne ili diras, ke li venas tien ĉiutage.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Estas nur babilaĵo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj +serĉu lin.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(rektigas la nukon)</span> Jes, je Dio; mi do iros.</p> + +<p class="staging">(Ŝi volas eliri tra la antaŭĉambro. En la sama momento tiu +pordo malfermiĝas. <b>Ella Renthejm</b> kaj <b>Borkman</b> aperas sur la +sojlo.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ŝancelas paŝon malantaŭen)</span> Kion tio ĉi signifu!</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(timigita, senpere plektas la manojn)</span> Ho Jesuo do!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(flustras al la <b>ĉambristino</b>)</span> Diru, ke li venu tujtuje!</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Jes ja, sinjorino.</p> + +<p class="staging">(<b>Ella Renthejm</b> kaj, post ŝi, <b>Borkman</b> venas en la ĉambron. La +<b>ĉambristino</b> ŝteliras malantaŭ ili tra la pordo kaj fermas post +si.)</p> + +<p class="staging">(Mallonga paŭzo.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(denove sinrega, turnas sin al <b>Ella</b>)</span> Kion li volas ĉi tie malsupre +ĉe mi?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Tion li neniam antaŭe provis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉi-vespere li volas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +La lastan fojon kiam ni staris vidalvide — estis en la tribunalo. +Tiam mi alvokiĝis por doni klarigon —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Kaj ĉi-vespere estas <em>mi</em>, kiu volas doni +klarigon.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> <em>Vi!</em></p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne pri tio, kion mi krimis. Ĉar <em>tion</em> konas ja la tuta mondo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(tiras amaran sopiron)</span> Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas +tion.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Sed ĝi ne scias <em>kial</em> mi krimis. Kial mi <em>devis</em> krimi. La homoj ne +komprenas, ke mi <em>devis</em>, ĉar mi estis mi mem, — mi estis John +Gabriel Borkman, — kaj neniu alia. Kaj estas pri <em>tio</em>, ke mi provos +doni al vi klarigon.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaŭ +ne.</p> + +<p>BORKMAN<br> +En propraj okuloj ili povas absolvi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(repuŝe svingas la manon)</span> Ho, lasu tion! Mi sufiĉe pensis pri tiuj +viaj sombraj aferoj.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ankaŭ mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la ĉelo — kaj aliloke — +mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi +havis ankoraŭ pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por +nova traktado — por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis ĝin. Mi +estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra +juĝisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, — tion mi kuraĝas diri. Mi +paŝadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis +ĉiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antaŭe kaj malantaŭe +same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la +jura rezulto al kiu mi ĉiam revenas, estas <em>tiu</em>, ke la sola +kontraŭ kiu mi krimis, — estas mi mem.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj ĉu do kontraŭ mi? Kaj kontraŭ via filo?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vi kaj li enteniĝas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi +mem.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi +ruinigis?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(pli impete)</span> Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon +ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kuŝis dise en la lando, profunde +en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el +la aliuloj aŭdis tion. Nur mi sola.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, ĉu ili ne agus +ĝuste kiel mi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Neniu, neniu krom vi farus tion.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Eble ne. Sed tiam estus tial, ĉar ili ne havus talentojn kiel mi. +Kaj se ili <em>estus</em> tion farinta, ili ne tion farus kun <em>miaj</em> celoj. +La ago tiuokaze fariĝus iu alia. — Bone kaj mallonge, mi absolvis +min mem.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(mole kaj pete)</span> Ho, sed ĉu vi kuraĝas diri tion tiel sekure, +Borkman?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Absolvis min <em>tiurilate.</em> Sed jen venas la granda, +premanta memkulpigo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kiu estas <em>ĝi</em>?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi pasigis tie supre forĵetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo! +La saman tagon kiam mi liberiĝis, mi estus devinta eliri en la +realan vivon, — elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi +estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la +altejoj, — pli alten ol iam antaŭe, — spite al tio, kio kuŝas +intermeze.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ho, fariĝus nur vivi la saman vivon denove, — kredu min.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(skuas la kapon, kaj rigardas ŝin instrue)</span> Nenio nova okazos. Sed +<em>tio</em> kio <em>estas okazinta</em>, tio ankaŭ ne ripetiĝas. Estas la okulo, +kiu ŝanĝas la agon. La renaskita okulo ŝanĝas la malnovan agon. +<span class="staging">(interrompante)</span> Nu, tion vi ne komprenas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(mallonge)</span> Ne, tion mi ne komprenas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne, <em>tio</em> estas ĝuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon ĉe +unu sola homa animo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Neniam, Borkman?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Escepte ĉe unu — eble. Antaŭ longe, longe. En la tagoj kiam mi +pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam ĉe iu ajn! +Neniun havis mi, por esti sufiĉe atentema por ekstari kaj voki min, +— sonorigi por mi kiel matena horloĝo, — instigi min al memfida +laboro denove —.Kaj ankaŭ presi en min, ke mi nenion neripareblan +estas farinta.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridas moke)</span> Nu, <em>tion</em> vi tamen bezonas esti enpresinta de +ekstere.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(en ŝvelanta kolero)</span> Jes, kiam la tuta mondo ĥore siblas, ke mi +estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam +mi mem estas proksima al tion kredi. <span class="staging">(levas la kapon)</span> Sed jen denove +kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj <em>ĝi</em> absolvas min!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin malmole)</span> Kial vi neniam venis al <em>mi</em> por demandi pri +tio kion vi nomas kompreno?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu utilus — se mi estus veninta al vi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(svingas la manon rifuzante)</span> Vi neniam amis ion ekster vi mem, — +<em>tio</em> estas la kerno en la tuto.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(fiere)</span> Mi amis la potencon —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +La potencon, jes!</p> + +<p>BORKMAN<br> +— la potencon krei homan feliĉon vaste, vaste ĉirkaŭ mi!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Vi iam havis potencon fari <em>min</em> feliĉa. Ĉu vi uzis ĝin por +tio?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sen ŝin rigardante)</span> Plej ofte kelkiuj subfalas — en +ŝiprompiĝo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj via propra filo! Ĉu vi uzis vian potencon — aŭ ĉu vi vivis +kaj agis por fari <em>lin</em> feliĉa?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Lin mi ne konas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne, tio estas vero. Vi eĉ ne konas lin.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(malmole)</span> Por tio vi, — vi, lia patrino, prizorgis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin; kun alteco en la esprimo)</span> Ho, vi ne scias, kion <em>mi</em> +prizorgis.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, ĝuste mi. Mi sola.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Do diru.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Vian reputacion mi prizorgis.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun mallonga, seka rido)</span> Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja +kvazaŭ mi jam estus morta.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(akcentite)</span> Tia vi ja estas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(malrapide)</span> Jes, vi eble pravas en tio. <span class="staging">(ekscite)</span> Sed ne, ne! Ne +ankoraŭ! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi +vekiĝis. Saniĝis denove. Atendas ankoraŭ vivo antaŭ mi. Mi povas +vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas — Kaj +certe ankaŭ vi vidos tion.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(suprenlevas la manon)</span> Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie +kie vi kuŝas!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(indigne)</span> Gunhild! Gunhild, — kiel vi do povas voli —!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ne ŝin aŭskultante)</span> Mi volas starigi la monumenton sur la +tombon.</p> + +<p>BORKMAN<br> +La hontomonumenton vi certe pripensas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kreskanta animskuiĝo)</span> Ho ne, ne estu iu monumento el ŝtono aŭ +metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribaĵon en la +monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaŭ aro da +vivanta heĝo, el arboj kaj arbustoj dense, dense ĉirkaŭ via tomba +vivo. Tie kovriĝos ĉio la malluma, kiu iam <em>estis</em>. Kaŝiĝos en +forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(raŭke kaj tranĉe)</span> Kaj <em>tiun</em> amoverkon <em>vi</em> volas plenumi?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuraĝas pensi. Sed mi edukis +helpanton por meti sian vivon sole en tion ĉi. <em>Li</em> trapasu sian +vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo +fariĝos kvazaŭ estingita ĉi tie supre sur la tero!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(sombre kaj minace)</span> Ĉu al Erhart vi aludas, do diru tuj.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(lin rigardante firme en la okulojn)</span> Jes, estas Erhart. Mia filo. Li, +pri kiu vi volas rezigni — kiel pentofaro por viaj propraj agoj.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun okulĵeto al <b>Ella</b>)</span> Kiel pentofaro por mia plej peza peko.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rifuzante)</span> Peko kontraŭ fremdulo nur. Memoru la pekon kontraŭ +<em>mi</em>! <span class="staging">(rigardas moke al ili ambaŭ)</span> Sed li ne obeas vin! Kiam mi +vokos lin en mia mizero, li venos! Ĉar estas ĉe <em>mi</em> ke li volas +esti! Ĉe mi kaj neniam ĉe iu alia — <span class="staging">(subite aŭskultas kaj krias)</span> +Jen mi aŭdas lin. Jen li estas, — jen li estas! Erhart!</p> + +<p class="staging">(<b>Erhart Borkman</b> abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj +venas en la ĉambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas ĉapelon +sur la kapo.)</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(pala kaj timema)</span> Panjo do, — kio je Dio —!</p> + +<p class="staging">(Li vidas <b>Borkman</b>, kiu staras apud la pordo de la ĝardena +ĉambro, skuiĝas kaj deprenas la ĉapelon.)</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(silentas momenton; poste li demandas:)</span> Kion vi do volas al mi, +panjo? Kio okazis?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(vaste etendas la brakojn al li)</span> Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas +havi vin ĉe mi — ĉiam!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(balbutante)</span> Havi min —? Ĉiam! Al kio vi aludas per tio?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Havi vin, havi vin, mi volas! Ĉar estas iuj, kiuj volas preni vin +for de mi!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(cedas paŝon)</span> Ah, — vi do scias!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes. Ĉu ankaŭ <em>vi</em> scias.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(ekmiras kaj rigardas ŝin)</span> Ĉu <em>mi</em> scias? Jes, kompreneble —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Aha, interkonsentita ludo! Malantaŭ mia dorso. Erhart, Erhart!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Panjo, diru kio estas, kion vi scias!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Mi scias ĉion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni +vin de mi.</p> + +<p>ERHART<br> +Onklino Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, aŭskultu nun iomete <em>min</em>, Erhart!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(daŭrante)</span> Ŝi volas, ke mi cedu vin al ŝi. Ŝi volas esti por vi +en la loko de patrino, Erhart! Ŝi volas, ke vi estu ŝia filo kaj ne +la mia de nun. Volas ke vi heredu ĉion post ŝi. Demeti vian nomon, +kaj anstataŭe preni la ŝian!</p> + +<p>ERHART<br> +Onklino Ella, ĉu tio ĉi estas vero?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, estas vero.</p> + +<p>ERHART<br> +Mi sciis eĉ ne vorton pri tiaĵo antaŭ nun. Kial volas vi havi min +reen al vi?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĉar mi sentas, ke mi perdas vin ĉi tie.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malmole)</span> Pro <em>mi</em> vi perdas lin — jes! Kaj tio estas en ordo, +tio.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin pete)</span> Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Ĉar sciu, +ke mi estas soleca, — mortanta homo.</p> + +<p>ERHART<br> +Mortanta —?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, mortanta. Ĉu vi volas esti kun mi ĝis la fino? Ligi vin tute +al mi? Esti por mi, kvazaŭ vi estus mia propra infano —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> — kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaŭ vian +taskon en la vivo? Ĉu vi tion volas, Erhart?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(varme; kortuŝite)</span> Onklino Ella, — vi estis al mi nedireble bona. +Ĉe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de +feliĉo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Erhart, Erhart!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraŭ!</p> + +<p>ERHART<br> +— sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj +plene fariĝi kiel filo por vi —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(triumfe)</span> Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, +Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(peze)</span> Mi vidas. Vi regajnis lin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, jes, — mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, — ĉu ne, +filo, — ni du havas ankoraŭ iom da vojo por iri kune, ni.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(luktanta kun si mem)</span> Panjo, — mi tamen diru al vi malkaŝe —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(streĉe)</span> Nu?</p> + +<p>ERHART<br> +Fariĝos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, +panjo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras kiel frapita)</span> Kion vi aludas per tio?</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(prenante kuraĝon)</span> Je Dio, panjo, — mi estas ja juna! Sentiĝas al +mi, ke la ĉambra aero ĉi tie fine tute sufokus min.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉi tie — ĉe mi!</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, ĉi tie ĉe vi, panjo!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do venu kun mi, Erhart!</p> + +<p>ERHART<br> +Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone ĉe vi. Estas alimaniere +<em>tie</em>. Sed <em>tamen</em> ne pli bone. Ne pli bone por <em>mi</em>. Estas rozoj kaj +lavendoj, — ĉambra aero, ankaŭ tie!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(skuita, sed kun batalakirita memrego)</span> Ĉambra aero ĉe via patrino, +vi diras!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(en kreskanta senpacienco)</span> Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. +Ĉiun tiun malsanecan zorgon kaj — kaj diigon — aŭ kio ĝi estas. +Mi ne eltenas tion pli longe!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin profunde serioze)</span> Ĉu vi forgesas al kio vi dediĉis +vian vivon, Erhart?</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(ekkrie)</span> Ho, diru prefere al kio <em>vi</em> dediĉis mian vivon! Vi, vi +estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi <em>ne povas</em> +plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! <span class="staging">(kun +ĝentila, indulgema rigardo al <b>Borkman</b>)</span> Mi ne povas dediĉi mian +vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kaptita de kreskanta timo)</span> Kiu estas tiu, kiu ŝanĝis vin, +Erhart?</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(trafita)</span> Kiu —? Ĉu ne povus esti mi mem, kiu —?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas +sub tiu de via patrino. Kaj ankaŭ ne sub tiu de via — via nutra +patrino.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(kun aldevigita spito)</span> Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! +Kaj ankaŭ sub mia propra volo!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(antaŭen al <b>Erhart</b>)</span> Do eble fine venis mi en la vico.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(fremde kaj formale ĝentile)</span> Kiel —? Kiel patro opinias?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(moke)</span> Jes, pri tio ankaŭ mi demandas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(daŭrigante seninterrompe)</span> Aŭskultu, Erhart, — ĉu vi do volas iri +kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi +restarigon por sia falo. Tiaĵo estas nur vanaj revoj, pri kiuj +fabeliĝis por vi — ĉi tie malsupre en la ĉambra aero. Eĉ se vi +volus aranĝi vian vivon por vivi kiel ĉiuj la sanktuloj kune — tio +nenion utilus al mi.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(formale; respekte)</span> Estas vero kiel dirite.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, estas. Kaj ankaŭ ne utilus, se mi min fordonus al velko en +pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj +kaj espero — en ĉiuj tiuj ĉi jaroj. Sed tiaĵo ne taŭgas por mi. +Kaj nun mi volas elen el la revoj.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(kapklinas facile)</span> Kaj kion volas — kion volas do patro fari?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia +nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la +pasinteco. Tra laboro, — tra senĉesa laboro por ĉio tio, kio en la +juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed <em>nun</em> milfojojn pli alte +ol tiam. Erhart, — ĉu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu +ĉi nova vivo?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(averte levas la manon)</span> Ne faru, Erhart!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(varme)</span> Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj al <em>tio vi</em> konsilas? Vi, la soleca, — la mortanta.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Estu sensignife pri mi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, se nur ne estas <em>mi</em>, kiu prenas lin de vi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ĝuste tiel, Gunhild.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu vi volas. Erhart?</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(en embarasa ĝemo)</span> Patro, — mi ne povas nun. Estas tute neeble!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Sed kion vi do fine volas?</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(ekflamante)</span> Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaŭ mi! +Mian propran vivon volas mi vivi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, +estingiĝanta homa vivo?</p> + +<p>ERHART<br> +Onklino, mi ne <em>povas</em>, eĉ se mi ege volus.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne por iu, kiu nedireble amas vin?</p> + +<p>ERHART<br> +Vere kiel mi vivas, onklino Ella, — mi ne povas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin akre)</span> Kaj eĉ via patrino ne plu ligas vin nun.</p> + +<p>ERHART<br> +Mi ĉiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daŭre vivi por vi +sola. Ĉar ne estas vivo por mi, tio ĉi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Do venu tamen ligi vin al mi! Ĉar vivo, tio estas laboro, tio, +Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(pasie)</span> Jes, sed mi ne <em>volas</em> labori <em>nun</em>! Ĉar mi estas <em>juna</em>! +Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun <em>mi</em> tion sentas fluanta +varme tra mi. Mi ne <em>volas</em> labori! Nur vivi, vivi, vivi!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun scietanta ekkrio)</span> Erhart, — por kio volas vi vivi!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(kun brilaj okuloj)</span> Por la feliĉo, panjo!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj kie vi pensas trovi <em>ĝin</em>?</p> + +<p>ERHART<br> +Mi jam <em>trovis</em> ĝin!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekkrias)</span> Erhart —!</p> + +<p class="staging">(<b>Erhart</b> iras rapide kaj malfermas la antaŭĉambran pordon.)</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(vokas eksteren)</span> Fanny, — nun vi povas enveni!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Wilton</b> en supervestaĵoj, aperas sur la sojlo.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun plektitaj manoj)</span> Sinjorino Wilton —!</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(iom timema; kun demanda rigardo al <b>Erhart</b>)</span> Ĉu mi do —?</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, nun vi povas enveni. Mi ĉion diris.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Wilton</b> envenas en la ĉambron. <b>Erhart</b> fermas la +pordon post ŝi. Ŝi klinas sin formale por <b>Borkman</b>, kiu mute +resalutas.)</p> + +<p class="staging">(Mallonga paŭzo.)</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(kun mallaŭta, sed firma voĉo)</span> La vorto do estas dirita. Kaj sekve +mi ja povas scii, ke mi staras ĉi tie kiel iu, kiu okazigis grandan +malfeliĉon en la domo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malrapide; rigardas ŝin rigide)</span> Vi frakasis la lastan restaĵon de +tio, por kio mi povus vivi. <span class="staging">(ekdire)</span> Sed tio ĉi, — estas ja tamen +tute neebla!</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Mi bone komprenas, ke ĝi aspektas al vi neeble, sinjorino +Borkman.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aŭ ĉu —?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ĉu tio ĉi estas tute serioza, Erhart?</p> + +<p>ERHART<br> +Tio ĉi estas por mi la feliĉo, panjo. La tuta, granda, rava feliĉo +de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(al <b>sinjorino Wilton</b>; premante la manojn)</span> Ho, kiel vi sorĉis kaj +logis mian malfeliĉan filon!</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(kun fiera postĵeto de la kapo)</span> Tion mi ne faris.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Vi ne faris, ĉu vi diras!</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ne. Mi nek sorĉis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj +libervole mi renkontis lin duonvoje.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin moke de supre malsupren)</span> Jes <em>vi</em>, jes! Tion mi vere +kredas.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(sinrege)</span> Sinjorino Borkman, — ekzistas potencoj en la homa vivo, +kiujn vi aspekte ne precipe konas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kiuj potencoj, se mi kuraĝas demandi?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble — kaj senkonsidere +kunligi siajn vivovojon.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Mi kredis, ke vi jam <em>estas</em> nerompeble ligita — al iu +alia.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(mallonge)</span> Tiu alia forlasis min.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Sed li tamen vivas, oni diras.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Por <em>mi</em> li estas morta.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(insiste)</span> Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja +tute ne koncernas min!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin severe)</span> Vi do scias, — tion pri la aliulo?</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, ĉion!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(en rifuzanta orgojlo)</span> Mi povas nur diri al vi, ke estas la feliĉo, +kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio ĉi.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(firme kaj serioze)</span> Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi +diris al li la samon. Ĉiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi +malkaŝe metis antaŭ lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep +jarojn pli ol li —</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Ho Fanny, — tion mi ja sciis antaŭe.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +— sed nenio, — nenio helpis.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Nu? Ĉu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por +li? Jen vidu, <em>tion</em> vi estus devinta fari entempe!</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin kaj diras mallaŭte)</span> Tion mi efektive ne povis, +sinjorino Borkman.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kial vi ne povis?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ĉar la feliĉo ankaŭ por mi nur estis en tio sola.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(moke)</span> Hm, — la feliĉo, la feliĉo —</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Mi neniam antaŭe sciis, kio feliĉo en la vivo estas. Kaj mi do ne +povas rifuzi la feliĉon, kvankam ĝi venas tiel malfrue.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feliĉo daŭros.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Longe aŭ mallonge, panjo, — tio nenion signifu.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(en kolero)</span> Blindigita homo, kia vi estas! Ĉu vi ne vidas kien tio +ĉi kondukiĝas?</p> + +<p>ERHART<br> +Mi ne ŝatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn +direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaŭ +mi!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(dolore)</span> Kaj tion ĉi vi nomas la vivon, Erhart!</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, ĉu vi ne vidas kiel ĉarma ŝi estas!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Kaj <em>tiun ĉi</em> frakasantan honton mi do <em>ankaŭ</em> +devos porti!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(en la fono; malmole kaj akre)</span> Ho, — vi ja kutimiĝis porti tiaĵon, +vi, Gunhild!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(petante)</span> Borkman —!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(same)</span> Patro —!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jen mi devos iri kaj ĉiutage antaŭ miaj okuloj vidi mian propran +filon kune kun iu — iu —</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(interrompas akre)</span> Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! +Mi ne restos longe ĉi tie.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(rapide kaj decide)</span> Ni forvojaĝos, ni, sinjorino Borkman.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(paliĝas)</span> Ĉu ankaŭ <em>vi</em> forvojaĝos! Kune eble?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Mi vojaĝos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna +knabino. Kaj Erhart akompanos nin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kun vi — kaj juna knabino?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi +deziras, ke ŝi elvenu por lerni pli da muziko.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj vi prenas ŝin kun vi?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie +eksterlande.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(subpremas rideton)</span> Kion <em>vi</em> diras al <em>tio</em>, Erhart?</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(iom embarasita, skuas la ŝultrojn)</span> Jes, panjo, — ĉar Fanny fine +volas tion tiel havi, —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malvarme)</span> Kaj kiam forvojaĝos la gesinjoroj, se oni kuraĝas +demandi?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ni forvojaĝos nun tuj, ĉi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre +sur la vojo, — ekster la domo de Hinkels.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin malsupren)</span> Aha, — <em>tio</em> do estis la vespera societa +kunestado.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaŭ eta Frida, +kompreneble.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Kaj kie <em>ŝi</em> nun estas?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ŝi sidas en la veturilo atendante nin.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(en ĝena embaraso)</span> Panjo, vi do certe komprenas —? Mi volus ŝpari +vin — kaj ĉiujn por tio ĉi.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin profunde ofendita)</span> Vi volus forvojaĝi de mi sen diri +adiaŭ?</p> + +<p>ERHART<br> +Jes, ŝajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaŭ +partoj. Ĉio estis ja plene pretigita. La vestaĵoj pakitaj. Sed kiam +sendiĝis por mi, do —. <span class="staging">(volas etendi al ŝi la manojn)</span> Adiaŭ, +panjo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rifuzante mansvingas kontraŭ lin)</span> Ne tuŝu min!</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(cedeme)</span> Ĉu <em>tio</em> estas via lasta vorto?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malmole)</span> Jes.</p> + +<p>ERHART<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Adiaŭ do vi, onklino Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(premas liajn manojn)</span> Adiaŭ, Erhart! Kaj vivu vian vivon, — kaj +fariĝu tiel feliĉa, tiel feliĉa, kiel por vi eblas!</p> + +<p>ERHART<br> +Dankon, onklino. <span class="staging">(kapsalutas antaŭ <b>Borkman</b>)</span> Adiaŭ, patro. +<span class="staging">(flustras al <b>sinjorino Wilton</b>)</span> Ke ni foriru plej eble tuje.</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Jes, ni faru.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun malica rideto)</span> Sinjorino Wilton, — ĉu vi kredas fari vere +saĝe kunpreni ĉi tiun junan knabinon?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +<span class="staging">(ridete respondas, duone ironie, duone serioze)</span> La viroj estas tiel +nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart +finis pri <em>mi</em>, kaj mi pri <em>li</em>, estos bone por ni ambaŭ, ke li, la +bedaŭrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Sed vi mem do?</p> + +<p>SINJORINO WILTON<br> +Ho, mi certe min aranĝos, vi sciu. Adiaŭ ĉiuj!</p> + +<p class="staging">(Ŝi salutas kaj eliras tra la antaŭĉambra pordo. <b>Erhart</b> +staras momenton kvazaŭ ŝancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas +ŝin.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun mallevitaj, plektitaj manoj)</span> Seninfana.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kvazaŭ vekiĝanta al decido)</span> Do elen en la veteraĉon sola! Mian +ĉapelon! Mian mantelon! <span class="staging">(Li iras rapide al la pordo.)</span></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(en timo; haltigas lin)</span> John Gabriel, kien vi volas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Elen en la veteraĉon de la vivo, vi aŭdas. Lasu min, Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(tenas lin firme)</span> Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi +vidas laŭ via aspekto.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Lasu min iri, diras mi! <span class="staging">(Li fortiras sin kaj iras elen en la +antaŭĉambron.)</span></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Helpu min reteni lin, Gunhild!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malvarme kaj malmole; staras meze en la ĉambro)</span> Mi retenos neniun +homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, ĉiuj. Kaj iu kaj +alia! Tiel foren, — tiel foren kien ili nur volas. <span class="staging">(subite kun +tranĉanta krio)</span> Erhart, ne forvojaĝu!</p> + +<p class="staging">(Ŝi ĵetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. <b>Ella Renthejm</b> +haltigas ŝin.)</p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Malferma korto ekster la ĉefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de +tiu kun enireja pordo kaj plataĵo de ŝtonŝtuparo elstaras. Laŭ la +fono, proksime al la korto, streĉas sin abruptaj deklivoj kun picea +arbaro. Komencanta maldensa arbetaĵo maldekstre. La neĝado ĉesis; +sed la tero estas dike kovrata de la ĵus falinta neĝo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Borkman, sinjorino Borkman</b> kaj <b>Ella Renthejm</b> staras ekstere +sur la ŝtuparo. <b>Borkman</b> apogas sin, senforta kaj laca, al la doma +muro. Li havas malmodan pelerinon ĵetita sur la ŝultroj, tenas +molan, grizan feltĉapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la +alia. <b>Ella Renthejm</b> portas sian mantelon sur la brako. La granda +tuko de <b>sinjorino Borkman</b> estas glitinta malsupren sur la nukon, +tiel ke ŝia hararo montriĝas.)</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(estas sin stariginta antaŭ <b>sinjorino Borkman</b>)</span> Ne iru post lin, +Gunhild!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(en timo kaj ekscito)</span> Lasu min preterpasi! Li <em>ne devas</em> forvojaĝi +de mi!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laŭte post lin malsupren +laŭ la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe aŭdos!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Li <em>ne povas</em> aŭdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne, ne, — li jam ne povas sidi en la veturilo!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Li jam sidas en la veturilo, kredu min.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(en malespero)</span> Se li sidas en la veturilo, — li sidas tie kun ŝi, +kun ŝi, — ŝi!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridas aĉe)</span> Kaj tiel lokigite li ne aŭdas la kriojn de sia +patrino.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne, — do li ne aŭdas. <span class="staging">(aŭskultas)</span> Tŝŝ! Kio estas <em>tio?</em></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ankaŭ aŭskultanta)</span> Aŭdiĝas kvazaŭ sono de sonoriloj —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun mallaŭta ekkrio)</span> Estas <em>ŝia</em> veturilo!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Aŭ eble tiu de aliulo —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ne, ne; ĝi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la +arĝentajn sonorilojn! Aŭdu! Nun ili veturas ĝuste preter tie ĉi +— malsupre de la deklivo!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu <em>nun</em>! Eble ke +li tamen —!</p> + +<p class="staging">(La sonoriloj aŭdiĝas proksime, ene en la arbaro.)</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras momenton nedecide; jen ŝi rigidiĝas, malmilda kaj malvarma)</span> +Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. +Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la +feliĉon.</p> + +<p class="staging">(La sonorigado perdiĝas en la foro.)</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(iom poste)</span> Nun la sonoriloj ne plu aŭdiĝas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ŝajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun seka, mallaŭta rido)</span> Hoho, — ankoraŭ ne sonoriĝas super +mi!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Sed super <em>mi</em>. Kaj super li, kiu forvojaĝis de mi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kapsignas penseme)</span> Kiu scias, ĉu ili ne tamen sonorigas al li la +vivon kaj la feliĉon, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekrektigas sin; rigardas ŝin akre)</span> La vivon kaj la feliĉon, vi +diras!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Almenaŭ por mallonga tempo.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ĉu vi volus malenvii al li la vivon kaj la feliĉon, — kun +<em>ŝi</em>?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(varme kaj arde)</span> Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malvarme)</span> Do vi eble estas pli riĉa pri amoforto, vi, ol mi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas longe foren el si)</span> Eble estas la <em>manko</em> de amo, kiu +subtenas tiun forton.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(fiksas la okulojn sur ŝin)</span> Se tiel estas, — tiam ankaŭ mi baldaŭ +fariĝos same riĉa kiel vi, Ella. <span class="staging">(Ŝi turnas sin kaj iras en la +domon.)</span></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(staras momenton zorgeme rigardante <b>Borkman</b>; poste ŝi metas la +manon singardeme sur lian ŝultron.)</span> John, venu kaj eniru, ankaŭ +vi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kvazaŭ vekiĝanta)</span> Mi?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laŭ via +aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas +varme.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kolera)</span> Supren en la salonon eble?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Prefere en la ĉambron al ŝi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekkolere en impeto)</span> Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub +tiun tegmenton!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(surmetas la ĉapelon)</span> Antaŭ ĉio mi volas nun eliri por zorgi pri +ĉiuj miaj kaŝitaj trezoroj.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin timeme)</span> John, — mi ne komprenas vin!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(en tusanta rido)</span> Ho, ne estas kaŝita ŝtelaĵo pri kio mi pensas. +Ne timu tion, Ella. <span class="staging">(haltas kaj elmontras)</span> Vidu tiun ulon <em>tie!</em> +Kiu estas <em>li</em>?</p> + +<p class="staging">(<b>Vilhelm Foldal</b>, en malnova, neĝkovrita jako, kun la ĉapelo +malsupren plektita kaj kun granda ŝirmilo en la mano, venas antaŭen +de la angulo de la domo, peze irante tra la neĝo. Li forte lamas je +la maldekstra gambo.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +Vilhelm! Kion vi volas ĉi tie ĉe mi — nun denove?</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(ekrigardas)</span> Ho je Dio, — ĉu vi staras ekstere sur la ŝtuparo, +John Gabriel? <span class="staging">(salutas)</span> Kaj ankaŭ la sinjorino, mi vidas!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(mallonge)</span> Ne estas la sinjorino.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neĝon. — Tamen ke +vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo —?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(senkonsidere, gaje)</span> Estas tempo, ke mi denove komencu fariĝi +liberaera homo, komprenu. Preskaŭ tri jarojn en intertempa +mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie +supre —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(zorgeme)</span> Borkman, — mi petas vin —!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ak ja, ja, ja —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(daŭre staras malsupre antaŭ la ŝtuparo.)</span> Mi volis supren al vi, +John Gabriel. Ŝajnis al mi ke mi <em>devis</em> supren en la salonon. Je +Dio, — tiun salonon!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, imagu, — mi surveturiĝis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Surveturiĝis!</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, de sleda veturilo —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Hoho!</p> + +<p>FOLDAL<br> +— kun du ĉevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la +deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiĉe rapide; kaj jen —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +— kaj ili veturis sur vin?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ili veturis ĝuste sur min, sinjorino — aŭ fraŭlino. Ĝuste sur +min ili veturis, tiel ke mi ruliĝis en la neĝo kaj perdis la +okulvitrojn, kaj la ŝirmilo rompiĝis; <span class="staging">(frotas sin)</span> kaj ankaŭ la +piedo ekhavis damaĝon.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridas interne)</span> Ĉu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la +kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto eĉ ne haltis +momenton, kiam mi kuŝis tie ruliĝante —. Sed <em>tio</em> povas esti +sensignifa, ĉar — <span class="staging">(ekdire)</span> Ho, mi estas tiel strange ĝoja, +sciu!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĝoja?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, mi ne ĝuste scias kiel nomi tion. Sed ŝajnas al mi, ke mi +devas nomi tion ĝoja. Ĉar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi +ne <em>povis</em> ion alian, — mi <em>devis</em> veni kaj partigi la ĝojon kun +vi, John Gabriel.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre)</span> Nu, do partigu tiun ĝojon!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, — sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre)</span> Mi ne volas en la domon, mi diris.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed vi ja aŭdas, ke li estas surveturigita!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ho, surveturigitaj ni fariĝos ĉiuj — iun fojon en la vivo. Tamen +tiam oni devas ekstari denove. Kaj ŝajnigi kvazaŭ nenio okazis.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide +rakonti ĉi-ekstere.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(pli milde)</span> Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes, nun nur aŭdu! Imagu, vi — kiam mi ĉi-vespere revenis hejmen +de vi, — mi trovas leteron. — Ĉu vi povas diveni de kiu?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Eble de via eta Frida?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ĝuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa — sufiĉe longa +letero de Frida, sciu. Servisto estis ĝin portinta. Kaj ĉu vi +imagas pri kio ŝi skribas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Eble estus por diri adiaŭ al la gepatroj.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ĝuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, ŝi skribas, +ke sinjorino Wilton tiom multe ŝatas ŝin. Kaj nun la sinjorino +volas kunpreni ŝin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, +ŝi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaŭ havigis al ŝi taŭgan +instruiston, kiu kunvojaĝos. Kaj legos kun Frida. Ĉar, bedaŭrinde, +ŝi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ridas interne, tiel ke klukas en li)</span> Jes, bone, jes bone. Mi +komprenas ĉion tiel nedireble bone, Vilhelm.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(daŭrigas fervore)</span> Kaj imagu, ŝi nur sciiĝis pri la vojaĝo nun +ĉi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen ŝi +trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj +tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu ŝpuro de malestimo +por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke ŝi volus diri adiaŭon +skribe — antaŭ ol ŝi forvojaĝus. <span class="staging">(ridas)</span> Sed <em>tiel</em> ja ne +okazos!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin demande)</span> Kiel tio?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ŝi skribas, ke morgaŭ frue ili forvojaĝos. Tute frue.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jen, jen, — morgaŭ? Ĉu ŝi tion skribas?</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(ridas kaj frotas la manojn)</span> Jes, sed nun mi estos ruza, mi, +komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nun ĉi-vespere?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes je Dio, ankoraŭ ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus +ŝlosite, mi sonorigos. Senpere. Ĉar mi volas kaj mi devas vidi +Frida, antaŭ ol ŝi forvojaĝos. Bonan nokton, bonan nokton! <span class="staging">(Li +volas foriri)</span></p> + +<p>BORKMAN<br> +Aŭskultu, mia bedaŭrinda Vilhelm, — vi povas ŝpari al vi la pezan +vojdistancon.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ho, vi pensas pri la piedo —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, kaj ankaŭ ke vi tamen ne enlasiĝos ĉe sinjorino Wilton.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ho, efektive, mi enlasiĝos. Mi daŭre sonorigos, ĝis iu venos por +malfermi. Ĉar Frida mi devas kaj volas vidi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(staras kiel frapita)</span> Frida, ĉu jam forvojaĝis! Ĉu vi scias tion +certe? De kiu vi aŭdis tion?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ni informiĝis de ŝia estonta instruisto.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Ĉu? Kaj kiu estas li?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Estas iu studento Erhart Borkman.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(brile ĝoja)</span> Via filo, John Gabriel! Ĉu <em>li</em> kunvojaĝos?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian +etan Frida.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Nu, laŭdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej +bonaj manoj. Sed ĉu estas tute certe, ke ili jam forvojaĝis kun +ŝi?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ili forvojaĝis kun ŝi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis +vin.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(kunfrapas la manojn)</span> Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa +veturilo!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Jes-jes, Vilhelm, — via filino estas bone instaligita +por veturi. Kaj ankaŭ studento Borkman. — Nu, ĉu vi rimarkis la +arĝentajn sonorilojn?</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes-ja. — Arĝentajn sonorilojn, vi diras? Ĉu estis arĝentaj +sonoriloj, ĉu? Veraj arĝentaj sonoriloj?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Tion vi povas konfidi. Ĉio estis vera. Ekstere kaj — kaj +interne.</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(silente en emocio)</span> Ĉu ne estas mirinde, kiel la feliĉo povas +akomodi sin por homo! Estas mia — mia simpla poeta talento, kiu +transformiĝis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. +Ĉar nun <em>ŝi</em> povas vojaĝi elen en la grandan vastan mondon, +pri kiu mi foje revis tiel alloge por ĝin vidi. En fermita +sledo-veturilo eta Frida povas vojaĝi. Kaj kun arĝentaj sonoriloj +sur la jungilaro —</p> + +<p>BORKMAN<br> +— kaj surveturi sian patron —</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(ĝoja)</span> Ho kio! Ne gravas pri mi, — — se nur la infano —. Nu, mi +do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli +ŝian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ĉu ŝi ploras?</p> + +<p>FOLDAL<br> +<span class="staging">(ridade)</span> Jes, imagu, vi, — ŝi sidis ege plorante, kiam mi +eliris.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.</p> + +<p>FOLDAL<br> +Jes <em>mi</em>, jes! Sed ŝi, la povrulino, ŝi tion ne pli bone komprenas, +ŝi, sciu. Nu, adiaŭ do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel +proksime. Adiaŭ, adiaŭ, John Gabriel! Adiaŭ, fraŭlino!</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laŭ kiu li venis.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras momenton silente rigardante antaŭen)</span> Adiaŭ, Vilhelm! +Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturiĝis, malnova amiko.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(rigardas lin en subpremata timo)</span> Vi estas tiel pala, tiel pala, John —</p> + +<p>BORKMAN<br> +Devenas de la karcera aero tie supre.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi neniam antaŭe vidis vin tia.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Ne, ĉar vi certe neniam antaŭe vidis elrompintan punaton.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tamen ĉar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem —</p> + +<p class="staging">(La <b>ĉambristino</b> elvenas duone sur la ŝtuparon.)</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Pardonu; la sinjorino diris, ke mi ŝlosu la stratan pordon nun.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(mallaŭte al <b>Ella</b>)</span> Aŭdu nur; nun ili volas denove enŝlosigi +min!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(al la <b>ĉambristino</b>)</span> La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri +iom da freŝa aero unue.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Jes, sed la sinjorino mem diris, ke —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi mem ŝlosos la pordon. Lasu la ŝlosilon en la seruro, kaj —</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Jes, je Dio, mi do faros. <span class="staging">(Ŝi reiras en la domon.)</span></p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras momenton silente kaj aŭskultante; poste li rapidiĝas +malsupren sur la korton)</span> Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili +neniam plu kaptos min!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(malsupre ĉe li)</span> Sed vi estas ja libera homo ankaŭ tie interne, +John. Povas iri kaj veni tute kiel plaĉas al vi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(mallaŭte, kvazaŭ en timo)</span> Neniam denove sub tegmenton! Ĉi tie +ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, +— plafono kaj muroj kunŝrumpiĝus. Premegus min. Premus min plata +kiel muŝo.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed kien vi do volas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi ĉu mi denove povas atingi al libereco +kaj al vivo kaj al homoj. Ĉu vi volas iri kun mi, Ella?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi? Nun?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, jes, — nun tuj!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Sed kiom longe do?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Tiom longe kiom mi kapablas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, sed pripensu do. Ekstere en ĉi tiu malseka, malvarma vintra +nokto —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun raŭka, gorĝa sono)</span> Hoho, — la fraŭlino estas zorgema pri sia +sanstato? Jes-ja, — ĝi estas ja bedaŭrinda, ĝi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Estas por <em>via</em> sanstato, ke mi estas zorgema.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! <span class="staging">(Li iras +pluen.)</span></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(post lin; tenas lin firme)</span> Kion vi diris, ke vi estas?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mortinto, mi diris. Ĉu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur +tenu min trankvila, <em>tie</em> kie mi kuŝas?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(decide ĵetas la mantelon sur sin)</span> Mi iros kun vi, John.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. <span class="staging">(iras pluen)</span> Venu +do!</p> + +<p class="staging">(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kaŝas ilin +pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidiĝas. La domo kaj la korto +malaperas el la vido. La pejzaĝo, kun deklivoj kaj altejoj, +malrapide kaj daŭre ŝanĝiĝas, kaj fariĝas pli kaj pli +sovaĝa.)</p> + +<p>VOĈO DE ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(aŭdiĝas de ene en la arbetaro dekstre)</span> Kien ni nun iras, John! Mi +ne rekonas la lokon ĉi tie.</p> + +<p>VOĈO DE BORKMAN<br> +<span class="staging">(pli alte)</span> Tenu vin nur en la neĝaj spuroj post mi!</p> + +<p>VOĈO DE ELLA RENTHEJM<br> +Sed kial ni do devas iri tiel alten!</p> + +<p>VOĈO DE BORKMAN<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> Ni devas supreniri la turniĝan vojeton.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(daŭre kaŝita)</span> Ho, sed mi baldaŭ ne plu kapablas.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ĉe la arbarrando dekstre)</span> Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la +elvidejo. Tie staris benko en antaŭa tempo —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(venas el inter la arbetoj)</span> Ĉu vi memoras ĝin?</p> + +<p>BORKMAN<br> +Tie vi povos ripozi.</p> + +<p class="staging">(Ili atingis antaŭen sur etan, altan, malferman ebenaĵon en la +arbareto. La vojeto altiĝas abrupte malantaŭ ili. Maldekstre, +profunde malsupre, estas vasta pejzaĝo kun fjordo kaj altaj foraj +montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenaĵo maldekstre estas morta +pino kun benko sube. La neĝo kuŝas dike sur la ebenaĵo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Borkman</b> kaj post li <b>Ella Renthejm</b> de dekstre pene vadas tra +la neĝo.)</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(haltas ĉe la profundeĵo maldekstre)</span> Venu jen, Ella, kaj vi +vidos.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(apud li)</span> Kion vi volas montri al mi, John?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(montras eksteren)</span> Vidu kie la lando kuŝas libera kaj malferma por +ni — vaste etende?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, — kaj rigardis ankoraŭ pli +kaj pli foren.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kapsignas peze)</span> La reva lando de nia vivo ĝi estis, jes. Kaj nun +tiu lando estas neĝkovrata. — Kaj la maljuna arbo estas morta.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ne ŝin aŭskultante)</span> Ĉu vi povas videti la fumon de la grandaj +vaporŝipoj tie sur la fjordo?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Mi povas. — Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la +tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da +hejmoj. Estas <em>tio</em>, kion mi revis krei.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(silente)</span> Kaj fariĝis nur revo.</p> + +<p>BORKMAN<br> +Fariĝis nur revo, jes. <span class="staging">(aŭskultas)</span> Kaj aŭskultu, vi, el tie +malsupre ĉe la rivero! La fabrikoj funkcias! <em>Miaj</em> fabrikoj! Ĉiuj +tiuj, kiujn <em>mi</em> volis starigi! Aŭdu nur kiel ili laboras. Ili havas +noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Aŭdu, aŭdu! La +radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas — turne, turne! Ĉu vi ne +aŭdas, Ella?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<em>Mi</em> povas aŭdi.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(time)</span> Mi kredas ke vi eraras, John.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(pli kaj pli ekflamigata)</span> Ho, sed la tuto tie ĉi — estas nur la +eksteraĵo ĉirkaŭ la regno, vi sciu!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Regno, vi diras? Kiu regno —?</p> + +<p>BORKMAN<br> +<em>Mia</em> regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por +ekposedi tiam kiam — tiam kiam mi mortis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(silente; skuita)</span> Ho, John, John!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Kaj nun ĝi kuŝas tie — sendefenda, senmastra, — minacata de +atakoj de rabistoj, — Ella! Ĉu vi vidas la montodorsojn <em>tie</em> tre +fore? Unu malantaŭ alia. Ili altiĝas, kreskas kiel turoj. <em>Tio</em> +estas mia profunda, senlima, neelĉerpebla regno!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!</p> + +<p>BORKMAN<br> +Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi +kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn +milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj streĉas siajn +serpentumantajn, branĉiĝantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis +ilin antaŭ mi kiel vivigitaj ombroj — tiun nokton, kiam mi staris +en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis +liberiĝi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis +en la profundon. <span class="staging">(kun etenditaj manoj)</span> Sed mi volas flustri al vi ĉi +tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kuŝas ŝajne mortaj en +la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj +— kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas, +amas, amas vin!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(en silenta, kreskanta ekscito)</span> Jes, tie malsupre vi daŭre havas +vian amon. John. Ĉiam havis ĝin tie. Sed ĉi tie supre en la tago, +John, — estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por +vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone! +Vi <em>vendis</em> ĝin por — por —</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(skuiĝa; fluas kvazaŭ malvarmo tra li)</span> Pro la regno — kaj la +potenco — kaj la honoro, vi opinias?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue ĉi-vespere. Vi +murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen +amis. Tiom kiom vi <em>kapablis</em> ami iun do. <span class="staging">(kun suprenlevita brako)</span> +Kaj tial mi aŭguras, John Gabriel Borkman, — vi neniam gajnos la +premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan +enmarŝon en vian malvarman, sombran regnon!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(ŝancelas al la benko kaj eksidas peze)</span> Mi preskaŭ timas, ke vi +pravos en tiu aŭguro, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(apud li)</span> Ne <em>timu</em> pro tio, John. Ĝuste <em>tio</em> estus la plej bona, +kio okazus al vi.</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(kun krio; kaptas sin ĉe la brusto)</span> Ah —! <span class="staging">(senforta)</span> Nun ĝi +malkaptis min.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(skuas lin)</span> Kio estis, John!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(glitas malantaŭen al la apogo)</span> Estis glacia mano, kiu kaptis mian +koron.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +John! Nun vi sentis la glacian manon! Ĉu!</p> + +<p>BORKMAN<br> +<span class="staging">(murmuras)</span> Ne. — Neniu glacia mano. — Mano de erco ĝi estis. <span class="staging">(Li +glitas tute malsupren sur la benkon.)</span></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(deprenas sian mantelon kaj kovras lin)</span> Restu trankvile kuŝanta, kie +vi nun kuŝas! Mi serĉos helpon por vi. <span class="staging">(Ŝi faras kelkajn paŝojn +dekstren; jen ŝi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj +lian vizaĝon.)</span></p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(trankvile kaj firme)</span> Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel +por vi.</p> + +<p class="staging">(Ŝi streĉas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la +neĝon antaŭ la benko.)</p> + +<p class="staging">(Mallonga silento.)</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Borkman</b>, en supervestaĵoj venas tra la arbaro de +dekstre. Antaŭ ŝi la <b>ĉambristino</b> kun lumigita lanterno.)</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +<span class="staging">(lumigas en la neĝon)</span> Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj —</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas observe)</span> Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la +benko. <span class="staging">(vokas)</span> Ella!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu vi serĉas nin?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(akre)</span> Jes, tion mi ja devas fari.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(montras)</span> Jen li kuŝas, Gunhild.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Dormas!</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Profundan kaj longan dormon, mi kredas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(ekdire)</span> Ella! <span class="staging">(regas sin kaj demandas mallaŭte)</span> Ĉu okazis — +libervole?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(malpezigita)</span> Do ne per propra mano?</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(al la <b>ĉambristino</b>)</span> Serĉu helpon. Venigu homojn el la bieno.</p> + +<p>ĈAMBRISTINO<br> +Jes, bone, sinjorino. <span class="staging">(mallaŭte)</span> En Jeĉja nomo do —</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras tra la arbaro dekstren.)</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(staras malantaŭ la benko)</span> La nokta aero do mortigis lin —</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Do tiel estas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +— lin, tiun fortan viron.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(iras al la antaŭo de la benko)</span> Ĉu vi ne volas rigardi lin, +Gunhild?</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(rifuzante)</span> Ne, ne, ne. <span class="staging">(mallaŭtigas la voĉon)</span> Li estis filo de +ministo, — li, la bankestro. Ne povis elteni la freŝan venton.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Pli ĝuste estis la frosto, kiu mortigis lin.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> La frosto, vi diras? La frosto, — ĝi estis lin +mortiginta antaŭ longe.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kapjesas al ŝi)</span> Kaj kreis nin du al ombroj, jes.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Vi pravas.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +<span class="staging">(kun dolora rideto)</span> Unu mortinto kaj du ombroj, <em>tion</em> efikis la +frosto.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Jes, la kora frosto. — Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia +la manon, Ella.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Mi pensas, ke nun ni tion povas.</p> + +<p>SINJORINO BORKMAN<br> +Ni dunaskitoj — super <em>li</em> kiun ni ambaŭ amis.</p> + +<p>ELLA RENTHEJM<br> +Ni du ombroj — super la morta viro.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Borkman</b> malantaŭ la benko, kaj <b>Ella Renthejm</b> +antaŭe, etendas unu al la alia la manojn.)</p> +</div> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN *** + +***** This file should be named 20178-h.htm or 20178-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/0/1/7/20178/ + +Produced by Andrew Sly and Will Wurzel + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> |
