summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/21195-tei
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 01:37:33 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 01:37:33 -0700
commitcda7fa19546ba219a0d077390e127f5241087994 (patch)
treeacc94873ffb207bb897acf0022a911ddb3be8045 /21195-tei
initial commit of ebook 21195HEADmain
Diffstat (limited to '21195-tei')
-rw-r--r--21195-tei/21195-tei.tei1474
1 files changed, 1474 insertions, 0 deletions
diff --git a/21195-tei/21195-tei.tei b/21195-tei/21195-tei.tei
new file mode 100644
index 0000000..f441e75
--- /dev/null
+++ b/21195-tei/21195-tei.tei
@@ -0,0 +1,1474 @@
+<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" ?>
+
+<!--
+The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Washington Irving
+
+
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no
+restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under
+the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or
+online at http://www.gutenberg.org/license
+
+
+
+Title: Tri Noveloj
+
+Author: Washington Irving
+
+Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21195]
+
+Language: English
+
+Character set encoding: UTF-8
+-->
+
+<!DOCTYPE TEI.2 SYSTEM "http://www.gutenberg.org/tei/marcello/0.4/dtd/pgtei.dtd">
+
+<TEI.2 lang="eo">
+<teiHeader>
+ <fileDesc>
+ <titleStmt>
+ <title>Tri Noveloj</title>
+ <author>Washington Irving</author>
+ </titleStmt>
+ <editionStmt>
+ <edition n="1">Edition 1</edition>
+ </editionStmt>
+ <publicationStmt>
+ <publisher>Project Gutenberg</publisher>
+ <date value="2007-04-20">April 20, 2007</date>
+ <idno type="etext-no">21195</idno>
+ <availability>
+ <p>This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and
+ with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it
+ away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg
+ License online at www.gutenberg.org/license</p>
+ </availability>
+ </publicationStmt>
+
+ <sourceDesc>
+ <bibl>
+ <title>Tri Noveloj</title>
+ <author>Washington Irving</author>
+ <imprint>
+ <publisher>Eldonejo-Arizona-Stelo</publisher>
+ <pubPlace>1620 North Sunset Drive<lb />
+ Tempe, Arizona 85281-1550<lb />
+ Usono</pubPlace>
+ <date>1962</date>
+ </imprint>
+ </bibl>
+ </sourceDesc>
+ </fileDesc>
+
+ <encodingDesc>
+ <classDecl>
+ <taxonomy id="lc">
+ <bibl>
+ <title>Library of Congress Classification</title>
+ </bibl>
+ </taxonomy>
+ </classDecl>
+ </encodingDesc>
+ <profileDesc>
+ <langUsage>
+ <language id="eo">Esperanto</language>
+ </langUsage>
+ <textClass>
+ <classCode scheme="lc">
+ ***
+ </classCode>
+ <keywords>
+ <list>
+ </list>
+ </keywords>
+ </textClass>
+ </profileDesc>
+ <revisionDesc>
+ <change>
+ <date value="2007-04-20">April 20, 2007</date>
+ <respStmt>
+ <name>Robert L Read<lb /></name>
+ <name>Joshua Hutchinson<lb /></name>
+ <name>Online Distributed Proofreading Team</name>
+ </respStmt>
+ <item>Project Gutenberg Edition</item>
+ </change>
+ </revisionDesc>
+</teiHeader>
+
+<pgExtensions>
+ <pgStyleSheet>
+ figure { text-align: center; page-float: 'htbp' }
+ .floatleft { float: left; margin-right: 2em }
+ .floatright { float: right; margin-left: 2em }
+ .w90 { }
+ .w50 { }
+ .w20 { }
+ .w05 { }
+ @media pdf {
+ .w90 { width: 90% }
+ .w50 { width: 50% }
+ .w20 { width: 20% }
+ .w05 { width: 5% }
+ }
+ </pgStyleSheet>
+</pgExtensions>
+
+<text>
+<front>
+<div>
+<divGen type="pgheader" />
+</div>
+
+<div rend="page-break-before: right">
+ <divGen type="titlepage" />
+</div>
+
+<div rend="page-break-before: always">
+<p rend="text-align: center">Unua Eldono: Julio 1998</p>
+
+<p rend="text-align: center">Originaj Anglalingvaj Titoloj:</p>
+
+<p rend="text-align: center">"RIP VAN-WINKLE"</p>
+
+<p rend="text-align: center">"TO THE READER"</p>
+
+<p rend="text-align: center">"ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT"</p>
+
+<p rend="text-align: center">Copyright 1998<lb />
+Edwin P. Grobe<lb />
+for the English-to-Esperanto translations</p>
+</div>
+</front>
+
+<body>
+<div rend="page-break-before: right">
+<pb n="001" /><anchor id="Pg001" />
+<index index="toc" /><index index="pdf" />
+<head>RIPO VAN-VINKLO</head>
+
+<p>La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero,
+maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio
+de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn
+esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis
+nur bedaŭrinde malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj
+precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro
+tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bonŝancis renkonti aŭtentan
+Nederlandan familion, kompakte enfermitan en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa
+platano, li ĝin konsideris kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin
+studegis kun la avido de legemulo.</p>
+
+<p>La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj
+provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj
+taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, ĝi neniel pli bonas ol taŭgas.
+Ĝia ĉefa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero
+de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmiĝas. Ĉiuj bibliotekoj ĝin konservas
+nun en siaj historiaj kolektaĵoj, juĝante ĝin verko de sendubinda aŭtoritato.</p>
+
+<p>La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de
+tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li
+pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen
+entrepreni sian ŝatokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo ĝi polvotrompis la
+okulojn de najbaroj kaj malĝojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej
+aŭtentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsaĝecojn
+"kun pli da malfeliĉo ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi
+nek ofendi.</p>
+
+<p>Kiom ajn malalttakse lin juĝas kritikantoj, altvalorajn memoraĵojn pri li ankoraŭ retenas
+multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombriĝas precipe iuj bakistoj
+kiuj eĉ entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian
+eventualan senmortiĝon, preskaŭ similan al tiu de homoj kies bildoj stampiĝas sur
+Vaterlo-medalo aŭ Reĝin-Anjo-kvaronpenco.</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="stars: 5" />
+
+<p>Kiu ajn navigis kontraŭflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn.
+Ili estas distranĉita ero de la granda Apalaĉa familio kaj vidiĝas forokcidente de la
+rivero, suprenŝvelante ĝis sinjora alteco, supermoŝtante la ĉirkaŭantan pejzaĝon. Ĉiu
+sezona ŝanĝiĝo, ĉiu vetera aliiĝo, verfakte ĉiu dumtaga novhoriĝo estigas malsamecon<pb n="002" /><anchor id="Pg002" />
+en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ĉiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj
+malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas bona kaj
+konstanta la montoj vestiĝas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas siajn aŭdacajn
+siluetojn sur la klaran vesperan ĉielon. Foje, tamen, kiam la ĉirkaŭanta pejzaĝo
+restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapuĉojn kiuj, en la lastaj
+radioj de la subiĝanta suno, brilas kaj lumiĝas glorkrone.</p>
+
+<p>Ĉebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaĝanto ekvidi malpezan fumon
+suprenspirali el vilaĝo kies ŝindotegmentoj brilas inter la arboj tie mem kie la bluaj
+kolornuancoj de la altejo fandiĝas en la freŝan verdon de la pli proksima pejzaĝo.
+Eta vilaĝo de granda antikveco ĝi estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la
+fruaj tempoj de la provinco, ĉirkaŭkomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto
+(li ripozu en paco!), kaj antaŭnelonge ankoraŭ konservante domojn kiujn la originaj
+koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de Nederlando, ilin provizante
+per fenestroj ornamitaj de lignokradaĵoj kaj gablofasadoj protektataj de
+ventoflagoj.</p>
+
+<p>En tiu sama vilaĝo kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la precizan veron,
+estis bedaŭrinde tempoerodita kaj veterodifektita) loĝis multajn jarojn poste, kiam la
+regiono restis ankoraŭ provinco de Britio, senceremonia bonhumorulo nomiĝanta Ripo
+Van-Vinklo. Li estis posteulo de tiuj Van-Vinkloj eminentiĝintaj tiel galante en la
+kavalirecaj tagoj de Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontraŭ
+Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de siaj
+antaŭirintoj.</p>
+
+<p>Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis ankaŭ afabla
+najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta kvalito ŝuldiĝas eble tiu
+spirita submetiĝemo gajninta al li tiel universalan popularecon. Plejmulte emas lakeiĝi
+kaj bonvoliĝi eksterhejme viroj jam spertintaj la disciplinon de ĉehejmaj megeroj. Iliaj
+temperamentoj fleksebliĝis kaj maleebliĝis sendube en la fajra forno de ĉehejma malfeliĉo.
+Ĉehejma prelego egalvaloras ĉiujn ĉepreĝejajn predikojn kiam temas pri instrui
+paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas esti konsiderata, laŭ multaj
+vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras, Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.</p>
+
+<p>Certe estas ke li multe plaĉis al ĉiuj bonaj edzinoj de la vilaĝo kiuj, laŭ la kutimo de
+la milda sekso, apogis lin en ĉiuj familiaj disputoj kaj neniam hezitis, priparolante
+tiujn aferojn okaze de vesperaj klaĉadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino
+Van-Vinklo. La infanoj de la vilaĝo, siaflanke, kutimis ekkrii pro ĝojo kiam li alproksimiĝis.
+Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili, scipovigis ilin flugigi
+kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj
+kaj Indianoj. Kiam li laŭvagadis la vilaĝon, ili ĉirkaŭis lin trupe, posttirante
+liajn vestaĵerojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune priŝercante milmaniere. Dume<pb n="003" /><anchor id="Pg003" />
+tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.</p>
+
+<p>La ĉefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ĉiuj specoj de
+profitestiga laboro. Tiaĵo ne povintus rezulti pro manko da diligento aŭ persisto ĉar li
+kutimis sidi sur malseka roko kun fiŝkaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco
+kaj fiŝkapti taglonge tute senplende kvankam kuraĝigis lin la ekmordo de nepre nenia
+fiŝo. Li ne hezitis porti pafilon surŝultre dum sinsekvaj horoj, pezpaŝadante tra
+arbaroj kaj marĉoj, laŭmonte kaj laŭvale, cele al mortpafi kelkajn sciurojn aŭ
+sovaĝajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron eĉ okaze de la plej malfacila
+tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ĉiujn konkursantojn dum maiz-senŝelig- aŭ
+ŝtonmur-konstru-matĉoj. Krome la vilaĝaninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj
+kaj lin invitis plenumi hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis
+fari por ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupiĝi pri ĉies aferoj krom siaj. Pri siafamiliaj
+devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis interesiĝi.</p>
+
+<p>Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Ĝi estas la plej pesta
+terpeceto de la tuta lando. Ĝia ĉiu enhavaĵo jam malboniĝis kaj daŭre malboniĝos,
+malgraŭ lia laboro. Liaj ĉirkaŭbariloj ade dispeciĝas. Lia bovino devojiĝas aŭ tretas
+la brasikbedon. Trudherboj kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ĉiam
+ekfalas sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia
+hereda bieno ŝrumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam restis el ĝi
+ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ĝi persistis esti la plej malbone prizorgata
+bieno de la regiono.</p>
+
+<p>Aldone liaj gefiloj estis tiel ĉifonvestitaj kaj sovaĝkondutaj kiel orfoj apartenantaj al
+neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita laŭ la patra modelo, promesis heredi la kutimojn
+kaj la vestaĵojn de la patro. Li ofte vidiĝis postsekvante kvazaŭ ĉevalido la patrinajn
+kalkanojn, vestite en de la patro forĵetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li
+bezonis reteni supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian robtrenaĵon
+okaze de malbona vetero.</p>
+
+<p>Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj feliĉaj homoj kiuj, havante folan, facile
+funkciantan temperamenton, ne maltrankviliĝas pri la mondo, manĝas blankan aŭ
+brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge aŭ pli senĝene akireblas, kaj preferus
+malsufiĉe manĝi pencopreze ol labori pundosalajre. Restunte solapersone, li
+pasigintus sian vivon fajfante pro perfekta kontentiĝo. Lia edzino tamen ade plenigis
+liajn orelojn pri plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li
+trudas al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte ŝia lango senĉese moviĝis kaj ĉio
+tio kion li diris aŭ faris estigis senmanke torenton da ĉehejma elokventeco. Ripo disponis
+pri ununura respondrimedo por ĉiuj tiuj prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta
+funkciado, finfine sin kutimigis. Li levis la ŝultrojn, ŝancelis la kapon, suprendirektis
+la rigardon, tamen nenion diris. Sed tio ĉiam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon.<pb n="004" /><anchor id="Pg004" />
+Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retiriĝis al eksterdoma
+sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.</p>
+
+<p>La ununura ĉehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel inregata kiel sia
+mastro ĉar Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel kunbatalantojn en senokupeco. Ŝi
+eĉ rigardis Lupon kun malbondeziraj okuloj, supozante ĝin la kaŭzo de la ofta
+erarvagado de la mastro. Vere estas, ke teme pri ĉiuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj
+al respektinda hundo, ĝi estis la plej kuraĝa besto iam esplorinta la arbarojn.
+Sed kiu kuraĝo kapablas kontraŭstari la senĉesajn kaj ĉiosieĝantajn terurojn de virina
+lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ĝia hupo falis, ĝia vosto velkis
+ĝisplanke aŭ bukliĝis interkrure, ĝi ŝteliradis kun mieno de pendumoto, ĵetante
+multajn ĝisflankajn rigardetojn al Sinjorino Van-Vinklo. Kiam ajn ŝi eksvingetis
+balailon aŭ kuleregon, la hundo alkuregis haste kaj jelpante la pordon.</p>
+
+<p>La tempoj ade kaj senĉese malpliboniĝis por Ripo Van-Vinklo dume ke la jaroj de lia
+geedziĝa ekzisto ade kaj senĉese plinombriĝis. Aĝo ne malakrigas akran humoron kaj
+akra lango estas la sola randohava ilo kiu pliakriĝas pro utiligo. Dum longa tempo li
+kutimis sin konsoli, post eldoma forpeliĝo, partoprenante en speco de klubo de saĝuloj,
+filozofoj kaj ceteraj vilaĝaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antaŭ malgranda
+gastejo ornamita per ruĝvanga portreto pri Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria.
+Tie ili kutimis sidi subombre daŭre de longa senzorga somertago, parolante senentuziasme
+pri vilaĝaj klaĉaĵoj aŭ rakontante senfinajn dormigajn anekdotojn pri
+nenio. Sed valorintus ŝtatistan salajron la bonŝanco aŭskulti la profundajn diskutojn
+okazintajn fojfoje kiam malnova ĵurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta
+vojaĝinto. Kiel solene ili aŭskultis ties enhavaĵon trenparole deklamatan de
+Deriko Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute sentime la
+plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel saĝe ili kunmeditadis pri publikaj eventoj
+jam okazintaj antaŭ pluraj monatoj.</p>
+
+<p>La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaĝa patriarko kaj mastro de
+la gastejo antaŭ kies pordo li sidis de la mateno ĝis la nokto, moviĝante nur sufiĉadistance
+por resti sub la ombro de granda arbo kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la
+najbaroj scipovis kalkuli la taghoron laŭ liaj movoj tiel akurate kiel laŭ sunhorloĝaj
+indikoj. Vere estas ke preskaŭ neniam li aŭdiĝis parolante, preferante fumi senĉese
+sian pipon. Liaj adeptoj tamen (ĉar ĉiu granda homo havas siajn adeptojn) komprenis
+lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn.</p>
+
+<p>Kiam malplaĉis al li legata aŭ rakontata temo, laŭoniobserve, li fumis la pipon arde
+kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovaĵojn. Se la temo tamen plaĉis al li, li
+enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ĝin elblovante en malpezaj serenaj nubetoj.
+Foje, forprenante la pipon elbuŝe, lasante la bonodoran vaporon kirliĝi ĉirkaŭnaze, li
+kapjesis solene en signo de nepra aprobo.</p>
+
+<pb n="005" /><anchor id="Pg005" />
+
+<p>El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite interrompinte
+la trankvilon de la kunveno kaj mallaŭdinte ties anojn. Nek tiu eminentulo Nikolao
+Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis al li la terura diablino, kondamne
+dirante ke la gastejestro respondecas pri la senokupeco de ŝia edzo.</p>
+
+<p>La kompatindan Ripon preskaŭ entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo eskapi
+bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj forvagi en la arbaron.
+Tie li kutimis sidiĝi arbobaze kaj dividi la enhavaĵon de sia dorsosako kun Lupo kiun
+li kondolencis kiel kunviktimon de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via
+mastrino hundovivigas vian vivon. Sed ne maltrankviliĝu pri tio, kara kunaĵo. Daŭre
+de mia vivado neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis
+sopire la mastran vizaĝon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi opinias sincere
+ke tiu plenkore kunspertis la emocion.</p>
+
+<p>Okaze de longa, bela, aŭtuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo surgrimpis
+unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupiĝis pri sciurĉasado, sia plej
+ŝatata sportentrepreno, kaj la silentaj solecejoj eĥis kaj reeĥis lian pafilbruadon. Anhelante,
+laciĝinte, li sin malsuprenĵetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltaĵon,
+kovritan de montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermaĵo li
+povis superspektadi tutan malsuprekuŝantan pejzaĝon etendiĝantan trans multajn mejlojn
+da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran Hudsonon, moviĝantan ege, ege
+malsupre de li laŭ sia silenta sed moŝta fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura
+nubo aŭ velon de malhasta boateto haltinta por dormpaŭzo diversloke sur ĝia vitrobrila
+surfaco, tiam malaperantan finfine en la blua altaĵaro.</p>
+
+<p>Aliflanke li enrigardis profundan, sovaĝan, solecan, dikvilan abismon kies fundon
+plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenaŭ atingis la reflektitaj radioj de la subiranta
+suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kuŝante, primeditante tiun vidaĵon. Iompostiome
+la vespero antaŭenvenis. La montoj komencis ĵeti siajn longajn bluajn ombrojn
+trans la valojn. Prikonsciinte ke la ĉielo noktiĝos jam longe antaŭ ol li povos atingi la
+vilaĝon, li suspiris fortasone, antaŭpensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea renkontiĝo
+kun Sinjorino Van-Vinklo.</p>
+
+<p>En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li aŭdis malproksiman voĉon
+kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li ĉirkaŭrigardis sed nenion vidis krom
+korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin trompis iu fantazio, li forturniĝis
+cele denove al malsupreniri kiam li reaŭdis tra la silenta vesperaero la saman
+kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!"</p>
+
+<p>Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graŭlante mallaŭte aliris kaŭrante la
+mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis ekregi lin malprecizan
+anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama direkto kaj ekvidis strangan figuron<pb n="006" /><anchor id="Pg006" />
+suprenvenadi labore laŭ la rokaro, antaŭenkliniĝante sub la pezo de iu surdorsa ŝarĝo.
+Surprizis Ripon vidi homan estaĵon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante
+tamen ke temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por apogi
+tiun.</p>
+
+<p>Alveninte pli proksime li eĉ pli surpriziĝis pro la malkutima aspekto de la nekonato.
+Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon kaj griziĝintan barbon.
+Li vestiĝis laŭ la antikva Nederlanda modo, surportante senmanikan veŝton ĉirkaŭligitan
+ĉetalie kaj plurajn ĝisgenuajn pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege
+ampleksa) ornamitajn laŭflanke per butonvicoj kaj ĉegenue per ŝtofpufaĵoj. Li portis
+surŝultre pezan bareleton, laŭŝajne plenigitan je alkoholaĵo, kaj pergeste invitis Ripon
+alproksimiĝi kaj kunsubteni la ŝarĝon. Kvankam iom timida kaj malfidante la novan
+konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke apogante unu la
+alian, ili suprengrimpis laŭ mallarĝa ravineto, verŝajne la seka fluejo de montotorento.</p>
+
+<p>Dum ili suprengrimpis Ripo aŭdis de tempo al tempo longajn ruliĝantajn sonoradojn,
+kvazaŭ foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon aŭ fendegon situantan
+inter altaj rokoj ĝis kiuj ilia malfacila irvojo ilin kondukis. Li paŭzis momenton,
+supozante ĝin la murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj
+altamontare, tiam antaŭeniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan
+valeton ĉirkaŭatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn
+branĉojn sursupraĵaj arboj, rezulte de kio la vojaĝanto nur malofte ekvidis eretojn da
+blua ĉielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis
+silente ĉar, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis
+porti alkoholaĵbarelon laŭ la sovaĝa monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj
+malkompreneblan manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkoniĝon.</p>
+
+<p>Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigaĵoj. Sur centra ebenejo aro
+da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestiĝis en kurioza pasintepoka modo.
+Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj
+kunportis longajn tranĉilojn en siaj zonoj; preskaŭ ĉiuj elmontris ampleksajn ĝisgenuajn
+pantalonojn, konforme al la jam anoncita modo de la gvidanto.</p>
+
+<p>Strangaj estis ankaŭ la mienoj. Unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon kaj etajn
+porkajn okulojn. Alia vizaĝo ŝajnis konsisti entute el nazo kaj kroniĝis per blanka
+sukerbloksimila ĉapelo ornamita de eta ruĝa kokvosto. Ĉiuj surportis barbojn
+malsamformajn kaj -kolorajn.</p>
+
+<p>Unu el tiuj ŝajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita vizaĝo, li surportis
+laĉitan jakon, larĝan zonon kun mallonga kurbiĝinta glavo, altan kronhavan ĉapelon
+kun plumo, ruĝajn ŝtrumpojn kaj altkalkanumajn ŝuojn ornamitajn de kokardoj.<pb n="007" /><anchor id="Pg007" />
+La tuta ludantaro memorigis Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentraĵo
+pendanta en la salono de Pastoro Van-Ŝajko, la vilaĝa preĝejestro, kunportita el
+Nederlando epoke de la koloniado.</p>
+
+<p>La plej stranga aspekto de la afero, laŭ Ripo, estis tio ke, kvankam la ludantoj verŝajne
+distriĝis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj estigis la plej misteran
+silenton, fariĝante la plej malfeliĉa festantaro kiun li iam vidis. Interrompis la
+silenton de la okazaĵo nenio krom la bruo de la kugloj kiuj, ruliĝante, eĥis laŭmontare
+kiel muĝantaj tondrojkrakoj.</p>
+
+<p>Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj ĉesis ludi kaj fiksrigardis la novalvenintojn
+kun tiel statumaniera senmoviĝo kaj tiel strangaj, krudaj, senentuziasmaj
+mienoj ke la koro de Ripo ŝanceliĝis en lia brusto kaj liaj genuoj intermarteliĝis. Lia
+kunulo nun malplenigis la bareleton je ties enhavaĵo, elverŝante tiun en grandajn flakonojn
+kaj indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj tremante,
+li obeis. Tiuj trinkis la alkoholaĵon en nepra silento, tiam reaktivigis sian
+ludadon.</p>
+
+<p>Iompostiome malpligrandiĝis la miro kaj anksieco de Ripo. Li eĉ kuraĝis, kiam neniu
+lin rigardis, gustumi la trinkaĵon kiu, li ekkonsciis, havis preskaŭ la saman saporon
+kiel bonkvalita Holando-Ĝino. Li estis denaska soifulo kaj baldaŭ ne rezistis al la
+tento denove trinki. Unu ĉerpo invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al
+la flakono ke tempofine liaj sensoj superfortiĝis, liaj okuloj naĝumis en la kapo kiu
+gradon post grado antaŭenkliniĝis ĝis kiam finfine li profunde ekdormis.</p>
+
+<p>Vekiĝinte, li konsciis situi sur la sama verda altaĵo de kie li unuafoje ekvidis la maljunulon
+suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn: matena suno brilis; la birdoj
+saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre, alfrontante puran montozefiron. "Certe,"
+pensis Ripo, "mi ne dormis ĉi-tie la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaŭdormajn
+okazintaĵojn: la strangulon kun la alkoholaĵbareleto; la montoravinon; la sovaĝan retiriĝejon
+inter la rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono!
+Tiu abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigaĵon mi rakontu al Sinjorino Van-Vinklo?"</p>
+
+<p>Li ĉirkaŭrigardis, serĉante sian pafilon, sed anstataŭ pura, bonoleita birdofusilo li
+trovis malnovan musketaĉon lin apudkuŝantan: rustotavolo kovris ĝian paftubon, ĝia
+seruro forfalis, ĝian fuston vermoj elmanĝis. Li nun suspektis ke la seriozmienaj
+festintoj de la montaro lin priŝercis kaj, dozinte al li fortan alkoholaĵon, forŝtelis lian
+pafilon. Aldone, Lupo malaperis sed eblas ke ĝi forvagis ĉasante sciuron aŭ perdrikon.
+Li fajfvokis la hundon kaj kriegis ĝian nomon, sed la entrepreno entute senrezultiĝis.
+La eĥooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis nenia hundo.</p>
+
+<pb n="008" /><anchor id="Pg008" />
+
+<p>Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj renkontonte tie
+restintan distriĝinton, informiĝi ĉe tiu pri siaj pafilo kaj hundo. Ekstariĝinte por survojiĝi,
+li sentis rigidon en la artikoj kaj malfacilecon en sia irkapablo. "Ĉi-tiuj montaraj
+litoj ne konvenas al mi," pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi
+reŭmatismon, Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."</p>
+
+<p>Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon laŭ kiu li kaj lia kunulo
+suprengrimpis la antaŭan vesperon. Surprizege, monta rojo nun fluis ŝaŭme malsupren
+laŭ la ravino, saltante de roko al roko, plenigante la valeton je babilumaj
+murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpaĉi laŭ ties bordoj, antaŭenpenigante tra
+densaĵoj de betulo, sasafraso kaj hamamelido, foje stumblante aŭ implikiĝante en la
+sovaĝaj vitoj spiraligintaj siajn buklojn aŭ ĉirojn de arbo al arbo kaj etendintaj
+kvazaŭan kaptoreton laŭ lia irvojo.</p>
+
+<p>Tempofine li atingis la lokon kie antaŭe la ravino eniris la klifojn en la direkto al la
+amfiteatro sed restis tie neniaj indikaĵoj pri tia malfermaĵo. La rokoj estigis altan
+nepenetreblan muron super kiu la kaskado alvenis falante en tavolo da pluma ŝaŭmo,
+trafante malsupre larĝan profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la ĉirkaŭanta
+arbaro. Ĉi-tie tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voĉe kaj fajfe sian
+hundon. Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distriĝante alte en
+la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj, sekuraj en sia altejo,
+ŝajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de la malbonŝanca viro.</p>
+
+<p>Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis ĉar mankis al li iu ajn matenmanĝo.
+Li malĝojiĝis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis renkonti sian
+edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li skuis la kapon, surŝultrigis
+la rustan armilon kaj, korsuferante pro ĝeno kaj anksieco, ekhejmeniris.</p>
+
+<p>Dum li alproksimiĝis la vilaĝon li renkontis plurajn homojn sed rekonis neniajn. Tio
+lin surprizis ĉar li opiniis koni ĉiujn tiuregionanojn. Cetere, ili vestiĝis malsammode
+kiel lia kutimo. Ĉiuj lin fiksrigardis reciproke surprizite kaj senescepte frotis la
+mentonon lin ekvidinte. La konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ĝin
+imiti, post kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongiĝis je unu
+piedo.</p>
+
+<p>Nun li jam eniris la antaŭkvartalojn de la vilaĝo. Aro da strangaj geknaboj lin postkuris,
+kriegante primokante, indikante perfingre lian grizan barbon. Aldone la hundoj,
+neniun el kiuj li identigis kiel antaŭan konataĵon, postbojis lin dum li preterpasis. La
+vilaĝo mem ŝanĝiĝintis. Ĝi estis pli granda kaj pli dense enloĝata. Aperis loĝdomvicoj
+kiujn li neniam antaŭe vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaŭe li frekventis.
+Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Ĉe la fenestroj elmontriĝis strangaj
+vizaĝoj. Ĉio strangis.</p>
+
+<pb n="009" /><anchor id="Pg009" />
+
+<p>Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ĉu li kaj la ĉirkaŭanta mondo ne estas
+sorĉitaj. Certe tiu-ĉi estas lia denaska vilaĝo kiun li forlasis nur hieraŭ. Jen elstaras
+Katskila Montaro. Jen mezdistance preterfluas la arĝenta Hudsono. Jen situas ĉiu
+monteto, ĉiu valeto precize same kiel ĉiam antaŭe. Ripo ege perpleksiĝis. "Tiu
+hieraŭvespera flakono," li pensis, "malfeliĉe konfuzis mian kompatindan kapon!"</p>
+
+<p>Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimiĝis
+kun silenta miro, atendante ĉiun momenton aŭdi la stridan voĉon de Sinjorino Van-Vinklo.
+Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponiĝis: la tegmento enfalis; la fenestroj
+disiĝis; la pordoj disĉarniriĝis. Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel
+Lupo kaŭraĉis proksime al ĝi. Ripo alvokis la beston laŭnome, sed tiu knaris, vidigis
+la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Eĉ mia hundo,"
+suspiris la malbonŝanca Ripo, "min forgesis!"</p>
+
+<p>Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ĉiam antaŭe enbonordigis. Ĝi
+estis malplena, mizera, verŝajne forlasita. Tiu dezerteco venkis ĉiujn geedzajn timojn
+liajn. Laŭte li alvokis siajn edzinon kaj infanojn. Dummomente lia voĉo sonigis la
+solecajn ĉambrojn. Tiam denove ĉio silentis.</p>
+
+<p>Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojiĝis en la direkto al sia antaŭa distriĝejo,
+la vilaĝa gastejo. Ankaŭ tiu malestis. Anstataŭis ĝin disfalema ligna konstruaĵego
+kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj
+kaj subjupoj. Super la pordo estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono
+Dolitlo". Anstataŭ la arbego antaŭe ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan
+gastejeton nun elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ruĝan dormĉapon
+kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita malkutima
+kunigaĵo da steloj kaj strioj. Tio ĉio strangis kaj malkompreneblis.</p>
+
+<p>Sur la signo tamen li rekonis la rubenruĝan vizaĝon de Reĝo Georgo sub kiu li tiel
+ofte antaŭe fumis trankviligan pipon. Sed eĉ tiu-ĉi kurioze metamorfoziĝintis. La
+ruĝan mantelon anstataŭis blu- kaj ĉamkoloraĵo. Ne sceptron sed glavon retenis la
+mano. Deklivangulan ĉapelon portis la kapo. Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis
+la nomo: GENERALO VAŜINGTONO.</p>
+
+<p>Laŭkutime ĉirkaŭ la pordo homamaso kunpremiĝis sed Ripo rekonis nenian vizaĝon.
+Ŝajne la karaktero mem de la homoj ŝanĝiĝis. Ĝi havis aktivan, okupatan, disputeman
+kvaliton anstataŭ la kutimaj flegmo kaj dormema trankvilo. Vane li serĉis la saĝan
+Nikolaon Vederon, kun lia larĝa vizaĝo, duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan
+ne sencelajn diskursojn sed tabakajn fumnubojn. Vane li serĉis Van-Bumelon, la
+lernejestron, dise informantan pri la enhavaĵo de malnovega ĵurnalo. Anstataŭe maldika
+galulo, kun poŝoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri civitanrajtoj,
+elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de sepdek ses kaj aliaj vortoj<pb n="010" /><anchor id="Pg010" />
+kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro Van-Vinklo nepre Babelan ĵargonon.</p>
+
+<p>La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia kruda vestaĵaro
+kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj ĉekalkane baldaŭ atentigis la
+tavernajn politikistojn. Ili ĉirkaŭamasiĝis lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de
+kapo al piedo. La oratoro alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis
+"por kiu partio li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed
+aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviĝinte piedpinten, demandis apudorele "ĉu li
+estas Federalisto aŭ Demokrato?" Same kiel antaŭe Ripo ne sukcesis kompreni la
+demandon. Sciŝajna sinadmira maljunulo, surportante deklivangulan ĉapelon, malfermis
+vojon tra la homamaso, dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn
+dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin ekstariginte antaŭ Van-Vinklo, arkiginte unu
+brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj
+kaj akrangula ĉapelo kvazaŭ penetris la animon mem de la reveninto, li demandis
+gravtone "kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surŝultre kaj postsekvatan
+de kanajlaro kaj ĉu li celas estigi tumulton en la urbo?"</p>
+
+<p>"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla pacema viro,
+denaska ĉi-lokano, lojala servanto de la reĝo, Dio benu lin!"</p>
+
+<p>La ĉirkaŭantoj eligis ĝeneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono! Rifuĝinto! Forigu
+lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto surportanta la oblikvangulan
+ĉapelon repacigis la spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis
+al la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li serĉas? La kompatindulo
+deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serĉe de kelkaj
+najbaroj antaŭe frekventintaj la tavernon.</p>
+
+<p>"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."</p>
+
+<p>Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"</p>
+
+<p>Estiĝis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona voĉo.
+"Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antaŭ dek ok jaroj! Antaŭe en la
+preĝeja tombo vidiĝis ligna tombosignaĵo informanta pri li sed poste ankaŭ tiu putris
+kaj foriris."</p>
+
+<p>"Kie estas Bromo Duĉero?"</p>
+
+<p>"Ho, li soldatiĝis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la atako ĉe
+Ŝtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiĝinta ĉebaze de Antonio-Nazo.
+Mi ne scias. Li neniam revenis."</p>
+
+<pb n="011" /><anchor id="Pg011" />
+
+<p>"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"</p>
+
+<p>"Ankaŭ li soldatiĝis, generaliĝis grandhonore, kaj nun postenulas en Kongreso."</p>
+
+<p>La koro de Ripo mortumis kiam li priaŭdis la malfeliĉigajn ŝanĝojn okazintajn en lia
+hejmvilaĝo kaj ĉe liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en la mondo. Ankaŭ lin mistifikis
+ĉiu respondo ĉar temis pri grandegaj tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj:
+milito, kongreso, Ŝtona Kabo. Mankis al li sufiĉe da kuraĝo por demandi informojn
+pri ceteraj amikoj kaj malespere li kriegis: "Ĉu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"</p>
+
+<p>"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo Van-Vinklo
+tie for, sin apogante kontraŭarben."</p>
+
+<p>Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblaĵon de si en la epoko kiam li surgrimpis la
+monton: verŝajne tiel pigran kaj certe tiel malbone vestitan. Nun la kompatindulo
+entute konsterniĝis. Li pridubis sian propran identecon: ĉu li estas si mem, ĉu li estas
+aliulo? Meze de tiu konsterniĝo la deklivangul-ĉapelulo demandis kiu li estas kaj kio
+estas lia nomo?</p>
+
+<p>"Dio scias!" li ekkriis, sen daŭra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas iu alia.
+Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en miaj ŝuoj. Hieraŭvespere
+mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni ŝanĝis mian pafilon kaj ĉio
+ŝanĝiĝis kaj mi ŝanĝiĝis kaj nun mi ne plu scias kiel mi nomiĝu nek kiu mi estu!</p>
+
+<p>La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, palpebrumi gravmiene,
+bateti la fingrojn kontraŭfrunten. Oni proponis flustravoĉe sekurigi la pafilon
+cele al malhelpi la maljunulon sin malbonfartigi. Aŭdinte tiun proponon la sinadmiranto
+surportanta la sensimetrian ĉapelon iom haste retiriĝis.</p>
+
+<p>En tiu grava momento freŝvizaĝa belforma virino sin antaŭenŝovumis tra la
+homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Ŝi portis en la brakoj diketan infanon
+kiu, ektiminte pro la aĉa aspekto de la grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" ŝi
+kriordonis. "Silenton, mi petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo
+de la infano, la maniero de ties patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉio aktivigis en lia
+menso sinsekvon da memoraĵoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li petis.</p>
+
+<p>"Ĝudito Gardenjero."</p>
+
+<p>"Kaj la nomo de via patro, kio ĝi estis?"</p>
+
+<p>"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomiĝis sed jam forpasis dudek jaroj ekde
+kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste reaŭdigis novaĵojn pri si.<pb n="012" /><anchor id="Pg012" />
+Lia hundo hejmenrevenis sen li. Ĉu li sin mortpafis, ĉu Indianoj lin forkaptis, pri tio
+neniu certas. Mi estis tiam nur knabineto."</p>
+
+<p>Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ĝin kun hezita voĉo.</p>
+
+<p>"Kie estas via patrino?"</p>
+
+<p>"Ho, ŝi mortis antaŭ nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de kverelo kun
+Nov-Anglia kolportisto."</p>
+
+<p>Almenaŭ tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne plu
+kapablis sin reteni. Li ĉirkaŭbrakis kaptomode sian filinon kaj ŝian infanon. "Mi
+estas via patro!" li ekkriis. "Antaŭe Ripo Van-Vinklo la juna! Hodiaŭ Ripo Van-Vinklo
+la maljuna! Ĉu neniu rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?"</p>
+
+<p>Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la amason, metis la
+manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la vizaĝon de Ripo, proklamis:
+"Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem! Bonan hejmenrevenon,
+longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?"</p>
+
+<p>Sian aventuron Ripo rapide rakontis ĉar la dudek jarojn li pasigis same kiel unu
+nokton. La najbaroj fiksrigardis, aŭskultante la rakonton. Iuj palpebrumis unu al la
+alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto kun la deklivangula ĉapelo, alreveninte
+la scenejon nur fine de ĉiu danĝero, malgajigis la buŝon kaj ŝancelis la kapon,
+responde al kio okazis ĝenerala kapŝanceliĝo tra la tuta kunvenintaro.</p>
+
+<p>Tiuj kunkonsentis tamen agi laŭ la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili vidis ĵus tiam
+antaŭenveni malrapide laŭ la vojo. Li estis posteulo de la samnoma historiisto kiu
+verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la provinco. Petro, la plej aĝa loĝanto de la
+vilaĝo, estis bone informita pri ĉiuj mirindaj okazintaĵoj kaj tradicioj de la regiono.
+Tuj li memoris Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li
+certigis al la vilaĝanoj tion ke, laŭ informo transdonita al li fare de lia historiista
+antaŭulo, ekde ĉiam strangaj estaĵoj hantis Katskilajn Montojn. Ekzemple, la multfama
+Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la rivero kaj la regiono, rendevuas en
+tiu loko ĉiujn dudek jarojn kun la ŝipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la
+agadejon de sia antaŭa entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn
+lian nomon. Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn laŭ antikva
+Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro aŭdis proprapersone iun
+someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn kuglopilkojn.</p>
+
+<p>Por mallongigi longan historion, la kuniĝintaro diskuniĝis, preferante okupiĝi denove
+pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin hejmenkondukis ĉe si. Ŝi<pb n="013" /><anchor id="Pg013" />
+pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo
+rekonis kiel unu el la buboj antaŭe surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj
+heredonto de Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidiĝis antaŭe sin apogante
+kontraŭarben, tiu dungiĝis kiel laboristo sur la familia bieno. Li elmontris tamen
+heredan preferon okupiĝi pri ĉio ajn krom siaj proprabienaj devoj.</p>
+
+<p>Ripo nun reaktivigis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn. Baldaŭ li rerenkontis
+multajn antaŭajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro uzdifektado kaj tempoerodado,
+kaj li komencis preferi amikiĝi kun la noveminentiĝanta generacio ĉe kiu li
+baldaŭ sin ege estimigis.</p>
+
+<p>Havante nenion farotan ĉehejme, atinginte tiun feliĉan aĝon kiam viro rajtas senokupiĝi
+senriproĉe, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon ĉe la gasteja pordo kaj
+eminentiĝis kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo kaj kronikistoj pri la forpasintaj
+"antaŭmilitaj" jaroj. Necesis al li iom da tempo antaŭ ol povi sin ĝisdatigi pri
+aktualaj klaĉaĵoj aŭ ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado:
+ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungiĝis disde malnova
+Anglio; ke, anstataŭ esti servanto de Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria li nun estis
+libera civitano de Unuiĝintaj Ŝtatoj.</p>
+
+<p>Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Ŝtataj kaj imperiaj ŝanĝoj neniel lin afekciis.
+Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe suferis: virinjupa regado.
+Feliĉe, tio nun finiĝis. Li forigis la kolon el la jugo de la geedza vivo. Li rajtis
+forlasi kaj reveni la hejmon laŭvole sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo.
+Tamen kiam ajn oni menciis ŝian nomon, li ŝancelis la kapon, levis la ŝultrojn,
+rigardis ĉieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel aŭ rezignacio pri lia sorto aŭ ĝojo
+pri lia savo.</p>
+
+<p>Li kutimis rakonti sian historion al ĉiu fremdulo alveninta la gastejon de S-ro Dolitlo.
+Komencaetape, laŭ onia observo, li iom ŝanĝis diversajn detalojn okaze de ĉiu nova
+rakontado, pro tio sendube ke li nur tre lastatempe vekiĝis. Finfine tamen la evento
+konkretiĝis en la rakonton kiun mi ĵus raportis kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la
+regiono ĝin parkerigis. Iuj ĉiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo freneziĝis
+kaj ke raportante pri la afero li ĉiam malkonstantas. La maljunaj Nederlandaj
+loĝantoj tamen, preskaŭ senescepte, bonvolis ĝin kredi. Eĉ hodiaŭ, kiam ajn ili aŭdas
+somerposttagmezan fulmotondron en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono
+kaj lia ŝipanaro ludkuglas. Komuna deziro de ĉiuj virinregataj edzoj de la regiono
+estas, kiam la vivo tro monotoniĝas, ekpovi trinki trankviligan ĉerpon el la flakono de
+Ripo Van-Vinklo.</p>
+</div>
+
+<div rend="page-break-before: right">
+<index index="toc" /><index index="pdf" />
+<pb n="014" /><anchor id="Pg014" />
+<head>AL LA LEGANTO</head>
+
+<p>Estimata kaj Kara Leganto! Ĉu iam perfida malsano vin embuskis meze de agrabla
+ekskurso? Ĉu ĝi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la soleco de gasteja
+ĉambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj preterpasis? Se jes, vi scipovos min
+kompati. Jen mi estas, interrompite dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj
+de Rejno-Rivero kaj enlitigite pro malbonfarto en tiu-ĉi malnova landlima urbo Majenco.
+Mi elĉerpis ĉiun distriĝrimedon. Mi konas la voĉon de ĉiu horloĝo kiu
+anoncas kaj la sonon de ĉiu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en kiu
+sekundo aŭskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la garnizonon al la
+paradejo, aŭ je kiu horo atendi la foran muzikon de la Aŭstria militbando. Ĉiuj tiuj
+finestiĝis lacigaj por mi. Eĉ la bone konata promenpaŝaro de mia kuracisto dum li
+laŭiras malrapide la koridoron, efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj
+ŝuoj, ne plu estigas plaĉan interrompon al la monotonio de mia apartamento.</p>
+
+<p>Dum iom da tempo mi entreprenis ĉarmi la lacigajn horojn lernante la Germanan
+lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia gastiganto. Baldaŭ tamen
+mi konsciis ke eĉ la Germana ne havas sufiĉan forton por kontentigi malviglajn
+orelojn kaj la konjugado de la verbo <emph>ich liebe</emph> povus senpotenciĝi, kiel ajn rozkoloraj
+estu la ĝin eldirantaj lipoj.</p>
+
+<p>Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentriĝi. Mi kontrolis volumon post
+volumo sed ilin forĵetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi tempofine, senesperigite,
+"se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu." Neniam ekkonceptiĝis pli bonŝanca
+ideo. Tuj ĝi havigis al mi okupiĝon kaj distriĝon. Verki libron konsideriĝis en
+malnovaj tempoj kiel labora kaj malfacila entrepreno, ĉar oni nomis "verko" la plej
+sengravecan elpensaĵaĉon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de
+la saĝemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiaŭ.</p>
+
+<p>Danke al la plibonigoj okazigitaj en ĉiuj specoj de fabrikado, la librofara arto jam sin
+konigis eĉ en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. Ĉiu estas aŭtoro. La senokupuloj
+skribaĉas foliantojn por pasigi la tempon. Junaj ĝentlemanoj ĵetverkas paron da
+dozavoj dum la paŭzintervaloj de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron
+kun la sama facilo kun kiu ŝia avino fabrikis aron da seĝmalsupraĵoj.</p>
+
+<p>Tial ankaŭ mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios facile ke kontentigi
+la deziron ne estis malfacila afero. Mi serĉfosis mian tekon kaj serĉkontrolis
+inter miaj memoraĵoj tiujn ŝvebantajn materialojn kiujn homo kutime kolektas
+vojaĝante, kaj mi ilin aranĝis en ĉi-tiu verketo.</p>
+
+<p>Ĉar mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la mondo ŝatas<pb n="015" /><anchor id="Pg015" />
+instruiĝi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn la lecionojn kiujn
+plaĉus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas distripovon, malsame kiel la
+rakontoj kiujn raportas multaj el miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la
+solida moralaĵo kiun enhavas ĉiu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj
+sed la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la
+mondon per mildaj aliigaĵoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke la malsanulo
+neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenaŭ tion rezulte de
+miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco.</p>
+
+<p>Mi ne favoras tial tiujn nudvizaĝajn rakontojn portantajn siajn moralaĵojn sursurface,
+fiksrigardantajn senpere la vizaĝon de la leganto. Ili sufiĉas por forturni la ofendiĝeman
+leganton. Tute kontraŭe, mi ofte kaŝis mian moralaĵon, kamuflante ĝin laŭeble
+plej multe per sukeraĵoj kaj spicaĵoj por ke, dum la ordinara leganto aŭskultas
+kun malfermita buŝo fantom- aŭ amrakonton, li ricevu en la gorĝon solidan
+moralecboluson tien ruzenŝovitan sen iam konscii pri la ruzo.</p>
+
+<p>Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj aŭtoro ĉerpas siajn rakontojn,
+ne certante ĉu ĝi rajtas nek ĝis kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la
+Germana Studento, aŭ la lasta parto de ĝi, baziĝas sur anekdoto transdisponigita al mi
+el, laŭraporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis
+ĝin, ke Angla aŭtoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen
+presitan ekzempleron aŭ de la unua aŭ de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro
+de la Mistera Pentraĵo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memoraĵoj pri
+anekdotoj rakontitaj al mi antaŭ kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin
+akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj pruntepreniĝis preskaŭ entute de
+aŭtenta manuskripta rakontaĵo.</p>
+
+<p>Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ĉi-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj ĝenerale,
+mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna vojaĝanto. Mi iom legis,
+aŭdis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversaĵoj.
+Kiam mi vojaĝas, tiuj heterogenaj temoj miksiĝas en mia menso, same kiel vestaĵoj
+miksiĝas en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi
+ne certas ĉu mi legis, aŭdis aŭ revis ĝin. Kaj mi ĉiam dubas pri kiom el miaj propraj
+rakontoj mi rajtas kredi.</p>
+
+<p>Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter
+ĉio, kun bona humoro, la kolektaĵon kiu ĉi-tie prezentiĝas. Se finestiĝas malbonaj la
+rakontoj per kiuj mi vin provizas, almenaŭ ili finestiĝas mallongaj. Tial neniu laciĝos
+dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco ĉarmas," deklaras iu
+poeto.</p>
+
+<p>Ŝanĝo trankviligas, eĉ se la ŝanĝo iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte<pb n="016" /><anchor id="Pg016" />
+konsciis vojaĝante en diliĝenco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi ŝanĝante sidpozon
+kaj kontuziĝante en nova parto de la korpo.</p>
+
+<p rend="text-align: right">Ĉiam via,<lb />
+Ĝofredo Krajono</p>
+
+<p>Datigita ĉe Hotel-Darmŝtato<lb />
+kontraŭvide de Hotel-Parizo<lb />
+Majnco, alie nomiĝanta Majenco</p>
+</div>
+
+<div rend="page-break-before: right">
+<pb n="017" /><anchor id="Pg017" />
+<index index="toc" /><index index="pdf" />
+<head>AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO</head>
+
+<p>En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al
+sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. La fulmo brilis kaj la
+laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al
+vi pri tiu juna Germano.</p>
+
+<p>Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da tempo en
+Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn
+kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia
+izolita vivmaniero, lia intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj
+efikis sur lin ne nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, malsanigita.
+Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj esencoj ĝis kiam, kiel
+Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan
+el mi ne scias kiu kaŭzo, ke lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ
+spirito celanta lin malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia
+temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj deprimitiĝis.
+Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj opiniis ke la plej bona
+sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al Parizo por finplenumi sian lernadon
+inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj.</p>
+
+<p>Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola deliro
+kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj kaj filozofiaj teorioj.
+Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la
+socio kaj la mondo kaj des pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de
+Latin-Lando, la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la
+monaĥecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje li
+pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj
+aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante
+malkovri nutraĵon por sia malsana apetito. Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo,
+bankedante en la ostejo de putrinta literaturo.</p>
+
+<p>Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum kelke
+da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj malmondeca por amindumi
+belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte
+sin perdis revante pri viditaj formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri
+beleco multe superantajn tiujn de la reala mondo.</p>
+
+<p>Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis eksterordinaran
+efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda beleco. Tiel forta estis<pb n="018" /><anchor id="Pg018" />
+la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn
+dumnoktajn dormadojn. Finfine li arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel
+longe ke ĝi fariĝis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj
+kaj ofte misidentiĝas kun frenezio.</p>
+
+<p>Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi menciis. Li
+hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj malnovaj kaj malhelaj stratoj
+de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter
+la altaj domoj de la mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj
+efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj faligis
+flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li transiris la placon, Volfgango
+kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte apud la gilotino. Estis la kulmino de la
+terorregno kiam tiu timigega mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante
+malsekigis la sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam
+vigle ludrolis en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj
+dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn.</p>
+
+<p>La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde la horora
+aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de la ŝtuparo
+supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli
+klare. Ĝi estis virina figuro vestita nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj
+ŝtupoj de la eŝafodo, antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj
+longaj taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis
+torente.</p>
+
+<p>Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino aspektis
+kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je sortoŝanĝoj kaj multaj belaj
+kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda
+lamentanto malĝojigita far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis
+jam lanĉita en foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis.</p>
+
+<p>Li alproksimiĝis kaj alparolis ŝin kun kompataj akcentoj. Ŝi levis la kapon kaj lin
+rigardis sovaĝe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis en la hela fulmlumo la
+vizaĝon mem lin hantintan en liaj sonĝoj. Ĝi estis pala kaj malĝoja, tamen rave
+belega.</p>
+
+<p>Tremante pro potencaj kaj kontraŭstarantaj emocioj, denove Volfgango alparolis ŝin.
+Li diris ion pri ŝia estado en malŝirmiĝo je tiel malfrua noktohoro kaj pri la furiozo
+de la ŝtormo kaj proponis ŝin konduki ĝis ĉe ŝiaj amikoj. Ŝi indikis la gilotinon kun
+fingrogesto de horora signifo.</p>
+
+<p>"Mi havas nenian surteran amikon," diris ŝi.</p>
+
+<pb n="019" /><anchor id="Pg019" />
+
+<p>"Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango.</p>
+
+<p>"Jes. En la tombo!"</p>
+
+<p>La studenta koro fandumiĝis reage al tiuj vortoj.</p>
+
+<p>"Se nekonato rajtus starigi inviton," diris li, "sen riski sin miskomprenigi, mi proponus
+mian modestan loĝejon kiel ŝirmejon kaj min kiel lojalan amikon. Mi mem havas
+neniajn amikojn en Parizo kaj estas fremdulo en ĉi-tiu lando. Sed se mia vivo povus
+vin servi, ekdisponu ĝin. Ĝin mi eĉ oferos antaŭ ol permesi difekton aŭ humiligon
+vin atingi."</p>
+
+<p>Estigis efekton la honesta seriozo de la konduto de la junulo. Favoris lin ankaŭ lia
+fremdalanda parolmaniero, pruvante ke li ne estis banaldiraĵa Parizano. Efektive,
+aŭtenta entuziasmo havas maldubendan elokventecon. La senhejma nekonatino sin
+konfidis senrezerve al la protektado de la studento.</p>
+
+<p>Li subtenis ŝiajn hezitajn paŝojn dum ili transiris Nov-Ponton proksime al la loko kie
+popolamaso lastatempe terenĵetis la statuon pri Henriko la Kvara. La ŝtormo jam
+paciĝis kaj la tondro muĝetis en la fora distanco. Parizo entute silentis. Tiu granda
+vulkano da homaj pasioj dormis dumtempe, kunigante freŝan potencon por la venonttaga
+erupcio.</p>
+
+<p>La studento kondukis sian zorgatinon tra la antikvaj stratoj de Latin-Lando, laŭlonge
+de la malhelaj muroj de Sorbono, ĝis la granda morna hotelo kiun li enloĝis. La maljuna
+pordistino ilin enlasinta fiksrigardis surprizite la malkutiman vidaĵon kiun konsistigis
+la melankolia Volfgango kaj lia nova amikino.</p>
+
+<p>Enirante sian apartamenton, la studento ruĝiĝis kiel neniam antaŭe pro la malabundeco
+kaj ordinareco de sia loĝejo. Li disponis ununuran ĉambron--malnovmodan salonon--ege
+ornamitan per ĉizaĵoj kaj fantazie meblitan per restintaĵoj de antaŭa lukso ĉar ĝi
+situis en unu el tiuj domegoj de Luksemburgo-Palaco-kvartalo antaŭe apartenintaj al
+nobeloj. Ĝi plenegis je libroj kaj paperoj kaj ĉiuj kutimaj studentaj havaĵoj kaj lia
+lito staris en ĉambroekstremaĵa alkovo.</p>
+
+<p>Kiam lumoj alportiĝis kaj Volfgango povis pli bone rigardi la nekonatinon, ŝia aspekto
+des pli forte ravis lin. Ŝia vizaĝo estis pala sed blindige bela, reliefigite per abundo
+da korakkolora hararo ĝin ĉirkaŭpendanta en bukloj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj
+brilaj kaj havis apartan rigardmanieron kiu ŝajnis preskaŭ sovaĝa. Ŝia korpo, laŭ la
+kelkaj indicoj kiujn elmontris ŝia nigra robo, havis perfektan simetrion. Ŝia tuta
+aspekto estis ege impona, kvankam ŝi vestiĝis en modo ege simpla. La ununura ornamaĵo
+kiun ŝi surportis estis larĝa, nigra, ĉirkaŭkola rubando agrafita per diamantoj.<pb n="020" /><anchor id="Pg020" />
+Nun ekstariĝis antaŭ la studento la problemo kiel pritrakti la senrimedan estaĵon enirintan
+ĵetrapide lian respondecejon. Li konsideris forlasi sian ĉambron al ŝi kaj serĉi
+aliloke ŝirmejon por si. Tamen tiel ravis lin ŝia beleco, sorĉo ŝajnis tiel forte influi
+liajn pensojn kaj sensojn ke li ne sukcesis sin apartigi disde ŝia kompanio. Ankaŭ ŝia
+maniero estis malkutima kaj neklarigebla. Ŝi ne plu parolis pri la gilotino. Ŝia malĝojo
+malpligrandiĝis. La atentoj de la studento venkis unue ŝian fidon kaj tiam, verŝajne,
+ŝian koron. Ŝi estis, laŭindikaĵe, entuziasmulino, same kiel li estis entuziasmulo,
+kaj la samspecanoj baldaŭ sin komprenis unu la alian.</p>
+
+<p>En la furoramo de la momento, Volfgango konfesis la pasion kiun li sentis pri ŝi. Li
+rakontis al ŝi sian misteran sonĝon, kiel ŝi venkis lian koron jam antaŭ ol li iam vidis
+ŝin. La rakonto ŝin afekciis strange kaj ŝi konfesis esti sentinta por li altiron egale
+neklarigeblan. Estis epoko de senbrida teorio kaj senbridaj agoj. Malnovaj antaŭjuĝoj
+kaj superstiĉoj forbalaiĝis. Ĉio evoluis subrege de la Diino de Rezonado. Inter aliaj
+stultaĵoj de la antikva periodo, la formoj kaj ceremonioj de geedziĝo komencis konsideriĝi
+ĉe honoraj mensoj kiel superfluaj ligoj. Sociaj interkonsentoj fariĝis furormodo.
+Volfgango estis tro teoriulema por ke ne infektu lin la liberalaj doktrinoj de la
+epoko.</p>
+
+<p>"Kial ni apartiĝu unu disde la alia?" diris li. "Niaj koroj estas unuiĝintaj. Antaŭ la
+rigardo de rezono kaj honoro ni estas kvazaŭ unu. Kial ni bezonu malpurajn formojn
+por kunligi superajn animojn?"</p>
+
+<p>La fremdulino aŭskultis emocie. Verŝajne ŝi jam edukiĝis pri la sama filozofio.</p>
+
+<p>"Vi havas nek hejmon, nek familion," li daŭre parolis. "Mi estu ĉio por vi, aŭ pli
+bone, ni estu ĉio unu por la alia. Se formon ni bezonas, formon ni observu. Jen mia
+mano. Mi devontigas min al vi por ĉiam."</p>
+
+<p>"Ĉu por ĉiam?" diris solene la nekonatino.</p>
+
+<p>"Por ĉiam!" ripetis Volfgango.</p>
+
+<p>La fremdulino alprenis la etenditan manon. "Tial mi estas via," ŝi murmuris kaj falis
+sur lian bruston.</p>
+
+<p>La sekvintan matenon la studento forlasis sian dormantan edzinon kaj eliris fruhore
+serĉonte apartamenton kiu pli konvenu al lia nova situacio. Kiam li revenis, li trovis
+la virinon kuŝantan sur la lito kun unu brako kaj la kapo preterpendantaj la randon de
+la meblo. Li alparolis ŝin sed ŝi ne respondis. Li antaŭenpaŝis por veki ŝin el ŝia
+malkomforta kuŝpozo. Kiam li alprenis ŝian manon, ĝi estis malvarma. Li sentis
+nenian pulsobatadon. Ŝia vizaĝo estis pala kaj makabra. Unuvorte, kadavro ŝi estis.<pb n="021" /><anchor id="Pg021" />
+Hororigite, frenezigite, li alarmis la domloĝantaron. Sekvis sceno de konfuzo. La
+polico alvokiĝis. Policano eniris la ĉambron. Li retiriĝis salte ekvidinte la kadavron.</p>
+
+<p>"Bonĉielo!" li ekkriis. "Kiel tiu virino alvenis ĉi-tien?"</p>
+
+<p>"Ĉu vi havas informaĵojn pri ŝi?" diris avide Volfgango.</p>
+
+<p>"Ĉu informaĵojn mi havas?" respondis la policano. "Ŝi gilotiniĝis hieraŭ."</p>
+
+<p>Li antaŭenpaŝis, disigis la nigran kolumon ĉirkaŭantan la kolon de la kadavro kaj la
+kapo terenruliĝis.</p>
+
+<p>La studento ekfrenezegiĝis. "La diablo! La diablo min ekposedis!" li ŝirkriis. "Mi
+estas eterne perdita!"</p>
+
+<p>Ili entreprenis lin trankviligi sed vane. Ekposedis lin la timiga kredo ke malica spirito
+revivigis la mortan korpon por forkapti lin. Li senbonsenciĝis kaj mortis en frenezejo.</p>
+
+<p>Ĉi-tie la maljunulo kun la hantita kapo findiris sian rakonton.</p>
+
+<p>"Kaj ĉu ĉi-tio estas aŭtenta fakto?" diris la scivolema viro.</p>
+
+<p>"Nedubenda fakto," respondis la alia. "Mi aŭdis ĝin de la plej bona aŭtoritato. La
+koncerna studento mem rakontis ĝin al mi. Mi vidis lin en frenezejo de Parizo."</p>
+</div>
+</body>
+
+<back rend="page-break-before: right">
+<div>
+<divGen type="pgfooter" />
+</div>
+
+</back>
+
+ </text>
+</TEI.2>
+
+<!--
+A WORD FROM PROJECT GUTENBERG
+
+
+This file should be named 21195-tei.tei or 21195-tei.zip.
+
+This and all associated files of various formats will be found in:
+
+
+ http://www.gutenberg.org/dirs/2/1/1/9/21195/
+
+
+Updated editions will replace the previous one — the old editions will be
+renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no one
+owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and
+you!) can copy and distribute it in the United States without permission
+and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the
+General Terms of Use part of this license, apply to copying and
+distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the Project
+Gutenberg™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered
+trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you
+receive specific permission. If you do not charge anything for copies of
+this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
+for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
+performances and research. They may be modified and printed and given away
+— you may do practically _anything_ with public domain eBooks.
+Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+
+
+_Please read this before you distribute or use this work._
+
+To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work (or
+any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”),
+you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™
+License (available with this file or online at
+http://www.gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1.
+
+
+General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg™ electronic works
+
+
+1.A.
+
+
+By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work,
+you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the
+terms of this license and intellectual property (trademark/copyright)
+agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this
+agreement, you must cease using and return or destroy all copies of
+Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee
+for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work
+and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may
+obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set
+forth in paragraph 1.E.8.
+
+
+1.B.
+
+
+“Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or
+associated in any way with an electronic work by people who agree to be
+bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can
+do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying
+with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are
+a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you
+follow the terms of this agreement and help preserve free future access to
+Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below.
+
+
+1.C.
+
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or
+PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an individual
+work is in the public domain in the United States and you are located in
+the United States, we do not claim a right to prevent you from copying,
+distributing, performing, displaying or creating derivative works based on
+the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of
+course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of
+promoting free access to electronic works by freely sharing Project
+Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for
+keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can
+easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
+same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you
+share it without charge with others.
+
+This particular work is one of the few copyrighted individual works
+included with the permission of the copyright holder. Information on the
+copyright owner for this particular work and the terms of use imposed by
+the copyright holder on this work are set forth at the beginning of this
+work.
+
+
+1.D.
+
+
+The copyright laws of the place where you are located also govern what you
+can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant
+state of change. If you are outside the United States, check the laws of
+your country in addition to the terms of this agreement before
+downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating
+derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work.
+The Foundation makes no representations concerning the copyright status of
+any work in any country outside the United States.
+
+
+1.E.
+
+
+Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+
+1.E.1.
+
+
+The following sentence, with active links to, or other immediate access
+to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever
+any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase
+“Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg”
+is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or
+distributed:
+
+
+ This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+ almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away
+ or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License
+ included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org
+
+
+1.E.2.
+
+
+If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from the
+public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with
+permission of the copyright holder), the work can be copied and
+distributed to anyone in the United States without paying any fees or
+charges. If you are redistributing or providing access to a work with the
+phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you
+must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7
+or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™
+trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
+
+
+1.E.3.
+
+
+If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the
+permission of the copyright holder, your use and distribution must comply
+with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed
+by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project
+Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the
+copyright holder found at the beginning of this work.
+
+
+1.E.4.
+
+
+Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License
+terms from this work, or any files containing a part of this work or any
+other work associated with Project Gutenberg™.
+
+
+1.E.5.
+
+
+Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic
+work, or any part of this electronic work, without prominently displaying
+the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate
+access to the full terms of the Project Gutenberg™ License.
+
+
+1.E.6.
+
+
+You may convert to and distribute this work in any binary, compressed,
+marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word
+processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than
+“Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted
+on the official Project Gutenberg™ web site (http://www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form.
+Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as
+specified in paragraph 1.E.1.
+
+
+1.E.7.
+
+
+Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing,
+copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply
+with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+
+1.E.8.
+
+
+You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or
+distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that
+
+ - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you
+ already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to
+ the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to
+ donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg
+ Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60
+ days following each date on which you prepare (or are legally
+ required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments
+ should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg
+ Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4,
+ “Information about donations to the Project Gutenberg Literary
+ Archive Foundation.”
+
+ - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License.
+ You must require such a user to return or destroy all copies of the
+ works possessed in a physical medium and discontinue all use of and
+ all access to other copies of Project Gutenberg™ works.
+
+ - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
+ any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
+ receipt of the work.
+
+ - You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg™ works.
+
+
+1.E.9.
+
+
+If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic
+work or group of works on different terms than are set forth in this
+agreement, you must obtain permission in writing from both the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the
+Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in
+Section 3 below.
+
+
+1.F.
+
+
+1.F.1.
+
+
+Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to
+identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain
+works in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these
+efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they
+may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to,
+incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright
+or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk
+or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot
+be read by your equipment.
+
+
+1.F.2.
+
+
+LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES — Except for the “Right of
+Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™
+trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™
+electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for
+damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE
+NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH
+OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE
+FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT
+WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL,
+PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY
+OF SUCH DAMAGE.
+
+
+1.F.3.
+
+
+LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND — If you discover a defect in this
+electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund
+of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to
+the person you received the work from. If you received the work on a
+physical medium, you must return the medium with your written explanation.
+The person or entity that provided you with the defective work may elect
+to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the
+work electronically, the person or entity providing it to you may choose
+to give you a second opportunity to receive the work electronically in
+lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a
+refund in writing without further opportunities to fix the problem.
+
+
+1.F.4.
+
+
+Except for the limited right of replacement or refund set forth in
+paragraph 1.F.3, this work is provided to you ’AS-IS,’ WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+
+1.F.5.
+
+
+Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the
+exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or
+limitation set forth in this agreement violates the law of the state
+applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make
+the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state
+law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement
+shall not void the remaining provisions.
+
+
+1.F.6.
+
+
+INDEMNITY — You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark
+owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of
+Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and
+any volunteers associated with the production, promotion and distribution
+of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs
+and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from
+any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of
+this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or
+additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect
+you cause.
+
+
+Section 2.
+
+
+ Information about the Mission of Project Gutenberg™
+
+
+Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic
+works in formats readable by the widest variety of computers including
+obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the
+efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks
+of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance
+they need, is critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring
+that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for
+generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation was created to provide a secure and permanent future for
+Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations
+can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at
+http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3.
+
+
+ Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of
+Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service.
+The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541.
+Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full
+extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws.
+
+The Foundation’s principal office is located at 4557 Melan Dr.
+S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North
+1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information
+can be found at the Foundation’s web site and official page at
+http://www.pglaf.org
+
+For additional contact information:
+
+
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4.
+
+
+ Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive
+ Foundation
+
+
+Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without wide spread
+public support and donations to carry out its mission of increasing the
+number of public domain and licensed works that can be freely distributed
+in machine readable form accessible by the widest array of equipment
+including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are
+particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United States.
+Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable
+effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these
+requirements. We do not solicit donations in locations where we have not
+received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or
+determine the status of compliance for any particular state visit
+http://www.gutenberg.org/fundraising/donate
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we have
+not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against
+accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us
+with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make any
+statements concerning tax treatment of donations received from outside the
+United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods
+and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including
+checks, online payments and credit card donations. To donate, please
+visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate
+
+
+Section 5.
+
+
+ General Information About Project Gutenberg™ electronic works.
+
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg™
+concept of a library of electronic works that could be freely shared with
+anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg™
+eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions,
+all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright
+notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance
+with any particular paper edition.
+
+Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook’s eBook
+number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed
+(zipped), HTML and others.
+
+Corrected _editions_ of our eBooks replace the old file and take over the
+old filename and etext number. The replaced older file is renamed.
+_Versions_ based on separate sources are treated as new eBooks receiving
+new filenames and etext numbers.
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg™, including how
+to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation,
+how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email
+newsletter to hear about new eBooks.
+-->