diff options
Diffstat (limited to '21195-0.txt')
| -rw-r--r-- | 21195-0.txt | 1507 |
1 files changed, 1507 insertions, 0 deletions
diff --git a/21195-0.txt b/21195-0.txt new file mode 100644 index 0000000..6278944 --- /dev/null +++ b/21195-0.txt @@ -0,0 +1,1507 @@ +The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Washington Irving + + + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no +restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under +the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or +online at http://www.gutenberg.org/license + + + +Title: Tri Noveloj + +Author: Washington Irving + +Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21195] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + + +***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ*** + + + + + +Tri Noveloj + + +by Washington Irving + + + + +Edition 1, (April 20, 2007) + + + + + + Unua Eldono: Julio 1998 + + Originaj Anglalingvaj Titoloj: + + "RIP VAN-WINKLE" + + "TO THE READER" + + "ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT" + + Copyright 1998 + Edwin P. Grobe + for the English-to-Esperanto translations + + + + + + +RIPO VAN-VINKLO + + +La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko +Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la +Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties +originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen +malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaŭrinde +malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj +precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu +legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn +li bonŝancis renkonti aŭtentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan +en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa platano, li ĝin konsideris +kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin studegis kun la avido de +legemulo. + +La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la +rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn +poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la +verko kaj, verdire, ĝi neniel pli bonas ol taŭgas. Ĝia ĉefa valoro estas +rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la +verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmiĝas. Ĉiuj bibliotekoj ĝin +konservas nun en siaj historiaj kolektaĵoj, juĝante ĝin verko de +sendubinda aŭtoritato. + +La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, +konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan +bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante +plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian ŝatokupon +siamaniere, kvankam de tempo al tempo ĝi polvotrompis la okulojn de +najbaroj kaj malĝojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej +aŭtentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj +malsaĝecojn "kun pli da malfeliĉo ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke +neniam li celis vundi nek ofendi. + +Kiom ajn malalttakse lin juĝas kritikantoj, altvalorajn memoraĵojn pri li +ankoraŭ retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj +nombriĝas precipe iuj bakistoj kiuj eĉ entreprenis bildigi lian figuron +sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortiĝon, +preskaŭ similan al tiu de homoj kies bildoj stampiĝas sur Vaterlo-medalo +aŭ Reĝin-Anjo-kvaronpenco. + + * * * * * + +Kiu ajn navigis kontraŭflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn +Montojn. Ili estas distranĉita ero de la granda Apalaĉa familio kaj +vidiĝas forokcidente de la rivero, suprenŝvelante ĝis sinjora alteco, +supermoŝtante la ĉirkaŭantan pejzaĝon. Ĉiu sezona ŝanĝiĝo, ĉiu vetera +aliiĝo, verfakte ĉiu dumtaga novhoriĝo estigas malsamecon en la magiaj +koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ĉiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj +malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas +bona kaj konstanta la montoj vestiĝas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas +siajn aŭdacajn siluetojn sur la klaran vesperan ĉielon. Foje, tamen, kiam +la ĉirkaŭanta pejzaĝo restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn +grizvaporajn kapuĉojn kiuj, en la lastaj radioj de la subiĝanta suno, +brilas kaj lumiĝas glorkrone. + +Ĉebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaĝanto ekvidi malpezan +fumon suprenspirali el vilaĝo kies ŝindotegmentoj brilas inter la arboj +tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandiĝas en la freŝan +verdon de la pli proksima pejzaĝo. Eta vilaĝo de granda antikveco ĝi +estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la +provinco, ĉirkaŭkomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto (li +ripozu en paco!), kaj antaŭnelonge ankoraŭ konservante domojn kiujn la +originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de +Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokradaĵoj kaj +gablofasadoj protektataj de ventoflagoj. + +En tiu sama vilaĝo kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la +precizan veron, estis bedaŭrinde tempoerodita kaj veterodifektita) loĝis +multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankoraŭ provinco de Britio, +senceremonia bonhumorulo nomiĝanta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de +tiuj Van-Vinkloj eminentiĝintaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de +Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontraŭ +Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de +siaj antaŭirintoj. + +Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis +ankaŭ afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta +kvalito ŝuldiĝas eble tiu spirita submetiĝemo gajninta al li tiel +universalan popularecon. Plejmulte emas lakeiĝi kaj bonvoliĝi eksterhejme +viroj jam spertintaj la disciplinon de ĉehejmaj megeroj. Iliaj +temperamentoj fleksebliĝis kaj maleebliĝis sendube en la fajra forno de +ĉehejma malfeliĉo. Ĉehejma prelego egalvaloras ĉiujn ĉepreĝejajn predikojn +kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas +esti konsiderata, laŭ multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras, +Ripo Van-Vinklo estis trioble benita. + +Certe estas ke li multe plaĉis al ĉiuj bonaj edzinoj de la vilaĝo kiuj, +laŭ la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ĉiuj familiaj disputoj kaj +neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj +klaĉadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La +infanoj de la vilaĝo, siaflanke, kutimis ekkrii pro ĝojo kiam li +alproksimiĝis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili, +scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili +longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj Indianoj. Kiam li +laŭvagadis la vilaĝon, ili ĉirkaŭis lin trupe, posttirante liajn +vestaĵerojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune priŝercante milmaniere. +Dume tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo. + +La ĉefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ĉiuj +specoj de profitestiga laboro. Tiaĵo ne povintus rezulti pro manko da +diligento aŭ persisto ĉar li kutimis sidi sur malseka roko kun +fiŝkaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fiŝkapti taglonge +tute senplende kvankam kuraĝigis lin la ekmordo de nepre nenia fiŝo. Li ne +hezitis porti pafilon surŝultre dum sinsekvaj horoj, pezpaŝadante tra +arbaroj kaj marĉoj, laŭmonte kaj laŭvale, cele al mortpafi kelkajn +sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron eĉ +okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ĉiujn +konkursantojn dum maiz-senŝelig- aŭ ŝtonmur-konstru-matĉoj. Krome la +vilaĝaninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi +hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por +ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupiĝi pri ĉies aferoj krom siaj. Pri +siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis +interesiĝi. + +Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Ĝi estas +la plej pesta terpeceto de la tuta lando. Ĝia ĉiu enhavaĵo jam malboniĝis +kaj daŭre malboniĝos, malgraŭ lia laboro. Liaj ĉirkaŭbariloj ade +dispeciĝas. Lia bovino devojiĝas aŭ tretas la brasikbedon. Trudherboj +kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ĉiam ekfalas +sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia +hereda bieno ŝrumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam +restis el ĝi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ĝi persistis esti +la plej malbone prizorgata bieno de la regiono. + +Aldone liaj gefiloj estis tiel ĉifonvestitaj kaj sovaĝkondutaj kiel orfoj +apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita laŭ la patra modelo, +promesis heredi la kutimojn kaj la vestaĵojn de la patro. Li ofte vidiĝis +postsekvante kvazaŭ ĉevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la +patro forĵetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni +supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian +robtrenaĵon okaze de malbona vetero. + +Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj feliĉaj homoj kiuj, havante folan, +facile funkciantan temperamenton, ne maltrankviliĝas pri la mondo, manĝas +blankan aŭ brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge aŭ pli +senĝene akireblas, kaj preferus malsufiĉe manĝi pencopreze ol labori +pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro +perfekta kontentiĝo. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri +plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas +al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte ŝia lango senĉese moviĝis kaj +ĉio tio kion li diris aŭ faris estigis senmanke torenton da ĉehejma +elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por ĉiuj tiuj +prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li +levis la ŝultrojn, ŝancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen +nenion diris. Sed tio ĉiam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon. +Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retiriĝis al +eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo. + +La ununura ĉehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel +inregata kiel sia mastro ĉar Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel +kunbatalantojn en senokupeco. Ŝi eĉ rigardis Lupon kun malbondeziraj +okuloj, supozante ĝin la kaŭzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere +estas, ke teme pri ĉiuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda +hundo, ĝi estis la plej kuraĝa besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu +kuraĝo kapablas kontraŭstari la senĉesajn kaj ĉiosieĝantajn terurojn de +virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ĝia hupo falis, +ĝia vosto velkis ĝisplanke aŭ bukliĝis interkrure, ĝi ŝteliradis kun mieno +de pendumoto, ĵetante multajn ĝisflankajn rigardetojn al Sinjorino +Van-Vinklo. Kiam ajn ŝi eksvingetis balailon aŭ kuleregon, la hundo +alkuregis haste kaj jelpante la pordon. + +La tempoj ade kaj senĉese malpliboniĝis por Ripo Van-Vinklo dume ke la +jaroj de lia geedziĝa ekzisto ade kaj senĉese plinombriĝis. Aĝo ne +malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu +pliakriĝas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post +eldoma forpeliĝo, partoprenante en speco de klubo de saĝuloj, filozofoj +kaj ceteraj vilaĝaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antaŭ +malgranda gastejo ornamita per ruĝvanga portreto pri Lia Reĝa Moŝto Georgo +la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daŭre de longa senzorga somertago, +parolante senentuziasme pri vilaĝaj klaĉaĵoj aŭ rakontante senfinajn +dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus ŝtatistan salajron la +bonŝanco aŭskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova +ĵurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta vojaĝinto. +Kiel solene ili aŭskultis ties enhavaĵon trenparole deklamatan de Deriko +Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute +sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel saĝe ili +kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj antaŭ pluraj monatoj. + +La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaĝa patriarko +kaj mastro de la gastejo antaŭ kies pordo li sidis de la mateno ĝis la +nokto, moviĝante nur sufiĉadistance por resti sub la ombro de granda arbo +kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la +taghoron laŭ liaj movoj tiel akurate kiel laŭ sunhorloĝaj indikoj. Vere +estas ke preskaŭ neniam li aŭdiĝis parolante, preferante fumi senĉese sian +pipon. Liaj adeptoj tamen (ĉar ĉiu granda homo havas siajn adeptojn) +komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn. + +Kiam malplaĉis al li legata aŭ rakontata temo, laŭoniobserve, li fumis la +pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovaĵojn. Se la temo +tamen plaĉis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ĝin +elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbuŝe, +lasante la bonodoran vaporon kirliĝi ĉirkaŭnaze, li kapjesis solene en +signo de nepra aprobo. + +El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite +interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaŭdinte ties anojn. Nek +tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis +al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas +pri la senokupeco de ŝia edzo. + +La kompatindan Ripon preskaŭ entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo +eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj +forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidiĝi arbobaze kaj dividi la +enhavaĵon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon +de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian +vivon. Sed ne maltrankviliĝu pri tio, kara kunaĵo. Daŭre de mia vivado +neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis +sopire la mastran vizaĝon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi +opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion. + +Okaze de longa, bela, aŭtuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo +surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupiĝis +pri sciurĉasado, sia plej ŝatata sportentrepreno, kaj la silentaj +solecejoj eĥis kaj reeĥis lian pafilbruadon. Anhelante, laciĝinte, li sin +malsuprenĵetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltaĵon, kovritan de +montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermaĵo li +povis superspektadi tutan malsuprekuŝantan pejzaĝon etendiĝantan trans +multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran +Hudsonon, moviĝantan ege, ege malsupre de li laŭ sia silenta sed moŝta +fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo aŭ velon de malhasta +boateto haltinta por dormpaŭzo diversloke sur ĝia vitrobrila surfaco, tiam +malaperantan finfine en la blua altaĵaro. + +Aliflanke li enrigardis profundan, sovaĝan, solecan, dikvilan abismon kies +fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenaŭ atingis la reflektitaj +radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kuŝante, +primeditante tiun vidaĵon. Iompostiome la vespero antaŭenvenis. La montoj +komencis ĵeti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte +ke la ĉielo noktiĝos jam longe antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, li +suspiris fortasone, antaŭpensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea +renkontiĝo kun Sinjorino Van-Vinklo. + +En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li aŭdis malproksiman +voĉon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li ĉirkaŭrigardis sed +nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin +trompis iu fantazio, li forturniĝis cele denove al malsupreniri kiam li +reaŭdis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo +Van-Vinklo!" + +Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graŭlante mallaŭte aliris +kaŭrante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis +ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama +direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore laŭ la rokaro, +antaŭenkliniĝante sub la pezo de iu surdorsa ŝarĝo. Surprizis Ripon vidi +homan estaĵon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke +temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por +apogi tiun. + +Alveninte pli proksime li eĉ pli surpriziĝis pro la malkutima aspekto de +la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon +kaj griziĝintan barbon. Li vestiĝis laŭ la antikva Nederlanda modo, +surportante senmanikan veŝton ĉirkaŭligitan ĉetalie kaj plurajn ĝisgenuajn +pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa) ornamitajn laŭflanke +per butonvicoj kaj ĉegenue per ŝtofpufaĵoj. Li portis surŝultre pezan +bareleton, laŭŝajne plenigitan je alkoholaĵo, kaj pergeste invitis Ripon +alproksimiĝi kaj kunsubteni la ŝarĝon. Kvankam iom timida kaj malfidante +la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke +apogante unu la alian, ili suprengrimpis laŭ mallarĝa ravineto, verŝajne +la seka fluejo de montotorento. + +Dum ili suprengrimpis Ripo aŭdis de tempo al tempo longajn ruliĝantajn +sonoradojn, kvazaŭ foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon +aŭ fendegon situantan inter altaj rokoj ĝis kiuj ilia malfacila irvojo +ilin kondukis. Li paŭzis momenton, supozante ĝin la murmurado de unu el +tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam +antaŭeniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton +ĉirkaŭatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn +branĉojn sursupraĵaj arboj, rezulte de kio la vojaĝanto nur malofte +ekvidis eretojn da blua ĉielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo +kaj lia kuniranto penadis silente ĉar, kvankam la helpanto scivolemis +ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholaĵbarelon laŭ la +sovaĝa monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan +manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkoniĝon. + +Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigaĵoj. Sur centra +ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestiĝis en +kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; +aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn tranĉilojn en siaj +zonoj; preskaŭ ĉiuj elmontris ampleksajn ĝisgenuajn pantalonojn, konforme +al la jam anoncita modo de la gvidanto. + +Strangaj estis ankaŭ la mienoj. Unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon +kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizaĝo ŝajnis konsisti entute el nazo kaj +kroniĝis per blanka sukerbloksimila ĉapelo ornamita de eta ruĝa kokvosto. +Ĉiuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn. + +Unu el tiuj ŝajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita +vizaĝo, li surportis laĉitan jakon, larĝan zonon kun mallonga kurbiĝinta +glavo, altan kronhavan ĉapelon kun plumo, ruĝajn ŝtrumpojn kaj +altkalkanumajn ŝuojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro memorigis +Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentraĵo pendanta en la +salono de Pastoro Van-Ŝajko, la vilaĝa preĝejestro, kunportita el +Nederlando epoke de la koloniado. + +La plej stranga aspekto de la afero, laŭ Ripo, estis tio ke, kvankam la +ludantoj verŝajne distriĝis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj +estigis la plej misteran silenton, fariĝante la plej malfeliĉa festantaro +kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazaĵo nenio krom la +bruo de la kugloj kiuj, ruliĝante, eĥis laŭmontare kiel muĝantaj +tondrojkrakoj. + +Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj ĉesis ludi kaj +fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmoviĝo kaj tiel +strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo ŝanceliĝis en +lia brusto kaj liaj genuoj intermarteliĝis. Lia kunulo nun malplenigis la +bareleton je ties enhavaĵo, elverŝante tiun en grandajn flakonojn kaj +indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj +tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholaĵon en nepra silento, tiam +reaktivigis sian ludadon. + +Iompostiome malpligrandiĝis la miro kaj anksieco de Ripo. Li eĉ kuraĝis, +kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkaĵon kiu, li ekkonsciis, havis +preskaŭ la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Ĝino. Li estis denaska +soifulo kaj baldaŭ ne rezistis al la tento denove trinki. Unu ĉerpo +invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke +tempofine liaj sensoj superfortiĝis, liaj okuloj naĝumis en la kapo kiu +gradon post grado antaŭenkliniĝis ĝis kiam finfine li profunde ekdormis. + +Vekiĝinte, li konsciis situi sur la sama verda altaĵo de kie li unuafoje +ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn: +matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre, +alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis ĉi-tie +la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaŭdormajn okazintaĵojn: la strangulon +kun la alkoholaĵbareleto; la montoravinon; la sovaĝan retiriĝejon inter la +rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu +abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigaĵon mi rakontu al Sinjorino +Van-Vinklo?" + +Li ĉirkaŭrigardis, serĉante sian pafilon, sed anstataŭ pura, bonoleita +birdofusilo li trovis malnovan musketaĉon lin apudkuŝantan: rustotavolo +kovris ĝian paftubon, ĝia seruro forfalis, ĝian fuston vermoj elmanĝis. Li +nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin priŝercis +kaj, dozinte al li fortan alkoholaĵon, forŝtelis lian pafilon. Aldone, +Lupo malaperis sed eblas ke ĝi forvagis ĉasante sciuron aŭ perdrikon. Li +fajfvokis la hundon kaj kriegis ĝian nomon, sed la entrepreno entute +senrezultiĝis. La eĥooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis +nenia hundo. + +Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj +renkontonte tie restintan distriĝinton, informiĝi ĉe tiu pri siaj pafilo +kaj hundo. Ekstariĝinte por survojiĝi, li sentis rigidon en la artikoj kaj +malfacilecon en sia irkapablo. "Ĉi-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi," +pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reŭmatismon, +Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze." + +Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon laŭ kiu li kaj +lia kunulo suprengrimpis la antaŭan vesperon. Surprizege, monta rojo nun +fluis ŝaŭme malsupren laŭ la ravino, saltante de roko al roko, plenigante +la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpaĉi laŭ +ties bordoj, antaŭenpenigante tra densaĵoj de betulo, sasafraso kaj +hamamelido, foje stumblante aŭ implikiĝante en la sovaĝaj vitoj +spiraligintaj siajn buklojn aŭ ĉirojn de arbo al arbo kaj etendintaj +kvazaŭan kaptoreton laŭ lia irvojo. + +Tempofine li atingis la lokon kie antaŭe la ravino eniris la klifojn en la +direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indikaĵoj pri tia +malfermaĵo. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la +kaskado alvenis falante en tavolo da pluma ŝaŭmo, trafante malsupre larĝan +profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la ĉirkaŭanta arbaro. Ĉi-tie +tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voĉe kaj fajfe sian hundon. +Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distriĝante +alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj, +sekuraj en sia altejo, ŝajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de +la malbonŝanca viro. + +Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis ĉar mankis al li iu +ajn matenmanĝo. Li malĝojiĝis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis +renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li +skuis la kapon, surŝultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro ĝeno +kaj anksieco, ekhejmeniris. + +Dum li alproksimiĝis la vilaĝon li renkontis plurajn homojn sed rekonis +neniajn. Tio lin surprizis ĉar li opiniis koni ĉiujn tiuregionanojn. +Cetere, ili vestiĝis malsammode kiel lia kutimo. Ĉiuj lin fiksrigardis +reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La +konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ĝin imiti, post +kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongiĝis je unu +piedo. + +Nun li jam eniris la antaŭkvartalojn de la vilaĝo. Aro da strangaj +geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian +grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel antaŭan +konataĵon, postbojis lin dum li preterpasis. La vilaĝo mem ŝanĝiĝintis. Ĝi +estis pli granda kaj pli dense enloĝata. Aperis loĝdomvicoj kiujn li +neniam antaŭe vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaŭe li frekventis. +Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Ĉe la fenestroj +elmontriĝis strangaj vizaĝoj. Ĉio strangis. + +Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ĉu li kaj la ĉirkaŭanta +mondo ne estas sorĉitaj. Certe tiu-ĉi estas lia denaska vilaĝo kiun li +forlasis nur hieraŭ. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance +preterfluas la arĝenta Hudsono. Jen situas ĉiu monteto, ĉiu valeto precize +same kiel ĉiam antaŭe. Ripo ege perpleksiĝis. "Tiu hieraŭvespera flakono," +li pensis, "malfeliĉe konfuzis mian kompatindan kapon!" + +Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li +alproksimiĝis kun silenta miro, atendante ĉiun momenton aŭdi la stridan +voĉon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponiĝis: +la tegmento enfalis; la fenestroj disiĝis; la pordoj disĉarniriĝis. +Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kaŭraĉis proksime +al ĝi. Ripo alvokis la beston laŭnome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn +kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Eĉ mia hundo," +suspiris la malbonŝanca Ripo, "min forgesis!" + +Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ĉiam antaŭe +enbonordigis. Ĝi estis malplena, mizera, verŝajne forlasita. Tiu dezerteco +venkis ĉiujn geedzajn timojn liajn. Laŭte li alvokis siajn edzinon kaj +infanojn. Dummomente lia voĉo sonigis la solecajn ĉambrojn. Tiam denove +ĉio silentis. + +Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojiĝis en la direkto al sia +antaŭa distriĝejo, la vilaĝa gastejo. Ankaŭ tiu malestis. Anstataŭis ĝin +disfalema ligna konstruaĵego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis +rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj. Super la pordo +estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstataŭ la +arbego antaŭe ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun +elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ruĝan dormĉapon +kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita +malkutima kunigaĵo da steloj kaj strioj. Tio ĉio strangis kaj +malkompreneblis. + +Sur la signo tamen li rekonis la rubenruĝan vizaĝon de Reĝo Georgo sub kiu +li tiel ofte antaŭe fumis trankviligan pipon. Sed eĉ tiu-ĉi kurioze +metamorfoziĝintis. La ruĝan mantelon anstataŭis blu- kaj ĉamkoloraĵo. Ne +sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan ĉapelon portis la kapo. +Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VAŜINGTONO. + +Laŭkutime ĉirkaŭ la pordo homamaso kunpremiĝis sed Ripo rekonis nenian +vizaĝon. Ŝajne la karaktero mem de la homoj ŝanĝiĝis. Ĝi havis aktivan, +okupatan, disputeman kvaliton anstataŭ la kutimaj flegmo kaj dormema +trankvilo. Vane li serĉis la saĝan Nikolaon Vederon, kun lia larĝa vizaĝo, +duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed +tabakajn fumnubojn. Vane li serĉis Van-Bumelon, la lernejestron, dise +informantan pri la enhavaĵo de malnovega ĵurnalo. Anstataŭe maldika +galulo, kun poŝoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri +civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de +sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro +Van-Vinklo nepre Babelan ĵargonon. + +La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia +kruda vestaĵaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj +ĉekalkane baldaŭ atentigis la tavernajn politikistojn. Ili ĉirkaŭamasiĝis +lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro +alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio +li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed +aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviĝinte piedpinten, demandis +apudorele "ĉu li estas Federalisto aŭ Demokrato?" Same kiel antaŭe Ripo ne +sukcesis kompreni la demandon. Sciŝajna sinadmira maljunulo, surportante +deklivangulan ĉapelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado +perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin +ekstariginte antaŭ Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian +sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula +ĉapelo kvazaŭ penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone +"kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surŝultre kaj +postsekvatan de kanajlaro kaj ĉu li celas estigi tumulton en la urbo?" + +"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla +pacema viro, denaska ĉi-lokano, lojala servanto de la reĝo, Dio benu lin!" + +La ĉirkaŭantoj eligis ĝeneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono! +Rifuĝinto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto +surportanta la oblikvangulan ĉapelon repacigis la spektantaron kaj, +dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto +kial li tien alvenis kaj kiun li serĉas? La kompatindulo deklaris humile +ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serĉe de kelkaj +najbaroj antaŭe frekventintaj la tavernon. + +"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu." + +Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?" + +Estiĝis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona +voĉo. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antaŭ dek ok jaroj! +Antaŭe en la preĝeja tombo vidiĝis ligna tombosignaĵo informanta pri li +sed poste ankaŭ tiu putris kaj foriris." + +"Kie estas Bromo Duĉero?" + +"Ho, li soldatiĝis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de +la atako ĉe Ŝtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiĝinta +ĉebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis." + +"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?" + +"Ankaŭ li soldatiĝis, generaliĝis grandhonore, kaj nun postenulas en +Kongreso." + +La koro de Ripo mortumis kiam li priaŭdis la malfeliĉigajn ŝanĝojn +okazintajn en lia hejmvilaĝo kaj ĉe liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en +la mondo. Ankaŭ lin mistifikis ĉiu respondo ĉar temis pri grandegaj +tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Ŝtona Kabo. +Mankis al li sufiĉe da kuraĝo por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj +malespere li kriegis: "Ĉu neniu konas Ripon Van-Vinklon?" + +"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo +Van-Vinklo tie for, sin apogante kontraŭarben." + +Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblaĵon de si en la epoko kiam li +surgrimpis la monton: verŝajne tiel pigran kaj certe tiel malbone +vestitan. Nun la kompatindulo entute konsterniĝis. Li pridubis sian +propran identecon: ĉu li estas si mem, ĉu li estas aliulo? Meze de tiu +konsterniĝo la deklivangul-ĉapelulo demandis kiu li estas kaj kio estas +lia nomo? + +"Dio scias!" li ekkriis, sen daŭra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas +iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en +miaj ŝuoj. Hieraŭvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni +ŝanĝis mian pafilon kaj ĉio ŝanĝiĝis kaj mi ŝanĝiĝis kaj nun mi ne plu +scias kiel mi nomiĝu nek kiu mi estu! + +La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, +palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraŭfrunten. Oni proponis +flustravoĉe sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin +malbonfartigi. Aŭdinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la +sensimetrian ĉapelon iom haste retiriĝis. + +En tiu grava momento freŝvizaĝa belforma virino sin antaŭenŝovumis tra la +homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Ŝi portis en la brakoj +diketan infanon kiu, ektiminte pro la aĉa aspekto de la grizbarbulo, +ekploregis. "Silentu, Ripo!" ŝi kriordonis. "Silenton, mi petas, +stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la +maniero de ties patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉio aktivigis en lia menso +sinsekvon da memoraĵoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li +petis. + +"Ĝudito Gardenjero." + +"Kaj la nomo de via patro, kio ĝi estis?" + +"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomiĝis sed jam forpasis dudek +jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste +reaŭdigis novaĵojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Ĉu li sin +mortpafis, ĉu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam +nur knabineto." + +Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ĝin kun +hezita voĉo. + +"Kie estas via patrino?" + +"Ho, ŝi mortis antaŭ nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de +kverelo kun Nov-Anglia kolportisto." + +Almenaŭ tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne +plu kapablis sin reteni. Li ĉirkaŭbrakis kaptomode sian filinon kaj ŝian +infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaŭe Ripo Van-Vinklo la +juna! Hodiaŭ Ripo Van-Vinklo la maljuna! Ĉu neniu rekonas la kompatindan +Ripon Van-Vinklon?" + +Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la +amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la +vizaĝon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem! +Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek +longajn jarojn?" + +Sian aventuron Ripo rapide rakontis ĉar la dudek jarojn li pasigis same +kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, aŭskultante la rakonton. Iuj +palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto +kun la deklivangula ĉapelo, alreveninte la scenejon nur fine de ĉiu +danĝero, malgajigis la buŝon kaj ŝancelis la kapon, responde al kio okazis +ĝenerala kapŝanceliĝo tra la tuta kunvenintaro. + +Tiuj kunkonsentis tamen agi laŭ la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili +vidis ĵus tiam antaŭenveni malrapide laŭ la vojo. Li estis posteulo de la +samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la +provinco. Petro, la plej aĝa loĝanto de la vilaĝo, estis bone informita +pri ĉiuj mirindaj okazintaĵoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris +Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li +certigis al la vilaĝanoj tion ke, laŭ informo transdonita al li fare de +lia historiista antaŭulo, ekde ĉiam strangaj estaĵoj hantis Katskilajn +Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la +rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ĉiujn dudek jarojn kun la +ŝipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaŭa +entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon. +Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn laŭ antikva +Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro aŭdis +proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn +kuglopilkojn. + +Por mallongigi longan historion, la kuniĝintaro diskuniĝis, preferante +okupiĝi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo +lin hejmenkondukis ĉe si. Ŝi pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj +dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj +antaŭe surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de +Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidiĝis antaŭe sin +apogante kontraŭarben, tiu dungiĝis kiel laboristo sur la familia bieno. +Li elmontris tamen heredan preferon okupiĝi pri ĉio ajn krom siaj +proprabienaj devoj. + +Ripo nun reaktivigis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn. Baldaŭ li +rerenkontis multajn antaŭajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro +uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikiĝi kun la +noveminentiĝanta generacio ĉe kiu li baldaŭ sin ege estimigis. + +Havante nenion farotan ĉehejme, atinginte tiun feliĉan aĝon kiam viro +rajtas senokupiĝi senriproĉe, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon +ĉe la gasteja pordo kaj eminentiĝis kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo +kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaŭmilitaj" jaroj. Necesis al li iom +da tempo antaŭ ol povi sin ĝisdatigi pri aktualaj klaĉaĵoj aŭ ekkompreni +la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis +sendependeca milito; ke la lando maljungiĝis disde malnova Anglio; ke, +anstataŭ esti servanto de Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria li nun estis +libera civitano de Unuiĝintaj Ŝtatoj. + +Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Ŝtataj kaj imperiaj ŝanĝoj neniel +lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe +suferis: virinjupa regado. Feliĉe, tio nun finiĝis. Li forigis la kolon el +la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon laŭvole +sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis +ŝian nomon, li ŝancelis la kapon, levis la ŝultrojn, rigardis +ĉieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel aŭ rezignacio pri lia sorto +aŭ ĝojo pri lia savo. + +Li kutimis rakonti sian historion al ĉiu fremdulo alveninta la gastejon de +S-ro Dolitlo. Komencaetape, laŭ onia observo, li iom ŝanĝis diversajn +detalojn okaze de ĉiu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre +lastatempe vekiĝis. Finfine tamen la evento konkretiĝis en la rakonton +kiun mi ĵus raportis kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ĝin +parkerigis. Iuj ĉiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo +freneziĝis kaj ke raportante pri la afero li ĉiam malkonstantas. La +maljunaj Nederlandaj loĝantoj tamen, preskaŭ senescepte, bonvolis ĝin +kredi. Eĉ hodiaŭ, kiam ajn ili aŭdas somerposttagmezan fulmotondron en +Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia ŝipanaro +ludkuglas. Komuna deziro de ĉiuj virinregataj edzoj de la regiono estas, +kiam la vivo tro monotoniĝas, ekpovi trinki trankviligan ĉerpon el la +flakono de Ripo Van-Vinklo. + + + + + +AL LA LEGANTO + + +Estimata kaj Kara Leganto! Ĉu iam perfida malsano vin embuskis meze de +agrabla ekskurso? Ĉu ĝi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la +soleco de gasteja ĉambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj +preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite +dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj +enlitigite pro malbonfarto en tiu-ĉi malnova landlima urbo Majenco. Mi +elĉerpis ĉiun distriĝrimedon. Mi konas la voĉon de ĉiu horloĝo kiu anoncas +kaj la sonon de ĉiu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en +kiu sekundo aŭskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la +garnizonon al la paradejo, aŭ je kiu horo atendi la foran muzikon de la +Aŭstria militbando. Ĉiuj tiuj finestiĝis lacigaj por mi. Eĉ la bone konata +promenpaŝaro de mia kuracisto dum li laŭiras malrapide la koridoron, +efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj ŝuoj, ne plu estigas +plaĉan interrompon al la monotonio de mia apartamento. + +Dum iom da tempo mi entreprenis ĉarmi la lacigajn horojn lernante la +Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia +gastiganto. Baldaŭ tamen mi konsciis ke eĉ la Germana ne havas sufiĉan +forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la verbo _ich +liebe_ povus senpotenciĝi, kiel ajn rozkoloraj estu la ĝin eldirantaj +lipoj. + +Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentriĝi. Mi kontrolis +volumon post volumo sed ilin forĵetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi +tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu." +Neniam ekkonceptiĝis pli bonŝanca ideo. Tuj ĝi havigis al mi okupiĝon kaj +distriĝon. Verki libron konsideriĝis en malnovaj tempoj kiel labora kaj +malfacila entrepreno, ĉar oni nomis "verko" la plej sengravecan +elpensaĵaĉon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de +la saĝemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiaŭ. + +Danke al la plibonigoj okazigitaj en ĉiuj specoj de fabrikado, la +librofara arto jam sin konigis eĉ en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. +Ĉiu estas aŭtoro. La senokupuloj skribaĉas foliantojn por pasigi la +tempon. Junaj ĝentlemanoj ĵetverkas paron da dozavoj dum la paŭzintervaloj +de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo +kun kiu ŝia avino fabrikis aron da seĝmalsupraĵoj. + +Tial ankaŭ mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios +facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi serĉfosis +mian tekon kaj serĉkontrolis inter miaj memoraĵoj tiujn ŝvebantajn +materialojn kiujn homo kutime kolektas vojaĝante, kaj mi ilin aranĝis en +ĉi-tiu verketo. + +Ĉar mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la +mondo ŝatas instruiĝi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn +la lecionojn kiujn plaĉus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas +distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj +samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralaĵo kiun enhavas +ĉiu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la +leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la +mondon per mildaj aliigaĵoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke +la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenaŭ +tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco. + +Mi ne favoras tial tiujn nudvizaĝajn rakontojn portantajn siajn moralaĵojn +sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizaĝon de la leganto. Ili sufiĉas +por forturni la ofendiĝeman leganton. Tute kontraŭe, mi ofte kaŝis mian +moralaĵon, kamuflante ĝin laŭeble plej multe per sukeraĵoj kaj spicaĵoj +por ke, dum la ordinara leganto aŭskultas kun malfermita buŝo fantom- aŭ +amrakonton, li ricevu en la gorĝon solidan moralecboluson tien +ruzenŝovitan sen iam konscii pri la ruzo. + +Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj aŭtoro ĉerpas +siajn rakontojn, ne certante ĉu ĝi rajtas nek ĝis kiu punkto ilin fidi, mi +informu ke Aventuro de la Germana Studento, aŭ la lasta parto de ĝi, +baziĝas sur anekdoto transdisponigita al mi el, laŭraporte, Franclingva +fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ĝin, ke Angla +aŭtoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen +presitan ekzempleron aŭ de la unua aŭ de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de +Aventuro de la Mistera Pentraĵo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas +svagaj memoraĵoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antaŭ kelkaj jaroj sed mi +ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo +inter la banditoj pruntepreniĝis preskaŭ entute de aŭtenta manuskripta +rakontaĵo. + +Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ĉi-tiu verko, kaj efektive pri miaj +rakontoj ĝenerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna +vojaĝanto. Mi iom legis, aŭdis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo +tial plenas je multegaj diversaĵoj. Kiam mi vojaĝas, tiuj heterogenaj +temoj miksiĝas en mia menso, same kiel vestaĵoj miksiĝas en malbone pakita +ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas ĉu mi +legis, aŭdis aŭ revis ĝin. Kaj mi ĉiam dubas pri kiom el miaj propraj +rakontoj mi rajtas kredi. + +Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona +deziro, kaj preter ĉio, kun bona humoro, la kolektaĵon kiu ĉi-tie +prezentiĝas. Se finestiĝas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, +almenaŭ ili finestiĝas mallongaj. Tial neniu laciĝos dum longa tempo +legante ununuran rakonton. "Malsameco ĉarmas," deklaras iu poeto. + +Ŝanĝo trankviligas, eĉ se la ŝanĝo iras de malbono al plimalbono. Kiel mi +multofte konsciis vojaĝante en diliĝenco, eblas al la sidanto iom sin +komfortigi ŝanĝante sidpozon kaj kontuziĝante en nova parto de la korpo. + + Ĉiam via, + Ĝofredo Krajono + +Datigita ĉe Hotel-Darmŝtato +kontraŭvide de Hotel-Parizo +Majnco, alie nomiĝanta Majenco + + + + + +AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO + + +En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano +revenis al sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. +La fulmo brilis kaj la laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj +stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano. + +Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da +tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li +vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte +mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa +diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne +nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, +malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj +esencoj ĝis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan +mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kaŭzo, ke +lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ spirito celanta lin +malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia +temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj +deprimitiĝis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj +opiniis ke la plej bona sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al +Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj. + +Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola +deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj +kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian +tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli +hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la +kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monaĥecaj +muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje +li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj +katakomboj de forpasintaj aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj +kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutraĵon por sia malsana apetito. +Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo +de putrinta literaturo. + +Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum +kelke da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj +malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan +belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte sin perdis revante pri viditaj +formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe +superantajn tiujn de la reala mondo. + +Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis +eksterordinaran efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda +beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi +hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li +arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel longe ke ĝi fariĝis unu el +tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte +misidentiĝas kun frenezio. + +Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi +menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj +malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de +Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la +mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj +efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj +faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li +transiris la placon, Volfgango kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte +apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega +mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante malsekigis la +sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam vigle ludrolis +en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj +dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn. + +La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde +la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de +la ŝtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj +fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli klare. Ĝi estis virina figuro vestita +nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj ŝtupoj de la eŝafodo, +antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj longaj +taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis +torente. + +Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino +aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je +sortoŝanĝoj kaj multaj belaj kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun +vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda lamentanto malĝojigita far la +timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanĉita en +foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis. + +Li alproksimiĝis kaj alparolis ŝin kun kompataj akcentoj. Ŝi levis la +kapon kaj lin rigardis sovaĝe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis +en la hela fulmlumo la vizaĝon mem lin hantintan en liaj sonĝoj. Ĝi estis +pala kaj malĝoja, tamen rave belega. + +Tremante pro potencaj kaj kontraŭstarantaj emocioj, denove Volfgango +alparolis ŝin. Li diris ion pri ŝia estado en malŝirmiĝo je tiel malfrua +noktohoro kaj pri la furiozo de la ŝtormo kaj proponis ŝin konduki ĝis ĉe +ŝiaj amikoj. Ŝi indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo. + +"Mi havas nenian surteran amikon," diris ŝi. + +"Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango. + +"Jes. En la tombo!" + +La studenta koro fandumiĝis reage al tiuj vortoj. + +"Se nekonato rajtus starigi inviton," diris li, "sen riski sin +miskomprenigi, mi proponus mian modestan loĝejon kiel ŝirmejon kaj min +kiel lojalan amikon. Mi mem havas neniajn amikojn en Parizo kaj estas +fremdulo en ĉi-tiu lando. Sed se mia vivo povus vin servi, ekdisponu ĝin. +Ĝin mi eĉ oferos antaŭ ol permesi difekton aŭ humiligon vin atingi." + +Estigis efekton la honesta seriozo de la konduto de la junulo. Favoris lin +ankaŭ lia fremdalanda parolmaniero, pruvante ke li ne estis banaldiraĵa +Parizano. Efektive, aŭtenta entuziasmo havas maldubendan elokventecon. La +senhejma nekonatino sin konfidis senrezerve al la protektado de la +studento. + +Li subtenis ŝiajn hezitajn paŝojn dum ili transiris Nov-Ponton proksime al +la loko kie popolamaso lastatempe terenĵetis la statuon pri Henriko la +Kvara. La ŝtormo jam paciĝis kaj la tondro muĝetis en la fora distanco. +Parizo entute silentis. Tiu granda vulkano da homaj pasioj dormis +dumtempe, kunigante freŝan potencon por la venonttaga erupcio. + +La studento kondukis sian zorgatinon tra la antikvaj stratoj de +Latin-Lando, laŭlonge de la malhelaj muroj de Sorbono, ĝis la granda morna +hotelo kiun li enloĝis. La maljuna pordistino ilin enlasinta fiksrigardis +surprizite la malkutiman vidaĵon kiun konsistigis la melankolia Volfgango +kaj lia nova amikino. + +Enirante sian apartamenton, la studento ruĝiĝis kiel neniam antaŭe pro la +malabundeco kaj ordinareco de sia loĝejo. Li disponis ununuran +ĉambron--malnovmodan salonon--ege ornamitan per ĉizaĵoj kaj fantazie +meblitan per restintaĵoj de antaŭa lukso ĉar ĝi situis en unu el tiuj +domegoj de Luksemburgo-Palaco-kvartalo antaŭe apartenintaj al nobeloj. Ĝi +plenegis je libroj kaj paperoj kaj ĉiuj kutimaj studentaj havaĵoj kaj lia +lito staris en ĉambroekstremaĵa alkovo. + +Kiam lumoj alportiĝis kaj Volfgango povis pli bone rigardi la nekonatinon, +ŝia aspekto des pli forte ravis lin. Ŝia vizaĝo estis pala sed blindige +bela, reliefigite per abundo da korakkolora hararo ĝin ĉirkaŭpendanta en +bukloj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj brilaj kaj havis apartan +rigardmanieron kiu ŝajnis preskaŭ sovaĝa. Ŝia korpo, laŭ la kelkaj indicoj +kiujn elmontris ŝia nigra robo, havis perfektan simetrion. Ŝia tuta +aspekto estis ege impona, kvankam ŝi vestiĝis en modo ege simpla. La +ununura ornamaĵo kiun ŝi surportis estis larĝa, nigra, ĉirkaŭkola rubando +agrafita per diamantoj. Nun ekstariĝis antaŭ la studento la problemo kiel +pritrakti la senrimedan estaĵon enirintan ĵetrapide lian respondecejon. Li +konsideris forlasi sian ĉambron al ŝi kaj serĉi aliloke ŝirmejon por si. +Tamen tiel ravis lin ŝia beleco, sorĉo ŝajnis tiel forte influi liajn +pensojn kaj sensojn ke li ne sukcesis sin apartigi disde ŝia kompanio. +Ankaŭ ŝia maniero estis malkutima kaj neklarigebla. Ŝi ne plu parolis pri +la gilotino. Ŝia malĝojo malpligrandiĝis. La atentoj de la studento venkis +unue ŝian fidon kaj tiam, verŝajne, ŝian koron. Ŝi estis, laŭindikaĵe, +entuziasmulino, same kiel li estis entuziasmulo, kaj la samspecanoj baldaŭ +sin komprenis unu la alian. + +En la furoramo de la momento, Volfgango konfesis la pasion kiun li sentis +pri ŝi. Li rakontis al ŝi sian misteran sonĝon, kiel ŝi venkis lian koron +jam antaŭ ol li iam vidis ŝin. La rakonto ŝin afekciis strange kaj ŝi +konfesis esti sentinta por li altiron egale neklarigeblan. Estis epoko de +senbrida teorio kaj senbridaj agoj. Malnovaj antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj +forbalaiĝis. Ĉio evoluis subrege de la Diino de Rezonado. Inter aliaj +stultaĵoj de la antikva periodo, la formoj kaj ceremonioj de geedziĝo +komencis konsideriĝi ĉe honoraj mensoj kiel superfluaj ligoj. Sociaj +interkonsentoj fariĝis furormodo. Volfgango estis tro teoriulema por ke ne +infektu lin la liberalaj doktrinoj de la epoko. + +"Kial ni apartiĝu unu disde la alia?" diris li. "Niaj koroj estas +unuiĝintaj. Antaŭ la rigardo de rezono kaj honoro ni estas kvazaŭ unu. +Kial ni bezonu malpurajn formojn por kunligi superajn animojn?" + +La fremdulino aŭskultis emocie. Verŝajne ŝi jam edukiĝis pri la sama +filozofio. + +"Vi havas nek hejmon, nek familion," li daŭre parolis. "Mi estu ĉio por +vi, aŭ pli bone, ni estu ĉio unu por la alia. Se formon ni bezonas, formon +ni observu. Jen mia mano. Mi devontigas min al vi por ĉiam." + +"Ĉu por ĉiam?" diris solene la nekonatino. + +"Por ĉiam!" ripetis Volfgango. + +La fremdulino alprenis la etenditan manon. "Tial mi estas via," ŝi +murmuris kaj falis sur lian bruston. + +La sekvintan matenon la studento forlasis sian dormantan edzinon kaj +eliris fruhore serĉonte apartamenton kiu pli konvenu al lia nova situacio. +Kiam li revenis, li trovis la virinon kuŝantan sur la lito kun unu brako +kaj la kapo preterpendantaj la randon de la meblo. Li alparolis ŝin sed ŝi +ne respondis. Li antaŭenpaŝis por veki ŝin el ŝia malkomforta kuŝpozo. +Kiam li alprenis ŝian manon, ĝi estis malvarma. Li sentis nenian +pulsobatadon. Ŝia vizaĝo estis pala kaj makabra. Unuvorte, kadavro ŝi +estis. Hororigite, frenezigite, li alarmis la domloĝantaron. Sekvis sceno +de konfuzo. La polico alvokiĝis. Policano eniris la ĉambron. Li retiriĝis +salte ekvidinte la kadavron. + +"Bonĉielo!" li ekkriis. "Kiel tiu virino alvenis ĉi-tien?" + +"Ĉu vi havas informaĵojn pri ŝi?" diris avide Volfgango. + +"Ĉu informaĵojn mi havas?" respondis la policano. "Ŝi gilotiniĝis hieraŭ." + +Li antaŭenpaŝis, disigis la nigran kolumon ĉirkaŭantan la kolon de la +kadavro kaj la kapo terenruliĝis. + +La studento ekfrenezegiĝis. "La diablo! La diablo min ekposedis!" li +ŝirkriis. "Mi estas eterne perdita!" + +Ili entreprenis lin trankviligi sed vane. Ekposedis lin la timiga kredo ke +malica spirito revivigis la mortan korpon por forkapti lin. Li +senbonsenciĝis kaj mortis en frenezejo. + +Ĉi-tie la maljunulo kun la hantita kapo findiris sian rakonton. + +"Kaj ĉu ĉi-tio estas aŭtenta fakto?" diris la scivolema viro. + +"Nedubenda fakto," respondis la alia. "Mi aŭdis ĝin de la plej bona +aŭtoritato. La koncerna studento mem rakontis ĝin al mi. Mi vidis lin en +frenezejo de Parizo." + + + + + + +***END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ*** + + + +CREDITS + + +April 20, 2007 + + Project Gutenberg Edition + Robert L Read + Joshua Hutchinson + Online Distributed Proofreading Team + + + +A WORD FROM PROJECT GUTENBERG + + +This file should be named 21195-0.txt or 21195-0.zip. + +This and all associated files of various formats will be found in: + + + http://www.gutenberg.org/dirs/2/1/1/9/21195/ + + +Updated editions will replace the previous one — the old editions will be +renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no one +owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and +you!) can copy and distribute it in the United States without permission +and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the +General Terms of Use part of this license, apply to copying and +distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the Project +Gutenberg™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered +trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you +receive specific permission. If you do not charge anything for copies of +this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook +for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, +performances and research. They may be modified and printed and given away +— you may do practically _anything_ with public domain eBooks. +Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE + + +_Please read this before you distribute or use this work._ + +To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work (or +any other work associated in any way with the phrase Project Gutenberg), +you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ +License (available with this file or online at +http://www.gutenberg.org/license). + + +Section 1. + + +General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg™ electronic works + + +1.A. + + +By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, +you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the +terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) +agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this +agreement, you must cease using and return or destroy all copies of +Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee +for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work +and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may +obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set +forth in paragraph 1.E.8. + + +1.B. + + +Project Gutenberg is a registered trademark. It may only be used on or +associated in any way with an electronic work by people who agree to be +bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can +do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying +with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are +a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you +follow the terms of this agreement and help preserve free future access to +Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. + + +1.C. + + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (the Foundation or +PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an individual +work is in the public domain in the United States and you are located in +the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, +distributing, performing, displaying or creating derivative works based on +the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of +course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of +promoting free access to electronic works by freely sharing Project +Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for +keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can +easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the +same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you +share it without charge with others. + + +1.D. + + +The copyright laws of the place where you are located also govern what you +can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant +state of change. If you are outside the United States, check the laws of +your country in addition to the terms of this agreement before +downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating +derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. +The Foundation makes no representations concerning the copyright status of +any work in any country outside the United States. + + +1.E. + + +Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + + +1.E.1. + + +The following sentence, with active links to, or other immediate access +to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever +any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase +Project Gutenberg appears, or with which the phrase Project Gutenberg is +associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or +distributed: + + + This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with + almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away + or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License + included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org + + +1.E.2. + + +If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from the +public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with +permission of the copyright holder), the work can be copied and +distributed to anyone in the United States without paying any fees or +charges. If you are redistributing or providing access to a work with the +phrase Project Gutenberg associated with or appearing on the work, you +must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 +or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ +trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. + + +1.E.3. + + +If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the +permission of the copyright holder, your use and distribution must comply +with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed +by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project +Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the +copyright holder found at the beginning of this work. + + +1.E.4. + + +Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License +terms from this work, or any files containing a part of this work or any +other work associated with Project Gutenberg™. + + +1.E.5. + + +Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic +work, or any part of this electronic work, without prominently displaying +the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate +access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. + + +1.E.6. + + +You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, +marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word +processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than +Plain Vanilla ASCII or other format used in the official version posted on +the official Project Gutenberg™ web site (http://www.gutenberg.org), you +must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a +means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of +the work in its original Plain Vanilla ASCII or other form. Any alternate +format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in +paragraph 1.E.1. + + +1.E.7. + + +Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, +copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply +with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + + +1.E.8. + + +You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or +distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that + + - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you + already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to + the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to + donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 + days following each date on which you prepare (or are legally + required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments + should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, + Information about donations to the Project Gutenberg Literary + Archive Foundation. + + You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. + You must require such a user to return or destroy all copies of the + works possessed in a physical medium and discontinue all use of and + all access to other copies of Project Gutenberg™ works. + + You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of + any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days of + receipt of the work. + + You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg™ works. + + +1.E.9. + + +If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic +work or group of works on different terms than are set forth in this +agreement, you must obtain permission in writing from both the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the +Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in +Section 3 below. + + +1.F. + + +1.F.1. + + +Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to +identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain +works in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these +efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they +may be stored, may contain Defects, such as, but not limited to, +incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright +or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk +or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot +be read by your equipment. + + +1.F.2. + + +LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES — Except for the Right of +Replacement or Refund described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ +trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ +electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for +damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE +NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH +OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE +FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT +WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, +PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY +OF SUCH DAMAGE. + + +1.F.3. + + +LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND — If you discover a defect in this +electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund +of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to +the person you received the work from. If you received the work on a +physical medium, you must return the medium with your written explanation. +The person or entity that provided you with the defective work may elect +to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the +work electronically, the person or entity providing it to you may choose +to give you a second opportunity to receive the work electronically in +lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a +refund in writing without further opportunities to fix the problem. + + +1.F.4. + + +Except for the limited right of replacement or refund set forth in +paragraph 1.F.3, this work is provided to you ’AS-IS,’ WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + + +1.F.5. + + +Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the +exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or +limitation set forth in this agreement violates the law of the state +applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make +the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state +law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement +shall not void the remaining provisions. + + +1.F.6. + + +INDEMNITY — You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark +owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of +Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and +any volunteers associated with the production, promotion and distribution +of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs +and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from +any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of +this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or +additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect +you cause. + + +Section 2. + + + Information about the Mission of Project Gutenberg™ + + +Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic +works in formats readable by the widest variety of computers including +obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the +efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks +of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance +they need, is critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring +that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for +generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation was created to provide a secure and permanent future for +Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations +can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at +http://www.pglaf.org. + + +Section 3. + + + Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation + + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of +Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. +The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. +Its 501(c)(3) letter is posted at +http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full +extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. + +The Foundation’s principal office is located at 4557 Melan Dr. +S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North +1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information +can be found at the Foundation’s web site and official page at +http://www.pglaf.org + +For additional contact information: + + + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. + + + Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive + Foundation + + +Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without wide spread +public support and donations to carry out its mission of increasing the +number of public domain and licensed works that can be freely distributed +in machine readable form accessible by the widest array of equipment +including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are +particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United States. +Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable +effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these +requirements. We do not solicit donations in locations where we have not +received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or +determine the status of compliance for any particular state visit +http://www.gutenberg.org/fundraising/donate + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we have +not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against +accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us +with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make any +statements concerning tax treatment of donations received from outside the +United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods +and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including +checks, online payments and credit card donations. To donate, please +visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate + + +Section 5. + + + General Information About Project Gutenberg™ electronic works. + + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg™ +concept of a library of electronic works that could be freely shared with +anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ +eBooks with only a loose network of volunteer support. + +Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, +all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright +notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance +with any particular paper edition. + +Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook’s eBook +number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed +(zipped), HTML and others. + +Corrected _editions_ of our eBooks replace the old file and take over the +old filename and etext number. The replaced older file is renamed. +_Versions_ based on separate sources are treated as new eBooks receiving +new filenames and etext numbers. + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + + http://www.gutenberg.org + + +This Web site includes information about Project Gutenberg™, including how +to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, +how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email +newsletter to hear about new eBooks. + + + + + + +***FINIS*** +
\ No newline at end of file |
