diff options
Diffstat (limited to '22070-8.txt')
| -rw-r--r-- | 22070-8.txt | 4465 |
1 files changed, 4465 insertions, 0 deletions
diff --git a/22070-8.txt b/22070-8.txt new file mode 100644 index 0000000..e2cf270 --- /dev/null +++ b/22070-8.txt @@ -0,0 +1,4465 @@ +The Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Karavano + +Author: Wilhelm Hauff + +Translator: J. W. Eggleton + +Release Date: July 14, 2007 [EBook #22070] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ISO-8859-3 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** + + + + +Produced by David G. Simpson + + + + + + + + + +TRANSCRIBER'S NOTE: + +The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of +the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and +six accented letters added. The accented letters are "c", "g", +"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with +a breve accent). Since these accented letters are not included +in the ASCII character set, some other means must be used to +represent them. In this eBook, the accented letters are +represented using ISO-8859-3 (Latin-3) encoding. + + + + + + + + +LA KARAVANO + + + + +WILHELM HAUFF + + +EL GERMANA LINGVO TRADUKIS +J. W. EGGLETON + + +Dua eldono + +1921 + + + + +TABELO DE ENHAVO. + +Antaŭparolo +La Karavano + La Historio pri Kalifo Cikonio + La Historio pri la Fantomŝipo + La Historio pri la Dehakita Mano + La Savo de Fatme + La Historio pri Malgranda Muk + La Fabelo pri la Falsa Princo + + + + +ANTAŬPAROLO. + + +Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj +poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, +pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwäbischer +Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj +samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras +eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ +hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la +aŭtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe ŝuldas precipe al sia +ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte +pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj. +Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, +k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua +alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia +_Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en +germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj +baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando +(Württemberg). + +Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj +"Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj +lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenruĝo). Frutempa morto trafis la +poeton en lia naskurbo en la jaro 1827. + +Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germanan +verkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novan +amuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutan +sufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo +Internacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el la +Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingva +stilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estos +vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al la +fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝos +sufiĉe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam +mi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de +_The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_," +_La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj +konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la +sekvantaj paĝoj. + +J. W. Eggleton. + +Haubinda (Germanujo), + la 28an de Aprilo, 1910. + + + + +LA KARAVANO. + + +Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega +ebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝis +malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj de +ĉevaloj. Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝian +proksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis +la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj. + +Tiel montriĝis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al +ĝi. Li sidis sur bela araba ĉevalo, kovrita per tigra felo; de +la helruĝa rimenaĵo pendis arĝentaj sonoriletoj; kaj sur la +kapo de l' ĉevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto +havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la +belegeco de lia ĉevalo. Blanka turbano, riĉe brodita per oro, +kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre +ruĝaj; kaj je lia flanko pendis kurba riĉtenila glavo. Lia +turbano, malsuprentirita survizaĝen; liaj nigraj okuloj, +fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta +sub hoka nazo, -- ĉio ĉi tio donis al la rajdanto aspekton +sovaĝan kaj maltimegan. Kiam li troviĝis proksimume kvindek +paŝojn de la fronto de l' karavano, li pikis la ĉevalon, kaj +post kelke da momentoj atingis la antaŭgvardion. Tiel +eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la +dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraŭ li siajn +lancojn, pro timo pri ia atako. + +"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel +bataleme akceptas lin. "Ĉu vi kredas, ke unu sola homo atakos +vian karavanon?" + +La gardistoj, konfuziĝinte, relevis la lancojn; ilia estro +alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras. + +"Kiu estas la posedanto de ĉi tiu karavano?" demandis la +rajdanto. + +"Al _unu_ sinjoro ĝi ne apartenas," respondis la alia, "sed +al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj +kiujn ni kondukas tra la dezerto, ĉar ofte atakadas la +vojaĝantojn ĉiuspeca kanajlaro." + +"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo. + +"Tio ne povas ankoraŭ fariĝi," respondis la oficiro, "ĉar +ni devas antaŭeniri senhalte, kaj la komercistoj troviĝas +malantaŭe, je interspaco de almenaŭ kvaronhora vojo. Sed se vi +volas rajdi kun mi, ĝis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, +mi plenumos vian deziron." + +La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan +pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. +Tiu ĉi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la +nekonatulo; li ne kuraĝis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj +kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aŭ, +"Belege paŝadas via ĉevalo," li tiel provis iniciati +interparoladon, "Jes, jes!" respondis ĉiam la fremdulo, +mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze +ripozi. Stariginte garde sian taĉmenton, la ĉefgardisto faris +halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la +karavano. Preterpasis tridek peze ŝarĝitaj kameloj, kiujn +kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj ĉevaloj, la kvin +komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte +grandaĝuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ŝajnis tamen +multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La +procesion fermis arego da kameloj kaj ŝarĝoĉevaloj. + +Oni starigis tendojn, ĉirkaŭ kiuj oni ronde lokis la kamelojn +kaj ĉevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. +Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la +kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis +sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili +manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. + +"Kiun vi enirigas ĉi tien?" alparolis la plej juna komercisto +la ĉefgardiston. + +Antaŭ ol tiu ĉi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo +estas Selim Baruĥ, kaj mi venas el Bagdado. Vojaĝante +Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaŭ tri tagoj +mi sekrete liberigis min. La granda Profeto aŭdigis al mi, de +malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fariĝis, ke jen +mi estas ĉe vi. Permesu, ke mi vojaĝu kun vi. Vian protekton +vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riĉe +rekompencos vin, ĉar mi estas nevo de la grandveziro." + +La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruĥ," +diris li, "estu bonvena en nia ombro! Ĝoje ni helpos vin. Sed +antaŭ ĉio sidiĝu, kaj manĝu kaj trinku kun ni." + +Selim Baruĥ sidiĝis ĉe la komercistoj kaj manĝis kaj trinkis +kun ili. Post la manĝado, la sklavoj forigis la vazaron kaj +alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la +komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn +kaj rigardante, kiel ili ringiĝas kaj malvolviĝas kaj fine +malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la +trankvilon. + +"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen ĉe tablo, +jen sur ĉevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza +distraĵo. Mi sentas grandan enuon, ĉar mi estas kutiminta vidi +post manĝado dancistojn aŭ aŭdi kantojn kaj muzikon. Ĉu vi +scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la +tempon?" + +La kvar pli maljunaj komercistoj daŭrigis fumi kaj ŝajnis +profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru +al vi jenan proponon. Mi opinias ke, ĉe ĉiu restadejo, unu el +ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus +la tempon." + +"Selim Baruĥ, vi diris la veron," ekkriis Aĥmet, la plej +maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon." + +"Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi," diris Selim; "kaj +por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la +komencon." + +La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimiĝis unu al alia +kaj igis la fremdulon sidiĝi en la mezo. La sklavoj replenigis +la pokalojn, denove plenŝtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj +alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume +refreŝigis Selim sian voĉon per plengorĝo da sorbedo, +forpuŝis de la buŝo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Aŭdu +do la historion pri Kalifo Cikonio." + + + + +La Historio pri Kalifo Cikonio. + + +I. + + +Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo +Ĥasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, ĉar varmege estis +tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran +mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al +tempo iom da kafo, kiun verŝis al li lia sklavo, kaj ĉiufoje, +kiam plaĉis al li la gusto de l' trinkaĵo, li kontente karesis +al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. +En ĉi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, ĉar li +estis tiam plej malsevera kaj afabla. Ĝuste tial vizitis lin +ĉiutage ĉirkaŭ tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaŭ en ĉi +tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraŭ sia kutimo, tre +enpensiĝan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la buŝo +kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizaĝon, +grandveziro?" + +La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis +antaŭ sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, ĉu mi faras +mediteman vizaĝon, mi ne scias: sed malsupre, antaŭ la palaco, +staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotaĵojn ke mi +ĉagreniĝas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj +moneroj." + +La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian +amikaĵon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la +kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la +kolportisto. Ĉi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizaĝa +kaj ĉifone vestita. Li portis keston, en kiu troviĝis +ĉiuspecaj vendotaĵoj: perloj kaj ringoj, riĉe ornamitaj +pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro +esploris ĉion; fine, la kalifo aĉetis por si mem kaj por Mansor +belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la +kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis +malgrandan tirkeston kaj demandis, ĉu ankaŭ tie troviĝas +komercaĵoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni +vidis en ĝi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion +kun stranga skribaĵo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi. + +"Mi ricevis ĉi tiujn ambaŭ objektojn de komercisto, kiu trovis +ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne +scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via +dispono; al mi ili utilas nenion." + +La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn +manuskriptojn, eĉ se li ne povis legi ilin, aĉetis la +skribaĵon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed +la kalifo pensis, ke li plezurege sciiĝus, kion la skribaĵo +enhavas. Tial li demandis la veziron, ĉu li ne konas iun, kiu +povas ĝin deĉifri. + +"Favora mia estro!" respondis ĉi tiu; "apud la granda moskeo +loĝas homo, kiun oni nomas Selim la Saĝa; tiu komprenas ĉiujn +lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figuraĵojn." + +Baldaŭ aperis la saĝa Selim. + +"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, laŭdire, tre +saĝa; rigardu do ĉi tiun skribaĵon kaj sciigu min, ĉu vi +povas ĝin legi. Se vi sukcesos ĝin legi, vi ricevos de mi +novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn +kaj dudek-kvin plandobatojn, ĉar en tiu okazo oni malprave nomas +vin Selim la Saĝa." + +Selim sin klinis kaj diris: "Efektiviĝu via volo, sinjoro!" + +Dum longa tempo li atente rigardis la skribaĵon, poste ekkriis +subite: "Tio estas latinaĵo, sinjoro; oni pendigu min, se ĝi +ne estas latinaĵo." + +"Diru, kion ĝi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinaĵo ĝi +estas." + +Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos ĉi tion, laŭdu Allah'on +pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en ĉi tiu +skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun +ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en +sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun +saman vorton. Sed, post la aliformiĝo, gardu vin, ke vi ne +ridu; alie la sorĉvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi +restos besto." + +Kiam Selim la Saĝa finis legi, pleniĝis de ĝojo la koro de l' +kalifo. Li ordonis al la saĝulo ĵure promesi, ke li al neniu +malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis +lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan aĉeton ni +faris, Mansor. Kiel ĝoje mi atendas la momenton, kiam mi fariĝos +besto! Morgaŭ matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la +kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj aŭskultos, kion +oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo." + + +II. + + +En la sekvinta tago, Kalifo Ĥasid apenaŭ matenmanĝis kaj sin +vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laŭ ordono, +dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun +la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li +ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la +vastaj ĝardenoj de l' kalifo; sed vane ili ĉirkaŭspionadis je +io vivanta, por ekprovi la grandfaraĵon. Fine la veziro +proponis, ke oni iru ĝis lageto, kie li ofte vidis multe da +bestoj, precipe cikonioj, kiuj ĉiam kaptis lian atenton per sia +blekado kaj grava sintenado. + +La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaŭ iris +al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene +paŝadis tien kaj ĉi tien, serĉante ranojn kaj iom blekante de +tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, +duan cikonion, alflugantan tiuregionen. + +"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, +"ĉi tiuj ambaŭ longakruruloj kondukas unu kun la alia belan +interparoladon. Se ni do fariĝus cikonioj?" + +"Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antaŭe pripensu, +kiamaniere oni rehomiĝas. -- Jen mi trovis: trifoje kliniĝinte +orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refariĝas kalifo, kaj vi +veziro. Sed pro la ĉielo ne ridu, alie ni pereos." + +Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta +super ilia kapo, proksimiĝas malrapide al la tero. Tuj li +eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis ĝin +al la grandveziro, kiu ankaŭ enflaris, kaj ambaŭ kriis: +_Mutabor!_ + +Malŝvelis al ili la kruroj kaj iĝis maldikaj kaj ruĝaj: la +belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo fariĝis +malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj fariĝis flugiloj; la +kolo eliĝis el la ŝultroj kaj longiĝis unu ulnon; la barbo ne +estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon. + +"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira moŝto," parolis +la kalifo, post longedaŭra mirego. "Per la barbo de l' +Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan." + +"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, +riverencante; "sed miaflanke, mi kuraĝas certigi vin, ke Via +Alteco havas preskaŭ pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel +kalifo. Sed, se plaĉas al vi, ni iru aŭskulti tiujn niajn +samrasanojn, kaj ekscii, ĉu ni efektive povas paroli cikonie." + +Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Ĝi purigis al si +la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimiĝis +al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antaŭen, kaj +aŭdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: -- + +"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?" + +"Plej bonan dankon, kara Fraŭlino Blekbek'. Mi ĵus serĉis +mian matenmanĝeton. Ĉu vi ne volas akcepti ranfemureton aŭ +kvaroneton de lacerto?" + +"Mi humile vin dankas; hodiaŭ mi absolute ne havas apetiton. +Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas +danci hodiaŭ antaŭ la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, +private, ekzerci min iome." + +Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn paŝojn. La +kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis ŝin per la okuloj. Sed +kiam ŝi stariĝis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis +gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberiĝis el +iliaj bekoj nekontraŭstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, +antaŭ ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis +sin. "Vere, tio estis ŝerco," ekkriis li, "kiu per oro ne +estus pagebla. Domaĝe, ke la malsaĝaj bestoj lasis sin +fortimiĝi per nia ridado; alie ili certe estus ankaŭ +kantintaj!" + +Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite +estas ridi en la aliformiĝa stato. Li diris al la kalifo sian +timon. + +"Per Mekka kaj Medina! Malbona ŝerco estus, se mi devus resti +cikonio. Penu do rememori la vortaĉon; al mi ĝi ne volas +reveni. + +"Trifoje ni devas kliniĝi orienten, dirante samtempe: Mu --, +Mu --, Mu --." + +Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe kliniĝis, tiel ke +iliaj bekoj preskaŭ tuŝis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta +estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo kliniĝadis, kaj +kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, ĉiu memoro +pri ĝi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro +estis kaj restis -- cikonioj! + + +III. + + +Malĝojaj, la ensorĉitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne +sciis, kion fari en ĉi tiu malfeliĉo. El sia cikonia haŭto +ili ne povis eliri; eĉ en la urbon ili ne povis reveni, por sin +rekonigi; ĉar kiu kredus al cikonio, ke ĝi estas la kalifo? +Kaj eĉ se oni kredus tion, ĉu la Bagdadanoj nomus kalifo +cikonion? + +Dum multe da tagoj ili ĉirkaŭvagadis, mizere nutrante sin per +kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile manĝeblaj pro iliaj +longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj +ranoj, ĉar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj +frandaĵoj. Ilia sola plezuro en ĉi tiu malĝoja situacio estis +tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de +Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo. + +En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur +la stratoj. Sed ĉirkaŭ la kvara tago post ilia ensorĉo, +sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la +strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo +en ruĝa orebrodita mantelo sidis sur multornamita ĉevalo; +ĉirkaŭis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post +li; kaj ĉiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de +Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la +palaca tegmento, kaj Kalifo Ĥasid parolis: + +"Ĉu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorĉita, grandveziro? +Tiu Mizra estas filo de mia ĝismorta malamiko, la potenca +sorĉisto Kaŝnur, kiu, en malbona horo, ĵuris venĝon al mi. +Tamen mi ankoraŭ ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto +de mia malfeliĉo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en +sankta loko la sorĉo malplenumiĝos." + +Ili leviĝis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laŭ la +direkto de Medina. + +Sed ne bone prosperis al ili la flugado, ĉar ambaŭ cikonioj +ankoraŭ malmulte sin ekzercadis. + +"Ho ve!" ekĝemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun +afabla permeso de via kalifa moŝto, baldaŭ finiĝos miaj +fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperiĝis, +kaj ni farus bone, serĉante restadejon por la nokto." + +Ĥasid aŭskultis favore la peton de sia servisto; kaj ĉar li +ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu ŝajnis, kvazaŭ ĝi +donus rifuĝejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis +pasigi ĉi tiun nokton, estis en pasinta tempo, laŭŝajne, +kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli +bone konservitaj ĉambroj atestis pri la iama belegeco de la +domo. Ĥasid kaj lia akompananto ĉirkaŭiris tra la koridoroj, +serĉante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor. + +"Granda sinjoro," li diris mallaŭte, "estas ja, mi scias, +malsaĝe de la flanko de grandveziro, eĉ pli malsaĝe de la +flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al +mi en la koro, ĉar tutproksime mi bone aŭdis plendsonojn kaj +ĝemegojn." + +Nun haltis ankaŭ la kalifo kaj klare ekaŭdis mallaŭtan +ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena +de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj +sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj +petegis lin, ke li ne ĵetu ilin en novajn nekonatajn danĝerojn. +Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron eĉ sub la +cikonia flugilo, elŝiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj +rapidiris antaŭen en malluman koridoron. Li alvenis baldaŭ al +pordo, kiu ŝajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare +ekaŭdis ĝemetojn kaj iom da plorkriado. Li puŝe malfermis la +pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la +ruiniĝinta ĉambro, kiun eta kradfenestro nesufiĉe lumigis, li +ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj +rulfluadis el ŝiaj rondaj okulegoj, kaj per raŭka voĉo ŝi +elsonigis el la kurba beko siajn ĝemojn. Sed kiam ŝi ekvidis +la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaŭ eniris, tiam +ŝi eligis laŭtan ĝojkriadon. Gracie, per la brunemakulita +flugilo, ŝi elviŝis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda +miro de l' du ĉeestantoj, ŝi ekkriis en bona, homa lingvo +araba: + +"Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antaŭsigno +de mia saviĝo; ĉar estas al mi antaŭdirite, ke per cikonioj +venos al mi granda feliĉo." + +Rekonsciiĝinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia +longa kolo, gracie aranĝis siajn maldikajn krurojn, kaj diris: + +"Strigino! Juĝante laŭ viaj vortoj, mi devas vin kredi mia +kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via +savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi +aŭdos nian historion." + +La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni +jam scias. + + +IV. + + +Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj +diris: + +"Aŭdu ankaŭ mian historion kaj sciiĝu, ke mi estas ne malpli +malfeliĉa, ol vi. Mia patro estas la Reĝo de Hindujo; mi, lia +malfeliĉa solfilino, nomiĝas Lusa. Tiu sorĉisto Kaŝnur, kiu +ensorĉis vin, ĵetis ankaŭ min en la malfeliĉon. Unu tagon li +venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. +Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenĵeti lin de la +ŝtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove +alŝteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia +ĝardeno ion refreŝigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel +sklavo, trinkaĵon, kiu ŝanĝis min en ĉi tiun abomenan +figuron. Svenintan pro teruro, li portis min ĉi tien, kaj +kriegis en miajn orelojn, per terura voĉo: 'Ĉi tie vi restu, +malbelega, eĉ de la bestoj malestimata, ĝis via morto, aŭ ĝis +iu deziros propravole edziĝi kun vi eĉ en ĉi tiu monstra +formo. Tiel mi venĝas min al vi kaj al via malhumila patro.' +De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malĝoja, mi +vivas kiel ermitino en ĉi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj +eĉ de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; +ĉar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno superŝutas per +sia pala lumo ĉi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la +vualo." + +La strigino ĉesis paroli, kaj denove forviŝis per la flugilo la +larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri ŝia doloro. + +La kalifo estis, dum la rakontado de l' reĝidino, profundiĝinta +en medito. + +"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter +via malfeliĉo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de ĉi tiu +enigmo?" + +La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman +antaŭsenton, kiel vi; ĉar foje, en mia plej juna aĝo, +antaŭdiris al mi saĝa virino, ke cikonio alportos al mi grandan +feliĉon. Eble mi scias ankaŭ, kiel ni povos nin savi." + +La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo ŝi pensas. + +"La sorĉisto, kiu nin ambaŭ malfeliĉigis," diris ŝi, +"venas ĉiumonate unu fojon en ĉi tiun ruinon. Ne malproksime +de ĉi tiu ĉambro estas salono. Tie li havas la kutimon +festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam +subaŭskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn +hontindajn faraĵojn. Eble li tiam elparolos la sorĉvorton, +kiun vi forgesis." + +"Kara mia reĝidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li +venos? Kie estas la ĉambrego?" + +La strigino momenton silentis; poste ŝi parolis: "Ne malplaĉu +al vi mia peto! Nur laŭ unu kondiĉo mi povos plenumi vian +deziron." + +"Parolu, parolu!" kriis Ĥasid. "Ordonu! Ĉian kondiĉon mi +akceptos." + +"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos +fariĝi, nur se unu el vi donos al mi sian manon." + +La propono ŝajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo +faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento. + +"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' +pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone +ŝin preni." + +"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu +al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam +grandaĝulo, kaj vi, kontraŭe, ankoraŭ juna kaj fraŭla; vi do +povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela reĝidino." + +"Ĝuste jen estas!" ekĝemis la kalifo, melankolie mallevante la +flugilojn. "De kie vi scias, ke ŝi estas juna kaj bela? Jen +kion mi nomas: 'Aĉeti katon en fermita sako'!" + +Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine +konvinkiĝinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edziĝi +kun la strigino, la kalifo mem decidiĝis plenumi la kondiĉon. +Granda estis la ĝojo de l' strigino. Ŝi konfesis, ke ili ne +povus veni en pli oportuna tempo, ĉar jam en ĉi tiu nokto +verŝajne kunvenos la sorĉistoj. + +Kune kun la cikonioj ŝi forlasis la ĉambron, por konduki ilin +en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine, +renkonte al ili, tra duone ruiniĝinta muro, elradiis hela lumo. +Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni +absolute senbrue. Tra la truo, antaŭ kiu ili staris, ili povis +superrigardi grandan salonon. Ĝi estis ĉirkaŭita de kolonoj +kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstataŭis la +tagan lumon. En la mezo de l' ĉambrego staris ronda tablo, +ŝarĝita per multaj elektitaj manĝaĵoj. Ĉirkaŭ la tablo +etendiĝis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj ĉi la +cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la +sorĉpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej +novajn faraĵojn. Li do rakontis interalie la historion pri la +kalifo kaj lia veziro. + +"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorĉisto. + +"Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_." + + +V. + + +Aŭdinte tion ĉe sia murtruo, la cikonioj preskaŭ +senkonsciiĝis de ĝojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj +kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaŭ povis +ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortuŝita, al la strigino: + +"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min +kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por +ni." + +Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn +longajn kolojn al la suno, kiu ĵus leviĝis malantaŭ la montoj; +_Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis +reŝanĝitaj. Ĝojegante pro la retrovita vivo, ĉirkaŭprenis +sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel +priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis ĉirkaŭen? Bela +sinjorino, brilege vestita, staris antaŭ ili. Ridetante, ŝi +donis al la kalifo la manon. "Ĉu vi ne rekonas plu vian +striginon?" ŝi diris. Estis ŝi! Tiagrade ĉarmis la kalifon +ŝiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda +feliĉo, ke li fariĝis cikonio. + +Nun ili ĉiuj ekvojaĝis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj +vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaŭ +sian monujon. Li do aĉetis en la plej proksima vilaĝo ĉion, +kion ili bezonis por la vojaĝo; kaj baldaŭ ili atingis la +pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan +miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe ĝojis la +popolo, rehavante sian amatan estron. + +Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra. +Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorĉiston +kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman +ruinan ĉambron, kie loĝis iam la reĝidino, kiel strigino, kaj +tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis +pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, ĉu li +volas morti aŭ enflari. Kiam li elektis tion ĉi lastan, la +grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron; +kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La +kalifo ordonis enfermi lin en fera kaĝo, kiun oni starigis en la +ĝardeno de l' palaco. + +Longe kaj feliĉe vivis Kalifo Ĥasid kun sia edzino, la +reĝidino. Liaj plej feliĉaj horoj estis ĉiam tiuj, en kiuj la +grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte +pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime +gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante +kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj +kruroj, li marŝadis tra la ĉambro, blekadis, svingadis la +brakojn, kvazaŭ ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la +grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --." +Al Sinjorino Kalifedzino kaj ŝiaj infanoj ĉi tiu prezentado +faris ĉiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis ĉesi +blekadi kaj kliniĝadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro, +ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni +pridiskutadis ĉe la pordo de Reĝidino Strigino. + +Kiam Selim Baruĥ finis sian rakonton, la komercistoj esprimis +grandan kontentiĝon pri lia historio. "Efektive, forpasis +nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, disŝovante +la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento; +ni do povus bone daŭrigi nian vojaĝon." Liaj kunvojaĝantoj +konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en +sia kutima marŝordo. + +Preskaŭ la tutan nokton ili rajdis antaŭen; ĉar brulvarmege +estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre +refreŝigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la +tendojn, kaj kuŝiĝis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj +zorgis kvazaŭ pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li +kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en ĉiuj +rilatoj oni servis lin, kvazaŭ li estus hejme. Jam komenciĝis +la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree leviĝis; kaj +unuanime ili decidis resti ĉi tie ĝis la vespero. Post komuna +tagmanĝo, ili denove pliproksimiĝis unu al alia; kaj la juna +komercisto sin turnis al la plej aĝa kaj diris: + +"Selim Baruĥ agrabligis por ni la hieraŭan posttagmezon; nu, +Aĥmet, ĉu ankaŭ vi rakontus al ni ion, aŭ okazintaĵon el via +longa vivo, kiu sendube estas riĉa je aventuroj, aŭ iun belan +fabelon?" + +Aĥmet silentis dum kelka tempo, kvazaŭ sendecida, ĉu li diros +tion aŭ alion; fine li parolis: + +"Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum ĉi tiu +vojaĝo, kaj ankaŭ Selim meritas mian konfidon. Propran +travivitaĵon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj +cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte +rakontis." + + + + +La Historio pri la Fantomŝipo. + + +Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek +malriĉa nek riĉa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion +riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis +min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti +al li utila. Kiam mi ĵus fariĝis dekokjara kaj li faris sian +unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de ĉagreno pro +tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post +nelonge mi havis kaŭzon juĝi lin feliĉa pro lia morto; ĉar +kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la ŝipo, al kiu +li komisiis siajn komercaĵojn, alprofundiĝis. Sed ĉi tiu +malfeliĉo ne povis malvarmigi mian kuraĝon de junulo. +Ŝanĝinte en monon ĉion, kion postlasis mia patro, mi +ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min +nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia +familio, li ankaŭ nun ne volis disiĝi de mi, nek de mia sorto. + +Favoris nin la vento, kiam ni enŝipiĝis en la haveno de +Balsoro. La ŝipo, sur kiun mi dungigis min, destiniĝis al +Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, +kiam la ŝipestro al ni antaŭanoncis ventegon. Lia vizaĝo +malkaŝis lian maltrankvilecon: ŝajnis, ke li ne sufiĉe konis +la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li +ordonis faldi ĉiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis +antaŭen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la ŝipestro do +kredis, ke li trompiĝis pri la signoj de l' ventego. Subite, +tutproksime al la nia, preterveturis ŝipo, kiun ni ne vidis +antaŭe. Sovaĝa ĝojkriado elsonis al ni de ĝia ferdeko, -- +pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antaŭventega horo. +La ŝipestro, kiu staris ĉe mia flanko, fariĝis morte pala. + +"Mia ŝipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!" + +Antaŭ ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga +ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante. + +"Ĉu vi ĝin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta +horo!" + +La ŝipestro ordonis voĉe legi konsolajn sentencojn el la +Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble +plifortiĝis la ventego; kaj antaŭ ol forpasis eĉ unu horo, +surteriĝis la ŝipo kun granda krakego. Oni surakvigis la +boatojn; kaj apenaŭ la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris +antaŭ niaj okuloj la ŝipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis +sur la maro. Sed niaj ĉagrenoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉiam pli +terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la +boaton. Mian maljunan serviston mi forte ĉirkaŭprenis, kaj nun +ni ĵure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine +revenis la tago. Sed ĉe la unua apero de l' matena ruĝo kaptis +la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi +revidis iun el miaj kunŝipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' +falego. Revekiĝinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela +servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj +suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis +videbla nia ŝipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al +kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimiĝinte, mi rekonis ĝin +kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte +timigis la ŝipestron. Al mi inspiris tiu ŝipo strangan +teruron. Teruris min la tiel timege efektiviĝinta diro de l' +ŝipestro; teruris min ankaŭ la dezertega aspekto de l' ŝipo, +sur kiu neniu montriĝis, indiferente kiom ajn ni alproksimiĝis, +kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni ĝi estis la sola savrimedo; +tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian +vivon. + +De la antaŭa parto de l' ŝipo pendis longa ŝnurego, al kiu ni +remis mane kaj piede, celante ĝin kapti. Fine ni sukcesis tion +fari. Mi eligis laŭtan krion, sed seninterrompe daŭris sur la +ŝipo la silento. Nun ni suprenrampis per la ŝnurego, mi, la +pli juna, antaŭe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al +mia rigardo, kiam mi ekpaŝis sur la ferdekon! Sango ruĝigis la +plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kuŝis +ĉirkaŭe. Ĉe la meza masto staris homo, riĉe vestita, kun +sabro en la mano; sed lia vizaĝo estis pala kaj distordita, kaj +tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto: +ankaŭ li estis senviva. Teruro malakcelis miajn paŝojn; +apenaŭ mi kuraĝis spiri. Nun suprenvenis ankaŭ mia kunulo. +Tiun ĉi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur +kiu vidiĝis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. +Fine, dirinte preĝon al la Profeto, ni kuraĝis iri antaŭen. +Ĉe ĉiu paŝo ni rigardis ĉirkaŭen pro timo, ke io nova ne sin +montru, io eĉ pli terurega. Sed ĉio restis neŝanĝita. Longe +kaj larĝe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni +eĉ ne kuraĝis laŭte paroli timante, ke la senviva, alpikita al +la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aŭ ke +iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis +ŝtuparon, kondukantan en la ŝipan internon. Tie ni nevole +ekhaltis kaj rigardis unu la alian, ĉar neniu el ni kuraĝis +esprimi siajn pensojn. + +"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "teruraĵo okazis ĉi +tie. Tamen, eĉ se, tie malsupre, la ŝipo estas plena de +mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondiĉe, ol resti +pli longe kun tiuj senvivuloj." + +Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuraĝiĝinte, ni iris, +time-scivolaj, malsupren. Sed ankaŭ ĉi tie regis tomba silento +kaj sole niaj paŝoj faris eĥon sur la ŝtuparo. Ni staris ĉe +la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi +aŭskultis: nenio aŭdebla! Mi malfermis. La ĉambro prezentis +ĥaosan aspekton. Vestaĵoj, armiloj kaj alia ilaro +ĉirkaŭkuŝis intermiksite. Nenio en ordo. La ŝipanaro, aŭ +almenaŭ ĝia estro, kredeble estis ĵus drinkinta, ĉar ĉio +ankoraŭ kuŝis ĉirkaŭe. Ni iris antaŭen de ĉambro al +ĉambro, de apartamento al apartamento. Ĉie ni trovis luksajn +provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Ĝojegigis +min supermezure ĉi tiu vidaĵo, ĉar konsiderante, ke estas +neniu sur la ŝipo, mi opiniis min rajtigita, ĉion ĉi proprigi +al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni verŝajne estas +ankoraŭ tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi +solaj kaj sen homa kunhelpo. + +Ni refreŝigis nin per la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni +trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la +ferdekon. Sed ĉi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de +la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, +ilin ĵeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni +trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaŭ enradikitaj, +ili kuŝis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la +tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni ĉiuj iloj. +Neeble estis ankaŭ, disigi de lia masto la kapitanon; el lia +mano rigida ni eĉ ne povis fortiregi lian sabron. En malĝoja +meditado pri nia situacio ni pasigis ĉi tiun tagon. Je la +noktiĝo mi permesis al Ibrahimo kuŝiĝi por dormi: mi mem volis +resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam +leviĝis la luno, kaj mi kalkulis laŭ la steloj, ke estas la +dekunua horo, ekregis min tiel nekontraŭstarebla dormemo, ke, +kontraŭvole, mi kuŝiĝis malantaŭ barelo, kiu staris sur la +ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, ĉar mi bone +aŭdis la maron frapadi la flankon de l' ŝipo kaj la velojn +knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis aŭdi voĉojn +kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis leviĝi, por rigardi +tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn +membrojn; mi eĉ ne povis malfermi la okulojn. La voĉoj +fariĝis ĉiam pli klaraj; ŝajnis al mi, kvazaŭ gaja ŝipanaro +kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis aŭdi +la fortan voĉon de iu ordonanta; mi ankaŭ klare aŭdis, kiel +ŝnuregoj kaj veloj supren-malsuprentiriĝas. Sed iom post iom +mi senkonsciiĝis kaj pliprofundiĝis en dormo, en kiu mi kredis +aŭdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekiĝis, kiam la suno +jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizaĝon. Mirigita, mi +ĉirkaŭrigardis. Ventego, ŝipo, mortintoj, -- ĉio, kion mi +aŭdis dum la nokto, ŝajnis al mi kvazaŭ sonĝo; sed kiam mi +suprenrigardis, mi ĉion trovis kiel hieraŭ. Senmove kuŝis la +mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. +Ridante pri mia sonĝo, mi leviĝis, por serĉi mian maljunan +serviston. Tiu ĉi sidis en la kajuto kaj profunde meditis. + +"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus +kuŝi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraŭ unu +nokton en tiu ĉi ensorĉita ŝipo." + +Mi demandis lin pri la kaŭzo de lia maltrankvileco, kaj li +respondis: + +"Post kelkhora dormado mi vekiĝis kaj ekaŭdis, kiel oni +kuradas tien kaj ĉi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke +estas vi; sed estis almenaŭ dudek, kiuj tie ĉirkaŭkuradis; mi +aŭdis ankaŭ vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la +ŝtuparon pezaj paŝoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur +de tempo al tempo mi rekonsciiĝis, kaj tiam mi vidis tiun saman +homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante +kaj trinkante ĉe tiu ĉi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu +kuŝas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante +ĉe lia flanko." + +Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne +bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi +ankaŭ ja estis bone aŭdinta la mortintojn. Ŝipveturi en tia +societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo +profundiĝis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine. +Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia +avo, sperta kaj multvojaĝinta homo; ĝi povus efiki kontraŭ +ĉiuspecaj fantomoj kaj sorĉaĵoj. Li certigis ankaŭ, ke tiu +dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile +malhelpebla, se ni senlace ripetos preĝsentencojn el la Korano. +La propono de l' maljunulo tre plaĉis al mi. Maltrankvilanime +ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis ĉambreto, en kiun +ni decidis retiriĝi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, +sufiĉe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. +Poste ni firmfermis laŭ eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo +surskribis en ĉiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion +farinte, ni atendis la teruraĵojn de l' nokto. + +Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi +forte ekdormemiĝis. Mia kunulo tial konsilis al mi preĝdiri +kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontraŭefikis. Subite +fariĝis supre granda movado. Knaris la ŝnuregoj; piedaj paŝoj +sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj voĉoj estis klare aŭdeblaj. +Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni +ekaŭdis iun malsuprenveni la ŝtuparon de l' kajuto. Tion +aŭdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun +lernigis al li lia avo kontraŭ fantomoj kaj sorĉaĵoj: + + "Ĉu vi el aero venis, + Aŭ en tomb' malluma dormis, + Aŭ vin mara fundo tenis, + Aŭ infera fajr' vin formis,-- + Granda Allaho ordonas al vi: + Ĉiuj fantomoj obeas al li." + +Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je ĉi tiu sentenco, kaj +stariĝis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo +malfermegiĝis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis +najlitan al la masto. La najlo ankoraŭ traestis lian cerbon, +sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli +riĉe vestita, kiun mi ankaŭ vidis supre kuŝantan. La +kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizaĝon, +grandan nigran barbon, kaj sovaĝe ruliĝantajn okulojn, per kiuj +li ĉirkaŭrigardis la tutan ĉambron. Dum li preteriris nian +pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, ŝajnis tute +ne rigardi al la kaŝanta nin pordo. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la +tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj laŭte, preskaŭ +kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli +laŭtiĝis kaj koleriĝis; fine ekfrapis la kapitano la tablon +per pugnigita mano, ektremigante la tutan ĉambron. Sovaĝe +ridante, la alia salte leviĝis kaj faris signon al la kapitano, +ke li sekvu lin. Tiu ĉi sin levis, eltiregis sian sabron el la +ingo, kaj ambaŭ forlasis la ĉambron. Ni spiris pli libere, +kiam ili estis for; sed nia timo ankoraŭ neniel finiĝis. Sur +la ferdeko fariĝis ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis rapida +kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: +armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke malleviĝas sur nin eĉ +la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento! +Post multe da horoj, kuraĝinte resupreniri, ni trovis ĉion en +antaŭa stato; alie ol antaŭe kuŝis eĉ ne unu; ĉiuj estis +rigidaj kiel ligno. + +Ni tiel pasigis sur la ŝipo multe da tagoj. Ĝi veturadis ĉiam +orienten, kie, laŭ mia kalkulo, sendube kuŝis la tero. Sed, +eĉ se ĝi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte ĝi +ŝajnis ĉiam veturi returnen; ĉar, kiam la suno leviĝis, ni +ĉiufoje retroviĝis sur la sama loko. Ĉi tion ni ne povis +klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj ĉiunokte +veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis +antaŭnoktiĝe ĉiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni +jam antaŭe provis ĉe la pordo en la kajuto: ni skribis sur +pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, +kaj ĉirkaŭligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime +ni atendis en nia ĉambreto la sekvon. Ĉi tiun fojon la +fantomoj ŝajnis eĉ pli terure furiozi, ol antaŭe; sed jen, la +sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin +lasis. Ni streĉis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni +bezonis, por peleti la ŝipon antaŭen; kaj tiamaniere ni +transiris en kvin tagoj spacon sufiĉe grandan. + +Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, +la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia +mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta ĝin nokto ni +veturadis laŭlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni +kredis ekvidi urbon, nemalproksime kuŝantan. Kun granda peno ni +ĵetis ankron, kiu tuj enfundiĝis; poste, surakviginte +malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per ĉiuj +fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis +tie en la maron, ni surbordiĝis. Ĉe la urba pordego ni +informiĝis pri la nomo de la urbo kaj sciiĝis, ke ĝi estas +Hinda urbo, kuŝanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi +intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie +ni refreŝigis nin post nia aventurplena vojaĝo. Mi ankaŭ +serĉis tie saĝan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, +ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorĉarto. Li +kondukis min en malmulteuzatan flankstraton ĝis senpretenda +domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke +mi demandu pri Mulej. + +En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo +kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, +ke mi serĉas la saĝan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio +estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la +mortintoj, kaj kion ekaranĝi por forigi ilin el la ŝipo. Li +respondis, ke la ŝipanaro estas verŝajne, pro iu krimo, +sorĉetenita surmare; la sorĉo, diris li, kredeble +malefektiviĝos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur +fariĝi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kuŝas. Al mi, +li kredis, apartenas ĉiarajte la ŝipo, kune kun ĝia tuta +ŝarĝo, tial ke mi kvazaŭ ĝin trovis; tamen mi nepre +prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo +malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos +min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi riĉe rekompencos +lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per +segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorĉisto Mulej ne ĉesis laŭdi +nian feliĉan ideon ĉirkaŭvolvi la velojn per sentencoj de l' +Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo. + +Estis ankoraŭ iom frue en la tago, kiam ni alvenis la ŝipon. +Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kuŝis jam post +unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi +ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili +rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo +per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kuŝigis ilin +teren. Ni daŭrigis desegi la mortintojn, kaj jam antaŭvespere +ĉiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu surŝipe +krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la +najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi ĝin eĉ je unu +hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la +maston por transportigi lin teren. Tamen de ĉi tiu embaraso +liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi +marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte ĉi tion, la +sorĉisto elparolis super ĝi misterplenajn vortojn kaj +superŝutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama +momento tiu ĉi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj +la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni +eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el +la sklavoj. + +"Kiu kondukis min ĉi tien?" parolis li, laŭŝajne reakirinte +kelkagrade la fortojn. + +Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimiĝis. + +"Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el +longedaŭraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo +ŝipveturadas tra ĉi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita +ĉiunokte reeniri en ĝin. Sed nun fine mia kapo ektuŝis la +teron, kaj mi povas iri, repaciĝinte, al miaj prauloj." + +Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin ĉi tiu terura stato, +kaj li parolis: + +"Antaŭ kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj loĝis +en Alĝero. Sed avareco puŝis min ekipi ŝipon kaj min doni al +la marrabado. Foje, daŭriginte jam de kelka tempo ĉi tiun +fikomercon, mi enŝipigis en Zante'o derviŝon, kiu deziris +vojaĝi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malĝentilegaj homoj +kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontraŭe, mi +insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riproĉis min +pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia +manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega +pro tio, kion al mi diris derviŝo kaj kion mi eĉ al sultano ne +permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al +li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj +mian ŝipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, ĝis ni kuŝigos +teren nian kapon. La derviŝo mortis, kaj ni ĵetis lin en la +maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto +plenumiĝis liaj vortoj. Kelkaj el miaj ŝipanoj ribelis +kontraŭ mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, ĝis miaj +partianoj submetiĝis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed +ankaŭ la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaŭ mia +ŝipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaŭ +estingiĝis la lumo de la okuloj: mi ĉesis spiri kaj kredis, ke +mi mortas. Sed tio estis nur rigidiĝo, kiu tenis min +enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni +ĵetis maren la derviŝon, mi kaj ĉiuj miaj kunuloj revekiĝis. +Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aŭ +paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel +ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; +ĉar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza ĝojo ni ĉiam +veturis plenvele tra la ventego, ĉar ni esperis disfrakasiĝi +fine kontraŭ iu krutaĵo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la +maro kuŝigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi +mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj +povas vin rekompenci, prenu mian ŝipon, kiel signon de mia +dankemo." + +Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la +sama momento li ankaŭ, kiel antaŭe liaj kunuloj, disfalis en +polvon. Ĉi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la +urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian ŝipon. +Grandprofite interŝanĝinte kontraŭ aliaj la komercaĵojn, +kiujn mi havis surŝipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko +Mulej riĉajn donacojn, kaj forŝipiĝis al mia patrujo. Tamen +mi faris grandan ĉirkaŭveturadon, surbordiĝante en multaj +insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercaĵojn. La Profeto +benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron +duoble pli riĉa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj +samurbanoj miregis pro miaj riĉaĵoj kaj mia feliĉo: neeble +estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l' +fama vojaĝanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la +junaj Balsoranoj, apenaŭ atinginte sian dekokan jaron, devis +forvojaĝi en la mondon, por fari, simile al mi, sian feliĉon. +Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Ĉiukvinjare mi +vojaĝis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia +beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu +ilin en sian paradizon. + +En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antaŭen. +Post kiam la vojaĝantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, +la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el +ni la plej juna, kaj ĉiam gajhumora; sendube vi do scias por ni +iun bonan ŝercrakonton. Nu, prezentu ĝin por nia regalo, ke +ĝi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi +rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en +ĉiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi +la unuan lokon al miaj pliaĝaj kunvojaĝantoj. Sed Zaleŭkos +estas ĉiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu +al ni tion, kio malĝojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi +lian ĉagrenon, se ĉagrenon li havas; ĉar fraton ni helpas +volonte, eĉ se li estas alikredano." + +La tiel alvokata estis greka komercisto, mezaĝa, bela, forta, +sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne +mahometano), liaj kunvojaĝantoj tre amis lin; ĉar lia tuta +personeco vekis ĉe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur +unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de ĉi tiu perdo venas lia +seriozeco. + +Zaleŭkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras +min via konfido. Ĉagrenon mi havas nenian, almenaŭ nenian, de +kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, ĉar +Mulej ŝajnas riproĉeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi +ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol +aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de +mia naskiĝo ĝi mankas al mi, sed mi perdis ĝin en la plej +teruraj tagoj de mia vivo. Ĉu pro tio mi estas kulpa: ĉu ne +estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol +pravigas mia nuna situacio: volu mem juĝi, aŭdinte la historion +pri la dehakita mano." + + + + +La Historio pri la Dehakita Mano. + + +Mi naskiĝis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] +ĉe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn +ŝtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, +parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el +niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton +de sia magazeno: sed fine, ĉar mi vidigis neesperitajn de li +kapablojn, li decidis, laŭ konsilo de siaj amikoj, farigi min +kuracisto, ĉar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol +ordinaraj ĉarlatanoj, povas en Konstantinopolo riĉiĝi. + +En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili +konsentigis mian patron, lasi min forvojaĝi en lian hejman +landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj +plej bone akiri tiuspecajn sciaĵojn. Li proponis konduki min +tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu +ankaŭ jam faris vojaĝojn en sia juneco, akceptis la proponon, +kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaĝi post tri +monatoj. Mi estis elekscitita de ĝojo pro la espero vidi +fremdajn landojn, kaj apenaŭ mi povis atendi ĝis la momento de +la enŝipiĝo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretiĝis +por la vojaĝo. En la antaŭtago, mia patro kondukis min en sian +dormoĉambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, +kuŝantajn sur la tablo. Sed pli ol ĉio altiris miajn rigardojn +granda amaso da oro, ĉar neniam ankoraŭ mi vidis tian multegon, +kolektitan unuloken. Mia patro ĉirkaŭprenis min kaj diris: + +"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojaĝo. +Ĉi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis +al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi +povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos +vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi +dividis ĝin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu +estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti +sankta, netuŝebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urĝega +bezono." + +Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj ĵetiĝis al liaj okuloj, +eble pro ia antaŭsento, ĉar de post tiu tago mi neniam revidis +lin plu. + +La vojaĝo plenumiĝis sen ia malfeliĉo. Baldaŭ ni alvenis +Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan +urbon Parizon. Ĉi tie mia franka amiko luis por mi ĉambron, +kaj konsilis al mi, elspezi saĝe mian monon, kiu sumiĝis je du +mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj ĉion +ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi +parolus, se mi dirus, ke mi estis tie feliĉa, ĉar tute ne +plaĉis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis ĉe ili +nur malmulte da bonaj amikoj; tamen ĉi tiuj estis ja noblaj +junuloj. + +Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. +Dum la tuta tempo de mia foresto mi aŭdis nenion pri mia patro. +Tial, kiam prezentiĝis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj +profitis ĝin. + +Sciiĝinte, ke tre baldaŭ iros senditaro el Franklando al La +Porto, mi dungiĝis kiel ĥirurgo en la sekvantaron de l' +ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis +fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno +najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaŭ du monatoj. Tiu +pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la +ŝlosilon; kaj nun, sola kaj de ĉiuj forlasita, mi eniris en la +dezertan domon. Mi retrovis ĉion en sama stato, kiel mia patro +ĝin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. +Mi demandis pri tio la pastron, kaj ĉi tiu sin klinis kaj diris: +"Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis +sian oron." Ĉi tion mi tute ne povis, kaj ankoraŭ nun ne +povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus +atesti kontraŭ la pastro; kaj vere mi devis min juĝi feliĉa +pro tio, ke li ne konsideris ankaŭ la domon kaj la komercaĵojn +de mia patro kiel testamentaĵon. Tio estis la unua malfeliĉo, +kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. +Mia famo kuracista tute ne disvastiĝis, ĉar mi hontis ludi +rolon ĉarlatanan, kaj mankis al mi en ĉiuj okazoj la rekomendo +de mia patro, kiu estus prezentinta min al riĉuloj kaj +eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfeliĉa Zaleŭkos. +Ankaŭ la komercaĵojn de mia patro mi ne povis vendi, ĉar jam +tuj post lia morto disforiĝis lia klientaro, kaj nur iom post +iom oni akiras novan. Foje, dum mi malĝoje meditis pri mia +situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en +Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaĝadas la landon kaj +elmontras siajn vendotaĵojn sur la foirejoj de la urboj. Mi +rememoris, ke oni volonte aĉetas de ili, ĉar ili venas el +fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan +profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi +donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke +li tenu ĝin garde, kaj per la cetero mi aĉetis objektojn, kiuj +en Franklando estas maloftaj, ekzemple, ŝalojn, silkajn +ŝtofojn, kuracajn ŝmiraĵojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon +sur ŝipo, mi ekvojaĝis duafoje Franklandon. + +Apenaŭ mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, +denove ŝajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojaĝo +estis mallongedaŭra kaj feliĉa. Mi trapasis la urbojn kaj +urbetojn franklandajn, kaj ĉie mi trovis tre aĉetemajn +klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn +provizojn da vendotaĵoj, kaj de tago al tago mi fariĝis pli +riĉa. Fine, opiniante, ke mi jam sufiĉe ŝparis, por povi +riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercaĵojn kaj +foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektuŝi alian aferon, kiu +donis al mi ŝatindan profiton: mi helpis min ankaŭ per mia +kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afiŝoj, ke jen +prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da +malfeliĉuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj +enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine +al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en +ĉi tiu urbo, ne sole ĉar ĝi tre plaĉis al mi, sed ankaŭ pro +tio, ke mi volis mallaciĝi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi +luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa kroĉe), kaj +ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn ĉambrojn kun +altano.[5] Senprokraste mi ĉirkaŭportigis miajn afiŝojn, +kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaŭ mi +malfermis mian magazenon, alvenis arege la aĉetontoj; kaj +kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol +aliaj, ĉar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj. + +Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu +vesperon, antaŭ ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraŭ +unu fojon, laŭkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, +en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laŭ mia memoro, ne +estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en +ĝi ordonon, ke mi troviĝu akurate je la dekdua horo tiunokte +sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vékkio). +Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; +sed ĉar mi ne konis en Firenzo eĉ unu homan estaĵon, mi fine +diris al mi, ke eble oni volas konduki min kaŝe al iu malsanulo: +jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; +sed mi alligis antaŭzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia +patro. + +Mallonge antaŭ noktomezo mi eliris, kaj baldaŭ alvenis al +_Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj +decidis atendi, ĝis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma +nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la +ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis +la dekdua horo ĉe la preĝejoj de la urbo. Mi elrektiĝis, kaj +jen antaŭ mi staris altkreska viro, tute envolvita en ruĝan +mantelon, kies unu brustrandon li tenis antaŭvizaĝe. Komence +mi iom ektimis, ĉar tiel subite li ekstaris malantaŭ mi tie. +Sed tuj mi retrankviliĝis kaj diris: + +"Se estas vi, kiu venigis min ĉi tien, diru, per kio mi devas +vin servi?" + +La ruĝmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!" + +Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do +restis staranta kaj diris: + +"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antaŭe sciigi min, kien. Mi +petas vin ankaŭ montri al mi iom vian vizaĝon, por ke mi vidu, +ĉu vi bone intencas al mi." + +Sed la ruĝulo ŝajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne +volas, Zaleŭkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante. + +Ĉe tio, ekregis min la kolero. + +"Ĉu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin +ridinduligi de ĉiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile +en malvarma nokto?" + +Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante +ankoraŭ pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la +mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la +angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderiĝis mia +kolero; almenaŭ mi havis la mantelon, kaj ĉi tiu devis ja doni +la ŝlosilon de l' stranga aventuro. Mi ĵetis ĝin ĉirkaŭ la +ŝultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaŭ mi faris cent paŝojn, +preteriris min tuŝproksime alia persono, kiu flustris +franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiuĉinokte nenio +farebla!" Sed antaŭ ol mi povis rigardi ĉirkaŭen, jam la +persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaŭ ombron, +ŝtelirantan laŭlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne +min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ĝi +lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi +devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la +mantelon, kvazaŭ mi trovis ĝin ie; sed se mi tion farus, la +nekonato povus reprenigi ĝin triapersone, kaj mi havus nenian +klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente +la mantelon. Ĝi estis el peza genova veluro purpura, borderita +per astrakana felo kaj riĉe brodita per oro. La belega aspekto +de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi. + +Mi portis ĝin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotaĵon; +sed mi postulis por ĝi prezon tiel altan, ke mi estis certa +trovi neniun, kiu konsentos aĉeti. Mia celo estis, fikse +rigardi en la okulojn ĉiun, kiu demandos pri la prezo de la +pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; ĉar, post kiam +li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis +lian figuron. Aperis multe da aĉetemuloj, por vidi la mantelon, +kies neordinara beleco altiris ĉies rigardojn; sed neniu similis +eĉ iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de +ducent zekinoj. Mi ankaŭ rimarkis, ke ĉiu, kiun mi demandis, +ĉu vere ne troviĝas en Firenzo aliaj similaj manteloj, +respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laboraĵon tiel +valoregan kaj delikatan. + +Fine, ĉirkaŭ vesperiĝo, venis junulo, kiu ofte estis ĉe mi +kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon +da mono. Ĵetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: +"Per Dio, Zaleŭkos, mi nepre devas havi vian mantelon, eĉ se +mi pro tio ruiniĝos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis +kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, +mi havis celon, altiri sur ĝin, se eble, la rigardojn de mia +nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaĝulo, por pagi la +difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio +alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la +penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensaĵon. La +junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed ĉe la sojlo li +turnis sin kaj deprenis de la mantelo kroĉitan al ĝi +paperfolieton, kiun li ĵetis al mi, dirante: "Jen, Zaleŭkos, +io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, +indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis +tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaŭ nokte je la konata +horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi +staris kvazaŭ fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis +mian feliĉon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe +daŭris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi +ekkuris post la aĉetinto de la mantelo kaj diris al li: +"Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la +mantelon: mi tute ne povas ĝin vendi." Unuamomente li kredis, +ke mi parolas nur ŝerce; sed, konvinkiĝinte, ke mi estas tute +serioza, li koleriĝis pro mia postulo kaj nomis min malsaĝulo. +Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi deŝiregi de +li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la +junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaŭ la tribunalon. +La juĝisto, kiun multe mirigis la plendo, aljuĝis la mantelon +al mia kontraŭulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, +kvindek, okdek, eĉ cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li +recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion +efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, +miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, +ke ĉiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia +opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol +ili, ke mi faris profitan negocon. + +Senpacience mi atendis la nokton. Ĉirkaŭ la sama horo kiel +hieraŭ mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_. +Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj +alproksimiĝis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraŭ. +"Ĉu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," +respondis mi, "sed ĝi kostis al mi cent zekinojn kontante." +"Mi scias," rediris li; "rigardu ĉi tien: jen vi havas kvar +cent." Li proksimiĝis kun mi al la larĝa balustrado de l' +ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: +belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro ĝojis je +tiu vidaĵo, neniel antaŭsentante, ke tio estos ĝia lasta +feliĉo. Mi enpoŝigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli +bone la malavaran nekonaton; sed antaŭ la vizaĝo li havis +maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. +"Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi +nun postulas de mi? Sed antaŭe mi devas kondiĉi, ke ĝi ne +estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; +"mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed +por mortinto!" + +Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?" + +"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, +kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni loĝis ĉi +tie ĉe amiko de nia familio. Hieraŭ mia fratino subite mortis +de malsano, kaj la parencoj volas enterigi ŝin morgaŭ. Sed, +laŭ malnova kutimo de nia familio, ĉiuj samfamilianoj devas +kuŝi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis +fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. +Nu, al miaj parencoj mi ne domaĝas ŝian korpon, sed al mia +patro mi devas alporti almenaŭ la kapon de lia filino, por ke li +vidu ŝin ankoraŭ unu fojon." + +Ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al +mi, verdire, sufiĉagrade terura; tamen, mi ne kuraĝis ion +kontraŭdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke +mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la +mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la +demando, kial ĉio ĉi tio devas fariĝi nokte kaj tiel sekrete. +Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian +intencon kruela, malhelpus ĝin, se li provus plenumi ĝin tage; +sed se la kapo estos definitive detranĉita, ili jam ne povos +multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la +kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranĉu ĝin +propramane. + +Dume ni alvenis antaŭ grandan belegan domon. Mia akompananto +ĝin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni +preterpasis la ĉefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda +pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, +supreniris mallarĝan tordŝtuparon. Ĝi kondukis en nesufiĉe +lumigitan koridoron, el kiu ni venis en ĉambron, kiun heligis +lampeto fiksita sur la plafono. + +En ĉi tiu ĉambro estis lito, en kiu kuŝis kadavro. La +nekonato deturnis sian vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi siajn +larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi +plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la ĉambron. + +Mi elpakis miajn tranĉilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi ĉiam +havis ĉe mi, kaj proksimiĝis al la lito. Je la tuta kadavro, +estis videbla nur la kapo, sed ĉi tiu estis tiel bela, ke, +vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj +harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizaĝo estis pala; la +okuloj, fermitaj. Komence mi entranĉis la haŭton, same kiel +faras ĥirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian +plej akran tranĉilon, kaj tratranĉis, per unu bato, la gorĝon. +Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj +refermis ilin, kaj, ekĝemante profunde, ŝajnis nur en tiu +momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango +elŝprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la +malfeliĉulinon neniu alia krom mi. Ke ŝi jam ne plu vivis, +estis tute ne dubeble, ĉar, post tia vundo, nenio povus ŝin +savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu +teruraĵo. Ĉu la ruĝmantelulo trompis min? aŭ ĉu eble la +fratino estis antaŭe nur ŝajnmortinta? Ĉi tio ŝajnis al mi +la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke +malpli rapida tranĉo estus revekinta ŝin, ne mortigante; sekve +mi pretiĝis por findetranĉi la kapon. Sed ankoraŭ unu fojon +ekĝemis la mortanta, streĉetendis sin per dolorega ekmovo, kaj +mortis. Ĉe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaŭ freneza de +timo, mi elkuregis el la ĉambro. Sur la koridoro regis plena +mallumo, ĉar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne +estis videbla eĉ ia postsigno; kaj mi devis palpiri laŭlonge de +la muro, por atingi la tordŝtuparon. Fine mi trovis ĝin kaj +malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaŭ malsupre +estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi +spiris pli libere, estante denove sur la strato, ĉar en tiu domo +fariĝis al mi neelporteble terure. Antaŭenpelata de timo, mi +kuregis en mian loĝejon kaj enprofundiĝis en la kusenojn de mia +lito, por forgesi mian abomenan faraĵon. Sed dormo ne venis al +miaj okuloj, kaj nur post la tagiĝo mi iom retrankviliĝis. +Estis, laŭ mia opinio, tre neverŝajne, ke la homo, kiu +subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian +faron kiel krimon), denuncos min antaŭ tribunalo. Tial mi tuj +decidis reiri en mian magazenon, daŭrigi mian komercadon kaj +fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova +cirkonstanco, kiun mi antaŭe ne rimarkis, pliigis nun mian +maltrankvilecon. Mia ĉapo kaj mia zono, ja ankaŭ miaj +tranĉiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, ĉu mi forgese lasis +ilin en la ĉambro de l' mortigita, aŭ perdis poste dum mia +forkuro. Pli kredebla ŝajnis al mi, bedaŭrinde, la unua +konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton! + +Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaŭ poste venis +al mi mia najbaro, kiel li ĉiumatene kutimis fari, ĉar li estis +homo tre babilema. + +"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu +okazis en la lasta nokto?" + +Mi ŝajnigis scii nenion. + +"Kiel! ĉu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, +ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' +gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraŭ mi +vidis ŝin, ankoraŭ tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune +kun ŝia fianĉo; ĉar hodiaŭ ili volis edziĝi." + +Ĉiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaŭ pikego en la koron. +Kaj ofte ripetiĝis mia turmentego, ĉar ĉiu mia kliento +rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis +diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem. + +Ĉirkaŭ tagmezo venis en mian magazenon juĝeja oficisto. +Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleŭkos," +parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "ĉu tiuj +ĉi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, ĉu mi ne tion +neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian +domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontraŭatesti, +mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis +min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto +ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan +konstruaĵon, kiun mi baldaŭ rekonis kiel malliberejon. Tie li +asignis al mi ĉambron, kie mi restu ĝis nova ordono. + +Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ĝi en +tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, +revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaŭ mi devis konfesi al +mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus +irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, +oni elkondukis min el mia ĉambro, kelkajn ŝtuparojn malsupren, +en grandan salonon. Tie, ĉirkaŭ longa nigrekovrita tablo, +sidis dek du viroj, plejparte grandaĝuloj. Ĉe la flankoj de l' +salono etendiĝis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de +Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase +la rigardantoj. Kiam mi stariĝis antaŭ la nigra tablo, +leviĝis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. +Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne +povas juĝi la nunan aferon: tiun ĉi fojon li do cedas sian +lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano +estis grandaĝulo almenaŭ naŭdekjara. Li tenis sin +antaŭenkliniĝe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn +tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraŭ liaj okuloj, kaj lia +voĉo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, ĉu mi +volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore aŭskulti min, +kaj rakontis sentime kaj klarvoĉe, kion mi faris kaj kion mi +sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen +paliĝis, jen ruĝiĝis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi +kolerege: "Kiel, abomenulo! ĉu al senkulpulo vi volas imputi +krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano +faris al li riproĉon pro lia interrompo, ĉar sian rajton li +libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis +pro avareco, ĉar, laŭ lia propra diro, oni ja nenion forrabis +al lia mortigita filino. Li eĉ diris al la gubernatoro, ke li +devas fari raporton pri la ĝistiama vivo de sia filino, ĉar nur +tiamaniere oni povas decidi, ĉu mi diris la veron, aŭ ne. Tiel +parolinte, li fermis por tiu tago la juĝan kunsidon, por +elĉerpi konsilon, diris li, el la paperaĵoj de l' mortinta, +kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en +mian malliberejon, kie mi pasigis malĝojan tagon, turmentata de +la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita +sinjorino kaj la ruĝmantelulo. + +Plena de espero, mi revenis, la morgaŭan tagon, en la juĝejon. +Sur la tablo vidiĝis aro da leteroj. La maljuna senatano +demandis min, ĉu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente +kaj konvinkiĝis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaŭ +biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, +sed oni ŝajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi +sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, ĉar la subskribo de +la leteroj estas nedisputeble Z., la ĉeflitero de mia nomo. +Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraŭ la mortintino kaj +avertojn, ke ŝi ne plenumu la projektitan edziniĝon. Ŝajnis, +ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; ĉar +en tiu tago oni traktis min ankoraŭ pli malkonfideme kaj severe. +Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperaĵoj, kiuj sendube +troviĝas en mia ĉambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serĉis +ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaŭ la fino de tiu juĝtago, mi +perdis ĉiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis +enkondukita en la salonon, oni laŭtlegis al mi la verdikton, ke +mi estas pruve kulpigita pri laŭintenca mortigo kaj kondamnita +al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita +de ĉiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia +hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta aĝo, sub la +ekzekutista hakilo! + +En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi +sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege +direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermiĝis +la pordo de mia karcero kaj enpaŝis viro, kiu, nenion dirante, +min longatempe observis. "Ĉu en ĉi tia situacio mi retrovas +vin, Zaleŭkos?" diris li fine. Ĉe la unua rigardo, pro la +malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia +voĉo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el +tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la +tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al +Firenzo, kie loĝas, altrespektata, lia patro; li jam sciiĝis +pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraŭ unu +fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ĝis tia grado +kulpiĝi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li ŝajnis tre +mirigita kaj petegis, ke mi ĉion diru al li, mia sola amiko, por +ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi ĵuris +al li, per plej forta ĵuro, ke mi diris la veron kaj ke premas +min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi +ne rimarkis la neverŝajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Ĉu +vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi +neniam ŝin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke ĉirkaŭvolvas +la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme +plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laŭ kiu mi jam de +longe konas Biankan kaj mortigis ŝin por min venĝi pro ŝia +edziniĝo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke ĉio ĉi tio tre +bone diraplikiĝas al la ruĝmantelulo, sed ke mi neniel povas +pruvi lian kunkulpecon. Valetio ĉirkaŭprenis min, plorante, +kaj promesis fari ĉion eblan por almenaŭ savi mian vivon. Mi +havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas +prudenta kaj leĝoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min +savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis +Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj +estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortuŝita, mi dankis +mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro +obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne +montriĝi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj +pri firenza historio similan aferon, mia puno konformiĝu al tie +eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn +librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. +Jen, laŭtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, +konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por ĉiam. Tia nun +estas, diris li, ankaŭ mia puno, kaj mi devas min pretigi por la +dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun +teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian +manon sur la blokon, kaj ĵetkovris min, elŝprucegante, mia +propra sango. + +Valetio akceptis min en sian domon, ĝis mi resaniĝis; poste li +noblanime provizis min per vojaĝa mono; ĉar ĉio, kion mi +laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la +juĝistaro. El Firenzo mi vojaĝis Sicilion, kaj de tie per la +unua ŝipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan +esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaŭe alkonfidis al +mia amiko; mi ankaŭ petis, ke li permesu al mi loĝi ĉe li; sed +kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne +volas ekloĝi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo +jam aĉetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo +ankaŭ diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaŭ. Mi tuj +iris tien kun mia amiko. Ĝoje akceptis min ĉiuj miaj konatoj. +Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie +la aĉetinto de la domo. + +Mi legis: "Zaleŭkos! du manoj estas nun pretaj senripoze +labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la +domo, kiun vi vidas ĉi tie, kune kun ĝia tuta enhavo; kaj +ĉiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuliĝos +inter la plej riĉaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, +kiu estas pli malfeliĉa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu +estas la aŭtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, +responde al mia demando, ke ĝi estis homo, kiun li prenis por +Franko: li surhavis ruĝan mantelon. Nun mi sciis sufiĉe, por +konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraŭ ĉio, ne estas tute +senigita je ĉiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis ĉion +plej bone aranĝita, -- interalie, magazenon kun komercaĵoj pli +belaj ol mi iam havis antaŭe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. +Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi +daŭrigas miajn vojaĝojn; sed tiun landon, kie mi fariĝis tiel +malfeliĉa, mi neniam revidis plu. Ĉiujare mi ricevis, de post +tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ĝojas scii, ke tiu +malfeliĉulo estas nobla homo, tamen li ne povas foraĉeti la +ĉagrenon de mia animo, ĉar ĉiam vivos en mi la terura bildo de +la mortigita Bianka. + +Zaleŭkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La +aliaj aŭskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol ĉiuj +kortuŝita ŝajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la +rakontado, li profunde ekĝemis; kaj al Mulej ŝajnis, kvazaŭ +liaj okuloj pleniĝis unufoje de larmoj. Ankoraŭ longatempe ili +priparoladis la historion. + +La fremdulo demandis: "Ĉu vi do ne malamas la nekonaton, kiu +tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al +danĝero eĉ vian vivon?" + +"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia +koro akuzadis lin antaŭ Dio, ke li alportis al mi tiun ĉi +malfeliĉon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la +kredo de miaj prapatroj, kaj tiu ĉi ordonas al mi ami miajn +malamikojn; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi." + +"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li +premis al la greko la manon. + +Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun +zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne +sin donu al ripozo, ĉar ĉi tie estas la loko, kie oni plej ofte +surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la +malproksimo aron da rajdantoj. + +Tre konsternis la komercistojn ĉi tiu sciigo; sed la fremdulo +miris pri ilia maltrankvileco, ĉar li opiniis, ke ili estas +sufiĉe bone armitaj, por ne timi araĉon da rabemaj araboj. + +"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se ĝi +estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kuŝiĝi por ripozi; +sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro +tio estas necese, ke ni tenu nin prete." + +La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Aĥmet, la +maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo +ĉiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estaĵo, ĉar jam +ofte li venke batalis sola kontraŭ kvin eĉ ses atakantoj; aliaj +opinias lin iu kuraĝa franko, kiun malfeliĉo forpelis en ĉi +tiun regionon; sed el ĉiuj pridiroj nur la jena estas +nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj ŝtelisto." + +"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la +komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla +homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus +rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone +ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento +kuraĝas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed +li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte +tion pagas, povas sendanĝere daŭrigi sian vojon, ĉar Orbasano +estas la sinjoro de la dezerto." + +Tiel interparoladis la vojaĝantoj en la tendo. La +gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis ĉirkaŭ la tendaro, +komencis maltrankviliĝi. Granda amaso da rajdantoj vidiĝis en +interspaco de duonhora vojo: ili ŝajnis alrajdi rekte al la +tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj +sciigis, ke verŝajne oni baldaŭ atakos la karavanon. La +komercistoj interkonsiliĝis, kion ili devas fari: ĉu iri +renkonte al la malamikoj, aŭ atendi la atakon. Aĥmet kaj la du +pli maljunaj komercistoj volis tion ĉi lastan; sed la flamiĝema +Mulej kaj Zaleŭkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la +fremdulon. Tiu ĉi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan +tuketon kun ruĝaj steloj, alligis ĝin al lanco kaj ordonis al +sklavo starigi ĝin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, +li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun +signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne +volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin ĉiuj, kiuj +estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis +renkonte al la rajdantoj. Ŝajnis tamen, ke tiuj ĉi jam ekvidis +la signon sur la tendo, ĉar ili subite dekliniĝis de sia +antaŭa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda ĉirkaŭiro. + +Mirigite la vojaĝantoj staris tie dum kelkaj momentoj, +rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu ĉi +staris antaŭ la tendo, tute indiferenta, kvazaŭ nenio okazis, +kaj rigardadis malproksimen tra la ebenaĵo. Fine Mulej +interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," +ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovaĝajn +rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli +alta ol ĝia vera valoro," respondis Selim Baruĥ. "Per ĉi +tiu signo mi provizis min, kiam mi forsaviĝis el mallibereco. +Kion ĝi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu +vojaĝas kun ĉi tiu signo, troviĝas sub potenca protekto." + +La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. +Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano +certe ne povus fari al ĝi longan kontraŭstaradon. + +Pli trankvilanime oni nun kuŝiĝis ripozi; kaj kiam la suno +komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla +ebenaĵo, ili ekforiris pluen. + +La morgaŭan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la +eliro el la dezerto. Kiam la vojaĝantoj denove kunvenis en la +granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris +al vi hieraŭ, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, +ke mi hodiaŭ ĝin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia +frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri +infanojn. Mi estis la plej aĝa; mia frato kaj mia fratino estis +multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de +mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj +bienoj, kondiĉe ke ĝis lia morto mi restu ĉe li. Sed ĉar li +atingis grandan aĝon, mi revenis ne pli frue ol antaŭ du jaroj +en mian hejmon, ne sciiĝinte ion pri la terura sorto, kiu +intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ĝin favorkore +bonigis." + + + + +La Savo de Fatme. + + +Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaŭ la saman +aĝon. La unua estis maksimume du jarojn pli aĝa. El la tuta +koro ili amis unu la alian, kaj en ĉio ili kunlaboradis por +malplipezigi al nia malsanema patro la ŝarĝon de lia granda +maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia +frato aranĝis feston. Li invitigis al si ĉiujn ŝiajn +kunludantinojn, prezentigis al ili en la ĝardeno de l' patro +elektitajn manĝaĵojn, kaj, ĉe la vesperiĝo, invitis ilin fari +plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste +ornamis. Fatme kaj ŝiaj amikinoj ĝoje konsentis; ĉar la +vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni ĝin rigardis +vespere de sur la maro, prezentis belegan vidaĵon. Al la +knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian +fraton veturi ĉiam pli kaj pli antaŭen en direkto al la plena +maro. Sed Mustafa konsentis iom kontraŭvole, ĉar jam antaŭ +kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo +elstaras en la maron promontoro. Ĝis tie la knabinoj volis +veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Ĉirkaŭremante +la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon +plenan de viroj armitaj. Antaŭvidante ion ne bonan, mia frato +ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. +Kaj efektive lia timo ŝajnis realiĝi: la alia barko sekvis +rapide tiun de mia frato, atingis ĝin, ĉar ĝi havis pli multe +da remistoj, kaj sin tenis ĉiam inter nia barko kaj la marbordo. +La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin danĝero, salte +leviĝis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin +retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, ĉar ili +elmetas la barkon al la danĝero esti renversita per tia tien -- +kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimiĝis la alia +boato, ili ĉiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu +ĉi renversiĝis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn +de la fremda boato; kaj ĉar oni jam de kelka tempo estis +maltrankvila pro korsaroj, tiu ĉi boato vekis suspekton; tial +debordiĝis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis +nur ĝustatempe por enŝipigi la dronantojn. En la konfuzo, la +malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis +la dronantojn, oni ne sciis certe, ĉu ĉiuj estas savitaj. Oni +reciproke proksimiĝis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino +kaj unu el ŝiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en +unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de +Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika ŝipo, kiu +ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, +forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li +ekkunsavis la knabinojn; li ankaŭ diris, ke li rimarkis, kiel +oni entrenis du el ili en la barkon. + +Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaŭ Mustafa +estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan +fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri ŝia malfeliĉo, +sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis ŝian +malfeliĉon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, +kaj tion li ankoraŭ ne kuraĝis konfesi al nia patro, ĉar ŝiaj +gepatroj estis malriĉaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia +patro estis homo severa. Kiam lia ĉagrenego iom malpliiĝis, li +venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsaĝeco nun +rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ĝojon de +miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaŭ mia +vizaĝo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol +tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberiĝos de +la malbeno de l' patro." + +Tion mia malfeliĉa frato tute ne atendis. Jam antaŭe li firme +decidis elserĉi sian fratinon kaj ŝian amikinon: por tio li nur +volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu ĉi +forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda +jam estis lia aflikto, tiu ĉi nova malfeliĉo, kiun li ja ne +meritis, plifortigis nun lian kuraĝon. Li iris al la kaptita +korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia ŝipo, kaj eksciis, ke +ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan +sklavovendadon en Balsoro. + +Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojaĝo, la kolero +de la patro ŝajnis iom kvietiĝinta, ĉar li sendis al li sakon +da oro, kiel subtenon dum la vojaĝo. La gepatrojn de Zorajde -- +tiel nomiĝis lia forrabita fianĉino -- Mustafa, plorante, +adiaŭis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojaĝon +surtere, ĉar de nia urbeto al Balsoro nenia ŝipo tiutempe +veturis. Tial li devis fari tre streĉitajn tagvojirojn, por +alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Ĉar li +havis bonan ĉevalon kaj nenian pakaĵon, li esperis atingi la +urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara +tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri +viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke +ili celas lian monon kaj lian ĉevalon plivere ol lian vivon, li +kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj +seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia ĉevalo, +kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian +bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante eĉ unu vorton. + +Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Ŝajnis, ke jam nun +plenumiĝis por la malfeliĉulo la malbeno de lia patro; ĉar +kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, +senigita je ĉiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin +liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj +akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili +deturniĝis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis +ĉirkaŭborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, +tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj +efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin ĝis dudek +tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj +belaj ĉevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de +citro kaj du belaj voĉoj de viroj. Al mia frato ŝajnis, +kvazaŭ homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus +intenci kontraŭ li ion malbonan; tial li obeis sentime la +ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, +faris al li signon, ke li desaltu de ĉevalo. Oni kondukis lin +en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaŭ kokete +ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj +tapiŝoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke riĉecon kaj +komforton; sed ĉi tie ili ŝajnis nur kuraĝaĉa rabaĵo. Sur +unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizaĝo estis +malbela, lia haŭto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto +de malica ruzo ĉirkaŭ okuloj kaj buŝo faris malameginda lian +vidiĝon. Kvankam ĉi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da +respekto, tamen Mustafa baldaŭ rimarkis, ke ne por li oni tiel +riĉe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj +kondukantoj ŝajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la +Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras ĉaseton," +respondis ĉi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel +anstataŭanto, sian lokon." -- "Ne saĝe li agis, tion +farante," rediris unu el la rabistoj, "ĉar baldaŭ oni devos +decidi, ĉu tiu ĉi hundo devas morti aŭ pagi; kaj tion scias la +Forta pli bone ol vi." + +La malgrandulo, kiu havis, laŭŝajne, deziron sin venĝi per +bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin +alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia +kontraŭulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li +komencis insulti; kaj vere, ĉiun lian malĝentilaĵon la aliaj +plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la +interinsultado. Subite malfermiĝis la pordo de l' tendo, kaj +enpaŝis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de +Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian +belegan sabron kaj lian riĉe ornamitan ponardon, neatentindaj +kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta teniĝo, kvankam +neniel timigaj, inspiris respekton. + +"Kiu ĝi estas, kiu kuraĝas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li +al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda +silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel +la afero okazis. Ĉe tio ruĝiĝis de kolero la vizaĝo de tiu, +kiun oni nomis "la Forta." "Ĉu vi kredas, ke mi iam min +lasus anstataŭiĝi de vi, Hasano?" kriis li, per terura voĉo, +al la malgrandulo. Tiu ĉi kvazaŭ kuntiriĝis pro timo, tiel ke +li ŝajnis eĉ multe pli malgranda ol antaŭe, kaj ekŝteliĝis +al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta +igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo. + +Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan +antaŭ sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen +ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La ĉefo longe +observis la kaptiton; poste li parolis: "Baŝao de Suliejka! via +propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaŭ +Orbasano." Aŭdinte tion, mia frato sin ĵetis antaŭ li genue +kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi ŝajnas, ke vi eraras; mizera +malfeliĉulo mi ja estas, sed ne tiu baŝao, kiun vi serĉas!" +Mirigis ĉi tiuj vortoj ĉiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la +sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj +ŝajnmanovroj, ĉar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin +bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en +la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, ĉu ŝi ne +rekonas en mia frato la Baŝaon de Suliejka, respondis: "Jes, +ja! Kaj mi ĵuras per la tombo de l' Profeto, ĝi estas la +baŝao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane +estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro +malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan +ponardon; sed al la vosto de mia ĉevalo mi alligos vin morgaŭ, +kiam la suno leviĝos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, +ĝis ĝi subiros malantaŭ la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis +mia malfeliĉa frato la kuraĝon. "Tio estas la malbeno de mia +kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen ĝi alpelas min al +malhonora morto; kaj ankaŭ vi estas perdita, dolĉa fratino, kaj +vi, Zorajde!" -- "Via ludaĉo nenion utilas al vi," diris unu +el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaŭ la dorso; +"eliru tuj el la tendo, ĉar la Forta ekmordas la lipojn kaj +rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraŭ unu +nokton, venu!" + +Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, +antaŭenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. +"Jen tiu baŝao, kiun ni nun venigas al vi laŭ via ordono," +diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaŭ la kusenon de la +Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis +bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn +la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli +nigra, kaj pli bruna lia vizaĝo. Ŝajnis, ke la apero de la dua +kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la ĝusta?" li +demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi +aludas la Baŝaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la +kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis +la baŝaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, +li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam ĉi tio estis +farita, li alproksimiĝis al mia frato, distranĉis ponarde liajn +ligilojn kaj faris signon, ke li sidiĝu apud li sur la kuseno. +"Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis +vin por tiu monstro, sed alskribu ĝin al stranga dispono de l' +ĉielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo +mem, kiu estas dediĉita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato +petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li daŭrigi tuj +lian vojaĝon, ĉar ĉiu prokrasto povas esti por li pereiga. La +Forta informigis sin pri liaj urĝaj aferoj; kaj post kiam +Mustafa ĉion rakontis al li, li konsilis al li pasigi ĉi tiun +nokton en lia tendo; li kaj lia ĉevalo sendube bezonas ripozon; +sed la morgaŭan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin +al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, +estis bonege regalita, kaj dormis trankvile ĝis la mateno en la +tendo de l' rabisto. + +Kiam li revekiĝis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed +antaŭ la kurteno li ekaŭdis kelkajn voĉojn kune parolantajn: +ili ŝajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la +malgranda nigrebruna vireto. Li subaŭskultis iome, kaj aŭdis, +je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la +alia, ke li mortigu la fremdulon, ĉar, se li estos liberigita, +li povos ilin ĉiujn perfidi. + +Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraŭ li, +ĉar li estis la kaŭzo de tio, ke oni traktis lin hieraŭ tiel +malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta ŝajnis pripensi. "Ne," +parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto +estas sankta; krom tio, ŝajnas al mi, ke li ne havas tian +mienon, kvazaŭ li volus nin perfidi." + +Dirinte tion, li forŝovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. +"Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan +trinkon; poste vi pretiĝu por la foriro." Li prezentis al mia +frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili +bridis la ĉevalojn, kaj kun koro multe pli kuraĝa ol ĉe sia +alveno Mustafa surĉevaliĝis. Ili baldaŭ preterrajdis la +tendaron, kaj nun ili deturniĝis en larĝan vojon, kondukantan +en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu baŝao, +kiun ili kaptis dum la ĉasado, promesis toleri, ke ili restu +sendanĝere en lia regiono; sed antaŭ kelkaj semajnoj li kaptis +unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj +turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub +spionado, kaj hodiaŭ li devas morti. Mustafa ne kuraĝis ion +kontraŭdiri, ĉar li estas feliĉa, ke li mem saviĝis kun +sendifekta haŭto. + +Ĉe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian ĉevalon, +priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por +adiaŭi, kaj parolis: "Mustafa, vi fariĝis, en stranga maniero, +gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre +prisilentu, kion vi vidis kaj aŭdis. Kvankam senkulpa, vi +elsuferis la antaŭtimon de l' morto, kaj mi ŝuldas al vi +kompenson. Prenu, kiel memoraĵon, ĉi tiun ponardon; kaj kiam +ajn vi bezonos helpon, ĝin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin +defendi. Eble ankaŭ ĉi tiu saketo utilos al vi por via +vojaĝo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis +la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraŭ unu +fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon +kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne +plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia ĉevalo, +por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia +gastiginto, ĉar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis +Allah'on pro sia saviĝo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la +noblan rabiston, li ekdaŭrigis gajakore sian vojon al Balsoro. + +Leza silentiĝis kaj demande rigardis Aĥmet'on, la maljunan +komerciston. + +"Ne, se estas tiel," diris ĉi tiu, "volonte mi plibonigas +mian juĝon pri Orbasano; ĉar vere, bele li agis kontraŭ via +frato." + +"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas, +ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, ĉar, se mi ne +eraras, ni ĉiuj deziregas aŭdi plue, kio okazis al via frato, +kaj ĉu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan +Zorajde'on." + +"Se tio vin ne enuigas, mi volonte daŭrigos la rakonton," +respondis Leza, "ĉar, efektive, la historio de mia frato estas +aventuroplena kaj miriga." + +Ĉe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis +tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj +demandis, kiam komenciĝos la sklavovendado, kiu ĉiujare +fariĝas ĉi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li +venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedaŭron pro lia +malfruiĝo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, ĉar, en la +plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege +belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de ĉiuj aĉetantoj. +Tiuj ĉi lastaj, oni diris, interbatiĝis kaj interdisŝiriĝis +en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis +venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis +ĝin pagi. Mia frato informiĝis pli detale pri la sklavinoj kaj +jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfeliĉulinoj, kiujn li +nun serĉas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin aĉetis, loĝas +je kvardek horoj de Balsoro kaj nomiĝas Tiuli-Kos, eminenta, +riĉa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis +Kapudan-baŝao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksiĝinta, por +elripozi kun siaj amasigitaj riĉaĵoj. + +Komence Mustafa volis tuj residiĝi sur sian ĉevalon, por +rapidatingi Tiulin, kiu apenaŭ povis esti antaŭiĝinta eĉ je +unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas +sukcesi kontraŭ tiu potenca vojaĝanto, nek rekapti de li lian +akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaŭ li trovis +ĝin. Lia maldistingiĝo je la Baŝao de Suliejka, -- konfuzo, +kiu siatempe minacis fariĝi por li tiel danĝera, -- venigis al +li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj +tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfeliĉajn +knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj ĉevaloj, -- por +tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem +kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la +kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu +kastelo. Ĝi kuŝis sur bela ebenaĵo. De ĉiuj flankoj +ĉirkaŭfermis ĝin altaj muroj, kiujn la konstruaĵoj nur tre +malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj +siajn harojn kaj sian barbon kaj ŝmiris sian vizaĝon per la +suko de iu kreskaĵo, kiu donis al ĝi ĝuste tiun saman brunetan +koloron, kiun havis la vizaĝo de l' Baŝao. Poste li sendis en +la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo +de l' Baŝao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaŭ revenis la +servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido +la ĉevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. +Tie ili helpis lin deĉevaliĝi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur +larĝa marmora ŝtuparo supren al Tiuli. + +Tiu ĉi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun +respekto kaj ordonis meti antaŭ li la plej bonan, kiun povis +prepari lia kuiristo. Post la manĝo Mustafa iom post iom igis +la paroladon ektuŝi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laŭdis ilian +belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas ĉiam tiel +malĝojaj; tamen li kredis, ke tio baldaŭ forpasos. Tre +ĝojigite pro ĉi tiu akcepto mia frato kuŝiĝis ripozi kun plej +belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam +revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. +Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas, +ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de +Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian +buŝaĉon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la +brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere +maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe. "Kion vi volas +apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego. +"Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone +divenis, kial vi venis ĉi tien. Vian estimindan vizaĝon mi +ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per +mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min +trompus. Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon." + +"Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis," rediris al li +Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. -- +"Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Ĉar +mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi +forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia +malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel +edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri. Se vi +ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom +pri la nova Baŝao." + +Mustafa freneziĝis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, +ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo +kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian +projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto +li do elĵetiĝis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube +antaŭvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ĝi +estingiĝis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por +helpo. + +Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li +devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran +saviĝon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, ĉu li ne povas +tie trasalti. Ĝis la tero estis priatentinda profundo kaj +kontraŭflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum +li staris meditante ĉe la fenestro, subite li ekaŭdis multajn +voĉojn, proksimiĝantajn al lia ĉambro. Ili jam atingis la +pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn +vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, +sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj +releviĝis kaj kuris al la muro, kiu ĉirkaŭis la korton, ĝin +suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaŭ sin +trovis sur libera kamparo. Li daŭrigis kuri, ĝis li alvenis +malgrandan arbaron, kie li ĵetis sin teren, ellacigita. Tie li +pripensis, kion li devas fari. Siajn ĉevalojn kaj servistojn li +devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li +portis en sia zono. Baldaŭ montris al li lia elpensema kapo +alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, ĝis li alvenis +vilaĝon, kie por malalta prezo li aĉetis ĉevalon, kiu baldaŭ +lin portis en urbon. Tie li informiĝis pri kuracisto, kaj oni +rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun ĉi, pere de kelke +da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu +kaŭzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. +Akirinte tiun rimedon, li aĉetis longan artefaritan barbon, +nigran talaron kaj ĉiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke +li povis bone prezenti vojaĝantan kuraciston, surŝarĝis siajn +posedaĵojn sur azenon kaj ekvojaĝis returne en la kastelon de +Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiuĉifoje oni lin ne +rekonos, ĉar la barbo lin aliformigis ĝis tia grado, ke li ja +apenaŭ rekonis sin mem. Alveninte ĉe Tiuli, li anoncigis sin +kiel la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel +okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna +malsaĝulo, ke tiu ĉi tuj invitis lin manĝi. Ŝakamankabudibaba +aperis antaŭ Tiuli; kaj apenaŭ ili interparoladis unu plenan +horon, la maljunulo decidis submeti ĉiujn siajn sklavinojn al la +kuracado de l' saĝa medicinisto. Tiu ĉi apenaŭ povis kaŝi +sian ĝojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun +frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. +Ili venis en ĉambron bele ornamitan, sed en ĝi troviĝis neniu. +"Kara doktoro Ŝambaba, aŭ kiel ajn vi estas nomata," parolis +Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo +eletendos sian brakon ĉiu mia sklavino, kaj tiam vi povos +ekzameni, ĉu la pulso estas malsana aŭ ne." Mustafa vane +petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la +knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel ĉiu el +ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan +paperaĵon kaj per laŭta voĉo eknomis unuope siajn sklavinojn. +Ĉe ĉiu alvoko eletendiĝis tra la muro unu mano, kaj la +kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis voĉe legitaj ses +nomoj, kaj ĉiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, +kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eliĝis +tra la muro. Tremante de ĝojo, Mustafa ekkaptis ĝin kaj, kun +serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre +maltrankviliĝis kaj ordonis al sia saĝa Ŝakamankabudibaba, +rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la ĉambro kaj +skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio +necese estas, ke vi decidiĝu preni medikamenton, kiu faros vin +dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al +vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke ĉi tiu +trinkaĵo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi +akceptas mian proponon." + +Baldaŭ li revenis en la ĉambron, kie Tiuli atendis lin. Li +kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraŭ unufoje la +pulson de l' malsana Fatme kaj ŝovis samtempe la papereton sub +ŝian braceleton; la trinketon li transdonis al ŝi tra la +aperturo en la muro. Tiuli ŝajnis tre maltrankvila pro Fatme +kaj prokrastis ĝis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj +sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la ĉambron, li parolis +per malĝoja tono: "Ŝadibaba, diru malkaŝe, kion vi pensas pri +la malsano de Fatme?" Ŝakamankabudibaba respondis kun profunda +ekĝemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Ŝi +havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos ŝia finiĝo." Ĉe +tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita +medicinista hundo? Ĉu ŝi, pro kiu mi elpagis du mil +ormonerojn, devos mortaĉi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne +sukcesos ŝin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato +ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli +esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra +sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis. +"Uzu vian tutan arton, Ŝakamdababelda, aŭ kiel ajn vi vin +skribas; mi pagos al vi ĉion, kion vi postulos," kriis +Tiuli-Kos, preskaŭ plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro. +"Mi donos al ŝi sukaĵeton, kiu liberigos ŝin de ĉia +premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al ŝi +sukaĵeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero, +Mustafa foriris serĉi sian dormigilon; kaj doninte ĝin al la +nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li +iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraŭ serĉi apud la lago +iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la +pordego. Apud la lago, kiu kuŝis ne malproksime de la kastelo, +li demetis siajn falsajn vestojn kaj ĵetis en la akvon, ke ili +gaje naĝis ĉirkaŭe; sin mem li kaŝis en la arbetaĵaro, +atendis tie la nokton, kaj poste enŝteliĝis en la tombejon apud +la kastelo de Tiuli. + +Mustafa forestis eble apenaŭ unu horon el la kastelo, kiam oni +alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortiĝas. +Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston, +sed baldaŭ revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la +malfeliĉa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi +lian nigran talaron naĝantan en la lago; tie kaj ĉi tie +elrigardetas ankaŭ el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne +esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon, +elŝiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantaŭen, kontraŭ la +muron. Sed ĉio ĉi tio utilis nenion, ĉar Fatme baldaŭ +ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj. +Sciiĝinte pri ŝia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru +ĉerkon, ĉar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la +kadavron li lasis forigi en la maŭzojeon. La portistoj alportis +tien la ĉerkon, rapide metis ĝin teren kaj forkuris, ĉar ili +ekaŭdis el inter la aliaj ĉerkoj ve-kriadon kaj ĝemegojn. + +Mustafa, kiu kaŝis sin malantaŭ la ĉerkoj kaj de tie +forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kaŝejo kaj +eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste, +ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li +levis la kovrilon de la ĉerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis +lin, kiam sin montris al li, ĉe la lumo de la lampo, trajtoj +tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia +kuŝis en la ĉerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin +post ĉi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian +koleron. Li malŝtopis sian boteleton kaj verŝetis al ŝi la +medikamenton inter la lipojn. Ŝi ekspiris, ekmalfermis la +okulojn kaj ŝajnis longe pripensi, kie ŝi estas. Fine ŝi +rememoris, kio okazis; sin levis el la ĉerko; kaj sin ĵetis al +la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora +estaĵo," ŝi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura +mallibereco!" Mustafa interrompis ŝiajn dankesprimojn per la +demando, kiel fariĝis, ke ŝi kaj ne Fatme, lia fratino, estas +savita. Ŝi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas +mian saviĝon, kiu ĝis nun estis al mi neklarigebla," ŝi +respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj +al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkaĵon." Mia +frato petegis la savitan knabinon, ke ŝi donu al li sciigojn pri +lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaŭ sin trovas +en la kastelo, sed jam ricevis, laŭ la kutimo de Tiuli, aliajn +nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal. + +Vidante, ke mia frato tiagrade malĝojas pro ĉi tiu malsukceso, +Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuraĝigi kaj promesis +sciigi al li rimedon, por liberigi spite ĉio ambaŭ knabinojn. +Revigligita de ĉi tiu penso, Mustafa elĉerpis novan esperon; li +petis ŝin nomi tiun rimedon, kaj ŝi parolis: "Mi ja estas nur +de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi +pripensis saviĝon, sed por mi sola ĝi estis tro malfacila. Sur +la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu +elĵetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaŭ rimarkis. Mi +memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton, +kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo +ekscii, ĉu ankaŭ ĉi tiu puto estas same konstruita, mi laŭdis +unu tagon en ĉeesto de Tiuli ĝian belecon kaj demandis pri ĝia +arĥitekturisto. 'Mi mem konstruis ĝin,' li respondis, 'kaj +tio, kion vi vidas ĉi tie, estas la malplej rimarkinda; ĉar la +akvo alvenas el rivereto je almenaŭ mil paŝoj de tie ĉi kaj +trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaŭ la alton de +homo; kaj de ĉio ĉi tio mi mem faris la planon.' Aŭdinte +tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro, +por povi ellevi unu el la ŝtonegoj el la flanko de l' puto; tiam +mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun +la kondukilegon; vi povos penetri tra ĝi nokte en la kastelon +kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaŭ du virojn vi devos havi +kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la +serajlon." + +Tiel ŝi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis +liaj esperoj, denove rekuraĝiĝis kaj esperis, kun helpo de +Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al ŝi, ke +li poste prizorgos ŝian forvenon en ŝian hejmon, se ŝi lin +helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn +ankoraŭ jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn +helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj +pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi, +kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la +tombejon, por iri serĉi la rabiston. + +En la sama urbo, en kiu li sin ŝanĝis en kuraciston, li aĉetis +per sia lasta mono ĉevalon kaj dungigis Fatme'on al malriĉa +virino, kiu loĝis en la antaŭurbo. Li mem rapidis al la +montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis +tien post tri tagoj. Baldaŭ li retrovis la tendaron kaj aperis +neatendite antaŭ Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li +rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, ĉe kio, de tempo al +tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam +li image prezentis al si la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Sed +pri la perfido de la malgrandulo li tre koleriĝis, kaj ĵuris, +ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia +frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li +antaŭe refortiĝos post la vojaĝo. Mustafa tial denove restis +dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenruĝo +ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuraĝajn +virojn, provizitajn per bonaj ĉevaloj kaj armiloj. Ili rajdis +rapide antaŭen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie +Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun ŝi, ili +rajdis pluen de tiu urbeto ĝis la malgranda arbaro, de kie oni +povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kuŝantan. Tie +ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam fariĝis mallume, ili +tuj alŝteliĝis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis +la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaŭ ili ĉi tiun +trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun +la ĉevaloj kaj ekmalleviĝis en la kondukilegon; sed antaŭ ol +ili eniris, Fatme ankoraŭ unufoje ĉion precize ripetis al ili, +nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l' +kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj; +en la ĉambro malantaŭ la sesa pordo, se oni kalkulas de la +dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj +sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa, +Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja +enakviĝis ĝis la zono; tamen ili energie trapuŝis sin +antaŭen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj +enŝovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la +kunigitaj fortoj de la kvar homoj ĝi ne povis longe +kontraŭstari; ili baldaŭ enrompis truegon, sufiĉe grandan, por +ke oni povu facile traŝoviĝi. Orbasano eniris la unuan kaj +posthelpis la aliajn. Kiam ĉiuj sin trovis sur la korto, ili +esploris la kontraŭan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam +priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu +pordo ĝi estas, ĉar, kalkulante de la dekstra turo al la +maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, ĉu +Fatme ĉi tiun preterforgesis aŭ kunkalkulis. Sed ne longe +pripensis Orbasano: "Ĉiun pordon malfermos al mi mia bona +glavo," li ekkriis; li proksimiĝis al la sesa pordo, kaj la +aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn +sklavojn, kuŝantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj +retiriĝontaj senbrue, ĉar ili vidis, ke ili maltrafis la +ĝustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone +konata voĉo, ekkriis por helpo. Ĝi estis la malgrandulo el la +tendaro de Orbasano. Sed antaŭ ol la nigruloj plene konsciis, +kio okazas, jen ĵetiĝis Orbasano al la malgrandulo, disŝiris +je du pecoj lian zonon, fermŝtopis al li la buŝon kaj kunligis +la manojn malantaŭ la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj, +el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du +aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj +ponardon kontraŭ la brusto, oni demandis ilin, kie estas +Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda +ĉambro. Mustafa kuregis en la ĉambron kaj trovis tie Fatme'on +kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj +kolektis siajn ornamaĵojn kaj vestaĵojn kaj sekvis Mustafan. +Dume proponis la du rabistoj, ke oni ĉion forrabu, kion oni +povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam +diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por ŝteli +oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en +la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaŭ. +Sed, kune kun alia rabisto, li antaŭe kaptis la malgrandulon kaj +elkondukis sur la korton; tie ili ligis ĉirkaŭ lia kolo silkan +ŝnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin +ĉe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de +la mizerulo, ili ankaŭ siavice malsupreniris en la +akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaŭ +knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu ĉi instigis ilin +forkuri kiel eble plej rapide, ĉar estas tre kredeble, ke +Tiuli-Kos ilin persekutigos en ĉiujn direktojn. La sekvintan +tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortuŝitaj, disiĝis de +Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita +sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie enŝipiĝi al sia +hejmo. + +Post mallonga agrabla vojaĝo alvenis hejmen la miaj. Preskaŭ +mortigis mian maljunan patron la ĝojo de la revido; en la tago +sekvinta ilian alvenon li aranĝis grandan feston, en kiu +partoprenis la tuta urbo. Antaŭ granda kunvenintaro de parencoj +kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvoĉe +ili laŭdis tiel lin kiel ankaŭ la noblan rabiston. + +Kaj kiam li finis la rakonton, leviĝis mia patro kaj alkondukis +al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena voĉo, "de via +kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, ĉi tiun knabinon, kiel +batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian +patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al +vi pri frata amo, prudento kaj fervoro." + +Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj ĝoje la +vojaĝantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioriĉajn +arbojn, kies ĉarma vidaĵo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn +okulojn. En bela valo kuŝis karavanejo, kiun ili elektis kiel +noktan restadejon; kaj kvankam ĝi prezentis nur malmulte da +komforto kaj refreŝigo, tamen la tuta vojaĝantaro estis pli +gaja kaj interamikiĝema ol antaŭe, ĉar la penso, ke ili nun +elsaviĝis el la danĝeroj kaj malagrablaĵoj, kiujn okazigas +vojaĝo tra la dezerto, malfermis ĉiujn korojn kaj inklinis +ĉies spiriton al ŝercado kaj amuziĝado. Mulej, la juna gaja +komercisto, dancis dancon ridigan, ĝin akompanante per kantoj, +kiuj eĉ de la seriozema greko Zaleŭkos ellogis rideton. Sed, +ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojaĝantojn per ludo +kaj danco, li volis ankaŭ rakonti al ili la historion, kiun li +jam antaŭe promesis; kaj, iom mallaciĝinte post sia saltado, +li ekparolis laŭjene: -- + + + + +La Historio pri Malgranda Muk. + + +En Niceo, mia kara naskurbo, loĝis iam homo, kiun oni nomis +Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraŭ +memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas +la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam +mi konatiĝis kun li, li estis jam grandaĝulo; tamen li havis +nur tri aŭ kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksteraĵon +tre strangan; ĉar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata, +devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de +ordinara mortemulo. Li loĝis tute sola en granda domo: eĉ sian +kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj +li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu ĉiutagmeze +supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, ĉu li +vivas aŭ mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen +irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la +strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo +ĉirkaŭkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis +senkompataj buboj, kiuj ĝojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve, +ĉiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera +festokazo. En la difinita tago ni kolektiĝadis antaŭ lia domo, +por tie atendi, ĝis li elvenos; kaj fine, kiam malfermiĝis la +pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraŭ pli +granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per +eluzita manteleto, vasta pantalono kaj larĝa zono, ĉe kiu +pendis longa ponardo, -- tiel longa, ke oni ne sciis, ĉu Muk +alkroĉiĝas al la ponardo aŭ la ponardo al Muk, -- kiam li tiel +eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia ĝoja kriado, ni +ĵetis supren niajn ĉapojn kaj ekdancis ĉirkaŭ li kiel +frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton +kaj, per malrapidaj paŝoj, ekmarŝis tra la strato. Survoje li +trenadis iom la piedojn, ĉar li surhavis grandajn, larĝajn +pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Ni infanoj kuradis +post li, kriante senĉese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!" Ni +ankaŭ havis gajan versaĵeton, kiun ni kantis iufoje pro lia +honoro; jen ĝia teksto: + + "Muk, Muk, Malgranda Muk! + Loĝas vi en granda domo; + Estas brava eta homo; + Unu fojon en monato + Promenadas sur la strato; + Grandkapulo, turnu vin! + Kuru, Muk, kaj kaptu nin!" + +Tiamaniere ni jam ofte amuziĝis, kaj kun honto mi devas konfesi, +ke la plej forte incitadis lin mi, ĉar ofte mi ektiris lin je +lia manteleto, kaj foje mi de malantaŭe metis la piedon sur lian +grandan pantoflon, ke li falis sur la vizaĝon. Unuamomente mi +trovis tion ekstreme ridinda; sed ĉesis mia ridado, kiam mi +rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro. +Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj sufiĉe longan tempon li +tie restis. Mi kaŝis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin +reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis +je la mano kaj, multfoje kliniĝante, adiaŭis ĉe la pordo. Al +mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis +en mia kaŝejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis +multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis +antaŭ mia patro. "Mi aŭdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on," +li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la +historion de tiu ĉi Muk, ĉar mi ne dubas, ke, kiam ĝi estos de +vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaŭ kaj post la +rakonto vi devos ricevi la _kutiman_." La "kutima" estis +dudek kvin batoj, kiujn li ĉiam tre kaj tre konscience +elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon, +deŝraŭbis ĝian sukcenan buŝpecon kaj prilaboris min pli +senindulge ol iam antaŭe. Kiam la dudek kvin estis plennombre +pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri +Malgranda Muk. + +La patro de Malgranda Muk, kies ĝusta nomo estas Mukra, estis +respektata, sed malriĉa homo, ĉi tie en Niceo. Li vivis +preskaŭ tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun ĉi li +tute ne amis, ĉar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li +lasis lin pliaĝiĝi en granda senscieco. Ankoraŭ en sia +dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la +patro, homo serioza, ne ĉesis lin riproĉi, ke li, kiu jam de +longe ne plu devus porti siajn ŝuojn de infano, estas ankoraŭ +tiel naivega kaj malsprita. + +Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel +grave vundante, ke li baldaŭ poste mortis; kaj nun Malgranda Muk +sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj +parencoj, al kiuj la formortinto ŝuldis pli, ol kiom li povis +repagi, forpelis la malfeliĉuleton el la domo kaj konsilis al li +eliri en la mondon, por elserĉi sian feliĉon. Malgranda Muk +respondis, ke li jam estas preta por la vojaĝo; kaj ĉar nenion +plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis +lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro; +sekve la vestoj tute ne almezuriĝis al la filo. Sed Muk baldaŭ +elpensis rimedon: li detranĉis de la vestoj tiom da ŝtofo, por +malpli_long_igi ilin laŭbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed +pri la same necesa malpli_larĝ_igo li tute forgesis; kaj el tio +rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ povas +vidi sur li; la granda turbano, la larĝa zono, la ampleksa +pantalono, la blua manteleto, ĉio ĉi tio estas heredaĵoj de +lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraŭ. Fine, +alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj +preninte bastoneton en la manon, li trapaŝis tra la pordego de +la urbo kaj ekforiris "en la mondon." + +Ĝoje li vojiris antaŭen la tutan tagon, ĉar ĉiuokaze li ja +volis elserĉi sian feliĉon. Ĉiufoje kiam li ekvidis sur la +tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre +eklevis ĝin kaj metis en sian poŝon, kredante, ke ĝi +ŝanĝiĝos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo +la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aŭ lagon +lum-reĵetantan kvazaŭ spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena +de ĝojo, ĉar li kredis, ke li venas en ensorĉitan landon. Sed +ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli +proksimiĝis; kaj baldaŭ tro baldaŭ rememorigis lin lia laceco +kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraŭ sin trovas en +lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojaĝis, malsata kaj +malĝoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian feliĉon. Kampaj +fruktoj estis lia sola nutraĵo; la malmola tero -- lia nokta +kuŝejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto +grandan urbon. Sur ĝiaj muroj kaj turoj brilege lumis la +kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj +ŝajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimiĝu. +Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj ĝiajn +ĉirkaŭaĵojn. "Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk +trovos sian feliĉon, tie aŭ nenie"; kaj, malgraŭ sia laceco, +li eksaltis de ĝojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen +al la urbo. Sed kvankam ĝi ŝajnis tute proksima, li ne povis +ĝin atingi antaŭ la tagmezo, ĉar liaj mallongaj kruretoj +preskaŭ rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li +devis sidiĝi ripozi. Fine li alvenis antaŭ la pordegon. Li +ordigis sian manteleton, pli bele ĉirkaŭligis la turbanon, pli +larĝe alĝustigis la zonon kaj alkroĉis pli oblikve la longan +ponardon; poste li forviŝis de sur siaj ŝuoj la polvon, prenis +sian bastoneton en la manon kaj eniris kuraĝe tra la urba +pordego. + +Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermiĝis por li +eĉ unu dompordo, nenie oni vokis laŭ lia espero: "Venu, +Malgranda Muk! manĝu kaj trinku ĉe ni kaj ripozigu la etajn +piedojn!" + +Antaŭ granda bela domo li nun haltis kaj rigardis ĝin per +sopiroplenaj okuloj, kiam malfermiĝis unu el la fenestroj kaj +maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaŭ kantante: + + "Envenu, envenu, + Ni gaje festenu; + Bongusta la kaĉo; + Vi manĝos kun plaĉo; + Farita el gri', Kuirita por vi, + Najbaroj, la kaĉo atendas ĉe mi!" + +La pordo de l' domo malfermiĝis, kaj Muk vidis eniri multegon da +hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, ĉu +li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuraĝon kaj eniris +en la domon. Antaŭiris lin du katidoj, kaj ĉi tiujn li decidis +sekvi, ĉar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la +kuirejo. + +Kiam li atingis la supron de l' ŝtuparo, renkontis lin tiu sama +maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro. +Ŝi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. "Vi +ja ĉiun invitis al via kaĉo," respondis Malgranda Muk, "kaj +ĉar mi estas tiom malsata, mi do venis." La maljunulino +ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo? La tuta +urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj +kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmanĝi kun +ili." Malgranda Muk rakontis al ŝi, kiel mizera estis lia vivo +depost la morto de lia patro, kaj petis ŝian permeson fariĝi +hodiaŭ tablogasto de l' katoj. La virino, al kiu tre plaĉis la +nekaŝema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidiĝu +ĉe ŝia tablo, kaj donis al li sate da manĝaĵo kaj trinkaĵo. +Kiam li estis satiĝinta kaj refortiĝinta, ŝi longe observis +lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu ĉe mi en mia servo; +vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone." +Malgranda Muk, al kiu la kata kaĉo estis treege bongusta, +akceptis la proponon kaj tuj fariĝis servisto de Sinjorino +Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj. +Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj ĉi +bestoj Malgranda Muk devis ĉiumatene kombi la felon kaj froti +per bonodoraj oleoj; ĉiufoje kiam la mastrino eliris en la +urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmanĝi, li +devis meti antaŭ ili la pladojn; kaj ĉiunokte li kuŝigis ilin +sur silkaj kusenoj kaj ĉirkaŭvolvis per veluraj kovriloj. +Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li +devis servadi; sed tiuj ĉi postulis malpli da priatentado, ol la +katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn. +Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de +sia patro, ĉar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur +hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la +nova hejmo; ĉiam li havis plene da manĝaĵo kaj malmulte da +laboro, kaj la maljunulino ŝajnis tute kontenta pri li. Sed iom +post iom la katoj fariĝis malbonkondutaj: kiam la maljunulino +forestis el la domo, ili ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro kiel +frenezaj, disĵetadis ĉion, kio baris al ili la vojon, kaj +disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekaŭdis sian +mastrinon suprenvenantan sur la ŝtuparo, ili forrampadis sur +siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaŭ nenio okazis. +Sinjorino Ahavzi koleriĝadis, kiam ŝi vidis sian ĉambron tiel +ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri ĉio; li tiam vane asertis +sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel +senpekan, ŝi kredis pli, ol al sia servisto. + +Tre malĝoja pro tio, ke ankaŭ ĉi tie li ne trovis sian +feliĉon, Malgranda Muk decidis eksiĝi el la servo de Sinjorino +Ahavzi. Sed ĉar la sperto instruis al li, jam dum lia unua +vojaĝo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per +kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun ĉiam lia +mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de +Sinjorino Ahavzi estis ĉambro, kiu ĉiam restis ŝlosita, kaj +kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte aŭdis la +virinon ĉirkaŭbruadi malantaŭ la pordo. Multe li donus por +tio, se li povus ekscii, kion ŝi tenas tie kaŝita; kaj nun, dum +li pensis pri sia vojaĝa mono, venis al li en la kapon, ke eble +tie troviĝas kaŝitaj la trezoroj de l' virino. Sed ĉiam la +pordo restis ŝlosita, kaj estis al li neeble atingi la +trezorojn. + +Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la +hundetoj, kiun ŝi ĉiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron +Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per ĉiuspecaj amservoj, +kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaŭ por +diri, ke Muk ĝin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto, +sekvis ĝin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la +dormoĉambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaŭ malgrandan pordon, +kiun li tie neniam vidis antaŭe. La pordo estis duone +malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk ĝin sekvis. Miris kaj +ĝojis la malgrandulo, sin trovante nun en la ĉambro, kiu jam de +longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris ĝin de ĉiuj +flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj +vestaĵoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el ĉi tiuj vazoj +kaptis lian apartan atenton. Ĝi estis el kristalo, kun belaj +entranĉitaj figuraĵoj. Li eklevis ĝin kaj turnadis en ĉiuj +direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke ĝi havas kovrilon +nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj +disrompiĝis je milo da pecetoj. + +Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaŭ senviva de +teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis +forkuri, alie la maljunulino lin certe batus ĝismorte. Li do +decidis komenci senprokraste la vojaĝon, sed antaŭe li +ĉirkaŭrigardis ankoraŭ unu fojon, ĉu ne utilus al li dum lia +marŝado tiu aŭ alia havaĵo de Sinjorino Ahavzi. Subite +renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili +tute ne estis belaj; sed liaj propraj ŝuoj jam ne povis plu +vojaĝi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj ĝuste pro +sia grandeco, ĉar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio +ĉiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn ŝuojn de +infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj +surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan +bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke ĝi +tie ne havas sufiĉe por fari, li ankaŭ ĉi tion proprigis al +si, kaj forrapidis el la ĉambro. Li tuj kuris en sian propran +ĉambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan +turbanon, alkroĉis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej +rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaŭ +la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, ĝis liaj fortoj preskaŭ +finiĝis. Antaŭe neniam li kuris tiel rapide; eĉ ŝajnis al +li, kvazaŭ li ne povas ĉesi kuri, kvazaŭ nevidebla potenco +peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la +pantofloj havas ian specialecon, ĉar ili ĵetegis sin senhalte +antaŭen, lin kunfortrenante. Per ĉiuj eblaj rimedoj li penis +haltigi ilin; sed nenio helpis, ĝis fine, en terura korpremiĝo, +li kriis al si mem, kvazaŭ al ĉevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!" +Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin ĵetis, ellaciĝinta, +sur la teron. + +La pantofloj ĝojigis lin treege; ĉar nun ja fine li akiris al +si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por +trovi lian feliĉon. Sed, malgraŭ sia ĝojo, li endormiĝis pro +laceco; ĉar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun +ĉiam ĝi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis, +aperis al li en sonĝo la sama hundeto, kiu, en la domo de +Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis: +"Kara Muk, vi ankoraŭ ne bone komprenas la uzadon de viaj +pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la +kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la +bastoneto vi povas trovi trezorojn, ĉar ĉie, kie oro estas +enterigita, ĝi frapos trifoje la teron; por arĝento, dufoje." +Tiel sonĝis Malgranda Muk. Revekiĝinte, li pripensis la +mirigan sonĝon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la +pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la +kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi ĉi tiun lertaĵon trifoje +intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke +Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza +kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian. + +Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li +ne lasis sin senkuraĝigi, sed ripetis la provon, ĝis li fine +sukcesis. Kiel rado li turniĝis sur sia kalkanumo, ekdeziris +sin en la plej proksiman urbon, kaj -- ekveturis la pantofloj +supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaŭ +ol Malgranda Muk povis konscii, kio fariĝas kun li, li jam sin +trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj +sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li +iom promenis tra tiu ĉi popolamaso; sed baldaŭ li trovis ĝin +pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, ĉar +sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte +falŝanceliĝis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la +batojn de tiu aŭ alia, kun kiu kunpuŝiĝis lia elstareganta +ponardo. + +Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da +mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn +trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kuŝas subtere oro kaj +arĝento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por +sin riĉigi je kelke da groŝoj; sed por tio li ja estis tro +fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj. +Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni +mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante, +ke plej bone pagus tiajn servojn la reĝo de la urbo, li demandis +pri la vojo al la palaco. Antaŭ la pordo de l' palaco estis +gardostaranto, kiu demandis lin, kion li serĉas ĉi tie. Je lia +respondo, ke li serĉas oficon, oni kondukis lin al la estro de +la sklavoj. Al tiu ĉi lasta li sciigis sian deziron kaj petis +lin, ke li havigu al li oficon inter la reĝaj kurieroj. La +sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo ĝis la piedoj +kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaŭ la +longon eĉ de unu manstreĉo, vi volas esti reĝa kuriero? For +de ĉi tie! Kun tiaj malsaĝuloj mi ne havas tempon por +ŝerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute +serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraŭ la plej +rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege +ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam +antaŭ la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni +donu al li sufiĉe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Li mem iris al +la reĝo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia +propono. La reĝo estis gajhumora sinjoro kaj ĝojis multe, ke +la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li +ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaŭ la palaco +la necesajn aranĝojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj +komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone +regalu la hometon. La reĝo rakontis al siaj princoj kaj +princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaŭ vespere. Tiuj ĉi +rerakontis ĝin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimiĝis la +vespero, regis ĉe la kortego kaj en la urbo plej ĝoja ekscito +kaj ĉiuj, kvazaŭ torento, direktiĝis amase al la herbejo, kie +oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman +hometon. + +Kiam la reĝo kaj liaj filoj kaj filinoj sidiĝis sur la tribuno, +Malgranda Muk elpaŝis sur la herbejon kaj faris antaŭ la +geeminentuloj treege gracian riverencon. Ĝojokrioj eksonis de +ĉiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron +oni tie neniam vidis antaŭe. La korpeto kun la giganta kapo, la +manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la larĝa +zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj -- vere, +ĉio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido. +Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li +stariĝis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis +sian kontraŭulon. La sklavestro jam elektis, laŭ la deziro de +Muk mem, la plej rapidpiedan el la reĝaj kuristoj. Tiu ĉi fine +elpaŝis, stariĝis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaŭ atendis +la signalon. Nun, laŭaranĝe, eksvingis Reĝidino Amarza sian +vualon, kaj, kvazaŭ du sagoj, forpafitaj al la sama celo, +ekflugis ambaŭ vetkurantoj tra la herbejo. + +Tuj ĉe la komenco la reĝa kuristo antaŭiĝis je sufiĉe granda +interspaco, sed Muk lin sekvis ĉaskurege per siaj +pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe +staris ĉe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaŭ +glaciiĝinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj +momentoj; sed kiam unua la reĝo ekplaŭdis per la manoj, hurais +la popola amaso kaj ĉiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l' +vetkuro! Vivu Malgranda Muk!" + +Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu ĵetis sin teren +antaŭ la reĝo kaj parolis: "Plejpotenca reĝo! nur malgrandan +prezenton de mia arto mi ĵus faris; volu nun favore permesi, ke +oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." -- "Ne," respondis +al li la reĝo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima +servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi ĉiujare ricevos kiel +salajron; kaj ĉe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi +manĝos." + +Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe serĉitan +feliĉon, kaj ĝoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio, +li ĝuis la apartan favoron de la reĝo, ĉar tiu ĉi konfidadis +al li siajn plej urĝajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk +plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco. + +Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' reĝo; ili +koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja taŭgas por nenio krom +rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro. +Tial ili organizis kontraŭ li multe da konspiroj; sed ĉiuj ĉi +konspiroj malsukcesis kaŭze de l' granda konfido, kiun havis la +reĝo al sia _Sekreta Ĉef-Korpokuristo_ (ja: eĉ ĝis ĉi tiu alta +rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!). + +Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraŭ li, tute ne +volis sin venĝi; por tio li ja estis tro bonkora; kontraŭe, li +pripensis rimedojn, por fariĝi amata de siaj malamikoj kaj +necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri +kiu en sia feliĉo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn, +li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li +iom pli da inklino. Jam ofte li aŭdis, ke la patro de l' nuna +reĝo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj +enfalis en lian landon: oni ankaŭ diris, ke li en tiu tempo +mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun +Malgranda Muk kunportis ĉiam kaj ĉie sian bastoneton, +esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l' +mortinta reĝo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en +malproksiman parton de l' palaca ĝardeno, kiun li malofte +vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano +ekmoviĝas. Tri fojojn ĝi frapis la teron. Nun li eltiris sian +ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn ĉirkaŭstarantajn +kaj reenŝteliĝis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon, +kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la +mallumo, plenumi sian entreprenon. + +Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol +kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed +granda kaj peza lia fosilo; kaj ĉirkaŭ du horojn li devis +labori, por fari fosaĵon nur du-tri futojn profundan. Fine lia +fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Ĉe tio li +fosis ankoraŭ pli diligente, kaj baldaŭ li elterigis grandan +feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosaĵon, por vidi, kio +kuŝis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj +moneroj. Sed ĉar liaj malgrandaj fortoj tute ne sufiĉis por +suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian +zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaŭ sian +manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la +urnon kaj surŝarĝis sur sian dorson la plenigitan manteleton. +Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn +pantoflojn, li neniam formoviĝus de la loko, ĉar terure +premegis lin la ŝarĝo de la oro. Tamen li sukcesis atingi +nerimarkite sian ĉambron kaj kaŝis tie sian oron sub la +kusenojn de sia kanapo. + +Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis, +ke nun ja ĉio ŝanĝiĝos, kaj ke li akiros al si el inter siaj +kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj. +Sed ĝuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis +tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li +povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli saĝe li estus tiutempe +farinta, bone ŝmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun +sia manteleto plena de oro! + +La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis ĉe +la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris: +"Li estas falsmoneristo." La sklavestro Aĥmet diris: "Li +ĝin flatakiris de la reĝo." Sed Arĥaz, la reĝa kasisto, lia +morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la +kason de sia sinjoro, diris sen ĉirkaŭfrazo: "Li ja ŝtelis +ĝin." Por havi certecon pri la afero, ili nun +interkonsiliĝis; kaj la ĉeftrinkaĵoverŝisto Korĥuz aperis +unu tagon, kun mieno tre malĝoja, antaŭ la okuloj de l' reĝo. +Li tiel trudmontradis sian melankolian teniĝon, ke la reĝo +demandis lin, kio al li estas. "Ho ve!" li respondis, "mi +malĝojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." -- "Kion vi +fablas, amiko Korĥuz?" rediris al li la reĝo. "De kiam mi +plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?" La +ĉeftrinkaĵoverŝisto respondis, ke li ja superŝutas per oro la +sekretan ĉefkorpokuriston, sed al siaj malfeliĉaj fidelaj +servistoj li donas nenion. Tre mirigis la reĝon ĉi tiu sciigo. +Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj +senpene la konspirantoj vekis ĉe li la suspekton, ke Muk +forŝtelis iel la monon el la kasejo. Multe ĝojis la +ĉefkasisto, ke la afero prenis ĉi tiun turniĝon; ĉar en ĉiu +okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso. La +reĝo donis ordonon, sekrete observadi ĉiujn movojn de Malgranda +Muk, por lin kapti, se eble, ĉe plena farado. + +Ĝuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfeliĉan tagon, Malgranda +Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaŭ remalplenigis lian +kason, sin armis per sia fosilo kaj enŝteliĝis en la palacan +ĝardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da +mono. En sufiĉe granda distanco sekvis lin la spionoj, +kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la ĉefkasisto Arĥaz; +kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno +en sian manteleton, ili sin ĵetis sur lin, kunkatenis al li la +manojn kaj tuj kondukis lin antaŭ la reĝon. Kompreneble, ĉi +tiu interrompo de lia dormado jam metis lian reĝan moŝton en +tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian +malfeliĉan sekretan ĉefkorpokuriston kaj ordonis, ke la juĝa +esploro senprokraste komenciĝu. Oni jam elterigis la urnon kaj +metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, ĉe +la piedoj de la reĝo. La ĉefkasisto atestis, ke li kaj liaj +observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun ĉi +urnon kun ĝia ora enhavo enfosis en la teron. + +Ĉe tio ĉi la reĝo demandis la kulpigiton, ĉu tio estas vera, +kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda +Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la +urnon en la ĝardeno, kaj ke li tute ne volis ĝin _en_ sed nur +_el_-terigi. + +Ekridis ĉiuj alestantoj pri ĉi tiu senkulpiĝo, sed la reĝo +furioze koleriĝis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo. +"Kio, abomenulo!" ekkriis li; "ĉu ankaŭ trompmensogi vi +volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via reĝo, kiun vi +jam priŝtelis? Ĉefkasisto Arĥaz, mi ordonas al vi diri, ĉu +vi rekonas, en ĉi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia +trezorejo." + +La ĉefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la +afero: jam de kelka tempo mankas en la reĝa kaso eĉ pli multe +da oro, kaj li povas ĵure atesti, ke tio ĉi estas la sumo +ŝtelita. + +Nun la reĝo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj ĵeti en +la turon; kaj al la ĉefkasisto li transdonis la oron, por ke li +ĝin remetu en la reĝan trezorejon. Ĝojanta, ke la afero tiel +bone finiĝis, la ĉefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la +brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke +malsupre en la urno kuŝis papereto, sur kiu estis skribita: + +"La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kaŝis ĉi tie +parton de miaj trezoroj; kiu ajn ĝin trovos, sur tiun falu la +malbeno de lia reĝo, se li ne tuj transdonos ĝin al mia filo. +-- Reĝo Sadi." + +Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundiĝis en malĝoja +medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu ŝtelis +reĝajn propraĵojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la reĝo +la sekreton pri la bastoneto, ĉar li prave timis, ke oni tiam +forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble eĉ liajn +pantoflojn. Ankaŭ tiuj ĉi lastaj ne povis nun multe utili al +li, ĉar fortaj ĉenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn +li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed +kiam, la morgaŭan tagon, oni sciigis al li, ke li estas +kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi +sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis +de la reĝo privatan aŭdiencon kaj malkaŝis al li la sekreton. +En la komenco la reĝo ne volis kredi al lia konfeso; sed +Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondiĉe +ke la reĝo konsentu, ke li ne estu mortigita. La reĝo donis al +li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis +enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo ĝin +serĉi. Post malmulte da momentoj li jam ĝin trovis, ĉar klare +la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkiĝis la +reĝo, ke lia ĉefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laŭ +orientlanda kutimo, silkan ŝnuron, por ke li sufoku sin mem. +Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon, +sed ĉar al mi ŝajnis, ke vi havas ankoraŭ aliajn sekretojn, vi +do restos en ĝismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi, +kiamaniere vi kuras tiel rapide." Malgranda Muk, kiu jam +pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis ĉiun deziron al +plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kuŝas en liaj +pantofloj; tamen li ne instruis al la reĝo la sekreton pri la +trifoja turniĝo sur la kalkanumo. Nun ankaŭ la reĝo surmetis +la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li +ĉirkaŭkuregis en la ĝardeno. Ofte li provis haltigi la +pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al +si mem ĉi tiun venĝeton, lasis lin kuri kaj kuri, ĝis li falis +teren sveninta. + +Kiam li rekonsciiĝis, la reĝo terure koleris kontraŭ Malgranda +Muk, kiu lasis lin tiel kuradi ĝis plena senspireco. "Mi ja +donis al vi mian reĝan vorton," li diris, "ke vi konservos +liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru +for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi." Sed la pantoflojn +kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon. + +Tiel same malriĉa kiel iam antaŭe, Malgranda Muk forlasis la +landon, malbenante sian malsaĝon, kiu trompkredigis al li, ke li +povas ludi gravan rolon ĉe la kortego. La lando, el kiu oni lin +forpelis, estis, feliĉe, negranda; sekve, jam post ok horoj li +sin trovis ĉe la landlimo, kvankam, alkutimiĝinte al siaj karaj +pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron. + +Transpasinte la landlimon, li dekliniĝis de la kutima vojo, por +serĉi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, ĉar nun +li portis koleron kontraŭ la tuta homaro. En densa arbaro li +venis al loko, kiu al li ŝajnis tre taŭga por lia celo. +Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj; +ĝi trafluis molan herbejon, sur kiu li ĵetis sin teren, firme +decidinte, ke li jam nenion plu manĝos sed atendos ĉi tie la +morton. Profundiĝinta en malĝoja primorta medito, li fine +ekdormis; sed kiam li revekiĝis kaj ekturmentis lin lia malplena +stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io +danĝera; kaj tial li ekrigardis ĉirkaŭen, ĉu li ne povas +trovi ion manĝeblan. + +Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li ĵus +dormis. Li suprenrampis por ilin deŝiri, satmanĝis kun bona +apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi +sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al +li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika +nazego! En granda konsterniĝo li ekkaptis per la manoj siajn +orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo! + +"Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "ĉar, kiel +azeno, mi piedforbatis mian feliĉon." -- Dum kelka tempo li +ĉirkaŭvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata, +li devis ankoraŭ unu fojon alkuri al la figoj, ĉar nenion alian +li trovis tie por manĝi. Ĉe ĉi tiu dua figmanĝado venis al +li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia +granda turbano; tial, timante aspekti ankoraŭ pli ridinda, li +denove palpserĉis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj! +Li tuj kuris al la rivereto, por certiĝi pri tio, kaj vere, ĝi +estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antaŭan formon, kaj la +longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li +ekkomprenis, kiel ĉi tio fariĝis: de la unua figarbo li ricevis +la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resaniĝis. +Kun ĝojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li +ankoraŭ unu fojon rimedon por esti feliĉa. Li do deŝiris de +ĉiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj +reiris en la landon, kiun li antaŭ tiel mallonga tempo forlasis. +Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj +vestaĵoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie +loĝis la reĝo, kaj baldaŭ li tien alvenis. + +Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraŭ sufiĉe +maloftaj. Tial Malgranda Muk sidiĝis antaŭ la pordego de l' +palaco, ĉar el pasinta tempo li bone sciis, ke ĉi tie la +kuirejestro aĉetadas tiajn frandaĵojn por la reĝa tablo. Li +ankoraŭ ne longe sidis tie, kiam, trapaŝantan tra la korto, li +ekvidis la kuirejestron. Tiu ĉi esploris la komercaĵojn de l' +vendistoj, kiuj kolektiĝis ĉe la pordego de l' palaco, kaj fine +liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. "Ho! jen frandaĵo +neordinara," li diris, "kiu certe plaĉos al lia reĝa moŝto; +kiom vi postulas por la tuta korbo?" Malgranda Muk difinis +prezon moderan, kaj baldaŭ ili faris interkonsenton. La +kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj daŭrigis sian +iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide, +timante ke, kiam la malfeliĉego vidiĝos ĉe la kapoj de l' +korteganoj, oni lin serĉos kaj punos, kiel vendinton de la +figoj. + +La reĝo estis ĉe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li +laŭdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo, +kun kiu li ĉiam elektas por li la plej maloftajn frandaĵojn; +sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustaĵojn li ankoraŭ +havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj +sentencoj, kiel: "Post tag' hodiaŭa, venos tago morgaŭa," +aŭ: "Fino bona, ĉio bona," tiel ke la reĝidinoj fariĝis pli +kaj pli scivolaj, kion li ankoraŭ metos sur la tablon. Sed kiam +li alservis la belajn allogantajn figojn, eliĝis el ĉiuj buŝoj +unuvoĉa "A-a!" de admiro. "Kiel maturaj! kiel apetitaj!" +ekkriis la reĝo. "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj +meritas nian tute apartan favoron!" Tiel parolante, la reĝo, +kiu je tiaj frandaĵoj estis ĉiam tre maldonacema, disdonis +propramane la figojn. Ĉiu reĝido kaj ĉiu reĝidino ricevis +du, al la honoraj fraŭlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[8] li +donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaŭ si mem kaj komencis +gluti kun granda apetito. + +"Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite +Reĝidino Amarza. Ĉiuj, mirigitaj, rigardis al la reĝo: +grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis +malsupren antaŭ lia mentono; ankaŭ sin mem ili reciproke +rigardis kun mirego kaj teruro: ĉiuj estis pli-malpli riĉe +provizitaj per la strangaj kapornamaĵoj. + +Oni prezentu al si la konsterniĝon de la kortego! Oni tuj +sendis voki ĉiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege +kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj +restis. Oni operaciis unu el la reĝidoj, sed liaj oreloj tuj +rekreskis. + +En sia kaŝejo, en kiun li retiriĝis, Malgranda Muk baldaŭ +eksciis pri la tuta okazintaĵo; kaj nun li plene konsciis, ke +venis la tempo reokupiĝi pri la afero. Jam antaŭe, per la +mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li aĉetis vestaron, +kiu sufiĉe bone taŭgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa +barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestiĝon. Kun sako da +figoj li eniris en la palacon de l' reĝo kaj proponis, kiel +fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema; +sed kiam Malgranda Muk manĝigis figon al unu el la reĝidoj kaj +tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antaŭa +stato, ekdeziregis ĉiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere +resanigu. Dume la reĝo, nenion dirante, lin prenis je la mano +kaj kondukis en sian ĉambron. Tie li malfermis pordon +kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li +sekvu lin. "Jen estas miaj trezoroj," diris la reĝo; +"elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur +liberigos min de ĉi tiu malhonoranta malsano." Tio estis +kvazaŭ dolĉa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en +la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj +tutproksime de ili kuŝis lia vergeto. Nun li ĉirkaŭiris en la +salono, kvazaŭ li volus admiri la trezorojn de l' reĝo; sed +apenaŭ li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis +lian bastoneton, deŝiris sian falsan barbon kaj vidigis al la +miranta reĝo la bone konatan vizaĝon de l' forpelita Muk. +"Perfida reĝo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per +sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan +fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel ĉiutagan +memoraĵon pri Malgranda Muk." Eldirinte la lastajn vortojn, li +sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de +tie, kaj antaŭ ol la reĝo povis krii eĉ unu fojon por helpo, +Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li loĝas ĉi +tie en granda riĉeco, sed tute sola, ĉar li malestimas la +homojn. Lia spertoriĉa vivo faris lin granda saĝulo, kaj, +malgraŭ lia stranga eksteraĵo, li meritas vian admiron, pli ol +vian mokadon. -- + +Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri +mia malĝentila konduto kontraŭ la bona hometo, kaj mia patro +pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li +destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la +mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaŭ ni tiom lin +amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, ĝis li mortis, ni +alte respektis lin, kaj ĉiam ni kliniĝadis antaŭ li tute same +profunde, kiel antaŭ kadio kaj muftio.[9] + +La vojaĝantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en +tiu ĉi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por +la plua vojaĝo. Ankaŭ en ĉi tiun tagon ĝisdaŭris la +hieraŭa gajeco, kaj ili sin donis al ĉiuspecaj ludoj kaj +amuzaĵoj. Post komuna tagmanĝo ili alvokis la kvinan +komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian ŝuldon, kiel jam +faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia +vivo estas tro malriĉa je frapantaj okazintaĵoj, kaj tial li ne +volas paroli pri ĝi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la +fabelon pri la falsa princo. + + + + +La Fabelo pri la Falsa Princo. + + +Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu +lernoservis ĉe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri, +ke Labakano kudradis mallerte; kontraŭe, li povosciis fari +laboraĵojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante, +ke li estis mallaborema. Tamen ne ĉio estis en ordo en la kapo +de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum +tutaj horoj, tiel ke la kudrilo fariĝis brulruĝa en lia mano +kaj ekfumiĝis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis +laboraĵojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, -- kaj, +bedaŭrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en +siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizaĝo kaj +tuta teniĝo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj +kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris ĉiufoje: +"Labakano havas denove sian aristokratan vizaĝon." + +Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena preĝo +hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege +ŝparakiritan veston, elpaŝis el la moskeo, trairis per +malrapidaj fieraj paŝoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj +kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi, +Labakano," aŭ: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis +grandanime la manon aŭ, en specialaj okazoj, klinis belmaniere +la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, ŝerce: "Naskita +princo vi ja estas, Labakano," li ĝojis pro tio kaj respondis: +"Ĉu ankaŭ vi rimarkis tion?" aŭ: "Mi jam de longe tiel +pensas!" + +Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda +subtajloro Labakano, sed ĉar li estis en ceteraj rilatoj +bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn +kapricojn. Okazis ĝuste tiutempe, ke Selim, la frato de l' +sultano, haltis travojaĝe en Aleksandrio; kaj unu tagon li +sendis festveston al la majstro, por ke ĝi estu de li korektita, +kaj la majstro transdonis ĝin al Labakano, ĉar tiu ĉi faradis +la plej delikatajn laboraĵojn. Vespere, kiam la majstro kaj la +aliaj subuloj foriris, por mallaciĝi post la ŝarĝpenado de l' +tago, Labakano, puŝata de nekontraŭstarebla sopiro, reeniris en +la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe +li staris tie antaŭ la vesto, enpense admirante jen la belegan +brodaĵon, jen la briletantajn ŝanĝkolorojn de la silko kaj +veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaŭ mallibervole li surmetis +ĝin, kaj jen, ho miro! ĝi vestis lin tiel perfekte, kiel se ĝi +estus por li farita. "Ĉu mi ne estas princo tute same bona +kiel iu alia?" li demandis sin, paŝante en la ĉambro tien kaj +reen. "Ĉu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo +naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro ŝajnis samtempe +alpreni tute reĝan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito +la penson, ke li estas nekonata reĝido, kaj kiel nekonata +reĝido li nun decidis forvojaĝi en la mondon kaj tian lokon +forlasi, kie la homoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ne povas vidi, +sub la kovraĵo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon. +Ŝajnis al li, kvazaŭ la belega vesto estas al li sendita de iu +bonvola feino; li do bone sin gardis malŝati tiel multvaloran +donacon, enpoŝigis la malmultan monon, kiun li havis kontante, +kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarŝis +el la pordego de Aleksandrio. + +Dum li vojaĝadis, la nova princo elvokis ĉiuloke grandan miron, +ĉar la belega vesto kaj lia serioza, majesta teniĝo tute ne +konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian +demandon, li ĉiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la +afero havas kaŭzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin +ridinda per sia piedirademo, li aĉetis por malalta prezo +maljunan ĉevalon, kiu trafe al li konvenis, ĉar, havante +neŝanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam ĝi +embarase devigis lin prezentiĝi kiel lerta rajdisto, kio tute ne +estis lia forta flanko. + +Unu tagon, dum li vojiris malrapide antaŭen sur sia Murva, -- +tiel li nomis sian ĉevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis +permeson rajdi en lia societo, ĉar, diris li, per interparolado +mallongiĝos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela +kaj ĝentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon +pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montriĝis, ke ankaŭ li, same +kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li +nomiĝas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfeliĉa Paŝao +de Kajro, kaj nun vojaĝas de loko al loko, por plenumi komision, +kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama +nekaŝemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj +cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li +estas de alta deveno kaj vojaĝas pro sia plezuro. + +La ambaŭ junuloj plaĉis multe unu al la alia kaj daŭrigis kune +la vojon. La duan tagon de l' komuna vojaĝo Labakano demandis +sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj +eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Paŝao de +Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu ĉi +neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize +atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfeliĉaj bataloj, +devis forkuri, mortige vundita, li malkaŝis al sia zorgato, ke +li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarĥo, kiu, pro +timo de la profetaĵoj de siaj astrologoj, forigis la junan +princidon de sia kortego, ĵurante, ke li ne volas lin revidi pli +frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la +nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke, +la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la +aĝon de dudek du jaroj, li troviĝu ĉe la famekonata kolono +El-Seruja, je kvar tagvojaĝoj, oriente de Aleksandrio; tie li +transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun +li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi +serĉas"; se ili respondos: "Laŭdata estu la Profeto, kiu vin +gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro. + +Tre mirigis la subtajloron Labakanon ĉi tiu sciigo. Per +enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin +la penso, ke al tiu ĉi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti +nevo de potenca paŝao, la sorto plie donis rangon de princido, +sed al li mem, kiu ja posedas ĉiujn princajn ecojn, ĝi donacis, +kvazaŭ por moko, senfaman naskiĝon kaj vivovojon tute +ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li +devis konfesi al si, ke tiu ĉi lasta havas trajtojn de vizaĝo +treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj +manieroj, unuvorte, ĉiuj eksteraj perfektaĵoj, kiuj povas iun +rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la +meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontraŭdirebla, ke +homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, eĉ pli bonvena al +la princa patro, ol la vera princido. + +Ĉi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj +la sekvintan nokton li eĉ ekdormis kun ili. Sed kiam li +malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la +kuŝantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj +sonĝi pri sia certa feliĉo, vekiĝis en li la penso, tion akiri +al si, aŭ ruze aŭ perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La +ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido, +kroĉiĝis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li +eltiris ĝin, por enpuŝi en la bruston de ĝia posedanto. Sed +eĉ la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li +do kontentiĝis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem +la pli rapidan ĉevalon de l' princido; kaj antaŭ ol Omar +vekiĝis kaj sin vidis senigita je ĉiuj siaj esperoj, lia +perfida kunvojaĝanto jam malproksimiĝis je sufiĉe multe da +mejloj. + +Estis ĝuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam +Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraŭ kvar tagojn, +por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata. +Kvankam la loko, kie troviĝis ĉi tiu kolono, estis malproksima +je ne pli ol du tagvojaĝoj, tamen li tre rapidis por tien +alveni, ĉar ĉiam li timis, ke la vera princido alvenos unua. +En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja. +Ĝi staris sur malgranda monteto en vasta ebenaĵo kaj estis +videbla el du-trihora distanco. Ĉe tiu ĉi vido, la koro de +Labakano ekbatis pli laŭte. Kvankam, dum la du ĵus pasintaj +tagoj, li jam havis sufiĉe da tempo por pripensi la rolon, kiun +li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema; +sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian +kuraĝon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon. + +La ĉirkaŭaĵoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj +dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj, +sufiĉe da provizaĵoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia +vivteno. Li nun haltis kun sia ĉevalo sub kelkaj palmoj kaj tie +atendis, kion sendos al li lia sorto. Ĉirkaŭ la morgaŭa +tagmezo li ekvidis grandan procesion de ĉevaloj kaj kameloj, +venantan tra la ebenaĵo en direkto al la kolono El-Seruja. La +procesio haltis ĉe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la +kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel +karavano de riĉa paŝao aŭ ŝejko. Labakano prave konjektis, +ke ĝuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li +vidigus al ili jam hodiaŭ ilian estontan estron, sed li +moderigis sian deziregon prezentiĝi kiel princo, ĉar ĉiuokaze +la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn +esperojn. + +La matena suno vekis la feliĉegan tajloron por la plej grava +momento de lia vivo, kiam li leviĝos el sia malalta sfero kaj +stariĝos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante +sian ĉevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri +la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la +doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed +la kubo estis ĵetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita, +kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton +sufiĉe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca +el la reĝoj. Sentimigite de ĉi tiu penso, li sidiĝis sur sian +ĉevalon, prenis sian tutan kuraĝon en manoj por igi ĝin orde +galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la +malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia ĉevalo kaj alligis +ĝin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en sufiĉe granda +nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj +eksupreniris la monteton. Ĉe la piedo de l' kolono staris ses +viroj. Tiuj ĉi akompanis maljunulon kun nobla reĝa mieno: lia +belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kaŝmira ŝalo, lia +blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin +homo riĉa kaj altranga. Labakano, alpaŝinte, sin klinis antaŭ +li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon: + +"Jen mi estas, kiun vi serĉas." + +"Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la +maljunulo, kun larmoj de ĝojo; "ĉirkaŭprenu vian maljunan +patron, kara mia filo Omar!" + +La bona tajloro estis de ĉi tiuj solenaj vortoj tre kortuŝita +kaj ĵetis sin, duone ĝojante, duone hontante, en la brakojn de +l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate +ĝui la feliĉegon de lia nova rango. Elrektiĝinte el la brakoj +de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la +ebenaĵo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia ĉevalo +prezentis strangan vidaĵon; ĉu pro obstineco, ĉu pro laceco, +la ĉevalo, ŝajne, tute ne volis pluen: ĝi ŝoviĝis antaŭen +per falŝanceliĝa irado, kiu estis nek paŝado nek trotado, kaj +per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis ĝin al pli rapida +kurado. Baldaŭ, tro baldaŭ Labakano rekonis sian ĉevalon +Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam ekloĝis en li la +demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera +frunto siajn uzurpitajn pretendojn. + +Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la +mano; kaj nun, malgraŭ la malbona irado de l' ĉevalo Murva, li +jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton. +"Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin +trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomiĝas +Omar; kaj neniu mortemulo kuraĝu profani mian nomon!" + +Granda miro pentriĝis sur la vizaĝoj de la apudstarantoj pro +ĉi tiu ŝanĝiĝo de aferoj; sed pli ol ĉiuj konsternita +ŝajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen +al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita +trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de +tiu homo. Ĝi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el +Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol +nian koleron." + +Ĝis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Ŝaŭmante de +kolerego, li volis trapuŝiĝi ĝis Labakano, sed la +ĉirkaŭstarantoj sin ĵetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj +la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo +estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj +dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfeliĉulon." + +Jam kvietiĝis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al +la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi +ĵurpetas vin, pro memoro de mia patrino, aŭskultu min!" + +"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas +deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?" +Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin +konduki malsupren de la monteto. Ili ambaŭ sidiĝis sur belajn +ĉevalojn, drapiritajn per riĉaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra +la ebenaĵo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfeliĉa +princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur +dromedaro, kaj apud li restis ĉiam du rajdistoj, kiuj havis por +ĉiu lia movo plej atenteman okulon. + +La maljuna princo estis Saaŭd, sultano de la Veĥabanoj.[10] +Longan tempon li vivis seninfana, ĝis fine al li naskiĝis +princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la +astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris, +ke ĝis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la danĝero, esti +forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la +infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li +edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li +atendis lian aperon. Ĉi tion la sultano rakontis al sia +supozata filo, kaj esprimis grandan kontentiĝon pri lia bela +staturo kaj lia dignoplena teniĝo. + +Kiam ili venis en la landon de l' sultano, ĉie la loĝantoj +akceptis ilin per ĝojokrioj, ĉar jam tra ĉiuj urboj kaj +vilaĝoj disvastiĝis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno +de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam +starigis arkojn el floroj kaj branĉoj, brilegaj ĉiukoloraj +tapiŝoj ornamis la domojn, kaj la popolo laŭte gloris Dion kaj +lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Ĉio +ĉi tio plenigis per feliĉo kaj ĝojo la fieran koron de l' +tajloro; sed des pli malfeliĉa sendube sin sentis la vera Omar, +kiu, ankoraŭ mankatenita, sekvis en silenta malespero la +procesion. Neniu atentis lin ĉe la ĝenerala ĝojego, kiu tamen +en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj +da voĉoj, sed pri li, la laŭrajta portanto de la nomo, neniu +interesiĝis; nur tiu aŭ alia demandis, kiun oni kunforkondukas +tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido +la respondo de liaj gardantoj: "Ĝi estas freneza tajloro." + +Fine la procesio alvenis en la ĉefurbon de l' sultano, kie oni +jam faris, por ilin akcepti, preparojn eĉ pli grandiozajn, ol en +la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino, +atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de +l' palaco. La plankon de ĉi tiu salono kovris grandega tapiŝo; +la muroj estis ornamitaj per helblua ŝtofo, kiu pendis de +grandaj arĝentaj hokoj per oraj ŝnuroj kaj kvastoj. + +Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis +en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el +la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej +multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la +sultanino. La trono staris sur kvar ŝtupoj kaj estis +ĉirkaŭforĝita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj +ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo +de l' sultanino baldakenon el ruĝa silko, kaj la Ŝejko de +Medina ventumadis ŝin per ventumilo el pavaj plumoj. + +Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun ĉi +lastan ankaŭ ŝi neniam revidis de lia naskiĝo, sed +signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi la infanon, pri kiu +sopiris ŝia koro, kaj tial ŝi estis certa, ke eĉ el inter +miloj da aliaj ŝi tuj lin povus rekoni. Nun ekaŭdiĝis la bruo +de la alproksimiĝanta procesio, trumpetado kaj tamburado +intermiksiĝis kun la ĝoja aplaŭdado de l' popola amaso, la +hufofrapado de la ĉevaloj eksonis sur la korto de l' palaco, +ĉiam pli kaj pli proksime bruadis la paŝoj de la venantoj, +malfermegiĝis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la +falantaj sur la vizaĝon servistoj rapidis la sultano, tenante +sian filon per la mano, antaŭ la tronon de l' patrino. + +"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de +tiel longe sopiras." + +Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," ŝi +ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizaĝo, kiujn la Profeto +al mi montris en sonĝo!" + +En la momento, kiam la sultano volis fari al ŝi riproĉojn pri +ŝia superstiĉo, malfermiĝis subite la pordo, kaj, persekutata +de siaj gardantoj, de kiuj li sin deŝiris per streĉo de ĉiuj +siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li +ĵetis sin teren antaŭ la trono: "Ĉi tie mi volas morti; +prenu, ho patro kruela, mian vivon, ĉar toleri tiun ĉi honton +mi jam ne povas!" Ĉiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase +interpuŝiĝis ĉirkaŭ la malfeliĉulo, kaj jam la alrapidantaj +gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino, +kiu en senparola mirego rigardis ĉion ĉi tion, salte leviĝis +de la trono. "Haltu!" ŝi kriis; "ĉi tiu kaj neniu alia +estas la ĝusta; ĉi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam +vidis kaj tamen rekonas mia koro!" + +La gardistoj jam nevole deturniĝis de Omar, sed la sultano, +bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la +frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda +voĉo, "kaj ĉi tie oni ne juĝas laŭ sonĝoj de virinoj, sed +laŭ certaj, neerarigaj signoj; ĉi tiu (montrante Labakanon) +estas mia filo, ĉar li alportis al mi la ponardon, la atestan +signon de mia amiko." + +"Li ŝtelis ĝin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian +sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne +aŭskultis la voĉon de sia filo, ĉar en ĉiuj aferoj li kutimis +sekvi nur sian propran juĝon; la malfeliĉan Omar'on li do lasis +perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano +en sian privatan ĉambron, plena de kolero kontraŭ sia sultanino +edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en +paco. + +La sultanino, siaflanke, profunde malĝojis pro la ĵusaj +okazintaĵoj; ŝi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto +ekposedis la koron de l' sultano, ĉar ĝuste tiun saman +malfeliĉulon tiom multe da signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al +ŝi kiel ŝian veran filon. Kiam ŝia afliktiĝo iome +kvietiĝis, ŝi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri +lia maljusteco. Verdire ĉi tio ne estis facila, ĉar tiu, kiu +pretendis esti ŝia filo, jam transdonis al la sultano la +ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informiĝis pri +la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej +perfekta memfido. Ŝi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la +sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili ĉion plej +precize rakontu al ŝi, kaj poste ŝi konsiliĝis kun siaj plej +fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj +alian rimedon; fine parolis Meleĥsala, maljuna saĝa Ĉerkesino: +"Se mi bone aŭdis, estimegata estrino, la transdoninto de l' +ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomiĝas +Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, ĝi estas +tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?" +-- "Ĉu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via +filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti +lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkaŝe sciigu al vi." -- La +sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris +konsilon, kiu ŝajne tre plaĉis al ŝia sinjorino, ĉar tiu ĉi +tuj leviĝis, por iri al la sultano. + +La sultanino estis saĝa virino, kiu bone konis la malfortajn +flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Ŝi do ŝajnigis +esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu +kondiĉon ŝi petis por ŝi. La sultano, kiu nun pentis sian +ekflamon de kolero kontraŭ sia edzino, konsentis pri la +kondiĉo, kaj ŝi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaŭ +al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aŭ +interbatiĝi aŭ ĵeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn ĉiu +povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas +sagacecon: mi do proponas, ke ĉiu el ili faru kaftanon kaj +pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn." + +La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen saĝe vi elpensis! +Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili +kunkudros la plej bonan kaftanon? Ne! jen kio estas vere +sensenca!" + +Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antaŭpromesis +al ŝi la plenumon de la kondiĉo, kaj la sultano, homo +vortotenema, cedis en la fino, ĵurante tamen, ke kiel ajn bele +la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin +akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis, +ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas +vidi kaftanon de lia mano. Pleniĝis per ĝojo la koro de l' +bona Labakano: se nur de tio ĝi dependas, li diris al si en la +pensoj, sinjorino sultanino baldaŭ kontentiĝos kun mi. + +Oni jam pretigis du ĉambrojn, unu por la princido, la alian por +la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al ĉiu el ili +oni donis nur pecon da silka ŝtofo sufiĉe grandan, tondilon, +kudrilon kaj iom da fadeno. + +La sultano estis tre scivola, kian kaftanaĉon faros lia filo; +kaj ankaŭ al la sultanino batis maltrankvile la koro, ĉu ŝia +ruzo bone sukcesos aŭ ne. Du tagojn oni difinis al la +konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis +voki sian edzinon, kaj kiam ŝi aperis, li sendis venigi el la du +ĉambroj la ambaŭ kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe +Labakano enpaŝis kaj sternis sian kaftanon antaŭ la mirantaj +rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen +vidu, respekteginda patrino, ĉu tio ĉi ne estas majstraĵo? +Kontraŭ la plej lerta kortega tajloro mi kuraĝus veti, ke fari +tiel belan kaftanon li ne povus." + +La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia, +kion vi plenumis?" Indigne li ĵetis sur la plankon la silkan +ŝtofon kaj la tondilon. "Dresi ĉevalojn oni instruis al mi +kaj svingi la sabron, kaj ĉe ĉiu turnira vetbatalo mia lanco +trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi +fremdaj; ja eĉ malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la +estro de Kajro." + +"Ho vera filo de mia reĝa sinjoro!" ekkriis la sultanino. +"Kial ne estas al mi permesite vin ĉirkaŭpreni, vin nomi mia +filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," ŝi daŭrigis, sin turninte +al la sultano, "ke mi uzis kontraŭ vi ĉi tiun ruzon. Ĉu vi +ankoraŭ ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere, +belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre +dezirus lin demandi, ĉe kiu majstro li lernis." + +La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen +sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kaŝi sian +ruĝiĝon kaj venki sian ĉagrenon, ke li tiel stulte perfidis +sin. "Ankaŭ ĉi tiu pruvo ne sufiĉas," diris la sultano. +"Sed, laŭdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciiĝi, +ĉu mi estas trompita." + +Li ordonis alkonduki sian plej rapidan ĉevalon, salte +surĉevaliĝis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komenciĝis ne +malproksime de la urbo. Tie laŭ malnova legendo, loĝis bonvola +feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la +reĝojn de lia gento en horoj de urĝega bezono; tien rapidis la +sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, ĉirkaŭita +de altaj cedroj. Tie, laŭ la legendo, loĝis la feino, kaj +malofte oni kuraĝis tien penetri, ĉar jam de tempo antikva la +loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdoniĝis de +patro al filo. Apenaŭ li alvenis, la sultano desaltis de sia +ĉevalo, ĝin alligis al unu el la arboj, stariĝis en la mezo de +la loko, kaj ekparolis per laŭta voĉo: "Se estas vero, ke vi +donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono, +aŭskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en +afero, kie homa prudento nenion vidas." + +Apenaŭ li eldiris la lastajn vortojn, malfermiĝis unu el la +cedroj, kaj elpaŝis vualita virino vestita per longa blanka +robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saaŭd; via +deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu ĉi +tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaŭ homoj, kiuj pretendas +esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos +tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj +donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, riĉe ornamitajn +per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane +penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj. + +Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur +povas troviĝi en la kestetoj, kiujn, eĉ per streĉo de ĉiuj +siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaŭ la surskriboj donis al +li nenian lumon en la afero, ĉar sur unu li legis: _Honoro kaj +Gloro_, sur la alia: _Feliĉo kaj Riĉeco_. La sultano pensis en +si mem, ke ankaŭ al li estus malfacile elekti inter la du +objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj. + +Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj +raportis al ŝi, kion diris la feino; kaj nun plenigis ŝian +koron mistera espero, ke tiu, al kiu ŝi sentis sin tiel forte +altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian reĝan devenon. + +Antaŭ la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia +propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li +supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke +li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de paŝaoj +kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis +arege tra la malfermita pordo. Ili sidiĝis sur belegaj kusenoj +laŭlonge de la muroj. Kiam ili ĉiuj sidiĝis, la sultano +denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj +paŝoj li trairis la salonon, ĵetis sin teren antaŭ la trono +kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?" + +La sultano rektiĝis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la +praveco de viaj pretendoj je tiu ĉi nomo oni laŭtigis dubojn; +unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via +naskiĝo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la ĝustan!" + +Labakano leviĝis kaj alpaŝis antaŭ la kestetojn. Longe li +pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata +patro! kio pli alta ol la feliĉo esti via filo? Kio pli nobla +ol la riĉeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras +la surskribon: Feliĉo kaj Riĉeco." + +"Ni baldaŭ scios, ĉu vi bone elektis; intertempe sidiĝu sur +tiu kuseno apud la Paŝao de Medina," diris la sultano kaj faris +signon al sia sklavo. + +Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno +malĝoja, kaj lia tuta aspekto vekis ĝeneralan kompaton ĉe la +apudestantoj. Li ĵetis sin teren antaŭ la trono kaj demandis +pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li +devas elekti unu el la kestetoj; li leviĝis kaj alpaŝis antaŭ +la tablon. Atente li legis ambaŭ surskribojn, poste li parolis: +"La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la feliĉo, +kiel pasemaj ĉiuj riĉaĵoj. Sed krom tio ili instruis al mi, +ke en la brusto de homo kuraĝa loĝas nedetruebla trezoro, la +honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas +samtempe kun la feliĉo. Do, eĉ se por ĉiam mi perdas nun mian +kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!" + +Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano +ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaŭ li +alpaŝu antaŭ sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton. +Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el +la sankta fontano Zemzem en Mekka, antaŭlavis siajn manojn por +preĝi, turnis sian vizaĝon orienten, ĵetis sin teren kaj +preĝis. "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis +nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la +Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian +veran filon en tiu ĉi horo de l' provo." + +Li leviĝis kaj resupreniris sian tronon. Ĝenerala scivolego +tenis kvazaŭ enkatenitaj ĉiujn apudestantojn; korpremate +atentaj, apenaŭ ili kuraĝis spiri; eĉ museton oni povus aŭdi +kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta +korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn +de la antaŭstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun +ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj ĉi +lastaj, kiujn ĝis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte +malfermiĝis per si mem. + +En la de Omar elektita kesteto kuŝis, sur velura kuseno, +malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano -- +granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaŭ, +ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la +kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidaĵo! en tiu sama +momento ĝi ekpligrandiĝis, kaj ĉiam ĝi fariĝis pli kaj pli +granda, ĝis ĝi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la +kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaŭ li genue, +kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidiĝi ĉe lia dekstra +mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova +proverbo: _Restu tajloro ĉe via laboro!_ Vere, vi ne meritas +mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaŭ nenion povas +rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi +ŝatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia +lando." + +Hontigita, kvazaŭ dispremegita kiel li estis, la kompatinda +subtajloro nenion povis respondi; li ĵetis sin teren antaŭ la +princo, kaj larmoj ĵetiĝis el liaj okuloj. "Ĉu vi povas +pardoni al mi, princo?" li diris. + +"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio +fieras ĉiu Abasido," respondis la princo, igante lin leviĝi; +"foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortuŝita, +la maljuna sultano kaj ĵetis sin sur la bruston de la filo; la +emiroj kaj paŝaoj kaj ĉiuj eminentuloj de l' regno leviĝis de +siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova reĝido!" kaj, dum la +ĝenerala ĝojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton, +elŝteliĝis el la salono. + +Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian ĉevalon +Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio. +Kvazaŭ sonĝo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la +belega kesteto, riĉe ornamita per perloj kaj diamantoj, +rememorigis al li, ke sonĝo ĝi ja tute ne estis. Reveninte +fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro, +desaltis teren, alligis sian ĉevalon al la pordo kaj enpaŝis en +la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis, +faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin +servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj +rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj +ĉiuj sin ĵetis kiel frenezaj kontraŭ la kompatinda Labakano, +kiu tute ne atendis tian ĝentilan akcepton: ili prilaboris lin +per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pinĉis per akraj +tondiloj, ĝis li falis ellacigita sur amason da malnovaj +vestaĵoj. + +Dum li tie kuŝis, faris al li la majstro furiozajn riproĉojn +pro la ŝtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke ĝuste pro +tio li revenis, ĉar li volas ĉion kompensi; vane li proponis +trioblan kompensaĵon; la majstro kaj liaj subuloj sin ĵetis sur +lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo. +Vundbatita kaj ĉifonita, li sidiĝis sur sian ĉevalon Murva kaj +rajdis en karavanejon. Tie li kuŝigis sian lacan disbatitan +kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la +tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco +de ĉiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri +ĉia grandeco kaj fariĝi respektinda burĝo de la urbo. Kaj la +morgaŭan tagon li ne pentis pri sia decido, ĉar la peza mano de +l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam +definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan +moŝtecon. + +Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, aĉetis al +si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte ĉiujn +antaŭaranĝojn kaj alkroĉinte antaŭ sia fenestro elpendaĵon +kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidiĝis en sia +laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la +kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele +disŝiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia +laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al ĝi, kia stranga +vidaĵo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu, +la kudrilo daŭrigis diligente kudradi; ĝi faris delikatajn, +graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris eĉ en siaj plej +artoriĉaj momentoj! + +Vere, eĉ la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila +kaj grandvalora! Kaj ankoraŭ alian valoron havis ĉi tiu +donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam +finiĝis. + +Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaŭ la plej fama +tajloro, longe kaj larĝe. Li altranĉadis la vestojn kaj +faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj ĉi tiu laboris +plue kaj senĉese, ĝis la vesto estis preta. Majstro Labakano +havis baldaŭ la tutan urbon kiel klientaron, ĉar li laboradis +bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj +skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen +lernantoj kaj ĉiam post ŝlositaj pordoj. + +Tiel la kesteta sentenco, promesinta _feliĉon_ kaj _riĉecon_, +fine plenumiĝis; feliĉo kaj riĉeco, almenaŭ en meza mezuro, +akompanadis la paŝojn de la bona tajloro; kaj ĉiufoje kiam li +aŭdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en +ĉies buŝo, -- kiam li aŭdis, ke tiu kuraĝulo estas la fiero +kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la +iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi +restis tajloro, ĉar honoro kaj gloro estas ja danĝeraj +aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj +samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian +povon, certe ĝi ankoraŭ ĉiam kudradas per la eterna fadeno de +la bona feino Adolzajdo. + +Ĉe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj +baldaŭ ĝi atingis Birket el Had, "Fontanon de l' +Pilgrimantoj," de kie ĝis Kajro estas nur trihora irado. Oni +sciis, ke ĉirkaŭ tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaŭ la +komercistoj havis la ĝojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte +al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el +Falk, ĉar ĝi estis rigardata kiel feliĉa antaŭsigno, eniri +tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto. + +Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiaŭis la fremdulon +kaj la grekan komerciston Zaleŭkos kaj iris hejmen kun siaj +amikoj. Zaleŭkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj +invitis tie tagmanĝi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li +antaŭe foriris ŝanĝi sian vestaron, promesinte baldaŭ reveni. + +La greko jam faris ĉiun antaŭaranĝon, por bone regali la +fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojaĝo apartan +korinklinon; kaj kiam la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj staris bonorde +sur la tablo, li sidiĝis, por atendi sian gaston. + +Nun fine li aŭdis lin, alproksimiĝantan per malrapidaj pezaj +paŝoj laŭlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia ĉambro. Li +leviĝis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran +akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpaŝis malantaŭen, +terurita, ĉar jen renkontis lin ĉe la sojlo tiu timiga +ruĝmantelulo! Ankoraŭ unu rigardon li ĵetis sur lin: iluzio +ĝi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la +nigraj okuloj rigardis lin fulme, la ruĝa mantelo kun la oraj +brodaĵoj -- ĉio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo, +estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj +skuadis ekscite la bruston de Zaleŭkos. Estas vero, ke li jam +repaciĝis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu +nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove +ĉiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de +antaŭmorta timo, tiu ĉagrenego, kiu venenis por ĉiam lian +junan vivon, denove preterpasis antaŭ lia animo kvazaŭ per +unumomenta ekflugo. + +Ĉiam senmove staris la aperaĵo sur la sojlo. "Kion vi volas, +terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne +malbenu vin!" + +"Zaleŭkos!" parolis el sub la masko konata voĉo; "ĉu tiel +vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj +disŝovis de sia brusto la mantelon: ĝi estis Selim Baruĥ, la +fremdulo. + +Sed Zaleŭkos ŝajnis ankoraŭ ne trankviligita: terure estis al +li en ĉeesto de tiu fremdulo, ĉar nur tro klare li rekonis en +li la nekonaton de _Ponte vecchio_. Tamen tiu ĉi sento cedis +fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon +al la fremdulo, ke li sidiĝu kun li al la tablo. + +"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruĥ la parolon, +kiam ili sidiĝis, "ĉar vi rigardas min per elokvente +demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri +al viaj rigardoj, sed mi ŝuldas al vi klarigon pri mia konduto, +kaj tial mi kuraĝis, eĉ riskante vian malbenon, aperi antaŭ vi +en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laŭ la kredo de +miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas eĉ pli +malfeliĉa ol mi.' Tion ĉi lastan vi kredu nur, amiko +Zaleŭkos; kaj nun aŭdu mian senkulpiĝon. + +"Mi devas reveni ĝis la komenco, por min bone komprenigi. Mi +naskiĝis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la +pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de +sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en +Francujo ĉe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de +post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon, +por serĉi trans la maro rifuĝejon ĉe miaj gepatroj; akompanis +min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj +plej grandaj danĝeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la +gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la +furioza franca popolo, ni albordiĝis en Aleksandrio. Sed ho ve! +ne ĉion mi trovis en la domo de mia patro, kiel ĝi devas esti. +Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo +ankoraŭ ne atingis ĝis tie; sed des pli neatendite trafis la +malfeliĉo mian familion en ĝia plej profunda interno. Malmulte +da tempo antaŭe, mia frato, esperoplena junulo, ĉefsekretario +de mia patro, edziĝis kun juna knabino, filino de firenza +nobelo, kiu loĝis en nia najbaraĵo; du tagojn antaŭ nia +alveno, ŝi subite malaperis, kaj eĉ la plej malgrandan +postesignon de la malfeliĉa knabino nek nia familio nek ŝia +patro povis trovi. Oni fine konvinkiĝis, ke ŝi nesingardeme +promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de +rabistoj. Por mia kompatinda frato ĉi tiu penso estus eble +malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaŭ +eksciis: la perfidulino enŝipiĝis kaj forveturis eksterlandon +kun juna Napolano, kiun ŝi ekkonis en la domo de sia patro. +Kvazaŭ freneza de kolero, mia frato faris ĉion eblan por venigi +al juĝo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris +sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian +propran malfeliĉon kaj ĉiujn nin pereigi. La firenza nobelo +foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas +havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian +ruinon. En Firenzo li malprosperigis ĉiun esploron, kiun +entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per +ĉiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron +kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej +hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj +igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfeliĉa +patrino fariĝis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaŭ ol +la morto liberigis ŝin de ŝia terura stato, kiu tamen en la +lastaj tagoj ŝanĝiĝis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun +troviĝis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian +spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj +tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en +mi, baldaŭ fariĝis kvazaŭ ardega flamo en mia animo. + +"Kiel mi jam diris, mallonge antaŭ ŝia fino revenis al ŝi la +konscio; ŝi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia +malfeliĉo kaj pri sia propra morto. Poste ŝi petis ĉiujn +aliajn forlasi la ĉambron; kun solena mieno ŝi sidiĝis +rektiĝinte sur sia mizera kuŝejo kaj diris, ke mi povas akiri +ŝian benon, se mi ĵuros tion plenumi, kion ŝi nun ordonos al +mi. Kortuŝita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi ĵure +promesis plenumi ŝian volon. Ĉe tio ŝi komencis denove +surŝuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis +al mi, kun plej teruraj minacoj de ŝia malbeno, venĝi kontraŭ +li mian malfeliĉan familion. Ŝi mortis en miaj brakoj. Jam de +longe dormetis en mia animo tiu penso pri venĝo; nun ĝi +plenforte vekiĝis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj +ĵuris al mi mem, ke mi uzos ĉiun eblan rimedon, por plenumi +mian venĝon, eĉ se mi per tio pereos. + +"Baldaŭ mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej +kaŝite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin +trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano fariĝis intertempe +gubernatoro, kaj nun ĉe la plej malgranda suspekto li havis en +mano ĉiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia +helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en +konata livreo; lia ŝanceliĝa irado, lia malgaja mieno kaj lia +kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_ +rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano, +kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras +kontraŭ sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan +humoron. Li ŝajnis tre mirigita, vidante min tie, forte +plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro fariĝis gubernatoro, +li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaŭ mia oro, +subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko. +La ĉefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan +serviston, kiu en ĉiu horo malfermos por mi la pordon de mia +malamiko; kaj de nun maturiĝis ĉiam pli rapide mia plano de +venĝo. Al mi ŝajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano +tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian +plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia +filino. Ĉu ĝi ne estis ŝi, kiu tiel hontinde krimis kontraŭ +mia frato? -- ŝi ja, kiu estis la ĉefa kaŭzo de nia +malfeliĉo? Eĉ ĝojigis mian venĝosoifantan koron la novaĵo, +ke ĝuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edziniĝi; mi +tuj prenis decidon: nun morti ŝi nepre _devas_. Tamen mi timis +plenumi propramane la krimon, kaj ankaŭ Pietron mi ne juĝis +kapabla ĝin fari; tial ni ĉirkaŭesploris, por trovi iun, kiu +povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuraĝis dungi +neniun, ĉar neniu entreprenus ion tian kontraŭ la gubernatoro. +Fine naskiĝis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste +plenumis; samtempe, ĉar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li +proponis vin kiel plej taŭgan ekzekutiston. Pri la plua irado +de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj +honesteco preskaŭ malprosperigis mian entreprenon: de tio venis +la epizodo de la mantelo. + +"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l' +gubernatoro, kaj ne malpli kaŝe li volis nin poste reelkonduki +sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi +ĉiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera +spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antaŭenpelate de timo kaj +pento, mi kuris pli ol du cent paŝojn, ĝis mi falis senforta +sur la ŝtupojn de preĝejo. Kiam mi fine reakiris la +memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se +oni vin trovos en la palaco. Mi alŝteliĝis tien, sed nek de vi +nek de Pietro mi povas trovi eĉ la plej malgrandan, postsignon; +sed la pordeto ankoraŭ staris malfermita, kaj tial mi almenaŭ +povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la +domo. + +"Kiam fariĝis tago, timo antaŭ eltroviĝo kaj premanta sento +de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj +foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsterniĝon, kiam oni +tie post kelkaj tagoj rakontadis ĉie la aferon, kun la aldono, +ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila, +timoplena, mi reiris Firenzon: jam antaŭe mia venĝo ekŝajnis +al mi iom supermezura, sed nun mi ĝin eĉ malbenis, ĉar multe +tro kare mi pagus por ĝi, se la prezo estus via vivo. Mi +alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon. +Kion mi sentis, vidante vin suriri la eŝafodon kaj tiel heroe +suferi, pri tio mi ne volas paroli; sufiĉas diri, ke kiam via +sango tie elŝprucis, jam fariĝis neŝancelebla mia decido, +dolĉigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja ĉion scias, kio +poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi +ĉi tiun vojaĝon. Kiel peza ŝarĝo premis min la penso, ke vi +ankoraŭ ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum +multaj tagoj kaj fine fari plenan malkaŝan konfeson pri mia +kulpo." + +Ĝis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li +finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian +manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfeliĉa ol mi, ĉar +ĉiam, kvazaŭ per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de +via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi +faru al vi ankoraŭ unu demandon: kiel fariĝis, ke vi venis sub +tiu ĉi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, aĉetinte por +mi la domon en Konstantinopolo?" + +"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al ĉiuj +homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj +nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, ĉe miaj +Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da +monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de +miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia +patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj +kelke da samepensantaj junuloj kaj aliĝis al tiuj kuraĝaj +Mamelukoj, kiuj tiel ofte fariĝis la teruro de la franca armeo. +Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l' +paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovaĝan vivon +de vagisto, dediĉitan al batalo kaj ĉaso. Kun tiuj homoj, kiuj +respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; ĉar kvankam miaj +Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Eŭropanoj, tamen ili +estas tute netuŝitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj +ambicio." + +Zaleŭkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian +opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se +li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Eŭropo. Li +prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj +mortu. + +Kortuŝita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li +diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu +pro tio mian plej varman dankon." Li salte leviĝis kaj +ekstaris plenstature antaŭ la greko, kiun preskaŭ teruris la +militista teniĝo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda +misteroplena voĉo de lia gasto. "Via propono estas bela," +parolis tiu ĉi plue; "por ĉiu alia ĝi estus alloga, sed mi -- +ne povas ĝin akcepti. Jam staras selita mia ĉevalo, jam +atendas min miaj servistoj; adiaŭ, Zaleŭkos!" + +La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, ĉirkaŭprenis +sin adiaŭante. "Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomiĝas mia +gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko. + +La fremdulo rigardis lin longe, ankoraŭ unu fojon premis al li +la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi +estas _la rabisto Orbasano_." + + +FINO. + + + + +[1] Turka interpretisto (vorto internacia). + +[2] La turka registaro: angl., _The Porte_; fr., _La (Sublime) +Porte_; germ., _Die (hohe) Pforte_. + +[3] Nomo, kiun donas orientanoj al ĉiuj okcident-eŭropanoj: +_Franko_ estas do, laŭ tio, _ne_ identa al _Franco_. + +[4] Estinta itala ormonero: ital., _zecchino_; hisp., _zequi_; +france kaj angle, _sequin_; germ., _Zechine_. + +[5] _Altano_: germane, _Altan_: balkonsimila teraseto aŭ estrado, +alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruaĵo (ĉu +muroj, ĉu kolonoj); en ĉi tiu rilato ĝi diferencas de ordinara +balkono, kiu elstaras el la muro de l' domo. La germana vorto +_Altan_ devenas de la itala _altana_. + +[6] Turka juĝisto. + +[7] En la moderna turka lingvo _Kapitan-Paŝao_, ĉefadmiralo de +la turka militŝiparo. + +[8] _Agao_, turka oficiro. + +[9] _Kadio_: turka juĝisto; _muftio_: turka ĉefpastro. + +[10] Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, ĉirkaŭ la jaro, +1745. + + + + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** + +***** This file should be named 22070-8.txt or 22070-8.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/2/2/0/7/22070/ + +Produced by David G. Simpson + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
