diff options
Diffstat (limited to '26480-0.txt')
| -rw-r--r-- | 26480-0.txt | 9577 |
1 files changed, 9577 insertions, 0 deletions
diff --git a/26480-0.txt b/26480-0.txt new file mode 100644 index 0000000..25e72ef --- /dev/null +++ b/26480-0.txt @@ -0,0 +1,9577 @@ +The Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Tronpretendantoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: August 29, 2008 [EBook #26480] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ *** + + + + + + + + + + + +Henrik Ibsen + +LA TRONPRETENDANTOJ + +(Kongs-emnerne) + +1864 + +Tradukis: Odd Tangerud + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s + + + + +LA TRONPRETENDANTOJ + + +ROLOJ: + + HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita reĝo + INGA EL VARTEJG, lia patrino + SKULE JARLO + SINJORINO RAGNHILD, lia edzino + SIGRID, lia fratino + MARGRETE, lia filino + GUTORM INGASON + SIGURD RIBBUNG + NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo + DAGFINN BONDE, kortega marŝalo de Håkon + IVAR BODDE, kortega pastro + VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano) + GREGORIUS JONSSON, vasalo + PÅL FLIDA, vasalo + INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband + PETER, ŝia filo, juna pastro + SIRA VILJAM, kapelpastro ĉe episkopo Nikolas + MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto + JATGEJR SKALDO, Islandano + BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo + KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros + KANONIKOJ, PASTROJ, MONAĤOJ, MONAĤINOJ + GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ + MILITISTARO k. t. p. + + + +La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento. + + +_å_ prononciĝas kiel Esperanta _o_. + + + +Vortklarigo + +Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo. + +Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla _earl_. +Frato de reĝo Inge. + +hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la reĝo kaj de estroj. + +Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo +ĉe Nidaros. + +ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) = +parlamento ankoraŭ en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting). + +La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana +milito. + +La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, +filo de Magnus Erlingsson. + +La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, +kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta +parencaro apartenis. + +La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion. + +La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto. + +Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando. + +Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio. + +Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo ĝis Kungälv en Svedlando. + +Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj ĉirkaŭ la Trondhejmfjordo. + +Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando +oriente de la Oslo-fjordo. + +Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro. + +Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio ĉe la urbo Sarpsborg. + +Ile-kampoj, ĉe Nidaros. + +varg: norvega vorto = lupo. + +Kapinsulo: Norveglingve “Hovedøya” — insulo en la fjordo ĉe Oslo. + +Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) — La unua reĝo de tuta Norvegio. + +Elgjarnes: = Elnes — terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo. + +Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo. + +Låka: Bieno norde de Oslo. + +Elgisetro: Monaĥejo sude de Nidaros. + +Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo ĉe Nidaros. + + Magnus Erlingsson 1156–1184, filo de Erling Skakke + Reĝo Sverre Sigurdsson 1184–1202 + Reĝo Håkon Sverrisson 1202–1204 + Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard + Reĝo Inge Bårdsson 1204–1217, frato de Skule Bårdsson + Reĝo Håkon Håkonsson 1217–1263 + + + + +UNUA AKTO + + +(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo, +la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe staras +_Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde_ kaj +pluraj vasaloj kaj estroj. Ĝuste kontraŭe de li staras _Skule +jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida_ kaj aliuloj el la viroj de la +jarlo. Pli malantaŭe samflanke vidiĝas _Sigurd Ribbung_ kun sia +sekvantaro, kaj pli malantaŭe de li _Gutorm Ingason_ kun pluraj +estroj. La enirejoj de la preĝejo estas gardataj de gvardistoj; la +homamaso plenigas la tutan preĝejan ĝardenon; multuloj sidas supre +en la arboj kaj sur la preĝeja muro; aspekte ĉiuj en streĉo +atendas iun okazaĵon. El la preĝejaj turoj de la urbo sonoriĝas de +fore kaj de proksime.) + +SKULE JARLO + +(mallaŭte kaj senpacience al _Gregorius Jonsson_) Pro kio ili lantas +tiel longe tie interne? + +GREGORIUS JONSSON + +Silente; nun komenciĝas la himno. + +(De interne de la fermita preĝejo aŭdiĝas sono de trombonoj:) + +ĤORO DE MONAĤOJ KAJ MONAĤINOJ + +_Domine coeli_ k.t.p. + +(Dum la kanto la preĝeja pordo malfermiĝas de interne; en la +antaŭa halo vidiĝas _episkopo Nikolas_ ĉirkaŭita de _pastroj_ +kaj _monaĥoj_.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(tretas antaŭen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun +Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon +reĝpretendanto! + +(La preĝejo denove fermiĝas; interne la kanto daŭras.) + +GREGORIUS JONSSON + +(mallaŭte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas +ĝusta. + +SKULE JARLO + +(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi. + +IVAR BODDE + +(kaptas la brakon de _Håkon_) Preĝu al la Sinjoro via Dio, Håkon +Håkonsson. + +HÅKON + +Ne bezoniĝas; mi estas certa pri li. + +(La kanto de la preĝejo sonas pli forte; ĉiuj nudigas la kapojn +kaj multaj genuas kaj preĝas.) + +GREGORIUS JONSSON + +(al la jarlo) Tiu ĉi estas grava horo por vi kaj por multuloj. + +SKULE JARLO + +(rigardas atente al la preĝejo) Grava horo por Norvegio. + +PÅL FLIDA + +(proksima al la jarlo) Nun ŝi tenas la ruĝan feron. + +DAGFINN BONDE + +(proksima al Håkon) Ili alvenas laŭ la preĝeja elirejo. + +IVAR BODDE + +Kristo ŝirmu viajn purajn manojn, Inga reĝpatrino! + +HÅKON + +Por tiu ĉi momento ŝi estu honorata mian tutan vivon. + +SKULE JARLO + +(kiu streĉe aŭskultis, subite ekparolas) Ĉu ŝi kriis? Ĉu ŝi +faligis la feron? + +PÅL FLIDA + +(iras supren) Mi ne scias kio estis. + +GREGORIUS JONSSON + +La virinoj ploras laŭte en la antaŭhalo. + +ĤORO EL LA PREĜEJO + +(ekkantas jubile) _Gloria in excelsis deo!_ + +(La portalo ekmalfermiĝas; _Inga_ elvenas, akompanata de +_monaĥinoj, pastroj_ kaj _monaĥoj_.) + +INGA + +(sur la preĝeja ŝtuparo) Dio juĝis! Vidu tiujn ĉi manojn; per ili +mi portis la feron. + +VOĈOJ INTER LA POPOLAMASO + +Ili estas puraj kaj blankaj kiel antaŭe! + +ALIAJ VOĈOJ + +Eĉ pli belaj! + +LA TUTA HOMA ARO + +Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson! + +HÅKON + +(ĉirkaŭbrakas ŝin) Dankon, dankon, vi alte benata! + +EPISKOPO NIKOLAS + +(preterpasas la jarlon) Malsaĝe estis efektivigi la ruĝferan +fajropruvon. + +SKULE JARLO + +Ne, sinjoro episkopo. Dio _devis_ paroli en tiu ĉi afero. + +HÅKON + +(profunde tuŝita, tenas _Inga_ per la mano) Nun tio do estas farita, +tio al kio ĉiu talento en mi laŭte alvokis, — tio sub kio mia koro +tordis kaj turnis sin — + +DAGFINN BONDE + +(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu +nun, vi, kiuj estas ĉi tie! Kiu dubis pri ŝia vorto, antaŭ ol iuj +bezonis ke oni dubu? + +PÅL FLIDA + +La dubo flustris en ĉiuj ĉambretoj ekde la momento kiam Håkon +tronpretendanto kiel infano portiĝis en la kortegon de reĝo +Inge. + +GREGORIUS JONSSON + +Kaj lastan vintron ĝi kreskis al krio, kaj sonis super la lando +norde kaj sude; tion mi opinias ke ĉiu ajn povas atesti. + +HÅKON + +Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj +de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu +alia reĝe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo +mian naskiĝon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, +preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi ĉi tie esplori pli +proksime, kiu nutris la dubon kaj faris ĝin laŭtvoĉa, kiel la +parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub +ĝi. Mi estis reĝe elektita ekde la infaneco, sed povran reĝan +honoron oni atestis al mi, eĉ _tie_ kie oni opinius, ke mi plej +sekure kuraĝus atendi ĝin. Mi nur memorigas lastan pentekostan +dimanĉon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la +ĉefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti, +kiel estas la kutimo saluti reĝojn. Tamen tiaĵojn mi facile +tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj ĝin mi +devus haltigi. + +DAGFINN BONDE + +Bone povas esti por reĝoj aŭskulti al saĝaj konsiloj; sed se +_mia_ konsilo estus aŭskultita en tiu ĉi afero, tiam ne estus per +ruĝa fero, sed per malvarma ŝtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la +rajton inter si kaj siaj malamikoj. + +HÅKON + +Regu vin, Dagfinn; _tio_ decas al tiu viro, kiu regu la landon. + +SKULE JARLO + +(kun subtila rideto) Reĝa malamiko estas oportune nomi ĉiun, kiu +kontraŭas la reĝan volon. Mi tamen opinias, ke _tiu_ estas al la +reĝo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la +reĝa nomo. + +HÅKON + +Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni ĉi tie pritraktadus, +povus okazi, ke mi ne aĉetus ĝin tiel kare; sed ni devas rigardi +pli alten; ĉi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte +kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, — mi sole estas +tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en ĉi tiuj +tempoj; — reĝa naskiĝo generas reĝan devon — + +SKULE JARLO + +Troviĝas pluruloj ĉi tie, kiuj donas al si mem tian belan +ateston. + +SIGURD RIBBUNG + +Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis reĝo Magnus +Erlingsson — + +HÅKON + +Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de reĝo Magnus; sed +la plimulto neas tion, kaj ĝis nun neniu portis la fajropruvon por +tiu pretendo. + +SIGURD RIBBUNG + +La Ribbungoj elektis min reĝo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn +Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi reĝan nomon. + +HÅKON + +Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis +minace progresi. + +GUTORM INGASON + +Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi — + +DAGFINN BONDE + +Sed ne en rekta linio viron post viro. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm. + +GUTORM INGASON + +Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis leĝe elektita +reĝo super Norvegio. + +HÅKON + +Ĉar troviĝis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo. +De la tago, kiam _tio_ evidentiĝis, Inge estris la regnon, kiel +kuratoro por mi, ne alicele. + +SKULE JARLO + +Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis reĝo +kun ĉiu leĝa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton +havas, povas esti sufiĉe vera; ĉar li naskiĝis nelegitime; sed mi +estas la legitime naskita frato de reĝo Inge, kaj la leĝo estas por +mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li. + +DAGFINN BONDE + +Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la +parencaran posedaĵon, sed ĉiujn posedaĵojn kiujn Håkon Sverrisson +postlasis. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne ĉion, bona Dagfinn. Honoru la veron: — reĝo Håkon retenis +broĉon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako. + +HÅKON + +Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havaĵojn. +Kaj nun, vasaloj kaj leĝistoj, Vi preĝejaj fratoj kaj estroj kaj +hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite +estas. Kun ligitaj manoj mi sidis ĝis ĉi tiu tago; mi pensas, ke +neniu viro volas mallaŭdi, ke mi sopiras malligi ilin. + +SKULE JARLO + +Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson. + +HÅKON + +(atentiĝas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas? + +SKULE JARLO + +Mi pensas, ke ĉiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri. +Ni ĉiuj estis same streĉe ligitaj; ĉar neniu el ni sciis kiom +foren lia rajto valoris. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la +lando; sed nun faru verdikton la leĝo de sankta reĝo Olaf. + +DAGFINN BONDE + +(duonlaŭte) Novaj ruzaĵoj! + +(La viroj de _Håkon_ arigas sin.) + +HÅKON + +(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn paŝojn al la _jarlo_) Mi +volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian +alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio, +ke la regna kunsido devu doni leĝan forton al la elekto de mi kiel +reĝon, kio jam okazis en Eyrating antaŭ ses jaroj. + +PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD + +Ne, ne, — ni neas! + +SKULE JARLO + +Tia neniam estis la penso, kiam decidiĝis havi regnan kunsidon ĉi +tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraŭ ne gajnis la regnon, sed nur +pruvis Vian rajton hodiaŭ, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj, +kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi — + +HÅKON + +(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi +senrajte portis nomon de reĝo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen +rajto regis la landon kiel kuratoro por mi. + +SKULE JARLO + +Neniel. Iu devis porti la nomon de reĝo, kiam mia frato estis +mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via +pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaŭ ol ni aliuloj +povis antaŭenigi niajn postulojn. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(al _Håkon_) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi +la reĝan potencon sed ne posedan rajton. + +SKULE JARLO + +Vi havis ĉiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason +kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj +nun la leĝo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por +ĉiuj tempoj. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio. + +SKULE JARLO + +Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaŭ pli ol unu fojon +proponitaj dum tiuj ĉi jaroj, sed ĉiam io intervenis. Kaj, sinjoro +Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua +reĝa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun +fariĝu? + +DAGFINN BONDE + +(incitita) Tiru glavon, reĝanoj, kaj lasu _ĝin_ dividi! + +MULTAJ EL LA HIRDO + +(sturmas antaŭen) Frapu per glavoj la malamikojn de la reĝo. + +SKULE JARLO + +(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin +for. + +HÅKON + +(retenas la siajn) Eningu la glavon ĉiu viro, kiu ĝin tiris! Ingu +la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por +mi per tia impeto. + +SKULE JARLO + +Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon +Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montriĝis, kion Vi devos +fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi. + +HÅKON + +(post mallonga pripensado) Jes — mi tion vidas. (prenas _Inga_ per +la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras ĉe li) Torkell, +vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu ĉi tiun virinon +hejmen al via loĝejo, kaj estu bona al ŝi; — ŝi estis ege kara al +Håkon Sverrisson. — Dio benu vin, mia patrino, — mi devas iri al +regna kunveno nun. (_Inga_ premas lian manon kaj foriras kun +_Torkell. Håkon_ silentas momenton, poste antaŭen tretas kaj diras +klare) La leĝo verdiktu; nur ĝi. Vi Birkibejnoj, kiuj ĉeestis en +Eyrating, kaj elektis min reĝo, Vi estas nun liberigitaj de la +ĵuro, kiun Vi ĵuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia +marŝalo; mi ne volas kunveni kun marŝalo aŭ hirdo, ne kun reĝanoj +aŭ kun alĵuritaj bataluloj; mi estas malriĉa viro; mia tuta +heredaĵo estas broĉo kaj tiu ora ringo; — tio estas povra +posedaĵo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi +aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por +stari antaŭe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, — +_tiun_ mi nek povas, nek volas dividi kun iu. — Sonorigu por regna +kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la leĝo de sankta reĝo Olaf. +(Eliras kun siaj viroj maldekstren; soniĝas korno kaj trumpeto tre +fore.) + +GREGORIUS JONSSON + +(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo +ŝajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas ĝoje kaj +esperplene. + +SKULE JARLO + +(kontente) Ĉu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li +parolis? Bona estos la elekto ĉu vi elektos lin aŭ min kiel +reĝon. + +GREGORIUS JONSSON + +(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri ĉiuj tiuj kiuj falos kun Via +afero. + +SKULE JARLO + +Jen mi staras sur la fundamento de leĝo kaj juro; nun mi ne kaŝas +min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(rapidigas sin post _Dagfinn Bonde_) Certe ordiĝos, bona Dagfinn, +ordiĝos; — sed tenu la jarlon tre fore de la reĝo, kiam li estos +elektita; — nur tenu lin tre fore! + +(Ĉiuj eliras maldekstren malantaŭ la preĝejon.) + + +HALO EN LA REĜA KORTEGO + + +(Maldekstre antaŭe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; +fone pli granda pordo, kiu kondukas al la reĝa halo. Apud la +fenestro staras tablo; cetere seĝoj kaj benkoj.) + +(_Sinjorino Ragnhild_ kaj _Margrete_ venas elde la pli malgranda +pordo; _Sigrid_ baldaŭ sekvas.) + +SINJORINO RAGNHILD + +Enen ĉi tie. + +MARGRETE + +Jes, ĉi tie estas plej mallume. + +SINJORINO RAGNHILD + +(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la +Tingejo. + +MARGRETE + +(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaŭ la preĝejo ili ĉiuj +estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio, +kio tiros tiom multe post si. + +SINJORINO RAGNHILD + +Kiu morgaŭ regos ĉi tie en la halo? + +MARGRETE + +Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi. + +SINJORINO RAGNHILD + +Ĝi devus veni; stari kiel reĝa kuratoro ne estis sufiĉa tasko por +_li._ + +MARGRETE + +Jes — ĝi devis veni; la nura reĝa nomo ne estus sufiĉa por +li. + +SINJORINO RAGNHILD + +Pri kiu vi parolas? + +MARGRETE + +Pri Håkon. + +SINJORINO RAGNHILD + +Mi parolis pri la jarlo. + +MARGRETE + +Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du. + +SINJORINO RAGNHILD + +Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, — ĝuste kiel lupo en +kateno. + +MARGRETE + +Jes vidu —! Li interplektas la manojn antaŭ si sur la glavsupro, +kaj ripozas la mentonon sure. + +SINJORINO RAGNHILD + +Li mordas siajn lipharojn kaj ridas —. + +MARGRETE + +Kiel aĉe li ridas. + +SINJORINO RAGNHILD + +Li scias, ke neniu volas antaŭenigi lian pretendon; — estas _tio_, +kio malicigas lin. — Kiu estas tiu leĝisto, kiu nun parolas? + +MARGRETE + +Estas Gunnar Grjonbak. + +SINJORINO RAGNHILD + +Ĉu li estas por la jarlo? + +MARGRETE + +Ne, li certe estas por la reĝo — + +SINJORINO RAGNHILD + +(rigardas ŝin) Por kiu estas li, vi diras? + +MARGRETE + +Por Håkon Håkonsson. + +SINJORINO RAGNHILD + +(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason, +— lin mi ne vidas. + +MARGRETE + +Malantaŭ siaj viroj, _tie_ plej malsupre — en piedlonga +mantelo. + +SINJORINO RAGNHILD + +Jes, tie. + +MARGRETE + +Aspektas kvazaŭ li hontas — + +SINJORINO RAGNHILD + +Estas pro sia patrino. + +MARGRETE + +Tiel ne faris Håkon. + +SINJORINO RAGNHILD + +Kiu parolas nun? + +MARGRETE + +(rigardas eksteren) Tord Skolle, leĝisto de Ranagubernio. + +SINJORINO RAGNHILD + +Ĉu _li_ estas por la jarlo? + +MARGRETE + +Ne — por Håkon. + +SINJORINO RAGNHILD + +Kiel neskueble la jarlo sidas aŭskultante. + +MARGRETE + +Håkon aspektas trankvil-silente — sed tamen forte. (vigle) Se starus +ĉi tie viro de fore veninta, li konus la du inter ĉiuj la mil +aliuloj. + +SINJORINO RAGNHILD + +Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan seĝon por Håkon — + +MARGRETE + +Pål Flida lokigas similan al ĝi malantaŭ la jarlon — + +SINJORINO RAGNHILD + +La viroj de Håkon volas tion malhelpi! + +MARGRETE + +La jarlo firme tenas la seĝon —! + +SINJORINO RAGNHILD + +Håkon parolas kolere al li — (fuĝas kun krio de la fenestro) Ho, +Jesuo Kristo! Ĉu vi vidis la okulojn — kaj la ridon —! Ne, tio ne +estis la jarlo! + +MARGRETE + +(kiu en timego sekvis ŝin) Ankaŭ ne Håkon! Nek la jarlo nek +Håkon! + +SIGRID + +(ĉe la fenestro) Ho aĉe, aĉe! + +MARGRETE + +Sigrid! + +SINJORINO RAGNHILD + +Ĉu vi estas ĉi tie? + +SIGRID + +Tiel profunden ili devas preni la vojon laŭ desube, por gajni al la +reĝa seĝo. + +MARGRETE + +Ho, preĝu kun ni, ke ĉio turniĝu al la plej bona. + +SINJORINO RAGNHILD + +(pala kaj konsterne al _Sigrid_) Ĉu vi vidis lin —? Ĉu vi vidis +mian edzon —? La okulojn kaj la ridon, — mi ne rekonus lin. + +SIGRID + +Ĉu li aspektis kiel Sigurd Ribbung! + +SINJORINO RAGNHILD + +(mallaŭte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung! + +SIGRID + +Ĉu li ridis kiel Sigurd? + +SINJORINO RAGNHILD + +Jes, jes! + +SIGRID + +Do ni ĉiuj devas preĝi! + +SINJORINO RAGNHILD + +(kun malespera forto) La jarlo _devas_ esti elektata reĝo! +Difektiĝas lia animo, se li ne fariĝos la plej elstara viro en la +lando! + +SIGRID + +(pli forte) Sekve ni ĉiuj devas preĝi! + +SINJORINO RAGNHILD + +Tŝŝ, kio estas _tio_! (ĉe la fenestro) Kiaj krioj! Ĉiuj viroj +ekstaris; ĉiuj standardoj kaj blazonoj svingiĝas en la vento. + +SIGRID + +(kaptas ŝian brakon) Preĝu, virino! Preĝu por via edzo! + +SINJORINO RAGNHILD + +Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu ĉi lando! + +SIGRID + +(sovaĝe) Neniun — neniun! Alie li ne saviĝos? + +SINJORINO RAGNHILD + +Li _devas_ havi la potencon. Ĉio bona en li ĝermos kaj floros, se +li ricevos ĝin. — Elrigardu, Margrete! Aŭskultu! (retiras sin +paŝon malantaŭen) Jen leviĝas ĉiuj manoj por ĵuro! + +MARGRETE + +(aŭskultas ĉe la fenestro) + +SINJORINO RAGNHILD + +Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio? + +SIGRID + +Preĝu! + +MARGRETE + +(aŭskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento) + +SINJORINO RAGNHILD + +(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonoriĝas laŭte en korno +kaj trumpeto.) + +SINJORINO RAGNHILD + +Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas? + +(Mallonga paŭzo.) + +MARGRETE + +(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel +reĝon. + +(La muziko por la reĝa procesio eksonas, unue mallaŭte, poste +pli kaj pli proksime. _Sinjorino Ragnhild_ kroĉas sin plorante al +_Sigrid_, kiu silente kondukas ŝin eksteren dekstre; _Margrete_ +restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La reĝaj +ŝildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, +kiu iom post iom pleniĝas de la procesiantoj venantaj de la +Tingejo.) + +HÅKON + +(turnas sin ĉe la pordo al _Ivar Bodde_) Portu al mi la plumon kaj +vakson kaj silkon, — pergamenon mi havas ĉi ene. (iras vigle al la +tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi +estas reĝo! + +MARGRETE + +Mi salutas mian sinjoron kaj reĝon. + +HÅKON + +Dankon! — (rigardas ŝin, kaj prenas ŝian manon.) Pardonu! Mi ne +pensis pri tio, ke ofendiĝas Vi du. + +MARGRETE + +(tiras al si la manon) Ne ofendiĝas mi, — Vi certe estas reĝe +naskita. + +HÅKON + +(vigle) Jes, ĉu ne ĉiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel +mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el ĉio malbona? Jaraĝa la +Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteraĉo, kaj +meze inter tiuj, kiuj insidis kontraŭ mia vivo. En Nidaros mi +saviĝis sendomaĝa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj +mortigis tiomajn el niaj viroj, dum reĝo Inge mem apenaŭ savis sin +surŝipen grimpante laŭ la ankroŝnurego. + +MARGRETE + +Vi spertis maldolĉan junecon. + +HÅKON + +(rigardas ŝin skrutinie) Imagiĝas al mi, ke Vi estus povinta fari +ĝin pli milda. + +MARGRETE + +Mi? + +HÅKON + +Vi povus esti al mi bona edukfratino ĉiujn tiujn jarojn, kiam ni +kreskis kune. + +MARGRETE + +Sed ne okazis tiel. + +HÅKON + +Ne — tiel ne okazis; — ni ja rigardis unu la alian, ambaŭ de sia +angulo, sed malofte ni kunparolis — (senpacience) Kien li malaperis? +(_Ivar Bodde_ venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu! + +(_Håkon_ eksidas ĉe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas +_Skule jarlo_; post li _Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas_ kaj _Vegard +Veradal_.) + +HÅKON + +(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, ĉu vi +scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimiĝas) Estas al mia +patrino; mi dankas ŝin por ĉio bona, kaj kisas ŝin mil fojojn — +jen en la letero, Vi komprenas. Ŝi sendiĝos orienten al +Borgarsyssel, kaj vivu tie kun reĝa honoro. + +SKULE JARLO + +Vi ne volas reteni ŝin en la reĝa kortego. + +HÅKON + +Ŝi estas tro kara por mi, jarlo; — reĝo ne devas havi ĉe si iun, +kiu estas tro kara por li; reĝo devas agi kun liberaj manoj, stari +sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en +Norvegio. (daŭrigas skribi) + +VEGARD VERADAL + +(mallaŭte al _episkopo Nikolas_) Estis _mia_ konsilo, tio ĉi pri +Inga reĝpatrino. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi tuj konis Vin laŭ la konsilo. + +VEGARD VERADAL + +Sed nun pagon por pago. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Atendu. Mi tenos kion mi promesis. + +HÅKON + +(donas la pergamenojn al _Ivar Bodde_) Kunplektu, kaj portu mem al +ŝi kun multaj koraj salutoj —. + +IVAR BODDE + +(ĵetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro — jam hodiaŭ, Vi +skribas —! + +HÅKON + +Nun la vento estas favora; ĝi blovas suden laŭ la fjordo. + +DAGFINN BONDE + +(malrapide) Memoru, sinjoro reĝo, ke ŝi kuŝis la tutan nokton sur +la altarŝtupo en preĝo kaj fasto. + +IVAR BODDE + +Kaj certe ŝi estas laca post la fajropruvo. + +HÅKON + +Vere, vere; — mia bona kara patrino —! (pripensas) Jes, se ŝi +estas tro laca, ŝi atendu ĝis morgaŭ. + +IVAR BODDE + +Via volo plenumiĝos. (antaŭenmetas alian pergamenon) Sed jen la +aliaĵo, sinjoro. + +HÅKON + +La aliaĵo? — Ivar Bodde, mi ne povas. + +DAGFINN BONDE + +(montras al la letero al _Inga_) Vi tamen povis tion. + +IVAR BODDE + +Ĉio peka estu rompota. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(kiu intertempe proksimiĝis) Ligu nun la manojn de la jarlo, reĝo +Håkon. + +HÅKON + +(mallaŭte) Ĉu Vi opinias, ke _tio_ estas necesa. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vi neniam aĉetos pacon por la lando pli malkare. + +HÅKON + +Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas) + +SKULE JARLO + +(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la reĝo klinas al Vi la +orelon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Por Via avantaĝo. + +SKULE JARLO + +Ĉu tion Vi diras? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Antaŭ vespero Vi dankos min. (Li malproksimiĝas.) + +HÅKON + +(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo. + +SKULE JARLO + +(legas; rigardas la reĝon en surprizo, kaj diras duonlaŭte:) Vi +rompas ĉiun rilaton kun Kanga la juna? + +HÅKON + +Kun Kanga, kiun mi amis super ĉio en la mondo. De hodiaŭ ŝi neniam +estu renkontata sur la vojo de la reĝo. + +SKULE JARLO + +Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon — mi scias el mi mem, kiom +tio kostas — + +HÅKON + +For kiu ajn, kiu estas tro kara al la reĝo. — Kunligu la leteron. +(donas ĝin al _Ivar Bodde_) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(klinas sin super la seĝon) Sinjoro Reĝo, nun vi gajnis etapon al +la amikeco de la jarlo. + +HÅKON + +(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi +la plej bonan. Petu favoron, kaj ĝi al vi doniĝos. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vi volas? + +HÅKON + +Tion mi promesas al Vi je mia reĝa vorto. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando. + +HÅKON + +Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas; +malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +La reĝa amiko devas esti reĝe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi +konsilis, kaj vi estos sekura por ĉiuj tempoj. + +HÅKON + +(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en +Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian reĝan leteron pri +tio. (La episkopo malproksimiĝas.) + +SKULE JARLO + +(proksimiĝas al la tablo) Kion Vi jen skribas? + +HÅKON + +(etendas al li la folion) Legu. + +SKULE JARLO + +(legas kaj rigardas la reĝon pripense) Vegard Veradal? En +Hålogalando? + +HÅKON + +En la norda regiono, kiu estas vakanta. + +SKULE JARLO + +Ĉu Vi ne memoras, ke ankaŭ Andres Skjaldarband administras tie +norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; — Andres Skjaldarband tenas +sin al mi — + +HÅKON + +(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du paciĝu plej +eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la +reĝo kaj tiuj de la jarlo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Hm, tio ĉi povus baldaŭ iri erarvoje! (proksimiĝas en +maltrankvilo) + +SKULE JARLO + +Vi pensas profunde kaj saĝe, Håkon. + +HÅKON + +(varme) Skule jarlo, hodiaŭ mi prenis de Vi la regnon, — sed lasu +vian filinon dividi ĝin kun mi! + +SKULE JARLO + +Mian filinon! + +MARGRETE + +Dio! + +HÅKON + +Margrete, — ĉu Vi volas esti reĝino? + +MARGRETE + +(silentas) + +HÅKON + +(prenas ŝian manon) Respondu al mi. + +MARGRETE + +(mallaŭte) Mi volonte estu Via edzino. + +SKULE JARLO + +(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore. + +HÅKON + +Dankon! + +IVAR BODDE + +(al _Dagfinn_) Laŭdo al la ĉielo; nun tagiĝas. + +DAGFINN BONDE + +Mi preskaŭ kredas. Tiel bone mi neniam antaŭe ŝatis la jarlon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(malantaŭe) Ĉiam surgarde, bona Dagfinn, — ĉiam surgarde. + +IVAR BODDE + +(al _Vegard_) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la +reĝa mano por tio. (donas al li la leteron) + +VEGARD VERADAL + +Mi poste dankos la reĝon por lia graco. (volas foriri) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin +subiĝi. + +VEGARD VERADAL + +Ĝis nun ĝi ne sukcesis por iu. (eliras) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldasband, — +kaj cetere kunprenu mian benon. + +IVAR BODDE + +(kiu atendis malantaŭ la reĝo kun la pergamenoj en la mano) Jen la +leteroj, sinjoro — + +HÅKON + +Bone; donu ilin al la jarlo. + +IVAR BODDE + +Al la jarlo? Ĉu _Vi_ ne volas surmeti la sigelon? + +HÅKON + +Tion la jarlo ja kutime faras; — li havas la sigelon. + +IVAR BODDE + +(mallaŭte) Jes ĝis nun, — tiom longe kiom li estis Via kuratoro; +— sed _nun_! + +HÅKON + +_Nun_ kiel antaŭe; — la jarlo havas la sigelon. +(malproksimiĝas) + +SKULE JARLO + +Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, +elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kaŝita en la zono, kaj +sigelas dum tio kio sekvas) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(duonlaŭte) Håkon Håkonsson estas reĝo — kaj la jarlo havas la +sigelon de la reĝo; — certe aranĝiĝos, aranĝiĝos. + +HÅKON + +Kion Vi diras, sinjoro episkopo? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en +la reĝan halon) + +HÅKON + +(proksimiĝas al _Margrete_) Saĝa reĝino povas efiki grandajn agojn +en la lando; Vin mi kuraĝis sekure elekti, ĉar mi scias ke vi estas +saĝa. + +MARGRETE + +Nur _tio_! + +HÅKON + +Kion vi aludas? + +MARGRETE + +Nenion, nenion, sinjoro. + +HÅKON + +Kaj Vi ne riproĉas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi? + +MARGRETE + +Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi. + +HÅKON + +Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn? + +MARGRETE + +Mi volonte volas stari proksime al Vi. + +HÅKON + +Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj +utilas al ĉiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, — mian +patrinon mi devis forsendi — + +MARGRETE + +Jes, ŝi estis al vi tro kara. + +HÅKON + +Kaj mi estas reĝo. Adiaŭ, Margrete! Vi ankoraŭ estas tro juna; sed +venontan someron nia geedziĝa festo okazos. — kaj de tiu momento mi +promesas teni Vin ĉe mi en ĉiu deca fido kaj honoro. + +MARGRETE + +(ridetas malĝoje) Jes, mi scias ke daŭros longe ĝis Vi sendos min +for. + +HÅKON + +(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros! + +MARGRETE + +(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj +estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. _Håkon_ penseme +postrigardas ŝin.) + +SINJORINO RAGNHILD + +(de dekstre) La reĝo kaj la jarlo tiom longe ĉi tie! La timo +mortigas min; — Margrete, kion la reĝo diris kaj faris? + +MARGRETE + +Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj reĝinon. + +SINJORINO RAGNHILD + +Vi, Margrete! + +MARGRETE + +(ĉirkaŭbrakas la kolon de la patrino) Jes! + +SINJORINO RAGNHILD + +Vi fariĝos reĝino! + +MARGRETE + +Nur reĝino; — Sed mi pensas ke mi tamen estas ĝoja pro tio. (Ŝi +kaj la patrino kune eliras dekstre.) + +SKULE JARLO + +(al _Ivar Bodde_) Jen niaj leteroj; portu ilin al la reĝa patrino +kaj al Kanga. (_Ivar Bodde_ klinas sin kaj foriras.) + +DAGFINN BONDE + +(ĉe la hala pordo) La ĉefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al +reĝo Håkon Håkonsson sian omaĝon! + +HÅKON + +(spiras per plena brusto) Fine mi estas reĝo de Norvegio. +(iras en la halon) + +SKULE JARLO + +(kaŝas la reĝan sigelon en la zonon) Sed _mi_ regas landon kaj +regnon. + +Kurteno + + + + +DUA AKTO + + +(La festena halo en la reĝa kortego en Bergen. Arka fenestro meze +sur la fona muro. Laŭ tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. +Ĉe la maldekstra longa muro staras la reĝa seĝo kelkajn ŝtupojn +super la planko; meze sur la kontraŭa muro estas granda enireja +pordo. Standardoj, blazonoj, ŝildoj, armiloj kaj multkoloraj +tapiŝoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltranĉita ligna +plafono. Ĉirkaŭe en la halo staras tabloj por trinkaĵoj kun +kruĉoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.) + +(_Reĝo Håkon_ sidas sur la estrado ĉe _Margrete, Sigrid, +sinjorino Ragnhild_ kaj multaj altrangaj virinoj. _Ivar Bodde_ staras +malantaŭ la seĝo de la reĝo. Ĉirkaŭ la trinkaĵ-tabloj la viroj +de la reĝo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Ĉe la plej +antaŭa tablo dekstre sidas inter aliuloj _Dagfinn Bonde, Gregorius +Jonsson_ kaj _Pål Flida_. _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ ludas +ŝakon ĉe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj +eliras portantaj trinkaĵojn. El apuda ĉambro aŭdiĝas muziko dum +la sekvaj scenoj.) + +DAGFINN BONDE + +Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraŭ la servistoj same rapide +surtabligas plenajn kruĉojn. + +PÅL FLIDA + +Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn. + +DAGFINN BONDE + +Ja aspektas tiel. Pri tia glora reĝa nupto neniam antaŭe +rakontiĝis en Norvegio. + +PÅL FLIDA + +Skule jarlo ja neniam antaŭe donis filinon edzine. + +DAGFINN BONDE + +Vere, vere; la jarlo estas potenca viro. + +HIRDANO + +Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis +pasinte. + +PÅL FLIDA + +La parto de la reĝo tamen estas pli granda. + +DAGFINN BONDE + +Pri tio ni ne parolu ĉi tie; nun ni estas amikoj kaj bone +repacigitaj. (trinkas kun _Pål_.) Lasu la reĝon esti reĝo kaj la +jarlon jarlo. + +PÅL FLIDA + +(ridas) Facile aŭdiĝas de vi, ke vi estas reĝano. + +DAGFINN BONDE + +Tio devas ankaŭ la jarlanoj esti. + +PÅL FLIDA + +Neniam tio. Ni ĵuris ĵuron al la _jarlo_, sed ne al la reĝo. + +DAGFINN BONDE + +Tio povos ankoraŭ okazi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(mallaŭte al la jarlo dum la ludado) Ĉu vi aŭdas, kion Dagfinn +Bonde diras? + +SKULE JARLO + +(ne suprenrigardante) Mi tamen aŭdas. + +GREGORIUS JONSSON + +(rigardas signifoplene al _Dagfinn_) Ĉu la reĝo ion tian +pripensas? + +DAGFINN BONDE + +Nu nu, — lasu tion; — neniu malakordo hodiaŭ. + +EPISKOPO NIKOLAS + +La reĝo volas ĵure ligi viajn virojn, jarlo. + +GREGORIUS JONSSON + +(pli forte) Ĉu la reĝo ion tian pripensas, mi demandas? + +DAGFINN BONDE + +Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la reĝo kaj la +jarlo. La biero estas bona. + +PÅL FLIDA + +Ĝi ankaŭ havis bonan tempon por fermenti. + +GREGORIUS JONSSON + +Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la reĝo promesis +veni, — tri fojojn li trompis. + +DAGFINN BONDE + +Mallaŭdu la jarlon pro _tio_; li donis al ni sufiĉon por prizorgi +en Viken. + +PÅL FLIDA + +Sigurd Ribbung donis al vi ankoraŭ pli por prizorgi en Vermlando, +laŭ tio kio diriĝas. + +DAGFINN BONDE + +(flamiĝe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung? + +GREGORIUS JONSSON + +Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por +ĉiuj. + +DAGFINN BONDE + +Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Ĉu vi aŭdas, jarlo, — estis +Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung. + +SKULE JARLO + +(movas) Tiu kanto estas malnova. + +GREGORIUS JONSSON + +(al _Dagfinn_) Mi tamen pensis, ke vi aŭdis pri la islandano, Andres +Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung — + +DAGFINN BONDE + +Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi +scias. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, +sinjoro jarlo. + +SKULE JARLO + +(aŭdeblete) Frapu ĝin; peono ne multe valoras. (movas pecon) + +DAGFINN BONDE + +Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al +Vermlando. + +(Subpremata rido inter la reĝanoj; la interparolo daŭras +mallaŭte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al _Gregorius +Jonsson_.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta. + +SKULE JARLO + +Aspektas tiel. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(kliniĝante malantaŭen en la seĝo) Vi ne bone defendis la reĝon +dum la lastaj movoj. + +SKULE JARLO + +(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi laciĝis esti +reĝdefendanto. + +GREGORIUS JONSSON + +(proksimiĝas kaj diras mallaŭte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb +informas, ke nun la ŝipo kuŝas preta por forvelo. + +SKULE JARLO + +(mallaŭte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero. + +GREGORIUS JONSSON + +(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, — ĉu _tio_ estas konsilinda? + +SKULE JARLO + +Kio? + +GREGORIUS JONSSON + +Ĝi portas la reĝan sigelon. + +SKULE JARLO + +Estas por la bono de la reĝo ke mi agas. + +GREGORIUS JONSSON + +Do lasu al la reĝo mem rifuzi la oferton. + +SKULE JARLO + +Tion li ne faros, se li povos decidi. Ĉiuj liaj pensoj kaj atento +estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin +en ĉiuj flankoj. + +GREGORIUS JONSSON + +Saĝa povas esti tio, kion Vi nun faras, — sed estas danĝera. + +SKULE JARLO + +Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj +forvelu. + +GREGORIUS JONSSON + +Fariĝos kiel Vi ordonas. + +(eliras dekstre kaj revenas iom poste) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan. + +SKULE JARLO + +Sed bagatelan dankon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +La reĝo ekstaris. + +(_Håkon_ proksimiĝas; ĉiuj viroj ekstaras de ĉe la tabloj.) + +HÅKON + +(al la episkopo) Ege devas ĝojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis +Vin ĉi tiujn gajajn tagojn. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ekflagras kelkfoje, sinjoro reĝo; tamen ne longe daŭros. Mi kuŝis +malsana la tutan vintron. + +HÅKON + +Nu ja, — Vi vivis fortan vivon, riĉan je multaj famaj agoj. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraŭ multon +nefaritan. Ke mi scius, ĉu mi havus tempon por ĉio. + +HÅKON + +La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda +sinjoro; ni ĉiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. +(turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj +administrantoj en Hålogalando venis al la edziĝfesto. + +SKULE JARLO + +Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis. + +HÅKON + +(ridetante) Kaj ankaŭ Vegard Veradal. + +SKULE JARLO + +Ankaŭ Vegard, jes. + +HÅKON + +(ŝerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol +antaŭ sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel +ke la glavo mem eltranĉis sin. + +SKULE JARLO + +(ridas sinĝene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, +haktranĉis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj +konsilanto. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon +sur la reĝa ŝipo, kaj diris, ke la reĝo ne estas sekura sub la +defendo de la jarlo! + +HÅKON + +(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj. + +DAGFINN BONDE + +(proksimiĝas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la +ludejo, se plaĉas al Vi, sinjoro. + +HÅKON + +Bone. Hodiaŭ ni akceptas ĉiun ĝojon; morgaŭ ni denove komencos +pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes, li ja rifuzas pagi la imposton? + +HÅKON + +Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten. + +(_Håkon_ iras al la estrado, etendas la manon al _Margrete_ kaj +kondukas ŝin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(al _Ivar Bodde_) Aŭskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein +Tamb? + +IVAR BODDE + +Estas ĉi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomiĝas. + +EPISKOPO NIKOLAS + +El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen. + +IVAR BODDE + +Jes, li ja tion faros. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde! + +IVAR BODDE + +Greno kaj teksaĵoj, mi opinias. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj letero de Skule jarlo. + +IVAR BODDE + +(ekmire) Al kiu? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi ne scias; — kun reĝa sigelo — + +IVAR BODDE + +(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, — ĉu estas kiel vi +diras? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Tŝŝ, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimiĝas) + +IVAR BODDE + +Do mi tuj devas —! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn —! (premas sin +tra la amaso ĉe la elirpordo) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(simpatiante al _Gregorius Jonsson_) Neniu tago sen domaĝo al iu pri +havaĵo aŭ libereco! + +GREGORIUS JONSSON + +Pri kiu nun? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Povra maristo, — Jostein Tamb ŝajnas al mi, ke oni nomis lin. + +GREGORIUS JONSSON + +Jostein —? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli. + +GREGORIUS JONSSON + +Ĉu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĝuste nun li eliris. + +GREGORIUS JONSSON + +Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidiĝi — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes, faru tion, bona vasalo! — Dagfinn Bonde estas tiom +ekfurioza. + +(_Gregorius Jonsson_ rapidegas elen dekstre inter la restanta +ĉeestantaro; nur _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ restas en la +halo.) + +SKULE JARLO + +(paŝas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaŭ vekiĝas; li +rigardas ĉirkaŭe kaj diras:) Kiel silente subite fariĝis. + +EPISKOPO NIKOLAS + +La reĝo eliris. + +SKULE JARLO + +Kaj ĉiuj homoj sekvis lin. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉiuj krom Vi. + +SKULE JARLO + +Estas io granda, tio, esti reĝo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(singarde) Ĉu Vi ŝatus provi tion, jarlo? + +SKULE JARLO + +(ridetas serioze) Mi _estas_ provinta tion; ĉiun dormgravedan +nokton mi estas reĝo en Norvegio. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Sonĝoj avertas. + +SKULE JARLO + +Ili ankaŭ tentas. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Apenaŭ Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; — sed nun, kiam Vi +havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj +estas la patro de la reĝino — + +SKULE JARLO + +Pleje nun, — pleje nun. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Nenion kaŝu! Konfesu; ĉar Vi certe portas grandan suferon. + +SKULE JARLO + +Pleje nun, kiel mi diras. _Tio_ estas la granda kondamno, kiu +premkuŝas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta — +nur fenda faŭko disigas — salto transen, — aliflanke estas reĝa +nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj ĉio; ĉiun tagon +mi havas tion antaŭ la okuloj — sed neniam transvenos. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vere, vere, jarlo. + +SKULE JARLO + +Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel reĝon, mi estis en la plena +forto de mia juneco; tiam estis kvazaŭ laŭte kriis en mi: For, tiu +infano, — _mi_ estas la matura, forta viro! — sed Guthorm estis +filo de reĝo; estis faŭko inter mi kaj la trono. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vi ne kuraĝis — + +SKULE JARLO + +Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam +denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling +Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; — _tio_ +estis la faŭko tiam. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la +Ribbungoj, kaj Vi atendis! + +SKULE JARLO + +Mi atendis la morton de Guthorm. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo. + +SKULE JARLO + +Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua +paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi +sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro +de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la +velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu +malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj +klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por +anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko +kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon +venis, — kaj la Birkibejnoj prenis _lin_ kiel reĝon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj Vi atendis. + +SKULE JARLO + +Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan +forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago, +kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ +okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan +seĝon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis +nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis. + +SKULE JARLO + +Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta +parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes _jen_ la afero, Skule jarlo, — _jen_ la malbeno, kiu estas +kuŝinta super Via vivo. Vi volas havi ĉiujn vojojn malfermaj en +ekstrema bezono, — Vi ne kuraĝas rompi ĉiujn pontojn, kaj nur +reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aŭ fali _tie_. Vi metas +kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj +pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi ŝutas venenon en ĉiuj +pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptiĝi en +unu el ili, Vi ne kuraĝas tiri la ŝnuron; se li etendas la manon +por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la +glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke +okazu vespere. + +SKULE JARLO + +(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi +tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon. + +SKULE JARLO + +(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed +respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta +vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kiu faras la plej grandan agon en la mondo? + +SKULE JARLO + +Tion faras la plej elstara viro. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Sed kiu estas la plej elstara viro? + +SKULE JARLO + +La plej kuraĝa. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, — saĝulo dirus, +ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej +_feliĉa_ viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu +faras la plej grandajn agojn; _li_, al kiu la postuloj de la epoko +venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj +kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li +tamen iras, kaj _devas_ iri, ĝis li aŭdas la popolon krii en ĝojo, +kaj li ĉirkaŭrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris +grandfaron. + +SKULE JARLO + +Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Estas _tio_, kion la romanoj nomis _ingenium_. — Mi ne estas precipe +lerta en latino; sed tio nomiĝas _ingenium_. + +SKULE JARLO + +(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el +alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? — Jes, ĉu ne ĉio +prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ +la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas +fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon +estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas +brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj +svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro +sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la +Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la +sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel +facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj +Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj +protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia +patrino venis kaj portis ĝin por li. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(en senvola ekkrio) Sed ni — ni du —! + +SKULE JARLO + +Vi? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes Vi — Vi do! + +SKULE JARLO + +Håkon havas la rajton, episkopo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; — la plej granda +feliĉo estas _tiu_, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon +la rajton, kaj ne Vi? + +SKULE JARLO + +(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio, +ke li savu min el pensoj pri ili. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi +prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke +restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj +patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; — kaj la filo tiras +la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li +volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, — kaj edzinon kaj ĉiujn +infanojn, por atingi supren mem; — ĉar tie supre estas piedlarĝa +spaco; _tie_ li povas teni sin horon. — Tiu, jarlo, estas la sagao +de la saĝeco, kaj la sagao de ĉiu saĝulo. + +SKULE JARLO + +Sed la rajto! + +EPISKOPO NIKOLAS + +La filo _havis_ la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; — sekvu +vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas ĉiuj. + +DUKO SKULE + +Al tio, kio bona estas, jes. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj +malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie +Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon. +(mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la +aro aŭ la afero volas _tion ĉi_ kaj ne _tion_; sed Vi malamu ĉiun +viron en la aro, ĉar li kontraŭas Vin; kaj Vi malamu ĉiujn tiujn, +kiuj staras subtene al afero, ĉar la afero ne antaŭenigas Vian +volon. Ĉio, kion Vi povas uzi, estas bona, — ĉio, kio metas +transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona. + +DUKO SKULE + +(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa +seĝo, al kiu mi tamen ne atingis — kaj kiom li pagis por ĝi, li, +kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan +sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al +la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, — mi ekhavis nur filinojn. + +EPISKOPO NIKOLAS + +_Håkon_ ricevas filojn, jarlo, — nur vidu! + +DUKO SKULE + +(iras al la fenestro dekstre) Jes, — ĉio adaptiĝas por Håkon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la +feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke +estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ +Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, +kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi +kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis +Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo +fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon! + +DUKO SKULE + +Kiu? + +EPISKOPO NIKOLAS + +La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon! + +DUKO SKULE + +Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo — + +EPISKOPO NIKOLAS + +(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, — +pli potenca ol kiu ajn el la miloj da — jarloj tie supre! (falglitas +sur la benkon apud la trinkotablo) + +DUKO SKULE + +(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io +pli aŭ io malpli ol homo? + +EPISKOPO NIKOLAS + +(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon +inter bono kaj malbono. + +DUKO SKULE + +(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis +ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas +sin mem; — ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ +Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, — kaj +ĉiuj fidos Vin. + +DUKO SKULE + +Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan +heredon post mi! + +EPISKOPO NIKOLAS + +(vigle) Jarlo, — se Vi havus filon? + +DUKO SKULE + +Mi neniun havas. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Håkon ricevos filojn. + +DUKO SKULE + +(pugnigas la manojn) — kaj estas reĝe naskita! + +EPISKOPO NIKOLAS + +(ekstaras) Jarlo, — se li ne tia estus? + +DUKO SKULE + +Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj se li tia ne estus — spite al la fajropruvo? + +DUKO SKULE + +Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la +fajropruvon? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton? + +DUKO SKULE + +Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo +de Håkon Sverrisson. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo +Håkon ne estus tiu infano? + +DUKO SKULE + +(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova —! (regas sin) +Nepenseble. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas +malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas +kunporti tien transen — + +DUKO SKULE + +Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Aŭskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon +Sverrisson estis ĵus mortinta, kaj verŝajne ŝi timis Inge +Bårdsson, kiu tiam estis reĝo, kaj Vin, — nu ja, ankaŭ la Baglojn, +mi opinias. Ŝi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en +la komunumo de Heggen, kaj naŭ tagojn poste ŝi veturis hejmen; sed +la reĝa infano restis tutan jaron ĉe la pastro, kaj ŝi ne kuraĝis +atenti pri ĝi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion +sciis. + +DUKO SKULE + +Nu ja, — kaj sekve? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kiam la infano estis jaraĝa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga +malkaŝis la aferon al Erlend el Husaby, — maljuna Birkibejno de la +tempo de Sverre — Vi scias. + +DUKO SKULE + +_Nu_? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre +trans la montaron kun ĝi, kaj portis ĝin al la reĝo, kiu tiam +sidis en Nidaros. + +DUKO SKULE + +Kaj Vi tamen povas diri, ke —? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Komprenu! Granda danĝero estus por simpla pastro eduki reĝan +infanon. Tuj post kiam la infano naskiĝis, li tial konfesis al unu +el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia +superulo ordonis al Trond sekrete interŝanĝi du infanojn, sendi la +ĝustan reĝan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malĝustan, +se ŝi aŭ la Birkibejnoj poste postulus la reĝan filon. + +DUKO SKULE + +(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Estis mi. + +DUKO SKULE + +Vi? Jes, Vi ĉiam malamis la parencaron de Sverre. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ŝajnis al mi malsekure por la reĝa filo veni inter Viajn +manojn. + +DUKO SKULE + +Sed la pastro? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Promesis fari, kiel mi ordonis. + +DUKO SKULE + +(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malĝusta? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Se la pastro tenis sian promeson. + +DUKO SKULE + +_Se_ li tenis ĝin? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Trond pastro forvojaĝis el la lando la saman vintron, kiam la infano +venis al reĝo Inge. Li vojaĝis al la tombo de Tomas Beckett, kaj +poste restis en Anglio ĝis sia morto.. + +DUKO SKULE + +Li forvojaĝis el la lando, Vi diras! Do li interŝanĝis la +infanojn, kaj timis venĝon de la Birkibejnoj. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Aŭ li _ne_ interŝanĝis ilin, kaj timis venĝon de _mi._ + +DUKO SKULE + +Pri kiu ebleco kredas Vi? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ambaŭ eblecoj estas same kredeblaj. + +DUKO SKULE + +Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ili vojaĝis kun la krucmilitantoj al la sankta lando. + +DUKO SKULE + +Kaj neniu aŭdis ion pri ili poste? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes. + +DUKO SKULE + +Kie ili estas? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ili dronis en la Greka Maro forvojaĝante. + +DUKO SKULE + +Kaj Inga —? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia +konsilo. + +DUKO SKULE + +Ŝia infano havis nur naŭ tagojn, kiam ŝi forlasis ĝin, Vi +diris? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes; kaj la infano, kiun ŝi revidis, estis pli ol unujara — + +SKULE JARLO + +Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio ĉi! (paŝadas +forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Ĉiopova Dio, ĉu tio povas esti +vero? Håkon — la reĝo — li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, +li ne estus la alodnaskito! — Kaj kial tio ne estas sufiĉe +kredebla? Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, — — kial ne ankaŭ +tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en +lulilon de la reĝa infano — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo — + +SKULE JARLO + +Sed _li mem_ kredas tion, episkopo, — _tio_ estas lia vera feliĉo, +_tio_ estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel +bele li sidas sur la ĉevalo, Neniu sidas kiel li. Ridiĝas kaj +brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaŭ li scius +sin kreita por iri antaŭen, ĉiam antaŭen. (turnas sin al la +episkopo) Mi estas reĝa brako, eble ankaŭ reĝa kapo; sed li estas +la tuta reĝo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj eble tamen ne estas. + +SKULE JARLO + +Ne, — eble tamen ne. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(metas la manon sur lian ŝultron) Jarlo, aŭskultu min — + +SKULE JARLO + +(daŭrigas elrigardi) Tie sidas la reĝino. Håkon parolas dolĉe al +ŝi; ŝi fariĝas ruĝa kaj pala laŭvice el ĝojo. Li prenis ŝin +edzine, ĉar estis saĝe elekti la filinon de la plej potenca viro en +la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por ŝi en lia koro; — sed +tio venos; al Håkon sekvas la feliĉo. Ŝi lumos super lia vivo — +(haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas _tio?_ + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kio? + +SKULE JARLO + +Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras ĉirkaŭe. Nun +li donas iun mesaĝon al la reĝo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(rigardas elen malantaŭ la jarlo) Aspekte Håkon fariĝas kolera; — +ĉu ne? Li pugnigas la manon — + +SKULE JARLO + +Li rigardas ĉi tien, — kio tio povas esti? (volas eliri) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(retenas lin) Jarlo, aŭskultu, — troviĝus maniero certiĝi pri la +rajto de Håkon. + +SKULE JARLO + +Maniero, Vi diras? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Antaŭ sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj +prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis. + +SKULE JARLO + +Kaj tiu letero, — kompatema Dio, — kie ĝi estas? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vi devas do scii, ke — (rigardas al la pordo) Tŝŝ, la reĝo +venas. + +SKULE JARLO + +La letero, episkopo, — la letero! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jen la reĝo. + +(_Håkon_ envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj +poste _Margrete_ aperas; ŝi estas en tima emocio, kaj volas +rapidiĝi al la reĝo, sed malhelpiĝas de _sinjorino Ragnhild_, kiu +kune kun aliaj virinoj akompanis ŝin. _Sigrid_ tenas sin iom aparte +en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj ariĝas +dekstraflanke, kie _Skule_ staras, tamen iom malantaŭe.) + +HÅKON + +(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas reĝo en ĉi tiu +lando? + +SKULE JARLO + +Ĉu kiu estas reĝo? + +HÅKON + +Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de reĝo, sed kiu havas la reĝan +potencon? + +SKULE JARLO + +La reĝa potenco devas esti tie, kie estas la reĝa rajto. + +HÅKON + +Tiel devus esti; sed ĉu estas tiel? + +SKULE JARLO + +Ĉu Vi asignas min antaŭ tribunalo? + +HÅKON + +Mi faras; ĉar tiun rajton mi havas antaŭ ĉiu homo en la regno. + +SKULE JARLO + +Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj. + +HÅKON + +Bone por ĉiuj, se tiel estas. (suprenpaŝas ŝtupon kie staras la +reĝa seĝo, kaj subtenas sin al la seĝobrako) Jen mi staras kiel +Via reĝo kaj demandas: Ĉu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj +faris insurekcion kontraŭ min? + +SKULE JARLO + +Jes. + +HÅKON + +Ke li rifuzas pagi al mi la imposton? + +SKULE JARLO + +Jes. + +HÅKON + +Kaj ĉu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaŭ sendis leteron al +li? + +SKULE JARLO + +Kiu diras tion? + +IVAR BODDE + +Mi diras. + +DAGFINN BONDE + +Jostein Tamb ne kuraĝis rifuzi kunpreni ĝin, ĉar la reĝa sigelo +surestis. + +HÅKON + +Vi skribas al la malamikoj de la reĝo, kaj surmetas la reĝan +sigelon, kvankam la reĝo ne scias, kio tie estas skribita! + +SKULE JARLO + +Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo. + +HÅKON + +Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco. + +SKULE JARLO + +Neniam Vi havis damaĝon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis +mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj +kondiĉoj por la reĝo. La militiro al Vermlando ĝene premis Vian +animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, — mi +povas pli bone ordigi la aferon. + +HÅKON + +Vi deziris ordigi la aferon mem. — Kaj kion Vi respondis? + +SKULE JARLO + +Legu mian leteron. + +HÅKON + +Donu ĝin! + +SKULE JARLO + +Mi pensis, ke Vi havas ĝin? + +DAGFINN BONDE + +Vi certe scias pli ĝuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli +rapidpieda. Kiam ni venis sur la ŝipon, la letero estis +malaperinta. + +SKULE JARLO + +(turnas sin al _Gregorius Jonsson_) Sinjoro vasalo, donu la leteron +al la reĝo. + +GREGORIUS JONSSON + +(alproksimiĝas maltrankvila) Aŭskultu min —! + +SKULE JARLO + +Kio nun? + +GREGORIUS JONSSON + +(mallaŭte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la reĝo. + +SKULE JARLO + +Pri ili mi scias respondi. La leteron! + +GREGORIUS JONSSON + +Mi ne havas ĝin. + +SKULE JARLO + +Vi ne havas ĝin! + +GREGORIUS JONSSON + +Dagfinn Bonde estis tuj ĉe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de +Jostein Tamb, ligis ŝtonon al ĝi — + +SKULE JARLO + +Nu? + +GREGORIUS JONSSON + +Ĝi nun kuŝas sur la fundo de la fjordo. + +SKULE JARLO + +Malbone — malbone Vi jen agis. + +HÅKON + +Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo! + +SKULE JARLO + +Mi ne povas elmeti ĝin. + +HÅKON + +Vi _ne povas?_ + +SKULE JARLO + +(faras paŝon pli proksimen al la reĝo) Mi estas tro fiera por +ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto — + +HÅKON + +(regas sian ekflamiĝan koleron) Kaj jen kio? — + +SKULE JARLO + +Mallonge kaj bone; — mi ne elmetas ĝin; — mi _ne volas_ elmeti +ĝin. + +HÅKON + +Vi do spitas min! + +SKULE JARLO + +Se ne povas alie esti, — nu ja, mi spitas Vin. + +IVAR BODDE + +(forte) Nun, sinjoro reĝo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da +atestoj! + +DAGFINN BONDE + +Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo. + +HÅKON + +(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la reĝan sigelon al Ivar +Bodde. + +MARGRETE + +(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la reĝo) Håkon, +estu mia milda kaj indulgema edzo! + +HÅKON + +(faras ordonan brakmovon al ŝi; ŝi kaŝas sian vizaĝon en sian +vualon, kaj reen returnas al sia patrino.) + +SKULE JARLO + +(al _Ivar Bodde_) Jen la reĝa sigelo. + +IVAR BODDE + +Tio ĉi estus la lasta vespero de la festeno. Ĝi finiĝis per prema +doloro por la reĝo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke ĉiu +fidela viro devas ĝoji, ke okazis. + +SKULE JARLO + +Kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas profunde koleriĝi, ke +pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; — jes, Birkibejnoj, ĉar +mi estas Birkibejno samebone kiel la reĝo kaj liaj viroj. Mi estas +el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la reĝa parencaro, — +sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido ĉirkaŭ la reĝo, kaj +baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj. + +PÅL FLIDA + +(incite al la ĉirkaŭstarantoj) Viroj de la jarlo! Ĉu ni toleru +tiaĵon pli longe? + +GREGORIUS JONSSON + +(antaŭen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas +esti klare dirata, — neniu el la viroj de la jarlo povas servi la +reĝon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde paŝadas en +la reĝa korto incitante galon inter ni. + +PÅL FLIDA + +Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos +vin, sur libera kampo, surŝipe, aŭ en nesankta domo! + +MULTAJ JARLANOJ + +Ankaŭ mi! Ankaŭ mi! Vi estu senpaca por ni! + +IVAR BODDE + +Dio malpermesu, ke mi staru inter la reĝo kaj tiom multaj potencaj +estroj. — Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis +Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed +se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun +ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu +ĝin en Viajn proprajn manojn; antaŭ longe ĝi estus devinta kuŝi +tie. + +HÅKON + +(kiu malsuprenpaŝis de la podio) Vi restos! + +IVAR BODDE + +Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riproĉus min tagon kaj nokton, +se mi tion farus. Pli grandan malfeliĉon neniu homo povus kaŭzi en +ĉi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la reĝo kaj la jarlo. + +HÅKON + +Ivar Bodde, mi ordonas vin resti! + +IVAR BODDE + +Eĉ se la sankta reĝo Olaf ekstarus el la arĝenta ĉerko, kaj +ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la +manon de la reĝo) Adiaŭ, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj +benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj) + +HÅKON + +(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro +Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la +perdon. + +SKULE JARLO + +Mi ofertas min mem kaj ĉiujn miajn. + +HÅKON + +Mi preskaŭ timas, ke pli bezoniĝas. Mi nun bezonas arigi ĉirkaŭ +mi ĉiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu +mesaĝon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata ĉi +tien. + +DAGFINN BONDE + +(kiu staris iom malantaŭe en interparolo kun vojaĝvestita viro, kiu +envenis, proksimiĝas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni, +sinjoro. + +HÅKON + +El kio vi tion scias? + +DAGFINN BONDE + +Ĵus estis mesaĝo pri li. + +HÅKON + +Kion ĝi informas? + +DAGFINN BONDE + +Ke Vegard Veradal estas mortigita. + +MULTAJ VOĈOJ + +Mortigita! + +HÅKON + +Kiu mortigis lin? + +DAGFINN BONDE + +Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo. + +(Mallonga paŭzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.) + +HÅKON + +Kie estas la sendito? + +DAGFINN BONDE + +(kondukas la viron antaŭen) Jen, sinjoro reĝo. + +HÅKON + +Kia kaŭzo estis por la mortigo? + +SENDITO + +Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj +subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon. + +HÅKON + +Ĉu antaŭe estis kverelo inter ili? + +SENDITO + +Kelkfoje. Andres ofte diris, ke saĝa konsilanto elsude, skribis al +li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Vegard Veradal. + +DAGFINN BONDE + +Ege strange; — antaŭ ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke +saĝa konsilanto estis dirinta, ke _li_ estu kiel roko kaj siliko +kontraŭ Andres Skjaldarband. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(kraĉante) Fi al tiaj konsilantoj! + +HÅKON + +Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio ĉi devenas. Du fidelaj +animoj mi perdis hodiaŭ. Mi povus plori por Vegard; sed ĉi tie +bezoniĝas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraŭ vivo. Sinjoro +jarlo, Andres Skjaldarband estas Via ĵurinta fidelulo; Vi ofertis al +mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto, +kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu ĉi krimo. + +SKULE JARLO + +Malbonaj anĝeloj certe ekstaras inter ni du hodiaŭ. Al kiu ajn el +miaj viroj mi permesus, ke Vi venĝus pro la mortigo — + +HÅKON + +(streĉita) Nu? + +SKULE JARLO + +Sed ne al Andres Skjaldarband. + +HÅKON + +(ekscite) Ĉu vi volas defendi la mortiginton? + +SKULE JARLO + +_Tiun_ mortiginton mi devas defendi. + +HÅKON + +Kaj la kialo —? + +SKULE JARLO + +Tiun neniu scios krom Dio en la ĉielo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(mallaŭte al _Dagfinn_) Mi scias ĝin. + +DAGFINN BONDE + +Kaj mi suspektas ĝin. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Diru nenion, bona Dagfinn! + +HÅKON + +Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi +jen diras al mi — + +SKULE JARLO + +Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li +tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli. + +HÅKON + +Bone. Do ni devas mem agi laŭ propra iniciativo! + +SKULE JARLO + +(kun esprimo de timo) Reĝo! tio fariĝos sangoverŝo +ambaŭflanke! + +HÅKON + +Do okazu; la puno estu plenumata. + +SKULE JARLO + +Ĝi _ne_ estu plenumata! — Ĝi ne _povas_ esti plenumata! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne, en tio la jarlo pravas. + +HÅKON + +Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Andres Skjaldarband prenis la krucon. + +HÅKON kaj SKULE JARLO + +Prenis la krucon! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj estas jam forvelinta el la lando. + +SKULE JARLO + +Bone estas tio por ni ĉiuj. + +HÅKON + +La tago kliniĝas, la geedziĝa festeno nun finiĝu. Mi dankas Vin, +sinjoro jarlo, por ĉiu honoro, kiu estas al mi montrita en ĉi tiu +tempo. — Vi veturos al Nidaros, mi opinias? + +SKULE JARLO + +Estas mia intenco. + +HÅKON + +Kaj mi al Viken. — Se vi, Margrete, pli deziras resti ĉi tie en +Bergen, tion faru. + +MARGRETE + +Kien vi velos, mi akompanos, ĝis vi tion malpermesos. + +HÅKON + +Bone, do akompanu. + +SIGRID + +Disiĝas nun la parencaro. (genuas antaŭ _Håkon_) Montru al mi +favoron, sinjoro reĝo! + +HÅKON + +Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata. + +SIGRID + +Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monaĥinejo en Rejn +estos konsekrata; skribu al la ĉefepiskopo, — influu por ke mi +fariĝu abatino tie. + +SKULE JARLO + +Vi, mia fratino? + +HÅKON + +Vi volas preni la vualon! + +SIGRID + +(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto, +kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fianĉon, kaj multajn centojn +kun li, dum la urbo brulis en ĉiuj anguloj, — tiam estis kvazaŭ la +sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la +ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia +ekvidas, — kaj ion mi nun vidas — grandan tempon de teruro por la +lando! + +SKULE JARLO + +(ekscite) Ŝi estas malsana! Ne atentu ŝin. + +SIGRID + +Riĉa rikolto maturiĝos por li, kiu rikoltas en mallumo. Ĉiuj +virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, — genui en +monaĥinejoj kaj en preĝejoj, kaj preĝi — preĝi tage kaj +nokte! + +HÅKON + +(skuita) Ĉu estas aŭgurdoto aŭ anima malsano, kiu tiel +parolas? + +SIGRID + +Adiaŭ, mia frato, — ni renkontiĝos ankoraŭ unu fojon. + +SKULE JARLO + +(senvole) Kiam? + +SIGRID + +(mallaŭte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda +danĝero, — kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras +dekstre kun _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj la virinoj) + +HÅKON + +(post mallonga paŭzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj +trankvila decido:) Ĉiuj viroj de la jarlo faru ĵuron. + +SKULE JARLO + +(ekscitite) Ĉu _tio_ estas via firma decido! (preskaŭ petante) +Reĝo _Håkon_, tion ne faru! + +HÅKON + +Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaŭ ol li estos ĵurinta fidon al +la reĝo. (foriras kun sia hirdo. Ĉiuj escepte de la episkopo kaj la +jarlo sekvas) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li tuŝis Vin per maldolĉaj manoj hodiaŭ. + +SKULE JARLO + +(silentas kaj rigardas konsternita post la reĝon) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas reĝe naskita. + +SKULE JARLO + +(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la +episkopo) La konfeso de Trond pastro — kie ĝi estas? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li sendis ĝin al mi de Anglio, antaŭ ol li mortis; mi ne scias kun +kiu, — kaj mi ne ricevis ĝin. + +SKULE JARLO + +Sed ĝi estu trovata! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Tion mi firme kaj plene opinias. + +SKULE JARLO + +Kaj se Vi ĝin trovos, tiam Vi donos ĝin en miajn manojn? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Tion mi promesas. + +SKULE JARLO + +Tion Vi ĵuru je Via anima savo? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Tion mi ĵuras je mia anima savo. + +SKULE JARLO + +Bone; ĝis tiam mi volas kontraŭi al Håkon, kie tio povos okazi +silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li fariĝu pli potenca +ol mi, kiam la lukto komencos. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Sed se montriĝos, ke li estas la ĝusta reĝido, — kio jen? + +SKULE JARLO + +Tiam mi devos provi preĝi — preĝi por humila animo por servi lin, +kiel honesta estro kaj laŭ mia povo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj se li estas la malĝusta? + +SKULE JARLO + +Tiam li cedu por mi! Reĝan nomon kaj reĝan seĝon, hirdon kaj +armeon, imposton kaj ŝiparon, urbojn kaj kastelojn, ĉion mi volas +havi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li rifuĝos al Viken — + +SKULE JARLO + +Mi pelos lin el Viken! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li firmstariĝos en Nidaros. + +SKULE JARLO + +Mi sturmos Nidaros! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li enfermigas sin en la sankta preĝejo de Olaf — + +SKULE JARLO + +Mi rompos la preĝejan pacon — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Li fuĝos supren sur la ĉefaltaron, kaj kroĉos sin firme al la +ĉerko de Olaf — + +SKULE JARLO + +Mi tiros lin de la altaro, eĉ se mi devos kuntiri la sanktan ĉerkon — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Sed ankoraŭ li havos la kronon sur la kapo, jarlo! + +SKULE JARLO + +Mi defrapos la kronon per mia glavo! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Sed se ĝi fiksiĝis tro firme —? + +SKULE JARLO + +Nu do, en la nomo de Dio aŭ Satano — tiam mi frapos ankaŭ la +kapon! (eliras dekstre) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja — +ja — tiel mi ŝatas la jarlon! + +Kurteno + + + + +TRIA AKTO + + +(Ĉambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En +la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas +lumigata. Pordo, kun murtapiŝo antaŭe sur la maldekstra muro, +kondukas al la dormoĉambro de la episkopo. Antaŭe sur la sama +flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun +leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.) + +(Komence la ĉambro estas malplena; interne, malantaŭ la +tapiŝkurteno estas aŭdata kanto de monaĥoj. Iom poste envenas de +dekstre _Pål Flida_ vojaĝvestita; li haltas ĉe la pordo, atendas, +ĉirkaŭrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia +bastono.) + +SIRA VILJAM + +(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallaŭta voĉo:) Pål Flida! +Dio estu laŭdata; — do la jarlo ne estas tre fore. + +PÅL FLIDA + +La ŝipoj jam alvelas ĉe la Kapinsulo; mi velis antaŭe. Kaj kiel +fartas la episkopo? + +SIRA VILJAM + +Nun li ricevas la lastan sanktoleadon. + +PÅL FLIDA + +Sekve estas ekstrema danĝero. + +SIRA VILJAM + +Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la +nokton. + +PÅL FLIDA + +Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue. + +SIRA VILJAM + +Ne, ne, — li estas plene konscia kaj ankaŭ havas ioman forton, — +ĉiun momenton li demandas, ĉu la jarlo ne baldaŭ venos. + +PÅL FLIDA + +Vi daŭre nomas lin _jarlo_; ĉu vi ne scias, ke la reĝo nomis lin +duko? + +SIRA VILJAM + +Jes, jes, certe; — estas nur tia malnova kutimo. Tŝŝ — + +(Li kaj _Pål Flida_ faras krucsignon kaj klinas sin. El la ĉambro +de la episkopo venas du ĥorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj +kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon, +krucifikson kaj preĝejan standardon; poste sekvas vico da pastroj +kaj monaĥoj; ĥorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la +procesion, kiu malrapide moviĝas en la kapelon, kies pordo fermiĝas +post ili.) + +PÅL FLIDA + +Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu ĉi mondo. + +SIRA VILJAM + +Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaŭ? + +PÅL FLIDA + +Li iros rekte de la kajo ĉi tien al la episkopa korto. Adiaŭ! +(foriras) + +(Pluraj pastroj, inter kiuj estas _Peter_, kaj servistoj de la +episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda +fajroskatolo.) + +SIRA VILJAM + +Por kio tio ĉi? + +PASTRO + +(pretigante sur la benko) La episkopo volas kuŝi ĉi tie +ekstere. + +SIRA VILJAM + +Sed ĉu tio estas konsilinda? + +PASTRO + +Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas. + +(Episkopo _Nikolas_ elvenas, subtenata de _majstro Sigard_ kaj +pastro. Li estas vestita en episkopa vestaĵo, sed sen bastono kaj +mitro.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidiĝas sur la benkon ĉe la +fajroskatolo, kaj kovriĝas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis +pardonon por ĉiuj miaj pekoj! Ili kunprenis ĉiujn; ŝajnas al mi +nun, ke mi estas sufiĉe malpeza. + +SIRA VILJAM + +La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas ĉi-flanke de la +Kapinsulo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Estas bone, tre bone. Ankaŭ la reĝo certe baldaŭ estos ĉi tie. Mi +estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn +kontraŭ la reĝo. La pastroj tie ene diris, ke ĉiuj miaj pekoj estu +al mi pardonitaj, — jes, sufiĉe bone; sed estas facile por ili +promesi; ne estas kontraŭ _ili_, ke mi deliktis. Ne, ne — certe +estas pli sekure aŭdi tion el la buŝo de la reĝo mem. (ekdiras +ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre ĉi tie. + +SIRA VILJAM + +_Estas_ ekbruligite — + +MAJSTRO SIGARD + +(haltigas lin per signo, kaj proksimiĝas al la episkopo) Kiel +statas, sinjoro? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Nu ja, — nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj. + +MAJSTRO SIGARD + +(duonlaŭte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, — +estas la komenco de la fino. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(time al _Viljam_) Mi diris, ke ok monaĥoj kantu kaj preĝu por mi +en la kapelo ĉi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili. + +SIRA VILJAM + +(silente montras al la kapelo de kie aŭdiĝas kanto, kiu daŭras dum +la sekvanta sceno.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Tiom ankoraŭ nefarita, kaj forlasi ĉion! Tiom nefarita, Viljam! + +SIRA VILJAM + +Sinjoro, pensu pri la ĉielo! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi ankoraŭ havas tempon; — ĝis la morgaŭo, opinias majstro Sigard — + +SIRA VILJAM + +Sinjoro, sinjoro! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Donu al mi mitron kaj bastonon! — Facile por vi diri ke mi pensu — +(pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, ĝi estas tro +peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. +Episkopo! — La malbonulo ne kuraĝos tro proksimiĝi al mi nun! + +SIRA VILJAM + +Ĉu vi ion kroman deziras? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne. Jes, diru al mi; — Peter, filo de Andres Skjaldarband, — ĉiuj +parolas bone pri li — + +SIRA VILJAM + +Li certe estas senpeka animo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Peter, vi noktodeĵoru ĉe mi ĝis la reĝo aŭ la duko venos. Eliru +tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj. + +(Ĉiuj escepte _Peter_ eliras dekstre.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(post mallonga paŭzo) Peter! + +PETER + +(proksimiĝas) Sinjoro? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉu vi neniam vidis maljunajn homojn morti? + +PETER + +Ne. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Timemaj estas ili ĉiuj; pri tio mi kuraĝas ĵuri! Tie sur la tablo +kuŝas granda letero kun sigelo; donu ĝin al mi. (_Peter_ alportas +la leteron.) Estas por via patrino. + +PETER + +Por mia patrino? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vi devas vojaĝi norden al Hålogalando kun ĝi. Mi skribis al ŝi pri +granda kaj grava afero; venis novaĵoj de via patro. + +PETER + +Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie +falos, li falos sur sanktan grundon; ĉar _tie_ ĉiu piedlarĝo de +tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en ĉiuj miaj preĝoj. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉu Andres Skjaldarband estas kara al vi? + +PETER + +Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia +patrino kvazaŭ edukis kaj nutris min. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(rapide kaj streĉe) Ĉu tiu estas duko Skule? + +PETER + +Jes, la duko, — Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. +La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jen la letero; tuj iru norden kun ĝi! — Ĉu ili kantas tie ene? + +PETER + +Jes, sinjoro. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ok grandaj uloj kun gorĝoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, +mi scias? + +PETER + +Sinjoro, sinjoro, mi volas mem preĝi! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi havas tro multe da nefaritaĵoj, Peter. La vivo estas tro +mallonga; — krome la reĝo certe pardonos min, kiam li venos — +(skuiĝas en doloro) + +PETER + +Vi suferas, ĉu? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi ne suferas; sed sonoras ĉe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaŭ +miaj okuloj. + +PETER + +Estas la ĉielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; — tio, kio +brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la anĝeloj de Dio ekbruligis +por Vi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes certe estas tiel; — ne estas danĝero, kiam ili nur bone eltenas +en preĝo tie ene, — Adiaŭ, vojaĝu tuj kun la letero. + +PETER + +Ĉu ne unue —? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne, iru; mi ne timas esti sola. + +PETER + +Bonvenon ree do, kiam la ĉielaj sonoriloj iam sonoros ankaŭ por mi. +(eliras dekstre) + +EPISKOPO NIKOLAS + +La ĉielaj sonoriloj, — ja, tiaĵon oni diras facile, kiam oni +marŝas sur du sanaj piedoj. — Tiom nefarita! Tamen post mi vivos +multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la +konfeson de Trond pastro, se ĝi venus al mi enmane; — bone ke mi ne +ricevis ĝin. Se li scius, li volus venki aŭ fali; tiam unu el ili +fariĝus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, — +kion _mi_ ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la +necerteco; tiom longe kiom la duko peziĝas per _ĝi_, la du estos +detruantaj unu la alian, ĉie kie ili atingos; urboj bruliĝos, +vilaĝaroj rabiĝos, — neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo — +— (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon — +mi, kiu de la unua paŝo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja, +ja, ja! sed nun venos la reĝo — estas ja sur lin ke la plejmulto +verŝiĝas, — li certe pardonos — estos legataj preĝoj kaj mesoj; +ne estas danĝero; — mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis +iun per propra mano. — Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne +venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian +promeson. — Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente +frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la reĝa rajto, — +kaj mi havas neniun pruvon por doni al li! + +(_Inga el Vartejg_ envenas; ŝi estas nigre vestita, kun mantelo +kaj kufo.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +(skuiĝas) Kiu estas? + +INGA + +Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Patrino de la reĝo! + +INGA + +Tiel mi iam nomiĝis. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disiĝi de Vi! + +INGA + +Kion la reĝo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi +venas. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kaj kial do? + +INGA + +Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojaĝo al Anglio — + +EPISKOPO NIKOLAS + +El vojaĝo al Anglio —! + +INGA + +Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste ĉirkaŭvagis; +nun li kunprenis leteron hejmen — + +EPISKOPO NIKOLAS + +(senspire) Leteron —? + +INGA + +De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas ĝin al li) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Nu tiel; — kaj Vi alportas ĝin? + +INGA + +Laŭ la deziro de Trond. Grandan dankon mi ŝuldas al li de tiu +tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciiĝis ke Vi estas malsana; tial mi +tuj entreprenis la veturon; mi iris ĉi tien surpiede — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne urĝis tiel, Inga! + +DAGFINN BONDE + +(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉu venos la reĝo? + +DAGFINN BONDE + +Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la reĝino kaj la reĝa +infano kaj granda sekvantaro. + +INGA + +(rapide alpaŝas al _Dagfinn_) La reĝo, — la reĝo! ĉu _li_ tien +ĉi venos? + +DAGFINN BONDE + +Inga! Ĉu Vi estas ĉi tie, Vi severe provita virino? + +INGA + +Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon. + +DAGFINN BONDE + +_Nun_ lia malmola koro degelu. + +INGA + +Neniun vorton al la reĝo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; — +aŭdu, — ĉu ĉi tien li venos? + +DAGFINN BONDE + +Jes, baldaŭ. + +INGA + +Kaj estas malluma vespero. La reĝon lumgvidos certe torĉoj. + +DAGFINN BONDE + +Jes. + +INGA + +Do mi starigos min en pordŝirmejon, kie li preterpasos; — kaj poste +hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la preĝejon de sankto Hallvard; +_tie_ brilos lumoj ĉi-nokte; tie mi preĝos pri bono por la reĝo, +por mia bela filo. (eliras dekstre) + +DAGFINN BONDE + +Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la reĝo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Salutu lin plej kare, bona Dagfinn! + +DAGFINN BONDE + +(forirante dekstre) Ne dezirus _mi_ esti episkopo Nikolas +morgaŭ. + +EPISKOPO NIKOLAS + +La konfeso de Trond pastro —! Do ĝi tamen venis; — jen mi tenas +ĝin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antaŭen) — Oni +neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas +tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi ĉiukaze turnus min +el tia promeso; sed ĉi-vespere, la lastan vesperon, — ne, tio ne +estas konsilinda. — Ĉu mi tamen devas teni ĝin? Ĉu tio ne estas +riski ĉion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? — (Flustre) +Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun ĉi kroman fojon! +(aŭskultas) Kio estas _tio_? (vokas) Viljam, Viljam! + +SIRA VILJAM + +(envenas de dekstre) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele? + +SIRA VILJAM + +Estas la ventego, kiu plifortiĝas. + +EPISKOPO NIKOLAS + +La vetero plifortiĝas! — Certe mi tenos mian promeson! La ventego, +vi diras — Ĉu ili kantas tie ene? + +SIRA VILJAM + +Jes, sinjoro. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Diru, ke ili ege klopodu — precipe frato Aslak; li ĉiam prononcas +mallongajn preĝojn; li forpinĉas, kiam li eblas; li transsaltas, +tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj +diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aŭ mi +revenos al li fantome! + +SIRA VILJAM + +Sinjoro, ĉu mi ne serĉu majstron Sigard? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Eniru, mi diras! (_Viljam_ iras en la kapelon) Aspekte estas la +ĉiela volo, ke mi interkonsentigu la reĝon kaj la dukon, ĉar ĝi +nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio ĉi estas severe +akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian +tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas +plenumi la volon de la ĉielo ĉi tiun fojon. — Se mi almenaŭ povus +legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi eĉ ne povas vidi +solan vorton! Nebuloj drivas antaŭ miaj okuloj; fajras kaj sparkas +—; kaj neniun alian mi kuraĝas peti legi ĝin por mi! Promesi +tiaĵon —! Ĉu la homa sagaco estas tiel povra, ke ĝi ne kapablas +estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel +longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la reĝon forsendi Inga de +si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis saĝa en la unua etapo; sed se +mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne loĝus en Vartejg nun, la letero +ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun +promeson por teni, — do malsaĝe en la dua etapo. Se mi tamen havus +la tempon por mi; sed ne nur tiun ĉi solan nokton, kaj apenaŭ +_tiun_. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono; +pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la +episkopo premas la leteron en la manoj.) Ĉi tie, malantaŭ tiu +maldika sigelo kuŝas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Ĝi +kuŝas sonĝante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus +pli ol unu animon — aŭ eĉ _neniun_! (premas la leteron sovaĝe al +sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, — kaj la +juĝo kaj puno, — mi kovus vin al akcipitro, kiu ĵetus ombran +teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en +ĉiun homan koron! (ekskuiĝas) Sed la lasta horo estas proksima! +(kriante) Ne, ne, — vi fariĝu al cigno, blanka cigno! (ĵetas la +leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro +Sigard! + +MAJSTRO SIGARD + +(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Majstro Sigard, — vendu al mi tri tagojn da vivo! + +MAJSTRO SIGARD + +Mi diris al Vi — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesaĝa +ulo kontraŭ Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, — +ne, ne — estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj saĝa! Mi pagos +bone; — tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da +vivo! + +MAJSTRO SIGARD + +Eĉ se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni +tri tagojn. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi +foriros! Aŭskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin +malsupren sur la benkon) Mi donis preskaŭ ĉiun mian oron al la +eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi +havu la ĉion! Ĉu, Sigard, ĉu ni du trompu tiujn tie interne? He, +he, he! Vi fariĝos riĉa, Sigard, kaj forvojaĝos el la lando; mi +ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per +malpli da preĝoj. Ĉu, Sigard, ĉu ni —? (_Sigard_ palpas lian +pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas? + +MAJSTRO SIGARD + +(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkaĵon por Vi, +kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne, Vi atendu pri tio! Atendu — kaj respondu al mi! + +MAJSTRO SIGARD + +Mi ne havas tempon; la trinkaĵo devas esti preta ĝis horo. (eliras +dekstre) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĝis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam! + +SIRA VILJAM + +(venas el la kapelo) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne sufiĉas! + +SIRA VILJAM + +Sinjoro —? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kuŝis malsana kvin +semajnojn, — li ne povis multe peki dum tiu tempo — + +SIRA VILJAM + +Li iris al konfeso hieraŭ. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(fervore) Jes, _li_ devas esti bona; prenu lin! (_Viljam_ reen iras +en la kapelon) Ĝis horo! (sekigas la ŝviton de la frunto) Puh, kiel +varme estas! — La fia hundo, — por kio lia tuta erudicio, kiam li +tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas ĉiun +tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li +volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, — _perpetuum +mobile_ li nomas ĝin. Kial li ne praktikas sian arton kaj saĝecon, +por fari la homon al tia _perpetuum mobile_ —? (haltas pensante; +ekbrilas liaj okuloj) _Perpetuum mobile_, — mi ne estas precipe +lerta pri la latino, — sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii +eterne, daŭre tra ĉiuj tempoj. Se mi nun mem povus —? _Tio_ +estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta +momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la +reĝo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero +povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi daŭre vivus, vivus en +mia verko, — kaj en la grava momento eble estas _tio_, kio nomiĝas +senmorteco. — Konsolaj, freŝigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por +maljuna viro! (elspiras kaj streĉas sin agrable sur la benko) +Diabolus estis severa pri mi ĉi-vespere. Estas la sekvo de kuŝo +senlabora; _otium est pulvis — pulveris_ — nu, sensignifa la +latino, — Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti +aktiva ĝis laste; mi volas —; kiel ili gorĝegas tie — (frapas; +_Viljam_ elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili ĝenas min. La +reĝo kaj la duko baldaŭ venos; mi havas grandajn aferojn por +pripensi. + +SIRA VILJAM + +Sinjoro, ĉu mi do —? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, +ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. — Bone. Donu al mi la +paperojn — + +SIRA VILJAM + +(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Same bone —; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kuŝas plej supre. — Nu; +do eniru kaj diru ke ili silentu. (_Viljam_ eliras) — Morti, kaj +tamen regi en Norvegio! Morti, kaj aranĝi tiel, ke neniu viro levu +sian kapon pli alten super ĉiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al +tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu taŭgas! — gravas tiun trovi, +— gravas ĝin laŭiri. — Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel +proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la +leteron en siajn manojn; — sed la reĝo — hm, li ekhavu en sian +koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun +la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaŭ dubu +kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon +sub la piedo, — _perpetuum mobile!_ — Sed ĉu Håkon volas fidi mian +diraĵon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero +antaŭe. — La fortoj forlasas min, sed la animo freŝiĝas; — mi ne +kuŝas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori +la lastan nokton, labori — ĝis la lumo estingiĝas — + +DUKO SKULE + +(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, +honorinda sinjoro! Mi aŭdas, ke malbone statas pri Vi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi estas kadavro en burĝono, bona duko; ĉi-nokte mi ekfloros; +morgaŭ sentiĝos, kiel mi odoras. + +DUKO SKULE + +Jam ĉi-nokte. Vi diras? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Majstro Sigard diras: ĝis unu horo. + +DUKO SKULE + +Kaj la letero de Trond pastro —? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉu Vi daŭre pensas pri ĝi? + +DUKO SKULE + +Ĝi neniam foriras el miaj pensoj. + +EPISKOPO NIKOLAS + +La reĝo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, +antaŭ Vi. + +DUKO SKULE + +Ne sufiĉas. Se Håkon estas la malĝusta, mi devas havi ĉion! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Hu, estas malvarme ĉi tie; frostas al mi tra ĉiuj membroj. + +DUKO SKULE + +La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la ĉiopotenca, — ĉu Vi +havas ĝin? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Mi almenaŭ scias, kie ĝi troviĝas. + +DUKO SKULE + +Do diru! Diru! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Atendu — + +DUKO SKULE + +Ne, ne, — profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimiĝas la fino, +— kaj la reĝo ja venos ĉi tien, oni diris. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes, la reĝo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via +afero, eĉ _nun_. + +DUKO SKULE + +Kion Vi intencas? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉu Vi memoras ĉe la nupto de Håkon, — tiam Vi diris, ke tio, kio +faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem? + +DUKO SKULE + +Nu? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj +la forto kun ĝi. + +DUKO SKULE + +Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la ĝusta! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaŭ ol mi forpasos de +tie ĉi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro troviĝas. + +SIRA VILJAM + +(de dekstre) Nun venas la reĝo kun torĉoj kaj sekvantaro laŭ la +strato. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Bonvena li estu. (_Viljam_ eliras) Duko, la lastan servon mi petas de +vi. Estu mia postmorta zorganto kontraŭ ĉiuj miaj malamikoj. +(elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej +supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus. + +DUKO SKULE + +Ne pensu pri venĝo nun; ne restas al Vi longa — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne pri venĝo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno +super ĉiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj +malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi fariĝos reĝo, punu ilin; Vi +tion promesas? + +DUKO SKULE + +Mi promesas kaj ĵuras; — sed la letero de Trond pastro —! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vi scios, kie ĝi estas; — sed, jen vidu —; la reĝo venas; — +kaŝu la liston pri niaj malamikoj! + +(La duko kaŝas la dokumenton; samtempe envenas _Håkon_ de +dekstre.) + +EPISKOPO NIKOLAS + +Bonvenon ĉe la funebra festeno, sinjoro reĝo! + +HÅKON + +Akre Vi kontraŭstaris min je ĉiuj okazoj; sed nun tio estu +forgesita kaj pardonita; la morto forviŝas eĉ la plej grandan +kalkulon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la reĝo! Sinjoro, +kion Vi ĉi-vespere faris kontraŭ maljuna pekulo, dekoble — + +HÅKON + +Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min +ĉi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi aranĝas por mi tian +renkonton. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Renkonton, sinjoro? + +DUKO SKULE + +Estas al mi, ke la reĝo aludas. Ĉu Vi, sinjoro episkopo, volas +certigi al reĝo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis +pri lia veno, antaŭ ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Aĥ, aĥ; ĉiu kulpo kuŝas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta +viro la tutan lastan jaron; malmulte aŭ nenion mi aŭdis pri la +aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la +altaj parencoj! + +HÅKON + +Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam +ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaŭ, episkopo Nikolas, kaj +Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri) + +DUKO SKULE + +(mallaŭte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras! + +EPISKOPO NIKOLAS + +(subite kaj kun sovaĝa forto) Atendu, reĝo Håkon! + +HÅKON + +(haltas) Kio nun? + +EPISKOPO NIKOLAS + +Vi ne rajtas iri el tiu ĉi ĉambro, antaŭ ol maljuna episkopo +Nikolas parolis sian lastan vorton! + +HÅKON + +(senvole metas la manon sur la glavon) Ĉu vi eble venis al Viken kun +forta aro, duko? + +DUKO SKULE + +Mi ne respondecas en tio ĉi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas +funebra ceremonio en la domo, _tie_ la mortanto estas la unua homo en +la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas — tiel foren +kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran +funebran paroladon; en antaŭa tempo mi ĉiam timis, ke reĝo Sverre +estus ĝin faronta — + +HÅKON + +Ne parolu tiel sovaĝe, sinjoro! + +DUKO SKULE + +Vi fortranĉas el la kara momento, kiu restas al vi! + +HÅKON + +Via okulo jam estas inerta! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaŭ vidas Vin, kie Vi staras; sed +ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn +_tie_ —; aŭskultu kaj lernu, reĝo! — Mia parencaro estis la plej +potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el ĝi; _Mi_ volis +esti la plej granda el ili ĉiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi +komencis avidi faregojn; Ŝajnis al mi, ke ne eblis atendi ĝis mi +maturiĝus; — ekstaris reĝoj kun malpli da rajto ol mi, — Magnus +Erlingsson, Sverre pastro —; ankaŭ _Mi_ volis esti reĝo; sed unue +estro, — estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie +la unuan fojon mi partoprenis. La suno leviĝis, kaj fulmis miloj da +brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaŭ al ludo; sole +mi sentis min prema en la koro. Sovaĝe atakis nia aro; sed _mi_ ne +povis aliri — mi timis! Ĉiuj aliaj estroj de Magnus batalis +maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fuĝis supren la +Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaŭ ol mi reatingis la +fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestaĵojn +en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; — ankaŭ mi devis lavi la +miajn, sed ne pro sango. Jes, reĝo, mi estis timema; kreita por +estri — kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaŭ fulmo; post tiu horo +mi malamis ĉiun viron; mi preĝis sekrete en la preĝejoj, mi ploris +kaj genuis ĉe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris +sanktajn promesojn; streĉe mi provis en batalo post batalo, ĉe +Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, — +ĉiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion +laŭte kaj moke, kaj de tiu tago ĉiu viro en la aro ridis, kiam +Nikolas Arnason antaŭeniris milite vestita. — Timema, timema —, +kaj tamen mi volis esti estro, volis esti reĝo, sentis min ja kreita +reĝo, povus antaŭenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la +sanktuloj mem, kiuj ŝlosis por mi la barilon... + +HÅKON + +Ne plendu pri la ĉielo, episkopo! Vi multe malamis! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Jes, mi multe malamis; malamis en ĉi tiu lando ĉiun kapon, kiu +altiĝis super la amason. Sed mi malamis, ĉar mi ne povis ami. +Belajn virinojn, — ho, mi povus ankoraŭ gluti ilin per sparkantaj +okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraŭ mia avido estas faligi +virojn kaj sine ĉirkaŭbraki virinojn; — sed mi spertis en _tio_ +kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forŝtelita ekde la +naskiĝo; — la bolanta donaco de la deziro — kaj tamen kriplulo! +Jen mi do fariĝis pastro; reĝo aŭ pastro tiu viro devas esti, kiu +volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro! +Jes, al unu eklezia ago la ĉielo precipe kreis min, — tiu atingi la +altajn tonojn, — kanti per virina voĉo en la grandaj ekleziaj +festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi — la duonulo — +kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por +sia vivotasko! Estis tempoj, kiam ŝajnis al mi, ke tia postulo povus +esti merita; jen mi kuŝis sur la malsanlito, frapita de timo por +puno kaj juĝo! _Nun_ tio pasis; restas en mi medolo en la animaj +artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraŭ _mi_, ke oni faris +maljustaĵon; _mi_ estas la plendanto! + +DUKO SKULE + +(mallaŭte) Sinjoro — la letero! Ne restas por Vi longa tempo! + +HÅKON + +Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin! + +EPISKOPO NIKOLAS + +La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la +tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo +kontraŭstaris _min_ kaj kaptis damaĝon por pago, tiel Vi +kontraŭstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la feliĉon de la +lando — + +HÅKON + +Ha — duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie! + +DUKO SKULE + +(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo! + +EPISKOPO NIKOLAS + +(al _Håkon_) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas +fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la +ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon +de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la +lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam +estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.) + +DUKO SKULE + +(ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al _Håkon_:) Voku helpon! +Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! — Reĝo, lastan fojon, — ĉu Vi +volas dividi kun la duko? + +HÅKON + +Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas) +Viljam! + +DUKO SKULE + +(mallaŭte) La letero! La letero! + +EPISKOPO NIKOLAS + +(ne lin aŭskultante) Viljam! (_Viljam_ envenas; la episkopo tiras +lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan +oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj? + +SIRA VILJAM + +Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la +oleadon. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros? + +SIRA VILJAM + +Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Hm, neniu povas scii —; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de +episkopo Absalon, — donu ĝin al la eklezio, — kaj legu aldone sep +grandajn komunajn preĝojn. + +SIRA VILJAM + +Sinjoro, Dio estos al Vi graca! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Sep aldonajn preĝojn, mi diras — por tio per kio mi pekos +ĉi-nokte! Iru, iru! (_Viljam_ foriras; la episkopo turnas sin al +_Skule_.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, +kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, — kion vi tiam farus? + +DUKO SKULE + +Je la nomo de Dio, — tiam li ja estu reĝo. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via +koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros, +se li estas la ĝusta? + +DUKO SKULE + +Klini min kaj lin servi. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al _Skule_) +Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al +paciĝo — + +DUKO SKULE + +Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas? + +EPISKOPO NIKOLAS +Unue iu alia afero; — mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj — + +DUKO SKULE + +(senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili — + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel +Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu +la liston. + +DUKO SKULE + +Bone, bone; kiel Vi volas. + +EPISKOPO NIKOLAS + +Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu — + +DUKO SKULE + +(ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj +nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne +parolas. + +EPISKOPO NIKOLAS + +(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron! + +HÅKON + +(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas! + +(_Sira Viljam_ kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.) + +DUKO SKULE + +(skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da +jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Eternaj tempoj! (triumfe:) _Perpetuum mobile!_ + +DUKO SKULE + +Je la beateco de niaj animoj, — kie estas la letero de Trond +pastro! + +EPISKOPO NIKOLAS + +(voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam! + +DUKO SKULE + +(ekster si mem) La letero! La letero! + +EPISKOPO NIKOLAS + +Estas _tiu_, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantaŭen sur la +benko kaj mortas) + +DUKO SKULE + +(ekpaŝas malantaŭen kun senvola krio, kaj kovras sian vizaĝon per +la manoj) Dio vi ĉiopova! + +MONAĤOJ + +(venas fuĝe el la kapelo) Savu sin kiu povas! + +KELKAJ VOĈOJ + +Ĉio malbona liberiĝis ĉi-nokte! + +ALIULOJ + +Ridiĝis laŭte el la angulo! — Kriiĝis: “Ni havas lin!” — +Ĉiuj lumoj estingiĝis! + +HÅKON + +Nun mortis episkopo Nikolas. + +MONAĤOJ + +(fuĝas elen dekstre) _Pater noster, — pater noster!_ + +HÅKON + +(proksimiĝas al _Skule_ kaj diras mallaŭte:) Duko, mi ne volas +esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaŭ +ol li mortis; — sed de morgaŭ Vi ree devos meti vian potencon kaj +dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, — ni du ne povos +kune antaŭeniri. + +DUKO SKULE + +(rigardas lin kvazaŭ senkonscie) Kune antaŭeniri —? + +HÅKON + +Morgaŭ mi kunvokos tingon en la reĝa korto; tie ĉio devos esti +ordigata inter ni. (eliras dekstre) + +DUKO SKULE + +La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj +lukto kaj teruro! Ho, se mi povus preĝi! — Ne, — agi mi devas; — +ĉi-vespere mi devas fari la decidan paŝon (al _Viljam_:) Kien iris +la reĝo? + +SIRA VILJAM + +(timigata) Kristo liberigu min, — kion Vi volas al li? + +DUKO SKULE + +Ĉu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin ĉi-nokte? (eliras dekstre) + +SIRA VILJAM + +(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la +kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraŭ sep preĝojn; — mi +opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn) + + +ĈAMBRO EN LA REĜA KORTEGO + +(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaŭ flankaj muroj estas +pli malgrandaj pordoj; pli antaŭe dekstre estas fenestro. Lampo +lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj +pli fone lulilo, en kiu la reĝa infano dormas; _Margrete_ sidas +genue ĉe la infano.) + +MARGRETE + +(lulas kaj kantas:) + + Altiĝas la plafono + al la ĉiel’ por vi; + nun flugas eta Håkon + en sia sonĝ’ al Di’. + + Metiĝis jen ŝtuparo + de l’ ter’ al la ĉiel’; + ascendas eta Håkon + al supro kun anĝel’. + + La anĝelet’ de Dio, + infan’, li gardas vin; + Di’ benu etan Håkon, + kungardas mi, patrin’. + +(Mallonga paŭzo. _Duko Skule_ envenas de la fono.) + +MARGRETE + +(ekstaras kun krio de ĝojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! +— Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu ĉi renkonto! + +DUKO SKULE + +Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la reĝo? + +MARGRETE + +Ĉe episkopo Nikolas. + +DUKO SKULE + +Hm, — nu ja, do li devas baldaŭ esti ĉi tie. + +MARGRETE + +Kaj ĉu vi volas interparoli kaj interkonsenti, fariĝi amikoj +denove, kiel en pasintaj tagoj? + +DUKO SKULE + +Mi bonvolus. + +MARGRETE + +Ankaŭ Håkon bonvolus; kaj ĉiun tagon mi preĝas al Dio, ke tio +okazu. Ho, sed venu por rigardi — (kaptas lian manon, kaj kondukas +lin al la lulilo) + +DUKO SKULE + +Via infano! + +MARGRETE + +Jes, tiu ĉarma infano estas mia; — ĉu ne estas mirinde? Li +nomiĝas Håkon, kiel la reĝo! Jen vidu liajn okulojn — ne, vi ja ne +povas vidi ilin nun, kiam li dormas, — sed li havas grandajn bluajn +okulojn; kaj li povas ridi kaj streĉi la manojn kaj ekkapti min, — +kaj li jam konas min! (zorgeme ŝi ordigas la lulilvestaĵojn) + +DUKO SKULE + +Håkon ricevas filojn, la episkopo aŭguris. + +MARGRETE + +Tiu ĉi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj +regno, — kaj tiel estas ankaŭ por Håkon. — Ho, estas kvazaŭ mi ne +vere povas kredi pri la feliĉo; mi havas la lulilon staranta antaŭ +mia lito; ĉiun nokton, kiam mi vekiĝas mi rigardas, ĉu ĝi estas +tie, — aspekte mi timus, ke estas nur sonĝo — + +DUKO SKULE + +(aŭskultante iras al la fenestro) Ĉu ne estas la reĝo —? + +MARGRETE + +Jes; li supreniras la alian ŝtuparon; mi volas serĉi lin! (kaptas +la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule! +Staru garde ĉe la reĝa infano dume, — jes ĉar krome li estas +reĝa infano — tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekiĝos, klinu +vin profunden, kaj salutu lin, kiel reĝoj estu salutataj! Nun mi +serĉos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la +parencaron! (eliras dekstre) + +DUKO SKULE + +(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro +vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli +proksime al la trono ol ĉiuj aliaj. Ĉio prosperas por Håkon. Eble +li estas la malĝusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel +antaŭe; la episkopo volis skui ĝin, sed ne havis tempon pro la +morto, ne permeson de Dio. Dio ŝirmas Håkon, li retenis la +fortozonon. _Nun_ tion diri al li? _Nun_ ĵuri sur la eldiro de la +episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj. +Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus +lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas ĉe +Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas +elsarki ĝin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio +parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malĝusta, dum mi forĵetas +mian vivon. (eksidas cerbumante ĉe tablo dekstre.) Kaj se mi nun +gajnus landon kaj regnon, ĉu ne la dubo sidus tie same profunde min +ronĝante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj? +— Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la reĝa seĝo +dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu +sidas tie supre. — La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon! +Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi ĉiopova, vi, kiu por mi statigis +ĉion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (paŝas tien kaj +reen; haltas kaj pripensas) Urĝas rompi ĉiujn pontojn krom unu, kaj +venki aŭ fali _tie_, — diris la episkopo je la reĝa nupto en +Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi +forludis kaj splitis miajn fortojn defendante ĉiujn pontojn. — +(rapide) _Nun_ mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; _nun_ aŭ +neniam! Ambaŭ estas ni ĉi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron +ol Håkon ĉi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, — ĝi rare +estas ĉe mia flanko. (ŝancelante) Sed nun ĉi-nokte — tuj —? Ne, +ne! Ne ĉi-nokte! — Ha, ha, ha, — jen ĝi denove estas, la +pripenso, — la ŝanceliĝo! Håkon ne sentas tiaĵon; li iras rekte +antaŭen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn paŝojn sur la planko, +kaj subite haltas ĉe la lulilo.) La reĝa infano! — Kia bela +frunto. Ĝi sonĝas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon, +kaj rigardas ĝin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira +animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al +Håkon. — (Li tuj retiras sin.) La reĝan infanon, diris la reĝino! +Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti reĝojn! Se +Håkon mortos antaŭ mi, ĉi tiu infano leviĝos sur la tronon; kaj mi +— mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel +reĝon! (en kreskanta ribelo) Ĉi tiu infano, la filo de Håkon, sidu +tie supre sur la seĝo, al kiu mi eble estas pli proksima, — kaj mi +staru antaŭ lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco, +vidu mian vivotaskon kuŝi nefarita, — mortu sen esti estinta reĝo! +— Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, — ventegas ĉi-vespere, +ventas elen el la fjordo —! Se mi kunprenus la reĝan infanon? La +Trondhejmanojn mi povas fidi. — Kion Håkon kuraĝus riski, kiam lia +infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi +kaj venkos. Mi pagos ilin reĝe, kaj ili faros. — Okazu! Alpaŝu; +trans la faŭkon nun la unuan fojon! — Se mi povus vidi, ĉu vi +havas la okulojn de Sverre — aŭ de Håkon Sverrisson —! Li dormas. +Mi ne povas vidi ilin. (paŭzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco, +vi eta reĝa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon juĝu; ankoraŭ +unu fojon mi volas paroli kun li. + +MARGRETE + +(venas kune kun la reĝo de la ĉambro dekstre) La episkopo morta! +Ho, kredu min, ĉiu malpaco mortos kun li. + +HÅKON + +Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojaĝo. + +MARGRETE + +Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, — Håkon +promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaŭ! (mansignas ĉe la pordo +maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.) + +DUKO SKULE + +Reĝo Håkon, ni ne disiĝu kiel malamikoj ĉi tiun fojon. Ĉio +malbona sekvus; venus terura tempo super la landon. + +HÅKON + +Al tio la lando kutimiĝis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas +kun mi; ĉiu malamiko falas, kiu kontraŭstaras min. Ne plu estas +Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortiĝis, Gutorm +Ingason mortis, ankaŭ Sigurd Ribbung, — ĉiuj postuloj, kiuj +prezentiĝis en la regna kunveno en Bergen, pruviĝis senpotencaj, — +de kiu do venus la terura tempo nun? + +DUKO SKULE + +Håkon, mi timas ke ĝi venus de mi! + +HÅKON + +Kiam mi fariĝis reĝo, mi donis al Vi la trionon de la regno — + +DUKO SKULE + +Vi retenis mem du trionojn! + +HÅKON + +Ĉiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la +duonan regnon. + +DUKO SKULE + +Mankas dek ŝipdistriktoj. + +HÅKON + +Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antaŭe estis! + +DUKO SKULE + +Sed Vi estas reĝo! Neniu devas esti reĝo super mi! Mi ne estas +kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem! + +HÅKON + +(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La ĉielo ŝirmu Vian +prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri) + +DUKO SKULE + +(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aŭ +mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas daŭre esti mia estro; Ni +du devas dividi! + +HÅKON + +Tion Vi kuraĝas diri al mi! + +DUKO SKULE + +Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon +Håkonsson. + +HÅKON + +Eble estas Via intenco — + +DUKO SKULE + +Aŭskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al +mi la dek ŝipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan +reĝolandon, sen impostoj kaj kontribuaĵoj al Vi. Norvegio estis +antaŭe dividita en du regnojn; — ni volas neperfide kune stari — + +HÅKON + +Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiaĵon! + +DUKO SKULE + +Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni +du devas esti egaluloj; neniu staru super mi! + +HÅKON + +Ĉiu senarba insuleto estas ŝtono en la konstruaĵo, kiun starigis +Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu, +kion ili kunligis? Neniam! + +DUKO SKULE + +Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn laŭvice! Vi regis +longe; nun _mia_ tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; — mi +volas esti reĝo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon ĝis Vi +revenos hejmen, estri kaj gvidi ĉion al la plej bona; — estas +streĉige kaj fortoŝtele ĉiam sidi garde. Håkon, ĉu Vi aŭdas, — +tri jarojn laŭvice; ni interŝanĝu la kronon! + +HÅKON + +Ĉu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj? + +DUKO SKULE + +Neniu krono estas tro vasta por mi! + +HÅKON + +Rajto de Dio kaj voko de Dio bezoniĝas por porti la kronon. + +DUKO SKULE + +Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio? + +HÅKON + +Por tio mi havas la verdikton de Dio. + +DUKO SKULE + +Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, — +tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas +potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! — Vi ne volas +dividi la reĝan potencon? Nu ja — do ni elektu la lastan rimedon; +— Håkon, ni du luktu unu kontraŭ la alia, viro kontraŭ viro, per +pezaj armiloj, pri vivo kaj morto! + +HÅKON + +Ĉu Vi parolas serioze, sinjoro? + +DUKO SKULE + +Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo! + +HÅKON + +Do estas malgranda espero por savo de Via animo. + +DUKO SKULE + +Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu! + +HÅKON + +Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke +estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la reĝan +tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La +reĝa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri ŝtupojn +alte super la planko: — abomene, abomene, — se _tio_ estus esti +reĝo, mi ĵetus la tutan reĝecon en Vian ĉapelon, kiel oni ĵetas +obolon al almozpetanto. + +DUKO SKULE + +Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj juĝas min tiel! + +HÅKON + +Vi havas ĉiujn donacojn de la animo, saĝeco kaj kuraĝo; Vi estas +kreita por stari plej proksime al la reĝo, sed ne esti reĝo +mem. + +DUKO SKULE + +Tion ni volas nun provi! + +HÅKON + +Nomu unu solan reĝan verkon, kiun Vi faris en ĉiuj tiuj jaroj kiam +Vi regis por mi! Ĉu la Bagloj aŭ la Ribbungoj iam estis pli +potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabiĝis de +ribelantaj aroj; — ĉu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj +sensperta, kiam mi prenis la regadon; — vidu min — ĉio falis +subiĝe, kiam mi fariĝis reĝo; ne plu estas Bagloj, neniuj +Ribbungoj! + +DUKO SKULE + +Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; ĉar en _tio_ la danĝero estas +plej granda. Aro devas stari kontraŭ aro, postulo kontraŭ postulo, +landparto kontraŭ landparto, se la reĝo estu la plej potenca. Ĉiu +vilaĝaro, ĉiu parencaro devas aŭ lin bezoni aŭ timi lin. Se Vi +forigos ĉiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi +mem. + +HÅKON + +Kaj Vi volas esti reĝo, — Vi, kiu juĝas tiel? Vi povus fariĝi +taŭga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis +Vin, kaj ĝin Vi ne komprenas. Ĉu Vi ne vidas, ke la norvega regno, +kiel Harald kaj Olaf starigis ĝin, nur estas komparebla kun +preĝejo, kiu ankoraŭ ne estas konsekrita? La muroj altiĝas kun +fortaj kolonoj, la tegmenta volbo streĉas sin vaste supre, la +turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la +palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta +animo de Dio ne estas enspirita enen en ĝin; ĝi ankoraŭ ne ricevis +konsekron. — _Mi_ volas alporti la konsekron! Norvegio estis +_regno_, ĝi fariĝu _popolo_. Trondhejmano staris kontraŭ Vikenano, +Egdo kontraŭ Hordo, Håleygo kontraŭ Sygno; ĉiuj fariĝu de nun nur +unu, kaj ĉiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! _Tio_ +estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn ŝultrojn; _tio_ estas la +faro, kiun faru nun la reĝo de Norvegio. Tiun faron, duko, ĝin mi +pensas, ke Vi lasas kuŝi, ĉar certe, Vi ne kapablas. + +DUKO SKULE + +(frapita) Kunigi —? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj +Vikenanojn, — tutan Norvegion —? (dubema) Neeblas! Tiaĵon neniam +rakontis la Norvega sagao! + +HÅKON + +Por _Vi_ tio estas nefarebla; ĉar Vi kapablas nur fari la malnovan +sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko +fendi la nubojn. + +DUKO SKULE + +(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, — veki ĝin tiel ke +ĝi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Ĝi +frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas ĝin de la diablo, +Håkon; ĝi neniam realiĝu, kiam mi havas fortojn meti la ŝtalĉapon +sur mian kapon! + +HÅKON + +Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas ĝin tiom longe kiom +mi portas la reĝan ringon de Sankta Olaf ĉirkaŭ mia frunto! + +DUKO SKULE + +Do falu la reĝa ringo de Sankta Olaf! + +HÅKON + +Kiu verku tion? + +DUKO SKULE + +Mi, se neniu alia. + +HÅKON + +Vi, Skule, Vi fariĝos sendanĝera sur la tingo morgaŭ. + +DUKO SKULE + +Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo! + +HÅKON + +(montras al la pordo) Iru, sinjoro, — kaj lasu tion en forgeso, ke +ni parolis, per akraj langoj ĉi-vespere. + +DUKO SKULE + +(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj +langoj venontan fojon. (eliras en la fono) + +HÅKON + +(post mallonga paŭzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas. +Li devas, li cedu kaj subiĝu; mi bezonas ĉi tiun fortan brakon, +tiun sagacan kapon. — Se troviĝas kuraĝo kaj sagaco en tiu ĉi +lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo; +estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti +min estas spiti ĉielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras +kontraŭ la volon de la ĉielo, — ĉar la ĉielo ja multe faris por +mi. + +DAGFINN BONDE + +(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema ĉi-nokte; la duko certe +elpensas malbonon. + +HÅKON + +Kion vi diras? + +DAGFINN BONDE + +Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas +sufiĉe certe. + +HÅKON + +Ĉu li pensus nin ataki? Neeble, neeble! + +DAGFINN BONDE + +Ne, sed estas io alia. Liaj ŝipoj kuŝas pretaj por forvelo; okazos +tingo surŝipe. + +DAGFINN BONDE + +Vi eraras —! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon. + +DAGFINN BONDE + +Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras) + +HÅKON + +Ne, — estus ja neimageble! La duko ne kuraĝas ekstari kontraŭ min. +Dio tion ne al li permesos, — Dio, kiu faris ĉion tiel mirinde bele +por mi ĝis nun. _Nun_ mi devas havi pacon, _nun_ mi ja estas +komencanta! — Ankoraŭ mi malmulte faris; sed mi aŭdas la +sentrompan voĉon de Dio voki en mi: Vi antaŭenigu grandan reĝan +verkon en Norvegio. + +GREGORIUS JONSSON + +(venas de la fono) Mia sinjoro kaj reĝo! + +HÅKON + +Gregorius Jonsson! Ĉu Vi venas ĉi tien? + +GREGORIUS JONSSON + +Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; _ĝis nun_ mi sekvis la dukon; +_nun_ mi ne plu kuraĝas sekvi lin. + +HÅKON + +Kio okazis? + +GREGORIUS JONSSON + +Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastiĝos tra la lando. + +HÅKON + +Parolu, parolu! + +GREGORIUS JONSSON + +Mi timas aŭdi la sonon de miaj propraj vortoj; — do sciu — (kaptas +lian brakon kaj flustras) + +HÅKON + +(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion! + +GREGORIUS JONSSON + +Dio donu ke mi farus. + +HÅKON + +Neaŭdite! Ne povas tiel esti! + +GREGORIUS JONSSON + +Je la kara sango de Kristo, tiel estas! + +HÅKON + +Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; ĉiuj miaj viroj ariĝu. + +(_Gregorius Jonsson_ eliras.) + +HÅKON + +(paŝadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al +la pordo de la ĉambro de _Margrete_, frapas, kaj daŭre paŝadas +tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! +(daŭre paŝadas tien kaj reen) + +MARGRETE + +(ĉe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la ŝultroj +ŝi havas ruĝan ŝnurmantelon, kiun ŝi tenas strikte kovre sur la +brusto) Håkon! Ĉu estas vi? + +HÅKON + +Jes, ja; vi devas elveni. + +MARGRETE + +Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitiĝinta. + +HÅKON + +Aliaĵon mi nun havas por pripensi. + +MARGRETE + +Kio okazis? + +HÅKON + +Donu al mi bonan konsilon! Ĵus mi ricevis la plej malbonan el ĉiuj +novaĵoj. + +MARGRETE + +(time) Kiun novaĵon, Håkon? + +HÅKON + +Ke nun estas du reĝoj en Norvegio. + +MARGRETE + +Du reĝoj en Norvegio! — Håkon, kie estas mia patro? + +HÅKON + +Li prenis reĝan nomon sur la ŝipo; nun li velos al Nidaros por sin +kroni. + +MARGRETE + +Ho, Dio, vi ĉiopova —! (falglitas sur la benkon, kovras la +vizaĝon per siaj manoj kaj ploras) + +HÅKON + +Du reĝoj en la lando! + +MARGRETE + +Mia edzo unu, — kaj mia patro la alia! + +HÅKON + +(paŝadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, +Margrete! Ĉu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj +malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan +militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. — +Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaŭ ol li +atingos al Nidaros! + +MARGRETE + +(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon! + +HÅKON + +Ĉu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi +diras! + +MARGRETE + +(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kuŝas genue) Ho, ĉu +vi do tute forgesas, ke li estas mia patro! + +HÅKON + +Via patro —; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas ŝin) +Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio +ĉi. (iras al la fenestro) Duko Skule fariĝos al mi pli akra ol +ĉiuj aliaj malamikoj; — Dio, Dio, — kial vi frapas min tiel +malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li +ekskuiĝas, aŭskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel +malfrue en la vespero? + +VOĈO DE INGA + +(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon! + +HÅKON + +(kun krio) Mia patrino! + +MARGRETE + +(eksaltas) Inga! + +HÅKON + +(rapidas al la pordo kaj malfermas; _Inga_ sidas sur la sojlo) Mia +patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi +demandas, kial Dio min frapas! + +INGA + +(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi! + +HÅKON + +(suprenlevas ŝin) Venu — envenu; ĉi tie estas hele kaj varme! + +INGA + +Ĉu mi rajtas enveni al vi! + +HÅKON + +Ni neniam plu disiĝos. + +INGA + +Mia filo — mia reĝo, — Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris +en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi +aspektis zorgoplene; mi _ne povis_ tiel disiĝi de vi! + +HÅKON + +Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni +nun! Margrete, — mia patrino, — mi grave pekis; mi fermis mian +koron por vi du, kiuj estas tiom riĉaj je amo. + +MARGRETE + +(ĵetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; ĉu mi nun staras +proksime al vi? + +HÅKON + +Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi saĝajn konsilojn, sed por lumi +kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en +mi! + +DAGFINN BONDE + +(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona +okazis! + +HÅKON + +(ridetas fidoplene, dum li premas _Margrete_ kaj _Inga_ firme al si) +Mi scias; sed ne estas danĝero, maljuna Dagfinn! Se estas du reĝoj +en Norvegio, tamen estas nur unu en la ĉielo, — kaj _li_ certe +kapablas! + +Kurteno + + + + +KVARA AKTO + + +(Granda halo en la reĝa korto en Oslo. _Reĝo Skule_ festenas kun +sia hirdo kaj siaj estroj. Antaŭe maldekstre staras la honora seĝo, +kie _Skule_ sidas, riĉe vestita en purpurmantelo kaj reĝa ringo +ĉirkaŭ la kapo. La tablo de la noktomanĝo, ĉirkaŭ kiu la gastoj +trovis sidlokojn, streĉas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte +kontraŭe al _Skule_ sidas _Pål Flida_ kaj _Bård Bratte_. Kelkaj pli +malaltstataj gastoj regaliĝas starantaj ĉe la dekstra flanko. +Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno +proksimiĝas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaŭ parte +ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas ĉiuj +samtempe.) + +PÅL FLIDA + +(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo +volas prezenti sian kanton honore al reĝo Skule. + +JATGEJR + +(ekstaras antaŭe meze sur la planko) + + Skule kunvokis al Eyrating’ + dum meso en Nidaros’; + fariĝis li reĝo sub sonorilad’; + brila la apoteoz’. + + Suden al Gudbrandvalo la reĝ’ + trans Dovre en neĝo kaj vent’ + iris kun hird’, kaj valanoj en plor’ + liberiĝis per kara arĝent’. + + Sakris la Opplandan’ en koler’ + al Skule sur Mjors, la lag’; + marŝis li tra la Raŭma-regn’ + al Låka, al venka tag’. + + Estis la sankta fasta-semajn’; + atakis la Birkibejn-ar’; + Knut jarlo ĝin estris, — parolis la glav’. + Ni vadis en sanga mar’. + + Depost la tagoj de Sverre reĝ’, + fariĝis ne tia batal’; + ruĝiĝis de sang’ la vintra ej’ + pro labor’ de la akra ŝtal’. + + Fuĝe forkuris la Birkibejnoj, — + kaj glav’ kaj ŝild’ forĵetiĝis. + Centoj tamen forkuris ne; + sternitaj nur glaciiĝis. + + Neniu konas de Håkon la voj’; — + por Skule urboj kaj kasteloj. + Longe sidu Skule reĝ’! + Saluton de viaj norvegoj! + +LA VIROJ DE SKULE + +(eksaltas kun sturma ĝojego, levas la kruĉojn kaj kalikojn aeren, +interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule reĝ’! Saluton de viaj norvegoj! + +REĜO SKULE + +Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Ĝi estas tia, kia mi plej bone +ŝatas ĝin; ĉar ĝi laŭdas miajn virojn same varme kiel min +mem. + +JATGEJR + +Estas honoro por la reĝo, ke liaj viroj laŭdiĝas. + +REĜO SKULE + +Prenu ĉi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu +min; mi volas havi multajn skaldojn ĉe mi. + +JATGEJR + +Bezoniĝos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri ĉiuj Viaj +faroj. + +REĜO SKULE + +Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas +honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi +estas reĝo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; ĉio kion vi +bezonos doniĝos al vi senpage. + +JATGEJR + +(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaŭ ege mankos al Vi, +sinjoro. + +REĜO SKULE + +Kaj kio? + +JATGEJR + +Reĝaj malamikoj, pri kies fuĝo kaj falo mi povus fari kantojn. + +MULTAJ INTER LA VIROJ + +(sub ridado kaj aplaŭdo) Bone dirite, Islandano! + +PÅL FLIDA + +(al _Jatgejr_) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti +en ĉiu skalda verko, tiel ankaŭ en la via. + +JATGEJR + +Mensogo, sinjoro kortestro? + +PÅL FLIDA + +Jes; vi diras, ke neniu scias kie reĝo Håkon vagas; ne estas tiel; +certa mesaĝo diras, ke Håkon estas en Nidaros. + +REĜO SKULE + +(ridetante) Jes, li honorigis la reĝan infanon kaj donis al ĝi +reĝan nomon. + +JATGEJR + +Tion mi aŭdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne +posedas. + +REĜO SKULE + +Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas. + +BÅRD BRATTE + +Sed streĉe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni +devas almozpeti transporton. + +JATGEJR + +Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto; +nun ili finas sammaniere. + +PÅL FLIDA + +En Bergen ĉirkaŭiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj +ĉion kio estas sankta; li ne aŭskultis meson la novjartagon. + +BÅRD BRATTE + +Li havis sufiĉan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li +staris hakante siajn arĝentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; — ion +alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj laŭtvoĉa parolo +inter la gastoj) + +REĜO SKULE + +(suprenlevas sian kruĉon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj +dankas Vin kaj ĉiujn miajn novajn virojn. Ĉe Låka Vi luktis kuraĝe +por mi, kaj al Vi grandparte ni ŝuldas la venkon. + +BÅRD BRATTE + +Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaŭ +komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas +antaŭe en la aro. Sed domaĝe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis +ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaŭ ol ili kuraĝos ataki +nin denove, mi timas. + +REĜO SKULE + +Atendu ĝis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo +sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto ĉe Tunsberg; kaj Arnbjørn +Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin sufiĉe +fortaj, ili certe aŭdigos de si. + +BÅRD BRATTE + +Tion ili ne kuraĝas post la granda perdo de viroj ĉe Låka. + +REĜO SKULE + +Ni ellogos ilin per ruzaĵo. + +MULTAJ VOĈOJ + +Jes, jes, — faru tion, sinjoro! + +BÅRD BRATTE + +Ruzaĵoj abundas ĉe Vi, reĝo Skule, Viaj malamikoj neniam ion +scias, antaŭ ol Vi estas super ilin, kaj ĉiam estas Vi _tie_, kie +ili malplej atendus. + +PÅL FLIDA + +Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj. + +REĜO SKULE + +Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi ĵuras, ke kiam ni venontan +fojon renkontiĝos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas +senfeligi tiajn vargojn. + +BÅRD BRATTE + +Kun ilia bona volo ni ne renkontiĝos; fariĝos ĉaso tra la tuta +lando. + +REĜO SKULE + +Tion ni ankaŭ faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la +landon ĉi tie oriente; poste ni kolektos ŝipojn, velos ĉirkaŭ la +promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros. + +BÅRD BRATTE + +Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne +malpermesos al Vi elporti la ĉerkon de Sankta Olaf al la tingejo, +kiel ili faris ĉi-aŭtune, kiam Vi honoriĝis kiel reĝo. + +REĜO SKULE + +La ĉerko estu elportata; mi volas porti mian reĝan nomon tute +leĝe. + +JATGEJR + +Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la +dormantan viron! + +(eksplodo de rido inter la viroj) + +REĜO SKULE + +La dormantan viron? + +JATGEJR + +Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke reĝo Håkon nomiĝas “Håkon-dorm’”; +ĉar li sidas kvazaŭ paralizita, depost kiam Vi prenis la regan +potencon. + +BÅRD BRATTE + +Li kuŝas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble sonĝas, ke li +ankoraŭ estas reĝo. + +REĜO SKULE + +Ke li sonĝu; li neniam sonĝos sin al la reĝeco. + +JATGEJR + +Ke lia dormo fariĝu longa kaj sen sonĝoj, kaj mi ekhavos materialon +por poemo. + +LA VIROJ + +Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo! + +REĜO SKULE + +Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti +bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari; +— ĉiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestaĵojn, oron kaj +arĝenton, kiel heredon kaj posedaĵon post tiu malamiko, kiun li +faligos; kaj ĉiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu +mortigos vasalon, mem fariĝu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton +de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj ĉiuj tiuj, kiuj +antaŭe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompenciĝu reĝe +alimaniere. + +LA VIROJ + +(eksaltas en sovaĝa ĝojo) Vivu, vivu reĝo Skule! Konduku nin +kontraŭ la Birkibejnojn! + +BÅRD BRATTE + +_Nun_ Vi estas certa pri la venko en ĉiuj bataloj! + +PÅL FLIDA + +Mi volas havi Dagfinn Bonde por _mi_; li havas bonan glavon, kiun mi +longe deziris ekhavi. + +BÅRD BRATTE + +Mi volas havi la maŝkirason de Bård Torsteinsson; ĝi savis lian +vivon ĉe Låka, ĉar ĝi rezistas kontraŭ hakoj kaj pikoj. + +JATGEJR + +Ne! Vi lasu ĝin al mi; ĝi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin +markojn de oro interŝanĝe. + +BÅRD BRATTE + +De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo? + +JATGEJR + +Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden. + +LA VIROJ + +(ĉiuj samtempe) Kaj mi volas havi — mi volas havi — + +(La cetero fariĝas neklara en la bruo.) + +PÅL FLIDA + +For, ĉiu al sia loĝejo; memoru, ke vi estas en la halo de la +reĝo. + +LA VIROJ + +Jes, jes! — vivu la reĝo, vivu reĝo Skule! + +REĜO SKULE + +Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe ĉe la trinkotablo +ĉi-nokte. + +HIRDANO + +(kiam la aro estas ironta) Morgaŭ ni lotos pri la havaĵoj de la +Birkibejnoj. + +IU ALIA + +Lasu la hazardon decidi! + +IUJ + +Ne, ne! + +ALIULOJ + +Jes, jes! + +BÅRD BRATTE + +Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto. + +PÅL FLIDA + +Kaj poste ili faligos la urson. + +(Ĉiuj eliras en la fono.) + +REĜO SKULE + +(atendas ĝis la viroj foriris; la streĉo en liaj trajtoj +malstreĉiĝas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi +estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, ŝajnigi +rideton al la estonteco, kvazaŭ mi estus senskue certa pri la rajto +kaj la venko kaj la feliĉo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri +tio, kio ronĝas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj +la batalo ĉe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon +kontraŭ min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du reĝoj, — +kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antaŭe venkis super la +Birkibejnoj! La ŝildoj staris fikse en la neĝo, sed estis neniu +malantaŭ ili; — la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn +kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti +ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas +kaŝita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la ĉielo, do ne estas +iu certa leĝo tie supre, kiun ĉio sekvas? Ne estas iu venkanta +potenco en _tio_, havi la rajton. (sovaĝe interrompante) Mi estas malsana, +mi estas malsana! — Kial la rajto ne estus ĉe mia flanko? Ĉu ne estas +kvazaŭ Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon? +(cerbumante) La ebleco estas ambaŭflanke egala; — ne plumo pli peza +sur unu taso de la pesilo ol ĉe la alia; kaj tamen — (skuas la kapon) +tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por +ĵeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso +pri reĝa rajto senintence venas sur min, tiam estas ĉiam li, neniam +mi, kiu estas la vera reĝo. Se mi vidu min kiel la ĝustan, tiam tio +fariĝu per artaĵo; mi devas starigi troveman konstruaĵon, sagacan +verkon; mi devas forpeli de mi memoraĵojn, kaj preni la fidon +perforte. Tiel neniam estis antaŭe. Kio okazis, kio poste faris min +tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, — per tio la +necerteco fariĝis eterna; sed ĝi ne fariĝis pli granda. Ĉu Håkon +do lastatempe faris iun grandan reĝan agon? Ne, siaj plej grandajn +agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas +dekstraflanke) Kio _estas?_ Ha, estas strange; venas kaj malaperas +kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni +perdis vorton ne povante retrovi ĝin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas +ĝin! Ne —! Jes, jes! nun mi havas ĝin! — “Norvegio estis +_regno_, ĝi fariĝu _popolo_; ĉiuj fariĝu unu, kaj ĉiuj sciu en +si mem, ke ili _estas unu!_” Post kiam Håkon diris ĉi tiujn +frenezulajn vortojn, li ĉiam staras antaŭ mi kiel la ĝusta reĝo; +— (timeme rigardas antaŭen kaj flustras:) Ĉu brilus Dia voko en +ĉi tiuj strangaj vortoj? Ĉu Dio konservis la ideon ĝis nun, kaj +volas ĝin elŝuti — kaj elektis Håkon kiel semanton? + +PÅL FLIDA + +(venas de la fono) Sinjoro reĝo, mi alportas novaĵon. + +REĜO SKULE + +Novaĵon? + +PÅL FLIDA + +Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg +metis siajn ŝipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokiĝis en la +urbon la lastajn tagojn. + +REĜO SKULE + +Bone, ni renkontos ilin — morgaŭ, aŭ iam. + +PÅL FLIDA + +Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin +unue. + +REĜO SKULE + +Por tio ili ne havas sufiĉe da ŝipoj, kaj ankaŭ ne viraron. + +PÅL FLIDA + +Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj ŝipojn el ĉie en +Viken. + +REĜO SKULE + +Pli bone; ni batos ilin ĉiujn kiel ĉe Låka. + +PÅL FLIDA + +Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn laŭvice. + +REĜO SKULE + +Kaj kial ne? + +PÅL FLIDA + +Ĉar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiaĵo okazis en la antaŭa +tempo. — Ĉu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo? + +REĜO SKULE + +Ne bezoniĝas; estas nigra nokto, kaj ankaŭ nebulo. + +PÅL FLIDA + +Nu ja, la reĝo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke ĉiuj en +Viken kontraŭas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la +Birkibejnoj venos, ili aliĝos al ili. + +REĜO SKULE + +(vigle) Pål Flida, ĉu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn +al mia flanko? + +PÅL FLIDA + +(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne +estas imagebla. + +REĜO SKULE + +Kaj kial ne? + +PÅL FLIDA + +Ne, ĉar Vi ja havas la Trondhejmanojn ĉe Via flanko. + +REĜO SKULE + +Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaŭ mi volas havi! + +PÅL FLIDA + +Ne, sinjoro, ne fareblas. + +REĜO SKULE + +Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial — kial ne? + +PÅL FLIDA + +Ĉar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas +Trondhejmano, kaj ĉar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj ĉar +ĉiam estis tiel. + +REĜO SKULE + +Jes, jes, vi pravas. Foriru. + +PÅL FLIDA + +Kaj mi neniun spionon sendu? + +REĜO SKULE + +Atendu ĝis mateniĝo. (_Pål Flida_ eliras) La Norvega sagao ne +rakontas pri tiaĵo; neniam antaŭe estis tiel. Pål Flida respondas +al mi, kiel mi respondis al Håkon. Ĉu estas ŝtupoj supre kaj sube? +Ĉu Håkon same altiĝas super mi, kiel mi altiĝas super Pål Flida? +Ĉu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis +egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis reĝo sur ĉiu promontoro, +kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li falĵetis la +malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Paŭzo; li paŝas tien kaj +reen; poste li haltas.) Ĉu viro povas preni la vokon de Dio de iu +alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita +malamiko? Ĉu reĝa pretendanto povas preni la reĝan taskon sur sin, +tiel kiel li surprenas la reĝan mantelon? La kverko, kiu faliĝas +por dika ŝiptabulo, ĉu _ĝi_ povas diri: Mi volas esti la masto de +la ŝipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile +supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj, +ŝvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore? +— Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo; +_Tie_ vi kuŝu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de ĉiu okulo +supre en la tago; — vi estas tiu, kiu stabiligas la ŝipon en +ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun ŝvelantaj veloj +konduku ĝin antaŭen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj +kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian +grandan reĝan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom +tiu sola. Se mi ne povas preni ĝin kaj fari ĝin vero, mi vidas +neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj ĉu mi ne povas tion +fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon? + +JATGEJR + +(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro reĝo, ke mi venas. + +REĜO SKULE + +Bone ke vi venas, skaldo! + +JATGEJR + +Mi aŭdis la urbanojn paroli enigme en la loĝejo pri tio, ke — + +REĜO SKULE + +Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojaĝis en fremdaj +landoj, ĉu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur ŝati +ĝin, — ne _tion_ mi aludas; sed _ami_ ĝin, ami ĝin el la plej +ardanta amo de la animo. + +JATGEJR + +Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por +ami. + +REĜO SKULE + +Nur _tiuj_ virinoj —? + +JATGEJR + +Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj. + +REĜO SKULE + +La malfekundaj —? _Ili_ amas la infanojn de aliuloj el sia plej +ardanta amo? + +JATGEJR + +Tio ofte okazas. + +REĜO SKULE + +Kaj ĉu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la +infanon de iu alia, ĉar ŝi mem neniun havas? + +JATGEJR + +Ho jes; sed tiel ŝi ne agas saĝe. + +REĜO SKULE + +Saĝe? + +JATGEJR + +Ne, ĉar ŝi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon ŝi +mortigas. + +REĜO SKULE + +Ĉu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora? + +JATGEJR + +Jes, sinjoro. + +REĜO SKULE + +(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaŭ du homoj en vi, islandano. Se +vi sidas inter la korta gvardio en ĝoja societo, vi kovras ĉiujn +viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas +el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio +klariĝas? + +JATGEJR + +Kiam Vi iras por naĝi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, +kie la preĝejvizitantoj preterpasas; sed Vi serĉas por Vi +kaŝejon. + +REĜO SKULE + +Kompreneble. + +JATGEJR + +Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam +multaj homoj estas en la halo. + +REĜO SKULE + +Hm. (mallonga paŭzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi +fariĝis skaldo? Kiu instruis al vi poezion? + +JATGEJR + +Poezion oni ne lernas, sinjoro. + +REĜO SKULE + +Oni ne lernas, ĉu? Kiel do okazis? + +JATGEJR + +Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi fariĝis skaldo. + +REĜO SKULE + +Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas? + +JATGEJR + +_Mi_ bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la ĝojon — aŭ +la dubon — + +REĜO SKULE + +Ankaŭ la dubon? + +JATGEJR + +Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana. + +REĜO SKULE + +Kaj kiun vi nomas nesana dubanto? + +JATGEJR + +Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo. + +REĜO SKULE + +(malrapide) Tio aspektas la morto. + +JATGEJR + +Estas pli malbone; estas la krepusko. + +REĜO SKULE + +(rapide, kvazaŭ skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi +volas lukti kaj agi, — ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam +vi envenis? + +JATGEJR + +Mi volis informi kion mi observis en la loĝejo. La urbanoj kaŝe +parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas ĉu ni scias certe, ke +reĝo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili ĝojas. + +REĜO SKULE + +Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontraŭas min. + +JATGEJR + +Ili mokas, ke la sankta ĉerko de reĝo Olaf ne povis esti portata al +la tingejo, kiam Vi elektiĝis reĝo; ili diras ke estas malbona +aŭguro. + +REĜO SKULE + +Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la ĉerko _estu_ elportata; +ĝi staru sub libera ĉielo, eĉ se mi tiru la Olaf-preĝejon en +ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie ĝi staris! + +JATGEJR + +Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la +ago. + +REĜO SKULE + +Ĉu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr? + +JATGEJR + +Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semiĝas unu post la alia, ricevas +vivon, kaj tiam ili naskiĝas. + +REĜO SKULE + +Kaj se mi, kiu estas reĝo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, +ĉu tiam ĉiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi? + +JATGEJR + +Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon. + +REĜO SKULE + +Mi ne demandas ĉu estas _peko_; sed mi demandas ĉu estas +_fareble_! + +JATGEJR + +Mi ne scias. + +REĜO SKULE + +Ĉu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis +al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki? + +JATGEJR + +Jes, sinjoro. + +REĜO SKULE + +Ĉu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la +poemon? + +JATGEJR + +Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne +bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras) + +REĜO SKULE + +(post paŭzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la +profundan veron de Dio mem ne sciante, — _Mi_ estas kiel malfekunda +virino. Tial mi amas la reĝan ide-infanon de Håkon, amas ĝin el la +plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti ĝin! Ĝi +mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aŭ ke ĝi mortu inter +miaj manoj, aŭ ke ĝi kresku granda inter la liaj? Ĉu mi havos +pacon en la animo, se tio okazos? Ĉu povas mi rezigni? Ĉu povas mi +stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! — +Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, — kaj ĉirkaŭe. Neniu +amiko —; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Ĉu la skaldo +foriris el la korto? + +HIRDANO + +(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antaŭhalo parolante kun la +gardanto. + +REĜO SKULE + +Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas +_Jatgejr_) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas ĉiuj tiuj reĝaj pensoj, +kiuj tenas min maldorma, sciu. + +JATGEJR + +Mi komprenas, ke estas pri la reĝaj pensoj kiel pri tiuj de la +skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas +silento kaj nokto ĉirkaŭe. + +REĜO SKULE + +Ĉu _tiel_ estas ankaŭ pri tiuj de la skaldo? + +JATGEJR + +Jes, sinjoro; neniu kanto naskiĝas sub taga lumo; ĝi povas esti +skribata en sunlumo; sed ĝi kreas sin en silenta nokta horo. + +REĜO SKULE + +Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr? + +JATGEJR + +Tiu, kiun mi amis. + +REĜO SKULE + +Ŝi do mortis? + +JATGEJR + +Ne, ŝi perfidis min. + +REĜO SKULE + +Kaj sekve vi fariĝis skaldo? + +JATGEJR + +Jes, sekve mi fariĝis skaldo. + +REĜO SKULE + +(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas _mi_ por fariĝi reĝo? + +JATGEJR + +Ne tiun de la dubo; ĉar tiam Vi ne tiel demandus? + +REĜO SKULE + +Kiun donacon bezonas mi? + +JATGEJR + +Sinjoro, Vi ja _estas_ reĝo. + +REĜO SKULE + +Ĉu vi ĉiun momenton estas certa, ke vi estas _skaldo_? + +JATGEJR + +(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Ĉu Vi neniam +amis? + +REĜO SKULE + +Jes, iam, — fajre, belege kaj peke. + +JATGEJR + +Vi havas edzinon. + +REĜO SKULE + +Ŝin mi prenis por naski al mi filojn. + +JATGEJR + +Sed Vi havas filinon, sinjoro, — milda kaj belega filino. + +REĜO SKULE + +Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi +bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun ĉe mi, kiu obeas min sen mema +volo, — kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj +malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas +morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo! + +JATGEJR + +Aĉetu al Vi hundon, sinjoro. + +REĜO SKULE + +Ĉu ne homo servus? + +JATGEJR + +Por tia homo Vi devus longe serĉi. + +REĜO SKULE + +(subite) Ĉu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Ĉu vi volas esti mia +filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, — Vi ricevu landon kaj +regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi +min! + +JATGEJR + +Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti —? + +REĜO SKULE + +Forĵetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos +vin! + +JATGEJR + +Ne, sinjoro, — estus aĉeti la kronon tro multekoste. + +REĜO SKULE + +Pripensu! Esti reĝo estas pli ol esti skaldo! + +JATGEJR + +Ne ĉiam. + +REĜO SKULE + +Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu! + +JATGEJR + +La neverkitaj kantoj ĉiam estas la plej belaj. + +REĜO SKULE + +Sed mi _devas_ — mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi +tion sentas, — se mi tion havas, mi estos savita! + +PÅL FLIDA + +(rapide envenas) Reĝo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson +atingis kun sia tuta ŝiparo al Elgjarnes! + +REĜO SKULE + +Al Elgjarnes —! Do li ne estas tre fore. + +JATGEJR + +Nun surmetu ŝtalkirason! Se okazos vira falo ĉi nokte, mi ĝoje +estu la unua, kiu falos por Vi! + +REĜO SKULE + +_Vi_ kiu ne volis vivi por mi. + +JATGEJR + +Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas daŭre +vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras) + +PÅL FLIDA + +(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj +povas esti en Oslo ĝis horo! + +REĜO SKULE + +Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett; +li helpis multan, malĝojan kaj pentantan animon. + +PÅL FLIDA + +(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos +super nin, mi diras! + +REĜO SKULE + +Malfermu ĉiujn preĝejojn, ke ni povos rifuĝi tien kaj ricevi +gracon. + +PÅL FLIDA + +Vi povas frapi ĉiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi +volas rifuĝi en la preĝejojn! + +REĜO SKULE + +Jes, jes, tenu la preĝejojn malfermaj. + +PÅL FLIDA + +Estu certa, ke Håkon rompos la preĝejan pacon, kiam estas pri la +Vårbelgoj. + +REĜO SKULE + +Li ne faros; Dio ŝirmos lin kontraŭ tia peko; — Dio ĉiam ŝirmas +Håkon. + +PÅL FLIDA + +(en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu aŭdus Vin paroli nun, li +devus demandi: Kiu estas reĝo en tiu ĉi lando? + +REĜO SKULE + +(ridetas malĝoje) Jes, Pål Flida, _tiu_ estas la granda demando: +_Kiu_ estas reĝo en ĉi tiu lando? + +PÅL FLIDA + +(petante) Vi estas anime malsana ĉi-nokte, sinjoro; ke mi agu por +Vi. + +REĜO SKULE + +Jes, jes, tiel faru. + +PÅL FLIDA + +(elironte) Unue mi volas rompi ĉiujn pontojn. + +REĜO SKULE + +Frenezulo! Restu! — Rompi ĉiujn pontojn! Ĉu _vi_ scias, kion _tio_ +signifas? _Mi_ provis; — gardu vin por tio! + +PÅL FLIDA + +Kion Vi do volas, sinjoro? + +REĜO SKULE + +Mi volas paroli kun Håkon. + +PÅL FLIDA + +Li respondos Vin per la lango de la glavo! + +REĜO SKULE + +Iru, iru, — vi scios mian volon poste. + +PÅL FLIDA + +Ĉiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Reĝo Skule, +ni rompu ĉiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la ĉielon! + +REĜO SKULE + +(mallaŭte) La ĉielo ne fidas min; ankaŭ mi ne kuraĝas fidi la +ĉielon. + +PÅL FLIDA + +Mallonga fariĝis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone) + +REĜO SKULE + +Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed eĉ ne +_unu_ karan, fidantan koron. Jen reĝa mizero; nek pli, nek +malpli. + +BÅRD BRATTE + +(de la fono) Ekstere staras longe vojaĝintaj homoj, kiuj petas +paroli kun vi, sinjoro. + +REĜO SKULE + +Kiuj estas? + +BÅRD BRATTE + +Virino kaj pastro. + +REĜO SKULE + +Enirigu la virinon kaj la pastron. + +(_Bård_ eliras; _reĝo Skule_ eksidas pensema dekstre; iom poste +envenas nigre vestita virino; ŝi portas longan virinan mantelon, +kapuĉon kaj densan vualon, kiu kaŝas la vizaĝon; _pastro_ +akompanas ŝin kaj restas staranta apud la pordo.) + +REĜO SKULE + +Kiu estas vi? + +LA VIRINO + +Iu, kiun vi amis. + +REĜO SKULE + +(skuas la kapon) Troviĝas neniu, kiu tiaĵon memoras. Kiu estas vi, +mi demandas? + +LA VIRINO + +Iu, kiu amas vin. + +REĜO SKULE + +Do vi certe estas unu el la mortintoj. + +LA VIRINO + +(proksimiĝas kaj diras mallaŭte kaj korege:) Skule Bårdsson! + +REĜO SKULE + +(ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg! + +INGIBJORG + +Ĉu vi nun rekonas min, Skule? + +REĜO SKULE + +Ingibjorg, — Ingibjorg! + +INGIBJORG + +Ho, ke mi rigardu vin, — rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn +manojn; paŭzo) Vi bela, amata, perfida viro! + +REĜO SKULE + +Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis +klaraj kaj bluaj kiel la ĉielo. + +INGIBJORG + +Tiuj okuloj estis pluvpeza ĉielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos +ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos. + +REĜO SKULE + +Sed via voĉo estas freŝa kaj mola kaj juna kiel tiam. + +INGIBJORG + +Mi nur uzis ĝin por flustri _vian_ nomon, kaj por premsigni vian +grandecon en junan koron, kaj por preĝi al la Dio de pekuloj pri +savo por ni du, kiuj amis en peko. + +REĜO SKULE + +Vi faris? + +INGIBJORG + +Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; — tial +mia voĉo tenis sin freŝa kaj mola kaj juna. + +REĜO SKULE + +Estas tuta vivo ekde tiam. Ĉiun belan memoron el tiu tempo mi perdis +kaj forgesis — + +INGIBJORG + +Vi ja rajtis. + +REĜO SKULE + +Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en +frosta soleco kaj kolektis kaj konservis! + +INGIBJORG + +Estis mia feliĉo. + +REĜO SKULE + +Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj riĉecon! Se vi starus +kiel edzino ĉe mia flanko, fariĝus pli facile por mi fariĝi +reĝo. + +INGIBJORG + +Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis +grandan pekon, por vekiĝi al pento kaj amendo. + +REĜO SKULE + +Kaj nun vi venas —? + +INGIBJORG + +Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband. + +REĜO SKULE + +Via edzo estas morta? + +INGIBJORG + +Survoje al Jerusalemo. + +REĜO SKULE + +Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard. + +INGIBJORG + +Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon. + +REĜO SKULE + +Ne tial? + +INGIBJORG + +Ne. Estis _mia_ peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn +ŝultrojn; por _tiu_ li iris por lavi ĝin pura en la rivero Jordano; por ĝi li +sangis. + +REĜO SKULE + +(mallaŭte) Li ĉion sciis? + +INGIBJORG + +De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; ĉar por li mi +konfesis; kaj estis ankoraŭ unu, kiu estis eksciiĝinta, sed kiel +estas enigmo por mi. + +REĜO SKULE + +Kiu? + +INGIBJORG + +Vegard Veradal. + +REĜO SKULE + +Vegard! + +INGIBJORG + +Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres +Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke. + +REĜO SKULE + +_Li_ defendis tiun, kiun _mi_ perfidis kaj forgesis. — Kaj kial vi +serĉas min nun? + +INGIBJORG + +Por oferi al vi la lastan. + +REĜO SKULE + +Kion vi aludas? + +INGIBJORG + +(montras al la _pastro_, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! — +Peter, mia filo, venu! + +REĜO SKULE + +Via filo —! + +INGIBJORG + +Kaj la _via_, reĝo Skule! + +REĜO SKULE + +(duone eturdita) Ingibjorg! + +PETER + +(proksimiĝas en silenta movo kaj ĵetas sin surgenuen antaŭ +_Skule_) + +INGIBJORG + +Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; — nun vi +estas reĝo de Norvegio; la reĝa filo devas veni al sia heredaĵo; +mi ne plu rajtas havi lin. + +REĜO SKULE + +(suprenlevas lin en sturma ĝojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi +tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin, +rigardas lin kaj denove ĉirkaŭbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi +havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontraŭstari min! (iras al +_Ingibjorg_ kaj kaptas ŝian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi, +Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi? + +INGIBJORG + +Peza estas la ofero, kaj apenaŭ estus mi ĝin alportinta, se +episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la +morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan +oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko. + +REĜO SKULE + +Do la peko estas forviŝita; kaj de nun li estas sole mia; ĉu ne, +sole mia? + +INGIBJORG + +Jes; sed unu postulon mi faras al vi. + +REĜO SKULE + +Ĉielon kaj teron, postulu kion ajn! + +INGIBJORG + +Li estas pura kiel ŝafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn +manojn. Estas danĝera vojo, tiu kiu kondukas al la reĝa seĝo; ke +li ne damaĝu sian animon. Ĉu vi aŭdas, reĝo Skule, ne igu mian +infanon damaĝi sian animon! + +REĜO SKULE + +Mi promesas kaj ĵuras al vi! + +INGIBJORG + +(kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li +suferas damaĝon en sia animo, prefere lasu lin morti! + +REĜO SKULE + +Prefere morti! Mi promesas kaj ĵuras! + +INGIBJORG + +Do en fido mi reveturos al Hålogalando. + +REĜO SKULE + +Jes, fidoplena vi povas forveturi. + +INGIBJORG + +Tie mi volas penti kaj preĝi, ĝis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni +renkontiĝos ĉe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino! + +REĜO SKULE + +Pura kaj senkulpa! (turnas sin al _Peter_) Ke mi rigardu vin! Jes, +estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi +dolore postsopiris. + +PETER + +Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi! +Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, — mi tamen +scias, ke mi luktas por la ĝusta! + +REĜO SKULE + +(kun krio el ĝojo) Vi fidas min! Vi fidas min! + +PETER + +Neskueble! + +REĜO SKULE + +Kaj ĉio estas bona; do certe mi estas savita! Aŭdu, deĵetu la +pastran mantelon! La ĉefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso; +la reĝa filo portu glavon, iru senhalte antaŭen al potenco kaj +honoro. + +PETER + +Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru! + +REĜO SKULE + +(premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj! + +INGIBJORG + +(al si mem) Ami, — ĉion oferi, — kaj forgesiĝi, — jen mia +sagao. (eliras silente en la fono) + +REĜO SKULE + +Granda reĝa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo, +aŭskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj +Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, ĉiuj fariĝu +kvazaŭ _unu_ granda parencaro, — jen kredu, ke la lando +kreskos! + +PETER + +Kia granda kaj kapturniga penso _tio_ estas —! + +REĜO SKULE + +Ĉu tiun vi kaptas? + +PETER + +Jes — jes! — Klare —! + +REĜO SKULE + +Kaj vi fidas ĝin? + +PETER + +Jes, jes; ĉar mi fidas vin! + +REĜO SKULE + +(sovaĝe) Håkon Håkonsson devas fali! + +PETER + +Ĉar vi tion volas, estas ĝuste ke li falu. + +REĜO SKULE + +Kostos sangon; sed ne estas eviteble. + +PETER + +Ne estas forĵetita la sango, kiu fluas por via tasko. + +REĜO SKULE + +Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu +sur la reĝa seĝo, kun ringo ĉirkaŭ la frunto, kun la purpura +mantelo ŝvele vasta sur viaj ŝultroj; ĉiuj viroj en la lando klinu +sin por vi — (sono de korno aŭdiĝas tre fore) Ha! kio estas tio! +(kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida —? +(rapidas al la fono) + +PÅL FLIDA + +(envenas kaj krias:) _Nun_ la horo estas super ni, reĝo Skule! + +REĜO SKULE + +(konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de reĝo Håkon! Kie ili +estas! + +PÅL FLIDA + +Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg. + +REĜO SKULE + +Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu +ilin? + +PÅL FLIDA + +Ĉiuj preĝejoj staras malfermaj por ni. + +REĜO SKULE + +La Birkibejnojn, mi demandas —! + +PÅL FLIDA + +Por ili ĉiuj pontoj kuŝas malfermaj. + +REĜO SKULE + +Fatala viro, kion vi faris! + +PÅL FLIDA + +Obeis mian reĝon. + +REĜO SKULE + +Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian reĝecon! + +PETER + +Ne, vi venkos! Tia granda reĝa penso ne mortos! + +REĜO SKULE + +Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj aŭdiĝas pli proksime) Al +ĉevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de +viroj! + +(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.) + + +STRATO en OSLO + + +(Malaltaj lignaj domoj kun pordŝirmejoj ambaŭflanke. En la fono +la ĝardeno de la preĝejo St. Hallvard, enfermita per alta ŝtona +muro kun pordego. Maldekstraflanke ĉe la fino de la muro vidiĝas la +preĝejo, kies ĉefa enirejo staras malferma. Ankoraŭ estas nokto; +iom poste komencas la mateniĝo. La sturmsonorilo frapiĝas; tre fore +dekstre aŭdiĝas militkrioj kaj konfuza bruo.) + +LA KORNLUDISTO DE REĜO SKULE + +(venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn! +Prenu armilojn! ĉiuj viroj de reĝo Skule! + +(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni aŭdas lin +sonorigi kaj krii en la proksima strato.) + +VIRINO + +(venas ĉe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas? + +URBANO + +(kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La +Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj +kruelaĵoj. + +UNU EL LA VIROJ DE SKULE + +(venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake, +el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj! + +IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE + +(el domo dekstre) Mi ne scias. + +LA UNUA + +Tŝŝ! Aŭskultu! — Certe ili estas malsupre ĉe la Kaproponto. + +LA DUA + +Do malsupren al la Kaproponto! + +(Ĉiuj rapidas elen dekstre; _urbano_ venas kurante de la sama +flanko.) + +UNUA URBANO + +Hej, najbaro, de kie vi venas? + +DUA URBANO + +De ĉe la Lo-rivero; tie estas terure. + +VIRINO + +Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Ĉu estas la Birkibejnoj, aŭ kiuj +estas? + +DUA URBANO + +Jes certe estas la Birkibejnoj; reĝo Håkon kunestas; la tuta ŝiparo +kuŝigas sin ĉe la kajoj; sed mem li iris borden en la +Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj. + +UNUA URBANO + +Do li venĝos sin pro la perdo de viroj ĉe Låka! + +DUA URBANO + +Jes, fidu tion! + +UNUA URBANO + +Jen vidu, — tie jam fuĝas la Vårbelgoj! + +(Aro de la viroj de Skule envenas fuĝante de dekstre.) + +UNU EL LA VIROJ + +Enen en la preĝejon! Neniu povas kontraŭstari la Birkibejnojn, tiel +kiel ili sturmas antaŭen ĉi-nokte! + +(La aro ĵetas sin en la preĝejon kaj ŝlosas la pordon +interne.) + +DUA URBANO + +(rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre +en la strato; devas esti tiu de reĝo Håkon. + +UNUA URBANO + +Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fuĝas! + +(Alia aro venas de dekstre.) + +UNU EL LA ARO + +Ni savu nin en la preĝejon, kaj petu gracon! + +(Ili sturmas al la pordego.) + +PLURAJ VÅRBELGOJ + +Estas ŝlosita; estas ŝlosita! + +LA UNUA + +Do supren al Martestokke! + +LA DUA + +Kie estas reĝo Skule? + +LA UNUA + +Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili +fuĝas preter la preĝejon elen maldekstre.) + +HÅKON + +(venas de dekstre kun sia standardportanto, _Gregorius Jonsson, +Dagfinn Bonde_ kaj pluraj aliaj viroj.) + +DAGFINN BONDE + +Aŭskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaŭ la +preĝeja ĝardeno. + +MALJUNA URBANO + +(vokas de sia pordo al _Håkon_:) Gardu Vin, kara sinjoro; La +Vårbelgoj estas koleraj nun, ĉar ili batalas por la vivo! + +HÅKON + +Ĉu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro +kaj por mia avo, vi. + +LA URBANO + +Dio donu, ke mi povus lukti ankaŭ por Vi. + +HÅKON + +Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezoniĝas; venas homoj de ĉiuj +flankoj. + +DAGFINN BONDE + +(montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko! + +GREGORIUS JONSSON + +La duko mem! Li rajdas sian blankan batalĉevalon. + +DAGFINN BONDE + +Ni devas bari por li elirejon tra la pordo ĉi tie. + +HÅKON + +Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi, +hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen! + +(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon; +alvenas multaj homoj.) + +IU VÅRBELGO + +(de dekstre, fuĝante al la preĝejo, persekutata de Birkibejno) +Ŝparu la vivon! Ŝparu la vivon! + +LA BIRKIBEJNO + +Eĉ ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan +mantelon aspekte vi havas; ĝin mi povos uzi. (volas preni la +mantelon, sed eligas krion kaj forĵetas sian glavon.) Sinjoro reĝo! +Neniun baton plu mi batos por vi! + +DAGFINN BONDE + +Kaj tion vi diras en tia momento! + +LA BIRKIBEJNO + +Ne pluan batalon! + +DAGFINN BONDE + +(morthakas lin) Ne, nun vi ja povas ŝpari vin! + +LA BIRKIBEJNO + +(montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris sufiĉe, kiam +mi mortigis mian propran fraton. (mortas) + +HÅKON + +Lia frato! + +DAGFINN BONDE + +Ĉu? (iras al la korpo de la Vårbelgo) + +HÅKON + +Ĉu vero? + +DAGFINN BONDE + +Estas ja tiel. + +HÅKON + +(skuita) Jen vidiĝas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun +faras. Frato kontraŭ frato, patro kontraŭ filo; — je Dio, la +ĉiopova, tio devas havi finon! + +GREGORIUS JONSSON + +Jen la duko en akra lukto kontraŭ la aro de Knut jarlo! + +DAGFINN BONDE + +Baru la pordegon por li ĉi tie, reĝanoj! + +(Interne de la muro vidiĝas la luktantoj. La _Vårbelgoj_ trabatas +al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo +malantaŭen. _Reĝo Skule_ rajdas sian blankan batalĉevalon, kun +tirita glavo. _Peter_ iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en +la maldekstra mano alte levita krucifikso. _Pål Flida_ portas la +standardon de _Skule_, kiu estas blua kun staranta ora leono sen +hakilo.) + +REĜO SKULE + +Morthaku senindulge! Ŝparu neniun! Venis nova tronpretendanto en +Norvegio! + +LA BIRKIBEJNOJ + +Nova tronpretendanto li diras! + +HÅKON + +Skule Bårdsson, ni dividu la regnon! + +REĜO SKULE + +Ĉio aŭ nenio! + +HÅKON + +Pensu pri la reĝino, via filino! + +REĜO SKULE + +Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li! + +HÅKON + +Ankaŭ mi havas filon; — se mi falos, li havos la regnon! + +REĜO SKULE + +Mortigu la reĝidon kie vi trovos ĝin! Mortigu ĝin sur la trono; +mortigu ĝin ĉe la altaro; mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la +brakoj de la reĝino! + +HÅKON + +Jen vi eldiris vian juĝon! + +REĜO SKULE + +(hakas ĉirkaŭe) Mortigu, mortigu senindulge! Reĝo Skule havas +filon! Mortigu, mortigu! (La lukto moviĝas eksteren maldekstre.) + +GREGORIUS JONSSON + +La Vårbelgoj trahakas sin! + +DAGFINN BONDE + +Jes, sed nur por fuĝi. + +GREGORIUS JONSSON + +Jes, je la ĉielo, — la alia pordego staras malferma; jen ili jam +fuĝas! + +DAGFINN BONDE + +Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo! +Prenu venĝon por la vira falo ĉe Låka! + +HÅKON + +Vi aŭdis; li kondamnis mian infanon senpaca, — mian senkulpan +infanon, la elektitan reĝon post mi! + +LA REĜANOJ + +Jes, jes, ni aŭdis! + +HÅKON + +Kaj kia puno estas decidita por tia peko? + +LA VIROJ + +La morto! + +HÅKON + +Do li devas morti! (levas la manon por ĵuro) Ĉi tie mi ĵuras: +Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontiĝos sur nesankta +grundo! + +DAGFINN BONDE + +Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin. + +BIRKIBEJNO + +(de maldekstre) Nun fuĝas duko Skule! + +LA URBANOJ + +La Birkibejnoj venkis! + +HÅKON + +Kiun vojon? + +LA BIRKIBEJNO + +Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn +ĉevalojn starantaj supre en la stratoj; alie eĉ ne unu forsavus sin +en vivo. + +HÅKON + +Dankon al Dio pro la helpo ankaŭ ĉi tiun fojon! _Nun_ la reĝino +povos libere veni surteren de la ŝiparo. + +GREGORIUS JONSSON + +(montras dekstren) Ŝi jam estas sur la tero, sinjoro; jen ŝi venas. + +HÅKON + +(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; ŝi +estas kara filino; — aŭskultu, — eĉ ne vorto al ŝi pri la +danĝero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, ĉiuj kiel unu, +defendi la filon de via reĝo; sed ne lasu ŝin ion scii. + +LA VIROJ + +(mallaŭte) Ni promesas! + +MARGRETE + +(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La +ĉielo ŝirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita. + +HÅKON + +Jes, mi venkis. Kie estas la infano? + +MARGRETE + +Sur la reĝa ŝipo, inter la manoj de fidindaj viroj. + +HÅKON + +Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.) + +MARGRETE + +Håkon, kie estas — duko Skule? + +HÅKON + +Li prenis la vojon supren al la Opplandoj. + +MARGRETE + +Do li vivas! — Mia edzo, ĉu mi rajtas danki Dion ĉar li vivas? + +HÅKON + +(en doloriga lukto kun si mem) Aŭskultu min, Margrete; vi estis por +mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble +riĉa pri amo; — nun mi devas kaŭzi al vi pezan doloron; mi +nevolonte farus; sed mi estas reĝo, tial mi devas — + +MARGRETE + +(streĉe) Ĉu rilatas al — la duko? + +HÅKON + +Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre +fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun +diros al vi, — se ŝajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi ĉe mia +flanko, ne plu povas vidi min sen fariĝi pala, — nu, do ni devas +disiĝi — vivi aparte ni ambaŭ, — kaj mi ne mallaŭdos vin pro +tio. + +MARGRETE + +Disiĝi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon —! + +HÅKON + +Ne tuŝu ĝin! — Ĝi ĵus leviĝis por ĵuro — + +MARGRETE + +Por ĵuro? + +HÅKON + +Por ĵuro, kiu nerompeble sigelis juĝon al morto. + +MARGRETE + +(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Ŝancelas; kelkaj virinoj +alrapidas kaj subtenas ŝin.) + +HÅKON + +Jes, Margrete, — kiel reĝo mi kondamnis vian patron al morto. + +MARGRETE + +Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis reĝan +nomon. + +HÅKON + +Li faris; — kaj se vi nun trovas, ke ni devas disiĝi, do tio +okazu. + +MARGRETE + +(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disiĝi! Mi estas via +edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino! + +HÅKON + +Ĉu vi estas sufiĉe forta? Ĉu vi komprenis ĉion? Mi kondamnis vian +patron. + +MARGRETE + +Mi aŭdis kaj komprenis ĉion. Vi kondamnis mian patron. + +HÅKON + +Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko? + +MARGRETE + +Sufiĉas ja ke vi konas ĝin. + +HÅKON + +Sed estas al la _morto_, ke mi kondamnis lin! + +MARGRETE + +(genuas antaŭ la reĝo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta +sinjoro, vi juĝas juste! + +Kurteno + + + + +KVINA AKTO + + +(Ĉambro en la reĝa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; +antaŭe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda +pordo. Estas sombriĝo; _Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj aliaj el +la plej altstaraj viroj staras ĉe la fenestro rigardante +supren.) + +HIRDANO + +Kiel ruĝe ĝi lumas! + +IU ALIA + +Ĝi streĉas sin trans la duonan ĉielon, kiel ardantan glavon. + +BÅRD BRATTE + +Sankta reĝo Olaf, kion aŭguras tia terura signo? + +MALJUNA VÅRBELGO + +Certe ĝi antaŭdiras la morton de granda estro. + +PÅL FLIDA + +La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kuŝas ekstere en la +fjordo kun la ŝiparo; ni povas atendi lin en la urbo ĉi-vespere; — +ĉi tiun fojon ni estas en la vico por venki! + +BÅRD BRATTE + +Ne fidu tion; ne estas granda kuraĝo en la armeo nun. + +LA MALJUNA VÅRBELGO + +Estas ja kompreneble; ekde la fuĝo de Oslo reĝo Skule enfermis sin, +kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj. + +UNUA HIRDANO + +En la urbo estas homoj, kiuj ne scias ĉu li vivas aŭ estas +morta. + +PÅL FLIDA + +La reĝo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, +Bård Bratte, — estas pri la savo de ĉiuj. + +BÅRD BRATTE + +Ne utilas; mi parolis al li antaŭe. + +PÅL FLIDA + +Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro +reĝo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne taŭgas kiel +nun estas. + +REĜO SKULE + +(interne) Mi estas malsana, Pål Flida! + +PÅL FLIDA + +Ĉu Vi povas aliaĵon atendi? Vi ja ne manĝis dum du tagoj; Vi devas +fortigi kaj flegi Vin — + +REĜO SKULE + +Mi estas malsana. + +PÅL FLIDA + +Je la ĉiopova, ne troviĝas ekskuzo. Reĝo Håkon alvelas ekstere sur +la fjordo, kaj estas atendinda ĉi tie en Nidaros kiam ajn. + +REĜO SKULE + +Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la reĝan infanon. + +PÅL FLIDA + +Vi devas mem kunesti, sinjoro! + +REĜO SKULE + +Ne, ne, ne, — Vi estas pli certaj pri la venko, kiam _mi_ ne +kunestas. + +PETER + +(venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter +la urbanoj; ili ariĝas grandnombre antaŭ la reĝa korto. + +BÅRD BRATTE + +Se la reĝo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje +gravas. + +PETER + +Do li devas paroli al ili. (ĉe la pordo maldekstre) Patro! La +Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne +donas al ili kuraĝon! + +REĜO SKULE + +Kion diris la skaldo? + +PETER + +La skaldo? + +REĜO SKULE + +La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion +oni ne mem posedas, li diris. + +PETER + +Do vi eĉ ne povas fordoni la regnon; ĉar ĝi estas la mia post +vi! + +REĜO SKULE + +Nun mi venos! + +PÅL FLIDA + +Dio estu laŭdata! + +REĜO SKULE + +(elvenas ĉe la pordo; li estas pala kaj kaviĝinta, liaj haroj forte +griziĝis) Ne rigardu min! Mi ne ŝatas, ke vi rigardu min, nun kiam +mi estas malsana! (iras antaŭen al _Peter_) Forpreni de vi la +regnon, vi diras? Granda Dio de la ĉielo, kion mi estis faronta! + +PETER + +Ho, pardonu al mi; — mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la +plej ĝusta. + +REĜO SKULE + +Ne, ne, ne ĝis nun; — sed mi volas esti forta kaj sana nun, — mi +volas agi. + +LAŬTAJ KRIOJ + +(ekstere dekstre) Reĝo Skule! Reĝo Skule! + +REĜO SKULE + +Kio estas? + +BÅRD BRATTE + +(ĉe la fenestro) La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena +de homoj; — Vi devas paroli al ili. + +REĜO SKULE + +Ĉu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli! + +PETER + +Vi devas, mia alta patro! + +REĜO SKULE + +Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, +sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove +streĉas sin la ardanta glavo super mi! + +PETER + +Ĝi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi. + +REĜO SKULE + +Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:) +Trondhejmanoj, kion vi volas; — staras ĉi tie via reĝo. + +URBANO + +(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj +bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie. + +REĜO SKULE + +Ni ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe +postulis militan imposton — + +VIRA VOĈO + +(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe +Låka kaj en Oslo? + +VIRINO + +Redonu al mi mian fianĉon! + +KNABO + +Redonu al mi mian patron kaj mian fraton! + +ALIA VIRINO + +Redonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule! + +VIRO + +Li ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de +Sankta Olaf! + +MULTAJ VOĈOJ + +Ne, ne. — li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf! + +REĜO SKULE + +(retiras sin malantaŭen de la kurteno) Ne honoriĝis —! Ne +reĝo! + +PÅL FLIDA + +Malfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi +elektiĝis. + +BÅRD BRATTE + +Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la +Birkibejnoj venos. + +REĜO SKULE + +Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la +sankta ĉerko. + +PETER + +Do elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun! + +PÅL FLIDA + +(kapskue) Kiel tio fariĝus? + +PETER + +Ĉu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri _li_? Sonorigu al tingo, +kaj elportu la ĉerkon! + +PLURAJ EL LA VIROJ + +(retiras sin) Preĝeja rabo! + +PETER + +Ne preĝeja rabo; — venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al +reĝo Skule; ili konsentos — + +PÅL FLIDA + +Ili ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo. + +PETER + +Ĉu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda +afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia +patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; +sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon. (rapidas elen +dekstre) + +REĜO SKULE + +(ĝojege) Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel +lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj +estas la Birkibejnoj? + +PÅL FLIDA + +Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al +ni. + +REĜO SKULE + +Ili _tenu_ sin al ni. Ni devas ĉiuj samopinii, kaj fini ĉi tiun +teruran luktadon. Ĉu vi do ne vidas la ĉielan signon, ke ni finu +ĝin? La ĉielo koleriĝas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj +longe fariĝis. Ardantaj glavoj alte supre lumas ĉiun nokton; +virinoj falas kaj naskas en la preĝejoj; anima pesto ŝteliras al +pastroj kaj al gemonaĥoj, tiel ke ili kuras laŭ la stratoj kriante, +ke la lasta tago venis. Jes, je la ĉiopova, tio finiĝu per unu +bato! + +PÅL FLIDA + +Kion Vi ordonas, ke ni faru? + +REĜO SKULE + +Ĉiujn pontojn vi rompu. + +PÅL FLIDA + +Iru, kaj rompu ĉiujn pontojn! + +(Hirdano eliras dekstre.) + +REĜO SKULE + +Ĉiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu +sian piedon en Nidaros. + +PÅL FLIDA + +Bone dirite, reĝo. + +REĜO SKULE + +Kiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la +armeon kaj la urbanojn. + +PÅL FLIDA + +(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj. +(la viro eliras.) + +REĜO SKULE + +(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi +funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo +super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno +donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj +kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi +luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu +min, kaj ne dubu —! (laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la +amaso) Kio estas _tio_? + +SOVAĜA VOĈO + +Pentefaru, pentefaru! + +BÅRD BRATTE + +(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis! + +PÅL FLIDA + +Li ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo. + +LA VOĈO + +Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis! + +MULTAJ VOĈOJ + +Fuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro! + +REĜO SKULE + +Kio okazis? + +BÅRD BRATTE + +Ĉiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter +ilin. + +REĜO SKULE + +Jes, ĉiuj fuĝas — (kun ekkrio el ĝojo) Ha! ne gravas; — ni estas +savitaj; vidu, vidu, — la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la +reĝa korto! + +PÅL FLIDA + +La ĉerko de reĝo Olaf! + +BÅRD BRATTE + +Jes, je la ĉielo, — jen ĝi staras! + +REĜO SKULE + +La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe +faris! + +BÅRD BRATTE + +Aŭdu; sonoriĝas al tingo. + +REĜO SKULE + +Nun mi do leĝe honoriĝos. + +PETER + +(venas de dekstre) Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko +staras ekstere. + +REĜO SKULE + +Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn +kanonikojn, ke ili cedis. + +PETER + +La kanonikojn, mia patro; — al ili vi neniun dankon ŝuldas. + +REĜO SKULE + +Ĉu ne _ili_ vin helpis? + +PETER + +Ili anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon. + +REĜO SKULE + +Do la ĉefepiskopo! Fine li do cedis. + +PETER + +La ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj. + +REĜO SKULE + +Ho, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie +timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, — kaj +tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin +tian grandan pekon pro mi. + +PETER + +Eĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur +sin. + +REĜO SKULE + +Ĉiopova Dio, ĉu okazis miraklo; — kiu elprenis la sanktaĵon? + +PETER + +Mi, mia patro! + +REĜO SKULE + +(kun ekkrio) Vi! + +LA HOMOJ + +(retiras sin eviteme) Preĝeja rabisto! + +(_Pål Flida, Bård Bratte_ kaj kelkaj aliaj eliras.) + +PETER + +La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ +ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, +nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis +sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj +kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi +pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi +malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel +ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj +fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la +tenilo rompiĝis; jen ĝi estas. (Tenas ĝin supre) + +REĜO SKULE + +(silenta, terurfrapita) Preĝejrabisto! + +PETER + +Por vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.; +ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila +tago leviĝos sur la landon; — kio do gravas, se ventega nokto +antaŭiris? + +REĜO SKULE + +Lumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis +kun vi; — kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi. + +PETER + +Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja +via volo, kiun mi plenumis; — kiel kalkuli tion al mi kiel +kulpon! + +REĜO SKULE + +Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko. + +PETER + +(sovaĝe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol +forlavi ĝin! + +REĜO SKULE + +Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, — kaj li mokas la +ĉielon! + +PÅL FLIDA + +(envenas) Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; +ili fuĝas en la preĝejojn. + +REĜO SKULE + +Ili _eliru_, ili _devas_ eliri! + +BÅRD BRATTE + +(envenas) La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la +Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas +trovi ilin! + +HIRDANO + +(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron! + +REĜO SKULE + +Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun! + +PÅL FLIDA + +Neeblas; la timo paralizis ilin. + +REĜO SKULE + +(malespera) Sed mi ne _povas_ fali nun! Mia filo ne devas morti kun +morta kulpo sur sia animo! + +PETER + +Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin +supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj! + +REĜO SKULE + +Jes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon! + +BÅRD BRATTE + +Kiun vojon? + +REĜO SKULE + +Trans la ponton! + +PÅL FLIDA + +Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari +en Nidaros. + +REĜO SKULE + +Tamen trans la riveron; — estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo! +Fuĝo! (Li kaj _Peter_ rapidas elen dekstre.) + +BÅRD BRATTE + +Jes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj. + +PÅL FLIDA + +En la nomo de Dio do, ni fuĝu. (Ĉiuj sekvas _Skule_.) + +(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj +obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen +tra la pordo dekstre.) + +URBANO + +Envenu! Ĉi tie li devas esti. + +IU ALIA + +Mortigu lin! + +PLURAJ + +Mortigu ankaŭ la preĝejrabiston! + +OPULO + +Aliru singardeme; ili kontraŭmordas. + +UNUA URBANO + +Ne estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato. + +URBANO + +(venas) Tro malfrue; — reĝo Skule fuĝis. + +PLURAJ + +Kien? Kien? + +LA VENINTO + +Enen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de +Vårbelgoj. + +UNUA URBANO + +Ni serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu +viro, kiu mortigas Skule. + +IU ALIA + +Jen la Birkibejnoj. + +IU TRIA + +Reĝo Håkon mem. + +MULTAJ EN LA ARO + +(krias) Saluton al reĝo Håkon Håkonsson! + +HÅKON + +(envenas de dekstre sekvata de _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj +multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe +longe kontraŭstaris min. + +UNUA URBANO + +(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe! + +IU ALIA + +(ankaŭ genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin +sekvintaj. + +LA UNUA + +Li prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta +afero. + +LA DUA + +Aĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj +malamikoj. + +MULTAJ VOĈOJ + +Jes, jes, — Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando. + +DAGFINN BONDE + +Estus vera vorto, tiu. + +HÅKON + +Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion +vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Ĉu iu scias kie +Skule Bårdsson estas? + +PLURAJ + +Ene en iu el la preĝejoj, sinjoro! + +HÅKON + +Ĉu vi tion certe scias? + +LA URBANOJ + +Jes, tie estas ĉiuj Vårbelgoj. + +HÅKON + +(mallaŭte al _Dagfinn Bonde_) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn +antaŭ ĉiujn preĝejojn en la urbo. + +DAGFINN BONDE + +Kaj kiam li troviĝos, li estu senprokraste mortigata. + +HÅKON + +(mallaŭte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por +mi. + +DAGFINN BONDE + +Sinjoro, Vi tion ĵuris solene en Oslo. + +HÅKON + +Kaj ĉiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al +_Gregorius Jonsson_; neaŭdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia +amiko; serĉu lin, kaj igu lin fuĝi el la lando. + +GREGORIUS JONSSON + +(ĝoja) Vi tion volas, sinjoro? + +HÅKON + +Pro mia pia, aminda edzino. + +GREGORIUS JONSSON + +Sed se li _ne_ fuĝos; se li ne volos aŭ ne povos? + +HÅKON + +Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos ŝpari lin; tiam mia reĝa vorto +staru valida. Iru! + +GREGORIUS JONSSON + +Mi iros kaj faros mian plej bonan. La ĉielo faru ke sukcesos. +(eliras dekstre) + +HÅKON + +Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la reĝa ŝipo; vi +konduku la reĝinon kaj la infanon supren al la monaĥejo +Elgisetro. + +DAGFINN BONDE + +Sinjoro, ĉu vi opinias, ke tie ŝi estos sekura? + +HÅKON + +Nenie ajn ŝi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la +preĝejojn, kaj ŝi petegis; ŝia patrino estas en Elgisetro. + +DAGFINN BONDE + +Jes, jes, mi scias. + +HÅKON + +Salutu la reĝinon kore de mi; kaj ankaŭ salutu sinjorinon Ragnhild. +Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, ĉiuj +sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la +lando. — Vi urbanoj morgaŭ staru respondece kaj ricevu vian punon, +ĉiu ope laŭ siaj faroj. (eliras kun siaj viroj) + +UNUA URBANO + +Veo al ni morgaŭ! + +DUA URBANO + +Ni ekhavos grandan kalkulon. + +UNUA URBANO + +Ni, kiuj tiom longe kontraŭstaris al Håkon, — kiuj kune salutis +Skule, kiam li prenis reĝan nomon. + +DUA URBANO + +Kiuj donis al Skule kaj ŝipojn kaj armilaron, — kiuj aĉetis ĉiujn +havaĵojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon. + +UNUA URBANO + +Jes, veo al ni morgaŭ! + +IU URBANO + +(rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la +reĝo? + +UNUA URBANO + +Kion vi volas pri li? + +LA ALVENINTO + +Doni al li grandan kaj gravan mesaĝon. + +PLURAJ + +Kiun? + +LA ALVENINTO + +Tion mi nur diras al la reĝo mem. + +PLURAJ + +Jes, diru, diru! + +LA ALVENINTO + +Skule Bårdsson fuĝas supren al Elgisetro. + +UNUA URBANO + +Neeblas! Li estas en unu el la preĝejoj. + +LA ALVENINTO + +Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato. + +UNUA URBANO + +Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon. + +DUA URBANO + +Jes, ni informu lin, kie estas Skule. + +UNUA URBANO + +Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro +kaj faligu Skule. + +DUA URBANO + +Jes, jes, — ni faru! + +TRIA URBANO + +Sed ĉu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron? + +LA ALVENINTO + +Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato. + +UNUA URBANO + +Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne +diru al iu, kion ni intencas; ni estas sufiĉe multnombraj, — kaj +jen supren al Elgisetro! + +ĈIUJ + +(mallaŭte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide +sed singardeme.) + + +PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS + + +(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur +malklare videtiĝas, kaj foje preskaŭ ne. Arbostumpoj kaj grandaj +ŝtonoj kuŝas ĉirkaŭe. _Reĝo Skule, Peter, Pål Flida, Bård +Bratte_ kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.) + +PETER + +Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro! + +REĜO SKULE + +Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren ĉe ŝtono) + +PETER + +Kiel estas al vi? + +REĜO SKULE + +Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj +viroj. + +PETER + +(eksaltas) Havigu helpon, — panon al la reĝo. + +BÅRD BRATTE + +Nun kiu ajn estas reĝo; ĉar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule +Bårdsson; se vi estas reĝo, do ne kuŝu tie regante la landon. + +PETER + +Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin! + +BÅRD BRATTE + +Mi mortiĝos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; ĉar mi estis +lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos +savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuraĝus +fari. + +IU VÅRBELGO + +Se ni nur povus ŝtelveni al la monaĥejo ĉe Holm. + +PÅL FLIDA + +Pli bone al Elgisetro. + +BÅRD BRATTE + +(ekdiras subite) Plej bone iri al la ŝipo de Håkon, kaj rabi la +reĝan infanon. + +PÅL FLIDA + +Ĉu vi furiozas? + +BÅRD BRATTE + +Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaŭ facile farebla. La +Birkibejnoj traserĉas ĉiun domon, kaj staras garde antaŭ la +preĝejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fuĝi, ĉar ĉiuj pontoj +estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra ŝipanaro estas sur la ŝipoj; +se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al +ni pacon, aŭ lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la +vivon? + +PÅL FLIDA + +Ne mi, se ĝi saviĝus tiamaniere. + +PLURAJ + +Ne mi! Ne mi! + +PETER + +Ha, sed se estus por savo de mia patro! + +BÅRD BRATTE + +Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas +la aro, kiun ni renkontis ĉi tie sub la deklivo; estas la plej +sovaĝaj kuraĝuloj el ĉiuj Vårbelgoj; ili naĝis trans la riveron, +ĉar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la preĝejoj. Tiuj uloj +certe kuraĝos viziti la reĝan ŝipon, jes ili! Kiu el vi do +kuniros? + +KELKIUJ + +Mi, Mi! + +PETER + +Eble ankaŭ mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura +tegmento. + +BÅRD BRATTE + +Antaŭ ol tagiĝos ni iros supren laŭ la rivero. Venu, jen estas +transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras +dekstre.) + +PETER + +(al _Pål Flida_) Ne parolu al mia patro pri io el tio ĉi; li estas +anime malsana ĉi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro +de Bård Bratte; antaŭ tagiĝo la reĝa infano estu inter niaj +manoj. + +PÅL FLIDA + +Por esti mortigata, mi pensas. Ĉu Vi ne vidas, ke tio estas peko — + +PETER + +Ne povas esti peko; ĉar mia patro kondamnis ĝin en Oslo. Ĝi ja +tamen devas esti forigata; ĝi malhelpas mian patron; — mia patro +havas grandan reĝan penson por realigi; devas esti sensignife kiu +aŭ kiom da homoj falos por _ĝi_. + +PÅL FLIDA + +Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciiĝis, ke Vi estas la filo +de reĝo Skule. (aŭskultante) Tŝŝ; — ĵetu vin plate sur la +teron; venos homoj. + +(Ĉiuj ĵetas sin suben malantaŭ ŝtonojn kaj stumpegojn; trajno +parte de rajdantoj, parte de marŝantoj videtiĝas malklare tra la +nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras +dekstre.) + +PETER + +Estas la reĝino. + +PÅL FLIDA + +Jes, jes; ŝi parolas kun Dagfinn Bonde. Tŝŝ! + +PETER + +Ili iros al Elgisetro. La reĝido kunestas! + +PÅL FLIDA + +Kaj la sinjorinoj de la reĝino. + +PETER + +Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, reĝo Skule, — nun via regno +estas savita! + +REĜO SKULE + +Mia regno? Ĝi estas malluma, ĝi, — kiel tiu, kiun la anĝelo +starigis kontraŭ Dio. + +(_Aro de kanonikoj_ venas de dekstre.) + +KANONIKO + +Kiuj parolas tie? Ĉu estas la viroj de reĝo Skule? + +PÅL FLIDA + +Reĝo Skule mem. + +KANONIKO + +(al Skule) Dio estu laŭdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni +informiĝis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas +same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem — + +PETER + +Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la ĉerkon de +Olaf. + +KANONIKO + +La ĉefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al reĝo +Skule; ni ja ĉiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn +por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasiĝos en unu el +la monaĥejoj, kaj povos peti gracon de Håkon. + +REĜO SKULE + +Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur +sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro. + +PETER + +(mallaŭte al _Pål Flida_) Zorgu ke mia patro sekure atingos — + +PÅL FLIDA + +Ĉu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro? + +PETER + +Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la +monaĥejaj muroj ili ne kuraĝas tuŝi vin. Mi serĉos Bård +Bratte. + +PÅL FLIDA + +Pripensu! + +PETER + +Ne estas sur la reĝa ŝipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu +la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre) + +IU VÅRBELGO + +(flustrante al iu alia) Ĉu vi iros al Elgisetro kun Skule? + +IU ALIA + +Tŝŝ; ne; la Birkibejnoj ja estas tie. + +LA UNUA + +Ankaŭ mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj. + +LA KANONIKO + +Kaj nun antaŭen, du kaj du, — unu militisto kaj unu kanoniko — + +ALIA KANONIKO + +(sidanta sur arbostumpo malantaŭ la ceteraj) Mi prenas reĝon +Skule. + +REĜO SKULE + +Ĉu vi scias la vojon? + +LA KANONIKO + +La vastan vojon. + +LA UNUA KANONIKO + +Rapidu; ni disiĝu laŭ diversaj vojetoj, kaj kolektiĝu antaŭ la +monaĥeja pordego. + +(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensiĝas, kaj +la kometo montras sin ruĝe brila en la nebuleta aero.) + +REĜO SKULE + +Peter, mia filo —! (ekpaŝas malantaŭen) Ha, jen la ardanta glavo +sur la ĉielo! + +LA KANONIKO + +(sidanta malantaŭ li sur la arbostumpo) Kaj jen _mi_! + +REĜO SKULE + +Kiu estas vi? + +LA KANONIKO + +Malnova konatulo. + +REĜO SKULE + +Pli pala viro mi neniam vidis. + +LA KANONIKO + +Sed vi ne konas min. + +REĜO SKULE + +Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro. + +LA KANONIKO + +Estas mi, kiu volas akompani vin al la reĝa seĝo. + +REĜO SKULE + +Ĉu tion vi povas? + +LA KANONIKO + +Mi povas, se vi mem volas. + +REĜO SKULE + +Kaj per kiu rimedo? + +LA KANONIKO + +Per la rimedo, kiun mi _antaŭe_ uzis; — mi volas konduki vin sur +altan monton, kaj montri al vi ĉiujn glorojn de la tero. + +REĜO SKULE + +Ĉiujn glorojn de la tero mi antaŭe vidis en tentantaj revoj. + +LA KANONIKO + +Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn. + +REĜO SKULE + +Kiu _estas_ vi? + +LA KANONIKO + +Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo. + +REĜO SKULE + +De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo? + +LA KANONIKO + +De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraŭ la plej grandan regnon, kaj +kiu fondis regnon mem, kiu staros ĝis la tago de la lasta juĝo! + +REĜO SKULE + +(kriante) Episkopo Nikolas! + +LA KANONIKO + +(ekstaras) + + Vi min rekonas? Ĝusta memoro, + pro _vi_ mi ĉi tien revenis. + Samŝipe, samvente sub mia deĵoro + dum jaroj kaj tagoj ni velis. + Mi ŝtorman nokton en timo foriris; + ungeg’ akcipitra animen metiĝis; + petegis mi mesojn kaj sonorigadon, + aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon; + mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis; + sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis. + +REĜO SKULE + +Kaj nun vi venas de tie malsupre —? + +LA KANONIKO + + De malsupre mi venas, sed ne el hazardo; + de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas. + Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas; + Ne gravas tiu fama brulanta ardo. + +REĜO SKULE + +Kaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro! + +LA KANONIKO + + Poetikon? Jes, kaj multegan latinon! + Antaŭe ne estis mi latina spertulo; + mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo. + Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda, + jes, eĉ por esti tie enen enlasinda, + neceso nepra estas lerni latinon. + Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj, + progreso ja certas inter la spertuloj, — + duona cento sin papoj nomigis, + kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis. + +REĜO SKULE + +Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, +ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua +el Norvegio! + +LA KANONIKO + + Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata. + Malsupre tie estas certa servistara rondo, + kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo; + ricevis Norvegion _mi_, ĉar al mi ja konata. + Håkon Håkonsson ne estas viro por ni, + ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li; + vidu, _vi_ devas regi, kaj _li_ devas fali, + _vin_ ni devas reĝo kun krono instali. + +REĜO SKULE + +Jes, donu al mi la kronon! Se _ĝin_ mi havas, mi regos tiel, ke mi +povos min ree elaĉeti. + +LA KANONIKO + + Jes, poste ni povos kunparoli pri tio. + Ĉi-nokte urĝas pri alia io. + En Elgisetro dormas la reĝa infano; — + se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano, + kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero, + jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero! + +REĜO SKULE + +Ĉu certe vi kredas, ke mi estos venkinto? + +LA KANONIKO + + Sopiras la norvegoj pacon por la lando; + kun reĝo devas esti tronpretendanto, + ido, la regnon de la patro heredanta; + laciĝis la popol’ cent jarojn militanta. + Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos; + nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos! + Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo, + leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, — + viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, — + kaj aŭdu nun bruon de militista hordo! + Ĉion vi ricevos per liga konkordo, + en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj, + veloj sur la fjordo, miloj brilantaj! + +REĜO SKULE + +Kaj kia la konkordo? + +LA KANONIKO + + Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon, + nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon; + kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos, + se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos! + +REĜO SKULE + +(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro) Mia filo estu — +(subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La preĝejrabisto! Ĉiu potenco +al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! +Foriru de mi! (streĉas la brakojn al la ĉielo) Ho kompatu min, +vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren) + +LA KANONIKO + + Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis; + mi pensis ke certe li fine kaptiĝis, + sed la lumo faris elkoran ŝakmovon, + al _mi_ ne konatan, — mi perdis la povon. + Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio! + _Perpetuum mobile_ en daŭra funkcio; + potencon mi havas sur generacioj, + potencon sur uloj lum-negaciaj; + Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo, + kvankam trovas ili mian potencon enigmo! + (pli antaŭe) + Sen mema vol’ al laboro vagantaj + iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, — + sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj, + kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, — + samopinii nur pri _tio_ ili povas, + ke ĉiun grandecon renversi ili volas, — + blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valo + leviĝas honore por fuĝo kaj falo, — + laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, — + mi, la Baglo, episkopo Nikolaso + +(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.) + +REĜO SKULE + +(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas) Kie li +estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi +estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al +Elgisetro kaj plu antaŭen. (eliras dekstre) + + +LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO + + +(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la +fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin +kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la +monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto +kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; +_Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj _Dagfinn Bonde_ venas el la +kapelo.) + +SINJORINO RAGNHILD + +(duone al si mem) Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! +Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la +vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj +kuraĝis lasi ĉion tiel evolui! + +MARGRETE + +Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la +aflikto, kiu parolas. + +SINJORINO RAGNHILD + +Aŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la +altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco! + +BIRKIBEJNO + +Maldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn. + +MARGRETE + +Klinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino! + +SINJORINO RAGNHILD + +Reĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos +al la potenco! + +DAGFINN BONDE + +Ĝin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild. + +MARGRETE + +Silentu, silentu! + +SINJORINO RAGNHILD + +Ĉu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li +kaptos la reĝon? + +DAGFINN BONDE + +Reĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla. + +SINJORINO RAGNHILD + +(al _Margrete_) Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! +Ĉu _vi_ estas la infano de via patro! Ke la puno frapu —! Foriru +de mi, foriru de mi! + +MARGRETE + +Beata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min. + +SINJORINO RAGNHILD + +Mi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li +forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis +min; — nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por +mi, lasu min iri al Nidaros! + +MARGRETE + +Mia patrino, pro la kompato de Dio — + +(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.) + +DAGFINN BONDE + +Kiu frapas? + +REĜO SKULE + +(ekstere) Reĝo. + +DAGFINN BONDE + +Skule Bårdsson! + +SINJORINO RAGNHILD + +Reĝo Skule! + +MARGRETE + +Mia patro! + +REĜO SKULE + +Malfermu, malfermu! + +DAGFINN BONDE + +Ne malfermiĝos por senpaculoj. + +REĜO SKULE + +Estas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton +super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura +pri sia vivo. + +MARGRETE + +Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro! + +DAGFINN BONDE + +(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Ĉu vi venas kun multaj +viroj al la monaĥejo? + +REĜO SKULE + +Kun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero. + +DAGFINN BONDE + +Kiom estas _ili_? + +REĜO SKULE + +Malpli ol unu. + +MARGRETE + +Li estas sola, Dagfinn! + +SINJORINO RAGNHILD + +La kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan +grundon! + +DAGFINN BONDE + +En la nomo de Dio do! + +(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn; +_reĝo Skule_ venas en la monaĥejan korton.) + +MARGRETE + +(lin ĉirkaŭbrakante) Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro! + +SINJORINO RAGNHILD + +(starigas sin sovaĝe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas +respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuraĝu +proksimi al li! Vi ne tuŝu lin, tiom longe kiom mi estas en +vivo! + +DAGFINN BONDE + +Ĉi tie li estas sekura, ĉar li estas sur sankta grundo. + +MARGRETE + +Kaj eĉ ne unu el ĉiuj viaj viroj kuraĝis akompani vin +ĉi-nokte! + +REĜO SKULE + +Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili ŝteliris +for de mi unu post unu, ĉar ili sciis, ke estas birkibejnoj en +Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li +akompanis min al la monaĥeja pordo; tie li donis al mi la lastan +manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam troviĝis Vårbelgoj en +Norvegio. + +DAGFINN BONDE + +(al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde ĉe la reĝido; +mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la reĝo, ke Skule Bårdsson +estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi. + +MARGRETE + +Ho, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas! + +DAGFINN BONDE + +Malbone mi alie servus reĝon kaj landon. (al la viroj) Ŝlosu la +pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn +antaŭ ol la reĝo venos. (mallaŭte al _Skule_) Adiaŭ, Skule +Bårdsson, — kaj Dio donu al vi beatan finon. + +(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en +la kapelon) + +SINJORINO RAGNHILD + +Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme +kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin. + +MARGRETE + +Ho, kiel pala vi estas — kaj maljuniĝinta; vi frostas. + +REĜO SKULE + +Mi ne frostas, — sed mi estas laca, laca. + +MARGRETE + +Do envenu, kaj ripozu — + +REĜO SKULE + +Jes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi. + +SIGRID + +(el la kapelo) Fine vi venis, frato! + +REĜO SKULE + +Sigrid! Ĉu vi ĉi tie? + +SIGRID + +Mi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej +alta mizero. + +REĜO SKULE + +Kie estas via infano, Margrete? + +MARGRETE + +Ĝi dormas en la sakristio. + +REĜO SKULE + +Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte. + +SIGRID + +Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj. + +REĜO SKULE + +_Nun_ nur mankas al ni Håkon Håkonsson. + +MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD + +(kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! — Mia +edzo! + +REĜO SKULE + +(rigardas ilin en emocio) Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi +serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas +hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo, +kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la +homoj. — Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom +multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de +mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu +neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon. + +SINJORINO RAGNHILD + +Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus +riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne +povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi. + +REĜO SKULE + +Ĉu vi tiel certe fidis min, Ragnhild? + +SINJORINO RAGNHILD + +De la unua tago, kiam mi vidis vin. + +REĜO SKULE + +(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj +virinoj, — ho, tamen estas bele vivi! + +SIGRID + +(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi +erarvojiĝos ĉi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la +pordon.) + +MARGRETE + +Aŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas! + +SINJORINO RAGNHILD + +Kiu frapas la pordon? + +VOĈOJ + +(ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule +Bårdsson estas tie interne! + +REĜO SKULE + +Jes, li estas ĉi tie interne; — kion vi volas al li? + +BRUANTAJ VOĈOJ + +(ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro! + +MARGRETE + +Kaj per tio vi urbanoj kuraĝas minaci? + +UNU SOLA + +Reĝo Håkon kondamnis lin en Oslo. + +IU ALIA + +Mortigi lin estas la devo de kiu ajn! + +MARGRETE + +Mi estas la reĝino; mi ordonas al vi foriri de ĉi tie! + +VOĈO + +Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la reĝino, kiu tiel +parolas. + +IU ALIA + +Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la reĝo kondamnis +lin! + +SINJORINO RAGNHILD + +Eniru en la preĝejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la +sangverŝulojn proksimi al vi! + +REĜO SKULE + +Jes, en la preĝejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, +mia filino; estas kvazaŭ mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas +perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon) + +PETER + +(ekstere dekstre) Mia patro, mia reĝo! _Nun_ vi baldaŭ havos la +venkon! + +REĜO SKULE + +(kun krio) _Li!_ Li! (falglitas sur la preĝejan ŝtuparon) + +URBANO + +(ekstere) Vidu, vidu! la preĝejrabisto grimpas trans la monaĥejan +tegmenton! + +ALIULOJ + +Ĵetu al li ŝtonojn! Ĵetu al li ŝtonojn! + +PETER + +(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton) +Bonvenon, mia patro! + +REĜO SKULE + +(rigardas lin en teruro) Vin — vin mi forgesis —! De kie vi +venas? + +PETER + +(sovaĝe) Kie estas la reĝido? + +MARGRETE + +La reĝido? + +REĜO SKULE + +(eksaltas) De kie vi venas, mi demandas? + +PETER + +De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la +reĝido estas en Elgisetro ĉi-nokte. + +MARGRETE + +Dio! + +REĜO SKULE + +Tion vi faris! kaj nun? + +PETER + +Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monaĥejo. — +Kie estas la reĝido, virino? + +MARGRETE + +(kiu ekstaris antaŭ la preĝeja pordo) Ĝi kuŝas en la +sakristio! + +PETER + +Same bone se ĝi kuŝus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de +Olaf, — mi ankaŭ ne timas serĉi la reĝidon! + +SINJORINO RAGNHILD + +(krias al _Skule_) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte! + +MARGRETE + +Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin ĉiujn pro li! + +REĜO SKULE + +Li estis pura, kiel ŝafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin +al mi; — estas la fido en mi, kiu faris lin _tiu_, kiu li nun +estas. + +PETER + +(sen lin aŭskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu ĝin, +mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino, — tiuj estis la vortoj +de reĝo Skule en Oslo! + +MARGRETE + +Peko, peko! + +PETER + +Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro +estas la reĝo! ĉar li posedas la grandan reĝan penson! + +LA URBANOJ + +(frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la preĝejrabisto; alie +ni ekbruligos la monaĥejon! + +REĜO SKULE + +(kvazaŭ kaptita de forta decido) La granda, reĝa penso! Jes _ĝi_ +estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi +devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovaĝe de +peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraŭ mi +povas savi vin; mi povas savi nin ĉiujn (krias al la fono) Atendu, +atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos! + +MARGRETE + +(en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas? + +SINJORINO RAGNHILD + +(kroĉas sin al li kun krio) Skule! + +SIGRID + +(fortiras ilin de li, kaj krias en sovaĝa, brila ĝojo:) Lasu lin, +lasu lin, vi virinoj; — kreskas flugiloj ĉe lia penso nun! + +REĜO SKULE + +(firme kaj forte al _Peter_) Vi vidis en mi la ĉiele elektitan, — +_tiun_ kiu realigus la grandan reĝan faron en la lando. Rigardu min +pli proksime, vi erarvojiĝinto! La reĝaj ĉifonoj, per kiuj mi +beligis min, ili estis pruntitaj kaj ŝtelitaj, — nun mi demetas +ilin unu post unu. + +PETER + +(en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel! + +REĜO SKULE + +La reĝa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la +potencon de la Sinjoro, kiu povos fari ĝin vero. Vi fidis mensogon; +turnu vin for de mi, kaj savu vian animon. + +PETER + +(kun rompita voĉo) La reĝa penso estas tiu de Håkon! + +REĜO SKULE + +Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas +min antaŭ vi, kaj staras kiel la plej simpla el ĉiuj. + +PETER + +Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed +prenu min for de la tero; ĉar ĉi tie mi nun estas senpaca! +(glitfalas sur la preĝejan ŝtuparon) + +REĜO SKULE + +Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali +por la vivotasko de aliulo; sed se li daŭrigu vivi, li devas vivi +por sia propra. — Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaŭ ne +povas vivi por tiu de Håkon, — sed mi povas fali por ĝi. + +MARGRETE + +Ne, ne, vi neniam faru! + +REĜO SKULE + +(prenas ŝian manon, kaj rigardas ŝin milde) Ĉu vi amas vian edzon, +Margrete? + +MARGRETE + +Pli alte ol ĉio en la mondo. + +REĜO SKULE + +Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed +ĉu vi ankaŭ povus elteni tion, ke li plenumu ĝin? + +MARGRETE + +Sinjoro de la ĉielo, donu al mi forton! + +REĜO SKULE + +Ĉu vi povus, Margrete? + +MARGRETE + +(mallaŭte en teruro) Ne, ne, — ni devus disiĝi, — mi ne plu +kuraĝus vidi lin! + +REĜO SKULE + +Vi estingus la plej belan lumon el _lia_ vivo kaj el la via; — estu +trankvila, Margrete, — vi ne bezonos tion. + +SINJORINO RAGNHILD + +Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren +vi volas. + +REĜO SKULE + +(kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? — Ĉi-nokte mi la unuan +fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, +fidela edzino; — tial ankaŭ ne devas esti kuna vivo inter ni du sur +la tero. + +SIGRID + +Mia reĝa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi +scias, kiun vojon vi iru. + +REĜO SKULE + +Estas viroj, kiuj kreiĝis por vivi, kaj viroj, kiuj kreiĝis por +morti. Mia volo ĉiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; +tial mi neniam vidis la vojon klare antaŭ nun. Mian silentan hejman +vivon mi perfidis, ĝin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraŭ +Håkon, mi povos pagi liberigante lin de reĝa devo, kiu disigus lin +de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne +volas atendi reĝon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe +kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos +min ĉi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. — Vidu, vidu, +supren! Vidu kiel ĝi paliĝas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu +estis tirita super mi! Jes, jes, — Dio parolis, kaj mi komprenis +lin, kaj lia kolero silentiĝis. Ne estas en la sanktejo de +Elgisetro, kie mi ĵetos min teren por peti gracon de tera reĝo; — +mi devas eniri en la altan preĝejon kun la stela volbo supere, kaj +estas al la reĝo de la reĝoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia +vivotasko. + +SIGRID + +Ne kontraŭstaru lin! Ne kontraŭstaru al la voko de Dio! Tagiĝas; +tagiĝas en Norvegio, kaj tagiĝas en lia maltrankvila animo! Ĉu ni +terurigitaj virinoj ne staris sufiĉe longe en kaŝĉambroj, +terurfrapitaj kaj nin kaŝantaj en la plej mallumaj anguloj, +aŭskultante al la teruro, kiu fariĝis ekstere, aŭskultante al la +sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Ĉu ni ne +kuŝis palaj kaj ŝtoniĝintaj en la preĝejoj, kaj ne kuraĝis +elrigardi, kiel la disĉiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan +Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn +flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun! + +SINJORINO RAGNHILD + +Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter +ni, kiam ni denove renkontiĝos. (rapidas en la kapelon) + +MARGRETE + +Mia patro, adiaŭ, adiaŭ, — milfoje adiaŭ! (sekvas _sinjorinon +Ragnhild_) + +SIGRID + +(malfermas la preĝejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru +ĉiuj virinoj! Kunvenu en preĝo; sendu mesaĝon supren kun kanto al +la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante +hejmen de sia neobeema vago sur la tero! + +REĜO SKULE + +Sigrid, mia fidela fratino, salutu reĝon Håkon de mi; diru al li, ke +eĉ en mia lasta momento mi ne scias, ĉu li estas la reĝe naskita, +sed ke mi neskueble scias: _Li_ estas tiu, kiun Dio elektis. + +SIGRID + +Mi donos al li vian saluton. + +REĜO SKULE + +Kaj ankoraŭ unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde +en Hålogalando; diru al ŝi, ke ŝia filo iris antaŭe; li sekvis +min, kiam estis la plej granda danĝero por lia animo. + +SIGRID + +Mi faros. + +REĜO SKULE + +Diru al ŝi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; ŝi certe +renkontos lin denove pura kaj senkulpa. + +SIGRID + +Mi faros, — (montrante al la fono) Aŭdu, ili rompas la +ŝlosilon! + +REĜO SKULE + +(montras al la kapelo) Aŭdu, tie ili kantas laŭte al Dio por savo +kaj paco! + +SIGRID + +Aŭdu, aŭdu! Ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas —! + +REĜO SKULE + +(ridetas malĝoje) Ili sonorigas reĝon al la tombo. + +SIGRID + +Ne, ili nun sonorigas vian ĝustan kronadon! Adiaŭ, mia frato; lasu +la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj ŝultroj; ĉiu +peko kovriĝu sub _ĝi_! Eniru, eniru en la grandan preĝejon, kaj +prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon) + +(Kantado kaj sonorigado daŭras dum la sekvo.) + +VOĈOJ + +(ekstere de la pordo) _Nun_ la ŝlosilo estas for! Ne devigu nin +rompi la preĝejan pacon! + +REĜO SKULE + +Mi venos. + +LA URBANOJ + +Kaj ankaŭ la preĝejrabisto elvenu! + +REĜO SKULE + +Ankaŭ la preĝejrabisto venos, jes! (iras al _Peter_) Mia filo, ĉu +vi estas preta? + +PETER + +Jes, mia patro, mi estas preta. + +REĜO SKULE + +(rigardas supren) Dio, mi estas malriĉa viro, mi havas nur mian +vivon por doni; sed prenu ĝin, kaj savu la grandan reĝan penson de +Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon. + +PETER + +Jen mia mano, patro. + +REĜO SKULE + +Kaj ne timu por tio, kio nun venos. + +PETER + +Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi. + +REĜO SKULE + +Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la +urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni +venas libervole; sed ne haku lian vizaĝon. + +(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.) + +VOĈO + +Ne celumu, ne ŝparu; — haku ilin kie ajn! + +VOĈO de REĜO SKULE + +Malhonore estas agi tiel al estroj! + +(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton ĉio fariĝas silenta.) + +VOĈO + +Ili estas mortaj, ambaŭ! (La reĝa korno aŭdiĝas.) + +ALIA VOĈO + +Jen venas reĝo Håkon kun sia hirdo! + +LA AMASO + +Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn! + +GREGORIUS JONSSON + +(haltas ĉe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la +monaĥejan korton) + +DAGFINN BONDE + +Malfeliĉe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen +ĉi tie, reĝo Håkon! + +HÅKON + +(hezitante) La korpo ĝene baras la vojon! + +DAGFINN BONDE + +Se Håkon Håkonsson volas antaŭen, li devas iri trans la korpon de +Skule Bårdsson! + +HÅKON + +En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas) + +DAGFINN BONDE + +Fine Vi povos iri al la reĝa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi +havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la +landon, kaj tie _li_ kuŝas, kiu estis al Vi la plej kontraŭa el +ĉiuj. + +HÅKON + +Ĉiuj juĝis lin malĝuste; estis enigmo pri li. + +DAGFINN BONDE + +Enigmo? + +HÅKON + +(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de +Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li. + +(La kantado de la virinoj sonas pli laŭte el la kapelo; ĉiuj +sonoriloj daŭre sonoras en Nidaros.) + +Kurteno + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ *** + +***** This file should be named 26480-0.txt or 26480-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/2/6/4/8/26480/ + + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including including checks, online payments and credit card +donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
