summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/26480-8.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '26480-8.txt')
-rw-r--r--26480-8.txt9577
1 files changed, 9577 insertions, 0 deletions
diff --git a/26480-8.txt b/26480-8.txt
new file mode 100644
index 0000000..f6eff96
--- /dev/null
+++ b/26480-8.txt
@@ -0,0 +1,9577 @@
+The Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Tronpretendantoj
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: August 29, 2008 [EBook #26480]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ISO-8859-1
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ ***
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+Henrik Ibsen
+
+LA TRONPRETENDANTOJ
+
+(Kongs-emnerne)
+
+1864
+
+Tradukis: Odd Tangerud
+
+Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
+
+
+
+
+LA TRONPRETENDANTOJ
+
+
+ROLOJ:
+
+ HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita regxo
+ INGA EL VARTEJG, lia patrino
+ SKULE JARLO
+ SINJORINO RAGNHILD, lia edzino
+ SIGRID, lia fratino
+ MARGRETE, lia filino
+ GUTORM INGASON
+ SIGURD RIBBUNG
+ NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo
+ DAGFINN BONDE, kortega marsxalo de Håkon
+ IVAR BODDE, kortega pastro
+ VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)
+ GREGORIUS JONSSON, vasalo
+ PÅL FLIDA, vasalo
+ INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband
+ PETER, sxia filo, juna pastro
+ SIRA VILJAM, kapelpastro cxe episkopo Nikolas
+ MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto
+ JATGEJR SKALDO, Islandano
+ BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo
+ KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros
+ KANONIKOJ, PASTROJ, MONAHXOJ, MONAHXINOJ
+ GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ
+ MILITISTARO k. t. p.
+
+
+
+La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.
+
+
+_å_ prononcigxas kiel Esperanta _o_.
+
+
+
+Vortklarigo
+
+Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.
+
+Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla _earl_.
+Frato de regxo Inge.
+
+hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la regxo kaj de estroj.
+
+Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo
+cxe Nidaros.
+
+ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) =
+parlamento ankoraux en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).
+
+La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana
+milito.
+
+La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg,
+filo de Magnus Erlingsson.
+
+La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio,
+kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta
+parencaro apartenis.
+
+La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.
+
+La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.
+
+Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.
+
+Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.
+
+Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo gxis Kungälv en Svedlando.
+
+Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj cxirkaux la Trondhejmfjordo.
+
+Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando
+oriente de la Oslo-fjordo.
+
+Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.
+
+Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio cxe la urbo Sarpsborg.
+
+Ile-kampoj, cxe Nidaros.
+
+varg: norvega vorto = lupo.
+
+Kapinsulo: Norveglingve "Hovedøya" -- insulo en la fjordo cxe Oslo.
+
+Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) -- La unua regxo de tuta Norvegio.
+
+Elgjarnes: = Elnes -- terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.
+
+Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.
+
+Låka: Bieno norde de Oslo.
+
+Elgisetro: Monahxejo sude de Nidaros.
+
+Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo cxe Nidaros.
+
+ Magnus Erlingsson 1156-1184, filo de Erling Skakke
+ Regxo Sverre Sigurdsson 1184-1202
+ Regxo Håkon Sverrisson 1202-1204
+ Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard
+ Regxo Inge Bårdsson 1204-1217, frato de Skule Bårdsson
+ Regxo Håkon Håkonsson 1217-1263
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(Bergen. La gxardeno cxe la Kristpregxejo. En la fono la pregxejo,
+la alta portalo vidigxas de la spektantoj. Maldekstre antauxe staras
+_Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde_ kaj
+pluraj vasaloj kaj estroj. Gxuste kontrauxe de li staras _Skule
+jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida_ kaj aliuloj el la viroj de la
+jarlo. Pli malantauxe samflanke vidigxas _Sigurd Ribbung_ kun sia
+sekvantaro, kaj pli malantauxe de li _Gutorm Ingason_ kun pluraj
+estroj. La enirejoj de la pregxejo estas gardataj de gvardistoj; la
+homamaso plenigas la tutan pregxejan gxardenon; multuloj sidas supre
+en la arboj kaj sur la pregxeja muro; aspekte cxiuj en strecxo
+atendas iun okazajxon. El la pregxejaj turoj de la urbo sonorigxas de
+fore kaj de proksime.)
+
+SKULE JARLO
+
+(mallauxte kaj senpacience al _Gregorius Jonsson_) Pro kio ili lantas
+tiel longe tie interne?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Silente; nun komencigxas la himno.
+
+(De interne de la fermita pregxejo auxdigxas sono de trombonoj:)
+
+HXORO DE MONAHXOJ KAJ MONAHXINOJ
+
+_Domine coeli_ k.t.p.
+
+(Dum la kanto la pregxeja pordo malfermigxas de interne; en la
+antauxa halo vidigxas _episkopo Nikolas_ cxirkauxita de _pastroj_
+kaj _monahxoj_.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(tretas antauxen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun
+Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon
+regxpretendanto!
+
+(La pregxejo denove fermigxas; interne la kanto dauxras.)
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(mallauxte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas
+gxusta.
+
+SKULE JARLO
+
+(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.
+
+IVAR BODDE
+
+(kaptas la brakon de _Håkon_) Pregxu al la Sinjoro via Dio, Håkon
+Håkonsson.
+
+HÅKON
+
+Ne bezonigxas; mi estas certa pri li.
+
+(La kanto de la pregxejo sonas pli forte; cxiuj nudigas la kapojn
+kaj multaj genuas kaj pregxas.)
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(al la jarlo) Tiu cxi estas grava horo por vi kaj por multuloj.
+
+SKULE JARLO
+
+(rigardas atente al la pregxejo) Grava horo por Norvegio.
+
+PÅL FLIDA
+
+(proksima al la jarlo) Nun sxi tenas la rugxan feron.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(proksima al Håkon) Ili alvenas laux la pregxeja elirejo.
+
+IVAR BODDE
+
+Kristo sxirmu viajn purajn manojn, Inga regxpatrino!
+
+HÅKON
+
+Por tiu cxi momento sxi estu honorata mian tutan vivon.
+
+SKULE JARLO
+
+(kiu strecxe auxskultis, subite ekparolas) Cxu sxi kriis? Cxu sxi
+faligis la feron?
+
+PÅL FLIDA
+
+(iras supren) Mi ne scias kio estis.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+La virinoj ploras lauxte en la antauxhalo.
+
+HXORO EL LA PREGXEJO
+
+(ekkantas jubile) _Gloria in excelsis deo!_
+
+(La portalo ekmalfermigxas; _Inga_ elvenas, akompanata de
+_monahxinoj, pastroj_ kaj _monahxoj_.)
+
+INGA
+
+(sur la pregxeja sxtuparo) Dio jugxis! Vidu tiujn cxi manojn; per ili
+mi portis la feron.
+
+VOCXOJ INTER LA POPOLAMASO
+
+Ili estas puraj kaj blankaj kiel antauxe!
+
+ALIAJ VOCXOJ
+
+Ecx pli belaj!
+
+LA TUTA HOMA ARO
+
+Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!
+
+HÅKON
+
+(cxirkauxbrakas sxin) Dankon, dankon, vi alte benata!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(preterpasas la jarlon) Malsagxe estis efektivigi la rugxferan
+fajropruvon.
+
+SKULE JARLO
+
+Ne, sinjoro episkopo. Dio _devis_ paroli en tiu cxi afero.
+
+HÅKON
+
+(profunde tusxita, tenas _Inga_ per la mano) Nun tio do estas farita,
+tio al kio cxiu talento en mi lauxte alvokis, -- tio sub kio mia koro
+tordis kaj turnis sin --
+
+DAGFINN BONDE
+
+(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu
+nun, vi, kiuj estas cxi tie! Kiu dubis pri sxia vorto, antaux ol iuj
+bezonis ke oni dubu?
+
+PÅL FLIDA
+
+La dubo flustris en cxiuj cxambretoj ekde la momento kiam Håkon
+tronpretendanto kiel infano portigxis en la kortegon de regxo
+Inge.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Kaj lastan vintron gxi kreskis al krio, kaj sonis super la lando
+norde kaj sude; tion mi opinias ke cxiu ajn povas atesti.
+
+HÅKON
+
+Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj
+de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu
+alia regxe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo
+mian naskigxon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson,
+preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi cxi tie esplori pli
+proksime, kiu nutris la dubon kaj faris gxin lauxtvocxa, kiel la
+parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub
+gxi. Mi estis regxe elektita ekde la infaneco, sed povran regxan
+honoron oni atestis al mi, ecx _tie_ kie oni opinius, ke mi plej
+sekure kuragxus atendi gxin. Mi nur memorigas lastan pentekostan
+dimancxon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la
+cxefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti,
+kiel estas la kutimo saluti regxojn. Tamen tiajxojn mi facile
+tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj gxin mi
+devus haltigi.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Bone povas esti por regxoj auxskulti al sagxaj konsiloj; sed se
+_mia_ konsilo estus auxskultita en tiu cxi afero, tiam ne estus per
+rugxa fero, sed per malvarma sxtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la
+rajton inter si kaj siaj malamikoj.
+
+HÅKON
+
+Regu vin, Dagfinn; _tio_ decas al tiu viro, kiu regu la landon.
+
+SKULE JARLO
+
+(kun subtila rideto) Regxa malamiko estas oportune nomi cxiun, kiu
+kontrauxas la regxan volon. Mi tamen opinias, ke _tiu_ estas al la
+regxo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la
+regxa nomo.
+
+HÅKON
+
+Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni cxi tie pritraktadus,
+povus okazi, ke mi ne acxetus gxin tiel kare; sed ni devas rigardi
+pli alten; cxi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte
+kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, -- mi sole estas
+tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en cxi tiuj
+tempoj; -- regxa naskigxo generas regxan devon --
+
+SKULE JARLO
+
+Trovigxas pluruloj cxi tie, kiuj donas al si mem tian belan
+ateston.
+
+SIGURD RIBBUNG
+
+Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis regxo Magnus
+Erlingsson --
+
+HÅKON
+
+Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de regxo Magnus; sed
+la plimulto neas tion, kaj gxis nun neniu portis la fajropruvon por
+tiu pretendo.
+
+SIGURD RIBBUNG
+
+La Ribbungoj elektis min regxo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn
+Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi regxan nomon.
+
+HÅKON
+
+Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis
+minace progresi.
+
+GUTORM INGASON
+
+Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi --
+
+DAGFINN BONDE
+
+Sed ne en rekta linio viron post viro.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.
+
+GUTORM INGASON
+
+Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis legxe elektita
+regxo super Norvegio.
+
+HÅKON
+
+Cxar trovigxis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo.
+De la tago, kiam _tio_ evidentigxis, Inge estris la regnon, kiel
+kuratoro por mi, ne alicele.
+
+SKULE JARLO
+
+Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis regxo
+kun cxiu legxa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton
+havas, povas esti suficxe vera; cxar li naskigxis nelegitime; sed mi
+estas la legitime naskita frato de regxo Inge, kaj la legxo estas por
+mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la
+parencaran posedajxon, sed cxiujn posedajxojn kiujn Håkon Sverrisson
+postlasis.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne cxion, bona Dagfinn. Honoru la veron: -- regxo Håkon retenis
+brocxon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.
+
+HÅKON
+
+Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havajxojn.
+Kaj nun, vasaloj kaj legxistoj, Vi pregxejaj fratoj kaj estroj kaj
+hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite
+estas. Kun ligitaj manoj mi sidis gxis cxi tiu tago; mi pensas, ke
+neniu viro volas mallauxdi, ke mi sopiras malligi ilin.
+
+SKULE JARLO
+
+Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.
+
+HÅKON
+
+(atentigxas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?
+
+SKULE JARLO
+
+Mi pensas, ke cxiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri.
+Ni cxiuj estis same strecxe ligitaj; cxar neniu el ni sciis kiom
+foren lia rajto valoris.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la
+lando; sed nun faru verdikton la legxo de sankta regxo Olaf.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(duonlauxte) Novaj ruzajxoj!
+
+(La viroj de _Håkon_ arigas sin.)
+
+HÅKON
+
+(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn pasxojn al la _jarlo_) Mi
+volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian
+alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio,
+ke la regna kunsido devu doni legxan forton al la elekto de mi kiel
+regxon, kio jam okazis en Eyrating antaux ses jaroj.
+
+PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD
+
+Ne, ne, -- ni neas!
+
+SKULE JARLO
+
+Tia neniam estis la penso, kiam decidigxis havi regnan kunsidon cxi
+tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraux ne gajnis la regnon, sed nur
+pruvis Vian rajton hodiaux, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj,
+kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi --
+
+HÅKON
+
+(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi
+senrajte portis nomon de regxo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen
+rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.
+
+SKULE JARLO
+
+Neniel. Iu devis porti la nomon de regxo, kiam mia frato estis
+mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via
+pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaux ol ni aliuloj
+povis antauxenigi niajn postulojn.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(al _Håkon_) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi
+la regxan potencon sed ne posedan rajton.
+
+SKULE JARLO
+
+Vi havis cxiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason
+kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj
+nun la legxo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por
+cxiuj tempoj.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.
+
+SKULE JARLO
+
+Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaux pli ol unu fojon
+proponitaj dum tiuj cxi jaroj, sed cxiam io intervenis. Kaj, sinjoro
+Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua
+regxa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun
+farigxu?
+
+DAGFINN BONDE
+
+(incitita) Tiru glavon, regxanoj, kaj lasu _gxin_ dividi!
+
+MULTAJ EL LA HIRDO
+
+(sturmas antauxen) Frapu per glavoj la malamikojn de la regxo.
+
+SKULE JARLO
+
+(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin
+for.
+
+HÅKON
+
+(retenas la siajn) Eningu la glavon cxiu viro, kiu gxin tiris! Ingu
+la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por
+mi per tia impeto.
+
+SKULE JARLO
+
+Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon
+Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montrigxis, kion Vi devos
+fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.
+
+HÅKON
+
+(post mallonga pripensado) Jes -- mi tion vidas. (prenas _Inga_ per
+la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras cxe li) Torkell,
+vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu cxi tiun virinon
+hejmen al via logxejo, kaj estu bona al sxi; -- sxi estis ege kara al
+Håkon Sverrisson. -- Dio benu vin, mia patrino, -- mi devas iri al
+regna kunveno nun. (_Inga_ premas lian manon kaj foriras kun
+_Torkell. Håkon_ silentas momenton, poste antauxen tretas kaj diras
+klare) La legxo verdiktu; nur gxi. Vi Birkibejnoj, kiuj cxeestis en
+Eyrating, kaj elektis min regxo, Vi estas nun liberigitaj de la
+jxuro, kiun Vi jxuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia
+marsxalo; mi ne volas kunveni kun marsxalo aux hirdo, ne kun regxanoj
+aux kun aljxuritaj bataluloj; mi estas malricxa viro; mia tuta
+heredajxo estas brocxo kaj tiu ora ringo; -- tio estas povra
+posedajxo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi
+aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por
+stari antauxe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, --
+_tiun_ mi nek povas, nek volas dividi kun iu. -- Sonorigu por regna
+kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la legxo de sankta regxo Olaf.
+(Eliras kun siaj viroj maldekstren; sonigxas korno kaj trumpeto tre
+fore.)
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo
+sxajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas gxoje kaj
+esperplene.
+
+SKULE JARLO
+
+(kontente) Cxu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li
+parolis? Bona estos la elekto cxu vi elektos lin aux min kiel
+regxon.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri cxiuj tiuj kiuj falos kun Via
+afero.
+
+SKULE JARLO
+
+Jen mi staras sur la fundamento de legxo kaj juro; nun mi ne kasxas
+min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(rapidigas sin post _Dagfinn Bonde_) Certe ordigxos, bona Dagfinn,
+ordigxos; -- sed tenu la jarlon tre fore de la regxo, kiam li estos
+elektita; -- nur tenu lin tre fore!
+
+(Cxiuj eliras maldekstren malantaux la pregxejon.)
+
+
+HALO EN LA REGXA KORTEGO
+
+
+(Maldekstre antauxe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo;
+fone pli granda pordo, kiu kondukas al la regxa halo. Apud la
+fenestro staras tablo; cetere segxoj kaj benkoj.)
+
+(_Sinjorino Ragnhild_ kaj _Margrete_ venas elde la pli malgranda
+pordo; _Sigrid_ baldaux sekvas.)
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Enen cxi tie.
+
+MARGRETE
+
+Jes, cxi tie estas plej mallume.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la
+Tingejo.
+
+MARGRETE
+
+(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaux la pregxejo ili cxiuj
+estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio,
+kio tiros tiom multe post si.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Kiu morgaux regos cxi tie en la halo?
+
+MARGRETE
+
+Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Gxi devus veni; stari kiel regxa kuratoro ne estis suficxa tasko por
+_li._
+
+MARGRETE
+
+Jes -- gxi devis veni; la nura regxa nomo ne estus suficxa por
+li.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Pri kiu vi parolas?
+
+MARGRETE
+
+Pri Håkon.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Mi parolis pri la jarlo.
+
+MARGRETE
+
+Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, -- gxuste kiel lupo en
+kateno.
+
+MARGRETE
+
+Jes vidu --! Li interplektas la manojn antaux si sur la glavsupro,
+kaj ripozas la mentonon sure.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Li mordas siajn lipharojn kaj ridas --.
+
+MARGRETE
+
+Kiel acxe li ridas.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Li scias, ke neniu volas antauxenigi lian pretendon; -- estas _tio_,
+kio malicigas lin. -- Kiu estas tiu legxisto, kiu nun parolas?
+
+MARGRETE
+
+Estas Gunnar Grjonbak.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Cxu li estas por la jarlo?
+
+MARGRETE
+
+Ne, li certe estas por la regxo --
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(rigardas sxin) Por kiu estas li, vi diras?
+
+MARGRETE
+
+Por Håkon Håkonsson.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason,
+-- lin mi ne vidas.
+
+MARGRETE
+
+Malantaux siaj viroj, _tie_ plej malsupre -- en piedlonga
+mantelo.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Jes, tie.
+
+MARGRETE
+
+Aspektas kvazaux li hontas --
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Estas pro sia patrino.
+
+MARGRETE
+
+Tiel ne faris Håkon.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Kiu parolas nun?
+
+MARGRETE
+
+(rigardas eksteren) Tord Skolle, legxisto de Ranagubernio.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Cxu _li_ estas por la jarlo?
+
+MARGRETE
+
+Ne -- por Håkon.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Kiel neskueble la jarlo sidas auxskultante.
+
+MARGRETE
+
+Håkon aspektas trankvil-silente -- sed tamen forte. (vigle) Se starus
+cxi tie viro de fore veninta, li konus la du inter cxiuj la mil
+aliuloj.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan segxon por Håkon --
+
+MARGRETE
+
+Pål Flida lokigas similan al gxi malantaux la jarlon --
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+La viroj de Håkon volas tion malhelpi!
+
+MARGRETE
+
+La jarlo firme tenas la segxon --!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Håkon parolas kolere al li -- (fugxas kun krio de la fenestro) Ho,
+Jesuo Kristo! Cxu vi vidis la okulojn -- kaj la ridon --! Ne, tio ne
+estis la jarlo!
+
+MARGRETE
+
+(kiu en timego sekvis sxin) Ankaux ne Håkon! Nek la jarlo nek
+Håkon!
+
+SIGRID
+
+(cxe la fenestro) Ho acxe, acxe!
+
+MARGRETE
+
+Sigrid!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Cxu vi estas cxi tie?
+
+SIGRID
+
+Tiel profunden ili devas preni la vojon laux desube, por gajni al la
+regxa segxo.
+
+MARGRETE
+
+Ho, pregxu kun ni, ke cxio turnigxu al la plej bona.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(pala kaj konsterne al _Sigrid_) Cxu vi vidis lin --? Cxu vi vidis
+mian edzon --? La okulojn kaj la ridon, -- mi ne rekonus lin.
+
+SIGRID
+
+Cxu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(mallauxte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
+
+SIGRID
+
+Cxu li ridis kiel Sigurd?
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Jes, jes!
+
+SIGRID
+
+Do ni cxiuj devas pregxi!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(kun malespera forto) La jarlo _devas_ esti elektata regxo!
+Difektigxas lia animo, se li ne farigxos la plej elstara viro en la
+lando!
+
+SIGRID
+
+(pli forte) Sekve ni cxiuj devas pregxi!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Tsxsx, kio estas _tio_! (cxe la fenestro) Kiaj krioj! Cxiuj viroj
+ekstaris; cxiuj standardoj kaj blazonoj svingigxas en la vento.
+
+SIGRID
+
+(kaptas sxian brakon) Pregxu, virino! Pregxu por via edzo!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu cxi lando!
+
+SIGRID
+
+(sovagxe) Neniun -- neniun! Alie li ne savigxos?
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Li _devas_ havi la potencon. Cxio bona en li gxermos kaj floros, se
+li ricevos gxin. -- Elrigardu, Margrete! Auxskultu! (retiras sin
+pasxon malantauxen) Jen levigxas cxiuj manoj por jxuro!
+
+MARGRETE
+
+(auxskultas cxe la fenestro)
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?
+
+SIGRID
+
+Pregxu!
+
+MARGRETE
+
+(auxskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonorigxas lauxte en korno
+kaj trumpeto.)
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?
+
+(Mallonga pauxzo.)
+
+MARGRETE
+
+(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel
+regxon.
+
+(La muziko por la regxa procesio eksonas, unue mallauxte, poste
+pli kaj pli proksime. _Sinjorino Ragnhild_ krocxas sin plorante al
+_Sigrid_, kiu silente kondukas sxin eksteren dekstre; _Margrete_
+restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La regxaj
+sxildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon,
+kiu iom post iom plenigxas de la procesiantoj venantaj de la
+Tingejo.)
+
+HÅKON
+
+(turnas sin cxe la pordo al _Ivar Bodde_) Portu al mi la plumon kaj
+vakson kaj silkon, -- pergamenon mi havas cxi ene. (iras vigle al la
+tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi
+estas regxo!
+
+MARGRETE
+
+Mi salutas mian sinjoron kaj regxon.
+
+HÅKON
+
+Dankon! -- (rigardas sxin, kaj prenas sxian manon.) Pardonu! Mi ne
+pensis pri tio, ke ofendigxas Vi du.
+
+MARGRETE
+
+(tiras al si la manon) Ne ofendigxas mi, -- Vi certe estas regxe
+naskita.
+
+HÅKON
+
+(vigle) Jes, cxu ne cxiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel
+mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el cxio malbona? Jaragxa la
+Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteracxo, kaj
+meze inter tiuj, kiuj insidis kontraux mia vivo. En Nidaros mi
+savigxis sendomagxa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj
+mortigis tiomajn el niaj viroj, dum regxo Inge mem apenaux savis sin
+sursxipen grimpante laux la ankrosxnurego.
+
+MARGRETE
+
+Vi spertis maldolcxan junecon.
+
+HÅKON
+
+(rigardas sxin skrutinie) Imagigxas al mi, ke Vi estus povinta fari
+gxin pli milda.
+
+MARGRETE
+
+Mi?
+
+HÅKON
+
+Vi povus esti al mi bona edukfratino cxiujn tiujn jarojn, kiam ni
+kreskis kune.
+
+MARGRETE
+
+Sed ne okazis tiel.
+
+HÅKON
+
+Ne -- tiel ne okazis; -- ni ja rigardis unu la alian, ambaux de sia
+angulo, sed malofte ni kunparolis -- (senpacience) Kien li malaperis?
+(_Ivar Bodde_ venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!
+
+(_Håkon_ eksidas cxe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas
+_Skule jarlo_; post li _Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas_ kaj _Vegard
+Veradal_.)
+
+HÅKON
+
+(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, cxu vi
+scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimigxas) Estas al mia
+patrino; mi dankas sxin por cxio bona, kaj kisas sxin mil fojojn --
+jen en la letero, Vi komprenas. Sxi sendigxos orienten al
+Borgarsyssel, kaj vivu tie kun regxa honoro.
+
+SKULE JARLO
+
+Vi ne volas reteni sxin en la regxa kortego.
+
+HÅKON
+
+Sxi estas tro kara por mi, jarlo; -- regxo ne devas havi cxe si iun,
+kiu estas tro kara por li; regxo devas agi kun liberaj manoj, stari
+sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en
+Norvegio. (dauxrigas skribi)
+
+VEGARD VERADAL
+
+(mallauxte al _episkopo Nikolas_) Estis _mia_ konsilo, tio cxi pri
+Inga regxpatrino.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi tuj konis Vin laux la konsilo.
+
+VEGARD VERADAL
+
+Sed nun pagon por pago.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Atendu. Mi tenos kion mi promesis.
+
+HÅKON
+
+(donas la pergamenojn al _Ivar Bodde_) Kunplektu, kaj portu mem al
+sxi kun multaj koraj salutoj --.
+
+IVAR BODDE
+
+(jxetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro -- jam hodiaux, Vi
+skribas --!
+
+HÅKON
+
+Nun la vento estas favora; gxi blovas suden laux la fjordo.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(malrapide) Memoru, sinjoro regxo, ke sxi kusxis la tutan nokton sur
+la altarsxtupo en pregxo kaj fasto.
+
+IVAR BODDE
+
+Kaj certe sxi estas laca post la fajropruvo.
+
+HÅKON
+
+Vere, vere; -- mia bona kara patrino --! (pripensas) Jes, se sxi
+estas tro laca, sxi atendu gxis morgaux.
+
+IVAR BODDE
+
+Via volo plenumigxos. (antauxenmetas alian pergamenon) Sed jen la
+aliajxo, sinjoro.
+
+HÅKON
+
+La aliajxo? -- Ivar Bodde, mi ne povas.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(montras al la letero al _Inga_) Vi tamen povis tion.
+
+IVAR BODDE
+
+Cxio peka estu rompota.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(kiu intertempe proksimigxis) Ligu nun la manojn de la jarlo, regxo
+Håkon.
+
+HÅKON
+
+(mallauxte) Cxu Vi opinias, ke _tio_ estas necesa.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vi neniam acxetos pacon por la lando pli malkare.
+
+HÅKON
+
+Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)
+
+SKULE JARLO
+
+(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la regxo klinas al Vi la
+orelon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Por Via avantagxo.
+
+SKULE JARLO
+
+Cxu tion Vi diras?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Antaux vespero Vi dankos min. (Li malproksimigxas.)
+
+HÅKON
+
+(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.
+
+SKULE JARLO
+
+(legas; rigardas la regxon en surprizo, kaj diras duonlauxte:) Vi
+rompas cxiun rilaton kun Kanga la juna?
+
+HÅKON
+
+Kun Kanga, kiun mi amis super cxio en la mondo. De hodiaux sxi neniam
+estu renkontata sur la vojo de la regxo.
+
+SKULE JARLO
+
+Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon -- mi scias el mi mem, kiom
+tio kostas --
+
+HÅKON
+
+For kiu ajn, kiu estas tro kara al la regxo. -- Kunligu la leteron.
+(donas gxin al _Ivar Bodde_)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(klinas sin super la segxon) Sinjoro Regxo, nun vi gajnis etapon al
+la amikeco de la jarlo.
+
+HÅKON
+
+(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi
+la plej bonan. Petu favoron, kaj gxi al vi donigxos.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vi volas?
+
+HÅKON
+
+Tion mi promesas al Vi je mia regxa vorto.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.
+
+HÅKON
+
+Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas;
+malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La regxa amiko devas esti regxe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi
+konsilis, kaj vi estos sekura por cxiuj tempoj.
+
+HÅKON
+
+(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en
+Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian regxan leteron pri
+tio. (La episkopo malproksimigxas.)
+
+SKULE JARLO
+
+(proksimigxas al la tablo) Kion Vi jen skribas?
+
+HÅKON
+
+(etendas al li la folion) Legu.
+
+SKULE JARLO
+
+(legas kaj rigardas la regxon pripense) Vegard Veradal? En
+Hålogalando?
+
+HÅKON
+
+En la norda regiono, kiu estas vakanta.
+
+SKULE JARLO
+
+Cxu Vi ne memoras, ke ankaux Andres Skjaldarband administras tie
+norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; -- Andres Skjaldarband tenas
+sin al mi --
+
+HÅKON
+
+(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du pacigxu plej
+eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la
+regxo kaj tiuj de la jarlo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Hm, tio cxi povus baldaux iri erarvoje! (proksimigxas en
+maltrankvilo)
+
+SKULE JARLO
+
+Vi pensas profunde kaj sagxe, Håkon.
+
+HÅKON
+
+(varme) Skule jarlo, hodiaux mi prenis de Vi la regnon, -- sed lasu
+vian filinon dividi gxin kun mi!
+
+SKULE JARLO
+
+Mian filinon!
+
+MARGRETE
+
+Dio!
+
+HÅKON
+
+Margrete, -- cxu Vi volas esti regxino?
+
+MARGRETE
+
+(silentas)
+
+HÅKON
+
+(prenas sxian manon) Respondu al mi.
+
+MARGRETE
+
+(mallauxte) Mi volonte estu Via edzino.
+
+SKULE JARLO
+
+(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.
+
+HÅKON
+
+Dankon!
+
+IVAR BODDE
+
+(al _Dagfinn_) Lauxdo al la cxielo; nun tagigxas.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Mi preskaux kredas. Tiel bone mi neniam antauxe sxatis la jarlon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(malantauxe) Cxiam surgarde, bona Dagfinn, -- cxiam surgarde.
+
+IVAR BODDE
+
+(al _Vegard_) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la
+regxa mano por tio. (donas al li la leteron)
+
+VEGARD VERADAL
+
+Mi poste dankos la regxon por lia graco. (volas foriri)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin
+subigxi.
+
+VEGARD VERADAL
+
+Gxis nun gxi ne sukcesis por iu. (eliras)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraux Andres Skjaldasband, --
+kaj cetere kunprenu mian benon.
+
+IVAR BODDE
+
+(kiu atendis malantaux la regxo kun la pergamenoj en la mano) Jen la
+leteroj, sinjoro --
+
+HÅKON
+
+Bone; donu ilin al la jarlo.
+
+IVAR BODDE
+
+Al la jarlo? Cxu _Vi_ ne volas surmeti la sigelon?
+
+HÅKON
+
+Tion la jarlo ja kutime faras; -- li havas la sigelon.
+
+IVAR BODDE
+
+(mallauxte) Jes gxis nun, -- tiom longe kiom li estis Via kuratoro;
+-- sed _nun_!
+
+HÅKON
+
+_Nun_ kiel antauxe; -- la jarlo havas la sigelon.
+(malproksimigxas)
+
+SKULE JARLO
+
+Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili,
+elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kasxita en la zono, kaj
+sigelas dum tio kio sekvas)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(duonlauxte) Håkon Håkonsson estas regxo -- kaj la jarlo havas la
+sigelon de la regxo; -- certe arangxigxos, arangxigxos.
+
+HÅKON
+
+Kion Vi diras, sinjoro episkopo?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en
+la regxan halon)
+
+HÅKON
+
+(proksimigxas al _Margrete_) Sagxa regxino povas efiki grandajn agojn
+en la lando; Vin mi kuragxis sekure elekti, cxar mi scias ke vi estas
+sagxa.
+
+MARGRETE
+
+Nur _tio_!
+
+HÅKON
+
+Kion vi aludas?
+
+MARGRETE
+
+Nenion, nenion, sinjoro.
+
+HÅKON
+
+Kaj Vi ne riprocxas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?
+
+MARGRETE
+
+Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.
+
+HÅKON
+
+Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?
+
+MARGRETE
+
+Mi volonte volas stari proksime al Vi.
+
+HÅKON
+
+Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj
+utilas al cxiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, -- mian
+patrinon mi devis forsendi --
+
+MARGRETE
+
+Jes, sxi estis al vi tro kara.
+
+HÅKON
+
+Kaj mi estas regxo. Adiaux, Margrete! Vi ankoraux estas tro juna; sed
+venontan someron nia geedzigxa festo okazos. -- kaj de tiu momento mi
+promesas teni Vin cxe mi en cxiu deca fido kaj honoro.
+
+MARGRETE
+
+(ridetas malgxoje) Jes, mi scias ke dauxros longe gxis Vi sendos min
+for.
+
+HÅKON
+
+(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!
+
+MARGRETE
+
+(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj
+estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. _Håkon_ penseme
+postrigardas sxin.)
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(de dekstre) La regxo kaj la jarlo tiom longe cxi tie! La timo
+mortigas min; -- Margrete, kion la regxo diris kaj faris?
+
+MARGRETE
+
+Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj regxinon.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Vi, Margrete!
+
+MARGRETE
+
+(cxirkauxbrakas la kolon de la patrino) Jes!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Vi farigxos regxino!
+
+MARGRETE
+
+Nur regxino; -- Sed mi pensas ke mi tamen estas gxoja pro tio. (Sxi
+kaj la patrino kune eliras dekstre.)
+
+SKULE JARLO
+
+(al _Ivar Bodde_) Jen niaj leteroj; portu ilin al la regxa patrino
+kaj al Kanga. (_Ivar Bodde_ klinas sin kaj foriras.)
+
+DAGFINN BONDE
+
+(cxe la hala pordo) La cxefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al
+regxo Håkon Håkonsson sian omagxon!
+
+HÅKON
+
+(spiras per plena brusto) Fine mi estas regxo de Norvegio.
+(iras en la halon)
+
+SKULE JARLO
+
+(kasxas la regxan sigelon en la zonon) Sed _mi_ regas landon kaj
+regnon.
+
+Kurteno
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(La festena halo en la regxa kortego en Bergen. Arka fenestro meze
+sur la fona muro. Laux tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj.
+Cxe la maldekstra longa muro staras la regxa segxo kelkajn sxtupojn
+super la planko; meze sur la kontrauxa muro estas granda enireja
+pordo. Standardoj, blazonoj, sxildoj, armiloj kaj multkoloraj
+tapisxoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltrancxita ligna
+plafono. Cxirkauxe en la halo staras tabloj por trinkajxoj kun
+krucxoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)
+
+(_Regxo Håkon_ sidas sur la estrado cxe _Margrete, Sigrid,
+sinjorino Ragnhild_ kaj multaj altrangaj virinoj. _Ivar Bodde_ staras
+malantaux la segxo de la regxo. Cxirkaux la trinkajx-tabloj la viroj
+de la regxo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Cxe la plej
+antauxa tablo dekstre sidas inter aliuloj _Dagfinn Bonde, Gregorius
+Jonsson_ kaj _Pål Flida_. _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ ludas
+sxakon cxe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj
+eliras portantaj trinkajxojn. El apuda cxambro auxdigxas muziko dum
+la sekvaj scenoj.)
+
+DAGFINN BONDE
+
+Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraux la servistoj same rapide
+surtabligas plenajn krucxojn.
+
+PÅL FLIDA
+
+Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ja aspektas tiel. Pri tia glora regxa nupto neniam antauxe
+rakontigxis en Norvegio.
+
+PÅL FLIDA
+
+Skule jarlo ja neniam antauxe donis filinon edzine.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.
+
+HIRDANO
+
+Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis
+pasinte.
+
+PÅL FLIDA
+
+La parto de la regxo tamen estas pli granda.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Pri tio ni ne parolu cxi tie; nun ni estas amikoj kaj bone
+repacigitaj. (trinkas kun _Pål_.) Lasu la regxon esti regxo kaj la
+jarlon jarlo.
+
+PÅL FLIDA
+
+(ridas) Facile auxdigxas de vi, ke vi estas regxano.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Tio devas ankaux la jarlanoj esti.
+
+PÅL FLIDA
+
+Neniam tio. Ni jxuris jxuron al la _jarlo_, sed ne al la regxo.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Tio povos ankoraux okazi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(mallauxte al la jarlo dum la ludado) Cxu vi auxdas, kion Dagfinn
+Bonde diras?
+
+SKULE JARLO
+
+(ne suprenrigardante) Mi tamen auxdas.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(rigardas signifoplene al _Dagfinn_) Cxu la regxo ion tian
+pripensas?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Nu nu, -- lasu tion; -- neniu malakordo hodiaux.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La regxo volas jxure ligi viajn virojn, jarlo.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(pli forte) Cxu la regxo ion tian pripensas, mi demandas?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la regxo kaj la
+jarlo. La biero estas bona.
+
+PÅL FLIDA
+
+Gxi ankaux havis bonan tempon por fermenti.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la regxo promesis
+veni, -- tri fojojn li trompis.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Mallauxdu la jarlon pro _tio_; li donis al ni suficxon por prizorgi
+en Viken.
+
+PÅL FLIDA
+
+Sigurd Ribbung donis al vi ankoraux pli por prizorgi en Vermlando,
+laux tio kio dirigxas.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(flamigxe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por
+cxiuj.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Cxu vi auxdas, jarlo, -- estis
+Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.
+
+SKULE JARLO
+
+(movas) Tiu kanto estas malnova.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(al _Dagfinn_) Mi tamen pensis, ke vi auxdis pri la islandano, Andres
+Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung --
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi
+scias.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon,
+sinjoro jarlo.
+
+SKULE JARLO
+
+(auxdeblete) Frapu gxin; peono ne multe valoras. (movas pecon)
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al
+Vermlando.
+
+(Subpremata rido inter la regxanoj; la interparolo dauxras
+mallauxte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al _Gregorius
+Jonsson_.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.
+
+SKULE JARLO
+
+Aspektas tiel.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(klinigxante malantauxen en la segxo) Vi ne bone defendis la regxon
+dum la lastaj movoj.
+
+SKULE JARLO
+
+(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi lacigxis esti
+regxdefendanto.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(proksimigxas kaj diras mallauxte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb
+informas, ke nun la sxipo kusxas preta por forvelo.
+
+SKULE JARLO
+
+(mallauxte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, -- cxu _tio_ estas konsilinda?
+
+SKULE JARLO
+
+Kio?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Gxi portas la regxan sigelon.
+
+SKULE JARLO
+
+Estas por la bono de la regxo ke mi agas.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Do lasu al la regxo mem rifuzi la oferton.
+
+SKULE JARLO
+
+Tion li ne faros, se li povos decidi. Cxiuj liaj pensoj kaj atento
+estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin
+en cxiuj flankoj.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Sagxa povas esti tio, kion Vi nun faras, -- sed estas dangxera.
+
+SKULE JARLO
+
+Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj
+forvelu.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Farigxos kiel Vi ordonas.
+
+(eliras dekstre kaj revenas iom poste)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.
+
+SKULE JARLO
+
+Sed bagatelan dankon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La regxo ekstaris.
+
+(_Håkon_ proksimigxas; cxiuj viroj ekstaras de cxe la tabloj.)
+
+HÅKON
+
+(al la episkopo) Ege devas gxojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis
+Vin cxi tiujn gajajn tagojn.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ekflagras kelkfoje, sinjoro regxo; tamen ne longe dauxros. Mi kusxis
+malsana la tutan vintron.
+
+HÅKON
+
+Nu ja, -- Vi vivis fortan vivon, ricxan je multaj famaj agoj.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraux multon
+nefaritan. Ke mi scius, cxu mi havus tempon por cxio.
+
+HÅKON
+
+La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda
+sinjoro; ni cxiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo.
+(turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj
+administrantoj en Hålogalando venis al la edzigxfesto.
+
+SKULE JARLO
+
+Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.
+
+HÅKON
+
+(ridetante) Kaj ankaux Vegard Veradal.
+
+SKULE JARLO
+
+Ankaux Vegard, jes.
+
+HÅKON
+
+(sxerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol
+antaux sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel
+ke la glavo mem eltrancxis sin.
+
+SKULE JARLO
+
+(ridas singxene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo,
+haktrancxis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj
+konsilanto.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon
+sur la regxa sxipo, kaj diris, ke la regxo ne estas sekura sub la
+defendo de la jarlo!
+
+HÅKON
+
+(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(proksimigxas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la
+ludejo, se placxas al Vi, sinjoro.
+
+HÅKON
+
+Bone. Hodiaux ni akceptas cxiun gxojon; morgaux ni denove komencos
+pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?
+
+HÅKON
+
+Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.
+
+(_Håkon_ iras al la estrado, etendas la manon al _Margrete_ kaj
+kondukas sxin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(al _Ivar Bodde_) Auxskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein
+Tamb?
+
+IVAR BODDE
+
+Estas cxi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomigxas.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.
+
+IVAR BODDE
+
+Jes, li ja tion faros.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!
+
+IVAR BODDE
+
+Greno kaj teksajxoj, mi opinias.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj letero de Skule jarlo.
+
+IVAR BODDE
+
+(ekmire) Al kiu?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi ne scias; -- kun regxa sigelo --
+
+IVAR BODDE
+
+(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, -- cxu estas kiel vi
+diras?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Tsxsx, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimigxas)
+
+IVAR BODDE
+
+Do mi tuj devas --! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn --! (premas sin
+tra la amaso cxe la elirpordo)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(simpatiante al _Gregorius Jonsson_) Neniu tago sen domagxo al iu pri
+havajxo aux libereco!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Pri kiu nun?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Povra maristo, -- Jostein Tamb sxajnas al mi, ke oni nomis lin.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Jostein --?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Cxu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Gxuste nun li eliris.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidigxi --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes, faru tion, bona vasalo! -- Dagfinn Bonde estas tiom
+ekfurioza.
+
+(_Gregorius Jonsson_ rapidegas elen dekstre inter la restanta
+cxeestantaro; nur _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ restas en la
+halo.)
+
+SKULE JARLO
+
+(pasxas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaux vekigxas; li
+rigardas cxirkauxe kaj diras:) Kiel silente subite farigxis.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La regxo eliris.
+
+SKULE JARLO
+
+Kaj cxiuj homoj sekvis lin.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxiuj krom Vi.
+
+SKULE JARLO
+
+Estas io granda, tio, esti regxo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(singarde) Cxu Vi sxatus provi tion, jarlo?
+
+SKULE JARLO
+
+(ridetas serioze) Mi _estas_ provinta tion; cxiun dormgravedan
+nokton mi estas regxo en Norvegio.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Songxoj avertas.
+
+SKULE JARLO
+
+Ili ankaux tentas.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Apenaux Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; -- sed nun, kiam Vi
+havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj
+estas la patro de la regxino --
+
+SKULE JARLO
+
+Pleje nun, -- pleje nun.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Nenion kasxu! Konfesu; cxar Vi certe portas grandan suferon.
+
+SKULE JARLO
+
+Pleje nun, kiel mi diras. _Tio_ estas la granda kondamno, kiu
+premkusxas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta --
+nur fenda fauxko disigas -- salto transen, -- aliflanke estas regxa
+nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj cxio; cxiun tagon
+mi havas tion antaux la okuloj -- sed neniam transvenos.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vere, vere, jarlo.
+
+SKULE JARLO
+
+Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel regxon, mi estis en la plena
+forto de mia juneco; tiam estis kvazaux lauxte kriis en mi: For, tiu
+infano, -- _mi_ estas la matura, forta viro! -- sed Guthorm estis
+filo de regxo; estis fauxko inter mi kaj la trono.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vi ne kuragxis --
+
+SKULE JARLO
+
+Poste Erling Steinvegg salutigxis kiel regxo de la Slittungoj. Tiam
+denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling
+Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; -- _tio_
+estis la fauxko tiam.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj Erling farigxis regxo de la Slittungoj, kaj poste por la
+Ribbungoj, kaj Vi atendis!
+
+SKULE JARLO
+
+Mi atendis la morton de Guthorm.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, farigxis regxo.
+
+SKULE JARLO
+
+Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua
+pasxo; cxiun matenon, kiam ni renkontigxis por la sankta meso, mi
+sidis kasxrigardante, cxu la malsano ne estus pli grava. Cxiu ektiro
+de doloro pasanta sur lia vizagxo estis por mi kiel bloveto en la
+velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Cxiu gxemspiro kiu
+malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj
+klariono fore sub la deklivoj, kiel mesagxoj venantaj de fore por
+anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elsxiris kun radiko
+kaj fibroj cxiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon
+venis, -- kaj la Birkibejnoj prenis _lin_ kiel regxon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj Vi atendis.
+
+SKULE JARLO
+
+Sxajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la regxan
+forton en mi, kaj mi maljunigxis; cxiu tago kiu pasis, estis tago,
+kiu prenigxis el mia vivotasko. Cxiun vesperon mi pensis: Morgaux
+okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan
+segxon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis
+nur pasxo, nenio pli, sed Vi ne alpasxis.
+
+SKULE JARLO
+
+Tiu pasxo tamen estis granda; gxi estus min disigita de mia tuta
+parencaro kaj cxiuj miaj amikoj.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes _jen_ la afero, Skule jarlo, -- _jen_ la malbeno, kiu estas
+kusxinta super Via vivo. Vi volas havi cxiujn vojojn malfermaj en
+ekstrema bezono, -- Vi ne kuragxas rompi cxiujn pontojn, kaj nur
+reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aux fali _tie_. Vi metas
+kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj
+pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi sxutas venenon en cxiuj
+pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptigxi en
+unu el ili, Vi ne kuragxas tiri la sxnuron; se li etendas la manon
+por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la
+glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke
+okazu vespere.
+
+SKULE JARLO
+
+(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne parolu pri mi; mia tasko estas cxarpenti la regxajn segxojn en cxi
+tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.
+
+SKULE JARLO
+
+(post mallonga pauxzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed
+respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antauxeniras sur la rekta
+vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuragxa ol mi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?
+
+SKULE JARLO
+
+Tion faras la plej elstara viro.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Sed kiu estas la plej elstara viro?
+
+SKULE JARLO
+
+La plej kuragxa.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, -- sagxulo dirus,
+ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej
+_felicxa_ viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu
+faras la plej grandajn agojn; _li_, al kiu la postuloj de la epoko
+venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj
+kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li
+tamen iras, kaj _devas_ iri, gxis li auxdas la popolon krii en gxojo,
+kaj li cxirkauxrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris
+grandfaron.
+
+SKULE JARLO
+
+Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Estas _tio_, kion la romanoj nomis _ingenium_. -- Mi ne estas precipe
+lerta en latino; sed tio nomigxas _ingenium_.
+
+SKULE JARLO
+
+(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el
+alia materialo ol mi? Estus el la felicxuloj? -- Jes, cxu ne cxio
+prosperas por li? Cxu ne cxio adaptigxas al la plej bona por li? Ecx
+la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas
+fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn cxiun someron dum Håkon
+estas regxo. La vilagxaro en Vermlando, kiun li brulrabis, gxi kusxas
+brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur cxiuj kampoj
+svingigxas peze en la vento. Estas kvazaux la sango kaj la cindro
+sterkigas tie, kie Håkon tramarsxas militire; estas kvazaux la
+Sinjoro kovras per rikoltajxo, kion Håkon subtretis; estas kvazaux la
+sanktaj potencoj rapidigas sin forigi cxiun pekon post li. Kaj kiel
+facile li ja farigxis regxo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj
+Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj
+protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia
+patrino venis kaj portis gxin por li.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(en senvola ekkrio) Sed ni -- ni du --!
+
+SKULE JARLO
+
+Vi?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes Vi -- Vi do!
+
+SKULE JARLO
+
+Håkon havas la rajton, episkopo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li havas la rajton, cxar li estas la felicxulo; -- la plej granda
+felicxo estas _tiu_, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon
+la rajton, kaj ne Vi?
+
+SKULE JARLO
+
+(post mallonga pauxzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas pregxi al Dio,
+ke li savu min el pensoj pri ili.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxu Vi neniam vidis bildon en la Kristpregxejo en Nidaros? Gxi
+prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas cxiujn montojn, ke
+restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj
+patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; -- kaj la filo tiras
+la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li
+volas malsuprentiri ankaux la patrinon, -- kaj edzinon kaj cxiujn
+infanojn, por atingi supren mem; -- cxar tie supre estas piedlargxa
+spaco; _tie_ li povas teni sin horon. -- Tiu, jarlo, estas la sagao
+de la sagxeco, kaj la sagao de cxiu sagxulo.
+
+SKULE JARLO
+
+Sed la rajto!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La filo _havis_ la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; -- sekvu
+vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas cxiuj.
+
+DUKO SKULE
+
+Al tio, kio bona estas, jes.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj
+malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie
+Vi neniam faros la lastan pasxon, neniam saltas trans la fauxkon.
+(mallauxte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aux aferon, cxar la
+aro aux la afero volas _tion cxi_ kaj ne _tion_; sed Vi malamu cxiun
+viron en la aro, cxar li kontrauxas Vin; kaj Vi malamu cxiujn tiujn,
+kiuj staras subtene al afero, cxar la afero ne antauxenigas Vian
+volon. Cxio, kion Vi povas uzi, estas bona, -- cxio, kio metas
+transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.
+
+DUKO SKULE
+
+(rigardas antaux si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu regxa
+segxo, al kiu mi tamen ne atingis -- kaj kiom li pagis por gxi, li,
+kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan
+sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi pregxis al
+la sanktuloj, ke donigxu al mi filon, -- mi ekhavis nur filinojn.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+_Håkon_ ricevas filojn, jarlo, -- nur vidu!
+
+DUKO SKULE
+
+(iras al la fenestro dekstre) Jes, -- cxio adaptigxas por Håkon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la
+felicxo Vian tutan vivon! Cxu Vi estas blinda? Cxu Vi ne vidas, ke
+estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaux
+Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj,
+kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskigxo! Kaj por tiuj enviantoj Vi
+kurbas Vin! Ekstaru, viro; gxibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis
+Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo
+farigxis de iu, kiu ekstaris kontraux potencan regnon!
+
+DUKO SKULE
+
+Kiu?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La angxelo kiu ekstaris kontraux la lumon!
+
+DUKO SKULE
+
+Kaj kiu jxetigxis en la fauxkon de la abismo --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(sovagxe) Kaj kreis regnon tie, kaj farigxis regxo, potenca regxo, --
+pli potenca ol kiu ajn el la miloj da -- jarloj tie supre! (falglitas
+sur la benkon apud la trinkotablo)
+
+DUKO SKULE
+
+(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, cxu Vi estas io
+pli aux io malpli ol homo?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon
+inter bono kaj malbono.
+
+DUKO SKULE
+
+(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis
+ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas
+sin mem; -- cxiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mutigxu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaux
+Vi gxin havas; jxuru lauxte kaj sankte, ke Vi havas gxin, -- kaj
+cxiuj fidos Vin.
+
+DUKO SKULE
+
+Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan
+heredon post mi!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(vigle) Jarlo, -- se Vi havus filon?
+
+DUKO SKULE
+
+Mi neniun havas.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Håkon ricevos filojn.
+
+DUKO SKULE
+
+(pugnigas la manojn) -- kaj estas regxe naskita!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(ekstaras) Jarlo, -- se li ne tia estus?
+
+DUKO SKULE
+
+Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj se li tia ne estus -- spite al la fajropruvo?
+
+DUKO SKULE
+
+Cxu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la
+fajropruvon?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Por kio Inga el Vartejg kuragxis provoki Dian verdikton?
+
+DUKO SKULE
+
+Ke tiu infano, kiun sxi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo
+de Håkon Sverrisson.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(kapsignas, cxirkauxrigardas kaj diras mallauxte:) Kaj se nun regxo
+Håkon ne estus tiu infano?
+
+DUKO SKULE
+
+(ektretas pasxon malantauxen) Cxiopova --! (regas sin)
+Nepenseble.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Auxskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas
+malsupren deklivigxi nun por mi, kaj tiun cxi aferon mi ne kuragxas
+kunporti tien transen --
+
+DUKO SKULE
+
+Parolu, parolu! Cxu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Auxskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon
+Sverrisson estis jxus mortinta, kaj versxajne sxi timis Inge
+Bårdsson, kiu tiam estis regxo, kaj Vin, -- nu ja, ankaux la Baglojn,
+mi opinias. Sxi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en
+la komunumo de Heggen, kaj naux tagojn poste sxi veturis hejmen; sed
+la regxa infano restis tutan jaron cxe la pastro, kaj sxi ne kuragxis
+atenti pri gxi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion
+sciis.
+
+DUKO SKULE
+
+Nu ja, -- kaj sekve?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kiam la infano estis jaragxa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga
+malkasxis la aferon al Erlend el Husaby, -- maljuna Birkibejno de la
+tempo de Sverre -- Vi scias.
+
+DUKO SKULE
+
+_Nu_?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre
+trans la montaron kun gxi, kaj portis gxin al la regxo, kiu tiam
+sidis en Nidaros.
+
+DUKO SKULE
+
+Kaj Vi tamen povas diri, ke --?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Komprenu! Granda dangxero estus por simpla pastro eduki regxan
+infanon. Tuj post kiam la infano naskigxis, li tial konfesis al unu
+el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia
+superulo ordonis al Trond sekrete intersxangxi du infanojn, sendi la
+gxustan regxan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malgxustan,
+se sxi aux la Birkibejnoj poste postulus la regxan filon.
+
+DUKO SKULE
+
+(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Estis mi.
+
+DUKO SKULE
+
+Vi? Jes, Vi cxiam malamis la parencaron de Sverre.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Sxajnis al mi malsekure por la regxa filo veni inter Viajn
+manojn.
+
+DUKO SKULE
+
+Sed la pastro?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Promesis fari, kiel mi ordonis.
+
+DUKO SKULE
+
+(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malgxusta?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Se la pastro tenis sian promeson.
+
+DUKO SKULE
+
+_Se_ li tenis gxin?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Trond pastro forvojagxis el la lando la saman vintron, kiam la infano
+venis al regxo Inge. Li vojagxis al la tombo de Tomas Beckett, kaj
+poste restis en Anglio gxis sia morto..
+
+DUKO SKULE
+
+Li forvojagxis el la lando, Vi diras! Do li intersxangxis la
+infanojn, kaj timis vengxon de la Birkibejnoj.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Aux li _ne_ intersxangxis ilin, kaj timis vengxon de _mi._
+
+DUKO SKULE
+
+Pri kiu ebleco kredas Vi?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ambaux eblecoj estas same kredeblaj.
+
+DUKO SKULE
+
+Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ili vojagxis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.
+
+DUKO SKULE
+
+Kaj neniu auxdis ion pri ili poste?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes.
+
+DUKO SKULE
+
+Kie ili estas?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ili dronis en la Greka Maro forvojagxante.
+
+DUKO SKULE
+
+Kaj Inga --?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia
+konsilo.
+
+DUKO SKULE
+
+Sxia infano havis nur naux tagojn, kiam sxi forlasis gxin, Vi
+diris?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes; kaj la infano, kiun sxi revidis, estis pli ol unujara --
+
+SKULE JARLO
+
+Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio cxi! (pasxadas
+forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Cxiopova Dio, cxu tio povas esti
+vero? Håkon -- la regxo -- li, kiu regas la tutan landon kaj regnon,
+li ne estus la alodnaskito! -- Kaj kial tio ne estas suficxe
+kredebla? Cxu ne cxiu sukceso mirinde sekvis lin, -- -- kial ne ankaux
+tio, prenigxi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metigxi en
+lulilon de la regxa infano --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la regxo --
+
+SKULE JARLO
+
+Sed _li mem_ kredas tion, episkopo, -- _tio_ estas lia vera felicxo,
+_tio_ estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel
+bele li sidas sur la cxevalo, Neniu sidas kiel li. Ridigxas kaj
+brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaux li scius
+sin kreita por iri antauxen, cxiam antauxen. (turnas sin al la
+episkopo) Mi estas regxa brako, eble ankaux regxa kapo; sed li estas
+la tuta regxo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj eble tamen ne estas.
+
+SKULE JARLO
+
+Ne, -- eble tamen ne.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(metas la manon sur lian sxultron) Jarlo, auxskultu min --
+
+SKULE JARLO
+
+(dauxrigas elrigardi) Tie sidas la regxino. Håkon parolas dolcxe al
+sxi; sxi farigxas rugxa kaj pala lauxvice el gxojo. Li prenis sxin
+edzine, cxar estis sagxe elekti la filinon de la plej potenca viro en
+la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por sxi en lia koro; -- sed
+tio venos; al Håkon sekvas la felicxo. Sxi lumos super lia vivo --
+(haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas _tio?_
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kio?
+
+SKULE JARLO
+
+Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras cxirkauxe. Nun
+li donas iun mesagxon al la regxo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(rigardas elen malantaux la jarlo) Aspekte Håkon farigxas kolera; --
+cxu ne? Li pugnigas la manon --
+
+SKULE JARLO
+
+Li rigardas cxi tien, -- kio tio povas esti? (volas eliri)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(retenas lin) Jarlo, auxskultu, -- trovigxus maniero certigxi pri la
+rajto de Håkon.
+
+SKULE JARLO
+
+Maniero, Vi diras?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Antaux sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj
+prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.
+
+SKULE JARLO
+
+Kaj tiu letero, -- kompatema Dio, -- kie gxi estas?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vi devas do scii, ke -- (rigardas al la pordo) Tsxsx, la regxo
+venas.
+
+SKULE JARLO
+
+La letero, episkopo, -- la letero!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jen la regxo.
+
+(_Håkon_ envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj
+poste _Margrete_ aperas; sxi estas en tima emocio, kaj volas
+rapidigxi al la regxo, sed malhelpigxas de _sinjorino Ragnhild_, kiu
+kune kun aliaj virinoj akompanis sxin. _Sigrid_ tenas sin iom aparte
+en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj arigxas
+dekstraflanke, kie _Skule_ staras, tamen iom malantauxe.)
+
+HÅKON
+
+(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas regxo en cxi tiu
+lando?
+
+SKULE JARLO
+
+Cxu kiu estas regxo?
+
+HÅKON
+
+Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de regxo, sed kiu havas la regxan
+potencon?
+
+SKULE JARLO
+
+La regxa potenco devas esti tie, kie estas la regxa rajto.
+
+HÅKON
+
+Tiel devus esti; sed cxu estas tiel?
+
+SKULE JARLO
+
+Cxu Vi asignas min antaux tribunalo?
+
+HÅKON
+
+Mi faras; cxar tiun rajton mi havas antaux cxiu homo en la regno.
+
+SKULE JARLO
+
+Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.
+
+HÅKON
+
+Bone por cxiuj, se tiel estas. (suprenpasxas sxtupon kie staras la
+regxa segxo, kaj subtenas sin al la segxobrako) Jen mi staras kiel
+Via regxo kaj demandas: Cxu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj
+faris insurekcion kontraux min?
+
+SKULE JARLO
+
+Jes.
+
+HÅKON
+
+Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?
+
+SKULE JARLO
+
+Jes.
+
+HÅKON
+
+Kaj cxu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaux sendis leteron al
+li?
+
+SKULE JARLO
+
+Kiu diras tion?
+
+IVAR BODDE
+
+Mi diras.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jostein Tamb ne kuragxis rifuzi kunpreni gxin, cxar la regxa sigelo
+surestis.
+
+HÅKON
+
+Vi skribas al la malamikoj de la regxo, kaj surmetas la regxan
+sigelon, kvankam la regxo ne scias, kio tie estas skribita!
+
+SKULE JARLO
+
+Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.
+
+HÅKON
+
+Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.
+
+SKULE JARLO
+
+Neniam Vi havis damagxon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis
+mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj
+kondicxoj por la regxo. La militiro al Vermlando gxene premis Vian
+animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, -- mi
+povas pli bone ordigi la aferon.
+
+HÅKON
+
+Vi deziris ordigi la aferon mem. -- Kaj kion Vi respondis?
+
+SKULE JARLO
+
+Legu mian leteron.
+
+HÅKON
+
+Donu gxin!
+
+SKULE JARLO
+
+Mi pensis, ke Vi havas gxin?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Vi certe scias pli gxuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli
+rapidpieda. Kiam ni venis sur la sxipon, la letero estis
+malaperinta.
+
+SKULE JARLO
+
+(turnas sin al _Gregorius Jonsson_) Sinjoro vasalo, donu la leteron
+al la regxo.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(alproksimigxas maltrankvila) Auxskultu min --!
+
+SKULE JARLO
+
+Kio nun?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(mallauxte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la regxo.
+
+SKULE JARLO
+
+Pri ili mi scias respondi. La leteron!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Mi ne havas gxin.
+
+SKULE JARLO
+
+Vi ne havas gxin!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Dagfinn Bonde estis tuj cxe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de
+Jostein Tamb, ligis sxtonon al gxi --
+
+SKULE JARLO
+
+Nu?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Gxi nun kusxas sur la fundo de la fjordo.
+
+SKULE JARLO
+
+Malbone -- malbone Vi jen agis.
+
+HÅKON
+
+Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!
+
+SKULE JARLO
+
+Mi ne povas elmeti gxin.
+
+HÅKON
+
+Vi _ne povas?_
+
+SKULE JARLO
+
+(faras pasxon pli proksimen al la regxo) Mi estas tro fiera por
+ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto --
+
+HÅKON
+
+(regas sian ekflamigxan koleron) Kaj jen kio? --
+
+SKULE JARLO
+
+Mallonge kaj bone; -- mi ne elmetas gxin; -- mi _ne volas_ elmeti
+gxin.
+
+HÅKON
+
+Vi do spitas min!
+
+SKULE JARLO
+
+Se ne povas alie esti, -- nu ja, mi spitas Vin.
+
+IVAR BODDE
+
+(forte) Nun, sinjoro regxo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da
+atestoj!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.
+
+HÅKON
+
+(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la regxan sigelon al Ivar
+Bodde.
+
+MARGRETE
+
+(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la regxo) Håkon,
+estu mia milda kaj indulgema edzo!
+
+HÅKON
+
+(faras ordonan brakmovon al sxi; sxi kasxas sian vizagxon en sian
+vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)
+
+SKULE JARLO
+
+(al _Ivar Bodde_) Jen la regxa sigelo.
+
+IVAR BODDE
+
+Tio cxi estus la lasta vespero de la festeno. Gxi finigxis per prema
+doloro por la regxo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke cxiu
+fidela viro devas gxoji, ke okazis.
+
+SKULE JARLO
+
+Kaj mi opinias, ke cxiu fidela viro devas profunde kolerigxi, ke
+pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; -- jes, Birkibejnoj, cxar
+mi estas Birkibejno samebone kiel la regxo kaj liaj viroj. Mi estas
+el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la regxa parencaro, --
+sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido cxirkaux la regxo, kaj
+baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.
+
+PÅL FLIDA
+
+(incite al la cxirkauxstarantoj) Viroj de la jarlo! Cxu ni toleru
+tiajxon pli longe?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(antauxen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas
+esti klare dirata, -- neniu el la viroj de la jarlo povas servi la
+regxon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde pasxadas en
+la regxa korto incitante galon inter ni.
+
+PÅL FLIDA
+
+Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos
+vin, sur libera kampo, sursxipe, aux en nesankta domo!
+
+MULTAJ JARLANOJ
+
+Ankaux mi! Ankaux mi! Vi estu senpaca por ni!
+
+IVAR BODDE
+
+Dio malpermesu, ke mi staru inter la regxo kaj tiom multaj potencaj
+estroj. -- Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis
+Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed
+se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun
+ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu
+gxin en Viajn proprajn manojn; antaux longe gxi estus devinta kusxi
+tie.
+
+HÅKON
+
+(kiu malsuprenpasxis de la podio) Vi restos!
+
+IVAR BODDE
+
+Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riprocxus min tagon kaj nokton,
+se mi tion farus. Pli grandan malfelicxon neniu homo povus kauxzi en
+cxi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la regxo kaj la jarlo.
+
+HÅKON
+
+Ivar Bodde, mi ordonas vin resti!
+
+IVAR BODDE
+
+Ecx se la sankta regxo Olaf ekstarus el la argxenta cxerko, kaj
+ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la
+manon de la regxo) Adiaux, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj
+benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj)
+
+HÅKON
+
+(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro
+Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la
+perdon.
+
+SKULE JARLO
+
+Mi ofertas min mem kaj cxiujn miajn.
+
+HÅKON
+
+Mi preskaux timas, ke pli bezonigxas. Mi nun bezonas arigi cxirkaux
+mi cxiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu
+mesagxon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata cxi
+tien.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(kiu staris iom malantauxe en interparolo kun vojagxvestita viro, kiu
+envenis, proksimigxas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni,
+sinjoro.
+
+HÅKON
+
+El kio vi tion scias?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jxus estis mesagxo pri li.
+
+HÅKON
+
+Kion gxi informas?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ke Vegard Veradal estas mortigita.
+
+MULTAJ VOCXOJ
+
+Mortigita!
+
+HÅKON
+
+Kiu mortigis lin?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo.
+
+(Mallonga pauxzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.)
+
+HÅKON
+
+Kie estas la sendito?
+
+DAGFINN BONDE
+
+(kondukas la viron antauxen) Jen, sinjoro regxo.
+
+HÅKON
+
+Kia kauxzo estis por la mortigo?
+
+SENDITO
+
+Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj
+subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon.
+
+HÅKON
+
+Cxu antauxe estis kverelo inter ili?
+
+SENDITO
+
+Kelkfoje. Andres ofte diris, ke sagxa konsilanto elsude, skribis al
+li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraux Vegard Veradal.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ege strange; -- antaux ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke
+sagxa konsilanto estis dirinta, ke _li_ estu kiel roko kaj siliko
+kontraux Andres Skjaldarband.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(kracxante) Fi al tiaj konsilantoj!
+
+HÅKON
+
+Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio cxi devenas. Du fidelaj
+animoj mi perdis hodiaux. Mi povus plori por Vegard; sed cxi tie
+bezonigxas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraux vivo. Sinjoro
+jarlo, Andres Skjaldarband estas Via jxurinta fidelulo; Vi ofertis al
+mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto,
+kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu cxi krimo.
+
+SKULE JARLO
+
+Malbonaj angxeloj certe ekstaras inter ni du hodiaux. Al kiu ajn el
+miaj viroj mi permesus, ke Vi vengxus pro la mortigo --
+
+HÅKON
+
+(strecxita) Nu?
+
+SKULE JARLO
+
+Sed ne al Andres Skjaldarband.
+
+HÅKON
+
+(ekscite) Cxu vi volas defendi la mortiginton?
+
+SKULE JARLO
+
+_Tiun_ mortiginton mi devas defendi.
+
+HÅKON
+
+Kaj la kialo --?
+
+SKULE JARLO
+
+Tiun neniu scios krom Dio en la cxielo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(mallauxte al _Dagfinn_) Mi scias gxin.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Kaj mi suspektas gxin.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Diru nenion, bona Dagfinn!
+
+HÅKON
+
+Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi
+jen diras al mi --
+
+SKULE JARLO
+
+Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li
+tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli.
+
+HÅKON
+
+Bone. Do ni devas mem agi laux propra iniciativo!
+
+SKULE JARLO
+
+(kun esprimo de timo) Regxo! tio farigxos sangoversxo
+ambauxflanke!
+
+HÅKON
+
+Do okazu; la puno estu plenumata.
+
+SKULE JARLO
+
+Gxi _ne_ estu plenumata! -- Gxi ne _povas_ esti plenumata!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne, en tio la jarlo pravas.
+
+HÅKON
+
+Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Andres Skjaldarband prenis la krucon.
+
+HÅKON kaj SKULE JARLO
+
+Prenis la krucon!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj estas jam forvelinta el la lando.
+
+SKULE JARLO
+
+Bone estas tio por ni cxiuj.
+
+HÅKON
+
+La tago klinigxas, la geedzigxa festeno nun finigxu. Mi dankas Vin,
+sinjoro jarlo, por cxiu honoro, kiu estas al mi montrita en cxi tiu
+tempo. -- Vi veturos al Nidaros, mi opinias?
+
+SKULE JARLO
+
+Estas mia intenco.
+
+HÅKON
+
+Kaj mi al Viken. -- Se vi, Margrete, pli deziras resti cxi tie en
+Bergen, tion faru.
+
+MARGRETE
+
+Kien vi velos, mi akompanos, gxis vi tion malpermesos.
+
+HÅKON
+
+Bone, do akompanu.
+
+SIGRID
+
+Disigxas nun la parencaro. (genuas antaux _Håkon_) Montru al mi
+favoron, sinjoro regxo!
+
+HÅKON
+
+Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.
+
+SIGRID
+
+Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monahxinejo en Rejn
+estos konsekrata; skribu al la cxefepiskopo, -- influu por ke mi
+farigxu abatino tie.
+
+SKULE JARLO
+
+Vi, mia fratino?
+
+HÅKON
+
+Vi volas preni la vualon!
+
+SIGRID
+
+(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto,
+kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fiancxon, kaj multajn centojn
+kun li, dum la urbo brulis en cxiuj anguloj, -- tiam estis kvazaux la
+sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la
+ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia
+ekvidas, -- kaj ion mi nun vidas -- grandan tempon de teruro por la
+lando!
+
+SKULE JARLO
+
+(ekscite) Sxi estas malsana! Ne atentu sxin.
+
+SIGRID
+
+Ricxa rikolto maturigxos por li, kiu rikoltas en mallumo. Cxiuj
+virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, -- genui en
+monahxinejoj kaj en pregxejoj, kaj pregxi -- pregxi tage kaj
+nokte!
+
+HÅKON
+
+(skuita) Cxu estas auxgurdoto aux anima malsano, kiu tiel
+parolas?
+
+SIGRID
+
+Adiaux, mia frato, -- ni renkontigxos ankoraux unu fojon.
+
+SKULE JARLO
+
+(senvole) Kiam?
+
+SIGRID
+
+(mallauxte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda
+dangxero, -- kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras
+dekstre kun _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj la virinoj)
+
+HÅKON
+
+(post mallonga pauxzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj
+trankvila decido:) Cxiuj viroj de la jarlo faru jxuron.
+
+SKULE JARLO
+
+(ekscitite) Cxu _tio_ estas via firma decido! (preskaux petante)
+Regxo _Håkon_, tion ne faru!
+
+HÅKON
+
+Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaux ol li estos jxurinta fidon al
+la regxo. (foriras kun sia hirdo. Cxiuj escepte de la episkopo kaj la
+jarlo sekvas)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li tusxis Vin per maldolcxaj manoj hodiaux.
+
+SKULE JARLO
+
+(silentas kaj rigardas konsternita post la regxon)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas regxe naskita.
+
+SKULE JARLO
+
+(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la
+episkopo) La konfeso de Trond pastro -- kie gxi estas?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li sendis gxin al mi de Anglio, antaux ol li mortis; mi ne scias kun
+kiu, -- kaj mi ne ricevis gxin.
+
+SKULE JARLO
+
+Sed gxi estu trovata!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Tion mi firme kaj plene opinias.
+
+SKULE JARLO
+
+Kaj se Vi gxin trovos, tiam Vi donos gxin en miajn manojn?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Tion mi promesas.
+
+SKULE JARLO
+
+Tion Vi jxuru je Via anima savo?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Tion mi jxuras je mia anima savo.
+
+SKULE JARLO
+
+Bone; gxis tiam mi volas kontrauxi al Håkon, kie tio povos okazi
+silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li farigxu pli potenca
+ol mi, kiam la lukto komencos.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Sed se montrigxos, ke li estas la gxusta regxido, -- kio jen?
+
+SKULE JARLO
+
+Tiam mi devos provi pregxi -- pregxi por humila animo por servi lin,
+kiel honesta estro kaj laux mia povo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj se li estas la malgxusta?
+
+SKULE JARLO
+
+Tiam li cedu por mi! Regxan nomon kaj regxan segxon, hirdon kaj
+armeon, imposton kaj sxiparon, urbojn kaj kastelojn, cxion mi volas
+havi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li rifugxos al Viken --
+
+SKULE JARLO
+
+Mi pelos lin el Viken!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li firmstarigxos en Nidaros.
+
+SKULE JARLO
+
+Mi sturmos Nidaros!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li enfermigas sin en la sankta pregxejo de Olaf --
+
+SKULE JARLO
+
+Mi rompos la pregxejan pacon --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Li fugxos supren sur la cxefaltaron, kaj krocxos sin firme al la
+cxerko de Olaf --
+
+SKULE JARLO
+
+Mi tiros lin de la altaro, ecx se mi devos kuntiri la sanktan cxerkon --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Sed ankoraux li havos la kronon sur la kapo, jarlo!
+
+SKULE JARLO
+
+Mi defrapos la kronon per mia glavo!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Sed se gxi fiksigxis tro firme --?
+
+SKULE JARLO
+
+Nu do, en la nomo de Dio aux Satano -- tiam mi frapos ankaux la
+kapon! (eliras dekstre)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja --
+ja -- tiel mi sxatas la jarlon!
+
+Kurteno
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(Cxambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En
+la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas
+lumigata. Pordo, kun murtapisxo antauxe sur la maldekstra muro,
+kondukas al la dormocxambro de la episkopo. Antauxe sur la sama
+flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun
+leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)
+
+(Komence la cxambro estas malplena; interne, malantaux la
+tapisxkurteno estas auxdata kanto de monahxoj. Iom poste envenas de
+dekstre _Pål Flida_ vojagxvestita; li haltas cxe la pordo, atendas,
+cxirkauxrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia
+bastono.)
+
+SIRA VILJAM
+
+(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallauxta vocxo:) Pål Flida!
+Dio estu lauxdata; -- do la jarlo ne estas tre fore.
+
+PÅL FLIDA
+
+La sxipoj jam alvelas cxe la Kapinsulo; mi velis antauxe. Kaj kiel
+fartas la episkopo?
+
+SIRA VILJAM
+
+Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.
+
+PÅL FLIDA
+
+Sekve estas ekstrema dangxero.
+
+SIRA VILJAM
+
+Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la
+nokton.
+
+PÅL FLIDA
+
+Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.
+
+SIRA VILJAM
+
+Ne, ne, -- li estas plene konscia kaj ankaux havas ioman forton, --
+cxiun momenton li demandas, cxu la jarlo ne baldaux venos.
+
+PÅL FLIDA
+
+Vi dauxre nomas lin _jarlo_; cxu vi ne scias, ke la regxo nomis lin
+duko?
+
+SIRA VILJAM
+
+Jes, jes, certe; -- estas nur tia malnova kutimo. Tsxsx --
+
+(Li kaj _Pål Flida_ faras krucsignon kaj klinas sin. El la cxambro
+de la episkopo venas du hxorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj
+kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon,
+krucifikson kaj pregxejan standardon; poste sekvas vico da pastroj
+kaj monahxoj; hxorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la
+procesion, kiu malrapide movigxas en la kapelon, kies pordo fermigxas
+post ili.)
+
+PÅL FLIDA
+
+Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu cxi mondo.
+
+SIRA VILJAM
+
+Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaux?
+
+PÅL FLIDA
+
+Li iros rekte de la kajo cxi tien al la episkopa korto. Adiaux!
+(foriras)
+
+(Pluraj pastroj, inter kiuj estas _Peter_, kaj servistoj de la
+episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda
+fajroskatolo.)
+
+SIRA VILJAM
+
+Por kio tio cxi?
+
+PASTRO
+
+(pretigante sur la benko) La episkopo volas kusxi cxi tie
+ekstere.
+
+SIRA VILJAM
+
+Sed cxu tio estas konsilinda?
+
+PASTRO
+
+Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.
+
+(Episkopo _Nikolas_ elvenas, subtenata de _majstro Sigard_ kaj
+pastro. Li estas vestita en episkopa vestajxo, sed sen bastono kaj
+mitro.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidigxas sur la benkon cxe la
+fajroskatolo, kaj kovrigxas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis
+pardonon por cxiuj miaj pekoj! Ili kunprenis cxiujn; sxajnas al mi
+nun, ke mi estas suficxe malpeza.
+
+SIRA VILJAM
+
+La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas cxi-flanke de la
+Kapinsulo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Estas bone, tre bone. Ankaux la regxo certe baldaux estos cxi tie. Mi
+estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn
+kontraux la regxo. La pastroj tie ene diris, ke cxiuj miaj pekoj estu
+al mi pardonitaj, -- jes, suficxe bone; sed estas facile por ili
+promesi; ne estas kontraux _ili_, ke mi deliktis. Ne, ne -- certe
+estas pli sekure auxdi tion el la busxo de la regxo mem. (ekdiras
+ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre cxi tie.
+
+SIRA VILJAM
+
+_Estas_ ekbruligite --
+
+MAJSTRO SIGARD
+
+(haltigas lin per signo, kaj proksimigxas al la episkopo) Kiel
+statas, sinjoro?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Nu ja, -- nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.
+
+MAJSTRO SIGARD
+
+(duonlauxte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, --
+estas la komenco de la fino.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(time al _Viljam_) Mi diris, ke ok monahxoj kantu kaj pregxu por mi
+en la kapelo cxi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.
+
+SIRA VILJAM
+
+(silente montras al la kapelo de kie auxdigxas kanto, kiu dauxras dum
+la sekvanta sceno.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Tiom ankoraux nefarita, kaj forlasi cxion! Tiom nefarita, Viljam!
+
+SIRA VILJAM
+
+Sinjoro, pensu pri la cxielo!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi ankoraux havas tempon; -- gxis la morgauxo, opinias majstro Sigard --
+
+SIRA VILJAM
+
+Sinjoro, sinjoro!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Donu al mi mitron kaj bastonon! -- Facile por vi diri ke mi pensu --
+(pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, gxi estas tro
+peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita.
+Episkopo! -- La malbonulo ne kuragxos tro proksimigxi al mi nun!
+
+SIRA VILJAM
+
+Cxu vi ion kroman deziras?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne. Jes, diru al mi; -- Peter, filo de Andres Skjaldarband, -- cxiuj
+parolas bone pri li --
+
+SIRA VILJAM
+
+Li certe estas senpeka animo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Peter, vi noktodejxoru cxe mi gxis la regxo aux la duko venos. Eliru
+tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.
+
+(Cxiuj escepte _Peter_ eliras dekstre.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(post mallonga pauxzo) Peter!
+
+PETER
+
+(proksimigxas) Sinjoro?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?
+
+PETER
+
+Ne.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Timemaj estas ili cxiuj; pri tio mi kuragxas jxuri! Tie sur la tablo
+kusxas granda letero kun sigelo; donu gxin al mi. (_Peter_ alportas
+la leteron.) Estas por via patrino.
+
+PETER
+
+Por mia patrino?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vi devas vojagxi norden al Hålogalando kun gxi. Mi skribis al sxi pri
+granda kaj grava afero; venis novajxoj de via patro.
+
+PETER
+
+Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie
+falos, li falos sur sanktan grundon; cxar _tie_ cxiu piedlargxo de
+tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en cxiuj miaj pregxoj.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxu Andres Skjaldarband estas kara al vi?
+
+PETER
+
+Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia
+patrino kvazaux edukis kaj nutris min.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(rapide kaj strecxe) Cxu tiu estas duko Skule?
+
+PETER
+
+Jes, la duko, -- Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco.
+La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jen la letero; tuj iru norden kun gxi! -- Cxu ili kantas tie ene?
+
+PETER
+
+Jes, sinjoro.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ok grandaj uloj kun gorgxoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi,
+mi scias?
+
+PETER
+
+Sinjoro, sinjoro, mi volas mem pregxi!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi havas tro multe da nefaritajxoj, Peter. La vivo estas tro
+mallonga; -- krome la regxo certe pardonos min, kiam li venos --
+(skuigxas en doloro)
+
+PETER
+
+Vi suferas, cxu?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi ne suferas; sed sonoras cxe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaux
+miaj okuloj.
+
+PETER
+
+Estas la cxielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; -- tio, kio
+brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la angxeloj de Dio ekbruligis
+por Vi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes certe estas tiel; -- ne estas dangxero, kiam ili nur bone eltenas
+en pregxo tie ene, -- Adiaux, vojagxu tuj kun la letero.
+
+PETER
+
+Cxu ne unue --?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne, iru; mi ne timas esti sola.
+
+PETER
+
+Bonvenon ree do, kiam la cxielaj sonoriloj iam sonoros ankaux por mi.
+(eliras dekstre)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La cxielaj sonoriloj, -- ja, tiajxon oni diras facile, kiam oni
+marsxas sur du sanaj piedoj. -- Tiom nefarita! Tamen post mi vivos
+multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la
+konfeson de Trond pastro, se gxi venus al mi enmane; -- bone ke mi ne
+ricevis gxin. Se li scius, li volus venki aux fali; tiam unu el ili
+farigxus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, --
+kion _mi_ ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la
+necerteco; tiom longe kiom la duko pezigxas per _gxi_, la du estos
+detruantaj unu la alian, cxie kie ili atingos; urboj bruligxos,
+vilagxaroj rabigxos, -- neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo --
+-- (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon --
+mi, kiu de la unua pasxo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja,
+ja, ja! sed nun venos la regxo -- estas ja sur lin ke la plejmulto
+versxigxas, -- li certe pardonos -- estos legataj pregxoj kaj mesoj;
+ne estas dangxero; -- mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis
+iun per propra mano. -- Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne
+venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian
+promeson. -- Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente
+frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la regxa rajto, --
+kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!
+
+(_Inga el Vartejg_ envenas; sxi estas nigre vestita, kun mantelo
+kaj kufo.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(skuigxas) Kiu estas?
+
+INGA
+
+Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Patrino de la regxo!
+
+INGA
+
+Tiel mi iam nomigxis.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disigxi de Vi!
+
+INGA
+
+Kion la regxo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi
+venas.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kaj kial do?
+
+INGA
+
+Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojagxo al Anglio --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+El vojagxo al Anglio --!
+
+INGA
+
+Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste cxirkauxvagis;
+nun li kunprenis leteron hejmen --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(senspire) Leteron --?
+
+INGA
+
+De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas gxin al li)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Nu tiel; -- kaj Vi alportas gxin?
+
+INGA
+
+Laux la deziro de Trond. Grandan dankon mi sxuldas al li de tiu
+tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciigxis ke Vi estas malsana; tial mi
+tuj entreprenis la veturon; mi iris cxi tien surpiede --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne urgxis tiel, Inga!
+
+DAGFINN BONDE
+
+(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxu venos la regxo?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la regxino kaj la regxa
+infano kaj granda sekvantaro.
+
+INGA
+
+(rapide alpasxas al _Dagfinn_) La regxo, -- la regxo! cxu _li_ tien
+cxi venos?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Inga! Cxu Vi estas cxi tie, Vi severe provita virino?
+
+INGA
+
+Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.
+
+DAGFINN BONDE
+
+_Nun_ lia malmola koro degelu.
+
+INGA
+
+Neniun vorton al la regxo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; --
+auxdu, -- cxu cxi tien li venos?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jes, baldaux.
+
+INGA
+
+Kaj estas malluma vespero. La regxon lumgvidos certe torcxoj.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jes.
+
+INGA
+
+Do mi starigos min en pordsxirmejon, kie li preterpasos; -- kaj poste
+hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la pregxejon de sankto Hallvard;
+_tie_ brilos lumoj cxi-nokte; tie mi pregxos pri bono por la regxo,
+por mia bela filo. (eliras dekstre)
+
+DAGFINN BONDE
+
+Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la regxo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!
+
+DAGFINN BONDE
+
+(forirante dekstre) Ne dezirus _mi_ esti episkopo Nikolas
+morgaux.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La konfeso de Trond pastro --! Do gxi tamen venis; -- jen mi tenas
+gxin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antauxen) -- Oni
+neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas
+tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi cxiukaze turnus min
+el tia promeso; sed cxi-vespere, la lastan vesperon, -- ne, tio ne
+estas konsilinda. -- Cxu mi tamen devas teni gxin? Cxu tio ne estas
+riski cxion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? -- (Flustre)
+Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun cxi kroman fojon!
+(auxskultas) Kio estas _tio_? (vokas) Viljam, Viljam!
+
+SIRA VILJAM
+
+(envenas de dekstre)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?
+
+SIRA VILJAM
+
+Estas la ventego, kiu plifortigxas.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La vetero plifortigxas! -- Certe mi tenos mian promeson! La ventego,
+vi diras -- Cxu ili kantas tie ene?
+
+SIRA VILJAM
+
+Jes, sinjoro.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Diru, ke ili ege klopodu -- precipe frato Aslak; li cxiam prononcas
+mallongajn pregxojn; li forpincxas, kiam li eblas; li transsaltas,
+tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj
+diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aux mi
+revenos al li fantome!
+
+SIRA VILJAM
+
+Sinjoro, cxu mi ne sercxu majstron Sigard?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Eniru, mi diras! (_Viljam_ iras en la kapelon) Aspekte estas la
+cxiela volo, ke mi interkonsentigu la regxon kaj la dukon, cxar gxi
+nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio cxi estas severe
+akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian
+tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas
+plenumi la volon de la cxielo cxi tiun fojon. -- Se mi almenaux povus
+legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi ecx ne povas vidi
+solan vorton! Nebuloj drivas antaux miaj okuloj; fajras kaj sparkas
+--; kaj neniun alian mi kuragxas peti legi gxin por mi! Promesi
+tiajxon --! Cxu la homa sagaco estas tiel povra, ke gxi ne kapablas
+estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel
+longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la regxon forsendi Inga de
+si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis sagxa en la unua etapo; sed se
+mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne logxus en Vartejg nun, la letero
+ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun
+promeson por teni, -- do malsagxe en la dua etapo. Se mi tamen havus
+la tempon por mi; sed ne nur tiun cxi solan nokton, kaj apenaux
+_tiun_. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono;
+pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la
+episkopo premas la leteron en la manoj.) Cxi tie, malantaux tiu
+maldika sigelo kusxas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Gxi
+kusxas songxante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus
+pli ol unu animon -- aux ecx _neniun_! (premas la leteron sovagxe al
+sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, -- kaj la
+jugxo kaj puno, -- mi kovus vin al akcipitro, kiu jxetus ombran
+teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en
+cxiun homan koron! (ekskuigxas) Sed la lasta horo estas proksima!
+(kriante) Ne, ne, -- vi farigxu al cigno, blanka cigno! (jxetas la
+leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro
+Sigard!
+
+MAJSTRO SIGARD
+
+(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Majstro Sigard, -- vendu al mi tri tagojn da vivo!
+
+MAJSTRO SIGARD
+
+Mi diris al Vi --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesagxa
+ulo kontraux Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, --
+ne, ne -- estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj sagxa! Mi pagos
+bone; -- tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da
+vivo!
+
+MAJSTRO SIGARD
+
+Ecx se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni
+tri tagojn.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi
+foriros! Auxskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin
+malsupren sur la benkon) Mi donis preskaux cxiun mian oron al la
+eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi
+havu la cxion! Cxu, Sigard, cxu ni du trompu tiujn tie interne? He,
+he, he! Vi farigxos ricxa, Sigard, kaj forvojagxos el la lando; mi
+ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per
+malpli da pregxoj. Cxu, Sigard, cxu ni --? (_Sigard_ palpas lian
+pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?
+
+MAJSTRO SIGARD
+
+(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkajxon por Vi,
+kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne, Vi atendu pri tio! Atendu -- kaj respondu al mi!
+
+MAJSTRO SIGARD
+
+Mi ne havas tempon; la trinkajxo devas esti preta gxis horo. (eliras
+dekstre)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Gxis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!
+
+SIRA VILJAM
+
+(venas el la kapelo)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne suficxas!
+
+SIRA VILJAM
+
+Sinjoro --?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kusxis malsana kvin
+semajnojn, -- li ne povis multe peki dum tiu tempo --
+
+SIRA VILJAM
+
+Li iris al konfeso hieraux.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(fervore) Jes, _li_ devas esti bona; prenu lin! (_Viljam_ reen iras
+en la kapelon) Gxis horo! (sekigas la sxviton de la frunto) Puh, kiel
+varme estas! -- La fia hundo, -- por kio lia tuta erudicio, kiam li
+tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas cxiun
+tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li
+volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, -- _perpetuum
+mobile_ li nomas gxin. Kial li ne praktikas sian arton kaj sagxecon,
+por fari la homon al tia _perpetuum mobile_ --? (haltas pensante;
+ekbrilas liaj okuloj) _Perpetuum mobile_, -- mi ne estas precipe
+lerta pri la latino, -- sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii
+eterne, dauxre tra cxiuj tempoj. Se mi nun mem povus --? _Tio_
+estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta
+momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la
+regxo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero
+povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi dauxre vivus, vivus en
+mia verko, -- kaj en la grava momento eble estas _tio_, kio nomigxas
+senmorteco. -- Konsolaj, fresxigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por
+maljuna viro! (elspiras kaj strecxas sin agrable sur la benko)
+Diabolus estis severa pri mi cxi-vespere. Estas la sekvo de kusxo
+senlabora; _otium est pulvis -- pulveris_ -- nu, sensignifa la
+latino, -- Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti
+aktiva gxis laste; mi volas --; kiel ili gorgxegas tie -- (frapas;
+_Viljam_ elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili gxenas min. La
+regxo kaj la duko baldaux venos; mi havas grandajn aferojn por
+pripensi.
+
+SIRA VILJAM
+
+Sinjoro, cxu mi do --?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu,
+ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. -- Bone. Donu al mi la
+paperojn --
+
+SIRA VILJAM
+
+(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Same bone --; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kusxas plej supre. -- Nu;
+do eniru kaj diru ke ili silentu. (_Viljam_ eliras) -- Morti, kaj
+tamen regi en Norvegio! Morti, kaj arangxi tiel, ke neniu viro levu
+sian kapon pli alten super cxiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al
+tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu tauxgas! -- gravas tiun trovi,
+-- gravas gxin lauxiri. -- Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel
+proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la
+leteron en siajn manojn; -- sed la regxo -- hm, li ekhavu en sian
+koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun
+la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaux dubu
+kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon
+sub la piedo, -- _perpetuum mobile!_ -- Sed cxu Håkon volas fidi mian
+dirajxon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero
+antauxe. -- La fortoj forlasas min, sed la animo fresxigxas; -- mi ne
+kusxas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori
+la lastan nokton, labori -- gxis la lumo estingigxas --
+
+DUKO SKULE
+
+(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton,
+honorinda sinjoro! Mi auxdas, ke malbone statas pri Vi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi estas kadavro en burgxono, bona duko; cxi-nokte mi ekfloros;
+morgaux sentigxos, kiel mi odoras.
+
+DUKO SKULE
+
+Jam cxi-nokte. Vi diras?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Majstro Sigard diras: gxis unu horo.
+
+DUKO SKULE
+
+Kaj la letero de Trond pastro --?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxu Vi dauxre pensas pri gxi?
+
+DUKO SKULE
+
+Gxi neniam foriras el miaj pensoj.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La regxo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio,
+antaux Vi.
+
+DUKO SKULE
+
+Ne suficxas. Se Håkon estas la malgxusta, mi devas havi cxion!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Hu, estas malvarme cxi tie; frostas al mi tra cxiuj membroj.
+
+DUKO SKULE
+
+La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la cxiopotenca, -- cxu Vi
+havas gxin?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Mi almenaux scias, kie gxi trovigxas.
+
+DUKO SKULE
+
+Do diru! Diru!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Atendu --
+
+DUKO SKULE
+
+Ne, ne, -- profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimigxas la fino,
+-- kaj la regxo ja venos cxi tien, oni diris.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes, la regxo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via
+afero, ecx _nun_.
+
+DUKO SKULE
+
+Kion Vi intencas?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxu Vi memoras cxe la nupto de Håkon, -- tiam Vi diris, ke tio, kio
+faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?
+
+DUKO SKULE
+
+Nu?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj
+la forto kun gxi.
+
+DUKO SKULE
+
+Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la gxusta!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaux ol mi forpasos de
+tie cxi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro trovigxas.
+
+SIRA VILJAM
+
+(de dekstre) Nun venas la regxo kun torcxoj kaj sekvantaro laux la
+strato.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Bonvena li estu. (_Viljam_ eliras) Duko, la lastan servon mi petas de
+vi. Estu mia postmorta zorganto kontraux cxiuj miaj malamikoj.
+(elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej
+supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.
+
+DUKO SKULE
+
+Ne pensu pri vengxo nun; ne restas al Vi longa --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne pri vengxo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno
+super cxiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj
+malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi farigxos regxo, punu ilin; Vi
+tion promesas?
+
+DUKO SKULE
+
+Mi promesas kaj jxuras; -- sed la letero de Trond pastro --!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vi scios, kie gxi estas; -- sed, jen vidu --; la regxo venas; --
+kasxu la liston pri niaj malamikoj!
+
+(La duko kasxas la dokumenton; samtempe envenas _Håkon_ de
+dekstre.)
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Bonvenon cxe la funebra festeno, sinjoro regxo!
+
+HÅKON
+
+Akre Vi kontrauxstaris min je cxiuj okazoj; sed nun tio estu
+forgesita kaj pardonita; la morto forvisxas ecx la plej grandan
+kalkulon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la regxo! Sinjoro,
+kion Vi cxi-vespere faris kontraux maljuna pekulo, dekoble --
+
+HÅKON
+
+Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min
+cxi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi arangxas por mi tian
+renkonton.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Renkonton, sinjoro?
+
+DUKO SKULE
+
+Estas al mi, ke la regxo aludas. Cxu Vi, sinjoro episkopo, volas
+certigi al regxo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis
+pri lia veno, antaux ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ahx, ahx; cxiu kulpo kusxas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta
+viro la tutan lastan jaron; malmulte aux nenion mi auxdis pri la
+aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la
+altaj parencoj!
+
+HÅKON
+
+Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam
+ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaux, episkopo Nikolas, kaj
+Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)
+
+DUKO SKULE
+
+(mallauxte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(subite kaj kun sovagxa forto) Atendu, regxo Håkon!
+
+HÅKON
+
+(haltas) Kio nun?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Vi ne rajtas iri el tiu cxi cxambro, antaux ol maljuna episkopo
+Nikolas parolis sian lastan vorton!
+
+HÅKON
+
+(senvole metas la manon sur la glavon) Cxu vi eble venis al Viken kun
+forta aro, duko?
+
+DUKO SKULE
+
+Mi ne respondecas en tio cxi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas
+funebra ceremonio en la domo, _tie_ la mortanto estas la unua homo en
+la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas -- tiel foren
+kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran
+funebran paroladon; en antauxa tempo mi cxiam timis, ke regxo Sverre
+estus gxin faronta --
+
+HÅKON
+
+Ne parolu tiel sovagxe, sinjoro!
+
+DUKO SKULE
+
+Vi fortrancxas el la kara momento, kiu restas al vi!
+
+HÅKON
+
+Via okulo jam estas inerta!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaux vidas Vin, kie Vi staras; sed
+ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn
+_tie_ --; auxskultu kaj lernu, regxo! -- Mia parencaro estis la plej
+potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el gxi; _Mi_ volis
+esti la plej granda el ili cxiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi
+komencis avidi faregojn; Sxajnis al mi, ke ne eblis atendi gxis mi
+maturigxus; -- ekstaris regxoj kun malpli da rajto ol mi, -- Magnus
+Erlingsson, Sverre pastro --; ankaux _Mi_ volis esti regxo; sed unue
+estro, -- estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie
+la unuan fojon mi partoprenis. La suno levigxis, kaj fulmis miloj da
+brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaux al ludo; sole
+mi sentis min prema en la koro. Sovagxe atakis nia aro; sed _mi_ ne
+povis aliri -- mi timis! Cxiuj aliaj estroj de Magnus batalis
+maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fugxis supren la
+Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaux ol mi reatingis la
+fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestajxojn
+en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; -- ankaux mi devis lavi la
+miajn, sed ne pro sango. Jes, regxo, mi estis timema; kreita por
+estri -- kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaux fulmo; post tiu horo
+mi malamis cxiun viron; mi pregxis sekrete en la pregxejoj, mi ploris
+kaj genuis cxe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris
+sanktajn promesojn; strecxe mi provis en batalo post batalo, cxe
+Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, --
+cxiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion
+lauxte kaj moke, kaj de tiu tago cxiu viro en la aro ridis, kiam
+Nikolas Arnason antauxeniris milite vestita. -- Timema, timema --,
+kaj tamen mi volis esti estro, volis esti regxo, sentis min ja kreita
+regxo, povus antauxenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la
+sanktuloj mem, kiuj sxlosis por mi la barilon...
+
+HÅKON
+
+Ne plendu pri la cxielo, episkopo! Vi multe malamis!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Jes, mi multe malamis; malamis en cxi tiu lando cxiun kapon, kiu
+altigxis super la amason. Sed mi malamis, cxar mi ne povis ami.
+Belajn virinojn, -- ho, mi povus ankoraux gluti ilin per sparkantaj
+okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraux mia avido estas faligi
+virojn kaj sine cxirkauxbraki virinojn; -- sed mi spertis en _tio_
+kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forsxtelita ekde la
+naskigxo; -- la bolanta donaco de la deziro -- kaj tamen kriplulo!
+Jen mi do farigxis pastro; regxo aux pastro tiu viro devas esti, kiu
+volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro!
+Jes, al unu eklezia ago la cxielo precipe kreis min, -- tiu atingi la
+altajn tonojn, -- kanti per virina vocxo en la grandaj ekleziaj
+festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi -- la duonulo --
+kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por
+sia vivotasko! Estis tempoj, kiam sxajnis al mi, ke tia postulo povus
+esti merita; jen mi kusxis sur la malsanlito, frapita de timo por
+puno kaj jugxo! _Nun_ tio pasis; restas en mi medolo en la animaj
+artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraux _mi_, ke oni faris
+maljustajxon; _mi_ estas la plendanto!
+
+DUKO SKULE
+
+(mallauxte) Sinjoro -- la letero! Ne restas por Vi longa tempo!
+
+HÅKON
+
+Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro dauxre vivu sur la
+tero. Sed Vi, regxo Håkon, Vi devus gardi Vin; cxar kiel la cxielo
+kontrauxstaris _min_ kaj kaptis damagxon por pago, tiel Vi
+kontrauxstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la felicxon de la
+lando --
+
+HÅKON
+
+Ha -- duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton cxi tie!
+
+DUKO SKULE
+
+(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiajxo!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(al _Håkon_) Li kontrauxstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas
+fiksita sur la sxultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la
+cxerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon
+de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la
+lando, se tio okazus; kaj cxi tie ne estu grandegulo; cxar mi neniam
+estis grandegulo! (laca li malantauxen klinigxas sur la benko.)
+
+DUKO SKULE
+
+(jxetas sin genuen apud la benko, kaj krias al _Håkon_:) Voku helpon!
+Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraux morti!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Kiel sombrigxas antaux miaj okuloj! -- Regxo, lastan fojon, -- cxu Vi
+volas dividi kun la duko?
+
+HÅKON
+
+Ecx ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Bone kaj bele. (mallauxte) La fidon Vi almenaux perdu. (vokas)
+Viljam!
+
+DUKO SKULE
+
+(mallauxte) La letero! La letero!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(ne lin auxskultante) Viljam! (_Viljam_ envenas; la episkopo tiras
+lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan
+oleadon, cxiuj miaj pekoj ja farigxis pardonataj?
+
+SIRA VILJAM
+
+Cxiuj pekoj, de Via naskigxo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la
+oleadon.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne pli longe? Ne gxis mi foriros?
+
+SIRA VILJAM
+
+Sinjoro, Vi ne pekos cxi-nokte.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Hm, neniu povas scii --; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de
+episkopo Absalon, -- donu gxin al la eklezio, -- kaj legu aldone sep
+grandajn komunajn pregxojn.
+
+SIRA VILJAM
+
+Sinjoro, Dio estos al Vi graca!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Sep aldonajn pregxojn, mi diras -- por tio per kio mi pekos
+cxi-nokte! Iru, iru! (_Viljam_ foriras; la episkopo turnas sin al
+_Skule_.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro,
+kaj ke eble montrigxus, ke Håkon estas la gxusta, -- kion vi tiam farus?
+
+DUKO SKULE
+
+Je la nomo de Dio, -- tiam li ja estu regxo.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru cxiun faldajxon en via
+koro; respondu kvazaux vi starus antaux la tribunalo! Kion Vi faros,
+se li estas la gxusta?
+
+DUKO SKULE
+
+Klini min kaj lin servi.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al _Skule_)
+Duko, mi estas malforta kaj laca; farigxas mi milda kaj ema al
+pacigxo --
+
+DUKO SKULE
+
+Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie gxi estas?
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+Unue iu alia afero; -- mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj --
+
+DUKO SKULE
+
+(senpacience) Jes, jes; mi vengxos cxion kontraux ili --
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel
+Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la vengxo. Bruligu
+la liston.
+
+DUKO SKULE
+
+Bone, bone; kiel Vi volas.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Cxi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu --
+
+DUKO SKULE
+
+(jxetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas gxi! Kaj
+nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne
+parolas.
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!
+
+HÅKON
+
+(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!
+
+(_Sira Viljam_ kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)
+
+DUKO SKULE
+
+(skuas la brakon de la episkopo) La felicxo de Norvegio tra centoj da
+jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Eternaj tempoj! (triumfe:) _Perpetuum mobile!_
+
+DUKO SKULE
+
+Je la beateco de niaj animoj, -- kie estas la letero de Trond
+pastro!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+(voke:) Ankoraux sep pregxojn, Viljam!
+
+DUKO SKULE
+
+(ekster si mem) La letero! La letero!
+
+EPISKOPO NIKOLAS
+
+Estas _tiu_, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantauxen sur la
+benko kaj mortas)
+
+DUKO SKULE
+
+(ekpasxas malantauxen kun senvola krio, kaj kovras sian vizagxon per
+la manoj) Dio vi cxiopova!
+
+MONAHXOJ
+
+(venas fugxe el la kapelo) Savu sin kiu povas!
+
+KELKAJ VOCXOJ
+
+Cxio malbona liberigxis cxi-nokte!
+
+ALIULOJ
+
+Ridigxis lauxte el la angulo! -- Kriigxis: "Ni havas lin!" --
+Cxiuj lumoj estingigxis!
+
+HÅKON
+
+Nun mortis episkopo Nikolas.
+
+MONAHXOJ
+
+(fugxas elen dekstre) _Pater noster, -- pater noster!_
+
+HÅKON
+
+(proksimigxas al _Skule_ kaj diras mallauxte:) Duko, mi ne volas
+esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaux
+ol li mortis; -- sed de morgaux Vi ree devos meti vian potencon kaj
+dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, -- ni du ne povos
+kune antauxeniri.
+
+DUKO SKULE
+
+(rigardas lin kvazaux senkonscie) Kune antauxeniri --?
+
+HÅKON
+
+Morgaux mi kunvokos tingon en la regxa korto; tie cxio devos esti
+ordigata inter ni. (eliras dekstre)
+
+DUKO SKULE
+
+La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj
+lukto kaj teruro! Ho, se mi povus pregxi! -- Ne, -- agi mi devas; --
+cxi-vespere mi devas fari la decidan pasxon (al _Viljam_:) Kien iris
+la regxo?
+
+SIRA VILJAM
+
+(timigata) Kristo liberigu min, -- kion Vi volas al li?
+
+DUKO SKULE
+
+Cxu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin cxi-nokte? (eliras dekstre)
+
+SIRA VILJAM
+
+(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la
+kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraux sep pregxojn; -- mi
+opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)
+
+
+CXAMBRO EN LA REGXA KORTEGO
+
+(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaux flankaj muroj estas
+pli malgrandaj pordoj; pli antauxe dekstre estas fenestro. Lampo
+lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj
+pli fone lulilo, en kiu la regxa infano dormas; _Margrete_ sidas
+genue cxe la infano.)
+
+MARGRETE
+
+(lulas kaj kantas:)
+
+ Altigxas la plafono
+ al la cxiel' por vi;
+ nun flugas eta Håkon
+ en sia songx' al Di'.
+
+ Metigxis jen sxtuparo
+ de l' ter' al la cxiel';
+ ascendas eta Håkon
+ al supro kun angxel'.
+
+ La angxelet' de Dio,
+ infan', li gardas vin;
+ Di' benu etan Håkon,
+ kungardas mi, patrin'.
+
+(Mallonga pauxzo. _Duko Skule_ envenas de la fono.)
+
+MARGRETE
+
+(ekstaras kun krio de gxojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro!
+-- Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu cxi renkonto!
+
+DUKO SKULE
+
+Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la regxo?
+
+MARGRETE
+
+Cxe episkopo Nikolas.
+
+DUKO SKULE
+
+Hm, -- nu ja, do li devas baldaux esti cxi tie.
+
+MARGRETE
+
+Kaj cxu vi volas interparoli kaj interkonsenti, farigxi amikoj
+denove, kiel en pasintaj tagoj?
+
+DUKO SKULE
+
+Mi bonvolus.
+
+MARGRETE
+
+Ankaux Håkon bonvolus; kaj cxiun tagon mi pregxas al Dio, ke tio
+okazu. Ho, sed venu por rigardi -- (kaptas lian manon, kaj kondukas
+lin al la lulilo)
+
+DUKO SKULE
+
+Via infano!
+
+MARGRETE
+
+Jes, tiu cxarma infano estas mia; -- cxu ne estas mirinde? Li
+nomigxas Håkon, kiel la regxo! Jen vidu liajn okulojn -- ne, vi ja ne
+povas vidi ilin nun, kiam li dormas, -- sed li havas grandajn bluajn
+okulojn; kaj li povas ridi kaj strecxi la manojn kaj ekkapti min, --
+kaj li jam konas min! (zorgeme sxi ordigas la lulilvestajxojn)
+
+DUKO SKULE
+
+Håkon ricevas filojn, la episkopo auxguris.
+
+MARGRETE
+
+Tiu cxi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj
+regno, -- kaj tiel estas ankaux por Håkon. -- Ho, estas kvazaux mi ne
+vere povas kredi pri la felicxo; mi havas la lulilon staranta antaux
+mia lito; cxiun nokton, kiam mi vekigxas mi rigardas, cxu gxi estas
+tie, -- aspekte mi timus, ke estas nur songxo --
+
+DUKO SKULE
+
+(auxskultante iras al la fenestro) Cxu ne estas la regxo --?
+
+MARGRETE
+
+Jes; li supreniras la alian sxtuparon; mi volas sercxi lin! (kaptas
+la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule!
+Staru garde cxe la regxa infano dume, -- jes cxar krome li estas
+regxa infano -- tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekigxos, klinu
+vin profunden, kaj salutu lin, kiel regxoj estu salutataj! Nun mi
+sercxos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la
+parencaron! (eliras dekstre)
+
+DUKO SKULE
+
+(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro
+vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli
+proksime al la trono ol cxiuj aliaj. Cxio prosperas por Håkon. Eble
+li estas la malgxusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel
+antauxe; la episkopo volis skui gxin, sed ne havis tempon pro la
+morto, ne permeson de Dio. Dio sxirmas Håkon, li retenis la
+fortozonon. _Nun_ tion diri al li? _Nun_ jxuri sur la eldiro de la
+episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj.
+Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus
+lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas cxe
+Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas
+elsarki gxin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio
+parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malgxusta, dum mi forjxetas
+mian vivon. (eksidas cerbumante cxe tablo dekstre.) Kaj se mi nun
+gajnus landon kaj regnon, cxu ne la dubo sidus tie same profunde min
+rongxante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj?
+-- Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la regxa segxo
+dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu
+sidas tie supre. -- La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon!
+Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi cxiopova, vi, kiu por mi statigis
+cxion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (pasxas tien kaj
+reen; haltas kaj pripensas) Urgxas rompi cxiujn pontojn krom unu, kaj
+venki aux fali _tie_, -- diris la episkopo je la regxa nupto en
+Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi
+forludis kaj splitis miajn fortojn defendante cxiujn pontojn. --
+(rapide) _Nun_ mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; _nun_ aux
+neniam! Ambaux estas ni cxi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron
+ol Håkon cxi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, -- gxi rare
+estas cxe mia flanko. (sxancelante) Sed nun cxi-nokte -- tuj --? Ne,
+ne! Ne cxi-nokte! -- Ha, ha, ha, -- jen gxi denove estas, la
+pripenso, -- la sxanceligxo! Håkon ne sentas tiajxon; li iras rekte
+antauxen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn pasxojn sur la planko,
+kaj subite haltas cxe la lulilo.) La regxa infano! -- Kia bela
+frunto. Gxi songxas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon,
+kaj rigardas gxin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira
+animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al
+Håkon. -- (Li tuj retiras sin.) La regxan infanon, diris la regxino!
+Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti regxojn! Se
+Håkon mortos antaux mi, cxi tiu infano levigxos sur la tronon; kaj mi
+-- mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel
+regxon! (en kreskanta ribelo) Cxi tiu infano, la filo de Håkon, sidu
+tie supre sur la segxo, al kiu mi eble estas pli proksima, -- kaj mi
+staru antaux lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco,
+vidu mian vivotaskon kusxi nefarita, -- mortu sen esti estinta regxo!
+-- Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, -- ventegas cxi-vespere,
+ventas elen el la fjordo --! Se mi kunprenus la regxan infanon? La
+Trondhejmanojn mi povas fidi. -- Kion Håkon kuragxus riski, kiam lia
+infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi
+kaj venkos. Mi pagos ilin regxe, kaj ili faros. -- Okazu! Alpasxu;
+trans la fauxkon nun la unuan fojon! -- Se mi povus vidi, cxu vi
+havas la okulojn de Sverre -- aux de Håkon Sverrisson --! Li dormas.
+Mi ne povas vidi ilin. (pauxzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco,
+vi eta regxa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon jugxu; ankoraux
+unu fojon mi volas paroli kun li.
+
+MARGRETE
+
+(venas kune kun la regxo de la cxambro dekstre) La episkopo morta!
+Ho, kredu min, cxiu malpaco mortos kun li.
+
+HÅKON
+
+Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojagxo.
+
+MARGRETE
+
+Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, -- Håkon
+promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaux! (mansignas cxe la pordo
+maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)
+
+DUKO SKULE
+
+Regxo Håkon, ni ne disigxu kiel malamikoj cxi tiun fojon. Cxio
+malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.
+
+HÅKON
+
+Al tio la lando kutimigxis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas
+kun mi; cxiu malamiko falas, kiu kontrauxstaras min. Ne plu estas
+Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortigxis, Gutorm
+Ingason mortis, ankaux Sigurd Ribbung, -- cxiuj postuloj, kiuj
+prezentigxis en la regna kunveno en Bergen, pruvigxis senpotencaj, --
+de kiu do venus la terura tempo nun?
+
+DUKO SKULE
+
+Håkon, mi timas ke gxi venus de mi!
+
+HÅKON
+
+Kiam mi farigxis regxo, mi donis al Vi la trionon de la regno --
+
+DUKO SKULE
+
+Vi retenis mem du trionojn!
+
+HÅKON
+
+Cxiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la
+duonan regnon.
+
+DUKO SKULE
+
+Mankas dek sxipdistriktoj.
+
+HÅKON
+
+Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antauxe estis!
+
+DUKO SKULE
+
+Sed Vi estas regxo! Neniu devas esti regxo super mi! Mi ne estas
+kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!
+
+HÅKON
+
+(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La cxielo sxirmu Vian
+prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)
+
+DUKO SKULE
+
+(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aux
+mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas dauxre esti mia estro; Ni
+du devas dividi!
+
+HÅKON
+
+Tion Vi kuragxas diri al mi!
+
+DUKO SKULE
+
+Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon
+Håkonsson.
+
+HÅKON
+
+Eble estas Via intenco --
+
+DUKO SKULE
+
+Auxskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al
+mi la dek sxipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan
+regxolandon, sen impostoj kaj kontribuajxoj al Vi. Norvegio estis
+antauxe dividita en du regnojn; -- ni volas neperfide kune stari --
+
+HÅKON
+
+Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiajxon!
+
+DUKO SKULE
+
+Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni
+du devas esti egaluloj; neniu staru super mi!
+
+HÅKON
+
+Cxiu senarba insuleto estas sxtono en la konstruajxo, kiun starigis
+Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu,
+kion ili kunligis? Neniam!
+
+DUKO SKULE
+
+Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn lauxvice! Vi regis
+longe; nun _mia_ tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; -- mi
+volas esti regxo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon gxis Vi
+revenos hejmen, estri kaj gvidi cxion al la plej bona; -- estas
+strecxige kaj fortosxtele cxiam sidi garde. Håkon, cxu Vi auxdas, --
+tri jarojn lauxvice; ni intersxangxu la kronon!
+
+HÅKON
+
+Cxu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj?
+
+DUKO SKULE
+
+Neniu krono estas tro vasta por mi!
+
+HÅKON
+
+Rajto de Dio kaj voko de Dio bezonigxas por porti la kronon.
+
+DUKO SKULE
+
+Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio?
+
+HÅKON
+
+Por tio mi havas la verdikton de Dio.
+
+DUKO SKULE
+
+Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, --
+tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas
+potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! -- Vi ne volas
+dividi la regxan potencon? Nu ja -- do ni elektu la lastan rimedon;
+-- Håkon, ni du luktu unu kontraux la alia, viro kontraux viro, per
+pezaj armiloj, pri vivo kaj morto!
+
+HÅKON
+
+Cxu Vi parolas serioze, sinjoro?
+
+DUKO SKULE
+
+Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo!
+
+HÅKON
+
+Do estas malgranda espero por savo de Via animo.
+
+DUKO SKULE
+
+Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu!
+
+HÅKON
+
+Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke
+estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la regxan
+tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La
+regxa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri sxtupojn
+alte super la planko: -- abomene, abomene, -- se _tio_ estus esti
+regxo, mi jxetus la tutan regxecon en Vian cxapelon, kiel oni jxetas
+obolon al almozpetanto.
+
+DUKO SKULE
+
+Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj jugxas min tiel!
+
+HÅKON
+
+Vi havas cxiujn donacojn de la animo, sagxeco kaj kuragxo; Vi estas
+kreita por stari plej proksime al la regxo, sed ne esti regxo
+mem.
+
+DUKO SKULE
+
+Tion ni volas nun provi!
+
+HÅKON
+
+Nomu unu solan regxan verkon, kiun Vi faris en cxiuj tiuj jaroj kiam
+Vi regis por mi! Cxu la Bagloj aux la Ribbungoj iam estis pli
+potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabigxis de
+ribelantaj aroj; -- cxu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj
+sensperta, kiam mi prenis la regadon; -- vidu min -- cxio falis
+subigxe, kiam mi farigxis regxo; ne plu estas Bagloj, neniuj
+Ribbungoj!
+
+DUKO SKULE
+
+Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; cxar en _tio_ la dangxero estas
+plej granda. Aro devas stari kontraux aro, postulo kontraux postulo,
+landparto kontraux landparto, se la regxo estu la plej potenca. Cxiu
+vilagxaro, cxiu parencaro devas aux lin bezoni aux timi lin. Se Vi
+forigos cxiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi
+mem.
+
+HÅKON
+
+Kaj Vi volas esti regxo, -- Vi, kiu jugxas tiel? Vi povus farigxi
+tauxga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis
+Vin, kaj gxin Vi ne komprenas. Cxu Vi ne vidas, ke la norvega regno,
+kiel Harald kaj Olaf starigis gxin, nur estas komparebla kun
+pregxejo, kiu ankoraux ne estas konsekrita? La muroj altigxas kun
+fortaj kolonoj, la tegmenta volbo strecxas sin vaste supre, la
+turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la
+palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta
+animo de Dio ne estas enspirita enen en gxin; gxi ankoraux ne ricevis
+konsekron. -- _Mi_ volas alporti la konsekron! Norvegio estis
+_regno_, gxi farigxu _popolo_. Trondhejmano staris kontraux Vikenano,
+Egdo kontraux Hordo, Håleygo kontraux Sygno; cxiuj farigxu de nun nur
+unu, kaj cxiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! _Tio_
+estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn sxultrojn; _tio_ estas la
+faro, kiun faru nun la regxo de Norvegio. Tiun faron, duko, gxin mi
+pensas, ke Vi lasas kusxi, cxar certe, Vi ne kapablas.
+
+DUKO SKULE
+
+(frapita) Kunigi --? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj
+Vikenanojn, -- tutan Norvegion --? (dubema) Neeblas! Tiajxon neniam
+rakontis la Norvega sagao!
+
+HÅKON
+
+Por _Vi_ tio estas nefarebla; cxar Vi kapablas nur fari la malnovan
+sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko
+fendi la nubojn.
+
+DUKO SKULE
+
+(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, -- veki gxin tiel ke
+gxi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Gxi
+frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas gxin de la diablo,
+Håkon; gxi neniam realigxu, kiam mi havas fortojn meti la sxtalcxapon
+sur mian kapon!
+
+HÅKON
+
+Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas gxin tiom longe kiom
+mi portas la regxan ringon de Sankta Olaf cxirkaux mia frunto!
+
+DUKO SKULE
+
+Do falu la regxa ringo de Sankta Olaf!
+
+HÅKON
+
+Kiu verku tion?
+
+DUKO SKULE
+
+Mi, se neniu alia.
+
+HÅKON
+
+Vi, Skule, Vi farigxos sendangxera sur la tingo morgaux.
+
+DUKO SKULE
+
+Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!
+
+HÅKON
+
+(montras al la pordo) Iru, sinjoro, -- kaj lasu tion en forgeso, ke
+ni parolis, per akraj langoj cxi-vespere.
+
+DUKO SKULE
+
+(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj
+langoj venontan fojon. (eliras en la fono)
+
+HÅKON
+
+(post mallonga pauxzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas.
+Li devas, li cedu kaj subigxu; mi bezonas cxi tiun fortan brakon,
+tiun sagacan kapon. -- Se trovigxas kuragxo kaj sagaco en tiu cxi
+lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo;
+estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti
+min estas spiti cxielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras
+kontraux la volon de la cxielo, -- cxar la cxielo ja multe faris por
+mi.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema cxi-nokte; la duko certe
+elpensas malbonon.
+
+HÅKON
+
+Kion vi diras?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas
+suficxe certe.
+
+HÅKON
+
+Cxu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ne, sed estas io alia. Liaj sxipoj kusxas pretaj por forvelo; okazos
+tingo sursxipe.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Vi eraras --! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)
+
+HÅKON
+
+Ne, -- estus ja neimageble! La duko ne kuragxas ekstari kontraux min.
+Dio tion ne al li permesos, -- Dio, kiu faris cxion tiel mirinde bele
+por mi gxis nun. _Nun_ mi devas havi pacon, _nun_ mi ja estas
+komencanta! -- Ankoraux mi malmulte faris; sed mi auxdas la
+sentrompan vocxon de Dio voki en mi: Vi antauxenigu grandan regxan
+verkon en Norvegio.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(venas de la fono) Mia sinjoro kaj regxo!
+
+HÅKON
+
+Gregorius Jonsson! Cxu Vi venas cxi tien?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; _gxis nun_ mi sekvis la dukon;
+_nun_ mi ne plu kuragxas sekvi lin.
+
+HÅKON
+
+Kio okazis?
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastigxos tra la lando.
+
+HÅKON
+
+Parolu, parolu!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Mi timas auxdi la sonon de miaj propraj vortoj; -- do sciu -- (kaptas
+lian brakon kaj flustras)
+
+HÅKON
+
+(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Dio donu ke mi farus.
+
+HÅKON
+
+Neauxdite! Ne povas tiel esti!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Je la kara sango de Kristo, tiel estas!
+
+HÅKON
+
+Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; cxiuj miaj viroj arigxu.
+
+(_Gregorius Jonsson_ eliras.)
+
+HÅKON
+
+(pasxadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al
+la pordo de la cxambro de _Margrete_, frapas, kaj dauxre pasxadas
+tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete!
+(dauxre pasxadas tien kaj reen)
+
+MARGRETE
+
+(cxe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la sxultroj
+sxi havas rugxan sxnurmantelon, kiun sxi tenas strikte kovre sur la
+brusto) Håkon! Cxu estas vi?
+
+HÅKON
+
+Jes, ja; vi devas elveni.
+
+MARGRETE
+
+Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitigxinta.
+
+HÅKON
+
+Aliajxon mi nun havas por pripensi.
+
+MARGRETE
+
+Kio okazis?
+
+HÅKON
+
+Donu al mi bonan konsilon! Jxus mi ricevis la plej malbonan el cxiuj
+novajxoj.
+
+MARGRETE
+
+(time) Kiun novajxon, Håkon?
+
+HÅKON
+
+Ke nun estas du regxoj en Norvegio.
+
+MARGRETE
+
+Du regxoj en Norvegio! -- Håkon, kie estas mia patro?
+
+HÅKON
+
+Li prenis regxan nomon sur la sxipo; nun li velos al Nidaros por sin
+kroni.
+
+MARGRETE
+
+Ho, Dio, vi cxiopova --! (falglitas sur la benkon, kovras la
+vizagxon per siaj manoj kaj ploras)
+
+HÅKON
+
+Du regxoj en la lando!
+
+MARGRETE
+
+Mia edzo unu, -- kaj mia patro la alia!
+
+HÅKON
+
+(pasxadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon,
+Margrete! Cxu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj
+malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan
+militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. --
+Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaux ol li
+atingos al Nidaros!
+
+MARGRETE
+
+(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!
+
+HÅKON
+
+Cxu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi
+diras!
+
+MARGRETE
+
+(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kusxas genue) Ho, cxu
+vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!
+
+HÅKON
+
+Via patro --; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas sxin)
+Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio
+cxi. (iras al la fenestro) Duko Skule farigxos al mi pli akra ol
+cxiuj aliaj malamikoj; -- Dio, Dio, -- kial vi frapas min tiel
+malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li
+ekskuigxas, auxskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel
+malfrue en la vespero?
+
+VOCXO DE INGA
+
+(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!
+
+HÅKON
+
+(kun krio) Mia patrino!
+
+MARGRETE
+
+(eksaltas) Inga!
+
+HÅKON
+
+(rapidas al la pordo kaj malfermas; _Inga_ sidas sur la sojlo) Mia
+patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi
+demandas, kial Dio min frapas!
+
+INGA
+
+(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!
+
+HÅKON
+
+(suprenlevas sxin) Venu -- envenu; cxi tie estas hele kaj varme!
+
+INGA
+
+Cxu mi rajtas enveni al vi!
+
+HÅKON
+
+Ni neniam plu disigxos.
+
+INGA
+
+Mia filo -- mia regxo, -- Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris
+en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi
+aspektis zorgoplene; mi _ne povis_ tiel disigxi de vi!
+
+HÅKON
+
+Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni
+nun! Margrete, -- mia patrino, -- mi grave pekis; mi fermis mian
+koron por vi du, kiuj estas tiom ricxaj je amo.
+
+MARGRETE
+
+(jxetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; cxu mi nun staras
+proksime al vi?
+
+HÅKON
+
+Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi sagxajn konsilojn, sed por lumi
+kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en
+mi!
+
+DAGFINN BONDE
+
+(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona
+okazis!
+
+HÅKON
+
+(ridetas fidoplene, dum li premas _Margrete_ kaj _Inga_ firme al si)
+Mi scias; sed ne estas dangxero, maljuna Dagfinn! Se estas du regxoj
+en Norvegio, tamen estas nur unu en la cxielo, -- kaj _li_ certe
+kapablas!
+
+Kurteno
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+(Granda halo en la regxa korto en Oslo. _Regxo Skule_ festenas kun
+sia hirdo kaj siaj estroj. Antauxe maldekstre staras la honora segxo,
+kie _Skule_ sidas, ricxe vestita en purpurmantelo kaj regxa ringo
+cxirkaux la kapo. La tablo de la noktomangxo, cxirkaux kiu la gastoj
+trovis sidlokojn, strecxas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte
+kontrauxe al _Skule_ sidas _Pål Flida_ kaj _Bård Bratte_. Kelkaj pli
+malaltstataj gastoj regaligxas starantaj cxe la dekstra flanko.
+Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno
+proksimigxas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaux parte
+ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas cxiuj
+samtempe.)
+
+PÅL FLIDA
+
+(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo
+volas prezenti sian kanton honore al regxo Skule.
+
+JATGEJR
+
+(ekstaras antauxe meze sur la planko)
+
+ Skule kunvokis al Eyrating'
+ dum meso en Nidaros';
+ farigxis li regxo sub sonorilad';
+ brila la apoteoz'.
+
+ Suden al Gudbrandvalo la regx'
+ trans Dovre en negxo kaj vent'
+ iris kun hird', kaj valanoj en plor'
+ liberigxis per kara argxent'.
+
+ Sakris la Opplandan' en koler'
+ al Skule sur Mjors, la lag';
+ marsxis li tra la Rauxma-regn'
+ al Låka, al venka tag'.
+
+ Estis la sankta fasta-semajn';
+ atakis la Birkibejn-ar';
+ Knut jarlo gxin estris, -- parolis la glav'.
+ Ni vadis en sanga mar'.
+
+ Depost la tagoj de Sverre regx',
+ farigxis ne tia batal';
+ rugxigxis de sang' la vintra ej'
+ pro labor' de la akra sxtal'.
+
+ Fugxe forkuris la Birkibejnoj, --
+ kaj glav' kaj sxild' forjxetigxis.
+ Centoj tamen forkuris ne;
+ sternitaj nur glaciigxis.
+
+ Neniu konas de Håkon la voj'; --
+ por Skule urboj kaj kasteloj.
+ Longe sidu Skule regx'!
+ Saluton de viaj norvegoj!
+
+LA VIROJ DE SKULE
+
+(eksaltas kun sturma gxojego, levas la krucxojn kaj kalikojn aeren,
+interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule regx'! Saluton de viaj norvegoj!
+
+REGXO SKULE
+
+Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Gxi estas tia, kia mi plej bone
+sxatas gxin; cxar gxi lauxdas miajn virojn same varme kiel min
+mem.
+
+JATGEJR
+
+Estas honoro por la regxo, ke liaj viroj lauxdigxas.
+
+REGXO SKULE
+
+Prenu cxi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu
+min; mi volas havi multajn skaldojn cxe mi.
+
+JATGEJR
+
+Bezonigxos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri cxiuj Viaj
+faroj.
+
+REGXO SKULE
+
+Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas
+honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi
+estas regxo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; cxio kion vi
+bezonos donigxos al vi senpage.
+
+JATGEJR
+
+(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaux ege mankos al Vi,
+sinjoro.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj kio?
+
+JATGEJR
+
+Regxaj malamikoj, pri kies fugxo kaj falo mi povus fari kantojn.
+
+MULTAJ INTER LA VIROJ
+
+(sub ridado kaj aplauxdo) Bone dirite, Islandano!
+
+PÅL FLIDA
+
+(al _Jatgejr_) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti
+en cxiu skalda verko, tiel ankaux en la via.
+
+JATGEJR
+
+Mensogo, sinjoro kortestro?
+
+PÅL FLIDA
+
+Jes; vi diras, ke neniu scias kie regxo Håkon vagas; ne estas tiel;
+certa mesagxo diras, ke Håkon estas en Nidaros.
+
+REGXO SKULE
+
+(ridetante) Jes, li honorigis la regxan infanon kaj donis al gxi
+regxan nomon.
+
+JATGEJR
+
+Tion mi auxdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne
+posedas.
+
+REGXO SKULE
+
+Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Sed strecxe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni
+devas almozpeti transporton.
+
+JATGEJR
+
+Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto;
+nun ili finas sammaniere.
+
+PÅL FLIDA
+
+En Bergen cxirkauxiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj
+cxion kio estas sankta; li ne auxskultis meson la novjartagon.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Li havis suficxan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li
+staris hakante siajn argxentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; -- ion
+alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj lauxtvocxa parolo
+inter la gastoj)
+
+REGXO SKULE
+
+(suprenlevas sian krucxon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj
+dankas Vin kaj cxiujn miajn novajn virojn. Cxe Låka Vi luktis kuragxe
+por mi, kaj al Vi grandparte ni sxuldas la venkon.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaux
+komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas
+antauxe en la aro. Sed domagxe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis
+ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaux ol ili kuragxos ataki
+nin denove, mi timas.
+
+REGXO SKULE
+
+Atendu gxis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo
+sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto cxe Tunsberg; kaj Arnbjørn
+Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin suficxe
+fortaj, ili certe auxdigos de si.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Tion ili ne kuragxas post la granda perdo de viroj cxe Låka.
+
+REGXO SKULE
+
+Ni ellogos ilin per ruzajxo.
+
+MULTAJ VOCXOJ
+
+Jes, jes, -- faru tion, sinjoro!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Ruzajxoj abundas cxe Vi, regxo Skule, Viaj malamikoj neniam ion
+scias, antaux ol Vi estas super ilin, kaj cxiam estas Vi _tie_, kie
+ili malplej atendus.
+
+PÅL FLIDA
+
+Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.
+
+REGXO SKULE
+
+Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi jxuras, ke kiam ni venontan
+fojon renkontigxos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas
+senfeligi tiajn vargojn.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Kun ilia bona volo ni ne renkontigxos; farigxos cxaso tra la tuta
+lando.
+
+REGXO SKULE
+
+Tion ni ankaux faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la
+landon cxi tie oriente; poste ni kolektos sxipojn, velos cxirkaux la
+promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne
+malpermesos al Vi elporti la cxerkon de Sankta Olaf al la tingejo,
+kiel ili faris cxi-auxtune, kiam Vi honorigxis kiel regxo.
+
+REGXO SKULE
+
+La cxerko estu elportata; mi volas porti mian regxan nomon tute
+legxe.
+
+JATGEJR
+
+Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la
+dormantan viron!
+
+(eksplodo de rido inter la viroj)
+
+REGXO SKULE
+
+La dormantan viron?
+
+JATGEJR
+
+Cxu vi ne scias, sinjoro, ke regxo Håkon nomigxas "Håkon-dorm'";
+cxar li sidas kvazaux paralizita, depost kiam Vi prenis la regan
+potencon.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Li kusxas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble songxas, ke li
+ankoraux estas regxo.
+
+REGXO SKULE
+
+Ke li songxu; li neniam songxos sin al la regxeco.
+
+JATGEJR
+
+Ke lia dormo farigxu longa kaj sen songxoj, kaj mi ekhavos materialon
+por poemo.
+
+LA VIROJ
+
+Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!
+
+REGXO SKULE
+
+Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti
+bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari;
+-- cxiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestajxojn, oron kaj
+argxenton, kiel heredon kaj posedajxon post tiu malamiko, kiun li
+faligos; kaj cxiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu
+mortigos vasalon, mem farigxu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton
+de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj cxiuj tiuj, kiuj
+antauxe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompencigxu regxe
+alimaniere.
+
+LA VIROJ
+
+(eksaltas en sovagxa gxojo) Vivu, vivu regxo Skule! Konduku nin
+kontraux la Birkibejnojn!
+
+BÅRD BRATTE
+
+_Nun_ Vi estas certa pri la venko en cxiuj bataloj!
+
+PÅL FLIDA
+
+Mi volas havi Dagfinn Bonde por _mi_; li havas bonan glavon, kiun mi
+longe deziris ekhavi.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Mi volas havi la masxkirason de Bård Torsteinsson; gxi savis lian
+vivon cxe Låka, cxar gxi rezistas kontraux hakoj kaj pikoj.
+
+JATGEJR
+
+Ne! Vi lasu gxin al mi; gxi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin
+markojn de oro intersxangxe.
+
+BÅRD BRATTE
+
+De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?
+
+JATGEJR
+
+Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.
+
+LA VIROJ
+
+(cxiuj samtempe) Kaj mi volas havi -- mi volas havi --
+
+(La cetero farigxas neklara en la bruo.)
+
+PÅL FLIDA
+
+For, cxiu al sia logxejo; memoru, ke vi estas en la halo de la
+regxo.
+
+LA VIROJ
+
+Jes, jes! -- vivu la regxo, vivu regxo Skule!
+
+REGXO SKULE
+
+Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe cxe la trinkotablo
+cxi-nokte.
+
+HIRDANO
+
+(kiam la aro estas ironta) Morgaux ni lotos pri la havajxoj de la
+Birkibejnoj.
+
+IU ALIA
+
+Lasu la hazardon decidi!
+
+IUJ
+
+Ne, ne!
+
+ALIULOJ
+
+Jes, jes!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.
+
+PÅL FLIDA
+
+Kaj poste ili faligos la urson.
+
+(Cxiuj eliras en la fono.)
+
+REGXO SKULE
+
+(atendas gxis la viroj foriris; la strecxo en liaj trajtoj
+malstrecxigxas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi
+estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, sxajnigi
+rideton al la estonteco, kvazaux mi estus senskue certa pri la rajto
+kaj la venko kaj la felicxo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri
+tio, kio rongxas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj
+la batalo cxe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon
+kontraux min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du regxoj, --
+kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antauxe venkis super la
+Birkibejnoj! La sxildoj staris fikse en la negxo, sed estis neniu
+malantaux ili; -- la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn
+kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti
+ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas
+kasxita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la cxielo, do ne estas
+iu certa legxo tie supre, kiun cxio sekvas? Ne estas iu venkanta
+potenco en _tio_, havi la rajton. (sovagxe interrompante) Mi estas malsana,
+mi estas malsana! -- Kial la rajto ne estus cxe mia flanko? Cxu ne estas
+kvazaux Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon?
+(cerbumante) La ebleco estas ambauxflanke egala; -- ne plumo pli peza
+sur unu taso de la pesilo ol cxe la alia; kaj tamen -- (skuas la kapon)
+tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por
+jxeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso
+pri regxa rajto senintence venas sur min, tiam estas cxiam li, neniam
+mi, kiu estas la vera regxo. Se mi vidu min kiel la gxustan, tiam tio
+farigxu per artajxo; mi devas starigi troveman konstruajxon, sagacan
+verkon; mi devas forpeli de mi memorajxojn, kaj preni la fidon
+perforte. Tiel neniam estis antauxe. Kio okazis, kio poste faris min
+tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, -- per tio la
+necerteco farigxis eterna; sed gxi ne farigxis pli granda. Cxu Håkon
+do lastatempe faris iun grandan regxan agon? Ne, siaj plej grandajn
+agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas
+dekstraflanke) Kio _estas?_ Ha, estas strange; venas kaj malaperas
+kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni
+perdis vorton ne povante retrovi gxin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas
+gxin! Ne --! Jes, jes! nun mi havas gxin! -- "Norvegio estis
+_regno_, gxi farigxu _popolo_; cxiuj farigxu unu, kaj cxiuj sciu en
+si mem, ke ili _estas unu!_" Post kiam Håkon diris cxi tiujn
+frenezulajn vortojn, li cxiam staras antaux mi kiel la gxusta regxo;
+-- (timeme rigardas antauxen kaj flustras:) Cxu brilus Dia voko en
+cxi tiuj strangaj vortoj? Cxu Dio konservis la ideon gxis nun, kaj
+volas gxin elsxuti -- kaj elektis Håkon kiel semanton?
+
+PÅL FLIDA
+
+(venas de la fono) Sinjoro regxo, mi alportas novajxon.
+
+REGXO SKULE
+
+Novajxon?
+
+PÅL FLIDA
+
+Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg
+metis siajn sxipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokigxis en la
+urbon la lastajn tagojn.
+
+REGXO SKULE
+
+Bone, ni renkontos ilin -- morgaux, aux iam.
+
+PÅL FLIDA
+
+Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin
+unue.
+
+REGXO SKULE
+
+Por tio ili ne havas suficxe da sxipoj, kaj ankaux ne viraron.
+
+PÅL FLIDA
+
+Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj sxipojn el cxie en
+Viken.
+
+REGXO SKULE
+
+Pli bone; ni batos ilin cxiujn kiel cxe Låka.
+
+PÅL FLIDA
+
+Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn lauxvice.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj kial ne?
+
+PÅL FLIDA
+
+Cxar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiajxo okazis en la antauxa
+tempo. -- Cxu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?
+
+REGXO SKULE
+
+Ne bezonigxas; estas nigra nokto, kaj ankaux nebulo.
+
+PÅL FLIDA
+
+Nu ja, la regxo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke cxiuj en
+Viken kontrauxas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la
+Birkibejnoj venos, ili aligxos al ili.
+
+REGXO SKULE
+
+(vigle) Pål Flida, cxu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn
+al mia flanko?
+
+PÅL FLIDA
+
+(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne
+estas imagebla.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj kial ne?
+
+PÅL FLIDA
+
+Ne, cxar Vi ja havas la Trondhejmanojn cxe Via flanko.
+
+REGXO SKULE
+
+Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaux mi volas havi!
+
+PÅL FLIDA
+
+Ne, sinjoro, ne fareblas.
+
+REGXO SKULE
+
+Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial -- kial ne?
+
+PÅL FLIDA
+
+Cxar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas
+Trondhejmano, kaj cxar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj cxar
+cxiam estis tiel.
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, jes, vi pravas. Foriru.
+
+PÅL FLIDA
+
+Kaj mi neniun spionon sendu?
+
+REGXO SKULE
+
+Atendu gxis matenigxo. (_Pål Flida_ eliras) La Norvega sagao ne
+rakontas pri tiajxo; neniam antauxe estis tiel. Pål Flida respondas
+al mi, kiel mi respondis al Håkon. Cxu estas sxtupoj supre kaj sube?
+Cxu Håkon same altigxas super mi, kiel mi altigxas super Pål Flida?
+Cxu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis
+egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis regxo sur cxiu promontoro,
+kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li faljxetis la
+malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Pauxzo; li pasxas tien kaj
+reen; poste li haltas.) Cxu viro povas preni la vokon de Dio de iu
+alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita
+malamiko? Cxu regxa pretendanto povas preni la regxan taskon sur sin,
+tiel kiel li surprenas la regxan mantelon? La kverko, kiu faligxas
+por dika sxiptabulo, cxu _gxi_ povas diri: Mi volas esti la masto de
+la sxipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile
+supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj,
+sxvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore?
+-- Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo;
+_Tie_ vi kusxu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de cxiu okulo
+supre en la tago; -- vi estas tiu, kiu stabiligas la sxipon en
+ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun sxvelantaj veloj
+konduku gxin antauxen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj
+kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian
+grandan regxan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom
+tiu sola. Se mi ne povas preni gxin kaj fari gxin vero, mi vidas
+neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj cxu mi ne povas tion
+fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?
+
+JATGEJR
+
+(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro regxo, ke mi venas.
+
+REGXO SKULE
+
+Bone ke vi venas, skaldo!
+
+JATGEJR
+
+Mi auxdis la urbanojn paroli enigme en la logxejo pri tio, ke --
+
+REGXO SKULE
+
+Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojagxis en fremdaj
+landoj, cxu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur sxati
+gxin, -- ne _tion_ mi aludas; sed _ami_ gxin, ami gxin el la plej
+ardanta amo de la animo.
+
+JATGEJR
+
+Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por
+ami.
+
+REGXO SKULE
+
+Nur _tiuj_ virinoj --?
+
+JATGEJR
+
+Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.
+
+REGXO SKULE
+
+La malfekundaj --? _Ili_ amas la infanojn de aliuloj el sia plej
+ardanta amo?
+
+JATGEJR
+
+Tio ofte okazas.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj cxu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la
+infanon de iu alia, cxar sxi mem neniun havas?
+
+JATGEJR
+
+Ho jes; sed tiel sxi ne agas sagxe.
+
+REGXO SKULE
+
+Sagxe?
+
+JATGEJR
+
+Ne, cxar sxi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon sxi
+mortigas.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?
+
+JATGEJR
+
+Jes, sinjoro.
+
+REGXO SKULE
+
+(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaux du homoj en vi, islandano. Se
+vi sidas inter la korta gvardio en gxoja societo, vi kovras cxiujn
+viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas
+el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio
+klarigxas?
+
+JATGEJR
+
+Kiam Vi iras por nagxi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin,
+kie la pregxejvizitantoj preterpasas; sed Vi sercxas por Vi
+kasxejon.
+
+REGXO SKULE
+
+Kompreneble.
+
+JATGEJR
+
+Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam
+multaj homoj estas en la halo.
+
+REGXO SKULE
+
+Hm. (mallonga pauxzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi
+farigxis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?
+
+JATGEJR
+
+Poezion oni ne lernas, sinjoro.
+
+REGXO SKULE
+
+Oni ne lernas, cxu? Kiel do okazis?
+
+JATGEJR
+
+Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi farigxis skaldo.
+
+REGXO SKULE
+
+Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?
+
+JATGEJR
+
+_Mi_ bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la gxojon -- aux
+la dubon --
+
+REGXO SKULE
+
+Ankaux la dubon?
+
+JATGEJR
+
+Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?
+
+JATGEJR
+
+Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.
+
+REGXO SKULE
+
+(malrapide) Tio aspektas la morto.
+
+JATGEJR
+
+Estas pli malbone; estas la krepusko.
+
+REGXO SKULE
+
+(rapide, kvazaux skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi
+volas lukti kaj agi, -- ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam
+vi envenis?
+
+JATGEJR
+
+Mi volis informi kion mi observis en la logxejo. La urbanoj kasxe
+parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas cxu ni scias certe, ke
+regxo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili gxojas.
+
+REGXO SKULE
+
+Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontrauxas min.
+
+JATGEJR
+
+Ili mokas, ke la sankta cxerko de regxo Olaf ne povis esti portata al
+la tingejo, kiam Vi elektigxis regxo; ili diras ke estas malbona
+auxguro.
+
+REGXO SKULE
+
+Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la cxerko _estu_ elportata;
+gxi staru sub libera cxielo, ecx se mi tiru la Olaf-pregxejon en
+ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie gxi staris!
+
+JATGEJR
+
+Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la
+ago.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?
+
+JATGEJR
+
+Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semigxas unu post la alia, ricevas
+vivon, kaj tiam ili naskigxas.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj se mi, kiu estas regxo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin,
+cxu tiam cxiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?
+
+JATGEJR
+
+Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.
+
+REGXO SKULE
+
+Mi ne demandas cxu estas _peko_; sed mi demandas cxu estas
+_fareble_!
+
+JATGEJR
+
+Mi ne scias.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis
+al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?
+
+JATGEJR
+
+Jes, sinjoro.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la
+poemon?
+
+JATGEJR
+
+Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne
+bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)
+
+REGXO SKULE
+
+(post pauxzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la
+profundan veron de Dio mem ne sciante, -- _Mi_ estas kiel malfekunda
+virino. Tial mi amas la regxan ide-infanon de Håkon, amas gxin el la
+plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti gxin! Gxi
+mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aux ke gxi mortu inter
+miaj manoj, aux ke gxi kresku granda inter la liaj? Cxu mi havos
+pacon en la animo, se tio okazos? Cxu povas mi rezigni? Cxu povas mi
+stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! --
+Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, -- kaj cxirkauxe. Neniu
+amiko --; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Cxu la skaldo
+foriris el la korto?
+
+HIRDANO
+
+(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antauxhalo parolante kun la
+gardanto.
+
+REGXO SKULE
+
+Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas
+_Jatgejr_) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas cxiuj tiuj regxaj pensoj,
+kiuj tenas min maldorma, sciu.
+
+JATGEJR
+
+Mi komprenas, ke estas pri la regxaj pensoj kiel pri tiuj de la
+skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas
+silento kaj nokto cxirkauxe.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu _tiel_ estas ankaux pri tiuj de la skaldo?
+
+JATGEJR
+
+Jes, sinjoro; neniu kanto naskigxas sub taga lumo; gxi povas esti
+skribata en sunlumo; sed gxi kreas sin en silenta nokta horo.
+
+REGXO SKULE
+
+Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?
+
+JATGEJR
+
+Tiu, kiun mi amis.
+
+REGXO SKULE
+
+Sxi do mortis?
+
+JATGEJR
+
+Ne, sxi perfidis min.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj sekve vi farigxis skaldo?
+
+JATGEJR
+
+Jes, sekve mi farigxis skaldo.
+
+REGXO SKULE
+
+(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas _mi_ por farigxi regxo?
+
+JATGEJR
+
+Ne tiun de la dubo; cxar tiam Vi ne tiel demandus?
+
+REGXO SKULE
+
+Kiun donacon bezonas mi?
+
+JATGEJR
+
+Sinjoro, Vi ja _estas_ regxo.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi cxiun momenton estas certa, ke vi estas _skaldo_?
+
+JATGEJR
+
+(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Cxu Vi neniam
+amis?
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, iam, -- fajre, belege kaj peke.
+
+JATGEJR
+
+Vi havas edzinon.
+
+REGXO SKULE
+
+Sxin mi prenis por naski al mi filojn.
+
+JATGEJR
+
+Sed Vi havas filinon, sinjoro, -- milda kaj belega filino.
+
+REGXO SKULE
+
+Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi
+bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun cxe mi, kiu obeas min sen mema
+volo, -- kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj
+malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas
+morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!
+
+JATGEJR
+
+Acxetu al Vi hundon, sinjoro.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu ne homo servus?
+
+JATGEJR
+
+Por tia homo Vi devus longe sercxi.
+
+REGXO SKULE
+
+(subite) Cxu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Cxu vi volas esti mia
+filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, -- Vi ricevu landon kaj
+regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi
+min!
+
+JATGEJR
+
+Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti --?
+
+REGXO SKULE
+
+Forjxetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos
+vin!
+
+JATGEJR
+
+Ne, sinjoro, -- estus acxeti la kronon tro multekoste.
+
+REGXO SKULE
+
+Pripensu! Esti regxo estas pli ol esti skaldo!
+
+JATGEJR
+
+Ne cxiam.
+
+REGXO SKULE
+
+Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!
+
+JATGEJR
+
+La neverkitaj kantoj cxiam estas la plej belaj.
+
+REGXO SKULE
+
+Sed mi _devas_ -- mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi
+tion sentas, -- se mi tion havas, mi estos savita!
+
+PÅL FLIDA
+
+(rapide envenas) Regxo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson
+atingis kun sia tuta sxiparo al Elgjarnes!
+
+REGXO SKULE
+
+Al Elgjarnes --! Do li ne estas tre fore.
+
+JATGEJR
+
+Nun surmetu sxtalkirason! Se okazos vira falo cxi nokte, mi gxoje
+estu la unua, kiu falos por Vi!
+
+REGXO SKULE
+
+_Vi_ kiu ne volis vivi por mi.
+
+JATGEJR
+
+Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas dauxre
+vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)
+
+PÅL FLIDA
+
+(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj
+povas esti en Oslo gxis horo!
+
+REGXO SKULE
+
+Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett;
+li helpis multan, malgxojan kaj pentantan animon.
+
+PÅL FLIDA
+
+(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos
+super nin, mi diras!
+
+REGXO SKULE
+
+Malfermu cxiujn pregxejojn, ke ni povos rifugxi tien kaj ricevi
+gracon.
+
+PÅL FLIDA
+
+Vi povas frapi cxiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi
+volas rifugxi en la pregxejojn!
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, jes, tenu la pregxejojn malfermaj.
+
+PÅL FLIDA
+
+Estu certa, ke Håkon rompos la pregxejan pacon, kiam estas pri la
+Vårbelgoj.
+
+REGXO SKULE
+
+Li ne faros; Dio sxirmos lin kontraux tia peko; -- Dio cxiam sxirmas
+Håkon.
+
+PÅL FLIDA
+
+(en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu auxdus Vin paroli nun, li
+devus demandi: Kiu estas regxo en tiu cxi lando?
+
+REGXO SKULE
+
+(ridetas malgxoje) Jes, Pål Flida, _tiu_ estas la granda demando:
+_Kiu_ estas regxo en cxi tiu lando?
+
+PÅL FLIDA
+
+(petante) Vi estas anime malsana cxi-nokte, sinjoro; ke mi agu por
+Vi.
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, jes, tiel faru.
+
+PÅL FLIDA
+
+(elironte) Unue mi volas rompi cxiujn pontojn.
+
+REGXO SKULE
+
+Frenezulo! Restu! -- Rompi cxiujn pontojn! Cxu _vi_ scias, kion _tio_
+signifas? _Mi_ provis; -- gardu vin por tio!
+
+PÅL FLIDA
+
+Kion Vi do volas, sinjoro?
+
+REGXO SKULE
+
+Mi volas paroli kun Håkon.
+
+PÅL FLIDA
+
+Li respondos Vin per la lango de la glavo!
+
+REGXO SKULE
+
+Iru, iru, -- vi scios mian volon poste.
+
+PÅL FLIDA
+
+Cxiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Regxo Skule,
+ni rompu cxiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la cxielon!
+
+REGXO SKULE
+
+(mallauxte) La cxielo ne fidas min; ankaux mi ne kuragxas fidi la
+cxielon.
+
+PÅL FLIDA
+
+Mallonga farigxis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone)
+
+REGXO SKULE
+
+Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed ecx ne
+_unu_ karan, fidantan koron. Jen regxa mizero; nek pli, nek
+malpli.
+
+BÅRD BRATTE
+
+(de la fono) Ekstere staras longe vojagxintaj homoj, kiuj petas
+paroli kun vi, sinjoro.
+
+REGXO SKULE
+
+Kiuj estas?
+
+BÅRD BRATTE
+
+Virino kaj pastro.
+
+REGXO SKULE
+
+Enirigu la virinon kaj la pastron.
+
+(_Bård_ eliras; _regxo Skule_ eksidas pensema dekstre; iom poste
+envenas nigre vestita virino; sxi portas longan virinan mantelon,
+kapucxon kaj densan vualon, kiu kasxas la vizagxon; _pastro_
+akompanas sxin kaj restas staranta apud la pordo.)
+
+REGXO SKULE
+
+Kiu estas vi?
+
+LA VIRINO
+
+Iu, kiun vi amis.
+
+REGXO SKULE
+
+(skuas la kapon) Trovigxas neniu, kiu tiajxon memoras. Kiu estas vi,
+mi demandas?
+
+LA VIRINO
+
+Iu, kiu amas vin.
+
+REGXO SKULE
+
+Do vi certe estas unu el la mortintoj.
+
+LA VIRINO
+
+(proksimigxas kaj diras mallauxte kaj korege:) Skule Bårdsson!
+
+REGXO SKULE
+
+(ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg!
+
+INGIBJORG
+
+Cxu vi nun rekonas min, Skule?
+
+REGXO SKULE
+
+Ingibjorg, -- Ingibjorg!
+
+INGIBJORG
+
+Ho, ke mi rigardu vin, -- rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn
+manojn; pauxzo) Vi bela, amata, perfida viro!
+
+REGXO SKULE
+
+Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis
+klaraj kaj bluaj kiel la cxielo.
+
+INGIBJORG
+
+Tiuj okuloj estis pluvpeza cxielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos
+ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos.
+
+REGXO SKULE
+
+Sed via vocxo estas fresxa kaj mola kaj juna kiel tiam.
+
+INGIBJORG
+
+Mi nur uzis gxin por flustri _vian_ nomon, kaj por premsigni vian
+grandecon en junan koron, kaj por pregxi al la Dio de pekuloj pri
+savo por ni du, kiuj amis en peko.
+
+REGXO SKULE
+
+Vi faris?
+
+INGIBJORG
+
+Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; -- tial
+mia vocxo tenis sin fresxa kaj mola kaj juna.
+
+REGXO SKULE
+
+Estas tuta vivo ekde tiam. Cxiun belan memoron el tiu tempo mi perdis
+kaj forgesis --
+
+INGIBJORG
+
+Vi ja rajtis.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en
+frosta soleco kaj kolektis kaj konservis!
+
+INGIBJORG
+
+Estis mia felicxo.
+
+REGXO SKULE
+
+Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj ricxecon! Se vi starus
+kiel edzino cxe mia flanko, farigxus pli facile por mi farigxi
+regxo.
+
+INGIBJORG
+
+Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis
+grandan pekon, por vekigxi al pento kaj amendo.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj nun vi venas --?
+
+INGIBJORG
+
+Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband.
+
+REGXO SKULE
+
+Via edzo estas morta?
+
+INGIBJORG
+
+Survoje al Jerusalemo.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard.
+
+INGIBJORG
+
+Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon.
+
+REGXO SKULE
+
+Ne tial?
+
+INGIBJORG
+
+Ne. Estis _mia_ peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn
+sxultrojn; por _tiu_ li iris por lavi gxin pura en la rivero Jordano; por gxi li
+sangis.
+
+REGXO SKULE
+
+(mallauxte) Li cxion sciis?
+
+INGIBJORG
+
+De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; cxar por li mi
+konfesis; kaj estis ankoraux unu, kiu estis eksciigxinta, sed kiel
+estas enigmo por mi.
+
+REGXO SKULE
+
+Kiu?
+
+INGIBJORG
+
+Vegard Veradal.
+
+REGXO SKULE
+
+Vegard!
+
+INGIBJORG
+
+Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres
+Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke.
+
+REGXO SKULE
+
+_Li_ defendis tiun, kiun _mi_ perfidis kaj forgesis. -- Kaj kial vi
+sercxas min nun?
+
+INGIBJORG
+
+Por oferi al vi la lastan.
+
+REGXO SKULE
+
+Kion vi aludas?
+
+INGIBJORG
+
+(montras al la _pastro_, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! --
+Peter, mia filo, venu!
+
+REGXO SKULE
+
+Via filo --!
+
+INGIBJORG
+
+Kaj la _via_, regxo Skule!
+
+REGXO SKULE
+
+(duone eturdita) Ingibjorg!
+
+PETER
+
+(proksimigxas en silenta movo kaj jxetas sin surgenuen antaux
+_Skule_)
+
+INGIBJORG
+
+Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; -- nun vi
+estas regxo de Norvegio; la regxa filo devas veni al sia heredajxo;
+mi ne plu rajtas havi lin.
+
+REGXO SKULE
+
+(suprenlevas lin en sturma gxojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi
+tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin,
+rigardas lin kaj denove cxirkauxbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi
+havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontrauxstari min! (iras al
+_Ingibjorg_ kaj kaptas sxian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi,
+Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi?
+
+INGIBJORG
+
+Peza estas la ofero, kaj apenaux estus mi gxin alportinta, se
+episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la
+morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan
+oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko.
+
+REGXO SKULE
+
+Do la peko estas forvisxita; kaj de nun li estas sole mia; cxu ne,
+sole mia?
+
+INGIBJORG
+
+Jes; sed unu postulon mi faras al vi.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxielon kaj teron, postulu kion ajn!
+
+INGIBJORG
+
+Li estas pura kiel sxafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn
+manojn. Estas dangxera vojo, tiu kiu kondukas al la regxa segxo; ke
+li ne damagxu sian animon. Cxu vi auxdas, regxo Skule, ne igu mian
+infanon damagxi sian animon!
+
+REGXO SKULE
+
+Mi promesas kaj jxuras al vi!
+
+INGIBJORG
+
+(kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li
+suferas damagxon en sia animo, prefere lasu lin morti!
+
+REGXO SKULE
+
+Prefere morti! Mi promesas kaj jxuras!
+
+INGIBJORG
+
+Do en fido mi reveturos al Hålogalando.
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, fidoplena vi povas forveturi.
+
+INGIBJORG
+
+Tie mi volas penti kaj pregxi, gxis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni
+renkontigxos cxe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino!
+
+REGXO SKULE
+
+Pura kaj senkulpa! (turnas sin al _Peter_) Ke mi rigardu vin! Jes,
+estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi
+dolore postsopiris.
+
+PETER
+
+Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi!
+Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, -- mi tamen
+scias, ke mi luktas por la gxusta!
+
+REGXO SKULE
+
+(kun krio el gxojo) Vi fidas min! Vi fidas min!
+
+PETER
+
+Neskueble!
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj cxio estas bona; do certe mi estas savita! Auxdu, dejxetu la
+pastran mantelon! La cxefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso;
+la regxa filo portu glavon, iru senhalte antauxen al potenco kaj
+honoro.
+
+PETER
+
+Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru!
+
+REGXO SKULE
+
+(premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj!
+
+INGIBJORG
+
+(al si mem) Ami, -- cxion oferi, -- kaj forgesigxi, -- jen mia
+sagao. (eliras silente en la fono)
+
+REGXO SKULE
+
+Granda regxa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo,
+auxskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj
+Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, cxiuj farigxu
+kvazaux _unu_ granda parencaro, -- jen kredu, ke la lando
+kreskos!
+
+PETER
+
+Kia granda kaj kapturniga penso _tio_ estas --!
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu tiun vi kaptas?
+
+PETER
+
+Jes -- jes! -- Klare --!
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj vi fidas gxin?
+
+PETER
+
+Jes, jes; cxar mi fidas vin!
+
+REGXO SKULE
+
+(sovagxe) Håkon Håkonsson devas fali!
+
+PETER
+
+Cxar vi tion volas, estas gxuste ke li falu.
+
+REGXO SKULE
+
+Kostos sangon; sed ne estas eviteble.
+
+PETER
+
+Ne estas forjxetita la sango, kiu fluas por via tasko.
+
+REGXO SKULE
+
+Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu
+sur la regxa segxo, kun ringo cxirkaux la frunto, kun la purpura
+mantelo sxvele vasta sur viaj sxultroj; cxiuj viroj en la lando klinu
+sin por vi -- (sono de korno auxdigxas tre fore) Ha! kio estas tio!
+(kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida --?
+(rapidas al la fono)
+
+PÅL FLIDA
+
+(envenas kaj krias:) _Nun_ la horo estas super ni, regxo Skule!
+
+REGXO SKULE
+
+(konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de regxo Håkon! Kie ili
+estas!
+
+PÅL FLIDA
+
+Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg.
+
+REGXO SKULE
+
+Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu
+ilin?
+
+PÅL FLIDA
+
+Cxiuj pregxejoj staras malfermaj por ni.
+
+REGXO SKULE
+
+La Birkibejnojn, mi demandas --!
+
+PÅL FLIDA
+
+Por ili cxiuj pontoj kusxas malfermaj.
+
+REGXO SKULE
+
+Fatala viro, kion vi faris!
+
+PÅL FLIDA
+
+Obeis mian regxon.
+
+REGXO SKULE
+
+Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian regxecon!
+
+PETER
+
+Ne, vi venkos! Tia granda regxa penso ne mortos!
+
+REGXO SKULE
+
+Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj auxdigxas pli proksime) Al
+cxevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de
+viroj!
+
+(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.)
+
+
+STRATO en OSLO
+
+
+(Malaltaj lignaj domoj kun pordsxirmejoj ambauxflanke. En la fono
+la gxardeno de la pregxejo St. Hallvard, enfermita per alta sxtona
+muro kun pordego. Maldekstraflanke cxe la fino de la muro vidigxas la
+pregxejo, kies cxefa enirejo staras malferma. Ankoraux estas nokto;
+iom poste komencas la matenigxo. La sturmsonorilo frapigxas; tre fore
+dekstre auxdigxas militkrioj kaj konfuza bruo.)
+
+LA KORNLUDISTO DE REGXO SKULE
+
+(venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn!
+Prenu armilojn! cxiuj viroj de regxo Skule!
+
+(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni auxdas lin
+sonorigi kaj krii en la proksima strato.)
+
+VIRINO
+
+(venas cxe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas?
+
+URBANO
+
+(kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La
+Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj
+kruelajxoj.
+
+UNU EL LA VIROJ DE SKULE
+
+(venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake,
+el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj!
+
+IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE
+
+(el domo dekstre) Mi ne scias.
+
+LA UNUA
+
+Tsxsx! Auxskultu! -- Certe ili estas malsupre cxe la Kaproponto.
+
+LA DUA
+
+Do malsupren al la Kaproponto!
+
+(Cxiuj rapidas elen dekstre; _urbano_ venas kurante de la sama
+flanko.)
+
+UNUA URBANO
+
+Hej, najbaro, de kie vi venas?
+
+DUA URBANO
+
+De cxe la Lo-rivero; tie estas terure.
+
+VIRINO
+
+Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Cxu estas la Birkibejnoj, aux kiuj
+estas?
+
+DUA URBANO
+
+Jes certe estas la Birkibejnoj; regxo Håkon kunestas; la tuta sxiparo
+kusxigas sin cxe la kajoj; sed mem li iris borden en la
+Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj.
+
+UNUA URBANO
+
+Do li vengxos sin pro la perdo de viroj cxe Låka!
+
+DUA URBANO
+
+Jes, fidu tion!
+
+UNUA URBANO
+
+Jen vidu, -- tie jam fugxas la Vårbelgoj!
+
+(Aro de la viroj de Skule envenas fugxante de dekstre.)
+
+UNU EL LA VIROJ
+
+Enen en la pregxejon! Neniu povas kontrauxstari la Birkibejnojn, tiel
+kiel ili sturmas antauxen cxi-nokte!
+
+(La aro jxetas sin en la pregxejon kaj sxlosas la pordon
+interne.)
+
+DUA URBANO
+
+(rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre
+en la strato; devas esti tiu de regxo Håkon.
+
+UNUA URBANO
+
+Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fugxas!
+
+(Alia aro venas de dekstre.)
+
+UNU EL LA ARO
+
+Ni savu nin en la pregxejon, kaj petu gracon!
+
+(Ili sturmas al la pordego.)
+
+PLURAJ VÅRBELGOJ
+
+Estas sxlosita; estas sxlosita!
+
+LA UNUA
+
+Do supren al Martestokke!
+
+LA DUA
+
+Kie estas regxo Skule?
+
+LA UNUA
+
+Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili
+fugxas preter la pregxejon elen maldekstre.)
+
+HÅKON
+
+(venas de dekstre kun sia standardportanto, _Gregorius Jonsson,
+Dagfinn Bonde_ kaj pluraj aliaj viroj.)
+
+DAGFINN BONDE
+
+Auxskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaux la
+pregxeja gxardeno.
+
+MALJUNA URBANO
+
+(vokas de sia pordo al _Håkon_:) Gardu Vin, kara sinjoro; La
+Vårbelgoj estas koleraj nun, cxar ili batalas por la vivo!
+
+HÅKON
+
+Cxu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro
+kaj por mia avo, vi.
+
+LA URBANO
+
+Dio donu, ke mi povus lukti ankaux por Vi.
+
+HÅKON
+
+Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezonigxas; venas homoj de cxiuj
+flankoj.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+La duko mem! Li rajdas sian blankan batalcxevalon.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ni devas bari por li elirejon tra la pordo cxi tie.
+
+HÅKON
+
+Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi,
+hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen!
+
+(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon;
+alvenas multaj homoj.)
+
+IU VÅRBELGO
+
+(de dekstre, fugxante al la pregxejo, persekutata de Birkibejno)
+Sxparu la vivon! Sxparu la vivon!
+
+LA BIRKIBEJNO
+
+Ecx ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan
+mantelon aspekte vi havas; gxin mi povos uzi. (volas preni la
+mantelon, sed eligas krion kaj forjxetas sian glavon.) Sinjoro regxo!
+Neniun baton plu mi batos por vi!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Kaj tion vi diras en tia momento!
+
+LA BIRKIBEJNO
+
+Ne pluan batalon!
+
+DAGFINN BONDE
+
+(morthakas lin) Ne, nun vi ja povas sxpari vin!
+
+LA BIRKIBEJNO
+
+(montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris suficxe, kiam
+mi mortigis mian propran fraton. (mortas)
+
+HÅKON
+
+Lia frato!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Cxu? (iras al la korpo de la Vårbelgo)
+
+HÅKON
+
+Cxu vero?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Estas ja tiel.
+
+HÅKON
+
+(skuita) Jen vidigxas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun
+faras. Frato kontraux frato, patro kontraux filo; -- je Dio, la
+cxiopova, tio devas havi finon!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Jen la duko en akra lukto kontraux la aro de Knut jarlo!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Baru la pordegon por li cxi tie, regxanoj!
+
+(Interne de la muro vidigxas la luktantoj. La _Vårbelgoj_ trabatas
+al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo
+malantauxen. _Regxo Skule_ rajdas sian blankan batalcxevalon, kun
+tirita glavo. _Peter_ iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en
+la maldekstra mano alte levita krucifikso. _Pål Flida_ portas la
+standardon de _Skule_, kiu estas blua kun staranta ora leono sen
+hakilo.)
+
+REGXO SKULE
+
+Morthaku senindulge! Sxparu neniun! Venis nova tronpretendanto en
+Norvegio!
+
+LA BIRKIBEJNOJ
+
+Nova tronpretendanto li diras!
+
+HÅKON
+
+Skule Bårdsson, ni dividu la regnon!
+
+REGXO SKULE
+
+Cxio aux nenio!
+
+HÅKON
+
+Pensu pri la regxino, via filino!
+
+REGXO SKULE
+
+Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li!
+
+HÅKON
+
+Ankaux mi havas filon; -- se mi falos, li havos la regnon!
+
+REGXO SKULE
+
+Mortigu la regxidon kie vi trovos gxin! Mortigu gxin sur la trono;
+mortigu gxin cxe la altaro; mortigu gxin, mortigu gxin inter la
+brakoj de la regxino!
+
+HÅKON
+
+Jen vi eldiris vian jugxon!
+
+REGXO SKULE
+
+(hakas cxirkauxe) Mortigu, mortigu senindulge! Regxo Skule havas
+filon! Mortigu, mortigu! (La lukto movigxas eksteren maldekstre.)
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+La Vårbelgoj trahakas sin!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jes, sed nur por fugxi.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Jes, je la cxielo, -- la alia pordego staras malferma; jen ili jam
+fugxas!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo!
+Prenu vengxon por la vira falo cxe Låka!
+
+HÅKON
+
+Vi auxdis; li kondamnis mian infanon senpaca, -- mian senkulpan
+infanon, la elektitan regxon post mi!
+
+LA REGXANOJ
+
+Jes, jes, ni auxdis!
+
+HÅKON
+
+Kaj kia puno estas decidita por tia peko?
+
+LA VIROJ
+
+La morto!
+
+HÅKON
+
+Do li devas morti! (levas la manon por jxuro) Cxi tie mi jxuras:
+Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontigxos sur nesankta
+grundo!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin.
+
+BIRKIBEJNO
+
+(de maldekstre) Nun fugxas duko Skule!
+
+LA URBANOJ
+
+La Birkibejnoj venkis!
+
+HÅKON
+
+Kiun vojon?
+
+LA BIRKIBEJNO
+
+Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn
+cxevalojn starantaj supre en la stratoj; alie ecx ne unu forsavus sin
+en vivo.
+
+HÅKON
+
+Dankon al Dio pro la helpo ankaux cxi tiun fojon! _Nun_ la regxino
+povos libere veni surteren de la sxiparo.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(montras dekstren) Sxi jam estas sur la tero, sinjoro; jen sxi venas.
+
+HÅKON
+
+(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; sxi
+estas kara filino; -- auxskultu, -- ecx ne vorto al sxi pri la
+dangxero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, cxiuj kiel unu,
+defendi la filon de via regxo; sed ne lasu sxin ion scii.
+
+LA VIROJ
+
+(mallauxte) Ni promesas!
+
+MARGRETE
+
+(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La
+cxielo sxirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.
+
+HÅKON
+
+Jes, mi venkis. Kie estas la infano?
+
+MARGRETE
+
+Sur la regxa sxipo, inter la manoj de fidindaj viroj.
+
+HÅKON
+
+Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)
+
+MARGRETE
+
+Håkon, kie estas -- duko Skule?
+
+HÅKON
+
+Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.
+
+MARGRETE
+
+Do li vivas! -- Mia edzo, cxu mi rajtas danki Dion cxar li vivas?
+
+HÅKON
+
+(en doloriga lukto kun si mem) Auxskultu min, Margrete; vi estis por
+mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble
+ricxa pri amo; -- nun mi devas kauxzi al vi pezan doloron; mi
+nevolonte farus; sed mi estas regxo, tial mi devas --
+
+MARGRETE
+
+(strecxe) Cxu rilatas al -- la duko?
+
+HÅKON
+
+Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre
+fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun
+diros al vi, -- se sxajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi cxe mia
+flanko, ne plu povas vidi min sen farigxi pala, -- nu, do ni devas
+disigxi -- vivi aparte ni ambaux, -- kaj mi ne mallauxdos vin pro
+tio.
+
+MARGRETE
+
+Disigxi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon --!
+
+HÅKON
+
+Ne tusxu gxin! -- Gxi jxus levigxis por jxuro --
+
+MARGRETE
+
+Por jxuro?
+
+HÅKON
+
+Por jxuro, kiu nerompeble sigelis jugxon al morto.
+
+MARGRETE
+
+(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Sxancelas; kelkaj virinoj
+alrapidas kaj subtenas sxin.)
+
+HÅKON
+
+Jes, Margrete, -- kiel regxo mi kondamnis vian patron al morto.
+
+MARGRETE
+
+Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis regxan
+nomon.
+
+HÅKON
+
+Li faris; -- kaj se vi nun trovas, ke ni devas disigxi, do tio
+okazu.
+
+MARGRETE
+
+(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disigxi! Mi estas via
+edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!
+
+HÅKON
+
+Cxu vi estas suficxe forta? Cxu vi komprenis cxion? Mi kondamnis vian
+patron.
+
+MARGRETE
+
+Mi auxdis kaj komprenis cxion. Vi kondamnis mian patron.
+
+HÅKON
+
+Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?
+
+MARGRETE
+
+Suficxas ja ke vi konas gxin.
+
+HÅKON
+
+Sed estas al la _morto_, ke mi kondamnis lin!
+
+MARGRETE
+
+(genuas antaux la regxo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta
+sinjoro, vi jugxas juste!
+
+Kurteno
+
+
+
+
+KVINA AKTO
+
+
+(Cxambro en la regxa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre;
+antauxe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda
+pordo. Estas sombrigxo; _Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj aliaj el
+la plej altstaraj viroj staras cxe la fenestro rigardante
+supren.)
+
+HIRDANO
+
+Kiel rugxe gxi lumas!
+
+IU ALIA
+
+Gxi strecxas sin trans la duonan cxielon, kiel ardantan glavon.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Sankta regxo Olaf, kion auxguras tia terura signo?
+
+MALJUNA VÅRBELGO
+
+Certe gxi antauxdiras la morton de granda estro.
+
+PÅL FLIDA
+
+La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kusxas ekstere en la
+fjordo kun la sxiparo; ni povas atendi lin en la urbo cxi-vespere; --
+cxi tiun fojon ni estas en la vico por venki!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Ne fidu tion; ne estas granda kuragxo en la armeo nun.
+
+LA MALJUNA VÅRBELGO
+
+Estas ja kompreneble; ekde la fugxo de Oslo regxo Skule enfermis sin,
+kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.
+
+UNUA HIRDANO
+
+En la urbo estas homoj, kiuj ne scias cxu li vivas aux estas
+morta.
+
+PÅL FLIDA
+
+La regxo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li,
+Bård Bratte, -- estas pri la savo de cxiuj.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Ne utilas; mi parolis al li antauxe.
+
+PÅL FLIDA
+
+Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro
+regxo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne tauxgas kiel
+nun estas.
+
+REGXO SKULE
+
+(interne) Mi estas malsana, Pål Flida!
+
+PÅL FLIDA
+
+Cxu Vi povas aliajxon atendi? Vi ja ne mangxis dum du tagoj; Vi devas
+fortigi kaj flegi Vin --
+
+REGXO SKULE
+
+Mi estas malsana.
+
+PÅL FLIDA
+
+Je la cxiopova, ne trovigxas ekskuzo. Regxo Håkon alvelas ekstere sur
+la fjordo, kaj estas atendinda cxi tie en Nidaros kiam ajn.
+
+REGXO SKULE
+
+Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la regxan infanon.
+
+PÅL FLIDA
+
+Vi devas mem kunesti, sinjoro!
+
+REGXO SKULE
+
+Ne, ne, ne, -- Vi estas pli certaj pri la venko, kiam _mi_ ne
+kunestas.
+
+PETER
+
+(venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter
+la urbanoj; ili arigxas grandnombre antaux la regxa korto.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Se la regxo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje
+gravas.
+
+PETER
+
+Do li devas paroli al ili. (cxe la pordo maldekstre) Patro! La
+Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne
+donas al ili kuragxon!
+
+REGXO SKULE
+
+Kion diris la skaldo?
+
+PETER
+
+La skaldo?
+
+REGXO SKULE
+
+La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion
+oni ne mem posedas, li diris.
+
+PETER
+
+Do vi ecx ne povas fordoni la regnon; cxar gxi estas la mia post
+vi!
+
+REGXO SKULE
+
+Nun mi venos!
+
+PÅL FLIDA
+
+Dio estu lauxdata!
+
+REGXO SKULE
+
+(elvenas cxe la pordo; li estas pala kaj kavigxinta, liaj haroj forte
+grizigxis) Ne rigardu min! Mi ne sxatas, ke vi rigardu min, nun kiam
+mi estas malsana! (iras antauxen al _Peter_) Forpreni de vi la
+regnon, vi diras? Granda Dio de la cxielo, kion mi estis faronta!
+
+PETER
+
+Ho, pardonu al mi; -- mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la
+plej gxusta.
+
+REGXO SKULE
+
+Ne, ne, ne gxis nun; -- sed mi volas esti forta kaj sana nun, -- mi
+volas agi.
+
+LAUXTAJ KRIOJ
+
+(ekstere dekstre) Regxo Skule! Regxo Skule!
+
+REGXO SKULE
+
+Kio estas?
+
+BÅRD BRATTE
+
+(cxe la fenestro) La urbanoj arigxas; la tuta regxa korto estas plena
+de homoj; -- Vi devas paroli al ili.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu mi aspektas kiel regxo; cxu mi povas nun paroli!
+
+PETER
+
+Vi devas, mia alta patro!
+
+REGXO SKULE
+
+Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon,
+sed malkaptas gxin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove
+strecxas sin la ardanta glavo super mi!
+
+PETER
+
+Gxi antauxdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:)
+Trondhejmanoj, kion vi volas; -- staras cxi tie via regxo.
+
+URBANO
+
+(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj
+bruligi, se ili trovos Vin cxi tie.
+
+REGXO SKULE
+
+Ni cxiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda regxo; mi ne multe
+postulis militan imposton --
+
+VIRA VOCXO
+
+(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis cxe
+Låka kaj en Oslo?
+
+VIRINO
+
+Redonu al mi mian fiancxon!
+
+KNABO
+
+Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!
+
+ALIA VIRINO
+
+Redonu al mi miajn tri filojn, regxo Skule!
+
+VIRO
+
+Li ne estas regxo; cxar li ne honorigxis kiel regxo sur la cxerko de
+Sankta Olaf!
+
+MULTAJ VOCXOJ
+
+Ne, ne. -- li ne honorigxis sur la cxerko de Sankta Olaf!
+
+REGXO SKULE
+
+(retiras sin malantauxen de la kurteno) Ne honorigxis --! Ne
+regxo!
+
+PÅL FLIDA
+
+Malfelicxe estis, ke la sankta cxerko ne farigxis elportata, kiam Vi
+elektigxis.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la
+Birkibejnoj venos.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la
+sankta cxerko.
+
+PETER
+
+Do elportu la cxerkon, kaj farigu vin honorigata nun!
+
+PÅL FLIDA
+
+(kapskue) Kiel tio farigxus?
+
+PETER
+
+Cxu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri _li_? Sonorigu al tingo,
+kaj elportu la cxerkon!
+
+PLURAJ EL LA VIROJ
+
+(retiras sin) Pregxeja rabo!
+
+PETER
+
+Ne pregxeja rabo; -- venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al
+regxo Skule; ili konsentos --
+
+PÅL FLIDA
+
+Ili ne faros; ili ne kuragxas pro la cxefepiskopo.
+
+PETER
+
+Cxu vi estas regxanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda
+afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia
+patro kaj regxo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi;
+sonorigu al tingo; vi rajte portu vian regxan nomon. (rapidas elen
+dekstre)
+
+REGXO SKULE
+
+(gxojege) Cxu Vi vidis lin! Cxu Vi vidis mian gloran filon! Kiel
+lumis liaj okuloj! Jes, ni volas cxiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj
+estas la Birkibejnoj?
+
+PÅL FLIDA
+
+Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al
+ni.
+
+REGXO SKULE
+
+Ili _tenu_ sin al ni. Ni devas cxiuj samopinii, kaj fini cxi tiun
+teruran luktadon. Cxu vi do ne vidas la cxielan signon, ke ni finu
+gxin? La cxielo kolerigxas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj
+longe farigxis. Ardantaj glavoj alte supre lumas cxiun nokton;
+virinoj falas kaj naskas en la pregxejoj; anima pesto sxteliras al
+pastroj kaj al gemonahxoj, tiel ke ili kuras laux la stratoj kriante,
+ke la lasta tago venis. Jes, je la cxiopova, tio finigxu per unu
+bato!
+
+PÅL FLIDA
+
+Kion Vi ordonas, ke ni faru?
+
+REGXO SKULE
+
+Cxiujn pontojn vi rompu.
+
+PÅL FLIDA
+
+Iru, kaj rompu cxiujn pontojn!
+
+(Hirdano eliras dekstre.)
+
+REGXO SKULE
+
+Cxiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; ecx ne unu Birkibejno metu
+sian piedon en Nidaros.
+
+PÅL FLIDA
+
+Bone dirite, regxo.
+
+REGXO SKULE
+
+Kiam la sankta cxerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la
+armeon kaj la urbanojn.
+
+PÅL FLIDA
+
+(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj.
+(la viro eliras.)
+
+REGXO SKULE
+
+(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi
+funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo
+super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno
+donis rikolton du fojojn cxiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj
+kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi
+luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu
+min, kaj ne dubu --! (lauxta krio, kiel el timo, auxdigxas en la
+amaso) Kio estas _tio_?
+
+SOVAGXA VOCXO
+
+Pentefaru, pentefaru!
+
+BÅRD BRATTE
+
+(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!
+
+PÅL FLIDA
+
+Li sxiras sian kapucxon en cxifonojn kaj vipas sin per skurgxo.
+
+LA VOCXO
+
+Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!
+
+MULTAJ VOCXOJ
+
+Fugxu; fugxu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!
+
+REGXO SKULE
+
+Kio okazis?
+
+BÅRD BRATTE
+
+Cxiuj fugxas, cxiuj forkuras, kvazaux sovagxa besto venus inter
+ilin.
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, cxiuj fugxas -- (kun ekkrio el gxojo) Ha! ne gravas; -- ni estas
+savitaj; vidu, vidu, -- la cxerko de regxo Olaf staras meze en la
+regxa korto!
+
+PÅL FLIDA
+
+La cxerko de regxo Olaf!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Jes, je la cxielo, -- jen gxi staras!
+
+REGXO SKULE
+
+La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antauxe
+faris!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Auxdu; sonorigxas al tingo.
+
+REGXO SKULE
+
+Nun mi do legxe honorigxos.
+
+PETER
+
+(venas de dekstre) Surprenu la regxan mantelon; nun la sankta cxerko
+staras ekstere.
+
+REGXO SKULE
+
+Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn
+kanonikojn, ke ili cedis.
+
+PETER
+
+La kanonikojn, mia patro; -- al ili vi neniun dankon sxuldas.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu ne _ili_ vin helpis?
+
+PETER
+
+Ili anatemis cxiun, kiu kuragxis tusxi la sanktajxon.
+
+REGXO SKULE
+
+Do la cxefepiskopo! Fine li do cedis.
+
+PETER
+
+La cxefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.
+
+REGXO SKULE
+
+Ho, mi vidas, ke mi dauxre havas fidelajn virojn. Vi staris cxi tie
+timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, -- kaj
+tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuragxis preni sur sin
+tian grandan pekon pro mi.
+
+PETER
+
+Ecx ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuragxis preni la pekon sur
+sin.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxiopova Dio, cxu okazis miraklo; -- kiu elprenis la sanktajxon?
+
+PETER
+
+Mi, mia patro!
+
+REGXO SKULE
+
+(kun ekkrio) Vi!
+
+LA HOMOJ
+
+(retiras sin eviteme) Pregxeja rabisto!
+
+(_Pål Flida, Bård Bratte_ kaj kelkaj aliaj eliras.)
+
+PETER
+
+La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaux
+ol vi estos legxe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj,
+nenio helpis. Tiam mi rompis la pregxejan pordon; neniu kuragxis
+sekvi min. Mi saltis sur la cxefaltaron, kaptis la tenilon kaj
+kontrauxmetis la genuojn; estis kvazaux mistera potenco donis al mi
+pli ol homajn fortojn. La cxerko malfiksigxis, mi tiris gxin post mi
+malsupren laux la pregxeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel
+sxtormo alte supre sub la volboj; mi tiris gxin el la pregxejo, cxiuj
+fugxis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la regxa korto, la
+tenilo rompigxis; jen gxi estas. (Tenas gxin supre)
+
+REGXO SKULE
+
+(silenta, terurfrapita) Pregxejrabisto!
+
+PETER
+
+Por vi; por via granda regxa penso! Sed vi volas forvisxi la pekon.;
+cxio malbona vi volas forvisxi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila
+tago levigxos sur la landon; -- kio do gravas, se ventega nokto
+antauxiris?
+
+REGXO SKULE
+
+Lumis kvazaux sanktula suno cxirkaux via kapo, kiam via patrino venis
+kun vi; -- kaj nun sxajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.
+
+PETER
+
+Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja
+via volo, kiun mi plenumis; -- kiel kalkuli tion al mi kiel
+kulpon!
+
+REGXO SKULE
+
+Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido farigxis peko.
+
+PETER
+
+(sovagxe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuragxas ion alian fari, ol
+forlavi gxin!
+
+REGXO SKULE
+
+Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, -- kaj li mokas la
+cxielon!
+
+PÅL FLIDA
+
+(envenas) Cxio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo;
+ili fugxas en la pregxejojn.
+
+REGXO SKULE
+
+Ili _eliru_, ili _devas_ eliri!
+
+BÅRD BRATTE
+
+(envenas) La urbanoj ekstaris kontraux Vin; ili mortigas la
+Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas
+trovi ilin!
+
+HIRDANO
+
+(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!
+
+REGXO SKULE
+
+Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!
+
+PÅL FLIDA
+
+Neeblas; la timo paralizis ilin.
+
+REGXO SKULE
+
+(malespera) Sed mi ne _povas_ fali nun! Mia filo ne devas morti kun
+morta kulpo sur sia animo!
+
+PETER
+
+Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin
+supren al Innherad; tie cxiuj viroj estas fidelaj!
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, fugxo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Kiun vojon?
+
+REGXO SKULE
+
+Trans la ponton!
+
+PÅL FLIDA
+
+Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari
+en Nidaros.
+
+REGXO SKULE
+
+Tamen trans la riveron; -- estas vivo kaj beateco savinda! Fugxo!
+Fugxo! (Li kaj _Peter_ rapidas elen dekstre.)
+
+BÅRD BRATTE
+
+Jes, pli bone tio, ol faligxi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.
+
+PÅL FLIDA
+
+En la nomo de Dio do, ni fugxu. (Cxiuj sekvas _Skule_.)
+
+(Mallonga tempo la cxambro estas malplena; auxdigxas fora kaj
+obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen
+tra la pordo dekstre.)
+
+URBANO
+
+Envenu! Cxi tie li devas esti.
+
+IU ALIA
+
+Mortigu lin!
+
+PLURAJ
+
+Mortigu ankaux la pregxejrabiston!
+
+OPULO
+
+Aliru singardeme; ili kontrauxmordas.
+
+UNUA URBANO
+
+Ne estas dangxero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.
+
+URBANO
+
+(venas) Tro malfrue; -- regxo Skule fugxis.
+
+PLURAJ
+
+Kien? Kien?
+
+LA VENINTO
+
+Enen en iu el la pregxejoj, mi opinias; ili estas plenaj de
+Vårbelgoj.
+
+UNUA URBANO
+
+Ni sercxu lin; grandan dankon kaj pagon regxo Håkon donos al tiu
+viro, kiu mortigas Skule.
+
+IU ALIA
+
+Jen la Birkibejnoj.
+
+IU TRIA
+
+Regxo Håkon mem.
+
+MULTAJ EN LA ARO
+
+(krias) Saluton al regxo Håkon Håkonsson!
+
+HÅKON
+
+(envenas de dekstre sekvata de _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj
+multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi suficxe
+longe kontrauxstaris min.
+
+UNUA URBANO
+
+(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!
+
+IU ALIA
+
+(ankaux genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin
+sekvintaj.
+
+LA UNUA
+
+Li prenis nian havajxon, kaj devigis nin batali por sia maljusta
+afero.
+
+LA DUA
+
+Ahx, alta sinjoro, li estis skurgxo por siaj amikoj kiel por siaj
+malamikoj.
+
+MULTAJ VOCXOJ
+
+Jes, jes, -- Skule Bårdsson estis skurgxo por la tuta lando.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Estus vera vorto, tiu.
+
+HÅKON
+
+Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion
+vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Cxu iu scias kie
+Skule Bårdsson estas?
+
+PLURAJ
+
+Ene en iu el la pregxejoj, sinjoro!
+
+HÅKON
+
+Cxu vi tion certe scias?
+
+LA URBANOJ
+
+Jes, tie estas cxiuj Vårbelgoj.
+
+HÅKON
+
+(mallauxte al _Dagfinn Bonde_) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn
+antaux cxiujn pregxejojn en la urbo.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Kaj kiam li trovigxos, li estu senprokraste mortigata.
+
+HÅKON
+
+(mallauxte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por
+mi.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Sinjoro, Vi tion jxuris solene en Oslo.
+
+HÅKON
+
+Kaj cxiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al
+_Gregorius Jonsson_; neauxdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia
+amiko; sercxu lin, kaj igu lin fugxi el la lando.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(gxoja) Vi tion volas, sinjoro?
+
+HÅKON
+
+Pro mia pia, aminda edzino.
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Sed se li _ne_ fugxos; se li ne volos aux ne povos?
+
+HÅKON
+
+Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos sxpari lin; tiam mia regxa vorto
+staru valida. Iru!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+Mi iros kaj faros mian plej bonan. La cxielo faru ke sukcesos.
+(eliras dekstre)
+
+HÅKON
+
+Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la regxa sxipo; vi
+konduku la regxinon kaj la infanon supren al la monahxejo
+Elgisetro.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Sinjoro, cxu vi opinias, ke tie sxi estos sekura?
+
+HÅKON
+
+Nenie ajn sxi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la
+pregxejojn, kaj sxi petegis; sxia patrino estas en Elgisetro.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Jes, jes, mi scias.
+
+HÅKON
+
+Salutu la regxinon kore de mi; kaj ankaux salutu sinjorinon Ragnhild.
+Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, cxiuj
+sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la
+lando. -- Vi urbanoj morgaux staru respondece kaj ricevu vian punon,
+cxiu ope laux siaj faroj. (eliras kun siaj viroj)
+
+UNUA URBANO
+
+Veo al ni morgaux!
+
+DUA URBANO
+
+Ni ekhavos grandan kalkulon.
+
+UNUA URBANO
+
+Ni, kiuj tiom longe kontrauxstaris al Håkon, -- kiuj kune salutis
+Skule, kiam li prenis regxan nomon.
+
+DUA URBANO
+
+Kiuj donis al Skule kaj sxipojn kaj armilaron, -- kiuj acxetis cxiujn
+havajxojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.
+
+UNUA URBANO
+
+Jes, veo al ni morgaux!
+
+IU URBANO
+
+(rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la
+regxo?
+
+UNUA URBANO
+
+Kion vi volas pri li?
+
+LA ALVENINTO
+
+Doni al li grandan kaj gravan mesagxon.
+
+PLURAJ
+
+Kiun?
+
+LA ALVENINTO
+
+Tion mi nur diras al la regxo mem.
+
+PLURAJ
+
+Jes, diru, diru!
+
+LA ALVENINTO
+
+Skule Bårdsson fugxas supren al Elgisetro.
+
+UNUA URBANO
+
+Neeblas! Li estas en unu el la pregxejoj.
+
+LA ALVENINTO
+
+Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.
+
+UNUA URBANO
+
+Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.
+
+DUA URBANO
+
+Jes, ni informu lin, kie estas Skule.
+
+UNUA URBANO
+
+Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro
+kaj faligu Skule.
+
+DUA URBANO
+
+Jes, jes, -- ni faru!
+
+TRIA URBANO
+
+Sed cxu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?
+
+LA ALVENINTO
+
+Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato.
+
+UNUA URBANO
+
+Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne
+diru al iu, kion ni intencas; ni estas suficxe multnombraj, -- kaj
+jen supren al Elgisetro!
+
+CXIUJ
+
+(mallauxte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide
+sed singardeme.)
+
+
+PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS
+
+
+(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur
+malklare videtigxas, kaj foje preskaux ne. Arbostumpoj kaj grandaj
+sxtonoj kusxas cxirkauxe. _Regxo Skule, Peter, Pål Flida, Bård
+Bratte_ kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)
+
+PETER
+
+Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro!
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren cxe sxtono)
+
+PETER
+
+Kiel estas al vi?
+
+REGXO SKULE
+
+Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj
+viroj.
+
+PETER
+
+(eksaltas) Havigu helpon, -- panon al la regxo.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Nun kiu ajn estas regxo; cxar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule
+Bårdsson; se vi estas regxo, do ne kusxu tie regante la landon.
+
+PETER
+
+Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Mi mortigxos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; cxar mi estis
+lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos
+savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuragxus
+fari.
+
+IU VÅRBELGO
+
+Se ni nur povus sxtelveni al la monahxejo cxe Holm.
+
+PÅL FLIDA
+
+Pli bone al Elgisetro.
+
+BÅRD BRATTE
+
+(ekdiras subite) Plej bone iri al la sxipo de Håkon, kaj rabi la
+regxan infanon.
+
+PÅL FLIDA
+
+Cxu vi furiozas?
+
+BÅRD BRATTE
+
+Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaux facile farebla. La
+Birkibejnoj trasercxas cxiun domon, kaj staras garde antaux la
+pregxejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fugxi, cxar cxiuj pontoj
+estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra sxipanaro estas sur la sxipoj;
+se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al
+ni pacon, aux lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la
+vivon?
+
+PÅL FLIDA
+
+Ne mi, se gxi savigxus tiamaniere.
+
+PLURAJ
+
+Ne mi! Ne mi!
+
+PETER
+
+Ha, sed se estus por savo de mia patro!
+
+BÅRD BRATTE
+
+Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas
+la aro, kiun ni renkontis cxi tie sub la deklivo; estas la plej
+sovagxaj kuragxuloj el cxiuj Vårbelgoj; ili nagxis trans la riveron,
+cxar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la pregxejoj. Tiuj uloj
+certe kuragxos viziti la regxan sxipon, jes ili! Kiu el vi do
+kuniros?
+
+KELKIUJ
+
+Mi, Mi!
+
+PETER
+
+Eble ankaux mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura
+tegmento.
+
+BÅRD BRATTE
+
+Antaux ol tagigxos ni iros supren laux la rivero. Venu, jen estas
+transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras
+dekstre.)
+
+PETER
+
+(al _Pål Flida_) Ne parolu al mia patro pri io el tio cxi; li estas
+anime malsana cxi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro
+de Bård Bratte; antaux tagigxo la regxa infano estu inter niaj
+manoj.
+
+PÅL FLIDA
+
+Por esti mortigata, mi pensas. Cxu Vi ne vidas, ke tio estas peko --
+
+PETER
+
+Ne povas esti peko; cxar mia patro kondamnis gxin en Oslo. Gxi ja
+tamen devas esti forigata; gxi malhelpas mian patron; -- mia patro
+havas grandan regxan penson por realigi; devas esti sensignife kiu
+aux kiom da homoj falos por _gxi_.
+
+PÅL FLIDA
+
+Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciigxis, ke Vi estas la filo
+de regxo Skule. (auxskultante) Tsxsx; -- jxetu vin plate sur la
+teron; venos homoj.
+
+(Cxiuj jxetas sin suben malantaux sxtonojn kaj stumpegojn; trajno
+parte de rajdantoj, parte de marsxantoj videtigxas malklare tra la
+nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras
+dekstre.)
+
+PETER
+
+Estas la regxino.
+
+PÅL FLIDA
+
+Jes, jes; sxi parolas kun Dagfinn Bonde. Tsxsx!
+
+PETER
+
+Ili iros al Elgisetro. La regxido kunestas!
+
+PÅL FLIDA
+
+Kaj la sinjorinoj de la regxino.
+
+PETER
+
+Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, regxo Skule, -- nun via regno
+estas savita!
+
+REGXO SKULE
+
+Mia regno? Gxi estas malluma, gxi, -- kiel tiu, kiun la angxelo
+starigis kontraux Dio.
+
+(_Aro de kanonikoj_ venas de dekstre.)
+
+KANONIKO
+
+Kiuj parolas tie? Cxu estas la viroj de regxo Skule?
+
+PÅL FLIDA
+
+Regxo Skule mem.
+
+KANONIKO
+
+(al Skule) Dio estu lauxdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni
+informigxis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas
+same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem --
+
+PETER
+
+Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la cxerkon de
+Olaf.
+
+KANONIKO
+
+La cxefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al regxo
+Skule; ni ja cxiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn
+por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasigxos en unu el
+la monahxejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur
+sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.
+
+PETER
+
+(mallauxte al _Pål Flida_) Zorgu ke mia patro sekure atingos --
+
+PÅL FLIDA
+
+Cxu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?
+
+PETER
+
+Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la
+monahxejaj muroj ili ne kuragxas tusxi vin. Mi sercxos Bård
+Bratte.
+
+PÅL FLIDA
+
+Pripensu!
+
+PETER
+
+Ne estas sur la regxa sxipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu
+la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre)
+
+IU VÅRBELGO
+
+(flustrante al iu alia) Cxu vi iros al Elgisetro kun Skule?
+
+IU ALIA
+
+Tsxsx; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.
+
+LA UNUA
+
+Ankaux mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.
+
+LA KANONIKO
+
+Kaj nun antauxen, du kaj du, -- unu militisto kaj unu kanoniko --
+
+ALIA KANONIKO
+
+(sidanta sur arbostumpo malantaux la ceteraj) Mi prenas regxon
+Skule.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi scias la vojon?
+
+LA KANONIKO
+
+La vastan vojon.
+
+LA UNUA KANONIKO
+
+Rapidu; ni disigxu laux diversaj vojetoj, kaj kolektigxu antaux la
+monahxeja pordego.
+
+(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensigxas, kaj
+la kometo montras sin rugxe brila en la nebuleta aero.)
+
+REGXO SKULE
+
+Peter, mia filo --! (ekpasxas malantauxen) Ha, jen la ardanta glavo
+sur la cxielo!
+
+LA KANONIKO
+
+(sidanta malantaux li sur la arbostumpo) Kaj jen _mi_!
+
+REGXO SKULE
+
+Kiu estas vi?
+
+LA KANONIKO
+
+Malnova konatulo.
+
+REGXO SKULE
+
+Pli pala viro mi neniam vidis.
+
+LA KANONIKO
+
+Sed vi ne konas min.
+
+REGXO SKULE
+
+Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.
+
+LA KANONIKO
+
+Estas mi, kiu volas akompani vin al la regxa segxo.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu tion vi povas?
+
+LA KANONIKO
+
+Mi povas, se vi mem volas.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj per kiu rimedo?
+
+LA KANONIKO
+
+Per la rimedo, kiun mi _antauxe_ uzis; -- mi volas konduki vin sur
+altan monton, kaj montri al vi cxiujn glorojn de la tero.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxiujn glorojn de la tero mi antauxe vidis en tentantaj revoj.
+
+LA KANONIKO
+
+Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.
+
+REGXO SKULE
+
+Kiu _estas_ vi?
+
+LA KANONIKO
+
+Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.
+
+REGXO SKULE
+
+De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?
+
+LA KANONIKO
+
+De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraux la plej grandan regnon, kaj
+kiu fondis regnon mem, kiu staros gxis la tago de la lasta jugxo!
+
+REGXO SKULE
+
+(kriante) Episkopo Nikolas!
+
+LA KANONIKO
+
+(ekstaras)
+
+ Vi min rekonas? Gxusta memoro,
+ pro _vi_ mi cxi tien revenis.
+ Samsxipe, samvente sub mia dejxoro
+ dum jaroj kaj tagoj ni velis.
+ Mi sxtorman nokton en timo foriris;
+ ungeg' akcipitra animen metigxis;
+ petegis mi mesojn kaj sonorigadon,
+ acxetis mi pregxojn kaj monahxan kantadon;
+ mi pagis por sep, kaj dek kvar legigxis;
+ sed tamen mi ne tra la pord' enlasigxis.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj nun vi venas de tie malsupre --?
+
+LA KANONIKO
+
+ De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;
+ de la regno, kiu cxiam malbele pentrigxas.
+ Ho, kredu, oni tie tute ne malbonigxas;
+ Ne gravas tiu fama brulanta ardo.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj mi auxdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!
+
+LA KANONIKO
+
+ Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!
+ Antauxe ne estis mi latina spertulo;
+ mi dubas cxu trovigxas nun pli granda lertulo.
+ Por tie supreniri al sxtupo akceptinda,
+ jes, ecx por esti tie enen enlasinda,
+ neceso nepra estas lerni latinon.
+ Kiam sidas cxe la tablo nur eruditaj uloj,
+ progreso ja certas inter la spertuloj, --
+ duona cento sin papoj nomigis,
+ kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registrigxis.
+
+REGXO SKULE
+
+Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li,
+ke li estas la sola regxo, kiu sendas helpon al Skule la unua
+el Norvegio!
+
+LA KANONIKO
+
+ Auxdu, regxo Skule, kial estis mi sendata.
+ Malsupre tie estas certa servistara rondo,
+ kaj cxiu havas sian distrikton en la mondo;
+ ricevis Norvegion _mi_, cxar al mi ja konata.
+ Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,
+ ne sxatas ni lin, cxar cxiam spitas nin li;
+ vidu, _vi_ devas regi, kaj _li_ devas fali,
+ _vin_ ni devas regxo kun krono instali.
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, donu al mi la kronon! Se _gxin_ mi havas, mi regos tiel, ke mi
+povos min ree elacxeti.
+
+LA KANONIKO
+
+ Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.
+ Cxi-nokte urgxas pri alia io.
+ En Elgisetro dormas la regxa infano; --
+ se kaptos vi gxin, vi havos venkon en la mano,
+ kirligxos kontrauxstaro kiel flokoj en vetero,
+ jen vi estos regxo, kaj gajnigxis la afero!
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?
+
+LA KANONIKO
+
+ Sopiras la norvegoj pacon por la lando;
+ kun regxo devas esti tronpretendanto,
+ ido, la regnon de la patro heredanta;
+ lacigxis la popol' cent jarojn militanta.
+ Ekstaru, regxo Skule, cxi-nokte okazigxos;
+ nun aux neniam la malamik' faligxos!
+ Vidu ke lumigxas, tie fore en la nordo,
+ levigxas la nebulo, vastigxas hela klar', --
+ vicigxas nun sxipo al sxipa ar', --
+ kaj auxdu nun bruon de militista hordo!
+ Cxion vi ricevos per liga konkordo,
+ en sturmatak' sur tero miloj batalantaj,
+ veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj kia la konkordo?
+
+LA KANONIKO
+
+ Por meti vin plej alten sur la mondan sxtuparegon,
+ nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;
+ kun urboj kaj kasteloj la land' al vi donigxos,
+ se via fil' post vi norvega regx' farigxos!
+
+REGXO SKULE
+
+(suprenlevas la manon, kvazaux al jxuro) Mia filo estu --
+(subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La pregxejrabisto! Cxiu potenco
+al li! Ha! nun mi komprenas vin; -- vi volas lian animan perdon! Foriru de mi!
+Foriru de mi! (strecxas la brakojn al la cxielo) Ho kompatu min,
+vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)
+
+LA KANONIKO
+
+ Damnite! Nun ja cxio lerte glatigxis;
+ mi pensis ke certe li fine kaptigxis,
+ sed la lumo faris elkoran sxakmovon,
+ al _mi_ ne konatan, -- mi perdis la povon.
+ Akceptite; ne urgxas. Nova ambicio!
+ _Perpetuum mobile_ en dauxra funkcio;
+ potencon mi havas sur generacioj,
+ potencon sur uloj lum-negaciaj;
+ Norvegion mi estru laux mia paradigmo,
+ kvankam trovas ili mian potencon enigmo!
+ (pli antauxe)
+ Sen mema vol' al laboro vagantaj
+ iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, --
+ sulkigxas la koroj, sxtelglitas la sentoj,
+ kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, --
+ samopinii nur pri _tio_ ili povas,
+ ke cxiun grandecon renversi ili volas, --
+ blazonoj el cxifonoj en cxiu valo
+ levigxas honore por fugxo kaj falo, --
+ lauxvoke mi kondukas al la fina frakaso, --
+ mi, la Baglo, episkopo Nikolaso
+
+(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)
+
+REGXO SKULE
+
+(duone ekstaras post mallonga pauxzo, kaj cxirkauxrigardas) Kie li
+estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi
+estas? For! -- Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al
+Elgisetro kaj plu antauxen. (eliras dekstre)
+
+
+LA MONAHXEJA KORTO EN ELGISETRO
+
+
+(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la
+fenestroj lumas. Laux la kontrauxa flanko de la korto strecxas sin
+kelkaj malaltaj konstruajxoj; en la fono estas la muro de la
+monahxejo kun forta pordego, kiu estas sxlosita. Estas klara nokto
+kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo;
+_Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj _Dagfinn Bonde_ venas el la
+kapelo.)
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(duone al si mem) Regxo Skule devis fugxi en la pregxejon, vi diras!
+Li, li, fugxanta, petanta por paco cxe la altaro, -- petanta por la
+vivo eble -- ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj
+kuragxis lasi cxion tiel evolui!
+
+MARGRETE
+
+Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la
+aflikto, kiu parolas.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Auxskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kusxus cxe la
+altaro petegante al regxo Skule por vivo kaj paco!
+
+BIRKIBEJNO
+
+Maldece estas por fidelaj viroj auxdi tiajn vortojn.
+
+MARGRETE
+
+Klinu kapojn antaux la aflikto de edzino!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Regxo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin cxiuj, kiam li revenos
+al la potenco!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Gxin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.
+
+MARGRETE
+
+Silentu, silentu!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Cxu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuragxos plenumi la jugxon, se li
+kaptos la regxon?
+
+DAGFINN BONDE
+
+Regxo Håkon scias mem se regxa jxuro estas rompebla.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(al _Margrete_) Kaj tian sangversxanton vi sekvis en fido kaj amo!
+Cxu _vi_ estas la infano de via patro! Ke la puno frapu --! Foriru
+de mi, foriru de mi!
+
+MARGRETE
+
+Beata estu via busxo, kvankam vi nun malbenas min.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Mi devas iri al Nidaros, en la pregxejon por trovi regxon Skule. Li
+forsendis min, kiam li sidis en la felicxo; tiam li ja ne bezonis
+min; -- nun li ne kolerigxos, cxar mi venos. Malfermu la pordon por
+mi, lasu min iri al Nidaros!
+
+MARGRETE
+
+Mia patrino, pro la kompato de Dio --
+
+(Frapigxas forte sur la monahxeja pordo.)
+
+DAGFINN BONDE
+
+Kiu frapas?
+
+REGXO SKULE
+
+(ekstere) Regxo.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Skule Bårdsson!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Regxo Skule!
+
+MARGRETE
+
+Mia patro!
+
+REGXO SKULE
+
+Malfermu, malfermu!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Ne malfermigxos por senpaculoj.
+
+REGXO SKULE
+
+Estas regxo, kiu frapas, mi diras; regxo, kiu ne havas tegmenton
+super la kapo; regxo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura
+pri sia vivo.
+
+MARGRETE
+
+Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!
+
+DAGFINN BONDE
+
+(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Cxu vi venas kun multaj
+viroj al la monahxejo?
+
+REGXO SKULE
+
+Kun cxiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Kiom estas _ili_?
+
+REGXO SKULE
+
+Malpli ol unu.
+
+MARGRETE
+
+Li estas sola, Dagfinn!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+La kolero de la cxielo frapu vin, se vi neas al li sanktan
+grundon!
+
+DAGFINN BONDE
+
+En la nomo de Dio do!
+
+(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn;
+_regxo Skule_ venas en la monahxejan korton.)
+
+MARGRETE
+
+(lin cxirkauxbrakante) Mia patro! Mia benita malfelicxa patro!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(starigas sin sovagxe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas
+respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuragxu
+proksimi al li! Vi ne tusxu lin, tiom longe kiom mi estas en
+vivo!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Cxi tie li estas sekura, cxar li estas sur sankta grundo.
+
+MARGRETE
+
+Kaj ecx ne unu el cxiuj viaj viroj kuragxis akompani vin
+cxi-nokte!
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili sxteliris
+for de mi unu post unu, cxar ili sciis, ke estas birkibejnoj en
+Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li
+akompanis min al la monahxeja pordo; tie li donis al mi la lastan
+manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam trovigxis Vårbelgoj en
+Norvegio.
+
+DAGFINN BONDE
+
+(al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde cxe la regxido;
+mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la regxo, ke Skule Bårdsson
+estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.
+
+MARGRETE
+
+Ho, Dagfinn, Dagfinn, cxu tion vi volas!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Malbone mi alie servus regxon kaj landon. (al la viroj) Sxlosu la
+pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn
+antaux ol la regxo venos. (mallauxte al _Skule_) Adiaux, Skule
+Bårdsson, -- kaj Dio donu al vi beatan finon.
+
+(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en
+la kapelon)
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme
+kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antauxe tenis vin.
+
+MARGRETE
+
+Ho, kiel pala vi estas -- kaj maljunigxinta; vi frostas.
+
+REGXO SKULE
+
+Mi ne frostas, -- sed mi estas laca, laca.
+
+MARGRETE
+
+Do envenu, kaj ripozu --
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, jes; certe do baldaux estos la tempo ripozi.
+
+SIGRID
+
+(el la kapelo) Fine vi venis, frato!
+
+REGXO SKULE
+
+Sigrid! Cxu vi cxi tie?
+
+SIGRID
+
+Mi ja promesis, ke ni renkontigxus, kiam vi bezonus min en via plej
+alta mizero.
+
+REGXO SKULE
+
+Kie estas via infano, Margrete?
+
+MARGRETE
+
+Gxi dormas en la sakristio.
+
+REGXO SKULE
+
+Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro cxi-nokte.
+
+SIGRID
+
+Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.
+
+REGXO SKULE
+
+_Nun_ nur mankas al ni Håkon Håkonsson.
+
+MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD
+
+(krocxas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! -- Mia
+edzo!
+
+REGXO SKULE
+
+(rigardas ilin en emocio) Cxu vi amis min tiel alte, vi du? Mi
+sercxis la felicxon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas
+hejmon, kie mi povus trovi gxin. Mi cxasis amon tra peko kaj kulpo,
+kaj neniam sciis, ke mi posedis gxin laux la legxo de Dio kaj la
+homoj. -- Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraux kiu mi tiom
+multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de
+mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu
+neniam jxetis sunbrilon sur vian vojon.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuragxus
+riprocxi vin! Mi cxiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne
+povas kusxi kulpo sur iu faro de vi.
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+De la unua tago, kiam mi vidis vin.
+
+REGXO SKULE
+
+(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj
+virinoj, -- ho, tamen estas bele vivi!
+
+SIGRID
+
+(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi
+erarvojigxos cxi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la
+pordon.)
+
+MARGRETE
+
+Auxdu, auxdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Kiu frapas la pordon?
+
+VOCXOJ
+
+(ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule
+Bårdsson estas tie interne!
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, li estas cxi tie interne; -- kion vi volas al li?
+
+BRUANTAJ VOCXOJ
+
+(ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!
+
+MARGRETE
+
+Kaj per tio vi urbanoj kuragxas minaci?
+
+UNU SOLA
+
+Regxo Håkon kondamnis lin en Oslo.
+
+IU ALIA
+
+Mortigi lin estas la devo de kiu ajn!
+
+MARGRETE
+
+Mi estas la regxino; mi ordonas al vi foriri de cxi tie!
+
+VOCXO
+
+Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la regxino, kiu tiel
+parolas.
+
+IU ALIA
+
+Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la regxo kondamnis
+lin!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Eniru en la pregxejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la
+sangversxulojn proksimi al vi!
+
+REGXO SKULE
+
+Jes, en la pregxejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino,
+mia filino; estas kvazaux mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas
+perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon)
+
+PETER
+
+(ekstere dekstre) Mia patro, mia regxo! _Nun_ vi baldaux havos la
+venkon!
+
+REGXO SKULE
+
+(kun krio) _Li!_ Li! (falglitas sur la pregxejan sxtuparon)
+
+URBANO
+
+(ekstere) Vidu, vidu! la pregxejrabisto grimpas trans la monahxejan
+tegmenton!
+
+ALIULOJ
+
+Jxetu al li sxtonojn! Jxetu al li sxtonojn!
+
+PETER
+
+(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton)
+Bonvenon, mia patro!
+
+REGXO SKULE
+
+(rigardas lin en teruro) Vin -- vin mi forgesis --! De kie vi
+venas?
+
+PETER
+
+(sovagxe) Kie estas la regxido?
+
+MARGRETE
+
+La regxido?
+
+REGXO SKULE
+
+(eksaltas) De kie vi venas, mi demandas?
+
+PETER
+
+De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la
+regxido estas en Elgisetro cxi-nokte.
+
+MARGRETE
+
+Dio!
+
+REGXO SKULE
+
+Tion vi faris! kaj nun?
+
+PETER
+
+Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monahxejo. --
+Kie estas la regxido, virino?
+
+MARGRETE
+
+(kiu ekstaris antaux la pregxeja pordo) Gxi kusxas en la
+sakristio!
+
+PETER
+
+Same bone se gxi kusxus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de
+Olaf, -- mi ankaux ne timas sercxi la regxidon!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(krias al _Skule_) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!
+
+MARGRETE
+
+Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin cxiujn pro li!
+
+REGXO SKULE
+
+Li estis pura, kiel sxafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin
+al mi; -- estas la fido en mi, kiu faris lin _tiu_, kiu li nun
+estas.
+
+PETER
+
+(sen lin auxskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu gxin,
+mortigu gxin inter la brakoj de la regxino, -- tiuj estis la vortoj
+de regxo Skule en Oslo!
+
+MARGRETE
+
+Peko, peko!
+
+PETER
+
+Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro
+estas la regxo! cxar li posedas la grandan regxan penson!
+
+LA URBANOJ
+
+(frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la pregxejrabisto; alie
+ni ekbruligos la monahxejon!
+
+REGXO SKULE
+
+(kvazaux kaptita de forta decido) La granda, regxa penso! Jes _gxi_
+estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi
+devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovagxe de
+peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraux mi
+povas savi vin; mi povas savi nin cxiujn (krias al la fono) Atendu,
+atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!
+
+MARGRETE
+
+(en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas?
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+(krocxas sin al li kun krio) Skule!
+
+SIGRID
+
+(fortiras ilin de li, kaj krias en sovagxa, brila gxojo:) Lasu lin,
+lasu lin, vi virinoj; -- kreskas flugiloj cxe lia penso nun!
+
+REGXO SKULE
+
+(firme kaj forte al _Peter_) Vi vidis en mi la cxiele elektitan, --
+_tiun_ kiu realigus la grandan regxan faron en la lando. Rigardu min
+pli proksime, vi erarvojigxinto! La regxaj cxifonoj, per kiuj mi
+beligis min, ili estis pruntitaj kaj sxtelitaj, -- nun mi demetas
+ilin unu post unu.
+
+PETER
+
+(en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!
+
+REGXO SKULE
+
+La regxa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la
+potencon de la Sinjoro, kiu povos fari gxin vero. Vi fidis mensogon;
+turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.
+
+PETER
+
+(kun rompita vocxo) La regxa penso estas tiu de Håkon!
+
+REGXO SKULE
+
+Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas
+min antaux vi, kaj staras kiel la plej simpla el cxiuj.
+
+PETER
+
+Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed
+prenu min for de la tero; cxar cxi tie mi nun estas senpaca!
+(glitfalas sur la pregxejan sxtuparon)
+
+REGXO SKULE
+
+Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali
+por la vivotasko de aliulo; sed se li dauxrigu vivi, li devas vivi
+por sia propra. -- Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaux ne
+povas vivi por tiu de Håkon, -- sed mi povas fali por gxi.
+
+MARGRETE
+
+Ne, ne, vi neniam faru!
+
+REGXO SKULE
+
+(prenas sxian manon, kaj rigardas sxin milde) Cxu vi amas vian edzon,
+Margrete?
+
+MARGRETE
+
+Pli alte ol cxio en la mondo.
+
+REGXO SKULE
+
+Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed
+cxu vi ankaux povus elteni tion, ke li plenumu gxin?
+
+MARGRETE
+
+Sinjoro de la cxielo, donu al mi forton!
+
+REGXO SKULE
+
+Cxu vi povus, Margrete?
+
+MARGRETE
+
+(mallauxte en teruro) Ne, ne, -- ni devus disigxi, -- mi ne plu
+kuragxus vidi lin!
+
+REGXO SKULE
+
+Vi estingus la plej belan lumon el _lia_ vivo kaj el la via; -- estu
+trankvila, Margrete, -- vi ne bezonos tion.
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren
+vi volas.
+
+REGXO SKULE
+
+(kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? -- Cxi-nokte mi la unuan
+fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta,
+fidela edzino; -- tial ankaux ne devas esti kuna vivo inter ni du sur
+la tero.
+
+SIGRID
+
+Mia regxa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi
+scias, kiun vojon vi iru.
+
+REGXO SKULE
+
+Estas viroj, kiuj kreigxis por vivi, kaj viroj, kiuj kreigxis por
+morti. Mia volo cxiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris;
+tial mi neniam vidis la vojon klare antaux nun. Mian silentan hejman
+vivon mi perfidis, gxin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraux
+Håkon, mi povos pagi liberigante lin de regxa devo, kiu disigus lin
+de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne
+volas atendi regxon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe
+kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos
+min cxi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. -- Vidu, vidu,
+supren! Vidu kiel gxi paligxas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu
+estis tirita super mi! Jes, jes, -- Dio parolis, kaj mi komprenis
+lin, kaj lia kolero silentigxis. Ne estas en la sanktejo de
+Elgisetro, kie mi jxetos min teren por peti gracon de tera regxo; --
+mi devas eniri en la altan pregxejon kun la stela volbo supere, kaj
+estas al la regxo de la regxoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia
+vivotasko.
+
+SIGRID
+
+Ne kontrauxstaru lin! Ne kontrauxstaru al la voko de Dio! Tagigxas;
+tagigxas en Norvegio, kaj tagigxas en lia maltrankvila animo! Cxu ni
+terurigitaj virinoj ne staris suficxe longe en kasxcxambroj,
+terurfrapitaj kaj nin kasxantaj en la plej mallumaj anguloj,
+auxskultante al la teruro, kiu farigxis ekstere, auxskultante al la
+sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Cxu ni ne
+kusxis palaj kaj sxtonigxintaj en la pregxejoj, kaj ne kuragxis
+elrigardi, kiel la discxiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan
+Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn
+flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!
+
+SINJORINO RAGNHILD
+
+Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter
+ni, kiam ni denove renkontigxos. (rapidas en la kapelon)
+
+MARGRETE
+
+Mia patro, adiaux, adiaux, -- milfoje adiaux! (sekvas _sinjorinon
+Ragnhild_)
+
+SIGRID
+
+(malfermas la pregxejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru
+cxiuj virinoj! Kunvenu en pregxo; sendu mesagxon supren kun kanto al
+la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante
+hejmen de sia neobeema vago sur la tero!
+
+REGXO SKULE
+
+Sigrid, mia fidela fratino, salutu regxon Håkon de mi; diru al li, ke
+ecx en mia lasta momento mi ne scias, cxu li estas la regxe naskita,
+sed ke mi neskueble scias: _Li_ estas tiu, kiun Dio elektis.
+
+SIGRID
+
+Mi donos al li vian saluton.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj ankoraux unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde
+en Hålogalando; diru al sxi, ke sxia filo iris antauxe; li sekvis
+min, kiam estis la plej granda dangxero por lia animo.
+
+SIGRID
+
+Mi faros.
+
+REGXO SKULE
+
+Diru al sxi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; sxi certe
+renkontos lin denove pura kaj senkulpa.
+
+SIGRID
+
+Mi faros, -- (montrante al la fono) Auxdu, ili rompas la
+sxlosilon!
+
+REGXO SKULE
+
+(montras al la kapelo) Auxdu, tie ili kantas lauxte al Dio por savo
+kaj paco!
+
+SIGRID
+
+Auxdu, auxdu! Cxiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas --!
+
+REGXO SKULE
+
+(ridetas malgxoje) Ili sonorigas regxon al la tombo.
+
+SIGRID
+
+Ne, ili nun sonorigas vian gxustan kronadon! Adiaux, mia frato; lasu
+la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj sxultroj; cxiu
+peko kovrigxu sub _gxi_! Eniru, eniru en la grandan pregxejon, kaj
+prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon)
+
+(Kantado kaj sonorigado dauxras dum la sekvo.)
+
+VOCXOJ
+
+(ekstere de la pordo) _Nun_ la sxlosilo estas for! Ne devigu nin
+rompi la pregxejan pacon!
+
+REGXO SKULE
+
+Mi venos.
+
+LA URBANOJ
+
+Kaj ankaux la pregxejrabisto elvenu!
+
+REGXO SKULE
+
+Ankaux la pregxejrabisto venos, jes! (iras al _Peter_) Mia filo, cxu
+vi estas preta?
+
+PETER
+
+Jes, mia patro, mi estas preta.
+
+REGXO SKULE
+
+(rigardas supren) Dio, mi estas malricxa viro, mi havas nur mian
+vivon por doni; sed prenu gxin, kaj savu la grandan regxan penson de
+Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.
+
+PETER
+
+Jen mia mano, patro.
+
+REGXO SKULE
+
+Kaj ne timu por tio, kio nun venos.
+
+PETER
+
+Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.
+
+REGXO SKULE
+
+Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la
+urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni
+venas libervole; sed ne haku lian vizagxon.
+
+(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)
+
+VOCXO
+
+Ne celumu, ne sxparu; -- haku ilin kie ajn!
+
+VOCXO de REGXO SKULE
+
+Malhonore estas agi tiel al estroj!
+
+(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton cxio farigxas silenta.)
+
+VOCXO
+
+Ili estas mortaj, ambaux! (La regxa korno auxdigxas.)
+
+ALIA VOCXO
+
+Jen venas regxo Håkon kun sia hirdo!
+
+LA AMASO
+
+Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!
+
+GREGORIUS JONSSON
+
+(haltas cxe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la
+monahxejan korton)
+
+DAGFINN BONDE
+
+Malfelicxe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen
+cxi tie, regxo Håkon!
+
+HÅKON
+
+(hezitante) La korpo gxene baras la vojon!
+
+DAGFINN BONDE
+
+Se Håkon Håkonsson volas antauxen, li devas iri trans la korpon de
+Skule Bårdsson!
+
+HÅKON
+
+En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas)
+
+DAGFINN BONDE
+
+Fine Vi povos iri al la regxa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi
+havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la
+landon, kaj tie _li_ kusxas, kiu estis al Vi la plej kontrauxa el
+cxiuj.
+
+HÅKON
+
+Cxiuj jugxis lin malgxuste; estis enigmo pri li.
+
+DAGFINN BONDE
+
+Enigmo?
+
+HÅKON
+
+(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de
+Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.
+
+(La kantado de la virinoj sonas pli lauxte el la kapelo; cxiuj
+sonoriloj dauxre sonoras en Nidaros.)
+
+Kurteno
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ ***
+
+***** This file should be named 26480-8.txt or 26480-8.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/2/6/4/8/26480/
+
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.