diff options
Diffstat (limited to '44130-0.txt')
| -rw-r--r-- | 44130-0.txt | 2041 |
1 files changed, 2041 insertions, 0 deletions
diff --git a/44130-0.txt b/44130-0.txt new file mode 100644 index 0000000..620a5dc --- /dev/null +++ b/44130-0.txt @@ -0,0 +1,2041 @@ +*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44130 *** + +Transcriber's Notes + +A few minor typographical errors have been corrected without notice. +However, many grammatical errors and odd spellings have been left as +in the original. + + + + +SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. + +_18._ (Vol. II., No. 4.) + +_Aprilo, 1905._ + + THE + ESPERANTIST + + La Esperanta Gazeto por la + Propagando de la Internacia Lingvo. + +ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). + +Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. + +All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington +Gardens Square, London, W. + + + + +CONTENTS. + Page + Black David (Fairy Tale by E. W.) 49 + Month by Month 51 + An Unexpected Meeting, Alphonse Daudet + (translated by Paŭlo Burĵado) 52 + Legend of the First Violin (translated + by F. L. G. Maréchal) concluded 53 + Reminiscences, Part III. (Edward + Metcalfe, M.A., Oxon) 55 + A Masked Ball (D. H. Lambert, B.A.) 56 + The Lion and the Gnat (A. Motteau) 57 + Outdoor Education (Thomas Hoskison) 58 + Doggie's Views on the Servant Question + (Clarence Bicknell) 59 + Rain, from the Bulgarian (translated + by Penko Petrov) 60 + "Conscience makes Cowards of us All" + (F. A. Meigh) 61 + Coniston and Grasmere (A. R. and + D. H. Lambert) 62 + Inflexible, W. E. Henley (translated + by Ben Elmy) 63 + From Rubinstein's Thought-Basket + (translated by Vs. Lojko) 64 + + + + +AVIZO GRAVA. + +La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, +prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, +post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. +Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo +enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti +tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan +rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto. + +BUCHANAN, SCOTT & CO., + + Garthland Street, + City, Glasgow, Scotland. + + + + +The Remington + +THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. + +Just think of it! + +THE INTERNATIONAL MACHINE. + +_Unbound by ties of nationality: + +The common bond of union of all civilised peoples._ + +The Remington can be supplied fitted for Esperanto. + + * * * + + THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, + 100, Gracechurch St., London, E.C. + + + +La Remington + +LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. + +Pripensu je tio! + +LA INTERNACIA MAŜINO. + +_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: + +La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ + +La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. + + * * * + + LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, + 100, Gracechurch St., Londono, E.C. + + + + +ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. + + Kiu bone trinkas, + Tiu bone dormas. + Kiu bone dormas, + Tiu ne pensas malbone. + Kiu ne pensas malbone, + Tiu certe ne pekas. + Nu, ĉar kiu ne pekas. + Paradizon eniros. + De nun, bone trinku. + Kaj vi paradizon iros. + + * * * + +Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- +Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. + + + + +The "Review of Reviews" + + _Is the Best Magazine for Busy People. + And it is read by 'Esperanto' Students._ + +The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of +the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. + +The busiest and poorest in the community may here follow +with intelligent interest the great movements of Contemporary +History. + + Post Free for Twelve Months, 8/6, + 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. + +Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. + + + + +FOR SALE. + +160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; +Rosewood. For all particulars write to The Editor. + + + + +Correspondence Lessons in Esperanto. + +ARE GIVEN BY + +Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, +157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. + +7/6 the Quarter. + + + + +Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. + + +Sro. Cedric H. Akaster, 31, Connaught Avenue, Plymouth. Deziras +interŝanĝi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj. + +Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi +ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj. + +Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras +koresp. kun Kristanaj Sciencistoj. + +Sro. H. Clegg, 14, Norfolk Street, London, W.C. Volas renkonti +fremdajn Esperantistojn, kiuj vizitos Londonon dum Paskatempo. +Li plezure almontros la vidindaĵojn & klopodos por fari la +viziton ĝuebla. + +Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japonujo. Deziras interŝanĝi +poŝtmarkojn; precipe deziras ricevi antaŭtempajn kaj superpresitajn +markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ĉiam respondos. + +Sro. L. A. Gill, Churchfield Halls, Acton, London, W. Deziras +koresp. kun ĉiul. per ilus. p-k. + +Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun +alilandanoj per ilus. p-k. + +La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). + + + + +THE ESPERANTIST + +The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. + + ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE + SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO + + H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. + AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. + BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. + FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. + GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. + NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. + RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. + SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. + +N.B. + +_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis +poŝtmarkon._ + +_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ + +_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas +akceptataj laŭvaloro._ + +_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, +67, Kensington Gardens Square, London, W._ + +N.B. + +18. [Vol. II., No. 4.] + + Subscription, 3s. Per Annum. + Single Copies, 4d. net. Nos. + 2 to 13, 6d. each; Later Issues + 4d. each, net. + +APRILO, 1905. + + + + +DAVDO DHU. + +Ferakonto originale verkita de E.W. + + +Seka printempo sekvata de somero varmega faris neŝipireblaj eĉ +la plej grandajn riverojn, tial ke la Sisnaĥoj reiris Orientan +Britujon, forlasante la belegajn regionojn, kiujn ili ruinigis. + +Iom post iom revenis en siajn hejmojn la mizeraj kamparanoj, sola +restaĵo el multaj centoj da feliĉaj kaj diligentaj homoj. + +El tiuj ĉi preskaŭ ĉiuj mortis batalante pro la patrujo, aŭ, +perdinte esperon, serĉis alilande la liberecon, kiun ili ne plu +povis defendi ĉe si. + +Sed, inter la malfortuloj, la virinoj kaj infanoj kiuj plorante +revidis siajn senhomajn vilaĝojn, troviĝis almenaŭ unu heroo. + +Davdo Dhu, tiel nomata pro la nigreco de liaj haroj kaj okuloj, estis +farinta miregindaĵojn de boneco, pacienco kaj saĝeco dum tiu ĉi +melankolia reven-tempo. + +Unue li sole esploris la landon por scii ĉu la malamikoj ja forlasis +la scenejon siaj kruelegoj. Tion eltrovinte, li multe komfortis +kaj kuraĝigis la revenantojn kaj laboradis tage kaj nokte al la +rekonstruo de ter-mura protekto kontraŭ luparoj, kiujn la odoro de +neenterigitaj homoj kaj bestoj allogis el la montoj kaj arbaroj. + +Neniam li dormis sub tegmento ĝis ĉiu alia kapo kuŝis en hejmo +sia. + +La vilaĝanoj lin amis kaj respektegis, vidante en li iom da +superhoma, ili volonte estus elektintaj lin sia princo, sed li +insiste rifuzis altiĝi super siaj kunuloj. Li volis nur ilin servi. +Estante orfo, oni urĝis lin edziĝi, sed tion ankaŭ li rifuzis, +sciante ke multe da junuloj bezonis pli ol li vivadon feliĉan. + +Pro la rabadoj kaj detruo faritaj de la lupoj oni revivigis antikvan +leĝon, kiu permesis al neniu edziĝi antaŭ mortigi difinitan +nombron da lupoj. + +Davdo helpis ĉiujn fraŭlojn ĉasi, kaj alporti ilian takson de +kapoj kaj feloj, ĝis kiam ĉiuj, kiuj ĝin deziris, fariĝis +fianĉoj aŭ edzoj. + +La plej bela fraŭlino el ĉiuj estis rifuzinta multajn proponojn. +Oni diris ke ŝi rezervas sin por la heroo. Ŝi estis sprita, lerta +kaj ĉarma. Kiam do Davdo pripensis la amon, nature li enamiĝis en +ŝi, kaj ŝi konfesis al li longe kaŝatan amon. + +Ĉiuhore li revis pri Sisilo, sed li estis serioza, kaj tute +ne parolema, tiel ke neniu sciis lian senliman amon pro la +fianĉino--eble ŝi mem eĉ ne sciis ĝin. + +Avide dezirante akiri kiel eble plej baldaŭ sian impoŝton da feloj, +Davdo ĉasis preskaŭ ĉiun duan tagon, kun neŝanĝa sukceso, sed, +enfine, la bonŝanco mankis al li. + +Ĉasata de luparo li provis salti trans larĝa profundaĵo, sed li +falis, glitadis kaj nekonsciiĝis. + +Kiam li iom reviviĝis, li sin sentis subtenata de molaj brakoj. +Konfuze li demandis: "Kie mi estas? Kies brakoj tenas min?" + +Voĉo dolĉega murmuris: "Vi restas sur la brusto kiu vin nutris dum +via infaneco, vin ĉirkaŭas la brakoj kiuj tiam vin portis." + +Kiam Davdo refortikiĝis, la feino parolis kun li tiel aminde kaj +sincere, ke li kuraĝis ŝin demandi por ke ŝi lin elŝtelis de liaj +gepatroj, kaj kiu estis la infano tie forlasita anstataŭ li. + +Ŝi klare kaj afable respondis: "Al ni feinoj ja estas permesite +edziniĝi kun viroj. Se, dum la tuta vivo, la viro restas fidela, +la feino ricevas senmortan animon. Ŝi povas elekti aŭ morti kun +li, aŭ longan vidvinan vivon, lumigitan per la espero por eterna +reunuigo. Fea edziĝo konsistas nur el manpremo kun kiso. Tia simpla +ceremonio nur ligos honorulon. Feino, kiu sin degradis per amo por +perfidulo devas necese penton fari per disŝiro de ĉiu ligo kiu ŝin +memorigos de li. + +Forlasite, mi devis forpeli mian idon, kaj ĉar mi konis la bonecon +de viaj gepatroj, mi anstataŭis al ili mian trezoron, kaj ŝtelis +vin. Mi tion lastan faris, ĉar, laŭ niaj leĝoj, ĉiu feino devas +varti infanon almenaŭ dum kvardek jaroj. + +Mi sciis ke, kun ili, vi ne perdus la ĉe ni infusan bonecon. Vere +feoj estas virtaj, sed tiu virto ne estas laŭdinda, ĉar ni ne povas +senti malbonan deziron. Bonfari estas nia naturo, nia vivo mem. Homoj +per feinoj nutritaj, per feoj instruitaj, devas fariĝi la plej +granda beno de la homaro. Vi, karulo, estos la koro kaj la cerbo de +viaj venkitaj Britoj. Vi vane ne vivos!" + +Apenaŭ resaniĝinta, Davdo volis iri hejmen sed ne povis. Laŭ fea +leĝo, devas neniu homo felandon lasi veka kaj konscia. Tial estis +dormante ke li portiĝis de vilaĝo en vilaĝon, de monto al monto, +de kaverno en kavernon, por prediki la evangelion de rezignacio. + +Malmultaj kaj malfortaj, la Britoj ne povos sukcese kontraŭstari al +la barbaroj. Ili do devas cedi kvazaŭ al dekreto de Dio, devas servi +senhonte la novajn regnestrojn, penadi ilin plibonigi kaj konverti al +Kristo. + +Davdo transportiĝis eĉ en Kimrujon, kie li trovis la pli militaman +popolon pri kiuj la profeto Taliesin diris, ke, multon perdinte, ili +ĉiam gardos sian sovaĝan landon kaj belan lingvon. + +Al la Kimroj Davdo rekomendis virton, unuecon, kaj bataladon. +Ĉirkaŭ la urbo de Merlino li vidis popolon preskaŭ feliĉan, +tutfide kredantan en ilian profetinon. Pri ŝi ili diris: "Ŝi estas +inspira virgulino, amata de Dio, de anĝeloj, de sanktuloj kaj de +tiom da feoj, kiom homoj. Ŝi loĝas en la monteto de la profeto, +klopodas pri lia domo atendas lian vekiĝon, legas lian libron, +kaj klarigas al ni lian volon. Ni tute ne bezonas alian juĝanton, +pastron aŭ reĝon, ol nia Vivieno." ... + +Unu matenon Davdo, vekiĝante en sia hejma vilaĝo ĝoje rapidis ĉe +Sisilo, kaj sciiĝis de ŝiaj gepatroj ke, lin kredinta pereitan, ŝi +antaŭ ok monatoj edziniĝis. + +Lia koro ĉesis bati, dum kelkaj momentoj li nenion vidis nek aŭdis. +Tiam silente li formarŝis. + +Tiun tagon li sin kaŝis. + +Morgaŭe la vilaĝanoj vidis la saman gajan aktivan helpeman viron, +kiun ili perdis antaŭ du jaroj. + +Nokte li ofte ploris, tage li sin devigis pensi nur pri siaj +najbaroj. Kiam li ne volis malĝojiĝi pro sia doloro, li rakontis +pri sia falo, kaj sia savo de la feoj; pri lia misio kaj pri ĉio, +kion li vidis en Britujo kaj Kimrujo. Sed pri la felando li parolis +neniam, ĉar bone li ellernis ke homa lingvo ne povas esprimi +sentadojn aŭ eĉ agadojn feajn. + +Tiamaniere pasis unu jaro. Davdo, silente batalante, tute venkis sian +doloron. Sisilo estis feliĉa, la vilaĝo prosperis, sed homoj devis +severe laboradi por vivi, kaj li helpis al multaj. + +Varmegan vesperon, junulino portis lignon el la arbaro. Ŝi estis +pala, maldika, kaj tro malforta por tia laboro, sed sia patro kaj +gefratoj mortis, kaj sia patrino estis malsanulino kiun ŝi, Mirio, +sole subtenis. Mirio ne posedis spriton, lertecon, aŭ belecon. Ŝi +estis tute sen geamikoj kaj sen espero. + +Fleksigita sub sia ŝarĝo, kaj preskaŭ svenanta, ŝi ĝin sentis +subite forprenata, kaj ŝi aŭdis la voĉon de Davdo, kiu diris: "Tiu +ĉi ne estas virina laboro. Mi portos la lignon, mi petas tenu brakon +mian." + +Sen ia penso pri amo aŭ edzeco, li diris al Mirio, ke ne estos +necese ke ŝi plu laboru, ĉar li estos filo al ŝia patrino. + +Mirio nekomprenis kaj ĝoje akceptis la neintencan proponon. Ŝi +estis tiel feliĉa, tiel danka, ke li ne kuraĝis vidi la doloron +kiun kaŭzus la scio de ŝia eraro. Li do nur diris ke li morgaŭe +vizitos la patrinon. + +La tutan nokton li vagadis en la arbaro kaj aŭskultis feajn voĉojn. +Li bezonis konsilon. + +Kio estis la fea konsilo kiun li ricevis? Jen estas: + +"Vi estas aminta, sed neniam vi reamos. Mirio ne estas amata de +ĉiuj; oni diras ke ŝi estas ne verema kaj bonkora. Ŝi estas do +sufiĉe kompatinda! Ĉu vi volas plimultigi ŝiajn dolorojn per +rifuzo de la amo kiun ŝi neniam estus espriminta se vi ŝin ne +trompis per vortoj maldiskretaj. Bedaŭro estas parenco de la amo. +Sed ĉu la bedaŭro ne mortos, kiam ŝi estos kontenta, ĝojega? Ne +timu!" + +Davdo kaj Mirio fariĝis geedzoj. + +La vilaĝanoj miregis, sed lia ĝentila bonega respekto por la +malforteco havis tiom da simileco al timema amo, ke ili tute +trompiĝis..... + +Post kvardek jaroj gefiloj kaj genepoj enterigis Mirion apud la +antaŭ ne longe morta Davdo, la heroo, patrioto, kaj saĝulo--Davdo +Dhu. + + + + +MONATO POST MONATO. + + +Enlandaj & eksterlandaj Korespondantoj skribis aprobante la rimarkojn +faritaj lastan monaton pri la fondigo de Internacia Esperanta +Komitato. Nun estas konsiderinde en kia direkto restas ĝiaj +funkcioj. + +Ŝajne ĝi ne posedos iometon plu da aŭtoritato por ŝanĝi la +formon de la neelparoleblan vorton _scii_, aŭ por forigi la uzon +de la vorto _ol_ post _anstataŭ_, ol posedas jam la ordinara +Esperantisto. Sed ekzistas multaj manieroj, laŭ kiuj tia organizaĵo +povos elmontri sian valoron, & kore ni invitas niajn legantojn, ke +ili pripensu la aferon, & sendu al ni siajn proponojn, zorge evitante +"neeblaĵojn"! Ni klopodos por ke la ricevotaj respondoj estu +submetitaj al la Bulonja Kongreso, ĉe kiu tiom da ni ĉeestos. + +Bedaŭrinde, via Redaktoro povos ĉeesti Bulonjon nur de Aŭgusto 5 +ĝis 8. + +Sed, kiel kompenso pro ĉi tiu malfeliĉo, li donas al si la +privilegion ekviziti multajn samideanojn en Alĝero, Multujo, & +aliloke. + +Ĉar estas, malkontentige, neeble esti ĉe du lokoj je unu & la sama +momento, estas neeviteble ke korespondantoj devos atendi kelkajn +semajnojn por respondoj al iliaj afablaj komunikaĵoj. Sed, Majfrue +ni esperas reordigi la aferojn kiel kutime. La eldonigo de la The +Esperantist kompreneble daŭriĝos kiel kutime. La Maja kajero +jam presiĝis. + +La progreso dum la pasinta monato ne estas estinta speciale +rimarkinda. + +Artikoloj alvenis el Queensland, Hindujo, & la Unuigitaj Ŝtatoj, +kiuj vekigis iom da intereso. Nova grupo fondiĝis ĉe Chippenham +(Wilts), kies Hon. Sek. estas S-ro Harry Wiltshire, Pierrepont +House. + +S-ro Rhodes (Keighley) eldonigis belforman Rim-Vortaron (kosto +70c.) kiu utilos al niaj estimindaj poetoj. Ni ankaŭ ricevis numeron +de la _Alĝera Duonmonata Stelo_, kiu, sendube, estas nukleo por pli +granda organo de niaj Nord-Afrikaj kunbatalantoj. + +El nedirekta deveno alvenis la sciigo ke Japonaj kunstudentoj +intencas fondigi sian Esperantan organon. + +Konkludante, ni deziras danki ĉiujn verkistojn pro ilia afableco; +&, kvankam ni plenege estimas la sindoneman laboron de niaj oftaj +verkantoj, ni precipe deziras danki tiun kreskantan aron da +diversnacianoj kies verkoj aperas sur niaj paĝoj por la unua fojo. + + +MONTH BY MONTH. + + +Correspondents at home and abroad have written approving of the +remarks made last month concerning the foundation of an International +Esperantic Committee. It is now to be considered in what direction +its functions lie. + +Apparently it will not possess one iota more of authority to change +the form of the unpronounceable word _scii_, or to abolish the use +of _ol_ after _anstataŭ_, than the ordinary Esperantist possesses +at present. But many ways exist in which such an organisation can +show its value, and heartily do we invite our readers to consider +the matter and send us their suggestions, taking pains to avoid +"impossibilities." We will see that the replies received be submitted +to the Boulogne Congress, at which so many of us will be present. + +Unfortunately, your Editor can be in Boulogne from August 5 to 8 +only. + +But, as compensation for this disappointment, he is allowing himself +the privilege of paying a flying visit to many fellow students in +Algiers, Malta, and elsewhere. + +As it is, unfortunately, impossible to be in two places at one and +the same time, it is inevitable that correspondents will have to wait +some weeks for replies to their kind communications. Early in May +we hope to put things in their usual working order once more. The +publication of The Esperantist will, of course, continue as +usual. The May number has already been printed. + +The progress of last month has not been especially remarkable. + +Articles have come to hand from Queensland, India, and the U.S.A., +which have aroused some interest. A new group has been founded at +Chippenham (Wilts), the Hon. Sec. of which is Mr. Harry Wiltshire, +Pierrepont House. + +Mr. Rhodes (Keighley) has issued a neat Rhyme Vocabulary which will +be useful to our esteemed poets. We have also received a number of +the _Alĝera Duonmonata Stelo_, which will doubtless form the nucleus +of a larger organ for our North African friends. + +From an indirect source comes the news that Japanese Esperantists +intend to found their Esperanto journal. + +In conclusion, we wish to thank all contributors for their +kindness; and, although we fully appreciate the devoted work of our +frequent contributors, we especially thank that growing number of +"Internationals" whose compositions appear on our pages for the first +time. + + + + +RENKONTIĜO NEATENDITA. + +De Alphonse Daudet, tradukita de Paŭlo Burĵado (Narbonne). + + +"Blidah! Blidah!" ekkriis la kondukisto, malfermante pordokurtenon. + +Konfuze, tra vitraĵoj malglatigitaj de nebuleco, Tartareno de +Taraskono ekvidis placon de beleta subprefekturo, placon regulan +ĉirkaŭatan de arkadoj kaj plantatan de oranĝujoj, meze de kiu +plombaj soldatoj ekzercadiĝas en klara nebuleco roza de la mateno. +Ĉe la kafejoj oni deprenis la fenestro-kovrilojn. En angulo, halo +kun legomoj.... + +Estis ĉarme, sed tio ne odoris ankoraŭ la leonon. + +"Al sudo! Pli al sudo!" murmuris la bona Tartareno, reinterniĝante +en sian angulon. + +Ĵus tiam, la pordo malfermiĝis. Blovigo da aero freŝa eniris, +alportante per siaj flugiloj kun parfumo de la oranĝujoj +floriĝantaj, malgrandetan sinjoron aveljake vestitan, maljunan, +sekan, sulkigitan, simetrie regulan kun figuro dika kiel pugno, +kravato nigrasilka alta je kvin fingroj, leda paperujo, pluvombrelo: +la vera notario vilaĝa! + +Ekvidante la militilaron de la Taraskonano, la malgranda sinjoro, +kiu sidiĝis kontraŭe, ŝajnis treege surprizata kaj ekrigardis +Tartarenon kun insisteco ĝenanta. + +Oni maljungis, oni jungis. La veturilego forkuris. + +La malgranda sinjoro rigardadis ĉiam Tartarenon, kiu fine +malpaciencis. + +"Tio mirigas vin?" diris li, rigardante siavice la malgrandan +sinjoron plenvizaĝen. + +"Ne, tio ĝenas min," respondis la alia tute trankvile, kaj ja per +sia tendŝirmilo, sia turnpistolo, siaj du pafiloj en iliaj ingoj, +sia ĉastranĉilo kaj plie sia korp-amplekso natura Tartareno de +Taraskono okupis multon da loko. + +La respondo de la sinjoro incitis lin. + +"Ĉu vi imagas okaze, ke mi iros al leono kun via pluvombrelo?" diris +la granda homo kun fiereco. + +La malgranda sinjoro rigardis sian pluvombrelon, ridetis senbrue; +poste, ĉiam kun la sama flegmo: "Tiam, sinjoro, vi estas...?" + +"Tartareno de Taraskono, mortigisto de leonoj!" + +Elparolante tiujn vortojn la brava Taraskonano skuis kiel kolhararo +la glanon de sia ĉekia'. + +Iĝis en la veturilego ekmovo de miregiĝo. + +La Trapisto faris la signon de la Kruco, la du virinoj elpuŝis +krietojn de timiĝo, kaj la fotografisto de Orléansville +alproksimiĝis al la mortigisto de leonoj, jam revanta la honoron +kiun li faros lian fotografilon. + +La malgranda sinjoro, li ne konfuziĝis. + +"Ĉu vi jam mortigis multe da leonoj, Sinjoro Tartareno?" demandis li +tute trankvile. + +La Taraskonano akceptis lin per bona maniero. + +"Ĉu mi mortigis multe da ili, sinjoro! Mi deziras por vi, ke vi +havu nur tiom da haroj sur la kranio!" Kaj ĉiu veturilano ekridis, +rigardante la tri flavajn harojn kiu stariĝas sur la kapo de la +malgranda sinjoro. + +Sia vice, la fotografisto de Orléansville ekparolis: + +"Terura profesio la via, Sinjoro Tartareno! Oni travivas iafoje +malbonajn momentojn.... Tiel tiu kompatinda Sinjoro Bombonel." + +"Ha jes; la mortigisto de panteroj," diris Tartareno iom malŝate. + +"Ĉu vi konas lin?" demandis la maljuna sinjoro. + +"Ho per Dio! ĉu mi konas lin! ... Ni ambaŭ ĉasadis pli ol +dudekfoje kunekun." + +La malgranda sinjoro ekridetis. "Vi ĉasas do ankaŭ la panterojn, +Sinjoro Tartareno?" + +"Iafoje, por pasigi la tempon," diris la obstinega Taraskonano. + +Li aldonis, relevante la kapon per gesto heroa, kiu elflamigis la +koron de la du virinoj: "Tio ne valoras la leonon!" + +"Sume," riskis la fotografisto de Orléansville, pantero estas nur +"dika kato!" + +"Nepre ĝuste," diris Tartareno tute ne malkontenta, ke li humiligis +iom la gloron de Bombonel, precipe antaŭ la sinjorinoj. + +Ĉi tie, la veturilego haltis, la kondukisto venis por malfermi la +pord-kurtenon, kaj, turnante sin al la malgranda maljunulo: "Jen vi +estas alveninta, sinjoro," li diris kun plena respekto. + +La malgranda sinjoro sin levis, malsupreniris kaj, antaŭ li refermis +la pordon, li diris: "Ĉu vi volas permesi, ke mi donu al vi +konsilon, Sinjoro Tartareno?" + +"Kian, sinjoro?" + +"Mian fidon! aŭskultu, vi havas eksteraĵon de bona viro, mi +preferas diri al vi tion, kio estas.... Revenu vi rapide Taraskonon, +Sinjoro Tartareno. Vi perdas vian tempon ĉi tie. Restas ja ankoraŭ +kelkaj panteroj en la provinco, sed fi! ĝi estas tro malgranda +ĉasaĵo por vi! Sed pri leonoj, estas finite. Ne restas unu en +Alĝerio ... mia amiko Ĉasaing ĵus mortigis la lastan!" + +Poste la malgranda sinjoro salutis, fermis la pord-kurtenon, kaj +foriris ridante, kun sia paperujo kaj pluvombrelo. + +"Kondukisto!" demandis Tartareno kun sia kutima grimaceto. "Kiu do +estas tiu bona homo?" + +"Kiel eble! Vi ne konas lin? Sed li estas Sinjoro Bombonel." + + + + +LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO. + +El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. +Maréchal. + + +En la direkto de la Kastelo, oni sonigis la ĉaskornon. La ĉasistoj +venis al Macha. Tra la arbetoj ŝi rekonis, meze de lia brilanta +sekvantaro, sian amaton, klinantan super la kolo de la ĉevalo. +Neniam li aperis al ŝi tiel bela, ol en tiu momento. Ne plu li estas +viro, sed vivanta revo, mirinda kreitaĵo de ŝia deziro. + +Ŝiaj fratoj estas ankoraŭ etendataj en la dormego de la juneco. + +La blovo de varmega elspiraĵo turnigis ŝin. Satano estis tie kaj, +per gesto, li montris la dormantajn ligno-tranĉistojn, kaj tiam li +pantomimis kiel viro, kiu postulas monon. + +Macha tordis siajn brakojn supre la kapo. Ŝi adoregis siajn fratojn +... tamen ŝi fordonis ankaŭ ilin al la Diablo! + +Tiu ĉi metis en sian maldekstran manon (pli rigida ol ŝtalo) la +duan fingron de Traĵano; per la dekstra mano li prenis la finon de +la fingro; li tiris ĝin kiel fadeno. + +Kiam Macha turnis la kapon, ŝi vidis la duonon de la korpo de +Traĵano ĉe la interna parto de la diabla mano, kaj la alian duonon +transformigata en longan kaj maldikan fadenon. Pli senmova ol la +trunkoj de la arboj, ŝi vidis la restaĵon de sia frato iom post +iom pasi tra la malgranda truo, dum la fadeno ĉiam plilongiĝis kaj +fariĝis pli kaj pli maldika. + +Kiam lia tuta korpo trapasis, la Diablo tranĉis fadeneron tiel longa +kiel la homa brako. + +"Tio ĉi ne estas multe," li diris, "Mi kontentiĝas pro ne multe." + +Romo tenis per la mano la apoglokon, kiu utilas por segi la lignon. +La ruzulo prenis lin per la piedoj kaj, turniginta lin rapide +kiel ŝnuristo turnigas sian ŝnuron, li marŝas malantaŭen +ŝpinanta fadenon, kiu grandiĝis ĉiam, dum la korpo de Romo ĉiam +maldikiĝis. Kiam la ŝnuro estis maldika kaj brilanta, la Diablo +tranĉis parton de ĝi, ankaŭ tiel longa kiel la homa brako. + +Kiam li alproksimiĝis al Konstanteno, Macha kriegis, sed eĉ ŝi +mem aŭdis nenion. La Diablo prenis lin per la kapo kaj la piedoj, +kaj transformis lin en glas-globo, kiun li eltiris ĝis li obtenis +brilegan fadenon. De tiu ĉi li ankaŭ detranĉis porcion, tiel longa +kiel homa brako. + +Liveo sole restis. Macha kuris al li por savi lin. Ŝi levigis lin +sur siaj brakoj, sed la piedoj ne povis plu kuri. + +"Mirinde," diris la Diablo, kaj, prenante haron el la barbo de Liveo, +li komencis eltiri ĝin, dum Macha svingigis Livenon per aŭtomata +movo, kaj la korpo de ŝia frato pezis malpli kaj malpli, kaj ŝiaj +brakoj fine falis kontraŭ ŝia korpo. Liveno nur estis silko, kaj +Satano detranĉis pecon tiel longa kiel homa brako. + +La kvar fratoj de Macha ne ekzistis plu! + +Ĉe la supra parto de la plata kaj sonora kesto--kiu estis la korpo +de la patro--la Diablo nun alligis kvar fadenojn, unu dika, alia +diketa, alia maldiketa, alia maldika. + +Macha ne cedis je timego. "Nun, la kavaliron!" ŝi ekkriis. + +"Pacienco!" respondis Satano, "la muzikilo ne estas finita." + +"Kion vi ankoraŭ volas?" kriis Macha furioze. + +"Preskaŭ nenion!" li respondis. + +Macha rigardis la Malamikon en la okuloj kaj legis lian penson. Ŝi +mallevis la kapon. Pli ol sia patro, pli ol siaj fratoj, ŝi amis +sian patrinon. + +"Prefere demandu al mi mem la vivon!" ŝi diris. + +"Vian vivon! Ne, estas via animo, kiun mi bezonas!" Satano respondis. + +La Diablo foriris en la arbaron, pinĉante la kordojn de la violono +per reva fingro. Macha rekonis la animojn de siaj fratoj en tiu ĉi +malgaja muziko. La plej dika el la fadenoj signifis la solenecon de +Traĵano, la dua figuris la melankolion de Romo, la tria la aman +koron de Konstanteno, kaj la lasta la senzorgan animon de Liveo. + +Macha revenis al la kajuto. + +La arbaro estis plena je malbonaj voĉoj. La bestoj persekutiĝis, la +birdoj ĉasiĝis. + +La patrino de Macha, maltrankvila pri tio, ke ŝi ne vidis sian +edzon nek filojn, sidiĝis sur arbotrunko antaŭ la kajuto. Tie, ŝi +dormis. + +La luno klarigis la herbon de la klaraĵo. + +Macha ne kuraĝis eniri en tiun klaraĵon. Ŝi haltis en la noktaj +ombroj, kaj rigardis. La patrino ŝajne estis senviva. Ŝiaj longaj +oraj haroj falis sur la ŝultroj kaj vestis ŝin ĝis la zono. + +Multaj memoroj revenis al Macha. Ŝi deziris morti. + +Najtingalo kantis. Per ĝia voĉo la arbaro refariĝis sorĉa +ama loko. Macha apogis sin, sufokanta kontraŭ kverk-trunko. La +najtingalo daŭrigis sian pasian kanton. Vento tremetigis la foliojn; +la Diablo eliris el la ombro, kaj trairis la klaraĵon, dancante sur +siaj pintaj ungoj. + +Estis tre hele super la kastelo de la kavaliro. Oni donis feston +en la granda korto, kaj la bruoj de malproksima muziko atingis la +orelon. + +La Diablo estis apud Macha. Li fiksis sur ŝi siajn fajrajn okulojn. + +Ŝi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke estas necese havi orelojn de +la malamiko por aŭdi: "Prenu ŝin!" + +Por ke ŝi ne vidu la krimon, ŝi kaŝis sian kapon en sia +antaŭtuko. + +"Ne timu, sed rigardu, mia belulino." + +Macha malkovris la kapon. La korpo de la patrino estis nur fleksebla +bastoneto. + +Al tiu ĉi la Diablo alfiksis la longajn orajn harojn de la patrino. +Tiu estis la arĉo. + +Li pasigis tiun arĉon sur la fadenoj, premis la ŝlosilojn por +belsonigi la tonojn, kaj ludis. Tiam Macha povis rekoni la surdan +ritmon de la kvar hakiloj, kiuj diris: "Kion vi faris al viaj +fratoj?" + +"Prenu tiun ĉi muzikilon," diris Satano, "kaj marŝu trifoje +ĉirkaŭ la kastelo, pasiganta la arĉon super la fadenoj, kiel mi +jam faris. Vi estu feliĉega, fraŭlino mia!" ... + +... Macha tuj montis la deklivon de la monto. Ŝi alvenis apud la +muroj de la kastelo, kaj komencis ludadi kaj promenadi ĉirkaŭe. + +En granda ĉambro kuŝis la vunditan kavaliron sur lito. Li estis +tre pala. Dum la lasta ĉaso li vundiĝis de la dentegoj de sovaĝa +porko. Tuj kiam li aŭdis la aman voĉon de nekonata muziko, li sin +levis el la lito. + +Macha finis la unuan ĉirkaŭ-iron. + +La kavaliro, forgesante sian vundon, vestiĝis dum ŝia dua +ĉirkaŭ-iro. Li metis sur sin ĉiujn la ornamaĵojn, kiujn li +havis en la kastelo, kaj, kiam li kolektis sian tutan riĉecon, li +malfeliĉiĝis pro sia malriĉeco. + +La muziko fariĝis tiel moviga, ke la kavaliro portis la manon al la +koro. + +Mi ne sentas plu la doloron de mia vundo, sed mi sentas bone, ke mia +koro estos ĉiam malsana, se mi trovos ekstere nur la venton; li +diris al si mem. + +Kaj li malsupreniris la grandan ŝtonan ŝtuparon. + +Macha finigis la trian ĉirkaŭ-iron. + +La kavaliro trakuris la ponton, kaj sin ĵetis sur genuoj antaŭ +Macha. Ŝi forgesis ĉion: patron, fratojn, patrinon. + +"Ne donu al mi viajn riĉaĵojn," ŝi diris. "Mi nur deziras vian +koron! Kial ĝi estis necese uzi la muzikon de tiuj ĉi fadenoj por +ke vi amu min?" + +"Ho, tiu ĉi muziko, kiu transportas min! Oni dirus ke estas homaj +voĉoj, kiuj parolas." + +Kaj ili ambaŭ eniris en la kastelon, kaj vivadis kune dum multaj +feliĉaj tagoj. + +De tempo al tempo la kavaliro estis maltrankvila. Li sentis sin +kvazaŭ ensorĉata. Li deziris scii, kia estas la diabla povo de la +eksterordinara muzikilo. Li suspektis ke Macha kaŝis de li grandan +misterion. Li vane demandis ŝin pri tio. Ŝi ĉiam silentigis lin +per kisoj. Iafoje la violonaj plendoj estis tiel ŝirantaj, ke li +deziris forkuri, kaj komenci denove la antaŭan vivon. Sed preskaŭ +tuj la kantado de la violono fariĝis tiel dolĉa, ke li ĉion +forgesis--la mondon, siajn amikojn, siajn servistojn, la bestojn de +la arbaro, ĉion, krom la sopiroj de tiu ĉi demona muziko. + +Macha estis iom ĵaluza de la violono, kiu havis sur ŝia Henriko pli +da potenco ol posedis ŝia propra beleco. Ofte ŝi estis tentinta +rompigi la sonoran kesteton kontraŭ ŝtonego. Sed ŝi timis perdi +la Henrikan amon. Ŝi forgesis sian patron, siajn fratojn, sian +patrinon, kaj ŝi fordonis sin al sia pasio. + +Unu vesperon, iu frapis al la pordo. + +Pluvis. Kiu povas veni je tia horo? + +Macha timegis. Homo eniris, kovrata per dika mantelo. + +"Bonan vesperon, miaj amikoj," diris la nekonatulo, demetanta sian +ĉapelon. + +Macha rekonis la voĉon, kaj ekkriis: "Henriko, la Diablo!" kaj +ĵetis sin en liaj brakoj. + +Satano ridis, kaj prenis la amantojn sub siaj brakoj, kiel +pajlaro.... + + * * * + +La violono restis en la dezerta kastelo. + +Unu tagon, cigano, kiun la okazo kondukis tien, serĉis kuŝejon +inter la ŝtonoj por sin ripozi. Li trovis la violonon, kaj prenis +ĝin. + +Malsuprenirinta en la valon, li ludis en la vilaĝojn. Viroj, +infanoj, virinoj sekvis lin. Laŭ sia deziro, li plorigis kaj ridigis +ĉiujn. + +Tia estas la legendo pri la unua violono, kiel ĝin rakontas la +ciganoj en Transilvanio. + + + + +ŜTONIGITA ARBARO. + +(J. Heath (8723)). + + +Iam, Anglo kaj Amerikano interparoletis kune, pri la diversaj +mirindaĵoj de iliaj patrujoj. La Anglo fiere parolis pri la belegeco +de la "New Forest," kaj rakontis multajn trajtojn de tiu belega +regiono. + +"Sed," rimarkis la Amerikano, "vi ĵus devas vidi la arbarojn de mia +lando--precipe la ŝtonigitan arbaron en mia ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj +la arboj tie estas ŝtonigitaj--ĉiu branĉo--ĉiu branĉeto--ĉiu +plej malgranda folio--bestoj, birdoj, ĉio estas tute ŝtonigita. +Kaj tiam, kiam mi laste tie estas, jen ĉasisto, kiu same estis +ŝtonigita. Sia pafilo--ŝtonigita, la fumo--ŝtonigita, eĉ la kuglo +el lia pafilo restis en aero ŝtonigita!" + +"Haltu do!" ekkriis la Anglo, "nun mi estas vin elkaptanta--ĉar laŭ +la leĝo de graveco tiu kuglo devis fali teren." + +"Ho! alilandulo, ne tiel rapide!" respondis la Amerikano, "ĉar +mi certigas vin ke, je tiu okazo, _la leĝo de graveco mem estis +ŝtonigita_." + + + + +FRAGMENTAJ MEMOROJ. + +Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). + +_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ + + +Pense mi forlasas la vilaĝon kiun mi ĝis nun priskribis, kaj, post +iom longa fervoja veturado, alvenas al alia. Ĉe la stacidomo min +renkontas iom rimarkinda persono; la pastro kies mi estos gasto. +Junulo li estis kuracisto kaj studiadis ĉe Londono kaj Parizo. Poste +li vizitis Turkujon. Dum la milito inter la Nordaj kaj Sudaj Amerikaj +Ŝtatoj li akompanadis la armeon kiel kuracisto. Multe li vojaĝadis. +Tiam, fariĝinte pastro, dum kelkaj jaroj li vivis kiel misiisto +ĉe la Indanoj. Nun, maljunulo, li estas pastro de ligna preĝejo +en ligna vilaĝo, kaj loĝadas en ligna domo kies la dormoĉambroj +estas eniritaj, sen pero de trapasejo, rekte de la salonoj. Klera +kaj bone edukita li estas respublikano; firme kredas ke ĉiuj homoj +estas absolute egalaj; tute malestimas fierecon pro raso; kaj neniam +forgesas, ke li devenas mem de tre bona kaj antikva familio. + +Nature oni supozus, ke la domo de tia homo ne estus tute ordinara, +kaj vere oni trovus en ĝi iom strangan miksaĵon. En mia +dormoĉambro, ekzemple, la tolo estas belega, ĉiuj la negrandaj +objektoj el la plej bona speco, tamen kiel lavtablo mi uzis +keston--per blankaj kurtenetoj beligitan, puran, kaj al mi tute +ĉarman; sed, funde, keston kiu antaŭe, mi supozas, entenis sapon. +La pastro klarigas ke, kiam oni ŝanĝas ofte sian domon, granda +meblaro estas tute sennecesa kaj eĉ foje malkonvena. + +La pastredzino ridetas. "Venu kun mi," ŝi diras, "kaj rigardu +mian provizejon. Neniam en Anglujo vi vidis ion similan"; kaj, min +kondukinte en la ĝardenon, ŝi montras al mi lignan kovrilon. + +Mi ĝin levas kaj vidas enfosita en la tero grandan kvadratan +lignan keston, en kiu kuŝas, aŭ pendas de hokoj en la flankaĵoj +alfiksitaj, diversaj manĝaĵoj. Tiajn kovrilojn oni okaze vidas en +la Angla kamparo sur la buŝo de profunda puto. + +"Ni ne havas kelojn," klarigas mia kondukantino, "kaj la vetero +estas varmega. Ni ankaŭ devas ĉion gardi kontraŭ la atakoj de +tiuj malgrandaj rabistoj, la blankaj formikoj, kiuj tuj kovrus per +siaj korpetoj ian manĝaĵon, kiun oni estus lasinta en la domo. Eĉ +per multaj kovertoj oni ne povas ion kaŝi de ili. Foje mi enfaldis +kelkajn bulkegojn tiel preme en kovertoj ke mi pensis: 'Neeble +estas ke eĉ la blankaj formikoj eniru tiun ĉi paketon.' Sed, ho, +ve! Kiam mi ĝin malfaldis ĝi estis tute plenega je la malgrandaj +turmentetoj." + +Sed eĉ en Anglujo ni havas niajn malagrablaĵojn. Foje ĉe iom +malfrua horo mi revenis loĝejon, kaj estante malsata serĉis mem la +panon. Mi ĝin trovis en la manĝoĉambro sur flanktablo, kie estis +lasinta ĝin la senzorgaj servistoj. Mi trovis sed mi ne manĝis! Eĉ +nun mi sentas min vomema ree vidante tiun promenejon kaj paŝtejon de +arego de grandegaj nigraj skaraboj. Ugh!!! Mi preferas la blankajn +formikojn. + +La pastrejo tute similas al multaj aliaj dometoj de tiu vilaĝo. +Oni alvenas al ĝi de la vilaĝo sur ligna flankpromenejo de kiu +ĝin apartigas kelkaj lignaj bariloj. Por eniri la ĝardenon oni +malsupreniras malgrandan lignan ŝtupareton. La dometo, kiu havas +nur unu etaĝon, staras ĝuste meze sur rektangula terpeco de du +Ejkroj (=.81 da Hektaro) kaj ĉar ĝi estas altigita kelkajn futojn +de la tero oni supreniras kelkajn aliajn ŝtupetojn por alveni al +la balkono. Mi ĉiam pensadis ke estus granda plibonigo konstruigi +kvazaŭ ponteton de la balkono al la flankpromenejo. La balkono +etendiĝas la tutan longon de la antaŭa flanko de la dometo. Sur +ĝin (la balkonon) rigardas la du salonoj kaj de ĝi la pordoj +kondukas rekte en la salonojn. Alfiksitaj al la pordo-kadroj estas +retpordoj tiajn kiajn mi jam priskribis. + +Enirante la pli grandan salonon, kiu estas lumigita per tri fenestroj +oni rimarkas ĉe la malantaŭa flanko du pordojn, kiuj kondukas rekte +al dormoĉambroj. Ĉe la dekstra flanko alia pordo donas aliron al la +alia salono de kiu oni eniras la trian dormoĉambron kaj la kuirejon. +Pordo de la kuirejo kondukas al la malantaŭa terpeco kiu enhavas la +belegan provizejon, kiun mi ĵus priskribis. + +Tie oni ankaŭ trovas ĉevalejon kaj veturilejon sed ŝajnas al mi +ke la pastro posedas ĉevalon nur por ĝin prunte doni al la anoj de +sia preĝejo. Se li mem deziras veturadi eble li prunte prenos la +ĉevalon de najbaro, laŭ maniero de la _Oxford'a_ subgradulo, kiu +dezirante doni al mi tason da teo, ne povis trovi la tekruĉon. Li +venigis la _Scout_ (serviston). + +"Karolos, kie estas mia tekruĉo?" + +"Sinjoro A. ĝin prunte prenis, Sinjoro." + +"Bone; Sinjoro B. ĵus estas elirinta. Iru, kaj prunte prenu la +lian." + +Por havi agrablan okupon mi entreprenis dehaki unu el la arboj +(restaĵoj de antaŭa arbaro) kiuj ankoraŭ troviĝas en la ĝardeno. +Ili estis el speco _Katalpa_ arbo enlanda en la Ŝtatoj kaj Japonujo. + +Mi ne min montris tre rapida laboranto. + +Eble la pastro estis prava dirante ke oni ne kutime bezonas libron +kaj seĝegon por dehaki arbon. Mi citis kontraŭ li la ekzemplon de +kelkaj antikvaj lernejestroj kiuj kutimis antaŭ si starigi knabon, +kaj ĉe la fino de ĉiu paragrafo de la libro kiun ili legadis doni +al li grandan baton per vergo. Oni nur anstataŭigu por la vergo la +hakilon, por la knabo la arbon kaj por la lernejestro min mem kaj oni +tuj vidos kiel energie mi laboris. + +Se mia metodo ne estas rapida, ĝi estas almenaŭ treege agrabla, sed +la gajno al la _laboranto_ dependas ĉefe de la libro. + +La pastredzino, kiam ŝi trovis ke mi estas infanamulo venigis, por +min amuzi, multajn geinfanojn, kaj mi forlasos tiun ĉi memoraĵon +kun bedaŭro, sentante tiel kiel se mi estis enmetinta en ĝian ingon +violonon kies estas rompitaj la kordoj. Ha, se nur la arboj havus +orelojn kiel ili amus la gajajn, klarajn, infanajn voĉojn kiuj tiel +ofte sonadas inter iliaj malhelaj trunkoj! + +Poste en Aŭstrio mi vidis ludon kiu memorigis al mi unu el tiuj, +kiujn ludis la Amerikaj infanoj en tiu pastra ĝardeno. + +Eble estos interese al la leganto noti la similaĵojn. Mi tial +mallonge priskribos la ambaŭ. + +La du ludoj estas:--(1). _Snake_ (la serpento)--Amerika. +(2). _Kreis Ball_ (Pilko de Rondo)--Aŭstra. + +(1). _Snake._--Krom unu (la kaptanto) ĉiuj la ludantoj sidas ringe +kaj ĵetas unu al alia naztuketon. Tiu ĉi naztuketo _kune kun la +kaptanto_ reprezentas la serpenton kaj la nomo _snake_ signifas aŭ +la ludon, la kaptanton aŭ la naztuketon. + +La kaptanto staras meze en la ringo kaj penas tuŝi per mano iun +ludanton kiun suprensaltas la serpento (naztuketo) _ĉe la momento_ +kiam ĝi ankoraŭ iamaniere restas sur li. Tiu tuŝo eble reprezentas +la mordeton de la serpento, kaj la ludanto mordetita fariĝas la nova +kaptanto. + +Sed ĉar serpento ne povas mordeti personon kiun ĝi ne tuŝas, kaj +ĉar la _snake_ (naztuketo) estas tre rapide saltigita plej ofte kiam +la mano tuŝas la korpon, la serpento estas ĵus forsaltinta al alia +ludanto. Kaj la kaptanto malsukcesas. + +Kiam li forsaltigas ĝin ĉiu ludanto ekkrias _snake_: kaj oni povas +bone supozi ke la ludo ne estas tute senbrua. + +Tiu ĉi estas _infana_ ludo, sed la Aŭstraj ludantoj estis +plenkreskuloj. + +Tie ĉi ili _staris_ ringe kaj anstataŭ naztuketo ĵetadis unu +al alia grandan ledan pilkon kiu havis ledrimenon por faciligi la +ĵetadon. La kaptanto ne penas tuŝi la ludanton sed la pilkon kaj, +kiam li sukcesas, li kiu laste ĝin ĵetis fariĝas kaptanto. + +Funde la du ludoj estas tute samaj, tamen la lokoj kie mi ilin vidis +estas apartaj pli ol kvin mil mejloj. + +Multon mi povus skribi pri tiu pastrejo sed mi memoras kiamaniere +gazeto foje priskribis feston kaj mi haltigas la plumon. + +"La procesio," diris la gazeto, "estis tre bela kaj pli ol du mejlojn +je longo, tiel kiel estis ankaŭ la parolado de la ĉefa parolisto." + +Eĉ en parolado tia longo estas nepardonebla. + + + + +BALO DE LA ENMASKIGITOJ. + +Originalo de Jane Heatly, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (9660). + + +Anatolo certe estis ĉarma individuo. Li portis veston el densa +mallume-griza pelto miksita kun bruno, helajn ruzajn okuletojn, kaj +mienon tiel bonaniman, ke estis neeble timiĝi pri li. + +Eble vi pensus, ke li estas manĝemeta, ĉar, por diri veron, li +estus ien irinta kaj ion ajn farinta pro tranĉaĵo da pano kaj +mielo! + +Laŭ tiu ĉi priskribo mi estas certa, ke vi estos diveninta, ke +Anatolo estis urso. Jes, Anatolo estis urso, kaj tiam, kiam la nuna +rakonteto malfermiĝas, li estis la ĉefa aktoro el vojaĝanta +bestaro, kiu foje haltis en Franca urbeto havanta nomon tre longan, +pri kiu ne estas necese, ke ni rompu la kapon. + +Sed, krom sia vidindeco, Anatolo estis vera klerulo. Li povis danci +ĝigon (speco da kampara danco) kiel eble plej gracie--tio estas, +laŭ urso! Kiam li tagmanĝis havante buŝ-tukon ligitan sub la +mentono kaj trinkis unuglute botel-plenon da vino, la ravo de la +vidantaro iĝis senfina. + +Kelkafoje okazis, ke Anatolo foriris el sia kaĝo por promeneti +memstare; unufoje li sin trovis sur la ĉefstrato de tiu ĉi speciala +urbeto antaŭ domo brile lumigata, kaj el kiu eliris sonoj da muziko +kaj dancado. + +Ĝi apartenis al la Urbestro, kiu estis donanta Balon de +Enmaskigitoj. + +Nu, aŭdante la danc-muzikon, Anatolo sentis sin klinema ankaŭ +ekdanci. + +Li ĉiam kutimis danci ĉiufoje kiam li aŭdis muzikilojn. + +Kun mieno serioza li supreniris la peronon, la pordegoj subite +malfermiĝis, kaj Lia Ursa Moŝto eniris! + +Nu, ĉiuj sciis, ke S-ro Ripaton, amiko de la Urbestro, estas +ĉeestonta ĉe la balo enmaskigite kiel urso. + +Estis ja intencite, ke ĝi estu la precipa vespera altiro, kaj alia +amiko de la Urbestro volonte proponis preni sur sin la rolon de +Urso-gardisto. + +Okazis, ke tiu ĉi amiko estis neatendite malhelpata apudesti, sed +li promesis sendi unu kiel anstataŭulo, kiu tamen povas alveni nur +malfrue. + +Tial, kiam Anatolo marŝis en la ĉambregon, la tuta ĉeestantaro +unuvoĉe ekkriis:--"Jen estas S-ro Ripaton, kia bonega urso li +fariĝis! Ĉu iam vidiĝis io, tiel perfekte farita!" + +Sinjorino la Urbestrino alproksimiĝante donis al li koran manpremon, +kaj afable demandis pri lia edzino! + +Sed al komplimentoj kaj demandoj Anatolo egale respondis per +profundaj blekoj, kiuj ridigis laŭtege ĉiujn. Neniam antaŭe oni +ludis tiel admirinde la rolon de urso! + +Oni proponis poste konduki Sinjoron Urson en manĝo-ĉambron. Tuj +kiam li englutis plad-plenon da kukoj kaj botel-plenon da vino +_senhalte_, la mirego de liaj admirantoj estis senlima. + +Dume, alvenis S-ro Ripaton mem! + +Li tre surpriziĝis trovante alian urson jam alveninta. "Tiu ĉi," li +diris, "devas esti mia malnova konatulo Pierre. Li intencis antaŭiri +min, ĉu vere? Neniu tamen povas ne ekvidi, ke li ne havas la plej +malproksiman ideon kiel ursiĝi. Per mia honoro, mi neniam vidis ion +malpli simila al urso! Nu, ne grave; mi regalos lin per leciono, kiun +li ne estas forgesonta!" + +Li alpaŝis al Anatolo, kiu lin salutis per amika bleko. S-ro +Ripaton reblekis responde tiel nature, ke estis neeble decidi, kiu +el la du plej bone ursiĝis, kaj tiam vizaĝo kontraŭ vizaĝo, ili +komencis danci. + +La vero min dirigas, ke tion farante Anatolo ne plene trafis sian +celon. Liaj paŝoj ne estis nepre tiel firmaj, kiel ili devus +esti. Efektive, la botelpleno da vino igis kompatindan Anatolon +tiel dormema, ke, post malmulte da minutoj, li ĉesis danci, kaj +forŝanceliĝis en kojnon, kie oni baldaŭ aŭdis lin laŭte +ronkantan. + +Je tiu ĉi mem momento S-ro Barbichon, la posedanto de la bestaro, +eniris, alveninte por serĉi Anatolon. + +"Ha," pensis la Urbestro, "jen estas la persono, kiu estas aktonta +kiel urso-gardisto, anstataŭ mia kara amiko." Li laŭe mallaŭte +diris en la orelon al S-ro Ripaton, ke la kvazaŭa urso-gardisto +ĉeestas, kaj ke li faru ĉion, kion la gardisto ordonos, ĉar tio +tre pligrandigos la komunan amuzon. + +Grandegan buŝumon kun ĉeno alligita oni rapide surmetis al +S-ro Ripaton, kaj lin triumfe kondukinte tra la balsalono, lin +malsuprenirigis sur la straton. + +"Kien en la mondo li min forkondukos?" pensis kompatinda S-ro +Ripaton; sed li ne kuraĝis diri parolon pro la timo, ke oni lin faru +ridindaĵo sur la strato, pri kio li certe ne antaŭkalkulis. + +Kun mirego kaj teruro li subite sin trovis enŝovita en feran kaĝon, +kies elirejon oni tuj ŝlosis kaj baris. + +Ĝi estis preskaŭ malluma, kaj tra la krepusko aŭdiĝis la sonoj +de malĝojigaj muĝadoj! Iom post iom liaj okuloj ekkutimiĝis al la +mallumo kaj li sciiĝis, ke li estas en kaĝo de sovaĝaj bestoj! En +unu angulo kuŝis Leono, maljuna kaj sendenta--sed vera leono! en +alia Lupo--malsovaĝa kaj humila, tamen--vera lupo! + +S-ro Ripaton ne povis plu ĝin elporti. Kriegante terure li +deĵetis la urs-maskon, kaj malkovris sin al la miregigata gardisto, +kiu kuris returnen al la kaĝo, pro lia kriego, tial ke S-ro +Ripaton, la amiko de la Urbestro, estis leĝulo la plej honorinda en +la urbeto. + +"Sed kie," demandis la malfeliĉa gardisto, ellasante S-ron +Ripaton, kun multaj esprimoj de bedaŭro kaj malĝojo, "kie estas mia +urso? Kie estas Anatolo?" + +"Via urso," rediris S-ro Ripaton, "Anatolo! Ha! mi nun komprenas, +Anatolo do estas la dua!" + + + + +LA LEONO KAJ LA KULO. + +Tradukita de A. Motteau. + + + "For de ĉi tie, elpuraĵ' de l' tero, + "Insekta mizerero!" + Leono tiel al la kulo diris. + Ĉi tiu kontraŭstaris la bestegon, + Kaj tuj ĝi fiereme militiris: + "Ĉu pensas vi ke timas mi sonegon + "De brua kvarpieda blekegulo? + "Titolo reĝa taŭgas ne por kulo! + "Ol vi pli dika eĉ la bovo estas, + "Kaj ĝia paco kun mi tute restas." + Dirinte tion, kulo trumpetadis, + Leonon ĉirkaŭflugis kaj pikadis + Ĉi tie, kaj tie, + Kaj ie, kaj ĉie! ... + + Blekege nun la forta besto ŝaŭmas ... + Je timo, ĝin vidante, homoj tremas! + Kaj tia humileg' de grandegulo + Elvenas nur el la mizera kulo. + Nek dento, nek ungego kapti povas + L' insekton malamikan. + Leonon la fortikan + La kulo fine batas, kaj nun blovas + Trumpete ĝian gloron. + Ne longe tamen daŭras la vantaĵo: + Ĝi zume flugas ĝis araneaĵo, + Kaj tie kulo trovas ne honoron + Sed lastan horon. + + + + +EKSTERDOMA INSTRUADO. + +Artikolo el "The Sunday Chronicle," tradukita kun permeso de la +Redakcio de Thos. Hoskison, Esperantisto 7312. + + +Estis tempo en la historio de tiu ĉi nacio (Anglujo) kiam, pro la +manko de sistemo de deviga edukiteco, malmulte, tre malmulte da +junuloj estis instruitaj en la malŝatata librolernado, kaj ilia +instruado estis rektigata al la ĉefaj artoj kiel tiuj tiam estis +komprenitaj. Poste alvenas tempo kiam infanoj estis sendataj al +lernejoj, kaj instruataj preskaŭ tute el libroj; kaj en tiu tempo +la longeco de la rivero Ganges, la alteco de Monto Everest kaj la +nombro de la loĝantaro de la urbo Meksiko estis juĝataj faktojn pli +urĝe gravajn ol ĝusta kompreno de la leĝoj de la naturo, nune ni +reiras kaj plektas la metodojn pasintajn kune kun la lasta sistemo. +La ĝardenlernejo estas la fasono de la nuntempo. + +Ĝi estas antikva, tre antikva ideo. Antaŭ du mil kvincento da jaroj +Persaj knaboj estis instruataj en la elementaĵoj de terkulturado +kaj de ĝardenkulturado en ĝardenlernejoj. Sed ĝi ne devige +estus malŝatata pro sia antikveco, kaj estas profitoj en ĝia +moderna aplikado kiuj ĝin taŭgigas je akcepto kaj etendado. Antaŭ +dek aŭ dekdu jaroj la Surrey County Council (Surreja Graflanda +Estraro) komencis kiel pioniroj en la antaŭenigo de tiu ĉi plej +interesa projekto. Ili decidis "instrui knabojn pri la principoj +kaj praktikado de la sukcesa kulturado de dometa-ĝardeno aŭ +'allotment.'" + +Oni sentis ke tia edukiteco estus tre utila en lokoj kie urbaj +distriktoj kaj la kamparo apudiĝas, kaj ke, kiel ĝi estas edukiga +kaj praktika kaj elkondukas kapablaĵojn de observado, ĝi kapabligus +multajn knabojn por kampara vivado kiuj alie migrus al urboj +nehavante la ecojn necesajn por laboro tie. La elementa edukada +sistemo ŝajne forlogis knabojn for de praktika kontakto kun la +tero ĝis kiam ili fariĝis tro maljunaj kaj, kvankam ne estis +esperate aŭ dezirate ke ĉiu lernanto, tiel instruita, fariĝus +lerta kaj metiista ĝardenisto, estis juĝate ke donante al knaboj +intereson en kamparaj okupaĵoj, ĝi ne nur elkondukus iliajn +kapablaĵojn sed ilin dotus per novaj rimedoj; kaj helpus al ili +pligrandigi la fruktodonecon de la tero. S-ro Wright, bone konata +ĝardenkulturisto, kiu estis elektita kiel la ĉefinstruisto por +ĝardenkulturo de la estraro, prenis sur sin la aferon, kaj terpeco, +taŭga por la celo, estis akirita kaj disdividita en malgrandaj +ĝardenoj. Estas nune pli ol 300 da tiaj ĝardenoj en la graflando, +kaj ili estas kulturataj, sub observado, de knaboj kiuj iras lernejon +tage aŭ vespere. La iloj estas provizataj de la estraro, kaj +malgranda parto de ĉiu terpeco kiu mezuras 30 futojn × 9 futoj estas +rezervita por floroj. La rikolto apartenas al la kulturistoj mem, kaj +la knaboj montris tian intereson en la laboro ke efektive rimarkindaj +rezultatoj estis atingitaj. + +En urbo Hale la tero kiu estis luata estis ŝtonetaĵa bedo, kaj +estis unue netaŭga por la celo. Sed la leciono estis tute pli +fortiga tial ke ĝi montris tion kio povus esti farata en la plej +malfavoraj cirkonstancoj, alpreninte la pravajn metodojn. En la unua +jaro la ĝardenoj produktis rikoltojn valorajn ĉirkaŭ po 4s. 8d. +ĉiu kio montris perdon ĉe la elspezo por materialoj po £2 13s. +4d. la _acre_ (unu ejkro = 40.46 hektaro); sed kun tempo la frukto +doneco de la tero kaj la lerteco de la kulturistoj pligrandiĝis kaj +nun ĝenerala taksado po 10s. ĉiu ĝardeno montriĝas aŭ gajno +super elspezo po £40 la ejkro, plimultigo de 113%. Kelke da ĝardenoj +efektive montras profiton de 13s. 4d. aŭ gajnon po £64 la ejkro. La +plej bonaj ĝardenoj montras profiton po £80 la ejkro, la elspezo +estante po £40 kaj la enspezo po £120 la ejkro. La knaboj gajnis +multon je ĝenerala scio, je observado, je praktika lerteco, kaj tiel +la progreso de teoria edukado pli faciliĝis. + +Multaj aliaj graflandaj estraroj sekvis la saman planon kaj estas +nune granda nombro da ĝardenlernejoj kiuj simile estas sukcesaj. +Ĝardenkulturado estas nun rimarkinda fako de edukado en "truant"[1] +kaj "industrial"[1] lernejoj ĉar ĝi inklinigas al praktikeco +la spiritojn de la knaboj multe da kiuj migras al Kanado kie +ili progresadas tre bone. La Amerikanoj frue rekonis la valoron +de tiu ĉi sistemo, kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj estis multaj +ĝardenlernejoj. La sistemo ja fariĝis fiksa fako de Amerika +instruado kaj estas ĝenerale kredate ke la edukada valoro de tia +instruado estas tre granda. Dum la ĝardena instruado la knaboj +ankaŭ akiras scion pri tiaj objektoj kiel mensuracio, desegnado, +librotenado, meteorologio kaj komercaj metodoj. + +La unua ĝardenlernejo en Ameriko komenciĝis en Boston antaŭ +dekkvin jaroj kaj ĝi unue celis altiri la infanojn al la kulturado +de sovaĝaj floroj. Poste aldoniĝis granda ĝardeno por legomoj kaj +nune en Boston estas dekses tiaj institucioj. + +En New York la sistemo komenciĝis sur peco da senkultura tero uzata +por forĵetado de rubo, k.t.p. Ĝi estas kovrita per ĉifonoj, +pecetoj ĉiu specaj kaj rompitaj boteloj, sed tamen sinjorino +alkondukis al ĝi nombron da infanoj kiuj formovis la forĵetaĵon. +La urbaj laboristoj alprenis al si la ideon kaj plugis kaj erpis la +terpecon. Poste palisaro estis konstruita ĉirkaŭ ĝi. Aleoj estis +faritaj kaj ĝardenoj estis desegnitaj. Semoj estis ricevitaj kaj +ĝardenisto instruis dudekkvin infanojn kiel ili devus komenci. La +rezultato estis baldaŭ vidata, kaj la ideo fariĝis tiel populara +en New York kiel en Boston. La _Philadelphia Vacant Lots Cultivation +Association_ (Filadelfia Asocio por la Kulturado de senkulturaj +terpecoj) sekvas la saman vojon, ĉiu infano kulturante unu pecon +kaj ĉiuj kune kulturante komunan ĝardenon. Hejmo por knabinoj tie +havas sian ĝardenon kaj sepdek knabinoj havante de ses ĝis dekses +jarojn elprenis el ĝi rikoltojn valorajn £1,600 je elspezo de £832 +montrante profiton de £776 por la hejmo. La sistemo estas subtenata +pro la grandega nombro da neskribitaj lecionoj je kiuj la lernantoj +estas instruitaj, ĉar kiel la Amerikanoj diras: "Naturo paroladas." + +Germanujo ankaŭ sekvas la saman vojon. Lastan jaron la Berlina +estraro decidis fondi tagan lernejon en la abia arbaro apud +Charlottenburg; sur la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Sido estis pretigita +kaj la faligitaj arboj fariĝis lignaĵo por la konstruaĵoj kaj la +meblaĵoj de la lernejo. + +Poste 150 geknaboj de la urboj estis kondukataj al ĝi el la popolaj +lernejoj. Post la matenmanĝo du horoj da instruado laŭ la kutimaj +reguloj komencas la taga laboro. Tiam dum du horoj la gejunuloj vagas +en la arbaretoj la instruistoj dume sciigas ilin per komentario +pri la objektoj vidataj, per paroladetoj pri natura historio, pri +la kutimoj kaj la uzadoj de insektoj, birdoj kaj aliaj vivantaj +objektoj, pri la kreskado de arboj kaj kreskaĵoj kaj iliaj roloj en +la servo al la mondo. Sed la ideo unue estas alprenita por venigi +iom da pli dolĉaj influoj en la vivadon de tiuj ĉi urbaj infanoj, +por plibonigi ilin fizike kaj spirite, kaj por vivigi ilin inter +ĉirkaŭaĵoj ne kutimaj. + +"Avina leĝfarado" ni aŭdos, sed kredeble la lecionoj kiujn ellernas +la gejunuloj estos pli profitaj al ili en plimatura aĝo ol scio de +la longeco de la rivero Rhein kaj de la jaro kiam mortis Nero. La +sistemo estis tute sukcesplena kaj ĝi disvastiĝos. + + +PIEDNOTO: + +[1] Al tiuj lernejoj oni sendas la malobeemajn kaj malbonajn +geknabojn. + + + + +HUNDAJ RIMARKOJ PRI LA DOMSERVISTA PROBLEMO. + +Originale verkita de Clarence Bicknell. + + + Ke la riĉuloj plendas, mi tre ofte aŭdis, + Servistojn kontentigajn ne trovinte; + Sed mi, nur hundo kaj malriĉa, ĉiam laŭdis + La miajn, ilin ĝis nun ne ŝanĝinte. + + De mia hundeteco tri mi havis ĉiam, + Sinjoron, kun edzino kaj filino; + Fidele ili min servadis, kaj neniam + Mi plendis pri kondut' aŭ disciplino. + + Unue la filino, per invito, + Kun mi ludadis, kombis mian felon, + Min lavis, kaj vespere portis min al lito, + Eĉ karesante sian hundanĝelon. + + Ŝi, kiel bona servistin', pri mia sano + Pensadis de mateno ĝis vespero; + Ŝi donis al mi lakton kun buteropano, + Kaj kelkafoje pecojn da sukero. + + Mi posttagmeze la patrinon veturile + Kondukis al la urbo aŭ butikoj, + Kaj dum ŝi pensis pri aferoj, mi trankvile + Dormadis aŭ blekadis kun amikoj. + + Ŝi sin okupis pri la domo, pri manĝadoj, + Aŭ pri leteroj, libroj, higieno; + Sed mi amuzis min per belaj promenadoj, + Kurante en la kampoj aŭ ĝardeno. + + La viron ankaŭ mi ne volis sola lasi; + "Nun venu al rivero, al herbejo." + Mi ofte diris, "Kaptu fiŝojn, iru ĉasi, + Alportu ion al la kuirejo." + + Por mi biskviton, panon, havis li, aŭ oston, + Kaj dum mi manĝis, trinkis aŭ baniĝis, + Laboris li, kaj, ĉar mi portis nur la voston + Sed li pafilon pezan, li laciĝis. + + Sed nun estante dekdujara, kaj maljuna, + Mi dormas je l' somero sub la fagoj, + Aŭ kuŝas je l' aŭtuno ĉe florejo suna, + Kaj ĉe la fajro dum la vintraj tagoj. + + Sed mi memoras tre dankeme ĉiutage + Ke bona estis mia hunda sorto; + Servistojn mi fidelajn havis, eĉ senpage, + Kaj ili min servados ĝis la morto. + + + + +PLUVO. + +De Doroŝieviĉ, tradukita (el la Bulgara) de Penko Petrov (Jalta). + + +La ĉiela filo, lia nomo travivu la universon, imperiestro Li-O-A +staris apud fenestro en sia porcelana palaco. + +Li estis juna tial bona. Post la lukso kaj brilego li ne ĉesis pensi +pri la malriĉuloj kaj malfeliĉuloj. + +Estis pluvo. Larmaroj fluadis, ploradis la ĉielo, arboj kaj floroj +faligadis larmojn post ĝi. + +Enuo turmentadis la koron de la imperiestro kaj li ekkriis: + +"Bedaŭrindaj tiuj, kiuj en pluvo ne havas eĉ ĉapon sur la kapo," +kaj turniĝante al sia ĉambelano li diris: + +"Mi volus scii kiom da tiaj malfeliĉuloj estas en mia Pekingo." + +"Lumo de la suno!" diris, genufleksante kaj kapklinigante +Tzung-Ĥi-Tzang, "Ĉu estas io neebla al la ordonantulo al la reĝoj? +Eĉ antaŭ la suno malaperos, Vi scios, patro de la aŭroro, tion +ĉi, kio estas kompleza al Vi." + +Kaj la imperiestro ridetis bonkore, kaj Tzung-Ĥi-Tzang tuj iris, +uzante sian tutan forton, ĉe ĉefministro San-Ĉu-San. + +Li alvenis lacigspire kaj rapide, eĉ ne sukcesis fari ĉiujn +respektojn, kiujn oni donas al ĉefministro. + +"La ĝojo de la universo, nia plej afabla ordonanto (premiĝante, li +parolis) estas en terura maltrankvileco. + +Lin maltrakviligas tiuj ĉi, kiuj iras dum pluvo sen ĉapoj en nia +Pekingo, kaj li deziras scii eĉ hodiaŭ, kioma estas ilia nombro!" + +"Jes, ekzistas tiaj sentaŭguloj!" respondis San-Ĉu-San. Kaj li +ordonis, ke oni alvokigu la urbestron Paj-Ĥi-Vo. + +"Malbonaj novaĵoj de la palaco," diris li al ĵus enirinta +Paj-Ĥi-Vo, kiu por esprimi atenton klinigis sian kapon. "La +posedanto de nia vivo rimarkis malordon!" + +"Kiel!" terure ekkriis Paj-Ĥi-Vo. "Ĉu jam ne estas apud la palaco +la ĝardeno enombrigita, kiu ĉarmas Pekingon je la okuloj de la +bogdiĥano?" + +"Mi ne scias bone, kiel okazis tio ĉi," respondis San-Ĉu-San, "sed +Lian Moŝton terure maltrankviligas la sentaŭguloj kiuj iradas dum +pluvo sen ĉapoj. Li deziras scii eĉ hodiaŭ kiomaj estas ili en +Pekingo. Vi ordonu!" + +"Vi alvokigu, por ke venu ĉe mi, tuj, tiu ĉi maljuna hundo +Ĥuar-Dzung!" kriadis post minuto Paj-Ĥi-Vo al siaj subuloj. + +Kiam la estro de la urba patrolo, paliĝinta de teruro tremante +falis inter liaj piedoj, la mandarino elfluigis sur li falakvon de +malbenoj. + +"Fripono, sentaŭgulo, malnobla perfidulo! Vi volas, ke ili dishaku +nin ĉiuj kune kun vi, en pecoj!" + +"Klarigu al mi la kaŭzon de via kolero"--parolis treminta de timo +apud la piedoj de la mandarino, Ĥuar-Dzung--"por ke mi povu kompreni +la konsolantajn vortojn, kiujn vi parolas al mi; alimaniere, mi +timas, ke mi ne povos kompreni la lingvon de via saĝeco." + +"Maljuna hundo, kiu devus gardadi ie porkan aron, sed ne la plej +grandan urbon en la tuta mondo! La reĝo Ĥina mem estas rimarkinta, +ke en la urbo ekzistas senordo--sur la stratoj vagas sentaŭguloj, +kiuj eĉ dum pluvo ne havas ĉapon por ĝin meti sur kapo. Vesperon +ankoraŭ vi sciigu min, kiom da tiaj sentaŭguloj estas en Pekingo!" + +"Ĉio precize estos plenumita!" respondis Ĥuar-Dzung, ekbatinte sian +frunton tri fojojn sur la plankon. + +Post kelke da minutoj li murmuregis kaj frapadis per piedoj sur la +kolektitaj policanoj. + +"Brutoj el kiuj mi pendigos la duonon, por ke mi povu vivajn +bruligi la ceterajn! Tiel vi observadas la urbon? Dum pluvtempo +iuj sentaŭguloj estas irintaj sen ĉapoj! Ĉiuj estu elkaptitaj +post horo (_la Ĥina horo = 40 minutoj_), alimaniere la diabloj vin +prenos." + +La policanoj iris plenumi la ordonon--dum unu horo sur la stratoj de +Pekingo ekzistis efektiva ĉaso. + +"Nu kaptu lin! Kaptu lin!" kriadis la policanoj, persekutante la +homojn, kiuj nehavis ĉapojn. + +Ili eltiris ilin sub la bariloj, sub la pordoj de la domoj, kien ili +estis kaŝiĝintaj. + +Post horo sen unu minuto, ĉiuj en Pekingo, kiuj ne havis ĉapojn sur +siaj kapoj, staris en la korto de la malliberejo. + +"Kiomaj ili estas?" demandis Ĥuar-Dzung. + +"Dudek mil okcent sepdek unu!" respondis la policanoj, kliniĝante +eĉ ĝis la tero. + +"La mortigistoj tuj aperu!" ordonis Ĥuar-Dzung. + +Kaj post duono da horo 20,871 senkapigitaj Ĥinoj kuŝadis en la +korto de la malliberejo. + +20,871 da kapoj estis metitaj sur ponardegoj kaj disportitaj el la +urbo por saĝigado de la popolo. + +Ĥuar-Dzung iris raportadi al Paj-Ĥi-Vo; Paj-Ĥi-Vo al San-Ĉu-San; +kaj San-Ĉu-San sciigis al Tzung-Ĥi-Tzang. + +Mallumiĝis. La pluvo ĉesis. Blovadis venteto, kiu disbalancigadis +la arbojn, kaj la pluverojn, lumaj kiel rubenoj, faladis sur la +bonodoraj floroj, kiuj fajeriĝis kaj bruliĝis, lumigitaj per la +radioj de la malaperiĝanta suno. + +Per brilego kaj bonodoro estis plena la reĝa ĝardeno. La filo de la +ĉielo, Li-O-A, staris apud la fenestro en sia porcelana palaco kaj +raviĝis de la mirinda vidaĵo. + +Sed juna kaj bona, li eĉ en tiu ĉi minuto ne forgesis la +malfeliĉulojn. + +Ekokaze diris li, turniĝante al Tzung-Ĥi-Tzang: + +"Vi volis sciigi min, kiom da anoj en Pekingo nehavas ĉapojn por +kovri siajn kapojn dum pluvo." + +"La deziro de la tutmonda posedanto estas plenumita per liaj +servistoj!" respondis per malaltan riverencon Tzung-Ĥi-Tzang. + +"Kiomaj ili estas? Nur diru al mi la veron!" + +"En tuta Pekingo ekzistas jam ne unu Ĥino, kiu nehavas ion por kovri +sian kapon dum pluvo. Mi ĵuras, ke mi diras la veron!" + +Kaj Tzung-Ĥi-Tzang levis siajn manojn, kaj, klinigis sian +kapon--signo de sankta ĵuro. + +La vizaĝo de bogdiĥano lumiĝis per ĝoja, feliĉa rideto. + +"Feliĉa urbo! feliĉa lando!" ekkriis li. "Kiel mi estas feliĉa, ke +sub mia potenco tiel bone vivas la popolo." + +La ĉiuj gepalacanoj, vidante ke la bogdiĥano ĝojas, ekĝojis kune. + +Kaj San-Ĉu-San, Paj-Ĥi-Vo kaj Ĥuar-Dzung ricevis la ordenon "_La +ora Drakono_" pro siaj patrujaj zorgoj al la popolo. + + + + +LA KONSCIENCO MALKURAĜIGAS ĈIUJN. + +Originale verkita de F. A. Meigh. + + +Antaŭ pli ol cent jaroj, niaj landanoj estis tre superstiĉaj, +kaj eĉ la loĝantoj en nia vilaĝeto timis, kiam oni parolis pri +fantomoj. + +Ned Saunterer, la heroo de tiu ĉi rakonto, loĝis en proksima +urbo, kie antaŭe estis nur malmultaj domoj, sed kiu nuntempe estas +grandega kaj prospera urbo. + +Dum kelkaj jaroj Ned laboris ĉe porcelana fabrikejo, sed li preferis +vivon pli libera. Li tial aĉetis fajencajn komercaĵojn kaj vendis +ilin en proksimaj kvartaloj. + +Tiu ĉi metio prosperis kaj li baldaŭ povis aĉeti azenon por porti +la komercaĵon kamparen. + +Multe da friponaĵo ekzistis dum la priskribata periodo, kaj ne estis +eksterordinara okazo, kiam oni haltigis vojaĝantojn sur la vojo, kaj +rabis ilin. + +La leĝafako malofte sin intermetis pri tiaj aferoj kaj oni ofte +decidis malpacojn per la "du pugnoj." + +Por protekti sian komercaĵon kontraŭ tiuj ĉi ŝtelistoj, kiam +li vojaĝis nokte, Ned alligis ĉenon al la kruro de la azeno, kaj +ankaŭ surmetis sur ĝia kapo kovraĵon iom similan al du grandegaj +kornoj. Tia estis la kredemo inter la vilaĝanoj pri supernaturaj +estaĵoj ke, kiam oni aŭdis la tintadon de la ĉeno kaj vidis +strangan nekonatan beston tra la mallumo oni ĝin kredis esti la +diablo, kaj forkuris kiel eble plej rapide. + +Nia vilaĝeto tiatempe konsistis el malmultaj unuopaj dometoj kaj unu +preĝejo. Unu el tiuj ĉi dometoj enhavis, oni diris, fantomon, kaj +neniu volis tie loĝi. + +Post kelkaj monatoj du strangaj viroj alvenis, kaj, malgraŭ la +fantomo, luis la dometon. + +Ili tamen ne estis ŝatataj de la najbaroj, kaj oni ilin rigardis +kiel suspektuloj. Ili posedis ĉevaleton kaj ŝarĝoveturileton, sed +ŝajnis al ĉiu ke ili neniam uzis ĝin. + +Tiatempe, ĉe multaj Anglaj vilaĝetoj, homoj ofte kontraŭleĝe +elterigis la mortintojn el la preĝejkorto, kaj vendis la ostojn. + +Al tiu ĉi metio apartenis la du viroj. + +Unu mallumegan kaj ventegan nokton, ili eniris la preĝejkorton, kun +la ĉevaleto, ŝarĝveturileto kaj fosiloj, kaj komencis malfermi unu +el la tomboj. + +Nia amiko Ned ankaŭ veturis frumatene al malproksima urbo kaj, +revenante, li perdis la vojon. Post kelkaj horoj, li trovis sin apud +nia vilaĝa preĝejo, kaj la azeno vagis al la preĝejkorto. Malgraŭ +la ventego, la du homoj en la tombo jam ekaŭdis la supernaturan +sonon de la ĉeno alligita al la kruro de la azeno, kaj unu el ili, +subite suprenrigardinte, vidis tute apude ion, kion li kredis esti +terura korna diablo. + +Kun laŭta kriego la du viroj suprenrampis el la tombo, kaj rapide +malaperis en la mallumo. + +Kiam Ned komprenis kio okazis, li ĝojis pro sia bonŝanĉo, +kaj, sen ia konsciencdubo, tuj posediĝis je la ĉevaleto kaj +ŝarĝoveturileto, kaj uzis ilin por veturigi sian komercaĵon. + +La du viroj neniam revenis por demandi siajn posedaĵojn, ĉar ili +timis la leĝan punon, kiu atendas ĉiujn korpoŝtelistojn. + + + + +CONISTON KAJ GRASMERE. + +Originale verkita de A. R. Lambert, tradukita de D. H. Lambert, B.A. + + +Kiel Grasmere rememorigas sian ligilon al la nomo de Gulielmo +Wordsworth, tiel Coniston devas ĉiam prezenti al ni la figuraĵon de +Johano Ruskin. + +Pri tiu ĉi egale kun tiu ni ŝajne sentas nin incititaj per kvazaŭa +sankta devo fari pilgrimadon por viziti la ĉirkaŭaĵojn, kaj vidi +la lastan restejon de la fama samtempa pensinto kaj Kritikisto. Ĉar, +kiel ajn vaste homaj opinioj diferencu pri la ideoj de Ruskin rilate +al la vivo kaj la belartoj, povas esti nur unu juĝo pri la grandeco +de lia animo kaj la pura kaj alta stilo de lia instruado. Trovante do +Ruskin'an ekspozicion malfermita en Koniston dum la somermonatoj nia +deziro viziti la lokon tie pligrandiĝis. + +La vojo de Windermere al Coniston kuŝas inter la plej belegaj en +_Laglando_. Post la rivertransirejo ni pasas sur la ĉefvojo tra la +vilaĝo Sawrey kaj laŭlonge "Esthwaite Water" ĝis kiam ni atingas +la antikvan vendejurbon Hawkshead. Tien ĉi alveninte inter strangaj +maljunaj domoj kaj gastejetoj kun suprependantaj fruntanguloj, +lozenĝformaj vitraĵoj kaj eluzitaj nerektaj peronoj oni povas +facile ŝajnigi esti malantaŭenirinta kelkajn centjarojn. + +La kortoj ankaŭ, malglate pavimitaj, la maljuna arkita enirejo trans +kiu aperas, kvazaŭ enkadrita, pli da dometoj, gajigitaj per la hela +kolorado de rampkreskaĵoj kaj nasturtiumoj nepre ĝojigas la arteman +spiriton. + +Tie ĉi almenaŭ sin trovas pejzaĝetoj de antikva Anglujo +nedifektitaj de la nuntempa konstruarto. + +Al la vojaĝanto de Hawkshead la lando prezentas vidiĝon belegan +kaj majestan. La montoj "Weatherlam" Conistona "Old Man" kaj aliaj +ekaperas ĝis kiam, elirante el la beleta arboflankigita parto de +la vojo ni vidas antaŭ ni meze de ĝiaj belaĵoj Konistonan lagon; +tiam preterpasinte la lagfontejon ni ricevas bonan vidaĵon de +"Brantwood," kaj post ne longe ni eniras en la vilaĝeton Coniston. +Vizitinte la tombejon de Ruskin kiu nun entenas belan monumenton, ni +daŭrigas nian vojon ĝis la Institute, kie troviĝas la muzeo. Tiuj +kiuj ankoraŭ ne vidis la Sheffield'an muzeon devas impresiĝi en tiu +ĉi ekspozicio per profunda sento pri la artistaj povoj de Ruskin. La +delikateco kiun li montras prezentante montpejzaĝaron, la poetsento, +belformeco kaj perfekta desegnolerteco kiujn li vidigas per siaj +skizoj en Venezio kaj ĉie en Italujo konigas al ni supermezuran +talenton. La kolekto, laŭtempe ordigite, formas kiel la antaŭparolo +de la katalogo nin sciigas "pentritan vivrakonton per si," ĉar la +antaŭaj skizoj prezentas malmulte pli ol konturojn, dum kelke da la +antaŭnelongaj desegnaĵoj tie ĉi ekspoziciitaj helpis ilustri liajn +librojn "_Modernaj Pentristoj_," "_Ŝtonoj Veneziaj_," k.c. + +Liaj detalpentraĵoj de foliaro kaj inkplumverkitaj skizetoj estas +mirindaj kaj unu desegnaĵo de senvivaj objektoj, ekzemple, inkujo, +sorbpaperujo, k.t.p., ne forgesante tiun de Aŭstrala opalo, klarigas +kun kioma brileco li sukcesis kolorigi. + +Estas du portretoj de Ruskin faritaj de B. W. Richmond, R.A., unu +kiel junulo tre belvizaĝa, la alia kiel mezaĝa viro, ankaŭ unu +pentrita de Arthur Severn ne longe antaŭ la morto de Ruskin, kaj +unu verkita de Collingwood, figurante la Profesoron en lia Kabineto +ĉe Brantwood. Belaj ekzempleroj de la verkoj de la antikvaj estroj +pendas je la malproksima parto de la ĉambreto, tri originale de +Turner, unu el kiuj liaj amikoj donacis al Ruskin ĵus resaniĝintan +post severa malsano. + +Ĉu multaj samtempuloj legas Wordsworth, mi volus scii t.e., multe +da la publikaro? Mi kredas ke ne; tamen tion kion Ruskin elfaris pro +arto oni povas vere diri ke Wordsworth efektivigis por ke oni ellernu +kaj poete komprenigu Naturon tra ĉiuj ŝiaj kapricaj fazoj. Kie oni +povas elserĉi poemojn pli perfektajn, kaj la versoj verkitaj apud +Tintern Abbey Naturspiriton mem elspiras. + +Je tiu ĉi centjaro kun ĝiaj novaj ideoj kaj movadoj kaj pli vastaj +celoj ni ofte emas forgesi tion, kion ni ŝuldas al la grandaj +forpasintaj geniuloj, sed kiom ajn ni cedu pli aŭ malpli al la +nuna mondspirito ni vidigas tamen kiom ni altestimas tiajn animojn +vizitante la scenojn kiujn nia rememorigo pri ili sanktigas. + +La plej belan vidaĵon de la lago de Grasmere oni ricevas de la +supro de Dunmail Raise. Ĉirkaŭite de altaj montoj ĝi prezentas +pentraĵon je trankvila ripozplena beleco preskaŭ nesuperebla, +kaj certe nenia imagebla loko pli taŭgus por la loĝejo de poeto. +Malrapide malsuprenirante oni sentas ĉie la spiriton de la fama +poetfilozofo. Multe da liaj plej belaj poemoj estas skribitaj ĉe +Grasmere, kaj baldaŭ post kiam li ekloĝis tie oni publikigis la +duan volumon da la Liraj Baladoj el kiuj eble la plej bone konata +estas la altega "_Odo pri Senmorteco_." + +Tiu ensorĉa poemo "_La antikva Maristo_" partoprenis al la +"Baladoj." Coleridge kaj Wordsworth interkonsentis kunlabori serion +da poemoj samtempe eldonotaj. "Rimarkinda viro, havante grandajn +grizajn okulojn" kiel la poeto priskribas Coleridge--ja, li kun sia +vagidea filo kaj De Quincey tiom rememorigas al ni Laglandon kiom +Wordsworth mem. + +Nenian pli laŭidean loketon por poeta lastripozejo oni povas +bone pripensi ol la preĝejkorton ĉe Grasmere. La rivero Rothay +murmuras apude kaj tie ĉi la simplaj rektaj ŝtonoj kiuj konatigas +la tombejon de la poeto kaj de aliaj liaj parencoj nin impresas pli +forte ol monumentoj pli imponaj. + +Jen enteriĝis ankaŭ Hartley Coleridge; en la ĥorejo de la +preĝejeto vidiĝas medaliono enhavante kapon de Wordsworth +supreskribita de la verkinto de la "_Jaro Kristana_"; "Dove Cottage" +poste nin interesas, kie la junaj geedzoj pasigis sesjaran feliĉon. +Ĝi estas tute kampara dometo, havante lozenĝformajn vitrojn kaj +alkovojn kun benkoj kaj mallumaj enkadritaj muroj; ĝi elrigardas +same kiel kiam Wordsworth tie loĝadis sed nuntempe oni ĝin rizervas +nur pro vizitantaj. Multaj antikvaj gravuraĵoj pendas de la muroj +konsistante el portretaj de la edzino de la poeto, de lia filino Doro +Quillinan kaj lia fratino Doroteo, kaj en supraĉambro estas kelkaj +figuraĵoj de Wordsworth kiam junulo kaj kiam maturaĝa viro. + +En apuda ĉambro estas portretoj de Coleridge, lia filo Hartley, +Matthew Arnold, De Quincey kaj aliaj. Al tiu ĉi parto da la domo +aliĝis la ĉambro por servi kiel Wordsworth'a muzeo, sed nune ĝi +estas en komenciĝa stato. + +La posta ĝardeno estis formata de la poeto, kaj suprenirante per +kelkaj turniĝadantaj ŝtupoj oni atingas ĉarman laŭbon, de kiu oni +havas belegan vidaĵon de la lago kaj la monto "Silver How"; tie ĉi +neinterrompite li povis senvorte interkomuniĝi kun Naturo. + +"Rydal Mount," malproksima tri mejlojn de Grasmere, la hejmo de la +poeto dum la lastaj tridek-sep jaroj de lia vivo sendube estas pli +bonkonata, kaj la pejzaĝaro estas egale bela. Sed laŭ mia pensado +estas speciala altiro al tiu ĉi humila dometo okupata de la juna +poeto antaŭ lia genio estis akirinta la ĝeneralan rekoniĝon kiun +li meritis. Enirante en Rydal post la ĉirkaŭiro de "Loughrigg +Fell" kun "Fairfield" pleno videbla oni preterpasas la kamparejon de +D-ro Arnold, "Fox How," "Fox Ghill" la domon de la mortinto Sinjoro +W. E. Forster, kaj "Loughrigg Holme," kie vivis Doro Quillinan kun +sia edzo, kaj kie post ilia morto, ŝiaj du filinoj Rothay kaj +Jemimo Quillinan vivis kaj mortis. Nenio povas superi la belecon +de la ĉitiea pejzaĝaro simila je parko, kiel la vojo turniĝadas +laŭlonge la rivero Rothay ĝis kie oni trafas la ĉefvojon kaj +trovas sin kontraŭ "Rydal Hall" la kamppalaco de la Le Flemings. + +Multaj kapablaj verkintoj temigis la neordinaran belecon kaj +ĉarmecon de Laglando, kaj malmultaj el tiuj kiuj vizitis tiun +naturdotan landon ne volonte revizitus regionon tiel pentrindan, al +ni karigitan kaj sanktigitan per ĝiaj literaturaj memoroj. + +Tiuj ĉi vere kune kun la imponeco de ĝia scenaro devas je eterne +interesigi nian Anglan Laglandon al ĉiuj kiuj estimas je ilia vera +valoro la grandajn forpasintajn animojn. + + + + +INFLEXIBLE. + + + Out of the night that covers me, + Black as the pit from pole to pole, + I thank whatever gods may be + For my unconquerable soul. + + In the fell clutch of circumstance + I have not winced nor cried aloud: + Under the bludgeonings of chance + My head is bloody, but unbowed. + + Beyond this place of wrath and tears + Looms but the horror of the shade, + And yet the menace of the years + Finds and shall find me unafraid. + + It matters not how strait the gate, + How charged with punishments the scroll, + I am the master of my fate, + I am the captain of my soul. + +W. E. Henley. + + +NEVENKEBLA. + + + El min kovranta nokto, nigra ĉie + De unu lim' polusa ĝis alia, + Mi dankas kiajn diojn estu tie, + Pro la animo nevenkebla mia. + + Ĉe prem' fatala de okaz' perforta + Mi ne tremetis, ankaŭ ne kriadis; + Ĉe la bategoj de malbono sorta + Vunditan kapon rekte mi tenadis. + + Post la koler' kaj larmoj de la tero, + Terura ia ombro nur aperas; + Kaj tamen la minacoj de mistero + Min ne timigas, nek mi malesperas. + + Do kiel ajn la leĝ' severa estas, + Aŭ kiel puna la skribaĵo sia, + De mia sorto mi la mastro restas, + La kapitano de l' animo mia. + +_Tradukita de_ Ben Elmy. + + + + +EL "KORBO DE PENSOJ." + +De Ant. Gr. Rubinŝtein,[2] +tradukitaj de Vs. Lojko (St. Petersburg). + + +En muziko nenion oni povas _argumenti_: nek belecon, nek malbelecon. +Se iu dirus: la naŭa simfonio de Beethoven estas abomena muziko, +oni povas nur turni al li dorson, sed argumenti, ke li diras +sensencaĵon--estas neeble. Grandan signifon havas muzika kaj +estetika klereco, disvolvanta kapablon diferencigadi en muziko belan +de malbela, sed signifo de klereco ankaŭ estas limigita, ĉar +subjektiva sento ĉiam ludas tie ĉi grandegan rolon. En tio ĉi +muziko havas komunajn trajtojn kun religio: _argumenti_, ke ekzistas +Dio, ankaŭ estas neeble. Feliĉaj en ambaŭ okazoj estas tiuj, kiuj +prave sentas. + + * * * + +Arto estas Evo, proponanta pomon al artisto. Kiu ekprovis tiun ĉi +acidan pomon, tiu perdas paradizon de anima paco kaj kontenteco. Kaj +kulpa en ĉio estas sukceso--tiu ĉi malica serpento. + + * * * + +Artisto, precipe artisto-kreanto, bezonas esti konfesita. Ne estas +devige, ke tiu ĉi konfeso estu universala; estas sufiĉe, se ĝi +eliras de negranda rondeto, eĉ nur de du-tri aldonituloj. En alia +okazo kreema spirito estas dismordetata per maldolĉeco de dubo pri +siaj propraj fortoj. + + * * * + +Por la publiko la vivo estas serioza fenomeno, la arto--amuzo; por la +artisto--male. + + * * * + +Mi mem al mi ŝajnas treege nelogika: en vivo--respublikano kaj +radikalulo, en arto--konservativulo kaj despoto. + + * * * + +Al mi ne unufoje venadis en kapon ideo verki muzikaĵon sub titolo +"Amo--temo kun variacioj," sed mi ĝis nun ne plenumis tiun ĉi +ideon. En pasintaj jaroj mi facile prosperadis verki temon, sed +mankis necesaj sciaĵoj por variacioj, nun do al mi estas facile +verki variaciojn, sed ne estas jam fortoj por temo. + + * * * + +Por muzika verkisto, kiun nun oni ne deziras koni, restas nur konsolo +en espero, ke--povas esti--ankaŭ en regiono de muziko oni sin prenos +iam je arĥeologiaj disfosoj. + + * * * + +En sentenco "Se juneco scius, se maljuneco povus" estas la "alfa" kaj +la "omega" de la tuta filozofio de la vivo. + + * * * + +Nur sanaj homoj povas esti ateistoj. Malsanuloj, suferantoj, povas, +kompreneble, por kelka tempo ekdubi je Kreinto, sed ne malkonfesi +lin. Espero nutras ilian kredon, kredo--esperon. + + * * * + +Junulo--pesimisto, laciĝinta vivi, estas inda je rido kaj mallaŭdo: +ja li ne havis eĉ tempon por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj +flankoj; sed maljunulo, restinta viveĝoja optimisto, ŝajnas al mi +ankaŭ stranga kaj negranda: ĉe li ja estis sufiĉa tempo por ekkoni +la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj. + + * * * + +Se homo devenas de simio, restas demando, ĉu atingis li nun, fine, +fizikan limon aŭ ĉu li estas kapabla pliperfektiĝadi kaj plu. Se +estas vera tio ĉi lasta, ĉu oni ne povas konsenti, ke en estonto +homo fariĝos eĉ anĝelo! + + * * * + +Sola vorto, kiu en la Angla lingvo ĉiam komenciĝas de granda +litero, estas--I, "mi." Kiel bonege karakterizas tio ĉi la +karakteron de Anglo! + + * * * + +Eminentaj personoj malofte gajnas ĉe proksima persona konatiĝo kun +ili. + + * * * + +Neprava estas tiu, kiu diras, ke oni devas decidiĝi je edziĝo nur +post tiam, kiam ambaŭ gepartoprenantoj tute ekkonis unu la alian. +Oni povas esti fianĉo kaj fianĉino dum longaj jaroj, sed tute +ekkoni unu la alian oni povas nur post la unua monato de edza vivo. + + * * * + +Pipro kaj salo aldonas gustecon al nutraĵo, batalado al vivo. + + * * * + +Se vi volas, ke vin oni bone akceptadu ie, venadu tien pli malofte. + + * * * + +Trufoj estas terpomoj de riĉuloj, terpomoj estas trufoj de +malriĉuloj. + + * * * + +"Ekstremaĵoj sin tuŝas"--estas ebla, tial, ankaŭ ligo inter Rusujo +kaj Francujo. + + * * * + +Plej granda feliĉo, kiu estas donita al homoj, estas lumo de +suno. Ho, lumo de la suno! Eĉ strange estas, ke homoj, vivantaj +sub blua suna ĉielo, havas tiujn samajn politikajn kaj socialajn +malkontentojn, kiel tiuj, kiuj estas aljuĝitaj vivi sub nuba ĉielo +kaj nebuloj. + + +PIEDNOTO: + +[2] Granda Rusa muzika verkisto kaj virtuozo, aŭtoro de bela +opero "Demono," kies temo estas prenita el glora poemo "Demono" +de M. Lermontov. + + + + + + +End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 4, by Various + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44130 *** |
