diff options
Diffstat (limited to '44667-0.txt')
| -rw-r--r-- | 44667-0.txt | 1897 |
1 files changed, 1897 insertions, 0 deletions
diff --git a/44667-0.txt b/44667-0.txt new file mode 100644 index 0000000..fcb8c55 --- /dev/null +++ b/44667-0.txt @@ -0,0 +1,1897 @@ +*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44667 *** + +Transcriber's Notes + +A few minor typographical errors have been corrected without notice. +However, many grammatical errors and odd spellings have been left as +in the original. + + + + +SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. + +22. (Vol. II., No. 8.) + +_Aŭgusto, 1905._ + + THE + ESPERANTIST + + La Esperanta Gazeto por la + Propagando de la Internacia Lingvo. + +ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). + +Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. + +All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington +Gardens Square, London, W. + + + + +CONTENTS. + Page + Reminiscences, Part VIII. + (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 113 + Notes on the Orient, Part II. (Col. H. K. Gordon) 114 + Esperantic Terms for Esperanto Grammar + (by Dr. Lloyd) 116 + Strive! a Hymn (by Maurice R. Keesing) 119 + A Letter to Godfather (translated by Elise Bauer) 119 + Month by Month 121 + An Easter Trip in Ireland (F. A. Meigh) 122 + A New Book about the French + (review by Dr. Martyn Westcott) 123 + Concerning Hunger (by E. W.) 124 + The Grey Horse (F. E. Bearne) 125 + The Young Financier (G. C. Law) 125 + Saved from Death, Serial, continued + from page 98 (by General Cox) 126 + A Braille Dictionary (H. J. E. Thilander) 127 + A Terrible Adventure (William Officer) 128 + The Old Father (by 10532) 128 + + + + + MARQUE DÉPOSÉE, + No. 13195. + + VISKO + ESPERANTO. + +Registered Trade Mark, No. 270,042. + +BONEGA PROPAGANDILO. + +Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto. + +Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton. + +Bonvolu skribi por detaloj al-- + + BUCHANAN, SCOTT & CO., + Garthland Street, Glasgow, Scotland. + +Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW." + + + + +The Remington + +THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. + +Just think of it! + +THE INTERNATIONAL MACHINE. + +_Unbound by ties of nationality: + +The common bond of union of all civilised peoples._ + +The Remington can be supplied fitted for Esperanto. + + * * * + + THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, + 100, Gracechurch St., London, E.C. + + + +La Remington + +LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. + +Pripensu je tio! + +LA INTERNACIA MAŜINO. + +_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: + +La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ + +La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. + + * * * + + LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, + 100, Gracechurch St., Londono, E.C. + + + + + ĈIUJ, NI POVOS + PARADIZON IRI. + + Kiu bone trinkas, + Tiu bone dormas. + Kiu bone dormas, + Tiu ne pensas malbone. + Kiu ne pensas malbone, + Tiu certe ne pekas. + Nu, ĉar kiu ne pekas. + Paradizon eniros. + De nun, bone trinku. + Kaj vi paradizon iros. + + * * * + +Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- +Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France. + + + + +The "Review of Reviews" + + _Is the Best Magazine for Busy People. + And it is read by 'Esperanto' Students._ + +The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best +Writers universally accessible at a Trifling Cost. + +The busiest and poorest in the community may here follow with +intelligent interest the great movements of Contemporary History. + + Post Free for Twelve Months, 8/6, + 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. + +Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. + + + + +NASKIĜO. + +Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, +je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard). + + + + +Correspondence Lessons in Esperanto. + +ARE GIVEN BY + +Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham +Grove, Forest Gate, London, E. + +_7/6 the Quarter._ + + + + +Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. + + +Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. +Kun alilanduloj per ilus. p-k. + +S-ro. G. Ledger, 24, Elvendon Road, Palmer's Green, N. Pri +literaturo, scienco, arto, kaj komerco. Ĉiam respondos. + +La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). + + + + +THE ESPERANTIST + +The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. + + ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE + SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO + + H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. + AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. + BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. + FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. + GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. + NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. + RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. + SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. + +N.B. + +_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis +poŝtmarkon._ + +_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ + +_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj +laŭvaloro._ + +_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, +67, Kensington Gardens Square, London, W._ + +N.B. + +22. [Vol. II., No. 8.] + + Subscription, 3s. Per Annum. + Single Copies, 4d. net. Nos. + 2 to 13, 6d. each; Later issues + 4d. each, net. + +AŬGUSTO, 1905. + + + + +FRAGMENTAJ MEMOROJ. + +Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). + +_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ + + +"Du ovojn en ŝelo, kelnero!" + +La kelnero foriras kaj iomete ridante mi rakontas al la onklino +kiamaniere en Francujo mi forgesis la frazon "en ŝelo" kaj laŭ la +Angla frazo mendis "ovojn bolitajn" ricevante, post iom longa atendo, +tre bongustan kaĉan pudingon (batter pudding). La onklino insistas +ke pli kredeble ĝi estus ovaĵo, al kiu kritiko mi respondas ke mi +mem manĝis ĝin. + +Tiam mi pripensas kiamaniere mi lernis manĝi ovojn en ŝelo sen +kulero anstataŭiganta tiun ilon per peco da pano (nature la ovoj +devas esti apenaŭ bolitaj) kaj mi esprimas la esperon ke Amerikoj +almenaŭ uzas kulerojn. + +Pri tio mi tuj certiĝas. La kelnero revenas kaj li certe alportas +kuleron; li portas ankaŭ pladon surhavantan du ovojn dece en +buŝtuketo enfalditajn, kaj larĝan glason kiun li metas apud mia +telero, sed li _ne_ alportas ovingon. + +"Ĉu vi forgesas la ovingon, kelnero?" mi demandas. + +"Ovingon!" li respondas per voĉo surprizita eĉ iom plendeta, "en +Amerikujo oni ne uzas ovingojn. Jen glaso kaj jen kulero!" Tiam +vidinte ke mi ne komprenas, li aldonis, "Ĉu mi preparos por vi la +ovojn?" kaj ekkaptinta unu el ili li rompis la ŝelon kaj elverŝas +ĝian enhavon en la glason, dirante: "Tiamaniere oni povas ĉiam vidi +ĉu la ovo estas ankoraŭ taŭga por esti manĝota. Dum la varmega +vetero ovoj rapide difektas." + +Sed malgraŭ la kelnero mi vidis en Amerikujo tre belan ovingon tute +el tranĉita vitro fabrikitan. Ĉe ĉiu finiĝo estis ingo, granda +ingo por granda ovo kaj negranda ingo por negrandaj ovoj. Se oni uzis +la grandan ingon la negranda fariĝis la piedestalo kaj reciproke. + +La sinjorino kiu ĝin montris al mi diris ke ĝi apartenis al ŝia +pra- aŭ pra-pra-avo, kaj mi ĝojis lerni, ke kaj ŝi kaj ŝia ovingo +estis el Angla deveno. + +Ĉu Amerikoj posedas ovingojn mi, do, ankoraŭ nescias, sed mi +preskaŭ tuj faris la gravan eltrovon ke ili ne posedas tranĉilojn. + +"Kion vi diras?" ekkrias la leganto. "Ĉu Amerikoj ne eltrovis +la _Bowie_ tranĉilon. Ĉu ili ne estas eĉ konategaj pro siaj +tranĉiloj?" + +Vi diras la veron, ho! leganto, sed se vi iam sidus ĉe la tablo de +Amerika hotelo vi tre bone komprenus mian diron. Tranĉilo estas ilo +por tranĉi, ĉu ne? Tial, se la ilo ne konvenas por tranĉi ĝi ne +estas, malgraŭ la nomo, _tranĉ_-ilo. + +Mi supozas ke la kaveganoj nomis siajn silikajn ilojn tranĉilojn, +kaj se mi posedus la brakforton de kavegano eble mi donus la nomon +al la Amerika stanumita ilo, ĉar tiam kredeble mi povus eĉ tranĉi +viandon per ĝi. Ne, Amerikoj ne posedas tranĉilojn sed nur ilojn +por esti facile purigotaj. + +Mi proponas al miaj Amerikaj kunfratoj la nomon "purigotiloj." + +Oni ne bezonas longan serĉon por trovi la kaŭzon de tio ĉi. Mi +ĝin diros per tre malmultaj vortoj. _En Amerikujo ne estas servistoj +sed nur tiranoj kiuj sin nomas servistoj._ Pli ĝuste diri ili nomas +sin almenaŭ ĉe la domoj, "helpantoj." "_Lucus a non lucendo._" Kiel +ofte mi estas aŭdinta de diversaj sinjorinoj ke ili estas grandaj +malhelpuloj. + +Mi donos unu ekzemplon de la Amerika servitudo al la servistoj; +antaŭe dirante ke kvankam ĉio kion mi priskribos estas vera ĝi +tamen ne estas vera por ĉiuj hoteloj. Mi vizitis hotelojn de multaj +klasoj kaj en multaj urboj, kelkajn kune kun la onklino, kelkajn +sola. Nature mi plej rimarkis tion kio ŝajnis al mi stranga. + +En kelkaj hoteloj la kelneroj insistas, ke la gasto mendu samtempe +ĉion kion li intencas manĝi. Ĉiujn la manĝaĵojn la kelnero +alportas samtempe kaj aranĝas ilin sur multego de negrandaj pladoj +en duonrondo, ĉirkaŭ la telero de la manĝanto, kiu sidas kvazaŭ +post rampareto de pladetoj, kaj ofte prenas sur sian teleron la plej +strangan miksaĵon. + +Mi aŭdis ke Anglo, nesciante la kutimon, mendis ion alian post +kelkaj minutoj de manĝado. "Tiun ĉi fojon," diris la kelnero, "ĉar +vi estas fremdulo, mi ĝin alportos al vi, sed atentu vi ke tio ne +reokazos." + +En kelkaj hoteloj estas la kutimo doni al la kelnero trinkmonon +post ĉiu manĝo. Se vi forgesas la kutimon vi ne ricevos tre bonan +atenton. + +Foje mi incitetas la onklinon pri ŝia uzo de servistoj. Tio okazis +en unu el la Sudaj Ŝtatoj, kie la kelneroj estas ĉiuj nigruloj aŭ +(kiel ili preferas esti nomataj) sinjoroj koloraj: + +Preskaŭ mi povas ankoraŭ nin vidi. Ni sidas ĉe la tablo +atendantaj. Post la onklino staras nigrulo, per du ventumiloj +ventumante ŝin. Post mi alia faras la saman servon. Tria nigrulo +estas ricevinta la ordonojn, kaj, ĉar ni iom longe atendas, la +onklino sendas kvaran por vidi se eble li estas ekdorminta. + +Subite io frapas mian piedon. Mi malsuprenrigardas kaj vidas, +ĉirkaŭatan de sia grandnombra idaro grandegan ratinon. + +La onklino ekkrias kaj tuj dungas kvinan nigrulon por svingegi sian +buŝtukon kaj kriegadi "_ŝ-ŝ-ŝ-u!_" + +Vane oni klarigas ke la ratino estas tute malsovaĝa; ke oni kutimas +ĝin nutri; ke ĝi ne eĉ pensas iun mordeti. + +Vane oni svingegas kaj _ŝ-ŝ-ŝ-u-as_. + +Ratino estas ratino; sed ratino kun idarego---- + +La onklino insistas ke ni ŝanĝu la tablon, kaj elektas unu plej +eble malproksime de la ratfamilio. Sed apenaŭ ni estas sidinta nin, +kiam aperas la skaraboj, ĉiu el ili grandegulo. + +Feliĉe nigruloj havas grandegajn piedojn. La onklino dungas sesan +kiu okupas sin per dancado sur la scarabegojn. + +Certe tiu estas tute neordinara sperto. La onklino diras ankaŭ ke +ŝi nur dungis _kvin_ nigrulojn; ke la sesa ekzistas nur en mia +fantazio; sed mi ĉiam insistas ke ŝi uzis ses. Eble mi enkalkulas +la nigrulon kiu ventumis min mem. Sed ni ne diros tion al la onklino. + +Amerikoj ofte sidas en la vestibuloj de la hoteloj. Almenaŭ _kelkaj_ +el ili maĉas tabakon kaj ne _ĉiuj_ uzas kraĉujojn. Mi ne deziras +pritrakti la temon. Mi nur citos la tute netradukeblan avizon kiun mi +foje vidis, certe ne en la plej bonaj hoteloj. + +"People who expect to rate as gentlemen must not expectorate the +floor." + +("Tiuj kiuj atendas esti ricevataj kiel sinjoroj, devas ne kraĉi sur +la plankon"). + +Kredeble multaj ne "expect to rate" kiel sinjoroj. + +Kiel ofte mi vidis la glaciigistojn tirantaj per grandegaj preniloj +porcion da glacio trans la planko de hotelvestibulo, kaj vidante la +malpuraĵojn kiuj algluis sin al ĝi, mi---- + +Sed kredeble oni forhakas tiun eksteran supraĵon. Mi preferas pensi +ke oni ne eĉ uzas ĝin por ĉirkaŭpaki la malvarmigujojn. + +Pri la malvarmigujoj mi nur diros ke mi tre ŝatas ilin. Tiu kiu +neniam dum varmega tago, trinkis glason da lakto, freŝe eltiritan el +la malvarmigujo (refrigerator) ne konas treege bongustan trinkaĵon. +Pri la malvarmigita teo mi ne skribos. Amerikoj ĝin trinkas; la +onklino diras ke la gusto estas agrabla. Sed kredeble oni devas +alkutimiĝi al ĝi, kaj mi ne faris tion. + +Unu afero mi faris. Kiam ajn mi trinkis glaciigitan akvon mi diris al +mi la tekston: "Ne tio kio eniras en la homon malpurigas lin." + + + + +ORIENTAJ MEMORAĴOJ. + +De Kolonelo H. K. Gordon. + + +La Birmanoj estas tre agrablaj, kvankam iafoje ekscitemaj; la virinoj +estas tre graciaj, krom aferemaj: la knaboj, kaj eĉ la viroj tre +amas ludojn, tiel piedpilko, flugludado, pugnebato, ŝipkurado, +vetado, kaj ĉiuj "_Marionette_" teatrajn ludajn. Ĉiuj sin banas +ĉiutage. Preskaŭ ĉiu viro estas tatuita. Preskaŭ ĉiuj portas +silkvestaĵojn. + +"Rangoon," la ĉefurbo, sur bordo de la rivero "Irrawaddy," estas +granda kaj prospera. Domoj estas preskaŭ ĉiuj konstruitaj el +tektona ligno; sekve estas ofte bruladoj. + +Riveroj estas tre longaj: oni povas vojaĝi sur la "Irrawaddy" pli ol +mil mejlojn sur vaporŝipo ĝis la Ĥinlandaj limoj. Multo da Ĥinoj +loĝas en Birmanujo: oni ilin trovas honestaj kaj aferemaj urbanoj. + +Strange diri, la Ĥinoj neniam akceptas domservon, kvankam ili ĝin +akceptas en najbaraj lokoj, ekz. "Singapore" kaj "Penang." Ili estas +tre bonaj ĝardenistoj. + +La pluvfalo en iaj lokoj estas grandega, dum la kvinmonata +pluvsezono, nome, de Junio ĝis Oktobro: falas ĉe havenoj de +"Akyab" kaj "Moulmein" mezakvante pli ol ducent coloj: ofte en unu +tago falas pli da pluvo ol falas en Anglujo dum tuta jaro! Severaj +fulmotondroj enkondukas la pluvsezonon; tamen ofte post kvarono +da horo polvo flugas el stratoj sub la ega hejto de la sunradioj. +Sekaj riveretkanaloj post mallonge fariĝas ŝaŭmaj kaj danĝeraj +torentoj. + +Kiam tiuj torentoj trankviliĝas, oni povas plezure sin bani inter +pentrindaj ĉirkaŭaĵoj. + +Ŝafoj ne povas vivadi en Birmanujo: oni alkondukas ilin sur semajnaj +vaporŝipoj de "Calcutta." Landanoj tre ŝatas fiŝojn: precipe la +malfreŝajn fiŝkunmetojn! + +Lepruloj estas komunaj: tamen de ili oni ne penas zorgi. + +Krom bonaj oranĝoj, la fruktoj enlandaj la plej ŝatataj estas la +"Dorian" (Dujan) kaj la "Mangosteen" (Mangostin): kvankam, ne estas +ĉiu kiu povas toleri la odoron malagrablegan de tiu unue skribita. +Oni ankaŭ trovas la "Cachounut" (Kaŝunukson): servistoj ne volas +ilin kuiri apud ies domo, dirantaj ke febro sekvos: estas ja strange, +tamen mi ĝin kredas vera. + +La lingvo estas por Eŭropanoj tre malfacila: la pensadmetodoj +estantaj tute malsimilaj. La lingvo de la Budista Pastraro estas +antikva "_Pali_," nekomprenebla al la popolo, kaj ne ĉiam al la +pastroj mem! Estas multo da temploj (Pagoda), sur preskaŭ ĉiu +monteto apud urboj kaj vilaĝoj, kaj kvankam ĉiu Birmano devas pasi +por edukado tra la manoj de Pastroj, tamen oni ne atentas severe +la Budistajn religiajn ordonojn. Samtempe, se la Pastraro postulas +monon por konstrui novan templon, la sekvantaro tuj ĝin provizas. +Konstrui templon estas tre meritinda afero. Estas religie ordonita +ne mortigi ion ajn: tamen, kiel Ĥinoj, la Budistaj Birmanoj povas +esti kruelegaj. Ili ofte fariĝas tre komplezaj, kaj kontente pagos +moneron por liberigi paseron el la manoj de almozulo, malgraŭe li +bone scias ke la pasero estas retenata per ŝnureto, por rekaptiĝi! +Li irigos ĉevalon ĝis ĝi estas mortonta: sed se ĝi mortus, li +dirus, "Tio ne estas mia kulpo." + +La tuta lando fumas: la Birmanoj, verdan folion enhavante dolĉan +miksaĵon: alilanduloj, tabakon enportitan el Hindujo, kaj loke +fabrikitan. Se oni trempas tabakon en lakto de kakao, gorĝa +malsaneco certe sekvas. + +Sovaĝmielo estas kvante trovata en la arbaroj: sed ĝia ĉefa +celo estas por la enterigo de sanktaj Budistpastroj. La pastraro +ĉiam elektas tre belajn sidojn por konstrui siajn rimarkindajn +templojn. La preĝejaj orumitaj turoj ŝajnas mirinde graciaj en +la hela sunlumo, kun la verda kreskaĵaro postflanke, kaj la brila +rivero malsupre. Sur ĝiaj pordoj kaj pordegoj oni trovas belegan +ĉisatan lignaĵon (ĉiam tektono), por kiun verki la ĉisisto +bezonas mirinde malmulte da iloj. La turpunkto ĝenerale enhavas +skatolo de multekostaj juveloj, donacitaj de religiuloj Budistaj: +kaj supre ĉion, estas ĉiam la "_Hti_," aŭ Reĝa ombrelo. + +Ĉe la bestaro, estas iaj rimarkindaĵoj: ekzemple, ŝakaloj, kiuj +estas komune renkontataj en la Bengala provinco, ja en tuta Hindujo, +sin trovas ĉe la nordflanko de ofte seka riveretkanalo apud la +urbo, "Akyab," kaj nenie ĉe la sudflanko. Simile, la antaŭdiritaj +fruktoj, _Dujan_ kaj _Mangostin_, kreskadas ĉe la sudflanko de la +Riverego, "_Salween_" apud la urbo de "_Moulmein_" sed nenie ĉe la +nordflanko. + +El multo da serpentoj, la plej danĝera estas la venena "Hamadryad" +aŭ "Reĝa Kobro," kiu ĉasas kaj atakas homojn. Grandaj Hirudoj +estas tre komunaj en la riveretoj kaj lagetoj. Multe da skolopetoj +alvenas ĉiujare ĉe la malvarma sezono (Nov. al Marto): oni povas +pafi cent birdojn kaj pli en unu tago en la rizkampoj. Oni kredas ke +estas bonŝance havi en sia domo la "Tŭktu," lacerton, makulatan +simile al truto: ĝi manĝas insektojn, kaj nokte vokas mistere el +plafono, "tŭktu, tŭktu." + +Tiel ĉie en Hindujo, ĉiu stacio havas "_Gymkhana_" Klubo, aŭ +kunvenejo por Eŭropaj loĝantoj, kie sin trovas ĵurnaloj, +biblioteko, kaj ludoj. Malgraŭ malseka kaj varmega klimato, mi +vivadis multe da agrablaj jaroj en Birmanujo. + +Oni povas vivadi sane per zorgo pri manĝado, trinkado, kaj +sunefikoj: tamen, ĉiam malfacila estas meti maljunajn kapojn sur +junaj ŝultroj. + +Unufojon, mi suferis de malaria febro: tamen, vojaĝante al Islando, +apud la Arktika regiono, mi efektive resaniĝis, kaj poste la febro +neniam revenis. Tie ankaŭ oni facile resaniĝas de pulmaj kaj de +reŭmatismaj malsanoj. + +Krom lignosegmueliloj, ekzistas multe da grandaj rizmueliloj ĉe +la havenoj: la rizo sin produktas enlande, kaj estas liverata +per boatoj: tiam ĝi estas ŝelata kaj polurata per maŝinaro ĉe +mueliloj preta por ekstersendi. Estas multaj specoj da rizo, kiujn +lerto povas distingi ĝuste: same, diru ni, kiel pomoj en Eŭropo. + +Ĉe la lasta Birmana militiro, granda peno okazis por la +Administracio, por nutri la Hindajn soldatojn, ĉar ili rifuzis +manĝi la Birmanan rizon: kaj, pro tio, la Administracio devis +provizi kun plua elspezo Hindan rizon, kvankam Eŭropoj ne povis +distingi ian diferencon. + +(_Daŭrigota_). + + + + +ESPERANTAJ TERMINOJ POR ESPERANTA GRAMATIKO. + +Verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., de la Universitato de Londono, +kaj Diplomito de la Franca Societo kaj de la Brita Asocio por +Esperanto. + +_La Aŭtoro ĉiajn rajtojn rizervas._ + + +Skribante serion da artikoletoj pri Esperanta sintakso en la +_British Esperantist_, mi sentis ke multe da la terminoj, kiujn +oni ordinare uzas en Esperanta gramatiko, ne estas ĝuste la plej +bonaj. La terminoj kiujn oni uzas, estas, preskaŭ ĉiuj, terminoj +devenintaj de la latina gramatiko, kvankam ili estas ankaŭ multe +uzataj de la modernaj Eŭropaj lingvoj. Tiel farante, la modernaj +gramatikistoj estis tute ne tiel saĝaj aŭ originalaj kiel la +latinaj gramatikistoj, kiuj kreis tiujn ĉi terminojn. Ŝajne +imitante ilin, reale ili faris la kontraŭon. Ĉar la antikva latina +gramatikisto, instruante personojn, kiuj parolis ordinare latine, +faris, tre saĝe, siajn terminojn ĉiuj latinaj. La rezultato estis +ke ĉiu termino de la latina gramatiko ne nur nomis, sed ankaŭ +priskribis, al la latinaj homoj, la terminojn kiujn ili devis uzi. +Sed la modernaj gramatikistoj, preskaŭ ĉiuj, simple kopias la +latinajn terminojn, kaj forpelas la saĝan latinan metodon, doni +patrujajn nomojn al patrujaj aferoj. + +Kaj estas ankoraŭ pli malkonvene uzi tiujn ĉi latinajn terminojn +en Esperanto. Ĉar Esperanto ofte donas al tiuj ĉi samaj terminoj +signifon kaj uzadon diversajn de tiuj, kiujn ili posedas en la +latina, kaj ankaŭ en la modernaj, lingvoj. D-ro Zamenhof ŝajnas +senti tion en la "_Plena Gramatiko_" (Krest, p. 254-6); ĉar li faras +kaj uzas, en tiuj du paĝoj, pli multe da Esperantaj gramatikaj +terminoj ol la tuta Esperantistaro estas alie farinta kaj uzinta. + +La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj, +kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe +da mono por pagi la instruadon. D-ro Zamenhof vidis tion kaj diris +ĝin tute klare. Mi kredas ke la plimulto da la Angla Esperantistaro +apartenos ĉiam al tiuj ĉi klasoj: kaj ili scias tre malmulton pri +iuj gramatikaj terminoj: ĉar la Anglaj popolaj, elementaj lernejoj +instruas tre malmulte pri ili. La tempo estas nur sufiĉa por nia +terura silabado. Tial la Angla Esperantistaro bezonas sinesplikantajn +gramatikajn terminojn, pli ol iu alia nacia Esperantistaro. + +Mi volas tial skizi, kaj proponi por diskutado, antaŭ la Bulonja +Kongreso, serion de Esperantaj gramatikaj terminoj. Oni povas rigardi +la naŭ ĉefajn partojn de la parolado, kiel la ĉefaj instrumentoj +de la parolado: kaj kunmetante nomojn por ili, estos tute nature uzi +la sufikson "-ilo":-- + + _Paroliloj._ + +1. Artikolo La-ilo = La instrumento, "la." +2. Substantivo Nom-ilo = La instrumento, de nomado. +3. Adjektivo Ec-ilo = La instrumento, por esprimi ecojn. +4. Adverbo Tiel-ilo = La instrumento, de maniero. +5. Pronomo (parte-) Pro-ilo = La instrumento, anstataŭ nomilo, + ecilo aŭ tielilo. +6. Verbo Dir-ilo = La instrumento, por diri ion. +7. Prepozicio Rilat-ilo = La instrumento, de nomilorilatoj. +8. Konjunkcio Kunig-ilo = La instrumento, de kunigo. +9. Interjekcio Kri-ilo = La instrumento, de kriado. + +Sed sub ĉiu el tiuj ĉi ĉefaj vortoj ekzistas aliaj diferencigantaj +vortoj, kiuj dividas ĉiam la klason de vortoj signifitaj de ĉiu el +tiuj ĉi naŭ nomoj en pli malgrandajn (aŭ sub-) klasojn. Estas ofte +_eciloj_, kiuj faras tion,--ne _nomiloj_. Mi prenos la naŭ serie, +kaj penos fari Esperante por ĉiu la subvortojn, kiujn ĝi bezonas: +kaj mi uzos tie ĉi ĉiun novan vorton, post esplikado de ĝi. + +1. _Lailo_ bezonas du gramatikajn _ecilojn_ por signifi (1) sian +montran uzadon, kaj (2) sian universaligantan uzadon; ekzemple, en +"la homo, kiun vi konas," kaj en "la homaro." Mi proponas "difina +la-ilo" por la unua, kaj "universala la-ilo" por la dua. + +2. _Nomilo_ bezonas (1) la du _ecilojn_ "propra" kaj "komuna," kaj +ankaŭ (2) "reala" kaj "idea" (= konkreta kaj abstrakta). Ĉiu nomilo +estas aŭ propra aŭ komuna, kaj ankaŭ, aŭ reala aŭ idea; sed la +propra nomilo estas ankaŭ ĉiam reala. Estus eble ankaŭ helpo, +nomadi la realan nomilon, "realilo," kaj la idean nomilon "ideilo." +Ĉiu ecilo estas ankaŭ aŭ propra aŭ komuna. + +Nomilo kaj ecilo posedas "nombron" kaj "kazon"; kaj tiuj ĉi du +simplaj vortoj ne bezonas esti ŝanĝataj. Kaj la pure Esperantaj +vortoj, "ununombra" kaj "multenombra," ne povas esti plibonigitaj. +Sed la kazaj nomoj, "nominativo" kaj "akuzativo," tute ne konvenas al +nia kara lingvo. Per formo ili signifas Esperante nenion; kaj ni ofte +nomas nomilon "nominativo," kiu estus neniam nominativo en tia frazo +en iu alia lingvo. Sed ne estas eble doni, al la unu aŭ al la alia, +nomon kiu signifos en Esperanto ĝian funkcion; ĉar ambaŭ havas tie +pli ol unu funkcion. Ŝajnas tial preferinde doni al ili nomojn laŭ +iliaj formoj. La unu havas "-n" ĉe la fino: la alia ne havas tion. +La Esperanta nomo de la litero "n" estas "no." Mi proponas tial nomi +la nominativan kazon la "sen-no-a" kazo, kaj la akuzativan, la "no-a" +kazo. + +Nomilo ofte prenas ĉe sia flanko, alian, difinantan, nomilon en la +sama kazo, ekzemple, "Vilhelmo la kaizaro renkontis Edwardon 'la +reĝon.'" Mi nomus tiujn, "difinajn" nomilojn, anstataŭ ol uzi la +ordinaran gramatikan esprimon, "en apozicio." + +Aperas ankaŭ ofte nomilo, kiu diras ion pri alia nomilo aŭ pronomo, +ekzemple, "Li estas Franco." Oni ordinare nomis ĝin "predikateca +substantivo," sed kial ne "pridira nomilo?" + +Estas ofte konvene paroli pri la kontrolo, kiun la formoj de la +nomilo ekzercas sur la formoj de la apartenanta ecilo. La nomilaj +finoj "-n, -j, -jn" postulas ordinare la samajn finojn en la ecilo. +Estus plej simple nomi tiun ĉi rilaton "samfineco." La ecilo estas +"samfina" kun sia nomilo: kaj la rilato estas multe pli "kontrolo" ol +"konkordo" aŭ "konsento." + +3. _Ecilo_ estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas +de iu alia vorto en la frazo: Ĉar participo estas ĉiam ankaŭ +ecilo, kvankam ecilo ne estas ĉiam participo. Ĝi havas du ĉefajn +uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la +nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Reĝa +Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira +ecilo havas ĉiam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kaŭzo de la +malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto. + +Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj +"superlativaj adjektivoj." Ĉu ne estus multe pli simple kaj pli +instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj +eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon: +ĝi ne estas ĉiam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla," +kiam estas necese distingi ĝin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj +la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ĉi nombraj vortoj +la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankaŭ +klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas +apartan nomon, ĉar ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da." + +4. _Tielilo._--La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas +gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone +havi alian nomon por ĝi. Mia lasta frazo montras tion klare. +Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed ĝi ne +estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ĉi frazo. Kaj la participaj +adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian +nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ĉiu el ĝiaj specoj. +Ĝi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon, +ecilon aŭ alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2), +la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3) +la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara +suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por ĝi" en la +supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo +multe pli analogia al ĝia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia +lingvo. Oni vidos ankoraŭ tiun analogion en la proksima paragrafo, +kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankaŭ "pridira," tiel kiel +eciloj kaj nomiloj. + +5. _Proiloj._--La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri +diversajn specojn de anstataŭantaj vortoj--vortoj kiuj anstataŭas +(1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis ĉefe la unuan, kaj +nomis ĝin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj +diris preskaŭ nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj +sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua +klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas +por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo." + +Tio estas tute logika, ĉar neniu el tiuj ĉi gravaj vortoj havas la +plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni +ne diras aŭ montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera +pri la proecilo "tia," aŭ "tiu," aŭ "ties," aŭ pri la protielilo +"kial," aŭ "kiam," aŭ "kie," aŭ "kiel." Ili nur havas signifon +pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per aŭ por +si mem. + +Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro +Zamenhof tiel saĝe kaj lerte aranĝis; sed mi havas nur spacon por +montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de +tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn aŭ faritajn +el la naŭ vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama, +kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la +kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3) +rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra." + +Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam +"ĝi" estas malofte persono: "si" estas ankaŭ "refleksa," kaj "oni" +estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj +"ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj +proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed +tio estas nur per komuna kapableco de eciloj. + +6. _Dirilo._--Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon. +Mi nomas tial la verbon "dirilo." Ĝi havas du ĉefajn formojn, kiujn +oni nomas "voĉoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi +ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva +formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj +"netransitiva." Tiuj ĉi du nomoj estus multe pli kompreneblaj en +Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira." + +La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la +nomoj de ĉiu modo estas preskaŭ fremda al la Esperanto,--"indikativa, +imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du +aŭ tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple +kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan +la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro. +Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas +ankaŭ la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo. +Sed tiu ĉi nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas +ĝuste tiel nedubeble subjunktiva, ol ĝi estas alifoje ordona. +"Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finiĝas certege +per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn +por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj. +La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte ĝentile ordonaj. La +subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ĉiam ion, kio +povas, pli aŭ malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto, +celado, timo, k.t.a., kiujn la antaŭa dirilo esprimas. La ordona +uzado esprimas ĝuste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke----." +Ĉar la vizaĝo kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi +proponas "okazatenda modo." + +Modoj havas tempojn, kaj D-ro Zamenhof donas al la tri ĉefaj +tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1) +"la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1) +mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ĉiu alia tempo aktiva, +kaj ĉiu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan +funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2) +mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta +kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol +tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon, +kiu ne estas finita, kaj daŭras. Por esti akurata, oni devas nomi +tiujn ĉi tri tempojn pasivajn, la "daŭrestanta, daŭrestinta, kaj +daŭrestonta." Kaj se oni anstataŭas la estantan participon "farata" +per la estintan participon "farita," oni faras ankoraŭ tri bonajn +Esperantajn tempojn, sed ankoraŭ ne simple la estanta, la estinta +kaj la estonta; ĉar la agado estas neniam daŭra, sed finita, je la +dirita tempo. Oni havas tial ne plu daŭrtempoj sed fintempoj, (1) +"finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis +farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento +rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la +futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo. + +Restas ankoraŭ nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta +participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1) +mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante +la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ĉi tri tempojn, la +antaŭtempoj, (1) la "antaŭestanta," (2) la "antaŭestinta," kaj (3) +la "antaŭestonta." + +Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, ĉar ĝi estas pli +simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun +siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ĉi tri +tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Ĉar oni faras la aktivajn +kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, ĝuste same ol la pasivaj, nur +uzante la aktivajn participojn anstataŭ la pasivajn. Estus sufiĉe, +ordinare, lasi tiujn ĉi tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn +unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la +radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta). + +Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature, +fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj eĉ la +"sendifina" modo, sed ĉiu el ili havus ĉiam la saman nomon ol en la +"fakta" modo. + +La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol +la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandiĝo de la kapablecoj de +la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aŭkziliaria) dirilo en +Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj" +diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami, +preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de +"por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; aŭ "Mi +timas iri" kun "Mi kuras por iri." + +7. _Rilatilo._--La antikva nomo estas prepozicio, kaj ĝi signifas +ion antaŭponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio +ne estas ankaŭ la fakton, kiu meritas esti montrata per ĝia nomo. +La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ĉiujn +al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta +nomo por ĝi. + +8. _Kunigilo._--La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla +en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniiĝis +multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj. + +9. _Kriilo._--Tiu ĉi estas multe pli logika nomo ol "interjekcio." +Tio signifas, nature, ion interĵetitan. Sed en la natura kurado +de interparolado, la interjekcio okazas multe pli malofte inter la +vortoj ol antaŭ ĉiuj aliaj vortoj. Ĝi estus reale nomo pli konvena +por parenteso. Mi proponas tial "kriilo." + +Tiuj ĉi ideoj venis nur en mian kapon antaŭ du semajnoj, sed ili +ŝajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin +antaŭ la Kongreso. + + + + +KLOPODU.--HIMNO ESPERANTA. + +Originale verkita de M. R. Keesing (Auckland, N.Z.). + + + Antaŭen! Antaŭen! Ne restu momenton! + Etendu la povan, la magian senton. + Flugigu standardon trans tuta la mondo, + De ambaj polusoj ĝis ĉirkaŭ la rondo. + + Popoloj, ho! aŭdu, jen estas stimulo + Por plu altaj celoj, sen ia makulo; + Antikva deziro atingas plenumon, + Triumfe venkante disvastigas lumon. + + (Ĥoraro). + + Kuraĝu! Kuraĝu! Vi bravaj amikoj, + Plilarĝigu ĉiam per daŭraj efikoj + La bonan laboron, kun korega kanto. + Ho! antaŭeniru por la Esperanto. + + + March forward! March forward! Delay not your striving, + The moment of victory now is arriving. + Fly boldly the standard through all the world's regions, + All round the earth's compass assemble your legions. + + O! peoples, attend, for we give you a treasure, + Exalting your aims by a pure, spotless pleasure, + Fulfilling the longing of great ancient sages, + For light and advancement, creating new ages. + + (Chorus). + + Have courage! Have courage! Ye brave-hearted brothers, + Extend the boon further to benefit others. + Sing gladly in chorus a soul-stirring canto, + To spread far the praises of sweet Esperanto. + + Maurice R. Keesing, +_Principal of The Cosmopolitan College, Auckland, N.Z._ + + + + +LA LETERO AL LA BAPTO-PATRO. + +El la Veillée, tradukita de Elise Bauer. + + +Personoj.--_Paŭlo_: dekjara. _Johanino_: okjara. + +Ambaŭ sidas ĉe la tablo skribontaj. Paŭlo elstrekas kaj skrapetas. +Johanino rigardas la plafonon. Ambaŭ sopiras. + + +_Johanino._ "Paŭlo!" + +_Paŭlo._ "Kion?" + +_Johanino._ "Ĉu ci jam skribis multon?" + +_Paŭlo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekaĵoj:_ +"Jen!" + +_Johanino._ "Sed ĝi estas tute elstrekita!" + +_Paŭlo._ "Nu, kaj ci?" + +_Johanino, montrante blankan folion._ "Jen!" + +_Paŭlo._ "Sed ĝi estas tute blanka!" + +_Johanino._ "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ĉe la +sama punkto." + +_Paŭlo._ "De tri kvaronoj da horo!" + +_Johanino._ "La patrino diris al ni: 'Estos baldaŭ la nomofesto +de cia bapto-patro. Skribu al li ambaŭ beletan letereton.' Kaj ni +ambaŭ trovas nenion!" + +_Paŭlo._ "Tio mirigas min, precipe de cia flanko." + +_Johanino._ "Nu, kial?" + +_Paŭlo._ "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia." + +_Johanino._ "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min." + +_Paŭlo._ "Tio ĉi estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie +ĉi, ni havus multegon por rakonti al li." + +_Johanino._ "Kaj ni ne trovas ion por skribi!" + +_Paŭlo._ "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo +kaj la Lamulo!" + +_Johanino._ "Kiel!" + +_Paŭlo._ "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi--tio +ĉi ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si." + +_Johanino._ "Ĉu tio ĉi troviĝas en la Blindulo kaj Lamulo?" + +_Paŭlo._ "Tie, aŭ aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci +la miajn, kaj ni ambaŭ subskribos." + +_Johanino._ "Jes, frateto mia, tio ĉi estas bonega. Komencu!" + +_Paŭlo._ "Ne, ci komencu!" _Ili rigardas unu la alian nedecidite, +tiam ekridas._ "Ni estu seriozaj!" + +_Johanino, pripensante._ "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..." + +_Paŭlo._ "Certe!" _Leviĝinte, kaj alproksimiĝinte Johaninon, li +skribas sur la blankan folion_ "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la +ideoj jam venas." + +_Johanino, penante imagi ion._ "Kara Bapto-patro, Estos post morgaŭ +via baptofesto." + +_Paŭlo._ "Li devas scii tion." + +_Johanino._ "Eble li estas forgesinta ĝin. Pensu, li estas nur +fraŭlo. Li havas nek gefilojn nek genepojn." + +_Paŭlo._ "Estas feliĉe ke li havas nin!" + +_Johanino._ "Jes, por doni donacojn al iu." + +_Paŭlo._ "Hm, mi havas ideon!" + +_Johanino._ "Diru ĝin!" + +_Paŭlo._ "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...." + +_Johanino._ "Flatulo!" + +_Paŭlo._ "Sciigi al li, ke mi deziras poŝt-mark-albumon." + +_Johanino._ "Kial?" + +_Paŭlo._ "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia +nomofesto." + +_Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion._ +"Atentu!" + +_Paŭlo._ "Sed tre delikate. Ci komprenas!" + +_Johanino._ "Ne malkvietiĝu! Mi skribos tute laŭte." _Ŝi skribas_: +"Mia frato posedas belan kolektaĵon da poŝtmarkoj. Se li havus +albumon ..." + +_Paŭlo._ "Ruĝan! Albumon ruĝan!" + +_Johanino, obeeme skribante._ "Albumon ruĝan li estus tre feliĉa. +Sed li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti unu." + +_Paŭlo._ "Jen! Tiele ĝi estas tre delikate esprimita! Parolu nun +iom pri lia sano." + +_Johanino, skribante._ "Ni esperas, ke via sano estas ĉiam bona." + +_Paŭlo._ "Ne, ci ja scias ke li plendas senĉese!" + +_Johanino, skribante._ "... Ĉiam bona, tio estas ankaŭ malbona. +Antaŭ kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian +malsanulon. Mi lin demandis kio tio ĉi estas, kaj li respondis, +ke ĝi estas malsanulo por ridigi. Tio ĉi plezurigas nin por vi." +_Interrompante sin._ "Nun ni devas paroli pri la vestaro!" + +_Paŭlo._ "Pri kia vestaro?" + +_Johanino._ "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo." + +_Paŭlo._ "Ha, jes! Donu!" _li prenas la plumon kaj aldonas al la +letero_.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi +scias, ili revas nur pri pupoj?" + +_Johanino._ "En vestkesto! Skribu." + +_Paŭlo, skribante._ "Ili revas nur pri pupoj--en vestkesto la +vestaro." + +_Johanino, rigardante la paĝon._ "Tio ĉi formiĝas!" + +_Paŭlo._ "Stilo de Sinjorino de Sevignée! Sed ŝi ne havis fraton +kiu helpis ŝin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni +lernas diligente." + +_Johanino._ "Tio ĉi ne estus modesta." + +_Paŭlo._ "Ja jes, ci laŭdos min, kaj mi laŭdos cin!" + +_Johanino._ "Bona ideo!" _skribante_, "Paŭlo estas tre diligenta. Li +laboras bonege. Li estas tre ĝentila al mi." _Cia vico._ + +_Paŭlo, skribante siavice._ "Kaj mia fratino estas la plej bona el +ĉiuj knabinetoj." + +_Johanino, kisante lin._ "Kiel bone ci diris tion ĉi!" + +_Paŭlo._ "Ĉar mi pensas tiel." _Kisante ŝin._ + +_Johanino._ "Nia letero estas longa. Rigardu!" + +_Paŭlo._ "Jes, ni povos nun kisi...." + +_Johanino._ "La leteron." + +_Paŭlo._ "Ne, la bapto-patron." + +_Johanino, rapidege skribante._ "Ni vin kisas kore, kara +bapto-patro," _subskribante_ "Johanino Delormel." + +_Paŭlo, subskribante siavice._ "Paŭlo Delormel." + +_Kun sopiro de ĝojo, jen! ĝi estas finita!_ + +_Johanino._ "Ni devas nur relegi nian evangelion." + +_Paŭlo, post minuto da pripenso._ "Ho, ci volas diri nian +epistolon!" + +_Johanino._ "Jes, nian epistolon. Ni relegu ĝin!" _Kaj ili relegis +ĝin, ĝis la fino._ + +_Johanino._ "Sed, ni forgesis ion." + +_Paŭlo._ "Kio estas?" + +_Johanino._ "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto." + +_Paŭlo._ "Tio ĉi estas facile reparebla." + +_Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj_ "Johanino +Delormel kaj Paŭlo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston." + + + + +MONATO POST MONATO. + + +Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ĉi paĝoj, ni havos la +plezuron renkonti unu la alian ĉe Boulogne sur Mer. Ni deziras +sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ĉi _Unua Monda +Kongreso Esperanta_ estos por ĉiuj partoprenantoj tute plezuriga +kunveno; ankaŭ ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros +nekontraŭstareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj. +Ŝajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub +la gvido de ia _Internacia Komitato_, kompreneble sub la prezido de +Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam +aperis, kaj ni varme konsilas ĉiun kongresanon, ke li tralegu la tre +utilan libreton: _Kongresaj Projektoj ricevitaj antaŭ 15 Junio_, 32 +pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer. + + * * * + +Niaj Francaj amikoj certe faradas ĉion eblan por sukcesigi la +Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega +_Kongresa Libro_, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto +S-ro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj +ĉirkaŭaĵoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn +poemojn kiel _Espero_ kaj _La Vojo_, ilustraĵojn kaj--ni ĝojas +vidi--tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ĉi libro, pli ol +ia alia ĝis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine +vekiĝas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni +esperas ke la antaŭemaj anoncintoj profitos pro ilia saĝeco. + + * * * + +Tiun ĉi monaton ni ricevis la longe promesitan _Majstro Jan Hus_, +bele presita 40-paĝa verko priskribante la _Vivo, Agado, Kondamno +kaj Morto de la Glorinda Martiro_, verkita de J. F. Khun, kun +antaŭparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la +Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris. + +La _Vocabulario Esperanto-Español_ alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj +estas la plej dika inter la ĝisnunaj vortaroj. Samforma kun la +_Fundamenta Krestomatio_, ĝi enhavas 364 paĝojn, kaj la kosto (6 +frankoj) certe ne estas tro granda. + +_Esperanto_ estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de +S-roj Berthelot & Lambert. Ĝi tute similas la ordinaran Francan +ĉiu tag-ĵurnalon laŭ ĝia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn +pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke ĝi vendiĝas ĉe ĉiuj +stacidomaj gazetvendejoj en Francujo. + + +MONTH BY MONTH. + + +But a few days after the receipt of these pages, we shall have the +pleasure of meeting in Boulogne. We desire to send hearty good wishes +and the hope that this _First Esperantist World-Congress_ will be for +all participants a most pleasant gathering; also that the results +there to be arrived at will inspire irresistible enthusiasm among our +comrades of many lands. It seems to us most desirable that linguistic +questions should be under the guidance of some _International +Committee_, of course presided over by Dr. Zamenhof himself. To +attain this end divers proposals have already appeared, and we warmly +advise all Congress-men to read the most useful booklet: _Congress +Projects received previous to June 15th_, 32 pp., published by the +Groupe Espérantiste de Boulogne. + + * * * + +Our French friends certainly intend to do all possible to promote +the success of the Congress, and, among other things, we have +received a copy of the excellent _Congress Book_, 163 pp., written +by our esteemed collaborator, M. Paul Boulet. The volume contains +a description of the town and surroundings, a French-Esperanto +phrase-book, poems to be learned by rote, as _Espero_ and _La Vojo_, +illustrations, and--we rejoice to note--a most impressive collection +of commercial advertisements. This book, more than any hitherto +published, proves that the commercial man of to-day is at last +awakening to the importance of Esperanto as a commercial medium. We +hope the go-ahead advertisers will profit by their wisdom. + + * * * + +We have this month received the long-promised _Master John Hus_, a +finely printed 40-page work treating the _Life, Doings, Condemnation +and Death of the Glorious Martyr_, written by J. F. Khun, with +preface by Professor Carlo Bourlet. Cost, 10d., from the _Presa +Societo, 33 rue Lacépède, Paris, V_. + +The _Esperanto-Spanish Dictionary_ arrived a few days gone, and +is the most bulky of our present vocabularies. Uniform with the +_Fundamenta Krestomatio_, it contains 364 pages, and the price (5s.) +is certainly not excessive. + +_Esperanto_ is the title of the new weekly sheet issued by MM. +Berthelot and Lambert. In form it resembles the ordinary French +Daily, and contains interesting information of our progress. It is +stated that the paper is sold at all station book-stalls in France. + + + + +PASKA LIBERTEMPO EN IRLANDO. + +Originale verkita de F. A. Meigh. + + +La okazaĵoj de Paska libertempo kiun mi pasis kune kun amiko en +Irlando dum la nuna jaro ofte estis tre ŝercadaj. + +Oni estis tiel laŭdinta la belajn pejzaĝojn de Killarney ke ni +decidis iri tien motorveturile de Dublin. La vetero estis belega, +kvankam neĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj eĉ tiam la suprojn de la +montoj estis neĝ-kovritaj, ŝajniganta la kamparon tre pentrinda. + +Vespere ni atingis Castle Dermot, kie estas granda ruiniĝinta +abatejo kaj antikva Irlanda turo. Tiuj ĉi turoj estis konstruitaj +ĉirkaŭ jaro 1013 kaj kvankam oni ne estas certa pri ilia originala +uzado oni konjektas ke ili estis uzitaj kiel fortikaĵoj dum +tumultoj, kaj ke ili ankaŭ enhavis la ĉefan sonorilegon de la +monaĥejo. Sur la vojoj estis multaj belaj ruinaĵoj sed la plej +interesaj kaj amuzigaj vidaĵoj estis la diversaj metodoj kiujn +la vilaĝanoj uzas por preteririgi azenojn kaj mulojn preter la +motorveturilo. + +Kelkaj el la veturigistoj senvestigis sin de la vestoj kaj ĝin +pendis sur la kapo de la besto kaj aliaj ĉirkaŭprenis la azenon +ĉirkaŭ la vizaĵo por kaŝi la okulojn, sed ofte la viroj estas +multe pli timaj ol la azenoj. + +Unufoje kiam ni alproksimiĝis malgrandan ŝarĝoveturilon la +veturigisto (junulo de deksep jaroj) rapide elseliĝis, suprenrampis +la defluilabordon, sin kaŝis malantaŭ la plektobarilo kaj nin +rigardetis tra malgranda truo. Alian okazon virino subite perdis la +nervon, faligis la kondukilojn, kovris la okulojn per la manoj kaj +ekkomencis laŭte preĝi; dume la azeno daŭris marŝi trankvile. + +Antikvistoj sin interesas multe pri la aro da ruinaĵoj sur la +"Ŝtonego de Cashel." Oni konjektas ke ili estis konstruitaj ĉirkaŭ +jaro 1100 kaj multe el ili estas ornamigitaj de bela skulptaĵo. + +Oni diras, ke antaŭ kelkaj jaroj partio da Amerikanoj tien vizitis +kaj tiel ĉarmiĝis je la ruinaĵoj, ke ili deziris aĉeti kaj +rekonstrui ilin ĉe granda Amerika ekspozicio. La Irlandanoj tamen +rifuzis vendi, kaj la turistoj, farintaj multajn mezuraĵojn kaj +fotografaĵojn, konstruis similajn ruinaĵojn (sed pli malgrandaj) en +ilia lando. + +La butikoj en tiuj ĉi malgrandaj urboj ne ofte havas logantan +mienon. Ili enhavas preskaŭ ĉion--frukton, lardon, botojn, k.t.p., +sed malfeliĉe pureco estas de dugrada graveco kaj la butikoj ŝajnas +kvazaŭ la butikistoj havas grandan antipation kontraŭ sapo kaj +akvo. + +En tago mi demandis de Irlanda sinjoro "Kial kelkaj urbetoj ŝajnas +tiel malpuraj?" Li rigardis min dum minuton kaj ridinde respondis +"La Irlandanoj estas tre bonkoraj kaj se unu viro pentrus sian domon +ĝi aperigus pli malpura la domon de sia najbaro, kaj por nevundi la +sentojn de unu la alia, ili lasas aferojn por sin mem zorgi"; sed, +li daŭrigis "La plej vera kaŭzo estas malfeliĉe ĉar ili ne amas +laboron." + +La du plej belaj ruinaĵoj sur la vojo estas la antikvaj abatejoj de +"Kells" kaj "Holycross." Ili ambaŭ sidas sur riverbordo, kaj pro +iliaj rebrilaĵoj en la akvo faras belegajn pentraĵojn. Holycross +speciale posedas grandan fenestron bone konservitan. La priskribaĵoj +kiujn oni legas pri Killarney estas neniel trograndigitaj; ĝi +estas vere rava loko. Oni estas frapata de la luksa kreskado de la +arboj kaj filikoj, eĉ la insuletoj en la lagoj estas kovritaj de +kreskaĵo, kaj okaze oni ekvidas ardeon sin kaŝanta inter la kanoj. +La kastelo de Ross kaj la abatejoj de Innisfallen kaj Muckross estas +tute proksimaj. + +Oni diras, ke preskaŭ ĉiam pluvas ĉe Killarney, kaj kiam mi +demandis de boatisto "Ĉu ĝi estis prava?" Li respondis "Ho ne! +certe ni havas kelkafoje tutan semajnon senpluva!!" + +Tie la hoteloj estas tre puraj kaj komfortaj ĉar tiom da turistoj +vizitas la kvartalon, sed ofte la hoteloj en la malgrandaj urboj kie +turistoj malofte loĝas ne klopodas multe pri pureco. Kelkafoje mi +estas dorminta (ne tre komforte) sur tri seĝoj, anstataŭ la lito, +ĉar la drapoj kaj lankovriloj ne min allogis; _ili_ ankaŭ ŝajnis +havi antipation kontraŭ la uzado de sapo kaj akvo! + +Estas mirinde kiaj negravaj aferoj kolektigas amason da homoj. Ĉu +oni demandas scii la ĝustan vojon, aŭ ĉu oni deziras fotografi +ion, dum malpli ol du minutoj, homoj kaj geinfanoj aperas kvazaŭ ili +vere ekfalis el la nuboj. Ofte mi estas kalkulinta dudek, kaj kvankam +ili ĉiam estas tre respektaj ili ne movos por petoj; anstataŭe ili +daŭrigas tie stari kun malfermaj buŝoj, ĝis oni preskaŭ konjektas +ke ili vidas per la buŝo. + +Tamen la plej ridinda parto de nia hejma vojaĝo estis venonta. +Veturante tre malrapide pro la ŝlimaj vojoj ni alvenis ĉirkaŭ +ses mejlojn ekster Dublin kiam nia veturilo subite haltis kaj tute +rifuzis sin movi aŭ antaŭe aŭ malantaŭe. Ni laŭe deviĝis ĝin +ŝovi al la plej proksima vilaĝo kie post multe da serĉado ni +trovis viron kiu proponis ĝin tiri ĝis Dublin per sia ĉevalo. +Sed Ho ve! la tielnomita ĉevalo ŝajnis kiel vivigata skeleto kaj +la jungaĵo (farita de ŝnuregoj) ŝajnis kvazaŭ oni ilin estis +uzinta por kunligi la ostojn. Tamen kiam ni estis pretaj foriri ĉiu +vilaĝano amasis apude kaj multe amuziĝis je la vido. + +Je la unua tiro la veturilo sin puŝis sur la postaj kruroj de la +besto, sidigante lin preskaŭ sur genuojn de la maljuna viro, kiu +veturigis. Sed baldaŭ ni ekiris, kaj la homoj sekvis ridegante kaj +ŝercante. + +Nia veturigisto rekonis multajn amikojn al kiuj li kisis la manon +dirante ke "ili nun enviis lin ĉar li rajdis en veturilo kun +kaŭĉukaj radoj." Sed kiam iu el la amaso diris ion, kio ne plaĉis +al li, li metis la fingregon al la nazo kaj etendis la fingrojn; +samtempe konvene respondanta per la lingvo Irlanda. + +Estis vere ridinda vidaĵo kaj estis nur kiam tiu ĉi stranĝa +procesio atingis malgrandan interspacon ekster la vilaĝo ke la +admiranta amaso disiĝis. + +Bonŝance noktiĝis kiam ni atingis la finon de la vojaĝo alie nia +ricevo eble estus estinta pli entuziasma ol plaĉa. Sed kvankam +oni ofte ĉagreniĝas pro tiuj ĉi aferoj je la tempo mem ili pli +amuziĝas kiam oni ilin pripensas poste. + + + + +NOVA LIBRO PRI LA FRANCANOJ. + + +La celo de Esperanto--kia ĝi estas? Ĉu ĝi ne estas antaŭenigi +inter popoloj pacon harmonian? Laŭ la poezio de nia althonorinda kaj +aminda Majstro-- + + Ne al glavo sangon soifanta + Ĝi la homan tiras familion: + Al la mond' eterne militanta + Ĝi promesas sanktan harmonion! + +Tial, ĉiu libro, kiu diras al ni pri la kutimoj kaj la +karakterizaĵoj de la anoj de fremdaj landoj, estas ja leginda, +speciale kiam ĝi estas ankaŭ simpatie verkita. Nu, la libron de +Fraŭlino Betham-Edwards, titolitan _Home Life in France_, mi kore +al vi rekomendas. Ne estas eble kaŝi la fakton ke, en la plimulto +da Francaj romanoj aŭ noveloj, estas _io_, kiu estas certe iom +malbongusta (laŭ niaj ideoj):--ofte tiu _io_ estas kaŝita, kaj +kredeble artiste-kaŝita--sed ĝi estas _tie_! Estas tre malfacile +trovi novelon Francan kiu tute ne enhavas ion malĝentilan rilate +al la seks-amo. Sed Fraŭlino Betham-Edwards al ni diras ke ni ne +devas taksi la veran "Jacques Bonhomme" (Ĵaks Bon'om) por la kuranta +literaturaĵaro de Francujo. Ni Anglanoj estas eble tro pretaj +kondamni, kie ni ne tute komprenas. Ni ofte devas konfesi ke ni estas +antaŭjuĝemaj.... + +Jacques Bonhomme (laŭ ĉi-tiu aŭtorino) ne estas Parizano nek eĉ +Franca "John Hodge."[1] Li estas indecoplena antaŭ ĉio ajn; li +ankaŭ estas lerta kaj antaŭvidema. Kulpojn li certe posedas, sed +aliflanke li havas multajn ecojn, kiuj multe valoras en la hejmo kaj +en la ŝtato. + +Ni kelkfoje kredas ke neniu povas superi la Skotland-anon pri +ŝpareco; sed efektive estas la Francanino pli ŝparema. La aŭtorino +donas kelkajn anekdotojn amuzigajn pri tio. + +Ofte en Angla societo ni aŭdas la opinion ke la ĝentileco de +la Francanoj nur estas supraĵa, kaj ke sub tiu ĝentileco ili +ofte estas maldelikataj kaj vulgaraj. Tiaj ideoj nur el-montras +realan nescion pri niaj bonegaj najbaroj, kaj ni certiĝas ke tiuj, +kiuj ĉeestos en la venonta Kongreso facile kaj volonte konfesos +la eraron. "Estas en Francujo, kompreneble," skribas Fraŭlino +Betham-Edwards, "animoj pli delikataj kaj pli _mal_delikataj, kiel +alie; sed noto reganta[2] de la nacia karaktero estas ja ĉi-tiu +delikateco. Multe da formoj en parolado kuranta, elmontras tion. +Oni evitas malĝentilajn frazetojn, kaj oni moligas malagrablajn +esprim-manierojn." Du galicismojn la aŭtorino lerte citas--unue, +"une jolie laide" (beleta malbelulino) por kiu ni Angle ne posedas +sufiĉan tradukon, sed kiu signifas proksime "_a plain beauty_," +kaj due, "il laisse à désirer" kiu Angle ni tre bone tradukas +jene--"_it leaves something to be desired_" (io dezirinda mankas). +"Ĉiu Francano havas iom da Rabelais, da Voltaire en sia karaktero," +diris Fraŭlino Betham-Edwards, kiu citas tuj la historiojn pri la +turmentegado de la Markizino de _Brinvilliers_, la mortigo de la +juna _De la Barre_, kaj la ekzekuto de la malbonega _Danton_. Eĉ la +martiroj religiaj ŝercis en tiaj teruraj momentoj.... + +Kompreneble la Francanoj malkomprenis nin ĝuste kiel ni ilin +malkomprenis: la cerboj kaj la animoj de la du nacioj estas ja tiel +malsimilaj. Sed tamen ili nin kopiadis ĝuste kiel ni pri aliaj +aferoj ilin imitadis. La Akademio Franca definitive permesis tiajn +vortojn kiaj _bifteck_ (bifsteko), _rosbif_ (bovaĵo rostita), +_turf_ (torfo), _jockey_ (rajdisto), _macadam_ (makadamo), _cottage_ +(dometo), kaj _square_ (placo aŭ kvadrato). Kaj tuj kiam la Anglaj +Kongresanoj alvenos en la Kongresejo, ili certe aŭdos "five-o'clock" +(teo je la kvina) kaj "lunch" (tagmezomanĝo), kvazaŭ tiuj estu +vortoj Francaj! + +La libro finiĝas per ĉapitro agrabla pri la "Entente Cordiale." +Trae, la aŭtorino skribas tre simpatie kaj ĝentile kaj ni bonvolas +libron kiu tiom helpos antaŭen plibonan sciecon pri niaj varmkoraj +najbaroj. + +Martyn Westcott. + + +PIEDNOTOJ: + +[1] La tipo de Angla kamparano. + +[2] _i.e._, "a dominant note." The expression is used in Harmony. + + + + +PRI LA MALSATO. + +Originale verkita de E.W. + + +Mi estis dekunujara knabino, kiam Cindran Merkredon onklino mia kun +ŝia edzo, pastro, tagmanĝis ĉe mia patrino. Kompreneble la sola +nutraĵo estis salfiŝo, ovsaŭco kaj terpomoj. Ili multe parolis +pri la devo de la fasto, kaj pri la kuraĝo de kelkaj infanoj Turkaj +kiuj dum varmega fasta tago sin detenis eĉ akvon trinki, kvankam +ili tiel suferis ke pli ol unu el ili mortis pro soifo. Mi hontis +ke mi, kristanino, superiĝus de nekredantidoj. Mi silente promesis +ke dum la 40 tagoj de la granda fasto mi ne manĝos viandon. Laŭe, +Jaŭdon mi refuzis la viandon; tio plaĉis al mi ĉar mi ĉiam ĝin +kontraŭvole manĝis, sed tio multe ĉagrenis mian flegistinon +kiu estanta alireligiulino malamegis ĉiun kutimon Katolikan. +Ŝi memorigis al mi antikvan ordonon kiun mi tute forgesis, nome +ke ne manĝinte porcion fiksan de birdo aŭ de besto mi ne havos +torton, pudingon nek mem panon. Tial mi vere fastis. Vespere mi tre +malsatis kaj volis multon manĝi, sed ŝi diris ke mi havos nur +tiom kiom mi ordinare deziris. Simila estis la morgaŭa matenmanĝo +kaj la sekvantaj tagoj. Ĝis la kvara tago mi ne suferis, mi estis +lerta, feliĉa kaj fiera pri mia obstineco; ankaŭ mi kredis ke mia +patro estos fiera pri mia elteno, kiam en la granda Juĝatago li +ĉion scios. Poste mi grade perdis apetiton kaj mi ofte ne manĝis +eĉ la malgrandan pecon da pano kun sukeraĵo al mi donitan por +vespermanĝo. Mi devas konfesi ke pli ol ian frandaĵon mi ŝatis la +vidon de la ĉagreno de mia flegistino kiun mi tute neametis, ŝi +estis la unua Anglino kiun mi konis, kaj nur post jaroj mi lernis +estimi aŭ ami la geanglojn. Mia unua sufero estas ke mi preskaŭ +perdis la memoron; la ok aŭ dek lecionojn kiujn mi vespere per +granda peno lernis parkere mi nokte forgesis, kaj morgaŭe, tempo al +mi mankis ilin relerni, tial ke miaj bonaj instruistinoj koleriĝis +kontraŭ mi kaj min devigis plie lerni multe da paĝoj kaj elskribi +predikon. Mia dua sufero estas en la okuloj, tage mi malbone vidis +kaj nokte mi ofte vekiĝis per subitaj akraj doloroj, la palpebroj +tiel rigidiĝis ke iafoje al mi estas necese uzi fingron por ilia +fermo aŭ malfermo. Al neniu mi plendis ĉar mia avo estis terure +malsana, la kuracistoj ne havis esperon je lia vivo: mia patrino +estas ĉe li de frumateno ĝis vespero, mia onklino de vespero ĝis +mateno, kaj reveninte en iliajn domojn ili estas tiel lacaj kaj +malĝojaj ke estus kruele aŭ la unu aŭ alian maltrankviligi. "_Nia +Fraŭlino_" min antaŭe instruis ke estas malnoble iun dolorigi, mem +fremdulon, ke estas eĉ pli malnoble ne povi silente suferi. Poste +mia avo formoviĝis al ĉefurbo kaj mia patrino lin akompanis--nune +mi ne havis parkerajn lecionojn, mia instruistino pensis ke mia cerbo +tro estis klopodinta kaj ke mi iĝas idiota. Mi iris en la lernejo +sed mi nur aŭskultis; pli ofte mi kusiĝis sur la tero. Enfine mi +komencis senti severajn dolorojn internajn kaj tiam unue min frapis +la ideo ke mia malsaneco devenis el malnutro. Mi kredis min mortontan +kaj mi pensis kiel feliĉa kaj fiera estos mia Patro kiam Li min +vidos forlasi la gloran benitan suferantaron pro Lia amo, por stari +eterne apud Li en loko malpli honorinda. Foje mi pensis ke eble Li ja +mortis pro Lia religio kaj ke Dio min faris fasti por ke mi apud mia +Patro en ĉielo vivu. Baldaŭ mi memoris ke mi fastis ne por plaĉi +al Dio sed por superi infanojn Turkajn, kaj ankaŭ ke la superemo +estas peko. Turmentata de tiuj ĉi pensoj kontraŭaj mi ne povis +preskaŭ pli dormi. + +Malfrue unu vesperon mia patrino hejmen ne venis, morgaŭe min +vidante ŝi ektremis kaj tuj sendis inviti nian kuraciston nin +viziti, sed antaŭ lia alveno mi dufoje svenis. Mi ne memoris kiom da +tagoj daŭris mia memvola fasto sed bone mi memoras ke la Paska festo +finiĝis kaj mi ne ankoraŭ povis kuri, ludi aŭ engluti nutraĵon +malfluidan. + +Neniam mi bedaŭris tiun ĉi mian sperton ĉar pli malfrue ĝi +profitis al mi kaj al aliaj. Mi estis lerninta vidi la malsaton kaj +kompreni ĝiajn efikojn. + +Unu Dimanĉon en la lernejo mi ekvidis blondan okjaran knabinon +kiu dormis: la kapo kusiĝis sur benko, sed la palpebroj nur duone +fermiĝis, kiam oni ŝin vekis mi vidis ke ŝi uzis fingrojn por +ilin levi kaj mi certiĝis ke ŝi ne havas sufiĉan nutraĵon. Post +du tajoj en komitata kunveno mi parolis pri la knabineto; la anoj +min mokis dirante ke ŝia patrino estas tute ne malriĉa kaj loĝas +en dometo beleta. Mi persistis kaj enfine bonkora magistrato je mi +kredis. Li ĝentile sin sciigis pri la aferoj de la vidvino kaj +eltrovis ke, perdinta preskaŭ tutan ŝian riĉecon kaj vendinta +arĝentaĵojn kaj juvelojn ŝi nune limigas al ŝi kaj al sia filino +por povi gardi ilian dometon; per lia influo la vidvino ricevis +pension kiu ŝin ebligis komforte vivadi. + +Instruante muzikon al juna kamplaboristo kiu volis helpi al lia +fratino (la organistino de vilaĝa preĝejo); mi vidis motojn +spasmajn de la manoj. Mi do zorge rigardis lian vizaĝon kaj vidis +la duonfermitajn okulojn. Tiame mi estis juna kaj tre vivega, mi +ekkriis "Kiamaniere vi forĵetis vian monon por ke vi ne havas +sufiĉajn manĝaĵojn?" + +Li ruĝiĝis, paliĝis kaj ekploregis. Kun iom da moko li konfesis +ke li penadas ŝpari antaŭ la fino de jaro sufiĉon da mono por +fari metilernanton lian frateton kiu ne havas la sanecon necesan por +terlaboro. Sekve amikino mia pruntis la monon kiu en du jaroj dankeme +repagiĝis. + +Mi esperas ke, legante mian tute ne tro-grandigitan rakonton, iuj, +kiuj malsaton neniam suferis, lernos kompati la malsatulojn kaj +precipe la milojn da senhelpaj infanoj, mem da infanetoj kiuj tagon +post tago devas iri, malvarmaj malsataj, nevestitaj en lernejojn kie +ili pro lacecon, dormemon kaj doloron tute ne povas ion lerni. + +Ĉu ne estas terure, ke en lando riĉa kaj civilizita tia turmento +vizitas la plej senkulpajn, la plej senhelpajn de la loĝantoj? Ĉu +ne estas terurige ke en lando kristana infanoj kruele malsatas kaj +subpremiĝas? Ĉu Kristo ne benis per beno speciala tiujn ĉi liajn +estaĵetojn? + +Antaŭ tri jaroj la Londona Vegetara Societo komencis donaci al +kelkaj el la plej malriĉaj gelernejanoj sufiĉan kaj nutran manĝon +kies kosto estis nur unu penco. Dum la tri vintroj 400,000 de tiaj +manĝoj donaciĝis en Londono. + +Miss F. I. Nicholson ĝoje respondos al demandoj adresitaj al +"Secretary of Children's Dinner Fund," Memorial Hall, Farringdon +Street, E.C. + + + + +LA GRIZA ĈEVALO. + +Tradukita de F. E. Bearne. + + +Viro, kiu konis la mondon, unu tagon donis al sia filo du ĉevalojn, +veturilon, kaj korbon da ovoj. + +"Iru," li diris al la knabo, "vojaĝu sur la ĉefvojo ĝis kiam +vi venos al la unua domo kie loĝas geedzoj. Se vi trovos, ke la +edzo estas la majstro tie, donu al li unu el la ĉevaloj. Sed, +kontraŭe, se la edzino regas, donu al ŝi ovon. Revenu tuj, se vi +fordonis ĉevalon sed ne revenu se vi retenis la ĉevalojn kaj unu +ovo restas." + +La knabo forveturis kaj baldaŭ alvenis dometon, eliris el la +veturilo kaj frapis la pordon. La edzino malfermis ĝin, kaj lin +salutis. + +"Ĉu via edzo estas ĉe si?" li demandis. + +"Ne, li laboras kampe," ŝi respondis; "sed mi alvokos lin." + +Li alvenis, viŝante la frunton. + +La juna viro diris al ili la aferon. + +"Nu," diris la edzino, "mi ĉiam faras tion kion volas mia edzo. Vi +estas mia majstro, ne vere, Joĉjo?" + +"Jes, nature!" li respondis. + +"Bone," diris la knabo, "mi do devas doni al vi ĉevalon. Kiun vi +elektos?" + +"Mi pensas," diris Johano, "ke ni prenos la ĉevalon blankan, se ni +havas la elekton." + +"Mi pensas, ke ni prenos la grizan, ĝi estas la pli bona," diris la +edzino. + +"Ne," diris Johano, "la blanka por mi, li kuras bone." + +"Ne!" diris la edzino, "mi ne tiel pensas la griza estas pli bona. Mi +ne estos kontenta ĝis kiam mi havos tiun ĉi." + +"Nu, se via volo estas tiel, mi ne plu kontraŭbatalos ĝin. Ni prenu +la grizan ĉevalon!" + +"Mi dankas vin," respondis la knabo. "Permesu ke mi donu al vi ovon +anstataŭe, el tiu ĉi korbo!" + + + + +JUNA FINANCISTO. + + +Du knaboj, dezirante pasigi gajan libertempon, trovis ke ilia +tuta riĉeco estas 2 pencoj. Tiu ĉi sumo, ili pensis, ne estos +sufiĉa. Ili kuniris hejmen kie unu el la junuletoj demetis sian +pantalonon. Lia kamarado portis ĝin al prunt-oficejo kaj ricevis +2 ŝilingojn. Poste li iris al meblarejo kaj dungis horloĝon po 2 +ŝilingoj monate, paganta la unuan partpagon. Tiam li marŝis al alia +prunt-oficejo, lasis la horloĝon tie, kaj ricevis 25 ŝilingojn. +Rapide li kuris al la unua prunt-oficejo, repagis la monon prunte +donitan kaj ree ricevis la pantalonon, kiun li realportis al sia +kunulo. + +Kune elirantaj el la domo, policano arestis la spekulaciisteton kaj +alkondukis lin al malliberejo. La postan matenon li aperis antaŭ +magistrato, kulpigita vendinte artikolon dungitan. Sed leĝisto +opiniis ke la knabo ne estas kulpa, ĉar li ne vendis la horloĝon +sed nur pruntis ĝin. Senkulpigo sekvis. + +Tiam la ruzplena knabo faris proceson kontraŭ la meblisto pro +maljusta malliberigo, kaj gajnis rekompencon po 50 livroj. + +Geo. C. Law. + + + + +SAVITA DE MORTO. + +Originale verkita de Generalo George Cox. + + +ĈAPITRO III. + +"Ĉu vi iam verkis romanon?" diris la maljuna sinjoro, vekiĝante +subite el sia dormetado. Mi nomas lin "maljuna sinjoro," pro tio, ke +li ne diris al ni sian nomon dum nia vespermanĝa interparolado. + +"Ne, mi neniam revis pri tia afero," mi respondis, ridetante, sed +tamen iomete surprizita je lia subita demando. "Ĉu vi estas verkinta +unu?" + +"Mi verkis du aŭ tri librojn pri miaj vojaĝoj," li respondis; "sed +mia ambicio estas produkti plenekscitegan romanon kun mirindega +fundamento, sed jen mia malfacilaĵo; mi ne povas elpensi tian +fundamenton!" + +"Kiam mi rememoras la fabelojn kiujn vi rakontis al ni dum la +vespermanĝo mi estus pensinta, ke tio estos facila afero." + +"Ha! eble vi tiel pensas," diras la maljunulo, "sed neniom da miaj +aventuroj, strangaj kiel estas kelkaj el ili, povis fondi efektivan +bonan fundamenton, pri rabado, falsaĵo, memmortigo, mortigo, k.t.p. +Sed, parolante pri mortigoj, ĉu mi ne aŭdis vin diri al via frato +iom pri revolvero kiun vi aĉetis?" + +"Tre eble vi aŭdis," mi respondis. "Mi aĉetis unu hodiaŭ matene, +kaj ĝin havas kun mi en la vagono. Ĉu vi estas juĝanto pri tiaj +armiletoj?" + +"Nu, mi ne povas nun diri ke jes; ĉar mi ne vidis iajn da la plej +novaj elpensaĵoj, sed mi estas manpreninta sufiĉe multajn dum miaj +plijunaj tagoj, kaj ilin trovinta tre utilaj kunuloj en kelkaj lokoj. +Mi estis pensanta aĉeti unu por Vilĉjo. Ĉu ĝenus vin montri al mi +la vian?" + +"Tute ne," mi respondas, deprenante de la breto pistolujon, kaj +malligante la ŝnureton de la paketo. "Nu! kien do mi metis la +ŝlosilon? Ho! mi memoras, neligate en unu el miaj poŝoj," mi +daŭrigis. Kaj elprenante nombron da aĵetoj el mia poŝo kaj metante +ilin sur la kontraŭan sidejon apud la maljuna sinjoro, mi fine +trovas la ŝlosilon kaj malŝlosas la skatolon. + +"Mi devas surmeti la okulvitrojn," diras la maljunulo, "ĉar la lumo +de tiu ĉi lampo ne estas kiel eble plej bona"; kaj, konvenante +la agon kun la parolo, li enmetis la manon en la flankpoŝon de +sia vesto, sed eltirante ĝin, lia monujo falis sur la plankon de +la vagono. "Per Ĵovo! mi devas zorgi pri tiu!" li diras ridante, +samtempe malleviĝante kaj ekkaptante la monujon, kiun li metis sur +la sidejon apud li. Tiam, almetante la okulvitrojn, li prenis la +pistolujon el miaj manoj, kaj komencis ekzameni ĝian enhavon. "Tre +utila, beleta kaj tuta," li daŭrigis, elprenante la pistolon, "la +skatolo ŝajnas enhavi ĉiun necesaĵon, kaj ankaŭ duojn da ĉiuj +partoj kiuj povas eble malordiĝi. Kiel vi ĝin ŝargas?" + +"Ho! tute facile!" mi respondis. "Premu la risorton ĉe la flanko, +kaj la ŝargujo elfalos; tiam oni povas momente enmeti la kartoĉojn; +repuŝu la ŝargujon en ĝian lokon kaj ĝi alligiĝas per si mem. +La pistolo ankaŭ havas riglilon, kiu ŝlosas la tirilon, por ke ĝi +estu sendanĝere portata en la poŝo. Ĝi ŝajnas al mi esti lerta +elpensaĵo. Kion vi pensas pri ĝi?" + +"Ĝi estas multe pli oportuna ol tiuj farataj kiam mi estis junulo," +li diris, enmetante du aŭ tri kartoĉojn en la kartoĉingojn, kaj +remetante ĝin. + +Rigardinte la turn-pafileton kelke da momentoj, la maljunulo subite +faligis la manojn sur siajn genuojn, kaj ŝajnis esti perdata en +pensado. + +"Hura! brave!" li ekkriis post paŭzo, "la ĝustaĵo! Kia belega +fundamento! Atendu momenton ĝis mi ĝin elverkos." + +Efektive mi ekpensis, ke mia kunulo estas freneza, ĉar tie li sidis, +rigardegante rekte antaŭen, kaj tute senmova. + +Post intertempo da kelkaj minutoj, li ekparoladis al si mem--"Jes, +tio estas ... ne, tio ne bona, li povis eltiriĝi el ĝi, kaj pruvi +... ne, li ne povis, ĉar kiel li povis montri ... jes, li povis, +ĉar sia frato eble ... ne, ĉar la hotelportisto ... jes, estas tute +prave kaj fareble." + +"Atentu! aŭskultu!" subite li diris, rigardante min, sia vizaĝo +radianta pro ekscitego. "Ĉu tiu ĉi ne estas efektive belega kaj +tremiga fundamento por romano? Aŭskultu dum mi rapide skizas la +ĉefokazaĵojn--Mi renkontas vin kaj vian fraton en hotelo--ni +estas nekonataj--mi, en la apudesto de la hotelportisto, sciigas +vin, ke mi havas en mia monujo tricent livran bankbileton--Ni, vi +kaj mi, forveturas sole en la sama vagono al Brighton--Vi kunhavas +turn-pafileton, kaj vi ĝin montras al mi--Nu, kiel do vi povis iel +pruvi, ke vi ne estis mortiginta min, supozinte, ke mi" ... (tie ĉi +la maljuna sinjoro komencas ĉirkaŭsvingi la pistolon, kaj tiom +ekscitiĝi, ke mi ekkriis:-- + +"Por amo de Dio, memoru ke la pistolo estas ŝargita!" + +"Ne timu," daŭrigis li, ridante, "supoze, ke mi ĝin ŝargu, kaj +okaze mortigu min." ... + +Krakego! ... Kriego! ... Kaj la vagono pleniĝas de fumo! Mi falas +sur la sidejon, defrapata de teruro, kaj tute nekapabla doni al la +malfeliĉulo la plej malgrandan helpon, ĝis kiam mi estas vekata de +lia voĉo:-- + +"Rapide! ... paperon kaj krajonon!" "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas +mortonto, se mi ne skribe atestos ke mi pafis min mem hazarde?_" + +Meĥanike mi elŝiras folion el mia poŝlibro kaj ĝin donas al li +kune kun krajono. La fumo grade malaperas, la vagono pliheliĝas, +kaj mi vidas la malfeliĉulon sidantan sur la kontraŭa sidejo, kun +lia kapo apogata sur lia maldekstra mano tra kies fingroj malrapide +tragutetadas la sango. + +"Subtenaĵon por la papero!" li spiregas. + +Mi metas la skatolon de la fatala revolvero sur liajn genuojn, kaj +tenas la paperon dum li skribas per mano tremanta: "_Sciante ke mi +havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi +okaze pafmortigis min dum mi ekzamenadis turn-pafileton apartenantan +al Sinjoro_ ..." + +"Kio estas via nomo?" li preskaŭ neaŭdeble demandas. + +Antaŭ ol mi povas respondi, la krajono ekfaletas el lia mano, kaj +lia kapo falas antaŭen super la paperon. + +Mi suprenlevas lin, sed terura tremetado ekkaptas lian korpon, +kaj mi ekvidas ke liaj lastaj momentaj estas alvenontaj. Li penas +paroli sed la vortoj mortas sur la lipoj. Li almontras al la papero, +kiu kuŝadas sur la planko; lia kapo falas malantaŭen; unu lasta +elspiraĵo, kaj li trapasas la limon! + +(_Daŭrigota_). + + + + +PRI BRAILLE VORTARO. + + + Stockholm. + +Estimata Sinjoro, + +Sendube vi aŭdis per "_Lingvo Internacia_" pri la ĝenerala situacio +de Esperanto ĉe la blindularo. Vi aŭdis pri la sindona, senlaca +laboro de Sinjoro Th. Cart; pri lia kreado unue de gramatiketo +kaj ekzercaro Esperantaj en _Braille_ kaj due de revueto al ni +legebla, kiu jam estas amata; vi aŭdis pri la loterio de Fraŭlino +Zabilon d'Her--la malegoista, kuraĝa virino--kiu celas progresigi +Esperanton ĉe la blindularo; kaj vi aŭdis, kiel unu post alia el +niaj samsortanoj aliĝas al nia deo. + +Mi tial volas tie ĉi nur iom rakonti pri Esperanto ĉe la Angla +blindularo. Ĉar dank' al la gramatiketo de Prof. Cart, tradukita +bonege de S-ro Joseph Rhodes, Esperanto estas ankaŭ lernebla +al blindaj Angloj, se ili havas bonan scion de la gramatiko de +sia patrinlingvo. Ne malmulte estas jam farite por Anglaj blindaj +Esperantistoj: La _Braille'a_ gazeto "_Progress_" ofte enhavas +artikolojn kaj sciigojn pri Esperantaj aferoj, el kiuj multajn +skribis nia amiko Sinjoro W. Percy Merrick. Tamen Esperanto ne havas +grandan nombron da amikoj ĉe Anglaj blinduloj. Tio ĉi dependas +eble je pli ol unu cirkonstanco sed ĉefe je la fakto, ke ekzistas +neniaj Esperantaj vortaroj en punktskribo. Mi aŭdis tion ĉi el +diversaj flankoj, kaj en la Aprila numero de "_Progress_" tio sama +estis denove elmontrata. Kelkaj Svedaj amikoj tiam decidis fari +ĉion en siaj fortoj por helpi al siaj Anglaj kungefratoj. Kvardek +Kronoj estis tuj donataj. Tio ĉi estas malgranda sumo, sed ĝi estas +komenco de fariĝonta fondo por Esperant-Angla vortaro _Braille'a_. +Kaj nenia fino sen komenco. + +Nia plano estas kolekti sufiĉan sumon por ebligi la presadon de la +libro nomita. Unu aŭ du Angloj jam promesis sian helpon. Dume ni +priesploradas, kie la vortaro devas esti presata por fariĝi sufiĉe +malmulte-kosta. + +Mi skribis al vi tiun ĉi leteron, parte ĉar mi scias, ke ni havas +vian afablan intereson, parte ĉar mi pensis, ke eble iuj el viaj +Legantoj volus helpi al ni iamaniere. Mi estus tial al vi tre danka, +se vi volus fari resumeton de mia letero kaj presigi ĝin en via +estimata gazeto. + + Kun granda respekto, + Mi estas, kara sinjoro, + Via fidele, + H. J. E. Thilander. + + + + +POPOLA VERSAĴO. + +Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main). + + + Pro manko de najlo, la ŝuo perdiĝis. + Pro manko de ŝuo, ĉevalo perdiĝis. + Pro manko de ĉevalo, rajdisto perdiĝis. + Pro manko de rajdisto, batalo perdiĝis. + Pro manko de batalo, reĝlando perdiĝis. + Kaj ĉio pro manko de ĉevalo-ŝu-najlo.` + + + + +AVENTURO TERURA. + +Originale verkita de William Officer (Peterhead). + + +Estis mia libertempo. Severa laborado dum tuta jaro estis min +malfortiginta. Mi konkludis ke resaniga maraero estus la plej bona +kuracilo. Sekve mi min trovis loĝanta ĉe vilaĝo apud la Skota +marbordo. + +Ĉiutage mi promenadis sur la bordsablaroj, trae ĝuadante la freŝan +aeron kaj sunbrilon. + +Unu matenon mi rimarkis ŝtonegaron, foretendantan en la maron. Mi +ankaŭ rimarkis ke la ŝtonegoj plialtiĝis kiel ili malproksimiĝis +de la tero. Ĉe ambaŭ flankoj de la rifo la ondetoj saltis kaj ludis +simile al feliĉaj kreitaĵoj vivaj. + +Kia bonega ekzerco estus, mi pensis, transpasi la ŝtonegojn, kaj +sidiĝi sur la plej malproksima pinto. Subite deziro anstataŭis +penson, kaj mi komencis la allogan eksperimenton. + +Mi supreniris kaj malsupreniris ŝtonegajn montetojn, kaj trapasis +ŝtonegajn valetojn, ofte je granda malfacilo. Fine, mi trafis mian +celon, kaj sidiĝis triumfe sur la lasta ŝtonego. + +La varmo kaj marmuziko kombinis min luli en feliĉan revaĵon. + +Kiel longe mi tie sidadis mi ne povas diri. Mi vekiĝis trovi ke la +marfluo estis multege leviĝinta. + +"Mia Dio! Ĉu estos eble retrapasi la ŝtonegajn valetojn?" estis +mia unua penso. Je timego mi tuj leviĝis. Unu ekvido preskaŭ +haltigis mian koron. La plej proksima valeto similis riveron, kiun +oni ne povus transpasi krom per naĝado. Malfeliĉe, mi ne estis la +arton lerninta. Sopire mi rigardis la teron, nur esti memorigata +cirkonstancon, kiu alportis novan teruron al mia animo. Antaŭ +nelonge mi preterpasis tiun ĉi saman lokon. La marfluo estis tiam +alta; kaj la ŝtonegoj sur kiuj mi nun staris ne estis videblaj. Kia +malgaja sorto devos do esti la mia, se helpo ne alvenos! Rilate al +tio ĉi lasta mi havis malmulte da espero. Tiu parto de la marbordo +estis dezerta, kaj homoj ĝin vizitis tre malofte. + +La ondoj jam alproksimiĝis miajn piedojn. Mi ilin rigardis kun +malvarma tremeto. Antaŭ nelonge ili aperis belaj, sendanĝeraj. Nun +ili ŝajnis alpreni la formojn de sovaĝaj monstroj, kiuj penas min +ekkapti per teruraj blankaj dentoj. + +Priskribi la sentojn, la teruraĵojn kiuj min posedis dum la kruela +akvo leviĝis colo post colo ĉirkaŭ mi, ne estas eble. Por tia +tasko la homa lingvo ne estas sufiĉa. En la daŭro de tiu mallonga +periodo mi ŝajnis morti milfoje. + +Kiam la akvo atingis mian bruston, tre stranga afero okazis. Miaj +timoj subite foriris; kaj mia animo tute trankviliĝis. Ankoraŭ +mi rigardis la teron; sed mi ne plu atendis helpon, nek eĉ ĝin +deziris. + +Baldaŭ nur malfacile mi povis stari. Ĉiu ondo, kiam ĝi +preterpasis, preskaŭ min forportis. Fine, miaj piedoj apartiĝis +de la ŝtonego. Mi aŭdis laŭtan siblan sonon en miaj oreloj, kaj +nenion plu sciis. + +Kiam mi vekiĝis mi kuŝis en boato. Apude du fiŝkaptistoj +genufleksis. + +Al miaj demandoj ili respondis ke ili vidis mian danĝeran situacion +de la maro, kaj rapidis min savi. Ili alvenis ĵus kiam mi +subakviĝis, tuj min tiris en la boaton, kaj, post multe da flego, +mian konsciecon revenigis. + +Tiu ĉi aventuro okazis antaŭ multe da jaroj; sed ĝi lasis tian +profundan impreson sur mia animo ke mi ne povas eĉ nune rigardi la +maron sen tremeto. + + + + +LA MALJUNA PASTRO. + + +En kampa vilaĝo de la okcidenta Irlando, Katolika Pastro sufiĉe +maljuna por esti iom malpreciza je sia memoro, predikis unu dimanĉon +pri la Komparaĵo de la bulkegoj kaj fiŝoj: li signalis al sia +zorgitaro kia miraklo estis kiun faris Nia Sinjoro kiam li nutris +kvin virojn kaj du virinojn per miloj da bulkegoj kaj miloj da +fiŝoj: kaj postulis ĉu iuj el liaj aŭdantoj kredas ke ili povas +simile fari. Ŝajnis ja al la paroĥanoj ke ne estas tie ia granda +miraklo; kaj unu, Pat Rafferty, estis sufiĉe maltima por eldiri ke +"Mi kredas ke mi do povus tiom fari mi mem!" + +Tio ĉi, kaj lia memoramanko alvenis al la oreloj de la Pastro, kiu +vidis sian eraron, kaj, kun humora okulbrileto, diris, "Ho! mi ja +tion plene rektigos proksiman dimanĉon!" Nu, kiam alvenis dimanĉo, +li klarigis al sia aŭdantaro kiel li devus diri ke Nia Sinjoro +nutris milojn da viroj kaj milojn da virinoj per kvin bulkegoj kaj +du fiŝoj. "Nun," li demandis, "Pat Rafferty, ĉu vi kredas, ke vi +povus tion fari?" "Vere, via moŝto riverenca," respondis Pat, "mi ja +kredas ke jes." "Kaj kiel vi farus?" reparolis la Pastro. "Nu! via +Riverenco, per la restaĵoj de la lasta Dimanĉo!"--(10532). + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of The Esperantist, Vol. 2, No. 8, August +1905, by Various + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44667 *** |
