summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--.gitattributes4
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
-rw-r--r--old/62511-0.txt2767
-rw-r--r--old/62511-0.zipbin56540 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/62511-h.zipbin152018 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/62511-h/62511-h.htm2844
-rw-r--r--old/62511-h/images/cover.jpgbin89256 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/62511-h/images/devizo.jpgbin4358 -> 0 bytes
9 files changed, 17 insertions, 5611 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..d7b82bc
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,4 @@
+*.txt text eol=lf
+*.htm text eol=lf
+*.html text eol=lf
+*.md text eol=lf
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6312041
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This eBook, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..b7ee9f0
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+eBook #62511 (https://www.gutenberg.org/ebooks/62511)
diff --git a/old/62511-0.txt b/old/62511-0.txt
deleted file mode 100644
index b9987e8..0000000
--- a/old/62511-0.txt
+++ /dev/null
@@ -1,2767 +0,0 @@
-The Project Gutenberg EBook of Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj
-imago", by Edgar Allen Poe
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-Title: Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"
-
-Author: Edgar Allen Poe
-
-Translator: Albert Frank Milward
-
-Release Date: June 28, 2020 [EBook #62511]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SES NOVELOJ EL "RAKONTOJ DE ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly
-
-
-
-
-
- INTERNACIA
- MONDLITERATURO
-
- Kolekto de la plej famaj verkoj
- el ĉiuj naciaj literaturoj
-
-[Devizo: Ni fosu nian sulkon]
-
- FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
- ESPERANTO-FAKO
-
-
-
-
-EDGAR ALLEN POE
-
- SES NOVELOJ
- el
- „Rakontoj de Mistero kaj Imago“
-
- El la angla originalo tradukis
- A. Frank Milward
-
-FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
-
-ESPERANTO-FAKO
-
-
-
-
-TABELO DE ENHAVO
- Paĝo
- Antaŭparolo 7
- Liĝeja 9
- La ovala portreto 29
- La barelo de amontilado 34
- Kelkaj vortoj kun mumio 43
- La homo, kiu troviĝis eluzita 63
- La silento -- Fabelo 76
-
-
-
-
-ANTAŬPAROLO
-
-
-La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe
-estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia
-artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido,
-foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron
-gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li
-naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio
-anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la
-frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratino.
-
-Unue li fariĝis soldato, tiam poeto (lia plej fama poemo „_La korvo_“
-estas konata vastege), kaj poste gazetisto, kritikisto kaj aŭtoro
-samtempe. Lia edziĝo kun lia kuzino, kiam ŝi nur estis dekkvarjara,
-malgraŭ kontraŭaj profetoj, daŭris tre feliĉe; sed ŝia frua morto
-enigis lin en eĉ pli profundan malĝojon, el kiu li neniam plu eliĝis;
-kaj li mem mortis jam dum sia kvardeka jaro, post longa malsano,
-parte kaŭzita de liaj penoj akiri forgeson per alkoholo.
-
-La eksterordinaraj ecoj de liaj verkaĵoj kaŭzis kontraŭ li atakojn
-ĉiuspecajn; liaj kontraŭuloj ne hezitis akuzi lin eĉ pri frenezeco,
-kaj ne haltis post lia morto, ĉar lia bopatrino devis batali longe
-kaj akre poste, por defendi lian karakteron. La forta kaj atakema
-naturo de liaj recenzoj ankaŭ havigis al li multajn malamikojn, sed
-la servoj faritaj al vera literaturo per tiu kritiko estis tre grandaj.
-
-La ses noveloj elektitaj por tiu ĉi libro donos bonan ideon minimume
-pri du flankoj de lia verko. La tri mistikaj rakontoj bone montros
-la pezajn amasojn da mallumaj koloroj, kiujn li amis enmeti en siajn
-verkojn. Aliflanke la aldonitaj du komikaĵoj (kiujn aliaj eble nomus
-skeptikaĵoj) same montros lian fonton da preta sprito kaj plenan
-bonhumoron. Sed pri ĉio ĉi la leganto mem juĝu.
-
- _A. Frank Milward._
-
- Birmingham, Anglujo
- Aprilo 1923.
-
-NB. La pluraj neologismoj, elĉerpitaj kaj klarigitaj laŭ la
-_Vortaro Fulĉer kaj Long_, estas signitaj per „F. L.“
-
-
-
-
-LIĜEJA
-
-„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
-de la Volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda Volo,
-enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
-submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
-malfortikeco de sia malvigla volo.“
-
-_Jozefo Glanvil._
-
-
-Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi
-unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja[1]. Longaj jaroj de tiam estas
-forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ
-eble, mi _nun_ ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale
-la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga
-sed serena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco
-de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj
-tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj
-nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej
-ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri
-ŝia familio -- preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi
-estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite
-en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas por nuligi
-impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto -- per
-Liĝeja -- mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon
-de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro
-eklumas en mi, ke mi _neniam konis_ la patran nomon de ŝi, kiu estis
-mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia
-studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte
-de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo,
-ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis
-mia propra kaprico, -- freneze romantika oferaĵo sur la altaro
-de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton
-mem -- ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj
-ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun
-oni titolas Romaneco -- se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila
-Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj
-malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.
-
-Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio
-estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska,
-gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi
-penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno,
-aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj.
-Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro
-en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta
-dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron.
-Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo
-de opiosonĝo -- aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la
-fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj
-de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo,
-kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la
-idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam,
-parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta
-ian strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de
-Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco -- kvankam mi rimarkis, ke
-ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi
-multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj
-sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis
-la konturon de la alta kaj pala frunto -- ĝi estis perfekta -- kiel
-malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! -- la
-karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj
-serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj
-poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn
-harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto
-„hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo --
-kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas
-vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca
-glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj,
-harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis
-la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela -- la
-belega kurbo de la suprolipo malalta -- la mola, sentameta dormo de
-la malsupra -- la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis;
-la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de
-la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed
-plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la
-mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon
-kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj -- la konturon,
-kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la
-Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.
-
-Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj.
-Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis
-en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli
-grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj
-ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed
-nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco
-iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis
-ŝia beleco -- eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis -- la
-beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de
-la fabelaj hurioj[2] de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la
-plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj
-tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj.
-La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ
-naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la
-trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la _esprimo_. Ha,
-vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni
-kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo
-en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin!
-Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio
-estis tio, tiu _io_ pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis
-profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi _estis_? Firmtenis min
-la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj
-sferoj? Ili fariĝis por mi la ĝemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili
-la plej pia el la astrologoj.
-
-Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de
-la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto -- neniam, mi
-kredas, rimarkita de la skoloj -- ke, dum niaj penoj memori ion longe
-forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne
-povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la
-okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la
-esprimo -- sentis ĝin alproksimiĝi -- sed ne plene esti mia -- kaj,
-tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el
-ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo,
-cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam
-la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en
-sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo,
-sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj
-lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton,
-aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu,
-iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo -- dum medito pri
-nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo.
-Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis
-ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis
-unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa
-grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro),
-kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi
-estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne
-malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi
-bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia
-kuriozeco -- kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la
-sentimenton:
-
-„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
-de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo
-enpenetrante ĉion pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
-submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
-malfortikeco de sia malvigla volo.“
-
-La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ektrovi ian
-malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto,
-kaj io el la karaktero de Liĝeja. _Intenseco_ de penso, ago aŭ
-parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu
-grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian
-kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn
-mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja,
-estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda
-pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla
-pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris
-min -- per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj
-kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo -- kaj per la sovaĝa energio de
-la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro
-kontrasto kun ŝia parolmaniero.
-
-Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega --
-tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj
-ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia
-propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis
-ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas
-nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio,
-ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige
-tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas
-sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio
-estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino -- sed kie spiras la
-_viro_, kiu trapasis, kaj sukcesplene, _ĉiujn_ vastajn areojn
-de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis
-tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis
-gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman
-superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la
-ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme
-okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda
-triumfo -- kiel viva ĝojo -- kiom da ĉio, kio estas etera en la
-espero -- mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne
-multe serĉitaj -- sed malpli konitaj -- tiun ravan perspektivon
-disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza
-kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de
-saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!
-
-Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj
-jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn
-fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano
-serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis
-la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin
-mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj
-lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj
-okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi
-kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro
--- tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan
-koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis
-kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.
-
-Mi vidis, ke ŝi devas morti -- kaj en spirito mi luktis malespere
-kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis,
-miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia
-serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la
-morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj
-komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro en ŝia
-luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi
-estus konsolinta -- mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia
-fortega deziro por vivo -- por vivo -- nur por vivo -- la konsolado
-kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ
-la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia
-furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno.
-Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis -- sed mi ne ŝatas pripensi
-la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis
-kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman -- konjektojn kaj
-aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.
-
-Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke
-en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur
-je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia
-afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ
-mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al
-idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj?
--- Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je
-la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne
-povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al
-amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine
-rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza
-avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas
-tiu ĉi dezirego -- estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo
--- _nur_ por vivo -- kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon
-esprimi ĝin.
-
-Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min
-al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi
-antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:
-
- Jen! estas nokto karnavala
- Dum la solecaj postaj jaroj;
- Anĝelamas’, flugila kaj vuala,
- Dronante nun en larmaj maroj,
- Kunsidas en teatro por elstudi
- Dramon el timoj kaj esperoj;
- Dum la orkestro halte daŭras ludi
- Muzikon de la sferoj.
-
- Sub form’ de alta Di’, murmure
- Flustraĉas mimikistaj aroj;
- Tien kaj reen flugas ili nure,
- Pupetoj, kies pensoj, faroj
- Venas laŭ vol’ de vastaj senformaĵoj,
- Kiuj la scenon movas fatan,
- Kaj svingas de kondoraj flugilaĵoj
- Malĝojon nevidatan.
-
- Miksaĉa dramo! -- ho, ja fidu,
- Ke ne ĝi estos forgesata!
- Fantomon ĝian nun ĉasata vidu,
- De homamas’, sed ne kaptata;
- Rondkuras ili, kaj la vojostreko
- Sampunkten venos ĝis eterno,
- Tra multe da Frenezo, pli da Peko,
- Kaj Timo, ja la kerno!
-
- Sed vidu! en la ludistaron
- Formaĉo trudas sin rampante!
- Sangruĝa aĵo lasas la scenaron
- El la soleco sin tordante!
- Ĝi rampas -- rampas! ĝiaj por manĝegoj
- Mortas la mimikistoj blekaj;
- Dum la serafoj ĝemas je dentegoj
- Per homa sang’ malsekaj.
-
- For -- for! la lumoj iĝas for!
- Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta
- Kurteno (la funebra, lasta hor’)
- Defalas tra venteg’ blovanta;
- L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo,
- Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo,
- Ĉar estas ĝi la tragedio _homo_,
- Kaj la Venkint’ -- _la vermo_.
-
-„Ho, Dio!“, duone ŝirkriis Liĝeja, salte stariĝante kaj etendante
-supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi
-versojn, „ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos
-neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita?
-Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu -- kiu scias la
-misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? La Homo ne sin submetus al la
-anĝeloj, _nek al la morto absolute_, se ne pro la malfortikeco de
-sia malvigla volo.“
-
-Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn
-brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris
-siajn lastajn sopirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de
-ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn
-vortojn de la peco el Glanvil. „_La Homo ne sin submetus al la
-anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia
-malvigla volo_.“
-
-Ŝi mortis, kaj mi, premegita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu
-povis toleri la solecan malplenecon de mia domego en la malhela
-kaj kaduka urbo apud la Rhejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo
-nomas riĉo. Liĝeja alhavigis al mi multe pli, tre multe pli, ol
-ordinare fariĝas la sorto de mortemuloj. Post nemultaj monatoj,
-do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iome riparigis
-abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj
-malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja
-grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la
-bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ
-ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco,
-kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon
-de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko
-pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi
-permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi
-miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj
-malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili
-revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe
-eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj
-fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la
-sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj[3] desegnaĵoj sur la
-tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio --
-kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn
-ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu
-unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto,
-mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino -- kiel la postvenanto
-de la neforgesota Liĝeja -- la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena
-Trevanjon el Tremajno.
-
-Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu
-novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis
-la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco
-je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro _tiel_ ornamita
-fraŭlinon tiom amatan? Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn
-de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde
-gravaj, kaj tie ĉi troviĝis nenia sistemo, nenia agordo en la
-fantazia pompo, por ekteni la memoron. La ĉambro staris en alta
-tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis kvinangula forme, kaj
-grandege ampleksa. Okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo
-la sola fenestro -- grandega plato da senkadra vitro el Venezio
--- unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la
-radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun
-mortpala lumo sur la objektojn interne. Ekster la supra parto de tiu
-ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de grandaĝa vinberujo,
-kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el
-malgajaspekta kverkoligno, estis troe alta, arkaĵa, kaj ellaboreme
-skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj,
-duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de
-tiu ĉi malĝojiga arkaĵo dependis, per unu ora ĉeno el longaj
-ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj
-kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ
-enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj
-flamoj.
-
-Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise
-starigitaj; kaj staris tie ankaŭ la lito -- la edziĝa lito --
-laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun
-supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro
-vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj
-de la Reĝoj kontraŭ Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj je
-belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la
-ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, grandege altaj -- eĉ malproporcie
-tiel -- estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj,
-per peza kaj dikaspekta tapeto -- tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis
-sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj
-la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj
-spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La
-ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita,
-je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo,
-kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro.
-Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur
-rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj
-fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis
-variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis
-kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto
-grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian
-starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima
-intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo
-de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La
-fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de
-forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, -- kiu donis
-malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.
-
-En ĉambroj tiuspecaj -- en tiuspeca edziĝa ĉambro -- mi pasigis,
-kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato
-post nia geedziĝo -- pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco.
-Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero -- ke
-ŝi evitas min kaj ne multe amas min -- mi ne povis ne percepti;
-sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin
-per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis
-(ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca,
-la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco, pri
-ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia,
-ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro
-pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj
-(ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis
-laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj
-lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la
-solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi
-povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta -- ho, ĉu
-_povis_ esti por ĉiam? -- ree sur la teron.
-
-Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo la Lady
-Rovena estis atakata de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia
-resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn
-noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri
-sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj,
-miakonjekte, ne posedis alian originon krom ŝia malsana imago, aŭ,
-eble, la fantasmagoraj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da
-tempo ŝi estis resaniĝanta, kaj fine plene sana. Sed nur mallonga
-tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove deĵetis
-ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo,
-ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis. Ŝiaj atakoj estis, post
-tiu ĉi tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado,
-kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj
-kuracistoj. Kune kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajne,
-estis tiel ekpreninta ŝian organaron tro forte por foriĝi pro homaj
-rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo
-de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj
-por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la
-sonoj -- la iometaj sonoj -- kaj pri la neordinaraj movoj inter la
-murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.
-
-Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis
-tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis
-vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi rigardis ŝin, kun sentoj
-duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega
-vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj.
-Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri
-sonoj, kiujn ŝi _tiam_ aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi -- pri
-movoj, kiujn ŝi _tiam_ vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La
-vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi
-tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ
-neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj
-sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de
-la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis
-al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne
-svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi
-memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por
-ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin
-al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj
-cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla
-sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke
-kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita
-de la incensilo, ombro -- tian ombron, kian oni povas imagi kiel la
-ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera
-dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri
-ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj
-elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta
-Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon,
-dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj okuloj rigardis ŝin
-senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la
-tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la
-vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta
-en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de
-la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora
-fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la
-vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas,
-malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago
-iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la
-horo.
-
-Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de
-la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de
-mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj
-servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis
-sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro,
-kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj,
-opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta
-okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn
-figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj
-fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi
-memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la
-brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de
-la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi
-turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam
-surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja -- kaj tiam revenis en
-mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla
-malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta _ŝin_ tiel volvitan. La
-nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri
-ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de
-Rovena.
-
-Eble estis noktmezo -- aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne
-notis la pasadon de tempo -- kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed
-tre distingebla, ekvekis min el mia revo. Mi _sentis_, ke ĝi venas
-de la lito el ebono -- la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro
-da superstiĉa timo -- sed ne venis ripeto de la sono. Mi streĉis
-la vidon por distingi ian movon de la kadavro -- sed ne troviĝis
-io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi
-ja aŭdis la bruon, kiel ajn malklare, kaj mia animo estis vekita
-interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al
-la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco,
-kiu tendencis lumigi la misteron. Post kelke da tempo evidentiĝis ke
-iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas
-enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj
-palpebroj. Tra speco de nedirebla teruro kaj respektego, por kiu
-neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi
-sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi
-sidas. Tamen, la ideo pri la devo fine efikis min reaplombigi. Mi ne
-plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj -- ke ankoraŭ vivas
-Rovena. Necesis, ke ia tuja peno estu farata, sed la tureto staris
-tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj
--- ne troviĝis iu vokebla -- mi ne havis rimedon por alvoki ilin
-por helpi min, ne forlasante la ĉambron dum multaj minutoj, kaj
-tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum miaj penoj por
-revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge,
-tamen, certiĝis, ke estas okazinta denova senviviĝo; la koloro
-malaperis de palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmora;
-la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto
-de morto; abomena malsekeco kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon
-de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi
-ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj
-denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.
-
-Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje
-sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi
-aŭskultis -- en ekstrema teruro. La sono denove venis -- ĝi estis
-sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis -- klare vidis -- tremon sur
-la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan
-linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la
-profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi
-sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per
-fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la
-devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la
-frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan
-korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady _vivis_;
-kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon.
-Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun
-rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti.
-Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la
-lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la
-tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon,
-la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn
-kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la
-tombo.
-
-Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja -- kaj denove (ĉu mirinde, ke
-mi tremas, skribante?) _denove_ atingis al miaj oreloj mallaŭta
-plorĝemo el la ebona lito. Sed kial detale priskribus mi la
-nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi paŭzus por rakonti
-kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza ektagiĝo,
-tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega
-resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla
-morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla
-malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia,
-strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu
-ĝis la fino.
-
-La plejparto de tiu terura nokto estis pasinta, kaj ŝi, kiu jam
-estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis -- kaj nun pli vigle
-ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu,
-pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti
-aŭ moviĝi, kaj sidadis rigide sur la sofo, senpova viktimo por
-kirlego da tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis
-la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas,
-moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj enruĝiĝis
-per nekutima energio en la vizaĝo -- la membroj malrigidiĝis --
-kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estas forte kunpremitaj,
-kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donas
-sian tomban mienon al la figuro, mi povis revi, ke Rovena ja estas
-tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo
-ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu,
-kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj,
-kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la
-objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en
-la mezon de la ĉambro.
-
-Mi ne tremis -- mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj
-rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante
-rapide tra mia cerbo, estis paralizinta -- estis frostinta min en
-ŝtonon. Mi ne moviĝis, sed rigardadis la aperaĵon. Estis freneza
-malordo en miaj pensoj -- tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi
-povis esti la vivanta Rovena, kiu kontraŭis min? Ĉu ĝi povis esti
-Rovena _iel ajn_ -- la helehara kaj blueokula Lady Rovena Trevanjon
-el Tremajno? Kial, _kial_ mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur
-la buŝo -- sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta
-Lady el Tremajno? Kaj la vangoj -- troviĝis la rozoj en ŝiaj
-vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo -- jes, efektive, tiuj
-ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremajno. Kaj
-la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne
-verŝajne estis la ŝia? -- sed _ĉu ŝi estis iĝinta pli altkreska
-dum ŝia malsano?_ Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu
-penso! Unu salto, kaj mi atingis al ŝiaj piedoj! Detirante sin de
-mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrecajn
-tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan
-atmosferon de la ĉambro grandaj masegoj da longaj kaj implikitaj
-haroj -- _ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo_!
-Kaj nun malrapide malfermiĝis _la okuloj_ de la figuro, kiu staradis
-antaŭ mi. „Jen, do, almenaŭ“, mi kriegis laŭtvoĉe, „povas mi
-neniam, mi neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la
-nigraj, kaj la brulantaj okuloj -- de mia perdita amatino, de la Lady
--- _la lady liĝeja_“.
-
-
-
-
-LA OVALA PORTRETO
-
-
-La kastelo, kiun mia valeto[4] kuraĝetis perforte eniri, plivole ol
-permesi ke mi, dum mia terure vundita stato, pasigu nokton subĉiele,
-estis unu el tiaj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj
-tiel longe estas malridantaj inter la Apeninoj, ne malpli fakte ol en
-la imago de novelistinoj. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ
-nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj
-kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de
-la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifonitaj kaj
-antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj
-per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara
-nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora
-arabesko. Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj dependis sur la muroj ne nur
-sur la ĉefaj surfacoj, sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga
-arkitekturo de la kastelo necesigis -- pri tiuj ĉi pentraĵoj mia
-komenciĝa delirio, verŝajne, profunde estis interesiginta min;
-tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la
-fenestroj -- ĉar jam estis nokte -- ekbruligu la meĉojn en alta
-kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj dismetu
-larĝe la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis
-la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min
-pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne primediti la bildojn,
-kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis
-ilin kritiki kaj priskribi.
-
-Longe -- longe mi legis -- kaj pie, adoreme mi rigardadis. Rapide
-kaj glore la horoj flugpasis, kaj la profunda noktmezo alvenis. La
-pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, kaj etendante malfacile
-mian manon, plivole ol ĝeni mian dormantan valeton, mi metis tiun
-tiele, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.
-
-Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la
-multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de
-la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la
-litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan
-bildon. Tiu estis la portreto de junulino ĵus maturiĝanta al
-virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis miajn
-okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprebla eĉ por mia
-propra percepto. Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi
-trameditis la kaŭzon, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo
-por gajni la tempon por pripensi -- por certigi min, ke mia vidpovo
-ne trompis min -- por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli
-sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse
-rigardis la pentraĵon.
-
-Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua
-brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta
-la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj
-eksurprizis min tuj al maldorma vivo. La portreto, mi jam estas
-dirinta, estis tio de juna knabino. Ĝin konsistigis nuraj kapo kaj
-ŝultroj, pentritaj laŭ tio, kio teknike nomiĝas la „vinjeta“
-maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully.
-La brakoj, la brusto, kaj eĉ la finoj de la haroj, fandiĝis
-nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis
-la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj
-filigranita laŭ maŭra stilo. Kiel artverkaĵo nenio povis esti pli
-admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la
-verkado, nek la nemorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj
-tiel energie estis min emociinta.
-
-Malplej eble el ĉio ĝi povis esti tio, ke mia imago, vekate el
-ĝia duondormo, erare prenis la kapon por tiu de vivanta persono. Mi
-vidis tuj, ke la strangecoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la
-kadro devis tuj forigi tian ideon -- devis malhelpi eĉ iun momentan
-kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis, eble,
-unu horon, duone sidante, duone kuŝante, kun mia rigardo fiksita al
-la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi
-ree kuŝiĝis en la lito. Mi estis trovinta la sorĉon de la bildo,
-ĉar tio estis la absoluta _vivsimileco_ de la esprimo, kio, unue
-surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per
-profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian
-antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝinte al
-mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn
-kaj iliajn historiojn. Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan
-portreton, mi legis la strangajn, malklarajn vortojn sekvantajn.
-
-„Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco.
-Kaj malbona la horo, kiam ŝi vidis, kaj ekamis, kaj edziniĝis kun
-la pentristo. Li, pasia, studiema, severa, kaj jam posedanta edzinon,
-sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena
-je gajeco; ĉio da ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna
-cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton,
-kiu staris ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj
-aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon
-de ŝia amanto. Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi
-la pentriston parolanta pri sia deziro portreti eĉ sian junan
-novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidadis milde dum
-multaj semajnoj en la malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo
-tragutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo,
-trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon
-post tago. Kaj li estis pasia, kaj sovaĝa, kaj melankolia viro,
-kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne _volis_ vidi ke la lumo, kiu
-falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigas la sanon kaj
-la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al
-li. Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, neplende, ĉar ŝi
-komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran
-kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por
-portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj
-malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia
-simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj
-pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo
-al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo,
-kiam la verkaĵo alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis enlasata
-en la tureton, ĉar la pentristo deliriiĝis pro ardo pri sia verko,
-kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi
-la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne _volis_ vidi, ke la koloriloj,
-kiun li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de
-ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj,
-kaj nur malmulte restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo, kaj
-unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis
-supren, kvazaŭ la flamo en la flamingo de lampo. Kaj tiam la tuŝo
-estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj unu momenton la pentristo
-staris ensorĉite antaŭ la verkaĵo, kiun li estis kreinta: sed la
-proksiman, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis,
-kaj kriante laŭtvoĉe: ‚Tio ĉi estas ja la _Vivo_ mem!‘ li
-turniĝis por rigardi sian amatinon. -- _Ŝi estis mortinta_.
-
-
-
-
-LA BARELO DA AMONTILADO[5]
-
-
-La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile,
-kiel mi kapablis; sed kiam li riskis min insulti, mi ĵuris min
-venĝi. Vi, kiu tiel plene scias la naturon de mia animo, ne supozos,
-tamen, ke mi ellasis minacon. Ke _fine_ mi estos venĝita, tio estis
-punkto definitive decidita -- sed la definitiveco mem, per kio ĝi
-decidiĝis, forbaris ĉian riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ
-puni senpune. Maljustaĵo estas ne rebonigita, se puno atingos al
-la reboniganto. Ĝi estas egale ne rebonigita, kiam la punanto
-malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.
-
-Devas esti komprenata tio, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta
-al Fortunato kaŭzon por dubi mian bonvolon. Mi daŭris, kiel mi
-kutimis, rideti antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne perceptis, ke la rideto
-_nun_ estas je la penso pri lia oferiĝo.
-
-Li posedis malfortan punkton -- tiu ĉi Fortunato -- kvankam alie li
-estis viro respektinda kaj eĉ timinda. Li fieris pro sia spertuleco
-pri vino. Malmultaj Italoj havas la veran virtuozan spiriton.
-Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo
-kaj oportuno -- por praktiki trompon al la britaj kaj aŭstraj
-milionuloj. Pri la pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj
-samlandanoj, estis ĉarlatano -- sed pri tiu afero, malnovaj vinoj,
-li estis sincera. En tio, mi ne diferencis de li esence, mi mem estis
-sperta pri la italaj vinbero-rikoltoj, kaj aĉetis grande, kiam ajn
-mi povis.
-
-Ĉirkaŭ krepusko, unu tagon dum la plej alta frenezo de la karnavala
-sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco,
-ĉar li multon estis trinkinta. Li portis ŝercistan veston. Li havis
-malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo kovriĝis per konusa
-ĉapo kun tintiloj. Mi tiom ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi
-neniam finos premegi al li la manon.
-
-Mi diris al li: „Kara Fortunato mia, bonsanĉe mi renkontas vin. Kiel
-rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon
-da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.“
-
-„Kio?“ li diris, „amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la
-karnavalo!“
-
-„Mi mem dubas“, mi respondis, „kaj mi sufiĉe estis malsaĝa pagi la
-plenan amontiladan prezon, ne konsultinte vin pri l’ afero. Vi ne
-estis trovebla, kaj mi timis perdi bonŝancon.“
-
-„Amontilado!“ -- „Mi sentas dubojn.“
-
-„Amontilado!“ -- „Kaj mi devas kontentigi min.“
-
-„Amontilado!“
-
-„Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Lukesio. Se iu posedas
-kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi --“
-
-„Lukesio ne povas distingi amontiladon de ŝereo.“
-
-„Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la
-via.“
-
-„Venu! Ni iru.“
-
-„Kien?“
-
-„Al viaj keloj.“
-
-„Mia amiko, ne; mi ne intencas altrudiĝi sur vian bonkorecon. Mi
-vidas, ke vi iras al rendevuo. Lukesio --“
-
-„Mi iras al neniu rendevuo; venu!“
-
-„Amiko mia, ne; ne gravis la rendevuo, sed gravas la severa
-malvarmumo, pro kio mi vidas, ke vi suferas. La keloj estas
-netolereble malsekaj. Ili estas inkrustitaj per nitro.“
-
-„Ni iru, malgraŭ tio. La malvarmumo estas nura neniaĵo. Amontilado!
-Oni estas trompinta vin. Kaj koncerne Lukesion, li ne povas distingi
-ŝereon de amontilado.“
-
-Tiel parolante, Fortunato prenis mian brakon.
-
-Surmetante maskon el nigra silko, kaj tirante preme ĉirkaŭ mia
-korpo mantelon, mi lasis lin rapidigi min al mia palaco.
-
-Estis nenia servisto hejme; ili estis forkurintaj por gajiĝi pro
-honoro de la tago. Mi estis dirinta al ili, ke mi ne revenos ĝis la
-mateno proksima, kaj ordoninta severe, ke ili ne moviĝu el la domo.
-Tiuj ĉi ordonoj sufiĉis, mi sciis, certigi la tujan malaperon de
-ĉiuj, kiam mi turnis al ili mian dorson.
-
-Mi prenis el la ingoj du torĉojn, kaj donante unu al Fortunato,
-riverencante kondukis lin tra kelkaj ĉambraroj al la arkaĵo, kiu
-enlasis nin en la kelaron. Mi pasis malsupren laŭ longa serpenta
-ŝtuparo, petante lin, ke li atentu dum li sekvas. Ni atingis fine
-la fundon de la ŝtuparo, kaj kune staris sur la malseka tero de la
-katakomboj de la Montresoroj.
-
-La irmaniero de mia amiko estis ŝancelema, kaj la tintiloj sur lia
-ĉapo tintis dum li paŝis.
-
-„La barelo?“ li diris.
-
-„Ĝi kuŝas pli malproksime“, mi diris, „sed observu la blankan
-kvazaŭ-teksaĵon, kiu brilas sur la muroj de la kavernoj.“
-
-Li turniĝis al mi, kaj rigardis min per du filmaj okuloj, kiuj
-enhavis malsekon pro ebrieco.
-
-„Ĉu nitro?“ li demandis fine.
-
-„Nitro“, mi respondis, „kiel longe vi estas suferinta pro tiu tuso?“
-
-„Uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh!
-uh!“
-
-Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.
-
-„Ĝi estas nenio“, li diris fine.
-
-„Venu“, mi diris decideme, „ni reiru; via sano tre valoras. Vi estas
-riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi
-estis. Vi estas viro kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni
-reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondi tion. Krome,
-ekzistas Lukesio --“
-
-„Sufiĉe!“ li diris, „tiu ĉi tuso estas nura neniaĵo; ĝi ne
-mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.“
-
-„Vere -- vere“, mi respondis, „kaj efektive mi ne intencis timigi vin
-nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon. Trinko da tiu ĉi
-medoko[6] defendos nin kontraŭ la malseko.“
-
-Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico da
-samaĵoj kuŝantaj sur la tero.
-
-„Trinku“, mi diris, prezentante al li la vinon.
-
-Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo. Li paŭzis kaj balancis la
-kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.
-
-„Mi trinkas“, li diris, „al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ
-ni.“
-
-„Kaj mi al via longa vivo.“
-
-Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.
-
-„Tiuj keloj“, li diris, „estas vastaj!“
-
-„La Montresoroj“, mi respondis, „estis granda kaj multnombra
-familio.“ -- „Mi forgesis vian blazonon.“
-
-„Grandega homa piedo ora, en kampo lazura; la piedo subpremas
-serpenton furiozan, kies dentoj estas enfiksitaj en la kalkano.“ --
-„Kaj la moto?“
-
-„_Nemo me impune lacessit_.“ (Neniu min senpune incitas.)
-
-„Bone!“ li diris.
-
-La vino briletis en liaj okuloj, kaj la tintiloj tintis. Mia imago
-varmiĝis pro la medoko. Ni estis pasintaj inter muroj el amasigitaj
-ostoj, kun bareloj kaj barelegoj intermiksitaj, en la plej internajn
-lokojn de la katakomboj. Mi denove paŭzis, kaj tiun ĉi fojon prove
-ekprenis Fortunaton je la brako, super la kubuto.
-
-„La nitro“, mi diris, „vidu kiel ĝi pliiĝas. Ĝi pendas kiel musko
-de la keloj. Ni staras sub la riverlito. La gutoj da malseko fluetas
-sur la ostojn. Venu, ni reiru antaŭ ol tromalfruiĝas. Via tuso --“
-
-„Ĝi estas neniaĵo“, li diris, „ni antaŭeniru! Sed unue, alia
-trinko de la medoko!“
-
-Mi rompis kaj donis al li botelon da De Grâve. Li ĝin malplenigis
-dum unu spiro. Liaj okuloj ekbrilis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj
-ĵetis supren la botelon per gesto, kiun mi ne komprenis.
-
-Mi lin rigardis mirante. Li ripetis la movon -- groteskan movon.
-
-„Vi ne komprenas?“ li diris. -- „Mi, ne“, mi respondis.
-
-„Do, vi ne estas el la frataro?“ -- „Kiel?“
-
-„Vi ne estas el la framasonoj?“ -- „Jes, jes“, mi diris, „jes, jes.“
-
-„Vi? neeble! Framasono?“ -- „Framasono“, mi respondis.
-
-„Donu signon.“ -- „Jen ĝi“, mi respondis, eltirante trulon[7] el sub
-la faldoj de mia mantelo.
-
-„Vi ŝercas“, li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn posten, „sed ni
-iru al la amontilado.“
-
-„Konsentite“, mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj
-ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni
-rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon. Ni trapasis
-aron da malaltaj arkaĵoj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove
-malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de
-la aero igis niajn torĉojn plivole subbruli ol flami.
-
-Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta.
-Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj
-ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de
-Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto troviĝis ornamitaj
-tiumaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse
-sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de
-la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli
-internan alkovon, profundan je ĉirkaŭ kvar futoj, larĝan je tri,
-kaj altan je ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu
-speciala utilo, sed formis nure la interspacon inter du el la kolosaj
-subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis enfermita
-malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida
-granito.
-
-Senfrukte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, penis spioni en la
-profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni
-vidi.
-
-„Antaŭen“, mi diris, „tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Lukesio --“
-
-„Li estas malklerulo“, interrompe diris mia amiko, paŝante malfirme
-antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj. Post unu momento
-li estis atinginta al la fino de la niĉo, kaj, trovante pluan
-antaŭeniron malhelpata de la roko, staradis stulte konfuzegita.
-Pluan momenton, kaj mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia
-surfaco troviĝis du feraj najlkrampoj, malproksimaj je ĉirkaŭ du
-futoj unu de la alia, horizonte. De unu el tiuj ĉi dependis mallonga
-ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia
-talio, estis la laboro de nemultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro
-konsternita rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis posten el
-la alkovo.
-
-„Pasigu vian manon“, mi diris, „trans la muron. Vi ne povas ne senti
-la nitron. Efektive ĝi estas _tre_ malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu
-min _petegi_, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed
-unue, mi devas fari por vi ĉiun etan servon, kiun mi kapablas“.
-
-„La amontilado?“ ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia
-mirego. -- „Certe“, mi respondis, „la amontilado“.
-
-Dirante tiujn vortojn, mi klopodis ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj
-antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris
-kvanton da konstrua ŝtono kaj mortero. Per tiuj materialoj, kaj per
-helpo de mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la
-niĉo.
-
-Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de la ŝtonoj, kiam mi
-rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandamezure estas foriĝinta.
-La plej fruan ideon mi ricevis pri tio per mallaŭta ĝema krio el
-la profundo de la alkovo. Ĝi _ne_ estis la krio de ebriulo. Okazis
-poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la
-trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la
-ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu
-aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi ĉesis labori kaj sidiĝis
-sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon
-kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn.
-La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove
-paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn
-malfortajn radiojn sur la figuron interne.
-
-Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevante subite de la gorĝo
-de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen fortege. Dum
-mallonga momento mi hezitis -- mi tremis. Elingigante mian rapiron,
-mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum
-minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de
-la katakomboj, kaj min sentis kontentigita. Mi realproksimiĝis al la
-muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis --
-mi helpis -- mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la
-krianto silentiĝis.
-
-Estis nun noktmezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta
-la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el
-la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj
-enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la
-deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu
-rektigis la harojn sur mia kapo. Ĝi sekviĝis per malĝoja voĉo,
-kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo
-diris:
-
-„Ha! ha! ha! -- hi! hi! -- treege bona ŝerco -- treege bona. Ni
-havos multajn gajajn ridojn pri ĝi ĉe la palaco. Hi! hi! hi! -- kun
-nia vino -- hi! hi! hi!“
-
-„La amontilado!“ mi diris.
-
-„Hi! hi! hi! -- hi! hi! hi! -- jes, la amontilado. Sed ĉu ne iĝas
-malfrue? Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, la sinjorino Fortunato
-kaj la ceteroj? Ni foriru“. -- „Jes“, mi diris, „ni foriru“.
-
-„_Pro la amo de Dio, Montresoro!_“ -- „Jes“, mi diris, „pro la amo
-de Dio!“
-
-Sed mi aŭskultis senfrukte por respondo al tiuj ĉi vortoj. Mi
-senpacienciĝis. Mi vokis laŭte:
-
-„Fortunato!“ -- Nenia respondo. Mi denove vokis:
-
-„Fortunato!“ -- Ankoraŭ nenia respondo. Mi enpuŝis la torĉon tra
-la restanta truo, kaj ĝin lasis fali internen. Venis responde nur
-tinto de la tintiloj. Mia koro naŭziĝis -- pro la malsekeco de la
-katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi perfortis la lastan
-ŝtonon en ĝian pozicion, mi enmorteris ĝin. Kontraŭ la nova
-masonaĵo mi amasigis la malnovan remparton el ostoj. Dum duona
-jarcento neniu mortemulo estas tuŝinta ilin.
-
-_In pace requiescat!_
-
-
-
-
-KELKAJ VORTOJ KUN MUMIO
-
-
-La rakontaro de la hieraŭa nokto estis estinta iom troa por miaj
-nervoj. Mi suferis teruran kapdoloron kaj estis treege dormema.
-Anstataŭ eliri, tial, por pasigi la vesperon kiel mi antaŭe
-intencis, mi opiniis, ke mi ne povas fari pli saĝan agon ol nur
-manĝi plenbuŝon da noktmanĝo, kaj iri tuj por enlitiĝi.
-
-_Malpeza_ noktmanĝo, kompreneble. Mi tre ŝatas kimran kuniklon[8].
-Pli ol unu funto samtempe, tamen, eble ne estas ĉiam konsilinda.
-Sed ne povas ekzisti ia grava kialo kontraŭ du. Kaj certe inter du
-kaj tri kuŝas simpla unuo da diferenco. Mi kuraĝetis, eble, manĝi
-kvar. Mia edzino persiste diras, ke kvin, sed evidente ŝi konfuzas
-du tre apartajn aferojn. La abstraktan nombron kvin mi volonte
-konfesos, sed konkrete ĝi rilatas botelojn da bruna staŭto[9] sen
-kiu, kiel spicaĵo, oni devas tute eviti kimran kuniklon.
-
-Tiel fininte ŝpareman manĝon kaj surmetinte mian noktĉapon, kun
-la serena espero ĝui ĝin ĝis tagmezo la proksiman tagon, mi metis
-la kapon sur la kapkusenon, kaj, per helpo de bonega konscienco, tuj
-profunde ekdormis.
-
-Sed kiam ajn estas plenumitaj la esperoj de l’ homaro? Mi certe ne
-estis ellasinta mian trian ronkon, kiam okazis furioza tintado ĉe la
-stratporda sonorileto, kaj poste, senpacienca frapado ĉe la frapilo,
-kiu min vekis tuj. Unu momenton poste, dum mi ankoraŭ frotis al mi
-la okulojn, mia edzino puŝis antaŭ mian vizaĝon letereton de mia
-malnova amiko, D-ro Prohonoro. Ĝi tekstis jene:
-
-„Venu al mi, per iu ajn rimedo, mia kara bona amiko, tuj kiam vi
-ricevas tion ĉi. Venu helpi nin ĝoji. Fine, per longa, obstina
-diplomatio, mi konsentigis la direktoraron de la urbega muzeo, ke
-mi ekzamenu la mumion -- vi konas tiun, pri kiu mi volas diri. Ili
-permesas, ke mi malvolvu ĝin, kaj ankaŭ malfermu ĝin, se necesas.
-Nur malmultaj amikoj ĉeestos -- vi, kompreneble. La mumio nun kuŝas
-en mia domo, kaj ni komencos malvolvi ĝin je la dekunua, hodiaŭ
-nokte.
-
- Ĉiame la via
- PROHONORO.
-
-Kiam mi atingis al la „Prohonoro“, mi ekopiniis, ke mi estas
-tiel maldorma, kiel viro bezonas. Mi saltis el la lito ekstaze,
-renversante ĉion dumvoje, vestis min je rapideco vere mirinda kaj
-survojiĝis, kiel eble plej rapidkure, al la doktoro.
-
-Alveninte, mi trovis tre avidan aron kunveninta. Ili min atendis tre
-malpacience; la mumio kuŝis sur la manĝotablo, kaj, tuj kiam mi
-eniris, la ekzameno komenciĝis.
-
-Ĝi estis unu el paro alportita, antaŭ kelkaj jaroj, de kapitano
-Arturo Sabropoŝo, kuzo de Prohonoro, el tombo apud Elejtiaso en
-la Libjaj montegoj, je sufiĉa distanco super Tebo, laŭ la Nilo.
-La grotoj ĉe tiu ĉi loko, kvankam malpli grandiozaj ol la tebaj
-tomboj, estas pli interesaj pro tio, ke ili donas pli da ilustraĵoj
-pri la privata vivo de la antikvaj egiptanoj. La ĉambro, el kiu nia
-specimeno portiĝis, oni diras, estis tre riĉa je tiaj ilustraĵoj
--- la muroj starantaj plene kovritaj per freskopentraĵoj kaj
-bareliefoj; dum statuoj, vazoj, kaj mozaikaĵoj laŭ riĉaj desegnoj
-montris la riĉon de la mortinto.
-
-La trezoro estis demetita en la muzeon precize samstate kiel kapitano
-Sabropoŝo ĝin trovis -- t. e., el la ĉerko nenio estis elprenita.
-Dum ok jaroj ĝi tiel estis starinta subigita nur ekstere al publika
-ekzameno. Ni havis nun, sekve, la kompletan mumion disponebla; kaj
-por tiuj, kiuj scias, kiel tre malofte neprirabita antikvaĵo atingas
-al nia lando, evidentiĝos tuj ke ni posedis grandan kaŭzon por nin
-gratuli pri nia bonfortuno.
-
-Alproksimiĝante al la tablo, mi vidis sur ĝi grandan skatolon aŭ
-keston, longan je preskaŭ sep futoj kaj larĝan je eble tri, sur
-du kaj duona futoj da alteco. Ĝi estis oblonga, ne ĉerkoforma.
-La materialo, ni unue supozis, estas ligno platanacera, sed,
-tranĉante en ĝin, ni trovis ke ĝi estas kartono, aŭ pli korekte
-papermaĉaĵo, farita el papiruso. Ĝi estis dense ornamita per
-pentraĵoj, prezentantaj funebrajn scenojn kaj aliajn malĝojajn
-temojn -- intersemitaj inter kiuj, laŭ ĉiu speco de pozicio, estis
-certaj serioj da hieroglifaj skribsignoj, intencitaj sendube por la
-nomo de la mortinto. Bonfortune, sinjoro Glidono ĉeestis ĉe nia
-afero, kaj li sen malfacileco tradukis la literojn, kiuj estis nur
-fonetikaj, kaj prezentis la vorton „Ĉioeraro“.
-
-Ni malfacile malfermis tiun ĉi keston, ne difektante ĝin; sed, fine
-elfarinte la taskon, ni trovis duan, ĉerkoforman kaj multe malpli
-grandan ol la ekstera, sed similan al ĝi en ĉiu alia rilato. La
-interspaco inter la du estis plenigita per rezino, kiu iugrade estis
-difektinta la kolorojn de la interna kesto.
-
-Malfermante tiun ĉi (kion ni faris tute facile) ni alvenis al
-tria kesto, ankaŭ ĉerkoforma, kaj diferenca de la dua neniel,
-escepte pri ĝia materialo, kiu estis cedro, kaj ankoraŭ elsendis la
-kuriozan kaj forte aroman odoron de tiu ligno. Inter la dua kaj la
-tria kestoj ne troviĝis iu interspaco -- la unu akurate sidis en la
-alia.
-
-Forigante la trian keston ni trovis kaj elprenis la mumion mem. Ni
-estis ekspektintaj trovi ĝin, kiel ordinare, volvita per multaj
-vindaĵoj aŭ bandaĝoj el lintolo; sed, anstataŭ tiuj ĉi, ni
-trovis specon de ingo, farita el papiruso kaj kovrita per tavolo el
-gipso, dike orumita kaj pentrita. La pentraĵoj prezentis temojn
-rilatajn al la diversaj supozitaj devoj de la animo, kaj ĝia
-prezentado al kelkaj diaĵoj, kune kun numeraj identaj homaj figuroj,
-intencitaj tre kredeble kiel portretoj de la balzamito.
-
-Etendiĝante de la kapo ĝis la piedoj troviĝis kolona, aŭ
-vertikala surskribaĵo el fonetikaj hieroglifoj, donante denove liajn
-nomon kaj titolojn, kaj la nomojn kaj titolojn de liaj parencoj.
-Ĉirkaŭ la kolo tiele eningigita estis kolumo el cilindraj vitraj
-eroj, diverse kolorigitaj kaj tiamaniere aranĝitaj, ke ili formis
-bildojn de diaĵoj, de la skarabo ktp., kune kun la flugilhava
-globuso. Ĉirkaŭ la talio troviĝis simila kolumo aŭ zono.
-
-Depreninte la papiruson ni trovis la karnon bonege konservita
-kun neniu perceptebla odoro. La koloro estis ruĝeta. La haŭto
-estis malmola, glata kaj brileta. La dentoj kaj la haroj troviĝis
-bonstataj. La okuloj (ŝajne) estis forigitaj, kaj anstataŭigitaj
-per vitraj okuloj, kiuj estis tre belaj kaj mirinde vivosimilaj,
-esceptante ilian iom tro fiksitan rigardegon. La fingroj kaj la ungoj
-estis brile orumitaj.
-
-Sinjoro Glidono opiniis, pro la ruĝeco de la epidermo, ke la
-balzamado estis efektivigita tute per asfalto, sed skrapante la
-surfacon per ŝtala ilo, kaj ĵetante en la fajron iom de la pulvoro
-tiel formita, la aromon de kamforo kaj aliaj dolĉe odoraj gumoj ni
-rimarkis.
-
-Ni serĉis tre zorgeme sur la kadavro la kutimajn malfermaĵojn, tra
-kiuj oni eltiris la intestojn, sed, niamire, ni neniun povis trovi.
-Neniu membro el la ĉeestantaro en tiu tempo sciis, ke kompletajn,
-aŭ ne malfermitajn mumiojn oni sufiĉe ofte renkontas. La cerbo
-kutime estis eltirata tra la nazo, la intestoj tra tranĉo en la
-flanko; la kadavron tiam ili razis, lavis kaj salis, kaj poste
-kuŝigis flanke dum kelkaj semajnoj, ĝis la reala balzamada procedo
-komenciĝis.
-
-Ĉar nenia signo de malfermaĵo estis trovebla, D-ro Prohonoro estis
-pretiginta siajn instrumentojn por sekciado, kiam mi rimarkis,
-ke estas post la dua horo. Sekve, ni interkonsentis prokrasti la
-internan ekzamenon ĝis la proksima vespero, kaj ni estis disiĝontaj
-ĝisrevide, kiam iu sugestis unu-du eksperimentojn per la voltaika
-pilo.
-
-La almetado de elektro al mumio malpleje tri- ĝis kvarmiljara estis
-ideo, se ne tre saĝa, almenaŭ sufiĉe neordinara, kaj ni ĉiuj
-aprobis ĝin tuj. Proksimume unu dekono serioze, kaj naŭ dekonoj
-ŝerce, ni aranĝis baterion en la studejo de la doktoro kaj tien
-portis la egiptanon.
-
-Nur post multe da laboro ni sukcesis nudigi kelkajn partojn de la
-tempia muskolo, kiu ŝajnis malpli ŝtone rigida ol aliaj partoj
-de la korpo, sed kiu, kiel ni atendis, kompreneble, ne montris ian
-galvanan sentemecon, kiam ni tuŝigis ĝin al la elektra fadeno.
-Tiu ĉi, la unua provo, ŝajnis decidiga, kaj, kun kora rido je nia
-propra absurdeco, ni estis dirantaj bonan nokton reciproke, kiam miaj
-okuloj, okaze ekvidante tiujn de la mumio, fariĝis tuj fiksitaj tie
-pro mirego. Mia mallonga ekrigardo, fakte, sufiĉis certigi min, ke
-la okuloj, kiujn ni ĉiuj kredis estis el vitro, kaj kiuj unue estis
-rimarkindaj pro certa stranga rigardego, nun estas tiom kovritaj per
-la palpebroj, ke nur malgranda parto de la _tunica albuginea_ restas
-videbla.
-
-Per krio mi atentigis al la aliaj la fakton, kaj tuj ĝi evidentiĝis
-por ĉiu.
-
-Mi ne volas diri, ke mi estis _tima_ pri la fenomeno, ĉar „tima“
-estas, rilate min, ne precize la vorto. Estas eble tamen, ke, sen la
-bruna staŭto, mi povus esti iom timema. Pri la cetero de la aro,
-ili efektive ne penis kaŝi la kompletan timon, kiu ilin posedis.
-D-ro Prohonoro estis homo kompatinda. Sinjoro Glidono, per iu kurioza
-metodo, sin malaperigis. Sinjoro Silko Bukinhamo, mi opinias, apenaŭ
-estos sufiĉe senhonta nei, ke li iris, rampante, sub la tablon.
-
-Post la unua miriga ŝoko, tamen, ni decidis, kiel natura afero, tuj
-eksperimenti plu. Nia procedo nun direktiĝis kontraŭ la dikfingro
-de la dekstra piedo. Ni faris tranĉeton super la ekstero de la osto
-ekstera _sesamoideum pollicis pedis_, kaj tiel trovis la radikon de
-la _abductor_-muskolo. Rearanĝante la baterion, ni nun fluigis la
-elektron tra la tranĉitaj nervoj, kaj, per movo ekstreme vivsimila,
-la mumio unue tiris supren sian dekstran genuon, ĝis ĝi preskaŭ
-tuŝis la ventron, kaj tiam, rektigante la membron per nekonceptebla
-fortego, donis piedfrapon al D-ro Prohonoro, kiu efikis pafi tiun
-sinjoron, kiel sago el pafarko, tra la fenestro en la straton
-malsupre.
-
-Ni elrapidis amase por enporti la restaĵojn de la viktimo, sed
-feliĉe renkontis lin sur la ŝtuparo, suprenirantan per neklarigebla
-rapideco, plenan je la plej arda filozofio, kaj pli ol io impresitan
-pri la neceso daŭrigi niajn eksperimentojn per rigoro kaj fervoro.
-
-Laŭ lia konsilo, sekve, ni tuj faris profundan truon en la nazpinto
-de la subjekto, dum la doktoro mem, per fortegaj manoj, tiris ĝin al
-subita kontakto kun la elektra fadeno.
-
-Morale kaj fizike -- figure kaj absolute -- la efekto estis elektra.
-Unue, la kadavro malfermis la okulojn kaj palpebrumis rapide kelkajn
-minutojn, kiel sinjoro Barnes en la pantomimo; due ĝi ternis; trie
-ĝi sin levis; kvare ĝi svingis la pugnon antaŭ la vizaĝo de D-ro
-Prohonoro; kvine sin turnante al sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, ĝi
-ilin alparolis, per tre bona egipta lingvaĵo, jene:
-
-„Mi devas diri, sinjoroj, ke via konduto tiom surprizas, kiom
-dolorigas min. Pri D-ro Prohonoro nenion pli bonan mi atendis;
-li estas kompatinda eta grasa malsaĝulo, kiu ne _scias_ pli bonan
-konduton. Mi pardonas kaj kompatas lin. Sed vi, sinjoro Glidono --
-kaj vi, Silko -- kiuj estas vojaĝintaj kaj loĝintaj en Egiptujo
-ĝis oni povas imagi ke vi naskiĝis tie, -- vi, mi diras, kiuj tiom
-restis inter ni, ke vi parolas egipte egale bone, miaopinie, kiel vi
-skribas vian nacian lingvon -- vi, kiujn oni ĉiam rigardas kiel la
-firmajn amikojn de mumioj -- mi reale atendis pli ĝentilan konduton
-de _vi_. Kion mi povas pensi pri tio, ke vi staris apude kviete, kaj
-rigardis min tiel malbone traktatan? Kion mi devas supozi pri tio,
-ke vi permesis al iu ajn aĉulo senigi min de miaj ĉerkoj kaj miaj
-vestaĵoj, sub tiu ĉi treege malvarma klimato? Laŭ kiu vidpunkto
-(malmultvorte) devas mi rigardi vian helpadon kaj subtenadon al tiu
-senvalora friponeto, D-ro Prohonoro, kiam li tiris al mi la nazon?“
-
-Oni supozus, sendube, ke, aŭdante tiun ĉi parolon sub tiaj
-cirkonstancoj, ni ĉiuj aŭ iris rekte tra la pordo, aŭ histeriiĝis
-fortege, aŭ svenis kune. Unu el tiuj ĉi estis certe atendebla.
-Efektive iuj kaj ĉiuj ĉi specoj de konduto estus tre kontentige
-sekvataj. Kaj certe mi ne scias, kiel aŭ kial ni sekvis nek unu nek
-la aliajn. Sed eble la vera kialo estas trovebla en la spirito de la
-tempo, kiu agas tute laŭ la regulo de la malo, kaj estas nun kutime
-konfesata, kiel la solvo de ĉiu speco de paradokso kaj neeblaĵo.
-Aŭ eble, malgraŭ ĉio, nur la ekstreme natura kaj malfantazia mieno
-de la mumio elprenis ian teruron el liaj vortoj. Kiel ajn tio povis
-esti, la faktoj estas klaraj, ke neniu membro de nia aro montris
-iun tre apartan timon, aŭ ŝajnis opinii, ke io estas tre speciale
-erarinta.
-
-Miaparte mi konvinkiĝis, ke ĉio estas bona, kaj mi nur paŝis
-flanken el la atingo de liaj pugnoj. D-ro Prohonoro metis siajn
-manojn en siajn pantalonajn poŝojn, rigardis fikse la mumion,
-kaj treege ruĝiĝis je la vizaĝo. Sinjoro Glidono karesis siajn
-vangharojn kaj tiris la kolumon de sia ĉemizo. Sinjoro Bukinhamo
-malaltigis sian kapon kaj metis sian dekstran dikfingron en la
-maldekstran angulon de sia buŝo.
-
-La egiptano lin rigardis severvizaĝe kelkajn minutojn, kaj fine, kun
-rikano diris:
-
-„Kial vi ne parolas, sinjoro Bukinhamo? ĉu aŭ ne vi aŭdis tion,
-kion mi demandis? _Bonvole_ elprenu vian dikfingron el la buŝo.“
-
-Sinjoro Bukinhamo, je tio ĉi iom saltetis, elprenis sian dekstran
-dikfingron el la maldekstra angulo de sia buŝo, kaj, por kompenso,
-enmetis sian maldekstran dikfingron en la dekstran angulon de la jam
-menciita aperturo.
-
-Ne povante eltiri respondon el sinjoro Bukinhamo, la mumio sin turnis
-plendeme al sinjoro Glidono, kaj per ordona tono demandis, per tiom
-da vortoj, kion ni intencas fari.
-
-Sinjoro Glidono tre longe respondis per fonetikaĵoj, kaj, se ne
-mankus hieroglifaj presliteroj en presejoj, tre plaĉus al mi presigi
-ĉi tie, originallingve, ĉiom da lia tre bonega parolado. Mi povas
-kapti la okazon por diri, ke la tuta sekvonta konversacio, kiun
-la mumio partoprenis, okazis per antikve egipta lingvo, pere de
-(tiom, kiom rilatas al mi kaj la aliaj nevojaĝintaj membroj de la
-aro), pere de sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, kiel interpretantoj.
-Tiuj ĉi sinjoroj parolis la nacian lingvon de la mumio neimiteble
-flue kaj gracie; sed mi ne povis ne rimarki, ke (sendube pro la
-uzado de ideoj tute modernaj, kaj kompreneble, tute novecaj por la
-fremdulo) la du vojaĝantoj devas, foje, uzi skizojn por klarigi
-specialan signifon. Sinjoro Glidono, unufoje ekzemple, ne povis
-komprenigi al la Egipto la vorton „Politikon“, ĝis li skizis sur la
-muro, per peco da lignokarbo, etan karbunklo-nazan sinjoron, ĉifone
-vestitan, starantan sur stumpo, kun la maldekstra kruro tirita
-posten, la dekstra brako etendita antaŭen, kun fermita pugno, okuloj
-suprenturnitaj al la ĉielo kaj la buŝo malfermita ĝis rekta angulo...
-
-Oni facile komprenos, ke la alparolo de sinjoro Glidono pritraktis
-ĉefe la vastajn profitojn rezultajn al la scienco pro la malvolvado
-kaj senintestigado al mumioj. Li pardonpetis pri iu ĝeno, kiu eble
-okazis speciale al _li_, la individua mumio nomita Ĉioeraro, kaj
-finiĝis per nura aludeto (ĉar apenaŭ oni povis ĝin konsideri kiel
-pli ol tio) ke, ĉar tiuj ĉi etaj aferoj nun estas klarigitaj, eble
-estos bone daŭrigi la ekzamenon intencitan. Ĉe tio D-ro Prohonoro
-pretigis la instrumentojn.
-
-Pri la finaj sugestoj de la oratoro ŝajnis, ke Ĉioeraro posedas
-skrupulojn konsciajn, kies specon mi ne klare lernis; sed li esprimis
-sian kontenton pri la pardonpetoj prezentitaj, kaj, glitante de sur
-la tablo, premis la manon al ĉiu ĉeestanto.
-
-Fininte tiun ĉi ceremonion, ni tuj klopodis ripari la difektojn
-suferitajn de nia subjekto pro la skalpelo. Ni kunkudris la vundon
-en la tempio, bandaĝis lian piedon, kaj almetis kvadratan colon da
-nigra plastro sur lian nazpinton.
-
-Ni nun rimarkis, ke la grafo (ŝajne tio ĉi estis la titolo de
-Ĉioeraro) iom ektremas, sendube pro malvarmo. La doktoro tuj iris
-al sia vesttenejo, kaj baldaŭ revenis kun nigra frako, farita laŭ
-la plej bona stilo de Ĵenings, pantalono el ĉielblua tartano[10]
-kun rimenoj, rozkolora ĉemizo, klaphava veŝto el brokato, blanka
-sakforma palto, kanbastono kun hoko, ĉapelo sen rando, botoj el
-patenta ledo, pajlkoloraj kaproledoj gantoj, okulvitro, paro da
-vanghararoj kaj „akvofalo“-kravato. Pro la diferenco je grandeco
-inter la grafo kaj la doktoro (proporcie ili estis kiel du al unu),
-malfacile tiuj ĉi vestaĵoj surmetiĝis sur la korpo de la egiptano,
-sed, kiam ĉio estis aranĝita, oni povis diri, ke li estas vestita.
-Sinjoro Glidono tial prezentis al li sian brakon, kaj kondukis lin al
-komforta seĝo apud la fajro, dum la doktoro sonigis la tintilon tuj,
-kaj mendis provizon da cigaroj kaj vino.
-
-La konversacio baldaŭ vigliĝis. Multe da scivolo, kompreneble,
-montriĝis rilate al la iom rimarkinda fakto, ke Ĉioeraro ankoraŭ
-restas vivanta.
-
-„Mi estus kredinta“, diris sinjoro Bukinhamo, „ke antaŭ tiu ĉi
-tempo vi nepre estas mortinta.“
-
-„Kial?“ respondis la grafo, tre mire, „mi estas ne multe pli ol
-sepcentjara! Mia patro travivis jarmilon, kaj li neniel estis kaduka,
-kiam li mortis.“
-
-Nun okazis vigla serio da demandoj kaj kalkuloj, per kio evidentiĝis
-tio, ke la antikveco de la mumio estis tre misjuĝita. Estis kvin mil
-kvindek jaroj kaj kelkaj monatoj, de kiam li estis enmetita en la
-katakombojn ĉe Elejtiaso.
-
-„Sed mia diro“, rediris sinjoro Bukinhamo, „ne rilatis vian aĝon
-je via enteriĝa tempo (mi volonte konfesos, efektive, ke vi estas
-ankoraŭ junulo), kaj mi aludis la grandegan periodon dum kiu, laŭ
-via propra diro, vi restis envolvita per asfalto.“
-
-„Per kio?“ diris la grafo.
-
-„Per asfalto“, persistis sinjoro Bukinhamo.
-
-„Ha jes, mi nebule komprenas tion, kion vi volas diri; tio eble povas
-efiki iom, sendube; sed dum mia vivo ni apenaŭ uzis ion alian, krom
-hidrarga biklorido.“
-
-„Sed tio, kion ni speciale ne povas kompreni“, diris D-ro Prohonoro,
-„estas kiel okazas, ke, mortinte kaj enterigite en Egipto antaŭ
-kvin mil jaroj, vi troviĝas ĉi tie hodiaŭ, vivante kaj aspektante
-tiel aparte sana.“
-
-„Se mi tiam estus, kiel vi diras, _mortinta_“, respondis la grafo,
-„pli ol kredeble, mortinta mi ankoraŭ estus, ĉar mi rimarkas, ke
-vi ankoraŭ scias nur malmulton pri galvanizado kaj ne povas fari
-per ĝi tion, kio estis ordinara afero por ni je praaj tagoj. Sed
-laŭfakte, mi katalepsiiĝis, kaj miaj plej karaj amikoj konsideris,
-ke mi aŭ estas aŭ estos mortinta; sekve ili balzamis min tuj; mi
-supozas, ke vi scias la ĉefajn principojn el la balzamada procedo?“
-
-„Nu, ne tute.“
-
-„Ha, mi komprenas -- bedaŭrinda nescia stato! Mi ne povas detaligi
-aferojn nun, sed necesas diri, ke balzamado (prave uzante la vorton),
-en Egipto, haltigis por nedifinebla periodo _ĉiun_ animalan
-funkcion, kiu subiris la procedon. Mi uzas la vorton ‚animala‘
-laŭ ĝia plej vasta senco, ampleksante per ĝi ne pli la fizikan
-ol la moralan kaj _vivan_ estaĵon. Mi ripetas, la ĉefa principo
-de balzamado konsistis, ĉe ni, el tuj haltigi, kaj teni ĉiame
-_dormanta_, ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon.
-Mallonge, laŭ kiu ajn stato estis la individuo je la tempo de
-sia balzamiĝo, laŭ tiu stato li restis. Nu, ĉar estas la mia
-bonfortuno deveni el la sango de la Skarabo, mi balzamiĝis vivante,
-same kiel vi min vidas nun.“
-
-„La sango de la Skarabo?“ ekkriis D-ro Prohonoro.
-
-„Jes. La Skarabo estis la insigno aŭ blazono de tre eminenta kaj
-tre neordinara patricia familio. Esti el la sango de la Skarabo, nur
-estas esti el la familio kies insigno la Skarabo estis. Mi parolis
-figure.“
-
-„Sed kiel tiu efikas sur la fakton, ke vi ankoraŭ vivas?“
-
-„Nu, estis la ĝenerala kutimo en Egipto elpreni el kadavro, antaŭ
-ol ĝin balzami, ĝian cerbon kaj intestojn; sole la Skaraba gento ne
-sekvis tiun ĉi moron. Se mi ne estus el la Skaraboj, tial, mi nun
-troviĝus sen intestoj kaj cerbo; kaj sen tiuj ĉi, ne estas konvene
-vivi.“
-
-„Mi tion komprenas“, diris sinjoro Bukinhamo, „kaj mi supozas ke ĉiuj
-_kompletaj_ mumioj, kiuj estas trovitaj, devenas el la Skaraba gento.“
-
-„Sendube.“
-
-„Mi kredis“, diris sinjoro Glidono, tre humile, „ke la Skarabo estis
-unu el la egiptaj dioj“.
-
-„Unu el la egiptaj _kioj_?“ ekkriis la mumio salte stariĝante.
-
-„Dioj!“ ripetis la vojaĝinto.
-
-„Sinjoro Glidono, mi ja miregas, aŭdante vin paroli laŭ tiu ĉi
-stilo“, diris la grafo, residiĝante; „neniu nacio sur la surfaco de
-la tero iam konfesis pli ol _unu dio_. La Skarabo, la Ibiso, ktp.,
-ĉe ni estis (same kiel similaj kreitaĵoj estis ĉe aliaj), la
-simboloj, aŭ medioj, per kiuj ni prezentis adoradan al Kreinto tro
-majesta esti rigardata pli senpere.“
-
-Nun okazis paŭzo. Pli poste la konversacion denove komencis D-ro
-Prohonoro.
-
-„Ne estas nekredeble, do, laŭ tio, kion vi estas klariginta“ li
-diris, „ke inter la katakomboj apud la Nilo povas troviĝi aliaj
-mumioj el la Skaraba gento ankoraŭ en viva stato.“
-
-„Ne povas ekzisti dubo pri tio“, respondis la grafo, „ĉiu Skarabano
-balzamita vivante, estas vivanta. Eĉ iuj el tiuj _intence_ tiel
-balzamitaj eble estas forgesitaj de siaj administrantoj, kaj ankoraŭ
-restas en la tomboj.“
-
-„Ĉu vi estos sufiĉe kompleza klarigi“, mi diris, „kion vi volas
-diri per ‚intence tiel balzamitaj‘.“
-
-„Grandaplezure“, respondis la mumio, post kiam li malrapide
-rigardadis min per la okulvitro -- ĉar nun estis la unua fojo, ke
-mi demandis al li rekte. „Grandaplezure“, li diris, „la ordinara
-daŭro de la homa vivo, dum mia tempo, estis ĉirkaŭ okcent
-jaroj. Malmultaj homoj mortis, se ne pro eksterordinara akcidento,
-antaŭ ol iĝi sescentjaraj; malmultaj vivis pli longe ol dekon da
-centjaroj; sed okon ni konsideris kiel la natura daŭro. Eltrovinte
-la enbalzaman procedon, kiel mi jam priskribis ĝin al vi, trafis
-niajn filozofojn la ideo, ke laŭdinda scivolo povus efektiviĝi,
-kaj samtempe, la intereso de la scienco esti multe helpata, se oni
-elvivas tiun ĉi naturan periodon per partoj. Rilate la historion,
-efektive, la sperto montris, ke io kiel tio absolute necesas.
-Historiisto ekzemple, atinginte al kvincentjara aĝo kutime skribis
-libron per granda peno, kaj poste sin zorge balzamigis, lasante
-ordonojn al siaj dumtempaj administrantoj, ke ili igu, ke oni lin
-revivigu post certa periodo, ekzemple kvin- ĝis sescent jaroj.
-Denove ekekzistante post la fino de tiu periodo, li ĉiam trovis sian
-libron ŝanĝita al speco de laŭhazarda notolibro, t. e. al speco de
-literatura areno por la batalantaj divenaĵoj, enigmoj, kaj propraj
-kvereloj de tutaj aroj da koleremaj komentistoj. Tiuj divenaĵoj
-ktp., kiuj troviĝis sub la nomoj komentaĵoj aŭ korektigoj, tiel
-komplete estis envolvintaj, distordintaj kaj subigintaj la tekston,
-ke la aŭtoro devis serĉi per lanterno sian propran libron. Trovite,
-ĝi neniam egale valoris la ĝenon de la serĉo. Reskribante ĝin
-tute, oni konsideris kiel la solenan devon de la historiisto komenci
-labori tuj, kaj korektigi, laŭ sia propra scio kaj sperto, la
-tradiciojn de la tempo koncerne la epokon, en kiu li unue estis
-vivinta. Nu, tiu ĉi procedo de reskribado kaj persona korektigado,
-sekvata de diversaj individuaj saĝuloj foje kaj ree, efikis
-malhelpi, ke nia historio degeneru absolute en fablojn.“
-
-„Pardonu min“, diris D-ro Prohonoro ĉe tio ĉi, metante la manon
-mole sur la brakon de la egiptano, „pardonu min, sinjoro, sed ĉu mi
-povas interrompi vin unu momenton?“
-
-„Kompreneble, _sinjoro_“, respondis la grafo fiere.
-
-„Mi nure volis fari demandon al vi“, diris la doktoro, „vi menciis la
-meman korektigon de _tradicioj_ koncerne lian propran epokon. Sinjoro,
-meznombre, kiu proporcio el tiuj Kabaloj kutime troviĝis korekta?“
-
-„La Kabaloj, kiel vi prave nomas ilin, sinjoro, kutime troviĝis
-precize similaj al la faktoj kronikitaj en la nereskribitaj historioj
-mem -- tio estas, ke ne unu sola peceto el ambaŭ iam troviĝis, pro
-iaj cirkonstancoj, ne estante tute kaj absolute malprava.“
-
-„Sed, ĉar estas tute certe“, rediris la doktoro, „ke malpleje
-kvin mil jaroj estas forpasintaj de kiam vi entombiĝis, mi supozas,
-ke viaj historioj en tiu epoko, se ne viaj tradicioj, parolis sufiĉe
-precize pri tiu temo tutmonde interesa, la Kreo, kiu okazis, kiel mi
-supozas ke vi scias, nur ĉirkaŭ dek centjaroj antaŭe.“
-
-„Sinjoro?“ diris grafo Ĉioeraro.
-
-La doktoro ripetis siajn dirojn, sed nur post multaj aldonitaj
-klarigoj la fremdulon ni igis kompreni pri ili. Li fine diris hezite:
-
-„La ideo, kiun vi estas sugestinta, estas por mi, mi konfesas, tute
-noveca. Dum mia vivo mi ne konis iun, kiu iam kredis tian kuriozan
-fantazion, kiel tion, ke la universo (aŭ tiu ĉi mondo, se vi volas
-nomi ĝin tiele), iam iel ajn komenciĝis. Mi memoras, ke unufoje,
-kaj nur unufoje, mi aŭdis ion aludetata de viro kun multaj konjektoj
-koncerne je la diveno _de la homa raso_; kaj de tiu ĉi persono la
-vorto mem, _Adamo_ (aŭ Ruĝa Tero), kiun vi uzas, estis uzata. Li
-uzis ĝin, tamen, laŭ komuna senco, rilate al la spontana ĝermado
-el odoraĉa humo (ĝuste kiel milo de la plej malaltaj genroj de
-kreitaĵoj estis ĝermigitaj) -- la spontana ĝermado, mi diras, de
-kvin grandnombraj hordoj da homoj; kiuj samtempe ekaperis en kvin
-apartaj kaj preskaŭ egalaj partoj de la terglobo“.
-
-Tiam, kune, la ĉeestantoj ŝultrolevis, kaj unu aŭ du el ni tuŝis
-niajn fruntojn kun tre signifoplena mieno. Sinjoro Bukinhamo, unue
-iom ekrigardante la okcipiton kaj poste la verton de Ĉioeraro,
-parolis jene:
-
-„La longa daŭro de la homa vivo dum via epoko, kune kun la iafoja
-praktiko pasigi ĝin, kiel vi klarigis, per partoj, devis ja forte
-tendence al la ĝenerala kreskado kaj aglomeriĝo de la scio. Mi
-supozas, do, ke mi devas atribui la rimarkeblan malsuperecon de la
-antikvaj egiptanoj, kompare kun modernuloj, kaj pli speciale kun
-usonanoj, tute al la plia solideco de la egipta kranio.“
-
-„Mi denove konfesas“, respondis la grafo, tre kompleze, „ke mi
-malfacile povas kompreni vin; mi petas, kiujn detalojn de scienco vi
-aludas?“
-
-Jen nia tuta aro, kunigante la voĉojn, detalis tre longe la
-supozaĵojn de frenologio, kaj la mirindaĵojn de hipnotismo.
-
-Aŭdinte nin ĝisfine, la grafo rakontis kelkajn anekdotojn, kiuj
-evidentigis tion, ke la prototipoj de Gall kaj Spurzheim floris kaj
-velkis en Egipto antaŭ tiel longe, ke ili preskaŭ estis forgesitaj,
-kaj ke la procedoj de Mesmer estas nur malestimindaj lertaĵoj,
-kompare kun la absolutaj mirakloj de la tebaj kleruloj, kiuj kreis
-pedikojn kaj multajn aliajn similaĵojn.
-
-Mi demandis al la grafo, ĉu lia popolo sciis kalkuli eklipsojn. Li
-ridetis iom malestime, kaj diris, ke jes.
-
-Tio ĉi iom min embarasis, sed mi komencis fari aliajn demandojn pri
-lia scio el astronomio, kiam arano, kiu ĝis nun ne estis malferminta
-la buŝon, flustris en mia orelo, ke por ricevi informon pri tio, mi
-devas konsulti Ptolemeon (kiu ajn povis esti Ptolemeo), kaj ankaŭ
-iun Plutarĥon, _de facie lunae_ (pri fazoj de l’ luno).
-
-Mi tiam demandis la mumion pri lensoj kaj brulvitroj, kaj ĝenerale,
-pri la fabrikado de vitro; sed mi ne estis fininta miajn demandojn,
-kiam la silenta membro ree tuŝis min je la kubuto, kaj petis, pro
-Dio, ke mi enrigardu Diodorus Siculus. La grafo, por respondi, nur
-demandis ĉu ni modernuloj posedas iujn tiajn mikroskopojn, kiuj
-povigas nin skulpteti kameojn laŭ la stilo de la egiptanoj. Dum mi
-pripensis, kiel mi povas respondi tiun ĉi demandon, malgranda D-ro
-Prohonoro sin fordonis laŭ tre eksterordinara maniero.
-
-„Rigardu nian arkitekturon!“ li ekkriis; multe indignigante ambaŭ
-vojaĝintojn, kiuj pinĉis lin ĝis nigro kaj bluo sen rezulto.
-
-„Rigardu“, li kriis entuziasme, „la Bowling Green (Balludejan)
-Fontenon en Novjorko! aŭ, se tio estas tro vasta esti primeditata,
-rigardu momente la Kapitolon ĉe Waŝington D. C.!“ kaj la bonkora
-kuracisto daŭris priskribi tre detale la mezurojn de la konstruaĵo,
-kiun li aludis. Li klarigis, ke la portiko, sola, estas ornamita per
-ne malpli ol dudek kvar kolonoj, kvin futojn diametre kaj dek futojn
-interspace.
-
-La grafo diris, ke li bedaŭrinde ne povas memori je la momento la
-precizajn mezurojn de iu el la ĉefaj konstruaĵoj en la urbego
-Aznako, kies fundamentoj estis demetitaj dum la Nokto de l’ Tempo,
-sed kies ruinoj ankoraŭ staris, en la epoko de lia entombiĝo,
-sur vasta, sabla ebenaĵo okcidente de Tebo. Li memoris, tamen,
-(parolante pri portikoj) ke unu, fiksita al malsupera palaco en speco
-de antauŭrbo nomita Karnako, konsistis el cent kvardek kvar kolonoj,
-ĉiuj diametre tridek sep futojn kaj interspace dudek kvin. La alirejo
-al tiu ĉi portiko, de la Nilo, estis laŭ aleo, longe je du mejloj,
-konsistigita el sfinksoj, statuoj kaj obeliskoj, alte je dudek,
-sesdek kaj cent futoj. La palaco mem (tiom, kiom li povas memori)
-mezuris unulatere du mejlojn, kaj eble havis, entute, sep mejlojn da
-ĉirkaŭo. Ĝiaj muroj estis riĉe kovritaj, interne kaj ekstere, per
-hieroglifoj. Li ne pretendas _konstati_, ke eĉ kvindek aŭ sesdek
-kapitoloj, kiel la niaj, povis esti konstruitaj inter la muroj,
-sed li ne estas certa, ke du ĝis tri centoj da ili ne povis esti
-enpremitaj per iom da peno. La palaco ĉe Karnako estis nesignifa eta
-konstruaĵo, post ĉio. Li (la grafo) tamen, ne povas bone rifuzi
-konfesi la geniecon, grandiozecon kaj superecon de la Fonteno ĉe la
-Bowling-Green, kiel priskribita de la doktoro. Nenio simila al ĝi,
-li perforte devas konfesi, iam estas vidita en Egipto aŭ aliloke.
-
-Mi tiam demandis, kion li povas diri pri niaj fervojoj. „Nenion“,
-li respondis, „speciale“; ili estas iom malgrandaj, iom malbone
-projektitaj kaj mallerte konstruitaj. Ili ne povas kompariĝi,
-kompreneble, kun la vastaj, ebenaj, rektaj, ferkanelitaj ŝoseoj,
-sur kiuj la egiptanoj transportis kompletajn templojn kaj solidajn
-obeliskojn kun cent kvindek futoj da alteco.
-
-Mi parolis pri niaj gigantaj meĥanikaj fortoj. Li konsentis, ke
-ni scias iom pri tio, sed demandis, kiel mi komencus labori, por
-enlokigi la superaĵojn sur la pordtraboj eĉ de la malgranda palaco
-ĉe Karnako.
-
-Tiun demandon mi decidis ne aŭdi, kaj demandis ĉu li posedas ian
-ideon pri artezaj putoj; sed li nure levis la brovojn, dum sinjoro
-Glidono okulsignis al mi forte kaj diris mallaŭte, ke unu lastatempe
-estas trovinta la inĝenieroj senditaj por bori pro akvo en la Granda
-Oazo.
-
-Mi tiam aludis nian ŝtalon, sed la fremdulo suprenturnis sian nazon,
-kaj demandis ĉu nia ŝtalo povus esti farinta la klaran skulptaĵon
-vidatan sur la obeliskoj, kiu estis ĉizata tute per iloj el kupro.
-
-Tio ĉi tiom embarasis nin, ke ni opiniis konsilinde ŝanĝi la temon
-al la metafiziko. Ni alprenigis ekzempleron de libro nomata la „Dial“
-(ciferplato), kaj legis el ĝi ĉapitron aŭ du pri io, kio ne estis
-tre komprenebla, sed kion la Bostonanoj nomas la Granda Movado, aŭ
-Progresado.
-
-La grafo diris, ke Grandaj Movadoj estis treege oftaj aferoj dum lia
-vivo; kaj, rilate Progresadon, iafoje ĝi estis absoluta ĝenaĵo,
-sed ĝi neniam progresis.
-
-Ni tiam parolis pri la granda beleco kaj graveco de la demokratio,
-kaj multe klopodis por impresi al li justan sencon pri la profitoj,
-kiujn ni ĝuis, vivante kie troviĝis voĉrajtoj laŭvolaj kaj neniu
-reĝo.
-
-Li aŭskultis per evidenta intereso, kaj fakte ŝajnis ne malmulte
-amuzata. Kiam ni estis finiĝintaj, li diris, ke antaŭ tre longe
-okazis io tre simila. Dek tri egiptaj provincoj decidis subite, ke
-ili liberiĝos, kaj tiel montros grandiozan ekzemplon al la cetera
-homaro. Ili kunvenigis siajn saĝulojn, kaj projektis la plej genian
-konstitucion, kiun oni povas koncepti. Iom da tempo ili sukcesis
-mirinde bone; nur ilia kutimo fanfaroni estis monstra. La afero
-finiĝis, tamen, per la kunfirmiĝo de la dek tri ŝtatoj, kune
-kun dek kvin ĝis dudek aliaj, en la plej abomena kaj netolerebla
-despotismo, kiun iam oni konis sur la surfaco de la terglobo.
-
-Mi demandis, kiel estis nomita tiu uzurpa tirano. Tiom, kiom li povis
-memori, oni lin nomis _Amasaĉo_.
-
-Ne sciante kion diri pri tio ĉi, mi laŭtigis la voĉon, kaj
-plendis je la egipta nescio pri vaporo. La grafo min rigardis kun
-multe da miro, sed ne respondis. La silenta sinjoro, tamen, fortege
-puŝis min je la ripoj per sia kubuto -- diris al mi, ke mi sufiĉe
-estas fordoninta min tiufoje -- kaj demandis ĉu mi reale estas tia
-malsaĝulo, ke mi ne scias, ke la moderna vapormaŝino devenis de la
-inventaĵoj de Hero, tra tiuj de Salomon de Caus.
-
-Ni nun troviĝis sub proksimega danĝero de venkiĝo; sed bonŝance
-D-ro Prohonoro, refortiĝinte, revenis por nin savi, kaj demandis ĉu
-la popolo de Egipto serioze pretendas rivali la modernulojn pri la
-ĉiel grava detalo, la vestaj modoj.
-
-La grafo, je tio ĉi, ekrigardis malsupren al la rimenoj de sia
-pantalono, kaj tiam prenante la finon de unu el la baskoj de sia
-frako, li tenis ĝin apud siaj okuloj kelke da minutojn. Defaliginte
-ĝin, fine, lia buŝo etendiĝis malrapide de orelo al orelo; sed mi
-ne povas memori, ke li diris ion por iel respondi.
-
-Je tiu ĉi nia vervo refortiĝis, kaj la doktoro alproksimiĝante al
-la mumio tre digne, petis, ke li diru malkaŝe, je sia honoro kiel
-sinjoro, ĉu la egiptanoj konis, je _iu_ epoko, la fabrikadon de la
-pasteloj de Prohonoro, aŭ de la piloloj de Brandreto.
-
-Ni atendis profunde avide la respondon -- sed vane. Ĝi ne venis. La
-egiptano ruĝiĝis kaj malaltigis la kapon. Neniam estis triumfo pli
-kompleta; neniam venkiĝo estis suferata kun tiel malbona humoro.
-Efektive, mi ne povis elporti la vidon de la ĉagrenego de la
-kompatinda mumio. Mi prenis mian ĉapelon, riverencis al li rigide,
-kaj foriris.
-
-Alveninte hejmen, mi trovis, ke estas post la kvara, kaj iris tuj por
-enlitiĝi. Estas nun la deka matene. Mi estas el la lito de la sepa,
-skribante tiujn ĉi memorindaĵojn por la profito de miaj edzino
-kaj familio, kaj de la homaro. Tiujn mi ne vidos plu. Mia edzino
-estas megero. Vere, mi estas kore naŭza pri tiu ĉi vivo, kaj pri
-la deknaŭa jarcento ĝenerale. Mi estas konvinkita, ke ĉio estas
-eraranta. Krome, mi deziregas scii, kiu estos prezidanto (de Usono)
-je 2045. Sekve, tuj kiam mi estos min razinta, kaj glutinta tason
-da kafo, mi intencas iri rekte ĉe Prohonoron, kaj resti balzamita
-ducent jarojn.
-
-
-
-
-LA HOMO, KIU TROVIĜIS ELUZITA
-
-RAKONTO PRI LA BUGABUA KAJ KIKAPUA MILITIRO
-
- Ploru, ho ploru, okuloj, droniĝu en akvo,
- Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombo.
- _El la franca lingvo de Corneille._
-
-
-Mi ne tute povas rememori nun, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun
-tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.
-Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa -- ĉe
-iu publika kunveno, mi bone scias -- kunvokita pro io tre grava,
-sendube, -- ĉe iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita -- kies
-nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas tio, ke la
-prezento akompaniĝis, miaflanke, per tiagrade maltrankvila embaraso,
-kiel efikis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko. Mi
-estas korpnature timema -- tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi
-ne povas malhelpi ĝin. Speciale, la plej iometa ŝajno de mistero --
-de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni -- tuj efikas meti min
-en kompatinde ekscititan staton.
-
-Estis io, iel, rimarkinda -- jes, _rimarkinda_, kvankam tiu ĉi
-estas nur malforta termino esprimi mian plenan ideon -- pri la tuta
-individueco de la dirita persono. Li staris, eble, alte je ses
-futoj, kaj posedis personecon aparte imponan. Plenigis la tutan
-viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj aludetis altan
-devenon. Pri ĉi tiu temo -- la persona aspekto de Smith -- estante
-detala, mi trovis specon de melankolia kontentiĝo. Lia hararo certe
-honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi
-pli belan brilon. Ĝi estis gagate[11] nigra -- kiu ankaŭ estis la
-koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangharoj. Oni
-rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne
-estus troe; se mi dirus, ke ili estis la plej bela aro de vangharoj
-sub la suno. Iuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon
-absolute neegalitan. Jen estis la plej glate ebenaj, kaj la plej
-brile blankaj el ĉiuj imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra
-okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco.
-Rilate la okulojn, ankaŭ, mia konatulo estis plejsupere provizita.
-Iu el tia paro egale valorus duon da ordinaraj okulaj organoj. Kolore
-ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en
-ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu
-aldonas signifon al la esprimo.
-
-La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi
-iam vidis. Eĉ por via vivo, vi ne povus trovi ian difekton ĉe ĝiaj
-mirindaj konturoj. Tiu ĉi malofta strangeco kontrastis tre bone
-paron da ŝultroj, kiu estus kaŭzinta ruĝiĝon eniri la vizaĝon
-de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por
-belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam vidis iujn perfektajn
-antaŭe. La tutaj brakoj estis admirinde formitaj. Kaj la malsupraj
-membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej
-bonegaj el bonaj kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke
-liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte
-da karno -- nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povis imagi pli
-gracian kurbon ol tiun de la _os femoris_, kaj troviĝis ĝuste
-tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte
-proporcian tibikarnon. Mi volas, pro Dio, ke mia juna kaj talenta
-amiko, la skulptisto Pecsurpeco, nur estus vidinta la krurojn de
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.
-
-Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne troviĝas tiel
-abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi al mi
-kredi, ke la _rimarkinda_ io, kion mi ĵus aludis -- ke la stranga
-„mi--ne--scias--kion“, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon --
-kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj
-naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la _mieno_ -- sed
-pri tio, ankaŭ, mi ne povas pretendi certecon. Montriĝis certe
-precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno -- grado de
-malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de orta
-precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkite pri pli malgranda
-figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco
-aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj
-mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero -- aŭ
-mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.
-
-La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris
-en mia orelo kelkajn vortojn komentajn pri la viro. Li estas tre
-_rimarkinda_ viro -- _tre_ rimarkinda viro -- fakte, unu el la plej
-rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato
-ankaŭ de la sinjorinoj -- precipe pro sia alta reputacio pri
-kuraĝo.
-
-„Tiupunkte li staras sen rivalo -- efektive li estas nepra desperado
--- absoluta fajrmanĝanto, senerare“, diris mia amiko, kaj treege
-mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia
-tono.
-
-„Absoluta fajrmanĝanto, sen _ia_ eraro. Li montris _tion_, mi opinias,
-efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj
-Kikapuaj Indianoj.“ (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.)
-„Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! -- Mirindaĵoj de
-kuraĝo! -- vi estas aŭdinta, kompreneble? -- vi scias, li estas la
-homo --“
-
-„Homo viva! _kiel_ vi sanas? Nu! _kiel_ vi fartas? tre ĝojas vidi
-vin, treege!“ nun interrompe diris la generalo mem, ekprenante la
-manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide
-sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi
-ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek
-vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi _devas_ diri, ke mi bedaŭris
-interrompon je tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de
-mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua
-kaj Kikapua militiro.
-
-Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo Johano
-A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon. Mia amiko
-nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi
-troviĝis ne nur plaĉata sed _reale_ instruata. Mi neniam aŭdis pli
-fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga
-modesteco li neniam, spite tion, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej
-deziris diskuti -- mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la
-Bugabua milito -- kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga
-delikata sento, malpermesis ke mi komencu la temon, kvankam vere,
-mi treege estis tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava
-soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li ĝojas
-speciale komenti pri la rapida antaŭeniro de meĥanika inventado.
-Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.
-
-„Tute ne estas io, kio similas ĝin“, li diradis, „ni estas mirinda
-popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj
--- homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur
-ĉiu maro, kaj la Nassaŭa pakboata balono estas ekironta regulajn
-vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono
-kuj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian
-vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la
-tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Nek
-ankaŭ estas tio ĉi la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive,
-neniu fino por la antaŭeniro de l’ inventado. La plej mirindaj,
-la plej geniaj -- kaj, mi aldiru, sinjoro -- sinjoro -- Tompsono,
-mi kredas, estas via nomo -- mi aldiru, mi diras, la plej _utilaj_,
-la plej vere _utilaj_ meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel
-agarikoj, se mi estas permesata tiel ĝin esprimi, aŭ pli figure,
-kiel -- a--akridoj -- kiel akridoj, sinjoro Tompsono -- ĉirkaŭ nin
-kaj -- a--a--a-- ĉirkaŭ nin.“
-
-Tompsono verdire, ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke
-mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun
-pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la
-netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de
-meĥanika inventado. Mia scivolo tamen, ne tute estis kontentigita,
-kaj mi decidis faradi tujan esploron inter miaj amikoj, koncerne je
-la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn
-okazojn, _quorum pars magna fuit_[12], dum la Bugabua kaj Kikapua
-militiro.
-
-La unua oportuno, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel
-skrupulis ekkapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto,
-D-ro Tamburvokuilin, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je
-predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu inda
-kaj informema mia amikino, fraŭlino Tabito T. Tiel sidante, mi
-min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu
-scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith,
-tiu persono, por mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabito T. Ni
-telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan
-konversacion.
-
-„Smith!“ ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, „Smith!
--- kio, ne generalo Johano A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi
-_scias_ ĉion pri _li_! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko!
-Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis
-kiel heroo -- mirindaĵoj de kuraĝo -- nemortebla fameco! Smith,
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.! Nu, vi scias, li estas
-la homo --“
-
-„La homo“, jen interrompis D-ro Tamburvokuilin laŭtegvoĉe, kaj kun
-pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. „La homo,
-kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li
-kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!“ Mi glitis al la fino de la
-sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la
-kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de
-la flustroj de l’ fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni
-submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo
-de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.
-
-La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la
-Rantapolan teatron, kie mi kredis min certa tuj kontentigi mian
-scivolon, nur per paŝo en la loĝion de tiuj ravaj specimenoj de
-afableco kaj ĉionscieco, fraŭlinoj Arabelo kaj Mirando Konanto. Tiu
-bona tragediisto, Klimakso, estis ludanta tiun tagon al tre homplena
-teatro, kaj mi spertis iom da malfacileco, farante komprenitaj miajn
-dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj
-plene superrigardis la scenejon.
-
-„Smith?“ diris fraŭlino Arabelo, kiam ŝi fine komprenis la kialon
-de mia demando; „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.?“
-
-„Smith?“ demandis Mirando penseme. Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli
-belan figuron?“
-
-„Neniam, fraŭlino, sed _nun_ diru al mi --“
-
-„Aŭ tiel neimiteblan gracion?“
-
-„Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min --“
-
-„Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?“
-
-„Fraŭlino, --“
-
-„Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu
-sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron!“
-
-„La diablo!“ kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.
-
-„Smith!“ ŝi diris. „Kio, ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero
-tiu estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj -- sovaĝaj, kaj
-tiel plu -- sed ni vivas dum mirinde inventema epoko! Smith! Ho, jes!
-eminenta viro! absoluta desperado -- nemortebla fameco -- mirindaĵoj
-de kuraĝo! Neniam aŭdis!“ (tiu ĉi dirata per akra krio). „Benu
-mian animon! Nu, li estas la _man_--[13]“.
-
- „_Man_dragoro,
- Kaj ĉiu dormigilo en la mondo
- Ne lulos iam vin al tiu dolĉo --
- La dormo de hieraŭ“ --
-
-ekkriegis jen Klimakso apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon
-sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero kiun mi ne _povis_
-toleri, nek _intencis_. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn Konanton, iris
-rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon,
-kian mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.
-
-Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Katrino Atuto
-mi fidis, ke mi ne trafos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi
-troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi
-faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por
-mia animpaco.
-
-„Smith?“, diris mia kunludantino. „Kio! ne generalo Johano A. B. C.?
-Terura afero tiu estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj
-friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas _viston_, se vi bonvolas, sinjoro
-Klaĉo -- tamen, tiu ĉi estas la epoko de l’ inventado, tre certe;
-_la_ epoko _par excellence_ -- ĉu parolas france? -- ho, absoluta
-heroo -- absoluta desperado? -- ĉu _neniun keron_, sinjoro Klaĉo?
--- mi ne kredas tion -- nemortebla fameco, kaj tiel plu mirindaĵoj
-de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo --“.
-
-„Hommo? kapitano Hommo? jen kriegis iu eta ina entrudanto el la
-plej malproksima angulo de la ĉambro. „Ĉu vi parolas pri kapitano
-Hommo kaj la duelo? Ho, mi _devas_ aŭdi; diru, mi petas -- daŭrigu
-sinjorino Atuto! _bonvole_ daŭrigu!“ kaj daŭrigi sinjorino Atuto
-ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita
-aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita.
-Jes, sinjorino Atuto daŭrigis, kaj mi -- mi finis -- la viziton.
-Ne okazus iu ŝanco por aŭdi plu tiun ĉi vesperon, rilate al
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.
-
-Tamen, mi min konsolis per la pripenso, ke la tajdo de malbonŝanco
-ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis fari fortan
-penon pro informaĵo ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia
-sinjorino Pirueto.
-
-„Smith?“ diris sinjorino Pirueto, dum ni kirliĝis kune en la zefira
-danco, „Smith? kio! ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero, tiu
-kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj Indianoj!
-_Bonvole_ elturnu viajn piedfingrojn! Mi reale estas hontema pri
-vi -- homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! -- sed tiu ĉi
-estas mirinda epoko por inventado -- Ho! oho! mi estas spirmanka --
-absoluta desperado -- mirindaĵoj de kuraĝo! _Neniam aŭdis_!!. Ne
-povos kredi tion -- mi devas sidiĝi kaj informi vin -- Smith! nu, li
-estas la _man_ --“
-
-„Man_fred_, mi diras al vi!“ jen kriaĉis fraŭlino Klerulino,
-dum mi kondukis sinjorinon Pirueton al seĝo. „Ĉu iu iam aŭdis
-ion similan? Ĝi estas Man_fred_, mi diras, kaj tute neniel ajn
-Man_frajdej_[14].“ Jen fraŭlino Klerulino manvokis min, laŭ tre
-peremptora maniero; kaj mi deviĝis, ĉu aŭ ne volonte, forlasi
-sinjorinon Pirueton por decidigi disputon rilate la titolon de certa
-poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera
-titolo estas Man_frajdej_, kaj tute neniel Man_fred_, tamen, kiam mi
-revenis por serĉi sinjorinon Pirueton, ŝi ne estis trovebla, kaj
-mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ la tuta
-klerulina gento.
-
-Aferoj nun estis alprenintaj reale seriozan aspekton, kaj mi decidis
-tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Teodoron Kavajon, ĉar mi
-sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion kiel definitivan informon.
-
-„Smith?“ li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn
-silabojn, „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.? Sovaĝa afero,
-tio kontraŭ la Kikapu--u--uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke
-jes? Absoluta despera--a--ado -- tre bedaŭrinde, pro mia honoro!
-Mirinde inventema epoko! -- mirinda--a--aĵoj de kuraĝo! Sed flanke
-tion, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?“
-
-„Kapitano Hommo estu kondamnita“, mi diris, „bonvolu daŭrigi vian
-rakonton.“
-
-„Hem! -- ho, nu! -- _toute la même cho--o--ose_, kiel ni diras en
-Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo Johano A. B. C.? Sed vere
-(jen sinjoro Kavaĵo juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo)
-„vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi
-ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, egale bone kiel mi, ĉu? Smith?
-Johano A. B. C.? Nu, min benu, li estas la ho--o--omo--.
-
-„Sinjoro Kavaĵo“, diris mi petege, „_ĉu_ li estas la homo kun la
-fera masko?“
-
-„N--e--e!“ li diris aspektigante sin sagaca, „nek la homo en la
-lu--u--uno.“
-
-Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto,
-kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi
-mian amikon, sinjoron Kavaĵon, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora
-konduto kaj malĝentileco.
-
-Intertempe tamen, mi ne intencis esti malhelpata pri la informo
-dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la
-fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per
-precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen,
-almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara,
-certa, peremptora -- tiel malmola, kiel pasteĉokrusto, tiel konciza,
-kiel Tacito aŭ Montesquieu.
-
-Estis frue kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta;
-sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj alkondukiĝis en lian
-litĉambron per maljuna negra valeto, kiu atendis atente dum mia
-vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj
-lin rimarki. Kuŝis granda kaj ekstreme kuriozaspekta pakaĵo el io
-apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentiĝis la plej
-bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.
-
-„Hem! Ahem! iom ĝentila tio estas, mi certe dirus!“ diris la
-pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el
-voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj
-tagoj de mia ekzisto.
-
-„Ahem! iom ĝentila tio estas, mi opinias.“ Mi plene kriis pro teruro
-kaj iris tangente al la plej malproksima fino de la ĉambro.
-
-„Dio min benu, amiko mia“, denove fajfis la pakaĵo, „kio -- kio --
-kio -- nu, kio _estas_ grava? Mi efektive kredas, ke vi tute ne konas
-min.“
-
-Kion mi _povis_ diri pri ĉio ĉi -- kion mi _povis_ diri? Mi
-ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj malfermita
-buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.
-
-„Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?“ iom poste
-refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la
-planko ian neklarigeblan manovron, tre analogia kun la surtirado de
-ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.
-
-„Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompeo, alportu al
-mi tiun kruron!“ Ĉe tio Pompeo alportis al la pakaĵo tre bonegan
-korkan kvazŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide;
-kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.
-
-„Kaj sanga batalo ĝi _estis_“ daŭris la aĵo, kvazaŭ monologe;
-„sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj
-atendi eliri el ĝi kun nura vundeto. Pompeo, mi dankos vin, se vi
-alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la
-plej bona faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon,
-amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi al vi Bishop-on“. Ĉe
-tio Pompeo surŝraŭbis brakon.
-
-„Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni. Nun, vi
-hundo, surglitu miajn ŝultrojn kaj bruston. Petitt faras la plej
-bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.“
-
-„Brusto!“ mi diris.
-
-„Pompeo, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado
-estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan
-perukon de De l’ Orme.“
-
-„Peruko!“
-
-„Nun, vi negraĉo, miajn dentojn. Por bona aro de tiuj ĉi, vi plej
-bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega farado.
-Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo
-batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.“
-
-„Postaĵo! -- faligis vin!! -- mia okulo!!“
-
-„Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompeo, vi fripono,
-enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu
-D-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi
-kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.“
-
-Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas
-nenio pli aŭ malpli ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo
-Johano A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompeo estis kaŭzintaj, mi
-devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono.
-La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero
-rapide klariĝis.
-
-„Pompeo vi nigra fripono“, knardiris la generalo, „mi fakte kredas,
-ke vi lasus min eliri sen mia palato.“
-
-Je tio ĉi la negro, grumblante pardonpeton, iris al sia mastro,
-malfermis lian buŝon per la ruza mieno de ĉevalĵokeo kaj
-alĝustigis interne iom strangaspekan maŝinon, per tre lerta metodo,
-kiun mi ne tute povis kompreni. La aliiĝo tamen, de la tuta esprimo
-de la vizaĝo de la generalo estis tuja kaj surpriza. Kiam li denove
-parolis, lia voĉo realprenis ĉiom da tiu riĉa melodio kaj forto,
-kiun mi estis rimarkinta je nia unua konatiĝo.
-
-„Kondamnu la friponojn!“ li diris per tiel klara tono, ke mi absolute
-saltis pro la ŝanĝiĝo. „Kondamnu la friponojn! Ili ne nur frakasis
-al mi la palaton, sed ili ankaŭ klopodis fortranĉi malpleje sep
-okonojn de mia lango. Ne ekzistas egalulo, tamen, al Bonfante en
-Ameriko, por reale bonaj objektoj tiuspecaj. Mi povas rekomendi lin
-al vi kun fido (je tio la generalo kliniĝis) kaj certigi vin, ke mi
-sentas la plej grandan plezuron, farante tion.“
-
-Mi atestis lian bonkorecon laŭ mia plej bona maniero, kaj adiaŭis
-lin tuj, havante perfektan komprenon pri la vera aferstato
--- kaj plenan scion pri la mistero, kiu estis min ĝeninta
-tiel longe. Ĝi estis evidenta. Ĝi estis komprenebla afero.
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith estis la homo --
-estis la _homo, kiu troviĝis eluzita_.
-
-
-
-
-LA SILENTO -- FABELO
-
-La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj _silentas_.
- _El la greka lingvo de Alkmano._
-
-
-„Aŭskultu _min_“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon.
-„La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud
-la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la
-silento.
-
-La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi
-fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub
-la ruĝa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ
-flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj
-pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu
-soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn,
-kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili
-elvenas malklara murmuro, kiel la plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili
-sopiras unu al la alia.
-
-Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura,
-altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la
-malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la
-ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen,
-kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu
-gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj
-kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo. Kaj supre, kun susuro
-kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili
-ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed
-ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo
-ne troviĝas la kvieto, nek la silento.
-
-Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante ĝi estis pluvo, sed
-falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj
-nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon -- kaj la nimfeoj sopiris unu al la
-alia en la soleno de sia soleco.
-
-Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj
-aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan
-rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de
-la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj
-alta -- kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj
-ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj,
-ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la
-ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la
-marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis
-kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto
-estis ‚la soleco‘.
-
-Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko;
-kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de
-la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis
-volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per la togo de antikva Romo.
-Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj
-estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la
-nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la
-trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia
-okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi
-legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro,
-kaj dezirego al soleco.
-
-Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian
-manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la
-malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn
-praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la
-karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmata de la nimfeoj; kaj
-observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco -- sed
-la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
-
-„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur
-la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur
-la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn
-de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj
-mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la
-viro tremis en la soleco -- sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
-sur la roko.
-
-Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis
-for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj
-loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la
-hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto[15], al
-la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj
-mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj
-la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
-sur la roko.
-
-Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura
-ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento.
-Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego -- kaj la pluvo
-batis sur la kapon de la viro -- kaj la diluvoj de la rivero fluegis
-malsupren -- kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon -- kaj la nimfeoj
-akre kriis en siajn bedojn -- kaj la arbarego defalis antaŭ la vento
--- kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis -- kaj la roko
-ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo
-kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco;
-sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
-
-Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de _silento_, la
-riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj
-la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj
-ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis _silentaj_. Kaj la luno ĉesis
-ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo -- kaj la tondro mortis
--- kaj la fulmo ne ekbrilis -- kaj la nuboj pendis senmove -- kaj la
-akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis -- kaj laŭ arboj
-ĉesis svingiĝi -- kaj la nimfeoj ne plu sopiris -- kaj ne aŭdiĝis
-plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la
-vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj
-ili estis ŝanĝitaj -- kaj la literoj estis ‚la silento‘.
-
-Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo
-aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo,
-kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis nenia voĉo
-tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis
-‚la silento‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj
-kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“
-
- * * * * *
-
-Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj,
-en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras,
-troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la
-fortega maro -- kaj pri la ĝenioj, kiuj superregas la maron, kaj la
-teron, kaj la altan ĉielon. Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la
-diroj, kiuj diriĝis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis
-aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono
--- sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al
-mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras
-la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton,
-li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis
-ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas
-ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi
-kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian
-vizaĝon.
-
-
-
-
-Piednotoj de la tradukinto
-
-
-[1] Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego,
-kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze ĝi estas titolo,
-sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi Liĝ-eja.
-
-[2] Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.
-
-[3] Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.
-
-[4] Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton
-ktp. F. L.
-
-[5] Amontilado -- vino; speco de palkolora „ŝereo“ (angle _sherry_, seka
-vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).
-
-[6] Medoko, franca ruĝa vino.
-
-[7] Vortludo netradukebla. Angle _mason_ = „framasono“ kaj „masonisto“.
-
-[8] _Welsh rabbit_ (aŭ _rarebit_), rostita fromaĝo; angla plado, tre
-nedigestebla.
-
-[9] Staŭto, forta speco de portero (biero). F. L.
-
-[10] Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel
-signo de gento de la Skotoj.
-
-[11] Gagato = mineralo treege nigra, angl. „_jet_“, franc. „_jais_“,
-germ. „_Pechkohle_“.
-
-[12] Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.
-
-[13] _man_ (angle) = homo.
-
-[14] Manfriday (homo-vendreda), la indiĝena servanto de Robinson Crusoe
-en la romano de De-foe.
-
-[15] Vidu Jobo XL 15-24.
-
-
-Noto de transskribinto:
-
-Mi senrimarke ĝustigis la formojn de nombraj vortoj. Mi registris
-aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj.
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of Ses noveloj el "Rakontoj de mistero
-kaj imago", by Edgar Allen Poe
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SES NOVELOJ EL "RAKONTOJ DE ***
-
-***** This file should be named 62511-0.txt or 62511-0.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/6/2/5/1/62511/
-
-Produced by Andrew Sly
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org
-
-
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
diff --git a/old/62511-0.zip b/old/62511-0.zip
deleted file mode 100644
index c8d681c..0000000
--- a/old/62511-0.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/62511-h.zip b/old/62511-h.zip
deleted file mode 100644
index 2afa45b..0000000
--- a/old/62511-h.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/62511-h/62511-h.htm b/old/62511-h/62511-h.htm
deleted file mode 100644
index 5c3703a..0000000
--- a/old/62511-h/62511-h.htm
+++ /dev/null
@@ -1,2844 +0,0 @@
-<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
- "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
-<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
-<head>
-<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" />
-<title>Ses noveloj el Rakontoj de Mistero kaj Imago&mdash;A Project Gutenberg eBook</title>
-<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" />
-<style type="text/css">
-body {padding-right: 5%; padding-left: 5%;}
-div.titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;}
-h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 3px;}
-h2 {word-spacing: 0.5ex; font-size: 1.7em;}
-.section {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em;
-text-align: center; clear: both;}
-.section p {margin-top: 0em; margin-bottom: 0em; }
-a {text-decoration:none;}
-.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%;}
-.sc {font-variant: small-caps; font-style: normal;}
-.smaller {font-size: smaller;}
- .verse {margin: 1em 0em 0em 5%; text-align: left;}
- .epigraph {margin: auto; max-width: 19em;}
- .stanza {margin-top: 1em; margin-bottom: 0em;}
- .stanza div {text-indent: -3em; padding-left: 3em;}
- div.i0 {margin-left: 0em;}
- div.i2 {margin-left: 1.5em;}
- div.i6 {margin-left: 6em;}
-.footnotes {border: dashed 1px; margin: 2em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;}
-.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;}
-.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;}
-.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;}
-.num {text-align: right;}
-.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;}
-</style>
-</head>
-<body>
-
-
-<pre>
-
-The Project Gutenberg EBook of Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj
-imago", by Edgar Allen Poe
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-Title: Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"
-
-Author: Edgar Allen Poe
-
-Translator: Albert Frank Milward
-
-Release Date: June 28, 2020 [EBook #62511]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SES NOVELOJ EL "RAKONTOJ DE ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly
-
-
-
-
-
-</pre>
-
-<div style="text-align: center;">
-<p style="font-size:170%;">INTERNACIA<br />
-MONDLITERATURO</p>
-
-<p style="font-size:120%;">Kolekto de la plej famaj verkoj<br />
-el ĉiuj naciaj literaturoj</p>
-
-<img src="images/devizo.jpg" width="117" height="151" alt="Devizo: Ni fosu nian sulkon" />
-
-<p class="smaller">
-FERDINAND HIRT &amp; SOHN EN LEIPZIG / 1924<br />
-ESPERANTO-FAKO</p>
-</div>
-<div class="titlepage">
-<p style="font-size:170%;word-spacing:1ex;">EDGAR ALLEN POE</p>
-
-<h1>SES NOVELOJ<br />
-
-<span class="smaller">el<br />
-
-„Rakontoj de Mistero kaj Imago“</span></h1>
-
-<p style="font-size:120%;">El la angla originalo tradukis<br />
-
-<b>A. Frank Milward</b></p>
-
-<p>FERDINAND HIRT &amp; SOHN EN LEIPZIG / 1924<br />
-
-ESPERANTO-FAKO</p>
-</div>
-
-<p>TABELO DE ENHAVO</p>
-
-<table>
-<tr><td>&nbsp;</td><td>Paĝo</td></tr>
-<tr><td><a href="#sr1">Antaŭparolo</a></td><td class="num">7</td></tr>
-<tr><td><a href="#sr2">Liĝeja</a></td><td class="num">9</td></tr>
-<tr><td><a href="#sr3">La ovala portreto</a></td><td class="num">29</td></tr>
-<tr><td><a href="#sr4">La barelo de amontilado</a></td><td class="num">34</td></tr>
-<tr><td><a href="#sr5">Kelkaj vortoj kun mumio</a></td><td class="num">43</td></tr>
-<tr><td><a href="#sr6">La homo, kiu troviĝis eluzita</a></td><td class="num">63</td></tr>
-<tr><td><a href="#sr7">La silento &mdash; Fabelo</a></td><td class="num">76</td></tr>
-</table>
-
-<div class="section" id="sr1">
-<h2>ANTAŬPAROLO</h2>
-</div>
-
-<p>La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe
-estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia
-artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido,
-foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron
-gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li
-naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio
-anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la
-frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratino.</p>
-
-<p>Unue li fariĝis soldato, tiam poeto (lia plej fama poemo „<i>La korvo</i>“
-estas konata vastege), kaj poste gazetisto, kritikisto kaj aŭtoro
-samtempe. Lia edziĝo kun lia kuzino, kiam ŝi nur estis dekkvarjara,
-malgraŭ kontraŭaj profetoj, daŭris tre feliĉe; sed ŝia frua morto
-enigis lin en eĉ pli profundan malĝojon, el kiu li neniam plu eliĝis;
-kaj li mem mortis jam dum sia kvardeka jaro, post longa malsano,
-parte kaŭzita de liaj penoj akiri forgeson per alkoholo.</p>
-
-<p>La eksterordinaraj ecoj de liaj verkaĵoj kaŭzis kontraŭ li atakojn
-ĉiuspecajn; liaj kontraŭuloj ne hezitis akuzi lin eĉ pri frenezeco,
-kaj ne haltis post lia morto, ĉar lia bopatrino devis batali longe
-kaj akre poste, por defendi lian karakteron. La forta kaj atakema
-naturo de liaj recenzoj ankaŭ havigis al li multajn malamikojn, sed
-la servoj faritaj al vera literaturo per tiu kritiko estis tre grandaj.</p>
-
-<p>La ses noveloj elektitaj por tiu ĉi libro donos bonan ideon minimume
-pri du flankoj de lia verko. La tri mistikaj rakontoj bone montros
-la pezajn amasojn da mallumaj koloroj, kiujn li amis enmeti en siajn
-verkojn. Aliflanke la aldonitaj du komikaĵoj (kiujn aliaj eble nomus
-skeptikaĵoj) same montros lian fonton da preta sprito kaj plenan
-bonhumoron. Sed pri ĉio ĉi la leganto mem juĝu.</p>
-
-<p class="far_sig"><i>A. Frank Milward.</i></p>
-
-<p class="far_sig">Birmingham, Anglujo<br />
- Aprilo 1923.</p>
-
-<p>NB. La pluraj neologismoj, elĉerpitaj kaj klarigitaj laŭ la
-<i>Vortaro Fulĉer kaj Long</i>, estas signitaj per „F. L.“</p>
-
-<div class="section" id="sr2">
-<h2>LIĜEJA</h2>
-
-<blockquote>
-<p style="text-align:justify;">„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
-de la Volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda Volo,
-enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
-submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
-malfortikeco de sia malvigla volo.“</p>
-
-<p class="far_sig"><i>Jozefo Glanvil.</i></p>
-</blockquote>
-</div>
-
-<p>Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi
-unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a>. Longaj jaroj de tiam estas
-forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ
-eble, mi <i>nun</i> ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale
-la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga
-sed serena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco
-de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj
-tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj
-nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej
-ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri
-ŝia familio &mdash; preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi
-estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite
-en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas por nuligi
-impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto &mdash; per
-Liĝeja &mdash; mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon
-de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro
-eklumas en mi, ke mi <i>neniam konis</i> la patran nomon de ŝi, kiu estis
-mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia
-studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte
-de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo,
-ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis
-mia propra kaprico, &mdash; freneze romantika oferaĵo sur la altaro
-de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton
-mem &mdash; ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj
-ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun
-oni titolas Romaneco &mdash; se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila
-Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj
-malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.</p>
-
-<p>Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio
-estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska,
-gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi
-penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno,
-aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj.
-Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro
-en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta
-dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron.
-Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo
-de opiosonĝo &mdash; aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la
-fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj
-de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo,
-kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la
-idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam,
-parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta
-ian strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de
-Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco &mdash; kvankam mi rimarkis, ke
-ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi
-multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj
-sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis
-la konturon de la alta kaj pala frunto &mdash; ĝi estis perfekta &mdash; kiel
-malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! &mdash; la
-karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj
-serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj
-poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn
-harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto
-„hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo &mdash;
-kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas
-vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca
-glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj,
-harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis
-la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela &mdash; la
-belega kurbo de la suprolipo malalta &mdash; la mola, sentameta dormo de
-la malsupra &mdash; la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis;
-la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de
-la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed
-plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la
-mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon
-kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj &mdash; la konturon,
-kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la
-Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.</p>
-
-<p>Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj.
-Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis
-en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli
-grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj
-ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed
-nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco
-iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis
-ŝia beleco &mdash; eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis &mdash; la
-beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de
-la fabelaj hurioj<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a> de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la
-plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj
-tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj.
-La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ
-naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la
-trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la <i>esprimo</i>. Ha,
-vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni
-kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo
-en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin!
-Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio
-estis tio, tiu <i>io</i> pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis
-profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi <i>estis</i>? Firmtenis min
-la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj
-sferoj? Ili fariĝis por mi la ĝemelaj<!-- gemelaj --> steloj de Ledo, kaj mi por ili
-la plej pia el la astrologoj.</p>
-
-<p>Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de
-la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto &mdash; neniam, mi
-kredas, rimarkita de la skoloj &mdash; ke, dum niaj penoj memori ion longe
-forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne
-povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la
-okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la
-esprimo &mdash; sentis ĝin alproksimiĝi &mdash; sed ne plene esti mia &mdash; kaj,
-tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el
-ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo,
-cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam
-la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en
-sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo,
-sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj
-lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton,
-aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu,
-iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo &mdash; dum medito pri
-nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo.
-Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis
-ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis
-unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa
-grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro),
-kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi
-estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne
-malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi
-bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia
-kuriozeco &mdash; kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la
-sentimenton:</p>
-
-<p>„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
-de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo
-enpenetrante ĉion pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
-submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
-malfortikeco de sia malvigla volo.“</p>
-
-<p>La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ektrovi ian
-malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto,
-kaj io el la karaktero de Liĝeja. <i>Intenseco</i> de penso, ago aŭ
-parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu
-grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian
-kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn
-mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja,
-estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda
-pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla
-pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris
-min &mdash; per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj
-kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo &mdash; kaj per la sovaĝa energio de
-la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro
-kontrasto kun ŝia parolmaniero.</p>
-
-<p>Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega &mdash;
-tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj
-ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia
-propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis
-ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas
-nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio,
-ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige
-tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas
-sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio
-estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino &mdash; sed kie spiras la
-<i>viro</i>, kiu trapasis, kaj sukcesplene, <i>ĉiujn</i> vastajn areojn
-de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis
-tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis
-gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman
-superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la
-ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme
-okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda
-triumfo &mdash; kiel viva ĝojo &mdash; kiom da ĉio, kio estas etera en la
-espero &mdash; mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne
-multe serĉitaj &mdash; sed malpli konitaj &mdash; tiun ravan perspektivon
-disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza
-kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de
-saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!</p>
-
-<p>Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj
-jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn
-fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano
-serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis
-la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin
-mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj
-lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj
-okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi
-kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro
-&mdash; tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan
-koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis
-kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.</p>
-
-<p>Mi vidis, ke ŝi devas morti &mdash; kaj en spirito mi luktis malespere
-kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis,
-miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia
-serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la
-morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj
-komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro en ŝia
-luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi
-estus konsolinta &mdash; mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia
-fortega deziro por vivo &mdash; por vivo &mdash; nur por vivo &mdash; la konsolado
-kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ
-la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia
-furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno.
-Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis &mdash; sed mi ne ŝatas pripensi
-la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis
-kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman &mdash; konjektojn kaj
-aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.</p>
-
-<p>Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke
-en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur
-je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia
-afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ
-mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al
-idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj?
-&mdash; Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je
-la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne
-povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al
-amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine
-rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza
-avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas
-tiu ĉi dezirego &mdash; estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo
-&mdash; <i>nur</i> por vivo &mdash; kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon
-esprimi ĝin.</p>
-
-<p>Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min
-al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi
-antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<div class="i0">Jen! estas nokto karnavala</div>
-<div class="i2">Dum la solecaj postaj jaroj;</div>
-<div class="i0">Anĝelamas’, flugila kaj vuala,</div>
-<div class="i2">Dronante nun en larmaj maroj,</div>
-<div class="i0">Kunsidas en teatro por elstudi</div>
-<div class="i2">Dramon el timoj kaj esperoj;</div>
-<div class="i0">Dum la orkestro halte daŭras ludi</div>
-<div class="i2">Muzikon de la sferoj.</div>
-</div><div class="stanza">
-<div class="i0">Sub form’ de alta Di’, murmure</div>
-<div class="i2">Flustraĉas mimikistaj aroj;</div>
-<div class="i0">Tien kaj reen flugas ili nure,</div>
-<div class="i2">Pupetoj, kies pensoj, faroj</div>
-<div class="i0">Venas laŭ vol’ de vastaj senformaĵoj,</div>
-<div class="i2">Kiuj la scenon movas fatan,</div>
-<div class="i0">Kaj svingas de kondoraj flugilaĵoj</div>
-<div class="i2">Malĝojon nevidatan.</div>
-</div><div class="stanza">
-<div class="i0">Miksaĉa dramo! &mdash; ho, ja fidu,</div>
-<div class="i2">Ke ne ĝi estos forgesata!</div>
-<div class="i0">Fantomon ĝian nun ĉasata vidu,</div>
-<div class="i2">De homamas’, sed ne kaptata;</div>
-<div class="i0">Rondkuras ili, kaj la vojostreko</div>
-<div class="i2">Sampunkten venos ĝis eterno,</div>
-<div class="i0">Tra multe da Frenezo, pli da Peko,</div>
-<div class="i2">Kaj Timo, ja la kerno!</div>
-</div><div class="stanza">
-<div class="i0">Sed vidu! en la ludistaron</div>
-<div class="i2">Formaĉo trudas sin rampante!</div>
-<div class="i0">Sangruĝa aĵo lasas la scenaron</div>
-<div class="i2">El la soleco sin tordante!</div>
-<div class="i0">Ĝi rampas &mdash; rampas! ĝiaj por manĝegoj</div>
-<div class="i2">Mortas la mimikistoj blekaj;</div>
-<div class="i0">Dum la serafoj ĝemas je dentegoj</div>
-<div class="i2">Per homa sang’ malsekaj.</div>
-</div><div class="stanza">
-<div class="i0">For &mdash; for! la lumoj iĝas for!</div>
-<div class="i2">Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta</div>
-<div class="i0">Kurteno (la funebra, lasta hor’)</div>
-<div class="i2">Defalas tra venteg’ blovanta;</div>
-<div class="i0">L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo,</div>
-<div class="i2">Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo,</div>
-<div class="i0">Ĉar estas ĝi la tragedio <span class="sc">homo</span>,</div>
-<div class="i2">Kaj la Venkint’ &mdash; <span class="sc">la vermo</span>.</div>
-</div></div>
-
-<p>„Ho, Dio!“, duone ŝirkriis Liĝeja, salte stariĝante kaj etendante
-supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi
-versojn, „ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos
-neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita?
-Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu &mdash; kiu scias la
-misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? La Homo ne sin submetus al la
-anĝeloj, <i>nek al la morto absolute</i>, se ne pro la malfortikeco de
-sia malvigla volo.“</p>
-
-<p>Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn
-brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris
-siajn lastajn sopirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de
-ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn
-vortojn de la peco el Glanvil. „<i>La Homo ne sin submetus al la
-anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia
-malvigla volo</i>.“</p>
-
-<p>Ŝi mortis, kaj mi, premegita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu
-povis toleri la solecan malplenecon de mia domego en la malhela
-kaj kaduka urbo apud la Rhejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo
-nomas riĉo. Liĝeja alhavigis al mi multe pli, tre multe pli, ol
-ordinare fariĝas la sorto de mortemuloj. Post nemultaj monatoj,
-do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iome riparigis
-abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj
-malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja
-grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la
-bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ
-ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco,
-kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon
-de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko
-pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi
-permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi
-miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj
-malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili
-revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe
-eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj
-fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la
-sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a> desegnaĵoj sur la
-tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio &mdash;
-kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn
-ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu
-unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto,
-mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino &mdash; kiel la postvenanto
-de la neforgesota Liĝeja &mdash; la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena
-Trevanjon el Tremajno.</p>
-
-<p>Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu
-novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis
-la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco
-je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro <i>tiel</i> ornamita
-fraŭlinon tiom amatan? Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn
-de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde
-gravaj, kaj tie ĉi troviĝis nenia sistemo, nenia agordo en la
-fantazia pompo, por ekteni la memoron. La ĉambro staris en alta
-tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis kvinangula forme, kaj
-grandege ampleksa. Okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo
-la sola fenestro &mdash; grandega plato da senkadra vitro el Venezio
-&mdash; unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la
-radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun
-mortpala lumo sur la objektojn interne. Ekster la supra parto de tiu
-ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de grandaĝa vinberujo,
-kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el
-malgajaspekta kverkoligno, estis troe alta, arkaĵa, kaj ellaboreme
-skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj,
-duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de
-tiu ĉi malĝojiga arkaĵo dependis, per unu ora ĉeno el longaj
-ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj
-kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ
-enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj
-flamoj.</p>
-
-<p>Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise
-starigitaj; kaj staris tie ankaŭ la lito &mdash; la edziĝa lito &mdash;
-laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun
-supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro
-vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj
-de la Reĝoj kontraŭ Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj je
-belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la
-ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, grandege altaj &mdash; eĉ malproporcie
-tiel &mdash; estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj,
-per peza kaj dikaspekta tapeto &mdash; tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis
-sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj
-la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj
-spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La
-ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita,
-je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo,
-kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro.
-Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur
-rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj
-fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis
-variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis
-kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto
-grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian
-starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima
-intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo
-de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La
-fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de
-forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, &mdash; kiu donis
-malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.</p>
-
-<p>En ĉambroj tiuspecaj &mdash; en tiuspeca edziĝa ĉambro &mdash; mi pasigis,
-kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato
-post nia geedziĝo &mdash; pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco.
-Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero &mdash; ke
-ŝi evitas min kaj ne multe amas min &mdash; mi ne povis ne percepti;
-sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin
-per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis
-(ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca,
-la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco, pri
-ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia,
-ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro
-pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj
-(ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis
-laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj
-lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la
-solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi
-povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta &mdash; ho, ĉu
-<i>povis</i> esti por ĉiam? &mdash; ree sur la teron.</p>
-
-<p>Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo la Lady
-Rovena estis atakata de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia
-resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn
-noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri
-sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj,
-miakonjekte, ne posedis alian originon krom ŝia malsana imago, aŭ,
-eble, la fantasmagoraj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da
-tempo ŝi estis resaniĝanta, kaj fine plene sana. Sed nur mallonga
-tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove deĵetis
-ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo,
-ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis. Ŝiaj atakoj estis, post
-tiu ĉi tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado,
-kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj
-kuracistoj. Kune kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajne,
-estis tiel ekpreninta ŝian organaron tro forte por foriĝi pro homaj
-rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo
-de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj
-por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la
-sonoj &mdash; la iometaj sonoj &mdash; kaj pri la neordinaraj movoj inter la
-murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.</p>
-
-<p>Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis
-tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis
-vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi rigardis ŝin<!-- (ne okazis) -->, kun sentoj
-duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega
-vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj.
-Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri
-sonoj, kiujn ŝi <i>tiam</i> aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi &mdash; pri
-movoj, kiujn ŝi <i>tiam</i> vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La
-vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi
-tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ
-neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj
-sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de
-la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis
-al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne
-svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi
-memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por
-ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin
-al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj
-cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla
-sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke
-kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita
-de la incensilo, ombro &mdash; tian ombron, kian oni povas imagi kiel la
-ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera
-dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri
-ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj
-elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta
-Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon,
-dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj okuloj rigardis ŝin
-senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la
-tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la
-vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta
-en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de
-la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora
-fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la
-vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas,
-malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago
-iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la
-horo.</p>
-
-<p>Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de
-la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de
-mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj
-servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis
-sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro,
-kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj,
-opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta
-okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn
-figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj
-fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi
-memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la
-brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de
-la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi
-turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam
-surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja &mdash; kaj tiam revenis en
-mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla
-malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta <i>ŝin</i> tiel volvitan. La
-nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri
-ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de
-Rovena.</p>
-
-<p>Eble estis noktmezo &mdash; aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne
-notis la pasadon de tempo &mdash; kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed
-tre distingebla, ekvekis min el mia revo. Mi <i>sentis</i>, ke ĝi venas
-de la lito el ebono &mdash; la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro
-da superstiĉa timo &mdash; sed ne venis ripeto de la sono. Mi streĉis
-la vidon por distingi ian movon de la kadavro &mdash; sed ne troviĝis
-io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi
-ja aŭdis la bruon, kiel ajn malklare, kaj mia animo estis vekita
-interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al
-la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco,
-kiu tendencis lumigi la misteron. Post kelke da tempo evidentiĝis ke
-iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas
-enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj
-palpebroj. Tra speco de nedirebla teruro kaj respektego, por kiu
-neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi
-sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi
-sidas. Tamen, la ideo pri la devo fine efikis min reaplombigi. Mi ne
-plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj &mdash; ke ankoraŭ vivas
-Rovena. Necesis, ke ia tuja peno estu farata, sed la tureto staris
-tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj
-&mdash; ne troviĝis iu vokebla &mdash; mi ne havis rimedon por alvoki ilin
-por helpi min, ne forlasante la ĉambron dum multaj minutoj, kaj
-tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum miaj penoj por
-revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge,
-tamen, certiĝis, ke estas okazinta denova senviviĝo; la koloro
-malaperis de palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmora;
-la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto
-de morto; abomena malsekeco kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon
-de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi
-ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj
-denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.</p>
-
-<p>Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje
-sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi
-aŭskultis &mdash; en ekstrema teruro. La sono denove venis &mdash; ĝi estis
-sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis &mdash; klare vidis &mdash; tremon sur
-la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan
-linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la
-profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi
-sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per
-fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la
-devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la
-frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan
-korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady <i>vivis</i>;
-kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon.
-Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun
-rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti.
-Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la
-lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la
-tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon,
-la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn
-kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la
-tombo.</p>
-
-<p>Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja &mdash; kaj denove (ĉu mirinde, ke
-mi tremas, skribante?) <i>denove</i> atingis al miaj oreloj mallaŭta
-plorĝemo el la ebona lito. Sed kial detale priskribus mi la
-nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi paŭzus por rakonti
-kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza ektagiĝo,
-tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega
-resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla
-morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla
-malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia,
-strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu
-ĝis la fino.</p>
-
-<p>La plejparto de tiu terura nokto estis pasinta, kaj ŝi, kiu jam
-estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis &mdash; kaj nun pli vigle
-ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu,
-pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti
-aŭ moviĝi, kaj sidadis rigide sur la sofo, senpova viktimo por
-kirlego da tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis
-la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas,
-moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj enruĝiĝis
-per nekutima energio en la vizaĝo &mdash; la membroj malrigidiĝis &mdash;
-kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estas forte kunpremitaj,
-kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donas
-sian tomban mienon al la figuro, mi povis revi, ke Rovena ja estas
-tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo
-ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu,
-kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj,
-kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la
-objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en
-la mezon de la ĉambro.</p>
-
-<p>Mi ne tremis &mdash; mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj
-rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante
-rapide tra mia cerbo, estis paralizinta &mdash; estis frostinta min en
-ŝtonon. Mi ne moviĝis, sed rigardadis la aperaĵon. Estis freneza
-malordo en miaj pensoj &mdash; tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi
-povis esti la vivanta Rovena, kiu kontraŭis min? Ĉu ĝi povis esti
-Rovena <i>iel ajn</i> &mdash; la helehara kaj blueokula Lady Rovena Trevanjon
-el Tremajno? Kial, <i>kial</i> mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur
-la buŝo &mdash; sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta
-Lady el Tremajno? Kaj la vangoj &mdash; troviĝis la rozoj en ŝiaj
-vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo &mdash; jes, efektive, tiuj
-ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremajno. Kaj
-la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne
-verŝajne estis la ŝia? &mdash; sed <i>ĉu ŝi estis iĝinta pli altkreska
-dum ŝia malsano?</i> Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu
-penso! Unu salto, kaj mi atingis al ŝiaj piedoj! Detirante sin de
-mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrecajn
-tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan
-atmosferon de la ĉambro grandaj masegoj da longaj kaj implikitaj
-haroj &mdash; <i>ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo</i>!
-Kaj nun malrapide malfermiĝis <i>la okuloj</i> de la figuro, kiu staradis
-antaŭ mi. „Jen, do, almenaŭ“, mi kriegis laŭtvoĉe, „povas mi
-neniam, mi neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la
-nigraj, kaj la brulantaj okuloj &mdash; de mia perdita amatino, de la Lady
-&mdash; <span class="sc">la lady liĝeja</span>“.</p>
-
-
-<div class="section" id="sr3">
-<h2>LA OVALA PORTRETO</h2>
-</div>
-
-<p>La kastelo, kiun mia valeto<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a> kuraĝetis perforte eniri, plivole ol
-permesi ke mi, dum mia terure vundita stato, pasigu nokton subĉiele,
-estis unu el tiaj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj
-tiel longe estas malridantaj inter la Apeninoj, ne malpli fakte ol en
-la imago de novelistinoj. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ
-nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj
-kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de
-la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifonitaj kaj
-antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj
-per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara
-nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora
-arabesko. Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj dependis sur la muroj ne nur
-sur la ĉefaj surfacoj, sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga
-arkitekturo de la kastelo necesigis &mdash; pri tiuj ĉi pentraĵoj mia
-komenciĝa delirio, verŝajne, profunde estis interesiginta min;
-tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la
-fenestroj &mdash; ĉar jam estis nokte &mdash; ekbruligu la meĉojn en alta
-kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj dismetu
-larĝe la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis
-la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min
-pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne primediti la bildojn,
-kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis
-ilin kritiki kaj priskribi.</p>
-
-<p>Longe &mdash; longe mi legis &mdash; kaj pie, adoreme mi rigardadis. Rapide
-kaj glore la horoj flugpasis, kaj la profunda noktmezo alvenis. La
-pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, kaj etendante malfacile
-mian manon, plivole ol ĝeni mian dormantan valeton, mi metis tiun
-tiele, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.</p>
-
-<p>Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la
-multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de
-la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la
-litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan
-bildon. Tiu estis la portreto de junulino ĵus maturiĝanta al
-virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis miajn
-okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprebla eĉ por mia
-propra percepto. Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi
-trameditis la kaŭzon, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo
-por gajni la tempon por pripensi &mdash; por certigi min, ke mia vidpovo
-ne trompis min &mdash; por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli
-sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse
-rigardis la pentraĵon.</p>
-
-<p>Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua
-brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta
-la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj
-eksurprizis min tuj al maldorma vivo. La portreto, mi jam estas
-dirinta, estis tio de juna knabino. Ĝin konsistigis nuraj kapo kaj
-ŝultroj, pentritaj laŭ tio, kio teknike nomiĝas la „vinjeta“
-maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully.
-La brakoj, la brusto, kaj eĉ la finoj de la haroj, fandiĝis
-nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis
-la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj
-filigranita laŭ maŭra stilo. Kiel artverkaĵo nenio povis esti pli
-admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la
-verkado, nek la nemorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj
-tiel energie estis min emociinta.</p>
-
-<p>Malplej eble el ĉio ĝi povis esti tio, ke mia imago, vekate el
-ĝia duondormo, erare prenis la kapon por tiu de vivanta persono. Mi
-vidis tuj, ke la strangecoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la
-kadro devis tuj forigi tian ideon &mdash; devis malhelpi eĉ iun momentan
-kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis, eble,
-unu horon, duone sidante, duone kuŝante, kun mia rigardo fiksita al
-la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi
-ree kuŝiĝis en la lito. Mi estis trovinta la sorĉon de la bildo,
-ĉar tio estis la absoluta <i>vivsimileco</i> de la esprimo, kio, unue
-surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per
-profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian
-antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝinte al
-mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn
-kaj iliajn historiojn. Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan
-portreton, mi legis la strangajn, malklarajn vortojn sekvantajn.</p>
-
-<p>„Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco.
-Kaj malbona la horo, kiam ŝi vidis, kaj ekamis, kaj edziniĝis kun
-la pentristo. Li, pasia, studiema, severa, kaj jam posedanta edzinon,
-sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena
-je gajeco; ĉio da ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna
-cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton,
-kiu staris ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj
-aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon
-de ŝia amanto. Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi
-la pentriston parolanta pri sia deziro portreti eĉ sian junan
-novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidadis milde dum
-multaj semajnoj en la malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo
-tragutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo,
-trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon
-post tago. Kaj li estis pasia, kaj sovaĝa, kaj melankolia viro,
-kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne <i>volis</i> vidi ke la lumo, kiu
-falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigas la sanon kaj
-la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al
-li. Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, neplende, ĉar ŝi
-komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran
-kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por
-portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj
-malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia
-simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj
-pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo
-al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo,
-kiam la verkaĵo alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis enlasata
-en la tureton, ĉar la pentristo deliriiĝis pro ardo pri sia verko,
-kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi
-la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne <i>volis</i> vidi, ke la koloriloj,
-kiun li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de
-ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj,
-kaj nur malmulte restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo, kaj
-unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis
-supren, kvazaŭ la flamo en la flamingo de lampo. Kaj tiam la tuŝo
-estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj unu momenton la pentristo
-staris ensorĉite antaŭ la verkaĵo, kiun li estis kreinta: sed la
-proksiman, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis,
-kaj kriante laŭtvoĉe: ‚Tio ĉi estas ja la <i>Vivo</i> mem!‘ li
-turniĝis por rigardi sian amatinon. &mdash; <i>Ŝi estis mortinta</i>.</p>
-
-<div class="section" id="sr4">
-<h2>LA BARELO DA AMONTILADO<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a></h2>
-</div>
-
-<p>La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile,
-kiel mi kapablis; sed kiam li riskis min insulti, mi ĵuris min
-venĝi. Vi, kiu tiel plene scias la naturon de mia animo, ne supozos,
-tamen, ke mi ellasis minacon. Ke <i>fine</i> mi estos venĝita, tio estis
-punkto definitive decidita &mdash; sed la definitiveco mem, per kio ĝi
-decidiĝis, forbaris ĉian riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ
-puni senpune. Maljustaĵo estas ne rebonigita, se puno atingos al
-la reboniganto. Ĝi estas egale ne rebonigita, kiam la punanto
-malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.</p>
-
-<p>Devas esti komprenata tio, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta
-al Fortunato kaŭzon por dubi mian bonvolon. Mi daŭris, kiel mi
-kutimis, rideti antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne perceptis, ke la rideto
-<i>nun</i> estas je la penso pri lia oferiĝo.</p>
-
-<p>Li posedis malfortan punkton &mdash; tiu ĉi Fortunato &mdash; kvankam alie li
-estis viro respektinda kaj eĉ timinda. Li fieris pro sia spertuleco
-pri vino. Malmultaj Italoj havas la veran virtuozan spiriton.
-Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo
-kaj oportuno &mdash; por praktiki trompon al la britaj kaj aŭstraj
-milionuloj. Pri la pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj
-samlandanoj, estis ĉarlatano &mdash; sed pri tiu afero, malnovaj vinoj,
-li estis sincera. En tio, mi ne diferencis de li esence, mi mem estis
-sperta pri la italaj vinbero-rikoltoj, kaj aĉetis grande, kiam ajn
-mi povis.</p>
-
-<p>Ĉirkaŭ krepusko, unu tagon dum la plej alta frenezo de la karnavala
-sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco,
-ĉar li multon estis trinkinta. Li portis ŝercistan veston. Li havis
-malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo kovriĝis per konusa
-ĉapo kun tintiloj. Mi tiom ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi
-neniam finos premegi al li la manon.</p>
-
-<p>Mi diris al li: „Kara Fortunato mia, bonsanĉe mi renkontas vin. Kiel
-rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon
-da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.“</p>
-
-<p>„Kio?“ li diris, „amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la
-karnavalo!“</p>
-
-<p>„Mi mem dubas“, mi respondis, „kaj mi sufiĉe estis malsaĝa pagi la
-plenan amontiladan prezon, ne konsultinte vin pri l’ afero. Vi ne
-estis trovebla, kaj mi timis perdi bonŝancon.“</p>
-
-<p>„Amontilado!“ &mdash; „Mi sentas dubojn.“</p>
-
-<p>„Amontilado!“ &mdash; „Kaj mi devas kontentigi min.“</p>
-
-<p>„Amontilado!“</p>
-
-<p>„Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Lukesio. Se iu posedas
-kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi &mdash;“</p>
-
-<p>„Lukesio ne povas distingi amontiladon de ŝereo.“</p>
-
-<p>„Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la
-via.“</p>
-
-<p>„Venu! Ni iru.“</p>
-
-<p>„Kien?“</p>
-
-<p>„Al viaj keloj.“</p>
-
-<p>„Mia amiko, ne; mi ne intencas altrudiĝi sur vian bonkorecon. Mi
-vidas, ke vi iras al rendevuo. Lukesio &mdash;“</p>
-
-<p>„Mi iras al neniu rendevuo; venu!“</p>
-
-<p>„Amiko mia, ne; ne gravis la rendevuo, sed gravas la severa
-malvarmumo, pro kio mi vidas, ke vi suferas. La keloj estas
-netolereble malsekaj. Ili estas inkrustitaj per nitro.“</p>
-
-<p>„Ni iru, malgraŭ tio. La malvarmumo estas nura neniaĵo. Amontilado!
-Oni estas trompinta vin. Kaj koncerne Lukesion, li ne povas distingi
-ŝereon de amontilado.“</p>
-
-<p>Tiel parolante, Fortunato prenis mian brakon.</p>
-
-<p>Surmetante maskon el nigra silko, kaj tirante preme ĉirkaŭ mia
-korpo mantelon, mi lasis lin rapidigi min al mia palaco.</p>
-
-<p>Estis nenia servisto hejme; ili estis forkurintaj por gajiĝi pro
-honoro de la tago. Mi estis dirinta al ili, ke mi ne revenos ĝis la
-mateno proksima, kaj ordoninta severe, ke ili ne moviĝu el la domo.
-Tiuj ĉi ordonoj sufiĉis, mi sciis, certigi la tujan malaperon de
-ĉiuj, kiam mi turnis al ili mian dorson.</p>
-
-<p>Mi prenis el la ingoj du torĉojn, kaj donante unu al Fortunato,
-riverencante kondukis lin tra kelkaj ĉambraroj al la arkaĵo, kiu
-enlasis nin en la kelaron. Mi pasis malsupren laŭ longa serpenta
-ŝtuparo, petante lin, ke li atentu dum li sekvas. Ni atingis fine
-la fundon de la ŝtuparo, kaj kune staris sur la malseka tero de la
-katakomboj de la Montresoroj.</p>
-
-<p>La irmaniero de mia amiko estis ŝancelema, kaj la tintiloj sur lia
-ĉapo tintis dum li paŝis.</p>
-
-<p>„La barelo?“ li diris.</p>
-
-<p>„Ĝi kuŝas pli malproksime“, mi diris, „sed observu la blankan
-kvazaŭ-teksaĵon, kiu brilas sur la muroj de la kavernoj.“</p>
-
-<p>Li turniĝis al mi, kaj rigardis min per du filmaj okuloj, kiuj
-enhavis malsekon pro ebrieco.</p>
-
-<p>„Ĉu nitro?“ li demandis fine.</p>
-
-<p>„Nitro“, mi respondis, „kiel longe vi estas suferinta pro tiu tuso?“</p>
-
-<p>„Uh! uh! uh! &mdash; uh! uh! uh! &mdash; uh! uh! uh! &mdash; uh! uh! uh! &mdash; uh! uh!
-uh!“</p>
-
-<p>Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.</p>
-
-<p>„Ĝi estas nenio“, li diris fine.</p>
-
-<p>„Venu“, mi diris decideme, „ni reiru; via sano tre valoras. Vi estas
-riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi
-estis. Vi estas viro kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni
-reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondi tion. Krome,
-ekzistas Lukesio &mdash;“</p>
-
-<p>„Sufiĉe!“ li diris, „tiu ĉi tuso estas nura neniaĵo; ĝi ne
-mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.“</p>
-
-<p>„Vere &mdash; vere“, mi respondis, „kaj efektive mi ne intencis timigi vin
-nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon. Trinko da tiu ĉi
-medoko<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a> defendos nin kontraŭ la malseko.“</p>
-
-<p>Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico da
-samaĵoj kuŝantaj sur la tero.</p>
-
-<p>„Trinku“, mi diris, prezentante al li la vinon.</p>
-
-<p>Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo. Li paŭzis kaj balancis la
-kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.</p>
-
-<p>„Mi trinkas“, li diris, „al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ
-ni.“</p>
-
-<p>„Kaj mi al via longa vivo.“</p>
-
-<p>Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.</p>
-
-<p>„Tiuj keloj“, li diris, „estas vastaj!“</p>
-
-<p>„La Montresoroj“, mi respondis, „estis granda kaj multnombra
-familio.“ &mdash; „Mi forgesis vian blazonon.“</p>
-
-<p>„Grandega homa piedo ora, en kampo lazura; la piedo subpremas
-serpenton furiozan, kies dentoj estas enfiksitaj en la kalkano.“ &mdash;
-„Kaj la moto?“</p>
-
-<p>„<i lang="la">Nemo me impune lacessit</i>.“ (Neniu min senpune incitas.)</p>
-
-<p>„Bone!“ li diris.</p>
-
-<p>La vino briletis en liaj okuloj, kaj la tintiloj tintis. Mia imago
-varmiĝis pro la medoko. Ni estis pasintaj inter muroj el amasigitaj
-ostoj, kun bareloj kaj barelegoj intermiksitaj, en la plej internajn
-lokojn de la katakomboj. Mi denove paŭzis, kaj tiun ĉi fojon prove
-ekprenis Fortunaton je la brako, super la kubuto.</p>
-
-<p>„La nitro“, mi diris, „vidu kiel ĝi pliiĝas. Ĝi pendas kiel musko
-de la keloj. Ni staras sub la riverlito. La gutoj da malseko fluetas
-sur la ostojn. Venu, ni reiru antaŭ ol tromalfruiĝas. Via tuso &mdash;“</p>
-
-<p>„Ĝi estas neniaĵo“, li diris, „ni antaŭeniru! Sed unue, alia
-trinko de la medoko!“</p>
-
-<p>Mi rompis kaj donis al li botelon da <span lang="fr">De Grâve</span>. Li ĝin malplenigis
-dum unu spiro. Liaj okuloj ekbrilis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj
-ĵetis supren la botelon per gesto, kiun mi ne komprenis.</p>
-
-<p>Mi lin rigardis mirante. Li ripetis la movon &mdash; groteskan movon.</p>
-
-<p>„Vi ne komprenas?“ li diris. &mdash; „Mi, ne“, mi respondis.</p>
-
-<p>„Do, vi ne estas el la frataro?“ &mdash; „Kiel?“</p>
-
-<p>„Vi ne estas el la framasonoj?“ &mdash; „Jes, jes“, mi diris, „jes, jes.“</p>
-
-<p>„Vi? neeble! Framasono?“ &mdash; „Framasono“, mi respondis.</p>
-
-<p>„Donu signon.“ &mdash; „Jen ĝi“, mi respondis, eltirante trulon<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a> el sub
-la faldoj de mia mantelo.</p>
-
-<p>„Vi ŝercas“, li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn posten, „sed ni
-iru al la amontilado.“</p>
-
-<p>„Konsentite“, mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj
-ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni
-rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon. Ni trapasis
-aron da malaltaj arkaĵoj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove
-malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de
-la aero igis niajn torĉojn plivole subbruli ol flami.</p>
-
-<p>Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta.
-Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj
-ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de
-Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto troviĝis ornamitaj
-tiumaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse
-sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de
-la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli
-internan alkovon, profundan je ĉirkaŭ kvar futoj, larĝan je tri,
-kaj altan je ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu
-speciala utilo, sed formis nure la interspacon inter du el la kolosaj
-subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis enfermita
-malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida
-granito.</p>
-
-<p>Senfrukte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, penis spioni en la
-profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni
-vidi.</p>
-
-<p>„Antaŭen“, mi diris, „tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Lukesio &mdash;“</p>
-
-<p>„Li estas malklerulo“, interrompe diris mia amiko, paŝante malfirme
-antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj. Post unu momento
-li estis atinginta al la fino de la niĉo, kaj, trovante pluan
-antaŭeniron malhelpata de la roko, staradis stulte konfuzegita.
-Pluan momenton, kaj mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia
-surfaco troviĝis du feraj najlkrampoj, malproksimaj je ĉirkaŭ du
-futoj unu de la alia, horizonte. De unu el tiuj ĉi dependis mallonga
-ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia
-talio, estis la laboro de nemultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro
-konsternita rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis posten el
-la alkovo.</p>
-
-<p>„Pasigu vian manon“, mi diris, „trans la muron. Vi ne povas ne senti
-la nitron. Efektive ĝi estas <i>tre</i> malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu
-min <i>petegi</i>, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed
-unue, mi devas fari por vi ĉiun etan servon, kiun mi kapablas“.</p>
-
-<p>„La amontilado?“ ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia
-mirego. &mdash; „Certe“, mi respondis, „la amontilado“.</p>
-
-<p>Dirante tiujn vortojn, mi klopodis ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj
-antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris
-kvanton da konstrua ŝtono kaj mortero. Per tiuj materialoj, kaj per
-helpo de mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la
-niĉo.</p>
-
-<p>Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de la ŝtonoj, kiam mi
-rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandamezure estas foriĝinta.
-La plej fruan ideon mi ricevis pri tio per mallaŭta ĝema krio el
-la profundo de la alkovo. Ĝi <i>ne</i> estis la krio de ebriulo. Okazis
-poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la
-trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la
-ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu
-aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi ĉesis labori kaj sidiĝis
-sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon
-kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn.
-La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove
-paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn
-malfortajn radiojn sur la figuron interne.</p>
-
-<p>Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevante subite de la gorĝo
-de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen fortege. Dum
-mallonga momento mi hezitis &mdash; mi tremis. Elingigante mian rapiron,
-mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum
-minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de
-la katakomboj, kaj min sentis kontentigita. Mi realproksimiĝis al la
-muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis &mdash;
-mi helpis &mdash; mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la
-krianto silentiĝis.</p>
-
-<p>Estis nun noktmezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta
-la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el
-la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj
-enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la
-deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu
-rektigis la harojn sur mia kapo. Ĝi sekviĝis per malĝoja voĉo,
-kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo
-diris:</p>
-
-<p>„Ha! ha! ha! &mdash; hi! hi! &mdash; treege bona ŝerco &mdash; treege bona. Ni
-havos multajn gajajn ridojn pri ĝi ĉe la palaco. Hi! hi! hi! &mdash; kun
-nia vino &mdash; hi! hi! hi!“</p>
-
-<p>„La amontilado!“ mi diris.</p>
-
-<p>„Hi! hi! hi! &mdash; hi! hi! hi! &mdash; jes, la amontilado. Sed ĉu ne iĝas
-malfrue?<!-- malfrue. --> Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, la sinjorino Fortunato
-kaj la ceteroj? Ni foriru“. &mdash; „Jes“, mi diris, „ni foriru“.</p>
-
-<p>„<i>Pro la amo de Dio, Montresoro!</i>“ &mdash; „Jes“, mi diris, „pro la amo
-de Dio!“</p>
-
-<p>Sed mi aŭskultis senfrukte por respondo al tiuj ĉi vortoj. Mi
-senpacienciĝis. Mi vokis laŭte:</p>
-
-<p>„Fortunato!“ &mdash; Nenia respondo. Mi denove vokis:</p>
-
-<p>„Fortunato!“ &mdash; Ankoraŭ nenia respondo. Mi enpuŝis la torĉon tra
-la restanta truo, kaj ĝin lasis fali internen. Venis responde nur
-tinto de la tintiloj. Mia koro naŭziĝis &mdash; pro la malsekeco de la
-katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi perfortis la lastan
-ŝtonon en ĝian pozicion, mi enmorteris ĝin. Kontraŭ la nova
-masonaĵo mi amasigis la malnovan remparton el ostoj. Dum duona
-jarcento neniu mortemulo estas tuŝinta ilin.</p>
-
-<p><i lang="la">In pace requiescat!</i></p>
-
-
-<div class="section" id="sr5">
-<h2>KELKAJ VORTOJ KUN MUMIO</h2>
-</div>
-
-<p>La rakontaro de la hieraŭa nokto estis estinta iom troa por miaj
-nervoj. Mi suferis teruran kapdoloron kaj estis treege dormema.
-Anstataŭ eliri, tial, por pasigi la vesperon kiel mi antaŭe
-intencis, mi opiniis, ke mi ne povas fari pli saĝan agon ol nur
-manĝi plenbuŝon da noktmanĝo, kaj iri tuj por enlitiĝi.</p>
-
-<p><i>Malpeza</i> noktmanĝo, kompreneble. Mi tre ŝatas kimran kuniklon<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>.
-Pli ol unu funto samtempe, tamen, eble ne estas ĉiam konsilinda.
-Sed ne povas ekzisti ia grava kialo kontraŭ du. Kaj certe inter du
-kaj tri kuŝas simpla unuo da diferenco. Mi kuraĝetis, eble, manĝi
-kvar. Mia edzino persiste diras, ke kvin, sed evidente ŝi konfuzas
-du tre apartajn aferojn. La abstraktan nombron kvin mi volonte
-konfesos, sed konkrete ĝi rilatas botelojn da bruna staŭto<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a> sen
-kiu, kiel spicaĵo, oni devas tute eviti kimran kuniklon.</p>
-
-<p>Tiel fininte ŝpareman manĝon kaj surmetinte mian noktĉapon, kun
-la serena espero ĝui ĝin ĝis tagmezo la proksiman tagon, mi metis
-la kapon sur la kapkusenon, kaj, per helpo de bonega konscienco, tuj
-profunde ekdormis.</p>
-
-<p>Sed kiam ajn estas plenumitaj la esperoj de l’ homaro? Mi certe ne
-estis ellasinta mian trian ronkon, kiam okazis furioza tintado ĉe la
-stratporda sonorileto, kaj poste, senpacienca frapado ĉe la frapilo,
-kiu min vekis tuj. Unu momenton poste, dum mi ankoraŭ frotis al mi
-la okulojn, mia edzino puŝis antaŭ mian vizaĝon letereton de mia
-malnova amiko, D-ro Prohonoro. Ĝi tekstis jene:</p>
-
-<blockquote>
-<p>„Venu al mi, per iu ajn rimedo, mia kara bona amiko, tuj kiam vi
-ricevas tion ĉi. Venu helpi nin ĝoji. Fine, per longa, obstina
-diplomatio, mi konsentigis la direktoraron de la urbega muzeo, ke
-mi ekzamenu la mumion &mdash; vi konas tiun, pri kiu mi volas diri. Ili
-permesas, ke mi malvolvu ĝin, kaj ankaŭ malfermu ĝin, se necesas.
-Nur malmultaj amikoj ĉeestos &mdash; vi, kompreneble. La mumio nun kuŝas
-en mia domo, kaj ni komencos malvolvi ĝin je la dekunua, hodiaŭ
-nokte.</p>
-
-<p class="far_sig">Ĉiame la via<br />
- PROHONORO.</p>
-</blockquote>
-
-<p>Kiam mi atingis al la „Prohonoro“, mi ekopiniis, ke mi estas
-tiel maldorma, kiel viro bezonas. Mi saltis el la lito ekstaze,
-renversante ĉion dumvoje, vestis min je rapideco vere mirinda kaj
-survojiĝis, kiel eble plej rapidkure, al la doktoro.</p>
-
-<p>Alveninte, mi trovis tre avidan aron kunveninta. Ili min atendis tre
-malpacience; la mumio kuŝis sur la manĝotablo, kaj, tuj kiam mi
-eniris, la ekzameno komenciĝis.</p>
-
-<p>Ĝi estis unu el paro alportita, antaŭ kelkaj jaroj, de kapitano
-Arturo Sabropoŝo, kuzo de Prohonoro, el tombo apud Elejtiaso en
-la Libjaj montegoj, je sufiĉa distanco super Tebo, laŭ la Nilo.
-La grotoj ĉe tiu ĉi loko, kvankam malpli grandiozaj ol la tebaj
-tomboj, estas pli interesaj pro tio, ke ili donas pli da ilustraĵoj
-pri la privata vivo de la antikvaj egiptanoj. La ĉambro, el kiu nia
-specimeno portiĝis, oni diras, estis tre riĉa je tiaj ilustraĵoj
-&mdash; la muroj starantaj plene kovritaj per freskopentraĵoj kaj
-bareliefoj; dum statuoj, vazoj, kaj mozaikaĵoj laŭ riĉaj desegnoj
-montris la riĉon de la mortinto.</p>
-
-<p>La trezoro estis demetita en la muzeon precize samstate kiel kapitano
-Sabropoŝo ĝin trovis &mdash; t. e., el la ĉerko nenio estis elprenita.
-Dum ok jaroj ĝi tiel estis starinta subigita nur ekstere al publika
-ekzameno. Ni havis nun, sekve, la kompletan mumion disponebla; kaj
-por tiuj, kiuj scias, kiel tre malofte neprirabita antikvaĵo atingas
-al nia lando, evidentiĝos tuj ke ni posedis grandan kaŭzon por nin
-gratuli pri nia bonfortuno.</p>
-
-<p>Alproksimiĝante al la tablo, mi vidis sur ĝi grandan skatolon aŭ
-keston, longan je preskaŭ sep futoj kaj larĝan je eble tri, sur
-du kaj duona futoj da alteco. Ĝi estis oblonga, ne ĉerkoforma.
-La materialo, ni unue supozis, estas ligno platanacera, sed,
-tranĉante en ĝin, ni trovis ke ĝi estas kartono, aŭ pli korekte
-papermaĉaĵo, farita el papiruso. Ĝi estis dense ornamita per
-pentraĵoj, prezentantaj funebrajn scenojn kaj aliajn malĝojajn
-temojn &mdash; intersemitaj inter kiuj, laŭ ĉiu speco de pozicio, estis
-certaj serioj da hieroglifaj skribsignoj, intencitaj sendube por la
-nomo de la mortinto. Bonfortune, sinjoro Glidono ĉeestis ĉe nia
-afero, kaj li sen malfacileco tradukis la literojn, kiuj estis nur
-fonetikaj, kaj prezentis la vorton „Ĉioeraro“.</p>
-
-<p>Ni malfacile malfermis tiun ĉi keston, ne difektante ĝin; sed, fine
-elfarinte la taskon, ni trovis duan, ĉerkoforman kaj multe malpli
-grandan ol la ekstera, sed similan al ĝi en ĉiu alia rilato. La
-interspaco inter la du estis plenigita per rezino, kiu iugrade estis
-difektinta la kolorojn de la interna kesto.</p>
-
-<p>Malfermante tiun ĉi (kion ni faris tute facile) ni alvenis al
-tria kesto, ankaŭ ĉerkoforma, kaj diferenca de la dua neniel,
-escepte pri ĝia materialo, kiu estis cedro, kaj ankoraŭ elsendis la
-kuriozan kaj forte aroman odoron de tiu ligno. Inter la dua kaj la
-tria kestoj ne troviĝis iu interspaco &mdash; la unu akurate sidis en la
-alia.</p>
-
-<p>Forigante la trian keston ni trovis kaj elprenis la mumion mem. Ni
-estis ekspektintaj trovi ĝin, kiel ordinare, volvita per multaj
-vindaĵoj aŭ bandaĝoj el lintolo; sed, anstataŭ tiuj ĉi, ni
-trovis specon de ingo, farita el papiruso kaj kovrita per tavolo el
-gipso, dike orumita kaj pentrita. La pentraĵoj prezentis temojn
-rilatajn al la diversaj supozitaj devoj de la animo, kaj ĝia
-prezentado al kelkaj diaĵoj, kune kun numeraj identaj homaj figuroj,
-intencitaj tre kredeble kiel portretoj de la balzamito.</p>
-
-<p>Etendiĝante de la kapo ĝis la piedoj troviĝis kolona, aŭ
-vertikala surskribaĵo el fonetikaj hieroglifoj, donante denove liajn
-nomon kaj titolojn, kaj la nomojn kaj titolojn de liaj parencoj.
-Ĉirkaŭ la kolo tiele eningigita estis kolumo el cilindraj vitraj
-eroj, diverse kolorigitaj kaj tiamaniere aranĝitaj, ke ili formis
-bildojn de diaĵoj, de la skarabo ktp., kune kun la flugilhava
-globuso. Ĉirkaŭ la talio troviĝis simila kolumo aŭ zono.</p>
-
-<p>Depreninte la papiruson ni trovis la karnon bonege konservita
-kun neniu perceptebla odoro. La koloro estis ruĝeta. La haŭto
-estis malmola, glata kaj brileta. La dentoj kaj la haroj troviĝis
-bonstataj. La okuloj (ŝajne) estis forigitaj, kaj anstataŭigitaj
-per vitraj okuloj, kiuj estis tre belaj kaj mirinde vivosimilaj,
-esceptante ilian iom tro fiksitan rigardegon. La fingroj kaj la ungoj
-estis brile orumitaj.</p>
-
-<p>Sinjoro Glidono opiniis, pro la ruĝeco de la epidermo, ke la
-balzamado estis efektivigita tute per asfalto, sed skrapante la
-surfacon per ŝtala ilo, kaj ĵetante en la fajron iom de la pulvoro
-tiel formita, la aromon de kamforo kaj aliaj dolĉe odoraj gumoj ni
-rimarkis.</p>
-
-<p>Ni serĉis tre zorgeme sur la kadavro la kutimajn malfermaĵojn, tra
-kiuj oni eltiris la intestojn, sed, niamire, ni neniun povis trovi.
-Neniu membro el la ĉeestantaro en tiu tempo sciis, ke kompletajn,
-aŭ ne malfermitajn mumiojn oni sufiĉe ofte renkontas. La cerbo
-kutime estis eltirata tra la nazo, la intestoj tra tranĉo en la
-flanko; la kadavron tiam ili razis, lavis kaj salis, kaj poste
-kuŝigis flanke dum kelkaj semajnoj, ĝis la reala balzamada procedo
-komenciĝis.</p>
-
-<p>Ĉar nenia signo de malfermaĵo estis trovebla, D-ro Prohonoro estis
-pretiginta siajn instrumentojn por sekciado, kiam mi rimarkis,
-ke estas post la dua horo. Sekve, ni interkonsentis prokrasti la
-internan ekzamenon ĝis la proksima vespero, kaj ni estis disiĝontaj
-ĝisrevide, kiam iu sugestis unu&ndash;du eksperimentojn per la voltaika
-pilo.</p>
-
-<p>La almetado de elektro al mumio malpleje tri- ĝis kvarmiljara estis
-ideo, se ne tre saĝa, almenaŭ sufiĉe neordinara, kaj ni ĉiuj
-aprobis ĝin tuj. Proksimume unu dekono serioze, kaj naŭ dekonoj
-ŝerce, ni aranĝis baterion en la studejo de la doktoro kaj tien
-portis la egiptanon.</p>
-
-<p>Nur post multe da laboro ni sukcesis nudigi kelkajn partojn de la
-tempia muskolo, kiu ŝajnis malpli ŝtone rigida ol aliaj partoj
-de la korpo, sed kiu, kiel ni atendis, kompreneble, ne montris ian
-galvanan sentemecon, kiam ni tuŝigis ĝin al la elektra fadeno.
-Tiu ĉi, la unua provo, ŝajnis decidiga, kaj, kun kora rido je nia
-propra absurdeco, ni estis dirantaj bonan nokton reciproke, kiam miaj
-okuloj, okaze ekvidante tiujn de la mumio, fariĝis tuj fiksitaj tie
-pro mirego. Mia mallonga ekrigardo, fakte, sufiĉis certigi min, ke
-la okuloj, kiujn ni ĉiuj kredis estis el vitro, kaj kiuj unue estis
-rimarkindaj pro certa stranga rigardego, nun estas tiom kovritaj per
-la palpebroj, ke nur malgranda parto de la <i>tunica albuginea</i> restas
-videbla.</p>
-
-<p>Per krio mi atentigis al la aliaj la fakton, kaj tuj ĝi evidentiĝis
-por ĉiu.</p>
-
-<p>Mi ne volas diri, ke mi estis <i>tima</i> pri la fenomeno, ĉar „tima“
-estas, rilate min, ne precize la vorto. Estas eble tamen, ke, sen la
-bruna staŭto, mi povus esti iom timema. Pri la cetero de la aro,
-ili efektive ne penis kaŝi la kompletan timon, kiu ilin posedis.
-D-ro Prohonoro estis homo kompatinda. Sinjoro Glidono, per iu kurioza
-metodo, sin malaperigis. Sinjoro Silko Bukinhamo, mi opinias, apenaŭ
-estos sufiĉe senhonta nei, ke li iris, rampante, sub la tablon.</p>
-
-<p>Post la unua miriga ŝoko, tamen, ni decidis, kiel natura afero, tuj
-eksperimenti plu. Nia procedo nun direktiĝis kontraŭ la dikfingro
-de la dekstra piedo. Ni faris tranĉeton super la ekstero de la osto
-ekstera <i>sesamoideum pollicis pedis</i>, kaj tiel trovis la radikon de
-la <i>abductor</i>-muskolo. Rearanĝante la baterion, ni nun fluigis la
-elektron tra la tranĉitaj nervoj, kaj, per movo ekstreme vivsimila,
-la mumio unue tiris supren sian dekstran genuon, ĝis ĝi preskaŭ
-tuŝis la ventron, kaj tiam, rektigante la membron per nekonceptebla
-fortego, donis piedfrapon al D-ro Prohonoro, kiu efikis pafi tiun
-sinjoron, kiel sago el pafarko, tra la fenestro en la straton
-malsupre.</p>
-
-<p>Ni elrapidis amase por enporti la restaĵojn de la viktimo, sed
-feliĉe renkontis lin sur la ŝtuparo, suprenirantan per neklarigebla
-rapideco, plenan je la plej arda filozofio, kaj pli ol io impresitan
-pri la neceso daŭrigi niajn eksperimentojn per rigoro kaj fervoro.</p>
-
-<p>Laŭ lia konsilo, sekve, ni tuj faris profundan truon en la nazpinto
-de la subjekto, dum la doktoro mem, per fortegaj manoj, tiris ĝin al
-subita kontakto kun la elektra fadeno.</p>
-
-<p>Morale kaj fizike &mdash; figure kaj absolute &mdash; la efekto estis elektra.
-Unue, la kadavro malfermis la okulojn kaj palpebrumis rapide kelkajn
-minutojn, kiel sinjoro Barnes en la pantomimo; due ĝi ternis; trie
-ĝi sin levis; kvare ĝi svingis la pugnon antaŭ la vizaĝo de D-ro
-Prohonoro; kvine sin turnante al sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, ĝi
-ilin alparolis, per tre bona egipta lingvaĵo, jene:</p>
-
-<p>„Mi devas diri, sinjoroj, ke via konduto tiom surprizas, kiom
-dolorigas min. Pri D-ro Prohonoro nenion pli bonan mi atendis;
-li estas kompatinda eta grasa malsaĝulo, kiu ne <i>scias</i> pli bonan
-konduton. Mi pardonas kaj kompatas lin. Sed vi, sinjoro Glidono &mdash;
-kaj vi, Silko &mdash; kiuj estas vojaĝintaj kaj loĝintaj en Egiptujo
-ĝis oni povas imagi ke vi naskiĝis tie, &mdash; vi, mi diras, kiuj tiom
-restis inter ni, ke vi parolas egipte egale bone, miaopinie, kiel vi
-skribas vian nacian lingvon &mdash; vi, kiujn oni ĉiam rigardas kiel la
-firmajn amikojn de mumioj &mdash; mi reale atendis pli ĝentilan konduton
-de <i>vi</i>. Kion mi povas pensi pri tio, ke vi staris apude kviete, kaj
-rigardis min tiel malbone traktatan? Kion mi devas supozi pri tio,
-ke vi permesis al iu ajn aĉulo senigi min de miaj ĉerkoj kaj miaj
-vestaĵoj, sub tiu ĉi treege malvarma klimato? Laŭ kiu vidpunkto
-(malmultvorte) devas mi rigardi vian helpadon kaj subtenadon al tiu
-senvalora friponeto, D-ro Prohonoro, kiam li tiris al mi la nazon?“</p>
-
-<p>Oni supozus, sendube, ke, aŭdante tiun ĉi parolon sub tiaj
-cirkonstancoj, ni ĉiuj aŭ iris rekte tra la pordo, aŭ histeriiĝis
-fortege, aŭ svenis kune. Unu el tiuj ĉi estis certe atendebla.
-Efektive iuj kaj ĉiuj ĉi specoj de konduto estus tre kontentige
-sekvataj. Kaj certe mi ne scias, kiel aŭ kial ni sekvis nek unu nek
-la aliajn. Sed eble la vera kialo estas trovebla en la spirito de la
-tempo, kiu agas tute laŭ la regulo de la malo, kaj estas nun kutime
-konfesata, kiel la solvo de ĉiu speco de paradokso kaj neeblaĵo.
-Aŭ eble, malgraŭ ĉio, nur la ekstreme natura kaj malfantazia mieno
-de la mumio elprenis ian teruron el liaj vortoj. Kiel ajn tio povis
-esti, la faktoj estas klaraj, ke neniu membro de nia aro montris
-iun tre apartan timon, aŭ ŝajnis opinii, ke io estas tre speciale
-erarinta.</p>
-
-<p>Miaparte mi konvinkiĝis, ke ĉio estas bona, kaj mi nur paŝis
-flanken el la atingo de liaj pugnoj. D-ro Prohonoro metis siajn
-manojn en siajn pantalonajn poŝojn, rigardis fikse la mumion,
-kaj treege ruĝiĝis je la vizaĝo. Sinjoro Glidono karesis siajn
-vangharojn kaj tiris la kolumon de sia ĉemizo. Sinjoro Bukinhamo
-malaltigis sian kapon kaj metis sian dekstran dikfingron en la
-maldekstran angulon de sia buŝo.</p>
-
-<p>La egiptano lin rigardis severvizaĝe kelkajn minutojn, kaj fine, kun
-rikano diris:</p>
-
-<p>„Kial vi ne parolas, sinjoro Bukinhamo? ĉu aŭ ne vi aŭdis tion,
-kion mi demandis? <i>Bonvole</i> elprenu vian dikfingron el la buŝo.“</p>
-
-<p>Sinjoro Bukinhamo, je tio ĉi iom saltetis, elprenis sian dekstran
-dikfingron el la maldekstra angulo de sia buŝo, kaj, por kompenso,
-enmetis sian maldekstran dikfingron en la dekstran angulon de la jam
-menciita aperturo.</p>
-
-<p>Ne povante eltiri respondon el sinjoro Bukinhamo, la mumio sin turnis
-plendeme al sinjoro Glidono, kaj per ordona tono demandis, per tiom
-da vortoj, kion ni intencas fari.</p>
-
-<p>Sinjoro Glidono tre longe respondis per fonetikaĵoj, kaj, se ne
-mankus hieroglifaj presliteroj en presejoj, tre plaĉus al mi presigi
-ĉi tie, originallingve, ĉiom da lia tre bonega parolado. Mi povas
-kapti la okazon por diri, ke la tuta sekvonta konversacio, kiun
-la mumio partoprenis, okazis per antikve egipta lingvo, pere de
-(tiom, kiom rilatas al mi kaj la aliaj nevojaĝintaj membroj de la
-aro), pere de sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, kiel interpretantoj.
-Tiuj ĉi sinjoroj parolis la nacian lingvon de la mumio neimiteble
-flue kaj gracie; sed mi ne povis ne rimarki, ke (sendube pro la
-uzado de ideoj tute modernaj, kaj kompreneble, tute novecaj por la
-fremdulo) la du vojaĝantoj devas, foje, uzi skizojn por klarigi
-specialan signifon. Sinjoro Glidono, unufoje ekzemple, ne povis
-komprenigi al la Egipto la vorton „Politikon“, ĝis li skizis sur la
-muro, per peco da lignokarbo, etan karbunklo-nazan sinjoron, ĉifone
-vestitan, starantan sur stumpo, kun la maldekstra kruro tirita
-posten, la dekstra brako etendita antaŭen, kun fermita pugno, okuloj
-suprenturnitaj al la ĉielo kaj la buŝo malfermita ĝis rekta angulo...</p>
-
-<p>Oni facile komprenos, ke la alparolo de sinjoro Glidono pritraktis
-ĉefe la vastajn profitojn rezultajn al la scienco pro la malvolvado
-kaj senintestigado al mumioj. Li pardonpetis pri iu ĝeno, kiu eble
-okazis speciale al <i>li</i>, la individua mumio nomita Ĉioeraro, kaj
-finiĝis per nura aludeto (ĉar apenaŭ oni povis ĝin konsideri kiel
-pli ol tio) ke, ĉar tiuj ĉi etaj aferoj nun estas klarigitaj, eble
-estos bone daŭrigi la ekzamenon intencitan. Ĉe tio D-ro Prohonoro
-pretigis la instrumentojn.</p>
-
-<p>Pri la finaj sugestoj de la oratoro ŝajnis, ke Ĉioeraro posedas
-skrupulojn konsciajn, kies specon mi ne klare lernis; sed li esprimis
-sian kontenton pri la pardonpetoj prezentitaj, kaj, glitante de sur
-la tablo, premis la manon al ĉiu ĉeestanto.</p>
-
-<p>Fininte tiun ĉi ceremonion, ni tuj klopodis ripari la difektojn
-suferitajn de nia subjekto pro la skalpelo. Ni kunkudris la vundon
-en la tempio, bandaĝis lian piedon, kaj almetis kvadratan colon da
-nigra plastro sur lian nazpinton.</p>
-
-<p>Ni nun rimarkis, ke la grafo (ŝajne tio ĉi estis la titolo de
-Ĉioeraro) iom ektremas, sendube pro malvarmo. La doktoro tuj iris
-al sia vesttenejo, kaj baldaŭ revenis kun nigra frako, farita laŭ
-la plej bona stilo de Ĵenings, pantalono el ĉielblua tartano<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>
-kun rimenoj, rozkolora ĉemizo, klaphava veŝto el brokato, blanka
-sakforma palto, kanbastono kun hoko, ĉapelo sen rando, botoj el
-patenta ledo, pajlkoloraj kaproledoj gantoj, okulvitro, paro da
-vanghararoj kaj „akvofalo“-kravato. Pro la diferenco je grandeco
-inter la grafo kaj la doktoro (proporcie ili estis kiel du al unu),
-malfacile tiuj ĉi vestaĵoj surmetiĝis sur la korpo de la egiptano,
-sed, kiam ĉio estis aranĝita, oni povis diri, ke li estas vestita.
-Sinjoro Glidono tial prezentis al li sian brakon, kaj kondukis lin al
-komforta seĝo apud la fajro, dum la doktoro sonigis la tintilon tuj,
-kaj mendis provizon da cigaroj kaj vino.</p>
-
-<p>La konversacio baldaŭ vigliĝis. Multe da scivolo, kompreneble,
-montriĝis rilate al la iom rimarkinda fakto, ke Ĉioeraro ankoraŭ
-restas vivanta.</p>
-
-<p>„Mi estus kredinta“, diris sinjoro Bukinhamo, „ke antaŭ tiu ĉi
-tempo vi nepre estas mortinta.“</p>
-
-<p>„Kial?“ respondis la grafo, tre mire, „mi estas ne multe pli ol
-sepcentjara! Mia patro travivis jarmilon, kaj li neniel estis kaduka,
-kiam li mortis.“</p>
-
-<p>Nun okazis vigla serio da demandoj kaj kalkuloj, per kio evidentiĝis
-tio, ke la antikveco de la mumio estis tre misjuĝita. Estis kvin mil
-kvindek jaroj kaj kelkaj monatoj, de kiam li estis enmetita en la
-katakombojn ĉe Elejtiaso.</p>
-
-<p>„Sed mia diro“, rediris sinjoro Bukinhamo, „ne rilatis vian aĝon
-je via enteriĝa tempo (mi volonte konfesos, efektive, ke vi estas
-ankoraŭ junulo), kaj mi aludis la grandegan periodon dum kiu, laŭ
-via propra diro, vi restis envolvita per asfalto.“</p>
-
-<p>„Per kio?“ diris la grafo.</p>
-
-<p>„Per asfalto“, persistis sinjoro Bukinhamo.</p>
-
-<p>„Ha jes, mi nebule komprenas tion, kion vi volas diri; tio eble povas
-efiki iom, sendube; sed dum mia vivo ni apenaŭ uzis ion alian, krom
-hidrarga biklorido.“</p>
-
-<p>„Sed tio, kion ni speciale ne povas kompreni“, diris<!-- kompreni, „diris --> D-ro Prohonoro,
-„estas kiel okazas, ke, mortinte kaj enterigite en Egipto antaŭ
-kvin mil jaroj, vi troviĝas ĉi tie hodiaŭ, vivante kaj aspektante
-tiel aparte sana.“</p>
-
-<p>„Se mi tiam estus, kiel vi diras, <i>mortinta</i>“, respondis la grafo,
-„pli ol kredeble, mortinta mi ankoraŭ estus, ĉar mi rimarkas, ke
-vi ankoraŭ scias nur malmulton pri galvanizado kaj ne povas fari
-per ĝi tion, kio estis ordinara afero por ni je praaj tagoj. Sed
-laŭfakte, mi katalepsiiĝis, kaj miaj plej karaj amikoj konsideris,
-ke mi aŭ estas aŭ estos mortinta; sekve ili balzamis min tuj; mi
-supozas, ke vi scias la ĉefajn principojn el la balzamada procedo?“</p>
-
-<p>„Nu, ne tute.“</p>
-
-<p>„Ha, mi komprenas &mdash; bedaŭrinda nescia stato! Mi ne povas detaligi
-aferojn nun, sed necesas diri, ke balzamado (prave uzante la vorton),
-en Egipto, haltigis por nedifinebla periodo <i>ĉiun</i> animalan
-funkcion, kiu subiris la procedon. Mi uzas la vorton ‚animala‘
-laŭ ĝia plej vasta senco, ampleksante per ĝi ne pli la fizikan
-ol la moralan kaj <i>vivan</i> estaĵon. Mi ripetas, la ĉefa principo
-de balzamado konsistis, ĉe ni, el tuj haltigi, kaj teni ĉiame
-<i>dormanta</i>, ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon.
-Mallonge, laŭ kiu ajn stato estis la individuo je la tempo de
-sia balzamiĝo, laŭ tiu stato li restis. Nu, ĉar estas la mia
-bonfortuno deveni el la sango de la Skarabo, mi balzamiĝis vivante,
-same kiel vi min vidas nun.“</p>
-
-<p>„La sango de la Skarabo?“ ekkriis D-ro Prohonoro.</p>
-
-<p>„Jes. La Skarabo estis la insigno aŭ blazono de tre eminenta kaj
-tre neordinara patricia familio. Esti el la sango de la Skarabo, nur
-estas esti el la familio kies insigno la Skarabo estis. Mi parolis
-figure.“</p>
-
-<p>„Sed kiel tiu efikas sur la fakton, ke vi ankoraŭ vivas?“</p>
-
-<p>„Nu, estis la ĝenerala kutimo en Egipto elpreni el kadavro, antaŭ
-ol ĝin balzami, ĝian cerbon kaj intestojn; sole la Skaraba gento ne
-sekvis tiun ĉi moron. Se mi ne estus el la Skaraboj, tial, mi nun
-troviĝus sen intestoj kaj cerbo; kaj sen tiuj ĉi, ne estas konvene
-vivi.“</p>
-
-<p>„Mi tion komprenas“, diris sinjoro Bukinhamo, „kaj mi supozas ke ĉiuj
-<i>kompletaj</i> mumioj, kiuj estas trovitaj, devenas el la Skaraba gento.“</p>
-
-<p>„Sendube.“</p>
-
-<p>„Mi kredis“, diris sinjoro Glidono, tre humile, „ke la Skarabo estis
-unu el la egiptaj dioj“.</p>
-
-<p>„Unu el la egiptaj <i>kioj</i>?“ ekkriis la mumio salte stariĝante.</p>
-
-<p>„Dioj!“ ripetis la vojaĝinto.</p>
-
-<p>„Sinjoro Glidono, mi ja miregas, aŭdante vin paroli laŭ tiu ĉi
-stilo“, diris la grafo, residiĝante; „neniu nacio sur la surfaco de
-la tero iam konfesis pli ol <i>unu dio</i>. La Skarabo, la Ibiso, ktp.,
-ĉe ni estis (same kiel similaj kreitaĵoj estis ĉe aliaj), la
-simboloj, aŭ medioj, per kiuj ni prezentis adoradan al Kreinto tro
-majesta esti rigardata pli senpere.“</p>
-
-<p>Nun okazis paŭzo. Pli poste la konversacion denove komencis D-ro
-Prohonoro.</p>
-
-<p>„Ne estas nekredeble, do, laŭ tio, kion vi estas klariginta“ li
-diris, „ke inter la katakomboj apud la Nilo povas troviĝi aliaj
-mumioj el la Skaraba gento ankoraŭ en viva stato.“</p>
-
-<p>„Ne povas ekzisti dubo pri tio“, respondis la grafo, „ĉiu Skarabano
-balzamita vivante, estas vivanta. Eĉ iuj el tiuj <i>intence</i> tiel
-balzamitaj eble estas forgesitaj de siaj administrantoj, kaj ankoraŭ
-restas en la tomboj.“</p>
-
-<p>„Ĉu vi estos sufiĉe kompleza klarigi“, mi diris, „kion vi volas
-diri per ‚intence tiel balzamitaj‘.“</p>
-
-<p>„Grandaplezure“, respondis la mumio, post kiam li malrapide
-rigardadis min per la okulvitro &mdash; ĉar nun estis la unua fojo, ke
-mi demandis al li rekte. „Grandaplezure“, li diris, „la ordinara
-daŭro de la homa vivo, dum mia tempo, estis ĉirkaŭ okcent
-jaroj. Malmultaj homoj mortis, se ne pro eksterordinara akcidento,
-antaŭ ol iĝi sescentjaraj; malmultaj vivis pli longe ol dekon da
-centjaroj; sed okon ni konsideris kiel la natura daŭro. Eltrovinte
-la enbalzaman procedon, kiel mi jam priskribis ĝin al vi, trafis
-niajn filozofojn la ideo, ke laŭdinda scivolo povus efektiviĝi,
-kaj samtempe, la intereso de la scienco esti multe helpata, se oni
-elvivas tiun ĉi naturan periodon per partoj. Rilate la historion,
-efektive, la sperto montris, ke io kiel tio absolute necesas.
-Historiisto ekzemple, atinginte al kvincentjara aĝo kutime skribis
-libron per granda peno, kaj poste sin zorge balzamigis, lasante
-ordonojn al siaj dumtempaj administrantoj, ke ili igu, ke oni lin
-revivigu post certa periodo, ekzemple kvin- ĝis sescent jaroj.
-Denove ekekzistante post la fino de tiu periodo, li ĉiam trovis sian
-libron ŝanĝita al speco de laŭhazarda notolibro, t. e. al speco de
-literatura areno por la batalantaj divenaĵoj, enigmoj, kaj propraj
-kvereloj de tutaj aroj da koleremaj komentistoj. Tiuj divenaĵoj
-ktp., kiuj troviĝis sub la nomoj komentaĵoj aŭ korektigoj, tiel
-komplete estis envolvintaj, distordintaj kaj subigintaj la tekston,
-ke la aŭtoro devis serĉi per lanterno sian propran libron. Trovite,
-ĝi neniam egale valoris la ĝenon de la serĉo. Reskribante ĝin
-tute, oni konsideris kiel la solenan devon de la historiisto komenci
-labori tuj, kaj korektigi, laŭ sia propra scio kaj sperto, la
-tradiciojn de la tempo koncerne la epokon, en kiu li unue estis
-vivinta. Nu, tiu ĉi procedo de reskribado kaj persona korektigado,
-sekvata de diversaj individuaj saĝuloj foje kaj ree, efikis
-malhelpi, ke nia historio degeneru absolute en fablojn.“</p>
-
-<p>„Pardonu min“, diris D-ro Prohonoro ĉe tio ĉi, metante la manon
-mole sur la brakon de la egiptano, „pardonu min, sinjoro, sed ĉu mi
-povas interrompi vin unu momenton?“</p>
-
-<p>„Kompreneble, <i>sinjoro</i>“, respondis la grafo fiere.</p>
-
-<p>„Mi nure volis fari demandon al vi“, diris la doktoro, „vi menciis la
-meman korektigon de <i>tradicioj</i> koncerne lian propran epokon. Sinjoro,
-meznombre, kiu proporcio el tiuj Kabaloj kutime troviĝis korekta?“</p>
-
-<p>„La Kabaloj, kiel vi prave nomas ilin, sinjoro, kutime troviĝis
-precize similaj al la faktoj kronikitaj en la nereskribitaj historioj
-mem &mdash; tio estas, ke ne unu sola peceto el ambaŭ iam troviĝis, pro
-iaj cirkonstancoj, ne estante tute kaj absolute malprava.“</p>
-
-<p>„Sed, ĉar estas tute certe“, rediris la doktoro, „ke malpleje
-kvin mil jaroj estas forpasintaj de kiam vi entombiĝis, mi supozas,
-ke viaj historioj en tiu epoko, se ne viaj tradicioj, parolis sufiĉe
-precize pri tiu temo tutmonde interesa, la Kreo, kiu okazis, kiel mi
-supozas ke vi scias, nur ĉirkaŭ dek centjaroj antaŭe.“</p>
-
-<p>„Sinjoro?“ diris grafo Ĉioeraro.</p>
-
-<p>La doktoro ripetis siajn dirojn, sed nur post multaj aldonitaj
-klarigoj la fremdulon ni igis kompreni pri ili. Li fine diris hezite:</p>
-
-<p>„La ideo, kiun vi estas sugestinta, estas por mi, mi konfesas, tute
-noveca. Dum mia vivo mi ne konis iun, kiu iam kredis tian kuriozan
-fantazion, kiel tion, ke la universo (aŭ tiu ĉi mondo, se vi volas
-nomi ĝin tiele), iam iel ajn komenciĝis. Mi memoras, ke unufoje,
-kaj nur unufoje, mi aŭdis ion aludetata de viro kun multaj konjektoj
-koncerne je la diveno <i>de la homa raso</i>; kaj de tiu ĉi persono la
-vorto mem, <i>Adamo</i> (aŭ Ruĝa Tero), kiun vi uzas, estis uzata. Li
-uzis ĝin, tamen, laŭ komuna senco, rilate al la spontana ĝermado
-el odoraĉa humo (ĝuste kiel milo de la plej malaltaj genroj de
-kreitaĵoj estis ĝermigitaj) &mdash; la spontana ĝermado, mi diras, de
-kvin grandnombraj hordoj da homoj; kiuj samtempe ekaperis en kvin
-apartaj kaj preskaŭ egalaj partoj de la terglobo“.</p>
-
-<p>Tiam, kune, la ĉeestantoj ŝultrolevis, kaj unu aŭ du el ni tuŝis
-niajn fruntojn kun tre signifoplena mieno. Sinjoro Bukinhamo, unue
-iom ekrigardante la okcipiton kaj poste la verton de Ĉioeraro,
-parolis jene:</p>
-
-<p>„La longa daŭro de la homa vivo dum via epoko, kune kun la iafoja
-praktiko pasigi ĝin, kiel vi klarigis, per partoj, devis ja forte
-tendence al la ĝenerala kreskado kaj aglomeriĝo de la scio. Mi
-supozas, do, ke mi devas atribui la rimarkeblan malsuperecon de la
-antikvaj egiptanoj, kompare kun modernuloj, kaj pli speciale kun
-usonanoj, tute al la plia solideco de la egipta kranio.“</p>
-
-<p>„Mi denove konfesas“, respondis la grafo, tre kompleze, „ke mi
-malfacile povas kompreni vin; mi petas, kiujn detalojn de scienco vi
-aludas?“</p>
-
-<p>Jen nia tuta aro, kunigante la voĉojn, detalis tre longe la
-supozaĵojn de frenologio, kaj la mirindaĵojn de hipnotismo.</p>
-
-<p>Aŭdinte nin ĝisfine, la grafo rakontis kelkajn anekdotojn, kiuj
-evidentigis tion, ke la prototipoj de Gall kaj Spurzheim floris kaj
-velkis en Egipto antaŭ tiel longe, ke ili preskaŭ estis forgesitaj,
-kaj ke la procedoj de Mesmer estas nur malestimindaj lertaĵoj,
-kompare kun la absolutaj mirakloj de la tebaj kleruloj, kiuj kreis
-pedikojn kaj multajn aliajn similaĵojn.</p>
-
-<p>Mi demandis al la grafo, ĉu lia popolo sciis kalkuli eklipsojn. Li
-ridetis iom malestime, kaj diris, ke jes.</p>
-
-<p>Tio ĉi iom min embarasis, sed mi komencis fari aliajn demandojn pri
-lia scio el astronomio, kiam arano, kiu ĝis nun ne estis malferminta
-la buŝon, flustris en mia orelo, ke por ricevi informon pri tio, mi
-devas konsulti Ptolemeon (kiu ajn povis esti Ptolemeo), kaj ankaŭ
-iun Plutarĥon, <i>de facie lunae</i> (pri fazoj de l’ luno).</p>
-
-<p>Mi tiam demandis la mumion pri lensoj kaj brulvitroj, kaj ĝenerale,
-pri la fabrikado de vitro; sed mi ne estis fininta miajn demandojn,
-kiam la silenta membro ree tuŝis min je la kubuto, kaj petis, pro
-Dio, ke mi enrigardu Diodorus Siculus. La grafo, por respondi, nur
-demandis ĉu ni modernuloj posedas iujn tiajn mikroskopojn, kiuj
-povigas nin skulpteti kameojn laŭ la stilo de la egiptanoj. Dum mi
-pripensis, kiel mi povas respondi tiun ĉi demandon, malgranda D-ro
-Prohonoro sin fordonis laŭ tre eksterordinara maniero.</p>
-
-<p>„Rigardu nian arkitekturon!“ li ekkriis; multe indignigante ambaŭ
-vojaĝintojn, kiuj pinĉis lin ĝis nigro kaj bluo sen rezulto.</p>
-
-<p>„Rigardu“, li kriis entuziasme, „la Bowling Green (Balludejan)
-Fontenon en Novjorko! aŭ, se tio estas tro vasta esti primeditata,
-rigardu momente la Kapitolon ĉe Waŝington D. C.!“ kaj la bonkora
-kuracisto daŭris priskribi tre detale la mezurojn de la konstruaĵo,
-kiun li aludis. Li klarigis, ke la portiko, sola, estas ornamita per
-ne malpli ol dudek kvar kolonoj, kvin futojn diametre kaj dek futojn
-interspace.</p>
-
-<p>La grafo diris, ke li bedaŭrinde ne povas memori je la momento la
-precizajn mezurojn de iu el la ĉefaj konstruaĵoj en la urbego
-Aznako, kies fundamentoj estis demetitaj dum la Nokto de l’ Tempo,
-sed kies ruinoj ankoraŭ staris, en la epoko de lia entombiĝo,
-sur vasta, sabla ebenaĵo okcidente de Tebo. Li memoris, tamen,
-(parolante pri portikoj) ke unu, fiksita al malsupera palaco en speco
-de antauŭrbo nomita Karnako, konsistis el cent kvardek kvar kolonoj,
-ĉiuj diametre tridek sep futojn kaj interspace dudek kvin. La alirejo
-al tiu ĉi portiko, de la Nilo, estis laŭ aleo, longe je du mejloj,
-konsistigita el sfinksoj, statuoj kaj obeliskoj, alte je dudek,
-sesdek kaj cent futoj. La palaco mem (tiom, kiom li povas memori)
-mezuris unulatere du mejlojn, kaj eble havis, entute, sep mejlojn da
-ĉirkaŭo. Ĝiaj muroj estis riĉe kovritaj, interne kaj ekstere, per
-hieroglifoj. Li ne pretendas <i>konstati</i>, ke eĉ kvindek aŭ sesdek
-kapitoloj, kiel la niaj, povis esti konstruitaj inter la muroj,
-sed li ne estas certa, ke du ĝis tri centoj da ili ne povis esti
-enpremitaj per iom da peno. La palaco ĉe Karnako estis nesignifa eta
-konstruaĵo, post ĉio. Li (la grafo) tamen, ne povas bone rifuzi
-konfesi la geniecon, grandiozecon kaj superecon de la Fonteno ĉe la
-Bowling-Green, kiel priskribita de la doktoro. Nenio simila al ĝi,
-li perforte devas konfesi, iam estas vidita en Egipto aŭ aliloke.</p>
-
-<p>Mi tiam demandis, kion li povas diri pri niaj fervojoj. „Nenion“,
-li respondis, „speciale“; ili estas iom malgrandaj, iom malbone
-projektitaj kaj mallerte konstruitaj. Ili ne povas kompariĝi,
-kompreneble, kun la vastaj, ebenaj, rektaj, ferkanelitaj ŝoseoj,
-sur kiuj la egiptanoj transportis kompletajn templojn kaj solidajn
-obeliskojn kun cent kvindek futoj da alteco.</p>
-
-<p>Mi parolis pri niaj gigantaj meĥanikaj fortoj. Li konsentis, ke
-ni scias iom pri tio, sed demandis, kiel mi komencus labori, por
-enlokigi la superaĵojn sur la pordtraboj eĉ de la malgranda palaco
-ĉe Karnako.</p>
-
-<p>Tiun demandon mi decidis ne aŭdi, kaj demandis ĉu li posedas ian
-ideon pri artezaj putoj; sed li nure levis la brovojn, dum sinjoro
-Glidono okulsignis al mi forte kaj diris mallaŭte, ke unu lastatempe
-estas trovinta la inĝenieroj senditaj por bori pro akvo en la Granda
-Oazo.</p>
-
-<p>Mi tiam aludis nian ŝtalon, sed la fremdulo suprenturnis sian nazon,
-kaj demandis ĉu nia ŝtalo povus esti farinta la klaran skulptaĵon
-vidatan sur la obeliskoj, kiu estis ĉizata tute per iloj el kupro.</p>
-
-<p>Tio ĉi tiom embarasis nin, ke ni opiniis konsilinde ŝanĝi la temon
-al la metafiziko. Ni alprenigis ekzempleron de libro nomata la „Dial“
-(ciferplato), kaj legis el ĝi ĉapitron aŭ du pri io, kio ne estis
-tre komprenebla, sed kion la Bostonanoj nomas la Granda Movado, aŭ
-Progresado.</p>
-
-<p>La grafo diris, ke Grandaj Movadoj estis treege oftaj aferoj dum lia
-vivo; kaj, rilate Progresadon, iafoje ĝi estis absoluta ĝenaĵo,
-sed ĝi neniam progresis.</p>
-
-<p>Ni tiam parolis pri la granda beleco kaj graveco de la demokratio,
-kaj multe klopodis por impresi al li justan sencon pri la profitoj,
-kiujn ni ĝuis, vivante kie troviĝis voĉrajtoj laŭvolaj kaj neniu
-reĝo.</p>
-
-<p>Li aŭskultis per evidenta intereso, kaj fakte ŝajnis ne malmulte
-amuzata. Kiam ni estis finiĝintaj, li diris, ke antaŭ tre longe
-okazis io tre simila. Dek tri egiptaj provincoj decidis subite, ke
-ili liberiĝos, kaj tiel montros grandiozan ekzemplon al la cetera
-homaro. Ili kunvenigis siajn saĝulojn, kaj projektis la plej genian
-konstitucion, kiun oni povas koncepti. Iom da tempo ili sukcesis
-mirinde bone; nur ilia kutimo fanfaroni estis monstra. La afero
-finiĝis, tamen, per la kunfirmiĝo de la dek tri ŝtatoj, kune
-kun dek kvin ĝis dudek aliaj, en la plej abomena kaj netolerebla
-despotismo, kiun iam oni konis sur la surfaco de la terglobo.</p>
-
-<p>Mi demandis, kiel estis nomita tiu uzurpa tirano. Tiom, kiom li povis
-memori, oni lin nomis <i>Amasaĉo</i>.</p>
-
-<p>Ne sciante kion diri pri tio ĉi, mi laŭtigis la voĉon, kaj
-plendis je la egipta nescio pri vaporo. La grafo min rigardis kun
-multe da miro, sed ne respondis. La silenta sinjoro, tamen, fortege
-puŝis min je la ripoj per sia kubuto &mdash; diris al mi, ke mi sufiĉe
-estas fordoninta min tiufoje &mdash; kaj demandis ĉu mi reale estas tia
-malsaĝulo, ke mi ne scias, ke la moderna vapormaŝino devenis de la
-inventaĵoj de Hero, tra tiuj de Salomon de Caus.</p>
-
-<p>Ni nun troviĝis sub proksimega danĝero de venkiĝo; sed bonŝance
-D-ro Prohonoro, refortiĝinte, revenis por nin savi, kaj demandis ĉu
-la popolo de Egipto serioze pretendas rivali la modernulojn pri la
-ĉiel grava detalo, la vestaj modoj.</p>
-
-<p>La grafo, je tio ĉi, ekrigardis malsupren al la rimenoj de sia
-pantalono, kaj tiam prenante la finon de unu el la baskoj de sia
-frako, li tenis ĝin apud siaj okuloj kelke da minutojn. Defaliginte
-ĝin, fine, lia buŝo etendiĝis malrapide de orelo al orelo; sed mi
-ne povas memori, ke li diris ion por iel respondi.</p>
-
-<p>Je tiu ĉi nia vervo refortiĝis, kaj la doktoro alproksimiĝante al
-la mumio tre digne, petis, ke li diru malkaŝe, je sia honoro kiel
-sinjoro, ĉu la egiptanoj konis, je <i>iu</i> epoko, la fabrikadon de la
-pasteloj de Prohonoro, aŭ de la piloloj de Brandreto.</p>
-
-<p>Ni atendis profunde avide la respondon &mdash; sed vane. Ĝi ne venis. La
-egiptano ruĝiĝis kaj malaltigis la kapon. Neniam estis triumfo pli
-kompleta; neniam venkiĝo estis suferata kun tiel malbona humoro.
-Efektive, mi ne povis elporti la vidon de la ĉagrenego de la
-kompatinda mumio. Mi prenis mian ĉapelon, riverencis al li rigide,
-kaj foriris.</p>
-
-<p>Alveninte hejmen, mi trovis, ke estas post la kvara, kaj iris tuj por
-enlitiĝi. Estas nun la deka matene. Mi estas el la lito de la sepa,
-skribante tiujn ĉi memorindaĵojn por la profito de miaj edzino
-kaj familio, kaj de la homaro. Tiujn mi ne vidos plu. Mia edzino
-estas megero. Vere, mi estas kore naŭza pri tiu ĉi vivo, kaj pri
-la deknaŭa jarcento ĝenerale. Mi estas konvinkita, ke ĉio estas
-eraranta. Krome, mi deziregas scii, kiu estos prezidanto (de Usono)
-je 2045. Sekve, tuj kiam mi estos min razinta, kaj glutinta tason
-da kafo, mi intencas iri rekte ĉe Prohonoron, kaj resti balzamita
-ducent jarojn.</p>
-
-<div class="section" id="sr6">
-<h2>LA HOMO, KIU TROVIĜIS ELUZITA</h2>
-
-<p>RAKONTO PRI LA BUGABUA KAJ KIKAPUA MILITIRO</p>
-
-<div class="verse epigraph">
-<div class="stanza">
-<div class="i0">Ploru, ho ploru, okuloj, droniĝu en akvo,</div>
-<div class="i0">Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombo.</div>
-</div></div>
-
-<p class="far_sig"><i>El la franca lingvo de Corneille.</i></p>
-</div>
-
-<p>Mi ne tute povas rememori nun, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun
-tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.
-Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa &mdash; ĉe
-iu publika kunveno, mi bone scias &mdash; kunvokita pro io tre grava,
-sendube, &mdash; ĉe iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita &mdash; kies
-nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas tio, ke la
-prezento akompaniĝis, miaflanke, per tiagrade maltrankvila embaraso,
-kiel efikis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko. Mi
-estas korpnature timema &mdash; tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi
-ne povas malhelpi ĝin. Speciale, la plej iometa ŝajno de mistero &mdash;
-de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni &mdash; tuj efikas meti min
-en kompatinde ekscititan staton.</p>
-
-<p>Estis io, iel, rimarkinda &mdash; jes, <i>rimarkinda</i>, kvankam tiu ĉi
-estas nur malforta termino esprimi mian plenan ideon &mdash; pri la tuta
-individueco de la dirita persono. Li staris, eble, alte je ses
-futoj, kaj posedis personecon aparte imponan. Plenigis la tutan
-viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj aludetis altan
-devenon. Pri ĉi tiu temo &mdash; la persona aspekto de Smith &mdash; estante
-detala, mi trovis specon de melankolia kontentiĝo. Lia hararo certe
-honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi
-pli belan brilon. Ĝi estis gagate<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a> nigra &mdash; kiu ankaŭ estis la
-koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangharoj. Oni
-rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne
-estus troe; se mi dirus, ke ili estis la plej bela aro de vangharoj
-sub la suno. Iuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon
-absolute neegalitan. Jen estis la plej glate ebenaj, kaj la plej
-brile blankaj el ĉiuj imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra
-okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco.
-Rilate la okulojn, ankaŭ, mia konatulo estis plejsupere provizita.
-Iu el tia paro egale valorus duon da ordinaraj okulaj organoj. Kolore
-ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en
-ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu
-aldonas signifon al la esprimo.</p>
-
-<p>La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi
-iam vidis. Eĉ por via vivo, vi ne povus trovi ian difekton ĉe ĝiaj
-mirindaj konturoj. Tiu ĉi malofta strangeco kontrastis tre bone
-paron da ŝultroj, kiu estus kaŭzinta ruĝiĝon eniri la vizaĝon
-de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por
-belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam vidis iujn perfektajn
-antaŭe. La tutaj brakoj estis admirinde formitaj. Kaj la malsupraj
-membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej
-bonegaj el bonaj kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke
-liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte
-da karno &mdash; nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povis imagi pli
-gracian kurbon ol tiun de la <i lang="la">os femoris</i>, kaj troviĝis ĝuste
-tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte
-proporcian tibikarnon. Mi volas, pro Dio, ke mia juna kaj talenta
-amiko, la skulptisto Pecsurpeco, nur estus vidinta la krurojn de
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.</p>
-
-<p>Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne troviĝas tiel
-abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi al mi
-kredi, ke la <i>rimarkinda</i> io, kion mi ĵus aludis &mdash; ke la stranga
-„mi&mdash;ne&mdash;scias&mdash;kion“, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon &mdash;
-kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj
-naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la <i>mieno</i> &mdash; sed
-pri tio, ankaŭ, mi ne povas pretendi certecon. Montriĝis certe
-precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno &mdash; grado de
-malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de orta
-precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkite pri pli malgranda
-figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco
-aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj
-mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero &mdash; aŭ
-mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.</p>
-
-<p>La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris
-en mia orelo kelkajn vortojn komentajn pri la viro. Li estas tre
-<i>rimarkinda</i> viro &mdash; <i>tre</i> rimarkinda viro &mdash; fakte, unu el la plej
-rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato
-ankaŭ de la sinjorinoj &mdash; precipe pro sia alta reputacio pri
-kuraĝo.</p>
-
-<p>„Tiupunkte li staras sen rivalo &mdash; efektive li estas nepra desperado
-&mdash; absoluta fajrmanĝanto, senerare“, diris mia amiko, kaj treege
-mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia
-tono.</p>
-
-<p>„Absoluta fajrmanĝanto, sen <i>ia</i> eraro. Li montris <i>tion</i>, mi opinias,
-efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj
-Kikapuaj Indianoj.“ (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.)
-„Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! &mdash; Mirindaĵoj de
-kuraĝo! &mdash; vi estas aŭdinta, kompreneble? &mdash; vi scias, li estas la
-homo &mdash;“</p>
-
-<p>„Homo viva! <i>kiel</i> vi sanas? Nu! <i>kiel</i> vi fartas? tre ĝojas vidi
-vin, treege!“ nun interrompe diris la generalo mem, ekprenante la
-manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide
-sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi
-ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek
-vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi <i>devas</i> diri, ke mi bedaŭris
-interrompon je tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de
-mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua
-kaj Kikapua militiro.</p>
-
-<p>Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo Johano
-A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon. Mia amiko
-nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi
-troviĝis ne nur plaĉata sed <i>reale</i> instruata. Mi neniam aŭdis pli
-fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga
-modesteco li neniam, spite tion, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej
-deziris diskuti &mdash; mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la
-Bugabua milito &mdash; kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga
-delikata sento, malpermesis ke mi komencu la temon, kvankam vere,
-mi treege estis tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava
-soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li ĝojas
-speciale komenti pri la rapida antaŭeniro de meĥanika inventado.
-Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.</p>
-
-<p>„Tute ne estas io, kio similas ĝin“, li diradis, „ni estas mirinda
-popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj
-&mdash; homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur
-ĉiu maro, kaj la Nassaŭa pakboata balono estas ekironta regulajn
-vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono
-kuj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian
-vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la
-tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Nek
-ankaŭ estas tio ĉi la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive,
-neniu fino por la antaŭeniro de l’ inventado. La plej mirindaj,
-la plej geniaj &mdash; kaj, mi aldiru, sinjoro &mdash; sinjoro &mdash; Tompsono,
-mi kredas, estas via nomo &mdash; mi aldiru, mi diras, la plej <i>utilaj</i>,
-la plej vere <i>utilaj</i> meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel
-agarikoj, se mi estas permesata tiel ĝin esprimi, aŭ pli figure,
-kiel &mdash; a&mdash;akridoj &mdash; kiel akridoj, sinjoro Tompsono &mdash; ĉirkaŭ nin
-kaj &mdash; a&mdash;a&mdash;a&mdash; ĉirkaŭ nin.“</p>
-
-<p>Tompsono verdire, ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke
-mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun
-pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la
-netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de
-meĥanika inventado. Mia scivolo tamen, ne tute estis kontentigita,
-kaj mi decidis faradi tujan esploron inter miaj amikoj, koncerne je
-la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn
-okazojn, <i lang="la">quorum pars magna fuit</i><a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>, dum la Bugabua kaj Kikapua
-militiro.</p>
-
-<p>La unua oportuno, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel
-skrupulis ekkapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto,
-D-ro Tamburvokuilin, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je
-predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu inda
-kaj informema mia amikino, fraŭlino Tabito T. Tiel sidante, mi
-min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu
-scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith,
-tiu persono, por mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabito T. Ni
-telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan
-konversacion.</p>
-
-<p>„Smith!“ ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, „Smith!
-&mdash; kio, ne generalo Johano A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi
-<i>scias</i> ĉion pri <i>li</i>! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko!
-Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis
-kiel heroo &mdash; mirindaĵoj de kuraĝo &mdash; nemortebla fameco! Smith,
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.! Nu, vi scias, li estas
-la homo &mdash;“</p>
-
-<p>„La homo“, jen interrompis D-ro Tamburvokuilin laŭtegvoĉe, kaj kun
-pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. „La homo,
-kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li
-kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!“ Mi glitis al la fino de la
-sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la
-kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de
-la flustroj de l’ fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni
-submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo
-de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.</p>
-
-<p>La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la
-Rantapolan teatron, kie mi kredis min certa tuj kontentigi mian
-scivolon, nur per paŝo en la loĝion de tiuj ravaj specimenoj de
-afableco kaj ĉionscieco, fraŭlinoj Arabelo kaj Mirando Konanto. Tiu
-bona tragediisto, Klimakso, estis ludanta tiun tagon al tre homplena
-teatro, kaj mi spertis iom da malfacileco, farante komprenitaj miajn
-dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj
-plene superrigardis la scenejon.</p>
-
-<p>„Smith?“ diris fraŭlino Arabelo, kiam ŝi fine komprenis la kialon
-de mia demando; „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.?“</p>
-
-<p>„Smith?“ demandis Mirando penseme. Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli
-belan figuron?“</p>
-
-<p>„Neniam, fraŭlino, sed <i>nun</i> diru al mi &mdash;“</p>
-
-<p>„Aŭ tiel neimiteblan gracion?“</p>
-
-<p>„Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min &mdash;“</p>
-
-<p>„Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?“</p>
-
-<p>„Fraŭlino, &mdash;“</p>
-
-<p>„Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu
-sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron!“</p>
-
-<p>„La diablo!“ kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.</p>
-
-<p>„Smith!“ ŝi diris. „Kio, ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero
-tiu estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj &mdash; sovaĝaj, kaj
-tiel plu &mdash; sed ni vivas dum mirinde inventema epoko! Smith! Ho, jes!
-eminenta viro! absoluta desperado &mdash; nemortebla fameco &mdash; mirindaĵoj
-de kuraĝo! Neniam aŭdis!“ (tiu ĉi dirata per akra krio). „Benu
-mian animon! Nu, li estas la <i>man</i>&mdash;<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a>“.</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<div class="i6">„<i>Man</i>dragoro,</div>
-<div class="i0">Kaj ĉiu dormigilo en la mondo</div>
-<div class="i0">Ne lulos iam vin al tiu dolĉo &mdash;</div>
-<div class="i0">La dormo de hieraŭ“ &mdash;</div>
-</div></div>
-
-<p>ekkriegis jen Klimakso apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon
-sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero kiun mi ne <i>povis</i>
-toleri, nek <i>intencis</i>. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn Konanton, iris
-rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon,
-kian mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.</p>
-
-<p>Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Katrino Atuto
-mi fidis, ke mi ne trafos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi
-troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi
-faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por
-mia animpaco.</p>
-
-<p>„Smith?“, diris mia kunludantino. „Kio! ne generalo Johano A. B. C.?<!-- C? -->
-Terura afero tiu estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj
-friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas <i>viston</i>, se vi bonvolas, sinjoro
-Klaĉo &mdash; tamen, tiu ĉi estas la epoko de l’ inventado, tre certe;
-<i>la</i> epoko <i lang="fr">par excellence</i> &mdash; ĉu parolas france? &mdash; ho, absoluta
-heroo &mdash; absoluta desperado? &mdash; ĉu <i>neniun keron</i>, sinjoro Klaĉo?
-&mdash; mi ne kredas tion &mdash; nemortebla fameco, kaj tiel plu mirindaĵoj
-de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo &mdash;“.</p>
-
-<p>„Hommo? kapitano Hommo? jen kriegis iu eta ina entrudanto el la
-plej malproksima angulo de la ĉambro. „Ĉu vi parolas pri kapitano
-Hommo kaj la duelo? Ho, mi <i>devas</i> aŭdi; diru, mi petas &mdash; daŭrigu
-sinjorino Atuto! <i>bonvole</i> daŭrigu!“ kaj daŭrigi sinjorino Atuto
-ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita
-aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita.
-Jes, sinjorino Atuto daŭrigis, kaj mi &mdash; mi finis &mdash; la viziton.
-Ne okazus iu ŝanco por aŭdi plu tiun ĉi vesperon, rilate al
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.</p>
-
-<p>Tamen, mi min konsolis per la pripenso, ke la tajdo de malbonŝanco
-ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis fari fortan
-penon pro informaĵo ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia
-sinjorino Pirueto.</p>
-
-<p>„Smith?“ diris sinjorino Pirueto, dum ni kirliĝis kune en la zefira
-danco, „Smith? kio! ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero, tiu
-kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj Indianoj!
-<i>Bonvole</i> elturnu viajn piedfingrojn! Mi reale estas hontema pri
-vi &mdash; homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! &mdash; sed tiu ĉi
-estas mirinda epoko por inventado &mdash; Ho! oho! mi estas spirmanka &mdash;
-absoluta desperado &mdash; mirindaĵoj de kuraĝo! <i>Neniam aŭdis</i>!!. Ne
-povos kredi tion &mdash; mi devas sidiĝi kaj informi vin &mdash; Smith! nu, li
-estas la <i>man</i> &mdash;“</p>
-
-<p>„Man<i>fred</i>, mi diras al vi!“ jen kriaĉis fraŭlino Klerulino,
-dum mi kondukis sinjorinon Pirueton al seĝo. „Ĉu iu iam aŭdis
-ion similan? Ĝi estas Man<i>fred</i>, mi diras, kaj tute neniel ajn
-Man<i>frajdej</i><a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a>.“ Jen fraŭlino Klerulino manvokis min, laŭ tre
-peremptora maniero; kaj mi deviĝis, ĉu aŭ ne volonte, forlasi
-sinjorinon Pirueton por decidigi disputon rilate la titolon de certa
-poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera
-titolo estas Man<i>frajdej</i>, kaj tute neniel Man<i>fred</i>, tamen, kiam mi
-revenis por serĉi sinjorinon Pirueton, ŝi ne estis trovebla, kaj
-mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ la tuta
-klerulina gento.</p>
-
-<p>Aferoj nun estis alprenintaj reale seriozan aspekton, kaj mi decidis
-tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Teodoron Kavajon, ĉar mi
-sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion kiel definitivan informon.</p>
-
-<p>„Smith?“ li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn
-silabojn, „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.? Sovaĝa afero,
-tio kontraŭ la Kikapu&mdash;u&mdash;uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke
-jes? Absoluta despera&mdash;a&mdash;ado &mdash; tre bedaŭrinde, pro mia honoro!
-Mirinde inventema epoko! &mdash; mirinda&mdash;a&mdash;aĵoj de kuraĝo! Sed flanke
-tion, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?“</p>
-
-<p>„Kapitano Hommo estu kondamnita“, mi diris, „bonvolu daŭrigi vian
-rakonton.“</p>
-
-<p>„Hem! &mdash; ho, nu! &mdash; <i lang="fr">toute la même cho&mdash;o&mdash;ose</i>, kiel ni diras en
-Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo Johano A. B. C.? Sed vere
-(jen sinjoro Kavaĵo juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo)
-„vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi
-ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, egale bone kiel mi, ĉu? Smith?
-Johano A. B. C.? Nu, min benu, li estas la ho&mdash;o&mdash;omo&mdash;.</p>
-
-<p>„Sinjoro Kavaĵo“, diris mi petege, „<i>ĉu</i> li estas la homo kun la
-fera masko?“</p>
-
-<p>„N&mdash;e&mdash;e!“ li diris aspektigante sin sagaca, „nek la homo en la
-lu&mdash;u&mdash;uno.“</p>
-
-<p>Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto,
-kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi
-mian amikon, sinjoron Kavaĵon, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora
-konduto kaj malĝentileco.</p>
-
-<p>Intertempe tamen, mi ne intencis esti malhelpata pri la informo
-dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la
-fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per
-precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen,
-almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara,
-certa, peremptora &mdash; tiel malmola, kiel pasteĉokrusto, tiel konciza,
-kiel Tacito aŭ Montesquieu.</p>
-
-<p>Estis frue kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta;
-sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj alkondukiĝis en lian
-litĉambron per maljuna negra valeto, kiu atendis atente dum mia
-vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj
-lin rimarki. Kuŝis granda kaj ekstreme kuriozaspekta pakaĵo el io
-apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentiĝis la plej
-bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.</p>
-
-<p>„Hem! Ahem! iom ĝentila tio estas, mi certe dirus!“ diris la
-pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el
-voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj
-tagoj de mia ekzisto.</p>
-
-<p>„Ahem! iom ĝentila tio estas, mi opinias.“ Mi plene kriis pro teruro
-kaj iris tangente al la plej malproksima fino de la ĉambro.</p>
-
-<p>„Dio min benu, amiko mia“, denove fajfis la pakaĵo, „kio &mdash; kio &mdash;
-kio &mdash; nu, kio <i>estas</i> grava? Mi efektive kredas, ke vi tute ne konas
-min.“</p>
-
-<p>Kion mi <i>povis</i> diri pri ĉio ĉi &mdash; kion mi <i>povis</i> diri? Mi
-ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj malfermita
-buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.</p>
-
-<p>„Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?“ iom poste
-refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la
-planko ian neklarigeblan manovron, tre analogia kun la surtirado de
-ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.</p>
-
-<p>„Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompeo, alportu al
-mi tiun kruron!“ Ĉe tio Pompeo alportis al la pakaĵo tre bonegan
-korkan kvazŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide;
-kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.</p>
-
-<p>„Kaj sanga batalo ĝi <i>estis</i>“ daŭris la aĵo, kvazaŭ monologe;
-„sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj
-atendi eliri el ĝi kun nura vundeto. Pompeo, mi dankos vin, se vi
-alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la
-plej bona faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon,
-amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi al vi Bishop-on“. Ĉe
-tio Pompeo surŝraŭbis brakon.</p>
-
-<p>„Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni. Nun, vi
-hundo, surglitu miajn ŝultrojn kaj bruston. Petitt faras la plej
-bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.“</p>
-
-<p>„Brusto!“ mi diris.</p>
-
-<p>„Pompeo, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado
-estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan
-perukon de De l’ Orme.“</p>
-
-<p>„Peruko!“</p>
-
-<p>„Nun, vi negraĉo, miajn dentojn. Por bona aro de tiuj ĉi, vi plej
-bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega farado.
-Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo
-batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.“</p>
-
-<p>„Postaĵo! &mdash; faligis vin!! &mdash; mia okulo!!“</p>
-
-<p>„Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompeo, vi fripono,
-enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu
-D-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi
-kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.“</p>
-
-<p>Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas
-nenio pli aŭ malpli ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo
-Johano A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompeo estis kaŭzintaj, mi
-devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono.
-La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero
-rapide klariĝis.</p>
-
-<p>„Pompeo vi nigra fripono“, knardiris la generalo, „mi fakte kredas,
-ke vi lasus min eliri sen mia palato.“</p>
-
-<p>Je tio ĉi la negro, grumblante pardonpeton, iris al sia mastro,
-malfermis lian buŝon per la ruza mieno de ĉevalĵokeo kaj
-alĝustigis interne iom strangaspekan maŝinon, per tre lerta metodo,
-kiun mi ne tute povis kompreni. La aliiĝo tamen, de la tuta esprimo
-de la vizaĝo de la generalo estis tuja kaj surpriza. Kiam li denove
-parolis, lia voĉo realprenis ĉiom da tiu riĉa melodio kaj forto,
-kiun mi estis rimarkinta je nia unua konatiĝo.</p>
-
-<p>„Kondamnu la friponojn!“ li diris per tiel klara tono, ke mi absolute
-saltis pro la ŝanĝiĝo. „Kondamnu la friponojn! Ili ne nur frakasis
-al mi la palaton, sed ili ankaŭ klopodis fortranĉi malpleje sep
-okonojn de mia lango. Ne ekzistas egalulo, tamen, al Bonfante en
-Ameriko, por reale bonaj objektoj tiuspecaj. Mi povas rekomendi lin
-al vi kun fido (je tio la generalo kliniĝis) kaj certigi vin, ke mi
-sentas la plej grandan plezuron, farante tion.“</p>
-
-<p>Mi atestis lian bonkorecon laŭ mia plej bona maniero, kaj adiaŭis
-lin tuj, havante perfektan komprenon pri la vera aferstato
-&mdash; kaj plenan scion pri la mistero, kiu estis min ĝeninta
-tiel longe. Ĝi estis evidenta. Ĝi estis komprenebla afero.
-Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith estis la homo &mdash;
-estis la <i>homo, kiu troviĝis eluzita</i>.</p>
-
-
-<div class="section" id="sr7">
-<h2>LA SILENTO &mdash; FABELO</h2>
-
-<p>La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj <i>silentas</i>.</p>
-<p class="far_sig"><i>El la greka lingvo de Alkmano.</i></p>
-</div>
-
-<p>„Aŭskultu<!-- Aŭskultu --> <i>min</i>“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon.
-„La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud
-la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la
-silento.</p>
-
-<p>La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi
-fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub
-la ruĝa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ
-flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj
-pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu
-soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn,
-kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili
-elvenas malklara murmuro, kiel la plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili
-sopiras unu al la alia.</p>
-
-<p>Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura,
-altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la
-malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la
-ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen,
-kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu
-gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj
-kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo. Kaj supre, kun susuro
-kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili
-ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed
-ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo
-ne troviĝas la kvieto, nek la silento.</p>
-
-<p>Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante ĝi estis pluvo, sed
-falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj
-nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon &mdash; kaj la nimfeoj sopiris unu al la
-alia en la soleno de sia soleco.</p>
-
-<p>Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj
-aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan
-rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de
-la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj
-alta &mdash; kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj
-ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj,
-ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la
-ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la
-marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis
-kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto
-estis ‚<span class="sc">la soleco</span>‘.</p>
-
-<p>Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko;
-kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de
-la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis
-volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per la togo de antikva Romo.
-Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj
-estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la
-nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la
-trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia
-okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi
-legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro,
-kaj dezirego al soleco.</p>
-
-<p>Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian
-manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la
-malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn
-praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la
-karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmata de la nimfeoj; kaj
-observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco &mdash; sed
-la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.</p>
-
-<p>„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur
-la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur
-la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn
-de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj
-mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la
-viro tremis en la soleco &mdash; sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
-sur la roko.</p>
-
-<p>Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis
-for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj
-loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la
-hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto<a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>, al
-la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj
-mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj
-la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
-sur la roko.</p>
-
-<p>Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura
-ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento.
-Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego &mdash; kaj la pluvo
-batis sur la kapon de la viro &mdash; kaj la diluvoj de la rivero fluegis
-malsupren &mdash; kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon &mdash; kaj la nimfeoj
-akre kriis en siajn bedojn &mdash; kaj la arbarego defalis antaŭ la vento
-&mdash; kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis &mdash; kaj la roko
-ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo
-kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco;
-sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.</p>
-
-<p>Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de <i>silento</i>, la
-riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj
-la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj
-ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis <i>silentaj</i>. Kaj la luno ĉesis
-ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo &mdash; kaj la tondro mortis
-&mdash; kaj la fulmo ne ekbrilis &mdash; kaj la nuboj pendis senmove &mdash; kaj la
-akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis &mdash; kaj laŭ arboj
-ĉesis svingiĝi &mdash; kaj la nimfeoj ne plu sopiris &mdash; kaj ne aŭdiĝis
-plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la
-vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj
-ili estis ŝanĝitaj &mdash; kaj la literoj estis ‚<span class="sc">la silento</span>‘.</p>
-
-<p>Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo
-aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo,
-kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis nenia voĉo
-tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis
-‚<span class="sc">la silento</span>‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj
-kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“</p>
-
-<hr style="width:50%" />
-
-<p>Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj,
-en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras,
-troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la
-fortega maro &mdash; kaj pri la ĝenioj, kiuj superregas la maron, kaj la
-teron, kaj la altan ĉielon.<!-- ĉielon --> Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la
-diroj, kiuj diriĝis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis
-aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono
-&mdash; sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al
-mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras
-la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton,
-li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis
-ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas
-ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi
-kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian
-vizaĝon.</p>
-
-
-
-<div class="footnotes">
-<p><b>Piednotoj de la tradukinto</b></p>
-
-<div class="footnote" id="Footnote01">
-<p><span class="label">[1]</span> Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego,
-kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze ĝi estas titolo,
-sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi Liĝ-eja.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote02">
-<p><span class="label">[2]</span> Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote03">
-<p><span class="label">[3]</span> Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote04">
-<p><span class="label">[4]</span> Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton
-ktp. F. L.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote05">
-<p><span class="label">[5]</span> Amontilado &mdash; vino; speco de palkolora „ŝereo“ (angle <i>sherry</i>, seka
-vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote06">
-<p><span class="label">[6]</span> Medoko, franca ruĝa vino.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote07">
-<p><span class="label">[7]</span> Vortludo netradukebla. Angle <i>mason</i> = „framasono“ kaj „masonisto“.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote08">
-<p><span class="label">[8]</span> <i>Welsh rabbit</i> (aŭ <i>rarebit</i>), rostita fromaĝo; angla plado, tre
-nedigestebla.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote09">
-<p><span class="label">[9]</span> Staŭto, forta speco de portero (biero). F. L.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote10">
-<p><span class="label">[10]</span> Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel
-signo de gento de la Skotoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote11">
-<p><span class="label">[11]</span> Gagato = mineralo treege nigra, angl. „<i>jet</i>“, franc. „<i>jais</i>“,
-germ. „<i>Pechkohle</i>“.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote12">
-<p><span class="label">[12]</span> Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote13">
-<p><span class="label">[13]</span> <i>man</i> (angle) = homo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote14">
-<p><span class="label">[14]</span> Manfriday (homo-vendreda), la indiĝena servanto de Robinson Crusoe
-en la romano de De-foe.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote15">
-<p><span class="label">[15]</span> Vidu Jobo XL 15&ndash;24.<!-- 15,24. --></p></div>
-</div>
-<div class="tnotes">
-<p><b>Noto de transskribinto:</b></p>
-
-<p>Mi senrimarke ĝustigis la formojn de nombraj vortoj. Mi registris
-aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj.</p>
-</div>
-
-
-
-
-
-
-
-<pre>
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of Ses noveloj el "Rakontoj de mistero
-kaj imago", by Edgar Allen Poe
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SES NOVELOJ EL "RAKONTOJ DE ***
-
-***** This file should be named 62511-h.htm or 62511-h.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/6/2/5/1/62511/
-
-Produced by Andrew Sly
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org
-
-
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
-
-
-</pre>
-
-</body>
-</html>
diff --git a/old/62511-h/images/cover.jpg b/old/62511-h/images/cover.jpg
deleted file mode 100644
index bf3eea3..0000000
--- a/old/62511-h/images/cover.jpg
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/62511-h/images/devizo.jpg b/old/62511-h/images/devizo.jpg
deleted file mode 100644
index 0e3a4f8..0000000
--- a/old/62511-h/images/devizo.jpg
+++ /dev/null
Binary files differ