summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
authorwww-data <www-data@mail.pglaf.org>2026-02-27 06:07:51 -0800
committerwww-data <www-data@mail.pglaf.org>2026-02-27 06:07:51 -0800
commit72b736baf36abb28f4e35b0789b1f252fd621412 (patch)
tree6b3d3315ec3ba3cadb66cec00b62f4c573c1f4ce
Initial commit of ebook 78054 filesHEADmain
-rw-r--r--.gitattributes3
-rw-r--r--78054-0.txt498
-rw-r--r--78054-h/78054-h.htm646
-rw-r--r--78054-h/images/001.jpgbin0 -> 162849 bytes
-rw-r--r--78054-h/images/cover.jpgbin0 -> 255662 bytes
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
7 files changed, 1160 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..6833f05
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,3 @@
+* text=auto
+*.txt text
+*.md text
diff --git a/78054-0.txt b/78054-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..590a58c
--- /dev/null
+++ b/78054-0.txt
@@ -0,0 +1,498 @@
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 78054 ***
+
+
+
+
+ Mallonga biografio de
+ Henry Fawcett
+
+ La blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo
+
+ Por Ĉiuj Infanoj, Ĉie
+
+ de
+
+ WINIFRED HOLT
+
+
+ Presrajto, 1911, de
+ WINIFRED HOLT
+ Ĉiuj Rajtoj Rezervataj
+
+ 25 cendoj (Sm. O,50); afrankite, 28 cendoj (Sm. O,56)
+
+ Aĉetebla ĉe
+ The New York Association for the Blind
+ 118 East 59th Street.
+
+ Dediĉita
+ al la
+ aŭtorino.
+
+ [Ilustraĵo: HENRY FAWCETT, M. P.
+ Ĉefpoŝtestro de Anglujo
+ (Laŭ afable permeso de Fraŭlino Fawcett)]
+
+
+
+
+ LA KNABO KAJ LA ORGENO
+
+Kiam ĉiuj knabinoj kaj knaboj altkreskiĝos, ili devus iri al Salisbury
+(Salisberi) en Anglujo, por vidi la antikvan katedralon, kaj por
+aŭdi la orgenon kiu havas tiajn dolĉajn tonojn, ke ŝajnas kvazaŭ la
+najtingaloj kiuj loĝas proksime nepre flugas en la katedralon kiam
+neniu estas tie, por doni lecionojn je dolĉeco al la granda orgeno, kaj
+por diri al ĝi kiel kanti. La ventoj de la ebenaĵoj de Salisbury blovas
+tra la granda pordo de la preĝejo, kaj murmuretas al la orgeno pri la
+misteroj kiujn ili pasis dum siaj vojaĝoj; pri la aferoj kiuj okazis
+proksime, multajn jarojn antaŭ ol la katedralo estis konstruita, je la
+tempo kiam, laŭdire, la Druidoj havis siajn diservojn, kaj kelkfoje
+mortigis siajn homoferojn ĉe la rokegoj de Stonehenge. La orgeno kies
+spirado mem estas la vento, honore gardas tiujn ĉi sekretojn, sed
+kelkfoje oni miras, kiam ĝi sonigas la gajegan edziĝan marŝmuzikon,
+kial la birdoj ŝajnas partopreni en la edziĝa ĥoro, aŭ, alifoje, kial
+la vento plorĝemas dum la tuta funebra marŝmuziko. Vi ankaŭ devas gardi
+tiujn ĉi sekretojn se vi iros al Salisbury. La “Serĉlumo”[1] eltrovis
+ilin, kaj konfidencie rakontas ilin al siaj geknaboj.
+
+ [1] The “Searchlight” (Serĉlumo), revuo kiun oni elsendos el la
+ Light House (Lumturo) de la New York Association for the Blind
+ (Nov-Jorka Asocio por la Blinduloj) al ĉiuj infanoj kiuj deziras
+ ĝin -- presita Braille.
+
+Tre malgranda knabo iafoje vagadis tra la katedralo, kaj aŭdis la
+grandan orgenon, sed li ne sciis tion, kion vi scias pri ĝi; li ne
+estis lerninta zorge aŭskulti, kiel poste li lernis, kaj krom tio
+li estis tre okupata knabeto. Lia nomo estis Henry Fawcett (Henriko
+Foset). Li naskiĝis ĉirkaŭ la tempo de via praavino (en la jaro 1833ᵃ),
+kiam la avino de Reĝo Georgo, poste Reĝino Viktorino, estis ankoraŭ
+dekkvarjara knabineto.
+
+La patro de Henriko tenis drapbutikon. Lia patrino estis tre lerta
+virino, kies patro, antaŭa juristo, multe instruis ŝin.
+
+La patro de Henriko havis tre fortan voĉon, kaj sciis kiel devigi
+homojn aŭskulti al ĝi. Kiam la batalo de Waterloo okazis kaj li vidis
+la novaĵojn en la ĵurnalo li ekkaptis ekzempleron, kaj saltis sur la
+veturilon kiu staris meze de la vilaĝa strato, kaj legis pri la glora
+angla venko al siaj avidaj gesamurbanoj, kies patroj kaj filoj estis en
+Belgujo en la terura milito.
+
+Ĉar la patro de Henriko estis saĝa, gaja kaj afabla, kaj paroladis
+tiel bone ke homoj ĝoje atentis al tio, kion li diris, oni elektis lin
+urbestro de Salisbury. Tio okazis antaŭ ol Henriko venis al Salisbury.
+
+Li havis fratinon, Marion, al kiu li estis sindonema, kaj du fratojn.
+Lia unua instruistino ne diras al ni ke li estis eĉ iomete bona
+knabeto por via imitado. Ŝi diris ke li estis plej ĝenanta lernanto,
+ke lia kapo similis kribrilon ĉar el la pensoj kiujn ŝi penis enmeti
+en ĝin ĉiuj elfluis. Henriko informis sian patrinon ke lia kompatinda
+instruistino anoncis ke, “se ni daŭros agi tiel ni mortigos ŝin,” kaj
+tamen li diris, “Patrino, ni ja daŭras, kaj ankoraŭ ŝi ne mortas!” Kiun
+vi kompatas, Henrikon aŭ lian instruistinon?
+
+
+
+
+ DE KOBAJOJ ĜIS KOLEGIO
+
+Henriko amis ludi en la vendejo. La domo de lia patro, kie Henriko
+naskiĝis, estis kontraŭ ĝi. Kiam okazis foiroj la vendejo estis tre
+gaja, kaj kiam la cirko vizitis la urbon kaj oni starigis la tendojn
+tie, estis ja glore. Kelkfoje eta Henriko kaj lia fratino iris al la
+cirko kaj vidis ĉiujn el la mirindaj bestoj, akrabatoj, kaj ĵonglistoj.
+Henriko tre ŝatis kuri sur la ebenaĵoj por paroli al la paŝtistoj kaj
+rigardi iliajn ŝafojn. Kiam li estis okjara li iris al edukejo. Li
+skribis tre melankoliajn leterojn al sia familio. En unu li malgaje
+petas al la patrino ke ŝi bonvolu sendi al li la oston de la ŝinko,
+post kiam la familio tute finos ĝin. Vi povas imagi kiel malmulte de
+la ŝinko la familio manĝis, kaj kiom da ĝi restis sur la osto kiun
+oni sendis al Henriko. Sed malgraŭ la impresio, kiun li donis ke oni
+malsatigas lin en la edukejo, li fariĝis grasa kaj altkreska, kaj tre
+gaja tie. Poste li nomas la donacon, -- kobajinon kaj kvar kobajidojn,
+-- kiu tute feliĉigis lin. Ŝajne li amis ĉiujn bestojn kaj ĉiajn
+amuzaĵojn.
+
+Kiam li estis altkreska dekkvarjara knabo, li iris al Queenwood
+Kolegio, kie li tre progresis en la matematiko, sed ricevis malbonajn
+gradojn pro lingvoj. Li fariĝis redaktoro de ĵurnalo, La Queenwood
+Kroniko; li komencis paroladi, kaj penis paroli same kiel lia patro.
+Li verkis artikolon pri vaporo, kiu tiel plaĉis lian patron, ke li
+donis al Henriko livron (ĉirkaŭ $2.50 en usona mono) (kvin spesmilojn).
+
+Sub la ĉielo sur la kamparo li paradis per siaj longaj kruroj same
+kiel gruo, kun liaj nezorgitaj haroj blovataj de la vento, kaj
+laŭte redirante partojn de Shakespeare aŭ alia poezio. Kelkfoje la
+terkulturistoj kiuj preterpasis opiniis ke li estas freneza. Kiam la
+knaboj amasiĝis post la lernotempo ĉiutage, kaj parolis pri tio, kio
+ili intencas fariĝi kiam ili altkreskiĝos, Henriko, -- kiu ne bezonis
+multe plu kreski ekstere, ĉar li estis la plej alta el ili -- ĉiam
+deklaris ke li volas esti ŝtatisto, kaj helpi fari justajn leĝojn por
+la laboristaro. Li estis tiel solenega pri sia ambicio ke la aliaj
+knaboj ridegis.
+
+Fine li tiel progresis en la matematiko, ke oni sendis lin al la granda
+Universitato de Cambridge (Kembriĝo). Je tiu tempo li estis alta ses
+futojn kaj tri colojn (1.9 metrojn) kaj tre maldika. Lia vizaĝo estis
+honesta kaj impona, sed ne bela. Unu el liaj amikoj skribis pri li ke
+li havis amikan rideton, kiu tiel radiigis lian tutan vizaĝon, ke
+ĉiuj infektiĝis per lia gajeco.
+
+Li faris multajn amikojn en kolegio, kaj estis tiel feliĉa kun nobeloj
+kaj aliaj altranguloj kiel li estis kun siaj amikoj, la vendistaro aŭ
+la paŝtistoj. Li ĉiam supozis ke homoj estas tio, kio ili ja estas,
+kaj esperis ke ili same kondutos al li. Li tiel multe laboradis je sia
+matematiko, ke en la jaro 1854ᵃ -- li estis tiam dudekunu-jara -- li
+gajnis tion, kion oni nomis “scholarship”, stipendio. Poste li gajnis
+“Fellowship,” alispecan stipendion, kiu liveris al li $1,250.00, aŭ en
+la angla mono £250 (Sm. 2500), ĉiujare. Por tiu mono li devis instrui
+aliajn virojn pri tio, kion li jam lernis.
+
+Li ankoraŭ firme intencis iri al parlamento, kaj ĉar lia familio ne
+povis helpi lin, nek per mono nek per influo, li decidis ke la plej
+bona maniero por atingi lian celon estas fariĝi juristo. Sed ĵus kiam
+li komencis la studadon, oni ordonis lin tute ripozi pro malsano de
+la okuloj. Sed li neniam permesis ke malkuraĝaĵoj intermetu sin je
+lia laborado, kaj spite de la konsilo de lia kuracisto, li akceptis
+lernanton je matematiko, kaj kune kun lia fratino ili iris al Parizo.
+Li baldaŭ revenis al Anglujo, kie Mario agis kiel lia sindonema
+sekretariino. Li pasigis multe da tempo aŭskultante al paroladoj en la
+parlamentejo, dum en lia koro li tenis sian vivambicion, nome, fari sin
+potenco en la registaro de Anglujo kaj tiamaniere havi fortan pozicion
+en kiu li povos batali kaj laboradi por la bonstato de siaj samlandanoj.
+
+
+
+
+ PAFAKCIDENTO
+
+En Septembro, 1856ᵃ, li estis denove ĉe Salisbury pafante perdrikojn
+kun sia patro. Ili estis atingintaj monteton de kie oni povas rigardi
+la katedralon. Fawcett estis antaŭen irinta sed lia patro ne sciis
+tion. Birdo sin levis antaŭ S-ro Fawcett, kiu pafis, trafante la
+perdrikon. Henriko eksaltis antaŭen por preni la birdon, forgesante ke
+estas alia ŝarĝo en la pafilo; lia patro, nevidante Henrikon, pafis
+denove -- tuj blindigante tute sian filon.
+
+La lastan objekton kiun Henriko Fawcett vidis estis la pinto de la
+katedralo, kaj iom da ĝia majesteco kaj nobleco eniris en la novan
+vivon de la blindulo, kiu neniam ŝanceliĝis, sed daŭris netimigite laŭ
+sia suprenvojo. Lia patro estis tute subpremigita, sed Fawcett, kvankam
+li sciis tute bone la gravecon de tio, kio okazis, baldaŭ diris: “Mi
+tute ne permesos ke tiu ĉi akcidento faru diferencon en mia kariero. Mi
+daŭrigos miajn agojn laŭ la samaj fakoj kaj kun la sama fortikeco kiel
+ĉiam.”
+
+
+
+
+ REGAJNADO
+
+De tiu tago, kun senlima pacienco kaj kuraĝo li batalis sian vojon. Li
+faris el tio, kion aliaj pensis lia granda malŝanco kaj faletigaĵo,
+la ŝtupon per kiu li supreniris ĝis kiam li estis unu el la ĉefaj
+viroj en Anglujo. Post la akcidento li tuj komencis serĉi novajn
+interesojn kaj amuzaĵojn. Li tute ne intencis esti mizera kaj plena je
+sinkompateco.
+
+Vi rememoras ke kiam li estis malgranda knabo kaj aŭdis la grandan
+orgenon, li ne lernis tiam ĝiajn sekretojn, aŭ tre atentis ĝian
+muzikon, sed nun li komencis aŭskulti, kaj la ĝojegon kiun la muziko
+povas doni fariĝis unu el liaj novaj ĝojegoj, eĉ kvankam li neniam
+estis muzikisto.
+
+Tuj post kiam li blindiĝis li plenintence lernis fumi. Li ankaŭ
+piediris sentime; kaj estis ŝerco inter liaj kunuloj ĉe Kembriĝo, ke
+malmultaj el la vidantoj povas marŝi laŭ la paŝegoj de la longkrura
+blindulo, kiu dum siaj ĉiutagaj promenoj tute lacigis ilin. Li amis
+vagadi sur la nekulturitaj kampoj; kaj plene ĝuis la herbokovraĵon sub
+siaj piedoj, -- la filikojn, florojn kaj arbojn. Li estis tiel bona
+kamarado ke li ĉiam havis multe da kunuloj kiuj volis partopreni en lia
+vagado malgraŭ la aldonita laboro de la marŝado laŭ liaj paŝegoj.
+
+
+
+
+ LA BLINDA GLITUMULO
+
+Kara amiko lia skribis pri liaj unuaj penadoj gliti post kiam li
+blindiĝis; “Post kelkaj penoj la sola malfacilaĵo estis, malhelpi lin
+ke li ne glitiru pli rapide ol mi. Ĉiu el ni tenis la ekstremaĵon de
+bastono, kaj ĉar ni estis sur la Serpentine (_nomo de lago_) kie estis
+homamaso, ni havis multe da kolizioj. Tamen, ĉar ni estis paro, kaj unu
+el ni estis peza viro, ni ja superis en tiuj renkontoj.” Post kelkaj
+jaroj Fawcett glitiris libere kaj bone en sufiĉe da spaco, kaj fidis
+nur al la voĉo de sia amiko por gvidi lin.
+
+Okazis iafoje ke li falis tra la glacio, kaj gaje ekkriis al siaj
+amikoj, kiuj ne vidas lin kiam li malaperis, “Jen, ĉu neniu el vi
+intencas eltiri min?” kaj, tre amuzite je la malfeliĉaĵo, li estas tuj
+eltirita. Li pensis ke estas amuze gliti, eĉ kiam, pro la degelado de
+la glacio, la akvo en kelkaj lokoj kovris la glacion ĝis liaj maleoloj.
+Li faris longajn vojaĝojn sur siaj glitiloj, kaj estis iom pli sana pro
+la ekzercado. Li estis tute sentimema, sed vi ne devas timigi viajn
+patrinojn imitante lin en lia senzorga sporto.
+
+Li daŭrigis sian fiŝkaptadon kun granda plezuro. Kiam ajn li povas
+forlasi siajn devojn en la universitato li rapidis denove al sia amata
+Salisbury, kie li tute rememoris la riveretojn, kaj ordinare venigis
+fiŝkaptiston por akompani lin. Fawcett kaptis multe da salmoj kaj
+trutoj, kaj dum la vintro li kaptis ezokojn de la supraĵo de la glacio.
+Plaĉis al li resti ĉe la hejmo de la fiŝkaptisto, kie estis multe da
+birdoj, kies kantado ravigis lin.
+
+Unu tagon kiam li fiŝkaptis laŭ la bordo de la rivereto kun amiko, kiu
+jam antaŭeniris lin, lin kontentigis terura tirado je la hokfadeno.
+“Jen!” li ekkriis ĝoje, “fine mi havas grandegan fiŝon.” Lia amiko
+sin turnis por rigardi, kaj ekridegis dum li respondis, “Vi ja havas
+grandan kaj mirindan fiŝon! Vi estas hokinta mian hundon je liaj buklaj
+longaj haroj, kaj li faras sian eblon por liberigi sin.”
+
+Tiamaniere Fawcett ellaboris siajn planojn por fari sin forta, feliĉa
+viro. Nuntempe ni povas trovi nenian pli bonan konsilon por ĉiuj
+blinduloj, ol lia, “Faru tion, kion vi povas por agi kvazaŭ vi ne estus
+blindaj; estu kuraĝaj, kaj helpu vin mem.”
+
+Lia nevenkebla kuraĝo devigis lin ne nur daŭrigi sian intencon fariĝi
+reganto por ke li havu la plej bonan okazon por helpi homojn, sed li
+kondutis kontraŭ sia malhelpaĵo kvazaŭ ĝi estus rimedo por helpi lin
+pli multe labori kaj iri pli rekte kaj rapide al lia celo.
+
+Li estis malriĉa, nekonata, tute blinda, sed jaron post la akcidento,
+li multe progresis laŭ la vojo al sukceso. Lia kuraĝa gajeco devigis
+personojn forgesi ke li estas blinda, kaj kvankam li neniam ŝatis ion,
+kio donis doloron al aliaj, li plene ĝuis ĉiujn bonaĵojn de vivo. Li
+estis tre gaja, kaj ĉiam deziris ke aliaj partoprenu lian gajecon.
+Iafoje, kiam li estis malsana, kaj oni priskribis ĉampanon por li,
+li tute rifuzis tuŝi ĝin se la tuta familio ne povis ankaŭ ĝui la
+regaladon.
+
+
+
+
+ KEMBRIĜO DENOVE
+
+Nelonge post sia akcidento li revenis al Kembriĝo, kie li okupis
+sin je la instruado, kaj verkis libron pri politika ekonomio, kiu
+estis tiel grava ke li fariĝis stipendiulo, “Fellow” kio signifas
+ke li partoprenis je la administracio de la kolegio, kaj ricevis
+pozicion honoran kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon kaj laboradon
+nedevigite labori por gajni sian panon kaj buteron aŭ eĉ sian
+fruktaĵon. Li konatiĝis kun multaj notindaj personoj, kaj la plej famaj
+pensistoj kaj diplomatiistoj de lia tempo fariĝis liaj amikoj, inter
+kiuj estis Darwin, Mill, Cobden, Thackeray, kaj Gladstone, kiuj estis
+tiel famaj personoj laŭ siaj diversaj fakoj ke estus saĝe ke vi petu
+vian instruiston ke li rakontu plu al vi pri ili.
+
+Kvankam, pro tio ke li ne estis tre juna kiam li blindiĝis, li neniam
+estis lerta je la farado de multaj malgravaĵoj, li sukcese daŭrigis
+siajn atletajn sportojn. Unu el liaj favoraj amuzaĵoj estis remado, kaj
+ĉe Kembriĝo li estis “stroke” (estro) de sia ŝipanaro, kiun oni nomis
+la “antikvaj maristoj” (laŭ iu angla poemo).
+
+En la jaro 1867ᵃ li edziĝis kun tre lerta kaj aminda virino, kiu tre
+helpis lin je lia verkado, kaj kiu mem estis verkistino kaj pensistino.
+Ili havis filinon, kiu je la aĝo de nur ok jaroj gvidis sian patron
+dum lia glitado. Ŝi multe antaŭen iris, fajfante dum ŝi glitis, kaj
+li kuraĝe sekvis. Lia amo al tiu ĉi sporto estis tiel granda ke li
+insistis ke ĉiuj en la domo, esceptinte la kuiristinon, kiu estis multe
+tro maljuna, iru je liaj longaj ekspedicioj. Li ŝategis rajdi, kaj
+galopadis sur la “downs” (kampoj) tiel rapide kaj tiel energie ke oni
+diris ke liaj ĉevaloj estas ĉiam pli lacigitaj ol la rajdanto, kaj ke
+oni ĉiam devigis al Profesoro Fawcett pagi pli multe ol aliaj por la
+dungado de ĉevalo. Li tre forte sentis ke la blinduloj ne devus esti
+enmurigitaj. “Hejma kunuleco,” li diris, “estas tiel altvalora por la
+blinduloj, kiel por vi,” signifante vidantojn.
+
+
+
+
+ EN PARLAMENTO
+
+La tutan tempon Fawcett parolis kaj paroladis je multaj societoj kaj
+kunvenoj. Lia plej granda deziro estis helpi ke ĉiuj ricevu justan
+ŝancon. Li ne trovis sufiĉe da libereco en la universitato, ĉar oni ne
+permesis ke homoj kun iuj religiaj kredoj ricevu honoraĵojn. Li pensis
+ke la hebreoj, kristanoj, mahometanoj kaj aliaj devus havi egalajn
+rajtojn kaj privilegiojn se ili povus fari la saman laboron. Li ankaŭ
+pensis ke ne estas juste ke la riĉuloj kaj la reĝino posedas ĉiom de la
+bela tero, kaj ne lasu iom da arboj, aŭ kampoj en kiuj la malriĉuloj
+povus ludi. Li tre penis esti elektita al la Parlamento, por ke li
+helpu senpere en la regado kiu faris la leĝojn por la malriĉuloj same
+kiel por la riĉuloj; sed la publiko opiniis ke blindulo ne sukcese
+povas esti estro. Li tre ŝatis citi famajn verkistojn, kaj ofte citis
+el teatraĵo de Shakespeare, “Estas iom da animboneco en malbonaĵoj se
+oni observe distilus ĝin.” Via instruisto klarigos al vi tion, kaj
+kiel vera ĝi estas, kaj mi esperas ke vi ĝin rememoros ĝis kiam vi
+estos grizharaj viroj kaj virinoj. Li verkis pamfletojn pri la tiamaj
+demandoj kaj vane penis atingi kelkajn liberajn lokojn en Parlamento.
+Liaj kontraŭstarantoj demandis kiel blindulo povas trovi la vojon
+al la parlamentejo aŭ kiel li povas kompreni la planojn por urbaj
+plibonigado kaj la aranĝado de la stratoj. Fawcett diris al ili ke li
+povas venki tiajn malfacilaĵojn metante pinglojn en karton. Li povis
+studi tiajn problemojn pri la aranĝado de urboj aŭ fervojoj same kiel
+niaj blindaj infanoj studas la geografion nuntempe per siaj dek
+okuloj.
+
+Kiam Fawcett estis tridekdu-jara li atingis sian celon, kaj fariĝis
+parlamentano, kie li estis sendita kiel ano de Brighton (Brajt’n).
+
+Li skribis al sia patro post kiam li revenis je la fino de la unua
+tago kiel parlamentano, “Mi ĵus revenis post mia unua sperto en la
+parlamentejo.... Mi baldaŭ eksciis ke mi facile povos trovi mian
+vojon ĉien.... Ĉiuj estis plej servemaj. Mi estis tute premigita je
+gratuloj.... Mi povas piediri ĝis la parlamentejo en precize kvarono da
+horo.” Vi vidas, ke li estis daŭriganta sian bonan kutimon doni al sia
+korpo ĝian porcion de ekzerco. Tiu ĉi estis kredeble unu el la kialoj
+de lia bonsano, kiu helpis tiel multe al lia sukceso.
+
+Li estis tre fiera pri sia ĝardeno, kaj pri la legomoj kaj floroj
+kiujn li kreskigis en Londono, je dekkvin minutoj malproksime de la
+parlamentejo. Li senhezite konis palpe ĉiun floron kaj legomon, kaj
+ĝoje montris ilin al siaj vizitantoj.
+
+Kiam li faris sian unuan gravan paroladon en la parlamentejo li
+parolis pri la manko de instruado inter la malriĉuloj. Li diris ke
+oni haltas la radojn de la administracio por fari leĝojn por reguligi
+la brutinfektaĵon sed ke la malriĉuloj estis tute malzorgitaj kaj
+neinstruitaj; ke en multaj lokoj ne estas eĉ unu junulo kiu povas legi
+la tagĵurnalon. Li faris multe por plibonigi la instruadon de la homoj
+kaj por atingi pli bonan justecon por la hindoj, la granda popolo en
+Azio kiun regas la angloj. Li zorgis pri la financaj interesoj de
+tiuj hindoj tiel bone ke ili estis tre dankemaj al li, kaj opiniis
+tiun ĉi blindulon, kiu neniam vizitis ilian landon (kiun li konis
+nur per siaj kartoj kun pingloj, sia legado kaj studado) unu el siaj
+plej komprenantaj kaj simpatiaj amikoj. Dankeme pro liaj servoj ili
+sendis belajn donacojn al lia edzino kaj al li mem, kaj volis havi lin
+kiel sian reprezentanton en la registraro, sed li rifuzis fari tion,
+preferante ankoraŭ fari sian eblon por ili senrekompence, kiel ilia
+amiko.
+
+Kiel parlamentano li povis potence helpi la malriĉulojn. Per lia
+influo, ludkampoj kaj parkoj estis rezervataj por ili; kaj per senĉesaj
+industrio kaj intereso li malhelpis ke oni dehaku kaj forprenu la Novan
+Arbaron, unu el la plej belaj arbaroj en Anglujo, de la homoj por kiuj
+ĝi estas nun laŭleĝe protektata kiel konstanta benado kaj monumento al
+ilia blinda amiko.
+
+
+
+
+ LA BLINDA ĈEFPOŜTESTRO
+
+La plej granda honoro en lia vivo venis al li kiam Sinjoro Gladstone,
+la Ĉefministro de Anglujo, nomis lin kiel Ĉefpoŝtestron de Anglujo,
+tio signifas la Poŝtestron kiu kontrolas ĉiujn aliajn poŝtestrojn, tre
+gravan oficon. Tio faris lin tre eminenta persono.
+
+Je tiu tempo li estis kvardekses-jara. La diversaj manieroj laŭ kiuj li
+batalis por la malprosperintoj kaj la subpremigatoj estas tro multaj
+por permesi ke mi rakontu ilin al vi nun.
+
+Li laboregis precipe por ke ili estu instruitaj kaj havu decajn
+loĝejojn, kaj penis plibonigi aferojn por la malfeliĉaj irlandanoj.
+Parolante pri iliaj malfeliĉaĵoj li diris: “Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj
+ni devas antaŭenpuŝi nin al la lumo.”
+
+Kiel Ĉefpoŝtestro, li havis povon super militaro je pli multe ol naŭdek
+mil homoj. Li faris tre multajn plibonigaĵojn en la poŝtoficejo. Li
+perfektigis la paketpoŝton kiu ebligas ke en Anglujo oni povas sendi
+preskaŭ ĉion, eĉ katojn, hundidojn kaj kobajojn, per la poŝto, kaj
+ankaŭ fondis ŝparkasojn kaj aranĝaĵon per kiu la poŝtoficejo povas
+zorgi pri asekuraj aferoj, kaj kontroli la telegrafon. Li komencis
+la penadojn nur nuntempe plenigatajn en Anglujo por tia registara
+regulado de telefonoj ke ili nun estas je ĉies servo je la plej malkara
+kosto. Li ankaŭ interesiĝis je permesado ke la virinoj laboru en la
+poŝtoficejo, kaj estis la unua kiu donis al ili okupon tie.
+
+Nuntempe, se via patrino forestas de vi kaj vi deziras sendi al ŝi
+dudekkvin cendojn kiel kristnaskan donacon, vi povas sendi ĝin per
+la poŝto kaj ŝi certe ricevos ĝin. Kiam ajn vi faros tion por ŝi aŭ
+por amiko, aŭ metos monon en la poŝtŝparkason, rememoru ke tiu ĉi
+konvenaĵo estas aranĝita por vi per la intereso de blindulo; kaj kiam
+ajn vi iros al la parkoj aŭ ludejo por pasigi libertempon, rememoru ke
+estis pli facile por la urba administracio teni tiun ludspacon por vi
+ĉar Fawcett batalis tre forte por la rajto rezervi la anglajn parkojn,
+florojn kaj arbojn por la popolamaso.
+
+
+
+
+ TRIUMFA FINIĜO
+
+Pro lia honesteco kaj justeco, Fawcett estis tre amata de tiuj kun
+kiuj li laboris; kaj estis tre granda malĝojo al ĉiuj, kiuj konis
+lin, kaj al multaj kiuj neniam konis lin sed kiujn li estis helpinta,
+kiam post mallonga malsano, li mortis je la aĝo de kvindek unu jaroj.
+Dum lia malsano la reĝino telegrafis dufoje ĉiutage por sciiĝi pri
+lia sano, kaj la malriĉuloj sentis grandan korpremecon pri sia amiko.
+Post lia morto liaj edzino kaj filino ricevis leterojn kondolencajn
+de altranguloj kaj malaltranguloj, de la reĝino kaj de humilaj
+brikmetistoj, forĝistoj, kaj aliaj kiujn li antaŭe amike helpis.
+
+Inter la monumentoj al reĝoj, reĝinoj, bravaj batalantoj, verkistoj,
+pensistoj kaj aliaj kuraĝaj homoj kiuj jam regadis aŭ servadis sian
+landon, Anglujo estas metinta tabuleton ĉe Westminster Abatejo je la
+memoro de sia blinda filantropo kaj ĉefpoŝtestro. Sur tiu tabuleto
+estas portreto de Fawcett kaj sub ĝi statuoj de Justeco, Amo, kaj aliaj
+noblaj karakterizaĵoj. La plej granda kaj forta el ĉiuj estas figuro
+de Kuraĝeco, kiu ĉefe karakterizis tiun kuraĝan viron, kaj ĉiuflanke
+de la monumento staras statuoj de frateco, ĉar tiu ĉi blindulo vivis
+tiel kuraĝe kaj fratece. Ni ĉiuj devus sekvi lian ekzemplon, kaj esti
+pli bravaj kaj ami unu la alian pli multe, kaj, ĉu ni estas blindaj aŭ
+povas vidi, trovi por aliaj same kiel por ni mem, lumon per laboro.
+
+Ĉe Salisbury, kie li naskiĝis, sur la vendeja placo kie li ludis kiel
+infano, oni starigis statuon de li. Estas nur mallonga interspaco de
+la katedralo kaj la sono de la orgeno kies sekretojn instruis al li
+lia blindeco, -- tial la birdoj kiuj enflugas tra la pordo de la
+katedralo, kaj instruas la orgenon kiel kanti, ripozas survoje ĉe la
+piedoj de la statuo de la blindulo -- kiu amis ilin, kaj al kiu ili
+alportis tiom da gaja komforto. La plej granda, la ĉiama memoraĵo al
+Fawcett estas en la koroj de tiuj, kiujn li helpis per sia senĉesa,
+malegotista laborado, aŭ kiuj gajnis forton el lia nehezitanta kuraĝeco.
+
+Per sia vivo li pruvis por ĉiam kaj por ĉiuj homoj, vidantoj aŭ
+blinduloj, ke spite de la plej pezaj korpremaĵoj ni povas gajigi niajn
+vivojn per perfekta kaj sukcesa servado, se, laŭ la vortoj de tiu ĉi
+malproksimen vidanta blindulo, malgraŭ ĉia mallumo, “Ni antaŭeniros al
+la lumo.”
+
+ El la angla tradukis
+ E. W. WEEMS.
+ Kun permeso de la Aŭtorino.
+
+
+
+
+ Notoj de Transskribintoj
+
+En la teksta versio, vortoj origine presitaj per et-majuskla tiparo
+(small caps) estas anstataŭigitaj per plenaj MAJUSKLOJ, kaj substreko
+(_) markas vortojn origine kursive presitajn.
+
+La jenaj ŝanĝoj fariĝis en la teksto por korekti pres- aŭ
+gramatikajn erarojn.
+
+En la teksto la uzo de elipsoj (...) estis normigita.
+
+La sekvaj ŝanĝoj estis aplikitaj al la teksto:
+
+Sur paĝo 1, “de” estis ŝanĝita al “ke” en “ke ŝajnas kvazaŭ la
+najtingaloj”.
+
+Sur paĝo 7, “ne” estis aldonita en “lia familio ne povis helpi lin”.
+
+Sur paĝo 9-10, “herbokovron” estis ŝanĝita al “herbokovraĵon” en “kaj
+plene ĝuis la herbokovraĵon sub siaj piedoj”.
+
+Sur paĝo 15, “posedn” estis ŝanĝita al “posedas” en “reĝino posedas
+ĉiom de la bela tero”.
+
+Sur paĝo 16, “konstraŭstarantoj” estis ŝanĝita al “kontraŭstarantoj” en
+“Liaj kontraŭstarantoj demandis kiel blindulo”.
+
+Sur paĝo 21, “Le” estis ŝanĝita al “La” en “La plej granda”.
+
+*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 78054 ***
diff --git a/78054-h/78054-h.htm b/78054-h/78054-h.htm
new file mode 100644
index 0000000..20b160c
--- /dev/null
+++ b/78054-h/78054-h.htm
@@ -0,0 +1,646 @@
+<!DOCTYPE html>
+<html lang="eo">
+<head>
+ <meta charset="UTF-8">
+ <title>Mallonga biografio de Henry Fawcett | Project Gutenberg
+ </title>
+ <link rel="icon" href="images/cover.jpg" type="image/x-cover">
+ <link rel="coverpage" href="images/cover.jpg">
+ <style>
+
+body {
+ margin-left: 10%;
+ margin-right: 10%;}
+
+h1,h2 {
+ text-align: center;
+ clear: both;}
+
+a {text-decoration: none;}
+
+.s2 {
+ font-size: 1.5em;}
+
+.s3 {
+ font-size: 1.17em;}
+
+p {
+ margin-top: .51em;
+ text-align: justify;
+ margin-bottom: .49em;}
+
+.p2 {margin-top: 2em;}
+
+hr.chap {
+ width: 60%;
+ margin: 2em auto;}
+
+div.chapter {page-break-before: always;}
+
+.pagenum { /* uncomment the next line for invisible page numbers */
+ /* visibility: hidden; */
+ position: absolute;
+ left: 92%;
+ font-size: small;
+ text-align: right;
+ font-style: normal;
+ font-weight: normal;
+ font-variant: normal;
+ text-indent: 0;}
+
+.indent {margin-left: 3em;}
+
+.center {text-align: center;}
+
+.center p {
+ text-align: center;
+}
+
+.smcap {font-variant: small-caps;}
+
+img {
+ max-width: 100%;
+ height: auto;}
+
+.return {font-size: 1em;}
+
+.cover, .frontis {
+ max-width: 35%;
+ margin: 2em auto;
+ text-align: center;
+ page-break-inside: avoid;}
+
+.x-ebookmaker .frontis {
+ max-width: 90%;}
+
+.footnotes {
+ margin-left: 1em;
+ margin-right: 1em;}
+
+.transnote {background-color: #E6E6FA;
+ color: black;
+ font-size:small;
+ padding:0.5em;
+ margin-bottom:5em;
+ font-family:sans-serif, serif;}
+
+</style>
+</head>
+<body>
+<div style='text-align:center'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 78054 ***</div>
+<!-- BOOK COVER -->
+ <div class="cover">
+ <img src="images/cover.jpg" alt="kovrilo">
+ </div>
+
+<!-- TITLE PAGE -->
+<div class="chapter center p2">
+ <h1>Mallonga biografio de<br>Henry Fawcett</h1>
+ <p class="s2 p2">La blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo</p>
+ <p class="s3 p2">Por Ĉiuj Infanoj, Ĉie</p>
+ <p class="p2">de</p>
+ <p class="s2 smcap">Winifred Holt</p>
+</div>
+<div class="center">
+ <p>Presrajto, 1911, de<br>
+ <span class="smcap">Winifred Holt</span><br>
+ Ĉiuj Rajtoj Rezervataj
+ </p>
+ <p class="p2">25 cendoj (Sm. O,50); afrankite,
+ 28 cendoj (Sm. O,56)
+ </p>
+ <p class="s3">Aĉetebla ĉe<br>
+ The New York Association for the Blind<br>
+ 118 East 59th Street.
+ </p>
+</div>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- DEDICATION -->
+<div class="chapter">
+ <p class="s3 center p2">
+ Dediĉita<br>al la<br>aŭtorino.
+ </p>
+</div>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- FRONTISPIECE -->
+<div class="chapter frontis">
+ <img src="images/001.jpg" alt="Henry Fawcett">
+</div>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 1 -->
+<div class="chapter">
+ <span class="pagenum">01</span>
+ <h2>LA KNABO KAJ LA ORGENO</h2>
+</div>
+<p>Kiam ĉiuj knabinoj kaj knaboj altkreskiĝos, ili devus iri al
+Salisbury (Salisberi) en Anglujo, por vidi la antikvan katedralon,
+kaj por aŭdi la orgenon kiu havas tiajn dolĉajn tonojn, <a href="#a1"
+id="b1">ke</a> ŝajnas kvazaŭ la najtingaloj kiuj loĝas proksime nepre
+flugas en la katedralon kiam neniu estas tie, por doni lecionojn je
+dolĉeco al la granda orgeno, kaj por diri al ĝi kiel kanti. La ventoj
+de la ebenaĵoj de Salisbury blovas tra la granda pordo de la preĝejo,
+kaj murmuretas al la orgeno pri la misteroj kiujn ili pasis dum siaj
+vojaĝoj; pri <span class="pagenum">02</span> la aferoj kiuj okazis
+proksime, multajn jarojn antaŭ ol la katedralo estis konstruita, je la
+tempo kiam, laŭdire, la Druidoj havis siajn diservojn, kaj kelkfoje
+mortigis siajn homoferojn ĉe la rokegoj de Stonehenge. La orgeno kies
+spirado mem estas la vento, honore gardas tiujn ĉi sekretojn, sed
+kelkfoje oni miras, kiam ĝi sonigas la gajegan edziĝan marŝmuzikon,
+kial la birdoj ŝajnas partopreni en la edziĝa ĥoro, aŭ, alifoje,
+kial la vento plorĝemas dum la tuta funebra marŝmuziko. Vi ankaŭ devas
+gardi tiujn ĉi sekretojn se vi iros al Salisbury. La “Serĉlumo”[<a
+href="#B1" id="A1">1</a>] eltrovis ilin, kaj konfidencie rakontas ilin
+al siaj geknaboj. </p>
+
+<p class="footnotes" id="B1"><a href="#A1">[1]</a> The “Searchlight”
+(Serĉlumo), revuo kiun oni elsendos el la Light House (Lumturo) de la
+New York Association for the Blind (Nov-Jorka Asocio por la Blinduloj)
+al ĉiuj infanoj kiuj deziras ĝin &mdash; presita Braille.</p>
+
+<p>Tre malgranda knabo iafoje vagadis tra la katedralo, kaj aŭdis la
+grandan orgenon, sed li ne sciis tion, kion vi scias pri ĝi; li ne
+estis lerninta zorge aŭskulti, kiel poste li lernis, kaj krom tio
+li estis tre okupata knabeto. Lia nomo estis Henry Fawcett (Henriko
+Foset). Li naskiĝis ĉirkaŭ la tempo de via praavino (en la jaro <span
+class="pagenum">03</span> 1833<sup>a</sup>), kiam la avino de Reĝo
+Georgo, poste Reĝino Viktorino, estis ankoraŭ dekkvarjara knabineto.</p>
+
+<p>La patro de Henriko tenis drapbutikon. Lia patrino estis tre lerta
+virino, kies patro, antaŭa juristo, multe instruis ŝin.</p>
+
+<p>La patro de Henriko havis tre fortan voĉon, kaj sciis kiel devigi
+homojn aŭskulti al ĝi. Kiam la batalo de Waterloo okazis kaj li vidis
+la novaĵojn en la ĵurnalo li ekkaptis ekzempleron, kaj saltis sur la
+veturilon kiu staris meze de la vilaĝa strato, kaj legis pri la glora
+angla venko al siaj avidaj gesamurbanoj, kies patroj kaj filoj estis en
+Belgujo en la terura milito.</p>
+
+<p>Ĉar la patro de Henriko estis saĝa, gaja kaj afabla, kaj paroladis
+tiel bone ke homoj ĝoje atentis al tio, kion li diris, oni elektis
+lin urbestro de Salisbury. Tio okazis antaŭ ol Henriko venis al
+Salisbury.</p>
+
+<p>Li havis fratinon, Marion, al kiu li estis sindonema, kaj du
+fratojn. Lia unua instruistino ne diras al ni ke li estis eĉ
+iomete bona knabeto por via imitado. Ŝi diris ke li estis plej
+ĝenanta lernanto, ke lia kapo similis kribrilon ĉar el la <span
+class="pagenum">04</span> pensoj kiujn ŝi penis enmeti en ĝin ĉiuj
+elfluis. Henriko informis sian patrinon ke lia kompatinda instruistino
+anoncis ke, “se ni daŭros agi tiel ni mortigos ŝin,” kaj tamen li
+diris, “Patrino, ni ja daŭras, kaj ankoraŭ ŝi ne mortas!” Kiun vi
+kompatas, Henrikon aŭ lian instruistinon?</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 2 -->
+<div class="chapter">
+<h2>DE KOBAJOJ ĜIS KOLEGIO</h2>
+</div>
+
+<p>Henriko amis ludi en la vendejo. La domo de lia patro, kie Henriko
+naskiĝis, estis kontraŭ ĝi. Kiam okazis foiroj la vendejo estis tre
+gaja, kaj kiam la cirko vizitis la urbon kaj oni starigis la tendojn
+tie, estis ja glore. Kelkfoje eta Henriko kaj lia fratino iris al la
+cirko kaj vidis ĉiujn el la mirindaj bestoj, akrabatoj, kaj ĵonglistoj.
+Henriko tre ŝatis kuri sur la ebenaĵoj por paroli al la paŝtistoj kaj
+rigardi iliajn ŝafojn. Kiam li estis okjara li iris al edukejo. Li
+skribis tre melankoliajn leterojn al sia familio. En unu li malgaje
+petas al la patrino ke ŝi bonvolu sendi al li la oston de la ŝinko,
+post kiam la familio tute finos ĝin. Vi povas imagi kiel malmulte de la
+<span class="pagenum">05</span> ŝinko la familio manĝis, kaj kiom da ĝi
+restis sur la osto kiun oni sendis al Henriko. Sed malgraŭ la impresio,
+kiun li donis ke oni malsatigas lin en la edukejo, li fariĝis grasa kaj
+altkreska, kaj tre gaja tie. Poste li nomas la donacon, &mdash; kobajinon kaj
+kvar kobajidojn, &mdash; kiu tute feliĉigis lin. Ŝajne li amis ĉiujn bestojn
+kaj ĉiajn amuzaĵojn.</p>
+
+<p>Kiam li estis altkreska dekkvarjara knabo, li iris al Queenwood
+Kolegio, kie li tre progresis en la matematiko, sed ricevis malbonajn
+gradojn pro lingvoj. Li fariĝis redaktoro de ĵurnalo, La Queenwood
+Kroniko; li komencis paroladi, kaj penis paroli same kiel lia patro. Li
+verkis artikolon pri vaporo, kiu tiel plaĉis lian patron, ke li donis
+al Henriko livron (ĉirkaŭ $2.50 en usona mono) (kvin spesmilojn).</p>
+
+<p>Sub la ĉielo sur la kamparo li paradis per siaj longaj kruroj
+same kiel gruo, kun liaj nezorgitaj haroj blovataj de la vento, kaj
+laŭte redirante partojn de Shakespeare aŭ alia poezio. Kelkfoje la
+terkulturistoj kiuj preterpasis opiniis ke li estas freneza. Kiam
+la knaboj amasiĝis post la lernotempo ĉiutage, kaj parolis pri tio,
+kio ili intencas <span class="pagenum">06</span> fariĝi kiam ili
+altkreskiĝos, Henriko, &mdash; kiu ne bezonis multe plu kreski ekstere, ĉar
+li estis la plej alta el ili &mdash; ĉiam deklaris ke li volas esti ŝtatisto,
+kaj helpi fari justajn leĝojn por la laboristaro. Li estis tiel
+solenega pri sia ambicio ke la aliaj knaboj ridegis.</p>
+
+<p>Fine li tiel progresis en la matematiko, ke oni sendis lin al la
+granda Universitato de Cambridge (Kembriĝo). Je tiu tempo li estis alta
+ses futojn kaj tri colojn (1.9 metrojn) kaj tre maldika. Lia vizaĝo
+estis honesta kaj impona, sed ne bela. Unu el liaj amikoj skribis pri
+li ke li havis amikan rideton, kiu tiel radiigis lian tutan vizaĝon, ke
+ĉiuj infektiĝis per lia gajeco.</p>
+
+<p>Li faris multajn amikojn en kolegio, kaj estis tiel feliĉa kun
+nobeloj kaj aliaj altranguloj kiel li estis kun siaj amikoj, la
+vendistaro aŭ la paŝtistoj. Li ĉiam supozis ke homoj estas tio, kio
+ili ja estas, kaj esperis ke ili same kondutos al li. Li tiel multe
+laboradis je sia matematiko, ke en la jaro 1854<sup>a</sup> &mdash; li estis
+tiam dudekunu-jara &mdash; li gajnis tion, kion oni nomis “scholarship”,
+stipendio. Poste li gajnis “Fellowship,” alispecan stipendion, kiu
+liveris al li $1,250.00, aŭ en la <span class="pagenum">07</span> angla
+mono £250 (Sm. 2500), ĉiujare. Por tiu mono li devis instrui aliajn
+virojn pri tio, kion li jam lernis.</p>
+
+<p>Li ankoraŭ firme intencis iri al parlamento, kaj ĉar lia familio
+<a href="#a7" id="b7">ne</a> povis helpi lin, nek per mono nek per
+influo, li decidis ke la plej bona maniero por atingi lian celon estas
+fariĝi juristo. Sed ĵus kiam li komencis la studadon, oni ordonis
+lin tute ripozi pro malsano de la okuloj. Sed li neniam permesis ke
+malkuraĝaĵoj intermetu sin je lia laborado, kaj spite de la konsilo
+de lia kuracisto, li akceptis lernanton je matematiko, kaj kune kun
+lia fratino ili iris al Parizo. Li baldaŭ revenis al Anglujo, kie
+Mario agis kiel lia sindonema sekretariino. Li pasigis multe da tempo
+aŭskultante al paroladoj en la parlamentejo, dum en lia koro li tenis
+sian vivambicion, nome, fari sin potenco en la registaro de Anglujo kaj
+tiamaniere havi fortan pozicion en kiu li povos batali kaj laboradi por
+la bonstato de siaj samlandanoj.</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 3 -->
+<div class="chapter">
+<span class="pagenum">08</span>
+<h2>PAFAKCIDENTO</h2>
+</div>
+
+<p>En Septembro, 1856<sup>a</sup>, li estis denove ĉe Salisbury pafante
+perdrikojn kun sia patro. Ili estis atingintaj monteton de kie oni
+povas rigardi la katedralon. Fawcett estis antaŭen irinta sed lia patro
+ne sciis tion. Birdo sin levis antaŭ S-ro Fawcett, kiu pafis, trafante
+la perdrikon. Henriko eksaltis antaŭen por preni la birdon, forgesante
+ke estas alia ŝarĝo en la pafilo; lia patro, nevidante Henrikon, pafis
+denove &mdash; tuj blindigante tute sian filon.</p>
+
+<p>La lastan objekton kiun Henriko Fawcett vidis estis la pinto de la
+katedralo, kaj iom da ĝia majesteco kaj nobleco eniris en la novan
+vivon de la blindulo, kiu neniam ŝanceliĝis, sed daŭris netimigite laŭ
+sia suprenvojo. Lia patro estis tute subpremigita, sed Fawcett, kvankam
+li sciis tute bone la gravecon de tio, kio okazis, baldaŭ diris: “Mi
+tute ne permesos ke tiu ĉi akcidento faru diferencon en mia kariero. Mi
+daŭrigos miajn agojn laŭ la samaj fakoj kaj kun la sama fortikeco kiel
+ĉiam.”</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 4 -->
+<div class="chapter">
+<span class="pagenum">09</span>
+<h2>REGAJNADO</h2>
+</div>
+
+<p>De tiu tago, kun senlima pacienco kaj kuraĝo li batalis sian vojon.
+Li faris el tio, kion aliaj pensis lia granda malŝanco kaj faletigaĵo,
+la ŝtupon per kiu li supreniris ĝis kiam li estis unu el la ĉefaj
+viroj en Anglujo. Post la akcidento li tuj komencis serĉi novajn
+interesojn kaj amuzaĵojn. Li tute ne intencis esti mizera kaj plena je
+sinkompateco.</p>
+
+<p>Vi rememoras ke kiam li estis malgranda knabo kaj aŭdis la grandan
+orgenon, li ne lernis tiam ĝiajn sekretojn, aŭ tre atentis ĝian
+muzikon, sed nun li komencis aŭskulti, kaj la ĝojegon kiun la muziko
+povas doni fariĝis unu el liaj novaj ĝojegoj, eĉ kvankam li neniam
+estis muzikisto.</p>
+
+<p>Tuj post kiam li blindiĝis li plenintence lernis fumi. Li ankaŭ
+piediris sentime; kaj estis ŝerco inter liaj kunuloj ĉe Kembriĝo, ke
+malmultaj el la vidantoj povas marŝi laŭ la paŝegoj de la longkrura
+blindulo, kiu dum siaj ĉiutagaj promenoj tute lacigis ilin. Li amis
+vagadi sur la nekulturitaj kampoj; kaj plene ĝuis la <a href="#a9"
+id="b9">herbokovraĵon</a> <span class="pagenum">10</span> sub siaj
+piedoj, &mdash; la filikojn, florojn kaj arbojn. Li estis tiel bona
+kamarado ke li ĉiam havis multe da kunuloj kiuj volis partopreni en lia
+vagado malgraŭ la aldonita laboro de la marŝado laŭ liaj paŝegoj.</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 5 -->
+<div class="chapter">
+<h2>LA BLINDA GLITUMULO</h2>
+</div>
+
+<p>Kara amiko lia skribis pri liaj unuaj penadoj gliti post kiam li
+blindiĝis; “Post kelkaj penoj la sola malfacilaĵo estis, malhelpi lin
+ke li ne glitiru pli rapide ol mi. Ĉiu el ni tenis la ekstremaĵon de
+bastono, kaj ĉar ni estis sur la Serpentine (<i>nomo de lago</i>)
+kie estis homamaso, ni havis multe da kolizioj. Tamen, ĉar ni estis
+paro, kaj unu el ni estis peza viro, ni ja superis en tiuj renkontoj.”
+Post kelkaj jaroj Fawcett glitiris libere kaj bone en sufiĉe da
+spaco, kaj fidis nur al la voĉo de sia amiko por gvidi lin.</p> <span
+class="pagenum">11</span> <p>Okazis iafoje ke li falis tra la glacio,
+kaj gaje ekkriis al siaj amikoj, kiuj ne vidas lin kiam li malaperis,
+“Jen, ĉu neniu el vi intencas eltiri min?” kaj, tre amuzite je la
+malfeliĉaĵo, li estas tuj eltirita. Li pensis ke estas amuze gliti,
+eĉ kiam, pro la degelado de la glacio, la akvo en kelkaj lokoj kovris
+la glacion ĝis liaj maleoloj. Li faris longajn vojaĝojn sur siaj
+glitiloj, kaj estis iom pli sana pro la ekzercado. Li estis tute
+sentimema, sed vi ne devas timigi viajn patrinojn imitante lin en lia
+senzorga sporto.</p>
+
+<p>Li daŭrigis sian fiŝkaptadon kun granda plezuro. Kiam ajn li povas
+forlasi siajn devojn en la universitato li rapidis denove al sia amata
+Salisbury, kie li tute rememoris la riveretojn, kaj ordinare venigis
+fiŝkaptiston por akompani lin. Fawcett kaptis multe da salmoj kaj
+trutoj, kaj dum la vintro li kaptis ezokojn de la supraĵo de la glacio.
+Plaĉis al li resti ĉe la hejmo de la fiŝkaptisto, kie estis multe da
+birdoj, kies kantado ravigis lin.</p>
+
+<p>Unu tagon kiam li fiŝkaptis laŭ la bordo de la rivereto kun amiko,
+kiu jam antaŭeniris lin, lin kontentigis terura tirado je la hokfadeno.
+<span class="pagenum">12</span> “Jen!” li ekkriis ĝoje, “fine mi havas
+grandegan fiŝon.” Lia amiko sin turnis por rigardi, kaj ekridegis dum
+li respondis, “Vi ja havas grandan kaj mirindan fiŝon! Vi estas hokinta
+mian hundon je liaj buklaj longaj haroj, kaj li faras sian eblon por
+liberigi sin.”</p>
+
+<p>Tiamaniere Fawcett ellaboris siajn planojn por fari sin forta,
+feliĉa viro. Nuntempe ni povas trovi nenian pli bonan konsilon por ĉiuj
+blinduloj, ol lia, “Faru tion, kion vi povas por agi kvazaŭ vi ne estus
+blindaj; estu kuraĝaj, kaj helpu vin mem.”</p>
+
+<p>Lia nevenkebla kuraĝo devigis lin ne nur daŭrigi sian intencon
+fariĝi reganto por ke li havu la plej bonan okazon por helpi homojn,
+sed li kondutis kontraŭ sia malhelpaĵo kvazaŭ ĝi estus rimedo por helpi
+lin pli multe labori kaj iri pli rekte kaj rapide al lia celo.</p>
+
+<p>Li estis malriĉa, nekonata, tute blinda, sed jaron post la
+akcidento, li multe progresis laŭ la vojo al sukceso. Lia kuraĝa gajeco
+devigis personojn forgesi ke li estas blinda, kaj kvankam li neniam
+ŝatis ion, kio donis doloron al aliaj, li plene ĝuis ĉiujn bonaĵojn
+de vivo. Li estis tre <span class="pagenum">13</span> gaja, kaj ĉiam
+deziris ke aliaj partoprenu lian gajecon. Iafoje, kiam li estis
+malsana, kaj oni priskribis ĉampanon por li, li tute rifuzis tuŝi ĝin
+se la tuta familio ne povis ankaŭ ĝui la regaladon.</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 6 -->
+<div class="chapter">
+<h2>KEMBRIĜO DENOVE</h2>
+</div>
+
+<p>Nelonge post sia akcidento li revenis al Kembriĝo, kie li okupis
+sin je la instruado, kaj verkis libron pri politika ekonomio, kiu
+estis tiel grava ke li fariĝis stipendiulo, “Fellow” kio signifas
+ke li partoprenis je la administracio de la kolegio, kaj ricevis
+pozicion honoran kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon kaj laboradon
+nedevigite labori por gajni sian panon kaj buteron aŭ eĉ sian
+fruktaĵon. Li konatiĝis kun multaj notindaj personoj, kaj la plej
+famaj pensistoj kaj diplomatiistoj de lia tempo fariĝis liaj amikoj,
+inter kiuj estis Darwin, Mill, Cobden, Thackeray, kaj Gladstone, kiuj
+estis tiel famaj personoj laŭ siaj diversaj fakoj ke estus saĝe ke
+vi petu vian instruiston ke li rakontu plu al vi pri ili.</p> <span
+class="pagenum">14</span> <p>Kvankam, pro tio ke li ne estis tre
+juna kiam li blindiĝis, li neniam estis lerta je la farado de multaj
+malgravaĵoj, li sukcese daŭrigis siajn atletajn sportojn. Unu el liaj
+favoraj amuzaĵoj estis remado, kaj ĉe Kembriĝo li estis “stroke”
+(estro) de sia ŝipanaro, kiun oni nomis la “antikvaj maristoj” (laŭ iu
+angla poemo).</p>
+
+<p>En la jaro 1867<sup>a</sup> li edziĝis kun tre lerta kaj aminda
+virino, kiu tre helpis lin je lia verkado, kaj kiu mem estis verkistino
+kaj pensistino. Ili havis filinon, kiu je la aĝo de nur ok jaroj gvidis
+sian patron dum lia glitado. Ŝi multe antaŭen iris, fajfante dum ŝi
+glitis, kaj li kuraĝe sekvis. Lia amo al tiu ĉi sporto estis tiel
+granda ke li insistis ke ĉiuj en la domo, esceptinte la kuiristinon,
+kiu estis multe tro maljuna, iru je liaj longaj ekspedicioj. Li ŝategis
+rajdi, kaj galopadis sur la “downs” (kampoj) tiel rapide kaj tiel
+energie ke oni diris ke liaj ĉevaloj estas ĉiam pli lacigitaj ol la
+rajdanto, kaj ke oni ĉiam devigis al Profesoro Fawcett pagi pli multe
+ol aliaj por la dungado de ĉevalo. Li tre forte sentis ke la blinduloj
+ne devus esti enmurigitaj. “Hejma kunuleco,” li diris, “estas tiel
+altvalora <span class="pagenum">15</span> por la blinduloj, kiel por
+vi,” signifante vidantojn.</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 7 -->
+<div class="chapter">
+<h2>EN PARLAMENTO</h2>
+</div>
+
+<p>La tutan tempon Fawcett parolis kaj paroladis je multaj societoj
+kaj kunvenoj. Lia plej granda deziro estis helpi ke ĉiuj ricevu justan
+ŝancon. Li ne trovis sufiĉe da libereco en la universitato, ĉar oni ne
+permesis ke homoj kun iuj religiaj kredoj ricevu honoraĵojn. Li pensis
+ke la hebreoj, kristanoj, mahometanoj kaj aliaj devus havi egalajn
+rajtojn kaj privilegiojn se ili povus fari la saman laboron. Li ankaŭ
+pensis ke ne estas juste ke la riĉuloj kaj la reĝino <a href="#a15"
+id="b15">posedas</a> ĉiom de la bela tero, kaj ne lasu iom da arboj, aŭ
+kampoj en kiuj la malriĉuloj povus ludi. Li tre penis esti elektita al
+la Parlamento, por ke li helpu senpere en la regado kiu faris la leĝojn
+por la malriĉuloj same kiel por la riĉuloj; sed la publiko opiniis
+ke blindulo ne sukcese povas esti estro. Li tre ŝatis citi famajn
+verkistojn, kaj ofte citis el teatraĵo de Shakespeare, “Estas iom <span
+class="pagenum">16</span> da animboneco en malbonaĵoj se oni observe
+distilus ĝin.” Via instruisto klarigos al vi tion, kaj kiel vera ĝi
+estas, kaj mi esperas ke vi ĝin rememoros ĝis kiam vi estos grizharaj
+viroj kaj virinoj. Li verkis pamfletojn pri la tiamaj demandoj kaj vane
+penis atingi kelkajn liberajn lokojn en Parlamento. Liaj <a href="#a16"
+id="b16">kontraŭstarantoj</a> demandis kiel blindulo povas trovi la
+vojon al la parlamentejo aŭ kiel li povas kompreni la planojn por urbaj
+plibonigado kaj la aranĝado de la stratoj. Fawcett diris al ili ke
+li povas venki tiajn malfacilaĵojn metante pinglojn en karton. Li
+povis studi tiajn problemojn pri la aranĝado de urboj aŭ fervojoj same
+kiel niaj blindaj infanoj studas la geografion nuntempe per siaj dek
+okuloj.</p>
+
+<p>Kiam Fawcett estis tridekdu-jara li atingis sian celon, kaj fariĝis
+parlamentano, kie li estis sendita kiel ano de Brighton (Brajt’n).</p>
+
+<p>Li skribis al sia patro post kiam li revenis je la fino de la
+unua tago kiel parlamentano, “Mi ĵus revenis post mia unua sperto
+en la parlamentejo.... Mi baldaŭ eksciis ke mi facile povos trovi
+mian vojon ĉien.... Ĉiuj estis plej <span class="pagenum">17</span>
+servemaj. Mi estis tute premigita je gratuloj.... Mi povas piediri
+ĝis la parlamentejo en precize kvarono da horo.” Vi vidas, ke li
+estis daŭriganta sian bonan kutimon doni al sia korpo ĝian porcion de
+ekzerco. Tiu ĉi estis kredeble unu el la kialoj de lia bonsano, kiu
+helpis tiel multe al lia sukceso.</p>
+
+<p>Li estis tre fiera pri sia ĝardeno, kaj pri la legomoj kaj floroj
+kiujn li kreskigis en Londono, je dekkvin minutoj malproksime de la
+parlamentejo. Li senhezite konis palpe ĉiun floron kaj legomon, kaj
+ĝoje montris ilin al siaj vizitantoj.</p>
+
+<p>Kiam li faris sian unuan gravan paroladon en la parlamentejo li
+parolis pri la manko de instruado inter la malriĉuloj. Li diris ke
+oni haltas la radojn de la administracio por fari leĝojn por reguligi
+la brutinfektaĵon sed ke la malriĉuloj estis tute malzorgitaj kaj
+neinstruitaj; ke en multaj lokoj ne estas eĉ unu junulo kiu povas
+legi la tagĵurnalon. Li faris multe por plibonigi la instruadon de
+la homoj kaj por atingi pli bonan justecon por la hindoj, la granda
+popolo en Azio kiun regas la angloj. Li zorgis pri la financaj <span
+class="pagenum">18</span> interesoj de tiuj hindoj tiel bone ke ili
+estis tre dankemaj al li, kaj opiniis tiun ĉi blindulon, kiu neniam
+vizitis ilian landon (kiun li konis nur per siaj kartoj kun pingloj,
+sia legado kaj studado) unu el siaj plej komprenantaj kaj simpatiaj
+amikoj. Dankeme pro liaj servoj ili sendis belajn donacojn al lia
+edzino kaj al li mem, kaj volis havi lin kiel sian reprezentanton en la
+registraro, sed li rifuzis fari tion, preferante ankoraŭ fari sian
+eblon por ili senrekompence, kiel ilia amiko.</p>
+
+<p>Kiel parlamentano li povis potence helpi la malriĉulojn. Per lia
+influo, ludkampoj kaj parkoj estis rezervataj por ili; kaj per senĉesaj
+industrio kaj intereso li malhelpis ke oni dehaku kaj forprenu la Novan
+Arbaron, unu el la plej belaj arbaroj en Anglujo, de la homoj por kiuj
+ĝi estas nun laŭleĝe protektata kiel konstanta benado kaj monumento al
+ilia blinda amiko.</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 8 -->
+<div class="chapter">
+<span class="pagenum">19</span>
+<h2>LA BLINDA ĈEFPOŜTESTRO</h2>
+</div>
+
+<p>La plej granda honoro en lia vivo venis al li kiam Sinjoro
+Gladstone, la Ĉefministro de Anglujo, nomis lin kiel Ĉefpoŝtestron
+de Anglujo, tio signifas la Poŝtestron kiu kontrolas ĉiujn aliajn
+poŝtestrojn, tre gravan oficon. Tio faris lin tre eminenta persono.</p>
+
+<p>Je tiu tempo li estis kvardekses-jara. La diversaj manieroj laŭ kiuj
+li batalis por la malprosperintoj kaj la subpremigatoj estas tro multaj
+por permesi ke mi rakontu ilin al vi nun.</p>
+
+<p>Li laboregis precipe por ke ili estu instruitaj kaj havu decajn
+loĝejojn, kaj penis plibonigi aferojn por la malfeliĉaj irlandanoj.
+Parolante pri iliaj malfeliĉaĵoj li diris: “Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj
+ni devas antaŭenpuŝi nin al la lumo.”</p>
+
+<p>Kiel Ĉefpoŝtestro, li havis povon super militaro je pli multe ol
+naŭdek mil homoj. Li faris tre multajn plibonigaĵojn en la poŝtoficejo.
+Li perfektigis la paketpoŝton kiu ebligas ke en Anglujo oni povas sendi
+preskaŭ ĉion, eĉ katojn, hundidojn kaj kobajojn, per la poŝto, kaj
+ankaŭ fondis <span class="pagenum">20</span> ŝparkasojn kaj aranĝaĵon
+per kiu la poŝtoficejo povas zorgi pri asekuraj aferoj, kaj kontroli la
+telegrafon. Li komencis la penadojn nur nuntempe plenigatajn en Anglujo
+por tia registara regulado de telefonoj ke ili nun estas je ĉies servo
+je la plej malkara kosto. Li ankaŭ interesiĝis je permesado ke la
+virinoj laboru en la poŝtoficejo, kaj estis la unua kiu donis al ili
+okupon tie.</p>
+
+<p>Nuntempe, se via patrino forestas de vi kaj vi deziras sendi al ŝi
+dudekkvin cendojn kiel kristnaskan donacon, vi povas sendi ĝin per la
+poŝto kaj ŝi certe ricevos ĝin. Kiam ajn vi faros tion por ŝi aŭ por
+amiko, aŭ metos monon en la poŝtŝparkason, rememoru ke tiu ĉi konvenaĵo
+estas aranĝita por vi per la intereso de blindulo; kaj kiam ajn vi iros
+al la parkoj aŭ ludejo por pasigi libertempon, rememoru ke estis pli
+facile por la urba administracio teni tiun ludspacon por vi ĉar Fawcett
+batalis tre forte por la rajto rezervi la anglajn parkojn, florojn kaj
+arbojn por la popolamaso.</p>
+
+<hr class="chap x-ebookmaker-drop">
+
+<!-- CHAPTER 9 -->
+<div class="chapter">
+<span class="pagenum">21</span>
+<h2>TRIUMFA FINIĜO</h2>
+</div>
+
+<p>Pro lia honesteco kaj justeco, Fawcett estis tre amata de tiuj kun
+kiuj li laboris; kaj estis tre granda malĝojo al ĉiuj, kiuj konis
+lin, kaj al multaj kiuj neniam konis lin sed kiujn li estis helpinta,
+kiam post mallonga malsano, li mortis je la aĝo de kvindek unu jaroj.
+Dum lia malsano la reĝino telegrafis dufoje ĉiutage por sciiĝi pri
+lia sano, kaj la malriĉuloj sentis grandan korpremecon pri sia amiko.
+Post lia morto liaj edzino kaj filino ricevis leterojn kondolencajn
+de altranguloj kaj malaltranguloj, de la reĝino kaj de humilaj
+brikmetistoj, forĝistoj, kaj aliaj kiujn li antaŭe amike helpis.</p>
+
+<p>Inter la monumentoj al reĝoj, reĝinoj, bravaj batalantoj, verkistoj,
+pensistoj kaj aliaj kuraĝaj homoj kiuj jam regadis aŭ servadis sian
+landon, Anglujo estas metinta tabuleton ĉe Westminster Abatejo je
+la memoro de sia blinda filantropo kaj ĉefpoŝtestro. Sur tiu tabuleto
+estas portreto de Fawcett kaj sub ĝi statuoj de Justeco, Amo, kaj aliaj
+noblaj karakterizaĵoj. <a href="#a21" id="b21">La</a> plej granda <span
+class="pagenum">22</span> kaj forta el ĉiuj estas figuro de Kuraĝeco,
+kiu ĉefe karakterizis tiun kuraĝan viron, kaj ĉiuflanke de la monumento
+staras statuoj de frateco, ĉar tiu ĉi blindulo vivis tiel kuraĝe kaj
+fratece. Ni ĉiuj devus sekvi lian ekzemplon, kaj esti pli bravaj kaj
+ami unu la alian pli multe, kaj, ĉu ni estas blindaj aŭ povas vidi,
+trovi por aliaj same kiel por ni mem, lumon per laboro.</p>
+
+<p>Ĉe Salisbury, kie li naskiĝis, sur la vendeja placo kie li ludis
+kiel infano, oni starigis statuon de li. Estas nur mallonga interspaco
+de la katedralo kaj la sono de la orgeno kies sekretojn instruis al
+li lia blindeco, &mdash; tial la birdoj kiuj enflugas tra la pordo de la
+katedralo, kaj instruas la orgenon kiel kanti, ripozas survoje ĉe la
+piedoj de la statuo de la blindulo &mdash; kiu amis ilin, kaj al kiu ili
+alportis tiom da gaja komforto. La plej granda, la ĉiama memoraĵo al
+Fawcett estas en la koroj de tiuj, kiujn li helpis per sia senĉesa,
+malegotista laborado, aŭ kiuj gajnis forton el lia nehezitanta
+kuraĝeco.</p>
+
+<p>Per sia vivo li pruvis por ĉiam kaj por ĉiuj homoj, vidantoj aŭ
+blinduloj, ke spite de la plej pezaj korpremaĵoj ni povas gajigi
+niajn vivojn <span class="pagenum">23</span> per perfekta kaj sukcesa
+servado, se, laŭ la vortoj de tiu ĉi malproksimen vidanta blindulo,
+malgraŭ ĉia mallumo, “Ni antaŭeniros al la lumo.”</p>
+
+<p>
+El la angla tradukis<br>
+<span class="smcap">E. W. Weems</span>.<br>
+Kun permeso de la Aŭtorino.
+</p>
+
+<!-- TRANSCRIBERS' NOTES -->
+<div class="chapter transnote p2">
+<p class="center s3">Notoj de Transskribintoj</p>
+
+<p>La jenaj ŝanĝoj fariĝis en la teksto por korekti pres- aŭ
+gramatikajn erarojn.</p>
+
+<p>En la teksto la uzo de elipsoj (...) estis normigita.</p>
+
+<p>La sekvaj ŝanĝoj estis aplikitaj al la teksto:</p>
+<ul>
+<li class="indent" id="a1">Sur paĝo 1, “de” estis ŝanĝita al “<a
+href="#b1" class="return">ke</a>” en “ke ŝajnas kvazaŭ la najtingaloj”.
+</li>
+
+<li class="indent" id="a7">Sur paĝo 7, “<a href="#b7"
+class="return">ne</a>” estis aldonita en “lia familio ne povis helpi
+lin”.
+</li>
+
+<li class="indent" id="a9">Sur paĝo 9-10, “herbokovron” estis ŝanĝita al
+“<a href="#b9" class="return">herbokovraĵon</a>” en “kaj plene ĝuis la
+herbokovraĵon sub siaj piedoj”.
+</li>
+
+<li class="indent" id="a15">Sur paĝo 15, “posedn” estis ŝanĝita al “<a
+href="#b15" class="return">posedas</a>” en “reĝino posedas ĉiom de la
+bela tero”.
+</li>
+
+<li class="indent" id="a16">Sur paĝo 16, “konstraŭstarantoj” estis
+ŝanĝita al “<a href="#b16" class="return">kontraŭstarantoj</a>” en
+“Liaj kontraŭstarantoj demandis kiel blindulo”.</li>
+
+<li class="indent" id="a21">Sur paĝo 21, “Le” estis ŝanĝita al “<a
+href="#b21" class="return">La</a>” en “La plej granda”.
+</li>
+</ul>
+<p>Nova originala kovrila arto inkluzivita kun ĉi tiu eLibro estas
+donita al la publika havaĵo.</p>
+
+</div>
+<div style='text-align:center'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 78054 ***</div>
+</body>
+</html>
diff --git a/78054-h/images/001.jpg b/78054-h/images/001.jpg
new file mode 100644
index 0000000..c02df04
--- /dev/null
+++ b/78054-h/images/001.jpg
Binary files differ
diff --git a/78054-h/images/cover.jpg b/78054-h/images/cover.jpg
new file mode 100644
index 0000000..263f8a2
--- /dev/null
+++ b/78054-h/images/cover.jpg
Binary files differ
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6c72794
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This book, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..c28428b
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for eBook #78054
+(https://www.gutenberg.org/ebooks/78054)