diff options
Diffstat (limited to '8224-0.txt')
| -rw-r--r-- | 8224-0.txt | 16960 |
1 files changed, 16960 insertions, 0 deletions
diff --git a/8224-0.txt b/8224-0.txt new file mode 100644 index 0000000..7230ef0 --- /dev/null +++ b/8224-0.txt @@ -0,0 +1,16960 @@ +The Project Gutenberg EBook of Fundamenta Krestomatio, by L. Zamenhof + +This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most +other parts of the world at no cost and with almost no restrictions +whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of +the Project Gutenberg License included with this eBook or online at +www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have +to check the laws of the country where you are located before using this ebook. + +Title: Fundamenta Krestomatio + +Author: L. Zamenhof + +Release Date: July 3, 2003 [EBook #8224] +[Most recently updated: April 17, 2020] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK FUNDAMENTA KRESTOMATIO *** + + + + +Produced by David Starner, William Patterson and the Online +Distributed Proofreading Team + +[Ilustrajxo: terglobo.png] + + + + + L. ZAMENHOF + + + FUNDAMENTA KRESTOMATIO + DE LA LINGVO + ESPERANTO + + + DUA ELDONO + + + FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, PARIS. + ANGLUJO.--"REVIEW of REVIEWS", LONDON. + DANUJO.--ANDR.-FRED. HOEST & SOEN, KJOBENHAVN. + GERMANUJO.--MOELLER & BOREL, BELIN. + HISPANUJO.--J. ESPASA, BARCELONA. + ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO. + POLUJO.--M. ARCT, WARSZAWA. + SVEDUJO.--ESPERANTOFOERENING, STOCKHOLM + + + Estas mendeblaj : + + CXE LA LIBREJO HACHETTE KAJ K-o + + * * * * * + + TUTMONDA + JARLIBRO ESPERANTISTA : 1905 + enhavanta la + Adresarojn de Dro ZAMENHOF + Unu volumo 432 pagxa. . . . . . . . 2 fr. 50 + + * * * * * + + INTERNACIA SCIENCA REVUO + En Esperanto + + REDAKCIO ADMINISTRACIO : + P. FRUICTIER HACHETTE & K-o + 27, boulevard Arago, 79, boulevard Saint-Germain, + PARIS PARIS + + JARA ABONKOSTO + Francujo. . . . . . . 3 fr. 50 | Ceteraj landoj. . . . . 7 fr. + UNU NUMERO : 60 centimoj. + + * * * * * + + Baldaux aperos : + + GRANDA + VORTARO FRANCA-ESPERANTA + + Tiu verko, tiel longe atendita, estos grava cxefverko, kiun + cxiu Esperantisto devos posedi! + Gxia kosto ne superos. . . . . . . . . . . . . . 7 frankojn. + + Specimenoj kaj cirkuleroj estos baldaux senditaj. + Ni rememorigas ke la firmo Hachette kaj K-o estas sole + rajtigata eldoni verkojn aprobitajn de la auxtoro de la + lingvo, Dro Zamenhof + + 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. + + * * * * * + + + ANTAUXPAROLO + + + Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la +lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian +celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene _egale_; kaj por ke +cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_, +legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la +peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_, +kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la +lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. + + Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed +cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux +ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne +povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu, +antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu +atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto +la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn +perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta +Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de +stilo _erara_. + + Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al +_cxiu_, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed +precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al +tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas +verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj +la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed +rektan malutilon. + + Cxiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aux skribitaj +de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas +korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la +stilo, kiun mi mem uzas. + + L. ZAMENHOF, + Auxtoro de la lingvo _Esperanto_. + + Varsovio, en Aprilo 1903. + + + + FUNDAMENTA KRESTOMATIO + + + * * * * * + + I + + EKZERCOJ + + * * * * * + + + 1. + + Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj +kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas. +--La patro estas sana.--La patro estas tajloro. + + 2. + + Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo +estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur +la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro +kusxas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun +mi trovis.--Sur la tero kusxas sxtono. + + 3. + + Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne +donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.-- +Kiu kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono. + + 4. + + La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al +la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun +la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas +pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas +per la busxo kaj flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.-- +La patro estas en la cxambro. + + 5. + + La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu +al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la +birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj +infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi +batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi +ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.-- +Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. + + 6. + + Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La +blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la +juna frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al +mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi +deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston! +(mi deziras al vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la +cxielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj +en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero +estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli +nutra, ol vino.--Mi havas pli fresxan panon, ol vi.--Ne, vi eraras, +sinjoro : via pano estas malpli fresxa, ol mia.--El cxiuj miaj infanoj +Ernesto estas la plej juna.--Mi estas tiel forta, kiel vi.--El cxiuj +siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa. + + 7. + + Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu busxon, sed +mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris cxion +per la dek fingroj de siaj manoj.--El sxiaj multaj infanoj unuj estas +bonaj kaj aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek +kaj dek faras dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj +kvardek kvin faras sepdek kvin.--Mil okcent nauxdek tri.--Li havas +dek unu infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto +konsistas el sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la +jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas +la dek-dua.--La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago +de la jaro.--La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli +sankta, ol la ses unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?-- +Kiun daton ni havas hodiaux?--Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de +Marto.--Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de +la jaro mil sepcent tridek dua. + + 8. + + Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu cxi urbo +havas milionon da logxantoj.--Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da +kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (aux milo da jaroj) +faras miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al +mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste +prunti al mi, kiam mi bezonos monon.--Por cxiu tago mi ricevas kvin +frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio +estas) dek frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas +duono de ses.--Ok estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu +cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon +frankojn (aux da frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux +tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam +duope.--Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin +atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al +cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu cxi libro havas sesdek +pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la +tutan libron en kvar tagoj. + + 9. + + Mi legas.--Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"),-- +Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.--La trancxilo trancxas bone, +cxar gxi estas akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili +estas rusoj.--Kie estas la knaboj?--Ili estas en la gxardeno.--Kie +estas la knabinoj?--Ili ankaux estas en la gxardeno.--Kie estas la +trancxiloj?--Ili kusxas sur la tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li +venas.--Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.--La infano ploras, cxar +gxi volas mangxi.--La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi.--Knabo, +vi estas negxentila.--Sinjoro, vi estas negxentila.--Sinjoroj, vi +estas negxentilaj.--Mia hundo, vi estas tre fidela.--Oni diras, ke +la vero cxiam venkas.--En la vintro oni hejtas la fornojn.--Kiam oni +estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn. + + 10. + + Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li +forkuris de mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn +longajn leterojn.--Venu al mi hodiaux vespere.--Mi rakontos al vi +historion.--Cxu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li. +--Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro +kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas (infanojn). +--Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin +mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.--Mia frato diris al +Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri sxi tiel, kiel +mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne +gardas.--Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj +fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia +domo.--Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.--Mi lavis min +en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.--La infano sercxis +sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.--Oni ne +forgesas facile sian unuan amon. + + 11. + + Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.--Vi skribas, +kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas.--Hieraux +mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.--Hodiaux estas +sabato, kaj morgaux estos dimancxo.--Hieraux estis vendredo, kaj +post-morgaux estos lundo.--Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj +mia vizito faris al li plezuron.--Cxu vi jam trovis vian horlogxon? +--Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos +mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.--Kiam mi +venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus +felicxa.--Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.--Se +la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.-- +Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta?--Iru for!-- +Infano, ne tusxu la spegulon!--Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!-- +Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke li ne babilu.-- +Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni uzu bone +la vivon, cxar la vivo ne estas longa.--Sxi volas danci. Morti pro la +patrujo estas agrable.--La infano ne cxesas petoli. + + 12. + + Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante +sur la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo +estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta +senintence, Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi gxin mangxis.-- +La falinta homo ne povis sin levi.--Ne riprocxu vian amikon, cxar vi +mem pli multe meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto, dum +vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam +revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.--Venu, ni atendas +vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la +estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Auxgusto estas mia plej +amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita +estas pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn +tra la stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni +devas jugxi, estas jugxoto. + + 13. + + Nun li diras al mi la veron.--Hieraux li diris al mi la veron.-- +Li cxiam diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li +jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron). +--Li diros al mi la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros +al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi +venos al mi, li diros al mi la veron).--Se mi petus lin, li dirus al +mi la veron.--Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la +veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).--Kiam mi venos, diru +al mi la veron.--Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron +(aux estu dirinta al mi la veron).--Mi volas diri al vi la veron.-- +Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la +veron). + + 14. + + Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu +amata. Esti amata.--Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. +Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.--Li estas invitota. Li +estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. +Esti invitota.--Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de +mi.--La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.-- +Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. +--Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de +mi.--Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.-- +Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel +lerte kasxita de vi.--Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi +fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi +estos konstruata pli ol tri jarojn.--Honesta homo agas honeste.--La +pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis +longe en nia urbo.--Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?--Sur la +kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin +trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud +la pordo, la vaporo iras sur la korton. + + 15. + + Kie vi estas?--Mi estas en la gxardeno.--Kien vi iras?--Mi +iras en la gxardenon.--La birdo flugas en la cxambro (--gxi estas +en la cxambro kaj flugas en gxi).--La birdo flugas en la cxambron ( +--gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin).--Mi vojagxas +en Hispanujo.--Mi vojagxas en Hispanujon.--Mi sidas sur segxo kaj +tenas la piedojn sur benketo.--Mi metis la manon sur la tablon. El sub +la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.-- +Super la tero sin trovas aero.--Anstataux kafo li donis al mi teon +kun sukero, sed sen kremo.--Mi staras ekster la domo, kaj li estas +interne.--En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.--La +hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj +hirundoj.--Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.--Kiam li +estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.--Li diras, ke mi +estas atenta.--Li petas, ke mi estu atenta.--Kvankam vi estas ricxa, +mi dubas, cxu vi estas felicxa.--Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli +estimus.--Se li jam venis, petu lin al mi.--Ho, Dio! kion vi faras! +--Ha, kiel bele!--For de tie cxi!--Fi, kiel abomene!--Nu, iru pli +rapide! + + 16. + + La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux +objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. +La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple +rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas +en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna, +sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post +prepozicio, kiu finigxas per vokalo).--Vortoj kunmetitaj estas kreataj +per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, +sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni +la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo. +Ekzemploj : skribtablo aux skribotablo (=tablo, sur kiu oni skribas); +internacia (=kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (=de la tuta +mondo); unutaga (=kiu dauxras unu tagon); unuataga (=kiu estas en la +unua tago); vaporsxipo (=sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, +tagmangxi, vespermangxi; abonpago (=pago por la abono). + + 17. + + Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni +iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de +la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni +aldonas al la vorto la finon "n" ; sekve : tie (=en tiu loko), tien (=al +tiu loko); tiel same ni ankaux diras : "la birdo flugis en la gxardenon, +sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en +akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed +nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne +trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke +gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri, +ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la +celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale, +cxu ia prepozicio starus aux ne.--Morgaux mi veturos Parizon (aux en +Parizon).--Mi restos hodiaux dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni +disigxis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris +maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu cxi urbo.-- +Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.--Mi renkontis nek lin, nek +lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton). + + 18. + + Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian +prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed +estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la +vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas +je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux : mi ridas lian +naivecon).--Je la lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux : la lastan +fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia +perdita felicxo (aux : mian perditan felicxon).--El la dirita regulo +sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la +akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la +akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la +patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon +tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple : ni +povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni +devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". + + 19. + + Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn naux +vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari +al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas +al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn : +kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la +literon "t", ni ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel, +ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn +komunajn : cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu. +Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn : nenia, nenial, +neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la +vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman; +ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima); +tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la +vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn : +kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, +kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux +fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj +(sufiksoj); ekzemple : tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, +tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu). + + 20. + + Lia kolero longe dauxris.--Li estas hodiaux en kolera humoro.--Li +koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis +kaj estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta. +--Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas, +kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne +skribe, sed parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li +povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.--Li logxas ekster la +urbo.--La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.-- +Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de +mia deziro.--Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula +materialo.--La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule +varmega.--Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la +dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.--La birdo ne forflugis : +gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur +la tegmenton.--Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto +aldonas senpage funton da sukero.--Lernolibron oni devas ne tralegxi, +sed tralerni.--Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman +cxapelon.--En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj +lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. + + 21. + + Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn +manierojn.--Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu +okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.--Diplomatiiston oni povas +ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar +fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis +min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.--Glaso de vino +estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por +vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron +da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, +aux kiu estas uzata por drapo).--Mi acxetis dekon da ovoj.--Tiu cxi +rivero havas ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro +staris amaso da homoj.--Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli +varmajn landojn.--Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. +--Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn +de siaj najbaroj.--En la cxambro sidis nur kelke da homoj.--"Da" +post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro. + + 22. + + Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda : li +estas de meza kresko.--Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi +tra nia mallargxa pordo.--Haro estas tre maldika.--La nokto estis +tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.--Tiu cxi +malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.--Malbonaj infanoj amas +turmenti bestojn.--Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis +la tagon, en kiu li estis naskita.--Mi forte malestimas tiun cxi +malnoblan homon.--La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, +sed mia frato tuj gxin denove malfermis.--Rekta vojo estas pli +mallonga, ol kurba.--La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux +renversigxos.--Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur +la kampon.--Malamiko venis en nian landon.--Oni tiel malhelpis al +mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.--La edzino de mia patro estas +mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.--Sur la korto staras koko +kun tri kokinoj.--Mia fratino estas tre bela knabino.--Mia onklino +estas bona virino.--Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj +kun mia nevino.--Lia duonpatrino estas mia bofratino.--Mi havas +bovon kaj bovinon.--La juna vidvino farigxis denove fiancxino. + + 23. + + La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi +la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.--Cxu vi havas +korktirilon, por malsxtopi la botelon?--Mi volis sxlosi la pordon, +sed mi perdis la sxlosilon.--Sxi kombas al si la harojn per argxenta +kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro +ni veturas per glitveturilo.--Hodiaux estas bela frosta vetero, tial +mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas, +per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per +tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.-- +Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono +kaj inksorbilo.--Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el +telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino +kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia +lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta +sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la +lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen +komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj +kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj. + + 24. + + Vi parolas sensencajxon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj +konfitajxo.--Akvo estas fluidajxo.--Mi ne volis trinki la vinon, +cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.--Sur la tablo +staris diversaj sukerajxoj.--En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj +acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas +nur ia abomena acidajxo.--La acideco de tiu cxi vinagro estas tre +malforta.--Mi mangxis bongustan ovajxon.--Tiu cxi granda altajxo +ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda. +--Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. +--Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni +nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.--Glaciajxo +estas dolcxa glaciigila frandajxo.--La ricxeco de tiu cxi homo estas +granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.--Li amas tiun +cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre placxis al +mi.--La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj +kaj diversaj aliaj kreskajxoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco. + + 25. + + Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj +Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos +al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefiancxoj +staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi +estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Cxiuj +parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas +mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino +(gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia +nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu +kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. +--La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.--Li ne estas +lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo +estas regxidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de +Izraelo.--Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido--nematura koko, +bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo. + + 26. + + La sxipanoj devas obei la sxipestron.--Cxiuj logxantoj de regno +estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj.-- +La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo.--La Parizanoj +estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia +urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron.-- +Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj +logxas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li +estas nelerta kaj naiva provincano.--La logxantoj de unu regno estas +samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj +de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj +soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj sxuojn.-- +La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn +kaj aliajn lignajn objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon. +--La kuragxa maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn, +kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn +servantojn : kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. +--La ricxulo havas multe da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo +timas ecx sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.-- +Pregxu al la Sankta Virgulino. + + 27. + + Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia +lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la +forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du +horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute +malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li +sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu +cxi kampo al nia domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.-- +Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la +korton.--Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega +hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, +kion fari.--Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. +--Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion +iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux +Nikcxjo aux Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo +aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux +Sofinjo). + + 28. + + En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson +kaj purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de +honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la +edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa +festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo +tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte +bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li +malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj +volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj +la negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.-- +Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis +per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis +mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, +li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne +pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia +kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la +arbeto.--Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al +nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj. + + 29. + + En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado +dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte. +--Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo +estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi +ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni +trompigxis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla +okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo +trakuris tra la malluma cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas +lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo +sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. +--Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas +cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas +cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni +gxin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas +plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas +plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo +de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi +portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La +rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. + + 30. + + Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas +rompebla kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via +parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj +tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos +helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu +vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.-- +Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem +havos hodiaux gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas +tre lauxdinda.--Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.-- +Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre +babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte +cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne +portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre +kredema : ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej +nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas +moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema, +kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas +suficxa, por eksplodigi pulvon. + + 31. + + Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis +atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la +homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj +disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis +al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu +min, cxar mi baldaux revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de +la rivero.--Mi diris al la regxo : via regxa mosxto, pardonu min!-- +El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro +N.; la dua : al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto, +Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial +la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn +vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis +lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.-- +Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, +sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, +malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, +malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, +resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, +malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco, +malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, +malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p. + + + * * * * * + + II + + FABELOJ KAJ LEGENDOJ + + * * * * * + + + LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO + + (El Anderson.) + + Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn +vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele +ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, +esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. +Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu +alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie +cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo". + + En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien +venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj +diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni +nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi +sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el +tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por +sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj. + + --Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian +surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, +kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, +la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux +trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian +laboron. + + Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed +havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre +fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. +Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la +malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto. + + --Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis +la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas +malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li +estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis +antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj +homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj +cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas. + + --Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis +la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li +estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li! + + Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux +trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu +al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi +nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris. + + La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu +gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris +la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn +por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio +estis. + + --Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam +supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia +ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon! + + --Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj. + + --Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj +rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes, +mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas! + + --Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn +kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente +auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj +tiel li ankaux faris. + + Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion +ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian +propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel +antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj. + + La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, +kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li +tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar +krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi. + + --Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj +montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis. + + --Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne +tauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni +ne devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li +ne vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la +bonega desegno. Jes, gxi estas rava! li diris al la regxo. + + Cxiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega sxtofo. + + Nun la regxo mem volis gxin vidi, dum gxi estas ankoraux sur la +teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis +ankaux la ambaux maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antauxe, li +iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per cxiuj fortoj, sed sen +fadenoj. + + --Nu, cxu tio cxi ne estas efektive belega? diris ambaux honestaj +oficistoj. Via Regxa Mosxto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj +cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke +la aliaj kredeble vidas la sxtofon. + + --Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi +estas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo? +tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre +bela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj +li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li +ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis +kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj +aliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre +bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi +belega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata. +Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis +tre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon +kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego. + + La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis +maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel +okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili +faris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis +per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj +fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!" + + La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj +ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj +diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la +mantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus +pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej +grava eco! + + --Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio +estis. + + --Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn +vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux +la spegulo vestos la novajn. + + La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux +ili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis +pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion +alligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo +sin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo. + + --Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis. +Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo! + + --Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super +Via Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro. + + --Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas? +Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis +montri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon. + + La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris +siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iris +kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke +ili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belega +baldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : +"Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kian +belegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniu +volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus por +sia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxis +nun havis tian sukceson. + + --Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda +infano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro; +kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris. + + --Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, +ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la +tuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, ke +la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur +kuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran, +kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis. + + * * * * * + + ALEKSANDRO MACEDONA + + Orienta historia legendo el V. JABEC. + + Granda regxo ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis +nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levigxis +super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub +la cxielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel +ekzemple nagxanta pomo en vazo da akvo. + + Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovigxas la oro kaj kie +regas virinoj, kiuj ankaux batalas kun siaj malamikoj. + + Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis : + + --Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? + + --Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, cxar +mallumaj montegaroj baras la vojon. + + --Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne sxangxos, kolere +respondis la regxo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon. + + --Se vi nesxangxeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, +ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne +ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaux tre longajn sxnurojn kaj alligu +ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regxo, kun via militistaro +sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la sxnurojn en la manoj : tiam, se vi +ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la sxnuroj veni +returne al via regxa palaco. + + Tio cxi placxis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj +tenis la sxnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, +por batali kun la tie regantaj virinoj. + + Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis +al li kun la sekvanta parolo : + + --Se via honoro estas al vi kara, ne tusxu nin; cxar se vi nin +venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos +venkita, oni diros ke virino vin mortigis! + + Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La +virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kusxis ora pano. + + --Cxu mi satigxos de ora pano? demandis Aleksandro, tion cxi +vidinte. + + --Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; +cxu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis gxin sercxi? + + Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj +lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsagxulo en la +dauxro de mia tuta vivo gxis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis +al mi sagxon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia +lando. + + En la vojo li sidigxis mangxeti sur la bordo de ia rivero, kaj +lavetante salan fisxon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan +odoron. + + --Tiu cxi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro. + + Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laux tiu cxi rivero gxis li +venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo. + + --Malfermu al mi la pordon! li ekkriis. + + --Tio cxi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocxo el +interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi! + + --Konfesu mian regxan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi +ion, cxar mi estas regxo ! + + Apenaux li finis siajn vortojn,--jen ia mano donas al li homan +kapon, li gxin prenis kaj reiris al sia lando. + + Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis +gxin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevigxis gxis la tero. +Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da argxento kaj oro por +gxin mallevi--, sed vane : li ne povis; la tuta argxento kun la oro ne +pezis tiom, kiom la kapo. + + --Kion gxi signifas? demandis Aleksandro la sagxulojn. + + --Gxi estas tial, respondis la sagxuloj, cxar en la kapo sin trovas +homa okulo, kiu neniam satigxas je argxento kaj oro. + + --Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro. + + --Sxutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam gxi nenion vidos kaj +kompreneble nenion deziros. + + Kiam tiu cxi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kusxis la +kapo, tuj levigxis rapide supren. + + --Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la sagxuloj havas prudenton ne +homan, sed Dian! + + Tradukis N. KUSXNIR. + + * * * * * + + KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO? + + Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT. + + La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la +sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en +la lauxdinda intenco lin kapti kaj formangxi. Okaze tion cxi rimarkis +malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, cxu pro tio, ke la +malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, aux cxu pro ia alia kauxzo +--suficxe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon +per fortega "tju!". La diablo, gxojante, ke li liberigxis de la lupo, +dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon +en tian kaj tian profundajxon, kie li ankaux estos kaj montros sin al +li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona +amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia +edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al +la signita loko, la diablo ankoraux ne estis tie kaj, por iel pasigi +la tempon, la malgrand'ruso kusxigis sian kapon sur la bruston de sia +edzino, kaj, dum sxi gxin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li +dolcxe ekdormis. Kiam li jxus ekdormis, tiam la diablo, aliformigxinte +en belegan junan viron, proksimigxis al la edzino, amindumis kun sxi per +la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute sxin gajnis tiel, ke sxi volonte +ekkaptis la altiritan al sxi trancxilon, por tratrancxi la gorgxon de +sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam sxi tion cxi volis fari, la +diablo, repreninte sian veran eksterajxon, lauxte ekkriis, "tju!" tiel, +ke la malgrand'ruso vekigxis kaj gxustatempe ankoraux povis eviti la +dangxeron, kiu lin minacis. + + En sekvo de tiu cxi okazo la diablo, farante al li fortan predikon +pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la +edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la +viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsagxigi, delogi; sxi ofte +forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin +forlasas, dividas kun li cxiujn dangxerojn, cxiun mizeron kaj, kiam +mortas gxia mastro, gxi pli sincere malgxojas je li, ol kiu ajn el liaj +parencoj. + + --Tion cxi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian +atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo, +kiun vi alportis al mi. + + * * * * * + + LA DEVENO DE LA VIRINO + + (Hinda legendo.) + + Kiam la cxiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur +la teron, por gxin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora +vento. La fieraj palmoj klinis antaux Mahadeva siajn suprojn, kaj +ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj. +Mahadeva desxiris unu el la lilioj kaj jxetis gxin en la lazuran maron. +La vento eksxancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion +per blanka sxauxmo. Minuto--kaj el tiu cxi bukedo de sxauxmo ekfloris +la virino--delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento, +sxangxa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la sxauxmo mara, kaj +rapide pasanta, kiel tiu cxi sxauxmo. + + La virino antaux cxio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj +ekkriis : + + --Kiel mi estas belega! + + Poste sxi ekrigardis cxirkauxen kaj diris : + + --Kiel la mondo estas bela! + + La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu cxi tempo la +virinoj cxiam eliras sekaj el la akvo). + + Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la +cxielo sur sxin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj cxi okuloj +ekbrulis per ekstazo. De tiu cxi tempo lumas la steloj. La stelo Venus +ekbrulis per envio--pro tio sxi lumas pli forte ol multaj aliaj. + + La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj cxio +silente estis ravita de sxi. Tio cxi ekenuigis la virinon. La virino +ekkriis : + + --Ho, cxiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Cxio estas ravita +de mi, sed mi ne auxdas, ne scias pri tiuj cxi ravoj, cxio estas ravita +silente! + + Ekauxdinte tiun cxi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La +sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega +virino. La virino auxskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio cxi sxin +tedis. La virino ekenuis. + + --Ho, cxiopova Mahadeva! ekkriis sxi, al mi oni kantas ravantajn +kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio cxi +estas, se neniu volas min cirkauxpreni kaj karese sin alpremi al mi! + + Tiam la cxiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Gxi +cxirkauxprenadis la belegan virinon kaj rampis apud sxiaj piedoj. +Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis : + + --Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La +najtingalo kantas belege, kaj la kardelo gxin imitas. Kredeble mi ne +estas jam tiel bela! + + La cxiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La +simio imitis cxiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis +kontenta, sed poste kun larmoj sxi ekkriis : + + --Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min +cxirkauxprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras +kaj min envias, tiel ke mi ecx komencas timi. Kio do min defendos, se +oni ekvolos fari al mi de envio malbonon? + + Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la +virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj sxi +ekkriis : + + --Mi estas belega! Oni min karesas, mi--neniun! Oni min amas, mi +--neniun! Mi ne povas ja ami tiun cxi grandegan, teruran leonon, por +kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu cxi sama minuto antaux la +virino, laux la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto. + + --Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la +hundeton. Kiel mi gxin amas! + + Nun la virino havis cxion, sxi pri nenio povis peti. Tio cxi sxin +ekkolerigis. Por ellasi la koleron, sxi ekbatis la hundeton, la hundeto +ekbojis kaj forkuris, sxi ekbatis la leonon--la leono ekmurmuregis +kaj foriris--sxi surpasxis per piedo sur la serpenton,--la serpento +eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam +la virino ekkriis je ili. . . + + --Ho, mi malfelicxa!--ekkriis la virino, rompante la manojn, +--oni min karesas, lauxdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj cxiuj +forkuras, kiam mi farigxas kolera! Mi sola! Ho, cxiopova Mahadeva! Je la +lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistajxon, sur kiun mi povus +ellasi la koleron, kiu ne havus la kuragxon forkuri de mi, kiam mi estas +kolera, kiu estus devigita pacience elportadi cxiujn batojn!-- + + Mahadeva enpensigxis kaj--kreis al sxi. . . la edzon! + + Tradukis A. GRABOWSKI. + + * * * * * + + LA NASKIGXO DE LA TABAKO + + ARABA LEGENDO. + + Laux la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER + tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA. + + En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, +por skribi, kaj kiu cxiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne +scias, auxskultu : + + Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la angxeloj +kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj +brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj +guvernas la masxinon de la mondoj. La bloveto de Lia busxo estas la +vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Auxskultu : + + Gxi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri +la sultano de Kandahxoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek +unu el la dolcxegaj popolrakontoj kaj sorcxorakontoj, kiujn la popolaj +orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto: +Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj +de Bagdado aux antaux la bazaroj de la ricxega Djxedo. Gxi ne estas unu +el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno" +dum la plenigado de la krucxoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la +vespero, aux kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la +"Sxtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj +la luno levigxas sur la horizonto. + + Gxi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj cxiam ripetas kun +la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo" [Piednoto: Mekko.] kaj kiun +rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam +ni promenadis ambaux sur la bordo de la maro. + + Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapisxon de pregxo, falis sur +la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia pregxo estis finita, li sin +levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidigxis kaj komencis +fumi. + + --Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskigxo de +tiu cxi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras gxis +la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj? + + --Mahometano, mi ne konas, mi respondis. + + --Lauxdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la +busxo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De +Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda! + + Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la +sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan. + + Unu fojon vojagxis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta +gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco +la bestoj-rampajxoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La cxevalo, +sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj +oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis +la rampajxon, deiris de la cxevalo, prenis la serpenteton kaj metis +gxin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo gxin +revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al gxi la vivon. Baldaux gxi +ekmovigxis, poste gxi elmetis la kapon el la maniko kaj diris : + + --Profeto, mi volas mordi vian manon. + + --Ne estu maldanka, respondis la profeto. + + --Mi tiel volas. + + --Kiam vi montros al mi la kauxzon, kiu vin igas fari malbonon al +mi, tiam mi permesos al vi mordi min. + + --Via gento, murmuris la serpento, cxiam militas kontraux nia : la +piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj cxevaloj venkas cxiam la niajn, +kaj mi nun volas vengxi al vi. + + --Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la +profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al +vi faris? Cxu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la +varmo de mia korpo? + + --Malgraux tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon +al miaj filoj nek al aliaj de mia gento. + + --Tio cxi, malbona rampajxo, estos maldanko : vi pagos malbonon por +bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonajxon, kion oni +faras al vi! + + --Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi jxuras +al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin! + + Auxdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuragxis pli respondi. Li +klinis la kapon kaj diris : + + --Lia nomo estu lauxdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la +vivon! + + Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento +mordis la sanktan manon de Mahometo. + + Tiu cxi tiam, eksentinte la doloron, eljxetis la serpenton +malproksimen kaj malbenis gxin en la nomo de Allah, cxar gxi estis +maldanka, kaj kun gxi li malbenis ankaux cxiujn, kiuj pagas malbonon por +bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili. + + Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksucxis kaj +eltiris la venenon, kiun la rampajxo tie lasis. Kaj li kracxis sur +la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis +la kracxajxo, naskigxis kreskajxo, rapide disvolvigxante kaj donante +foliojn. + + La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn +foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la +estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la +strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu cxi kreskajxo donas, estante +bruligata. + + De tiu tago cxiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo +mirinda kaj benita de Allah, plantas gxin en la oazoj kaj flaras gxian +odoron kun respekto kaj gxojo, cxar gxia gusto enhavas la maldolcxecon +de la veneno serpenta kaj la dolcxecon de la sankta kracxajxo de la +profeto. + + De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadjxioj, +kiuj vojagxas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la sagxecon apud la +sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la +"filoj de la blanka tendo", kiuj estas la regxoj de la dezerto. + + Ankaux de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub +lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin gxis +la morto, se estus bezone, cxar la malbeno de la profeto staras super la +kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en +la nokto de sia morto. + + Tio cxi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento +al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj +generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas +granda! + + * * * * * + + KARAGARA + + Hinda fabelo. Rakontis F. V. L. + + En la urbo Vataman vivis sagxa, sed malricxa bramano Kecava. Lia +edzino Karagara estis malbona al cxiu; ecx la diablo, kiu logxis en arbo +apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne +povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris. +En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : "Hodiaux mi regalos vin. +Ne timu! Mi logxis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi +forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie +regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigalocxana'n kaj lasos min +elirigi nur per vi". + + Tiel estis farita. La diablo eniris en la regxidinon, la bramano +venis kaj faris cxion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne +eliris. Fine la bramano diris : "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la +diablo obeis. + + La regxo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio cxi +ankaux duonon de la regno.--La diablo iris en la urbon Karnavati kaj +eniris en la regxinon Sulocxana'n. La regxo sendis al Madana kaj petis +pri la magiisto Kecava. Tiu cxi venis al la turmentata regxino, sed la +diablo, vidinte lin, diris : "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu +vin." La bramano alpasxis pli proksime kaj ekmurmuretis al la regxino en +la orelon : "Karagara venis; mi volis nur diri gxin al vi." La diablo, +auxdinte tion cxi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn +honorojn de la regxo, reiris en la urbon Mrigavati. + + * * * * * + + LA VIRINETO DE MARO + + Fabelo de Andersen. + + Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la +plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed gxi estas tre +profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus +esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo gxis super la +akvo. Tie logxas la popolo de maro. + + Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas +la plej mirindaj arboj kaj kreskajxoj, de kiuj la trunketo kaj folioj +estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili cxe la plej malgranda fluo de +la akvo sin movas, kiel vivaj estajxoj. Cxiuj fisxoj, malgrandaj kaj +grandaj, traglitas inter la brancxoj, tute tiel, kiel tie cxi supre la +birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la regxo +de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la +plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin +fermas kaj malfermas laux la fluo de la akvo. Tio cxi estas belega vido, +cxar en cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus +efektiva beligajxo en la krono de regxino. + + La regxo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna +patrino kondukis la mastrajxon de la domo. Sxi estis sagxa virino, sed +tre fiera je sia nobeleco, tial sxi portis dekdu ostrojn sur la vosto, +dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere sxi meritis cxian +lauxdon, la plej multe cxar sxi montris la plej grandan zorgecon kaj +amon por la malgrandaj regxidinoj, sxiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj +infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el cxiuj; sxia hauxto +estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, sxiaj okuloj bluaj +kiel, la profunda maro; sed, kiel cxiuj aliaj, sxi ne havis piedojn, la +korpo finigxis per fisxa vosto. + + La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, +kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj +estis malfermataj, kaj tiam la fisxoj ennagxadis al ili, tute kiel cxe +ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fisxoj +alnagxadis al la malgrandaj regxidinoj, mangxadis el iliaj manoj kaj +lasadis sin karesi. + + Antaux la palaco sin trovis granda gxardeno kun rugxaj kaj nigrabluaj +floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la +trunketoj kaj folioj sin movis sencxese. La tero estis la plej delikata +sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super cxio estis ia blua +brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, +havante nur cxielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la +maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel +purpura floro, el kiu venis lumo cxirkauxen. + + Cxiu el la malgrandaj regxidinoj havis en la gxardeno sian apartan +loketon, kie sxi povis laux sia placxo kaj bontrovo fosi kaj planti. +Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke +sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la +sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn rugxe brilantajn, +kiel tiu. Sxi estis en cxio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj +kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili +ricevis de sxipoj, venintaj al la fundo, sxi volis havi, krom la rugxaj +floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis +tre belan knabon. Gxi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur +la fundon de la maro cxe la rompigxo de la sxipo. Sxi plantis apud la +statuo rozarugxan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn brancxojn +super la statuo, gxis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis +koloron nigra-bluan kaj movadis sin sencxese, kiel la brancxoj. Gxi +elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus. + + Ne estis pli granda plezuro por la juna regxidino, ol auxdi pri la +mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi cxion, kion +sxi sciis pri sxipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj +mirinda estis por sxi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne +faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj +kaj la fisxoj, kiujn oni vidas tie inter la brancxoj, tiel lauxte kaj +agrable kantas, ke estas plezuro ilin auxdi. Gxi estis la birdetoj, +kiujn la avino nomis fisxoj, cxar alie sxiaj nepinoj, kiuj ne vidis +ankoraux birdojn, ne povus sxin kompreni. + + --Kiam vi atingos la agxon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi +ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur +la maraj sxtonegoj kaj rigardi la grandajn sxipojn, kiuj veturos antaux +vi; vi vidos ankaux arbarojn kaj urbojn! Baldaux unu el la fratinoj +devis atingi la agxon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . cxiu el ili +estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis +ankoraux plenaj kvin jaroj, gxis sxi povus sin levi de la fundo de la +maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia +rakonti al sxi, kion sxi vidis kaj kio la plej multe placxis al sxi en +la unua tago; cxar ilia avino ne suficxe ankoraux rakontis al ili, estis +ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii. + + Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, +gxuste sxi, kiu devis ankoraux la plej longe atendi kaj estis tiel +silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto sxi staris antaux la +malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel +la fisxoj per siaj nagxiloj kaj vostoj gxin batis. La lunon kaj stelojn +sxi povis vidi; ili sxajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo +elrigardis multe pli grandaj, ol antaux niaj okuloj. Se sub ili glitis +io kiel nigra nubo, sxi sciis, ke tio cxi estas aux baleno nagxanta +super sxi, aux ecx sxipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela +virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn +kontraux la sxipo. + + Jen la plej maljuna regxidino atingis la agxon de dekkvin jaroj kaj +ricevis la permeson sin levi super la suprajxon de la maro. Kiam sxi +revenis, sxi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, sxi +diris, kusxi en la lumo de la luno sur supermara sablajxo sur trankvila +maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la +maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, auxdi la +muzikon kaj la bruon de kalesxoj kaj homoj, vidi la multajn pregxejojn +kaj turojn kaj auxskulti la sonadon de la pregxejaj sonoriloj. Gxuste +cxar al la plej juna estis ankoraux longe malpermesite sin levi, sxi +la plej multe sentis grandan deziregon je cxio cxi. Kun kia atento sxi +auxskultis tiujn cxi rakontojn! Kaj kiam sxi poste je la vespero staris +antaux la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, +cxiuj sxiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun gxia bruado, +kaj sxajnis al sxi, ke la sonado de la pregxejaj sonoriloj trapenetras +malsupren al sxi. + + Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la +akvo kaj nagxi kien sxi volas. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la +suno, kaj tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela. La tuta +cxielo elrigardis kiel oro, sxi diris, kaj la nuboj--ha, ilian belecon +sxi ne povus suficxe bone priskribi! Rugxaj kaj nigrabluaj ili sin +transportis super sxi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa +blanka kovrilo, amaso da sovagxaj cignoj super la akvo al la forigxanta +suno. Ili flugis al la suno, sed tiu cxi mallevigxis kaj la roza brilo +estingigxis sur la maro kaj la nuboj. + + En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; sxi estis la plej +kuragxa el cxiuj kaj nagxis tial supren en unu largxan riveron, kiu +fluas al la maro. Palacoj kaj vilagxaj dometoj estis vidataj tra belegaj +arbaroj : Sxi auxdis kiel cxiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel +varme, ke sxi ofte devis nagxi sub la akvon, por iom malvarmigi sian +brule varmegan vizagxon. En unu malgranda golfo sxi renkontis tutan +amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en +la akvo. Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste +venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed sxi antauxe neniam +vidis hundon; tiu cxi komencis tiel furioze sxin boji, ke sxi tute +ektimigxis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam sxi forgesos +la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, +kiuj povis nagxi, kvankam ili ne havis fisxan voston. + + La kvara fratino ne estis tiel kuragxa; sxi restis en la mezo de la +sovagxa maro kaj rakontis, ke gxuste tie estas la plej bele. Oni povas +rigardi tre malproksime cxirkauxe, kaj la cxielo staras kiel vitra +klosxo super la maro. Sxipojn sxi vidis, sed nur tre malproksime, ili +elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la +grandaj balenoj sxprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke gxi +elrigardis cxirkauxe kiel centoj da fontanoj. + + Nun venis la tempo por la kvina fratino. Sxia naskotago estis gxuste +en la mezo de vintro, kaj tial sxi vidis, kion la aliaj la unuan fojon +ne vidis. La maro estis preskaux tute verda, kaj cxirkauxe nagxis +grandaj montoj de glacio, el kiuj, laux sxia rakonto, cxiu elrigardis +kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj +konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel +diamantoj. Sxi sidigxis sur unu el la plej grandaj, kaj cxiuj sxipistoj +forkuradis kun teruro de la loko, kie sxi sidis kaj lasis la venton ludi +kun sxiaj longaj haroj. Sed je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj, +gxi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn +da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur cxiuj +sxipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed sxi sidis +trankvile sur sia nagxanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj +zigzage sin jxetadis en la sxauxman maron. + + Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, cxiu +estis ravata de la nova kaj bela, kiun sxi vidis; sed nun, kiam ili kiel +grandagxaj knabinoj havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo, +gxi farigxis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la +paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele +kaj tie oni sin sentas la plej oportune. + + Ofte en vespera horo la kvin fratinoj cxirkauxprenadis unua la alian +per la manoj kaj suprennagxadis en unu linio super la akvon. Ili havis +belegajn vocxojn, pli belajn ol la vocxo de homo, kaj kiam ventego +komencigxis kaj ili povis supozi, ke rompigxos sxipoj, ili nagxadis +antaux la sxipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la +maro, kaj petis la sxipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj cxi ne povis +kompreni la vortojn, ili pensis ke gxi estas la ventego; kaj ili ankaux +ne povis vidi la belajxojn de malsupre, cxar se la sxipo iris al la +fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en +la palacon de la regxo de la maro. + + Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra +la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post +ili, kaj estis al sxi, kiel sxi devus plori; sed virino de maro ne havas +larmojn, kaj tial sxi suferas multe pli multe. + + --Ho, se mi jam havus la agxon de dekkvin jaroj! sxi diris. Mi +scias, ke gxuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj +tie logxas kaj konstruas! + + Fine sxi atingis la agxon de dekkvin jaroj. + + --Jen vi elkreskis, diris sxia avino, la maljuna regxino-vidvino. +Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Sxi metis al sxi +kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed cxiu folieto de floro estis +duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordigxi al la vosto de la +regxidino ok grandajn ostrojn, por montri sxian altan staton. + + --Tio cxi doloras! diris la virineto de maro. + + --Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino. + + Ho, sxi fordonus kun plezuro cxiun cxi belegajxon kaj dejxetus la +multepezan kronon! Sxiaj rugxaj gxardenaj floroj staris al sxi multe pli +bone, sed nenio helpis. "Adiaux!" sxi diris kaj levis sin facile kaj +bele tra la akvo. + + Antaux momento subiris la suno, kiam sxi levis la kapon super la +suprajxo de la maro; sed cxiuj nuboj brilis ankoraux kiel rozoj kaj +oro, kaj tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero, la aero +estis trankvila kaj fresxa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la +maro staris granda trimasta sxipo, nur unu velo estis levita, cxar +estis nenia bloveto, kaj inter la sxnuregaro sidis cxie sxipanoj. Oni +auxdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero farigxis pli malluma, +centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; gxi elrigardis, kvazaux +la flagoj de cxiuj nacioj blovigxas en la aero. La virineto de maro +alnagxis gxis la fenestro de la kajuto, kaj cxiufoje, kiam la akvo sxin +levis, sxi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la +kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili +estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la +agxon de dekses jaroj, lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata, +kaj pro tio cxi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La sxipanoj +dancis sur la ferdeko, kaj kiam la regxido al ili eliris, pli ol cent +raketoj levigxis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la +virineto de maro ektimis kaj subigxis sub la akvon. Sed baldaux sxi +denove ellevis la kapon kaj tiam sxajnis al sxi, kvazaux cxiuj steloj +de la cxielo defalas al sxi. Neniam ankoraux sxi vidis tian fajrajxon. +Grandaj sunoj mugxante sin turnadis, belegaj fajraj fisxoj sin levadis +en la bluan aeron kaj de cxio estis vidata luma rebrilo en la klara +trankvila maro. Sur la sxipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi ecx +la plej malgrandan sxnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela +la juna regxido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla +ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto. + + Jam farigxis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni +la okulojn de la sxipo kaj de la bela regxido. La koloraj lanternoj +estingigxis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj +jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. +La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj +malsupren, tiel ke sxi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide +la sxipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli +forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj +ekbrilis. Terura ventego baldaux komencigxis. Tial la sxipanoj demetis +la velojn. La granda sxipo balancigxis en rapidega kurado sur la sovagxa +maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la sxauxmanta akvo, +minacante sin transjxeti super la mastoj, sed la sxipo sin mallevadis +kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn +montojn. Al la virineto de maro gxi sxajnis kiel veturo de plezuro, sed +la sxipanoj tute alie tion cxi rigardis; la sxipo gxemegis kaj krakis, +la cxefa masto rompigxis en la mezo kiel kano, kaj la sxipo kusxigxis +sur flanko kaj la akvo eniris en la internajxon de la sxipo. Nun la +virineto de maro vidis, ke la sxipanoj estas en dangxero, sxi devis sin +mem gardi antaux la traboj kaj rompajxoj de la sxipo, kiuj estis pelataj +super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke sxi nenion povis +vidi; sed jen ekfulmis kaj farigxis denove tiel lume, ke la virineto de +maro klare revidis cxiujn sur la sxipo. Cxiu penis sin savi, kiel li +povis. La plej multe sxi observadis la junan regxidon kaj sxi vidis, +kiam la sxipo rompigxis, ke li falis en la profundan maron. En la unua +momento sxi estis tre gxoja, cxar nun li ja venos al sxi, sed baldaux +venis al sxi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj +tiel li nur malviva venos en la palacon de la regxo de la maro. + + Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknagxis inter +la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran +dangxeron, subnagxis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter +la altaj ondoj. Fine sxi atingis la junan regxidon, kiu jam apenaux +sin tenis sur la suprajxo de la sovagxa maro. Liaj manoj kaj piedoj +komencis jam lacigxi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se sxi +ne alvenus. Sxi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la +ondoj kien ili volis. + + Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. De la sxipo ne restis ecx unu +ligneto. Rugxa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj sxajnis, +ke per tio cxi la vangoj de la regxido ricevis vivon, tamen liaj okulaj +restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj +reordigis liajn malsekajn harojn. Sxajnis al sxi, ke li estas simila je +la marmora statuo en sxia malgranda gxardeno. Sxi lin kisis kaj rekisis +kaj forte deziris, ke li restu viva. + + Jen montrigxis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis +la blanka negxo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris +belegaj verdaj arbaroj kaj antaux ili staris pregxejo aux monahxejo, +estis ankoraux malfacile bone gxin diferencigi, sed konstruo gxi estis. +Citronaj kaj orangxaj arboj kreskis en la gxardeno kaj antaux la eniro +staris altaj palmoj. La maro faris tie cxi malgrandan golfeton, en kiu +la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita +de superakvaj sxtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien cxi +alnagxis la virineto de maro kun la bela princo, kusxigis lin sur la +sablo kaj zorgis, ke lia kapo kusxu alte en la varma lumo de la suno. + + Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj +knabinoj sin montris en la gxardeno. Tiam la virineto de maro fornagxis +kaj kasxis sin post kelkaj altaj sxtonoj, kiuj elstaris el la akvo, +kovris la harojn kaj bruston per sxauxmo de la maro, tiel ke neniu povis +vidi sxian belan vizagxon, kaj sxi nun observadis, kiu venos al la +malfelicxa regxido. + + Ne longe dauxris kaj alvenis juna knabino. Sxi videble forte ektimis, +sed nur unu momenton, kaj baldaux sxi vokis multajn homojn, kaj la +virineto de maro vidis, ke la regxido denove ricevis la konscion kaj +ridetis al cxiuj cxirkauxstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, +li ja ecx ne sciis, ke al sxi li devas danki la vivon. Sxi sentis sin +tiel malgxoja, ke sxi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, +malgaje subnagxis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro. + + Sxi estis cxiam silenta kaj enpensa, sed nun gxi farigxis ankoraux +pli multe. La fratinoj sxin demandis, kion sxi vidis la unuan fojon tie +supre, sed sxi nenion al ili rakontis. + + Ofte en vespero kaj mateno sxi levadis sin al la loko, kie sxi +forlasis la regxidon. Sxi vidis, kiel la fruktoj de la gxardeno farigxis +maturaj kaj estis desxiritaj, sxi vidis, kiel la negxo fluidigxis sur la +altaj montoj, sed la regxidon sxi ne vidis, kaj cxiam pli malgxoja sxi +tial revenadis hejmen. Sxia sola plezuro estis sidi en sia gxardeneto +kaj cxirkauxpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis +simila je la regxido; sed siajn florojn sxi ne flegis, kaj sovagxe +ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj +sin kunplektis kun la brancxoj de la arboj tiel, ke tie farigxis tute +mallume. + + Fine sxi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, +kaj baldaux tiam sciigxis cxiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli +ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis gxin nur +al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciajxon pri la +regxido, sxi ankaux vidis la feston naskotagan sur la sxipo, sciis, de +kie la regxido estas kaj kie sin trovas lia regno. + + "Venu, fratineto!" diris la aliaj regxidinoj, kaj interplektinte la +brakojn reciproke post la sxultroj, ili sin levis en longa linio el la +maro tien, kie sin trovis la palaco de la regxido. + + Tiu cxi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de sxtono, +kun grandaj marmoraj sxtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. +Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la +kolonoj, kiuj cxirkauxis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, +kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistajxoj. Tra la klara vitro en la altaj +fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis +multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapisxoj kaj cxiuj muroj estis ornamitaj +per grandaj pentrajxoj, ke estis efektiva plezuro cxion tion cxi vidi. + + En la mezo de la granda salono batis alta fontano, gxiaj radioj sin +levadis gxis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la +akvo kaj la plej belaj kreskajxoj, kiuj sin trovis en la granda baseno. + + Nun sxi sciis, kie li logxas, kaj tie sxi montradis sin ofte en +vespero kaj en nokto sur la akvo; sxi alnagxadis multe pli proksime +al la tero, ol kiel kuragxus ia alia, sxi ecx sin levadis tra la tuta +mallargxa kanalo, gxis sub la belega marmora balkono. Tie sxi sidadis +kaj rigardis la junan regxidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara +lumo de la luno. + + Ofte en vespero sxi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko +en lia belega sxipeto ornamita per flagoj; sxi rigardadis tra la verdaj +kanoj, kaj se la vento kaptadis sxian longan blankan vualon kaj iu sxin +vidis, li pensis, ke gxi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn. + + Ofte en la nokto, kiam la fisxistoj kaptadis fisxojn sur la maro cxe +lumo de torcxoj, sxi auxdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la +juna regxido, kaj sxi gxojadis, ke sxi savis al li la vivon, kiam li +preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj sxi ekmemoradis, kiel +firme lia kapo ripozis sur sxia brusto kaj kiel kore sxi lin kisis. Pri +tio cxi li nenion sciis, li ne povis ecx songxi pri sxi. + + Cxiam pli kaj pli kreskis sxia amo al la homoj, cxiam pli sxi deziris +povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo sxajnis al +sxi multe pli granda ol sxia. Ili ja povas flugi sur sxipoj trans la +maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la +landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli +malproksime, ol sxi povas atingi per sia rigardo. Multon sxi volus +scii, sed la fratinoj ne povis doni al sxi respondon je cxio, kaj tial +sxi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan +mondon, kiel sxi nomadis la landojn super la maro. + + --Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, cxu ili tiam +povas vivi eterne, cxu ili ne mortas, kiel ni tie cxi sur la fundo de la +maro? + + --Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaux devas morti, kaj la tempo +de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la +agxon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo cxesigxas, ni turnigxas en +sxauxmon kaj ni ne havas tie cxi ecx tombon inter niaj karaj. Ni ne +havas senmortan animon, ni jam neniam revekigxas al vivo, ni similas je +la verda kreskajxo, kiu, unu fojon detrancxita, jam neniam pli povas +revivigxi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo +jam refarigxis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la +brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas +la landojn de la homoj, tiel ankaux ili sin levas al nekonataj belegaj +lokoj, kiujn ni neniam povos vidi. + + --Kial ni ne ricevis senmortan animon? malgxoje demandis la virineto +de maro. Kun plezuro mi fordonus cxiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas +vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la cxiela +mondo! + + --Pri tio cxi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe +pli felicxa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre! + + --Sekve mi mortos kaj disfluigxos kiel sxauxmo sur la maro, mi jam +ne auxdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj +la luman sunon! Cxu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon? + + --Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus +por li pli ol patro kaj patrino, se li alligigxus al vi per cxiuj siaj +pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en +la vian kun la sankta promeso de fideleco tie cxi kaj cxie kaj eterne, +tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaux ricevus parton en +la felicxo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaux +sian propran. Sed tio cxi neniam povas farigxi! Gxuste tion, kio tie cxi +en la maro estas nomata bela, vian voston de fisxo, ili tie supre sur la +tero trovas malbela. Cxar mankas al ili la gxusta komprenado, tie oni +devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti +nomata bela! + + La virineto de maro ekgxemis kaj rigardis malgxoje sian fisxan +voston. + + --Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en +la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; gxi estas certe suficxa +tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaux vespere ni +havos balon de kortego! + + Kaj gxi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La +muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla +vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, rugxaj kiel rozoj kaj verdaj +kiel herbo, staris en vicoj sur cxiu flanko kun blue brulanta flamo, +kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis ecx tra la muroj, tiel ke la +maro cxirkauxe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi cxiujn la +sennombrajn fisxojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnagxadis al la +vitraj muroj; sur unuj la skvamoj sxajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis +kiel oro kaj argxento. + + En la mezo tra la salono fluis largxa kvieta rivero, kaj sur gxi +dancis la viroj kaj virinetoj de maro laux sia propra dolcxa kantado. +Tiel belajn vocxojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna +regxidino kantis la plej bele, oni aplauxdadis al sxi, kaj por unu +momento sxi sentis gxojon en la koro, cxar sxi sciis, ke sxi havas la +plej belan vocxon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaux sxi denove +komencis pensadi pri la mondo supra. Sxi ne povis forgesi la belan +regxidon kaj sian doloron, ke sxi ne havas senmortan animon kiel li. +Tial sxi elsxteligxis el la palaco de sia patro, kaj dum interne cxio +kantadis kaj gxojadis, sxi sidis malgaja en sia gxardeneto. Tiam subite +sxi ekauxdis la sonon de korno penetrantan al sxi tra la akvo, kaj sxi +ekpensis : "nun li kredeble sxipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol +patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per cxiuj miaj pensoj kaj +en kies manon mi tiel volonte metus la felicxon de mia vivo. Cxion mi +riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en +la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorcxistino. Gxis hodiaux mi +cxiam sentis teruron antaux sxi, sed eble sxi povas doni al mi konsilon +kaj helpon". + + La regxidino eliris el sia gxardeneto kaj rapidis al la bruanta +akvoturnejo, post kiu logxis la sorcxistino. Sur tiu cxi vojo sxi +antauxe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda +griza sabla tero sin etendis gxis la akvoturnejo, kie la akvo sxauxme +batadis, turnigxante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj cxion, kion gxi +kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj cxi cxion +ruinigantaj akvaj turnajxoj la regxidino devis trapasxi, por atingi la +terajxon de la sorcxistino, kaj tie sxi devis ankoraux longe iri sur +varma sxanceligxanta sxlimo, kiun la sorcxistino nomadis sia torfajxo. +Post tiu staris sxia domo en la mezo de stranga arbaro. Cxiuj arboj kaj +arbetajxoj estis polipoj, duone besto duone kreskajxo, ili elrigardis +kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; cxiuj brancxoj estis +longaj sxlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj cxiu membro +sin movadis, de la radiko gxis la plej alta supro. Cxion, kion ili +povis en la maro kapti, ili cxirkauxvolvadis fortike, por jam neniam +gxin ellasi. La malgranda regxidino kun teruro haltis antaux tiu cxi +arbaro; sxia koro batis de timego; sxi jam estis preta iri returne, sed +sxi ekpensis pri la regxido kaj pri la akirota homa animo kaj farigxis +denove kuragxa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn sxi alligis +fortike cxirkaux la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio cxi sxin +ekkapti, la ambaux manojn sxi almetis kruce al la brusto kaj rapide +iris antauxen, kiel fisxo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj +polipoj, kiuj etendadis post sxi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. +Sxi rimarkis, kiel cxiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte +per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj +en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el +la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj +kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino +la plej terura--virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj +sufokintaj. + + Jen sxi venis al granda, preskaux cxie kovrita de sxlimo, placo en la +arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis +sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, +konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis +la sorcxistino de la maro kaj mangxigadis testudon el sia busxo, kiel la +homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la +maro sxi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda +sponga brusto. + + --Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorcxistino, tre malsagxe! +Tamen via volo estos plenumita, cxar gxi jxetos vin en malfelicxon, mia +bela regxidineto. Vi volus liberigxi de via fisxa vosto kaj por tio +havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna regxido +enamigxu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Cxe tio cxi +la sorcxistino ridis tiel lauxte kaj malbele, ke la testudo kaj la +serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. +Morgaux post la levigxo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, gxis +ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkajxon, kun kiu vi ankoraux antaux +la levigxo de la suno devas nagxi al la tero, sidigxi sur la bordo kaj +eltrinki la trinkajxon; tiam via fisxa vosto turnigxos en tion, kion +la homoj nomas graciaj piedoj, sed gxi doloros, gxi estos al vi, kiel +se akra glavo vin trancxus. Cxiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas +la plej bela homa estajxo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila +flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, +sed cxe cxiu pasxo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi pasxus sur akran +trancxilon. Se vi volas cxion cxi elteni, tiam mi al vi helpos! + + --Jes! diris la virineto de maro kun tremanta vocxo kaj pensis pri +la regxido kaj pri la ricevota animo. + + --Sed memoru, diris la sorcxistino, se vi unu fojon farigxis homo, +vi jam neniam pli povas refarigxi virineto de maro! vi jam neniam pli +povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via +patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi +forgesu patron kaj patrinon, alligigxu al vi per cxiuj siaj pensoj kaj +ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi +farigxu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua +mateno post lia edzigxo kun alia via koro dissxirigxos kaj farigxos +sxauxmo sur la maro. + + --Mi gxin volas! diris la virineto de maro kaj sxi estis pala kiel +la morto. + + --Sed vi devas ankaux pagi al mi! diris la sorcxistino, kaj ne +malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan vocxon el cxiuj tie cxi +sur la fundo de la maro, per gxi vi esperas tie ensorcxi la regxidon, +sed la vocxon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi +volas ricevi por mia kara trinkajxo! Mian propran sangon mi ja devas +doni por gxi, por ke la trinkajxo farigxu akra, kiel glavo ambauxflanke +trancxanta! + + --Sed se vi prenos de mi mian vocxon, diris la virineto de maro, kio +do tiam restos al mi? + + --Via bela eksterajxo, diris la sorcxistino, via flugetanta irado +kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsagxigi homan +koron. Nu, cxu vi perdis la kuragxon? Eletendu vian malgrandan langon, +kaj mi detrancxos gxin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkajxon! + + --Gxi farigxu! diris la virineto de maro, kaj la sorcxistino metis +la kaldronon, por kuiri la sorcxan trinkajxon. Pureco estas duono de +vivo! sxi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn sxi +kunligis en unu tuberon. Poste sxi gratis al si mem la bruston kaj +engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej +strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Cxiun momenton +la sorcxistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam gxi +komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la +trinkajxo estis preta; sxi elrigardis kiel la plej klara akvo. + + --Jen ricevu gxin! diris la sorcxistino kaj detrancxis al la +virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam +nek kanti nek paroli. + + --Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia +arbaro, diris la sorcxistino, sxprucu sur ilin nur unu solan guton de +tiu cxi trinkajxo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn! +Sed tion cxi la regxidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de +sxi, kiam ili vidis la brilantan trinkajxon, kiu lumis en sxia mano kiel +radianta stelo. Tiel sxi baldaux pasis la arbaron, la marcxon kaj la +akvoturnejon. + + Sxi povis vidi la palacon de sia patro; la torcxoj en la granda +salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam cxiuj dormis, tamen +sxi ne kuragxis iri al ili nun, kiam sxi estis muta kaj la koro volis +dissxirigxi al sxi de malgxojo; sxi ensxteligxis en la gxardenon, +derompis floron de la bedoj de cxiuj siaj fratinoj, jxetis al la palaco +milojn da kisoj per la fingroj kaj levigxis tra la mallume-blua maro +supren. + + La suno ankoraux ne estis levigxinta, kiam sxi ekvidis la palacon de +la regxido kaj supreniris sur la belega marmora sxtuparo. La luno lumis +mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran +trinkajxon, kaj estis al sxi, kiel se ambauxakra glavo trairus tra sxia +delikata korpo, sxi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la +suno eklumis super la maro, sxi vekigxis kaj sentis fortan doloron, sed +rekte antaux sxi staris la aminda juna regxido, kiu direktis sur sxin +siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke sxi devis mallevi la siajn, +kaj tiam sxi rimarkis, ke sxia fisxa vosto perdigxis kaj sxi havis la +plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur +povas havi. Sed sxi estis tute nuda, kaj tial sxi envolvis sin en siajn +densajn longajn harojn. La regxido demandis, kiu sxi estas kaj kiel sxi +venis tien cxi, kaj sxi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj +kviete sed ankaux tiel malgaje, cxar paroli sxi ja ne povis. Tiam li +prenis sxian manon kaj kondukis sxin en la palacon. Cxe cxiu pasxo, +kiun sxi faris, estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris, kiel +se sxi pasxus sur akrajn pinglojn kaj trancxilojn, sed sxi elportadis +gxin volonte. Sub la mano de la regxido sxi supreniris facile kiel akva +veziko sur la sxtuparo, kaj li kaj ankaux cxiuj aliaj admiris sxian +gracian flugetantan iradon. + + Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al sxi, en +la palaco sxi estis la plej bela el cxiuj, sed sxi estis muta, povis nek +kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis +kaj kantadis antaux la regxido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable +ol cxiuj aliaj, kaj la regxido aplauxdis kaj ridetis al sxi; tiam la +virineto de maro farigxis malgxoja, sxi sciis, ke sxi mem kantus multe +pli bele. Ho! sxi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti cxe li, +mi fordonis je eterne mian vocxon! + + Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela +muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, +starigxis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la +planko, dancante kiel ankoraux neniu dancis. Cxe cxiu movo sxia beleco +pli multe elmontrigxadis, kaj sxiaj okuloj parolis pli interne kaj pli +profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj. + + Cxiuj estis ensorcxitaj de gxi, aparte la regxido, kiu nomis la +regxidinon lia amata trovitino, kaj sxi dancis senhalte, kvankam +cxiufoje, kiam sxia piedo tusxis la plankon, sxajnis al sxi, kiel sxi +ekpasxus sur akran trancxilon. La regxido diris, ke sxi estu cxiam apud +li, kaj sxi ecx ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaux lia +pordo. + + Li lasis fari al sxi viran vestajxon, por ke sxi povu akompanadi +lin ankaux sur cxevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la +verdaj brancxoj tusxadis iliajn sxultrojn kaj la birdetoj kantadis +inter la fresxaj folioj. Sxi levadis sin kun la regxido sur la altajn +montojn, kaj kvankam sxiaj graciaj piedetoj sangadis, sxi tamen ridadis +je tio cxi kaj sekvadis lin gxis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj +profunde sub ili, kiel se gxi estus amaso da birdoj, iranta al la +fremdaj landoj. + + En domo, en la palaco de la regxido, sxi iradis, kiam en la nokto la +aliaj dormis, sur la largxan marmoran sxtuparon kaj malvarmigadis siajn +brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam sxi pensadis +pri siaj parencoj en la profundajxo. + + En unu nokto sxiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la +brakoj; ili kantis, nagxante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. +Sxi faris al ili signon, kaj ili sxin rekonis kaj rakontis, kiel +profunde sxi ilin cxiujn malgxojigis. De tiu tempo ili vizitadis sxin +cxiun nokton, kaj en unu nokto sxi rimarkis en granda malproksimeco la +maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la +suprajxo de la maro, kaj la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo. +Ili etendis al sxi la manojn, sed ambaux ne kuragxis veni tiel proksime +al la tero, kiel la fratinoj. + + De tago al tago la regxido sxin cxiam pli ekamadis, li amis sxin, +kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari sxin regxino tio +cxi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen sxi ja devis farigxi lia +edzino, cxar alie sxi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la +mateno de lia edzigxo farigxi sxauxmo sur la maro. + + Cxu vi ne amas min pli ol cxiun? kvazaux paroladis la okuloj de la +regxidineto, kiam li sxin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis sxian +belan frunton. + + --Jes, vin mi amas la plej multe! diris la regxido, cxar vi havas +la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas +simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble +neniam revidos. Mi estis sur sxipo, kiu rompigxis; la ondoj alpelis +min al tero proksime de sankta pregxejo, en kiu multaj junaj knabinoj +faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj +savis al mi la vivon; nur du fojojn mi sxin vidis. Sxi estus la sola +knabino, kiun mi povus ami en tiu cxi mondo, sed vi estas simila je sxi, +vi preskaux forpremas sxian figuron en mia animo. Sxi apartenas al la +sankta pregxejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona felicxo; neniam ni +disigxos unu de la alia! + + --Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la +regxidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la +pregxejo; mi rigardis lin post la sxauxmo kaj atendis, cxu ne venos +al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min! +La virineto de maro profunde gxemis, plori sxi ne povis. La knabino +apartenas al la sankta pregxejo, li diris, neniam sxi elvenos en la +mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas +lin cxiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon! + + Sed jen la regxido devis edzigxi kaj ricevi kiel edzino la filinon +de la najbara regxo; tial oni pretigis tian belan sxipon. La regxido +veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara regxo, sed +efektive gxi estas farata por rigardi la filinon de la najbara regxo; +grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la +kapeton kaj ridetis; sxi konis la pensojn de la regxido pli bone ol +cxiuj aliaj. "Mi devas veturi! li diris al sxi, mi devas rigardi la +belan regxidinon; miaj gepatroj gxin postulas, sed por preni gxin kiel +fiancxino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas sxin ami! Sxi ne +estas simila je la bela knabino en la pregxejo, je kiu vi estas simila. +Se mi iam devus elekti fiancxinon, tiam la elekto pli volonte falus sur +vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!" Cxe tio li sxin +kisis sur sxia rugxa busxo, ludis kun sxiaj longaj haroj kaj metis sian +kapon al sxia koro, kaj pli vive sxi ekrevis pri homa felicxo kaj pri +senmorta animo. + + --Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili +staris sur la belega sxipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la +najbara regxo, kaj li rakontis al sxi pri ventegoj kaj senventeco, pri +mirindaj fisxoj en la profundajxo kaj kion la subakvigxistoj tie vidis, +kaj sxi ridis cxe lia rakontado, cxar sxi sciis ja pli bone ol cxiu alia +pri la fundo de la maro. + + En luna nokto, kiam cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia +direktilo, tiam sxi sidis sur la rando de la sxipo kaj senmove rigardis +malsupren tra la klara akvo, kaj sxajnis al sxi, kvazaux sxi vidas +la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris +la maljuna avino kun la argxenta krono sur la kapo kaj rigardadis +sendeturnigxe tra la ondanta akvo al la kilo de la sxipo. Jen sxiaj +fratinoj elnagxis el la internajxo de la maro, rigardadis sxin malgaje +kaj kunerompadis la blankajn manojn. Sxi faris al ili signojn, ridetis +kaj volis rakonti, ke cxio iras bone kaj felicxe, sed la servanto de +la sxipo alproksimigxis al sxi kaj la fratinoj subakvigxis, tiel ke li +pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur sxauxmo sur la maro. + + Je la sekvanta mateno la sxipo ennagxis en la havenon de la belega +cxefurbo de la najbara regxo. Cxiuj sonoriloj de pregxejoj sonoris, +kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj +standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Cxiu tago +estis pasigata feste. Baloj kaj kolektigxoj sekvis unu la alian, sed +la regxidino ankoraux ne estis, sxi estis edukata, kiel oni diris, +malproksime en unu sankta monahxejo, kie sxi lernadis cxiujn regxajn +virtojn. Fine sxi alveturis. + + La virineto de maro brulis de deziro vidi sxian belecon kaj devis +konfesi, ke personon pli belan kaj cxarman sxi neniam ankoraux vidis. +Sxia hauxto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj +okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj. + + --Vi gxi estas! gxoje ekkriis la regxido, vi, kiu min savis, kiam +mi kusxis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis sxin kiel +sian rugxigxantan fiancxinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro felicxa, +li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis +atingi, estas al mi plenumita. Vi gxojos je mia felicxo, cxar vi min +amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam +nun estis al sxi, kiel sxi sentus, ke sxia koro dissxirigxas. La mateno +de la edzigxo de la princo devis ja alporti al gxi la morton kaj turni +sxin en sxauxmon sur la maro. + + Cxiuj sonoriloj de la pregxejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra +la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon. Sur cxiuj altaroj brulis +bonodora oleo en multekostaj argxentaj lampoj. La pastroj balancadis la +fumilojn kaj la gefiancxoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la +benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj +tenis la trenajxon de la vesto de la fiancxino, sed sxia orelo ne auxdis +la festan muzikon, sxia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, sxi pensis +pri sia nokto de la morto, pensis pri cxio, kion gxi perdis en tiu cxi +mondo. + + Ankoraux en tiu sama vespero la gefiancxoj iris sur la sxipon; la +pafilegoj tondris, cxiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la +mezo de la sxipo estis konstruita regxa tendo el oro kaj purpuro kaj +provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefiancxoj +en la trankvila malvarmeta nokto. + + La vento blovis la velojn kaj la sxipo glitis facile kaj sen forta +sxanceligxado sur la klara maro. Kiam farigxis vespero, oni ekbruligis +kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. +La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam sxi je la unua +fojo suprennagxis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj gxojon, +kaj nun sxi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la +hirundo, kiam gxi estas persekutata, kaj cxiuj admirante aplauxdadis al +sxi, neniam ankoraux sxi dancis tiel belege. Kvazaux akraj trancxiloj +trancxadis en sxiaj delikataj piedoj, sed sxi gxin ne sentadis, cxar pli +multe gxi trancxadis al sxi la koron. Sxi sciis, ke gxi estas la lasta +vespero, ke sxi lin vidas, lin, por kiu sxi forlasis la amikojn kaj +hejmon, fordonis sian belegan vocxon kaj cxiutage suferadis malfacilajn +dolorojn, dum li gxin ecx la plej malmulte ne scietis. Gxi estis la +lasta nokto, ke sxi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la +profundan maron kaj la bluan stelan cxielon. Eterna nokto sen pensado +kaj songxado sxin atendis, cxar sxi ne havis animon kaj jam neniam povis +gxin ricevi. Cxio sur la sxipa estis plena je gxojo kaj gajeco, multe +ankoraux post la mezo de la nokto; sxi ridetadis kaj dancadis kun pensoj +de morto en sia koro. La regxido kisis sian belan fiancxinon kaj sxi +ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan +tendon por ripozi. + + Farigxis trankvile kaj mallauxte sur la sxipo, nur la direktilisto +staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn +brakojn sur la randon de la sxipo kaj rigardadis al oriento, atendante +la cxielrugxon de mateno. Sxi sciis, ke la unua radio de la suno estos +sxia alportanto de morto. Tiam sxi ekvidis siajn fratinojn levigxantajn +el la maro, ili estis palaj kiel sxi mem, iliaj longaj belaj haroj jam +ne movadis sin en la vento, ili estis detrancxitaj. + + --Ni donis gxin al la sorcxistino, por ke sxi donu helpon kaj por ke +vi ne devu morti en tiu cxi nokto! Sxi donis al ni trancxilon, jen gxi +estas! Vi vidas, kiel akra gxi esxtas? Antaux ol la suno levigxos, vi +devas gxin enpusxi en la koron de la regxido, kaj kiam lia varma sango +sxprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskigxos en unu fisxan +voston kaj vi denove farigxos virineto de maro, vi povos veni al ni en +la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaux ol vi farigxos malviva +sala sxauxmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aux vi devas morti antaux +la levigxo de la suno. Nia maljuna avino malgxojas tiel, ke la blankaj +haroj al sxi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorcxistino. +Mortigu la regxidon kaj revenu! Rapidu! cxu vi vidas la rugxan strion +sur la cxielo? Post kelkaj minutoj levigxos la suno kaj vi devos morti! +Kaj ili strange kaj profunde ekgxemis kaj mallevigxis en la akvon. + + La regxidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaux la tendo +kaj vidis, kiel la bela fiancxino dormas, tenante sian kapon sur la +brusto de la regxido, kaj sxi klinigxis, kisis lin sur la bela frunto, +suprenrigardis al la cxielo, kie la rugxo de la mateno ricevadis cxiam +pli brulantan koloron, ekrigardis la akran trancxilon kaj direktis +ree siajn okulojn sur la regxidon, kiu en la songxo elparoladis la +nomon de sia fiancxino,--sxi sola vivis en liaj pensoj--kaj la +trancxilo tremis en la manoj de la virineto de maro. . . sed jen sxi +jxetis gxin malproksime for en la ondojn, kiuj rugxe eklumis, kie falis +la trancxilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango sxprucus supren el la +akvo. + + Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis la regxidon per rigardo duone +estingita, jxetis sin de la sxipo en la maron kaj sentis, kiel sxia +korpo sin turnis en sxauxmon. + + Nun la suno levigxis el la maro, kviete kaj varme falis gxiaj radioj +sur la malvarman malvivan sxauxmon de la maro kaj la regxidineto de maro +sentis nenion de la morto. Sxi ekvidis la sunon kaj proksime super sxi +flugetis centoj da travideblaj belegaj estajxoj; sxi povus tra ili vidi +la blankajn velojn de la sxipo kaj la rugxajn nubojn sur la cxielo. Ilia +vocxo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa +orelo povis gxin auxdi, kiel ankaux nenia tera okulo povis vidi tiujn +cxi cxielajn estajxojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke +sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke sxi havas korpon +tian kiel ili, kiu cxiam pli kaj pli sin levadis el la sxauxmo. + + --Al kiu mi venis? sxi demandis, kaj sxia vocxo sonis kiel la vocxo +de la aliaj estajxoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas gxin +reprezenti. + + --Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro +ne havas senmortan animon kaj neniam povas gxin ricevi, se ne prosperis +al sxi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas sxia eterna +ekzistado. La filinoj de la aero ankaux ne havas senmortan animon, sed +ili povas gxin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj +landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie +ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra +la aero kaj alportas refresxigxon kaj sanigxon. Se ni en la dauxro de +tricent jaroj penadis fari cxion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas +senmortan animon kaj prenas parton en la eterna felicxo de la homoj. Vi, +malfelicxa virineto de maro, el la tuta koro cxiam laboradis al tiu sama +celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi levigxis nun al la mondo de +la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj +senmortan animon per bonaj faroj! + + La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno +kaj je la unua fojo sxi sentis larmojn. Sur la sxipo denove regis bruo +kaj vivo; sxi rimarkis, kiel la regxido kun sia bela fiancxino sxin +sercxas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan sxauxmon, +kiel se ili scius, ke sxi jxetis sin en la maron. Nevidate sxi kisis +la frunton de la fiancxino, ridetis al la regxido kaj levis sin kun la +aliaj infanoj de la aero al la rozerugxa nubo, kiu nagxis en la aero. + + --Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon cxielan! + + --Ecx pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de +la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas +infanoj, kaj por cxiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras +gxojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al +ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la +cxambro, kaj kiam ni el gxojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent +jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan +infanon, tiam ni devas plori larmojn de malgxojo, kaj cxiu larmo aldonas +al nia tempo de provado unu tagon! + + + * * * * * + + III + + ANEKDOTOJ + + * * * * * + + + _Unu advokato_, tre malgranda, venis jugxejon, por defendi la aferon +de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu +respondis. Tiam la unua ekkriis :--Kio? tia malgranda advokato? mi ja +povas vin kasxi en mian posxon!--Vi povas, trankvile diris tiu, kaj +tiam en via posxo estos pli da sagxo, ol en la kapo. [M. Solovjev.] + + _Unu malgrandruso_ veturis sur veturilo. Subite la veturilo +klinigxis : gxi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis +levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj +vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaux tio cxi ne helpis. +Tiam en malespero li krias :--Cxiuj sanktuloj helpu! kaj pusxas +la veturilon kun tia forto, ke gxi renversigxas sur alian flankon. +--Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis pusxi cxiuj kune! +[M. Solovjev.] + + _Unu generalo_ volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. +Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas +du soldatojn, kiuj portas kaldronon.--Haltu! li ordonas : alportu +kuleron!--Sed, Via Generala Mosxto. . . . komencas la alkurinta +adjutanto. . .--Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.-- +Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li cxerpas per la kulero +la fluidajxon, provas kaj kun abomeno kracxas.--Kio tio cxi estas? +gxi estas tia supo? gxi estas kotajxo!!--Jes, Via Generala Mosxto, +murmuretas la timigita adjutanto, mi tion cxi ja volis diri al vi. [M. +Solovjev.] + + _Unu sprita mastro de budo_ elpensis la sekvantan ruzan sxercon. +Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da +publiko plenigis baldaux la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili +renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : +"eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaux +cxiuj pagis, lauxte ridante pro tiu cxi ideo. [M. Solovjev.] + + _La regxo Macedona_ Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis +al li, ke la grekoj, kvankam cxirkauxsxutataj per liaj favoroj, tamen +insultas lin :--Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! +[J. Seleznev.] + + _Temistoklo_ edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malricxa, +"cxar, li diris, mia filino pli volas homon sen havajxo, ol havajxon sen +homo". [J. Seleznev.] + + _La Roma oratoro_ Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia +edzino havas 30 jarojn : "gxi estas sendube vera, cxar jam 10 jarojn mi +auxdas tion cxi de vi". [J. Seleznev.] + + _Unu el la eminentaj oficiroj_ petis Auxguston eksigi lin de la servo +kaj lasi al li la pension.--Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, +li diris, sed mi volus, ke cxiuj sciu, ke mi ricevis tiun cxi favoron el +viaj manoj. Auxgusto respondis :--Bonege, diradu cxie, ke mi kvazaux +donas al vi pension, mi tion cxi ne neados. [J. Seleznev.] + + _Pastro postulis,_ ke Lizandro konfesu al li sian plej cxefan pekon. +--Cxu vi aux la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis +Lizandro.--La dioj ordonas al vi! diris la pastro.--Bone, rediris +Lizandro; foriru de tie cxi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos +al ili. [J. Seleznev.] + + _Helvetius_ en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon : +Unu edzo konvinkigxis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis sxin +riprocxi. La edzino respondis, ke li diras sensencajxon.--Sed mi vidis +per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.--Ha, jen kiel vi min amas, +rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! +[N. Borovko.] + + _El unu prediko._ Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis +cxiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam ecx per unu centimo. +Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis felicxe, +kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Gxojaj, ke ili +liberigxis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed +apenaux oni lin metis en la teron, la tero tuj eljxetis returne la +korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan +korpon, oni decidis forbruligi gxin per fajro; sed ankaux la fajro kun +abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis ecx tusxi gxin. Ne povante +al si helpi, oni jxetis la korpon al hundoj, ke ili gxin dissxiru; sed +ankaux la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tusxis +gxin. Oni jxetis la korpon en profundan marcxon, por ke la koto gxin +kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marcxo kaj ecx unu +kotero ne volis aligxi al la peka korpo. . . . Nun, miaj auxskultantoj, +tiu cxi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj +kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, +fajro vin bruligos, hundoj vin dissxiros kaj koto kovros vin en granda +amaso! + + _Konfeso de cigano._ Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu +cxi benu lian edzigxon. La pastro postulis, ke li antaux la edzigxo +faru konfeson, kaj li difinis por tio cxi la sekvantan tagon. Veninte +en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie +neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu cxi grandan pecon da porka +sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaux +nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis gxin kun si. +Jam apud la pordo li vidis ankoraux cxapon, pendantan sur la muro, kaj, +cxar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaux +la cxapon, pensante en si : "estas tute egale, cxu fari unu pekon aux +du, tiom pli, ke mi hodiaux faros mian konfeson kaj purigxos de cxiuj +pekoj." Formangxinte la sebon, li iris en la pregxejon, por fari la +konfeson.--Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro.-- +Hodiaux mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis gxin de tie, respondis +la konfesanto.--Tio cxi tute ne estas peko; kontrauxe, vi faris, kiel +vi devis fari. Kion vi ankoraux povas diri?--Kiam mi estis hodiaux +en via domo, mi deprenis la cxapon en la kuirejo.--Ankaux tio cxi +estas tute lauxdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj +estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, cxar li +ne kasxis siajn pekojn kaj malgraux tio cxi estis ecx lauxdita de la +pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciigxis pri la malapero +de la sebo kaj la cxapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio cxi. +--Ha, li diris al si mem, li ecx konfesis al mi siajn pekojn kaj mi +mem lin lauxdis. . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditajxon. +[I. Lojko]. + + _Malkomprenigxo._ Prezentu al vi, amiko, mian cxagrenon! mi forgesis +en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux.-- +Pardonu, mi gxin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, +por ricevi tiun cxi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera +amiko. . . .--Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, +por preni la monujon. [I. Lojko.] + + _Forto de la scienco._ Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari +instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio cxi +estas farebla; sed kiel la instruituloj sciigxis pri la nomo de cxiu +stelo--tion cxi mi jam neniel povas kompreni. + + _Rimedo kontraux la Esperantismo._ En unu urbeto en gaja societo oni +parolis pri la hxolero kaj pri la novaj rimedoj kontraux gxi. En la +societo sin trovis ankaux unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola +celo en la vivo estis bone mangxi, bone trinki kaj amuzi frauxlinojn, +kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis cxion +kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj +rimedoj kontraux la hxolero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi +havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj; sed cxu via scienco trovis jam +ankaux efikajn rimedojn kontraux la plej nova malsano, kiu nun vastigxas +en la mondo--kontraux la esperantismo?--Kio estas esperantismo? +demandis unu frauxlino.--Esperantismo, respondis la junulo kun mieno +de granda scienculo, estas aligxado al la nove elpensita lingvo, kiu +havas la nomon "Esperanto". Tiu cxi malsano konsistas en tio, ke homoj, +kiuj ofte gxis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj +komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, +kauxzita de tiu cxi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco", +pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili +ricevas la tre dangxeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli +da aliaj homoj, kaj en tio cxi kusxas la plej granda dangxero de tiu +cxi malsano. Oni diras, ke tiu cxi malsano infektis jam multajn urbojn +kaj landojn. Cxu vi elpensis jam ian rimedon kontraux tiu cxi malsano, +sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis +esperantisto), mi profunde esploris tiun cxi malsanon kaj mi havas +kontraux gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu cxi malsano portas +sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la +plej bona rimedo kontraux la esperantismo estas : sidi cxiam en profunda +mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.] + + _Suboficiro._ Homoj, cxiam kuragxe kaj diligente, kaj vi cxion +atingos! La ovo de Kolumbo ankaux ne estas metita en unu tago! + + _Sxerca rifuzo._ La verkisto Gibeau, kiu cxiam sin trovadis en mona +embaraso, skribis unu fojon al la cxefo de la konata fabriko de cxampano +Roederer leteron kun la sekvanta enhavo : "Sinjoro! Mi ne havas ecx +unu centimon kaj mi adoras la cxampanon. Estu tiel bona kaj sendu al +mi korbon da boteloj de via dia trinkajxo. Kun gxi mi esperas forgesi +mian mizeron". Apenaux Roederer ricevis tiun cxi leteron, li tuj sendis +la sekvantan respondon : "Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion +tauxgas. La sencxesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus +vin cxiuminute denove pri via malgxoja situacio." + + _Mi ne komprenas_, kiel oni povas plendi cxiam pri la tro karaj +viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen +suficxas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne mangxas +gxin, miaj naux infanoj ne ricevas gxin kaj la du servantinoj ne bezonas +gxin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute suficxas por mi por la +tuta tago. [Dumpert]. + + _Instruitulo kaj ricxulo._ Unu instruitulo entreprenis gravan +sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por gxin efektivigi. Li +vizitas unu ricxulon kaj petas lin pri helpo. La ricxulo rifuzas, kaj +inter ili komencigxas la sekvanta dialogo : _Ricxulo_ : Mirinde estas, +ke nur la instruituloj cxiam venadas al la ricxuloj kaj ke la lastaj, +kontrauxe, neniam venas al la instruituloj.--_Instruitulo_ : Cxar la +instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la ricxuloj +komprenas, ke al ili mankas scienco.--_Ricxulo_ : Kial do la ricxuloj +volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfelicxuloj, sed ne +amas helpi al malricxaj instruituloj?--_Instruitulo_ : Cxar ili timas, +ke farigxi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, +sed farigxi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kusxnir.] + + _Demando._ Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan cxapelon? +--Tiu, kiu havis la plej grandan kapon. + + _Kuragxulo._ Sinjoro! krias unu maljuna frauxlino el la vagono al unu +sinjoro, kiu volas tien eniri : tie cxi estas la vagono por sinjorinoj! +--Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakajxojn, mi +ne estas timemulo! + + _Memfarita homo_. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante +sian glason en gaja kolegaro, mia devizo cxiam estis : "la homo mem +devas cxion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankaux Dio +helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj +ankaux de neniu mi ilin heredis,--ne, mi mem ilin gajnis en la +loterio! + + _Malfelicxa komercisto_. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian +okupon, venis Londonon, por sercxi helpon cxe unu sia parenco. Tiu cxi +lasta donis al li kelkan nombron da cxapoj kaj konsilis al li stari +sur la strato kaj vendi ilin. Gxoja, ke li nun povos iom perlabori, la +junulo prenis la cxapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj +sidigxis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj +tiu cxi demandas : Nu, cxu vi multe vendis?--Ha, malgaje respondas la +junulo, ecx unu cxapon mi ne vendis!--Cxu vi al neniu proponis? kion +do vi faris la tutan tagon?--Mi tenis la cxapojn bone kasxitajn en mia +korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis +okazon en la dauxro de la tuta tago, cxar el la granda amaso da homoj, +kiuj pasis antaux mi, cxiuj havis jam cxapojn sur la kapoj. + + _Apetito_. Kial vi petas almozojn?--Cxar mi volas mangxi, mia bona +sinjoro.--Kial do vi ne laboras?--Ha, kiam mi laboras, mi ankoraux +pli volas mangxi. + + _Niatempa amo_. Mi vin amas . . .--Sed mi estas malricxa.-- +Pardonu, vi ne lasis min elparoli gxis la fino . . . mi amas vin ne +tiel, por edzigxi je vi . . .--Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, +mi havas grandegan kapitalon!--Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi +amas vin ne tiel, por edzigxi je vi pro via mono. + + _Zorgo._ Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj +kreditoroj?--Jes, miaj kreditoroj _estontaj_, cxar mi cxiam zorgas, de +kiu mi nun povos ankoraux prunti. + + _Proceso._ En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la +plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson +kaj la dua gxin perdis.--Mi pentrus la unuan en cxemizo kaj la duan +nuda, respondis la pentristo. + + _El la pasintaj tempoj._ La imperiestro Pauxlo ordonis, ke cxiuj +preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kalesxo +kaj donu al li la regxan honoron per saluto. Escepto ne estis farita +ankaux por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la +strato en kota tago. Sur la strato montrigxas rapide veturanta kalesxo, +en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, +la veturigisto haltigas la cxevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas +el la kalesxo. La imperiestro, domagxante sxian ricxan veston, ekkriis : +"sidigxu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj +momente sidigxas . . . sur la koton de la strato. Pauxlo rapide desaltis +de la cxevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte sxin sub la brakon, +alkondukis kaj sidigis sxin en la kalesxon. Oni diras, ke al sia ordono +la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia +donado de honoro. [M. Solovjev.] + + _Brava vojagxisto._ Vojagxisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj, +diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovagxajn +arabojn; kaj kiam tio cxi ekscitis miron, li aldonis, ke gxi ne +estas mirinda, "cxar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni." +[B. G. Jonson.] + + _Du tajloroj._ Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en +diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da sxtofo por surtuto. +La sxtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj +magazenoj, kaj kompreneble gxi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la +barono elripozis de la vojagxo, kiun oni en tiu tempo faradis per +cxevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu cxi +mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la sxtofon, signis +per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaux bedauxrante, diris :-- +Via barona mosxto! el tiu cxi sxtofo surtuto ne povas esti eltrancxita, +cxar por gi malsuficxas ankoraux unu metro. . . . La barono, kiu sciis, +ke la sxtofo estas venigita de malproksime kaj acxeti de gxi ankoraux +metron estas preskaux io neebla, cxagrenigxis. Post kelkaj tagoj li +ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la sxtofon. +Tiu cxi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan +surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian +vorton : li alportis pretan surtuton suficxe vastan kaj tiel longan, ke +li devis ankoraux subtrancxi. Kun mirego la barono vestis la surtuton, +kaj gxoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj +semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, +vidis knabon, havantan la agxon de cxirkaux sep jaroj, kiu portis +manteleton el tia sama sxtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia +miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu cxi +knabo, li sciigxis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian +surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun cxi tajloron. Tiu cxi venis, +kaj la barono diris al li :--Ke vi sxtelis pecon da sxtofo kaj ke +vi faris al via filo veston el tiu sama sxtofo, kiel mia surtuto, mi +pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia sxtofo ankoraux +restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, +diris, ke neniel gxi povas esti suficxa por surtuto? La tajloro +rediris :--Tute simple, via barona mosxto! cxar lia filo havas jam +la agxon de dekdu jaroj." [E. Neuxmark.] + + _La jugxisto de Reading._ El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko +VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed +nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La regxo unu tagon sur +la cxaso perdis la vojon kaj venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon +Reading. Malsata li iris al la jugxisto kaj petis mangxon kaj trinkon. +La jugxisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore +kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj krucxon da biero. La +regxo mangxis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis :--Mi donus +cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan +guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la jugxisto estis vokita +Londonon kaj metita en malliberejon. En dauxro de ok tagoj li ricevadis +nur panon kaj akvon, fine la nauxan tagon oni donas al li langon de +bovo kaj krucxon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la +gardisto de la malliberejo restas muta por cxiuj liaj demandoj. Tiel +la jugxisto, ne ricevinte klarigon, komencas mangxi la langon de bovo, +kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermigxas, +kaj la regxo eniras.--Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al +la surprizita jugxisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi +sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, +alie vi restos tie cxi la tutan vivon. La jugxisto pagis kaj forlasis +Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la regxo, la historio al ni +ne rakontas. + + _Malgrandruso kaj soldato._ Oni diras, ke la soldatoj estas sagxaj +homoj--rakontas malgrandrusa vilagxano, veninta el Kievo, kien li +iris pregxi, al siaj kunvilagxanoj--sed tio cxi estas mensogo; jen +mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; +ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante gxian supron. +--Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato.--Mi +kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, +kaptante la cxapon en la manon.--Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? +li denove ekkriis.--Dek tri, mi respondis.--Pagu do tuj dek tri +rublojn, hundinido, cxar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la +guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis gxoja liberigxi de li kun tia +malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, ecx ne rerigardante posten. +Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis +la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek +tri rublojn! [N. Kusxnir.] + + _Trancxanta komplimento._ A : Kiel placxas al vi mia versajxo? Ne +vere, felicxa ideo?--B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio felicxa, +ke gxi _elsaltis_ el via kapo. + + _El la historio._ A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?--B : Cxar +tiam la tunelo ne estis ankoraux preta. + + _En la jugxejo._ _Jugxanto_ : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la +sxtelado estas via _profesio_!--_Jugxato_ : Kion do vi volas, sinjoro +jugxanto, ke mi sxteladu por _plezuro_? + + _Telegrama stilo._ Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi +la patron de sia edzino pri tiu cxi fakto, aldonante, ke la fakto havis +lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli +detale. Li telegrafas : "Hodiaux matene sepa filino naskita. Poste pli." + + _La pafanto._ _Leuxtenanto_ : Ni supozu, ke la malamiko staras tie +cxi antaux la arbo. Laux la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. Sekve +atentu : unu--du--tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja _preter_ +la arbon!--_Rekruto_ : Nu, kion do gxi malutilas, sinjoro leuxtenanto? +Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne cxiuj staros _antaux_ +la arbo, kelkaj staros ankaux _apud_ la arbo! + + _Verkistino_ :--Ha, kara Julio, se mia artikolo "Kontraux la +ornamigxamo de la virinoj" estos presita, tiam mi por la honorario tuj +acxetos al mi plusxan matenveston kun pelta cxirkauxkudro. + + _Juna mastrino_ (arangxante kun la kuiristino la mangxotabelon +por vespera kolektigxo) : Por la dua mangxo ni prenos angilon!-- +_Kuiristino_ : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino?--_Mastrino_ : +Mi pensas, ke estos suficxe cxirkaux dek metroj! + + _Mastrino_ (invitante la gaston mangxi) :--Mi petas, prenu! Estu +tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome! + + _Frauxlino_ : Vidu, estimata sinjorino, tio cxi estas cxio, kion +ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina +demando?--_Sinjorino_ : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu cxi +estas : cxu li jam estas edzigita? + + _Raporto._ En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaux +sia morto li malsanigxis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post +unu semajno la cxefa kuracisto skribis al la jugxejo : "La arestito +N. sanigxis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano." +[S. B-n.] + + _La sxuldo._ La malgranda Nikocxjo, promenante kun sia patrino sur +la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte +tion cxi, kuragxe sin jxetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La +patrino dankas la savinton :--Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin +danki! . . . vi savis mian fileton! . . .--Ho, sinjorino, li rediris, +gxi ne estas inda je danko, gxi estas sxuldo de cxiu.--Ha, kion vi +diras! . . . Cxu vi estos tiel bona ankaux eltiri lian pajlan cxapon? +Jen gxi nagxas. [Malgranda poeteto.] + + _Konjektemeco_. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis +trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun +riprocxo, diras :--Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas. +Paf! . . . maltrafo.--Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon-- +paf! . . . denove maltrafo.--Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la +trian fojon--paf! li trafis.--Tiel oni devas pafi, diras la oficiro, +redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.] + + _Advokato kaj kuracisto_ disputis pri tio, kiu el ili staras pli +alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la +disputon.--La fripono iras cxiam antauxe, kaj la ekzekutisto lin +sekvas, estis la respondo. + + _Jonathan Swift kaj la servanto_. La glora auxtoro de la "Vojagxoj +de Gullivero" estis granda amanto de pleuxronektoj (speco de fisxoj += germana "Steinbutte"). Tion cxi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, +lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fisxojn de tiu cxi speco. +La satiristo cxiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta +servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio cxi kolerigis la servanton, +kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li +grandan pleuxronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. +Tuj Swift levigxis, sidigis la servanton sur sian segxon kaj diris : +--Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros +gxin al vi. Swift prenis la pleuxronekton kaj alpasxis malrapide kaj +respektege al la servanto.--Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj +petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun cxi malgrandan donacon. Nun +la servanto sin levis kaj respondis :--Mi petas tre kore danki vian +sinjoron. Kun tiuj cxi vortoj li metis la manon en la posxon, eltiris +duonon da krono kaj premis gxin al Jonathan Swift en la manon.-- +Goddam! ekkriis tiu cxi, vi estas pli sagxa, ol mi pensis. Mi rimarkos +al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono. + + _Kiam Swift_ prenadis novajn servantinojn, li cxiam diradis al ili, +ke ili en lia domo devas antaux cxio observadi du aferojn : unue, +fermi post si la pordon, kiam ili venas en cxambron, kaj due--denove +fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de +li la permeson iri al la festo de edzigxo de sxia fratino.--Tre +volonte, diris Swift, mi ecx donos al vi cxevalon kaj servanton por +akompani, kaj vi povas ambaux kune veturi. Tute ekster si de gxojo, +la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo +post ilia forveturo Swift ordonis seli alian cxevalon kaj sendis sur +gxi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu cxi trovis +ilin en la mezo de vojo, kaj cxu ili volis aux ne--ili devis veturi +returne. Tute depremita, la knabino eniris en la cxambron de sia sinjoro +kaj demandis, kion li ordonos.--Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi +la pordon, li diris kaj lasis sxin post tio cxi denove forveturi. + + _Cxe tagmangxo_.--Mirinde! mi neniam povas mangxi bonan pecon da +meleagro . . .--Kial do? cxu vi havas tian strangan stomakon?--Ne, +sed cxar mia edzino gxin cxiam formangxas. + + _En klubo_.--Pardonu, sinjoro, cxu ne kun sinjoro Fredo mi havas la +honoron paroli?--Ne.--Mi tiel ankaux tuj pensis al mi! Vi ne estas +ecx simila je sinjoro Fredo. + + _Instruita mimikisto_. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon +alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per +diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la +cxiutaga vivo, sed ecx pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, +ke neniu povos kun li ecx iom interparoli. En tiu sama tempo en +S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la +anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, +al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.--Cxu vi +efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilagxanon. +--Mi ecx ne scias, kio gxi estas "per mimiko", li respondis. Je tiu +cxi respondo cxiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilagxano, ke +"paroli per mimiko" estas tio sama, kio "paroli per signoj de manoj".-- +Ha, mi komprenas! diris la vilagxano, per manoj . . . per manoj mi povas +paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, cxar mi havas mutan fraton. +--Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, +li forte ekridis kaj antaux atestantoj promesis doni al la vilagxano +tricent rublojn, se li efektive povos klarigxadi per mimiko aux almenaux +ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun cxi +promeson la instruitulo konsentis ecx doni per skribo. La bienhavanto, +al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaux promesis doni al li plenan +liberon kaj dudek orajn monerojn, se li komprenigxos kun la instruitulo +per mimiko.--Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin +bastonojn, aldonis la bienhavanto, cxu vi volas aux ne?--Jes, mi +konsentas kun plezuro, respondis la vilagxano. Kaj jen en difinita +horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidigxis unu kontraux +la dua. Tie cxi ankaux sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante +la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante +provi la scion de la vilagxano, li montris al li unu fingron (tio cxi +en la mimiko de la instruitulo devis signifi : "Dio estas unu"). La +vilagxano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed +li pensis, ke tio cxi estas simpla okazeco. Li montris al la vilagxano +manplaton (signo de regno); la vilagxano tuj montris al li pugnon. +La instruitulo kaj cxiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la +instruitulo. Li rugxigxis de cxagreno kaj kun kolero li montris supren +kaj malsupren (tio cxi signifas : "Dio estas en la cxielo kaj sur la +tero"). Cxiuj ekrigardis la vilagxanon. Li en tiu sama minuto eltiris +antauxen la manojn kaj faris signon, kvazaux li ion trenas. Cxiuj +estis senfine mirigitaj, la instruitulo ecx eksaltis; li sentis sin +mortigita! Li rapide elprenis el la posxo monujon kaj tuj elkalkulis +al la vilagxano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj +trankvile kasxis en sian posxon. Neniu komprenis, pri kio parolis la +mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj +la vilagxanon, pri kio ili interparolis. Antauxe estis forigita la +vilagxano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco +atendis, kion diros la instruitulo. Tiu cxi rapidis trankviligi ilian +malpaciencon :--Mi neniam ankoraux renkontis homon, kiu povus tiel +libere klarigxi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaux ol mi ion +diras, kvankam mi lernis tiun cxi malfacilan sciencon preskaux tridek +jarojn! Tio cxi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilagxano, +kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! +Tre mirinde, tre mirinde!--Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi +interparolis?--Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado, +mi diris al la vilagxano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio +estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, cxar Li estas samtempe Dio +kaj homo. Tiun cxi ideon la vilagxano esprimis per signo de du fingroj. +Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi sxangxis la temon +de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu cxi +signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno,--kaj li respondis al mi, +ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro +(pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj +montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu cxi signo, ke Dio estas +en la cxielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio +estas cxie. Cxio tio cxi min konvinkis, ke tiu cxi simpla vilagxano, tiu +cxi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaux li +min klinas.--Oni vokis la vilagxanon kaj ankaux lin petis rakonti, pri +kio li parolis kun la instruitulo. "Ni preskaux nenion parolis, diris la +vilagxano; ni nur minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi, +estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, cxar mi +havas mutan fraton, kun kiu mi cxiam tiel interparolas. Tiu cxi sinjoro +(li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, +ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki +al li ecx ambaux okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris +pro tiu cxi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon +(manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre +bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble +min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste jxetos al la tero. +Mi respondis al li, ke se li provus tion cxi fari, mi prenus lin per +la haroj kaj trenus sur la planko. Tio cxi estas cxio, pri kio ni +parolis". En la salono eksonis lauxta ridego de cxiuj alestantoj, kaj la +malfelicxa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita, +li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu cxi sama tago li forveturis +el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.] + + _Profesoro_ de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis +al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li +cxiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, +kiam la profesoro legis pri cxevalo, eniris en la legejon iu malfruinta +studento. Al la miro de la studentoj, kontraux sia kutimo la profesoro +nenion diris al la studento kaj dauxrigis sian legadon. Fininte la +legadon pri cxevalo, li diris :--Nun, sinjoroj, post la "cxevalo" +ni transiru al la "azeno", kaj, turninte sin al la malfruinta, li +diris : Mi petas, sidigxu.--Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, +respondis la studento, mi povas auxskulti azenon ankaux starante. +[A. Gruenfeld.] + + _Inter bopatroj_. Cxu vi estas kontenta je via nova bofilo?--Ho, ne +forte, mi faris tre malbonan elekton.--Per kio?--Vidu, mia kara, li +ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al cxio li havas ankoraux +mirindan talenton de parolado.--Kion do vi volas? mi vin ne komprenas! +Tio cxi estas ja cxiuj nur tre bonaj ecoj!--Sed vidu : li ne povas +trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus +granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsagxa,--nun la +tuta mondo tion cxi scias. + + _Avarulo_, elirante el la pregxejo, kie la pastro parolis pri +bonfarado, diris :--La prediko tiel min tusxis, ke mi mem estas preta +peti almozojn. [P. Kocxergov]. + + _Gradeco de riprocxoj_. La ministro diris al la direktoro : La opero +iris tre bone, nur la hxoroj lasis ion por deziri.--La direktoro +iras al la regxisoro :--Sinjoro regxisoro, mi havas kauxzon esti +nekontenta je la hxoro; mankas al gxi energio; mirinde estus, se lia +ministra mosxto ne akceptus gxin de malbona flanko. La regxisoro iras +al la kapelestro :--Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la +hxoroj estis hodiaux ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la +falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke gxi estonte iru pli bone. +La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de +la hxoroj.--La hxoroj estis hodiaux absolute abomenaj. Unu rapidas, +alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj +buboj. La regxisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon +la direktanto, alestante cxe la provo de la hxoranoj, diras :--Vi +kriegis hieraux kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Cxu vi ne havas +orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovagxuloj? Mi +miras, kial la kapelestro ne jxetis al vi la notojn en la vizagxojn kaj +ne forpelis cxiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj +se tiel okazos ankoraux unu fojon, mi vin cxiujn dispelos kiel bestojn! +[P. Kocxergov.] + + _Francisko I_, regxo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La regxo, +mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laux la rakonto +de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malricxe kaj simple.-- +Vero, respondis la papo, sed tio cxi estis tiam, kiam la regxoj pasxtis +brutarojn. [P. Kocxergov.] + + _Kion oni amas plej multe_? Havante unu jaron--sian nutristinon; +kvin jarojn--la patrineton; dek jarojn--la lernan libertempon; +dekses jarojn--la liberecon; dudek jarojn--sian amatinon; tridek +jarojn--sian edzinon; kvardek jarojn--siajn infanojn; sesdek jarojn +--sian oportunecon; en cxiuj tempoj--sin mem. [K. O. S--m.] + + _Senkulpigxo. Sinjorino_, forlasante sian servantinon : Jes, mi +bedauxras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri +via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpurajxon de musxoj tie cxi +en la angulo.--_Servantino_ : Tio cxi ja estas ne mia kulpo! tiu cxi +malpurajxo jam estis, kiam mi antaux jaro komencis mian servadon cxe vi. + + _La legxisto_ : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano +rakontis sian malfelicxon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke +li estas granda konanto de la legxoj. Indigne ekkriis la konato :-- +Kiel li kuragxis tion cxi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros +al li, ke li ne konas la legxojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la +genuoj petu de vi pardonon! Ili ambaux iris al la urbestro; la legxisto +eniris en la logxejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos +la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis suficxe kuragxa kaj +restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuragxulo eliras.--Nu, +kia rezultato? demandis la atendanta.--Ha, respondis la kuragxulo, +mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, +kiam mi komencis mian riprocxan parolon, li tuj volis doni al mi du +survangojn!--Kiel vi scias, ke li volis tion cxi fari?--Se li ne +volus, li ja tion cxi ne farus, kaj se li faris, tio cxi ja montras +tute sendube, ke li tion cxi volis.--Kaj vi silentis?--Enirinte +al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas legxo, ke se oni iun +salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni +al vi tri survangojn.--Sed vi ja ricevis nur du!--Ha, mi forgesis; +vidu, ekzistas legxo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da +survangoj ne devas ricevi.--Kial do vi ne falis sur la teron tuj post +la unua survango?--Ekzistas alia legxo, ke tiel longe, kiel oni cxe la +survangoj havas ankoraux la forton stari sur la piedoj, oni devas stari. +--Kaj kio estos kun mia ofendo?--Iru mem kaj provu sxovi al li en la +manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li +povas fari, cxar mi vidas, ke li mem scias cxiujn legxojn parkere kaj +havas ilin cxiam sub la mano. + + _La inkujo_ : Knabo acxetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En +la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompigxis kaj +la tuta inko elversxigxis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj +malgaje rigardas la elversxitan inkon.--Nu, kion vi staras, mia knabo? +diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas +trankvilo iri domen! + + _Principo. Luigantino de cxambro_ : Antaux ol vi enlogxigxas en +mian cxambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu +la luan pagon.--_Studento_ : Tio cxi estas ankaux mia principo; aux +akurate, aux tute ne! + + _Malbona memoro_. De kio vi havas tian embarasan mienon?--Ha, +prezentu al vi mian teruran situacion : mi petis hieraux frauxlinon +Marion pri sxia mano kaj mi ne memoras, kion sxi al mi respondis : jes +aux ne. . . . + + _Neniom malhelpas_. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia +sesdekjara kuiristino donas al li la tagmangxon, kiu estas preparita tre +malbone.--_Sinjoro_ : Auxskultu, Antonino, diru al mi malkasxe, kial +vi ne prenas oficon de nutristino? gxi estas ja multe pli enspeza, ol la +ofico de kuiristino.--_Kuiristino_ : Ha, sinjoro, vi sxercas! Kiel do +gxi estus ebla? cxu mi povus nun esti nutristino?--_Sinjoro_ : Neniom +malhelpas! Kuiristino vi ja ankaux tute ne povas esti kaj tamen estas! + + _Bonigo. Fiancxino_ : Diru, cxu estas vero tio, kion mia patrino al +mi diris?--_Fiancxo_ : Kion do?--_Fiancxino_ : Ke vi edzigxas je +mi, cxar mi poste havos grandan sumon da mono.--_Fiancxo_ : Sed mia +infano, kontrauxe! estus al mi ecx pli agrable, se vi gxin havus jam +nun. + + _Tro granda postulo_.--For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne +donas.--Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne +rompos. + + _Teruraj infanoj_ : Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu jxus +venis el la lernejo.--Nu, cxu vi lernis aritmetikon?--Certe!--Kion +do vi lernis?--Deprenadon.--Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu +jaro mi naskigxis, cxu vi povos diri, kian agxon mi havas?--Oho! tiajn +grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraux ne lernis. + + _Mirindajxo en la medicino_. En unu societo oni parolis pri medicino. +Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj +malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio cxi jam +montras, ke la homo ne estas sana.--Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas +unu sinjorinon, kies lango cxiam estas kovrita per tre dika tavolo da +cxikanoj kaj kalumnioj kaj sxi tamen estas tute sana. + + _Ne volonte. Jugxanto_ : Viaj respondoj estas cxiuj fonditaj sur +plena vereco?--_Jugxato_ : Vorto post vorto, Via mosxto! ke mi mortu, +se mi iom mensogas!--_Jugxanto_ : Sekve vi estas preta ankaux jxuri +pri ili?--_Jugxato_ : Hm . . . ne tre volonte, sinjoro. + + _Neprospera aludo_. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min +distri, vidi aliajn vizagxojn cxirkaux mi . . .--Nu, en tia okazo mi +tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn. + + _Naive_ : La somerlogxo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, +apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos cxiam en la cxambro. +Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Cxu vi eble +havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?--Ne!--Ha, +efektiva domagxo! + + _Malegala legado_. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, +li petas mian manon; cxu vi permesas, ke mi gxin donu al li?--Sinjoro +Roberto? Ho, mia naiva, cxu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro +Roberto?--Legu do mem, patrineto, kion li skribas : "Frauxlino, donacu +al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi +plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!" +--Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li +skribas : Frauxlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi! +Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros +al la fino de la mondo!" + + _Napoleono III kaj Benedetti._ Napoleono III ofte mokadis siajn +korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li +havas bovan vizagxon.--Mi ne scias, Via Imperiestra Mosxto, respondis +unu fojon Benedetti al tiela sxerco, cxu mi efektive havas vizagxon +de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian +personon, kaj cxiam kun tiu cxi sama vizagxo, kiun mi nun havas. +[I. Lojko.] + + _Neantauxvidita respondo._ Unu provincano, veninte Romon, turnis +al si la atenton de cxiuj per frapanta simileco kun la imperiestro +Auxgusto. Tiu cxi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, +rigardante lin atente, li diris :--Junulo, cxu via patrino neniam +estis en Romo?--Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro +ofte tie cxi estadis. [I. Lojko.] + + _Kulereto._ En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj +mangxas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas +du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizagxo; antaux li sur la +tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantrancxo kun +sxinko; la dua--juna homo, dande vestista, videble jxus sidigxinta +apud la tableto; li detiris siajn sxamajn gantojn kaj disbutonumas la +superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post gxi li de +tempo al tempo cxirkauxrigardas la publikon.--Servanto! vokas la juna +dando : tason da kafo kaj pastecxeton! Post kelkaj minutoj la servanto +alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas cxirkauxen +sur cxiuj flankoj kaj subite kasxas la kulereton de sia kafo en la +posxon. Tion cxi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. +Tiu cxi aperas.--Tason da kafo kaj pastecxeton! La postulitajxo +estas alportita. La sinjoro mangxas.--Se vi volas, mi montros al vi +jxonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas. +--Rigardu : cxu tio cxi estas kulereto?--Jes, sinjoro.--Kie do +gxi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kasxante la kulereton en +la posxon.--En via posxo.--Ne, ne en mia, sed en la posxo de tiu +cxi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu +cxi suprensaltas.--Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via posxo, +turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando ensxovas la +manon en la posxon kaj eltiras la kulereton.--Nu, vi estas vera +jxonglisto, li rimarkas konfuzite.--Jes. Prenu por la kafo; la brando +estas pagita, diras la jxonglisto, jxetante moneron sur la tablon, kaj +forigxas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante +la kasxitan kulereton. [I. Lojko.] + + _La poeto Pope._ La angla regxo, vidinte unu fojon sur la strato +Pope'on, konatan poeton, sed gxibulon, diris al sia sekvantaro :--Mi +volus scii, por kio tauxgas tiu cxi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope +auxdis tiujn cxi vortojn kaj, turninte sin al la regxo, li ekkriis : Por +igi vin rekte iradi. [I. Lojko.] + + _Frideriko la Granda_ amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin +per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante +fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al +li sian veran opinion.--Estas maloportune, respondis tiu cxi, diri +siajn opiniojn al regxo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn +solidajn botojn. [N. B.] + + _Unu generalo_ demandis unu junan soldaton, cxu estas suficxa por +li la porcio da pano, kiun li cxiutage ricevas.--Jes, Via Generala +Mosxto.--Kaj eble io ankoraux restas?--Jes, Via Generala Mosxto.-- +Kion do vi faras kun la restajxo?--Mi gxin formangxas, Via Generala +Mosxto. [N. B.] + + _Rusa oficiro_, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, +sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la +sekundanton de la kontrauxa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon. +--Cxu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj +maltrafas, la sekundantoj devas batali?--Mi konsentas, respondis +la oficiro.--Sed cxu vi scias, dauxrigis la dika sekundanto, ke mi +je dudek kvin pasxoj trafas en kvinkopekan moneron?--Mi ne scias, +respondis la oficiro, cxu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, +sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.] + + _Malricxa sagxulo_ tagmangxis cxe avara ricxulo. La avarulo forsxovis +la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malricxa gasto ne povis +gxin atingi. Ne estante ankoraux kontenta de tio cxi kaj volante pli +cxagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li :--Mi auxdis, ke vi +estas tre sagxa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas, +ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj mangxas kaj +vestas vin per fremda kosto. Se, kontrauxe, vi estus laborema, vi povus +farigxi io, ekzemple cxe mi kaj miaj komercoj.--Ne, mia bonfarema, +respondis la sagxulo, kontrauxe : mi volus io farigxi cxe vi, sed vi +ne permesas al mi. . . .--Klarigu vin, diris la avarulo, cxar mi vin +ne komprenas.--Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis +la sagxulo : mi volis cxe vi farigxi sata, sed vi ne permesas al mi. +[N. Kusxnir.] + + _Kontraux la germana legxo pri la drinkemeco_ kelkaj gajaj filoj de +la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi +per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan +sentencon :--Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu +ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas +bona homo! Kian grandegan gajecon tiu cxi sentenco la sekvantan matenon +elvokis cxe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Huebert.] + + _Oni demandis_ la filozofon Malebranche pri la kauxzo de la suferoj +de la bestoj.--Ke la homoj suferas, tio cxi estas komprenebla : Adamo +mangxis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?--Eble +ili mangxis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.] + + _Jubilea telegramo._ Mallongan tempon post la 25-jara jubileo +de la tago de apero de "Guberniaj Skizoj" de la rusa satiristo +Sxcxedrin-Saltikov havis lokon la cxiujara kolega tagmangxo de la +studentoj de la N...a universitato. Unu el la alestantoj proponis, +ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la +pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvocxe akceptita kaj tuj estis +kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : +"Cxiujare-tagmangxantaj studentoj." Post unu horo de Sxcxedrin venis +respondo : "Dankas! Cxiutage tagmangxanta Sxcxedrin." + + _Fortaj konvinkoj._ Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj +aliradis al Parizo, la Pariza gazeto "Moniteur" per la sekvantaj +esprimoj sciigis pri tio cxi siajn legantojn : (tago 1) : _La malbenita +hommangxanto_ eliris el sia nesto; (tago 2) : _La korsika diablo_ +forlasis la sxipon en la golfo Jxuano; (tago 3) : _La tigro_ alvenis al +Gano; (tago 4) : _La monstro_ pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) : +_La tirano_ trairis tra Liono; (tago 6) : _La uzurpatoron_ oni vidis +en 60 mejloj de la cxefurbo; (tago 7) : _Napoleono_ estos morgaux apud +niaj fortikajxoj; (tago 8) : _La imperiestro_ venis al Fonteneblo; (tago +9) : _Lia Imperiestra Mosxto_ enpasxis hieraux en la palacon Tuilerian, +cxirkauxita de siaj fidelaj regatoj. + + _Inter geedzoj._--La diablo prenu tian ordon! cxiun fojon, kiam mi +volas vesti novan cxemizon, gxi cxiam estas sen butonoj!--Kiel vi ne +hontas, grandagxa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu +la infanojn : cxe ili la tutaj vestoj estas dissxiritaj, kaj ili ne +diras ecx unu vorton. + + _Solvita problemo._ Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmangxo +kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmangxo la societo deiris en +la gxardenon. Estis ankoraux suficxe varmege, malgraux ke la suno +staris jam suficxe malalte. En la gxardeno turnis sur sin la atenton +staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en gxardenoj. +Iu, metinte sur gxin la manon, trovis, ke per ia strangeco gxi estas +sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis +sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia cxiuj komencis metadi +la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Cxiuj +kolektigxis cxirkaux la vitra globo, kaj komencigxis alte scienca +interparolo; cxiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu +supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberigxon +de kasxita varmelemento, tria klarigis cxion per rebato de la radioj. +Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la +legxoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute +natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraux esprimi +sian opinion pri tiu cxi apero, alvokis la gxardeniston kaj demandis : +--Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli +varma, ol sur la flanko turnita al la suno?--Kial? respondis la +gxardenisto, tial, cxar mi jxus turnis la globon, por ke tiu gxia flanko +ne tro varmigxu. [M. Solovjev.] + + _Unu virino_ plendis al kapitano, ke sxi estas cxirkauxrabita de liaj +soldatoj.--Cxu ili cxion forportis? demandis la kapitano.--Ne, ili +restigis ion.--Nu, sekve tio cxi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas +cxion. + + _La imperiestrino Katerino_ sonoras kaj neniu el sxiaj servantoj +venas. Sxi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj +fine en unu el la lastaj cxambroj sxi vidas, ke la hejtisto fervore +ligas maldikan pakajxon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paligxis kaj +jxetis sin antaux sxi sur la genuojn.--Kio estas? sxi demandis.-- +Pardonu min, Via Imperiestra Mosxto!--Kion do vi faris?--Jen, kara +regxino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco +de Via Mosxto. Tie cxi sin trovas rostajxo, kukajxo, kelkaj boteletoj +da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi dejxoris +mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen,--Tra kie do vi volas eliri?-- +Jen tie, per tiu sxtuparo.--Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la +cxefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. +Prenu do vian pakajxon kaj iru post mi. Sxi elkodukis lin tra la salonoj +sur alian sxtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :--Nu, nun +iru kun Dio. + + _La advokato de ratoj_. Chassie, unu el la plej gloraj juristoj de +Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis +sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpasxis kiel advokato de +ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la +malsagxo, ke la regxa prokuroro ecx bestojn tiradis al jugxo. Tio +cxi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj +al la jugxejo, por pravigi sin kontraux la plendoj, levitaj kontraux +ili. Kompreneble ili ne venis, kaj cxiu pensis, ke oni jugxos ilin en +foresto, kiam subite Chassie aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke +liaj klientoj ne estis invititaj en legxa ordo.--Kaj kiel oni tion cxi +povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun sxajna seriozeco la advokato +respondis :--Oni albatu la inviton al la pordoj de la pregxejoj, sed +oni forgesu nenian lokon, oni ankaux ensxlosu ie la katojn, la terurajn +malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj farigxu liberaj, kaj oni +bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraux +la malpermeso pekos kontraux la libereco de la vojoj.--Tio cxi estas +ja neebla, ekkriis la prokuroro.--En tia okazo mi esprimas proteston +kontraux cxia farita jugxa decido, respondis Chassie kaj forlasis +triumfe la salonon de jugxo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la +tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton. + + _Sur balo._--Invitu al valso tiun frauxlinon, kiun vi tie vidas.-- +Kun granda plezuro, frauxlino! Tio cxi estas kredeble via amikino?-- +Ne, kontrauxe, sinjoro : tio cxi estas mia plej granda malamikino, kaj +vi almenaux plene batos al sxi la piedojn. + + _Mirindajxoj._ Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj +amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras : +--Cxu vi auxdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la +teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplauxdi en horizontala +direkto, sed aplauxdis en vertikala.--Tre povas esti, diris la dua; +kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel +plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en +vertikala. . . .--Cxio cxi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, +kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por +lin rigardi, ekbruligi kandelon.--Nu, tio cxi ankaux estas malvera, +diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel +maldikan frauxlinon, ke sxi bezonis du fojojn eniri la cxambron, por ke +oni povu sxin rimarki. [M. Solovjev.] + + _Severa bibliotekisto._ Cxiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, +posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna +suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en +literaturo. Unu leuxtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian +bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la +biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj +I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, +raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la nauxan volumon +al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn cxi, la +leuxtenanto ricevos tion, kion li deziras. + + _La Filo_. Malricxa hebreo volis kristanigxi. La pastro instruis +lin pri la pregxo, sed lia penado restis vana, cxar la hebreo estis +tre malinteligenta.--Nu, mia filo, se vi morgaux scios fari senerare +la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.--En la +sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por +la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en +la korto.--Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.--En la +nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.--Ne, kie do restis la +"Filo"--Pardonu, via pastra mosxto, mi lasis lin ekstere; li tenas la +sakon por la terpomoj. [P. Lengyel]. + + _Laux la lokoj._--Ha, via grafa mosxto, vi estas tie cxi, en la +cxefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!--Kial ne? Estas tre +komforte portadi gxin, kaj en la cxefurbo neniu min konas.--Sed vi +gxin portadas ankaux hejme.--Nu, kial ne? hejme ja cxiu min konas. +[P. Lengyel.] + + _Kurioza trompo_. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, +prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, +kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la dauxro de tri tagoj +kreskis gxis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago +antaux la komencigxo de la hotela tagmangxo aperis en la hotelo kvara +gasto, kiu legitimigxis cxe la mastro kiel kriminala policisto el +Parizo, sciigante, ke li intencas sercxi tri dangxerajn krimulojn. Dume +li montris al la mastro fotografajxojn de tri personoj, en kiuj oni +tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto +proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li +en la plenumo de gxi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj +malaperu el la domo. La policisto sidigxis al tablo kaj gxuis kun +granda apetito mangxojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, +la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn +terurigitajn gastojn, ke la tri kontrauxsidantaj sinjoroj estas tri +dangxeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis +forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaux la +pordo kontraux ili. Laux la ordono de la policisto alveturis drosxko +en kiun sidigxis cxiuj kvar sinjoroj.--Cxu la trompistoj pagis sian +kalkulon? demandas la policisto la mastron.--Ne.--Kiom ili sxuldas? +--295 frankojn.--Bone! Ni trasercxos ilin en la polico kaj pagos vian +kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaux sendi tien. +Kaj nun, veturigisto, antauxen, al la polico! Sed la mastro vidis gxis +hodiaux nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.] + + _Ruso kaj tataro._ Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo farigxis +nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris +kacxon kaj, mangxante la kacxon, komencis disputi pri tio, kiu el ili +devas gardi la cxevalojn. La ruso havis cxevalon malbonan kaj de koloro +blanka, la tataro havis bonan nigran cxevalon. La nokto estis nigra, +kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian +cxevalon : mi mian cxevalon tuj ekvidos, kiam mi vekigxos, cxar gxi +estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran cxevalon. +La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la cxevalo, kaj li +faris kun la ruso intersxangxon kun la cxevaloj. La ruso prenis la +bonan cxevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li :--Nun mi tute +ne gardos mian cxevalon, cxar sxtelisto en la nigra nokto ne ekvidos +mian nigran cxevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj sxtelos. La +tataro devis ne dormi, sed gardi sian cxevalon. La nokto pasis. La ruso +kaj tataro veturis plu. Por mangxi ili bavis nur unu kokinon. Por du +personoj gxi ne estis suficxa, kaj tial ili decidis, ke mangxos nur +unu--nome tiu, al kiu la sorto gxin decidos. La tataro diras :--Ni +endormigxu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan songxon, mangxos la kokinon. +Ili kusxigxis. La tataro ne dormas, sed elpensas songxon, vekas la +ruson kaj demandas :--Kion vi vidis en songxo? La ruso postulas, ke +la tataro antauxe diru, kion li vidis en songxo. La tataro diras :-- +Ha, ruso! bonan songxon mi vidis : oni prenis min en la cxielon; en la +cxielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis!-- +Jes, diras la ruso, mi ankaux vidis, kiel oni prenis vin en la cxielon; +mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formangxis la kokinon. La +tataro restis tiel sen bona cxevalo kaj sen mangxo kaj ne volis jam pli +iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.] + + _Singardema komuniko._ Kiam nia mortinta jugxisto Begli glitigxis en +la jugxejo, falis de la sxtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis +pri grava demando, kiel komuniki tiun cxi malgxojan sciigon al lia +malfelicxa edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la +veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu cxi +lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed cxe tio +cxi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton +sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfelicxon al la maljunulino +subite, sed ke li antauxe preparu sxin al tio cxi. Alveturinte al la +loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorgxo, +gxis sur la sojlo aperis la edzino de la jugxisto. Tiam li demandis +sxin :--Cxu tie cxi logxas la vidvino Begli?--Vidvino Begli? . . . +Ne sxi ne logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke sxi logxas tie +cxi! . . . Sed tio cxi ne estas grava. Diru, cxu tie cxi logxas la +jugxisto Begli?--Jes, li logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke li +ne logxas tie cxi. Cetere tio cxi ne estas grava. Mi ne disputos kun +vi. Diru, cxu li ne estas hejme?--Ne, li ne estas hejme.--Sed mi +povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi +vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur +la piedoj. Okazis malfelicxo! Jen en mia veturilo kusxas la maljuna +jugxisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos. +[El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.] + + _Dupieda leono._ Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al +leono preni pecon da sukero el sxia busxo.--Tion povas ankaux mi fari, +diris unu rigardanto.--Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela +dresistino.--Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.] + + + * * * * * + + IV + + RAKONTOJ + + * * * * * + + + NOKTO + + (De Eube el Odeso.) + + Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco +sxovas sin sur la mara ebenajxo, unu post alia, tri hispanaj "karaveloj" +de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj sxipoj; sxipanaron oni ne +vidas : gxi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn +gardstarantojn. Sed nur en la meza sxipo, kiu portas sur la rando la +surskribon "Santa Maria" kaj admiralan flagon sur la masto, en la +malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj +kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, +Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tusxi liajn okulojn. Jam la duan +nokton la admiralo ne kusxigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama +premanta penso. Ankoraux du tagoj--kaj, se li ne renkontos teron, la +sxipoj iros returne Hispanujon. Hieraux la sxipanaro arogante sciigis, +ke gxi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis +de gxi limtempon de tri tagoj. La suno mallevigxis kaj denove levigxis, +--antaux li etendis sin tiu sama senlima ebenajxo da trankvila mistera +akvo. Estas vero, ke hodiaux la maro alportis du verdajn brancxetojn, +ian pikan arbetajxon, tabulon kaj rabotitan bastoneton--sendubajn +signojn de proksimeco de tero. Ankaux sen tio cxi li scias, ke tero +sin trovas antaux li, ke tiu cxi tero estas proksima, sed cxu li havos +tempon veni al gxi en tiuj cxi du tagoj? Gxuste antaux unu monato li +renkontis ion similan je rompita masto : la mara fluo forportis gxin +malproksimen; post kelkaj tagoj--akvokreskajxon kaj unu ecx kun +viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraux antaux du semajnoj. La +tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj +tagoj da vojo, sed kie preni tiujn cxi kelkajn tagojn? Kaj ankoraux +antaux tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo +Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la sxipoj, +kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj,--kaj +cxiam ankoraux oni ne vidas la atendatan bordon. Suficxe da eraroj : jam +du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, +vidante imagatan teron, kaj ambaux fojojn tiuj cxi eraroj terure influis +la sxipanaron. Hodiaux la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, +kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la +ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaux +unu horo, jxetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur +la malluman mason da akvo, li kun kasxita turmentigxo deiris en sian +kajuton. Ankoraux 48 horoj--kaj cxio estas perdita! + + Jes, cxio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la +granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas +ligitaj, oni ne povas batali, se oni elsxiras el la manoj la lastan +batalilon. La cxielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke +li faris cxion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene +formigxis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj +kvardek-ok-jara viro,--kaj nur nun, kiam grizeco dense argxentigis +liajn harojn, kiam li havas jam la agxon de 66 jaroj, nur nun li ricevis +la eblon alpasxi al la efektivigo de tiu cxi plano. Tutan serion da +jaroj li sendeklinigxe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago, +en kiu li ne pensus pri gxi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus +por gxi. Li venkis cxiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al +li la kruela sorto, li venkis ecx la tempon mem. Preskaux sepdekjara +maljunulo, li enportis en sian aferon fresxecon de la plej bonaj jaroj +de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu +ektimigis ecx la kuragxajn maristojn de Palos. Li faris cxion de sia +flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno. +Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj +--estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi +naux dekonojn de tiu cxi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte-- +tio cxi estis tro multe ecx por liaj fortoj! Tio cxi estis neauxdita, +nekredebla moko de la sorto, tio cxi estis bato, kiu estis kapabla rompi +ecx lin! + + Kaj en la malvasta kajuto de "Santa Maria" en tiu cxi turmenta nokto +la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras, +ke se homo komencas rememori sian tutan travivitajxon, tio cxi estas +signo de lia proksima morto. Al li ankaux minacas morto, se ne fizika, +tiam ankoraux pli terura--morala. Povas esti, ke pro tio cxi li +senvole turnas sin antauxen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj +de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraux +preskaux infano, la unuan fojon iras en la maron. Li jxus forlasis la +universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj +sxipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo. +La vojagxoj disvolvas lian fortan naturan sagxon kaj kun la jaroj +ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel +bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio gxi faras lin komandanto +de galeroj. Lia nomo estas suficxe konata en Italujo, kaj la Neapola +regxo faras lin estro de la ekspedicio kontraux la piratoj de Tuniso. +Kun sia kutima kuragxo li kondukas siajn sxipojn kontraux la sovagxaj +korsaroj. Sed la sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro : gxi timas +la rabistojn, kaj jam antaux la bordo de Berberujo gxi faras ribelon. +La sxipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio +konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la sxipanoj, +konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviligxas, kaj la sekvantan +matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek +jaroj, plenaj de vojagxoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj,--pasas +preskaux nerimarkite. Havante la agxon de tridek kvar jaroj, en la tuta +floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj +kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita +mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro : +li nagxas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li +diras al frauxlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, +kiam li sxin renkontas : ke li sxin amas. Frauxlino Felipa sentas tion +saman : la majesta figuro de la kuragxa maristo, lia nekasxita rigardo, +kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco--cxio en tiu +cxi neordinara persono de longe profunde frapis sxian imagon. Kaj sxi +farigxas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formigxi la +plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas +al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo +Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj sxi ne +povas kompreni tiun gxojon, kiun kauxzas al sxia bofilo la amaso da +flavigxintaj paperoj. Kaj dume por li tio cxi estas tuta trezoro, kaj +li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun gxojo trovas en ili jesigon +de liaj teoriaj supozoj. En tiu cxi sama tempo li dauxrigas labori +super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la +bordo de Gvineo, cxion auxskultas, cxiujn eldemandas, korespondas kun +sia instruita amiko Pauxlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe +dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj translogxigxas +sur la insulon Porto-Santo. Tie cxi li konstante renkontigxas kun +vojagxantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo aux revenas de gxi, kaj +iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili cxiam pli kaj pli ekflamigas +lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn +formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio, +Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto +de Toscanelli, kiun tiu cxi alsendis al li, tute konsentas kun liaj +konkludoj. Cxio estas klara kiel tago : kiu havos suficxe da kuragxo, +por tratrancxi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara +pordego, tiu trovos la sercxatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li +havos por tio cxi suficxe da kuragxo, sed li ne havas la materialajn +rimedojn. Oni devas trovi tiujn cxi rimedojn, oni devas trovi fortan +manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon,--kaj +de tiu cxi minuto komencigxas la granda dramo, kiu dauxras tutan serion +da jaroj. + + Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la +favora trarigardo de lia regxa mosxto, la regxo de Portugalujo. Tio cxi +estas lia unua pasxo sur tiu pikajxa vojo, sur kiun kondukis lin la +malfelicxo esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel +bone ellernis la maron kun gxiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraux +pli gravan scion--scion de la homoj. Lia regxa mosxto, Johanno II de +Portugalujo, ekinteresigxis je la propono de la malricxa Genuano kaj +difinas komision por trarigardo de tia neauxdita projekto. Forta eraro : +kion povas kompreni en tio cxi tiu cxi komisio? Gxi estas dispremita +de gxia grandeco, kaj al la regxo oni raportas, ke la projekto de la +Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton. +Kun tio cxi li povas ankoraux pacigxi : li laboris super sia projekto +ne kun la celo konvinki pri gxia efektivigebleco malsagxulojn. Sed kiam +la regxo, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltigxas +al sxtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazaux por persona +trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion,--li estas +profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego +apenaux ne dronigis la sxipojn, kiuj volis sxteli lian gloron, kaj la +timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam +lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon. +Kaj kiam la regxo, komprenanta, kiu staras antaux li, proponas al li +denove komenci traktadon, li fiere rifuzas cxiajn komunikigxojn kun tia +regxo. Ne, jam pli bona estas malricxegeco kaj nekonateco, ol esti tiel +malhoneste trompata ankoraux dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus +la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile +pacigxus kun tiu cxi unua malsukceso. Sed ankaux tiun cxi baton li +elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis +la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li +forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al +tiu, kiu la plej multe tion cxi meritas--al sia patrujo. + + Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la +tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun +eniras en gxin. Kvankam li estas malricxe vestita, kvankam li estas +preskaux almozulo, sed li alportas al la urbo regxan donacon : li +proponas al gxi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi +pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua sxiparo +minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas +nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis cxirkauxsxteli lin, en +la patrujo la renkonto montrigxas ankoraux pli malbona : tie almenaux +trovigxis homoj, kiuj povis lin kompreni,--tie cxi lia propono estas +renkontita per malsagxa mokado. La espero distrigxis, kiel fumo, kaj +montrigxas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun +maldolcxo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj +provoj. + + Cxiuj konas la malgxojan historion de tiuj cxi provoj, sed kiu scias, +kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la +cxirkauxajxoj de Palos. Laca kaj cxirkauxsxirita, preskaux duonnuda, li +vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentigxo +auxdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano +kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monahxejo de franciskanoj, kaj eble +tie li povos ion elpeti por la malfelicxa infaneto. Kaj li, kiu iam +komandis la sxipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud +la pordego de la monahxejo kaj pelas la pordiston pri krucxeto da akvo +kaj peco da pano por sia infano. En tiu cxi minuto preteriras la abato +de la monahxejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por cxiam benita +tiu cxi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies +helpo li eble neniam ekvidus tiun cxi maron! Se li atingos sian celon +kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion +cxi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, +li rekompencos inde tiun cxi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la +majesta eksterajxo de la cxirkauxsxirita migranto, haltas kaj demandas +lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malgxoja +migrado kaj ne sen miro trovas en la monahxo-franciskano homon, kiu +tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monahxejo; +la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston +Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monahxejo komencigxas varmaj +priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj cxi homoj komprenas lin, antaux +tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj +elokventeco; ili kune pentras belajn pentrajxojn de la estonteco, kreita +per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas +lin al la regxa kortego. Lia filo restos tie cxi en la monahxejo por +edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto +de la regxino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj +la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj. + + Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos, +per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la regxino. +Li estas vestita malricxe kaj malbone; lia parolo tuj montras en li +alilandulon : sendube tio cxi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj, +kiuj nur sercxas okazon kapti fisxojn en malklara akvo. Lia projekto? +Talabera bonkore auxskultas tiun cxi sensencajxon kaj li ne dubas, ke +la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke +antaux li staras simple lerta cxarlatano. Sed li tro bone konas la +homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne, +li absolute per nenio povas servi al la petanto : la projekto estas +infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la +regxaj mosxtoj. Cxu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis +sian leteron al Talabera? Ankoraux unu fojon oni devas humiligxi al la +forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj sercxi +aliajn vojojn al la regxa trono. La someron kaj auxtunon li logxas en +Kordovo, faras konatecojn kaj trovas ecx amikojn por sia afero : la +edukanton de la regxaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj +la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj cxi personoj bone konas la +kortegon, cxiujn gxiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin +al la cxefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto cxe +la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La +geregxoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu cxi grava persono. Tio +cxi estas la plej certa vojo, kaj gxi efektivo alkondukas al la dezirita +celo : Mendoza arangxas por li auxdiencon. + + Trankvile kaj fiere li aperas antaux la regxa paro. Li estas malricxe +vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj +klarigoj montras en li rimarkindan mariston, ecx instruitulon, kiu +longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas : li +faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaux fabelan proponon--ricxigxi +per plej facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al +li la eblon iri en la maron--kaj li solvos la eternan problemon, li +trovos tiun cxi novan filozofian sxtonon--la plej mallongan vojon al +Hindujo,--kaj Hispanujo farigxos la plej ricxa lando de la mondo. +Kaj tiu cxi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antaux +la geregxoj staras aux frenezulo, aux efektive eksterordinara homo. +Tiun cxi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki +komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al +la regxaj mosxtoj pri la rezultatoj de la konsiligxo. La plua iro do la +afero dependos de la respondo de la komisio. + + Kaj jen en la monahxejo de la Sankta Stefano la komisio komencas +la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko : +cxu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? cxu li ne +revas alporti cxiujn siajn estontajn ricxecojn al ankoraux pli granda +celo--liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas +profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras, ke la projekto +kontrauxparolas al li, sekve gxi estas sensenca kaj ecx hereza. Jes, +Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio +cxi ne malhelpis al li skribi malsagxajxojn pri la formo de la tero. +Li legis kaj relegadis tiun cxi malfelicxan lokon el la III libro de +la "Diaj instruoj"; per tiu cxi loko oni pikadis al li la okulojn, gxi +apenaux ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias gxin parkere. +"Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj +iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke cxio, kio tie +cxi kusxas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke +pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren?" Kaj jen tiu cxi mizera +rimarko apenaux ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito +el Auxgustinus : "instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj +de la religio, cxar tio cxi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas +de Adamo, cxar estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon, +kiu cxirkauxas la tutan teron!" + + Poste venas jam simple malsagxajxoj, ekzemple de tia speco, ke +la ekspedicio ne povos veni returnen, cxar la sxipoj, dank' al la +elfleksiteco de la tero, devus nagxi de malsupre supren. Kaj li devis +disputi kun tiuj cxi sovagxaj malkleruloj kaj ankoraux danki Dion, ke +oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaux +kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio +firme decidas, ke la projekto senkondicxe estas absurda. Kaj dum dauxras +la disputoj inter ili, la geregxoj, okupitaj je milito, forveturas +Kordovon, kaj la konsiligxoj de la komisio cxesas. + + Nun komencigxas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post +la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro, +kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon, +atendante, kiel almozon, kiam al la regxaj mosxtoj placxos rememori +pri la malricxa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj +de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj ricxecoj +al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian +fraton Anglujon, al la regxo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon +elsercxi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malgxoja respondo. +Ankoraux unu bato kaj ankoraux unu fojon oni devas humiligxi. Grizeco, +kiu jam longe montrigxis en liaj haroj, cxiam pli kaj pli blankigas lian +noblan kapon, sed antaux lia energio estas senforta ecx la tempo mem. Li +havas jam la agxon de 65 jaroj, kiam la regxo denove kunvokas komision. +Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la regxo raporton en gxia nomo : +la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencajxo. Sed la +konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpasxas por li. Ili aperas +antaux la regxo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank' al tiu cxi +defendo la regxo promesas denove trarigardi lian proponon--post la +fino de la milito kun la Mauxroj. + + Tio cxi estas super cxiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas : oni +povas pensi, ke tiuj cxi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li +turnas sin al la ricxa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam ecx +kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion : tio cxi estus konkuri kun +la regxo mem. Nur li kaj la cxielo scias, kion li travivis en la dauxro +de tiu tempo! Fine el tiu cxi mallumego ekbriletas radio da lumo : la +regxo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekigxas +en sia tuta forto. Sur hispanaj aux francaj sxipoj--li enpenetros en +tiun cxi kvazaux ensorcxitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaux +ses jaroj li forlasis la Palosan monahxejon, kaj forte maljunigxinta li +nun denove eniras en gxin. Granda estas la malgxojo de la nobla Perez, +kiam li auxdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj. +Cxu efektive lia patrujo montrigxos tiel blinda, cxu efektive gxi +permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio +cxi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, gxis li faros la lastan +provon. Iam li estis konfesprenanto de la regxino, kaj nun li skribe +petas sxin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton +de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la +regxino. Fine gxi estas ricevita : al Perez de Marchena estas permesite +veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo. +Tiam Perez aperas antaux la regxino. Kun flama elokventeco li defendas +la planon de sia amiko. Li montras al la regxino la grandegajn sekvojn +de la malkovro de nova vojo; li antauxdiras al sxi, ke ondegoj da oro +enversxigxos Hispanujon; li prezentas al sxi, la pia regxino, pentrajxon +de vasta kristana predikado, parolas al sxi pri la milionoj da novaj +servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj cxi milionoj da +animoj apartenos antaux cxio al sxi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo, +kiu montros la vojon al tiuj cxi pereantaj animoj. Antaux tia pentrajxo +la regxino ne povas sin reteni, kaj sxi difinas komisiulojn por trakti +kun Kolumbo. + + Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo +la proponon rekomenci traktadon kun la regxo de Portugalujo, sed, kiel +antauxe, antaux la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por +la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondicxojn : li, Kristoforo +Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita +vicregxo de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de cxiuj +multekostaj produktajxoj, kiuj estos akiritaj en tiuj cxi landoj. +La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la +indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua +cxarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde +indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la regxino, ke +liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin +malgrandigu. La regxino, kiel sxajnas, pensas, ke antaux sxi staras +vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari +rabaton. Sed li scias pli ol sxi, kion li povas postuli, kaj li petas +raporti al la regxino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo +estas preskaux rifuzo de la celo de sia vivo; gxi estu tiel, sed li ne +konsentos malnoblan malaltigxon. Kaj li forveturas, kun firma decido +forlasi por cxiam tiun cxi sendankan landon. + + Sed dum li, kun premanta malgxojo en la koro, veturas sur la vojo +al Grenado, en Santa Fe estas decidata lia sorto. La regna financestro +de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por pregxejoj +--du sagxaj homoj--decidas alpasxi al la lasta rimedo. Ili petas +auxdiencon cxe la regxino kaj petegas sxin ne rifuzi la postulojn de la +fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella +pli bone ol ili cxiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto. +Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita regxino +ekkrias, ke sxi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam +Sant-Angel respondas al sxi, ke tia ofero ne estas bezona, cxar li estas +preta doni al la regxino rimedojn prunte el la pregxejaj enspezoj. Kaj +el Santa Fe al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malricxe vestitan +vojagxanton apud Grenado kaj raportas al li, ke sxia mosxto la regxino +de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fe. Denove la malvarma malespero +cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la cxevalon +returnen. Li estas en Santa Fe, li estas akceptita de la regxino; la +17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li +estas sur la vojo al sia celo. Dum dauxras la preparoj al la ekspedicio, +li estas bona gasto cxe la geregxoj; kun plezuro ili auxskultas lin, +kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de +la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn +esperojn efektivigi ankoraux pli altan celon de sia vivo--oferi la +kolektotajn de li ricxecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La +pia regxino auxskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton. +Tiuj cxi tagoj almenaux iom rekompencas lin por la malfacila pasintajxo. +Kaj fine venas la longe dezirita minuto : li kolektas en Palos bravulojn +por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj +de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuragxa maristo Marteno +Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la sxipanojn, kaj en +vendredo, la 3-an de Auxgusto, la tri karaveloj fine forpusxas sin +de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la +rigardantoj ili kuragxe elveturas renkonten al la malluma estonteco. + + Fine efektivigxis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankaux sur +la maro, kiel sur la tero, la sorto dauxrigas metadi al li malhelpojn. +La direktilisto de "Pinta", subacxetita de gxia mastro, difektas la +direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por +la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la sxipanoj +krias, ke tio cxi estas malbona antauxsigno. Cxio timigas tiujn cxi +malsagxulojn--ecx la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en +la oceanon, des pli granda cxiufoje estas la teruro de la sxipanoj. En +la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komencigxas deklinigxo +de la magneta montrilo--nova teruro por la sxipanoj. La admiralo devas +malaltigxi al la plej malagrabla ruzo : konduki du taglibrojn, unu-- +veran--por la geregxoj, la duan--kun pli malgrandigitaj mezuroj de +la traveturita vojo--por la timema sxipanaro. La malkontenteco de +tiu cxi lasta kreskas kun cxiu tago, kaj jen hieraux gxi akceptis la +formon de nekasxita ribelo. Kion povas fari li sola kontraux cent dudek +homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li sercxas savon en tritaga +limtempo. Se en la dauxro de tiuj cxi 72 horoj li ne ekvidos teron--li +ekiros returnen. Cxio estas metita sur la karton : lia tuta vivo. Dek +ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn, +plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disrevigxoj, +malricxegeco kuj ecx mokoj kaj ofendoj. Jes, ecx ofendoj. Cxu en Genuo +kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Cxu ecx la +strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, +amuzigxante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkauxza blinda +malamo de liaj malamikoj iris ankoraux pli malproksimen : lin, kiu +oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo +cxarlatano! Sed li cxion elportis, cxion! La malricxegeco, malsato, +fatalaj malsukcesoj, sovagxa malklereco, mokoj, kalumnioj--cxio tio +cxi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine +venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. +Granda tago. Kaj jen nun, kiam cxiuj rigardoj estas direktitaj sur +lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de +la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn pasxojn por pravigi +siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por +kroni tiujn cxi dek ok jarojn--nun li estos devigita ekiri returnen! +Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema regxino +povas jxeti al li en la vizagxon la nomon de trompisto, kie la malamikoj +mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la +eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malricxegeco kaj rompita +vivo--jen estas cxio, kio lin tie atendas,--kaj cxio tio cxi estas +nur tial, ke tiu cxi timema brutaro, kiu kusxas sur la ferdeko, estas +pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu cxi okazo maldelikata besta +forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en +liaj manoj sin trovus la egido de Zeuxso, se per unu ekbato li povus +ekstermi tiun cxi tutan malkuragxan bestaron, li ekstermus gxin kaj li +sola irus antauxen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du +tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis +la kapon sur la manojn, kaj la plauxdado de la akvo sur la flankojn de +"Santa Maria" sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado. + + Jes, cxio, cxio pereis. La tuta vivo, cxiuj laboroj kaj esperoj-- +cxio estas neniigita, kaj neniigita gxuste tiam, kiam cxio kunigxis, por +pravigi ilin, por elmontri la gxustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj +pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj +klare parolas pri la proksimeco de tiu cxi tero, la hodiauxaj trovoj +povus konvinki ecx liajn plej obstinajn kontrauxulojn. Cxio diras, ke +li divenis la grandan sekreton de la oceano,--kaj en tiu cxi sama +tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante +eksvingi la potencajn flugilojn, por jxeti sin renkonte al tiu cxi tero, +kiun oni forprenas de li! Cxu tiuj cxi malsagxuloj komprenas, kion ili +faras, cxu ili komprenas, ke returnigxo gxuste nun estas por li pli +malbona ol morto,--cxu ili povas tion cxi kompreni? Cxu ili povas lin +kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da +kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili--seninterrompa muro da +malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas cxiun provon eliri +al lumo el tiu sovagxa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel +gxoje krios tiu cxi sovagxa amaso, kiam li malhonore venos returne, per +kiaj mokoj gxi superjxetos lin, kun kia triumfo gxi kriados, ke gxi +estis prava kaj ke li estas simple frenezulo! Sed ne grava ankoraux +estas tio, ke li estos premita en koton kaj neniigita : terura estas +tio, ke lia ideo, lia infano, elnutrita per lia sxvito kaj sango, devos +perei kaj perei gxuste tiam, kiam gxia praveco estas metita ekster cxian +dubon. Cxu efektive li devas eltrinki ankoraux tiun cxi kalikon? Cxu +estis ne suficxa tio, kion li elsuferis--kaj por kio elsuferis? por +ke en la antauxtago de granda venko fali kiel ofero de blinda besta +forto?! Cxu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj +lin kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj +de vaga vivo, malricxegeco kaj mokado de malsagxuloj?! Ne povas esti! +Ankoraux restis du tagoj, ankoraux ne cxio pereis. Ankoraux kvardek ok +horoj restas gxis la fino de tiu cxi batalo kun la lin persekutanta +fato--kaj li batalos gxis la fino mem! La admiralo fiere sin +elrektigis . . . kaj subite li eksxanceligxis, kvazaux en la tablon, +apud kiu li sidis, ekbatus tondra sago. De la antauxa karavelo ektondris +pafego. + + Tero!!! + + Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro 1492. Sur +la ferdeko de "Santa Maria" oni ekauxdis pasxojn de homoj, vekigxintaj +el dormo, kaj subite sur cxiuj tri sxipoj ekbruis la gxoja krio : "Tero, +tero!" + + Li venkis. La admiralo--kaj de tiu cxi minuto vicregxo--malrapide +falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo liaj lipoj murmuris tian +varmegan pregxon. "Tero! tero!" gxoje ripetadis dekoj da vocxoj. La +admiralo mallauxte pregxis. "Te Deum laudamus, Te Dominum confitemur", +murmuris la lipoj de la admiralo. "Salve Regina" hxore bruis la +sxipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur la +ferdeko, la sxipanaro kun estimego liberigis al li vojon, la sxipanoj +salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaux li sur la genuojn, +kisis liajn manojn. Kaj li staris inter ili, kiel duondio, lumigita de +la unuaj radioj de la levigxanta suno, salutante per trankvila rideto +"sian" teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis +sian sorton. La nokto de lia vivo finigxis, kaj komencigxis hela, solena +tago. + + * * * * * + + LA HEJMO DE LA METIISTO + + (De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshaeuser). + + Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis +forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis +al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn +diferencigojn inter "homo", "sinjoro" kaj "persono". La homo staris +en la antauxcxambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel +"sinjoro". Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj +sxtofoj. Lia supra cxemizo, tiu cxi signo de pli delikata stato, estis +blanka, en plena ordo kaj preskaux eleganta. Cxio en li montris certan +solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la +vivo. Laux sia eksterajxo li sxajnis konvena homo. Lia parolado estis +simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni cxe +simpla homo ordinare tre malofte trovas. + + --Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano; +ni timas, ke al gxi minacas atako de krupo. + + Mi prenis mian cxapelon kaj premis lin antauxen, cxar, se lia supozo +estus gxusta, oni tie cxi ne devis perdi tempon. Cxe tiu cxi malsano unu +horo povas decidi inter vivo kaj morto--Post minuto ni estis sur la +strato kaj pasxis rapide tra unu el niaj largxaj aleoj. La infano, li +diris, ludis antaux la pordo, mangxis kun apetito sian vespermangxon, +iris poste dormi, kaj antaux mallonge gxi vekigxis tre rauxka kaj kun +sufoka tusado. Tiu cxi okazo prezentis preskaux nenian dubon, kaj +mi rapidigis miajn pasxojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun +mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin cxiam pli kaj +pli alte gxis la kvara etagxo. La lasta etagxo de la sxtuparo estis +kovrita per tapisxoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antaux +la pordo kusxis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi +turnas atenton sur tiujn cxi malgrandajn detalajxojn.--Mi eniris en +la malfermitan pordon kaj estis salutita de suficxe bela, pure kaj +orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia +akompananto. + + --Mi gxojas, ke vi tiel baldaux venis, sxi salutis min kun mola, +pura akcento. Vilcxjo, kiel sxajnas, estas tiel elturmentita, ke li +apenaux povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi +auxdis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo +la korojn de la gepatroj. + + --Cxu tio cxi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun +ekscitita vocxo, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran +knabon. + + --Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero eksxajnis al vi +suspekta? + + --Antaux cxirkaux unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco +de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Sxi estis tre pala, sed ne +kuragxis paroli. + + --En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da dangxero, mi +diris, sed ni devas tamen ion fari. Cxu vi havas akvon en la domo? + + La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni +povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio cxi +estis pli, ol mi kuragxis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri. +La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro +spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kusxis sur bela +hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de +liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro +versxi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum +mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis +tiel longe, gxis la tuta korpo farigxis flame rugxa. Poste mi eltordis +grandan visxilon, trempitan en malvarman akvon, metis gxin cxirkaux lian +kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo +cxion trankvile elportis, kvazaux li komprenus, ke en apudestado de lia +patro povus farigxi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis +ricxa sxvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere +spiri. La dangxero pasis; tiel rapide pasas tiu cxi malsano kaj tiel +facile gxi estas kuracata. + + La zorgoplena vizagxo de la patro beligxis, kaj super la vizagxon +de la patrino kuris radio da felicxo. Mi direktadis miajn rigardojn +de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en +la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno aux pli alta eduko +ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj +falis en malricxecon. Pli gxuste sxajnis, ke ni havas tie cxi okazon +kontrauxan : sxajnis pli gxuste, ke ili de pli malalta sxtupo de la vivo +levis sin al pli alta. Mi rigardis cxirkauxen en la cxambro, kiu okaze +estis la dormocxambro. Cxio estis en plej bona ordo. La litoj estis +puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol +10 sxilingojn, sed kiel bele gxi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj +estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaux +ili estus el damasko--kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon +kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj. +La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el +pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentrajxoj sur la muro estis +bone koloritaj litografajxoj--pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj +pentrajxoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj : ili povis kosti po +tri gxis kvin sxilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis +kovrita per belaj tapisxoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu +vorto, la cxambro estis tuta ornamujeto--en cxiuj partoj tiel en ordo, +kvazaux artisto gxin arangxis. + + Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn +klarigojn pri la bano post lia vekigxo, mi iris kun la gemastroj en +la duan cxambron, kiu posedis alian, sed egale belan arangxon. Oni +povus gxin preni por gastocxambro, por laborejo de artisto aux por +mangxocxambro. La muroj estis kovritaj per pentrajxoj--portretoj, +historiaj skizoj kaj pejzagxoj--cxio pentrajxoj, kiujn povis elekti +nur homo kun gusto cxe modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same +grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj cxi lastaj, mi +devas tie cxi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko, +kiu cxe la unua rigardo montris al mi, ke gxi enhavas la plej elektitajn +trezorojn de la angla literaturo. + + La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis +monon.--Kiom mi sxuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante +prete la monon. + + Levante min sur la sxtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia +honorario, aux ke mi gxin neniam ricevos, sed nun cxio sxangxigxis. +Mi ne bezonis nun, kiel gxi ofte okazas, sciigxi pri la pli detalaj +cirkonstancoj kaj mezuri laux tio cxi mian postulon. La homo staris +antaux mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de +laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini +al li nur la plej malaltan sumon. + + --Unu dolaro sxajnas al mi ne suficxa, li respondis. Vi havis pli +grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto. + + --Cxu vi laboras por via sintenado? mi demandis, esperante iom +malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu +prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris +kun la intenco sciigxi pli multe. + + --Prenu tion cxi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran +banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, cxar vi ja +ne povas kasxi, ke vi estas iom scivola. + + En cxio tio cxi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por +mi apartan cxarmon. Mi metis la banknoton en la posxon, dum la mastro +iris al la pordo, malfermis gxin kaj montris al mi kabineton de meza +grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto. + + --Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris, +cxirkauxrigardante la cxambron, kiu sxajnis al mi preskaux lukse +meblita, dum cxe pli proksima observado de cxiu objekto farigxis al mi +klare, ke gxi ne povas multe kosti. + + --Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. +Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la +infano sxi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre +ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi +vidas. + + Tiu cxi komforto, tiu cxi konvena arangxo, kiu prezentis preskaux +lukson, cxio tio cxi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon. + + --Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni +kun tio cxi ne sole vivis gxis nun, sed ni havas ankaux jam ion en la +sxpara banko.--Cxu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi +tion cxi faras? mi demandis, cxar mi efektive forte volis sciigxi, kiel +botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas +vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraux kolekti monon. + + --Kun plezuro, li respondis, cxar eble vi aliajn, kiuj ne estas en +pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion +kiel eble plej oportuna. + + Mi prenis la donitan al mi segxon, kaj ni sidigxis, dum lia edzino, +auxskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidigxis, +por kudri. + + --Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam +mi estis ankoraux juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi +estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado, +kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatigxadis kun +la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe placxis +al mi la plenaj je sagxo de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis +sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia klerigxo, kaj +mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo dauxras la +tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas +aukoraux lerni. + + Mi estis ankoraux de nelonge submajstro, kiam mi enamigxis en mian +Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre +bonan. + + Mario ekrigardis kun tia gaja, cxarma rideto, ke la opinio de multaj +sxajnis al mi tute prava. + + --Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj sxparinte kelkajn dolarojn +(mi havis gravan kauxzon por sxpari), mi edzigxis kun mia Mario. Mi +logxis cxe sxia patro, kaj sxi cxirkauxkudradis sxuojn por la magazeno, +por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de +sxiaj gepatroj, sed tio cxi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni +decidis arangxi propran mastrajxon. Ni povis pensi nur pri modesta +logxejo, kaj mi tutan semajnon sercxis tian, cxar jen logxejo estis +por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun cxi logxejon. +Gxi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke +estus oportune logxi en gxi. Mi luis gxin por kvindek dolaroj por jaro, +cxar kvankam la logxejoj cxirkaux ni cxiuj estas pli karaj, nia mastro +kontentigxas je tiu cxi sumo, cxar li estas kontenta je ni kiel luantoj. +La logxejo tiel jam estis, sed gxi estis malplena, kaj krom ni mem ni +havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni +penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni sxparis, kiom ni povis,-- +kaj vi vidas, kion ni atingis. + + --Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco auxdi ion +pri la mastrumado de tiu cxi modesta kaj bela hejmo. + + --Nu, tio cxi estas suficxe simpla. Kiam mi kun mia edzino tie cxi +enlogxigxis kaj ni okupis nian logxejon kun unu tablo, du segxoj, unu +forno por kuirado, unu aux du patoj kaj unu mallargxa lito kun pajla +matraco, ni faris konsiligxon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni +estas tie cxi; dume ni havas ankoraux nenion kaj devas cxion ankoraux +akiri, kaj por tio cxi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj. + + --Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial +decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, sxpari, kiom ni nur povos, +kaj kiom eble--cxion fari mem. Nia pago por la logxejo prezentis la +sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de +akvo kaj aliaj bagateloj ankoraux unu dolaron. Tian saman sumon ni +difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni acxetas la plej bonajn sxtofojn +kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas cxiam +esti bone vestitaj. Ecx mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj +trovas, ke kruda silko po 6 sxilingoj por ulno estas kompare kun la +tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 sxilingo. Tio cxi faras 3 +dolarojn semajne, kaj nun restas ankoraux la mangxajxoj. Por tio cxi +mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne.--Tio estas unu dolaron +por cxiu persono?--Ne, unu dolaron por ni cxiuj. Sxajnas, ke vi estas +surprizita, sed la kalkulo estas gxusta. + + --En la komenco ni elspezadis por tio cxi pli multe, sed kun la +tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado +de cxiuj elspezoj por logxejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj +mangxajxo restas ankoraux pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne +kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la +teatron aux koncerton, aux havas gastojn cxe ni. + + Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li dauxrigis :--Jes, ni akceptas +ankaux gastojn kaj amuzas nin cxe tio cxi tre bone. Iafoje ni havas +dekon da gastoj, kaj ilia regalado per cxokolado, kukoj k. t. p. kostas +al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio cxi ankaux ne tro ofte okazas. Tiel +al ni en cxia okazo restas ankoraux 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin +arangxis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la sxpara banko. + + --Mi vidas cxion tion cxi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj +metiistoj elspezas pli ol tion cxi por cigaroj, ne parolante jam pri +drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas.--Kun plezuro. Mi +ne fumas cigarojn, ankaux ne macxas tabakon kaj nek mi nek mia edzino +flaras tabakon. + + La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, cxar sxi +pensis, kiel sxajnas, ke sxia edzo ja ankaux sen sxia helpo komprenas +paroli. + + De la tago de mia edzigxo mi uzis nenian alkoholajxon, nur kvar +fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome : en la festo de +Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio [Piednoto : La jartago de +la sendependigxo de la Nord-Amerikaj Sxtatoj.] kaj en la naskotago de +nia filo. Tiu cxi tago estas por ni aparta festo. Mi legis suficxe da +higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkajxoj +sen nutra enhavo, kaj mi suficxe longe esploris la mangxon kreskajxan +kaj mi lernis dece estimi gxin; mi ekkonis gxian pli grandan indon en +komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke gxi pli bone servas al mi, +ol tiu cxi lasta, kaj cxar ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia +edzino pensas tiel same, kiel mi. + + --Sed kion do vi mangxas kaj trinkas? mi demandis scivole, por +sciigxi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la legxoj +de higieno. + + --Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj +kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antaux cxio muelilon, +kiu kostas al mi 10 sxilingojn. Gxi muelas mian tutan grenon, donas al +mi la plej fresxan kaj belan farunon kaj sxparas al mi la monon por +muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi acxetas la plej bonan, kaj mi +estas certa, ke gxi estas pura kaj bona. Gxi kostas malpli ol 3 cendoj +por funto, kaj funto da tritiko estas suficxa, kiel mi scias, por la +taga nutrado de homo. Ni preparas el gxi panon, kukon kaj kacxon. Jen +estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo, +tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen +skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas cxiutage kvarton +da vilagxa lakto, kaj niajn ceterajn mangxajxojn mi acxetas tie, kie mi +ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile +trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas +suficxa, sed ke al ni estas permesita cxe tio cxi sana kaj preskaux +luksa malsameco. Ekster tio cxi ni mangxas verdajn legomojn, fruktojn +kaj berojn, kiujn alportas cxiufoje la responda jartempo. En la somero +ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el +cxiuj tiuj cxi simplaj materialoj mia edzino preparas mangxojn, kiujn mi +certe preferas al la mangxoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. + + Mi auxdis suficxe. Tie cxi mi trovis komforton, prudentecon, guston +kaj modestan lukson cxe simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun +malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj, +kiom da cxagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se cxiuj laboristoj +vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la +manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris "bonan +nokton" al tiu cxi felicxa paro, kiu en tiu cxi kara urbo kun 8 dolaroj +de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj ricxigxas kaj levas la benketon de +botisto al la indo de instrua segxo de praktika filozofo. + + Leganto, se vi volas profiti de tiu cxi malgranda historio, sekvu nur +la vortojn de la Biblio : "iru kaj faru tion saman." + + * * * * * + + LA FORGESITA PIPO + + Rakonto de A. EDELMANN. + Tradukis I. KAMINSKI. + + En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj pasxoj iris sur la +kota strato de la vilagxo Vindirkovo unu vilagxano, havanta la agxon +de cxirkaux tridek jaroj; sed sxajnis, ke li estas multe pli maljuna. +Li portis dissxiritajn lankitelon kaj cxemizon, tra kiuj elrigardis +la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona--unu fliko sur +alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo +maldece sidis dissxirita, grasmakulita lana cxapo. Lia bruna senforma +malsobra vizagxo, sur kiu ankoraux restis signoj de antauxa beleco, +estis tuta kovrita per rugxaj sxvelaj aknoj; la okuloj estis rugxaj kaj +elstarantaj; la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizajxo. . . . Per +unu vorto, jam laux la sola eksterajxo de la vilagxano oni povis jugxi +pri la dibocxa vivo, kiun li kondukis. + + Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu cxi vilagxano, Doroteo +Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu +cxi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de +sia edzino. Lian domon oni antaux nelonge vendis publike por depagaj +mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis cxe +li, li farmigis gxin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno. + + De frua mateno gxis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la +drinkejo, kaj cxion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la +drinkejmastro Vavilo Panfilovicx, kiu pro sia boneco ne abomenis ecx +cxifonon. Nia Doroteo Nilov ankaux estis malbona edzo kaj patro. Li +neniam pensis pri sia malsatanta familio, kaj lia kvieta, bona edzino +Malanja devis akiradi la mizeran cxiutagan nutrajxon por si, sia edzo +kaj infano--dujara bubeto--per kudrado, lavado aux ia alia laborado. +Sed Doroteo ne sole ne estis danka al sxi por tio, sed batadis sxin +preskaux cxiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne +zorgis kaj, oni povas diri, tute gxin ne konis. + + Ankoraux antaux nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej ricxa +mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj +cxia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu frauxline estis la plej ricxa +kaj plej bela fiancxino en la tula vilagxo, li amis pasie. Laborante +fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de cxiuj Vindirkovanoj. Sed +"nek eterne dauxras la gxojoj, nek senfinaj estas la malgxojoj", diras +rusa proverbo. La gxojoj pasis ankaux cxe nia Doroteo, sed li mem estis +la kauxzo de tio cxi : li amikigxis kun malbonaj kolegoj kaj komencis +drinkadi, dibocxadi, kaj cxio transturnigxis la fundo supren. Post unu +jaro cxe Doroteo jam nenio restis--cxio transiris al la drinkejmastro +Vavilo. + + Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, +kiu staris sur la rando mem de la vilagxo, modeste alpreminte sin +al la plektobaro. Lia vizagxo esprimis cxagrenon. Kaj efektive, +ekzistis kauxzo por cxagreno : li devis forlasi en la drinkejo la gajan +drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis +sur la breto. . . . + + La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis; +sxi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia +infano. + + La internajxo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri +kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj segxoj, tablo kun +diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta +havoresto de la malfelicxuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro-- +jen estas la tuta ornamajxo de tiu cxi kaverno. Krom tio estis alligita +al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila +dormo. Sur cxio kusxis la sigelo de malricxeco, tamen cxio estis pura +kaj bonorda kaj sur cxio estis vidata la mano de bona kaj zorgema +mastrino. + + Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon, +sed ankaux kunprenis la hakilon, por cxe la okazo forporti en la +drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por +eliri, sed en tiu cxi momento eksonis en la cxambro sonora infana +rido. Doroteo rapide sin returnis. . . . En la lulilo, eltirante la +manetojn, nur en cxemizo sole, staris blonda infano, vekita de la pezaj +pasxoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis gxoja rideto, +kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano babiladis : "Patreto! +Pacxjo!". . . . + + Io ekmovigxis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li aliris al +la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon kaj ekkisis +gxin. La infano cxirkauxprenis per siaj manetoj la kolon de la patro +kaj algluigxis al lia brusto, gaje krietante kaj sencxese babilante : +"Patreto! Pacxjo!", la solajn vortojn, kiujn gxi jam povis libere +elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankoraux unu fojon kaj volis +kusxigi gxin ree en la lulilon. Sed la infano ne deprenis siajn manetojn +kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj nigraj okuletoj. +Denove io ekpikis la koron de Doroteo, kvazaux la rigardo de la senkulpa +infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis +kovrita lia koro. Al li sxajnis, ke la infano rigardas lin riprocxe kaj +ke gxi kvazaux volas diri per tiu cxi rigardo :--Patreto! vi volas +forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki la lastan hakilon, +tute ne zorgante pri la malfelicxa panjo, kiu nun malaltigas sin cxe la +najbaroj. . . . Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado? + + Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano . . .kaj +ektremis, kvazaux en tiu cxi spegulo de la senkulpeco kaj pureco li +ekvidis sian vivon en gxia tuta abomeninda nudeco. + + Malvarma sxvito montris sin sur lia vizagxo; lia koro forte ekfrapis. +Li estis kiel en febro : la kapo al li brulis kaj tra la korpon +trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazaux +sxanceligxis sub ili. En tiu cxi minuto Doroteo sentis teruran internan +bataladon. Li deziregis denove foriri en la drinkejon, por dibocxi +kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj, sed la konscienco, vekita de la +infana rigardo, kvazaux alforgxis lin al la tero, al la loko, kie +li haltis. . . . En tiu cxi minuto la pordo malfermigxis kaj eniris +Malanja, portante bastajxon kun terpomoj. + + Kiam sxi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la manoj, +sxi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforgxita. Dume li pretervole +ekrigardis sxin kaj ekvidis tion, kion li antauxe tute ne rimarkadis, +tiel bone, tiel klare, kvazaux liaj okuloj subite malfermigxis. Li +ekvidis sxian delikatan, malgajan vizagxon, sxiajn grandajn, belajn +okulojn, sxiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antaux +nelonge estis rugxaj kiel papava floro. Li ekvidis cxion cxi, kaj lia +vizagxo ekrugxigxis de honto. Sed de tiu cxi momento cxesigxis la +interna batalo en lia animo, li subite eksentis ian abomenon kontraux si +mem kaj iel instinkte komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus +en la drinkejon. En atako de gxojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed +konsumata de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizagxon de +Malanja kaj ne sciis, kion diri. + + --Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimigxis? fine apenaux elparolis +Doroteo kaj cxe tiuj cxi vortoj ekrigardis la edzinon per tia rigardo, +kiu rememorigis al la malfelicxa virino la pasintan felicxan tempon. Sxi +komprenis, ke sxi nun ne devas lin timi; forte, sed gxoje ekfrapis sxia +koro, kaj klara rideto eklumigis sxian vizagxon. + + Dume Doroteo aliris al sxi, ekkisis sxin kaj poste, montrante per la +okuloj la infanon, li ekmurmuris : + + --Li estos bona bubo. Li ne ektimigxis antaux mi, Malanjeto. Li +estos bubo-bravulo! Kaj denove li cxirkauxprenis per la dekstra, libera +mano la edzinon, altiris sxin al si kaj mallauxte diris al sxi : + + --Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaux vi . . . sed nun +estas fino al cxio, Malanja. . . . Neniam pli . . . Mi jxuras, ke mi pli +ne drinkos. . . . Cxu vi auxdas, Malanja . . . neniam, neniam. . . . La +infano estu atestanto, ke mi gxis la morto ne prenos en la busxon tiun +malbenitan trinkajxon. . . . + + Sxi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli ecx unu vorton; sxi +nur cxirkauxprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin. + + --Mi estas peka antaux vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur +la genuoj antaux vi, cxar mi, malbenita, pereigis, tre malfelicxigis +vin. Kaj li efektive, ankoraux tenante la infanon, mallevis sin antaux +la edzino sur la genuojn kaj forte klinigxis antaux sxiaj piedoj. Kaj +li tiel longe ne levis sin, gxis sxi, lauxte ploregante, levis lin kaj +sidigis lin sur la benkon. + + --Ha, mi malsagxulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . . +parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al +la planko. Jen kion kauxzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj +mi jxuras per Dio, mi cxesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn +vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan +manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; sxi forte bedauxris sian +edzon. + + --Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaux vin pardonos. Nur +cxesu, Docxjo, drinki la malbenitan vinon; gxi ja pereigis vin! + + --Ho, ho, mi, malfelicxulo, ne kvietigxis Doroteo. Kial mi vin +senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek cxevalon, nek +bovinon . . . Kie estis mia konscienco! + + Kaj Doroteo lauxte ekgxemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel sxi +povis. Sed li tute trankviligxis nur en la vespero. + + Kaj longe ankoraux ili parolis inter si pri tio, kiel komenci +novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilagxa sonorilo malgaje eksonis +noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili pregxis antaux +sia sanktfiguro, kaj kun felicxaj vizagxoj, sur kiuj estis esprimita ia +angxela kvieteco, ili iris dormi . . . + + Tiel finigxis la felicxa tago de niaj malricxuloj. + + * + * * + + Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antauxe la mizera dometo +de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud la domo, gaje +babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la peroneto sidis, +okupita de kudrado, juna bela virino en rugxa sarafano. Estis malfacile +rekoni en sxi la antauxan malsaneman, palan Malanja'n. Gxi estis la +familio de Doroteo, kiu severe plenumis la donitan promeson kaj cxesigis +sian antauxan dibocxan vivon. + + Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu felicxa tago, kiam Doroteo +forgesis en la domo la pipon kaj, por preni gxin, venis el la drinkejo, +por jam neniam tien reveni. + + * * * * * + + ARTURO + + (Rakonto de V. DEVJATNIN.) + + I + + Sinjorino Anneto, kvankam suficxe matura en sia agxo (sxi havis +preskaux 50 jarojn), tre bone ankoraux sin konservis, almenaux laux +sxia ekstera vido oni ne povis sxin nomi maljunulino : la koloro de +sxia vizagxo estis cxiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj, +ke iafoje ecx nevole naskigxadis tre ofenda por sxi suspekto. Sinjorino +Anneto, laux la volo de la sorto, gxis nun ankoraux estas frauxlino, +sed . . . sxi estas jam vidvino! . . . Sxi mem rakontis al mi (mi gxis +nun estas sxia amiko), ke sxi perdis sian junan belan edzon tuj post +la edzinigxo; apenaux la junaj geedzoj revenis el la pregxejo, sxia +edzo falis kaj mortis! Al li farigxis kredeble dissxiro de koro, tro +multe plenigita de amo. Dank' al tiu cxi okazo la malfelicxa sinjorino +restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo. +De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis +jam tempon tute malvarmigxi, sed edzinigxo entute tiom sxin timigis, ke +sxi decidis senrefare jam eterno resti frauxlino kaj ecx jxuris sankte +plenumi tiun cxi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis sxin +ankoraux unu fojon facile tusxi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis. + + II + + Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la +malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre +oportunan kanapeton, sxi volis ekdormi, dezirante almenaux per tio cxi +sin liberigi de sxin premanta sxargxa impreso de morto,--sed subite, +rigardinte okaze la plankon, sxi vidis ian libron, forgesitan kredeble +de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis gxin kaj malfermis : tio +cxi estis franca tradukita romano sub la titolo : "Terura sekreto". +Sxi estis tre gxoja je tiu cxi neatendita trovajxo kaj komencis avide +legi pagxon post pagxo. La romano estis tre interesa : en gxi estis +teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfelicxa amo, per unu +vorto, en gxi estis cxio, kio devas esti en gxusta romano,--kaj +entute en la romano estis tia miksajxo, ke sinjorino Anneto nur kun +granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun cxi mirindan +produktajxon de la genia auxtoro. Tiu cxi malfacila laborado de la kapo +lacigis la malfelicxan legantinon, kaj sxi ekdormis . . . + + Jen sxi songxas, kvazaux sxi estas ankoraux tre juna knabino. Sxi +senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie sxin amas. +Sed la kruela patro elektis por sxi malbelegan, maljunan, senharan +baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de sxia patro kaj +per tio cxi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimigxas : +jam estas difinita la tago de edzinigxo kun la barono . . . La patro +sxin ensxlosis en malgrandan cxambreton kaj alstarigis al sxi maljunan +diablistinon servantinon, kiu atente sxin gardas kaj ne permesas al +sxi ecx pasxon fari libere,--kaj sxi, malfelicxa ofero de la patra +krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas ecx sciigi lin, +sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero sxi sxiras +siajn harojn, sin jxetadas en la cxambro, kaj fine, tute frenezigxinte, +sxi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho +mirindajxo! . . . sxi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas, +flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorcxa kalesxo al la rando +de la mondo, al plej felicxa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al +sxi jam blovetis felicxo . . . Sed subite post ili farigxis forta bruo. +Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila +cxevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj, +liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj +kurbaj ungegoj estas etenditaj antauxen . . . Lia forta cxevalo flugas +kun rapideco de sago, distrancxante kun fajfo la aeron per sia largxa +fortika brusto . . . Ankoraux unu momento, kaj la geamantoj nepre devas +perei! . . . La juna frauxlino pli proksime sin alpremis al sia karulo, +cxirkauxprenis lin, li forte, dolcxe sxin kisis kaj . . . sxi vekigxis. + + En la preskaux tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj +lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraux brulantaj estis kovritaj per +mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaux cxirkauxlumis du aux +tri dormantajn veturantojn. + + Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas sxian manon, kaj nur +nun sxi ekvidis starantan antaux sxi sur genuoj ian nekonatan viron, +kiun sxi, mem ne komprenante per kia maniero, forte cxirkauxprenis +per la maldekstra libera mano . . . Sxi eksaltis, kvazaux pikita de +serpento, kaj kun teruro rigardis cxirkauxen : en la vagono estis tute +silente. + + --Kion vi volas, sinjoro? + + La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al sxi la +manojn. + + --Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole ofendis . . . +Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis . . . Ho, +pardonu, pardonu min! . . . + + Kaj li ree starigxis sur la genuoj, kaptis sxian manon kaj alpremis +gxin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto sxajnis, ke tio cxi estas +ankoraux songxo . . . Fine sxi mallauxte liberigis de li sian manon. + + --Levu vin, pro Dio! kion vi faras? sxi diris al la nekonato : ni ja +povas farigxi objekto de atento por cxiuj veturantoj! + + Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis +trankviligxadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por +sxi dangxera, sed, kontrauxe, li mem timas ion, sxi tute trankviligxis +kaj ecx ekinteresigxis je tiu cxi neatendita aventuro kaj ankaux je +la mistera nekonato, kiu silente sidis antaux sxi sur la kanapeto. +Sinjorino Anneto sin levis, forsxovis la kurteneton de la plej +proksima lanterno kaj, dank' al gxia lumo, ekvidis antaux si belan +kaj eksterordinare simpatian viron en la agxo de cxirkaux 35 jaroj. +Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forjxetitaj +posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizagxo +kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro +lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni,--sed tiu cxi sento +havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke +sxi suficxe ofte renkontadis tiun cxi belulon sur la strato en K.,-- +kaj sekve li estas al sxi iom konata. Sxi decidis ekparoli kun li. + + --Pardonu, sxi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre +volas scii, kiu vi estas. Al mi sxajnas, ke mi vin renkontadis en K., +kaj tial . . . tial via vizagxo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj +pro kio vi veturas? + + La nekonato ekgxemis. + + --Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio, +respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi +ne havos suficxe da tempo, por kontentigi vian scivolecon,--sekve oni +ne devas ecx komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfelicxa +homo en la tuta mondo, mi estas de cxiuj pelata, de cxiuj malamata +kaj de neniu amata . . . Cxiujn viajn demandojn : de kie mi veturas, +kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne +scias! . . . Kaj la nekonato, kasxinte la vizagxon per la manoj, restis +en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto troplenigxis per +kompato al tiu cxi malfelicxa homo : sxi jam estis preta ekplori. + + --Rakontu al mi vian malgxojon, sxi diris kore : per tio cxi vi eble +faciligos vian animon. + + La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis. + + --Ho, kiel mi estas felicxa! li ekkriis kun profunda sento : Mi +auxdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie +amas! kiun mi . . . + + --Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciigxu! +rigardu min : cxu oni povas enamigxi en tielan maljunulinon? + + --Mi ne diris, ke mi enamigxis, rediris la nekonato, denove prenante +sxian manon : ne, mi jam longe cxesis enamigxadi, sed mi ne perdis +ankoraux la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . . + + --De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu +vi estas? + + --Vi min ne konas kaj kredeble neniam auxdis mian nomon. Mi estas +Arturo de . . . + + --Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo! + + Sinjorino Anneto rememoris, ke la cxefa heroo de la romano, kiun sxi +trovis antaux nelonge tie cxi en la vagono, ankaux estas "Arturo". Sxi +kredis je diversaj antauxsignoj, kaj tiu cxi egaleco de la nomoj sxin +forte ekfrapis : sxi vidis en gxi ian antauxsignon de la cxielo mem. + + --Jes, dauxrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin +ekkonis preskaux antaux du jaroj (per kia maniero--mi ne diros), +kaj de tiu sama tempo mi amas vin per cxiuj fortoj de mia animo! De +tiu tempo mi cxiam sercxis renkonti vin, kaj al tiu cxi celo mi tre +ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kauxzoj, pri kiuj mi ne +kuragxas paroli, mi ne volis konatigxi kun vi . . . Sed fine mi decidis +fari tiun cxi dangxeran por mi pasxon kaj . . . nun mi jam tute ne +bedauxras tion cxi, cxar mi estas multe rekompencita! + + Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta +koro auxskultis liajn flamajn parolojn. + + --Mi ne volas lacigi, li dauxrigis, vian atenton per rakontado pri +mia tuta malgaja vivo,--kaj tio cxi ecx ne estas necesa : nia okaza +konateco finigxos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn +flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj +estos jam K . . . Tial ne estas gxustatempe ecx komenci! . . . + + --Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe +partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin, +sinjoro, diru al mi vian malgxojon! . . . + + En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo +etendis al sxi la manon.--Adiaux! li diris kun tremo en la vocxo : +ankoraux unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone! + + --Cxu efektive nia konateco nur per tio cxi finigxos? kun sincera +malgxojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian +manon. + + --Tio cxi dependas de vi, respondis Arturo. + + --Sed kion do mi devas fari? Mi ne logxas aparte en mia propra domo, +kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . . + + + --Tio cxi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro +veturas reen en B., kie mi logxas. Sed se vi deziras fari min senfine +felicxa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti +en mia malricxa hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . . + + Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron,--sxi +donis al li sian adreson, prenis de li lian,--kaj ili disigxis amike. + + III + + Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaux forgesis sian vojan +aventuron, kaj ecx la vizagxo mem de sxia voja kolego komencis iel +mallumigxi en sxia memoro,--kaj jen subite sxi ricevis leteron. Sxian +koron kvazaux io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitigxo sxi +dissxiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, sxia antauxsento +ne trompis sxin : la letero estis de li! Sxi avidege komencis legi. Jen +kion skribis Arturo : "Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun cxi nevolan +senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris +ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel +plej sanktan legxon. Sed mi korege petas pardonon, mia angxelo, se tiu +cxi malgaja historio vin malgxojigos. Mi devas komenci de malproksime. +Mi naskigxis en la cxirkauxajxo de Moskvo en genta patra bieno. Mia +patro estis tre ricxa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed +bedauxrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi--lia sola filo +kaj heredanto de lia tuta grandega ricxeco. Li ekiris vojagxadi kaj +prenis kun si ankaux min, tiam ankoraux dekkvinjaran knabon. Kiam ni +estis en Parizo, li enamigxis en unu belan kantistinon, edzigxis je +sxi kaj acxetis por sxi ricxan bienon en la cxirkauxajxoj de Parizo, +kie ni ankaux enlokigxis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla : +mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna logxado komencis +min malami kaj baldaux ekscitis kontraux min mian patron, kiu sxin +senfine amis kaj plenumadis cxiujn sxiajn kapricojn. Post duono da +jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same, +kiel sxi kondutis, estante ankoraux kantistino, en li do sxi vidis +ne edzon, sed simple homon, kiu devas sxin provizadi : sxi sencxese +postuladis de li monon, kiun sxi elspezadis eksterordinare rapide, +dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Sxi preskaux cxiutage +mendadis por si cxiam novajn ornamojn kaj cxiusemajne devigadis mian +patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kalesxistoj, +orajxistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia +ricxeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon +kaj decidis serioze interparoli kun la edzino,--sed sxi tiel bone +lin renkontis, ke li por cxiam forlasis la deziron interparoli kun +sxi kaj, eksilentinte tute, humiligxis al sia sorto. Per tia maniero +lia tuta ricxeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia +malfelicxa patro flnis la vivon per memmortigo,--kaj lia edzino +farigxis kromvirino de iu bankiero.--Post la morto de la patro mi, +dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraux +unu nia genta bieno, en kiu mi enlokigxis kaj komencis min okupi per +vilagxa mastrajxo. Tiel pasis du jaroj, en la dauxro de kiuj mi, tute +ne sciante mastrumi, tiel malbonigis cxiujn miajn aferojn, ke fine +mia bieno pro sxuldoj estis vendita per publika vendo, mi farigxis +preskaux almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon +sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . . +Kiam mi havis la agxon de dudek du jaroj, mi edzigxis je unu bela juna +frauxlino . . . Ho, kiel doloras mia malfelicxa koro cxe tiu cxi sxargxa +rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne +estis al mi sorto longe gxui tiun cxi felicxon . . . Post du monatoj de +nia edzigxo (per cxiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun cxi teruran +momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla +amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu cxi loko la plumo elfalas el miaj +manoj, mi ne havas forton dauxrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu +tiun cxi teruran pentrajxon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de +tiu cxi malnobla virino, kvazaux de pesto, kaj de tiu tempo mi jam sxin +ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke +sxi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de sxia amanto, kiun sxi +trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia +disrompita vivo.--Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe +da felicxo. Varmege vin amanta via Arturo." + + Traleginte tiun cxi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, +kion sxi mem komence ne povis kompreni. Tiu cxi sento ne estis ordinara +partopreno en la sorto de proksimulo, gxi ne estis ankaux sento de +kompato al malfelicxa homo,--ne, gxi estis io multe pli forta : gxi +estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraux sia propra volo en +la profundajxo de la animo tion cxi konfesis. Sxi decidis tuj respondi +la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro +signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun sxi ricevis, kiel +heredon, ankoraux de sia avino. Jen sxi en tiu sama tago vespere sin +ensxlosis en sia cxambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da +posxta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, sxi en la komenco priskribis +sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke ecx sxi mem ekploris, +tralegante la produkton de sia libera fantazio,--kaj poste jam sxi +alpasxis al vasta klarigo de sia amo, kiun sxi esprimis senfine pli +bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj +la atente cxirkauxkudrita multekosta sendajxo estis forportitaj en la +posxtan oficejon,--kaj post tri aux kvar tagoj matene sxi ricevis jam +de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco gxis la fine estis +plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj +ekkrio kune kaj simple de demandoj,--sed ordinaraj punktoj kaj komoj +preskaux tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en +B-n, por "per sia apero cxirkauxlumigi kaj sanktigi la malluman neston +de malfelicxa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . . +Traleginte tiun cxi leteron, sxi decidis la sekvantan tagon kun la +matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo sxi sciigis pri tio +Arturon, por ke li povu sxin renkonti. + + IV + + Suferante de senpacienco, sxi pasigis la tagon kaj la sekvantan +nokton, kaj matene frue sxi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraux +iris nenia vagonaro : timante malfrui, sxi atendis du horojn la tempon +de forveturo,--kaj, enirinte fine en la vagonon, sxi sidis kvazaux +sur pingloj, cxiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la +neelporteble malrapidan, laux sxia opinio, iradon de la vagonaro kaj la +masxiniston kaj la konduktoron kaj entute cxiujn servantojn de fervojo, +forgesinte en sia malpacienco, ke sxia Arturo ankaux servas sur fervojo. +Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono +sxi ekauxdis la longe atendatan vokon de la konduktoro "stacio B., la +vagonaro staras dekkvin minutojn!" Kun eksterordinara viveco, kiun eble +envius ecx dekkvinjara knabino, sxi elsaltis el la vagono,--kaj sxi +tuj ekvidis Arturon, kiu ankaux sxin rimarkis kaj jam rapidis al sxi +renkonte. Li sxin cxirkauxprenis kaj karese kisis. + + --Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis gxoje. Sinjorino +Anneto de ekscito ne povis ecx paroli. Sxi auxtomate sin apogis sur la +brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge sxin +sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kalesxon, li mem sidigxis +kaj delikate cxirkauxprenis sxian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto +sentis kapturnon de ravo. La maljuna cxevalo uzis cxiujn siajn fortojn, +por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu cxiuminute batadis +gxiajn malgrasajn flankojn,--gxi svingadis la voston, spirblovadis +kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kalesxo kun +lauxta krakado ruligxadis sur la malbona pavimo kaj fine, laux la montro +de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis +al sinjorino Anneto elrampi el la kalesxo kaj kondukis sxin tra malpura +malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante +al sxi, ke la cxefan parton de la domo oni en tiuj cxi tagoj komencos +rebonigi kaj ke, dank' al tiu cxi cirkonstanco, li devas dume "iel" +lokigxi en flankajxo. + + --Por mi, diris Arturo, kiel por frauxlo, estas tute egale, kie ajn +mi logxas,--vi do min ne mallauxdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis +fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistajxo-- +viro aux virino, tre malfacile estis ekkoni--malpurigita, cxifona. +Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan +cxambreton kun desxiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu cxi +cxambreto prezentis kredeble la gastocxambron, cxar apud la muro inter +la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra sensxeligita vakstolo, +antaux la kanapo estis ronda tablo kaj apud gxi de unu flanko segxo tute +ligna, de la dua flanko--segxo kun leda kuseno; ankoraux unu segxo, en +kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj cxi en +la tuta cxambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis +cxirkauxen. + + --Vi ne atendis vidi min en tia malricxegeco? demandis Arturo. + + --Malricxeco ne estas malvirto, respondis Anneto. + + --Jes, sed gxi estas pli malbona, ol malvirto, kun gxemo diris +Arturo : almenaux mi plivolus esti ricxa. En la nuna materiala tempo +ricxeco estas unu el la plej necesaj kondicxoj de felicxo, cxar nur gxi +donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera felicxo. + + Sinjorino Anneto singardeme sidigxis sur la kanapon, kaj Arturo +eliris, por ordoni tagmangxon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj +sidigxis apud sinjorino Anneto. Sxi karese prenis lian manon kaj diris +kun sincera partopreno : + + --Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, +post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiligxi al via nuna +sorto! . . . + + --Jes, mia amikino, kun profunda gxemo respondis Arturo : komence +estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia +ekzistajxo, ke sxajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi : +mi mem tion cxi spertis. Nun mi tiel kunvivigxis kun mia situacio, ke +mia tuta pasinta vivo, al mi sxajnas, estis nur ia mirinda songxajxo, +sendita al mi de iu sorcxisto. + + --Kaj cxu efektive vi neniam bedauxris tiun cxi songxajxon? Kaj +la ricxegeco, kiun posedis via patro, cxu efektive vi ecx gxin ne +bedauxris? + + --Antauxe mi neniam pensis pri ricxeco, cxar gxi ne estis al mi +necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . . + + --Kial do nun estas alia afero? + + --Arturo pasie cxirkauxprenis sinjorinon Anneton kaj komencis +senfine sxin kisi. + + --Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, +kiun mi povas atingi nur ekricxigxinte,--tial mi nepre devas ricxigxi, +nepre, nepre! . . . + + --Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per +honesta vivo estas tre malfacile ricxigxi. + + --Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion cxi atingi. + + --Ne, mia amiko, tion cxi vi ne povos fari. + + --Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaux la espero min ne forlasas. + + --Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe +ekinteresite. + + --Mi ecx jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli +bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson. + + --Sed kia do estas tiu cxi entrepreno. + + --Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre +bonan bienon, kiu estis vendita pro sxuldoj. Tiun cxi bienon acxetis unu +mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaux nelonge eksciis, pruntis +de mia patro kvindek mil rublojn laux kambioj. Tiujn cxi kambiojn mia +patro, ankoraux antaux sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la +Moskva Granda Jugxejo, kiu decidis, ke tiu cxi enkasigo estis komencita +tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li +pagi tiun cxi sxuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; +poste li baldaux forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun cxi +sxuldon : almenaux al mi li nenion parolis pri gxi. Mi eksciis pri tio +cxi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, +ke tiu cxi afero gxis nun ankoraux trovigxas en la Moskva Jugxejo. Kaj +jen mi decidis relevi tiun cxi aferon. Sed jam cxe la unuaj pasxoj mi +renkontis preskaux nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton +kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed +al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . . + + Arturo ne finis sian penson, cxar lin interrompis sinjorino Anneto, +fajre lin ekkisinte. + + --Karulo mia, sxi diris : plenumu mian unuan peton! + + --Ho, jam antauxe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis +Arturo : por vi mi estas preta cxion fari,--nur ordonu! + + --Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas ricxa, +sed mi gxoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi +bezonas? + + Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antauxe +doninte vorton, li sxajne ne sciis, kion li devas respondi. + + --Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas +la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . . + + --Sed via vorto? + + --Pardonu, mia amiko, mi donis gxin en rapideco, mi ecx ne povis +pensi, ke vi min petos pri tio cxi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne +povas! . . . + + --Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi +min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne +donacas al vi tiun cxi monon, mi gxin pruntas. Cxu estas al vi pli +agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? +Kaj fine--cxu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi +entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaux +por vi mem,--tiu cxi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru, +kiom vi bezonas? + + Arturo ankoraux sxanceligxis, sed post kelka tempo, cedante al sxiaj +admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino +Anneto kvankam ne atendis auxdi pri tia tre granda por sxi sumo, tamen, +vidante, ke sxia Arturo sendube gajnos la aferon, sxi tute ne domagxis +la monon,--kontrauxe, sxi estis ecx gxoja, ke sxi povas helpi al +Arturo, kiun sxi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis +en viva gaja parolado pri la estonteco,--sed venis la vespero, kaj +sinjorino Anneto forveturis en K-n. + + En tiu sama semajno Arturo ricevis per la posxto mil rublojn, kaj +de gxojo li ecx iom pli, ol ordinare, dibocxis en unu el la B-aj +restoracioj kun siaj bonaj kolegoj. + + V + + Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne +provis kompreni la kauxzon de tiel longedauxra silento kaj forte +maltrankviligxis. Fine Arturo skribis al sxi longegan leteron, en kiu +li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris +antauxen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena +sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu +kauxzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis ecx unu minuton +liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi +eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la +letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis, +kaj petis sian "belan angxelon" alsendi al li ankoraux mil rublojn, por +ke li povu prepari diversan necesajxon por la edzigxo.--Sinjorino +Anneto estis tre kontenta, ke sxia honesta amiko estas tiel senceremonia +rilate sxin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte +kune kun tio cxi plej aman, plej karesan leteron,--kaj sxi mem solene +anoncis al cxiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke sxi jam estas fiancxino. +Cxiuj sxin gratulis, cxiuj tre ekinteresigxis kaj demandis sxin, kiu +estas sxia fiancxo, kie sxi konatigxis kun li, kie li logxas k. t. p. +Cxiujn tiujn cxi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio cxi estas +sxia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la felicxa, +gaja sinjorino Anneto komencis pretigxadi al la edzinigxo. Sxi kuradis +de unu magazeno al alia, sxi acxetadis sxtofon por vestoj, tolon; sxi +mendis edzigxofestan veston, acxetis edzigxofestajn kandelojn. Post du +semajnoj sxi jam cxion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis +atendi sian fiancxon. Sed la stranga fiancxo denove nenion skribis. +Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio cxi nenian signifon, +pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraux unu monato, pasis +dua,--sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion +respondis. Sxi jam forte maltrankviligxis. En sxia imago sin prezentis +plej teruraj pentrajxoj : jen sxi vidis, ke sxia Arturo estas malsana +--eble ecx mortas, kaj apud li neniu alestas; jen sxi pensis, ke li +perfidis al sxi kaj ekamis alian virinon. Sxi per cxiuj fortoj penis +forpeli de si tiujn cxi mallumajn pensojn, kaj cxiam konsolis sin per +tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al +sxi, aux eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta +atendado pasis ankoraux du monatoj, en la dauxro de kiuj la malfelicxa +fiancxino ne havis ecx unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la +paciencon, sxi mem forveturis en B-n.--Alveturinte tien, sxi venis +al la konata dometo. Kia do estis sxia mirego, kiam sxi ekvidis, ke la +fenestroj en tiu cxi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur +la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis +skribita : "tiu cxi domo estas vendata". Sxi staris senmove kaj eble jam +centan fojon legis tiun cxi mallongan anoncon. Subite sxi ekauxdis ies +fortan malagrablan vocxon kun hebrea akcento : + + --Eble vi volas acxeti tiun cxi dometon? Bone, tre bone, la dometo +estas inda, ke vi gxin acxetu. + + Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaux sxi staris ia hebreo, +li ridetis kaj pincxis sian akran barbeton.--Cxu iu logxas en la +flankoparto? sxi demandis la hebreon. + + --Ne, nun tie logxas nur la gardisto, sed antaux du aux tri monatoj +tie logxis unu sinjoro . . . + + --Kie do estas nun tiu cxi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis +lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . . + + --Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li ecx ne estas +sinjoro, sed fripono, sxtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . . + + Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Sxi staris, +kvazaux frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Sxia Arturo . . . +Dio, Dio! . . . Sxi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia. + + --Cxu vi povas al mi priskribi lian eksterajxon? + + --Eksterajxon? Malbonan eksterajxon li havas, respondis la hebreo, +kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj +sxtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . . + + La hebreo rakontis al sxi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis +du aux tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj +malaperis, oni ne scias kien. + + En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun +dispremita koro, revenis en K-n. Sxi multe kaj longe suferis : en la +dauxro de kelkaj monatoj sxi preskaux tute ne eliradis el sia cxambro, +malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis sxian amon, kaj bedauxrante +sian senrevene perditan monon. + + * + * * + + Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre sxangxigxis : sxi farigxis pli +maljuna, sxia vizagxo flavigxis, kaj sur gxi aperis multaj maljunulaj +sulkoj; en la busxo mankis multaj dentoj; sxi gxibigxis; sxia kapo kaj +manoj cxiam tremadis, la okuloj malfortigxis. Du malgrandaj cxambraj +hundetoj farigxis la escepta objekto de sxia amo kaj aldoniteco. +Cxiutage post la tagmangxo sxi kondukadis siajn amatajn bestojn +promenadi. + + Unu fojon sxi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj, +enforgxitaj per katenoj kaj cxirkauxitaj de forta grandanombra gardo. +Vidante en tiu cxi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam +reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj sxi ekauxdis konatan mokan +vocxon :--Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. +Kiam do estos nia edzigxo? Sxi ekrigardis kaj kun plej granda teruro +ekvidis Arturon! . . . + + Sin mem ne komprenante de tumulto, sxi alkuris hejmen, kaj de tiu +tempo sxi jam por cxiam cxesis promenadi, plivolante restadi dome kaj +amuzigxadi kun siaj kvarpiedaj amikoj. + + * * * * * + + LA NIGRA VIRINO + + (El la lingvo sveda tradukis B. G. JONSON EL OESTERSUND) + + En la vojagxo, kiun mi entreprenis antaux nelonge de Cxikago al +Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormigxis en la mateno, ke la vagonaro +haltis. La kelnero rakontis, ke gxi staras jam 1 1/2 horojn. Mi vestis +min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas cxe malgranda stacio +sur la kampo. Mi eniris en la mangxosalonon kaj matenmangxis kaj poste +promenadis sur la perono. + + Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis +kaj babilis kun li kelkan tempon pri la masxino. Kiam mi proponis al li +cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan +kaverneton de lia lokomotivo. + + La estro, bela, granda viro en la agxo de 40 jaroj, klarigis al mi, +kiel oni uzas la apartajn partojn de la masxino. Cxio, kio nur povis +esti briligita, radiis kiel la suno; cxar la lokomotivestroj estas egale +fieraj, kiam iliaj masxinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam sxiaj +cxambroj estas ordigitaj. + + --Kia ornamo tio cxi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu +estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la +mureto. La estro ridis. Gxi estas malpli ornamo ol memorajxo, li diris; +mi gxin pendigis tien cxi, cxar gxi savis mian vivon kaj la vivon de 250 +aliaj homoj. + + --Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis. + + --Mi gxin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antaux la +forvojagxo. + + Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis +min al la auxskultado. + + --Gxi okazis antaux nelonge, komencis la estro, antaux nur unu jaro, +en printempo. Mi vojagxis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun +saman masxinon, kiel nun,--la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama, +kiun mi havas nun,--Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema +kredi spiritojn, songxojn kaj antauxsignojn. Komence mi ridadis je lia +malprudenteco, sed nun mi jam ne sxercas tiel multe pri li,--de tiu +tempo, kiam ni vidis la nigran virinon. + + Mi devis forlasi M. cxirkaux la unua horo matene kaj esti en S. je +la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis +per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la +lokomotivejo, la ventego blovis plej terure. + + Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li +diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam +felicxe en S. + + Mi ridis kaj demandis :--kio tiel malkuragxigas vin en tiu cxi +nokto? + + --Mi sentas, ke io okazos, li diris. + + Por diri la veron, mi ankaux sentis min iom malkuragxa mem. + + La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj +konsistis preskaux nur el personvagonoj. Mi farigxis nerva cxe la penso +havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj. + + Mi ridis je mi mem pro mia malkuragxo, kiam mi unuigis la lokomotivon +kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke cxio estas preta. La +signo eksonis, kaj ni ekvojagxis en la blovegadon. La mallumo estis +netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antauxajxo de la lokomotivo +estis distrata antauxen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron +kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antauxen, +kiel furioj. + + Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis +precize, cxu cxio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Cxio +estis bona, kaj ni veturis pluen. + + La mallumo farigxis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis +ankoraux per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan +antaux ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran +mantelon, kiu flugis en la blovado. Sxi jxetis siajn brakojn posten kaj +antauxen, gxis sxi nevidebligxis. + + Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu +staris antaux la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis : Halo, +Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj! + + Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro, +kiun mi vidis. + + Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super +profunda rivero. + + Mi farigxis pli nerva ol antauxe. Ni veturis rapide, kaj signo estis +donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima +de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi auxdis, ke Jim ekkriis. +Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en +la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem. + + Tie sur la reloj montrigxis tiu sama giganta virino, kiel antauxe, +jen trankvila, jen en la plej sovagxa danco.--Frank, murmuretis Jim +kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la cxielo, ne faru tion cxi! +Ne iru, antaux ol vi scias, ke cxio estas en ordo! + + Mi ne povis kontrauxstari al la penso haltigi la vagonaron kaj +malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaux ni haltis, mi +povis auxdi la akvon, kiu mugxis en Rock Creek rekte antaux ni. Kiam mi +eliris el la masxino, la konduktoro venis al mi renkonte. + + --Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre konfuzita. +Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli +malproksime ol unu metron aux du antauxen super la reloj. Mi nenion +vidis, sed diris :--Mi ne scias, kio estas, sed sxajnis al mi, ke mi +vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi +signon ne iri plu. La konduktoro rigardis min tute mirigita.--Cxu vi +estas freneza, Frank? li diris.--Oni gxin preskaux povus kredi. Sed ni +estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori. + + Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antauxen. Jim ricevis la ordonon +gardi la masxinon. Sed apenaux ni faris kelkajn dekojn da pasxoj, ni +haltis, rigidigitaj de teruro. Antaux niaj piedoj estis profunda fauxko, +kie la rivero mugxis, sxveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin +returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovagxaj +turnoj. La konduktoro rigardis antauxe la fauxkon, poste min. + + --Cxu tion cxi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron? + + --Jes.--Io alia, ol felicxo, nin savis tiun cxi nokton. + + Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja +animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis +dekokjara junulo el Cxikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el +ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj +enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie.--Tie cxi estas nia +nigra virino! diris la Cxikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu +sama insekto, kiun vi vidas sub tiu cxi vitro. Kiam mi malfermis la +lanternon, gxi flugis kontraux la reflektoron. + + Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis +antaux la elektra lumo, gxi jxetis ombron, kiu similis virinon, +svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel gxi eniris, sed kredeble gxi +eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel +ajn gxi estis, gxi savis nian vivon per tio, ke gxi min timigis per tiu +nigra virino. + + Jen estas la kauxzo, ke tiu cxi malgranda insekto estas sub vitro kaj +en kadro. Tio cxi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per +tiu cxi insekto. Jes, vi nomas gxin okazo,--mi kredas, ke gxi estis +sendajxo de Dio. + + --Cxio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa +stacio, portante paperon en la mano. + + Jim, la hejtisto, venis en la masxinon kaj mi en mian vagonon. + + * * * * * + + LA KARAJ BRACELETOJ + + Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis +tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj sxajnis, ke la +stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaux ol gxi por cxiam +estingigxos. Cxio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis +hodiaux sin kolekti en la opero, cxar oni sciis, ke la imperiestro +intencas honori gxin hodiaux per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro +estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo. + + La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino +brilanta de beleco kaj diamantoj, jxus eniris en sian logxion; lia +sekvantaro en uniformoj de cxiuj koloroj de cxielarko staris en la +posto de la logxio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la +opero komencigxi. Sed en tiu sama momento, kiam cxiu retenis la spiron +en atendado, oni ekauxdis la bruon de vesto; la dua logxio, dekstre +de la logxio imperiestra, malfermigxis, kaj eniris la belega edzino +de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la +kurteno; ne miro, ke cxiu okulo kiel ensorcxita direktigxis sur la +virinon, kiu jxus okupis sian segxon kaj trankvile, kun aristokrata +malsxateco, rigardis cxirkauxen, cxar sur sxiaj brakoj, radiante kiel +fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe auxdis kaj +kiujn la imperiestro vane provis acxeti. Murmuro de admiro kuris tra +la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam +la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo +eniris en la logxion de la ambasadoro N. + + --Sxia Imperiestra Mosxto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita +de admiro; sxi demandas, cxu sinjorino la dukino volos havi la bonecon +permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime? + + En momento la bela brako estis nudigita de la multekostajxo, kaj +kun ekkrio de ravigxo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la +logxio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da +frankoj. + + La kurteno falis post la tria akto, levigxis denove al la kvara, +kaj cxiam ankoraux la edzino de la ambasadoro kun boneduka gxentileco +atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra +sin levis kaj foriris, kaj cxiam ankoraux la braceleto ne estis +redonita. + + La duko fine farigxis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon +kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klarigxis, kaj la +duko konvinkigxis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton +kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuragxaj +sxtelistoj de la cxefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la +estro de la polico, kaj, antaux ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj +policaj oficistoj trasercxis la tutan Parizon pro la sxtelitaj juveloj. +La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino +en la domo maltrankvile atendis la reporton de sxia braceleto. + + Jxus batis la sesa horo, kiam cxe la pordo de la palaco de la duko +forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun +la dukino. Profunde salutante, tiu cxi rakontis, ke oni kaptis la +sxteliston kaj trovis cxe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke +li ne estas sxtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas +en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke +sxi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la +ambaux. + + Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la +policisto la duan braceleton. Tiu cxi kun profunda saluto forlasis la +cxambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj songxi pri siaj braceletoj. + + Kiam la horlogxo batis la nauxan horon, la ambasadoro, laca de +maldormo kaj en malbona humoro, venis en la cxambron de sia edzino kaj +jxetis sin malespere sur segxon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj +kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj. + + --Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciigxi pri gxi. + + --Kio! ekkriis la sinjorino, cxu vi gxin ne ricevis returne? La +oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la sxtelisto estas +kaptita kaj la braceleto trovita cxe li. + + La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun rauxka +vocxo, ke sxi donu al li klarigon. + + Sxi gxin faris, kaj gxemegante la duko falis sur la segxon. + + --Mi cxion komprenas! li ekkriis. La friponoj sxtelis de vi ankaux +la duan braceleton, cxar ni neniun sendis tien cxi. La homo, al kiu vi +gxin donis, ne estis oficisto, sed ankoraux pli aroganta sxtelisto, ol +la unua. + + Kaj tiel gxi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, +kaj nur per gxemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, +kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli ricxa, ol li estis, kiam li +sian belegan edzinon levis en la kalesxon kaj ordonis al la veturigisto +veturi al la opero. + + * * * * * + + NUR UNU VORTON! + + (Noveleto de L. E. MEIER.) + + Estis la mateno post dancado. Tio cxi dauxris gxis la kvara horo; +tiam ankoraux oni kunesidigxis, por trinki nigran kafon gxis cxirkaux la +kvina horo. Post tio cxi oni disiris hejmen. + + Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraux la +ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; ecx suficxe maljunaj +sinjoroj estis ensxiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la +diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el +la mondo sinjora estis la gxentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj +frauxlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, cxar +la mateno cxiam apartenas al la junularo. + + Tiel ankaux Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding, +felicxe venis al la pordo de la gepatra logxejo, kaj sxi estis kune kun +la patro kaj patrino, cxirkauxita de amaseto da junaj herooj de danco. +Oni sxercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja, +kaj la patrino havis sian "bonan tagon". + + La disigxado iom longigxis : cxiu el la sinjoretoj penis diri ion +aparte agrablan, kaj cxiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de +mano aparte signifan,--cxiu kredis, ke li estas sole preferita. + + Cxu cxiuj? + + La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis gxis cxiuj +antauxirintoj ricevos sian "maneton"; tiam ankaux li mem povus diri +adiaux al Ella. + + Tio estis la doktoro Gering, juna jugxisto. Li estis tre trankvila +kaj modesta. "Trankvilaj akvoj estas profundaj", diras proverbo germana, +kaj modesteco ofte kasxas firman certecon. + + Kiam la lasta antauxstaranto diris adiaux--la konsilano kun lia +edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun +brulanta kandelo--Gering iris antauxen, por komenci sian preparitan +parolon de adiaux. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti +Ella'n, tiu cxi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj : + + --Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten! + + Kaj de tie voko eksonis : + + --Certe ne, mia frauxlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton! + + + --Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino +konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun cxi en +la domon. + + --Bonan nokton! ankoraux ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la +amaseto. Gering ankoraux staris kun levita mano--Ella jam eniris en +la domon, la pordo fermigxis--jen li staris sen "maneto" kaj sen +adiauxdiro, kaj la parolo restis neparolita! + + Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian logxejon. + + Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Cxiuj aliaj jam de longa +tempo estis foririntaj. + + Veninte en sian logxejon, li fine memorigxis je si mem. Li ekgxemis +kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia jugxo mortiga : + + --Nur unu vorton--nur unu vorton se sxi dirus al mi! La jugxisto +Gering ankoraux la duan fojon ekgxemis kaj poste ekdormis en la veninta +mateno. + + Estis luma tago, kiam Ella maldormigxinte vidis la sunon brilantan +tra la kurtenoj de la cxambro. + + Sxi pripensis la faritajxojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente. +Sed jen per unu fojo sxi malgajigxis. Jen unu rememoro malagrabla. Sxi +rememoris la disigxon, rememoris la jugxiston Gering, kiu estis la sola, +kiu ne diris al sxi ecx unu vorton! Cxiuj sinjoroj premis sxian manon, +cxiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li ecx sxajne intence +restis poste! + + --Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris sxia plej bona +amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella'n en la vespero, sidis kun sxi en +la cxambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta.--Vi scias, ke +tro alproksimigxi estas tute kontraux la karaktero de Gering--kvankam +mi devas konfesi, ke tio cxi estas eco stranga cxe jugxisto; sed kiu +scias, cxu li ne estos tute alia en lia jugxa servado? + + --Tro alproksimigxi? respondis Ella. Inter tro alproksimigxi kaj +_intence retirigxi_ estas ja granda diferenco! + + --Certe! Sed . . . + + --Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Cxu +mi ne kun li dancis la unuan valson? Cxu ne li sidis kune kun mi cxe la +vespermangxo? Kion pli mi povus fari? Cxu mi mem devas alforgxi lin per +ia aparta atento? Cxu ecx ne estas lia propra afero diri . . . kio devos +esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam +cxio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton! + + --Kara mia Ella! Ne cxiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia +viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru +mem : kio hodiaux pli multe devigas la virinojn plendi : la modesteco +aux la tro granda proksimigxado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas +escepto el la regulo, kaj tio cxi distingas lin! + + --Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la +vorton liberigontan, kaj li mem--estas tro modesta! + + Ella parolis iom kolere : sxiaj vangoj rugxigxis, kaj Mathilde vidis, +ke la okuloj de la amikino malsekigxis. + + --Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj +pripensadis, kiel sxi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos +al la celo, sxi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi! + + Tiuj cxi vortoj videble reanimis Ella'n.--Walter, sxi respondis, +jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiaux matene disigxis, mi +diris al li : "Sed ne forgesu, kion vi promesis! + + --Kaj kion li diris? + + --Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton! + + Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fiancxo de Mathilde, kaj +pro tio li estis ankaux la konfidulo de la du amikinoj. Li konigxis +kun la jugxisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte +akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis sxi mem kaj per sia +amikino : certigxi, cxu Gering efektive amas Ella'n. + + Post tagmangxo, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en +restoracio, la oficiro--fidela al sia principo ne longe pripensi, sed +rekte aliri al la celo--komencis sen ia antauxparolo pri Ella. + + Stetten estis rekte la kontrauxajxo de sia amiko. Dum tiu cxi pro +multa pripensado kaj granda modesteco sxanceligxadis frapi al la pordo +de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun cxi pordon. + + --Kiam do estos via fiancxigxo? li demandis la amikon. + + Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis. + + --Sen ia sxerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! +La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al +la celo! Vi estas enamita en Ella'n--vi mem min tion sciigis. Sxi +ankaux amas vin. Tion mi scias, kaj vi gxin scias ankoraux pli bone! + + Gering lin auxskultadis ne ferminte la busxon. + + --Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine!--Stranga +jugxisto vi estas--al vi mankas la parolo por defendigxi! Cxiam nur +ian unuan vorton vi bezonas por komenci! + + --Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial sxi ne decidigxas +paroli? + + --Jen! diris nun kvazaux miregante Stetten, la unuan parolon cxiam +devas diri vi! Cxu la frauxlino eble devus sin turni al vi : Sinjoro +jugxisto, mi intencas havi vin,--cxu vi volas, jes aux ne! + + --Tion mi ne pensas, ne! + + --Kion do?--Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua +konigxis antaux kelkaj monatoj; cxiu homo ellegas el viaj vizagxoj, ke +vi amas unu la duan--sed nek vi nek sxi decidigxas gxin konfesi! Vi +mem ankoraux pli malmulte ol Ella--kvankam vi estas viro! Mi estas +tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon--kaj vi mem gxin scias pli bone +ankoraux. + + --Mi?--Ho, se mi gxin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas +por gxi? Cxu Ella parolis nur unu solan fojon ecx plej malgrandan +vorteton, kiu min certe esperigus? Ecx ne unu solan vorton! Kaj mi timas +esti rifuzita! + + --Grandegan estimon mi sentas por jugxisto, kiu tiel malmulte konas +la pruvojn efektivajn!--Ni ne sxercu, Herman,--la afero devas +esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via +felicxo? + + --Nur unu vorton! + + --Tion saman Ella atendas de vi! + + --Ho! + + --Mi certigas vin per mia honoro! + + --Ej! Tiam . . . + + --Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan +vorton? aux pli bone vi ambaux devos diri unu vorton--tio estas tiel +komprenebla, kiel unuoble unu estas unu! + + Gering restis pripensanta : jen li staras antaux tiu foso, kiun li +devus transsalti! Lia malgaja vizagxo ridigis lian amikon.--Mi nun +bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten. + + --Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero +reanimis lian vizagxon. + + --Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj +Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi +unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona +rezultato, de kiu ajn flanko gxi venos! + + Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis. + + Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la mangxejo. + + --Mi vin sciigos pri la sekvantajxo, estu certa! diris Stetten, +premante la manon de Gering kaj disigxante kun li. + + Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia jugxejo. Li +tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan +parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel +vane sercxis nur unu vorton!-- + + Post kelkaj tagoj--estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la +vetero estis plej bela--Herman Gering sidis antaux siaj skribajxoj. +Estis cxirkaux la sepa horo de vespero, kaj la jugxisto sin preparis +eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la cxambron kaj donis al +Gering ian leteron. Tiu cxi letero venis de Stetten, kiu per gxi invitis +sian amikon fari kun li promenon en la morgauxa dimancxo. La lastaj +vortoj de tiu letero estis la jenaj : + + --Diru al la transdonanto nur unu vorton : "jes" aux "ne" estos +suficxe. + + Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur "Jes", kaj li +eliris el la jugxejo. + + Je la mateno de la veninta dimancxo la du amikoj kune promenis tra +la kampoj en la cxirkauxajxo de la urbo kaj eniris en belegan arbaron. +La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj fresxeco. +Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering +ankaux gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj. + + Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tusxis ecx per unu vorto +la aferon de kelkaj tagoj antauxe. + + --Stranga gxi estas, interne pensis Gering; li do komencu! + + Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tusxi la aferon, sed +Stetten sxajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj. + + Tiel ili ambaux fine venis al loko, kie la arbaro estis iom +travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antaux ili du +sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antauxen. Li ne povis ilin rekoni, sed +io nekonata faris pli rapide bati lian koron. + + Stetten ne diris ecx unu vorton, sxajnis, ke li ne vidas la virinojn. +Gering intence silentis. Post kelkaj pasxoj la sinjorinoj ne estis +pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis +sur la nelargxa vojo post sia amiko, kiu, dissxovante ie kaj ie la +brancxojn, nelauxte kantadis la kanton de Heine : "Mi ne scias, kion +signifas . . ." + + Fine Gering rekomencis paroli : + + --Tie cxi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densajxo +antauxmonda! + + --Jes, respondis Stetten, estos ankoraux pli interese, kiam fine la +arbaro finigxos. Estis beleta vojo, certe! + + La arbaro iom post iom maldensigxis, kaj kiam Stetten dissxovis la +lastajn brancxojn, montrigxis herba loko cxirkauxita de la arbaro, kaj +en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista. + + --Cxu tie cxi ne estas belege? demandis Stetten. + + --Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis : + + --Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankoraux ion pli belegan! + + --Kion do li intencas? sin demandis Gering. + + La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin +turnis al la dekstra flanko. + + --Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel cxirkauxiris +la dometon tra la arbaro kaj proksimigxis al gxardeno. Stetten estis +kelkan pecon pli antauxe. + + Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj. + + --Ho! kontrauxvole ekkriis Gering, cxar li rekonis la samajn du +virinojn, kiujn li antauxe vidis en la arbaro. + + Kiam la du sinjorinoj eliris el la gxardeno, Stetten rapide +alproksimigxis al ili, salutinte ilin gxentile. + + Gxi estis Mathilde kun Ella. + + Stetten mallauxte diris al Ella kelkajn vortojn, kaj tiam tiu cxi +rugxigxis.--Certe! diris Stetten lauxte, demandu do lin vi mem! + + Gering dume alvenis. Antaux ol li povis saluti la sinjorinojn, Ella +alpasxis al li kaj diris : + + --Cxu tio estas efektive vera, kion sinjoro de Stetten min sciigis? + + --Jes aux ne! rapide ekkriis Stetten al Gering. Nur unu vorton-- +jes aux ne! Kaj li rigardis sian amikon kiel sciante, ke tiu cxi ne +povus respondi ion alian krom "jes". + + La rigardo de Ella nun ekbrilis. Gxi estis tia rigardo, ke Gering +gxin sentis en sia koro--tiel magnete Ella nenie ankoraux lin +rigardis! Sxi atendis la respondon; sxajnis al li, ke li vidas kaj +sentas, ke sxi atendas nur la unu vorton : "jes". Kaj tamen li ne sciis, +pri kio propre sxi lin demandas. Sed en la demando estis io, kion li +komprenis tre bone; sxi gxin elparolis per sia malseka rigardo; sxia +brusto sin levadis kaj mallevadis, kaj jen sxia mano estis donita al li. + + --Cxu estas vere, Herman? ekparolis sxi nun tiel karese kaj plene je +amo, ke Gering tute forgesis la cxirkauxajxon. Li vidis pli nenion krom +sxi, li auxdis nur sxian vocxon; la tuta mondo sxajnis foresti. Li nun +sentis felicxon, tiu cxi sento lin venkis, li prenis sxian manon. Tiel +varme kiel nenie ankoraux li ekparolis al sxi, li respondis : + + --Jes, Ella, jes! + + Kaj la du amantoj sin cxirkauxprenis.--Jen! ekkriis Stetten. Cxu mi +ne plenumis mian promeson? Mi plenumis ecx pli ol tion, cxar mi promesis +nur unu vorton, sed Gering nun elparolis ecx tri vortojn! + + Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la logxejon de sia amiko, +li mirante lin vidis vestitan en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj +blankaj. + + Stetten ne bezonis longe demandi. + + --Cxu vi iras al la komerca konsilano Balding? + + --Jes. + + --Kaj kion vi respondos, kiam tiu cxi vin demandos sinjoro jugxisto, +kion vi deziras? + + --Nur unu vorton, Stetten! + + --Kaj tiu cxi vorto estos? + + --Ella'n! + + * * * * * + + LA PORCIO DA GLACIAJXO + + (Rakonto de L. DILLING, + tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU (Finnlando)). + + Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj +kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignajxo de la segxoj estis +origita. Tie sin trovis ankaux multaj etagxaretoj, egale kovritaj per +blua sxtofo kaj ornamitaj per bluaj frangxoj, kiujn najletoj origitaj +firme tenis. Cxirkauxe en la cxambro estis distrita ankoraux multo da +sendifinaj puf-segxoj, aux kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, +rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj +amaso da nekompreneblaj lacxajxoj kaj penikajxoj. En unu angulo de la +buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun la postflanko turnita al +la interno de la cxambro. Kiam oni sidigxis al la piano, oni sidis tie +efektive kasxita, cxar grandaj foliokreskajxoj sur la ambaux flankoj de +la instrumento formigis vere tropikan lauxbon en tiu cxi malgranda Edeno +de la sinjorino. + + Estis trankvile kaj pace en la buduareto, cxar neniu tie sin trovis; +kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta cxambro. Vere, la +origita lampo, pendanta de la plafono, brulis, sed tiel super gxi, kiel +ankaux super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj sxirmiloj. La +blua silka pordokurteno estis tirita antaux la pordo, sed el la flankaj +cxambroj estis auxdata dancmuziko kaj viva interparolado; cxar tiun cxi +vesperon estis balo cxe la komercegisto Breine, la sinjoro de la domo. + + La muziko silentigxis momente, la pordokurteno ekjxetigxis flanken, +kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro. +Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la haroj kombitaj sur la frunto +kaj la klakcxapelo sub la brako, cxirkauxis sxin; sed sxi forigis +ilin kun mieno de regxino, antauxtiris rapide la kurtenon antaux la +pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj. Sxia +vizagxo estis tre delikate formita kaj pala, la okuloj mallumaj, +grandaj kaj radiantaj, kaj la nigraj haroj, frizitaj a la Titus, +portis neniajn aliajn ornamojn, ol paro da diamantaj steloj. Sxia tre +dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu +el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo, kie puntoj kaj +bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin kunigxis en mirinda bonordita +senordeco, dum kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize +belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj +lokoj. + + Sxi estis bela, kiel sxi kusxis tie, lace etendita sur la kanapo, +ludante kun monstra ventumilo; kaj pli bela ankoraux sxi estus, se sxia +vizagxo ne havus tiun malsxateman fieran esprimon. Sxi estis laca de la +bala muziko kaj vanila glaciajxo, de amindumaj rigardoj kaj sengusta +flatajxo de la frake vestitaj sinjoroj kaj nauxzaj salonparfumoj. + + Sxi estis fiera, cxar sxi estis cxiam kutiminta, ke oni sxin starigu +sur piedestalon, cxirkauxatan de genufleksantaj kavaliroj; sed sxi nun +estis jam tute laca de tiu cxi adorado, sxi estis laca esti diino de +balo. Vere, sxi bone sciis, ke sxi prezentis tre belan figuron sur la +piedestalo, cxar sxi estis bela statuo; sed sxi sciis ankaux, ke oni +admiradis la statuon pleje tial . . . ke gxi havis veran origajxon. + + Stella Adler--tia estis sxia nomo--restis ne longe ne malhelpata. +La pordokurteno kraketis, Stella levis senpacience siajn lacajn okulojn, +sed kiam sxi ekvidis, kiu envenis, gxoja rideto eklumis sur sxia bela +vizagxo. La eniranto estis belega sinjorino de cxirkaux tridek jaroj, +kun plena figuro kaj floranta gajema vizagxo. Sxiaj nigraj haroj estis +kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per kufeto da +blankaj plumoj kaj rugxaj rozoj. Sxi havis sur si veston el vinrugxa +veluro kaj atlaso kun ricxa garnituro da kremkoloraj puntoj. Sxi estis +sinjorino. Breine, la edzino de la komercegisto Breine kaj la regantino +de tiu cxi eleganta domo. + + --Mi sciis bone, ke mi vin tie cxi trovos, diris sinjorino Breine, +sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi gxojas, ke mi vidas vin cxe mi +tiun cxi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de +unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en la bona urbo Parizo, kiam mi, post +mia edzinigxo, vojagxis tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankoraux en +pensio. Nun ni havos ree agrablan horon por babili. + + --Se ni nur ne faras maljustajxon al viaj aliaj gastoj, Fanny. + + --Ne, nun mi estas absolute ekster dangxero, cxar nun la tuta +bestaro estas en la mangxejo por sin nutri, aux pli delikate esprimite, +por vespermangxi. Kiam ni laste estis kune en Parizo, tio estis ankaux +sur balo, cxu vi tion memoras? Tion devus patreto Breine scii, ke lia +edzino veturis al opera maskobalo, dum li estis en la kolektigxo nacia +kaj kusxis en Versailles! Kaj cxu vi ankoraux memoras, ke ni perdis unu +la duan en la premado kaj devis reveni hejmen cxiu aparte? + + Stella ekgxemis kaj murmuretis duone por si mem :--Ha, jes! tiun +maskobalon mi ne facile forgesos! + + --Sed vi ne volus iom mangxi, Stella? + + --Ne, mi dankas, mi ne estas malsata. + + --Jes, malkasxe dirate, vi ne multon perdas per tio cxi, cxar tie +estas nek birdo, nek fisxo, aux pli gxuste, estas de la ambaux specoj. +Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensajxo! Oni pakas kune cxiujn +eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni sxargxas el +cxiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni +tion mangxas en la plej maloportuna situacio! Sed unu glason da vino vi +povas tamen trinki? + + --Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi. + + --Sur viaj lauxroj, jes! Ha, kian felicxon, aux pli gxuste +malfelicxon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta planko estas +disjxetitaj koroj, kiujn la malfelicxaj sinjoroj perdis! Mi devos lasi +ilin elbalai, antaux ol ni komencos danci, cxar alie oni povas faleti +sur ili! La sinjoroj flugetis ja cxirkaux vi . . . + + --Jes, kiel musxoj cxirkaux sukero aux teologo cxirkaux parohxo! +diris Stella kun malsxatema trajto cxirkaux sia bela busxo. La vivopano, +mia kara, estas por ili la grava demando. Sed la edzigxocxasantaj +sinjoroj faras laboron vane! Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro +mia mono! + + --Malsagxulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan +frapon per la ventumilo; cxu vi estas do tiel malbela, aux cxu vi +pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi opinias cxiam, ke juvelo +estas duoble pli bela, kiam gxi estas enkadrigita en oro. + + --Ili estas por mi tute indiferentaj. + + --Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera. + + --Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita; kaj +kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj. + + --Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj estas +tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la felicxa +homo sin nomas? Cxu mi lin konas? + + Stella mallevis la kapon. + + --Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin +revidos neniam! + + --Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino Breine kaj +skuis la kapon. Sed oni devigas sin cxiam havi ion por sin turmenti! Se +oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo! Sed +cxu vi permesos al mi demandi. . . . + + La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris +dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis cxiam +melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfelicxa amo, +kaj ambaux doloroj naskigxis de lia penema partoprenado en la societa +vivo; cxar li trinkadis cxiam grandan kvanton da restoj de vino en la +nokto, kaj tio cxi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da +belaj sinjorinoj, kaj tio cxi malsanigis lian koron. La lastajn estis +permesate al li nur rigardi, sed ne tusxi, kaj tion li nomis "vandalaj +turmentoj", volante diri "Tantalaj turmentoj". + + --Cxu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun +malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj +sxultroj de sinjorino Breine. + + --Alportu al mi porcion da glaciajxo, diris Fanny. + + --Post kvin minutoj mi gxin metos cxe viaj piedoj, sinjorino. + + --Mi preferas, ke vi gxin metu tie cxi, sur la tablon! + + --Tuj, sinjorino, tuj. + + Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto. + + --La interkomunikigxo estas infekta, sxi diris. Nun la kelneroj ecx +volas esti kavaliroj. + + --Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam cxiuj miaj +kavaliroj volas esti kelneroj por mi! + + Sxi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj +silkaj kusenoj. En tiu cxi sama minuto la pordokurteno estis jxetita +flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton. + + La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj +lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto, +kiel sxajnis, ne estis en bona humoro. + + --Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia +vizagxo komplezan esprimon. + + --Ho, bonege! respondis Stella. + + --Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia +edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel jxetata el la +brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia! + + La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson. + + --Vi estas, kiel sxajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite. + + --Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis +Stella ridetante. + + --Kontrauxe, mi estas en la plej brilanta humoro . . . + + --Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laux lia +nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien cxi nur por arangxi +disputojn. + + --Tiam estas plej bone sin savi per forkuro. + + --Vi ja komprenas, ke mia edzino nur sxercas? + + --Mi devas tamen iri en la salonon. Mi sxuldas, jes, la dioj scias, +kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn sxuldojn tiel baldaux +kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto. + + Sxi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola. + + --Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne gxenu vin! +Mi estas preparita por la plej malbona. + + --Sed, Fanny kara, mi ne diris ecx unu vorton. + + --Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laux via +nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare. + + --Fanny! + + --Mi estas tro bela tiun cxi vesperon, ne vere? + + --Vi estas jam tro modesta! + + --Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro +jxetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin +tiel bonguste esprimis! + + --La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado. + + --Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj. + + --Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentigxo estas vidi sian +edzinon, prematan al la brusto de alia, cxirkauxprenatan de lia brako, +sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj! + + --Sendanka! kaj tamen gxi estis sur unu el tiuj cxi baloj, ke vi +trovis vian felicxon! Cxu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono +jaro antauxe. Tiam vi sidis tie kun bela meblita logxejo kaj tamen sen +la plej belega meblo en domo--juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi, +ke esti tute sola en ok cxambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la +homo. Kie tio cxi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan? + + --Jes, estis sur balo. + + --Kaj kie gxi estis, ke vi petis mian manon? + + --Ankaux sur balo. + + --Tial vi havas nenian kauxzon plendi. Ni vivas bone kune. + + --Ho, oni vivas tre bone, kiam oni cxiam veturas al baloj! + + --Mi estas laborema edzino. + + --Jes, vi mangxas vian panon en la sxvito de via frunto sur cxiuj +baloj de la urbo. + + --Sxercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for! + + --Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la +komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun sxi +estis metinta sur la tablon. + + --Hodiaux vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante +ofendite. La komercegisto sin levis ankaux. + + --Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie cxi devos farigxi alia +danco! Li prenis la ventumilon en ambaux manojn kaj disrompis gxin en du +pecojn. + + --Vi farigxas cxiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se +vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj. + + --Mi estus suficxe inklina por tio cxi. + + --Ne gxenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna +fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la +porcelanajn vazojn kaj la malgrandajxojn! + + Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino, +la komercegisto forjxetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj +volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la +kabineton junan sinjoron. + + --Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie cxi. + + Li estis altkreska, bela frauxlo kun kuragxa, fiera vizagxo, buklaj +lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj kun al tiuj aligxanta +pinta barbo. + + --Mi ne malhelpas? + + Breine sin returnis vive. + + --Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj mi estis +nur okupitaj je kelkaj mastrumajxoj. Lasu, mi vin prezentos, mia plej +bona amiko, leuxtenanto Georgo Felsen, jxus reveninta hejmen el la +eksterlando--Fanny, mia edzino. + + --Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas. + + --Estas por mi ankaux plezuro farigxi via konato, mia sinjorino! + + --Mi auxdis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton. +En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon; sed tiun cxi +vesperon sxi estas okaze hejme, cxar sxi donas mem balon. + + --Ne auxskultu lin, sinjoro leuxtenanto, li estas nur tiel malica. + + --Mi lin bone konas, mia sinjorino. Tia li estis jam antaux mia +veturo Parizon. + + --Parizon? ekkriis Breine. Mi pensis, ke vi estis en Italujo; +mirinde, ke ni ne renkontis unu la duan en Parizo. Tie mi estis en la +antauxa jaro. + + --En tiel grandega urbo ne estas mirinde. + + --Ni forveturis kelkajn tagojn post la granda opera maskobalo, diris +Fanny. + + Georgo sin returnis vive. + + --Vi estis en la opera balo, sinjorino? + + --Ne, kial . . . kial vi povas tion supozi? + + --Tiu maskobalo, kiel sxajnas, faris eksterordinaran impreson sur +vin, diris Breine. + + --Sinjoro Felsen estas tiel flamigxema. + + --Tio . . . tio estis nenio! + + --Ne, nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe +malsxati miajn aliajn gastojn . . . + + --Faru al mi la honoron, danci kun mi, sinjorino. + + --Malfelicxe mi jam estas invitita; sed mi provos elzorgi por vi +frauxlinon, kaj mi pensas, ke vi ne perdos per la sxangxo. Sxi estas +juna, bela, kaj ricxa. La lasta eco estas ja tio, kion la plej multaj +sinjoroj estimas pleje. Mi revenos baldaux. + + Felsen apenaux auxdis sxiajn lastajn vortojn. Li staris en profundaj +pensoj kaj vekigxis el sia revado nur tiam, kiam lia amiko lin frapis +sur la sxultron kaj lin premis malsupren sur la sofon. + + La komercegisto, metinte siajn ambaux manojn sur la sxultrojn de la +leuxtenanto, rigardis al li rekte en la okulojn. + + --Kio estas al vi? Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo cxe vi, +kiam vi farigxis tiel ekscitita? + + --Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo. Mi tiel bone +kiel fiancxigxis kun frauxlino, ne vidinte ecx sxian vizagxon. + + --Kion vi babilas! Kiel tio povis okazi? + + --Dum mi promenadis cxirkauxe en la premado de la maskoj, mi +ekauxdis frauxlinan vocxon post mi, dirantan en pura norvega lingvo : +--Dio, kion mi faros! Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan +figuron en nigra domeno kun nigra masko antaux la vizagxo. Ke sxi estis +juna kaj bela, pri tio mi estis tute konvinkita. La rondaj brakoj, la +marmorblanka kolo, la purpuraj lipoj, kiuj vidigxis inter la puntoj +de la masko, kaj la brilantaj okuloj--cxiuj tiuj malgrandaj cxarmaj +detaloj estis suficxaj por mi, por autauxsenti ravantan tutajxon. +Mi iris kuragxe antauxen kaj, prezentinte min mem kiel samlandulo, +proponis, ke mi estos sxia kavaliro. Sxi akceptis kun danko mian +brakon : mi estis ja senmaska. Eble sxi konis min el Kristianio. Mian +nomon sxi ne demandis. Ni iradis cxirkauxe, por retrovi sxian amikinon, +kiun sxi estis perdinta en la premado. Ili ambaux havis nigrajn domenojn +sen iaj signoj, kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj. +Sekve ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en logxio. Sxi +estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo, +cxampano kaj dancmuziko; kaj ni ambaux enspiradis per plenaj pulmoj la +aromon de romaneco, kiu trovigxis en nia tuta aventuro. Mi prenis sxian +manon en mian kaj petegis sxin levi la maskon, sed sxi estis nemovebla. +--Ne dissxiru la misteran vualon, kiu estis jxetita sur nian renkonton +kaj kiu aldonis al gxi gxian cxarmon. Ni renkontigxos en Kristianio la +venontan vintron, sxi diris.--Lasu min nun iri, akompanu min nur al +veturilo kaj ne penu scii, kiu mi estas, aux sekvi min. Mi konfidas al +via kavalireco. Mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj +metis gxin sur sxian manon.--Per tiu cxi ringo mi vin katenas, mi +diris; kiam mi vin revidos, ni disigxos neniam. Cxu vi volas gxin porti? +--Jes, cxiam! sxi respondis. Kiam sxi estis en la veturilo, sxi sin +klinis super min kaj kisis min sur la frunto.--Ni renkontos nin en +Kristiano, estis sxiaj lastaj vortoj. Kaj nun mi tien cxi venis. Mi iros +en teatron kaj al koncertoj, al baloj kaj vespermangxoj, kaj la diamanta +ringo sur sxia mano estos la stelo, kiu montros al mi la vojon al la +Bethlehemo de la amo." + + --Tion oni povas nomi romano, diris la komercegisto, sin levante. +Oni povus pensi, ke vi estas naskita en la kavalira tempo. Sed kien la +sinjorinoj foriris? Cxu ni ne iros al ili? + + --Mi preferus resti en paco tie cxi. Estas tiel agrable en tiu cxi +buduaro. + + --Bone, tiam mi sendos la sinjorinojn al vi. Tie cxi estas la +plejsanktejo de Fanny, tien cxi venas nur la endedicxitaj! + + Kiam la komercegisto foriris, Felsen sin amuzis per rigardado de +cxiuj belaj malgrandajxoj kaj floroj, kiuj estis dismetitaj cxirkauxe en +la plej bongusta senordeco. Oni rimarkis tuj en cxiuj tiuj elegantaj, +kokete distritaj luksajxoj la delikatan manon de edukita virino. Li +haltis antaux la piano. + + --Kia bongusta arangxo, li murmuretis. La piano en la angulo estas +cxirkauxata de tropikaj kreskajxoj. + + Li sidigxis sur la segxo antaux la piano kaj komencis transturnadi la +foliojn en la notolibro. + + Li ne rimarkis, ke Fanny kaj Stella eniris. + + --Tie cxi estas ja neniu, diris Stella. Des pli bone. + + --Mi estas certa, ke li placxos al vi, diris Fanny vive. Li estas +juna, bela, edukita kaj eleganta. Li vivis multajn jarojn en la +alilando. + + --Li kredeble vivis tie tiel multe, ke li nun revenis hejmen, por +trovi ion, per kio li povus dauxrigi vivi! Li farigxos kredeble unu el +miaj plej varmaj adorantoj! + + --Kia senhonteco! murmuris Felsen. + + --Ho, li havas tamen ion alian, per kio li povas vivi krom vi, diris +Fanny incitita. + + --Tio estas la plej bona vojo, kiun li povus elekti. Dudek mil +kronoj da procentoj en jaro kaj nenion alian fari, ol esti la edzo de +sia edzino! + + --Fi, Stella! + + Felsen levigxis, pala, kun kunpremitaj dentoj. + + --Nu, diris Stella, irante al la tablo, elsercxu la pekulon, konduku +lin tien cxi kaj starigu lin en la vicon de miaj adorantoj. Li estas ja +leuxtenanto. Eble mi povos lin uzi, por komandi la aliajn! + + Felsen elpasxis. + + --Mi estas jam tie cxi kaj tuj, kiam mi estos prezentita, farigxos +por mi plezuro, akcepti la deciditan por mi lokon. + + Cxe la sono de lia vocxo Stella turnis la kapon. Sxi estis mortpala +kaj apogis sin konvulsie al la marmora tablo. Gxi estis li, la idealo +de sxia vivo, sxia sekreta fiancxo, kiun sxi nun tiel dolore insultis +kaj por cxiam forpusxis! Sxi rigardis mehxanike sian manon. Felicxe sxi +portis gantojn kun sep butonoj, tiel la ringo estis bone kasxita. + + --Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo, Sed +mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian eniron. + + Sinjorino Breine sagxe decidis rigardi la tutan aferon kiel sxercon. + + --La situacio estas vere malagrabla, sxi diris ridetante. Nun estas +jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino, kaj sercxas mian +rifugxon en la ventumilo. Kiam gxi estas malfermita, gxi faras la servon +de kurteno, kiu estas antauxtirita, dum la vizagxo faras tualeton. Nu, +nun mi pensas, ke gxi pli-malpi rehavas la gxustan esprimon! Lasu min +prezenti : leuxtenanto Felsen--frauxlino Adler . . . Sed, kara Stella, +vi tiel tremas . . . Sidigxu! + + --Tio baldaux pasos. Mi estas iom nerva. + + --Mi bedauxras, diris Georgo, ke mi estas la kauxzo . . . + + --Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti tie +cxi kaj flegi la frauxlinon, gxis vi povos konduki sxin, perfekte +refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin. Miaj sxuldoj de +mastrino min vokas. + + Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris +malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu segxo. Stella levis la +kapon kaj diris kun devigita trankvileco : + + --Sidigu vin, sinjoro Felsen. + + --Mi dankas. + + --Diru al mi, cxu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aux cxu ni +estos sinceraj? + + --Kiel al vi placxos. + + --Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere? + + --Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia frauxlino. Se +mi vin komprenis gxuste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel +malamikon. + + --Sed tiam mi jugxis ne konante. Nun, kontrauxe . . . +kontrauxe . . . + + --Nun, vi min konas egale malbone. + + --Jes, vere, sed . . . + + --Sed? + + --Sed . . . + + --Cxu vi estos efektive sincera, frauxlino? + + --Mi deziras nenion pli volonte. + + --Sed, trovinte, ke mi estas suficxe malhonta ne tuje fali sur miajn +genuojn, vi eble havus la deziron meti min venkitan cxe viaj piedoj, por +poste havi la plezuron--min forpusxi. + + --Sinjoro leuxtenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de sia +segxo. + + --Cxu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta vocxo post +sxi. Gxi estis la melankolia kelnero Olsen, kiu, enirinte senbrue, nun +staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio da glaciajxo en la mano. + + Stella rejxetis sin sur la segxon kaj kasxis sian vizagxon en la +manoj. + + --Ne, iru nur! + + --Mi alportis nur tiun cxi glaciajxon al sinjorino Breine. + + --Metu gxin tie cxi sur la tablon kaj alportu al mi ankaux unu +porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li +murmuretis al si mem. + + --Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro? + + --Ne. + + Stella sidis dauxrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, sxia +blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo +rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj +sur sxia sxultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda. + + --Frauxlino! + + Sxi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj +okuloj. + + --Cxu vi havas ankoraux ion nediritan? + + --Mi estis tro ekflamigxa, mi estis rapidema, mi volus nur . . . + + --Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin +mem, leuxtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon! + + --Frauxlino! + + --Mi kuragxis preni vin por cxasisto de edzigxo, vi kuragxis jxeti +en mian vizagxon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per +enjungado de malfelicxaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Cxu ni nun +estas kvitaj? + + --Mi povas nenion diri por mia pravigo. + + --Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni +tiun cxi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraux pli malmulte, kial +ni gxin . . . dauxrigus. + + --Jes, vi estas prava, frauxlino. Mia efektiva intenco estis inviti +vin por la sekvanta danco. + + --Mi dankas. En tiu cxi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom +ripozi. + + --Tiam mi vin ne pli longe maloportunos. + + Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon. + + Stella levigxis. Kiam li estis ekster la pordo sxi falis sur la +sofon, jxetis sin en unu angulon kaj kasxis la kapon en la klarbluaj +silkaj kusenoj. + + Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum sxi kusxis +tie kun la vizagxo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua +renkonto, kiun sxi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj +tamen--la sxuldo estis ja sxia propra. Sed eble li ecx ne memoris +ilian malgrandan aventuron,--kaj sxi, kiu konsideradis tiun cxi +ringon, kiun li metis sur sxian fingron, kiel ringon de fiancxigxo, +sxi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj gxin +nutris per sia revado . . . kia malsagxulino sxi estis! Kaj sxi povis +vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraux povus ekzisti! +Sxi levigxis, kaj, detirinte la gantojn, sxi longan tempon rigardis la +ringon. Sxia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu cxi diamanto. En ties +kvieta fajro kusxis mira sorcxo, cxar gxi pruntis sian brilon el la +poezio de la animo. Tiun cxi vesperon gxi ne brilis kiel kutime. Eble la +roso en sxiaj okuloj kauxzis, ke gxia brilo perdigxis. Nun gxi estis nur +la lasta larmo sur la tombo de sxia amo! + + --Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la +balo, sxi murmuretis. Sxi ja tenis en sia mano la sxlosilon de la +enigmo, sxlosilon, pri kiu sxi kredis, ke gxi malfermos al sxi la teran +paradizon. Neniu gxin vidis, des pli bone, ecx ne Fanny. + + --For, for! + + Sxi kuris al la fenestro, por jxeti la ringon sur la straton, sed +sxi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordigxis en sxian +koron, ke sxi ne povis suferi, ke gxi estu dispremata sub la piedoj de +la preterirantoj. Kiam sxi revenis de la fenestro, sxia rigardo falis +okaze sur la porcion da glaciajxo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam +subite venis al sxi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion +da glaciajxo; sxi lasos lin ricevi gxin--kune kun la ringo. Sxi sin +sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, sxi skribis la sekvantajn +liniojn : + + Tiun signon portu + Sur mano via! + En mistero restu + La nomo mia! + + Kunvolvinte la papereton, sxi sxovis la ringon super gxin kaj +enpremis gxin en la glaciajxon. Sxi lasis la telereton stari sur la +tablo kaj eniris en la salonon, por elsercxi la kelneron. + + Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri +kiu la kelnero Olsen diris al sxi, ke tie la glaciajxo staras sur la +tablo. Jxus kiam sxi volis porti la kuleron al sia busxo, sxi rimarkis +la papereton kun la ringo, elprenis gxin el la glaciajxo kaj legis la +versajxon. Traleginte gxin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj +skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian +fingron, prenis la glaciajxan telereton en la manon kaj iris en la +mangxejon al la kelnero. + + --Kiu donis al vi tiun cxi glaciajxon? + + --La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto. + + --Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Cxu gxi staras longan tempon en +la kabineto? + + --Mallonge, sinjorino. La bela leuxtenanto--mi pensas, ke li estas +nomata Felsen--petis min gxin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi +foriru, kaj sendis min sercxi por li mem porcion da glaciajxo; sed jam +nenio restis. + + --Li povas ricevi tiun cxi. + + --Cxu mi gxin devas porti al li? + + --Ne, mi gxin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj. + + --Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata gxentileco! Sed post +tiel mallonga konateco! Gxi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por +lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li +vidu, ke mi ricevis la ringon. + + Sxi eniris en la salonon kaj alproksimigxis al Felsen, kiu staris +sola en unu angulo de la cxambro. + + --Vi deziris glaciajxon, diris la kelnero. Permesu al via humila +servantino doni gxin propramane al vi. + + --Vi estas tro bonega! + + Sxi antauxportis al li kokete la glaciajxon kaj lasis samtempe la +diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaux faligis la telereton, dum +liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta sxtono. Neniaj duboj plu! Li +trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj +revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura! + + --Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Gxi estas +bela, ne vere? + + --Jes . . . jes . . . gxi estas . . . tre bela. + + --Gxi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam +mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos cxiam tiun cxi +memorajxon kaj mi cxiam gxin alte sxatos, sxi diris, forirante kun +koketa klineto de la kapo. + + Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano. + + Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la +glaciajxon al Felsen. + + --Li gxin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun gxi en la mano. +Jen li estas. + + Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj sxajnis esti +ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte +sur sxia mano. Sxi portis ordinare nur sian fiancxigxan ringon. Kion tio +signifas? + + Nun sxi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Sxi estis haltigita sur +la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj +lokis sin post la piano, kie sxi sidis, kasxata de la cxirkauxstarantaj +grupoj da kreskajxoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante +sub la lustro, sxi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis gxin. Stella +rigardadis sxin tra la kreskajxoj. + + Jes, estis tute certe. Gxi estas sxia ringo; sed kiel Fanny gxin +ricevis? Cxu li vere gxin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton? +Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke sxi ne +rimarkis la eniron de sia edzo. + + --Nu, Fanjo, cxu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Cxu vi +estas aukoraux kolera? + + Li prenis sxian manon, kiun sxi penis fortiri. + + --Vi ja scias, ke se mi estas ankaux iafoje iom viva kaj jxaluza, +tio estas cxar mi vin tiel amas kaj cxar mi timas, mi maljuna urso, ke +mi ne povas fari vin tiel felicxa, kiel vi meritas. + + Li karesis sxian manon, sed subite ektremis. + + --Kia . . . kia ringo estas tio? + + --Gxi . . . gxi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite. + + --Kiu gxin donis al vi? + + --Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny +petole. + + --Sed mi lin konas. Cxu diri al vi tiun nomon? + + --Vi scias do? + + --Gxi estas Georgo Felsen. Mi scias cxion. + + Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Cxu Felsen vere estas enamita en +Fanny'n, kaj cxu li, ne oferante ecx unu solan penson al ilia renkonto, +ne penante elsercxi, el kie la ringo venis, senpere gxin metis sur +sxian fingron? Aux cxu Fanny trovis la ringon kaj metis gxin sur la +fingron, por pensigi lin, ke sxi estas la elektita? Sed ne, tio cxi +estis malsagxa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, +sxi neniam gxin vidis. Oni povus frenezigxi. + + La komercegisto falis malespere sur segxon. + + --Kaj gxi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min +trompas! + + --Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin +trompi! diris Fanny trankvile. + + --Ne elturnu vin per malkaraj sxercoj! mi scias nun cxiujn viajn +sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo +en Parizo? + + --Ha, Stella babilis? + + --Stella nenion diris, sed tiu cxi malfelicxa ringo malfermis miajn +okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis. + + --Diru al mi, kara Breine, cxu vi efektive ne trinkis tro multe post +la mangxo? + + --Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela? + + --Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas +trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni cxion. + + En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado +komencigxis kaj ke oni demandas pri la gemastroj. + + --Cxu sinjoro Felsen estas tie? + + --Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaux kelkaj +minutoj, diris Olsen. + + --Ne dirinte adiaux al mi! Sed kion do signifas cxio cxi? murmuris +Fanny. + + La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la +sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermangxo. Fanny +prenis lian brakon kaj eniris en la salonon. + + La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga segxo. Stella +sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado +kaj sxovado de piedoj. + + --Jes, gxi estas efektive animita balo kaj luksa vespermangxo, kiujn +komercegisto Breine donas tiun cxi vesperon, li gxemis. Tiel vigla +dancado dauxrigxas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie +cxi sur la ruinoj de sia felicxo! + + Li kasxis la vizagxon en siajn manojn. + + --Cxu ekzistas en la mondo pli malfelicxa homo ol mi? li gxemis +lauxte. + + Mola mano estis metita sur lian sxultron. Stella staris apud lia +flanko. + + --Ekzistas ankoraux unu alia, sxi diris. + + --Cxu vi estas ankaux malfelicxa, frauxlino? + + --Ho, jes! + + --Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas. + + --Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kauxzo de nia malfelicxo. + + --Felsen? + + --Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min +forpusxis kaj forgesis pro Fanny, kaj cxio tio post konateco de nur +duono da horo. Cxio estas tiel freneze malsagxa, ke mia kapo preskaux +turnigxas. + + --Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri +tio. + + --Edzinigita virino--kia senfunda maltauxgeco! + + --Gxi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari? + + --Mi? mi almenaux neniam edzinigxos! + + --Mi ankaux neniam faros gxin plu, diris la komercegisto. Mi petos +eksedzigxon. + + --Sed eble Fanny estas senkulpa? + + --Ne, mi scias, kiel facilanime sxi komencis tiun cxi rilaton, kaj +mi neniam povas havi plu konfidon al sxi. + + --Cxio povos farigxi ankoraux bona, sinjoro. + + --Neniam, neniam. + + Li donis al sxi signon, ke sxi sidigxu. Sxi sin sidigis kontraux li. + + --Diru al mi, cxu mi ne estas suficxe maljuna, por povi esti via +patro? + + --Mi vin ne komprenas . . . + + --Mi opinias, ke ni ambaux staras tute sole en la mondo. Vi ne havas +plu gepatrojn. Cxu vi ne volus farigxi mia adopta filino? + + --Tiu cxi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaux +devas precize pripensi gxin. + + Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj +Stella'n en viva kaj konfida interparolado, starigxis en la mezo de la +cxambro. + + --Vidu, dauxrigis la komercegisto, kiam la eksedzigxo kun Fanny +estos atingita, mi sentos min mem tiel sola. + + --Cxu ni nun eksedzigxos! pensis Fanny. + + --Kiel felicxa mi estus tiam, se amika angxelo volus vivigi mian +malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj. + + Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo. + + --Nun ili do kune vivos! + + Stella donis al li sian manon. + + --Estos cxiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via felicxo, +sed . . . + + --Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros +mem al li la felicxon, kiun li bezonas. + + Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino : + + --Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Gxi +estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri +mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun cxi vesperon vidas la unuan fojon +antaux miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi gxin faris? Pro malamo al mi +gxi ne povas esti, cxar mi neniam faris malbonajxon al vi; kaj pro amo +al Breine gxi ankaux ne povas esti, sxi dauxrigis preskaux plorante, +cxar cxu iu alia ol mi mem povus esti suficxe malprudenta, por ami tian +sovagxan beston, kiel mia edzo?" + + --Fanny, auxskultu min, diris Stella. + + --Sed nek al vi, nek al alia prosperos forsxiri lin de mi,--mi +amas lin tro forte, sxi diris kaj jxetis la brakojn cxirkaux lian kolon. + + --Lasu min, mi volas disigxi! + + --Jes, sed mi ne volas! + + En tiu minuto eniris Georgo Felsen. + + --Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis +komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi +busxan klarigon. + + --Mi foriros, diris Stella. + + --Ne, mia frauxlino, kion mi diros, vi povas libere auxskulti. Gxi +eble klarigos mian konduton kontraux vi. Cxar kiam mi nun ree forlasos +mian patrujon, kaj kredeble por cxiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi +kun tro granda maldolcxeco. + + --Vi forveturos? demandis Fanny. + + --Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti +pli longe tie cxi. + + --Kio okazis inter ni . . .? + + --Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine. + + --Tiu historio ne estas tamen tiel dangxera, respondis Fanny +trankvile. + + --Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel sxercon, +diris Georgo. Mi rigardas gxin tute alie. Mi estis tusxita de la +romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figurajxon de +vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun cxi +fantazian portreton. + + Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie cxi estis ia +malkomprenigxo kaj ke sxi estis maljusta kontraux ambaux, Georgo kaj +Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti sxajniga. + + --Sed, granda Dio, kio min tusxas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis +Fanny surprize. + + --Sxajnas, ke vi cxion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento, +kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun cxi fatalan ringon, +mi decidis ankaux forgesi cxion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo +estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis. + + --Ho, kiel eksterordinare malgxoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes, +ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio +estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro +Felson, ke via supra etagxo ankaux estas iom en malordo. + + --Sed cxu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu cxi diamanta +ringo . . . + + --Jes, tiu cxi malfelicxa ringo estas la kulpo de cxio, diris Fanny. +Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi gxin redonas al Vi. Mi gxin +ricevis en porcio da glaciajxo kune kun versajxo. Mi metis la ringon +sur la fingron, kaj de tiu cxi momento cxio estas freneza. Breine estas +freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem +farigxos baldaux ankaux freneza, tio estas kredeble la plej prudenta, +kion mi povas fari. + + --Mi neniam sendis al vi ian glaciajxon aux ian versajxon. Vi scias +tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antaux unu jaro. + + --Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny. + + Stella elpasxis pli proksime. + + --Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun cxi senordigitan +aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo. + + --Vi? + + --Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi gxin rigardadis kun tiaj +samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj +mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la +vanilan glaciajxon, kaj gxi nun erare venis en la manojn de Fanny. + + --Tiel, tamen . . . Ha, frauxlino, kiel vi min faras felicxa! + + --Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny. + + Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la +balan salonon kaj ne plu malsxatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel +bona amuzi frauxlinon Stella dume . . . + + Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis +kredeble tre viva kaj interesa, cxar kiam la gastoj cxiuj jam estis for +kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella +sidis ankoraux en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka +kanapo--tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj +sur la sxultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis +nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis gxin vidi, cxar Felsen +tenis sxian manon en la ambaux siaj. + + --Nu, diris Breine, sxajnas, ke ni povas gratuli. + + --Jes, nun estas cxio en ordo. + + --Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente +la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos +ekstran festenon. + + Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono. + + --Alportu al ni botelon da cxampano. + + --Kun glacio? + + --Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni cxiuj ricevis jam suficxe de tiu +cxi artikolo. Tiu lasta glaciajxo estis tiel bruliga! + + La cxampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la +novaj gefiancxoj trinkita. + + --Mi petas ankaux la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero +Olsen; mi estas ankaux fiancxigita! + + --Ho, kun kiu? + + --Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino. + + --Kiam tio farigxis? + + --Antaux kelkaj minutoj, sed ni konatigxis unu kun la dua jam antaux +longe, cxar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune cxe invitajxoj. + + --Sed tiun cxi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella. + + --Jes, sxi staris en la kuirejo, kaj sxi estis tiel dolcxa, kaj tiam +mi diris, ke mi sxin amas, kaj tiam sxi min cxirkauxprenis, kaj tiam mi +tiel blankigxis, cxar sxi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. +Ho, estis tiel Die bonege! + + Olsen mallevis la okulojn kun dolcxa melankolia rideto kaj flugetis +en la salonon, por estingi la lastajn lumojn. + + Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison +sur sxian manon kun la brilanta sxtono, kiu nun farigxis la stelo de lia +felicxo. + + Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la sxultrojn pro la +romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos +en la mondo--kaj gxi ekzistos tie gxis la mondo pereos--tiel longe +ankaux la romaneco vivos. + + + * * * * * + + V + + EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ + + * * * * * + + + BAGATELOJ + + _Rimarkinda horlogxo_. Per kia originala maniero en Hxinujo malricxaj +homoj, kiuj ne posedas horlogxon, difinas la tempon, pri tio la franca +vojagxanto Le Hube rakontas sekvantan okazon : "Unu tagon, kiam ni +volis viziti niajn hxinojn, kiuj antaux nelonge akceptis la kristan +religion, ni envoje renkontis knabon, kiu pasxtis bovon. Preterirante, +ni demandis lin, cxu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la +suno, sed gxi estis kasxita post densaj nuboj, tiel ke li ne povis +konsiligxi kun tiu cxi horlogxo.--La cxielo estas kovrita tro plene +per nuboj, li diris, sed atendu unu momenton! Li kuris en la plej +proksiman korton de vilagxano kaj post unu minuto revenis kun kato sur +la brako.--Rigardu, li diris, ankoraux ne estas la 12-a horo, kaj +samtempe li montris al ni la okulojn de la kato, suprensxovante gxiajn +palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksterajxo estis +tute serioza, kaj la kato, kvankam la operacio sxajne ne tre placxis al +gxi, tamen videble kutiminta al gxi, tenis sin tre trankvile, kvazaux +gxia speciala okupigxo konsistus en tio, esti horlogxo. Ni diris : Tre +bone, mia knabo, plej bonan dankon! Kaj ni hontis, ricevinte instruon +de la knabo. Kiam ni trovis niajn amikojn, nia unua afero estis sciigxi +pri tiu kata orakolo. Ili tre miris pro nia malscio kaj rapide kolektis +kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbarajxo, por montri al ni, ke la +horlogxoj en iliaj okuloj cxiuj iras regule. La pupiloj de la okuloj +de la katoj gxis tagmezo iom post iom malgrandigxas kaj tiam atingas +sian plej mallargxan kuntirigxon en formo de maldika streko, metita, +kiel hareto, perpendikulare sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj +iom post iom ree etendigxas, gxis ili je noktomezo ricevas la formon de +rondo. Oni nin certigis, ke cxiu infano en mallonga tempo akiras grandan +lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj. Ni +konvinkigxis tre baldaux, ke tiuj cxi horlogxoj iras tute regule kaj +cxiuj en preciza konsento." + [K. Huebert.] + + _La homa vocxo_. D-ro Delaunay en antaux nelonge publikigita laboro +pri la homa vocxo esprimas la konvinkon, ke la antikvaj logxantoj de +Euxropo estis tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj +nepoj posedos vocxon basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj +k. t. p., havas vocxon pli altan, ol la blankaj. La homa vocxo kun +la tempo cxiam farigxas pli malalta; tiel ekzemple tenoro deksesjara +povas en la dudekkvina jaro de la vivo farigxi baritono kaj en la +tridekkvina--baso. La blonduloj havas vocxon pli altan, ol homoj kun +haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare vocxon sopranan kaj tenoron, +la lastaj--kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la +basuloj pli largxaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas +pleje vocxon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj suprajxemaj--altan. +La vocxo antaux la tagmangxo estas pli alta, ol post la tagmangxo. +Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn +alkoholajn, precipe la tenoroj; basuloj povas ilin gxui, kiom ili +volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj, kaj en la nordo +--pli da basoj; tiel ekzemple laux la vortoj de Delaunay cxiuj gloraj +francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum cxiuj basuloj--el la +departementoj nordaj. + + _Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p._ Preni +da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita +10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi gxin, bone +disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto, sxmiri per gxi +la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi +tiel en la dauxro de 48 horoj. Aldoninte al tiu cxi miksajxo pli da +ovoblanko aux da gluo solvita en nafto, por gxin pli maldensigi, oni +povas gxin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin +netramalsekigxaj. Kartono, tiel lakita, farigxas malmola, kiel ligno. +Sxipetoj, lakitaj per tiu cxi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same +ankaux kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankaux vazoj argilaj, uzataj por +konservado de grasoj kaj fluidajxoj. + + _Cxu lakto estas kun akvo_, oni povas sciigxi en la sekvanta +maniero : bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en +profundan vazon da lakto, tuj gxin elprenas returne kaj tenas gxin rekte +malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta +sur gxi; sed se ecx tre malgranda kvanto da akvo estis versxita en la +lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo. + + _Sercxistoj de postesignoj_ en Hindujo formas apartan kaston. En +kelkaj lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango +kaj Hindo, la bruto prezentas la cxefan ricxecon de la logxantoj; +tial ankaux sxtelado de cxevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed +tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon la sercxistoj de +postesignoj. Kiel preskaux cxiuj okupoj en Hindujo, tiel la specialeco +de postesignistoj transiras de patro al filo; la "khojoj"--tiel +en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj--de frua infaneco +sin ekzercas en sia metio. Bona "khojo" sciigxas facile, per kie la +sxtelinto forkondukis la bruton, kiel longe li haltis por nokti, aux +por ripozi en tago, kion li kondukis kun si k. t. p. Unu el la anglaj +vojagxantoj rakontas, ke unu fojon oni sxtelis al li tolajxon kaj +vestojn; li tial sin turnis al sercxisto de postesignoj, kiu post +unuhora sercxado trovis la postesignon de la sxtelintoj kaj post dutaga +persekutado alkondukis la vojagxanton al la loko, kie la sxtelintoj +ripozis post la migrado, jam tute certaj ke ili ne estos punataj. +La postesignisto klarigis al si diversajn detalajxojn, kiuj por la +euxropanoj estis absolute nerimarkeblaj. Tiel ekzemple en unu loko, kie +la vojo disiris en kelkaj direktoj, la hindo per cxifitaj folioj sur +la apudvojaj arboj rimarkis, ke per tie cxi kaj ne per alia vojo la +sxtelistoj forkuris. La kronikoj de jugxo montras fakton, ke unu khojo +iris laux la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn, gxis li fine +trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis +metita por ia malgranda sxtelo, plenumita antaux kelkaj tagoj. Alian +fojon postesignisto, ricevinte la komision trovi sxteliston, kiu sxtelis +juvelojn el la trezorejo de la maharagxi, iris laux la postesignoj de la +krimulo gxis la rivero Bias. Tie li perdis la postesignon, cxar antaux +unu horo trans la riveron iris tacxmento da soldatoj el 200 personoj. +Sxajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200 +homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon. Sed la khojoj ne perdas +la kuragxon antaux malfacilajxoj. Tiel ankaux nun la postesignisto +iris returne kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la +postesigno de la sxtelisto, ke li helpis al si ecx inter la postesignoj +de ducent homoj, kaj transirinte la riveron, li trovis la sxteliston. +Kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la +kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaux la +profanoj. La metio de postesignistoj tute ne estas sendangxera, cxar la +krimuloj uzas cxiun okazon, por liberigi sin de la homoj dangxeraj por +ili per helpo de veneno aux ponardo. + + _En la Malviva Maro_, kiel oni almenaux pensis gxis nun, nenia viva +organa kreitajxo povas ekzisti. La senvivecon de tiu cxi maro oni +klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas gxis +25% da salo, tiel ke homo povas tie cxi nagxi sen movado de la manoj kaj +piedoj, kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj +de bromo, kio ankaux malhelpas la vivon en la Malviva Maro. Dume la +esploroj de la germana instruitulo Cortet montris, ke malgraux tiaj +malfavoraj kondicxoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas +vivaj kreitajxoj, kiuj, estas vero, apartenas al la organismoj de la +plej malalta grado. + + _Esploroj de la maro._ Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn +de siaj esploroj pri la floro kaj fauxno de la Silenta Oceano. Kiel oni +vidas el la raporto, vivaj kreitajxoj ekzistas en la maro nur gxis certa +profundeco, nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la suprajxo de la +akvo. Pli malsupre komencigxas jam la regno de absoluta morto, kiu sin +etendas gxis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O-60 klaftoj de +la fundo de la maro. Tie cxi denove komencas montrigxi vivaj kreitajxoj. +Kompreneble, la konstruo de tiuj cxi bestoj kaj maraj kreskajxoj estas +konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj cxi kreitajxoj +devas porti sur si. + + _Lumantaj briliantoj._ Jam en la jaro 1663 la siatempe glora +instruitulo, Robert Boyl, montris, ke ekzistas diamantoj, kiuj havas +la kapablon lumi en mallumo. Nun, kiel certigas la jxurnalo "Nature", +dedicxita al sciencoj naturaj, la hxemiisto Kunz konfirmas la supozojn +de Boyl. Kunz elmetis diamantojn por la dauxro de pli aux malpli granda +tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj +lumis en mallumo kun pli aux malpli granda forto. Tiun cxi saman aperon +la dirita hxemiisto konstatis, kiam li la esploratajn diamantojn +frotadis sur ligno, drapo aux metalo. La cirkonstanco, ke la kapablon +lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj, pruvas, ke la lumo, +kiun ili ricevas, ne havas naturon elektran. La eco de la diamantoj, +montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon cxe diferencigado de +briliantoj veraj de malveraj. + + _La fino de la mondo._ La penso pri fino de la mondo turmentis la +homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antauxdiroj. +Ne parolante jam pri la kredo je "millenium", t. e. ekzistado de la +mondo nur en la dauxro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazaux +sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj centjaroj +tre oftajn antauxdirojn de tiu cxi speco. Bernardo el Turingujo en +la jaro 960 antauxdiris proksiman finon de la mondo, li ecx difinis +la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan +Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu cxi jaro +pasis, kaj la mondo ne esprimis ecx la plej malgrandan intencon perei. +En la dauxro de la X-a centjaro cxiuj regxaj decidoj komencigxadis +per la vortoj : "Cxar la fino de la mondo estas jam proksima . . ." +En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antauxdiro, +ke baldaux farigxos kunigxo de cxiuj planedoj. En la komenco de la +XIV-a centjaro la alhxemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335 +venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier, +certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin +trovas en la Psalmoj, t. e. cxirkaux 2537 jaroj. La fino de la mondo +estis decidita por la jaro 1832, pri tio cxi restis ecx signo en la +kanteto de Beranger : "Finissons-en, le monde est assez vieux". La +antauxdiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finigxo de la +monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro. Miloj da homoj finis +la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke +ankaux tiu cxi antauxdiro montrigxis ne tiel dangxera. Ni preterlasas +multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antauxdirojn kaj transiras al +pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antauxdiroj estis fondataj. La +glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmigxas, +sed la homaro povos vivi sur gxi ankoraux 93 291 jarojn, gxis la sxelo +de la tero tiel forte malvarmigxos, ke cxia vivo sur gxi malaperos. Sed +de la tempo, kiam oni elmontris, ke la interna varmo de la tero ne havas +influon sur gxian suprajxon kaj ke la vivo sur gxi dependas sole de la +suno, tiu cxi hipotezo havas jam signifon nur historian. Alia teorio, +kreita ankoraux en tempoj antikvaj, diras, ke la internajxo de la tero +konsistas el fajra fandita maso kaj, se la vulkanoj, tiuj cxi klapoj de +sendangxereco de la tera globo, sxtopigxos, la tero krevos, kaj gxiaj +partetoj malaperos en la universo. Per tia maniero ni devus perei ne +de malvarmo, sed de fajro. Ekzistas ankoraux unu teorio, laux kiu la +mondo mortos malrapide kaj trankvile, en sekvo de ebenigxo de la tera +suprajxo. La ventoj kaj pluvoj deportados la suprojn de la montoj en +la valojn, kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom +forportita en la maron. La neebenajxoj de la tera suprajxo glatigxos, +la maro cxiam pli superversxos la bordojn, kaj kiam gxi kovros la +tutan suprajxon de la tero, la tuta vivo cxesigxos. Laux la teorio de +Adhemar la fino de la mondo povas esti kauxzita de superakvego, elvokata +de sxangxo de la centro de pezo de la tero kaj per tio cxi ankaux de +transnagxo de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda. Tia +fakto havis lokon antaux 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj. +Ekzistas aliaj instruituloj, kiuj diras, ke ni povas perei en la okazo, +se ia el la kometoj kunpusxigxos kun la tero. En tiu cxi okazo ne la +ekbato estus terura, sed la hxemia kunigxo de la densigita vosto de la +kometo kun la oksigeno de nia atmosfero. Tiam sur milionojn da mejloj +en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu cxi grandioza +iluminacio estingigxus en unu momento la tuta tera vivo. Fine en la +sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo Flammarion, pentras al +ni la lastajn tagojn de la tero : La suno estas stelo, kiu ne restas +sen sxangxoj. Jam nun sur gxia suprajxo montras sin multaj makuloj; +ili sencxese pligrandigxas, kaj la suno malvarmigxas. Fortrenante kun +si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo, gxi +perdas sian varmon kaj lumon, kaj venos tempo, kiam gxia malvarmigxinta +suprajxo ne radios pli lumon nek varmon, kiuj donas vivon al la naturo. +Sed la homaro ne alvivos gxis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn +radiojn de la estingigxanta suno. En sekvo de malgrandigxo de la varmo +de la suno cxiam pli vastigxados la regionoj glaciaj; la maroj kaj la +teroj de tiuj cxi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post +iom koncentrigxos en la regionoj subekvatoraj, kie la lastaj infanoj de +la tero kondukos la lastan batalon kun la morto. Fine la tero, senforta, +sekigxinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon. La suno +farigxos rugxa, poste nigra, kaj nia tuta planeda sistemo transformigxos +en kolekton da nigraj masoj, turnantaj sin cxirkaux tia sama nigra +globego. Tia estas la hipotezo de Flammarion. + + _El Hxinujo._ Trairante tra la plej cxefaj stratoj de Pekino, +oni povas ofte en la loko de krucigxo de du stratoj trovi grandegan +kovrilon, kiu sin etendas tra la tuta largxo de la strato, sur du altaj +kolonoj. Tiaj kovriloj estas metataj antaux detruitaj sanktejoj aux +en la lokoj de ia katastrofo, sed ordinare oni ilin metas, kiam la +regnestro devas traveturi. En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo +pri la proksimigxo de la monarhxo kaj la urbanoj rapide sin kasxas en +la domoj kaj kasxitaj anguloj. La hxina regnestro estas la sola persono +en Hxinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas hxinoj, cxar liaj korteganoj +ne estas reprezentantoj de tiu cxi popolo. Oni diras, ke ankaux la plej +altaj provincestroj nenion scias pri la logxantoj kaj rilatoj de la +regionoj konfiditaj al ili.--Neniu el la hxinoj savas iam dronanton. +Cxar en Hxinujo oni kredas, ke la malbona spirito de dronanto vagas +super la suprajxo de la akvo, atendante novan oferon, kaj ke tio cxi +estas la sola momento, kiam la demono havas nenian servon. Tial neniu +volas savi dronantan homon, el timo, ke la kolerigita diablo vengxos por +la forsxirita de li certa akiro. + + _Jubileo de tabako._ La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko +prezentas ankaux tian saman jubileon de la eltrovo de la tabako. +Kristoforo Kolumbo en siaj memorajxoj lasis detalan sciigon, en kia +maniero la homoj konatigxis kun tiu cxi kreskajxo. La glora maristo +alvenis kun sia sxiparo al la bordoj de Kubo. La hindoj, ekvidinte de +malproksime blankajn homojn, forkuris. Tiam Kolumbo sendis post ili du +sxipanojn, kiuj, veninte en la hindan vilagxon, ekvidis multajn hindojn, +kiuj tenis en la busxo iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies +fumon ili elspiradis. En tia maniero estas eltrovita la tabako, kiu de +tiu tempo ricevis multajn amikojn kaj kontrauxulojn. Ankoraux Las Casas +predikis kontraux la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj, +sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta. La unua +en Euxropo kontrauxulo de fumado de tabako, Jakobo I, sin esprimis : "La +pasio fumi tabakon estas abomena kaj dangxera tiel por la kapo, kiel +ankaux por la pulmoj." En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo +en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la dauxro de +unu horo antaux la Diservo kaj du horoj post la Diservo, kaj sub minaco +de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al cxiuj flari +tabakon en la dauxro de la Diservo. La papoj Urbano VIII kaj Innocento +IV eldonis bullojn malpermesantajn la fumadon, kaj en tiuj cxi bulloj +la busxo de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo. La +Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan, kaj la +jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon tiom, kiom gxi servas al la +digestado kaj al la sano. Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako +kaj malpermesis uzi gxin cxe la kortego. La sultano Murado IV punadis la +fumantojn per morto. En Persujo oni la fumantojn batadis sur stangon. +Tamen cxiuj tiuj cxi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi tabakon +disvolvigxis cxiam pli multe. Richelieu, kiu pasie amis flari tabakon, +la unua metis sur tabakon depagon en la alteco de 2 frankoj por cxiuj +100 funtoj. En tia maniero la tabako de la jaro 1674 farigxis fonto de +enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn. + + _Kio estas vegetarismo?_ La vegetarismo, t. e. vivado per la +produktajxoj de la regno kreskajxa kun escepto de cxiuj mangxoj, +akirataj per difektado aux detruado de besta vivo, ricevas en la lasta +tempo cxiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam cxirkaux 40 +restoracioj, en kiuj oni donas nur mangxon kreskajxan kaj kie cxiutage +cxirkaux 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmangxon. En +Berlino en Januaro de 1893 jam ankaux ekzistis cxirkaux 20 restoracioj, +kaj en cxiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo +ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante +pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis +la viandon el sia tabelo de mangxoj. Granda nombro da societoj kaj +gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutrigxado pli grandajn +rondojn da homoj, kaj tiuj cxi penoj estas forte subtenataj de la cxiam +pli vastigxanta senmedikamenta kuracado de malsanoj aux la sistemoj +naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskaux cxiuj faris el la +forjxeto de mangxado de viando la unuan kondicxon cxe siaj malsanuloj. +Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo. +Ni vidas, ke cxe cxiu viva estajxo, de la plej malgranda fungo gxis +la plej disvolvita besto laktosucxanta, la partoj de la korpo, kiuj +estas difinitaj por la nutro, estas tute precize arangxitaj por la +prilaborado de la respondaj mangxoj : la dentoj, stomako, intestaro de +la viandomangxanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj +de la kreskajxomangxanta elefanto, de la cxiomangxanta urso aux de la +insektomangxantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaux kun la homo, kiu +laux la arangxo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la +fruktomangxanta simio kaj sekve jam laux sia deveno devus ankaux esti +fruktomangxanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontrauxe +preskaux nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas +mangxon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskajxoj, kaj tamen povas +vivi kaj gxis certa grado esti sana. Sed tio cxi montras nur, ke la +naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu cxiu ekzistajxo, kiu vivas ne +precize laux gxiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la +cxiam pli grandigxanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento, +kiu parte certe dependas ankaux de aliaj malgxustaj kondicxoj de vivo, +montras kun timiga klareco, ke la miksita mangxo tamen ne povas esti la +gxusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado, +dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskaux cxiuj bucxataj +bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga +(manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskaux +cxiam malsana kaj malbonigita; krom tio komencigxas gxia putrado, kiam +la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin +per mortintajxo. Dume la mangxajxo de la vegetarano estas ankoraux plena +de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam +nova vivo naskigxas el ili. Kaj al ni sxajnas, ke por la konservado de +nia vivo, la plej bone tauxgas nur tia mangxo, en kiu ne mortis ankoraux +la gxermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno farigxas putraj, ili +trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la +bucxo! Cxu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn +pri venenigxo de viando, kiu sekvigas aux malfacilajn malsanojn, aux la +morton?! Kontrauxe, cxe mangxo kreskajxa tiu cxi dangxero estas preskaux +absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondicxoj de la vivo estas +iom konformaj al la naturo, la vegetarano gxuas pli bonan sanon, ne +estas tiel forte elmetita al malsanoj aux elportas tiujn cxi multe pli +bone, ol la viandomangxanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se mangxo +kreskajxa okupus la lokon de viando. Nun la vilagxano estas sklavo +de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus suficxa por la +nutrado de lia familio, se li plantus sur gxi fruktojn kaj legomojn. Al +tio cxi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol +cxe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro +devas esti uzata por produktado de mangxo por la bruto. Kun plantado de +fruktoj ankaux la homo klera volonte sin okupados, cxar gxi postulas +lian tutan spriton, lasas lin cxiam pensi pri la estonteco kaj per la +originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la auxtuno, la someron +kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado cxiam laboron sub +espero. Tutan homan vivon, ecx centjarojn dauxras la fruktoj de laborado +de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan gxuon de la +plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la +momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte +lokon, ol cxe plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi +noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je gxi. Pli grandaj ankoraux estas +la moralaj rezultatoj de la forjxetado de mangxo vianda, kiu estas +ja la unua kondicxo por la disvolvigxo de la plantado de fruktoj kaj +legomoj, dank' al la per tio cxi forte pligrandigita bezono de nutrajxo +kreskajxa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; gxi povas +esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistajxoj, kiuj +estis kreitaj por vivo, ne por morto. En cxiu senpartia, sentanta homo +vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la +internan vocxon, kiu krias al ni : "ne mortigu!" Multaj tabloj restus +sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la +beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la busxado oni ja sen tio +forpelis jam en malproksimigitajn bucxejojn la scenojn de mortigado de +bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado +kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la +bucxistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado-- +kia kontrasto al la korgxojiga vido kaj bonodoro de sxargxita fruktarbo +aux de pure arangxitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraux ne malbonigita +instinkto de la infanoj ne dubas, kion gxi devas elekti--sangan +cxifonon de mortinta besta korpo aux ridantan pomon, bongustan vinberon. +Per la cxeso de grasigado kaj bucxado tiel delikatigxo de moroj estus +necesa sekvo de la vastigxo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin mangxos, +se ni ilin ne mangxus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne +devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto +havas kun la edukado de bucxaj bestoj. Baldaux ekzistus nenia bruto, +se neniu plu zorgus pri tio cxi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen +tio cxiam pli kaj pli estas anstatauxata per forto de masxinoj, kaj +anstataux la bucxado la homoj baldaux fordonus sin al la pli sana +profesio de gxardenisto, kiam ili vidus, ke tio cxi donas pli grandan +profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de mangxo +kreskajxa, ecx se gxi estas kunmetita tre unuforme, tion cxi pruvas +la milionoj da vilagxanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon +peceton da viando kaj el kies mezo ja cxiam nova fresxa sango venas en +la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilagxanoj sekve +senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel ricxe oni povas kunmeti +sian tabelon de mangxoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskajxaj +nutrajxoj, kiuj per ricxeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1) +Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun sxeloj, nuksoj, beroj, sudaj +fruktoj; fruktajxoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, +marmeladoj, konfitajxoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de +migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno, +rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaborajxoj +en formo de faruno, grio, makaronoj, vermicxeloj, pano, bakajxo kaj +farunajxo de diversaj specoj. 3). Fruktoj sxeletaj : faboj, pizoj, +lentoj, kiel ankaux la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj, +trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine +oni devas ankoraux montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence +pli simpla, ol la kuirejo vianda. En cxiuj tempoj memstaraj pensantoj +levadis sian vocxon kontraux la mortigado de bestoj por la celoj de nia +nutrado; ecx tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la +hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur mangxon kreskajxan. Ke +por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata, +ecx sxuldo, tion ankaux la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estajxo +pli malalta devas cedi al estajxo pli alte organizita. Ni devus tro +multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la cxiuflankan efikadon +de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj +rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre ricxa literaturo, kiu aperis +rilate tiun cxi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime, +tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en +Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn +en Rudolstatt, aux li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj +ekzistas en cxiuj pli grandaj urboj. + + _La lingvo de Hxinujo_. En Euxropo oni ordinare pensas, ke en la +tuta Hxinujo oni parolas nur unu lingvon--la hxinan. Estas vero, ke +la logxantoj de Pekino, kiel ankaux la logxantoj de Kantono, Sxanhxajo, +Futsxano aux Amojo parolas hxine, sed de la dua flanko estas ankaux +vero, ke la plej granda parto de la logxantoj de unu el la diritaj urboj +povus kompreni la logxanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la +Berlinano la Londonanon aux la Parizano la Holandanon. La naturo de la +diversaj dialektoj de Hxinujo havas nenion komunan kun la "patois" aux +la simpla "dialekto de la ordinara vivo" : ili estas parolataj de la +plej altaj statoj, kiel ankaux de la simpla popolo, de la instruituloj, +kiel ankaux de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankaux de la +"kuli". La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre +malsamaj inter si lingvoj, kiujn oni trovas en Hxinujo. Estas vero, +ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en +tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj +semitaj lingvoj, aux kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda +k. t. p. Tiujn cxi multegajn "dialektojn" oni povus laux la "Orient-Azia +Blojdo" dividi en la sekvantajn ok cxefajn klasojn : la Kantona, Hakka, +Amoja, Svatana, Sxanhxaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El tiuj +cxi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio cxi renversas la tre +vastigitan opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Hxinujo +kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli +ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Hxinujo, kiu +estis parolata antaux cxirkaux 3000 jaroj. La plej multe vastigita +lingvo estas la Mandarina, kiu en tia aux alia formo estas parolata +en dek kvar aux dek kvin el la dek naux provincoj, en kiujn Hxinujo +estas dividita. Malgraux la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo +Mandarina komprenigi sin cxie, kie tiu cxi lingvo estas parolata. Se +oni kalkulos, ke la logxantaro de Hxinujo estas 360 000 000, oni povas +diri, ke cxirkaux 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan. +Cxiuj mandarinoj devas koni tiun cxi lingvon, kaj cxiuj, kiuj gxin +ankoraux ne parolas, devas gxin lerni. La aliaj lingvoj de Hxinujo estas +parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en cxia okazo tiu cxi +nombro estas ankoraux suficxe granda. Tiel ekzemple cxirkaux 20 milionoj +parolas la lingvon Kantonan en tiu aux alia formo. La enkonduko de +unuforma lingvo en Hxinujo anstataux la multegaj tiel nomataj dialektoj +estas, almenaux por la plej proksima tempo, ankoraux nur revo. Antaux +cxirkaux 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis arangxi por tiu cxi +celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis +nenian rezultaton. Ke Hxinujo en la estonteco havos ian unuforman +lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine +farigxos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Cxiela Imperio. + + _Kiel elrigardas la norda poluso?_ La Amerika astronomo Jonson, +supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la +aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, +la taga lumo dauxros sen interrompo de la 21 de Marto gxis la 22 de +Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto, +simila al niaj auxtunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne +vidos ilian levigxon nek mallevigxon. Cxirkauxe regos silento premanta. +Poste en tiu cxi maro glacia komencigxos ventegoj kaj huraganoj. Inter +senlima mallumo oni auxdos la bruadon de ventegoj, gxemojn, plorojn, +kvazaux en la mondon ensxirigxis cxiuj fortoj de la infero, kaj al +cxio tio cxi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan +sxipon premas de cxiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj +nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la sxipo krakas terure. Poste +Nansen ekvidos naskigxantan lumon, flaman brilon de matena cxielrugxo, +anoncanta la venon de la suno. La cxielo kovrigxos per ora koloro kaj +en la dauxro de tri monatoj iom post iom levigxados la suno, kaj en +la dauxro de la tri sekvantaj monatoj gxi mallevigxados. Sed en la +tuta dauxro de tiuj cxi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove +farigxos mallumo kaj nokto. + + _Rimedo kontraux ondegoj_. En unu el la lastaj kunsidoj de la +franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu +kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed +fortika materialo. Tiu cxi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias, +havas la kapablon kvietigi la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni +faris kun tiu cxi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj +metroj, donis rezultajxojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro +difinis specialan komision, por esplori la efikadon de la reto sur la +ondojn de maro. + + _El la historio de la grafologio._ Jam longe oni antauxvidis la eblon +diveni la karakteron de la persono el la karaktero de gxia skribado. +En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon : "Pri la +rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto laux lia skribado". +Lavater okupadis sin je tiu cxi sama objekto, sed nur en la komenco de +tiu cxi centjaro (1806) la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis +tiun cxi arton, aux kiel aliaj diras, "sciencon" al suficxa grado da +perfekteco, donis al gxi certan formon kaj metodon. Nun ekzistas en +Parizo Societo Grafologia (strato de Bonaparte N-ro 62); en la nombro +de gxiaj honoraj prezidantoj sin trovas : Aleksandro Dumas (filo) kaj +Mgr. Barbier de Montant; sub la redakcio de Varinard la societo eldonas +monatan gazeton "La Graphologie", kiu inter aliaj donas "portretojn +grafologiajn". Antaux nelonge la Luksemburga jugxistaro oficiale +konfesis la ekzistadon de la grafologio, turnante sin al la redaktoro +de la dirita gazeto en unu jugxa afero, en kiu ordinaraj kaligrafoj ne +povis helpi. S-ro Varinard solvis bone la problemon. De tiu tempo la +jugxo Luksemburga farigxis eterna abonanto de la "Graphologie". Krom +tiu cxi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn, +divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj, al +bankieroj pri iliaj kontoranoj k. t. p. + + _Higieno de longevivado._ D-ro Javal dissendis antaux nelonge +serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj, dezirante el iliaj +respondoj kunmeti regulojn, kion oni devas fari, por longe vivi. +Cxirkaux 50 personoj sendis al li respondojn. Ilia esenco estas la +sekvanta : Mangxado simpla kaj suficxa; precipe kreskajxa; la plejparto +de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon. +Cxe la mangxado esti varme vestita; tabakon ne fumi. Estas strange, +ke preskaux cxiuj ili amas frandajxojn, ekzemple sukeron. Fine cxiuj +senescepte sciigis, ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis +ekscitigxojn. + + _El Kalifornio._ Kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj +tre ricxaj kiel per mineraloj, tiel ankaux per produktajxoj de la regno +kreskajxa. La kreskajxoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj +mezuroj, ke ni, euxropanoj, tute ne povus gxin kredi. Tuj cxe la eniro +en la montojn, en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super +la nivelo de la maro, trovigxas angulo de arbaro, en kiu kolektigxis +tuta familio da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj "mamontaj +arboj". Grizaj, maljunaj, ornamitaj per nudaj brancxoj nur sur la +pintoj, ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas cxirkauxkreskitaj +de densa musko. Flamaj floroj nestigxas en la fendoj de iliaj radikoj +kaj sur la sulkita sxelo. La fresxa muska suprajxo de la tero estas tre +mola sub ili. Iliaj folietoj estas tre malgrandaj, kaj ilia korpo--la +ligno--estas malmola, de rugxeta koloro, sed tre rapide nigrigxas de +la tempo. La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj cxi arboj, sub +la nomo "Maljuna arbo", jam pli ne ekzistas. Kiam gxi ankoraux vivis, +gxi havis la alton de 90 metroj kaj cxirkaux 10 metrojn en la diametro. +Antaux 40 aux 60 jaroj la euxropaj enmigrintoj-kolonianoj ekvolis faligi +tiun cxi arbon. Cxu gxi malhepis al la konstruo de kolonio aux al +trameto de vojo, cxu oni simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj, +ekzemple por fari el gxi trabojn aux tabulojn,--fakto estas, ke la +kolonianoj komencis gxin elhaki. Trasegi aux trahaki grandegulon, kiu +havas 10 metrojn en la diametro, estas afero ne facila. Kian grandegan +multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj +gxis la atingo de la internajxo! Ili submordetus gxin tiel same, kiel +mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn. Sed +la laboro de la kolonianoj iris pli rapide. Per grandegaj boriloj ili +traboris la arbon en multaj lokoj, hakadis en la dauxro de ses semajnoj +kaj fine gxin faligis. La arbo falis, kaj sur la suprajxo de la fresxa +sxtipo, kiun oni purigis kaj glatigis, estis konstruita--areno por +dancoj! La agxon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur +la sxtipo, kaj oni trovis, ke la arbo havis la agxon de 3000 jaroj! En +la dauxro de tri semajnoj oni desxiradis de la subhakita grandegulo la +sxelon; la sxelo havis la dikecon de 2/3 da metro kaj estis sendita al +la ekspozicio en San Francisko. Ni montros ankoraux unu ekzemplon de +arbara grandegulo. Tio cxi estas la tiel nomata "Cxevala arbo", kiu mem +falis kaj kusxas jam kelkajn centjarojn. Gxia grandega trunko havas +inter la radikoj, kiuj estas elturnitaj eksteren, cxirkaux 40 metrojn en +la diametro, kaj en la malplena internajxo, en la spaco de 30 metroj, +rajdanto sur cxevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae! +Kia nevidebla forto, kia ventego aux tertremo povis elsxiri el la tero +tian grandegulon, kies agxo dank' al la putreco kaj neklareco de la +tavoloj ne povas esti difinita ecx proksimume! Pri aliaj arboj de tiu +loko ni diros nur kelkajn vortojn. Grandeguloj en tiu loko ekzistas +multaj ankoraux nun, kaj oni nomas ilin cxiun per propra nomo. Inter ili +estas : "Tri fratinoj", cxiu po 90 metroj de alto; "Geedzoj", malmulte +pli malgrandaj ol la "Fratinoj". Ekzistas tuta "familio", konsistanta el +26 arboj-kolosoj; la plej maljuna el ili--la patro--havis la alton +de cxirkaux 150 metroj; subputrinte kaj falinte, gxi rompigxis sur unu +el siaj najbaroj en du partojn, kaj la pli malgranda el ili, havanta la +longon de 90 metroj, kusxas sur la tero en nia tempo. [N. Kusxnir.] + + _Nova nutra kreskajxo._ Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze +eltrovis novan nutran kreskajxon, al kiu oni donis la nomon "Polygonum +Saghalae" de la nomo de la insulo Sagalo, sur kiu oni gxin eltrovis. Gxi +distingigxas per kreskado tiel rapida, ke en la dauxro de tri gxis kvar +monatoj gxi atingas la altecon de 2 metroj kaj kovrigxas per grandegaj +folioj, kiuj prezentas bonegan mangxon por la bruto. Unu arbetajxo de +tiu cxi kreskajxo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta +maso da folioj de unu arbetajxo pezas 30 kilogramojn. La trunko kaj +cxiuj aliaj partoj de la kreskajxo enhavas en si multe da amelo kaj +aliaj nutraj sxtofoj. Tiu cxi kreskajxo, kiel montris la unuaj provoj, +ne postulas penan edukadon. Antaux nelonge kelkaj arbetajxoj estas +elsenditaj Francujon, kie oni intencas fari provojn de gxia plantado en +granda mezuro. + + _Konservado de vivaj fisxoj._ Oni scias, ke kelkaj specoj da fisxoj +enfosas sin por la vintro en sxlimon kaj restas en gxi en la stato de +plena rigidigxo. La hxinoj turnis atenton sur tiun cxi fakton kaj, +apogante sin sur gxin, elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj +fisxoj. La kaptitan fisxon ili tuj cxirkauxkovras per malseka argilo +kaj kasxas gxin en glaciejo. Post kelkaj, ecx post dek monatoj la tiel +konservita fisxo, enlasita en akvon, revivigxas. En tia maniero la pli +ricxaj hxinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj +fisxoj. Tamen ne cxiujn specojn da fisxoj oni povas konservi en tia +maniero. + + _Kolonio komunista_ de Auxstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en +Paragvajo. Multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon +kaj formigris en la novan patrujon. La Belga konsulo en Buenos-Ayres +sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu cxi kolonio : La +registaro de Paragvajo fordonis al la kolonianoj por cxiam spacon da +tero, kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kusxas sur la norda bordo de +la rivero Tebikuara, en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa +Rica. Gxis la jaro 1894 devas logxigxi tie 400 familioj en la nombro de +2000 personoj. La profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado, +devas cxiujare esti dividataj inter cxiuj plenagxaj personoj, tiel +viroj, kiel ankaux virinoj. La kolonio estos regata de direktoro kaj de +aldonitaj al li konsilanoj. Cxiuj plenagxaj logxantoj de ambaux seksoj +havas la rajton de vocxdonado. La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj +je la kalkulo de la komunumo. Cxiuj religioj havas egalajn rajtojn, kaj +cxiu familio povas havi religion, kiun gxi volas. La societo posedas +suficxajn rimedojn, por atendi 1 l/2 jarojn la unuan rikolton de la +kampoj. La spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre +fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado. + + _La deveno de la kiso._ La konata itala instruitulo Lombroso +publikigis en la "Nouvelle Revue" artikolon pri la deveno de la kiso. +Laux lia opinio cxiuj popoloj sovagxaj kaj ecx duone-civilizitaj, +enkalkulinte ankaux la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo. +Tiel same ankaux la Novo-Zelandanoj, Somalisoj, Eskimosoj k. t. p. Inter +kelkaj popoloj oni ne diras : "kisu min", sed "flaru min". Lombroso +diras, ke la kiso naskigxis iom post iom kaj havas sian komencon en la +akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino. +Gxis nun kelkaj virinoj-patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn. +Tiu cxi moro estas precipe disvastigita inter la logxantoj de la insuloj +Fidgxi. Ili ne havas vazojn por trinki, kaj la homoj trankviligas tie +sian soifon rekte el la rivereto, per helpo de tubeto, kaj la infanoj +tie mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enversxado +al ili akvon en la busxon el sia propra busxo. En la poemoj de Homero +kaj Heziodo ne estas dirita ecx unu vorto pri la busxo nek pri la kiso +en senco de seksa amo, tie estas parolate pri ili nur kiel pri kareso +patrina. Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromahxo tute ne kisas +sian edzinon, sed nur karesas sxin per la mano. Nenio ankaux estas +dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj +Kalipso, Uliso kaj Circeo, Pariso kaj Heleno aux Hero en la XIV kanto de +Iliado. Ne ekzistas tie ecx unu epiteto, kiu karakterizus la busxon de +Heleno, Andromahxo, Brizeido, Kalipso aux Circeo. En la antikvaj Hindaj +poemoj Lombroso ne trovis ecx postesignon de kiso erotika. Cxio tio cxi +montras, ke en tiuj tempoj gxi ne ekzistis, sed naskigxis nur en la +tempo de pli granda disvolvigxo de la civilizacio. + + _Memvola vivisekcio_. Du Amerikaj kuracistoj antaux nelonge +publikigis en la gazeto "New-York Herald" originalan anoncon, en kiu ili +proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke +oni faru al gxi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako +kaj fermado gxin poste per vitro, por farado de esploroj super la +funkciado de la stomako. Al tiu cxi propono alsendis sian konsenton 142 +homoj, precipe laboristoj. La "felicxa elektito" farigxis unu atleto, +kiu ne havis sukceson en la cirkoj. + + _Sekigado de marcxoj_. Malgraux la grandegaj spacoj da ankoraux +ne okupita prilaborebla tero, la Amerikanoj jam frutempe pensas pri +akirado de novaj pecoj da tero. En la sxtato Georgio oni komencis la +sekigadon de grandegaj marcxoj, kiuj gxis nun estis nur la loko de +logxado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj. Unu cxefa kanalo kaj multo +da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000 +hektaroj da tero. Ekster tio cxi funkciados, kiel ordinare en Ameriko, +masxinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en +minuto. Sub la tavolo da sxlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la +marcxo oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj +logxantoj de Ameriko en tiu cxi loko. La arhxeologoj promesas al si +ricxan rikolton, kiam la ingxenieroj finos la laborojn senakvigajn. + + _Nova diamanto_. La gloro de la Kohi-Noor, Regento, Orlovo kaj aliaj +eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj devas nun paligxi antaux +la diamanto-grandegulo, kiun oni antaux nelonge trovis en la suda +Afriko, en la libera regno Orangxo, en la loko Jagersfontein. La 30-an +de Junio de la jaro 1893 unu kafro, interparolante kun la observanto +de laboro, rimarkis, ke proksime io lumas sur la tero. Li kovris la +lumantan objekton per la piedo, kaj kiam la observanto foriris li +elfosis grandegan sxtonon, havantan la alton de cxirkaux 8 centimetroj +kaj la largxon de cxirkaux 5 centimetroj. Gxia pezo estas 971 karatoj. +Gxia prezo superas cxion, kion oni gxis nun pagadis por diamantoj. La +kafro poste mem fordonis gxin al la entreprenanto; li ricevis por gxi +150 funtojn da sterlingoj, cxevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte +felicxa. Estas interese, ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la +rajto acxetadi laux pezo en karatoj cxiajn sxtonojn, suprajn, malsuprajn +kaj indiferentajn; la kontrakto finigxis la 30-an de Junio de tiu cxi +jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaux la lasta sxtono, kiun +oni trovis en tiu cxi tago. Al la posedantoj oni proponis jam por gxi +1 500 000 frankojn, sed kelkaj pensas, ke la prezo atingos la sumon de +15 000 000. La sxtono havas koloron blanka-bluan kaj estas preskaux tute +pura. Sur gxi trovigxas malgranda nigra makuleto, pri kiu oni pensas, ke +gxi malaperos post la facetado. Nun la sxtono sin trovas en Londono. + + _Timo._ En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antaux nelonge +provojn, por konvinkigxi, en kia grado estas vera la proverba timo de +leonoj, tigroj, elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antaux simpla muso. +Antauxe oni enlasis muson en la kagxon, en kiu sin trovis du grandegaj +leonoj; tiuj cxi forsaltis kun timego, terure kriante kaj penante eligxi +el la kagxo. Iom post iom ili trankviligxis tiom, ke ili cxirkauxflaris +la gaston kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton. Tiel same tenis +sin granda regxa tigro. Elefanto tremis de teruro kaj maltrankvile +movadis la rostron; sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango +dispremis la gaston per la piedego. Hienoj kaj lupoj, rigardante la +aferon pli praktike, sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis +al ili en la kagxon. + + _Viroj kaj virinoj._ Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la +rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Euxropo. Montrigxas, ke, +esceptinte Grekujon, Italujon kaj la regnojn Danubajn, inter la 300 +milionoj da logxantaro en Euxropo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da +virinoj, ol da viroj. La plinombreco de la virinoj estas la plej forte +disvolvita en la agxo, kiu estas la plej responda por edzigxo, nome en +la agxo de 20 gxis 30 jaroj; la plej rimarkebla gxi estas en la urboj, +precipe en tiuj urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple +en Svisujo aux Skandinavujo. En Portugalujo kontraux 1 000 viroj estas +1 091 virinoj, en Norvegujo 1 090, en Polujo 1 076, en Anglujo 1 060. +Berlino havas kontraux cxiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn, Dresdeno 1 113, +Frankfurto sur Majno 1 123. La kauxzo de tiu cxi plinombreco estas la +pli granda mortado de knaboj en la agxoj sucxula kaj infana. + + _Internacia universitato por memlernuloj._ En la Amerika sxtato +Nov-Jorko, sur la bordo de la lago Chautauque, trovigxas la universitato +por memlernuloj, konata en Ameriko sub la nomo C. L. S. C. (Chautauque +Literary and Scientific Circle). Tiu cxi universitato estis fondita +en la jaro 1867 de la Amerikano D-ro Vincent. La unua penso de la +organizatoro estis : doni la eblon al pli maljunaj homoj plenigi la +mankojn, devenantajn de nepreciza lerneja edukado aux de tro frua +cxesigxo de tiu cxi edukado, sed en tia maniero, ke la lernado ne +alportu malhelpon al la cxiutagaj devoj kaj okupoj de la lernantaj +homoj. La por tiu cxi celo fondita rondo estas gxis nun la cxefa akso +de la societo C. L. S. C. Organizata memlernado sxajne estas ideo ne +nova, sed nova estas la sistemo de d-ro Vincent de popularigado de +sciencoj inter personoj pli maljunaj kaj logxantaj malproksime de centro +de civilizacio. En Bostono ekzistas jam rilate de longe societo sub la +nomo "Study at Home Society", kiu por du dolaroj jare alsendadas al la +interesatoj instrukciojn kaj bonegajn konsilojn tusxante la metodon +de memedukado per legado; sxajnus, ke tia societo respondas tute al +sia celo; sed "Study at Home Society" havis en la jaro 1886 nur 2 000 +membrojn, dum C. L. S. C. posedis ilin 60 000! + + + D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfelicxaj cirkonstancoj +forlasi en la agxo de 20 jaroj la kolegion kaj farigxi Metodista +predikisto; tial, sciante, per kia malfacila maniero oni akiras en pli +malfrua agxo la necesajn sciajxojn, li el la tuta koro bedauxris tiujn, +kiuj iras sur tiu vojo; la penson helpi al ili li portadis en si tra +25 jaroj, kaj nur en la jaro 1867, trovinte en la persono de L. Miller +efikan kunlaboranton, li sian penson transformis en fakton. La pretan +materialon la organizatoroj trovis en la societo "Teachers Retreat", +kiu gxis nun ekzistas en Chautauque. La membroj de la dirita societo, +instruistoj de dimancxaj lernejoj de Metodistoj, kunvenas en Chautauque +en somero por trisemajna kunestado, por priparoli siajn demandojn +kaj trovi novajn rimedojn, por ricxigi siajn sciojn. Uzinte tiun cxi +materialon, d-ro Vincent kaj Miller kreis la universitaton en la plej +simpla formo, intencante perfektigadi gxin laux alvenontaj bezonoj kaj +demandoj. La sukceso estis tre granda. La nova plano de universitato +estis publikigita en la jaro 1878, kaj tuj aligxis al la societo 700 +personoj. La kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo +eksterordinara : kiam la membroj revenis el Chautauque hejmen kaj +rakontis al la amikoj kaj konatoj pri la nova entrepreno, sxutigxis tuj +petoj pri akcepto en la societon de plej diversaj flankoj de la lando. +Tiel en la fino de la jaro 1878 la societo posedis jam 8 000 membrojn, +en 1885 la nombro de la membroj estis 35 000, kaj kun cxiu jaro la +nombro de la membroj rapide kreskas. La membroj estas disjxetitaj +en urboj, urbetoj kaj vilagxoj de la Unuigitaj Sxtatoj, Kanadujo, +Meksikujo, Anglujo, Svisujo, Italujo, Hindujo kaj aliaj landoj. + + Por farigxi membro de C. L. S. C. estas nur necese sciigi pri sia +deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50 +centimoj en signoj de posxto; tiu cxi malgranda sumo, alportita de la +membro unu fojon por jaro, servas jam por elspezoj de korespondado, +sendado de programoj, tabeloj da demandoj k. t. p. La sekretario, +ricevinte la leteron de kandidato, sendas al li presitan tabelon +da demandoj, petante efektive veran respondon. La demandoj estas +sekvantaj : 1) kia estas via nomo; 2) adreso; 3) cxu vi estas frauxlo, +frauxlino aux edzigita; 4) via agxo; 5) se vi estas edzigita, kiom da +vivantaj infanoj vi havas; 6) je kio vi vin okupas; 7) kia estas via +religio; 8) cxu vi estas decidita oferi 4 jarojn, por trairi la kurson +de lernado; 9) cxu vi promesas oferadi 4 horojn cxiusemajne por legado +de rekomendotaj al vi libroj; 10) cxu vi povas aldoni al tiuj cxi 4 +horoj ankoraux iom da tempo, kaj kiom nome? Profesoroj, esplorinte la +respondojn de la interesato, sendas al li katalogon de libroj, kiujn li +devas legi en la dauxro de unu jaro. La nombro kaj enhavo de la libroj +estas tia, ke oni povas ilin tralegi en unu jaro, uzinte por tio cxi +cxirkaux 40 minutojn cxiutage. Por la rekomendataj libroj ne ekzistas ia +gradigado, tiel ke studanto de la unua kaj kvara jaroj legas ofte tiujn +samajn verkojn. Ekzemple por la jaro 1884/5 la universitato rekomendis +la sekvantajn kelkajn verkojn : "Historio de Grekujo" de Burns; "Arto +de elokventeco" de Toundsend; "Historio de la reformacio" de Heret; +"Ciro kaj Aleksandro de Macedonujo" de Abbot; "La karaktero de Jezo" +de Beschnel; "Hxemio" de prof. Apilton; "Facilaj lecionoj de biologio +de la bestoj" de Uyeyt; "Esploroj pri la kulinara scienco kaj arto", +"Priskribo de la antikva greka vivo", "Mitologio greka" kaj diversajn +aliajn librojn kaj gazetajn artikolojn. Sxajne tia sistemo ne havas +sencon, cxar al persono, kiu komencas legi, ne sole estas malfacile +bone konatigxi kun la legita objekto, sed li devas ankoraux antaux cxio +lerni legi la pli gravajn verkojn. Sed tiun cxi sistemon oni klarigas +per tio, ke ekster la komuna kurso la plimulto da membroj, pasinte la +unuan aux duan jaron, ordinare jam ricevas deziron studi ian specialan +brancxon de scienco. Tre multaj membroj studas samtempe la specialan +kurson de seminario por instruistoj. Al cxiu membro la sekretario de la +universitato sendas cxiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaux la +katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton "Alma mater" kaj multon +da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, brosxuroj kaj dokumentoj. +La libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas por jaro +cxirkaux 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la +libroj d-ro Vincent atingas per la sekvanta rimedo : li turnas sin al +libreja firmo kun la demando, cxu gxi ne donus rabaton, se gxi por tio +cxi ricevos la garantion, ke gxi disvendos la donitajn librojn en la +nombro de 20-30 miloj da ekzempleroj; kompreneble la firmo konsentas, +cxar gxia profito estas tiam tre granda; ecx ne-membroj, sciigxinte, +kiujn verkojn la universitato rekomendis, acxetas ilin en granda nombro. +Por la specialaj verkoj la membroj devas ankaux elspezi 6-8 dolarojn +cxiujare, sed tiujn cxi ili ricevas ankaux por rabatita kosto. La +plimulto da membroj, logxantaj profunde en la provinco, estas devigitaj +acxetadi cxiujn verkojn kaj lerni mem, dum aliaj, logxantaj en urboj, +pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj, aux unu de alia, kaj ofte +ili kreas specialajn klubojn, kie ili kunvenas, por priparoladi kaj +klarigadi la legitan objekton. Membroj, kiuj distingas sin per scienco +aux specialeco, ekzemple ingxenieroj, instruistoj, kuracistoj, pastroj +k. c. donas senpage la respondajn klarigojn kaj konsilojn al la membroj, +kiuj lernas ilian specialecon. + + En la fino de lerna jaro cxiu membro ricevas longan tabelon da +demandoj, kiujn li devas respondi, se li deziras posedi ateston de +C. L. S. C. La demandoj, malgraux la sxajna komplikiteco, ne prezentas +tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan +verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj suficxas, por elteni la ekzamenon +kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco; +al la membroj ecx estas permesite la pli malfacilajn respondojn cxerpi +el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj +de la studanto. La societo opinias : nia celo estas posedi la eble plej +grandan nombron da membroj, sed ne doni kauxzon por malpliigxado de ili; +severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon +bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas ecx neeblaj pro tiu kauxzo, ke +multaj membroj trovigxas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas +en Chautauque tiel nomata "somera popola universitato". Tiu cxi nomo ne +estas preciza, cxar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera +kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por +spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono +de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque. +Tiel la nombro de cxiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena +kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen +alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj, +kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque'on estis 75 000! + + La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kusxas sur +la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en +malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas cxirkauxita de +arbaroj, montoj, kun pura, fresxa aero. En la jaro 1878, kiam d-ro +Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da +bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis +logxi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon +por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la dauxro de la supre diritaj +du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado. Per vaporsxipoj +kaj fervojoj alvenas sencxese novaj homoj el plej diversaj punktoj de +la Unuigitaj Sxtatoj kaj Kanado. Krom la membroj alveturas multego da +gastoj. La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono. Tiel +en la jaro 1880 estis tie Garfield, la universitaton vizitis ankaux +generalo Grandt, kaj laux lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885, +tiam ankoraux kandidato por vic-prezidanto. + + Por akiri prozelitojn, la societo faras, kion gxi povas, ligante +utilajxon kun diversaj agrablajxoj. En la dauxro de la tutaj 2 monatoj, +kelkajn fojojn en tago, oni povas tie auxdi diversajn publikajn parolojn +kaj lecionojn. Cxiu povas havi vocxon; en la intertempo inter la paroloj +oni produktas artajn fajrojn, iluminajxojn. Artistoj ludas koncertojn, +oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn, promenadojn sur la +lago per en vespero lumigitaj sxipetoj, k. t. p. Precipe la publikaj +paroloj havas altirantan forton. La societo por tio cxi invitas +parolantojn kun nacia aux internacia gloro; la plejmulto de tiuj cxi +talentaj publikaj paroloj havas por objekto Euxropon, Azion kaj Afrikon. +En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj personoj parolis pri +la sekvantaj objektoj : Syman Abbot parolis pri la homa naturo; d-ro +S. J. M. Eaton--pri la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo; +A. M. Fairbaern, prezidanto de la Airedale College en Anglujo--pri la +historio de la filozofio, pri John Locke, pri H. Spencer, pri J. Bright, +pri Comte kaj la pozitivistoj; d-ro Finch--pri la uzado de brando; +Julius N. Seelye, prezidanto de la Amherst College--pri la potenco +de la ideo, k. t. p. En la jaro 1886 grandan rolon tie cxi ludis la +oriento, pri kiu parolis : Babn Keshub Chandra, Ram Chandra Bose kaj Sau +Ah Brah. + + La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la dauxro de +la 4-jara komuna kurso aux poste. Tamen en la jaro 1884 la societo +organizis la unuan specialan fakultaton, konsistantan el profesoroj, +kiuj guvernas per korespondado; la profesoroj plenumas siajn devojn +en la loko de ilia logxado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en +lokon difinitan por ekzamenoj; la studantoj do cxerpas klarigojn kaj +sciencan helpon cxe specialistoj, kiuj trovigxas tie, kie la studantoj +logxas. La sekvanta eltiro el la cirkulero de la profesoroj klarigos la +celon de tiu cxi universitato : "Oni kreas universitaton, por doni la +eblon atingi pli altan kaj praktikan edukigxon al tiaj junaj homoj de +ambaux seksoj, kiuj ne povas forlasi la domon, por vizitadi kolegion, +kiuj estis devigitaj forlasi universitaton, aux kiuj deziras plenigi +siajn sciencajn mankojn. La progresoj en la lernado kaj la grado de la +akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno cxe +alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj." + + En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn +fakultatojn : akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de +novaj lingvoj, fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo, +kurson de mikroskopio, kurson teologian, kurson de retoriko kaj de +hxemio. En la jaro 1887 oni malfermis : fakultaton de fiziko kaj +natur-historio, fakultaton de filozofio kaj logiko, instituton de +orientaj lingvoj, lernejon de industriaj sciencoj, kiu enhavas en si +telegrafiadon, konstruadon kaj diversajn fabrikadojn, lernejon de +komerco kaj de praktikaj aferoj (Business and practical affairs), +lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan +kolegion, instituton de ingxenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj, +antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psihxologio +kaj sociologio. + + Persono, kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj, +enportas krom 5 dolaroj de enskribigxo ankoraux 10 dolarojn por la +universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono, se li deziras studi kune du +specialajn sciencojn. Oni supozas, ke studanto povas lerni la kurson de +latina kaj greka lingvoj, uzante en la dauxro de 4 jaroj po unu horo +cxiutage, sed ankoraux li povas unu horon oferi por studadi samtempe la +matematikon. Cxiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj +kaj resendataj al la studantoj. + + Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato +posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto . . . La komentarioj ne +estas necesaj. + + Jan JANOWSKI + + * * * * * + + FINGRA KALENDARO + + Originale verkita de J. GROHN, privata instruisto. + + Rigardu tiun cxi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la +maldekstra mano, + +[Ilustrajxo: fingroj.png] + (la literoj estas konektitaj per strekoj lauxalfabete) + + B C + fingro-pintoj: A D + F E + fingro-artikoj: G + + sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj +per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj cxi sep punktoj prezentas la +sep tagojn de semajno. Cxiu devas sur sia propra fingro signi tiujn cxi +punktojn en penso per tiuj cxi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni +vidas sur la figuro. + + Antaux ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere +la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran +kalendaron : + + Alta Dia Dono, + Granda Ben', Espero! + Gvidu CXion Firme + Al Dezira Fino. + + Tiu cxi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj +montras al ni, de kiu punkto sur la fingro cxiu monato komencas kalkuli +siajn tagojn. + + Jen estas la sistemo monata : + + 1a monato (Januaro) -- A (Alta) + 2a -- (Februaro) -- D (Dia) + 3a -- (Marto) -- D (dono) + 4a -- (Aprilo) -- G (granda) + 5a -- (Majo) -- B (ben') + 6a -- (Junio) komencas de E (Espero) + 7a -- (Julio) la punkto G (gvidu) + 8a -- (Auxgusto) -- C (cxion) + 9a -- (Septembro) -- F (firme) + 10a -- (Oktobro) -- A (al) + 11a -- (Novembro) -- D (dezira) + 12a -- (Decembro) -- F (fino). + + Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel +kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la +monato Januaro, havanta 31 tagojn, komencigxas de la punkto A (Alta), +gxi finigxas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn +(en jaro simpla) komencigxas de la punkto D (cxar la 31a de Januaro +estis c) kaj finigxas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli +siajn tagojn de la punkto D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga +ni parolos poste.) + + Rimarko. Cxe kalkulado cxirkaux la fingro oni povas facile vidi, ke +la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de cxiu monato cxiam falas sur tiun saman +punkton, de kiu la monato komencigxas. + + Ekzemplo 1. De kiu punkto komencigxas Aprilo?--Solvo : Aprilo, la +kvara monato, komencigxas de la punkto, kiu estas signata per la unua +litero de la kvara vorto de la frazo (G). + + Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro? + + --Solvo : Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto +de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la +tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro. + + Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio?--Solvo : Al +Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj +tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la +monato Junio. + + Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna cxiu punkto de la fingro +devas havi : + + Ekzemplo 4. Ni elsercxu la punkton de la hodiauxa tago, supozante, ke +hodiaux estas jxauxdo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas +tiun cxi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro +kaj monato, cxar estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por +ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos +sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo).--Solvo : Al Majo, la +kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben'), kaj tiel la +punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj cxar ni scias, ke tiu cxi tago +estas jxauxdo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas jxauxdo, C-- +vendredo, D--sabato, E--dimancxo, F--lundo, G--mardo kaj A-- +merkredo. Tiuj cxi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu cxi tuta +jaro 1890. + + Rimarko. Por ne sxargxi la memoron, estas suficxe nur memori la +punkton de dimancxo, kaj el la antauxiranta solvo ni vidas, ke por tiu +cxi jaro (1890) la punkto E estas la dimancxo. + + En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la +antauxirantajn punktojn, kaj gxi farigxas pro jena kauxzo : se la simpla +jaro havus nur precize 52 semajnojn, gxi komencigxus de la punkto A +(en nia jaro--merkredo) kaj finigxus sur la punkto G (mardo), kaj la +estonta jaro komencigxus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus +tiuj samaj sen sxangxo; sed bedauxrinde la jaro ekster 52 plenaj +semajnoj havas ankoraux unu superfluan tagon, sekve gxi ne povas +finigxi sur la punkto G (mardo), sed gxia fino estos A (merkredo) kaj +la estonta jaro devas komencigxi de la sekvanta tago (jxauxdo), sed ne +de la sekvanta punkto B, cxar la sistemo monata postulas por la monato +Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn cxi du postulojn (ke +la estonta jaro komencigxu de la punkto A kaj de jxauxdo), oni devas +diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la +punktoj de la fingro cxesigxas kaj komencigxas nova ordo, tio estas : la +punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B gxis tiu tempo +havis. Sekve, vidante ke en tiu cxi jaro 1890 B estas jxauxdo, ni scias, +ke kun la komenco de la estonta jaro A estos jxauxdo kaj la punkto +dimancxa anstataux E en la estonta jaro estos D. + + Nun estas ankaux facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro +en superjaro devas veni tia sama sxangxo de la nomoj de tagoj por +la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por +jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel, +komencigxante sur la punkto D, tiu cxi monato finigxas sur C kaj la +sekvanta monato Marto komencigxas de la punkto D. Sed cxar en superjaro +Februaro havas ankoraux unu tagon, sekve gxi ne povas finigxi sur C, +sed devas finigxi sur D kaj la sekvanta monato devas komencigxi de la +sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, cxar la sistemo monata +postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por +konsentigi tiujn cxi 2 postulojn (ke la monato Marto komencigxu de la +punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de +Marto la antauxa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro +cxesigxas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas +la nomon de la tago, kiun la punkto E gxis tiu tempo havis. Sekve, +transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 sxangxojn +de la nomoj de tagoj por la punktoj : unu fojon por Januaro kaj Februaro +kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu cxi jaro 1890 la +dimancxo estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 gxi estos sur D +kaj en la superjaro 1892 la dimancxo estos sur C por la unuaj du monatoj +kaj sur B por la lastaj dek; tio estas : la nomoj de tagoj sin sxovas +posten en returnita ordo de la alfabeto. + + Rimarko. El tiu cxi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas +sercxi ian tagon en pasinta tempo, oni devas sxovi la nomojn de tagoj +por cxiu jaro en rekta alfabeta ordo : tio estas, se en tiu cxi jaro +1890 la punkto dimancxa estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 gxi estis +F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimancxa estis G por la lastaj dek +monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k. c. + + Cxiuj gxis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon, +se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos +la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple : hodiaux estas vendredo en +Oktobro,--kian daton ni donos al tiu cxi vendredo, sciante, ke cxiu +tago ripetigxas kvar aux kvin fojojn en la monato? + + Tiel sciu : se iu en la dauxro de longa tempo ne rigardis la daton, +tiu ankaux el presita kalendaro ne scios la daton por la demandata tago, +cxar la kalendaro al ni ne povas diri, kiu vendredo en Oktobro gxi +estas; sed se li memoras, ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple +la nauxan de Oktobro, tiam al li estos facile resercxi tiun cxi daton +sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo +ni divas : Oktobro, la deka monato, komencigxas sur la punkto, kiu estas +signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al), t. e. : A +estas la 1 kaj 8, B--la 9 de Oktobro; kaj cxar E en tiu cxi jaro 1890 +estas dimancxo, tial B aux la 9 de Oktobro estos jxauxdo kaj la sekvanta +vendredo estos la 10. + + Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en +malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimancxo estas ne facile +kaj ecx lacige. En tia okazo (konsiderante, ke cxiu simpla jaro havas +unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas +ilin du) ni devas la nombron de cxiuj tiuj cxi superfluaj tagoj, kiuj +sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la sercxata, +dividi je sep, t. e. tiujn cxi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto +al ni montros, je kiom punktoj ni devas sxovi la punkton dimancxan (laux +ordo alfabeta). Se la divido farigxis sen resto, tiam la punkto dimancxa +en la sercxata jaro estas tiu sama, kiel en ia kuranta jaro. + + Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en +malproksima jaro (cxe kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep la +nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo +inter la kuranta jaro kaj la sercxata) ni devas fari la rimarkon, ke +se ni trovigxas en la lastaj dek monatoj de superjaro, ni devas, cxe +la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankoraux unu tagon por +la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel same oni devas agi, se la +sercxata dato trovigxas en Januaro aux Februaro de ia superjaro. + + Rimarko 2-a. Sercxante ian daton en pasintaj centjaroj, ni devas +meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu, malgraux ke la +nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam estas superjaro, kiam +la nombro de la centjaro dividas sin je 4. Sekve la jarojn 1700, 1800 +kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj, cxar +la nombro 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4. + + Cxiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por +la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto +de dimancxo falas cxiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en +la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimancxon; se tiel laux +la kalendaro Gregoria D signifas la dimancxon por la kuranta jaro 1891, +la dimancxo laux la malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas +sciigi niajn karajn legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj +de centjaroj) tie cxi ne povas havi lokon. + + Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas cxiujn regulojn +de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du +temojn : + + 1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de +Februaro de la jaro 1473. + + 2-a Trovu, en kiu tago naskigxis Kristo? + + Rimarko. Cxe la ambaux temoj devas esti uzata la kalendaro Julia, +cxar la Gregoria komencigxis de la jaro 1583. + + * * * * * + + EL LA POSXTO + + La Bremena vaporsxipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta +al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, +kiu admonas cxiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la sxipon. La +kaldronoj de la sxipo kun mugxo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto +estas sur la sxipo, la amerika havena komisio jxus per la transjxetita +ponto forlasas la sxipon, trovinte cxiujn paperojn en ordo kaj doninte +la permeson por elveturo el la haveno. + + Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide +alkuras ankoraux kelkaj kalesxoj. Sakoj de diversa grandeco estas +rapide jxetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la +sxipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la sxipo en plena veturado +forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de +la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de +Nov-Jorko. + + Tiu lasta pakajxo, kiu venis ankoraux en la lasta minuto sur la +sxipon, estis la posxto. La vaporsxipo portas sur la posta flanko la +germanan standardon, nigra-blanka-rugxan, sur la antauxa masto la +standardon de Bremeno, blanka-rugxan, sur la meza masto la standardon de +la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan sxlosilon krucigxantajn +sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana +posxto, tute similan al la standardo de la milita sxiparo, nur havantan +en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de posxto. + + Se ni sekvos post la posxta pakajxo, kiu tra la malfermoj estis +transportita en la malsupran parton de la sxipo, ni venos en suficxe +grandan salonon, kiu estas arangxita tiel same elegante, kiel la unua +kaj dua kajutoj de cxiuj Lloyd'aj vaporsxipoj. Granda, per verda drapo +kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba platajxo, apud kiu +oportune povas labori kvar homoj, prezentas la cxefan meblon de tiu +cxi salono, almenaux la moveblan. Unu el la muroj lauxlongaj estas +okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies +fundoj cxiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj sxranketoj por +konservado de formularoj, stampiloj, kolorigajxo, fadenoj, sxnuretoj, +sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu cxi nagxanta posxta +oficejo. Sxova pordo kondukas en grandegan cxambron najbaran, kiu tuta +estas plenigita de paketoj; tiuj cxi lastaj estas tiel firme kunmetitaj +kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili cxe cxiu movo de la +sxipo ne ruligxas tien kaj reen, sed ecx en granda ventego, kiam la +sxipo saltas kaj batas, ili ne tre multe dissxutigxas; en alia okazo ne +multaj el ili venus Euxropon. + + Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante arangxitan +cxambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblajxo, simila al tiu, +kiun havas la vojagxantoj de la dua klaso. La cxambro estas difinita por +la du posxtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed +tre praktike meblita apudcxambro estas difinita por la du suboficistoj, +la germana kaj amerika. + + De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj +inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke cxiu vaporsxipo +devas esti akompanata de amerika kaj germana posxta oficisto kaj po +unu helpanto pro cxiu el ili, por ke oni povu ankoraux en la dauxro +de la septaga transveturo tiel prepari la posxton, ke gxi, veninte +Bremenon aux Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo +de duontago aux de tuta tago por la specigado. Antauxe la sxipestro +aux la unua oficiro akceptadis la posxton; sub lia observo gxi estis +enportata de la amerikanoj, poste la cxambroj estis sxlosataj kaj la +sxipestro prenadis la sxlosilon, kiun li transdonadis poste nur al +la germana posxta estraro en Bremeno aux en Nov-Jorko al la amerikaj +posxtaj oficistoj. + + Per tiu cxi plej nova posxta progreso, la arangxo de nagxantaj +posxtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en +la dissendado de la posxtajxoj plifruigon de preskaux tuta tago. La +oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaux la germanaj, +estas "borduloj", t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn, +faris marajn veturojn kaj estas suficxe harditaj kontraux la mara +malsano. Tiu cxi cirkonstanco estas tre grava, cxar en auxtuno kaj +vintro la transveturo de la vaporsxipo estas ofte tiel malkvieta, ke +kredeble la tuta posxto restus nepreparita, se la posxtaj oficistoj +estus atakitaj de mara malsano. + + La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de +Germanujo kaj de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kaj mangxas kune kun +certa grupo da sxipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj +mangxado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj +starantaj en rango inter sxipsoldatoj kaj sxipoficiroj. + + En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito +partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La posxto, kiu +estas transveturigata, estas ja amerika proprajxo gxis la momento, +en kiu gxi en Bremeno estas transdonata al la germana regna posxto; +kontrauxe, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la +kondukanto kaj komandanto en la oficejo. + + Ni rigardu iom pli proksime la posxton, kiu estas transportata +de Nov-Jorko al Bremeno. Gxi enhavas antaux cxio la tutan posxton, +kiu kolektigxis en Nov-Jorko kaj en gxia cxirkauxajxo, kaj tio cxi +estas ne malgranda, cxar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj +komunikigxoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj +cxiujare. Al tio cxi venas la tuta posxto de la okcidentaj Unuigitaj +Sxtatoj gxis San-Francisko kaj plu ankoraux parto de la posxto Azia kaj +Auxstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per sxipoj al San-Francisko, +de tie cxi iras en la dauxro de kelkaj tagoj per la fervojoj al +Nov-Jorko kaj tie estas sxargxata sur la vaporsxipojn, por esti +transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda +estas la komerca komunikigxo de Germanujo kun la Unuigitaj Sxtatoj +de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj cxiujare iras +Amerikon, restante ja cxiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj +parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile +komprenos, ke la posxta komunikigxo estas grandega kaj ke gxi konstante +kreskas. + + Sed tiu cxi posxto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed +ankaux transire por Polujo, Rusujo, Auxstro-Hungarujo, Turkujo, +Svedo-Norvegujo, ecx por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da +gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Euxropon, ne alportante +grandan gxojon al la germanaj posxtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn cxi +gazetajn sendajxojn "bastonoj". La amerikanoj ordinare ne faldas la +gazetojn kvarangule, kiel la euxropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste +cxirkauxigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj cxi rulitaj, +rondaj, bastonformaj posxtajxoj estas pli facile pakeblaj, sed la +adresoj estas legataj cxe la specigado tre malfacile, kaj sperta +oficisto specigas egalan nombron da "bastonoj", t. e. amerikaj rulitaj +gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn ecx kun suficxe malklaraj +adresoj. + + Krom leteroj, banderoloj kaj jxus nomitaj posxtaj paketoj, oni devas +ankoraux prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj +leterojn sxargxitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostajxojn. Cxiuj +pecoj kune, kiujn unu sola nagxanta posxto transportas, prezentas la +nombron de cxirkaux 400 000 posxtajxoj de diversaj specoj; sed ofte tiu +cxi nombro altigxas gxis pli ol miliono da pecoj. La devo de la posxtaj +oficistoj, kiuj veturas kun la sxipo, estas dividi la posxtajxojn laux +la apartaj posxtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la +trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, +kaj kiam la sxipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la +apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la +fundo estus plata, tiam cxe cxiu levigxo de la sxipo cxiuj posxtajxoj +elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksigxus inter si, kaj +la tuta laboro estus vana. + + Krom la transira komunikigxo, kiu iras tra Berlino, se la afero +ne tusxas Holandon aux Svedo-Norvegujon, devas ja antauxe jam esti +pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Cxefa diskrucigxejo por la +norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana +posxto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie cxi en la dauxro de kelkaj +minutoj, dum la krucigxo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la +amerikaj posxtajxoj devas esti disdividitaj en la posxtajn vagonojn de +la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu +specigi ilin laux la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas +scii preskaux pri cxiu loko en Germanujo, kie gxi sin trovas kaj al kiu +posxta kurso gxi apartenas. Sako post sako el la amerikaj posxtajxoj +estas malfermata, la enhavo estas sxutata en korbojn kaj nun dividata +en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aux duone plena, tiam +oni pakas la leterojn, posxtajn kartojn, posxtajn asignojn, banderolojn +k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj +monajn sendajxojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaux portas sur si la +surskribojn de la respondaj posxtaj kursoj. + + Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La +amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato +la straton kaj numeron, dum ni gxin skribas ordinare sub la nomo de la +urbo. Al tio cxi gxuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas +hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon +kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la +diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone +angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas +tiam helpi en la decxifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaux la +enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li +faras kune kun la germana kolego. + + Se la vetero estas bona kaj la preparado de la posxto iras bone, tiam +la posxtaj oficistoj ofte havas ankaux tempon, por iri sur la ferdekon +kaj gxui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur +por la mangxado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la +oficira salono aux en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte +labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas +traveturita kaj oni alproksimigxas al la kanalo, tiam parto de la posxto +devas esti tute preta, cxar ja ankaux anglaj posxtajxoj por Southampton +estas alportitaj el Ameriko. + + En la lastaj horoj komencigxas la fermado de la sakoj da leteroj. +Cxiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo +migris en la sakojn germanajn. Cxiu sako estas fermita per sxnuro, +kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu cxi suficxe dika sxnuro oni +tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli +la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu cxi pladeto staras +la surskribo "U. S. Mail", t. e. posxto de la Unuigitaj Sxtatoj. La +finojn de la sxnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun +fandas sigelvakson, kiu tute kovras la sxnuron, kaj poste oni premas +sur gxin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon : "U. S. +German Sea Post" (Mara posxto de la Unuigitaj Sxtatoj al Germanujo). + + Nun la posxtajxoj estas kvankam jam specigitaj laux la germanaj +kursoj, sed ili cxiam ankoraux estas amerika proprajxo kaj la Unuigitaj +Sxtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj cxi objektoj. + + La fajra sxipo en la Weser farigxas videbla. La vaporsxipo +alproksimigxas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas cxiuj +sakoj, ankaux la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj +kaj specigis ilin laux la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo +de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda +vaporsxipo laux la Weser, gxis gxi venas al la granda alvetura ponto +de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur +la sxipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia posxto, +kiuj tuj iras en la sxipan oficejon, kaj tie cxi en la apudesto de +la ambaux germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili +transprenas de la amerikaj oficistoj la sendajxon. La diversaj pozicioj +en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas +trans la havena ponto la posxtajn sakojn el la sxipo sur la bordon, +kie jam staras la grandaj flavaj kalesxoj por la akceptado de la +sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aux al la posxta oficejo en +Nordenham, aux al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas +enarangxitaj apartaj posxtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran posxton +portas al Bremeno. Tie cxi oni disapartigas la posxtajn kursojn, kaj +parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto +iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aligxas en Bremeno, pluen al +Hannovero, kie cxe la alveno de la transmara posxto denove disvolvigxas +viva posxta movado. El la Bremenaj posxtaj vagonoj elflugas la sakoj +kaj paketoj, ili estas sxargxataj en la posxtajn vagonojn de la aliaj +vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj +minutoj elveturas preskaux laux cxiuj direktoj la posxtaj vagonaroj, +kiuj disportas la transmaran posxton por Germanujo kaj la alilando. + + La Berlina posxto sendas cxiutage Hannoveron specigistojn, por ke +ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laux la posxtaj +oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara posxto--kaj tio cxi +nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno--tiuj cxi specigistoj +ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hannovero Berlinon, +ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj +stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la posxtajxojn, ke ili en Berlino +jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kalesxetoj al la apartaj +posxtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komencigxas la disportado de +la posxtajxoj. La posxtajxoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel +ankaux la posxtajxoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita +trairo, per la grandaj kalesxoj de la stacidomo estas alportataj rekte +al la Berlina cxefa urba posxtejo en la Regxa Strato, tie cxi ili estas +specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la +orienta kaj suda Germanujo. + + En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita +sur la posxton en la tago de forveturo de Lloyda vaporsxipo, la plej +malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato ecx en +la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio cxi konsideros +la malkaran posxtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas +miregi pro la progresoj de la posxtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros, +ke ankoraux antaux cxirkaux sesdekjaroj letero el la suda Germanujo +al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaux letero el +Nov-Jorko gxis cxia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis +cxirkaux unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris +posxto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne +pli frue ol post dek kvar tagoj. + + La komunikigxoj inter la Unuigitaj Sxtatoj de Nord-Ameriko kaj +Euxropo, precipe Germanujo, kreskas kun cxiu tago, tiel ke jam nun +farigxas malfacile pretigxi kun la posxta komunikigxo. Baldaux oni +devos pensi enporti ankoraux plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda +ekspozicio en Cxikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj +estos enkondukitaj por la transsendado de la posxtajxoj inter Ameriko +kaj Euxropo. [El "Das Buch fuer Alle".] + + * * * * * + + LA LOGXEJOJ DE LA TERMITOJ + + La diversaj specoj de termitoj (ekzistas multaj specoj) konstruas +nestojn de tre diversa formo. Kelkaj konstruas tureton el tero, de +alteco iom pli ol 50 centimetroj, cxirkauxitan de elstaranta konusa +tegmento, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo; interne sin +trovas multego da cxeloj de diversa formo kaj grandeco. Aliaj preferas +staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn, kiuj havas diversan +grandecon, de la grandeco de cxapelo gxis la grandeco de barelo de +sukero, kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno--en brancxoj +de arboj, ofte en la alteco de 20-25 metroj. Sed senkompare la plej +rimarkindaj logxejoj estas tiuj, kiujn konstruas la "Termes fatalis", +speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro +kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la "Phisos. +Transactions". Tiuj cxi nestoj estas farataj tute el tero, havas +ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan largxecon, tiel ke, se +amaso da tiaj nestoj sin trovas kune, kio ofte havas lokon, oni povas +gxin preni por vilagxo de la sovagxuloj; kaj efektive tiuj cxi nestoj +ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. En la komenco +ili konstruas du aux tri turetojn el tero, havantajn la altecon de +preskaux 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero. Tiuj cxi +prezentas la trabaron de la estonta konstruo, ili baldaux farigxas pli +multaj kaj pli altaj, poste oni ilin malsupre pli largxigas, supre +ligas en kupolon, cxirkauxe fortikigas per dika muro el tero, kaj tiel +ili prezentas logxejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno, je +kiu ili en kelka malproksimeco estas tre similaj, kiam ili kovrigxas +per herbo, kio baldaux farigxas. Kiam la konstruo ricevis tiun cxi +lastan formon, tiam la internaj turetoj, esceptinte la suprojn, kiuj +en diversaj lokoj elstaras kiel cxambretoj, estas forigataj kaj la +tero estas uzata por aliaj celoj. Nur la malsupra parto de la konstruo +estas okupata de la logxantoj. La supra parto aux la kupolo, kiu estas +tre dika kaj fortika, restas malplena kaj servas precipe kiel defendo +kontraux la sxangxoj de la vetero kaj kontraux la atakoj de naturaj +kaj okazaj malamikoj, kiel ankaux por konservi al la malsupra parto +la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolvigxo de la ovoj kaj +por la flegado de la idoj. La parto logxata enhavas la palacon regxan +aux la logxejon de la regxo kaj regxino, la nutrejon por la idoj, la +provizejon aux konservejon de la mangxajxo kaj sennombrajn irojn, pasojn +kaj malplenajn lokojn, arangxitajn laux la sekvanta plano. En la mezo +de la konstruo, rekte sub la supro kaj pli-malpli sur egala alteco kun +la tero, sin trovas la regxa cxambro, arkajxo de duone ovala formo aux +simila je forno de bakado. Gxi estas ne pli longa, ol du centimetroj, +sed oni gxin pligrandigas gxis dekkvin centimetroj kaj pli multe, kiam +la regxino farigxas pli dika. En tiu cxi cxambro logxas la regxo kaj +la regxino konstante, kaj pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenaux +suficxas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, le geregxoj neniel +povas eliri; tiel ili, simile je multaj niaj potenculoj, kare pagas +por la regxado per la perdo de la libereco. Tuj apud la cxambro de la +geregxoj, cxirkauxe de cxiuj flankoj en la spaco de tridek centimetroj +aux pli multe, sin trovas la cxambroj de la regxa kortego, konfuzita +labirinto da sennombraj cxambroj de diversa formo kaj grandeco, el kiuj +cxiu sin malfermas en alian kaj estas arangxita por oportuneco de la +soldatoj kaj servantoj, de kiuj cxiam kelkaj miloj atendas la ordonojn +de sia regxo kaj regxino. Post la cxambroj de la regxa kortego iras +nutrejoj kaj provizejoj; la unuaj cxiam estas plenaj de ovoj kaj idoj, +kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud la regxa +cxambro; sed kiam la kreskanta grandeco de la regxino postulas pli +grandan cxambron kaj la apudaj cxambroj por la pligrandigita nombro da +servantoj postulas la forigon de la ovoj, tiam la malgrandaj cxambroj de +nutrado estas detruataj, kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj +aliaj, iom pli grandaj kaj ankaux en pli granda nombro. Per sia sxtofo +ili diferencas de cxiuj aliaj cxambroj : ili estas konstruitaj el +pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso +da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj cxambretoj, el kiuj +neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita +en komuna tera cxambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La +provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas cxiam +terajn cxambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj +da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskajxoj. Tiuj cxi provizejoj kaj +nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj +cxambretoj kaj pasoj, kiuj komunikigxas inter si aux iras cxirkauxe, +apartigitaj unuj de la aliaj, havas de cxiuj flankoj sian dauxrajxon en +la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie gxis du trionoj aux tri +kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton +de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la +kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco +de malnova pregxejo; gxia tegmento sin apogas sur tri aux kvar grandaj +gotaj arkajxoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo, +ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de cxiu flanko estas +cxiam pli malataj, kiel serio da arkajxoj en perspektivo. La cxambroj, +nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni +la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera +kampo, kiu estas iom pli alta, ol la cxambro de la regxo, havas ankaux +netraflueblan plankon kaj estas tiel arangxita, ke la tutan pluvon, kiu +povus enpenetri, gxi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj cxi iroj +estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute +cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo, +kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj +poste ili servas kiel grandaj eliroj, tra kiuj la termitoj faras iliajn +rabojn, kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia logxejo. +Ili iras en malrekta direkto sub la fundamento de la monteto en la +profundecon de cxirkaux unu metro, brancxigxas poste en cxiun flankon +kaj tiras sin sub la suprajxo de la tero tre malproksime. Cxe ilia eniro +en la internajxon ili komunikigxas kun aliaj pli malgrandaj iroj, kiuj +sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro, iras ronde +cxirkaux la logxejo gxis la supro, cxe kio ili tratrancxas unu la alian +sur diversaj vojoj, kaj cxiu en diversaj lokoj sin malfermas senpere en +la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo aux komunikigxas +kun cxiu parto de tiu cxi lasta per aliaj, pli malgrandaj, rondaj aux +ovalaj iroj de diversaj diametroj. Ke la subteraj cxefaj iroj devas +esti tiel grandegaj, venas kredeble de tio, ke ili estas la grandaj +traveturejoj, per kiuj la logxantoj enkondukas sian teron, lignon, akvon +aux provizojn, kaj ilia spirala aux sxtupara levigxo esta necesa por +oportuna aliro de la termitoj, kiuj nur kun granda malfacileco povas +sin levadi vertikale. Por eviti tiun cxi malfacilecon en la internaj +vertikalaj partoj de la konstruo, ili ofte faras vojeton de centimetro +de largxeco, kiu sin levas sxtupare, kiel monta vojo, kaj per tio cxi +ili tre facile sin levas sur altajxojn, kiujn ili sen tio ne povus +atingi. La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel sxajnas, +ankoraux pli eksterordinaran elpenson. Tio cxi estas speco de ponto +kun grandega arkajxo, kiu iras de la planko de la kampo al la supraj +cxambroj en la flanko de la domo, respondas al la celoj de sxtuparo kaj +mallongigas la interspacon cxe la forportado de la ovoj el la regxaj +cxambroj al la supraj teraj cxambroj, kiuj en kelkaj montetoj sin trovas +unuj de la aliaj en malproksimeco de 1--1 1/2 metroj, kalkulante la +vojon plej rektan, kaj ankoraux multe pli malproksime, se ni kalkulos +per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj cxambroj. +Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj; gxi havis la largxecon de unu +centimetro, la dikecon de duono da centimetro, la longecon de dudek +centimetroj, kaj prezentis la flankon de elipsa arko de responda +grandeco, tiel ke oni devas miri, ke gxi ne rompigxis per sia propra +pezo, antaux ol gxi estis ligita kun la supre staranta kolono. Cxe la +fundamento gxi estis fortigita per malgranda arko kaj havis lauxlonge +de sia supra platajxo sulkon, aux arangxitan intence por pli granda +sendangxereco de la irantoj, aux per si mem elbatitan per la tro ofta +irado. Rilate tiun cxi ponton grandan miron meritas tiu cirkonstanco, +ke la gotajn arkajxojn kaj entute cxiujn arkajxojn de la diversaj iroj +kaj cxambroj la termitoj ne kavernigas, sed dissxiras. Por krei tiujn +cxi efektive gigantajn konstruojn, tiuj cxi malgrandaj bestetoj devas +uzi la plej nekredeblan diligentecon, la plej sencxesan laboradon kaj la +plej senlacan lertecon. Ke tiaj malgrandaj insektoj, kiuj havas apenaux +la longecon de duono da centimetro, povas en tri aux kvar jaroj pretigi +konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco, ornamitan per +multego da turetoj, kun miriadoj da cxambroj de diversa grandeco kaj el +diversaj materialoj, konstruitaj sub gxiaj grandegaj arkajxoj; ke ili en +diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn +vojojn, el kiuj multaj havas dudek kvin centimetrojn en la diametro, +aux dissxiras arkajxon el sxtono super aliaj vojoj, kiuj kondukas de +la cxefurbo en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj; ke ili +arangxas en la cxirkauxajxo kaj en la internajxo grandegajn sxtuparojn +aux pontojn, kaj fine, ke la milionoj, kiuj estas necesaj por tiaj +herkulesaj laboroj kaj sencxese iras kaj reiras en diversaj direktoj, +neniam malhelpas unu al la alia,--estas mirindajxo de la naturo, aux +pli gxuste de la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn +kreitajxojn kaj konstruojn de la homo; cxar se tiuj cxi bestetoj estus +egale grandaj, kiel li, kaj konservus sian ordinaran instinkton kaj +laboremecon, tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta +kilometro, iliaj trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro +de cent metroj, per kio la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de +Romo perdus sian tutan gloron kaj farigxus nuloj. La plej alta piramido +ne havas pli ol ducent metrojn, kio, se ni kalkulos, ke la homo havas +la altecon de nur 1 1/2 metroj, prezentos nur 133 fojojn la altecon +de la homo. Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaux +kvar metroj kaj tiuj cxi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da +centimetro, la logxejo sekve estas okcent fojojn pli alta, ol gxiaj +konstruantoj. + + * * * * * + + KORESPONDADO KOMERCA + + (de L. de BEAUFRONT) + + + Sinjoro M . . ., en Briancon. + + Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas +al mi adresi al vi mian prezaron gxeneralan kaj samtempe kelkajn +specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas +ordinare en mia magazeno. Mi esperas, ke vi sxatos la kvaliton tute +rimarkindan de la komercajxoj, kiujn mi proponas al vi, kaj ke la +kondicxoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi, decidigos vin +doni al mi viajn mendojn. + Vi povos ankaux vidi en mia katalogo, ke, krom la paperoj, mi +ankaux makleras pri cxiuj komercajxoj de la urbo Roubaix, speciale +pri la drapoj kaj teksajxoj cxiuspecaj. Miaj malnovaj kaj konstantaj +interrilatoj kun cxiuj firmoj cxi-tieaj donas al mi la eblon trakti la +negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia +maniero, ke ili estu plene kontentaj. + Esperante, ke vi favoros min per viaj mendoj, mi petas, Sinjoro, ke +vi akceptu mian sinceran saluton. R. + + + Sinjoro R . . ., en Roubaix. + + Mi ricevis vian leteron de la 10-a de la kuranta monato kun viaj +proponoj pri liveroj kaj la anonco pri viaj specimenoj, kiuj ankaux bone +alvenis al mi. En aliaj cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile +por mi, cxar mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn, +kiuj kontentigas min. Tamen, cxar la prezoj, kiujn vi prezentas al mi, +estas iom pli malkaraj, mi mendas de vi, por provo, cent rismojn da +papero konforma je specimeno n-ro 1, kaj tiom same da n-ro 2. + Se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi +pli grandajn mendojn. + Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj, +kun 2 0/0 da diskonto, konforme je viaj kondicxoj. + Koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedauxras, ke mi ne povas +profiti gxin, cxar mi tute ne okupas min je tiuj komercajxoj. + Atendante vian raporton pri la ekspedo, mi prezentas al vi, Sinjoro, +mian sinceran saluton. M. + + + Sinjoro H . . ., en Marseille. + + Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni ekspedas al vi hodiaux, +malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme +je la mendo, kiun vi donis al nia vojagxisto, S-ro L. Vi trovos tie +cxi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti gxin kiel gxustan kaj +enskribi la sumon en nian krediton. + Cxiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin, k. t. p. + + + Sinjoro K . . ., en Parizo. + + Ni sendas al vi tie cxi aldonite la staton de via kalkulo fermita cxe +la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu gxin kaj diru al ni, cxu +ni konsentas. + + + Sinjoro B . . ., en Lille. + + Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon +pri la firmo N. Gxi gxuas tie cxi la plej bonan reputacion. Mi pensas, +ke vi povas liveri al gxi en plena trankvilo. Sen garantio nek +respondeco, kiel kutime. + Tre sincere via. . . . + + + KVITANCO + + (Mi certigas per tio cxi, ke) mi ricevis de Sinjoro R. la sumon +de mil frankoj, kiujn al li mi pruntis por unu jaro en la dato 1a de +januaro 1900, kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn po +5 0/0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro. + Aprobante por mil dudek kvin frankoj. + Parizo, la l-an de januaro 1901. + + * * * * * + + KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO + + (el la libro de profesoro E. FUCHS). + + _Simptomoj._ Cxe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive +trovataj sxangxoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera rugxeco +de la konjunktivo, aux nur super la tarso, aux ankaux en la parto +transira. La konjunktivo estas glata kaj ne sxvelinta; nur en malnovaj +okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun gxia dikigxo kaj +velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin +precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa sxauxmo, +kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio, +ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidajxo kun la eligajxo +de la Meibomaj glandetoj per batigxado farigxas speco de sxauxma +emulsio. La konstanta malsekigxado de la hauxto en la anguloj de la +palpebroj kondukas al la formigxado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj +la sekrecio, anstataux esti pliigita, sxajnas ecx malpliigita. Pro +la tre malgranda aux ecx tute mankanta pliigxo de la sekrecio kelkaj +auxtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed +kiel hiperemion de la konjunktivo. Cxe la sensignifeco de la simptomoj +objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al +la plendoj de la paciento. Efektive la _subjektivaj simptomoj_ pleje +estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de +kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej +grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaux rimarkebla, +vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni +la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazaux ili volus dormi. +Per la nemulta eligajxo, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la +konjunktiva sako, naskigxas teda sento de fremda korpo, kvazaux en la +okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metigxas sur la korneon, +tiam la vidado malklarigxas aux tiam cxirkaux la flamo de kandelo +montrigxas cxielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri +malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri +blinduligxado per lumo, rapida lacigxado de la okuloj cxe la laborado, +ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aux +iom da flava sekigxinta eligajxo trovas sin en la interna angulo de la +okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj +povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la +senton kvazaux la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al +la okulpomo (kataro seka).--Tiuj cxi tiel diversaspecaj plendoj tute +ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Cxe multaj +homoj oni vidas la konjunktivon suficxe forte rugxigxinta kaj tamen ili +plendas pri nenio ecx plej malgranda, dum cxe aliaj, kiuj la kuraciston +simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaux rimarkas iajn +sxangxetojn en la konjunktivo. + + _Irado de la malsano._ La kronika kataro de konjunktivo estas unu +el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe +cxe personoj grandagxaj kaj nome pli maljunaj. Cxe maljunuloj gxi estas +preskaux regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito, +kiun oni nomas kataro maljunula. La dauxrado de la konjunktivito +estas ordinare longa; multaj homoj suferas je gxi grandan parton de +sia vivo. La malsano povas konduki al komplikajxoj, kiuj parte donas +nerebonigeblajn sxangxojn. Al la plej oftaj komplikajxoj apartenas +la brulumo de la palpebra rando--blefarito--sekve de la ofta +malsekigxado de la randoj de la palpebroj per la pli ricxe eligataj +larmoj. Ankaux sekve de la malsekigxado per la larmoj la hauxto de la +malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, aux gxi farigxas rigida kaj +mallongigxas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetigxas al la +okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempigxas en la larman +lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas +malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio cxi +denove efikas malutile sur la staton de la hauxto. Tiamaniere formigxas +rondo da eraroj, kiu kondukas al cxiam plua mallevigxo de la malsupra +palpebro, al la ektropio. Tiu cxi eliro estas ankoraux akcelata per +tio, ke la pacientoj ofte devisxas la defluantajn larmojn kaj cxe tio +pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas +tirata malsupren. Se la mallongigxo de la palpebra hauxto, malsekigata +de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskigxas +blefarofimozo. Fine la kataro ofte kauxzas ulceretojn de la korneo. + + _Etiologio._ La kauxzoj de la kronika kataro estas : 1. Antauxirinta +kataro akra, kiu, anstataux plene sanigxi, transiris en la stadion +kronikan. 2. Komunaj malutilajxoj de diversaj specoj. Al ili apartenas +antaux cxio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado +de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe +da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p. suferas +tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaux malfrua +irado dormi, nokta maldormado, troa gxuado de alkoholaj trinkajxoj. +Cxe personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, gxi multe +malbonigxas post cxia tiaspeca malutilajxo, ekzemple post vespero +pasigita en teatro aux en fumoplenaj cxambroj. La dauxra efikado de +vento kaj malbona vetero kauxzas cxe la vilagxanoj, veturilistoj k. s. +tiel oftan kataron. Pro tiu sama kauxzo ankaux okuloj forte elstarantaj, +aux kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj +de kataro, cxar ili tro malmulte estas defenditaj kontraux la aero. +La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntusxigxado +kun la aero, montrigxas la plej bone cxe la ektropio, cxe kiu la +nekasxita konjunktivo de la tarso farigxas forte rugxa kaj dika, +velursimila aux ecx tuberplena. Tiom same malbone kiel longedauxran +kuntusxigxadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaux la konstantan +foreston de tiu cxi lasta, tial cxe longe dauxranta cxirkauxligo de la +okulo ankaux aperas kronika kataro. 3. Troa strecxado de la okuloj, +precipe cxe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kauxzi +kronikan kataron. 4. Lokaj malutilajxoj. Al ili apartenas incitado de +la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako; +al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la +vorto ankaux okulharojn, kiuj estas turnitaj kontraux la okulpomo. En +la plimulto da okazoj la loka malutilajxo konsistas en ia alia malsano +de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel +ekzemple blefarito aux infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Retenigxo +de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aux de nesuficxa +trempigxado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kauxzo de +la kataro, tial oni neniam devas forgesi cxe unuflanka kataro esplori, +cxu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kauxzitaj de +cirkonstancoj lokaj distingigxas de la kataroj kauxzitaj de malutilajxoj +komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo +laux la naturo de la afero pleje suferas ambaux okuloj. + + _Terapio._ Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaux cxio turni +atenton al la kauxza momento, per konforma reguligo de la komunaj +kondicxoj de la vivo, kiom tion cxi permesas la profesio de la paciento, +per forigo de ekzistantaj lokaj kauxzoj de la kataro k. t. p. Por la +kuracado de la konjunktivo mem ni antaux cxio, kiel cxe la kataro akra, +havas por nia dispono la nitran argxenton, kiun oni uzas por sxmirado +per peniko (en solvo 2 p. 100) aux por engutado (en solvo 1/4--1/2 +p. 100). Oni uzas gxin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas +akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmigxo de la konjunktivo, +cxar tiaj periodoj de akra malsanigxo ofte okazas en la dauxro de cxiu +kronika kataro, kaj ankaux tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la +konjunktivo. En la ceteraj okazoj suficxas adstringaj gutoj (okulakvoj), +kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj +cxi okulakvoj estas : flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens +luteum), aux safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambaux +ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da +akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambaux en 1/2-1 p. 100 solvo; plue +aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantajxoj. + + La vica ordo, en kiu tiuj cxi okulakvoj estas cititaj, respondas +proksimume al ilia lauxgradeco, de la plej fortaj gxis la plej +delikataj. Ili devas esti engutataj cxiutage unu aux du fojojn, sed ne +vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, cxar estas bone havi pli grandan +elekton el ili, cxar cxe la longa dauxrado de la kataro oni ofte devas +sxangxi la rimedojn. Cxiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon, +cxar la konjunktivo al gxi alkutimigxas. Kontraux la kungluigxado de +la palpebroj, kiel ankaux kontraux ekzistantaj ekskoriacioj oni igas +vespere antaux la endormigxo froti sur la fermitaj palpebroj sxmirajxon +kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100). + + [Piednoto: Tiu cxi okulakvo, nomata ankaux okulakvo de Horst, nun + en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen gxi faras + bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas gxin anstatauxigi per + neniu alia] rimedo. Laux la nova Auxstruja farmakopeo gxi devas esti + preparata en la sekvanta maniero + + Rp. Amonio klora . . . . . . . . . . 0,5 + Zinko sulfura. . . . . . . . . . 1,25 + Solve en : + Akvo distilita . . . . . . . . . 200,0 + Aldonu : + Kamforo. . . . . . . . . . . . . 0,4 + Solvita en : + Spirito vina dissolvita. . . . . 20,0 + Aldonu : + Safrano. . . . . . . . . . . . . 0,1 + Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru. + + La okulakvo de Romershausen, kiu ankaux estas multe uzata cxe + kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksajxo do fenkola + tinkturo kaj fenkola akvo.] + + * * * * * + + LA SUNHORLOGXO EN DIJON + + (El la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon). + + Multaj homoj en cxiu lando laboras nun por la propagando de la bela +lingvo internacia. La junaj frauxloj aux frauxlinoj sin gxoje amuzas, +skribante, legante, parolante pri cxiuj objektoj de la mondo, precipe +pri la plej konformaj al sia felicxa agxo. Ili tiel pruvas, pli kaj pli, +la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikatajxojn de la +spirito kaj de la koro. La maljunaj, miaj egalagxuloj, aliflanke, povas +pruvi, ke tiu kapablo ne estas malpli mirinda por skribi, legi, paroli +pri cxiuj objektoj sciencaj. + + Hodiaux mi do volas, malgraux malfortigxo pro laceco kaj klopodoj, en +la kelkaj sekvontaj linioj, doni rapide la priskribon kaj teorion de la +sunhorlogxo, kusxanta en la fundo de la cxarma Parko de Dijon, sur la +bordo de la beleta rivero nomata Ouche. + +[Ilustrajxo: sundial1.png] + + Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo) +kaj EO (oriento-okcidento) sin krucigxantaj rektangule en I. Du dekduoj +da markoj sxtonaj estas plantitaj, cxirkaux I, laux la fig. 1. Sur +sxtono lauxlonge de la linio SN estas markitaj punktoj kun la signoj de +la zodiako, de kankro al kapro, sur unu flanko de SN, kaj de kapro al +kankro sur la alia flanko. Cxiu promenanto tra la Parko, kiu volas scii +la horon, iru stari rekte sur la punkto zodiaka respondanta al la tago +de lia promenado kaj li vidos sian ombron direktatan al la punkto sxtona +markita per la horo sercxata. + + Oni vidas ke en tiu cxi horlogxo : + + 1) La ombrojxetilo estas movebla, sed cxiam vertikala, kaj staranta +sur NS, en iu punkto A, kies interspaco d al I estas funkcio nur de la +deklinigxo D de la suno; + + 2) La koordinatoj x, y de cxiu marko sxtona M estas funkcioj nur de +la horo h, videble skribita sur M. + + Komparante la sunhorlogxon kun bona posxhorlogxo, oni certigxos pri +la gxusteco de la unua. + + Mi scias nek la epokon nek la uzitan manieron de la konstruo de +tiu cxi sunhorlogxo; kaj mi ne konas, alian ekzempleron de tia en iaj +urboj aux libroj. Sed tion cxi nia eminenta kolego Charles Meray povus, +sendube, al ni sciigi; mi do petas lin ke li volu skribi la historion de +tiu malofta horlogxo en Esperanto, lingvo, en kiu li estas tiel majstro +kiel en matematiko. + + Atendante tiun historion, oni vidos facile la eblon konstrui gxuste +tian sunhorlogxon, se oni sercxos la formulojn liverantajn x, y kaj d. + + Oni nomu : + + d = la kolatitudon de la loko. + a = la azimuton de la suno. + D = gxian deklinigxon. + h = gxian angulon horan aux la horon veran. + + Oni scias, ke la triangulo formita, sur la sfero cxiela, per la polo, +la zenito kaj la suno donas : + + kos f kos h - sin f tg D +(1) kot a = ------------------------ + sin h + +[Ilustrajxo: sundial2.png] + + Por ke la ombro de ombrojxetilo, vertikale metila en A, pasu tra la +punkto M (x, y) respondanta al h, estas necesa la rilato + +(2) d = y - x kot a + + evidenta per la fig. 2 : Sed devas dependi x, y nur de h, kaj d nur +de D; oni do havas + + df + --= 0 + dh + +aux + + dy d kot a dx +(3)--= x-------+--kot a + dh dh dh + + Sekve, metinte anstataux (kot a) kaj (d kot a)/dh iliajn valorojn +eltiritajn el la formulo (1), oni havas + + dy +4) --= + dh + + sin f ( dx ) kos f ( dx ) + -----tg D ( (x kot h---) --------( x---sin h kos h ) + sin h ( dh ) sin^2 h ( dh ) + + Por ke y dependu nur de h, estas necese nuligi la koeficienton de tg +D, aux skribi + + x + - = kot h. dh + d + +de kie + + x = C sin h + + C estante konstanto arbitra. Sekve (4) donas + + dy kos f +--= C-----( -1 + kos^2 h ) = C kos f sin h, + dh sin h + + de kie + + y = C kos f kos h + C'; + + tie cxi C' estas alia konstanto arbitra. Fine (2) liveros : + + d = C kos f kos h + C' - C ( kos f kos h - sin f tg D ) + = C sin f tg D + C'. + + Resume, oni vidas ke : + 1) La sxtonaj markoj estas trovitaj per + + x = C sin h, y = C kos f kos h + C' + + kaj metitaj sur la elipso + + x^2 (y-C')^2 + ---+----------- = 1. + C^2 C^2 kos^2 f + + 2) La zodiakaj punktoj estas trovitaj per + + d = C sin f tg D + C'. + + La konstruinto de la horlogxo Dijona elektis C' = 0 pro simpleco, kaj +C de longeco agrabla rilate al la largxeco de la vojo kondukanta al tiu +horlogxo tiel stranga kaj interesa. + + Nuligante C', oni havas : + +(5) x = C sin h; y = C kos h kos f + +(6) d = C tg D sin f. + + La formuloj (5) montras, videble, ke M estas la projekcio horizonta +de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga, +farita per la radio C priskribita. + + La formulo (6) montras, same videble, ke d estas la projekcio +horizonta de la longo C tg D, metita sur la polusojlinio de la centro I +de la sfero cxiela al la nordo aux la sudo, laux tio ke D estas norda +aux suda. + + Se do oni konsideras sunhorlogxon tagnoktegaligan, kies ombrojxetilo +estas de longeco C tg D, sxangxanta lauxtage, oni povas diri : + + La sunhorlogxo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorlogxo +tagnoktegaliga. + + Tiu tre simpla rezultato estas videbla geometrie, en la sekvanta +maniero. + +[Ilustrajxo: sundial3.png] + + Sur la sfero cxiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni +konsideru, en la horo h, la punkton m', rekte kontrauxan al la situacio +sfera de la suno. + + Dum unu tago suna, m' lauxkuras rondeton B' m', kies radio I' m' +estas C sek D kos D aux la konstanto C. + + Oni povas rigardi la rondeton B' m' kiel sunhorlogxon +tagnoktegaligan, kies I'P estas ombrojxetilo kaj m' punkto hora +respondanta al h. + + La projekcio horizonta de tiu cxi rondo B' m' estas la elipso BM, +kies aksoj, direktataj laux NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj C +cos f kaj C; sed kies centro I", projekcio de I', estas en nekonstanta +malproksimeco de I, egala al la projekcio d de II'. Oni do havas por d +dependanta nur de D, + + d = C sek D sin D sin f = C tg D sin f. + + Aliparte, la ombro horizonta de la ombrojxetilo IZ trairas la elipson +en la punkto M, projekcio de m' kaj dependanta nur de h. + + Fine, se oni translacie movigas laux interspaco de grandeco egala, +paralela sed kontrauxa al d, t. e. paralela al--d, la rondon B' m', +la elipson BM, la ombrojxetilon IZ, samtempe, kiel solidon, oni havas, +videble, la sunhorlogxon Dijonan kun gxia pure geometria klarigo, tiel +simpla kiel la teorio de la tagnoktegaliga sunhorlogxo. + + L.-J. GRUEY, + Direktoro de la Observatorio de Besancon. + + + * * * * * + + VI + + ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO + + * * * * * + + + EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO + ESPERANTO + + La nun proponatan brosxuron la leganto kredeble prenos en la manojn +kun malkonfido, kun antauxe preta penso, ke al li estos proponata ia +neefektivigebla utopio; mi devas tial antaux cxio peti la leganton, ke +li formetu tiun cxi antauxjugxon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike +la proponatan aferon. + + Mi ne parolos tie cxi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus +por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, +kiu prezentus egalrajtan proprajxon de la tuta mondo, apartenante +speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj +estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraux cxio, +elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon +komprenigxadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj +materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu +literaturo estu aligitaj al cxiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino cxiu +el ni povas per tradukoj konatigxi nur kun la plej sensignifa parto +de fremdaj literaturoj; sed cxe ekzistado de lingvo internacia cxiuj +tradukoj estus farataj nur en tiun cxi lastan, kiel neuxtralan, al +cxiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, +estus eble skribataj rekte en gxi. Falus la hxinaj muroj inter la homaj +literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj farigxus por ni +tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legatajxo +farigxus komuna por cxiuj homoj, kaj kune kun gxi ankaux la edukado, +idealoj, konvinkoj, celado,--kaj la popoloj interproksimigxus kiel +unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni +ne havas la eblon dece fordoni nin ecx al unu el ili, kaj tial de unu +flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte ecx sian patran lingvon, +kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaborigxi, kaj, +parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aux preni vortojn +kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aux esprimi nin neprecize kaj ecx +pensi lame dank' al la nesuficxeco de la lingvo. Alia afero estus, se +cxiu el ni havus nur du lingvojn,--tiam ni pli bone ilin posedus kaj +tiuj cxi lingvoj mem povus pli ellaborigxadi kaj perfektigxadi kaj +starus multe pli alte, ol cxiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja +estas la cxefa motoro de la civilizacio : dank' al la lingvo ni tiel +altigxis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli +rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la +esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, cxar tio +cxi antaux cxio falas en la okulojn cxe renkonto de homoj : la homoj +ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraux +la alia. Renkontigxante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn +konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskigxis, +kie logxis iliaj prapatroj antaux kelke da miljaroj : sed tiuj cxi +homoj ekparolas, kaj cxiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili +estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis logxi en urbo, en kiu logas +homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, +kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, +_ne entrudigxante en la doman vivon de la popoloj_, povus, almenaux +en landoj kun diverslingva logxantaro, esti lingvo regna kaj societa. +Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, +komerco--per unu vorto, sur cxiu pasxo--pri tio mi ne bezonas vaste +paroli. Kiu almenaux unu fojon serioze ekmeditis pri tiu cxi demando, +tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per gxi +akiri al ni lingvon komunehoman. Tial cxiu ecx la plej malforta provo +en tiu cxi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas +al la leganta publiko, mi oferis miajn plej bonajn arojn; mi esperas, +ke ankaux la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al gxi +iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan brosxuron gxis la +fino. + + Mi ne analizos tie cxi la diversajn provojn, faritajn kun la celo +krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj +al tio, ke cxiuj tiuj cxi provoj aux prezentis per si sistemon da +signoj por mallonga interkomunikigxo en okazo de granda bezono, aux +kontentigxis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstatauxigo +de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre +elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj +kaj tiel nepraktikaj, ke cxiu el ili mortis tuj post la naskigxo; la +provoj de la dua kategorio jam prezentis per si _lingvojn_, sed da +_internacia_ ili havis en si _nenion_. La auxtoroj ial nomis siajn +lingvojn "tutmondaj", eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu +persono, kun kiu oni povus komprenigxi per tiuj cxi lingvoj! Se por la +tutmondeco de ia lingvo estas suficxe, ke unu persono gxin nomu tia, en +tia okazo cxiu el la ekzistantaj lingvoj povas farigxi tutmonda laux +la deziro de cxiu aparta persono. Cxar tiuj cxi provoj estis fonditaj +sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun gxojo kaj unuanime +donos al ili sankcion, kaj tiu cxi unuanima konsento gxuste estas la +plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo +por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al gxi senkondicxan utilon, +sed kalkulas je gxia preteco pionire oferi sian tempon,--tial estas +kompreneble, kial tiuj cxi provoj renkontis plenan fiaskon; cxar la +plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj cxi provoj, +kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon +por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la auxtoro; +"antauxe la mondo", ili diris, "aux kelkaj milionoj da homoj ellernu +tiun cxi lingvon, tiam mi ankaux gxin lernos". Kaj la afero, kiu povus +alporti utilon al cxiu aparta adepto nur tiam, se antauxe jam ekzistus +multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montrigxis +malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, "Volapuek", akiris, +kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio cxi estas nur tial, ke +la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, +kiuj havas la inklinon entuziasmigxi kaj dedicxi sin al pionireco, +oferas sian tempon en la espero, ke _eble_ la afero sukcesos. Sed la +nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la +malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke gxi +povu komunikigxadi kun tiuj cxi nemultaj,--kaj tiu cxi lingvo, simile +al la antauxaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon. +[Piednoto: Tiuj cxi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro +1887, kiam Volapuek havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege +progresadis! La tempo baldaux montris, ke la antauxdiro de la auxtoro de +Esperanto ne estis erara.] + + La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante +min nek pli talenta, nek pli energia, ol la auxtoroj de cxiuj senfrukte +pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj +nevola meditado super tiu cxi afero. Sed kelke da felicxaj ideoj, kiuj +aperis kiel frukto de tiu cxi nevola meditado, kuragxigis min por plua +laborado kaj igis min ekprovi, cxu ne prosperos al mi sisteme venki +cxiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo +internacia. + + Sxajnas al mi, ke tiu cxi afero iom prosperis al mi, kaj tiun cxi +frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijugxo +de la leganta mondo. + + La plej cxefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la +sekvantaj : + + I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni +gxin ludante. + + II) Ke cxiu, kiu ellernis tiun cxi lingvon, povu tuj gxin uzi por +la komprenigxado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale cxu tiu cxi +lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aux ne, +--t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra +konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikigxoj. + + III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj +igi gxin kiel eble plej baldaux kaj amase komenci uzadi la proponatan +lingvon kiel lingvon vivan,--ne kun sxlosilo en la manoj kaj en okazoj +de ekstrema bezono. + + El cxiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al +la mondo, ofte sub la lauxta, per nenio pravigita nomo de "lingvo +tutmonda", neniu solvis pli ol _unu_ el la diritaj problemoj, kaj ecx +tiun cxi nur _parte_. Krom la supre montritaj tri cxefaj problemoj, mi +devis, kompreneble, solvi ankoraux multajn aliajn, sed pri ili, cxar ili +estas ne esencaj, mi ne parolos tie cxi. Antaux ol mi transiros al la +klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas +peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj cxi problemoj kaj ne +preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, cxar ili aperos +al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion cxi tial, cxar mi scias la +inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, +ju pli gxi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj +personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por +cxiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima +malsxato, dum gxuste la atingo de tiu cxi simpleco kaj mallongeco, +la alkonduko de cxiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili +naskigxis, al la formoj plej facilaj--prezentis la plej malfacilan +parton de la laboro. + + I + + La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero : + + a) Mi simpligis gxis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu +flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke gxi povu +facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko--neniom deprenante +per tio cxi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. _La +tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la dauxro +de unu horo._ La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia +gramatiko, estas klara por cxiu. + + b) Mi kreis regulojn por _vortofarado_ kaj per tio cxi mi enportis +grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole +ne deprenante per tio cxi de la lingvo gxian ricxecon, sed kontrauxe, +farante la lingvon--dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn +kaj esprimi cxiujn eblajn nuancojn de la penso--pli ricxa ol la plej +ricxaj naturaj lingvoj. Tion cxi mi atingis per la enkonduko de diversaj +prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo cxiu povas el unu vorto formi +diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al +tiuj cxi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj +vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple : + + 1) La prefikso "mal" signifas rektan kontrauxajxon de la ideo; +sekve, sciante la vorton "bona", ni jam mem povas formi la vorton +"malbona", kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo "malbona" estas +jam superflua; alta--malalta; estimi--malestimi k. t. p. Sekve, +ellerninte unu vorton "mal", ni jam estas liberigitaj de la lernado de +grandega serio da vortoj, kiel ekzemple "malmola" (sciante "mola"), +malvarma, malnova, malpura, malproksima, malricxa, mallumo, malhonoro, +malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p. + + 2) La sufikso "in" signifas la virinan sekson : sekve, sciante +"frato", ni jam mem povas formi "fratino", patro--patrino. Sekve +superfluaj jam estas la vortoj "avino, filino, fiancxino, knabino, +kokino, bovino" k. t. p. + + 3) La sufikso "il" signifas instrumenton por la donita farado. +Ekzemple trancxi--trancxilo; superfluaj estas : "kombilo, hakilo, +sonorilo, plugilo, glitilo" k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj +sufiksoj. + + Krom tio mi donis komunan regulon, ke cxiuj vortoj, kiuj jam farigxis +internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo +internacia nesxangxataj, akceptante nur la internacian ortografion; +tiamaniere grandega nombro da vortoj farigxas superfluaj por la lernado; +ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, +formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, +deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p. + + Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankoraux al kelkaj flankoj de +la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie cxi detale paroli, la lingvo +farigxas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de gxia ellernado +konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el +kiuj laux difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj strecxado de +la kapo, oni povas formi cxiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj +estas necesaj. Cetere ecx tiu cxi malgranda nombro da vortoj, kiel oni +vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete +klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu cxi lingvo +sonora, ricxa kaj por cxiuj komprenebla (la kauxzojn vidu malsupre) +postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel cxe la aliaj lingvoj,-- +por gxia ellernado suficxas _kelke da tagoj_. Pri tio cxi cxiu povas +konvinkigxi, cxar al la nuna brosxuro estas aldonita _plena lernolibro_. +[Piednoto: En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la fino +estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el cxirkaux mil vortoj.] + + II + + La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero : + + a) Mi arangxis plenan _dismembrigon_ de la ideoj en memstarajn +vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataux vortoj en diversaj gramatikaj +formoj, konsistas sole nur el _sensxangxaj_ vortoj. Se vi prenos verkon, +skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie cxiu vorto sin trovas _cxiam_ +kaj _sole_ en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu gxi estas +presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj +rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de +sensxangxaj vortoj. Sed cxar simila konstruo de lingvo estas tute +fremda por la Euxropaj popoloj kaj alkutimigxi al gxi estus por ili +afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun cxi dismembrigxon de +la lingvo al la spirito de la lingvoj Euxropaj, tiel ke se iu lernas +mian lingvon laux lernolibro, ne traleginte antauxe la antauxparolon +(kiu por la lernanto estas tute senbezona),--li ecx ne supozos, ke +la konstruo de tiu cxi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia +patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en +efektiveco konsistas el tri vortoj : _frat_ (frato), _in_ (virino), +_o_ (kio estas, ekzistas) (--kio estas frato-virino = fratino),--la +lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = _frat_; sed cxar +cxiu substantivo en la nominativo _finigxas_ per "o"--sekve _frat'o_; +por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la +vorteton "in"; sekve fratino--_frat'in'o_; kaj la signetoj estas +skribataj tial, cxar la gramatiko postulas ilian metadon inter la +apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembrigxo de +la lingvo neniom embarasas la lernanton; li ecx ne suspektas, ke tio, +kion li nomas finigxo aux prefikso aux sufikso, estas tute memstara +vorto, kiu cxiam konservas egalan signifon, tute egale, cxu gxi estos +uzata en la fino aux en la komenco de alia vorto aux memstare, ke cxiu +vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aux kiel +gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu cxi konstruo de la +lingvo estas tia, ke cxion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj +kaj kun plena precizeco (per sxlosilo aux ecx sen gxi) komprenos cxiu, +kiu ne sole ne ellernis antauxe la gramatikon de la lingvo, sed ecx +neniam auxdis pri gxia ekzistado. + + Mi klarigos tion cxi per ekzemplo : + + Mi trovigxis en Rusujo, ne sciante ecx unu vorton rusan; mi bezonas +turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo +internacia ekzemple la jenon : + + "Mi ne sci'as, kie mi las'is mi'a'n baston'o'n; cxu vi gxi'n ne +vid'is?" + + Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi +montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la +sekvanta frazo : _Cxion, kio estas skribita en la lingvo internacia, +oni povas kompreni per helpo de tiu cxi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas +kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per +signeto; tiel ekzemple la vorto frat'in'o, prezentante unu ideon, estas +kunmetita el tri vortoj, el kiuj cxiun oni devas sercxi aparte._ + + Se mia interparolanto neniam auxdis pri la lingvo internacia, li +komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, sercxos +en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon : + + _Mi_ Ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja + _ne_ nje, njet. . . . . . . . . . . . . . nje + _sci_ znatj. . . . . . . . . . . . . . . . ) + _as_ oznacxajet nastojasxcxeje. . . . . . ) znaju + vremja glagola. . . . . . . ) + _kie_ gdje . . . . . . . . . . . . . . . . gdje + _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja + _las_ ostavljatj . . . . . . . . . . . . . ) ostavil + _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . ) + _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ) + _a_ oznacxajet prilagatelnoje. . . . . . ) (moj) moju + _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) + _baston_ palka. . . . . . . . . . . . . . . . ) + _o_ oznacxajet susxcxestvitelnoje. . . . ) palku + _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) + _cxu_ li . . . . . . . . . . . . . . . . . li + _vi_ vi, ti . . . . . . . . . . . . . . . vi + _gxi_ ono. . . . . . . . . . . . . . . . . ) (jego) jejo + _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) + _ne_ nje. . . . . . . . . . . . . . . . . nje + _vid_ vidjetj. . . . . . . . . . . . . . . ) vidjel (i) + _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . ) + + En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li +volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en +kies komenco estas presite : _Se vi deziras esprimi ion en la lingvo +internacia, uzu tiun cxi vortaron, sercxante la vortojn en la vortaro +mem kaj la finigxojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono, +en la paragrafo de la responda parto de parolo._ Cxar en tiu aldono, +kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de cxiu parto de +parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finigxo +por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la +trovado de vorto en la vortaro. + + Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu +sxajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas +superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun +cxi lingvon, ne havas la eblon komprenigxadi ecx per la helpo de la +plej bona vortaro, cxar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la +ekzistantaj lingvoj, oni devas antauxe pli aux malpli scii tiun cxi +lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas +scii gxian fundamentan formon, dum en la interligita parolado cxiu +vorto ordinare estas uzita en ia gramatika sxangxo, kiu ofte estas +neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj, +sufiksoj k. t. p.; tial, se vi antauxe ne konas la lingvon, vi preskaux +neniun vorton trovos en la vortaro, kaj ecx tiuj vortoj, kiujn vi +trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel +ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht +wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam +persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon : + + "Mi--blanka--ne--kie--mi--pensi--bastono aux etagxo-- +kvieta--havo--havi--sxi--?--ne--?--". + + Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de cxiu el la ekzistantaj +lingvoj estas treege vasta kaj sercxi en gxi 2-3 vortojn unu post alia +jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank' al la dismembra konstruo +de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankaux +pri tio, ke en cxiu lingvo cxiu vorto havas en la vortaro multe da +signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la gxustan. Kaj se vi +ecx imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun +konstanta difinita signifo por cxiu vorto,--en cxiu okazo, por ke la +adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese, +ke li antauxe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankaux akiru en +gxi suficxan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan +de vorto gramatike sxangxita, devena aux kunmetita k. t. p.,--t. e. +la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj cxe +manko de la lastaj gxi prezentus nulon. Cxar, sidante ekzemple en vagono +kaj dezirante demandi vian najbaron, "kiel longe ni atendos en N.", vi +ja ne proponos al li antauxe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed +en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de cxia +nacio, se li ne sole ne posedas tiun cxi lingvon, sed ecx neniam auxdis +pri gxi. Cxiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas, +kun vortaro en la mano, legi cxiu, sen ia antauxpreparigxo kaj ecx sen +bezono antauxe tralegi ian antauxparolon, klarigantan la uzadon de la +vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, ecx la vortaron devas +uzi tre malmulte. + + Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi +scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, cxu li scias la lingvon +internacian aux cxu li ecx auxdis pri gxi,--vi povas tamen kuragxe +skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Cxar, dank' +al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro, +kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la +almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune +en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da +centimoj en kia ajn lingvo,--tial vi bezonas nur skribi leteron en +la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la +vortareto,--kaj la adresito vin jam komprenos, cxar tiu cxi vortareto +ne sole prezentas oportunan plenan sxlosilon por la letero, sed gxi +mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank' al la plej +vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu +cxi malgranda vortaro esprimi cxion, kio estas necesa en la ordinara +vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj tehxnikaj +(kaj ankaux vortoj "fremdaj", supozeble konataj al cxiuj, ekzemple +"tabako", "teatro", "fabriko" k. t. p.) en gxi ne estas troveblaj; +tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstatauxigi ilin per +aliaj vortoj aux tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi +vortaron _plenan_, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato : +vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en +la lingvon de la adresato. + + b). Sekve, dank' al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas +komprenigxadi per gxi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (gxis la +komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos cxiufoje +atendi, gxis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi +kiom eble ankaux tiun cxi maloportunecon (almenaux cxe komunikigxado +kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero : la vortaron mi +kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera +mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en cxiuj +civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "tehxnikajn"), +mi lasis tute sen ia sxangxo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj +sonas malegale, mi prenis aux tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej +cxefaj Euxropaj lingvoj, aux tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, +sed estas popularaj ankaux cxe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam +la donita vorto en cxiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, +kiu havus eble nur signifon proksimuman aux uzon pli maloftan, sed +estus konata al la plej cxefaj nacioj (ekzemple la vorto "proksima" en +cxiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan "plej proksima" +(_proximus_), tiam ni vidos, ke gxi, en diversaj sxangxoj, estas uzata +en cxiuj plej cxefaj lingvoj; sekve se mi la vorton "proksima" nomos +_proksim_, mi estos pli aux malpli komprenata de cxiu klera homo); en +la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo +duone-internacia. (Mi flankigxadis de tiuj cxi reguloj nur tie, kie tion +cxi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, +la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere cxe korespondado kun +meze-klera Euxropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi +povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed ecx sen bezono tro +multe sercxadi en la vortaro, kiun li uzos nur cxe vortoj dubaj. + + * * * * * + + PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO + + A. Alfabeto. + + Aa, Bb, Cc, Cxcx, Dd, Ee, Ff, Gg, Gxgx, Hh, Hxhx, Ii, Jj, Jxjx, Kk, + Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Sxsx, Tt, Uu, Uxux, Vv, Zz. + + Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, +ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u. + + B. Reguloj. + + 1) _Artikolo_ nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita +(la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. + Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj +lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas +malfacilajxon, povas en la unua tempo tute gxin ne uzi. + + 2) La substantivoj havas la finigxon "o". Por la formado de la +multenombro oni aldonas la finigxon "j". Kazoj ekzistas nur du : +nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per +la aldono de la finigxo "n". La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo +de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo +per "per" aux aliaj prepozicioj laux la senco). + + 3) La adjektivo finigxas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel cxe la +substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la +superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la prepozicion "ol". + + 4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, +du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj +kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la +signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finigxon de la adjektivo; por +la multoblaj--la sufikson "obl", por la nombronaj--"on", por la +kolektaj--"op", por la disdividaj--la vorton "po". Krom tio povas +esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. + + 5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, sxi, gxi (pri objekto aux besto), +si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono +de la finigxo adjektiva. La deklinacio estas kiel cxe la substantivoj. + + 6) La verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj. Formoj +de la verbo : la tempo estanta akceptas la finigxon "-as"; la tempo +estinta "-is"; la tempo estonta "-os"; la modo kondicxa "-us"; la modo +ordona "-u"; la modo sendifina "-i". Participoj (kun senco adjektiva aux +adverba) : aktiva estanta "-ant"; aktiva estinta "-int"; aktiva estonta +"-ont"; pasiva estanta "-at"; pasiva estinta "-it"; pasiva estonta +"-ot". Cxiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda +formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la +prepozicio cxe la pasivo estas "de". + + 7) La adverboj finigxas per "e"; gradoj de komparado kiel cxe la +adjektivoj. + + 8) Cxiuj prepozicioj postulas la nominativon. + + 9) Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita. + + 10) La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo. + + 11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj +(la cxefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finigxoj estas +rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj. + + 12) Cxe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata. + + 13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la +akuzativo. + + 14) Cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se +ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian +nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu +memstaran signifon ne havas. Anstataux la prepozicio "je" oni povas +ankaux uzi la akuzativon sen prepozicio. + + 15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto +de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto +sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo; sed cxe +diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la +vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la +reguloj de la lingvo Esperanto. + + 16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti +forlasata kaj anstatauxigata de apostrofo. + + * * * * * + + AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE + LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ GXIS LA + NUNA TEMPO + + Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj + la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer- + Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.) + + Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj +provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por +cxiuj homoj estis esprimita ecx jam antaux pli ol 2000 jaroj de la +profeto Zefaniah. Tiu cxi deziro havas ankaux tre gravan fundamenton; +cxar de cxiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo +al la spirita komunikigxo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la +interkomunikigxo de la popoloj per la telegrafoj, vaporsxipoj kaj +fervojoj grandigxis en maniero neniam supozita, ankaux la ellernado de +la lingvoj de cxiuj tiuj cxi popoloj farigxis bezono de la bone edukitaj +kaj precipe de la komercistoj; sed tiu cxi lernado estas tiel malfacila +kaj tempon deprenanta, ke gxi pleje devas esti farata kun perdo por la +aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna, +akceptita de cxiuj edukitaj homoj, anstatauxanta cxiujn aliajn fremdajn +lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia +elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu +cxi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel gxi devus esti, +kontrauxe, ni renkontas, ecx en sferoj, kie ni devus gxin atendi la plej +malmulte, antaux cxio la antauxjugxon, ke enkonduki unu lingvon por +cxiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj +oni kontraux tio cxi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj +kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laux +la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona". +Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu cxi objekto nur tiam povas +esti atingita kun utilo, kiam ni antauxe okupos nin iom je la preparaj +laboroj, kiuj antauxiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda. + + Tie cxi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj cxi +cxirkaux 60 provoj; estas suficxe, se ni nur enkomune vidos, kio cxio +estis farita en tiu cxi rilato, kaj kiajn rimedojn oni cxiufoje volis +uzi, por cxiujn homojn lingve unuigi. Dume el cxiuj tiuj cxi penoj +montrigxas la instruo, kiu ankaux en aliaj aferoj pruvigxas, ke la +grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, +kion oni fine konfesas kiel "mirinde simpla", oni proksimigxis cxiam per +malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj pasxo post +pasxo. + + Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la "ideo de lingvo +tutmonda"; tiu cxi publikigis sian ideon pri la "Pazigrafio aux la arto +fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al cxiuj nacioj de +la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas +tiujn cxi komunajn signojn" la unuan fojon en la jaro 1666 en latina +disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu cxi +ideo ankaux okupis la grandan pensanton gxis la fino de lia vivo, +kvankam li en tio cxi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen +oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel +ankaux la hxinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la +tuta homaro, malgraux iliaj preskaux nevenkeblaj malfacilajxoj. Cxar tiu +cxi idea skribado, konsistanta el cxirkaux 40 000 signoj, en kiu per unu +komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aux komprenajxo, +kiu, estante elparolata, en cxiu lingvo sonus alie, povas tial esti +legata en cxiu lingvo, kaj la Hxino tial ankaux legas siajn skribajn +signojn cxiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn +samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj cxi popoloj reciproke sin tiel ne +komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus +diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert Wild : "Ueber +Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit". +Muenchen 1861. (Aparta represo el la "Chronik der Gegenwart".)] + + Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la +episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun +prezentas al ni en bonega maniero Max Mueller en la 2a volumo de siaj +"Lekcioj pri la scienco de la lingvo", el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj +kun siaj signoj estis orditaj laux specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel +ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie cxi per cxiam pli +precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni +volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay towards +a real character and philosophical language, 1898.] + + Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri gxi pro la multego da +signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj +Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaux kondukita de +natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun cxi +vojon oni devus nur iri plu, por sxpari al la homaro ducentjaran vanan +penadon kun fantomo pazigrafia. + + Sed kiel ecx tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraux +en mallumaj antauxsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraux ecx ne +povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; cxar li diris +pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la cxefa afero, kiu +tie cxi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por cxiu objekto +kaj cxiu ideo, al ili ankoraux ne prosperis. Tiaj signoj laux lia +opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj sxajnis al li +necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero +de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer +(1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio cxi jam pensis +"fonetikan lingvon vortan". [Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter. +vol. I p. 28.--En aparta traktato : "Geschichte und Empfehlung einer +allgemeinen Schriftzeichensprache" (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol +II p. 615-653). Leibnitz ecx klare komprenigas, ke por cxiuj ideoj oni +devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.] + + Jam antaux Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri +la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn cxi nombrojn uzi kiel komunan +lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de +Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte +apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. +En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo +k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu +cxi celo, kaj ankoraux en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en +Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj +praktike efektivigebla pazigrafio. + + Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaux +Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aux Joh. Upperdorf +(1679-80), ankaux Andreas Mueller (1681), kiu havis la intencon krei +universalan lingvon, fonditan sur la hxina lingvo kaj gxiaj signoj de +skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz +(1687), kiel ankaux al lia antauxiranto la jezuito Besuier (1684), aux +al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro +Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj +ideoj al cxirkaux 500 fundamentaj kaj komunaj, cxe kio li uzis skribajn +signojn de cxiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu cxi universala +signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon "pazigrafio", estis +tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis gxin tute ekposedi. + + Post tiu cxi verko sekvis ankoraux multaj, kiel ekzemple de +Chr. G. Berger "Plan zu einer allgemeinen Rede--und Schriftsprache +fuer alle Nationen" (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de +Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieux (Paris 1797), kiu +ankaux estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaux en tiu +sama tempo M. Budet kaj M. Chambry. + + Cxiuj tiuj cxi havis nenian sukceson, gxis en la jaro 1796 la glora +instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antauxanoncis +oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis +eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana +kaj franca du jarojn post gxia antauxanonco. Kvankam li certigis, ke li +bezonas nur 12 signojn, nomitajn "gamoj", li tamen uzis da ili multe +pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn, +kiujn li dividis en 3 cxefajn apartajxojn kaj poste ankoraux en klasojn +kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraux bezonaj diversaj linioj kaj +punktoj. La vortaro servas al cxiu en lia propra lingvo, sed estas en +sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas--cxar +nenia havis tian difinitecon--, ankaux tie cxi la ellernado kostis +multan kaj grandan laboradon. + + Post tio cxi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke, +profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro +1797 en Dessaux sian propran elpenson de interkomunikigxa skriba lingvo, +kiu konsistis en tio, ke cxiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu +devis enhavi cxiun vorton kun gxiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; +la vortoj sur cxiu pagxo estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al cxiuj +sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la pagxoj kaj numeroj, sub +kiuj tiu sama vorto estas trovebla en cxiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en +kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataux per literoj skribi per +nombroj de pagxoj kaj numeroj de la vortoj, tiam cxiu, kiu volis legi +la skribitan en alia lingvo, devis sercxi la enhavon en la vortaroj de +tiu aux alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile +kaj multekoste tio cxi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo +ne povis trovi amikojn. Cxar se oni volus pretigi vortarojn de nur +cxirkaux 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan +apud cxiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu +cxi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro +siaj aliaj laboroj. Al tio cxi li ecx ne pensis pri la sintakso de la +lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis cxirkaux la +fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la "Jahrbuch +des Fortschrittes der Wissenschaften", kiel ankaux de Grotenfeld en +Goettingen, la verko "Pasigraphie und Antipasigraphie" de J. S. Vater +(Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; cxar +la auxtoro jam esprimas en gxi la opinion, ke la pazigrafio estas +rimedo por la interkomunikigxo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies +lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio cxi estas la plej bona parto, +kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke, Erklaerung, +wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Voelkern +des Erdkreises oder die Pasigraphie moeglich und ausueblich sei, ohne +Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort-- +oder Zeichensprache. Dessau 1797.] + + En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaux cxio Naether'on en +Goerlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la +proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la +naturo. Sed cxar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj +signoj, tial tiu cxi simbola skribado, tute malegala je la gxistiamaj +sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas +kontraux tiu cxi, kiel ankaux kontraux cxiuj aliaj gxistiamaj sistemoj, +en bonege skribita kritika polemiko, la tiama regxa Bavara centra +konsilano de instruado cxe la sekreta ministrajxo de internajxoj en +Munhxeno, Friedr. Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer : +Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker, +1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, cxu +gxi estos signoj hieroglifaj aux nombraj aux signoj de sonoj (literoj), +uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed +tute ne intencante forjxeti la penson de norma lingvo, li fine venas +al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj "fonetika +vorta lingvo" povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaux pli : +tiu cxi natura iro de ideoj alkondukas lin ecx al la penso, ke devas +esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, "pensadi sur la papero", +t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado,--sekve "temposxparantan +ideoskribadon aux pensodesegnadon", kiun li nomis "Ideografiko". Kiel +oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu cxi ideografiko +devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio cxi tuj farigxi +ideolaliko, tamen ankaux lia idealo sxajnas iri pli malproksimen, ol +nia nuna stenografio kaj la Volapuek de Schleyer; sed estas sendube, +ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel +per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni +batalas. [Piednoto: J. Zach. Naether, Versuch einer ganz neuen Erfindung +von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von +allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen +werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre +oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Goerlitz 1805.] + + Cxiuj tiuj cxi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis +tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la +Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) gxis la nuna (esceptinte : +"Le polyglotte improvise ou l'art d'ecrire les langues sans les +apprendre" de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall +en Svedujo kaj la "New universal cipher language" 1874 de unu ne nomita +auxtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj +pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome : barono de Gablenz, Moses +Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaux Albert +Walter--staras pli alte, ol iliaj antauxirantoj, aux en rilato de la +konstruo, aux en rilato de facileco de la metodo. + + La konstruo de la "Gablenzographia kaj Gablenzolalia" de barono +de Gablenz estas grandioza. Antaux cxio li penis per aparta alfabeto +laux 33 diversaj lingvoj en tiom same da sxlosiloj solvi la problemon +por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis +gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. +Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco +ellerni la 33 kaprompantajn sxlosilojn. Al tio cxi li tamen ne turnis +atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la +euxropajn konsonantojn, nome, la "r", kiun li precipe multe uzas en +siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj +de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne tauxgas, li tamen +montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro +1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la +verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaux estas iom parolite en la +jam diritaj lekcioj de Max Mueller; gxi aperis samtempe en Londono, +Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la +difino, kiun li donas al ni pri ideografio : "L'ideographie est l'art +d'ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des +mots (sons) d'une langue quelconque" ankoraux unu fojon montras, ke +oni cxiam ankoraux sin movadis sur la malvera vojo, kiu gxis nun ne +kondukis al la celo kaj ankaux neniam al gxi kondukos. Elirante el la +penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj +popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li +penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Kohxinhxinanoj, +Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas +gxin cxiutage. Kaj kio gxi estas alia, ol signoj ideografiaj? Cxu oni +tiel povos ankoraux dubi la eblecon de tiu cxi sistemo? Cxu ni estus +nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni +staras multe pli alte, ol ili?--La eblecon de la uzado ankaux ni ne +dubas, sed ni ankaux ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La +Hxinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun +gxiaj 40000 diversaj signoj--ni okcidentuloj jam de antauxe havas nian +hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas +al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, +estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj +difinitaj ideoj (komprenajxoj). Sed el tio cxi almenaux sekvas, ke ni +povas krei al ni neniajn pli ricxajn kaj pli praktikajn reprezentantojn +por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj +cxiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus +nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aux hxinaj signoj figuraj, +kiuj estas fonditaj ankoraux sur la primitiva senta pririgardado kaj +nur kun grandaj malfacilajxoj permesas la prezentadon de abstraktajxo! +--Don Sinibaldo de Mas prenas por cxiu "ideo" unu signon, pruntitan el +la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn +notojn en cxiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto +kvarono, kaj laux tio, cxu gxi staras sur tiu aux alia linio, gxi +sxangxas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en +simila maniero estas esprimataj cxiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn +facila tiu cxi sistemo sxajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaux +montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj. + + Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion +kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis +sole ciferojn, por esprimi cxiujn vortojn laux iliaj elementaj ideoj, +tiel ke difinita vorto aperas cxiam esprimata per difinita cifero. +Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 gxis 999 por cxiuj gramatikaj +fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de +ideoj. La apudaj komprenajxoj de komuna ideo, la vortaj aliformajxoj +kaj devenajxoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la +nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aux deprenado. Tiel ekzemple +3243 signifas la komunan ideon de acxetado, kaj tiam 3243 + 10 = +acxetanto, 3243 + 13 = la acxetanto, 3243 + 101 = la acxetantoj k. c. +El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la +apartaj nombroj metas literojn kaj por "+" = "m", por "--" = "n"; +ekzemple : 3243 + 10 = acxetanto = "fegimanos", 3243 + 20 = acxetantino += "fegimenos" , 3243 + 40 = acxeto = "fegimonos" k. c. k. c. + + Oni tiel vidas, ke ankaux Paic fine en simila maniero kiel Wilkins +venus al la gxusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins +tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankaux +pensis, ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas suficxa la ellernado +de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo +de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000. +Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu cxi sistemo postulas tro grandan +pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikigxon +kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaux, ke se la pazigrafio estus +enkondukebla cxe la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne +la ellaboritajn lingvojn Euxropajn, sed ni devus por tio cxi krei +pazigrafion multe pli facilan, ol ecx la hxina; kaj, apogante sin sur +tiun cxi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton +Bachmaier en Munhxeno, cxefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la +jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la +antauxe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco. + + Bachmaier ankaux fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj, +cxar cxiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de +nombroj, kvankam iliaj formoj ecx estas malegalaj. Ankaux tiuj cxi +signoj povas esti skribataj laux cxiuj direktoj, ne sole horizontale de +maldekstre al dekstre, kiel cxe la Euxropanoj, sed ankaux de dekstre +al maldekstre, kiel cxe la Mahometanoj, aux de supre al malsupre, kiel +cxe la Orientazianoj, kaj al tio cxi ili estas facile prezenteblaj per +skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas cxiun komprenajxon +per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita +la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro +de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj +de komparo estas distingataj per unu aux du punktoj metitaj super la +nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la +nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur +en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata +per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de +la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis +en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj +prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la +konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo +Wilh. Stephanus. Al tio cxi formigxis en Munhxeno centra societo por +pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana +Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la +glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto +kaj multaj aliaj, kiel ankaux la barono von Gablenz en Dresdeno, Don +Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de gxi. + + Malgraux ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur +9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj ecx jam turnis sur sin la okulojn +de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, +kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdigxis sen +rezultato. Kaj kial?--Se gxin ankaux sonoraj kauxzoj, la elsekigxo +de materialaj fontoj, antaux cxio pereigis, tamen la veran kauxzon +oni devas sercxi pli profunde, gxi kusxas en la sistemo mem. Gxi nome +estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de cxiuj antauxirantoj de +200 jaroj, cxar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile +trovas. + + Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, +kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam gxi ne portis en si la fundamenton +por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. +Bachmaier diris mem en la antauxparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj : +"Estas kompreneble, ke tiu cxi skriba maniero de komunikigxo neniam +estos egala al la bonajxoj de lingvo; tamen por la komunikigxo kun tiuj, +kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas cxiujn lingvojn!) gxi +estas ekstreme grava helpo". Efektive tiu cxi sistemo por mallongaj +notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al +cxiuj landoj de la mondo montrigxis uzebla. La "Sistemo cxifrada kaj +telegrafada de A. Walter en Winterthur", kiu en trimembraj kunigoj +de literoj de "aaa" gxis "zzz" kune kun kelkaj ciferoj por la plej +necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas +cxiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en cxiu okazo por +cxifraj telegramoj sxparon de kostoj gxis 40 0/0 en komparo kun +vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda, +kiel por parolado tiel ankaux por skribado, ankaux al gxi mankas la +natura fundamento, cxar ecx Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn +cxi kunligojn de literoj, kiuj ankaux tie cxi devas servi anstataux +vortoj. Al tio cxi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la busxa +interkomprenigxado tute ne uzeblaj. Ankaux la verkado de vortaroj jam +en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilajxoj, ne +parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj. + + (Tie cxi la auxtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj +transiras al la priskribo de la sistemo Volapuek, de kiu li en tiu tempo +estis ankoraux varmega partiano, trovante gxin la plej bona el cxiuj +tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de "La Esperantisto" +1890], kiel post la apero de la sistemo "Esperanto" la auxtoro forlasis +Volapuekon kaj transiris kun plena entuziasmo al "Esperanto", de kiu +gxis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto.--Ni devas +ankoraux aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de +cxiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon +kaj ne dikan detalan verkon, la auxtoro parolis nur pri parto de la +proponitaj sistemoj, kaj ankaux pri cxiuj el tiuj cxi li diris nur +kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en +la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150). + + * * * * * + + ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO + DE LINGVO INTERNACIA + + Raporte-verkita de anonima auxtoro kaj legita (en formo iom sxangxita + kaj mallongigita) de s-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de + l'Association Francaise pour l'Avancement des Sciences (Parizo, 1900). + + I + + Cxiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la +homaro, havas cxiam tiun saman egalan sorton : kiam ili ekaperas, la +samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, +sed ecx kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj cxi ideoj +devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn +frenezajn, infane malsagxajn, aux fine ecx rekte kiel homojn tre +malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je cxia plej sencela kaj +senutila sensencajxo, se gxi nur estas en modo kaj konforma al la +rutinaj ideoj de la amaso, gxuas ne sole cxiujn bonojn de la vivo, sed +ankaux la honoran nomon de "instruituloj" aux "utilaj publikaj agantoj", +la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la +unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj +diras al ili, ke ili okupas sin je malsagxajxoj; la unua renkontita +gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne +preninte sur sin la laboron almenaux iom ekscii, super kio ili propre +laboras; kaj la publiko, kiu cxiam iras kiel anaro da sxafoj post la +kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ecx por unu minuto ne faras al si la +demandon, cxu ekzistas ecx guto da senco kaj logiko en cxiuj tiuj cxi +"spritaj" mokoj. Pri tiuj cxi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun +ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaux A kaj B kaj C, kaj +cxiu el ili timas enpensigxi serioze ecx unu minuton pri la mokata ideo, +cxar li "scias antauxe", ke "gxi krom malsagxajxo enhavas ja nenion", +kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj +malsagxuloj", se li ecx en la dauxro de unu minuto provos rilati serioze +al tiu cxi malsagxajxo. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika +tempo povas aperi tiaj malsagxaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin +en la domojn por frenezuloj". + + Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la +"buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro farigxis pli ricxa per +unu nova grava akiro kaj eltiras el gxi la plej vastan kaj diversforman +utilon. Tiam la cirkonstancoj sxangxigxas. La jam fortigxinta nova afero +sxajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la +homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen gxi. +Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraux la +dirita ideo la samtempuloj de gxia naskigxo, ili absolute ne volas kredi +kaj pensas, ke cxion tion cxi elpensis la historioskribantoj pro mokado +je la foririntaj generacioj. "Cxu efektive", ili diras, "la tuta mondo +tiam konsistis el idiotoj? Cxu efektive ekzistis homoj, kiuj elpasxadis +kontraux la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauxparoloj kaj la ceteraj +homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al +tiuj kritikantoj : "sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan +sensencajxon, kies rebato sin trovas ja tuj antaux via nazo!" ? Absolute +nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!" + + Legu la historion de naskigxo de la kristaneco kaj de diversaj +grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu +la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj +k. t. p. k. t. p. Cxie tute tio sama. "Es ist eine alte Geschichte, +doch bleibt sie immer neu". La lumo aperas kiel necesa bezonatajxo al +tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj gxi trancxas +la okulojn kaj ili penas estingi gxin. La ideo de Kolumbo, ke "devas +ekzisti okcidenta vojo Hindujon", sxajnas al ni nun tiel simpla, tiel +natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, +kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al cxia +lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaux de okcidento, kaj +ke en tiu cxi ne esplorita okcidento povas eble trovigxi ne konataj +al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauxparolojn, kiujn +oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Euxropo +veturis, sekve gxi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion cxi fari, +ke la sxipoj mallevigxados malsupren kaj ne povos returne levigxadi +supren . . . k. t. p.,--ni kontrauxvole demandas nin, kiamaniere homoj +maturagxaj povis paroli tiajn sensencajxojn, pro kiuj en nia tempo +rugxigxus cxia infano. Kaj tamen en tiu tempo gxuste tiuj cxi naivaj +kontrauxparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, +kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de +Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajxo, kiu estas inda nenian atenton. +Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj gxian uzeblecon, +sxajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauxparoli kontraux gxi? +Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto +devis elporti! kaj ecx tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, +kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj +alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Euxropo instruitaj +homoj kaj ecx tutaj instruitaj korporacioj, anstataux simple ekrigardi +kaj konvinkigxi, skribadis ankoraux profundapensajn traktatojn pri tio, +ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke gxi estas ne +ebla, ke gxi estas malutila k. t. p. Kio tio cxi estas? ni demandas +nin; cxu tio cxi estis ia cxiuhoma epidemia idioteco? cxu efektive +ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj +nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj +estos ne pli bonaj ol ni. Cxiuj tiuj cxi homoj kun iliaj indignige +sensencaj kontrauxparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam +ili nun eble sxajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, +ke, dank' al la natura spirita inercio de cxiu el ni, ili aux tute ne +volis prijugxi la naskigxantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin +per sanosubtenanta ridado, aux alpasxadis al la prijugxado kun antauxe +jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, +kaj cxiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu autauxe +farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj cxi +argumentoj, kaj kontraux la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo +ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj cxi +lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, devis sxajni +al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun sxajnas iliaj +tiamaj kontrauxparoloj. + + + Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj sxajnas senenhava fantazio +kaj al la posteuloj sxajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, +kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen gxi,--al tiaj ideoj apartenas +ankaux la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikigxoj inter +diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, +tiuj cxi regxoj de la tero, tiuj cxi plej altaj reprezentantoj de la +monda inteligenteco, tiuj cxi duon-dioj, en la dauxro de tutaj miljaroj +vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne +volos kredi. "Por tio cxi oni ja bezonis nenian supernaturan forton, +ili diros; cxiu el tiuj cxi homoj posedis ja kolekton da kondicxaj +sonoj, per kiuj li tute precize komprenigxadis kun siaj plej proksimaj +najbaroj,--kiel do ne venis al ili en la kapon konsentigxi inter +si, ke unu el tiaj kolektoj da kondicxaj sonoj estu enkondukita por +la reciproka komprenigxado inter _cxiuj_, simile al tio, kiel por la +plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicxa +kolekto da mezuroj, unu kondicxa alfabeto, unuj kondicxaj muzikaj signoj +k. t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj +penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis +per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de +seriozaj homoj; ke pri tiuj cxi homoj cxiu malplenkapulo povis spritadi +en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovigxis neniu, kiu dirus al tiuj +malplenkapuloj : "vi povas trovi tiujn cxi ideojn plenumeblaj aux ne +plenumeblaj,--sed moki ilin, ecx ne konatigxinte kun ili, estas honte, +sinjoroj!" Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili auxdos tiujn naivajn +kontrauxparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraux la +ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al +tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, +kiu antaux kelke da miljaroj eble protestis kontraux la enkonduko de +arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, +ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, +kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajxoj) kaj ne +povanta "esti kreita en kabineto",--tiel niaj posteuloj, mokados +tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, +ke la nunaj lingvoj kreigxis blinde per si mem, auxtoritate certigas, +ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Gxis nun ne estis, sekve ne +povas esti!"--"Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia +dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la +eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaux ilia nazo tia lingvo +jam _ekzistis_, havis jam ricxan literaturon kaj bonege _plenumadis jam +en la praktiko_ cxiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo +internacia, kaj tiuj cxi sinjoroj, anstataux babiladi cxiam teorian +sensencajxon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj _ekrigardi_! Cxu estas +eble, ke homoj maturagxaj parolus cxiam frazistan sensencajxon pri ia +diferenco de la vocxaj organoj cxe la popoloj, kiam cxiu infano vidis +sur cxiu pasxo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo +de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos : "gxi estas efektive +nekredebla, kaj tamen gxi tiel estis!" + + Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino +kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. +Jam longe tie aux aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas +artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por gxiaj batalantoj. +Sed tiuj cxi artikoloj estas ankoraux senkuragxaj, kvazaux la auxtoroj +timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj cxi senkuragxaj +vocxoj perdigxas en la lauxtega hxoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel +ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie +oni krias la plej lauxte, kaj opiniadi cxiun mokanton sagxulo, cxiun +atakanton bravulo kaj cxiun atakaton kulpulo, cxiam ankoraux rigardas +la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun +cxi publikon konvinki ni ne entreprenas, cxar cxiuj niaj vortoj pereus +vane. Gxin konvinkos nur la tempo. Morgaux gxi al la pioniroj de la ideo +konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu gxi hodiaux +superjxetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj +provis rilati al nia ideo kun jugxo memstara, sed sub la influo de +diversaj auxditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas +sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentigxas per konstantaj duboj. +Por ili ni tie cxi analizos la demandon, cxu efektive ni, la amikoj de +la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj cxu minacas al +ni la dangxero, ke cxiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj +kontrauxuloj, aux cxu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre +atingota. + + Ni scias, estimataj auxskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo +nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, +traplektitaj per multo da lauxtaj auxtoritataj nomoj kaj brilas per +amasego da alteflugaj kvazaux-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke +cxion tion cxi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur +tion, kio estas ligita kun lauxtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo +internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj auxtoritataj +scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie +cxi forlasos cxian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo +de la nuda _logiko_. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aux +Johano, sed pripensu _mem_. Se niaj argumentoj estas gxustaj, akceptu +ilin,--se ili estas malgxustaj, forjxetu ilin, se ecx miloj da lauxtaj +nomoj starus post ili. + + Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn : 1) cxu lingvo +internacia estas bezona; 2) cxu gxi estas ebla en principo; 3) cxu +ekzistas espero, ke gxi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj +kiamaniere tio cxi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) cxu +nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aux ni agas ankoraux +blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj +devas ankoraux sin teni flanke de ni, gxis "la afero klarigxos". + + II + + Cxu lingvo internacia estas bezona? Tiu cxi demando per sia +naiveco elvokos ridon cxe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj +samtempuloj ekridus ekzemple cxe la demando "cxu posxto estas bezona"? +La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun cxi demandon +tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun cxi demandon +dank'al tio, ke ekzistas ankoraux multe da homoj, kiuj respondas je +tiu cxi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj cxi +homoj elmetas, estas sekvanta : "lingvo internacia detruos la lingvojn +naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la +kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicxo +por la homaro, se en unu bela tago montrigxus, ke ne ekzistas jam plu +nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu cxiuhoma familio kun unu +cxiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio cxi efektive estus io terura, +kaj ni rapidos trankviligi tiujn cxi sinjorojn. Lingvo intornacia +deziras nur doni al la homoj de _malsamaj_ popoloj, kiuj staras unu +antaux alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed gxi neniel +intencas enmiksigxi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo +internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel +ekzemple timi, ke la posxto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de +alia la eblon komunikigxadi, minacas neniigi la busxajn interparoladojn +inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute +malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, +ke farigxus iam kunfluigxo de la homoj en unu cxiuhoman popolon, en tiu +cxi "malfelicxo" (kiel nomos gxin la naciaj sxovinistoj) estos kulpa +ne la lingvo internacia, sed la aliigxintaj konvinkoj kaj opinioj de +la homoj. _Tiam_ efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj +la atingon de tio, kio antauxe estos principe decidita de ili kiel +dezirinda; sed se la celado al kunfluigxo ne naskigxos cxe la homoj +_memstare_, la lingvo internacia per si mem certe ne volos _altrudi_ +al la homoj tian unuigxon. Lasante tute flanke la demandon pri la +dezirindeco aux nedezirindeco de nacia sxovinismo, ni notos nur tion, +ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ecx la plej varmega +blinda sxovinismo; cxar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj +inter nacia sxovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo +kaj amo al sia familio : cxu iu povas diri, ke la pligrandigo de +reciprokaj komunikigxoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando +(celado _patriota_) minacas per io al la amo _familia_? Per si mem la +lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed +kontrauxe, gxi sendube devas konduki al ilia granda fortigxado kaj plena +ekflorado : dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, +oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran +lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpusxigxante unuj kun la aliaj, +cxiam pli kaj pli konfuzigxas, kripligxas kaj perdas sian naturan +ricxecon kaj cxarmon; sed kiam cxiu el ni devos ellernadi nur _unu_ +fremdan lingvon (kaj ankoraux tre facilan), cxiu el ni havos la eblon +ellerni sian lingvon fonde, kaj cxiu lingvo, liberigxinte de la premado +de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola cxiujn fortojn de +sia popolo, disvolvigxos baldaux plej potence kaj brile. + + La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas +la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj +_naciaj_ kaj ke tiam la homoj ne _alproksimigxos_ al si reciproke, sed +simple ia unu popolo _dispremos_ kaj _englutos_ cxiujn aliajn popolojn, +dank' al la grandega superforto, kiujn gxi ricevos super cxiuj aliaj +popoloj. Tiu cxi motivo estas ne tute senfundamenta; sed gxi povas esti +elmetita nur kontraux tia aux alia nepripensita kaj malgxusta _formo_ +de lingvo internacia. Tiu cxi motivo kompreneble perdas cxian signifon, +se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia +_neuxtrala_ lingvo, kiel ni malsupre montros. + + Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco +aux neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu cxi punkto +ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo +dependas nur de nia _deziro_, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpasxon +en la _elekto_ de la lingvo, cxiu devas konsenti, ke pri _malutilo_ de +lingvo internacia neniel povas esti ecx la plej malgranda parolo. Sed +la _utilo_, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega +kaj videbla por cxiu, ke pri tio cxi ni propre ne bezonus paroli. Tamen +_kelke_ da vortoj ni diros pri tio cxi, se ecx simple pro pleneco de nia +analizo. + + Cxu vi ekpensis iam pri tio, _kio_ propre levis la homaron tiel +neatingeble alte super cxiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas +konstruitaj laux tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan +kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto : al la _posedado +de lingvo_, kiu ebligis al ni la _intersxangxadon de pensoj_. Kio estus +kun ni, fieraj regxoj de la mondo, se ni ne povus _lingve komunikigxadi_ +unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon cxiu el ni +devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataux faradi uzon +--dank' al intersxangxo de pensoj--de la jam pretaj fruktoj de la +sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj +miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajxoj? Ni tiam ecx per unu plej +malgranda sxtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin +cxirkauxas kaj kiuj estas tiel sensagxaj kaj senhelpaj! Forprenu de +ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la +povadon intersxangxadi la pensojn,--kaj ni restos tiuj samaj regxoj +de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektigxados; sed donu +al cxiu el ni ecx centon da manoj, donu al ni ecx centon da diversaj +gxis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de +intersxangxado de pensoj--kaj ni restos sensagxaj kaj senhelpaj +bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intersxangxo +de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, +kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro +tiu lingvo, kiu farus la intersxangxadon de pensoj _plena_, kaj dank' +al kiu ne sole A havus la eblon komprenigxadi kun B, C kun D, E kun +F, sed _cxiu_ el ili povus komprenigxadi kun _cxiu_ el la aliaj! Tuta +cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian +grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo +internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi +la verkojn de cxiu nacio en la lingvojn de cxiuj aliaj nacioj; sed tio +cxi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj +tamen malgraux cxio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de +la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun +ricxaj provizoj da diversaj pensoj por cxiu el ni restas neakirebla. Sed +kiam ekzistus lingvo internacia, tiam cxio, kio aperas en la regiono de +la homa penso, estus tradukata nur en tiun cxi _unu_ neuxtralan lingvon +kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu cxi lingvo, kaj cxiuj +produktoj de la homa spirito farigxus akireblaj por cxiu el ni. Por la +perfektigado de tiu aux alia brancxo de la homaj scioj ni arangxas sur +cxiu pasxo internaciajn kongresojn,--sed kian mizeran rolon ili ludas, +kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion +auxdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, +kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la +scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni +povas dedicxi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj +junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu cxi kara tempo foriras +tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, +se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, +dedicxatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedicxi al la +lernado de efektivaj kaj pozitivaj _sciencoj_! Kiel alte tiam levigxus +la homaro! . . . + + Sed ni ne parolos plu pri tiu cxi punkto, cxar kiel ajn cxiu el niaj +auxskultantoj rilatus al tiu aux alia _formo_ de lingvo internacia, ni +dubas, cxu trovigxos inter ili ecx unu, kiu dubus la _utilecon mem_ +de tia lingvo. Sed cxar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si +precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare sxajnas, +ke se ili ne aprobas tiun aux alian formon de ia ideo, ili nepre devas +ataki la ideon mem entute,--tial ni, pro sistemeco de nia analizo, +petas cxiun el la estimataj auxskultantoj antaux cxio noti al si bone +en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia _entute_--se tia +estus enkondukita--li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan +konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu cxi +konkludo vi konsentas, nome : + + La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenigxadi + inter si la homoj de cxiuj landoj kaj popoloj, alportus al la + homaro grandegan utilon. + + III + + Nun ni transiros al la dua demando : "cxu lingvo internacia estas +ebla?" Ankaux pri tio cxi nenia senantauxjugxa homo ecx unu minuton +povas dubi, cxar ne sole ne ekzistas ecx la plej malgrandaj faktoj, kiuj +parolus _kontraux_ tia ebleco, sed ne ekzistas ecx la plej malgrandaj +kauxzoj, kiuj devigus ecx unu minuton _dubi_ pri tia obleco. Ekzistas +en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaux lingvo +estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj +ecoj de la organoj de parolo de cxiu popolo, de la klimato, heredeco, +krucigxado de rasoj, historiaj kondicxoj k. t. p. Kaj al la amaso +tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficxa mezuro +estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso +terminoj tehxnikaj. Sed homo klera, kiu kuragxas havi propran jugxon, +scias ja tre bone, ke cxio tio cxi estas nur senenhava pseuxdo-scienca +babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la +unua renkontita infano. El la cxiutaga sperto ni cxiuj ja scias tre +bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aux nacio kaj de la tago +de gxia naskigxo edukados gxin inter personoj de nacio tute fremda +kaj ecx antipoda por gxi, gxi parolados en la lingvo de tiu cxi nacio +tiel same bonege kaj pure, kiel cxiu natura filo de tiu cxi nacio. Se +por homo _maturagxa_ estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, +tio cxi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed +simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas +instruantojn, ne havas rimedojn k. t. p. Tiu cxi sama maturagxulo +renkontus ja tiujn cxi samajn malfacilajxojn cxe la ellernado de sia +_hejma_ lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu cxi lingvo, +sed devus ellernadi gxin per helpo de lecionoj. Fine cxiu klera homo ja +ankaux nun _devas_ ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne +elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaux estas konformaj al liaj organoj +de parolado, sed nur tiujn, kiujn li _bezonas_; estas sekve nenio +neebla en tio, ke anstataux ke cxiu lernas _diversajn_ lingvojn, cxiuj +ellernadu _unu saman_ lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se +ecx cxiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, +ecx tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la +homoj cxesus staradi unu antaux alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja +memori, ke se cxie estus sciate, ke por komunikigxoj kun la tuta mondo +oni devas ellerni nur _unu_ lingvon--cxie ekzistus multego da bonaj +instruistoj de tiu cxi lingvo, da specialaj lernejoj, cxiu ellernadus +tiun cxi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine +cxiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu cxi lingvo en _la +infaneco_, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la +demandon pri tio, cxu la homoj _volos_ elekti ian unu lingvon por la +rolo de internacia kaj cxu prosperos al ili veni al interkonsento pri +tiu cxi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco +sekvas el cxio, kion ni diris supre, nome, ke la _ekzistado mem_ de +lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn +du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis gxis nun, nome : + + 1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon; + + 2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla. + + IV + + Cxu lingvo internacia _estos_ iam enkondukita? Se ni venis al la +konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon +kaj ke gxia ekzistado estas ebla, el tiuj cxi du konkludoj jam per si +mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aux malpli frue nepre estos +enkondukita, cxar alie ni devus nei cxe la homaro la ekzistadon de cxia +ecx plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon +de internacia, gxis nun ankoraux ne ekzistus, sed devus ankoraux esti +kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu cxi +cxapitro estus duba, cxar estus nesciate ankoraux, cxu oni povos krei +tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke +_cxiu_ el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, +nur kun tia diferenco, ke unu el ili _pli_ tauxgus por tiu cxi celo kaj +alia _malpli_. Ni havas sekve cxion pretan kaj ni bezonas nur _ekdeziri_ +kaj _elekti_,--kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando +jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj sencxese +celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aux alia afero promesas +al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke gxi estas por ili +atingebla, ni cxiam kun plena certeco povas antauxdiri, ke de tiu +momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu cxi afero, +ili jam obstine celados al gxi cxiam pli kaj pli kaj ne cxesos en sia +celado tiel longe, gxis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas +disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre +utile komunikigxadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de +ambaux bordoj kusxas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas +esti profeto, por antauxvidi kun plena certeco, ke pli aux malpli frue +tabulo estos transjxetita trans la rivereto kaj komunikigxado estos +arangxita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en sxanceligxado, +kaj tiu cxi sxanceligxado estas ordinare kauxzata de la plej sensencaj +pretekstoj : sagxaj homoj diras, ke celado al arangxo de komunikigxo +estas infanajxo, cxar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj +trans rivereto kaj tiu cxi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj +diras, ke la antauxuloj ne metadis tubulojn trans riveveto, sekve gxi +estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikigxado povas esti nur +afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, +k. t. p. Tamen pli aux malpli frue tabulo estas transmetata kaj la +komunikigxado estas arangxata. Tiel estis kun cxiu utila ideo, tiel +estis kun cxiu utila elpenso; apenaux la senantauxjugxaj homoj venadis +al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe +efektivigebla, ili povis cxiam scii antauxe kun plena certeco, ke pli +aux malpli frue la afero _nepre_ estos akceptita, malgraux cxia batalado +de la flanko de la rutinuloj; cxar tion cxi garantias ne sole la natura +inteligenteco de la homaro, sed ankaux gxia celado al sia praktika +bono kaj profito. Tiel estos ankaux kun la lingvo internacia. En la +dauxro de multaj centjaroj la homoj, ankoraux ne tre bezonante lingvon +internacian, ne enpensigxadis pri tiu cxi demando; sed nun, kiam la +fortigxintaj komunikigxoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu cxi +demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkigxadi, ke lingvo internacia +alportos al ili grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, ili sen ia +dubo jam celados al gxi cxiam pli kaj pli, gxia neceseco farigxados por +ili kun cxiu tago cxiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviligxos tiel +longe, gxis la demando estos solvita. Cxu vi povas tion cxi dubi? Certe +ne! _Kiam_ tio cxi venos--ni ne intencas nun antauxdiri : povas esti, +ke gxi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aux ecx post +kelkaj centoj da jaroj,--sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn +devos suferi la unuaj pioniroj de tiu cxi ideo, kaj se ecx tiu cxi ideo +multajn fojojn endormigxadus je tutaj dekjaroj, gxi jam neniam mortos : +cxiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vocxoj, postulantaj enkondukon +de lingvo internacia, kaj fine, pli aux malpli frue--se la demando ne +estos solvita de la societo mem--la registaroj de cxiuj landoj _devos_ +cedi, arangxi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel +internacian. Tie cxi povas esti nur demando pri la _tempo_ : unuj el vi +diros, ke tio cxi venos tre baldaux, aliaj diros, ke gxi venos nur en +plej malproksima estonteco; sed ke tiu cxi fakto entute iam _venos_ kaj +ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon +de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu cxi afero kaj +senhelpa anaro da ekzistajxoj, ne komprenantaj unu alian--pri tio cxi +certo neniu el vi dubas ecx minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la +memoro ia trian konkludon, al kiu ni venis, nome : + + "Pli aux malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita." + + Tie cxi ni faros malgrandan pauxzon kaj diros kelke da vortoj pri +ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El cxio pruvita de ni +vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn +multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne +dezirantaj enigxadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, +ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon +kaj kiu pli aux malpli frue _nepre_ estos atingita. Cxiu prudenta homo +povas sekve kuragxe aligxi al ni, ne timante la mokojn de la malsagxa +kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, +kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco +apartenas al _ni_. Ni supozu ecx, ke tiu _formo_ de lingvo internacia, +pro kiu ni batalas, montrigxos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta +lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis,--sed tio cxi ja +tute nin ne devas konfuzi, cxar ni batalas ne pro la _formo_, sed pro +la _ideo_, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke +cxia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre +ni pruvos, ke ecx ankaux tiu konkreta _formo_ de la lingvo estas tute +pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ecx tion cxi dubus, +la formo ja neniom nin ligas : se tiu cxi formo montrigxos erara, ni +morgaux gxin sxangxos, kaj en okazo de bezono ni gxin post-morgaux +ankoraux unu fojon sxangxos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, +gxis gxi pli aux malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante +la vocxon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado +nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos +alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio cxi signifus tion saman, kiel +ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita +pli bona rimedo de komunikigxado, aux rifuzi regnajn plibonigojn tial, +ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. +Nun ni estas ankoraux malfortaj kaj cxia bubo povas ankoraux mokadi nin +kaj montradi nin per la fingroj : sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la +lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la +plimulto de ni ne gxisvivos tiun momenton, kiam montrigxos la fruktoj +de nia agado kaj gxis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni +iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke gxi morti +_neniam povas_, ke pli aux malpli frue gxi _devas_ atingi la celon. +Kaj se ecx, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio +lasus fali la manojn,--tute egale, la afero ne mortos : anstataux la +lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; cxar ni denove ripetas, +ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro +grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo +ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke gxi pli aux malpli +frue nepre _estos_ atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la +homaro eterna memorigado tiel longe, gxis la ideo de lingvo internacia +estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj sagxaj +homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun +rilatas al la sagxaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso +de vaporveturiloj k. t. p. + + V + + Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo +internacia pli aux malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas +la demando : _kiam_ kaj _kiamaniere_ gxi venos? Povas esti, ke tio +cxi venos nur post centoj aux eble ecx post miloj da jaroj? Cxu por +tio cxi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj +do cxiuj landoj? Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj +cxi demandoj, ni devas antauxe analizi alian demandon, nome : "cxu +oni povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos internacia?" Inter la unuaj +demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligitceo : se oni ne +povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj +lingvoj havas por tio cxi pli-malpli egalajn sxancojn, tiam oni devas +atendi gxis la registaroj de cxiuj (almenaux la plej gravaj) regnoj +decidos arangxi por tiu cxi celo kongreson kaj decidi la demandon pri +lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj +decidigxas por cxia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraux tre +kaj tre multe da jaroj, antaux ol la registaroj trovos la demandon de +lingvo internacia suficxe maturigxinta kaj inda je ilia enmiksigxo, kaj +poste pasos kredeble ankoraux vico da jaroj por la laborado de diversaj +komitatoj kaj diplomatiistoj, antaux ol la afero estos decidita. Apartaj +personoj kaj societoj tie cxi nenion povus fari; ili povus nur konstante +instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigxo +de la registaroj ili ne povus. Gxis la solvo de la demando en tia okazo +estus sekve ankoraux tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, +se montrigxus, ke oni povas antauxe _antauxvidi_ kun plena precizeco kaj +plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia : tiam oni jam ne +bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam cxia societo, cxia +aparta persono povus laux sia propra gvido labori por la disvastigo de +tiu cxi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu cxi lingvo kreskadus kun +cxiu horo, gxia literaturo rapido ricxigxadus, kongresoj internaciaj tuj +povus komenci uzadi gin por la reciproka komprenigxado de siaj membroj, +kaj en la plej mallonga tempo tiu cxi lingvo tiom fortikigxus en la tuta +mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam +plenumigxinta. Cxu ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia? +Felicxe ni povas respondi tiun cxi demandon tute pozitive : "jes, +ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion cxi +antauxvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo". + + Por konvinki pri tio cxi niajn auxskultantojn, ni petas ilin +prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam +efektivigxis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne +malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur _unu sola_ lingvo, kiun +ili povus elekti, kaj ke cxia elekto de ia alia lingvo estus por ili +rekte _ne ebla_, se ili ecx _volus_ gxin elekti, kaj ke se ili kontraux +cxiu atendo kaj spite cxiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus +ian alian lingvon, tiam kontraux tio cxi protestus la vivo mem kaj ilia +elekto restus nur malviva litero. + + Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj +kunveturigxis kaj ke ili alpasxas al la elekto de lingvo internacia. +Al ili antauxstarus la sekvanta : 1) aux elekti ian el la ekzistantaj +lingvoj _vivantaj_, 2) aux elekti ian el la lingvoj _mortintaj_ +(ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aux elekti ian el la ekzistantaj +lingvoj _artaj_, 4) aux difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de +lingvo tute _nova_, ankoraux ne ekzistanta. Por ke niaj auxskultantoj +povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni +devas antauxe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj +kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al +la auxskultantoj pli aux malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj +nur pri la lingvoj _artaj_, kiuj por la plimulto de niaj auxskultantoj +prezentas kredeble absolutan "terra incognita." + + Kiamaniere cxe la homoj naskigxis la ideo de lingvo arta, kiel tiu +cxi ideo disvolvigxadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de +la plej malperfektaj pazigrafioj gxis la plej perfekta tipo de plena +kaj ricxa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu cxi +direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu cxi ideo +en la dauxro de la lastaj du centjaroj,--pri cxio tio cxi ni ne +parolos, cxar por elauxskulti cxion tion cxi vi ne havus suficxe da +tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj _ecoj_ de la artaj +lingvoj, cxe kio ni kompreneble havos antaux la okuloj ne la diversajn +malprosperajn provojn antauxajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni +ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, +ekzistantan en la nuna tempo. + + Krom plena neuxtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingigxas per +la sekvantaj ecoj : + + 1) Gxi estas mireginde kaj nekredeble _facila por ellernado_ : sen +trograndigo oni povas diri, ke gxi estas almenaux _kvindek_ fojojn +pli facila, ol cxia lingvo natura. Kiu ne konatigxis kun lingvo arta, +ne povas ecx kredi, gxis kia grado atingas gxia facileco. La granda +verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo +kuragxos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo +internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon : "La facileco de gxia +ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj +artikolojn skribitajn en tiu cxi lingvo, mi post ne pli ol du horoj +da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu +cxi lingvo. En cxia okazo, la oferoj, kiujn alportos cxiu homo de nia +Euxropa mondo, dedicxinte kelkan tempon al la ellernado de tiu cxi +lingvo, estas tiel _sensignifaj_, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se +cxiuj, almenaux la Euxropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun cxi +lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun cxi provon". +Komprenu, sinjoroj, kion tio cxi signifas : "_post ne pli ol du horoj +da sinokupado_". Kaj en tiu cxi sama maniero esprimis sin pri la lingvo +Esperanto cxiuj tiuj senantauxjugxaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataux +filozofadi pri gxi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive +konatigxi kun gxi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni +Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaux la lastaj +ellernas gxin treege kaj mireginde facile, cxar por la ellernado de la +lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antauxaj scioj. +Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke +ili gxis nun en sia _propra, patra_ lingvo skribas treege malbone kaj +plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto +senerare,--kaj ili ellernis tiun cxi lingvon en la dauxro de iaj +kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura cxe tiuj samaj +personoj devus okupi almenaux 4 aux 5 jarojn. + + Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole +svede kaj Esperante, unu jxurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, +matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron +Esperantan kaj vespero en tiu sama tago li povis jam suficxe bone paroli +kun la svedoj. + + De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Cxiu +lingvo natura konstruigxis _blinde_, per la vojo de amasigxado de +la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia +logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo : tian vorton estas +_akceptite_ uzi tiel, kaj tial ni devas gxin uzi tiel,--tian vorton +estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas gxin uzi alie. Jam antauxe +tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, +kiun kreos homa _inteligenteco_ konscie kaj laux severe difinitaj kaj +logikaj legxoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol +tia sistemo da sonoj, kiu konstruigxis okaze kaj senkonscie. Ni ne +havas la eblon analizi tie cxi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu +gvidadis sin la auxtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale cxiujn +tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun +la naturaj, cxar tio cxi postulus tutan vastan traktaton,--ni prenos +tial nur simple kelkajn _ekzemplojn_. Tiel ekzemple preskaux en cxiuj +lingvoj cxiu substantivo ial apartenas al tia aux alia _sekso_, ekzemple +en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca +virinan kaj en la lingvo latina neuxtralan; cxu ekzistas en tio cxi ia +ecx plej malgranda senco aux celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon +prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de cxiu substantivo! +Kiom multe la lernanto devas ekzercigxadi, ekzercigxadi kaj denove +ekzercigxadi, antaux ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne +konfuzigxados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataux "la fin" aux +"das Strick" anstataux "der Strick"! En lingvo arta tiu cxi sekso de la +substantivoj estas _tute eljxetita_, cxar montrigxis, ke gxi ne havas +en la lingvo ecx la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu +ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej +grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej +komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega +multo da diversaj formoj ne sole por cxiuj deklinacioj kaj konjugacioj, +sed en cxiu el ili ankoraux tuta serio da formoj; ekzemple en la +konjugacioj vi havas ne sole por cxiu tempo kaj modo tutajn seriojn +da formoj, sed en cxiu el tiuj cxi tempoj kaj modoj ankoraux apartajn +formojn por cxiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj +gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; +sed tio cxi estas ankoraux nur komenco : al tio cxi aligxas multego +da deklinacioj kaj konjugacioj _neregulaj_, cxiu kun aparta serio da +formoj, kaj cxion tion cxi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi +en la memoro, sed konstante memori, kia vorto sxangxigxas laux la +regulaj deklinacioj aux konjugacioj kaj kia laux la malregulaj kaj laux +kia nome de tiuj cxi regulaj aux malregulaj tabeloj la donita vorto +sxangxigxas. La ekposedo de cxio tio cxi postulas inferan paciencon, +multegon da tempo kaj konstantan sencxesan ekzercigxadon. Dume lingvo +arta anstataux tiu cxi tuta hxaoso, kiu postulas tutajn jarojn da +pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, +u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauxro de kelke da minutoj +kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego +demandas : "Kiel tio cxi estas ebla?" Jen, tre simple : Esperanto diras +al vi, ke deklinacioj _tute_ estas bezonaj _neniaj_, cxar ili plene +anstatauxigxas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la +konjugacioj ne sole suficxas _unu_ tabelo por _cxiuj_ verboj, sed ecx +por tiu cxi tabelo tute suficxas, se gxi enhavas en si (krom participoj, +prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finigxojn, nome : por la tempoj +estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicxa +kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu cxi +malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? +Tute neniel : konatigxu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke gxia +konjugacio esprimas cxiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone +kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la +lingvoj naturaj, cxar la arta lingvo forjxetis ne tion, kion la lingvo +bezonas, sed nur tion, kio prezentas en gxi absolute superfluan kaj tute +al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bozonas apartan serion +da finigxoj por cxiu persono kaj nombro, kaj al tio cxi en cxiu tempo +kaj en cxiu modo apartan _novan_ serion da tiuj cxi finigxoj, se cxiuj +tiuj cxi finigxoj estas ja tute superfluaj, cxar la pronomo, kiu staras +antaux la verbo, jam tute suficxe montras gxian personon kaj nombron? + + La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio cxi la plej multe +gxuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da sxancoj por esti +elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto : +en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia gxi ne estas +elparolata aux estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas +skribata tiel, en alia vorto alie . . . Tutajn jarojn devas uzi franco +aux anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! +Radikale sxangxi tiun cxi ortografion estas absolute ne eble, cxar tiam +grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aux neniel, aux +nur per ia apenaux rimarkebla nuanco en la elparolado, farigxus en la +skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al +cxiu sia litero klaran, severe difinitan kaj cxiam egalan elparoladon, +kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne +ekzistas, kaj jam post, kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo +(t. e. simple post la konatigxo kun gxia plej simpla alfabeto) cxiu +skribos en gxi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos +tion cxi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado. + + Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon +pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigxo +de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraux multe da aliaj +ekzemploj, cxar sur cxiu pasxo ni renkontas en la lingvoj naturaj +grandegajn malfacilajxojn kaj konfuzajxojn, kiuj en lingvo arta estas +aux tute eljxetitaj kiel superflua balasto, aux alkondukitaj al ia unu +aux du mallongaj vortetoj aux reguloj, sen ia ecx plej malgranda difekto +por la fleksebleco, ricxeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne +parolos pli pri tio cxi, sed ni diros sole tion, ke _la tuta gramatiko +de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, +kiujn cxiu povas bonege ellerni en la dauxro de duonhoro!_ Post unu +sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado +ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al +li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! +Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio cxi, imagu al vi, ke vi +entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj +da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon +de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam +povas fari en tiu cxi lingvo ian gramatikan aux ortografian eraron kaj +ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da _vortoj_,-- +vi ja tiam sentus vin felicxa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej +enuan parton de la laboro vi jam pasis . . . Cxu ne vere? En la lingvo +Esperanto vi atingas tion cxi _jam post duonhoro da laborado!_ + + Sekve se Esperanto havus ecx _nur_ tiun econ, pri kiu ni supre +parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj +ortografio, ni jam devus diri pri gxi, ke gxi estas multajn, multajn +fojojn pli facila, ol cxiu lingvo natura. Sed per tio cxi ne finigxas +ankoraux la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, +ke al vi restas jam nur simpla ellernado de _vortoj_, vi ecx tie cxi +renkontos ankoraux grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco +mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la +vortoj, kiujn vi bezonos lerni; cxar sciante de la vorto la formon +substantivan, vi jam antauxe, kaj sen ia lernado, scias ankaux gxian +adjektivon kaj gxian adverbon kaj gxian verbon k. t. p., dum en cxiu +lingvo natura tre multaj esprimoj havas por cxiu parto de parolo apartan +vorton (ekzemple : _parler_, _oral_, _verbalement_). Havante plenan +kaj ne limigitan rajton kunigi cxian vorton kun cxia prepozicio kaj +kun cxia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da +vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur +tial, ke tia aux alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita. Sed krom +tiuj cxi _naturaj_ vortfaraj oportunajxoj, kiujn la lingvo Esperanto +havas, vi trovos en gxi ankoraux apartajn, tiel diri _artajn_ rimedojn, +kiuj enkondukas grandegan ekonomion cxe la lernado de la vortoj. Tiaj +ekzemple estas gxiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur +kelkajn pro ekzemplo : la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte +kontrauxan ( "bona" bon--"malbona" mauvais),--sekve sciante la +vortojn "bona, mola, varma, largxa, supre, ami, estimi" k. t. p., vi +jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallargxa, +malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata +de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson +("patro" pere--"patrino" mere),--sekve sciante la vortojn "patro, +frato, onklo, fiancxo, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de +la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fiancxino, bovino, +kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ( "trancxi" trancher +--"trancxilo" couteau),--sekve sciante la vortojn "trancxi, kombi, +tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn +"trancxilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p. Da +tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, +ekzistas ankoraux multaj aliaj. + + Rememoru do nun cxion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, +kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas +almenaux 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio cxi estis nenia +trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun cxi grandegan facilecon de +arta lingvo, cxar ni al gxi poste ankoraux revenos. + + 2.) La dua distingigxa eco de lingvo arta estas gxia _perfekteco_, +kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima ricxeco. +Ke lingvo arta posedos tian econ, tion cxi ankoraux antaux la apero de +la unua arta lingvo antauxvidis kaj antauxdiris cxiuj tiuj eminentaj +kapoj, kiuj rilatis al tiu cxi por la homaro treege grava ideo pli +serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke cxia ecx +plej suprajxa konatigxo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus +ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel +ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, +Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Mueller k. t. p.,--sed ni +rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseuxdoinstruitaj sofistoj; +tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi cxion nur per la sola +logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, se _devas_ esti pli perfekta, +ol lingvoj naturaj, tion cxi komprenos cxiu mem, se li konsideros la +jenon : Cxia lingvo natura konstruigxadis per tia vojo, ke unu ripetadis +tion, kion li auxdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de +la homa inteligenteco tie cxi havis ian forton. Cxian esprimon, kiun +vi multajn fojojn _auxdis_, vi povas uzi, kaj cxian esprimon, kiun vi +ankoraux neniam auxdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en cxia +lingvo natura sur cxiu pasxo renkontas la sekvantan aperon : en via +cerbo aperas ia komprenajxo, sed . . . vi ne havas la eblon esprimi +gxin per busxa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta +kaj tre neoportuna _priskribo_ de tiu komprenajxo, kiu en via cerbo +ekzistas kiel _unu_ komprenajxo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, +dank'al tio, ke je lavado de tolajxo sin okupas ordinare virinoj, vi +en cxiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajxo "lavistino"; +sed se _viro_ ekvolos okupadi sin je lavado de tolajxo, vi en tre +multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, +cxar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajxo, vi neniam +auxdis! Je kuracado gxis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis +kuracistinoj, aux virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la +plimulto da lingvoj ne trovigxis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto +oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj +kiam vi ankoraux el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. +--tio cxi estas jam tute ne ebla! En cxiu lingvo vi trovos multe da +substantivoj, kiuj ne havas tiun aux alian sekson, tiun aux alian kazon, +tiun aux alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aux alian +gradon de komparado, tiun aux alian formon; verbojn, kiuj ne havas +tiun aux alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi +ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon +k. t. p. Cxar, ni ripetas, cxiu lingvo natura estas fondita ne sur la +logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aux "oni tiel ne parolas" +; sekve cxian komprenajxon, kiu naskigxas en via cerbo, sed por kiu +vi gxis nun vortan esprimon ne auxdis, vi ordinare esprimi ne havas +la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, +konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron +legxoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco +de "tia vorto ne havas tiajn formojn aux ne permesas tiajn ideajn +kunigxojn"--en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke +morgaux viro ricevas la eblon naski infanojn aux nutri ilin per siaj +mamoj,--kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, cxar en +lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj +neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaux iu elektas al si ian +novan, ecx la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero,-- +por li tuj ekzistas prete vorto, cxar se en lingvo arta nur ekzistas +sufikso por la esprimo de profesio, gxi donas al vi jam la eblon esprimi +_cxian_ profesion, kia nur povus aperi en via cerbo. + + Krom tio ne forgesu, ke la perfektigxado de lingvo arta estas +ebla gxis senfineco, cxar _cxiun_ bonan regulon, bonan formon, bonan +esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan +rajton aligi al si, cxian mankon, kiu povus trovigxi en gxi, gxi havas +la rajton plibonigi kaj sxangxi, dum en lingvo natura pri nenio simila +povas esti parolo, cxar tiam lingvo natura transformigxus jam en artan. + + Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajxoj de lingvo arta +(eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraux aliaj, +pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la _malbonajxoj_ de +lingvo arta. Kiu ecx malmulte devus esti unu vorto cxi tiel] konatigxis +kun lingvo arta kaj havas suficxe da kuragxo por kredi tion, kion li +_vidas_, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu +povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo +natura lingvo arta posedas _neniajn_. Cxiu el vi, vere, havis la okazon +auxdi tre multajn atakojn kontraux lingvo arta; sed kontraux cxiuj tiuj +cxi atakoj ni povas rediri nur unu respondon : cxiuj ili eliras el la +busxo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam gxin +ecx vidis,--ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ecx neniam logike +enpensigxis pri gxia esenco, kaj anstataux ekpensi pri tio, kion ili +parolas, preferas blinde jxetadi dekstren kaj maldekstren lauxtajn kaj +modajn sed sensencajn frazojn. Se ili ecx iom konatigxus kun lingvo +arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ecx +tute ne konatigxante kun la lingvo, simple ekpensus pri gxi teorie, +ili ekvidus, ke cxiuj iliaj frazoj ne havas ecx la plej malgrandan +fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo cxiuj domoj +estas konstruitaj el papero kaj ke cxiuj homoj tie estas sen manoj kaj +sen piedoj,--li povas imponi per tio cxi al la _amaso_, kiu cxiun +vorton elparolitan per auxtoritata tono de scianta sankte kredas; sed +homo _prudenta_ jam de antauxe rilatos al tiuj cxi vortoj tre kritike, +cxar jam en sia sagxo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por +tiuj cxi frazoj; kaj kiam cxe li restos ia dubo, li simple iros en +la najbaran urbon kaj _rigardos_, kaj tiam li konvinkigxos, ke cxiuj +frazoj, kiujn li auxdis, estas la plej absoluta sensencajxo. Tiel estas +ankaux kun lingvo arta : anstataux blinde ripetadi frazojn, vi bezonas +nur simple _ekpensi_ pri la esenco de tiuj cxi frazoj, kaj vi jam +komprenos, ke ili ne havas ecx la plej malgrandan fundamenton ; kaj se +teoria pripenso estos por vi ankoraux nesuficxa, tiam iru simple kaj +_rigardu_, jxetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatigxu kun la +konstruo de tiu cxi lingvo, profundigxu iom en gxian jam tre ricxan kaj +diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la _faktojn_, kiuj +sur cxiu pasxo sin trovas antaux via nazo,--kaj tiam vi komprenos, kia +grandega sensencajxo sin trovas en cxiuj tiuj frazoj, kiujn vi auxdadis +kontraux lingvo arta. Vi auxdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti +kreita en kabineto, kiel viva ekzistajxo ne povas esti kreita en la +retorto de hxemiisto"; tiu cxi frazo sonas tiel bele kaj "sagxe", ke +por la grandega plimulto da homoj gxi jam lasas nenian dubon pri tio, +ke lingvo arta estas infanajxo. Kaj tamen se tiuj cxi homoj havus tiom +da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon +"kial?"--tiam tiu cxi lauxta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj +cxian sencon, cxar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke +tiu cxi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ecx la +plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus +uzi ankaux kontraux la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas +kun la plej granda utilo por si, kaj kontraux la arta veturado per helpo +de vaporo aux velocipedo, kaj kontraux nia tuta arta civilizacio! Kaj +tiun cxi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas cxiun fojon, +kiam aperas ia nova utila ideo. . . . Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi +cxesos regni super la spiritoj de la homoj! + + Vi auxdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en gxi homoj ne +komprenados unu alian, ke cxiu popolo uzados gxin alie, ke en gxi oni +nenion povas esprimi, k. t. p. k. t. p. Se ni turnos atenton, ke cxio +tio cxi estas aferoj, kiujn cxe plej malgranda dozo da honesteco kaj +bona volo cxiu povas facile praktike _trakontroli_, kaj ke cxiuj tiuj +cxi frazistoj simple ne _volas_ trakontroli tion, pri kio ili parolas +kun tia auxtoritata tono, sed pro la aplauxdado de la amaso ili preferas +fermi la okulojn kaj jxetadi koton sur la aferon nur tial, ke gxi estas +nova kaj ankoraux ne moda,--tiam cxiuj tiuj cxi frazoj montrigxas +jam ne sole ridindaj, sed rekte _indignigaj_. Anstataux blinde jxetadi +frazojn, iru kaj _rigardu_,--kaj tiam vi vidos, ke cxiuj viaj vortoj +estas simple senceremonia _mensogado_ : vi ekvidos, ke en efektiveco +lingvo arta fakte de longe _jam ekzistas_, ke homoj de la plej diversaj +nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si _uzas_ gxin, ke ili +unu alian _komprenas bonege kaj plej precize_, kiel skribe, tiel ankaux +busxe ; ke homoj de cxiuj nacioj uzas gxin cxiuj _tute egale_; gxia jam +tre ricxa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke +cxiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en gxi en +la plej bona maniero. . . . Anstataux blinde babiladi diversan teorian +sensencajxon, iru kaj rigardu la _faktojn_, la longe jam ekzistantajn, +de cxiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn,-- +kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj +kontraux la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas +absolute _neniaj_. + + Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu +cxi cxapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektigxis kongreso el +reprezentantoj de cxiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon +internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile +estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauxvidi ne sole kun tre granda +_kredebleco_, sed ecx kun plena _certeco_ kaj precizeco. + + El cxio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajxoj de la +lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, +ke esti elektita povas nur lingvo _arta_. Ni supozu tamen por unu +minuto, ke la tuta kongreso malfelicxe konsistos plene el la plej +obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de cxio nova kaj ke al ili venos en +la kapon la ideo pli bone elekti ian en cxiuj rilatoj maloportunan +lingvon _naturan_, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, +kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el +la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie cxi aperos ne +sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaux la tute natura timo +de cxiu nacio jam simple pro sia ekzistado : cxar estas afero tute +komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, +baldaux ricevos tian grandegan superforton super cxiuj aliaj popoloj, ke +gxi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj +de la kongreso jam tute ne atentos tion cxi, aux ke ili, por eviti +reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon _mortintan_, +ekzemple la latinan,--kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la +decido de la kongreso restos simple _malviva litero_ kaj fakte _neniam +atingos efektivigxon_. Cxiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraux +pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaux iom fonda +ellernado de gxi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan +kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne +lingvon internacian en la vera senco de tiu cxi vorto, sed nur lingvon +internacian por _la pli altaj klasoj de la societo_. Ke la afero starus +tiel kaj ne alie, tion cxi montras al ni ne sole la logiko, sed tion cxi +jam longe okulvideble montris al ni _la vivo mem_ : en efektiveco la +lingvo latina estas ja de longe jam elektita de cxiuj registaroj kiel +internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en cxiuj landoj laux ordono de +la registaroj la junularo devigite dedicxas tutan vicon da jaroj al la +ellernado de tiu cxi lingvo,--kaj tamen cxu ekzistas multe da homoj, +kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve +donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta +ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ecx efektivigita, +sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido ecx de plej autoritata +kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun +gxi havis en la mezaj centjaroj : tiam ne sole por gxia internacieco, +sed ecx por gxia absoluta regxado unuanime staris cxiuj registaroj, la +tuta societo, la tuta cxiopova eklezio, kaj ecx la vivo mem, tiam gxi +prezentis la fundamenton de cxia scienco kaj de cxia scio, tiam al gxi +estis dedicxata la pli granda parto de la vivo, gxi elpusxis per si +cxiujn lingvojn patrajn, gxi estis ellernata kaj prilaborata _devigite_, +jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne +havis la _eblon_ esprimadi sin,--kaj tamen malgraux cxio la lingvo ne +sole falis, sed ecx en sia plej bona tempo gxi estis kaj povis esti nur +apartenajxo de la _elektitaj klasoj_ de la societo! Dume en okazo de +elekto de lingvo _arta_ gxin post kelke da monatoj povus bonege posedi +jam per unu fojo la tuta mondo, _cxiuj_ sferoj de la homa societo, ne +sole la inteligentaj kaj ricxaj, sed ecx la plej malricxaj kaj senkleraj +vilagxanoj. + + Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute _ne povas_ elekti ian +alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni +havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaux la lingvoj naturaj +en cxiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas +tia sama malsagxajxo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon +per cxevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion cxi per fervojo. Nenia +kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ecx supozus, ke la kongreso +tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj +kutimoj, ke gxi tamen faros tian absurdan elekton, tiu cxi elekto per +la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la +vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, +gxis pli aux malpli frue kolektigxos nova kongreso kaj elektos lingvon +artan. + + Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni +venis, nome : _lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole +kaj nepre nur lingvo arta_. + + VI + + Nun restas ankoraux solvi la demandon, _kia_ nome arta lingvo estos +enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto sxajnas, ke respondi +tiun cxi demandon ekzistas nenia eblo, cxar--kiel vi sendube diros +--"da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti +ankoraux mil fojojn pli granda, cxar cxiu aparta homo povas krei apartan +lingvon artan laux sia arbitro". Cxu ekzistas tial ia eblo antauxvidi, +kiu el ili estos elektita? Tiel efektive sxajnas de la unua rigardo al +la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauxvidi, kaj antauxdiri, +kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio cxi venas de tio, +ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la +ekzistantaj kaj povantaj ankoraux aperi lingvoj artaj estas tute erara +kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la +artaj lingvoj. + + Antaux cxio ni konstatas la fakton, ke, malgraux la grandega nombro +da personoj, kiuj laboris aux laboras super lingvoj artaj jam en la +dauxro de 200 jaroj, gxis nun aperis sole nur _du_ efektive pretaj +lingvoj, nome _Volapuek_ kaj _Esperanto_. Turnu atenton sur tion cxi : +sole nur _du_ artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaux cxiutage legas +en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraux unu aux ankoraux +kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi +ofte ecx notojn pri la konstruo de tiuj cxi lingvoj, oni alportas al +vi kelkajn frazojn en tiuj cxi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la +publiko sxajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post +pluvo. Sed tiu cxi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la +gazetoj ne trovas necesa enigxi en tion, pri kio ili skribas, kaj +kontentigxas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn +per ridinda novajxo aux fari spritajxon. Sciu do, ke cxio tio, kio +cxiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauxta nomo de +"novaj lingvoj internaciaj", estas nur _projektoj_, en rapideco kaj sen +suficxa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigxo staras ankoraux +tre kaj tre malproksime. Tiuj cxi projektoj aperas jen en formo de +mallongaj folietoj, jen ecx en la formo de dikaj libroj kun la plej +lauxtaj kaj multepromesaj frazoj,--aperas kaj tuj malaperas de la +horizonto, kaj vi jam plu neniam auxdas ion pri ili; kiam la auxtoroj de +tiuj cxi projektoj alpasxas al ilia _realigado_, ili tuj konvinkigxas, +ke tio cxi estas tute ne laux iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio +sxajnis afero tiel facila, en la praktiko montrigxas tre malfacila kaj +neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj cxi projektioj estas tiel +malfacila kaj tial gxis hodiaux aperis sole nur du efektive pretaj kaj +vivipovaj lingvoj--pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas +vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj gxis nun ekzistas sole nur +du kaj ke sekve se la kongreso hodiaux efektivigxus, gxi el la jam +ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la +kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus sxajni de la +unua rigardo. _Kian_ el tiuj cxi du lingvoj elekti--la kongreso ankaux +ne sxanceligxus ecx unu minuton, cxar la vivo mem jam longe solvis +tiun cxi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuek cxie estas +jam elpusxita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaux +Volapuek estas tiel frapante granda, ke gxi falas al cxiu en la okulojn +tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ecx de la plej fervoraj +Volapuekistoj. Estos suficxe, se ni diros al vi la jenon : Volapuek +aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis +ankoraux tute fresxa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajxoj de +la auxtoro, aperis antaux la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj +renkontis jam cxie pretajn malamikojn; la Volapuekistoj havis por sia +agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika +reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen +iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon +kaj senhelpecon; kaj malgraux cxio de la unua momento de la apero de +Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapuekistoj, kiuj transiris +malkasxe al Esperanto, kaj ankoraux pli grandan multon da tiaj, kiuj, +konsciante, ke Volapuek staras multe pli malalte el Esperanto, sed +ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo +internacia entute,--dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto +(13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovigxis ecx unu persono,-- +ni ripetas, ecx _unu_--kiu transirus de Esperanto al Volapuek! Dum +Esperanto, malgraux la grandegaj malfacilajxoj, kun kiuj gxi devas +batali, dauxre vivas kaj floras kaj konstante plifortigxas, Volapuek jam +longe estas forlasita preskaux de cxiuj kaj povas esti nomita jam de +longe mortinta. + + En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni +ne povas kompreneble analizi tie cxi tute detale; pro ekzemplo ni +montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapuek sonas tre sovagxe +kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj +memorigas per si la lingvon italan. 2) Ecx por tute neinstruitaj +Esperanto estas multe pli facila ol Volapuek, sed por instruitaj gxi +estas tre multe pli facila, cxar gxiaj vortoj--krom kelkaj tre +malmultaj--ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj +romana-germanaj en tia formo, ke cxiu ilin facile rekonas. Tial cxiu +iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi +cxian verkon en Esperanto jam preskaux tute sen vortaro. 3) Dum la +uzanto de Volapuek nepre devas gxin konstante ripetadi, cxar alie li +gxin baldaux forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la +uzanto de Esperanto, unu fojon gxin ellerninte, jam gxin ne forgesas, +se li ecx longan tempon gxin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco +estas tre facila por busxa _interparolado_, dum en Volapuek oni devas +tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, gxis oni alkutimigxas al +klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj +(ekzemple "bap, pab, pap, paep, pep, poep, peb, boeb, bob, pop, pup, +bub, pub, pueb, bib, pip, puep" k. t. p., kiuj farigxas ankoraux pli +similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun _s_ +en la fino). 5) En Volapuek, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la +principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aux fino de +vorto ne povas esti uzataj, cxar ili estas signoj gramatikaj), cxiu +nove bezonata vorto nepre devas esti _kreita_ de la auxtoro (ecx cxiuj +nomaj _propraj_, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio cxi +donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, +sed faras cxian disvolvigxan pasxon de la lingvo cxiam dependa de gxia +auxtoro aux de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la +plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, +ke cxiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas +uzataj sensxangxe egale kiel en la aliaj lingvoj,--ne sole grandega +multo da vortoj farigxas tute senbezona por lernado, sed la lingvo +ricevas la eblon disvolvigxadi eterne cxiam pli kaj pli, sen ia dependo +de la auxtoro aux de ia Akademio. + + Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni tute +ne intencas per tio cxi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de +Volapuek. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo cxiam +staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo +internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por +la elekto de lingvo internacia, tiam gxi inter la ambaux nun ekzistantaj +lingvoj artaj ne povus sxanceligxi ecx unu minuton. + + Ni pruvis sekve, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por la elekto +de lingvo internacia, tiam malgraux la grandega nombro da ekzistantaj +lingvoj ni povus jam _nun_ kun plena certeco kaj precizeco antauxvidi, +_kian_ lingvon gxi elektos, nome : el cxiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, +mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur _unu_ lingvon : +_Esperanto_. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus +la politikaj kondicxoj, je kiaj ajn konsideroj, antauxjugxoj, simpatioj +aux antipatioj la kongreso sin gvidus, gxi absolute _ne povus_ elekti +ian alian lingvon krom Esperanto, cxar por la rolo de lingvo internacia +Esperanto estas nun la _sola_ kandidato en la tuta mondo, la sola, tute +sen iaj konkurantoj. Cxar ecx cxe la plej malprospera konsisto de la +kongreso en gxi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco +de la lingvo Esperanto antaux cxiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la +okulojn al cxiu, kiu almenaux iom konatigxis kun tiu cxi lingvo, tial +estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se +tamen, kontraux cxia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke gxi +ekdeziros ian alian lingvon, tiam--kiel ni pruvis supre--la _vivo +mem_ zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva +litero, tiel longe, gxis kolektigxos nova kongreso kaj faros elekton +gxustan. + + VII + + Nun restas al ni respondi ankoraux unu lastan demandon, nome : En la +_nuna_ minuto Esperanto, vere, aperas kiel _sola_ kandidato por lingvo +internacia; sed cxar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj +por la elekto de lingvo internacia efektivigxos kredeble ankoraux ne +baldaux, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke +gxis tiu tempo aperos multaj _novaj_ artaj lingvoj, kiuj staros multe +pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el _ili_ devos esti elektita de la +kongreso? Aux eble la kongreso mem arangxos kompetentan komitaton, kiu +okupos sin je la kreo de nova arta lingvo? + + Je tio cxi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo +per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova +lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki +bonan poemon. Cxar la kreado de plena, en cxiuj rilatoj tauxga kaj +vivipova lingvo, kiu al multaj sxajnas tia facila kaj sxerca afero, en +efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Gxi postulas de unu flanko +specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, +paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. +Multajn niaj vortoj tre mirigos, cxar sxajnas al ili, ke oni bezonas nur +decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", segxo estos "bim" k. t. p. +k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, tauxga +kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado +sur fortepiano aux kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne +konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol +ludi fortepianon,--oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos +ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon,-- +vi frapados en la dauxro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos +tutan kompozicion . . . sxajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li +komencas ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras, +kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn, baldaux +komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne +konsistas en sola frapado de klavoj,--kaj tiu heroo, kiu kun tia +memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos +pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaux +la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, sxajnas, ke +nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino gxis la dua : +"kio da artifika tie cxi estas? Cxiu infano ja povas tion cxi fari; +oni bezonas nur eniri, iri cxiam rekte antauxen,--kaj post kelke da +horoj aux post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontrauxa fino de la +arbaro". Sed apenaux li eniris iom en la profundajxon de la arbaro, li +baldaux tiel perdas la vojon, ke li aux tute ne povas elrampi el la +arbaro, aux post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, +kie li eliri devis. Tiel estas ankaux kun arta lingvo : _entrepreni_ la +kreadon de lingvo, doni al gxi jam antauxe nomon, trumpeti pri gxi al la +leganta mondo--cxio tio cxi estas tre facila,--sed felicxe _fini_ +tiun cxi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj +entreprenas tian laboron; sed apenaux ili iom enprofundigxis en gxin, +ili aux ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen +ia indo, aux ili pusxigxas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke +kontrauxparolantaj postuloj, ke ili perdas cxian paciencon, jxetas la +laboron kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko. + + Ke la kreado de tauxga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila +afero, kiel al multaj sxajnas, oni povas interalie la plej bone vidi +el la sekvanta fakto : oni scias, ke gxis la apero de Volapuek kaj +Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon +internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaux post la apero de +la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj cxi provoj +kaj iliaj auxtoroj vi trovos en cxia historio de la ideo de lingvo +internacia; tiuj cxi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, +tiel ankaux de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj +kaj kelkaj el ili englutis ankaux tre grandajn kapitalojn;--kaj +tamen el tiu cxi tuta grandega nombro nur _du_, sole nur _du_ atingis +efektivigxon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaux tiuj cxi +du aperis nur _okaze_, dank' al tio, ke unu el la auxtoroj ne sciis pri +la laborado de la dua. La auxtoro de la lingvo Esperanto, kiu dedicxis +al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu +kun tiu cxi ideo kunkreskigxis kaj estis preta cxion oferi al gxi, +konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas +ion tian, kio ankoraux neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajxoj, kiujn +li renkontadis en la dauxro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj +postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuek estus aperinta 5-6 +jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraux finita, li (la auxtoro +de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon +super sia lingvo, malgraux ke li tute bone konsciis la grandegan +plibonecon de sia lingvo antaux Volapuek. + + El cxio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, +ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke +trovigxu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco +kaj havus suficxe da energio, por alkonduki gxin al felicxa fino, tiom +pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam +ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas +la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post +Esperanto : malgraux ke la auxtoroj havis antaux si jam tute pretan +modelon, laux kiu ili povis labori, nenia el tiuj cxi provoj ne sole ne +eliris el la regiono de projektoj, sed ecx jam el tiuj cxi projektoj +mem oni klare vidas, ke se iliaj auxtoroj, havus la paciencon kaj povon +alkonduki ilin gxis fino tiuj cxi laboroj prezentigxus ne pli bone, +sed kontrauxe, multe _malpli bone_ ol Esperanto. Dum Esperanto bonege +kontentigas _cxiujn_ postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo +internacia (eksterordinara facileco, precizeco, ricxeco, natureco, +vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), cxiu el tiuj projektoj +penas plibonigi _unu_ ian flankon de la lingvo, oferante por tio cxi +kontrauxvole cxiujn _aliajn_ flankojn. Tiel ekzemple multaj el la +plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajxon : sciante, ke la +publiko taksos cxiun projekton konforme al tio, kiel al gxi rilatos +la instruitaj _lingvistoj_, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto +estu efektive tauxga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke gxi +en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili +prenas siajn vortojn preskaux tute sen ia sxangxo el la plej gravaj +jam _ekzistantaj_ lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia +projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo +komprenis tiun cxi frazon multe pli facile ol on Esperanto,--kaj +la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili +iam finos gxin) estos _pli bona_ ol Esperanto. Sed cxiu prudenta homo +tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas nur _iluzio_, ke al la _malgrava_ +principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie cxi estas oferitaj la +principoj plej _gravaj_ (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por +la nekleruloj, fleksebleco, ricxeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se +simila lingvo ecx povus esti iam finita, gxi en la fino absolute nenion +donus! Cxar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en +tio, ke gxi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj +_lingvistoj_, ni ja por tio cxi povus simple preni ian lingvon, ekzemple +la latinan, _tute sen iaj sxangxoj_,--kaj la instruitaj lingvistoj +gxin ankoraux pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel +eble plej malgranda sxangxado de la naturaj vortoj ne sole estis bone +konata al la auxtoro de la lingvo Esperanto, sed gxuste de _li_ la novaj +projektistoj ja prenis tiun cxi principon : sed dum Esperanto prudente +kontentigas tiun cxi principon _laux mezuro de ebleco_, penante plej +zorge, ke gxi ne kontrauxagadu al aliaj _pli gravaj_ principoj de lingvo +internacia, la projektistoj turnas la lutan atenton _nur_ sur tiun cxi +principon, kaj cxion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel +oferon, cxar kunigi kaj konsentigi inter si _diversajn_ principojn ili +ne povas kaj ecx ne havas deziron, cxar ili ecx mem ne esperas doni ion +pretan kaj tauxgan, sed ili volas nur fari efekton. + + El cxio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ecx la plej malgranda +kauxzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpusxus Esperanton,-- +tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj +tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu +en la dauxro de multaj jaroj estas jam elprovita en cxiuj rilatoj kaj +en la praktiko tiel bonege plenumas cxion tion, kion ni povas atendi de +lingvo internacia. Sed por vi, estimataj auxskultantoj, tio cxi estas +ne suficxa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan +_certecon_ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. +Felicxe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun cxi +plenan certecon. + + Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en gxia _gramatiko_, tiam +de la momento de la apero de Volapuek la demando de lingvo internacia +estus solvita por cxiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuek aperi +jam ne povus; cxar malgraux diversaj eraroj la gramatiko de Volapuek +estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli +simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuek nur +per kelkaj _bagateloj_, kaj cxiu komprenas, ke pro _bagateloj_ neniu +entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne +rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo +la estonta akademio aux kongreso farus en la Volapueka gramatiko tiujn +negrandajn sxangxojn, kiuj montrigxus utilaj, kaj lingvo internacia sen +ia dubo restus Volapuek, kaj cxia konkurado estus por cxiam esceptita. +Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaux el _vortaro_, +kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn +pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapuek solvis +_nur_ la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron gxi lasis tute sen +atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, +kiujn cxiu nova auxtoro havus la rajton elpensi al si laux sia propra +deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuek +ecx la plej fervoraj Volapuekistoj nature timis, ke morgaux aperos +nova lingvo, tute ne simila je Volapuek kaj inter la ambaux lingvoj +komencigxos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias-- +kaj tion cxi ecx por unu minuto nenia esploranto neas,--ke Esperanto +solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaux la demandon de +la vortaro, sekve ne unu _malgrandan parton_ de la problemo, sed la +_tutan_ problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la auxtoro +de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . . +eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke +nun, malgraux la jam ekzistanta, bonega en cxiuj rilatoj, cxiuflanke +elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo +Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedicxi tutan serion da jaroj +al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron +gxis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrigxas efektive pli +bona ol Esperanto,--ni rigardu do, kian vidon havus tiu cxi lingvo. +Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi +en la plej preciza maniero cxiujn nuancojn de la homa penso, konsistas +tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da +horo,--tiam kion la nova auxtoro povus doni pli bonan? En ekstrema +okazo li donus eble anstataux 16 reguloj 15 kaj anstataux 30 minutoj +da laborado postulus 25 minutojn? Cxu ne vere? Sed cxu deziros iu pro +tio cxi krei novan lingvon kaj cxu la mondo pro tia bagatelo rifuzos +la jam ekzistantan kaj cxiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema +okazo la mondo diros : "se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona +ol en Esperanto, ni tiun cxi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la +afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu cxi lingvo? En la nuna +tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne +povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre +el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio cxi +estas ne por tio, ke--kiel opinias multaj pli novaj projektistoj-- +la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu cxi +lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj +ludas la _lastan_ rolon, cxar por ili ja tia lingvo estas _malplej_ +bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauxzoj. Tiel ekzemple ekzistas +grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en cxiuj lingvoj +estas uzataj egale kaj al cxiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne +uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaux cxiuj aliaj +vortoj de la vortaro, cxar alie la lingvo estus sovagxa, sur cxiu pasxo +estus kunpusxigxo de elementoj, malkomprenigxoj, kaj la konstanta regula +ricxigxado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraux diversaj +aliaj kauxzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj +vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj cxi kauxzoj, kiel tro specialaj, +ni tie cxi detale ne parolos. Estos suficxe, se ni nur diros, ke cxiuj +plej novaj esplorantoj akceptas tiun cxi legxon por la vortaro kiel +allasantan jam nenian dubon. Kaj cxar la lingvo Esperanto gxuste per tiu +cxi legxo sin gvidis kaj cxar cxe tiu cxi legxo granda arbitro en la +elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al +ni doni auxtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al +tiu aux alia vorto oni povus doni pli oportunan formon,--sed da tiaj +vortoj ekzistas tre nemulte. Tion cxi oni la plej bone vidas el tio, ke +kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi +trovos en cxiu el ili almenaux 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman +formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio cxi ankoraux aldonos, ke +ankaux la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje +nur tial, ke la auxtoroj de tiuj projektoj aux ne turnis atenton sur +diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, +aux simple sxangxis la vortojn tute sen ia bezono,--vi facile venos al +la konkludo, ke la _efektiva_ nombro da vortoj, al kiuj oni anstataux +la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol +iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaux nenion povas +sxangxi kaj en la vortaro oni povus sxangxi nur iajn 10% da vortoj, +tiam estas la demando, kion do prezentus per si la _nova_ lingvo, se +gxi iam estus kreita kaj se gxi efektive montrigxus kiel lingvo tauxga +en cxiuj rilatoj? Tio cxi estus ne nova lingvo, sed nur iom sxangxita +lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo +internacia alkondukigxas nur al tio, cxu Esperanto estos akceptita +sensxangxe en gxia _nuna_ formo, aux en gxi estos faritaj iam iaj +sxangxoj! Sed tiu cxi demando por la esperantistoj havas jam nenian +signifon; ili protestas nur kontraux tio, se _apartaj_ personoj volas +sxangxi Esperanton laux sia bontrovo; sed se iam auxtoritata kongreso +aux akademio decidos fari en la lingvo tiajn aux aliajn sxangxojn, la +esperantistoj akceptos tion cxi kun plezuro kaj nenion perdos de tio +cxi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan +lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aux kelkajn tagojn por la ellerno +de tiuj sxangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos +finita. + + La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion +_tiom_ perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontrauxe : kiam +efektivigxos auxtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke gxia decido +havos _forton_ por la mondo, la esperantistoj _mem_ proponos al gxi +difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj +farus en gxi cxiujn utilajn plibonigojn, se ecx por tio cxi oni devus +sxangxi la lingvon gxis plena nerekonebleco; sed cxar ekzistas nenia +eblo antauxvidi, cxu tiu cxi laboro entute sukcesos al la komitato, +cxu gxi ne dauxros senfinan serion da jaroj, cxu gxi en konsenteco +estos alkondukita al felicxa fino kaj cxu la finita laboro en la +praktiko montrigxos tute tauxga, sekve kompreneble estus tre malsagxe +kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se gxi pro la problema +_estontajxo_ rifuzus la faktan kaj en cxiuj rilatoj finitan kaj +elprovitan _nunajxon_; sekve se ecx la kongreso venus al la konkludo, ke +Esperanto ne estas bona, gxi povus decidi nur la jenon : akcepti _dume_ +la lingvon Esperanto en gxia nuna forma kaj _paralele_ kun tio cxi +difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu cxi lingvo aux +je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo +montrigxus, ke la laborado de la komitato estas felicxe alkondukita +al fino kaj post multaj provoj montrigxis tute tauxga, nur tiam oni +povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata +kaj anstataux gxi eniras en la vivon la formo nova. Cxiu prudenta +homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve +se ni ecx supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne +Esperanto, sed ia alia ankoraux ellaborota lingvo, en cxia okazo la vojo +al tiu lingvo nepre devas konduki tra _Esperanto_. + + Sekve resumante cxion, kion ni diris de la komenco gxis la nuna +minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj +konkludoj : + + 1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan +utilon; + + 2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla; + + 3. La enkonduko de lingvo internacia pli aux malpli frue nepre kaj +sendube efektivigxos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraux tio cxi; + + 4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta; + + 5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom +Esperanto; gxi aux estos lasita por cxiam en gxia nuna formo, aux en gxi +estos poste faritaj iaj sxangxoj. + + VIII + + Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris. Unue +sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj +ili sxajnas al multaj tiel nomataj "sagxaj" kaj "praktikaj" homoj, +kiuj jugxas pri cxio suprajxe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras +cxion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas +grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion +fantazian kaj kiu pli aux malpli frue _devas_ efektivigxi kaj _nepre_ +efektivigxos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraux gxi, kiom ajn +la sagxuloj sxercadus pri gxi. Kiel estas sendube, ke post la nokto +venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aux longa batalado +Esperanto pli aux malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la +komunikigxoj internaciaj. Ni konfirmas tion cxi kuragxe ne tial, ke ni +tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla +logiko diras, ke tiel esti _devas_ kaj ke _alie esti ne povas_. Longan +tempon eble ankoraux la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble +ankoraux cxia bubo jxetados sur ilin sxtonojn, koton kaj malsagxajn +spritajxojn, sed tio, kio devas veni, pli aux malpli frue venos. La +iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne gxisvivos gxis tiu tempo, +kiam farigxos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la +tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajxoj, +sed pli aux malpli frue por la maldolcxa kaliko, kiun ili trinkas el la +manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj +elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraux eble +ili sxajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraux ilia +afero sxajnos al la mondo ecx mortinta kaj je cxiam enterigita--sed +tiu cxi afero jam neniam mortos, cxar gxi morti jam _neniam povas_. La +afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post cxiu nova silenta +tempo, se gxi ecx dauxrus dekon da jaroj, aperos nova revigligxo; kiam +lacigxos unuj batalantoj, aperos pli aux malpli frue novaj energiaj +batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, gxis fine gxi plene +atingos sian celon. Ne malgxoju tial, Esperantistoj, se nesagxaj homoj +ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraux tre malmultaj, ne perdu +la kuragxon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en +rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaux la +mondo rapide, sed ankaux rapide falis; afero bona kaj certa progresas +ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj. + + Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de +tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo _senkonscie_ kaj tial +cxe la plej malgranda rimarko de la kontrauxuloj ekstaras senhelpe kaj +ne scias, kion respondi, aux perdas la kuragxon. Cxiuj tiuj konkludoj +prezentas produkton de la simpla kaj severa _logiko_. Tial se oni +diras al vi "la mondo ne volas vian lingvon", respondu kuragxe : "cxu +la mondo volas aux ne volas, gxi pli aux malpli frue _devos_ akcepti +gxin, cxar alie esti ne povas". Kiam vi auxdos "oni diras, ke aperis +nova lingvo, oni diras, ke tia aux alia instruita societo aux kongreso +deziras elekti tian aux alian lingvon aux krei novan lingvon", respondu +kuragxe : "cxiuj tiuj cxi famoj aux entreprenoj estas fonditaj sur +la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo +de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj +personoj, sed ankaux de tutaj societoj ripetigxis jam multajn fojojn kaj +cxiufoje finigxadis kaj devis finigxadi per la plej plena fiasko; lingvo +internacia povas esti nur Esperanto, cxar laux la legxoj de la logiko +kaj laux la esenco de la afero alie esti _neniel povas_". + + Se oni diras al vi : "tiu aux alia esperantisto aux societo +esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan +pasxon kaj ridindigis aux diskreditigis per tio cxi vian tutan aferon", +tiam respondu : "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek +societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pasxoj povas havi ian +influon sur gxian sorton; ecx la auxtoro de Esperanto mem estas nun por +Esperanto absolute seninflua, cxar Esperanto jam longe farigxis afero +pure _publika_". + + La dua, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris, estas la +sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso +de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble +devus tion cxi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio cxi. +Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj +precizeco antauxvidi, al _kia_ nome lingvo la sorto difinis farigxi iam +internacia, tiam la afero sxangxigxas. Ni ne bezonas jam nun atendi +kongresojn : la celo estas tute klara kaj cxiu povas sin tiri al gxi. +Ne bezonante rigardadi, kion diras aux faras aliaj, cxiu povas alporti +sian sxtonon por la kreskanta konstruo. Nenia sxtono perdigxos. Nenia +laboranto tie cxi dependas de la alia, cxiu povas agadi aparte, en +sia sfero, laux siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom +pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al +diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras +aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, cxiu societo +aux kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan +komunehoman celon almenaux je unu pasxo. + + + * * * * * + + VII + + POEZIO + + * * * * * + + + LA ESPERO + + En la mondon venis nova sento, + Tra la mondo iras forta voko; + Per flugiloj de facila vento + Nun de loko flugu gxi al loko. + + Ne al glavo sangon soifanta + Gxi la homan tiras familion : + Al la mond' eterne militanta + Gxi promesas sanktan harmonion. + + Sub la sankta signo de l' espero + Kolektigxas pacaj batalantoj, + Kaj rapide kreskas la afero + Per laboro de la esperantoj. + + Forte staras muroj de miljaroj + Inter la popoloj dividitaj; + Sed dissaltos la obstinaj baroj, + Per la sankta amo disbatitaj. + + Sur neuxtrala lingva fundamento, + Komprenante unu la alian, + La popoloj faros en konsento + Unu grandan rondon familian. + + Nia diligenta kolegaro + En laboro paca ne lacigxos, + Gxis la bela songxo de l'homaro + Por eterna ben' efektivigxos. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + LA VOJO + + Tra densa mallumo briletas la celo, + Al kiu kuragxe ni iras. + Simile al stelo en nokta cxielo, + Al ni la direkton gxi diras. + Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, + Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj, + Cxar klara kaj rekta kaj tre difinita + Gxi estas, la voj' elektita. + + Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante + Ni iru la vojon celitan! + Ecx guto malgranda, konstante frapante, + Traboras la monton granitan. + L'espero, l'obstino kaj la pacienco-- + Jen estas la signoj, per kies potenco + Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, + Atingos la celon en gloro. + + Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, + Pri l' tempoj estontaj pensante. + Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,-- + Ni semas kaj semas konstante. + "Ho, cxesu!" mokante la homoj admonas,-- + "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas : + "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, + Se vi pacience eltenos". + + Se longa sekeco aux ventoj subitaj + Velkantajn foliojn desxiras, + Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, + Ni forton pli fresxan akiras. + Ne mortos jam nia bravega anaro, + Gxin jam ne timigas la vento, nek staro, + Obstine gxi pasxas, provita, hardita, + Al cel' unu fojon signita! + + Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante + Ni iru la vojon celitan! + Ecx guto malgranda, konstante frapante, + Traboras la monton granitan. + L' espero, l' obstino kaj la pacienco,-- + Jen estas la signoj, per kies potenco + Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, + Atingos la celon en gloro. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + + AL LA FRATOJ + + + FOrte ni stAru, frAtoj amAtaj, + Por nIa sAnkta afEro! + NI batalAdu kUne tenATaj + Per Unu bEla espEro! + + Regas ankoraux nokto sen luno, + La mondo dormas obstine, + Sed jam levigxos baldaux la suno, + Por lumi, brili senfine. + + Veku, ho veku, veku konstante, + Ne timu ridon, insulton! + Voku, ho voku, ripetadante, + Gxis vi atingos auxskulton! + + Dekon da fojoj vane perdigxos + La voko via ridata,-- + La dekunua alradikigxos, + Kaj kreskos frukto benata + + Tre malproksime cxiuj ni staras + La unu de la alia . . . + Kie vi estas, kion vi faras, + Ho, karaj fratoj vi miaj? + + Vi en la urbo, vi en urbeto, + En la malgranda vilagxo, + Cxu ne forflugis kiel bloveto + La tuta via kuragxo? + + Cxu vi sukcese en via loko + Kondukas nian aferon, + Aux eksilentis jam via voko, + Vi lacaj perdis esperon? + + Iras senhalte via laboro + Honeste kaj esperante? + Brulas la flamo en via koro + Neniam malfortigxante? + + Forte ni staru, brave laboru, + Kuragxe, ho nia rondo! + Nia afero kresku kaj floru + Per ni en tuta la mondo! + + Ni gxin kondukos ne ripozante, + Kaj nin lacigos nenio; + Ni gxin traportos, sankte jxurante, + Tra l' tuta mondo de Dio! + + Malfacileco, malrapideco + Al ni la vojon ne baros. + Sen malhonora malkuragxeco + Ni kion povos, ni faros. + + Staras ankoraux en la komenco + La celo en malproksimo,-- + Ni gxin atingos per la potenco + De nia forta animo! + + Ni gxin atingos per la potenco + De nia sankta fervoro, + Ni gxin atingos per pacienco + Kaj per sentima laboro. + + Glora la celo, sankta l'afero, + La venko--baldaux gxi venos; + Levos la kapon ni kun fiero, + La mondo gxoje nin benos. + + Tiam atendas nin rekompenco + La plej majesta kaj ricxa : + Nia laboro kaj pacienco + La mondon faros felicxa! + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + MIA PENSO + + Sur la kampo, for de l' mondo + Antaux nokto de somero, + Amikino en la rondo + Kantas kanton pri l' espero. + Kaj pri vivo detruita + Sxi rakontas kompatante,-- + Mia vundo refrapita + Min doloras resangante. + + "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, + Kial tia senmoveco? + Ha, kredeble rememoro + El la kara infaneco?" + Kion diri? Ne ploranta + Povis esti parolado + Kun frauxlino ripozanta + Post somera promenado! + + Mia penso kaj turmento, + Kaj doloroj kaj esperoj! + Kiom de mi en silento + Al vi iris jam oferoj! + Kion havis mi plej karan-- + La junecon--mi ploranta + Metis mem sur la altaron + De la devo ordonanta! + + Fajron sentas mi interne, + Vivi ankaux mi deziras,-- + Io pelas min eterne, + Se mi al gajuloj iras . . . + Se ne placxas al la sorto + Mia peno kaj laboro-- + Venu tuj al mi la morto, + En espero--sen doloro! + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + HO MIA KOR' + + Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, + El mia brusto nun ne saltu for! + Jam teni min ne povas mi facile, + Ho, mia kor'! + + Ho, mia kor'! Post longa laborado + Cxu mi ne venkos en decida hor'! + Suficxe! trankviligxu de l' batado, + Ho, mia kor'! + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + LA VOJEVODO + + (El MICKIEWICZ.) + + En vespero somera vojevodo kolera + Al la hejma kastelo rapidas; + Al la lito edzina kun teruro senfina + Li alvenas,--neniun li vidas. + + En doloro brulanta kaj per mano tremanta + Sian grizan lipharon li prenis, + De la lito foriris, la manikojn retiris + Kaj ektondris--kozako alvenis. + + "Kial, best' abomena, mia pordo gxardena + Restas nokte sen hundo, sen gardo? + Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan + Kaj silente min sekvu, bastardo!" + + Kun pafil' en la mano al gxardena altano + Ili ambaux sen bru' alsxteligxas. + Sur la benka herbajxo ia lumas blankajxo : + En tolajxo virino vidigxas. + + Unu manon levinte, la okulojn kovrinte, + Per la dua forpusxi sxi penis + Unu viron petantan, surgenue starantan, + Kiu nun en la brakoj sxin tenis. + + Kaj en flama fervoro li parolis : "Ho, koro, + Cxu jam cxio por cxiam perdita? + Ecx la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano + Cxiuj estas jam foracxetitaj? + + Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis,-- + Malproksime nun plori mi devas; + Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris,-- + Kaj li cxion por cxiam ricevas. + + Sur la brusto angxela lia kapo malbela + En dorloto de nun ripozados, + De la roza busxeto, de la rugxa vangeto, + Li cxielan felicxon sucxados. + + Sur cxevalo fidela, en vetero kruela, + Mi rapidas al mia angxelo-- + Por sopire foriri kaj al vi nur deziri + Bonan nokton en lia kastelo . . ." + + Sxi silentas senmove; li komencas denove + Sian plendon kun petoj kaj ploro, + Gxis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte, + Sxi defalis al li al la koro. + + En l'arbajxo silente, auxskultante atente, + Staras ambaux gardantoj kovritaj, + Ili staras genue, en la manoj senbrue + La pafiloj ektremis sxargitaj. + + "Estro"! diris kozako, "ia stranga atako + Al mi ligas subite la manon; + Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon, + Kiam tusxi mi volis la cxanon." + + --"Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos! + Jen saketo kun pulvo : sen vorto + Vi preparos, vi pafos, kaj se sxin vi ne trafos. + Mi edzigos vin mem kun la morto. + + "Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,--l'unue + De l' amanto diskrevu la koro." + La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris + En la frunton de . . . lia sinjoro. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + LA ROZETO + + (EL GOETHE.) + + Knabo vidis--jen rozeto + Sur la kampo staras; + Bela, juna la floreto . . . + Vive kuras la knabeto, + Gxojas, miras, flaras. + Sur la kampo la rozet' + Kiel infanet'. + + Knabo diris : "mi eltiros + Belulinon mian"; + Floro diris : "vi foriros,-- + Per pikiloj mi dissxiros + Tuj la manon vian". + Sur la kampo la rozet' + Kiel infanet'. + + La sovagxa knab' ridante + La rozeton prenis,-- + La floreto batalante + Sin defendis pikadante, + Sed la sorto venis. + Sur la kampo la rozet' + Kiel infanet'. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + EN NORD' UNU PINO . . . + + (El HEINE). + + En nord' unu pino en solo + Dormetas sur nuda altajxo; + Glacia kaj negxa tavolo + Gxin kovras per tomba tolajxo. + + Gxi songxas, ke palmo gracia, + En unu dezert' orienta, + Eterne pri lando alia + Malgaje sopiras silenta. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + EN SONGXO . . . + (El HEINE). + + En songxo princinon mi vidis + Kun vangoj malsekaj de ploro,-- + Sub arbo, sub verda ni sidis, + Tenante nin koro cxe koro. + + "De l' patro de l' via la krono + Por mi gxi ne estas havinda! + For, for lia sceptro kaj trono-- + Vin mem mi deziras, aminda! + + --"Ne eble!" sxi al mi rediras : + "En tombo mi estas tenata, + Mi nur en la nokto eliras + Al vi, mia sole amata!" + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + LORELEJ' + + (El HEINE). + + Ne scias mi, kial subita + Malgaj' en la koro naskigxis; + El tempo jam enterigita + Legendo al mi revivigxis. + + Jam malvarmetigxas l'aero, + La Rejno mallauxte babilas, + Per oro de l' sun' en vespero + La supro de l' monto rebrilas. + + Plej belan knabinon mi vidas : + En ora ornamo brilante + Sur supro de l' monto sxi sidas, + La harojn mistere kombante. + + La oran kombilon sxi movas + Kaj kantas tra l' pura aero, + Kaj forto mirinda sin trovas + En tiu cxi kant' de l' vespero. + + Sxipet' iras sur la rivero, + Sxipisto ektremis de l' kanto, + Kaj blinda por cxiu dangxero + Rigardas li al la kantanto. + + Ha, baldaux sxipisto la bela + Perdigxis sub l'akvoturnado; + Gxin Lorelej' faris kruela, + Per sia mirinda kantado. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + KANTO DE STUDENTOJ + + Gxoju, gxoju ni, kolegoj, + Dum ni junaj estas! + Post plezura estanteco, + Post malgaja maljuneco-- + Sole tero restas. + + Vivo estas tre mallonga, + Kuras ne tenate, + Kaj subite morto venos + Kaj rapide cxiun prenos, + Cxiun senkompate. + + Kie niaj antauxuloj + En la mondo sidas? + Iru al la superuloj, + Sercxu ilin cxe l' subuloj-- + Kiu ilin vidas? + + Vivu la akademio + Kaj la profesoroj! + Vivu longe kaj en sano + Cxiu akademiano, + Vivu sen doloroj! + + Vivu, floru nia regno + Kaj regnestro nia! + Kaj amikoj mecenataj, + Protegantoj estimataj + De l' akademio + + Vivu cxiuj la knabinoj + Belaj kaj hontemaj! + Vivu ankaux la virinoj, + Amikinoj kaj mastrinoj, + Bonaj, laboremaj. + + Mortu, mortu, malgajeco, + Mortu la doloro! + Mortu cxiu intriganto + Kaj malamon konservanto + Longe en la koro! + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + AL LA REGXO + + Vivu la regx' al ni, tre longe vivu li! + Gardu lin Di'! + Justa kaj pia regx',--Dio pro nia pregx' + Estu kun li. + + Forta la regxa tron', ver' estas lia kron', + Glavo la legx'. + Kun amo en la kor', regxas kun granda glor' . . . + Vivu la regx'! + + Brulu, ho sankta flam' de la eterna am' + Pro la patruj'! + Kaj forte staros ni, cxiuj por unu li, + Pro la patruj'! + + Longe, ho, restu vi gloro de la naci', + Sur regxa segx'! + Via plej granda glor' en la popola kor'. + Vivu la regx'! + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + NOKTA KANTO DE SOLDATO + (De W. HAUFF). + + En nigra nokto tute sole + Mi staras gardon senparole, + Eraras for la penso mia + Al mia domo familia. + + Al la standardo fortirita, + Ho, kiom estis mi kisita . . . + Mi tiam pensis kun malgxojo : + Mi vidas vin je l' lasta fojo! + + Ho dormu dolcxe, karaj miaj! + Irante al la litoj viaj, + Vi nun per pregxo Dion gloras,-- + Vi certe ankaux min memoras. + + La horo venis, gard' alia + Starigxos nun sur loko mia. + Mi iras dormi tute laca, + Mi vidos vin en songxo paca. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + KANTO DE L' LIGO + + (De W. A. MOZART.) + + Fratoj, manon donu kore + Kaj senzorge, sendolore + Belan horon festu ni! + Cxion teran forjxetante, + Dauxru forte kaj konstante + Nia bela harmoni'! + + Al la Dio kantu gloron : + La spiriton kaj la koron + Kial donis la cxiel'? + Sercxi lumon per vereco, + Sercxi virton per justeco + Estu nia sankta cel'! + + Homoj en la oriento, + Homoj en la okcidento, + En la sud' kaj en la nord'! + Alte teni homan nomon, + Kore ami cxiun homon + Estu nia liga vort'! + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + LA KAPELO + + (El L. UHLAND.) + + Supre staras sur la monto + La silenta kapeleto, + En la valo, cxe la fonto, + Gxoje kantas pasxtisteto. + + Sonorado, mortkantado + Nun eksonis tra l' silento,-- + Haltis knabo en kantado + Kaj auxskultas kun atento. + + En la tombojn de l' monteto + El la valo cxiu venos. + Ankaux vin, ho pasxtisteto, + Oni iam tien prenos. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + LA GAJA MIGRANTO + + Se donas Di' al vi favoron, + Li sendas vin for el la dom', + Por montri sian mirlaboron, + La belan mondon, al la hom'. + + De l' montoj riveretoj fluas, + Alauxdoj kantas super mi, + Mi ankaux gajan kanton bruas + Al la tutmonda harmoni'. + + Al Dio fidas mi kun gxojo : + Li zorgas pri la tuta ter', + Li ankaux min sur mia vojo + Eterne gardos de dangxer'. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + LA VOJO + + (De barono B. N. DELVIG.) + + Tre cxarme gxi lumis, la suno ravanta, + En mia de vivo mateno; + En brusto kuragxo kaj forto bolanta, + Espero kaj kredo en pleno . . . + + La kamp' estas largxa kaj rekta la vojo . . . + "Antauxen sen halto kaj timo!" + La trio cxevala ekkuris kun gxojo + Al celo en la malproksimo. + + "Pru! halt'!" "Kio estas?" "Risorto rompigxis." + "Antauxen! malhelpo ne granda!" + Denove nun la veturil' ekruligxis, + Saltante sur vojo rubanda. + + Jen marcxo subite! Denove ni haltis . . . + Tagmezo jam . . . Kia cxagreno! + La veturigist' kun murmuro desaltis, + Mi pelas kun lauxta malbeno. + + Tri horojn ni tie sen helpo batalas, + Gxis fine ni kun malfacilo + Elrampas. Subite--la suno jam falas-- + Jen kavo kaj nova barilo! . . . + + "Returne! kredeble tro dekstren ni iras!" + Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento + Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras + Ripozon sub ia tegmento . . . + + Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . . + Nur tomboj . . . silenta malgxojo . . . + La veturigist' al mi montras kaj ridas : + "Ni venis! Finita la vojo!" + + "La Tempo" sin nomas la veturigisto; + Sur voj' malfacila, facila, + Li cxiujn alportas, fidela servisto, + Al fina ripozo trankvila. + + L. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + NOKT' EN LA KORO + + (El BYRON.) + + Nokt' en la koro . . . la harpo kusxas . . . + Vi tuj ekkantu, kantisto! + Se vi la kordojn de l' harpo tusxas, + Vi miron faras, artisto. + + Se kor' ankoraux havas esperon, + Per kanto gxi revekigxos; + Se la okulo kasxis larmeron, + Denove gxi eklarmigxos. + + Kant' via tondru mondan doloron! + La gajon mi ne komprenos . . . + Vi min plorigu, movu la koron, + Aux mia brust' ne eltenos. + + Gxi de suferoj longe mangxigxis, + Silentan premis la cxeno! . . . + La tempo venis . . . gxi jam plenigxis + Kiel vazet' de veneno. + + LEO BELMONT. + + * * * * * + + + AL BRUSTO, AL MIA . . . + + (El HEINE.) + + Al brusto, al mia--ha, gxi min doloras, + Almetu maneton, amata knabino! + Vi auxdas, ke tie meblisto laboras? + Li por mi la cxerkon konstruas sen fino! + + Ha, kiel li frapas en mi en la koro! + La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . + Rapidu, rapidu kun via laboro. + Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. + + LEO BELMONT. + + * * * * * + + + PRINTEMPO + + Printempo venas! Vivon donas + Al cxio belulina veno : + Varmege suno jam proponas + Radiojn siajn, kaj mateno + Vizagxon belan kun rideto + Al cxiuj montras; jam de l' montoj + Kun bruo fluas rivereto + Kaj detruataj estas pontoj. + + Denove cxio revivigxas, + Kantadas venon de printempo . . . + Por mi nur dauxras, ne finigxas + Malbona, malvarmega tempo! + Por mi ne estas suna lumo, + Kaj de printempo bela veno + Nenion donas . . . Nur mallumo, + Mallumo sola kaj . . . cxagreno! + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + SXIPETO + + Malgranda sxipeto + Kun blanka veleto + Nagxadas trankvile sur maro . . . + Sed venis ventego, + Farigxis ondego-- + Pereas sxipet' sub akvaro! + Kaj homo mizera + Kun kredo sincera + Vivadas trankvile en mondo; + Sed kredo forblovis, + Ondego sin movis, + Kaj homo pereas sub ondo. + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + SCIURO KAJ PAPAGO + + Sciuro malgranda kuradis en rado + Kaj homojn amuzis per sia kurado. + Kaj jen al papago gxi diris fiere : + "Mi vin, mizerulo, bedauxras sincere : + Kun kora doloro eterne mi vidas, + Ke tute senmove sur ringo vi sidas! + Rigardu : jen cxiam mi kuras pli alte + Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ." + Papago rigardis sciuron kun moko + Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta, + Sed bone kurante, sur unu nur loko + Vi restas, mizera besteto nesperta." + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + ANGXELO + + (El LERMONTOV.) + + En mezo de nokto, en blua cxielo, + Traflugis kaj kantis plej bela angxelo. + Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado + Atentis kun gxojo je l' sankta kantado. + + Li kantis felicxajn, neniam pekantajn + Spiritojn, kun Di' en cxielo logxantajn; + Li kantis pri Patro cxiela kaj tera-- + Kaj lia lauxdado ne estis malvera. + + Animon tre junan en brakoj li tenis; + En mondo malgaja naskigxi gxi venis. + Kaj sono de l' kanto en juna animo + Restadis sen vort', sed kun viva estimo. + + Tre longe en mondo gxi estis premata, + Je revo mirinda pri Di' plenigata! + Kaj sxangxi la kanton de l' sankta sincero + Ne povis por gxi cxiuj kantoj de l' tero. + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + HUSARO + + (El POSXKIN.) + + Cxevalon sian li purigis, + Estante forte kolerega, + Kaj diris : "min diablo igis + En loko logxi malbonega! + + Ni cxiam tie cxi restadas + En turka kvazaux batalado : + Nur solan supon ni mangxadas + Kaj ecx ne pensas pri drinkado. + + Kaj mastro tie cxi malbona, + Malbonan havas li edzinon. . . . + Nek via skurgx', nek vorto bona + Admonas tie cxi virinon! + + Jen urbo Kiev! Lando kia! + En busxon falas mem buletoj, + Kaj vinon havas domo cxia, + Kaj kiaj tie virinetoj! . . . + + Ne estas ecx domagx', je Dio, + Sin mem pro ili pereigi! + Malbone estas nur per tio . . ." + --Per kio? volu min sciigi!-- + + Kaj li komencis plibonigi + Lipharon. "Eble ne timulo, + Li diris, estas vi, sed igi + Vin miri povas mi--spertulo. + + Auxskultu : regimento nia + Cxe Dnepro largxa enlokigxis. + Mastrino estis bona mia, + Kaj tombon sxia edz' forigxis. + + Kun sxi mi baldaux amikigxis; + Ni vivis pace, tute bone. + Al mi Mario humiligxis, + Ne diris vorton ecx malbone. + + Se mi malsobra estis tute, + Sxi mem min zorge kusxigadis; + Sxi cxiam tute sendispute + Je cxio tuj mem konsentadis. + + Felicxan vivon mi pasigis, + Kaj longe tiel vivus eble,-- + Sed jen subite jxaluzigis + Min io,--mem diabl' kredeble. + + Mi pensis : kial baptanino + Sin levas nokte? kion volas? + Tre juna estas sxi virino, + Kaj tial eble sxi petolas! . . . + + Mi observadi sxin intencis. + Jen foj' ne dormis mi (en korto + Jam estis nokto, kaj komencis + Bruegi vent' kun granda forto). + + Kaj vidas mi : sxi forrampetis, + De forno prenis sxi karbeton, + Min tre facile pripalpetis, + Disblovis apud forn' fajreton; + + Sxi ekbruligis kandeleton, + Kun gxi angulon sxi forigxis, + De tie prenis boteleton, + Sur balailon sxi sidigxis; + + Sxi senvestigxis kaj, sorbinte + El boteleto, sxi tra tubo, + Sur balailo sidigxinte, + Tuj malaperis, kvazaux nubo. + + --Sxi eble estas sorcxistino,-- + Mi pensis kaj de forn' rapidas, + Por vidi sorcxon de virino; + Kaj jen mi boteleton vidas; + + Mi flaris : ia acidajxo. . . . + Mi plankon sxprucis el botelo : + Forflugis--kia mirindajxo!-- + Kaj forna forko kaj sitelo! + + Sub benko katon mi ekvidis, + Sur gxin mi sxprucis el botelo : + Gxi ternis tuj kaj ekrapidis + Subite fornon post sitelo. + + Sur cxion sxprucis sen kompato + Jam mi per tuta forto mia,-- + Kaj cxio : tablo, benko, pato + Forflugis unu post alia. + + Al ili mi ne volis cedi + Kaj trinkis mem per unu fojo + Restajxon . . . Cxu vi povas kredi? + Mi ekaperis tuj en vojo : + + Mi flugas,--kien? mem ne scias, + Kun forto trancxas nur aeron, + Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . . + Kaj jen ekfalis mi sur teron, + + Jen mont'. Sur gxi kaldronoj bolas, + Kaj oni faras ian ludon. + Kantadas, fajfas kaj petolas, + Kun granda ran' edzigas judon. + + Mi kracxis. . . . Flugas jen Mario : + "For! hejmen kuru, petolulo! + Vin oni tuj formangxos! . . ."--Kio?! + Nu, mi ne estas timemulo! + + Min ne timigu! Kie vojo + Al hejmo estas?--"Jen sidigxu + Sur fornan feron,--kun malgxojo + Respondas sxi,--kaj tuj forigxu!" + + Vi volas, ke husar' sidigxu + Sur fornan feron?! Baptanino, + Mi petas vin, ne frenezigxu, + Ne estu ja malsagxulino! . . . + + Cxevalon! "Prenu, malsagxulo!" + Sxi efektive diris veron : + Jen antaux mi cxeval'-bravulo + Per hufo forte batas teron. + + Sidigxas mi kun brava vido + Sur gxin kaj trovi bridon penas, + Sed vane! Rajdas mi sen brido-- + Kaj tuj al forno ni alvenas. + + Kaj jen mi tion saman vidas . . . + Cxevalo tute jam forestis, + Kaj mi sur benko rajde sidas . . . + Jen kia strang'-okazo estis!" + + Kaj li dauxrigis plibonigi + Lipharon. "Eble ne timulo, + Li diris, estas vi, sed igi + Vin miri povas mi spertulo." + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + INFANO DE ZORGO + + (El HERDER.) + + Finigxis varmega jam tago, + Kaj nokto agrabla farigxis. + Sub ombra cipreso, cxe lago + Diino de Zorgo sidigxis. + + El rugxa argilo Diino + Malgaje figuron skulptadis,-- + Kaj luno, de nokto regxino, + De blua cxiel' rigardadis. + + Kaj Zeuxso al bela Diino + Parolis kun dia favoro : + "Rakontu, malgaja knabino, + Pri via doloro en koro." + + "Ho, Zeuxso!" Diino rediras : + "Alportu vi al mi plezuron! + Nur solan sen fin' mi deziras : + Vivigu vi mian figuron!" + + --Volonte mi vin kontentigos : + Vivigxas figuro jam via! . . . + Sed tamen de nun mi devigos, + Ke estu eterne li mia.-- + + "Ho, ne!" al li Zorgo parolas : + Figuron mi longe skulptadis, + Al vi mi lin cedi ne volas, + Cxar lin mi por mi preparadis! + + Por mi lin restigu! Korege, + Sed vane sxi Zeuxson admonis. + --Ho, ne! mi lin amas varmege, + Al li cxar animon mi donis!-- + + "Por kio disputon vi tenas?" + Subite la Tero ekdiras : + "Al mi li sen dub' apartenas, + Cxar tera en teron foriras!" + + Kaj dioj disputis senfine, + Cxar cedi neniu deziris + Figuron argilan,--sed fine + Al Kron' ili cxiuj ekiris. + + "Nu, cxar reciproke ne volas + Figuron vi tiun cxi cedi," + Grizhara Saturn' ekparolas : + "Vi kune lin povas posedi. + + Auxskultu do, dioj : nur kiam + Li mortos, anim' apartenos + Al Zeuxso potenca,--kaj tiam + Jam Ter' lian korpon alprenos. + + Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, + Posedu lin gxis lia morto!. . . ." + Mi pensas, ke tia difino + Similas je homa la sorto? + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + ESPERO + + (El SCHILLER.) + + Tre multe homar' kun espero en koro + Pri vivo estonta parolas, + Kaj cxiam al celo felicxa kaj ora + Aliri plej baldaux gxi volas. + Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,-- + Sed homo esperon sencxese adoras. + + Espero kun li sen-aparte vivadas; + Gxi knabon dorlotas, junulon + Per sorcxa radio gxi gaje logadas, + Konsolas cxe tomb' maljunulon : + Li tre lacigita per vojo de tero, + Foriras en tombon kun dolcxa espero. + + Ho, ne! gxi ne estas elpenso malvera, + Per revoj malsagxaj naskita! + Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, + Ke estos esper' plenumita. + Kaj tiu cxi sento cxu estas kapabla + Nin trompi en nia revajxo agrabla? + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + GARANTIO + + (El SCHILLER.) + + Damon' unu fojon mallauxte trairis + Kun akra trancxilo sub bask' al tirano-- + Al Dionizio,--sed unu gardano + Lin kaptis subite. Tiran' al li diris : + "Pro kio vi al mi, fripono, aliris?" + --Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . .-- + "Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!" + + --Jam longe mi estas al mort' pretigita, + Kaj, kredu, ne diros mi ecx unu vorton + Pro mia pardono, cxar havas mi forton, + Por morti sur kruco; sed se inklinita + Vi estas al bono,--ho, estu donita + Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,-- + Cxe vi do mi povas amikon restigi.-- + + Kruele ekbrulis tirana rigardo, + Kaj diris li post la silento momenta : + "Tre bone, kun tio mi estas konsenta; + Sed tamen memoru vi tion, bastardo, + Ke vian amikon mi tenos sub gardo + Ne pli, ol tri tagoj,--kaj poste li mortos, + Al vi li per tio pardonon alportos." + + Al sia amiko Damono alvenis + Kaj diras : "tiran' min aljugxis krucumi, + Cxar volis mi sanktan promeson plenumi . . . + Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis, + Por fraton edzigi . . ." kaj li cxirkauxprenis + Amikon kaj petas : "ho, restu, kurulo, + Vi por garantio cxe malbonegulo!" + + Amiko volonte konsentis kaj restis + En malliberejo li por garantio, + Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . . + Damono edzigxon de frato forfestis, + En tria mateno tre frue sin vestis + Kaj vojon rapidas, malfrui timante + Kaj cxiam pri sia amiko pensante . . . + + Subite tre forta ventego farigxis, + Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego; + Pli forte, pli brue koleras ventego,-- + Kaj jen riveretoj de mont' ekruligxis, + Riveron plenigis, kaj gxi ekondigxis . . . + Damono al ponto rapidas de monto + Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto. + + Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, + Kaj tre malproksime li vidas dometon; + Li krias, li vokas, li petas sxipeton : + Sed vane,--neniu cxar kun malespero + Ekvolis batali kun brua rivero . . . + Kaj baldaux rivero jam aliformigxis : + Gxi tute je maro simila farigxis. + + Kaj jen lian koron plenigis doloro, + Li ploras, antauxen li manojn etendas, + Kaj pregxon varmegan al Zeuxso li sendas : + "Kompatu!" li petas kun granda fervoro-- + "Kaj min ekrigardu kun dia favoro! + Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, + Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!" + + Sed vane kompaton de Zeuxso li petas : + Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne cxesigxas. + Sed cxiam plifortaj, teruraj farigxas,-- + Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas + De si sian veston, kuragxe sin jxetas + En bruan riveron kaj nagxas, trancxante + Per brusto nur ondon, kun mort' batalante. + + Kaj jen li sur bordo jam estas,--elsxiris + Sin tute el brakoj teruraj de morto, + Kun granda dankem' al favoro de sorto, + Rapidas li plu . . . Sed subite eliris + El granda arbaro rabistoj. Aliris + Al ili Damono,--kaj ili malpace + Cxirkauxas lin tute, rigardas minace. + + "Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris : + Ankoraux ne scias, friponoj, vi tion, + Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion! + Sed vivo--ne mia!" Kaj tuj li aliris + Al ili, bastonon de unu elsxiris, + Per gxi li eksvingis, kaj tri li mortigis, + Aliajn do cxiujn facile forigis. + + Sed suno post pluvo varmege bruligis + Migranton, kaj tute li perdis jam forton; + Kun granda teruro atendis li morton,-- + Kaj pregxis li Zeuxson : "vi min liberigis + El ondoj bruegaj, de mi vi forigis + Rabistojn,--cxu tie cxi devas suferi + Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ." + + Subite li auxdas, kvazaux murmuretas + Ne tre malproksime malgranda rivero! + Rapide sin turnas al gxi kun espero + Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas. + Al gxi superforte li tuj alvagetas, + Soifon brulegan kun gxoj' kvietigas + Kaj korpon malsanan en gxi li fresxigas. + + Jam suno varmega majeste subiras + Kaj ombroj tre longaj kusxigxas sur tero : + Tre baldaux jam venos trankvila vespero. + Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, + Damono do ilin en voj' preteriras. + Migrantoj parolas, Damono auxskultas + Kaj auxdas : "lin oni jam nun ekzekutas!" + + Tumulto piedojn al li flugiligas, + En lia animo--senfinaj teruroj. . . . + Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj + Malalta jam suno facile origas : + Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas + Ankoraux pli pasxojn,--kaj vidas--en strato + Renkontas lin lia servant' Filostrato. + + --Revenu, cxar cxio jam estas finita!-- + Li diris malgaje : en urbon ne iru, + Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! + Li estas jam al ekzekuto metita. + Li kredis sen fin', ke li estos trompita + Neniam de sia amik', kaj nenio + Lin povis devigi ne kredi je tio.-- + + "Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, + Kaj se mi ne povas de mort' liberigi + Amikon,--mi devas min ankaux mortigi : + Tirano ne diru, ke kuris de morto + Mi nur dank' al mia anima malforto! + Al vi mian vivon volonte mi cedas, + Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!" + + Vespere Damon' Sirakuzojn eniras + Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, + Kaj oni jam tute amikon preparas, + Por lin ekzekuti . . . Kun forto trasxiras + Amason popolan Damono kaj diras : + "Mi morton deziris de Dionizio,-- + Mi estas krimulo, li--nur garantio ! + + En granda mirego popol' silentigxis. . . . + En gxojo amikoj sin tuj cxirkauxprenas + Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas, + Sed larmoj el cxiuj okuloj ruligxis. . . . + Minaca tirano pri cxio sciigxis; + Li je amikeco ilia tre miras + Kaj verajn amikojn li vidi deziras. + + Kaj jen ili venas. Kun vido afabla + Tirano renkontas amikojn kaj diras : + "Vi venkis min tute, je vi mi tre miras! + Mi estas ankoraux por amo kapabla, + Kaj se mi ne estas al vi malagrabla, + Permesu al mi, ke en ligo mi via, + Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ." + + V. DEVJATNIN. + + * * * * * + + + MIA MIZERO + + (Litva popola kanto.) + + Mia mizero, mia mizero! + Cxu mi vin finos iam suferi? + Kiam mi iris je l' granda vojo, + Mia mizero min akompanis. + Sed jen alrajdas cento da fratoj, + Kvarcent piedoj estas cxevalaj. + Fratoj! Vi batu mian mizeron + Per la piedoj de la cxevaloj + Kaj per brilantaj viaj glavetoj. + La junaj fratoj longe gxin batis, + Sed la mizero nenion limas, + Mia mizero nenion timas, + Kreskas, vastigxas kaj pligrandigxas. + Mia mizero nenion timas, + Elmetas verdajn foliojn, brancxojn. + Mia mizero tiam finigxos, + Kiam mi venos al la patrino. + Mia patrino logxas monteton, + Altan monteton, novan cxerketon. + + A. DOMBROWSKI. + + * * * * * + + + NOVA KANTO + + Ho! eksonu nova kanto + Pri la lingvo Esperanto, + Pri ligil' internacia, + Revo nia, amo nia! + Kreitajx' la plej mirinda, + Vere estas gxi lauxdinda + De verkistoj, de poetoj, + En poemoj kaj odetoj, + Pli ol tondro de bataloj, + Pli ol dolcxaj najtingaloj, + Pli ol belaj aktorinoj, + Pli ol fajfoj de masxinoj, + Pli ol oro la plej brila, + Pli ol gloro senutila, + Pli ol cxiu, pli ol cxio, + Krom la amo kaj la Dio. + Dum venonta la centjaro, + Sciu esperantistaro, + En Euxropo, Ameriko, + En Azio kaj Afriko, + Kie ajn vi veturados + Esperanton vi trovados, + Sur la strato, en vagono, + En hotelo, en salono + Kaj ecx en privata domo : + Gxin parolos cxiu homo : + Laboristo, profesoro, + Kaj jugxisto, kaj doktoro, + Kaj hebreo, kaj kristano, + Kaj litovo kaj japano,-- + Kaj pereos la plendato : + "Mi vin ne komprenas, frato". + Por ke venu tiu horo-- + Kune fratoj, al laboro! + Jen per kanto, jen per vorto, + Jen agante gxis la morto, + Servu ni al la afero, + La plej bela sur la tero, + Gardu gxin de la forgeso + Per parolo en la preso; + Iru kiel apostoloj + Gxin prediki por popoloj, + Kaj eksonu nia voko + Sur la ter' en cxiu loko, + En vilagxoj, en urbetoj, + En lernejoj, en gazetoj, + Kaj servantajn al la vero + Nin fortigu la Espero. + + A. DOMBROWSKI. + + * * * * * + + + LA MALLIBERULO + + (Litva popola kanto.) + + Ho, en la verda, verda arbaro + Estas malluma malliberejo. + Kaj en ci tiu malliberejo + Oni ensxlosis junan frateton. + Tie li povas neniam scii, + Cxu venis vintro aux la printempo, + Neniam vidi la brilan sunon, + Nek levigxantan, nek subirantan. + Mi metus oran ringon al muro, + Eble mi farus tie fenestron, + Eble mi farus tie fenestron, + Por ke la frato ekvidu sunon. + Mi metus pecon da blanka negxo, + Por ke li sciu la frostan vintron; + Mi metus fresxajn florojn al muro, + Por lin sciigi pri la somero. + + A. DOMBROWSKI. + + * * * * * + + + LA TURO BABILONA + + Kial vi, patroj, en Babilono + Konstrui turon komencis + Kaj tre fiere ankaux je l' trono + Cxiela regi intencis? + + Cxu jam senfina, vasta la tero + Al vi ne estis suficxe? + Vi ja trankvile kaj sen dangxero + Cxirkauxe vivis felicxe. + + Kien sin turnis viaj okuloj, + Havante lingvon komunan, + Trovis logxejon vi, antauxuloj, + Bonegan kaj oportunan! + + Jen al vi placxis monto, jen valo, + Trankvila en Sinorujo,-- + Cxie potenco via egala + Kaj cxie via patrujo. + + Kial deziris vi do subite + De l' val' suriri cxielon? + Vi per argilo, brikoj malsprite + Atingi pensis la celon? + + Sed entrepreno via, ho, vana, + Senfrukta restis je l' fino; + Tuj gxin detruis Dia la mano, + Kondukis vin al ruino. + + Dum la konstruon vi diligente + Plialten levi rapidis, + Jen vian lingvon Dio momente + Je lingvoj mil disdividis! + + Nun jam pri kio unu parolas, + Komprenas dua nenion, + Kaj ne sciante, kion li volas, + Al li venigas alion : + + Unu por l'alta granda konstruo + Necese brikon bezonas,-- + Ne komprenante lin, jen la dua + Argilon tuj al li donas. + + Tuj malkonsento, poste batalo + Farigxis inter la rondo; + Tuta l'homaro iris de l' valo + Diversajn landojn de l' mondo. + + Kvankam jam pasis miloj da jaroj + De tiu puno de Dio, + Regas ankoraux inter homaroj + Malamo, senharmonio. + + Vere la patroj kontraux la Dio + Multege tiam fieris; + Kial gxis nun por peko ilia + Senkulpaj idoj suferis? + + Sed ni esperas baldaux refondon + De l' lingvo cxiunacia, + Kiel konsolis tutan la mondon + Jam la profet' Zefania. + + Gxoje l'espero nin jam karesas, + Proksiman celon montrante; + L'internacia lingvo progresas, + Amikojn cxie trovante. + + Novajn amikojn voku, amikoj, + La voko vana ne estos! + Floras jam flor', ne solo radikoj, + Je l' frukto baldaux ni festos. + + M. GOLDBERG. + + * * * * * + + + NOVA DIO + + (De S. FRUG.) + + I + + Jam plena estas la festeno + De bril', sonoro, bru', soleno + En la palac' de faraono; + En vic' pentrinda antaux vastaj + Trapezaj tabloj sidas gastoj + Konvene, en mez' de salono. + + De l' tron' antikva la apogoj-- + La sagxeguloj, astrologoj, + En silk' brodita envestitaj-- + La militestroj, generaloj, + Armitaj kun hakiloj sxtalaj, + Per ringoj oraj ornamitaj. + + Sin de kolono gxis kolono + Etendas kiel tend' visono + Tre multekosta, multkolora; + Kaj de fumilo origita + Cxirkauxe estas disversxita + La timiano bonodora. + + Al flut', liutoj, barbitonoj + Per rapidegaj belegsonoj + Bruega la tintil' ripetas; + Kaj peza la amfor' konsolas + Rigardon, koron vekas, bolas + Kaj mugxas, kaj fajrerojn jxetas. + + Atentas faraon' sonoron + De l' himnoj kaj gracian hxoron. + Senlima l'ordonanto estas + Je la rigardo luma, klara; + Gxi estas fest' neordinara : + Nomtagon sian li nun festas. + + De subpotencaj al li princoj + Donacojn oni el provincoj + Al li alportas multekostajn-- + Smeraldojn, perlojn kaj armajxojn, + Tapisxojn, vazojn kaj teksajxojn, + Argxenton, elefantajn ostojn. + + La gastoj ricxajn la donacojn, + Envenigitajn la palacojn, + Rigardas kun mireg' kaj ravo . . . + Tuj, defleksinte pordkovrilon, + Tremante, en salonon brilan + Eniris brunvizagxa sklavo : + + "Auxskultu regx',--la sklavo diris-- + Mirindaj viroj du aliris + Al la pordegoj de la korto . . . + Traflugis preter la gardantoj + De la kortego, maldormantaj, + Tuj nevidate kaj sen vorto. + + Vidante l'mirajn du personojn, + L'ibisoj flugis for . . . Leonojn + De l' cxen' mi lasis--senkuragxaj, + Per la kolharoj balainte + La polvon, kapon mallevinte, + La besto-regxoj la sovagxaj + + Timeme iris, proksimigxis + Al ili pasx' post pasx', starigxis + De l' flankoj sur la piedegoj; + Netera gardas ilin forto, + Malkovras vojon ecx sen vorto + Al regxaj tiuj cxi pordegoj + + Sonor', paroloj eksilentas, + La gastoj kun mireg' atentas . . . + "Sed,--krias lauxte l'ordonanto,-- + De kie venas tiuj viroj? + Cxu portas ili krom' la miroj + Donacon indan por reganto?" + + --Reganto granda,--sklavo diras,-- + Per forto de la dioj spiras + Iliaj la vizagxoj brilaj . . . + Ne finis sklavo,--jen subite + En la salonon nepetite + Eniris du de Amram filoj. + + La gastoj vidas, antaux l' trono + Jen staras Mozes, Aarono + Sur la tapisx' purpura, ricxa-- + En simplaj kaj malricxaj vestoj; + Severvizagxaj kaj majestaj + Kun bastoneg' en man' malricxa. + + II + + Regx', rigardinte tre severe + La novajn gastojn, nun fiere + Demandis : "Kiu vi? al festoj + De l' granda regxo arangxitaj + Kial do venis vi vestitaj + En tiaj malricxegaj vestoj? + + Al vi malbona fort', magio + Malfermis pordon . . . Sed do kio! + Mi kun kontent' en la palacon + Akceptas cxiam gastojn tiajn; + Se indos sorcx' atenton nian, + Ricevos ricxan vi donacon." + + La kapon alten eklevinte, + Al Di' humile klinigxinte, + Al regx' respondis Aarono : + Sorcxistoj estas ni neniaj, + Ne gardas fortoj nin magiaj . . . + Auxskultu do, ho faraono! + + Ni ne el regxa familio : + Ni estas filoj de nacio, + Per kies manoj humilegaj + Farigxis luksaj viaj landoj, + En vic' majesta turoj grandaj + Kaj fortikajxoj kaj kortegoj. + + Per kies diligent' kaj peno + Ekfloris tiu kamp', gxardeno, + Nun de dolcxajxo plenigita . . . + Sed jam suficxe ni suferas! + Centjara la labor' esperas + Jam esti nun rekompencita! + + La Di' de l' dioj kaj Reganto, + La sola Di', ne sxangxigxanta, + Alsendis nin al via trono. + Lia Spirit' en ni sin trovas : + Gxi niajn lipojn, busxon movas . . . + Atentu Lin, ho faraono : + + "Jehov' . . ."--"Jehov'? mi lin ne scias,"-- + Al Aarono lauxte krias + Fiera faraon' kun rido :-- + Al mi di' de Moav', Edomo-- + Konataj estas, sed la nomo + Jehovo--kiu estas li do? + + El malproksima land' kaj limo + Popoloj cxiuj por estimo + Elsendis ja al mi senditojn, + Sagxulojn kaj arhxitektistojn, + Kaj astrologojn kaj maristojn + Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn. + + Kun lauxda kant' palacon mian, + Kiel pregxejon sanktan, dian, + Eniris cxiuj humilege, + Al faraon' donacon sian, + Kiel oferon sanktan, pian, + Sur sojlon metis respektege. + + Kiel malricxa devas esti + Di' via nova, se, krom vesti + Vin pastrovestojn dissxiritajn, + Ne povis li de malpotenco + Jam per alia rekompenco + Vin rekompenci elektitajn. + + La di' de l' sklavoj malfelicxaj, + Sxtonistoj tiuj cxi malricxaj, + La sovagxuloj kaj sen scioj, + De la nudajx', mallumo blinda, + Ho, kiu estas di' ridinda, + La regx' de l' regxoj, di' de l' dioj? + + Kaj cxe la tabloj kun bruego, + Ektondris lauxte nunridego; + Kaj la komuna rida krio + Ruligxis ehxe, lauxte bruis + La murojn de l' palaco skuis : + Kiu li estas, nova dio? + + Kiu li estas? . . . Tagoj venis,-- + Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis + La Dion Novan Egiptanoj; + Sed per turmentoj, malagrabloj + De la dezert' en brulaj sabloj, + En profundajx' de l' oceanoj. + + Jam pri la Granda Dio Nova, + Regant' de l' mondo, Cxiopova, + De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis; + Kaj kun tondrego kaj ventegoj + Inter granitaj la sxtonegoj + De l' maro ond' kantante fluis . . . + + Kaj resonante al la kanto + De l' mar' senfunda kaj bruanta + Kun sankta mirsciig' konsola + Per triumfega kri : "Libero!" + Eksonis lauxte sur la tero + Renaskigxanta la popolo . . . + + M. GOLDBERG. + + * * * * * + + + CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO + + (El KRYLOV.) + + Se inter kolegoj jam en la komenco + En ia afero malestas konsento, + Senfrukta restados ilia intenco, + Anstataux afero nur estos turmento. + + Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko, + Por sxargxon transporti de loko al loko, + Triope al veturigil' enjungigxis + Kaj tre diligente de l' loko tirigxis. + Sed malgraux ilia grandega fervoro + Nenion alportis ilia laboro. + + Ekstreme facile gxi estus por trio, + Se ili laborus nur en harmonio; + Sed al la cxielo la cigno sin tiras, + La kankro obstine returne foriras, + L'ezoko al akvo la sxargxon kunsxiras. + + Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi, + Mi certe kaj tute ne povus klarigi,-- + Sed la veturilo ecx pasxon ne faris, + Ankoraux gxi staras nun, kie gxi staris. + + M. GOLDBERG. + + * * * * * + + + TRI BUDRYS'OJ + + (El MICKIEWICZ.) + + Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana, + Sur la korton alvokas tri filojn : + "Iru tuj en la stalojn, selu bone cxevalojn, + Kaj akrigu la glavojn, jxetilojn. + + Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo + Al ni Vilno trumpetas ordonojn : + Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon + Kaj princ' Kejstut atakos Teuxtonojn. + + Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas; + Litvaj dioj konduku vin, benu! + Por la vojo utila bona vorto konsila : + Tri vi estas, tri vojojn vi prenu. + + Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi + Kontraux Novgrod post Ilmen kusxanta; + Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj, + En amasoj la rublo sonanta. + + Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali : + Pereadu Krucistoj-hundfratoj! + Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora, + Briliantoj en pastraj ornatoj. + + Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno, + Nur malricxan akiron li trovos; + Tie inda nur havo : bona sxildo kaj glavo, + Kaj Polinon kunpreni li povos. + + Super cxiuj virinoj, plej amindaj Polinoj! + Gajaj, kiel la junaj katetoj; + Blanka, roza la vango, kvazaux lakto kaj sango, + La okuloj--brilantaj steletoj. + + El Poluj' mi junagxa, batalanto kuragxa, + Antaux jaroj alportis edzinon . . . + Jam ne batas la koro--kun malgxojo, doloro + Rememoras mi vian patrinon." + + Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn; + La armitajn forportis cxevaloj. + Auxtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas; + Eble falis en sangaj bataloj . . . + + Per la negxo kovrita, rajdas viro armita, + Sub la burko objekto tre granda. + "Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?" + --"Ne, patreto, filino Pollanda!" + + Per la negxo kovrita, rajdas viro armita, + Sub la burko akiro tre granda. + "El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena! + --"Bofilino, patreto, Pollanda!" + + Per la negxo kovrita, tria viro armita, + Ion grandan li kasxas sub vesto : + Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis + Por la tria edzigxa la festo. + + A. GRABOWSKI. + + * * * * * + + + REVAJXO + + (De P. DALMAN.) + + Sur la valo negxa vento + Blovas cxiam pli; + Fajro sur kameno mia + Krakas cxirkaux mi. + + Cxe l' kamen' el pipo ringe,-- + Fumon lasas mi . . . + Cxiuj remomoroj miaj + Flugas for kun gxi. + + Kie estas la esperoj, + La junec' de or'? + Kiel vento la blovanta, + Ili flugis for! + + Vent' sen celo, mi sen celo + Kun vi, fumo, tri . . . + Tri sen celo en la mondo + Kune flugu ni! + + A. GRABOWSKI. + + * * * * * + + + EXCELSIOR + + (El LONGFELLOW.) + + La nokto rapide la ombrojn delasis, + Tra Alpa vilagxo junulo trapasis, + Tra negxo, glacio standardon portanta + Kun tia devizo mirinde sonanta : + Excelsior! + + La frunto malgaja, okulo junula + Simila al glavo, flamanta kaj brula; + Kaj kiel tre klara trumpeto argxenta, + La vort' stranga sonis tra nokto silenta : + Excelsior! + + Li vidis, en logxoj felicxaj, tre cxarme + Jen brulis la fajro lumante kaj varme; + En supr' glaciajxoj minace sxin trenis; + El lipoj junulaj sopiro elvenis : + Excelsior! + + "Ne provu la pason!" maljuna hom' diris, + En supro sin nigra ventego kuntiris, + Profunda la akvo, sxiranta la ondo !" + Kaj lauxte eksonis la klara respondo : + Excelsior! + + "Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' laco + Sur tiu cxi brusto ripozu en paco!" + Larm' staris en blua okulo brilante, + Sed tamen respondis junul' sopirante : + Excelsior! + + "Ho! gardu vin antaux brancx' velka de l' pino, + Ho! gardu vin antaux terura lavino!" + Lin laste por nokto salutis pasanto; + El alte rediris la malaperanto : + Excelsior! + + Kun al la cxielo levita rigardo + La piaj monahxoj de l' Sankta Bernhardo + En frua mateno la pregxojn murmuris, + Kaj krio skuanta l'aeron trakuris : + Excelsior! + + Migranto, duone en negxo fosita, + De l' hundo fidela li estis trovita; + Li tenis ankoraux en mano glacia + Standardon kun stranga devizo jen tia : + Excelsior! + + Kaj en duonlumo la griza, malvarma, + Li kusxis senviva, sed bela kaj cxarma, + Kaj de malproksime, el klara cxielo, + Defalis la vocxo per falo de stelo : + Excelsior! + + A. GRABOWSKI. + + * * * * * + + + LA PLUVA TAGO + + (El LONGFELLOW.) + + La tago malvarma, malgaja, sensuna; + Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna; + Vinujo je l' muro putranta sin tenas, + Sed cxiu ekblovo foliojn deprenas, + Kaj la tago--malvarma, sensuna. + + Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna : + Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna; + Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj, + Sed falas en vento esperoj velkintaj, + Kaj la tagoj--malvarmaj, sensunaj. + + Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu! + Post nuboj la suno radias--atendu! + Ne sola vi tiel kun sorto batalas, + En vivon de cxiu la pluvo ja falas, + Kelkaj tagoj--malvarmaj, sensunaj. + + A. GRABOWSKI. + + * * * * * + + + LA SAGO KAJ LA KANTO + + (El LONGFELLOW.) + + Mi pafis sagon en la aeron, + Ne scias, kie gxi falis teron; + La forfluganta tiel rapidis, + Ke mi la kuron tute ne vidis. + + Mi spiris kanton en la aeron, + Ne scias, kie gxi falis teron! + Ecx la plej bona akrevidanto + Ne povas sekvi flugon de l' kanto. + + Mi longe poste, unu tagon, + En kverko trovis la tutan sagon; + La tutan kanton kun la muziko + Mi trovis en la kor' de amiko. + + A. GRABOWSKI. + + * * * * * + + + SONORILOJ DE VESPERO + + (El T. MOORE.) + + Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero! + Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero, + Pri la domo de gepatroj, pri la dolcxa kora gxojo, + Kiam mi ilian sonon auxdis je la lasta fojo! + + Longe, longe jam forpasis tiuj de l' gxojeco horoj! + Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj. + En la tomboj ili logxas post la gxojo kaj sufero : + Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero! + + Ankaux kiam mi ripozos je eterne en trankvilo, + Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo, + Dum kun kanto novaj bardoj pasxos jam sur nia tero + Kaj vin auxdos kaj vin lauxdos, sonoriloj de vespero! + + A. GRABOWSKI. + + * * * * * + + + MI RAKONTIS + + (El VEJNBERG.) + + Mi rakontis al maro senborda + Pri la grandaj turmentoj en koro,-- + Kaj per bruo mallauxta de l'ondoj + Gxi respondis al mi kun favoro. + + Mi rakontis al vento rapida, + Ke ne povas mi spiri libere,-- + Kaj el landoj gxi iaj mirindaj + Al mi portis tuj fresxon aere. + + Mi rakontis al verda arbaro + De la vivo malgaja dolorojn,-- + Kaj en ombro gxi tuj min dormigis, + Sxancelante foliojn kaj florojn. + + Mi rakontis al suno varmega, + Ke mi vidas nur tagojn malklarajn,-- + Varmigantajn kaj lumajn radiojn + Gxi tuj sendis al mi malavarajn. + + Mi rakontis al homo-kunfrato + Pri la vivo sengxoja,--kaj li, + Iel strange movinte la sxultrojn, + Tre rapide foriris de mi. + + E. HALLER. + + * * * * * + + + MI ELIRAS + + (El LERMONTOV.) + + Mi eliras unu al vojeto; + Sxtonoj brilas tra la nebuleto, + Nokt' trankvila, step' auxskultas Dion, + Steloj inter si parolas ion. + + En cxiel' solene kaj tre bele, + Tero dormas en bluaj' radia. . . . + Kio do doloras min kruele? + Cxu atendo aux bedauxro ia? + + Ne bedauxras mi pli pasintajxon, + Gxojon ne esperas jam en kor' mi; + Sercxas liberecon mi, pacajxon, + Volus forgesigxi mi, ekdormi. . . . + + Ne per tiu dormo de l' mortinto! + Tiel nur mi estu ekdorminta, + Ke en brust' la viva fort' movigxu, + Ke spirante mia brust' levigxu; + + Ke l' orelojn cxiam karesante, + Dolcxa kanto sonu sur la cxerko; + Ke klinigxu, cxiam verdestante, + Kaj sur mi bruadu ombra kverko. + + G. JANOWSKI. + + * * * * * + + + AUXTUNO + + Auxtuno nebula! Arbar' nudigxanta + Kun vento bruegas, gxi sxajnas ploranta + Pri cxarma printempo, pri bela somero . . . + Kovrigxas per koto de pluvo la tero ; + + Bluajxo cxiela enua nubigxas, + Kaj suno de l'tero en nuboj kasxigxas : + La kampoj senhomaj en sola silento, + En ili flugadas kaj ploras nur vento! + + D. JEGOROV. + + * * * * * + + + KUSXAS SOMERO. + + (El HEINE.) + + Kusxas somero la varma + Sur via rozeta vangeto, + Kusxas la vintro malvarma + En via malgranda koreto. + + Tio cxi baldaux sin sxangxos, + Ho, mia kara trezoro! + Vintro sin trovos sur vangoj, + Somero la varma en koro! + + T. de KANALOSXSXY-LEFLER. + + * * * * * + + + FILINO DE IFTAH + + Fajfegas jxetiloj kaj sonas la glavoj + Kaj brilas kaj frapas ponardoj. + Sed vane lacigxas herooj la bravaj : + Pereas Jehovaj standardoj, + Kaj la Amonanoj la sangoavidaj + Triumfe rapidas al l' Izraelidoj. + + Ben-Jair mortigxas kun sxtono en brusto, + Kaj Gilad dronigxas en sango, + La kapo de Mahxir, nomita "la justa", + Surstaras sur pinto de stango, + Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo + Ekkusxis sur kampo sen vivo, sen movo. + + Ho ve, ho malgxojo! La ondoj Jordanaj + Elmetos gxemegojn sovagxajn, + Ploregos patrinoj pri siaj infanoj, + Disgratos al si la vizagxojn, + Elsxiros la harojn, per cindro la griza + Eksxutos la kapojn cxe l' nigra avizo. + + Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon + De la elektita popolo, + Li vane penegas bravigi l' animon + De viroj per lauxta parolo, + Kaj jen li ekpregxas kun malpacienco + Al Dio Jehovo, la Suprepotenca. + + "Ekauxdu, Jehovo, ekauxdu la sklavon, + Pregxantan al Vi kun doloroj! + Mi hejme en Micpo posedas ricxhavon, + Aregon da grandaj trezoroj, + Mi havas amikojn, mi havas sklavaron, + Kaj multon alian, al koro tre karan. + + "Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn + El la Egiptujo-fremdlando; + Se Vi liberigos nun ree la sklavojn + De l' nuna mizero multgranda, + Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio, + L'unuavidoton oferos kun pio. + + "Kaj kio ajn estos l'unuavidoto, + Objekto aux homo amata, + Gxi estos al Dio brulig-oferota + Al Vi, ho Jehovo kompata!" + Kaj jen, elmetante kriegojn sovagxajn, + Li ree ekscitas la virojn kuragxajn. + + Fajfegas jxetiloj kaj frapas ponardoj, + Resonas ekgxemo kaj krio, + Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj + Forkuras de l' idoj de Dio, + Sed la forkurantajn postflugas rapide + La Izraelidoj kaj hakas avide. + + Kaj de Aroero gxis urbo Minito + Kaj poste gxis Avel-Kerumo + Triumfas Izrael en sanga milito + Per glavo, per fajro kaj fumo, + Venkataj pereas sub domoruinoj, + Sklavigxas bestaroj, infanoj, virinoj. + + Kaj plene sxargxitaj per ricxaj akiroj + Reiras herooj kantantaj, + Al kantoj iliaj aligxas sopiroj + De la ekkaptitoj plorantaj, + Kaj gxemas virinoj lacegaj kaj palaj, + Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj. + + Sed jen apudigxas jam Micpo la kara, + Kaj Iftah rigardas sen cxeso : + Li devas ekvidi por dia altaro + Oferon laux sia promeso. + Kaj li rigardadas sen laco-enuo : + "Nu, kio do venos al mi la unua?" + + Jen el malproksimo eksonas tintiloj, + Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj. + Junuloj, frauxlinoj per pasxoj facilaj + Gxojdancas en vicoj senordaj + Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas, + Kaj al la venkintoj gracie aldancas. + + De pleja proksimo al la triumfanoj + Sin movas frauxlino junagxa. + Sxi batas tintilon per siaj blank-manoj, + Kun flamo en bela vizagxo; + La harojn serpentajn la vento disblovas, + Sxin forto interna antauxen almovas. + + Sxi dancas, sxi tintas, sxi kantas kun gxojo : + "Alvenas la gloraj venkintoj, + Ke estu facila por ili la vojo, + Sonegu la gloron per tintoj!" + Sxi dancas, movata de l' kora kontento, + Nenion anoncas al sxi l' antauxsento. + + Kaj Iftah rigardas al sia ofero, + Al sia unuavidato. . . . + Subite . . . ho, tio cxi estas ne vero. . . . + Sxi estas--_filino l' amata!_ + La sola filino! Jehovo cxiela! + Ho, kia malico de l' sorto kruela! + + Kaj Iftah gxemegas, dissxiras la veston + Kaj cindron sur kapon sursxutas, + Kaj inter la viroj, volantaj gxojfeston, + Li vortojn terurajn balbutas. . . . + Kaj cxio mutigxas. En kelke da horoj + La Izraelujon ekprenas doloroj. + + "Ne ploru, ho patro, cxesigu la gxemon + Kaj estu do viro gxis fino. + Vi faris promeson ne malsingardeman, + Cxar kion signifas frauxlino + Kompare je miloj da viroj, savitaj + Per la heroajxoj, de Dio donitaj? + + "Vi faris promeson glorindan, cxar savo + De miloj per unu ofero + Eterne estados farajxo multbrava, + Belega, mirinda afero, + Kaj timos nacioj la Izraelanojn, + Cxar ili ne sxparas ecx proprajn infanojn. + + "Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton, + Sciigu l' amatan popolon, + Ke gxoje mi prenas nun tiun cxi sorton, + Ke mi ne bezonas konsolon. + Multegaj frauxlinoj ekzistas, mi scias, + Cxe ni, kiuj mian mortigxon envias. + + "Nur unu malgxojo min pikas en koro-- + Ke vi nun izola ekrestos, + Ke en maljuneca kruela doloro + Cxe vi parenculo malestos, + Al vi li ne diros parolojn kunsentajn, + Al vi li ne kombos la harojn argxentajn. + + "Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo + De Iftah en cxiu nacio, + Sed Iftah ekmortos, kun li--lia domo : + Mi iras senfrukta al Dio. + Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos, + Konsoloj el busxo parenca ne sonos. + + "Nun, patro amata, kun la amikinoj + Mi iros sur montojn najbarajn, + Ni tie sur suproj, cxe sxtonaj ruinoj + Sonigos malgxojajn gitarojn + Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj + Ni kantos pri miaj animaj doloroj : + + "Ke mi ne ekgxuis la edzajn karesojn, + Ne portis infanon sub koro, + Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn + Per filoj, kovritaj de gloro, + Ke mortas nun mia virgeco floranta + Kun gxojo multnombra, en gxi trovigxanta." + + Ne trono altega sin levas sur placo,-- + Sin levas altega lignaro; + Ne krioj de gxojo bruadas en spaco,-- + Bruadas kaj gxemas viraro, + Kaj tie, en blanka vestajxo el lino, + Silente sursidas palega frauxlino. + + La viroj gxemegas, la viroj sopiras, + Virinoj en larmoj plendronas, + Sed Iftah kun torcxo brulanta aliras + Kaj fajron al lignoj aldonas, + La lignoj ne volas kaj kontraux sin metas, + Sed Iftah obstinas kaj pajlon enjxetas. + + Kaj jen ekkriegis l' amaso popola, + Kaj ehxo eksonis en valo. + Bruligxis subite la aro tremola + Levigxis fumega vualo, + Ekblovis, ekfajfis ventego kruela, + L' oferon alprenis al si la cxielo.-- + + Kaj jen cxiujare la izraelinoj + Kunvenas por plori sur montoj + Kaj tie cxi brilas la fajr'-iluminoj, + Sonadas malgajaj rakontoj, + Kaj lauxte auxdigas sonado de hxoroj. + L'aero plenigxas de gxemoj kaj ploroj + + La izraelinoj parolas pri l'bela + Frauxlino brulig-oferita + Kaj dankas fervore al sankta cxielo + Por venko de gxi donacita, + Kaj sendas al Dio petegojn humilajn + Forigi de l'lando terurojn similajn. + + A. KOFMAN. + + * * * * * + + + LA SKLAVOSXIPO + + (El HEINE.) + + I + + La sxiposxargxisto Minheer van Kek + Sidadas en longa medito, + Li taksas sur sxipo la koston de l' sxargx', + La sumon de ebla profito. + + "Tricent barelegoj da pipro, da gum' + Kaj poste la sablo de oro . . . + Gxi estas tre bona, sed tamen al mi + Pli placxas la nigra trezoro. + + "Ses centojn da negroj mi cxe Senegal + Akiris je prezo profita. + Malmola viando, simila al sxton', + La membroj--el sxtalo forgxita. + + "Mi donis por tiu cxi bela akir' + Brandakvon, glasperlojn kaj feron; + Gajnonte en cxio ok centojn je cent, + Mi faros bonegan aferon. + + "Se restos el ili ne pli ol tricent + Cxe veno al Rio-Jxanejro, + Mi havos cent orajn dukatojn por pec' + De l' domo Gonzales Perejro." + + Sed jen deturnigxas Minheer van Kek + De sia pensado persista : + Al li proksimigxas la hxirurgiist' + Van Smisen, la sxip-kuracisto. + + Van Smisen, maldika malgrasa figur', + La nazo kun rugxaj verukoj. + "He, kiel nun fartas--ekkrias Van Kek, + La negroj kun la antauxtukoj?" + + Van Smisen salutas. "Hodiaux al vi, + Ne estos agrabla raporto : + Bedauxre en tiuj cxi tagoj sur sxip' + Oftigxis l' apero de morto. + + "Gxis nun cxiutage mortadis po du, + Hodiaux--ne malpli ol seso, + Du viroj, kvar inoj : la morto cxe ni + Laboras kun granda sukceso. + + "Mi la malvivulojn esploris kun pen', + Cxar ofte la nigraj satanoj + Trompadas, por esti jxetitaj de l' sxip', + Estante plenvivaj kaj sanaj. + + "Mi lasis depreni de cxiu mortint' + La feran multpezan katenon, + Ke ili ne estu barataj de gxi, + Faronte la maran promenon. + + "Kaj tuj el la maro elnagxis areg' + Da skvaloj sangame-malsataj, + La bestoj avidas je negroviand' + Kaj estas de mi pensiataj. + + "De l' tago ke ni nin demetis de l' bord', + Nin sekvas cxi tiuj gajuloj + Kaj flaras l' aeron, turnigxas al mi + Kun mutaj, sed klaraj postuloj. + + "Gxi estas amuzo auxskulti de l' sxip' + La dentokrakadon de l' bestoj; + La unuj profitas je kapo aux man', + L' aliaj je sangaj intestoj. + + "Post sata mangxado la bestoj al ni + Alnagxas en aro solena + Kaj min rigardadas kun preskaux-dezir' + Min danki por tia festeno." + + Sed lin interrompas, gxemante, van Kek + Kun krio : "Malbeno de sorto! + Kiele malhelpi je tia malbon' + Kaj savi la negrojn de morto?" + + Van Smisen rediras : "En tiu cxi mort' + La negroj mem estas la kauxzo, + Cxar ili difektas l'aeron de l' sxip' + Per spiro kaj mortas pro nauxzo. + + "Aliaj pereas pro melankoli' + Kaj fine pro granda enuo, + Kaj farus al ili utilon aer', + Dancado, muziko kaj bruo." + + Kaj diras van Kek : "La konsilo, doktor', + Min ravas, gxi estas tre bela, + Vi montras vin, mi gxin konfesas al vi, + Pli sagxa ol Aristotelo. + + Se la prezidanto de la Societ' + "Tulipo-nobligo Holanda" + Sin nomas sagxulo,--kompare je vi + Li estas azeno multgranda. + + "Muzikon, muzikon! la nigra viand' + Tuj sur la ferdekon de l' sxipo! + Kaj kiu ne trovos amuzon en danc + Cxi tiu gxin trovos en vipo!" + + II + + Milaroj da steloj de l' blua cxiel' + Bril-lumas per fajr-iluminoj, + Rigardas kun varmo, kun amo, kun sagx' + Kiele okuloj virinaj. + + Rigardas la maron, kaj tiu cxi mar' + Fosfore radias purpuron + Kaj balancigxetas, kaj ondo post ond' + Elgxemas voluptan plezuron. + + La veloj ne bruas cxe l' masto de l' sxip', + Rulitaj de la sxipanaro, + Sed lumas lanternoj sur gxia ferdek' + Kaj sonas muzik' sur la maro. + + Sxipano muzikas per granda tambur' + Kaj la kuiristo per fluto, + La sxipa piloto--per violoncxel', + Kaj Smisen--trumpet' per dufuta. + + Kaj cento da negroj, la seksoj en kun', + Krietas kaj saltas kaj dancas, + Post cxia eksalto la fera katen' + Sin brue kaj takte balancas. + + La negroj saltadas kun bruo kaj gxoj' + Kaj iam negrin-belulino + Alpremas plen-nudan amikon al si + Kun voluptemeco senfina. + + La ekzekutisto kun gaja rigard' + Gvidadas la ordon sur sxipo, + Li estas de l' balo la "Maitre des plaisirs" + Kaj danci invitas per vipo. + + Sonadas trumpeto, krakadas tambur', + Lauxtigxas la bruo sovagxa, + Kaj cxie vekigxas la monstroj de mar' + Dormintaj en dormo malsagxa. + + Duone-dormante alvenas skvalar' + En centoj, pikata de miro, + Rigardas la sxipon kun granda konfuz', + Cxu eble montrigxos akiro. + + Sed ili rimarkas : la horo de l' mangx' + Ne estas ankoraux sonita, + Kaj cxiu oscedas per largxa busxeg', + De dentoj-segiloj plantita. + + Sonadas trumpeto, krakadas tambur', + La negroj dancadas sen fino, + La skvaloj mordegas la vostojn al si + Pro la malsatego obstina. + + Mi pensas, al ili ne placxas muzik' + Kiele al cxia fripono. + "Ne kredu al malmuzikema brutul'," + Eldiris poet' Albiona. + + Sonadas trumpeto, krakadas tambur', + La negroj senlace baletas, + Cxe l' alta fokmasto Minheer van Kek + Rigardas cxielon kaj petas : + + "Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor', + La vivon al miaj sovagxaj, + Se ili ekpekis, vi scias, ho Di', + Ke ili ja estas malsagxaj. + + "Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist', + Mortinta por savo de l' tero,-- + Cxar se al mi restos ne pli ol tricent, + Pereos la tuta afero." + + A. KOEMAN. + + * * * * * + + + AL LA MEMORO DE JOZEF WASNIEWSKI + + Floro falis ankoraux! sekigxis herbero kaj mortis, + Velkis pro vintra la frosto gxia verdanta folio! + Morto senkora, ho kial estas al vi permesite + Fosi en fosan profundon cxion la belan en mondo? + Kial, ho kial faligxas la herbo, verdanta sur kampo, + Kial disigxas de vivo fresxa, floranta gxis nun? + Dolcxa la morto por la maljunulo, la laca de vivo; + Kusxas argxenta la haro bele sub tomba cipreso. + Tiun ne plendu, cxar lia ja estas felicxa la sorto, + Cxar en la tombon li mem iras kun gxojo, sen timo; + Dolcxa ecx morto junula, la mort' en mateno de l'vivo, + Antaux ol frosta la nokto detruis burgxonon en gxermo! + Dolcxa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo, + Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo! + Sed jam kiam junulo virigxis kaj lasis la ludon, + Vivo nun estas ja cxarmo, nun malfelicxo la morto. + Tiam ja estas maldolcxe disigxi de faro farata : + Gxojus la koro, vidante frukton de longa laboro. + Kiu do cxiam por noblaj ideoj vivadis, batalis, + Tiu kun akra malgxojo iras en valon de ombroj, + Lasas la komencitajxon kun pleje mordanta doloro : + Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li! + + Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon + Ol la jxus forirantan trovos vi sur nia tero. + Ecx se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj + Kun la lumilo en mano, _homon_ sercxante sur strato, + Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos, + Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo, + Vivon vere pli _homan_ travivis en senco profunda, + Kaj dedicxitan al cxio alta kaj nobla en mondo. + Amo al cxio, al cxiuj, jen fundo de lia esenco, + Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem! + Por la premitaj, por cxiuj suferoj, por la mizeruloj + Sentis la nobla animo flame kaj varme cxe li. + Ne ecx iu al li konfidis vane doloron, + Vane neniu cxe li frapis la pordon de l'kor'. + + For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan? + Kiu plenumos en mondo faron farotan de li? + For li estas. Sed tamen cxe ni li vivas ankoraux, + Kiuj en akra doloro staras cxe nova la tombo. + Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj, + Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma + El lia brust' eliranta, portanta varmon cxirkauxen, + Kie trovigxis la kordo, kiu agordis al gxi. + Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro + De la mortinta amiko, gxi lumos belege en koro! + Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, gxis kiam + Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'. + + V. LANGLET. + + * * * * * + + + LATVA POPOLA KANTO + + Mi en kampo kapon metos, + Por defendi patrolandon. + Mi pli vole kapon donus, + Ol mi donus patrolandon. + + Bruu, bruu, fulmodio, + Rompu ponton sur la Dina, + Ke ne venu malamikoj + En la mian patrolandon. + + Landoj de tri regxoj bruas, + Kie fratoj cxevaliras, + Fortaj viroj kiel kverkoj, + Glavoj sxtalaj sonoregas. + + Kien iros vi frateto, + Tien iros mi kun vi; + Kie glavon vi pendigos, + Tie la kroneton mi. + + R. LIBEKS + + * * * * * + + + MALGRAND'-RUSA KANTETO + + Jam malsupre suno staras, + Jam rapide vesperigxas. . . . + Kion do knabino faras? + Kial do sxi ne montrigxas? + + Cxu patrino ne permesas? + Aux alia jam sxin tenas? + Kaj sxi dolcxe lin karesas + Kaj al mi nun ne elvenas? + + "Ho, knabino! per fiero + Vi farigxis nefidela : + Kial do vi en vespero + Ne elvenis, mia bela? + + --Ho, karulo! tempo pasis, + Gxustatempe mi ne venis, + Cxar gepatroj min ne lasis, + Cxar gefratoj min fortenis". . . . + + "Ne, ne ili vin fortenis! + Diru simple kaj sincere : + Malbelulo, mi ne venis, + Cxar ne amas vin plu vere!" + + Ha, mi vidas, kion faras + Karulino malfidela : + Kun alia sxi nun staras, + Pli felicxa kaj pli bela. . . . + + I. LOJKO + + * * * * * + + + PROFETO + + (El LERMONTOV.) + + De kiam, laux volo de Supra Jugxanto, + Mi cxionscianta farigxis profeto, + Malvirton mi sentas en cxiu vivanto, + Malicon mi vidas tra cxiu rideto. + + Mi altajn principojn de amo kaj vero + Komencis prediki al miaj kunfratoj, + Sed ili min batis kun granda kolero + Per sxtonoj, kusxantaj sur placoj kaj stratoj. + + Kun cindro sur kapo, kun kora doloro, + Mi urbojn forlasis sen ia havajxo, + Kaj nun en dezerto--de Dia favoro + Nur ion mi havas por mia nutrajxo. + + Laux sankta ordono de l'Antauxtempulo + Al mi cxiuj bestoj volonte servadas, + Kaj steloj cxe vortoj de mi, dezertulo, + Pli gxoje radias, pli hele lumadas. + + Sed se iafoje tra urbo bruanta + Mi en rapideco pretere pasadas, + Min popolamaso renkontas mokanta + Kaj maljunularo memfide diradas : + + "Rigardu, infanoj, vin edifigante, + Li estis fiera, kun ni malpacadis; + Malsagxa, li volis kredigi nin vante, + Ke Dio al homoj per li paroladis. + + Jen frukto de lia obstina vanteco! + Jen pala, malgrasa, malgaja profeto, + En vesto cxifona, simila al reto-- + Cxe cxiuj li estas en malestimeco. + + I. LOJKO. + + * * * * * + + + ALAUXDETO + (El BOHEME.) + + Sarkas knabino kanabon + Apud gxardeno sinjora; + Sxin alauxdeto demandas : + "Kial vi tiom dolora?" + + --"Gaja mi esti ne povas, + Ho vi, birdeto-kantanto, + Cxar en la sxtona kastelo + Mia suferas amanto. + + Se mi nur havus plumeton, + Skribus leteron mi al li, + Kaj vi gxin portus kaj lasus + Sur la fenestron elfali. + + Sed nek papero, nek plumo, + Por skribi al la amanto, + Flugu kaj tie salutu + Lin de mi en via kanto. + + F. LORENC. + + * * * * * + + + MI AMIS VIN + + Mi amis vin! Senkore vi ne vidis + Varmegan, puran mian amon. + Konfesis mi--sed tiam vi nur ridis + De l' am' unua koran flamon! + + Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita, + Mi ne forgesis; sed en koro + La flama amo estas estingita, + Pri gxi nur restis rememoro. + Sed kial vi, mi petas al mi diri, + Pasintan en mi amon movas? + Por nove ridi? koron mian sxiri? + Ne, mi suferi pli ne povas! + + Ne povas mi . . . cxar multe mi suferis; + Kor' malvarmigxis de l' doloro; + Cxar ami mi jam tute malesperis, + Cxar kredi vin ne povas koro. + + A. NAUMANN. + + * * * * * + + PRINTEMPO VENOS + + Se la naturo rigidigxas + De prem' de l'vintro frostiganta, + Se tute per la negx' kovrigxas + Je longe tero ekdormanta, + Amiko kara! vi ne ploru : + Printempo venos kaj somero, + Ke la naturo ree floru, + Ke verdu, revivigxu tero. + + A. NAUMANN. + + * * * * * + + LA CXASO + + La patro l'arbaron ekiris cxasadi. + Ne devis li longe kaj vane iradi : + Kusxigxis sub arbo, pafilon celigis + Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis, + La filoj cxevalojn enjungis kriante, + La birdon al dom' veturigis kantante. + "Filinoj, vi fajron rapide dismetos, + Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos." + Cxasajxon plej bone elrostis patrino, + La tablon rapide preparis filino, + Rostajxon alportis ceteraj filinoj + Al tablo,--kolektis sin gastoj, gastinoj. + Eniras la gastoj, mastron salutante, + Komencas kaj mangxi kaj trinki, lauxdante. + Tuj estis mangxita la tuta pasero + Kaj poste trinkita--barel' da biero. + + La POETETO. + + * * * * * + + + KANTO + + Kanto sincera de mia animo, + Flugu en vaston sen timo + Kaj komuniku al homoj de l' tero + Gxojon de l' sankta espero. + Homojn alvoku al paca laboro, + Sonu konsolon al koro, + Kaj en brilanta bluajxo de spaco + Lauxte prediku pri paco. + Kantu deziron de homa frateco + Kaj de l' homar' egaleco; + Sonu pri amo, pri cxies libero + Per la fluganta aero. + Diru, ke estas jam inter la mondo + De kolegaro nun rondo, + Rondo, konstante, senhalte kreskanta, + Bonon al homoj donanta. + Tiu cxi rondo la homojn pacigas + Kaj per laboro kunligas; + El la ligilo nun estas plektita + Vigla la kanto invita. + Kanto sincera de mia animo, + Flugu en vaston sen timo + Kaj komuniku al homoj de l' tero + Gxojon de l' sankta espero! + + I. SELEZNET + + * * * * * + + + NE RIPROCXU LA SORTON + + Ne riprocxu la sorton, ho, juna animo : + Cxio estas en nia vivado; + Vi rigardu antauxon kuragxe, sen timo + Kaj kun bona, prudenta celado. + En la vivo ne cxiam trovigxas ja gxojo + Kaj ne cxiam aperas espero; + Cxion prenas ni kune en viva la vojo, + Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero, + Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . . + Multajn premas kun forto mizer', malespero, + Sed ne ploras ja ili--silentas. + Kutimigxis ja ili al premoj de l'sorto + Kaj ne ploras jam vane, sed ridas, + Malfelicxon elportas sen plendo, sen vorto + Kaj en cxio malbonon ne vidas. + Sed vi estas ankoraux en fresxa juneco, + Antaux vi estas vojo kusxanta, + Vi rigardu kuragxe al la estonteco + En espero, en kredo konstanta. + + I. SELEZNET. + + * * * * * + + + REVO + + Tre potenca gxi estas, la revo fluganta, + Cxirkauxita de flora ornamo. + Gxi similas je nubo malluma, tondranta, + Gxi similas je lumo de amo. + Gxi allogas al maro da bluo, da helo, + Al brilado belega de tago, + Aux gxi fulmojn kaj tondrojn de nuba cxielo + Prezentadas al nia imago. + Aux flugante en ia bluajxo radia, + Super ondoj de maro gxi pasas, + Tre belega, pasanta kun son' melodia, + Mallumecon misteran gxi lasas. + Kaj por gxi ne ekzistas la spaco nek tempo, + Kaj nenio baranta ekzistas; + Gxi nin logas al floroj, al verda printempo, + El mirinda gxi sole konsistas. + + I. SELEZNET. + + * * * * * + + LA POETO + + (El V. HALEK.) + + Benita, kiun Dia mano + Poeton eksanktigas! + Li volon Dian, homan koron, + Profunde komprenigas. + + Li konas kanton, kiun homo + Kaj kiun birdo ploras; + Li frapon de la kor' komprenas, + Se velkas gxi, se floras. + + Malklaron de aliaj homoj + Li vidas malfermitan; + De Di' la filojn li kondukas + En landon promesitan. + + E. SMETANKA. + + * * * * * + + + LA VELO + + (El LERMONTOV.) + + Blankigxas velo en la maro + Glitante sur la bluaj ondoj . . . + Vi hejme kion lasis, kara, + Kaj sercxas en aliaj mondoj? . . . + + La ondoj ludas, fajfas vento, + Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . . + Gxi kuras, kuras de l' kontento, + Felicxon sercxas en la vasto! . . . + + Sub gxi--bluajxo estas hela, + Kaj supre--granda blua placo; + Sed la ventegon petas velo-- + Cxu en ventegoj estas paco!? + + L. SOKOLOV. + + * * * * * + + + PLENDO + + Morto! . . . cxio jam finita! + Kie estas do felicxo? + Kie gloro promesita? + Mia korpo nun--dedicxo + Al la vermoj, al putrado; + La animo bona, sagxa-- + La ofer' de l' neestado! + + Gxin severa kaj sovagxa + La sendanka, senmemora, + En la tempo de vivado + La servema kaj fervora, + Senanima societo + Ekforgesos nun por cxiam, + Kaj ecx gxemo kaj larmeto + Memorigos min neniam! . . . + + M. SOLOVJEV. + + * * * * * + + + TRI PALMOJ + + (El LERMONTOV.) + + En sabla dezerto de lando Azia + Tri palmoj fieris per kresko gracia. + Apude el tero senfrukta sxprucanta + Murmuris fonteto per ondo frostanta. + Gxi estis per verdaj folioj gardata + De suna radio kaj sablo portata. + + Kaj tempo pasadis ecx ne rimarkita. + Sed fremda migranto, de voj' lacigita, + La bruston flamantan al akvo malvarma + Ankoraux ne klinis sub tendo la cxarma,-- + Komencis jam velki de sun' bruliganta + La belaj folioj kaj fonto sonanta. + + La palmoj komencis je Dio plendadi : + "Ni estas naskitaj, por vane velkadi? + En ia dezerto ni vivon pasigas, + Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas; + Kaj homo ne gxuas je flor' nia rava . . . + Ne, sankta cxiel', via jugxo--ne prava!" + + Kaj jxus ili finis--en blua forajxo + Sin turni komencis la ora sablajxo, + Kaj venis de tie la son' sonorila, + Rigardis pakajxoj sub tolo kovrila, + Kaj iris kameloj, la sablon levante, + Sin, kvazaux sxipeto en mar', balancante. + + El inter la gxiboj sin skuis en pendo + La largxaj kurtenoj de tendo kaj tendo; + Kaj ilin la brunaj manetoj levadis, + Kaj nigraj okuloj el tie briladis; + Arabo, talion al selo klinante, + Peladis cxevalon, al kur' instigante. + + Levadis sin tiam cxeval' en kolero, + Kaj saltis gxi, kvazaux vundita pantero. + De blanka mantelo la faldoj belegaj + Senorde kusxadis sur sxultroj brunegaj. + Ludante, l'araboj ponardojn jxetadis + Kaj ilin en flugo kun gxojo kaptadis. + + Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro; + En ombro etendis sin gaja tendaro. + La vazoj per akvo plenigis, sonante. + Fiere la kapojn foliajn svingante, + La palmoj salutas gastaron subitan + Kaj fonto donacas la akvon kasxitan. + + Apenaux do lumon krepusko forpremis, + Sub akra hakilo radikoj ekgxemis,-- + Kaj falis sen vivo la palmoj altagxaj! + La veston forsxiris l'infanoj sovagxaj. + La korpon de ili la homoj hakadis, + Kaj gxis la mateno lignaroj bruladis. + + Kaj kiam nebul' okcidenten foriris, + Laux voj' difinita gastaro jam iris. + Kaj kie la palmoj centjarojn traestis, + Nur cindro malvarma kaj griza nun restis. + La suno gxis fino restajxon bruligis, + Kaj poste gxin vent' en dezerton disigis. + + Kaj tie dezerta, senviva nun cxio; + Ne kovras la fonton murmura folio; + Gxi vane profeton pri ombro petadas,-- + Nur sablo varmega la akvon faladas, + Kaj sole vulturo, akiron portanta, + Dissxiras gxin super la fonto dormanta . . . + + M. SOLOVJEV. + + * * * * * + + + LAUX SVEDA MELODIO + + Vi parolas lingvon nekonatan, + Ne komprenas, kion diras mi; + Tamen, frato, kanton nun faratan + Gaje kanti povas ambaux ni. + + Ne atendu--cxiu minuteto + De mallonga vivo flugas for,-- + Lernu kun malmulta laboreto + Lingvon, kiun amos via kor'! + + K. SVANBOM. + + * * * * * + + + NE DIRU + + (El NADSON.) + + Ne diru : "li mortis", + Li estas vivanta! + Se oni detruis l'altaron-- + La fajro ja restis flamanta; + + Se oni desxiris la rozon-- + Do cxiam ankoraux gxi floras; + Se l'harpo ecx estas rompita-- + L'arkordo ankoraux do ploras. + + S. SXATUNOVSKI. + + * * * * * + + + SPIRITA SXIPO + + La vento nebulojn peladas kun bruo, + Senstela cxielo mallumas, + Jen super sxauxmantaj ondegoj la velo + Facile traflugas kaj zumas. + + La sxipo kuradas senhalte tra ondoj, + Direktas gxin mano spirita; + Vivuloj malestas sur gxi, sed sxtonegojn + Ne timas la sxipo sorcxita. + + Jen sur oceano, de ondoj lavita, + Insulo malgaja trovigxas, + La simpla sxtonego cxielon sin levas, + En nuboj suprajxo kusxigxas. + + Kaj tie nenia kreskajxo verdadas, + Nenia birdeto ecx nestas, + Nur aglo en spaco aera sin portas-- + Gxi tie la regxo nun estas. + + La sola tombeto de unu regnestro + Trovigxas en loko dezerta, + Kaj glavo, cxapelo kaj sceptro nur estas + Metitaj sur tombo mallerta. + + Nenia vivanto cxirkauxe ekzistas, + La mondo lin solan restigis, + Neniu funebre la tombon rigardas . . . + Sed iam li mondon tremigis! + + Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas-- + Mortinto ripozas senmove, + Se venas do nokto de kvina la Majo, + Li tiam ektremas denove. + + En tiu cxi nokt' iam lia animo + Forlasis la mondon mizeran, + En tiu cxi nokto li ree vivigxas + Kaj venas sur teron malveran. + + Jen sxipo mistera cxe l' bordo atendas, + Strecxitaj jam estas la veloj, + Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj + Simile al oraj abeloj. + + La regxo sin levas kaj flugas kun venta + Rapido al sxipo sur bordon, + Remiloj silentas, sxipanoj forestas, + Neniu komandas nagxordon. + + Sur sxipo la ombro de l' regxo nur staras, + En nokton sen mov' rigardante, + Li maltrankvilege, turmente sopiras, + Rigardoj brilegas fulmante. + + La sxipo alvenas al lando konata-- + Kaj cxarme li manojn eltiras, + Kaj lia animo gxojegas, cxar propran + Nun landon denove li iras. + + El sxipo li pasxas sur teron, sur kiu + Li estis antauxe irinta. + La tero ektremas de l' pasxoj--li iras, + Li--stelo nun estingigxinta. + + Li sercxas la urbojn, sed ilin ne trovas, + Li sercxas naciojn cxirkauxe, + Cxar ili simile al maro bruanta + Cxirkauxis lin serve antauxe. + + Kaj tronon li sercxas--gxi ankaux rompita, + Li levis gxin en la nubaron, + Por ke li nur vidu sub siaj piedoj + Mizeran, servutan homaron. + + Li sercxas amindan infanon, por kiu + Li lasis heredimperion; + Heredo pereis, kaj oni al filo + Ne lasis ecx nomon--nenion. + + "Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj + Vi ludis jam en la lulilo,-- + Sed tempo felicxa por cxiam nun pasis, + En kiu mi brakis vin, filo." + + "Plej kara edzino, plej cxarma fileto, + Ho vi, mia gxojo kaj savo! . . . + Sur trono nun sidas la sklavo estinta + Kaj regxo farigxis nun sklavo!" + + WILHELM WAHER. + + * * * * * + + + EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ + + I + + La homo estas kiel la sxipo : + En sia vojo li ne eraros; + Li kvankam scias, el kie fluas, + Sed li ne scias, kie li staros . . . + + II + + Jen Johano komencis parolon de sagxo + Pri alvoko de homo, pri gxiaj influoj; + Sed lin auxdis neniu, kaj ecx sen domagxo + Iu vidis, ke havas li--botojn kun truoj. + + JOZEFO WASNIEWSKI. + + * * * * * + + + CXE L' MARO + + (El HEINE.) + + Cxe l' maro nigra roko grandegas, + Sur gxi nun en songxoj mi sidas. + La vento fajfas, la mevoj kriegas + Kaj la ondoj bruantaj rapidas. + + Amata de mi estis multa knabino, + Kaj gxoja kolego en rondo . . . + Kien ili forigxis? Nur vento sen fino + Eraras kaj sxauxmas la ondo. + + E. de WAHL. + + * * * * * + + + VERSAJXO SEN FINO + + Lin vidis en gxardeno-- + Ekplacxis li al sxi. + Sxi nomis sin Heleno, + Anton' sin nomis li. + + Ekamis la konato + Kaj reciproke sxi; + Post paso de monato + Sxangxigxis "Vi" per "ci". + + Someraj tri monatoj + Trapasis dolcxe for, + Kaj niaj geamatoj + Jam estis kor' cxe kor'; + + Kaj per solena beno + De l' pastro en la fin' + Antono kaj Heleno + Jam estis edz'-edzin'. + + En cxarma harmonio + Ekvivis edz'-edzin'; + Najbaroj kun envio + Rigardis lin kaj sxin. + + Sed baldaux edzo estis + Plej malfelicxa hom', + Kaj jam tre ofte restis + Li ekster sia dom'. + + Kaj fine eksedzigxis + Antono kaj Helen'; + Belul' ia aligxis + Al sxi en la gxarden'. + + Lin vidis en gxardeno-- + Ekplacxis li al sxi. + Sxi nomis sin Heleno, + Auxgust' sin nomis li. + + Ekamis la konato + Kaj reciproke sxi; + Post paso de monato + Sxangxigxis "Vi" per "ci". + + Someraj tri monatoj + Trapasis dolcxe for, + Kaj niaj geamatoj + Jam estis kor' cxe kor'. + + Kaj per solena beno + De l' pastro en la fin' + Auxgusto kaj Heleno + Jam estis edz-edzin'. + + En cxarma harmonio + Ekvivis edz'-edzin'; + Najbaroj kun envio + Rigardis lin kaj sxin. + + Sed baldaux edzo estis + Plej malfelicxa hom', + Kaj jam tre ofte restis + Li ekster sia dom'. + + Kaj fine eksedzigxis + Auxgusto kaj Helen'; + Belul' ia aligxis + Al sxi en la gxarden'. + + Lin vidis en gxardeno-- + Ekplacxis li al sxi. + Sxi nomis sin Heleno, + Henrik' sin nomis li. . . . + + K. t. p., k. t. p. sen fino. + + F. ZAMENHOF. + + * * * * * + + + VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO + + Cxiuj steloj ekdecidis + Ekvojagxi sur la teron. + Al mastrino ili diris + Sian volon kaj esperon : + "Ni ja tie tre mallonge + Gastos--unu, du monatojn; + Ni vizitos regnon homan, + Vidos niajn koramatojn . . ." + Sed mastrino al la steloj + Tiam donis la respondon : + "Restu tie cxi en domo-- + Vi malbenos poste mondon!" + Sagxajn vortojn ne auxskultis + Tamen steloj la trudemaj + Kaj sencxese ili tedis + La mastrinon--nespertemaj : + "Sed komprenu nin, mastrino, + Sur cxielo ni sidante + Tute ja ne konas tiujn, + Kiuj kantas nin konstante! + Cxiu ja el ni sur tero + Havas siajn adorantojn, + Kiuj sendas al cxielo + Himnojn, gxemojn, amokantojn!" + --"Vere", diris la mastrino, + "Ili kantas vin lauxdinde; + Sed, vin ili ne konante, + Vin adoras ja--en blinde! + Ili, dum vi sur cxielo, + Jxuras ami vin eterne, + Cxar neniu ja atingos + La kasxitan en interne! + Se vi tamen volas scii + Malfelicxan vian sorton, + Iru--sed vi rememoros + Mian nunan patran vorton". + Kaj la steloj al vojagxo + Tuj pretigis sin kun gxojo.-- + Kaj jen baldaux ili estis + Al la tero sur la vojo. . . . + + * + * * + + Kiam auxdis nun la tero, + Ke atendas gxin honoro. + Cxie en plej dolcxaj tremoj + Tuj ekbatis homa koro. + Tuta tera junularo + De la gxoj' ne sciis finon + Kaj sen pacienc' atendis + Cxiu sian amatinon. + Cxiu kantis, cxiu saltis + Kun felicx' en la mieno, + Ke li havos de proksime + "Sxin" en sia cxirkauxpreno + Cxiu homo dankas Dion, + Cxiu benas la cxielon, + Ke li fine nun ekkonos + Sian karan, sian stelon! + + * + * * + + Dum la tera junularo + Estas plena de espero, + Belaj steloj de l' cxielo + Alveturis al la tero. + Tuj sin ili jam dismetis + En plej granda la hotelo; + Gxis vespero cxe la pordoj + Cxiuj staris--sed sen celo. + Je l'vespero ili auxdis, + Ke gastinoj la belegaj + Morgaux montros sin matene, + Nun estante tro lacegaj. + Tiam tre malgxojigitaj + Cxiuj iris for la domon; + Post mallonge la Morfeo + Cxirkauxprenis cxiun homon. + Kio estis en la songxo, + Ni priskribi ecx ne provos, + Cxar ni sentas, ke precize + Tion fari ni ne povos. + Ni en tiu cxi loketo + Iom nur priskribi volas, + Kiel . . . tamen tss! mi auxdas, + Oni el la songx' parolas : + "Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela, + Mia kara, ho, Heleno! . . . + Viaj kisoj kaj karesoj. . . ." + Unu pregxas al kuseno. + Kaj alia, flamemulo, + Sxin jam havas cxe l' altaro, + Kaj solene--en la lito-- + Sonas jxura promesaro. . . . + --"Ho! . . . karega . . . ho, angxelo, + Fiancxino . . . ho, Mario! . . . + Mia vi nun je eterne, + Antaux homoj, antaux Dio!" + Tiel li karesas, jxuras + Amon veran kaj brulantan, + Tiel kisas tiu homo. . . . + Lampon apud li starantan. + Sed subite al li sxajnas, + Ke Marion iu tenas + Cxirkauxprene! . . . "Ho, pro Dio! . . ." + (Lampon tuj diabloj prenas). + Kaj cetere, kaj cetere + Dauxris tio gxis mateno.-- + Elrapidas el la domo + Cxiu fresxa kun mieno. + La gastinojn de l' hotelo + Ni jam vidas sur la stratoj, + Kaj jen baldaux promenadas + Brak' en brak' la geamatoj. . . . + Sed neniu tie auxdas + De la amo dolcxan vorton! + Cxiu el la junularo + Nun malbenas sian sorton. . . . + + * + * * + + Kio faris tian sxangxon, + Ke antauxe tre amataj + Steloj, tiel deziritaj-- + Nune estas malbenataj? + Kio faris, vi demandas, + Tian sxangxon nun subitan? + Kio kauxzis malfelicxon + Kaj esperon renversitan? + Cxefa kauxzo, ke malbenoj + Nun el cxies busxo sonis, + Estas--ke la "stelon" cxiu + Pli proksime, pli ekkonis. . . . + + * + * * + + Cxiuj steloj ofenditaj + Forveturis la cxielon + Kaj post kelkaj larmaj tagoj + Jam atingis sian celon. + --"Sagxa nia stelmastrino! + Sankta estis via vorto! + Prenu nun la tutan teron + La diabloj kaj la morto! + Tamen kiel vi, mastrino, + Antauxsentis nian sorton? + Kio gvidis vian sagxan + Kaj profetan vian vorton?" + --"Se vin iu ne rigardas + Tra cxielaj tra speguloj, + Sed rigardas vin per sobraj + Ne trompantaj sin okuloj,-- + Tiu vidos ja sendube, + Ke amata lia "stelo" + Estas sen la luma krono + Nur diablo--ne angxelo. + + FELIKS ZAMENHOF. + + * * * * * + + + VESPERO + + (El K. A. NIKANDER.) + + Benite vi venas, vespero, + Vi, klara, trankvila, al ni! + Plenigxas la kor' de espero; + Felicxon ni havas de vi. + + Kun oraj flugiloj angxelo + Malsupren venetas vesper' : + Vivantojn pacigas cxielo + Kaj donas ripozon al ter'. + + Filino de nokto kaj tago, + Konsola, paciga liber'! + Jen! bele sur akvo de l' lago + Pentrigxas cxielo kaj ter'. + + Vi pentras bluantajn montetojn, + Kverkaron brilantan en or'; + Vi kisas rugxantajn rozetojn, + Dormetas senzorge la flor'. + + Kaj birdo libere gxojadas, + Espero fidela en gxi, + La "Ave Maria'n" kantadas + En valo gxi en harmoni'. + + La ter' per mallumo kovrigxas, + Pensema amik'; kion pli? + La sun' de cxiel' mallevigxas, + Sed morgaux revenos al ni. + + Gxi sidas sur nubo, la brila, + Kasxita en la okcident'; + Tuj, homan esperon simila, + Tuj levos sin en l'orient'. + + Plenigxas nun kor' de espero, + Felicxon ni havas de vi! + Vi, klara, trankvila vespero, + Benite vi venas al ni. + + O. ZEIDLITZ. + + * * * * * + + + EL HAMLETO + + (Tradukita de L. ZAMENHOF.) + + AKTO I + + * * * * * + + SCENO I + + Teraso antaux la palaco. + Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas. + + BERNARDO + He! Kiu? + + FRANCISKO + Halt'! Respondu : kiu iras? + + BERNARDO + La regxo vivu! + + FRANCISKO + Cxu Bernardo? + + BERNARDO + Jes! + + FRANCISKO + Vi akurate venis al la servo! + + BERNARDO + Dekdua horo sonis. Iru dormi. + + FRANCISKO + Mi dankas. La malvarmo estas trancxa, + Kaj mi min sentas nun ne tute bone. + + BERNARDO + Cxu cxio estis orda kaj trankvila? + + FRANCISKO + Ecx mus' ne preterkuris. + + BERNARDO + Bonan nokton! + Se vidos vi Marcellon, Horacion, + Kolegojn miajn, rapidigu ilin! + + FRANCISKO + Jen, sxajnas, ili. Haltu! Kiu iras? + (Horacio kaj Marcello venas.) + + HORACIO + Amikoj de la lando. + + MARCELLO + Kaj de l' regxo. + + FRANCISKO + Nu, bonan nokton! + + MARCELLO + Bonan al vi dormon! + Vin kiu anstatauxas nun? + + FRANCISKO + Bernardo. + Li gardas nun. Adiaux! (Foriras.) + + + MARCELLO + He! Bernardo! + + BERNARDO + Cxu Horacio? + + HORACIO + Peco de li mem. + + BERNARDO + Salut' al vi, Marcello, Horacio! + + HORACIO + Cxu la apero nun denove venis? + + BERNARDO + Nenion vidis mi. + + MARCELLO + Jen Horacio + Parolas, ke gxi estas nur imago, + Ne kredas li pri la fantom' terura, + Kiun ni vidis jam la duan fojon. + Kaj tial mi lin tien cxi invitis, + Ke li kun ni maldormu nunan nokton + Kaj, kiam la fantomo reaperos, + Li vidu kaj kun la fantom' parolu. + + HORACIO + He, babilajxo! Kredu, gxi ne venos. + + BERNARDO + Sidigxu do, kaj provos mi denove + Ataki per rakont' orelon vian, + Ke gxi forjxetu sian obstinecon + Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. + + HORACIO + Nu, mi konsentas. Bone, ni sidigxu, + Kaj vi rakontu. + + BERNARDO + En la lasta nokto, + En la momento, kiam tiu stelo + Tre luma, kiun vidas vi, en sia + Kurado trans arkajxo la cxiela + En tiu sama loko, kiel nun, + Sin trovis, tiam ni--mi kaj Marcello-- + Ekvidis. . . . + + MARCELLO + Haltu! Jen gxi mem aperas! + (Montras sin spirito en armajxo.) + + BERNARDO + Li mem, li mem, mortinta nia regxo! + + MARCELLO (al Horacio). + Vi estas instruita, Horacio, + Parolu vi kun li! + + BERNARDO + Cxu ne simila + Li estas al la regxo? Diru mem! + + HORACIO + Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas! + + BERNARDO + Li volas, ke kun li oni parolu. + + MARCELLO + Parolu, Horacio! + + HORACIO (al la spirito). + Kiu estas + Vi, kiu vagas en la nokta horo + En la majesta nobla eksterajxo + De la mortinta regxo de Danujo? + Mi vin prijxuras per cxielo : diru! + + MARCELLO + Li estas ofendita. + + BERNARDO + Li foriras. + + HORACIO + En nomo de cxielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.) + + MARCELLO + Li iris for, respondi li ne volis. + + BERNARDO + Ha, Horacio, kio al vi estas? + Vi estas pala, tremas? Cxu ne pli + Ol songxo estas tiu cxi apero? + + HORACIO + Per Dio! Mi ne povus tion kredi, + Se mi ne vidus gxin per miaj propraj + Okuloj. + + MARCELLO + Ne simila al la regxo? + + HORACIO + Ne malpli multe, ol vi al vi mem. + Jes, gxuste tian portis li armajxon + En la batalo kontraux la Norvegoj, + Li gxuste tian vidon havis, kiam + Li en kolero sian pezan glavon + En la glacion batis. Strange! + + MARCELLO + Tiel + Li jam du fojojn kun minaca vido + Aperis antaux ni en sama horo. + + HORACIO + Ne povas mi precize gxin klarigi; + Sed la apero, kiom mi komprenas, + Al nia land' malbonon antauxdiras. + + MARCELLO + Cxu ne militon? Cxu vi scias, kial + Nun gardoj cxie staras, pafilegoj + Nun estas pretigataj cxiam novaj, + El l' eksterlando venas bataliloj, + Rapide sxipoj estas konstruataj + En granda nombro, kaj ecx en dimancxoj + Ne cxesas la prepara laborado? + El kia kauxzo tiu rapidado + Kaj laborad' en tago kaj en nokto? + Cxu povas iu diri? + + HORACIO + Jes, mi povas,-- + Almenaux tiom, kiom mi gxin auxdis. + La lasta regxo, kies la figuro + Jxus antaux ni aperis, estis iam + Vokita--vi gxin scias--al batalo + De la Norvega regxo Fortinbras. + Hamleto, nia brava, glora regxo, + En la batalo venkis Fortinbrason. + Laux la kontrakto antauxsigelita + Kaj sankciita de la rajt' kaj moro + Post morto de l' venkita Fortinbras + La tuta lando de l' venkita regxo + Transiris en posedon de l' venkinto. + Se la venkinto estus Fortinbras, + Al li transiri devus nia lando. + Sed nun la juna fil' de Fortinbras, + Kuragxigita eble per la morto + De nia regxo, amasigis aron + Da kuragxuloj kaj aventuristoj + Por entrepreno, kiun nia regno + Komprenas bone; lia celo estas : + Per forta mano de la bataliloj + Elsxiri nun el nia man' la landon, + Perditan per batal' de lia patro. + Kaj tio, kiel sxajnas, estas kauxzo + De niaj preparigxoj kaj gardado + Kaj laborado en la tuta lando. + + BERNARDO + Mi pensas ankaux, ke la kauxzo estas + Nun tio cxi. Pro tio ankaux certe + Nun vizitadas nokte nian gardon + Terura la fantomo en armajxo + De l' regxo, kiu kauxzis la militon. + + HORACIO + Ne! Mi alion timas de l' fantomo! + En la plej glora temp' de l' granda Romo, + Jxus antaux la pereo de Cezaro, + Mortintoj sin ellevis el la tomboj + Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; + Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, + Kaj sanga roso, makulita suno, + Mallumigita luno,--cxio tio + Aperis tiam kiel antauxsignoj + De granda malfelicxo. Tiel ofte + Antaux la veno de renversoj grandaj + Sin montras strangaj kaj teruraj signoj + En la naturo. Al ni ankaux certe + Nun la cxielo sendas tian signon. . . . + (La spirito denove aperas.) + + HORACIO + Sed ha! denove li aperas! Nepre + Mi nun kun li parolos, se ecx morto + Al mi per gxi minacos! Halt', fantomo! + Se vocxon vi posedas kaj parolon,-- + Parolu! Se per ia bona faro + Al vi trankvilon povas mi alporti,-- + Parolu! Se dangxero al la lando + Minacas kaj ankoraux estas eblo + La landon antauxsavi,--ho, parolu + Kaj se en via vivo vi kolektis + Trezorojn kaj enfosis en la teron + Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- + Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.) + Haltigu gxin, Marcello! Gxi foriras! + + MARCELLO + Cxu piki lin per mia halebardo? + + HORACIO + Jes, piku lin, se li ne volas stari! + + BERNARDO + Jen gxi! + + HORACIO + Jen gxi! Ho, halt'! + + MARCELLO + Ha, gxi foriris! + (La spirito foriras.) + Ni lin ofendas! Kontraux majesteco + Ni venas kun sovagxa atakado! + Kiel aer' li estas nevundebla, + Kaj nia atakado estas vana! + + BERNARDO + Li volis jam paroli, sed la koko + Ekkriis. + + HORACIO + Kaj subite li ektremis, + Simile al estajxo pekoplena + Cxe krio de teruro. Oni diras, + La koko, trumpetisto de l' mateno, + Per sia lauxta, forta, hela vocxo + El dormo vekas dion de la tago, + Kaj laux la krio de la koko tuj + El akvo, fajro, tero kaj aero + Spirito cxiu, kie ajn li vagas, + Rapidas hejmen; la fantomo pruvis + Al ni, ke tio estas ne malvero. + + MARCELLO + Li malaperis cxe la koka krio. + Mi auxdis, ke en nokto Kristonaska, + En kiu sur la teron venas Kristo, + La koko krias tra la tuta nokto : + Kaj ne kuragxas tiam la spiritoj + Sin montri, kaj la nokto estas pura, + La steloj ne minacas, la koboldoj + Sin kasxas kaj la sorcxistinoj dormas : + Cxar tiel sankta estas tiu nokto. + + HORACIO + Mi ankaux auxdis, kaj mi iom kredas. + Sed vidu, la mateno purpurvesta + Sin levas sur la roson de l'monteto : + Ni povas jam forlasi la postenon, + Kaj mi konsilas : tion, kion vidis + Ni en la nokto, ni rakontu cxion + Al la Hamleto juna; cxar mi jxuras, + Ke la spirito, por ni tiel muta, + Al li parolos. Cxu konsentas vi, + Ke ni al li raportu, kiel amo + Kaj sxuldo al ni fari gxin ordonas? + + MARCELLO + Mi petas vin, ni faru gxin! Mi scias, + En kia loko ni lin certe trovos. (Cxiuj foriras.) + + * * * * * + + SCENO II + + Salono en la palaco. La regxo, la regxino, Hamleto, + Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras. + + REGXO + Ankoraux fresxa estas la memoro + Pri l'morto de la kara nia frato; + Al nia kor' konvenus nun funebri, + Kaj kvazaux unu frunto de malgxojo + La tuta regno devus nun sulkigxi : + Sed tamen la prudento necesigas + Nin venki la naturon; kun malgxojo + Pri la mortinto ni decidis ligi + Memoron pri ni mem kaj pri la regno. + Kaj tial ni kun gxojo depremita, + Per unu el l' okuloj plezurante + Kaj per la dua larmojn versxegante, + Kun gxoj' funebra, plor' edzigxofesta, + Pesante juste gxojon kun doloro, + Edzigxis kun l' edzin' de nia frato, + Kun la regxino nia kaj vidvino, + Heredantino de la glora regno. + Obeis ni per tio cxi al via + Konsilo tre prudenta kaj libera, + Akceptu nian dankon kaj saluton! + Kaj nun transiru ni al la aferoj. + Vi scias, ke la juna Fortinbras, + Ne respektante dece nian indon, + Pensante eble nun, ke per la morto + De nia kara frato renversigxis + La ordo kaj la fort' en nia lando,-- + Ekpensis, ke li estas pli potenca, + Kaj ekturmentis nin per la postulo + Redoni nun al li la tutan landon, + Perditan de mortinta lia patro + Laux plena rajt' al glora nia frato. + Ni tial vin kunvokis nun. Auxskultu + Decidon nian : Jen ni skribis skribon + Al l' onklo de la juna Fortinbras-- + Malforta kaj malsana en la lito, + L'intencon de la nevo li ne scias-- + Ni skribis, ke retenu li la nevon + De liaj krimaj, arogantaj agoj, + Cxar cxiuj preparigxoj ja farigxas + En lia propra lando kaj popolo. + Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, + Ni sendas kun la skribo kaj saluto + Al la maljuna estro de l' norvegoj. + Sed ne ricevas vi la rajton trakti + Kun la norvego pli, ol en mezuro + De tio, kion jxus ni al vi diris. + Adiaux, kaj per rapideco montru + Al ni fervoron vian! + + KORNELIO kaj VOLTIMAND + Kredu, regxo, + Fidele ni plenumos la ordonon. + + REGXO + Ne dubas ni pri gxi. Felicxan vojon! + (Voltimand kaj Kornelio foriras.) + Kaj nun, Laerto, al l'afero via! + Vi diris, ke vi peti ion volas! + Pri kio ajn prudenta vi al ni + Parolos, viaj vortoj ne perdigxos. + Volonte ni plenumos vian peton. + Ne pli obea estas kap' al koro, + Ne pli servema mano al la busxo, + Ol la Danuja tron' al via patro. + Sciigu nin pri la deziro via. + + LAERTO + Mi petas vin, permesu al mi, regxo, + Reiri nun Francujon. Mi volonte + El tie venis tien cxi, por fari + La servon mian cxe l' kronado via; + Sed nun, jam plenuminte mian sxuldon, + Sopiras mi denove al Francujo, + Kaj nun de vi permeson mi petegas. + + REGXO + Cxu via patro gxin permesas? Kion + Al tio diras Polonio? + + POLONIO + Regxo! + Li eldevigis la permeson mian + Per ne cxesanta ripetado, tiel, + Ke fine mi al lia peto donis + Sigelon mian. Nun por li mi petas + Permeson vian, via regxa mosxto. + + REGXO + Mi liberigas vin. Nun via tempo + Libere estas al dispono via.-- + Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, + Vi, kara nevo, kara filo mia! + + HAMLETO (flanken) + Sed certe tute fremda per la koro. + + REGXO + Ankoraux cxiam nuboj sur la frunto? + + HAMLETO + Ho, ne! Mi staras ja antaux la suno! + + REGXINO + Forjxetu la doloron, kara filo, + Amikan frunton montru al la regxo. + Ne sercxu kun palpebroj mallevitaj + Eterne vian patron en la polvo. + Vi scias ja : la legxoj de l' naturo + Ne estas refareblaj! Kio vivas, + Necese devas iam morti. Vivo + Eterna post la tombo nur ekzistas. + + HAMLETO + Ho, jes, regxino, cxiuj devas morti. + + REGXINO + Nu kial do la morto de la patro + Al vi eksxajnis tiel eksterorda? + + HAMLETO + Eksxajnis? Ne, gxi estas, ho, patrino. + Ne mia nigra vesto, nek la gxemoj, + Nek la okuloj plenaj de larmaro, + Nek la funebra vido de l' vizagxo, + Nek cxiuj moroj de senkonsoleco + Min vere montras. Cxio estas sxajno. + Funebron estas tre facile ludi. + L' efektivajxon portas mi interne; + Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. + + REGXO + Tre bela kaj lauxdinda estas via + Malgxojo pri la patro la mortinta. + Sed sciu, ankaux via patro perdis + La patron sian, tiu--ankaux sian. + La filo, laux la sxuldo de infano, + Funebri devas kelkan tempon. Tamen + Obstine kaj sen ia fino plendi,-- + Agado tia estas granda peko + Kaj tute ne konvenas al la viro. + Ribel' gxi estas kontraux la cxielo, + Signo de kor' sovagxa kaj senbrida, + De kapo nematura kaj malforta. + Pri kio cxiu scias, ke farigxi + Gxi devis; kio estas tute simpla, + Plej ordinara fakto en la mondo : + Pro kia kauxzo tion cxi obstine + Alpreni al la koro? Fi, gxi estas + Pekado kontraux Dio kaj naturo, + Pekado kontraux la mortinto mem; + Malsagxo antaux pura la prudento, + Kiu predikas : "patroj devas morti". + Kaj kiu cxiam, de l' mortint' unua + Gxis nuna tempo, diras kaj ripetas : + "Gxi devas tiel esti!" Mi vin petas, + Forjxetu la doloron la sencelan + Kaj vidu patron en persono nia; + La mondo sciu, ke al nia trono + Vi estas la sendube plej proksima, + Kaj, kiel plej amanta el la patroj, + Mi portas por vi amon plej varmegan + En mia koro. Ke vi nun reiru + Al la lernejo alta Vittenberga, + Ni tion ne dezirus; ni vin petas, + Vi restu apud ni, amata nevo, + Unua kortegano, kara filo. + + REGXINO + Vi ne rifuzu al patrino via : + Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. + + HAMLETO + Al vi obei estas mia sxuldo. + + REGXO + Jen tio estas bele respondita. + Mi gxojas, ke vi restas. Nun, regxino, + La propravola cedo de Hamleto + Plenigas mian koron per plezuro; + Kaj tial ni arangxos nun festenon, + Kaj kune kun la sono de l' pokaloj + La pafilegoj tondru; cxiun fojon, + Kiam la regxo levos la pokalon, + De l' tero tondro iru al cxielo, + Tra l' mondo gxojon disportante.--Venu! + (La regxo, regxino, Laerto kaj korteganoj foriras.) + + HAMLETO + Ho, kial ne fandigxas homa korpo, + Ne disflugigxas kiel polv' en vento! + Sin mem mortigi kial malpermesis + La Plejpotenca! Dio mia granda! + Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj + Aperas cxiuj agoj de la mondo! + Fi, fi! Gxardeno plena de venenaj + Malbelaj herboj, cxie senescepte! + Apenaux pasis du monatoj! Ne! + Nur ses semajnoj! Tia granda homo! + Se lin kompari kun la nuna regxo, + Li estis Apolono cxe Satiro! + Kaj tiel amis li patrinon mian, + Ke al la ventoj ecx li ne permesis + Vizagxon sxian tusxi! Ho, cxielo! + Ho tero! Cxu forgesi estas eble? + Kaj sxi ja lin pasie tiel amis! + Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . . + Pri tio mi ne volas ecx ekpensi! + Malforto! via nom' estas : virino! + Monato! Sxi ankoraux ne eluzis + La sxuojn, kiujn portis sxi, irante + Funebre post la cxerk' de mia patro. + Versxante larmojn kvazaux per riveroj. + Ho Dio mia! Besto senprudenta + Malgxojus ja pli longe! Nun edzino + De mia onklo, frat' de mia patro, + Sed ne simila pli al mia patro, + Ol mi al Herkuleso! Nur monato! + La signoj de mensogaj sxiaj larmoj + Ankoraux de l' vizagx' ne malaperis,-- + Sxi estas jam edzino de alia! + Ho, malbenita rapideco flugi + En kriman liton, liton de adulto! + Ne bonon gxi alportos! Tamen krevu + Kor' mia, sed silentu mia busxo! + (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.) + + HORACIO + Salut' al la regxido! + + HAMLETO + Ha, mi gxojas + Vin vidi! Se memoro min ne trompas, + Vi estas Horacio? + + HORACIO + Jes, regxido, + Kaj cxiam tute preta al vi servi. + + HAMLETO + Ne nomu min "regxido", sed "amiko". + Sed kial vi forlasis Vittenbergon? + (Al Marcello) Marcello? + + MARCELLO + Jes, regxido. + + HAMLETO + Mi tre gxojas + Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, + Por kio vi forlasis Vittenbergon? + + HORACIO + De maldiligenteco, ho, regxido + + HAMLETO + Al malamiko via ne permesus + Mi tion diri, kaj vi vane penas + Kredigi min, ke tio estas vero. + Mi scias, vi ne amas sen laboro + Vagadi. Kion tie cxi vi faras? + Cxu trinki vi ankoraux volas lerni? + + HORACIO + Mi alveturis al la enterigo + De via patro. + + HAMLETO + Ha, ne moku min, + Kolego; diru, ke vi alveturis + Al fest' edzigxa de patrino mia! + + HORACIO + Jes, vero, princ', la dua baldaux sekvis + Post la unua. + + HAMLETO + Vidu, mia kara,-- + Afero simpla de ekonomio : + De l' fest' funebra restis multaj mangxoj,-- + Por ke la mangxoj vane ne pereu, + Edzigxon fari oni nun rapidis. + Ho, pli volonte mi en la infero + Renkontus malamikon plej malbonan, + Ol tagon tiun cxi alvivi! Sxajnas + Al mi, ke mi la patron mian vidas . . . + + HORACIO + Ha, kie? + + HAMLETO + En l' okuloj de l' animo. + + HORACIO + Mi konis lin, li estis brava regxo. + + HAMLETO + Li estis homo en plej pura senco. + Al li similan ni neniam vidos. + + HORACIO + Regxido, al mi sxajnas, ke mi vidis + Lin en la lasta nokto. + + HAMLETO + Vidis? Kiun? + + HORACIO + La regxon, vian patron, mia princo. + + HAMLETO + La regxon? Mian patron? + + HORACIO + Trankviligu, + Regxido, por momento vian miron + Kaj elauxskultu, kion mi raportos + Pri mirindajxo, kies la verecon + Atestos ambaux tiuj cxi kolegoj. + + HAMLETO + Pro Dio, ho, rakontu pli rapide! + + HORACIO + Du noktojn al Marcello kaj Bernardo + Aperis gxi : postene ili staris,-- + Kaj jen en noktomeza silentego + Aperas antaux ili ia ombro, + Simila tute al la patro via, + Armita de la kapo gxis piedoj; + Per pasxo serioza kaj majesta, + Ne rapidante, gxi sin pretersxovas; + Tri fojojn gxi ripetas sian marsxon + Antaux la teruritaj oficiroj, + Proksime tiel, ke per halebardo + Gxin ili povus tusxi. Dispremitaj + De granda timo, ili mute staras + Kaj ecx ne provas ion ekparoli. + Pri la aper' mistera kaj terura + Al mi ili rakontis. Mi kun ili + En la sekvanta tria nokto gardis, + Kaj jen tre vere en la sama horo, + Pri kiu ili diris, en la sama, + Perfekte tiu sama maniero + Aperis la fantomo. Vian patron + Mi konis, la fantom' al li similis, + Kiel de l' sama akvo gut' al guto. + + HAMLETO + Sed kie gxi okazis? + + MARCELLO + Gxi okazis + Sur la teras', kie ni staris garde. + + HAMLETO (al Horacio) + Al li parolis vi? + + HORACIO + Jes, mia princo; + Sed li al mi ecx vorton ne respondis. + Nur unu fojon sxajnis, ke li levas + La kapon kaj moveton ian faras, + Por ekparoli : sed subite tiam + Ekkriis lauxte koko la matenon, + Kaj tuje forrapidis la fantomo + Kaj malaperis. + + HAMLETO + Efektive strange! + + HORACIO + Mi jxuras, ke gxi estas pura vero! + Ni gxin kalkulis kiel nian devon + Al vi raporti pri l' afero. + + HAMLETO + Vere, + Sinjoroj, tio min maltrankviligas. + Cxu vi hodiaux staros gardon? + + CXIUJ + Jes. + + HAMLETO + Kaj, diras vi, li estis en armajxo? + + CXIUJ + Jes, princo. + + HAMLETO + De la kapo gxis piedoj? + + CXIUJ + De l' kapo gxis piedoj, nia princo. + + HAMLETO + Kaj sekve la vizagxon vi ne vidis? + + HORACIO + Levita estis lia viziero, + Kaj ni tre bone vidis la vizagxon. + + HAMLETO + Cxu la rigardo estis malafabla? + + HORACIO + Mieno lia montris pli suferon, + Sed ne koleron. + + HAMLETO + Cxu li estis pala, + Aux cxu koloron havis en vizagxo? + + HORACIO + Terure pala. + + HAMLETO + Cxu li vin rigardis? + + HORACIO + Tre forte. + + HAMLETO + Kial mi kun vi ne estis! + + HORACIO + Por vi l' apero estus tro terura! + + HAMLETO + Tre povas esti. Cxu li longe restis? + + HORACIO + Apenaux centon povus vi kalkuli + Cxe nerapida kalkulad'. + + MARCELLO kaj BERNARDO + Pli longe! + + HORACIO + Almenaux tiam, kiam mi gxin vidis. + + HAMLETO + La barbo estis griza, cxu ne vere? + + HORACIO + Gxi estis tia, kiel mi gxin vidis + Cxe lia vivo : duonnigre-griza. + + HAMLETO + Hodiaux mi kun vi en nokto staros : + Denove eble venos la fantomo. + + HORACIO + Gxi certe venos. + + HAMLETO + Kaj se gxi aperos + En l' eksterajx' de mia nobla patro, + Al gxi mi ekparolos, se ecx tuta + Al mi minacus la infero. Vin + Mi cxiujn petas, se gxis nun silentis + Vi pri l' apero, tenu ankaux plu + Gxin en sekreto; kaj al cxio, kio + Okazos eble en la nokto, havu + Okulojn kaj orelojn, sed ne busxon. + Per mia amo mi vin rekompencos. + Adiaux do! en la dekdua horo + Sur la teraso mi vin revizitos. + + CXIUJ + Al via princa mosxto niaj servoj! + + HAMLETO + Ne, via amo, kiel al vi mia. + Adiaux do! + (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) + Spirit' de mia patro + En bataliloj! Mi supozas ion + Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! + Gxis tiam do trankvile! Malbonajxoj + Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, + Se ecx murego tera ilin kovras. + (Foriras.) + + * * * * * + + SCENO III + + Cxambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras. + + LAERTO + Pakajxo mia estas sur la sxipo. + Adiaux, fratineto! Se vi havos + Okazon, ne forgesu al mi skribi + Pri via farto. + + OFELIO + Cxu vi tion dubas? + + LAERTO + Sed pri Hamleto kaj pri lia amo + Konsilas mi al vi, vi gxin rigardu, + Kiel kapricon kaj nur kiel ludon + De juna sango; bela violeto + En la printempo : frue elkreskinta, + Sed ne konstanta,--dolcxa, sed ne dauxra, + Odoro, gxuo de momento unu, + Nenio pli. + + OFELIO + Nenio pli? + + LAERTO + Jes, tiel + Vi gxin rigardu. La natur', kreskante, + Grandigxas pli ne sole per la korpo + Kaj per la forto de la sama sento; + Kun la kreskado de la templo ofte + Sxangxigxas la spirito kaj la servo + Interne. Nun li eble amas vin; + Nek trompo nek malico nun makulas + La virton de l' animo lia : tamen + Memoru vi, ke en la rango lia + De sia volo li ne estas mastro. + Li mem ja estas sklav' de sia stato; + Ne povas li, kiel la simplaj homoj, + Por si elekti : de elekto lia + Dependas farto de la tuta regno,-- + Li tial devas gvidi la elekton + Per la aprob' kaj vocxo de la korpo, + Al kiu li mem servas kiel kapo. + Se li nun diras, ke li amas vin, + Prudente estas, ke vi al li kredu + Nur tiom, kiom povas li plenumi + La vorton sian,--tio estas tiom, + Kiom permesas la komuna vocxo + De tuta la Danujo. Ekmemoru, + En kia grad' honoro via povas + Suferi, se auxskultos tro kredeme + Vi lian kanton, se la koron vian + Vi perdos kaj al lia persistado + Malkovros la trezoron vian cxastan. + Vi timu gxin, fratino mia kara, + Evitu flaman mezon de la amo, + Atakon kaj atencon de deziro! + Knabin' plej cxasta perdis jam modeston, + Se al la lun' sxi montris sian cxarmon. + Ecx virto ne evitas kalumnion, + L' infanojn de printempo ofte mordas + La verm' ankoraux en la burgxoneco, + Kaj al la frua roso de juneco + Spiret' venena estas plej dangxera. + Vin gardu do! Tim' donas garantion. + Por la juneco cxie staras retoj. + + OFELIO + La sencon de l' instruo via bona + Konservos mi, por gardi mian bruston; + Sed, bona mia frato, vi ne agu + Simile al la predikistoj, kiuj + Predikas krutan vojon al cxielo, + Dum ili mem senzorge kaj volupte + Sur flora vojo de gajeco pasxas, + Mokante pri prediko sia propra. + + LAERTO + Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- + La patro venas jen! (Polonio eniras.) + (Al Polonio) Duobla beno + Sendube duobligas la felicxon : + Dank' al okazo mi denove povas + Adiaux al vi diri. + + POLONIO + Vi ankoraux + La domon ne forlasis? Al la sxipo! + La vento blovas helpe al la vojo, + Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu + Denove mian benon. + (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) + Kaj memoru + Regulojn, kiujn mi al vi instruis : + Ne cxian penson metu sur la langon, + Ne donu tuj al cxia penso faron. + Afabla estu, sed ne tro kredema. + Al la amiko sagxe elektita + Kunforgxu vin en fera fideleco, + Sed gardu vian manon de la premo + De cxiu renkontota bona frato. + Vi gardu vin de cxia malpacigxo; + Se vi gxin ne evitos,--tiam agu + Fortike, ke la malamik' vin timu. + Al cxiu servu per orelo via, + Sed ne al cxiu servu per la busxo. + Konsilojn cxiam prenu vi de cxiu, + Sed propran jugxon en la kapo tenu. + Laux via mon' mezuru vian veston, + Sed cxio estu takta kaj konvena; + Vin vestu bone, sed ne kiel dando : + Laux vest' ekkonas oni ofte viron, + La homoj altastataj en Francujo + En tiu punkto estas tre zorgemaj. + Ne prenu prunte kaj ne prunte donu : + Per pruntedono ofte oni perdas + Krom sia havo ankaux la amikon, + Kaj pruntepren' kondukas al ruino + De la mastrajxo. Antaux cxio estu + Fidela al vi mem,--de tio sekvos, + Ke vi ne estos ankaux malfidela + Al la aliaj homoj. Nun adiaux, + Kaj mia beno vin akompanadu! + + LAERTO + Adiaux, mia patro kaj sinjoro! + + POLONIO + Jam tempo. Iru, oni vin atendas. + + LAERTO + Adiaux, Ofelio, kaj memoru + Pri tio, kion diris mi al vi! + + OFELIO + Mi bone sxlosis gxin en mia kapo, + Kaj la sxlosilon mi al vi fordonas. + + LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.) + Adiaux! (Foriras.) + + POLONIO + Kia estas la konsilo, + Pri kiu li parolis? + + OFELIO + Pri Hamleto, + Pri la regxido. + + POLONIO + Ha, jes, gxustatempe! + Mi auxdis, ke en lasta temp' Hamleto + Al vi komencis montri amikecon + Kaj ke vi mem apartan afablecon + Al li montradis. Se gxi estas vero-- + Mi auxdis gxin en formo de averto-- + Mi devas al vi diri, ke vi mem + Kredeble ne komprenas tute klare + Dangxeron, kiu al filino mia + Kaj al honoro via nun minacas. + Kiel vi estas unu kun la dua? + La veron al mi diru! + + OFELIO + De mallonge + Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, + Ke li estimas min. + + POLONIO + Ha, ha! Estimo! + Parolo de nesperta knabineto! + Kaj kredas vi al la "estimo" lia? + + OFELIO + Mi mem ne scias, kiel pri gxi pensi. + + POLONIO + Nu, auxdu do! Vi estas tre malsagxa, + Ke vi akceptas por kontanta mono + La vortojn, kiuj vere ne enhavas + Ecx plej malgrandan indon. Vi vin tenu + Prudente kaj singarde, cxar alie + La malsagxeco via la grandega + Vin pereigos! + + OFELIO + Li al mi proponis + La amon sian pure kaj honeste. + + POLONIO + Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! + + OFELIO + Li jxuris al mi, patro mia kara, + Per cxiuj sanktaj jxuroj de cxielo. + + POLONIO + Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, + Ke se la sango bolas, tiam lango + La jxurojn ne avaras. Ho, filino, + Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- + Gxi lumas, sed gxi tute ne varmigas, + Gxi estingigxas tuj, ne supervivas + Ecx la minuton de la promesado. + De nun kun via virga afableco + Avaru pli; la paroladon vian + Vi sxatu pli, ne estu tute preta + Tuj laux ordono! La regxid' Hamleto + Ankoraux estas juna, kaj li havas + Pli grandan liberecon, ol al vi + Donata povas esti. Ofelio, + Mallonge mi sed klare al vi diras : + Ne kredu al jxurado lia; jxuroj + Similaj estas trompaj delogantoj, + Antauxparoloj de tre pekaj petoj; + Promesojn piajn ili hipokritas, + Por pli sukcese veni al la celo. + Per unu vorto : nun vi ecx minuton + Ne restu en intima parolado + Kun la regxid' Hamleto! Ne kuragxu + Forgesi mian tiun cxi ordonon! + Nun iru! + + OFELIO + Mi obeos, mia patro. (Ambaux foriras.) + + * * * * * + + SCENO IV + + La teraso antaux la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas. + + HAMLETO + Ho, kiel akra estas la aero! + + HORACIO + Jes, princo, blovas vento malvarmega. + + HAMLETO + Kioma horo? + + HORACIO + Baldaux la dekdua. + + MARCELLO + Ne, ne, jam la dekdua horo batis. + + HORACIO + Cxu efektive? Mi ne auxdis. Sekve + Alproksimigxas jam la temp', en kiu + Aperas ordinare la spirito. + (Post la sceno estas auxdataj tamburado + kaj ektondro de pafilego.) + Ha, kion tio cxi signifas, princo? + + HAMLETO + La regxo diligente nun pasigas + La nokton en gajega festenado; + Kaj cxiun fojon, kiam li eltrinkas + Pokalon, pafilegoj al la mondo + Anoncas la grandfaron de la regxo. + + HORACIO + Ekzistas tia moro? + + HAMLETO + Jes, sendube. + Sed pensas mi, ke estas pli honore + Forgesi tian moron, ol gxin sekvi. + La brua kaj dibocxa festenado + Alportis al ni tre malbonan gloron + Cxe la popoloj de la tuta mondo. + Drinkistoj oni nomas nin insulte; + Kaj tiu cxi makulo malpurigas + La gloron de plej grandaj niaj faroj. + Similan sorton ofte ankaux havas + Privataj homoj, se sen propra kulpo + Makulon ian ili de naturo + Ricevis; se ekzemple de naskigxo-- + En kio ne ilia vol' ja estis-- + Ilia sango estas tro bolanta, + Rompanta ofte digon de prudento; + Aux se kutimo ilin malbonigis,-- + La mond' ilin atakas sen kritiko, + Se ecx iliaj virtoj estas puraj + Kaj multenombraj. Grajno da malbono + Por la okul' de l' mondo ofte kovras + La tutan indon de plej bona homo. + (Aperas la spirito en armajxo.) + + HORACIO + Ho, vidu, princo, gxi aperas! + + HAMLETO + Dio! + Defendu nin, angxeloj de cxielo! + (Li staras kelkajn minutojn senmove.) + Spirito sankta, aux demon' terura, + Cxu el cxielo aux el la infero, + Cxu vi intencas bonon aux malbonon,-- + Aperis vi en tia nobla formo, + Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, + Ho, patro, ho vi, regxo de Danujo, + Respondu! Ho, ne lasu min perei + En nesciado! Diru al mi, kial + Sin levis el la tombo viaj ostoj? + Kaj la cxerkujo, kien ni trankvile + Vin metis, kial gxi malfermis nun + La pezan sian busxon de marmoro, + Por vin eljxeti? Kion gxi signifas, + Ke vi, senviva korpo, en armajxo + Denove venis en la lunan lumon, + Por ektimigi nin, malsagxajn homojn, + Kaj nin ataki per teruraj pensoj + Ne klarigeblaj por l' animo nia? + Por kio? Diru! Kial? Kion fari? + (La spirito faras signojn al Hamleto.) + + HORACIO + Li vokas vin, ke iru vi kun li, + Li kvazaux volas ion komuniki + Nur al vi sola. + + MARCELLO + Kun afablaj gestoj + Li vokas vin pli malproksimen, princo; + Sed ho, pro Di', ne iru! + + HORACIO + Ne, ne iru! + + HAMLETO + Sed tie cxi ne volas li paroli, + Kaj mi lin sekvos. + + HORACIO + Ho, ne, ne, regxido + + HAMLETO + Nu, kion do mi timos? Mia vivo + Ne havas por mi indon, kaj l'animo, + Senmorta, kiel la spirito mem, + Ja ne bezonas timi la spiriton. + Li vokas min denove; mi lin sekvos. + + HORACIO + Sed se li vin allogos al la maro, + Aux eble al la supro de l' sxtonego, + Staranta super la senfunda akvo, + Kaj tie per terura nova vido + Subite nebuligos vian sagxon + Kaj pereigos vin? Memoru, princo! + Jam per si mem al cxiu viva homo + Terura estas tiu alta pinto, + Pendanta super la bruantaj ondoj + De plej profunda loko de la maro. + + HAMLETO + Li cxiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas! + + MARCELLO (retenante Hamleton). + Ho, princo, vi ne iros! + + HAMLETO + For la manojn! + + HORACIO + Auxskultu nin, ne iru! + + HAMLETO + Mia sorto + Min vokas, kaj per gxi mi sentas nun + En cxiu vejno de la korpo mia + Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.) + Li cxiam vokas! Lasu! Pro cxielo! (Li sin elsxiras.) + Fantomon faros mi el cxiu, kiu + Kuragxos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru! + Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) + + HORACIO + Ha, li frenezigxis! + + MARCELLO + Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas! + + HORACIO + Ni iru! Kiel tio cxi finigxos?! + + MARCELLO + Malbona io estas en Danujo. + + HORACIO + Nin gardos la cxielo. + + MARCELLO + Ni rapidu! + + * * * * * + + SCENO V + + Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas. + + HAMLETO + Ho, kien vi kondukas min? Parolu! + Mi plu ne iros jam! + + SPIRITO + Auxskultu! + + HAMLETO + Diru! + + SPIRITO + Jam proksimigxas mia horo. Baldaux + Reiri devos mi al la sulfuraj + Turmentaj flamoj. + + HAMLETO + Malfelicxa patro! + + SPIRITO + Min ne bedauxru, sed atentu bone, + Al tio, kion diros mi. + + HAMLETO + Parolu! + Atenti estas mia sankta sxuldo. + + SPIRITO + Kaj vengxi ankaux, kiam vi ekscios. + + HAMLETO + Ho, Dio! Vengxi? Kion? + + SPIRITO + Auxdu bone. + Mi estas la spirit' de via patro, + Mi estas kondamnita longan tempon + Vagadi en la nokto kaj bruladi + La tutan tagon en eternaj flamoj, + Gxis mi purigxos de la cxiuj pekoj + De mia tera vivo. Se ne estus + Al mi malpermesite paroladi, + Rakonton tiam povus mi komenci, + De kiu cxiu vort' al vi dispremus + La koron, rigidigus vian sangon, + El kapo elsaltigus la okulojn, + Kaj cxiun vian haron disstarigus + Simile al haregoj de histriko. + Sed la misteroj de posttomba vivo + Ne devas soni al orelo tera. + Auxskultu! Se vi amis vian patron. . . . + + HAMLETO + Ho, Dio! + + SPIRITO + Vengxu por mortigo lia! + + HAMLETO + Mortigo? + + SPIRITO + Jes, mortigo plej malnobla, + Terura, nenatura, neauxdita. + + HAMLETO + Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, + Simile al la penso de amanto + Mi flugu vengxi tuj. + + SPIRITO + Vi sxajnas preta; + Vi estus dorma, kiel pala herbo, + Kreskanta sur la bordo de la Leto, + Se restus vi trankvila. Auxdu, filo : + La famon oni faris, ke en tempo + De mia dormo en gxardeno mia + Serpento mordis min; kaj oni trompas + Per la mensoga fam' pri mia morto + L'orelon de la regno; tamen sciu, + Ho, nobla mia filo : la serpento, + De kies mordo mortis via patro, + Nun portas lian kronon. + + HAMLETO + Mia onklo! + Ho, la profeta mia antauxsento! + + SPIRITO + Jes, tiu plej malnobla adultulo + (Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!) + Delogis la regxinon sxajne virtan + Al la plezuroj de malnobla amo. + Hamleto mia! Ho, kia defalo! + De mi, kies la amo estis sankta, + Sendeklinigxa cxiam de la jxuro, + Farita en la tago de l' edzigxo,-- + Sxi malaltigxis al pekulo, kiun + Per cxio la naturo ja malbenis! + Sed kiel virton peko ne delogas, + Se gxi ecx en cxiela vest' aperas, + Tiel volupto, se ecx kun angxelo + Vi ligos gxin, enuas tamen baldaux + Kaj sercxas ion novan . . . Sed silentu! + Mi sentas jam aeron de mateno,-- + Mi mallongigos la rakonton. Kiam + En la gxardeno laux kutimo mia + Mi dormis post tagmezo, via onklo + Mallauxte alsxteligxis kaj enversxis + Al mi en la orelon plej teruran + Venenon el malgranda boteleto, + Venenon tian, kiu tre rapide + Trakuras tuj la tutan homan korpon + Kaj, kvazaux acidajxo en la lakto, + Momente malbonigas en la korpo + La tutan puran sangon. Mi pereis, + Kaj lepro mian tutan glatan korpon + Tuj kovris per abomeninda sxelo, + Kaj tiel mi perfide en la dormo + Per frata mano estis senigita + De l' vivo, krono kaj edzino kune, + Mi estis mortigita en florado + De miaj pekoj, sen konfesodono, + Sen komunio sankta; la kalkulon + Ne resuminte, estis mi sendita + Kun cxiuj miaj kulpoj sur la kapo + Al granda, fina jugxo. + + HAMLETO + Ho, terure! + + SPIRITO + Se havas vi animon, ne permesu, + Ke regxa lito de Danujo servu + Por sangomiks' adulta kaj volupto. + Sed kiel ajn vi volos tion fari,-- + Vi ne makulu vian filan koron : + Nenion faru kontraux la patrino,-- + Sxin jugxos la cxielo kaj la pikoj + De sxia propra koro. Nun adiaux! + La paligxado de l' lumanta vermo + Anoncas la aperon de l' mateno. + Adiaux, filo, kaj memoru min! (Foriras.) + + HAMLETO + Ho, vi, cxielo! Tero! Eble ankaux + L' inferon voki?--Fi, halt', mia koro! + Ne maljunigxu tuj, ho mia korpo, + Fortike vi min portu! Vin memori? + Jes, malfelicxa patro! Tiel longe, + Gxis mia kapo perdos la kapablon + De cxia memorado! Vin memori? + Sed de l' tabulo de memoro mia + Forvisxos mi nun cxion, kio restis, + Sentencojn cxiujn el la libroj, cxiujn + Pentrajxojn, postesignojn, kiujn lasis + Sur gxi la pasintajxo kaj juneco, + Observojn kaj la spertojn de la vivo; + Ordono via vivos tute sola + De nun en mia cerbo, ne miksita + Kun io malpli inda. Ho, cxielo! + Virino malhonesta kaj perfida! + Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . . + La tabuleton donu! Mi enskribos, + Ke oni povas cxiam ridetadi + Kaj tamen esti friponeg'. Almenaux + En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) + Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia + Deviz'! "Adiaux kaj memoru min!" + Mi jxuris. + + HORACIO (post la sceno.) + Princo! Princo! + + MARCELLO (post la sceno.) + Princ' Hamleto! + + HORACIO (post la sceno.) + Ho, Dio lin defendu! + + HAMLETO (decide, al si mem.) + Tiel estu! + + MARCELLO (post la sceno.) + He! Princo! He! + + HAMLETO + He! kara mia, he! + Al mi, birdeto mia, he! mi estas. + (Horacio kaj Marcello venas.) + + MARCELLO + Nu, kio do sinjoro? + + HORACIO + Kio nova? + + HAMLETO + Ho, tre mirinde! + + HORACIO + Diru, kara princo. + + HAMLETO + Vi elbabilos. + + HORACIO + Ne, pro la cxielo! + + MARCELLO + Mi ankaux ne. + + HAMLETO + He, kion vi parolas? + Cxu oni povus kredi?! Vi silentos? + + HORACIO kaj MARCELLO + Jes, jes, pro la cxielo, kara princo! + + HAMLETO + En tuta la Danujo vi ne trovos + Friponon, kiu estus hom' honesta. + + HORACIO + Spirito ne bezonis ja sin levi + El tombo, por sciigi nin pri tio. + + HAMLETO + Vi estas prava. Tial mi nun pensas, + Sen plua disputado ni jam povas + Al ni la manojn premi reciproke + Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas + Vin la aferoj kaj deziroj viaj-- + Aferojn kaj dezirojn cxiu havas-- + Mi ankaux, la mizera, iros fari + Aferon mian,--mi nun iros pregxi. + + HORACIO + Malklare kaj tre strange vi parolas. + + HAMLETO + Ha, mi bedauxras, ke mi vin cxagrenas, + Mi gxin bedauxras el la tuta koro. + + HORACIO + Vi ne cxagrenas nin. + + HAMLETO + Ne, Horacio, + Cxagren' gxi estas, pro Patriko sankta. . . . + Pri la spirito do mi al vi diros, + Gxi estas tre senkulpa kaj honesta. + La scivolecon pri la estintajxo + Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj, + Amataj kunlernantoj kaj amikoj, + Malgrandan unu peton mi vin petos. + + HORACIO + Parolu, princo, ni gxin certe faros. + + HAMLETO + Neniu devas scii pri l' apero + De nuna nokto. + + HORACIO kaj MARCELLO + Ni promesas, princo. + + HAMLETO + Sed jxuru! + + HORACIO + Pro honoro, mi silentos! + + MARCELLO + Mi ankaux, pro honor'! + + HAMLETO + Sur mia glavo! + + MARCELLO + Ni jxuris jam, sinjoro. + + HAMLETO + Sed mi petas, + Sur mia glavo jxuru al mi. + + SPIRITO (sub la tero.) + Jxuru! + + HAMLETO + Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? + Nu, bone! La bravul' auxskultas. Jxuru! + + HORACIO + Sed kiel jxuri? + + HAMLETO + Ke neniam vi + Parolos ecx per unu sola vorto + Pri tio, kion en la lasta nokto + Vi vidis. Jxuru sur la glavo! + + SPIRITO (sub la tero.) + Jxuru! + + HAMLETO + Hic et ubique? Sxangxu ni la lokon! + Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn + Denove sur la glavon kaj ripetu, + Ke vi neniam al neniu diros + Pri la apero de la nokto. Jxuru + Pri tio cxi sur mia glavo! + + SPIRITO (sub la tero.) + Jxuru! + + HAMLETO + Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! + Pli malproksimen do, amikoj! + + HORACIO + Dio! + Tre strange kaj neniel kompreneble! + + HAMLETO + Plej bona estos, se vi gxin forgesos! + Ekzistas en cxiel' kaj sur la tero + Pli da aferoj, ol en la lernejoj + Instruas filozofoj, Horacio. + Sed venu! Kaj mi tie cxi denove + Vin petas, jxuru : kiel ajn mirindaj + Al vi agado mia poste sxajnos, + Se eble poste trovos mi utila + Sxajnigi, ke mi perdis la prudenton,-- + Neniam vi kunmetu viajn manojn + En tia formo, nek la kapon vian + Balancu tiel, nek per parolado + Dusenca montru, ke vi ion scias,-- + Ekzemple : "nu, ni scias", aux "ni povus, + Se ni nur volus", aux "se nur paroli + Ni povus", aux "ekzistas unu punkto". . . . + Ne helpu al vi Dio en mizero, + Se tion cxi vi faros.--jxuru! + + SPIRITO (sub la tero.) + Jxuru! + + HAMLETO + Ripozu, ho, spirito malfelicxa! + Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas + Al vi kun mia tuta amikeco. + Kaj cxion, kion mi, malricxa, povas + Al vi alporti aman kaj amikan, + Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. + Ni iru! Kaj denove mi vin petas, + La fingron cxiam tenu sur la busxo! + Ni vivas en terura tempo! Ve, + Ke mi naskigxis esti la punanto! + Nu, venu do! Ni iros cxiuj kune. + (Cxiuj foriras.) + + * * * * * + + + EL ILIADO + + (Tradukita de A. KOFMAN) + + KANTO UNUA + + La pesto.--La kolero. + + Kantu, diino, koleron de la Peleido Ahxilo, + Gxin, kiu al la Ahxajoj kauxzis mizerojn sennombrajn + Kaj en Aidon dejxetis multegajn animojn kuragxajn + De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro + Al rabobirdoj kaj hundoj--farigxis la volo de Zeuxso-- + De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte + La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Ahxilo. + + Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan? + Filo Latona kaj Zeuxsa. Ekkolerigita de regxo, + Li malsanigis la militistaron,--mortadis popoloj, + Cxar malhonoris Atrido Hxrizon, la pastron de l' dio. + Por deacxeti filinon, li kun netaksebla depago + Venis al sxipoj Ahxajaj rapidenagxantaj, en manoj, + Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo, + La malproksimenjxetanta, kaj cxiujn Ahxajojn petegis, + Sed precipe la ambaux Atridojn, la cxefojn popolajn : + + "Ho vi, Atridoj, kaj cxiuj Ahxajoj kuragxaj! la dioj, + Sur Olimpo logxantaj, donu al vi ekdetrui + Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni felicxe. + Al mi la karan filinon redonu vi pro deacxeto, + Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan." + + Jen tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron + Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi. + Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono; + Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace : + + "Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu cxe sxipoj + Largxaj, nun pro malrapido aux poste pro la reveno : + Cxar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio. + Sxin do mi ne refordonos antauxe ol sxi maljunigxos + Hejme, en Argo, cxe mi, malproksime de sxia patrujo, + Laboradante teksajxon, kaj mia kunkusxantino. + Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu. + + Tiel li diris, kaj Hxrizo ektimis, la vorton obeis + Kaj al la multebruanta maro silente foriris. + Poste, malproksimigxante, li ekpetegis fervore + Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono : + + "Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo + Sankta, potence regxanta la Tenedoson, vi, glora! + Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj + Aux mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj + Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu : + Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Ahxajojn." + + Tiel pregxante li diris, atentis lin Febo Apolo. + Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altajxon, + Cxirkauxfermitan sagujon kaj arkopafon sur sxultroj. + Lauxte sonadis la sagoj sur sxultroj de ekkolerinto, + Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste + Malproksime de sxipoj sidigxis, kaj sagon ellasis, + Kaj el pafarko argxenta jen sono terura eksonis. + Li ekatakis antauxe nur mulojn kaj hundojn rapidajn, + Sed jen la sagoj maldolcxaj atingis nun ankaux la homojn, + Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis. + Militistaron la sagoj flugadis naux tagojn, la dekan + Al kolektigxo Ahxilo la popolon kunvokis. + Tion cxi metis en liajn pensojn la Hero blankmana. + Cxar pri Danaoj malgxojis sxi, ilin perei vidante. + Kiam ili kunvenis kaj kunkolektigxis, sin levis + Inter ili Ahxilo rapidapieda kaj diris : + + "Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante + Ree cxi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton, + Cxar la milito kaj pesto Ahxajojn mortigas samtempe. + Sed demandu ni pastron aux antauxdiriston aux ankaux + Songxklarigiston, cxar ankaux songxoj elvenas de Zeuxso, + Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo, + Cxu, eble, pro nefarita promeso aux pro hekatombo, + Cxu, el sxafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte + La odoron oferan, li nin liberigos de pesto." + + Tiel dirinte, sidigxis li. Kaj inter ili sin levis + La Testorido Kalhxaso plej lerta el birddivenistoj, + Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaux pasinton + Kaj alkondukis la sxipojn Danaajn al Trojo per sia + Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita. + Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis : + + "Ho, Zeuxsamato Ahxilo, al mi vi ordonas klarigi + La koleregon de malproksimegenjxetanta Apolo. + Bone, mi estas dironta, sed vi al mi jxuru defendi + Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj : + Certe, mi ekkolerigos viron, regxantan potence + Cxiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Ahxajoj : + Regxo ja estas tro forta kontrauxe la vir' subpotenca; + Se li ecx tiun cxi tagon sian malicon subpremos, + Tamen en koro konservos li sian malicon, gxis li gxin + Forellasos. Nun jugxu vi, cxu vi min povas defendi." + + Lin respondante eldiris Ahxilo piedorapida : + "Vi kuragxigxu, sincere eldiru la dialudajxon; + Jxuras mi per Zeuxsamato Apolo, al kiu vi pregxas, + Malfermante la volon de Dio al la Danaoj, + Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta, + Vin tie cxi ektusxos per mano pezega neniu + El Ahxajoj, se vi ecx nomus mem Agamemnonon, + Kiu glorigas sin esti plej forta el cxiuj Ahxajoj." + + Kuragxigxinte, la antauxdiristo la nemalauxdebla + Diris : "Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo, + Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono, + Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon. + Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto, + Kaj mizerigos ankoraux, ne forprenante multpezan + Manon de l' pesto, gxis estos la gxojookula filino + Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita + En Hxrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos." + + Tiel dirinte, sidigxis li, kaj inter ili sin levis + Agamemnono la vasteregxanta, l' heroo Atrido, + Tute malgxoje; la koron malluman kolero plenigis + Kaj la okuloj farigxis similaj al fajro brilanta. + Kontraux Kalhxaso antauxe li nun furioze ekdiris : + + "Ho, malbonajxoportisto, al mi eldirinta neniam + Favorajxon! Vi gxojas nur antauxdiri mizerojn. + Vi antauxdiris neniam bonvorton kaj nek gxin plenumis, + Vi ankaux nun antauxdiras al kolektigxintaj Ahxajoj, + Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas, + Cxar mi ne volis pro Hxrizofilino depagon belegan + Preni. Ho, jes, mi preferas sxin havi en mia domego, + Mi sxin preferas ecx pli ol Klitemnestron, kun kiu + Mi edzigxis dum sxia virgeco. La Hxrizofilino + Al sxi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado. + Sed mi konsentas redoni sxin, se tio estas pli bona, + Cxar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras; + Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu + Unu ne rekompencita, cxar tio ne estas konvena, + Cxiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun." + Al li kontrauxe respondis Ahxilo piedorapida : + "Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el cxiuj, + Al vi pro kio Ahxajoj aldonos honoran donacon? + Oni ne scias, cxu restas ankoraux ricxeco komuna, + Cxar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis, + Estas ne bone gxin rekolektigi por ree dividi. + Sed vi ellasu sxin pro la honoro do dioj; Ahxajoj, + Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeuxso detrui + Iam permesos al ni la Trojon murofortegan." + + Al li kontrauxe respondis Agamemnono, la cxefo : + "Kia ajn estas kuragxa vi, diosimila Ahxilo, + Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos. + Cxu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi + Estu rabita de mia, ke mi gxin ellasu senpage? + Bone, nur se anstatauxos Ahxajoj gxin per alia + Rekompenco de kosto egala, laux mia deziro. + Sed se ili rifuzos, mi prenos gxin mem : la donacon + Vian aux la donacon Ajaksan aux l' Odisean; + Prenos min gxin,--senigita de gxi ekkoleros la viro. + Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraux. + Nun ni surmetu sur maro sankta la sxipon nigretan, + Ni kolektigu en gxi da remistoj amason suficxan, + Metu en gxi l' hekatombon kaj Hxrizofilinon rugxvangan. + Unu el viroj konataj estos la cxefo : Ajakso, + Eble Idomeneo, aux Odiseo la dia, + Aux vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj-- + Por oferante pacigi la Malproksimegenjxetantan." + + Al li respondis minace Ahxilo piedorapida : + "Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo, + Kiu Ahxajo de nun viajn vortojn obei ekvolos, + Kun vi irante aux kontraux viroj batalon farante? + Cxar mi alvenis ne pro ponardegojnjxetistoj Trojanoj + Kontrauxbatali, cxar ili kulpigxis je mi en nenio. + Ili neniam cxevalojn aux bovojn de mi ekdeprenis + Aux fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multelogxita + Fruktojn ruinis, cxar inter ni estas ja multe da ombraj + Montoj kaj ankaux la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan, + Sekvis ni, por ke vi gxoju, portante ekvengxon al Trojo + Pro Menelao kaj ankaux pro vi mem, vi hundosimila. + Sed tion cxi ne atentas, nek zorgas vi tion cxi tute; + Min ecx minacas vi preni donacon, de mi akiritan + Per mia peno, kaj al mi de la Ahxajidoj donitan. + Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan + Al la via post rabo de urbo per la Ahxajoj. + Plej malfacilan laboron en laciganta batalo + Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido, + La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontrauxe, + De malmulto kontenta, revenas lacigxe al sxipoj; + Nun mi foriras en Ftion, cxar estas certe pli bone + Hejmen reveni en sxipoj fleksitaj. Mi ne deziras + Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun ricxecojn". + + Al li respondis nun Agamemnono, la cxefo de viroj : + "Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas; + Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn, + Por akiri honoron, precipe la Zeuxson-zorganton. + El diaj regxoj vi estas por mi la plej malamata. + Cxar vi cxiam preferas malpacojn, batigxojn, batalojn. + Se pli da forto vi havas, donita gxi estas de dio. + Hejmen revenu vi kun viaj sxipoj kaj viaj kolegoj, + Regxu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas, + Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas : + Kiel Febo Apolo deprenas de mi Hxrizoidon, + Kiun forsendas mi per mia sxipo kaj miaj amikoj, + Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos + Vian donacon, rugxvangan la Brizeidon : vi sciu, + Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke cxiu teruru + Al mi sin egaligi kaj al mi kontrauxparoli." + + Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris, + Inter du pensoj sxancelis la koro en brusto, en vila : + Cxu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn + Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi, + Aux humiligi koleron kaj sian koron ekbridi. + Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan + Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el cxielo + La diino Ateno, sendita de Hero blankmana, + Kiu amis kaj zorgis ambaux heroojn egale. + Sxi poste li nun starigxis, lin kaptis per blondkapoharoj, + Sole al li aperinte : sxin cxiu alia ne vidis. + Ektimigxinte, sin turnis Ahxilo kaj tuj ekrekonis + Palas-Atenon, terure sxiaj okuloj brilegis. + + Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn : + "Kial vi venis, filino de Zeuxso sxildontenanta, + Cxu por ekvidi la arogantajxon de Agamemnono? + Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio farigxos, + La fiereco senbrida baldaux lin pereigos." + Al li respondis Ateno, la bluokula diino : + "Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos + Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana, + Kiu vin ambaux egale samtempe amas kaj zorgas. + Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, + Certe, per vortoj vi povas insulti lin laux via volo. + Mi al vi diras, kaj tio cxi estos efektivigita : + Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj + Pro tiu cxi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu." + + Sxin respondante, eldiris Ahxilo rapidapieda : + "Vere, estas bezone vian ordonon obei, + Malgraux la koro kolera : cxar tio cxi estas pli bona : + La obeantan al dioj dioj volonte atentas." + + Diris li, kaj sur argxentan tenilon li metis la manon, + Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante + Vortojn diinajn. Sxi baldaux ekflugis Olimpon, logxejon + De dio Zeuxso sxildontenanta, al dioj aliaj. + + Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera + Al Atrido : li sian koleron ne ekcxesigis : + "Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuragxo! + Vi en la koro neniam havas kuragxon vin armi, + Por kune kun la popolo batali aux kun la Ahxajoj + Plej eminentaj embuski vin : tio laux vi estas--morto. + Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Ahxaja + Vian kontrauxdiranton senigi de lia donaco. + Regxo-popolmangxegulo, netauxgulojn regxanta! + Cxar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus. + Sed al vi mi nun diras kaj faras jxuron grandegan, + Jxuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj brancxojn + Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon, + Kaj ne reekfloronta (cxar fero de gxi ekdemetis + Gxiajn foliojn kaj sxelon), kaj portadata en manoj + De Ahxajidoj-jugxistoj, gardantaj la legxojn, venantajn + De l' dio Zeuxso; mi jxuras je tiu cxi jxuro grandega, + Ke eksopiros tuj cxiuj Ahxajoj, sercxante Ahxilon . . . + Tamen, malgrauxe doloro via, ne povos vi helpi + Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro + La virbucxanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis + Vi plej kuragxan el cxiuj Ahxajoj malestiminta". + + Tiel dirinte, sur teron ekjxetis li sian sceptron, + Beligitan de najloj oraj, kaj baldaux sidigxis. + Sed Atrido koleris ankaux. Kaj levis sin poste + La dolcxalingva kaj tondravocxa Nestoro el Pilo, + El kies busxo fluadis dolcxamiela parolo; + Estis li nun travivinta jam du generaciojn, + Kiuj naskigxis kaj vivis kune kun li en la sankta + Urbo Pilo, hodiaux li superregxis la trian. + Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektigxo : + "Ve, ho kia malgxojo surfalas sur teron Ahxajan! + Certe, ekgxojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj, + Ankaux l' aliaj Trojanoj eksentos cxarmegon en koro, + Se ili auxdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas + En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj. + Sed vi auxskultu, cxar ambaux pli junaj vi estas ja ol mi. + Iam mi havis aferon kun viroj ankoraux pli fortaj + Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malsxatis. + Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, + Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn, + Kiel Kenco aux Eksadio aux Polifemo + Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea. + Ili estis pli fortaj ol cxiuj, sur tero naskitaj, + Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraux plej fortaj, + Kontraux montaj monstregoj, ilin fordetruante. + Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo, + El malproksima lando : alvokis min tiuj cxi viroj : + Kune kun ili batalis mi, kaj kontraux ili nenia + Homo, sur tero naskita, havis kuragxon batali. + Sed ankaux ili konsilon mian obee atentis. + Nun vi ankaux obeu : obei ja estas pli bone. + Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon, + Sed cxe li lasu donacon, donitan de la Ahxajidoj, + Sed ankaux vi, Peleido, cxesu kun regxo disputi + Malpacante : konvenas ja honoro pli alta + Al la sceptroportanta, kiun Zeuxso glorigas; + Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, + Estas li ja pli potenca, cxar regxas li multajn popolojn. + Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas, + Kontraux Ahxilo demetu vian koleron : li estas + Forta apogo Ahxaja en pereigema milito." + + Diris al li respondante Agamemnono potenca : + "Vere! Vi, ho maljunulo, cxion eldiris konvene, + Sed tiu viro deziras esti pli alta ol cxiuj, + Volas estrigxi je cxiuj, volas ordoni al cxiuj + Kaj doni legxojn, al kiuj, certe, neniu obeos. + Se lin la dioj eternaj instruis jxetadi ponardon, + Cxu ili ankaux pro tio permesis al li--nin insulti?" + + Lin interrompis kaj diris diosimila Ahxilo; + "Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netauxgulo, + Se mi vin kontentigadus je cxio, kion vi volas. + Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi + Ne ordonu, cxar mi ne intencas al vi humiligxi. + Tion mi diras al vi, kaj gxin vi konservu en koro : + Mi la manon armitan ne levos pro la knabino + Kontraux vi aux aliaj : vi donis kaj vi sxin deprenas. + Sed el mia cetera havo en sxipoj rapidaj + Vi nenion deprenos kontraux mia bonvolo. + Sed se vi volas, elprovu, ke cxiuj kune ekvidu, + Kiel el vi nigra sango cxirkaux ponardo ekfluos." + + Tiel ili disputis per malamikaj paroloj + Kaj, levigxinte, dislasis cxe sxipoj la kolektigitajn. + Peleido foriris al tendoj kaj sxipoj rapidaj + Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj, + Sed Atrido surmetis sur maron sxipon rapidan, + Dudek remistojn elektis kaj metis en gxin hekatombon + Por la dio kaj ankaux la Hxrizofilinon rugxvangan, + Kaj Odiseo multsagxa tie estis sxipestro. + Cxiuj sidigxis kaj baldaux eknagxis sur vojon malsekan. + + Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono. + Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enjxetis, + Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio : + Bovojn kaj kaprinojn cxe bordo senfrukta de l' maro, + Kaj l' odoro ofera en fumo suriris cxielon. + + Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono + Tion ne lasis, per kio li jxus Ahxilon minacis : + Vokis rapide li Taltibion kaj Euxribaton, + Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj. + + "Iru vi tien, en tendon de la Peleido Ahxilo, + Prenu vi la Brizeidon rugxvangan kaj sxin alkonduku, + Se do li sxin ne redonos, mi mem sxin jam tiam deprenos, + Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos." + + Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca. + Ili al bordo de l' maro senfrukta malgxoje foriris + Kaj al la tendoj kaj sxipoj de Mirmidonoj alvenis. + Lin do ili ektrovis cxe tendo, cxe sxipo nigreta + Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne gxojis Ahxilo. + Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' regxo, + Ili starigxis sen ia parolo, sen ia demando, + Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris : + + "Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeuxso kaj homoj! + Alproksimigxu, cxar kulpaj estas ne vi, sed Atrido, + Kiu venigis vin pro la filino rugxvanga de Hxrizo. + Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili + Sxin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj + Antaux la dioj felicxaj, antaux homoj mortemaj, + Antaux la regx' furioza, ke kiam oni ankoraux + Mian helpon bezonos por malhonoron formeti + De aliaj! Ho, certe, pro pereema malsagxo + Li, Atrido, ne povas rigardi antauxen, nek posten, + Por fortikigi Ahxajojn, batalantajn cxe sxipoj." + + Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon : + Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon rugxvangan + Al la senditoj, kaj tiuj foriris al sxipoj Ahxajaj; + Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Ahxilo + Iris plorante for de amikoj kaj tie sidigxis, + Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman, + Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis : + + "Mia patrino, cxar vi min por tempo mallonga eknaskis, + Devus almenaux aljugxi honoron al mi l' Olimpano + Zeuxso altetondranta, sed li tute min ne honoras! + Jen Atrido, la vasteregxanta Agamemnono, + Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon." + + Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino, + La estiminda, en profundegajxoj de maro, cxe l' patro + Maljunigxinta, kaj venis el maro sxi kiel nebulo, + Kaj apud li, elversxanta larmojn, sxi alsidigxis. + Lin karesante per mano, sxi la parolon eldiris : + + "Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malgxojas? + Ho, vi kasxu nenion, ke ambaux tion ni sciu." + + Diris, profunde gxeminte, Ahxilo rapidapieda : + "Cxion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton? + Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono, + Kaj gxin detruis kaj cxion tien cxi forelkondukis; + La Ahxajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni + Hxrizofilinon rugxvangan elektis por la Atrido. + Hxrizo do, pastro de malproksimegenjxetanta Apolo, + Venis al sxipoj rapidaj de kuproarmitaj Ahxajoj, + Por deacxeti filinon per netaksebla depago, + La florkronon portante de malproksimegenjxetanta + Dio sur ora sceptro, kaj la Ahxajojn petegis, + Sed l' Atridojn, la ambaux cxefojn popolajn--precipe. + Tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron + Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi. + Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono, + Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj. + La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo + Lian petegon atentis, cxar amis li multe la pastron. + Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase, + Tiam mortadis popoloj, cxar sagoj de l' dio flugadis + Cxie en vasta tendaro Ahxaja. Sciigis nin tiam + Antauxdiristo scianta pri volo de dio Apolo; + Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion. + Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris + Li la parolon minacan, hodiaux plenumigxintan. + La gxojokulaj Ahxajoj sxin, vere, venigas per sxipo + Hejmen en Hxrizon kaj ankaux donacojn por la Potenculo, + Sed jxus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo + La Brizeidon, donacon honoran de Ahxajidoj. + Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi. + Vi sur Olimpon suriru kaj Zeuxson petegu, se iam + Vi lian koron gxojigis per paroloj aux agoj, + Cxar mi vin ofte auxdadis glorigxi en domo de l' patro, + Ke l' cxirkauxitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola + El senmortema diaro de malhonora pereo + Igis for, dume kateni minacis lin cxiuj aliaj : + Hero kaj Posejdono kaj ankaux Palas-Ateno. + Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn, + Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan + Breareo de dioj kaj--Egeono de homoj, + Cxar li estas multege pli forta ol lia patro; + Apud Kronido sidigxis li fiera de gloro, + Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeuxson kateni. + Rememorigu lin, antaux li sidigxu kaj liajn + Vi cxirkauxprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn + Aux gxis tendaro kaj sxipoj la Ahxajidojn forpeli + Mortigatojn, ke cxiuj sciigxu la krimon de l'regxo, + Ke li mem, Agamemnono Atrido, la cxefo de viroj + Sciu l' ofendon, faritan al plej kuragxa Ahxajo." + + Larmojn versxante, respondis al sia filo Tetido : + "Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan! + Ho, se vi povus cxe sxipoj sen larmoj kaj sen malgxojo + Sidi, cxar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta. + Nun ne longtempa kaj pli malfelicxa ol cxiuj vi estas + Per unu fojo. Ho, mi vin por malfelicxo eknaskis. + Tion al tondronjxetanta Zeuxso, se volos li auxdi, + Iras mi diri nun supren, sur multanegxan Olimpon. + Vi do, sidante cxe sxipoj rapidaj, ne cxesu koleri + La Ahxajidojn kaj tute detenu vin de la milito. + Zeuxso hieraux festeni al Etiopoj senpekaj, + Cxe l'Okeano, foriris kaj kune kun li--la diaro, + Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. + Tiam eniros mi kupran domon de Zeuxso, mi liajn + Ekcxirkauxprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas." + + Tiel dirinte, foriris sxi. Kaj li restigis koleron + En la koro pro sia rugxovanga knabino, + Malgraux li forkondukita perforte. Sed Odiseo + En Hxrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta. + En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis + Velojn kaj ilin kunligis en sxipoj kaj al la mastejo + Maston altiris, rapide gxin sur sxnuregojn mallevis + Kaj en havenon enpelis per remiloj la sxipon, + Tie cxi ankron eljxetis kaj ligis al bordo sxnuregojn. + Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis + Por dio Febo Apolo malproksimegenjxetanta, + Ankaux eliris Hxrizido el sxipo la martranagxanta, + Sxin al altaro kondukis nun Odiseo multsagxa, + Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris : + + "Hxrizo, venigis min Agamemnono, la cxefo de viroj, + Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi + Al Apolo, ke por Ahxajidoj pacigxu la dio, + Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj." + + Tion li diris, sxin donis en liajn manojn; la patro + Gxoje ricevis la karan filinon. L'Ahxajoj al dio + La hekatombon majestan ordigis cxirkauxe l'altaro + Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon. + Hxrizo do levis la manojn supren kaj lauxte ekpregxis : + + "Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo + Sankta, potence regxanta la Tenedoson. Kiele + Vi jam antauxe atentis mian petegon vokantan + Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Ahxajojn, + Tiel same vi ree mian deziron plenumu + Kaj de Ahxajoj forigu la teruregajn mizerojn." + + Tiel li diris, pregxante, atentis lin Febo Apolo. + Sed post la pregxo disjxetis ili la sanktan hordeon, + Kolojn defleksis al bestoj, ekbucxis kaj felojn deprenis + Kaj femurojn eltrancxis, ilin envolvis per graso + Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte; + Ilin bruligis la pastro sur sxtipoj kaj nigran vinon + Versxis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj cxirkauxis. + Forbruliginte femurojn kaj l' internajxojn provinte, + Ili distrancxis la reston pece kaj metis sur stangojn, + Rostis gxin pene kaj fine demetis gxin. Post la laboro + Ili arangxis festenon, kaj tiam la koroj iliaj + En tiu bonarangxita festeno mankis nenion. + Post kvietigo de la malsato kaj de soifo + Knaboj plenigis gxis randoj kalikojn per la trinkajxo + Kaj, komencinte de dekstre, al cxiuj pokalojn disdonis. + Dauxre la tago l'Ahxajoj per kantoj pacigis la dion, + Belan peanon kantadis la maljunuloj Ahxajoj, + Glorigadante Apolon, kaj gxojis li en sia koro. + + Kiam la suno subiris kaj mallumo farigxis, + Ili cxe la sxnuregoj, tenintaj la sxipon, ekdormis. + Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita, + Levis sin, ili fornagxis al vasta tendaro Ahxaja, + Venton favoran al ili donis Febo Apolo. + Ili starigis la maston, disstrecxis la velojn blankegajn, + Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura + Cxirkaux la kilo de l' sxipo nagxanta fortego ekbruis, + Kaj gxi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante. + Poste, veninte al vasta tendaro de la Ahxajidoj, + Ili eltiris la sxipon nigretan sur bordon la sablan + Kaj, gxin subapoginte alte per traboj longegaj, + Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj sxipojn. + Li do koleris, sidante cxe sxipoj rapidenagxantaj, + Li, Peleido kuragxa, la dia piedorapida. + + Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis, + Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malgxojo + Pro la restigxo senaga : soifis li bruon, batalon. + + Jen apenaux dekdua matencxielrugxo aperis, + Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro. + Zeuxs antauxiris. Tetido do ne forgesis la peton + De sxia filo, sxi iris el maro kaj levis sin kune + Kun frumatena nebulo cxielon kaj altan Olimpon; + Tie cxi trovis sxi Zeuxson, aparte de dioj aliaj + Sur la suprajxo plej alta de multekapa Olimpo. + Sxi alsidigxis kaj cxirkauxprenis per mano maldekstra + Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektusxis, + Kaj potenculon Kronidon-Zeuxson sxi ekpetegis : + + "Ho, patro Zeuxso, se mi al vi inter diaro ekplacxis + Iam per vorto aux faro, plenumu vi mian deziron : + Vi mian filon ekvengxu, mortonton pli frue ol cxiuj; + Agamemnono, la cxefo de viroj, lin malhonoris, + De li preninte donacon kaj mem gxin forekrabinte. + Sed vi lin vengxu, Antauxpripensanta, ho, Zeuxso potenca! + Vi al Trojanoj donacu venkadon, gxis Ahxajidoj + Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore." + Tiel sxi diris. Al sxi ne respondis la nubopelanto + Zeuxso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis + Sin al cxirkauxprenitaj genuoj kaj reekpetegis : + "Ne sxanceligxu : promesu kaj donu al mi la konsenton + Aux do--rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu, + Cxu mi el cxiuj estas plej malestimata diino." + + Al sxi respondis indigne Zeuxso la nubkolektulo : + "Vere, malbona afero estos, se vi kontraux Hero + Igos min, kaj sxi per vortoj insultaj min ekkolerigos; + Sxi jam sen tio en rondo de cxiuj dioj senmortaj + Kontraux mi cxiam disputas, dirante--mi helpas Trojanojn. + Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu. + Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi + Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu : + Tio cxi estas de miaj promesoj por cxiuj senmortaj + Garantiajxo sanktega, cxar estas ne redonebla, + Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco." + Cxe tiuj vortoj mallevis Zeuxso la brovojn mallumajn, + Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis + De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis. + + Tiel konsiligxinte, ili disiris nun. Sxi do + Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo. + Zeuxso eniris palacon sian, kaj eklevigxinte + Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu + Kuragxigxis atendi lin : cxiuj renkonte aliris. + + La Olimpano sidigxis sur trono sia. Sed Hero + Ne preterlasis, ke li konsiligxis kun la filino + De maljunulo Nereo, l'argxentapieda Tetido, + Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeuxso potenca eldiris : + + "Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? + Cxiam placxas al vi ricevadi sekretajn decidojn, + Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras + Vole ecx unu vorton de tio, pri kio vi pensas." + + Al sxi respondis la patro de la homaro kaj dioj : + "Hero, ne penu vi cxiujn miajn pensojn sciigxi, + Cxar tio estas ne ebla por vi ecx, por mia edzino. + Certe, neniu el dioj kaj homoj sciigxos pri tio, + Antaux ol vi, kio estas por vi permesata sciigxi; + Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi, + Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori." + + Hero la bovookula ree respondis al Zeuxso : + "Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura! + Mi ja neniam gxis nun vin demandis aux esploradis, + Tute trankvile decidas vi cxion, kion vi volas. + Sed mi nun timas en koro, cxu vin ne ekkonvinkis + L'ido de griza Nereo, l'argxentapieda Tetido : + Cxe vi sidante, sxi viajn cxirkauxprenadis genuojn. + Al sxi vi eble promesis per kapobalanco Ahxilon + Ekglorigi kaj multajn Ahxajojn ekstermi cxe l' sxipoj?" + + Al sxi respondis dirinte Zeuxso la nubkolektulo : + "Stranga, vi cxiam suspektas, ne povas de vi mi kasxigxi, + Sed vi nenion atingos, nur malproksimigxos de koro + Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraux. + Se tio estos, farigxos tio laux mia deziro, + Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! + Cxar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos, + Se kontraux vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos". + + Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis, + Sidis silente, koleron en sian koron bridinte, + Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeuxsa palaco. + Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore + Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana : + + "Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble, + Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj + Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne gxuos ja pli ni + Gxojon festenan, se regxos malpaco. Al mia patrino + Mi nun konsilas (kvankam sxi mem havas multan prudenton) + + Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree + Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno. + Cxar se li, la Olimpano tondronjxetanta, ekvolos, + Li nin dejxetos de tronoj; li estas pli forta ol cxiuj. + Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi + Kaj refarigxos favora baldaux al ni l'Olimpano". + + Tiel dirinte, levigxis li kaj pokalon dufundan + Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn : + + "Kara patrino, elportu malgxojon malgrauxe sufero, + Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj + Baldaux batata; cxar vana, kiel ajn volus mi, estos + Mia helpo, cxar Zeuxson kontrauxi estas ne eble. + Cxar jam antauxe, kiam fojon mi volis vin helpi, + Kaptis li min cxe l' piedo, de sojlo la sankta min jxetis. + Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro + Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo, + Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike." + + Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana + Kaj ridetante sxi prenis de sia filo pokalon. + Li do al cxiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre, + Dolcxan nektaron enversxis, el la kaliko cxerpante, + Kaj inter dioj felicxaj eksonis ridado senfina, + Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. + + Gxis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago, + Kaj nenio mankis al koroj dum festenado + Bonarangxita : nek sonoj belegaj de liro Apola. + Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne. + + Sed kiam ekestingigxis la lumo de l' suno brilega, + Cxiu el ili foriris dormi en sian logxejon, + Kiun al cxiu lamapieda artisto Hefesto + Ekkonstruis per sia multescianta prudento. + Zeuxso do tondronjxetanta iris al sia kusxejo, + Kie li ofte kusxadis sub ago de dormo la dolcxa. + Tien veninte, li dormis, kaj apud li--Hero orkrona. + + * * * * * + + VIII + + ALDONO + + * * * * * + + PREGXO SUB LA VERDA STANDARDO + + Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, + Fortego, la mondon reganta, + Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero + Kaj fonto de vivo konstanta, + Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas, + Sed cxiuj egale en koro Vin sentas, + Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas, + Hodiaux ni pregxas. + + Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, + Kun dogmoj de blinda fervoro : + Silentas nun cxiu disput' religia + Kaj regas nur kredo de _koro_. + Kun gxi, kiu estas cxe cxiuj egala, + Kun gxi, la plej vera, sen trudo batala, + Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro + Cxe Via altaro. + + Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, + Sed gxi sin dividis batale; + Popolo popolon atakas kruele, + Frat' fraton atakas sxakale. + Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, + Auxskultu la vocxon de l'pregxo sincera, + Redonu la pacon al la infanaro + De l'granda homaro! + + Ni jxuris labori, ni jxuris batali, + Por reunuigi l'homaron. + Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, + Sed lasu nin venki la baron; + Donacu Vi benon al nia laboro, + Donacu Vi forton al nia fervoro, + Ke cxiam ni kontraux atakoj sovagxaj + Nin tenu kuragxaj. + + La verdan standardon tre alte ni tenos; + Gxi signas la bonon kaj belon. + La Forto mistera de l' mondo nin benos, + Kaj nian atingos ni celon. + Ni inter popoloj la murojn detruos, + Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos + Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero + Ekregos sur tero. + + + * * * * * + + TABELO DE LA ENHAVO + + + +EKZERCOJ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 + + FABELOJ KAJ LEGENDOJ + +La novaj vestoj de la regxo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19 +Aleksandro Macedona (V. Jabec) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 +Kiu estas la plej bona amiko de la viro? . . . . . . . . . . . . . . 26 +La deveno de la virino . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 28 +La naskigxo de la tabako (C. Bachiller). . . . . . . . . . . . . . . 30 +Karagara . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 34 +La virineto de maro. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 35 + +ANEKDOTOJ. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 61 + + RAKONTOJ + +Nokto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 92 +La hejmo de la metiisto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 108 +La forgesita pipo (A. Edelmann). . . . . . . . . . . . . . . . . . . 117 +Arturo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 122 +La nigra virino. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 138 +La karaj braceletoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 143 +Nur unu vorton . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 145 +La porcio da glaciajxo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 154 + + EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ + +Bagateloj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 178 +Fingra kalendaro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 208 +El la posxto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 214 +La logxejoj de la termitoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 222 +Korespondado komerca . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 227 +Kronika katara konjunktivito . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 229 +La sunhorlogxo en Dijon. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 235 + + ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO + +El la unua libro de la lingvo Esperanto. . . . . . . . . . . . . . . 241 +Plena gramatiko de Esperanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 254 +Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz gxis la + nuna tempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 256 +Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia . . . . . . . . 268 + + POEZIO + +L. Zamenhof.--La espero. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 317 + -- La vojo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 318 + -- Al la fratoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 319 + -- Mia penso. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 321 + -- Ho mia kor'. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 322 + -- La vojevodo (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . . 323 + -- La rozeto (Goethe) . . . . . . . . . . . . . . . . . 325 + -- En nord' unu pino (Heine). . . . . . . . . . . . . . 326 + -- En songxo (Heine). . . . . . . . . . . . . . . . . . 326 + -- Lorelej' (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 327 + -- Kanto de studentoj . . . . . . . . . . . . . . . . . 323 + -- Al la regxo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 329 + -- Nokta kanto de soldato (W. Hauff). . . . . . . . . . 330 + -- Kanto de l'ligo (A. Mozart). . . . . . . . . . . . . 330 + -- La kapelo (L. Uhland). . . . . . . . . . . . . . . . 331 + -- La gaja migranto . . . . . . . . . . . . . . . . . . 332 + -- La vojo (B. N. Delvig) . . . . . . . . . . . . . . . 339 +Leo Belmont.--Nokt' en la koro (Byron) . . . . . . . . . . . . . . 333 + -- Al brusto, al min (Heine). . . . . . . . . . . . . . 334 +V. Devjatnin.--Printempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335 + -- Sxipeto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335 + -- Sciuro kaj papago . . . . . . . . . . . . . . . . . 336 + -- Angxelo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . 336 + -- Husaro (Pusxkin). . . . . . . . . . . . . . . . . . 337 + -- Infano de zorgo (Herder). . . . . . . . . . . . . . 341 + -- Espero (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . . 343 + -- Garantio (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . 344 +A. Dombrowski.--Mia mizero . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 348 + -- Nova kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 349 + -- La malliberulo . . . . . . . . . . . . . . . . . . 350 +M. Goldberg.--La turo babilona . . . . . . . . . . . . . . . . . . 351 + -- Nova Dio {S. Frug) . . . . . . . . . . . . . . . . . 353 + -- Cigno, ezoko kaj kankro (Krylov) . . . . . . . . . . 359 +A. Grabowski.--Tri Budrysoj (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . 360 + -- Revajxo (P. Dalman) . . . . . . . . . . . . . . . . 361 + -- Excelsior (Longfellow). . . . . . . . . . . . . . . 362 + -- La pluva tago (Longfellow). . . . . . . . . . . . . 364 + -- La sago kaj la kanto (Longfellow) . . . . . . . . . 364 + -- Sonoriloj de vespero (T. Moore) . . . . . . . . . . 365 +E. Haller.-- Mi rakontis (Vejnberg) . . . . . . . . . . . . . . .366 +G. Janowski.--Mi eliras (Lermonto. . . . . . . . . . . . . . . . 366 +D. Jegorov.--Auxtuno. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 367 +F. de Kanalosxsxy-Lefler.--Kusxas somero (Heine) . . . . . . . . . 368 +A. Kofman.-- Filino de Iftah. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 368 + -- La sklavosxipo (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . 374 +V. Langlet.--Al la memoro de Jozef Wasniewski . . . . . . . . . . 378 +R. Libeks.-- Latva popola kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . 380 +I. Lojko.--Malgrand'-rusa kanteto. . . . . . . . . . . . . . . . . 380 + -- Profeto (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 381 +F. Lorenc.--Alauxdeto (Boheme) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 382 +A. Naumann.--Mi amis vin . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 383 + -- Printempo venos . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384 +Poeteto.--La Cxaso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384 +I. Seleznet.--Kanto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 385 + -- Ne riprocxu la sorton. . . . . . . . . . . . . . . . 386 + -- Revo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 386 +E. Smetanka.--La poeto (V. Halek). . . . . . . . . . . . . . . . . 387 +L. Sokolov.--La velo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . 388 +M. Solovjev.--Plendo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 388 + -- Tri palmoj (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . 389 +K. Svanbom.--Laux sveda melodio. . . . . . . . . . . . . . . . . . 391 +S. Satunovski.--Ne diru (Nadson) . . . . . . . . . . . . . . . . . 391 +W. Waher.--Spirita Sxipo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 392 +J. Wasniewski.--El la paperujo de miaj fabloj. . . . . . . . . . . 391 +E. de Wahl.--Cxe l' maro (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . 395 +F. Zamenhof.--Versajxo sen fino. . . . . . . . . . . . . . . . . . 395 + -- Vizito de la steloj sur la tero. . . . . . . . . . . 397 +0. Zeidlitz.--Vespero (A. Nikander). . . . . . . . . . . . . . . . 402 +L. Zamenhof.--El Hamleto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 403 +A. Kofman.--El Iliado. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 441 + + ALDONO + +Pregxo sub la verda standardo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 459 + + + * * * * * + + + 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. + + + + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Fundamenta Krestomatio, by L. Zamenhof + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK FUNDAMENTA KRESTOMATIO *** + +***** This file should be named 8224-0.txt or 8224-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/8/2/2/8224/ + +Produced by David Starner, William Patterson and the Online +Distributed Proofreading Team + +Updated editions will replace the previous one--the old editions will +be renamed. + +Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright +law means that no one owns a United States copyright in these works, +so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United +States without permission and without paying copyright +royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part +of this license, apply to copying and distributing Project +Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm +concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, +and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive +specific permission. If you do not charge anything for copies of this +eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook +for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, +performances and research. They may be modified and printed and given +away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks +not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the +trademark license, especially commercial redistribution. + +START: FULL LICENSE + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full +Project Gutenberg-tm License available with this file or online at +www.gutenberg.org/license. + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project +Gutenberg-tm electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or +destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your +possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a +Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound +by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the +person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph +1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this +agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm +electronic works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the +Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection +of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual +works in the collection are in the public domain in the United +States. If an individual work is unprotected by copyright law in the +United States and you are located in the United States, we do not +claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, +displaying or creating derivative works based on the work as long as +all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope +that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting +free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm +works in compliance with the terms of this agreement for keeping the +Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily +comply with the terms of this agreement by keeping this work in the +same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when +you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are +in a constant state of change. If you are outside the United States, +check the laws of your country in addition to the terms of this +agreement before downloading, copying, displaying, performing, +distributing or creating derivative works based on this work or any +other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no +representations concerning the copyright status of any work in any +country outside the United States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other +immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear +prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work +on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the +phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, +performed, viewed, copied or distributed: + + This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and + most other parts of the world at no cost and with almost no + restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it + under the terms of the Project Gutenberg License included with this + eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the + United States, you'll have to check the laws of the country where you + are located before using this ebook. + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is +derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not +contain a notice indicating that it is posted with permission of the +copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in +the United States without paying any fees or charges. If you are +redistributing or providing access to a work with the phrase "Project +Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply +either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or +obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm +trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any +additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms +will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works +posted with the permission of the copyright holder found at the +beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including +any word processing or hypertext form. However, if you provide access +to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format +other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official +version posted on the official Project Gutenberg-tm web site +(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense +to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means +of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain +Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the +full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works +provided that + +* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed + to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has + agreed to donate royalties under this paragraph to the Project + Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid + within 60 days following each date on which you prepare (or are + legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty + payments should be clearly marked as such and sent to the Project + Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in + Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation." + +* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or destroy all + copies of the works possessed in a physical medium and discontinue + all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm + works. + +* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of + any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days of + receipt of the work. + +* You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project +Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than +are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing +from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The +Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm +trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +works not protected by U.S. copyright law in creating the Project +Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm +electronic works, and the medium on which they may be stored, may +contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate +or corrupt data, transcription errors, a copyright or other +intellectual property infringement, a defective or damaged disk or +other medium, a computer virus, or computer codes that damage or +cannot be read by your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium +with your written explanation. The person or entity that provided you +with the defective work may elect to provide a replacement copy in +lieu of a refund. If you received the work electronically, the person +or entity providing it to you may choose to give you a second +opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If +the second copy is also defective, you may demand a refund in writing +without further opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO +OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT +LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of +damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement +violates the law of the state applicable to this agreement, the +agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or +limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or +unenforceability of any provision of this agreement shall not void the +remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in +accordance with this agreement, and any volunteers associated with the +production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm +electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, +including legal fees, that arise directly or indirectly from any of +the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this +or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or +additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any +Defect you cause. + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of +computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It +exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations +from people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future +generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see +Sections 3 and 4 and the Foundation information page at +www.gutenberg.org + + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by +U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the +mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its +volunteers and employees are scattered throughout numerous +locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt +Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to +date contact information can be found at the Foundation's web site and +official page at www.gutenberg.org/contact + +For additional contact information: + + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To SEND +DONATIONS or determine the status of compliance for any particular +state visit www.gutenberg.org/donate + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. To +donate, please visit: www.gutenberg.org/donate + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project +Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be +freely shared with anyone. For forty years, he produced and +distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of +volunteer support. + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in +the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not +necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper +edition. + +Most people start at our Web site which has the main PG search +facility: www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + |
