summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/old/7espr10.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'old/7espr10.txt')
-rw-r--r--old/7espr10.txt16965
1 files changed, 16965 insertions, 0 deletions
diff --git a/old/7espr10.txt b/old/7espr10.txt
new file mode 100644
index 0000000..365fdac
--- /dev/null
+++ b/old/7espr10.txt
@@ -0,0 +1,16965 @@
+The Project Gutenberg EBook of Fundamenta Krestomatio, by L. Zamenhof
+
+Copyright laws are changing all over the world. Be sure to check the
+copyright laws for your country before downloading or redistributing
+this or any other Project Gutenberg eBook.
+
+This header should be the first thing seen when viewing this Project
+Gutenberg file. Please do not remove it. Do not change or edit the
+header without written permission.
+
+Please read the "legal small print," and other information about the
+eBook and Project Gutenberg at the bottom of this file. Included is
+important information about your specific rights and restrictions in
+how the file may be used. You can also find out about how to make a
+donation to Project Gutenberg, and how to get involved.
+
+
+**Welcome To The World of Free Plain Vanilla Electronic Texts**
+
+**eBooks Readable By Both Humans and By Computers, Since 1971**
+
+*****These eBooks Were Prepared By Thousands of Volunteers!*****
+
+
+Title: Fundamenta Krestomatio
+
+Author: L. Zamenhof
+
+Release Date: June, 2005 [EBook #8224]
+[Yes, we are more than one year ahead of schedule]
+[This file was first posted on July 3, 2003]
+
+Edition: 10
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK FUNDAMENTA KRESTOMATIO ***
+
+
+
+
+Produced by David Starner, William Patterson
+and the Online Distributed Proofreading Team
+
+
+
+
+
+TRANSCRIBER'S NOTE:
+
+The Esperanto alphabet contains 28 characters. These are the
+characters of English, but with "q", "w", "x", and "y" removed, and
+six diacritical letters added. The diacritical letters are "c",
+"g", "h", "j" and "s" with circumflexes (or "hats", as Esperantists
+fondly call them), and "u" with a breve. Zamenhof himself suggested
+that where the diacritical letters caused difficulty, one could
+instead use "ch", "gh", "hh", "jh", "sh" and "u". A plain ASCII
+file is one such place; there are no ASCII codes for Esperanto's
+special letters.
+
+However, there are two problems with Zamenhof's "h-method". There
+is no difference between "u" and "u" with a breve, and there is no
+way to determine (without prior knowledge of the word(s) involved,
+and sometimes a bit of context) whether an "h" following one of
+those other five letters is really the second half of a diacritical
+pair, or just an "h" that happened to find itself next to one of
+them. Consequently other, unambiguous, methods have been used over
+the years. One is the "x-method", which uses the digraphs "cx",
+"gx", "hx", "jx", "sx" and "ux" to represent the special letters.
+There is no ambiguity because the letter "x" is not an Esperanto
+letter, and each diacritical letter has a unique transliteration.
+This is the method used in this Project Gutenberg e-text.
+
+IMAGES:
+
+There are five images referenced in the text (search for "[Ilustrajxo").
+Naturally they cannot be displayed within the ASCII file, but I created
+these markers for reference.
+
+
+[Ilustrajxo: terglobo.png]
+
+
+ L. ZAMENHOF
+
+
+ FUNDAMENTA KRESTOMATIO
+ DE LA LINGVO
+ ESPERANTO
+
+
+ DUA ELDONO
+
+
+ FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, PARIS.
+ ANGLUJO.--"REVIEW of REVIEWS", LONDON.
+ DANUJO.--ANDR.-FRED. HOEST & SOEN, KJOBENHAVN.
+ GERMANUJO.--MOELLER & BOREL, BELIN.
+ HISPANUJO.--J. ESPASA, BARCELONA.
+ ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO.
+ POLUJO.--M. ARCT, WARSZAWA.
+ SVEDUJO.--ESPERANTOFOERENING, STOCKHOLM
+
+
+ Estas mendeblaj :
+
+ CXE LA LIBREJO HACHETTE KAJ K-o
+
+ * * * * *
+
+ TUTMONDA
+ JARLIBRO ESPERANTISTA : 1905
+ enhavanta la
+ Adresarojn de Dro ZAMENHOF
+ Unu volumo 432 pagxa. . . . . . . . 2 fr. 50
+
+ * * * * *
+
+ INTERNACIA SCIENCA REVUO
+ En Esperanto
+
+ REDAKCIO ADMINISTRACIO :
+ P. FRUICTIER HACHETTE & K-o
+ 27, boulevard Arago, 79, boulevard Saint-Germain,
+ PARIS PARIS
+
+ JARA ABONKOSTO
+ Francujo. . . . . . . 3 fr. 50 | Ceteraj landoj. . . . . 7 fr.
+ UNU NUMERO : 60 centimoj.
+
+ * * * * *
+
+ Baldaux aperos :
+
+ GRANDA
+ VORTARO FRANCA-ESPERANTA
+
+ Tiu verko, tiel longe atendita, estos grava cxefverko, kiun
+ cxiu Esperantisto devos posedi!
+ Gxia kosto ne superos. . . . . . . . . . . . . . 7 frankojn.
+
+ Specimenoj kaj cirkuleroj estos baldaux senditaj.
+ Ni rememorigas ke la firmo Hachette kaj K-o estas sole
+ rajtigata eldoni verkojn aprobitajn de la auxtoro de la
+ lingvo, Dro Zamenhof
+
+ 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05.
+
+ * * * * *
+
+
+ ANTAUXPAROLO
+
+
+ Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la
+lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian
+celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene _egale_; kaj por ke
+cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_,
+legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la
+peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_,
+kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la
+lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.
+
+ Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed
+cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux
+ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne
+povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu,
+antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu
+atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto
+la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn
+perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta
+Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de
+stilo _erara_.
+
+ Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al
+_cxiu_, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed
+precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al
+tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas
+verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj
+la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed
+rektan malutilon.
+
+ Cxiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aux skribitaj
+de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas
+korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la
+stilo, kiun mi mem uzas.
+
+ L. ZAMENHOF,
+ Auxtoro de la lingvo _Esperanto_.
+
+ Varsovio, en Aprilo 1903.
+
+
+
+ FUNDAMENTA KRESTOMATIO
+
+
+ * * * * *
+
+ I
+
+ EKZERCOJ
+
+ * * * * *
+
+
+ 1.
+
+ Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj
+kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas.
+--La patro estas sana.--La patro estas tajloro.
+
+ 2.
+
+ Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo
+estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur
+la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro
+kusxas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun
+mi trovis.--Sur la tero kusxas sxtono.
+
+ 3.
+
+ Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne
+donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.--
+Kiu kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono.
+
+ 4.
+
+ La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al
+la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun
+la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas
+pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas
+per la busxo kaj flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.--
+La patro estas en la cxambro.
+
+ 5.
+
+ La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu
+al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la
+birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj
+infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi
+batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi
+ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.--
+Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
+
+ 6.
+
+ Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La
+blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la
+juna frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al
+mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi
+deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston!
+(mi deziras al vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la
+cxielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj
+en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero
+estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli
+nutra, ol vino.--Mi havas pli fresxan panon, ol vi.--Ne, vi eraras,
+sinjoro : via pano estas malpli fresxa, ol mia.--El cxiuj miaj infanoj
+Ernesto estas la plej juna.--Mi estas tiel forta, kiel vi.--El cxiuj
+siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa.
+
+ 7.
+
+ Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu busxon, sed
+mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris cxion
+per la dek fingroj de siaj manoj.--El sxiaj multaj infanoj unuj estas
+bonaj kaj aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek
+kaj dek faras dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj
+kvardek kvin faras sepdek kvin.--Mil okcent nauxdek tri.--Li havas
+dek unu infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto
+konsistas el sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la
+jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas
+la dek-dua.--La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago
+de la jaro.--La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli
+sankta, ol la ses unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?--
+Kiun daton ni havas hodiaux?--Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de
+Marto.--Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de
+la jaro mil sepcent tridek dua.
+
+ 8.
+
+ Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu cxi urbo
+havas milionon da logxantoj.--Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da
+kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (aux milo da jaroj)
+faras miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al
+mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste
+prunti al mi, kiam mi bezonos monon.--Por cxiu tago mi ricevas kvin
+frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio
+estas) dek frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas
+duono de ses.--Ok estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu
+cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon
+frankojn (aux da frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux
+tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam
+duope.--Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin
+atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al
+cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu cxi libro havas sesdek
+pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la
+tutan libron en kvar tagoj.
+
+ 9.
+
+ Mi legas.--Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"),--
+Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.--La trancxilo trancxas bone,
+cxar gxi estas akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili
+estas rusoj.--Kie estas la knaboj?--Ili estas en la gxardeno.--Kie
+estas la knabinoj?--Ili ankaux estas en la gxardeno.--Kie estas la
+trancxiloj?--Ili kusxas sur la tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li
+venas.--Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.--La infano ploras, cxar
+gxi volas mangxi.--La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi.--Knabo,
+vi estas negxentila.--Sinjoro, vi estas negxentila.--Sinjoroj, vi
+estas negxentilaj.--Mia hundo, vi estas tre fidela.--Oni diras, ke
+la vero cxiam venkas.--En la vintro oni hejtas la fornojn.--Kiam oni
+estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.
+
+ 10.
+
+ Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li
+forkuris de mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn
+longajn leterojn.--Venu al mi hodiaux vespere.--Mi rakontos al vi
+historion.--Cxu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li.
+--Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro
+kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas (infanojn).
+--Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin
+mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.--Mia frato diris al
+Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri sxi tiel, kiel
+mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne
+gardas.--Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj
+fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia
+domo.--Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.--Mi lavis min
+en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.--La infano sercxis
+sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.--Oni ne
+forgesas facile sian unuan amon.
+
+ 11.
+
+ Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.--Vi skribas,
+kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas.--Hieraux
+mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.--Hodiaux estas
+sabato, kaj morgaux estos dimancxo.--Hieraux estis vendredo, kaj
+post-morgaux estos lundo.--Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj
+mia vizito faris al li plezuron.--Cxu vi jam trovis vian horlogxon?
+--Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos
+mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.--Kiam mi
+venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus
+felicxa.--Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.--Se
+la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.--
+Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta?--Iru for!--
+Infano, ne tusxu la spegulon!--Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!--
+Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke li ne babilu.--
+Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni uzu bone
+la vivon, cxar la vivo ne estas longa.--Sxi volas danci. Morti pro la
+patrujo estas agrable.--La infano ne cxesas petoli.
+
+ 12.
+
+ Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante
+sur la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo
+estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta
+senintence, Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi gxin mangxis.--
+La falinta homo ne povis sin levi.--Ne riprocxu vian amikon, cxar vi
+mem pli multe meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto, dum
+vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam
+revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.--Venu, ni atendas
+vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la
+estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Auxgusto estas mia plej
+amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita
+estas pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn
+tra la stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni
+devas jugxi, estas jugxoto.
+
+ 13.
+
+ Nun li diras al mi la veron.--Hieraux li diris al mi la veron.--
+Li cxiam diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li
+jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron).
+--Li diros al mi la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros
+al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi
+venos al mi, li diros al mi la veron).--Se mi petus lin, li dirus al
+mi la veron.--Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la
+veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).--Kiam mi venos, diru
+al mi la veron.--Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron
+(aux estu dirinta al mi la veron).--Mi volas diri al vi la veron.--
+Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la
+veron).
+
+ 14.
+
+ Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu
+amata. Esti amata.--Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita.
+Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.--Li estas invitota. Li
+estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota.
+Esti invitota.--Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de
+mi.--La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.--
+Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.
+--Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de
+mi.--Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.--
+Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel
+lerte kasxita de vi.--Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi
+fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi
+estos konstruata pli ol tri jarojn.--Honesta homo agas honeste.--La
+pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis
+longe en nia urbo.--Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?--Sur la
+kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin
+trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud
+la pordo, la vaporo iras sur la korton.
+
+ 15.
+
+ Kie vi estas?--Mi estas en la gxardeno.--Kien vi iras?--Mi
+iras en la gxardenon.--La birdo flugas en la cxambro (--gxi estas
+en la cxambro kaj flugas en gxi).--La birdo flugas en la cxambron (
+--gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin).--Mi vojagxas
+en Hispanujo.--Mi vojagxas en Hispanujon.--Mi sidas sur segxo kaj
+tenas la piedojn sur benketo.--Mi metis la manon sur la tablon. El sub
+la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.--
+Super la tero sin trovas aero.--Anstataux kafo li donis al mi teon
+kun sukero, sed sen kremo.--Mi staras ekster la domo, kaj li estas
+interne.--En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.--La
+hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj
+hirundoj.--Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.--Kiam li
+estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.--Li diras, ke mi
+estas atenta.--Li petas, ke mi estu atenta.--Kvankam vi estas ricxa,
+mi dubas, cxu vi estas felicxa.--Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli
+estimus.--Se li jam venis, petu lin al mi.--Ho, Dio! kion vi faras!
+--Ha, kiel bele!--For de tie cxi!--Fi, kiel abomene!--Nu, iru pli
+rapide!
+
+ 16.
+
+ La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux
+objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj.
+La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple
+rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas
+en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna,
+sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post
+prepozicio, kiu finigxas per vokalo).--Vortoj kunmetitaj estas kreataj
+per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn,
+sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni
+la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo.
+Ekzemploj : skribtablo aux skribotablo (=tablo, sur kiu oni skribas);
+internacia (=kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (=de la tuta
+mondo); unutaga (=kiu dauxras unu tagon); unuataga (=kiu estas en la
+unua tago); vaporsxipo (=sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi,
+tagmangxi, vespermangxi; abonpago (=pago por la abono).
+
+ 17.
+
+ Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni
+iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de
+la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni
+aldonas al la vorto la finon "n" ; sekve : tie (=en tiu loko), tien (=al
+tiu loko); tiel same ni ankaux diras : "la birdo flugis en la gxardenon,
+sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en
+akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed
+nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne
+trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke
+gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri,
+ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la
+celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale,
+cxu ia prepozicio starus aux ne.--Morgaux mi veturos Parizon (aux en
+Parizon).--Mi restos hodiaux dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni
+disigxis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris
+maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu cxi urbo.--
+Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.--Mi renkontis nek lin, nek
+lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton).
+
+ 18.
+
+ Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian
+prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed
+estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la
+vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas
+je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux : mi ridas lian
+naivecon).--Je la lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux : la lastan
+fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia
+perdita felicxo (aux : mian perditan felicxon).--El la dirita regulo
+sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la
+akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la
+akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la
+patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon
+tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple : ni
+povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni
+devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".
+
+ 19.
+
+ Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn naux
+vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari
+al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas
+al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn :
+kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la
+literon "t", ni ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel,
+ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn
+komunajn : cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu.
+Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn : nenia, nenial,
+neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la
+vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman;
+ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima);
+tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la
+vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn :
+kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn,
+kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux
+fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj
+(sufiksoj); ekzemple : tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo,
+tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu).
+
+ 20.
+
+ Lia kolero longe dauxris.--Li estas hodiaux en kolera humoro.--Li
+koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis
+kaj estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta.
+--Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas,
+kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne
+skribe, sed parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li
+povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.--Li logxas ekster la
+urbo.--La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.--
+Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de
+mia deziro.--Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula
+materialo.--La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule
+varmega.--Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la
+dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.--La birdo ne forflugis :
+gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur
+la tegmenton.--Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto
+aldonas senpage funton da sukero.--Lernolibron oni devas ne tralegxi,
+sed tralerni.--Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman
+cxapelon.--En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj
+lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.
+
+ 21.
+
+ Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn
+manierojn.--Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu
+okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.--Diplomatiiston oni povas
+ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar
+fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis
+min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.--Glaso de vino
+estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por
+vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron
+da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo,
+aux kiu estas uzata por drapo).--Mi acxetis dekon da ovoj.--Tiu cxi
+rivero havas ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro
+staris amaso da homoj.--Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli
+varmajn landojn.--Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.
+--Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn
+de siaj najbaroj.--En la cxambro sidis nur kelke da homoj.--"Da"
+post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.
+
+ 22.
+
+ Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda : li
+estas de meza kresko.--Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi
+tra nia mallargxa pordo.--Haro estas tre maldika.--La nokto estis
+tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.--Tiu cxi
+malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.--Malbonaj infanoj amas
+turmenti bestojn.--Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis
+la tagon, en kiu li estis naskita.--Mi forte malestimas tiun cxi
+malnoblan homon.--La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis,
+sed mia frato tuj gxin denove malfermis.--Rekta vojo estas pli
+mallonga, ol kurba.--La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux
+renversigxos.--Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur
+la kampon.--Malamiko venis en nian landon.--Oni tiel malhelpis al
+mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.--La edzino de mia patro estas
+mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.--Sur la korto staras koko
+kun tri kokinoj.--Mia fratino estas tre bela knabino.--Mia onklino
+estas bona virino.--Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj
+kun mia nevino.--Lia duonpatrino estas mia bofratino.--Mi havas
+bovon kaj bovinon.--La juna vidvino farigxis denove fiancxino.
+
+ 23.
+
+ La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi
+la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.--Cxu vi havas
+korktirilon, por malsxtopi la botelon?--Mi volis sxlosi la pordon,
+sed mi perdis la sxlosilon.--Sxi kombas al si la harojn per argxenta
+kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro
+ni veturas per glitveturilo.--Hodiaux estas bela frosta vetero, tial
+mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas,
+per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per
+tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.--
+Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono
+kaj inksorbilo.--Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el
+telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino
+kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia
+lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta
+sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la
+lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen
+komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj
+kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.
+
+ 24.
+
+ Vi parolas sensencajxon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj
+konfitajxo.--Akvo estas fluidajxo.--Mi ne volis trinki la vinon,
+cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.--Sur la tablo
+staris diversaj sukerajxoj.--En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj
+acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas
+nur ia abomena acidajxo.--La acideco de tiu cxi vinagro estas tre
+malforta.--Mi mangxis bongustan ovajxon.--Tiu cxi granda altajxo
+ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda.
+--Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.
+--Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni
+nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.--Glaciajxo
+estas dolcxa glaciigila frandajxo.--La ricxeco de tiu cxi homo estas
+granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.--Li amas tiun
+cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre placxis al
+mi.--La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj
+kaj diversaj aliaj kreskajxoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco.
+
+ 25.
+
+ Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj
+Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos
+al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefiancxoj
+staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi
+estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Cxiuj
+parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas
+mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino
+(gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia
+nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu
+kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino.
+--La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.--Li ne estas
+lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo
+estas regxidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de
+Izraelo.--Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido--nematura koko,
+bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo.
+
+ 26.
+
+ La sxipanoj devas obei la sxipestron.--Cxiuj logxantoj de regno
+estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj.--
+La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo.--La Parizanoj
+estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia
+urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron.--
+Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj
+logxas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li
+estas nelerta kaj naiva provincano.--La logxantoj de unu regno estas
+samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj
+de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj
+soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj sxuojn.--
+La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn
+kaj aliajn lignajn objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon.
+--La kuragxa maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn,
+kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn
+servantojn : kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston.
+--La ricxulo havas multe da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo
+timas ecx sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.--
+Pregxu al la Sankta Virgulino.
+
+ 27.
+
+ Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia
+lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la
+forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du
+horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute
+malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li
+sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu
+cxi kampo al nia domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.--
+Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la
+korton.--Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega
+hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis,
+kion fari.--Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.
+--Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion
+iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux
+Nikcxjo aux Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo
+aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux
+Sofinjo).
+
+ 28.
+
+ En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson
+kaj purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de
+honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la
+edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa
+festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo
+tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte
+bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li
+malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj
+volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj
+la negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.--
+Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis
+per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis
+mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo,
+li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne
+pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia
+kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la
+arbeto.--Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al
+nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.
+
+ 29.
+
+ En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado
+dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte.
+--Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo
+estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi
+ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni
+trompigxis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla
+okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo
+trakuris tra la malluma cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas
+lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo
+sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.
+--Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas
+cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas
+cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni
+gxin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas
+plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas
+plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo
+de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi
+portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La
+rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
+
+ 30.
+
+ Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas
+rompebla kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via
+parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj
+tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos
+helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu
+vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.--
+Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem
+havos hodiaux gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas
+tre lauxdinda.--Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.--
+Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre
+babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte
+cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne
+portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre
+kredema : ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej
+nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas
+moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema,
+kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas
+suficxa, por eksplodigi pulvon.
+
+ 31.
+
+ Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis
+atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la
+homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj
+disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis
+al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu
+min, cxar mi baldaux revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de
+la rivero.--Mi diris al la regxo : via regxa mosxto, pardonu min!--
+El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro
+N.; la dua : al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto,
+Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial
+la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn
+vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis
+lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.--
+Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi,
+sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo,
+malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto,
+malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo,
+resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro,
+malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco,
+malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo,
+malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
+
+
+ * * * * *
+
+ II
+
+ FABELOJ KAJ LEGENDOJ
+
+ * * * * *
+
+
+ LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO
+
+ (El Anderson.)
+
+ Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn
+vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele
+ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso,
+esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.
+Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu
+alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie
+cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo".
+
+ En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien
+venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj
+diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni
+nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi
+sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el
+tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por
+sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj.
+
+ --Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian
+surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico,
+kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes,
+la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux
+trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian
+laboron.
+
+ Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed
+havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre
+fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron.
+Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la
+malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto.
+
+ --Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis
+la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas
+malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li
+estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis
+antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj
+homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj
+cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas.
+
+ --Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis
+la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li
+estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li!
+
+ Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux
+trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu
+al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi
+nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris.
+
+ La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu
+gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris
+la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn
+por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio
+estis.
+
+ --Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam
+supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia
+ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon!
+
+ --Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.
+
+ --Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj
+rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes,
+mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas!
+
+ --Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn
+kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente
+auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj
+tiel li ankaux faris.
+
+ Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion
+ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian
+propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel
+antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj.
+
+ La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi,
+kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li
+tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar
+krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi.
+
+ --Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj
+montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.
+
+ --Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne
+tauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni
+ne devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li
+ne vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la
+bonega desegno. Jes, gxi estas rava! li diris al la regxo.
+
+ Cxiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega sxtofo.
+
+ Nun la regxo mem volis gxin vidi, dum gxi estas ankoraux sur la
+teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis
+ankaux la ambaux maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antauxe, li
+iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per cxiuj fortoj, sed sen
+fadenoj.
+
+ --Nu, cxu tio cxi ne estas efektive belega? diris ambaux honestaj
+oficistoj. Via Regxa Mosxto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj
+cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke
+la aliaj kredeble vidas la sxtofon.
+
+ --Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi
+estas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo?
+tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre
+bela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj
+li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li
+ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis
+kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj
+aliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre
+bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi
+belega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata.
+Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis
+tre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon
+kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.
+
+ La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis
+maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel
+okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili
+faris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis
+per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj
+fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!"
+
+ La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj
+ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj
+diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la
+mantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus
+pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej
+grava eco!
+
+ --Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio
+estis.
+
+ --Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn
+vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux
+la spegulo vestos la novajn.
+
+ La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux
+ili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis
+pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion
+alligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo
+sin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo.
+
+ --Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis.
+Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo!
+
+ --Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super
+Via Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro.
+
+ --Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas?
+Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis
+montri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon.
+
+ La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris
+siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iris
+kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke
+ili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belega
+baldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis :
+"Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kian
+belegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniu
+volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus por
+sia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxis
+nun havis tian sukceson.
+
+ --Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda
+infano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro;
+kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.
+
+ --Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras,
+ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la
+tuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, ke
+la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur
+kuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran,
+kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis.
+
+ * * * * *
+
+ ALEKSANDRO MACEDONA
+
+ Orienta historia legendo el V. JABEC.
+
+ Granda regxo ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis
+nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levigxis
+super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub
+la cxielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel
+ekzemple nagxanta pomo en vazo da akvo.
+
+ Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovigxas la oro kaj kie
+regas virinoj, kiuj ankaux batalas kun siaj malamikoj.
+
+ Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis :
+
+ --Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro?
+
+ --Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, cxar
+mallumaj montegaroj baras la vojon.
+
+ --Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne sxangxos, kolere
+respondis la regxo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon.
+
+ --Se vi nesxangxeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj,
+ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne
+ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaux tre longajn sxnurojn kaj alligu
+ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regxo, kun via militistaro
+sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la sxnurojn en la manoj : tiam, se vi
+ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la sxnuroj veni
+returne al via regxa palaco.
+
+ Tio cxi placxis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj
+tenis la sxnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro,
+por batali kun la tie regantaj virinoj.
+
+ Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis
+al li kun la sekvanta parolo :
+
+ --Se via honoro estas al vi kara, ne tusxu nin; cxar se vi nin
+venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos
+venkita, oni diros ke virino vin mortigis!
+
+ Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La
+virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kusxis ora pano.
+
+ --Cxu mi satigxos de ora pano? demandis Aleksandro, tion cxi
+vidinte.
+
+ --Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj;
+cxu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis gxin sercxi?
+
+ Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj
+lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsagxulo en la
+dauxro de mia tuta vivo gxis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis
+al mi sagxon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia
+lando.
+
+ En la vojo li sidigxis mangxeti sur la bordo de ia rivero, kaj
+lavetante salan fisxon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan
+odoron.
+
+ --Tiu cxi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro.
+
+ Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laux tiu cxi rivero gxis li
+venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo.
+
+ --Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.
+
+ --Tio cxi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocxo el
+interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi!
+
+ --Konfesu mian regxan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi
+ion, cxar mi estas regxo !
+
+ Apenaux li finis siajn vortojn,--jen ia mano donas al li homan
+kapon, li gxin prenis kaj reiris al sia lando.
+
+ Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis
+gxin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevigxis gxis la tero.
+Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da argxento kaj oro por
+gxin mallevi--, sed vane : li ne povis; la tuta argxento kun la oro ne
+pezis tiom, kiom la kapo.
+
+ --Kion gxi signifas? demandis Aleksandro la sagxulojn.
+
+ --Gxi estas tial, respondis la sagxuloj, cxar en la kapo sin trovas
+homa okulo, kiu neniam satigxas je argxento kaj oro.
+
+ --Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.
+
+ --Sxutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam gxi nenion vidos kaj
+kompreneble nenion deziros.
+
+ Kiam tiu cxi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kusxis la
+kapo, tuj levigxis rapide supren.
+
+ --Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la sagxuloj havas prudenton ne
+homan, sed Dian!
+
+ Tradukis N. KUSXNIR.
+
+ * * * * *
+
+ KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO?
+
+ Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT.
+
+ La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la
+sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en
+la lauxdinda intenco lin kapti kaj formangxi. Okaze tion cxi rimarkis
+malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, cxu pro tio, ke la
+malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, aux cxu pro ia alia kauxzo
+--suficxe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon
+per fortega "tju!". La diablo, gxojante, ke li liberigxis de la lupo,
+dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon
+en tian kaj tian profundajxon, kie li ankaux estos kaj montros sin al
+li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona
+amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia
+edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al
+la signita loko, la diablo ankoraux ne estis tie kaj, por iel pasigi
+la tempon, la malgrand'ruso kusxigis sian kapon sur la bruston de sia
+edzino, kaj, dum sxi gxin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li
+dolcxe ekdormis. Kiam li jxus ekdormis, tiam la diablo, aliformigxinte
+en belegan junan viron, proksimigxis al la edzino, amindumis kun sxi per
+la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute sxin gajnis tiel, ke sxi volonte
+ekkaptis la altiritan al sxi trancxilon, por tratrancxi la gorgxon de
+sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam sxi tion cxi volis fari, la
+diablo, repreninte sian veran eksterajxon, lauxte ekkriis, "tju!" tiel,
+ke la malgrand'ruso vekigxis kaj gxustatempe ankoraux povis eviti la
+dangxeron, kiu lin minacis.
+
+ En sekvo de tiu cxi okazo la diablo, farante al li fortan predikon
+pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la
+edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la
+viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsagxigi, delogi; sxi ofte
+forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin
+forlasas, dividas kun li cxiujn dangxerojn, cxiun mizeron kaj, kiam
+mortas gxia mastro, gxi pli sincere malgxojas je li, ol kiu ajn el liaj
+parencoj.
+
+ --Tion cxi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian
+atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo,
+kiun vi alportis al mi.
+
+ * * * * *
+
+ LA DEVENO DE LA VIRINO
+
+ (Hinda legendo.)
+
+ Kiam la cxiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur
+la teron, por gxin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora
+vento. La fieraj palmoj klinis antaux Mahadeva siajn suprojn, kaj
+ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj.
+Mahadeva desxiris unu el la lilioj kaj jxetis gxin en la lazuran maron.
+La vento eksxancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion
+per blanka sxauxmo. Minuto--kaj el tiu cxi bukedo de sxauxmo ekfloris
+la virino--delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento,
+sxangxa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la sxauxmo mara, kaj
+rapide pasanta, kiel tiu cxi sxauxmo.
+
+ La virino antaux cxio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj
+ekkriis :
+
+ --Kiel mi estas belega!
+
+ Poste sxi ekrigardis cxirkauxen kaj diris :
+
+ --Kiel la mondo estas bela!
+
+ La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu cxi tempo la
+virinoj cxiam eliras sekaj el la akvo).
+
+ Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la
+cxielo sur sxin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj cxi okuloj
+ekbrulis per ekstazo. De tiu cxi tempo lumas la steloj. La stelo Venus
+ekbrulis per envio--pro tio sxi lumas pli forte ol multaj aliaj.
+
+ La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj cxio
+silente estis ravita de sxi. Tio cxi ekenuigis la virinon. La virino
+ekkriis :
+
+ --Ho, cxiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Cxio estas ravita
+de mi, sed mi ne auxdas, ne scias pri tiuj cxi ravoj, cxio estas ravita
+silente!
+
+ Ekauxdinte tiun cxi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La
+sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega
+virino. La virino auxskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio cxi sxin
+tedis. La virino ekenuis.
+
+ --Ho, cxiopova Mahadeva! ekkriis sxi, al mi oni kantas ravantajn
+kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio cxi
+estas, se neniu volas min cirkauxpreni kaj karese sin alpremi al mi!
+
+ Tiam la cxiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Gxi
+cxirkauxprenadis la belegan virinon kaj rampis apud sxiaj piedoj.
+Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis :
+
+ --Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La
+najtingalo kantas belege, kaj la kardelo gxin imitas. Kredeble mi ne
+estas jam tiel bela!
+
+ La cxiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La
+simio imitis cxiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis
+kontenta, sed poste kun larmoj sxi ekkriis :
+
+ --Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min
+cxirkauxprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras
+kaj min envias, tiel ke mi ecx komencas timi. Kio do min defendos, se
+oni ekvolos fari al mi de envio malbonon?
+
+ Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la
+virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj sxi
+ekkriis :
+
+ --Mi estas belega! Oni min karesas, mi--neniun! Oni min amas, mi
+--neniun! Mi ne povas ja ami tiun cxi grandegan, teruran leonon, por
+kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu cxi sama minuto antaux la
+virino, laux la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto.
+
+ --Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la
+hundeton. Kiel mi gxin amas!
+
+ Nun la virino havis cxion, sxi pri nenio povis peti. Tio cxi sxin
+ekkolerigis. Por ellasi la koleron, sxi ekbatis la hundeton, la hundeto
+ekbojis kaj forkuris, sxi ekbatis la leonon--la leono ekmurmuregis
+kaj foriris--sxi surpasxis per piedo sur la serpenton,--la serpento
+eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam
+la virino ekkriis je ili. . .
+
+ --Ho, mi malfelicxa!--ekkriis la virino, rompante la manojn,
+--oni min karesas, lauxdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj cxiuj
+forkuras, kiam mi farigxas kolera! Mi sola! Ho, cxiopova Mahadeva! Je la
+lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistajxon, sur kiun mi povus
+ellasi la koleron, kiu ne havus la kuragxon forkuri de mi, kiam mi estas
+kolera, kiu estus devigita pacience elportadi cxiujn batojn!--
+
+ Mahadeva enpensigxis kaj--kreis al sxi. . . la edzon!
+
+ Tradukis A. GRABOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+ LA NASKIGXO DE LA TABAKO
+
+ ARABA LEGENDO.
+
+ Laux la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER
+ tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA.
+
+ En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon,
+por skribi, kaj kiu cxiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne
+scias, auxskultu :
+
+ Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la angxeloj
+kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj
+brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj
+guvernas la masxinon de la mondoj. La bloveto de Lia busxo estas la
+vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Auxskultu :
+
+ Gxi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri
+la sultano de Kandahxoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek
+unu el la dolcxegaj popolrakontoj kaj sorcxorakontoj, kiujn la popolaj
+orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto:
+Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj
+de Bagdado aux antaux la bazaroj de la ricxega Djxedo. Gxi ne estas unu
+el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno"
+dum la plenigado de la krucxoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la
+vespero, aux kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la
+"Sxtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj
+la luno levigxas sur la horizonto.
+
+ Gxi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj cxiam ripetas kun
+la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo" [Piednoto: Mekko.] kaj kiun
+rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam
+ni promenadis ambaux sur la bordo de la maro.
+
+ Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapisxon de pregxo, falis sur
+la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia pregxo estis finita, li sin
+levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidigxis kaj komencis
+fumi.
+
+ --Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskigxo de
+tiu cxi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras gxis
+la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj?
+
+ --Mahometano, mi ne konas, mi respondis.
+
+ --Lauxdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la
+busxo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De
+Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda!
+
+ Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la
+sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan.
+
+ Unu fojon vojagxis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta
+gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco
+la bestoj-rampajxoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La cxevalo,
+sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj
+oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis
+la rampajxon, deiris de la cxevalo, prenis la serpenteton kaj metis
+gxin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo gxin
+revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al gxi la vivon. Baldaux gxi
+ekmovigxis, poste gxi elmetis la kapon el la maniko kaj diris :
+
+ --Profeto, mi volas mordi vian manon.
+
+ --Ne estu maldanka, respondis la profeto.
+
+ --Mi tiel volas.
+
+ --Kiam vi montros al mi la kauxzon, kiu vin igas fari malbonon al
+mi, tiam mi permesos al vi mordi min.
+
+ --Via gento, murmuris la serpento, cxiam militas kontraux nia : la
+piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj cxevaloj venkas cxiam la niajn,
+kaj mi nun volas vengxi al vi.
+
+ --Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la
+profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al
+vi faris? Cxu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la
+varmo de mia korpo?
+
+ --Malgraux tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon
+al miaj filoj nek al aliaj de mia gento.
+
+ --Tio cxi, malbona rampajxo, estos maldanko : vi pagos malbonon por
+bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonajxon, kion oni
+faras al vi!
+
+ --Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi jxuras
+al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin!
+
+ Auxdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuragxis pli respondi. Li
+klinis la kapon kaj diris :
+
+ --Lia nomo estu lauxdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la
+vivon!
+
+ Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento
+mordis la sanktan manon de Mahometo.
+
+ Tiu cxi tiam, eksentinte la doloron, eljxetis la serpenton
+malproksimen kaj malbenis gxin en la nomo de Allah, cxar gxi estis
+maldanka, kaj kun gxi li malbenis ankaux cxiujn, kiuj pagas malbonon por
+bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili.
+
+ Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksucxis kaj
+eltiris la venenon, kiun la rampajxo tie lasis. Kaj li kracxis sur
+la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis
+la kracxajxo, naskigxis kreskajxo, rapide disvolvigxante kaj donante
+foliojn.
+
+ La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn
+foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la
+estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la
+strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu cxi kreskajxo donas, estante
+bruligata.
+
+ De tiu tago cxiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo
+mirinda kaj benita de Allah, plantas gxin en la oazoj kaj flaras gxian
+odoron kun respekto kaj gxojo, cxar gxia gusto enhavas la maldolcxecon
+de la veneno serpenta kaj la dolcxecon de la sankta kracxajxo de la
+profeto.
+
+ De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadjxioj,
+kiuj vojagxas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la sagxecon apud la
+sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la
+"filoj de la blanka tendo", kiuj estas la regxoj de la dezerto.
+
+ Ankaux de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub
+lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin gxis
+la morto, se estus bezone, cxar la malbeno de la profeto staras super la
+kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en
+la nokto de sia morto.
+
+ Tio cxi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento
+al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj
+generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas
+granda!
+
+ * * * * *
+
+ KARAGARA
+
+ Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.
+
+ En la urbo Vataman vivis sagxa, sed malricxa bramano Kecava. Lia
+edzino Karagara estis malbona al cxiu; ecx la diablo, kiu logxis en arbo
+apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne
+povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris.
+En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : "Hodiaux mi regalos vin.
+Ne timu! Mi logxis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi
+forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie
+regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigalocxana'n kaj lasos min
+elirigi nur per vi".
+
+ Tiel estis farita. La diablo eniris en la regxidinon, la bramano
+venis kaj faris cxion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne
+eliris. Fine la bramano diris : "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la
+diablo obeis.
+
+ La regxo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio cxi
+ankaux duonon de la regno.--La diablo iris en la urbon Karnavati kaj
+eniris en la regxinon Sulocxana'n. La regxo sendis al Madana kaj petis
+pri la magiisto Kecava. Tiu cxi venis al la turmentata regxino, sed la
+diablo, vidinte lin, diris : "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu
+vin." La bramano alpasxis pli proksime kaj ekmurmuretis al la regxino en
+la orelon : "Karagara venis; mi volis nur diri gxin al vi." La diablo,
+auxdinte tion cxi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn
+honorojn de la regxo, reiris en la urbon Mrigavati.
+
+ * * * * *
+
+ LA VIRINETO DE MARO
+
+ Fabelo de Andersen.
+
+ Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la
+plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed gxi estas tre
+profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus
+esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo gxis super la
+akvo. Tie logxas la popolo de maro.
+
+ Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas
+la plej mirindaj arboj kaj kreskajxoj, de kiuj la trunketo kaj folioj
+estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili cxe la plej malgranda fluo de
+la akvo sin movas, kiel vivaj estajxoj. Cxiuj fisxoj, malgrandaj kaj
+grandaj, traglitas inter la brancxoj, tute tiel, kiel tie cxi supre la
+birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la regxo
+de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la
+plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin
+fermas kaj malfermas laux la fluo de la akvo. Tio cxi estas belega vido,
+cxar en cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus
+efektiva beligajxo en la krono de regxino.
+
+ La regxo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna
+patrino kondukis la mastrajxon de la domo. Sxi estis sagxa virino, sed
+tre fiera je sia nobeleco, tial sxi portis dekdu ostrojn sur la vosto,
+dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere sxi meritis cxian
+lauxdon, la plej multe cxar sxi montris la plej grandan zorgecon kaj
+amon por la malgrandaj regxidinoj, sxiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj
+infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el cxiuj; sxia hauxto
+estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, sxiaj okuloj bluaj
+kiel, la profunda maro; sed, kiel cxiuj aliaj, sxi ne havis piedojn, la
+korpo finigxis per fisxa vosto.
+
+ La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj,
+kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj
+estis malfermataj, kaj tiam la fisxoj ennagxadis al ili, tute kiel cxe
+ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fisxoj
+alnagxadis al la malgrandaj regxidinoj, mangxadis el iliaj manoj kaj
+lasadis sin karesi.
+
+ Antaux la palaco sin trovis granda gxardeno kun rugxaj kaj nigrabluaj
+floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la
+trunketoj kaj folioj sin movis sencxese. La tero estis la plej delikata
+sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super cxio estis ia blua
+brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero,
+havante nur cxielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la
+maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel
+purpura floro, el kiu venis lumo cxirkauxen.
+
+ Cxiu el la malgrandaj regxidinoj havis en la gxardeno sian apartan
+loketon, kie sxi povis laux sia placxo kaj bontrovo fosi kaj planti.
+Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke
+sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la
+sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn rugxe brilantajn,
+kiel tiu. Sxi estis en cxio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj
+kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili
+ricevis de sxipoj, venintaj al la fundo, sxi volis havi, krom la rugxaj
+floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis
+tre belan knabon. Gxi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur
+la fundon de la maro cxe la rompigxo de la sxipo. Sxi plantis apud la
+statuo rozarugxan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn brancxojn
+super la statuo, gxis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis
+koloron nigra-bluan kaj movadis sin sencxese, kiel la brancxoj. Gxi
+elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.
+
+ Ne estis pli granda plezuro por la juna regxidino, ol auxdi pri la
+mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi cxion, kion
+sxi sciis pri sxipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj
+mirinda estis por sxi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne
+faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj
+kaj la fisxoj, kiujn oni vidas tie inter la brancxoj, tiel lauxte kaj
+agrable kantas, ke estas plezuro ilin auxdi. Gxi estis la birdetoj,
+kiujn la avino nomis fisxoj, cxar alie sxiaj nepinoj, kiuj ne vidis
+ankoraux birdojn, ne povus sxin kompreni.
+
+ --Kiam vi atingos la agxon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi
+ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur
+la maraj sxtonegoj kaj rigardi la grandajn sxipojn, kiuj veturos antaux
+vi; vi vidos ankaux arbarojn kaj urbojn! Baldaux unu el la fratinoj
+devis atingi la agxon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . cxiu el ili
+estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis
+ankoraux plenaj kvin jaroj, gxis sxi povus sin levi de la fundo de la
+maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia
+rakonti al sxi, kion sxi vidis kaj kio la plej multe placxis al sxi en
+la unua tago; cxar ilia avino ne suficxe ankoraux rakontis al ili, estis
+ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.
+
+ Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna,
+gxuste sxi, kiu devis ankoraux la plej longe atendi kaj estis tiel
+silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto sxi staris antaux la
+malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel
+la fisxoj per siaj nagxiloj kaj vostoj gxin batis. La lunon kaj stelojn
+sxi povis vidi; ili sxajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo
+elrigardis multe pli grandaj, ol antaux niaj okuloj. Se sub ili glitis
+io kiel nigra nubo, sxi sciis, ke tio cxi estas aux baleno nagxanta
+super sxi, aux ecx sxipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela
+virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn
+kontraux la sxipo.
+
+ Jen la plej maljuna regxidino atingis la agxon de dekkvin jaroj kaj
+ricevis la permeson sin levi super la suprajxon de la maro. Kiam sxi
+revenis, sxi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, sxi
+diris, kusxi en la lumo de la luno sur supermara sablajxo sur trankvila
+maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la
+maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, auxdi la
+muzikon kaj la bruon de kalesxoj kaj homoj, vidi la multajn pregxejojn
+kaj turojn kaj auxskulti la sonadon de la pregxejaj sonoriloj. Gxuste
+cxar al la plej juna estis ankoraux longe malpermesite sin levi, sxi
+la plej multe sentis grandan deziregon je cxio cxi. Kun kia atento sxi
+auxskultis tiujn cxi rakontojn! Kaj kiam sxi poste je la vespero staris
+antaux la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo,
+cxiuj sxiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun gxia bruado,
+kaj sxajnis al sxi, ke la sonado de la pregxejaj sonoriloj trapenetras
+malsupren al sxi.
+
+ Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la
+akvo kaj nagxi kien sxi volas. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la
+suno, kaj tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela. La tuta
+cxielo elrigardis kiel oro, sxi diris, kaj la nuboj--ha, ilian belecon
+sxi ne povus suficxe bone priskribi! Rugxaj kaj nigrabluaj ili sin
+transportis super sxi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa
+blanka kovrilo, amaso da sovagxaj cignoj super la akvo al la forigxanta
+suno. Ili flugis al la suno, sed tiu cxi mallevigxis kaj la roza brilo
+estingigxis sur la maro kaj la nuboj.
+
+ En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; sxi estis la plej
+kuragxa el cxiuj kaj nagxis tial supren en unu largxan riveron, kiu
+fluas al la maro. Palacoj kaj vilagxaj dometoj estis vidataj tra belegaj
+arbaroj : Sxi auxdis kiel cxiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel
+varme, ke sxi ofte devis nagxi sub la akvon, por iom malvarmigi sian
+brule varmegan vizagxon. En unu malgranda golfo sxi renkontis tutan
+amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en
+la akvo. Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste
+venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed sxi antauxe neniam
+vidis hundon; tiu cxi komencis tiel furioze sxin boji, ke sxi tute
+ektimigxis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam sxi forgesos
+la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn,
+kiuj povis nagxi, kvankam ili ne havis fisxan voston.
+
+ La kvara fratino ne estis tiel kuragxa; sxi restis en la mezo de la
+sovagxa maro kaj rakontis, ke gxuste tie estas la plej bele. Oni povas
+rigardi tre malproksime cxirkauxe, kaj la cxielo staras kiel vitra
+klosxo super la maro. Sxipojn sxi vidis, sed nur tre malproksime, ili
+elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la
+grandaj balenoj sxprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke gxi
+elrigardis cxirkauxe kiel centoj da fontanoj.
+
+ Nun venis la tempo por la kvina fratino. Sxia naskotago estis gxuste
+en la mezo de vintro, kaj tial sxi vidis, kion la aliaj la unuan fojon
+ne vidis. La maro estis preskaux tute verda, kaj cxirkauxe nagxis
+grandaj montoj de glacio, el kiuj, laux sxia rakonto, cxiu elrigardis
+kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj
+konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel
+diamantoj. Sxi sidigxis sur unu el la plej grandaj, kaj cxiuj sxipistoj
+forkuradis kun teruro de la loko, kie sxi sidis kaj lasis la venton ludi
+kun sxiaj longaj haroj. Sed je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj,
+gxi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn
+da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur cxiuj
+sxipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed sxi sidis
+trankvile sur sia nagxanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj
+zigzage sin jxetadis en la sxauxman maron.
+
+ Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, cxiu
+estis ravata de la nova kaj bela, kiun sxi vidis; sed nun, kiam ili kiel
+grandagxaj knabinoj havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo,
+gxi farigxis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la
+paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele
+kaj tie oni sin sentas la plej oportune.
+
+ Ofte en vespera horo la kvin fratinoj cxirkauxprenadis unua la alian
+per la manoj kaj suprennagxadis en unu linio super la akvon. Ili havis
+belegajn vocxojn, pli belajn ol la vocxo de homo, kaj kiam ventego
+komencigxis kaj ili povis supozi, ke rompigxos sxipoj, ili nagxadis
+antaux la sxipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la
+maro, kaj petis la sxipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj cxi ne povis
+kompreni la vortojn, ili pensis ke gxi estas la ventego; kaj ili ankaux
+ne povis vidi la belajxojn de malsupre, cxar se la sxipo iris al la
+fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en
+la palacon de la regxo de la maro.
+
+ Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra
+la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post
+ili, kaj estis al sxi, kiel sxi devus plori; sed virino de maro ne havas
+larmojn, kaj tial sxi suferas multe pli multe.
+
+ --Ho, se mi jam havus la agxon de dekkvin jaroj! sxi diris. Mi
+scias, ke gxuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj
+tie logxas kaj konstruas!
+
+ Fine sxi atingis la agxon de dekkvin jaroj.
+
+ --Jen vi elkreskis, diris sxia avino, la maljuna regxino-vidvino.
+Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Sxi metis al sxi
+kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed cxiu folieto de floro estis
+duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordigxi al la vosto de la
+regxidino ok grandajn ostrojn, por montri sxian altan staton.
+
+ --Tio cxi doloras! diris la virineto de maro.
+
+ --Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino.
+
+ Ho, sxi fordonus kun plezuro cxiun cxi belegajxon kaj dejxetus la
+multepezan kronon! Sxiaj rugxaj gxardenaj floroj staris al sxi multe pli
+bone, sed nenio helpis. "Adiaux!" sxi diris kaj levis sin facile kaj
+bele tra la akvo.
+
+ Antaux momento subiris la suno, kiam sxi levis la kapon super la
+suprajxo de la maro; sed cxiuj nuboj brilis ankoraux kiel rozoj kaj
+oro, kaj tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero, la aero
+estis trankvila kaj fresxa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la
+maro staris granda trimasta sxipo, nur unu velo estis levita, cxar
+estis nenia bloveto, kaj inter la sxnuregaro sidis cxie sxipanoj. Oni
+auxdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero farigxis pli malluma,
+centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; gxi elrigardis, kvazaux
+la flagoj de cxiuj nacioj blovigxas en la aero. La virineto de maro
+alnagxis gxis la fenestro de la kajuto, kaj cxiufoje, kiam la akvo sxin
+levis, sxi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la
+kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili
+estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la
+agxon de dekses jaroj, lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata,
+kaj pro tio cxi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La sxipanoj
+dancis sur la ferdeko, kaj kiam la regxido al ili eliris, pli ol cent
+raketoj levigxis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la
+virineto de maro ektimis kaj subigxis sub la akvon. Sed baldaux sxi
+denove ellevis la kapon kaj tiam sxajnis al sxi, kvazaux cxiuj steloj
+de la cxielo defalas al sxi. Neniam ankoraux sxi vidis tian fajrajxon.
+Grandaj sunoj mugxante sin turnadis, belegaj fajraj fisxoj sin levadis
+en la bluan aeron kaj de cxio estis vidata luma rebrilo en la klara
+trankvila maro. Sur la sxipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi ecx
+la plej malgrandan sxnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela
+la juna regxido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla
+ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.
+
+ Jam farigxis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni
+la okulojn de la sxipo kaj de la bela regxido. La koloraj lanternoj
+estingigxis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj
+jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado.
+La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj
+malsupren, tiel ke sxi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide
+la sxipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli
+forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj
+ekbrilis. Terura ventego baldaux komencigxis. Tial la sxipanoj demetis
+la velojn. La granda sxipo balancigxis en rapidega kurado sur la sovagxa
+maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la sxauxmanta akvo,
+minacante sin transjxeti super la mastoj, sed la sxipo sin mallevadis
+kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn
+montojn. Al la virineto de maro gxi sxajnis kiel veturo de plezuro, sed
+la sxipanoj tute alie tion cxi rigardis; la sxipo gxemegis kaj krakis,
+la cxefa masto rompigxis en la mezo kiel kano, kaj la sxipo kusxigxis
+sur flanko kaj la akvo eniris en la internajxon de la sxipo. Nun la
+virineto de maro vidis, ke la sxipanoj estas en dangxero, sxi devis sin
+mem gardi antaux la traboj kaj rompajxoj de la sxipo, kiuj estis pelataj
+super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke sxi nenion povis
+vidi; sed jen ekfulmis kaj farigxis denove tiel lume, ke la virineto de
+maro klare revidis cxiujn sur la sxipo. Cxiu penis sin savi, kiel li
+povis. La plej multe sxi observadis la junan regxidon kaj sxi vidis,
+kiam la sxipo rompigxis, ke li falis en la profundan maron. En la unua
+momento sxi estis tre gxoja, cxar nun li ja venos al sxi, sed baldaux
+venis al sxi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj
+tiel li nur malviva venos en la palacon de la regxo de la maro.
+
+ Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknagxis inter
+la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran
+dangxeron, subnagxis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter
+la altaj ondoj. Fine sxi atingis la junan regxidon, kiu jam apenaux
+sin tenis sur la suprajxo de la sovagxa maro. Liaj manoj kaj piedoj
+komencis jam lacigxi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se sxi
+ne alvenus. Sxi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la
+ondoj kien ili volis.
+
+ Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. De la sxipo ne restis ecx unu
+ligneto. Rugxa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj sxajnis,
+ke per tio cxi la vangoj de la regxido ricevis vivon, tamen liaj okulaj
+restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj
+reordigis liajn malsekajn harojn. Sxajnis al sxi, ke li estas simila je
+la marmora statuo en sxia malgranda gxardeno. Sxi lin kisis kaj rekisis
+kaj forte deziris, ke li restu viva.
+
+ Jen montrigxis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis
+la blanka negxo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris
+belegaj verdaj arbaroj kaj antaux ili staris pregxejo aux monahxejo,
+estis ankoraux malfacile bone gxin diferencigi, sed konstruo gxi estis.
+Citronaj kaj orangxaj arboj kreskis en la gxardeno kaj antaux la eniro
+staris altaj palmoj. La maro faris tie cxi malgrandan golfeton, en kiu
+la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita
+de superakvaj sxtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien cxi
+alnagxis la virineto de maro kun la bela princo, kusxigis lin sur la
+sablo kaj zorgis, ke lia kapo kusxu alte en la varma lumo de la suno.
+
+ Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj
+knabinoj sin montris en la gxardeno. Tiam la virineto de maro fornagxis
+kaj kasxis sin post kelkaj altaj sxtonoj, kiuj elstaris el la akvo,
+kovris la harojn kaj bruston per sxauxmo de la maro, tiel ke neniu povis
+vidi sxian belan vizagxon, kaj sxi nun observadis, kiu venos al la
+malfelicxa regxido.
+
+ Ne longe dauxris kaj alvenis juna knabino. Sxi videble forte ektimis,
+sed nur unu momenton, kaj baldaux sxi vokis multajn homojn, kaj la
+virineto de maro vidis, ke la regxido denove ricevis la konscion kaj
+ridetis al cxiuj cxirkauxstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis,
+li ja ecx ne sciis, ke al sxi li devas danki la vivon. Sxi sentis sin
+tiel malgxoja, ke sxi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon,
+malgaje subnagxis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro.
+
+ Sxi estis cxiam silenta kaj enpensa, sed nun gxi farigxis ankoraux
+pli multe. La fratinoj sxin demandis, kion sxi vidis la unuan fojon tie
+supre, sed sxi nenion al ili rakontis.
+
+ Ofte en vespero kaj mateno sxi levadis sin al la loko, kie sxi
+forlasis la regxidon. Sxi vidis, kiel la fruktoj de la gxardeno farigxis
+maturaj kaj estis desxiritaj, sxi vidis, kiel la negxo fluidigxis sur la
+altaj montoj, sed la regxidon sxi ne vidis, kaj cxiam pli malgxoja sxi
+tial revenadis hejmen. Sxia sola plezuro estis sidi en sia gxardeneto
+kaj cxirkauxpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis
+simila je la regxido; sed siajn florojn sxi ne flegis, kaj sovagxe
+ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj
+sin kunplektis kun la brancxoj de la arboj tiel, ke tie farigxis tute
+mallume.
+
+ Fine sxi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj,
+kaj baldaux tiam sciigxis cxiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli
+ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis gxin nur
+al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciajxon pri la
+regxido, sxi ankaux vidis la feston naskotagan sur la sxipo, sciis, de
+kie la regxido estas kaj kie sin trovas lia regno.
+
+ "Venu, fratineto!" diris la aliaj regxidinoj, kaj interplektinte la
+brakojn reciproke post la sxultroj, ili sin levis en longa linio el la
+maro tien, kie sin trovis la palaco de la regxido.
+
+ Tiu cxi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de sxtono,
+kun grandaj marmoraj sxtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron.
+Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la
+kolonoj, kiuj cxirkauxis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj,
+kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistajxoj. Tra la klara vitro en la altaj
+fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis
+multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapisxoj kaj cxiuj muroj estis ornamitaj
+per grandaj pentrajxoj, ke estis efektiva plezuro cxion tion cxi vidi.
+
+ En la mezo de la granda salono batis alta fontano, gxiaj radioj sin
+levadis gxis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la
+akvo kaj la plej belaj kreskajxoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.
+
+ Nun sxi sciis, kie li logxas, kaj tie sxi montradis sin ofte en
+vespero kaj en nokto sur la akvo; sxi alnagxadis multe pli proksime
+al la tero, ol kiel kuragxus ia alia, sxi ecx sin levadis tra la tuta
+mallargxa kanalo, gxis sub la belega marmora balkono. Tie sxi sidadis
+kaj rigardis la junan regxidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara
+lumo de la luno.
+
+ Ofte en vespero sxi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko
+en lia belega sxipeto ornamita per flagoj; sxi rigardadis tra la verdaj
+kanoj, kaj se la vento kaptadis sxian longan blankan vualon kaj iu sxin
+vidis, li pensis, ke gxi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.
+
+ Ofte en la nokto, kiam la fisxistoj kaptadis fisxojn sur la maro cxe
+lumo de torcxoj, sxi auxdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la
+juna regxido, kaj sxi gxojadis, ke sxi savis al li la vivon, kiam li
+preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj sxi ekmemoradis, kiel
+firme lia kapo ripozis sur sxia brusto kaj kiel kore sxi lin kisis. Pri
+tio cxi li nenion sciis, li ne povis ecx songxi pri sxi.
+
+ Cxiam pli kaj pli kreskis sxia amo al la homoj, cxiam pli sxi deziris
+povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo sxajnis al
+sxi multe pli granda ol sxia. Ili ja povas flugi sur sxipoj trans la
+maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la
+landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli
+malproksime, ol sxi povas atingi per sia rigardo. Multon sxi volus
+scii, sed la fratinoj ne povis doni al sxi respondon je cxio, kaj tial
+sxi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan
+mondon, kiel sxi nomadis la landojn super la maro.
+
+ --Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, cxu ili tiam
+povas vivi eterne, cxu ili ne mortas, kiel ni tie cxi sur la fundo de la
+maro?
+
+ --Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaux devas morti, kaj la tempo
+de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la
+agxon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo cxesigxas, ni turnigxas en
+sxauxmon kaj ni ne havas tie cxi ecx tombon inter niaj karaj. Ni ne
+havas senmortan animon, ni jam neniam revekigxas al vivo, ni similas je
+la verda kreskajxo, kiu, unu fojon detrancxita, jam neniam pli povas
+revivigxi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo
+jam refarigxis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la
+brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas
+la landojn de la homoj, tiel ankaux ili sin levas al nekonataj belegaj
+lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.
+
+ --Kial ni ne ricevis senmortan animon? malgxoje demandis la virineto
+de maro. Kun plezuro mi fordonus cxiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas
+vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la cxiela
+mondo!
+
+ --Pri tio cxi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe
+pli felicxa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!
+
+ --Sekve mi mortos kaj disfluigxos kiel sxauxmo sur la maro, mi jam
+ne auxdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj
+la luman sunon! Cxu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?
+
+ --Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus
+por li pli ol patro kaj patrino, se li alligigxus al vi per cxiuj siaj
+pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en
+la vian kun la sankta promeso de fideleco tie cxi kaj cxie kaj eterne,
+tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaux ricevus parton en
+la felicxo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaux
+sian propran. Sed tio cxi neniam povas farigxi! Gxuste tion, kio tie cxi
+en la maro estas nomata bela, vian voston de fisxo, ili tie supre sur la
+tero trovas malbela. Cxar mankas al ili la gxusta komprenado, tie oni
+devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti
+nomata bela!
+
+ La virineto de maro ekgxemis kaj rigardis malgxoje sian fisxan
+voston.
+
+ --Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en
+la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; gxi estas certe suficxa
+tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaux vespere ni
+havos balon de kortego!
+
+ Kaj gxi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La
+muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla
+vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, rugxaj kiel rozoj kaj verdaj
+kiel herbo, staris en vicoj sur cxiu flanko kun blue brulanta flamo,
+kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis ecx tra la muroj, tiel ke la
+maro cxirkauxe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi cxiujn la
+sennombrajn fisxojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnagxadis al la
+vitraj muroj; sur unuj la skvamoj sxajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis
+kiel oro kaj argxento.
+
+ En la mezo tra la salono fluis largxa kvieta rivero, kaj sur gxi
+dancis la viroj kaj virinetoj de maro laux sia propra dolcxa kantado.
+Tiel belajn vocxojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna
+regxidino kantis la plej bele, oni aplauxdadis al sxi, kaj por unu
+momento sxi sentis gxojon en la koro, cxar sxi sciis, ke sxi havas la
+plej belan vocxon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaux sxi denove
+komencis pensadi pri la mondo supra. Sxi ne povis forgesi la belan
+regxidon kaj sian doloron, ke sxi ne havas senmortan animon kiel li.
+Tial sxi elsxteligxis el la palaco de sia patro, kaj dum interne cxio
+kantadis kaj gxojadis, sxi sidis malgaja en sia gxardeneto. Tiam subite
+sxi ekauxdis la sonon de korno penetrantan al sxi tra la akvo, kaj sxi
+ekpensis : "nun li kredeble sxipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol
+patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per cxiuj miaj pensoj kaj
+en kies manon mi tiel volonte metus la felicxon de mia vivo. Cxion mi
+riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en
+la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorcxistino. Gxis hodiaux mi
+cxiam sentis teruron antaux sxi, sed eble sxi povas doni al mi konsilon
+kaj helpon".
+
+ La regxidino eliris el sia gxardeneto kaj rapidis al la bruanta
+akvoturnejo, post kiu logxis la sorcxistino. Sur tiu cxi vojo sxi
+antauxe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda
+griza sabla tero sin etendis gxis la akvoturnejo, kie la akvo sxauxme
+batadis, turnigxante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj cxion, kion gxi
+kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj cxi cxion
+ruinigantaj akvaj turnajxoj la regxidino devis trapasxi, por atingi la
+terajxon de la sorcxistino, kaj tie sxi devis ankoraux longe iri sur
+varma sxanceligxanta sxlimo, kiun la sorcxistino nomadis sia torfajxo.
+Post tiu staris sxia domo en la mezo de stranga arbaro. Cxiuj arboj kaj
+arbetajxoj estis polipoj, duone besto duone kreskajxo, ili elrigardis
+kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; cxiuj brancxoj estis
+longaj sxlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj cxiu membro
+sin movadis, de la radiko gxis la plej alta supro. Cxion, kion ili
+povis en la maro kapti, ili cxirkauxvolvadis fortike, por jam neniam
+gxin ellasi. La malgranda regxidino kun teruro haltis antaux tiu cxi
+arbaro; sxia koro batis de timego; sxi jam estis preta iri returne, sed
+sxi ekpensis pri la regxido kaj pri la akirota homa animo kaj farigxis
+denove kuragxa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn sxi alligis
+fortike cxirkaux la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio cxi sxin
+ekkapti, la ambaux manojn sxi almetis kruce al la brusto kaj rapide
+iris antauxen, kiel fisxo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj
+polipoj, kiuj etendadis post sxi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn.
+Sxi rimarkis, kiel cxiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte
+per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj
+en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el
+la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj
+kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino
+la plej terura--virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj
+sufokintaj.
+
+ Jen sxi venis al granda, preskaux cxie kovrita de sxlimo, placo en la
+arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis
+sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo,
+konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis
+la sorcxistino de la maro kaj mangxigadis testudon el sia busxo, kiel la
+homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la
+maro sxi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda
+sponga brusto.
+
+ --Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorcxistino, tre malsagxe!
+Tamen via volo estos plenumita, cxar gxi jxetos vin en malfelicxon, mia
+bela regxidineto. Vi volus liberigxi de via fisxa vosto kaj por tio
+havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna regxido
+enamigxu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Cxe tio cxi
+la sorcxistino ridis tiel lauxte kaj malbele, ke la testudo kaj la
+serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo.
+Morgaux post la levigxo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, gxis
+ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkajxon, kun kiu vi ankoraux antaux
+la levigxo de la suno devas nagxi al la tero, sidigxi sur la bordo kaj
+eltrinki la trinkajxon; tiam via fisxa vosto turnigxos en tion, kion
+la homoj nomas graciaj piedoj, sed gxi doloros, gxi estos al vi, kiel
+se akra glavo vin trancxus. Cxiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas
+la plej bela homa estajxo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila
+flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi,
+sed cxe cxiu pasxo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi pasxus sur akran
+trancxilon. Se vi volas cxion cxi elteni, tiam mi al vi helpos!
+
+ --Jes! diris la virineto de maro kun tremanta vocxo kaj pensis pri
+la regxido kaj pri la ricevota animo.
+
+ --Sed memoru, diris la sorcxistino, se vi unu fojon farigxis homo,
+vi jam neniam pli povas refarigxi virineto de maro! vi jam neniam pli
+povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via
+patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi
+forgesu patron kaj patrinon, alligigxu al vi per cxiuj siaj pensoj kaj
+ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi
+farigxu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua
+mateno post lia edzigxo kun alia via koro dissxirigxos kaj farigxos
+sxauxmo sur la maro.
+
+ --Mi gxin volas! diris la virineto de maro kaj sxi estis pala kiel
+la morto.
+
+ --Sed vi devas ankaux pagi al mi! diris la sorcxistino, kaj ne
+malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan vocxon el cxiuj tie cxi
+sur la fundo de la maro, per gxi vi esperas tie ensorcxi la regxidon,
+sed la vocxon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi
+volas ricevi por mia kara trinkajxo! Mian propran sangon mi ja devas
+doni por gxi, por ke la trinkajxo farigxu akra, kiel glavo ambauxflanke
+trancxanta!
+
+ --Sed se vi prenos de mi mian vocxon, diris la virineto de maro, kio
+do tiam restos al mi?
+
+ --Via bela eksterajxo, diris la sorcxistino, via flugetanta irado
+kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsagxigi homan
+koron. Nu, cxu vi perdis la kuragxon? Eletendu vian malgrandan langon,
+kaj mi detrancxos gxin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkajxon!
+
+ --Gxi farigxu! diris la virineto de maro, kaj la sorcxistino metis
+la kaldronon, por kuiri la sorcxan trinkajxon. Pureco estas duono de
+vivo! sxi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn sxi
+kunligis en unu tuberon. Poste sxi gratis al si mem la bruston kaj
+engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej
+strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Cxiun momenton
+la sorcxistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam gxi
+komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la
+trinkajxo estis preta; sxi elrigardis kiel la plej klara akvo.
+
+ --Jen ricevu gxin! diris la sorcxistino kaj detrancxis al la
+virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam
+nek kanti nek paroli.
+
+ --Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia
+arbaro, diris la sorcxistino, sxprucu sur ilin nur unu solan guton de
+tiu cxi trinkajxo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn!
+Sed tion cxi la regxidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de
+sxi, kiam ili vidis la brilantan trinkajxon, kiu lumis en sxia mano kiel
+radianta stelo. Tiel sxi baldaux pasis la arbaron, la marcxon kaj la
+akvoturnejon.
+
+ Sxi povis vidi la palacon de sia patro; la torcxoj en la granda
+salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam cxiuj dormis, tamen
+sxi ne kuragxis iri al ili nun, kiam sxi estis muta kaj la koro volis
+dissxirigxi al sxi de malgxojo; sxi ensxteligxis en la gxardenon,
+derompis floron de la bedoj de cxiuj siaj fratinoj, jxetis al la palaco
+milojn da kisoj per la fingroj kaj levigxis tra la mallume-blua maro
+supren.
+
+ La suno ankoraux ne estis levigxinta, kiam sxi ekvidis la palacon de
+la regxido kaj supreniris sur la belega marmora sxtuparo. La luno lumis
+mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran
+trinkajxon, kaj estis al sxi, kiel se ambauxakra glavo trairus tra sxia
+delikata korpo, sxi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la
+suno eklumis super la maro, sxi vekigxis kaj sentis fortan doloron, sed
+rekte antaux sxi staris la aminda juna regxido, kiu direktis sur sxin
+siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke sxi devis mallevi la siajn,
+kaj tiam sxi rimarkis, ke sxia fisxa vosto perdigxis kaj sxi havis la
+plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur
+povas havi. Sed sxi estis tute nuda, kaj tial sxi envolvis sin en siajn
+densajn longajn harojn. La regxido demandis, kiu sxi estas kaj kiel sxi
+venis tien cxi, kaj sxi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj
+kviete sed ankaux tiel malgaje, cxar paroli sxi ja ne povis. Tiam li
+prenis sxian manon kaj kondukis sxin en la palacon. Cxe cxiu pasxo,
+kiun sxi faris, estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris, kiel
+se sxi pasxus sur akrajn pinglojn kaj trancxilojn, sed sxi elportadis
+gxin volonte. Sub la mano de la regxido sxi supreniris facile kiel akva
+veziko sur la sxtuparo, kaj li kaj ankaux cxiuj aliaj admiris sxian
+gracian flugetantan iradon.
+
+ Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al sxi, en
+la palaco sxi estis la plej bela el cxiuj, sed sxi estis muta, povis nek
+kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis
+kaj kantadis antaux la regxido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable
+ol cxiuj aliaj, kaj la regxido aplauxdis kaj ridetis al sxi; tiam la
+virineto de maro farigxis malgxoja, sxi sciis, ke sxi mem kantus multe
+pli bele. Ho! sxi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti cxe li,
+mi fordonis je eterne mian vocxon!
+
+ Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela
+muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn,
+starigxis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la
+planko, dancante kiel ankoraux neniu dancis. Cxe cxiu movo sxia beleco
+pli multe elmontrigxadis, kaj sxiaj okuloj parolis pli interne kaj pli
+profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.
+
+ Cxiuj estis ensorcxitaj de gxi, aparte la regxido, kiu nomis la
+regxidinon lia amata trovitino, kaj sxi dancis senhalte, kvankam
+cxiufoje, kiam sxia piedo tusxis la plankon, sxajnis al sxi, kiel sxi
+ekpasxus sur akran trancxilon. La regxido diris, ke sxi estu cxiam apud
+li, kaj sxi ecx ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaux lia
+pordo.
+
+ Li lasis fari al sxi viran vestajxon, por ke sxi povu akompanadi
+lin ankaux sur cxevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la
+verdaj brancxoj tusxadis iliajn sxultrojn kaj la birdetoj kantadis
+inter la fresxaj folioj. Sxi levadis sin kun la regxido sur la altajn
+montojn, kaj kvankam sxiaj graciaj piedetoj sangadis, sxi tamen ridadis
+je tio cxi kaj sekvadis lin gxis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj
+profunde sub ili, kiel se gxi estus amaso da birdoj, iranta al la
+fremdaj landoj.
+
+ En domo, en la palaco de la regxido, sxi iradis, kiam en la nokto la
+aliaj dormis, sur la largxan marmoran sxtuparon kaj malvarmigadis siajn
+brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam sxi pensadis
+pri siaj parencoj en la profundajxo.
+
+ En unu nokto sxiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la
+brakoj; ili kantis, nagxante super la akvo, tre malgajajn melodiojn.
+Sxi faris al ili signon, kaj ili sxin rekonis kaj rakontis, kiel
+profunde sxi ilin cxiujn malgxojigis. De tiu tempo ili vizitadis sxin
+cxiun nokton, kaj en unu nokto sxi rimarkis en granda malproksimeco la
+maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la
+suprajxo de la maro, kaj la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo.
+Ili etendis al sxi la manojn, sed ambaux ne kuragxis veni tiel proksime
+al la tero, kiel la fratinoj.
+
+ De tago al tago la regxido sxin cxiam pli ekamadis, li amis sxin,
+kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari sxin regxino tio
+cxi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen sxi ja devis farigxi lia
+edzino, cxar alie sxi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la
+mateno de lia edzigxo farigxi sxauxmo sur la maro.
+
+ Cxu vi ne amas min pli ol cxiun? kvazaux paroladis la okuloj de la
+regxidineto, kiam li sxin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis sxian
+belan frunton.
+
+ --Jes, vin mi amas la plej multe! diris la regxido, cxar vi havas
+la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas
+simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble
+neniam revidos. Mi estis sur sxipo, kiu rompigxis; la ondoj alpelis
+min al tero proksime de sankta pregxejo, en kiu multaj junaj knabinoj
+faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj
+savis al mi la vivon; nur du fojojn mi sxin vidis. Sxi estus la sola
+knabino, kiun mi povus ami en tiu cxi mondo, sed vi estas simila je sxi,
+vi preskaux forpremas sxian figuron en mia animo. Sxi apartenas al la
+sankta pregxejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona felicxo; neniam ni
+disigxos unu de la alia!
+
+ --Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la
+regxidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la
+pregxejo; mi rigardis lin post la sxauxmo kaj atendis, cxu ne venos
+al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min!
+La virineto de maro profunde gxemis, plori sxi ne povis. La knabino
+apartenas al la sankta pregxejo, li diris, neniam sxi elvenos en la
+mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas
+lin cxiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!
+
+ Sed jen la regxido devis edzigxi kaj ricevi kiel edzino la filinon
+de la najbara regxo; tial oni pretigis tian belan sxipon. La regxido
+veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara regxo, sed
+efektive gxi estas farata por rigardi la filinon de la najbara regxo;
+grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la
+kapeton kaj ridetis; sxi konis la pensojn de la regxido pli bone ol
+cxiuj aliaj. "Mi devas veturi! li diris al sxi, mi devas rigardi la
+belan regxidinon; miaj gepatroj gxin postulas, sed por preni gxin kiel
+fiancxino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas sxin ami! Sxi ne
+estas simila je la bela knabino en la pregxejo, je kiu vi estas simila.
+Se mi iam devus elekti fiancxinon, tiam la elekto pli volonte falus sur
+vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!" Cxe tio li sxin
+kisis sur sxia rugxa busxo, ludis kun sxiaj longaj haroj kaj metis sian
+kapon al sxia koro, kaj pli vive sxi ekrevis pri homa felicxo kaj pri
+senmorta animo.
+
+ --Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili
+staris sur la belega sxipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la
+najbara regxo, kaj li rakontis al sxi pri ventegoj kaj senventeco, pri
+mirindaj fisxoj en la profundajxo kaj kion la subakvigxistoj tie vidis,
+kaj sxi ridis cxe lia rakontado, cxar sxi sciis ja pli bone ol cxiu alia
+pri la fundo de la maro.
+
+ En luna nokto, kiam cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia
+direktilo, tiam sxi sidis sur la rando de la sxipo kaj senmove rigardis
+malsupren tra la klara akvo, kaj sxajnis al sxi, kvazaux sxi vidas
+la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris
+la maljuna avino kun la argxenta krono sur la kapo kaj rigardadis
+sendeturnigxe tra la ondanta akvo al la kilo de la sxipo. Jen sxiaj
+fratinoj elnagxis el la internajxo de la maro, rigardadis sxin malgaje
+kaj kunerompadis la blankajn manojn. Sxi faris al ili signojn, ridetis
+kaj volis rakonti, ke cxio iras bone kaj felicxe, sed la servanto de
+la sxipo alproksimigxis al sxi kaj la fratinoj subakvigxis, tiel ke li
+pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur sxauxmo sur la maro.
+
+ Je la sekvanta mateno la sxipo ennagxis en la havenon de la belega
+cxefurbo de la najbara regxo. Cxiuj sonoriloj de pregxejoj sonoris,
+kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj
+standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Cxiu tago
+estis pasigata feste. Baloj kaj kolektigxoj sekvis unu la alian, sed
+la regxidino ankoraux ne estis, sxi estis edukata, kiel oni diris,
+malproksime en unu sankta monahxejo, kie sxi lernadis cxiujn regxajn
+virtojn. Fine sxi alveturis.
+
+ La virineto de maro brulis de deziro vidi sxian belecon kaj devis
+konfesi, ke personon pli belan kaj cxarman sxi neniam ankoraux vidis.
+Sxia hauxto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj
+okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.
+
+ --Vi gxi estas! gxoje ekkriis la regxido, vi, kiu min savis, kiam
+mi kusxis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis sxin kiel
+sian rugxigxantan fiancxinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro felicxa,
+li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis
+atingi, estas al mi plenumita. Vi gxojos je mia felicxo, cxar vi min
+amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam
+nun estis al sxi, kiel sxi sentus, ke sxia koro dissxirigxas. La mateno
+de la edzigxo de la princo devis ja alporti al gxi la morton kaj turni
+sxin en sxauxmon sur la maro.
+
+ Cxiuj sonoriloj de la pregxejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra
+la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon. Sur cxiuj altaroj brulis
+bonodora oleo en multekostaj argxentaj lampoj. La pastroj balancadis la
+fumilojn kaj la gefiancxoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la
+benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj
+tenis la trenajxon de la vesto de la fiancxino, sed sxia orelo ne auxdis
+la festan muzikon, sxia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, sxi pensis
+pri sia nokto de la morto, pensis pri cxio, kion gxi perdis en tiu cxi
+mondo.
+
+ Ankoraux en tiu sama vespero la gefiancxoj iris sur la sxipon; la
+pafilegoj tondris, cxiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la
+mezo de la sxipo estis konstruita regxa tendo el oro kaj purpuro kaj
+provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefiancxoj
+en la trankvila malvarmeta nokto.
+
+ La vento blovis la velojn kaj la sxipo glitis facile kaj sen forta
+sxanceligxado sur la klara maro. Kiam farigxis vespero, oni ekbruligis
+kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.
+La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam sxi je la unua
+fojo suprennagxis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj gxojon,
+kaj nun sxi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la
+hirundo, kiam gxi estas persekutata, kaj cxiuj admirante aplauxdadis al
+sxi, neniam ankoraux sxi dancis tiel belege. Kvazaux akraj trancxiloj
+trancxadis en sxiaj delikataj piedoj, sed sxi gxin ne sentadis, cxar pli
+multe gxi trancxadis al sxi la koron. Sxi sciis, ke gxi estas la lasta
+vespero, ke sxi lin vidas, lin, por kiu sxi forlasis la amikojn kaj
+hejmon, fordonis sian belegan vocxon kaj cxiutage suferadis malfacilajn
+dolorojn, dum li gxin ecx la plej malmulte ne scietis. Gxi estis la
+lasta nokto, ke sxi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la
+profundan maron kaj la bluan stelan cxielon. Eterna nokto sen pensado
+kaj songxado sxin atendis, cxar sxi ne havis animon kaj jam neniam povis
+gxin ricevi. Cxio sur la sxipa estis plena je gxojo kaj gajeco, multe
+ankoraux post la mezo de la nokto; sxi ridetadis kaj dancadis kun pensoj
+de morto en sia koro. La regxido kisis sian belan fiancxinon kaj sxi
+ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan
+tendon por ripozi.
+
+ Farigxis trankvile kaj mallauxte sur la sxipo, nur la direktilisto
+staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn
+brakojn sur la randon de la sxipo kaj rigardadis al oriento, atendante
+la cxielrugxon de mateno. Sxi sciis, ke la unua radio de la suno estos
+sxia alportanto de morto. Tiam sxi ekvidis siajn fratinojn levigxantajn
+el la maro, ili estis palaj kiel sxi mem, iliaj longaj belaj haroj jam
+ne movadis sin en la vento, ili estis detrancxitaj.
+
+ --Ni donis gxin al la sorcxistino, por ke sxi donu helpon kaj por ke
+vi ne devu morti en tiu cxi nokto! Sxi donis al ni trancxilon, jen gxi
+estas! Vi vidas, kiel akra gxi esxtas? Antaux ol la suno levigxos, vi
+devas gxin enpusxi en la koron de la regxido, kaj kiam lia varma sango
+sxprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskigxos en unu fisxan
+voston kaj vi denove farigxos virineto de maro, vi povos veni al ni en
+la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaux ol vi farigxos malviva
+sala sxauxmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aux vi devas morti antaux
+la levigxo de la suno. Nia maljuna avino malgxojas tiel, ke la blankaj
+haroj al sxi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorcxistino.
+Mortigu la regxidon kaj revenu! Rapidu! cxu vi vidas la rugxan strion
+sur la cxielo? Post kelkaj minutoj levigxos la suno kaj vi devos morti!
+Kaj ili strange kaj profunde ekgxemis kaj mallevigxis en la akvon.
+
+ La regxidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaux la tendo
+kaj vidis, kiel la bela fiancxino dormas, tenante sian kapon sur la
+brusto de la regxido, kaj sxi klinigxis, kisis lin sur la bela frunto,
+suprenrigardis al la cxielo, kie la rugxo de la mateno ricevadis cxiam
+pli brulantan koloron, ekrigardis la akran trancxilon kaj direktis
+ree siajn okulojn sur la regxidon, kiu en la songxo elparoladis la
+nomon de sia fiancxino,--sxi sola vivis en liaj pensoj--kaj la
+trancxilo tremis en la manoj de la virineto de maro. . . sed jen sxi
+jxetis gxin malproksime for en la ondojn, kiuj rugxe eklumis, kie falis
+la trancxilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango sxprucus supren el la
+akvo.
+
+ Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis la regxidon per rigardo duone
+estingita, jxetis sin de la sxipo en la maron kaj sentis, kiel sxia
+korpo sin turnis en sxauxmon.
+
+ Nun la suno levigxis el la maro, kviete kaj varme falis gxiaj radioj
+sur la malvarman malvivan sxauxmon de la maro kaj la regxidineto de maro
+sentis nenion de la morto. Sxi ekvidis la sunon kaj proksime super sxi
+flugetis centoj da travideblaj belegaj estajxoj; sxi povus tra ili vidi
+la blankajn velojn de la sxipo kaj la rugxajn nubojn sur la cxielo. Ilia
+vocxo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa
+orelo povis gxin auxdi, kiel ankaux nenia tera okulo povis vidi tiujn
+cxi cxielajn estajxojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke
+sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke sxi havas korpon
+tian kiel ili, kiu cxiam pli kaj pli sin levadis el la sxauxmo.
+
+ --Al kiu mi venis? sxi demandis, kaj sxia vocxo sonis kiel la vocxo
+de la aliaj estajxoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas gxin
+reprezenti.
+
+ --Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro
+ne havas senmortan animon kaj neniam povas gxin ricevi, se ne prosperis
+al sxi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas sxia eterna
+ekzistado. La filinoj de la aero ankaux ne havas senmortan animon, sed
+ili povas gxin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj
+landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie
+ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra
+la aero kaj alportas refresxigxon kaj sanigxon. Se ni en la dauxro de
+tricent jaroj penadis fari cxion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas
+senmortan animon kaj prenas parton en la eterna felicxo de la homoj. Vi,
+malfelicxa virineto de maro, el la tuta koro cxiam laboradis al tiu sama
+celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi levigxis nun al la mondo de
+la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj
+senmortan animon per bonaj faroj!
+
+ La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno
+kaj je la unua fojo sxi sentis larmojn. Sur la sxipo denove regis bruo
+kaj vivo; sxi rimarkis, kiel la regxido kun sia bela fiancxino sxin
+sercxas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan sxauxmon,
+kiel se ili scius, ke sxi jxetis sin en la maron. Nevidate sxi kisis
+la frunton de la fiancxino, ridetis al la regxido kaj levis sin kun la
+aliaj infanoj de la aero al la rozerugxa nubo, kiu nagxis en la aero.
+
+ --Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon cxielan!
+
+ --Ecx pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de
+la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas
+infanoj, kaj por cxiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras
+gxojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al
+ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la
+cxambro, kaj kiam ni el gxojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent
+jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan
+infanon, tiam ni devas plori larmojn de malgxojo, kaj cxiu larmo aldonas
+al nia tempo de provado unu tagon!
+
+
+ * * * * *
+
+ III
+
+ ANEKDOTOJ
+
+ * * * * *
+
+
+ _Unu advokato_, tre malgranda, venis jugxejon, por defendi la aferon
+de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu
+respondis. Tiam la unua ekkriis :--Kio? tia malgranda advokato? mi ja
+povas vin kasxi en mian posxon!--Vi povas, trankvile diris tiu, kaj
+tiam en via posxo estos pli da sagxo, ol en la kapo. [M. Solovjev.]
+
+ _Unu malgrandruso_ veturis sur veturilo. Subite la veturilo
+klinigxis : gxi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis
+levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj
+vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaux tio cxi ne helpis.
+Tiam en malespero li krias :--Cxiuj sanktuloj helpu! kaj pusxas
+la veturilon kun tia forto, ke gxi renversigxas sur alian flankon.
+--Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis pusxi cxiuj kune!
+[M. Solovjev.]
+
+ _Unu generalo_ volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn.
+Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas
+du soldatojn, kiuj portas kaldronon.--Haltu! li ordonas : alportu
+kuleron!--Sed, Via Generala Mosxto. . . . komencas la alkurinta
+adjutanto. . .--Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.--
+Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li cxerpas per la kulero
+la fluidajxon, provas kaj kun abomeno kracxas.--Kio tio cxi estas?
+gxi estas tia supo? gxi estas kotajxo!!--Jes, Via Generala Mosxto,
+murmuretas la timigita adjutanto, mi tion cxi ja volis diri al vi. [M.
+Solovjev.]
+
+ _Unu sprita mastro de budo_ elpensis la sekvantan ruzan sxercon.
+Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da
+publiko plenigis baldaux la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili
+renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon :
+"eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaux
+cxiuj pagis, lauxte ridante pro tiu cxi ideo. [M. Solovjev.]
+
+ _La regxo Macedona_ Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis
+al li, ke la grekoj, kvankam cxirkauxsxutataj per liaj favoroj, tamen
+insultas lin :--Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?!
+[J. Seleznev.]
+
+ _Temistoklo_ edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malricxa,
+"cxar, li diris, mia filino pli volas homon sen havajxo, ol havajxon sen
+homo". [J. Seleznev.]
+
+ _La Roma oratoro_ Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia
+edzino havas 30 jarojn : "gxi estas sendube vera, cxar jam 10 jarojn mi
+auxdas tion cxi de vi". [J. Seleznev.]
+
+ _Unu el la eminentaj oficiroj_ petis Auxguston eksigi lin de la servo
+kaj lasi al li la pension.--Al mi ne la mono estas bezona, regnestro,
+li diris, sed mi volus, ke cxiuj sciu, ke mi ricevis tiun cxi favoron el
+viaj manoj. Auxgusto respondis :--Bonege, diradu cxie, ke mi kvazaux
+donas al vi pension, mi tion cxi ne neados. [J. Seleznev.]
+
+ _Pastro postulis,_ ke Lizandro konfesu al li sian plej cxefan pekon.
+--Cxu vi aux la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis
+Lizandro.--La dioj ordonas al vi! diris la pastro.--Bone, rediris
+Lizandro; foriru de tie cxi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos
+al ili. [J. Seleznev.]
+
+ _Helvetius_ en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon :
+Unu edzo konvinkigxis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis sxin
+riprocxi. La edzino respondis, ke li diras sensencajxon.--Sed mi vidis
+per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.--Ha, jen kiel vi min amas,
+rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj!
+[N. Borovko.]
+
+ _El unu prediko._ Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis
+cxiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam ecx per unu centimo.
+Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis felicxe,
+kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Gxojaj, ke ili
+liberigxis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed
+apenaux oni lin metis en la teron, la tero tuj eljxetis returne la
+korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan
+korpon, oni decidis forbruligi gxin per fajro; sed ankaux la fajro kun
+abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis ecx tusxi gxin. Ne povante
+al si helpi, oni jxetis la korpon al hundoj, ke ili gxin dissxiru; sed
+ankaux la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tusxis
+gxin. Oni jxetis la korpon en profundan marcxon, por ke la koto gxin
+kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marcxo kaj ecx unu
+kotero ne volis aligxi al la peka korpo. . . . Nun, miaj auxskultantoj,
+tiu cxi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj
+kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos,
+fajro vin bruligos, hundoj vin dissxiros kaj koto kovros vin en granda
+amaso!
+
+ _Konfeso de cigano._ Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu
+cxi benu lian edzigxon. La pastro postulis, ke li antaux la edzigxo
+faru konfeson, kaj li difinis por tio cxi la sekvantan tagon. Veninte
+en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie
+neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu cxi grandan pecon da porka
+sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaux
+nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis gxin kun si.
+Jam apud la pordo li vidis ankoraux cxapon, pendantan sur la muro, kaj,
+cxar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaux
+la cxapon, pensante en si : "estas tute egale, cxu fari unu pekon aux
+du, tiom pli, ke mi hodiaux faros mian konfeson kaj purigxos de cxiuj
+pekoj." Formangxinte la sebon, li iris en la pregxejon, por fari la
+konfeson.--Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro.--
+Hodiaux mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis gxin de tie, respondis
+la konfesanto.--Tio cxi tute ne estas peko; kontrauxe, vi faris, kiel
+vi devis fari. Kion vi ankoraux povas diri?--Kiam mi estis hodiaux
+en via domo, mi deprenis la cxapon en la kuirejo.--Ankaux tio cxi
+estas tute lauxdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj
+estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, cxar li
+ne kasxis siajn pekojn kaj malgraux tio cxi estis ecx lauxdita de la
+pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciigxis pri la malapero
+de la sebo kaj la cxapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio cxi.
+--Ha, li diris al si mem, li ecx konfesis al mi siajn pekojn kaj mi
+mem lin lauxdis. . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditajxon.
+[I. Lojko].
+
+ _Malkomprenigxo._ Prezentu al vi, amiko, mian cxagrenon! mi forgesis
+en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux.--
+Pardonu, mi gxin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon,
+por ricevi tiun cxi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera
+amiko. . . .--Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen,
+por preni la monujon. [I. Lojko.]
+
+ _Forto de la scienco._ Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari
+instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio cxi
+estas farebla; sed kiel la instruituloj sciigxis pri la nomo de cxiu
+stelo--tion cxi mi jam neniel povas kompreni.
+
+ _Rimedo kontraux la Esperantismo._ En unu urbeto en gaja societo oni
+parolis pri la hxolero kaj pri la novaj rimedoj kontraux gxi. En la
+societo sin trovis ankaux unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola
+celo en la vivo estis bone mangxi, bone trinki kaj amuzi frauxlinojn,
+kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis cxion
+kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj
+rimedoj kontraux la hxolero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi
+havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj; sed cxu via scienco trovis jam
+ankaux efikajn rimedojn kontraux la plej nova malsano, kiu nun vastigxas
+en la mondo--kontraux la esperantismo?--Kio estas esperantismo?
+demandis unu frauxlino.--Esperantismo, respondis la junulo kun mieno
+de granda scienculo, estas aligxado al la nove elpensita lingvo, kiu
+havas la nomon "Esperanto". Tiu cxi malsano konsistas en tio, ke homoj,
+kiuj ofte gxis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj
+komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro,
+kauxzita de tiu cxi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco",
+pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili
+ricevas la tre dangxeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli
+da aliaj homoj, kaj en tio cxi kusxas la plej granda dangxero de tiu
+cxi malsano. Oni diras, ke tiu cxi malsano infektis jam multajn urbojn
+kaj landojn. Cxu vi elpensis jam ian rimedon kontraux tiu cxi malsano,
+sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis
+esperantisto), mi profunde esploris tiun cxi malsanon kaj mi havas
+kontraux gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu cxi malsano portas
+sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la
+plej bona rimedo kontraux la esperantismo estas : sidi cxiam en profunda
+mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.]
+
+ _Suboficiro._ Homoj, cxiam kuragxe kaj diligente, kaj vi cxion
+atingos! La ovo de Kolumbo ankaux ne estas metita en unu tago!
+
+ _Sxerca rifuzo._ La verkisto Gibeau, kiu cxiam sin trovadis en mona
+embaraso, skribis unu fojon al la cxefo de la konata fabriko de cxampano
+Roederer leteron kun la sekvanta enhavo : "Sinjoro! Mi ne havas ecx
+unu centimon kaj mi adoras la cxampanon. Estu tiel bona kaj sendu al
+mi korbon da boteloj de via dia trinkajxo. Kun gxi mi esperas forgesi
+mian mizeron". Apenaux Roederer ricevis tiun cxi leteron, li tuj sendis
+la sekvantan respondon : "Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion
+tauxgas. La sencxesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus
+vin cxiuminute denove pri via malgxoja situacio."
+
+ _Mi ne komprenas_, kiel oni povas plendi cxiam pri la tro karaj
+viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen
+suficxas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne mangxas
+gxin, miaj naux infanoj ne ricevas gxin kaj la du servantinoj ne bezonas
+gxin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute suficxas por mi por la
+tuta tago. [Dumpert].
+
+ _Instruitulo kaj ricxulo._ Unu instruitulo entreprenis gravan
+sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por gxin efektivigi. Li
+vizitas unu ricxulon kaj petas lin pri helpo. La ricxulo rifuzas, kaj
+inter ili komencigxas la sekvanta dialogo : _Ricxulo_ : Mirinde estas,
+ke nur la instruituloj cxiam venadas al la ricxuloj kaj ke la lastaj,
+kontrauxe, neniam venas al la instruituloj.--_Instruitulo_ : Cxar la
+instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la ricxuloj
+komprenas, ke al ili mankas scienco.--_Ricxulo_ : Kial do la ricxuloj
+volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfelicxuloj, sed ne
+amas helpi al malricxaj instruituloj?--_Instruitulo_ : Cxar ili timas,
+ke farigxi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem,
+sed farigxi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kusxnir.]
+
+ _Demando._ Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan cxapelon?
+--Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.
+
+ _Kuragxulo._ Sinjoro! krias unu maljuna frauxlino el la vagono al unu
+sinjoro, kiu volas tien eniri : tie cxi estas la vagono por sinjorinoj!
+--Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakajxojn, mi
+ne estas timemulo!
+
+ _Memfarita homo_. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante
+sian glason en gaja kolegaro, mia devizo cxiam estis : "la homo mem
+devas cxion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankaux Dio
+helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj
+ankaux de neniu mi ilin heredis,--ne, mi mem ilin gajnis en la
+loterio!
+
+ _Malfelicxa komercisto_. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian
+okupon, venis Londonon, por sercxi helpon cxe unu sia parenco. Tiu cxi
+lasta donis al li kelkan nombron da cxapoj kaj konsilis al li stari
+sur la strato kaj vendi ilin. Gxoja, ke li nun povos iom perlabori, la
+junulo prenis la cxapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj
+sidigxis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj
+tiu cxi demandas : Nu, cxu vi multe vendis?--Ha, malgaje respondas la
+junulo, ecx unu cxapon mi ne vendis!--Cxu vi al neniu proponis? kion
+do vi faris la tutan tagon?--Mi tenis la cxapojn bone kasxitajn en mia
+korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis
+okazon en la dauxro de la tuta tago, cxar el la granda amaso da homoj,
+kiuj pasis antaux mi, cxiuj havis jam cxapojn sur la kapoj.
+
+ _Apetito_. Kial vi petas almozojn?--Cxar mi volas mangxi, mia bona
+sinjoro.--Kial do vi ne laboras?--Ha, kiam mi laboras, mi ankoraux
+pli volas mangxi.
+
+ _Niatempa amo_. Mi vin amas . . .--Sed mi estas malricxa.--
+Pardonu, vi ne lasis min elparoli gxis la fino . . . mi amas vin ne
+tiel, por edzigxi je vi . . .--Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin,
+mi havas grandegan kapitalon!--Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi
+amas vin ne tiel, por edzigxi je vi pro via mono.
+
+ _Zorgo._ Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj
+kreditoroj?--Jes, miaj kreditoroj _estontaj_, cxar mi cxiam zorgas, de
+kiu mi nun povos ankoraux prunti.
+
+ _Proceso._ En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la
+plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson
+kaj la dua gxin perdis.--Mi pentrus la unuan en cxemizo kaj la duan
+nuda, respondis la pentristo.
+
+ _El la pasintaj tempoj._ La imperiestro Pauxlo ordonis, ke cxiuj
+preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kalesxo
+kaj donu al li la regxan honoron per saluto. Escepto ne estis farita
+ankaux por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la
+strato en kota tago. Sur la strato montrigxas rapide veturanta kalesxo,
+en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro,
+la veturigisto haltigas la cxevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas
+el la kalesxo. La imperiestro, domagxante sxian ricxan veston, ekkriis :
+"sidigxu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj
+momente sidigxas . . . sur la koton de la strato. Pauxlo rapide desaltis
+de la cxevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte sxin sub la brakon,
+alkondukis kaj sidigis sxin en la kalesxon. Oni diras, ke al sia ordono
+la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia
+donado de honoro. [M. Solovjev.]
+
+ _Brava vojagxisto._ Vojagxisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj,
+diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovagxajn
+arabojn; kaj kiam tio cxi ekscitis miron, li aldonis, ke gxi ne
+estas mirinda, "cxar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni."
+[B. G. Jonson.]
+
+ _Du tajloroj._ Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en
+diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da sxtofo por surtuto.
+La sxtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj
+magazenoj, kaj kompreneble gxi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la
+barono elripozis de la vojagxo, kiun oni en tiu tempo faradis per
+cxevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu cxi
+mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la sxtofon, signis
+per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaux bedauxrante, diris :--
+Via barona mosxto! el tiu cxi sxtofo surtuto ne povas esti eltrancxita,
+cxar por gi malsuficxas ankoraux unu metro. . . . La barono, kiu sciis,
+ke la sxtofo estas venigita de malproksime kaj acxeti de gxi ankoraux
+metron estas preskaux io neebla, cxagrenigxis. Post kelkaj tagoj li
+ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la sxtofon.
+Tiu cxi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan
+surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian
+vorton : li alportis pretan surtuton suficxe vastan kaj tiel longan, ke
+li devis ankoraux subtrancxi. Kun mirego la barono vestis la surtuton,
+kaj gxoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj
+semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato,
+vidis knabon, havantan la agxon de cxirkaux sep jaroj, kiu portis
+manteleton el tia sama sxtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia
+miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu cxi
+knabo, li sciigxis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian
+surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun cxi tajloron. Tiu cxi venis,
+kaj la barono diris al li :--Ke vi sxtelis pecon da sxtofo kaj ke
+vi faris al via filo veston el tiu sama sxtofo, kiel mia surtuto, mi
+pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia sxtofo ankoraux
+restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron,
+diris, ke neniel gxi povas esti suficxa por surtuto? La tajloro
+rediris :--Tute simple, via barona mosxto! cxar lia filo havas jam
+la agxon de dekdu jaroj." [E. Neuxmark.]
+
+ _La jugxisto de Reading._ El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko
+VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed
+nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La regxo unu tagon sur
+la cxaso perdis la vojon kaj venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon
+Reading. Malsata li iris al la jugxisto kaj petis mangxon kaj trinkon.
+La jugxisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore
+kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj krucxon da biero. La
+regxo mangxis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis :--Mi donus
+cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan
+guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la jugxisto estis vokita
+Londonon kaj metita en malliberejon. En dauxro de ok tagoj li ricevadis
+nur panon kaj akvon, fine la nauxan tagon oni donas al li langon de
+bovo kaj krucxon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la
+gardisto de la malliberejo restas muta por cxiuj liaj demandoj. Tiel
+la jugxisto, ne ricevinte klarigon, komencas mangxi la langon de bovo,
+kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermigxas,
+kaj la regxo eniras.--Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al
+la surprizita jugxisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi
+sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis,
+alie vi restos tie cxi la tutan vivon. La jugxisto pagis kaj forlasis
+Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la regxo, la historio al ni
+ne rakontas.
+
+ _Malgrandruso kaj soldato._ Oni diras, ke la soldatoj estas sagxaj
+homoj--rakontas malgrandrusa vilagxano, veninta el Kievo, kien li
+iris pregxi, al siaj kunvilagxanoj--sed tio cxi estas mensogo; jen
+mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato;
+ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante gxian supron.
+--Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato.--Mi
+kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis,
+kaptante la cxapon en la manon.--Kiom do vi kunkalkulis, hundinido?
+li denove ekkriis.--Dek tri, mi respondis.--Pagu do tuj dek tri
+rublojn, hundinido, cxar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la
+guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis gxoja liberigxi de li kun tia
+malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, ecx ne rerigardante posten.
+Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis
+la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek
+tri rublojn! [N. Kusxnir.]
+
+ _Trancxanta komplimento._ A : Kiel placxas al vi mia versajxo? Ne
+vere, felicxa ideo?--B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio felicxa,
+ke gxi _elsaltis_ el via kapo.
+
+ _El la historio._ A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?--B : Cxar
+tiam la tunelo ne estis ankoraux preta.
+
+ _En la jugxejo._ _Jugxanto_ : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la
+sxtelado estas via _profesio_!--_Jugxato_ : Kion do vi volas, sinjoro
+jugxanto, ke mi sxteladu por _plezuro_?
+
+ _Telegrama stilo._ Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi
+la patron de sia edzino pri tiu cxi fakto, aldonante, ke la fakto havis
+lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli
+detale. Li telegrafas : "Hodiaux matene sepa filino naskita. Poste pli."
+
+ _La pafanto._ _Leuxtenanto_ : Ni supozu, ke la malamiko staras tie
+cxi antaux la arbo. Laux la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. Sekve
+atentu : unu--du--tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja _preter_
+la arbon!--_Rekruto_ : Nu, kion do gxi malutilas, sinjoro leuxtenanto?
+Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne cxiuj staros _antaux_
+la arbo, kelkaj staros ankaux _apud_ la arbo!
+
+ _Verkistino_ :--Ha, kara Julio, se mia artikolo "Kontraux la
+ornamigxamo de la virinoj" estos presita, tiam mi por la honorario tuj
+acxetos al mi plusxan matenveston kun pelta cxirkauxkudro.
+
+ _Juna mastrino_ (arangxante kun la kuiristino la mangxotabelon
+por vespera kolektigxo) : Por la dua mangxo ni prenos angilon!--
+_Kuiristino_ : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino?--_Mastrino_ :
+Mi pensas, ke estos suficxe cxirkaux dek metroj!
+
+ _Mastrino_ (invitante la gaston mangxi) :--Mi petas, prenu! Estu
+tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome!
+
+ _Frauxlino_ : Vidu, estimata sinjorino, tio cxi estas cxio, kion
+ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina
+demando?--_Sinjorino_ : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu cxi
+estas : cxu li jam estas edzigita?
+
+ _Raporto._ En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaux
+sia morto li malsanigxis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post
+unu semajno la cxefa kuracisto skribis al la jugxejo : "La arestito
+N. sanigxis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano."
+[S. B-n.]
+
+ _La sxuldo._ La malgranda Nikocxjo, promenante kun sia patrino sur
+la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte
+tion cxi, kuragxe sin jxetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La
+patrino dankas la savinton :--Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin
+danki! . . . vi savis mian fileton! . . .--Ho, sinjorino, li rediris,
+gxi ne estas inda je danko, gxi estas sxuldo de cxiu.--Ha, kion vi
+diras! . . . Cxu vi estos tiel bona ankaux eltiri lian pajlan cxapon?
+Jen gxi nagxas. [Malgranda poeteto.]
+
+ _Konjektemeco_. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis
+trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun
+riprocxo, diras :--Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas.
+Paf! . . . maltrafo.--Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon--
+paf! . . . denove maltrafo.--Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la
+trian fojon--paf! li trafis.--Tiel oni devas pafi, diras la oficiro,
+redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.]
+
+ _Advokato kaj kuracisto_ disputis pri tio, kiu el ili staras pli
+alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la
+disputon.--La fripono iras cxiam antauxe, kaj la ekzekutisto lin
+sekvas, estis la respondo.
+
+ _Jonathan Swift kaj la servanto_. La glora auxtoro de la "Vojagxoj
+de Gullivero" estis granda amanto de pleuxronektoj (speco de fisxoj
+= germana "Steinbutte"). Tion cxi sciis lia adoranto kaj bonfaranto,
+lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fisxojn de tiu cxi speco.
+La satiristo cxiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta
+servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio cxi kolerigis la servanton,
+kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li
+grandan pleuxronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate.
+Tuj Swift levigxis, sidigis la servanton sur sian segxon kaj diris :
+--Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros
+gxin al vi. Swift prenis la pleuxronekton kaj alpasxis malrapide kaj
+respektege al la servanto.--Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj
+petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun cxi malgrandan donacon. Nun
+la servanto sin levis kaj respondis :--Mi petas tre kore danki vian
+sinjoron. Kun tiuj cxi vortoj li metis la manon en la posxon, eltiris
+duonon da krono kaj premis gxin al Jonathan Swift en la manon.--
+Goddam! ekkriis tiu cxi, vi estas pli sagxa, ol mi pensis. Mi rimarkos
+al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.
+
+ _Kiam Swift_ prenadis novajn servantinojn, li cxiam diradis al ili,
+ke ili en lia domo devas antaux cxio observadi du aferojn : unue,
+fermi post si la pordon, kiam ili venas en cxambron, kaj due--denove
+fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de
+li la permeson iri al la festo de edzigxo de sxia fratino.--Tre
+volonte, diris Swift, mi ecx donos al vi cxevalon kaj servanton por
+akompani, kaj vi povas ambaux kune veturi. Tute ekster si de gxojo,
+la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo
+post ilia forveturo Swift ordonis seli alian cxevalon kaj sendis sur
+gxi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu cxi trovis
+ilin en la mezo de vojo, kaj cxu ili volis aux ne--ili devis veturi
+returne. Tute depremita, la knabino eniris en la cxambron de sia sinjoro
+kaj demandis, kion li ordonos.--Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi
+la pordon, li diris kaj lasis sxin post tio cxi denove forveturi.
+
+ _Cxe tagmangxo_.--Mirinde! mi neniam povas mangxi bonan pecon da
+meleagro . . .--Kial do? cxu vi havas tian strangan stomakon?--Ne,
+sed cxar mia edzino gxin cxiam formangxas.
+
+ _En klubo_.--Pardonu, sinjoro, cxu ne kun sinjoro Fredo mi havas la
+honoron paroli?--Ne.--Mi tiel ankaux tuj pensis al mi! Vi ne estas
+ecx simila je sinjoro Fredo.
+
+ _Instruita mimikisto_. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon
+alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per
+diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la
+cxiutaga vivo, sed ecx pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis,
+ke neniu povos kun li ecx iom interparoli. En tiu sama tempo en
+S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la
+anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton,
+al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.--Cxu vi
+efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilagxanon.
+--Mi ecx ne scias, kio gxi estas "per mimiko", li respondis. Je tiu
+cxi respondo cxiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilagxano, ke
+"paroli per mimiko" estas tio sama, kio "paroli per signoj de manoj".--
+Ha, mi komprenas! diris la vilagxano, per manoj . . . per manoj mi povas
+paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, cxar mi havas mutan fraton.
+--Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko,
+li forte ekridis kaj antaux atestantoj promesis doni al la vilagxano
+tricent rublojn, se li efektive povos klarigxadi per mimiko aux almenaux
+ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun cxi
+promeson la instruitulo konsentis ecx doni per skribo. La bienhavanto,
+al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaux promesis doni al li plenan
+liberon kaj dudek orajn monerojn, se li komprenigxos kun la instruitulo
+per mimiko.--Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin
+bastonojn, aldonis la bienhavanto, cxu vi volas aux ne?--Jes, mi
+konsentas kun plezuro, respondis la vilagxano. Kaj jen en difinita
+horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidigxis unu kontraux
+la dua. Tie cxi ankaux sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante
+la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante
+provi la scion de la vilagxano, li montris al li unu fingron (tio cxi
+en la mimiko de la instruitulo devis signifi : "Dio estas unu"). La
+vilagxano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed
+li pensis, ke tio cxi estas simpla okazeco. Li montris al la vilagxano
+manplaton (signo de regno); la vilagxano tuj montris al li pugnon.
+La instruitulo kaj cxiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la
+instruitulo. Li rugxigxis de cxagreno kaj kun kolero li montris supren
+kaj malsupren (tio cxi signifas : "Dio estas en la cxielo kaj sur la
+tero"). Cxiuj ekrigardis la vilagxanon. Li en tiu sama minuto eltiris
+antauxen la manojn kaj faris signon, kvazaux li ion trenas. Cxiuj
+estis senfine mirigitaj, la instruitulo ecx eksaltis; li sentis sin
+mortigita! Li rapide elprenis el la posxo monujon kaj tuj elkalkulis
+al la vilagxano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj
+trankvile kasxis en sian posxon. Neniu komprenis, pri kio parolis la
+mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj
+la vilagxanon, pri kio ili interparolis. Antauxe estis forigita la
+vilagxano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco
+atendis, kion diros la instruitulo. Tiu cxi rapidis trankviligi ilian
+malpaciencon :--Mi neniam ankoraux renkontis homon, kiu povus tiel
+libere klarigxi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaux ol mi ion
+diras, kvankam mi lernis tiun cxi malfacilan sciencon preskaux tridek
+jarojn! Tio cxi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilagxano,
+kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn!
+Tre mirinde, tre mirinde!--Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi
+interparolis?--Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado,
+mi diris al la vilagxano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio
+estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, cxar Li estas samtempe Dio
+kaj homo. Tiun cxi ideon la vilagxano esprimis per signo de du fingroj.
+Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi sxangxis la temon
+de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu cxi
+signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno,--kaj li respondis al mi,
+ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro
+(pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj
+montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu cxi signo, ke Dio estas
+en la cxielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio
+estas cxie. Cxio tio cxi min konvinkis, ke tiu cxi simpla vilagxano, tiu
+cxi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaux li
+min klinas.--Oni vokis la vilagxanon kaj ankaux lin petis rakonti, pri
+kio li parolis kun la instruitulo. "Ni preskaux nenion parolis, diris la
+vilagxano; ni nur minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi,
+estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, cxar mi
+havas mutan fraton, kun kiu mi cxiam tiel interparolas. Tiu cxi sinjoro
+(li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis,
+ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki
+al li ecx ambaux okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris
+pro tiu cxi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon
+(manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre
+bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble
+min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste jxetos al la tero.
+Mi respondis al li, ke se li provus tion cxi fari, mi prenus lin per
+la haroj kaj trenus sur la planko. Tio cxi estas cxio, pri kio ni
+parolis". En la salono eksonis lauxta ridego de cxiuj alestantoj, kaj la
+malfelicxa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita,
+li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu cxi sama tago li forveturis
+el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.]
+
+ _Profesoro_ de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis
+al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li
+cxiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon,
+kiam la profesoro legis pri cxevalo, eniris en la legejon iu malfruinta
+studento. Al la miro de la studentoj, kontraux sia kutimo la profesoro
+nenion diris al la studento kaj dauxrigis sian legadon. Fininte la
+legadon pri cxevalo, li diris :--Nun, sinjoroj, post la "cxevalo"
+ni transiru al la "azeno", kaj, turninte sin al la malfruinta, li
+diris : Mi petas, sidigxu.--Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro,
+respondis la studento, mi povas auxskulti azenon ankaux starante.
+[A. Gruenfeld.]
+
+ _Inter bopatroj_. Cxu vi estas kontenta je via nova bofilo?--Ho, ne
+forte, mi faris tre malbonan elekton.--Per kio?--Vidu, mia kara, li
+ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al cxio li havas ankoraux
+mirindan talenton de parolado.--Kion do vi volas? mi vin ne komprenas!
+Tio cxi estas ja cxiuj nur tre bonaj ecoj!--Sed vidu : li ne povas
+trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus
+granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsagxa,--nun la
+tuta mondo tion cxi scias.
+
+ _Avarulo_, elirante el la pregxejo, kie la pastro parolis pri
+bonfarado, diris :--La prediko tiel min tusxis, ke mi mem estas preta
+peti almozojn. [P. Kocxergov].
+
+ _Gradeco de riprocxoj_. La ministro diris al la direktoro : La opero
+iris tre bone, nur la hxoroj lasis ion por deziri.--La direktoro
+iras al la regxisoro :--Sinjoro regxisoro, mi havas kauxzon esti
+nekontenta je la hxoro; mankas al gxi energio; mirinde estus, se lia
+ministra mosxto ne akceptus gxin de malbona flanko. La regxisoro iras
+al la kapelestro :--Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la
+hxoroj estis hodiaux ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la
+falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke gxi estonte iru pli bone.
+La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de
+la hxoroj.--La hxoroj estis hodiaux absolute abomenaj. Unu rapidas,
+alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj
+buboj. La regxisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon
+la direktanto, alestante cxe la provo de la hxoranoj, diras :--Vi
+kriegis hieraux kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Cxu vi ne havas
+orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovagxuloj? Mi
+miras, kial la kapelestro ne jxetis al vi la notojn en la vizagxojn kaj
+ne forpelis cxiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj
+se tiel okazos ankoraux unu fojon, mi vin cxiujn dispelos kiel bestojn!
+[P. Kocxergov.]
+
+ _Francisko I_, regxo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La regxo,
+mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laux la rakonto
+de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malricxe kaj simple.--
+Vero, respondis la papo, sed tio cxi estis tiam, kiam la regxoj pasxtis
+brutarojn. [P. Kocxergov.]
+
+ _Kion oni amas plej multe_? Havante unu jaron--sian nutristinon;
+kvin jarojn--la patrineton; dek jarojn--la lernan libertempon;
+dekses jarojn--la liberecon; dudek jarojn--sian amatinon; tridek
+jarojn--sian edzinon; kvardek jarojn--siajn infanojn; sesdek jarojn
+--sian oportunecon; en cxiuj tempoj--sin mem. [K. O. S--m.]
+
+ _Senkulpigxo. Sinjorino_, forlasante sian servantinon : Jes, mi
+bedauxras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri
+via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpurajxon de musxoj tie cxi
+en la angulo.--_Servantino_ : Tio cxi ja estas ne mia kulpo! tiu cxi
+malpurajxo jam estis, kiam mi antaux jaro komencis mian servadon cxe vi.
+
+ _La legxisto_ : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano
+rakontis sian malfelicxon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke
+li estas granda konanto de la legxoj. Indigne ekkriis la konato :--
+Kiel li kuragxis tion cxi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros
+al li, ke li ne konas la legxojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la
+genuoj petu de vi pardonon! Ili ambaux iris al la urbestro; la legxisto
+eniris en la logxejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos
+la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis suficxe kuragxa kaj
+restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuragxulo eliras.--Nu,
+kia rezultato? demandis la atendanta.--Ha, respondis la kuragxulo,
+mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi,
+kiam mi komencis mian riprocxan parolon, li tuj volis doni al mi du
+survangojn!--Kiel vi scias, ke li volis tion cxi fari?--Se li ne
+volus, li ja tion cxi ne farus, kaj se li faris, tio cxi ja montras
+tute sendube, ke li tion cxi volis.--Kaj vi silentis?--Enirinte
+al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas legxo, ke se oni iun
+salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni
+al vi tri survangojn.--Sed vi ja ricevis nur du!--Ha, mi forgesis;
+vidu, ekzistas legxo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da
+survangoj ne devas ricevi.--Kial do vi ne falis sur la teron tuj post
+la unua survango?--Ekzistas alia legxo, ke tiel longe, kiel oni cxe la
+survangoj havas ankoraux la forton stari sur la piedoj, oni devas stari.
+--Kaj kio estos kun mia ofendo?--Iru mem kaj provu sxovi al li en la
+manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li
+povas fari, cxar mi vidas, ke li mem scias cxiujn legxojn parkere kaj
+havas ilin cxiam sub la mano.
+
+ _La inkujo_ : Knabo acxetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En
+la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompigxis kaj
+la tuta inko elversxigxis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj
+malgaje rigardas la elversxitan inkon.--Nu, kion vi staras, mia knabo?
+diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas
+trankvilo iri domen!
+
+ _Principo. Luigantino de cxambro_ : Antaux ol vi enlogxigxas en
+mian cxambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu
+la luan pagon.--_Studento_ : Tio cxi estas ankaux mia principo; aux
+akurate, aux tute ne!
+
+ _Malbona memoro_. De kio vi havas tian embarasan mienon?--Ha,
+prezentu al vi mian teruran situacion : mi petis hieraux frauxlinon
+Marion pri sxia mano kaj mi ne memoras, kion sxi al mi respondis : jes
+aux ne. . . .
+
+ _Neniom malhelpas_. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia
+sesdekjara kuiristino donas al li la tagmangxon, kiu estas preparita tre
+malbone.--_Sinjoro_ : Auxskultu, Antonino, diru al mi malkasxe, kial
+vi ne prenas oficon de nutristino? gxi estas ja multe pli enspeza, ol la
+ofico de kuiristino.--_Kuiristino_ : Ha, sinjoro, vi sxercas! Kiel do
+gxi estus ebla? cxu mi povus nun esti nutristino?--_Sinjoro_ : Neniom
+malhelpas! Kuiristino vi ja ankaux tute ne povas esti kaj tamen estas!
+
+ _Bonigo. Fiancxino_ : Diru, cxu estas vero tio, kion mia patrino al
+mi diris?--_Fiancxo_ : Kion do?--_Fiancxino_ : Ke vi edzigxas je
+mi, cxar mi poste havos grandan sumon da mono.--_Fiancxo_ : Sed mia
+infano, kontrauxe! estus al mi ecx pli agrable, se vi gxin havus jam
+nun.
+
+ _Tro granda postulo_.--For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne
+donas.--Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne
+rompos.
+
+ _Teruraj infanoj_ : Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu jxus
+venis el la lernejo.--Nu, cxu vi lernis aritmetikon?--Certe!--Kion
+do vi lernis?--Deprenadon.--Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu
+jaro mi naskigxis, cxu vi povos diri, kian agxon mi havas?--Oho! tiajn
+grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraux ne lernis.
+
+ _Mirindajxo en la medicino_. En unu societo oni parolis pri medicino.
+Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj
+malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio cxi jam
+montras, ke la homo ne estas sana.--Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas
+unu sinjorinon, kies lango cxiam estas kovrita per tre dika tavolo da
+cxikanoj kaj kalumnioj kaj sxi tamen estas tute sana.
+
+ _Ne volonte. Jugxanto_ : Viaj respondoj estas cxiuj fonditaj sur
+plena vereco?--_Jugxato_ : Vorto post vorto, Via mosxto! ke mi mortu,
+se mi iom mensogas!--_Jugxanto_ : Sekve vi estas preta ankaux jxuri
+pri ili?--_Jugxato_ : Hm . . . ne tre volonte, sinjoro.
+
+ _Neprospera aludo_. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min
+distri, vidi aliajn vizagxojn cxirkaux mi . . .--Nu, en tia okazo mi
+tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn.
+
+ _Naive_ : La somerlogxo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas,
+apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos cxiam en la cxambro.
+Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Cxu vi eble
+havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?--Ne!--Ha,
+efektiva domagxo!
+
+ _Malegala legado_. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto,
+li petas mian manon; cxu vi permesas, ke mi gxin donu al li?--Sinjoro
+Roberto? Ho, mia naiva, cxu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro
+Roberto?--Legu do mem, patrineto, kion li skribas : "Frauxlino, donacu
+al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi
+plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!"
+--Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li
+skribas : Frauxlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi!
+Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros
+al la fino de la mondo!"
+
+ _Napoleono III kaj Benedetti._ Napoleono III ofte mokadis siajn
+korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li
+havas bovan vizagxon.--Mi ne scias, Via Imperiestra Mosxto, respondis
+unu fojon Benedetti al tiela sxerco, cxu mi efektive havas vizagxon
+de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian
+personon, kaj cxiam kun tiu cxi sama vizagxo, kiun mi nun havas.
+[I. Lojko.]
+
+ _Neantauxvidita respondo._ Unu provincano, veninte Romon, turnis
+al si la atenton de cxiuj per frapanta simileco kun la imperiestro
+Auxgusto. Tiu cxi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj,
+rigardante lin atente, li diris :--Junulo, cxu via patrino neniam
+estis en Romo?--Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro
+ofte tie cxi estadis. [I. Lojko.]
+
+ _Kulereto._ En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj
+mangxas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas
+du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizagxo; antaux li sur la
+tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantrancxo kun
+sxinko; la dua--juna homo, dande vestista, videble jxus sidigxinta
+apud la tableto; li detiris siajn sxamajn gantojn kaj disbutonumas la
+superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post gxi li de
+tempo al tempo cxirkauxrigardas la publikon.--Servanto! vokas la juna
+dando : tason da kafo kaj pastecxeton! Post kelkaj minutoj la servanto
+alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas cxirkauxen
+sur cxiuj flankoj kaj subite kasxas la kulereton de sia kafo en la
+posxon. Tion cxi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton.
+Tiu cxi aperas.--Tason da kafo kaj pastecxeton! La postulitajxo
+estas alportita. La sinjoro mangxas.--Se vi volas, mi montros al vi
+jxonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas.
+--Rigardu : cxu tio cxi estas kulereto?--Jes, sinjoro.--Kie do
+gxi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kasxante la kulereton en
+la posxon.--En via posxo.--Ne, ne en mia, sed en la posxo de tiu
+cxi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu
+cxi suprensaltas.--Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via posxo,
+turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando ensxovas la
+manon en la posxon kaj eltiras la kulereton.--Nu, vi estas vera
+jxonglisto, li rimarkas konfuzite.--Jes. Prenu por la kafo; la brando
+estas pagita, diras la jxonglisto, jxetante moneron sur la tablon, kaj
+forigxas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante
+la kasxitan kulereton. [I. Lojko.]
+
+ _La poeto Pope._ La angla regxo, vidinte unu fojon sur la strato
+Pope'on, konatan poeton, sed gxibulon, diris al sia sekvantaro :--Mi
+volus scii, por kio tauxgas tiu cxi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope
+auxdis tiujn cxi vortojn kaj, turninte sin al la regxo, li ekkriis : Por
+igi vin rekte iradi. [I. Lojko.]
+
+ _Frideriko la Granda_ amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin
+per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante
+fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al
+li sian veran opinion.--Estas maloportune, respondis tiu cxi, diri
+siajn opiniojn al regxo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn
+solidajn botojn. [N. B.]
+
+ _Unu generalo_ demandis unu junan soldaton, cxu estas suficxa por
+li la porcio da pano, kiun li cxiutage ricevas.--Jes, Via Generala
+Mosxto.--Kaj eble io ankoraux restas?--Jes, Via Generala Mosxto.--
+Kion do vi faras kun la restajxo?--Mi gxin formangxas, Via Generala
+Mosxto. [N. B.]
+
+ _Rusa oficiro_, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo,
+sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la
+sekundanton de la kontrauxa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon.
+--Cxu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj
+maltrafas, la sekundantoj devas batali?--Mi konsentas, respondis
+la oficiro.--Sed cxu vi scias, dauxrigis la dika sekundanto, ke mi
+je dudek kvin pasxoj trafas en kvinkopekan moneron?--Mi ne scias,
+respondis la oficiro, cxu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon,
+sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.]
+
+ _Malricxa sagxulo_ tagmangxis cxe avara ricxulo. La avarulo forsxovis
+la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malricxa gasto ne povis
+gxin atingi. Ne estante ankoraux kontenta de tio cxi kaj volante pli
+cxagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li :--Mi auxdis, ke vi
+estas tre sagxa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas,
+ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj mangxas kaj
+vestas vin per fremda kosto. Se, kontrauxe, vi estus laborema, vi povus
+farigxi io, ekzemple cxe mi kaj miaj komercoj.--Ne, mia bonfarema,
+respondis la sagxulo, kontrauxe : mi volus io farigxi cxe vi, sed vi
+ne permesas al mi. . . .--Klarigu vin, diris la avarulo, cxar mi vin
+ne komprenas.--Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis
+la sagxulo : mi volis cxe vi farigxi sata, sed vi ne permesas al mi.
+[N. Kusxnir.]
+
+ _Kontraux la germana legxo pri la drinkemeco_ kelkaj gajaj filoj de
+la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi
+per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan
+sentencon :--Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu
+ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas
+bona homo! Kian grandegan gajecon tiu cxi sentenco la sekvantan matenon
+elvokis cxe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Huebert.]
+
+ _Oni demandis_ la filozofon Malebranche pri la kauxzo de la suferoj
+de la bestoj.--Ke la homoj suferas, tio cxi estas komprenebla : Adamo
+mangxis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?--Eble
+ili mangxis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.]
+
+ _Jubilea telegramo._ Mallongan tempon post la 25-jara jubileo
+de la tago de apero de "Guberniaj Skizoj" de la rusa satiristo
+Sxcxedrin-Saltikov havis lokon la cxiujara kolega tagmangxo de la
+studentoj de la N...a universitato. Unu el la alestantoj proponis,
+ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la
+pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvocxe akceptita kaj tuj estis
+kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo :
+"Cxiujare-tagmangxantaj studentoj." Post unu horo de Sxcxedrin venis
+respondo : "Dankas! Cxiutage tagmangxanta Sxcxedrin."
+
+ _Fortaj konvinkoj._ Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj
+aliradis al Parizo, la Pariza gazeto "Moniteur" per la sekvantaj
+esprimoj sciigis pri tio cxi siajn legantojn : (tago 1) : _La malbenita
+hommangxanto_ eliris el sia nesto; (tago 2) : _La korsika diablo_
+forlasis la sxipon en la golfo Jxuano; (tago 3) : _La tigro_ alvenis al
+Gano; (tago 4) : _La monstro_ pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) :
+_La tirano_ trairis tra Liono; (tago 6) : _La uzurpatoron_ oni vidis
+en 60 mejloj de la cxefurbo; (tago 7) : _Napoleono_ estos morgaux apud
+niaj fortikajxoj; (tago 8) : _La imperiestro_ venis al Fonteneblo; (tago
+9) : _Lia Imperiestra Mosxto_ enpasxis hieraux en la palacon Tuilerian,
+cxirkauxita de siaj fidelaj regatoj.
+
+ _Inter geedzoj._--La diablo prenu tian ordon! cxiun fojon, kiam mi
+volas vesti novan cxemizon, gxi cxiam estas sen butonoj!--Kiel vi ne
+hontas, grandagxa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu
+la infanojn : cxe ili la tutaj vestoj estas dissxiritaj, kaj ili ne
+diras ecx unu vorton.
+
+ _Solvita problemo._ Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmangxo
+kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmangxo la societo deiris en
+la gxardenon. Estis ankoraux suficxe varmege, malgraux ke la suno
+staris jam suficxe malalte. En la gxardeno turnis sur sin la atenton
+staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en gxardenoj.
+Iu, metinte sur gxin la manon, trovis, ke per ia strangeco gxi estas
+sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis
+sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia cxiuj komencis metadi
+la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Cxiuj
+kolektigxis cxirkaux la vitra globo, kaj komencigxis alte scienca
+interparolo; cxiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu
+supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberigxon
+de kasxita varmelemento, tria klarigis cxion per rebato de la radioj.
+Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la
+legxoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute
+natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraux esprimi
+sian opinion pri tiu cxi apero, alvokis la gxardeniston kaj demandis :
+--Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli
+varma, ol sur la flanko turnita al la suno?--Kial? respondis la
+gxardenisto, tial, cxar mi jxus turnis la globon, por ke tiu gxia flanko
+ne tro varmigxu. [M. Solovjev.]
+
+ _Unu virino_ plendis al kapitano, ke sxi estas cxirkauxrabita de liaj
+soldatoj.--Cxu ili cxion forportis? demandis la kapitano.--Ne, ili
+restigis ion.--Nu, sekve tio cxi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas
+cxion.
+
+ _La imperiestrino Katerino_ sonoras kaj neniu el sxiaj servantoj
+venas. Sxi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj
+fine en unu el la lastaj cxambroj sxi vidas, ke la hejtisto fervore
+ligas maldikan pakajxon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paligxis kaj
+jxetis sin antaux sxi sur la genuojn.--Kio estas? sxi demandis.--
+Pardonu min, Via Imperiestra Mosxto!--Kion do vi faris?--Jen, kara
+regxino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco
+de Via Mosxto. Tie cxi sin trovas rostajxo, kukajxo, kelkaj boteletoj
+da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi dejxoris
+mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen,--Tra kie do vi volas eliri?--
+Jen tie, per tiu sxtuparo.--Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la
+cxefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos.
+Prenu do vian pakajxon kaj iru post mi. Sxi elkodukis lin tra la salonoj
+sur alian sxtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :--Nu, nun
+iru kun Dio.
+
+ _La advokato de ratoj_. Chassie, unu el la plej gloraj juristoj de
+Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis
+sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpasxis kiel advokato de
+ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la
+malsagxo, ke la regxa prokuroro ecx bestojn tiradis al jugxo. Tio
+cxi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj
+al la jugxejo, por pravigi sin kontraux la plendoj, levitaj kontraux
+ili. Kompreneble ili ne venis, kaj cxiu pensis, ke oni jugxos ilin en
+foresto, kiam subite Chassie aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke
+liaj klientoj ne estis invititaj en legxa ordo.--Kaj kiel oni tion cxi
+povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun sxajna seriozeco la advokato
+respondis :--Oni albatu la inviton al la pordoj de la pregxejoj, sed
+oni forgesu nenian lokon, oni ankaux ensxlosu ie la katojn, la terurajn
+malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj farigxu liberaj, kaj oni
+bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraux
+la malpermeso pekos kontraux la libereco de la vojoj.--Tio cxi estas
+ja neebla, ekkriis la prokuroro.--En tia okazo mi esprimas proteston
+kontraux cxia farita jugxa decido, respondis Chassie kaj forlasis
+triumfe la salonon de jugxo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la
+tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.
+
+ _Sur balo._--Invitu al valso tiun frauxlinon, kiun vi tie vidas.--
+Kun granda plezuro, frauxlino! Tio cxi estas kredeble via amikino?--
+Ne, kontrauxe, sinjoro : tio cxi estas mia plej granda malamikino, kaj
+vi almenaux plene batos al sxi la piedojn.
+
+ _Mirindajxoj._ Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj
+amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras :
+--Cxu vi auxdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la
+teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplauxdi en horizontala
+direkto, sed aplauxdis en vertikala.--Tre povas esti, diris la dua;
+kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel
+plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en
+vertikala. . . .--Cxio cxi estas malvera, diris la tria; sed jen mi,
+kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por
+lin rigardi, ekbruligi kandelon.--Nu, tio cxi ankaux estas malvera,
+diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel
+maldikan frauxlinon, ke sxi bezonis du fojojn eniri la cxambron, por ke
+oni povu sxin rimarki. [M. Solovjev.]
+
+ _Severa bibliotekisto._ Cxiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo,
+posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna
+suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en
+literaturo. Unu leuxtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian
+bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la
+biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj
+I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan,
+raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la nauxan volumon
+al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn cxi, la
+leuxtenanto ricevos tion, kion li deziras.
+
+ _La Filo_. Malricxa hebreo volis kristanigxi. La pastro instruis
+lin pri la pregxo, sed lia penado restis vana, cxar la hebreo estis
+tre malinteligenta.--Nu, mia filo, se vi morgaux scios fari senerare
+la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.--En la
+sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por
+la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en
+la korto.--Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.--En la
+nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.--Ne, kie do restis la
+"Filo"--Pardonu, via pastra mosxto, mi lasis lin ekstere; li tenas la
+sakon por la terpomoj. [P. Lengyel].
+
+ _Laux la lokoj._--Ha, via grafa mosxto, vi estas tie cxi, en la
+cxefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!--Kial ne? Estas tre
+komforte portadi gxin, kaj en la cxefurbo neniu min konas.--Sed vi
+gxin portadas ankaux hejme.--Nu, kial ne? hejme ja cxiu min konas.
+[P. Lengyel.]
+
+ _Kurioza trompo_. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon,
+prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena,
+kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la dauxro de tri tagoj
+kreskis gxis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago
+antaux la komencigxo de la hotela tagmangxo aperis en la hotelo kvara
+gasto, kiu legitimigxis cxe la mastro kiel kriminala policisto el
+Parizo, sciigante, ke li intencas sercxi tri dangxerajn krimulojn. Dume
+li montris al la mastro fotografajxojn de tri personoj, en kiuj oni
+tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto
+proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li
+en la plenumo de gxi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj
+malaperu el la domo. La policisto sidigxis al tablo kaj gxuis kun
+granda apetito mangxojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton,
+la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn
+terurigitajn gastojn, ke la tri kontrauxsidantaj sinjoroj estas tri
+dangxeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis
+forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaux la
+pordo kontraux ili. Laux la ordono de la policisto alveturis drosxko
+en kiun sidigxis cxiuj kvar sinjoroj.--Cxu la trompistoj pagis sian
+kalkulon? demandas la policisto la mastron.--Ne.--Kiom ili sxuldas?
+--295 frankojn.--Bone! Ni trasercxos ilin en la polico kaj pagos vian
+kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaux sendi tien.
+Kaj nun, veturigisto, antauxen, al la polico! Sed la mastro vidis gxis
+hodiaux nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.]
+
+ _Ruso kaj tataro._ Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo farigxis
+nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris
+kacxon kaj, mangxante la kacxon, komencis disputi pri tio, kiu el ili
+devas gardi la cxevalojn. La ruso havis cxevalon malbonan kaj de koloro
+blanka, la tataro havis bonan nigran cxevalon. La nokto estis nigra,
+kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian
+cxevalon : mi mian cxevalon tuj ekvidos, kiam mi vekigxos, cxar gxi
+estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran cxevalon.
+La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la cxevalo, kaj li
+faris kun la ruso intersxangxon kun la cxevaloj. La ruso prenis la
+bonan cxevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li :--Nun mi tute
+ne gardos mian cxevalon, cxar sxtelisto en la nigra nokto ne ekvidos
+mian nigran cxevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj sxtelos. La
+tataro devis ne dormi, sed gardi sian cxevalon. La nokto pasis. La ruso
+kaj tataro veturis plu. Por mangxi ili bavis nur unu kokinon. Por du
+personoj gxi ne estis suficxa, kaj tial ili decidis, ke mangxos nur
+unu--nome tiu, al kiu la sorto gxin decidos. La tataro diras :--Ni
+endormigxu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan songxon, mangxos la kokinon.
+Ili kusxigxis. La tataro ne dormas, sed elpensas songxon, vekas la
+ruson kaj demandas :--Kion vi vidis en songxo? La ruso postulas, ke
+la tataro antauxe diru, kion li vidis en songxo. La tataro diras :--
+Ha, ruso! bonan songxon mi vidis : oni prenis min en la cxielon; en la
+cxielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis!--
+Jes, diras la ruso, mi ankaux vidis, kiel oni prenis vin en la cxielon;
+mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formangxis la kokinon. La
+tataro restis tiel sen bona cxevalo kaj sen mangxo kaj ne volis jam pli
+iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.]
+
+ _Singardema komuniko._ Kiam nia mortinta jugxisto Begli glitigxis en
+la jugxejo, falis de la sxtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis
+pri grava demando, kiel komuniki tiun cxi malgxojan sciigon al lia
+malfelicxa edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la
+veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu cxi
+lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed cxe tio
+cxi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton
+sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfelicxon al la maljunulino
+subite, sed ke li antauxe preparu sxin al tio cxi. Alveturinte al la
+loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorgxo,
+gxis sur la sojlo aperis la edzino de la jugxisto. Tiam li demandis
+sxin :--Cxu tie cxi logxas la vidvino Begli?--Vidvino Begli? . . .
+Ne sxi ne logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke sxi logxas tie
+cxi! . . . Sed tio cxi ne estas grava. Diru, cxu tie cxi logxas la
+jugxisto Begli?--Jes, li logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke li
+ne logxas tie cxi. Cetere tio cxi ne estas grava. Mi ne disputos kun
+vi. Diru, cxu li ne estas hejme?--Ne, li ne estas hejme.--Sed mi
+povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi
+vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur
+la piedoj. Okazis malfelicxo! Jen en mia veturilo kusxas la maljuna
+jugxisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos.
+[El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.]
+
+ _Dupieda leono._ Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al
+leono preni pecon da sukero el sxia busxo.--Tion povas ankaux mi fari,
+diris unu rigardanto.--Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela
+dresistino.--Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.]
+
+
+ * * * * *
+
+ IV
+
+ RAKONTOJ
+
+ * * * * *
+
+
+ NOKTO
+
+ (De Eube el Odeso.)
+
+ Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco
+sxovas sin sur la mara ebenajxo, unu post alia, tri hispanaj "karaveloj"
+de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj sxipoj; sxipanaron oni ne
+vidas : gxi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn
+gardstarantojn. Sed nur en la meza sxipo, kiu portas sur la rando la
+surskribon "Santa Maria" kaj admiralan flagon sur la masto, en la
+malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj
+kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo,
+Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tusxi liajn okulojn. Jam la duan
+nokton la admiralo ne kusxigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama
+premanta penso. Ankoraux du tagoj--kaj, se li ne renkontos teron, la
+sxipoj iros returne Hispanujon. Hieraux la sxipanaro arogante sciigis,
+ke gxi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis
+de gxi limtempon de tri tagoj. La suno mallevigxis kaj denove levigxis,
+--antaux li etendis sin tiu sama senlima ebenajxo da trankvila mistera
+akvo. Estas vero, ke hodiaux la maro alportis du verdajn brancxetojn,
+ian pikan arbetajxon, tabulon kaj rabotitan bastoneton--sendubajn
+signojn de proksimeco de tero. Ankaux sen tio cxi li scias, ke tero
+sin trovas antaux li, ke tiu cxi tero estas proksima, sed cxu li havos
+tempon veni al gxi en tiuj cxi du tagoj? Gxuste antaux unu monato li
+renkontis ion similan je rompita masto : la mara fluo forportis gxin
+malproksimen; post kelkaj tagoj--akvokreskajxon kaj unu ecx kun
+viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraux antaux du semajnoj. La
+tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj
+tagoj da vojo, sed kie preni tiujn cxi kelkajn tagojn? Kaj ankoraux
+antaux tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo
+Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la sxipoj,
+kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj,--kaj
+cxiam ankoraux oni ne vidas la atendatan bordon. Suficxe da eraroj : jam
+du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris,
+vidante imagatan teron, kaj ambaux fojojn tiuj cxi eraroj terure influis
+la sxipanaron. Hodiaux la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita,
+kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la
+ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaux
+unu horo, jxetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur
+la malluman mason da akvo, li kun kasxita turmentigxo deiris en sian
+kajuton. Ankoraux 48 horoj--kaj cxio estas perdita!
+
+ Jes, cxio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la
+granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas
+ligitaj, oni ne povas batali, se oni elsxiras el la manoj la lastan
+batalilon. La cxielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke
+li faris cxion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene
+formigxis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj
+kvardek-ok-jara viro,--kaj nur nun, kiam grizeco dense argxentigis
+liajn harojn, kiam li havas jam la agxon de 66 jaroj, nur nun li ricevis
+la eblon alpasxi al la efektivigo de tiu cxi plano. Tutan serion da
+jaroj li sendeklinigxe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago,
+en kiu li ne pensus pri gxi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus
+por gxi. Li venkis cxiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al
+li la kruela sorto, li venkis ecx la tempon mem. Preskaux sepdekjara
+maljunulo, li enportis en sian aferon fresxecon de la plej bonaj jaroj
+de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu
+ektimigis ecx la kuragxajn maristojn de Palos. Li faris cxion de sia
+flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno.
+Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj
+--estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi
+naux dekonojn de tiu cxi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte--
+tio cxi estis tro multe ecx por liaj fortoj! Tio cxi estis neauxdita,
+nekredebla moko de la sorto, tio cxi estis bato, kiu estis kapabla rompi
+ecx lin!
+
+ Kaj en la malvasta kajuto de "Santa Maria" en tiu cxi turmenta nokto
+la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras,
+ke se homo komencas rememori sian tutan travivitajxon, tio cxi estas
+signo de lia proksima morto. Al li ankaux minacas morto, se ne fizika,
+tiam ankoraux pli terura--morala. Povas esti, ke pro tio cxi li
+senvole turnas sin antauxen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj
+de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraux
+preskaux infano, la unuan fojon iras en la maron. Li jxus forlasis la
+universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj
+sxipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo.
+La vojagxoj disvolvas lian fortan naturan sagxon kaj kun la jaroj
+ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel
+bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio gxi faras lin komandanto
+de galeroj. Lia nomo estas suficxe konata en Italujo, kaj la Neapola
+regxo faras lin estro de la ekspedicio kontraux la piratoj de Tuniso.
+Kun sia kutima kuragxo li kondukas siajn sxipojn kontraux la sovagxaj
+korsaroj. Sed la sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro : gxi timas
+la rabistojn, kaj jam antaux la bordo de Berberujo gxi faras ribelon.
+La sxipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio
+konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la sxipanoj,
+konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviligxas, kaj la sekvantan
+matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek
+jaroj, plenaj de vojagxoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj,--pasas
+preskaux nerimarkite. Havante la agxon de tridek kvar jaroj, en la tuta
+floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj
+kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita
+mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro :
+li nagxas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li
+diras al frauxlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas,
+kiam li sxin renkontas : ke li sxin amas. Frauxlino Felipa sentas tion
+saman : la majesta figuro de la kuragxa maristo, lia nekasxita rigardo,
+kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco--cxio en tiu
+cxi neordinara persono de longe profunde frapis sxian imagon. Kaj sxi
+farigxas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formigxi la
+plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas
+al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo
+Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj sxi ne
+povas kompreni tiun gxojon, kiun kauxzas al sxia bofilo la amaso da
+flavigxintaj paperoj. Kaj dume por li tio cxi estas tuta trezoro, kaj
+li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun gxojo trovas en ili jesigon
+de liaj teoriaj supozoj. En tiu cxi sama tempo li dauxrigas labori
+super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la
+bordo de Gvineo, cxion auxskultas, cxiujn eldemandas, korespondas kun
+sia instruita amiko Pauxlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe
+dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj translogxigxas
+sur la insulon Porto-Santo. Tie cxi li konstante renkontigxas kun
+vojagxantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo aux revenas de gxi, kaj
+iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili cxiam pli kaj pli ekflamigas
+lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn
+formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio,
+Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto
+de Toscanelli, kiun tiu cxi alsendis al li, tute konsentas kun liaj
+konkludoj. Cxio estas klara kiel tago : kiu havos suficxe da kuragxo,
+por tratrancxi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara
+pordego, tiu trovos la sercxatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li
+havos por tio cxi suficxe da kuragxo, sed li ne havas la materialajn
+rimedojn. Oni devas trovi tiujn cxi rimedojn, oni devas trovi fortan
+manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon,--kaj
+de tiu cxi minuto komencigxas la granda dramo, kiu dauxras tutan serion
+da jaroj.
+
+ Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la
+favora trarigardo de lia regxa mosxto, la regxo de Portugalujo. Tio cxi
+estas lia unua pasxo sur tiu pikajxa vojo, sur kiun kondukis lin la
+malfelicxo esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel
+bone ellernis la maron kun gxiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraux
+pli gravan scion--scion de la homoj. Lia regxa mosxto, Johanno II de
+Portugalujo, ekinteresigxis je la propono de la malricxa Genuano kaj
+difinas komision por trarigardo de tia neauxdita projekto. Forta eraro :
+kion povas kompreni en tio cxi tiu cxi komisio? Gxi estas dispremita
+de gxia grandeco, kaj al la regxo oni raportas, ke la projekto de la
+Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton.
+Kun tio cxi li povas ankoraux pacigxi : li laboris super sia projekto
+ne kun la celo konvinki pri gxia efektivigebleco malsagxulojn. Sed kiam
+la regxo, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltigxas
+al sxtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazaux por persona
+trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion,--li estas
+profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego
+apenaux ne dronigis la sxipojn, kiuj volis sxteli lian gloron, kaj la
+timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam
+lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon.
+Kaj kiam la regxo, komprenanta, kiu staras antaux li, proponas al li
+denove komenci traktadon, li fiere rifuzas cxiajn komunikigxojn kun tia
+regxo. Ne, jam pli bona estas malricxegeco kaj nekonateco, ol esti tiel
+malhoneste trompata ankoraux dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus
+la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile
+pacigxus kun tiu cxi unua malsukceso. Sed ankaux tiun cxi baton li
+elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis
+la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li
+forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al
+tiu, kiu la plej multe tion cxi meritas--al sia patrujo.
+
+ Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la
+tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun
+eniras en gxin. Kvankam li estas malricxe vestita, kvankam li estas
+preskaux almozulo, sed li alportas al la urbo regxan donacon : li
+proponas al gxi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi
+pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua sxiparo
+minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas
+nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis cxirkauxsxteli lin, en
+la patrujo la renkonto montrigxas ankoraux pli malbona : tie almenaux
+trovigxis homoj, kiuj povis lin kompreni,--tie cxi lia propono estas
+renkontita per malsagxa mokado. La espero distrigxis, kiel fumo, kaj
+montrigxas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun
+maldolcxo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj
+provoj.
+
+ Cxiuj konas la malgxojan historion de tiuj cxi provoj, sed kiu scias,
+kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la
+cxirkauxajxoj de Palos. Laca kaj cxirkauxsxirita, preskaux duonnuda, li
+vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentigxo
+auxdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano
+kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monahxejo de franciskanoj, kaj eble
+tie li povos ion elpeti por la malfelicxa infaneto. Kaj li, kiu iam
+komandis la sxipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud
+la pordego de la monahxejo kaj pelas la pordiston pri krucxeto da akvo
+kaj peco da pano por sia infano. En tiu cxi minuto preteriras la abato
+de la monahxejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por cxiam benita
+tiu cxi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies
+helpo li eble neniam ekvidus tiun cxi maron! Se li atingos sian celon
+kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion
+cxi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho,
+li rekompencos inde tiun cxi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la
+majesta eksterajxo de la cxirkauxsxirita migranto, haltas kaj demandas
+lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malgxoja
+migrado kaj ne sen miro trovas en la monahxo-franciskano homon, kiu
+tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monahxejo;
+la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston
+Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monahxejo komencigxas varmaj
+priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj cxi homoj komprenas lin, antaux
+tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj
+elokventeco; ili kune pentras belajn pentrajxojn de la estonteco, kreita
+per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas
+lin al la regxa kortego. Lia filo restos tie cxi en la monahxejo por
+edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto
+de la regxino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj
+la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj.
+
+ Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos,
+per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la regxino.
+Li estas vestita malricxe kaj malbone; lia parolo tuj montras en li
+alilandulon : sendube tio cxi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj,
+kiuj nur sercxas okazon kapti fisxojn en malklara akvo. Lia projekto?
+Talabera bonkore auxskultas tiun cxi sensencajxon kaj li ne dubas, ke
+la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke
+antaux li staras simple lerta cxarlatano. Sed li tro bone konas la
+homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne,
+li absolute per nenio povas servi al la petanto : la projekto estas
+infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la
+regxaj mosxtoj. Cxu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis
+sian leteron al Talabera? Ankoraux unu fojon oni devas humiligxi al la
+forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj sercxi
+aliajn vojojn al la regxa trono. La someron kaj auxtunon li logxas en
+Kordovo, faras konatecojn kaj trovas ecx amikojn por sia afero : la
+edukanton de la regxaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj
+la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj cxi personoj bone konas la
+kortegon, cxiujn gxiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin
+al la cxefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto cxe
+la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La
+geregxoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu cxi grava persono. Tio
+cxi estas la plej certa vojo, kaj gxi efektivo alkondukas al la dezirita
+celo : Mendoza arangxas por li auxdiencon.
+
+ Trankvile kaj fiere li aperas antaux la regxa paro. Li estas malricxe
+vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj
+klarigoj montras en li rimarkindan mariston, ecx instruitulon, kiu
+longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas : li
+faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaux fabelan proponon--ricxigxi
+per plej facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al
+li la eblon iri en la maron--kaj li solvos la eternan problemon, li
+trovos tiun cxi novan filozofian sxtonon--la plej mallongan vojon al
+Hindujo,--kaj Hispanujo farigxos la plej ricxa lando de la mondo.
+Kaj tiu cxi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antaux
+la geregxoj staras aux frenezulo, aux efektive eksterordinara homo.
+Tiun cxi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki
+komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al
+la regxaj mosxtoj pri la rezultatoj de la konsiligxo. La plua iro do la
+afero dependos de la respondo de la komisio.
+
+ Kaj jen en la monahxejo de la Sankta Stefano la komisio komencas
+la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko :
+cxu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? cxu li ne
+revas alporti cxiujn siajn estontajn ricxecojn al ankoraux pli granda
+celo--liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas
+profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras, ke la projekto
+kontrauxparolas al li, sekve gxi estas sensenca kaj ecx hereza. Jes,
+Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio
+cxi ne malhelpis al li skribi malsagxajxojn pri la formo de la tero.
+Li legis kaj relegadis tiun cxi malfelicxan lokon el la III libro de
+la "Diaj instruoj"; per tiu cxi loko oni pikadis al li la okulojn, gxi
+apenaux ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias gxin parkere.
+"Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj
+iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke cxio, kio tie
+cxi kusxas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke
+pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren?" Kaj jen tiu cxi mizera
+rimarko apenaux ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito
+el Auxgustinus : "instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj
+de la religio, cxar tio cxi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas
+de Adamo, cxar estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon,
+kiu cxirkauxas la tutan teron!"
+
+ Poste venas jam simple malsagxajxoj, ekzemple de tia speco, ke
+la ekspedicio ne povos veni returnen, cxar la sxipoj, dank' al la
+elfleksiteco de la tero, devus nagxi de malsupre supren. Kaj li devis
+disputi kun tiuj cxi sovagxaj malkleruloj kaj ankoraux danki Dion, ke
+oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaux
+kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio
+firme decidas, ke la projekto senkondicxe estas absurda. Kaj dum dauxras
+la disputoj inter ili, la geregxoj, okupitaj je milito, forveturas
+Kordovon, kaj la konsiligxoj de la komisio cxesas.
+
+ Nun komencigxas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post
+la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro,
+kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon,
+atendante, kiel almozon, kiam al la regxaj mosxtoj placxos rememori
+pri la malricxa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj
+de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj ricxecoj
+al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian
+fraton Anglujon, al la regxo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon
+elsercxi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malgxoja respondo.
+Ankoraux unu bato kaj ankoraux unu fojon oni devas humiligxi. Grizeco,
+kiu jam longe montrigxis en liaj haroj, cxiam pli kaj pli blankigas lian
+noblan kapon, sed antaux lia energio estas senforta ecx la tempo mem. Li
+havas jam la agxon de 65 jaroj, kiam la regxo denove kunvokas komision.
+Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la regxo raporton en gxia nomo :
+la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencajxo. Sed la
+konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpasxas por li. Ili aperas
+antaux la regxo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank' al tiu cxi
+defendo la regxo promesas denove trarigardi lian proponon--post la
+fino de la milito kun la Mauxroj.
+
+ Tio cxi estas super cxiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas : oni
+povas pensi, ke tiuj cxi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li
+turnas sin al la ricxa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam ecx
+kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion : tio cxi estus konkuri kun
+la regxo mem. Nur li kaj la cxielo scias, kion li travivis en la dauxro
+de tiu tempo! Fine el tiu cxi mallumego ekbriletas radio da lumo : la
+regxo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekigxas
+en sia tuta forto. Sur hispanaj aux francaj sxipoj--li enpenetros en
+tiun cxi kvazaux ensorcxitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaux
+ses jaroj li forlasis la Palosan monahxejon, kaj forte maljunigxinta li
+nun denove eniras en gxin. Granda estas la malgxojo de la nobla Perez,
+kiam li auxdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj.
+Cxu efektive lia patrujo montrigxos tiel blinda, cxu efektive gxi
+permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio
+cxi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, gxis li faros la lastan
+provon. Iam li estis konfesprenanto de la regxino, kaj nun li skribe
+petas sxin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton
+de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la
+regxino. Fine gxi estas ricevita : al Perez de Marchena estas permesite
+veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo.
+Tiam Perez aperas antaux la regxino. Kun flama elokventeco li defendas
+la planon de sia amiko. Li montras al la regxino la grandegajn sekvojn
+de la malkovro de nova vojo; li antauxdiras al sxi, ke ondegoj da oro
+enversxigxos Hispanujon; li prezentas al sxi, la pia regxino, pentrajxon
+de vasta kristana predikado, parolas al sxi pri la milionoj da novaj
+servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj cxi milionoj da
+animoj apartenos antaux cxio al sxi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo,
+kiu montros la vojon al tiuj cxi pereantaj animoj. Antaux tia pentrajxo
+la regxino ne povas sin reteni, kaj sxi difinas komisiulojn por trakti
+kun Kolumbo.
+
+ Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo
+la proponon rekomenci traktadon kun la regxo de Portugalujo, sed, kiel
+antauxe, antaux la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por
+la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondicxojn : li, Kristoforo
+Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita
+vicregxo de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de cxiuj
+multekostaj produktajxoj, kiuj estos akiritaj en tiuj cxi landoj.
+La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la
+indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua
+cxarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde
+indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la regxino, ke
+liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin
+malgrandigu. La regxino, kiel sxajnas, pensas, ke antaux sxi staras
+vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari
+rabaton. Sed li scias pli ol sxi, kion li povas postuli, kaj li petas
+raporti al la regxino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo
+estas preskaux rifuzo de la celo de sia vivo; gxi estu tiel, sed li ne
+konsentos malnoblan malaltigxon. Kaj li forveturas, kun firma decido
+forlasi por cxiam tiun cxi sendankan landon.
+
+ Sed dum li, kun premanta malgxojo en la koro, veturas sur la vojo
+al Grenado, en Santa Fe estas decidata lia sorto. La regna financestro
+de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por pregxejoj
+--du sagxaj homoj--decidas alpasxi al la lasta rimedo. Ili petas
+auxdiencon cxe la regxino kaj petegas sxin ne rifuzi la postulojn de la
+fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella
+pli bone ol ili cxiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto.
+Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita regxino
+ekkrias, ke sxi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam
+Sant-Angel respondas al sxi, ke tia ofero ne estas bezona, cxar li estas
+preta doni al la regxino rimedojn prunte el la pregxejaj enspezoj. Kaj
+el Santa Fe al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malricxe vestitan
+vojagxanton apud Grenado kaj raportas al li, ke sxia mosxto la regxino
+de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fe. Denove la malvarma malespero
+cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la cxevalon
+returnen. Li estas en Santa Fe, li estas akceptita de la regxino; la
+17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li
+estas sur la vojo al sia celo. Dum dauxras la preparoj al la ekspedicio,
+li estas bona gasto cxe la geregxoj; kun plezuro ili auxskultas lin,
+kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de
+la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn
+esperojn efektivigi ankoraux pli altan celon de sia vivo--oferi la
+kolektotajn de li ricxecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La
+pia regxino auxskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton.
+Tiuj cxi tagoj almenaux iom rekompencas lin por la malfacila pasintajxo.
+Kaj fine venas la longe dezirita minuto : li kolektas en Palos bravulojn
+por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj
+de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuragxa maristo Marteno
+Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la sxipanojn, kaj en
+vendredo, la 3-an de Auxgusto, la tri karaveloj fine forpusxas sin
+de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la
+rigardantoj ili kuragxe elveturas renkonten al la malluma estonteco.
+
+ Fine efektivigxis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankaux sur
+la maro, kiel sur la tero, la sorto dauxrigas metadi al li malhelpojn.
+La direktilisto de "Pinta", subacxetita de gxia mastro, difektas la
+direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por
+la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la sxipanoj
+krias, ke tio cxi estas malbona antauxsigno. Cxio timigas tiujn cxi
+malsagxulojn--ecx la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en
+la oceanon, des pli granda cxiufoje estas la teruro de la sxipanoj. En
+la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komencigxas deklinigxo
+de la magneta montrilo--nova teruro por la sxipanoj. La admiralo devas
+malaltigxi al la plej malagrabla ruzo : konduki du taglibrojn, unu--
+veran--por la geregxoj, la duan--kun pli malgrandigitaj mezuroj de
+la traveturita vojo--por la timema sxipanaro. La malkontenteco de
+tiu cxi lasta kreskas kun cxiu tago, kaj jen hieraux gxi akceptis la
+formon de nekasxita ribelo. Kion povas fari li sola kontraux cent dudek
+homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li sercxas savon en tritaga
+limtempo. Se en la dauxro de tiuj cxi 72 horoj li ne ekvidos teron--li
+ekiros returnen. Cxio estas metita sur la karton : lia tuta vivo. Dek
+ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn,
+plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disrevigxoj,
+malricxegeco kuj ecx mokoj kaj ofendoj. Jes, ecx ofendoj. Cxu en Genuo
+kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Cxu ecx la
+strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon,
+amuzigxante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkauxza blinda
+malamo de liaj malamikoj iris ankoraux pli malproksimen : lin, kiu
+oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo
+cxarlatano! Sed li cxion elportis, cxion! La malricxegeco, malsato,
+fatalaj malsukcesoj, sovagxa malklereco, mokoj, kalumnioj--cxio tio
+cxi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine
+venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos.
+Granda tago. Kaj jen nun, kiam cxiuj rigardoj estas direktitaj sur
+lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de
+la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn pasxojn por pravigi
+siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por
+kroni tiujn cxi dek ok jarojn--nun li estos devigita ekiri returnen!
+Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema regxino
+povas jxeti al li en la vizagxon la nomon de trompisto, kie la malamikoj
+mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la
+eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malricxegeco kaj rompita
+vivo--jen estas cxio, kio lin tie atendas,--kaj cxio tio cxi estas
+nur tial, ke tiu cxi timema brutaro, kiu kusxas sur la ferdeko, estas
+pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu cxi okazo maldelikata besta
+forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en
+liaj manoj sin trovus la egido de Zeuxso, se per unu ekbato li povus
+ekstermi tiun cxi tutan malkuragxan bestaron, li ekstermus gxin kaj li
+sola irus antauxen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du
+tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis
+la kapon sur la manojn, kaj la plauxdado de la akvo sur la flankojn de
+"Santa Maria" sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado.
+
+ Jes, cxio, cxio pereis. La tuta vivo, cxiuj laboroj kaj esperoj--
+cxio estas neniigita, kaj neniigita gxuste tiam, kiam cxio kunigxis, por
+pravigi ilin, por elmontri la gxustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj
+pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj
+klare parolas pri la proksimeco de tiu cxi tero, la hodiauxaj trovoj
+povus konvinki ecx liajn plej obstinajn kontrauxulojn. Cxio diras, ke
+li divenis la grandan sekreton de la oceano,--kaj en tiu cxi sama
+tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante
+eksvingi la potencajn flugilojn, por jxeti sin renkonte al tiu cxi tero,
+kiun oni forprenas de li! Cxu tiuj cxi malsagxuloj komprenas, kion ili
+faras, cxu ili komprenas, ke returnigxo gxuste nun estas por li pli
+malbona ol morto,--cxu ili povas tion cxi kompreni? Cxu ili povas lin
+kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da
+kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili--seninterrompa muro da
+malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas cxiun provon eliri
+al lumo el tiu sovagxa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel
+gxoje krios tiu cxi sovagxa amaso, kiam li malhonore venos returne, per
+kiaj mokoj gxi superjxetos lin, kun kia triumfo gxi kriados, ke gxi
+estis prava kaj ke li estas simple frenezulo! Sed ne grava ankoraux
+estas tio, ke li estos premita en koton kaj neniigita : terura estas
+tio, ke lia ideo, lia infano, elnutrita per lia sxvito kaj sango, devos
+perei kaj perei gxuste tiam, kiam gxia praveco estas metita ekster cxian
+dubon. Cxu efektive li devas eltrinki ankoraux tiun cxi kalikon? Cxu
+estis ne suficxa tio, kion li elsuferis--kaj por kio elsuferis? por
+ke en la antauxtago de granda venko fali kiel ofero de blinda besta
+forto?! Cxu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj
+lin kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj
+de vaga vivo, malricxegeco kaj mokado de malsagxuloj?! Ne povas esti!
+Ankoraux restis du tagoj, ankoraux ne cxio pereis. Ankoraux kvardek ok
+horoj restas gxis la fino de tiu cxi batalo kun la lin persekutanta
+fato--kaj li batalos gxis la fino mem! La admiralo fiere sin
+elrektigis . . . kaj subite li eksxanceligxis, kvazaux en la tablon,
+apud kiu li sidis, ekbatus tondra sago. De la antauxa karavelo ektondris
+pafego.
+
+ Tero!!!
+
+ Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro 1492. Sur
+la ferdeko de "Santa Maria" oni ekauxdis pasxojn de homoj, vekigxintaj
+el dormo, kaj subite sur cxiuj tri sxipoj ekbruis la gxoja krio : "Tero,
+tero!"
+
+ Li venkis. La admiralo--kaj de tiu cxi minuto vicregxo--malrapide
+falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo liaj lipoj murmuris tian
+varmegan pregxon. "Tero! tero!" gxoje ripetadis dekoj da vocxoj. La
+admiralo mallauxte pregxis. "Te Deum laudamus, Te Dominum confitemur",
+murmuris la lipoj de la admiralo. "Salve Regina" hxore bruis la
+sxipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur la
+ferdeko, la sxipanaro kun estimego liberigis al li vojon, la sxipanoj
+salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaux li sur la genuojn,
+kisis liajn manojn. Kaj li staris inter ili, kiel duondio, lumigita de
+la unuaj radioj de la levigxanta suno, salutante per trankvila rideto
+"sian" teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis
+sian sorton. La nokto de lia vivo finigxis, kaj komencigxis hela, solena
+tago.
+
+ * * * * *
+
+ LA HEJMO DE LA METIISTO
+
+ (De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshaeuser).
+
+ Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis
+forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis
+al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn
+diferencigojn inter "homo", "sinjoro" kaj "persono". La homo staris
+en la antauxcxambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel
+"sinjoro". Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj
+sxtofoj. Lia supra cxemizo, tiu cxi signo de pli delikata stato, estis
+blanka, en plena ordo kaj preskaux eleganta. Cxio en li montris certan
+solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la
+vivo. Laux sia eksterajxo li sxajnis konvena homo. Lia parolado estis
+simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni cxe
+simpla homo ordinare tre malofte trovas.
+
+ --Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano;
+ni timas, ke al gxi minacas atako de krupo.
+
+ Mi prenis mian cxapelon kaj premis lin antauxen, cxar, se lia supozo
+estus gxusta, oni tie cxi ne devis perdi tempon. Cxe tiu cxi malsano unu
+horo povas decidi inter vivo kaj morto--Post minuto ni estis sur la
+strato kaj pasxis rapide tra unu el niaj largxaj aleoj. La infano, li
+diris, ludis antaux la pordo, mangxis kun apetito sian vespermangxon,
+iris poste dormi, kaj antaux mallonge gxi vekigxis tre rauxka kaj kun
+sufoka tusado. Tiu cxi okazo prezentis preskaux nenian dubon, kaj
+mi rapidigis miajn pasxojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun
+mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin cxiam pli kaj
+pli alte gxis la kvara etagxo. La lasta etagxo de la sxtuparo estis
+kovrita per tapisxoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antaux
+la pordo kusxis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi
+turnas atenton sur tiujn cxi malgrandajn detalajxojn.--Mi eniris en
+la malfermitan pordon kaj estis salutita de suficxe bela, pure kaj
+orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia
+akompananto.
+
+ --Mi gxojas, ke vi tiel baldaux venis, sxi salutis min kun mola,
+pura akcento. Vilcxjo, kiel sxajnas, estas tiel elturmentita, ke li
+apenaux povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi
+auxdis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo
+la korojn de la gepatroj.
+
+ --Cxu tio cxi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun
+ekscitita vocxo, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran
+knabon.
+
+ --Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero eksxajnis al vi
+suspekta?
+
+ --Antaux cxirkaux unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco
+de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Sxi estis tre pala, sed ne
+kuragxis paroli.
+
+ --En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da dangxero, mi
+diris, sed ni devas tamen ion fari. Cxu vi havas akvon en la domo?
+
+ La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni
+povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio cxi
+estis pli, ol mi kuragxis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri.
+La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro
+spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kusxis sur bela
+hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de
+liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro
+versxi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum
+mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis
+tiel longe, gxis la tuta korpo farigxis flame rugxa. Poste mi eltordis
+grandan visxilon, trempitan en malvarman akvon, metis gxin cxirkaux lian
+kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo
+cxion trankvile elportis, kvazaux li komprenus, ke en apudestado de lia
+patro povus farigxi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis
+ricxa sxvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere
+spiri. La dangxero pasis; tiel rapide pasas tiu cxi malsano kaj tiel
+facile gxi estas kuracata.
+
+ La zorgoplena vizagxo de la patro beligxis, kaj super la vizagxon
+de la patrino kuris radio da felicxo. Mi direktadis miajn rigardojn
+de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en
+la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno aux pli alta eduko
+ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj
+falis en malricxecon. Pli gxuste sxajnis, ke ni havas tie cxi okazon
+kontrauxan : sxajnis pli gxuste, ke ili de pli malalta sxtupo de la vivo
+levis sin al pli alta. Mi rigardis cxirkauxen en la cxambro, kiu okaze
+estis la dormocxambro. Cxio estis en plej bona ordo. La litoj estis
+puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol
+10 sxilingojn, sed kiel bele gxi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj
+estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaux
+ili estus el damasko--kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon
+kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj.
+La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el
+pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentrajxoj sur la muro estis
+bone koloritaj litografajxoj--pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj
+pentrajxoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj : ili povis kosti po
+tri gxis kvin sxilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis
+kovrita per belaj tapisxoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu
+vorto, la cxambro estis tuta ornamujeto--en cxiuj partoj tiel en ordo,
+kvazaux artisto gxin arangxis.
+
+ Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn
+klarigojn pri la bano post lia vekigxo, mi iris kun la gemastroj en
+la duan cxambron, kiu posedis alian, sed egale belan arangxon. Oni
+povus gxin preni por gastocxambro, por laborejo de artisto aux por
+mangxocxambro. La muroj estis kovritaj per pentrajxoj--portretoj,
+historiaj skizoj kaj pejzagxoj--cxio pentrajxoj, kiujn povis elekti
+nur homo kun gusto cxe modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same
+grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj cxi lastaj, mi
+devas tie cxi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko,
+kiu cxe la unua rigardo montris al mi, ke gxi enhavas la plej elektitajn
+trezorojn de la angla literaturo.
+
+ La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis
+monon.--Kiom mi sxuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante
+prete la monon.
+
+ Levante min sur la sxtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia
+honorario, aux ke mi gxin neniam ricevos, sed nun cxio sxangxigxis.
+Mi ne bezonis nun, kiel gxi ofte okazas, sciigxi pri la pli detalaj
+cirkonstancoj kaj mezuri laux tio cxi mian postulon. La homo staris
+antaux mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de
+laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini
+al li nur la plej malaltan sumon.
+
+ --Unu dolaro sxajnas al mi ne suficxa, li respondis. Vi havis pli
+grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto.
+
+ --Cxu vi laboras por via sintenado? mi demandis, esperante iom
+malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu
+prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris
+kun la intenco sciigxi pli multe.
+
+ --Prenu tion cxi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran
+banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, cxar vi ja
+ne povas kasxi, ke vi estas iom scivola.
+
+ En cxio tio cxi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por
+mi apartan cxarmon. Mi metis la banknoton en la posxon, dum la mastro
+iris al la pordo, malfermis gxin kaj montris al mi kabineton de meza
+grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto.
+
+ --Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris,
+cxirkauxrigardante la cxambron, kiu sxajnis al mi preskaux lukse
+meblita, dum cxe pli proksima observado de cxiu objekto farigxis al mi
+klare, ke gxi ne povas multe kosti.
+
+ --Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago.
+Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la
+infano sxi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre
+ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi
+vidas.
+
+ Tiu cxi komforto, tiu cxi konvena arangxo, kiu prezentis preskaux
+lukson, cxio tio cxi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon.
+
+ --Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni
+kun tio cxi ne sole vivis gxis nun, sed ni havas ankaux jam ion en la
+sxpara banko.--Cxu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi
+tion cxi faras? mi demandis, cxar mi efektive forte volis sciigxi, kiel
+botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas
+vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraux kolekti monon.
+
+ --Kun plezuro, li respondis, cxar eble vi aliajn, kiuj ne estas en
+pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion
+kiel eble plej oportuna.
+
+ Mi prenis la donitan al mi segxon, kaj ni sidigxis, dum lia edzino,
+auxskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidigxis,
+por kudri.
+
+ --Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam
+mi estis ankoraux juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi
+estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado,
+kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatigxadis kun
+la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe placxis
+al mi la plenaj je sagxo de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis
+sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia klerigxo, kaj
+mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo dauxras la
+tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas
+aukoraux lerni.
+
+ Mi estis ankoraux de nelonge submajstro, kiam mi enamigxis en mian
+Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre
+bonan.
+
+ Mario ekrigardis kun tia gaja, cxarma rideto, ke la opinio de multaj
+sxajnis al mi tute prava.
+
+ --Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj sxparinte kelkajn dolarojn
+(mi havis gravan kauxzon por sxpari), mi edzigxis kun mia Mario. Mi
+logxis cxe sxia patro, kaj sxi cxirkauxkudradis sxuojn por la magazeno,
+por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de
+sxiaj gepatroj, sed tio cxi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni
+decidis arangxi propran mastrajxon. Ni povis pensi nur pri modesta
+logxejo, kaj mi tutan semajnon sercxis tian, cxar jen logxejo estis
+por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun cxi logxejon.
+Gxi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke
+estus oportune logxi en gxi. Mi luis gxin por kvindek dolaroj por jaro,
+cxar kvankam la logxejoj cxirkaux ni cxiuj estas pli karaj, nia mastro
+kontentigxas je tiu cxi sumo, cxar li estas kontenta je ni kiel luantoj.
+La logxejo tiel jam estis, sed gxi estis malplena, kaj krom ni mem ni
+havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni
+penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni sxparis, kiom ni povis,--
+kaj vi vidas, kion ni atingis.
+
+ --Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco auxdi ion
+pri la mastrumado de tiu cxi modesta kaj bela hejmo.
+
+ --Nu, tio cxi estas suficxe simpla. Kiam mi kun mia edzino tie cxi
+enlogxigxis kaj ni okupis nian logxejon kun unu tablo, du segxoj, unu
+forno por kuirado, unu aux du patoj kaj unu mallargxa lito kun pajla
+matraco, ni faris konsiligxon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni
+estas tie cxi; dume ni havas ankoraux nenion kaj devas cxion ankoraux
+akiri, kaj por tio cxi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj.
+
+ --Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial
+decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, sxpari, kiom ni nur povos,
+kaj kiom eble--cxion fari mem. Nia pago por la logxejo prezentis la
+sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de
+akvo kaj aliaj bagateloj ankoraux unu dolaron. Tian saman sumon ni
+difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni acxetas la plej bonajn sxtofojn
+kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas cxiam
+esti bone vestitaj. Ecx mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj
+trovas, ke kruda silko po 6 sxilingoj por ulno estas kompare kun la
+tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 sxilingo. Tio cxi faras 3
+dolarojn semajne, kaj nun restas ankoraux la mangxajxoj. Por tio cxi
+mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne.--Tio estas unu dolaron
+por cxiu persono?--Ne, unu dolaron por ni cxiuj. Sxajnas, ke vi estas
+surprizita, sed la kalkulo estas gxusta.
+
+ --En la komenco ni elspezadis por tio cxi pli multe, sed kun la
+tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado
+de cxiuj elspezoj por logxejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj
+mangxajxo restas ankoraux pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne
+kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la
+teatron aux koncerton, aux havas gastojn cxe ni.
+
+ Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li dauxrigis :--Jes, ni akceptas
+ankaux gastojn kaj amuzas nin cxe tio cxi tre bone. Iafoje ni havas
+dekon da gastoj, kaj ilia regalado per cxokolado, kukoj k. t. p. kostas
+al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio cxi ankaux ne tro ofte okazas. Tiel
+al ni en cxia okazo restas ankoraux 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin
+arangxis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la sxpara banko.
+
+ --Mi vidas cxion tion cxi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj
+metiistoj elspezas pli ol tion cxi por cigaroj, ne parolante jam pri
+drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas.--Kun plezuro. Mi
+ne fumas cigarojn, ankaux ne macxas tabakon kaj nek mi nek mia edzino
+flaras tabakon.
+
+ La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, cxar sxi
+pensis, kiel sxajnas, ke sxia edzo ja ankaux sen sxia helpo komprenas
+paroli.
+
+ De la tago de mia edzigxo mi uzis nenian alkoholajxon, nur kvar
+fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome : en la festo de
+Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio [Piednoto : La jartago de
+la sendependigxo de la Nord-Amerikaj Sxtatoj.] kaj en la naskotago de
+nia filo. Tiu cxi tago estas por ni aparta festo. Mi legis suficxe da
+higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkajxoj
+sen nutra enhavo, kaj mi suficxe longe esploris la mangxon kreskajxan
+kaj mi lernis dece estimi gxin; mi ekkonis gxian pli grandan indon en
+komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke gxi pli bone servas al mi,
+ol tiu cxi lasta, kaj cxar ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia
+edzino pensas tiel same, kiel mi.
+
+ --Sed kion do vi mangxas kaj trinkas? mi demandis scivole, por
+sciigxi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la legxoj
+de higieno.
+
+ --Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj
+kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antaux cxio muelilon,
+kiu kostas al mi 10 sxilingojn. Gxi muelas mian tutan grenon, donas al
+mi la plej fresxan kaj belan farunon kaj sxparas al mi la monon por
+muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi acxetas la plej bonan, kaj mi
+estas certa, ke gxi estas pura kaj bona. Gxi kostas malpli ol 3 cendoj
+por funto, kaj funto da tritiko estas suficxa, kiel mi scias, por la
+taga nutrado de homo. Ni preparas el gxi panon, kukon kaj kacxon. Jen
+estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo,
+tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen
+skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas cxiutage kvarton
+da vilagxa lakto, kaj niajn ceterajn mangxajxojn mi acxetas tie, kie mi
+ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile
+trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas
+suficxa, sed ke al ni estas permesita cxe tio cxi sana kaj preskaux
+luksa malsameco. Ekster tio cxi ni mangxas verdajn legomojn, fruktojn
+kaj berojn, kiujn alportas cxiufoje la responda jartempo. En la somero
+ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el
+cxiuj tiuj cxi simplaj materialoj mia edzino preparas mangxojn, kiujn mi
+certe preferas al la mangxoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.
+
+ Mi auxdis suficxe. Tie cxi mi trovis komforton, prudentecon, guston
+kaj modestan lukson cxe simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun
+malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj,
+kiom da cxagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se cxiuj laboristoj
+vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la
+manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris "bonan
+nokton" al tiu cxi felicxa paro, kiu en tiu cxi kara urbo kun 8 dolaroj
+de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj ricxigxas kaj levas la benketon de
+botisto al la indo de instrua segxo de praktika filozofo.
+
+ Leganto, se vi volas profiti de tiu cxi malgranda historio, sekvu nur
+la vortojn de la Biblio : "iru kaj faru tion saman."
+
+ * * * * *
+
+ LA FORGESITA PIPO
+
+ Rakonto de A. EDELMANN.
+ Tradukis I. KAMINSKI.
+
+ En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj pasxoj iris sur la
+kota strato de la vilagxo Vindirkovo unu vilagxano, havanta la agxon
+de cxirkaux tridek jaroj; sed sxajnis, ke li estas multe pli maljuna.
+Li portis dissxiritajn lankitelon kaj cxemizon, tra kiuj elrigardis
+la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona--unu fliko sur
+alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo
+maldece sidis dissxirita, grasmakulita lana cxapo. Lia bruna senforma
+malsobra vizagxo, sur kiu ankoraux restis signoj de antauxa beleco,
+estis tuta kovrita per rugxaj sxvelaj aknoj; la okuloj estis rugxaj kaj
+elstarantaj; la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizajxo. . . . Per
+unu vorto, jam laux la sola eksterajxo de la vilagxano oni povis jugxi
+pri la dibocxa vivo, kiun li kondukis.
+
+ Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu cxi vilagxano, Doroteo
+Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu
+cxi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de
+sia edzino. Lian domon oni antaux nelonge vendis publike por depagaj
+mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis cxe
+li, li farmigis gxin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno.
+
+ De frua mateno gxis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la
+drinkejo, kaj cxion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la
+drinkejmastro Vavilo Panfilovicx, kiu pro sia boneco ne abomenis ecx
+cxifonon. Nia Doroteo Nilov ankaux estis malbona edzo kaj patro. Li
+neniam pensis pri sia malsatanta familio, kaj lia kvieta, bona edzino
+Malanja devis akiradi la mizeran cxiutagan nutrajxon por si, sia edzo
+kaj infano--dujara bubeto--per kudrado, lavado aux ia alia laborado.
+Sed Doroteo ne sole ne estis danka al sxi por tio, sed batadis sxin
+preskaux cxiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne
+zorgis kaj, oni povas diri, tute gxin ne konis.
+
+ Ankoraux antaux nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej ricxa
+mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj
+cxia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu frauxline estis la plej ricxa
+kaj plej bela fiancxino en la tula vilagxo, li amis pasie. Laborante
+fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de cxiuj Vindirkovanoj. Sed
+"nek eterne dauxras la gxojoj, nek senfinaj estas la malgxojoj", diras
+rusa proverbo. La gxojoj pasis ankaux cxe nia Doroteo, sed li mem estis
+la kauxzo de tio cxi : li amikigxis kun malbonaj kolegoj kaj komencis
+drinkadi, dibocxadi, kaj cxio transturnigxis la fundo supren. Post unu
+jaro cxe Doroteo jam nenio restis--cxio transiris al la drinkejmastro
+Vavilo.
+
+ Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo,
+kiu staris sur la rando mem de la vilagxo, modeste alpreminte sin
+al la plektobaro. Lia vizagxo esprimis cxagrenon. Kaj efektive,
+ekzistis kauxzo por cxagreno : li devis forlasi en la drinkejo la gajan
+drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis
+sur la breto. . . .
+
+ La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis;
+sxi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia
+infano.
+
+ La internajxo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri
+kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj segxoj, tablo kun
+diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta
+havoresto de la malfelicxuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro--
+jen estas la tuta ornamajxo de tiu cxi kaverno. Krom tio estis alligita
+al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila
+dormo. Sur cxio kusxis la sigelo de malricxeco, tamen cxio estis pura
+kaj bonorda kaj sur cxio estis vidata la mano de bona kaj zorgema
+mastrino.
+
+ Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon,
+sed ankaux kunprenis la hakilon, por cxe la okazo forporti en la
+drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por
+eliri, sed en tiu cxi momento eksonis en la cxambro sonora infana
+rido. Doroteo rapide sin returnis. . . . En la lulilo, eltirante la
+manetojn, nur en cxemizo sole, staris blonda infano, vekita de la pezaj
+pasxoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis gxoja rideto,
+kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano babiladis : "Patreto!
+Pacxjo!". . . .
+
+ Io ekmovigxis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li aliris al
+la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon kaj ekkisis
+gxin. La infano cxirkauxprenis per siaj manetoj la kolon de la patro
+kaj algluigxis al lia brusto, gaje krietante kaj sencxese babilante :
+"Patreto! Pacxjo!", la solajn vortojn, kiujn gxi jam povis libere
+elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankoraux unu fojon kaj volis
+kusxigi gxin ree en la lulilon. Sed la infano ne deprenis siajn manetojn
+kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj nigraj okuletoj.
+Denove io ekpikis la koron de Doroteo, kvazaux la rigardo de la senkulpa
+infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis
+kovrita lia koro. Al li sxajnis, ke la infano rigardas lin riprocxe kaj
+ke gxi kvazaux volas diri per tiu cxi rigardo :--Patreto! vi volas
+forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki la lastan hakilon,
+tute ne zorgante pri la malfelicxa panjo, kiu nun malaltigas sin cxe la
+najbaroj. . . . Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado?
+
+ Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano . . .kaj
+ektremis, kvazaux en tiu cxi spegulo de la senkulpeco kaj pureco li
+ekvidis sian vivon en gxia tuta abomeninda nudeco.
+
+ Malvarma sxvito montris sin sur lia vizagxo; lia koro forte ekfrapis.
+Li estis kiel en febro : la kapo al li brulis kaj tra la korpon
+trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazaux
+sxanceligxis sub ili. En tiu cxi minuto Doroteo sentis teruran internan
+bataladon. Li deziregis denove foriri en la drinkejon, por dibocxi
+kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj, sed la konscienco, vekita de la
+infana rigardo, kvazaux alforgxis lin al la tero, al la loko, kie
+li haltis. . . . En tiu cxi minuto la pordo malfermigxis kaj eniris
+Malanja, portante bastajxon kun terpomoj.
+
+ Kiam sxi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la manoj,
+sxi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforgxita. Dume li pretervole
+ekrigardis sxin kaj ekvidis tion, kion li antauxe tute ne rimarkadis,
+tiel bone, tiel klare, kvazaux liaj okuloj subite malfermigxis. Li
+ekvidis sxian delikatan, malgajan vizagxon, sxiajn grandajn, belajn
+okulojn, sxiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antaux
+nelonge estis rugxaj kiel papava floro. Li ekvidis cxion cxi, kaj lia
+vizagxo ekrugxigxis de honto. Sed de tiu cxi momento cxesigxis la
+interna batalo en lia animo, li subite eksentis ian abomenon kontraux si
+mem kaj iel instinkte komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus
+en la drinkejon. En atako de gxojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed
+konsumata de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizagxon de
+Malanja kaj ne sciis, kion diri.
+
+ --Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimigxis? fine apenaux elparolis
+Doroteo kaj cxe tiuj cxi vortoj ekrigardis la edzinon per tia rigardo,
+kiu rememorigis al la malfelicxa virino la pasintan felicxan tempon. Sxi
+komprenis, ke sxi nun ne devas lin timi; forte, sed gxoje ekfrapis sxia
+koro, kaj klara rideto eklumigis sxian vizagxon.
+
+ Dume Doroteo aliris al sxi, ekkisis sxin kaj poste, montrante per la
+okuloj la infanon, li ekmurmuris :
+
+ --Li estos bona bubo. Li ne ektimigxis antaux mi, Malanjeto. Li
+estos bubo-bravulo! Kaj denove li cxirkauxprenis per la dekstra, libera
+mano la edzinon, altiris sxin al si kaj mallauxte diris al sxi :
+
+ --Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaux vi . . . sed nun
+estas fino al cxio, Malanja. . . . Neniam pli . . . Mi jxuras, ke mi pli
+ne drinkos. . . . Cxu vi auxdas, Malanja . . . neniam, neniam. . . . La
+infano estu atestanto, ke mi gxis la morto ne prenos en la busxon tiun
+malbenitan trinkajxon. . . .
+
+ Sxi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli ecx unu vorton; sxi
+nur cxirkauxprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin.
+
+ --Mi estas peka antaux vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur
+la genuoj antaux vi, cxar mi, malbenita, pereigis, tre malfelicxigis
+vin. Kaj li efektive, ankoraux tenante la infanon, mallevis sin antaux
+la edzino sur la genuojn kaj forte klinigxis antaux sxiaj piedoj. Kaj
+li tiel longe ne levis sin, gxis sxi, lauxte ploregante, levis lin kaj
+sidigis lin sur la benkon.
+
+ --Ha, mi malsagxulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . .
+parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al
+la planko. Jen kion kauxzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj
+mi jxuras per Dio, mi cxesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn
+vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan
+manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; sxi forte bedauxris sian
+edzon.
+
+ --Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaux vin pardonos. Nur
+cxesu, Docxjo, drinki la malbenitan vinon; gxi ja pereigis vin!
+
+ --Ho, ho, mi, malfelicxulo, ne kvietigxis Doroteo. Kial mi vin
+senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek cxevalon, nek
+bovinon . . . Kie estis mia konscienco!
+
+ Kaj Doroteo lauxte ekgxemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel sxi
+povis. Sed li tute trankviligxis nur en la vespero.
+
+ Kaj longe ankoraux ili parolis inter si pri tio, kiel komenci
+novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilagxa sonorilo malgaje eksonis
+noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili pregxis antaux
+sia sanktfiguro, kaj kun felicxaj vizagxoj, sur kiuj estis esprimita ia
+angxela kvieteco, ili iris dormi . . .
+
+ Tiel finigxis la felicxa tago de niaj malricxuloj.
+
+ *
+ * *
+
+ Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antauxe la mizera dometo
+de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud la domo, gaje
+babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la peroneto sidis,
+okupita de kudrado, juna bela virino en rugxa sarafano. Estis malfacile
+rekoni en sxi la antauxan malsaneman, palan Malanja'n. Gxi estis la
+familio de Doroteo, kiu severe plenumis la donitan promeson kaj cxesigis
+sian antauxan dibocxan vivon.
+
+ Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu felicxa tago, kiam Doroteo
+forgesis en la domo la pipon kaj, por preni gxin, venis el la drinkejo,
+por jam neniam tien reveni.
+
+ * * * * *
+
+ ARTURO
+
+ (Rakonto de V. DEVJATNIN.)
+
+ I
+
+ Sinjorino Anneto, kvankam suficxe matura en sia agxo (sxi havis
+preskaux 50 jarojn), tre bone ankoraux sin konservis, almenaux laux
+sxia ekstera vido oni ne povis sxin nomi maljunulino : la koloro de
+sxia vizagxo estis cxiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj,
+ke iafoje ecx nevole naskigxadis tre ofenda por sxi suspekto. Sinjorino
+Anneto, laux la volo de la sorto, gxis nun ankoraux estas frauxlino,
+sed . . . sxi estas jam vidvino! . . . Sxi mem rakontis al mi (mi gxis
+nun estas sxia amiko), ke sxi perdis sian junan belan edzon tuj post
+la edzinigxo; apenaux la junaj geedzoj revenis el la pregxejo, sxia
+edzo falis kaj mortis! Al li farigxis kredeble dissxiro de koro, tro
+multe plenigita de amo. Dank' al tiu cxi okazo la malfelicxa sinjorino
+restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo.
+De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis
+jam tempon tute malvarmigxi, sed edzinigxo entute tiom sxin timigis, ke
+sxi decidis senrefare jam eterno resti frauxlino kaj ecx jxuris sankte
+plenumi tiun cxi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis sxin
+ankoraux unu fojon facile tusxi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis.
+
+ II
+
+ Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la
+malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre
+oportunan kanapeton, sxi volis ekdormi, dezirante almenaux per tio cxi
+sin liberigi de sxin premanta sxargxa impreso de morto,--sed subite,
+rigardinte okaze la plankon, sxi vidis ian libron, forgesitan kredeble
+de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis gxin kaj malfermis : tio
+cxi estis franca tradukita romano sub la titolo : "Terura sekreto".
+Sxi estis tre gxoja je tiu cxi neatendita trovajxo kaj komencis avide
+legi pagxon post pagxo. La romano estis tre interesa : en gxi estis
+teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfelicxa amo, per unu
+vorto, en gxi estis cxio, kio devas esti en gxusta romano,--kaj
+entute en la romano estis tia miksajxo, ke sinjorino Anneto nur kun
+granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun cxi mirindan
+produktajxon de la genia auxtoro. Tiu cxi malfacila laborado de la kapo
+lacigis la malfelicxan legantinon, kaj sxi ekdormis . . .
+
+ Jen sxi songxas, kvazaux sxi estas ankoraux tre juna knabino. Sxi
+senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie sxin amas.
+Sed la kruela patro elektis por sxi malbelegan, maljunan, senharan
+baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de sxia patro kaj
+per tio cxi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimigxas :
+jam estas difinita la tago de edzinigxo kun la barono . . . La patro
+sxin ensxlosis en malgrandan cxambreton kaj alstarigis al sxi maljunan
+diablistinon servantinon, kiu atente sxin gardas kaj ne permesas al
+sxi ecx pasxon fari libere,--kaj sxi, malfelicxa ofero de la patra
+krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas ecx sciigi lin,
+sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero sxi sxiras
+siajn harojn, sin jxetadas en la cxambro, kaj fine, tute frenezigxinte,
+sxi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho
+mirindajxo! . . . sxi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas,
+flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorcxa kalesxo al la rando
+de la mondo, al plej felicxa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al
+sxi jam blovetis felicxo . . . Sed subite post ili farigxis forta bruo.
+Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila
+cxevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj,
+liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj
+kurbaj ungegoj estas etenditaj antauxen . . . Lia forta cxevalo flugas
+kun rapideco de sago, distrancxante kun fajfo la aeron per sia largxa
+fortika brusto . . . Ankoraux unu momento, kaj la geamantoj nepre devas
+perei! . . . La juna frauxlino pli proksime sin alpremis al sia karulo,
+cxirkauxprenis lin, li forte, dolcxe sxin kisis kaj . . . sxi vekigxis.
+
+ En la preskaux tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj
+lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraux brulantaj estis kovritaj per
+mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaux cxirkauxlumis du aux
+tri dormantajn veturantojn.
+
+ Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas sxian manon, kaj nur
+nun sxi ekvidis starantan antaux sxi sur genuoj ian nekonatan viron,
+kiun sxi, mem ne komprenante per kia maniero, forte cxirkauxprenis
+per la maldekstra libera mano . . . Sxi eksaltis, kvazaux pikita de
+serpento, kaj kun teruro rigardis cxirkauxen : en la vagono estis tute
+silente.
+
+ --Kion vi volas, sinjoro?
+
+ La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al sxi la
+manojn.
+
+ --Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole ofendis . . .
+Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis . . . Ho,
+pardonu, pardonu min! . . .
+
+ Kaj li ree starigxis sur la genuoj, kaptis sxian manon kaj alpremis
+gxin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto sxajnis, ke tio cxi estas
+ankoraux songxo . . . Fine sxi mallauxte liberigis de li sian manon.
+
+ --Levu vin, pro Dio! kion vi faras? sxi diris al la nekonato : ni ja
+povas farigxi objekto de atento por cxiuj veturantoj!
+
+ Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis
+trankviligxadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por
+sxi dangxera, sed, kontrauxe, li mem timas ion, sxi tute trankviligxis
+kaj ecx ekinteresigxis je tiu cxi neatendita aventuro kaj ankaux je
+la mistera nekonato, kiu silente sidis antaux sxi sur la kanapeto.
+Sinjorino Anneto sin levis, forsxovis la kurteneton de la plej
+proksima lanterno kaj, dank' al gxia lumo, ekvidis antaux si belan
+kaj eksterordinare simpatian viron en la agxo de cxirkaux 35 jaroj.
+Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forjxetitaj
+posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizagxo
+kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro
+lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni,--sed tiu cxi sento
+havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke
+sxi suficxe ofte renkontadis tiun cxi belulon sur la strato en K.,--
+kaj sekve li estas al sxi iom konata. Sxi decidis ekparoli kun li.
+
+ --Pardonu, sxi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre
+volas scii, kiu vi estas. Al mi sxajnas, ke mi vin renkontadis en K.,
+kaj tial . . . tial via vizagxo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj
+pro kio vi veturas?
+
+ La nekonato ekgxemis.
+
+ --Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio,
+respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi
+ne havos suficxe da tempo, por kontentigi vian scivolecon,--sekve oni
+ne devas ecx komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfelicxa
+homo en la tuta mondo, mi estas de cxiuj pelata, de cxiuj malamata
+kaj de neniu amata . . . Cxiujn viajn demandojn : de kie mi veturas,
+kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne
+scias! . . . Kaj la nekonato, kasxinte la vizagxon per la manoj, restis
+en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto troplenigxis per
+kompato al tiu cxi malfelicxa homo : sxi jam estis preta ekplori.
+
+ --Rakontu al mi vian malgxojon, sxi diris kore : per tio cxi vi eble
+faciligos vian animon.
+
+ La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis.
+
+ --Ho, kiel mi estas felicxa! li ekkriis kun profunda sento : Mi
+auxdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie
+amas! kiun mi . . .
+
+ --Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciigxu!
+rigardu min : cxu oni povas enamigxi en tielan maljunulinon?
+
+ --Mi ne diris, ke mi enamigxis, rediris la nekonato, denove prenante
+sxian manon : ne, mi jam longe cxesis enamigxadi, sed mi ne perdis
+ankoraux la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . .
+
+ --De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu
+vi estas?
+
+ --Vi min ne konas kaj kredeble neniam auxdis mian nomon. Mi estas
+Arturo de . . .
+
+ --Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo!
+
+ Sinjorino Anneto rememoris, ke la cxefa heroo de la romano, kiun sxi
+trovis antaux nelonge tie cxi en la vagono, ankaux estas "Arturo". Sxi
+kredis je diversaj antauxsignoj, kaj tiu cxi egaleco de la nomoj sxin
+forte ekfrapis : sxi vidis en gxi ian antauxsignon de la cxielo mem.
+
+ --Jes, dauxrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin
+ekkonis preskaux antaux du jaroj (per kia maniero--mi ne diros),
+kaj de tiu sama tempo mi amas vin per cxiuj fortoj de mia animo! De
+tiu tempo mi cxiam sercxis renkonti vin, kaj al tiu cxi celo mi tre
+ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kauxzoj, pri kiuj mi ne
+kuragxas paroli, mi ne volis konatigxi kun vi . . . Sed fine mi decidis
+fari tiun cxi dangxeran por mi pasxon kaj . . . nun mi jam tute ne
+bedauxras tion cxi, cxar mi estas multe rekompencita!
+
+ Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta
+koro auxskultis liajn flamajn parolojn.
+
+ --Mi ne volas lacigi, li dauxrigis, vian atenton per rakontado pri
+mia tuta malgaja vivo,--kaj tio cxi ecx ne estas necesa : nia okaza
+konateco finigxos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn
+flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj
+estos jam K . . . Tial ne estas gxustatempe ecx komenci! . . .
+
+ --Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe
+partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin,
+sinjoro, diru al mi vian malgxojon! . . .
+
+ En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo
+etendis al sxi la manon.--Adiaux! li diris kun tremo en la vocxo :
+ankoraux unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone!
+
+ --Cxu efektive nia konateco nur per tio cxi finigxos? kun sincera
+malgxojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian
+manon.
+
+ --Tio cxi dependas de vi, respondis Arturo.
+
+ --Sed kion do mi devas fari? Mi ne logxas aparte en mia propra domo,
+kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . .
+
+
+ --Tio cxi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro
+veturas reen en B., kie mi logxas. Sed se vi deziras fari min senfine
+felicxa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti
+en mia malricxa hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . .
+
+ Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron,--sxi
+donis al li sian adreson, prenis de li lian,--kaj ili disigxis amike.
+
+ III
+
+ Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaux forgesis sian vojan
+aventuron, kaj ecx la vizagxo mem de sxia voja kolego komencis iel
+mallumigxi en sxia memoro,--kaj jen subite sxi ricevis leteron. Sxian
+koron kvazaux io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitigxo sxi
+dissxiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, sxia antauxsento
+ne trompis sxin : la letero estis de li! Sxi avidege komencis legi. Jen
+kion skribis Arturo : "Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun cxi nevolan
+senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris
+ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel
+plej sanktan legxon. Sed mi korege petas pardonon, mia angxelo, se tiu
+cxi malgaja historio vin malgxojigos. Mi devas komenci de malproksime.
+Mi naskigxis en la cxirkauxajxo de Moskvo en genta patra bieno. Mia
+patro estis tre ricxa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed
+bedauxrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi--lia sola filo
+kaj heredanto de lia tuta grandega ricxeco. Li ekiris vojagxadi kaj
+prenis kun si ankaux min, tiam ankoraux dekkvinjaran knabon. Kiam ni
+estis en Parizo, li enamigxis en unu belan kantistinon, edzigxis je
+sxi kaj acxetis por sxi ricxan bienon en la cxirkauxajxoj de Parizo,
+kie ni ankaux enlokigxis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla :
+mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna logxado komencis
+min malami kaj baldaux ekscitis kontraux min mian patron, kiu sxin
+senfine amis kaj plenumadis cxiujn sxiajn kapricojn. Post duono da
+jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same,
+kiel sxi kondutis, estante ankoraux kantistino, en li do sxi vidis
+ne edzon, sed simple homon, kiu devas sxin provizadi : sxi sencxese
+postuladis de li monon, kiun sxi elspezadis eksterordinare rapide,
+dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Sxi preskaux cxiutage
+mendadis por si cxiam novajn ornamojn kaj cxiusemajne devigadis mian
+patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kalesxistoj,
+orajxistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia
+ricxeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon
+kaj decidis serioze interparoli kun la edzino,--sed sxi tiel bone
+lin renkontis, ke li por cxiam forlasis la deziron interparoli kun
+sxi kaj, eksilentinte tute, humiligxis al sia sorto. Per tia maniero
+lia tuta ricxeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia
+malfelicxa patro flnis la vivon per memmortigo,--kaj lia edzino
+farigxis kromvirino de iu bankiero.--Post la morto de la patro mi,
+dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraux
+unu nia genta bieno, en kiu mi enlokigxis kaj komencis min okupi per
+vilagxa mastrajxo. Tiel pasis du jaroj, en la dauxro de kiuj mi, tute
+ne sciante mastrumi, tiel malbonigis cxiujn miajn aferojn, ke fine
+mia bieno pro sxuldoj estis vendita per publika vendo, mi farigxis
+preskaux almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon
+sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . .
+Kiam mi havis la agxon de dudek du jaroj, mi edzigxis je unu bela juna
+frauxlino . . . Ho, kiel doloras mia malfelicxa koro cxe tiu cxi sxargxa
+rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne
+estis al mi sorto longe gxui tiun cxi felicxon . . . Post du monatoj de
+nia edzigxo (per cxiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun cxi teruran
+momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla
+amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu cxi loko la plumo elfalas el miaj
+manoj, mi ne havas forton dauxrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu
+tiun cxi teruran pentrajxon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de
+tiu cxi malnobla virino, kvazaux de pesto, kaj de tiu tempo mi jam sxin
+ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke
+sxi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de sxia amanto, kiun sxi
+trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia
+disrompita vivo.--Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe
+da felicxo. Varmege vin amanta via Arturo."
+
+ Traleginte tiun cxi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian,
+kion sxi mem komence ne povis kompreni. Tiu cxi sento ne estis ordinara
+partopreno en la sorto de proksimulo, gxi ne estis ankaux sento de
+kompato al malfelicxa homo,--ne, gxi estis io multe pli forta : gxi
+estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraux sia propra volo en
+la profundajxo de la animo tion cxi konfesis. Sxi decidis tuj respondi
+la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro
+signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun sxi ricevis, kiel
+heredon, ankoraux de sia avino. Jen sxi en tiu sama tago vespere sin
+ensxlosis en sia cxambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da
+posxta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, sxi en la komenco priskribis
+sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke ecx sxi mem ekploris,
+tralegante la produkton de sia libera fantazio,--kaj poste jam sxi
+alpasxis al vasta klarigo de sia amo, kiun sxi esprimis senfine pli
+bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj
+la atente cxirkauxkudrita multekosta sendajxo estis forportitaj en la
+posxtan oficejon,--kaj post tri aux kvar tagoj matene sxi ricevis jam
+de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco gxis la fine estis
+plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj
+ekkrio kune kaj simple de demandoj,--sed ordinaraj punktoj kaj komoj
+preskaux tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en
+B-n, por "per sia apero cxirkauxlumigi kaj sanktigi la malluman neston
+de malfelicxa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . .
+Traleginte tiun cxi leteron, sxi decidis la sekvantan tagon kun la
+matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo sxi sciigis pri tio
+Arturon, por ke li povu sxin renkonti.
+
+ IV
+
+ Suferante de senpacienco, sxi pasigis la tagon kaj la sekvantan
+nokton, kaj matene frue sxi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraux
+iris nenia vagonaro : timante malfrui, sxi atendis du horojn la tempon
+de forveturo,--kaj, enirinte fine en la vagonon, sxi sidis kvazaux
+sur pingloj, cxiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la
+neelporteble malrapidan, laux sxia opinio, iradon de la vagonaro kaj la
+masxiniston kaj la konduktoron kaj entute cxiujn servantojn de fervojo,
+forgesinte en sia malpacienco, ke sxia Arturo ankaux servas sur fervojo.
+Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono
+sxi ekauxdis la longe atendatan vokon de la konduktoro "stacio B., la
+vagonaro staras dekkvin minutojn!" Kun eksterordinara viveco, kiun eble
+envius ecx dekkvinjara knabino, sxi elsaltis el la vagono,--kaj sxi
+tuj ekvidis Arturon, kiu ankaux sxin rimarkis kaj jam rapidis al sxi
+renkonte. Li sxin cxirkauxprenis kaj karese kisis.
+
+ --Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis gxoje. Sinjorino
+Anneto de ekscito ne povis ecx paroli. Sxi auxtomate sin apogis sur la
+brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge sxin
+sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kalesxon, li mem sidigxis
+kaj delikate cxirkauxprenis sxian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto
+sentis kapturnon de ravo. La maljuna cxevalo uzis cxiujn siajn fortojn,
+por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu cxiuminute batadis
+gxiajn malgrasajn flankojn,--gxi svingadis la voston, spirblovadis
+kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kalesxo kun
+lauxta krakado ruligxadis sur la malbona pavimo kaj fine, laux la montro
+de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis
+al sinjorino Anneto elrampi el la kalesxo kaj kondukis sxin tra malpura
+malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante
+al sxi, ke la cxefan parton de la domo oni en tiuj cxi tagoj komencos
+rebonigi kaj ke, dank' al tiu cxi cirkonstanco, li devas dume "iel"
+lokigxi en flankajxo.
+
+ --Por mi, diris Arturo, kiel por frauxlo, estas tute egale, kie ajn
+mi logxas,--vi do min ne mallauxdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis
+fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistajxo--
+viro aux virino, tre malfacile estis ekkoni--malpurigita, cxifona.
+Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan
+cxambreton kun desxiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu cxi
+cxambreto prezentis kredeble la gastocxambron, cxar apud la muro inter
+la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra sensxeligita vakstolo,
+antaux la kanapo estis ronda tablo kaj apud gxi de unu flanko segxo tute
+ligna, de la dua flanko--segxo kun leda kuseno; ankoraux unu segxo, en
+kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj cxi en
+la tuta cxambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis
+cxirkauxen.
+
+ --Vi ne atendis vidi min en tia malricxegeco? demandis Arturo.
+
+ --Malricxeco ne estas malvirto, respondis Anneto.
+
+ --Jes, sed gxi estas pli malbona, ol malvirto, kun gxemo diris
+Arturo : almenaux mi plivolus esti ricxa. En la nuna materiala tempo
+ricxeco estas unu el la plej necesaj kondicxoj de felicxo, cxar nur gxi
+donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera felicxo.
+
+ Sinjorino Anneto singardeme sidigxis sur la kanapon, kaj Arturo
+eliris, por ordoni tagmangxon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj
+sidigxis apud sinjorino Anneto. Sxi karese prenis lian manon kaj diris
+kun sincera partopreno :
+
+ --Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo,
+post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiligxi al via nuna
+sorto! . . .
+
+ --Jes, mia amikino, kun profunda gxemo respondis Arturo : komence
+estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia
+ekzistajxo, ke sxajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi :
+mi mem tion cxi spertis. Nun mi tiel kunvivigxis kun mia situacio, ke
+mia tuta pasinta vivo, al mi sxajnas, estis nur ia mirinda songxajxo,
+sendita al mi de iu sorcxisto.
+
+ --Kaj cxu efektive vi neniam bedauxris tiun cxi songxajxon? Kaj
+la ricxegeco, kiun posedis via patro, cxu efektive vi ecx gxin ne
+bedauxris?
+
+ --Antauxe mi neniam pensis pri ricxeco, cxar gxi ne estis al mi
+necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . .
+
+ --Kial do nun estas alia afero?
+
+ --Arturo pasie cxirkauxprenis sinjorinon Anneton kaj komencis
+senfine sxin kisi.
+
+ --Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon,
+kiun mi povas atingi nur ekricxigxinte,--tial mi nepre devas ricxigxi,
+nepre, nepre! . . .
+
+ --Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per
+honesta vivo estas tre malfacile ricxigxi.
+
+ --Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion cxi atingi.
+
+ --Ne, mia amiko, tion cxi vi ne povos fari.
+
+ --Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaux la espero min ne forlasas.
+
+ --Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe
+ekinteresite.
+
+ --Mi ecx jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli
+bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.
+
+ --Sed kia do estas tiu cxi entrepreno.
+
+ --Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre
+bonan bienon, kiu estis vendita pro sxuldoj. Tiun cxi bienon acxetis unu
+mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaux nelonge eksciis, pruntis
+de mia patro kvindek mil rublojn laux kambioj. Tiujn cxi kambiojn mia
+patro, ankoraux antaux sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la
+Moskva Granda Jugxejo, kiu decidis, ke tiu cxi enkasigo estis komencita
+tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li
+pagi tiun cxi sxuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton;
+poste li baldaux forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun cxi
+sxuldon : almenaux al mi li nenion parolis pri gxi. Mi eksciis pri tio
+cxi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero,
+ke tiu cxi afero gxis nun ankoraux trovigxas en la Moskva Jugxejo. Kaj
+jen mi decidis relevi tiun cxi aferon. Sed jam cxe la unuaj pasxoj mi
+renkontis preskaux nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton
+kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed
+al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . .
+
+ Arturo ne finis sian penson, cxar lin interrompis sinjorino Anneto,
+fajre lin ekkisinte.
+
+ --Karulo mia, sxi diris : plenumu mian unuan peton!
+
+ --Ho, jam antauxe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis
+Arturo : por vi mi estas preta cxion fari,--nur ordonu!
+
+ --Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas ricxa,
+sed mi gxoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi
+bezonas?
+
+ Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antauxe
+doninte vorton, li sxajne ne sciis, kion li devas respondi.
+
+ --Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas
+la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . .
+
+ --Sed via vorto?
+
+ --Pardonu, mia amiko, mi donis gxin en rapideco, mi ecx ne povis
+pensi, ke vi min petos pri tio cxi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne
+povas! . . .
+
+ --Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi
+min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne
+donacas al vi tiun cxi monon, mi gxin pruntas. Cxu estas al vi pli
+agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon?
+Kaj fine--cxu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi
+entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaux
+por vi mem,--tiu cxi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru,
+kiom vi bezonas?
+
+ Arturo ankoraux sxanceligxis, sed post kelka tempo, cedante al sxiaj
+admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino
+Anneto kvankam ne atendis auxdi pri tia tre granda por sxi sumo, tamen,
+vidante, ke sxia Arturo sendube gajnos la aferon, sxi tute ne domagxis
+la monon,--kontrauxe, sxi estis ecx gxoja, ke sxi povas helpi al
+Arturo, kiun sxi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis
+en viva gaja parolado pri la estonteco,--sed venis la vespero, kaj
+sinjorino Anneto forveturis en K-n.
+
+ En tiu sama semajno Arturo ricevis per la posxto mil rublojn, kaj
+de gxojo li ecx iom pli, ol ordinare, dibocxis en unu el la B-aj
+restoracioj kun siaj bonaj kolegoj.
+
+ V
+
+ Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne
+provis kompreni la kauxzon de tiel longedauxra silento kaj forte
+maltrankviligxis. Fine Arturo skribis al sxi longegan leteron, en kiu
+li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris
+antauxen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena
+sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu
+kauxzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis ecx unu minuton
+liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi
+eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la
+letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis,
+kaj petis sian "belan angxelon" alsendi al li ankoraux mil rublojn, por
+ke li povu prepari diversan necesajxon por la edzigxo.--Sinjorino
+Anneto estis tre kontenta, ke sxia honesta amiko estas tiel senceremonia
+rilate sxin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte
+kune kun tio cxi plej aman, plej karesan leteron,--kaj sxi mem solene
+anoncis al cxiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke sxi jam estas fiancxino.
+Cxiuj sxin gratulis, cxiuj tre ekinteresigxis kaj demandis sxin, kiu
+estas sxia fiancxo, kie sxi konatigxis kun li, kie li logxas k. t. p.
+Cxiujn tiujn cxi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio cxi estas
+sxia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la felicxa,
+gaja sinjorino Anneto komencis pretigxadi al la edzinigxo. Sxi kuradis
+de unu magazeno al alia, sxi acxetadis sxtofon por vestoj, tolon; sxi
+mendis edzigxofestan veston, acxetis edzigxofestajn kandelojn. Post du
+semajnoj sxi jam cxion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis
+atendi sian fiancxon. Sed la stranga fiancxo denove nenion skribis.
+Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio cxi nenian signifon,
+pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraux unu monato, pasis
+dua,--sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion
+respondis. Sxi jam forte maltrankviligxis. En sxia imago sin prezentis
+plej teruraj pentrajxoj : jen sxi vidis, ke sxia Arturo estas malsana
+--eble ecx mortas, kaj apud li neniu alestas; jen sxi pensis, ke li
+perfidis al sxi kaj ekamis alian virinon. Sxi per cxiuj fortoj penis
+forpeli de si tiujn cxi mallumajn pensojn, kaj cxiam konsolis sin per
+tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al
+sxi, aux eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta
+atendado pasis ankoraux du monatoj, en la dauxro de kiuj la malfelicxa
+fiancxino ne havis ecx unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la
+paciencon, sxi mem forveturis en B-n.--Alveturinte tien, sxi venis
+al la konata dometo. Kia do estis sxia mirego, kiam sxi ekvidis, ke la
+fenestroj en tiu cxi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur
+la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis
+skribita : "tiu cxi domo estas vendata". Sxi staris senmove kaj eble jam
+centan fojon legis tiun cxi mallongan anoncon. Subite sxi ekauxdis ies
+fortan malagrablan vocxon kun hebrea akcento :
+
+ --Eble vi volas acxeti tiun cxi dometon? Bone, tre bone, la dometo
+estas inda, ke vi gxin acxetu.
+
+ Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaux sxi staris ia hebreo,
+li ridetis kaj pincxis sian akran barbeton.--Cxu iu logxas en la
+flankoparto? sxi demandis la hebreon.
+
+ --Ne, nun tie logxas nur la gardisto, sed antaux du aux tri monatoj
+tie logxis unu sinjoro . . .
+
+ --Kie do estas nun tiu cxi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis
+lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . .
+
+ --Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li ecx ne estas
+sinjoro, sed fripono, sxtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . .
+
+ Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Sxi staris,
+kvazaux frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Sxia Arturo . . .
+Dio, Dio! . . . Sxi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia.
+
+ --Cxu vi povas al mi priskribi lian eksterajxon?
+
+ --Eksterajxon? Malbonan eksterajxon li havas, respondis la hebreo,
+kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj
+sxtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . .
+
+ La hebreo rakontis al sxi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis
+du aux tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj
+malaperis, oni ne scias kien.
+
+ En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun
+dispremita koro, revenis en K-n. Sxi multe kaj longe suferis : en la
+dauxro de kelkaj monatoj sxi preskaux tute ne eliradis el sia cxambro,
+malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis sxian amon, kaj bedauxrante
+sian senrevene perditan monon.
+
+ *
+ * *
+
+ Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre sxangxigxis : sxi farigxis pli
+maljuna, sxia vizagxo flavigxis, kaj sur gxi aperis multaj maljunulaj
+sulkoj; en la busxo mankis multaj dentoj; sxi gxibigxis; sxia kapo kaj
+manoj cxiam tremadis, la okuloj malfortigxis. Du malgrandaj cxambraj
+hundetoj farigxis la escepta objekto de sxia amo kaj aldoniteco.
+Cxiutage post la tagmangxo sxi kondukadis siajn amatajn bestojn
+promenadi.
+
+ Unu fojon sxi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj,
+enforgxitaj per katenoj kaj cxirkauxitaj de forta grandanombra gardo.
+Vidante en tiu cxi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam
+reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj sxi ekauxdis konatan mokan
+vocxon :--Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis.
+Kiam do estos nia edzigxo? Sxi ekrigardis kaj kun plej granda teruro
+ekvidis Arturon! . . .
+
+ Sin mem ne komprenante de tumulto, sxi alkuris hejmen, kaj de tiu
+tempo sxi jam por cxiam cxesis promenadi, plivolante restadi dome kaj
+amuzigxadi kun siaj kvarpiedaj amikoj.
+
+ * * * * *
+
+ LA NIGRA VIRINO
+
+ (El la lingvo sveda tradukis B. G. JONSON EL OESTERSUND)
+
+ En la vojagxo, kiun mi entreprenis antaux nelonge de Cxikago al
+Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormigxis en la mateno, ke la vagonaro
+haltis. La kelnero rakontis, ke gxi staras jam 1 1/2 horojn. Mi vestis
+min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas cxe malgranda stacio
+sur la kampo. Mi eniris en la mangxosalonon kaj matenmangxis kaj poste
+promenadis sur la perono.
+
+ Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis
+kaj babilis kun li kelkan tempon pri la masxino. Kiam mi proponis al li
+cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan
+kaverneton de lia lokomotivo.
+
+ La estro, bela, granda viro en la agxo de 40 jaroj, klarigis al mi,
+kiel oni uzas la apartajn partojn de la masxino. Cxio, kio nur povis
+esti briligita, radiis kiel la suno; cxar la lokomotivestroj estas egale
+fieraj, kiam iliaj masxinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam sxiaj
+cxambroj estas ordigitaj.
+
+ --Kia ornamo tio cxi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu
+estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la
+mureto. La estro ridis. Gxi estas malpli ornamo ol memorajxo, li diris;
+mi gxin pendigis tien cxi, cxar gxi savis mian vivon kaj la vivon de 250
+aliaj homoj.
+
+ --Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis.
+
+ --Mi gxin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antaux la
+forvojagxo.
+
+ Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis
+min al la auxskultado.
+
+ --Gxi okazis antaux nelonge, komencis la estro, antaux nur unu jaro,
+en printempo. Mi vojagxis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun
+saman masxinon, kiel nun,--la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama,
+kiun mi havas nun,--Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema
+kredi spiritojn, songxojn kaj antauxsignojn. Komence mi ridadis je lia
+malprudenteco, sed nun mi jam ne sxercas tiel multe pri li,--de tiu
+tempo, kiam ni vidis la nigran virinon.
+
+ Mi devis forlasi M. cxirkaux la unua horo matene kaj esti en S. je
+la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis
+per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la
+lokomotivejo, la ventego blovis plej terure.
+
+ Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li
+diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam
+felicxe en S.
+
+ Mi ridis kaj demandis :--kio tiel malkuragxigas vin en tiu cxi
+nokto?
+
+ --Mi sentas, ke io okazos, li diris.
+
+ Por diri la veron, mi ankaux sentis min iom malkuragxa mem.
+
+ La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj
+konsistis preskaux nur el personvagonoj. Mi farigxis nerva cxe la penso
+havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj.
+
+ Mi ridis je mi mem pro mia malkuragxo, kiam mi unuigis la lokomotivon
+kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke cxio estas preta. La
+signo eksonis, kaj ni ekvojagxis en la blovegadon. La mallumo estis
+netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antauxajxo de la lokomotivo
+estis distrata antauxen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron
+kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antauxen,
+kiel furioj.
+
+ Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis
+precize, cxu cxio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Cxio
+estis bona, kaj ni veturis pluen.
+
+ La mallumo farigxis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis
+ankoraux per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan
+antaux ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran
+mantelon, kiu flugis en la blovado. Sxi jxetis siajn brakojn posten kaj
+antauxen, gxis sxi nevidebligxis.
+
+ Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu
+staris antaux la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis : Halo,
+Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj!
+
+ Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro,
+kiun mi vidis.
+
+ Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super
+profunda rivero.
+
+ Mi farigxis pli nerva ol antauxe. Ni veturis rapide, kaj signo estis
+donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima
+de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi auxdis, ke Jim ekkriis.
+Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en
+la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem.
+
+ Tie sur la reloj montrigxis tiu sama giganta virino, kiel antauxe,
+jen trankvila, jen en la plej sovagxa danco.--Frank, murmuretis Jim
+kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la cxielo, ne faru tion cxi!
+Ne iru, antaux ol vi scias, ke cxio estas en ordo!
+
+ Mi ne povis kontrauxstari al la penso haltigi la vagonaron kaj
+malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaux ni haltis, mi
+povis auxdi la akvon, kiu mugxis en Rock Creek rekte antaux ni. Kiam mi
+eliris el la masxino, la konduktoro venis al mi renkonte.
+
+ --Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre konfuzita.
+Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli
+malproksime ol unu metron aux du antauxen super la reloj. Mi nenion
+vidis, sed diris :--Mi ne scias, kio estas, sed sxajnis al mi, ke mi
+vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi
+signon ne iri plu. La konduktoro rigardis min tute mirigita.--Cxu vi
+estas freneza, Frank? li diris.--Oni gxin preskaux povus kredi. Sed ni
+estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori.
+
+ Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antauxen. Jim ricevis la ordonon
+gardi la masxinon. Sed apenaux ni faris kelkajn dekojn da pasxoj, ni
+haltis, rigidigitaj de teruro. Antaux niaj piedoj estis profunda fauxko,
+kie la rivero mugxis, sxveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin
+returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovagxaj
+turnoj. La konduktoro rigardis antauxe la fauxkon, poste min.
+
+ --Cxu tion cxi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron?
+
+ --Jes.--Io alia, ol felicxo, nin savis tiun cxi nokton.
+
+ Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja
+animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis
+dekokjara junulo el Cxikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el
+ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj
+enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie.--Tie cxi estas nia
+nigra virino! diris la Cxikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu
+sama insekto, kiun vi vidas sub tiu cxi vitro. Kiam mi malfermis la
+lanternon, gxi flugis kontraux la reflektoron.
+
+ Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis
+antaux la elektra lumo, gxi jxetis ombron, kiu similis virinon,
+svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel gxi eniris, sed kredeble gxi
+eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel
+ajn gxi estis, gxi savis nian vivon per tio, ke gxi min timigis per tiu
+nigra virino.
+
+ Jen estas la kauxzo, ke tiu cxi malgranda insekto estas sub vitro kaj
+en kadro. Tio cxi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per
+tiu cxi insekto. Jes, vi nomas gxin okazo,--mi kredas, ke gxi estis
+sendajxo de Dio.
+
+ --Cxio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa
+stacio, portante paperon en la mano.
+
+ Jim, la hejtisto, venis en la masxinon kaj mi en mian vagonon.
+
+ * * * * *
+
+ LA KARAJ BRACELETOJ
+
+ Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis
+tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj sxajnis, ke la
+stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaux ol gxi por cxiam
+estingigxos. Cxio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis
+hodiaux sin kolekti en la opero, cxar oni sciis, ke la imperiestro
+intencas honori gxin hodiaux per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro
+estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.
+
+ La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino
+brilanta de beleco kaj diamantoj, jxus eniris en sian logxion; lia
+sekvantaro en uniformoj de cxiuj koloroj de cxielarko staris en la
+posto de la logxio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la
+opero komencigxi. Sed en tiu sama momento, kiam cxiu retenis la spiron
+en atendado, oni ekauxdis la bruon de vesto; la dua logxio, dekstre
+de la logxio imperiestra, malfermigxis, kaj eniris la belega edzino
+de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la
+kurteno; ne miro, ke cxiu okulo kiel ensorcxita direktigxis sur la
+virinon, kiu jxus okupis sian segxon kaj trankvile, kun aristokrata
+malsxateco, rigardis cxirkauxen, cxar sur sxiaj brakoj, radiante kiel
+fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe auxdis kaj
+kiujn la imperiestro vane provis acxeti. Murmuro de admiro kuris tra
+la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam
+la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo
+eniris en la logxion de la ambasadoro N.
+
+ --Sxia Imperiestra Mosxto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita
+de admiro; sxi demandas, cxu sinjorino la dukino volos havi la bonecon
+permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime?
+
+ En momento la bela brako estis nudigita de la multekostajxo, kaj
+kun ekkrio de ravigxo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la
+logxio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da
+frankoj.
+
+ La kurteno falis post la tria akto, levigxis denove al la kvara,
+kaj cxiam ankoraux la edzino de la ambasadoro kun boneduka gxentileco
+atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra
+sin levis kaj foriris, kaj cxiam ankoraux la braceleto ne estis
+redonita.
+
+ La duko fine farigxis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon
+kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klarigxis, kaj la
+duko konvinkigxis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton
+kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuragxaj
+sxtelistoj de la cxefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la
+estro de la polico, kaj, antaux ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj
+policaj oficistoj trasercxis la tutan Parizon pro la sxtelitaj juveloj.
+La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino
+en la domo maltrankvile atendis la reporton de sxia braceleto.
+
+ Jxus batis la sesa horo, kiam cxe la pordo de la palaco de la duko
+forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun
+la dukino. Profunde salutante, tiu cxi rakontis, ke oni kaptis la
+sxteliston kaj trovis cxe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke
+li ne estas sxtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas
+en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke
+sxi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la
+ambaux.
+
+ Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la
+policisto la duan braceleton. Tiu cxi kun profunda saluto forlasis la
+cxambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj songxi pri siaj braceletoj.
+
+ Kiam la horlogxo batis la nauxan horon, la ambasadoro, laca de
+maldormo kaj en malbona humoro, venis en la cxambron de sia edzino kaj
+jxetis sin malespere sur segxon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj
+kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.
+
+ --Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciigxi pri gxi.
+
+ --Kio! ekkriis la sinjorino, cxu vi gxin ne ricevis returne? La
+oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la sxtelisto estas
+kaptita kaj la braceleto trovita cxe li.
+
+ La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun rauxka
+vocxo, ke sxi donu al li klarigon.
+
+ Sxi gxin faris, kaj gxemegante la duko falis sur la segxon.
+
+ --Mi cxion komprenas! li ekkriis. La friponoj sxtelis de vi ankaux
+la duan braceleton, cxar ni neniun sendis tien cxi. La homo, al kiu vi
+gxin donis, ne estis oficisto, sed ankoraux pli aroganta sxtelisto, ol
+la unua.
+
+ Kaj tiel gxi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj,
+kaj nur per gxemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon,
+kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli ricxa, ol li estis, kiam li
+sian belegan edzinon levis en la kalesxon kaj ordonis al la veturigisto
+veturi al la opero.
+
+ * * * * *
+
+ NUR UNU VORTON!
+
+ (Noveleto de L. E. MEIER.)
+
+ Estis la mateno post dancado. Tio cxi dauxris gxis la kvara horo;
+tiam ankoraux oni kunesidigxis, por trinki nigran kafon gxis cxirkaux la
+kvina horo. Post tio cxi oni disiris hejmen.
+
+ Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraux la
+ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; ecx suficxe maljunaj
+sinjoroj estis ensxiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la
+diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el
+la mondo sinjora estis la gxentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj
+frauxlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, cxar
+la mateno cxiam apartenas al la junularo.
+
+ Tiel ankaux Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding,
+felicxe venis al la pordo de la gepatra logxejo, kaj sxi estis kune kun
+la patro kaj patrino, cxirkauxita de amaseto da junaj herooj de danco.
+Oni sxercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja,
+kaj la patrino havis sian "bonan tagon".
+
+ La disigxado iom longigxis : cxiu el la sinjoretoj penis diri ion
+aparte agrablan, kaj cxiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de
+mano aparte signifan,--cxiu kredis, ke li estas sole preferita.
+
+ Cxu cxiuj?
+
+ La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis gxis cxiuj
+antauxirintoj ricevos sian "maneton"; tiam ankaux li mem povus diri
+adiaux al Ella.
+
+ Tio estis la doktoro Gering, juna jugxisto. Li estis tre trankvila
+kaj modesta. "Trankvilaj akvoj estas profundaj", diras proverbo germana,
+kaj modesteco ofte kasxas firman certecon.
+
+ Kiam la lasta antauxstaranto diris adiaux--la konsilano kun lia
+edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun
+brulanta kandelo--Gering iris antauxen, por komenci sian preparitan
+parolon de adiaux. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti
+Ella'n, tiu cxi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj :
+
+ --Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten!
+
+ Kaj de tie voko eksonis :
+
+ --Certe ne, mia frauxlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton!
+
+
+ --Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino
+konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun cxi en
+la domon.
+
+ --Bonan nokton! ankoraux ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la
+amaseto. Gering ankoraux staris kun levita mano--Ella jam eniris en
+la domon, la pordo fermigxis--jen li staris sen "maneto" kaj sen
+adiauxdiro, kaj la parolo restis neparolita!
+
+ Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian logxejon.
+
+ Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Cxiuj aliaj jam de longa
+tempo estis foririntaj.
+
+ Veninte en sian logxejon, li fine memorigxis je si mem. Li ekgxemis
+kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia jugxo mortiga :
+
+ --Nur unu vorton--nur unu vorton se sxi dirus al mi! La jugxisto
+Gering ankoraux la duan fojon ekgxemis kaj poste ekdormis en la veninta
+mateno.
+
+ Estis luma tago, kiam Ella maldormigxinte vidis la sunon brilantan
+tra la kurtenoj de la cxambro.
+
+ Sxi pripensis la faritajxojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente.
+Sed jen per unu fojo sxi malgajigxis. Jen unu rememoro malagrabla. Sxi
+rememoris la disigxon, rememoris la jugxiston Gering, kiu estis la sola,
+kiu ne diris al sxi ecx unu vorton! Cxiuj sinjoroj premis sxian manon,
+cxiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li ecx sxajne intence
+restis poste!
+
+ --Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris sxia plej bona
+amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella'n en la vespero, sidis kun sxi en
+la cxambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta.--Vi scias, ke
+tro alproksimigxi estas tute kontraux la karaktero de Gering--kvankam
+mi devas konfesi, ke tio cxi estas eco stranga cxe jugxisto; sed kiu
+scias, cxu li ne estos tute alia en lia jugxa servado?
+
+ --Tro alproksimigxi? respondis Ella. Inter tro alproksimigxi kaj
+_intence retirigxi_ estas ja granda diferenco!
+
+ --Certe! Sed . . .
+
+ --Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Cxu
+mi ne kun li dancis la unuan valson? Cxu ne li sidis kune kun mi cxe la
+vespermangxo? Kion pli mi povus fari? Cxu mi mem devas alforgxi lin per
+ia aparta atento? Cxu ecx ne estas lia propra afero diri . . . kio devos
+esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam
+cxio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton!
+
+ --Kara mia Ella! Ne cxiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia
+viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru
+mem : kio hodiaux pli multe devigas la virinojn plendi : la modesteco
+aux la tro granda proksimigxado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas
+escepto el la regulo, kaj tio cxi distingas lin!
+
+ --Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la
+vorton liberigontan, kaj li mem--estas tro modesta!
+
+ Ella parolis iom kolere : sxiaj vangoj rugxigxis, kaj Mathilde vidis,
+ke la okuloj de la amikino malsekigxis.
+
+ --Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj
+pripensadis, kiel sxi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos
+al la celo, sxi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi!
+
+ Tiuj cxi vortoj videble reanimis Ella'n.--Walter, sxi respondis,
+jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiaux matene disigxis, mi
+diris al li : "Sed ne forgesu, kion vi promesis!
+
+ --Kaj kion li diris?
+
+ --Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton!
+
+ Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fiancxo de Mathilde, kaj
+pro tio li estis ankaux la konfidulo de la du amikinoj. Li konigxis
+kun la jugxisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte
+akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis sxi mem kaj per sia
+amikino : certigxi, cxu Gering efektive amas Ella'n.
+
+ Post tagmangxo, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en
+restoracio, la oficiro--fidela al sia principo ne longe pripensi, sed
+rekte aliri al la celo--komencis sen ia antauxparolo pri Ella.
+
+ Stetten estis rekte la kontrauxajxo de sia amiko. Dum tiu cxi pro
+multa pripensado kaj granda modesteco sxanceligxadis frapi al la pordo
+de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun cxi pordon.
+
+ --Kiam do estos via fiancxigxo? li demandis la amikon.
+
+ Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis.
+
+ --Sen ia sxerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon!
+La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al
+la celo! Vi estas enamita en Ella'n--vi mem min tion sciigis. Sxi
+ankaux amas vin. Tion mi scias, kaj vi gxin scias ankoraux pli bone!
+
+ Gering lin auxskultadis ne ferminte la busxon.
+
+ --Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine!--Stranga
+jugxisto vi estas--al vi mankas la parolo por defendigxi! Cxiam nur
+ian unuan vorton vi bezonas por komenci!
+
+ --Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial sxi ne decidigxas
+paroli?
+
+ --Jen! diris nun kvazaux miregante Stetten, la unuan parolon cxiam
+devas diri vi! Cxu la frauxlino eble devus sin turni al vi : Sinjoro
+jugxisto, mi intencas havi vin,--cxu vi volas, jes aux ne!
+
+ --Tion mi ne pensas, ne!
+
+ --Kion do?--Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua
+konigxis antaux kelkaj monatoj; cxiu homo ellegas el viaj vizagxoj, ke
+vi amas unu la duan--sed nek vi nek sxi decidigxas gxin konfesi! Vi
+mem ankoraux pli malmulte ol Ella--kvankam vi estas viro! Mi estas
+tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon--kaj vi mem gxin scias pli bone
+ankoraux.
+
+ --Mi?--Ho, se mi gxin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas
+por gxi? Cxu Ella parolis nur unu solan fojon ecx plej malgrandan
+vorteton, kiu min certe esperigus? Ecx ne unu solan vorton! Kaj mi timas
+esti rifuzita!
+
+ --Grandegan estimon mi sentas por jugxisto, kiu tiel malmulte konas
+la pruvojn efektivajn!--Ni ne sxercu, Herman,--la afero devas
+esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via
+felicxo?
+
+ --Nur unu vorton!
+
+ --Tion saman Ella atendas de vi!
+
+ --Ho!
+
+ --Mi certigas vin per mia honoro!
+
+ --Ej! Tiam . . .
+
+ --Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan
+vorton? aux pli bone vi ambaux devos diri unu vorton--tio estas tiel
+komprenebla, kiel unuoble unu estas unu!
+
+ Gering restis pripensanta : jen li staras antaux tiu foso, kiun li
+devus transsalti! Lia malgaja vizagxo ridigis lian amikon.--Mi nun
+bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten.
+
+ --Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero
+reanimis lian vizagxon.
+
+ --Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj
+Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi
+unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona
+rezultato, de kiu ajn flanko gxi venos!
+
+ Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis.
+
+ Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la mangxejo.
+
+ --Mi vin sciigos pri la sekvantajxo, estu certa! diris Stetten,
+premante la manon de Gering kaj disigxante kun li.
+
+ Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia jugxejo. Li
+tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan
+parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel
+vane sercxis nur unu vorton!--
+
+ Post kelkaj tagoj--estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la
+vetero estis plej bela--Herman Gering sidis antaux siaj skribajxoj.
+Estis cxirkaux la sepa horo de vespero, kaj la jugxisto sin preparis
+eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la cxambron kaj donis al
+Gering ian leteron. Tiu cxi letero venis de Stetten, kiu per gxi invitis
+sian amikon fari kun li promenon en la morgauxa dimancxo. La lastaj
+vortoj de tiu letero estis la jenaj :
+
+ --Diru al la transdonanto nur unu vorton : "jes" aux "ne" estos
+suficxe.
+
+ Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur "Jes", kaj li
+eliris el la jugxejo.
+
+ Je la mateno de la veninta dimancxo la du amikoj kune promenis tra
+la kampoj en la cxirkauxajxo de la urbo kaj eniris en belegan arbaron.
+La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj fresxeco.
+Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering
+ankaux gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj.
+
+ Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tusxis ecx per unu vorto
+la aferon de kelkaj tagoj antauxe.
+
+ --Stranga gxi estas, interne pensis Gering; li do komencu!
+
+ Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tusxi la aferon, sed
+Stetten sxajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj.
+
+ Tiel ili ambaux fine venis al loko, kie la arbaro estis iom
+travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antaux ili du
+sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antauxen. Li ne povis ilin rekoni, sed
+io nekonata faris pli rapide bati lian koron.
+
+ Stetten ne diris ecx unu vorton, sxajnis, ke li ne vidas la virinojn.
+Gering intence silentis. Post kelkaj pasxoj la sinjorinoj ne estis
+pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis
+sur la nelargxa vojo post sia amiko, kiu, dissxovante ie kaj ie la
+brancxojn, nelauxte kantadis la kanton de Heine : "Mi ne scias, kion
+signifas . . ."
+
+ Fine Gering rekomencis paroli :
+
+ --Tie cxi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densajxo
+antauxmonda!
+
+ --Jes, respondis Stetten, estos ankoraux pli interese, kiam fine la
+arbaro finigxos. Estis beleta vojo, certe!
+
+ La arbaro iom post iom maldensigxis, kaj kiam Stetten dissxovis la
+lastajn brancxojn, montrigxis herba loko cxirkauxita de la arbaro, kaj
+en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista.
+
+ --Cxu tie cxi ne estas belege? demandis Stetten.
+
+ --Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis :
+
+ --Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankoraux ion pli belegan!
+
+ --Kion do li intencas? sin demandis Gering.
+
+ La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin
+turnis al la dekstra flanko.
+
+ --Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel cxirkauxiris
+la dometon tra la arbaro kaj proksimigxis al gxardeno. Stetten estis
+kelkan pecon pli antauxe.
+
+ Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj.
+
+ --Ho! kontrauxvole ekkriis Gering, cxar li rekonis la samajn du
+virinojn, kiujn li antauxe vidis en la arbaro.
+
+ Kiam la du sinjorinoj eliris el la gxardeno, Stetten rapide
+alproksimigxis al ili, salutinte ilin gxentile.
+
+ Gxi estis Mathilde kun Ella.
+
+ Stetten mallauxte diris al Ella kelkajn vortojn, kaj tiam tiu cxi
+rugxigxis.--Certe! diris Stetten lauxte, demandu do lin vi mem!
+
+ Gering dume alvenis. Antaux ol li povis saluti la sinjorinojn, Ella
+alpasxis al li kaj diris :
+
+ --Cxu tio estas efektive vera, kion sinjoro de Stetten min sciigis?
+
+ --Jes aux ne! rapide ekkriis Stetten al Gering. Nur unu vorton--
+jes aux ne! Kaj li rigardis sian amikon kiel sciante, ke tiu cxi ne
+povus respondi ion alian krom "jes".
+
+ La rigardo de Ella nun ekbrilis. Gxi estis tia rigardo, ke Gering
+gxin sentis en sia koro--tiel magnete Ella nenie ankoraux lin
+rigardis! Sxi atendis la respondon; sxajnis al li, ke li vidas kaj
+sentas, ke sxi atendas nur la unu vorton : "jes". Kaj tamen li ne sciis,
+pri kio propre sxi lin demandas. Sed en la demando estis io, kion li
+komprenis tre bone; sxi gxin elparolis per sia malseka rigardo; sxia
+brusto sin levadis kaj mallevadis, kaj jen sxia mano estis donita al li.
+
+ --Cxu estas vere, Herman? ekparolis sxi nun tiel karese kaj plene je
+amo, ke Gering tute forgesis la cxirkauxajxon. Li vidis pli nenion krom
+sxi, li auxdis nur sxian vocxon; la tuta mondo sxajnis foresti. Li nun
+sentis felicxon, tiu cxi sento lin venkis, li prenis sxian manon. Tiel
+varme kiel nenie ankoraux li ekparolis al sxi, li respondis :
+
+ --Jes, Ella, jes!
+
+ Kaj la du amantoj sin cxirkauxprenis.--Jen! ekkriis Stetten. Cxu mi
+ne plenumis mian promeson? Mi plenumis ecx pli ol tion, cxar mi promesis
+nur unu vorton, sed Gering nun elparolis ecx tri vortojn!
+
+ Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la logxejon de sia amiko,
+li mirante lin vidis vestitan en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj
+blankaj.
+
+ Stetten ne bezonis longe demandi.
+
+ --Cxu vi iras al la komerca konsilano Balding?
+
+ --Jes.
+
+ --Kaj kion vi respondos, kiam tiu cxi vin demandos sinjoro jugxisto,
+kion vi deziras?
+
+ --Nur unu vorton, Stetten!
+
+ --Kaj tiu cxi vorto estos?
+
+ --Ella'n!
+
+ * * * * *
+
+ LA PORCIO DA GLACIAJXO
+
+ (Rakonto de L. DILLING,
+ tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU (Finnlando)).
+
+ Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj
+kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignajxo de la segxoj estis
+origita. Tie sin trovis ankaux multaj etagxaretoj, egale kovritaj per
+blua sxtofo kaj ornamitaj per bluaj frangxoj, kiujn najletoj origitaj
+firme tenis. Cxirkauxe en la cxambro estis distrita ankoraux multo da
+sendifinaj puf-segxoj, aux kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj,
+rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj
+amaso da nekompreneblaj lacxajxoj kaj penikajxoj. En unu angulo de la
+buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun la postflanko turnita al
+la interno de la cxambro. Kiam oni sidigxis al la piano, oni sidis tie
+efektive kasxita, cxar grandaj foliokreskajxoj sur la ambaux flankoj de
+la instrumento formigis vere tropikan lauxbon en tiu cxi malgranda Edeno
+de la sinjorino.
+
+ Estis trankvile kaj pace en la buduareto, cxar neniu tie sin trovis;
+kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta cxambro. Vere, la
+origita lampo, pendanta de la plafono, brulis, sed tiel super gxi, kiel
+ankaux super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj sxirmiloj. La
+blua silka pordokurteno estis tirita antaux la pordo, sed el la flankaj
+cxambroj estis auxdata dancmuziko kaj viva interparolado; cxar tiun cxi
+vesperon estis balo cxe la komercegisto Breine, la sinjoro de la domo.
+
+ La muziko silentigxis momente, la pordokurteno ekjxetigxis flanken,
+kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro.
+Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la haroj kombitaj sur la frunto
+kaj la klakcxapelo sub la brako, cxirkauxis sxin; sed sxi forigis
+ilin kun mieno de regxino, antauxtiris rapide la kurtenon antaux la
+pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj. Sxia
+vizagxo estis tre delikate formita kaj pala, la okuloj mallumaj,
+grandaj kaj radiantaj, kaj la nigraj haroj, frizitaj a la Titus,
+portis neniajn aliajn ornamojn, ol paro da diamantaj steloj. Sxia tre
+dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu
+el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo, kie puntoj kaj
+bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin kunigxis en mirinda bonordita
+senordeco, dum kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize
+belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj
+lokoj.
+
+ Sxi estis bela, kiel sxi kusxis tie, lace etendita sur la kanapo,
+ludante kun monstra ventumilo; kaj pli bela ankoraux sxi estus, se sxia
+vizagxo ne havus tiun malsxateman fieran esprimon. Sxi estis laca de la
+bala muziko kaj vanila glaciajxo, de amindumaj rigardoj kaj sengusta
+flatajxo de la frake vestitaj sinjoroj kaj nauxzaj salonparfumoj.
+
+ Sxi estis fiera, cxar sxi estis cxiam kutiminta, ke oni sxin starigu
+sur piedestalon, cxirkauxatan de genufleksantaj kavaliroj; sed sxi nun
+estis jam tute laca de tiu cxi adorado, sxi estis laca esti diino de
+balo. Vere, sxi bone sciis, ke sxi prezentis tre belan figuron sur la
+piedestalo, cxar sxi estis bela statuo; sed sxi sciis ankaux, ke oni
+admiradis la statuon pleje tial . . . ke gxi havis veran origajxon.
+
+ Stella Adler--tia estis sxia nomo--restis ne longe ne malhelpata.
+La pordokurteno kraketis, Stella levis senpacience siajn lacajn okulojn,
+sed kiam sxi ekvidis, kiu envenis, gxoja rideto eklumis sur sxia bela
+vizagxo. La eniranto estis belega sinjorino de cxirkaux tridek jaroj,
+kun plena figuro kaj floranta gajema vizagxo. Sxiaj nigraj haroj estis
+kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per kufeto da
+blankaj plumoj kaj rugxaj rozoj. Sxi havis sur si veston el vinrugxa
+veluro kaj atlaso kun ricxa garnituro da kremkoloraj puntoj. Sxi estis
+sinjorino. Breine, la edzino de la komercegisto Breine kaj la regantino
+de tiu cxi eleganta domo.
+
+ --Mi sciis bone, ke mi vin tie cxi trovos, diris sinjorino Breine,
+sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi gxojas, ke mi vidas vin cxe mi
+tiun cxi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de
+unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en la bona urbo Parizo, kiam mi, post
+mia edzinigxo, vojagxis tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankoraux en
+pensio. Nun ni havos ree agrablan horon por babili.
+
+ --Se ni nur ne faras maljustajxon al viaj aliaj gastoj, Fanny.
+
+ --Ne, nun mi estas absolute ekster dangxero, cxar nun la tuta
+bestaro estas en la mangxejo por sin nutri, aux pli delikate esprimite,
+por vespermangxi. Kiam ni laste estis kune en Parizo, tio estis ankaux
+sur balo, cxu vi tion memoras? Tion devus patreto Breine scii, ke lia
+edzino veturis al opera maskobalo, dum li estis en la kolektigxo nacia
+kaj kusxis en Versailles! Kaj cxu vi ankoraux memoras, ke ni perdis unu
+la duan en la premado kaj devis reveni hejmen cxiu aparte?
+
+ Stella ekgxemis kaj murmuretis duone por si mem :--Ha, jes! tiun
+maskobalon mi ne facile forgesos!
+
+ --Sed vi ne volus iom mangxi, Stella?
+
+ --Ne, mi dankas, mi ne estas malsata.
+
+ --Jes, malkasxe dirate, vi ne multon perdas per tio cxi, cxar tie
+estas nek birdo, nek fisxo, aux pli gxuste, estas de la ambaux specoj.
+Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensajxo! Oni pakas kune cxiujn
+eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni sxargxas el
+cxiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni
+tion mangxas en la plej maloportuna situacio! Sed unu glason da vino vi
+povas tamen trinki?
+
+ --Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi.
+
+ --Sur viaj lauxroj, jes! Ha, kian felicxon, aux pli gxuste
+malfelicxon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta planko estas
+disjxetitaj koroj, kiujn la malfelicxaj sinjoroj perdis! Mi devos lasi
+ilin elbalai, antaux ol ni komencos danci, cxar alie oni povas faleti
+sur ili! La sinjoroj flugetis ja cxirkaux vi . . .
+
+ --Jes, kiel musxoj cxirkaux sukero aux teologo cxirkaux parohxo!
+diris Stella kun malsxatema trajto cxirkaux sia bela busxo. La vivopano,
+mia kara, estas por ili la grava demando. Sed la edzigxocxasantaj
+sinjoroj faras laboron vane! Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro
+mia mono!
+
+ --Malsagxulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan
+frapon per la ventumilo; cxu vi estas do tiel malbela, aux cxu vi
+pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi opinias cxiam, ke juvelo
+estas duoble pli bela, kiam gxi estas enkadrigita en oro.
+
+ --Ili estas por mi tute indiferentaj.
+
+ --Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera.
+
+ --Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita; kaj
+kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj.
+
+ --Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj estas
+tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la felicxa
+homo sin nomas? Cxu mi lin konas?
+
+ Stella mallevis la kapon.
+
+ --Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin
+revidos neniam!
+
+ --Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino Breine kaj
+skuis la kapon. Sed oni devigas sin cxiam havi ion por sin turmenti! Se
+oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo! Sed
+cxu vi permesos al mi demandi. . . .
+
+ La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris
+dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis cxiam
+melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfelicxa amo,
+kaj ambaux doloroj naskigxis de lia penema partoprenado en la societa
+vivo; cxar li trinkadis cxiam grandan kvanton da restoj de vino en la
+nokto, kaj tio cxi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da
+belaj sinjorinoj, kaj tio cxi malsanigis lian koron. La lastajn estis
+permesate al li nur rigardi, sed ne tusxi, kaj tion li nomis "vandalaj
+turmentoj", volante diri "Tantalaj turmentoj".
+
+ --Cxu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun
+malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj
+sxultroj de sinjorino Breine.
+
+ --Alportu al mi porcion da glaciajxo, diris Fanny.
+
+ --Post kvin minutoj mi gxin metos cxe viaj piedoj, sinjorino.
+
+ --Mi preferas, ke vi gxin metu tie cxi, sur la tablon!
+
+ --Tuj, sinjorino, tuj.
+
+ Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto.
+
+ --La interkomunikigxo estas infekta, sxi diris. Nun la kelneroj ecx
+volas esti kavaliroj.
+
+ --Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam cxiuj miaj
+kavaliroj volas esti kelneroj por mi!
+
+ Sxi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj
+silkaj kusenoj. En tiu cxi sama minuto la pordokurteno estis jxetita
+flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton.
+
+ La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj
+lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto,
+kiel sxajnis, ne estis en bona humoro.
+
+ --Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia
+vizagxo komplezan esprimon.
+
+ --Ho, bonege! respondis Stella.
+
+ --Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia
+edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel jxetata el la
+brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia!
+
+ La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson.
+
+ --Vi estas, kiel sxajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite.
+
+ --Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis
+Stella ridetante.
+
+ --Kontrauxe, mi estas en la plej brilanta humoro . . .
+
+ --Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laux lia
+nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien cxi nur por arangxi
+disputojn.
+
+ --Tiam estas plej bone sin savi per forkuro.
+
+ --Vi ja komprenas, ke mia edzino nur sxercas?
+
+ --Mi devas tamen iri en la salonon. Mi sxuldas, jes, la dioj scias,
+kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn sxuldojn tiel baldaux
+kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto.
+
+ Sxi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola.
+
+ --Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne gxenu vin!
+Mi estas preparita por la plej malbona.
+
+ --Sed, Fanny kara, mi ne diris ecx unu vorton.
+
+ --Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laux via
+nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare.
+
+ --Fanny!
+
+ --Mi estas tro bela tiun cxi vesperon, ne vere?
+
+ --Vi estas jam tro modesta!
+
+ --Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro
+jxetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin
+tiel bonguste esprimis!
+
+ --La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.
+
+ --Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj.
+
+ --Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentigxo estas vidi sian
+edzinon, prematan al la brusto de alia, cxirkauxprenatan de lia brako,
+sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj!
+
+ --Sendanka! kaj tamen gxi estis sur unu el tiuj cxi baloj, ke vi
+trovis vian felicxon! Cxu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono
+jaro antauxe. Tiam vi sidis tie kun bela meblita logxejo kaj tamen sen
+la plej belega meblo en domo--juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi,
+ke esti tute sola en ok cxambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la
+homo. Kie tio cxi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan?
+
+ --Jes, estis sur balo.
+
+ --Kaj kie gxi estis, ke vi petis mian manon?
+
+ --Ankaux sur balo.
+
+ --Tial vi havas nenian kauxzon plendi. Ni vivas bone kune.
+
+ --Ho, oni vivas tre bone, kiam oni cxiam veturas al baloj!
+
+ --Mi estas laborema edzino.
+
+ --Jes, vi mangxas vian panon en la sxvito de via frunto sur cxiuj
+baloj de la urbo.
+
+ --Sxercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for!
+
+ --Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la
+komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun sxi
+estis metinta sur la tablon.
+
+ --Hodiaux vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante
+ofendite. La komercegisto sin levis ankaux.
+
+ --Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie cxi devos farigxi alia
+danco! Li prenis la ventumilon en ambaux manojn kaj disrompis gxin en du
+pecojn.
+
+ --Vi farigxas cxiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se
+vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj.
+
+ --Mi estus suficxe inklina por tio cxi.
+
+ --Ne gxenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna
+fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la
+porcelanajn vazojn kaj la malgrandajxojn!
+
+ Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino,
+la komercegisto forjxetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj
+volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la
+kabineton junan sinjoron.
+
+ --Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie cxi.
+
+ Li estis altkreska, bela frauxlo kun kuragxa, fiera vizagxo, buklaj
+lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj kun al tiuj aligxanta
+pinta barbo.
+
+ --Mi ne malhelpas?
+
+ Breine sin returnis vive.
+
+ --Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj mi estis
+nur okupitaj je kelkaj mastrumajxoj. Lasu, mi vin prezentos, mia plej
+bona amiko, leuxtenanto Georgo Felsen, jxus reveninta hejmen el la
+eksterlando--Fanny, mia edzino.
+
+ --Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas.
+
+ --Estas por mi ankaux plezuro farigxi via konato, mia sinjorino!
+
+ --Mi auxdis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton.
+En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon; sed tiun cxi
+vesperon sxi estas okaze hejme, cxar sxi donas mem balon.
+
+ --Ne auxskultu lin, sinjoro leuxtenanto, li estas nur tiel malica.
+
+ --Mi lin bone konas, mia sinjorino. Tia li estis jam antaux mia
+veturo Parizon.
+
+ --Parizon? ekkriis Breine. Mi pensis, ke vi estis en Italujo;
+mirinde, ke ni ne renkontis unu la duan en Parizo. Tie mi estis en la
+antauxa jaro.
+
+ --En tiel grandega urbo ne estas mirinde.
+
+ --Ni forveturis kelkajn tagojn post la granda opera maskobalo, diris
+Fanny.
+
+ Georgo sin returnis vive.
+
+ --Vi estis en la opera balo, sinjorino?
+
+ --Ne, kial . . . kial vi povas tion supozi?
+
+ --Tiu maskobalo, kiel sxajnas, faris eksterordinaran impreson sur
+vin, diris Breine.
+
+ --Sinjoro Felsen estas tiel flamigxema.
+
+ --Tio . . . tio estis nenio!
+
+ --Ne, nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe
+malsxati miajn aliajn gastojn . . .
+
+ --Faru al mi la honoron, danci kun mi, sinjorino.
+
+ --Malfelicxe mi jam estas invitita; sed mi provos elzorgi por vi
+frauxlinon, kaj mi pensas, ke vi ne perdos per la sxangxo. Sxi estas
+juna, bela, kaj ricxa. La lasta eco estas ja tio, kion la plej multaj
+sinjoroj estimas pleje. Mi revenos baldaux.
+
+ Felsen apenaux auxdis sxiajn lastajn vortojn. Li staris en profundaj
+pensoj kaj vekigxis el sia revado nur tiam, kiam lia amiko lin frapis
+sur la sxultron kaj lin premis malsupren sur la sofon.
+
+ La komercegisto, metinte siajn ambaux manojn sur la sxultrojn de la
+leuxtenanto, rigardis al li rekte en la okulojn.
+
+ --Kio estas al vi? Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo cxe vi,
+kiam vi farigxis tiel ekscitita?
+
+ --Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo. Mi tiel bone
+kiel fiancxigxis kun frauxlino, ne vidinte ecx sxian vizagxon.
+
+ --Kion vi babilas! Kiel tio povis okazi?
+
+ --Dum mi promenadis cxirkauxe en la premado de la maskoj, mi
+ekauxdis frauxlinan vocxon post mi, dirantan en pura norvega lingvo :
+--Dio, kion mi faros! Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan
+figuron en nigra domeno kun nigra masko antaux la vizagxo. Ke sxi estis
+juna kaj bela, pri tio mi estis tute konvinkita. La rondaj brakoj, la
+marmorblanka kolo, la purpuraj lipoj, kiuj vidigxis inter la puntoj
+de la masko, kaj la brilantaj okuloj--cxiuj tiuj malgrandaj cxarmaj
+detaloj estis suficxaj por mi, por autauxsenti ravantan tutajxon.
+Mi iris kuragxe antauxen kaj, prezentinte min mem kiel samlandulo,
+proponis, ke mi estos sxia kavaliro. Sxi akceptis kun danko mian
+brakon : mi estis ja senmaska. Eble sxi konis min el Kristianio. Mian
+nomon sxi ne demandis. Ni iradis cxirkauxe, por retrovi sxian amikinon,
+kiun sxi estis perdinta en la premado. Ili ambaux havis nigrajn domenojn
+sen iaj signoj, kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj.
+Sekve ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en logxio. Sxi
+estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo,
+cxampano kaj dancmuziko; kaj ni ambaux enspiradis per plenaj pulmoj la
+aromon de romaneco, kiu trovigxis en nia tuta aventuro. Mi prenis sxian
+manon en mian kaj petegis sxin levi la maskon, sed sxi estis nemovebla.
+--Ne dissxiru la misteran vualon, kiu estis jxetita sur nian renkonton
+kaj kiu aldonis al gxi gxian cxarmon. Ni renkontigxos en Kristianio la
+venontan vintron, sxi diris.--Lasu min nun iri, akompanu min nur al
+veturilo kaj ne penu scii, kiu mi estas, aux sekvi min. Mi konfidas al
+via kavalireco. Mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj
+metis gxin sur sxian manon.--Per tiu cxi ringo mi vin katenas, mi
+diris; kiam mi vin revidos, ni disigxos neniam. Cxu vi volas gxin porti?
+--Jes, cxiam! sxi respondis. Kiam sxi estis en la veturilo, sxi sin
+klinis super min kaj kisis min sur la frunto.--Ni renkontos nin en
+Kristiano, estis sxiaj lastaj vortoj. Kaj nun mi tien cxi venis. Mi iros
+en teatron kaj al koncertoj, al baloj kaj vespermangxoj, kaj la diamanta
+ringo sur sxia mano estos la stelo, kiu montros al mi la vojon al la
+Bethlehemo de la amo."
+
+ --Tion oni povas nomi romano, diris la komercegisto, sin levante.
+Oni povus pensi, ke vi estas naskita en la kavalira tempo. Sed kien la
+sinjorinoj foriris? Cxu ni ne iros al ili?
+
+ --Mi preferus resti en paco tie cxi. Estas tiel agrable en tiu cxi
+buduaro.
+
+ --Bone, tiam mi sendos la sinjorinojn al vi. Tie cxi estas la
+plejsanktejo de Fanny, tien cxi venas nur la endedicxitaj!
+
+ Kiam la komercegisto foriris, Felsen sin amuzis per rigardado de
+cxiuj belaj malgrandajxoj kaj floroj, kiuj estis dismetitaj cxirkauxe en
+la plej bongusta senordeco. Oni rimarkis tuj en cxiuj tiuj elegantaj,
+kokete distritaj luksajxoj la delikatan manon de edukita virino. Li
+haltis antaux la piano.
+
+ --Kia bongusta arangxo, li murmuretis. La piano en la angulo estas
+cxirkauxata de tropikaj kreskajxoj.
+
+ Li sidigxis sur la segxo antaux la piano kaj komencis transturnadi la
+foliojn en la notolibro.
+
+ Li ne rimarkis, ke Fanny kaj Stella eniris.
+
+ --Tie cxi estas ja neniu, diris Stella. Des pli bone.
+
+ --Mi estas certa, ke li placxos al vi, diris Fanny vive. Li estas
+juna, bela, edukita kaj eleganta. Li vivis multajn jarojn en la
+alilando.
+
+ --Li kredeble vivis tie tiel multe, ke li nun revenis hejmen, por
+trovi ion, per kio li povus dauxrigi vivi! Li farigxos kredeble unu el
+miaj plej varmaj adorantoj!
+
+ --Kia senhonteco! murmuris Felsen.
+
+ --Ho, li havas tamen ion alian, per kio li povas vivi krom vi, diris
+Fanny incitita.
+
+ --Tio estas la plej bona vojo, kiun li povus elekti. Dudek mil
+kronoj da procentoj en jaro kaj nenion alian fari, ol esti la edzo de
+sia edzino!
+
+ --Fi, Stella!
+
+ Felsen levigxis, pala, kun kunpremitaj dentoj.
+
+ --Nu, diris Stella, irante al la tablo, elsercxu la pekulon, konduku
+lin tien cxi kaj starigu lin en la vicon de miaj adorantoj. Li estas ja
+leuxtenanto. Eble mi povos lin uzi, por komandi la aliajn!
+
+ Felsen elpasxis.
+
+ --Mi estas jam tie cxi kaj tuj, kiam mi estos prezentita, farigxos
+por mi plezuro, akcepti la deciditan por mi lokon.
+
+ Cxe la sono de lia vocxo Stella turnis la kapon. Sxi estis mortpala
+kaj apogis sin konvulsie al la marmora tablo. Gxi estis li, la idealo
+de sxia vivo, sxia sekreta fiancxo, kiun sxi nun tiel dolore insultis
+kaj por cxiam forpusxis! Sxi rigardis mehxanike sian manon. Felicxe sxi
+portis gantojn kun sep butonoj, tiel la ringo estis bone kasxita.
+
+ --Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo, Sed
+mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian eniron.
+
+ Sinjorino Breine sagxe decidis rigardi la tutan aferon kiel sxercon.
+
+ --La situacio estas vere malagrabla, sxi diris ridetante. Nun estas
+jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino, kaj sercxas mian
+rifugxon en la ventumilo. Kiam gxi estas malfermita, gxi faras la servon
+de kurteno, kiu estas antauxtirita, dum la vizagxo faras tualeton. Nu,
+nun mi pensas, ke gxi pli-malpi rehavas la gxustan esprimon! Lasu min
+prezenti : leuxtenanto Felsen--frauxlino Adler . . . Sed, kara Stella,
+vi tiel tremas . . . Sidigxu!
+
+ --Tio baldaux pasos. Mi estas iom nerva.
+
+ --Mi bedauxras, diris Georgo, ke mi estas la kauxzo . . .
+
+ --Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti tie
+cxi kaj flegi la frauxlinon, gxis vi povos konduki sxin, perfekte
+refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin. Miaj sxuldoj de
+mastrino min vokas.
+
+ Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris
+malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu segxo. Stella levis la
+kapon kaj diris kun devigita trankvileco :
+
+ --Sidigu vin, sinjoro Felsen.
+
+ --Mi dankas.
+
+ --Diru al mi, cxu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aux cxu ni
+estos sinceraj?
+
+ --Kiel al vi placxos.
+
+ --Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere?
+
+ --Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia frauxlino. Se
+mi vin komprenis gxuste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel
+malamikon.
+
+ --Sed tiam mi jugxis ne konante. Nun, kontrauxe . . .
+kontrauxe . . .
+
+ --Nun, vi min konas egale malbone.
+
+ --Jes, vere, sed . . .
+
+ --Sed?
+
+ --Sed . . .
+
+ --Cxu vi estos efektive sincera, frauxlino?
+
+ --Mi deziras nenion pli volonte.
+
+ --Sed, trovinte, ke mi estas suficxe malhonta ne tuje fali sur miajn
+genuojn, vi eble havus la deziron meti min venkitan cxe viaj piedoj, por
+poste havi la plezuron--min forpusxi.
+
+ --Sinjoro leuxtenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de sia
+segxo.
+
+ --Cxu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta vocxo post
+sxi. Gxi estis la melankolia kelnero Olsen, kiu, enirinte senbrue, nun
+staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio da glaciajxo en la mano.
+
+ Stella rejxetis sin sur la segxon kaj kasxis sian vizagxon en la
+manoj.
+
+ --Ne, iru nur!
+
+ --Mi alportis nur tiun cxi glaciajxon al sinjorino Breine.
+
+ --Metu gxin tie cxi sur la tablon kaj alportu al mi ankaux unu
+porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li
+murmuretis al si mem.
+
+ --Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro?
+
+ --Ne.
+
+ Stella sidis dauxrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, sxia
+blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo
+rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj
+sur sxia sxultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda.
+
+ --Frauxlino!
+
+ Sxi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj
+okuloj.
+
+ --Cxu vi havas ankoraux ion nediritan?
+
+ --Mi estis tro ekflamigxa, mi estis rapidema, mi volus nur . . .
+
+ --Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin
+mem, leuxtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon!
+
+ --Frauxlino!
+
+ --Mi kuragxis preni vin por cxasisto de edzigxo, vi kuragxis jxeti
+en mian vizagxon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per
+enjungado de malfelicxaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Cxu ni nun
+estas kvitaj?
+
+ --Mi povas nenion diri por mia pravigo.
+
+ --Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni
+tiun cxi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraux pli malmulte, kial
+ni gxin . . . dauxrigus.
+
+ --Jes, vi estas prava, frauxlino. Mia efektiva intenco estis inviti
+vin por la sekvanta danco.
+
+ --Mi dankas. En tiu cxi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom
+ripozi.
+
+ --Tiam mi vin ne pli longe maloportunos.
+
+ Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon.
+
+ Stella levigxis. Kiam li estis ekster la pordo sxi falis sur la
+sofon, jxetis sin en unu angulon kaj kasxis la kapon en la klarbluaj
+silkaj kusenoj.
+
+ Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum sxi kusxis
+tie kun la vizagxo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua
+renkonto, kiun sxi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj
+tamen--la sxuldo estis ja sxia propra. Sed eble li ecx ne memoris
+ilian malgrandan aventuron,--kaj sxi, kiu konsideradis tiun cxi
+ringon, kiun li metis sur sxian fingron, kiel ringon de fiancxigxo,
+sxi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj gxin
+nutris per sia revado . . . kia malsagxulino sxi estis! Kaj sxi povis
+vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraux povus ekzisti!
+Sxi levigxis, kaj, detirinte la gantojn, sxi longan tempon rigardis la
+ringon. Sxia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu cxi diamanto. En ties
+kvieta fajro kusxis mira sorcxo, cxar gxi pruntis sian brilon el la
+poezio de la animo. Tiun cxi vesperon gxi ne brilis kiel kutime. Eble la
+roso en sxiaj okuloj kauxzis, ke gxia brilo perdigxis. Nun gxi estis nur
+la lasta larmo sur la tombo de sxia amo!
+
+ --Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la
+balo, sxi murmuretis. Sxi ja tenis en sia mano la sxlosilon de la
+enigmo, sxlosilon, pri kiu sxi kredis, ke gxi malfermos al sxi la teran
+paradizon. Neniu gxin vidis, des pli bone, ecx ne Fanny.
+
+ --For, for!
+
+ Sxi kuris al la fenestro, por jxeti la ringon sur la straton, sed
+sxi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordigxis en sxian
+koron, ke sxi ne povis suferi, ke gxi estu dispremata sub la piedoj de
+la preterirantoj. Kiam sxi revenis de la fenestro, sxia rigardo falis
+okaze sur la porcion da glaciajxo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam
+subite venis al sxi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion
+da glaciajxo; sxi lasos lin ricevi gxin--kune kun la ringo. Sxi sin
+sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, sxi skribis la sekvantajn
+liniojn :
+
+ Tiun signon portu
+ Sur mano via!
+ En mistero restu
+ La nomo mia!
+
+ Kunvolvinte la papereton, sxi sxovis la ringon super gxin kaj
+enpremis gxin en la glaciajxon. Sxi lasis la telereton stari sur la
+tablo kaj eniris en la salonon, por elsercxi la kelneron.
+
+ Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri
+kiu la kelnero Olsen diris al sxi, ke tie la glaciajxo staras sur la
+tablo. Jxus kiam sxi volis porti la kuleron al sia busxo, sxi rimarkis
+la papereton kun la ringo, elprenis gxin el la glaciajxo kaj legis la
+versajxon. Traleginte gxin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj
+skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian
+fingron, prenis la glaciajxan telereton en la manon kaj iris en la
+mangxejon al la kelnero.
+
+ --Kiu donis al vi tiun cxi glaciajxon?
+
+ --La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto.
+
+ --Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Cxu gxi staras longan tempon en
+la kabineto?
+
+ --Mallonge, sinjorino. La bela leuxtenanto--mi pensas, ke li estas
+nomata Felsen--petis min gxin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi
+foriru, kaj sendis min sercxi por li mem porcion da glaciajxo; sed jam
+nenio restis.
+
+ --Li povas ricevi tiun cxi.
+
+ --Cxu mi gxin devas porti al li?
+
+ --Ne, mi gxin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj.
+
+ --Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata gxentileco! Sed post
+tiel mallonga konateco! Gxi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por
+lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li
+vidu, ke mi ricevis la ringon.
+
+ Sxi eniris en la salonon kaj alproksimigxis al Felsen, kiu staris
+sola en unu angulo de la cxambro.
+
+ --Vi deziris glaciajxon, diris la kelnero. Permesu al via humila
+servantino doni gxin propramane al vi.
+
+ --Vi estas tro bonega!
+
+ Sxi antauxportis al li kokete la glaciajxon kaj lasis samtempe la
+diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaux faligis la telereton, dum
+liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta sxtono. Neniaj duboj plu! Li
+trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj
+revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura!
+
+ --Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Gxi estas
+bela, ne vere?
+
+ --Jes . . . jes . . . gxi estas . . . tre bela.
+
+ --Gxi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam
+mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos cxiam tiun cxi
+memorajxon kaj mi cxiam gxin alte sxatos, sxi diris, forirante kun
+koketa klineto de la kapo.
+
+ Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano.
+
+ Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la
+glaciajxon al Felsen.
+
+ --Li gxin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun gxi en la mano.
+Jen li estas.
+
+ Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj sxajnis esti
+ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte
+sur sxia mano. Sxi portis ordinare nur sian fiancxigxan ringon. Kion tio
+signifas?
+
+ Nun sxi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Sxi estis haltigita sur
+la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj
+lokis sin post la piano, kie sxi sidis, kasxata de la cxirkauxstarantaj
+grupoj da kreskajxoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante
+sub la lustro, sxi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis gxin. Stella
+rigardadis sxin tra la kreskajxoj.
+
+ Jes, estis tute certe. Gxi estas sxia ringo; sed kiel Fanny gxin
+ricevis? Cxu li vere gxin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton?
+Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke sxi ne
+rimarkis la eniron de sia edzo.
+
+ --Nu, Fanjo, cxu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Cxu vi
+estas aukoraux kolera?
+
+ Li prenis sxian manon, kiun sxi penis fortiri.
+
+ --Vi ja scias, ke se mi estas ankaux iafoje iom viva kaj jxaluza,
+tio estas cxar mi vin tiel amas kaj cxar mi timas, mi maljuna urso, ke
+mi ne povas fari vin tiel felicxa, kiel vi meritas.
+
+ Li karesis sxian manon, sed subite ektremis.
+
+ --Kia . . . kia ringo estas tio?
+
+ --Gxi . . . gxi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite.
+
+ --Kiu gxin donis al vi?
+
+ --Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny
+petole.
+
+ --Sed mi lin konas. Cxu diri al vi tiun nomon?
+
+ --Vi scias do?
+
+ --Gxi estas Georgo Felsen. Mi scias cxion.
+
+ Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Cxu Felsen vere estas enamita en
+Fanny'n, kaj cxu li, ne oferante ecx unu solan penson al ilia renkonto,
+ne penante elsercxi, el kie la ringo venis, senpere gxin metis sur
+sxian fingron? Aux cxu Fanny trovis la ringon kaj metis gxin sur la
+fingron, por pensigi lin, ke sxi estas la elektita? Sed ne, tio cxi
+estis malsagxa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo,
+sxi neniam gxin vidis. Oni povus frenezigxi.
+
+ La komercegisto falis malespere sur segxon.
+
+ --Kaj gxi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min
+trompas!
+
+ --Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin
+trompi! diris Fanny trankvile.
+
+ --Ne elturnu vin per malkaraj sxercoj! mi scias nun cxiujn viajn
+sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo
+en Parizo?
+
+ --Ha, Stella babilis?
+
+ --Stella nenion diris, sed tiu cxi malfelicxa ringo malfermis miajn
+okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis.
+
+ --Diru al mi, kara Breine, cxu vi efektive ne trinkis tro multe post
+la mangxo?
+
+ --Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?
+
+ --Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas
+trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni cxion.
+
+ En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado
+komencigxis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.
+
+ --Cxu sinjoro Felsen estas tie?
+
+ --Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaux kelkaj
+minutoj, diris Olsen.
+
+ --Ne dirinte adiaux al mi! Sed kion do signifas cxio cxi? murmuris
+Fanny.
+
+ La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la
+sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermangxo. Fanny
+prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.
+
+ La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga segxo. Stella
+sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado
+kaj sxovado de piedoj.
+
+ --Jes, gxi estas efektive animita balo kaj luksa vespermangxo, kiujn
+komercegisto Breine donas tiun cxi vesperon, li gxemis. Tiel vigla
+dancado dauxrigxas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie
+cxi sur la ruinoj de sia felicxo!
+
+ Li kasxis la vizagxon en siajn manojn.
+
+ --Cxu ekzistas en la mondo pli malfelicxa homo ol mi? li gxemis
+lauxte.
+
+ Mola mano estis metita sur lian sxultron. Stella staris apud lia
+flanko.
+
+ --Ekzistas ankoraux unu alia, sxi diris.
+
+ --Cxu vi estas ankaux malfelicxa, frauxlino?
+
+ --Ho, jes!
+
+ --Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas.
+
+ --Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kauxzo de nia malfelicxo.
+
+ --Felsen?
+
+ --Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min
+forpusxis kaj forgesis pro Fanny, kaj cxio tio post konateco de nur
+duono da horo. Cxio estas tiel freneze malsagxa, ke mia kapo preskaux
+turnigxas.
+
+ --Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri
+tio.
+
+ --Edzinigita virino--kia senfunda maltauxgeco!
+
+ --Gxi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari?
+
+ --Mi? mi almenaux neniam edzinigxos!
+
+ --Mi ankaux neniam faros gxin plu, diris la komercegisto. Mi petos
+eksedzigxon.
+
+ --Sed eble Fanny estas senkulpa?
+
+ --Ne, mi scias, kiel facilanime sxi komencis tiun cxi rilaton, kaj
+mi neniam povas havi plu konfidon al sxi.
+
+ --Cxio povos farigxi ankoraux bona, sinjoro.
+
+ --Neniam, neniam.
+
+ Li donis al sxi signon, ke sxi sidigxu. Sxi sin sidigis kontraux li.
+
+ --Diru al mi, cxu mi ne estas suficxe maljuna, por povi esti via
+patro?
+
+ --Mi vin ne komprenas . . .
+
+ --Mi opinias, ke ni ambaux staras tute sole en la mondo. Vi ne havas
+plu gepatrojn. Cxu vi ne volus farigxi mia adopta filino?
+
+ --Tiu cxi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaux
+devas precize pripensi gxin.
+
+ Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj
+Stella'n en viva kaj konfida interparolado, starigxis en la mezo de la
+cxambro.
+
+ --Vidu, dauxrigis la komercegisto, kiam la eksedzigxo kun Fanny
+estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.
+
+ --Cxu ni nun eksedzigxos! pensis Fanny.
+
+ --Kiel felicxa mi estus tiam, se amika angxelo volus vivigi mian
+malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.
+
+ Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.
+
+ --Nun ili do kune vivos!
+
+ Stella donis al li sian manon.
+
+ --Estos cxiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via felicxo,
+sed . . .
+
+ --Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros
+mem al li la felicxon, kiun li bezonas.
+
+ Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino :
+
+ --Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Gxi
+estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri
+mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun cxi vesperon vidas la unuan fojon
+antaux miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi gxin faris? Pro malamo al mi
+gxi ne povas esti, cxar mi neniam faris malbonajxon al vi; kaj pro amo
+al Breine gxi ankaux ne povas esti, sxi dauxrigis preskaux plorante,
+cxar cxu iu alia ol mi mem povus esti suficxe malprudenta, por ami tian
+sovagxan beston, kiel mia edzo?"
+
+ --Fanny, auxskultu min, diris Stella.
+
+ --Sed nek al vi, nek al alia prosperos forsxiri lin de mi,--mi
+amas lin tro forte, sxi diris kaj jxetis la brakojn cxirkaux lian kolon.
+
+ --Lasu min, mi volas disigxi!
+
+ --Jes, sed mi ne volas!
+
+ En tiu minuto eniris Georgo Felsen.
+
+ --Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis
+komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi
+busxan klarigon.
+
+ --Mi foriros, diris Stella.
+
+ --Ne, mia frauxlino, kion mi diros, vi povas libere auxskulti. Gxi
+eble klarigos mian konduton kontraux vi. Cxar kiam mi nun ree forlasos
+mian patrujon, kaj kredeble por cxiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi
+kun tro granda maldolcxeco.
+
+ --Vi forveturos? demandis Fanny.
+
+ --Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti
+pli longe tie cxi.
+
+ --Kio okazis inter ni . . .?
+
+ --Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine.
+
+ --Tiu historio ne estas tamen tiel dangxera, respondis Fanny
+trankvile.
+
+ --Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel sxercon,
+diris Georgo. Mi rigardas gxin tute alie. Mi estis tusxita de la
+romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figurajxon de
+vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun cxi
+fantazian portreton.
+
+ Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie cxi estis ia
+malkomprenigxo kaj ke sxi estis maljusta kontraux ambaux, Georgo kaj
+Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti sxajniga.
+
+ --Sed, granda Dio, kio min tusxas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis
+Fanny surprize.
+
+ --Sxajnas, ke vi cxion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento,
+kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun cxi fatalan ringon,
+mi decidis ankaux forgesi cxion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo
+estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis.
+
+ --Ho, kiel eksterordinare malgxoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes,
+ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio
+estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro
+Felson, ke via supra etagxo ankaux estas iom en malordo.
+
+ --Sed cxu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu cxi diamanta
+ringo . . .
+
+ --Jes, tiu cxi malfelicxa ringo estas la kulpo de cxio, diris Fanny.
+Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi gxin redonas al Vi. Mi gxin
+ricevis en porcio da glaciajxo kune kun versajxo. Mi metis la ringon
+sur la fingron, kaj de tiu cxi momento cxio estas freneza. Breine estas
+freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem
+farigxos baldaux ankaux freneza, tio estas kredeble la plej prudenta,
+kion mi povas fari.
+
+ --Mi neniam sendis al vi ian glaciajxon aux ian versajxon. Vi scias
+tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antaux unu jaro.
+
+ --Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny.
+
+ Stella elpasxis pli proksime.
+
+ --Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun cxi senordigitan
+aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo.
+
+ --Vi?
+
+ --Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi gxin rigardadis kun tiaj
+samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj
+mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la
+vanilan glaciajxon, kaj gxi nun erare venis en la manojn de Fanny.
+
+ --Tiel, tamen . . . Ha, frauxlino, kiel vi min faras felicxa!
+
+ --Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny.
+
+ Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la
+balan salonon kaj ne plu malsxatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel
+bona amuzi frauxlinon Stella dume . . .
+
+ Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis
+kredeble tre viva kaj interesa, cxar kiam la gastoj cxiuj jam estis for
+kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella
+sidis ankoraux en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka
+kanapo--tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj
+sur la sxultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis
+nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis gxin vidi, cxar Felsen
+tenis sxian manon en la ambaux siaj.
+
+ --Nu, diris Breine, sxajnas, ke ni povas gratuli.
+
+ --Jes, nun estas cxio en ordo.
+
+ --Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente
+la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos
+ekstran festenon.
+
+ Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono.
+
+ --Alportu al ni botelon da cxampano.
+
+ --Kun glacio?
+
+ --Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni cxiuj ricevis jam suficxe de tiu
+cxi artikolo. Tiu lasta glaciajxo estis tiel bruliga!
+
+ La cxampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la
+novaj gefiancxoj trinkita.
+
+ --Mi petas ankaux la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero
+Olsen; mi estas ankaux fiancxigita!
+
+ --Ho, kun kiu?
+
+ --Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino.
+
+ --Kiam tio farigxis?
+
+ --Antaux kelkaj minutoj, sed ni konatigxis unu kun la dua jam antaux
+longe, cxar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune cxe invitajxoj.
+
+ --Sed tiun cxi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella.
+
+ --Jes, sxi staris en la kuirejo, kaj sxi estis tiel dolcxa, kaj tiam
+mi diris, ke mi sxin amas, kaj tiam sxi min cxirkauxprenis, kaj tiam mi
+tiel blankigxis, cxar sxi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan.
+Ho, estis tiel Die bonege!
+
+ Olsen mallevis la okulojn kun dolcxa melankolia rideto kaj flugetis
+en la salonon, por estingi la lastajn lumojn.
+
+ Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison
+sur sxian manon kun la brilanta sxtono, kiu nun farigxis la stelo de lia
+felicxo.
+
+ Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la sxultrojn pro la
+romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos
+en la mondo--kaj gxi ekzistos tie gxis la mondo pereos--tiel longe
+ankaux la romaneco vivos.
+
+
+ * * * * *
+
+ V
+
+ EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ
+
+ * * * * *
+
+
+ BAGATELOJ
+
+ _Rimarkinda horlogxo_. Per kia originala maniero en Hxinujo malricxaj
+homoj, kiuj ne posedas horlogxon, difinas la tempon, pri tio la franca
+vojagxanto Le Hube rakontas sekvantan okazon : "Unu tagon, kiam ni
+volis viziti niajn hxinojn, kiuj antaux nelonge akceptis la kristan
+religion, ni envoje renkontis knabon, kiu pasxtis bovon. Preterirante,
+ni demandis lin, cxu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la
+suno, sed gxi estis kasxita post densaj nuboj, tiel ke li ne povis
+konsiligxi kun tiu cxi horlogxo.--La cxielo estas kovrita tro plene
+per nuboj, li diris, sed atendu unu momenton! Li kuris en la plej
+proksiman korton de vilagxano kaj post unu minuto revenis kun kato sur
+la brako.--Rigardu, li diris, ankoraux ne estas la 12-a horo, kaj
+samtempe li montris al ni la okulojn de la kato, suprensxovante gxiajn
+palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksterajxo estis
+tute serioza, kaj la kato, kvankam la operacio sxajne ne tre placxis al
+gxi, tamen videble kutiminta al gxi, tenis sin tre trankvile, kvazaux
+gxia speciala okupigxo konsistus en tio, esti horlogxo. Ni diris : Tre
+bone, mia knabo, plej bonan dankon! Kaj ni hontis, ricevinte instruon
+de la knabo. Kiam ni trovis niajn amikojn, nia unua afero estis sciigxi
+pri tiu kata orakolo. Ili tre miris pro nia malscio kaj rapide kolektis
+kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbarajxo, por montri al ni, ke la
+horlogxoj en iliaj okuloj cxiuj iras regule. La pupiloj de la okuloj
+de la katoj gxis tagmezo iom post iom malgrandigxas kaj tiam atingas
+sian plej mallargxan kuntirigxon en formo de maldika streko, metita,
+kiel hareto, perpendikulare sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj
+iom post iom ree etendigxas, gxis ili je noktomezo ricevas la formon de
+rondo. Oni nin certigis, ke cxiu infano en mallonga tempo akiras grandan
+lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj. Ni
+konvinkigxis tre baldaux, ke tiuj cxi horlogxoj iras tute regule kaj
+cxiuj en preciza konsento."
+ [K. Huebert.]
+
+ _La homa vocxo_. D-ro Delaunay en antaux nelonge publikigita laboro
+pri la homa vocxo esprimas la konvinkon, ke la antikvaj logxantoj de
+Euxropo estis tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj
+nepoj posedos vocxon basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj
+k. t. p., havas vocxon pli altan, ol la blankaj. La homa vocxo kun
+la tempo cxiam farigxas pli malalta; tiel ekzemple tenoro deksesjara
+povas en la dudekkvina jaro de la vivo farigxi baritono kaj en la
+tridekkvina--baso. La blonduloj havas vocxon pli altan, ol homoj kun
+haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare vocxon sopranan kaj tenoron,
+la lastaj--kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la
+basuloj pli largxaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas
+pleje vocxon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj suprajxemaj--altan.
+La vocxo antaux la tagmangxo estas pli alta, ol post la tagmangxo.
+Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn
+alkoholajn, precipe la tenoroj; basuloj povas ilin gxui, kiom ili
+volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj, kaj en la nordo
+--pli da basoj; tiel ekzemple laux la vortoj de Delaunay cxiuj gloraj
+francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum cxiuj basuloj--el la
+departementoj nordaj.
+
+ _Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p._ Preni
+da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita
+10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi gxin, bone
+disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto, sxmiri per gxi
+la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi
+tiel en la dauxro de 48 horoj. Aldoninte al tiu cxi miksajxo pli da
+ovoblanko aux da gluo solvita en nafto, por gxin pli maldensigi, oni
+povas gxin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin
+netramalsekigxaj. Kartono, tiel lakita, farigxas malmola, kiel ligno.
+Sxipetoj, lakitaj per tiu cxi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same
+ankaux kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankaux vazoj argilaj, uzataj por
+konservado de grasoj kaj fluidajxoj.
+
+ _Cxu lakto estas kun akvo_, oni povas sciigxi en la sekvanta
+maniero : bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en
+profundan vazon da lakto, tuj gxin elprenas returne kaj tenas gxin rekte
+malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta
+sur gxi; sed se ecx tre malgranda kvanto da akvo estis versxita en la
+lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo.
+
+ _Sercxistoj de postesignoj_ en Hindujo formas apartan kaston. En
+kelkaj lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango
+kaj Hindo, la bruto prezentas la cxefan ricxecon de la logxantoj;
+tial ankaux sxtelado de cxevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed
+tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon la sercxistoj de
+postesignoj. Kiel preskaux cxiuj okupoj en Hindujo, tiel la specialeco
+de postesignistoj transiras de patro al filo; la "khojoj"--tiel
+en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj--de frua infaneco
+sin ekzercas en sia metio. Bona "khojo" sciigxas facile, per kie la
+sxtelinto forkondukis la bruton, kiel longe li haltis por nokti, aux
+por ripozi en tago, kion li kondukis kun si k. t. p. Unu el la anglaj
+vojagxantoj rakontas, ke unu fojon oni sxtelis al li tolajxon kaj
+vestojn; li tial sin turnis al sercxisto de postesignoj, kiu post
+unuhora sercxado trovis la postesignon de la sxtelintoj kaj post dutaga
+persekutado alkondukis la vojagxanton al la loko, kie la sxtelintoj
+ripozis post la migrado, jam tute certaj ke ili ne estos punataj.
+La postesignisto klarigis al si diversajn detalajxojn, kiuj por la
+euxropanoj estis absolute nerimarkeblaj. Tiel ekzemple en unu loko, kie
+la vojo disiris en kelkaj direktoj, la hindo per cxifitaj folioj sur
+la apudvojaj arboj rimarkis, ke per tie cxi kaj ne per alia vojo la
+sxtelistoj forkuris. La kronikoj de jugxo montras fakton, ke unu khojo
+iris laux la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn, gxis li fine
+trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis
+metita por ia malgranda sxtelo, plenumita antaux kelkaj tagoj. Alian
+fojon postesignisto, ricevinte la komision trovi sxteliston, kiu sxtelis
+juvelojn el la trezorejo de la maharagxi, iris laux la postesignoj de la
+krimulo gxis la rivero Bias. Tie li perdis la postesignon, cxar antaux
+unu horo trans la riveron iris tacxmento da soldatoj el 200 personoj.
+Sxajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200
+homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon. Sed la khojoj ne perdas
+la kuragxon antaux malfacilajxoj. Tiel ankaux nun la postesignisto
+iris returne kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la
+postesigno de la sxtelisto, ke li helpis al si ecx inter la postesignoj
+de ducent homoj, kaj transirinte la riveron, li trovis la sxteliston.
+Kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la
+kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaux la
+profanoj. La metio de postesignistoj tute ne estas sendangxera, cxar la
+krimuloj uzas cxiun okazon, por liberigi sin de la homoj dangxeraj por
+ili per helpo de veneno aux ponardo.
+
+ _En la Malviva Maro_, kiel oni almenaux pensis gxis nun, nenia viva
+organa kreitajxo povas ekzisti. La senvivecon de tiu cxi maro oni
+klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas gxis
+25% da salo, tiel ke homo povas tie cxi nagxi sen movado de la manoj kaj
+piedoj, kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj
+de bromo, kio ankaux malhelpas la vivon en la Malviva Maro. Dume la
+esploroj de la germana instruitulo Cortet montris, ke malgraux tiaj
+malfavoraj kondicxoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas
+vivaj kreitajxoj, kiuj, estas vero, apartenas al la organismoj de la
+plej malalta grado.
+
+ _Esploroj de la maro._ Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn
+de siaj esploroj pri la floro kaj fauxno de la Silenta Oceano. Kiel oni
+vidas el la raporto, vivaj kreitajxoj ekzistas en la maro nur gxis certa
+profundeco, nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la suprajxo de la
+akvo. Pli malsupre komencigxas jam la regno de absoluta morto, kiu sin
+etendas gxis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O-60 klaftoj de
+la fundo de la maro. Tie cxi denove komencas montrigxi vivaj kreitajxoj.
+Kompreneble, la konstruo de tiuj cxi bestoj kaj maraj kreskajxoj estas
+konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj cxi kreitajxoj
+devas porti sur si.
+
+ _Lumantaj briliantoj._ Jam en la jaro 1663 la siatempe glora
+instruitulo, Robert Boyl, montris, ke ekzistas diamantoj, kiuj havas
+la kapablon lumi en mallumo. Nun, kiel certigas la jxurnalo "Nature",
+dedicxita al sciencoj naturaj, la hxemiisto Kunz konfirmas la supozojn
+de Boyl. Kunz elmetis diamantojn por la dauxro de pli aux malpli granda
+tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj
+lumis en mallumo kun pli aux malpli granda forto. Tiun cxi saman aperon
+la dirita hxemiisto konstatis, kiam li la esploratajn diamantojn
+frotadis sur ligno, drapo aux metalo. La cirkonstanco, ke la kapablon
+lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj, pruvas, ke la lumo,
+kiun ili ricevas, ne havas naturon elektran. La eco de la diamantoj,
+montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon cxe diferencigado de
+briliantoj veraj de malveraj.
+
+ _La fino de la mondo._ La penso pri fino de la mondo turmentis la
+homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antauxdiroj.
+Ne parolante jam pri la kredo je "millenium", t. e. ekzistado de la
+mondo nur en la dauxro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazaux
+sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj centjaroj
+tre oftajn antauxdirojn de tiu cxi speco. Bernardo el Turingujo en
+la jaro 960 antauxdiris proksiman finon de la mondo, li ecx difinis
+la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan
+Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu cxi jaro
+pasis, kaj la mondo ne esprimis ecx la plej malgrandan intencon perei.
+En la dauxro de la X-a centjaro cxiuj regxaj decidoj komencigxadis
+per la vortoj : "Cxar la fino de la mondo estas jam proksima . . ."
+En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antauxdiro,
+ke baldaux farigxos kunigxo de cxiuj planedoj. En la komenco de la
+XIV-a centjaro la alhxemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335
+venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier,
+certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin
+trovas en la Psalmoj, t. e. cxirkaux 2537 jaroj. La fino de la mondo
+estis decidita por la jaro 1832, pri tio cxi restis ecx signo en la
+kanteto de Beranger : "Finissons-en, le monde est assez vieux". La
+antauxdiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finigxo de la
+monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro. Miloj da homoj finis
+la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke
+ankaux tiu cxi antauxdiro montrigxis ne tiel dangxera. Ni preterlasas
+multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antauxdirojn kaj transiras al
+pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antauxdiroj estis fondataj. La
+glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmigxas,
+sed la homaro povos vivi sur gxi ankoraux 93 291 jarojn, gxis la sxelo
+de la tero tiel forte malvarmigxos, ke cxia vivo sur gxi malaperos. Sed
+de la tempo, kiam oni elmontris, ke la interna varmo de la tero ne havas
+influon sur gxian suprajxon kaj ke la vivo sur gxi dependas sole de la
+suno, tiu cxi hipotezo havas jam signifon nur historian. Alia teorio,
+kreita ankoraux en tempoj antikvaj, diras, ke la internajxo de la tero
+konsistas el fajra fandita maso kaj, se la vulkanoj, tiuj cxi klapoj de
+sendangxereco de la tera globo, sxtopigxos, la tero krevos, kaj gxiaj
+partetoj malaperos en la universo. Per tia maniero ni devus perei ne
+de malvarmo, sed de fajro. Ekzistas ankoraux unu teorio, laux kiu la
+mondo mortos malrapide kaj trankvile, en sekvo de ebenigxo de la tera
+suprajxo. La ventoj kaj pluvoj deportados la suprojn de la montoj en
+la valojn, kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom
+forportita en la maron. La neebenajxoj de la tera suprajxo glatigxos,
+la maro cxiam pli superversxos la bordojn, kaj kiam gxi kovros la
+tutan suprajxon de la tero, la tuta vivo cxesigxos. Laux la teorio de
+Adhemar la fino de la mondo povas esti kauxzita de superakvego, elvokata
+de sxangxo de la centro de pezo de la tero kaj per tio cxi ankaux de
+transnagxo de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda. Tia
+fakto havis lokon antaux 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj.
+Ekzistas aliaj instruituloj, kiuj diras, ke ni povas perei en la okazo,
+se ia el la kometoj kunpusxigxos kun la tero. En tiu cxi okazo ne la
+ekbato estus terura, sed la hxemia kunigxo de la densigita vosto de la
+kometo kun la oksigeno de nia atmosfero. Tiam sur milionojn da mejloj
+en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu cxi grandioza
+iluminacio estingigxus en unu momento la tuta tera vivo. Fine en la
+sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo Flammarion, pentras al
+ni la lastajn tagojn de la tero : La suno estas stelo, kiu ne restas
+sen sxangxoj. Jam nun sur gxia suprajxo montras sin multaj makuloj;
+ili sencxese pligrandigxas, kaj la suno malvarmigxas. Fortrenante kun
+si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo, gxi
+perdas sian varmon kaj lumon, kaj venos tempo, kiam gxia malvarmigxinta
+suprajxo ne radios pli lumon nek varmon, kiuj donas vivon al la naturo.
+Sed la homaro ne alvivos gxis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn
+radiojn de la estingigxanta suno. En sekvo de malgrandigxo de la varmo
+de la suno cxiam pli vastigxados la regionoj glaciaj; la maroj kaj la
+teroj de tiuj cxi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post
+iom koncentrigxos en la regionoj subekvatoraj, kie la lastaj infanoj de
+la tero kondukos la lastan batalon kun la morto. Fine la tero, senforta,
+sekigxinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon. La suno
+farigxos rugxa, poste nigra, kaj nia tuta planeda sistemo transformigxos
+en kolekton da nigraj masoj, turnantaj sin cxirkaux tia sama nigra
+globego. Tia estas la hipotezo de Flammarion.
+
+ _El Hxinujo._ Trairante tra la plej cxefaj stratoj de Pekino,
+oni povas ofte en la loko de krucigxo de du stratoj trovi grandegan
+kovrilon, kiu sin etendas tra la tuta largxo de la strato, sur du altaj
+kolonoj. Tiaj kovriloj estas metataj antaux detruitaj sanktejoj aux
+en la lokoj de ia katastrofo, sed ordinare oni ilin metas, kiam la
+regnestro devas traveturi. En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo
+pri la proksimigxo de la monarhxo kaj la urbanoj rapide sin kasxas en
+la domoj kaj kasxitaj anguloj. La hxina regnestro estas la sola persono
+en Hxinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas hxinoj, cxar liaj korteganoj
+ne estas reprezentantoj de tiu cxi popolo. Oni diras, ke ankaux la plej
+altaj provincestroj nenion scias pri la logxantoj kaj rilatoj de la
+regionoj konfiditaj al ili.--Neniu el la hxinoj savas iam dronanton.
+Cxar en Hxinujo oni kredas, ke la malbona spirito de dronanto vagas
+super la suprajxo de la akvo, atendante novan oferon, kaj ke tio cxi
+estas la sola momento, kiam la demono havas nenian servon. Tial neniu
+volas savi dronantan homon, el timo, ke la kolerigita diablo vengxos por
+la forsxirita de li certa akiro.
+
+ _Jubileo de tabako._ La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko
+prezentas ankaux tian saman jubileon de la eltrovo de la tabako.
+Kristoforo Kolumbo en siaj memorajxoj lasis detalan sciigon, en kia
+maniero la homoj konatigxis kun tiu cxi kreskajxo. La glora maristo
+alvenis kun sia sxiparo al la bordoj de Kubo. La hindoj, ekvidinte de
+malproksime blankajn homojn, forkuris. Tiam Kolumbo sendis post ili du
+sxipanojn, kiuj, veninte en la hindan vilagxon, ekvidis multajn hindojn,
+kiuj tenis en la busxo iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies
+fumon ili elspiradis. En tia maniero estas eltrovita la tabako, kiu de
+tiu tempo ricevis multajn amikojn kaj kontrauxulojn. Ankoraux Las Casas
+predikis kontraux la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj,
+sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta. La unua
+en Euxropo kontrauxulo de fumado de tabako, Jakobo I, sin esprimis : "La
+pasio fumi tabakon estas abomena kaj dangxera tiel por la kapo, kiel
+ankaux por la pulmoj." En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo
+en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la dauxro de
+unu horo antaux la Diservo kaj du horoj post la Diservo, kaj sub minaco
+de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al cxiuj flari
+tabakon en la dauxro de la Diservo. La papoj Urbano VIII kaj Innocento
+IV eldonis bullojn malpermesantajn la fumadon, kaj en tiuj cxi bulloj
+la busxo de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo. La
+Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan, kaj la
+jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon tiom, kiom gxi servas al la
+digestado kaj al la sano. Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako
+kaj malpermesis uzi gxin cxe la kortego. La sultano Murado IV punadis la
+fumantojn per morto. En Persujo oni la fumantojn batadis sur stangon.
+Tamen cxiuj tiuj cxi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi tabakon
+disvolvigxis cxiam pli multe. Richelieu, kiu pasie amis flari tabakon,
+la unua metis sur tabakon depagon en la alteco de 2 frankoj por cxiuj
+100 funtoj. En tia maniero la tabako de la jaro 1674 farigxis fonto de
+enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn.
+
+ _Kio estas vegetarismo?_ La vegetarismo, t. e. vivado per la
+produktajxoj de la regno kreskajxa kun escepto de cxiuj mangxoj,
+akirataj per difektado aux detruado de besta vivo, ricevas en la lasta
+tempo cxiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam cxirkaux 40
+restoracioj, en kiuj oni donas nur mangxon kreskajxan kaj kie cxiutage
+cxirkaux 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmangxon. En
+Berlino en Januaro de 1893 jam ankaux ekzistis cxirkaux 20 restoracioj,
+kaj en cxiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo
+ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante
+pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis
+la viandon el sia tabelo de mangxoj. Granda nombro da societoj kaj
+gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutrigxado pli grandajn
+rondojn da homoj, kaj tiuj cxi penoj estas forte subtenataj de la cxiam
+pli vastigxanta senmedikamenta kuracado de malsanoj aux la sistemoj
+naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskaux cxiuj faris el la
+forjxeto de mangxado de viando la unuan kondicxon cxe siaj malsanuloj.
+Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo.
+Ni vidas, ke cxe cxiu viva estajxo, de la plej malgranda fungo gxis
+la plej disvolvita besto laktosucxanta, la partoj de la korpo, kiuj
+estas difinitaj por la nutro, estas tute precize arangxitaj por la
+prilaborado de la respondaj mangxoj : la dentoj, stomako, intestaro de
+la viandomangxanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj
+de la kreskajxomangxanta elefanto, de la cxiomangxanta urso aux de la
+insektomangxantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaux kun la homo, kiu
+laux la arangxo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la
+fruktomangxanta simio kaj sekve jam laux sia deveno devus ankaux esti
+fruktomangxanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontrauxe
+preskaux nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas
+mangxon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskajxoj, kaj tamen povas
+vivi kaj gxis certa grado esti sana. Sed tio cxi montras nur, ke la
+naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu cxiu ekzistajxo, kiu vivas ne
+precize laux gxiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la
+cxiam pli grandigxanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento,
+kiu parte certe dependas ankaux de aliaj malgxustaj kondicxoj de vivo,
+montras kun timiga klareco, ke la miksita mangxo tamen ne povas esti la
+gxusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado,
+dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskaux cxiuj bucxataj
+bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga
+(manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskaux
+cxiam malsana kaj malbonigita; krom tio komencigxas gxia putrado, kiam
+la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin
+per mortintajxo. Dume la mangxajxo de la vegetarano estas ankoraux plena
+de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam
+nova vivo naskigxas el ili. Kaj al ni sxajnas, ke por la konservado de
+nia vivo, la plej bone tauxgas nur tia mangxo, en kiu ne mortis ankoraux
+la gxermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno farigxas putraj, ili
+trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la
+bucxo! Cxu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn
+pri venenigxo de viando, kiu sekvigas aux malfacilajn malsanojn, aux la
+morton?! Kontrauxe, cxe mangxo kreskajxa tiu cxi dangxero estas preskaux
+absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondicxoj de la vivo estas
+iom konformaj al la naturo, la vegetarano gxuas pli bonan sanon, ne
+estas tiel forte elmetita al malsanoj aux elportas tiujn cxi multe pli
+bone, ol la viandomangxanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se mangxo
+kreskajxa okupus la lokon de viando. Nun la vilagxano estas sklavo
+de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus suficxa por la
+nutrado de lia familio, se li plantus sur gxi fruktojn kaj legomojn. Al
+tio cxi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol
+cxe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro
+devas esti uzata por produktado de mangxo por la bruto. Kun plantado de
+fruktoj ankaux la homo klera volonte sin okupados, cxar gxi postulas
+lian tutan spriton, lasas lin cxiam pensi pri la estonteco kaj per la
+originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la auxtuno, la someron
+kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado cxiam laboron sub
+espero. Tutan homan vivon, ecx centjarojn dauxras la fruktoj de laborado
+de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan gxuon de la
+plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la
+momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte
+lokon, ol cxe plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi
+noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je gxi. Pli grandaj ankoraux estas
+la moralaj rezultatoj de la forjxetado de mangxo vianda, kiu estas
+ja la unua kondicxo por la disvolvigxo de la plantado de fruktoj kaj
+legomoj, dank' al la per tio cxi forte pligrandigita bezono de nutrajxo
+kreskajxa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; gxi povas
+esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistajxoj, kiuj
+estis kreitaj por vivo, ne por morto. En cxiu senpartia, sentanta homo
+vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la
+internan vocxon, kiu krias al ni : "ne mortigu!" Multaj tabloj restus
+sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la
+beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la busxado oni ja sen tio
+forpelis jam en malproksimigitajn bucxejojn la scenojn de mortigado de
+bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado
+kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la
+bucxistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado--
+kia kontrasto al la korgxojiga vido kaj bonodoro de sxargxita fruktarbo
+aux de pure arangxitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraux ne malbonigita
+instinkto de la infanoj ne dubas, kion gxi devas elekti--sangan
+cxifonon de mortinta besta korpo aux ridantan pomon, bongustan vinberon.
+Per la cxeso de grasigado kaj bucxado tiel delikatigxo de moroj estus
+necesa sekvo de la vastigxo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin mangxos,
+se ni ilin ne mangxus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne
+devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto
+havas kun la edukado de bucxaj bestoj. Baldaux ekzistus nenia bruto,
+se neniu plu zorgus pri tio cxi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen
+tio cxiam pli kaj pli estas anstatauxata per forto de masxinoj, kaj
+anstataux la bucxado la homoj baldaux fordonus sin al la pli sana
+profesio de gxardenisto, kiam ili vidus, ke tio cxi donas pli grandan
+profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de mangxo
+kreskajxa, ecx se gxi estas kunmetita tre unuforme, tion cxi pruvas
+la milionoj da vilagxanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon
+peceton da viando kaj el kies mezo ja cxiam nova fresxa sango venas en
+la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilagxanoj sekve
+senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel ricxe oni povas kunmeti
+sian tabelon de mangxoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskajxaj
+nutrajxoj, kiuj per ricxeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1)
+Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun sxeloj, nuksoj, beroj, sudaj
+fruktoj; fruktajxoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj,
+marmeladoj, konfitajxoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de
+migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno,
+rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaborajxoj
+en formo de faruno, grio, makaronoj, vermicxeloj, pano, bakajxo kaj
+farunajxo de diversaj specoj. 3). Fruktoj sxeletaj : faboj, pizoj,
+lentoj, kiel ankaux la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj,
+trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine
+oni devas ankoraux montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence
+pli simpla, ol la kuirejo vianda. En cxiuj tempoj memstaraj pensantoj
+levadis sian vocxon kontraux la mortigado de bestoj por la celoj de nia
+nutrado; ecx tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la
+hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur mangxon kreskajxan. Ke
+por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata,
+ecx sxuldo, tion ankaux la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estajxo
+pli malalta devas cedi al estajxo pli alte organizita. Ni devus tro
+multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la cxiuflankan efikadon
+de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj
+rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre ricxa literaturo, kiu aperis
+rilate tiun cxi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime,
+tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en
+Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn
+en Rudolstatt, aux li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj
+ekzistas en cxiuj pli grandaj urboj.
+
+ _La lingvo de Hxinujo_. En Euxropo oni ordinare pensas, ke en la
+tuta Hxinujo oni parolas nur unu lingvon--la hxinan. Estas vero, ke
+la logxantoj de Pekino, kiel ankaux la logxantoj de Kantono, Sxanhxajo,
+Futsxano aux Amojo parolas hxine, sed de la dua flanko estas ankaux
+vero, ke la plej granda parto de la logxantoj de unu el la diritaj urboj
+povus kompreni la logxanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la
+Berlinano la Londonanon aux la Parizano la Holandanon. La naturo de la
+diversaj dialektoj de Hxinujo havas nenion komunan kun la "patois" aux
+la simpla "dialekto de la ordinara vivo" : ili estas parolataj de la
+plej altaj statoj, kiel ankaux de la simpla popolo, de la instruituloj,
+kiel ankaux de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankaux de la
+"kuli". La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre
+malsamaj inter si lingvoj, kiujn oni trovas en Hxinujo. Estas vero,
+ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en
+tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj
+semitaj lingvoj, aux kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda
+k. t. p. Tiujn cxi multegajn "dialektojn" oni povus laux la "Orient-Azia
+Blojdo" dividi en la sekvantajn ok cxefajn klasojn : la Kantona, Hakka,
+Amoja, Svatana, Sxanhxaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El tiuj
+cxi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio cxi renversas la tre
+vastigitan opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Hxinujo
+kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli
+ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Hxinujo, kiu
+estis parolata antaux cxirkaux 3000 jaroj. La plej multe vastigita
+lingvo estas la Mandarina, kiu en tia aux alia formo estas parolata
+en dek kvar aux dek kvin el la dek naux provincoj, en kiujn Hxinujo
+estas dividita. Malgraux la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo
+Mandarina komprenigi sin cxie, kie tiu cxi lingvo estas parolata. Se
+oni kalkulos, ke la logxantaro de Hxinujo estas 360 000 000, oni povas
+diri, ke cxirkaux 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan.
+Cxiuj mandarinoj devas koni tiun cxi lingvon, kaj cxiuj, kiuj gxin
+ankoraux ne parolas, devas gxin lerni. La aliaj lingvoj de Hxinujo estas
+parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en cxia okazo tiu cxi
+nombro estas ankoraux suficxe granda. Tiel ekzemple cxirkaux 20 milionoj
+parolas la lingvon Kantonan en tiu aux alia formo. La enkonduko de
+unuforma lingvo en Hxinujo anstataux la multegaj tiel nomataj dialektoj
+estas, almenaux por la plej proksima tempo, ankoraux nur revo. Antaux
+cxirkaux 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis arangxi por tiu cxi
+celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis
+nenian rezultaton. Ke Hxinujo en la estonteco havos ian unuforman
+lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine
+farigxos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Cxiela Imperio.
+
+ _Kiel elrigardas la norda poluso?_ La Amerika astronomo Jonson,
+supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la
+aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple,
+la taga lumo dauxros sen interrompo de la 21 de Marto gxis la 22 de
+Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto,
+simila al niaj auxtunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne
+vidos ilian levigxon nek mallevigxon. Cxirkauxe regos silento premanta.
+Poste en tiu cxi maro glacia komencigxos ventegoj kaj huraganoj. Inter
+senlima mallumo oni auxdos la bruadon de ventegoj, gxemojn, plorojn,
+kvazaux en la mondon ensxirigxis cxiuj fortoj de la infero, kaj al
+cxio tio cxi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan
+sxipon premas de cxiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj
+nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la sxipo krakas terure. Poste
+Nansen ekvidos naskigxantan lumon, flaman brilon de matena cxielrugxo,
+anoncanta la venon de la suno. La cxielo kovrigxos per ora koloro kaj
+en la dauxro de tri monatoj iom post iom levigxados la suno, kaj en
+la dauxro de la tri sekvantaj monatoj gxi mallevigxados. Sed en la
+tuta dauxro de tiuj cxi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove
+farigxos mallumo kaj nokto.
+
+ _Rimedo kontraux ondegoj_. En unu el la lastaj kunsidoj de la
+franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu
+kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed
+fortika materialo. Tiu cxi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias,
+havas la kapablon kvietigi la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni
+faris kun tiu cxi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj
+metroj, donis rezultajxojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro
+difinis specialan komision, por esplori la efikadon de la reto sur la
+ondojn de maro.
+
+ _El la historio de la grafologio._ Jam longe oni antauxvidis la eblon
+diveni la karakteron de la persono el la karaktero de gxia skribado.
+En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon : "Pri la
+rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto laux lia skribado".
+Lavater okupadis sin je tiu cxi sama objekto, sed nur en la komenco de
+tiu cxi centjaro (1806) la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis
+tiun cxi arton, aux kiel aliaj diras, "sciencon" al suficxa grado da
+perfekteco, donis al gxi certan formon kaj metodon. Nun ekzistas en
+Parizo Societo Grafologia (strato de Bonaparte N-ro 62); en la nombro
+de gxiaj honoraj prezidantoj sin trovas : Aleksandro Dumas (filo) kaj
+Mgr. Barbier de Montant; sub la redakcio de Varinard la societo eldonas
+monatan gazeton "La Graphologie", kiu inter aliaj donas "portretojn
+grafologiajn". Antaux nelonge la Luksemburga jugxistaro oficiale
+konfesis la ekzistadon de la grafologio, turnante sin al la redaktoro
+de la dirita gazeto en unu jugxa afero, en kiu ordinaraj kaligrafoj ne
+povis helpi. S-ro Varinard solvis bone la problemon. De tiu tempo la
+jugxo Luksemburga farigxis eterna abonanto de la "Graphologie". Krom
+tiu cxi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn,
+divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj, al
+bankieroj pri iliaj kontoranoj k. t. p.
+
+ _Higieno de longevivado._ D-ro Javal dissendis antaux nelonge
+serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj, dezirante el iliaj
+respondoj kunmeti regulojn, kion oni devas fari, por longe vivi.
+Cxirkaux 50 personoj sendis al li respondojn. Ilia esenco estas la
+sekvanta : Mangxado simpla kaj suficxa; precipe kreskajxa; la plejparto
+de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon.
+Cxe la mangxado esti varme vestita; tabakon ne fumi. Estas strange,
+ke preskaux cxiuj ili amas frandajxojn, ekzemple sukeron. Fine cxiuj
+senescepte sciigis, ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis
+ekscitigxojn.
+
+ _El Kalifornio._ Kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj
+tre ricxaj kiel per mineraloj, tiel ankaux per produktajxoj de la regno
+kreskajxa. La kreskajxoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj
+mezuroj, ke ni, euxropanoj, tute ne povus gxin kredi. Tuj cxe la eniro
+en la montojn, en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super
+la nivelo de la maro, trovigxas angulo de arbaro, en kiu kolektigxis
+tuta familio da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj "mamontaj
+arboj". Grizaj, maljunaj, ornamitaj per nudaj brancxoj nur sur la
+pintoj, ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas cxirkauxkreskitaj
+de densa musko. Flamaj floroj nestigxas en la fendoj de iliaj radikoj
+kaj sur la sulkita sxelo. La fresxa muska suprajxo de la tero estas tre
+mola sub ili. Iliaj folietoj estas tre malgrandaj, kaj ilia korpo--la
+ligno--estas malmola, de rugxeta koloro, sed tre rapide nigrigxas de
+la tempo. La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj cxi arboj, sub
+la nomo "Maljuna arbo", jam pli ne ekzistas. Kiam gxi ankoraux vivis,
+gxi havis la alton de 90 metroj kaj cxirkaux 10 metrojn en la diametro.
+Antaux 40 aux 60 jaroj la euxropaj enmigrintoj-kolonianoj ekvolis faligi
+tiun cxi arbon. Cxu gxi malhepis al la konstruo de kolonio aux al
+trameto de vojo, cxu oni simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj,
+ekzemple por fari el gxi trabojn aux tabulojn,--fakto estas, ke la
+kolonianoj komencis gxin elhaki. Trasegi aux trahaki grandegulon, kiu
+havas 10 metrojn en la diametro, estas afero ne facila. Kian grandegan
+multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj
+gxis la atingo de la internajxo! Ili submordetus gxin tiel same, kiel
+mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn. Sed
+la laboro de la kolonianoj iris pli rapide. Per grandegaj boriloj ili
+traboris la arbon en multaj lokoj, hakadis en la dauxro de ses semajnoj
+kaj fine gxin faligis. La arbo falis, kaj sur la suprajxo de la fresxa
+sxtipo, kiun oni purigis kaj glatigis, estis konstruita--areno por
+dancoj! La agxon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur
+la sxtipo, kaj oni trovis, ke la arbo havis la agxon de 3000 jaroj! En
+la dauxro de tri semajnoj oni desxiradis de la subhakita grandegulo la
+sxelon; la sxelo havis la dikecon de 2/3 da metro kaj estis sendita al
+la ekspozicio en San Francisko. Ni montros ankoraux unu ekzemplon de
+arbara grandegulo. Tio cxi estas la tiel nomata "Cxevala arbo", kiu mem
+falis kaj kusxas jam kelkajn centjarojn. Gxia grandega trunko havas
+inter la radikoj, kiuj estas elturnitaj eksteren, cxirkaux 40 metrojn en
+la diametro, kaj en la malplena internajxo, en la spaco de 30 metroj,
+rajdanto sur cxevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae!
+Kia nevidebla forto, kia ventego aux tertremo povis elsxiri el la tero
+tian grandegulon, kies agxo dank' al la putreco kaj neklareco de la
+tavoloj ne povas esti difinita ecx proksimume! Pri aliaj arboj de tiu
+loko ni diros nur kelkajn vortojn. Grandeguloj en tiu loko ekzistas
+multaj ankoraux nun, kaj oni nomas ilin cxiun per propra nomo. Inter ili
+estas : "Tri fratinoj", cxiu po 90 metroj de alto; "Geedzoj", malmulte
+pli malgrandaj ol la "Fratinoj". Ekzistas tuta "familio", konsistanta el
+26 arboj-kolosoj; la plej maljuna el ili--la patro--havis la alton
+de cxirkaux 150 metroj; subputrinte kaj falinte, gxi rompigxis sur unu
+el siaj najbaroj en du partojn, kaj la pli malgranda el ili, havanta la
+longon de 90 metroj, kusxas sur la tero en nia tempo. [N. Kusxnir.]
+
+ _Nova nutra kreskajxo._ Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze
+eltrovis novan nutran kreskajxon, al kiu oni donis la nomon "Polygonum
+Saghalae" de la nomo de la insulo Sagalo, sur kiu oni gxin eltrovis. Gxi
+distingigxas per kreskado tiel rapida, ke en la dauxro de tri gxis kvar
+monatoj gxi atingas la altecon de 2 metroj kaj kovrigxas per grandegaj
+folioj, kiuj prezentas bonegan mangxon por la bruto. Unu arbetajxo de
+tiu cxi kreskajxo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta
+maso da folioj de unu arbetajxo pezas 30 kilogramojn. La trunko kaj
+cxiuj aliaj partoj de la kreskajxo enhavas en si multe da amelo kaj
+aliaj nutraj sxtofoj. Tiu cxi kreskajxo, kiel montris la unuaj provoj,
+ne postulas penan edukadon. Antaux nelonge kelkaj arbetajxoj estas
+elsenditaj Francujon, kie oni intencas fari provojn de gxia plantado en
+granda mezuro.
+
+ _Konservado de vivaj fisxoj._ Oni scias, ke kelkaj specoj da fisxoj
+enfosas sin por la vintro en sxlimon kaj restas en gxi en la stato de
+plena rigidigxo. La hxinoj turnis atenton sur tiun cxi fakton kaj,
+apogante sin sur gxin, elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj
+fisxoj. La kaptitan fisxon ili tuj cxirkauxkovras per malseka argilo
+kaj kasxas gxin en glaciejo. Post kelkaj, ecx post dek monatoj la tiel
+konservita fisxo, enlasita en akvon, revivigxas. En tia maniero la pli
+ricxaj hxinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj
+fisxoj. Tamen ne cxiujn specojn da fisxoj oni povas konservi en tia
+maniero.
+
+ _Kolonio komunista_ de Auxstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en
+Paragvajo. Multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon
+kaj formigris en la novan patrujon. La Belga konsulo en Buenos-Ayres
+sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu cxi kolonio : La
+registaro de Paragvajo fordonis al la kolonianoj por cxiam spacon da
+tero, kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kusxas sur la norda bordo de
+la rivero Tebikuara, en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa
+Rica. Gxis la jaro 1894 devas logxigxi tie 400 familioj en la nombro de
+2000 personoj. La profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado,
+devas cxiujare esti dividataj inter cxiuj plenagxaj personoj, tiel
+viroj, kiel ankaux virinoj. La kolonio estos regata de direktoro kaj de
+aldonitaj al li konsilanoj. Cxiuj plenagxaj logxantoj de ambaux seksoj
+havas la rajton de vocxdonado. La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj
+je la kalkulo de la komunumo. Cxiuj religioj havas egalajn rajtojn, kaj
+cxiu familio povas havi religion, kiun gxi volas. La societo posedas
+suficxajn rimedojn, por atendi 1 l/2 jarojn la unuan rikolton de la
+kampoj. La spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre
+fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado.
+
+ _La deveno de la kiso._ La konata itala instruitulo Lombroso
+publikigis en la "Nouvelle Revue" artikolon pri la deveno de la kiso.
+Laux lia opinio cxiuj popoloj sovagxaj kaj ecx duone-civilizitaj,
+enkalkulinte ankaux la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo.
+Tiel same ankaux la Novo-Zelandanoj, Somalisoj, Eskimosoj k. t. p. Inter
+kelkaj popoloj oni ne diras : "kisu min", sed "flaru min". Lombroso
+diras, ke la kiso naskigxis iom post iom kaj havas sian komencon en la
+akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino.
+Gxis nun kelkaj virinoj-patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn.
+Tiu cxi moro estas precipe disvastigita inter la logxantoj de la insuloj
+Fidgxi. Ili ne havas vazojn por trinki, kaj la homoj trankviligas tie
+sian soifon rekte el la rivereto, per helpo de tubeto, kaj la infanoj
+tie mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enversxado
+al ili akvon en la busxon el sia propra busxo. En la poemoj de Homero
+kaj Heziodo ne estas dirita ecx unu vorto pri la busxo nek pri la kiso
+en senco de seksa amo, tie estas parolate pri ili nur kiel pri kareso
+patrina. Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromahxo tute ne kisas
+sian edzinon, sed nur karesas sxin per la mano. Nenio ankaux estas
+dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj
+Kalipso, Uliso kaj Circeo, Pariso kaj Heleno aux Hero en la XIV kanto de
+Iliado. Ne ekzistas tie ecx unu epiteto, kiu karakterizus la busxon de
+Heleno, Andromahxo, Brizeido, Kalipso aux Circeo. En la antikvaj Hindaj
+poemoj Lombroso ne trovis ecx postesignon de kiso erotika. Cxio tio cxi
+montras, ke en tiuj tempoj gxi ne ekzistis, sed naskigxis nur en la
+tempo de pli granda disvolvigxo de la civilizacio.
+
+ _Memvola vivisekcio_. Du Amerikaj kuracistoj antaux nelonge
+publikigis en la gazeto "New-York Herald" originalan anoncon, en kiu ili
+proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke
+oni faru al gxi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako
+kaj fermado gxin poste per vitro, por farado de esploroj super la
+funkciado de la stomako. Al tiu cxi propono alsendis sian konsenton 142
+homoj, precipe laboristoj. La "felicxa elektito" farigxis unu atleto,
+kiu ne havis sukceson en la cirkoj.
+
+ _Sekigado de marcxoj_. Malgraux la grandegaj spacoj da ankoraux
+ne okupita prilaborebla tero, la Amerikanoj jam frutempe pensas pri
+akirado de novaj pecoj da tero. En la sxtato Georgio oni komencis la
+sekigadon de grandegaj marcxoj, kiuj gxis nun estis nur la loko de
+logxado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj. Unu cxefa kanalo kaj multo
+da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000
+hektaroj da tero. Ekster tio cxi funkciados, kiel ordinare en Ameriko,
+masxinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en
+minuto. Sub la tavolo da sxlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la
+marcxo oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj
+logxantoj de Ameriko en tiu cxi loko. La arhxeologoj promesas al si
+ricxan rikolton, kiam la ingxenieroj finos la laborojn senakvigajn.
+
+ _Nova diamanto_. La gloro de la Kohi-Noor, Regento, Orlovo kaj aliaj
+eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj devas nun paligxi antaux
+la diamanto-grandegulo, kiun oni antaux nelonge trovis en la suda
+Afriko, en la libera regno Orangxo, en la loko Jagersfontein. La 30-an
+de Junio de la jaro 1893 unu kafro, interparolante kun la observanto
+de laboro, rimarkis, ke proksime io lumas sur la tero. Li kovris la
+lumantan objekton per la piedo, kaj kiam la observanto foriris li
+elfosis grandegan sxtonon, havantan la alton de cxirkaux 8 centimetroj
+kaj la largxon de cxirkaux 5 centimetroj. Gxia pezo estas 971 karatoj.
+Gxia prezo superas cxion, kion oni gxis nun pagadis por diamantoj. La
+kafro poste mem fordonis gxin al la entreprenanto; li ricevis por gxi
+150 funtojn da sterlingoj, cxevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte
+felicxa. Estas interese, ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la
+rajto acxetadi laux pezo en karatoj cxiajn sxtonojn, suprajn, malsuprajn
+kaj indiferentajn; la kontrakto finigxis la 30-an de Junio de tiu cxi
+jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaux la lasta sxtono, kiun
+oni trovis en tiu cxi tago. Al la posedantoj oni proponis jam por gxi
+1 500 000 frankojn, sed kelkaj pensas, ke la prezo atingos la sumon de
+15 000 000. La sxtono havas koloron blanka-bluan kaj estas preskaux tute
+pura. Sur gxi trovigxas malgranda nigra makuleto, pri kiu oni pensas, ke
+gxi malaperos post la facetado. Nun la sxtono sin trovas en Londono.
+
+ _Timo._ En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antaux nelonge
+provojn, por konvinkigxi, en kia grado estas vera la proverba timo de
+leonoj, tigroj, elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antaux simpla muso.
+Antauxe oni enlasis muson en la kagxon, en kiu sin trovis du grandegaj
+leonoj; tiuj cxi forsaltis kun timego, terure kriante kaj penante eligxi
+el la kagxo. Iom post iom ili trankviligxis tiom, ke ili cxirkauxflaris
+la gaston kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton. Tiel same tenis
+sin granda regxa tigro. Elefanto tremis de teruro kaj maltrankvile
+movadis la rostron; sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango
+dispremis la gaston per la piedego. Hienoj kaj lupoj, rigardante la
+aferon pli praktike, sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis
+al ili en la kagxon.
+
+ _Viroj kaj virinoj._ Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la
+rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Euxropo. Montrigxas, ke,
+esceptinte Grekujon, Italujon kaj la regnojn Danubajn, inter la 300
+milionoj da logxantaro en Euxropo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da
+virinoj, ol da viroj. La plinombreco de la virinoj estas la plej forte
+disvolvita en la agxo, kiu estas la plej responda por edzigxo, nome en
+la agxo de 20 gxis 30 jaroj; la plej rimarkebla gxi estas en la urboj,
+precipe en tiuj urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple
+en Svisujo aux Skandinavujo. En Portugalujo kontraux 1 000 viroj estas
+1 091 virinoj, en Norvegujo 1 090, en Polujo 1 076, en Anglujo 1 060.
+Berlino havas kontraux cxiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn, Dresdeno 1 113,
+Frankfurto sur Majno 1 123. La kauxzo de tiu cxi plinombreco estas la
+pli granda mortado de knaboj en la agxoj sucxula kaj infana.
+
+ _Internacia universitato por memlernuloj._ En la Amerika sxtato
+Nov-Jorko, sur la bordo de la lago Chautauque, trovigxas la universitato
+por memlernuloj, konata en Ameriko sub la nomo C. L. S. C. (Chautauque
+Literary and Scientific Circle). Tiu cxi universitato estis fondita
+en la jaro 1867 de la Amerikano D-ro Vincent. La unua penso de la
+organizatoro estis : doni la eblon al pli maljunaj homoj plenigi la
+mankojn, devenantajn de nepreciza lerneja edukado aux de tro frua
+cxesigxo de tiu cxi edukado, sed en tia maniero, ke la lernado ne
+alportu malhelpon al la cxiutagaj devoj kaj okupoj de la lernantaj
+homoj. La por tiu cxi celo fondita rondo estas gxis nun la cxefa akso
+de la societo C. L. S. C. Organizata memlernado sxajne estas ideo ne
+nova, sed nova estas la sistemo de d-ro Vincent de popularigado de
+sciencoj inter personoj pli maljunaj kaj logxantaj malproksime de centro
+de civilizacio. En Bostono ekzistas jam rilate de longe societo sub la
+nomo "Study at Home Society", kiu por du dolaroj jare alsendadas al la
+interesatoj instrukciojn kaj bonegajn konsilojn tusxante la metodon
+de memedukado per legado; sxajnus, ke tia societo respondas tute al
+sia celo; sed "Study at Home Society" havis en la jaro 1886 nur 2 000
+membrojn, dum C. L. S. C. posedis ilin 60 000!
+
+
+ D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfelicxaj cirkonstancoj
+forlasi en la agxo de 20 jaroj la kolegion kaj farigxi Metodista
+predikisto; tial, sciante, per kia malfacila maniero oni akiras en pli
+malfrua agxo la necesajn sciajxojn, li el la tuta koro bedauxris tiujn,
+kiuj iras sur tiu vojo; la penson helpi al ili li portadis en si tra
+25 jaroj, kaj nur en la jaro 1867, trovinte en la persono de L. Miller
+efikan kunlaboranton, li sian penson transformis en fakton. La pretan
+materialon la organizatoroj trovis en la societo "Teachers Retreat",
+kiu gxis nun ekzistas en Chautauque. La membroj de la dirita societo,
+instruistoj de dimancxaj lernejoj de Metodistoj, kunvenas en Chautauque
+en somero por trisemajna kunestado, por priparoli siajn demandojn
+kaj trovi novajn rimedojn, por ricxigi siajn sciojn. Uzinte tiun cxi
+materialon, d-ro Vincent kaj Miller kreis la universitaton en la plej
+simpla formo, intencante perfektigadi gxin laux alvenontaj bezonoj kaj
+demandoj. La sukceso estis tre granda. La nova plano de universitato
+estis publikigita en la jaro 1878, kaj tuj aligxis al la societo 700
+personoj. La kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo
+eksterordinara : kiam la membroj revenis el Chautauque hejmen kaj
+rakontis al la amikoj kaj konatoj pri la nova entrepreno, sxutigxis tuj
+petoj pri akcepto en la societon de plej diversaj flankoj de la lando.
+Tiel en la fino de la jaro 1878 la societo posedis jam 8 000 membrojn,
+en 1885 la nombro de la membroj estis 35 000, kaj kun cxiu jaro la
+nombro de la membroj rapide kreskas. La membroj estas disjxetitaj
+en urboj, urbetoj kaj vilagxoj de la Unuigitaj Sxtatoj, Kanadujo,
+Meksikujo, Anglujo, Svisujo, Italujo, Hindujo kaj aliaj landoj.
+
+ Por farigxi membro de C. L. S. C. estas nur necese sciigi pri sia
+deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50
+centimoj en signoj de posxto; tiu cxi malgranda sumo, alportita de la
+membro unu fojon por jaro, servas jam por elspezoj de korespondado,
+sendado de programoj, tabeloj da demandoj k. t. p. La sekretario,
+ricevinte la leteron de kandidato, sendas al li presitan tabelon
+da demandoj, petante efektive veran respondon. La demandoj estas
+sekvantaj : 1) kia estas via nomo; 2) adreso; 3) cxu vi estas frauxlo,
+frauxlino aux edzigita; 4) via agxo; 5) se vi estas edzigita, kiom da
+vivantaj infanoj vi havas; 6) je kio vi vin okupas; 7) kia estas via
+religio; 8) cxu vi estas decidita oferi 4 jarojn, por trairi la kurson
+de lernado; 9) cxu vi promesas oferadi 4 horojn cxiusemajne por legado
+de rekomendotaj al vi libroj; 10) cxu vi povas aldoni al tiuj cxi 4
+horoj ankoraux iom da tempo, kaj kiom nome? Profesoroj, esplorinte la
+respondojn de la interesato, sendas al li katalogon de libroj, kiujn li
+devas legi en la dauxro de unu jaro. La nombro kaj enhavo de la libroj
+estas tia, ke oni povas ilin tralegi en unu jaro, uzinte por tio cxi
+cxirkaux 40 minutojn cxiutage. Por la rekomendataj libroj ne ekzistas ia
+gradigado, tiel ke studanto de la unua kaj kvara jaroj legas ofte tiujn
+samajn verkojn. Ekzemple por la jaro 1884/5 la universitato rekomendis
+la sekvantajn kelkajn verkojn : "Historio de Grekujo" de Burns; "Arto
+de elokventeco" de Toundsend; "Historio de la reformacio" de Heret;
+"Ciro kaj Aleksandro de Macedonujo" de Abbot; "La karaktero de Jezo"
+de Beschnel; "Hxemio" de prof. Apilton; "Facilaj lecionoj de biologio
+de la bestoj" de Uyeyt; "Esploroj pri la kulinara scienco kaj arto",
+"Priskribo de la antikva greka vivo", "Mitologio greka" kaj diversajn
+aliajn librojn kaj gazetajn artikolojn. Sxajne tia sistemo ne havas
+sencon, cxar al persono, kiu komencas legi, ne sole estas malfacile
+bone konatigxi kun la legita objekto, sed li devas ankoraux antaux cxio
+lerni legi la pli gravajn verkojn. Sed tiun cxi sistemon oni klarigas
+per tio, ke ekster la komuna kurso la plimulto da membroj, pasinte la
+unuan aux duan jaron, ordinare jam ricevas deziron studi ian specialan
+brancxon de scienco. Tre multaj membroj studas samtempe la specialan
+kurson de seminario por instruistoj. Al cxiu membro la sekretario de la
+universitato sendas cxiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaux la
+katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton "Alma mater" kaj multon
+da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, brosxuroj kaj dokumentoj.
+La libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas por jaro
+cxirkaux 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la
+libroj d-ro Vincent atingas per la sekvanta rimedo : li turnas sin al
+libreja firmo kun la demando, cxu gxi ne donus rabaton, se gxi por tio
+cxi ricevos la garantion, ke gxi disvendos la donitajn librojn en la
+nombro de 20-30 miloj da ekzempleroj; kompreneble la firmo konsentas,
+cxar gxia profito estas tiam tre granda; ecx ne-membroj, sciigxinte,
+kiujn verkojn la universitato rekomendis, acxetas ilin en granda nombro.
+Por la specialaj verkoj la membroj devas ankaux elspezi 6-8 dolarojn
+cxiujare, sed tiujn cxi ili ricevas ankaux por rabatita kosto. La
+plimulto da membroj, logxantaj profunde en la provinco, estas devigitaj
+acxetadi cxiujn verkojn kaj lerni mem, dum aliaj, logxantaj en urboj,
+pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj, aux unu de alia, kaj ofte
+ili kreas specialajn klubojn, kie ili kunvenas, por priparoladi kaj
+klarigadi la legitan objekton. Membroj, kiuj distingas sin per scienco
+aux specialeco, ekzemple ingxenieroj, instruistoj, kuracistoj, pastroj
+k. c. donas senpage la respondajn klarigojn kaj konsilojn al la membroj,
+kiuj lernas ilian specialecon.
+
+ En la fino de lerna jaro cxiu membro ricevas longan tabelon da
+demandoj, kiujn li devas respondi, se li deziras posedi ateston de
+C. L. S. C. La demandoj, malgraux la sxajna komplikiteco, ne prezentas
+tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan
+verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj suficxas, por elteni la ekzamenon
+kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco;
+al la membroj ecx estas permesite la pli malfacilajn respondojn cxerpi
+el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj
+de la studanto. La societo opinias : nia celo estas posedi la eble plej
+grandan nombron da membroj, sed ne doni kauxzon por malpliigxado de ili;
+severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon
+bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas ecx neeblaj pro tiu kauxzo, ke
+multaj membroj trovigxas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas
+en Chautauque tiel nomata "somera popola universitato". Tiu cxi nomo ne
+estas preciza, cxar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera
+kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por
+spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono
+de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque.
+Tiel la nombro de cxiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena
+kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen
+alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj,
+kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque'on estis 75 000!
+
+ La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kusxas sur
+la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en
+malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas cxirkauxita de
+arbaroj, montoj, kun pura, fresxa aero. En la jaro 1878, kiam d-ro
+Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da
+bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis
+logxi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon
+por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la dauxro de la supre diritaj
+du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado. Per vaporsxipoj
+kaj fervojoj alvenas sencxese novaj homoj el plej diversaj punktoj de
+la Unuigitaj Sxtatoj kaj Kanado. Krom la membroj alveturas multego da
+gastoj. La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono. Tiel
+en la jaro 1880 estis tie Garfield, la universitaton vizitis ankaux
+generalo Grandt, kaj laux lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885,
+tiam ankoraux kandidato por vic-prezidanto.
+
+ Por akiri prozelitojn, la societo faras, kion gxi povas, ligante
+utilajxon kun diversaj agrablajxoj. En la dauxro de la tutaj 2 monatoj,
+kelkajn fojojn en tago, oni povas tie auxdi diversajn publikajn parolojn
+kaj lecionojn. Cxiu povas havi vocxon; en la intertempo inter la paroloj
+oni produktas artajn fajrojn, iluminajxojn. Artistoj ludas koncertojn,
+oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn, promenadojn sur la
+lago per en vespero lumigitaj sxipetoj, k. t. p. Precipe la publikaj
+paroloj havas altirantan forton. La societo por tio cxi invitas
+parolantojn kun nacia aux internacia gloro; la plejmulto de tiuj cxi
+talentaj publikaj paroloj havas por objekto Euxropon, Azion kaj Afrikon.
+En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj personoj parolis pri
+la sekvantaj objektoj : Syman Abbot parolis pri la homa naturo; d-ro
+S. J. M. Eaton--pri la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo;
+A. M. Fairbaern, prezidanto de la Airedale College en Anglujo--pri la
+historio de la filozofio, pri John Locke, pri H. Spencer, pri J. Bright,
+pri Comte kaj la pozitivistoj; d-ro Finch--pri la uzado de brando;
+Julius N. Seelye, prezidanto de la Amherst College--pri la potenco
+de la ideo, k. t. p. En la jaro 1886 grandan rolon tie cxi ludis la
+oriento, pri kiu parolis : Babn Keshub Chandra, Ram Chandra Bose kaj Sau
+Ah Brah.
+
+ La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la dauxro de
+la 4-jara komuna kurso aux poste. Tamen en la jaro 1884 la societo
+organizis la unuan specialan fakultaton, konsistantan el profesoroj,
+kiuj guvernas per korespondado; la profesoroj plenumas siajn devojn
+en la loko de ilia logxado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en
+lokon difinitan por ekzamenoj; la studantoj do cxerpas klarigojn kaj
+sciencan helpon cxe specialistoj, kiuj trovigxas tie, kie la studantoj
+logxas. La sekvanta eltiro el la cirkulero de la profesoroj klarigos la
+celon de tiu cxi universitato : "Oni kreas universitaton, por doni la
+eblon atingi pli altan kaj praktikan edukigxon al tiaj junaj homoj de
+ambaux seksoj, kiuj ne povas forlasi la domon, por vizitadi kolegion,
+kiuj estis devigitaj forlasi universitaton, aux kiuj deziras plenigi
+siajn sciencajn mankojn. La progresoj en la lernado kaj la grado de la
+akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno cxe
+alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj."
+
+ En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn
+fakultatojn : akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de
+novaj lingvoj, fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo,
+kurson de mikroskopio, kurson teologian, kurson de retoriko kaj de
+hxemio. En la jaro 1887 oni malfermis : fakultaton de fiziko kaj
+natur-historio, fakultaton de filozofio kaj logiko, instituton de
+orientaj lingvoj, lernejon de industriaj sciencoj, kiu enhavas en si
+telegrafiadon, konstruadon kaj diversajn fabrikadojn, lernejon de
+komerco kaj de praktikaj aferoj (Business and practical affairs),
+lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan
+kolegion, instituton de ingxenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj,
+antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psihxologio
+kaj sociologio.
+
+ Persono, kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj,
+enportas krom 5 dolaroj de enskribigxo ankoraux 10 dolarojn por la
+universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono, se li deziras studi kune du
+specialajn sciencojn. Oni supozas, ke studanto povas lerni la kurson de
+latina kaj greka lingvoj, uzante en la dauxro de 4 jaroj po unu horo
+cxiutage, sed ankoraux li povas unu horon oferi por studadi samtempe la
+matematikon. Cxiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj
+kaj resendataj al la studantoj.
+
+ Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato
+posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto . . . La komentarioj ne
+estas necesaj.
+
+ Jan JANOWSKI
+
+ * * * * *
+
+ FINGRA KALENDARO
+
+ Originale verkita de J. GROHN, privata instruisto.
+
+ Rigardu tiun cxi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la
+maldekstra mano,
+
+[Ilustrajxo: fingroj.png]
+ (la literoj estas konektitaj per strekoj lauxalfabete)
+
+ B C
+ fingro-pintoj: A D
+ F E
+ fingro-artikoj: G
+
+ sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj
+per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj cxi sep punktoj prezentas la
+sep tagojn de semajno. Cxiu devas sur sia propra fingro signi tiujn cxi
+punktojn en penso per tiuj cxi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni
+vidas sur la figuro.
+
+ Antaux ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere
+la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran
+kalendaron :
+
+ Alta Dia Dono,
+ Granda Ben', Espero!
+ Gvidu CXion Firme
+ Al Dezira Fino.
+
+ Tiu cxi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj
+montras al ni, de kiu punkto sur la fingro cxiu monato komencas kalkuli
+siajn tagojn.
+
+ Jen estas la sistemo monata :
+
+ 1a monato (Januaro) -- A (Alta)
+ 2a -- (Februaro) -- D (Dia)
+ 3a -- (Marto) -- D (dono)
+ 4a -- (Aprilo) -- G (granda)
+ 5a -- (Majo) -- B (ben')
+ 6a -- (Junio) komencas de E (Espero)
+ 7a -- (Julio) la punkto G (gvidu)
+ 8a -- (Auxgusto) -- C (cxion)
+ 9a -- (Septembro) -- F (firme)
+ 10a -- (Oktobro) -- A (al)
+ 11a -- (Novembro) -- D (dezira)
+ 12a -- (Decembro) -- F (fino).
+
+ Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel
+kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la
+monato Januaro, havanta 31 tagojn, komencigxas de la punkto A (Alta),
+gxi finigxas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn
+(en jaro simpla) komencigxas de la punkto D (cxar la 31a de Januaro
+estis c) kaj finigxas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli
+siajn tagojn de la punkto D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga
+ni parolos poste.)
+
+ Rimarko. Cxe kalkulado cxirkaux la fingro oni povas facile vidi, ke
+la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de cxiu monato cxiam falas sur tiun saman
+punkton, de kiu la monato komencigxas.
+
+ Ekzemplo 1. De kiu punkto komencigxas Aprilo?--Solvo : Aprilo, la
+kvara monato, komencigxas de la punkto, kiu estas signata per la unua
+litero de la kvara vorto de la frazo (G).
+
+ Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro?
+
+ --Solvo : Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto
+de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la
+tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro.
+
+ Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio?--Solvo : Al
+Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj
+tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la
+monato Junio.
+
+ Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna cxiu punkto de la fingro
+devas havi :
+
+ Ekzemplo 4. Ni elsercxu la punkton de la hodiauxa tago, supozante, ke
+hodiaux estas jxauxdo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas
+tiun cxi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro
+kaj monato, cxar estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por
+ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos
+sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo).--Solvo : Al Majo, la
+kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben'), kaj tiel la
+punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj cxar ni scias, ke tiu cxi tago
+estas jxauxdo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas jxauxdo, C--
+vendredo, D--sabato, E--dimancxo, F--lundo, G--mardo kaj A--
+merkredo. Tiuj cxi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu cxi tuta
+jaro 1890.
+
+ Rimarko. Por ne sxargxi la memoron, estas suficxe nur memori la
+punkton de dimancxo, kaj el la antauxiranta solvo ni vidas, ke por tiu
+cxi jaro (1890) la punkto E estas la dimancxo.
+
+ En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la
+antauxirantajn punktojn, kaj gxi farigxas pro jena kauxzo : se la simpla
+jaro havus nur precize 52 semajnojn, gxi komencigxus de la punkto A
+(en nia jaro--merkredo) kaj finigxus sur la punkto G (mardo), kaj la
+estonta jaro komencigxus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus
+tiuj samaj sen sxangxo; sed bedauxrinde la jaro ekster 52 plenaj
+semajnoj havas ankoraux unu superfluan tagon, sekve gxi ne povas
+finigxi sur la punkto G (mardo), sed gxia fino estos A (merkredo) kaj
+la estonta jaro devas komencigxi de la sekvanta tago (jxauxdo), sed ne
+de la sekvanta punkto B, cxar la sistemo monata postulas por la monato
+Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn cxi du postulojn (ke
+la estonta jaro komencigxu de la punkto A kaj de jxauxdo), oni devas
+diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la
+punktoj de la fingro cxesigxas kaj komencigxas nova ordo, tio estas : la
+punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B gxis tiu tempo
+havis. Sekve, vidante ke en tiu cxi jaro 1890 B estas jxauxdo, ni scias,
+ke kun la komenco de la estonta jaro A estos jxauxdo kaj la punkto
+dimancxa anstataux E en la estonta jaro estos D.
+
+ Nun estas ankaux facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro
+en superjaro devas veni tia sama sxangxo de la nomoj de tagoj por
+la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por
+jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel,
+komencigxante sur la punkto D, tiu cxi monato finigxas sur C kaj la
+sekvanta monato Marto komencigxas de la punkto D. Sed cxar en superjaro
+Februaro havas ankoraux unu tagon, sekve gxi ne povas finigxi sur C,
+sed devas finigxi sur D kaj la sekvanta monato devas komencigxi de la
+sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, cxar la sistemo monata
+postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por
+konsentigi tiujn cxi 2 postulojn (ke la monato Marto komencigxu de la
+punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de
+Marto la antauxa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro
+cxesigxas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas
+la nomon de la tago, kiun la punkto E gxis tiu tempo havis. Sekve,
+transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 sxangxojn
+de la nomoj de tagoj por la punktoj : unu fojon por Januaro kaj Februaro
+kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu cxi jaro 1890 la
+dimancxo estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 gxi estos sur D
+kaj en la superjaro 1892 la dimancxo estos sur C por la unuaj du monatoj
+kaj sur B por la lastaj dek; tio estas : la nomoj de tagoj sin sxovas
+posten en returnita ordo de la alfabeto.
+
+ Rimarko. El tiu cxi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas
+sercxi ian tagon en pasinta tempo, oni devas sxovi la nomojn de tagoj
+por cxiu jaro en rekta alfabeta ordo : tio estas, se en tiu cxi jaro
+1890 la punkto dimancxa estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 gxi estis
+F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimancxa estis G por la lastaj dek
+monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k. c.
+
+ Cxiuj gxis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon,
+se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos
+la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple : hodiaux estas vendredo en
+Oktobro,--kian daton ni donos al tiu cxi vendredo, sciante, ke cxiu
+tago ripetigxas kvar aux kvin fojojn en la monato?
+
+ Tiel sciu : se iu en la dauxro de longa tempo ne rigardis la daton,
+tiu ankaux el presita kalendaro ne scios la daton por la demandata tago,
+cxar la kalendaro al ni ne povas diri, kiu vendredo en Oktobro gxi
+estas; sed se li memoras, ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple
+la nauxan de Oktobro, tiam al li estos facile resercxi tiun cxi daton
+sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo
+ni divas : Oktobro, la deka monato, komencigxas sur la punkto, kiu estas
+signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al), t. e. : A
+estas la 1 kaj 8, B--la 9 de Oktobro; kaj cxar E en tiu cxi jaro 1890
+estas dimancxo, tial B aux la 9 de Oktobro estos jxauxdo kaj la sekvanta
+vendredo estos la 10.
+
+ Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en
+malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimancxo estas ne facile
+kaj ecx lacige. En tia okazo (konsiderante, ke cxiu simpla jaro havas
+unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas
+ilin du) ni devas la nombron de cxiuj tiuj cxi superfluaj tagoj, kiuj
+sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la sercxata,
+dividi je sep, t. e. tiujn cxi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto
+al ni montros, je kiom punktoj ni devas sxovi la punkton dimancxan (laux
+ordo alfabeta). Se la divido farigxis sen resto, tiam la punkto dimancxa
+en la sercxata jaro estas tiu sama, kiel en ia kuranta jaro.
+
+ Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en
+malproksima jaro (cxe kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep la
+nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo
+inter la kuranta jaro kaj la sercxata) ni devas fari la rimarkon, ke
+se ni trovigxas en la lastaj dek monatoj de superjaro, ni devas, cxe
+la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankoraux unu tagon por
+la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel same oni devas agi, se la
+sercxata dato trovigxas en Januaro aux Februaro de ia superjaro.
+
+ Rimarko 2-a. Sercxante ian daton en pasintaj centjaroj, ni devas
+meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu, malgraux ke la
+nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam estas superjaro, kiam
+la nombro de la centjaro dividas sin je 4. Sekve la jarojn 1700, 1800
+kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj, cxar
+la nombro 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4.
+
+ Cxiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por
+la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto
+de dimancxo falas cxiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en
+la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimancxon; se tiel laux
+la kalendaro Gregoria D signifas la dimancxon por la kuranta jaro 1891,
+la dimancxo laux la malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas
+sciigi niajn karajn legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj
+de centjaroj) tie cxi ne povas havi lokon.
+
+ Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas cxiujn regulojn
+de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du
+temojn :
+
+ 1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de
+Februaro de la jaro 1473.
+
+ 2-a Trovu, en kiu tago naskigxis Kristo?
+
+ Rimarko. Cxe la ambaux temoj devas esti uzata la kalendaro Julia,
+cxar la Gregoria komencigxis de la jaro 1583.
+
+ * * * * *
+
+ EL LA POSXTO
+
+ La Bremena vaporsxipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta
+al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo,
+kiu admonas cxiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la sxipon. La
+kaldronoj de la sxipo kun mugxo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto
+estas sur la sxipo, la amerika havena komisio jxus per la transjxetita
+ponto forlasas la sxipon, trovinte cxiujn paperojn en ordo kaj doninte
+la permeson por elveturo el la haveno.
+
+ Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide
+alkuras ankoraux kelkaj kalesxoj. Sakoj de diversa grandeco estas
+rapide jxetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la
+sxipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la sxipo en plena veturado
+forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de
+la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de
+Nov-Jorko.
+
+ Tiu lasta pakajxo, kiu venis ankoraux en la lasta minuto sur la
+sxipon, estis la posxto. La vaporsxipo portas sur la posta flanko la
+germanan standardon, nigra-blanka-rugxan, sur la antauxa masto la
+standardon de Bremeno, blanka-rugxan, sur la meza masto la standardon de
+la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan sxlosilon krucigxantajn
+sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana
+posxto, tute similan al la standardo de la milita sxiparo, nur havantan
+en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de posxto.
+
+ Se ni sekvos post la posxta pakajxo, kiu tra la malfermoj estis
+transportita en la malsupran parton de la sxipo, ni venos en suficxe
+grandan salonon, kiu estas arangxita tiel same elegante, kiel la unua
+kaj dua kajutoj de cxiuj Lloyd'aj vaporsxipoj. Granda, per verda drapo
+kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba platajxo, apud kiu
+oportune povas labori kvar homoj, prezentas la cxefan meblon de tiu
+cxi salono, almenaux la moveblan. Unu el la muroj lauxlongaj estas
+okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies
+fundoj cxiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj sxranketoj por
+konservado de formularoj, stampiloj, kolorigajxo, fadenoj, sxnuretoj,
+sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu cxi nagxanta posxta
+oficejo. Sxova pordo kondukas en grandegan cxambron najbaran, kiu tuta
+estas plenigita de paketoj; tiuj cxi lastaj estas tiel firme kunmetitaj
+kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili cxe cxiu movo de la
+sxipo ne ruligxas tien kaj reen, sed ecx en granda ventego, kiam la
+sxipo saltas kaj batas, ili ne tre multe dissxutigxas; en alia okazo ne
+multaj el ili venus Euxropon.
+
+ Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante arangxitan
+cxambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblajxo, simila al tiu,
+kiun havas la vojagxantoj de la dua klaso. La cxambro estas difinita por
+la du posxtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed
+tre praktike meblita apudcxambro estas difinita por la du suboficistoj,
+la germana kaj amerika.
+
+ De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj
+inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke cxiu vaporsxipo
+devas esti akompanata de amerika kaj germana posxta oficisto kaj po
+unu helpanto pro cxiu el ili, por ke oni povu ankoraux en la dauxro
+de la septaga transveturo tiel prepari la posxton, ke gxi, veninte
+Bremenon aux Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo
+de duontago aux de tuta tago por la specigado. Antauxe la sxipestro
+aux la unua oficiro akceptadis la posxton; sub lia observo gxi estis
+enportata de la amerikanoj, poste la cxambroj estis sxlosataj kaj la
+sxipestro prenadis la sxlosilon, kiun li transdonadis poste nur al
+la germana posxta estraro en Bremeno aux en Nov-Jorko al la amerikaj
+posxtaj oficistoj.
+
+ Per tiu cxi plej nova posxta progreso, la arangxo de nagxantaj
+posxtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en
+la dissendado de la posxtajxoj plifruigon de preskaux tuta tago. La
+oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaux la germanaj,
+estas "borduloj", t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn,
+faris marajn veturojn kaj estas suficxe harditaj kontraux la mara
+malsano. Tiu cxi cirkonstanco estas tre grava, cxar en auxtuno kaj
+vintro la transveturo de la vaporsxipo estas ofte tiel malkvieta, ke
+kredeble la tuta posxto restus nepreparita, se la posxtaj oficistoj
+estus atakitaj de mara malsano.
+
+ La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de
+Germanujo kaj de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kaj mangxas kune kun
+certa grupo da sxipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj
+mangxado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj
+starantaj en rango inter sxipsoldatoj kaj sxipoficiroj.
+
+ En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito
+partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La posxto, kiu
+estas transveturigata, estas ja amerika proprajxo gxis la momento,
+en kiu gxi en Bremeno estas transdonata al la germana regna posxto;
+kontrauxe, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la
+kondukanto kaj komandanto en la oficejo.
+
+ Ni rigardu iom pli proksime la posxton, kiu estas transportata
+de Nov-Jorko al Bremeno. Gxi enhavas antaux cxio la tutan posxton,
+kiu kolektigxis en Nov-Jorko kaj en gxia cxirkauxajxo, kaj tio cxi
+estas ne malgranda, cxar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj
+komunikigxoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj
+cxiujare. Al tio cxi venas la tuta posxto de la okcidentaj Unuigitaj
+Sxtatoj gxis San-Francisko kaj plu ankoraux parto de la posxto Azia kaj
+Auxstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per sxipoj al San-Francisko,
+de tie cxi iras en la dauxro de kelkaj tagoj per la fervojoj al
+Nov-Jorko kaj tie estas sxargxata sur la vaporsxipojn, por esti
+transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda
+estas la komerca komunikigxo de Germanujo kun la Unuigitaj Sxtatoj
+de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj cxiujare iras
+Amerikon, restante ja cxiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj
+parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile
+komprenos, ke la posxta komunikigxo estas grandega kaj ke gxi konstante
+kreskas.
+
+ Sed tiu cxi posxto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed
+ankaux transire por Polujo, Rusujo, Auxstro-Hungarujo, Turkujo,
+Svedo-Norvegujo, ecx por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da
+gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Euxropon, ne alportante
+grandan gxojon al la germanaj posxtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn cxi
+gazetajn sendajxojn "bastonoj". La amerikanoj ordinare ne faldas la
+gazetojn kvarangule, kiel la euxropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste
+cxirkauxigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj cxi rulitaj,
+rondaj, bastonformaj posxtajxoj estas pli facile pakeblaj, sed la
+adresoj estas legataj cxe la specigado tre malfacile, kaj sperta
+oficisto specigas egalan nombron da "bastonoj", t. e. amerikaj rulitaj
+gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn ecx kun suficxe malklaraj
+adresoj.
+
+ Krom leteroj, banderoloj kaj jxus nomitaj posxtaj paketoj, oni devas
+ankoraux prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj
+leterojn sxargxitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostajxojn. Cxiuj
+pecoj kune, kiujn unu sola nagxanta posxto transportas, prezentas la
+nombron de cxirkaux 400 000 posxtajxoj de diversaj specoj; sed ofte tiu
+cxi nombro altigxas gxis pli ol miliono da pecoj. La devo de la posxtaj
+oficistoj, kiuj veturas kun la sxipo, estas dividi la posxtajxojn laux
+la apartaj posxtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la
+trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj,
+kaj kiam la sxipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la
+apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la
+fundo estus plata, tiam cxe cxiu levigxo de la sxipo cxiuj posxtajxoj
+elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksigxus inter si, kaj
+la tuta laboro estus vana.
+
+ Krom la transira komunikigxo, kiu iras tra Berlino, se la afero
+ne tusxas Holandon aux Svedo-Norvegujon, devas ja antauxe jam esti
+pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Cxefa diskrucigxejo por la
+norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana
+posxto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie cxi en la dauxro de kelkaj
+minutoj, dum la krucigxo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la
+amerikaj posxtajxoj devas esti disdividitaj en la posxtajn vagonojn de
+la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu
+specigi ilin laux la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas
+scii preskaux pri cxiu loko en Germanujo, kie gxi sin trovas kaj al kiu
+posxta kurso gxi apartenas. Sako post sako el la amerikaj posxtajxoj
+estas malfermata, la enhavo estas sxutata en korbojn kaj nun dividata
+en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aux duone plena, tiam
+oni pakas la leterojn, posxtajn kartojn, posxtajn asignojn, banderolojn
+k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj
+monajn sendajxojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaux portas sur si la
+surskribojn de la respondaj posxtaj kursoj.
+
+ Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La
+amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato
+la straton kaj numeron, dum ni gxin skribas ordinare sub la nomo de la
+urbo. Al tio cxi gxuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas
+hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon
+kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la
+diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone
+angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas
+tiam helpi en la decxifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaux la
+enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li
+faras kune kun la germana kolego.
+
+ Se la vetero estas bona kaj la preparado de la posxto iras bone, tiam
+la posxtaj oficistoj ofte havas ankaux tempon, por iri sur la ferdekon
+kaj gxui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur
+por la mangxado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la
+oficira salono aux en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte
+labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas
+traveturita kaj oni alproksimigxas al la kanalo, tiam parto de la posxto
+devas esti tute preta, cxar ja ankaux anglaj posxtajxoj por Southampton
+estas alportitaj el Ameriko.
+
+ En la lastaj horoj komencigxas la fermado de la sakoj da leteroj.
+Cxiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo
+migris en la sakojn germanajn. Cxiu sako estas fermita per sxnuro,
+kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu cxi suficxe dika sxnuro oni
+tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli
+la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu cxi pladeto staras
+la surskribo "U. S. Mail", t. e. posxto de la Unuigitaj Sxtatoj. La
+finojn de la sxnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun
+fandas sigelvakson, kiu tute kovras la sxnuron, kaj poste oni premas
+sur gxin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon : "U. S.
+German Sea Post" (Mara posxto de la Unuigitaj Sxtatoj al Germanujo).
+
+ Nun la posxtajxoj estas kvankam jam specigitaj laux la germanaj
+kursoj, sed ili cxiam ankoraux estas amerika proprajxo kaj la Unuigitaj
+Sxtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj cxi objektoj.
+
+ La fajra sxipo en la Weser farigxas videbla. La vaporsxipo
+alproksimigxas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas cxiuj
+sakoj, ankaux la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj
+kaj specigis ilin laux la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo
+de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda
+vaporsxipo laux la Weser, gxis gxi venas al la granda alvetura ponto
+de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur
+la sxipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia posxto,
+kiuj tuj iras en la sxipan oficejon, kaj tie cxi en la apudesto de
+la ambaux germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili
+transprenas de la amerikaj oficistoj la sendajxon. La diversaj pozicioj
+en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas
+trans la havena ponto la posxtajn sakojn el la sxipo sur la bordon,
+kie jam staras la grandaj flavaj kalesxoj por la akceptado de la
+sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aux al la posxta oficejo en
+Nordenham, aux al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas
+enarangxitaj apartaj posxtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran posxton
+portas al Bremeno. Tie cxi oni disapartigas la posxtajn kursojn, kaj
+parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto
+iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aligxas en Bremeno, pluen al
+Hannovero, kie cxe la alveno de la transmara posxto denove disvolvigxas
+viva posxta movado. El la Bremenaj posxtaj vagonoj elflugas la sakoj
+kaj paketoj, ili estas sxargxataj en la posxtajn vagonojn de la aliaj
+vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj
+minutoj elveturas preskaux laux cxiuj direktoj la posxtaj vagonaroj,
+kiuj disportas la transmaran posxton por Germanujo kaj la alilando.
+
+ La Berlina posxto sendas cxiutage Hannoveron specigistojn, por ke
+ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laux la posxtaj
+oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara posxto--kaj tio cxi
+nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno--tiuj cxi specigistoj
+ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hannovero Berlinon,
+ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj
+stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la posxtajxojn, ke ili en Berlino
+jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kalesxetoj al la apartaj
+posxtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komencigxas la disportado de
+la posxtajxoj. La posxtajxoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel
+ankaux la posxtajxoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita
+trairo, per la grandaj kalesxoj de la stacidomo estas alportataj rekte
+al la Berlina cxefa urba posxtejo en la Regxa Strato, tie cxi ili estas
+specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la
+orienta kaj suda Germanujo.
+
+ En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita
+sur la posxton en la tago de forveturo de Lloyda vaporsxipo, la plej
+malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato ecx en
+la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio cxi konsideros
+la malkaran posxtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas
+miregi pro la progresoj de la posxtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros,
+ke ankoraux antaux cxirkaux sesdekjaroj letero el la suda Germanujo
+al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaux letero el
+Nov-Jorko gxis cxia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis
+cxirkaux unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris
+posxto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne
+pli frue ol post dek kvar tagoj.
+
+ La komunikigxoj inter la Unuigitaj Sxtatoj de Nord-Ameriko kaj
+Euxropo, precipe Germanujo, kreskas kun cxiu tago, tiel ke jam nun
+farigxas malfacile pretigxi kun la posxta komunikigxo. Baldaux oni
+devos pensi enporti ankoraux plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda
+ekspozicio en Cxikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj
+estos enkondukitaj por la transsendado de la posxtajxoj inter Ameriko
+kaj Euxropo. [El "Das Buch fuer Alle".]
+
+ * * * * *
+
+ LA LOGXEJOJ DE LA TERMITOJ
+
+ La diversaj specoj de termitoj (ekzistas multaj specoj) konstruas
+nestojn de tre diversa formo. Kelkaj konstruas tureton el tero, de
+alteco iom pli ol 50 centimetroj, cxirkauxitan de elstaranta konusa
+tegmento, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo; interne sin
+trovas multego da cxeloj de diversa formo kaj grandeco. Aliaj preferas
+staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn, kiuj havas diversan
+grandecon, de la grandeco de cxapelo gxis la grandeco de barelo de
+sukero, kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno--en brancxoj
+de arboj, ofte en la alteco de 20-25 metroj. Sed senkompare la plej
+rimarkindaj logxejoj estas tiuj, kiujn konstruas la "Termes fatalis",
+speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro
+kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la "Phisos.
+Transactions". Tiuj cxi nestoj estas farataj tute el tero, havas
+ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan largxecon, tiel ke, se
+amaso da tiaj nestoj sin trovas kune, kio ofte havas lokon, oni povas
+gxin preni por vilagxo de la sovagxuloj; kaj efektive tiuj cxi nestoj
+ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. En la komenco
+ili konstruas du aux tri turetojn el tero, havantajn la altecon de
+preskaux 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero. Tiuj cxi
+prezentas la trabaron de la estonta konstruo, ili baldaux farigxas pli
+multaj kaj pli altaj, poste oni ilin malsupre pli largxigas, supre
+ligas en kupolon, cxirkauxe fortikigas per dika muro el tero, kaj tiel
+ili prezentas logxejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno, je
+kiu ili en kelka malproksimeco estas tre similaj, kiam ili kovrigxas
+per herbo, kio baldaux farigxas. Kiam la konstruo ricevis tiun cxi
+lastan formon, tiam la internaj turetoj, esceptinte la suprojn, kiuj
+en diversaj lokoj elstaras kiel cxambretoj, estas forigataj kaj la
+tero estas uzata por aliaj celoj. Nur la malsupra parto de la konstruo
+estas okupata de la logxantoj. La supra parto aux la kupolo, kiu estas
+tre dika kaj fortika, restas malplena kaj servas precipe kiel defendo
+kontraux la sxangxoj de la vetero kaj kontraux la atakoj de naturaj
+kaj okazaj malamikoj, kiel ankaux por konservi al la malsupra parto
+la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolvigxo de la ovoj kaj
+por la flegado de la idoj. La parto logxata enhavas la palacon regxan
+aux la logxejon de la regxo kaj regxino, la nutrejon por la idoj, la
+provizejon aux konservejon de la mangxajxo kaj sennombrajn irojn, pasojn
+kaj malplenajn lokojn, arangxitajn laux la sekvanta plano. En la mezo
+de la konstruo, rekte sub la supro kaj pli-malpli sur egala alteco kun
+la tero, sin trovas la regxa cxambro, arkajxo de duone ovala formo aux
+simila je forno de bakado. Gxi estas ne pli longa, ol du centimetroj,
+sed oni gxin pligrandigas gxis dekkvin centimetroj kaj pli multe, kiam
+la regxino farigxas pli dika. En tiu cxi cxambro logxas la regxo kaj
+la regxino konstante, kaj pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenaux
+suficxas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, le geregxoj neniel
+povas eliri; tiel ili, simile je multaj niaj potenculoj, kare pagas
+por la regxado per la perdo de la libereco. Tuj apud la cxambro de la
+geregxoj, cxirkauxe de cxiuj flankoj en la spaco de tridek centimetroj
+aux pli multe, sin trovas la cxambroj de la regxa kortego, konfuzita
+labirinto da sennombraj cxambroj de diversa formo kaj grandeco, el kiuj
+cxiu sin malfermas en alian kaj estas arangxita por oportuneco de la
+soldatoj kaj servantoj, de kiuj cxiam kelkaj miloj atendas la ordonojn
+de sia regxo kaj regxino. Post la cxambroj de la regxa kortego iras
+nutrejoj kaj provizejoj; la unuaj cxiam estas plenaj de ovoj kaj idoj,
+kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud la regxa
+cxambro; sed kiam la kreskanta grandeco de la regxino postulas pli
+grandan cxambron kaj la apudaj cxambroj por la pligrandigita nombro da
+servantoj postulas la forigon de la ovoj, tiam la malgrandaj cxambroj de
+nutrado estas detruataj, kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj
+aliaj, iom pli grandaj kaj ankaux en pli granda nombro. Per sia sxtofo
+ili diferencas de cxiuj aliaj cxambroj : ili estas konstruitaj el
+pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso
+da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj cxambretoj, el kiuj
+neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita
+en komuna tera cxambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La
+provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas cxiam
+terajn cxambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj
+da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskajxoj. Tiuj cxi provizejoj kaj
+nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj
+cxambretoj kaj pasoj, kiuj komunikigxas inter si aux iras cxirkauxe,
+apartigitaj unuj de la aliaj, havas de cxiuj flankoj sian dauxrajxon en
+la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie gxis du trionoj aux tri
+kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton
+de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la
+kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco
+de malnova pregxejo; gxia tegmento sin apogas sur tri aux kvar grandaj
+gotaj arkajxoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo,
+ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de cxiu flanko estas
+cxiam pli malataj, kiel serio da arkajxoj en perspektivo. La cxambroj,
+nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni
+la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera
+kampo, kiu estas iom pli alta, ol la cxambro de la regxo, havas ankaux
+netraflueblan plankon kaj estas tiel arangxita, ke la tutan pluvon, kiu
+povus enpenetri, gxi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj cxi iroj
+estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute
+cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo,
+kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj
+poste ili servas kiel grandaj eliroj, tra kiuj la termitoj faras iliajn
+rabojn, kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia logxejo.
+Ili iras en malrekta direkto sub la fundamento de la monteto en la
+profundecon de cxirkaux unu metro, brancxigxas poste en cxiun flankon
+kaj tiras sin sub la suprajxo de la tero tre malproksime. Cxe ilia eniro
+en la internajxon ili komunikigxas kun aliaj pli malgrandaj iroj, kiuj
+sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro, iras ronde
+cxirkaux la logxejo gxis la supro, cxe kio ili tratrancxas unu la alian
+sur diversaj vojoj, kaj cxiu en diversaj lokoj sin malfermas senpere en
+la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo aux komunikigxas
+kun cxiu parto de tiu cxi lasta per aliaj, pli malgrandaj, rondaj aux
+ovalaj iroj de diversaj diametroj. Ke la subteraj cxefaj iroj devas
+esti tiel grandegaj, venas kredeble de tio, ke ili estas la grandaj
+traveturejoj, per kiuj la logxantoj enkondukas sian teron, lignon, akvon
+aux provizojn, kaj ilia spirala aux sxtupara levigxo esta necesa por
+oportuna aliro de la termitoj, kiuj nur kun granda malfacileco povas
+sin levadi vertikale. Por eviti tiun cxi malfacilecon en la internaj
+vertikalaj partoj de la konstruo, ili ofte faras vojeton de centimetro
+de largxeco, kiu sin levas sxtupare, kiel monta vojo, kaj per tio cxi
+ili tre facile sin levas sur altajxojn, kiujn ili sen tio ne povus
+atingi. La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel sxajnas,
+ankoraux pli eksterordinaran elpenson. Tio cxi estas speco de ponto
+kun grandega arkajxo, kiu iras de la planko de la kampo al la supraj
+cxambroj en la flanko de la domo, respondas al la celoj de sxtuparo kaj
+mallongigas la interspacon cxe la forportado de la ovoj el la regxaj
+cxambroj al la supraj teraj cxambroj, kiuj en kelkaj montetoj sin trovas
+unuj de la aliaj en malproksimeco de 1--1 1/2 metroj, kalkulante la
+vojon plej rektan, kaj ankoraux multe pli malproksime, se ni kalkulos
+per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj cxambroj.
+Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj; gxi havis la largxecon de unu
+centimetro, la dikecon de duono da centimetro, la longecon de dudek
+centimetroj, kaj prezentis la flankon de elipsa arko de responda
+grandeco, tiel ke oni devas miri, ke gxi ne rompigxis per sia propra
+pezo, antaux ol gxi estis ligita kun la supre staranta kolono. Cxe la
+fundamento gxi estis fortigita per malgranda arko kaj havis lauxlonge
+de sia supra platajxo sulkon, aux arangxitan intence por pli granda
+sendangxereco de la irantoj, aux per si mem elbatitan per la tro ofta
+irado. Rilate tiun cxi ponton grandan miron meritas tiu cirkonstanco,
+ke la gotajn arkajxojn kaj entute cxiujn arkajxojn de la diversaj iroj
+kaj cxambroj la termitoj ne kavernigas, sed dissxiras. Por krei tiujn
+cxi efektive gigantajn konstruojn, tiuj cxi malgrandaj bestetoj devas
+uzi la plej nekredeblan diligentecon, la plej sencxesan laboradon kaj la
+plej senlacan lertecon. Ke tiaj malgrandaj insektoj, kiuj havas apenaux
+la longecon de duono da centimetro, povas en tri aux kvar jaroj pretigi
+konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco, ornamitan per
+multego da turetoj, kun miriadoj da cxambroj de diversa grandeco kaj el
+diversaj materialoj, konstruitaj sub gxiaj grandegaj arkajxoj; ke ili en
+diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn
+vojojn, el kiuj multaj havas dudek kvin centimetrojn en la diametro,
+aux dissxiras arkajxon el sxtono super aliaj vojoj, kiuj kondukas de
+la cxefurbo en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj; ke ili
+arangxas en la cxirkauxajxo kaj en la internajxo grandegajn sxtuparojn
+aux pontojn, kaj fine, ke la milionoj, kiuj estas necesaj por tiaj
+herkulesaj laboroj kaj sencxese iras kaj reiras en diversaj direktoj,
+neniam malhelpas unu al la alia,--estas mirindajxo de la naturo, aux
+pli gxuste de la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn
+kreitajxojn kaj konstruojn de la homo; cxar se tiuj cxi bestetoj estus
+egale grandaj, kiel li, kaj konservus sian ordinaran instinkton kaj
+laboremecon, tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta
+kilometro, iliaj trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro
+de cent metroj, per kio la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de
+Romo perdus sian tutan gloron kaj farigxus nuloj. La plej alta piramido
+ne havas pli ol ducent metrojn, kio, se ni kalkulos, ke la homo havas
+la altecon de nur 1 1/2 metroj, prezentos nur 133 fojojn la altecon
+de la homo. Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaux
+kvar metroj kaj tiuj cxi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da
+centimetro, la logxejo sekve estas okcent fojojn pli alta, ol gxiaj
+konstruantoj.
+
+ * * * * *
+
+ KORESPONDADO KOMERCA
+
+ (de L. de BEAUFRONT)
+
+
+ Sinjoro M . . ., en Briancon.
+
+ Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas
+al mi adresi al vi mian prezaron gxeneralan kaj samtempe kelkajn
+specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas
+ordinare en mia magazeno. Mi esperas, ke vi sxatos la kvaliton tute
+rimarkindan de la komercajxoj, kiujn mi proponas al vi, kaj ke la
+kondicxoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi, decidigos vin
+doni al mi viajn mendojn.
+ Vi povos ankaux vidi en mia katalogo, ke, krom la paperoj, mi
+ankaux makleras pri cxiuj komercajxoj de la urbo Roubaix, speciale
+pri la drapoj kaj teksajxoj cxiuspecaj. Miaj malnovaj kaj konstantaj
+interrilatoj kun cxiuj firmoj cxi-tieaj donas al mi la eblon trakti la
+negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia
+maniero, ke ili estu plene kontentaj.
+ Esperante, ke vi favoros min per viaj mendoj, mi petas, Sinjoro, ke
+vi akceptu mian sinceran saluton. R.
+
+
+ Sinjoro R . . ., en Roubaix.
+
+ Mi ricevis vian leteron de la 10-a de la kuranta monato kun viaj
+proponoj pri liveroj kaj la anonco pri viaj specimenoj, kiuj ankaux bone
+alvenis al mi. En aliaj cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile
+por mi, cxar mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn,
+kiuj kontentigas min. Tamen, cxar la prezoj, kiujn vi prezentas al mi,
+estas iom pli malkaraj, mi mendas de vi, por provo, cent rismojn da
+papero konforma je specimeno n-ro 1, kaj tiom same da n-ro 2.
+ Se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi
+pli grandajn mendojn.
+ Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj,
+kun 2 0/0 da diskonto, konforme je viaj kondicxoj.
+ Koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedauxras, ke mi ne povas
+profiti gxin, cxar mi tute ne okupas min je tiuj komercajxoj.
+ Atendante vian raporton pri la ekspedo, mi prezentas al vi, Sinjoro,
+mian sinceran saluton. M.
+
+
+ Sinjoro H . . ., en Marseille.
+
+ Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni ekspedas al vi hodiaux,
+malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme
+je la mendo, kiun vi donis al nia vojagxisto, S-ro L. Vi trovos tie
+cxi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti gxin kiel gxustan kaj
+enskribi la sumon en nian krediton.
+ Cxiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin, k. t. p.
+
+
+ Sinjoro K . . ., en Parizo.
+
+ Ni sendas al vi tie cxi aldonite la staton de via kalkulo fermita cxe
+la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu gxin kaj diru al ni, cxu
+ni konsentas.
+
+
+ Sinjoro B . . ., en Lille.
+
+ Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon
+pri la firmo N. Gxi gxuas tie cxi la plej bonan reputacion. Mi pensas,
+ke vi povas liveri al gxi en plena trankvilo. Sen garantio nek
+respondeco, kiel kutime.
+ Tre sincere via. . . .
+
+
+ KVITANCO
+
+ (Mi certigas per tio cxi, ke) mi ricevis de Sinjoro R. la sumon
+de mil frankoj, kiujn al li mi pruntis por unu jaro en la dato 1a de
+januaro 1900, kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn po
+5 0/0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro.
+ Aprobante por mil dudek kvin frankoj.
+ Parizo, la l-an de januaro 1901.
+
+ * * * * *
+
+ KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO
+
+ (el la libro de profesoro E. FUCHS).
+
+ _Simptomoj._ Cxe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive
+trovataj sxangxoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera rugxeco
+de la konjunktivo, aux nur super la tarso, aux ankaux en la parto
+transira. La konjunktivo estas glata kaj ne sxvelinta; nur en malnovaj
+okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun gxia dikigxo kaj
+velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin
+precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa sxauxmo,
+kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio,
+ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidajxo kun la eligajxo
+de la Meibomaj glandetoj per batigxado farigxas speco de sxauxma
+emulsio. La konstanta malsekigxado de la hauxto en la anguloj de la
+palpebroj kondukas al la formigxado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj
+la sekrecio, anstataux esti pliigita, sxajnas ecx malpliigita. Pro
+la tre malgranda aux ecx tute mankanta pliigxo de la sekrecio kelkaj
+auxtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed
+kiel hiperemion de la konjunktivo. Cxe la sensignifeco de la simptomoj
+objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al
+la plendoj de la paciento. Efektive la _subjektivaj simptomoj_ pleje
+estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de
+kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej
+grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaux rimarkebla,
+vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni
+la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazaux ili volus dormi.
+Per la nemulta eligajxo, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la
+konjunktiva sako, naskigxas teda sento de fremda korpo, kvazaux en la
+okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metigxas sur la korneon,
+tiam la vidado malklarigxas aux tiam cxirkaux la flamo de kandelo
+montrigxas cxielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri
+malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri
+blinduligxado per lumo, rapida lacigxado de la okuloj cxe la laborado,
+ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aux
+iom da flava sekigxinta eligajxo trovas sin en la interna angulo de la
+okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj
+povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la
+senton kvazaux la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al
+la okulpomo (kataro seka).--Tiuj cxi tiel diversaspecaj plendoj tute
+ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Cxe multaj
+homoj oni vidas la konjunktivon suficxe forte rugxigxinta kaj tamen ili
+plendas pri nenio ecx plej malgranda, dum cxe aliaj, kiuj la kuraciston
+simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaux rimarkas iajn
+sxangxetojn en la konjunktivo.
+
+ _Irado de la malsano._ La kronika kataro de konjunktivo estas unu
+el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe
+cxe personoj grandagxaj kaj nome pli maljunaj. Cxe maljunuloj gxi estas
+preskaux regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito,
+kiun oni nomas kataro maljunula. La dauxrado de la konjunktivito
+estas ordinare longa; multaj homoj suferas je gxi grandan parton de
+sia vivo. La malsano povas konduki al komplikajxoj, kiuj parte donas
+nerebonigeblajn sxangxojn. Al la plej oftaj komplikajxoj apartenas
+la brulumo de la palpebra rando--blefarito--sekve de la ofta
+malsekigxado de la randoj de la palpebroj per la pli ricxe eligataj
+larmoj. Ankaux sekve de la malsekigxado per la larmoj la hauxto de la
+malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, aux gxi farigxas rigida kaj
+mallongigxas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetigxas al la
+okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempigxas en la larman
+lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas
+malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio cxi
+denove efikas malutile sur la staton de la hauxto. Tiamaniere formigxas
+rondo da eraroj, kiu kondukas al cxiam plua mallevigxo de la malsupra
+palpebro, al la ektropio. Tiu cxi eliro estas ankoraux akcelata per
+tio, ke la pacientoj ofte devisxas la defluantajn larmojn kaj cxe tio
+pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas
+tirata malsupren. Se la mallongigxo de la palpebra hauxto, malsekigata
+de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskigxas
+blefarofimozo. Fine la kataro ofte kauxzas ulceretojn de la korneo.
+
+ _Etiologio._ La kauxzoj de la kronika kataro estas : 1. Antauxirinta
+kataro akra, kiu, anstataux plene sanigxi, transiris en la stadion
+kronikan. 2. Komunaj malutilajxoj de diversaj specoj. Al ili apartenas
+antaux cxio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado
+de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe
+da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p. suferas
+tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaux malfrua
+irado dormi, nokta maldormado, troa gxuado de alkoholaj trinkajxoj.
+Cxe personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, gxi multe
+malbonigxas post cxia tiaspeca malutilajxo, ekzemple post vespero
+pasigita en teatro aux en fumoplenaj cxambroj. La dauxra efikado de
+vento kaj malbona vetero kauxzas cxe la vilagxanoj, veturilistoj k. s.
+tiel oftan kataron. Pro tiu sama kauxzo ankaux okuloj forte elstarantaj,
+aux kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj
+de kataro, cxar ili tro malmulte estas defenditaj kontraux la aero.
+La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntusxigxado
+kun la aero, montrigxas la plej bone cxe la ektropio, cxe kiu la
+nekasxita konjunktivo de la tarso farigxas forte rugxa kaj dika,
+velursimila aux ecx tuberplena. Tiom same malbone kiel longedauxran
+kuntusxigxadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaux la konstantan
+foreston de tiu cxi lasta, tial cxe longe dauxranta cxirkauxligo de la
+okulo ankaux aperas kronika kataro. 3. Troa strecxado de la okuloj,
+precipe cxe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kauxzi
+kronikan kataron. 4. Lokaj malutilajxoj. Al ili apartenas incitado de
+la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako;
+al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la
+vorto ankaux okulharojn, kiuj estas turnitaj kontraux la okulpomo. En
+la plimulto da okazoj la loka malutilajxo konsistas en ia alia malsano
+de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel
+ekzemple blefarito aux infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Retenigxo
+de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aux de nesuficxa
+trempigxado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kauxzo de
+la kataro, tial oni neniam devas forgesi cxe unuflanka kataro esplori,
+cxu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kauxzitaj de
+cirkonstancoj lokaj distingigxas de la kataroj kauxzitaj de malutilajxoj
+komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo
+laux la naturo de la afero pleje suferas ambaux okuloj.
+
+ _Terapio._ Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaux cxio turni
+atenton al la kauxza momento, per konforma reguligo de la komunaj
+kondicxoj de la vivo, kiom tion cxi permesas la profesio de la paciento,
+per forigo de ekzistantaj lokaj kauxzoj de la kataro k. t. p. Por la
+kuracado de la konjunktivo mem ni antaux cxio, kiel cxe la kataro akra,
+havas por nia dispono la nitran argxenton, kiun oni uzas por sxmirado
+per peniko (en solvo 2 p. 100) aux por engutado (en solvo 1/4--1/2
+p. 100). Oni uzas gxin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas
+akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmigxo de la konjunktivo,
+cxar tiaj periodoj de akra malsanigxo ofte okazas en la dauxro de cxiu
+kronika kataro, kaj ankaux tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la
+konjunktivo. En la ceteraj okazoj suficxas adstringaj gutoj (okulakvoj),
+kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj
+cxi okulakvoj estas : flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens
+luteum), aux safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambaux
+ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da
+akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambaux en 1/2-1 p. 100 solvo; plue
+aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantajxoj.
+
+ La vica ordo, en kiu tiuj cxi okulakvoj estas cititaj, respondas
+proksimume al ilia lauxgradeco, de la plej fortaj gxis la plej
+delikataj. Ili devas esti engutataj cxiutage unu aux du fojojn, sed ne
+vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, cxar estas bone havi pli grandan
+elekton el ili, cxar cxe la longa dauxrado de la kataro oni ofte devas
+sxangxi la rimedojn. Cxiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon,
+cxar la konjunktivo al gxi alkutimigxas. Kontraux la kungluigxado de
+la palpebroj, kiel ankaux kontraux ekzistantaj ekskoriacioj oni igas
+vespere antaux la endormigxo froti sur la fermitaj palpebroj sxmirajxon
+kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100).
+
+ [Piednoto: Tiu cxi okulakvo, nomata ankaux okulakvo de Horst, nun
+ en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen gxi faras
+ bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas gxin anstatauxigi per
+ neniu alia] rimedo. Laux la nova Auxstruja farmakopeo gxi devas esti
+ preparata en la sekvanta maniero
+
+ Rp. Amonio klora . . . . . . . . . . 0,5
+ Zinko sulfura. . . . . . . . . . 1,25
+ Solve en :
+ Akvo distilita . . . . . . . . . 200,0
+ Aldonu :
+ Kamforo. . . . . . . . . . . . . 0,4
+ Solvita en :
+ Spirito vina dissolvita. . . . . 20,0
+ Aldonu :
+ Safrano. . . . . . . . . . . . . 0,1
+ Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru.
+
+ La okulakvo de Romershausen, kiu ankaux estas multe uzata cxe
+ kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksajxo do fenkola
+ tinkturo kaj fenkola akvo.]
+
+ * * * * *
+
+ LA SUNHORLOGXO EN DIJON
+
+ (El la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon).
+
+ Multaj homoj en cxiu lando laboras nun por la propagando de la bela
+lingvo internacia. La junaj frauxloj aux frauxlinoj sin gxoje amuzas,
+skribante, legante, parolante pri cxiuj objektoj de la mondo, precipe
+pri la plej konformaj al sia felicxa agxo. Ili tiel pruvas, pli kaj pli,
+la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikatajxojn de la
+spirito kaj de la koro. La maljunaj, miaj egalagxuloj, aliflanke, povas
+pruvi, ke tiu kapablo ne estas malpli mirinda por skribi, legi, paroli
+pri cxiuj objektoj sciencaj.
+
+ Hodiaux mi do volas, malgraux malfortigxo pro laceco kaj klopodoj, en
+la kelkaj sekvontaj linioj, doni rapide la priskribon kaj teorion de la
+sunhorlogxo, kusxanta en la fundo de la cxarma Parko de Dijon, sur la
+bordo de la beleta rivero nomata Ouche.
+
+[Ilustrajxo: sundial1.png]
+
+ Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo)
+kaj EO (oriento-okcidento) sin krucigxantaj rektangule en I. Du dekduoj
+da markoj sxtonaj estas plantitaj, cxirkaux I, laux la fig. 1. Sur
+sxtono lauxlonge de la linio SN estas markitaj punktoj kun la signoj de
+la zodiako, de kankro al kapro, sur unu flanko de SN, kaj de kapro al
+kankro sur la alia flanko. Cxiu promenanto tra la Parko, kiu volas scii
+la horon, iru stari rekte sur la punkto zodiaka respondanta al la tago
+de lia promenado kaj li vidos sian ombron direktatan al la punkto sxtona
+markita per la horo sercxata.
+
+ Oni vidas ke en tiu cxi horlogxo :
+
+ 1) La ombrojxetilo estas movebla, sed cxiam vertikala, kaj staranta
+sur NS, en iu punkto A, kies interspaco d al I estas funkcio nur de la
+deklinigxo D de la suno;
+
+ 2) La koordinatoj x, y de cxiu marko sxtona M estas funkcioj nur de
+la horo h, videble skribita sur M.
+
+ Komparante la sunhorlogxon kun bona posxhorlogxo, oni certigxos pri
+la gxusteco de la unua.
+
+ Mi scias nek la epokon nek la uzitan manieron de la konstruo de
+tiu cxi sunhorlogxo; kaj mi ne konas, alian ekzempleron de tia en iaj
+urboj aux libroj. Sed tion cxi nia eminenta kolego Charles Meray povus,
+sendube, al ni sciigi; mi do petas lin ke li volu skribi la historion de
+tiu malofta horlogxo en Esperanto, lingvo, en kiu li estas tiel majstro
+kiel en matematiko.
+
+ Atendante tiun historion, oni vidos facile la eblon konstrui gxuste
+tian sunhorlogxon, se oni sercxos la formulojn liverantajn x, y kaj d.
+
+ Oni nomu :
+
+ d = la kolatitudon de la loko.
+ a = la azimuton de la suno.
+ D = gxian deklinigxon.
+ h = gxian angulon horan aux la horon veran.
+
+ Oni scias, ke la triangulo formita, sur la sfero cxiela, per la polo,
+la zenito kaj la suno donas :
+
+ kos f kos h - sin f tg D
+(1) kot a = ------------------------
+ sin h
+
+[Ilustrajxo: sundial2.png]
+
+ Por ke la ombro de ombrojxetilo, vertikale metila en A, pasu tra la
+punkto M (x, y) respondanta al h, estas necesa la rilato
+
+(2) d = y - x kot a
+
+ evidenta per la fig. 2 : Sed devas dependi x, y nur de h, kaj d nur
+de D; oni do havas
+
+ df
+ --= 0
+ dh
+
+aux
+
+ dy d kot a dx
+(3)--= x-------+--kot a
+ dh dh dh
+
+ Sekve, metinte anstataux (kot a) kaj (d kot a)/dh iliajn valorojn
+eltiritajn el la formulo (1), oni havas
+
+ dy
+4) --=
+ dh
+
+ sin f ( dx ) kos f ( dx )
+ -----tg D ( (x kot h---) --------( x---sin h kos h )
+ sin h ( dh ) sin^2 h ( dh )
+
+ Por ke y dependu nur de h, estas necese nuligi la koeficienton de tg
+D, aux skribi
+
+ x
+ - = kot h. dh
+ d
+
+de kie
+
+ x = C sin h
+
+ C estante konstanto arbitra. Sekve (4) donas
+
+ dy kos f
+--= C-----( -1 + kos^2 h ) = C kos f sin h,
+ dh sin h
+
+ de kie
+
+ y = C kos f kos h + C';
+
+ tie cxi C' estas alia konstanto arbitra. Fine (2) liveros :
+
+ d = C kos f kos h + C' - C ( kos f kos h - sin f tg D )
+ = C sin f tg D + C'.
+
+ Resume, oni vidas ke :
+ 1) La sxtonaj markoj estas trovitaj per
+
+ x = C sin h, y = C kos f kos h + C'
+
+ kaj metitaj sur la elipso
+
+ x^2 (y-C')^2
+ ---+----------- = 1.
+ C^2 C^2 kos^2 f
+
+ 2) La zodiakaj punktoj estas trovitaj per
+
+ d = C sin f tg D + C'.
+
+ La konstruinto de la horlogxo Dijona elektis C' = 0 pro simpleco, kaj
+C de longeco agrabla rilate al la largxeco de la vojo kondukanta al tiu
+horlogxo tiel stranga kaj interesa.
+
+ Nuligante C', oni havas :
+
+(5) x = C sin h; y = C kos h kos f
+
+(6) d = C tg D sin f.
+
+ La formuloj (5) montras, videble, ke M estas la projekcio horizonta
+de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga,
+farita per la radio C priskribita.
+
+ La formulo (6) montras, same videble, ke d estas la projekcio
+horizonta de la longo C tg D, metita sur la polusojlinio de la centro I
+de la sfero cxiela al la nordo aux la sudo, laux tio ke D estas norda
+aux suda.
+
+ Se do oni konsideras sunhorlogxon tagnoktegaligan, kies ombrojxetilo
+estas de longeco C tg D, sxangxanta lauxtage, oni povas diri :
+
+ La sunhorlogxo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorlogxo
+tagnoktegaliga.
+
+ Tiu tre simpla rezultato estas videbla geometrie, en la sekvanta
+maniero.
+
+[Ilustrajxo: sundial3.png]
+
+ Sur la sfero cxiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni
+konsideru, en la horo h, la punkton m', rekte kontrauxan al la situacio
+sfera de la suno.
+
+ Dum unu tago suna, m' lauxkuras rondeton B' m', kies radio I' m'
+estas C sek D kos D aux la konstanto C.
+
+ Oni povas rigardi la rondeton B' m' kiel sunhorlogxon
+tagnoktegaligan, kies I'P estas ombrojxetilo kaj m' punkto hora
+respondanta al h.
+
+ La projekcio horizonta de tiu cxi rondo B' m' estas la elipso BM,
+kies aksoj, direktataj laux NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj C
+cos f kaj C; sed kies centro I", projekcio de I', estas en nekonstanta
+malproksimeco de I, egala al la projekcio d de II'. Oni do havas por d
+dependanta nur de D,
+
+ d = C sek D sin D sin f = C tg D sin f.
+
+ Aliparte, la ombro horizonta de la ombrojxetilo IZ trairas la elipson
+en la punkto M, projekcio de m' kaj dependanta nur de h.
+
+ Fine, se oni translacie movigas laux interspaco de grandeco egala,
+paralela sed kontrauxa al d, t. e. paralela al--d, la rondon B' m',
+la elipson BM, la ombrojxetilon IZ, samtempe, kiel solidon, oni havas,
+videble, la sunhorlogxon Dijonan kun gxia pure geometria klarigo, tiel
+simpla kiel la teorio de la tagnoktegaliga sunhorlogxo.
+
+ L.-J. GRUEY,
+ Direktoro de la Observatorio de Besancon.
+
+
+ * * * * *
+
+ VI
+
+ ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
+
+ * * * * *
+
+
+ EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO
+ ESPERANTO
+
+ La nun proponatan brosxuron la leganto kredeble prenos en la manojn
+kun malkonfido, kun antauxe preta penso, ke al li estos proponata ia
+neefektivigebla utopio; mi devas tial antaux cxio peti la leganton, ke
+li formetu tiun cxi antauxjugxon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike
+la proponatan aferon.
+
+ Mi ne parolos tie cxi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus
+por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia,
+kiu prezentus egalrajtan proprajxon de la tuta mondo, apartenante
+speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj
+estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraux cxio,
+elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon
+komprenigxadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj
+materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu
+literaturo estu aligitaj al cxiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino cxiu
+el ni povas per tradukoj konatigxi nur kun la plej sensignifa parto
+de fremdaj literaturoj; sed cxe ekzistado de lingvo internacia cxiuj
+tradukoj estus farataj nur en tiun cxi lastan, kiel neuxtralan, al
+cxiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian,
+estus eble skribataj rekte en gxi. Falus la hxinaj muroj inter la homaj
+literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj farigxus por ni
+tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legatajxo
+farigxus komuna por cxiuj homoj, kaj kune kun gxi ankaux la edukado,
+idealoj, konvinkoj, celado,--kaj la popoloj interproksimigxus kiel
+unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni
+ne havas la eblon dece fordoni nin ecx al unu el ili, kaj tial de unu
+flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte ecx sian patran lingvon,
+kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaborigxi, kaj,
+parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aux preni vortojn
+kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aux esprimi nin neprecize kaj ecx
+pensi lame dank' al la nesuficxeco de la lingvo. Alia afero estus, se
+cxiu el ni havus nur du lingvojn,--tiam ni pli bone ilin posedus kaj
+tiuj cxi lingvoj mem povus pli ellaborigxadi kaj perfektigxadi kaj
+starus multe pli alte, ol cxiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja
+estas la cxefa motoro de la civilizacio : dank' al la lingvo ni tiel
+altigxis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli
+rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la
+esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, cxar tio
+cxi antaux cxio falas en la okulojn cxe renkonto de homoj : la homoj
+ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraux
+la alia. Renkontigxante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn
+konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskigxis,
+kie logxis iliaj prapatroj antaux kelke da miljaroj : sed tiuj cxi
+homoj ekparolas, kaj cxiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili
+estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis logxi en urbo, en kiu logas
+homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube,
+kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu,
+_ne entrudigxante en la doman vivon de la popoloj_, povus, almenaux
+en landoj kun diverslingva logxantaro, esti lingvo regna kaj societa.
+Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco,
+komerco--per unu vorto, sur cxiu pasxo--pri tio mi ne bezonas vaste
+paroli. Kiu almenaux unu fojon serioze ekmeditis pri tiu cxi demando,
+tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per gxi
+akiri al ni lingvon komunehoman. Tial cxiu ecx la plej malforta provo
+en tiu cxi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas
+al la leganta publiko, mi oferis miajn plej bonajn arojn; mi esperas,
+ke ankaux la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al gxi
+iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan brosxuron gxis la
+fino.
+
+ Mi ne analizos tie cxi la diversajn provojn, faritajn kun la celo
+krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj
+al tio, ke cxiuj tiuj cxi provoj aux prezentis per si sistemon da
+signoj por mallonga interkomunikigxo en okazo de granda bezono, aux
+kontentigxis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstatauxigo
+de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre
+elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj
+kaj tiel nepraktikaj, ke cxiu el ili mortis tuj post la naskigxo; la
+provoj de la dua kategorio jam prezentis per si _lingvojn_, sed da
+_internacia_ ili havis en si _nenion_. La auxtoroj ial nomis siajn
+lingvojn "tutmondaj", eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu
+persono, kun kiu oni povus komprenigxi per tiuj cxi lingvoj! Se por la
+tutmondeco de ia lingvo estas suficxe, ke unu persono gxin nomu tia, en
+tia okazo cxiu el la ekzistantaj lingvoj povas farigxi tutmonda laux
+la deziro de cxiu aparta persono. Cxar tiuj cxi provoj estis fonditaj
+sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun gxojo kaj unuanime
+donos al ili sankcion, kaj tiu cxi unuanima konsento gxuste estas la
+plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo
+por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al gxi senkondicxan utilon,
+sed kalkulas je gxia preteco pionire oferi sian tempon,--tial estas
+kompreneble, kial tiuj cxi provoj renkontis plenan fiaskon; cxar la
+plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj cxi provoj,
+kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon
+por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la auxtoro;
+"antauxe la mondo", ili diris, "aux kelkaj milionoj da homoj ellernu
+tiun cxi lingvon, tiam mi ankaux gxin lernos". Kaj la afero, kiu povus
+alporti utilon al cxiu aparta adepto nur tiam, se antauxe jam ekzistus
+multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montrigxis
+malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, "Volapuek", akiris,
+kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio cxi estas nur tial, ke
+la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga, ke homoj,
+kiuj havas la inklinon entuziasmigxi kaj dedicxi sin al pionireco,
+oferas sian tempon en la espero, ke _eble_ la afero sukcesos. Sed la
+nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la
+malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke gxi
+povu komunikigxadi kun tiuj cxi nemultaj,--kaj tiu cxi lingvo, simile
+al la antauxaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon.
+[Piednoto: Tiuj cxi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro
+1887, kiam Volapuek havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege
+progresadis! La tempo baldaux montris, ke la antauxdiro de la auxtoro de
+Esperanto ne estis erara.]
+
+ La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante
+min nek pli talenta, nek pli energia, ol la auxtoroj de cxiuj senfrukte
+pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj
+nevola meditado super tiu cxi afero. Sed kelke da felicxaj ideoj, kiuj
+aperis kiel frukto de tiu cxi nevola meditado, kuragxigis min por plua
+laborado kaj igis min ekprovi, cxu ne prosperos al mi sisteme venki
+cxiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo
+internacia.
+
+ Sxajnas al mi, ke tiu cxi afero iom prosperis al mi, kaj tiun cxi
+frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijugxo
+de la leganta mondo.
+
+ La plej cxefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la
+sekvantaj :
+
+ I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni
+gxin ludante.
+
+ II) Ke cxiu, kiu ellernis tiun cxi lingvon, povu tuj gxin uzi por
+la komprenigxado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale cxu tiu cxi
+lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aux ne,
+--t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra
+konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikigxoj.
+
+ III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj
+igi gxin kiel eble plej baldaux kaj amase komenci uzadi la proponatan
+lingvon kiel lingvon vivan,--ne kun sxlosilo en la manoj kaj en okazoj
+de ekstrema bezono.
+
+ El cxiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al
+la mondo, ofte sub la lauxta, per nenio pravigita nomo de "lingvo
+tutmonda", neniu solvis pli ol _unu_ el la diritaj problemoj, kaj ecx
+tiun cxi nur _parte_. Krom la supre montritaj tri cxefaj problemoj, mi
+devis, kompreneble, solvi ankoraux multajn aliajn, sed pri ili, cxar ili
+estas ne esencaj, mi ne parolos tie cxi. Antaux ol mi transiros al la
+klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas
+peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj cxi problemoj kaj ne
+preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, cxar ili aperos
+al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion cxi tial, cxar mi scias la
+inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego,
+ju pli gxi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj
+personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por
+cxiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima
+malsxato, dum gxuste la atingo de tiu cxi simpleco kaj mallongeco,
+la alkonduko de cxiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili
+naskigxis, al la formoj plej facilaj--prezentis la plej malfacilan
+parton de la laboro.
+
+ I
+
+ La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
+
+ a) Mi simpligis gxis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu
+flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke gxi povu
+facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko--neniom deprenante
+per tio cxi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. _La
+tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la dauxro
+de unu horo._ La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia
+gramatiko, estas klara por cxiu.
+
+ b) Mi kreis regulojn por _vortofarado_ kaj per tio cxi mi enportis
+grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole
+ne deprenante per tio cxi de la lingvo gxian ricxecon, sed kontrauxe,
+farante la lingvon--dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn
+kaj esprimi cxiujn eblajn nuancojn de la penso--pli ricxa ol la plej
+ricxaj naturaj lingvoj. Tion cxi mi atingis per la enkonduko de diversaj
+prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo cxiu povas el unu vorto formi
+diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al
+tiuj cxi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj
+vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple :
+
+ 1) La prefikso "mal" signifas rektan kontrauxajxon de la ideo;
+sekve, sciante la vorton "bona", ni jam mem povas formi la vorton
+"malbona", kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo "malbona" estas
+jam superflua; alta--malalta; estimi--malestimi k. t. p. Sekve,
+ellerninte unu vorton "mal", ni jam estas liberigitaj de la lernado de
+grandega serio da vortoj, kiel ekzemple "malmola" (sciante "mola"),
+malvarma, malnova, malpura, malproksima, malricxa, mallumo, malhonoro,
+malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p.
+
+ 2) La sufikso "in" signifas la virinan sekson : sekve, sciante
+"frato", ni jam mem povas formi "fratino", patro--patrino. Sekve
+superfluaj jam estas la vortoj "avino, filino, fiancxino, knabino,
+kokino, bovino" k. t. p.
+
+ 3) La sufikso "il" signifas instrumenton por la donita farado.
+Ekzemple trancxi--trancxilo; superfluaj estas : "kombilo, hakilo,
+sonorilo, plugilo, glitilo" k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj
+sufiksoj.
+
+ Krom tio mi donis komunan regulon, ke cxiuj vortoj, kiuj jam farigxis
+internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo
+internacia nesxangxataj, akceptante nur la internacian ortografion;
+tiamaniere grandega nombro da vortoj farigxas superfluaj por la lernado;
+ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro,
+formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati,
+deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p.
+
+ Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankoraux al kelkaj flankoj de
+la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie cxi detale paroli, la lingvo
+farigxas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de gxia ellernado
+konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el
+kiuj laux difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj strecxado de
+la kapo, oni povas formi cxiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj
+estas necesaj. Cetere ecx tiu cxi malgranda nombro da vortoj, kiel oni
+vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete
+klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu cxi lingvo
+sonora, ricxa kaj por cxiuj komprenebla (la kauxzojn vidu malsupre)
+postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel cxe la aliaj lingvoj,--
+por gxia ellernado suficxas _kelke da tagoj_. Pri tio cxi cxiu povas
+konvinkigxi, cxar al la nuna brosxuro estas aldonita _plena lernolibro_.
+[Piednoto: En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la fino
+estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el cxirkaux mil vortoj.]
+
+ II
+
+ La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
+
+ a) Mi arangxis plenan _dismembrigon_ de la ideoj en memstarajn
+vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataux vortoj en diversaj gramatikaj
+formoj, konsistas sole nur el _sensxangxaj_ vortoj. Se vi prenos verkon,
+skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie cxiu vorto sin trovas _cxiam_
+kaj _sole_ en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu gxi estas
+presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj
+rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de
+sensxangxaj vortoj. Sed cxar simila konstruo de lingvo estas tute
+fremda por la Euxropaj popoloj kaj alkutimigxi al gxi estus por ili
+afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun cxi dismembrigxon de
+la lingvo al la spirito de la lingvoj Euxropaj, tiel ke se iu lernas
+mian lingvon laux lernolibro, ne traleginte antauxe la antauxparolon
+(kiu por la lernanto estas tute senbezona),--li ecx ne supozos, ke
+la konstruo de tiu cxi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia
+patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en
+efektiveco konsistas el tri vortoj : _frat_ (frato), _in_ (virino),
+_o_ (kio estas, ekzistas) (--kio estas frato-virino = fratino),--la
+lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = _frat_; sed cxar
+cxiu substantivo en la nominativo _finigxas_ per "o"--sekve _frat'o_;
+por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la
+vorteton "in"; sekve fratino--_frat'in'o_; kaj la signetoj estas
+skribataj tial, cxar la gramatiko postulas ilian metadon inter la
+apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembrigxo de
+la lingvo neniom embarasas la lernanton; li ecx ne suspektas, ke tio,
+kion li nomas finigxo aux prefikso aux sufikso, estas tute memstara
+vorto, kiu cxiam konservas egalan signifon, tute egale, cxu gxi estos
+uzata en la fino aux en la komenco de alia vorto aux memstare, ke cxiu
+vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aux kiel
+gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu cxi konstruo de la
+lingvo estas tia, ke cxion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj
+kaj kun plena precizeco (per sxlosilo aux ecx sen gxi) komprenos cxiu,
+kiu ne sole ne ellernis antauxe la gramatikon de la lingvo, sed ecx
+neniam auxdis pri gxia ekzistado.
+
+ Mi klarigos tion cxi per ekzemplo :
+
+ Mi trovigxis en Rusujo, ne sciante ecx unu vorton rusan; mi bezonas
+turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo
+internacia ekzemple la jenon :
+
+ "Mi ne sci'as, kie mi las'is mi'a'n baston'o'n; cxu vi gxi'n ne
+vid'is?"
+
+ Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi
+montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la
+sekvanta frazo : _Cxion, kio estas skribita en la lingvo internacia,
+oni povas kompreni per helpo de tiu cxi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas
+kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per
+signeto; tiel ekzemple la vorto frat'in'o, prezentante unu ideon, estas
+kunmetita el tri vortoj, el kiuj cxiun oni devas sercxi aparte._
+
+ Se mia interparolanto neniam auxdis pri la lingvo internacia, li
+komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, sercxos
+en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon :
+
+ _Mi_ Ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja
+ _ne_ nje, njet. . . . . . . . . . . . . . nje
+ _sci_ znatj. . . . . . . . . . . . . . . . )
+ _as_ oznacxajet nastojasxcxeje. . . . . . ) znaju
+ vremja glagola. . . . . . . )
+ _kie_ gdje . . . . . . . . . . . . . . . . gdje
+ _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja
+ _las_ ostavljatj . . . . . . . . . . . . . ) ostavil
+ _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . )
+ _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . )
+ _a_ oznacxajet prilagatelnoje. . . . . . ) (moj) moju
+ _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . )
+ _baston_ palka. . . . . . . . . . . . . . . . )
+ _o_ oznacxajet susxcxestvitelnoje. . . . ) palku
+ _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . )
+ _cxu_ li . . . . . . . . . . . . . . . . . li
+ _vi_ vi, ti . . . . . . . . . . . . . . . vi
+ _gxi_ ono. . . . . . . . . . . . . . . . . ) (jego) jejo
+ _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . )
+ _ne_ nje. . . . . . . . . . . . . . . . . nje
+ _vid_ vidjetj. . . . . . . . . . . . . . . ) vidjel (i)
+ _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . )
+
+ En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li
+volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en
+kies komenco estas presite : _Se vi deziras esprimi ion en la lingvo
+internacia, uzu tiun cxi vortaron, sercxante la vortojn en la vortaro
+mem kaj la finigxojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono,
+en la paragrafo de la responda parto de parolo._ Cxar en tiu aldono,
+kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de cxiu parto de
+parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finigxo
+por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la
+trovado de vorto en la vortaro.
+
+ Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu
+sxajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas
+superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun
+cxi lingvon, ne havas la eblon komprenigxadi ecx per la helpo de la
+plej bona vortaro, cxar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la
+ekzistantaj lingvoj, oni devas antauxe pli aux malpli scii tiun cxi
+lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas
+scii gxian fundamentan formon, dum en la interligita parolado cxiu
+vorto ordinare estas uzita en ia gramatika sxangxo, kiu ofte estas
+neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj,
+sufiksoj k. t. p.; tial, se vi antauxe ne konas la lingvon, vi preskaux
+neniun vorton trovos en la vortaro, kaj ecx tiuj vortoj, kiujn vi
+trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel
+ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht
+wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam
+persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon :
+
+ "Mi--blanka--ne--kie--mi--pensi--bastono aux etagxo--
+kvieta--havo--havi--sxi--?--ne--?--".
+
+ Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de cxiu el la ekzistantaj
+lingvoj estas treege vasta kaj sercxi en gxi 2-3 vortojn unu post alia
+jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank' al la dismembra konstruo
+de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankaux
+pri tio, ke en cxiu lingvo cxiu vorto havas en la vortaro multe da
+signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la gxustan. Kaj se vi
+ecx imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun
+konstanta difinita signifo por cxiu vorto,--en cxiu okazo, por ke la
+adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese,
+ke li antauxe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankaux akiru en
+gxi suficxan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan
+de vorto gramatike sxangxita, devena aux kunmetita k. t. p.,--t. e.
+la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj cxe
+manko de la lastaj gxi prezentus nulon. Cxar, sidante ekzemple en vagono
+kaj dezirante demandi vian najbaron, "kiel longe ni atendos en N.", vi
+ja ne proponos al li antauxe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed
+en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de cxia
+nacio, se li ne sole ne posedas tiun cxi lingvon, sed ecx neniam auxdis
+pri gxi. Cxiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas,
+kun vortaro en la mano, legi cxiu, sen ia antauxpreparigxo kaj ecx sen
+bezono antauxe tralegi ian antauxparolon, klarigantan la uzadon de la
+vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, ecx la vortaron devas
+uzi tre malmulte.
+
+ Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi
+scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, cxu li scias la lingvon
+internacian aux cxu li ecx auxdis pri gxi,--vi povas tamen kuragxe
+skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Cxar, dank'
+al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro,
+kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la
+almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune
+en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da
+centimoj en kia ajn lingvo,--tial vi bezonas nur skribi leteron en
+la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la
+vortareto,--kaj la adresito vin jam komprenos, cxar tiu cxi vortareto
+ne sole prezentas oportunan plenan sxlosilon por la letero, sed gxi
+mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank' al la plej
+vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu
+cxi malgranda vortaro esprimi cxion, kio estas necesa en la ordinara
+vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj tehxnikaj
+(kaj ankaux vortoj "fremdaj", supozeble konataj al cxiuj, ekzemple
+"tabako", "teatro", "fabriko" k. t. p.) en gxi ne estas troveblaj;
+tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstatauxigi ilin per
+aliaj vortoj aux tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi
+vortaron _plenan_, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato :
+vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en
+la lingvon de la adresato.
+
+ b). Sekve, dank' al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas
+komprenigxadi per gxi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (gxis la
+komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos cxiufoje
+atendi, gxis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi
+kiom eble ankaux tiun cxi maloportunecon (almenaux cxe komunikigxado
+kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero : la vortaron mi
+kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera
+mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en cxiuj
+civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "tehxnikajn"),
+mi lasis tute sen ia sxangxo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj
+sonas malegale, mi prenis aux tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej
+cxefaj Euxropaj lingvoj, aux tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo,
+sed estas popularaj ankaux cxe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam
+la donita vorto en cxiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton,
+kiu havus eble nur signifon proksimuman aux uzon pli maloftan, sed
+estus konata al la plej cxefaj nacioj (ekzemple la vorto "proksima" en
+cxiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan "plej proksima"
+(_proximus_), tiam ni vidos, ke gxi, en diversaj sxangxoj, estas uzata
+en cxiuj plej cxefaj lingvoj; sekve se mi la vorton "proksima" nomos
+_proksim_, mi estos pli aux malpli komprenata de cxiu klera homo); en
+la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo
+duone-internacia. (Mi flankigxadis de tiuj cxi reguloj nur tie, kie tion
+cxi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj,
+la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere cxe korespondado kun
+meze-klera Euxropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi
+povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed ecx sen bezono tro
+multe sercxadi en la vortaro, kiun li uzos nur cxe vortoj dubaj.
+
+ * * * * *
+
+ PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO
+
+ A. Alfabeto.
+
+ Aa, Bb, Cc, Cxcx, Dd, Ee, Ff, Gg, Gxgx, Hh, Hxhx, Ii, Jj, Jxjx, Kk,
+ Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Sxsx, Tt, Uu, Uxux, Vv, Zz.
+
+ Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx,
+ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.
+
+ B. Reguloj.
+
+ 1) _Artikolo_ nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita
+(la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
+ Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj
+lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas
+malfacilajxon, povas en la unua tempo tute gxin ne uzi.
+
+ 2) La substantivoj havas la finigxon "o". Por la formado de la
+multenombro oni aldonas la finigxon "j". Kazoj ekzistas nur du :
+nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per
+la aldono de la finigxo "n". La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo
+de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo
+per "per" aux aliaj prepozicioj laux la senco).
+
+ 3) La adjektivo finigxas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel cxe la
+substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la
+superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la prepozicion "ol".
+
+ 4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu,
+du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj
+kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la
+signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finigxon de la adjektivo; por
+la multoblaj--la sufikson "obl", por la nombronaj--"on", por la
+kolektaj--"op", por la disdividaj--la vorton "po". Krom tio povas
+esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
+
+ 5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, sxi, gxi (pri objekto aux besto),
+si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono
+de la finigxo adjektiva. La deklinacio estas kiel cxe la substantivoj.
+
+ 6) La verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj. Formoj
+de la verbo : la tempo estanta akceptas la finigxon "-as"; la tempo
+estinta "-is"; la tempo estonta "-os"; la modo kondicxa "-us"; la modo
+ordona "-u"; la modo sendifina "-i". Participoj (kun senco adjektiva aux
+adverba) : aktiva estanta "-ant"; aktiva estinta "-int"; aktiva estonta
+"-ont"; pasiva estanta "-at"; pasiva estinta "-it"; pasiva estonta
+"-ot". Cxiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda
+formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la
+prepozicio cxe la pasivo estas "de".
+
+ 7) La adverboj finigxas per "e"; gradoj de komparado kiel cxe la
+adjektivoj.
+
+ 8) Cxiuj prepozicioj postulas la nominativon.
+
+ 9) Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita.
+
+ 10) La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo.
+
+ 11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj
+(la cxefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finigxoj estas
+rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj.
+
+ 12) Cxe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
+
+ 13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la
+akuzativo.
+
+ 14) Cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se
+ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian
+nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu
+memstaran signifon ne havas. Anstataux la prepozicio "je" oni povas
+ankaux uzi la akuzativon sen prepozicio.
+
+ 15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto
+de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto
+sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo; sed cxe
+diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la
+vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la
+reguloj de la lingvo Esperanto.
+
+ 16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti
+forlasata kaj anstatauxigata de apostrofo.
+
+ * * * * *
+
+ AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE
+ LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ GXIS LA
+ NUNA TEMPO
+
+ Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj
+ la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer-
+ Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.)
+
+ Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj
+provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por
+cxiuj homoj estis esprimita ecx jam antaux pli ol 2000 jaroj de la
+profeto Zefaniah. Tiu cxi deziro havas ankaux tre gravan fundamenton;
+cxar de cxiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo
+al la spirita komunikigxo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la
+interkomunikigxo de la popoloj per la telegrafoj, vaporsxipoj kaj
+fervojoj grandigxis en maniero neniam supozita, ankaux la ellernado de
+la lingvoj de cxiuj tiuj cxi popoloj farigxis bezono de la bone edukitaj
+kaj precipe de la komercistoj; sed tiu cxi lernado estas tiel malfacila
+kaj tempon deprenanta, ke gxi pleje devas esti farata kun perdo por la
+aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna,
+akceptita de cxiuj edukitaj homoj, anstatauxanta cxiujn aliajn fremdajn
+lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia
+elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu
+cxi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel gxi devus esti,
+kontrauxe, ni renkontas, ecx en sferoj, kie ni devus gxin atendi la plej
+malmulte, antaux cxio la antauxjugxon, ke enkonduki unu lingvon por
+cxiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj
+oni kontraux tio cxi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj
+kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laux
+la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona".
+Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu cxi objekto nur tiam povas
+esti atingita kun utilo, kiam ni antauxe okupos nin iom je la preparaj
+laboroj, kiuj antauxiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.
+
+ Tie cxi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj cxi
+cxirkaux 60 provoj; estas suficxe, se ni nur enkomune vidos, kio cxio
+estis farita en tiu cxi rilato, kaj kiajn rimedojn oni cxiufoje volis
+uzi, por cxiujn homojn lingve unuigi. Dume el cxiuj tiuj cxi penoj
+montrigxas la instruo, kiu ankaux en aliaj aferoj pruvigxas, ke la
+grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio,
+kion oni fine konfesas kiel "mirinde simpla", oni proksimigxis cxiam per
+malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj pasxo post
+pasxo.
+
+ Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la "ideo de lingvo
+tutmonda"; tiu cxi publikigis sian ideon pri la "Pazigrafio aux la arto
+fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al cxiuj nacioj de
+la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas
+tiujn cxi komunajn signojn" la unuan fojon en la jaro 1666 en latina
+disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu cxi
+ideo ankaux okupis la grandan pensanton gxis la fino de lia vivo,
+kvankam li en tio cxi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen
+oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel
+ankaux la hxinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la
+tuta homaro, malgraux iliaj preskaux nevenkeblaj malfacilajxoj. Cxar tiu
+cxi idea skribado, konsistanta el cxirkaux 40 000 signoj, en kiu per unu
+komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aux komprenajxo,
+kiu, estante elparolata, en cxiu lingvo sonus alie, povas tial esti
+legata en cxiu lingvo, kaj la Hxino tial ankaux legas siajn skribajn
+signojn cxiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn
+samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj cxi popoloj reciproke sin tiel ne
+komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus
+diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert Wild : "Ueber
+Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit".
+Muenchen 1861. (Aparta represo el la "Chronik der Gegenwart".)]
+
+ Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la
+episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun
+prezentas al ni en bonega maniero Max Mueller en la 2a volumo de siaj
+"Lekcioj pri la scienco de la lingvo", el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj
+kun siaj signoj estis orditaj laux specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel
+ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie cxi per cxiam pli
+precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni
+volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay towards
+a real character and philosophical language, 1898.]
+
+ Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri gxi pro la multego da
+signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj
+Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaux kondukita de
+natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun cxi
+vojon oni devus nur iri plu, por sxpari al la homaro ducentjaran vanan
+penadon kun fantomo pazigrafia.
+
+ Sed kiel ecx tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraux
+en mallumaj antauxsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraux ecx ne
+povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; cxar li diris
+pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la cxefa afero, kiu
+tie cxi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por cxiu objekto
+kaj cxiu ideo, al ili ankoraux ne prosperis. Tiaj signoj laux lia
+opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj sxajnis al li
+necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero
+de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer
+(1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio cxi jam pensis
+"fonetikan lingvon vortan". [Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter.
+vol. I p. 28.--En aparta traktato : "Geschichte und Empfehlung einer
+allgemeinen Schriftzeichensprache" (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol
+II p. 615-653). Leibnitz ecx klare komprenigas, ke por cxiuj ideoj oni
+devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.]
+
+ Jam antaux Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri
+la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn cxi nombrojn uzi kiel komunan
+lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de
+Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte
+apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn.
+En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo
+k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu
+cxi celo, kaj ankoraux en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en
+Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj
+praktike efektivigebla pazigrafio.
+
+ Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaux
+Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aux Joh. Upperdorf
+(1679-80), ankaux Andreas Mueller (1681), kiu havis la intencon krei
+universalan lingvon, fonditan sur la hxina lingvo kaj gxiaj signoj de
+skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz
+(1687), kiel ankaux al lia antauxiranto la jezuito Besuier (1684), aux
+al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro
+Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj
+ideoj al cxirkaux 500 fundamentaj kaj komunaj, cxe kio li uzis skribajn
+signojn de cxiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu cxi universala
+signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon "pazigrafio", estis
+tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis gxin tute ekposedi.
+
+ Post tiu cxi verko sekvis ankoraux multaj, kiel ekzemple de
+Chr. G. Berger "Plan zu einer allgemeinen Rede--und Schriftsprache
+fuer alle Nationen" (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de
+Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieux (Paris 1797), kiu
+ankaux estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaux en tiu
+sama tempo M. Budet kaj M. Chambry.
+
+ Cxiuj tiuj cxi havis nenian sukceson, gxis en la jaro 1796 la glora
+instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antauxanoncis
+oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis
+eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana
+kaj franca du jarojn post gxia antauxanonco. Kvankam li certigis, ke li
+bezonas nur 12 signojn, nomitajn "gamoj", li tamen uzis da ili multe
+pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn,
+kiujn li dividis en 3 cxefajn apartajxojn kaj poste ankoraux en klasojn
+kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraux bezonaj diversaj linioj kaj
+punktoj. La vortaro servas al cxiu en lia propra lingvo, sed estas en
+sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas--cxar
+nenia havis tian difinitecon--, ankaux tie cxi la ellernado kostis
+multan kaj grandan laboradon.
+
+ Post tio cxi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke,
+profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro
+1797 en Dessaux sian propran elpenson de interkomunikigxa skriba lingvo,
+kiu konsistis en tio, ke cxiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu
+devis enhavi cxiun vorton kun gxiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj;
+la vortoj sur cxiu pagxo estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al cxiuj
+sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la pagxoj kaj numeroj, sub
+kiuj tiu sama vorto estas trovebla en cxiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en
+kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataux per literoj skribi per
+nombroj de pagxoj kaj numeroj de la vortoj, tiam cxiu, kiu volis legi
+la skribitan en alia lingvo, devis sercxi la enhavon en la vortaroj de
+tiu aux alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile
+kaj multekoste tio cxi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo
+ne povis trovi amikojn. Cxar se oni volus pretigi vortarojn de nur
+cxirkaux 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan
+apud cxiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu
+cxi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro
+siaj aliaj laboroj. Al tio cxi li ecx ne pensis pri la sintakso de la
+lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis cxirkaux la
+fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la "Jahrbuch
+des Fortschrittes der Wissenschaften", kiel ankaux de Grotenfeld en
+Goettingen, la verko "Pasigraphie und Antipasigraphie" de J. S. Vater
+(Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; cxar
+la auxtoro jam esprimas en gxi la opinion, ke la pazigrafio estas
+rimedo por la interkomunikigxo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies
+lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio cxi estas la plej bona parto,
+kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke, Erklaerung,
+wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Voelkern
+des Erdkreises oder die Pasigraphie moeglich und ausueblich sei, ohne
+Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort--
+oder Zeichensprache. Dessau 1797.]
+
+ En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaux cxio Naether'on en
+Goerlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la
+proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la
+naturo. Sed cxar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj
+signoj, tial tiu cxi simbola skribado, tute malegala je la gxistiamaj
+sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas
+kontraux tiu cxi, kiel ankaux kontraux cxiuj aliaj gxistiamaj sistemoj,
+en bonege skribita kritika polemiko, la tiama regxa Bavara centra
+konsilano de instruado cxe la sekreta ministrajxo de internajxoj en
+Munhxeno, Friedr. Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer :
+Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker,
+1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, cxu
+gxi estos signoj hieroglifaj aux nombraj aux signoj de sonoj (literoj),
+uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed
+tute ne intencante forjxeti la penson de norma lingvo, li fine venas
+al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj "fonetika
+vorta lingvo" povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaux pli :
+tiu cxi natura iro de ideoj alkondukas lin ecx al la penso, ke devas
+esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, "pensadi sur la papero",
+t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado,--sekve "temposxparantan
+ideoskribadon aux pensodesegnadon", kiun li nomis "Ideografiko". Kiel
+oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu cxi ideografiko
+devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio cxi tuj farigxi
+ideolaliko, tamen ankaux lia idealo sxajnas iri pli malproksimen, ol
+nia nuna stenografio kaj la Volapuek de Schleyer; sed estas sendube,
+ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel
+per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni
+batalas. [Piednoto: J. Zach. Naether, Versuch einer ganz neuen Erfindung
+von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von
+allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen
+werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre
+oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Goerlitz 1805.]
+
+ Cxiuj tiuj cxi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis
+tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la
+Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) gxis la nuna (esceptinte :
+"Le polyglotte improvise ou l'art d'ecrire les langues sans les
+apprendre" de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall
+en Svedujo kaj la "New universal cipher language" 1874 de unu ne nomita
+auxtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj
+pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome : barono de Gablenz, Moses
+Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaux Albert
+Walter--staras pli alte, ol iliaj antauxirantoj, aux en rilato de la
+konstruo, aux en rilato de facileco de la metodo.
+
+ La konstruo de la "Gablenzographia kaj Gablenzolalia" de barono
+de Gablenz estas grandioza. Antaux cxio li penis per aparta alfabeto
+laux 33 diversaj lingvoj en tiom same da sxlosiloj solvi la problemon
+por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis
+gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj.
+Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco
+ellerni la 33 kaprompantajn sxlosilojn. Al tio cxi li tamen ne turnis
+atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la
+euxropajn konsonantojn, nome, la "r", kiun li precipe multe uzas en
+siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj
+de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne tauxgas, li tamen
+montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro
+1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la
+verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaux estas iom parolite en la
+jam diritaj lekcioj de Max Mueller; gxi aperis samtempe en Londono,
+Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la
+difino, kiun li donas al ni pri ideografio : "L'ideographie est l'art
+d'ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des
+mots (sons) d'une langue quelconque" ankoraux unu fojon montras, ke
+oni cxiam ankoraux sin movadis sur la malvera vojo, kiu gxis nun ne
+kondukis al la celo kaj ankaux neniam al gxi kondukos. Elirante el la
+penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj
+popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li
+penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Kohxinhxinanoj,
+Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas
+gxin cxiutage. Kaj kio gxi estas alia, ol signoj ideografiaj? Cxu oni
+tiel povos ankoraux dubi la eblecon de tiu cxi sistemo? Cxu ni estus
+nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni
+staras multe pli alte, ol ili?--La eblecon de la uzado ankaux ni ne
+dubas, sed ni ankaux ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La
+Hxinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun
+gxiaj 40000 diversaj signoj--ni okcidentuloj jam de antauxe havas nian
+hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas
+al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj,
+estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj
+difinitaj ideoj (komprenajxoj). Sed el tio cxi almenaux sekvas, ke ni
+povas krei al ni neniajn pli ricxajn kaj pli praktikajn reprezentantojn
+por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj
+cxiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus
+nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aux hxinaj signoj figuraj,
+kiuj estas fonditaj ankoraux sur la primitiva senta pririgardado kaj
+nur kun grandaj malfacilajxoj permesas la prezentadon de abstraktajxo!
+--Don Sinibaldo de Mas prenas por cxiu "ideo" unu signon, pruntitan el
+la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn
+notojn en cxiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto
+kvarono, kaj laux tio, cxu gxi staras sur tiu aux alia linio, gxi
+sxangxas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en
+simila maniero estas esprimataj cxiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn
+facila tiu cxi sistemo sxajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaux
+montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.
+
+ Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion
+kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis
+sole ciferojn, por esprimi cxiujn vortojn laux iliaj elementaj ideoj,
+tiel ke difinita vorto aperas cxiam esprimata per difinita cifero.
+Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 gxis 999 por cxiuj gramatikaj
+fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de
+ideoj. La apudaj komprenajxoj de komuna ideo, la vortaj aliformajxoj
+kaj devenajxoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la
+nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aux deprenado. Tiel ekzemple
+3243 signifas la komunan ideon de acxetado, kaj tiam 3243 + 10 =
+acxetanto, 3243 + 13 = la acxetanto, 3243 + 101 = la acxetantoj k. c.
+El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la
+apartaj nombroj metas literojn kaj por "+" = "m", por "--" = "n";
+ekzemple : 3243 + 10 = acxetanto = "fegimanos", 3243 + 20 = acxetantino
+= "fegimenos" , 3243 + 40 = acxeto = "fegimonos" k. c. k. c.
+
+ Oni tiel vidas, ke ankaux Paic fine en simila maniero kiel Wilkins
+venus al la gxusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins
+tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankaux
+pensis, ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas suficxa la ellernado
+de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo
+de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000.
+Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu cxi sistemo postulas tro grandan
+pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikigxon
+kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaux, ke se la pazigrafio estus
+enkondukebla cxe la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne
+la ellaboritajn lingvojn Euxropajn, sed ni devus por tio cxi krei
+pazigrafion multe pli facilan, ol ecx la hxina; kaj, apogante sin sur
+tiun cxi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton
+Bachmaier en Munhxeno, cxefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la
+jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la
+antauxe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco.
+
+ Bachmaier ankaux fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj,
+cxar cxiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de
+nombroj, kvankam iliaj formoj ecx estas malegalaj. Ankaux tiuj cxi
+signoj povas esti skribataj laux cxiuj direktoj, ne sole horizontale de
+maldekstre al dekstre, kiel cxe la Euxropanoj, sed ankaux de dekstre
+al maldekstre, kiel cxe la Mahometanoj, aux de supre al malsupre, kiel
+cxe la Orientazianoj, kaj al tio cxi ili estas facile prezenteblaj per
+skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas cxiun komprenajxon
+per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita
+la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro
+de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj
+de komparo estas distingataj per unu aux du punktoj metitaj super la
+nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la
+nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur
+en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata
+per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de
+la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis
+en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj
+prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la
+konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo
+Wilh. Stephanus. Al tio cxi formigxis en Munhxeno centra societo por
+pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana
+Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la
+glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto
+kaj multaj aliaj, kiel ankaux la barono von Gablenz en Dresdeno, Don
+Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de gxi.
+
+ Malgraux ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur
+9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj ecx jam turnis sur sin la okulojn
+de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso,
+kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdigxis sen
+rezultato. Kaj kial?--Se gxin ankaux sonoraj kauxzoj, la elsekigxo
+de materialaj fontoj, antaux cxio pereigis, tamen la veran kauxzon
+oni devas sercxi pli profunde, gxi kusxas en la sistemo mem. Gxi nome
+estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de cxiuj antauxirantoj de
+200 jaroj, cxar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile
+trovas.
+
+ Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita,
+kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam gxi ne portis en si la fundamenton
+por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon.
+Bachmaier diris mem en la antauxparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj :
+"Estas kompreneble, ke tiu cxi skriba maniero de komunikigxo neniam
+estos egala al la bonajxoj de lingvo; tamen por la komunikigxo kun tiuj,
+kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas cxiujn lingvojn!) gxi
+estas ekstreme grava helpo". Efektive tiu cxi sistemo por mallongaj
+notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al
+cxiuj landoj de la mondo montrigxis uzebla. La "Sistemo cxifrada kaj
+telegrafada de A. Walter en Winterthur", kiu en trimembraj kunigoj
+de literoj de "aaa" gxis "zzz" kune kun kelkaj ciferoj por la plej
+necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas
+cxiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en cxiu okazo por
+cxifraj telegramoj sxparon de kostoj gxis 40 0/0 en komparo kun
+vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda,
+kiel por parolado tiel ankaux por skribado, ankaux al gxi mankas la
+natura fundamento, cxar ecx Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn
+cxi kunligojn de literoj, kiuj ankaux tie cxi devas servi anstataux
+vortoj. Al tio cxi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la busxa
+interkomprenigxado tute ne uzeblaj. Ankaux la verkado de vortaroj jam
+en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilajxoj, ne
+parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj.
+
+ (Tie cxi la auxtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj
+transiras al la priskribo de la sistemo Volapuek, de kiu li en tiu tempo
+estis ankoraux varmega partiano, trovante gxin la plej bona el cxiuj
+tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de "La Esperantisto"
+1890], kiel post la apero de la sistemo "Esperanto" la auxtoro forlasis
+Volapuekon kaj transiris kun plena entuziasmo al "Esperanto", de kiu
+gxis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto.--Ni devas
+ankoraux aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de
+cxiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon
+kaj ne dikan detalan verkon, la auxtoro parolis nur pri parto de la
+proponitaj sistemoj, kaj ankaux pri cxiuj el tiuj cxi li diris nur
+kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en
+la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150).
+
+ * * * * *
+
+ ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO
+ DE LINGVO INTERNACIA
+
+ Raporte-verkita de anonima auxtoro kaj legita (en formo iom sxangxita
+ kaj mallongigita) de s-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de
+ l'Association Francaise pour l'Avancement des Sciences (Parizo, 1900).
+
+ I
+
+ Cxiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la
+homaro, havas cxiam tiun saman egalan sorton : kiam ili ekaperas, la
+samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido,
+sed ecx kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj cxi ideoj
+devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn
+frenezajn, infane malsagxajn, aux fine ecx rekte kiel homojn tre
+malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je cxia plej sencela kaj
+senutila sensencajxo, se gxi nur estas en modo kaj konforma al la
+rutinaj ideoj de la amaso, gxuas ne sole cxiujn bonojn de la vivo, sed
+ankaux la honoran nomon de "instruituloj" aux "utilaj publikaj agantoj",
+la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la
+unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj
+diras al ili, ke ili okupas sin je malsagxajxoj; la unua renkontita
+gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne
+preninte sur sin la laboron almenaux iom ekscii, super kio ili propre
+laboras; kaj la publiko, kiu cxiam iras kiel anaro da sxafoj post la
+kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ecx por unu minuto ne faras al si la
+demandon, cxu ekzistas ecx guto da senco kaj logiko en cxiuj tiuj cxi
+"spritaj" mokoj. Pri tiuj cxi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun
+ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaux A kaj B kaj C, kaj
+cxiu el ili timas enpensigxi serioze ecx unu minuton pri la mokata ideo,
+cxar li "scias antauxe", ke "gxi krom malsagxajxo enhavas ja nenion",
+kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj
+malsagxuloj", se li ecx en la dauxro de unu minuto provos rilati serioze
+al tiu cxi malsagxajxo. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika
+tempo povas aperi tiaj malsagxaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin
+en la domojn por frenezuloj".
+
+ Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la
+"buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro farigxis pli ricxa per
+unu nova grava akiro kaj eltiras el gxi la plej vastan kaj diversforman
+utilon. Tiam la cirkonstancoj sxangxigxas. La jam fortigxinta nova afero
+sxajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la
+homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen gxi.
+Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraux la
+dirita ideo la samtempuloj de gxia naskigxo, ili absolute ne volas kredi
+kaj pensas, ke cxion tion cxi elpensis la historioskribantoj pro mokado
+je la foririntaj generacioj. "Cxu efektive", ili diras, "la tuta mondo
+tiam konsistis el idiotoj? Cxu efektive ekzistis homoj, kiuj elpasxadis
+kontraux la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauxparoloj kaj la ceteraj
+homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al
+tiuj kritikantoj : "sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan
+sensencajxon, kies rebato sin trovas ja tuj antaux via nazo!" ? Absolute
+nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!"
+
+ Legu la historion de naskigxo de la kristaneco kaj de diversaj
+grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu
+la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj
+k. t. p. k. t. p. Cxie tute tio sama. "Es ist eine alte Geschichte,
+doch bleibt sie immer neu". La lumo aperas kiel necesa bezonatajxo al
+tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj gxi trancxas
+la okulojn kaj ili penas estingi gxin. La ideo de Kolumbo, ke "devas
+ekzisti okcidenta vojo Hindujon", sxajnas al ni nun tiel simpla, tiel
+natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj,
+kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al cxia
+lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaux de okcidento, kaj
+ke en tiu cxi ne esplorita okcidento povas eble trovigxi ne konataj
+al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauxparolojn, kiujn
+oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Euxropo
+veturis, sekve gxi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion cxi fari,
+ke la sxipoj mallevigxados malsupren kaj ne povos returne levigxadi
+supren . . . k. t. p.,--ni kontrauxvole demandas nin, kiamaniere homoj
+maturagxaj povis paroli tiajn sensencajxojn, pro kiuj en nia tempo
+rugxigxus cxia infano. Kaj tamen en tiu tempo gxuste tiuj cxi naivaj
+kontrauxparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon,
+kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de
+Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajxo, kiu estas inda nenian atenton.
+Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj gxian uzeblecon,
+sxajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauxparoli kontraux gxi?
+Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto
+devis elporti! kaj ecx tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon,
+kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj
+alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Euxropo instruitaj
+homoj kaj ecx tutaj instruitaj korporacioj, anstataux simple ekrigardi
+kaj konvinkigxi, skribadis ankoraux profundapensajn traktatojn pri tio,
+ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke gxi estas ne
+ebla, ke gxi estas malutila k. t. p. Kio tio cxi estas? ni demandas
+nin; cxu tio cxi estis ia cxiuhoma epidemia idioteco? cxu efektive
+ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj
+nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj
+estos ne pli bonaj ol ni. Cxiuj tiuj cxi homoj kun iliaj indignige
+sensencaj kontrauxparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam
+ili nun eble sxajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio,
+ke, dank' al la natura spirita inercio de cxiu el ni, ili aux tute ne
+volis prijugxi la naskigxantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin
+per sanosubtenanta ridado, aux alpasxadis al la prijugxado kun antauxe
+jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla,
+kaj cxiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu autauxe
+farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj cxi
+argumentoj, kaj kontraux la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo
+ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj cxi
+lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, devis sxajni
+al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun sxajnas iliaj
+tiamaj kontrauxparoloj.
+
+
+ Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj sxajnas senenhava fantazio
+kaj al la posteuloj sxajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas,
+kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen gxi,--al tiaj ideoj apartenas
+ankaux la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikigxoj inter
+diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj,
+tiuj cxi regxoj de la tero, tiuj cxi plej altaj reprezentantoj de la
+monda inteligenteco, tiuj cxi duon-dioj, en la dauxro de tutaj miljaroj
+vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne
+volos kredi. "Por tio cxi oni ja bezonis nenian supernaturan forton,
+ili diros; cxiu el tiuj cxi homoj posedis ja kolekton da kondicxaj
+sonoj, per kiuj li tute precize komprenigxadis kun siaj plej proksimaj
+najbaroj,--kiel do ne venis al ili en la kapon konsentigxi inter
+si, ke unu el tiaj kolektoj da kondicxaj sonoj estu enkondukita por
+la reciproka komprenigxado inter _cxiuj_, simile al tio, kiel por la
+plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicxa
+kolekto da mezuroj, unu kondicxa alfabeto, unuj kondicxaj muzikaj signoj
+k. t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj
+penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis
+per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de
+seriozaj homoj; ke pri tiuj cxi homoj cxiu malplenkapulo povis spritadi
+en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovigxis neniu, kiu dirus al tiuj
+malplenkapuloj : "vi povas trovi tiujn cxi ideojn plenumeblaj aux ne
+plenumeblaj,--sed moki ilin, ecx ne konatigxinte kun ili, estas honte,
+sinjoroj!" Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili auxdos tiujn naivajn
+kontrauxparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraux la
+ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al
+tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj,
+kiu antaux kelke da miljaroj eble protestis kontraux la enkonduko de
+arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve,
+ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura,
+kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajxoj) kaj ne
+povanta "esti kreita en kabineto",--tiel niaj posteuloj, mokados
+tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco,
+ke la nunaj lingvoj kreigxis blinde per si mem, auxtoritate certigas,
+ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Gxis nun ne estis, sekve ne
+povas esti!"--"Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia
+dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la
+eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaux ilia nazo tia lingvo
+jam _ekzistis_, havis jam ricxan literaturon kaj bonege _plenumadis jam
+en la praktiko_ cxiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo
+internacia, kaj tiuj cxi sinjoroj, anstataux babiladi cxiam teorian
+sensencajxon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj _ekrigardi_! Cxu estas
+eble, ke homoj maturagxaj parolus cxiam frazistan sensencajxon pri ia
+diferenco de la vocxaj organoj cxe la popoloj, kiam cxiu infano vidis
+sur cxiu pasxo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo
+de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos : "gxi estas efektive
+nekredebla, kaj tamen gxi tiel estis!"
+
+ Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino
+kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento.
+Jam longe tie aux aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas
+artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por gxiaj batalantoj.
+Sed tiuj cxi artikoloj estas ankoraux senkuragxaj, kvazaux la auxtoroj
+timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj cxi senkuragxaj
+vocxoj perdigxas en la lauxtega hxoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel
+ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie
+oni krias la plej lauxte, kaj opiniadi cxiun mokanton sagxulo, cxiun
+atakanton bravulo kaj cxiun atakaton kulpulo, cxiam ankoraux rigardas
+la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun
+cxi publikon konvinki ni ne entreprenas, cxar cxiuj niaj vortoj pereus
+vane. Gxin konvinkos nur la tempo. Morgaux gxi al la pioniroj de la ideo
+konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu gxi hodiaux
+superjxetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj
+provis rilati al nia ideo kun jugxo memstara, sed sub la influo de
+diversaj auxditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas
+sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentigxas per konstantaj duboj.
+Por ili ni tie cxi analizos la demandon, cxu efektive ni, la amikoj de
+la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj cxu minacas al
+ni la dangxero, ke cxiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj
+kontrauxuloj, aux cxu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre
+atingota.
+
+ Ni scias, estimataj auxskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo
+nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj,
+traplektitaj per multo da lauxtaj auxtoritataj nomoj kaj brilas per
+amasego da alteflugaj kvazaux-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke
+cxion tion cxi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur
+tion, kio estas ligita kun lauxtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo
+internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj auxtoritataj
+scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie
+cxi forlasos cxian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo
+de la nuda _logiko_. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aux
+Johano, sed pripensu _mem_. Se niaj argumentoj estas gxustaj, akceptu
+ilin,--se ili estas malgxustaj, forjxetu ilin, se ecx miloj da lauxtaj
+nomoj starus post ili.
+
+ Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn : 1) cxu lingvo
+internacia estas bezona; 2) cxu gxi estas ebla en principo; 3) cxu
+ekzistas espero, ke gxi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj
+kiamaniere tio cxi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) cxu
+nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aux ni agas ankoraux
+blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj
+devas ankoraux sin teni flanke de ni, gxis "la afero klarigxos".
+
+ II
+
+ Cxu lingvo internacia estas bezona? Tiu cxi demando per sia
+naiveco elvokos ridon cxe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj
+samtempuloj ekridus ekzemple cxe la demando "cxu posxto estas bezona"?
+La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun cxi demandon
+tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun cxi demandon
+dank'al tio, ke ekzistas ankoraux multe da homoj, kiuj respondas je
+tiu cxi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj cxi
+homoj elmetas, estas sekvanta : "lingvo internacia detruos la lingvojn
+naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la
+kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicxo
+por la homaro, se en unu bela tago montrigxus, ke ne ekzistas jam plu
+nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu cxiuhoma familio kun unu
+cxiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio cxi efektive estus io terura,
+kaj ni rapidos trankviligi tiujn cxi sinjorojn. Lingvo intornacia
+deziras nur doni al la homoj de _malsamaj_ popoloj, kiuj staras unu
+antaux alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed gxi neniel
+intencas enmiksigxi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo
+internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel
+ekzemple timi, ke la posxto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de
+alia la eblon komunikigxadi, minacas neniigi la busxajn interparoladojn
+inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute
+malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus,
+ke farigxus iam kunfluigxo de la homoj en unu cxiuhoman popolon, en tiu
+cxi "malfelicxo" (kiel nomos gxin la naciaj sxovinistoj) estos kulpa
+ne la lingvo internacia, sed la aliigxintaj konvinkoj kaj opinioj de
+la homoj. _Tiam_ efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj
+la atingon de tio, kio antauxe estos principe decidita de ili kiel
+dezirinda; sed se la celado al kunfluigxo ne naskigxos cxe la homoj
+_memstare_, la lingvo internacia per si mem certe ne volos _altrudi_
+al la homoj tian unuigxon. Lasante tute flanke la demandon pri la
+dezirindeco aux nedezirindeco de nacia sxovinismo, ni notos nur tion,
+ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ecx la plej varmega
+blinda sxovinismo; cxar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj
+inter nacia sxovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo
+kaj amo al sia familio : cxu iu povas diri, ke la pligrandigo de
+reciprokaj komunikigxoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando
+(celado _patriota_) minacas per io al la amo _familia_? Per si mem la
+lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed
+kontrauxe, gxi sendube devas konduki al ilia granda fortigxado kaj plena
+ekflorado : dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn,
+oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran
+lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpusxigxante unuj kun la aliaj,
+cxiam pli kaj pli konfuzigxas, kripligxas kaj perdas sian naturan
+ricxecon kaj cxarmon; sed kiam cxiu el ni devos ellernadi nur _unu_
+fremdan lingvon (kaj ankoraux tre facilan), cxiu el ni havos la eblon
+ellerni sian lingvon fonde, kaj cxiu lingvo, liberigxinte de la premado
+de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola cxiujn fortojn de
+sia popolo, disvolvigxos baldaux plej potence kaj brile.
+
+ La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas
+la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj
+_naciaj_ kaj ke tiam la homoj ne _alproksimigxos_ al si reciproke, sed
+simple ia unu popolo _dispremos_ kaj _englutos_ cxiujn aliajn popolojn,
+dank' al la grandega superforto, kiujn gxi ricevos super cxiuj aliaj
+popoloj. Tiu cxi motivo estas ne tute senfundamenta; sed gxi povas esti
+elmetita nur kontraux tia aux alia nepripensita kaj malgxusta _formo_
+de lingvo internacia. Tiu cxi motivo kompreneble perdas cxian signifon,
+se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia
+_neuxtrala_ lingvo, kiel ni malsupre montros.
+
+ Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco
+aux neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu cxi punkto
+ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo
+dependas nur de nia _deziro_, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpasxon
+en la _elekto_ de la lingvo, cxiu devas konsenti, ke pri _malutilo_ de
+lingvo internacia neniel povas esti ecx la plej malgranda parolo. Sed
+la _utilo_, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega
+kaj videbla por cxiu, ke pri tio cxi ni propre ne bezonus paroli. Tamen
+_kelke_ da vortoj ni diros pri tio cxi, se ecx simple pro pleneco de nia
+analizo.
+
+ Cxu vi ekpensis iam pri tio, _kio_ propre levis la homaron tiel
+neatingeble alte super cxiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas
+konstruitaj laux tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan
+kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto : al la _posedado
+de lingvo_, kiu ebligis al ni la _intersxangxadon de pensoj_. Kio estus
+kun ni, fieraj regxoj de la mondo, se ni ne povus _lingve komunikigxadi_
+unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon cxiu el ni
+devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataux faradi uzon
+--dank' al intersxangxo de pensoj--de la jam pretaj fruktoj de la
+sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj
+miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajxoj? Ni tiam ecx per unu plej
+malgranda sxtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin
+cxirkauxas kaj kiuj estas tiel sensagxaj kaj senhelpaj! Forprenu de
+ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la
+povadon intersxangxadi la pensojn,--kaj ni restos tiuj samaj regxoj
+de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektigxados; sed donu
+al cxiu el ni ecx centon da manoj, donu al ni ecx centon da diversaj
+gxis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de
+intersxangxado de pensoj--kaj ni restos sensagxaj kaj senhelpaj
+bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intersxangxo
+de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio,
+kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro
+tiu lingvo, kiu farus la intersxangxadon de pensoj _plena_, kaj dank'
+al kiu ne sole A havus la eblon komprenigxadi kun B, C kun D, E kun
+F, sed _cxiu_ el ili povus komprenigxadi kun _cxiu_ el la aliaj! Tuta
+cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian
+grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo
+internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi
+la verkojn de cxiu nacio en la lingvojn de cxiuj aliaj nacioj; sed tio
+cxi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj
+tamen malgraux cxio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de
+la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun
+ricxaj provizoj da diversaj pensoj por cxiu el ni restas neakirebla. Sed
+kiam ekzistus lingvo internacia, tiam cxio, kio aperas en la regiono de
+la homa penso, estus tradukata nur en tiun cxi _unu_ neuxtralan lingvon
+kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu cxi lingvo, kaj cxiuj
+produktoj de la homa spirito farigxus akireblaj por cxiu el ni. Por la
+perfektigado de tiu aux alia brancxo de la homaj scioj ni arangxas sur
+cxiu pasxo internaciajn kongresojn,--sed kian mizeran rolon ili ludas,
+kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion
+auxdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu,
+kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la
+scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni
+povas dedicxi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj
+junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu cxi kara tempo foriras
+tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus,
+se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon,
+dedicxatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedicxi al la
+lernado de efektivaj kaj pozitivaj _sciencoj_! Kiel alte tiam levigxus
+la homaro! . . .
+
+ Sed ni ne parolos plu pri tiu cxi punkto, cxar kiel ajn cxiu el niaj
+auxskultantoj rilatus al tiu aux alia _formo_ de lingvo internacia, ni
+dubas, cxu trovigxos inter ili ecx unu, kiu dubus la _utilecon mem_
+de tia lingvo. Sed cxar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si
+precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare sxajnas,
+ke se ili ne aprobas tiun aux alian formon de ia ideo, ili nepre devas
+ataki la ideon mem entute,--tial ni, pro sistemeco de nia analizo,
+petas cxiun el la estimataj auxskultantoj antaux cxio noti al si bone
+en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia _entute_--se tia
+estus enkondukita--li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan
+konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu cxi
+konkludo vi konsentas, nome :
+
+ La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenigxadi
+ inter si la homoj de cxiuj landoj kaj popoloj, alportus al la
+ homaro grandegan utilon.
+
+ III
+
+ Nun ni transiros al la dua demando : "cxu lingvo internacia estas
+ebla?" Ankaux pri tio cxi nenia senantauxjugxa homo ecx unu minuton
+povas dubi, cxar ne sole ne ekzistas ecx la plej malgrandaj faktoj, kiuj
+parolus _kontraux_ tia ebleco, sed ne ekzistas ecx la plej malgrandaj
+kauxzoj, kiuj devigus ecx unu minuton _dubi_ pri tia obleco. Ekzistas
+en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaux lingvo
+estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj
+ecoj de la organoj de parolo de cxiu popolo, de la klimato, heredeco,
+krucigxado de rasoj, historiaj kondicxoj k. t. p. Kaj al la amaso
+tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficxa mezuro
+estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso
+terminoj tehxnikaj. Sed homo klera, kiu kuragxas havi propran jugxon,
+scias ja tre bone, ke cxio tio cxi estas nur senenhava pseuxdo-scienca
+babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la
+unua renkontita infano. El la cxiutaga sperto ni cxiuj ja scias tre
+bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aux nacio kaj de la tago
+de gxia naskigxo edukados gxin inter personoj de nacio tute fremda
+kaj ecx antipoda por gxi, gxi parolados en la lingvo de tiu cxi nacio
+tiel same bonege kaj pure, kiel cxiu natura filo de tiu cxi nacio. Se
+por homo _maturagxa_ estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon,
+tio cxi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed
+simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas
+instruantojn, ne havas rimedojn k. t. p. Tiu cxi sama maturagxulo
+renkontus ja tiujn cxi samajn malfacilajxojn cxe la ellernado de sia
+_hejma_ lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu cxi lingvo,
+sed devus ellernadi gxin per helpo de lecionoj. Fine cxiu klera homo ja
+ankaux nun _devas_ ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne
+elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaux estas konformaj al liaj organoj
+de parolado, sed nur tiujn, kiujn li _bezonas_; estas sekve nenio
+neebla en tio, ke anstataux ke cxiu lernas _diversajn_ lingvojn, cxiuj
+ellernadu _unu saman_ lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se
+ecx cxiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco,
+ecx tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la
+homoj cxesus staradi unu antaux alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja
+memori, ke se cxie estus sciate, ke por komunikigxoj kun la tuta mondo
+oni devas ellerni nur _unu_ lingvon--cxie ekzistus multego da bonaj
+instruistoj de tiu cxi lingvo, da specialaj lernejoj, cxiu ellernadus
+tiun cxi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine
+cxiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu cxi lingvo en _la
+infaneco_, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la
+demandon pri tio, cxu la homoj _volos_ elekti ian unu lingvon por la
+rolo de internacia kaj cxu prosperos al ili veni al interkonsento pri
+tiu cxi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco
+sekvas el cxio, kion ni diris supre, nome, ke la _ekzistado mem_ de
+lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn
+du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis gxis nun, nome :
+
+ 1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
+
+ 2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.
+
+ IV
+
+ Cxu lingvo internacia _estos_ iam enkondukita? Se ni venis al la
+konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon
+kaj ke gxia ekzistado estas ebla, el tiuj cxi du konkludoj jam per si
+mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aux malpli frue nepre estos
+enkondukita, cxar alie ni devus nei cxe la homaro la ekzistadon de cxia
+ecx plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon
+de internacia, gxis nun ankoraux ne ekzistus, sed devus ankoraux esti
+kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu cxi
+cxapitro estus duba, cxar estus nesciate ankoraux, cxu oni povos krei
+tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke
+_cxiu_ el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia,
+nur kun tia diferenco, ke unu el ili _pli_ tauxgus por tiu cxi celo kaj
+alia _malpli_. Ni havas sekve cxion pretan kaj ni bezonas nur _ekdeziri_
+kaj _elekti_,--kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando
+jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj sencxese
+celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aux alia afero promesas
+al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke gxi estas por ili
+atingebla, ni cxiam kun plena certeco povas antauxdiri, ke de tiu
+momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu cxi afero,
+ili jam obstine celados al gxi cxiam pli kaj pli kaj ne cxesos en sia
+celado tiel longe, gxis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas
+disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre
+utile komunikigxadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de
+ambaux bordoj kusxas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas
+esti profeto, por antauxvidi kun plena certeco, ke pli aux malpli frue
+tabulo estos transjxetita trans la rivereto kaj komunikigxado estos
+arangxita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en sxanceligxado,
+kaj tiu cxi sxanceligxado estas ordinare kauxzata de la plej sensencaj
+pretekstoj : sagxaj homoj diras, ke celado al arangxo de komunikigxo
+estas infanajxo, cxar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj
+trans rivereto kaj tiu cxi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj
+diras, ke la antauxuloj ne metadis tubulojn trans riveveto, sekve gxi
+estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikigxado povas esti nur
+afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj,
+k. t. p. Tamen pli aux malpli frue tabulo estas transmetata kaj la
+komunikigxado estas arangxata. Tiel estis kun cxiu utila ideo, tiel
+estis kun cxiu utila elpenso; apenaux la senantauxjugxaj homoj venadis
+al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe
+efektivigebla, ili povis cxiam scii antauxe kun plena certeco, ke pli
+aux malpli frue la afero _nepre_ estos akceptita, malgraux cxia batalado
+de la flanko de la rutinuloj; cxar tion cxi garantias ne sole la natura
+inteligenteco de la homaro, sed ankaux gxia celado al sia praktika
+bono kaj profito. Tiel estos ankaux kun la lingvo internacia. En la
+dauxro de multaj centjaroj la homoj, ankoraux ne tre bezonante lingvon
+internacian, ne enpensigxadis pri tiu cxi demando; sed nun, kiam la
+fortigxintaj komunikigxoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu cxi
+demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkigxadi, ke lingvo internacia
+alportos al ili grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, ili sen ia
+dubo jam celados al gxi cxiam pli kaj pli, gxia neceseco farigxados por
+ili kun cxiu tago cxiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviligxos tiel
+longe, gxis la demando estos solvita. Cxu vi povas tion cxi dubi? Certe
+ne! _Kiam_ tio cxi venos--ni ne intencas nun antauxdiri : povas esti,
+ke gxi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aux ecx post
+kelkaj centoj da jaroj,--sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn
+devos suferi la unuaj pioniroj de tiu cxi ideo, kaj se ecx tiu cxi ideo
+multajn fojojn endormigxadus je tutaj dekjaroj, gxi jam neniam mortos :
+cxiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vocxoj, postulantaj enkondukon
+de lingvo internacia, kaj fine, pli aux malpli frue--se la demando ne
+estos solvita de la societo mem--la registaroj de cxiuj landoj _devos_
+cedi, arangxi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel
+internacian. Tie cxi povas esti nur demando pri la _tempo_ : unuj el vi
+diros, ke tio cxi venos tre baldaux, aliaj diros, ke gxi venos nur en
+plej malproksima estonteco; sed ke tiu cxi fakto entute iam _venos_ kaj
+ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon
+de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu cxi afero kaj
+senhelpa anaro da ekzistajxoj, ne komprenantaj unu alian--pri tio cxi
+certo neniu el vi dubas ecx minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la
+memoro ia trian konkludon, al kiu ni venis, nome :
+
+ "Pli aux malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita."
+
+ Tie cxi ni faros malgrandan pauxzon kaj diros kelke da vortoj pri
+ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El cxio pruvita de ni
+vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn
+multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne
+dezirantaj enigxadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas,
+ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon
+kaj kiu pli aux malpli frue _nepre_ estos atingita. Cxiu prudenta homo
+povas sekve kuragxe aligxi al ni, ne timante la mokojn de la malsagxa
+kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa,
+kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco
+apartenas al _ni_. Ni supozu ecx, ke tiu _formo_ de lingvo internacia,
+pro kiu ni batalas, montrigxos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta
+lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis,--sed tio cxi ja
+tute nin ne devas konfuzi, cxar ni batalas ne pro la _formo_, sed pro
+la _ideo_, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke
+cxia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre
+ni pruvos, ke ecx ankaux tiu konkreta _formo_ de la lingvo estas tute
+pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ecx tion cxi dubus,
+la formo ja neniom nin ligas : se tiu cxi formo montrigxos erara, ni
+morgaux gxin sxangxos, kaj en okazo de bezono ni gxin post-morgaux
+ankoraux unu fojon sxangxos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe,
+gxis gxi pli aux malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante
+la vocxon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado
+nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos
+alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio cxi signifus tion saman, kiel
+ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita
+pli bona rimedo de komunikigxado, aux rifuzi regnajn plibonigojn tial,
+ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo.
+Nun ni estas ankoraux malfortaj kaj cxia bubo povas ankoraux mokadi nin
+kaj montradi nin per la fingroj : sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la
+lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la
+plimulto de ni ne gxisvivos tiun momenton, kiam montrigxos la fruktoj
+de nia agado kaj gxis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni
+iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke gxi morti
+_neniam povas_, ke pli aux malpli frue gxi _devas_ atingi la celon.
+Kaj se ecx, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio
+lasus fali la manojn,--tute egale, la afero ne mortos : anstataux la
+lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; cxar ni denove ripetas,
+ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro
+grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo
+ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke gxi pli aux malpli
+frue nepre _estos_ atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la
+homaro eterna memorigado tiel longe, gxis la ideo de lingvo internacia
+estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj sagxaj
+homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun
+rilatas al la sagxaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso
+de vaporveturiloj k. t. p.
+
+ V
+
+ Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo
+internacia pli aux malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas
+la demando : _kiam_ kaj _kiamaniere_ gxi venos? Povas esti, ke tio
+cxi venos nur post centoj aux eble ecx post miloj da jaroj? Cxu por
+tio cxi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj
+do cxiuj landoj? Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj
+cxi demandoj, ni devas antauxe analizi alian demandon, nome : "cxu
+oni povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos internacia?" Inter la unuaj
+demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligitceo : se oni ne
+povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj
+lingvoj havas por tio cxi pli-malpli egalajn sxancojn, tiam oni devas
+atendi gxis la registaroj de cxiuj (almenaux la plej gravaj) regnoj
+decidos arangxi por tiu cxi celo kongreson kaj decidi la demandon pri
+lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj
+decidigxas por cxia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraux tre
+kaj tre multe da jaroj, antaux ol la registaroj trovos la demandon de
+lingvo internacia suficxe maturigxinta kaj inda je ilia enmiksigxo, kaj
+poste pasos kredeble ankoraux vico da jaroj por la laborado de diversaj
+komitatoj kaj diplomatiistoj, antaux ol la afero estos decidita. Apartaj
+personoj kaj societoj tie cxi nenion povus fari; ili povus nur konstante
+instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigxo
+de la registaroj ili ne povus. Gxis la solvo de la demando en tia okazo
+estus sekve ankoraux tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus,
+se montrigxus, ke oni povas antauxe _antauxvidi_ kun plena precizeco kaj
+plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia : tiam oni jam ne
+bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam cxia societo, cxia
+aparta persono povus laux sia propra gvido labori por la disvastigo de
+tiu cxi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu cxi lingvo kreskadus kun
+cxiu horo, gxia literaturo rapido ricxigxadus, kongresoj internaciaj tuj
+povus komenci uzadi gin por la reciproka komprenigxado de siaj membroj,
+kaj en la plej mallonga tempo tiu cxi lingvo tiom fortikigxus en la tuta
+mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam
+plenumigxinta. Cxu ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia?
+Felicxe ni povas respondi tiun cxi demandon tute pozitive : "jes,
+ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion cxi
+antauxvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo".
+
+ Por konvinki pri tio cxi niajn auxskultantojn, ni petas ilin
+prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam
+efektivigxis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne
+malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur _unu sola_ lingvo, kiun
+ili povus elekti, kaj ke cxia elekto de ia alia lingvo estus por ili
+rekte _ne ebla_, se ili ecx _volus_ gxin elekti, kaj ke se ili kontraux
+cxiu atendo kaj spite cxiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus
+ian alian lingvon, tiam kontraux tio cxi protestus la vivo mem kaj ilia
+elekto restus nur malviva litero.
+
+ Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj
+kunveturigxis kaj ke ili alpasxas al la elekto de lingvo internacia.
+Al ili antauxstarus la sekvanta : 1) aux elekti ian el la ekzistantaj
+lingvoj _vivantaj_, 2) aux elekti ian el la lingvoj _mortintaj_
+(ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aux elekti ian el la ekzistantaj
+lingvoj _artaj_, 4) aux difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de
+lingvo tute _nova_, ankoraux ne ekzistanta. Por ke niaj auxskultantoj
+povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni
+devas antauxe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj
+kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al
+la auxskultantoj pli aux malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj
+nur pri la lingvoj _artaj_, kiuj por la plimulto de niaj auxskultantoj
+prezentas kredeble absolutan "terra incognita."
+
+ Kiamaniere cxe la homoj naskigxis la ideo de lingvo arta, kiel tiu
+cxi ideo disvolvigxadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de
+la plej malperfektaj pazigrafioj gxis la plej perfekta tipo de plena
+kaj ricxa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu cxi
+direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu cxi ideo
+en la dauxro de la lastaj du centjaroj,--pri cxio tio cxi ni ne
+parolos, cxar por elauxskulti cxion tion cxi vi ne havus suficxe da
+tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj _ecoj_ de la artaj
+lingvoj, cxe kio ni kompreneble havos antaux la okuloj ne la diversajn
+malprosperajn provojn antauxajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni
+ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia,
+ekzistantan en la nuna tempo.
+
+ Krom plena neuxtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingigxas per
+la sekvantaj ecoj :
+
+ 1) Gxi estas mireginde kaj nekredeble _facila por ellernado_ : sen
+trograndigo oni povas diri, ke gxi estas almenaux _kvindek_ fojojn
+pli facila, ol cxia lingvo natura. Kiu ne konatigxis kun lingvo arta,
+ne povas ecx kredi, gxis kia grado atingas gxia facileco. La granda
+verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo
+kuragxos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo
+internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon : "La facileco de gxia
+ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en tiu cxi lingvo, mi post ne pli ol du horoj
+da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu
+cxi lingvo. En cxia okazo, la oferoj, kiujn alportos cxiu homo de nia
+Euxropa mondo, dedicxinte kelkan tempon al la ellernado de tiu cxi
+lingvo, estas tiel _sensignifaj_, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se
+cxiuj, almenaux la Euxropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun cxi
+lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun cxi provon".
+Komprenu, sinjoroj, kion tio cxi signifas : "_post ne pli ol du horoj
+da sinokupado_". Kaj en tiu cxi sama maniero esprimis sin pri la lingvo
+Esperanto cxiuj tiuj senantauxjugxaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataux
+filozofadi pri gxi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive
+konatigxi kun gxi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni
+Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaux la lastaj
+ellernas gxin treege kaj mireginde facile, cxar por la ellernado de la
+lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antauxaj scioj.
+Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke
+ili gxis nun en sia _propra, patra_ lingvo skribas treege malbone kaj
+plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto
+senerare,--kaj ili ellernis tiun cxi lingvon en la dauxro de iaj
+kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura cxe tiuj samaj
+personoj devus okupi almenaux 4 aux 5 jarojn.
+
+ Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole
+svede kaj Esperante, unu jxurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili,
+matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron
+Esperantan kaj vespero en tiu sama tago li povis jam suficxe bone paroli
+kun la svedoj.
+
+ De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Cxiu
+lingvo natura konstruigxis _blinde_, per la vojo de amasigxado de
+la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia
+logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo : tian vorton estas
+_akceptite_ uzi tiel, kaj tial ni devas gxin uzi tiel,--tian vorton
+estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas gxin uzi alie. Jam antauxe
+tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj,
+kiun kreos homa _inteligenteco_ konscie kaj laux severe difinitaj kaj
+logikaj legxoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol
+tia sistemo da sonoj, kiu konstruigxis okaze kaj senkonscie. Ni ne
+havas la eblon analizi tie cxi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu
+gvidadis sin la auxtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale cxiujn
+tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun
+la naturaj, cxar tio cxi postulus tutan vastan traktaton,--ni prenos
+tial nur simple kelkajn _ekzemplojn_. Tiel ekzemple preskaux en cxiuj
+lingvoj cxiu substantivo ial apartenas al tia aux alia _sekso_, ekzemple
+en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca
+virinan kaj en la lingvo latina neuxtralan; cxu ekzistas en tio cxi ia
+ecx plej malgranda senco aux celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon
+prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de cxiu substantivo!
+Kiom multe la lernanto devas ekzercigxadi, ekzercigxadi kaj denove
+ekzercigxadi, antaux ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne
+konfuzigxados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataux "la fin" aux
+"das Strick" anstataux "der Strick"! En lingvo arta tiu cxi sekso de la
+substantivoj estas _tute eljxetita_, cxar montrigxis, ke gxi ne havas
+en la lingvo ecx la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu
+ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej
+grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej
+komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega
+multo da diversaj formoj ne sole por cxiuj deklinacioj kaj konjugacioj,
+sed en cxiu el ili ankoraux tuta serio da formoj; ekzemple en la
+konjugacioj vi havas ne sole por cxiu tempo kaj modo tutajn seriojn
+da formoj, sed en cxiu el tiuj cxi tempoj kaj modoj ankoraux apartajn
+formojn por cxiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj
+gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro;
+sed tio cxi estas ankoraux nur komenco : al tio cxi aligxas multego
+da deklinacioj kaj konjugacioj _neregulaj_, cxiu kun aparta serio da
+formoj, kaj cxion tion cxi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi
+en la memoro, sed konstante memori, kia vorto sxangxigxas laux la
+regulaj deklinacioj aux konjugacioj kaj kia laux la malregulaj kaj laux
+kia nome de tiuj cxi regulaj aux malregulaj tabeloj la donita vorto
+sxangxigxas. La ekposedo de cxio tio cxi postulas inferan paciencon,
+multegon da tempo kaj konstantan sencxesan ekzercigxadon. Dume lingvo
+arta anstataux tiu cxi tuta hxaoso, kiu postulas tutajn jarojn da
+pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us,
+u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauxro de kelke da minutoj
+kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego
+demandas : "Kiel tio cxi estas ebla?" Jen, tre simple : Esperanto diras
+al vi, ke deklinacioj _tute_ estas bezonaj _neniaj_, cxar ili plene
+anstatauxigxas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la
+konjugacioj ne sole suficxas _unu_ tabelo por _cxiuj_ verboj, sed ecx
+por tiu cxi tabelo tute suficxas, se gxi enhavas en si (krom participoj,
+prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finigxojn, nome : por la tempoj
+estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicxa
+kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu cxi
+malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon?
+Tute neniel : konatigxu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke gxia
+konjugacio esprimas cxiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone
+kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la
+lingvoj naturaj, cxar la arta lingvo forjxetis ne tion, kion la lingvo
+bezonas, sed nur tion, kio prezentas en gxi absolute superfluan kaj tute
+al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bozonas apartan serion
+da finigxoj por cxiu persono kaj nombro, kaj al tio cxi en cxiu tempo
+kaj en cxiu modo apartan _novan_ serion da tiuj cxi finigxoj, se cxiuj
+tiuj cxi finigxoj estas ja tute superfluaj, cxar la pronomo, kiu staras
+antaux la verbo, jam tute suficxe montras gxian personon kaj nombron?
+
+ La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio cxi la plej multe
+gxuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da sxancoj por esti
+elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto :
+en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia gxi ne estas
+elparolata aux estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas
+skribata tiel, en alia vorto alie . . . Tutajn jarojn devas uzi franco
+aux anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo!
+Radikale sxangxi tiun cxi ortografion estas absolute ne eble, cxar tiam
+grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aux neniel, aux
+nur per ia apenaux rimarkebla nuanco en la elparolado, farigxus en la
+skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al
+cxiu sia litero klaran, severe difinitan kaj cxiam egalan elparoladon,
+kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne
+ekzistas, kaj jam post, kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo
+(t. e. simple post la konatigxo kun gxia plej simpla alfabeto) cxiu
+skribos en gxi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos
+tion cxi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.
+
+ Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon
+pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigxo
+de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraux multe da aliaj
+ekzemploj, cxar sur cxiu pasxo ni renkontas en la lingvoj naturaj
+grandegajn malfacilajxojn kaj konfuzajxojn, kiuj en lingvo arta estas
+aux tute eljxetitaj kiel superflua balasto, aux alkondukitaj al ia unu
+aux du mallongaj vortetoj aux reguloj, sen ia ecx plej malgranda difekto
+por la fleksebleco, ricxeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne
+parolos pli pri tio cxi, sed ni diros sole tion, ke _la tuta gramatiko
+de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj,
+kiujn cxiu povas bonege ellerni en la dauxro de duonhoro!_ Post unu
+sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado
+ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al
+li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj!
+Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio cxi, imagu al vi, ke vi
+entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj
+da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon
+de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam
+povas fari en tiu cxi lingvo ian gramatikan aux ortografian eraron kaj
+ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da _vortoj_,--
+vi ja tiam sentus vin felicxa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej
+enuan parton de la laboro vi jam pasis . . . Cxu ne vere? En la lingvo
+Esperanto vi atingas tion cxi _jam post duonhoro da laborado!_
+
+ Sekve se Esperanto havus ecx _nur_ tiun econ, pri kiu ni supre
+parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj
+ortografio, ni jam devus diri pri gxi, ke gxi estas multajn, multajn
+fojojn pli facila, ol cxiu lingvo natura. Sed per tio cxi ne finigxas
+ankoraux la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio,
+ke al vi restas jam nur simpla ellernado de _vortoj_, vi ecx tie cxi
+renkontos ankoraux grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco
+mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la
+vortoj, kiujn vi bezonos lerni; cxar sciante de la vorto la formon
+substantivan, vi jam antauxe, kaj sen ia lernado, scias ankaux gxian
+adjektivon kaj gxian adverbon kaj gxian verbon k. t. p., dum en cxiu
+lingvo natura tre multaj esprimoj havas por cxiu parto de parolo apartan
+vorton (ekzemple : _parler_, _oral_, _verbalement_). Havante plenan
+kaj ne limigitan rajton kunigi cxian vorton kun cxia prepozicio kaj
+kun cxia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da
+vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur
+tial, ke tia aux alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita. Sed krom
+tiuj cxi _naturaj_ vortfaraj oportunajxoj, kiujn la lingvo Esperanto
+havas, vi trovos en gxi ankoraux apartajn, tiel diri _artajn_ rimedojn,
+kiuj enkondukas grandegan ekonomion cxe la lernado de la vortoj. Tiaj
+ekzemple estas gxiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur
+kelkajn pro ekzemplo : la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte
+kontrauxan ( "bona" bon--"malbona" mauvais),--sekve sciante la
+vortojn "bona, mola, varma, largxa, supre, ami, estimi" k. t. p., vi
+jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallargxa,
+malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata
+de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson
+("patro" pere--"patrino" mere),--sekve sciante la vortojn "patro,
+frato, onklo, fiancxo, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de
+la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fiancxino, bovino,
+kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ( "trancxi" trancher
+--"trancxilo" couteau),--sekve sciante la vortojn "trancxi, kombi,
+tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn
+"trancxilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p. Da
+tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo,
+ekzistas ankoraux multaj aliaj.
+
+ Rememoru do nun cxion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo,
+kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas
+almenaux 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio cxi estis nenia
+trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun cxi grandegan facilecon de
+arta lingvo, cxar ni al gxi poste ankoraux revenos.
+
+ 2.) La dua distingigxa eco de lingvo arta estas gxia _perfekteco_,
+kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima ricxeco.
+Ke lingvo arta posedos tian econ, tion cxi ankoraux antaux la apero de
+la unua arta lingvo antauxvidis kaj antauxdiris cxiuj tiuj eminentaj
+kapoj, kiuj rilatis al tiu cxi por la homaro treege grava ideo pli
+serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke cxia ecx
+plej suprajxa konatigxo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus
+ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel
+ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes,
+Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Mueller k. t. p.,--sed ni
+rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseuxdoinstruitaj sofistoj;
+tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi cxion nur per la sola
+logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, se _devas_ esti pli perfekta,
+ol lingvoj naturaj, tion cxi komprenos cxiu mem, se li konsideros la
+jenon : Cxia lingvo natura konstruigxadis per tia vojo, ke unu ripetadis
+tion, kion li auxdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de
+la homa inteligenteco tie cxi havis ian forton. Cxian esprimon, kiun
+vi multajn fojojn _auxdis_, vi povas uzi, kaj cxian esprimon, kiun vi
+ankoraux neniam auxdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en cxia
+lingvo natura sur cxiu pasxo renkontas la sekvantan aperon : en via
+cerbo aperas ia komprenajxo, sed . . . vi ne havas la eblon esprimi
+gxin per busxa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta
+kaj tre neoportuna _priskribo_ de tiu komprenajxo, kiu en via cerbo
+ekzistas kiel _unu_ komprenajxo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple,
+dank'al tio, ke je lavado de tolajxo sin okupas ordinare virinoj, vi
+en cxiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajxo "lavistino";
+sed se _viro_ ekvolos okupadi sin je lavado de tolajxo, vi en tre
+multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon,
+cxar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajxo, vi neniam
+auxdis! Je kuracado gxis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis
+kuracistinoj, aux virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la
+plimulto da lingvoj ne trovigxis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto
+oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj
+kiam vi ankoraux el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p.
+--tio cxi estas jam tute ne ebla! En cxiu lingvo vi trovos multe da
+substantivoj, kiuj ne havas tiun aux alian sekson, tiun aux alian kazon,
+tiun aux alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aux alian
+gradon de komparado, tiun aux alian formon; verbojn, kiuj ne havas
+tiun aux alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi
+ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon
+k. t. p. Cxar, ni ripetas, cxiu lingvo natura estas fondita ne sur la
+logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aux "oni tiel ne parolas"
+; sekve cxian komprenajxon, kiu naskigxas en via cerbo, sed por kiu
+vi gxis nun vortan esprimon ne auxdis, vi ordinare esprimi ne havas
+la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta,
+konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron
+legxoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco
+de "tia vorto ne havas tiajn formojn aux ne permesas tiajn ideajn
+kunigxojn"--en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke
+morgaux viro ricevas la eblon naski infanojn aux nutri ilin per siaj
+mamoj,--kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, cxar en
+lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj
+neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaux iu elektas al si ian
+novan, ecx la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero,--
+por li tuj ekzistas prete vorto, cxar se en lingvo arta nur ekzistas
+sufikso por la esprimo de profesio, gxi donas al vi jam la eblon esprimi
+_cxian_ profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
+
+ Krom tio ne forgesu, ke la perfektigxado de lingvo arta estas
+ebla gxis senfineco, cxar _cxiun_ bonan regulon, bonan formon, bonan
+esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan
+rajton aligi al si, cxian mankon, kiu povus trovigxi en gxi, gxi havas
+la rajton plibonigi kaj sxangxi, dum en lingvo natura pri nenio simila
+povas esti parolo, cxar tiam lingvo natura transformigxus jam en artan.
+
+ Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajxoj de lingvo arta
+(eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraux aliaj,
+pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la _malbonajxoj_ de
+lingvo arta. Kiu ecx malmulte devus esti unu vorto cxi tiel] konatigxis
+kun lingvo arta kaj havas suficxe da kuragxo por kredi tion, kion li
+_vidas_, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu
+povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo
+natura lingvo arta posedas _neniajn_. Cxiu el vi, vere, havis la okazon
+auxdi tre multajn atakojn kontraux lingvo arta; sed kontraux cxiuj tiuj
+cxi atakoj ni povas rediri nur unu respondon : cxiuj ili eliras el la
+busxo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam gxin
+ecx vidis,--ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ecx neniam logike
+enpensigxis pri gxia esenco, kaj anstataux ekpensi pri tio, kion ili
+parolas, preferas blinde jxetadi dekstren kaj maldekstren lauxtajn kaj
+modajn sed sensencajn frazojn. Se ili ecx iom konatigxus kun lingvo
+arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ecx
+tute ne konatigxante kun la lingvo, simple ekpensus pri gxi teorie,
+ili ekvidus, ke cxiuj iliaj frazoj ne havas ecx la plej malgrandan
+fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo cxiuj domoj
+estas konstruitaj el papero kaj ke cxiuj homoj tie estas sen manoj kaj
+sen piedoj,--li povas imponi per tio cxi al la _amaso_, kiu cxiun
+vorton elparolitan per auxtoritata tono de scianta sankte kredas; sed
+homo _prudenta_ jam de antauxe rilatos al tiuj cxi vortoj tre kritike,
+cxar jam en sia sagxo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por
+tiuj cxi frazoj; kaj kiam cxe li restos ia dubo, li simple iros en
+la najbaran urbon kaj _rigardos_, kaj tiam li konvinkigxos, ke cxiuj
+frazoj, kiujn li auxdis, estas la plej absoluta sensencajxo. Tiel estas
+ankaux kun lingvo arta : anstataux blinde ripetadi frazojn, vi bezonas
+nur simple _ekpensi_ pri la esenco de tiuj cxi frazoj, kaj vi jam
+komprenos, ke ili ne havas ecx la plej malgrandan fundamenton ; kaj se
+teoria pripenso estos por vi ankoraux nesuficxa, tiam iru simple kaj
+_rigardu_, jxetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatigxu kun la
+konstruo de tiu cxi lingvo, profundigxu iom en gxian jam tre ricxan kaj
+diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la _faktojn_, kiuj
+sur cxiu pasxo sin trovas antaux via nazo,--kaj tiam vi komprenos, kia
+grandega sensencajxo sin trovas en cxiuj tiuj frazoj, kiujn vi auxdadis
+kontraux lingvo arta. Vi auxdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti
+kreita en kabineto, kiel viva ekzistajxo ne povas esti kreita en la
+retorto de hxemiisto"; tiu cxi frazo sonas tiel bele kaj "sagxe", ke
+por la grandega plimulto da homoj gxi jam lasas nenian dubon pri tio,
+ke lingvo arta estas infanajxo. Kaj tamen se tiuj cxi homoj havus tiom
+da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon
+"kial?"--tiam tiu cxi lauxta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj
+cxian sencon, cxar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke
+tiu cxi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ecx la
+plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus
+uzi ankaux kontraux la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas
+kun la plej granda utilo por si, kaj kontraux la arta veturado per helpo
+de vaporo aux velocipedo, kaj kontraux nia tuta arta civilizacio! Kaj
+tiun cxi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas cxiun fojon,
+kiam aperas ia nova utila ideo. . . . Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi
+cxesos regni super la spiritoj de la homoj!
+
+ Vi auxdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en gxi homoj ne
+komprenados unu alian, ke cxiu popolo uzados gxin alie, ke en gxi oni
+nenion povas esprimi, k. t. p. k. t. p. Se ni turnos atenton, ke cxio
+tio cxi estas aferoj, kiujn cxe plej malgranda dozo da honesteco kaj
+bona volo cxiu povas facile praktike _trakontroli_, kaj ke cxiuj tiuj
+cxi frazistoj simple ne _volas_ trakontroli tion, pri kio ili parolas
+kun tia auxtoritata tono, sed pro la aplauxdado de la amaso ili preferas
+fermi la okulojn kaj jxetadi koton sur la aferon nur tial, ke gxi estas
+nova kaj ankoraux ne moda,--tiam cxiuj tiuj cxi frazoj montrigxas
+jam ne sole ridindaj, sed rekte _indignigaj_. Anstataux blinde jxetadi
+frazojn, iru kaj _rigardu_,--kaj tiam vi vidos, ke cxiuj viaj vortoj
+estas simple senceremonia _mensogado_ : vi ekvidos, ke en efektiveco
+lingvo arta fakte de longe _jam ekzistas_, ke homoj de la plej diversaj
+nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si _uzas_ gxin, ke ili
+unu alian _komprenas bonege kaj plej precize_, kiel skribe, tiel ankaux
+busxe ; ke homoj de cxiuj nacioj uzas gxin cxiuj _tute egale_; gxia jam
+tre ricxa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke
+cxiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en gxi en
+la plej bona maniero. . . . Anstataux blinde babiladi diversan teorian
+sensencajxon, iru kaj rigardu la _faktojn_, la longe jam ekzistantajn,
+de cxiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn,--
+kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj
+kontraux la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas
+absolute _neniaj_.
+
+ Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu
+cxi cxapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektigxis kongreso el
+reprezentantoj de cxiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon
+internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile
+estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauxvidi ne sole kun tre granda
+_kredebleco_, sed ecx kun plena _certeco_ kaj precizeco.
+
+ El cxio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajxoj de la
+lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus,
+ke esti elektita povas nur lingvo _arta_. Ni supozu tamen por unu
+minuto, ke la tuta kongreso malfelicxe konsistos plene el la plej
+obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de cxio nova kaj ke al ili venos en
+la kapon la ideo pli bone elekti ian en cxiuj rilatoj maloportunan
+lingvon _naturan_, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu,
+kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el
+la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie cxi aperos ne
+sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaux la tute natura timo
+de cxiu nacio jam simple pro sia ekzistado : cxar estas afero tute
+komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia,
+baldaux ricevos tian grandegan superforton super cxiuj aliaj popoloj, ke
+gxi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj
+de la kongreso jam tute ne atentos tion cxi, aux ke ili, por eviti
+reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon _mortintan_,
+ekzemple la latinan,--kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la
+decido de la kongreso restos simple _malviva litero_ kaj fakte _neniam
+atingos efektivigxon_. Cxiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraux
+pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaux iom fonda
+ellernado de gxi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan
+kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne
+lingvon internacian en la vera senco de tiu cxi vorto, sed nur lingvon
+internacian por _la pli altaj klasoj de la societo_. Ke la afero starus
+tiel kaj ne alie, tion cxi montras al ni ne sole la logiko, sed tion cxi
+jam longe okulvideble montris al ni _la vivo mem_ : en efektiveco la
+lingvo latina estas ja de longe jam elektita de cxiuj registaroj kiel
+internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en cxiuj landoj laux ordono de
+la registaroj la junularo devigite dedicxas tutan vicon da jaroj al la
+ellernado de tiu cxi lingvo,--kaj tamen cxu ekzistas multe da homoj,
+kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve
+donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta
+ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ecx efektivigita,
+sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido ecx de plej autoritata
+kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun
+gxi havis en la mezaj centjaroj : tiam ne sole por gxia internacieco,
+sed ecx por gxia absoluta regxado unuanime staris cxiuj registaroj, la
+tuta societo, la tuta cxiopova eklezio, kaj ecx la vivo mem, tiam gxi
+prezentis la fundamenton de cxia scienco kaj de cxia scio, tiam al gxi
+estis dedicxata la pli granda parto de la vivo, gxi elpusxis per si
+cxiujn lingvojn patrajn, gxi estis ellernata kaj prilaborata _devigite_,
+jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne
+havis la _eblon_ esprimadi sin,--kaj tamen malgraux cxio la lingvo ne
+sole falis, sed ecx en sia plej bona tempo gxi estis kaj povis esti nur
+apartenajxo de la _elektitaj klasoj_ de la societo! Dume en okazo de
+elekto de lingvo _arta_ gxin post kelke da monatoj povus bonege posedi
+jam per unu fojo la tuta mondo, _cxiuj_ sferoj de la homa societo, ne
+sole la inteligentaj kaj ricxaj, sed ecx la plej malricxaj kaj senkleraj
+vilagxanoj.
+
+ Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute _ne povas_ elekti ian
+alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni
+havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaux la lingvoj naturaj
+en cxiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas
+tia sama malsagxajxo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon
+per cxevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion cxi per fervojo. Nenia
+kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ecx supozus, ke la kongreso
+tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj
+kutimoj, ke gxi tamen faros tian absurdan elekton, tiu cxi elekto per
+la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la
+vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe,
+gxis pli aux malpli frue kolektigxos nova kongreso kaj elektos lingvon
+artan.
+
+ Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni
+venis, nome : _lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole
+kaj nepre nur lingvo arta_.
+
+ VI
+
+ Nun restas ankoraux solvi la demandon, _kia_ nome arta lingvo estos
+enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto sxajnas, ke respondi
+tiun cxi demandon ekzistas nenia eblo, cxar--kiel vi sendube diros
+--"da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti
+ankoraux mil fojojn pli granda, cxar cxiu aparta homo povas krei apartan
+lingvon artan laux sia arbitro". Cxu ekzistas tial ia eblo antauxvidi,
+kiu el ili estos elektita? Tiel efektive sxajnas de la unua rigardo al
+la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauxvidi, kaj antauxdiri,
+kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio cxi venas de tio,
+ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la
+ekzistantaj kaj povantaj ankoraux aperi lingvoj artaj estas tute erara
+kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la
+artaj lingvoj.
+
+ Antaux cxio ni konstatas la fakton, ke, malgraux la grandega nombro
+da personoj, kiuj laboris aux laboras super lingvoj artaj jam en la
+dauxro de 200 jaroj, gxis nun aperis sole nur _du_ efektive pretaj
+lingvoj, nome _Volapuek_ kaj _Esperanto_. Turnu atenton sur tion cxi :
+sole nur _du_ artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaux cxiutage legas
+en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraux unu aux ankoraux
+kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi
+ofte ecx notojn pri la konstruo de tiuj cxi lingvoj, oni alportas al
+vi kelkajn frazojn en tiuj cxi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la
+publiko sxajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post
+pluvo. Sed tiu cxi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la
+gazetoj ne trovas necesa enigxi en tion, pri kio ili skribas, kaj
+kontentigxas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn
+per ridinda novajxo aux fari spritajxon. Sciu do, ke cxio tio, kio
+cxiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauxta nomo de
+"novaj lingvoj internaciaj", estas nur _projektoj_, en rapideco kaj sen
+suficxa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigxo staras ankoraux
+tre kaj tre malproksime. Tiuj cxi projektoj aperas jen en formo de
+mallongaj folietoj, jen ecx en la formo de dikaj libroj kun la plej
+lauxtaj kaj multepromesaj frazoj,--aperas kaj tuj malaperas de la
+horizonto, kaj vi jam plu neniam auxdas ion pri ili; kiam la auxtoroj de
+tiuj cxi projektoj alpasxas al ilia _realigado_, ili tuj konvinkigxas,
+ke tio cxi estas tute ne laux iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio
+sxajnis afero tiel facila, en la praktiko montrigxas tre malfacila kaj
+neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj cxi projektioj estas tiel
+malfacila kaj tial gxis hodiaux aperis sole nur du efektive pretaj kaj
+vivipovaj lingvoj--pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas
+vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj gxis nun ekzistas sole nur
+du kaj ke sekve se la kongreso hodiaux efektivigxus, gxi el la jam
+ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la
+kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus sxajni de la
+unua rigardo. _Kian_ el tiuj cxi du lingvoj elekti--la kongreso ankaux
+ne sxanceligxus ecx unu minuton, cxar la vivo mem jam longe solvis
+tiun cxi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuek cxie estas
+jam elpusxita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaux
+Volapuek estas tiel frapante granda, ke gxi falas al cxiu en la okulojn
+tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ecx de la plej fervoraj
+Volapuekistoj. Estos suficxe, se ni diros al vi la jenon : Volapuek
+aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis
+ankoraux tute fresxa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajxoj de
+la auxtoro, aperis antaux la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj
+renkontis jam cxie pretajn malamikojn; la Volapuekistoj havis por sia
+agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika
+reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen
+iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon
+kaj senhelpecon; kaj malgraux cxio de la unua momento de la apero de
+Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapuekistoj, kiuj transiris
+malkasxe al Esperanto, kaj ankoraux pli grandan multon da tiaj, kiuj,
+konsciante, ke Volapuek staras multe pli malalte el Esperanto, sed
+ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo
+internacia entute,--dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto
+(13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovigxis ecx unu persono,--
+ni ripetas, ecx _unu_--kiu transirus de Esperanto al Volapuek! Dum
+Esperanto, malgraux la grandegaj malfacilajxoj, kun kiuj gxi devas
+batali, dauxre vivas kaj floras kaj konstante plifortigxas, Volapuek jam
+longe estas forlasita preskaux de cxiuj kaj povas esti nomita jam de
+longe mortinta.
+
+ En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni
+ne povas kompreneble analizi tie cxi tute detale; pro ekzemplo ni
+montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapuek sonas tre sovagxe
+kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj
+memorigas per si la lingvon italan. 2) Ecx por tute neinstruitaj
+Esperanto estas multe pli facila ol Volapuek, sed por instruitaj gxi
+estas tre multe pli facila, cxar gxiaj vortoj--krom kelkaj tre
+malmultaj--ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj
+romana-germanaj en tia formo, ke cxiu ilin facile rekonas. Tial cxiu
+iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi
+cxian verkon en Esperanto jam preskaux tute sen vortaro. 3) Dum la
+uzanto de Volapuek nepre devas gxin konstante ripetadi, cxar alie li
+gxin baldaux forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la
+uzanto de Esperanto, unu fojon gxin ellerninte, jam gxin ne forgesas,
+se li ecx longan tempon gxin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco
+estas tre facila por busxa _interparolado_, dum en Volapuek oni devas
+tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, gxis oni alkutimigxas al
+klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj
+(ekzemple "bap, pab, pap, paep, pep, poep, peb, boeb, bob, pop, pup,
+bub, pub, pueb, bib, pip, puep" k. t. p., kiuj farigxas ankoraux pli
+similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun _s_
+en la fino). 5) En Volapuek, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la
+principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aux fino de
+vorto ne povas esti uzataj, cxar ili estas signoj gramatikaj), cxiu
+nove bezonata vorto nepre devas esti _kreita_ de la auxtoro (ecx cxiuj
+nomaj _propraj_, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio cxi
+donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado,
+sed faras cxian disvolvigxan pasxon de la lingvo cxiam dependa de gxia
+auxtoro aux de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la
+plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo,
+ke cxiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas
+uzataj sensxangxe egale kiel en la aliaj lingvoj,--ne sole grandega
+multo da vortoj farigxas tute senbezona por lernado, sed la lingvo
+ricevas la eblon disvolvigxadi eterne cxiam pli kaj pli, sen ia dependo
+de la auxtoro aux de ia Akademio.
+
+ Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni tute
+ne intencas per tio cxi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de
+Volapuek. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo cxiam
+staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo
+internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por
+la elekto de lingvo internacia, tiam gxi inter la ambaux nun ekzistantaj
+lingvoj artaj ne povus sxanceligxi ecx unu minuton.
+
+ Ni pruvis sekve, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por la elekto
+de lingvo internacia, tiam malgraux la grandega nombro da ekzistantaj
+lingvoj ni povus jam _nun_ kun plena certeco kaj precizeco antauxvidi,
+_kian_ lingvon gxi elektos, nome : el cxiuj ekzistantaj lingvoj vivaj,
+mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur _unu_ lingvon :
+_Esperanto_. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus
+la politikaj kondicxoj, je kiaj ajn konsideroj, antauxjugxoj, simpatioj
+aux antipatioj la kongreso sin gvidus, gxi absolute _ne povus_ elekti
+ian alian lingvon krom Esperanto, cxar por la rolo de lingvo internacia
+Esperanto estas nun la _sola_ kandidato en la tuta mondo, la sola, tute
+sen iaj konkurantoj. Cxar ecx cxe la plej malprospera konsisto de la
+kongreso en gxi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco
+de la lingvo Esperanto antaux cxiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la
+okulojn al cxiu, kiu almenaux iom konatigxis kun tiu cxi lingvo, tial
+estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se
+tamen, kontraux cxia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke gxi
+ekdeziros ian alian lingvon, tiam--kiel ni pruvis supre--la _vivo
+mem_ zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva
+litero, tiel longe, gxis kolektigxos nova kongreso kaj faros elekton
+gxustan.
+
+ VII
+
+ Nun restas al ni respondi ankoraux unu lastan demandon, nome : En la
+_nuna_ minuto Esperanto, vere, aperas kiel _sola_ kandidato por lingvo
+internacia; sed cxar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj
+por la elekto de lingvo internacia efektivigxos kredeble ankoraux ne
+baldaux, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke
+gxis tiu tempo aperos multaj _novaj_ artaj lingvoj, kiuj staros multe
+pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el _ili_ devos esti elektita de la
+kongreso? Aux eble la kongreso mem arangxos kompetentan komitaton, kiu
+okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
+
+ Je tio cxi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo
+per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova
+lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki
+bonan poemon. Cxar la kreado de plena, en cxiuj rilatoj tauxga kaj
+vivipova lingvo, kiu al multaj sxajnas tia facila kaj sxerca afero, en
+efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Gxi postulas de unu flanko
+specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion,
+paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero.
+Multajn niaj vortoj tre mirigos, cxar sxajnas al ili, ke oni bezonas nur
+decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", segxo estos "bim" k. t. p.
+k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, tauxga
+kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado
+sur fortepiano aux kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne
+konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol
+ludi fortepianon,--oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos
+ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon,--
+vi frapados en la dauxro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos
+tutan kompozicion . . . sxajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li
+komencas ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras,
+kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn, baldaux
+komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne
+konsistas en sola frapado de klavoj,--kaj tiu heroo, kiu kun tia
+memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos
+pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaux
+la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, sxajnas, ke
+nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino gxis la dua :
+"kio da artifika tie cxi estas? Cxiu infano ja povas tion cxi fari;
+oni bezonas nur eniri, iri cxiam rekte antauxen,--kaj post kelke da
+horoj aux post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontrauxa fino de la
+arbaro". Sed apenaux li eniris iom en la profundajxon de la arbaro, li
+baldaux tiel perdas la vojon, ke li aux tute ne povas elrampi el la
+arbaro, aux post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko,
+kie li eliri devis. Tiel estas ankaux kun arta lingvo : _entrepreni_ la
+kreadon de lingvo, doni al gxi jam antauxe nomon, trumpeti pri gxi al la
+leganta mondo--cxio tio cxi estas tre facila,--sed felicxe _fini_
+tiun cxi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj
+entreprenas tian laboron; sed apenaux ili iom enprofundigxis en gxin,
+ili aux ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen
+ia indo, aux ili pusxigxas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke
+kontrauxparolantaj postuloj, ke ili perdas cxian paciencon, jxetas la
+laboron kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko.
+
+ Ke la kreado de tauxga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila
+afero, kiel al multaj sxajnas, oni povas interalie la plej bone vidi
+el la sekvanta fakto : oni scias, ke gxis la apero de Volapuek kaj
+Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon
+internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaux post la apero de
+la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj cxi provoj
+kaj iliaj auxtoroj vi trovos en cxia historio de la ideo de lingvo
+internacia; tiuj cxi provoj estis farataj kiel de privataj personoj,
+tiel ankaux de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj
+kaj kelkaj el ili englutis ankaux tre grandajn kapitalojn;--kaj
+tamen el tiu cxi tuta grandega nombro nur _du_, sole nur _du_ atingis
+efektivigxon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaux tiuj cxi
+du aperis nur _okaze_, dank' al tio, ke unu el la auxtoroj ne sciis pri
+la laborado de la dua. La auxtoro de la lingvo Esperanto, kiu dedicxis
+al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu
+kun tiu cxi ideo kunkreskigxis kaj estis preta cxion oferi al gxi,
+konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas
+ion tian, kio ankoraux neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajxoj, kiujn
+li renkontadis en la dauxro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj
+postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuek estus aperinta 5-6
+jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraux finita, li (la auxtoro
+de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon
+super sia lingvo, malgraux ke li tute bone konsciis la grandegan
+plibonecon de sia lingvo antaux Volapuek.
+
+ El cxio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias,
+ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke
+trovigxu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco
+kaj havus suficxe da energio, por alkonduki gxin al felicxa fino, tiom
+pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam
+ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas
+la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post
+Esperanto : malgraux ke la auxtoroj havis antaux si jam tute pretan
+modelon, laux kiu ili povis labori, nenia el tiuj cxi provoj ne sole ne
+eliris el la regiono de projektoj, sed ecx jam el tiuj cxi projektoj
+mem oni klare vidas, ke se iliaj auxtoroj, havus la paciencon kaj povon
+alkonduki ilin gxis fino tiuj cxi laboroj prezentigxus ne pli bone,
+sed kontrauxe, multe _malpli bone_ ol Esperanto. Dum Esperanto bonege
+kontentigas _cxiujn_ postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo
+internacia (eksterordinara facileco, precizeco, ricxeco, natureco,
+vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), cxiu el tiuj projektoj
+penas plibonigi _unu_ ian flankon de la lingvo, oferante por tio cxi
+kontrauxvole cxiujn _aliajn_ flankojn. Tiel ekzemple multaj el la
+plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajxon : sciante, ke la
+publiko taksos cxiun projekton konforme al tio, kiel al gxi rilatos
+la instruitaj _lingvistoj_, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto
+estu efektive tauxga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke gxi
+en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili
+prenas siajn vortojn preskaux tute sen ia sxangxo el la plej gravaj
+jam _ekzistantaj_ lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia
+projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo
+komprenis tiun cxi frazon multe pli facile ol on Esperanto,--kaj
+la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili
+iam finos gxin) estos _pli bona_ ol Esperanto. Sed cxiu prudenta homo
+tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas nur _iluzio_, ke al la _malgrava_
+principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie cxi estas oferitaj la
+principoj plej _gravaj_ (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por
+la nekleruloj, fleksebleco, ricxeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se
+simila lingvo ecx povus esti iam finita, gxi en la fino absolute nenion
+donus! Cxar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en
+tio, ke gxi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj
+_lingvistoj_, ni ja por tio cxi povus simple preni ian lingvon, ekzemple
+la latinan, _tute sen iaj sxangxoj_,--kaj la instruitaj lingvistoj
+gxin ankoraux pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel
+eble plej malgranda sxangxado de la naturaj vortoj ne sole estis bone
+konata al la auxtoro de la lingvo Esperanto, sed gxuste de _li_ la novaj
+projektistoj ja prenis tiun cxi principon : sed dum Esperanto prudente
+kontentigas tiun cxi principon _laux mezuro de ebleco_, penante plej
+zorge, ke gxi ne kontrauxagadu al aliaj _pli gravaj_ principoj de lingvo
+internacia, la projektistoj turnas la lutan atenton _nur_ sur tiun cxi
+principon, kaj cxion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel
+oferon, cxar kunigi kaj konsentigi inter si _diversajn_ principojn ili
+ne povas kaj ecx ne havas deziron, cxar ili ecx mem ne esperas doni ion
+pretan kaj tauxgan, sed ili volas nur fari efekton.
+
+ El cxio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ecx la plej malgranda
+kauxzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpusxus Esperanton,--
+tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj
+tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu
+en la dauxro de multaj jaroj estas jam elprovita en cxiuj rilatoj kaj
+en la praktiko tiel bonege plenumas cxion tion, kion ni povas atendi de
+lingvo internacia. Sed por vi, estimataj auxskultantoj, tio cxi estas
+ne suficxa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan
+_certecon_ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn.
+Felicxe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun cxi
+plenan certecon.
+
+ Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en gxia _gramatiko_, tiam
+de la momento de la apero de Volapuek la demando de lingvo internacia
+estus solvita por cxiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuek aperi
+jam ne povus; cxar malgraux diversaj eraroj la gramatiko de Volapuek
+estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli
+simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuek nur
+per kelkaj _bagateloj_, kaj cxiu komprenas, ke pro _bagateloj_ neniu
+entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne
+rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo
+la estonta akademio aux kongreso farus en la Volapueka gramatiko tiujn
+negrandajn sxangxojn, kiuj montrigxus utilaj, kaj lingvo internacia sen
+ia dubo restus Volapuek, kaj cxia konkurado estus por cxiam esceptita.
+Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaux el _vortaro_,
+kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn
+pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapuek solvis
+_nur_ la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron gxi lasis tute sen
+atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj,
+kiujn cxiu nova auxtoro havus la rajton elpensi al si laux sia propra
+deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuek
+ecx la plej fervoraj Volapuekistoj nature timis, ke morgaux aperos
+nova lingvo, tute ne simila je Volapuek kaj inter la ambaux lingvoj
+komencigxos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias--
+kaj tion cxi ecx por unu minuto nenia esploranto neas,--ke Esperanto
+solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaux la demandon de
+la vortaro, sekve ne unu _malgrandan parton_ de la problemo, sed la
+_tutan_ problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la auxtoro
+de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . .
+eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke
+nun, malgraux la jam ekzistanta, bonega en cxiuj rilatoj, cxiuflanke
+elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo
+Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedicxi tutan serion da jaroj
+al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron
+gxis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrigxas efektive pli
+bona ol Esperanto,--ni rigardu do, kian vidon havus tiu cxi lingvo.
+Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi
+en la plej preciza maniero cxiujn nuancojn de la homa penso, konsistas
+tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da
+horo,--tiam kion la nova auxtoro povus doni pli bonan? En ekstrema
+okazo li donus eble anstataux 16 reguloj 15 kaj anstataux 30 minutoj
+da laborado postulus 25 minutojn? Cxu ne vere? Sed cxu deziros iu pro
+tio cxi krei novan lingvon kaj cxu la mondo pro tia bagatelo rifuzos
+la jam ekzistantan kaj cxiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema
+okazo la mondo diros : "se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona
+ol en Esperanto, ni tiun cxi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la
+afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu cxi lingvo? En la nuna
+tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne
+povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre
+el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio cxi
+estas ne por tio, ke--kiel opinias multaj pli novaj projektistoj--
+la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu cxi
+lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj
+ludas la _lastan_ rolon, cxar por ili ja tia lingvo estas _malplej_
+bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauxzoj. Tiel ekzemple ekzistas
+grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en cxiuj lingvoj
+estas uzataj egale kaj al cxiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne
+uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaux cxiuj aliaj
+vortoj de la vortaro, cxar alie la lingvo estus sovagxa, sur cxiu pasxo
+estus kunpusxigxo de elementoj, malkomprenigxoj, kaj la konstanta regula
+ricxigxado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraux diversaj
+aliaj kauxzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj
+vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj cxi kauxzoj, kiel tro specialaj,
+ni tie cxi detale ne parolos. Estos suficxe, se ni nur diros, ke cxiuj
+plej novaj esplorantoj akceptas tiun cxi legxon por la vortaro kiel
+allasantan jam nenian dubon. Kaj cxar la lingvo Esperanto gxuste per tiu
+cxi legxo sin gvidis kaj cxar cxe tiu cxi legxo granda arbitro en la
+elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al
+ni doni auxtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al
+tiu aux alia vorto oni povus doni pli oportunan formon,--sed da tiaj
+vortoj ekzistas tre nemulte. Tion cxi oni la plej bone vidas el tio, ke
+kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi
+trovos en cxiu el ili almenaux 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman
+formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio cxi ankoraux aldonos, ke
+ankaux la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje
+nur tial, ke la auxtoroj de tiuj projektoj aux ne turnis atenton sur
+diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj,
+aux simple sxangxis la vortojn tute sen ia bezono,--vi facile venos al
+la konkludo, ke la _efektiva_ nombro da vortoj, al kiuj oni anstataux
+la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol
+iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaux nenion povas
+sxangxi kaj en la vortaro oni povus sxangxi nur iajn 10% da vortoj,
+tiam estas la demando, kion do prezentus per si la _nova_ lingvo, se
+gxi iam estus kreita kaj se gxi efektive montrigxus kiel lingvo tauxga
+en cxiuj rilatoj? Tio cxi estus ne nova lingvo, sed nur iom sxangxita
+lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo
+internacia alkondukigxas nur al tio, cxu Esperanto estos akceptita
+sensxangxe en gxia _nuna_ formo, aux en gxi estos faritaj iam iaj
+sxangxoj! Sed tiu cxi demando por la esperantistoj havas jam nenian
+signifon; ili protestas nur kontraux tio, se _apartaj_ personoj volas
+sxangxi Esperanton laux sia bontrovo; sed se iam auxtoritata kongreso
+aux akademio decidos fari en la lingvo tiajn aux aliajn sxangxojn, la
+esperantistoj akceptos tion cxi kun plezuro kaj nenion perdos de tio
+cxi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan
+lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aux kelkajn tagojn por la ellerno
+de tiuj sxangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos
+finita.
+
+ La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion
+_tiom_ perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontrauxe : kiam
+efektivigxos auxtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke gxia decido
+havos _forton_ por la mondo, la esperantistoj _mem_ proponos al gxi
+difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj
+farus en gxi cxiujn utilajn plibonigojn, se ecx por tio cxi oni devus
+sxangxi la lingvon gxis plena nerekonebleco; sed cxar ekzistas nenia
+eblo antauxvidi, cxu tiu cxi laboro entute sukcesos al la komitato,
+cxu gxi ne dauxros senfinan serion da jaroj, cxu gxi en konsenteco
+estos alkondukita al felicxa fino kaj cxu la finita laboro en la
+praktiko montrigxos tute tauxga, sekve kompreneble estus tre malsagxe
+kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se gxi pro la problema
+_estontajxo_ rifuzus la faktan kaj en cxiuj rilatoj finitan kaj
+elprovitan _nunajxon_; sekve se ecx la kongreso venus al la konkludo, ke
+Esperanto ne estas bona, gxi povus decidi nur la jenon : akcepti _dume_
+la lingvon Esperanto en gxia nuna forma kaj _paralele_ kun tio cxi
+difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu cxi lingvo aux
+je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo
+montrigxus, ke la laborado de la komitato estas felicxe alkondukita
+al fino kaj post multaj provoj montrigxis tute tauxga, nur tiam oni
+povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata
+kaj anstataux gxi eniras en la vivon la formo nova. Cxiu prudenta
+homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve
+se ni ecx supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne
+Esperanto, sed ia alia ankoraux ellaborota lingvo, en cxia okazo la vojo
+al tiu lingvo nepre devas konduki tra _Esperanto_.
+
+ Sekve resumante cxion, kion ni diris de la komenco gxis la nuna
+minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj
+konkludoj :
+
+ 1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan
+utilon;
+
+ 2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
+
+ 3. La enkonduko de lingvo internacia pli aux malpli frue nepre kaj
+sendube efektivigxos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraux tio cxi;
+
+ 4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
+
+ 5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom
+Esperanto; gxi aux estos lasita por cxiam en gxia nuna formo, aux en gxi
+estos poste faritaj iaj sxangxoj.
+
+ VIII
+
+ Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris. Unue
+sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj
+ili sxajnas al multaj tiel nomataj "sagxaj" kaj "praktikaj" homoj,
+kiuj jugxas pri cxio suprajxe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras
+cxion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas
+grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion
+fantazian kaj kiu pli aux malpli frue _devas_ efektivigxi kaj _nepre_
+efektivigxos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraux gxi, kiom ajn
+la sagxuloj sxercadus pri gxi. Kiel estas sendube, ke post la nokto
+venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aux longa batalado
+Esperanto pli aux malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la
+komunikigxoj internaciaj. Ni konfirmas tion cxi kuragxe ne tial, ke ni
+tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla
+logiko diras, ke tiel esti _devas_ kaj ke _alie esti ne povas_. Longan
+tempon eble ankoraux la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble
+ankoraux cxia bubo jxetados sur ilin sxtonojn, koton kaj malsagxajn
+spritajxojn, sed tio, kio devas veni, pli aux malpli frue venos. La
+iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne gxisvivos gxis tiu tempo,
+kiam farigxos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la
+tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajxoj,
+sed pli aux malpli frue por la maldolcxa kaliko, kiun ili trinkas el la
+manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj
+elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraux eble
+ili sxajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraux ilia
+afero sxajnos al la mondo ecx mortinta kaj je cxiam enterigita--sed
+tiu cxi afero jam neniam mortos, cxar gxi morti jam _neniam povas_. La
+afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post cxiu nova silenta
+tempo, se gxi ecx dauxrus dekon da jaroj, aperos nova revigligxo; kiam
+lacigxos unuj batalantoj, aperos pli aux malpli frue novaj energiaj
+batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, gxis fine gxi plene
+atingos sian celon. Ne malgxoju tial, Esperantistoj, se nesagxaj homoj
+ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraux tre malmultaj, ne perdu
+la kuragxon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en
+rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaux la
+mondo rapide, sed ankaux rapide falis; afero bona kaj certa progresas
+ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
+
+ Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de
+tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo _senkonscie_ kaj tial
+cxe la plej malgranda rimarko de la kontrauxuloj ekstaras senhelpe kaj
+ne scias, kion respondi, aux perdas la kuragxon. Cxiuj tiuj konkludoj
+prezentas produkton de la simpla kaj severa _logiko_. Tial se oni
+diras al vi "la mondo ne volas vian lingvon", respondu kuragxe : "cxu
+la mondo volas aux ne volas, gxi pli aux malpli frue _devos_ akcepti
+gxin, cxar alie esti ne povas". Kiam vi auxdos "oni diras, ke aperis
+nova lingvo, oni diras, ke tia aux alia instruita societo aux kongreso
+deziras elekti tian aux alian lingvon aux krei novan lingvon", respondu
+kuragxe : "cxiuj tiuj cxi famoj aux entreprenoj estas fonditaj sur
+la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo
+de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj
+personoj, sed ankaux de tutaj societoj ripetigxis jam multajn fojojn kaj
+cxiufoje finigxadis kaj devis finigxadi per la plej plena fiasko; lingvo
+internacia povas esti nur Esperanto, cxar laux la legxoj de la logiko
+kaj laux la esenco de la afero alie esti _neniel povas_".
+
+ Se oni diras al vi : "tiu aux alia esperantisto aux societo
+esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan
+pasxon kaj ridindigis aux diskreditigis per tio cxi vian tutan aferon",
+tiam respondu : "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek
+societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pasxoj povas havi ian
+influon sur gxian sorton; ecx la auxtoro de Esperanto mem estas nun por
+Esperanto absolute seninflua, cxar Esperanto jam longe farigxis afero
+pure _publika_".
+
+ La dua, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris, estas la
+sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso
+de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble
+devus tion cxi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio cxi.
+Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj
+precizeco antauxvidi, al _kia_ nome lingvo la sorto difinis farigxi iam
+internacia, tiam la afero sxangxigxas. Ni ne bezonas jam nun atendi
+kongresojn : la celo estas tute klara kaj cxiu povas sin tiri al gxi.
+Ne bezonante rigardadi, kion diras aux faras aliaj, cxiu povas alporti
+sian sxtonon por la kreskanta konstruo. Nenia sxtono perdigxos. Nenia
+laboranto tie cxi dependas de la alia, cxiu povas agadi aparte, en
+sia sfero, laux siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom
+pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al
+diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras
+aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, cxiu societo
+aux kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan
+komunehoman celon almenaux je unu pasxo.
+
+
+ * * * * *
+
+ VII
+
+ POEZIO
+
+ * * * * *
+
+
+ LA ESPERO
+
+ En la mondon venis nova sento,
+ Tra la mondo iras forta voko;
+ Per flugiloj de facila vento
+ Nun de loko flugu gxi al loko.
+
+ Ne al glavo sangon soifanta
+ Gxi la homan tiras familion :
+ Al la mond' eterne militanta
+ Gxi promesas sanktan harmonion.
+
+ Sub la sankta signo de l' espero
+ Kolektigxas pacaj batalantoj,
+ Kaj rapide kreskas la afero
+ Per laboro de la esperantoj.
+
+ Forte staras muroj de miljaroj
+ Inter la popoloj dividitaj;
+ Sed dissaltos la obstinaj baroj,
+ Per la sankta amo disbatitaj.
+
+ Sur neuxtrala lingva fundamento,
+ Komprenante unu la alian,
+ La popoloj faros en konsento
+ Unu grandan rondon familian.
+
+ Nia diligenta kolegaro
+ En laboro paca ne lacigxos,
+ Gxis la bela songxo de l'homaro
+ Por eterna ben' efektivigxos.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA VOJO
+
+ Tra densa mallumo briletas la celo,
+ Al kiu kuragxe ni iras.
+ Simile al stelo en nokta cxielo,
+ Al ni la direkton gxi diras.
+ Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
+ Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
+ Cxar klara kaj rekta kaj tre difinita
+ Gxi estas, la voj' elektita.
+
+ Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante
+ Ni iru la vojon celitan!
+ Ecx guto malgranda, konstante frapante,
+ Traboras la monton granitan.
+ L'espero, l'obstino kaj la pacienco--
+ Jen estas la signoj, per kies potenco
+ Ni pasxo post pasxo, post longa laboro,
+ Atingos la celon en gloro.
+
+ Ni semas kaj semas, neniam lacigxas,
+ Pri l' tempoj estontaj pensante.
+ Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,--
+ Ni semas kaj semas konstante.
+ "Ho, cxesu!" mokante la homoj admonas,--
+ "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas :
+ "Obstine antauxen! La nepoj vin benos,
+ Se vi pacience eltenos".
+
+ Se longa sekeco aux ventoj subitaj
+ Velkantajn foliojn desxiras,
+ Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
+ Ni forton pli fresxan akiras.
+ Ne mortos jam nia bravega anaro,
+ Gxin jam ne timigas la vento, nek staro,
+ Obstine gxi pasxas, provita, hardita,
+ Al cel' unu fojon signita!
+
+ Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante
+ Ni iru la vojon celitan!
+ Ecx guto malgranda, konstante frapante,
+ Traboras la monton granitan.
+ L' espero, l' obstino kaj la pacienco,--
+ Jen estas la signoj, per kies potenco
+ Ni pasxo post pasxo, post longa laboro,
+ Atingos la celon en gloro.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+
+ AL LA FRATOJ
+
+
+ FOrte ni stAru, frAtoj amAtaj,
+ Por nIa sAnkta afEro!
+ NI batalAdu kUne tenATaj
+ Per Unu bEla espEro!
+
+ Regas ankoraux nokto sen luno,
+ La mondo dormas obstine,
+ Sed jam levigxos baldaux la suno,
+ Por lumi, brili senfine.
+
+ Veku, ho veku, veku konstante,
+ Ne timu ridon, insulton!
+ Voku, ho voku, ripetadante,
+ Gxis vi atingos auxskulton!
+
+ Dekon da fojoj vane perdigxos
+ La voko via ridata,--
+ La dekunua alradikigxos,
+ Kaj kreskos frukto benata
+
+ Tre malproksime cxiuj ni staras
+ La unu de la alia . . .
+ Kie vi estas, kion vi faras,
+ Ho, karaj fratoj vi miaj?
+
+ Vi en la urbo, vi en urbeto,
+ En la malgranda vilagxo,
+ Cxu ne forflugis kiel bloveto
+ La tuta via kuragxo?
+
+ Cxu vi sukcese en via loko
+ Kondukas nian aferon,
+ Aux eksilentis jam via voko,
+ Vi lacaj perdis esperon?
+
+ Iras senhalte via laboro
+ Honeste kaj esperante?
+ Brulas la flamo en via koro
+ Neniam malfortigxante?
+
+ Forte ni staru, brave laboru,
+ Kuragxe, ho nia rondo!
+ Nia afero kresku kaj floru
+ Per ni en tuta la mondo!
+
+ Ni gxin kondukos ne ripozante,
+ Kaj nin lacigos nenio;
+ Ni gxin traportos, sankte jxurante,
+ Tra l' tuta mondo de Dio!
+
+ Malfacileco, malrapideco
+ Al ni la vojon ne baros.
+ Sen malhonora malkuragxeco
+ Ni kion povos, ni faros.
+
+ Staras ankoraux en la komenco
+ La celo en malproksimo,--
+ Ni gxin atingos per la potenco
+ De nia forta animo!
+
+ Ni gxin atingos per la potenco
+ De nia sankta fervoro,
+ Ni gxin atingos per pacienco
+ Kaj per sentima laboro.
+
+ Glora la celo, sankta l'afero,
+ La venko--baldaux gxi venos;
+ Levos la kapon ni kun fiero,
+ La mondo gxoje nin benos.
+
+ Tiam atendas nin rekompenco
+ La plej majesta kaj ricxa :
+ Nia laboro kaj pacienco
+ La mondon faros felicxa!
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ MIA PENSO
+
+ Sur la kampo, for de l' mondo
+ Antaux nokto de somero,
+ Amikino en la rondo
+ Kantas kanton pri l' espero.
+ Kaj pri vivo detruita
+ Sxi rakontas kompatante,--
+ Mia vundo refrapita
+ Min doloras resangante.
+
+ "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro,
+ Kial tia senmoveco?
+ Ha, kredeble rememoro
+ El la kara infaneco?"
+ Kion diri? Ne ploranta
+ Povis esti parolado
+ Kun frauxlino ripozanta
+ Post somera promenado!
+
+ Mia penso kaj turmento,
+ Kaj doloroj kaj esperoj!
+ Kiom de mi en silento
+ Al vi iris jam oferoj!
+ Kion havis mi plej karan--
+ La junecon--mi ploranta
+ Metis mem sur la altaron
+ De la devo ordonanta!
+
+ Fajron sentas mi interne,
+ Vivi ankaux mi deziras,--
+ Io pelas min eterne,
+ Se mi al gajuloj iras . . .
+ Se ne placxas al la sorto
+ Mia peno kaj laboro--
+ Venu tuj al mi la morto,
+ En espero--sen doloro!
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ HO MIA KOR'
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Cxu mi ne venkos en decida hor'!
+ Suficxe! trankviligxu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA VOJEVODO
+
+ (El MICKIEWICZ.)
+
+ En vespero somera vojevodo kolera
+ Al la hejma kastelo rapidas;
+ Al la lito edzina kun teruro senfina
+ Li alvenas,--neniun li vidas.
+
+ En doloro brulanta kaj per mano tremanta
+ Sian grizan lipharon li prenis,
+ De la lito foriris, la manikojn retiris
+ Kaj ektondris--kozako alvenis.
+
+ "Kial, best' abomena, mia pordo gxardena
+ Restas nokte sen hundo, sen gardo?
+ Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan
+ Kaj silente min sekvu, bastardo!"
+
+ Kun pafil' en la mano al gxardena altano
+ Ili ambaux sen bru' alsxteligxas.
+ Sur la benka herbajxo ia lumas blankajxo :
+ En tolajxo virino vidigxas.
+
+ Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,
+ Per la dua forpusxi sxi penis
+ Unu viron petantan, surgenue starantan,
+ Kiu nun en la brakoj sxin tenis.
+
+ Kaj en flama fervoro li parolis : "Ho, koro,
+ Cxu jam cxio por cxiam perdita?
+ Ecx la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano
+ Cxiuj estas jam foracxetitaj?
+
+ Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis,--
+ Malproksime nun plori mi devas;
+ Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris,--
+ Kaj li cxion por cxiam ricevas.
+
+ Sur la brusto angxela lia kapo malbela
+ En dorloto de nun ripozados,
+ De la roza busxeto, de la rugxa vangeto,
+ Li cxielan felicxon sucxados.
+
+ Sur cxevalo fidela, en vetero kruela,
+ Mi rapidas al mia angxelo--
+ Por sopire foriri kaj al vi nur deziri
+ Bonan nokton en lia kastelo . . ."
+
+ Sxi silentas senmove; li komencas denove
+ Sian plendon kun petoj kaj ploro,
+ Gxis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,
+ Sxi defalis al li al la koro.
+
+ En l'arbajxo silente, auxskultante atente,
+ Staras ambaux gardantoj kovritaj,
+ Ili staras genue, en la manoj senbrue
+ La pafiloj ektremis sxargitaj.
+
+ "Estro"! diris kozako, "ia stranga atako
+ Al mi ligas subite la manon;
+ Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,
+ Kiam tusxi mi volis la cxanon."
+
+ --"Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
+ Jen saketo kun pulvo : sen vorto
+ Vi preparos, vi pafos, kaj se sxin vi ne trafos.
+ Mi edzigos vin mem kun la morto.
+
+ "Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,--l'unue
+ De l' amanto diskrevu la koro."
+ La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
+ En la frunton de . . . lia sinjoro.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA ROZETO
+
+ (EL GOETHE.)
+
+ Knabo vidis--jen rozeto
+ Sur la kampo staras;
+ Bela, juna la floreto . . .
+ Vive kuras la knabeto,
+ Gxojas, miras, flaras.
+ Sur la kampo la rozet'
+ Kiel infanet'.
+
+ Knabo diris : "mi eltiros
+ Belulinon mian";
+ Floro diris : "vi foriros,--
+ Per pikiloj mi dissxiros
+ Tuj la manon vian".
+ Sur la kampo la rozet'
+ Kiel infanet'.
+
+ La sovagxa knab' ridante
+ La rozeton prenis,--
+ La floreto batalante
+ Sin defendis pikadante,
+ Sed la sorto venis.
+ Sur la kampo la rozet'
+ Kiel infanet'.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ EN NORD' UNU PINO . . .
+
+ (El HEINE).
+
+ En nord' unu pino en solo
+ Dormetas sur nuda altajxo;
+ Glacia kaj negxa tavolo
+ Gxin kovras per tomba tolajxo.
+
+ Gxi songxas, ke palmo gracia,
+ En unu dezert' orienta,
+ Eterne pri lando alia
+ Malgaje sopiras silenta.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ EN SONGXO . . .
+ (El HEINE).
+
+ En songxo princinon mi vidis
+ Kun vangoj malsekaj de ploro,--
+ Sub arbo, sub verda ni sidis,
+ Tenante nin koro cxe koro.
+
+ "De l' patro de l' via la krono
+ Por mi gxi ne estas havinda!
+ For, for lia sceptro kaj trono--
+ Vin mem mi deziras, aminda!
+
+ --"Ne eble!" sxi al mi rediras :
+ "En tombo mi estas tenata,
+ Mi nur en la nokto eliras
+ Al vi, mia sole amata!"
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ LORELEJ'
+
+ (El HEINE).
+
+ Ne scias mi, kial subita
+ Malgaj' en la koro naskigxis;
+ El tempo jam enterigita
+ Legendo al mi revivigxis.
+
+ Jam malvarmetigxas l'aero,
+ La Rejno mallauxte babilas,
+ Per oro de l' sun' en vespero
+ La supro de l' monto rebrilas.
+
+ Plej belan knabinon mi vidas :
+ En ora ornamo brilante
+ Sur supro de l' monto sxi sidas,
+ La harojn mistere kombante.
+
+ La oran kombilon sxi movas
+ Kaj kantas tra l' pura aero,
+ Kaj forto mirinda sin trovas
+ En tiu cxi kant' de l' vespero.
+
+ Sxipet' iras sur la rivero,
+ Sxipisto ektremis de l' kanto,
+ Kaj blinda por cxiu dangxero
+ Rigardas li al la kantanto.
+
+ Ha, baldaux sxipisto la bela
+ Perdigxis sub l'akvoturnado;
+ Gxin Lorelej' faris kruela,
+ Per sia mirinda kantado.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ KANTO DE STUDENTOJ
+
+ Gxoju, gxoju ni, kolegoj,
+ Dum ni junaj estas!
+ Post plezura estanteco,
+ Post malgaja maljuneco--
+ Sole tero restas.
+
+ Vivo estas tre mallonga,
+ Kuras ne tenate,
+ Kaj subite morto venos
+ Kaj rapide cxiun prenos,
+ Cxiun senkompate.
+
+ Kie niaj antauxuloj
+ En la mondo sidas?
+ Iru al la superuloj,
+ Sercxu ilin cxe l' subuloj--
+ Kiu ilin vidas?
+
+ Vivu la akademio
+ Kaj la profesoroj!
+ Vivu longe kaj en sano
+ Cxiu akademiano,
+ Vivu sen doloroj!
+
+ Vivu, floru nia regno
+ Kaj regnestro nia!
+ Kaj amikoj mecenataj,
+ Protegantoj estimataj
+ De l' akademio
+
+ Vivu cxiuj la knabinoj
+ Belaj kaj hontemaj!
+ Vivu ankaux la virinoj,
+ Amikinoj kaj mastrinoj,
+ Bonaj, laboremaj.
+
+ Mortu, mortu, malgajeco,
+ Mortu la doloro!
+ Mortu cxiu intriganto
+ Kaj malamon konservanto
+ Longe en la koro!
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ AL LA REGXO
+
+ Vivu la regx' al ni, tre longe vivu li!
+ Gardu lin Di'!
+ Justa kaj pia regx',--Dio pro nia pregx'
+ Estu kun li.
+
+ Forta la regxa tron', ver' estas lia kron',
+ Glavo la legx'.
+ Kun amo en la kor', regxas kun granda glor' . . .
+ Vivu la regx'!
+
+ Brulu, ho sankta flam' de la eterna am'
+ Pro la patruj'!
+ Kaj forte staros ni, cxiuj por unu li,
+ Pro la patruj'!
+
+ Longe, ho, restu vi gloro de la naci',
+ Sur regxa segx'!
+ Via plej granda glor' en la popola kor'.
+ Vivu la regx'!
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ NOKTA KANTO DE SOLDATO
+ (De W. HAUFF).
+
+ En nigra nokto tute sole
+ Mi staras gardon senparole,
+ Eraras for la penso mia
+ Al mia domo familia.
+
+ Al la standardo fortirita,
+ Ho, kiom estis mi kisita . . .
+ Mi tiam pensis kun malgxojo :
+ Mi vidas vin je l' lasta fojo!
+
+ Ho dormu dolcxe, karaj miaj!
+ Irante al la litoj viaj,
+ Vi nun per pregxo Dion gloras,--
+ Vi certe ankaux min memoras.
+
+ La horo venis, gard' alia
+ Starigxos nun sur loko mia.
+ Mi iras dormi tute laca,
+ Mi vidos vin en songxo paca.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ KANTO DE L' LIGO
+
+ (De W. A. MOZART.)
+
+ Fratoj, manon donu kore
+ Kaj senzorge, sendolore
+ Belan horon festu ni!
+ Cxion teran forjxetante,
+ Dauxru forte kaj konstante
+ Nia bela harmoni'!
+
+ Al la Dio kantu gloron :
+ La spiriton kaj la koron
+ Kial donis la cxiel'?
+ Sercxi lumon per vereco,
+ Sercxi virton per justeco
+ Estu nia sankta cel'!
+
+ Homoj en la oriento,
+ Homoj en la okcidento,
+ En la sud' kaj en la nord'!
+ Alte teni homan nomon,
+ Kore ami cxiun homon
+ Estu nia liga vort'!
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA KAPELO
+
+ (El L. UHLAND.)
+
+ Supre staras sur la monto
+ La silenta kapeleto,
+ En la valo, cxe la fonto,
+ Gxoje kantas pasxtisteto.
+
+ Sonorado, mortkantado
+ Nun eksonis tra l' silento,--
+ Haltis knabo en kantado
+ Kaj auxskultas kun atento.
+
+ En la tombojn de l' monteto
+ El la valo cxiu venos.
+ Ankaux vin, ho pasxtisteto,
+ Oni iam tien prenos.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA GAJA MIGRANTO
+
+ Se donas Di' al vi favoron,
+ Li sendas vin for el la dom',
+ Por montri sian mirlaboron,
+ La belan mondon, al la hom'.
+
+ De l' montoj riveretoj fluas,
+ Alauxdoj kantas super mi,
+ Mi ankaux gajan kanton bruas
+ Al la tutmonda harmoni'.
+
+ Al Dio fidas mi kun gxojo :
+ Li zorgas pri la tuta ter',
+ Li ankaux min sur mia vojo
+ Eterne gardos de dangxer'.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA VOJO
+
+ (De barono B. N. DELVIG.)
+
+ Tre cxarme gxi lumis, la suno ravanta,
+ En mia de vivo mateno;
+ En brusto kuragxo kaj forto bolanta,
+ Espero kaj kredo en pleno . . .
+
+ La kamp' estas largxa kaj rekta la vojo . . .
+ "Antauxen sen halto kaj timo!"
+ La trio cxevala ekkuris kun gxojo
+ Al celo en la malproksimo.
+
+ "Pru! halt'!" "Kio estas?" "Risorto rompigxis."
+ "Antauxen! malhelpo ne granda!"
+ Denove nun la veturil' ekruligxis,
+ Saltante sur vojo rubanda.
+
+ Jen marcxo subite! Denove ni haltis . . .
+ Tagmezo jam . . . Kia cxagreno!
+ La veturigist' kun murmuro desaltis,
+ Mi pelas kun lauxta malbeno.
+
+ Tri horojn ni tie sen helpo batalas,
+ Gxis fine ni kun malfacilo
+ Elrampas. Subite--la suno jam falas--
+ Jen kavo kaj nova barilo! . . .
+
+ "Returne! kredeble tro dekstren ni iras!"
+ Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento
+ Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras
+ Ripozon sub ia tegmento . . .
+
+ Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . .
+ Nur tomboj . . . silenta malgxojo . . .
+ La veturigist' al mi montras kaj ridas :
+ "Ni venis! Finita la vojo!"
+
+ "La Tempo" sin nomas la veturigisto;
+ Sur voj' malfacila, facila,
+ Li cxiujn alportas, fidela servisto,
+ Al fina ripozo trankvila.
+
+ L. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ NOKT' EN LA KORO
+
+ (El BYRON.)
+
+ Nokt' en la koro . . . la harpo kusxas . . .
+ Vi tuj ekkantu, kantisto!
+ Se vi la kordojn de l' harpo tusxas,
+ Vi miron faras, artisto.
+
+ Se kor' ankoraux havas esperon,
+ Per kanto gxi revekigxos;
+ Se la okulo kasxis larmeron,
+ Denove gxi eklarmigxos.
+
+ Kant' via tondru mondan doloron!
+ La gajon mi ne komprenos . . .
+ Vi min plorigu, movu la koron,
+ Aux mia brust' ne eltenos.
+
+ Gxi de suferoj longe mangxigxis,
+ Silentan premis la cxeno! . . .
+ La tempo venis . . . gxi jam plenigxis
+ Kiel vazet' de veneno.
+
+ LEO BELMONT.
+
+ * * * * *
+
+
+ AL BRUSTO, AL MIA . . .
+
+ (El HEINE.)
+
+ Al brusto, al mia--ha, gxi min doloras,
+ Almetu maneton, amata knabino!
+ Vi auxdas, ke tie meblisto laboras?
+ Li por mi la cxerkon konstruas sen fino!
+
+ Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
+ La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
+ Rapidu, rapidu kun via laboro.
+ Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
+
+ LEO BELMONT.
+
+ * * * * *
+
+
+ PRINTEMPO
+
+ Printempo venas! Vivon donas
+ Al cxio belulina veno :
+ Varmege suno jam proponas
+ Radiojn siajn, kaj mateno
+ Vizagxon belan kun rideto
+ Al cxiuj montras; jam de l' montoj
+ Kun bruo fluas rivereto
+ Kaj detruataj estas pontoj.
+
+ Denove cxio revivigxas,
+ Kantadas venon de printempo . . .
+ Por mi nur dauxras, ne finigxas
+ Malbona, malvarmega tempo!
+ Por mi ne estas suna lumo,
+ Kaj de printempo bela veno
+ Nenion donas . . . Nur mallumo,
+ Mallumo sola kaj . . . cxagreno!
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ SXIPETO
+
+ Malgranda sxipeto
+ Kun blanka veleto
+ Nagxadas trankvile sur maro . . .
+ Sed venis ventego,
+ Farigxis ondego--
+ Pereas sxipet' sub akvaro!
+ Kaj homo mizera
+ Kun kredo sincera
+ Vivadas trankvile en mondo;
+ Sed kredo forblovis,
+ Ondego sin movis,
+ Kaj homo pereas sub ondo.
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ SCIURO KAJ PAPAGO
+
+ Sciuro malgranda kuradis en rado
+ Kaj homojn amuzis per sia kurado.
+ Kaj jen al papago gxi diris fiere :
+ "Mi vin, mizerulo, bedauxras sincere :
+ Kun kora doloro eterne mi vidas,
+ Ke tute senmove sur ringo vi sidas!
+ Rigardu : jen cxiam mi kuras pli alte
+ Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ."
+ Papago rigardis sciuron kun moko
+ Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta,
+ Sed bone kurante, sur unu nur loko
+ Vi restas, mizera besteto nesperta."
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ ANGXELO
+
+ (El LERMONTOV.)
+
+ En mezo de nokto, en blua cxielo,
+ Traflugis kaj kantis plej bela angxelo.
+ Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
+ Atentis kun gxojo je l' sankta kantado.
+
+ Li kantis felicxajn, neniam pekantajn
+ Spiritojn, kun Di' en cxielo logxantajn;
+ Li kantis pri Patro cxiela kaj tera--
+ Kaj lia lauxdado ne estis malvera.
+
+ Animon tre junan en brakoj li tenis;
+ En mondo malgaja naskigxi gxi venis.
+ Kaj sono de l' kanto en juna animo
+ Restadis sen vort', sed kun viva estimo.
+
+ Tre longe en mondo gxi estis premata,
+ Je revo mirinda pri Di' plenigata!
+ Kaj sxangxi la kanton de l' sankta sincero
+ Ne povis por gxi cxiuj kantoj de l' tero.
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ HUSARO
+
+ (El POSXKIN.)
+
+ Cxevalon sian li purigis,
+ Estante forte kolerega,
+ Kaj diris : "min diablo igis
+ En loko logxi malbonega!
+
+ Ni cxiam tie cxi restadas
+ En turka kvazaux batalado :
+ Nur solan supon ni mangxadas
+ Kaj ecx ne pensas pri drinkado.
+
+ Kaj mastro tie cxi malbona,
+ Malbonan havas li edzinon. . . .
+ Nek via skurgx', nek vorto bona
+ Admonas tie cxi virinon!
+
+ Jen urbo Kiev! Lando kia!
+ En busxon falas mem buletoj,
+ Kaj vinon havas domo cxia,
+ Kaj kiaj tie virinetoj! . . .
+
+ Ne estas ecx domagx', je Dio,
+ Sin mem pro ili pereigi!
+ Malbone estas nur per tio . . ."
+ --Per kio? volu min sciigi!--
+
+ Kaj li komencis plibonigi
+ Lipharon. "Eble ne timulo,
+ Li diris, estas vi, sed igi
+ Vin miri povas mi--spertulo.
+
+ Auxskultu : regimento nia
+ Cxe Dnepro largxa enlokigxis.
+ Mastrino estis bona mia,
+ Kaj tombon sxia edz' forigxis.
+
+ Kun sxi mi baldaux amikigxis;
+ Ni vivis pace, tute bone.
+ Al mi Mario humiligxis,
+ Ne diris vorton ecx malbone.
+
+ Se mi malsobra estis tute,
+ Sxi mem min zorge kusxigadis;
+ Sxi cxiam tute sendispute
+ Je cxio tuj mem konsentadis.
+
+ Felicxan vivon mi pasigis,
+ Kaj longe tiel vivus eble,--
+ Sed jen subite jxaluzigis
+ Min io,--mem diabl' kredeble.
+
+ Mi pensis : kial baptanino
+ Sin levas nokte? kion volas?
+ Tre juna estas sxi virino,
+ Kaj tial eble sxi petolas! . . .
+
+ Mi observadi sxin intencis.
+ Jen foj' ne dormis mi (en korto
+ Jam estis nokto, kaj komencis
+ Bruegi vent' kun granda forto).
+
+ Kaj vidas mi : sxi forrampetis,
+ De forno prenis sxi karbeton,
+ Min tre facile pripalpetis,
+ Disblovis apud forn' fajreton;
+
+ Sxi ekbruligis kandeleton,
+ Kun gxi angulon sxi forigxis,
+ De tie prenis boteleton,
+ Sur balailon sxi sidigxis;
+
+ Sxi senvestigxis kaj, sorbinte
+ El boteleto, sxi tra tubo,
+ Sur balailo sidigxinte,
+ Tuj malaperis, kvazaux nubo.
+
+ --Sxi eble estas sorcxistino,--
+ Mi pensis kaj de forn' rapidas,
+ Por vidi sorcxon de virino;
+ Kaj jen mi boteleton vidas;
+
+ Mi flaris : ia acidajxo. . . .
+ Mi plankon sxprucis el botelo :
+ Forflugis--kia mirindajxo!--
+ Kaj forna forko kaj sitelo!
+
+ Sub benko katon mi ekvidis,
+ Sur gxin mi sxprucis el botelo :
+ Gxi ternis tuj kaj ekrapidis
+ Subite fornon post sitelo.
+
+ Sur cxion sxprucis sen kompato
+ Jam mi per tuta forto mia,--
+ Kaj cxio : tablo, benko, pato
+ Forflugis unu post alia.
+
+ Al ili mi ne volis cedi
+ Kaj trinkis mem per unu fojo
+ Restajxon . . . Cxu vi povas kredi?
+ Mi ekaperis tuj en vojo :
+
+ Mi flugas,--kien? mem ne scias,
+ Kun forto trancxas nur aeron,
+ Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . .
+ Kaj jen ekfalis mi sur teron,
+
+ Jen mont'. Sur gxi kaldronoj bolas,
+ Kaj oni faras ian ludon.
+ Kantadas, fajfas kaj petolas,
+ Kun granda ran' edzigas judon.
+
+ Mi kracxis. . . . Flugas jen Mario :
+ "For! hejmen kuru, petolulo!
+ Vin oni tuj formangxos! . . ."--Kio?!
+ Nu, mi ne estas timemulo!
+
+ Min ne timigu! Kie vojo
+ Al hejmo estas?--"Jen sidigxu
+ Sur fornan feron,--kun malgxojo
+ Respondas sxi,--kaj tuj forigxu!"
+
+ Vi volas, ke husar' sidigxu
+ Sur fornan feron?! Baptanino,
+ Mi petas vin, ne frenezigxu,
+ Ne estu ja malsagxulino! . . .
+
+ Cxevalon! "Prenu, malsagxulo!"
+ Sxi efektive diris veron :
+ Jen antaux mi cxeval'-bravulo
+ Per hufo forte batas teron.
+
+ Sidigxas mi kun brava vido
+ Sur gxin kaj trovi bridon penas,
+ Sed vane! Rajdas mi sen brido--
+ Kaj tuj al forno ni alvenas.
+
+ Kaj jen mi tion saman vidas . . .
+ Cxevalo tute jam forestis,
+ Kaj mi sur benko rajde sidas . . .
+ Jen kia strang'-okazo estis!"
+
+ Kaj li dauxrigis plibonigi
+ Lipharon. "Eble ne timulo,
+ Li diris, estas vi, sed igi
+ Vin miri povas mi spertulo."
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ INFANO DE ZORGO
+
+ (El HERDER.)
+
+ Finigxis varmega jam tago,
+ Kaj nokto agrabla farigxis.
+ Sub ombra cipreso, cxe lago
+ Diino de Zorgo sidigxis.
+
+ El rugxa argilo Diino
+ Malgaje figuron skulptadis,--
+ Kaj luno, de nokto regxino,
+ De blua cxiel' rigardadis.
+
+ Kaj Zeuxso al bela Diino
+ Parolis kun dia favoro :
+ "Rakontu, malgaja knabino,
+ Pri via doloro en koro."
+
+ "Ho, Zeuxso!" Diino rediras :
+ "Alportu vi al mi plezuron!
+ Nur solan sen fin' mi deziras :
+ Vivigu vi mian figuron!"
+
+ --Volonte mi vin kontentigos :
+ Vivigxas figuro jam via! . . .
+ Sed tamen de nun mi devigos,
+ Ke estu eterne li mia.--
+
+ "Ho, ne!" al li Zorgo parolas :
+ Figuron mi longe skulptadis,
+ Al vi mi lin cedi ne volas,
+ Cxar lin mi por mi preparadis!
+
+ Por mi lin restigu! Korege,
+ Sed vane sxi Zeuxson admonis.
+ --Ho, ne! mi lin amas varmege,
+ Al li cxar animon mi donis!--
+
+ "Por kio disputon vi tenas?"
+ Subite la Tero ekdiras :
+ "Al mi li sen dub' apartenas,
+ Cxar tera en teron foriras!"
+
+ Kaj dioj disputis senfine,
+ Cxar cedi neniu deziris
+ Figuron argilan,--sed fine
+ Al Kron' ili cxiuj ekiris.
+
+ "Nu, cxar reciproke ne volas
+ Figuron vi tiun cxi cedi,"
+ Grizhara Saturn' ekparolas :
+ "Vi kune lin povas posedi.
+
+ Auxskultu do, dioj : nur kiam
+ Li mortos, anim' apartenos
+ Al Zeuxso potenca,--kaj tiam
+ Jam Ter' lian korpon alprenos.
+
+ Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
+ Posedu lin gxis lia morto!. . . ."
+ Mi pensas, ke tia difino
+ Similas je homa la sorto?
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ ESPERO
+
+ (El SCHILLER.)
+
+ Tre multe homar' kun espero en koro
+ Pri vivo estonta parolas,
+ Kaj cxiam al celo felicxa kaj ora
+ Aliri plej baldaux gxi volas.
+ Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,--
+ Sed homo esperon sencxese adoras.
+
+ Espero kun li sen-aparte vivadas;
+ Gxi knabon dorlotas, junulon
+ Per sorcxa radio gxi gaje logadas,
+ Konsolas cxe tomb' maljunulon :
+ Li tre lacigita per vojo de tero,
+ Foriras en tombon kun dolcxa espero.
+
+ Ho, ne! gxi ne estas elpenso malvera,
+ Per revoj malsagxaj naskita!
+ Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,
+ Ke estos esper' plenumita.
+ Kaj tiu cxi sento cxu estas kapabla
+ Nin trompi en nia revajxo agrabla?
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ GARANTIO
+
+ (El SCHILLER.)
+
+ Damon' unu fojon mallauxte trairis
+ Kun akra trancxilo sub bask' al tirano--
+ Al Dionizio,--sed unu gardano
+ Lin kaptis subite. Tiran' al li diris :
+ "Pro kio vi al mi, fripono, aliris?"
+ --Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . .--
+ "Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!"
+
+ --Jam longe mi estas al mort' pretigita,
+ Kaj, kredu, ne diros mi ecx unu vorton
+ Pro mia pardono, cxar havas mi forton,
+ Por morti sur kruco; sed se inklinita
+ Vi estas al bono,--ho, estu donita
+ Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,--
+ Cxe vi do mi povas amikon restigi.--
+
+ Kruele ekbrulis tirana rigardo,
+ Kaj diris li post la silento momenta :
+ "Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
+ Sed tamen memoru vi tion, bastardo,
+ Ke vian amikon mi tenos sub gardo
+ Ne pli, ol tri tagoj,--kaj poste li mortos,
+ Al vi li per tio pardonon alportos."
+
+ Al sia amiko Damono alvenis
+ Kaj diras : "tiran' min aljugxis krucumi,
+ Cxar volis mi sanktan promeson plenumi . . .
+ Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,
+ Por fraton edzigi . . ." kaj li cxirkauxprenis
+ Amikon kaj petas : "ho, restu, kurulo,
+ Vi por garantio cxe malbonegulo!"
+
+ Amiko volonte konsentis kaj restis
+ En malliberejo li por garantio,
+ Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . .
+ Damono edzigxon de frato forfestis,
+ En tria mateno tre frue sin vestis
+ Kaj vojon rapidas, malfrui timante
+ Kaj cxiam pri sia amiko pensante . . .
+
+ Subite tre forta ventego farigxis,
+ Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;
+ Pli forte, pli brue koleras ventego,--
+ Kaj jen riveretoj de mont' ekruligxis,
+ Riveron plenigis, kaj gxi ekondigxis . . .
+ Damono al ponto rapidas de monto
+ Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
+
+ Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,
+ Kaj tre malproksime li vidas dometon;
+ Li krias, li vokas, li petas sxipeton :
+ Sed vane,--neniu cxar kun malespero
+ Ekvolis batali kun brua rivero . . .
+ Kaj baldaux rivero jam aliformigxis :
+ Gxi tute je maro simila farigxis.
+
+ Kaj jen lian koron plenigis doloro,
+ Li ploras, antauxen li manojn etendas,
+ Kaj pregxon varmegan al Zeuxso li sendas :
+ "Kompatu!" li petas kun granda fervoro--
+ "Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
+ Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
+ Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!"
+
+ Sed vane kompaton de Zeuxso li petas :
+ Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne cxesigxas.
+ Sed cxiam plifortaj, teruraj farigxas,--
+ Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas
+ De si sian veston, kuragxe sin jxetas
+ En bruan riveron kaj nagxas, trancxante
+ Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.
+
+ Kaj jen li sur bordo jam estas,--elsxiris
+ Sin tute el brakoj teruraj de morto,
+ Kun granda dankem' al favoro de sorto,
+ Rapidas li plu . . . Sed subite eliris
+ El granda arbaro rabistoj. Aliris
+ Al ili Damono,--kaj ili malpace
+ Cxirkauxas lin tute, rigardas minace.
+
+ "Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris :
+ Ankoraux ne scias, friponoj, vi tion,
+ Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!
+ Sed vivo--ne mia!" Kaj tuj li aliris
+ Al ili, bastonon de unu elsxiris,
+ Per gxi li eksvingis, kaj tri li mortigis,
+ Aliajn do cxiujn facile forigis.
+
+ Sed suno post pluvo varmege bruligis
+ Migranton, kaj tute li perdis jam forton;
+ Kun granda teruro atendis li morton,--
+ Kaj pregxis li Zeuxson : "vi min liberigis
+ El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
+ Rabistojn,--cxu tie cxi devas suferi
+ Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ."
+
+ Subite li auxdas, kvazaux murmuretas
+ Ne tre malproksime malgranda rivero!
+ Rapide sin turnas al gxi kun espero
+ Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas.
+ Al gxi superforte li tuj alvagetas,
+ Soifon brulegan kun gxoj' kvietigas
+ Kaj korpon malsanan en gxi li fresxigas.
+
+ Jam suno varmega majeste subiras
+ Kaj ombroj tre longaj kusxigxas sur tero :
+ Tre baldaux jam venos trankvila vespero.
+ Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,
+ Damono do ilin en voj' preteriras.
+ Migrantoj parolas, Damono auxskultas
+ Kaj auxdas : "lin oni jam nun ekzekutas!"
+
+ Tumulto piedojn al li flugiligas,
+ En lia animo--senfinaj teruroj. . . .
+ Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj
+ Malalta jam suno facile origas :
+ Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas
+ Ankoraux pli pasxojn,--kaj vidas--en strato
+ Renkontas lin lia servant' Filostrato.
+
+ --Revenu, cxar cxio jam estas finita!--
+ Li diris malgaje : en urbon ne iru,
+ Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
+ Li estas jam al ekzekuto metita.
+ Li kredis sen fin', ke li estos trompita
+ Neniam de sia amik', kaj nenio
+ Lin povis devigi ne kredi je tio.--
+
+ "Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
+ Kaj se mi ne povas de mort' liberigi
+ Amikon,--mi devas min ankaux mortigi :
+ Tirano ne diru, ke kuris de morto
+ Mi nur dank' al mia anima malforto!
+ Al vi mian vivon volonte mi cedas,
+ Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!"
+
+ Vespere Damon' Sirakuzojn eniras
+ Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
+ Kaj oni jam tute amikon preparas,
+ Por lin ekzekuti . . . Kun forto trasxiras
+ Amason popolan Damono kaj diras :
+ "Mi morton deziris de Dionizio,--
+ Mi estas krimulo, li--nur garantio !
+
+ En granda mirego popol' silentigxis. . . .
+ En gxojo amikoj sin tuj cxirkauxprenas
+ Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas,
+ Sed larmoj el cxiuj okuloj ruligxis. . . .
+ Minaca tirano pri cxio sciigxis;
+ Li je amikeco ilia tre miras
+ Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
+
+ Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
+ Tirano renkontas amikojn kaj diras :
+ "Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!
+ Mi estas ankoraux por amo kapabla,
+ Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,
+ Permesu al mi, ke en ligo mi via,
+ Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ."
+
+ V. DEVJATNIN.
+
+ * * * * *
+
+
+ MIA MIZERO
+
+ (Litva popola kanto.)
+
+ Mia mizero, mia mizero!
+ Cxu mi vin finos iam suferi?
+ Kiam mi iris je l' granda vojo,
+ Mia mizero min akompanis.
+ Sed jen alrajdas cento da fratoj,
+ Kvarcent piedoj estas cxevalaj.
+ Fratoj! Vi batu mian mizeron
+ Per la piedoj de la cxevaloj
+ Kaj per brilantaj viaj glavetoj.
+ La junaj fratoj longe gxin batis,
+ Sed la mizero nenion limas,
+ Mia mizero nenion timas,
+ Kreskas, vastigxas kaj pligrandigxas.
+ Mia mizero nenion timas,
+ Elmetas verdajn foliojn, brancxojn.
+ Mia mizero tiam finigxos,
+ Kiam mi venos al la patrino.
+ Mia patrino logxas monteton,
+ Altan monteton, novan cxerketon.
+
+ A. DOMBROWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ NOVA KANTO
+
+ Ho! eksonu nova kanto
+ Pri la lingvo Esperanto,
+ Pri ligil' internacia,
+ Revo nia, amo nia!
+ Kreitajx' la plej mirinda,
+ Vere estas gxi lauxdinda
+ De verkistoj, de poetoj,
+ En poemoj kaj odetoj,
+ Pli ol tondro de bataloj,
+ Pli ol dolcxaj najtingaloj,
+ Pli ol belaj aktorinoj,
+ Pli ol fajfoj de masxinoj,
+ Pli ol oro la plej brila,
+ Pli ol gloro senutila,
+ Pli ol cxiu, pli ol cxio,
+ Krom la amo kaj la Dio.
+ Dum venonta la centjaro,
+ Sciu esperantistaro,
+ En Euxropo, Ameriko,
+ En Azio kaj Afriko,
+ Kie ajn vi veturados
+ Esperanton vi trovados,
+ Sur la strato, en vagono,
+ En hotelo, en salono
+ Kaj ecx en privata domo :
+ Gxin parolos cxiu homo :
+ Laboristo, profesoro,
+ Kaj jugxisto, kaj doktoro,
+ Kaj hebreo, kaj kristano,
+ Kaj litovo kaj japano,--
+ Kaj pereos la plendato :
+ "Mi vin ne komprenas, frato".
+ Por ke venu tiu horo--
+ Kune fratoj, al laboro!
+ Jen per kanto, jen per vorto,
+ Jen agante gxis la morto,
+ Servu ni al la afero,
+ La plej bela sur la tero,
+ Gardu gxin de la forgeso
+ Per parolo en la preso;
+ Iru kiel apostoloj
+ Gxin prediki por popoloj,
+ Kaj eksonu nia voko
+ Sur la ter' en cxiu loko,
+ En vilagxoj, en urbetoj,
+ En lernejoj, en gazetoj,
+ Kaj servantajn al la vero
+ Nin fortigu la Espero.
+
+ A. DOMBROWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA MALLIBERULO
+
+ (Litva popola kanto.)
+
+ Ho, en la verda, verda arbaro
+ Estas malluma malliberejo.
+ Kaj en tiu malliberejo
+ Oni ensxlosis junan frateton.
+ Tie li povas neniam scii,
+ Cxu venis vintro aux la printempo,
+ Neniam vidi la brilan sunon,
+ Nek levigxantan, nek subirantan.
+ Mi metus oran ringon al muro,
+ Eble mi farus tie fenestron,
+ Eble mi farus tie fenestron,
+ Por ke la frato ekvidu sunon.
+ Mi metus pecon da blanka negxo,
+ Por ke li sciu la frostan vintron;
+ Mi metus fresxajn florojn al muro,
+ Por lin sciigi pri la somero.
+
+ A. DOMBROWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA TURO BABILONA
+
+ Kial vi, patroj, en Babilono
+ Konstrui turon komencis
+ Kaj tre fiere ankaux je l' trono
+ Cxiela regi intencis?
+
+ Cxu jam senfina, vasta la tero
+ Al vi ne estis suficxe?
+ Vi ja trankvile kaj sen dangxero
+ Cxirkauxe vivis felicxe.
+
+ Kien sin turnis viaj okuloj,
+ Havante lingvon komunan,
+ Trovis logxejon vi, antauxuloj,
+ Bonegan kaj oportunan!
+
+ Jen al vi placxis monto, jen valo,
+ Trankvila en Sinorujo,--
+ Cxie potenco via egala
+ Kaj cxie via patrujo.
+
+ Kial deziris vi do subite
+ De l' val' suriri cxielon?
+ Vi per argilo, brikoj malsprite
+ Atingi pensis la celon?
+
+ Sed entrepreno via, ho, vana,
+ Senfrukta restis je l' fino;
+ Tuj gxin detruis Dia la mano,
+ Kondukis vin al ruino.
+
+ Dum la konstruon vi diligente
+ Plialten levi rapidis,
+ Jen vian lingvon Dio momente
+ Je lingvoj mil disdividis!
+
+ Nun jam pri kio unu parolas,
+ Komprenas dua nenion,
+ Kaj ne sciante, kion li volas,
+ Al li venigas alion :
+
+ Unu por l'alta granda konstruo
+ Necese brikon bezonas,--
+ Ne komprenante lin, jen la dua
+ Argilon tuj al li donas.
+
+ Tuj malkonsento, poste batalo
+ Farigxis inter la rondo;
+ Tuta l'homaro iris de l' valo
+ Diversajn landojn de l' mondo.
+
+ Kvankam jam pasis miloj da jaroj
+ De tiu puno de Dio,
+ Regas ankoraux inter homaroj
+ Malamo, senharmonio.
+
+ Vere la patroj kontraux la Dio
+ Multege tiam fieris;
+ Kial gxis nun por peko ilia
+ Senkulpaj idoj suferis?
+
+ Sed ni esperas baldaux refondon
+ De l' lingvo cxiunacia,
+ Kiel konsolis tutan la mondon
+ Jam la profet' Zefania.
+
+ Gxoje l'espero nin jam karesas,
+ Proksiman celon montrante;
+ L'internacia lingvo progresas,
+ Amikojn cxie trovante.
+
+ Novajn amikojn voku, amikoj,
+ La voko vana ne estos!
+ Floras jam flor', ne solo radikoj,
+ Je l' frukto baldaux ni festos.
+
+ M. GOLDBERG.
+
+ * * * * *
+
+
+ NOVA DIO
+
+ (De S. FRUG.)
+
+ I
+
+ Jam plena estas la festeno
+ De bril', sonoro, bru', soleno
+ En la palac' de faraono;
+ En vic' pentrinda antaux vastaj
+ Trapezaj tabloj sidas gastoj
+ Konvene, en mez' de salono.
+
+ De l' tron' antikva la apogoj--
+ La sagxeguloj, astrologoj,
+ En silk' brodita envestitaj--
+ La militestroj, generaloj,
+ Armitaj kun hakiloj sxtalaj,
+ Per ringoj oraj ornamitaj.
+
+ Sin de kolono gxis kolono
+ Etendas kiel tend' visono
+ Tre multekosta, multkolora;
+ Kaj de fumilo origita
+ Cxirkauxe estas disversxita
+ La timiano bonodora.
+
+ Al flut', liutoj, barbitonoj
+ Per rapidegaj belegsonoj
+ Bruega la tintil' ripetas;
+ Kaj peza la amfor' konsolas
+ Rigardon, koron vekas, bolas
+ Kaj mugxas, kaj fajrerojn jxetas.
+
+ Atentas faraon' sonoron
+ De l' himnoj kaj gracian hxoron.
+ Senlima l'ordonanto estas
+ Je la rigardo luma, klara;
+ Gxi estas fest' neordinara :
+ Nomtagon sian li nun festas.
+
+ De subpotencaj al li princoj
+ Donacojn oni el provincoj
+ Al li alportas multekostajn--
+ Smeraldojn, perlojn kaj armajxojn,
+ Tapisxojn, vazojn kaj teksajxojn,
+ Argxenton, elefantajn ostojn.
+
+ La gastoj ricxajn la donacojn,
+ Envenigitajn la palacojn,
+ Rigardas kun mireg' kaj ravo . . .
+ Tuj, defleksinte pordkovrilon,
+ Tremante, en salonon brilan
+ Eniris brunvizagxa sklavo :
+
+ "Auxskultu regx',--la sklavo diris--
+ Mirindaj viroj du aliris
+ Al la pordegoj de la korto . . .
+ Traflugis preter la gardantoj
+ De la kortego, maldormantaj,
+ Tuj nevidate kaj sen vorto.
+
+ Vidante l'mirajn du personojn,
+ L'ibisoj flugis for . . . Leonojn
+ De l' cxen' mi lasis--senkuragxaj,
+ Per la kolharoj balainte
+ La polvon, kapon mallevinte,
+ La besto-regxoj la sovagxaj
+
+ Timeme iris, proksimigxis
+ Al ili pasx' post pasx', starigxis
+ De l' flankoj sur la piedegoj;
+ Netera gardas ilin forto,
+ Malkovras vojon ecx sen vorto
+ Al regxaj tiuj cxi pordegoj
+
+ Sonor', paroloj eksilentas,
+ La gastoj kun mireg' atentas . . .
+ "Sed,--krias lauxte l'ordonanto,--
+ De kie venas tiuj viroj?
+ Cxu portas ili krom' la miroj
+ Donacon indan por reganto?"
+
+ --Reganto granda,--sklavo diras,--
+ Per forto de la dioj spiras
+ Iliaj la vizagxoj brilaj . . .
+ Ne finis sklavo,--jen subite
+ En la salonon nepetite
+ Eniris du de Amram filoj.
+
+ La gastoj vidas, antaux l' trono
+ Jen staras Mozes, Aarono
+ Sur la tapisx' purpura, ricxa--
+ En simplaj kaj malricxaj vestoj;
+ Severvizagxaj kaj majestaj
+ Kun bastoneg' en man' malricxa.
+
+ II
+
+ Regx', rigardinte tre severe
+ La novajn gastojn, nun fiere
+ Demandis : "Kiu vi? al festoj
+ De l' granda regxo arangxitaj
+ Kial do venis vi vestitaj
+ En tiaj malricxegaj vestoj?
+
+ Al vi malbona fort', magio
+ Malfermis pordon . . . Sed do kio!
+ Mi kun kontent' en la palacon
+ Akceptas cxiam gastojn tiajn;
+ Se indos sorcx' atenton nian,
+ Ricevos ricxan vi donacon."
+
+ La kapon alten eklevinte,
+ Al Di' humile klinigxinte,
+ Al regx' respondis Aarono :
+ Sorcxistoj estas ni neniaj,
+ Ne gardas fortoj nin magiaj . . .
+ Auxskultu do, ho faraono!
+
+ Ni ne el regxa familio :
+ Ni estas filoj de nacio,
+ Per kies manoj humilegaj
+ Farigxis luksaj viaj landoj,
+ En vic' majesta turoj grandaj
+ Kaj fortikajxoj kaj kortegoj.
+
+ Per kies diligent' kaj peno
+ Ekfloris tiu kamp', gxardeno,
+ Nun de dolcxajxo plenigita . . .
+ Sed jam suficxe ni suferas!
+ Centjara la labor' esperas
+ Jam esti nun rekompencita!
+
+ La Di' de l' dioj kaj Reganto,
+ La sola Di', ne sxangxigxanta,
+ Alsendis nin al via trono.
+ Lia Spirit' en ni sin trovas :
+ Gxi niajn lipojn, busxon movas . . .
+ Atentu Lin, ho faraono :
+
+ "Jehov' . . ."--"Jehov'? mi lin ne scias,"--
+ Al Aarono lauxte krias
+ Fiera faraon' kun rido :--
+ Al mi di' de Moav', Edomo--
+ Konataj estas, sed la nomo
+ Jehovo--kiu estas li do?
+
+ El malproksima land' kaj limo
+ Popoloj cxiuj por estimo
+ Elsendis ja al mi senditojn,
+ Sagxulojn kaj arhxitektistojn,
+ Kaj astrologojn kaj maristojn
+ Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn.
+
+ Kun lauxda kant' palacon mian,
+ Kiel pregxejon sanktan, dian,
+ Eniris cxiuj humilege,
+ Al faraon' donacon sian,
+ Kiel oferon sanktan, pian,
+ Sur sojlon metis respektege.
+
+ Kiel malricxa devas esti
+ Di' via nova, se, krom vesti
+ Vin pastrovestojn dissxiritajn,
+ Ne povis li de malpotenco
+ Jam per alia rekompenco
+ Vin rekompenci elektitajn.
+
+ La di' de l' sklavoj malfelicxaj,
+ Sxtonistoj tiuj cxi malricxaj,
+ La sovagxuloj kaj sen scioj,
+ De la nudajx', mallumo blinda,
+ Ho, kiu estas di' ridinda,
+ La regx' de l' regxoj, di' de l' dioj?
+
+ Kaj cxe la tabloj kun bruego,
+ Ektondris lauxte nunridego;
+ Kaj la komuna rida krio
+ Ruligxis ehxe, lauxte bruis
+ La murojn de l' palaco skuis :
+ Kiu li estas, nova dio?
+
+ Kiu li estas? . . . Tagoj venis,--
+ Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis
+ La Dion Novan Egiptanoj;
+ Sed per turmentoj, malagrabloj
+ De la dezert' en brulaj sabloj,
+ En profundajx' de l' oceanoj.
+
+ Jam pri la Granda Dio Nova,
+ Regant' de l' mondo, Cxiopova,
+ De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis;
+ Kaj kun tondrego kaj ventegoj
+ Inter granitaj la sxtonegoj
+ De l' maro ond' kantante fluis . . .
+
+ Kaj resonante al la kanto
+ De l' mar' senfunda kaj bruanta
+ Kun sankta mirsciig' konsola
+ Per triumfega kri : "Libero!"
+ Eksonis lauxte sur la tero
+ Renaskigxanta la popolo . . .
+
+ M. GOLDBERG.
+
+ * * * * *
+
+
+ CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO
+
+ (El KRYLOV.)
+
+ Se inter kolegoj jam en la komenco
+ En ia afero malestas konsento,
+ Senfrukta restados ilia intenco,
+ Anstataux afero nur estos turmento.
+
+ Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko,
+ Por sxargxon transporti de loko al loko,
+ Triope al veturigil' enjungigxis
+ Kaj tre diligente de l' loko tirigxis.
+ Sed malgraux ilia grandega fervoro
+ Nenion alportis ilia laboro.
+
+ Ekstreme facile gxi estus por trio,
+ Se ili laborus nur en harmonio;
+ Sed al la cxielo la cigno sin tiras,
+ La kankro obstine returne foriras,
+ L'ezoko al akvo la sxargxon kunsxiras.
+
+ Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi,
+ Mi certe kaj tute ne povus klarigi,--
+ Sed la veturilo ecx pasxon ne faris,
+ Ankoraux gxi staras nun, kie gxi staris.
+
+ M. GOLDBERG.
+
+ * * * * *
+
+
+ TRI BUDRYS'OJ
+
+ (El MICKIEWICZ.)
+
+ Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
+ Sur la korton alvokas tri filojn :
+ "Iru tuj en la stalojn, selu bone cxevalojn,
+ Kaj akrigu la glavojn, jxetilojn.
+
+ Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo
+ Al ni Vilno trumpetas ordonojn :
+ Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon
+ Kaj princ' Kejstut atakos Teuxtonojn.
+
+ Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
+ Litvaj dioj konduku vin, benu!
+ Por la vojo utila bona vorto konsila :
+ Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
+
+ Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
+ Kontraux Novgrod post Ilmen kusxanta;
+ Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
+ En amasoj la rublo sonanta.
+
+ Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali :
+ Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
+ Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora,
+ Briliantoj en pastraj ornatoj.
+
+ Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,
+ Nur malricxan akiron li trovos;
+ Tie inda nur havo : bona sxildo kaj glavo,
+ Kaj Polinon kunpreni li povos.
+
+ Super cxiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
+ Gajaj, kiel la junaj katetoj;
+ Blanka, roza la vango, kvazaux lakto kaj sango,
+ La okuloj--brilantaj steletoj.
+
+ El Poluj' mi junagxa, batalanto kuragxa,
+ Antaux jaroj alportis edzinon . . .
+ Jam ne batas la koro--kun malgxojo, doloro
+ Rememoras mi vian patrinon."
+
+ Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn;
+ La armitajn forportis cxevaloj.
+ Auxtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
+ Eble falis en sangaj bataloj . . .
+
+ Per la negxo kovrita, rajdas viro armita,
+ Sub la burko objekto tre granda.
+ "Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?"
+ --"Ne, patreto, filino Pollanda!"
+
+ Per la negxo kovrita, rajdas viro armita,
+ Sub la burko akiro tre granda.
+ "El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!
+ --"Bofilino, patreto, Pollanda!"
+
+ Per la negxo kovrita, tria viro armita,
+ Ion grandan li kasxas sub vesto :
+ Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
+ Por la tria edzigxa la festo.
+
+ A. GRABOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ REVAJXO
+
+ (De P. DALMAN.)
+
+ Sur la valo negxa vento
+ Blovas cxiam pli;
+ Fajro sur kameno mia
+ Krakas cxirkaux mi.
+
+ Cxe l' kamen' el pipo ringe,--
+ Fumon lasas mi . . .
+ Cxiuj remomoroj miaj
+ Flugas for kun gxi.
+
+ Kie estas la esperoj,
+ La junec' de or'?
+ Kiel vento la blovanta,
+ Ili flugis for!
+
+ Vent' sen celo, mi sen celo
+ Kun vi, fumo, tri . . .
+ Tri sen celo en la mondo
+ Kune flugu ni!
+
+ A. GRABOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ EXCELSIOR
+
+ (El LONGFELLOW.)
+
+ La nokto rapide la ombrojn delasis,
+ Tra Alpa vilagxo junulo trapasis,
+ Tra negxo, glacio standardon portanta
+ Kun tia devizo mirinde sonanta :
+ Excelsior!
+
+ La frunto malgaja, okulo junula
+ Simila al glavo, flamanta kaj brula;
+ Kaj kiel tre klara trumpeto argxenta,
+ La vort' stranga sonis tra nokto silenta :
+ Excelsior!
+
+ Li vidis, en logxoj felicxaj, tre cxarme
+ Jen brulis la fajro lumante kaj varme;
+ En supr' glaciajxoj minace sxin trenis;
+ El lipoj junulaj sopiro elvenis :
+ Excelsior!
+
+ "Ne provu la pason!" maljuna hom' diris,
+ En supro sin nigra ventego kuntiris,
+ Profunda la akvo, sxiranta la ondo !"
+ Kaj lauxte eksonis la klara respondo :
+ Excelsior!
+
+ "Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' laco
+ Sur tiu cxi brusto ripozu en paco!"
+ Larm' staris en blua okulo brilante,
+ Sed tamen respondis junul' sopirante :
+ Excelsior!
+
+ "Ho! gardu vin antaux brancx' velka de l' pino,
+ Ho! gardu vin antaux terura lavino!"
+ Lin laste por nokto salutis pasanto;
+ El alte rediris la malaperanto :
+ Excelsior!
+
+ Kun al la cxielo levita rigardo
+ La piaj monahxoj de l' Sankta Bernhardo
+ En frua mateno la pregxojn murmuris,
+ Kaj krio skuanta l'aeron trakuris :
+ Excelsior!
+
+ Migranto, duone en negxo fosita,
+ De l' hundo fidela li estis trovita;
+ Li tenis ankoraux en mano glacia
+ Standardon kun stranga devizo jen tia :
+ Excelsior!
+
+ Kaj en duonlumo la griza, malvarma,
+ Li kusxis senviva, sed bela kaj cxarma,
+ Kaj de malproksime, el klara cxielo,
+ Defalis la vocxo per falo de stelo :
+ Excelsior!
+
+ A. GRABOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA PLUVA TAGO
+
+ (El LONGFELLOW.)
+
+ La tago malvarma, malgaja, sensuna;
+ Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna;
+ Vinujo je l' muro putranta sin tenas,
+ Sed cxiu ekblovo foliojn deprenas,
+ Kaj la tago--malvarma, sensuna.
+
+ Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna :
+ Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna;
+ Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
+ Sed falas en vento esperoj velkintaj,
+ Kaj la tagoj--malvarmaj, sensunaj.
+
+ Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!
+ Post nuboj la suno radias--atendu!
+ Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
+ En vivon de cxiu la pluvo ja falas,
+ Kelkaj tagoj--malvarmaj, sensunaj.
+
+ A. GRABOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA SAGO KAJ LA KANTO
+
+ (El LONGFELLOW.)
+
+ Mi pafis sagon en la aeron,
+ Ne scias, kie gxi falis teron;
+ La forfluganta tiel rapidis,
+ Ke mi la kuron tute ne vidis.
+
+ Mi spiris kanton en la aeron,
+ Ne scias, kie gxi falis teron!
+ Ecx la plej bona akrevidanto
+ Ne povas sekvi flugon de l' kanto.
+
+ Mi longe poste, unu tagon,
+ En kverko trovis la tutan sagon;
+ La tutan kanton kun la muziko
+ Mi trovis en la kor' de amiko.
+
+ A. GRABOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ SONORILOJ DE VESPERO
+
+ (El T. MOORE.)
+
+ Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!
+ Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero,
+ Pri la domo de gepatroj, pri la dolcxa kora gxojo,
+ Kiam mi ilian sonon auxdis je la lasta fojo!
+
+ Longe, longe jam forpasis tiuj de l' gxojeco horoj!
+ Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj.
+ En la tomboj ili logxas post la gxojo kaj sufero :
+ Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!
+
+ Ankaux kiam mi ripozos je eterne en trankvilo,
+ Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo,
+ Dum kun kanto novaj bardoj pasxos jam sur nia tero
+ Kaj vin auxdos kaj vin lauxdos, sonoriloj de vespero!
+
+ A. GRABOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ MI RAKONTIS
+
+ (El VEJNBERG.)
+
+ Mi rakontis al maro senborda
+ Pri la grandaj turmentoj en koro,--
+ Kaj per bruo mallauxta de l'ondoj
+ Gxi respondis al mi kun favoro.
+
+ Mi rakontis al vento rapida,
+ Ke ne povas mi spiri libere,--
+ Kaj el landoj gxi iaj mirindaj
+ Al mi portis tuj fresxon aere.
+
+ Mi rakontis al verda arbaro
+ De la vivo malgaja dolorojn,--
+ Kaj en ombro gxi tuj min dormigis,
+ Sxancelante foliojn kaj florojn.
+
+ Mi rakontis al suno varmega,
+ Ke mi vidas nur tagojn malklarajn,--
+ Varmigantajn kaj lumajn radiojn
+ Gxi tuj sendis al mi malavarajn.
+
+ Mi rakontis al homo-kunfrato
+ Pri la vivo sengxoja,--kaj li,
+ Iel strange movinte la sxultrojn,
+ Tre rapide foriris de mi.
+
+ E. HALLER.
+
+ * * * * *
+
+
+ MI ELIRAS
+
+ (El LERMONTOV.)
+
+ Mi eliras unu al vojeto;
+ Sxtonoj brilas tra la nebuleto,
+ Nokt' trankvila, step' auxskultas Dion,
+ Steloj inter si parolas ion.
+
+ En cxiel' solene kaj tre bele,
+ Tero dormas en bluaj' radia. . . .
+ Kio do doloras min kruele?
+ Cxu atendo aux bedauxro ia?
+
+ Ne bedauxras mi pli pasintajxon,
+ Gxojon ne esperas jam en kor' mi;
+ Sercxas liberecon mi, pacajxon,
+ Volus forgesigxi mi, ekdormi. . . .
+
+ Ne per tiu dormo de l' mortinto!
+ Tiel nur mi estu ekdorminta,
+ Ke en brust' la viva fort' movigxu,
+ Ke spirante mia brust' levigxu;
+
+ Ke l' orelojn cxiam karesante,
+ Dolcxa kanto sonu sur la cxerko;
+ Ke klinigxu, cxiam verdestante,
+ Kaj sur mi bruadu ombra kverko.
+
+ G. JANOWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ AUXTUNO
+
+ Auxtuno nebula! Arbar' nudigxanta
+ Kun vento bruegas, gxi sxajnas ploranta
+ Pri cxarma printempo, pri bela somero . . .
+ Kovrigxas per koto de pluvo la tero ;
+
+ Bluajxo cxiela enua nubigxas,
+ Kaj suno de l'tero en nuboj kasxigxas :
+ La kampoj senhomaj en sola silento,
+ En ili flugadas kaj ploras nur vento!
+
+ D. JEGOROV.
+
+ * * * * *
+
+
+ KUSXAS SOMERO.
+
+ (El HEINE.)
+
+ Kusxas somero la varma
+ Sur via rozeta vangeto,
+ Kusxas la vintro malvarma
+ En via malgranda koreto.
+
+ Tio cxi baldaux sin sxangxos,
+ Ho, mia kara trezoro!
+ Vintro sin trovos sur vangoj,
+ Somero la varma en koro!
+
+ T. de KANALOSXSXY-LEFLER.
+
+ * * * * *
+
+
+ FILINO DE IFTAH
+
+ Fajfegas jxetiloj kaj sonas la glavoj
+ Kaj brilas kaj frapas ponardoj.
+ Sed vane lacigxas herooj la bravaj :
+ Pereas Jehovaj standardoj,
+ Kaj la Amonanoj la sangoavidaj
+ Triumfe rapidas al l' Izraelidoj.
+
+ Ben-Jair mortigxas kun sxtono en brusto,
+ Kaj Gilad dronigxas en sango,
+ La kapo de Mahxir, nomita "la justa",
+ Surstaras sur pinto de stango,
+ Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo
+ Ekkusxis sur kampo sen vivo, sen movo.
+
+ Ho ve, ho malgxojo! La ondoj Jordanaj
+ Elmetos gxemegojn sovagxajn,
+ Ploregos patrinoj pri siaj infanoj,
+ Disgratos al si la vizagxojn,
+ Elsxiros la harojn, per cindro la griza
+ Eksxutos la kapojn cxe l' nigra avizo.
+
+ Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon
+ De la elektita popolo,
+ Li vane penegas bravigi l' animon
+ De viroj per lauxta parolo,
+ Kaj jen li ekpregxas kun malpacienco
+ Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.
+
+ "Ekauxdu, Jehovo, ekauxdu la sklavon,
+ Pregxantan al Vi kun doloroj!
+ Mi hejme en Micpo posedas ricxhavon,
+ Aregon da grandaj trezoroj,
+ Mi havas amikojn, mi havas sklavaron,
+ Kaj multon alian, al koro tre karan.
+
+ "Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn
+ El la Egiptujo-fremdlando;
+ Se Vi liberigos nun ree la sklavojn
+ De l' nuna mizero multgranda,
+ Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio,
+ L'unuavidoton oferos kun pio.
+
+ "Kaj kio ajn estos l'unuavidoto,
+ Objekto aux homo amata,
+ Gxi estos al Dio brulig-oferota
+ Al Vi, ho Jehovo kompata!"
+ Kaj jen, elmetante kriegojn sovagxajn,
+ Li ree ekscitas la virojn kuragxajn.
+
+ Fajfegas jxetiloj kaj frapas ponardoj,
+ Resonas ekgxemo kaj krio,
+ Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj
+ Forkuras de l' idoj de Dio,
+ Sed la forkurantajn postflugas rapide
+ La Izraelidoj kaj hakas avide.
+
+ Kaj de Aroero gxis urbo Minito
+ Kaj poste gxis Avel-Kerumo
+ Triumfas Izrael en sanga milito
+ Per glavo, per fajro kaj fumo,
+ Venkataj pereas sub domoruinoj,
+ Sklavigxas bestaroj, infanoj, virinoj.
+
+ Kaj plene sxargxitaj per ricxaj akiroj
+ Reiras herooj kantantaj,
+ Al kantoj iliaj aligxas sopiroj
+ De la ekkaptitoj plorantaj,
+ Kaj gxemas virinoj lacegaj kaj palaj,
+ Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.
+
+ Sed jen apudigxas jam Micpo la kara,
+ Kaj Iftah rigardas sen cxeso :
+ Li devas ekvidi por dia altaro
+ Oferon laux sia promeso.
+ Kaj li rigardadas sen laco-enuo :
+ "Nu, kio do venos al mi la unua?"
+
+ Jen el malproksimo eksonas tintiloj,
+ Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj.
+ Junuloj, frauxlinoj per pasxoj facilaj
+ Gxojdancas en vicoj senordaj
+ Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas,
+ Kaj al la venkintoj gracie aldancas.
+
+ De pleja proksimo al la triumfanoj
+ Sin movas frauxlino junagxa.
+ Sxi batas tintilon per siaj blank-manoj,
+ Kun flamo en bela vizagxo;
+ La harojn serpentajn la vento disblovas,
+ Sxin forto interna antauxen almovas.
+
+ Sxi dancas, sxi tintas, sxi kantas kun gxojo :
+ "Alvenas la gloraj venkintoj,
+ Ke estu facila por ili la vojo,
+ Sonegu la gloron per tintoj!"
+ Sxi dancas, movata de l' kora kontento,
+ Nenion anoncas al sxi l' antauxsento.
+
+ Kaj Iftah rigardas al sia ofero,
+ Al sia unuavidato. . . .
+ Subite . . . ho, tio cxi estas ne vero. . . .
+ Sxi estas--_filino l' amata!_
+ La sola filino! Jehovo cxiela!
+ Ho, kia malico de l' sorto kruela!
+
+ Kaj Iftah gxemegas, dissxiras la veston
+ Kaj cindron sur kapon sursxutas,
+ Kaj inter la viroj, volantaj gxojfeston,
+ Li vortojn terurajn balbutas. . . .
+ Kaj cxio mutigxas. En kelke da horoj
+ La Izraelujon ekprenas doloroj.
+
+ "Ne ploru, ho patro, cxesigu la gxemon
+ Kaj estu do viro gxis fino.
+ Vi faris promeson ne malsingardeman,
+ Cxar kion signifas frauxlino
+ Kompare je miloj da viroj, savitaj
+ Per la heroajxoj, de Dio donitaj?
+
+ "Vi faris promeson glorindan, cxar savo
+ De miloj per unu ofero
+ Eterne estados farajxo multbrava,
+ Belega, mirinda afero,
+ Kaj timos nacioj la Izraelanojn,
+ Cxar ili ne sxparas ecx proprajn infanojn.
+
+ "Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,
+ Sciigu l' amatan popolon,
+ Ke gxoje mi prenas nun tiun cxi sorton,
+ Ke mi ne bezonas konsolon.
+ Multegaj frauxlinoj ekzistas, mi scias,
+ Cxe ni, kiuj mian mortigxon envias.
+
+ "Nur unu malgxojo min pikas en koro--
+ Ke vi nun izola ekrestos,
+ Ke en maljuneca kruela doloro
+ Cxe vi parenculo malestos,
+ Al vi li ne diros parolojn kunsentajn,
+ Al vi li ne kombos la harojn argxentajn.
+
+ "Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo
+ De Iftah en cxiu nacio,
+ Sed Iftah ekmortos, kun li--lia domo :
+ Mi iras senfrukta al Dio.
+ Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos,
+ Konsoloj el busxo parenca ne sonos.
+
+ "Nun, patro amata, kun la amikinoj
+ Mi iros sur montojn najbarajn,
+ Ni tie sur suproj, cxe sxtonaj ruinoj
+ Sonigos malgxojajn gitarojn
+ Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj
+ Ni kantos pri miaj animaj doloroj :
+
+ "Ke mi ne ekgxuis la edzajn karesojn,
+ Ne portis infanon sub koro,
+ Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn
+ Per filoj, kovritaj de gloro,
+ Ke mortas nun mia virgeco floranta
+ Kun gxojo multnombra, en gxi trovigxanta."
+
+ Ne trono altega sin levas sur placo,--
+ Sin levas altega lignaro;
+ Ne krioj de gxojo bruadas en spaco,--
+ Bruadas kaj gxemas viraro,
+ Kaj tie, en blanka vestajxo el lino,
+ Silente sursidas palega frauxlino.
+
+ La viroj gxemegas, la viroj sopiras,
+ Virinoj en larmoj plendronas,
+ Sed Iftah kun torcxo brulanta aliras
+ Kaj fajron al lignoj aldonas,
+ La lignoj ne volas kaj kontraux sin metas,
+ Sed Iftah obstinas kaj pajlon enjxetas.
+
+ Kaj jen ekkriegis l' amaso popola,
+ Kaj ehxo eksonis en valo.
+ Bruligxis subite la aro tremola
+ Levigxis fumega vualo,
+ Ekblovis, ekfajfis ventego kruela,
+ L' oferon alprenis al si la cxielo.--
+
+ Kaj jen cxiujare la izraelinoj
+ Kunvenas por plori sur montoj
+ Kaj tie cxi brilas la fajr'-iluminoj,
+ Sonadas malgajaj rakontoj,
+ Kaj lauxte auxdigas sonado de hxoroj.
+ L'aero plenigxas de gxemoj kaj ploroj
+
+ La izraelinoj parolas pri l'bela
+ Frauxlino brulig-oferita
+ Kaj dankas fervore al sankta cxielo
+ Por venko de gxi donacita,
+ Kaj sendas al Dio petegojn humilajn
+ Forigi de l'lando terurojn similajn.
+
+ A. KOFMAN.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA SKLAVOSXIPO
+
+ (El HEINE.)
+
+ I
+
+ La sxiposxargxisto Minheer van Kek
+ Sidadas en longa medito,
+ Li taksas sur sxipo la koston de l' sxargx',
+ La sumon de ebla profito.
+
+ "Tricent barelegoj da pipro, da gum'
+ Kaj poste la sablo de oro . . .
+ Gxi estas tre bona, sed tamen al mi
+ Pli placxas la nigra trezoro.
+
+ "Ses centojn da negroj mi cxe Senegal
+ Akiris je prezo profita.
+ Malmola viando, simila al sxton',
+ La membroj--el sxtalo forgxita.
+
+ "Mi donis por tiu cxi bela akir'
+ Brandakvon, glasperlojn kaj feron;
+ Gajnonte en cxio ok centojn je cent,
+ Mi faros bonegan aferon.
+
+ "Se restos el ili ne pli ol tricent
+ Cxe veno al Rio-Jxanejro,
+ Mi havos cent orajn dukatojn por pec'
+ De l' domo Gonzales Perejro."
+
+ Sed jen deturnigxas Minheer van Kek
+ De sia pensado persista :
+ Al li proksimigxas la hxirurgiist'
+ Van Smisen, la sxip-kuracisto.
+
+ Van Smisen, maldika malgrasa figur',
+ La nazo kun rugxaj verukoj.
+ "He, kiel nun fartas--ekkrias Van Kek,
+ La negroj kun la antauxtukoj?"
+
+ Van Smisen salutas. "Hodiaux al vi,
+ Ne estos agrabla raporto :
+ Bedauxre en tiuj cxi tagoj sur sxip'
+ Oftigxis l' apero de morto.
+
+ "Gxis nun cxiutage mortadis po du,
+ Hodiaux--ne malpli ol seso,
+ Du viroj, kvar inoj : la morto cxe ni
+ Laboras kun granda sukceso.
+
+ "Mi la malvivulojn esploris kun pen',
+ Cxar ofte la nigraj satanoj
+ Trompadas, por esti jxetitaj de l' sxip',
+ Estante plenvivaj kaj sanaj.
+
+ "Mi lasis depreni de cxiu mortint'
+ La feran multpezan katenon,
+ Ke ili ne estu barataj de gxi,
+ Faronte la maran promenon.
+
+ "Kaj tuj el la maro elnagxis areg'
+ Da skvaloj sangame-malsataj,
+ La bestoj avidas je negroviand'
+ Kaj estas de mi pensiataj.
+
+ "De l' tago ke ni nin demetis de l' bord',
+ Nin sekvas cxi tiuj gajuloj
+ Kaj flaras l' aeron, turnigxas al mi
+ Kun mutaj, sed klaraj postuloj.
+
+ "Gxi estas amuzo auxskulti de l' sxip'
+ La dentokrakadon de l' bestoj;
+ La unuj profitas je kapo aux man',
+ L' aliaj je sangaj intestoj.
+
+ "Post sata mangxado la bestoj al ni
+ Alnagxas en aro solena
+ Kaj min rigardadas kun preskaux-dezir'
+ Min danki por tia festeno."
+
+ Sed lin interrompas, gxemante, van Kek
+ Kun krio : "Malbeno de sorto!
+ Kiele malhelpi je tia malbon'
+ Kaj savi la negrojn de morto?"
+
+ Van Smisen rediras : "En tiu cxi mort'
+ La negroj mem estas la kauxzo,
+ Cxar ili difektas l'aeron de l' sxip'
+ Per spiro kaj mortas pro nauxzo.
+
+ "Aliaj pereas pro melankoli'
+ Kaj fine pro granda enuo,
+ Kaj farus al ili utilon aer',
+ Dancado, muziko kaj bruo."
+
+ Kaj diras van Kek : "La konsilo, doktor',
+ Min ravas, gxi estas tre bela,
+ Vi montras vin, mi gxin konfesas al vi,
+ Pli sagxa ol Aristotelo.
+
+ Se la prezidanto de la Societ'
+ "Tulipo-nobligo Holanda"
+ Sin nomas sagxulo,--kompare je vi
+ Li estas azeno multgranda.
+
+ "Muzikon, muzikon! la nigra viand'
+ Tuj sur la ferdekon de l' sxipo!
+ Kaj kiu ne trovos amuzon en danc
+ Cxi tiu gxin trovos en vipo!"
+
+ II
+
+ Milaroj da steloj de l' blua cxiel'
+ Bril-lumas per fajr-iluminoj,
+ Rigardas kun varmo, kun amo, kun sagx'
+ Kiele okuloj virinaj.
+
+ Rigardas la maron, kaj tiu cxi mar'
+ Fosfore radias purpuron
+ Kaj balancigxetas, kaj ondo post ond'
+ Elgxemas voluptan plezuron.
+
+ La veloj ne bruas cxe l' masto de l' sxip',
+ Rulitaj de la sxipanaro,
+ Sed lumas lanternoj sur gxia ferdek'
+ Kaj sonas muzik' sur la maro.
+
+ Sxipano muzikas per granda tambur'
+ Kaj la kuiristo per fluto,
+ La sxipa piloto--per violoncxel',
+ Kaj Smisen--trumpet' per dufuta.
+
+ Kaj cento da negroj, la seksoj en kun',
+ Krietas kaj saltas kaj dancas,
+ Post cxia eksalto la fera katen'
+ Sin brue kaj takte balancas.
+
+ La negroj saltadas kun bruo kaj gxoj'
+ Kaj iam negrin-belulino
+ Alpremas plen-nudan amikon al si
+ Kun voluptemeco senfina.
+
+ La ekzekutisto kun gaja rigard'
+ Gvidadas la ordon sur sxipo,
+ Li estas de l' balo la "Maitre des plaisirs"
+ Kaj danci invitas per vipo.
+
+ Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
+ Lauxtigxas la bruo sovagxa,
+ Kaj cxie vekigxas la monstroj de mar'
+ Dormintaj en dormo malsagxa.
+
+ Duone-dormante alvenas skvalar'
+ En centoj, pikata de miro,
+ Rigardas la sxipon kun granda konfuz',
+ Cxu eble montrigxos akiro.
+
+ Sed ili rimarkas : la horo de l' mangx'
+ Ne estas ankoraux sonita,
+ Kaj cxiu oscedas per largxa busxeg',
+ De dentoj-segiloj plantita.
+
+ Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
+ La negroj dancadas sen fino,
+ La skvaloj mordegas la vostojn al si
+ Pro la malsatego obstina.
+
+ Mi pensas, al ili ne placxas muzik'
+ Kiele al cxia fripono.
+ "Ne kredu al malmuzikema brutul',"
+ Eldiris poet' Albiona.
+
+ Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
+ La negroj senlace baletas,
+ Cxe l' alta fokmasto Minheer van Kek
+ Rigardas cxielon kaj petas :
+
+ "Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor',
+ La vivon al miaj sovagxaj,
+ Se ili ekpekis, vi scias, ho Di',
+ Ke ili ja estas malsagxaj.
+
+ "Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist',
+ Mortinta por savo de l' tero,--
+ Cxar se al mi restos ne pli ol tricent,
+ Pereos la tuta afero."
+
+ A. KOEMAN.
+
+ * * * * *
+
+
+ AL LA MEMORO DE JOZEF WASNIEWSKI
+
+ Floro falis ankoraux! sekigxis herbero kaj mortis,
+ Velkis pro vintra la frosto gxia verdanta folio!
+ Morto senkora, ho kial estas al vi permesite
+ Fosi en fosan profundon cxion la belan en mondo?
+ Kial, ho kial faligxas la herbo, verdanta sur kampo,
+ Kial disigxas de vivo fresxa, floranta gxis nun?
+ Dolcxa la morto por la maljunulo, la laca de vivo;
+ Kusxas argxenta la haro bele sub tomba cipreso.
+ Tiun ne plendu, cxar lia ja estas felicxa la sorto,
+ Cxar en la tombon li mem iras kun gxojo, sen timo;
+ Dolcxa ecx morto junula, la mort' en mateno de l'vivo,
+ Antaux ol frosta la nokto detruis burgxonon en gxermo!
+ Dolcxa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo,
+ Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo!
+ Sed jam kiam junulo virigxis kaj lasis la ludon,
+ Vivo nun estas ja cxarmo, nun malfelicxo la morto.
+ Tiam ja estas maldolcxe disigxi de faro farata :
+ Gxojus la koro, vidante frukton de longa laboro.
+ Kiu do cxiam por noblaj ideoj vivadis, batalis,
+ Tiu kun akra malgxojo iras en valon de ombroj,
+ Lasas la komencitajxon kun pleje mordanta doloro :
+ Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li!
+
+ Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon
+ Ol la jxus forirantan trovos vi sur nia tero.
+ Ecx se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj
+ Kun la lumilo en mano, _homon_ sercxante sur strato,
+ Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos,
+ Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo,
+ Vivon vere pli _homan_ travivis en senco profunda,
+ Kaj dedicxitan al cxio alta kaj nobla en mondo.
+ Amo al cxio, al cxiuj, jen fundo de lia esenco,
+ Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem!
+ Por la premitaj, por cxiuj suferoj, por la mizeruloj
+ Sentis la nobla animo flame kaj varme cxe li.
+ Ne ecx iu al li konfidis vane doloron,
+ Vane neniu cxe li frapis la pordon de l'kor'.
+
+ For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan?
+ Kiu plenumos en mondo faron farotan de li?
+ For li estas. Sed tamen cxe ni li vivas ankoraux,
+ Kiuj en akra doloro staras cxe nova la tombo.
+ Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj,
+ Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma
+ El lia brust' eliranta, portanta varmon cxirkauxen,
+ Kie trovigxis la kordo, kiu agordis al gxi.
+ Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro
+ De la mortinta amiko, gxi lumos belege en koro!
+ Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, gxis kiam
+ Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'.
+
+ V. LANGLET.
+
+ * * * * *
+
+
+ LATVA POPOLA KANTO
+
+ Mi en kampo kapon metos,
+ Por defendi patrolandon.
+ Mi pli vole kapon donus,
+ Ol mi donus patrolandon.
+
+ Bruu, bruu, fulmodio,
+ Rompu ponton sur la Dina,
+ Ke ne venu malamikoj
+ En la mian patrolandon.
+
+ Landoj de tri regxoj bruas,
+ Kie fratoj cxevaliras,
+ Fortaj viroj kiel kverkoj,
+ Glavoj sxtalaj sonoregas.
+
+ Kien iros vi frateto,
+ Tien iros mi kun vi;
+ Kie glavon vi pendigos,
+ Tie la kroneton mi.
+
+ R. LIBEKS
+
+ * * * * *
+
+
+ MALGRAND'-RUSA KANTETO
+
+ Jam malsupre suno staras,
+ Jam rapide vesperigxas. . . .
+ Kion do knabino faras?
+ Kial do sxi ne montrigxas?
+
+ Cxu patrino ne permesas?
+ Aux alia jam sxin tenas?
+ Kaj sxi dolcxe lin karesas
+ Kaj al mi nun ne elvenas?
+
+ "Ho, knabino! per fiero
+ Vi farigxis nefidela :
+ Kial do vi en vespero
+ Ne elvenis, mia bela?
+
+ --Ho, karulo! tempo pasis,
+ Gxustatempe mi ne venis,
+ Cxar gepatroj min ne lasis,
+ Cxar gefratoj min fortenis". . . .
+
+ "Ne, ne ili vin fortenis!
+ Diru simple kaj sincere :
+ Malbelulo, mi ne venis,
+ Cxar ne amas vin plu vere!"
+
+ Ha, mi vidas, kion faras
+ Karulino malfidela :
+ Kun alia sxi nun staras,
+ Pli felicxa kaj pli bela. . . .
+
+ I. LOJKO
+
+ * * * * *
+
+
+ PROFETO
+
+ (El LERMONTOV.)
+
+ De kiam, laux volo de Supra Jugxanto,
+ Mi cxionscianta farigxis profeto,
+ Malvirton mi sentas en cxiu vivanto,
+ Malicon mi vidas tra cxiu rideto.
+
+ Mi altajn principojn de amo kaj vero
+ Komencis prediki al miaj kunfratoj,
+ Sed ili min batis kun granda kolero
+ Per sxtonoj, kusxantaj sur placoj kaj stratoj.
+
+ Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,
+ Mi urbojn forlasis sen ia havajxo,
+ Kaj nun en dezerto--de Dia favoro
+ Nur ion mi havas por mia nutrajxo.
+
+ Laux sankta ordono de l'Antauxtempulo
+ Al mi cxiuj bestoj volonte servadas,
+ Kaj steloj cxe vortoj de mi, dezertulo,
+ Pli gxoje radias, pli hele lumadas.
+
+ Sed se iafoje tra urbo bruanta
+ Mi en rapideco pretere pasadas,
+ Min popolamaso renkontas mokanta
+ Kaj maljunularo memfide diradas :
+
+ "Rigardu, infanoj, vin edifigante,
+ Li estis fiera, kun ni malpacadis;
+ Malsagxa, li volis kredigi nin vante,
+ Ke Dio al homoj per li paroladis.
+
+ Jen frukto de lia obstina vanteco!
+ Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,
+ En vesto cxifona, simila al reto--
+ Cxe cxiuj li estas en malestimeco.
+
+ I. LOJKO.
+
+ * * * * *
+
+
+ ALAUXDETO
+ (El BOHEME.)
+
+ Sarkas knabino kanabon
+ Apud gxardeno sinjora;
+ Sxin alauxdeto demandas :
+ "Kial vi tiom dolora?"
+
+ --"Gaja mi esti ne povas,
+ Ho vi, birdeto-kantanto,
+ Cxar en la sxtona kastelo
+ Mia suferas amanto.
+
+ Se mi nur havus plumeton,
+ Skribus leteron mi al li,
+ Kaj vi gxin portus kaj lasus
+ Sur la fenestron elfali.
+
+ Sed nek papero, nek plumo,
+ Por skribi al la amanto,
+ Flugu kaj tie salutu
+ Lin de mi en via kanto.
+
+ F. LORENC.
+
+ * * * * *
+
+
+ MI AMIS VIN
+
+ Mi amis vin! Senkore vi ne vidis
+ Varmegan, puran mian amon.
+ Konfesis mi--sed tiam vi nur ridis
+ De l' am' unua koran flamon!
+
+ Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita,
+ Mi ne forgesis; sed en koro
+ La flama amo estas estingita,
+ Pri gxi nur restis rememoro.
+ Sed kial vi, mi petas al mi diri,
+ Pasintan en mi amon movas?
+ Por nove ridi? koron mian sxiri?
+ Ne, mi suferi pli ne povas!
+
+ Ne povas mi . . . cxar multe mi suferis;
+ Kor' malvarmigxis de l' doloro;
+ Cxar ami mi jam tute malesperis,
+ Cxar kredi vin ne povas koro.
+
+ A. NAUMANN.
+
+ * * * * *
+
+ PRINTEMPO VENOS
+
+ Se la naturo rigidigxas
+ De prem' de l'vintro frostiganta,
+ Se tute per la negx' kovrigxas
+ Je longe tero ekdormanta,
+ Amiko kara! vi ne ploru :
+ Printempo venos kaj somero,
+ Ke la naturo ree floru,
+ Ke verdu, revivigxu tero.
+
+ A. NAUMANN.
+
+ * * * * *
+
+ LA CXASO
+
+ La patro l'arbaron ekiris cxasadi.
+ Ne devis li longe kaj vane iradi :
+ Kusxigxis sub arbo, pafilon celigis
+ Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis,
+ La filoj cxevalojn enjungis kriante,
+ La birdon al dom' veturigis kantante.
+ "Filinoj, vi fajron rapide dismetos,
+ Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos."
+ Cxasajxon plej bone elrostis patrino,
+ La tablon rapide preparis filino,
+ Rostajxon alportis ceteraj filinoj
+ Al tablo,--kolektis sin gastoj, gastinoj.
+ Eniras la gastoj, mastron salutante,
+ Komencas kaj mangxi kaj trinki, lauxdante.
+ Tuj estis mangxita la tuta pasero
+ Kaj poste trinkita--barel' da biero.
+
+ La POETETO.
+
+ * * * * *
+
+
+ KANTO
+
+ Kanto sincera de mia animo,
+ Flugu en vaston sen timo
+ Kaj komuniku al homoj de l' tero
+ Gxojon de l' sankta espero.
+ Homojn alvoku al paca laboro,
+ Sonu konsolon al koro,
+ Kaj en brilanta bluajxo de spaco
+ Lauxte prediku pri paco.
+ Kantu deziron de homa frateco
+ Kaj de l' homar' egaleco;
+ Sonu pri amo, pri cxies libero
+ Per la fluganta aero.
+ Diru, ke estas jam inter la mondo
+ De kolegaro nun rondo,
+ Rondo, konstante, senhalte kreskanta,
+ Bonon al homoj donanta.
+ Tiu cxi rondo la homojn pacigas
+ Kaj per laboro kunligas;
+ El la ligilo nun estas plektita
+ Vigla la kanto invita.
+ Kanto sincera de mia animo,
+ Flugu en vaston sen timo
+ Kaj komuniku al homoj de l' tero
+ Gxojon de l' sankta espero!
+
+ I. SELEZNET
+
+ * * * * *
+
+
+ NE RIPROCXU LA SORTON
+
+ Ne riprocxu la sorton, ho, juna animo :
+ Cxio estas en nia vivado;
+ Vi rigardu antauxon kuragxe, sen timo
+ Kaj kun bona, prudenta celado.
+ En la vivo ne cxiam trovigxas ja gxojo
+ Kaj ne cxiam aperas espero;
+ Cxion prenas ni kune en viva la vojo,
+ Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero,
+ Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . .
+ Multajn premas kun forto mizer', malespero,
+ Sed ne ploras ja ili--silentas.
+ Kutimigxis ja ili al premoj de l'sorto
+ Kaj ne ploras jam vane, sed ridas,
+ Malfelicxon elportas sen plendo, sen vorto
+ Kaj en cxio malbonon ne vidas.
+ Sed vi estas ankoraux en fresxa juneco,
+ Antaux vi estas vojo kusxanta,
+ Vi rigardu kuragxe al la estonteco
+ En espero, en kredo konstanta.
+
+ I. SELEZNET.
+
+ * * * * *
+
+
+ REVO
+
+ Tre potenca gxi estas, la revo fluganta,
+ Cxirkauxita de flora ornamo.
+ Gxi similas je nubo malluma, tondranta,
+ Gxi similas je lumo de amo.
+ Gxi allogas al maro da bluo, da helo,
+ Al brilado belega de tago,
+ Aux gxi fulmojn kaj tondrojn de nuba cxielo
+ Prezentadas al nia imago.
+ Aux flugante en ia bluajxo radia,
+ Super ondoj de maro gxi pasas,
+ Tre belega, pasanta kun son' melodia,
+ Mallumecon misteran gxi lasas.
+ Kaj por gxi ne ekzistas la spaco nek tempo,
+ Kaj nenio baranta ekzistas;
+ Gxi nin logas al floroj, al verda printempo,
+ El mirinda gxi sole konsistas.
+
+ I. SELEZNET.
+
+ * * * * *
+
+ LA POETO
+
+ (El V. HALEK.)
+
+ Benita, kiun Dia mano
+ Poeton eksanktigas!
+ Li volon Dian, homan koron,
+ Profunde komprenigas.
+
+ Li konas kanton, kiun homo
+ Kaj kiun birdo ploras;
+ Li frapon de la kor' komprenas,
+ Se velkas gxi, se floras.
+
+ Malklaron de aliaj homoj
+ Li vidas malfermitan;
+ De Di' la filojn li kondukas
+ En landon promesitan.
+
+ E. SMETANKA.
+
+ * * * * *
+
+
+ LA VELO
+
+ (El LERMONTOV.)
+
+ Blankigxas velo en la maro
+ Glitante sur la bluaj ondoj . . .
+ Vi hejme kion lasis, kara,
+ Kaj sercxas en aliaj mondoj? . . .
+
+ La ondoj ludas, fajfas vento,
+ Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . .
+ Gxi kuras, kuras de l' kontento,
+ Felicxon sercxas en la vasto! . . .
+
+ Sub gxi--bluajxo estas hela,
+ Kaj supre--granda blua placo;
+ Sed la ventegon petas velo--
+ Cxu en ventegoj estas paco!?
+
+ L. SOKOLOV.
+
+ * * * * *
+
+
+ PLENDO
+
+ Morto! . . . cxio jam finita!
+ Kie estas do felicxo?
+ Kie gloro promesita?
+ Mia korpo nun--dedicxo
+ Al la vermoj, al putrado;
+ La animo bona, sagxa--
+ La ofer' de l' neestado!
+
+ Gxin severa kaj sovagxa
+ La sendanka, senmemora,
+ En la tempo de vivado
+ La servema kaj fervora,
+ Senanima societo
+ Ekforgesos nun por cxiam,
+ Kaj ecx gxemo kaj larmeto
+ Memorigos min neniam! . . .
+
+ M. SOLOVJEV.
+
+ * * * * *
+
+
+ TRI PALMOJ
+
+ (El LERMONTOV.)
+
+ En sabla dezerto de lando Azia
+ Tri palmoj fieris per kresko gracia.
+ Apude el tero senfrukta sxprucanta
+ Murmuris fonteto per ondo frostanta.
+ Gxi estis per verdaj folioj gardata
+ De suna radio kaj sablo portata.
+
+ Kaj tempo pasadis ecx ne rimarkita.
+ Sed fremda migranto, de voj' lacigita,
+ La bruston flamantan al akvo malvarma
+ Ankoraux ne klinis sub tendo la cxarma,--
+ Komencis jam velki de sun' bruliganta
+ La belaj folioj kaj fonto sonanta.
+
+ La palmoj komencis je Dio plendadi :
+ "Ni estas naskitaj, por vane velkadi?
+ En ia dezerto ni vivon pasigas,
+ Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas;
+ Kaj homo ne gxuas je flor' nia rava . . .
+ Ne, sankta cxiel', via jugxo--ne prava!"
+
+ Kaj jxus ili finis--en blua forajxo
+ Sin turni komencis la ora sablajxo,
+ Kaj venis de tie la son' sonorila,
+ Rigardis pakajxoj sub tolo kovrila,
+ Kaj iris kameloj, la sablon levante,
+ Sin, kvazaux sxipeto en mar', balancante.
+
+ El inter la gxiboj sin skuis en pendo
+ La largxaj kurtenoj de tendo kaj tendo;
+ Kaj ilin la brunaj manetoj levadis,
+ Kaj nigraj okuloj el tie briladis;
+ Arabo, talion al selo klinante,
+ Peladis cxevalon, al kur' instigante.
+
+ Levadis sin tiam cxeval' en kolero,
+ Kaj saltis gxi, kvazaux vundita pantero.
+ De blanka mantelo la faldoj belegaj
+ Senorde kusxadis sur sxultroj brunegaj.
+ Ludante, l'araboj ponardojn jxetadis
+ Kaj ilin en flugo kun gxojo kaptadis.
+
+ Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro;
+ En ombro etendis sin gaja tendaro.
+ La vazoj per akvo plenigis, sonante.
+ Fiere la kapojn foliajn svingante,
+ La palmoj salutas gastaron subitan
+ Kaj fonto donacas la akvon kasxitan.
+
+ Apenaux do lumon krepusko forpremis,
+ Sub akra hakilo radikoj ekgxemis,--
+ Kaj falis sen vivo la palmoj altagxaj!
+ La veston forsxiris l'infanoj sovagxaj.
+ La korpon de ili la homoj hakadis,
+ Kaj gxis la mateno lignaroj bruladis.
+
+ Kaj kiam nebul' okcidenten foriris,
+ Laux voj' difinita gastaro jam iris.
+ Kaj kie la palmoj centjarojn traestis,
+ Nur cindro malvarma kaj griza nun restis.
+ La suno gxis fino restajxon bruligis,
+ Kaj poste gxin vent' en dezerton disigis.
+
+ Kaj tie dezerta, senviva nun cxio;
+ Ne kovras la fonton murmura folio;
+ Gxi vane profeton pri ombro petadas,--
+ Nur sablo varmega la akvon faladas,
+ Kaj sole vulturo, akiron portanta,
+ Dissxiras gxin super la fonto dormanta . . .
+
+ M. SOLOVJEV.
+
+ * * * * *
+
+
+ LAUX SVEDA MELODIO
+
+ Vi parolas lingvon nekonatan,
+ Ne komprenas, kion diras mi;
+ Tamen, frato, kanton nun faratan
+ Gaje kanti povas ambaux ni.
+
+ Ne atendu--cxiu minuteto
+ De mallonga vivo flugas for,--
+ Lernu kun malmulta laboreto
+ Lingvon, kiun amos via kor'!
+
+ K. SVANBOM.
+
+ * * * * *
+
+
+ NE DIRU
+
+ (El NADSON.)
+
+ Ne diru : "li mortis",
+ Li estas vivanta!
+ Se oni detruis l'altaron--
+ La fajro ja restis flamanta;
+
+ Se oni desxiris la rozon--
+ Do cxiam ankoraux gxi floras;
+ Se l'harpo ecx estas rompita--
+ L'arkordo ankoraux do ploras.
+
+ S. SXATUNOVSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ SPIRITA SXIPO
+
+ La vento nebulojn peladas kun bruo,
+ Senstela cxielo mallumas,
+ Jen super sxauxmantaj ondegoj la velo
+ Facile traflugas kaj zumas.
+
+ La sxipo kuradas senhalte tra ondoj,
+ Direktas gxin mano spirita;
+ Vivuloj malestas sur gxi, sed sxtonegojn
+ Ne timas la sxipo sorcxita.
+
+ Jen sur oceano, de ondoj lavita,
+ Insulo malgaja trovigxas,
+ La simpla sxtonego cxielon sin levas,
+ En nuboj suprajxo kusxigxas.
+
+ Kaj tie nenia kreskajxo verdadas,
+ Nenia birdeto ecx nestas,
+ Nur aglo en spaco aera sin portas--
+ Gxi tie la regxo nun estas.
+
+ La sola tombeto de unu regnestro
+ Trovigxas en loko dezerta,
+ Kaj glavo, cxapelo kaj sceptro nur estas
+ Metitaj sur tombo mallerta.
+
+ Nenia vivanto cxirkauxe ekzistas,
+ La mondo lin solan restigis,
+ Neniu funebre la tombon rigardas . . .
+ Sed iam li mondon tremigis!
+
+ Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas--
+ Mortinto ripozas senmove,
+ Se venas do nokto de kvina la Majo,
+ Li tiam ektremas denove.
+
+ En tiu cxi nokt' iam lia animo
+ Forlasis la mondon mizeran,
+ En tiu cxi nokto li ree vivigxas
+ Kaj venas sur teron malveran.
+
+ Jen sxipo mistera cxe l' bordo atendas,
+ Strecxitaj jam estas la veloj,
+ Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj
+ Simile al oraj abeloj.
+
+ La regxo sin levas kaj flugas kun venta
+ Rapido al sxipo sur bordon,
+ Remiloj silentas, sxipanoj forestas,
+ Neniu komandas nagxordon.
+
+ Sur sxipo la ombro de l' regxo nur staras,
+ En nokton sen mov' rigardante,
+ Li maltrankvilege, turmente sopiras,
+ Rigardoj brilegas fulmante.
+
+ La sxipo alvenas al lando konata--
+ Kaj cxarme li manojn eltiras,
+ Kaj lia animo gxojegas, cxar propran
+ Nun landon denove li iras.
+
+ El sxipo li pasxas sur teron, sur kiu
+ Li estis antauxe irinta.
+ La tero ektremas de l' pasxoj--li iras,
+ Li--stelo nun estingigxinta.
+
+ Li sercxas la urbojn, sed ilin ne trovas,
+ Li sercxas naciojn cxirkauxe,
+ Cxar ili simile al maro bruanta
+ Cxirkauxis lin serve antauxe.
+
+ Kaj tronon li sercxas--gxi ankaux rompita,
+ Li levis gxin en la nubaron,
+ Por ke li nur vidu sub siaj piedoj
+ Mizeran, servutan homaron.
+
+ Li sercxas amindan infanon, por kiu
+ Li lasis heredimperion;
+ Heredo pereis, kaj oni al filo
+ Ne lasis ecx nomon--nenion.
+
+ "Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj
+ Vi ludis jam en la lulilo,--
+ Sed tempo felicxa por cxiam nun pasis,
+ En kiu mi brakis vin, filo."
+
+ "Plej kara edzino, plej cxarma fileto,
+ Ho vi, mia gxojo kaj savo! . . .
+ Sur trono nun sidas la sklavo estinta
+ Kaj regxo farigxis nun sklavo!"
+
+ WILHELM WAHER.
+
+ * * * * *
+
+
+ EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ
+
+ I
+
+ La homo estas kiel la sxipo :
+ En sia vojo li ne eraros;
+ Li kvankam scias, el kie fluas,
+ Sed li ne scias, kie li staros . . .
+
+ II
+
+ Jen Johano komencis parolon de sagxo
+ Pri alvoko de homo, pri gxiaj influoj;
+ Sed lin auxdis neniu, kaj ecx sen domagxo
+ Iu vidis, ke havas li--botojn kun truoj.
+
+ JOZEFO WASNIEWSKI.
+
+ * * * * *
+
+
+ CXE L' MARO
+
+ (El HEINE.)
+
+ Cxe l' maro nigra roko grandegas,
+ Sur gxi nun en songxoj mi sidas.
+ La vento fajfas, la mevoj kriegas
+ Kaj la ondoj bruantaj rapidas.
+
+ Amata de mi estis multa knabino,
+ Kaj gxoja kolego en rondo . . .
+ Kien ili forigxis? Nur vento sen fino
+ Eraras kaj sxauxmas la ondo.
+
+ E. de WAHL.
+
+ * * * * *
+
+
+ VERSAJXO SEN FINO
+
+ Lin vidis en gxardeno--
+ Ekplacxis li al sxi.
+ Sxi nomis sin Heleno,
+ Anton' sin nomis li.
+
+ Ekamis la konato
+ Kaj reciproke sxi;
+ Post paso de monato
+ Sxangxigxis "Vi" per "ci".
+
+ Someraj tri monatoj
+ Trapasis dolcxe for,
+ Kaj niaj geamatoj
+ Jam estis kor' cxe kor';
+
+ Kaj per solena beno
+ De l' pastro en la fin'
+ Antono kaj Heleno
+ Jam estis edz'-edzin'.
+
+ En cxarma harmonio
+ Ekvivis edz'-edzin';
+ Najbaroj kun envio
+ Rigardis lin kaj sxin.
+
+ Sed baldaux edzo estis
+ Plej malfelicxa hom',
+ Kaj jam tre ofte restis
+ Li ekster sia dom'.
+
+ Kaj fine eksedzigxis
+ Antono kaj Helen';
+ Belul' ia aligxis
+ Al sxi en la gxarden'.
+
+ Lin vidis en gxardeno--
+ Ekplacxis li al sxi.
+ Sxi nomis sin Heleno,
+ Auxgust' sin nomis li.
+
+ Ekamis la konato
+ Kaj reciproke sxi;
+ Post paso de monato
+ Sxangxigxis "Vi" per "ci".
+
+ Someraj tri monatoj
+ Trapasis dolcxe for,
+ Kaj niaj geamatoj
+ Jam estis kor' cxe kor'.
+
+ Kaj per solena beno
+ De l' pastro en la fin'
+ Auxgusto kaj Heleno
+ Jam estis edz-edzin'.
+
+ En cxarma harmonio
+ Ekvivis edz'-edzin';
+ Najbaroj kun envio
+ Rigardis lin kaj sxin.
+
+ Sed baldaux edzo estis
+ Plej malfelicxa hom',
+ Kaj jam tre ofte restis
+ Li ekster sia dom'.
+
+ Kaj fine eksedzigxis
+ Auxgusto kaj Helen';
+ Belul' ia aligxis
+ Al sxi en la gxarden'.
+
+ Lin vidis en gxardeno--
+ Ekplacxis li al sxi.
+ Sxi nomis sin Heleno,
+ Henrik' sin nomis li. . . .
+
+ K. t. p., k. t. p. sen fino.
+
+ F. ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO
+
+ Cxiuj steloj ekdecidis
+ Ekvojagxi sur la teron.
+ Al mastrino ili diris
+ Sian volon kaj esperon :
+ "Ni ja tie tre mallonge
+ Gastos--unu, du monatojn;
+ Ni vizitos regnon homan,
+ Vidos niajn koramatojn . . ."
+ Sed mastrino al la steloj
+ Tiam donis la respondon :
+ "Restu tie cxi en domo--
+ Vi malbenos poste mondon!"
+ Sagxajn vortojn ne auxskultis
+ Tamen steloj la trudemaj
+ Kaj sencxese ili tedis
+ La mastrinon--nespertemaj :
+ "Sed komprenu nin, mastrino,
+ Sur cxielo ni sidante
+ Tute ja ne konas tiujn,
+ Kiuj kantas nin konstante!
+ Cxiu ja el ni sur tero
+ Havas siajn adorantojn,
+ Kiuj sendas al cxielo
+ Himnojn, gxemojn, amokantojn!"
+ --"Vere", diris la mastrino,
+ "Ili kantas vin lauxdinde;
+ Sed, vin ili ne konante,
+ Vin adoras ja--en blinde!
+ Ili, dum vi sur cxielo,
+ Jxuras ami vin eterne,
+ Cxar neniu ja atingos
+ La kasxitan en interne!
+ Se vi tamen volas scii
+ Malfelicxan vian sorton,
+ Iru--sed vi rememoros
+ Mian nunan patran vorton".
+ Kaj la steloj al vojagxo
+ Tuj pretigis sin kun gxojo.--
+ Kaj jen baldaux ili estis
+ Al la tero sur la vojo. . . .
+
+ *
+ * *
+
+ Kiam auxdis nun la tero,
+ Ke atendas gxin honoro.
+ Cxie en plej dolcxaj tremoj
+ Tuj ekbatis homa koro.
+ Tuta tera junularo
+ De la gxoj' ne sciis finon
+ Kaj sen pacienc' atendis
+ Cxiu sian amatinon.
+ Cxiu kantis, cxiu saltis
+ Kun felicx' en la mieno,
+ Ke li havos de proksime
+ "Sxin" en sia cxirkauxpreno
+ Cxiu homo dankas Dion,
+ Cxiu benas la cxielon,
+ Ke li fine nun ekkonos
+ Sian karan, sian stelon!
+
+ *
+ * *
+
+ Dum la tera junularo
+ Estas plena de espero,
+ Belaj steloj de l' cxielo
+ Alveturis al la tero.
+ Tuj sin ili jam dismetis
+ En plej granda la hotelo;
+ Gxis vespero cxe la pordoj
+ Cxiuj staris--sed sen celo.
+ Je l'vespero ili auxdis,
+ Ke gastinoj la belegaj
+ Morgaux montros sin matene,
+ Nun estante tro lacegaj.
+ Tiam tre malgxojigitaj
+ Cxiuj iris for la domon;
+ Post mallonge la Morfeo
+ Cxirkauxprenis cxiun homon.
+ Kio estis en la songxo,
+ Ni priskribi ecx ne provos,
+ Cxar ni sentas, ke precize
+ Tion fari ni ne povos.
+ Ni en tiu cxi loketo
+ Iom nur priskribi volas,
+ Kiel . . . tamen tss! mi auxdas,
+ Oni el la songx' parolas :
+ "Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela,
+ Mia kara, ho, Heleno! . . .
+ Viaj kisoj kaj karesoj. . . ."
+ Unu pregxas al kuseno.
+ Kaj alia, flamemulo,
+ Sxin jam havas cxe l' altaro,
+ Kaj solene--en la lito--
+ Sonas jxura promesaro. . . .
+ --"Ho! . . . karega . . . ho, angxelo,
+ Fiancxino . . . ho, Mario! . . .
+ Mia vi nun je eterne,
+ Antaux homoj, antaux Dio!"
+ Tiel li karesas, jxuras
+ Amon veran kaj brulantan,
+ Tiel kisas tiu homo. . . .
+ Lampon apud li starantan.
+ Sed subite al li sxajnas,
+ Ke Marion iu tenas
+ Cxirkauxprene! . . . "Ho, pro Dio! . . ."
+ (Lampon tuj diabloj prenas).
+ Kaj cetere, kaj cetere
+ Dauxris tio gxis mateno.--
+ Elrapidas el la domo
+ Cxiu fresxa kun mieno.
+ La gastinojn de l' hotelo
+ Ni jam vidas sur la stratoj,
+ Kaj jen baldaux promenadas
+ Brak' en brak' la geamatoj. . . .
+ Sed neniu tie auxdas
+ De la amo dolcxan vorton!
+ Cxiu el la junularo
+ Nun malbenas sian sorton. . . .
+
+ *
+ * *
+
+ Kio faris tian sxangxon,
+ Ke antauxe tre amataj
+ Steloj, tiel deziritaj--
+ Nune estas malbenataj?
+ Kio faris, vi demandas,
+ Tian sxangxon nun subitan?
+ Kio kauxzis malfelicxon
+ Kaj esperon renversitan?
+ Cxefa kauxzo, ke malbenoj
+ Nun el cxies busxo sonis,
+ Estas--ke la "stelon" cxiu
+ Pli proksime, pli ekkonis. . . .
+
+ *
+ * *
+
+ Cxiuj steloj ofenditaj
+ Forveturis la cxielon
+ Kaj post kelkaj larmaj tagoj
+ Jam atingis sian celon.
+ --"Sagxa nia stelmastrino!
+ Sankta estis via vorto!
+ Prenu nun la tutan teron
+ La diabloj kaj la morto!
+ Tamen kiel vi, mastrino,
+ Antauxsentis nian sorton?
+ Kio gvidis vian sagxan
+ Kaj profetan vian vorton?"
+ --"Se vin iu ne rigardas
+ Tra cxielaj tra speguloj,
+ Sed rigardas vin per sobraj
+ Ne trompantaj sin okuloj,--
+ Tiu vidos ja sendube,
+ Ke amata lia "stelo"
+ Estas sen la luma krono
+ Nur diablo--ne angxelo.
+
+ FELIKS ZAMENHOF.
+
+ * * * * *
+
+
+ VESPERO
+
+ (El K. A. NIKANDER.)
+
+ Benite vi venas, vespero,
+ Vi, klara, trankvila, al ni!
+ Plenigxas la kor' de espero;
+ Felicxon ni havas de vi.
+
+ Kun oraj flugiloj angxelo
+ Malsupren venetas vesper' :
+ Vivantojn pacigas cxielo
+ Kaj donas ripozon al ter'.
+
+ Filino de nokto kaj tago,
+ Konsola, paciga liber'!
+ Jen! bele sur akvo de l' lago
+ Pentrigxas cxielo kaj ter'.
+
+ Vi pentras bluantajn montetojn,
+ Kverkaron brilantan en or';
+ Vi kisas rugxantajn rozetojn,
+ Dormetas senzorge la flor'.
+
+ Kaj birdo libere gxojadas,
+ Espero fidela en gxi,
+ La "Ave Maria'n" kantadas
+ En valo gxi en harmoni'.
+
+ La ter' per mallumo kovrigxas,
+ Pensema amik'; kion pli?
+ La sun' de cxiel' mallevigxas,
+ Sed morgaux revenos al ni.
+
+ Gxi sidas sur nubo, la brila,
+ Kasxita en la okcident';
+ Tuj, homan esperon simila,
+ Tuj levos sin en l'orient'.
+
+ Plenigxas nun kor' de espero,
+ Felicxon ni havas de vi!
+ Vi, klara, trankvila vespero,
+ Benite vi venas al ni.
+
+ O. ZEIDLITZ.
+
+ * * * * *
+
+
+ EL HAMLETO
+
+ (Tradukita de L. ZAMENHOF.)
+
+ AKTO I
+
+ * * * * *
+
+ SCENO I
+
+ Teraso antaux la palaco.
+ Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.
+
+ BERNARDO
+ He! Kiu?
+
+ FRANCISKO
+ Halt'! Respondu : kiu iras?
+
+ BERNARDO
+ La regxo vivu!
+
+ FRANCISKO
+ Cxu Bernardo?
+
+ BERNARDO
+ Jes!
+
+ FRANCISKO
+ Vi akurate venis al la servo!
+
+ BERNARDO
+ Dekdua horo sonis. Iru dormi.
+
+ FRANCISKO
+ Mi dankas. La malvarmo estas trancxa,
+ Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
+
+ BERNARDO
+ Cxu cxio estis orda kaj trankvila?
+
+ FRANCISKO
+ Ecx mus' ne preterkuris.
+
+ BERNARDO
+ Bonan nokton!
+ Se vidos vi Marcellon, Horacion,
+ Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
+
+ FRANCISKO
+ Jen, sxajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
+ (Horacio kaj Marcello venas.)
+
+ HORACIO
+ Amikoj de la lando.
+
+ MARCELLO
+ Kaj de l' regxo.
+
+ FRANCISKO
+ Nu, bonan nokton!
+
+ MARCELLO
+ Bonan al vi dormon!
+ Vin kiu anstatauxas nun?
+
+ FRANCISKO
+ Bernardo.
+ Li gardas nun. Adiaux! (Foriras.)
+
+
+ MARCELLO
+ He! Bernardo!
+
+ BERNARDO
+ Cxu Horacio?
+
+ HORACIO
+ Peco de li mem.
+
+ BERNARDO
+ Salut' al vi, Marcello, Horacio!
+
+ HORACIO
+ Cxu la apero nun denove venis?
+
+ BERNARDO
+ Nenion vidis mi.
+
+ MARCELLO
+ Jen Horacio
+ Parolas, ke gxi estas nur imago,
+ Ne kredas li pri la fantom' terura,
+ Kiun ni vidis jam la duan fojon.
+ Kaj tial mi lin tien cxi invitis,
+ Ke li kun ni maldormu nunan nokton
+ Kaj, kiam la fantomo reaperos,
+ Li vidu kaj kun la fantom' parolu.
+
+ HORACIO
+ He, babilajxo! Kredu, gxi ne venos.
+
+ BERNARDO
+ Sidigxu do, kaj provos mi denove
+ Ataki per rakont' orelon vian,
+ Ke gxi forjxetu sian obstinecon
+ Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
+
+ HORACIO
+ Nu, mi konsentas. Bone, ni sidigxu,
+ Kaj vi rakontu.
+
+ BERNARDO
+ En la lasta nokto,
+ En la momento, kiam tiu stelo
+ Tre luma, kiun vidas vi, en sia
+ Kurado trans arkajxo la cxiela
+ En tiu sama loko, kiel nun,
+ Sin trovis, tiam ni--mi kaj Marcello--
+ Ekvidis. . . .
+
+ MARCELLO
+ Haltu! Jen gxi mem aperas!
+ (Montras sin spirito en armajxo.)
+
+ BERNARDO
+ Li mem, li mem, mortinta nia regxo!
+
+ MARCELLO (al Horacio).
+ Vi estas instruita, Horacio,
+ Parolu vi kun li!
+
+ BERNARDO
+ Cxu ne simila
+ Li estas al la regxo? Diru mem!
+
+ HORACIO
+ Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!
+
+ BERNARDO
+ Li volas, ke kun li oni parolu.
+
+ MARCELLO
+ Parolu, Horacio!
+
+ HORACIO (al la spirito).
+ Kiu estas
+ Vi, kiu vagas en la nokta horo
+ En la majesta nobla eksterajxo
+ De la mortinta regxo de Danujo?
+ Mi vin prijxuras per cxielo : diru!
+
+ MARCELLO
+ Li estas ofendita.
+
+ BERNARDO
+ Li foriras.
+
+ HORACIO
+ En nomo de cxielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.)
+
+ MARCELLO
+ Li iris for, respondi li ne volis.
+
+ BERNARDO
+ Ha, Horacio, kio al vi estas?
+ Vi estas pala, tremas? Cxu ne pli
+ Ol songxo estas tiu cxi apero?
+
+ HORACIO
+ Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
+ Se mi ne vidus gxin per miaj propraj
+ Okuloj.
+
+ MARCELLO
+ Ne simila al la regxo?
+
+ HORACIO
+ Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
+ Jes, gxuste tian portis li armajxon
+ En la batalo kontraux la Norvegoj,
+ Li gxuste tian vidon havis, kiam
+ Li en kolero sian pezan glavon
+ En la glacion batis. Strange!
+
+ MARCELLO
+ Tiel
+ Li jam du fojojn kun minaca vido
+ Aperis antaux ni en sama horo.
+
+ HORACIO
+ Ne povas mi precize gxin klarigi;
+ Sed la apero, kiom mi komprenas,
+ Al nia land' malbonon antauxdiras.
+
+ MARCELLO
+ Cxu ne militon? Cxu vi scias, kial
+ Nun gardoj cxie staras, pafilegoj
+ Nun estas pretigataj cxiam novaj,
+ El l' eksterlando venas bataliloj,
+ Rapide sxipoj estas konstruataj
+ En granda nombro, kaj ecx en dimancxoj
+ Ne cxesas la prepara laborado?
+ El kia kauxzo tiu rapidado
+ Kaj laborad' en tago kaj en nokto?
+ Cxu povas iu diri?
+
+ HORACIO
+ Jes, mi povas,--
+ Almenaux tiom, kiom mi gxin auxdis.
+ La lasta regxo, kies la figuro
+ Jxus antaux ni aperis, estis iam
+ Vokita--vi gxin scias--al batalo
+ De la Norvega regxo Fortinbras.
+ Hamleto, nia brava, glora regxo,
+ En la batalo venkis Fortinbrason.
+ Laux la kontrakto antauxsigelita
+ Kaj sankciita de la rajt' kaj moro
+ Post morto de l' venkita Fortinbras
+ La tuta lando de l' venkita regxo
+ Transiris en posedon de l' venkinto.
+ Se la venkinto estus Fortinbras,
+ Al li transiri devus nia lando.
+ Sed nun la juna fil' de Fortinbras,
+ Kuragxigita eble per la morto
+ De nia regxo, amasigis aron
+ Da kuragxuloj kaj aventuristoj
+ Por entrepreno, kiun nia regno
+ Komprenas bone; lia celo estas :
+ Per forta mano de la bataliloj
+ Elsxiri nun el nia man' la landon,
+ Perditan per batal' de lia patro.
+ Kaj tio, kiel sxajnas, estas kauxzo
+ De niaj preparigxoj kaj gardado
+ Kaj laborado en la tuta lando.
+
+ BERNARDO
+ Mi pensas ankaux, ke la kauxzo estas
+ Nun tio cxi. Pro tio ankaux certe
+ Nun vizitadas nokte nian gardon
+ Terura la fantomo en armajxo
+ De l' regxo, kiu kauxzis la militon.
+
+ HORACIO
+ Ne! Mi alion timas de l' fantomo!
+ En la plej glora temp' de l' granda Romo,
+ Jxus antaux la pereo de Cezaro,
+ Mortintoj sin ellevis el la tomboj
+ Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
+ Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
+ Kaj sanga roso, makulita suno,
+ Mallumigita luno,--cxio tio
+ Aperis tiam kiel antauxsignoj
+ De granda malfelicxo. Tiel ofte
+ Antaux la veno de renversoj grandaj
+ Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
+ En la naturo. Al ni ankaux certe
+ Nun la cxielo sendas tian signon. . . .
+ (La spirito denove aperas.)
+
+ HORACIO
+ Sed ha! denove li aperas! Nepre
+ Mi nun kun li parolos, se ecx morto
+ Al mi per gxi minacos! Halt', fantomo!
+ Se vocxon vi posedas kaj parolon,--
+ Parolu! Se per ia bona faro
+ Al vi trankvilon povas mi alporti,--
+ Parolu! Se dangxero al la lando
+ Minacas kaj ankoraux estas eblo
+ La landon antauxsavi,--ho, parolu
+ Kaj se en via vivo vi kolektis
+ Trezorojn kaj enfosis en la teron
+ Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,--
+ Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.)
+ Haltigu gxin, Marcello! Gxi foriras!
+
+ MARCELLO
+ Cxu piki lin per mia halebardo?
+
+ HORACIO
+ Jes, piku lin, se li ne volas stari!
+
+ BERNARDO
+ Jen gxi!
+
+ HORACIO
+ Jen gxi! Ho, halt'!
+
+ MARCELLO
+ Ha, gxi foriris!
+ (La spirito foriras.)
+ Ni lin ofendas! Kontraux majesteco
+ Ni venas kun sovagxa atakado!
+ Kiel aer' li estas nevundebla,
+ Kaj nia atakado estas vana!
+
+ BERNARDO
+ Li volis jam paroli, sed la koko
+ Ekkriis.
+
+ HORACIO
+ Kaj subite li ektremis,
+ Simile al estajxo pekoplena
+ Cxe krio de teruro. Oni diras,
+ La koko, trumpetisto de l' mateno,
+ Per sia lauxta, forta, hela vocxo
+ El dormo vekas dion de la tago,
+ Kaj laux la krio de la koko tuj
+ El akvo, fajro, tero kaj aero
+ Spirito cxiu, kie ajn li vagas,
+ Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
+ Al ni, ke tio estas ne malvero.
+
+ MARCELLO
+ Li malaperis cxe la koka krio.
+ Mi auxdis, ke en nokto Kristonaska,
+ En kiu sur la teron venas Kristo,
+ La koko krias tra la tuta nokto :
+ Kaj ne kuragxas tiam la spiritoj
+ Sin montri, kaj la nokto estas pura,
+ La steloj ne minacas, la koboldoj
+ Sin kasxas kaj la sorcxistinoj dormas :
+ Cxar tiel sankta estas tiu nokto.
+
+ HORACIO
+ Mi ankaux auxdis, kaj mi iom kredas.
+ Sed vidu, la mateno purpurvesta
+ Sin levas sur la roson de l'monteto :
+ Ni povas jam forlasi la postenon,
+ Kaj mi konsilas : tion, kion vidis
+ Ni en la nokto, ni rakontu cxion
+ Al la Hamleto juna; cxar mi jxuras,
+ Ke la spirito, por ni tiel muta,
+ Al li parolos. Cxu konsentas vi,
+ Ke ni al li raportu, kiel amo
+ Kaj sxuldo al ni fari gxin ordonas?
+
+ MARCELLO
+ Mi petas vin, ni faru gxin! Mi scias,
+ En kia loko ni lin certe trovos. (Cxiuj foriras.)
+
+ * * * * *
+
+ SCENO II
+
+ Salono en la palaco. La regxo, la regxino, Hamleto,
+ Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.
+
+ REGXO
+ Ankoraux fresxa estas la memoro
+ Pri l'morto de la kara nia frato;
+ Al nia kor' konvenus nun funebri,
+ Kaj kvazaux unu frunto de malgxojo
+ La tuta regno devus nun sulkigxi :
+ Sed tamen la prudento necesigas
+ Nin venki la naturon; kun malgxojo
+ Pri la mortinto ni decidis ligi
+ Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
+ Kaj tial ni kun gxojo depremita,
+ Per unu el l' okuloj plezurante
+ Kaj per la dua larmojn versxegante,
+ Kun gxoj' funebra, plor' edzigxofesta,
+ Pesante juste gxojon kun doloro,
+ Edzigxis kun l' edzin' de nia frato,
+ Kun la regxino nia kaj vidvino,
+ Heredantino de la glora regno.
+ Obeis ni per tio cxi al via
+ Konsilo tre prudenta kaj libera,
+ Akceptu nian dankon kaj saluton!
+ Kaj nun transiru ni al la aferoj.
+ Vi scias, ke la juna Fortinbras,
+ Ne respektante dece nian indon,
+ Pensante eble nun, ke per la morto
+ De nia kara frato renversigxis
+ La ordo kaj la fort' en nia lando,--
+ Ekpensis, ke li estas pli potenca,
+ Kaj ekturmentis nin per la postulo
+ Redoni nun al li la tutan landon,
+ Perditan de mortinta lia patro
+ Laux plena rajt' al glora nia frato.
+ Ni tial vin kunvokis nun. Auxskultu
+ Decidon nian : Jen ni skribis skribon
+ Al l' onklo de la juna Fortinbras--
+ Malforta kaj malsana en la lito,
+ L'intencon de la nevo li ne scias--
+ Ni skribis, ke retenu li la nevon
+ De liaj krimaj, arogantaj agoj,
+ Cxar cxiuj preparigxoj ja farigxas
+ En lia propra lando kaj popolo.
+ Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
+ Ni sendas kun la skribo kaj saluto
+ Al la maljuna estro de l' norvegoj.
+ Sed ne ricevas vi la rajton trakti
+ Kun la norvego pli, ol en mezuro
+ De tio, kion jxus ni al vi diris.
+ Adiaux, kaj per rapideco montru
+ Al ni fervoron vian!
+
+ KORNELIO kaj VOLTIMAND
+ Kredu, regxo,
+ Fidele ni plenumos la ordonon.
+
+ REGXO
+ Ne dubas ni pri gxi. Felicxan vojon!
+ (Voltimand kaj Kornelio foriras.)
+ Kaj nun, Laerto, al l'afero via!
+ Vi diris, ke vi peti ion volas!
+ Pri kio ajn prudenta vi al ni
+ Parolos, viaj vortoj ne perdigxos.
+ Volonte ni plenumos vian peton.
+ Ne pli obea estas kap' al koro,
+ Ne pli servema mano al la busxo,
+ Ol la Danuja tron' al via patro.
+ Sciigu nin pri la deziro via.
+
+ LAERTO
+ Mi petas vin, permesu al mi, regxo,
+ Reiri nun Francujon. Mi volonte
+ El tie venis tien cxi, por fari
+ La servon mian cxe l' kronado via;
+ Sed nun, jam plenuminte mian sxuldon,
+ Sopiras mi denove al Francujo,
+ Kaj nun de vi permeson mi petegas.
+
+ REGXO
+ Cxu via patro gxin permesas? Kion
+ Al tio diras Polonio?
+
+ POLONIO
+ Regxo!
+ Li eldevigis la permeson mian
+ Per ne cxesanta ripetado, tiel,
+ Ke fine mi al lia peto donis
+ Sigelon mian. Nun por li mi petas
+ Permeson vian, via regxa mosxto.
+
+ REGXO
+ Mi liberigas vin. Nun via tempo
+ Libere estas al dispono via.--
+ Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
+ Vi, kara nevo, kara filo mia!
+
+ HAMLETO (flanken)
+ Sed certe tute fremda per la koro.
+
+ REGXO
+ Ankoraux cxiam nuboj sur la frunto?
+
+ HAMLETO
+ Ho, ne! Mi staras ja antaux la suno!
+
+ REGXINO
+ Forjxetu la doloron, kara filo,
+ Amikan frunton montru al la regxo.
+ Ne sercxu kun palpebroj mallevitaj
+ Eterne vian patron en la polvo.
+ Vi scias ja : la legxoj de l' naturo
+ Ne estas refareblaj! Kio vivas,
+ Necese devas iam morti. Vivo
+ Eterna post la tombo nur ekzistas.
+
+ HAMLETO
+ Ho, jes, regxino, cxiuj devas morti.
+
+ REGXINO
+ Nu kial do la morto de la patro
+ Al vi eksxajnis tiel eksterorda?
+
+ HAMLETO
+ Eksxajnis? Ne, gxi estas, ho, patrino.
+ Ne mia nigra vesto, nek la gxemoj,
+ Nek la okuloj plenaj de larmaro,
+ Nek la funebra vido de l' vizagxo,
+ Nek cxiuj moroj de senkonsoleco
+ Min vere montras. Cxio estas sxajno.
+ Funebron estas tre facile ludi.
+ L' efektivajxon portas mi interne;
+ Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.
+
+ REGXO
+ Tre bela kaj lauxdinda estas via
+ Malgxojo pri la patro la mortinta.
+ Sed sciu, ankaux via patro perdis
+ La patron sian, tiu--ankaux sian.
+ La filo, laux la sxuldo de infano,
+ Funebri devas kelkan tempon. Tamen
+ Obstine kaj sen ia fino plendi,--
+ Agado tia estas granda peko
+ Kaj tute ne konvenas al la viro.
+ Ribel' gxi estas kontraux la cxielo,
+ Signo de kor' sovagxa kaj senbrida,
+ De kapo nematura kaj malforta.
+ Pri kio cxiu scias, ke farigxi
+ Gxi devis; kio estas tute simpla,
+ Plej ordinara fakto en la mondo :
+ Pro kia kauxzo tion cxi obstine
+ Alpreni al la koro? Fi, gxi estas
+ Pekado kontraux Dio kaj naturo,
+ Pekado kontraux la mortinto mem;
+ Malsagxo antaux pura la prudento,
+ Kiu predikas : "patroj devas morti".
+ Kaj kiu cxiam, de l' mortint' unua
+ Gxis nuna tempo, diras kaj ripetas :
+ "Gxi devas tiel esti!" Mi vin petas,
+ Forjxetu la doloron la sencelan
+ Kaj vidu patron en persono nia;
+ La mondo sciu, ke al nia trono
+ Vi estas la sendube plej proksima,
+ Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
+ Mi portas por vi amon plej varmegan
+ En mia koro. Ke vi nun reiru
+ Al la lernejo alta Vittenberga,
+ Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
+ Vi restu apud ni, amata nevo,
+ Unua kortegano, kara filo.
+
+ REGXINO
+ Vi ne rifuzu al patrino via :
+ Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
+
+ HAMLETO
+ Al vi obei estas mia sxuldo.
+
+ REGXO
+ Jen tio estas bele respondita.
+ Mi gxojas, ke vi restas. Nun, regxino,
+ La propravola cedo de Hamleto
+ Plenigas mian koron per plezuro;
+ Kaj tial ni arangxos nun festenon,
+ Kaj kune kun la sono de l' pokaloj
+ La pafilegoj tondru; cxiun fojon,
+ Kiam la regxo levos la pokalon,
+ De l' tero tondro iru al cxielo,
+ Tra l' mondo gxojon disportante.--Venu!
+ (La regxo, regxino, Laerto kaj korteganoj foriras.)
+
+ HAMLETO
+ Ho, kial ne fandigxas homa korpo,
+ Ne disflugigxas kiel polv' en vento!
+ Sin mem mortigi kial malpermesis
+ La Plejpotenca! Dio mia granda!
+ Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
+ Aperas cxiuj agoj de la mondo!
+ Fi, fi! Gxardeno plena de venenaj
+ Malbelaj herboj, cxie senescepte!
+ Apenaux pasis du monatoj! Ne!
+ Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
+ Se lin kompari kun la nuna regxo,
+ Li estis Apolono cxe Satiro!
+ Kaj tiel amis li patrinon mian,
+ Ke al la ventoj ecx li ne permesis
+ Vizagxon sxian tusxi! Ho, cxielo!
+ Ho tero! Cxu forgesi estas eble?
+ Kaj sxi ja lin pasie tiel amis!
+ Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . .
+ Pri tio mi ne volas ecx ekpensi!
+ Malforto! via nom' estas : virino!
+ Monato! Sxi ankoraux ne eluzis
+ La sxuojn, kiujn portis sxi, irante
+ Funebre post la cxerk' de mia patro.
+ Versxante larmojn kvazaux per riveroj.
+ Ho Dio mia! Besto senprudenta
+ Malgxojus ja pli longe! Nun edzino
+ De mia onklo, frat' de mia patro,
+ Sed ne simila pli al mia patro,
+ Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
+ La signoj de mensogaj sxiaj larmoj
+ Ankoraux de l' vizagx' ne malaperis,--
+ Sxi estas jam edzino de alia!
+ Ho, malbenita rapideco flugi
+ En kriman liton, liton de adulto!
+ Ne bonon gxi alportos! Tamen krevu
+ Kor' mia, sed silentu mia busxo!
+ (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)
+
+ HORACIO
+ Salut' al la regxido!
+
+ HAMLETO
+ Ha, mi gxojas
+ Vin vidi! Se memoro min ne trompas,
+ Vi estas Horacio?
+
+ HORACIO
+ Jes, regxido,
+ Kaj cxiam tute preta al vi servi.
+
+ HAMLETO
+ Ne nomu min "regxido", sed "amiko".
+ Sed kial vi forlasis Vittenbergon?
+ (Al Marcello) Marcello?
+
+ MARCELLO
+ Jes, regxido.
+
+ HAMLETO
+ Mi tre gxojas
+ Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze,
+ Por kio vi forlasis Vittenbergon?
+
+ HORACIO
+ De maldiligenteco, ho, regxido
+
+ HAMLETO
+ Al malamiko via ne permesus
+ Mi tion diri, kaj vi vane penas
+ Kredigi min, ke tio estas vero.
+ Mi scias, vi ne amas sen laboro
+ Vagadi. Kion tie cxi vi faras?
+ Cxu trinki vi ankoraux volas lerni?
+
+ HORACIO
+ Mi alveturis al la enterigo
+ De via patro.
+
+ HAMLETO
+ Ha, ne moku min,
+ Kolego; diru, ke vi alveturis
+ Al fest' edzigxa de patrino mia!
+
+ HORACIO
+ Jes, vero, princ', la dua baldaux sekvis
+ Post la unua.
+
+ HAMLETO
+ Vidu, mia kara,--
+ Afero simpla de ekonomio :
+ De l' fest' funebra restis multaj mangxoj,--
+ Por ke la mangxoj vane ne pereu,
+ Edzigxon fari oni nun rapidis.
+ Ho, pli volonte mi en la infero
+ Renkontus malamikon plej malbonan,
+ Ol tagon tiun cxi alvivi! Sxajnas
+ Al mi, ke mi la patron mian vidas . . .
+
+ HORACIO
+ Ha, kie?
+
+ HAMLETO
+ En l' okuloj de l' animo.
+
+ HORACIO
+ Mi konis lin, li estis brava regxo.
+
+ HAMLETO
+ Li estis homo en plej pura senco.
+ Al li similan ni neniam vidos.
+
+ HORACIO
+ Regxido, al mi sxajnas, ke mi vidis
+ Lin en la lasta nokto.
+
+ HAMLETO
+ Vidis? Kiun?
+
+ HORACIO
+ La regxon, vian patron, mia princo.
+
+ HAMLETO
+ La regxon? Mian patron?
+
+ HORACIO
+ Trankviligu,
+ Regxido, por momento vian miron
+ Kaj elauxskultu, kion mi raportos
+ Pri mirindajxo, kies la verecon
+ Atestos ambaux tiuj cxi kolegoj.
+
+ HAMLETO
+ Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!
+
+ HORACIO
+ Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
+ Aperis gxi : postene ili staris,--
+ Kaj jen en noktomeza silentego
+ Aperas antaux ili ia ombro,
+ Simila tute al la patro via,
+ Armita de la kapo gxis piedoj;
+ Per pasxo serioza kaj majesta,
+ Ne rapidante, gxi sin pretersxovas;
+ Tri fojojn gxi ripetas sian marsxon
+ Antaux la teruritaj oficiroj,
+ Proksime tiel, ke per halebardo
+ Gxin ili povus tusxi. Dispremitaj
+ De granda timo, ili mute staras
+ Kaj ecx ne provas ion ekparoli.
+ Pri la aper' mistera kaj terura
+ Al mi ili rakontis. Mi kun ili
+ En la sekvanta tria nokto gardis,
+ Kaj jen tre vere en la sama horo,
+ Pri kiu ili diris, en la sama,
+ Perfekte tiu sama maniero
+ Aperis la fantomo. Vian patron
+ Mi konis, la fantom' al li similis,
+ Kiel de l' sama akvo gut' al guto.
+
+ HAMLETO
+ Sed kie gxi okazis?
+
+ MARCELLO
+ Gxi okazis
+ Sur la teras', kie ni staris garde.
+
+ HAMLETO (al Horacio)
+ Al li parolis vi?
+
+ HORACIO
+ Jes, mia princo;
+ Sed li al mi ecx vorton ne respondis.
+ Nur unu fojon sxajnis, ke li levas
+ La kapon kaj moveton ian faras,
+ Por ekparoli : sed subite tiam
+ Ekkriis lauxte koko la matenon,
+ Kaj tuje forrapidis la fantomo
+ Kaj malaperis.
+
+ HAMLETO
+ Efektive strange!
+
+ HORACIO
+ Mi jxuras, ke gxi estas pura vero!
+ Ni gxin kalkulis kiel nian devon
+ Al vi raporti pri l' afero.
+
+ HAMLETO
+ Vere,
+ Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
+ Cxu vi hodiaux staros gardon?
+
+ CXIUJ
+ Jes.
+
+ HAMLETO
+ Kaj, diras vi, li estis en armajxo?
+
+ CXIUJ
+ Jes, princo.
+
+ HAMLETO
+ De la kapo gxis piedoj?
+
+ CXIUJ
+ De l' kapo gxis piedoj, nia princo.
+
+ HAMLETO
+ Kaj sekve la vizagxon vi ne vidis?
+
+ HORACIO
+ Levita estis lia viziero,
+ Kaj ni tre bone vidis la vizagxon.
+
+ HAMLETO
+ Cxu la rigardo estis malafabla?
+
+ HORACIO
+ Mieno lia montris pli suferon,
+ Sed ne koleron.
+
+ HAMLETO
+ Cxu li estis pala,
+ Aux cxu koloron havis en vizagxo?
+
+ HORACIO
+ Terure pala.
+
+ HAMLETO
+ Cxu li vin rigardis?
+
+ HORACIO
+ Tre forte.
+
+ HAMLETO
+ Kial mi kun vi ne estis!
+
+ HORACIO
+ Por vi l' apero estus tro terura!
+
+ HAMLETO
+ Tre povas esti. Cxu li longe restis?
+
+ HORACIO
+ Apenaux centon povus vi kalkuli
+ Cxe nerapida kalkulad'.
+
+ MARCELLO kaj BERNARDO
+ Pli longe!
+
+ HORACIO
+ Almenaux tiam, kiam mi gxin vidis.
+
+ HAMLETO
+ La barbo estis griza, cxu ne vere?
+
+ HORACIO
+ Gxi estis tia, kiel mi gxin vidis
+ Cxe lia vivo : duonnigre-griza.
+
+ HAMLETO
+ Hodiaux mi kun vi en nokto staros :
+ Denove eble venos la fantomo.
+
+ HORACIO
+ Gxi certe venos.
+
+ HAMLETO
+ Kaj se gxi aperos
+ En l' eksterajx' de mia nobla patro,
+ Al gxi mi ekparolos, se ecx tuta
+ Al mi minacus la infero. Vin
+ Mi cxiujn petas, se gxis nun silentis
+ Vi pri l' apero, tenu ankaux plu
+ Gxin en sekreto; kaj al cxio, kio
+ Okazos eble en la nokto, havu
+ Okulojn kaj orelojn, sed ne busxon.
+ Per mia amo mi vin rekompencos.
+ Adiaux do! en la dekdua horo
+ Sur la teraso mi vin revizitos.
+
+ CXIUJ
+ Al via princa mosxto niaj servoj!
+
+ HAMLETO
+ Ne, via amo, kiel al vi mia.
+ Adiaux do!
+ (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
+ Spirit' de mia patro
+ En bataliloj! Mi supozas ion
+ Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
+ Gxis tiam do trankvile! Malbonajxoj
+ Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago,
+ Se ecx murego tera ilin kovras.
+ (Foriras.)
+
+ * * * * *
+
+ SCENO III
+
+ Cxambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras.
+
+ LAERTO
+ Pakajxo mia estas sur la sxipo.
+ Adiaux, fratineto! Se vi havos
+ Okazon, ne forgesu al mi skribi
+ Pri via farto.
+
+ OFELIO
+ Cxu vi tion dubas?
+
+ LAERTO
+ Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
+ Konsilas mi al vi, vi gxin rigardu,
+ Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
+ De juna sango; bela violeto
+ En la printempo : frue elkreskinta,
+ Sed ne konstanta,--dolcxa, sed ne dauxra,
+ Odoro, gxuo de momento unu,
+ Nenio pli.
+
+ OFELIO
+ Nenio pli?
+
+ LAERTO
+ Jes, tiel
+ Vi gxin rigardu. La natur', kreskante,
+ Grandigxas pli ne sole per la korpo
+ Kaj per la forto de la sama sento;
+ Kun la kreskado de la templo ofte
+ Sxangxigxas la spirito kaj la servo
+ Interne. Nun li eble amas vin;
+ Nek trompo nek malico nun makulas
+ La virton de l' animo lia : tamen
+ Memoru vi, ke en la rango lia
+ De sia volo li ne estas mastro.
+ Li mem ja estas sklav' de sia stato;
+ Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
+ Por si elekti : de elekto lia
+ Dependas farto de la tuta regno,--
+ Li tial devas gvidi la elekton
+ Per la aprob' kaj vocxo de la korpo,
+ Al kiu li mem servas kiel kapo.
+ Se li nun diras, ke li amas vin,
+ Prudente estas, ke vi al li kredu
+ Nur tiom, kiom povas li plenumi
+ La vorton sian,--tio estas tiom,
+ Kiom permesas la komuna vocxo
+ De tuta la Danujo. Ekmemoru,
+ En kia grad' honoro via povas
+ Suferi, se auxskultos tro kredeme
+ Vi lian kanton, se la koron vian
+ Vi perdos kaj al lia persistado
+ Malkovros la trezoron vian cxastan.
+ Vi timu gxin, fratino mia kara,
+ Evitu flaman mezon de la amo,
+ Atakon kaj atencon de deziro!
+ Knabin' plej cxasta perdis jam modeston,
+ Se al la lun' sxi montris sian cxarmon.
+ Ecx virto ne evitas kalumnion,
+ L' infanojn de printempo ofte mordas
+ La verm' ankoraux en la burgxoneco,
+ Kaj al la frua roso de juneco
+ Spiret' venena estas plej dangxera.
+ Vin gardu do! Tim' donas garantion.
+ Por la juneco cxie staras retoj.
+
+ OFELIO
+ La sencon de l' instruo via bona
+ Konservos mi, por gardi mian bruston;
+ Sed, bona mia frato, vi ne agu
+ Simile al la predikistoj, kiuj
+ Predikas krutan vojon al cxielo,
+ Dum ili mem senzorge kaj volupte
+ Sur flora vojo de gajeco pasxas,
+ Mokante pri prediko sia propra.
+
+ LAERTO
+ Ne timu! Tamen mi tro longe restis.--
+ La patro venas jen! (Polonio eniras.)
+ (Al Polonio) Duobla beno
+ Sendube duobligas la felicxon :
+ Dank' al okazo mi denove povas
+ Adiaux al vi diri.
+
+ POLONIO
+ Vi ankoraux
+ La domon ne forlasis? Al la sxipo!
+ La vento blovas helpe al la vojo,
+ Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
+ Denove mian benon.
+ (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)
+ Kaj memoru
+ Regulojn, kiujn mi al vi instruis :
+ Ne cxian penson metu sur la langon,
+ Ne donu tuj al cxia penso faron.
+ Afabla estu, sed ne tro kredema.
+ Al la amiko sagxe elektita
+ Kunforgxu vin en fera fideleco,
+ Sed gardu vian manon de la premo
+ De cxiu renkontota bona frato.
+ Vi gardu vin de cxia malpacigxo;
+ Se vi gxin ne evitos,--tiam agu
+ Fortike, ke la malamik' vin timu.
+ Al cxiu servu per orelo via,
+ Sed ne al cxiu servu per la busxo.
+ Konsilojn cxiam prenu vi de cxiu,
+ Sed propran jugxon en la kapo tenu.
+ Laux via mon' mezuru vian veston,
+ Sed cxio estu takta kaj konvena;
+ Vin vestu bone, sed ne kiel dando :
+ Laux vest' ekkonas oni ofte viron,
+ La homoj altastataj en Francujo
+ En tiu punkto estas tre zorgemaj.
+ Ne prenu prunte kaj ne prunte donu :
+ Per pruntedono ofte oni perdas
+ Krom sia havo ankaux la amikon,
+ Kaj pruntepren' kondukas al ruino
+ De la mastrajxo. Antaux cxio estu
+ Fidela al vi mem,--de tio sekvos,
+ Ke vi ne estos ankaux malfidela
+ Al la aliaj homoj. Nun adiaux,
+ Kaj mia beno vin akompanadu!
+
+ LAERTO
+ Adiaux, mia patro kaj sinjoro!
+
+ POLONIO
+ Jam tempo. Iru, oni vin atendas.
+
+ LAERTO
+ Adiaux, Ofelio, kaj memoru
+ Pri tio, kion diris mi al vi!
+
+ OFELIO
+ Mi bone sxlosis gxin en mia kapo,
+ Kaj la sxlosilon mi al vi fordonas.
+
+ LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.)
+ Adiaux! (Foriras.)
+
+ POLONIO
+ Kia estas la konsilo,
+ Pri kiu li parolis?
+
+ OFELIO
+ Pri Hamleto,
+ Pri la regxido.
+
+ POLONIO
+ Ha, jes, gxustatempe!
+ Mi auxdis, ke en lasta temp' Hamleto
+ Al vi komencis montri amikecon
+ Kaj ke vi mem apartan afablecon
+ Al li montradis. Se gxi estas vero--
+ Mi auxdis gxin en formo de averto--
+ Mi devas al vi diri, ke vi mem
+ Kredeble ne komprenas tute klare
+ Dangxeron, kiu al filino mia
+ Kaj al honoro via nun minacas.
+ Kiel vi estas unu kun la dua?
+ La veron al mi diru!
+
+ OFELIO
+ De mallonge
+ Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
+ Ke li estimas min.
+
+ POLONIO
+ Ha, ha! Estimo!
+ Parolo de nesperta knabineto!
+ Kaj kredas vi al la "estimo" lia?
+
+ OFELIO
+ Mi mem ne scias, kiel pri gxi pensi.
+
+ POLONIO
+ Nu, auxdu do! Vi estas tre malsagxa,
+ Ke vi akceptas por kontanta mono
+ La vortojn, kiuj vere ne enhavas
+ Ecx plej malgrandan indon. Vi vin tenu
+ Prudente kaj singarde, cxar alie
+ La malsagxeco via la grandega
+ Vin pereigos!
+
+ OFELIO
+ Li al mi proponis
+ La amon sian pure kaj honeste.
+
+ POLONIO
+ Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!
+
+ OFELIO
+ Li jxuris al mi, patro mia kara,
+ Per cxiuj sanktaj jxuroj de cxielo.
+
+ POLONIO
+ Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
+ Ke se la sango bolas, tiam lango
+ La jxurojn ne avaras. Ho, filino,
+ Ne prenu vi por fajro tiun flamon,--
+ Gxi lumas, sed gxi tute ne varmigas,
+ Gxi estingigxas tuj, ne supervivas
+ Ecx la minuton de la promesado.
+ De nun kun via virga afableco
+ Avaru pli; la paroladon vian
+ Vi sxatu pli, ne estu tute preta
+ Tuj laux ordono! La regxid' Hamleto
+ Ankoraux estas juna, kaj li havas
+ Pli grandan liberecon, ol al vi
+ Donata povas esti. Ofelio,
+ Mallonge mi sed klare al vi diras :
+ Ne kredu al jxurado lia; jxuroj
+ Similaj estas trompaj delogantoj,
+ Antauxparoloj de tre pekaj petoj;
+ Promesojn piajn ili hipokritas,
+ Por pli sukcese veni al la celo.
+ Per unu vorto : nun vi ecx minuton
+ Ne restu en intima parolado
+ Kun la regxid' Hamleto! Ne kuragxu
+ Forgesi mian tiun cxi ordonon!
+ Nun iru!
+
+ OFELIO
+ Mi obeos, mia patro. (Ambaux foriras.)
+
+ * * * * *
+
+ SCENO IV
+
+ La teraso antaux la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.
+
+ HAMLETO
+ Ho, kiel akra estas la aero!
+
+ HORACIO
+ Jes, princo, blovas vento malvarmega.
+
+ HAMLETO
+ Kioma horo?
+
+ HORACIO
+ Baldaux la dekdua.
+
+ MARCELLO
+ Ne, ne, jam la dekdua horo batis.
+
+ HORACIO
+ Cxu efektive? Mi ne auxdis. Sekve
+ Alproksimigxas jam la temp', en kiu
+ Aperas ordinare la spirito.
+ (Post la sceno estas auxdataj tamburado
+ kaj ektondro de pafilego.)
+ Ha, kion tio cxi signifas, princo?
+
+ HAMLETO
+ La regxo diligente nun pasigas
+ La nokton en gajega festenado;
+ Kaj cxiun fojon, kiam li eltrinkas
+ Pokalon, pafilegoj al la mondo
+ Anoncas la grandfaron de la regxo.
+
+ HORACIO
+ Ekzistas tia moro?
+
+ HAMLETO
+ Jes, sendube.
+ Sed pensas mi, ke estas pli honore
+ Forgesi tian moron, ol gxin sekvi.
+ La brua kaj dibocxa festenado
+ Alportis al ni tre malbonan gloron
+ Cxe la popoloj de la tuta mondo.
+ Drinkistoj oni nomas nin insulte;
+ Kaj tiu cxi makulo malpurigas
+ La gloron de plej grandaj niaj faroj.
+ Similan sorton ofte ankaux havas
+ Privataj homoj, se sen propra kulpo
+ Makulon ian ili de naturo
+ Ricevis; se ekzemple de naskigxo--
+ En kio ne ilia vol' ja estis--
+ Ilia sango estas tro bolanta,
+ Rompanta ofte digon de prudento;
+ Aux se kutimo ilin malbonigis,--
+ La mond' ilin atakas sen kritiko,
+ Se ecx iliaj virtoj estas puraj
+ Kaj multenombraj. Grajno da malbono
+ Por la okul' de l' mondo ofte kovras
+ La tutan indon de plej bona homo.
+ (Aperas la spirito en armajxo.)
+
+ HORACIO
+ Ho, vidu, princo, gxi aperas!
+
+ HAMLETO
+ Dio!
+ Defendu nin, angxeloj de cxielo!
+ (Li staras kelkajn minutojn senmove.)
+ Spirito sankta, aux demon' terura,
+ Cxu el cxielo aux el la infero,
+ Cxu vi intencas bonon aux malbonon,--
+ Aperis vi en tia nobla formo,
+ Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
+ Ho, patro, ho vi, regxo de Danujo,
+ Respondu! Ho, ne lasu min perei
+ En nesciado! Diru al mi, kial
+ Sin levis el la tombo viaj ostoj?
+ Kaj la cxerkujo, kien ni trankvile
+ Vin metis, kial gxi malfermis nun
+ La pezan sian busxon de marmoro,
+ Por vin eljxeti? Kion gxi signifas,
+ Ke vi, senviva korpo, en armajxo
+ Denove venis en la lunan lumon,
+ Por ektimigi nin, malsagxajn homojn,
+ Kaj nin ataki per teruraj pensoj
+ Ne klarigeblaj por l' animo nia?
+ Por kio? Diru! Kial? Kion fari?
+ (La spirito faras signojn al Hamleto.)
+
+ HORACIO
+ Li vokas vin, ke iru vi kun li,
+ Li kvazaux volas ion komuniki
+ Nur al vi sola.
+
+ MARCELLO
+ Kun afablaj gestoj
+ Li vokas vin pli malproksimen, princo;
+ Sed ho, pro Di', ne iru!
+
+ HORACIO
+ Ne, ne iru!
+
+ HAMLETO
+ Sed tie cxi ne volas li paroli,
+ Kaj mi lin sekvos.
+
+ HORACIO
+ Ho, ne, ne, regxido
+
+ HAMLETO
+ Nu, kion do mi timos? Mia vivo
+ Ne havas por mi indon, kaj l'animo,
+ Senmorta, kiel la spirito mem,
+ Ja ne bezonas timi la spiriton.
+ Li vokas min denove; mi lin sekvos.
+
+ HORACIO
+ Sed se li vin allogos al la maro,
+ Aux eble al la supro de l' sxtonego,
+ Staranta super la senfunda akvo,
+ Kaj tie per terura nova vido
+ Subite nebuligos vian sagxon
+ Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
+ Jam per si mem al cxiu viva homo
+ Terura estas tiu alta pinto,
+ Pendanta super la bruantaj ondoj
+ De plej profunda loko de la maro.
+
+ HAMLETO
+ Li cxiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas!
+
+ MARCELLO (retenante Hamleton).
+ Ho, princo, vi ne iros!
+
+ HAMLETO
+ For la manojn!
+
+ HORACIO
+ Auxskultu nin, ne iru!
+
+ HAMLETO
+ Mia sorto
+ Min vokas, kaj per gxi mi sentas nun
+ En cxiu vejno de la korpo mia
+ Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.)
+ Li cxiam vokas! Lasu! Pro cxielo! (Li sin elsxiras.)
+ Fantomon faros mi el cxiu, kiu
+ Kuragxos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru!
+ Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)
+
+ HORACIO
+ Ha, li frenezigxis!
+
+ MARCELLO
+ Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
+
+ HORACIO
+ Ni iru! Kiel tio cxi finigxos?!
+
+ MARCELLO
+ Malbona io estas en Danujo.
+
+ HORACIO
+ Nin gardos la cxielo.
+
+ MARCELLO
+ Ni rapidu!
+
+ * * * * *
+
+ SCENO V
+
+ Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.
+
+ HAMLETO
+ Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
+ Mi plu ne iros jam!
+
+ SPIRITO
+ Auxskultu!
+
+ HAMLETO
+ Diru!
+
+ SPIRITO
+ Jam proksimigxas mia horo. Baldaux
+ Reiri devos mi al la sulfuraj
+ Turmentaj flamoj.
+
+ HAMLETO
+ Malfelicxa patro!
+
+ SPIRITO
+ Min ne bedauxru, sed atentu bone,
+ Al tio, kion diros mi.
+
+ HAMLETO
+ Parolu!
+ Atenti estas mia sankta sxuldo.
+
+ SPIRITO
+ Kaj vengxi ankaux, kiam vi ekscios.
+
+ HAMLETO
+ Ho, Dio! Vengxi? Kion?
+
+ SPIRITO
+ Auxdu bone.
+ Mi estas la spirit' de via patro,
+ Mi estas kondamnita longan tempon
+ Vagadi en la nokto kaj bruladi
+ La tutan tagon en eternaj flamoj,
+ Gxis mi purigxos de la cxiuj pekoj
+ De mia tera vivo. Se ne estus
+ Al mi malpermesite paroladi,
+ Rakonton tiam povus mi komenci,
+ De kiu cxiu vort' al vi dispremus
+ La koron, rigidigus vian sangon,
+ El kapo elsaltigus la okulojn,
+ Kaj cxiun vian haron disstarigus
+ Simile al haregoj de histriko.
+ Sed la misteroj de posttomba vivo
+ Ne devas soni al orelo tera.
+ Auxskultu! Se vi amis vian patron. . . .
+
+ HAMLETO
+ Ho, Dio!
+
+ SPIRITO
+ Vengxu por mortigo lia!
+
+ HAMLETO
+ Mortigo?
+
+ SPIRITO
+ Jes, mortigo plej malnobla,
+ Terura, nenatura, neauxdita.
+
+ HAMLETO
+ Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
+ Simile al la penso de amanto
+ Mi flugu vengxi tuj.
+
+ SPIRITO
+ Vi sxajnas preta;
+ Vi estus dorma, kiel pala herbo,
+ Kreskanta sur la bordo de la Leto,
+ Se restus vi trankvila. Auxdu, filo :
+ La famon oni faris, ke en tempo
+ De mia dormo en gxardeno mia
+ Serpento mordis min; kaj oni trompas
+ Per la mensoga fam' pri mia morto
+ L'orelon de la regno; tamen sciu,
+ Ho, nobla mia filo : la serpento,
+ De kies mordo mortis via patro,
+ Nun portas lian kronon.
+
+ HAMLETO
+ Mia onklo!
+ Ho, la profeta mia antauxsento!
+
+ SPIRITO
+ Jes, tiu plej malnobla adultulo
+ (Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
+ Delogis la regxinon sxajne virtan
+ Al la plezuroj de malnobla amo.
+ Hamleto mia! Ho, kia defalo!
+ De mi, kies la amo estis sankta,
+ Sendeklinigxa cxiam de la jxuro,
+ Farita en la tago de l' edzigxo,--
+ Sxi malaltigxis al pekulo, kiun
+ Per cxio la naturo ja malbenis!
+ Sed kiel virton peko ne delogas,
+ Se gxi ecx en cxiela vest' aperas,
+ Tiel volupto, se ecx kun angxelo
+ Vi ligos gxin, enuas tamen baldaux
+ Kaj sercxas ion novan . . . Sed silentu!
+ Mi sentas jam aeron de mateno,--
+ Mi mallongigos la rakonton. Kiam
+ En la gxardeno laux kutimo mia
+ Mi dormis post tagmezo, via onklo
+ Mallauxte alsxteligxis kaj enversxis
+ Al mi en la orelon plej teruran
+ Venenon el malgranda boteleto,
+ Venenon tian, kiu tre rapide
+ Trakuras tuj la tutan homan korpon
+ Kaj, kvazaux acidajxo en la lakto,
+ Momente malbonigas en la korpo
+ La tutan puran sangon. Mi pereis,
+ Kaj lepro mian tutan glatan korpon
+ Tuj kovris per abomeninda sxelo,
+ Kaj tiel mi perfide en la dormo
+ Per frata mano estis senigita
+ De l' vivo, krono kaj edzino kune,
+ Mi estis mortigita en florado
+ De miaj pekoj, sen konfesodono,
+ Sen komunio sankta; la kalkulon
+ Ne resuminte, estis mi sendita
+ Kun cxiuj miaj kulpoj sur la kapo
+ Al granda, fina jugxo.
+
+ HAMLETO
+ Ho, terure!
+
+ SPIRITO
+ Se havas vi animon, ne permesu,
+ Ke regxa lito de Danujo servu
+ Por sangomiks' adulta kaj volupto.
+ Sed kiel ajn vi volos tion fari,--
+ Vi ne makulu vian filan koron :
+ Nenion faru kontraux la patrino,--
+ Sxin jugxos la cxielo kaj la pikoj
+ De sxia propra koro. Nun adiaux!
+ La paligxado de l' lumanta vermo
+ Anoncas la aperon de l' mateno.
+ Adiaux, filo, kaj memoru min! (Foriras.)
+
+ HAMLETO
+ Ho, vi, cxielo! Tero! Eble ankaux
+ L' inferon voki?--Fi, halt', mia koro!
+ Ne maljunigxu tuj, ho mia korpo,
+ Fortike vi min portu! Vin memori?
+ Jes, malfelicxa patro! Tiel longe,
+ Gxis mia kapo perdos la kapablon
+ De cxia memorado! Vin memori?
+ Sed de l' tabulo de memoro mia
+ Forvisxos mi nun cxion, kio restis,
+ Sentencojn cxiujn el la libroj, cxiujn
+ Pentrajxojn, postesignojn, kiujn lasis
+ Sur gxi la pasintajxo kaj juneco,
+ Observojn kaj la spertojn de la vivo;
+ Ordono via vivos tute sola
+ De nun en mia cerbo, ne miksita
+ Kun io malpli inda. Ho, cxielo!
+ Virino malhonesta kaj perfida!
+ Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . .
+ La tabuleton donu! Mi enskribos,
+ Ke oni povas cxiam ridetadi
+ Kaj tamen esti friponeg'. Almenaux
+ En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)
+ Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
+ Deviz'! "Adiaux kaj memoru min!"
+ Mi jxuris.
+
+ HORACIO (post la sceno.)
+ Princo! Princo!
+
+ MARCELLO (post la sceno.)
+ Princ' Hamleto!
+
+ HORACIO (post la sceno.)
+ Ho, Dio lin defendu!
+
+ HAMLETO (decide, al si mem.)
+ Tiel estu!
+
+ MARCELLO (post la sceno.)
+ He! Princo! He!
+
+ HAMLETO
+ He! kara mia, he!
+ Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
+ (Horacio kaj Marcello venas.)
+
+ MARCELLO
+ Nu, kio do sinjoro?
+
+ HORACIO
+ Kio nova?
+
+ HAMLETO
+ Ho, tre mirinde!
+
+ HORACIO
+ Diru, kara princo.
+
+ HAMLETO
+ Vi elbabilos.
+
+ HORACIO
+ Ne, pro la cxielo!
+
+ MARCELLO
+ Mi ankaux ne.
+
+ HAMLETO
+ He, kion vi parolas?
+ Cxu oni povus kredi?! Vi silentos?
+
+ HORACIO kaj MARCELLO
+ Jes, jes, pro la cxielo, kara princo!
+
+ HAMLETO
+ En tuta la Danujo vi ne trovos
+ Friponon, kiu estus hom' honesta.
+
+ HORACIO
+ Spirito ne bezonis ja sin levi
+ El tombo, por sciigi nin pri tio.
+
+ HAMLETO
+ Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
+ Sen plua disputado ni jam povas
+ Al ni la manojn premi reciproke
+ Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
+ Vin la aferoj kaj deziroj viaj--
+ Aferojn kaj dezirojn cxiu havas--
+ Mi ankaux, la mizera, iros fari
+ Aferon mian,--mi nun iros pregxi.
+
+ HORACIO
+ Malklare kaj tre strange vi parolas.
+
+ HAMLETO
+ Ha, mi bedauxras, ke mi vin cxagrenas,
+ Mi gxin bedauxras el la tuta koro.
+
+ HORACIO
+ Vi ne cxagrenas nin.
+
+ HAMLETO
+ Ne, Horacio,
+ Cxagren' gxi estas, pro Patriko sankta. . . .
+ Pri la spirito do mi al vi diros,
+ Gxi estas tre senkulpa kaj honesta.
+ La scivolecon pri la estintajxo
+ Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj,
+ Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
+ Malgrandan unu peton mi vin petos.
+
+ HORACIO
+ Parolu, princo, ni gxin certe faros.
+
+ HAMLETO
+ Neniu devas scii pri l' apero
+ De nuna nokto.
+
+ HORACIO kaj MARCELLO
+ Ni promesas, princo.
+
+ HAMLETO
+ Sed jxuru!
+
+ HORACIO
+ Pro honoro, mi silentos!
+
+ MARCELLO
+ Mi ankaux, pro honor'!
+
+ HAMLETO
+ Sur mia glavo!
+
+ MARCELLO
+ Ni jxuris jam, sinjoro.
+
+ HAMLETO
+ Sed mi petas,
+ Sur mia glavo jxuru al mi.
+
+ SPIRITO (sub la tero.)
+ Jxuru!
+
+ HAMLETO
+ Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
+ Nu, bone! La bravul' auxskultas. Jxuru!
+
+ HORACIO
+ Sed kiel jxuri?
+
+ HAMLETO
+ Ke neniam vi
+ Parolos ecx per unu sola vorto
+ Pri tio, kion en la lasta nokto
+ Vi vidis. Jxuru sur la glavo!
+
+ SPIRITO (sub la tero.)
+ Jxuru!
+
+ HAMLETO
+ Hic et ubique? Sxangxu ni la lokon!
+ Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
+ Denove sur la glavon kaj ripetu,
+ Ke vi neniam al neniu diros
+ Pri la apero de la nokto. Jxuru
+ Pri tio cxi sur mia glavo!
+
+ SPIRITO (sub la tero.)
+ Jxuru!
+
+ HAMLETO
+ Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!
+ Pli malproksimen do, amikoj!
+
+ HORACIO
+ Dio!
+ Tre strange kaj neniel kompreneble!
+
+ HAMLETO
+ Plej bona estos, se vi gxin forgesos!
+ Ekzistas en cxiel' kaj sur la tero
+ Pli da aferoj, ol en la lernejoj
+ Instruas filozofoj, Horacio.
+ Sed venu! Kaj mi tie cxi denove
+ Vin petas, jxuru : kiel ajn mirindaj
+ Al vi agado mia poste sxajnos,
+ Se eble poste trovos mi utila
+ Sxajnigi, ke mi perdis la prudenton,--
+ Neniam vi kunmetu viajn manojn
+ En tia formo, nek la kapon vian
+ Balancu tiel, nek per parolado
+ Dusenca montru, ke vi ion scias,--
+ Ekzemple : "nu, ni scias", aux "ni povus,
+ Se ni nur volus", aux "se nur paroli
+ Ni povus", aux "ekzistas unu punkto". . . .
+ Ne helpu al vi Dio en mizero,
+ Se tion cxi vi faros.--jxuru!
+
+ SPIRITO (sub la tero.)
+ Jxuru!
+
+ HAMLETO
+ Ripozu, ho, spirito malfelicxa!
+ Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
+ Al vi kun mia tuta amikeco.
+ Kaj cxion, kion mi, malricxa, povas
+ Al vi alporti aman kaj amikan,
+ Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos.
+ Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
+ La fingron cxiam tenu sur la busxo!
+ Ni vivas en terura tempo! Ve,
+ Ke mi naskigxis esti la punanto!
+ Nu, venu do! Ni iros cxiuj kune.
+ (Cxiuj foriras.)
+
+ * * * * *
+
+
+ EL ILIADO
+
+ (Tradukita de A. KOFMAN)
+
+ KANTO UNUA
+
+ La pesto.--La kolero.
+
+ Kantu, diino, koleron de la Peleido Ahxilo,
+ Gxin, kiu al la Ahxajoj kauxzis mizerojn sennombrajn
+ Kaj en Aidon dejxetis multegajn animojn kuragxajn
+ De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
+ Al rabobirdoj kaj hundoj--farigxis la volo de Zeuxso--
+ De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
+ La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Ahxilo.
+
+ Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?
+ Filo Latona kaj Zeuxsa. Ekkolerigita de regxo,
+ Li malsanigis la militistaron,--mortadis popoloj,
+ Cxar malhonoris Atrido Hxrizon, la pastron de l' dio.
+ Por deacxeti filinon, li kun netaksebla depago
+ Venis al sxipoj Ahxajaj rapidenagxantaj, en manoj,
+ Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,
+ La malproksimenjxetanta, kaj cxiujn Ahxajojn petegis,
+ Sed precipe la ambaux Atridojn, la cxefojn popolajn :
+
+ "Ho vi, Atridoj, kaj cxiuj Ahxajoj kuragxaj! la dioj,
+ Sur Olimpo logxantaj, donu al vi ekdetrui
+ Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni felicxe.
+ Al mi la karan filinon redonu vi pro deacxeto,
+ Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan."
+
+ Jen tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron
+ Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi.
+ Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono;
+ Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace :
+
+ "Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu cxe sxipoj
+ Largxaj, nun pro malrapido aux poste pro la reveno :
+ Cxar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.
+ Sxin do mi ne refordonos antauxe ol sxi maljunigxos
+ Hejme, en Argo, cxe mi, malproksime de sxia patrujo,
+ Laboradante teksajxon, kaj mia kunkusxantino.
+ Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.
+
+ Tiel li diris, kaj Hxrizo ektimis, la vorton obeis
+ Kaj al la multebruanta maro silente foriris.
+ Poste, malproksimigxante, li ekpetegis fervore
+ Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono :
+
+ "Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo
+ Sankta, potence regxanta la Tenedoson, vi, glora!
+ Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj
+ Aux mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj
+ Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu :
+ Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Ahxajojn."
+
+ Tiel pregxante li diris, atentis lin Febo Apolo.
+ Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altajxon,
+ Cxirkauxfermitan sagujon kaj arkopafon sur sxultroj.
+ Lauxte sonadis la sagoj sur sxultroj de ekkolerinto,
+ Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste
+ Malproksime de sxipoj sidigxis, kaj sagon ellasis,
+ Kaj el pafarko argxenta jen sono terura eksonis.
+ Li ekatakis antauxe nur mulojn kaj hundojn rapidajn,
+ Sed jen la sagoj maldolcxaj atingis nun ankaux la homojn,
+ Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis.
+ Militistaron la sagoj flugadis naux tagojn, la dekan
+ Al kolektigxo Ahxilo la popolon kunvokis.
+ Tion cxi metis en liajn pensojn la Hero blankmana.
+ Cxar pri Danaoj malgxojis sxi, ilin perei vidante.
+ Kiam ili kunvenis kaj kunkolektigxis, sin levis
+ Inter ili Ahxilo rapidapieda kaj diris :
+
+ "Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante
+ Ree cxi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton,
+ Cxar la milito kaj pesto Ahxajojn mortigas samtempe.
+ Sed demandu ni pastron aux antauxdiriston aux ankaux
+ Songxklarigiston, cxar ankaux songxoj elvenas de Zeuxso,
+ Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo,
+ Cxu, eble, pro nefarita promeso aux pro hekatombo,
+ Cxu, el sxafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte
+ La odoron oferan, li nin liberigos de pesto."
+
+ Tiel dirinte, sidigxis li. Kaj inter ili sin levis
+ La Testorido Kalhxaso plej lerta el birddivenistoj,
+ Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaux pasinton
+ Kaj alkondukis la sxipojn Danaajn al Trojo per sia
+ Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita.
+ Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis :
+
+ "Ho, Zeuxsamato Ahxilo, al mi vi ordonas klarigi
+ La koleregon de malproksimegenjxetanta Apolo.
+ Bone, mi estas dironta, sed vi al mi jxuru defendi
+ Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj :
+ Certe, mi ekkolerigos viron, regxantan potence
+ Cxiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Ahxajoj :
+ Regxo ja estas tro forta kontrauxe la vir' subpotenca;
+ Se li ecx tiun cxi tagon sian malicon subpremos,
+ Tamen en koro konservos li sian malicon, gxis li gxin
+ Forellasos. Nun jugxu vi, cxu vi min povas defendi."
+
+ Lin respondante eldiris Ahxilo piedorapida :
+ "Vi kuragxigxu, sincere eldiru la dialudajxon;
+ Jxuras mi per Zeuxsamato Apolo, al kiu vi pregxas,
+ Malfermante la volon de Dio al la Danaoj,
+ Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta,
+ Vin tie cxi ektusxos per mano pezega neniu
+ El Ahxajoj, se vi ecx nomus mem Agamemnonon,
+ Kiu glorigas sin esti plej forta el cxiuj Ahxajoj."
+
+ Kuragxigxinte, la antauxdiristo la nemalauxdebla
+ Diris : "Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo,
+ Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono,
+ Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon.
+ Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto,
+ Kaj mizerigos ankoraux, ne forprenante multpezan
+ Manon de l' pesto, gxis estos la gxojookula filino
+ Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita
+ En Hxrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos."
+
+ Tiel dirinte, sidigxis li, kaj inter ili sin levis
+ Agamemnono la vasteregxanta, l' heroo Atrido,
+ Tute malgxoje; la koron malluman kolero plenigis
+ Kaj la okuloj farigxis similaj al fajro brilanta.
+ Kontraux Kalhxaso antauxe li nun furioze ekdiris :
+
+ "Ho, malbonajxoportisto, al mi eldirinta neniam
+ Favorajxon! Vi gxojas nur antauxdiri mizerojn.
+ Vi antauxdiris neniam bonvorton kaj nek gxin plenumis,
+ Vi ankaux nun antauxdiras al kolektigxintaj Ahxajoj,
+ Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas,
+ Cxar mi ne volis pro Hxrizofilino depagon belegan
+ Preni. Ho, jes, mi preferas sxin havi en mia domego,
+ Mi sxin preferas ecx pli ol Klitemnestron, kun kiu
+ Mi edzigxis dum sxia virgeco. La Hxrizofilino
+ Al sxi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado.
+ Sed mi konsentas redoni sxin, se tio estas pli bona,
+ Cxar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras;
+ Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu
+ Unu ne rekompencita, cxar tio ne estas konvena,
+ Cxiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun."
+ Al li kontrauxe respondis Ahxilo piedorapida :
+ "Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el cxiuj,
+ Al vi pro kio Ahxajoj aldonos honoran donacon?
+ Oni ne scias, cxu restas ankoraux ricxeco komuna,
+ Cxar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis,
+ Estas ne bone gxin rekolektigi por ree dividi.
+ Sed vi ellasu sxin pro la honoro do dioj; Ahxajoj,
+ Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeuxso detrui
+ Iam permesos al ni la Trojon murofortegan."
+
+ Al li kontrauxe respondis Agamemnono, la cxefo :
+ "Kia ajn estas kuragxa vi, diosimila Ahxilo,
+ Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos.
+ Cxu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi
+ Estu rabita de mia, ke mi gxin ellasu senpage?
+ Bone, nur se anstatauxos Ahxajoj gxin per alia
+ Rekompenco de kosto egala, laux mia deziro.
+ Sed se ili rifuzos, mi prenos gxin mem : la donacon
+ Vian aux la donacon Ajaksan aux l' Odisean;
+ Prenos min gxin,--senigita de gxi ekkoleros la viro.
+ Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraux.
+ Nun ni surmetu sur maro sankta la sxipon nigretan,
+ Ni kolektigu en gxi da remistoj amason suficxan,
+ Metu en gxi l' hekatombon kaj Hxrizofilinon rugxvangan.
+ Unu el viroj konataj estos la cxefo : Ajakso,
+ Eble Idomeneo, aux Odiseo la dia,
+ Aux vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj--
+ Por oferante pacigi la Malproksimegenjxetantan."
+
+ Al li respondis minace Ahxilo piedorapida :
+ "Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo,
+ Kiu Ahxajo de nun viajn vortojn obei ekvolos,
+ Kun vi irante aux kontraux viroj batalon farante?
+ Cxar mi alvenis ne pro ponardegojnjxetistoj Trojanoj
+ Kontrauxbatali, cxar ili kulpigxis je mi en nenio.
+ Ili neniam cxevalojn aux bovojn de mi ekdeprenis
+ Aux fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multelogxita
+ Fruktojn ruinis, cxar inter ni estas ja multe da ombraj
+ Montoj kaj ankaux la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan,
+ Sekvis ni, por ke vi gxoju, portante ekvengxon al Trojo
+ Pro Menelao kaj ankaux pro vi mem, vi hundosimila.
+ Sed tion cxi ne atentas, nek zorgas vi tion cxi tute;
+ Min ecx minacas vi preni donacon, de mi akiritan
+ Per mia peno, kaj al mi de la Ahxajidoj donitan.
+ Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan
+ Al la via post rabo de urbo per la Ahxajoj.
+ Plej malfacilan laboron en laciganta batalo
+ Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido,
+ La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontrauxe,
+ De malmulto kontenta, revenas lacigxe al sxipoj;
+ Nun mi foriras en Ftion, cxar estas certe pli bone
+ Hejmen reveni en sxipoj fleksitaj. Mi ne deziras
+ Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun ricxecojn".
+
+ Al li respondis nun Agamemnono, la cxefo de viroj :
+ "Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas;
+ Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn,
+ Por akiri honoron, precipe la Zeuxson-zorganton.
+ El diaj regxoj vi estas por mi la plej malamata.
+ Cxar vi cxiam preferas malpacojn, batigxojn, batalojn.
+ Se pli da forto vi havas, donita gxi estas de dio.
+ Hejmen revenu vi kun viaj sxipoj kaj viaj kolegoj,
+ Regxu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas,
+ Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas :
+ Kiel Febo Apolo deprenas de mi Hxrizoidon,
+ Kiun forsendas mi per mia sxipo kaj miaj amikoj,
+ Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos
+ Vian donacon, rugxvangan la Brizeidon : vi sciu,
+ Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke cxiu teruru
+ Al mi sin egaligi kaj al mi kontrauxparoli."
+
+ Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris,
+ Inter du pensoj sxancelis la koro en brusto, en vila :
+ Cxu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn
+ Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi,
+ Aux humiligi koleron kaj sian koron ekbridi.
+ Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan
+ Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el cxielo
+ La diino Ateno, sendita de Hero blankmana,
+ Kiu amis kaj zorgis ambaux heroojn egale.
+ Sxi poste li nun starigxis, lin kaptis per blondkapoharoj,
+ Sole al li aperinte : sxin cxiu alia ne vidis.
+ Ektimigxinte, sin turnis Ahxilo kaj tuj ekrekonis
+ Palas-Atenon, terure sxiaj okuloj brilegis.
+
+ Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn :
+ "Kial vi venis, filino de Zeuxso sxildontenanta,
+ Cxu por ekvidi la arogantajxon de Agamemnono?
+ Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio farigxos,
+ La fiereco senbrida baldaux lin pereigos."
+ Al li respondis Ateno, la bluokula diino :
+ "Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos
+ Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana,
+ Kiu vin ambaux egale samtempe amas kaj zorgas.
+ Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon,
+ Certe, per vortoj vi povas insulti lin laux via volo.
+ Mi al vi diras, kaj tio cxi estos efektivigita :
+ Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj
+ Pro tiu cxi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu."
+
+ Sxin respondante, eldiris Ahxilo rapidapieda :
+ "Vere, estas bezone vian ordonon obei,
+ Malgraux la koro kolera : cxar tio cxi estas pli bona :
+ La obeantan al dioj dioj volonte atentas."
+
+ Diris li, kaj sur argxentan tenilon li metis la manon,
+ Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante
+ Vortojn diinajn. Sxi baldaux ekflugis Olimpon, logxejon
+ De dio Zeuxso sxildontenanta, al dioj aliaj.
+
+ Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera
+ Al Atrido : li sian koleron ne ekcxesigis :
+ "Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuragxo!
+ Vi en la koro neniam havas kuragxon vin armi,
+ Por kune kun la popolo batali aux kun la Ahxajoj
+ Plej eminentaj embuski vin : tio laux vi estas--morto.
+ Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Ahxaja
+ Vian kontrauxdiranton senigi de lia donaco.
+ Regxo-popolmangxegulo, netauxgulojn regxanta!
+ Cxar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus.
+ Sed al vi mi nun diras kaj faras jxuron grandegan,
+ Jxuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj brancxojn
+ Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon,
+ Kaj ne reekfloronta (cxar fero de gxi ekdemetis
+ Gxiajn foliojn kaj sxelon), kaj portadata en manoj
+ De Ahxajidoj-jugxistoj, gardantaj la legxojn, venantajn
+ De l' dio Zeuxso; mi jxuras je tiu cxi jxuro grandega,
+ Ke eksopiros tuj cxiuj Ahxajoj, sercxante Ahxilon . . .
+ Tamen, malgrauxe doloro via, ne povos vi helpi
+ Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro
+ La virbucxanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis
+ Vi plej kuragxan el cxiuj Ahxajoj malestiminta".
+
+ Tiel dirinte, sur teron ekjxetis li sian sceptron,
+ Beligitan de najloj oraj, kaj baldaux sidigxis.
+ Sed Atrido koleris ankaux. Kaj levis sin poste
+ La dolcxalingva kaj tondravocxa Nestoro el Pilo,
+ El kies busxo fluadis dolcxamiela parolo;
+ Estis li nun travivinta jam du generaciojn,
+ Kiuj naskigxis kaj vivis kune kun li en la sankta
+ Urbo Pilo, hodiaux li superregxis la trian.
+ Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektigxo :
+ "Ve, ho kia malgxojo surfalas sur teron Ahxajan!
+ Certe, ekgxojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj,
+ Ankaux l' aliaj Trojanoj eksentos cxarmegon en koro,
+ Se ili auxdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas
+ En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj.
+ Sed vi auxskultu, cxar ambaux pli junaj vi estas ja ol mi.
+ Iam mi havis aferon kun viroj ankoraux pli fortaj
+ Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malsxatis.
+ Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn,
+ Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn,
+ Kiel Kenco aux Eksadio aux Polifemo
+ Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea.
+ Ili estis pli fortaj ol cxiuj, sur tero naskitaj,
+ Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraux plej fortaj,
+ Kontraux montaj monstregoj, ilin fordetruante.
+ Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,
+ El malproksima lando : alvokis min tiuj cxi viroj :
+ Kune kun ili batalis mi, kaj kontraux ili nenia
+ Homo, sur tero naskita, havis kuragxon batali.
+ Sed ankaux ili konsilon mian obee atentis.
+ Nun vi ankaux obeu : obei ja estas pli bone.
+ Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon,
+ Sed cxe li lasu donacon, donitan de la Ahxajidoj,
+ Sed ankaux vi, Peleido, cxesu kun regxo disputi
+ Malpacante : konvenas ja honoro pli alta
+ Al la sceptroportanta, kiun Zeuxso glorigas;
+ Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino,
+ Estas li ja pli potenca, cxar regxas li multajn popolojn.
+ Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas,
+ Kontraux Ahxilo demetu vian koleron : li estas
+ Forta apogo Ahxaja en pereigema milito."
+
+ Diris al li respondante Agamemnono potenca :
+ "Vere! Vi, ho maljunulo, cxion eldiris konvene,
+ Sed tiu viro deziras esti pli alta ol cxiuj,
+ Volas estrigxi je cxiuj, volas ordoni al cxiuj
+ Kaj doni legxojn, al kiuj, certe, neniu obeos.
+ Se lin la dioj eternaj instruis jxetadi ponardon,
+ Cxu ili ankaux pro tio permesis al li--nin insulti?"
+
+ Lin interrompis kaj diris diosimila Ahxilo;
+ "Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netauxgulo,
+ Se mi vin kontentigadus je cxio, kion vi volas.
+ Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi
+ Ne ordonu, cxar mi ne intencas al vi humiligxi.
+ Tion mi diras al vi, kaj gxin vi konservu en koro :
+ Mi la manon armitan ne levos pro la knabino
+ Kontraux vi aux aliaj : vi donis kaj vi sxin deprenas.
+ Sed el mia cetera havo en sxipoj rapidaj
+ Vi nenion deprenos kontraux mia bonvolo.
+ Sed se vi volas, elprovu, ke cxiuj kune ekvidu,
+ Kiel el vi nigra sango cxirkaux ponardo ekfluos."
+
+ Tiel ili disputis per malamikaj paroloj
+ Kaj, levigxinte, dislasis cxe sxipoj la kolektigitajn.
+ Peleido foriris al tendoj kaj sxipoj rapidaj
+ Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj,
+ Sed Atrido surmetis sur maron sxipon rapidan,
+ Dudek remistojn elektis kaj metis en gxin hekatombon
+ Por la dio kaj ankaux la Hxrizofilinon rugxvangan,
+ Kaj Odiseo multsagxa tie estis sxipestro.
+ Cxiuj sidigxis kaj baldaux eknagxis sur vojon malsekan.
+
+ Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono.
+ Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enjxetis,
+ Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio :
+ Bovojn kaj kaprinojn cxe bordo senfrukta de l' maro,
+ Kaj l' odoro ofera en fumo suriris cxielon.
+
+ Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono
+ Tion ne lasis, per kio li jxus Ahxilon minacis :
+ Vokis rapide li Taltibion kaj Euxribaton,
+ Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.
+
+ "Iru vi tien, en tendon de la Peleido Ahxilo,
+ Prenu vi la Brizeidon rugxvangan kaj sxin alkonduku,
+ Se do li sxin ne redonos, mi mem sxin jam tiam deprenos,
+ Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos."
+
+ Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca.
+ Ili al bordo de l' maro senfrukta malgxoje foriris
+ Kaj al la tendoj kaj sxipoj de Mirmidonoj alvenis.
+ Lin do ili ektrovis cxe tendo, cxe sxipo nigreta
+ Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne gxojis Ahxilo.
+ Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' regxo,
+ Ili starigxis sen ia parolo, sen ia demando,
+ Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris :
+
+ "Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeuxso kaj homoj!
+ Alproksimigxu, cxar kulpaj estas ne vi, sed Atrido,
+ Kiu venigis vin pro la filino rugxvanga de Hxrizo.
+ Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili
+ Sxin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj
+ Antaux la dioj felicxaj, antaux homoj mortemaj,
+ Antaux la regx' furioza, ke kiam oni ankoraux
+ Mian helpon bezonos por malhonoron formeti
+ De aliaj! Ho, certe, pro pereema malsagxo
+ Li, Atrido, ne povas rigardi antauxen, nek posten,
+ Por fortikigi Ahxajojn, batalantajn cxe sxipoj."
+
+ Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon :
+ Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon rugxvangan
+ Al la senditoj, kaj tiuj foriris al sxipoj Ahxajaj;
+ Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Ahxilo
+ Iris plorante for de amikoj kaj tie sidigxis,
+ Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman,
+ Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :
+
+ "Mia patrino, cxar vi min por tempo mallonga eknaskis,
+ Devus almenaux aljugxi honoron al mi l' Olimpano
+ Zeuxso altetondranta, sed li tute min ne honoras!
+ Jen Atrido, la vasteregxanta Agamemnono,
+ Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon."
+
+ Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino,
+ La estiminda, en profundegajxoj de maro, cxe l' patro
+ Maljunigxinta, kaj venis el maro sxi kiel nebulo,
+ Kaj apud li, elversxanta larmojn, sxi alsidigxis.
+ Lin karesante per mano, sxi la parolon eldiris :
+
+ "Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malgxojas?
+ Ho, vi kasxu nenion, ke ambaux tion ni sciu."
+
+ Diris, profunde gxeminte, Ahxilo rapidapieda :
+ "Cxion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton?
+ Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono,
+ Kaj gxin detruis kaj cxion tien cxi forelkondukis;
+ La Ahxajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni
+ Hxrizofilinon rugxvangan elektis por la Atrido.
+ Hxrizo do, pastro de malproksimegenjxetanta Apolo,
+ Venis al sxipoj rapidaj de kuproarmitaj Ahxajoj,
+ Por deacxeti filinon per netaksebla depago,
+ La florkronon portante de malproksimegenjxetanta
+ Dio sur ora sceptro, kaj la Ahxajojn petegis,
+ Sed l' Atridojn, la ambaux cxefojn popolajn--precipe.
+ Tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron
+ Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi.
+ Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono,
+ Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj.
+ La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo
+ Lian petegon atentis, cxar amis li multe la pastron.
+ Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase,
+ Tiam mortadis popoloj, cxar sagoj de l' dio flugadis
+ Cxie en vasta tendaro Ahxaja. Sciigis nin tiam
+ Antauxdiristo scianta pri volo de dio Apolo;
+ Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion.
+ Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris
+ Li la parolon minacan, hodiaux plenumigxintan.
+ La gxojokulaj Ahxajoj sxin, vere, venigas per sxipo
+ Hejmen en Hxrizon kaj ankaux donacojn por la Potenculo,
+ Sed jxus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo
+ La Brizeidon, donacon honoran de Ahxajidoj.
+ Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.
+ Vi sur Olimpon suriru kaj Zeuxson petegu, se iam
+ Vi lian koron gxojigis per paroloj aux agoj,
+ Cxar mi vin ofte auxdadis glorigxi en domo de l' patro,
+ Ke l' cxirkauxitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola
+ El senmortema diaro de malhonora pereo
+ Igis for, dume kateni minacis lin cxiuj aliaj :
+ Hero kaj Posejdono kaj ankaux Palas-Ateno.
+ Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,
+ Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan
+ Breareo de dioj kaj--Egeono de homoj,
+ Cxar li estas multege pli forta ol lia patro;
+ Apud Kronido sidigxis li fiera de gloro,
+ Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeuxson kateni.
+ Rememorigu lin, antaux li sidigxu kaj liajn
+ Vi cxirkauxprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn
+ Aux gxis tendaro kaj sxipoj la Ahxajidojn forpeli
+ Mortigatojn, ke cxiuj sciigxu la krimon de l'regxo,
+ Ke li mem, Agamemnono Atrido, la cxefo de viroj
+ Sciu l' ofendon, faritan al plej kuragxa Ahxajo."
+
+ Larmojn versxante, respondis al sia filo Tetido :
+ "Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!
+ Ho, se vi povus cxe sxipoj sen larmoj kaj sen malgxojo
+ Sidi, cxar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.
+ Nun ne longtempa kaj pli malfelicxa ol cxiuj vi estas
+ Per unu fojo. Ho, mi vin por malfelicxo eknaskis.
+ Tion al tondronjxetanta Zeuxso, se volos li auxdi,
+ Iras mi diri nun supren, sur multanegxan Olimpon.
+ Vi do, sidante cxe sxipoj rapidaj, ne cxesu koleri
+ La Ahxajidojn kaj tute detenu vin de la milito.
+ Zeuxso hieraux festeni al Etiopoj senpekaj,
+ Cxe l'Okeano, foriris kaj kune kun li--la diaro,
+ Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon.
+ Tiam eniros mi kupran domon de Zeuxso, mi liajn
+ Ekcxirkauxprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas."
+
+ Tiel dirinte, foriris sxi. Kaj li restigis koleron
+ En la koro pro sia rugxovanga knabino,
+ Malgraux li forkondukita perforte. Sed Odiseo
+ En Hxrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta.
+ En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis
+ Velojn kaj ilin kunligis en sxipoj kaj al la mastejo
+ Maston altiris, rapide gxin sur sxnuregojn mallevis
+ Kaj en havenon enpelis per remiloj la sxipon,
+ Tie cxi ankron eljxetis kaj ligis al bordo sxnuregojn.
+ Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis
+ Por dio Febo Apolo malproksimegenjxetanta,
+ Ankaux eliris Hxrizido el sxipo la martranagxanta,
+ Sxin al altaro kondukis nun Odiseo multsagxa,
+ Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris :
+
+ "Hxrizo, venigis min Agamemnono, la cxefo de viroj,
+ Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi
+ Al Apolo, ke por Ahxajidoj pacigxu la dio,
+ Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj."
+
+ Tion li diris, sxin donis en liajn manojn; la patro
+ Gxoje ricevis la karan filinon. L'Ahxajoj al dio
+ La hekatombon majestan ordigis cxirkauxe l'altaro
+ Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon.
+ Hxrizo do levis la manojn supren kaj lauxte ekpregxis :
+
+ "Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo
+ Sankta, potence regxanta la Tenedoson. Kiele
+ Vi jam antauxe atentis mian petegon vokantan
+ Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Ahxajojn,
+ Tiel same vi ree mian deziron plenumu
+ Kaj de Ahxajoj forigu la teruregajn mizerojn."
+
+ Tiel li diris, pregxante, atentis lin Febo Apolo.
+ Sed post la pregxo disjxetis ili la sanktan hordeon,
+ Kolojn defleksis al bestoj, ekbucxis kaj felojn deprenis
+ Kaj femurojn eltrancxis, ilin envolvis per graso
+ Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte;
+ Ilin bruligis la pastro sur sxtipoj kaj nigran vinon
+ Versxis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj cxirkauxis.
+ Forbruliginte femurojn kaj l' internajxojn provinte,
+ Ili distrancxis la reston pece kaj metis sur stangojn,
+ Rostis gxin pene kaj fine demetis gxin. Post la laboro
+ Ili arangxis festenon, kaj tiam la koroj iliaj
+ En tiu bonarangxita festeno mankis nenion.
+ Post kvietigo de la malsato kaj de soifo
+ Knaboj plenigis gxis randoj kalikojn per la trinkajxo
+ Kaj, komencinte de dekstre, al cxiuj pokalojn disdonis.
+ Dauxre la tago l'Ahxajoj per kantoj pacigis la dion,
+ Belan peanon kantadis la maljunuloj Ahxajoj,
+ Glorigadante Apolon, kaj gxojis li en sia koro.
+
+ Kiam la suno subiris kaj mallumo farigxis,
+ Ili cxe la sxnuregoj, tenintaj la sxipon, ekdormis.
+ Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita,
+ Levis sin, ili fornagxis al vasta tendaro Ahxaja,
+ Venton favoran al ili donis Febo Apolo.
+ Ili starigis la maston, disstrecxis la velojn blankegajn,
+ Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura
+ Cxirkaux la kilo de l' sxipo nagxanta fortego ekbruis,
+ Kaj gxi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.
+ Poste, veninte al vasta tendaro de la Ahxajidoj,
+ Ili eltiris la sxipon nigretan sur bordon la sablan
+ Kaj, gxin subapoginte alte per traboj longegaj,
+ Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj sxipojn.
+ Li do koleris, sidante cxe sxipoj rapidenagxantaj,
+ Li, Peleido kuragxa, la dia piedorapida.
+
+ Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis,
+ Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malgxojo
+ Pro la restigxo senaga : soifis li bruon, batalon.
+
+ Jen apenaux dekdua matencxielrugxo aperis,
+ Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro.
+ Zeuxs antauxiris. Tetido do ne forgesis la peton
+ De sxia filo, sxi iris el maro kaj levis sin kune
+ Kun frumatena nebulo cxielon kaj altan Olimpon;
+ Tie cxi trovis sxi Zeuxson, aparte de dioj aliaj
+ Sur la suprajxo plej alta de multekapa Olimpo.
+ Sxi alsidigxis kaj cxirkauxprenis per mano maldekstra
+ Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektusxis,
+ Kaj potenculon Kronidon-Zeuxson sxi ekpetegis :
+
+ "Ho, patro Zeuxso, se mi al vi inter diaro ekplacxis
+ Iam per vorto aux faro, plenumu vi mian deziron :
+ Vi mian filon ekvengxu, mortonton pli frue ol cxiuj;
+ Agamemnono, la cxefo de viroj, lin malhonoris,
+ De li preninte donacon kaj mem gxin forekrabinte.
+ Sed vi lin vengxu, Antauxpripensanta, ho, Zeuxso potenca!
+ Vi al Trojanoj donacu venkadon, gxis Ahxajidoj
+ Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore."
+ Tiel sxi diris. Al sxi ne respondis la nubopelanto
+ Zeuxso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis
+ Sin al cxirkauxprenitaj genuoj kaj reekpetegis :
+ "Ne sxanceligxu : promesu kaj donu al mi la konsenton
+ Aux do--rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu,
+ Cxu mi el cxiuj estas plej malestimata diino."
+
+ Al sxi respondis indigne Zeuxso la nubkolektulo :
+ "Vere, malbona afero estos, se vi kontraux Hero
+ Igos min, kaj sxi per vortoj insultaj min ekkolerigos;
+ Sxi jam sen tio en rondo de cxiuj dioj senmortaj
+ Kontraux mi cxiam disputas, dirante--mi helpas Trojanojn.
+ Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu.
+ Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi
+ Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu :
+ Tio cxi estas de miaj promesoj por cxiuj senmortaj
+ Garantiajxo sanktega, cxar estas ne redonebla,
+ Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco."
+ Cxe tiuj vortoj mallevis Zeuxso la brovojn mallumajn,
+ Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis
+ De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis.
+
+ Tiel konsiligxinte, ili disiris nun. Sxi do
+ Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo.
+ Zeuxso eniris palacon sian, kaj eklevigxinte
+ Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu
+ Kuragxigxis atendi lin : cxiuj renkonte aliris.
+
+ La Olimpano sidigxis sur trono sia. Sed Hero
+ Ne preterlasis, ke li konsiligxis kun la filino
+ De maljunulo Nereo, l'argxentapieda Tetido,
+ Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeuxso potenca eldiris :
+
+ "Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon?
+ Cxiam placxas al vi ricevadi sekretajn decidojn,
+ Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras
+ Vole ecx unu vorton de tio, pri kio vi pensas."
+
+ Al sxi respondis la patro de la homaro kaj dioj :
+ "Hero, ne penu vi cxiujn miajn pensojn sciigxi,
+ Cxar tio estas ne ebla por vi ecx, por mia edzino.
+ Certe, neniu el dioj kaj homoj sciigxos pri tio,
+ Antaux ol vi, kio estas por vi permesata sciigxi;
+ Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,
+ Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori."
+
+ Hero la bovookula ree respondis al Zeuxso :
+ "Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!
+ Mi ja neniam gxis nun vin demandis aux esploradis,
+ Tute trankvile decidas vi cxion, kion vi volas.
+ Sed mi nun timas en koro, cxu vin ne ekkonvinkis
+ L'ido de griza Nereo, l'argxentapieda Tetido :
+ Cxe vi sidante, sxi viajn cxirkauxprenadis genuojn.
+ Al sxi vi eble promesis per kapobalanco Ahxilon
+ Ekglorigi kaj multajn Ahxajojn ekstermi cxe l' sxipoj?"
+
+ Al sxi respondis dirinte Zeuxso la nubkolektulo :
+ "Stranga, vi cxiam suspektas, ne povas de vi mi kasxigxi,
+ Sed vi nenion atingos, nur malproksimigxos de koro
+ Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraux.
+ Se tio estos, farigxos tio laux mia deziro,
+ Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu!
+ Cxar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,
+ Se kontraux vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos".
+
+ Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis,
+ Sidis silente, koleron en sian koron bridinte,
+ Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeuxsa palaco.
+ Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore
+ Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana :
+
+ "Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble,
+ Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj
+ Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne gxuos ja pli ni
+ Gxojon festenan, se regxos malpaco. Al mia patrino
+ Mi nun konsilas (kvankam sxi mem havas multan prudenton)
+
+ Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree
+ Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno.
+ Cxar se li, la Olimpano tondronjxetanta, ekvolos,
+ Li nin dejxetos de tronoj; li estas pli forta ol cxiuj.
+ Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi
+ Kaj refarigxos favora baldaux al ni l'Olimpano".
+
+ Tiel dirinte, levigxis li kaj pokalon dufundan
+ Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn :
+
+ "Kara patrino, elportu malgxojon malgrauxe sufero,
+ Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj
+ Baldaux batata; cxar vana, kiel ajn volus mi, estos
+ Mia helpo, cxar Zeuxson kontrauxi estas ne eble.
+ Cxar jam antauxe, kiam fojon mi volis vin helpi,
+ Kaptis li min cxe l' piedo, de sojlo la sankta min jxetis.
+ Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro
+ Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,
+ Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike."
+
+ Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana
+ Kaj ridetante sxi prenis de sia filo pokalon.
+ Li do al cxiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,
+ Dolcxan nektaron enversxis, el la kaliko cxerpante,
+ Kaj inter dioj felicxaj eksonis ridado senfina,
+ Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi.
+
+ Gxis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,
+ Kaj nenio mankis al koroj dum festenado
+ Bonarangxita : nek sonoj belegaj de liro Apola.
+ Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.
+
+ Sed kiam ekestingigxis la lumo de l' suno brilega,
+ Cxiu el ili foriris dormi en sian logxejon,
+ Kiun al cxiu lamapieda artisto Hefesto
+ Ekkonstruis per sia multescianta prudento.
+ Zeuxso do tondronjxetanta iris al sia kusxejo,
+ Kie li ofte kusxadis sub ago de dormo la dolcxa.
+ Tien veninte, li dormis, kaj apud li--Hero orkrona.
+
+ * * * * *
+
+ VIII
+
+ ALDONO
+
+ * * * * *
+
+ PREGXO SUB LA VERDA STANDARDO
+
+ Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
+ Fortego, la mondon reganta,
+ Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero
+ Kaj fonto de vivo konstanta,
+ Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas,
+ Sed cxiuj egale en koro Vin sentas,
+ Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas,
+ Hodiaux ni pregxas.
+
+ Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
+ Kun dogmoj de blinda fervoro :
+ Silentas nun cxiu disput' religia
+ Kaj regas nur kredo de _koro_.
+ Kun gxi, kiu estas cxe cxiuj egala,
+ Kun gxi, la plej vera, sen trudo batala,
+ Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro
+ Cxe Via altaro.
+
+ Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
+ Sed gxi sin dividis batale;
+ Popolo popolon atakas kruele,
+ Frat' fraton atakas sxakale.
+ Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
+ Auxskultu la vocxon de l'pregxo sincera,
+ Redonu la pacon al la infanaro
+ De l'granda homaro!
+
+ Ni jxuris labori, ni jxuris batali,
+ Por reunuigi l'homaron.
+ Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
+ Sed lasu nin venki la baron;
+ Donacu Vi benon al nia laboro,
+ Donacu Vi forton al nia fervoro,
+ Ke cxiam ni kontraux atakoj sovagxaj
+ Nin tenu kuragxaj.
+
+ La verdan standardon tre alte ni tenos;
+ Gxi signas la bonon kaj belon.
+ La Forto mistera de l' mondo nin benos,
+ Kaj nian atingos ni celon.
+ Ni inter popoloj la murojn detruos,
+ Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
+ Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero
+ Ekregos sur tero.
+
+
+ * * * * *
+
+ TABELO DE LA ENHAVO
+
+
+
+EKZERCOJ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1
+
+ FABELOJ KAJ LEGENDOJ
+
+La novaj vestoj de la regxo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19
+Aleksandro Macedona (V. Jabec) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24
+Kiu estas la plej bona amiko de la viro? . . . . . . . . . . . . . . 26
+La deveno de la virino . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 28
+La naskigxo de la tabako (C. Bachiller). . . . . . . . . . . . . . . 30
+Karagara . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 34
+La virineto de maro. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 35
+
+ANEKDOTOJ. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 61
+
+ RAKONTOJ
+
+Nokto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 92
+La hejmo de la metiisto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 108
+La forgesita pipo (A. Edelmann). . . . . . . . . . . . . . . . . . . 117
+Arturo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 122
+La nigra virino. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 138
+La karaj braceletoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 143
+Nur unu vorton . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 145
+La porcio da glaciajxo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 154
+
+ EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ
+
+Bagateloj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 178
+Fingra kalendaro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 208
+El la posxto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 214
+La logxejoj de la termitoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 222
+Korespondado komerca . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 227
+Kronika katara konjunktivito . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 229
+La sunhorlogxo en Dijon. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 235
+
+ ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
+
+El la unua libro de la lingvo Esperanto. . . . . . . . . . . . . . . 241
+Plena gramatiko de Esperanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 254
+Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz gxis la
+ nuna tempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 256
+Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia . . . . . . . . 268
+
+ POEZIO
+
+L. Zamenhof.--La espero. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 317
+ -- La vojo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 318
+ -- Al la fratoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 319
+ -- Mia penso. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 321
+ -- Ho mia kor'. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 322
+ -- La vojevodo (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . . 323
+ -- La rozeto (Goethe) . . . . . . . . . . . . . . . . . 325
+ -- En nord' unu pino (Heine). . . . . . . . . . . . . . 326
+ -- En songxo (Heine). . . . . . . . . . . . . . . . . . 326
+ -- Lorelej' (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 327
+ -- Kanto de studentoj . . . . . . . . . . . . . . . . . 323
+ -- Al la regxo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 329
+ -- Nokta kanto de soldato (W. Hauff). . . . . . . . . . 330
+ -- Kanto de l'ligo (A. Mozart). . . . . . . . . . . . . 330
+ -- La kapelo (L. Uhland). . . . . . . . . . . . . . . . 331
+ -- La gaja migranto . . . . . . . . . . . . . . . . . . 332
+ -- La vojo (B. N. Delvig) . . . . . . . . . . . . . . . 339
+Leo Belmont.--Nokt' en la koro (Byron) . . . . . . . . . . . . . . 333
+ -- Al brusto, al min (Heine). . . . . . . . . . . . . . 334
+V. Devjatnin.--Printempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335
+ -- Sxipeto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335
+ -- Sciuro kaj papago . . . . . . . . . . . . . . . . . 336
+ -- Angxelo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . 336
+ -- Husaro (Pusxkin). . . . . . . . . . . . . . . . . . 337
+ -- Infano de zorgo (Herder). . . . . . . . . . . . . . 341
+ -- Espero (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . . 343
+ -- Garantio (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . 344
+A. Dombrowski.--Mia mizero . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 348
+ -- Nova kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 349
+ -- La malliberulo . . . . . . . . . . . . . . . . . . 350
+M. Goldberg.--La turo babilona . . . . . . . . . . . . . . . . . . 351
+ -- Nova Dio {S. Frug) . . . . . . . . . . . . . . . . . 353
+ -- Cigno, ezoko kaj kankro (Krylov) . . . . . . . . . . 359
+A. Grabowski.--Tri Budrysoj (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . 360
+ -- Revajxo (P. Dalman) . . . . . . . . . . . . . . . . 361
+ -- Excelsior (Longfellow). . . . . . . . . . . . . . . 362
+ -- La pluva tago (Longfellow). . . . . . . . . . . . . 364
+ -- La sago kaj la kanto (Longfellow) . . . . . . . . . 364
+ -- Sonoriloj de vespero (T. Moore) . . . . . . . . . . 365
+E. Haller.-- Mi rakontis (Vejnberg) . . . . . . . . . . . . . . .366
+G. Janowski.--Mi eliras (Lermonto. . . . . . . . . . . . . . . . 366
+D. Jegorov.--Auxtuno. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 367
+F. de Kanalosxsxy-Lefler.--Kusxas somero (Heine) . . . . . . . . . 368
+A. Kofman.-- Filino de Iftah. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 368
+ -- La sklavosxipo (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . 374
+V. Langlet.--Al la memoro de Jozef Wasniewski . . . . . . . . . . 378
+R. Libeks.-- Latva popola kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . 380
+I. Lojko.--Malgrand'-rusa kanteto. . . . . . . . . . . . . . . . . 380
+ -- Profeto (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 381
+F. Lorenc.--Alauxdeto (Boheme) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 382
+A. Naumann.--Mi amis vin . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 383
+ -- Printempo venos . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384
+Poeteto.--La Cxaso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384
+I. Seleznet.--Kanto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 385
+ -- Ne riprocxu la sorton. . . . . . . . . . . . . . . . 386
+ -- Revo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 386
+E. Smetanka.--La poeto (V. Halek). . . . . . . . . . . . . . . . . 387
+L. Sokolov.--La velo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . 388
+M. Solovjev.--Plendo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 388
+ -- Tri palmoj (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . 389
+K. Svanbom.--Laux sveda melodio. . . . . . . . . . . . . . . . . . 391
+S. Satunovski.--Ne diru (Nadson) . . . . . . . . . . . . . . . . . 391
+W. Waher.--Spirita Sxipo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 392
+J. Wasniewski.--El la paperujo de miaj fabloj. . . . . . . . . . . 391
+E. de Wahl.--Cxe l' maro (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . 395
+F. Zamenhof.--Versajxo sen fino. . . . . . . . . . . . . . . . . . 395
+ -- Vizito de la steloj sur la tero. . . . . . . . . . . 397
+0. Zeidlitz.--Vespero (A. Nikander). . . . . . . . . . . . . . . . 402
+L. Zamenhof.--El Hamleto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 403
+A. Kofman.--El Iliado. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 441
+
+ ALDONO
+
+Pregxo sub la verda standardo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 459
+
+
+ * * * * *
+
+
+ 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Fundamenta Krestomatio, by L. Zamenhof
+
+*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK FUNDAMENTA KRESTOMATIO ***
+
+This file should be named 7espr10.txt or 7espr10.zip
+Corrected EDITIONS of our eBooks get a new NUMBER, 7espr11.txt
+VERSIONS based on separate sources get new LETTER, 7espr10a.txt
+
+Produced by David Starner, William Patterson
+and the Online Distributed Proofreading Team
+
+Project Gutenberg eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the US
+unless a copyright notice is included. Thus, we usually do not
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+We are now trying to release all our eBooks one year in advance
+of the official release dates, leaving time for better editing.
+Please be encouraged to tell us about any error or corrections,
+even years after the official publication date.
+
+Please note neither this listing nor its contents are final til
+midnight of the last day of the month of any such announcement.
+The official release date of all Project Gutenberg eBooks is at
+Midnight, Central Time, of the last day of the stated month. A
+preliminary version may often be posted for suggestion, comment
+and editing by those who wish to do so.
+
+Most people start at our Web sites at:
+http://gutenberg.net or
+http://promo.net/pg
+
+These Web sites include award-winning information about Project
+Gutenberg, including how to donate, how to help produce our new
+eBooks, and how to subscribe to our email newsletter (free!).
+
+
+Those of you who want to download any eBook before announcement
+can get to them as follows, and just download by date. This is
+also a good way to get them instantly upon announcement, as the
+indexes our cataloguers produce obviously take a while after an
+announcement goes out in the Project Gutenberg Newsletter.
+
+http://www.ibiblio.org/gutenberg/etext03 or
+ftp://ftp.ibiblio.org/pub/docs/books/gutenberg/etext03
+
+Or /etext02, 01, 00, 99, 98, 97, 96, 95, 94, 93, 92, 92, 91 or 90
+
+Just search by the first five letters of the filename you want,
+as it appears in our Newsletters.
+
+
+Information about Project Gutenberg (one page)
+
+We produce about two million dollars for each hour we work. The
+time it takes us, a rather conservative estimate, is fifty hours
+to get any eBook selected, entered, proofread, edited, copyright
+searched and analyzed, the copyright letters written, etc. Our
+projected audience is one hundred million readers. If the value
+per text is nominally estimated at one dollar then we produce $2
+million dollars per hour in 2002 as we release over 100 new text
+files per month: 1240 more eBooks in 2001 for a total of 4000+
+We are already on our way to trying for 2000 more eBooks in 2002
+If they reach just 1-2% of the world's population then the total
+will reach over half a trillion eBooks given away by year's end.
+
+The Goal of Project Gutenberg is to Give Away 1 Trillion eBooks!
+This is ten thousand titles each to one hundred million readers,
+which is only about 4% of the present number of computer users.
+
+Here is the briefest record of our progress (* means estimated):
+
+eBooks Year Month
+
+ 1 1971 July
+ 10 1991 January
+ 100 1994 January
+ 1000 1997 August
+ 1500 1998 October
+ 2000 1999 December
+ 2500 2000 December
+ 3000 2001 November
+ 4000 2001 October/November
+ 6000 2002 December*
+ 9000 2003 November*
+10000 2004 January*
+
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation has been created
+to secure a future for Project Gutenberg into the next millennium.
+
+We need your donations more than ever!
+
+As of February, 2002, contributions are being solicited from people
+and organizations in: Alabama, Alaska, Arkansas, Connecticut,
+Delaware, District of Columbia, Florida, Georgia, Hawaii, Illinois,
+Indiana, Iowa, Kansas, Kentucky, Louisiana, Maine, Massachusetts,
+Michigan, Mississippi, Missouri, Montana, Nebraska, Nevada, New
+Hampshire, New Jersey, New Mexico, New York, North Carolina, Ohio,
+Oklahoma, Oregon, Pennsylvania, Rhode Island, South Carolina, South
+Dakota, Tennessee, Texas, Utah, Vermont, Virginia, Washington, West
+Virginia, Wisconsin, and Wyoming.
+
+We have filed in all 50 states now, but these are the only ones
+that have responded.
+
+As the requirements for other states are met, additions to this list
+will be made and fund raising will begin in the additional states.
+Please feel free to ask to check the status of your state.
+
+In answer to various questions we have received on this:
+
+We are constantly working on finishing the paperwork to legally
+request donations in all 50 states. If your state is not listed and
+you would like to know if we have added it since the list you have,
+just ask.
+
+While we cannot solicit donations from people in states where we are
+not yet registered, we know of no prohibition against accepting
+donations from donors in these states who approach us with an offer to
+donate.
+
+International donations are accepted, but we don't know ANYTHING about
+how to make them tax-deductible, or even if they CAN be made
+deductible, and don't have the staff to handle it even if there are
+ways.
+
+Donations by check or money order may be sent to:
+
+Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+PMB 113
+1739 University Ave.
+Oxford, MS 38655-4109
+
+Contact us if you want to arrange for a wire transfer or payment
+method other than by check or money order.
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation has been approved by
+the US Internal Revenue Service as a 501(c)(3) organization with EIN
+[Employee Identification Number] 64-622154. Donations are
+tax-deductible to the maximum extent permitted by law. As fund-raising
+requirements for other states are met, additions to this list will be
+made and fund-raising will begin in the additional states.
+
+We need your donations more than ever!
+
+You can get up to date donation information online at:
+
+http://www.gutenberg.net/donation.html
+
+
+***
+
+If you can't reach Project Gutenberg,
+you can always email directly to:
+
+Michael S. Hart <hart@pobox.com>
+
+Prof. Hart will answer or forward your message.
+
+We would prefer to send you information by email.
+
+
+**The Legal Small Print**
+
+
+(Three Pages)
+
+***START**THE SMALL PRINT!**FOR PUBLIC DOMAIN EBOOKS**START***
+Why is this "Small Print!" statement here? You know: lawyers.
+They tell us you might sue us if there is something wrong with
+your copy of this eBook, even if you got it for free from
+someone other than us, and even if what's wrong is not our
+fault. So, among other things, this "Small Print!" statement
+disclaims most of our liability to you. It also tells you how
+you may distribute copies of this eBook if you want to.
+
+*BEFORE!* YOU USE OR READ THIS EBOOK
+By using or reading any part of this PROJECT GUTENBERG-tm
+eBook, you indicate that you understand, agree to and accept
+this "Small Print!" statement. If you do not, you can receive
+a refund of the money (if any) you paid for this eBook by
+sending a request within 30 days of receiving it to the person
+you got it from. If you received this eBook on a physical
+medium (such as a disk), you must return it with your request.
+
+ABOUT PROJECT GUTENBERG-TM EBOOKS
+This PROJECT GUTENBERG-tm eBook, like most PROJECT GUTENBERG-tm eBooks,
+is a "public domain" work distributed by Professor Michael S. Hart
+through the Project Gutenberg Association (the "Project").
+Among other things, this means that no one owns a United States copyright
+on or for this work, so the Project (and you!) can copy and
+distribute it in the United States without permission and
+without paying copyright royalties. Special rules, set forth
+below, apply if you wish to copy and distribute this eBook
+under the "PROJECT GUTENBERG" trademark.
+
+Please do not use the "PROJECT GUTENBERG" trademark to market
+any commercial products without permission.
+
+To create these eBooks, the Project expends considerable
+efforts to identify, transcribe and proofread public domain
+works. Despite these efforts, the Project's eBooks and any
+medium they may be on may contain "Defects". Among other
+things, Defects may take the form of incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other
+intellectual property infringement, a defective or damaged
+disk or other eBook medium, a computer virus, or computer
+codes that damage or cannot be read by your equipment.
+
+LIMITED WARRANTY; DISCLAIMER OF DAMAGES
+But for the "Right of Replacement or Refund" described below,
+[1] Michael Hart and the Foundation (and any other party you may
+receive this eBook from as a PROJECT GUTENBERG-tm eBook) disclaims
+all liability to you for damages, costs and expenses, including
+legal fees, and [2] YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE OR
+UNDER STRICT LIABILITY, OR FOR BREACH OF WARRANTY OR CONTRACT,
+INCLUDING BUT NOT LIMITED TO INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE
+OR INCIDENTAL DAMAGES, EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE
+POSSIBILITY OF SUCH DAMAGES.
+
+If you discover a Defect in this eBook within 90 days of
+receiving it, you can receive a refund of the money (if any)
+you paid for it by sending an explanatory note within that
+time to the person you received it from. If you received it
+on a physical medium, you must return it with your note, and
+such person may choose to alternatively give you a replacement
+copy. If you received it electronically, such person may
+choose to alternatively give you a second opportunity to
+receive it electronically.
+
+THIS EBOOK IS OTHERWISE PROVIDED TO YOU "AS-IS". NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, ARE MADE TO YOU AS
+TO THE EBOOK OR ANY MEDIUM IT MAY BE ON, INCLUDING BUT NOT
+LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR A
+PARTICULAR PURPOSE.
+
+Some states do not allow disclaimers of implied warranties or
+the exclusion or limitation of consequential damages, so the
+above disclaimers and exclusions may not apply to you, and you
+may have other legal rights.
+
+INDEMNITY
+You will indemnify and hold Michael Hart, the Foundation,
+and its trustees and agents, and any volunteers associated
+with the production and distribution of Project Gutenberg-tm
+texts harmless, from all liability, cost and expense, including
+legal fees, that arise directly or indirectly from any of the
+following that you do or cause: [1] distribution of this eBook,
+[2] alteration, modification, or addition to the eBook,
+or [3] any Defect.
+
+DISTRIBUTION UNDER "PROJECT GUTENBERG-tm"
+You may distribute copies of this eBook electronically, or by
+disk, book or any other medium if you either delete this
+"Small Print!" and all other references to Project Gutenberg,
+or:
+
+[1] Only give exact copies of it. Among other things, this
+ requires that you do not remove, alter or modify the
+ eBook or this "small print!" statement. You may however,
+ if you wish, distribute this eBook in machine readable
+ binary, compressed, mark-up, or proprietary form,
+ including any form resulting from conversion by word
+ processing or hypertext software, but only so long as
+ *EITHER*:
+
+ [*] The eBook, when displayed, is clearly readable, and
+ does *not* contain characters other than those
+ intended by the author of the work, although tilde
+ (~), asterisk (*) and underline (_) characters may
+ be used to convey punctuation intended by the
+ author, and additional characters may be used to
+ indicate hypertext links; OR
+
+ [*] The eBook may be readily converted by the reader at
+ no expense into plain ASCII, EBCDIC or equivalent
+ form by the program that displays the eBook (as is
+ the case, for instance, with most word processors);
+ OR
+
+ [*] You provide, or agree to also provide on request at
+ no additional cost, fee or expense, a copy of the
+ eBook in its original plain ASCII form (or in EBCDIC
+ or other equivalent proprietary form).
+
+[2] Honor the eBook refund and replacement provisions of this
+ "Small Print!" statement.
+
+[3] Pay a trademark license fee to the Foundation of 20% of the
+ gross profits you derive calculated using the method you
+ already use to calculate your applicable taxes. If you
+ don't derive profits, no royalty is due. Royalties are
+ payable to "Project Gutenberg Literary Archive Foundation"
+ the 60 days following each date you prepare (or were
+ legally required to prepare) your annual (or equivalent
+ periodic) tax return. Please contact us beforehand to
+ let us know your plans and to work out the details.
+
+WHAT IF YOU *WANT* TO SEND MONEY EVEN IF YOU DON'T HAVE TO?
+Project Gutenberg is dedicated to increasing the number of
+public domain and licensed works that can be freely distributed
+in machine readable form.
+
+The Project gratefully accepts contributions of money, time,
+public domain materials, or royalty free copyright licenses.
+Money should be paid to the:
+"Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+If you are interested in contributing scanning equipment or
+software or other items, please contact Michael Hart at:
+hart@pobox.com
+
+[Portions of this eBook's header and trailer may be reprinted only
+when distributed free of all fees. Copyright (C) 2001, 2002 by
+Michael S. Hart. Project Gutenberg is a TradeMark and may not be
+used in any sales of Project Gutenberg eBooks or other materials be
+they hardware or software or any other related product without
+express permission.]
+
+*END THE SMALL PRINT! FOR PUBLIC DOMAIN EBOOKS*Ver.02/11/02*END*
+