summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--.gitattributes3
-rw-r--r--20178-0.txt5475
-rw-r--r--20178-0.zipbin0 -> 54553 bytes
-rw-r--r--20178-h.zipbin0 -> 58188 bytes
-rw-r--r--20178-h/20178-h.htm5509
-rw-r--r--20178.txt5475
-rw-r--r--20178.zipbin0 -> 54360 bytes
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
9 files changed, 16475 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..6833f05
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,3 @@
+* text=auto
+*.txt text
+*.md text
diff --git a/20178-0.txt b/20178-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..b6433c2
--- /dev/null
+++ b/20178-0.txt
@@ -0,0 +1,5475 @@
+The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: John Gabriel Borkman
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly and Will Wurzel
+
+
+
+
+
+HENRIK IBSEN
+
+JOHN GABRIEL BORKMAN
+
+(1896)
+
+Tradukis
+1997
+Odd Tangerud
+
+ISBN 82-91707-59-6
+
+
+
+JOHN GABRIEL BORKMAN
+
+ROLOJ:
+
+ JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro.
+ SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino.
+ ERHART BORKMAN, studento, ilia filo.
+ FRAŬLINO ELLA RENTHEJM, ĝemelfratino de sinjorino Borkman.
+ SINJORINO FANNY WILTON.
+ VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo.
+ FRIDA FOLDAL, lia filino.
+ LA ĈAMBRISTINO de sinjorino Borkman.
+
+
+(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la ĉefurbo en la
+bieno de la familio Renthejm.)
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(La sidĉambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda,
+paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardena
+ĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estas
+elvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en la
+krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la
+antaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiu
+estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaŭe, estas unu pli
+malgranda pordo. Antaŭe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de
+dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun
+ĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tablo
+estas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsa
+apogseĝo.)
+
+(_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia
+kroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingita
+aspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝia
+densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en
+dika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas
+uzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.)
+
+(Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jen
+aŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝi
+flustras:) Erhart! Fine!
+
+(Ŝi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas
+seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)
+
+(La _ĉambristino_ iom poste envenas de la enireja ĉambro kun
+vizitkarto sur pleto.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rapide) Ĉu la studento tamen venis?
+
+ĈAMBRISTINO
+Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(flankenmetas la kroĉaĵon) Nu, do sinjorino Wilton —
+
+ĈAMBRISTINO
+(proksimiĝas) Ne; estas _fremda_ sinjorino —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(etendas manon por la karto) Ke mi vidu — (legas; rapide ekstaras
+kaj rigardas la knabinon rigide) Ĉu vi estas certa, ke estas por
+mi?
+
+ĈAMBRISTINO
+Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?
+
+ĈAMBRISTINO
+Jes ja, tion ŝi faris.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.
+
+(La _ĉambristino_ malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj
+mem eliras.)
+
+(_Fraŭlino Ella Renthejm_ venas en la ĉambron. Ŝi similas al la
+fratino laŭ ekstero; sed ŝia vizaĝo havas pli suferan ol akran
+esprimon. Ĝi ankoraŭ portas stampon de granda, karakterplena beleco
+de pasintaj jaroj. La riĉa hararo estas kombita en naturajn buklojn
+de la frunto, kaj estas tute arĝentoblanka. Ŝi estas vestita en
+nigra veluro kun ĉapelo kaj mantelo kun pelta subŝtofo el la sama
+materialo.)
+
+(Ambaŭ fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu
+la alian. Ĉiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en
+surprizo, vi, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la
+fingropintojn sur la tapiŝo.) Ĉu vi ne iras erare? La administranto
+ja loĝas en la flanka domo, vi scias.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaŭ.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu estas al mi, ke vi ion volas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(venas antaŭen sur la planko) Nu, — do eksidu.
+
+ELLA RENTHEJM
+Dankon; mi bone povas stari dume.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tute kiel plaĉas al vi. Sed tamen iom malligu la
+supervestaĵojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme ĉi tie —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ĉiam frostas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(staras momenton ŝin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso
+de la brakseĝo) Jes, — Gunhild, estas nun baldaŭ ok jaroj post
+kiam ni laste vidis unu la alian.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme) Almenaŭ post kiam ni interparolis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĝuste dirite, interparolis, jes. — Ĉar vi certe foje vidis min, —
+kiam mi devis fari mian jaran vojaĝon ĉi tien al la administranto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Unu aŭ du fojojn, mi opinias.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ankaŭ mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Estus malantaŭ la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj
+ŝire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, — tio okazis ĉi
+tie en la ĉambro ĉe mi —
+
+ELLA RENTHEJM
+(deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+— la semajnon antaŭ ol li, — antaŭ ol li liberiĝis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iras trans la planko) Ho, ne tuŝu do _tion_!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(firme sed mallaŭte) Estis la semajno antaŭ ol li, — la bankestro
+denove liberiĝis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(antaŭen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun
+momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Eĉ nur en pensoj resti
+momenton je tio — oh!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesiĝas turniĝi ĉirkaŭ ion
+alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en
+la mondo! Mi ne komprenas, ke tiaĵo, — io tiel terura povu trafi
+solan familion! Kaj imagu, — _nian_ familion! Altrangan familion,
+kiel la nian! Imagu ke tio trafis ĝuste _ĝin_!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho Gunhild, — estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio
+frapis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes; sed pri ĉiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Ĉar estis ja
+nur iom da arĝento — aŭ kelkaj paperoj, — kiuj perdiĝis por
+_ili_. Sed por ni —! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam
+estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La
+senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute
+ruinigata!
+
+ELLA RENTHEJM
+(singarde) Diru al mi, Gunhild, — kiel li portas tion?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart, vi aludas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, — li mem. Kiel li portas tion?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(spirblovas moke) Ĉu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_?
+
+ELLA RENTHEJM
+Demandas? Vi do ne bezonas demandi —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mire rigardas ŝin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li?
+Estas kune kun li? Foje serĉas lin?
+
+ELLA RENTHEJM
+Eĉ ne tio!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kiel antaŭe) _Li_, kiu devis sidi enŝlosata kvin jarojn! (frapas
+la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas
+sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! —
+Ne, ne, ne, — neniam plu vidi lin! — Neniam!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kontraŭ _li_, jes.
+
+ELLA RENTHEJM
+Li tamen estas via edzo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu li ne diris en la tribunalo, ke estis _mi_, kiu komencis ruinigi
+lin? Ke mi disipis tro da mono —?
+
+ELLA RENTHEJM
+(singardeme) Sed ĉu ne _estis_ ia vero en tio?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed ĉu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Ĉio devus ja esti
+tiel sensence abunda —
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion mi ja scias. Sed ĝuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion
+vi ja ne faris.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al
+mi por disponi? Kaj kiun li ankaŭ mem disponis? Dek fojojn pli
+disipe ol mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. _Grandparte_
+tamen.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rikane) Jes, diriĝis ja ĉiam, ke ni devis “reprezenti”. Kaj sekve
+li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro — kvazaŭ li
+estus reĝo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaŭ li kvazaŭ
+antaŭ reĝo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antaŭnomo, — tra la
+tuta lando — ĝuste kvazaŭ li estus la reĝo mem. “John Gabriel”,
+“John Gabriel”. Ĉiuj sciis kia grandegulo “John Gabriel” estas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(firme kaj varme) Tiam li ja _estis_ grandegulo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min,
+kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la
+rimedojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, ne, — tion scietis ankaŭ ne aliuloj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne gravis pri la aliuloj. Sed al _mi_ li devis diri la veron. Sed
+tion li neniam faris! Li nur mensogis, — mensogis tiel senfunde por
+mi —
+
+ELLA RENTHEJM
+(interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis.
+Sed li certe ne mensogis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. — Sed
+fine renversiĝis la tuto. Ĉio. La tuta gloro.
+
+ELLA RENTHEJM
+(antaŭ si) Jes, ĉio renversiĝis — por _li_ — kaj por
+aliuloj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, — mi ankoraŭ
+ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!
+
+ELLA RENTHEJM
+(streĉita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri _tio_?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia
+tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve,
+mi, vi sciu. — Iun, kiu lavu _pura_ ĉion, kion — kion la bankestro
+ĵetis en la koton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Gunhild! Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kreskante) Vivas venĝanto, sciu! Iu kiu rebonigos ĉion, pri kio
+lia patro estas kulpa al mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Do Erhart.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, Erhart, — mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la
+parencaron, la domon, la nomon. Ĉion, kio _eblas_ restariĝi. —
+eble ankoraŭ pli.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj laŭ vi kiel _tio_ okazus?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tio venu kiel ĝi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias,
+ke ĝi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas ŝin demande) Ĉu —
+Ella, — ĉu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de
+post kiam li estis etulo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, tion mi vere ne povas diri.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la ŝtormo estis
+ekfuriozinta super — super ĉi tiu domo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho ne, — mi ja ne povis. Kaj lia patro, — li estis leĝe ekskuzita,
+— tie kie li sidis, — tiel bone gardata —
+
+ELLA RENTHEJM
+(en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn —! Vi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, —
+iu infano de John Gabriel! Tute kvazaŭ tiu infano estus via propra
+— Forpreni ĝin de _mi_, — kaj vojaĝi hejmen kun ĝi. Kaj reteni
+ĝin ĉe vi, jaron post jaro. Ĝis la knabo preskaŭ estis
+plenkreska. (rigardas ŝin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella?
+Kial vi retenis lin?
+
+ELLA RENTHEJM
+Okazis ke mi tre kore ŝatis lin —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Pli ol mi, — lia patrino!
+
+ELLA RENTHEJM
+(evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la
+kreskado —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart — malforteca!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, ŝajnis al mi, — almenaŭ tiam. Kaj la aero tie fore ĉe la
+okcidenta marbordo estas multe pli milda ol ĉi tie, vi ja scias.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas amare) Hm. Ĉu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe
+farinta por Erhart, vi. (ŝanĝas tonon) Nu, estas ja kompreneble;
+vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonŝanca, vi,
+Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ofendita) Por tio _mi_ ne faris paŝon, — povas mi certigi al vi.
+Mi ne havis — antaŭ longe longe poste — iun suspekton, ke la
+paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, — ke ili
+estis netuŝitaj —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu ja; tiaĵon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonŝanca.
+(rigardas ŝin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis
+prizorgi Erhart por mi —? Kiu do estis via celo pri tio?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin) Mia celo —?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari
+el li, mi pensas?
+
+ELLA RENTHEJM
+(malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por fariĝi feliĉa
+homo en nia mondo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(spirblovas) Puh, — homoj en nia ekonomia stato havas sufiĉe por
+pripensi ol pensi pri feliĉo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kion do, — vi pensas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas ŝin malferme kaj serioze) Erhart devas antaŭ ĉio atenti,
+ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la
+lando plu videtas la ombron, kiun lia patro ĵetis super min — kaj
+super sian filon.
+
+ELLA RENTHEJM
+(esplore) Diru al mi, Gunhild, — ĉu _tio_ estas postulo, kiun
+Erhart _mem_ metas por sia vivo —?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mire) Jes, tion ni do esperu!
+
+ELLA RENTHEJM
+— aŭ ĉu ĝi pli estas postulo, kiun _vi_ metas al li?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mallonge) Mi kaj Erhart ĉiam metas la samajn postulojn al ni
+mem.
+
+ELLA RENTHEJM
+(peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi,
+Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kaŝe triumfe) Jes, laŭdo kaj danko al Dio, — mi estas. Pri tio vi
+fidu!
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi sekve funde tamen devas senti vin feliĉa. Spite al ĉiuj
+aliaĵoj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, — ĉiun momenton, vidu, — venas
+drivanta tiu aliaĵo kiel kruda vetero super min.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun ŝanĝita tono) Diru al mi —. Pli bone tuj. Ĉar vere estas pro
+_tio_, ke mi venis ĉi tien al vi —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kion?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, — Diru al mi,
+Erhart ja ne plu loĝas ĉi tie ĉe — ĉe vi aliuloj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Erhart ja ne _povas_ loĝi ĉi tie ĉe mi. Li devas loĝi
+en la urbo —
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion li skribis al mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon ĉiun
+vesperon.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li ankoraŭ ne venis. Sed mi atendas lin ĉiun momenton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, Gunhild, — li certe estas veninta. Ĉar mi aŭdas lin
+supre.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun rapida okulĵeto) Supre en la granda salono?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Mi ja aŭdas lin paŝadi tie supre de post kiam mi venis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(turnas la okulojn for de ŝi) Ne estas li, tio, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(surprize) Ĉu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do _estas_?
+
+SINJORINO BORKMAN
+La bankestro.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tiel li paŝadas tien kaj reen. Antaŭen kaj malantaŭen. De mateno
+al vespero. Tagon post tago.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi vere aŭdis iun aludeton pri io —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kredeblas. Aludiĝas certe ĉiaĵoj pri ni en la distrikto.
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje
+ĉe si mem, — tie supre. Kaj vi ĉe vi mem ĉi tie malsupre.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, — tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili
+liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. — Dum ĉiuj tiuj longaj
+ok jaroj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke
+estus ebla —!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos fariĝi alimaniera.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin) Tio ĉi tamen estas terura vivo, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Pli ol terura, sciu. Baldaŭ ne plu eltenebla.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi bone komprenas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉiame aŭdi liajn paŝojn tie supre. Ek de la frua mateno ĝis
+malfrue en la nokto. — Kaj tiel aŭdeble kiel estas ĉi tie
+malsupre.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, estas intense aŭdeble ĉi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon paŝadanta en
+kaĝo tie supre en la salono. Ĝuste rekte super mia kapo.
+(aŭskultas kaj flustras) Aŭdu nur, vi! Aŭdu! Tien kaj reen, —
+tien kaj reen iras la lupo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(gardeme) Ĉu ne povus ŝanĝiĝi, Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante) Li neniam faris alpaŝon por tio.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed ĉu vi ne povus fari la unuan paŝon?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekagitiĝas) Mi! Post ĉio kion li pekis kontraŭ mi! — Ne dankon!
+Prefere lasu la lupon daŭrigi sian paŝadon tie supre.
+
+ELLA RENTHEJM
+Fariĝas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por
+demeti la vestaĵojn.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, mi ja demandis al vi antaŭ —
+
+(_Ella Renthejm_ demetas de si mantelon kaj ĉapelon sur seĝon
+ĉe la enireja pordo.)
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridas amare) En socia rondo, vi aludas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi pensas kiam li eliras en la freŝan aeron. Ene sur la vojetoj en
+la arbaro, aŭ —
+
+SINJORINO BORKMAN
+La bankestro neniam eliras.
+
+ELLA RENTHEJM
+Eĉ ne en la krepusko?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Neniam.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kortuŝata) Al tio li do ne povas devigi sin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la
+murŝranko. En la antaŭĉambro, vi scias —
+
+ELLA RENTHEJM
+(al si mem) — tiu ŝranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kapsignas) Kaj foje, — malfrue vespere, — mi povas aŭdi lin
+malsuprenveni — por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze
+en la ŝtuparo, — kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la
+salono.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Ĉu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por
+viziti lin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li _ne havas_ malnovajn amikojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+Li do havis multajn — foje.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li fariĝis por siaj amikoj
+multekosta amiko, — li, John Gabriel.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte,
+malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li.
+Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute
+sola.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciiĝas, ke maljuna kopiisto
+aŭ kromskribisto foje venas supren al li.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu tiel; certe estas iu, kiu nomiĝas Foldal. Ĉar mi scias ke tiuj
+du estis amikoj en la juneco.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Ĉar
+li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ —
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed _nun_ li do venas al Borkman?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio kompreniĝas; li nur
+venas en la krepusko.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tiu Foldal, — ankaŭ _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn,
+je la bankroto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(pase rimarkante) Jes, ŝajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom
+da mono, ankaŭ li. Sed certe estis tute bagatela —
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun facila emfazo) Estis ĉio kion li posedis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas) Nu, sed pro Dio, — tio kion _li_ posedis, estis do certe
+tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.
+
+ELLA RENTHEJM
+Eĉ ne paroliĝis pri tio, — de Foldal, — dum la proceso.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan
+rekompencon por tiu sensignifaĵo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(mire) Ĉu Erhart? Kiel povus Erhart _tion_?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis ŝin, —
+tiel ke ŝi eble povos _fariĝi_ io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu,
+— _tio_ certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta
+fari por ŝi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi
+opinias.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj Erhart ankaŭ aranĝis, ke ŝi povas lerni muzikon. Ŝi jam estas
+tiel lerta, ke ŝi povas veni supren al — al li tie supre en la
+salono, kaj ludi por li.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do li daŭre ŝatas muzikon?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis — kiam
+li estis atendata —
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj sur tiu ŝi ludas por li?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaŭ tion Erhart aranĝis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed ĉu la bedaŭrinda knabino devas iri tiun longan vojon ĉi tien?
+Kaj poste hejmen al la urbo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, tion ŝi ne bezonas. Erhart aranĝis, ke ŝi povas esti ĉe
+sinjorino, kiu loĝas ĉi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton —
+
+ELLA RENTHEJM
+(vigle) Sinjorino Wilton!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Iu tre riĉa sinjorino. Iu kiun vi ne konas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi aŭdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tute ĝuste.
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart plurajn fojojn skribis pri ŝi. — Ĉu ŝi loĝas ĉi tie
+nun?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, ŝi luprenis vilaon ĉi tie. Kaj nun ŝi transloĝis el la urbo
+antaŭ iom da tempo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iom hezitante) Laŭ onidiro ŝi eksedziĝis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+La edzo eble mortis antaŭ pluraj jaroj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, sed ili eksedziĝis —. Li lasis sin eksedziĝi —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li forvojaĝis de ŝi, tion li faris. La kulpo certe ne estis
+ŝia.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉu vi konas ŝin iom pli proksime, Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho jes, certe. Ŝi loĝas ja tute proksime. Kaj ŝi foje faras etajn
+vizitojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi eble iom ŝatas ŝin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ŝi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia juĝo.
+
+ELLA RENTHEJM
+En sia juĝo pri homoj, vi aludas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, pleje pri homoj. Ŝi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde,
+— la animon. Kaj tial ŝi vere adoras lin, — kiel kompreneble
+estas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iom ruze) Do ŝi eble konas Erhart ankoraŭ pli bone ol ŝi konas
+vin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, Erhart ofte renkontis ŝin en la urbo. Antaŭ ol ŝi transloĝis
+ĉi tien.
+
+ELLA RENTHEJM
+(senpripense) Kaj ŝi tamen transloĝis el la urbo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekmiras kaj rigardas ŝin akre) _Tamen!_ Kion vi pensas
+pri tio?
+
+ELLA RENTHEJM
+(evite) Nu, Dio, — pensas —?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per
+tio, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild.
+Vere estis io, kion mi pensis pri tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu, do diru malkaŝe!
+
+ELLA RENTHEJM
+Unue mi volas diri _tion_ al vi, ke mi trovas, ke ankaŭ _mi_ kvazaŭ
+havas rajton al Erhart. Aŭ ĉu vi tion ne trovas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li,
+ja —
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed ĉar mi ŝatas lin —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas moke) Mian filon? Ĉu vi povas? Vi? Spite el ĉio?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi povas. Spite al ĉio. Kaj mi faras. Mi ŝatas Erhart. Tiom,
+kiom _mi_ entute _povas_ ŝati homon — nuntempe. En mia aĝo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes, jes, tiel estu; sed —
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj tial, vidu, mi fariĝas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io
+minacas lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Minacas Erhart! Jes, sed _kio_ minacas lin? Aŭ _kiu_ do minacas
+lin?
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion faras unue _vi_, — en _via_ maniero —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekkrie) Mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+— kaj jen ankaŭ tiu sinjorino Wilton, — mi timas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(momenton rigardas ŝin konsternite) Kaj tiaĵon vi povas kredi pri
+Erhart! Pri mia propra filo! _Li_, kiu havas sian grandan mision por
+plenumi!
+
+ELLA RENTHEJM
+(supraĵe pasante diri) Ho kion, mision —!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekscitite) Kaj tion vi kuraĝas diri tiel moke!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉu vi opinias ke juna homo en la aĝo de Erhart, — sana kaj ĝoja,
+— ĉu vi opinias, ke _li_ akceptas oferi sin por tiaĵo kiel
+“misio”!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias!
+
+ELLA RENTHEJM
+(agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu mi ne kredas!
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas nur io, kion vi prirevadas. Ĉar se vi ne havis _tion_ por
+alkroĉi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_,
+kion vi pleje atendus, vi, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus — se vi ne povas
+liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo!
+_Vi!_
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi volas liberigi lin el via potenco, — via superrego.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj — Ĝis
+lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
+
+ELLA RENTHEJM
+Do mi volas regajni lin de vi! (raŭke; duone flustre) Ni du, ni
+luktis antaŭe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas ŝin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(mokride) Ĉu vi daŭre opinias, ke tiu venko fariĝis gajno por
+vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(sombre) Ne; — pri tio vi sange pravas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Eĉ ne ĉi tiun fojon fariĝos gajno por vi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne; ĉar estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj nun _vi!_
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme) Mi volas havi lian internan animon, — lian menson, — lian
+tutan koron —!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu ĉi mondo!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin) Ĉu vi eble prizorgis _tion?_
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Ĉu vi ne povis legi
+tion el liaj leteroj?
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(incite) Mi profitis de tiuj ĉi ok jaroj — kiam mi havis lin sub
+miaj okuloj, vidu.
+
+ELLA RENTHEJM
+(sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Ĉu eblas rakonti tion al
+mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tio bone eblas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do faru!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi nur diris al li tion, kio estas vero.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ripete kaj ĉiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas
+al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni
+faras. Ke ni entute _kapablas_ vivi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne pli ol tio!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho, tiaĵo mordas, sciu. Tion mi mem sentas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antaŭe.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris ĉion el bona
+koro. (rigardas ŝin en malica ĝojo) Nun li ne plu kredas tion,
+Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kion li do nun kredas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al
+si, ke onklino Ella neniam vojaĝas ĉi tien por viziti nin —
+
+ELLA RENTHEJM
+(interrompante) Tion li sciis antaŭe!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi
+min kaj — kaj tiun paŝadanton tie supre en la salono —
+
+ELLA RENTHEJM
+Tiel ankaŭ estis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+El tio Erhart _nun_ ne kredas eron.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin.
+Aŭ ĉu eble vi ne faras? Ĉu vi ne iam kovis penson tiri lin tute
+for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.
+
+ELLA RENTHEJM
+(repuŝante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero
+estis antaŭ la tribunalo. — Mi ne plu nutras tiujn pensojn.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Eĉ ne utilus al vi. Ĉar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon
+al vi! Estas _mi_, kiun Erhart bezonas, — ne _vi_. Ĉar tial li
+estas kvazaŭ morta por _vi_! Kaj vi por li!
+
+ELLA RENTHEJM
+(malvarme, decide) Ni vidos. Ĉar nun mi restos ĉi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(fiksrigardas ŝin) Ĉi tie en la bieno?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, ĉi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉi tie — ĉe ni? Tute tranokte?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(regas sin) Jes, jes, Ella, — la bieno estas ja via.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho jeno —!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉio estas ja via. La seĝo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en
+kiu mi turnas min sendorma, ĝi apartenas al vi. La manĝaĵo kiun ni
+manĝas, ĝin ni ricevas pere de vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tio ne povas esti alimaniere aranĝita. Borkman ne povas havi propran
+posedaĵon. Ĉar tuj iu venus forpreni ĝin de li.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj
+indulgo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko,
+Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, tion vi ne povas. — Kiam vi deziros, ke ni forloĝiĝu?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin) Forloĝiĝu?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti
+loĝanta sub la sama tegmento kiel vi! — Ne, do prefere al la
+malriĉulejo aŭ eksteren sur la vojon!
+
+ELLA RENTHEJM
+Bone. Do sendu kun mi Erhart —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart! Mia propra filo! Mia infano!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, — ĉar tiam mi tuj revojaĝos hejmen.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, — ĉu vi tion
+_kuraĝas_, Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun malmola rido) Ĉu mi _kuraĝas_! Igi mian filon elekti inter sia
+patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuraĝas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(aŭskultante) Ĉu iu venas? Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Do certe estas Erhart —
+
+(Iu frapas rapide sur la antaŭĉambra pordo, kiu poste senpere
+malfermiĝas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun
+supervestaĵoj, envenas. Malantaŭ ŝi la _ĉambristino_, kiu ne
+ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo
+restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela,
+ŝvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Larĝaj, ruĝaj, ridantaj
+lipoj. Viglaj okuloj. Riĉa, malhela hararo.)
+
+SINJORINO WILTON
+Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _ĉambristino_; montras
+al la ĝardena ĉambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu ĝin.
+(La _ĉambristino_ serĉas la lampon kaj eliras kun ĝi.)
+
+SINJORINO WILTON
+(vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, — ĉeestas ja vizitanto —
+
+(_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antaŭĉambran
+pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj.
+Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)
+
+ERHART BORKMAN
+(gaje sur la sojlo) Kio do! Ĉu onklino Ella venis? (al ŝi; kaptas
+ŝiajn manojn) Onjo, onjo! Ĉu estas vero! Ĉu _vi ĉi tie?_
+
+ELLA RENTHEJM
+(ĉirkaŭbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel
+granda vi fariĝis! Ho, kiel bone estas revidi vin!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(akre) Kion tio signifu, Erhart, — ĉu vi staras vin kaŝante en la
+antaŭa ĉambro?
+
+SINJORINO WILTON
+(rapide) Erhart — Borkman venis kune kun mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mezuras lin per la okuloj) Ĉu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via
+patrino?
+
+ERHART
+Mi nur devis enrigardi momenton ĉe sinjorino Wilton, — por serĉi
+etan Frida.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu ankaŭ tiu fraŭlino Foldal kunestas?
+
+SINJORINO WILTON
+Jes, ŝi staras ekstere en la enirejo.
+
+ERHART
+(parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida.
+
+(Paŭzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas
+ĝenite kaj iom senpacience; lia vizaĝo alprenas streĉitan kaj pli
+malvarman aspekton.)
+
+(La _ĉambristino_ portas la lumigitan lampon en la ĝardenan
+ĉambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun deviga ĝentileco) Jes, sinjorino Wilton, — se vi do volas
+pasigi la vesperon ĉi tie, vi —
+
+SINJORINO WILTON
+Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas
+alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas ŝin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas?
+
+SINJORINO WILTON
+(ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj
+de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, — se mi
+okaze vidus lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.
+
+SINJORINO WILTON
+Jes, feliĉe. Ĉar li estis tiel bonvolema enrigardi ĉe mi, — pro
+eta Frida.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(seke) Vi Erhart, — mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion,
+— tiujn Hinkels.
+
+ERHART
+(incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom
+senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi
+konas aŭ ne konas.
+
+SINJORINO WILTON
+Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatiĝas! Ĝojaj, gajaj, gastamaj
+homoj. Sufiĉe da junaj virinoj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun akcento) Se mi konas mian filon ĝuste, tio vere ne estas
+societo por li, sinjorino Wilton.
+
+SINJORINO WILTON
+Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaŭ li!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, feliĉe li estas juna. Ne estus bone alimaniere.
+
+ERHART
+Nu ja ja, patrino, — estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj
+Hinkels hodiaŭ vespere. Kompreneble mi restos ĉi tie ĉe vi kaj
+onklino Ella.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, Erhart, — pro _mi_ vi tamen ne rezignu —
+
+ERHART
+Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas
+necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion aranĝu? Ĉu vere
+konvenas? Vi ja jam respondis jes — en mia nomo.
+
+SINJORINO WILTON
+(gaje) Babilaĵo! Ĉu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn,
+festenajn salonojn, — sola kaj forlasita — pensu nur! jen mi
+respondos ne — en via nomo.
+
+ERHART
+(longege) Jes, ĉar vi opinias, ke konvenas, mi —
+
+SINJORINO WILTON
+(facile kaj forviŝante) Mi ofte en bonaj okazaĵoj respondis kaj jes
+kaj ne — en mia nomo. Kaj ĉu vi forlasus vian onklinon nun, kiam
+ŝi ĵus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, — ĉu tio estus ago
+konvena al filo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malbone tuŝata) Filo?
+
+SINJORINO WILTON
+Nu, _eduka_ filo do, sinjorino Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tion vi do devas aldoni.
+
+SINJORINO WILTON
+Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al
+la propra, vera patrino.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu vi mem spertis tion?
+
+SINJORINO WILTON
+Ho, je Dio, — mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus
+havinta tian bonan nutropatrinon, ankaŭ mi, — mi eble ne estus
+fariĝinta tiel — tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas.
+(turnas sin al _Erhart_) Do oni bele restas hejme ĉe panjo kaj onjo
+— trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaŭ,
+adiaŭ, kara sinjorino! Adiaŭ, fraŭlino! (La sinjorinoj salutas
+mute. Ŝi iras al la pordo.)
+
+ERHART
+(postiras) Ĉu mi ne akompanu vin ioman distancon —?
+
+SINJORINO WILTON
+(ĉe la pordo; averte) Eĉ ne paŝon vi akompanu min. Mi bone
+kutimiĝis iri mian vojon sola. (haltas ĉe la pordo, rigardas lin
+kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; — tion mi diras
+al vi!
+
+ERHART
+Kial mi gardu min?
+
+SINJORINO WILTON
+(gaje) Jes, ĉar kiam mi iras malsupren laŭ la vojo, — sola kaj
+forlasita, kiel dirite, — mi provos ĵeti runojn post vin.
+
+ERHART
+(ridas) Nu, tiel! Ĉu vi nun volas provi _tion_ denove.
+
+SINJORINO WILTON
+(duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi
+diros interne, — vere el mia plej interna volo mi diros: Studento
+Erhart Borkman, — prenu tuj vian ĉapelon!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj jen li ĝin prenos, vi kredas?
+
+SINJORINO WILTON
+(ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian ĉapelon. Kaj jen mi
+diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la
+galoŝojn! Je ĉio ne forgesu la galoŝojn! Kaj tiam postsekvu min!
+Obee, obee, obee!
+
+ERHART
+(kun devigita ŝercemo) Jes, je tio fidu.
+
+SINJORINO WILTON
+(kun levita montrofingro) Obee! Obee! — Bonan nokton!
+
+(Ŝi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon
+post si.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu ŝi vere faradas tiajn sorĉaĵojn?
+
+ERHART
+Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur ŝerce.
+(interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.
+
+(Li devigas _Ella Renthejm_ eksidi en la apogseĝon ĉe la
+forno.)
+
+ERHART
+(staras iomete ŝin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan
+vojaĝon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Fine fariĝis necese por mi nun, Erhart.
+
+ERHART
+Ĉu? Kial do?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi devis veni ĉi tien por fine paroli kun la kuracistoj.
+
+ERHART
+Nu, estas ja bone!
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetante) Ĉu vi trovas tion bona?
+
+ERHART
+Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en la kanapo; malvarme) Ĉu vi estas malsana, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas ŝin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj —
+
+ERHART
+Dum la tempo kiam mi estis ĉe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli
+kun la doktoro.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere
+ne sentiĝis tiel malbone tiam.
+
+ERHART
+Ĉu do estas pli malbone pri vi nun, onklino?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho jes, mia knabo; nun fariĝis iom pli malbone pri mi.
+
+ERHART
+Jes, sed do ne danĝere?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, estas kiel oni prenas tion.
+
+ERHART
+(vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, — do vi ne devas revojaĝi
+hejmen tiel frue.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, tion mi do certe ne faros.
+
+ERHART
+Vi devas resti ĉi tie en la urbo. Ĉar ĉi tie vi ja povas elekti
+inter la plej bonaj kuracistoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, estis mia penso, kiam mi forvojaĝis de hejme.
+
+ERHART
+Kaj vi ankaŭ devas trovi vere bonan loĝejon, — iun hejmecan,
+trankvilan pensionon.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi enloĝiĝis ĉi-matene en la malnovan, kie mi antaŭe loĝis.
+
+ERHART
+Nu jes, _tie_ estos hejmece por vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, sed mi tamen ne restos tie.
+
+ERHART
+Ĉu? Kial ne?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, mi redecidiĝis, kiam mi venis ĉi tien.
+
+ERHART
+(mire) Ĉu —? Redecidiĝis —?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kroĉas; ne ekrigardas) Via onklino volas loĝi ĉi tie en sia
+bieno, Erhart.
+
+ERHART
+(rigardas ilin ambaŭ laŭvice) Ĉi tie! Ĉe ni! Ĉe ni aliuloj! —
+Ĉu estas vero, onklino?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi nun faris la decidon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kiel antaŭe) Ĉio ja apartenas al via onklino, vi scias.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj mi restos ĉi tie, Erhart. Unue do. Ĝis plue. Mi instalos min
+por mi mem. Tie en la administra alo —
+
+ERHART
+Jes, en tio vi ĝustas. Tie vi ja ĉiam havas ĉambrojn pretaj.
+(subite vigle) Tamen ĉu ne, onklino, — ke vi estas tre laca post la
+vojaĝo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, iom laca mi ja estas.
+
+ERHART
+Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitiĝi frue.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin ridetante) Mi ja faros.
+
+ERHART
+(vigle) Ĉar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaŭ — aŭ
+iun alian tagon, vidu. Pri ĉio kaj kio ajn. Pri ĉio ajn. Vi kaj
+panjo kaj mi. Ĉu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, — laŭ aspekto mi vidas, ke
+vi volas foriri de mi!
+
+ERHART
+(ekskuiĝas) Al kio vi aludas!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi volas iri al — al advokato Hinkels!
+
+ERHART
+(senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, ĉu vi do opiniis, ke mi sidu ĉi
+tie tenante onklinon Ella vekita ĝis malfrue en la nokto? Ŝi kiu
+estas malsana, panjo. Pensu pri tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi volas viziti Hinkels, Erhart!
+
+ERHART
+(senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, — ŝajnas al mi, ke mi ne
+povas rezigni. Aŭ kion _vi_ diras, onjo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi agu prefere en plena libereco, Erhart.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(minace al ŝi) Vi volas disigi lin de mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild!
+
+(Muziko aŭdiĝas de supre.)
+
+ERHART
+(tordas sin kvazaŭ en veo) Ho, mi ne eltenas tion ĉi!
+(ĉirkaŭrigardas) Kie estas mia ĉapelo? (al _Ella_) Ĉu vi konas
+tiun muzikon tie supre en la salono?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne. Kiu tiu estas?
+
+ERHART
+_Danse macabre_ ĝi estas. La danco de la mortintoj. Ĉu vi ne konas
+la dancon de la mortintoj, onklino?
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetas peze) Ankoraŭ ne, Erhart.
+
+ERHART
+(al _sinjorino Borkman_) Panjo, — mi petas vin bele — permesu al mi
+iri!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin malmole) De via patrino? Vi tion do volas?
+
+ERHART
+Mi revenos ĉi tien — eble morgaŭ!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj
+homoj! Ĉe — ĉe —; ne, mi eĉ ne volas pensi tion!
+
+ERHART
+Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, ĝojaj vizaĝoj. Kaj tie
+estas muziko, panjo!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(montras supren al la plafono) Ankaŭ tie supre estas muziko,
+Erhart.
+
+ERHART
+Jes, ĝuste _jena_ muziko, — estas tiu, kiu pelas min el la
+domo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso?
+
+ERHART
+Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias ĝin al li. Se mi nur mem evitas
+aŭskulti ĝin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin riproĉe) Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam
+forgesu, ke vi havas vian grandan mision!
+
+ERHART
+Ho, patrino, — ne elbuŝu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita
+por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo!
+(Li iras rapide tra la antaŭa ĉambro.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(post mallonga silento) Vi tamen baldaŭ estos lin repreninta, vi,
+Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Dio donu ke mi povus kredi tion.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.
+
+ELLA RENTHEJM
+Pro vi, vi pensas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Pro mi aŭ — pro ŝi, la alia.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do prefere ŝi ol vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere
+ŝi ol vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Neniel konsiderante kien li fine portiĝos —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ŝajnas al mi, ke tio estus indiferenta.
+
+ELLA RENTHEJM
+(prenas siajn supervestaĵojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni
+du ĝemelfratinoj samopinias. — Bonan nokton, Gunhild. (Ŝi eliras
+tra la antaŭa ĉambro.)
+
+(La muziko aŭdiĝas pli forte de supre en la salono.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras momenton trankvile, skuiĝas, ŝrumpiĝas kaj flustras
+senpere.) La lupo denove hurlas. — La malsana lupo. (Ŝi staras
+momenton, kaj jen ĵetas sin sur la planktapiŝon, tordas sin vee kaj
+flustras plende:) Erhart! Erhart, — estu fidela al mi! Ho, revenu
+hejmen, kaj helpu vian patrinon! Ĉar mi ne plu toleras ĉi tiun
+vivon!
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la
+Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapiŝoj,
+montrantaj ĉas-scenojn kun paŝtistoj kaj paŝtistinoj, ĉio pale
+senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli
+proksime en la antaŭo estas piano. En la angulo fone maldekstre
+estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda,
+tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli
+antaŭe ĉe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj seĝoj. La mebloj
+estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras
+eklumigitaj lampoj.)
+
+(_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano
+aŭskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn
+de _Danse macabre_.)
+
+(_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la
+sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj
+grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne
+tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_
+estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca streĉita esprimo.
+Malriĉe beligita en hela vestaĵo.)
+
+(La melodio atingis la finon. Silento.)
+
+BORKMAN
+Ĉu vi povas diveni kie mi la unuan fojon aŭdis tonojn, kiel tiujn
+ĉi?
+
+FRIDA
+(rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
+
+BORKMAN
+Estis malsupre en la minejoj.
+
+FRIDA
+(ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj?
+
+BORKMAN
+Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la
+minejojn. — Tie malsupre la erco kantas.
+
+FRIDA
+Ĉu, — ĝi kantas?
+
+BORKMAN
+(kapjesas) Kiam ĝi malfiksiĝas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas
+ĝin, — tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj
+liberigas ĝin. Tial la erco kantas — el ĝojo — en sia
+maniero.
+
+FRIDA
+Kial ĝi faras tion, sinjoro Borkman?
+
+BORKMAN
+Ĝi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.
+
+(Li paŝadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj
+dorse.)
+
+FRIDA
+(sidas iomete atendante; rigardas sian horloĝon kaj ekstaras.)
+Pardonu, sinjoro Borkman, — sed bedaŭrinde mi devas foriri, mi.
+
+BORKMAN
+(haltas antaŭ ŝi) Ĉu vi jam volas foriri?
+
+FRIDA
+(metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble
+embarasata) Ĉar mi dungiĝis ien ĉi tiun vesperon.
+
+BORKMAN
+Ien, kie okazos kunestado?
+
+FRIDA
+Jes.
+
+BORKMAN
+Kaj tie vi aŭskultigos vin por la ĉeestantoj?
+
+FRIDA
+(mordas sian lipon) Ne — mi ludos por ilia dancado.
+
+BORKMAN
+Nur por dancado?
+
+FRIDA
+Jes; ili volas danci post la vespermanĝo.
+
+BORKMAN
+(staras ŝin rigardante) Ĉu vi kutime ludas por danco? Tiel
+ĉirkaŭe en la domoj?
+
+FRIDA
+(surmetas la supervestaĵojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon,
+mi —. Estas ja ĉiam ioma enspezo per tio.
+
+BORKMAN
+(pridemandante) Ĉu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi
+sidas ludante al danco?
+
+FRIDA
+Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni
+la dancadon.
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Estas ĝuste _tio_, kion mi volus scii. (paŝadas
+maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, — _tio_, ne povante
+_mem_ partopreni, tio estas la plej peza el ĉio. (haltas) Sed por vi
+estas unu afero, kiu kontraŭpesas tion, Frida.
+
+FRIDA
+(rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman?
+
+BORKMAN
+Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta
+dancantaro kune.
+
+FRIDA
+(ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa.
+
+BORKMAN
+(averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke
+vi dubas pri vi mem!
+
+FRIDA
+Sed je Dio, kiam neniu scias?
+
+BORKMAN
+Ke vi nur mem scias, estas sufiĉe. — Kie vi ludos ĉi tiun
+vesperon?
+
+FRIDA
+Estas ĉe advokato Hinkels.
+
+BORKMAN
+(subite rigardas ŝin akre) Hinkels, vi diras!
+
+FRIDA
+Jes.
+
+BORKMAN
+(kun ŝiranta rideto) Ĉu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo?
+Ĉu _li_ povas igi homojn viziti sin?
+
+FRIDA
+Jes, venos multaj homoj, laŭ tio kion diras sinjorino Wilton.
+
+BORKMAN
+(impete) Sed kiaj homoj! Ĉu vi povas diri al mi tion?
+
+FRIDA
+(iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, — efektive mi scias ke
+studento Borkman iros tien ĉi-vespere.
+
+BORKMAN
+(mire) Erhart! Mia filo?
+
+FRIDA
+Jes, li vizitos.
+
+BORKMAN
+El kio vi tion scias?
+
+FRIDA
+Li mem diris. Antaŭ horo.
+
+BORKMAN
+Ĉu li do estas ĉi tie hodiaŭ?
+
+FRIDA
+Jes, li estis ĉe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.
+
+BORKMAN
+(esplore) Ĉu vi scias, ĉu li ankaŭ estis ĉi tie? Ĉu li envenis
+por paroli kun iu malsupre, mi aludas?
+
+FRIDA
+Jes, li faris viziteton al la sinjorino.
+
+BORKMAN
+(amare) Aha, — kompreneble.
+
+FRIDA
+Sed estis fremda sinjorino ĉe ŝi, mi pensas.
+
+BORKMAN
+Nu? Ĉu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.
+
+FRIDA
+Ĉu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li
+venu ankaŭ ĉi tien supren al _vi_?
+
+BORKMAN
+(akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras
+viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.
+
+FRIDA
+Do ne, mi nenion diros. — Bonan nokton, sinjoro Borkman.
+
+BORKMAN
+(paŝadas ĉirkaŭe grumblante) Bonan nokton.
+
+FRIDA
+Eble mi povos malsuprenkuri la helican ŝtuparon? Estas pli
+rapide.
+
+BORKMAN
+Kompreneble, — kuru vi la ŝtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton
+por vi!
+
+FRIDA
+Bonan nokton, sinjoro Borkman.
+
+(Ŝi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)
+
+(Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi ĝin, sed ne faras.
+Ĉirkaŭrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas paŝadi sur
+la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre,
+— la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine
+li iras al la skribotablo, aŭskultas transen al la tapetpordo,
+rapide prenas manspegulon, rigardas en ĝin kaj ĝustigas sian
+koltukon.)
+
+(Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion aŭdas, rapide
+rigardas tien, sed silentas.)
+
+(Iom poste denove frapiĝas; ĉi tiun fojon pli forte.)
+
+BORKMAN
+(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la
+tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu!
+
+(_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas
+kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa,
+griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola
+felta ĉapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li
+suprenŝovas sur la frunton.)
+
+BORKMAN
+(ŝanĝas teniĝon, kaj rigardas la envenanton per duone
+seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, ĉu estas nur vi.
+
+FOLDAL
+Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.
+
+BORKMAN
+(kun severa rigardo) Cetere ŝajnas al mi, ke vi venas iom
+malfrue.
+
+FOLDAL
+Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru
+piede.
+
+BORKMAN
+Sed kial vi ĉiam marŝas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute
+proksime.
+
+FOLDAL
+Marŝi estas pli saniga. Kaj ankaŭ estas ja dek oeroj ŝparitaj. —
+Nu, ĉu do Frida ĵus estis ĉi tie ludante por vi?
+
+BORKMAN
+Ŝi ĵus en tiu ĉi momento foriris. Ĉu vi ne renkontis ŝin
+ekstere?
+
+FOLDAL
+Ne, mi ne vidis ŝin dum longaj tempoj. De post kiam ŝi enloĝiĝis
+en la domo de tiu sinjorino Wilton.
+
+BORKMAN
+(eksidas en la sofo kaj montras mane al seĝo) Bonvolu eksidu ankaŭ
+vi, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(eksidas sur la rando de la seĝo) Multajn dankojn (rigardas lin
+pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post
+kiam Frida eliris de la hejmo.
+
+BORKMAN
+Ho ĉu, — sufiĉe do restas por vi.
+
+FOLDAL
+Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola,
+kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Ĉiuj la aliuloj
+tute ne komprenas min.
+
+BORKMAN
+(sombre, rigardas antaŭen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero.
+_Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La
+amaso, la multo, — ĉiuj la meznombruloj, — ili ne komprenas nin,
+Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(rezigne) Poviĝus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni
+povas ja ĉiam atendadi pri ĝi ankoraŭ ioman tempon. (kun
+plorstrangulata voĉo) Sed estas io, kio estas ankoraŭ pli amara,
+sciu.
+
+BORKMAN
+(ekscite) Nenio estas pli amara ol tio!
+
+FOLDAL
+Jes, estas, John Gabriel. Mi ĵus nun havis doman scenon — antaŭ ol
+mi ekiris ĉi tien.
+
+BORKMAN
+Ĉu? Kial jeno?
+
+FOLDAL
+(ekdirege) Tiuj hejme — ili malestimas min.
+
+BORKMAN
+(ekscitite) Malestimas —!
+
+FOLDAL
+(viŝas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaŭ ĝi vere
+aperiĝis.
+
+BORKMAN
+(iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edziĝis.
+
+FOLDAL
+Estis ja preskaŭ neniu elekto por mi. Kaj cetere, — edziĝi oni ja
+deziras, kiam oni komencas atingi iun aĝon. Kaj tiel reduktita, tiel
+genuestaranta kiel mi tiam estis —
+
+BORKMAN
+(eksaltas kolera) Ĉu tio ĉi estu akuzo kontraŭ mi? Riproĉo —!
+
+FOLDAL
+(timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel —!
+
+BORKMAN
+Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompiĝis sur la
+bankon —!
+
+FOLDAL
+(trankviligante) Sed mi do ne kulpigas _vin_ por _tio_! Dio kompatu
+min —!
+
+BORKMAN
+(grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona.
+
+FOLDAL
+Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke
+ŝi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed sufiĉe bona
+ŝi tamen estas. — Ne, sed estas la infanoj, sciu —
+
+BORKMAN
+Mi povis tion pensi.
+
+FOLDAL
+Ĉar la infanoj, — ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve
+pli da postuloj al la vivo.
+
+BORKMAN
+(rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin,
+Vilhelm?
+
+FOLDAL
+(ektiras la ŝultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi
+devas ja konfesi —
+
+BORKMAN
+(proksimiĝas kaj metas la manon sur lian brakon) Ĉu ili do ne
+scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj?
+
+FOLDAL
+Jes, kompreneble ili _tion_ scias. Sed tio neniel impresas ilin.
+
+BORKMAN
+Do ili estas nekomprenemaj, ĉar via tragedio estas bona. Tion mi
+kredas plene kaj fide.
+
+FOLDAL
+(klarigante) Ĉu vi ne trovas, ke estas sufiĉe bonaj scenoj en ĝi,
+John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari ĝin akceptata —
+(komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru
+al vi ion, kion mi ŝanĝis —
+
+BORKMAN
+Ĉu vi kunprenis ĝin?
+
+FOLDAL
+Jes, mi kunprenis ĝin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis ĝin
+por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin aŭskulti akton aŭ
+du —
+
+BORKMAN
+(evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon.
+
+FOLDAL
+Nu ja, kiel vi volas.
+
+(_Borkman_ paŝadas sur la planko. Foldal repakas la
+manuskripton.)
+
+BORKMAN
+(haltas antaŭ li) Vi pravas en tio, kion vi ĵus diris, — ke vi
+neniun karieron faris. Sed _tion_ mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam
+la horo de restariĝo iam sonoriĝos por mi —
+
+FOLDAL
+(volas ekstari) Ho, dankon al vi —!
+
+BORKMAN
+(kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la
+horo de restariĝo sonoriĝos por mi —. Kiam ili komprenos, ke ili
+ne povas esti sen mi —. Kiam ili venos supren ĉi tie en la salonon
+— kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn
+de la banko —! La nova banko, kiun ili starigis — sed ne povas
+estri — (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antaŭe, kaj
+frapas sin sur la brusto) _Ĉi tie_ mi volas stari kaj akcepti ilin!
+Kaj estu aŭdata kaj pridemandata kiujn kondiĉojn John Gabriel
+Borkman metos por ke — (haltas subite kaj rigardas al _Foldal_) Vi
+rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili
+_devas, devas, devas_ iam veni al mi? Ĉu vi ne kredas!
+
+FOLDAL
+Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+(denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. _Scias_ tion
+senskue certe — ke ili venos. — Se mi ne havus tiun certecon, — mi
+estus antaŭ longe pafinta al mi kuglon tra la kapo.
+
+FOLDAL
+(timeme) Ho ne, pro ĉio en la mondo —!
+
+BORKMAN
+(pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Ĉiun tagon, ĉiun
+horon mi povas atendi ilin ĉi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min
+preta por akcepti ilin.
+
+FOLDAL
+(kun suspiro) Se ili do venus tre baldaŭe.
+
+BORKMAN
+(maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh
+ne — pri ĝi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiel mi
+foje sentas min?
+
+FOLDAL
+Nu?
+
+BORKMAN
+Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafiĝis al kriplulo en sia unua
+batalo.
+
+FOLDAL
+(metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankaŭ mi havas.
+
+BORKMAN
+Nu ja, tiel en minora afero.
+
+FOLDAL
+(kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por _mi_, John
+Gabriel.
+
+BORKMAN
+(impete) Jes, sed _mi_, kiu estus povinta krei milionojn! Ĉiujn
+tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en
+sennombro! La akvofalojn! La ŝtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj
+la ŝipliniojn tra la tuta mondo. Ĉion, ĉion mi estus sola
+starigita!
+
+FOLDAL
+Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiaĵo antaŭ kiu vi cedus.
+
+BORKMAN
+(premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi ĉi tie kiel pafvundita
+birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antaŭvenas min, — kaj forprenas
+ĉion de mi, pecon post peco!
+
+FOLDAL
+Tiel ankaŭ pri _mi_, vi sciu.
+
+BORKMAN
+(sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis ĉe la celo. Se mi
+estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Ĉiuj deponaĵoj
+estus tiam reprenitaj. Ĉiuj la valoraĵoj, kiujn mi per kuraĝa mano
+utiligis, ili denove kuŝus en sia loko kiel antaŭe. La kapturnige
+grandaj akciosocietoj estis ĝuste antaŭ sia realiĝo. Eĉ ne unu
+sola opulo perdus oeron —
+
+FOLDAL
+Ja, je Dio — kiel ege proksima vi estis —
+
+BORKMAN
+(en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Ĝuste meze
+en la tagoj de decido! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiun krimon mi
+tenas kiel la plej fian fareblan de homo?
+
+FOLDAL
+Ne. Diru!
+
+BORKMAN
+Ne estas mortigo. Ne rabo aŭ nokta ŝtelenrompo. Eĉ ne falsa ĵuro.
+Ĉar ĉiuj tiaĵoj fariĝas pleje kontraŭ homoj, kiujn oni malamas,
+aŭ kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni.
+
+FOLDAL
+Sed la plej fia do, John Gabriel?
+
+BORKMAN
+(emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko.
+
+FOLDAL
+(iom dubinde) Jes, sed aŭskultu nun —
+
+BORKMAN
+(ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laŭ via aspekto.
+Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en
+la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Ĉiun opan grajnon! — Ne, vi
+sciu, — la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn
+de amiko, — aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al
+unu sola, duope, kvazaŭ flustro en malplena, malhela, ŝlosita
+ĉambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute
+trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj
+tian amikon mi havis. — Kaj li estis tiu, kiu frakasis min.
+
+FOLDAL
+Mi ja scietas al kiu vi aludas.
+
+BORKMAN
+Ne estis faldaĵo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuraĝis malkaŝi
+por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraŭ mi la
+armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane.
+
+FOLDAL
+Mi neniam povis kompreni, kial li —. Ja, subparoliĝis tamen multe
+tiam.
+
+BORKMAN
+Pri kio subparoliĝis? Diru. Mi ja scias nenion. Ĉar mi ja tuj —
+izoliĝis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm?
+
+FOLDAL
+Vi estus ja ministro, oni diris.
+
+BORKMAN
+Ofertiĝis al mi. Sed mi rifuzis.
+
+FOLDAL
+Do ne staris al li en la vojo.
+
+BORKMAN
+Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min.
+
+FOLDAL
+Nu, _en tiu okazo_ mi vere ne komprenas —
+
+BORKMAN
+Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+Nu?
+
+BORKMAN
+Estis — iaspeca virina historio, vi sciu.
+
+FOLDAL
+Virina historio? Ne do, John Gabriel —?
+
+BORKMAN
+(interrompante) Jes, jes, jes, — pri tiuj malnovaj, stultaj
+historioj ni ne plu parolu. — Nu, ministro fariĝis nek li nek
+mi.
+
+FOLDAL
+Sed alte supren li atingis.
+
+BORKMAN
+Kaj mi en la abismon.
+
+FOLDAL
+Ho, estas terura tragedio —
+
+BORKMAN
+(kapsignas al li) Preskaŭ same terura kiel la _via_, ŝajnas al mi,
+kiam mi pripensas.
+
+FOLDAL
+(naive) Jes, eĉ same terura.
+
+BORKMAN
+(ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaŭ iu
+komedio.
+
+FOLDAL
+Komedio? Tio ĉi?
+
+BORKMAN
+Jes, tiel kiel ŝajnas, ke ĝi evoluas nun. Ĉar nun vi aŭdu —
+
+FOLDAL
+Nu do?
+
+BORKMAN
+Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis.
+
+FOLDAL
+Ne.
+
+BORKMAN
+Dum ni du sidas ĉi tie, ŝi sidas tie malsupre ludante al danco por
+li, kiu perfidis kaj ruinigis min.
+
+FOLDAL
+Pri tio mi eĉ ne havis scieton.
+
+BORKMAN
+Jes, ŝi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al — la grandsinjora
+domo.
+
+FOLDAL
+Nu ja, bedaŭrinda infano —
+
+BORKMAN
+Kaj ĉu vi povas diveni por kiu ŝi ludas inter la aliuloj?
+
+FOLDAL
+Nu?
+
+BORKMAN
+Por mia filo, sciu.
+
+FOLDAL
+Ĉu?
+
+BORKMAN
+Jes; — kiel ŝajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en
+la vico de dancantoj ĉi-vespere. Ĉu do ne estas komedio, kiel mi
+diras?
+
+FOLDAL
+Jes, sed do li certe nenion scias.
+
+BORKMAN
+Kion li ne scias?
+
+FOLDAL
+Li ne scias, kiel _li_ — tiu — nu —
+
+BORKMAN
+Vi tamen povas diri la nomon. Mi eĉ toleras aŭdi ĝin nun.
+
+FOLDAL
+Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+(sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas ĝin, sciu, — tiel
+certe kiel mi sidas ĉi tie.
+
+FOLDAL
+Sed ĉu vi povas imagi, ke li serĉus societon en _tiu_ domo!
+
+BORKMAN
+(agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule
+kiel mi. Mi kuraĝas ĵuri ke li staras ĉe la flanko de miaj
+malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur
+faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min.
+
+FOLDAL
+Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en _tiu_ lumo?
+
+BORKMAN
+Kiu? Ĉu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino — de post
+kiam li havis ses — sep jarojn. Kaj nun poste — lia patrino!
+
+FOLDAL
+Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraŭ ili.
+
+BORKMAN
+(ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaŭ ili incitis lin
+kontraŭ mi, ĉu vi ne aŭdas!
+
+FOLDAL
+(cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris.
+
+BORKMAN
+(kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon
+por ni! Fuŝigas nian tutan sorton, — nian tutan venkan iron.
+
+FOLDAL
+Tamen ne ĉiuj!
+
+BORKMAN
+Ĉu? Menciu unu solan, kiu tamen taŭgas!
+
+FOLDAL
+Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne taŭgas.
+
+BORKMAN
+(spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj
+virinoj, — kiam oni ne konas ilin!
+
+FOLDAL
+(varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel feliĉige kaj
+tiel benite pensi, ke tie ekstere, ĉirkaŭe, tre fore, — _tie_
+tamen troviĝas la vera virino.
+
+BORKMAN
+(senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, ĉesu pri tiu poezia
+babilaĵo!
+
+FOLDAL
+(profunde ofendita rigardas lin) Ĉu vi nomas mian plej sanktan
+kredon poezia babilaĵo!
+
+BORKMAN
+(malmole) Jes, mi faras! Estas tio ĉi, kio kaŭzis, ke vi neniam
+antaŭeniĝis en la mondo. Se vi forpelus ĉiujn tiaĵojn, mi povus
+ankoraŭ helpi vin surpieden — helpi vin supren.
+
+FOLDAL
+(dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas.
+
+BORKMAN
+Mi _povos_, kiam mi nur regajnos la potencon.
+
+FOLDAL
+Sed tio estas ja tre longe estonta espero.
+
+BORKMAN
+(impete) Ĉu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al
+tio!
+
+FOLDAL
+Mi ne scias kion respondi al vi.
+
+BORKMAN
+(ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate)
+Do mi ne plu bezonas vin.
+
+FOLDAL
+(ekstaras de la seĝo) Ne bezonas —!
+
+BORKMAN
+Ĉar vi ne kredas, ke mia sorto ŝanĝiĝos —
+
+FOLDAL
+Tamen mi ja ne povas kredi kontraŭ ĉiu racio! — Kontentigon vi
+devus ja havi —
+
+BORKMAN
+Daŭre! Daŭre!
+
+FOLDAL
+Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed _tiom_ mi tamen legis dum
+miaj tagoj —
+
+BORKMAN
+(rapide) Neeble, vi opinias?
+
+FOLDAL
+Ne ekzistas prejudikato por tiaĵo.
+
+BORKMAN
+Ne estas necesa por esceptuloj.
+
+FOLDAL
+La leĝo ne konas tiajn konsiderojn.
+
+BORKMAN
+(akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(senpere plektas la manojn) Ĉu vi tion diras tute serioze?
+
+BORKMAN
+(rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni
+reciproke. Plej bone ke vi ne revenu.
+
+FOLDAL
+Vi do deziras, ke mi forlasu vin?
+
+BORKMAN
+(ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin.
+
+FOLDAL
+(kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio.
+
+BORKMAN
+Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi.
+
+FOLDAL
+(skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+Ĉu vi ne sidadis ĉi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en
+min?
+
+FOLDAL
+Ne estis mensogo tiom longe, kiam _vi_ kredis pri _mia_ voko. Tiom
+longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi.
+
+BORKMAN
+Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaŭ trompis nin mem
+— ambaŭ.
+
+FOLDAL
+Sed ĉu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel?
+
+BORKMAN
+(ridetas amare) Jes, trompi, — tio estas amikeco. Jen vi pravas.
+Tiun sperton mi iam antaŭe faris.
+
+FOLDAL
+(rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel
+senkonsidere.
+
+BORKMAN
+(pli mola voĉo) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en _tia_ afero.
+
+FOLDAL
+Eble pli ol vi mem scias.
+
+BORKMAN
+_Mi_?
+
+FOLDAL
+(kviete) Jes, vi. Ĉar mi mem havis miajn dubojn — foje, vi sciu. La
+terura dubo — ke mi fuŝis la vivon pro imagaĵo.
+
+BORKMAN
+Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj.
+
+FOLDAL
+Tial estis por mi tiel konfideme, veni ĉi tien, kaj apogi min al vi,
+kiu kredis. (prenas sian ĉapelon) — Sed nun vi estas kiel fremdulo
+por mi.
+
+BORKMAN
+Ankaŭ vi por mi.
+
+FOLDAL
+Bonan nokton, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+Bonan nokton, Vilhelm. (_Foldal_ eliras maldekstre)
+
+(_Borkman_ staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras
+movon, kvazaŭ li volus revoki _Foldal_, sed hezitas pripense, kaj
+komencas paŝadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse.
+Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon.
+Fariĝas duonlume en la salono.)
+
+(Iom poste frapiĝas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.)
+
+BORKMAN
+(apud la tablo, skuiĝas, turnas sin kaj demandas laŭte) Kiu frapas?
+(neniu respondo; frapiĝas denove)
+
+BORKMAN
+(restas staranta) Kiu estas? Envenu!
+
+(_Ella Renthejm_, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la
+pordo. Ŝi estas vestita en sia nigra robo kiel antaŭe, kun la
+mantelo malfirme ĵetita sur la ŝultroj.)
+
+BORKMAN
+(rigardas ŝin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi?
+
+ELLA RENTHEJM
+(fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman.
+(Ŝi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.)
+
+BORKMAN
+(staras kiel fulme frapita, rigardas ŝin sendeturne kaj flustras
+duonlaŭte) Ĉu estas — estas Ella? Ĉu estas Ella Renthejm?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. — Estas _“via”_ Ella, — kiel vi nomis min en antaŭa tempo.
+Iam. Antaŭ tiuj multaj — multaj jaroj.
+
+BORKMAN
+(kiel antaŭe) Jes, estas vi, Ella, — mi vidas tion nun.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉu vi rekonas min?
+
+BORKMAN
+Jes, nun mi komencas —
+
+ELLA RENTHEJM
+La jaroj atakis min forte kaj aŭtune, Borkman. Ĉu ne ŝajnas al
+vi?
+
+BORKMAN
+(devigite) Vi iom ŝanĝiĝis. Je la unua rigardo —
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laŭ la nuko. Tiujn, kiujn vi
+ŝatis vindi ĉirkaŭ viajn fingrojn.
+
+BORKMAN
+(rapide) Ĝuste! Nun mi vidas, Ella. Vi ŝanĝis la hararanĝon.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun malĝoja rideto) Ĝuste. Estas pro la hararanĝo.
+
+BORKMAN
+(deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en ĉi tiu regiono de la
+lando.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi ja ĵus venis.
+
+BORKMAN
+Kial vi vojaĝis ĉi tien, — nun mezvintre?
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion vi aŭdos.
+
+BORKMAN
+Ĉu estas io, kion vi intencas pri _mi_?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ankaŭ pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe
+pasinte.
+
+BORKMAN
+Vi certe estas laca.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi estas laca.
+
+BORKMAN
+Ĉu vi ne volas eksidi? _Jen_, — en la sofon.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, dankon. Mi bezonas sidi.
+
+(Ŝi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antaŭan angulon de
+la sofo. _Borkman_ staras apud la tablo kun la manoj dorse ŝin
+rigardante. Mallonga silento.)
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontiĝis vizaĝon
+vizaĝe, Borkman.
+
+BORKMAN
+(sombre) Ege, ege longe de post tiam. Ĉiuj tiuj teruraĵoj
+interkuŝas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tuta homa vivo interkuŝas. Forĵetita homa vivo.
+
+BORKMAN
+(rigardas ŝin akre) Forĵetita!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, ĝuste forĵetita. Por ni ambaŭ.
+
+BORKMAN
+(en malvarma komerca voĉtono) Mi ankoraŭ ne konsideras mian vivon
+kiel forĵetitan.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu, sed _mia_ vivo do?
+
+BORKMAN
+En tio vi mem kulpas, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun skuiĝo) Kaj _tion_ diras _vi_!
+
+BORKMAN
+Vi povus bone fariĝi feliĉa sen mi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉu vi tion kredas?
+
+BORKMAN
+Se vi mem volus.
+
+ELLA RENTHEJM
+(amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti
+min —
+
+BORKMAN
+Sed lin vi rifuzis —
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi faris.
+
+BORKMAN
+Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro —
+
+ELLA RENTHEJM
+(moke) — jaron post jaro mi rifuzis la feliĉon, vi do pensas?
+
+BORKMAN
+Vi povus bone fariĝi feliĉa ankaŭ kun _li_. Kaj tiam _mi_ estus
+savita.
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi —?
+
+BORKMAN
+Jes, tiam vi estus min savinta, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kiel, vi pensas?
+
+BORKMAN
+Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaŭ viaj rifuzadoj, — viaj
+eternaj rifuzoj. Kaj li faris venĝon. Ĉar tion li facile povis, —
+li, kiu havis en sia depono ĉiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn
+leterojn. Tiujn li uzis, — kaj tiam estis for pri mi, — ĝis plue
+do. Jen, pri ĉio tio vi kulpas, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jen, jen, Borkman, — reale do, eble estas _mi_, kiu estas ŝuldanto
+al _vi_.
+
+BORKMAN
+Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri ĉio, por kio mi devas
+danki vin. Vi igis la bienon ĉi tie, la tutan bienon, aljuĝi al vi
+ĉe la aŭkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por — via
+fratino. Vi prenis Erhart al vi, — zorgis por li en ĉiuj manieroj —
+
+ELLA RENTHEJM
+— tiom longe kiom permesiĝis —
+
+BORKMAN
+— permesiĝis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn
+hejmajn problemojn. — Kiel mi volis diri, — mi scias kion vi oferis
+por mi kaj via fratino. Sed vi _povis_ ja ankaŭ tion fari, Ella. Sed
+memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna
+kaj varma animo kaj koro por Erhart, — kaj ankaŭ por vi, _tio_
+pelis min!
+
+BORKMAN
+(interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiaĵojn. Mi
+kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu
+faris vin kapabla.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetas) Hm, kapabla, kapabla —
+
+BORKMAN
+(fervore) Jes, ĝuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus
+fariĝonta, — kiam mi povis ŝpari nek parencojn nek amikojn, —
+kiam mi devis kapti — kaj ankaŭ kaptis la milionojn, kiuj estis
+konfiditaj al mi, — tiam mi ŝparis ĉion, kio estis via, ĉion kion
+vi posedis, — kvankam mi estus povinta preni kaj prunti ĝin — kaj
+uzi ĝin — kiel ĉion la ceteran.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj ĝuste, Borkman.
+
+BORKMAN
+Tiel ja estas. Kaj tial, — kiam ili venis kaj prenis min, — ili
+ankaŭ trovis ĉion vian netuŝita en la kelo de la banko.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, — — kial vi vere ŝparis
+ĉion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?
+
+BORKMAN
+Kial?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, kial? Diru.
+
+BORKMAN
+(akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi
+min, se mi ne sukcesus?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj.
+
+BORKMAN
+Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, sed kial tamen —?
+
+BORKMAN
+(ŝultrotiras) Je Dio, Ella, — ne estas facile memori kialojn, kiuj
+estas dudek jarojn aĝaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola,
+cerbumante pri ĉiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus
+realigindaj, ŝajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al
+mi estron de aerŝipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante
+grandegan balonon por veli supre trans nesekura, danĝeroplena
+oceano.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko.
+
+BORKMAN
+(senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas
+pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis
+havi vin kaj la vian kun mi en la balono.
+
+ELLA RENTHEJM
+(en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial!
+
+BORKMAN
+(ne ŝin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en
+tia vojaĝo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la
+estonto —
+
+BORKMAN
+La vivo ne ĉiam estas la plej kara.
+
+ELLA RENTHEJM
+(senspire) Ĉu tiel estis por vi tiam?
+
+BORKMAN
+Ŝajnas al mi tiel.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ke _mi_ estis la plej kara, kiun vi sciis?
+
+BORKMAN
+Jes, ŝvebas antaŭ mi io tia.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis
+min — kaj edzinigis alian — iun alian!
+
+BORKMAN
+Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj
+konsideroj, — nu do, _aliaj_ konsideroj, — kiuj devigis min. Sen
+_lia_ kunhelpo mi povus nenien veni.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do perfidis min pro — pli altaj konsideroj.
+
+BORKMAN
+Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis _vin_, kiel prezon
+por la helpo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marĉandado.
+
+BORKMAN
+Ne havis elekton. Devis venki aŭ fali.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Ĉu tio povas esti vero, kion vi
+diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo?
+
+BORKMAN
+Kaj tiam kaj poste, — longe longe poste.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi tamen marĉandis min for. Marĉandadis pri la rajto de via amo
+kun alia viro. Vendis mian amon por — por bankestra ofico!
+
+BORKMAN
+(sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekstaras sovaĝe kaj skuite de la sofo) Krimulo!
+
+BORKMAN
+(skuiĝas sed regas sin) Tiun vorton mi aŭdis antaŭe.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraŭ leĝo kaj
+juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de ĉiuj tiuj akcioj kaj
+obligacioj — aŭ kio ajn, kio tio estis, — kiom vi pensas, ke mi
+zorgas pri ĝi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam ĉio
+disfalis sur vin —
+
+BORKMAN
+(streĉite) Kio tiam, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kredu min, mi tolerus ĉion ĝoje kun vi. La malhonoron, la
+ruiniĝon, — ĉion, ĉion mi helpus vin porti —
+
+BORKMAN
+Ĉu vi tion volus? Ĉu povus?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj volus kaj povus. Ĉar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura
+krimo —
+
+BORKMAN
+Kiun! Al kio vi aludas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono —
+
+BORKMAN
+(gapas al ŝi) Vi freneziĝis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(paŝas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon
+de morto!
+
+BORKMAN
+(retiras sin al la piano) Ĉu vi freneziĝas, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Ĉu vi komprenas, kion
+tio signifas? Rakontiĝas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas
+neniu pardono. Mi neniam antaŭe komprenis, kio tio estas. Nun mi
+komprenas. La granda nepardonebla peko, — estas la peko murdi la
+amovivon en iu homo.
+
+BORKMAN
+Kaj tion vi diras, ke mi faris?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi _faris_. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antaŭ
+nun ĉi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild
+anstataŭe, — tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran
+nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artaĵojn
+ŝiaflanke. Kaj mi preskaŭ pensas, ke mi malestimis vin iomete —
+spite al ĉio. Sed _nun_ mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi
+_amis_! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion
+vi estis preta vendi por profito. _Tio_ estas la duobla murdo, por
+kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia!
+
+BORKMAN
+(malvarma kaj sinrega) Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan
+animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon
+tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte ŝajnas,
+ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta
+mondo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, efektive mi ne faras.
+
+BORKMAN
+Nur via propra kora afero —
+
+ELLA RENTHEJM
+Nur ĝi! Nur ĝi! Vi pravas.
+
+BORKMAN
+Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la
+plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas
+anstataŭi alia —
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin kun rideto) Ĉu vi tion spertis, kiam vi estis preninta
+Gunhild kiel edzinon?
+
+BORKMAN
+Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankaŭ _tion._ Mi
+volis meti sub mian potencon ĉiujn fontojn de potenco en ĉi tiu
+lando. Ĉion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de
+riĉaĵoj — tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj
+tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj.
+
+ELLA RENTHEJM
+(perdita en memoro) Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni
+priparolis viajn celojn —
+
+BORKMAN
+Jes, kun vi mi povis paroli, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi ŝercis pri viaj planoj, kaj demandis, ĉu vi volus veki ĉiujn la
+dormantajn spiritojn de la oro.
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Mi memoras tiun esprimon. (malrapide) Ĉiujn la
+dormantajn spiritojn de la oro.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed vi ne prenis tion por ŝerco. Vi diris: “Jes, jes, Ella, estas
+ĝuste tio, kion mi volas.”
+
+BORKMAN
+Tiel ankaŭ _estis_. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la
+piedingon —. Kaj _tio_ dependis tiam de unu sola viro. Li povis,
+kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, — se mi
+miaflanke —
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĝuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, —
+kaj kiu senlime amis vin.
+
+BORKMAN
+Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu
+ajn alia kondiĉo —
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi akceptis.
+
+BORKMAN
+(impete) Jes, mi faris, Ella! Ĉar la potencavido estis tiel
+nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. _Devis_ akcepti. Kaj li
+helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj
+mi altiĝis kaj altiĝis. Jaron post jaro mi altiĝis —
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj _mi_ estis kvazaŭ forviŝita el via vivo.
+
+BORKMAN
+Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(post mallonga, pensema silento) Borkman, — ĉu ne ŝajnas al vi, ke
+kvazaŭ kuŝis kondamno super nia tuta rilato?
+
+BORKMAN
+(rigardas ŝin) Kondamno?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Ĉu ne ŝajnas al vi?
+
+BORKMAN
+(maltrankvila) Jes. Sed kiel vere —? (ekdire) Ho, Ella, — mi
+baldaŭ ne plu scias, kiu pravas, — aŭ vi aŭ mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis ĉiun homan ĝojon en mi.
+
+BORKMAN
+(timeme) Tion do ne diru, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉiu ina, homa ĝojo almenaŭ. De la tempo, kiam la bildo de vi
+komencis estingiĝi en mi, mi ekzistis kvazaŭ sub suneklipso. Dum
+ĉiuj tiuj jaroj fariĝis por mi pli kaj pli malloge, — fine tute
+neeble, ami iun vivantan estaĵon. Nek homojn, nek bestojn aŭ
+plantojn. Nur tiun unu solan —
+
+BORKMAN
+Kiun tiun unu solan —?
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart, kompreneble.
+
+BORKMAN
+Erhart —?
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart, — vian, vian filon, Borkman.
+
+BORKMAN
+Ĉu li do kuŝis tiel varme sur via koro?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom
+longe kiom mi povis? Kial?
+
+BORKMAN
+Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel ĉio la cetera.
+
+ELLA RENTHEJM
+(en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam
+sentis kompatemon — de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne
+kapablis. Se venis malriĉa, malsata infano en mian kuirejon,
+frostante kaj plorante kaj petegante iom da manĝaĵo, mi igis la
+kuiristinon okupiĝi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la
+infanon al mi mem, varmigi ĝin apud mia propra forno, ĝoji vidante
+ĝin satmanĝi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare
+memoras! Estas _vi_, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte
+malfekunda interne — kaj ankaŭ ekstere!
+
+BORKMAN
+Nur ne por Erhart.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne. Ne por _via_ filo. Sed cetere por ĉio, ĉio, kio vive moviĝas.
+Vi fraŭdis min pri la ĝojo de patrino kaj feliĉo en la vivo. Kaj
+ankaŭ pri la ĉagrenoj kaj la larmoj. Kaj _tio_ estus eble la plej
+korŝira perdo por mi, vi sciu.
+
+BORKMAN
+Ĉu jenon vi diras, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kiu scias? Eble estus la ĉagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus
+al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi _ne povis_ rezigni pri
+la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis
+lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, — ĝis, —.
+Aĥ!
+
+BORKMAN
+Ĝis kio?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĝis lia patrino, — lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de
+mi.
+
+BORKMAN
+Li devis ja forlasi vin. Ĉi tien al la urbo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne
+la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo!
+
+BORKMAN
+(kun malica esprimo en la okuloj) Hm, — ĝin vi certe ne perdis,
+Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantaĝo de iu ĉi tie
+malsupre en la — ĉambra etaĝo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi _estas_ perdinta Erhart ĉi tie. Kaj _ŝi_ gajnis lin reen. Aŭ
+ankaŭ iu alia. Tio lumas sufiĉe el la leteroj, kiujn li foje
+skribas al mi.
+
+BORKMAN
+Sekve estas por serĉi lin hejmen al vi, ke vi venas ĉi tien?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, se _tio_ estus farebla, mi —!
+
+BORKMAN
+Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Ĉar _vi_ havas ja la pli
+grandan kaj unuan postulon pri li.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj ĉi tie? Se li ne venas
+libervole, — mi tute ne havas lin. Kaj estas _tio_, kion mi devas!
+Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano!
+
+BORKMAN
+Vi devas memori, ke Erhart estas en la aĝo de dudekoj. Longe vi ne
+povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas
+vin.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun peza rideto) Ne necesus daŭri tre longe.
+
+BORKMAN
+Ĉu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas ĝis la
+fino de viaj tagoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas daŭri tre longe.
+
+BORKMAN
+(ekmiras) Kion vi diras per tio?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn?
+
+BORKMAN
+Ĉu _vi_?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi tion ne scias?
+
+BORKMAN
+Ne, vere ne —
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin en surprizo) Ĉu Erhart ne rakontis tion?
+
+BORKMAN
+En la momento mi vere tion ne memoras.
+
+ELLA RENTHEJM
+Entute li eble ne parolis pri mi?
+
+BORKMAN
+Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte
+vidas lin. Preskaŭ neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de
+mi. For, for, vi komprenas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉu vi scias tion certe, Borkman?
+
+BORKMAN
+Jes certe mi scias. (ŝanĝas voĉtonon) Nu, sed vi do estis malsana,
+Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi estis. Kaj nun ĉi-aŭtune ĝi tiom graviĝis, ke mi devis
+veni ĉi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj.
+
+BORKMAN
+Kaj vi eble jam parolis kun ili?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, hodiaŭ antaŭtagmeze.
+
+BORKMAN
+Kion ili do diris?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ili donis al mi plenan certecon pri _tio_, kion mi longe scietis —
+
+BORKMAN
+Nu?
+
+ELLA RENTHEJM
+(simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas,
+Borkman.
+
+BORKMAN
+Ho, vi do ne kredu tion, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aŭ savo, vi sciu. La
+kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraŭ ĝi. Ili devas lasi ĝin
+iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi ĝin. Nur iomete
+mildigi, eble. Kaj _tio_ ja tamen estas bona.
+
+BORKMAN
+Ho, sed povas ankoraŭ longe daŭri, — vi fidu min.
+
+ELLA RENTHEJM
+Povas eble daŭri tra la vintro, ili diris.
+
+BORKMAN
+(senpripense) Nu jes, — la vintro ja estas longa, ĝi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Ĝi almenaŭ estas sufiĉe longa por mi.
+
+BORKMAN
+(vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano
+evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj saĝe —? El kio ĝi
+venus?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn
+animskuiĝojn.
+
+BORKMAN
+(ekflamiĝante) Animskuiĝojn! Aha, mi komprenas! Estus _mi_, kiu
+kulpus!
+
+ELLA RENTHEJM
+(en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue _tion_ priparoli nun! Sed mi
+_devas_ reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaŭ ol mi forpasos!
+Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu ĉion,
+kio estas vivo, — forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen _ĉi tie_
+postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj
+sopireme, — tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li
+perdis.
+
+BORKMAN
+(post mallonga paŭzo) Prenu lin, Ella, — se vi povos gajni lin.
+
+ELLA RENTHEJM
+(vigle) Vi donas vian konsenton? Ĉu vi _povas?_
+
+BORKMAN
+(sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Ĉar mi tamen
+ne posedas lin.
+
+ELLA RENTHEJM
+Dankon, dankon almenaŭ por la ofero! — Sed mi havas ankoraŭ ion
+por peti vin. Grandan aferon por _mi_, Borkman.
+
+BORKMAN
+Nu, do diru.
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi eble trovos tion infanece de mi, — eble vi ne komprenos —
+
+BORKMAN
+Ekdiru, — nu do diru.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos —
+
+BORKMAN
+Ne, eble ne estos —
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj mi intencas transporti ĉion al Erhart.
+
+BORKMAN
+Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman.
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme) Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin.
+
+BORKMAN
+Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas malrapide) Jes, tiel ĝuste estas. Kiam mi mortos, — tiam
+ankaŭ mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso.
+Neniiĝi el la estado — eĉ la nomo —
+
+BORKMAN
+(ekscitas) Hah, — mi vidas kien vi celas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(pasie) Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post
+mi!
+
+BORKMAN
+(rigardas ŝin akre) Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon
+de la ŝarĝo porti la nomon de sia patro. Jen la afero.
+
+ELLA RENTHEJM
+Neniel tio! Mi mem spite kaj ĝoje portus ĝin kune kun vi! Sed
+patrino, kiu baldaŭ mortos —. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj
+scias, Borkman.
+
+BORKMAN
+(malvarme kaj fiere) Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti
+mian nomon sola.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kaptas kaj premas liajn manojn) Dankon, dankon! Nun estas plenumita
+reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi
+povis. Ĉar kiam _mi_ estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos
+post mi!
+
+(La tapetpordo malfermiĝas. _Sinjorino Borkman_ kun la granda
+tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en furioza ekscito) Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel!
+
+ELLA RENTHEJM
+(retiras sin malantaŭen) Gunhild!
+
+BORKMAN
+(akre kaj minace) Supren ĉi tien al mi, neniu havas permeson
+veni!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(paŝon internen) Mi prenas al mi tiun permeson.
+
+BORKMAN
+(kontraŭ ŝin) Kion vi volas al mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontraŭ malbonaj
+potencoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Lasu tion kiel estas. (minace, kun levita brako) Sed _tion_
+mi diras, — la patran nomon li portu! Kaj portu ĝin alte antaŭen
+al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi
+sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia.
+
+(Ŝi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(skuita kaj ekscitita) Borkman, — Erhart pereos en tiu ĉi
+veteraĉo. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj
+iri malsupren al ŝi.
+
+BORKMAN
+(rigardas ŝin) Ni? Ankaŭ mi, vi pensas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi kaj mi.
+
+BORKMAN
+(skuas la kapon) Ŝi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun
+mi iam revis rompi el la montoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do provu tion nun!
+
+BORKMAN
+(ne respondas; necerta; staras ŝin rigardante)
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(La sidĉambro de _sinjorino Borkman._ La lampo daŭre lumas
+antaŭ la kanapotablo. Ene en la ĝardena ĉambro estas estingite kaj
+mallume.)
+
+(_Sinjorino Borkman_, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa,
+interna impeto tra la antaŭĉambra pordo, iras al la fenestro kaj
+tiras la kurtenon iom flanken; poste ŝi iras al la kahelforno kaj
+eksidas, sed baldaŭ eksaltas kaj iras por tiri la sonorigŝnuron.
+Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste ŝi denove
+sonorigas; ĉi tiun fojon pli impete.)
+
+(Iom poste envenas la _ĉambristino_ el la antaŭa ĉambro. Ŝi
+aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte ŝi vestis sin en tuta
+rapideco.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du
+fojojn!
+
+ĈAMBRISTINO
+Jes, sinjorino, mi ja aŭdis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj vi tamen ne venas.
+
+ĈAMBRISTINO
+(malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestaĵojn, mi
+scias.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por serĉi mian
+filon.
+
+ĈAMBRISTINO
+(rigardas ŝin en surprizo) Ĉu mi serĉu la studenton?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, ĉar mi volas paroli kun
+li.
+
+ĈAMBRISTINO
+(acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston ĉe la
+administranto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kial tio?
+
+ĈAMBRISTINO
+Por ke li jungu antaŭ la sledo. Tia terura, neĝa vetero kia estas
+ĉi-vespere.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho, tio ne gravas. Nur rapidiĝu! Estas ja tute proksime trans la
+angulo.
+
+ĈAMBRISTINO
+Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj ĉe la angulo, tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, efektive estas. Ĉu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato
+Hinkels?
+
+ĈAMBRISTINO
+(moke) Ho ĉu, estas _tie_, ke la studento estas ĉi-vespere?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekmiras) Jes, kie li alie estus?
+
+ĈAMBRISTINO
+(formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas,
+mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kie, vi pensas.
+
+ĈAMBRISTINO
+Ĉe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas ŝin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn
+_tie._
+
+ĈAMBRISTINO
+(duone murmurante) Ŝajne ili diras, ke li venas tien ĉiutage.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Estas nur babilaĵo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj
+serĉu lin.
+
+ĈAMBRISTINO
+(rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros.
+
+(Ŝi volas eliri tra la antaŭĉambro. En la sama momento tiu
+pordo malfermiĝas. _Ella Renthejm_ kaj _Borkman_ aperas sur la
+sojlo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ŝancelas paŝon malantaŭen) Kion tio ĉi signifu!
+
+ĈAMBRISTINO
+(timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(flustras al la _ĉambristino_) Diru, ke li venu tujtuje!
+
+ĈAMBRISTINO
+(mallaŭte) Jes ja, sinjorino.
+
+(_Ella Renthejm_ kaj, post ŝi, _Borkman_ venas en la ĉambron. La
+_ĉambristino_ ŝteliras malantaŭ ili tra la pordo kaj fermas post
+si.)
+
+(Mallonga paŭzo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(denove sinrega, turnas sin al _Ella_) Kion li volas ĉi tie malsupre
+ĉe mi?
+
+ELLA RENTHEJM
+Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tion li neniam antaŭe provis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉi-vespere li volas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+La lastan fojon kiam ni staris vidalvide — estis en la tribunalo.
+Tiam mi alvokiĝis por doni klarigon —
+
+BORKMAN
+(proksimiĝas) Kaj ĉi-vespere estas _mi_, kiu volas doni
+klarigon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin) _Vi!_
+
+BORKMAN
+Ne pri tio, kion mi krimis. Ĉar _tion_ konas ja la tuta mondo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas
+tion.
+
+BORKMAN
+Sed ĝi ne scias _kial_ mi krimis. Kial mi _devis_ krimi. La homoj ne
+komprenas, ke mi _devis_, ĉar mi estis mi mem, — mi estis John
+Gabriel Borkman, — kaj neniu alia. Kaj estas pri _tio_, ke mi provos
+doni al vi klarigon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaŭ
+ne.
+
+BORKMAN
+En propraj okuloj ili povas absolvi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(repuŝe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi sufiĉe pensis pri tiuj
+viaj sombraj aferoj.
+
+BORKMAN
+Ankaŭ mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la ĉelo — kaj aliloke —
+mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi
+havis ankoraŭ pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por
+nova traktado — por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis ĝin. Mi
+estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra
+juĝisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, — tion mi kuraĝas diri. Mi
+paŝadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis
+ĉiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antaŭe kaj malantaŭe
+same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la
+jura rezulto al kiu mi ĉiam revenas, estas _tiu_, ke la sola
+kontraŭ kiu mi krimis, — estas mi mem.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj ĉu do kontraŭ mi? Kaj kontraŭ via filo?
+
+BORKMAN
+Vi kaj li enteniĝas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi
+mem.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi
+ruinigis?
+
+BORKMAN
+(pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon
+ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kuŝis dise en la lando, profunde
+en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el
+la aliuloj aŭdis tion. Nur mi sola.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.
+
+BORKMAN
+Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, ĉu ili ne agus
+ĝuste kiel mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Neniu, neniu krom vi farus tion.
+
+BORKMAN
+Eble ne. Sed tiam estus tial, ĉar ili ne havus talentojn kiel mi.
+Kaj se ili _estus_ tion farinta, ili ne tion farus kun _miaj_ celoj.
+La ago tiuokaze fariĝus iu alia. — Bone kaj mallonge, mi absolvis
+min mem.
+
+ELLA RENTHEJM
+(mole kaj pete) Ho, sed ĉu vi kuraĝas diri tion tiel sekure,
+Borkman?
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Absolvis min _tiurilate._ Sed jen venas la granda,
+premanta memkulpigo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kiu estas _ĝi_?
+
+BORKMAN
+Mi pasigis tie supre forĵetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo!
+La saman tagon kiam mi liberiĝis, mi estus devinta eliri en la
+realan vivon, — elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi
+estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la
+altejoj, — pli alten ol iam antaŭe, — spite al tio, kio kuŝas
+intermeze.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho, fariĝus nur vivi la saman vivon denove, — kredu min.
+
+BORKMAN
+(skuas la kapon, kaj rigardas ŝin instrue) Nenio nova okazos. Sed
+_tio_ kio _estas okazinta_, tio ankaŭ ne ripetiĝas. Estas la okulo,
+kiu ŝanĝas la agon. La renaskita okulo ŝanĝas la malnovan agon.
+(interrompante) Nu, tion vi ne komprenas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mallonge) Ne, tion mi ne komprenas.
+
+BORKMAN
+Ne, _tio_ estas ĝuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon ĉe
+unu sola homa animo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin) Neniam, Borkman?
+
+BORKMAN
+Escepte ĉe unu — eble. Antaŭ longe, longe. En la tagoj kiam mi
+pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam ĉe iu ajn!
+Neniun havis mi, por esti sufiĉe atentema por ekstari kaj voki min,
+— sonorigi por mi kiel matena horloĝo, — instigi min al memfida
+laboro denove —.Kaj ankaŭ presi en min, ke mi nenion neripareblan
+estas farinta.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridas moke) Nu, _tion_ vi tamen bezonas esti enpresinta de
+ekstere.
+
+BORKMAN
+(en ŝvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo ĥore siblas, ke mi
+estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam
+mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove
+kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj _ĝi_ absolvas min!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al _mi_ por demandi pri
+tio kion vi nomas kompreno?
+
+BORKMAN
+Ĉu utilus — se mi estus veninta al vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, —
+_tio_ estas la kerno en la tuto.
+
+BORKMAN
+(fiere) Mi amis la potencon —
+
+SINJORINO BORKMAN
+La potencon, jes!
+
+BORKMAN
+— la potencon krei homan feliĉon vaste, vaste ĉirkaŭ mi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi iam havis potencon fari _min_ feliĉa. Ĉu vi uzis ĝin por
+tio?
+
+BORKMAN
+(sen ŝin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas — en
+ŝiprompiĝo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj via propra filo! Ĉu vi uzis vian potencon — aŭ ĉu vi vivis
+kaj agis por fari _lin_ feliĉa?
+
+BORKMAN
+Lin mi ne konas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, tio estas vero. Vi eĉ ne konas lin.
+
+BORKMAN
+(malmole) Por tio vi, — vi, lia patrino, prizorgis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion _mi_
+prizorgis.
+
+BORKMAN
+Vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, ĝuste mi. Mi sola.
+
+BORKMAN
+Do diru.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vian reputacion mi prizorgis.
+
+BORKMAN
+(kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja
+kvazaŭ mi jam estus morta.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(akcentite) Tia vi ja estas.
+
+BORKMAN
+(malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne
+ankoraŭ! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi
+vekiĝis. Saniĝis denove. Atendas ankoraŭ vivo antaŭ mi. Mi povas
+vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas — Kaj
+certe ankaŭ vi vidos tion.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie
+kie vi kuŝas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(indigne) Gunhild! Gunhild, — kiel vi do povas voli —!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ne ŝin aŭskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la
+tombon.
+
+BORKMAN
+La hontomonumenton vi certe pripensas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kreskanta animskuiĝo) Ho ne, ne estu iu monumento el ŝtono aŭ
+metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribaĵon en la
+monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaŭ aro da
+vivanta heĝo, el arboj kaj arbustoj dense, dense ĉirkaŭ via tomba
+vivo. Tie kovriĝos ĉio la malluma, kiu iam _estis_. Kaŝiĝos en
+forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman.
+
+BORKMAN
+(raŭke kaj tranĉe) Kaj _tiun_ amoverkon _vi_ volas plenumi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuraĝas pensi. Sed mi edukis
+helpanton por meti sian vivon sole en tion ĉi. _Li_ trapasu sian
+vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo
+fariĝos kvazaŭ estingita ĉi tie supre sur la tero!
+
+BORKMAN
+(sombre kaj minace) Ĉu al Erhart vi aludas, do diru tuj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li,
+pri kiu vi volas rezigni — kiel pentofaro por viaj propraj agoj.
+
+BORKMAN
+(kun okulĵeto al _Ella_) Kiel pentofaro por mia plej peza peko.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante) Peko kontraŭ fremdulo nur. Memoru la pekon kontraŭ
+_mi_! (rigardas moke al ili ambaŭ) Sed li ne obeas vin! Kiam mi
+vokos lin en mia mizero, li venos! Ĉar estas ĉe _mi_ ke li volas
+esti! Ĉe mi kaj neniam ĉe iu alia — (subite aŭskultas kaj krias)
+Jen mi aŭdas lin. Jen li estas, — jen li estas! Erhart!
+
+(_Erhart Borkman_ abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj
+venas en la ĉambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas ĉapelon
+sur la kapo.)
+
+ERHART
+(pala kaj timema) Panjo do, — kio je Dio —!
+
+(Li vidas _Borkman_, kiu staras apud la pordo de la ĝardena
+ĉambro, skuiĝas kaj deprenas la ĉapelon.)
+
+ERHART
+(silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi,
+panjo? Kio okazis?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas
+havi vin ĉe mi — ĉiam!
+
+ERHART
+(balbutante) Havi min —? Ĉiam! Al kio vi aludas per tio?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Havi vin, havi vin, mi volas! Ĉar estas iuj, kiuj volas preni vin
+for de mi!
+
+ERHART
+(cedas paŝon) Ah, — vi do scias!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes. Ĉu ankaŭ _vi_ scias.
+
+ERHART
+(ekmiras kaj rigardas ŝin) Ĉu _mi_ scias? Jes, kompreneble —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Aha, interkonsentita ludo! Malantaŭ mia dorso. Erhart, Erhart!
+
+ERHART
+(rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi scias ĉion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni
+vin de mi.
+
+ERHART
+Onklino Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, aŭskultu nun iomete _min_, Erhart!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(daŭrante) Ŝi volas, ke mi cedu vin al ŝi. Ŝi volas esti por vi
+en la loko de patrino, Erhart! Ŝi volas, ke vi estu ŝia filo kaj ne
+la mia de nun. Volas ke vi heredu ĉion post ŝi. Demeti vian nomon,
+kaj anstataŭe preni la ŝian!
+
+ERHART
+Onklino Ella, ĉu tio ĉi estas vero?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, estas vero.
+
+ERHART
+Mi sciis eĉ ne vorton pri tiaĵo antaŭ nun. Kial volas vi havi min
+reen al vi?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĉar mi sentas, ke mi perdas vin ĉi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Pro _mi_ vi perdas lin — jes! Kaj tio estas en ordo,
+tio.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Ĉar sciu,
+ke mi estas soleca, — mortanta homo.
+
+ERHART
+Mortanta —?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mortanta. Ĉu vi volas esti kun mi ĝis la fino? Ligi vin tute
+al mi? Esti por mi, kvazaŭ vi estus mia propra infano —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(interrompante) — kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaŭ vian
+taskon en la vivo? Ĉu vi tion volas, Erhart?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.
+
+ERHART
+(varme; kortuŝite) Onklino Ella, — vi estis al mi nedireble bona.
+Ĉe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de
+feliĉo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart, Erhart!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraŭ!
+
+ERHART
+— sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj
+plene fariĝi kiel filo por vi —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin,
+Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(peze) Mi vidas. Vi regajnis lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, jes, — mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, — ĉu ne,
+filo, — ni du havas ankoraŭ iom da vojo por iri kune, ni.
+
+ERHART
+(luktanta kun si mem) Panjo, — mi tamen diru al vi malkaŝe —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(streĉe) Nu?
+
+ERHART
+Fariĝos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi,
+panjo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio?
+
+ERHART
+(prenante kuraĝon) Je Dio, panjo, — mi estas ja juna! Sentiĝas al
+mi, ke la ĉambra aero ĉi tie fine tute sufokus min.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉi tie — ĉe mi!
+
+ERHART
+Jes, ĉi tie ĉe vi, panjo!
+
+ELLA RENTHEJM
+Do venu kun mi, Erhart!
+
+ERHART
+Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone ĉe vi. Estas alimaniere
+_tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj
+lavendoj, — ĉambra aero, ankaŭ tie!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(skuita, sed kun batalakirita memrego) Ĉambra aero ĉe via patrino,
+vi diras!
+
+ERHART
+(en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion.
+Ĉiun tiun malsanecan zorgon kaj — kaj diigon — aŭ kio ĝi estas.
+Mi ne eltenas tion pli longe!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin profunde serioze) Ĉu vi forgesas al kio vi dediĉis
+vian vivon, Erhart?
+
+ERHART
+(ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dediĉis mian vivon! Vi, vi
+estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_
+plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun
+ĝentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dediĉi mian
+vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu ŝanĝis vin,
+Erhart?
+
+ERHART
+(trafita) Kiu —? Ĉu ne povus esti mi mem, kiu —?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas
+sub tiu de via patrino. Kaj ankaŭ ne sub tiu de via — via nutra
+patrino.
+
+ERHART
+(kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo!
+Kaj ankaŭ sub mia propra volo!
+
+BORKMAN
+(antaŭen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico.
+
+ERHART
+(fremde kaj formale ĝentile) Kiel —? Kiel patro opinias?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(moke) Jes, pri tio ankaŭ mi demandas.
+
+BORKMAN
+(daŭrigante seninterrompe) Aŭskultu, Erhart, — ĉu vi do volas iri
+kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi
+restarigon por sia falo. Tiaĵo estas nur vanaj revoj, pri kiuj
+fabeliĝis por vi — ĉi tie malsupre en la ĉambra aero. Eĉ se vi
+volus aranĝi vian vivon por vivi kiel ĉiuj la sanktuloj kune — tio
+nenion utilus al mi.
+
+ERHART
+(formale; respekte) Estas vero kiel dirite.
+
+BORKMAN
+Jes, estas. Kaj ankaŭ ne utilus, se mi min fordonus al velko en
+pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj
+kaj espero — en ĉiuj tiuj ĉi jaroj. Sed tiaĵo ne taŭgas por mi.
+Kaj nun mi volas elen el la revoj.
+
+ERHART
+(kapklinas facile) Kaj kion volas — kion volas do patro fari?
+
+BORKMAN
+Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia
+nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la
+pasinteco. Tra laboro, — tra senĉesa laboro por ĉio tio, kio en la
+juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed _nun_ milfojojn pli alte
+ol tiam. Erhart, — ĉu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu
+ĉi nova vivo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(averte levas la manon) Ne faru, Erhart!
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj al _tio vi_ konsilas? Vi, la soleca, — la mortanta.
+
+ELLA RENTHEJM
+Estu sensignife pri mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, se nur ne estas _mi_, kiu prenas lin de vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ĝuste tiel, Gunhild.
+
+BORKMAN
+Ĉu vi volas. Erhart?
+
+ERHART
+(en embarasa ĝemo) Patro, — mi ne povas nun. Estas tute neeble!
+
+BORKMAN
+Sed kion vi do fine volas?
+
+ERHART
+(ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaŭ mi!
+Mian propran vivon volas mi vivi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra,
+estingiĝanta homa vivo?
+
+ERHART
+Onklino, mi ne _povas_, eĉ se mi ege volus.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne por iu, kiu nedireble amas vin?
+
+ERHART
+Vere kiel mi vivas, onklino Ella, — mi ne povas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin akre) Kaj eĉ via patrino ne plu ligas vin nun.
+
+ERHART
+Mi ĉiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daŭre vivi por vi
+sola. Ĉar ne estas vivo por mi, tio ĉi.
+
+BORKMAN
+Do venu tamen ligi vin al mi! Ĉar vivo, tio estas laboro, tio,
+Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!
+
+ERHART
+(pasie) Jes, sed mi ne _volas_ labori _nun_! Ĉar mi estas _juna_!
+Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun _mi_ tion sentas fluanta
+varme tra mi. Mi ne _volas_ labori! Nur vivi, vivi, vivi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun scietanta ekkrio) Erhart, — por kio volas vi vivi!
+
+ERHART
+(kun brilaj okuloj) Por la feliĉo, panjo!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj kie vi pensas trovi _ĝin_?
+
+ERHART
+Mi jam _trovis_ ĝin!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekkrias) Erhart —!
+
+(_Erhart_ iras rapide kaj malfermas la antaŭĉambran pordon.)
+
+ERHART
+(vokas eksteren) Fanny, — nun vi povas enveni!
+
+(_Sinjorino Wilton_ en supervestaĵoj, aperas sur la sojlo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton —!
+
+SINJORINO WILTON
+(iom timema; kun demanda rigardo al _Erhart_) Ĉu mi do —?
+
+ERHART
+Jes, nun vi povas enveni. Mi ĉion diris.
+
+(_Sinjorino Wilton_ envenas en la ĉambron. _Erhart_ fermas la
+pordon post ŝi. Ŝi klinas sin formale por _Borkman_, kiu mute
+resalutas.)
+
+(Mallonga paŭzo.)
+
+SINJORINO WILTON
+(kun mallaŭta, sed firma voĉo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve
+mi ja povas scii, ke mi staras ĉi tie kiel iu, kiu okazigis grandan
+malfeliĉon en la domo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malrapide; rigardas ŝin rigide) Vi frakasis la lastan restaĵon de
+tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio ĉi, — estas ja tamen
+tute neebla!
+
+SINJORINO WILTON
+Mi bone komprenas, ke ĝi aspektas al vi neeble, sinjorino
+Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aŭ ĉu —?
+
+SINJORINO WILTON
+Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(turnas sin) Ĉu tio ĉi estas tute serioza, Erhart?
+
+ERHART
+Tio ĉi estas por mi la feliĉo, panjo. La tuta, granda, rava feliĉo
+de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(al _sinjorino Wilton_; premante la manojn) Ho, kiel vi sorĉis kaj
+logis mian malfeliĉan filon!
+
+SINJORINO WILTON
+(kun fiera postĵeto de la kapo) Tion mi ne faris.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi ne faris, ĉu vi diras!
+
+SINJORINO WILTON
+Ne. Mi nek sorĉis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj
+libervole mi renkontis lin duonvoje.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas ŝin moke de supre malsupren) Jes _vi_, jes! Tion mi vere
+kredas.
+
+SINJORINO WILTON
+(sinrege) Sinjorino Borkman, — ekzistas potencoj en la homa vivo,
+kiujn vi aspekte ne precipe konas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kiuj potencoj, se mi kuraĝas demandi?
+
+SINJORINO WILTON
+La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble — kaj senkonsidere
+kunligi siajn vivovojon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas) Mi kredis, ke vi jam _estas_ nerompeble ligita — al iu
+alia.
+
+SINJORINO WILTON
+(mallonge) Tiu alia forlasis min.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed li tamen vivas, oni diras.
+
+SINJORINO WILTON
+Por _mi_ li estas morta.
+
+ERHART
+(insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja
+tute ne koncernas min!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin severe) Vi do scias, — tion pri la aliulo?
+
+ERHART
+Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, ĉion!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!
+
+ERHART
+(en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la feliĉo,
+kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio ĉi.
+
+SINJORINO WILTON
+(firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi
+diris al li la samon. Ĉiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi
+malkaŝe metis antaŭ lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep
+jarojn pli ol li —
+
+ERHART
+(interrompante) Ho Fanny, — tion mi ja sciis antaŭe.
+
+SINJORINO WILTON
+— sed nenio, — nenio helpis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu? Ĉu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por
+li? Jen vidu, _tion_ vi estus devinta fari entempe!
+
+SINJORINO WILTON
+(rigardas ŝin kaj diras mallaŭte) Tion mi efektive ne povis,
+sinjorino Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kial vi ne povis?
+
+SINJORINO WILTON
+Ĉar la feliĉo ankaŭ por mi nur estis en tio sola.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(moke) Hm, — la feliĉo, la feliĉo —
+
+SINJORINO WILTON
+Mi neniam antaŭe sciis, kio feliĉo en la vivo estas. Kaj mi do ne
+povas rifuzi la feliĉon, kvankam ĝi venas tiel malfrue.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feliĉo daŭros.
+
+ERHART
+(interrompante) Longe aŭ mallonge, panjo, — tio nenion signifu.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Ĉu vi ne vidas kien tio
+ĉi kondukiĝas?
+
+ERHART
+Mi ne ŝatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn
+direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaŭ
+mi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(dolore) Kaj tion ĉi vi nomas la vivon, Erhart!
+
+ERHART
+Jes, ĉu vi ne vidas kiel ĉarma ŝi estas!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(tordas la manojn) Kaj _tiun ĉi_ frakasantan honton mi do _ankaŭ_
+devos porti!
+
+BORKMAN
+(en la fono; malmole kaj akre) Ho, — vi ja kutimiĝis porti tiaĵon,
+vi, Gunhild!
+
+ELLA RENTHEJM
+(petante) Borkman —!
+
+ERHART
+(same) Patro —!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jen mi devos iri kaj ĉiutage antaŭ miaj okuloj vidi mian propran
+filon kune kun iu — iu —
+
+ERHART
+(interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi!
+Mi ne restos longe ĉi tie.
+
+SINJORINO WILTON
+(rapide kaj decide) Ni forvojaĝos, ni, sinjorino Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(paliĝas) Ĉu ankaŭ _vi_ forvojaĝos! Kune eble?
+
+SINJORINO WILTON
+(kapsignas) Mi vojaĝos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna
+knabino. Kaj Erhart akompanos nin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kun vi — kaj juna knabino?
+
+SINJORINO WILTON
+Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi
+deziras, ke ŝi elvenu por lerni pli da muziko.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj vi prenas ŝin kun vi?
+
+SINJORINO WILTON
+Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie
+eksterlande.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(subpremas rideton) Kion _vi_ diras al _tio_, Erhart?
+
+ERHART
+(iom embarasita, skuas la ŝultrojn) Jes, panjo, — ĉar Fanny fine
+volas tion tiel havi, —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme) Kaj kiam forvojaĝos la gesinjoroj, se oni kuraĝas
+demandi?
+
+SINJORINO WILTON
+Ni forvojaĝos nun tuj, ĉi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre
+sur la vojo, — ekster la domo de Hinkels.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas ŝin malsupren) Aha, — _tio_ do estis la vespera societa
+kunestado.
+
+SINJORINO WILTON
+(ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaŭ eta Frida,
+kompreneble.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj kie _ŝi_ nun estas?
+
+SINJORINO WILTON
+Ŝi sidas en la veturilo atendante nin.
+
+ERHART
+(en ĝena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas —? Mi volus ŝpari
+vin — kaj ĉiujn por tio ĉi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojaĝi de mi sen diri
+adiaŭ?
+
+ERHART
+Jes, ŝajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaŭ
+partoj. Ĉio estis ja plene pretigita. La vestaĵoj pakitaj. Sed kiam
+sendiĝis por mi, do —. (volas etendi al ŝi la manojn) Adiaŭ,
+panjo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante mansvingas kontraŭ lin) Ne tuŝu min!
+
+ERHART
+(cedeme) Ĉu _tio_ estas via lasta vorto?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Jes.
+
+ERHART
+(turnas sin) Adiaŭ do vi, onklino Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(premas liajn manojn) Adiaŭ, Erhart! Kaj vivu vian vivon, — kaj
+fariĝu tiel feliĉa, tiel feliĉa, kiel por vi eblas!
+
+ERHART
+Dankon, onklino. (kapsalutas antaŭ _Borkman_) Adiaŭ, patro.
+(flustras al _sinjorino Wilton_) Ke ni foriru plej eble tuje.
+
+SINJORINO WILTON
+(mallaŭte) Jes, ni faru.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun malica rideto) Sinjorino Wilton, — ĉu vi kredas fari vere
+saĝe kunpreni ĉi tiun junan knabinon?
+
+SINJORINO WILTON
+(ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel
+nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart
+finis pri _mi_, kaj mi pri _li_, estos bone por ni ambaŭ, ke li, la
+bedaŭrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed vi mem do?
+
+SINJORINO WILTON
+Ho, mi certe min aranĝos, vi sciu. Adiaŭ ĉiuj!
+
+(Ŝi salutas kaj eliras tra la antaŭĉambra pordo. _Erhart_
+staras momenton kvazaŭ ŝancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas
+ŝin.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana.
+
+BORKMAN
+(kvazaŭ vekiĝanta al decido) Do elen en la veteraĉon sola! Mian
+ĉapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas?
+
+BORKMAN
+Elen en la veteraĉon de la vivo, vi aŭdas. Lasu min, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi
+vidas laŭ via aspekto.
+
+BORKMAN
+Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la
+antaŭĉambron.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(ĉe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme kaj malmole; staras meze en la ĉambro) Mi retenos neniun
+homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, ĉiuj. Kaj iu kaj
+alia! Tiel foren, — tiel foren kien ili nur volas. (subite kun
+tranĉanta krio) Erhart, ne forvojaĝu!
+
+(Ŝi ĵetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. _Ella Renthejm_
+haltigas ŝin.)
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+(Malferma korto ekster la ĉefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de
+tiu kun enireja pordo kaj plataĵo de ŝtonŝtuparo elstaras. Laŭ la
+fono, proksime al la korto, streĉas sin abruptaj deklivoj kun picea
+arbaro. Komencanta maldensa arbetaĵo maldekstre. La neĝado ĉesis;
+sed la tero estas dike kovrata de la ĵus falinta neĝo.)
+
+(_Borkman, sinjorino Borkman_ kaj _Ella Renthejm_ staras ekstere
+sur la ŝtuparo. _Borkman_ apogas sin, senforta kaj laca, al la doma
+muro. Li havas malmodan pelerinon ĵetita sur la ŝultroj, tenas
+molan, grizan feltĉapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la
+alia. _Ella Renthejm_ portas sian mantelon sur la brako. La granda
+tuko de _sinjorino Borkman_ estas glitinta malsupren sur la nukon,
+tiel ke ŝia hararo montriĝas.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(estas sin stariginta antaŭ _sinjorino Borkman_) Ne iru post lin,
+Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li _ne devas_ forvojaĝi
+de mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laŭte post lin malsupren
+laŭ la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe aŭdos!
+
+ELLA RENTHEJM
+Li _ne povas_ aŭdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, ne, — li jam ne povas sidi en la veturilo!
+
+ELLA RENTHEJM
+Li jam sidas en la veturilo, kredu min.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en malespero) Se li sidas en la veturilo, — li sidas tie kun ŝi,
+kun ŝi, — ŝi!
+
+BORKMAN
+(ridas aĉe) Kaj tiel lokigite li ne aŭdas la kriojn de sia
+patrino.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, — do li ne aŭdas. (aŭskultas) Tŝŝ! Kio estas _tio?_
+
+ELLA RENTHEJM
+(ankaŭ aŭskultanta) Aŭdiĝas kvazaŭ sono de sonoriloj —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun mallaŭta ekkrio) Estas _ŝia_ veturilo!
+
+ELLA RENTHEJM
+Aŭ eble tiu de aliulo —
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, ne; ĝi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la
+arĝentajn sonorilojn! Aŭdu! Nun ili veturas ĝuste preter tie ĉi
+— malsupre de la deklivo!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu _nun_! Eble ke
+li tamen —!
+
+(La sonoriloj aŭdiĝas proksime, ene en la arbaro.)
+
+ELLA RENTHEJM
+Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras momenton nedecide; jen ŝi rigidiĝas, malmilda kaj malvarma)
+Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min.
+Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la
+feliĉon.
+
+(La sonorigado perdiĝas en la foro.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(iom poste) Nun la sonoriloj ne plu aŭdiĝas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ŝajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.
+
+BORKMAN
+(kun seka, mallaŭta rido) Hoho, — ankoraŭ ne sonoriĝas super
+mi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed super _mi_. Kaj super li, kiu forvojaĝis de mi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas penseme) Kiu scias, ĉu ili ne tamen sonorigas al li la
+vivon kaj la feliĉon, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekrektigas sin; rigardas ŝin akre) La vivon kaj la feliĉon, vi
+diras!
+
+ELLA RENTHEJM
+Almenaŭ por mallonga tempo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ĉu vi volus malenvii al li la vivon kaj la feliĉon, — kun
+_ŝi_?
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme) Do vi eble estas pli riĉa pri amoforto, vi, ol mi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas longe foren el si) Eble estas la _manko_ de amo, kiu
+subtenas tiun forton.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(fiksas la okulojn sur ŝin) Se tiel estas, — tiam ankaŭ mi baldaŭ
+fariĝos same riĉa kiel vi, Ella. (Ŝi turnas sin kaj iras en la
+domon.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(staras momenton zorgeme rigardante _Borkman_; poste ŝi metas la
+manon singardeme sur lian ŝultron.) John, venu kaj eniru, ankaŭ
+vi.
+
+BORKMAN
+(kvazaŭ vekiĝanta) Mi?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laŭ via
+aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas
+varme.
+
+BORKMAN
+(kolera) Supren en la salonon eble?
+
+ELLA RENTHEJM
+Prefere en la ĉambron al ŝi.
+
+BORKMAN
+(ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub
+tiun tegmenton!
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?
+
+BORKMAN
+(surmetas la ĉapelon) Antaŭ ĉio mi volas nun eliri por zorgi pri
+ĉiuj miaj kaŝitaj trezoroj.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin timeme) John, — mi ne komprenas vin!
+
+BORKMAN
+(en tusanta rido) Ho, ne estas kaŝita ŝtelaĵo pri kio mi pensas.
+Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon _tie!_
+Kiu estas _li_?
+
+(_Vilhelm Foldal_, en malnova, neĝkovrita jako, kun la ĉapelo
+malsupren plektita kaj kun granda ŝirmilo en la mano, venas antaŭen
+de la angulo de la domo, peze irante tra la neĝo. Li forte lamas je
+la maldekstra gambo.)
+
+BORKMAN
+Vilhelm! Kion vi volas ĉi tie ĉe mi — nun denove?
+
+FOLDAL
+(ekrigardas) Ho je Dio, — ĉu vi staras ekstere sur la ŝtuparo,
+John Gabriel? (salutas) Kaj ankaŭ la sinjorino, mi vidas!
+
+BORKMAN
+(mallonge) Ne estas la sinjorino.
+
+FOLDAL
+Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neĝon. — Tamen ke
+vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo —?
+
+BORKMAN
+(senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu fariĝi
+liberaera homo, komprenu. Preskaŭ tri jarojn en intertempa
+mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie
+supre —
+
+ELLA RENTHEJM
+(zorgeme) Borkman, — mi petas vin —!
+
+FOLDAL
+Ak ja, ja, ja —
+
+BORKMAN
+Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?
+
+FOLDAL
+(daŭre staras malsupre antaŭ la ŝtuparo.) Mi volis supren al vi,
+John Gabriel. Ŝajnis al mi ke mi _devis_ supren en la salonon. Je
+Dio, — tiun salonon!
+
+BORKMAN
+Ĉu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?
+
+FOLDAL
+Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.
+
+BORKMAN
+Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?
+
+FOLDAL
+Jes, imagu, — mi surveturiĝis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Surveturiĝis!
+
+FOLDAL
+Jes, de sleda veturilo —
+
+BORKMAN
+Hoho!
+
+FOLDAL
+— kun du ĉevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la
+deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiĉe rapide; kaj jen —
+
+ELLA RENTHEJM
+— kaj ili veturis sur vin?
+
+FOLDAL
+Ili veturis ĝuste sur min, sinjorino — aŭ fraŭlino. Ĝuste sur
+min ili veturis, tiel ke mi ruliĝis en la neĝo kaj perdis la
+okulvitrojn, kaj la ŝirmilo rompiĝis; (frotas sin) kaj ankaŭ la
+piedo ekhavis damaĝon.
+
+BORKMAN
+(ridas interne) Ĉu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?
+
+FOLDAL
+Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la
+kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto eĉ ne haltis
+momenton, kiam mi kuŝis tie ruliĝante —. Sed _tio_ povas esti
+sensignifa, ĉar — (ekdire) Ho, mi estas tiel strange ĝoja,
+sciu!
+
+BORKMAN
+Ĝoja?
+
+FOLDAL
+Jes, mi ne ĝuste scias kiel nomi tion. Sed ŝajnas al mi, ke mi
+devas nomi tion ĝoja. Ĉar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi
+ne _povis_ ion alian, — mi _devis_ veni kaj partigi la ĝojon kun
+vi, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+(akre) Nu, do partigu tiun ĝojon!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, — sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.
+
+BORKMAN
+(akre) Mi ne volas en la domon, mi diris.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed vi ja aŭdas, ke li estas surveturigita!
+
+BORKMAN
+Ho, surveturigitaj ni fariĝos ĉiuj — iun fojon en la vivo. Tamen
+tiam oni devas ekstari denove. Kaj ŝajnigi kvazaŭ nenio okazis.
+
+FOLDAL
+Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide
+rakonti ĉi-ekstere.
+
+BORKMAN
+(pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+Jes, nun nur aŭdu! Imagu, vi — kiam mi ĉi-vespere revenis hejmen
+de vi, — mi trovas leteron. — Ĉu vi povas diveni de kiu?
+
+BORKMAN
+Eble de via eta Frida?
+
+FOLDAL
+Ĝuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa — sufiĉe longa
+letero de Frida, sciu. Servisto estis ĝin portinta. Kaj ĉu vi
+imagas pri kio ŝi skribas?
+
+BORKMAN
+Eble estus por diri adiaŭ al la gepatroj.
+
+FOLDAL
+Ĝuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, ŝi skribas,
+ke sinjorino Wilton tiom multe ŝatas ŝin. Kaj nun la sinjorino
+volas kunpreni ŝin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko,
+ŝi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaŭ havigis al ŝi taŭgan
+instruiston, kiu kunvojaĝos. Kaj legos kun Frida. Ĉar, bedaŭrinde,
+ŝi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.
+
+BORKMAN
+(ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi
+komprenas ĉion tiel nedireble bone, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(daŭrigas fervore) Kaj imagu, ŝi nur sciiĝis pri la vojaĝo nun
+ĉi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen ŝi
+trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj
+tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu ŝpuro de malestimo
+por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke ŝi volus diri adiaŭon
+skribe — antaŭ ol ŝi forvojaĝus. (ridas) Sed _tiel_ ja ne
+okazos!
+
+BORKMAN
+(rigardas lin demande) Kiel tio?
+
+FOLDAL
+Ŝi skribas, ke morgaŭ frue ili forvojaĝos. Tute frue.
+
+BORKMAN
+Jen, jen, — morgaŭ? Ĉu ŝi tion skribas?
+
+FOLDAL
+(ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi,
+komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton —
+
+BORKMAN
+Nun ĉi-vespere?
+
+FOLDAL
+Jes je Dio, ankoraŭ ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus
+ŝlosite, mi sonorigos. Senpere. Ĉar mi volas kaj mi devas vidi
+Frida, antaŭ ol ŝi forvojaĝos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li
+volas foriri)
+
+BORKMAN
+Aŭskultu, mia bedaŭrinda Vilhelm, — vi povas ŝpari al vi la pezan
+vojdistancon.
+
+FOLDAL
+Ho, vi pensas pri la piedo —
+
+BORKMAN
+Jes, kaj ankaŭ ke vi tamen ne enlasiĝos ĉe sinjorino Wilton.
+
+FOLDAL
+Ho, efektive, mi enlasiĝos. Mi daŭre sonorigos, ĝis iu venos por
+malfermi. Ĉar Frida mi devas kaj volas vidi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.
+
+FOLDAL
+(staras kiel frapita) Frida, ĉu jam forvojaĝis! Ĉu vi scias tion
+certe? De kiu vi aŭdis tion?
+
+BORKMAN
+Ni informiĝis de ŝia estonta instruisto.
+
+FOLDAL
+Ĉu? Kaj kiu estas li?
+
+BORKMAN
+Estas iu studento Erhart Borkman.
+
+FOLDAL
+(brile ĝoja) Via filo, John Gabriel! Ĉu _li_ kunvojaĝos?
+
+BORKMAN
+Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian
+etan Frida.
+
+FOLDAL
+Nu, laŭdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej
+bonaj manoj. Sed ĉu estas tute certe, ke ili jam forvojaĝis kun
+ŝi?
+
+BORKMAN
+Ili forvojaĝis kun ŝi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis
+vin.
+
+FOLDAL
+(kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa
+veturilo!
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, — via filino estas bone instaligita
+por veturi. Kaj ankaŭ studento Borkman. — Nu, ĉu vi rimarkis la
+arĝentajn sonorilojn?
+
+FOLDAL
+Jes-ja. — Arĝentajn sonorilojn, vi diras? Ĉu estis arĝentaj
+sonoriloj, ĉu? Veraj arĝentaj sonoriloj?
+
+BORKMAN
+Tion vi povas konfidi. Ĉio estis vera. Ekstere kaj — kaj
+interne.
+
+FOLDAL
+(silente en emocio) Ĉu ne estas mirinde, kiel la feliĉo povas
+akomodi sin por homo! Estas mia — mia simpla poeta talento, kiu
+transformiĝis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto.
+Ĉar nun _ŝi_ povas vojaĝi elen en la grandan vastan mondon,
+pri kiu mi foje revis tiel alloge por ĝin vidi. En fermita
+sledo-veturilo eta Frida povas vojaĝi. Kaj kun arĝentaj sonoriloj
+sur la jungilaro —
+
+BORKMAN
+— kaj surveturi sian patron —
+
+FOLDAL
+(ĝoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, — — se nur la infano —. Nu, mi
+do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli
+ŝian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.
+
+BORKMAN
+Ĉu ŝi ploras?
+
+FOLDAL
+(ridade) Jes, imagu, vi, — ŝi sidis ege plorante, kiam mi
+eliris.
+
+BORKMAN
+Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+Jes _mi_, jes! Sed ŝi, la povrulino, ŝi tion ne pli bone komprenas,
+ŝi, sciu. Nu, adiaŭ do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel
+proksime. Adiaŭ, adiaŭ, John Gabriel! Adiaŭ, fraŭlino!
+
+(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laŭ kiu li venis.)
+
+BORKMAN
+(staras momenton silente rigardante antaŭen) Adiaŭ, Vilhelm!
+Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturiĝis, malnova amiko.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John —
+
+BORKMAN
+Devenas de la karcera aero tie supre.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi neniam antaŭe vidis vin tia.
+
+BORKMAN
+Ne, ĉar vi certe neniam antaŭe vidis elrompintan punaton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!
+
+BORKMAN
+Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi —
+
+ELLA RENTHEJM
+Tamen ĉar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem —
+
+(La _ĉambristino_ elvenas duone sur la ŝtuparon.)
+
+ĈAMBRISTINO
+Pardonu; la sinjorino diris, ke mi ŝlosu la stratan pordon nun.
+
+BORKMAN
+(mallaŭte al _Ella_) Aŭdu nur; nun ili volas denove enŝlosigi
+min!
+
+ELLA RENTHEJM
+(al la _ĉambristino_) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri
+iom da freŝa aero unue.
+
+ĈAMBRISTINO
+Jes, sed la sinjorino mem diris, ke —
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi mem ŝlosos la pordon. Lasu la ŝlosilon en la seruro, kaj —
+
+ĈAMBRISTINO
+Jes, je Dio, mi do faros. (Ŝi reiras en la domon.)
+
+BORKMAN
+(staras momenton silente kaj aŭskultante; poste li rapidiĝas
+malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili
+neniam plu kaptos min!
+
+ELLA RENTHEJM
+(malsupre ĉe li) Sed vi estas ja libera homo ankaŭ tie interne,
+John. Povas iri kaj veni tute kiel plaĉas al vi.
+
+BORKMAN
+(mallaŭte, kvazaŭ en timo) Neniam denove sub tegmenton! Ĉi tie
+ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono,
+— plafono kaj muroj kunŝrumpiĝus. Premegus min. Premus min plata
+kiel muŝo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed kien vi do volas?
+
+BORKMAN
+Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi ĉu mi denove povas atingi al libereco
+kaj al vivo kaj al homoj. Ĉu vi volas iri kun mi, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi? Nun?
+
+BORKMAN
+Jes, jes, — nun tuj!
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed kiom longe do?
+
+BORKMAN
+Tiom longe kiom mi kapablas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, sed pripensu do. Ekstere en ĉi tiu malseka, malvarma vintra
+nokto —
+
+BORKMAN
+(kun raŭka, gorĝa sono) Hoho, — la fraŭlino estas zorgema pri sia
+sanstato? Jes-ja, — ĝi estas ja bedaŭrinda, ĝi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas por _via_ sanstato, ke mi estas zorgema.
+
+BORKMAN
+Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras
+pluen.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas?
+
+BORKMAN
+Mortinto, mi diris. Ĉu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur
+tenu min trankvila, _tie_ kie mi kuŝas?
+
+ELLA RENTHEJM
+(decide ĵetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John.
+
+BORKMAN
+Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu
+do!
+
+(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kaŝas ilin
+pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidiĝas. La domo kaj la korto
+malaperas el la vido. La pejzaĝo, kun deklivoj kaj altejoj,
+malrapide kaj daŭre ŝanĝiĝas, kaj fariĝas pli kaj pli
+sovaĝa.)
+
+VOĈO DE ELLA RENTHEJM
+(aŭdiĝas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi
+ne rekonas la lokon ĉi tie.
+
+VOĈO DE BORKMAN
+(pli alte) Tenu vin nur en la neĝaj spuroj post mi!
+
+VOĈO DE ELLA RENTHEJM
+Sed kial ni do devas iri tiel alten!
+
+VOĈO DE BORKMAN
+(pli proksime) Ni devas supreniri la turniĝan vojeton.
+
+ELLA RENTHEJM
+(daŭre kaŝita) Ho, sed mi baldaŭ ne plu kapablas.
+
+BORKMAN
+(ĉe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la
+elvidejo. Tie staris benko en antaŭa tempo —
+
+ELLA RENTHEJM
+(venas el inter la arbetoj) Ĉu vi memoras ĝin?
+
+BORKMAN
+Tie vi povos ripozi.
+
+(Ili atingis antaŭen sur etan, altan, malferman ebenaĵon en la
+arbareto. La vojeto altiĝas abrupte malantaŭ ili. Maldekstre,
+profunde malsupre, estas vasta pejzaĝo kun fjordo kaj altaj foraj
+montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenaĵo maldekstre estas morta
+pino kun benko sube. La neĝo kuŝas dike sur la ebenaĵo.)
+
+(_Borkman_ kaj post li _Ella Renthejm_ de dekstre pene vadas tra
+la neĝo.)
+
+BORKMAN
+(haltas ĉe la profundeĵo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi
+vidos.
+
+ELLA RENTHEJM
+(apud li) Kion vi volas montri al mi, John?
+
+BORKMAN
+(montras eksteren) Vidu kie la lando kuŝas libera kaj malferma por
+ni — vaste etende?
+
+ELLA RENTHEJM
+Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, — kaj rigardis ankoraŭ pli
+kaj pli foren.
+
+BORKMAN
+Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas peze) La reva lando de nia vivo ĝi estis, jes. Kaj nun
+tiu lando estas neĝkovrata. — Kaj la maljuna arbo estas morta.
+
+BORKMAN
+(ne ŝin aŭskultante) Ĉu vi povas videti la fumon de la grandaj
+vaporŝipoj tie sur la fjordo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne.
+
+BORKMAN
+Mi povas. — Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la
+tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da
+hejmoj. Estas _tio_, kion mi revis krei.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Kaj fariĝis nur revo.
+
+BORKMAN
+Fariĝis nur revo, jes. (aŭskultas) Kaj aŭskultu, vi, el tie
+malsupre ĉe la rivero! La fabrikoj funkcias! _Miaj_ fabrikoj! Ĉiuj
+tiuj, kiujn _mi_ volis starigi! Aŭdu nur kiel ili laboras. Ili havas
+noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Aŭdu, aŭdu! La
+radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas — turne, turne! Ĉu vi ne
+aŭdas, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne.
+
+BORKMAN
+_Mi_ povas aŭdi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(time) Mi kredas ke vi eraras, John.
+
+BORKMAN
+(pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie ĉi — estas nur la
+eksteraĵo ĉirkaŭ la regno, vi sciu!
+
+ELLA RENTHEJM
+Regno, vi diras? Kiu regno —?
+
+BORKMAN
+_Mia_ regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por
+ekposedi tiam kiam — tiam kiam mi mortis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente; skuita) Ho, John, John!
+
+BORKMAN
+Kaj nun ĝi kuŝas tie — sendefenda, senmastra, — minacata de
+atakoj de rabistoj, — Ella! Ĉu vi vidas la montodorsojn _tie_ tre
+fore? Unu malantaŭ alia. Ili altiĝas, kreskas kiel turoj. _Tio_
+estas mia profunda, senlima, neelĉerpebla regno!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!
+
+BORKMAN
+Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi
+kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn
+milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj streĉas siajn
+serpentumantajn, branĉiĝantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis
+ilin antaŭ mi kiel vivigitaj ombroj — tiun nokton, kiam mi staris
+en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis
+liberiĝi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis
+en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi ĉi
+tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kuŝas ŝajne mortaj en
+la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj
+— kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas,
+amas, amas vin!
+
+ELLA RENTHEJM
+(en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi daŭre havas
+vian amon. John. Ĉiam havis ĝin tie. Sed ĉi tie supre en la tago,
+John, — estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por
+vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone!
+Vi _vendis_ ĝin por — por —
+
+BORKMAN
+(skuiĝa; fluas kvazaŭ malvarmo tra li) Pro la regno — kaj la
+potenco — kaj la honoro, vi opinias?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue ĉi-vespere. Vi
+murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen
+amis. Tiom kiom vi _kapablis_ ami iun do. (kun suprenlevita brako)
+Kaj tial mi aŭguras, John Gabriel Borkman, — vi neniam gajnos la
+premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan
+enmarŝon en vian malvarman, sombran regnon!
+
+BORKMAN
+(ŝancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaŭ timas, ke vi
+pravos en tiu aŭguro, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(apud li) Ne _timu_ pro tio, John. Ĝuste _tio_ estus la plej bona,
+kio okazus al vi.
+
+BORKMAN
+(kun krio; kaptas sin ĉe la brusto) Ah —! (senforta) Nun ĝi
+malkaptis min.
+
+ELLA RENTHEJM
+(skuas lin) Kio estis, John!
+
+BORKMAN
+(glitas malantaŭen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian
+koron.
+
+ELLA RENTHEJM
+John! Nun vi sentis la glacian manon! Ĉu!
+
+BORKMAN
+(murmuras) Ne. — Neniu glacia mano. — Mano de erco ĝi estis. (Li
+glitas tute malsupren sur la benkon.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kuŝanta, kie
+vi nun kuŝas! Mi serĉos helpon por vi. (Ŝi faras kelkajn paŝojn
+dekstren; jen ŝi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj
+lian vizaĝon.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel
+por vi.
+
+(Ŝi streĉas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la
+neĝon antaŭ la benko.)
+
+(Mallonga silento.)
+
+(_Sinjorino Borkman_, en supervestaĵoj venas tra la arbaro de
+dekstre. Antaŭ ŝi la _ĉambristino_ kun lumigita lanterno.)
+
+ĈAMBRISTINO
+(lumigas en la neĝon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj —
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ĉirkaŭrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la
+benko. (vokas) Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekstaras) Ĉu vi serĉas nin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(akre) Jes, tion mi ja devas fari.
+
+ELLA RENTHEJM
+(montras) Jen li kuŝas, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Dormas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallaŭte) Ĉu okazis —
+libervole?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malpezigita) Do ne per propra mano?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(al la _ĉambristino_) Serĉu helpon. Venigu homojn el la bieno.
+
+ĈAMBRISTINO
+Jes, bone, sinjorino. (mallaŭte) En Jeĉja nomo do —
+
+(Ŝi eliras tra la arbaro dekstren.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras malantaŭ la benko) La nokta aero do mortigis lin —
+
+ELLA RENTHEJM
+Do tiel estas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+— lin, tiun fortan viron.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iras al la antaŭo de la benko) Ĉu vi ne volas rigardi lin,
+Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante) Ne, ne, ne. (mallaŭtigas la voĉon) Li estis filo de
+ministo, — li, la bankestro. Ne povis elteni la freŝan venton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Pli ĝuste estis la frosto, kiu mortigis lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, — ĝi estis lin
+mortiginta antaŭ longe.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapjesas al ŝi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi pravas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, _tion_ efikis la
+frosto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, la kora frosto. — Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia
+la manon, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi pensas, ke nun ni tion povas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ni dunaskitoj — super _li_ kiun ni ambaŭ amis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ni du ombroj — super la morta viro.
+
+(_Sinjorino Borkman_ malantaŭ la benko, kaj _Ella Renthejm_
+antaŭe, etendas unu al la alia la manojn.)
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN ***
+
+***** This file should be named 20178-0.txt or 20178-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/0/1/7/20178/
+
+Produced by Andrew Sly and Will Wurzel
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
diff --git a/20178-0.zip b/20178-0.zip
new file mode 100644
index 0000000..022a65d
--- /dev/null
+++ b/20178-0.zip
Binary files differ
diff --git a/20178-h.zip b/20178-h.zip
new file mode 100644
index 0000000..9e029bc
--- /dev/null
+++ b/20178-h.zip
Binary files differ
diff --git a/20178-h/20178-h.htm b/20178-h/20178-h.htm
new file mode 100644
index 0000000..cb88c7d
--- /dev/null
+++ b/20178-h/20178-h.htm
@@ -0,0 +1,5509 @@
+<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN">
+<html>
+<head>
+<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=us-ascii">
+<title>John Gabriel Borkman</title>
+
+<style type="text/css">
+<!--
+body {margin:10%}
+.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em}
+.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em;
+ font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;}
+.staging {font-size: 90%;}
+p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify}
+div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;}
+.gesp {letter-spacing: 0.5em; font-style: normal}
+-->
+</style>
+</head>
+
+<body>
+
+
+<pre>
+
+The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: John Gabriel Borkman
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly and Will Wurzel
+
+
+
+
+
+</pre>
+
+
+<div id="titlepage">
+<h2>HENRIK IBSEN</h2>
+
+<h1>JOHN GABRIEL BORKMAN</h1>
+
+<p>(1896)</p>
+
+<p>Tradukis<br>
+1997<br>
+Odd Tangerud</p>
+
+<p>ISBN 82-91707-59-6</p>
+</div>
+
+<h3>JOHN GABRIEL BORKMAN</h3>
+
+<p>ROLOJ:</p>
+
+<ul>
+<li>JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro.</li>
+<li>SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino.</li>
+<li>ERHART BORKMAN, studento, ilia filo.</li>
+<li>FRA&#364;LINO ELLA RENTHEJM, &#285;emelfratino de sinjorino Borkman.</li>
+<li>SINJORINO FANNY WILTON.</li>
+<li>VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo.</li>
+<li>FRIDA FOLDAL, lia filino.</li>
+<li>LA &#264;AMBRISTINO de sinjorino Borkman.</li>
+</ul>
+
+<p>(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la &#265;efurbo en la
+bieno de la familio Renthejm.)</p>
+
+<div class="acte">
+<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3>
+
+<p class="staging">(La sid&#265;ambro de <b>sinjorino Borkman</b>, ekipita de malnovmoda,
+pali&#285;inta gloro. Malferma &#349;ovpordo kondukas malsupren en &#285;ardena
+&#265;ambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra &#285;i estas
+elvida&#309;o al la &#285;ardeno, kie la ne&#285;a vetero blovi&#285;as en la
+krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la
+anta&#365;&#265;ambro. Pli anta&#365;e estas granda, malnova ferforno en kiu
+estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malanta&#365;e, estas unu pli
+malgranda pordo. Anta&#365;e en la sama flanko estas fenestro, kovrita de
+dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun
+&#265;evalhara kovra&#309;o kaj kun tapi&#349;kovrita tablo anta&#365;e. Sur la tablo
+estas eklumigita lampo kun &#349;irmilo. Apud la forno estas altdorsa
+apogse&#285;o.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>Sinjorino Gunhild Borkman</b> sidas sur la kanapo kun sia
+kro&#265;trika&#309;o. &#348;i estas iom a&#285;a virino kun malvarma, distingita
+aspekto, kun rigida staturo kaj ne&#349;an&#285;i&#285;antaj viza&#285;trajtoj. &#348;ia
+densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en
+dika, malhela silkvesta&#309;o, kiu origine estis eleganta, sed nun estas
+uzita. Lana &#349;alo sur la &#349;ultroj.)</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i sidas momenton rekta kaj senmova kun la kro&#265;a&#309;o. Jen
+a&#365;di&#285;as de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(eka&#365;skultas; brilas &#285;ojo en &#349;iaj okuloj, kaj senpere &#349;i
+flustras:)</span> Erhart! Fine!</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas
+seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)</p>
+
+<p class="staging">(La <b>&#265;ambristino</b> iom poste envenas de la enireja &#265;ambro kun
+vizitkarto sur pleto.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rapide)</span> &#264;u la studento tamen venis?</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(flankenmetas la kro&#265;a&#309;on)</span> Nu, do sinjorino Wilton &mdash;</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(proksimi&#285;as)</span> Ne; estas <em>fremda</em> sinjorino &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(etendas manon por la karto)</span> Ke mi vidu &mdash; <span class="staging">(legas; rapide ekstaras
+kaj rigardas la knabinon rigide)</span> &#264;u vi estas certa, ke estas por
+mi?</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u &#349;i demandis por paroli kun sinjorino Borkman?</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Jes ja, tion &#349;i faris.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(abrupte; decidite)</span> Bone. Do diru ke mi estas hejme.</p>
+
+<p class="staging">(La <b>&#265;ambristino</b> malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj
+mem eliras.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>Fra&#365;lino Ella Renthejm</b> venas en la &#265;ambron. &#348;i similas al la
+fratino la&#365; ekstero; sed &#349;ia viza&#285;o havas pli suferan ol akran
+esprimon. &#284;i ankora&#365; portas stampon de granda, karakterplena beleco
+de pasintaj jaroj. La ri&#265;a hararo estas kombita en naturajn buklojn
+de la frunto, kaj estas tute ar&#285;entoblanka. &#348;i estas vestita en
+nigra veluro kun &#265;apelo kaj mantelo kun pelta sub&#349;tofo el la sama
+materialo.)</p>
+
+<p class="staging">(Amba&#365; fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu
+la alian. &#264;iu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kiu estas sin tenanta apud la pordo)</span> Jes, vi certe rigardas min en
+surprizo, vi, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la
+fingropintojn sur la tapi&#349;o.)</span> &#264;u vi ne iras erare? La administranto
+ja lo&#285;as en la flanka domo, vi scias.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodia&#365;.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u estas al mi, ke vi ion volas?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(venas anta&#365;en sur la planko)</span> Nu, &mdash; do eksidu.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Dankon; mi bone povas stari dume.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Tute kiel pla&#265;as al vi. Sed tamen iom malligu la
+supervesta&#309;ojn.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(malbutonumas la mantelon)</span> Jes, estas tre varme &#265;i tie &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi &#265;iam frostas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(staras momenton &#349;in rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso
+de la brakse&#285;o)</span> Jes, &mdash; Gunhild, estas nun balda&#365; ok jaroj post
+kiam ni laste vidis unu la alian.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malvarme)</span> Almena&#365; post kiam ni interparolis.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#284;uste dirite, interparolis, jes. &mdash; &#264;ar vi certe foje vidis min, &mdash;
+kiam mi devis fari mian jaran voja&#285;on &#265;i tien al la administranto.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Unu a&#365; du fojojn, mi opinias.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Anka&#365; mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro <em>tie</em>.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Estus malanta&#365; la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. <span class="staging">(akre kaj
+&#349;ire)</span> Sed la lastan fojon kiun ni <em>kunparolis</em>, &mdash; tio okazis &#265;i
+tie en la &#265;ambro &#265;e mi &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(deturnante)</span> Jes, jes, mi scias, Gunhild!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&mdash; la semajnon anta&#365; ol li, &mdash; anta&#365; ol li liberi&#285;is.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(iras trans la planko)</span> Ho, ne tu&#349;u do <em>tion</em>!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(firme sed malla&#365;te)</span> Estis la semajno anta&#365; ol li, &mdash; la bankestro
+denove liberi&#285;is.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(anta&#365;en sur la planko)</span> Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun
+momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. E&#265; nur en pensoj resti
+momenton je tio &mdash; oh!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(obtuze)</span> Kaj tamen la pensoj ne permesi&#285;as turni&#285;i &#265;irka&#365; ion
+alian! <span class="staging">(ekdire; kunfrapante la manojn)</span> Ne, mi ne komprenas! Neniam en
+la mondo! Mi ne komprenas, ke tia&#309;o, &mdash; io tiel terura povu trafi
+solan familion! Kaj imagu, &mdash; <em>nian</em> familion! Altrangan familion,
+kiel la nian! Imagu ke tio trafis &#285;uste <em>&#285;in</em>!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho Gunhild, &mdash; estas ja pli, pli multaj ol <em>nia</em> familio, kiujn tio
+frapis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu jes; sed pri &#265;iuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. &#264;ar estis ja
+nur iom da ar&#285;ento &mdash; a&#365; kelkaj paperoj, &mdash; kiuj perdi&#285;is por
+<em>ili</em>. Sed por ni &mdash;! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam
+estis! <span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> La honto por ni du senkulpuloj! La
+senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute
+ruinigata!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(singarde)</span> Diru al mi, Gunhild, &mdash; kiel li portas tion?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Erhart, vi aludas?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne, &mdash; li mem. Kiel li portas tion?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(spirblovas moke)</span> &#264;u vi imagas, ke mi demandas pri <em>tio</em>?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Demandas? Vi do ne bezonas demandi &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(mire rigardas &#349;in)</span> Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li?
+Estas kune kun li? Foje ser&#265;as lin?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+E&#265; ne tio!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kiel anta&#365;e)</span> <em>Li</em>, kiu devis sidi en&#349;losata kvin jarojn! <span class="staging">(frapas
+la manojn anta&#365; la viza&#285;on)</span> Ho, kia frakasanta honto! <span class="staging">(ekrektigas
+sin)</span> Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! &mdash;
+Ne, ne, ne, &mdash; neniam plu vidi lin! &mdash; Neniam!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in momenton)</span> Vi havas malmolan animon, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kontra&#365; <em>li</em>, jes.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Li tamen estas via edzo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u li ne diris en la tribunalo, ke estis <em>mi</em>, kiu komencis ruinigi
+lin? Ke mi disipis tro da mono &mdash;?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(singardeme)</span> Sed &#265;u ne <em>estis</em> ia vero en tio?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Sed &#265;u ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! &#264;io devus ja esti
+tiel sensence abunda &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tion mi ja scias. Sed &#285;uste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion
+vi ja ne faris.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al
+mi por disponi? Kaj kiun li anka&#365; mem disponis? Dek fojojn pli
+disipe ol mi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(silente)</span> Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. <em>Grandparte</em>
+tamen.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rikane)</span> Jes, diri&#285;is ja &#265;iam, ke ni devis &ldquo;reprezenti&rdquo;. Kaj sekve
+li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro &mdash; kvaza&#365; li
+estus re&#285;o. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi anta&#365; li kvaza&#365;
+anta&#365; re&#285;o. <span class="staging">(ridas)</span> Kaj ili nomis lin per anta&#365;nomo, &mdash; tra la
+tuta lando &mdash; &#285;uste kvaza&#365; li estus la re&#285;o mem. &ldquo;John Gabriel&rdquo;,
+&ldquo;John Gabriel&rdquo;. &#264;iuj sciis kia grandegulo &ldquo;John Gabriel&rdquo; estas!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(firme kaj varme)</span> Tiam li ja <em>estis</em> grandegulo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min,
+kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la
+rimedojn.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne, ne, &mdash; tion scietis anka&#365; ne aliuloj.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne gravis pri la aliuloj. Sed al <em>mi</em> li devis diri la veron. Sed
+tion li neniam faris! Li nur mensogis, &mdash; mensogis tiel senfunde por
+mi &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(interrompante)</span> Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis.
+Sed li certe ne mensogis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. &mdash; Sed
+fine renversi&#285;is la tuto. &#264;io. La tuta gloro.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(anta&#365; si)</span> Jes, &#265;io renversi&#285;is &mdash; por <em>li</em> &mdash; kaj por
+aliuloj.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rektigas sin minace)</span> Sed tion mi diras al vi, Ella, &mdash; mi ankora&#365;
+ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(stre&#265;ita)</span> Rehonorigon? Kion vi pensas pri <em>tio</em>?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia
+tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve,
+mi, vi sciu. &mdash; Iun, kiu lavu <em>pura</em> &#265;ion, kion &mdash; kion la bankestro
+&#309;etis en la koton.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Gunhild! Gunhild!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kreskante)</span> Vivas ven&#285;anto, sciu! Iu kiu rebonigos &#265;ion, pri kio
+lia patro estas kulpa al mi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do Erhart.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, Erhart, &mdash; mia mirinda knabo! <em>Li</em> scios restarigi la
+parencaron, la domon, la nomon. &#264;ion, kio <em>eblas</em> restari&#285;i. &mdash;
+eble ankora&#365; pli.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj la&#365; vi kiel <em>tio</em> okazus?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Tio venu kiel &#285;i povos. Mi ne scias <em>kiel</em> tio venos. Sed mi scias,
+ke &#285;i <em>venos</em> kaj <em>devos</em> iam veni. <span class="staging">(rigardas &#349;in demande)</span> &#264;u &mdash;
+Ella, &mdash; &#265;u ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de
+post kiam li estis etulo?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne, tion mi vere ne povas diri.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la &#349;tormo estis
+ekfuriozinta super &mdash; super &#265;i tiu domo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ho ne, &mdash; mi ja ne povis. Kaj lia patro, &mdash; li estis le&#285;e ekskuzita,
+&mdash; tie kie li sidis, &mdash; tiel bone gardata &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(en ekscito)</span> Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn &mdash;! Vi!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun venena esprimo)</span> Kaj ke <em>vi</em> povus decidigi vin zorgi pri iu, &mdash;
+iu infano de John Gabriel! Tute kvaza&#365; tiu infano estus via propra
+&mdash; Forpreni &#285;in de <em>mi</em>, &mdash; kaj voja&#285;i hejmen kun &#285;i. Kaj reteni
+&#285;in &#265;e vi, jaron post jaro. &#284;is la knabo preska&#365; estis
+plenkreska. <span class="staging">(rigardas &#349;in suspekte)</span> Kial vi vere faris tion, Ella?
+Kial vi retenis lin?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Okazis ke mi tre kore &#349;atis lin &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Pli ol mi, &mdash; lia patrino!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(evite)</span> Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la
+kreskado &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Erhart &mdash; malforteca!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, &#349;ajnis al mi, &mdash; almena&#365; tiam. Kaj la aero tie fore &#265;e la
+okcidenta marbordo estas multe pli milda ol &#265;i tie, vi ja scias.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridetas amare)</span> Hm. &#264;u? <span class="staging">(interrompante)</span> Jes, vi certe estas multe
+farinta por Erhart, vi. <span class="staging">(&#349;an&#285;as tonon)</span> Nu, estas ja kompreneble;
+vi havas ja rimedojn por tio. <span class="staging">(ridetas)</span> Vi estis ja bon&#349;anca, vi,
+Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ofendita)</span> Por tio <em>mi</em> ne faris pa&#349;on, &mdash; povas mi certigi al vi.
+Mi ne havis &mdash; anta&#365; longe longe poste &mdash; iun suspekton, ke la
+paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, &mdash; ke ili
+estis netu&#349;itaj &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu ja; tia&#309;on mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bon&#349;anca.
+<span class="staging">(rigardas &#349;in demande)</span> Sed kiam vi tiel meminiciate komencis
+prizorgi Erhart por mi &mdash;? Kiu do estis via celo pri tio?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> Mia celo &mdash;?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari
+el li, mi pensas?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(malrapide)</span> Mi volis faciligi al Erhart la vojon por fari&#285;i feli&#265;a
+homo en nia mondo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(spirblovas)</span> Puh, &mdash; homoj en nia ekonomia stato havas sufi&#265;e por
+pripensi ol pensi pri feli&#265;o.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kion do, &mdash; vi pensas?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in malferme kaj serioze)</span> Erhart devas anta&#365; &#265;io atenti,
+ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la
+lando plu videtas la ombron, kiun lia patro &#309;etis super min &mdash; kaj
+super sian filon.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(esplore)</span> Diru al mi, Gunhild, &mdash; &#265;u <em>tio</em> estas postulo, kiun
+Erhart <em>mem</em> metas por sia vivo &mdash;?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(mire)</span> Jes, tion ni do esperu!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&mdash; a&#365; &#265;u &#285;i pli estas postulo, kiun <em>vi</em> metas al li?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(mallonge)</span> Mi kaj Erhart &#265;iam metas la samajn postulojn al ni
+mem.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(peze kaj malrapide)</span> Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi,
+Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ka&#349;e triumfe)</span> Jes, la&#365;do kaj danko al Dio, &mdash; mi estas. Pri tio vi
+fidu!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi sekve funde tamen devas senti vin feli&#265;a. Spite al &#265;iuj
+alia&#309;oj.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, &mdash; &#265;iun momenton, vidu, &mdash; venas
+drivanta tiu alia&#309;o kiel kruda vetero super min.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kun &#349;an&#285;ita tono)</span> Diru al mi &mdash;. Pli bone tuj. &#264;ar vere estas pro
+<em>tio</em>, ke mi venis &#265;i tien al vi &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kion?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, &mdash; Diru al mi,
+Erhart ja ne plu lo&#285;as &#265;i tie &#265;e &mdash; &#265;e vi aliuloj.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malmole)</span> Erhart ja ne <em>povas</em> lo&#285;i &#265;i tie &#265;e mi. Li devas lo&#285;i
+en la urbo &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tion li skribis al mi.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon &#265;iun
+vesperon.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Li ankora&#365; ne venis. Sed mi atendas lin &#265;iun momenton.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, Gunhild, &mdash; li certe estas veninta. &#264;ar mi a&#365;das lin
+supre.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun rapida okul&#309;eto)</span> Supre en la granda salono?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes. Mi ja a&#365;das lin pa&#349;adi tie supre de post kiam mi venis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(turnas la okulojn for de &#349;i)</span> Ne estas li, tio, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(surprize)</span> &#264;u ne estas Erhart? <span class="staging">(suspekte)</span> Kiu tiu do <em>estas</em>?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+La bankestro.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(malrapide, en subpremita doloro)</span> Borkman. John Gabriel Borkman!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Tiel li pa&#349;adas tien kaj reen. Anta&#365;en kaj malanta&#365;en. De mateno
+al vespero. Tagon post tago.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi vere a&#365;dis iun aludeton pri io &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kredeblas. Aludi&#285;as certe &#265;ia&#309;oj pri ni en la distrikto.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje
+&#265;e si mem, &mdash; tie supre. Kaj vi &#265;e vi mem &#265;i tie malsupre.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, &mdash; tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili
+liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. &mdash; Dum &#265;iuj tiuj longaj
+ok jaroj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke
+estus ebla &mdash;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Estas vero. Kaj neniam povos fari&#285;i alimaniera.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> Tio &#265;i tamen estas terura vivo, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Pli ol terura, sciu. Balda&#365; ne plu eltenebla.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi bone komprenas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;iame a&#365;di liajn pa&#349;ojn tie supre. Ek de la frua mateno &#285;is
+malfrue en la nokto. &mdash; Kaj tiel a&#365;deble kiel estas &#265;i tie
+malsupre.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, estas intense a&#365;deble &#265;i tie.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Multfoje &#349;ajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon pa&#349;adanta en
+ka&#285;o tie supre en la salono. &#284;uste rekte super mia kapo.
+<span class="staging">(a&#365;skultas kaj flustras)</span> A&#365;du nur, vi! A&#365;du! Tien kaj reen, &mdash;
+tien kaj reen iras la lupo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(gardeme)</span> &#264;u ne povus &#349;an&#285;i&#285;i, Gunhild?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rifuzante)</span> Li neniam faris alpa&#349;on por tio.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed &#265;u vi ne povus fari la unuan pa&#349;on?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekagiti&#285;as)</span> Mi! Post &#265;io kion li pekis kontra&#365; mi! &mdash; Ne dankon!
+Prefere lasu la lupon da&#365;rigi sian pa&#349;adon tie supre.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Fari&#285;as tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por
+demeti la vesta&#309;ojn.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, mi ja demandis al vi anta&#365; &mdash;</p>
+
+<p class="staging">(<b>Ella Renthejm</b> demetas de si mantelon kaj &#265;apelon sur se&#285;on
+&#265;e la enireja pordo.)</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;u vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridas amare)</span> En socia rondo, vi aludas?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi pensas kiam li eliras en la fre&#349;an aeron. Ene sur la vojetoj en
+la arbaro, a&#365; &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+La bankestro neniam eliras.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+E&#265; ne en la krepusko?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Neniam.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kortu&#349;ata)</span> Al tio li do ne povas devigi sin?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la
+mur&#349;ranko. En la anta&#365;&#265;ambro, vi scias &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(al si mem)</span> &mdash; tiu &#349;ranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Kaj foje, &mdash; malfrue vespere, &mdash; mi povas a&#365;di lin
+malsuprenveni &mdash; por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze
+en la &#349;tuparo, &mdash; kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la
+salono.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(silente)</span> &#264;u neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por
+viziti lin?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Li <em>ne havas</em> malnovajn amikojn.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Li do havis multajn &mdash; foje.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li fari&#285;is por siaj amikoj
+multekosta amiko, &mdash; li, John Gabriel.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(impete)</span> Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte,
+malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li.
+Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ne respondante)</span> Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute
+sola.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, li eble tion faras. Efektive mi scii&#285;as, ke maljuna kopiisto
+a&#365; kromskribisto foje venas supren al li.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Nu tiel; certe estas iu, kiu nomi&#285;as Foldal. &#264;ar mi scias ke tiuj
+du estis amikoj en la juneco.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. &#264;ar
+li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun <em>havis</em> &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed <em>nun</em> li do venas al Borkman?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio kompreni&#285;as; li nur
+venas en la krepusko.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tiu Foldal, &mdash; anka&#365; <em>li</em> estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn,
+je la bankroto.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pase rimarkante)</span> Jes, &#349;ajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom
+da mono, anka&#365; li. Sed certe estis tute bagatela &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kun facila emfazo)</span> Estis &#265;io kion li posedis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridetas)</span> Nu, sed pro Dio, &mdash; tio kion <em>li</em> posedis, estis do certe
+tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+E&#265; ne paroli&#285;is pri tio, &mdash; de Foldal, &mdash; dum la proceso.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan
+rekompencon por tiu sensignifa&#309;o.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(mire)</span> &#264;u Erhart? Kiel povus Erhart <em>tion</em>?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis &#349;in, &mdash;
+tiel ke &#349;i eble povos <em>fari&#285;i</em> io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu,
+&mdash; <em>tio</em> certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta
+fari por &#349;i.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi
+opinias.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj Erhart anka&#365; aran&#285;is, ke &#349;i povas lerni muzikon. &#348;i jam estas
+tiel lerta, ke &#349;i povas veni supren al &mdash; al li tie supre en la
+salono, kaj ludi por li.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do li da&#365;re &#349;atas muzikon?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis &mdash; kiam
+li estis atendata &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj sur tiu &#349;i ludas por li?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, tiel foje. En la vesperoj. Anka&#365; tion Erhart aran&#285;is.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed &#265;u la beda&#365;rinda knabino devas iri tiun longan vojon &#265;i tien?
+Kaj poste hejmen al la urbo?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne, tion &#349;i ne bezonas. Erhart aran&#285;is, ke &#349;i povas esti &#265;e
+sinjorino, kiu lo&#285;as &#265;i tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(vigle)</span> Sinjorino Wilton!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Iu tre ri&#265;a sinjorino. Iu kiun vi ne konas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi a&#365;dis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, tute &#285;uste.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Erhart plurajn fojojn skribis pri &#349;i. &mdash; &#264;u &#349;i lo&#285;as &#265;i tie
+nun?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, &#349;i luprenis vilaon &#265;i tie. Kaj nun &#349;i translo&#285;is el la urbo
+anta&#365; iom da tempo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(iom hezitante)</span> La&#365; onidiro &#349;i eksedzi&#285;is.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+La edzo eble mortis anta&#365; pluraj jaroj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, sed ili eksedzi&#285;is &mdash;. Li lasis sin eksedzi&#285;i &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Li forvoja&#285;is de &#349;i, tion li faris. La kulpo certe ne estis
+&#349;ia.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;u vi konas &#349;in iom pli proksime, Gunhild?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ho jes, certe. &#348;i lo&#285;as ja tute proksime. Kaj &#349;i foje faras etajn
+vizitojn.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj vi eble iom &#349;atas &#349;in?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#348;i estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia ju&#285;o.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+En sia ju&#285;o pri homoj, vi aludas?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, pleje pri homoj. &#348;i ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde,
+&mdash; la animon. Kaj tial &#349;i vere adoras lin, &mdash; kiel kompreneble
+estas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(iom ruze)</span> Do &#349;i eble konas Erhart ankora&#365; pli bone ol &#349;i konas
+vin?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, Erhart ofte renkontis &#349;in en la urbo. Anta&#365; ol &#349;i translo&#285;is
+&#265;i tien.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(senpripense)</span> Kaj &#349;i tamen translo&#285;is el la urbo?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekmiras kaj rigardas &#349;in akre)</span> <em class="gesp">Tamen!</em> Kion vi pensas
+pri tio?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(evite)</span> Nu, Dio, &mdash; pensas &mdash;?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per
+tio, Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in firme en la okulojn)</span> Jes, efektive estis, Gunhild.
+Vere estis io, kion mi pensis pri tio.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu, do diru malka&#349;e!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Unue mi volas diri <em>tion</em> al vi, ke mi trovas, ke anka&#365; <em>mi</em> kvaza&#365;
+havas rajton al Erhart. A&#365; &#265;u vi tion ne trovas?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas aeren)</span> Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li,
+ja &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed &#265;ar mi &#349;atas lin &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridetas moke)</span> Mian filon? &#264;u vi povas? Vi? Spite el &#265;io?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, mi povas. Spite al &#265;io. Kaj mi faras. Mi &#349;atas Erhart. Tiom,
+kiom <em>mi</em> entute <em>povas</em> &#349;ati homon &mdash; nuntempe. En mia a&#285;o.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu jes, jes, tiel estu; sed &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj tial, vidu, mi fari&#285;as maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io
+minacas lin.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Minacas Erhart! Jes, sed <em>kio</em> minacas lin? A&#365; <em>kiu</em> do minacas
+lin?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tion faras unue <em>vi</em>, &mdash; en <em>via</em> maniero &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekkrie)</span> Mi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&mdash; kaj jen anka&#365; tiu sinjorino Wilton, &mdash; mi timas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(momenton rigardas &#349;in konsternite)</span> Kaj tia&#309;on vi povas kredi pri
+Erhart! Pri mia propra filo! <em>Li</em>, kiu havas sian grandan mision por
+plenumi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(supra&#309;e pasante diri)</span> Ho kion, mision &mdash;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekscitite)</span> Kaj tion vi kura&#285;as diri tiel moke!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;u vi opinias ke juna homo en la a&#285;o de Erhart, &mdash; sana kaj &#285;oja,
+&mdash; &#265;u vi opinias, ke <em>li</em> akceptas oferi sin por tia&#309;o kiel
+&ldquo;misio&rdquo;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(forte kaj firme)</span> Erhart faras! Tion mi certe scias!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u mi ne kredas!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Estas nur io, kion vi prirevadas. &#264;ar se vi ne havis <em>tion</em> por
+alkro&#265;i vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, tiam mi vere devus malesperi. <span class="staging">(impete)</span> Kaj eble estas <em>tio</em>,
+kion vi pleje atendus, vi, Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kun levita kapo)</span> Jes, mi tion pleje atendus &mdash; se vi ne povas
+liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(minace)</span> Vi volas enpremi vin inter <em>ni</em>! Inter patrino kaj filo!
+<em>Vi!</em></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi volas liberigi lin el via potenco, &mdash; via superrego.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(triumfe)</span> Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj &mdash; &#284;is
+lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do mi volas regajni lin de vi! <span class="staging">(ra&#365;ke; duone flustre)</span> Ni du, ni
+luktis anta&#365;e je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in triumfe)</span> Jes, kaj <em>mi</em> venkis.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(mokride)</span> &#264;u vi da&#365;re opinias, ke tiu venko fari&#285;is gajno por
+vi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sombre)</span> Ne; &mdash; pri tio vi sange pravas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+E&#265; ne &#265;i tiun fojon fari&#285;os gajno por vi.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne; &#265;ar estas nur la <em>potenco</em> super li, kiun vi volas havi!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj nun <em>vi!</em></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(varme)</span> Mi volas havi lian internan animon, &mdash; lian menson, &mdash; lian
+tutan koron &mdash;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekdire)</span> Al tio vi neniam plu atingos en tiu &#265;i mondo!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> &#264;u vi eble prizorgis <em>tion?</em></p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, tion mi efektive permesis al mi. &#264;u vi ne povis legi
+tion el liaj leteroj?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kapjesas malrapide)</span> Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(incite)</span> Mi profitis de tiuj &#265;i ok jaroj &mdash; kiam mi havis lin sub
+miaj okuloj, vidu.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(sinrege)</span> Kion vi diris al Erhart pri mi? &#264;u eblas rakonti tion al
+mi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, tio bone eblas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do faru!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi nur diris al li tion, kio estas vero.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Nu?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi ripete kaj &#265;iame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas
+al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni
+faras. Ke ni entute <em>kapablas</em> vivi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne pli ol tio!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ho, tia&#309;o mordas, sciu. Tion mi mem sentas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis anta&#365;e.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris &#265;ion el bona
+koro. <span class="staging">(rigardas &#349;in en malica &#285;ojo)</span> Nun li ne plu kredas tion,
+Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kion li do nun kredas?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al
+si, ke onklino Ella neniam voja&#285;as &#265;i tien por viziti nin &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(interrompante)</span> Tion li sciis anta&#365;e!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi
+min kaj &mdash; kaj tiun pa&#349;adanton tie supre en la salono &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tiel anka&#365; estis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+El tio Erhart <em>nun</em> ne kredas eron.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin.
+A&#365; &#265;u eble vi ne faras? &#264;u vi ne iam kovis penson tiri lin tute
+for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(repu&#349;ante)</span> Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero
+estis anta&#365; la tribunalo. &mdash; Mi ne plu nutras tiujn pensojn.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+E&#265; ne utilus al vi. &#264;ar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon
+al vi! Estas <em>mi</em>, kiun Erhart bezonas, &mdash; ne <em>vi</em>. &#264;ar tial li
+estas kvaza&#365; morta por <em>vi</em>! Kaj vi por li!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(malvarme, decide)</span> Ni vidos. &#264;ar nun mi restos &#265;i tie.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(fiksrigardas &#349;in)</span> &#264;i tie en la bieno?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, &#265;i tie.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;i tie &mdash; &#265;e ni? Tute tranokte?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;i tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(regas sin)</span> Jes, jes, Ella, &mdash; la bieno estas ja via.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho jeno &mdash;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;io estas ja via. La se&#285;o sur kiu mi sidas, estas via. La lito en
+kiu mi turnas min sendorma, &#285;i apartenas al vi. La man&#285;a&#309;o kiun ni
+man&#285;as, &#285;in ni ricevas pere de vi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tio ne povas esti alimaniere aran&#285;ita. Borkman ne povas havi propran
+poseda&#309;on. &#264;ar tuj iu venus forpreni &#285;in de li.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj
+indulgo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(malvarme)</span> Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko,
+Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne, tion vi ne povas. &mdash; Kiam vi deziros, ke ni forlo&#285;i&#285;u?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> Forlo&#285;i&#285;u?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekscitite)</span> Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti
+lo&#285;anta sub la sama tegmento kiel vi! &mdash; Ne, do prefere al la
+malri&#265;ulejo a&#365; eksteren sur la vojon!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Bone. Do sendu kun mi Erhart &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Erhart! Mia propra filo! Mia infano!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, &mdash; &#265;ar tiam mi tuj revoja&#285;os hejmen.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(post mallonga pripensado, firme)</span> Erhart mem elektu inter ni.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in dube kaj necerte)</span> <em>Li</em> elektu? Jes, &mdash; &#265;u vi tion
+<em>kura&#285;as</em>, Gunhild?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun malmola rido)</span> &#264;u mi <em>kura&#285;as</em>! Igi mian filon elekti inter sia
+patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kura&#285;as.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(a&#365;skultante)</span> &#264;u iu venas? &#348;ajnas al mi, ke mi a&#365;das &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Do certe estas Erhart &mdash;</p>
+
+<p class="staging">(Iu frapas rapide sur la anta&#365;&#265;ambra pordo, kiu poste senpere
+malfermi&#285;as. <b>Sinjorino Wilton</b>, festene vestita kaj kun
+supervesta&#309;oj, envenas. Malanta&#365; &#349;i la <b>&#265;ambristino</b>, kiu ne
+ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo
+restas duone malferma. <b>Sinjorino Wilton</b> estas iu frapante bela,
+&#349;velbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Lar&#285;aj, ru&#285;aj, ridantaj
+lipoj. Viglaj okuloj. Ri&#265;a, malhela hararo.)</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(iom seke)</span> Bonan vesperon, sinjorino. <span class="staging">(al la <b>&#265;ambristino</b>; montras
+al la &#285;ardena &#265;ambro)</span> Portu la lampon tien kaj eklumigu &#285;in.
+<span class="staging">(La <b>&#265;ambristino</b> ser&#265;as la lampon kaj eliras kun &#285;i.)</span></p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(vidas <b>Ella Renthejm</b>)</span> Ho, pardonu, &mdash; &#265;eestas ja vizitanto &mdash;</p>
+
+<p class="staging">(<b>Erhart Borkman</b> forte malfermas la duone fermitan anta&#365;&#265;ambran
+pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj.
+Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)</p>
+
+<p>ERHART BORKMAN<br>
+<span class="staging">(gaje sur la sojlo)</span> Kio do! &#264;u onklino Ella venis? <span class="staging">(al &#349;i; kaptas
+&#349;iajn manojn)</span> Onjo, onjo! &#264;u estas vero! &#264;u <em>vi &#265;i tie?</em></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(&#265;irka&#365;brakas lian kolon)</span> Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel
+granda vi fari&#285;is! Ho, kiel bone estas revidi vin!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre)</span> Kion tio signifu, Erhart, &mdash; &#265;u vi staras vin ka&#349;ante en la
+anta&#365;a &#265;ambro?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(rapide)</span> Erhart &mdash; Borkman venis kune kun mi.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(mezuras lin per la okuloj)</span> &#264;u tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via
+patrino?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Mi nur devis enrigardi momenton &#265;e sinjorino Wilton, &mdash; por ser&#265;i
+etan Frida.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u anka&#365; tiu fra&#365;lino Foldal kunestas?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Jes, &#349;i staras ekstere en la enirejo.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(parolas eksteren tra la pordo)</span> Vi nur iru supren, Frida.</p>
+
+<p class="staging">(Pa&#365;zo. <b>Ella Renthejm</b> atente rigardas <b>Erhart</b>. Li aspektas
+&#285;enite kaj iom senpacience; lia viza&#285;o alprenas stre&#265;itan kaj pli
+malvarman aspekton.)</p>
+
+<p class="staging">(La <b>&#265;ambristino</b> portas la lumigitan lampon en la &#285;ardenan
+&#265;ambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun deviga &#285;entileco)</span> Jes, sinjorino Wilton, &mdash; se vi do volas
+pasigi la vesperon &#265;i tie, vi &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas
+alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> <em>Ni?</em> Pri kiuj <em>ni</em> vi aludas?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(ridetante)</span> Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj
+de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, &mdash; se mi
+okaze vidus lin.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Jes, feli&#265;e. &#264;ar li estis tiel bonvolema enrigardi &#265;e mi, &mdash; pro
+eta Frida.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(seke)</span> Vi Erhart, &mdash; mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion,
+&mdash; tiujn Hinkels.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(incitita)</span> Ne, efektive mi ne vere konas ilin. <span class="staging">(aldonas iom
+senpacience)</span> Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi
+konas a&#365; ne konas.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Ho pa! En <em>tiu</em> domo oni rapide konati&#285;as! &#284;ojaj, gajaj, gastamaj
+homoj. Sufi&#265;e da junaj virinoj.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun akcento)</span> Se mi konas mian filon &#285;uste, tio vere ne estas
+societo por li, sinjorino Wilton.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna anka&#365; li!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, feli&#265;e li estas juna. Ne estus bone alimaniere.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Nu ja ja, patrino, &mdash; estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj
+Hinkels hodia&#365; vespere. Kompreneble mi restos &#265;i tie &#265;e vi kaj
+onklino Ella.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne, Erhart, &mdash; pro <em>mi</em> vi tamen ne rezignu &mdash;</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. <span class="staging">(rigardas
+necerte al <b>sinjorino Wilton</b>)</span> Sed kiel vi tion aran&#285;u? &#264;u vere
+konvenas? Vi ja jam respondis jes &mdash; en mia nomo.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(gaje)</span> Babila&#309;o! &#264;u ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn,
+festenajn salonojn, &mdash; sola kaj forlasita &mdash; pensu nur! jen mi
+respondos ne &mdash; en via nomo.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(longege)</span> Jes, &#265;ar vi opinias, ke konvenas, mi &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(facile kaj forvi&#349;ante)</span> Mi ofte en bonaj okaza&#309;oj respondis kaj jes
+kaj ne &mdash; en mia nomo. Kaj &#265;u vi forlasus vian onklinon nun, kiam
+&#349;i &#309;us venis? Fi do, <em>monsieur</em> Erhart, &mdash; &#265;u tio estus ago
+konvena al filo?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malbone tu&#349;ata)</span> Filo?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Nu, <em>eduka</em> filo do, sinjorino Borkman.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, tion vi do devas aldoni.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al
+la propra, vera patrino.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u vi mem spertis tion?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Ho, je Dio, &mdash; mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus
+havinta tian bonan nutropatrinon, anka&#365; mi, &mdash; mi eble ne estus
+fari&#285;inta tiel &mdash; tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas.
+<span class="staging">(turnas sin al <b>Erhart</b>)</span> Do oni bele restas hejme &#265;e panjo kaj onjo
+&mdash; trinkante teon, sinjoro studento! <span class="staging">(al la sinjorinoj)</span> Adia&#365;,
+adia&#365;, kara sinjorino! Adia&#365;, fra&#365;lino! <span class="staging">(La sinjorinoj salutas
+mute. &#348;i iras al la pordo.)</span></p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(postiras)</span> &#264;u mi ne akompanu vin ioman distancon &mdash;?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(&#265;e la pordo; averte)</span> E&#265; ne pa&#349;on vi akompanu min. Mi bone
+kutimi&#285;is iri mian vojon sola. <span class="staging">(haltas &#265;e la pordo, rigardas lin
+kaj kapsignas)</span> Sed gardu vin nun, studento Borkman; &mdash; tion mi diras
+al vi!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Kial mi gardu min?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(gaje)</span> Jes, &#265;ar kiam mi iras malsupren la&#365; la vojo, &mdash; sola kaj
+forlasita, kiel dirite, &mdash; mi provos &#309;eti runojn post vin.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(ridas)</span> Nu, tiel! &#264;u vi nun volas provi <em>tion</em> denove.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(duone serioze)</span> Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi
+diros interne, &mdash; vere el mia plej interna volo mi diros: Studento
+Erhart Borkman, &mdash; prenu tuj vian &#265;apelon!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj jen li &#285;in prenos, vi kredas?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(ridante)</span> Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian &#265;apelon. Kaj jen mi
+diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la
+galo&#349;ojn! Je &#265;io ne forgesu la galo&#349;ojn! Kaj tiam postsekvu min!
+Obee, obee, obee!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(kun devigita &#349;ercemo)</span> Jes, je tio fidu.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(kun levita montrofingro)</span> Obee! Obee! &mdash; Bonan nokton!</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon
+post si.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u &#349;i vere faradas tiajn sor&#265;a&#309;ojn?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur &#349;erce.
+<span class="staging">(interrompe)</span> Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.</p>
+
+<p class="staging">(Li devigas <b>Ella Renthejm</b> eksidi en la apogse&#285;on &#265;e la
+forno.)</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(staras iomete &#349;in rigardante)</span> Ho, ke vi estas farinta tiun longan
+voja&#285;on, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Fine fari&#285;is necese por mi nun, Erhart.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+&#264;u? Kial do?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi devis veni &#265;i tien por fine paroli kun la kuracistoj.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Nu, estas ja bone!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ridetante)</span> &#264;u vi trovas tion bona?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en la kanapo; malvarme)</span> &#264;u vi estas malsana, Ella?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in akre)</span> Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj &mdash;</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Dum la tempo kiam mi estis &#265;e vi, mi ofte diris ke vi devus paroli
+kun la doktoro.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere
+ne senti&#285;is tiel malbone tiam.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+&#264;u do estas pli malbone pri vi nun, onklino?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho jes, mia knabo; nun fari&#285;is iom pli malbone pri mi.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, sed do ne dan&#285;ere?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, estas kiel oni prenas tion.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(vigle)</span> Jes, sed sciu, onklino Ella, &mdash; do vi ne devas revoja&#285;i
+hejmen tiel frue.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne, tion mi do certe ne faros.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Vi devas resti &#265;i tie en la urbo. &#264;ar &#265;i tie vi ja povas elekti
+inter la plej bonaj kuracistoj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, estis mia penso, kiam mi forvoja&#285;is de hejme.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Kaj vi anka&#365; devas trovi vere bonan lo&#285;ejon, &mdash; iun hejmecan,
+trankvilan pensionon.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi enlo&#285;i&#285;is &#265;i-matene en la malnovan, kie mi anta&#365;e lo&#285;is.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Nu jes, <em>tie</em> estos hejmece por vi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, sed mi tamen ne restos tie.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+&#264;u? Kial ne?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne, mi redecidi&#285;is, kiam mi venis &#265;i tien.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(mire)</span> &#264;u &mdash;? Redecidi&#285;is &mdash;?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kro&#265;as; ne ekrigardas)</span> Via onklino volas lo&#285;i &#265;i tie en sia
+bieno, Erhart.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(rigardas ilin amba&#365; la&#365;vice)</span> &#264;i tie! &#264;e ni! &#264;e ni aliuloj! &mdash;
+&#264;u estas vero, onklino?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, mi nun faris la decidon.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kiel anta&#365;e)</span> &#264;io ja apartenas al via onklino, vi scias.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj mi restos &#265;i tie, Erhart. Unue do. &#284;is plue. Mi instalos min
+por mi mem. Tie en la administra alo &mdash;</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, en tio vi &#285;ustas. Tie vi ja &#265;iam havas &#265;ambrojn pretaj.
+<span class="staging">(subite vigle)</span> Tamen &#265;u ne, onklino, &mdash; ke vi estas tre laca post la
+voja&#285;o?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, iom laca mi ja estas.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enliti&#285;i frue.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin ridetante)</span> Mi ja faros.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(vigle)</span> &#264;ar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morga&#365; &mdash; a&#365;
+iun alian tagon, vidu. Pri &#265;io kaj kio ajn. Pri &#265;io ajn. Vi kaj
+panjo kaj mi. &#264;u tio ne estus multe pli bona, onjo Ella?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekblove; ekstaras de la kanapo)</span> Erhart, &mdash; la&#365; aspekto mi vidas, ke
+vi volas foriri de mi!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(ekskui&#285;as)</span> Al kio vi aludas!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Vi volas iri al &mdash; al advokato Hinkels!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(senpere)</span> Nu tiel! <span class="staging">(sinrege)</span> Jes, &#265;u vi do opiniis, ke mi sidu &#265;i
+tie tenante onklinon Ella vekita &#285;is malfrue en la nokto? &#348;i kiu
+estas malsana, panjo. Pensu pri tio.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Vi volas viziti Hinkels, Erhart!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(senpacience)</span> Jes, tamen je Dio, panjo, &mdash; &#349;ajnas al mi, ke mi ne
+povas rezigni. A&#365; kion <em>vi</em> diras, onjo?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi agu prefere en plena libereco, Erhart.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(minace al &#349;i)</span> Vi volas disigi lin de mi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, se mi vere tion povus, Gunhild!</p>
+
+<p class="staging">(Muziko a&#365;di&#285;as de supre.)</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(tordas sin kvaza&#365; en veo)</span> Ho, mi ne eltenas tion &#265;i!
+<span class="staging">(&#265;irka&#365;rigardas)</span> Kie estas mia &#265;apelo? <span class="staging">(al <b>Ella</b>)</span> &#264;u vi konas
+tiun muzikon tie supre en la salono?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne. Kiu tiu estas?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<em>Danse macabre</em> &#285;i estas. La danco de la mortintoj. &#264;u vi ne konas
+la dancon de la mortintoj, onklino?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ridetas peze)</span> Ankora&#365; ne, Erhart.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(al <b>sinjorino Borkman</b>)</span> Panjo, &mdash; mi petas vin bele &mdash; permesu al mi
+iri!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin malmole)</span> De via patrino? Vi tion do volas?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Mi revenos &#265;i tien &mdash; eble morga&#365;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pasie ekscitita)</span> Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj
+homoj! &#264;e &mdash; &#265;e &mdash;; ne, mi e&#265; ne volas pensi tion!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, &#285;ojaj viza&#285;oj. Kaj tie
+estas muziko, panjo!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(montras supren al la plafono)</span> Anka&#365; tie supre estas muziko,
+Erhart.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, &#285;uste <em>jena</em> muziko, &mdash; estas tiu, kiu pelas min el la
+domo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;u vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias &#285;in al li. Se mi nur mem evitas
+a&#365;skulti &#285;in.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin ripro&#265;e)</span> Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam
+forgesu, ke vi havas vian grandan mision!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Ho, patrino, &mdash; ne elbu&#349;u tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita
+por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo!
+<span class="staging">(Li iras rapide tra la anta&#365;a &#265;ambro.)</span></p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(post mallonga silento)</span> Vi tamen balda&#365; estos lin repreninta, vi,
+Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Dio donu ke mi povus kredi tion.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Pro vi, vi pensas?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Pro mi a&#365; &mdash; pro &#349;i, la alia.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do prefere &#349;i ol vi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas malrapide)</span> Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere
+&#349;i ol vi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Neniel konsiderante kien li fine porti&#285;os &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#348;ajnas al mi, ke tio estus indiferenta.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(prenas siajn supervesta&#309;ojn sur la brakon)</span> La unuan fojon kiam ni
+du &#285;emelfratinoj samopinias. &mdash; Bonan nokton, Gunhild. <span class="staging">(&#348;i eliras
+tra la anta&#365;a &#265;ambro.)</span></p>
+
+<p class="staging">(La muziko a&#365;di&#285;as pli forte de supre en la salono.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras momenton trankvile, skui&#285;as, &#349;rumpi&#285;as kaj flustras
+senpere.)</span> La lupo denove hurlas. &mdash; La malsana lupo. <span class="staging">(&#348;i staras
+momenton, kaj jen &#309;etas sin sur la planktapi&#349;on, tordas sin vee kaj
+flustras plende:)</span> Erhart! Erhart, &mdash; estu fidela al mi! Ho, revenu
+hejmen, kaj helpu vian patrinon! &#264;ar mi ne plu toleras &#265;i tiun
+vivon!</p>
+</div>
+
+<div class="acte">
+<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3>
+
+<p class="staging">(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la
+Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapi&#349;oj,
+montrantaj &#265;as-scenojn kun pa&#349;tistoj kaj pa&#349;tistinoj, &#265;io pale
+senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli
+proksime en la anta&#365;o estas piano. En la angulo fone maldekstre
+estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda,
+tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli
+anta&#365;e &#265;e la sama flanko estas sofo kun tablo kaj se&#285;oj. La mebloj
+estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras
+eklumigitaj lampoj.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>John Gabriel Borkman</b> staras kun la manoj dorse apud la piano
+a&#365;skultante al <b>Frida Foldal</b>, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn
+de <em>Danse macabre</em>.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>Borkman</b> meze alta viro de firma, fortika staturo en la
+sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj
+grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne
+tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. <b>Frida Foldal</b>
+estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca stre&#265;ita esprimo.
+Malri&#265;e beligita en hela vesta&#309;o.)</p>
+
+<p class="staging">(La melodio atingis la finon. Silento.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u vi povas diveni kie mi la unuan fojon a&#365;dis tonojn, kiel tiujn
+&#265;i?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(rigardas lin)</span> Ne, sinjoro Borkman?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Estis malsupre en la minejoj.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(ne komprenas)</span> Nu jes? Malsupre en la minejoj?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la
+minejojn. &mdash; Tie malsupre la erco kantas.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+&#264;u, &mdash; &#285;i kantas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapjesas)</span> Kiam &#285;i malfiksi&#285;as. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas
+&#285;in, &mdash; tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj
+liberigas &#285;in. Tial la erco kantas &mdash; el &#285;ojo &mdash; en sia
+maniero.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Kial &#285;i faras tion, sinjoro Borkman?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#284;i sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.</p>
+
+<p class="staging">(Li pa&#349;adas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj
+dorse.)</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(sidas iomete atendante; rigardas sian horlo&#285;on kaj ekstaras.)</span>
+Pardonu, sinjoro Borkman, &mdash; sed beda&#365;rinde mi devas foriri, mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(haltas anta&#365; &#349;i)</span> &#264;u vi jam volas foriri?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(metas la notaron en la tekon)</span> Jes, mi ja devas. <span class="staging">(videble
+embarasata)</span> &#264;ar mi dungi&#285;is ien &#265;i tiun vesperon.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ien, kie okazos kunestado?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Jes.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj tie vi a&#365;skultigos vin por la &#265;eestantoj?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(mordas sian lipon)</span> Ne &mdash; mi ludos por ilia dancado.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nur por dancado?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Jes; ili volas danci post la vesperman&#285;o.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras &#349;in rigardante)</span> &#264;u vi kutime ludas por danco? Tiel
+&#265;irka&#365;e en la domoj?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(surmetas la supervesta&#309;ojn)</span> Jes, kiam mi povas ekhavi mendon,
+mi &mdash;. Estas ja &#265;iam ioma enspezo per tio.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pridemandante)</span> &#264;u estas <em>tio</em>, pri kio vi pleje pensas, kiam vi
+sidas ludante al danco?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni
+la dancadon.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Estas &#285;uste <em>tio</em>, kion mi volus scii. <span class="staging">(pa&#349;adas
+maltrankvila sur la planko)</span> Jes, jes, jes, &mdash; <em>tio</em>, ne povante
+<em>mem</em> partopreni, tio estas la plej peza el &#265;io. <span class="staging">(haltas)</span> Sed por vi
+estas unu afero, kiu kontra&#365;pesas tion, Frida.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(rigardas lin demandante)</span> Kio estas tio, sinjoro Borkman?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta
+dancantaro kune.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(ridetas evite)</span> Ho, tio do ne estas tute certa.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(averte suprenlevas la montrofingron)</span> Neniam do estu tiel freneza, ke
+vi dubas pri vi mem!</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Sed je Dio, kiam neniu scias?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ke vi nur mem scias, estas sufi&#265;e. &mdash; Kie vi ludos &#265;i tiun
+vesperon?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Estas &#265;e advokato Hinkels.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(subite rigardas &#349;in akre)</span> Hinkels, vi diras!</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Jes.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun &#349;iranta rideto)</span> &#264;u venas vizitantoj en la domon de tiu ulo?
+&#264;u <em>li</em> povas igi homojn viziti sin?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Jes, venos multaj homoj, la&#365; tio kion diras sinjorino Wilton.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(impete)</span> Sed kiaj homoj! &#264;u vi povas diri al mi tion?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+<span class="staging">(iom timeme)</span> Ne, mi vere ne scias. Nu jes, &mdash; efektive mi scias ke
+studento Borkman iros tien &#265;i-vespere.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(mire)</span> Erhart! Mia filo?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Jes, li vizitos.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+El kio vi tion scias?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Li mem diris. Anta&#365; horo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u li do estas &#265;i tie hodia&#365;?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Jes, li estis &#265;e sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(esplore)</span> &#264;u vi scias, &#265;u li anka&#365; estis &#265;i tie? &#264;u li envenis
+por paroli kun iu malsupre, mi aludas?</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Jes, li faris viziteton al la sinjorino.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(amare)</span> Aha, &mdash; kompreneble.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Sed estis fremda sinjorino &#265;e &#349;i, mi pensas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nu? &#264;u estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+&#264;u mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li
+venu anka&#365; &#265;i tien supren al <em>vi</em>?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre)</span> Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras
+viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Do ne, mi nenion diros. &mdash; Bonan nokton, sinjoro Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pa&#349;adas &#265;irka&#365;e grumblante)</span> Bonan nokton.</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Eble mi povos malsuprenkuri la helican &#349;tuparon? Estas pli
+rapide.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kompreneble, &mdash; kuru vi la &#349;tuparon kiun vi preferas. Bonan nokton
+por vi!</p>
+
+<p>FRIDA<br>
+Bonan nokton, sinjoro Borkman.</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)</p>
+
+<p class="staging">(Penseme <b>Borkman</b> iras al la piano por fermi &#285;in, sed ne faras.
+&#264;irka&#365;rigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas pa&#349;adi sur
+la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre,
+&mdash; la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine
+li iras al la skribotablo, a&#365;skultas transen al la tapetpordo,
+rapide prenas manspegulon, rigardas en &#285;in kaj &#285;ustigas sian
+koltukon.)</p>
+
+<p class="staging">(Iu frapas sur la tapetpordon; <b>Borkman</b> tion a&#365;das, rapide
+rigardas tien, sed silentas.)</p>
+
+<p class="staging">(Iom poste denove frapi&#285;as; &#265;i tiun fojon pli forte.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la
+tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto)</span> Envenu!</p>
+
+<p class="staging">(<b>Vilhelm Foldal</b> singardeme envenas en la salonon. Li estas
+kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa,
+griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola
+felta &#265;apelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li
+supren&#349;ovas sur la frunton.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(&#349;an&#285;as teni&#285;on, kaj rigardas la envenanton per duone
+seniluziigita, duone kontenta esprimo)</span> Ho, &#265;u estas nur vi.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun severa rigardo)</span> Cetere &#349;ajnas al mi, ke vi venas iom
+malfrue.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru
+piede.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Sed kial vi &#265;iam mar&#349;as, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute
+proksime.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Mar&#349;i estas pli saniga. Kaj anka&#365; estas ja dek oeroj &#349;paritaj. &mdash;
+Nu, &#265;u do Frida &#309;us estis &#265;i tie ludante por vi?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#348;i &#309;us en tiu &#265;i momento foriris. &#264;u vi ne renkontis &#349;in
+ekstere?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ne, mi ne vidis &#349;in dum longaj tempoj. De post kiam &#349;i enlo&#285;i&#285;is
+en la domo de tiu sinjorino Wilton.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(eksidas en la sofo kaj montras mane al se&#285;o)</span> Bonvolu eksidu anka&#365;
+vi, Vilhelm.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(eksidas sur la rando de la se&#285;o)</span> Multajn dankojn <span class="staging">(rigardas lin
+pezanime)</span> Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post
+kiam Frida eliris de la hejmo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ho &#265;u, &mdash; sufi&#265;e do restas por vi.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola,
+kiu iomete komprenis min. <span class="staging">(peze agitas la kapon)</span> &#264;iuj la aliuloj
+tute ne komprenas min.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sombre, rigardas anta&#365;en kaj tamburas la tablon)</span> Ne, jen la afero.
+<em>Jen</em> la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La
+amaso, la multo, &mdash; &#265;iuj la meznombruloj, &mdash; ili ne komprenas nin,
+Vilhelm.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(rezigne)</span> Povi&#285;us rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni
+povas ja &#265;iam atendadi pri &#285;i ankora&#365; ioman tempon. <span class="staging">(kun
+plorstrangulata vo&#265;o)</span> Sed estas io, kio estas ankora&#365; pli amara,
+sciu.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekscite)</span> Nenio estas pli amara ol tio!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, estas, John Gabriel. Mi &#309;us nun havis doman scenon &mdash; anta&#365; ol
+mi ekiris &#265;i tien.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u? Kial jeno?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(ekdirege)</span> Tiuj hejme &mdash; ili malestimas min.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekscitite)</span> Malestimas &mdash;!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(vi&#349;as la okulojn)</span> Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodia&#365; &#285;i vere
+aperi&#285;is.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(iom silentas)</span> Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edzi&#285;is.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Estis ja preska&#365; neniu elekto por mi. Kaj cetere, &mdash; edzi&#285;i oni ja
+deziras, kiam oni komencas atingi iun a&#285;on. Kaj tiel reduktita, tiel
+genuestaranta kiel mi tiam estis &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(eksaltas kolera)</span> &#264;u tio &#265;i estu akuzo kontra&#365; mi? Ripro&#265;o &mdash;!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(timeme)</span> Ne, pro Dio, John Gabriel &mdash;!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompi&#285;is sur la
+bankon &mdash;!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(trankviligante)</span> Sed mi do ne kulpigas <em>vin</em> por <em>tio</em>! Dio kompatu
+min &mdash;!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(grumblante; eksidas denove)</span> Nu, tio do estas bona.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke
+&#349;i ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed sufi&#265;e bona
+&#349;i tamen estas. &mdash; Ne, sed estas la infanoj, sciu &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi povis tion pensi.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+&#264;ar la infanoj, &mdash; ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve
+pli da postuloj al la vivo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin kompateme)</span> Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin,
+Vilhelm?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(ektiras la &#349;ultrojn)</span> Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi
+devas ja konfesi &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(proksimi&#285;as kaj metas la manon sur lian brakon)</span> &#264;u ili do ne
+scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, kompreneble ili <em>tion</em> scias. Sed tio neniel impresas ilin.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Do ili estas nekomprenemaj, &#265;ar via tragedio estas bona. Tion mi
+kredas plene kaj fide.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(klarigante)</span> &#264;u vi ne trovas, ke estas sufi&#265;e bonaj scenoj en &#285;i,
+John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari &#285;in akceptata &mdash;
+<span class="staging">(komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko)</span> Jen, vidu! Mi montru
+al vi ion, kion mi &#349;an&#285;is &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u vi kunprenis &#285;in?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, mi kunprenis &#285;in. Nun estas tiom longe post kiam mi legis &#285;in
+por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin a&#365;skulti akton a&#365;
+du &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(evite, ekstaras)</span> Ne, ne, prefere alian fojon.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu ja, kiel vi volas.</p>
+
+<p class="staging">(<b>Borkman</b> pa&#349;adas sur la planko. Foldal repakas la
+manuskripton.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(haltas anta&#365; li)</span> Vi pravas en tio, kion vi &#309;us diris, &mdash; ke vi
+neniun karieron faris. Sed <em>tion</em> mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam
+la horo de restari&#285;o iam sonori&#285;os por mi &mdash;</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(volas ekstari)</span> Ho, dankon al vi &mdash;!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun mansvingo)</span> Vi bonvole restu sidanta. <span class="staging">(kreskanta ekscito)</span> Kiam la
+horo de restari&#285;o sonori&#285;os por mi &mdash;. Kiam ili komprenos, ke ili
+ne povas esti sen mi &mdash;. Kiam ili venos supren &#265;i tie en la salonon
+&mdash; kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn
+de la banko &mdash;! La nova banko, kiun ili starigis &mdash; sed ne povas
+estri &mdash; <span class="staging">(starigas sin denove apud la skribotablo kiel anta&#365;e, kaj
+frapas sin sur la brusto)</span> <em>&#264;i tie</em> mi volas stari kaj akcepti ilin!
+Kaj estu a&#365;data kaj pridemandata kiujn kondi&#265;ojn John Gabriel
+Borkman metos por ke &mdash; <span class="staging">(haltas subite kaj rigardas al <b>Foldal</b>)</span> Vi
+rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili
+<em>devas, devas, devas</em> iam veni al mi? &#264;u vi ne kredas!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(denove eksidas en la sofon)</span> Mi kredas tion tiel firme. <em>Scias</em> tion
+senskue certe &mdash; ke ili venos. &mdash; Se mi ne havus tiun certecon, &mdash; mi
+estus anta&#365; longe pafinta al mi kuglon tra la kapo.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(timeme)</span> Ho ne, pro &#265;io en la mondo &mdash;!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pavante)</span> Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! &#264;iun tagon, &#265;iun
+horon mi povas atendi ilin &#265;i tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min
+preta por akcepti ilin.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(kun suspiro)</span> Se ili do venus tre balda&#365;e.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(maltrankvile)</span> Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh
+ne &mdash; pri &#285;i mi ne povas pensi! <span class="staging">(rigardas lin)</span> &#264;u vi scias kiel mi
+foje sentas min?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafi&#285;is al kriplulo en sia unua
+batalo.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(metas la manon sur la tekon)</span> Tiun senton anka&#365; mi havas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nu ja, tiel en minora afero.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(kviete)</span> Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por <em>mi</em>, John
+Gabriel.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(impete)</span> Jes, sed <em>mi</em>, kiu estus povinta krei milionojn! &#264;iujn
+tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en
+sennombro! La akvofalojn! La &#349;tonrompejojn! La komercajn vojojn kaj
+la &#349;ipliniojn tra la tuta mondo. &#264;ion, &#265;ion mi estus sola
+starigita!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tia&#309;o anta&#365; kiu vi cedus.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(premas la manojn)</span> Kaj tamen mi devas sidi &#265;i tie kiel pafvundita
+birdego, kaj vidi, ke la aliuloj anta&#365;venas min, &mdash; kaj forprenas
+&#265;ion de mi, pecon post peco!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Tiel anka&#365; pri <em>mi</em>, vi sciu.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sen lin atenti)</span> Imagu. Tiel proksima ke mi estis &#265;e la celo. Se mi
+estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. &#264;iuj depona&#309;oj
+estus tiam reprenitaj. &#264;iuj la valora&#309;oj, kiujn mi per kura&#285;a mano
+utiligis, ili denove ku&#349;us en sia loko kiel anta&#365;e. La kapturnige
+grandaj akciosocietoj estis &#285;uste anta&#365; sia reali&#285;o. E&#265; ne unu
+sola opulo perdus oeron &mdash;</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ja, je Dio &mdash; kiel ege proksima vi estis &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en sufokita kolero)</span> Kaj jen la perfido superondis min! &#284;uste meze
+en la tagoj de decido! <span class="staging">(rigardas lin)</span> &#264;u vi scias kiun krimon mi
+tenas kiel la plej fian fareblan de homo?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ne. Diru!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne estas mortigo. Ne rabo a&#365; nokta &#349;telenrompo. E&#265; ne falsa &#309;uro.
+&#264;ar &#265;iuj tia&#309;oj fari&#285;as pleje kontra&#365; homoj, kiujn oni malamas,
+a&#365; kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Sed la plej fia do, John Gabriel?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(emfaze)</span> La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(iom dubinde)</span> Jes, sed a&#365;skultu nun &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekinterrompe)</span> Kion vi intencas diri! Mi vidas tion la&#365; via aspekto.
+Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en
+la banko, ili ekhavus sian tuton reen. &#264;iun opan grajnon! &mdash; Ne, vi
+sciu, &mdash; la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn
+de amiko, &mdash; aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al
+unu sola, duope, kvaza&#365; flustro en malplena, malhela, &#349;losita
+&#265;ambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute
+trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj
+tian amikon mi havis. &mdash; Kaj li estis tiu, kiu frakasis min.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Mi ja scietas al kiu vi aludas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne estis falda&#309;o en mia tuta konduto, kiun mi ne kura&#285;is malka&#349;i
+por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontra&#365; mi la
+armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Mi neniam povis kompreni, kial li &mdash;. Ja, subparoli&#285;is tamen multe
+tiam.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Pri kio subparoli&#285;is? Diru. Mi ja scias nenion. &#264;ar mi ja tuj &mdash;
+izoli&#285;is. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Vi estus ja ministro, oni diris.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Oferti&#285;is al mi. Sed mi rifuzis.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Do ne staris al li en la vojo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu, <em>en tiu okazo</em> mi vere ne komprenas &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Estis &mdash; iaspeca virina historio, vi sciu.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Virina historio? Ne do, John Gabriel &mdash;?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(interrompante)</span> Jes, jes, jes, &mdash; pri tiuj malnovaj, stultaj
+historioj ni ne plu parolu. &mdash; Nu, ministro fari&#285;is nek li nek
+mi.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Sed alte supren li atingis.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj mi en la abismon.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ho, estas terura tragedio &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas al li)</span> Preska&#365; same terura kiel la <em>via</em>, &#349;ajnas al mi,
+kiam mi pripensas.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(naive)</span> Jes, e&#265; same terura.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridas silente)</span> Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvaza&#365; iu
+komedio.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Komedio? Tio &#265;i?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, tiel kiel &#349;ajnas, ke &#285;i evoluas nun. &#264;ar nun vi a&#365;du &mdash;</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu do?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ne.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Dum ni du sidas &#265;i tie, &#349;i sidas tie malsupre ludante al danco por
+li, kiu perfidis kaj ruinigis min.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Pri tio mi e&#265; ne havis scieton.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, &#349;i prenis sian notaron, kaj foriris de mi al &mdash; la grandsinjora
+domo.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu ja, beda&#365;rinda infano &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj &#265;u vi povas diveni por kiu &#349;i ludas inter la aliuloj?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Por mia filo, sciu.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+&#264;u?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes; &mdash; kiel &#349;ajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en
+la vico de dancantoj &#265;i-vespere. &#264;u do ne estas komedio, kiel mi
+diras?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, sed do li certe nenion scias.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kion li ne scias?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Li ne scias, kiel <em>li</em> &mdash; tiu &mdash; nu &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vi tamen povas diri la nomon. Mi e&#265; toleras a&#365;di &#285;in nun.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sombra, sidanta frapante la tablon)</span> Li konas &#285;in, sciu, &mdash; tiel
+certe kiel mi sidas &#265;i tie.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Sed &#265;u vi povas imagi, ke li ser&#265;us societon en <em>tiu</em> domo!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule
+kiel mi. Mi kura&#285;as &#309;uri ke li staras &#265;e la flanko de miaj
+malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur
+faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en <em>tiu</em> lumo?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kiu? &#264;u vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino &mdash; de post
+kiam li havis ses &mdash; sep jarojn. Kaj nun poste &mdash; lia patrino!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Mi opinias, ke vi estas maljusta kontra&#365; ili.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekscite)</span> Mi neniam estas maljusta al iu homo! Amba&#365; ili incitis lin
+kontra&#365; mi, &#265;u vi ne a&#365;das!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(cedeme)</span> Jes, ja, ja; do ili tiel faris.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kolerplena)</span> Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon
+por ni! Fu&#349;igas nian tutan sorton, &mdash; nian tutan venkan iron.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Tamen ne &#265;iuj!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u? Menciu unu solan, kiu tamen ta&#365;gas!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne ta&#365;gas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(spirblovas malestime)</span> Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj
+virinoj, &mdash; kiam oni ne konas ilin!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(varme)</span> Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel feli&#265;ige kaj
+tiel benite pensi, ke tie ekstere, &#265;irka&#365;e, tre fore, &mdash; <em>tie</em>
+tamen trovi&#285;as la vera virino.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(senpacience translokigas sin en la sofo)</span> Ho, &#265;esu pri tiu poezia
+babila&#309;o!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(profunde ofendita rigardas lin)</span> &#264;u vi nomas mian plej sanktan
+kredon poezia babila&#309;o!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malmole)</span> Jes, mi faras! Estas tio &#265;i, kio ka&#365;zis, ke vi neniam
+anta&#365;eni&#285;is en la mondo. Se vi forpelus &#265;iujn tia&#309;ojn, mi povus
+ankora&#365; helpi vin surpieden &mdash; helpi vin supren.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(dum bolas interne en li)</span> Ho, tion vi ja ne povas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi <em>povos</em>, kiam mi nur regajnos la potencon.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Sed tio estas ja tre longe estonta espero.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(impete)</span> &#264;u vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al
+tio!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Mi ne scias kion respondi al vi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate)</span>
+Do mi ne plu bezonas vin.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(ekstaras de la se&#285;o)</span> Ne bezonas &mdash;!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;ar vi ne kredas, ke mia sorto &#349;an&#285;i&#285;os &mdash;</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Tamen mi ja ne povas kredi kontra&#365; &#265;iu racio! &mdash; Kontentigon vi
+devus ja havi &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Da&#365;re! Da&#365;re!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed <em>tiom</em> mi tamen legis dum
+miaj tagoj &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rapide)</span> Neeble, vi opinias?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ne ekzistas prejudikato por tia&#309;o.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne estas necesa por esceptuloj.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+La le&#285;o ne konas tiajn konsiderojn.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre kaj decide)</span> Vi ne estas poeto, Vilhelm.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(senpere plektas la manojn)</span> &#264;u vi tion diras tute serioze?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rifuzante sen respondo)</span> Ni nur forludas nian tempon pri ni
+reciproke. Plej bone ke vi ne revenu.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Vi do deziras, ke mi forlasu vin?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ne lin rigardante)</span> Mi ne plu bezonas vin.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(kvietanime prenas la tekon)</span> Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Neniam mensogis, John Gabriel.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u vi ne sidadis &#265;i tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en
+min?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ne estis mensogo tiom longe, kiam <em>vi</em> kredis pri <em>mia</em> voko. Tiom
+longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble anka&#365; trompis nin mem
+&mdash; amba&#365;.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Sed &#265;u ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridetas amare)</span> Jes, trompi, &mdash; tio estas amikeco. Jen vi pravas.
+Tiun sperton mi iam anta&#365;e faris.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(rigardas lin)</span> Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel
+senkonsidere.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pli mola vo&#265;o)</span> Nu, mi ja ne estas iu spertulo en <em>tia</em> afero.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Eble pli ol vi mem scias.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<em>Mi</em>?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(kviete)</span> Jes, vi. &#264;ar mi mem havis miajn dubojn &mdash; foje, vi sciu. La
+terura dubo &mdash; ke mi fu&#349;is la vivon pro imaga&#309;o.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Tial estis por mi tiel konfideme, veni &#265;i tien, kaj apogi min al vi,
+kiu kredis. <span class="staging">(prenas sian &#265;apelon)</span> &mdash; Sed nun vi estas kiel fremdulo
+por mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Anka&#365; vi por mi.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Bonan nokton, John Gabriel.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Bonan nokton, Vilhelm. <span class="staging">(<b>Foldal</b> eliras maldekstre)</span></p>
+
+<p class="staging">(<b>Borkman</b> staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras
+movon, kvaza&#365; li volus revoki <b>Foldal</b>, sed hezitas pripense, kaj
+komencas pa&#349;adi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse.
+Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon.
+Fari&#285;as duonlume en la salono.)</p>
+
+<p class="staging">(Iom poste frapi&#285;as sur la tapetpordo maldekstre en la fono.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(apud la tablo, skui&#285;as, turnas sin kaj demandas la&#365;te)</span> Kiu frapas?
+<span class="staging">(neniu respondo; frapi&#285;as denove)</span></p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(restas staranta)</span> Kiu estas? Envenu!</p>
+
+<p class="staging">(<b>Ella Renthejm</b>, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la
+pordo. &#348;i estas vestita en sia nigra robo kiel anta&#365;e, kun la
+mantelo malfirme &#309;etita sur la &#349;ultroj.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> Kiu estas vi? Kion vi volas al mi?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen)</span> Estas mi, Borkman.
+<span class="staging">(&#348;i metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.)</span></p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras kiel fulme frapita, rigardas &#349;in sendeturne kaj flustras
+duonla&#365;te)</span> &#264;u estas &mdash; estas Ella? &#264;u estas Ella Renthejm?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes. &mdash; Estas <em>&ldquo;via&rdquo;</em> Ella, &mdash; kiel vi nomis min en anta&#365;a tempo.
+Iam. Anta&#365; tiuj multaj &mdash; multaj jaroj.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kiel anta&#365;e)</span> Jes, estas vi, Ella, &mdash; mi vidas tion nun.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;u vi rekonas min?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, nun mi komencas &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+La jaroj atakis min forte kaj a&#365;tune, Borkman. &#264;u ne &#349;ajnas al
+vi?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(devigite)</span> Vi iom &#349;an&#285;i&#285;is. Je la unua rigardo &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi nun ne havas la malhelajn buklojn la&#365; la nuko. Tiujn, kiujn vi
+&#349;atis vindi &#265;irka&#365; viajn fingrojn.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rapide)</span> &#284;uste! Nun mi vidas, Ella. Vi &#349;an&#285;is la hararan&#285;on.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kun mal&#285;oja rideto)</span> &#284;uste. Estas pro la hararan&#285;o.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(deturnante)</span> Krome mi ne sciis, ke vi estas en &#265;i tiu regiono de la
+lando.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi ja &#309;us venis.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kial vi voja&#285;is &#265;i tien, &mdash; nun mezvintre?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tion vi a&#365;dos.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u estas io, kion vi intencas pri <em>mi</em>?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Anka&#365; pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe
+pasinte.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vi certe estas laca.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, mi estas laca.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u vi ne volas eksidi? <em>Jen</em>, &mdash; en la sofon.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, dankon. Mi bezonas sidi.</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i transiras dekstren, kaj eksidas en la pli anta&#365;an angulon de
+la sofo. <b>Borkman</b> staras apud la tablo kun la manoj dorse &#349;in
+rigardante. Mallonga silento.)</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Estas nedireble longe de post kiam ni du renkonti&#285;is viza&#285;on
+viza&#285;e, Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sombre)</span> Ege, ege longe de post tiam. &#264;iuj tiuj terura&#309;oj
+interku&#349;as.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tuta homa vivo interku&#349;as. For&#309;etita homa vivo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in akre)</span> For&#309;etita!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, &#285;uste for&#309;etita. Por ni amba&#365;.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en malvarma komerca vo&#265;tono)</span> Mi ankora&#365; ne konsideras mian vivon
+kiel for&#309;etitan.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Nu, sed <em>mia</em> vivo do?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+En tio vi mem kulpas, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kun skui&#285;o)</span> Kaj <em>tion</em> diras <em>vi</em>!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vi povus bone fari&#285;i feli&#265;a sen mi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;u vi tion kredas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Se vi mem volus.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(amare)</span> Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti
+min &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Sed lin vi rifuzis &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, mi faris.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(moke)</span> &mdash; jaron post jaro mi rifuzis la feli&#265;on, vi do pensas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vi povus bone fari&#285;i feli&#265;a anka&#365; kun <em>li</em>. Kaj tiam <em>mi</em> estus
+savita.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi &mdash;?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, tiam vi estus min savinta, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kiel, vi pensas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Li kredis, ke estas mi, kiu staris malanta&#365; viaj rifuzadoj, &mdash; viaj
+eternaj rifuzoj. Kaj li faris ven&#285;on. &#264;ar tion li facile povis, &mdash;
+li, kiu havis en sia depono &#265;iujn miajn senrezervajn, fidoplenajn
+leterojn. Tiujn li uzis, &mdash; kaj tiam estis for pri mi, &mdash; &#285;is plue
+do. Jen, pri &#265;io tio vi kulpas, Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jen, jen, Borkman, &mdash; reale do, eble estas <em>mi</em>, kiu estas &#349;uldanto
+al <em>vi</em>.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri &#265;io, por kio mi devas
+danki vin. Vi igis la bienon &#265;i tie, la tutan bienon, alju&#285;i al vi
+&#265;e la a&#365;kcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por &mdash; via
+fratino. Vi prenis Erhart al vi, &mdash; zorgis por li en &#265;iuj manieroj &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&mdash; tiom longe kiom permesi&#285;is &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&mdash; permesi&#285;is de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn
+hejmajn problemojn. &mdash; Kiel mi volis diri, &mdash; mi scias kion vi oferis
+por mi kaj via fratino. Sed vi <em>povis</em> ja anka&#365; tion fari, Ella. Sed
+memoru, ke estis <em>mi</em>, kiu faris vin kapabla.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ekscitita)</span> En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna
+kaj varma animo kaj koro por Erhart, &mdash; kaj anka&#365; por vi, <em>tio</em>
+pelis min!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(interrompante)</span> Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tia&#309;ojn. Mi
+kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis <em>mi</em> kiu
+faris vin kapabla.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ridetas)</span> Hm, kapabla, kapabla &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(fervore)</span> Jes, &#285;uste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus
+fari&#285;onta, &mdash; kiam mi povis &#349;pari nek parencojn nek amikojn, &mdash;
+kiam mi devis kapti &mdash; kaj anka&#365; kaptis la milionojn, kiuj estis
+konfiditaj al mi, &mdash; tiam mi &#349;paris &#265;ion, kio estis via, &#265;ion kion
+vi posedis, &mdash; kvankam mi estus povinta preni kaj prunti &#285;in &mdash; kaj
+uzi &#285;in &mdash; kiel &#265;ion la ceteran.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(malvarme kaj trankvile)</span> Estas vere kaj &#285;uste, Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Tiel ja estas. Kaj tial, &mdash; kiam ili venis kaj prenis min, &mdash; ili
+anka&#365; trovis &#265;ion vian netu&#349;ita en la kelo de la banko.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ekrigardas lin)</span> Mi ofte pensis pri tio, &mdash; &mdash; kial vi vere &#349;paris
+&#265;ion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kial?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, kial? Diru.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre kaj moke)</span> Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi
+min, se mi ne sukcesus?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum <em>tiuj</em> tagoj.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, sed kial tamen &mdash;?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(&#349;ultrotiras)</span> Je Dio, Ella, &mdash; ne estas facile memori kialojn, kiuj
+estas dudek jarojn a&#285;aj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola,
+cerbumante pri &#265;iuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus
+realigindaj, &#349;ajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al
+mi estron de aer&#349;ipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante
+grandegan balonon por veli supre trans nesekura, dan&#285;eroplena
+oceano.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ridetas)</span> Vi, kiu neniam dubis pri la venko.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(senpacience)</span> La homoj <em>estas</em> tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas
+pri la sama afero. <span class="staging">(por si mem)</span> Kaj tial eble estis, kial mi ne volis
+havi vin kaj la vian kun mi en la balono.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(en ekscito)</span> Kial, demandas mi! Diru, kial!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ne &#349;in rigardante)</span> Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en
+tia voja&#285;o.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi <em>kunhavis</em> ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la
+estonto &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+La vivo ne &#265;iam estas la plej kara.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(senspire)</span> &#264;u tiel estis por vi tiam?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#348;ajnas al mi tiel.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ke <em>mi</em> estis la plej kara, kiun vi sciis?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, &#349;vebas anta&#365; mi io tia.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis
+min &mdash; kaj edzinigis alian &mdash; iun alian!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj
+konsideroj, &mdash; nu do, <em>aliaj</em> konsideroj, &mdash; kiuj devigis min. Sen
+<em>lia</em> kunhelpo mi povus nenien veni.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do perfidis min pro &mdash; pli altaj konsideroj.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis <em>vin</em>, kiel prezon
+por la helpo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen mar&#265;andado.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne havis elekton. Devis venki a&#365; fali.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin, la lipoj tremetantaj)</span> &#264;u tio povas esti vero, kion vi
+diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj tiam kaj poste, &mdash; longe longe poste.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj vi tamen mar&#265;andis min for. Mar&#265;andadis pri la rajto de via amo
+kun alia viro. Vendis mian amon por &mdash; por bankestra ofico!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sombre kaj kurbigite)</span> La deviga neceso estis super mi, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ekstaras sova&#285;e kaj skuite de la sofo)</span> Krimulo!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(skui&#285;as sed regas sin)</span> Tiun vorton mi a&#365;dis anta&#365;e.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontra&#365; le&#285;o kaj
+juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de &#265;iuj tiuj akcioj kaj
+obligacioj &mdash; a&#365; kio ajn, kio tio estis, &mdash; kiom vi pensas, ke mi
+zorgas pri &#285;i! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam &#265;io
+disfalis sur vin &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(stre&#265;ite)</span> Kio tiam, Ella?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kredu min, mi tolerus &#265;ion &#285;oje kun vi. La malhonoron, la
+ruini&#285;on, &mdash; &#265;ion, &#265;ion mi helpus vin porti &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u vi tion volus? &#264;u povus?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj volus kaj povus. &#264;ar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura
+krimo &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kiun! Al kio vi aludas?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(gapas al &#349;i)</span> Vi frenezi&#285;is.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(pa&#349;as pli proksimen)</span> Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon
+de morto!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(retiras sin al la piano)</span> &#264;u vi frenezi&#285;as, Ella?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi mortigis la amovivon en mi. <span class="staging">(pli proksimen)</span> &#264;u vi komprenas, kion
+tio signifas? Rakonti&#285;as en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas
+neniu pardono. Mi neniam anta&#365;e komprenis, kio tio estas. Nun mi
+komprenas. La granda nepardonebla peko, &mdash; estas la peko murdi la
+amovivon en iu homo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj tion vi diras, ke mi faris?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi <em>faris</em>. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, anta&#365;
+nun &#265;i tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild
+anstata&#365;e, &mdash; tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran
+nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn arta&#309;ojn
+&#349;iaflanke. Kaj mi preska&#365; pensas, ke mi malestimis vin iomete &mdash;
+spite al &#265;io. Sed <em>nun</em> mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi
+<em>amis</em>! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion
+vi estis preta vendi por profito. <em>Tio</em> estas la duobla murdo, por
+kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malvarma kaj sinrega)</span> Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan
+animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon
+tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte &#349;ajnas,
+ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta
+mondo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne, efektive mi ne faras.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nur via propra kora afero &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Nur &#285;i! Nur &#285;i! Vi pravas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la
+plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas
+anstata&#365;i alia &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin kun rideto)</span> &#264;u vi tion spertis, kiam vi estis preninta
+Gunhild kiel edzinon?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti anka&#365; <em>tion.</em> Mi
+volis meti sub mian potencon &#265;iujn fontojn de potenco en &#265;i tiu
+lando. &#264;ion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de
+ri&#265;a&#309;oj &mdash; tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj
+tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(perdita en memoro)</span> Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni
+priparolis viajn celojn &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, kun vi mi povis paroli, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi &#349;ercis pri viaj planoj, kaj demandis, &#265;u vi volus veki &#265;iujn la
+dormantajn spiritojn de la oro.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Mi memoras tiun esprimon. <span class="staging">(malrapide)</span> &#264;iujn la
+dormantajn spiritojn de la oro.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed vi ne prenis tion por &#349;erco. Vi diris: &ldquo;Jes, jes, Ella, estas
+&#285;uste tio, kion mi volas.&rdquo;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Tiel anka&#365; <em>estis</em>. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la
+piedingon &mdash;. Kaj <em>tio</em> dependis tiam de unu sola viro. Li povis,
+kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, &mdash; se mi
+miaflanke &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#284;uste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, &mdash;
+kaj kiu senlime amis vin.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu
+ajn alia kondi&#265;o &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj vi akceptis.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(impete)</span> Jes, mi faris, Ella! &#264;ar la potencavido estis tiel
+nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. <em>Devis</em> akcepti. Kaj li
+helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj
+mi alti&#285;is kaj alti&#285;is. Jaron post jaro mi alti&#285;is &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj <em>mi</em> estis kvaza&#365; forvi&#349;ita el via vivo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(post mallonga, pensema silento)</span> Borkman, &mdash; &#265;u ne &#349;ajnas al vi, ke
+kvaza&#365; ku&#349;is kondamno super nia tuta rilato?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> Kondamno?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes. &#264;u ne &#349;ajnas al vi?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(maltrankvila)</span> Jes. Sed kiel vere &mdash;? <span class="staging">(ekdire)</span> Ho, Ella, &mdash; mi
+balda&#365; ne plu scias, kiu pravas, &mdash; a&#365; vi a&#365; mi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis &#265;iun homan &#285;ojon en mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(timeme)</span> Tion do ne diru, Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;iu ina, homa &#285;ojo almena&#365;. De la tempo, kiam la bildo de vi
+komencis estingi&#285;i en mi, mi ekzistis kvaza&#365; sub suneklipso. Dum
+&#265;iuj tiuj jaroj fari&#285;is por mi pli kaj pli malloge, &mdash; fine tute
+neeble, ami iun vivantan esta&#309;on. Nek homojn, nek bestojn a&#365;
+plantojn. Nur tiun unu solan &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kiun tiun unu solan &mdash;?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Erhart, kompreneble.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Erhart &mdash;?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Erhart, &mdash; vian, vian filon, Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u li do ku&#349;is tiel varme sur via koro?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom
+longe kiom mi povis? Kial?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel &#265;io la cetera.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(en forta interna ekscito)</span> Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam
+sentis kompatemon &mdash; de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne
+kapablis. Se venis malri&#265;a, malsata infano en mian kuirejon,
+frostante kaj plorante kaj petegante iom da man&#285;a&#309;o, mi igis la
+kuiristinon okupi&#285;i pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la
+infanon al mi mem, varmigi &#285;in apud mia propra forno, &#285;oji vidante
+&#285;in satman&#285;i. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare
+memoras! Estas <em>vi</em>, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte
+malfekunda interne &mdash; kaj anka&#365; ekstere!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nur ne por Erhart.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne. Ne por <em>via</em> filo. Sed cetere por &#265;io, &#265;io, kio vive movi&#285;as.
+Vi fra&#365;dis min pri la &#285;ojo de patrino kaj feli&#265;o en la vivo. Kaj
+anka&#365; pri la &#265;agrenoj kaj la larmoj. Kaj <em>tio</em> estus eble la plej
+kor&#349;ira perdo por mi, vi sciu.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u jenon vi diras, Ella?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kiu scias? Eble estus la &#265;agrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus
+al mi plej bone. <span class="staging">(en pli forta emocio)</span> Sed mi <em>ne povis</em> rezigni pri
+la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis
+lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, &mdash; &#285;is, &mdash;.
+A&#293;!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#284;is kio?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#284;is lia patrino, &mdash; lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de
+mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Li devis ja forlasi vin. &#264;i tien al la urbo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(tordas siajn manojn)</span> Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne
+la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun malica esprimo en la okuloj)</span> Hm, &mdash; &#285;in vi certe ne perdis,
+Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avanta&#285;o de iu &#265;i tie
+malsupre en la &mdash; &#265;ambra eta&#285;o.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi <em>estas</em> perdinta Erhart &#265;i tie. Kaj <em>&#349;i</em> gajnis lin reen. A&#365;
+anka&#365; iu alia. Tio lumas sufi&#265;e el la leteroj, kiujn li foje
+skribas al mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Sekve estas por ser&#265;i lin hejmen al vi, ke vi venas &#265;i tien?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, se <em>tio</em> estus farebla, mi &mdash;!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. &#264;ar <em>vi</em> havas ja la pli
+grandan kaj unuan postulon pri li.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj &#265;i tie? Se li ne venas
+libervole, &mdash; mi tute ne havas lin. Kaj estas <em>tio</em>, kion mi devas!
+Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vi devas memori, ke Erhart estas en la a&#285;o de dudekoj. Longe vi ne
+povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas
+vin.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kun peza rideto)</span> Ne necesus da&#365;ri tre longe.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas &#285;is la
+fino de viaj tagoj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas da&#365;ri tre longe.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekmiras)</span> Kion vi diras per tio?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u <em>vi</em>?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi tion ne scias?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne, vere ne &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin en surprizo)</span> &#264;u Erhart ne rakontis tion?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+En la momento mi vere tion ne memoras.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Entute li eble ne parolis pri mi?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte
+vidas lin. Preska&#365; neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de
+mi. For, for, vi komprenas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;u vi scias tion certe, Borkman?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes certe mi scias. <span class="staging">(&#349;an&#285;as vo&#265;tonon)</span> Nu, sed vi do estis malsana,
+Ella?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, mi estis. Kaj nun &#265;i-a&#365;tune &#285;i tiom gravi&#285;is, ke mi devis
+veni &#265;i tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj vi eble jam parolis kun ili?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, hodia&#365; anta&#365;tagmeze.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kion ili do diris?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ili donis al mi plenan certecon pri <em>tio</em>, kion mi longe scietis &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nu?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(simple kaj trankvile)</span> Estas mortiga malsano, kiun mi portas,
+Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ho, vi do ne kredu tion, Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo a&#365; savo, vi sciu. La
+kuracistoj scias pri neniu rimedo kontra&#365; &#285;i. Ili devas lasi &#285;in
+iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi &#285;in. Nur iomete
+mildigi, eble. Kaj <em>tio</em> ja tamen estas bona.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ho, sed povas ankora&#365; longe da&#365;ri, &mdash; vi fidu min.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Povas eble da&#365;ri tra la vintro, ili diris.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(senpripense)</span> Nu jes, &mdash; la vintro ja estas longa, &#285;i.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(silente)</span> &#284;i almena&#365; estas sufi&#265;e longa por mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(vigle, deturnante)</span> Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano
+evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj sa&#285;e &mdash;? El kio &#285;i
+venus?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin)</span> La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn
+animskui&#285;ojn.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekflami&#285;ante)</span> Animskui&#285;ojn! Aha, mi komprenas! Estus <em>mi</em>, kiu
+kulpus!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> Estas tro malfrue <em>tion</em> priparoli nun! Sed mi
+<em>devas</em> reenhavi la solaninfanon de mia koro, anta&#365; ol mi forpasos!
+Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu &#265;ion,
+kio estas vivo, &mdash; forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen <em>&#265;i tie</em>
+postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj
+sopireme, &mdash; tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li
+perdis.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(post mallonga pa&#365;zo)</span> Prenu lin, Ella, &mdash; se vi povos gajni lin.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(vigle)</span> Vi donas vian konsenton? &#264;u vi <em>povas?</em></p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sombre)</span> Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. &#264;ar mi tamen
+ne posedas lin.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Dankon, dankon almena&#365; por la ofero! &mdash; Sed mi havas ankora&#365; ion
+por peti vin. Grandan aferon por <em>mi</em>, Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nu, do diru.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Vi eble trovos tion infanece de mi, &mdash; eble vi ne komprenos &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ekdiru, &mdash; nu do diru.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne, eble ne estos &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj mi intencas transporti &#265;ion al Erhart.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(varme)</span> Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kapsignas malrapide)</span> Jes, tiel &#285;uste estas. Kiam mi mortos, &mdash; tiam
+anka&#365; mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso.
+Nenii&#285;i el la estado &mdash; e&#265; la nomo &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekscitas)</span> Hah, &mdash; mi vidas kien vi celas!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(pasie)</span> Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post
+mi!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in akre)</span> Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon
+de la &#349;ar&#285;o porti la nomon de sia patro. Jen la afero.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Neniel tio! Mi mem spite kaj &#285;oje portus &#285;in kune kun vi! Sed
+patrino, kiu balda&#365; mortos &mdash;. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj
+scias, Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malvarme kaj fiere)</span> Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti
+mian nomon sola.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kaptas kaj premas liajn manojn)</span> Dankon, dankon! Nun estas plenumita
+reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi
+povis. &#264;ar kiam <em>mi</em> estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos
+post mi!</p>
+
+<p class="staging">(La tapetpordo malfermi&#285;as. <b>Sinjorino Borkman</b> kun la granda
+tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en furioza ekscito)</span> Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(retiras sin malanta&#365;en)</span> Gunhild!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre kaj minace)</span> Supren &#265;i tien al mi, neniu havas permeson
+veni!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pa&#349;on internen)</span> Mi prenas al mi tiun permeson.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kontra&#365; &#349;in)</span> Kion vi volas al mi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontra&#365; malbonaj
+potencoj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malmole)</span> Lasu tion kiel estas. <span class="staging">(minace, kun levita brako)</span> Sed <em>tion</em>
+mi diras, &mdash; la patran nomon li portu! Kaj portu &#285;in alte anta&#365;en
+al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi
+sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia.</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.)</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(skuita kaj ekscitita)</span> Borkman, &mdash; Erhart pereos en tiu &#265;i
+vetera&#265;o. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj
+iri malsupren al &#349;i.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in)</span> Ni? Anka&#365; mi, vi pensas?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Kaj vi kaj mi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(skuas la kapon)</span> &#348;i estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun
+mi iam revis rompi el la montoj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do provu tion nun!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ne respondas; necerta; staras &#349;in rigardante)</span></p>
+</div>
+
+<div class="acte">
+<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3>
+
+<p class="staging">(La sid&#265;ambro de <b>sinjorino Borkman.</b> La lampo da&#365;re lumas
+anta&#365; la kanapotablo. Ene en la &#285;ardena &#265;ambro estas estingite kaj
+mallume.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>Sinjorino Borkman</b>, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa,
+interna impeto tra la anta&#365;&#265;ambra pordo, iras al la fenestro kaj
+tiras la kurtenon iom flanken; poste &#349;i iras al la kahelforno kaj
+eksidas, sed balda&#365; eksaltas kaj iras por tiri la sonorig&#349;nuron.
+Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste &#349;i denove
+sonorigas; &#265;i tiun fojon pli impete.)</p>
+
+<p class="staging">(Iom poste envenas la <b>&#265;ambristino</b> el la anta&#365;a &#265;ambro. &#348;i
+aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte &#349;i vestis sin en tuta
+rapideco.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(senpacience)</span> Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du
+fojojn!</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Jes, sinjorino, mi ja a&#365;dis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj vi tamen ne venas.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(malgajhumora)</span> Unue mi devus ja surmeti kelkajn vesta&#309;ojn, mi
+scias.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por ser&#265;i mian
+filon.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in en surprizo)</span> &#264;u mi ser&#265;u la studenton?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, &#265;ar mi volas paroli kun
+li.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(acide grumblante)</span> Do pli bone ke mi veku la veturigiston &#265;e la
+administranto.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kial tio?</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Por ke li jungu anta&#365; la sledo. Tia terura, ne&#285;a vetero kia estas
+&#265;i-vespere.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ho, tio ne gravas. Nur rapidi&#285;u! Estas ja tute proksime trans la
+angulo.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj &#265;e la angulo, tio.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, efektive estas. &#264;u vi ne scias, kie situas la vilao de advokato
+Hinkels?</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(moke)</span> Ho &#265;u, estas <em>tie</em>, ke la studento estas &#265;i-vespere?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekmiras)</span> Jes, kie li alie estus?</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(formas iun rideton)</span> Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas,
+mi.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kie, vi pensas.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+&#264;e tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas &#349;in.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn
+<em>tie.</em></p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(duone murmurante)</span> &#348;ajne ili diras, ke li venas tien &#265;iutage.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Estas nur babila&#309;o, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj
+ser&#265;u lin.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(rektigas la nukon)</span> Jes, je Dio; mi do iros.</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i volas eliri tra la anta&#365;&#265;ambro. En la sama momento tiu
+pordo malfermi&#285;as. <b>Ella Renthejm</b> kaj <b>Borkman</b> aperas sur la
+sojlo.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(&#349;ancelas pa&#349;on malanta&#365;en)</span> Kion tio &#265;i signifu!</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(timigita, senpere plektas la manojn)</span> Ho Jesuo do!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(flustras al la <b>&#265;ambristino</b>)</span> Diru, ke li venu tujtuje!</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(malla&#365;te)</span> Jes ja, sinjorino.</p>
+
+<p class="staging">(<b>Ella Renthejm</b> kaj, post &#349;i, <b>Borkman</b> venas en la &#265;ambron. La
+<b>&#265;ambristino</b> &#349;teliras malanta&#365; ili tra la pordo kaj fermas post
+si.)</p>
+
+<p class="staging">(Mallonga pa&#365;zo.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(denove sinrega, turnas sin al <b>Ella</b>)</span> Kion li volas &#265;i tie malsupre
+&#265;e mi?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Tion li neniam anta&#365;e provis.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;i-vespere li volas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+La lastan fojon kiam ni staris vidalvide &mdash; estis en la tribunalo.
+Tiam mi alvoki&#285;is por doni klarigon &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(proksimi&#285;as)</span> Kaj &#265;i-vespere estas <em>mi</em>, kiu volas doni
+klarigon.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin)</span> <em>Vi!</em></p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne pri tio, kion mi krimis. &#264;ar <em>tion</em> konas ja la tuta mondo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(tiras amaran sopiron)</span> Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas
+tion.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Sed &#285;i ne scias <em>kial</em> mi krimis. Kial mi <em>devis</em> krimi. La homoj ne
+komprenas, ke mi <em>devis</em>, &#265;ar mi estis mi mem, &mdash; mi estis John
+Gabriel Borkman, &mdash; kaj neniu alia. Kaj estas pri <em>tio</em>, ke mi provos
+doni al vi klarigon.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj anka&#365;
+ne.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+En propraj okuloj ili povas absolvi.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(repu&#349;e svingas la manon)</span> Ho, lasu tion! Mi sufi&#265;e pensis pri tiuj
+viaj sombraj aferoj.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Anka&#365; mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la &#265;elo &mdash; kaj aliloke &mdash;
+mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi
+havis ankora&#365; pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por
+nova traktado &mdash; por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis &#285;in. Mi
+estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra
+ju&#285;isto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, &mdash; tion mi kura&#285;as diri. Mi
+pa&#349;adis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis
+&#265;iun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de anta&#365;e kaj malanta&#365;e
+same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la
+jura rezulto al kiu mi &#265;iam revenas, estas <em>tiu</em>, ke la sola
+kontra&#365; kiu mi krimis, &mdash; estas mi mem.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj &#265;u do kontra&#365; mi? Kaj kontra&#365; via filo?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vi kaj li enteni&#285;as en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi
+mem.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi
+ruinigis?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pli impete)</span> Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon
+ene en mi tiam! La ligitaj milionoj ku&#349;is dise en la lando, profunde
+en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el
+la aliuloj a&#365;dis tion. Nur mi sola.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, &#265;u ili ne agus
+&#285;uste kiel mi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Neniu, neniu krom vi farus tion.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Eble ne. Sed tiam estus tial, &#265;ar ili ne havus talentojn kiel mi.
+Kaj se ili <em>estus</em> tion farinta, ili ne tion farus kun <em>miaj</em> celoj.
+La ago tiuokaze fari&#285;us iu alia. &mdash; Bone kaj mallonge, mi absolvis
+min mem.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(mole kaj pete)</span> Ho, sed &#265;u vi kura&#285;as diri tion tiel sekure,
+Borkman?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Absolvis min <em>tiurilate.</em> Sed jen venas la granda,
+premanta memkulpigo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kiu estas <em>&#285;i</em>?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi pasigis tie supre for&#309;etante tute ok valorajn jarojn de mia vivo!
+La saman tagon kiam mi liberi&#285;is, mi estus devinta eliri en la
+realan vivon, &mdash; elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi
+estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la
+altejoj, &mdash; pli alten ol iam anta&#365;e, &mdash; spite al tio, kio ku&#349;as
+intermeze.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ho, fari&#285;us nur vivi la saman vivon denove, &mdash; kredu min.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(skuas la kapon, kaj rigardas &#349;in instrue)</span> Nenio nova okazos. Sed
+<em>tio</em> kio <em>estas okazinta</em>, tio anka&#365; ne ripeti&#285;as. Estas la okulo,
+kiu &#349;an&#285;as la agon. La renaskita okulo &#349;an&#285;as la malnovan agon.
+<span class="staging">(interrompante)</span> Nu, tion vi ne komprenas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(mallonge)</span> Ne, tion mi ne komprenas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne, <em>tio</em> estas &#285;uste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon &#265;e
+unu sola homa animo.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin)</span> Neniam, Borkman?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Escepte &#265;e unu &mdash; eble. Anta&#365; longe, longe. En la tagoj kiam mi
+pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam &#265;e iu ajn!
+Neniun havis mi, por esti sufi&#265;e atentema por ekstari kaj voki min,
+&mdash; sonorigi por mi kiel matena horlo&#285;o, &mdash; instigi min al memfida
+laboro denove &mdash;.Kaj anka&#365; presi en min, ke mi nenion neripareblan
+estas farinta.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridas moke)</span> Nu, <em>tion</em> vi tamen bezonas esti enpresinta de
+ekstere.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en &#349;velanta kolero)</span> Jes, kiam la tuta mondo &#293;ore siblas, ke mi
+estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam
+mi mem estas proksima al tion kredi. <span class="staging">(levas la kapon)</span> Sed jen denove
+kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj <em>&#285;i</em> absolvas min!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin malmole)</span> Kial vi neniam venis al <em>mi</em> por demandi pri
+tio kion vi nomas kompreno?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u utilus &mdash; se mi estus veninta al vi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(svingas la manon rifuzante)</span> Vi neniam amis ion ekster vi mem, &mdash;
+<em>tio</em> estas la kerno en la tuto.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(fiere)</span> Mi amis la potencon &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+La potencon, jes!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&mdash; la potencon krei homan feli&#265;on vaste, vaste &#265;irka&#365; mi!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Vi iam havis potencon fari <em>min</em> feli&#265;a. &#264;u vi uzis &#285;in por
+tio?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sen &#349;in rigardante)</span> Plej ofte kelkiuj subfalas &mdash; en
+&#349;iprompi&#285;o.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj via propra filo! &#264;u vi uzis vian potencon &mdash; a&#365; &#265;u vi vivis
+kaj agis por fari <em>lin</em> feli&#265;a?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Lin mi ne konas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne, tio estas vero. Vi e&#265; ne konas lin.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malmole)</span> Por tio vi, &mdash; vi, lia patrino, prizorgis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin; kun alteco en la esprimo)</span> Ho, vi ne scias, kion <em>mi</em>
+prizorgis.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, &#285;uste mi. Mi sola.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Do diru.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Vian reputacion mi prizorgis.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun mallonga, seka rido)</span> Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja
+kvaza&#365; mi jam estus morta.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akcentite)</span> Tia vi ja estas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malrapide)</span> Jes, vi eble pravas en tio. <span class="staging">(ekscite)</span> Sed ne, ne! Ne
+ankora&#365;! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi
+veki&#285;is. Sani&#285;is denove. Atendas ankora&#365; vivo anta&#365; mi. Mi povas
+vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas &mdash; Kaj
+certe anka&#365; vi vidos tion.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(suprenlevas la manon)</span> Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie
+kie vi ku&#349;as!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(indigne)</span> Gunhild! Gunhild, &mdash; kiel vi do povas voli &mdash;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ne &#349;in a&#365;skultante)</span> Mi volas starigi la monumenton sur la
+tombon.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+La hontomonumenton vi certe pripensas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kreskanta animskui&#285;o)</span> Ho ne, ne estu iu monumento el &#349;tono a&#365;
+metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskriba&#309;on en la
+monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvaza&#365; aro da
+vivanta he&#285;o, el arboj kaj arbustoj dense, dense &#265;irka&#365; via tomba
+vivo. Tie kovri&#285;os &#265;io la malluma, kiu iam <em>estis</em>. Ka&#349;i&#285;os en
+forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ra&#365;ke kaj tran&#265;e)</span> Kaj <em>tiun</em> amoverkon <em>vi</em> volas plenumi?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kura&#285;as pensi. Sed mi edukis
+helpanton por meti sian vivon sole en tion &#265;i. <em>Li</em> trapasu sian
+vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo
+fari&#285;os kvaza&#365; estingita &#265;i tie supre sur la tero!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(sombre kaj minace)</span> &#264;u al Erhart vi aludas, do diru tuj.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(lin rigardante firme en la okulojn)</span> Jes, estas Erhart. Mia filo. Li,
+pri kiu vi volas rezigni &mdash; kiel pentofaro por viaj propraj agoj.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun okul&#309;eto al <b>Ella</b>)</span> Kiel pentofaro por mia plej peza peko.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rifuzante)</span> Peko kontra&#365; fremdulo nur. Memoru la pekon kontra&#365;
+<em>mi</em>! <span class="staging">(rigardas moke al ili amba&#365;)</span> Sed li ne obeas vin! Kiam mi
+vokos lin en mia mizero, li venos! &#264;ar estas &#265;e <em>mi</em> ke li volas
+esti! &#264;e mi kaj neniam &#265;e iu alia &mdash; <span class="staging">(subite a&#365;skultas kaj krias)</span>
+Jen mi a&#365;das lin. Jen li estas, &mdash; jen li estas! Erhart!</p>
+
+<p class="staging">(<b>Erhart Borkman</b> abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj
+venas en la &#265;ambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas &#265;apelon
+sur la kapo.)</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(pala kaj timema)</span> Panjo do, &mdash; kio je Dio &mdash;!</p>
+
+<p class="staging">(Li vidas <b>Borkman</b>, kiu staras apud la pordo de la &#285;ardena
+&#265;ambro, skui&#285;as kaj deprenas la &#265;apelon.)</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(silentas momenton; poste li demandas:)</span> Kion vi do volas al mi,
+panjo? Kio okazis?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(vaste etendas la brakojn al li)</span> Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas
+havi vin &#265;e mi &mdash; &#265;iam!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(balbutante)</span> Havi min &mdash;? &#264;iam! Al kio vi aludas per tio?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Havi vin, havi vin, mi volas! &#264;ar estas iuj, kiuj volas preni vin
+for de mi!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(cedas pa&#349;on)</span> Ah, &mdash; vi do scias!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes. &#264;u anka&#365; <em>vi</em> scias.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(ekmiras kaj rigardas &#349;in)</span> &#264;u <em>mi</em> scias? Jes, kompreneble &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Aha, interkonsentita ludo! Malanta&#365; mia dorso. Erhart, Erhart!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(rapide)</span> Panjo, diru kio estas, kion vi scias!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Mi scias &#265;ion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni
+vin de mi.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Onklino Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, a&#365;skultu nun iomete <em>min</em>, Erhart!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(da&#365;rante)</span> &#348;i volas, ke mi cedu vin al &#349;i. &#348;i volas esti por vi
+en la loko de patrino, Erhart! &#348;i volas, ke vi estu &#349;ia filo kaj ne
+la mia de nun. Volas ke vi heredu &#265;ion post &#349;i. Demeti vian nomon,
+kaj anstata&#365;e preni la &#349;ian!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Onklino Ella, &#265;u tio &#265;i estas vero?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, estas vero.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Mi sciis e&#265; ne vorton pri tia&#309;o anta&#365; nun. Kial volas vi havi min
+reen al vi?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#264;ar mi sentas, ke mi perdas vin &#265;i tie.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malmole)</span> Pro <em>mi</em> vi perdas lin &mdash; jes! Kaj tio estas en ordo,
+tio.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin pete)</span> Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. &#264;ar sciu,
+ke mi estas soleca, &mdash; mortanta homo.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Mortanta &mdash;?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, mortanta. &#264;u vi volas esti kun mi &#285;is la fino? Ligi vin tute
+al mi? Esti por mi, kvaza&#365; vi estus mia propra infano &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(interrompante)</span> &mdash; kaj perfidi vian patrinon kaj eble anka&#365; vian
+taskon en la vivo? &#264;u vi tion volas, Erhart?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(varme; kortu&#349;ite)</span> Onklino Ella, &mdash; vi estis al mi nedireble bona.
+&#264;e vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de
+feli&#265;o, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Erhart, Erhart!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankora&#365;!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+&mdash; sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj
+plene fari&#285;i kiel filo por vi &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(triumfe)</span> Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin,
+Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(peze)</span> Mi vidas. Vi regajnis lin.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, jes, &mdash; mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, &mdash; &#265;u ne,
+filo, &mdash; ni du havas ankora&#365; iom da vojo por iri kune, ni.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(luktanta kun si mem)</span> Panjo, &mdash; mi tamen diru al vi malka&#349;e &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(stre&#265;e)</span> Nu?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Fari&#285;os tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi,
+panjo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras kiel frapita)</span> Kion vi aludas per tio?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(prenante kura&#285;on)</span> Je Dio, panjo, &mdash; mi estas ja juna! Senti&#285;as al
+mi, ke la &#265;ambra aero &#265;i tie fine tute sufokus min.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;i tie &mdash; &#265;e mi!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, &#265;i tie &#265;e vi, panjo!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do venu kun mi, Erhart!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone &#265;e vi. Estas alimaniere
+<em>tie</em>. Sed <em>tamen</em> ne pli bone. Ne pli bone por <em>mi</em>. Estas rozoj kaj
+lavendoj, &mdash; &#265;ambra aero, anka&#365; tie!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(skuita, sed kun batalakirita memrego)</span> &#264;ambra aero &#265;e via patrino,
+vi diras!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(en kreskanta senpacienco)</span> Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion.
+&#264;iun tiun malsanecan zorgon kaj &mdash; kaj diigon &mdash; a&#365; kio &#285;i estas.
+Mi ne eltenas tion pli longe!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin profunde serioze)</span> &#264;u vi forgesas al kio vi dedi&#265;is
+vian vivon, Erhart?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(ekkrie)</span> Ho, diru prefere al kio <em>vi</em> dedi&#265;is mian vivon! Vi, vi
+estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi <em>ne povas</em>
+plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! <span class="staging">(kun
+&#285;entila, indulgema rigardo al <b>Borkman</b>)</span> Mi ne povas dedi&#265;i mian
+vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kaptita de kreskanta timo)</span> Kiu estas tiu, kiu &#349;an&#285;is vin,
+Erhart?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(trafita)</span> Kiu &mdash;? &#264;u ne povus esti mi mem, kiu &mdash;?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas
+sub tiu de via patrino. Kaj anka&#365; ne sub tiu de via &mdash; via nutra
+patrino.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(kun aldevigita spito)</span> Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo!
+Kaj anka&#365; sub mia propra volo!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(anta&#365;en al <b>Erhart</b>)</span> Do eble fine venis mi en la vico.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(fremde kaj formale &#285;entile)</span> Kiel &mdash;? Kiel patro opinias?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(moke)</span> Jes, pri tio anka&#365; mi demandas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(da&#365;rigante seninterrompe)</span> A&#365;skultu, Erhart, &mdash; &#265;u vi do volas iri
+kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi
+restarigon por sia falo. Tia&#309;o estas nur vanaj revoj, pri kiuj
+fabeli&#285;is por vi &mdash; &#265;i tie malsupre en la &#265;ambra aero. E&#265; se vi
+volus aran&#285;i vian vivon por vivi kiel &#265;iuj la sanktuloj kune &mdash; tio
+nenion utilus al mi.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(formale; respekte)</span> Estas vero kiel dirite.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, estas. Kaj anka&#365; ne utilus, se mi min fordonus al velko en
+pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj
+kaj espero &mdash; en &#265;iuj tiuj &#265;i jaroj. Sed tia&#309;o ne ta&#365;gas por mi.
+Kaj nun mi volas elen el la revoj.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(kapklinas facile)</span> Kaj kion volas &mdash; kion volas do patro fari?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia
+nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la
+pasinteco. Tra laboro, &mdash; tra sen&#265;esa laboro por &#265;io tio, kio en la
+juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed <em>nun</em> milfojojn pli alte
+ol tiam. Erhart, &mdash; &#265;u vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu
+&#265;i nova vivo?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(averte levas la manon)</span> Ne faru, Erhart!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(varme)</span> Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj al <em>tio vi</em> konsilas? Vi, la soleca, &mdash; la mortanta.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Estu sensignife pri mi.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, se nur ne estas <em>mi</em>, kiu prenas lin de vi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&#284;uste tiel, Gunhild.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u vi volas. Erhart?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(en embarasa &#285;emo)</span> Patro, &mdash; mi ne povas nun. Estas tute neeble!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Sed kion vi do fine volas?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(ekflamante)</span> Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon anka&#365; mi!
+Mian propran vivon volas mi vivi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra,
+estingi&#285;anta homa vivo?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Onklino, mi ne <em>povas</em>, e&#265; se mi ege volus.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne por iu, kiu nedireble amas vin?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Vere kiel mi vivas, onklino Ella, &mdash; mi ne povas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin akre)</span> Kaj e&#265; via patrino ne plu ligas vin nun.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Mi &#265;iam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas da&#365;re vivi por vi
+sola. &#264;ar ne estas vivo por mi, tio &#265;i.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Do venu tamen ligi vin al mi! &#264;ar vivo, tio estas laboro, tio,
+Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(pasie)</span> Jes, sed mi ne <em>volas</em> labori <em>nun</em>! &#264;ar mi estas <em>juna</em>!
+Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun <em>mi</em> tion sentas fluanta
+varme tra mi. Mi ne <em>volas</em> labori! Nur vivi, vivi, vivi!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun scietanta ekkrio)</span> Erhart, &mdash; por kio volas vi vivi!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(kun brilaj okuloj)</span> Por la feli&#265;o, panjo!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj kie vi pensas trovi <em>&#285;in</em>?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Mi jam <em>trovis</em> &#285;in!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekkrias)</span> Erhart &mdash;!</p>
+
+<p class="staging">(<b>Erhart</b> iras rapide kaj malfermas la anta&#365;&#265;ambran pordon.)</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(vokas eksteren)</span> Fanny, &mdash; nun vi povas enveni!</p>
+
+<p class="staging">(<b>Sinjorino Wilton</b> en supervesta&#309;oj, aperas sur la sojlo.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun plektitaj manoj)</span> Sinjorino Wilton &mdash;!</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(iom timema; kun demanda rigardo al <b>Erhart</b>)</span> &#264;u mi do &mdash;?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, nun vi povas enveni. Mi &#265;ion diris.</p>
+
+<p class="staging">(<b>Sinjorino Wilton</b> envenas en la &#265;ambron. <b>Erhart</b> fermas la
+pordon post &#349;i. &#348;i klinas sin formale por <b>Borkman</b>, kiu mute
+resalutas.)</p>
+
+<p class="staging">(Mallonga pa&#365;zo.)</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(kun malla&#365;ta, sed firma vo&#265;o)</span> La vorto do estas dirita. Kaj sekve
+mi ja povas scii, ke mi staras &#265;i tie kiel iu, kiu okazigis grandan
+malfeli&#265;on en la domo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malrapide; rigardas &#349;in rigide)</span> Vi frakasis la lastan resta&#309;on de
+tio, por kio mi povus vivi. <span class="staging">(ekdire)</span> Sed tio &#265;i, &mdash; estas ja tamen
+tute neebla!</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Mi bone komprenas, ke &#285;i aspektas al vi neeble, sinjorino
+Borkman.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. A&#365; &#265;u &mdash;?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(turnas sin)</span> &#264;u tio &#265;i estas tute serioza, Erhart?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Tio &#265;i estas por mi la feli&#265;o, panjo. La tuta, granda, rava feli&#265;o
+de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(al <b>sinjorino Wilton</b>; premante la manojn)</span> Ho, kiel vi sor&#265;is kaj
+logis mian malfeli&#265;an filon!</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(kun fiera post&#309;eto de la kapo)</span> Tion mi ne faris.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Vi ne faris, &#265;u vi diras!</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Ne. Mi nek sor&#265;is nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj
+libervole mi renkontis lin duonvoje.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in moke de supre malsupren)</span> Jes <em>vi</em>, jes! Tion mi vere
+kredas.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(sinrege)</span> Sinjorino Borkman, &mdash; ekzistas potencoj en la homa vivo,
+kiujn vi aspekte ne precipe konas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kiuj potencoj, se mi kura&#285;as demandi?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble &mdash; kaj senkonsidere
+kunligi siajn vivovojon.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridetas)</span> Mi kredis, ke vi jam <em>estas</em> nerompeble ligita &mdash; al iu
+alia.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(mallonge)</span> Tiu alia forlasis min.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Sed li tamen vivas, oni diras.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Por <em>mi</em> li estas morta.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(insiste)</span> Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja
+tute ne koncernas min!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin severe)</span> Vi do scias, &mdash; tion pri la aliulo?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, &#265;ion!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(en rifuzanta orgojlo)</span> Mi povas nur diri al vi, ke estas la feli&#265;o,
+kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio &#265;i.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(firme kaj serioze)</span> Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi
+diris al li la samon. &#264;iujn rilatojn koncerne mian vivon, mi
+malka&#349;e metis anta&#365; lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep
+jarojn pli ol li &mdash;</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(interrompante)</span> Ho Fanny, &mdash; tion mi ja sciis anta&#365;e.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+&mdash; sed nenio, &mdash; nenio helpis.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Nu? &#264;u ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por
+li? Jen vidu, <em>tion</em> vi estus devinta fari entempe!</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in kaj diras malla&#365;te)</span> Tion mi efektive ne povis,
+sinjorino Borkman.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kial vi ne povis?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+&#264;ar la feli&#265;o anka&#365; por mi nur estis en tio sola.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(moke)</span> Hm, &mdash; la feli&#265;o, la feli&#265;o &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Mi neniam anta&#365;e sciis, kio feli&#265;o en la vivo estas. Kaj mi do ne
+povas rifuzi la feli&#265;on, kvankam &#285;i venas tiel malfrue.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feli&#265;o da&#365;ros.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(interrompante)</span> Longe a&#365; mallonge, panjo, &mdash; tio nenion signifu.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en kolero)</span> Blindigita homo, kia vi estas! &#264;u vi ne vidas kien tio
+&#265;i konduki&#285;as?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Mi ne &#349;atas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn
+direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, anka&#365;
+mi!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(dolore)</span> Kaj tion &#265;i vi nomas la vivon, Erhart!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, &#265;u vi ne vidas kiel &#265;arma &#349;i estas!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Kaj <em>tiun &#265;i</em> frakasantan honton mi do <em>anka&#365;</em>
+devos porti!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en la fono; malmole kaj akre)</span> Ho, &mdash; vi ja kutimi&#285;is porti tia&#309;on,
+vi, Gunhild!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(petante)</span> Borkman &mdash;!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(same)</span> Patro &mdash;!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jen mi devos iri kaj &#265;iutage anta&#365; miaj okuloj vidi mian propran
+filon kune kun iu &mdash; iu &mdash;</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(interrompas akre)</span> Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi!
+Mi ne restos longe &#265;i tie.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(rapide kaj decide)</span> Ni forvoja&#285;os, ni, sinjorino Borkman.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pali&#285;as)</span> &#264;u anka&#365; <em>vi</em> forvoja&#285;os! Kune eble?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Mi voja&#285;os suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna
+knabino. Kaj Erhart akompanos nin.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kun vi &mdash; kaj juna knabino?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi
+deziras, ke &#349;i elvenu por lerni pli da muziko.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj vi prenas &#349;in kun vi?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie
+eksterlande.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(subpremas rideton)</span> Kion <em>vi</em> diras al <em>tio</em>, Erhart?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(iom embarasita, skuas la &#349;ultrojn)</span> Jes, panjo, &mdash; &#265;ar Fanny fine
+volas tion tiel havi, &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malvarme)</span> Kaj kiam forvoja&#285;os la gesinjoroj, se oni kura&#285;as
+demandi?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Ni forvoja&#285;os nun tuj, &#265;i-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre
+sur la vojo, &mdash; ekster la domo de Hinkels.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas &#349;in malsupren)</span> Aha, &mdash; <em>tio</em> do estis la vespera societa
+kunestado.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj anka&#365; eta Frida,
+kompreneble.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Kaj kie <em>&#349;i</em> nun estas?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+&#348;i sidas en la veturilo atendante nin.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(en &#285;ena embaraso)</span> Panjo, vi do certe komprenas &mdash;? Mi volus &#349;pari
+vin &mdash; kaj &#265;iujn por tio &#265;i.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin profunde ofendita)</span> Vi volus forvoja&#285;i de mi sen diri
+adia&#365;?</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Jes, &#349;ajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por amba&#365;
+partoj. &#264;io estis ja plene pretigita. La vesta&#309;oj pakitaj. Sed kiam
+sendi&#285;is por mi, do &mdash;. <span class="staging">(volas etendi al &#349;i la manojn)</span> Adia&#365;,
+panjo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rifuzante mansvingas kontra&#365; lin)</span> Ne tu&#349;u min!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(cedeme)</span> &#264;u <em>tio</em> estas via lasta vorto?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malmole)</span> Jes.</p>
+
+<p>ERHART<br>
+<span class="staging">(turnas sin)</span> Adia&#365; do vi, onklino Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(premas liajn manojn)</span> Adia&#365;, Erhart! Kaj vivu vian vivon, &mdash; kaj
+fari&#285;u tiel feli&#265;a, tiel feli&#265;a, kiel por vi eblas!</p>
+
+<p>ERHART<br>
+Dankon, onklino. <span class="staging">(kapsalutas anta&#365; <b>Borkman</b>)</span> Adia&#365;, patro.
+<span class="staging">(flustras al <b>sinjorino Wilton</b>)</span> Ke ni foriru plej eble tuje.</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(malla&#365;te)</span> Jes, ni faru.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun malica rideto)</span> Sinjorino Wilton, &mdash; &#265;u vi kredas fari vere
+sa&#285;e kunpreni &#265;i tiun junan knabinon?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+<span class="staging">(ridete respondas, duone ironie, duone serioze)</span> La viroj estas tiel
+nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart
+finis pri <em>mi</em>, kaj mi pri <em>li</em>, estos bone por ni amba&#365;, ke li, la
+beda&#365;rindulo, havas iun sur kiu apogi sin.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Sed vi mem do?</p>
+
+<p>SINJORINO WILTON<br>
+Ho, mi certe min aran&#285;os, vi sciu. Adia&#365; &#265;iuj!</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i salutas kaj eliras tra la anta&#365;&#265;ambra pordo. <b>Erhart</b>
+staras momenton kvaza&#365; &#349;ancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas
+&#349;in.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun mallevitaj, plektitaj manoj)</span> Seninfana.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kvaza&#365; veki&#285;anta al decido)</span> Do elen en la vetera&#265;on sola! Mian
+&#265;apelon! Mian mantelon! <span class="staging">(Li iras rapide al la pordo.)</span></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(en timo; haltigas lin)</span> John Gabriel, kien vi volas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Elen en la vetera&#265;on de la vivo, vi a&#365;das. Lasu min, Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(tenas lin firme)</span> Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi
+vidas la&#365; via aspekto.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Lasu min iri, diras mi! <span class="staging">(Li fortiras sin kaj iras elen en la
+anta&#365;&#265;ambron.)</span></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(&#265;e la pordo)</span> Helpu min reteni lin, Gunhild!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malvarme kaj malmole; staras meze en la &#265;ambro)</span> Mi retenos neniun
+homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, &#265;iuj. Kaj iu kaj
+alia! Tiel foren, &mdash; tiel foren kien ili nur volas. <span class="staging">(subite kun
+tran&#265;anta krio)</span> Erhart, ne forvoja&#285;u!</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i &#309;etas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. <b>Ella Renthejm</b>
+haltigas &#349;in.)</p>
+</div>
+
+<div class="acte">
+<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3>
+
+<p class="staging">(Malferma korto ekster la &#265;efdomo, kiu situas dekstre. Angulo de
+tiu kun enireja pordo kaj plata&#309;o de &#349;ton&#349;tuparo elstaras. La&#365; la
+fono, proksime al la korto, stre&#265;as sin abruptaj deklivoj kun picea
+arbaro. Komencanta maldensa arbeta&#309;o maldekstre. La ne&#285;ado &#265;esis;
+sed la tero estas dike kovrata de la &#309;us falinta ne&#285;o.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>Borkman, sinjorino Borkman</b> kaj <b>Ella Renthejm</b> staras ekstere
+sur la &#349;tuparo. <b>Borkman</b> apogas sin, senforta kaj laca, al la doma
+muro. Li havas malmodan pelerinon &#309;etita sur la &#349;ultroj, tenas
+molan, grizan felt&#265;apelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la
+alia. <b>Ella Renthejm</b> portas sian mantelon sur la brako. La granda
+tuko de <b>sinjorino Borkman</b> estas glitinta malsupren sur la nukon,
+tiel ke &#349;ia hararo montri&#285;as.)</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(estas sin stariginta anta&#365; <b>sinjorino Borkman</b>)</span> Ne iru post lin,
+Gunhild!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en timo kaj ekscito)</span> Lasu min preterpasi! Li <em>ne devas</em> forvoja&#285;i
+de mi!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii la&#365;te post lin malsupren
+la&#365; la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe a&#365;dos!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Li <em>ne povas</em> a&#365;di vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne, ne, &mdash; li jam ne povas sidi en la veturilo!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Li jam sidas en la veturilo, kredu min.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en malespero)</span> Se li sidas en la veturilo, &mdash; li sidas tie kun &#349;i,
+kun &#349;i, &mdash; &#349;i!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridas a&#265;e)</span> Kaj tiel lokigite li ne a&#365;das la kriojn de sia
+patrino.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne, &mdash; do li ne a&#365;das. <span class="staging">(a&#365;skultas)</span> T&#349;&#349;! Kio estas <em>tio?</em></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(anka&#365; a&#365;skultanta)</span> A&#365;di&#285;as kvaza&#365; sono de sonoriloj &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun malla&#365;ta ekkrio)</span> Estas <em>&#349;ia</em> veturilo!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+A&#365; eble tiu de aliulo &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ne, ne; &#285;i estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la
+ar&#285;entajn sonorilojn! A&#365;du! Nun ili veturas &#285;uste preter tie &#265;i
+&mdash; malsupre de la deklivo!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rapide)</span> Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu <em>nun</em>! Eble ke
+li tamen &mdash;!</p>
+
+<p class="staging">(La sonoriloj a&#365;di&#285;as proksime, ene en la arbaro.)</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras momenton nedecide; jen &#349;i rigidi&#285;as, malmilda kaj malvarma)</span>
+Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min.
+Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la
+feli&#265;on.</p>
+
+<p class="staging">(La sonorigado perdi&#285;as en la foro.)</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(iom poste)</span> Nun la sonoriloj ne plu a&#365;di&#285;as.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#348;ajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun seka, malla&#365;ta rido)</span> Hoho, &mdash; ankora&#365; ne sonori&#285;as super
+mi!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Sed super <em>mi</em>. Kaj super li, kiu forvoja&#285;is de mi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kapsignas penseme)</span> Kiu scias, &#265;u ili ne tamen sonorigas al li la
+vivon kaj la feli&#265;on, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekrektigas sin; rigardas &#349;in akre)</span> La vivon kaj la feli&#265;on, vi
+diras!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Almena&#365; por mallonga tempo.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&#264;u vi volus malenvii al li la vivon kaj la feli&#265;on, &mdash; kun
+<em>&#349;i</em>?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(varme kaj arde)</span> Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malvarme)</span> Do vi eble estas pli ri&#265;a pri amoforto, vi, ol mi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas longe foren el si)</span> Eble estas la <em>manko</em> de amo, kiu
+subtenas tiun forton.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(fiksas la okulojn sur &#349;in)</span> Se tiel estas, &mdash; tiam anka&#365; mi balda&#365;
+fari&#285;os same ri&#265;a kiel vi, Ella. <span class="staging">(&#348;i turnas sin kaj iras en la
+domon.)</span></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(staras momenton zorgeme rigardante <b>Borkman</b>; poste &#349;i metas la
+manon singardeme sur lian &#349;ultron.)</span> John, venu kaj eniru, anka&#365;
+vi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kvaza&#365; veki&#285;anta)</span> Mi?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas la&#365; via
+aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas
+varme.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kolera)</span> Supren en la salonon eble?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Prefere en la &#265;ambron al &#349;i.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekkolere en impeto)</span> Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub
+tiun tegmenton!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(surmetas la &#265;apelon)</span> Anta&#365; &#265;io mi volas nun eliri por zorgi pri
+&#265;iuj miaj ka&#349;itaj trezoroj.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin timeme)</span> John, &mdash; mi ne komprenas vin!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(en tusanta rido)</span> Ho, ne estas ka&#349;ita &#349;tela&#309;o pri kio mi pensas.
+Ne timu tion, Ella. <span class="staging">(haltas kaj elmontras)</span> Vidu tiun ulon <em>tie!</em>
+Kiu estas <em>li</em>?</p>
+
+<p class="staging">(<b>Vilhelm Foldal</b>, en malnova, ne&#285;kovrita jako, kun la &#265;apelo
+malsupren plektita kaj kun granda &#349;irmilo en la mano, venas anta&#365;en
+de la angulo de la domo, peze irante tra la ne&#285;o. Li forte lamas je
+la maldekstra gambo.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Vilhelm! Kion vi volas &#265;i tie &#265;e mi &mdash; nun denove?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(ekrigardas)</span> Ho je Dio, &mdash; &#265;u vi staras ekstere sur la &#349;tuparo,
+John Gabriel? <span class="staging">(salutas)</span> Kaj anka&#365; la sinjorino, mi vidas!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(mallonge)</span> Ne estas la sinjorino.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la ne&#285;on. &mdash; Tamen ke
+vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo &mdash;?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(senkonsidere, gaje)</span> Estas tempo, ke mi denove komencu fari&#285;i
+liberaera homo, komprenu. Preska&#365; tri jarojn en intertempa
+mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie
+supre &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(zorgeme)</span> Borkman, &mdash; mi petas vin &mdash;!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ak ja, ja, ja &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(da&#365;re staras malsupre anta&#365; la &#349;tuparo.)</span> Mi volis supren al vi,
+John Gabriel. &#348;ajnis al mi ke mi <em>devis</em> supren en la salonon. Je
+Dio, &mdash; tiun salonon!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, imagu, &mdash; mi surveturi&#285;is.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Surveturi&#285;is!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, de sleda veturilo &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Hoho!</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+&mdash; kun du &#265;evaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la
+deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufi&#265;e rapide; kaj jen &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+&mdash; kaj ili veturis sur vin?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ili veturis &#285;uste sur min, sinjorino &mdash; a&#365; fra&#365;lino. &#284;uste sur
+min ili veturis, tiel ke mi ruli&#285;is en la ne&#285;o kaj perdis la
+okulvitrojn, kaj la &#349;irmilo rompi&#285;is; <span class="staging">(frotas sin)</span> kaj anka&#365; la
+piedo ekhavis dama&#285;on.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridas interne)</span> &#264;u vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la
+kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto e&#265; ne haltis
+momenton, kiam mi ku&#349;is tie ruli&#285;ante &mdash;. Sed <em>tio</em> povas esti
+sensignifa, &#265;ar &mdash; <span class="staging">(ekdire)</span> Ho, mi estas tiel strange &#285;oja,
+sciu!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#284;oja?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, mi ne &#285;uste scias kiel nomi tion. Sed &#349;ajnas al mi, ke mi
+devas nomi tion &#285;oja. &#264;ar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi
+ne <em>povis</em> ion alian, &mdash; mi <em>devis</em> veni kaj partigi la &#285;ojon kun
+vi, John Gabriel.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre)</span> Nu, do partigu tiun &#285;ojon!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, &mdash; sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre)</span> Mi ne volas en la domon, mi diris.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed vi ja a&#365;das, ke li estas surveturigita!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ho, surveturigitaj ni fari&#285;os &#265;iuj &mdash; iun fojon en la vivo. Tamen
+tiam oni devas ekstari denove. Kaj &#349;ajnigi kvaza&#365; nenio okazis.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide
+rakonti &#265;i-ekstere.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pli milde)</span> Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes, nun nur a&#365;du! Imagu, vi &mdash; kiam mi &#265;i-vespere revenis hejmen
+de vi, &mdash; mi trovas leteron. &mdash; &#264;u vi povas diveni de kiu?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Eble de via eta Frida?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+&#284;uste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa &mdash; sufi&#265;e longa
+letero de Frida, sciu. Servisto estis &#285;in portinta. Kaj &#265;u vi
+imagas pri kio &#349;i skribas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Eble estus por diri adia&#365; al la gepatroj.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+&#284;uste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, &#349;i skribas,
+ke sinjorino Wilton tiom multe &#349;atas &#349;in. Kaj nun la sinjorino
+volas kunpreni &#349;in eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko,
+&#349;i skribas. Kaj sinjorino Wilton anka&#365; havigis al &#349;i ta&#365;gan
+instruiston, kiu kunvoja&#285;os. Kaj legos kun Frida. &#264;ar, beda&#365;rinde,
+&#349;i estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ridas interne, tiel ke klukas en li)</span> Jes, bone, jes bone. Mi
+komprenas &#265;ion tiel nedireble bone, Vilhelm.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(da&#365;rigas fervore)</span> Kaj imagu, &#349;i nur scii&#285;is pri la voja&#285;o nun
+&#265;i-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen &#349;i
+trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj
+tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu &#349;puro de malestimo
+por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke &#349;i volus diri adia&#365;on
+skribe &mdash; anta&#365; ol &#349;i forvoja&#285;us. <span class="staging">(ridas)</span> Sed <em>tiel</em> ja ne
+okazos!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rigardas lin demande)</span> Kiel tio?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+&#348;i skribas, ke morga&#365; frue ili forvoja&#285;os. Tute frue.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jen, jen, &mdash; morga&#365;? &#264;u &#349;i tion skribas?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(ridas kaj frotas la manojn)</span> Jes, sed nun mi estos ruza, mi,
+komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nun &#265;i-vespere?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes je Dio, ankora&#365; ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus
+&#349;losite, mi sonorigos. Senpere. &#264;ar mi volas kaj mi devas vidi
+Frida, anta&#365; ol &#349;i forvoja&#285;os. Bonan nokton, bonan nokton! <span class="staging">(Li
+volas foriri)</span></p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+A&#365;skultu, mia beda&#365;rinda Vilhelm, &mdash; vi povas &#349;pari al vi la pezan
+vojdistancon.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ho, vi pensas pri la piedo &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, kaj anka&#365; ke vi tamen ne enlasi&#285;os &#265;e sinjorino Wilton.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Ho, efektive, mi enlasi&#285;os. Mi da&#365;re sonorigos, &#285;is iu venos por
+malfermi. &#264;ar Frida mi devas kaj volas vidi.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(staras kiel frapita)</span> Frida, &#265;u jam forvoja&#285;is! &#264;u vi scias tion
+certe? De kiu vi a&#365;dis tion?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ni informi&#285;is de &#349;ia estonta instruisto.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+&#264;u? Kaj kiu estas li?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Estas iu studento Erhart Borkman.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(brile &#285;oja)</span> Via filo, John Gabriel! &#264;u <em>li</em> kunvoja&#285;os?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian
+etan Frida.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Nu, la&#365;don kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej
+bonaj manoj. Sed &#265;u estas tute certe, ke ili jam forvoja&#285;is kun
+&#349;i?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ili forvoja&#285;is kun &#349;i en tiu veturilo kiu survoje surveturigis
+vin.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(kunfrapas la manojn)</span> Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa
+veturilo!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Jes-jes, Vilhelm, &mdash; via filino estas bone instaligita
+por veturi. Kaj anka&#365; studento Borkman. &mdash; Nu, &#265;u vi rimarkis la
+ar&#285;entajn sonorilojn?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes-ja. &mdash; Ar&#285;entajn sonorilojn, vi diras? &#264;u estis ar&#285;entaj
+sonoriloj, &#265;u? Veraj ar&#285;entaj sonoriloj?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Tion vi povas konfidi. &#264;io estis vera. Ekstere kaj &mdash; kaj
+interne.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(silente en emocio)</span> &#264;u ne estas mirinde, kiel la feli&#265;o povas
+akomodi sin por homo! Estas mia &mdash; mia simpla poeta talento, kiu
+transformi&#285;is al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto.
+&#264;ar nun <em>&#349;i</em> povas voja&#285;i elen en la grandan vastan mondon,
+pri kiu mi foje revis tiel alloge por &#285;in vidi. En fermita
+sledo-veturilo eta Frida povas voja&#285;i. Kaj kun ar&#285;entaj sonoriloj
+sur la jungilaro &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&mdash; kaj surveturi sian patron &mdash;</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(&#285;oja)</span> Ho kio! Ne gravas pri mi, &mdash; &mdash; se nur la infano &mdash;. Nu, mi
+do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli
+&#349;ian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+&#264;u &#349;i ploras?</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+<span class="staging">(ridade)</span> Jes, imagu, vi, &mdash; &#349;i sidis ege plorante, kiam mi
+eliris.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.</p>
+
+<p>FOLDAL<br>
+Jes <em>mi</em>, jes! Sed &#349;i, la povrulino, &#349;i tion ne pli bone komprenas,
+&#349;i, sciu. Nu, adia&#365; do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel
+proksime. Adia&#365;, adia&#365;, John Gabriel! Adia&#365;, fra&#365;lino!</p>
+
+<p class="staging">(Li salutas kaj pene iras la saman vojon la&#365; kiu li venis.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras momenton silente rigardante anta&#365;en)</span> Adia&#365;, Vilhelm!
+Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturi&#285;is, malnova amiko.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(rigardas lin en subpremata timo)</span> Vi estas tiel pala, tiel pala, John &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Devenas de la karcera aero tie supre.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi neniam anta&#365;e vidis vin tia.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Ne, &#265;ar vi certe neniam anta&#365;e vidis elrompintan punaton.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tamen &#265;ar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem &mdash;</p>
+
+<p class="staging">(La <b>&#265;ambristino</b> elvenas duone sur la &#349;tuparon.)</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Pardonu; la sinjorino diris, ke mi &#349;losu la stratan pordon nun.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malla&#365;te al <b>Ella</b>)</span> A&#365;du nur; nun ili volas denove en&#349;losigi
+min!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(al la <b>&#265;ambristino</b>)</span> La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri
+iom da fre&#349;a aero unue.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Jes, sed la sinjorino mem diris, ke &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi mem &#349;losos la pordon. Lasu la &#349;losilon en la seruro, kaj &mdash;</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Jes, je Dio, mi do faros. <span class="staging">(&#348;i reiras en la domon.)</span></p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras momenton silente kaj a&#365;skultante; poste li rapidi&#285;as
+malsupren sur la korton)</span> Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili
+neniam plu kaptos min!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(malsupre &#265;e li)</span> Sed vi estas ja libera homo anka&#365; tie interne,
+John. Povas iri kaj veni tute kiel pla&#265;as al vi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malla&#365;te, kvaza&#365; en timo)</span> Neniam denove sub tegmenton! &#264;i tie
+ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono,
+&mdash; plafono kaj muroj kun&#349;rumpi&#285;us. Premegus min. Premus min plata
+kiel mu&#349;o.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed kien vi do volas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi &#265;u mi denove povas atingi al libereco
+kaj al vivo kaj al homoj. &#264;u vi volas iri kun mi, Ella?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi? Nun?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, jes, &mdash; nun tuj!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Sed kiom longe do?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Tiom longe kiom mi kapablas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, sed pripensu do. Ekstere en &#265;i tiu malseka, malvarma vintra
+nokto &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun ra&#365;ka, gor&#285;a sono)</span> Hoho, &mdash; la fra&#365;lino estas zorgema pri sia
+sanstato? Jes-ja, &mdash; &#285;i estas ja beda&#365;rinda, &#285;i.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Estas por <em>via</em> sanstato, ke mi estas zorgema.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! <span class="staging">(Li iras
+pluen.)</span></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(post lin; tenas lin firme)</span> Kion vi diris, ke vi estas?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mortinto, mi diris. &#264;u vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur
+tenu min trankvila, <em>tie</em> kie mi ku&#349;as?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(decide &#309;etas la mantelon sur sin)</span> Mi iros kun vi, John.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. <span class="staging">(iras pluen)</span> Venu
+do!</p>
+
+<p class="staging">(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu ka&#349;as ilin
+pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidi&#285;as. La domo kaj la korto
+malaperas el la vido. La pejza&#285;o, kun deklivoj kaj altejoj,
+malrapide kaj da&#365;re &#349;an&#285;i&#285;as, kaj fari&#285;as pli kaj pli
+sova&#285;a.)</p>
+
+<p>VO&#264;O DE ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(a&#365;di&#285;as de ene en la arbetaro dekstre)</span> Kien ni nun iras, John! Mi
+ne rekonas la lokon &#265;i tie.</p>
+
+<p>VO&#264;O DE BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pli alte)</span> Tenu vin nur en la ne&#285;aj spuroj post mi!</p>
+
+<p>VO&#264;O DE ELLA RENTHEJM<br>
+Sed kial ni do devas iri tiel alten!</p>
+
+<p>VO&#264;O DE BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pli proksime)</span> Ni devas supreniri la turni&#285;an vojeton.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(da&#365;re ka&#349;ita)</span> Ho, sed mi balda&#365; ne plu kapablas.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(&#265;e la arbarrando dekstre)</span> Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la
+elvidejo. Tie staris benko en anta&#365;a tempo &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(venas el inter la arbetoj)</span> &#264;u vi memoras &#285;in?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Tie vi povos ripozi.</p>
+
+<p class="staging">(Ili atingis anta&#365;en sur etan, altan, malferman ebena&#309;on en la
+arbareto. La vojeto alti&#285;as abrupte malanta&#365; ili. Maldekstre,
+profunde malsupre, estas vasta pejza&#285;o kun fjordo kaj altaj foraj
+montodorsoj unu super la alia. Sur la ebena&#309;o maldekstre estas morta
+pino kun benko sube. La ne&#285;o ku&#349;as dike sur la ebena&#309;o.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>Borkman</b> kaj post li <b>Ella Renthejm</b> de dekstre pene vadas tra
+la ne&#285;o.)</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(haltas &#265;e la profunde&#309;o maldekstre)</span> Venu jen, Ella, kaj vi
+vidos.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(apud li)</span> Kion vi volas montri al mi, John?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(montras eksteren)</span> Vidu kie la lando ku&#349;as libera kaj malferma por
+ni &mdash; vaste etende?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, &mdash; kaj rigardis ankora&#365; pli
+kaj pli foren.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kapsignas peze)</span> La reva lando de nia vivo &#285;i estis, jes. Kaj nun
+tiu lando estas ne&#285;kovrata. &mdash; Kaj la maljuna arbo estas morta.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ne &#349;in a&#365;skultante)</span> &#264;u vi povas videti la fumon de la grandaj
+vapor&#349;ipoj tie sur la fjordo?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Mi povas. &mdash; Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la
+tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da
+hejmoj. Estas <em>tio</em>, kion mi revis krei.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(silente)</span> Kaj fari&#285;is nur revo.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Fari&#285;is nur revo, jes. <span class="staging">(a&#365;skultas)</span> Kaj a&#365;skultu, vi, el tie
+malsupre &#265;e la rivero! La fabrikoj funkcias! <em>Miaj</em> fabrikoj! &#264;iuj
+tiuj, kiujn <em>mi</em> volis starigi! A&#365;du nur kiel ili laboras. Ili havas
+noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. A&#365;du, a&#365;du! La
+radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas &mdash; turne, turne! &#264;u vi ne
+a&#365;das, Ella?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<em>Mi</em> povas a&#365;di.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(time)</span> Mi kredas ke vi eraras, John.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(pli kaj pli ekflamigata)</span> Ho, sed la tuto tie &#265;i &mdash; estas nur la
+ekstera&#309;o &#265;irka&#365; la regno, vi sciu!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Regno, vi diras? Kiu regno &mdash;?</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<em>Mia</em> regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por
+ekposedi tiam kiam &mdash; tiam kiam mi mortis.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(silente; skuita)</span> Ho, John, John!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Kaj nun &#285;i ku&#349;as tie &mdash; sendefenda, senmastra, &mdash; minacata de
+atakoj de rabistoj, &mdash; Ella! &#264;u vi vidas la montodorsojn <em>tie</em> tre
+fore? Unu malanta&#365; alia. Ili alti&#285;as, kreskas kiel turoj. <em>Tio</em>
+estas mia profunda, senlima, neel&#265;erpebla regno!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi
+kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn
+milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj stre&#265;as siajn
+serpentumantajn, bran&#265;i&#285;antajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis
+ilin anta&#365; mi kiel vivigitaj ombroj &mdash; tiun nokton, kiam mi staris
+en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis
+liberi&#285;i. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis
+en la profundon. <span class="staging">(kun etenditaj manoj)</span> Sed mi volas flustri al vi &#265;i
+tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi ku&#349;as &#349;ajne mortaj en
+la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj
+&mdash; kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas,
+amas, amas vin!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(en silenta, kreskanta ekscito)</span> Jes, tie malsupre vi da&#365;re havas
+vian amon. John. &#264;iam havis &#285;in tie. Sed &#265;i tie supre en la tago,
+John, &mdash; estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por
+vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone!
+Vi <em>vendis</em> &#285;in por &mdash; por &mdash;</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(skui&#285;a; fluas kvaza&#365; malvarmo tra li)</span> Pro la regno &mdash; kaj la
+potenco &mdash; kaj la honoro, vi opinias?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue &#265;i-vespere. Vi
+murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen
+amis. Tiom kiom vi <em>kapablis</em> ami iun do. <span class="staging">(kun suprenlevita brako)</span>
+Kaj tial mi a&#365;guras, John Gabriel Borkman, &mdash; vi neniam gajnos la
+premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan
+enmar&#349;on en vian malvarman, sombran regnon!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(&#349;ancelas al la benko kaj eksidas peze)</span> Mi preska&#365; timas, ke vi
+pravos en tiu a&#365;guro, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(apud li)</span> Ne <em>timu</em> pro tio, John. &#284;uste <em>tio</em> estus la plej bona,
+kio okazus al vi.</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(kun krio; kaptas sin &#265;e la brusto)</span> Ah &mdash;! <span class="staging">(senforta)</span> Nun &#285;i
+malkaptis min.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(skuas lin)</span> Kio estis, John!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(glitas malanta&#365;en al la apogo)</span> Estis glacia mano, kiu kaptis mian
+koron.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+John! Nun vi sentis la glacian manon! &#264;u!</p>
+
+<p>BORKMAN<br>
+<span class="staging">(murmuras)</span> Ne. &mdash; Neniu glacia mano. &mdash; Mano de erco &#285;i estis. <span class="staging">(Li
+glitas tute malsupren sur la benkon.)</span></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(deprenas sian mantelon kaj kovras lin)</span> Restu trankvile ku&#349;anta, kie
+vi nun ku&#349;as! Mi ser&#265;os helpon por vi. <span class="staging">(&#348;i faras kelkajn pa&#349;ojn
+dekstren; jen &#349;i haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj
+lian viza&#285;on.)</span></p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(trankvile kaj firme)</span> Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel
+por vi.</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i stre&#265;as la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la
+ne&#285;on anta&#365; la benko.)</p>
+
+<p class="staging">(Mallonga silento.)</p>
+
+<p class="staging">(<b>Sinjorino Borkman</b>, en supervesta&#309;oj venas tra la arbaro de
+dekstre. Anta&#365; &#349;i la <b>&#265;ambristino</b> kun lumigita lanterno.)</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+<span class="staging">(lumigas en la ne&#285;on)</span> Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj &mdash;</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(&#265;irka&#365;rigardas observe)</span> Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la
+benko. <span class="staging">(vokas)</span> Ella!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(ekstaras)</span> &#264;u vi ser&#265;as nin?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(akre)</span> Jes, tion mi ja devas fari.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(montras)</span> Jen li ku&#349;as, Gunhild.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Dormas!</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kapsignas)</span> Profundan kaj longan dormon, mi kredas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(ekdire)</span> Ella! <span class="staging">(regas sin kaj demandas malla&#365;te)</span> &#264;u okazis &mdash;
+libervole?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(malpezigita)</span> Do ne per propra mano?</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(al la <b>&#265;ambristino</b>)</span> Ser&#265;u helpon. Venigu homojn el la bieno.</p>
+
+<p>&#264;AMBRISTINO<br>
+Jes, bone, sinjorino. <span class="staging">(malla&#365;te)</span> En Je&#265;ja nomo do &mdash;</p>
+
+<p class="staging">(&#348;i eliras tra la arbaro dekstren.)</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(staras malanta&#365; la benko)</span> La nokta aero do mortigis lin &mdash;</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Do tiel estas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+&mdash; lin, tiun fortan viron.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(iras al la anta&#365;o de la benko)</span> &#264;u vi ne volas rigardi lin,
+Gunhild?</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(rifuzante)</span> Ne, ne, ne. <span class="staging">(malla&#365;tigas la vo&#265;on)</span> Li estis filo de
+ministo, &mdash; li, la bankestro. Ne povis elteni la fre&#349;an venton.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Pli &#285;uste estis la frosto, kiu mortigis lin.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+<span class="staging">(skuas la kapon)</span> La frosto, vi diras? La frosto, &mdash; &#285;i estis lin
+mortiginta anta&#365; longe.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kapjesas al &#349;i)</span> Kaj kreis nin du al ombroj, jes.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Vi pravas.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+<span class="staging">(kun dolora rideto)</span> Unu mortinto kaj du ombroj, <em>tion</em> efikis la
+frosto.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Jes, la kora frosto. &mdash; Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia
+la manon, Ella.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Mi pensas, ke nun ni tion povas.</p>
+
+<p>SINJORINO BORKMAN<br>
+Ni dunaskitoj &mdash; super <em>li</em> kiun ni amba&#365; amis.</p>
+
+<p>ELLA RENTHEJM<br>
+Ni du ombroj &mdash; super la morta viro.</p>
+
+<p class="staging">(<b>Sinjorino Borkman</b> malanta&#365; la benko, kaj <b>Ella Renthejm</b>
+anta&#365;e, etendas unu al la alia la manojn.)</p>
+</div>
+
+
+
+
+
+
+
+
+<pre>
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN ***
+
+***** This file should be named 20178-h.htm or 20178-h.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/0/1/7/20178/
+
+Produced by Andrew Sly and Will Wurzel
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
+
+
+</pre>
+
+</body>
+</html>
diff --git a/20178.txt b/20178.txt
new file mode 100644
index 0000000..6c5dd79
--- /dev/null
+++ b/20178.txt
@@ -0,0 +1,5475 @@
+The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: John Gabriel Borkman
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly and Will Wurzel
+
+
+
+
+
+HENRIK IBSEN
+
+JOHN GABRIEL BORKMAN
+
+(1896)
+
+Tradukis
+1997
+Odd Tangerud
+
+ISBN 82-91707-59-6
+
+
+
+JOHN GABRIEL BORKMAN
+
+ROLOJ:
+
+ JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro.
+ SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino.
+ ERHART BORKMAN, studento, ilia filo.
+ FRAUXLINO ELLA RENTHEJM, gxemelfratino de sinjorino Borkman.
+ SINJORINO FANNY WILTON.
+ VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo.
+ FRIDA FOLDAL, lia filino.
+ LA CXAMBRISTINO de sinjorino Borkman.
+
+
+(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la cxefurbo en la
+bieno de la familio Renthejm.)
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(La sidcxambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda,
+paligxinta gloro. Malferma sxovpordo kondukas malsupren en gxardena
+cxambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra gxi estas
+elvidajxo al la gxardeno, kie la negxa vetero blovigxas en la
+krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la
+antauxcxambro. Pli antauxe estas granda, malnova ferforno en kiu
+estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantauxe, estas unu pli
+malgranda pordo. Antauxe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de
+dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun
+cxevalhara kovrajxo kaj kun tapisxkovrita tablo antauxe. Sur la tablo
+estas eklumigita lampo kun sxirmilo. Apud la forno estas altdorsa
+apogsegxo.)
+
+(_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia
+krocxtrikajxo. Sxi estas iom agxa virino kun malvarma, distingita
+aspekto, kun rigida staturo kaj nesxangxigxantaj vizagxtrajtoj. Sxia
+densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en
+dika, malhela silkvestajxo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas
+uzita. Lana sxalo sur la sxultroj.)
+
+(Sxi sidas momenton rekta kaj senmova kun la krocxajxo. Jen
+auxdigxas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekauxskultas; brilas gxojo en sxiaj okuloj, kaj senpere sxi
+flustras:) Erhart! Fine!
+
+(Sxi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas
+seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)
+
+(La _cxambristino_ iom poste envenas de la enireja cxambro kun
+vizitkarto sur pleto.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rapide) Cxu la studento tamen venis?
+
+CXAMBRISTINO
+Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(flankenmetas la krocxajxon) Nu, do sinjorino Wilton --
+
+CXAMBRISTINO
+(proksimigxas) Ne; estas _fremda_ sinjorino --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(etendas manon por la karto) Ke mi vidu -- (legas; rapide ekstaras
+kaj rigardas la knabinon rigide) Cxu vi estas certa, ke estas por
+mi?
+
+CXAMBRISTINO
+Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu sxi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?
+
+CXAMBRISTINO
+Jes ja, tion sxi faris.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.
+
+(La _cxambristino_ malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj
+mem eliras.)
+
+(_Frauxlino Ella Renthejm_ venas en la cxambron. Sxi similas al la
+fratino laux ekstero; sed sxia vizagxo havas pli suferan ol akran
+esprimon. Gxi ankoraux portas stampon de granda, karakterplena beleco
+de pasintaj jaroj. La ricxa hararo estas kombita en naturajn buklojn
+de la frunto, kaj estas tute argxentoblanka. Sxi estas vestita en
+nigra veluro kun cxapelo kaj mantelo kun pelta subsxtofo el la sama
+materialo.)
+
+(Ambaux fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu
+la alian. Cxiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en
+surprizo, vi, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la
+fingropintojn sur la tapisxo.) Cxu vi ne iras erare? La administranto
+ja logxas en la flanka domo, vi scias.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaux.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu estas al mi, ke vi ion volas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(venas antauxen sur la planko) Nu, -- do eksidu.
+
+ELLA RENTHEJM
+Dankon; mi bone povas stari dume.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tute kiel placxas al vi. Sed tamen iom malligu la
+supervestajxojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme cxi tie --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi cxiam frostas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(staras momenton sxin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso
+de la braksegxo) Jes, -- Gunhild, estas nun baldaux ok jaroj post
+kiam ni laste vidis unu la alian.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme) Almenaux post kiam ni interparolis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Gxuste dirite, interparolis, jes. -- Cxar vi certe foje vidis min, --
+kiam mi devis fari mian jaran vojagxon cxi tien al la administranto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Unu aux du fojojn, mi opinias.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ankaux mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Estus malantaux la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj
+sxire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, -- tio okazis cxi
+tie en la cxambro cxe mi --
+
+ELLA RENTHEJM
+(deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+-- la semajnon antaux ol li, -- antaux ol li liberigxis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iras trans la planko) Ho, ne tusxu do _tion_!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(firme sed mallauxte) Estis la semajno antaux ol li, -- la bankestro
+denove liberigxis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(antauxen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun
+momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Ecx nur en pensoj resti
+momenton je tio -- oh!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesigxas turnigxi cxirkaux ion
+alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en
+la mondo! Mi ne komprenas, ke tiajxo, -- io tiel terura povu trafi
+solan familion! Kaj imagu, -- _nian_ familion! Altrangan familion,
+kiel la nian! Imagu ke tio trafis gxuste _gxin_!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho Gunhild, -- estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio
+frapis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes; sed pri cxiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Cxar estis ja
+nur iom da argxento -- aux kelkaj paperoj, -- kiuj perdigxis por
+_ili_. Sed por ni --! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam
+estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La
+senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute
+ruinigata!
+
+ELLA RENTHEJM
+(singarde) Diru al mi, Gunhild, -- kiel li portas tion?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart, vi aludas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, -- li mem. Kiel li portas tion?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(spirblovas moke) Cxu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_?
+
+ELLA RENTHEJM
+Demandas? Vi do ne bezonas demandi --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mire rigardas sxin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li?
+Estas kune kun li? Foje sercxas lin?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ecx ne tio!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kiel antauxe) _Li_, kiu devis sidi ensxlosata kvin jarojn! (frapas
+la manojn antaux la vizagxon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas
+sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! --
+Ne, ne, ne, -- neniam plu vidi lin! -- Neniam!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kontraux _li_, jes.
+
+ELLA RENTHEJM
+Li tamen estas via edzo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu li ne diris en la tribunalo, ke estis _mi_, kiu komencis ruinigi
+lin? Ke mi disipis tro da mono --?
+
+ELLA RENTHEJM
+(singardeme) Sed cxu ne _estis_ ia vero en tio?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed cxu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Cxio devus ja esti
+tiel sensence abunda --
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion mi ja scias. Sed gxuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion
+vi ja ne faris.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al
+mi por disponi? Kaj kiun li ankaux mem disponis? Dek fojojn pli
+disipe ol mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. _Grandparte_
+tamen.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rikane) Jes, dirigxis ja cxiam, ke ni devis "reprezenti". Kaj sekve
+li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro -- kvazaux li
+estus regxo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaux li kvazaux
+antaux regxo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antauxnomo, -- tra la
+tuta lando -- gxuste kvazaux li estus la regxo mem. "John Gabriel",
+"John Gabriel". Cxiuj sciis kia grandegulo "John Gabriel" estas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(firme kaj varme) Tiam li ja _estis_ grandegulo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min,
+kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la
+rimedojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, ne, -- tion scietis ankaux ne aliuloj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne gravis pri la aliuloj. Sed al _mi_ li devis diri la veron. Sed
+tion li neniam faris! Li nur mensogis, -- mensogis tiel senfunde por
+mi --
+
+ELLA RENTHEJM
+(interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis.
+Sed li certe ne mensogis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. -- Sed
+fine renversigxis la tuto. Cxio. La tuta gloro.
+
+ELLA RENTHEJM
+(antaux si) Jes, cxio renversigxis -- por _li_ -- kaj por
+aliuloj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, -- mi ankoraux
+ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!
+
+ELLA RENTHEJM
+(strecxita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri _tio_?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia
+tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve,
+mi, vi sciu. -- Iun, kiu lavu _pura_ cxion, kion -- kion la bankestro
+jxetis en la koton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Gunhild! Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kreskante) Vivas vengxanto, sciu! Iu kiu rebonigos cxion, pri kio
+lia patro estas kulpa al mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Do Erhart.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, Erhart, -- mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la
+parencaron, la domon, la nomon. Cxion, kio _eblas_ restarigxi. --
+eble ankoraux pli.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj laux vi kiel _tio_ okazus?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tio venu kiel gxi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias,
+ke gxi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas sxin demande) Cxu --
+Ella, -- cxu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de
+post kiam li estis etulo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, tion mi vere ne povas diri.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la sxtormo estis
+ekfuriozinta super -- super cxi tiu domo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho ne, -- mi ja ne povis. Kaj lia patro, -- li estis legxe ekskuzita,
+-- tie kie li sidis, -- tiel bone gardata --
+
+ELLA RENTHEJM
+(en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn --! Vi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, --
+iu infano de John Gabriel! Tute kvazaux tiu infano estus via propra
+-- Forpreni gxin de _mi_, -- kaj vojagxi hejmen kun gxi. Kaj reteni
+gxin cxe vi, jaron post jaro. Gxis la knabo preskaux estis
+plenkreska. (rigardas sxin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella?
+Kial vi retenis lin?
+
+ELLA RENTHEJM
+Okazis ke mi tre kore sxatis lin --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Pli ol mi, -- lia patrino!
+
+ELLA RENTHEJM
+(evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la
+kreskado --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart -- malforteca!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, sxajnis al mi, -- almenaux tiam. Kaj la aero tie fore cxe la
+okcidenta marbordo estas multe pli milda ol cxi tie, vi ja scias.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas amare) Hm. Cxu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe
+farinta por Erhart, vi. (sxangxas tonon) Nu, estas ja kompreneble;
+vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonsxanca, vi,
+Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ofendita) Por tio _mi_ ne faris pasxon, -- povas mi certigi al vi.
+Mi ne havis -- antaux longe longe poste -- iun suspekton, ke la
+paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, -- ke ili
+estis netusxitaj --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu ja; tiajxon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonsxanca.
+(rigardas sxin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis
+prizorgi Erhart por mi --? Kiu do estis via celo pri tio?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin) Mia celo --?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari
+el li, mi pensas?
+
+ELLA RENTHEJM
+(malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por farigxi felicxa
+homo en nia mondo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(spirblovas) Puh, -- homoj en nia ekonomia stato havas suficxe por
+pripensi ol pensi pri felicxo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kion do, -- vi pensas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas sxin malferme kaj serioze) Erhart devas antaux cxio atenti,
+ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la
+lando plu videtas la ombron, kiun lia patro jxetis super min -- kaj
+super sian filon.
+
+ELLA RENTHEJM
+(esplore) Diru al mi, Gunhild, -- cxu _tio_ estas postulo, kiun
+Erhart _mem_ metas por sia vivo --?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mire) Jes, tion ni do esperu!
+
+ELLA RENTHEJM
+-- aux cxu gxi pli estas postulo, kiun _vi_ metas al li?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mallonge) Mi kaj Erhart cxiam metas la samajn postulojn al ni
+mem.
+
+ELLA RENTHEJM
+(peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi,
+Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kasxe triumfe) Jes, lauxdo kaj danko al Dio, -- mi estas. Pri tio vi
+fidu!
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi sekve funde tamen devas senti vin felicxa. Spite al cxiuj
+aliajxoj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, -- cxiun momenton, vidu, -- venas
+drivanta tiu aliajxo kiel kruda vetero super min.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun sxangxita tono) Diru al mi --. Pli bone tuj. Cxar vere estas pro
+_tio_, ke mi venis cxi tien al vi --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kion?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, -- Diru al mi,
+Erhart ja ne plu logxas cxi tie cxe -- cxe vi aliuloj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Erhart ja ne _povas_ logxi cxi tie cxe mi. Li devas logxi
+en la urbo --
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion li skribis al mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon cxiun
+vesperon.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li ankoraux ne venis. Sed mi atendas lin cxiun momenton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, Gunhild, -- li certe estas veninta. Cxar mi auxdas lin
+supre.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun rapida okuljxeto) Supre en la granda salono?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Mi ja auxdas lin pasxadi tie supre de post kiam mi venis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(turnas la okulojn for de sxi) Ne estas li, tio, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(surprize) Cxu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do _estas_?
+
+SINJORINO BORKMAN
+La bankestro.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tiel li pasxadas tien kaj reen. Antauxen kaj malantauxen. De mateno
+al vespero. Tagon post tago.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi vere auxdis iun aludeton pri io --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kredeblas. Aludigxas certe cxiajxoj pri ni en la distrikto.
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje
+cxe si mem, -- tie supre. Kaj vi cxe vi mem cxi tie malsupre.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, -- tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili
+liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. -- Dum cxiuj tiuj longaj
+ok jaroj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke
+estus ebla --!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos farigxi alimaniera.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin) Tio cxi tamen estas terura vivo, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Pli ol terura, sciu. Baldaux ne plu eltenebla.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi bone komprenas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxiame auxdi liajn pasxojn tie supre. Ek de la frua mateno gxis
+malfrue en la nokto. -- Kaj tiel auxdeble kiel estas cxi tie
+malsupre.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, estas intense auxdeble cxi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Multfoje sxajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon pasxadanta en
+kagxo tie supre en la salono. Gxuste rekte super mia kapo.
+(auxskultas kaj flustras) Auxdu nur, vi! Auxdu! Tien kaj reen, --
+tien kaj reen iras la lupo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(gardeme) Cxu ne povus sxangxigxi, Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante) Li neniam faris alpasxon por tio.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed cxu vi ne povus fari la unuan pasxon?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekagitigxas) Mi! Post cxio kion li pekis kontraux mi! -- Ne dankon!
+Prefere lasu la lupon dauxrigi sian pasxadon tie supre.
+
+ELLA RENTHEJM
+Farigxas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por
+demeti la vestajxojn.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, mi ja demandis al vi antaux --
+
+(_Ella Renthejm_ demetas de si mantelon kaj cxapelon sur segxon
+cxe la enireja pordo.)
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridas amare) En socia rondo, vi aludas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi pensas kiam li eliras en la fresxan aeron. Ene sur la vojetoj en
+la arbaro, aux --
+
+SINJORINO BORKMAN
+La bankestro neniam eliras.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ecx ne en la krepusko?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Neniam.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kortusxata) Al tio li do ne povas devigi sin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la
+mursxranko. En la antauxcxambro, vi scias --
+
+ELLA RENTHEJM
+(al si mem) -- tiu sxranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kapsignas) Kaj foje, -- malfrue vespere, -- mi povas auxdi lin
+malsuprenveni -- por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze
+en la sxtuparo, -- kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la
+salono.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Cxu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por
+viziti lin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li _ne havas_ malnovajn amikojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+Li do havis multajn -- foje.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li farigxis por siaj amikoj
+multekosta amiko, -- li, John Gabriel.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte,
+malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li.
+Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute
+sola.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciigxas, ke maljuna kopiisto
+aux kromskribisto foje venas supren al li.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu tiel; certe estas iu, kiu nomigxas Foldal. Cxar mi scias ke tiuj
+du estis amikoj en la juneco.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Cxar
+li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ --
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed _nun_ li do venas al Borkman?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio komprenigxas; li nur
+venas en la krepusko.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tiu Foldal, -- ankaux _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn,
+je la bankroto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(pase rimarkante) Jes, sxajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom
+da mono, ankaux li. Sed certe estis tute bagatela --
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun facila emfazo) Estis cxio kion li posedis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas) Nu, sed pro Dio, -- tio kion _li_ posedis, estis do certe
+tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ecx ne paroligxis pri tio, -- de Foldal, -- dum la proceso.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan
+rekompencon por tiu sensignifajxo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(mire) Cxu Erhart? Kiel povus Erhart _tion_?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis sxin, --
+tiel ke sxi eble povos _farigxi_ io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu,
+-- _tio_ certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta
+fari por sxi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi
+opinias.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj Erhart ankaux arangxis, ke sxi povas lerni muzikon. Sxi jam estas
+tiel lerta, ke sxi povas veni supren al -- al li tie supre en la
+salono, kaj ludi por li.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do li dauxre sxatas muzikon?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis -- kiam
+li estis atendata --
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj sur tiu sxi ludas por li?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaux tion Erhart arangxis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed cxu la bedauxrinda knabino devas iri tiun longan vojon cxi tien?
+Kaj poste hejmen al la urbo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, tion sxi ne bezonas. Erhart arangxis, ke sxi povas esti cxe
+sinjorino, kiu logxas cxi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton --
+
+ELLA RENTHEJM
+(vigle) Sinjorino Wilton!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Iu tre ricxa sinjorino. Iu kiun vi ne konas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi auxdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tute gxuste.
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart plurajn fojojn skribis pri sxi. -- Cxu sxi logxas cxi tie
+nun?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, sxi luprenis vilaon cxi tie. Kaj nun sxi translogxis el la urbo
+antaux iom da tempo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iom hezitante) Laux onidiro sxi eksedzigxis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+La edzo eble mortis antaux pluraj jaroj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, sed ili eksedzigxis --. Li lasis sin eksedzigxi --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li forvojagxis de sxi, tion li faris. La kulpo certe ne estis
+sxia.
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxu vi konas sxin iom pli proksime, Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho jes, certe. Sxi logxas ja tute proksime. Kaj sxi foje faras etajn
+vizitojn.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi eble iom sxatas sxin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sxi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia jugxo.
+
+ELLA RENTHEJM
+En sia jugxo pri homoj, vi aludas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, pleje pri homoj. Sxi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde,
+-- la animon. Kaj tial sxi vere adoras lin, -- kiel kompreneble
+estas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iom ruze) Do sxi eble konas Erhart ankoraux pli bone ol sxi konas
+vin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, Erhart ofte renkontis sxin en la urbo. Antaux ol sxi translogxis
+cxi tien.
+
+ELLA RENTHEJM
+(senpripense) Kaj sxi tamen translogxis el la urbo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekmiras kaj rigardas sxin akre) _Tamen!_ Kion vi pensas
+pri tio?
+
+ELLA RENTHEJM
+(evite) Nu, Dio, -- pensas --?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per
+tio, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild.
+Vere estis io, kion mi pensis pri tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu, do diru malkasxe!
+
+ELLA RENTHEJM
+Unue mi volas diri _tion_ al vi, ke mi trovas, ke ankaux _mi_ kvazaux
+havas rajton al Erhart. Aux cxu vi tion ne trovas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li,
+ja --
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed cxar mi sxatas lin --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas moke) Mian filon? Cxu vi povas? Vi? Spite el cxio?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi povas. Spite al cxio. Kaj mi faras. Mi sxatas Erhart. Tiom,
+kiom _mi_ entute _povas_ sxati homon -- nuntempe. En mia agxo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes, jes, tiel estu; sed --
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj tial, vidu, mi farigxas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io
+minacas lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Minacas Erhart! Jes, sed _kio_ minacas lin? Aux _kiu_ do minacas
+lin?
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion faras unue _vi_, -- en _via_ maniero --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekkrie) Mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+-- kaj jen ankaux tiu sinjorino Wilton, -- mi timas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(momenton rigardas sxin konsternite) Kaj tiajxon vi povas kredi pri
+Erhart! Pri mia propra filo! _Li_, kiu havas sian grandan mision por
+plenumi!
+
+ELLA RENTHEJM
+(suprajxe pasante diri) Ho kion, mision --!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekscitite) Kaj tion vi kuragxas diri tiel moke!
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxu vi opinias ke juna homo en la agxo de Erhart, -- sana kaj gxoja,
+-- cxu vi opinias, ke _li_ akceptas oferi sin por tiajxo kiel
+"misio"!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias!
+
+ELLA RENTHEJM
+(agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu mi ne kredas!
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas nur io, kion vi prirevadas. Cxar se vi ne havis _tion_ por
+alkrocxi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_,
+kion vi pleje atendus, vi, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus -- se vi ne povas
+liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo!
+_Vi!_
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi volas liberigi lin el via potenco, -- via superrego.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj -- Gxis
+lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
+
+ELLA RENTHEJM
+Do mi volas regajni lin de vi! (rauxke; duone flustre) Ni du, ni
+luktis antauxe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas sxin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(mokride) Cxu vi dauxre opinias, ke tiu venko farigxis gajno por
+vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(sombre) Ne; -- pri tio vi sange pravas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ecx ne cxi tiun fojon farigxos gajno por vi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne; cxar estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj nun _vi!_
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme) Mi volas havi lian internan animon, -- lian menson, -- lian
+tutan koron --!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu cxi mondo!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin) Cxu vi eble prizorgis _tion?_
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Cxu vi ne povis legi
+tion el liaj leteroj?
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(incite) Mi profitis de tiuj cxi ok jaroj -- kiam mi havis lin sub
+miaj okuloj, vidu.
+
+ELLA RENTHEJM
+(sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Cxu eblas rakonti tion al
+mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tio bone eblas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do faru!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi nur diris al li tion, kio estas vero.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ripete kaj cxiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas
+al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni
+faras. Ke ni entute _kapablas_ vivi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne pli ol tio!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho, tiajxo mordas, sciu. Tion mi mem sentas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antauxe.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris cxion el bona
+koro. (rigardas sxin en malica gxojo) Nun li ne plu kredas tion,
+Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kion li do nun kredas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al
+si, ke onklino Ella neniam vojagxas cxi tien por viziti nin --
+
+ELLA RENTHEJM
+(interrompante) Tion li sciis antauxe!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi
+min kaj -- kaj tiun pasxadanton tie supre en la salono --
+
+ELLA RENTHEJM
+Tiel ankaux estis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+El tio Erhart _nun_ ne kredas eron.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin.
+Aux cxu eble vi ne faras? Cxu vi ne iam kovis penson tiri lin tute
+for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.
+
+ELLA RENTHEJM
+(repusxante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero
+estis antaux la tribunalo. -- Mi ne plu nutras tiujn pensojn.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ecx ne utilus al vi. Cxar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon
+al vi! Estas _mi_, kiun Erhart bezonas, -- ne _vi_. Cxar tial li
+estas kvazaux morta por _vi_! Kaj vi por li!
+
+ELLA RENTHEJM
+(malvarme, decide) Ni vidos. Cxar nun mi restos cxi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(fiksrigardas sxin) Cxi tie en la bieno?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, cxi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxi tie -- cxe ni? Tute tranokte?
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(regas sin) Jes, jes, Ella, -- la bieno estas ja via.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho jeno --!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxio estas ja via. La segxo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en
+kiu mi turnas min sendorma, gxi apartenas al vi. La mangxajxo kiun ni
+mangxas, gxin ni ricevas pere de vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tio ne povas esti alimaniere arangxita. Borkman ne povas havi propran
+posedajxon. Cxar tuj iu venus forpreni gxin de li.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj
+indulgo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko,
+Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, tion vi ne povas. -- Kiam vi deziros, ke ni forlogxigxu?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin) Forlogxigxu?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti
+logxanta sub la sama tegmento kiel vi! -- Ne, do prefere al la
+malricxulejo aux eksteren sur la vojon!
+
+ELLA RENTHEJM
+Bone. Do sendu kun mi Erhart --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart! Mia propra filo! Mia infano!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, -- cxar tiam mi tuj revojagxos hejmen.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, -- cxu vi tion
+_kuragxas_, Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun malmola rido) Cxu mi _kuragxas_! Igi mian filon elekti inter sia
+patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuragxas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(auxskultante) Cxu iu venas? Sxajnas al mi, ke mi auxdas --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Do certe estas Erhart --
+
+(Iu frapas rapide sur la antauxcxambra pordo, kiu poste senpere
+malfermigxas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun
+supervestajxoj, envenas. Malantaux sxi la _cxambristino_, kiu ne
+ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo
+restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela,
+sxvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Largxaj, rugxaj, ridantaj
+lipoj. Viglaj okuloj. Ricxa, malhela hararo.)
+
+SINJORINO WILTON
+Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _cxambristino_; montras
+al la gxardena cxambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu gxin.
+(La _cxambristino_ sercxas la lampon kaj eliras kun gxi.)
+
+SINJORINO WILTON
+(vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, -- cxeestas ja vizitanto --
+
+(_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antauxcxambran
+pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj.
+Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)
+
+ERHART BORKMAN
+(gaje sur la sojlo) Kio do! Cxu onklino Ella venis? (al sxi; kaptas
+sxiajn manojn) Onjo, onjo! Cxu estas vero! Cxu _vi cxi tie?_
+
+ELLA RENTHEJM
+(cxirkauxbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel
+granda vi farigxis! Ho, kiel bone estas revidi vin!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(akre) Kion tio signifu, Erhart, -- cxu vi staras vin kasxante en la
+antauxa cxambro?
+
+SINJORINO WILTON
+(rapide) Erhart -- Borkman venis kune kun mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mezuras lin per la okuloj) Cxu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via
+patrino?
+
+ERHART
+Mi nur devis enrigardi momenton cxe sinjorino Wilton, -- por sercxi
+etan Frida.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu ankaux tiu frauxlino Foldal kunestas?
+
+SINJORINO WILTON
+Jes, sxi staras ekstere en la enirejo.
+
+ERHART
+(parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida.
+
+(Pauxzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas
+gxenite kaj iom senpacience; lia vizagxo alprenas strecxitan kaj pli
+malvarman aspekton.)
+
+(La _cxambristino_ portas la lumigitan lampon en la gxardenan
+cxambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun deviga gxentileco) Jes, sinjorino Wilton, -- se vi do volas
+pasigi la vesperon cxi tie, vi --
+
+SINJORINO WILTON
+Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas
+alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas sxin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas?
+
+SINJORINO WILTON
+(ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj
+de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, -- se mi
+okaze vidus lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.
+
+SINJORINO WILTON
+Jes, felicxe. Cxar li estis tiel bonvolema enrigardi cxe mi, -- pro
+eta Frida.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(seke) Vi Erhart, -- mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion,
+-- tiujn Hinkels.
+
+ERHART
+(incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom
+senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi
+konas aux ne konas.
+
+SINJORINO WILTON
+Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatigxas! Gxojaj, gajaj, gastamaj
+homoj. Suficxe da junaj virinoj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun akcento) Se mi konas mian filon gxuste, tio vere ne estas
+societo por li, sinjorino Wilton.
+
+SINJORINO WILTON
+Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaux li!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, felicxe li estas juna. Ne estus bone alimaniere.
+
+ERHART
+Nu ja ja, patrino, -- estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj
+Hinkels hodiaux vespere. Kompreneble mi restos cxi tie cxe vi kaj
+onklino Ella.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, Erhart, -- pro _mi_ vi tamen ne rezignu --
+
+ERHART
+Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas
+necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion arangxu? Cxu vere
+konvenas? Vi ja jam respondis jes -- en mia nomo.
+
+SINJORINO WILTON
+(gaje) Babilajxo! Cxu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn,
+festenajn salonojn, -- sola kaj forlasita -- pensu nur! jen mi
+respondos ne -- en via nomo.
+
+ERHART
+(longege) Jes, cxar vi opinias, ke konvenas, mi --
+
+SINJORINO WILTON
+(facile kaj forvisxante) Mi ofte en bonaj okazajxoj respondis kaj jes
+kaj ne -- en mia nomo. Kaj cxu vi forlasus vian onklinon nun, kiam
+sxi jxus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, -- cxu tio estus ago
+konvena al filo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malbone tusxata) Filo?
+
+SINJORINO WILTON
+Nu, _eduka_ filo do, sinjorino Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tion vi do devas aldoni.
+
+SINJORINO WILTON
+Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al
+la propra, vera patrino.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu vi mem spertis tion?
+
+SINJORINO WILTON
+Ho, je Dio, -- mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus
+havinta tian bonan nutropatrinon, ankaux mi, -- mi eble ne estus
+farigxinta tiel -- tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas.
+(turnas sin al _Erhart_) Do oni bele restas hejme cxe panjo kaj onjo
+-- trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaux,
+adiaux, kara sinjorino! Adiaux, frauxlino! (La sinjorinoj salutas
+mute. Sxi iras al la pordo.)
+
+ERHART
+(postiras) Cxu mi ne akompanu vin ioman distancon --?
+
+SINJORINO WILTON
+(cxe la pordo; averte) Ecx ne pasxon vi akompanu min. Mi bone
+kutimigxis iri mian vojon sola. (haltas cxe la pordo, rigardas lin
+kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; -- tion mi diras
+al vi!
+
+ERHART
+Kial mi gardu min?
+
+SINJORINO WILTON
+(gaje) Jes, cxar kiam mi iras malsupren laux la vojo, -- sola kaj
+forlasita, kiel dirite, -- mi provos jxeti runojn post vin.
+
+ERHART
+(ridas) Nu, tiel! Cxu vi nun volas provi _tion_ denove.
+
+SINJORINO WILTON
+(duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi
+diros interne, -- vere el mia plej interna volo mi diros: Studento
+Erhart Borkman, -- prenu tuj vian cxapelon!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj jen li gxin prenos, vi kredas?
+
+SINJORINO WILTON
+(ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian cxapelon. Kaj jen mi
+diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la
+galosxojn! Je cxio ne forgesu la galosxojn! Kaj tiam postsekvu min!
+Obee, obee, obee!
+
+ERHART
+(kun devigita sxercemo) Jes, je tio fidu.
+
+SINJORINO WILTON
+(kun levita montrofingro) Obee! Obee! -- Bonan nokton!
+
+(Sxi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon
+post si.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu sxi vere faradas tiajn sorcxajxojn?
+
+ERHART
+Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur sxerce.
+(interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.
+
+(Li devigas _Ella Renthejm_ eksidi en la apogsegxon cxe la
+forno.)
+
+ERHART
+(staras iomete sxin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan
+vojagxon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Fine farigxis necese por mi nun, Erhart.
+
+ERHART
+Cxu? Kial do?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi devis veni cxi tien por fine paroli kun la kuracistoj.
+
+ERHART
+Nu, estas ja bone!
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetante) Cxu vi trovas tion bona?
+
+ERHART
+Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en la kanapo; malvarme) Cxu vi estas malsana, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas sxin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj --
+
+ERHART
+Dum la tempo kiam mi estis cxe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli
+kun la doktoro.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere
+ne sentigxis tiel malbone tiam.
+
+ERHART
+Cxu do estas pli malbone pri vi nun, onklino?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho jes, mia knabo; nun farigxis iom pli malbone pri mi.
+
+ERHART
+Jes, sed do ne dangxere?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, estas kiel oni prenas tion.
+
+ERHART
+(vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, -- do vi ne devas revojagxi
+hejmen tiel frue.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, tion mi do certe ne faros.
+
+ERHART
+Vi devas resti cxi tie en la urbo. Cxar cxi tie vi ja povas elekti
+inter la plej bonaj kuracistoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, estis mia penso, kiam mi forvojagxis de hejme.
+
+ERHART
+Kaj vi ankaux devas trovi vere bonan logxejon, -- iun hejmecan,
+trankvilan pensionon.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi enlogxigxis cxi-matene en la malnovan, kie mi antauxe logxis.
+
+ERHART
+Nu jes, _tie_ estos hejmece por vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, sed mi tamen ne restos tie.
+
+ERHART
+Cxu? Kial ne?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, mi redecidigxis, kiam mi venis cxi tien.
+
+ERHART
+(mire) Cxu --? Redecidigxis --?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(krocxas; ne ekrigardas) Via onklino volas logxi cxi tie en sia
+bieno, Erhart.
+
+ERHART
+(rigardas ilin ambaux lauxvice) Cxi tie! Cxe ni! Cxe ni aliuloj! --
+Cxu estas vero, onklino?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi nun faris la decidon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kiel antauxe) Cxio ja apartenas al via onklino, vi scias.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj mi restos cxi tie, Erhart. Unue do. Gxis plue. Mi instalos min
+por mi mem. Tie en la administra alo --
+
+ERHART
+Jes, en tio vi gxustas. Tie vi ja cxiam havas cxambrojn pretaj.
+(subite vigle) Tamen cxu ne, onklino, -- ke vi estas tre laca post la
+vojagxo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, iom laca mi ja estas.
+
+ERHART
+Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitigxi frue.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin ridetante) Mi ja faros.
+
+ERHART
+(vigle) Cxar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaux -- aux
+iun alian tagon, vidu. Pri cxio kaj kio ajn. Pri cxio ajn. Vi kaj
+panjo kaj mi. Cxu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, -- laux aspekto mi vidas, ke
+vi volas foriri de mi!
+
+ERHART
+(ekskuigxas) Al kio vi aludas!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi volas iri al -- al advokato Hinkels!
+
+ERHART
+(senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, cxu vi do opiniis, ke mi sidu cxi
+tie tenante onklinon Ella vekita gxis malfrue en la nokto? Sxi kiu
+estas malsana, panjo. Pensu pri tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi volas viziti Hinkels, Erhart!
+
+ERHART
+(senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, -- sxajnas al mi, ke mi ne
+povas rezigni. Aux kion _vi_ diras, onjo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi agu prefere en plena libereco, Erhart.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(minace al sxi) Vi volas disigi lin de mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild!
+
+(Muziko auxdigxas de supre.)
+
+ERHART
+(tordas sin kvazaux en veo) Ho, mi ne eltenas tion cxi!
+(cxirkauxrigardas) Kie estas mia cxapelo? (al _Ella_) Cxu vi konas
+tiun muzikon tie supre en la salono?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne. Kiu tiu estas?
+
+ERHART
+_Danse macabre_ gxi estas. La danco de la mortintoj. Cxu vi ne konas
+la dancon de la mortintoj, onklino?
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetas peze) Ankoraux ne, Erhart.
+
+ERHART
+(al _sinjorino Borkman_) Panjo, -- mi petas vin bele -- permesu al mi
+iri!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin malmole) De via patrino? Vi tion do volas?
+
+ERHART
+Mi revenos cxi tien -- eble morgaux!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj
+homoj! Cxe -- cxe --; ne, mi ecx ne volas pensi tion!
+
+ERHART
+Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, gxojaj vizagxoj. Kaj tie
+estas muziko, panjo!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(montras supren al la plafono) Ankaux tie supre estas muziko,
+Erhart.
+
+ERHART
+Jes, gxuste _jena_ muziko, -- estas tiu, kiu pelas min el la
+domo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso?
+
+ERHART
+Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias gxin al li. Se mi nur mem evitas
+auxskulti gxin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin riprocxe) Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam
+forgesu, ke vi havas vian grandan mision!
+
+ERHART
+Ho, patrino, -- ne elbusxu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita
+por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo!
+(Li iras rapide tra la antauxa cxambro.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(post mallonga silento) Vi tamen baldaux estos lin repreninta, vi,
+Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Dio donu ke mi povus kredi tion.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.
+
+ELLA RENTHEJM
+Pro vi, vi pensas?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Pro mi aux -- pro sxi, la alia.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do prefere sxi ol vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere
+sxi ol vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Neniel konsiderante kien li fine portigxos --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sxajnas al mi, ke tio estus indiferenta.
+
+ELLA RENTHEJM
+(prenas siajn supervestajxojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni
+du gxemelfratinoj samopinias. -- Bonan nokton, Gunhild. (Sxi eliras
+tra la antauxa cxambro.)
+
+(La muziko auxdigxas pli forte de supre en la salono.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras momenton trankvile, skuigxas, sxrumpigxas kaj flustras
+senpere.) La lupo denove hurlas. -- La malsana lupo. (Sxi staras
+momenton, kaj jen jxetas sin sur la planktapisxon, tordas sin vee kaj
+flustras plende:) Erhart! Erhart, -- estu fidela al mi! Ho, revenu
+hejmen, kaj helpu vian patrinon! Cxar mi ne plu toleras cxi tiun
+vivon!
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la
+Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapisxoj,
+montrantaj cxas-scenojn kun pasxtistoj kaj pasxtistinoj, cxio pale
+senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli
+proksime en la antauxo estas piano. En la angulo fone maldekstre
+estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda,
+tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli
+antauxe cxe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj segxoj. La mebloj
+estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras
+eklumigitaj lampoj.)
+
+(_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano
+auxskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn
+de _Danse macabre_.)
+
+(_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la
+sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj
+grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne
+tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_
+estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca strecxita esprimo.
+Malricxe beligita en hela vestajxo.)
+
+(La melodio atingis la finon. Silento.)
+
+BORKMAN
+Cxu vi povas diveni kie mi la unuan fojon auxdis tonojn, kiel tiujn
+cxi?
+
+FRIDA
+(rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
+
+BORKMAN
+Estis malsupre en la minejoj.
+
+FRIDA
+(ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj?
+
+BORKMAN
+Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la
+minejojn. -- Tie malsupre la erco kantas.
+
+FRIDA
+Cxu, -- gxi kantas?
+
+BORKMAN
+(kapjesas) Kiam gxi malfiksigxas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas
+gxin, -- tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj
+liberigas gxin. Tial la erco kantas -- el gxojo -- en sia
+maniero.
+
+FRIDA
+Kial gxi faras tion, sinjoro Borkman?
+
+BORKMAN
+Gxi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.
+
+(Li pasxadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj
+dorse.)
+
+FRIDA
+(sidas iomete atendante; rigardas sian horlogxon kaj ekstaras.)
+Pardonu, sinjoro Borkman, -- sed bedauxrinde mi devas foriri, mi.
+
+BORKMAN
+(haltas antaux sxi) Cxu vi jam volas foriri?
+
+FRIDA
+(metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble
+embarasata) Cxar mi dungigxis ien cxi tiun vesperon.
+
+BORKMAN
+Ien, kie okazos kunestado?
+
+FRIDA
+Jes.
+
+BORKMAN
+Kaj tie vi auxskultigos vin por la cxeestantoj?
+
+FRIDA
+(mordas sian lipon) Ne -- mi ludos por ilia dancado.
+
+BORKMAN
+Nur por dancado?
+
+FRIDA
+Jes; ili volas danci post la vespermangxo.
+
+BORKMAN
+(staras sxin rigardante) Cxu vi kutime ludas por danco? Tiel
+cxirkauxe en la domoj?
+
+FRIDA
+(surmetas la supervestajxojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon,
+mi --. Estas ja cxiam ioma enspezo per tio.
+
+BORKMAN
+(pridemandante) Cxu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi
+sidas ludante al danco?
+
+FRIDA
+Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni
+la dancadon.
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Estas gxuste _tio_, kion mi volus scii. (pasxadas
+maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, -- _tio_, ne povante
+_mem_ partopreni, tio estas la plej peza el cxio. (haltas) Sed por vi
+estas unu afero, kiu kontrauxpesas tion, Frida.
+
+FRIDA
+(rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman?
+
+BORKMAN
+Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta
+dancantaro kune.
+
+FRIDA
+(ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa.
+
+BORKMAN
+(averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke
+vi dubas pri vi mem!
+
+FRIDA
+Sed je Dio, kiam neniu scias?
+
+BORKMAN
+Ke vi nur mem scias, estas suficxe. -- Kie vi ludos cxi tiun
+vesperon?
+
+FRIDA
+Estas cxe advokato Hinkels.
+
+BORKMAN
+(subite rigardas sxin akre) Hinkels, vi diras!
+
+FRIDA
+Jes.
+
+BORKMAN
+(kun sxiranta rideto) Cxu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo?
+Cxu _li_ povas igi homojn viziti sin?
+
+FRIDA
+Jes, venos multaj homoj, laux tio kion diras sinjorino Wilton.
+
+BORKMAN
+(impete) Sed kiaj homoj! Cxu vi povas diri al mi tion?
+
+FRIDA
+(iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, -- efektive mi scias ke
+studento Borkman iros tien cxi-vespere.
+
+BORKMAN
+(mire) Erhart! Mia filo?
+
+FRIDA
+Jes, li vizitos.
+
+BORKMAN
+El kio vi tion scias?
+
+FRIDA
+Li mem diris. Antaux horo.
+
+BORKMAN
+Cxu li do estas cxi tie hodiaux?
+
+FRIDA
+Jes, li estis cxe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.
+
+BORKMAN
+(esplore) Cxu vi scias, cxu li ankaux estis cxi tie? Cxu li envenis
+por paroli kun iu malsupre, mi aludas?
+
+FRIDA
+Jes, li faris viziteton al la sinjorino.
+
+BORKMAN
+(amare) Aha, -- kompreneble.
+
+FRIDA
+Sed estis fremda sinjorino cxe sxi, mi pensas.
+
+BORKMAN
+Nu? Cxu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.
+
+FRIDA
+Cxu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li
+venu ankaux cxi tien supren al _vi_?
+
+BORKMAN
+(akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras
+viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.
+
+FRIDA
+Do ne, mi nenion diros. -- Bonan nokton, sinjoro Borkman.
+
+BORKMAN
+(pasxadas cxirkauxe grumblante) Bonan nokton.
+
+FRIDA
+Eble mi povos malsuprenkuri la helican sxtuparon? Estas pli
+rapide.
+
+BORKMAN
+Kompreneble, -- kuru vi la sxtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton
+por vi!
+
+FRIDA
+Bonan nokton, sinjoro Borkman.
+
+(Sxi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)
+
+(Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi gxin, sed ne faras.
+Cxirkauxrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas pasxadi sur
+la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre,
+-- la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine
+li iras al la skribotablo, auxskultas transen al la tapetpordo,
+rapide prenas manspegulon, rigardas en gxin kaj gxustigas sian
+koltukon.)
+
+(Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion auxdas, rapide
+rigardas tien, sed silentas.)
+
+(Iom poste denove frapigxas; cxi tiun fojon pli forte.)
+
+BORKMAN
+(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la
+tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu!
+
+(_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas
+kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa,
+griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola
+felta cxapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li
+suprensxovas sur la frunton.)
+
+BORKMAN
+(sxangxas tenigxon, kaj rigardas la envenanton per duone
+seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, cxu estas nur vi.
+
+FOLDAL
+Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.
+
+BORKMAN
+(kun severa rigardo) Cetere sxajnas al mi, ke vi venas iom
+malfrue.
+
+FOLDAL
+Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru
+piede.
+
+BORKMAN
+Sed kial vi cxiam marsxas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute
+proksime.
+
+FOLDAL
+Marsxi estas pli saniga. Kaj ankaux estas ja dek oeroj sxparitaj. --
+Nu, cxu do Frida jxus estis cxi tie ludante por vi?
+
+BORKMAN
+Sxi jxus en tiu cxi momento foriris. Cxu vi ne renkontis sxin
+ekstere?
+
+FOLDAL
+Ne, mi ne vidis sxin dum longaj tempoj. De post kiam sxi enlogxigxis
+en la domo de tiu sinjorino Wilton.
+
+BORKMAN
+(eksidas en la sofo kaj montras mane al segxo) Bonvolu eksidu ankaux
+vi, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(eksidas sur la rando de la segxo) Multajn dankojn (rigardas lin
+pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post
+kiam Frida eliris de la hejmo.
+
+BORKMAN
+Ho cxu, -- suficxe do restas por vi.
+
+FOLDAL
+Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola,
+kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Cxiuj la aliuloj
+tute ne komprenas min.
+
+BORKMAN
+(sombre, rigardas antauxen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero.
+_Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La
+amaso, la multo, -- cxiuj la meznombruloj, -- ili ne komprenas nin,
+Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(rezigne) Povigxus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni
+povas ja cxiam atendadi pri gxi ankoraux ioman tempon. (kun
+plorstrangulata vocxo) Sed estas io, kio estas ankoraux pli amara,
+sciu.
+
+BORKMAN
+(ekscite) Nenio estas pli amara ol tio!
+
+FOLDAL
+Jes, estas, John Gabriel. Mi jxus nun havis doman scenon -- antaux ol
+mi ekiris cxi tien.
+
+BORKMAN
+Cxu? Kial jeno?
+
+FOLDAL
+(ekdirege) Tiuj hejme -- ili malestimas min.
+
+BORKMAN
+(ekscitite) Malestimas --!
+
+FOLDAL
+(visxas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaux gxi vere
+aperigxis.
+
+BORKMAN
+(iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edzigxis.
+
+FOLDAL
+Estis ja preskaux neniu elekto por mi. Kaj cetere, -- edzigxi oni ja
+deziras, kiam oni komencas atingi iun agxon. Kaj tiel reduktita, tiel
+genuestaranta kiel mi tiam estis --
+
+BORKMAN
+(eksaltas kolera) Cxu tio cxi estu akuzo kontraux mi? Riprocxo --!
+
+FOLDAL
+(timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel --!
+
+BORKMAN
+Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompigxis sur la
+bankon --!
+
+FOLDAL
+(trankviligante) Sed mi do ne kulpigas _vin_ por _tio_! Dio kompatu
+min --!
+
+BORKMAN
+(grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona.
+
+FOLDAL
+Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke
+sxi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed suficxe bona
+sxi tamen estas. -- Ne, sed estas la infanoj, sciu --
+
+BORKMAN
+Mi povis tion pensi.
+
+FOLDAL
+Cxar la infanoj, -- ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve
+pli da postuloj al la vivo.
+
+BORKMAN
+(rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin,
+Vilhelm?
+
+FOLDAL
+(ektiras la sxultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi
+devas ja konfesi --
+
+BORKMAN
+(proksimigxas kaj metas la manon sur lian brakon) Cxu ili do ne
+scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj?
+
+FOLDAL
+Jes, kompreneble ili _tion_ scias. Sed tio neniel impresas ilin.
+
+BORKMAN
+Do ili estas nekomprenemaj, cxar via tragedio estas bona. Tion mi
+kredas plene kaj fide.
+
+FOLDAL
+(klarigante) Cxu vi ne trovas, ke estas suficxe bonaj scenoj en gxi,
+John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari gxin akceptata --
+(komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru
+al vi ion, kion mi sxangxis --
+
+BORKMAN
+Cxu vi kunprenis gxin?
+
+FOLDAL
+Jes, mi kunprenis gxin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis gxin
+por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin auxskulti akton aux
+du --
+
+BORKMAN
+(evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon.
+
+FOLDAL
+Nu ja, kiel vi volas.
+
+(_Borkman_ pasxadas sur la planko. Foldal repakas la
+manuskripton.)
+
+BORKMAN
+(haltas antaux li) Vi pravas en tio, kion vi jxus diris, -- ke vi
+neniun karieron faris. Sed _tion_ mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam
+la horo de restarigxo iam sonorigxos por mi --
+
+FOLDAL
+(volas ekstari) Ho, dankon al vi --!
+
+BORKMAN
+(kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la
+horo de restarigxo sonorigxos por mi --. Kiam ili komprenos, ke ili
+ne povas esti sen mi --. Kiam ili venos supren cxi tie en la salonon
+-- kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn
+de la banko --! La nova banko, kiun ili starigis -- sed ne povas
+estri -- (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antauxe, kaj
+frapas sin sur la brusto) _Cxi tie_ mi volas stari kaj akcepti ilin!
+Kaj estu auxdata kaj pridemandata kiujn kondicxojn John Gabriel
+Borkman metos por ke -- (haltas subite kaj rigardas al _Foldal_) Vi
+rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili
+_devas, devas, devas_ iam veni al mi? Cxu vi ne kredas!
+
+FOLDAL
+Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+(denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. _Scias_ tion
+senskue certe -- ke ili venos. -- Se mi ne havus tiun certecon, -- mi
+estus antaux longe pafinta al mi kuglon tra la kapo.
+
+FOLDAL
+(timeme) Ho ne, pro cxio en la mondo --!
+
+BORKMAN
+(pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Cxiun tagon, cxiun
+horon mi povas atendi ilin cxi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min
+preta por akcepti ilin.
+
+FOLDAL
+(kun suspiro) Se ili do venus tre baldauxe.
+
+BORKMAN
+(maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh
+ne -- pri gxi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Cxu vi scias kiel mi
+foje sentas min?
+
+FOLDAL
+Nu?
+
+BORKMAN
+Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafigxis al kriplulo en sia unua
+batalo.
+
+FOLDAL
+(metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankaux mi havas.
+
+BORKMAN
+Nu ja, tiel en minora afero.
+
+FOLDAL
+(kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por _mi_, John
+Gabriel.
+
+BORKMAN
+(impete) Jes, sed _mi_, kiu estus povinta krei milionojn! Cxiujn
+tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en
+sennombro! La akvofalojn! La sxtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj
+la sxipliniojn tra la tuta mondo. Cxion, cxion mi estus sola
+starigita!
+
+FOLDAL
+Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiajxo antaux kiu vi cedus.
+
+BORKMAN
+(premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi cxi tie kiel pafvundita
+birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antauxvenas min, -- kaj forprenas
+cxion de mi, pecon post peco!
+
+FOLDAL
+Tiel ankaux pri _mi_, vi sciu.
+
+BORKMAN
+(sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis cxe la celo. Se mi
+estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Cxiuj deponajxoj
+estus tiam reprenitaj. Cxiuj la valorajxoj, kiujn mi per kuragxa mano
+utiligis, ili denove kusxus en sia loko kiel antauxe. La kapturnige
+grandaj akciosocietoj estis gxuste antaux sia realigxo. Ecx ne unu
+sola opulo perdus oeron --
+
+FOLDAL
+Ja, je Dio -- kiel ege proksima vi estis --
+
+BORKMAN
+(en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Gxuste meze
+en la tagoj de decido! (rigardas lin) Cxu vi scias kiun krimon mi
+tenas kiel la plej fian fareblan de homo?
+
+FOLDAL
+Ne. Diru!
+
+BORKMAN
+Ne estas mortigo. Ne rabo aux nokta sxtelenrompo. Ecx ne falsa jxuro.
+Cxar cxiuj tiajxoj farigxas pleje kontraux homoj, kiujn oni malamas,
+aux kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni.
+
+FOLDAL
+Sed la plej fia do, John Gabriel?
+
+BORKMAN
+(emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko.
+
+FOLDAL
+(iom dubinde) Jes, sed auxskultu nun --
+
+BORKMAN
+(ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laux via aspekto.
+Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en
+la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Cxiun opan grajnon! -- Ne, vi
+sciu, -- la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn
+de amiko, -- aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al
+unu sola, duope, kvazaux flustro en malplena, malhela, sxlosita
+cxambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute
+trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj
+tian amikon mi havis. -- Kaj li estis tiu, kiu frakasis min.
+
+FOLDAL
+Mi ja scietas al kiu vi aludas.
+
+BORKMAN
+Ne estis faldajxo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuragxis malkasxi
+por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraux mi la
+armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane.
+
+FOLDAL
+Mi neniam povis kompreni, kial li --. Ja, subparoligxis tamen multe
+tiam.
+
+BORKMAN
+Pri kio subparoligxis? Diru. Mi ja scias nenion. Cxar mi ja tuj --
+izoligxis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm?
+
+FOLDAL
+Vi estus ja ministro, oni diris.
+
+BORKMAN
+Ofertigxis al mi. Sed mi rifuzis.
+
+FOLDAL
+Do ne staris al li en la vojo.
+
+BORKMAN
+Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min.
+
+FOLDAL
+Nu, _en tiu okazo_ mi vere ne komprenas --
+
+BORKMAN
+Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+Nu?
+
+BORKMAN
+Estis -- iaspeca virina historio, vi sciu.
+
+FOLDAL
+Virina historio? Ne do, John Gabriel --?
+
+BORKMAN
+(interrompante) Jes, jes, jes, -- pri tiuj malnovaj, stultaj
+historioj ni ne plu parolu. -- Nu, ministro farigxis nek li nek
+mi.
+
+FOLDAL
+Sed alte supren li atingis.
+
+BORKMAN
+Kaj mi en la abismon.
+
+FOLDAL
+Ho, estas terura tragedio --
+
+BORKMAN
+(kapsignas al li) Preskaux same terura kiel la _via_, sxajnas al mi,
+kiam mi pripensas.
+
+FOLDAL
+(naive) Jes, ecx same terura.
+
+BORKMAN
+(ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaux iu
+komedio.
+
+FOLDAL
+Komedio? Tio cxi?
+
+BORKMAN
+Jes, tiel kiel sxajnas, ke gxi evoluas nun. Cxar nun vi auxdu --
+
+FOLDAL
+Nu do?
+
+BORKMAN
+Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis.
+
+FOLDAL
+Ne.
+
+BORKMAN
+Dum ni du sidas cxi tie, sxi sidas tie malsupre ludante al danco por
+li, kiu perfidis kaj ruinigis min.
+
+FOLDAL
+Pri tio mi ecx ne havis scieton.
+
+BORKMAN
+Jes, sxi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al -- la grandsinjora
+domo.
+
+FOLDAL
+Nu ja, bedauxrinda infano --
+
+BORKMAN
+Kaj cxu vi povas diveni por kiu sxi ludas inter la aliuloj?
+
+FOLDAL
+Nu?
+
+BORKMAN
+Por mia filo, sciu.
+
+FOLDAL
+Cxu?
+
+BORKMAN
+Jes; -- kiel sxajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en
+la vico de dancantoj cxi-vespere. Cxu do ne estas komedio, kiel mi
+diras?
+
+FOLDAL
+Jes, sed do li certe nenion scias.
+
+BORKMAN
+Kion li ne scias?
+
+FOLDAL
+Li ne scias, kiel _li_ -- tiu -- nu --
+
+BORKMAN
+Vi tamen povas diri la nomon. Mi ecx toleras auxdi gxin nun.
+
+FOLDAL
+Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+(sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas gxin, sciu, -- tiel
+certe kiel mi sidas cxi tie.
+
+FOLDAL
+Sed cxu vi povas imagi, ke li sercxus societon en _tiu_ domo!
+
+BORKMAN
+(agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule
+kiel mi. Mi kuragxas jxuri ke li staras cxe la flanko de miaj
+malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur
+faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min.
+
+FOLDAL
+Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en _tiu_ lumo?
+
+BORKMAN
+Kiu? Cxu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino -- de post
+kiam li havis ses -- sep jarojn. Kaj nun poste -- lia patrino!
+
+FOLDAL
+Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraux ili.
+
+BORKMAN
+(ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaux ili incitis lin
+kontraux mi, cxu vi ne auxdas!
+
+FOLDAL
+(cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris.
+
+BORKMAN
+(kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon
+por ni! Fusxigas nian tutan sorton, -- nian tutan venkan iron.
+
+FOLDAL
+Tamen ne cxiuj!
+
+BORKMAN
+Cxu? Menciu unu solan, kiu tamen tauxgas!
+
+FOLDAL
+Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne tauxgas.
+
+BORKMAN
+(spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj
+virinoj, -- kiam oni ne konas ilin!
+
+FOLDAL
+(varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel felicxige kaj
+tiel benite pensi, ke tie ekstere, cxirkauxe, tre fore, -- _tie_
+tamen trovigxas la vera virino.
+
+BORKMAN
+(senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, cxesu pri tiu poezia
+babilajxo!
+
+FOLDAL
+(profunde ofendita rigardas lin) Cxu vi nomas mian plej sanktan
+kredon poezia babilajxo!
+
+BORKMAN
+(malmole) Jes, mi faras! Estas tio cxi, kio kauxzis, ke vi neniam
+antauxenigxis en la mondo. Se vi forpelus cxiujn tiajxojn, mi povus
+ankoraux helpi vin surpieden -- helpi vin supren.
+
+FOLDAL
+(dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas.
+
+BORKMAN
+Mi _povos_, kiam mi nur regajnos la potencon.
+
+FOLDAL
+Sed tio estas ja tre longe estonta espero.
+
+BORKMAN
+(impete) Cxu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al
+tio!
+
+FOLDAL
+Mi ne scias kion respondi al vi.
+
+BORKMAN
+(ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate)
+Do mi ne plu bezonas vin.
+
+FOLDAL
+(ekstaras de la segxo) Ne bezonas --!
+
+BORKMAN
+Cxar vi ne kredas, ke mia sorto sxangxigxos --
+
+FOLDAL
+Tamen mi ja ne povas kredi kontraux cxiu racio! -- Kontentigon vi
+devus ja havi --
+
+BORKMAN
+Dauxre! Dauxre!
+
+FOLDAL
+Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed _tiom_ mi tamen legis dum
+miaj tagoj --
+
+BORKMAN
+(rapide) Neeble, vi opinias?
+
+FOLDAL
+Ne ekzistas prejudikato por tiajxo.
+
+BORKMAN
+Ne estas necesa por esceptuloj.
+
+FOLDAL
+La legxo ne konas tiajn konsiderojn.
+
+BORKMAN
+(akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(senpere plektas la manojn) Cxu vi tion diras tute serioze?
+
+BORKMAN
+(rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni
+reciproke. Plej bone ke vi ne revenu.
+
+FOLDAL
+Vi do deziras, ke mi forlasu vin?
+
+BORKMAN
+(ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin.
+
+FOLDAL
+(kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio.
+
+BORKMAN
+Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi.
+
+FOLDAL
+(skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+Cxu vi ne sidadis cxi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en
+min?
+
+FOLDAL
+Ne estis mensogo tiom longe, kiam _vi_ kredis pri _mia_ voko. Tiom
+longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi.
+
+BORKMAN
+Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaux trompis nin mem
+-- ambaux.
+
+FOLDAL
+Sed cxu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel?
+
+BORKMAN
+(ridetas amare) Jes, trompi, -- tio estas amikeco. Jen vi pravas.
+Tiun sperton mi iam antauxe faris.
+
+FOLDAL
+(rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel
+senkonsidere.
+
+BORKMAN
+(pli mola vocxo) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en _tia_ afero.
+
+FOLDAL
+Eble pli ol vi mem scias.
+
+BORKMAN
+_Mi_?
+
+FOLDAL
+(kviete) Jes, vi. Cxar mi mem havis miajn dubojn -- foje, vi sciu. La
+terura dubo -- ke mi fusxis la vivon pro imagajxo.
+
+BORKMAN
+Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj.
+
+FOLDAL
+Tial estis por mi tiel konfideme, veni cxi tien, kaj apogi min al vi,
+kiu kredis. (prenas sian cxapelon) -- Sed nun vi estas kiel fremdulo
+por mi.
+
+BORKMAN
+Ankaux vi por mi.
+
+FOLDAL
+Bonan nokton, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+Bonan nokton, Vilhelm. (_Foldal_ eliras maldekstre)
+
+(_Borkman_ staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras
+movon, kvazaux li volus revoki _Foldal_, sed hezitas pripense, kaj
+komencas pasxadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse.
+Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon.
+Farigxas duonlume en la salono.)
+
+(Iom poste frapigxas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.)
+
+BORKMAN
+(apud la tablo, skuigxas, turnas sin kaj demandas lauxte) Kiu frapas?
+(neniu respondo; frapigxas denove)
+
+BORKMAN
+(restas staranta) Kiu estas? Envenu!
+
+(_Ella Renthejm_, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la
+pordo. Sxi estas vestita en sia nigra robo kiel antauxe, kun la
+mantelo malfirme jxetita sur la sxultroj.)
+
+BORKMAN
+(rigardas sxin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi?
+
+ELLA RENTHEJM
+(fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman.
+(Sxi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.)
+
+BORKMAN
+(staras kiel fulme frapita, rigardas sxin sendeturne kaj flustras
+duonlauxte) Cxu estas -- estas Ella? Cxu estas Ella Renthejm?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. -- Estas _"via"_ Ella, -- kiel vi nomis min en antauxa tempo.
+Iam. Antaux tiuj multaj -- multaj jaroj.
+
+BORKMAN
+(kiel antauxe) Jes, estas vi, Ella, -- mi vidas tion nun.
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxu vi rekonas min?
+
+BORKMAN
+Jes, nun mi komencas --
+
+ELLA RENTHEJM
+La jaroj atakis min forte kaj auxtune, Borkman. Cxu ne sxajnas al
+vi?
+
+BORKMAN
+(devigite) Vi iom sxangxigxis. Je la unua rigardo --
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laux la nuko. Tiujn, kiujn vi
+sxatis vindi cxirkaux viajn fingrojn.
+
+BORKMAN
+(rapide) Gxuste! Nun mi vidas, Ella. Vi sxangxis la hararangxon.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun malgxoja rideto) Gxuste. Estas pro la hararangxo.
+
+BORKMAN
+(deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en cxi tiu regiono de la
+lando.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi ja jxus venis.
+
+BORKMAN
+Kial vi vojagxis cxi tien, -- nun mezvintre?
+
+ELLA RENTHEJM
+Tion vi auxdos.
+
+BORKMAN
+Cxu estas io, kion vi intencas pri _mi_?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ankaux pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe
+pasinte.
+
+BORKMAN
+Vi certe estas laca.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi estas laca.
+
+BORKMAN
+Cxu vi ne volas eksidi? _Jen_, -- en la sofon.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, dankon. Mi bezonas sidi.
+
+(Sxi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antauxan angulon de
+la sofo. _Borkman_ staras apud la tablo kun la manoj dorse sxin
+rigardante. Mallonga silento.)
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontigxis vizagxon
+vizagxe, Borkman.
+
+BORKMAN
+(sombre) Ege, ege longe de post tiam. Cxiuj tiuj terurajxoj
+interkusxas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Tuta homa vivo interkusxas. Forjxetita homa vivo.
+
+BORKMAN
+(rigardas sxin akre) Forjxetita!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, gxuste forjxetita. Por ni ambaux.
+
+BORKMAN
+(en malvarma komerca vocxtono) Mi ankoraux ne konsideras mian vivon
+kiel forjxetitan.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu, sed _mia_ vivo do?
+
+BORKMAN
+En tio vi mem kulpas, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun skuigxo) Kaj _tion_ diras _vi_!
+
+BORKMAN
+Vi povus bone farigxi felicxa sen mi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxu vi tion kredas?
+
+BORKMAN
+Se vi mem volus.
+
+ELLA RENTHEJM
+(amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti
+min --
+
+BORKMAN
+Sed lin vi rifuzis --
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi faris.
+
+BORKMAN
+Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro --
+
+ELLA RENTHEJM
+(moke) -- jaron post jaro mi rifuzis la felicxon, vi do pensas?
+
+BORKMAN
+Vi povus bone farigxi felicxa ankaux kun _li_. Kaj tiam _mi_ estus
+savita.
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi --?
+
+BORKMAN
+Jes, tiam vi estus min savinta, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kiel, vi pensas?
+
+BORKMAN
+Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaux viaj rifuzadoj, -- viaj
+eternaj rifuzoj. Kaj li faris vengxon. Cxar tion li facile povis, --
+li, kiu havis en sia depono cxiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn
+leterojn. Tiujn li uzis, -- kaj tiam estis for pri mi, -- gxis plue
+do. Jen, pri cxio tio vi kulpas, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Jen, jen, Borkman, -- reale do, eble estas _mi_, kiu estas sxuldanto
+al _vi_.
+
+BORKMAN
+Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri cxio, por kio mi devas
+danki vin. Vi igis la bienon cxi tie, la tutan bienon, aljugxi al vi
+cxe la auxkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por -- via
+fratino. Vi prenis Erhart al vi, -- zorgis por li en cxiuj manieroj --
+
+ELLA RENTHEJM
+-- tiom longe kiom permesigxis --
+
+BORKMAN
+-- permesigxis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn
+hejmajn problemojn. -- Kiel mi volis diri, -- mi scias kion vi oferis
+por mi kaj via fratino. Sed vi _povis_ ja ankaux tion fari, Ella. Sed
+memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna
+kaj varma animo kaj koro por Erhart, -- kaj ankaux por vi, _tio_
+pelis min!
+
+BORKMAN
+(interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiajxojn. Mi
+kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu
+faris vin kapabla.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetas) Hm, kapabla, kapabla --
+
+BORKMAN
+(fervore) Jes, gxuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus
+farigxonta, -- kiam mi povis sxpari nek parencojn nek amikojn, --
+kiam mi devis kapti -- kaj ankaux kaptis la milionojn, kiuj estis
+konfiditaj al mi, -- tiam mi sxparis cxion, kio estis via, cxion kion
+vi posedis, -- kvankam mi estus povinta preni kaj prunti gxin -- kaj
+uzi gxin -- kiel cxion la ceteran.
+
+ELLA RENTHEJM
+(malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj gxuste, Borkman.
+
+BORKMAN
+Tiel ja estas. Kaj tial, -- kiam ili venis kaj prenis min, -- ili
+ankaux trovis cxion vian netusxita en la kelo de la banko.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, -- -- kial vi vere sxparis
+cxion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?
+
+BORKMAN
+Kial?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, kial? Diru.
+
+BORKMAN
+(akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi
+min, se mi ne sukcesus?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj.
+
+BORKMAN
+Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, sed kial tamen --?
+
+BORKMAN
+(sxultrotiras) Je Dio, Ella, -- ne estas facile memori kialojn, kiuj
+estas dudek jarojn agxaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola,
+cerbumante pri cxiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus
+realigindaj, sxajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al
+mi estron de aersxipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante
+grandegan balonon por veli supre trans nesekura, dangxeroplena
+oceano.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko.
+
+BORKMAN
+(senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas
+pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis
+havi vin kaj la vian kun mi en la balono.
+
+ELLA RENTHEJM
+(en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial!
+
+BORKMAN
+(ne sxin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en
+tia vojagxo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la
+estonto --
+
+BORKMAN
+La vivo ne cxiam estas la plej kara.
+
+ELLA RENTHEJM
+(senspire) Cxu tiel estis por vi tiam?
+
+BORKMAN
+Sxajnas al mi tiel.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ke _mi_ estis la plej kara, kiun vi sciis?
+
+BORKMAN
+Jes, sxvebas antaux mi io tia.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis
+min -- kaj edzinigis alian -- iun alian!
+
+BORKMAN
+Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj
+konsideroj, -- nu do, _aliaj_ konsideroj, -- kiuj devigis min. Sen
+_lia_ kunhelpo mi povus nenien veni.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do perfidis min pro -- pli altaj konsideroj.
+
+BORKMAN
+Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis _vin_, kiel prezon
+por la helpo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marcxandado.
+
+BORKMAN
+Ne havis elekton. Devis venki aux fali.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Cxu tio povas esti vero, kion vi
+diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo?
+
+BORKMAN
+Kaj tiam kaj poste, -- longe longe poste.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi tamen marcxandis min for. Marcxandadis pri la rajto de via amo
+kun alia viro. Vendis mian amon por -- por bankestra ofico!
+
+BORKMAN
+(sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekstaras sovagxe kaj skuite de la sofo) Krimulo!
+
+BORKMAN
+(skuigxas sed regas sin) Tiun vorton mi auxdis antauxe.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraux legxo kaj
+juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de cxiuj tiuj akcioj kaj
+obligacioj -- aux kio ajn, kio tio estis, -- kiom vi pensas, ke mi
+zorgas pri gxi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam cxio
+disfalis sur vin --
+
+BORKMAN
+(strecxite) Kio tiam, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kredu min, mi tolerus cxion gxoje kun vi. La malhonoron, la
+ruinigxon, -- cxion, cxion mi helpus vin porti --
+
+BORKMAN
+Cxu vi tion volus? Cxu povus?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj volus kaj povus. Cxar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura
+krimo --
+
+BORKMAN
+Kiun! Al kio vi aludas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono --
+
+BORKMAN
+(gapas al sxi) Vi frenezigxis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(pasxas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon
+de morto!
+
+BORKMAN
+(retiras sin al la piano) Cxu vi frenezigxas, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Cxu vi komprenas, kion
+tio signifas? Rakontigxas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas
+neniu pardono. Mi neniam antauxe komprenis, kio tio estas. Nun mi
+komprenas. La granda nepardonebla peko, -- estas la peko murdi la
+amovivon en iu homo.
+
+BORKMAN
+Kaj tion vi diras, ke mi faris?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi _faris_. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antaux
+nun cxi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild
+anstatauxe, -- tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran
+nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artajxojn
+sxiaflanke. Kaj mi preskaux pensas, ke mi malestimis vin iomete --
+spite al cxio. Sed _nun_ mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi
+_amis_! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion
+vi estis preta vendi por profito. _Tio_ estas la duobla murdo, por
+kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia!
+
+BORKMAN
+(malvarma kaj sinrega) Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan
+animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon
+tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte sxajnas,
+ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta
+mondo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne, efektive mi ne faras.
+
+BORKMAN
+Nur via propra kora afero --
+
+ELLA RENTHEJM
+Nur gxi! Nur gxi! Vi pravas.
+
+BORKMAN
+Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la
+plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas
+anstatauxi alia --
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin kun rideto) Cxu vi tion spertis, kiam vi estis preninta
+Gunhild kiel edzinon?
+
+BORKMAN
+Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankaux _tion._ Mi
+volis meti sub mian potencon cxiujn fontojn de potenco en cxi tiu
+lando. Cxion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de
+ricxajxoj -- tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj
+tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj.
+
+ELLA RENTHEJM
+(perdita en memoro) Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni
+priparolis viajn celojn --
+
+BORKMAN
+Jes, kun vi mi povis paroli, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi sxercis pri viaj planoj, kaj demandis, cxu vi volus veki cxiujn la
+dormantajn spiritojn de la oro.
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Mi memoras tiun esprimon. (malrapide) Cxiujn la
+dormantajn spiritojn de la oro.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed vi ne prenis tion por sxerco. Vi diris: "Jes, jes, Ella, estas
+gxuste tio, kion mi volas."
+
+BORKMAN
+Tiel ankaux _estis_. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la
+piedingon --. Kaj _tio_ dependis tiam de unu sola viro. Li povis,
+kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, -- se mi
+miaflanke --
+
+ELLA RENTHEJM
+Gxuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, --
+kaj kiu senlime amis vin.
+
+BORKMAN
+Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu
+ajn alia kondicxo --
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi akceptis.
+
+BORKMAN
+(impete) Jes, mi faris, Ella! Cxar la potencavido estis tiel
+nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. _Devis_ akcepti. Kaj li
+helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj
+mi altigxis kaj altigxis. Jaron post jaro mi altigxis --
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj _mi_ estis kvazaux forvisxita el via vivo.
+
+BORKMAN
+Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(post mallonga, pensema silento) Borkman, -- cxu ne sxajnas al vi, ke
+kvazaux kusxis kondamno super nia tuta rilato?
+
+BORKMAN
+(rigardas sxin) Kondamno?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Cxu ne sxajnas al vi?
+
+BORKMAN
+(maltrankvila) Jes. Sed kiel vere --? (ekdire) Ho, Ella, -- mi
+baldaux ne plu scias, kiu pravas, -- aux vi aux mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis cxiun homan gxojon en mi.
+
+BORKMAN
+(timeme) Tion do ne diru, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxiu ina, homa gxojo almenaux. De la tempo, kiam la bildo de vi
+komencis estingigxi en mi, mi ekzistis kvazaux sub suneklipso. Dum
+cxiuj tiuj jaroj farigxis por mi pli kaj pli malloge, -- fine tute
+neeble, ami iun vivantan estajxon. Nek homojn, nek bestojn aux
+plantojn. Nur tiun unu solan --
+
+BORKMAN
+Kiun tiun unu solan --?
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart, kompreneble.
+
+BORKMAN
+Erhart --?
+
+ELLA RENTHEJM
+Erhart, -- vian, vian filon, Borkman.
+
+BORKMAN
+Cxu li do kusxis tiel varme sur via koro?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom
+longe kiom mi povis? Kial?
+
+BORKMAN
+Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel cxio la cetera.
+
+ELLA RENTHEJM
+(en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam
+sentis kompatemon -- de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne
+kapablis. Se venis malricxa, malsata infano en mian kuirejon,
+frostante kaj plorante kaj petegante iom da mangxajxo, mi igis la
+kuiristinon okupigxi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la
+infanon al mi mem, varmigi gxin apud mia propra forno, gxoji vidante
+gxin satmangxi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare
+memoras! Estas _vi_, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte
+malfekunda interne -- kaj ankaux ekstere!
+
+BORKMAN
+Nur ne por Erhart.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne. Ne por _via_ filo. Sed cetere por cxio, cxio, kio vive movigxas.
+Vi frauxdis min pri la gxojo de patrino kaj felicxo en la vivo. Kaj
+ankaux pri la cxagrenoj kaj la larmoj. Kaj _tio_ estus eble la plej
+korsxira perdo por mi, vi sciu.
+
+BORKMAN
+Cxu jenon vi diras, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kiu scias? Eble estus la cxagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus
+al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi _ne povis_ rezigni pri
+la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis
+lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, -- gxis, --.
+Ahx!
+
+BORKMAN
+Gxis kio?
+
+ELLA RENTHEJM
+Gxis lia patrino, -- lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de
+mi.
+
+BORKMAN
+Li devis ja forlasi vin. Cxi tien al la urbo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne
+la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo!
+
+BORKMAN
+(kun malica esprimo en la okuloj) Hm, -- gxin vi certe ne perdis,
+Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantagxo de iu cxi tie
+malsupre en la -- cxambra etagxo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi _estas_ perdinta Erhart cxi tie. Kaj _sxi_ gajnis lin reen. Aux
+ankaux iu alia. Tio lumas suficxe el la leteroj, kiujn li foje
+skribas al mi.
+
+BORKMAN
+Sekve estas por sercxi lin hejmen al vi, ke vi venas cxi tien?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, se _tio_ estus farebla, mi --!
+
+BORKMAN
+Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Cxar _vi_ havas ja la pli
+grandan kaj unuan postulon pri li.
+
+ELLA RENTHEJM
+Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj cxi tie? Se li ne venas
+libervole, -- mi tute ne havas lin. Kaj estas _tio_, kion mi devas!
+Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano!
+
+BORKMAN
+Vi devas memori, ke Erhart estas en la agxo de dudekoj. Longe vi ne
+povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas
+vin.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun peza rideto) Ne necesus dauxri tre longe.
+
+BORKMAN
+Cxu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas gxis la
+fino de viaj tagoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas dauxri tre longe.
+
+BORKMAN
+(ekmiras) Kion vi diras per tio?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn?
+
+BORKMAN
+Cxu _vi_?
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi tion ne scias?
+
+BORKMAN
+Ne, vere ne --
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin en surprizo) Cxu Erhart ne rakontis tion?
+
+BORKMAN
+En la momento mi vere tion ne memoras.
+
+ELLA RENTHEJM
+Entute li eble ne parolis pri mi?
+
+BORKMAN
+Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte
+vidas lin. Preskaux neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de
+mi. For, for, vi komprenas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxu vi scias tion certe, Borkman?
+
+BORKMAN
+Jes certe mi scias. (sxangxas vocxtonon) Nu, sed vi do estis malsana,
+Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mi estis. Kaj nun cxi-auxtune gxi tiom gravigxis, ke mi devis
+veni cxi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj.
+
+BORKMAN
+Kaj vi eble jam parolis kun ili?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, hodiaux antauxtagmeze.
+
+BORKMAN
+Kion ili do diris?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ili donis al mi plenan certecon pri _tio_, kion mi longe scietis --
+
+BORKMAN
+Nu?
+
+ELLA RENTHEJM
+(simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas,
+Borkman.
+
+BORKMAN
+Ho, vi do ne kredu tion, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aux savo, vi sciu. La
+kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraux gxi. Ili devas lasi gxin
+iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi gxin. Nur iomete
+mildigi, eble. Kaj _tio_ ja tamen estas bona.
+
+BORKMAN
+Ho, sed povas ankoraux longe dauxri, -- vi fidu min.
+
+ELLA RENTHEJM
+Povas eble dauxri tra la vintro, ili diris.
+
+BORKMAN
+(senpripense) Nu jes, -- la vintro ja estas longa, gxi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Gxi almenaux estas suficxe longa por mi.
+
+BORKMAN
+(vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano
+evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj sagxe --? El kio gxi
+venus?
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn
+animskuigxojn.
+
+BORKMAN
+(ekflamigxante) Animskuigxojn! Aha, mi komprenas! Estus _mi_, kiu
+kulpus!
+
+ELLA RENTHEJM
+(en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue _tion_ priparoli nun! Sed mi
+_devas_ reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaux ol mi forpasos!
+Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu cxion,
+kio estas vivo, -- forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen _cxi tie_
+postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj
+sopireme, -- tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li
+perdis.
+
+BORKMAN
+(post mallonga pauxzo) Prenu lin, Ella, -- se vi povos gajni lin.
+
+ELLA RENTHEJM
+(vigle) Vi donas vian konsenton? Cxu vi _povas?_
+
+BORKMAN
+(sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Cxar mi tamen
+ne posedas lin.
+
+ELLA RENTHEJM
+Dankon, dankon almenaux por la ofero! -- Sed mi havas ankoraux ion
+por peti vin. Grandan aferon por _mi_, Borkman.
+
+BORKMAN
+Nu, do diru.
+
+ELLA RENTHEJM
+Vi eble trovos tion infanece de mi, -- eble vi ne komprenos --
+
+BORKMAN
+Ekdiru, -- nu do diru.
+
+ELLA RENTHEJM
+Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos --
+
+BORKMAN
+Ne, eble ne estos --
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj mi intencas transporti cxion al Erhart.
+
+BORKMAN
+Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman.
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme) Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin.
+
+BORKMAN
+Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas malrapide) Jes, tiel gxuste estas. Kiam mi mortos, -- tiam
+ankaux mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso.
+Neniigxi el la estado -- ecx la nomo --
+
+BORKMAN
+(ekscitas) Hah, -- mi vidas kien vi celas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(pasie) Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post
+mi!
+
+BORKMAN
+(rigardas sxin akre) Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon
+de la sxargxo porti la nomon de sia patro. Jen la afero.
+
+ELLA RENTHEJM
+Neniel tio! Mi mem spite kaj gxoje portus gxin kune kun vi! Sed
+patrino, kiu baldaux mortos --. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj
+scias, Borkman.
+
+BORKMAN
+(malvarme kaj fiere) Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti
+mian nomon sola.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kaptas kaj premas liajn manojn) Dankon, dankon! Nun estas plenumita
+reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi
+povis. Cxar kiam _mi_ estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos
+post mi!
+
+(La tapetpordo malfermigxas. _Sinjorino Borkman_ kun la granda
+tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en furioza ekscito) Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel!
+
+ELLA RENTHEJM
+(retiras sin malantauxen) Gunhild!
+
+BORKMAN
+(akre kaj minace) Supren cxi tien al mi, neniu havas permeson
+veni!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(pasxon internen) Mi prenas al mi tiun permeson.
+
+BORKMAN
+(kontraux sxin) Kion vi volas al mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontraux malbonaj
+potencoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Lasu tion kiel estas. (minace, kun levita brako) Sed _tion_
+mi diras, -- la patran nomon li portu! Kaj portu gxin alte antauxen
+al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi
+sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia.
+
+(Sxi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(skuita kaj ekscitita) Borkman, -- Erhart pereos en tiu cxi
+veteracxo. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj
+iri malsupren al sxi.
+
+BORKMAN
+(rigardas sxin) Ni? Ankaux mi, vi pensas?
+
+ELLA RENTHEJM
+Kaj vi kaj mi.
+
+BORKMAN
+(skuas la kapon) Sxi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun
+mi iam revis rompi el la montoj.
+
+ELLA RENTHEJM
+Do provu tion nun!
+
+BORKMAN
+(ne respondas; necerta; staras sxin rigardante)
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(La sidcxambro de _sinjorino Borkman._ La lampo dauxre lumas
+antaux la kanapotablo. Ene en la gxardena cxambro estas estingite kaj
+mallume.)
+
+(_Sinjorino Borkman_, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa,
+interna impeto tra la antauxcxambra pordo, iras al la fenestro kaj
+tiras la kurtenon iom flanken; poste sxi iras al la kahelforno kaj
+eksidas, sed baldaux eksaltas kaj iras por tiri la sonorigsxnuron.
+Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste sxi denove
+sonorigas; cxi tiun fojon pli impete.)
+
+(Iom poste envenas la _cxambristino_ el la antauxa cxambro. Sxi
+aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte sxi vestis sin en tuta
+rapideco.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du
+fojojn!
+
+CXAMBRISTINO
+Jes, sinjorino, mi ja auxdis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj vi tamen ne venas.
+
+CXAMBRISTINO
+(malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestajxojn, mi
+scias.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por sercxi mian
+filon.
+
+CXAMBRISTINO
+(rigardas sxin en surprizo) Cxu mi sercxu la studenton?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, cxar mi volas paroli kun
+li.
+
+CXAMBRISTINO
+(acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston cxe la
+administranto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kial tio?
+
+CXAMBRISTINO
+Por ke li jungu antaux la sledo. Tia terura, negxa vetero kia estas
+cxi-vespere.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho, tio ne gravas. Nur rapidigxu! Estas ja tute proksime trans la
+angulo.
+
+CXAMBRISTINO
+Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj cxe la angulo, tio.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, efektive estas. Cxu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato
+Hinkels?
+
+CXAMBRISTINO
+(moke) Ho cxu, estas _tie_, ke la studento estas cxi-vespere?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekmiras) Jes, kie li alie estus?
+
+CXAMBRISTINO
+(formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas,
+mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kie, vi pensas.
+
+CXAMBRISTINO
+Cxe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas sxin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn
+_tie._
+
+CXAMBRISTINO
+(duone murmurante) Sxajne ili diras, ke li venas tien cxiutage.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Estas nur babilajxo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj
+sercxu lin.
+
+CXAMBRISTINO
+(rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros.
+
+(Sxi volas eliri tra la antauxcxambro. En la sama momento tiu
+pordo malfermigxas. _Ella Renthejm_ kaj _Borkman_ aperas sur la
+sojlo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(sxancelas pasxon malantauxen) Kion tio cxi signifu!
+
+CXAMBRISTINO
+(timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(flustras al la _cxambristino_) Diru, ke li venu tujtuje!
+
+CXAMBRISTINO
+(mallauxte) Jes ja, sinjorino.
+
+(_Ella Renthejm_ kaj, post sxi, _Borkman_ venas en la cxambron. La
+_cxambristino_ sxteliras malantaux ili tra la pordo kaj fermas post
+si.)
+
+(Mallonga pauxzo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(denove sinrega, turnas sin al _Ella_) Kion li volas cxi tie malsupre
+cxe mi?
+
+ELLA RENTHEJM
+Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Tion li neniam antauxe provis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxi-vespere li volas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+La lastan fojon kiam ni staris vidalvide -- estis en la tribunalo.
+Tiam mi alvokigxis por doni klarigon --
+
+BORKMAN
+(proksimigxas) Kaj cxi-vespere estas _mi_, kiu volas doni
+klarigon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin) _Vi!_
+
+BORKMAN
+Ne pri tio, kion mi krimis. Cxar _tion_ konas ja la tuta mondo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas
+tion.
+
+BORKMAN
+Sed gxi ne scias _kial_ mi krimis. Kial mi _devis_ krimi. La homoj ne
+komprenas, ke mi _devis_, cxar mi estis mi mem, -- mi estis John
+Gabriel Borkman, -- kaj neniu alia. Kaj estas pri _tio_, ke mi provos
+doni al vi klarigon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaux
+ne.
+
+BORKMAN
+En propraj okuloj ili povas absolvi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(repusxe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi suficxe pensis pri tiuj
+viaj sombraj aferoj.
+
+BORKMAN
+Ankaux mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la cxelo -- kaj aliloke --
+mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi
+havis ankoraux pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por
+nova traktado -- por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis gxin. Mi
+estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra
+jugxisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, -- tion mi kuragxas diri. Mi
+pasxadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis
+cxiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antauxe kaj malantauxe
+same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la
+jura rezulto al kiu mi cxiam revenas, estas _tiu_, ke la sola
+kontraux kiu mi krimis, -- estas mi mem.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj cxu do kontraux mi? Kaj kontraux via filo?
+
+BORKMAN
+Vi kaj li entenigxas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi
+mem.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi
+ruinigis?
+
+BORKMAN
+(pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon
+ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kusxis dise en la lando, profunde
+en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el
+la aliuloj auxdis tion. Nur mi sola.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.
+
+BORKMAN
+Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, cxu ili ne agus
+gxuste kiel mi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Neniu, neniu krom vi farus tion.
+
+BORKMAN
+Eble ne. Sed tiam estus tial, cxar ili ne havus talentojn kiel mi.
+Kaj se ili _estus_ tion farinta, ili ne tion farus kun _miaj_ celoj.
+La ago tiuokaze farigxus iu alia. -- Bone kaj mallonge, mi absolvis
+min mem.
+
+ELLA RENTHEJM
+(mole kaj pete) Ho, sed cxu vi kuragxas diri tion tiel sekure,
+Borkman?
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Absolvis min _tiurilate._ Sed jen venas la granda,
+premanta memkulpigo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kiu estas _gxi_?
+
+BORKMAN
+Mi pasigis tie supre forjxetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo!
+La saman tagon kiam mi liberigxis, mi estus devinta eliri en la
+realan vivon, -- elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi
+estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la
+altejoj, -- pli alten ol iam antauxe, -- spite al tio, kio kusxas
+intermeze.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ho, farigxus nur vivi la saman vivon denove, -- kredu min.
+
+BORKMAN
+(skuas la kapon, kaj rigardas sxin instrue) Nenio nova okazos. Sed
+_tio_ kio _estas okazinta_, tio ankaux ne ripetigxas. Estas la okulo,
+kiu sxangxas la agon. La renaskita okulo sxangxas la malnovan agon.
+(interrompante) Nu, tion vi ne komprenas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(mallonge) Ne, tion mi ne komprenas.
+
+BORKMAN
+Ne, _tio_ estas gxuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon cxe
+unu sola homa animo.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin) Neniam, Borkman?
+
+BORKMAN
+Escepte cxe unu -- eble. Antaux longe, longe. En la tagoj kiam mi
+pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam cxe iu ajn!
+Neniun havis mi, por esti suficxe atentema por ekstari kaj voki min,
+-- sonorigi por mi kiel matena horlogxo, -- instigi min al memfida
+laboro denove --.Kaj ankaux presi en min, ke mi nenion neripareblan
+estas farinta.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridas moke) Nu, _tion_ vi tamen bezonas esti enpresinta de
+ekstere.
+
+BORKMAN
+(en sxvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo hxore siblas, ke mi
+estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam
+mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove
+kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj _gxi_ absolvas min!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al _mi_ por demandi pri
+tio kion vi nomas kompreno?
+
+BORKMAN
+Cxu utilus -- se mi estus veninta al vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, --
+_tio_ estas la kerno en la tuto.
+
+BORKMAN
+(fiere) Mi amis la potencon --
+
+SINJORINO BORKMAN
+La potencon, jes!
+
+BORKMAN
+-- la potencon krei homan felicxon vaste, vaste cxirkaux mi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi iam havis potencon fari _min_ felicxa. Cxu vi uzis gxin por
+tio?
+
+BORKMAN
+(sen sxin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas -- en
+sxiprompigxo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj via propra filo! Cxu vi uzis vian potencon -- aux cxu vi vivis
+kaj agis por fari _lin_ felicxa?
+
+BORKMAN
+Lin mi ne konas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, tio estas vero. Vi ecx ne konas lin.
+
+BORKMAN
+(malmole) Por tio vi, -- vi, lia patrino, prizorgis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion _mi_
+prizorgis.
+
+BORKMAN
+Vi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, gxuste mi. Mi sola.
+
+BORKMAN
+Do diru.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vian reputacion mi prizorgis.
+
+BORKMAN
+(kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja
+kvazaux mi jam estus morta.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(akcentite) Tia vi ja estas.
+
+BORKMAN
+(malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne
+ankoraux! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi
+vekigxis. Sanigxis denove. Atendas ankoraux vivo antaux mi. Mi povas
+vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas -- Kaj
+certe ankaux vi vidos tion.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie
+kie vi kusxas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(indigne) Gunhild! Gunhild, -- kiel vi do povas voli --!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ne sxin auxskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la
+tombon.
+
+BORKMAN
+La hontomonumenton vi certe pripensas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kreskanta animskuigxo) Ho ne, ne estu iu monumento el sxtono aux
+metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribajxon en la
+monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaux aro da
+vivanta hegxo, el arboj kaj arbustoj dense, dense cxirkaux via tomba
+vivo. Tie kovrigxos cxio la malluma, kiu iam _estis_. Kasxigxos en
+forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman.
+
+BORKMAN
+(rauxke kaj trancxe) Kaj _tiun_ amoverkon _vi_ volas plenumi?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuragxas pensi. Sed mi edukis
+helpanton por meti sian vivon sole en tion cxi. _Li_ trapasu sian
+vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo
+farigxos kvazaux estingita cxi tie supre sur la tero!
+
+BORKMAN
+(sombre kaj minace) Cxu al Erhart vi aludas, do diru tuj.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li,
+pri kiu vi volas rezigni -- kiel pentofaro por viaj propraj agoj.
+
+BORKMAN
+(kun okuljxeto al _Ella_) Kiel pentofaro por mia plej peza peko.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante) Peko kontraux fremdulo nur. Memoru la pekon kontraux
+_mi_! (rigardas moke al ili ambaux) Sed li ne obeas vin! Kiam mi
+vokos lin en mia mizero, li venos! Cxar estas cxe _mi_ ke li volas
+esti! Cxe mi kaj neniam cxe iu alia -- (subite auxskultas kaj krias)
+Jen mi auxdas lin. Jen li estas, -- jen li estas! Erhart!
+
+(_Erhart Borkman_ abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj
+venas en la cxambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas cxapelon
+sur la kapo.)
+
+ERHART
+(pala kaj timema) Panjo do, -- kio je Dio --!
+
+(Li vidas _Borkman_, kiu staras apud la pordo de la gxardena
+cxambro, skuigxas kaj deprenas la cxapelon.)
+
+ERHART
+(silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi,
+panjo? Kio okazis?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas
+havi vin cxe mi -- cxiam!
+
+ERHART
+(balbutante) Havi min --? Cxiam! Al kio vi aludas per tio?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Havi vin, havi vin, mi volas! Cxar estas iuj, kiuj volas preni vin
+for de mi!
+
+ERHART
+(cedas pasxon) Ah, -- vi do scias!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes. Cxu ankaux _vi_ scias.
+
+ERHART
+(ekmiras kaj rigardas sxin) Cxu _mi_ scias? Jes, kompreneble --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Aha, interkonsentita ludo! Malantaux mia dorso. Erhart, Erhart!
+
+ERHART
+(rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Mi scias cxion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni
+vin de mi.
+
+ERHART
+Onklino Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, auxskultu nun iomete _min_, Erhart!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(dauxrante) Sxi volas, ke mi cedu vin al sxi. Sxi volas esti por vi
+en la loko de patrino, Erhart! Sxi volas, ke vi estu sxia filo kaj ne
+la mia de nun. Volas ke vi heredu cxion post sxi. Demeti vian nomon,
+kaj anstatauxe preni la sxian!
+
+ERHART
+Onklino Ella, cxu tio cxi estas vero?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, estas vero.
+
+ERHART
+Mi sciis ecx ne vorton pri tiajxo antaux nun. Kial volas vi havi min
+reen al vi?
+
+ELLA RENTHEJM
+Cxar mi sentas, ke mi perdas vin cxi tie.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Pro _mi_ vi perdas lin -- jes! Kaj tio estas en ordo,
+tio.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Cxar sciu,
+ke mi estas soleca, -- mortanta homo.
+
+ERHART
+Mortanta --?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, mortanta. Cxu vi volas esti kun mi gxis la fino? Ligi vin tute
+al mi? Esti por mi, kvazaux vi estus mia propra infano --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(interrompante) -- kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaux vian
+taskon en la vivo? Cxu vi tion volas, Erhart?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.
+
+ERHART
+(varme; kortusxite) Onklino Ella, -- vi estis al mi nedireble bona.
+Cxe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de
+felicxo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Erhart, Erhart!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraux!
+
+ERHART
+-- sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj
+plene farigxi kiel filo por vi --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin,
+Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(peze) Mi vidas. Vi regajnis lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, jes, -- mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, -- cxu ne,
+filo, -- ni du havas ankoraux iom da vojo por iri kune, ni.
+
+ERHART
+(luktanta kun si mem) Panjo, -- mi tamen diru al vi malkasxe --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(strecxe) Nu?
+
+ERHART
+Farigxos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi,
+panjo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio?
+
+ERHART
+(prenante kuragxon) Je Dio, panjo, -- mi estas ja juna! Sentigxas al
+mi, ke la cxambra aero cxi tie fine tute sufokus min.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxi tie -- cxe mi!
+
+ERHART
+Jes, cxi tie cxe vi, panjo!
+
+ELLA RENTHEJM
+Do venu kun mi, Erhart!
+
+ERHART
+Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone cxe vi. Estas alimaniere
+_tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj
+lavendoj, -- cxambra aero, ankaux tie!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(skuita, sed kun batalakirita memrego) Cxambra aero cxe via patrino,
+vi diras!
+
+ERHART
+(en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion.
+Cxiun tiun malsanecan zorgon kaj -- kaj diigon -- aux kio gxi estas.
+Mi ne eltenas tion pli longe!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin profunde serioze) Cxu vi forgesas al kio vi dedicxis
+vian vivon, Erhart?
+
+ERHART
+(ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dedicxis mian vivon! Vi, vi
+estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_
+plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun
+gxentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dedicxi mian
+vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu sxangxis vin,
+Erhart?
+
+ERHART
+(trafita) Kiu --? Cxu ne povus esti mi mem, kiu --?
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas
+sub tiu de via patrino. Kaj ankaux ne sub tiu de via -- via nutra
+patrino.
+
+ERHART
+(kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo!
+Kaj ankaux sub mia propra volo!
+
+BORKMAN
+(antauxen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico.
+
+ERHART
+(fremde kaj formale gxentile) Kiel --? Kiel patro opinias?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(moke) Jes, pri tio ankaux mi demandas.
+
+BORKMAN
+(dauxrigante seninterrompe) Auxskultu, Erhart, -- cxu vi do volas iri
+kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi
+restarigon por sia falo. Tiajxo estas nur vanaj revoj, pri kiuj
+fabeligxis por vi -- cxi tie malsupre en la cxambra aero. Ecx se vi
+volus arangxi vian vivon por vivi kiel cxiuj la sanktuloj kune -- tio
+nenion utilus al mi.
+
+ERHART
+(formale; respekte) Estas vero kiel dirite.
+
+BORKMAN
+Jes, estas. Kaj ankaux ne utilus, se mi min fordonus al velko en
+pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj
+kaj espero -- en cxiuj tiuj cxi jaroj. Sed tiajxo ne tauxgas por mi.
+Kaj nun mi volas elen el la revoj.
+
+ERHART
+(kapklinas facile) Kaj kion volas -- kion volas do patro fari?
+
+BORKMAN
+Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia
+nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la
+pasinteco. Tra laboro, -- tra sencxesa laboro por cxio tio, kio en la
+juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed _nun_ milfojojn pli alte
+ol tiam. Erhart, -- cxu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu
+cxi nova vivo?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(averte levas la manon) Ne faru, Erhart!
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj al _tio vi_ konsilas? Vi, la soleca, -- la mortanta.
+
+ELLA RENTHEJM
+Estu sensignife pri mi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, se nur ne estas _mi_, kiu prenas lin de vi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Gxuste tiel, Gunhild.
+
+BORKMAN
+Cxu vi volas. Erhart?
+
+ERHART
+(en embarasa gxemo) Patro, -- mi ne povas nun. Estas tute neeble!
+
+BORKMAN
+Sed kion vi do fine volas?
+
+ERHART
+(ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaux mi!
+Mian propran vivon volas mi vivi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra,
+estingigxanta homa vivo?
+
+ERHART
+Onklino, mi ne _povas_, ecx se mi ege volus.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne por iu, kiu nedireble amas vin?
+
+ERHART
+Vere kiel mi vivas, onklino Ella, -- mi ne povas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin akre) Kaj ecx via patrino ne plu ligas vin nun.
+
+ERHART
+Mi cxiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas dauxre vivi por vi
+sola. Cxar ne estas vivo por mi, tio cxi.
+
+BORKMAN
+Do venu tamen ligi vin al mi! Cxar vivo, tio estas laboro, tio,
+Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!
+
+ERHART
+(pasie) Jes, sed mi ne _volas_ labori _nun_! Cxar mi estas _juna_!
+Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun _mi_ tion sentas fluanta
+varme tra mi. Mi ne _volas_ labori! Nur vivi, vivi, vivi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun scietanta ekkrio) Erhart, -- por kio volas vi vivi!
+
+ERHART
+(kun brilaj okuloj) Por la felicxo, panjo!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj kie vi pensas trovi _gxin_?
+
+ERHART
+Mi jam _trovis_ gxin!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekkrias) Erhart --!
+
+(_Erhart_ iras rapide kaj malfermas la antauxcxambran pordon.)
+
+ERHART
+(vokas eksteren) Fanny, -- nun vi povas enveni!
+
+(_Sinjorino Wilton_ en supervestajxoj, aperas sur la sojlo.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton --!
+
+SINJORINO WILTON
+(iom timema; kun demanda rigardo al _Erhart_) Cxu mi do --?
+
+ERHART
+Jes, nun vi povas enveni. Mi cxion diris.
+
+(_Sinjorino Wilton_ envenas en la cxambron. _Erhart_ fermas la
+pordon post sxi. Sxi klinas sin formale por _Borkman_, kiu mute
+resalutas.)
+
+(Mallonga pauxzo.)
+
+SINJORINO WILTON
+(kun mallauxta, sed firma vocxo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve
+mi ja povas scii, ke mi staras cxi tie kiel iu, kiu okazigis grandan
+malfelicxon en la domo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malrapide; rigardas sxin rigide) Vi frakasis la lastan restajxon de
+tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio cxi, -- estas ja tamen
+tute neebla!
+
+SINJORINO WILTON
+Mi bone komprenas, ke gxi aspektas al vi neeble, sinjorino
+Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aux cxu --?
+
+SINJORINO WILTON
+Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(turnas sin) Cxu tio cxi estas tute serioza, Erhart?
+
+ERHART
+Tio cxi estas por mi la felicxo, panjo. La tuta, granda, rava felicxo
+de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(al _sinjorino Wilton_; premante la manojn) Ho, kiel vi sorcxis kaj
+logis mian malfelicxan filon!
+
+SINJORINO WILTON
+(kun fiera postjxeto de la kapo) Tion mi ne faris.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi ne faris, cxu vi diras!
+
+SINJORINO WILTON
+Ne. Mi nek sorcxis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj
+libervole mi renkontis lin duonvoje.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas sxin moke de supre malsupren) Jes _vi_, jes! Tion mi vere
+kredas.
+
+SINJORINO WILTON
+(sinrege) Sinjorino Borkman, -- ekzistas potencoj en la homa vivo,
+kiujn vi aspekte ne precipe konas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kiuj potencoj, se mi kuragxas demandi?
+
+SINJORINO WILTON
+La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble -- kaj senkonsidere
+kunligi siajn vivovojon.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ridetas) Mi kredis, ke vi jam _estas_ nerompeble ligita -- al iu
+alia.
+
+SINJORINO WILTON
+(mallonge) Tiu alia forlasis min.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed li tamen vivas, oni diras.
+
+SINJORINO WILTON
+Por _mi_ li estas morta.
+
+ERHART
+(insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja
+tute ne koncernas min!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin severe) Vi do scias, -- tion pri la aliulo?
+
+ERHART
+Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, cxion!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!
+
+ERHART
+(en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la felicxo,
+kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio cxi.
+
+SINJORINO WILTON
+(firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi
+diris al li la samon. Cxiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi
+malkasxe metis antaux lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep
+jarojn pli ol li --
+
+ERHART
+(interrompante) Ho Fanny, -- tion mi ja sciis antauxe.
+
+SINJORINO WILTON
+-- sed nenio, -- nenio helpis.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Nu? Cxu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por
+li? Jen vidu, _tion_ vi estus devinta fari entempe!
+
+SINJORINO WILTON
+(rigardas sxin kaj diras mallauxte) Tion mi efektive ne povis,
+sinjorino Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kial vi ne povis?
+
+SINJORINO WILTON
+Cxar la felicxo ankaux por mi nur estis en tio sola.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(moke) Hm, -- la felicxo, la felicxo --
+
+SINJORINO WILTON
+Mi neniam antauxe sciis, kio felicxo en la vivo estas. Kaj mi do ne
+povas rifuzi la felicxon, kvankam gxi venas tiel malfrue.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj kiom longe pensas vi ke tiu felicxo dauxros.
+
+ERHART
+(interrompante) Longe aux mallonge, panjo, -- tio nenion signifu.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Cxu vi ne vidas kien tio
+cxi kondukigxas?
+
+ERHART
+Mi ne sxatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn
+direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaux
+mi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(dolore) Kaj tion cxi vi nomas la vivon, Erhart!
+
+ERHART
+Jes, cxu vi ne vidas kiel cxarma sxi estas!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(tordas la manojn) Kaj _tiun cxi_ frakasantan honton mi do _ankaux_
+devos porti!
+
+BORKMAN
+(en la fono; malmole kaj akre) Ho, -- vi ja kutimigxis porti tiajxon,
+vi, Gunhild!
+
+ELLA RENTHEJM
+(petante) Borkman --!
+
+ERHART
+(same) Patro --!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jen mi devos iri kaj cxiutage antaux miaj okuloj vidi mian propran
+filon kune kun iu -- iu --
+
+ERHART
+(interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi!
+Mi ne restos longe cxi tie.
+
+SINJORINO WILTON
+(rapide kaj decide) Ni forvojagxos, ni, sinjorino Borkman.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(paligxas) Cxu ankaux _vi_ forvojagxos! Kune eble?
+
+SINJORINO WILTON
+(kapsignas) Mi vojagxos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna
+knabino. Kaj Erhart akompanos nin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kun vi -- kaj juna knabino?
+
+SINJORINO WILTON
+Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi
+deziras, ke sxi elvenu por lerni pli da muziko.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj vi prenas sxin kun vi?
+
+SINJORINO WILTON
+Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie
+eksterlande.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(subpremas rideton) Kion _vi_ diras al _tio_, Erhart?
+
+ERHART
+(iom embarasita, skuas la sxultrojn) Jes, panjo, -- cxar Fanny fine
+volas tion tiel havi, --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme) Kaj kiam forvojagxos la gesinjoroj, se oni kuragxas
+demandi?
+
+SINJORINO WILTON
+Ni forvojagxos nun tuj, cxi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre
+sur la vojo, -- ekster la domo de Hinkels.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas sxin malsupren) Aha, -- _tio_ do estis la vespera societa
+kunestado.
+
+SINJORINO WILTON
+(ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaux eta Frida,
+kompreneble.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Kaj kie _sxi_ nun estas?
+
+SINJORINO WILTON
+Sxi sidas en la veturilo atendante nin.
+
+ERHART
+(en gxena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas --? Mi volus sxpari
+vin -- kaj cxiujn por tio cxi.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojagxi de mi sen diri
+adiaux?
+
+ERHART
+Jes, sxajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaux
+partoj. Cxio estis ja plene pretigita. La vestajxoj pakitaj. Sed kiam
+sendigxis por mi, do --. (volas etendi al sxi la manojn) Adiaux,
+panjo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante mansvingas kontraux lin) Ne tusxu min!
+
+ERHART
+(cedeme) Cxu _tio_ estas via lasta vorto?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malmole) Jes.
+
+ERHART
+(turnas sin) Adiaux do vi, onklino Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(premas liajn manojn) Adiaux, Erhart! Kaj vivu vian vivon, -- kaj
+farigxu tiel felicxa, tiel felicxa, kiel por vi eblas!
+
+ERHART
+Dankon, onklino. (kapsalutas antaux _Borkman_) Adiaux, patro.
+(flustras al _sinjorino Wilton_) Ke ni foriru plej eble tuje.
+
+SINJORINO WILTON
+(mallauxte) Jes, ni faru.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun malica rideto) Sinjorino Wilton, -- cxu vi kredas fari vere
+sagxe kunpreni cxi tiun junan knabinon?
+
+SINJORINO WILTON
+(ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel
+nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart
+finis pri _mi_, kaj mi pri _li_, estos bone por ni ambaux, ke li, la
+bedauxrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed vi mem do?
+
+SINJORINO WILTON
+Ho, mi certe min arangxos, vi sciu. Adiaux cxiuj!
+
+(Sxi salutas kaj eliras tra la antauxcxambra pordo. _Erhart_
+staras momenton kvazaux sxancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas
+sxin.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana.
+
+BORKMAN
+(kvazaux vekigxanta al decido) Do elen en la veteracxon sola! Mian
+cxapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas?
+
+BORKMAN
+Elen en la veteracxon de la vivo, vi auxdas. Lasu min, Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi
+vidas laux via aspekto.
+
+BORKMAN
+Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la
+antauxcxambron.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(cxe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme kaj malmole; staras meze en la cxambro) Mi retenos neniun
+homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, cxiuj. Kaj iu kaj
+alia! Tiel foren, -- tiel foren kien ili nur volas. (subite kun
+trancxanta krio) Erhart, ne forvojagxu!
+
+(Sxi jxetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. _Ella Renthejm_
+haltigas sxin.)
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+(Malferma korto ekster la cxefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de
+tiu kun enireja pordo kaj platajxo de sxtonsxtuparo elstaras. Laux la
+fono, proksime al la korto, strecxas sin abruptaj deklivoj kun picea
+arbaro. Komencanta maldensa arbetajxo maldekstre. La negxado cxesis;
+sed la tero estas dike kovrata de la jxus falinta negxo.)
+
+(_Borkman, sinjorino Borkman_ kaj _Ella Renthejm_ staras ekstere
+sur la sxtuparo. _Borkman_ apogas sin, senforta kaj laca, al la doma
+muro. Li havas malmodan pelerinon jxetita sur la sxultroj, tenas
+molan, grizan feltcxapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la
+alia. _Ella Renthejm_ portas sian mantelon sur la brako. La granda
+tuko de _sinjorino Borkman_ estas glitinta malsupren sur la nukon,
+tiel ke sxia hararo montrigxas.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(estas sin stariginta antaux _sinjorino Borkman_) Ne iru post lin,
+Gunhild!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li _ne devas_ forvojagxi
+de mi!
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii lauxte post lin malsupren
+laux la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe auxdos!
+
+ELLA RENTHEJM
+Li _ne povas_ auxdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, ne, -- li jam ne povas sidi en la veturilo!
+
+ELLA RENTHEJM
+Li jam sidas en la veturilo, kredu min.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(en malespero) Se li sidas en la veturilo, -- li sidas tie kun sxi,
+kun sxi, -- sxi!
+
+BORKMAN
+(ridas acxe) Kaj tiel lokigite li ne auxdas la kriojn de sia
+patrino.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, -- do li ne auxdas. (auxskultas) Tsxsx! Kio estas _tio?_
+
+ELLA RENTHEJM
+(ankaux auxskultanta) Auxdigxas kvazaux sono de sonoriloj --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(kun mallauxta ekkrio) Estas _sxia_ veturilo!
+
+ELLA RENTHEJM
+Aux eble tiu de aliulo --
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ne, ne; gxi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la
+argxentajn sonorilojn! Auxdu! Nun ili veturas gxuste preter tie cxi
+-- malsupre de la deklivo!
+
+ELLA RENTHEJM
+(rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu _nun_! Eble ke
+li tamen --!
+
+(La sonoriloj auxdigxas proksime, ene en la arbaro.)
+
+ELLA RENTHEJM
+Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras momenton nedecide; jen sxi rigidigxas, malmilda kaj malvarma)
+Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min.
+Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la
+felicxon.
+
+(La sonorigado perdigxas en la foro.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(iom poste) Nun la sonoriloj ne plu auxdigxas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sxajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.
+
+BORKMAN
+(kun seka, mallauxta rido) Hoho, -- ankoraux ne sonorigxas super
+mi!
+
+SINJORINO BORKMAN
+Sed super _mi_. Kaj super li, kiu forvojagxis de mi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas penseme) Kiu scias, cxu ili ne tamen sonorigas al li la
+vivon kaj la felicxon, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekrektigas sin; rigardas sxin akre) La vivon kaj la felicxon, vi
+diras!
+
+ELLA RENTHEJM
+Almenaux por mallonga tempo.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Cxu vi volus malenvii al li la vivon kaj la felicxon, -- kun
+_sxi_?
+
+ELLA RENTHEJM
+(varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malvarme) Do vi eble estas pli ricxa pri amoforto, vi, ol mi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas longe foren el si) Eble estas la _manko_ de amo, kiu
+subtenas tiun forton.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(fiksas la okulojn sur sxin) Se tiel estas, -- tiam ankaux mi baldaux
+farigxos same ricxa kiel vi, Ella. (Sxi turnas sin kaj iras en la
+domon.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(staras momenton zorgeme rigardante _Borkman_; poste sxi metas la
+manon singardeme sur lian sxultron.) John, venu kaj eniru, ankaux
+vi.
+
+BORKMAN
+(kvazaux vekigxanta) Mi?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laux via
+aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas
+varme.
+
+BORKMAN
+(kolera) Supren en la salonon eble?
+
+ELLA RENTHEJM
+Prefere en la cxambron al sxi.
+
+BORKMAN
+(ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub
+tiun tegmenton!
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?
+
+BORKMAN
+(surmetas la cxapelon) Antaux cxio mi volas nun eliri por zorgi pri
+cxiuj miaj kasxitaj trezoroj.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin timeme) John, -- mi ne komprenas vin!
+
+BORKMAN
+(en tusanta rido) Ho, ne estas kasxita sxtelajxo pri kio mi pensas.
+Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon _tie!_
+Kiu estas _li_?
+
+(_Vilhelm Foldal_, en malnova, negxkovrita jako, kun la cxapelo
+malsupren plektita kaj kun granda sxirmilo en la mano, venas antauxen
+de la angulo de la domo, peze irante tra la negxo. Li forte lamas je
+la maldekstra gambo.)
+
+BORKMAN
+Vilhelm! Kion vi volas cxi tie cxe mi -- nun denove?
+
+FOLDAL
+(ekrigardas) Ho je Dio, -- cxu vi staras ekstere sur la sxtuparo,
+John Gabriel? (salutas) Kaj ankaux la sinjorino, mi vidas!
+
+BORKMAN
+(mallonge) Ne estas la sinjorino.
+
+FOLDAL
+Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la negxon. -- Tamen ke
+vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo --?
+
+BORKMAN
+(senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu farigxi
+liberaera homo, komprenu. Preskaux tri jarojn en intertempa
+mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie
+supre --
+
+ELLA RENTHEJM
+(zorgeme) Borkman, -- mi petas vin --!
+
+FOLDAL
+Ak ja, ja, ja --
+
+BORKMAN
+Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?
+
+FOLDAL
+(dauxre staras malsupre antaux la sxtuparo.) Mi volis supren al vi,
+John Gabriel. Sxajnis al mi ke mi _devis_ supren en la salonon. Je
+Dio, -- tiun salonon!
+
+BORKMAN
+Cxu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?
+
+FOLDAL
+Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.
+
+BORKMAN
+Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?
+
+FOLDAL
+Jes, imagu, -- mi surveturigxis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Surveturigxis!
+
+FOLDAL
+Jes, de sleda veturilo --
+
+BORKMAN
+Hoho!
+
+FOLDAL
+-- kun du cxevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la
+deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo suficxe rapide; kaj jen --
+
+ELLA RENTHEJM
+-- kaj ili veturis sur vin?
+
+FOLDAL
+Ili veturis gxuste sur min, sinjorino -- aux frauxlino. Gxuste sur
+min ili veturis, tiel ke mi ruligxis en la negxo kaj perdis la
+okulvitrojn, kaj la sxirmilo rompigxis; (frotas sin) kaj ankaux la
+piedo ekhavis damagxon.
+
+BORKMAN
+(ridas interne) Cxu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?
+
+FOLDAL
+Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la
+kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto ecx ne haltis
+momenton, kiam mi kusxis tie ruligxante --. Sed _tio_ povas esti
+sensignifa, cxar -- (ekdire) Ho, mi estas tiel strange gxoja,
+sciu!
+
+BORKMAN
+Gxoja?
+
+FOLDAL
+Jes, mi ne gxuste scias kiel nomi tion. Sed sxajnas al mi, ke mi
+devas nomi tion gxoja. Cxar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi
+ne _povis_ ion alian, -- mi _devis_ veni kaj partigi la gxojon kun
+vi, John Gabriel.
+
+BORKMAN
+(akre) Nu, do partigu tiun gxojon!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, -- sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.
+
+BORKMAN
+(akre) Mi ne volas en la domon, mi diris.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed vi ja auxdas, ke li estas surveturigita!
+
+BORKMAN
+Ho, surveturigitaj ni farigxos cxiuj -- iun fojon en la vivo. Tamen
+tiam oni devas ekstari denove. Kaj sxajnigi kvazaux nenio okazis.
+
+FOLDAL
+Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide
+rakonti cxi-ekstere.
+
+BORKMAN
+(pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+Jes, nun nur auxdu! Imagu, vi -- kiam mi cxi-vespere revenis hejmen
+de vi, -- mi trovas leteron. -- Cxu vi povas diveni de kiu?
+
+BORKMAN
+Eble de via eta Frida?
+
+FOLDAL
+Gxuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa -- suficxe longa
+letero de Frida, sciu. Servisto estis gxin portinta. Kaj cxu vi
+imagas pri kio sxi skribas?
+
+BORKMAN
+Eble estus por diri adiaux al la gepatroj.
+
+FOLDAL
+Gxuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, sxi skribas,
+ke sinjorino Wilton tiom multe sxatas sxin. Kaj nun la sinjorino
+volas kunpreni sxin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko,
+sxi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaux havigis al sxi tauxgan
+instruiston, kiu kunvojagxos. Kaj legos kun Frida. Cxar, bedauxrinde,
+sxi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.
+
+BORKMAN
+(ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi
+komprenas cxion tiel nedireble bone, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+(dauxrigas fervore) Kaj imagu, sxi nur sciigxis pri la vojagxo nun
+cxi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen sxi
+trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj
+tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu sxpuro de malestimo
+por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke sxi volus diri adiauxon
+skribe -- antaux ol sxi forvojagxus. (ridas) Sed _tiel_ ja ne
+okazos!
+
+BORKMAN
+(rigardas lin demande) Kiel tio?
+
+FOLDAL
+Sxi skribas, ke morgaux frue ili forvojagxos. Tute frue.
+
+BORKMAN
+Jen, jen, -- morgaux? Cxu sxi tion skribas?
+
+FOLDAL
+(ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi,
+komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton --
+
+BORKMAN
+Nun cxi-vespere?
+
+FOLDAL
+Jes je Dio, ankoraux ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus
+sxlosite, mi sonorigos. Senpere. Cxar mi volas kaj mi devas vidi
+Frida, antaux ol sxi forvojagxos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li
+volas foriri)
+
+BORKMAN
+Auxskultu, mia bedauxrinda Vilhelm, -- vi povas sxpari al vi la pezan
+vojdistancon.
+
+FOLDAL
+Ho, vi pensas pri la piedo --
+
+BORKMAN
+Jes, kaj ankaux ke vi tamen ne enlasigxos cxe sinjorino Wilton.
+
+FOLDAL
+Ho, efektive, mi enlasigxos. Mi dauxre sonorigos, gxis iu venos por
+malfermi. Cxar Frida mi devas kaj volas vidi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.
+
+FOLDAL
+(staras kiel frapita) Frida, cxu jam forvojagxis! Cxu vi scias tion
+certe? De kiu vi auxdis tion?
+
+BORKMAN
+Ni informigxis de sxia estonta instruisto.
+
+FOLDAL
+Cxu? Kaj kiu estas li?
+
+BORKMAN
+Estas iu studento Erhart Borkman.
+
+FOLDAL
+(brile gxoja) Via filo, John Gabriel! Cxu _li_ kunvojagxos?
+
+BORKMAN
+Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian
+etan Frida.
+
+FOLDAL
+Nu, lauxdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej
+bonaj manoj. Sed cxu estas tute certe, ke ili jam forvojagxis kun
+sxi?
+
+BORKMAN
+Ili forvojagxis kun sxi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis
+vin.
+
+FOLDAL
+(kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa
+veturilo!
+
+BORKMAN
+(kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, -- via filino estas bone instaligita
+por veturi. Kaj ankaux studento Borkman. -- Nu, cxu vi rimarkis la
+argxentajn sonorilojn?
+
+FOLDAL
+Jes-ja. -- Argxentajn sonorilojn, vi diras? Cxu estis argxentaj
+sonoriloj, cxu? Veraj argxentaj sonoriloj?
+
+BORKMAN
+Tion vi povas konfidi. Cxio estis vera. Ekstere kaj -- kaj
+interne.
+
+FOLDAL
+(silente en emocio) Cxu ne estas mirinde, kiel la felicxo povas
+akomodi sin por homo! Estas mia -- mia simpla poeta talento, kiu
+transformigxis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto.
+Cxar nun _sxi_ povas vojagxi elen en la grandan vastan mondon,
+pri kiu mi foje revis tiel alloge por gxin vidi. En fermita
+sledo-veturilo eta Frida povas vojagxi. Kaj kun argxentaj sonoriloj
+sur la jungilaro --
+
+BORKMAN
+-- kaj surveturi sian patron --
+
+FOLDAL
+(gxoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, -- -- se nur la infano --. Nu, mi
+do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli
+sxian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.
+
+BORKMAN
+Cxu sxi ploras?
+
+FOLDAL
+(ridade) Jes, imagu, vi, -- sxi sidis ege plorante, kiam mi
+eliris.
+
+BORKMAN
+Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.
+
+FOLDAL
+Jes _mi_, jes! Sed sxi, la povrulino, sxi tion ne pli bone komprenas,
+sxi, sciu. Nu, adiaux do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel
+proksime. Adiaux, adiaux, John Gabriel! Adiaux, frauxlino!
+
+(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laux kiu li venis.)
+
+BORKMAN
+(staras momenton silente rigardante antauxen) Adiaux, Vilhelm!
+Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturigxis, malnova amiko.
+
+ELLA RENTHEJM
+(rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John --
+
+BORKMAN
+Devenas de la karcera aero tie supre.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi neniam antauxe vidis vin tia.
+
+BORKMAN
+Ne, cxar vi certe neniam antauxe vidis elrompintan punaton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!
+
+BORKMAN
+Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi --
+
+ELLA RENTHEJM
+Tamen cxar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem --
+
+(La _cxambristino_ elvenas duone sur la sxtuparon.)
+
+CXAMBRISTINO
+Pardonu; la sinjorino diris, ke mi sxlosu la stratan pordon nun.
+
+BORKMAN
+(mallauxte al _Ella_) Auxdu nur; nun ili volas denove ensxlosigi
+min!
+
+ELLA RENTHEJM
+(al la _cxambristino_) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri
+iom da fresxa aero unue.
+
+CXAMBRISTINO
+Jes, sed la sinjorino mem diris, ke --
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi mem sxlosos la pordon. Lasu la sxlosilon en la seruro, kaj --
+
+CXAMBRISTINO
+Jes, je Dio, mi do faros. (Sxi reiras en la domon.)
+
+BORKMAN
+(staras momenton silente kaj auxskultante; poste li rapidigxas
+malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili
+neniam plu kaptos min!
+
+ELLA RENTHEJM
+(malsupre cxe li) Sed vi estas ja libera homo ankaux tie interne,
+John. Povas iri kaj veni tute kiel placxas al vi.
+
+BORKMAN
+(mallauxte, kvazaux en timo) Neniam denove sub tegmenton! Cxi tie
+ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono,
+-- plafono kaj muroj kunsxrumpigxus. Premegus min. Premus min plata
+kiel musxo.
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed kien vi do volas?
+
+BORKMAN
+Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi cxu mi denove povas atingi al libereco
+kaj al vivo kaj al homoj. Cxu vi volas iri kun mi, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi? Nun?
+
+BORKMAN
+Jes, jes, -- nun tuj!
+
+ELLA RENTHEJM
+Sed kiom longe do?
+
+BORKMAN
+Tiom longe kiom mi kapablas.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, sed pripensu do. Ekstere en cxi tiu malseka, malvarma vintra
+nokto --
+
+BORKMAN
+(kun rauxka, gorgxa sono) Hoho, -- la frauxlino estas zorgema pri sia
+sanstato? Jes-ja, -- gxi estas ja bedauxrinda, gxi.
+
+ELLA RENTHEJM
+Estas por _via_ sanstato, ke mi estas zorgema.
+
+BORKMAN
+Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras
+pluen.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas?
+
+BORKMAN
+Mortinto, mi diris. Cxu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur
+tenu min trankvila, _tie_ kie mi kusxas?
+
+ELLA RENTHEJM
+(decide jxetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John.
+
+BORKMAN
+Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu
+do!
+
+(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kasxas ilin
+pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidigxas. La domo kaj la korto
+malaperas el la vido. La pejzagxo, kun deklivoj kaj altejoj,
+malrapide kaj dauxre sxangxigxas, kaj farigxas pli kaj pli
+sovagxa.)
+
+VOCXO DE ELLA RENTHEJM
+(auxdigxas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi
+ne rekonas la lokon cxi tie.
+
+VOCXO DE BORKMAN
+(pli alte) Tenu vin nur en la negxaj spuroj post mi!
+
+VOCXO DE ELLA RENTHEJM
+Sed kial ni do devas iri tiel alten!
+
+VOCXO DE BORKMAN
+(pli proksime) Ni devas supreniri la turnigxan vojeton.
+
+ELLA RENTHEJM
+(dauxre kasxita) Ho, sed mi baldaux ne plu kapablas.
+
+BORKMAN
+(cxe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la
+elvidejo. Tie staris benko en antauxa tempo --
+
+ELLA RENTHEJM
+(venas el inter la arbetoj) Cxu vi memoras gxin?
+
+BORKMAN
+Tie vi povos ripozi.
+
+(Ili atingis antauxen sur etan, altan, malferman ebenajxon en la
+arbareto. La vojeto altigxas abrupte malantaux ili. Maldekstre,
+profunde malsupre, estas vasta pejzagxo kun fjordo kaj altaj foraj
+montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenajxo maldekstre estas morta
+pino kun benko sube. La negxo kusxas dike sur la ebenajxo.)
+
+(_Borkman_ kaj post li _Ella Renthejm_ de dekstre pene vadas tra
+la negxo.)
+
+BORKMAN
+(haltas cxe la profundejxo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi
+vidos.
+
+ELLA RENTHEJM
+(apud li) Kion vi volas montri al mi, John?
+
+BORKMAN
+(montras eksteren) Vidu kie la lando kusxas libera kaj malferma por
+ni -- vaste etende?
+
+ELLA RENTHEJM
+Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, -- kaj rigardis ankoraux pli
+kaj pli foren.
+
+BORKMAN
+Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas peze) La reva lando de nia vivo gxi estis, jes. Kaj nun
+tiu lando estas negxkovrata. -- Kaj la maljuna arbo estas morta.
+
+BORKMAN
+(ne sxin auxskultante) Cxu vi povas videti la fumon de la grandaj
+vaporsxipoj tie sur la fjordo?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne.
+
+BORKMAN
+Mi povas. -- Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la
+tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da
+hejmoj. Estas _tio_, kion mi revis krei.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente) Kaj farigxis nur revo.
+
+BORKMAN
+Farigxis nur revo, jes. (auxskultas) Kaj auxskultu, vi, el tie
+malsupre cxe la rivero! La fabrikoj funkcias! _Miaj_ fabrikoj! Cxiuj
+tiuj, kiujn _mi_ volis starigi! Auxdu nur kiel ili laboras. Ili havas
+noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Auxdu, auxdu! La
+radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas -- turne, turne! Cxu vi ne
+auxdas, Ella?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne.
+
+BORKMAN
+_Mi_ povas auxdi.
+
+ELLA RENTHEJM
+(time) Mi kredas ke vi eraras, John.
+
+BORKMAN
+(pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie cxi -- estas nur la
+eksterajxo cxirkaux la regno, vi sciu!
+
+ELLA RENTHEJM
+Regno, vi diras? Kiu regno --?
+
+BORKMAN
+_Mia_ regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por
+ekposedi tiam kiam -- tiam kiam mi mortis.
+
+ELLA RENTHEJM
+(silente; skuita) Ho, John, John!
+
+BORKMAN
+Kaj nun gxi kusxas tie -- sendefenda, senmastra, -- minacata de
+atakoj de rabistoj, -- Ella! Cxu vi vidas la montodorsojn _tie_ tre
+fore? Unu malantaux alia. Ili altigxas, kreskas kiel turoj. _Tio_
+estas mia profunda, senlima, neelcxerpebla regno!
+
+ELLA RENTHEJM
+Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!
+
+BORKMAN
+Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi
+kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn
+milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj strecxas siajn
+serpentumantajn, brancxigxantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis
+ilin antaux mi kiel vivigitaj ombroj -- tiun nokton, kiam mi staris
+en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis
+liberigxi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis
+en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi cxi
+tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kusxas sxajne mortaj en
+la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj
+-- kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas,
+amas, amas vin!
+
+ELLA RENTHEJM
+(en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi dauxre havas
+vian amon. John. Cxiam havis gxin tie. Sed cxi tie supre en la tago,
+John, -- estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por
+vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone!
+Vi _vendis_ gxin por -- por --
+
+BORKMAN
+(skuigxa; fluas kvazaux malvarmo tra li) Pro la regno -- kaj la
+potenco -- kaj la honoro, vi opinias?
+
+ELLA RENTHEJM
+Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue cxi-vespere. Vi
+murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen
+amis. Tiom kiom vi _kapablis_ ami iun do. (kun suprenlevita brako)
+Kaj tial mi auxguras, John Gabriel Borkman, -- vi neniam gajnos la
+premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan
+enmarsxon en vian malvarman, sombran regnon!
+
+BORKMAN
+(sxancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaux timas, ke vi
+pravos en tiu auxguro, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+(apud li) Ne _timu_ pro tio, John. Gxuste _tio_ estus la plej bona,
+kio okazus al vi.
+
+BORKMAN
+(kun krio; kaptas sin cxe la brusto) Ah --! (senforta) Nun gxi
+malkaptis min.
+
+ELLA RENTHEJM
+(skuas lin) Kio estis, John!
+
+BORKMAN
+(glitas malantauxen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian
+koron.
+
+ELLA RENTHEJM
+John! Nun vi sentis la glacian manon! Cxu!
+
+BORKMAN
+(murmuras) Ne. -- Neniu glacia mano. -- Mano de erco gxi estis. (Li
+glitas tute malsupren sur la benkon.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kusxanta, kie
+vi nun kusxas! Mi sercxos helpon por vi. (Sxi faras kelkajn pasxojn
+dekstren; jen sxi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj
+lian vizagxon.)
+
+ELLA RENTHEJM
+(trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel
+por vi.
+
+(Sxi strecxas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la
+negxon antaux la benko.)
+
+(Mallonga silento.)
+
+(_Sinjorino Borkman_, en supervestajxoj venas tra la arbaro de
+dekstre. Antaux sxi la _cxambristino_ kun lumigita lanterno.)
+
+CXAMBRISTINO
+(lumigas en la negxon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj --
+
+SINJORINO BORKMAN
+(cxirkauxrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la
+benko. (vokas) Ella!
+
+ELLA RENTHEJM
+(ekstaras) Cxu vi sercxas nin?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(akre) Jes, tion mi ja devas fari.
+
+ELLA RENTHEJM
+(montras) Jen li kusxas, Gunhild.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Dormas!
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallauxte) Cxu okazis --
+libervole?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(malpezigita) Do ne per propra mano?
+
+ELLA RENTHEJM
+Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(al la _cxambristino_) Sercxu helpon. Venigu homojn el la bieno.
+
+CXAMBRISTINO
+Jes, bone, sinjorino. (mallauxte) En Jecxja nomo do --
+
+(Sxi eliras tra la arbaro dekstren.)
+
+SINJORINO BORKMAN
+(staras malantaux la benko) La nokta aero do mortigis lin --
+
+ELLA RENTHEJM
+Do tiel estas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+-- lin, tiun fortan viron.
+
+ELLA RENTHEJM
+(iras al la antauxo de la benko) Cxu vi ne volas rigardi lin,
+Gunhild?
+
+SINJORINO BORKMAN
+(rifuzante) Ne, ne, ne. (mallauxtigas la vocxon) Li estis filo de
+ministo, -- li, la bankestro. Ne povis elteni la fresxan venton.
+
+ELLA RENTHEJM
+Pli gxuste estis la frosto, kiu mortigis lin.
+
+SINJORINO BORKMAN
+(skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, -- gxi estis lin
+mortiginta antaux longe.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kapjesas al sxi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Vi pravas.
+
+ELLA RENTHEJM
+(kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, _tion_ efikis la
+frosto.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Jes, la kora frosto. -- Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia
+la manon, Ella.
+
+ELLA RENTHEJM
+Mi pensas, ke nun ni tion povas.
+
+SINJORINO BORKMAN
+Ni dunaskitoj -- super _li_ kiun ni ambaux amis.
+
+ELLA RENTHEJM
+Ni du ombroj -- super la morta viro.
+
+(_Sinjorino Borkman_ malantaux la benko, kaj _Ella Renthejm_
+antauxe, etendas unu al la alia la manojn.)
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN ***
+
+***** This file should be named 20178.txt or 20178.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/0/1/7/20178/
+
+Produced by Andrew Sly and Will Wurzel
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
diff --git a/20178.zip b/20178.zip
new file mode 100644
index 0000000..095c869
--- /dev/null
+++ b/20178.zip
Binary files differ
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6312041
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This eBook, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..a1afecb
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+eBook #20178 (https://www.gutenberg.org/ebooks/20178)