summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/20943-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '20943-0.txt')
-rw-r--r--20943-0.txt1744
1 files changed, 1744 insertions, 0 deletions
diff --git a/20943-0.txt b/20943-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..942030a
--- /dev/null
+++ b/20943-0.txt
@@ -0,0 +1,1744 @@
+The Project Gutenberg EBook of Tri Ceteraj Noveloj, by Mark Twain
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Tri Ceteraj Noveloj
+ Three Additional Stories
+
+Author: Mark Twain
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: March 30, 2007 [EBook #20943]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI CETERAJ NOVELOJ ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson
+and the Online Distributed Proofreading Team at
+http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+Noto de tekstpreparulo:
+Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj de la fontteksto estas
+ĉi sube korektita, kaj estas priskribita en la HTML-a dosiero.
+
+
+
+KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
+
+
+MARK TWAIN
+
+(1835-1910)
+
+
+TRI CETERAJ NOVELOJ:
+
+
+--LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAŬLINO--
+
+--KANIBALISMO EN LA VAGONOJ--
+
+--BONŜANCO--
+
+
+Esperantigis
+
+EDWIN GROBE
+
+
+
+ 1999
+ Eldonejo-Arizona-Stelo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550
+ Usono
+
+
+
+MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ
+
+Unua Eldono: Aprilo 1999
+
+
+
+Originaj Anglalingvaj Titoloj:
+
+"THE ESKIMAU MAIDEN'S ROMANCE"
+
+"CANNIBALISM IN THE CARS"
+
+"LUCK"
+
+
+
+
+
+LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAŬLINO
+
+
+"Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al vi
+ekscii, S-ro Tvajno," ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasante
+ripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, "ĉar
+estas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi pri
+mi."
+
+Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siaj
+vangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltan
+manikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajn
+flagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj la
+temploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo de
+preskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sian
+revadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi
+petis.
+
+Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel
+sofon kaj mi ekpretis aŭskulti.
+
+Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliaj
+ŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kaj
+ŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo.
+Eĉ nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senforma
+peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭ
+la beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nur
+diveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian
+knabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali.
+Tamen ŝi ne estis troindulgita. Ŝi estis afabla kaj natura kaj
+sincera kaj se ŝi konsciis esti bela, ŝia kondutmaniero neniel
+elmontris tian konscion.
+
+Ŝi estis mia ĉiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone
+mi konis ŝin des pli bone ŝi plaĉis al mi. Ŝi estis ame kaj zorge
+edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj
+ĉar ŝia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis ĉe
+la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn
+trans la vastajn glacikampojn kun Laskino--tio estis ŝia nomo--kaj
+trovis ŝian kompanion ĉiam plaĉa kaj ŝian konversacion ĉiam
+agrabla. Mi iris fiŝkaptadi kun ŝi sed ne en ŝia danĝerega boato.
+Mi nur sekvis ŝin laŭ la glacio kaj spektadis ŝin trafi sian
+predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis ŝin okaze de
+fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis
+ŝin kaj ŝian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun
+fojon akompanis ŝin mezdistancen kiam ŝi ĉasis urson sed mi
+forturniĝis antaŭ la fino ĉar finanalize mi timas ursojn.
+
+Tamen ŝi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion ŝi
+diris:
+
+"Nia tribo ĉiam kutimis ĉirkaŭnomadi de loko al loko sur la
+frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro laciĝis
+pri tio antaŭ du jaroj kaj konstruis ĉi tiun vastan domegon el
+glaciiĝintaj neĝblokoj. Rigardu ĝin. Ĝi altas je sep futoj kaj
+estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉi tie ni daŭre
+loĝas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco
+taŭgis. Ĉar se vi jam ĝin kontrolis, laŭnecese vi rimarkis kiom
+pli bela kaj kompleta ĝi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen,
+vi devas, ĉar vi konscios ke ĝi havas luksajn apartenaĵojn kiuj
+multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremaĵo kiun vi
+nomis 'salono', la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la
+familion je manĝohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn
+en iu ajn domo, ĉu ne?"
+
+"Jes, vi pravas, Laskino. Ĝi estas la plej granda. Ni havas nenion
+kiu ĝin similas eĉ en la plej luksaj domoj de Usono." Tiu agnosko
+briligis ŝiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj
+kondutis konforme.
+
+"Mi juĝis ke tio laŭnecese vin surprizis," ŝi diris. "Kaj estas
+ceteraĵo. Ĝi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas--ĉiuspecaj
+peltoj--fokaj, marlutraj, arĝent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj,
+zibelaj--ĉiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la
+glaciblokaj laŭmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas 'litoj'. Ĉu viaj
+podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj ĉe vi?"
+
+"Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili." Tio plaĉis
+al ŝi denove. Ŝi pensis nur pri la _kvanto_ da peltoj kiun ŝia
+estetika patro penadis reteni ĉemane, ne pri ilia valoro. Mi
+povintus diri al ŝi ke tiuj amasoj da riĉaj peltoj konsistigus
+trezoregon--aŭ almenaŭ en mia lando--sed tion ŝi ne komprenintus.
+Tiuj ne estis la speco de posedaĵoj kiuj taksiĝas kiel valoraĵoj
+ĉe ŝia gento. Mi povintus diri al ŝi ke la vestaĵoj surportataj
+de ŝi, aŭ la ĉiutagaj vestaĵoj de la plej ordinara najbaro ŝia,
+valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke ĉe mi mi konas neniun
+kiu surmetas dekducentdolaran vestaĵon por iri fiŝkaptadi. Tamen
+ŝi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Ŝi reparolis:
+
+"Kaj aldone la forĵetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la
+restaĵo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Ĉu vi
+havas du en la salono ĉe vi?" Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj,
+sed renormaliĝis antaŭ ol ŝi konsciis pri mia kondiĉo kaj mi
+diris entuziasme:
+
+"Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne
+ĉirkaŭsciigu tion ĉar mi parolas al vi konfidence, sed mi ĵuras
+laŭ mia honoro ke eĉ la plej riĉa viro de Nov-Jorko ne havas du
+forĵetakvujojn en sia salono."
+
+Ŝi aplaŭdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa ĝojego kaj
+kriegis:
+
+"Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, _nepre_ ne eblas!"
+
+"Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton.
+Vanderbilto estas preskaŭ la plej riĉa homo de la tuta mondo. Nu,
+se mi kuŝus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke eĉ li ne havas
+du en sia salono. Ho, li havas eĉ ne _unu_. Mi mortfalu surloke se
+mi ne diras la veron."
+
+Ŝiaj belaj okuloj larĝiĝis pro surprizo kaj ŝi diris malrapide
+kun speco de miro en la voĉo:
+
+"Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaŭ povas koncepti tion. Ĉu
+li estas avara?"
+
+"Ne--ne temas pri tio. Li ne maltrankviliĝas pri la kosto. Sed, nu,
+ho, nu, vi scias, tio povus ŝajni pompega. Jes, jen estas la ideo.
+Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon."
+
+"Nu, tia humileco taŭgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la
+aferon. Sed kiel _aspektas_ lia loĝejo?"
+
+"Nu, devige ĝi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--"
+
+"Mi povas kredi tion! Mi neniam aŭdis tiaĵon. Ĉu ĝi estas bela
+loĝejo--tio estas, alirilate?"
+
+"Sufiĉe bela, jes. Oni ege alttaksas ĝin."
+
+La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, ronĝante
+kandel-ekstremaĵon, verŝajne strebante trapensi la aferon. Finfine
+ŝi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:
+
+"Nu, laŭ mi, estas speco de humileco kiu estas _en si_ speco de
+pompo, kiam vi penetras la temon ĝismedole. Kaj kiam viro kapablas
+elporti la koston de du forĵetakvujoj en sia salono sed malkonsentas
+ilin meti tie, povas esti ke li estas aŭtente humilmensa, sed
+centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon.
+Laŭ mia juĝo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras."
+
+Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke
+du-forĵetakvujoj-normo maltaŭgas por taksi homojn laŭ tutmonda
+skalo kvankam ĝi sufiĉe taŭgas en propra socia medio. Sed la opinio
+de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis ŝin konvinki. Baldaŭ
+ŝi diris:
+
+"Ĉe vi ĉu la riĉuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj,
+kaj faritajn el belaj larĝaj glaciblokoj?"
+
+"Nu, ili estas iom bonaj, sufiĉe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el
+glaciblokoj."
+
+"Mi ege scivolas. _Kial_ ili ne estas faritaj el glaciblokoj?"
+
+Mi klarigis la malfacilaĵojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en
+lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via
+glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam ŝi demandis krivoĉe:
+
+"Nekredeble! Ĉu vi _aĉetas_ vian glacion?"
+
+"Jes ja, devige, karulino."
+
+Ŝi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:
+
+"Ho, _neniam_ mi aŭdis similan stultaĵon! Do, estas abundego da
+ĝi. Ĝi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio ĝis distanco de
+cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus
+interŝanĝi fiŝvezikon kontraŭ la tuta amaso da ĝi."
+
+"Nu, vi diras tion ĉar vi ne scipovas ĝin taksi, vi provinca
+simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la
+somero, interŝanĝe de ĝi vi povus aĉeti ĉiujn balenojn de la
+merkato."
+
+Ŝi rigardis min dubeme kaj diris:
+
+"Ĉu vi parolas honestavorte?"
+
+"Neprege. Tion mi priĵuras."
+
+Tio meditemigis ŝin. Baldaŭ ŝi diris, kun eta suspiro:
+
+"Plaĉus al mi ekpovi loĝi tie."
+
+Mi nur celis provizi ŝin per valornormo kiun ŝi scipovus kompreni.
+Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en ŝi la supozon ke en
+Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis
+ŝian buŝon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi
+la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:
+
+"Sed se vi loĝus tie, ne plaĉus al vi balenviando. Ĝi plaĉas al
+neniu."
+
+"Kio!"
+
+"Efektive, balenviando plaĉas al neniu."
+
+"Sed _kial_ ne?"
+
+"Nu, mi ne bone scias. Temas pri antaŭjuĝado, mi opinias. Jes, jen
+la kialo. Nura antaŭjuĝado. Mi supozas ke starigis antaŭjuĝadon
+pri ĝi iun antaŭan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari
+kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, ĝi emas
+daŭri senfine."
+
+"Tio veras, _nepre_ veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia
+antaŭjuĝo pri sapo ĉi tie--niaj triboj sentis antaŭjuĝon
+kontraŭ sapo en la komenco, vi scias."
+
+Mi ekrigardis ŝin por certigi ĉu ŝi seriozas. Verŝajne ŝi jes ja
+seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:
+
+"Sed pardonu min. Ĉu ili _sentis_ antaŭjuĝon kontraŭ sapo? Ĉu
+_sentis_, kun isa finaĵo?" kaj mia voĉo subenmoduliĝis.
+
+"Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis manĝi ĝin."
+
+"Ho, jes. Nun mi komprenas. Antaŭe mi ne kaptis vian ideon."
+
+Ŝi reparolis:
+
+"Estis nura antaŭjuĝo. Kiam fremduloj alvenigis sapon ĉi tien la
+unuan fojon, ĝi plaĉis al neniu. Sed post kiam ĝi laŭmodiĝis,
+ĝi plaĉis al ĉiuj kaj nun havas ĝin ĉiu povanta pagi ties
+prezon. Ĉu vi ŝatas ĝin?"
+
+"Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri ĝi, mi mortus, precipe ĉi
+tie. Ĉu vi ŝatas ĝin?"
+
+"Mi ĝin _amegas_. Ĉu vi ŝatas kandelojn?"
+
+"Mi ilin juĝas nepra bezonaĵo. Ĉu ŝatas ilin vi?"
+
+Ŝiaj okuloj kvazaŭ ekdancadis kaj ŝi proklamis:
+
+"Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!
+
+"Kaj fiŝinternaĵoj!"
+
+"Kaj fervojmazuto!"
+
+"Kaj neĝŝlimo!"
+
+"Kaj balengraso!"
+
+"Kaj kadavraĵo! Kaj saŭrkraŭto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj
+terebinto! Kaj melaso! Kaj--"
+
+"Ho, ne! Ne daŭrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!"
+
+"Kaj tiam kunservi ĉion en ŝlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj
+ekmanĝegi!"
+
+Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troaĵo por ŝi kaj la
+kompatindulino svenis. Mi frotigis neĝon kontraŭ ŝian vizaĝon
+kaj ŝin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi ŝian
+ekscitiĝon. Iom post iom ŝi reaktivigis sian rakontadon:
+
+"Do, ni komencis loĝi ĉi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis
+malfeliĉa. Jen estas la kialo. Mi naskiĝis por ami. Mi opiniis ne
+povi vere feliĉiĝi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi
+deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur
+reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis
+abunde pri amkandidatoj--tro abunde, efektive--sed ĉiu el ili,
+senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis ĝin
+kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian riĉecon."
+
+"Ĉu vian riĉecon?"
+
+"Jes, ĉar mia patro estas la plej riĉa homo de nia tribo, eĉ de iu
+ajn tribo de ĉi tiuj regionoj."
+
+Mi scivolemis pri la konsistigo de la riĉeco de ŝia patro. Ne povus
+temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samaĵon. Ne povus temi
+pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri
+la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fiŝhokoj kaj
+kudriloj, aŭ ceteraj tiaĵoj. Ne, tiuj ne konsistigis riĉecon.
+Tial, kio povus esti la fonto de la riĉeco de tiu viro? Kio povintus
+alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edziĝkandidatoj? Ŝajnis
+al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi
+pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi
+ekkonsciis ke ŝi jam antaŭe deziregis ke mi ĝin starigu. Ŝi
+suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante ĝin
+ekscii. Ŝi sin alpremis konfidence kontraŭ min kaj diris:
+
+"Divenu kiom li valoras--vi neniam scipovos diveni."
+
+Mi ŝajnigis konsideri la aferon profunde dum ŝi rigardis mian
+anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesiĝo. Kaj
+kiam finfine mi rezignis kaj petis ŝin kontentigi mian deziron
+dirante al mi ŝi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, ŝi metis
+la buŝon kontraŭ mian orelon kaj flustris, impone:
+
+"_Dudek du fiŝhokoj_--ne ostaj, sed fremdaj--_fabrikitaj el aŭtenta
+fero!_"
+
+Tiam ŝi retiriĝis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi
+faris mian nepran plejon por ne malkontentigi ŝin.
+
+Mi paliĝis kaj murmuretis:
+
+"Nome de la Granda Skoto!"
+
+"Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!"
+
+"Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere."
+
+Ŝi ektimiĝis kaj maltrankviliĝis. Ŝi proklamis:
+
+"S-ro Tvajno, ĉiu vorto veras, ĉiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min
+kredas, ĉu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!"
+
+"Mi--nu, jes, mi kredas--almenaŭ mi _penadas_ kredi. Sed ĉio okazis
+tiel _subite_. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiaĵon en
+tiu rapida maniero. Tio--"
+
+"Ho, mi _tiom_ bedaŭras! Se mi nur antaŭpensintus--"
+
+"Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas ĉar vi estas juna kaj
+senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antaŭscii kiun efekton--"
+
+"Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone _taksi_ la situacion. Nu--"
+
+"Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fiŝhokoj por anonci la
+temon kaj tiam iom post iom--"
+
+"Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu,
+tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?"
+
+"Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post
+iom da tempo mi estos renormaliĝinta. _Sed_--eklanĉi la tutan
+dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--"
+
+"Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi
+min pardonas. Bonvolu!"
+
+Post rikolti bonan provizon da tre plaĉaj petado kaj persvado kaj
+konvinkado, mi pardonis ŝin kaj ŝi refeliĉiĝis kaj post iom da
+tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaŭ mi konsciis ke la
+familia trezoro enhavas ankoraŭ ceteran valoraĵon--iuspecan
+juvelaĵon, verŝajne--kaj ke ŝi klopodas eviti paroli malkaŝe pri
+ĝi, timante ke mi denove paraliziĝu. Sed mi deziris informiĝi
+ankaŭ pri tiu aĵo kaj petegis ŝin diri al mi kio ĝi estas. Ŝi
+timis. Sed mi insistis kaj promesis antaŭapogi min ĉi tiun fojon
+kaj esti preta por ke la ŝoko ne min difektu. Ŝi plenis je
+malcertoj sed tro fortis por ŝi la tento sciigi tiun mirindaĵon al
+mi kaj ĝui miajn miron kaj admiron kaj ŝi konfesis ĝin porti sur
+sia persono kaj diris ke se mi _certas_ esti preta--kaj tiel plu kaj
+tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan
+kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon.
+Mi falis kontraŭ ŝin en bone ŝajnigita sveno, kiu kontentigis
+ŝian koron kaj samtempe preskaŭ senigis ŝin je ĝi. Kiam mi
+renormaliĝis kaj trankviliĝis, ŝi deziregis ekscii kion mi opinias
+pri ŝia juvelaĵo.
+
+"Kion mi opinias pri ĝi? Mi taksas ĝin la plej ekskvizita aĵo kiun
+mi iam vidis."
+
+"Ĉu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed ĝi estas jes ja
+vera amindaĵo, ĉu ne?"
+
+"Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli plaĉus al mi ĝin posedi ol
+la ekvatoron."
+
+"Mi opiniis ke vi admiros ĝin," ŝi diris. "Mi juĝas ĝin _tiom_
+bela. Kaj ne ekzistas cetera en ĉiuj ĉi tiuj latitudoj. Homoj
+alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por ĝin
+rigardi. Ĉu iam antaŭe vi vidis similaĵon?"
+
+Mi diris ke ne, ĉi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min
+dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam
+vidis en antaŭaj tempoj milionon da ili ĉar tiu simpla juvelo
+ŝia estis nenio alia ol malnova difektita bagaĝidentigilo de
+Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.
+
+"Sankta tero!" mi diris. "Vi certe ne ĉirkaŭiras portante tion sur
+via persono tiumaniere, tute sole kaj senŝirme, eĉ senhunde, ĉu?"
+
+"Ŝŝŝ! Ne tiel laŭte!" ŝi diris. "Neniu scias ke mi ĝin
+surportas. Ili supozas ke ĝi estas en la trezorejo de Paĉjo. Kutime
+ĝi estas tie."
+
+"Kie estas la trezorejo?"
+
+Estis malsubtila demando kaj dum momento ŝi aspektis surprizite kaj
+iom suspekte, sed mi diris:
+
+"Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj
+da loĝantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, ĉiuj el
+senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fiŝhokojn."
+
+Tio retrankviligis ŝin kaj ŝi diris al mi kie en la domo la hokoj
+estas kaŝitaj. Tiam ŝi iom forlasis sian temon por fanfaroneti
+pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj
+la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi ĉu iam mi vidis
+similaĵojn ĉe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkaŝe ke
+ne, kio pli plaĉis al ŝi ol ŝi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj
+vesti sian kontentiĝon. Estis tiel facile plaĉi al ŝi kaj tiel
+plaĉe al mi ke mi daŭrigis la temon, dirante:
+
+"Ho, Laskino, vi estas jes ja bonŝanca knabino--ĉi tiu belega domo,
+ĉi tiu delikata juvelaĵo, tiu riĉa trezoro, la tutaĵo de tiu
+impona neĝo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj
+publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj
+ĉies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj ĉies omaĝo kaj respekto
+senpete disponeblaj al vi; juna, riĉa, belega, serĉata, amindumata,
+enviata, kun ĉiu bezono havebla, ĉiu deziro atingebla, ĉiu volo
+plenumebla--tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da
+knabinoj, sed ĉiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas
+aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas--vi meritas ĉion tion,
+Laskino--tion mi kredas en mia koro."
+
+Fierigis kaj feliĉigis ŝin aŭdi min diri tion kaj ŝi dankis min
+foje kaj refoje pro tiu lasta asertaĵo kaj ŝiaj voĉo kaj okuloj
+komprenigis al mi ke ŝia koro estis tuŝita. Baldaŭ ŝi diris:
+
+"Tamen ne ĉio estas sunbrilo. Ankaŭ nuban flankon havas la
+situacio. La ŝarĝo de riĉeco estas peza por subteni. Foje mi
+scivolis ĉu ne estus pli bone esti malriĉa--almenaŭ ne
+pretermodere riĉa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj
+preterpasas kaj subaŭdi ilin diri, respektege, unu al la alia,
+'Jen--jen ŝi estas--la filino de la milionulo!' Kaj foje ili diras
+bedaŭre, 'Ŝi ruliĝas en fiŝhokoj dum mi--nenion mi havas.' Tio
+rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malriĉaj,
+ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun--nun ni
+bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis
+mildahumora kaj komplezema al ĉiuj. Sed nun li estas aŭstera kaj
+aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri
+sia familio sed nun, dum li ĉirkaŭiras, liaj fiŝhokoj konsistigas
+lian ununuran priokupaĵon. Kaj pro lia riĉeco ĉiuj kaŭras antaŭ
+li kaj montriĝas servemaĉaj pri li. Antaŭe neniu ridis pri liaj
+ŝercoj ĉar ĉiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj
+senbonkvalitaj ĉar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi
+ŝercon--la humurelementon. Sed nun ĉiuj ridas kaj ridaĉas pri tiuj
+mornaĵoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplaĉas al mia
+patro kaj li ne hezitas elmontri sian malĝojon. Antaŭe oni ne petis
+lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis ĝin senpete, ĝi estis
+senvalora. Ĝi havas ankoraŭ tiun difekton, tamen ĉiuj petas ĝin
+kaj ĝin aplaŭdas. Kaj li mem partoprenas en la aplaŭdado, ĉar
+mankas al li aŭtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis
+la karakteron de nia tuta tribo. Antaŭe ĝi estis honesta kaj
+vireca gento. Nun ĝi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj
+per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas ĉiujn
+milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antaŭe ordinara simpla
+gento kiun kontentigis la ostaj fiŝhokoj de iliaj gepatroj. Nun
+avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je ĉiu sento pri
+honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn
+fiŝhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj
+malĝojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por
+mi mem.
+
+"Finfine ŝajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis
+nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian
+nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj
+plezuro ĉar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li
+tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti
+pli feliĉa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn,
+rakontante ĉion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej
+belan estontecon. Kiam ni laciĝis ni sidiĝis kaj manĝis ĉar li
+havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis
+kaj neniam antaŭe manĝaĵo havis tiel bonan guston.
+
+"Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj
+mi eksciis ke li neniam aŭdis pri mia patro, kio ege min ĝojigis.
+Mi volas diri ke li jam aŭdis pri la milionulo sed neniam aŭdis
+lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la
+heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi
+estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel feliĉa--ho! pli
+feliĉa ol vi povas imagi.
+
+"Iom post iom la vespermanĝhoro alproksimiĝis kaj mi kondukis lin
+al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj
+kriis:
+
+"'Kiom bonega! Ĉu apartenas al via patro _tio_?'
+
+"Aŭdi tiun voĉtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min
+ekdolorigetis, sed baldaŭ la sento forpasis ĉar mi tiom amis lin
+kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da
+onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentiĝis pri li kaj oni invitis
+multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la ĉifonlampojn
+kaj kiam ĉio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis
+ĝojan bankedon por festi mian fianĉiniĝon.
+
+"Kiam la bankedo finiĝis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj
+li ne rezistis al la tento elmontri siajn riĉecojn kaj vidigi al
+Kalulo kian bonŝancon tiu atingis hazardavoje--kaj ĉefkiale,
+kompreneble, li deziris ĝui la mirego de la kompatindulo. Mi
+povintus ekplori--sed tiaĵo ne sukcesintus malpersvadi mian patron,
+tial mi diris nenion sed daŭre sidadis kaj suferis.
+
+"Mia patro aliris rektalinie la kaŝejon, en la plena vidkampo de
+ĉiuj, kaj eligis la fiŝhokojn kaj revenportis ilin kaj svingĵetis
+ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksaĵo sur la
+provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.
+
+"Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon.
+Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surpriziĝo kaj scivoli kiel
+ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn riĉecojn. Tiam baldaŭ
+li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:
+
+"'Tial, estas _vi_ kiu estas la renoma milionulo!'
+
+"Mia patro kaj ĉiuj ceteraj ĉeestantoj kvazaŭ eksplodis per
+kriegoj de feliĉa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron
+senzorge same kiel ĝi estus nura rubaĵo havanta nenian valoron kaj
+ĝin revenportis al ties kaŝloko, la surprizo de Kalulo estis
+studindaĵo. Li diris:
+
+"'Ĉu eblas ke vi staplas tiaĵojn sen ilin kompti?'
+
+"Mia patro eligis orgojlan ĉevalridegon kaj diris:
+
+"'Nu, verdire, oni konscias ke _vi_ neniam estis riĉa pro tio ke
+tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fiŝhokoj.'
+
+"Kalulo konfuziĝis kaj klinis la kapon, tamen diris:
+
+"'Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris eĉ la pikilon de unu el
+tiaj multkostaĵoj kaj neniam antaŭe vidis viron tiel riĉan je ili
+ke valoris la penon nombri lian provizon ĉar ĝis nun la plej riĉa
+viro kiun mi konis disponis nur tri.'
+
+"Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne
+entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn
+por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Ĉu ilin nombri?
+Ho, ĉiun tagon li nombris ilin.
+
+"Mi renkontis mian karulon kaj konatiĝis kun li je tagiĝo kaj lin
+kondukis ĉe mi je noktiĝo nur tri horojn poste--ĉar en tiu tempo
+la tagoj malplilongiĝis anticipe al la sesmonatdaŭra nokto. Ni
+festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni
+ceteraj nin situigis dise laŭ la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaŭ
+ĉiuj krom mi perdiĝis en sonĝado. Mi estis tro feliĉa, tro
+ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kuŝis senbrue dum longa, longa
+tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutiĝis en la malhelo
+pleniganta la foran ekstremaĵon de la domo. Mi ne scipovis distingi
+kiu ĝi estis, nek ĉu ĝi estis viro aŭ virino. Baldaŭ la formo,
+aŭ eble alia formo, preterpasis irante en la kontraŭa direkto. Mi
+scivolis kion signifas ĉio tio sed scivoli malutilis. Kaj
+scivolante, mi ekdormis.
+
+"Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekiĝis
+kaj aŭdis mian patron diri en terura voĉo: 'Laŭ la granda
+Neĝo-Dio, mankas fiŝhoko!' Io diris al mi ke tio aŭguras
+malĝojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmiĝis. Mia
+antaŭsento konfirmiĝis en la same instanto. Mia patro kriegis:
+'Vekiĝu ĉiuj kaj ekkaptu la fremdulon!' Tiam aŭdiĝis ekbruo de
+kriegoj kaj sakraĵoj el ĉiuj flankoj kaj vidiĝis freneza hastado
+de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon
+sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam
+apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj
+piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin
+aliru. Mi lanĉis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj
+ploregis pro malĝojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta
+familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj
+epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu
+amatigis lin de mi eĉ pli ol iam ajn kaj fierigis kaj feliĉigis
+min, benitan per la ŝanco suferi kun li kaj por li. Mi aŭdis mian
+patron ordoni ke la pliaĝuloj de la tribo kunveniĝu cele al juĝi
+mian Kalulon por lia vivo.
+
+"'Kio?' mi diris. 'Ĉu antaŭ ol serĉi la perditan hokon?'
+
+"'Ĉu perditan hokon?' ĉiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis
+moke: 'Retiriĝu, ĉiuj, kaj dece ekserioziĝu. Ŝi deziras serĉi
+tiun _perditan_ hokon. Ho, sendube ŝi malkovros ĝin.' Post kio
+ĉiuj ekridis denove.
+
+"Mi ne perturbiĝis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi
+diris:
+
+"'En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico.
+Atendu kaj konsciu.'
+
+"Mi alprenis ĉifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeraĉaĵon
+en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian serĉadon kun tiom da
+memfido ke miaj tribanoj serioziĝis, ekante suspekti esti eble tro
+hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de ĉi tiu serĉado.
+Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek
+du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortiĝi kaj ĉirkaŭ mi
+rekomenciĝis la kunmokado kiu daŭre plilaŭtiĝis kaj plicertiĝis
+ĝis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da
+kruda ridado.
+
+"Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj
+plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo
+kaj ĉirkaŭbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:
+
+"'Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion
+al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin
+atendantan estontecon.'
+
+"Li respondis:
+
+"'Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas
+senkulpa. Trankviliĝu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho,
+vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!'
+
+"'Nun, tial, alvenu la pliaĝuloj!' Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi
+aŭdis ekstere alproksimiĝantan sonadon de knaranta neĝo kaj tiam
+vizion pri kliniĝantaj formoj enirantaj laŭvice traporde--la
+pliaĝuloj.
+
+"Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn
+de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antaŭporde kaj
+ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. 'Ĉu
+familianoj ŝtelprenus proprajn havaĵojn?'
+
+"Li paŭzis. La pliaĝuloj sidis senparole dum multaj minutoj.
+Finfine unu post la alia ĉiu diris al sia najbaro, 'Ĉi tio aŭguras
+malbone por la fremdulo.' Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia
+patro sidiĝis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi
+disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!
+
+"La tribunalestro demandis:
+
+"'Ĉu ĉeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?'
+
+"Mi stariĝis kaj diris:
+
+"'Kial _li_ volintus ŝtelpreni tiun hokon, aŭ iun ajn ceteran aŭ
+ĉiujn el ili? Post plua tago li fariĝintus heredonto de la tuta
+aro!'
+
+"Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la
+multaj spiradoj leviĝis ĉirkaŭ mi kiel nebulo. Finfine unu post la
+alia la pliaĝuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: 'La
+eldiraĵo de la knabino havas forton!' Ho, kiel korkomfortigaj estis
+tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidiĝis.
+
+"'Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aŭ ŝi. Se ne,
+tiu restu de nun antaŭen en silento,' diris la tribunalestro.
+
+"Mia patro stariĝis kaj diris:
+
+"'En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la
+direkto al la trezorejo, kaj baldaŭ revenis. Mi nun opinias ke
+estis la fremdulo.'
+
+"Ho, mi estis svenonta! Ĝis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto.
+Eĉ la alkroĉo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus ĝin eltrenegi
+el mia koro.
+
+"La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:
+
+"'Parolu!'
+
+"Kalulo hezitis, tiam respondis:
+
+"'Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj.
+Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton
+kaj ĝin dronigi en senkulpa ĝojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi
+faligis unu sed mi ŝtelprenis ne eĉ unu.'
+
+"Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi
+konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke ĉio finiĝis. Sur
+ĉiu vizaĝo hieroglifiĝis la vortoj: 'Konfeso ĝi estas! kaj
+bagatela, lama, malsolida.'
+
+"Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaŭ mi aŭdis la solenajn
+vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj ĉiu vorto, kiam ĝi
+alvenis, estis tranĉilo en mia koro:
+
+"'Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al
+_juĝado per akvo_.'
+
+"Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando 'juĝadon
+per akvo'. Ĝi alvenis, antaŭ generacioj, el iu fora lando situanta
+neniu scias kie. Antaŭ tio niaj patroj utiligis aŭguradon kaj
+aliajn malcertajn juĝrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj
+kompatindaj estaĵoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en
+la kazo de juĝado per akvo kiu estas eltrovaĵo de homoj pli saĝaj
+ol ni kompatindaj sensciaj sovaĝuloj. Pere de ĝi la senkulpuloj
+montriĝas senkulpaj sendube, sendispute, ĉar ili dronas. Kaj la
+kulpuloj montriĝas kulpaj kun la sama certeco ĉar ili ne dronas.
+Mia koro rompiĝis en mia brusto, ĉar mi diris, 'Li estas senkulpa,
+kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.'
+
+"Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la
+tuta daŭro de la pretervaloraj horoj kaj li elverŝis sur min la
+profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel
+feliĉa! Finfine, ŝirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis
+ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlanĉi en la maron. Tiam mi
+kovris la vizaĝon permane. Ĉu dolorego? Ho, mi konas la plej
+profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto!
+
+"En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica ĝojo
+kaj mi malkovris la vizaĝon, surprizegite. Ho, amara vidaĵo! Li
+_naĝadis_!
+
+"Tuj mia koro ŝtoniĝis, glaciiĝis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj
+li mensogis al mi!'
+
+"Mi forturniĝis malestime kaj survojiĝis hejmdirekten.
+
+"Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto
+drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis
+kaj mia patro diris al mi:
+
+"'Via ŝtelisto sendis al vi sian mesaĝon de mortanto, dirante:
+"Diru al ŝi ke mi estas senkulpa kaj ke laŭlonge de la tagoj kaj la
+horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi daŭre amos
+ŝin kaj pensos pri ŝi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la
+vidaĵon pri ŝia dolĉa vizaĝo." Tre bela, eĉ poezia!'
+
+"Mi diris: 'Li estas malpuraĵo! Mi neniam plu aŭdu pri li denove!'
+Kaj, ho! konsideru! Li estis _jes ja_ malgraŭ ĉio senkulpa.
+
+"Naŭ monatoj--naŭ mornaj, malfeliĉaj monatoj--forpasis kaj finfine
+alvenis la tago de la Granda Ĉiujara Ofero, kiam ĉiuj fraŭlinoj de
+la tribo lavas la vizaĝon kaj kombas la hararon. Responde al la unua
+movo de mia kombilo, elfalis la fatala fiŝhoko de kie ĝi nestis
+dum ĉiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia
+rimorsa patro! Ĝemante, li diris: 'Ni murdis lin kaj neniam plu mi
+ridetos.' Li tenis la promeson. Aŭskultu: ekde tiu tago ĝis la
+hodiaŭa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed,
+ho! por kio utilas ĉio tio nun?"
+
+Tial finiĝis la modesta rakonteto de la kompatinda fraŭlino,
+pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj
+en Nov-Jorko kaj dudek du fiŝhokoj sur la limo de Arkta Cirklo
+reprezentas la saman financan superecon, homo troviĝanta en
+malriĉaj cirkonstancoj stultuliĝas restante en Nov-Jorko kiam li
+povas aĉeti fiŝhokojn ĝis valoro de dek cendoj kaj elmigri.
+
+
+
+
+KANIBALISMO EN LA VAGONOJ
+
+
+Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia ĝisokcidenta
+vojaĝo, post vagonŝanĝo ĉe Tero-Hoto, en ŝtato Indianio, milda
+bonvolaspekta sinjoro ĉirkaŭ kvardekkvin-, aŭ eble kvindekjara,
+entrajniĝis ĉe unu el la laŭvojaj stacionoj kaj sidiĝis apud mi.
+Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi
+juĝis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi loĝas
+en Vaŝingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj
+publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaŭ
+konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj
+malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Ĉefurbo, eĉ
+la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj
+Reprezentantoj en la Ĉambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaŭ du
+viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia:
+
+"Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos,
+mia knabo."
+
+La rigardo de mia nova kamarado eklumiĝis plaĉe. La vortoj
+revigligis feliĉan memoraĵon, mi supozis. Tiam lia vizaĝo fariĝis
+meditema, preskaŭ malĝoja. Li turniĝis al mi kaj diris, "Permesu
+ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri
+sekreta ĉapitro de mia vivo--ĉapitro neniam aludita de mi ekde la
+tago kiam okazis ties eventoj. Aŭskultu pacience kaj promesu al mi
+ke vi min ne interrompos."
+
+Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron,
+parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed ĉiam kun emocio
+kaj seriozo.
+
+ * * * * *
+
+En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera
+trajno aliranta Ĉikagon. Entute estis nur dudek kvar pasaĝeroj.
+Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj
+baldaŭ formiĝis plaĉaj kunrilatoj. La vojaĝo promesis esti
+feliĉa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis eĉ la plej
+svagan antaŭsenton pri la honoraĵoj baldaŭ nin surfalontaj.
+
+Je la dekunua de la vespero peza neĝo komencis faladi. Baldaŭ post
+eliri vilaĝeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon
+etendantan sian senfinan leŭgaron da sendoma morno en la direkto al
+Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aŭ montetoj,
+aŭ eĉ nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovaĝejon,
+pelante la falantan neĝon antaŭ si kiel ŝprucaĵon fontintan el la
+kresthavaj ondoj de ŝtorma maro. La neĝo pliprofundiĝis rapide kaj
+ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo
+traplugis ĝin kun konstante pligrandiĝanta malfacileco. Efektive,
+foje ĝi preskaŭ plenhaltis meze de grandegaj drivaĵoj sin
+amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado
+komencis maloftiĝi. Gajecon anstataŭis serioza maltrankviliĝo. La
+eblo ekmalliberiĝi en la neĝo, sur la malmilda prerio, kvindek
+mejlojn for de iu ajn konstruaĵo, sin anoncis al ĉiu menso kaj
+etendis sur ĉiun spiriton sian malesperigantan influon.
+
+Je la dua de la mateno mi vekiĝis el malfacila dormado pro la ĉeso
+de ĉiu movado ĉirkaŭ mi. La timigega vero sin trudis al mi kun
+fulma rapideco: negodrivaĵo malliberigis nin! "Ĉiuj manoj eksaltu
+al la savado!" Ĉiu viro obeis tujege. En la sovaĝan nokton, la
+peĉan malhelon, la ondegan neĝon ĉiu estulo sin lanĉis, plene
+konsciante ke momento malŝparata nun povos pereigi nin ĉiujn
+poste. Ŝovelilojn, manojn, tabulojn--ion ajn, ĉion ajn povantan
+flankenmovi neĝon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis
+tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraŭ la
+amasiĝantaj neĝoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la
+kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.
+
+Nura mallonga horo sufiĉis por pruvi la nepran senutilon de niaj
+klopodoj. La ŝtormo barikadis la vojon per dekduo da drivaĵoj dum ni
+forŝovelis unu. Kaj eĉ pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda
+antaŭenpelo de la lokomotivo rompis la antaŭ-malantaŭ-ŝafton de la
+pelrado! Eĉ havante malfermitan vojon antaŭ ni, ni estintus tamen
+senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege
+malĝojaj. Ni kuniĝis ĉirkaŭ la hejtostovoj kaj analizis tre
+serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj--sur
+tio baziĝis nia ĉefa ĉagreno. Maleblis ke ni frostiĝu ĉar estis
+bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolaĵo. La
+diskutado finiĝis je nia agnosko pri la malkuraĝiga decido de la
+konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri
+kvindek mejlojn tra tia neĝo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj eĉ
+se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel
+eble plej pacience, helpon aŭ malsatmorton! Miaopinie, eĉ la plej
+forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj
+tiuj vortoj.
+
+Antaŭ ol forpasis nova horo, interparolado mildiĝis ĝis mallaŭta
+murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subaŭdate laŭintervale
+inter la plilaŭtiĝo kaj malplilaŭtiĝo de la ŝtormo. La lampoj
+malbriliĝis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la
+flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se
+eblus al ili--por ekdormi, se ili povus.
+
+La eterna nokto--certege ĝi ŝajnis eterna al ni--eluzis finfine
+siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagiĝo aperis en la
+oriento. Dum la lumo plifortiĝis la pasaĝeroj komencis vekiĝi kaj
+elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj laŭvice ĉiu forlevis
+de sur la frunto sian tien ŝovitan ĉapelon, streĉis siajn
+malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la senĝojan
+perspektivon. Senĝoja tio estis, efektive! Nenia vivantaĵo videblis
+ie ajn, nenia homa loĝejo! Videblis nur vasta blanka dezerto.
+Levitaj neĝtabuloj drivis tien kaj reen antaŭ la vento: mondo da
+kirliĝantaj neĝeroj elbarantaj la supran firmamenton.
+
+Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe
+pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato.
+
+Nova tagiĝo--nova tago da silento, malfeliĉo, atrofia malsato,
+senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza
+dormado, plena je sonĝoj pri bankedoj--ekvekiĝoj ĝenegitaj per
+malsatronĝado.
+
+La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura
+malliberiĝo! Sovaĝa malsato spektadis el ĉiu okulo. Enestis ĝin
+signo de horora signifo. La antaŭanonco pri io malklare formiĝanta
+en ĉiu koro--io kiun nenia lango ankoraŭ kuraĝis envortigi.
+
+La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj
+grizvizaĝan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la
+morto. Nun necesas ke tio eksteriĝu! Tiu aĵo kreskadinta en ĉiu
+koro nun pretis trasalti finfine ĉiun lipparon! La naturo estis
+ŝarĝita ĝis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke ĝi cedu. RIKARDO
+H. GASTONO, el ŝtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, stariĝis.
+Ĉiuj antaŭsciis kio estas okazonta. Ĉiuj pretiĝis--ĉiu emocio,
+ĉiu signo pri ekscitiĝo estis subpremitaj--nur trankvila pensema
+seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovaĝaj.
+
+"Sinjoroj: Tion ni ne povas daŭre prokrasti! La horo ĉemanas! Ni
+devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per manĝaĵo la
+ceterajn."
+
+S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el ŝtato Ilinojso, stariĝis kaj diris:
+"Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Saŭjeron el ŝtato
+Tenesio."
+
+S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el ŝtato Indianio, diris: "Mi kandidatigas
+S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko."
+
+S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon
+de Sankta-Luizo."
+
+S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A.
+Van-Nostrando, Filo, el ŝtato Nov-Ĵerzeo."
+
+S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la
+sinjoro."
+
+S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto
+malakceptiĝis. Ankaŭ la malakceptoj de S-roj Saŭjero kaj Boveno
+estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.
+
+S-RO A. L. BASKOMO el ŝtato Ohio: "Mi proponas ke la
+kandidatigprocedo fermiĝu kaj ke la Ĉambro nun entreprenu elekti
+per balotado."
+
+S-RO SAŬJERO: "Sinjoroj, mi kontraŭstaru seriozege tiujn procedojn.
+Ili estas, ĉiumaniere, kontraŭregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni
+tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj taŭgajn
+funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la
+aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo."
+
+S-RO BELO el ŝtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo
+por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli
+ol sep tagoj sen manĝi. Ĉiun momenton kiun ni malŝparas per sencela
+diskutado pligrandigas nian ĉagrenon. Kontentigas min la kandidatoj
+jam proponitaj--ĉiun ĉeestantan sinjoron ili kontentigas, mi
+opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu
+elekti unu aŭ pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--"
+
+S-RO GASTONO: "Oni kontraŭstarus ĝin kaj necesus ke ĝi atendu en
+suspendiĝo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi
+deziras eviti. La sinjoro el Nov-Ĵerzeo--"
+
+S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne
+serĉis la honoron aljuĝitan al mi kaj mi sentas diskretecon--"
+
+S-RO MORGANO de ŝtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la
+antaŭan proponon."
+
+La propono akceptiĝis kaj bremsiĝis daŭra debatado, kompreneble.
+La propono elekti funkciulojn sukcesis voĉdone kaj sub ĝi S-ro
+Gastono elektiĝis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj
+Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M.
+Haŭlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.
+
+Sekvis duonhora paŭzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la
+maleo eksonis, la partoprenantoj rekuniĝis kaj la komitato raportis,
+aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de ŝtato Kentukio, Lucienon
+Hermanon de ŝtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de ŝtato Koloradio
+kiel kandidatojn. La raporto akceptiĝis.
+
+S-RO ROĜERO de ŝtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la
+raporto staras dece antaŭ la Ĉambro nun, mi mocias ĝin amendi,
+anstataŭigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso
+de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni ĉiuj. Oni ne
+supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la
+sinjoro de Luiziano. Tute kontraŭe. Mi tiom respektas kaj estimas
+lin kiom kapablas fari iu ajn ĉi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas
+malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis
+ĉi tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la
+komitato neglektis sian devon, ĉu pro malatento, ĉu pro pli grava
+kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn
+puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da
+nutraĵo--"
+
+LA ESTRO: "La sinjoro de Misurio sidiĝu. La Estro ne rajtas permesi
+dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo
+laŭ la reguloj. Kiun agon la Ĉambro efektivigu responde al la
+propono de la sinjoro?"
+
+S-RO HALIDEJO, de Virginio: "Mi proponas aldone amendi la raporton,
+anstataŭigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj
+sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilaĵoj kaj senigadoj de
+preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, ĉu estas
+nun la momento ĉikani pri malmoleco? Ĉu nun estas la momento
+elektemiĝi pri malgravaĵoj? Ĉu nun estas la momento disputadi pri
+temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas
+maso--solideco, pezo, maso--jen estas nun la ĉefegaj bezonaĵoj--ne
+talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono."
+
+S-RO MORGANO (ekscite): "Sinjoro Estro--mi ja fortege malaprobas ĉi
+tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas
+masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio,
+ĉu estas supo kiun ni deziras anstataŭ solida nutraĵo? Ĉu li
+deziras dupi nin per ombroj? Ĉu li celas primoki nian suferadon
+per Oregona fantomo? Mi demandas al li ĉu li scipovas rigardi la
+anksiajn vizaĝojn lin ĉirkaŭantajn, ĉu li sukcesas enrigardi
+niajn malĝojajn okulojn, ĉu li kuraĝas aŭskulti la batadon de
+niaj esperantaj koroj kaj daŭre ŝovtrudi al ni tiun malsategigitan
+fraŭdulon? Mi petas de li ĉu li rajtas pensi pri nia dezertigita
+stato, pri niaj pasintaj malĝojoj, pri nia malhela estonteco, kaj
+tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon,
+tiun ŝanceliĝantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan
+vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!" [Aplaŭdo.]
+
+Oni voĉdonis pri la amendo post arda debato kaj ĝi malsukcesis.
+Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso
+al tiu de S-ro Hermano. Tiam komenciĝis la voĉdonado. Kvin
+voĉdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektiĝis kiam
+ĉiuj krom li mem voĉdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto
+ratifikiĝu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de
+S-ro Hariso.
+
+S-RO RADVAJO proponis ke la Ĉambro nun konsideru la ceterajn
+kandidatojn kaj fari elekton por la matenmanĝo. La propono
+aprobiĝis.
+
+Je la unua voĉdonado okazis egalaĵo kiam duono el la partoprenintoj
+favoris unu kandidaton pro lia junaĝo kaj duono favoris la alian
+pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan voĉdonon
+favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan
+malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato,
+kaj oni diskutis la eblon postuli novan voĉdonadon; sed meze de tio
+oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disiĝis.
+
+La preparaĵoj por la vespermanĝo deviigis dum longa tempo la
+atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo
+kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti ĝin, forpelis ĉiun pensadon
+pri ĝi kvazaŭ en la ventojn la feliĉa anonco ke S-ro Hariso
+pretas.
+
+Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonseĝoj kaj
+sidiĝis kun koroj plenaj je dankemo antaŭ la plej bona vespermanĝo
+beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis
+ŝanĝitaj kompare al nia kondiĉo de antaŭ kelkaj mallongaj horoj!
+Senpromesa, malĝojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero,
+tiam; dankemo, sereneco, ĝojo tro profunda por envortigo, nun. Tio,
+mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj
+hurlis kaj disblovis la neĝon sovaĝe ĉirkaŭ nia malliberejo, sed
+ili ne plu havis la kapablon nin malkuraĝigi. Hariso plaĉis al mi.
+Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke
+nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, aŭ havigis al mi tiel
+altan gradon de kontentiĝo. Mesiko estis sufiĉe plaĉa, kvankam iom
+altsapora, sed se temas pri aŭtenta nutrado kaj delikateco de fibro,
+servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn--mi ne
+entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion--sed li ne pli
+taŭgis kiel matenmanĝaĵo ol mumio, sinjoro--nepre ne. Ĉu magra?
+Ho, benu min! Kaj ĉu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi
+tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu.
+
+ * * * * *
+
+"Ĉu vi volas diri ke--"
+
+"Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmanĝo ni elektis viron
+nomiĝantan Valkero, el Detrojto, por la vespermanĝo. Li estis tre
+bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino.
+Li estis ĉiumaniere laŭdindega. Mi memoros ĉiam Valkeron. Li estis
+iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni
+ĝuis Morganon el Alabamo kiel matenmanĝaĵon. Li estis unu el
+la plej bonaj viroj antaŭ kiu mi iam ĉetabliĝis--belaspekta,
+klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn--nepra
+ĝentlemano--nepra ĝentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel
+vespermanĝaĵon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis
+fraŭdulo, ne dubendas--maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi
+la realecon. Finfine mi diris, 'Sinjoroj, vi rajtas agi laŭvole,
+sed miaflanke, _mi_ preferas atendi alian elekton.' Kaj Grajmzo, el
+Ilinojso, diris, 'Sinjoroj, ankaŭ _mi_ atendos. Kiam vi elektos
+viron havantan _ion_ por lin rekomendi, feliĉe mi aliĝos al vi
+denove.' Baldaŭ evidentiĝis ke la malkontento pri Daviso de Oregono
+estis ĝenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel
+plaĉe ekde kiam ni ĝuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de
+kio nomiĝis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu--post tio ni
+prenis Dulitlon kaj Haŭkinzon kaj Makelrojon (aŭdiĝis kelkaj
+plendoj pri Makelrojo, ĉar li estis malkutime malalta kaj maldika)
+kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan
+kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta)
+kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj ĝentlemanon nomiĝantan
+Bukminstero--kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj
+kiel konversacianto kaj kiel manĝaĵo. Ni ĝojis povinte elektigi
+lin antaŭ la alveno de helpo."
+
+"Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, ĉu?"
+
+"Jes, ĝi alvenis iun brilan sunan matenon, ĵus post la elekto.
+Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi
+bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno
+alveninta nin savi, kaj vivis sufiĉe longan tempon por edziĝi kun
+Vidvino Hariso--"
+
+"Posteulino de--"
+
+"Posteulino de nia unua elekto. Li edziĝis kun ŝi kaj estas feliĉa
+kaj respektata kaj prospera ankoraŭ hodiaŭ. Ho, estis kiel romano,
+sinjoro--estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi
+devas adiaŭi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn ĉe
+mi, ĝoje mi vin gastigos. Vi plaĉas al mi, sinjoro. Mi sentas
+karecon estante kun vi. Vi povus plaĉi al mi eĉ tiom kiom Hariso
+mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojaĝon."
+
+ * * * * *
+
+Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel ŝokita, tiel
+afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi ĝojis pri lia
+foriro. Malgraŭ lia afabla maniero kaj lia dolĉa voĉo, mi
+tremaĉis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam
+mi aŭdis ke mi gajnis lian danĝeran karecon kaj ke mi staras antaŭ
+lia estimo preskaŭ samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaŭ
+senmoviĝis mia koro.
+
+Mi mistifikiĝis preskaŭ preter priskribo. Mi ne dubis kion li
+diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita
+per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed ĝiaj teruraj detaloj
+supervenkis min kaj ĵetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon.
+Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: "Kiu estas tiu
+viro?"
+
+"Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita
+en la vagonoj en neĝduno kaj preskaŭ malsatmortis. Li estis tiel
+frostvundita kaj ĝenerale frostigita kaj eluzita pro manko de
+manĝaĵo ke li malsaniĝis kaj ekstercerbumiĝis poste dum du-tri
+monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li
+komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam ĉesas antaŭ ol
+elmanĝi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam
+estus elmanĝinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li
+scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li
+elmanĝas ĉiun krom si mem, li diras ĉiam: 'Tiam kiam alvenis la
+horo por la kutima elekto por la matenmanĝo, pro tio ke estis nenia
+kontraŭstarado, mi mem elektiĝis laŭregule, post kio, pro manko da
+malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.'"
+
+Mi senzorgiĝis ĝis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur aŭskultis
+la sendanĝerajn kapricojn de frenezulo anstataŭ la aŭtentaj
+spertoj de sangavida kanibalo.
+
+
+
+
+BONŜANCO
+
+
+Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare
+renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaŭ
+aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos
+Leŭtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp.,
+ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia
+vera karno, pri kiu mi aŭdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu
+tago, tridek jarojn antaŭe, kiam lia nomo ekleviĝis kuglorapide al
+la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti ĉiam festata. Estis por
+mi manĝaĵo kaj trinkaĵo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi
+tiun duondion; kontrolante, serĉante, konstatante: la trankvilon, la
+rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu
+sin dislimis ĉie sur li; la dolĉan senkonscion pri lia
+eminenteco--senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin
+fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego
+tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin ĝisfluantaj.
+
+La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia--kleriko
+nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur
+kampo kaj kiel instruisto ĉe la militlernejo de Vulviĉo. En tiu
+sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo
+ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenkliniĝis kaj murmuris
+konfidence al mi--indikante pergeste la bankedan heroon.
+
+"Private dirite, li estas nepra stultulo."
+
+Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aŭ
+Sokrato aŭ Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri
+du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia
+juĝkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aŭ
+kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li _ja_ estis stultulo.
+Tial mi ekcelis ekscii, en taŭga momento, kiel la kleriko, solece
+kaj sole, malkovris la sekreton.
+
+ * * * * *
+
+Kelkajn tagojn poste prezentiĝis la oportuno, kaj jen kion diris al
+mi la pastoro:
+
+Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj mi estis instruisto ĉe la militakademio
+de Vulviĉo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna
+Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton
+ĝiskarne, ĉar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum
+li--ho, pardonu min, li sciis _nenion_, por tiel diri. Li estis
+verŝajne bonkonduta, dolĉahumora, aminda kaj senruza. Tial estis
+ege ĝene vidi lin stari tie, tiel serena kiel ĉizita figuro, kaj
+eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia
+tuta provizo da kompato aktiviĝis nome de li. Mi diris al mi, ke
+kiam li devos ekzameniĝi denove, li malsukcesos aĉe, kompreneble.
+Tial estos simple senĝena faro de karitato mildigi lian falon kiel
+eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas
+la historion de Cezaro. Kaj ĉar li sciis nenion ceteran, mi
+eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da
+kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la
+ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en
+la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre supraĵa mensofarĉo kaj
+cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li,
+malsukcesaĉis. Sekve al strange bonŝanca hazardo--hazardo
+malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento--oni starigis al li
+nenian demandon preterpasantan la mallarĝajn limojn de lia
+farĉotrejnado.
+
+Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de
+la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj ĉiam li sin
+savis--kaj nur mirakle, verŝajne.
+
+Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus
+finfine. Mi decidiĝis fari lian morton laŭeble plej malĝena. Tial
+mi trejnis lin kaj farĉinstruis lin, kaj farĉinstruis lin kaj
+trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj
+plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia
+sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia
+konsterniĝo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis
+nepran ovacion en la formo de komplimentoj.
+
+Ĉu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco
+min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por
+karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi
+neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintaĵon. Mi sentis
+min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo
+kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj,
+kaj povus okazi nur unuopaĵo: li kaj ĉiuj respondecoj liaj kunfalus
+en ruiniĝon je la unua oportuno.
+
+Krimea Milito ĵus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito,
+mi diris al mi. Ne eblis daŭrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo
+la ŝancon morti antaŭ ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la
+tertremon. Ĝi okazis. Kaj ĝi ŝancelegis min kiam ĝi okazis. Oni
+lin promociis al kapitaneco en marŝregimento! Pli valoraj viroj
+maljuniĝas kaj grizhariĝas antaŭ ol grimpatingi tian superan
+rangon. Kaj kiu iam antaŭvidintus ke la aŭtoritatuloj elektos
+deponi tian ŝarĝon da respondeco sur ŝultrojn tiel malspertajn kaj
+maltaŭgajn? Mi apenaŭ tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed
+ĉu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankiĝos.
+
+Konsideru kion mi faris--mi kiu tiel preferis ripozon kaj
+malagadon--mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi
+devas lin akompani kaj protekti la landon kontraŭ li kiel eble plej
+multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon
+ŝparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj
+eksuspire aĉetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris
+cele al la batalkampo.
+
+Kaj jen--ho, mia koro, estis terure. Ĉu eraregoj? Li faris nenion
+_krom_ eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la
+ulo. Ĉiuj havis malĝustan opinion pri li kaj ĉiun fojon
+misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn
+misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis
+ilin! Liaj plej mildaj eraretoj sufiĉis por ekploregi bonsenculon.
+Kaj ili ja ploregis min--kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte.
+Kaj kio tenis min en konstanta ŝvito de timego estis tio ke ĉiu
+nova fuŝfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi daŭrege
+diris al mi ke li tiel altrangiĝos ke, kiam okazos la malkovro,
+estos kvazaŭ la suno elfalanta la ĉielon.
+
+Li daŭre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn
+korpojn de siaj superuloj, ĝis finfine, en la plej varma momento de
+la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian
+buŝon, ĉar Skorzbio estis la plej proksima laŭrange! Jen tio
+alvenas, mi diris. Ĉiuj ni finiĝos en Ŝeolo post nur dek minutoj,
+certege.
+
+La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis ĉiuloke
+sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fuŝo kaŭzus
+nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo?
+Li eligas la regimenton de ĝia loko kaj ordonas sturmon trans
+najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika ĉeestado!
+"Jen vi ekas!" mi diris al mi. "Ĉi tio ja estas la finfino."
+
+Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaŭ ol
+eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni
+renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo.
+Kaj kio okazis? Ĉu ni nin elmanĝigis? Jen kio devige okazintus en
+naŭdek naŭ kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidiĝis ke nenia
+unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas
+temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas
+malkovrita kaj blokita. Tial ili forturniĝis kaj kuris pelmele,
+trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovaĝa konfuziĝo,
+kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la
+kampo kaj ĝin transkuraĉis kaj baldaŭege okazis la plej giganta
+disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliiĝis
+en nepran kaj grandiozan venkon! Marŝalo Kanroberto spektadis,
+kapturniĝa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion
+kaj lin ĉirkaŭbrakis kaj lin medalis surkampe antaŭ la tuta armaro!
+
+Kaj kio estis la fuŝego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de
+sia dekstra mano por sia maldekstra--nur tio. Li ricevis ordonon
+retiriĝi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstataŭe, li
+retiriĝis _antaŭen_ kaj transiris la monteton en la maldekstra
+flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita
+geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paliĝos
+dum daŭros libroj pri historio.
+
+Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj senŝajniga kiel eblas
+esti, sed li ne estas sufiĉe inteligenta por endomiĝi kiam pluvas.
+Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de
+la universo. Ĝis antaŭ duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi.
+Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena
+kaj miriga bonŝanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila
+soldato en ĉiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon
+per fuŝegoj, tamen neniam faris fuŝegon malsukcesintan lin
+promociigi en kavaliron aŭ baroneton aŭ lordon aŭ ion. Rigardu
+lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj.
+Nu, sinjoro, ĉiu el ili estas registro pri iu mallaŭdinda
+stultaĵo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej
+bona evento povanta okazi al viro estas naskiĝi bonŝanca. Mi
+rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra
+stultulo.
+
+
+
+
+ENHAVO
+
+
+"La Amaventuro de la Eskimoa Fraŭlino" p. 1
+
+"Kanibalismo en la Vagonoj" p. 13
+
+"Bonŝanco" p. 20
+
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Tri Ceteraj Noveloj, by Mark Twain
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI CETERAJ NOVELOJ ***
+
+***** This file should be named 20943-0.txt or 20943-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/0/9/4/20943/
+
+Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson
+and the Online Distributed Proofreading Team at
+http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.