summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/21194-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 01:37:32 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 01:37:32 -0700
commit2a19dfe38c4f175ab803006ba81892249a3af04c (patch)
tree6d033993407d697ca91773185b6cbc3fd1c006bd /21194-0.txt
initial commit of ebook 21194HEADmain
Diffstat (limited to '21194-0.txt')
-rw-r--r--21194-0.txt1965
1 files changed, 1965 insertions, 0 deletions
diff --git a/21194-0.txt b/21194-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..ce9f005
--- /dev/null
+++ b/21194-0.txt
@@ -0,0 +1,1965 @@
+The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Nathaniel Hawthorne
+
+
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no
+restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under
+the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or
+online at http://www.gutenberg.org/license
+
+
+
+Title: Tri Noveloj
+
+Author: Nathaniel Hawthorne
+
+Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21194]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+
+***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ***
+
+
+
+
+
+Tri Noveloj
+
+
+by Nathaniel Hawthorne
+
+
+
+
+Edition 1, (April 20, 2007)
+
+
+
+
+
+ Unua Eldono: Oktobro 1998
+
+ Originaj Anglalingvaj Titoloj:
+
+ "DR. HEIDEGGER’S EXPERIMENT"
+
+ "THE MINISTER’S BLACK VEIL"
+
+ "YOUNG GOODMAN BROWN"
+
+ Copyright 1998
+ Edwin P. Grobe
+ for the English-to-Esperanto translations
+
+
+
+
+
+TABLE OF CONTENTS
+
+
+LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO
+LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO
+JUNA BONULO BRAŬNO
+
+
+
+
+
+
+LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO
+
+
+Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar
+respektindajn geamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili
+estis blankbarbaj ĝentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro
+Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemanino nomiĝanta Vidvino
+Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn
+malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ
+entombiĝi. S-ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa
+komercisto, tamen ĉion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun
+vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malŝparis siajn
+plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj
+plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj
+ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S-ro Gaskojno estis ruinigita
+politikisto kaj fifamulo; almenaŭ tia li estis ĝis kiam forpasinta tempo
+kvazaŭ lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala
+generacio, lin igante senfama anstataŭ fifama. Rilate al Vidvino
+Vajkerlio, la tradicio raportas ke ŝi estis ege bela virino en sia juneco.
+Dum longa lastatempo tamen ŝi vivis en profunda izolado pro kelkaj
+skandalaj rakontoj antaŭjuĝigintaj kontraŭ ŝi la altrangularon de la urbo.
+Menciinda fakto estas tio ke ĉiu el tiuj estimataj maljunuloj--S-ro
+Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro Gaskojno--estis antaŭe amkandidatoj
+de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranĉi ŝianome la gorĝon unu de la alia.
+Kaj antaŭ ol daŭre rakonti mi nur tion atentigu ke kelkfoje oni juĝis
+D-ron Hejdegeron kaj liajn kvar gastojn iom preterbonsencaj: kondiĉo ofte
+okazanta ĉe maljunuloj kiam ilin maltrankviligas nunaj ĝenoj aŭ malĝojaj
+memoraĵoj.
+
+"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D-ro Hejdegero, indikante pergeste
+ke ili sidiĝu. ’Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj eksperimentetoj per
+kiuj mi distriĝas ĉi-tie en mia kabineto."
+
+Se ĉiuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D-ro Hejdegero estis ege
+stranga ejo. Ĝi estis malhela malnovmoda ĉambro ornamita per araneaĵoj kaj
+aspergita de antikva polvo. Ĉirkaŭ la muroj staris pluraj kverkaj
+libroŝrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj foliantoj
+kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj pergamenkovrilaj
+dozavoj. Sur la centra libroŝranko staris bronza busto pri Hipokrato kiun,
+laŭ kelkaj aŭtoritatuloj, D-ro Hejdegero kutimis konsulti dum ĉiuj
+malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo de la ĉambro staris
+alta, mallarĝa, kverka vestoŝranko kies pordo duonapertis kaj en kiu
+sendube kaŝiĝis skeleto. Inter du el la libroŝrankoj pendis spegulego,
+elmontrante altan kaj polvan surfacon ene de malbriliĝinta ora kadro.
+Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj pri tiu spegulo nombriĝis tiu
+hipotezanta ke interne de ĝia kadrospaco loĝas la spiritoj de ĉiuj
+mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li enrigardas ĝin tiuj lastaj
+reciproke fiksrigardas el ĝi lian vizaĝon. La kontraŭan flankon de la
+ĉambro ornamis tutkorpa portreto pri juna virino vestita en la paliĝinta
+grandiozeco de silko, sateno kaj brokaĵo kaj kies vizaĝo estis tiel
+paliĝinta kiel ŝia robo. Antaŭ ĉirkaŭ duonjarcento D-ro Hejdegero estis
+edziĝonta kun la juna fraŭlino kiu tamen, ekspertinte ioman malsaniĝeton,
+glutis medikamenton preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta
+nokto. Restas mencii la plej interesan kuriozaĵon de la kabineto: pezegan
+folivolumon, binditan en nigra ledo, kun enormaj arĝentaj agrafoj. Neniaj
+literoj aperis sur la dorso kaj neniu certis pri la titolo de la libro.
+Tamen ĉiuj supozis ĝin esti libro pri magio. Foje, kiam ĉambristino levis
+la libron por forbrosi la polvon, la skeleto ekklakis en la ŝranko, piedo
+de la bildigita fraŭlino eliris la portreton kaj surpaŝis la plankon, kaj
+pluraj vizaĝaĉoj ekmontriĝis elrigardante la spegulon. Samtempe la latuna
+kapo de Hipokrato kuntiris la brovojn kaj diris: "Sindetenu!"
+
+Tia estis la kabineto de D-ro Hejdegero. En la somera posttagmezo de nia
+rakonto, ronda ebonnigra tableto staris en la mezo de la ĉambro,
+surportante belforman kaj belartan vazon de tajlita vitro. La sunlumo
+trairis la fenestron, inter la pezaj festonoj de du paliĝintaj damaskaj
+kurtenoj, kaj transfalis senpere tiun vazon. Rezulte, milda pompo
+reflektiĝis de ĝi sur la cindrokolorajn vizaĝojn de la kvin maljunaj
+ĉirkaŭsidantoj. Staris sur la tablo ankaŭ kvar ĉampanglasoj.
+
+"Miaj karaj longatempaj geamikoj," ripetis D-ro Hejdegero, "ĉu mi rajtas
+peti vian helpon por efektivigi ege interesan eksperimenton?"
+
+Nu, D-ro Hejdegero estis ege stranga maljuna sinjoro kies orginaleco jam
+estiĝis nukleo de mil fantaziaj rakontoj. Pluraj el tiuj fabeloj, mi
+hontiĝu tion konfesante, fontas eble el mia propra verdiremo kaj se iuj
+ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto, mi
+bonvole konsentu fi-nomiĝi "mensogfabrikanto".
+
+Kiam la kvar gastoj de la doktoro lin aŭdis priparoli sian proponitan
+eksperimenton, ili atendis nenion pli mirindan ol musomortigon en
+aerpompilo aŭ araneaĵkontrolon per mikroskopo aŭ similan sensencaĵon per
+kiu li konstante kaj kutime ĝenetis siajn geamikojn. Sed sen atendi
+respondon D-ro Hejdegero lampaŝe transiris la ĉambron kaj revenis portante
+la saman pezegan, en nigra ledo binditan folion kiu laŭ ĝenerala onidirado
+estis magilibro. Dekroĉinte la arĝentajn agrafojn, li malfermis la volumon
+kaj de inter ties nigraliteraj paĝoj eltiris rozon, aŭ ion kiu antaŭe
+estis rozo, kvankam la verdaj folioj kaj karmezinaj petaloj nun bruniĝis
+kaj la antikva floro ŝajnis preta pulvoriĝi en la doktoraj manoj.
+
+"Tiu-ĉi rozo," diris D-ro Hejdegero, suspirante, "tiu sama velkinta kaj
+dispeciĝinta planto, floris antaŭ kvindek kvin jaroj. Ĝin donacis al mi
+Silvino Vardo, kies portreto pendas jene. Kaj mi intencis ĝin porti
+surbruste okaze de nia geedziĝo. Dum kvindek kvin jaroj mi konservis ĝin
+trezore inter la folioj de malnova libro. Nu ĉu eblas viaopinie ke tiu
+duonjarcenta rozo iam refloru?"
+
+"Sensencaĵo!" diris Vidvino Vajkerlio, kun malbonhumora kapŝancelo. "Pli
+bone estus demandi ĉu povas iam reflori la faltiĝinta vizaĝo de
+maljunulino?"
+
+"Spektadu!" respondis D-ro Hejdegero.
+
+Li malkovris la vazon kaj ĵetis la rozon en la tie enhavatan akvon. Unue,
+la floro ripozis malpeze sur la surfaco de la likvaĵo, ŝajnante ensorbi
+nenian humidecon. Baldaŭ tamen komencis videbli malkutima ŝanĝiĝo. La
+premrompitaj kaj sekigitaj petaloj ekmoviĝetis, alprenis pli helan
+karmezinkoloreton, kvazaŭ la floro reanimiĝis el mortŝajna dormado. La
+maldika tigo kaj foliarbranĉetoj verdiĝis. Jen estis la duonjarcenta rozo,
+aspektante tiel freŝe kiel tiam kiam Silvino Vardo unue ĝin donacis al sia
+amanto. Ĝi estis evidente en la komenca etapo de plenfloriĝo ĉar kelkaj el
+ĝiaj delikataj ruĝaj folioj krispiĝis ĉirkaŭ ties malseka flornodo, ene de
+kiu briletis du-tri roseroj.
+
+"Tio estas certe belega trompaĵo," diris la amikoj de la doktoro, sed iom
+senatente ĉar ili jam spektis pli grandajn miraklojn okaze de magiistaj
+prezentadoj. "Ni petu, kiel ĝi efektiviĝis?"
+
+"Ĉu neniam vi aŭdis pri Juneco-Fonto?" demandis D-ro Hejdegero. "Tiu kiun
+serĉis Ponco De Leono, la Hispana aventuristo, antaŭ du-tri jarcentoj?"
+
+"Sed ĉu iam Ponco De Leono ĝin malkovris?" demandis Vidvino Vajkerlio.
+
+"Ne," respondis D-ro Hejdegero, "ĉar neniam li ĝin serĉis en la ĝusta
+loko. La fama Juneco-Fonto, se mi ne eraras, situas en la suda parto de la
+Florida duoninsulo, ne malproksime disde Lago-Makako. Superombras ĝian
+fontejon pluraj gigantaj magnolioj kiuj, kvankam jarcentaraĝaj, aspektas
+tiel freŝe kiel violoj pro la kvalitoj de tiu mirinda akvo. Konato mia,
+prikonsciante mian scivolemon pri tiaj aferoj, sendis al mi tion kion vi
+vidas en la vazo."
+
+Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la
+doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvaĵo povas estigi en la homa korpo?"
+
+"Vi juĝu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero. "Kaj
+vi ĉiuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da tiu
+admirinda likvaĵo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon.
+Miaflanke, maljuniĝinte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urĝon
+rejuniĝi. Kun via permeso tial mi kontentiĝos spektante deflanke la
+progreson de la eksperimento."
+
+Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar ĉampanglasojn je
+Juneco-Fonto-akvo. Laŭaspekte, ĝi estis impregnita je eferveska gaso ĉar
+etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis
+ĉesurface en arĝenta ŝprucaĵo. Pro tio ke la likvoro difuzis plaĉan
+parfumon, la maljunuloj supozis ĝin enhavi afablajn kaj komfortajn
+kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj
+ĝin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn momentojn
+sian partoprenon en la eksperimento.
+
+"Antaŭ ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke,
+bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn
+ĝeneralajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la danĝerojn
+de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj apartaj
+avantaĝoj, ne fariĝi modeloj pri virto kaj saĝeco por ĉiuj junuloj de nia
+epoko!"
+
+La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallaŭta kaj
+tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel proksime
+rimorso postsekvas la paŝojn de eraro, ili povus iam ajn denove devojiĝi.
+
+"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi ĝojas esti tiel bone
+elektinta la studobjektojn de mia eksperimento."
+
+Per ŝanceliĝemaj manoj ili levis la glasojn kontraŭlipen. La magian
+likvoron, se verfakte ĝi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero
+atribuis al ĝi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme ĝin
+bezonantaj. Ili aspektis kvazaŭ ili neniam antaŭe prikonsciis kio estas
+juneco aŭ plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde
+ĉiam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estaĵoj nun sidantaj
+velkaŝultre ĉirkaŭ la tablo de la doktoro, sen sufiĉe da vivo en siaj
+animoj aŭ korpoj por iam ajn revigliĝi, eĉ responde al la ŝanco denove
+rejuniĝi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn.
+
+Efektive okazis preskaŭ tuja pliboniĝo en la aspekto de la kvaropo, ne
+malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun subita
+brilo de ĝoja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizaĝojn. Saniga sufuzo
+aperis sur iliaj vangoj, anstataŭante la cindran palon ilin dotintan per
+tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke magia
+potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malĝojajn enskribojn
+kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn brovojn. Vidvino
+Vajkerlio rearanĝis sian ĉapon, sin sentante denove preskaŭ virino.
+
+"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli
+junaj sed ni ankoraŭ tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!"
+
+"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la
+eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon
+maljuniĝante. Certe vi konsentu pasigi almenaŭ duonhoron rejuniĝante.
+Tamen la akvo estas je via dispono."
+
+Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufiĉa
+kvanto restis ankoraŭ en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj de
+la urbo al la aĝo de siaj genepoj. Dum la globetoj ankoraŭ briletis
+surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la
+tablo kaj englutis seninterrompe la enhavaĵon. Ĉu temis pri iluzio? Eĉ dum
+la likvaĵo malsuprenfluis laŭ iliaj gorĝoj ĝi ŝajnis jam esti
+efektiviginta tutsistemajn ŝanĝojn. Iliaj okuloj klariĝis kaj heliĝis.
+Iliaj arĝentaj hararoj komencis rekoloriĝi. Ili ĉirkaŭsidis la tablon, tri
+mezaĝaj viroj kaj virino apenaŭ trapasinta sian plenforman ĉeftempon.
+
+"Mia kara vidvino, vi estas ĉarma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies okuloj
+fiksrigardis ŝian vizaĝon dum la tieaj aĝombroj forfuĝis same kiel malhelo
+el karmezina tagiĝo.
+
+La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de
+Kolonelo Kiligruo ne ĉiam baziĝas sur sobra vero. Tial ŝi stariĝis eksalte
+kaj alkuris la spegulon, ankoraŭ timante renkonti en ĝi la malbelan
+vizaĝon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en maniero
+pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte,
+kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturniĝo kaŭzita
+de la subita forigo de multjara aĝpremo. La menso de S-ro Gaskojno
+preferis laŭŝajne pritrakti politikajn temojn: ĉu pasint-, nun- aŭ
+estonttempajn, ne facilis ekscii, ĉar jam dum kvindek jaroj la samaj ideoj
+kaj frazoj laŭmodis. Foje li klake elparolis plengorĝajn frazojn pri
+patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris
+danĝeraĵojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke eĉ lia propra
+konscienco apenaŭ sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun
+zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazaŭ
+imperiestra orelparo aŭskultus liajn bonekvilibritajn frazerojn.
+Intertempe Kolonelo Kiligruo ĉantaĉis ĝojan botelkanton, sonigante sian
+glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la direkto al
+la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la tablo S-ro
+Medborno okupiĝis pri matematika kalkulado strange intermiksita kun
+propono provizi Indonezion per glacio, jungante balenaron al polusaj
+glacimontoj.
+
+Rilate al Vidvino Vajkerlio, ŝi staris ĉe la spegulo, riverencante kaj
+falsridetante antaŭ sia imago, ĝin salutante kiel amikinon kiun ŝi amis
+pli kare ol la tutan mondon. Ŝi alproksimigis la vizaĝon ŝovpoze apud la
+vitron, dezirante ekscii ĉu jam de longe memorata falto aŭ korvopiedaĵo
+verfakte malaperis. Ŝi kontrolis ĉu la neĝaĵo tiel nepre forfandiĝis el
+sia hararo ke ŝi ekrajtos flankenĵeti la antikvan ĉapon. Finfine,
+forturniĝante viglamove, ŝi alvenis iom dancpaŝe la tablon.
+
+"Mia kara multaĝa doktoro," ŝi ekkriis, "bonvolu min provizi per plua
+glaso!"
+
+"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro.
+"Vidu, mi jam replenigis la glasojn."
+
+Jen efektive staris la kvar glasoj, ĝisrande plenaj je tiu mirinda akvo,
+kies delikata ŝprucaĵo, dum ĝi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis
+kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskaŭ finsubiĝis pro
+kio la ĉambro pli malheliĝis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo
+brilegis el la vazo kaj alfiksiĝis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la
+respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse ĉizita,
+kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taŭgintus al tiu
+sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ĉeestantaro iam
+kontraŭstaris. Eĉ dum ili trinkegis la trian glasplenon da
+Juneco-Fonto-akvo, preskaŭ mirigis ilin la aspekto de lia mistera vizaĝo.
+
+Tamen en la sekvinta momento ĝojiga ekfluego da juna vivo trafluis
+kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la feliĉan ĉeftempon de juneco.
+Aĝo, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfeliĉoj kaj malsanoj, memoriĝis
+nur kiel ĝenega sonĝo el kiu ili ĝoje vekiĝis. La freŝa glaceo de la
+animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo
+estintus nur galerio da paliĝintaj pentraĵoj, denove ĵetis sian sorĉon sur
+iliajn ĉiujn eblecojn.
+
+"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis ĝojege.
+
+Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de
+mezaĝo kaj samaspektigis ilin ĉiujn. Ili estiĝis aro da gajaj junuloj,
+preskaŭ frenezigitaj per la ĝojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La
+plej rimarkinda rezulto de ilia gajeco estis ekemo primoki la feblecon kaj
+kadukecon de kiuj ili estis tiel lastatempe viktimoj. Ili ridis laŭte pri
+siaj pasintmodaj vestaĵoj: la larĝbaskaj jakoj kaj klaphavaj veŝtoj de la
+junaj viroj kaj la antikvaj ĉapo kaj robo de la floriĝanta junulino. Unu
+el ili trairis la plankon lampaŝe kiel podagra avo. Alia metis paron da
+okulvitroj rajdpoze sur la nazon kaj ŝajnigis studegi la nigraliterajn
+paĝojn de la magilibro. Tria sidiĝis sur fotelon kaj penadis imiti la
+respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ĉiuj ekkriis ĝojege kaj
+ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro. Vidvino Vajkerlio--se oni rajtas nomi vidvino
+tiel freŝaspektan fraŭlinon--alvenis saltetpaŝe la seĝon de la kuracisto,
+elmontrante kaprican ĝojon sur sia rozkolora vizaĝo.
+
+"Doktoro, kara maljuna animulo," ŝi ekkriis, "stariĝu kaj dancu kun mi!"
+Tiam la kvar novjunuloj ekridis eĉ pli laŭte, pensante kiel stranga figuro
+fariĝos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte.
+
+"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaŭte. "Mi estas maljuna
+kaj reŭmata kaj jam finiĝis antaŭ multaj jaroj mia dancpova epoko. Sed iu
+ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj feliĉiĝos ekrajtonte danci kun tiel bela
+partnerino."
+
+"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo.
+
+"Ne, ne, estu mi ŝia partnero!" respondis laŭtvoĉe S-ro Gaskojno.
+
+"Ŝi promesis edziniĝi kun mi antaŭ kvindek jaroj!" kontraŭkriegis S-ro
+Medborno.
+
+Ĉiuj kuniĝis ĉirkaŭ ŝi. Unu kapteprenis avide ŝiajn du manojn. Alia
+ĉirkaŭbrakis unumane ŝian talion. La tria plonĝigis manon en la glaceajn
+buklojn amasiĝintajn sub la vidvina ĉapo. Ruĝiĝante, anhelante, luktante,
+riproĉetante, ridante, dum ŝia varma spirado ventumis laŭvice ĉiun vizaĝon
+ilian, ŝi strebis sin liberigi, tamen restis en ilia triobla ĉirkaŭbrako.
+Neniam vidiĝis pli vigla bildo pri junula rivaleco, kun sorĉa beleco kiel
+venkopremio. Tiomalgraŭe, pro stranga vidtrompado, kaŭzita per la malhelo
+de la ĉambro kaj la malnovtempaj vestaĵoj kiujn ili daŭre surportis,
+raportiĝas ke en la spegulo reflektiĝis la figuroj de tri maljunaj,
+grizharaj, velkintaj avoj konkurantaj ridindege por la magra malbeleco de
+ŝrumpinta avino.
+
+Tamen ili estis junaj. Tion pruvis iliaj avidaj pasioj. Ardigite ĝis
+freneziĝo per la koketado de la knabino-vidvino kiu nek cedis nek malcedis
+siajn favorojn, la tri rivaloj komencis interŝanĝi minacajn rigardojn. Sen
+liberigi la belan premiulinon, ili atakis feroce la kolon unu de la alia.
+Dum ili batalis tien kaj reen, la tablo renversiĝis kaj la vazo rompiĝis
+en mil pecetojn. La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en brila likvaĵrubando
+trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de papilio maljuniĝinta en
+la malpliiĝo de somero kaj surteriĝinta tie por morti. La insekto
+papiliumis malpeze tra la ĉambro kaj sin komfortigetis sur la neĝkoloran
+kapon de D-ro Hejdegero.
+
+"Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris la
+kuracisto. "Mi devas kontraŭprotesti tiun tumulton."
+
+Ili staris senmove kaj tremetis, ŝajnante sperti la senton ke Griza Tempo
+ilin revokas el ilia sunbrila juneco por ilin rekonduki profundege en la
+malvarman kaj malhelan valon de multaĝo. Ili rigardis D-ron Hejdegeron kiu
+sidis en sia tajlita fotelo, tenante en la mano la duonjarcentan rozon
+kiun li savis de inter la eroj de la rompiĝinta vazo. Responde al lia
+mangesto, la kvar tumultintoj residiĝis, kaj ege bonvole ĉar, malgraŭ ilia
+juneco, iliaj ĵusaj violentaj penadoj ilin ege lacigis.
+
+"La rozo de mia kompatinda Silvino!" ekkriis D-ro Hejdegero, tenante la
+floron sub la lumo de la sunsubiĝaj nuboj. "Ŝajnas ke ĝi velkas denove."
+
+Kaj tiel okazis. Eĉ dum la kunvenintoj ĝin spektadis la rozo daŭre
+ŝrumpis, ĝis fariĝi tiel seka kaj rompebla kiel tiam kiam la kuracisto
+unue ĝin ĵetis en la vazon. Ĝin skuante, li forfaligis la kelkajn
+akvoglobetojn alkroĉiĝintajn al ties petaloj.
+
+"Mi amas ĝin tiel kare en tia kondiĉo kiel en ties rosa freŝeco," li
+komentis, premante la velkintan rozon kontraŭ siajn velkintajn lipojn. Dum
+li parolis, la papilio falis tremetante de sur la neĝkolora kapo de la
+kuracisto ĝis la planko.
+
+Liaj gastoj tremetis denove. Stranga malvarmo--ĉu korpa, ĉu spirita, ili
+malcertis--invadis ilin ĉiujn, iom post iom, kvazaŭ rampante. Ili sin
+rigardis unu la alian kaj fantaziis ke ĉiu efemera momento forbalaas unu
+el iliaj junecaj ĉarmoj, postlasante profundiĝantan falton tie kie antaŭe
+estis nenia. Ĉu temis pri iluzio? Ĉu la ŝanĝoj de ilia tuta vivtempo
+kunpremiĝis en tiel mallongan tempospacon kaj ĉu ili nun sidis, denove
+kvar multaĝuloj, kun sia maljuna amiko, D-ro Hejdegero?
+
+"Ĉu ni tiel baldaŭe denove maljuniĝis?" ili ekkriis morne.
+
+Kaj efektive, tiaĵo okazis. La Juneco-Akvo disponis virton eĉ pli efemeran
+ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun ĝi antaŭe estigis. Jes ja,
+denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta ŝian virinecon, la
+maljunulino kunigis antaŭvizaĝe siajn senkarnajn manojn, dezirante ke la
+ĉerkokovrilo fermiĝu super ĝi se maleblas ke ĝi ne plu restu bela.
+
+"Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen! la
+Juneco-Akvo elĉerpiĝas surgrunde. Tamen mi ne bedaŭras ĝian forpason. Se
+la fonto ŝprucegus antaŭ mia dompordo mem, mi ne kliniĝus por lavi miajn
+lipojn en ĝi. Ne, eĉ se ties deliro daŭrus ne momentojn, sed jarojn. Tia
+estas la leciono kiun vi lernigis al mi!"
+
+Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al
+si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie--matene,
+tagmeze kaj nokte--Juneco-Fonto-akvon.
+
+
+
+
+
+LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO
+
+
+La sakristiano staris sur la antaŭpordo de Milfordo-kunvendomo, vigle
+provtiretante la sonorilŝnuron. La multaĝuloj de la vilaĝo alvenis
+kliniĝpoze laŭ la strato. Brilvizaĝaj geknaboj kapriolis ĝoje apud siaj
+gepatroj aŭ imitis pli seriozan paŝritmon, prikonsciante la dignon de siaj
+dimanĉaj vestaĵoj. Netiĝintaj fraŭloj direktis laŭflankajn rigardojn al la
+belaj fraŭlinoj, ekopiniante ke la dimanĉa sunlumo ilin beligas eĉ pli
+altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam
+atingis la antaŭpordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon,
+fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Moŝto Hupero. La unua ekvido pri
+la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo ĉesu funkcii.
+
+"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizaĝe?" ekkriis mirege la
+sakristiano.
+
+Ĉiuj aŭdintoj tuj returniĝis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero,
+alvenantan malrapidpaŝe kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo.
+Komunakorde ĉiuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus
+anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro
+Hupero.
+
+"Ĉu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo
+Grejo.
+
+"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis
+interŝanĝonta predikejojn kun Pastoro Ŝuto de Vestburgo. Tamen hieraŭ
+Pastoro Ŝuto sendis mesaĝon al li pardonpetantan pri lia devo fari
+funebran predikon."
+
+Eble ŝajnas malgranda la kaŭzo de tiom da mirego. S-ro Hupero, ĝentlemana
+viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam ankoraŭ fraŭlo, estis vestita kun
+deca klerika bonordo, kvazaŭ zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj
+forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanĉa kompleto. Lia aspekto
+elmontris ununuran mirindaĵon. Volvite ĉirkaŭ lia frunto kaj pendante
+antaŭ lia vizaĝo tiel malsupre ke lia spirado ĝin tremigis, nigra vualo
+kaŝis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, ĝi ŝajnis
+konsisti el du krepfaldaĵoj entute kovrantaj lian vizaĝon krom la buŝo kaj
+la mentono sed verŝajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur
+malheligantaj sendube ĉiujn vivajn kaj senvivajn estaĵojn. Surportante
+antaŭvizaĝe tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero daŭre antaŭenpromenis,
+malrapid- kaj trankvilpaŝe, iom kliniĝante, rigardante la teron, same kiel
+okazas ĉe abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn
+preĝejanojn siajn ankoraŭ atendantajn sur la antaŭkunvendoma ŝtuparo. Tiel
+forte miregis tiuj lastaj tamen ke apenaŭ ili agnoskis la saluton.
+
+"Mi ne sukcesas kredi ke la vizaĝo de bona S-ro Hupero kaŝiĝas malantaŭ
+tiu krepopeco," diris la sakristiano.
+
+"Ne plaĉas al mi la afero," murmuris maljunulino dum ŝi eniris lampaŝe la
+kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kaŝinte la vizaĝon, en hororaĵon."
+
+"Nia pastoro freneziĝis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la
+sojlon.
+
+Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antaŭiris S-ron Huperon en la
+kunvendomon kaj estigis grandan moviĝadon inter la preĝejanoj. Nur
+malmultaj sukcesis daŭre antaŭenrigardi dum la pleĵmulto preferis turni la
+kapon pordodirekten. Multaj ekstariĝis kaj returniĝis duoncirkle. Pluraj
+knabetoj surgrimpis la seĝojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego.
+Estiĝis ĝenerala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subseĝa movado
+de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani
+la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero ŝajnis ne rimarki la perturbiĝon
+de siaj samreligianoj. Li eniris kun preskaŭ sensona paŝo, klinetis la
+kapon al la ambaŭflankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej
+aĝan preĝejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo.
+Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri
+malkutimaĵo en la aspekto de sia pastoro. Li ŝajnis ne partopreni
+plenkonscie la ĝeneralan miregon ĝis kiam S-ro Hupero laŭgrimpis la
+ŝtuparon kaj sin elmontris en la predikejo vizaĝ--al--vizaĝe, krom pri la
+nigra vualo, kun sia preĝejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam
+fortiris. Ĝi ŝanceliĝis kun lia konstantritma spirado dum li laŭtlegis la
+psalmon. Ĝi pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta paĝo dum li
+deklamis la elektitajn Bibliajn eltiraĵojn. Dum li preĝis la vualo kuŝis
+peze sur lia suprenlevita vizaĝo. Ĉu li celis tiun kaŝi antaŭ la timiga
+Estaĵo kiun li alparolis?
+
+Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu
+malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la
+palvizaĝaj kultanoj estis preskaŭ tiel timiga vidaĵo al la pastoro kiel la
+nigra vualo al ili.
+
+S-ro Hupero konatiĝis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li
+entreprenis survojigi siajn preĝejanojn Ĉiel-direkten pere de mildaj
+konvinkaj influoj anstataŭ ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj
+tondraĵoj. La prediko kiun li nun deklamis distingiĝis pro la samaj stilaj
+kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado.
+Tamen estis io, ĉu en la sentemeco de la diskurso mem, ĉu en la imago de
+la aŭskultantoj, kiu faris ĝin la plej potenca parolado kiun ili iam aŭdis
+eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis ĝin, iom pli malhele ol kutime, la
+milda malĝojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis
+sekretan pekadon kaj tiujn malfeliĉajn misterojn kiujn ni kaŝas al niaj
+plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn plaĉas al ni kaŝi al
+nia propra konscio, eĉ forgesante ke la Ĉioscianto scipovas ilin malkovri.
+Li kvazaŭ spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. Ĉiu aŭskultanto,
+la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la
+predikanto alvenis ilin ŝtelpaŝe, malantaŭ sia terura vualo, kaj malkovris
+ilian hamstritan provizon da korpa aŭ mensa pekado. Multaj etendis
+surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis
+nenion teruran. Almenaŭ, enestis ĝin nenia perforto. Tamen, reage al ĉiu
+vibrosono de lia malĝoja voĉo, la aŭskultantoj ektremetis. Ilian miron
+akompanis senpeta patoso. Tiel forte la aŭskultantoj sentis malkutiman
+econ ekaktiviĝi en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta
+flankenblovi la vualon, preskaŭ kredante ke ĉi-malantaŭe malkovriĝos
+nekonata vizaĝo, kvankam formo, gesto kaj voĉo apartenas al S-ro Hupero.
+
+Je la fino de la Di-servo la preĝejanoj eliris haste kaj kun maldeca
+senordo, avide dezirante transsciigi sian ĝis tiam briditan miron,
+sentante malpeziĝi siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu
+vidis la nigran vualon. Iuj kuniĝis en malgrandaj cirkloj, sin premante
+unu kontraŭ la alian, samtempe ke kunkapiĝe iliaj buŝoj vigle flustradis.
+Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj
+parolis laŭte, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj
+ŝancelis siajn saĝemajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la
+misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la
+okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj ŝirmilon pro malbona vidkapablo
+okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis ankaŭ
+bona S-ro Hupero, malantaŭ sia preĝejanaro. Turnante sian vualitan vizaĝon
+de unu grupo al alia, li elmontris taŭgan respekton al la grizharuloj,
+salutis la mezaĝulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto,
+agnoskis la junulojn kun miksaĵo da aŭtoritato kaj amo, kuŝigis la manojn
+sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ĉiam en la
+Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian
+ĝentilecon. Neniu, kontraŭe al pasintokaze, deziris sin honorigi
+kunpromenante ĉeflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Saŭndero, sendube
+pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie
+antaŭe la estimata kleriko kutimis beni la manĝon preskaŭ ĉiun dimanĉon
+ekde sia postenigo ĉe la preĝejo. Li revenis tial al la pastordomo kie,
+malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la preĝejanoj,
+kiuj ĉiuj lin fiksrigardis. Malĝoja rideto briletis malklare de malantaŭ
+la vualo, flagretis ĉirkaŭ lia buŝo, glimetis dum li malaperis.
+
+"Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina
+ĉapelvualo, povus sur la vizaĝo de S-ro Hupero fariĝi tia teruraĵo!"
+
+"Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis ŝia edzo, la
+vilaĝa kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto
+kiun estigas tiu kaprico eĉ ĉe seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo,
+kvankam ĝi kovras nur la pastoran vizaĝon, trudas sian influon al lia tuta
+persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. Ĉu vi ne spertas la
+saman senton?"
+
+"Verfakte, jes!" respondis la virino. "Kaj mi ja ne konsentus soliĝi kun
+li interŝanĝe de la tuta mondo. Mi scivolas ĉu li ne timas soliĝi kun si
+mem?"
+
+"Viroj foje tielas," diris ŝia edzo.
+
+La posttagmeza Di-servo okazis en similaj cirkonstancoj. Je ties fino
+sonorilo anoncis la funebran ceremonion de juna virino. La parencoj kaj
+amikoj jam kuniĝis en la domo kaj la malpli intimaj konatoj staris disloke
+antaŭ la pordo, priparolante la bonajn kvalitojn de la mortinto, kiam
+interrompis ilian paroladon la apero de S-ro Hupero, daŭre kovrata de sia
+nigra vualo, kiu tamen estis nun konvena emblemo. La kleriko enpaŝis la
+ĉambron kie elmontriĝis la kadavro kaj antaŭenkliniĝis super la ĉerko,
+dironte lastan adiaŭon al sia forpasinta preĝejano. Dum li kliniĝis, la
+vualo pendis vertikallinie ekde lia frunto, rezulte de kio, se ŝiaj
+palpebroj ne jam ĝisĉiameterne fermiĝis, eble la morta fraŭlino povintus
+vidi lian vizaĝon. Ĉu S-ro Hupero antaŭtimis ŝian rigardon kaj pro tio
+ekretenis hastamane la nigran vualon? Preĝejanino spektinta la intervjuon
+inter mortinto kaj vivanto ne hezitis aserti ke, en la momento kiam la
+klerikaj trajtoj malkovriĝis, la kadavro iom tremetis, susurigante la
+mortotukon kaj muslinan ĉapon, kvankam la vizaĝo konservis la trankvilon
+de la morto. Superŝtica maljunulino estis la sola persono vidinta tiun
+fenomenon. Post la ĉerkovizito S-ro Hupero enpaŝis la ĉambron de la
+lamentantoj, kaj de tie aliris la ŝtuparsupron por tie eldiri la funebran
+preĝon. Tenervorta kaj korafekcia preĝo ĝi estis, plena je malĝojo, tamen
+tiel saturite de ĉielaj esperoj ke muziko de paradiza harpo, tanĝita far
+fingroj de mortintoj, ŝajnis aŭdiĝeti inter la plej malfeliĉaj eldirtonoj
+de la pastoro. La aŭskultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur
+malklare kiam li preĝis ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj,
+same kiel li certis ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga
+horo iun tagon forkaptonta la vualon de antaŭ iliaj vizaĝoj. La
+ĉerkoportantoj eliris pezpaŝe kaj la lamentantoj postsekvis, malĝojigante
+la tutan straton, mezvoje inter la antaŭenirinta mortinto kaj S-ro Hupero,
+postveninta kun lia nigra vualo.
+
+"Kial vi malantaŭenrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto.
+
+"Mi fantaziis," ŝi respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fraŭlino
+kuniras man-en-mane."
+
+"Ankaŭ mi, kaj en la sama momento," diris la alia.
+
+Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vilaĝo Milfordo estis
+geedziĝonta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis por
+tiaj okazoj serenan feliĉon ofte instigantan simpatian rideton ĉe la
+kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan ĝojegon liaflankan. Nenia
+kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro atendis
+malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipiĝis la stranga miro
+amasigita ĉirkaŭ li dum la tago. Ne rezultis tiaĵo tamen. Kiam S-ro Hupero
+alvenis la unua vidaĵo kiun ilia rigardo surfalis estis la sama, horora,
+nigra vualo jam antaŭe des pli malĝojiginta la funebran ceremonion kaj nun
+aŭguranta por la geedziĝo nur malbonfarton. Tia estis ĝia tuja efekto sur
+la gastojn ke ŝajnis malheligi la lumon de la kandeloj nubo elruliĝinta
+krepuskamaniere de malantaŭ la nigra krepo. La geedziĝparo ekstariĝis
+antaŭ la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de la novedzino tremetis en la
+tremanta mano de la novedzo. Pro ŝia mortaspekta palo la gastoj
+ĉirkaŭflustre hipotezis ke eliris sian tombon por edziniĝi la fraŭlino
+entombigita antaŭ kelkaj horoj. Se iam alia geedziĝrito tiel mornis, estis
+devige tiu fama ceremonio kies festosonorilo ŝanĝiĝis en mortoanoncilon.
+Post finevoluigi la ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj
+voĉe deziris feliĉon al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj
+eldiraĵoj devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvazaŭ per gajeta
+fajreja lumeto. En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la
+pastoro sentis en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam
+superverŝis ĉiujn aliajn gastojn. Lia korpo tremetaĉis, liaj lipoj
+blankiĝis, li terendisverŝis la ankoraŭ ne gustumitan vinon kaj forkuris
+en la malhelon. Ankaŭ Tero surportis propran Nigran Vualon.
+
+La sekvintan tagon la tuta vilaĝo Milfordo priparolis preskaŭ nenion krom
+la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero kaŝata malantaŭ ĝi,
+disponigis diskutadtemon al konatoj renkontiĝantaj sur la strato kaj al
+dommastrinoj interklaĉantaj tra siaj malfermitaj fenestroj. Ĝi estis la
+unua novaĵo kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La geknaboj
+pribabiladis ĝin survoje al la lernejo. Iu imitema impertinentuleto kovris
+la vizaĝon per malnova nigra naztuko kaj tiel timigis siajn kunludantojn
+ke li timigis ankaŭ sin ĝis preskaŭa freneziĝo fontinta el lia ŝercemeco.
+
+Mirinde estis ke el ĉiuj klaĉemuloj kaj malrespektemuloj de la paroĥo
+neniu kuraĝis starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel
+agas? Antaŭe, kiam ajn estiĝis inter la preĝejanoj la plej eta okazo
+starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li
+malkonsentis konduti laŭ iliaj juĝoj. Se iam li eraretis, tio okazis pro
+tiel doloriga grado da malmemfido ke eĉ la plej mildavorta malaprobo lin
+igis konsideri la koncernan sengravaĵon kiel krimon. Tamen, kvankam bone
+konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta paroĥano elektis pritrakti
+la nigran vualon kiel temon por amika protestado. Estis sento de timego,
+nek malkaŝe agnoskita nek zorge kaŝita, kiu instigis ĉiun respondecigi
+ĉiun alian ĝis tiam kiam finfine necesis sendi al S-ro Hupero preĝejan
+delegacion devigitan pridiskuti la misteron kun li antaŭ ol ĝi
+ekskandaliĝu. Neniam ambasadularo tiel malbone plenumis siajn devojn. La
+pastoro ilin akceptis kun amika ĝentileco, sed silentiĝis post kiam ili
+sidiĝis, lasante entute al siaj vizitantoj la ŝarĝon anonci sian gravan
+celon. La temo, ni rajtas supozi, sufiĉe evidentis. Jen estis la nigra
+vualo ĉirkaŭiranta la frunton de S-ro Hupero kaj kaŝanta ĉiun vizaĝtrajton
+super lia trankvila buŝo sur kiu fojfoje ili sukcesis percepti la brileton
+de malĝoja rideto. Tamen la krepopeco, laŭ ilia imago, ŝajnis antaŭpendi
+lian koron, simbolo pri timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo
+flankenĵetiĝus, eble ili ĝin priparolus libere, sed ne antaŭ tio. Tial ili
+sidis dum longa tempo, sen paroli, konfuzite, kaj forturniĝante
+maltrankvile el la perceptokampo de S-ro Hupero, kies okuloj ŝajnis, laŭ
+ilia supozo, fiksiĝi sur ili kun nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj
+revenis embarasite ĉe siaj elektintoj, juĝante la aferon tro grava por ke
+ĝin pritraktu reprezentantaro malpli altranga ol ĉiupreĝeja konsilio, aŭ
+eĉ eble, laŭbezone, ĝenerala sinodo.
+
+Estis en la vilaĝo tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al
+ĉiuj aliaj far la nigra vualo. Kiam la deputitoj revenis sen klarigo aŭ eĉ
+sen esti kuraĝinta peti klarigon, ŝi, kun la trankvila energio de sia
+karaktero, decidiĝis forpeli la strangan nubon ŝajnantan amasiĝi ĉirkaŭ
+S-ro Hupero en ĉiu momento pli malhele ol antaŭe. Kiel lia promesita
+edzino ŝi rajtis ekscii kion kaŝas la nigra vualo. Okaze de la unua vizito
+de la pastoro tial ŝi malfermis la temon kun senpera simpleco kiu
+plifaciligis la taskon kaj por li kaj por ŝi. Post kiam li sidiĝis, ŝi
+fiksis sian rigardon konstante sur la vualon sed neniel perceptis en ĝi la
+timigan malĝojon tiom miregigintan la preĝejanaron. Ĝi estis ordinara
+duobla krepfaldaĵo pendanta ekde lia frunto ĝis la buŝo kaj iom moviĝanta
+laŭ lia spiradritmo.
+
+"Ne," ŝi diris plenvoĉe kaj ridetante, "enestas tiun krepopecon nenio
+terura, krom tio ke ĝi kaŝas vizaĝon kiun ĉiam plaĉas al mi rigardi. Venu,
+bonsinjoro, permesu ke la suno ekbrilu de malantaŭ la nubo. Unue, formetu
+vian nigran vualon. Tiam diru al mi kial vi ĝin surmetis."
+
+La rideto de S-ro Hupero briletis malklare.
+
+"Alvenos la horo," li diris, "kiam ĉiuj ni forĵetos niajn vualojn. Bonvolu
+ne malaprobu, tre kara amikino, ke ĝis tiam mi daŭre surportu tiun-ĉi
+krepopecon."
+
+"Ankaŭ viaj vortoj konsistigas misteron" respondis la juna fraŭlino.
+"Almenaŭ formetu la vualon de antaŭ ili."
+
+"Elizabeto, tion mi faros," li diris, "ĝis la limo rajtigita de mia ĵuro.
+Eksciu, tial, ke ĉi-tiu vualo estas signo kaj simbolo, kaj estas mia devo
+ĝin surporti ĉiam, kaj en helo kaj en malhelo, kaj en soleco kaj antaŭ la
+rigardo de homamasoj, kaj kun fremduloj kaj kun konataj geamikoj. Nenia
+vivanta okulo vidos ĝin fortiriĝi. Necesas ke tiu-ĉi morna ŝirmilo
+apartigu min disde la mondo. Eĉ vi, Elizabeto, neniam rajtos eniri
+malantaŭ ĝi."
+
+"Kiu malfeliĉiga aflikto surfalis vin," ŝi petis serioze, "por ke vi tial
+ĝis ĉiam malheligu viajn okulojn?"
+
+"Se ĝi estas simbolo pri lamentado," respondis S-ro Hupero, "mi havas,
+sendube same kiel la plejmulto el homoj, malĝojojn sufiĉe malhelajn por
+rajtigi ke nigra vualo reprezentu ilin."
+
+"Sed kio okazos se la mondo ne konsentos kredi ke viaj malĝojoj devenas el
+senkulpa fonto?" insistis Elizabeto. "Kvankam vi estas amata kaj
+respektata, povus estiĝi oniflustraĵoj proponantaj ke vi kaŝas vian
+vizaĝon pro konscio pri sekreta pekado. Honore al via sankta posteno,
+forigu tian skandalaĵon!"
+
+Siaj vangoj ruĝiĝis dum ŝi aludis la naturon de la onidiraĵoj jam
+ĉirkaŭirantaj en la vilaĝo. Sed la mildeco de S-ro Hupero ne lin forlasis.
+Li eĉ ridetis denoveĝi estis tiu sama malfeliĉa rideto havanta ĉiam la
+aspekton de malklara lumbrileto elvenanta la malantaŭvualan malhelon.
+
+"Se mi kaŝas la vizaĝon pro malĝojo, estas sufiĉa kaŭzo," li respondis
+simplamaniere. "Kaj se mi ĝin kaŝas pro sekreta peko, kiu homo ne povus
+agi same?"
+
+Kaj per tiu milda sed nesuperebla obstino li rezistis al ĉiuj petegoj
+ŝiaj. Longan tempon Elizabeto sidis senparole. Dum kelkaj momentoj ŝi
+ŝajnis perdiĝi en meditado, konsiderante verŝajne kiujn novajn rimedojn
+necesas utiligi por eltiri sian fianĉon el tiel malhela fantazio kiu, se
+ĝi ne havis alian signifon, estis eble simptomo pri mensa malsano. Kvankam
+ŝi disponis pri pli stabila karaktero ol li, larmoj malsuprenruliĝis laŭ
+ŝiaj vangoj. Sed subite, preskaŭ tujege, nova sento anstataŭis ŝian
+malĝojon. Dum ŝiaj okuloj fiksrigardis senpercepte la nigran vualon, eke,
+kiel krepusko pleniginta sen antaŭanonco la aeron, ĝiaj teruroj
+ĉirkaŭfalis ŝin. Ŝi stariĝis kaj sin postenigis, tremante, antaŭ li.
+
+"Kaj tial ĉu finfine vi sentas tion?" li diris funebre.
+
+Ŝi respondis nenion sed kovris la okulojn permane kaj forturniĝis por
+eliri la ĉambron. Li antaŭenhastis kaj mankaptis ŝian brakon.
+
+"Pacienciĝu pri mi, Elizabeto!" li ekkriis arde. "Ne forlasu min, kvankam
+laŭnecese ĉi-tiu vualo nin apartigu tie-ĉi surtere. Estu mia kaj de nun
+antaŭen estos nenia vualo sur mia vizaĝo, nenia malhelo inter niaj animoj!
+Ĝi estas nur dumviva, ne dumeterneca vualo! Ho! vi neniel scias kiel
+soleca mi estas, kaj kiel timema, estante sola malantaŭ mia nigra vualo.
+Ne forlasu min por ĉiam en ĉi-tiu mizera malhelo!"
+
+"Levu nur unu fojon la vualon kaj enrigardu mian vizaĝon," diris ŝi.
+
+"Neniam! Tio ne povas okazi!" respondis S-ro Hupero.
+
+"Tial adiaŭ!" diris Elizabeto.
+
+Ŝi eligis sian brakon de sub lia alpreno kaj malrapide foriris, paŭzante
+ĉe la pordo por estigi ununuran, longan, tremantan rigardon ŝajnantan
+preskaŭ penetri la misteron de la nigra vualo. Sed, malgraŭ sia malĝojo,
+S-ro Hupero ridetis, pensante ke, eĉ se la hororoj tiel ombre reflektataj
+de la vualo ne povis ne kontraŭstarigi en profunda malhelo du el la plej
+karemaj geamantoj, apartigis lin disde nepra feliĉo nur materiala emblemo.
+
+Ekde tiu momento neniu entreprenis forigi la nigran vualon de S-ro Hupero
+nek ekscii, per senpera peto, la sekreton laŭsupoze kaŝatan de ĝi. Homoj
+pretendantaj superi popolajn antaŭjuĝojn ĝin konsideris kiel nur unu el
+tiuj malkomunaj emoj ofte miksiĝintaj inter la seriozaj agoj de viroj alie
+bonsencaj kaj ilin tinkturetintaj ĉiujn per sia aparta speco de frenezio.
+La popolamaso tamen juĝis S-ron Huperon preterripara ĝenanto. Li ne
+sukcesis promenadi laŭstrate kun iu ajn mensa trankvilo tiom li konsciis
+ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturniĝos por lin eviti dum alihumoraj
+homoj sin devigos sin ĵeti obstaklocele sur lian vojon. La malafableco de
+tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia kutima krepuskohora piedirado
+al la tombejo, ĉar kiam li sin apogis penseme sur la enirpordegon, ĉiam de
+malantaŭ la tomboŝtonoj vizaĝoj spione rigardetis lian nigran vualon.
+Ĉirkaŭiris onidiraĵa fablaĵo laŭ kiu alpelis lin tien la fiksrigardoj de
+la mortintoj. Malĝojigis lin ĝisfunde de lia bonvola koro observi kiel la
+infanoj forfuĝis antaŭ lia alveno, interrompante siajn plej gajajn ludojn
+eĉ kiam lia melankolia figuro ekvidiĝis ankoraŭ fordistance. Ilia
+instinkta timego sentigis al li pli forte ol iu ajn alia kialo tion ke
+prelernatura hororo interteksiĝis kun la fadenoj de la nigra krepo.
+Verdire, laŭ ĝenerala publika raportado, lia propra antipatio pri la vualo
+estis tiel granda ke li neniam volonte pasis antaŭ spegulo nek kliniĝis
+por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en ties paca sino li ne sin
+ektimigu. Tia konduto kredindigis la flustradiraĵojn laŭ kiuj la
+konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu granda krimo tro horora por
+ke li entute kaŝu ĝin aŭ ĝin aludu alie ol malklare. Tial, de malantaŭ la
+nigra vualo, nubo ruliĝis en la helan sunbrilon, dubasencaĵo pri peko aŭ
+malĝojo kiu ĉirkaŭvolvis la kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo aŭ
+kompato iam lin atingu. Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li
+tie. Kun internaj tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis
+seninterrompe en ĝia ombro, palpserĉante malhele en sia animo aŭ spektante
+ekster si tra tiu perilo kiu malĝojigis la tutan mondon. Eĉ la senleĝa
+vento, laŭ onikredado, respektis lian timigan sekreton kaj neniam
+flankenblovetis la vualon. Tamen bonhomo S-ro Hupero daŭre ridetis
+malfeliĉe al la palaj vizaĝoj de la mondeca homamaso dum li preterpasis.
+
+Inter ĉiuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan
+rezulton: ĝi faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera
+emblemo--ĉar ne estis alia ŝajna kaŭzo--li fariĝis ege potenca viro super
+animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ĉiam lin estimis kun aparta
+timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, antaŭ ol li kondukis ilin
+al ĉiela lumo ili eniris ĉe li malantaŭ la nigra vualo. Efektive, ĝia
+malhelo scipovigis lin kompati ĉiujn senlumajn tendencojn. Morantaj
+pekintoj alvokis laŭtvoĉe S-ron Huperon kaj malkonsentis finspiradi ĝis
+kiam li alvenis, malgraŭ tio ke kiam li antaŭenkliniĝis por flustri
+konsolaĵojn, ili ektremegis pro la vualita vizaĝo tiel intime
+alproksimiĝinta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra vualo eĉ kiam la
+morto nudigis lian vizaĝon. Havante nur la malutilan celon rigardi lian
+figuron, ĉar estis malpermisite ekvidi lian vizaĝon, fremduloj vojaĝis
+longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de la preĝejo. Sed
+multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen antaŭe ektremegi! Foje, dum
+la estrado de Guberniestro Belĉero, la instancoj invitis S-ron Huperon
+deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra vualo, li staris antaŭ la
+ĉefadministristo, la konsilio, kaj la reprezentantoj kaj estigis tiel
+profundan efekton ke poste la leĝproponojn de tiu jaro karakterizis la
+tuta malĝojo kaj la plena pieco de nia plej frua prapatra rego.
+
+Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproĉa pri siaj eksteraj
+agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne
+amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam
+tiuj estas bonsanaj kaj feliĉaj, sed ĉiam alvokata por tiujn helpi en
+horoj de morta angoro. Dum la jaroj daŭre forpasis, fatigante siajn neĝojn
+sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ĉiuj Nov-Angliaj
+preĝejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preskaŭ ĉiuj
+komencepokaj preĝejanoj liaj, estante jam mezaĝaj kiam li alvenis, nun
+delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan
+preĝejanaron li havis en la preĝejo, duan pli homabundan en la preĝeja
+tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo,
+kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun
+ekrajtis mallaciĝi.
+
+Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortoĉambro de la
+maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ĉeestis la
+eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur
+mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankaŭ
+spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la
+preĝejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Moŝto Klarko, de
+Okcident-Vilaĝo, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por
+preĝi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero ankaŭ
+la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed virino kies
+trankvila kareco jam de longe daŭris en sekreteco, en soleco, meze de la
+malvarmo de multaĝo, kaj ne pereus eĉ en la mortohoro. Kiu ajn alia?
+Elizabeto! Kaj tie kuŝis sur la mortokuseno la jararblanka kapo de bona
+Patro Hupero, kun la nigra vualo ankoraŭ volvita ĉirkaŭ lia frunto kaj
+etendiĝanta malsupren sur lia vizaĝo, kie ĝin movetis ĉiu laŭvice pli
+malfacila anhelo de lia febla spirado. Dum lia tuta vivo tiu krepopeco
+pendis inter li kaj la mondo. Ĝi lin apartigis disde feliĉiga frateco kaj
+virina amo kaj lin retenis en tiu plej malĝoja el ĉiuj malliberejoj, lia
+propra koro. Kaj ankoraŭ ĝi kuŝis sur lia vizaĝo, kvazaŭ por pliprofundigi
+la malhelon de lia senluma ĉambro kaj lin ombradi kontraŭ la sunbrilo de
+eterneco.
+
+Ekde iom de tempo lia menso konfuziĝis, ŝvebante dubeme inter pasinteco
+kaj nuntempo kaj, intervale, antaŭenpaŝetante, kvazaŭ anticipe, en la
+malklarecon de la venonta mondo. Okazis febraj krizoj lin ĵetantaj de
+flanko al flanko kaj eroziantaj la malmulton da forto restanta al li. Sed
+en siaj plej konvulsiaj baraktoj, kaj en la plej fantaziaj kapricoj de sia
+intelekto, kiam nenia alia pensado konservis sian sobran influon, li daŭre
+kaj ege priatentis la nigran vualon por ke ĝi ne flankenglitu. Eĉ se lia
+mistifikita animo povintus forgesi, apud lia kuseno sidis fidela virino
+kiu konsentintus rekovri, kun forturnita rigardo, tiun multaĝan vizaĝon
+lastan fojon viditan de ŝi en la beleco de plenvireco. Finfine la
+mortofrapita maljunulo kuŝis trankvile en la torporo de mensa kaj korpa
+ellaciĝo, kun neperceptebla pulsobatado kaj spirado kiu ade malfortiĝis
+escepte kiam longa, profunda kaj malkonstanta enspiro ŝajnis antaŭanonci
+la forflugon de lia spirito.
+
+La pastoro de Okcident-Vilaĝo alproksimiĝis la litrandon.
+
+"Estimata Patro Hupero," li diris, "alvenas la momento de via ekliberiĝo.
+Ĉu vi pretas por la formeto de la vualo kiu apartigas tempon disde
+eterneco?"
+
+Patro Hupero respondis unue nur per febla kapmoviĝo. Tiam, eble timante ke
+oni malcertu pri lia voldiraĵo, li penadis paroli.
+
+"Jes ja," li diris en malfortaj akcentoj, "mia laca animo atendas pacience
+ke tiu vualo estu forlevita."
+
+"Kaj ĉu decas," reparolis Pastoro Klarko, "ke viro tiel preĝema, tiel
+senkulpe ekzempla, sanktaga kaj sanktapensa laŭ la juĝkapablo de ordinaraj
+homoj, ĉu decas ke preĝeja patro postlasu sur sia memoro ombron ŝajnantan
+nigrigi tiel puran vivon? Mi petegas, kara estimata frato mia, ne permesu
+okazi tion. Bonvolu lasi vian triumfan aspekton ĝojigi nin dum vi iras al
+via rekompenco. Antaŭ ol suprenleviĝu la eterneco-vualo, lasu min
+flankenĵeti de sur via vizaĝo tiun nigran surteran vualon!"
+
+Kaj tiel parolinte, Pastoro Sinjoro Klarko antaŭenkliniĝis por malkaŝi la
+misteron de tiom da jaroj. Tamen, aplikante subitan energion mirigantan
+ĉiujn spektantojn, Patro Hupero eligis la manojn fulmrapide de sub la
+littukoj kaj premis ilin forte sur la nigran vualon, pretega lukti se la
+pastoro de Okcidenta-Vilaĝo bonvolus kontraŭstari moranton.
+
+"Neniam!" ekkriis la vualita kleriko. "Surtere, neniam!"
+
+"Malhela maljunulo," responde ekkriis la timigita pastoro, "ŝarĝite per
+kiu horora peko via animo nun supreniras al sia finjuĝo?"
+
+La spirado de Patro Hupero ekpulsegis. Ĝi klakadegis en lia gorĝo. Per
+titana klopodo tamen, antaŭenŝovante la manojn grandageste, li kaptoprenis
+la vivon, retenis ĝin ĝis povi paroli. Li eĉ eksidiĝis rektaspine sur la
+lito kaj tie restis en la ĉirkaŭantaj brakoj de la morto, dum la nigra
+vualo malsuprenpendis, terura en tiu lasta momento, meze de la kunigitaj
+hororoj de lia kompleta vivotempo. Tamen la febla, malĝoja rideto, jam
+antaŭe tiel ofte vidite tie, ŝajnis nun ekbrileti el sia malklareco kaj
+lanti sur la lipoj de Patro Hupero.
+
+"Kial vi tremas nur antaŭ mi?" li ekkriis, turnante la vualitan vizaĝon
+laŭ la cirklo da palvizaĝaj spektantoj. "Tremu ankaŭ unu antaŭ la alia! Ĉu
+viroj evitis min kaj virinoj min malkompatis kaj infanoj kriegis kaj
+forfuĝis nur pro mia nigra vualo? Kio, se ne la mistero kiun ĝi malklare
+simbolas, tiel hororigis tiun krepopecon? Kiam la amiko malkovros sian
+plej internan koron al sia amiko; la amanto al sia plej kara amantino;
+kiam la homaro ne vane forkaŭros antaŭ la rigardo de sia Kreinto,
+abomeninde hamstriante la sekreton de sia peko; tiam taksu min monstro pro
+la simbolo sub kiu mi vivis kaj mortas. Mi ĉirkaŭrigardas kaj jen! sur ĉiu
+vizaĝo estas Nigra Vualo!"
+
+Dum liaj aŭskultantoj forkaŭris unu disde la alia pro reciproka timego,
+Patro Hupero falis malantaŭen sur sian kusenon, vualita kadavro sur kies
+lipoj lantis febla rideto. Ili kuŝigis lin, ankoraŭ vualitan, en lian
+ĉerkon kaj lin alportis, vualitan kadavron, al la tombejo. Jam de multaj
+jaroj herbo kreskas kaj velkas sur tiu tombo. Musko superkreskas la
+tomboŝtonon, la vizaĝo de S-ro Hupero jam de longa tempo estas polvo. Sed
+daŭre hororigas la pensado ke ĝi polviĝis sub la Nigra Vualo.
+
+
+
+
+
+JUNA BONULO BRAŬNO
+
+
+Juna Bonulo Braŭno eldomiĝis en la straton de vilaĝo Salemo ĉirkaŭ la
+krepuska horo. Tamen li paŭzis, post transiri la sojlon, kaj turnis la
+kapon malantaŭen por interŝanĝi ĝisrevidan kison kun sia juna edzino. Kaj
+Fidulino, kiel tiulasta taŭge nomiĝis, eligis sian belan kapon en la
+straton, lasante la venton ludi en la rozkoloraj rubandoj de ŝia ĉapo dum
+ŝi alvokis Bonulon Braŭnon.
+
+"Karega karulo," ŝi flustris, mallaŭte kaj iom malĝoje, kiam ŝiaj lipoj
+alproksimiĝis lian orelon, "mi petegas ke vi prokrastu vian vojaĝon ĝis la
+leviĝo de la suno kaj dormu hodiaŭnokte en via propra lito. Virinon solan
+tiel ĝenas sonĝoj kaj pensadoj ke foje ŝi timas eĉ sin. Bonvolu lanti kun
+mi ĉi-nokte, kara edzo, el ĉiuj noktoj de la jaro."
+
+"Mia amo kaj mia fido," respondis juna Bonulo Braŭno, "el ĉiuj noktoj de
+la jaro ĉi-tiun nokton mi devas lanti for de vi. Mian vojaĝon, kiel vi ĝin
+nomas, foriran kaj revenan, mi devas plenumi inter la nuna horo kaj la
+sunleviĝo. Ho, mia dolĉa, bela edzino de nur tri monatoj, ĉu vi povas jam
+dubi pri mi?"
+
+"Tial Dio benu vin!" diris Fidulino kun la rozkoloraj rubandoj. "Kaj vi
+trovu ĉion en bonfarta stato kiam vi revenos!"
+
+"Tiel estu!" ekkriis Bonulo Braŭno. "Recitu viajn preĝojn, kara Fidulino,
+kaj enlitiĝu je la krepusko. Tiel nenia ĝeno vin atingos."
+
+Tial ili disapartiĝis kaj la junulo sekvis sian vojon ĝis kiam, preta
+ĉirkaŭiri la angulon de la kunvendomo, li rigardis malantaŭen kaj vidis la
+kapon de Fidulino, lin daŭre postspektanta kun malĝoja mieno, malgraŭ la
+rozkoloraj rubandoj.
+
+"Kompatinda Fidulineto," li pensis, ĉar lia koro suferis. "Kia mizerulo mi
+estas, postlasante ŝin por entrepreni tian taskon! Aldone, ŝi parolas pri
+sonĝoj. Ŝajnis al mi, dum ŝi parolis, ke ĝeno elmontriĝis en ŝia vizaĝo,
+kvazaŭ sonĝo jam avertis ŝin pri kiuspeca laboro mi devas plenumi
+ĉi-nokte. Sed ne, ne. Mortigus ŝin ekpensi pri tio. Nu, ŝi estas benita
+surtera anĝelino kaj post tiu-ĉi ununura nokto mi alkroĉiĝos al ŝiaj jupoj
+kaj ŝin postsekvos ĝis Paradizo."
+
+Farinte tiun bonegan promeson pri la estonteco, Bonulo Braŭno kredis rajti
+pli rapide aliri sian nunan malican celon. Li laŭiris mornan vojeton
+malheligatan de la plej malĝojigaj arboj de la arbaro kiuj apenaŭ
+apartiĝis por lasi eniri la mallarĝan vojeton kaj tiam tuj poste
+refermiĝis. Ĉio estis kiel eble plej soleca. Kaj ĉiam enestas tian solecon
+tiu strangeco: ke la vojaĝanto malcertas kiu povas kaŭri en kaŝejo
+malantaŭ la sennombraj trunkoj aŭ inter la dikaj superpendantaj branĉoj.
+Tial eblas ke, estigante solecajn paŝojn, la vojaĝanto povas tamen trapasi
+nevidatan homamason.
+
+"Eble diabla Indiano staras en posteno malantaŭ ĉiu arbo," diris al si
+Bonulo Braŭno. Kaj li rigardetis timeme malantaŭen, aldondirante: "Kion mi
+faru se la diablo mem starus ĉe mia kubuto?"
+
+Dum lia kapo malantaŭen turniĝis li preterpasis vojokurbiĝon. Kiam li
+rigardis denove antaŭen li ekvidis virfiguron, surportantan seriozan kaj
+decan vestaĵaron, sidantan ĉebaze de maljuna arbo. La viro stariĝis en la
+momento de la alveno de Bonulo Braŭno kaj antaŭenpromenis apud li.
+
+"Vi malfruas, Bonulo Braŭno," li diris. "La horloĝo de malnova Sud-Preĝejo
+jam sonoradis dum mi trairis Bostonon kaj tio okazis antaŭ dek kvin plenaj
+minutoj."
+
+"Fidulino iom retenis min," respondis la juna viro kun voĉo kiu tremetis
+pro la subita, kvankam ne entute neatendita, apero de lia kuniranto.
+
+Krepusko nun regis profunde la arbaron kaj plej profunde tiun parton tra
+kiu vojaĝis la du homoj. Laŭ ĉiuj videblaj indicoj la dua vojaĝanto estis
+eble kvindekjara, apartenis ŝajne al la sama socia rango kiel Bonulo
+Braŭno, eĉ multe similis lin, kvankam eble pli pri mieno ol pri vizaĝa
+strukturo. Malgraŭ tio, observanto povintus supozi ilin patro kaj filo.
+Tamen, kvankam la pli aĝa vestiĝis tiel simple kiel la pli juna, kaj
+kondutis tiel simple, li havis nepriskribeblan aspekton de mondokonanto ne
+devanta embarasiĝi ĉe la manĝtablo de la provincestro aŭ la kortego de
+Reĝo Vilhelmo, se liaj aferoj lin tien alvenigus. La sola elstaraĵo de lia
+persono rajtanta nomiĝi mirinda estis promenadbastono aspektanta kiel
+granda nigra serpento tiel strange fabrikita ke ĝi ŝajnis preskaŭ tordiĝi
+kaj moviĝeti kiel serpento vivanta. Kompreneble, tiaĵo povintus esti okula
+trompaĵo estigita helpe de la malcerta lumo.
+
+"Venu, Bonulo Braŭno," kriis lia kunvojaĝanto. "Tio estas ege malhasta
+iradritmo por la komenca etapo de nia ekskurso. Alprenu mian bastonon se
+vi tiel baldaŭe laciĝas."
+
+"Amiko," diris la alia, anstataŭante sian malrapidan promenritmon per
+nepra halto, "plenuminte mian pakton per nia ĉi-tiea renkontiĝo, mi nun
+celas reveni al mia devenpunkto. Mi spertas skrupulojn pri la koncerna
+afero."
+
+"Ĉu vi tiel diras?" respondis la serpentbastonulo, ridetante apartaflanke.
+"Ni iom antaŭenpromenu tamen, kunrezonante dum la irado. Kaj se mi ne
+sukcesos vin konvinki, vi rajtos hejmenreveni. Ni ne ankoraŭ penetris
+multan distancon en la arbaron."
+
+"Tro multan! Tro multan!" proklamis la bonulo, senkonscie ekpromenante.
+"Mia patro neniam eniris la arbaron por plenumi tian taskon nek lia patro
+antaŭ li. Ni estis kaj restas raso de honestaj homoj kaj bonaj Kristanoj
+ekde la tagoj de la martiroj. Kaj ĉu mi estu la unua el Familio-Braŭno iam
+laŭirinta ĉi-tiun vojon kun...?"
+
+"Kun tia kompanio, ĉu vi volas diri?" diris la pli aĝa, interpretante la
+paŭzon de la pli juna. "Bone dirite, Bonulo Braŭno! Mi konis vian familion
+tiel bone kiel iun ajn el la Puritanoj, kaj tio ne estas malmulte por
+diri. Mi helpis vian avon, la konstablon, kiam li vipbate antaŭenpelis la
+Kvakerinon tiel hastapaŝe tra la stratoj de Salemo. Kaj estis mi kiu
+havigis al via patro peĉpin-tuberon, ekbruligitan ĉe mia propra fajrejo,
+por incendii Indianan vilaĝon okaze de Reĝo-Filipo-Milito. Ambaŭ estis
+bonaj amikoj miaj kaj multajn plaĉajn promenadojn ni kunfaris laŭlonge de
+ĉi-tiu vojeto kaj hejmenrevenis post noktomezo. Plaĉus al mi amikiĝi kun
+vi por honori ilin."
+
+"Se tio okazis konforme al via raportaĵo," respondis Bonulo Braŭno, "mi
+miras ke ili neniam priparolis tiujn aferojn. Aŭ tute kontraŭe, mi
+malmiras pri tio, konsciante ke la plej minimuma tiutema onidiraĵo ilin
+forpelintus el Nov-Anglio. Ni estas preĝema gento kaj, aldone, bonfarema,
+kaj toleras nenian tiuspecan fiecon."
+
+"Ĉu fieco, ĉu ne," diris la vojaĝanto kun la tordita promenbastono, "mi
+bone konatas tie-ĉi en Nov-Anglio. La diakonoj de multaj preĝejoj trinkis
+kun mi la komunian vinon. La altranguloj de diversaj urboj min nomumis sia
+estro. La plejmulto el la anoj de Granda kaj Ĝenerala Tribunaloj apogas
+solide miajn celojn. La provincestro kaj mi, ankaŭ--sed tiuj estas
+registaraj sekretoj."
+
+"Ĉu tiaĵo povas esti?" kriegis Bonulo Braŭno, fiksrigardante kun miro sian
+senĝenan kunulon. "Malgraŭ tio, mi ĝuas nenian rilaton kun la provincestro
+nek kun la konsilio. Tiuj havas proprajn kondutmanierojn kiuj neniel estas
+reguloj por simpla kultivisto kiel mi. Sed se mi daŭre promenus kun vi,
+kiel mi povus toleri la rigardon de tiu bona maljunulo, nia pastoro, de
+vilaĝo Salemo? Ho, lia voĉo tremegigus min kaj prediktage kaj prelegtage."
+
+Ĝis tiam la pli aĝa vojaganto aŭskultis kun deca seriozo sed nun
+eksplodridegis, senbride, tordiĝante tiel perforte ke lia serpentaspekta
+bastono ŝajnis tordiĝi kompate.
+
+"Ho, ho, ho!" li kriegis foje kaj refoje. Tiam, sin ekreginte: "Nu, Bonulo
+Braŭno, daŭrigu, daŭrigu. Tamen bonvolu ne mortigi min pro ridado."
+
+"Nu, por tuj finfermi la aferon," diris Bonulo Braŭno, iomege urtikite,
+"ni konsideru mian edzinon, Fidulinon. Tio rompus ŝian karan koreton kaj
+antaŭ kaŭzi tion mi preferus rompi la mian."
+
+"Nu, se tio estu la kazo," respondis la alia, "jes ja, eksekvu ĉiarimede
+propran irvojon, Bonulo Braŭno. Eĉ interŝanĝe kontraŭ dudek maljunulinoj
+kiel tiu lampaŝanta antaŭ ni, mi ne konsentus ke Fidulino spertu iun ajn
+ĝenon."
+
+Dum li parolis, perbastone li indikis sur la vojeto inan figuron kiun
+Bonulo Braŭno rekonis kiel ege pian kaj modelan sinjorinon lernigintan al
+li dum lia knabeco lian katekismon kaj restantan ankoraŭ lia morala kaj
+spirita konsilanto kune kun la pastoro kaj Diakono Gukino.
+
+"Vere mirindege estas ke Gudino Klojso iradas tiel foren en la sovaĝejon
+dumnokte," li diris. "Sed kun via permeso, amiko, mi sekvu ĉirkaŭirantan
+flankvojeton tra la arbaro ĝis preteriri tiun Kristanan virinon. Ne
+konante vin, ŝi povus eble demandi al mi kun kiu mi vojaĝas kaj kien mi
+iras."
+
+"Tiel estu," konsentis lia kunvojaĝanto. "Vi ĉirkaŭiru traarbare dum mi
+restu survojete."
+
+Respondkondute, la junulo flankenturniĝis sen ĉesi rigardi tamen sian
+kunulon kiu antaŭeniris mallaŭtpaŝe laŭ la vojeto ĝis ekesti nur
+bastonlongan distancon for de la maljunulino. Ŝi, intertempe, laŭiris sian
+vojon kiel eble plej bone kun malkutima rapideco por tiel altaĝa virino,
+murmurante malklarajn vortojn--preĝon, eble--dum la irado. La vojaĝanto
+etendis sian bastonon kaj tuŝis ŝian velkintan kolon per la serpentaspekta
+ekstremaĵo de la promenhelpilo.
+
+"La diablo!" ekkriegis la pia maljunulino.
+
+"Tial Gudino Klojso rekonas sian malnovan amikon, ĉu?" observis la
+vojaĝanto, ŝin alfrontante kaj sin apogante sur sian tordiĝantan bastonon.
+
+"Ho, laŭ la suma vero! Ĉu povas esta via Moŝto?" kriis la bonvirino. "Jes
+ja, verfakte estas vi, kaj la preciza imago de mia antaŭa amiko, Bonulo
+Braŭno, avo de la stulta hodiaŭa samnomulo. Sed ĉu via Moŝto bonvolas tion
+kredi? Mia balailbastono strange malaperis, ŝtelprenite, laŭ mia suspekto,
+far tiu penduminda sorĉistino, Gudino Korjo. Kaj, aldone, la afero okazis
+kiam mi jam estis sanktoleita per apisuko, kvinfoliaĵo kaj akonito."
+
+"Intermiksitaj kun bonega tritiko kaj graso de novnaskiĝinta bebo," diris
+la estaĵo havanta la formon de avo Bonulo Braŭno.
+
+"Ho, via Moŝto konas la recepton," kriis la maljunulino, gakante laŭte.
+"Tial, kiel mi diris, estante preta por la kunveno kaj havante nenian
+ĉevalon por rajdi, mi decidiĝis piediri ĉar, laŭraporte, hodiaŭnokte ni
+akceptos en la komunumon bonan junulon. Sed nun via Moŝto bonvolu
+disponigi min pri via brako kaj ni ambaŭ alvenos tien fulmrapide."
+
+"Tiaĵo ne povas okazi," respondis ŝia amiko. "Mi ne rajtas disponi vin pri
+mia brako. Sed jen alprenu mian bastonon, se vi deziras."
+
+Tiel parolinte, li malsuprenĵetis ĝin antaŭ ŝiaj piedoj kie, povas esti,
+ĝi ekanimiĝis, estante unu el la bastonoj kiujn ties posedanto antaŭe
+pruntedonis al la Egiptaj magoj. Pri tiu fakto tamen Bonulo Braŭno neniel
+konsciis. Post kiam li tuj ĉielenrigardis pro mirego kaj tiam denove
+terenrigardis, li vidis nek Gudinon Klojson nek la serpentobastonon,
+anstataŭe tiun ununuran kunvojaĝanton kiu lin atendis tre trankvile,
+kvazaŭ okazintus nenio.
+
+"Tiu maljunulino lernigis al mi mian katekismon," diris la junulo kaj lia
+simpla eldiraĵo entenis mondon da signifo.
+
+Ili daŭre antaŭeniris dum la pli aĝa vojaĝanto urĝis sian kuniranton
+paŝadi hastaritme kaj persiste sekvi la vojon, diskursante tiel taŭge ke
+liaj argumentoj ŝajnis ekfonti el la sino de la aŭskultanto anstataŭ el la
+buŝo de la diskursanto. Dum ili promenis, li plukis acerbranĉon, celante
+ĝin utiligi kiel apogbastonon, kaj komencis ĝin senigi je ties subbranĉoj
+kiuj estis malsekaj pro vespera roso. En la momento mem kiam liaj fingroj
+ilin tuŝis, ili velkis strange kaj sekiĝis kvazaŭ post semajndaŭra
+sunbrilado. Tial la paro antaŭeniris je bona libera paŝritmo kiam subite,
+en morna vojokavaĵo, Bonulo Braŭno sidiĝis sur arbostumpon kaj
+malkonsentis daŭre progresi.
+
+"Amiko," li diris obstine, "mi jam decidiĝis. Pluan paŝon mi ne iros nome
+de tiu tasko. Ĉu gravu al mi ke mizera maljunulino elektu iri ĉe la diablo
+kiam mi antaŭe supozis ke ŝi preferos ĉieleniri? Ĉu tio rajtigas min
+forlasi mian karan Fidulinon kaj postsekvi la maljunulinon?"
+
+"Vi juĝos la aferon pli klare poste," diris trankvile lia konato. "Sidu
+tie-ĉi kaj vin iom mallacigu dum kelkaj momentoj. Kiam vi ekvolos denove
+promenadi, jen mia bastono por faciligi vian iradon."
+
+Sen pluaj vortoj li transĵetis al sia kuniranto la aceran bastonon kaj tuj
+malaperis kvazaŭ fantomiĝinte en la pliprofundiĝanta malhelo. La juna viro
+sidis kelkajn momentojn apud la vojo, sin multe aplaŭdante, antaŭpensante
+pri la nuna eblo renkonti la pastoron purkonscience okaze de sia matena
+promenado kaj ne devi timi la rigardon de estimata maljuna Diakono Gukino.
+Kaj pri la trankvila dormado kiun li nun spertus en tiu sama nokto kiun
+ĵus antaŭe li celintis pasigi tial malvirte, sed kiun li nun pasigus tiel
+pure kaj dolĉe en la brakoj de Fidulino! Inter tiuj plaĉaj kaj laŭdindaj
+meditadoj Bonulo Braŭno aŭdis la hufbatojn de ĉevaloj venantaj laŭ la vojo
+kaj juĝis ke dece estos sin kaŝi en la arbarorando, prikonsciante la
+kulpan celon lin tien alvenigintan, kvankam li nun tiel feliĉe forturniĝis
+de ĝi.
+
+Daŭre antaŭenvenis la hufpaŝoj kaj la voĉoj de la rajdantoj, du seriozaj
+maljunaj voĉoj interparolantaj sobre dum la alproksimiĝo. Tiuj
+intermiksitaj sonoj ŝajnis laŭpaŝi la vojon nur kelkajn jardojn for de la
+kaŝejo de la juna viro. Tamen, sendube pro la profundo de la malhelo en
+tiu aparta loko, videblis nek la rajdantoj nek la rajdbestoj. Kvankam
+iliaj korpoj tanĝis la etajn laŭvojajn branĉojn, laŭvide ili ne
+interrompis, eĉ, momenteton, la malklaran lumradion fontantan el la brila
+ĉielstrio kiun laŭnecese ili trapasis. Bonulo Braŭno laŭvice kaŭris kaj
+staris piedpinte, apartigante la branĉojn kaj eligante la kapon tiel foren
+kiel li kuraĝis sen ekvidi eĉ ununuran ombron. Des pli ĝenis lin la
+okazantaĵo ĉar li bonvolintus ĵuri esti rekoninta, se tiaĵo eblas, la
+voĉojn de la pastoro kaj Diakono Gukino, trotetantaj mallaŭte antaŭen,
+kiel ili kutimis fari kiam ili aliris ordinacion aŭ eklezian konsilion.
+Dum ili ankoraŭ enestis la aŭdkampon de la junulo, unu el la rajdantoj
+haltis por pluki vergon.
+
+"El la du, via pastora Moŝto," diris la voĉo, "mi preferus malĉeesti
+ordinacian bankedon ol la ĉi-noktan kunvenon. Oni diris al mi ke kelkaj
+komunumanoj niaj alvenos de Falmaŭto kaj de eĉ pli fora distanco, kaj
+ceteraj de Konektikuto kaj Rod-Insulo, kaj aldone kelkaj el la Indianaj
+ŝamanoj kiuj, laŭ sia maniero, scipovas estigi preskaŭ tiom da diablaĵoj
+kiel la plej talentaj el ni. Cetere, aniĝos al nia komunumo bona
+junulino."
+
+"Bonege, Diakono Gukino!" respondis la seriozaj maljunaj tonoj de la
+pastoro. "Ekspronu, alie ni malfruos. Nenio povos okazi, vi scias, ĝis
+kiam mi atingos la kunvenejon."
+
+La hufoj denove sonadis kaj la voĉoj, parolante tiel strange en la
+malplena aero, ade trapasis la arbaron, kie neniam ekzistis preĝejo nek
+iam preĝis eĉ ununura Kristano. Kien tial tiuj sanktaj viroj povus
+alvojaĝadi tiel profunde en la pagana sovaĝejo? Juna Bonulo Braŭno
+alkroĉiĝis al arbo por sin apogi, preta grundensinki, malforta, surŝarĝite
+je la peza malsano de sia koro. Li rigardis la ĉielon, dubante ĉu vera
+Paradizo povas ekzisti super li. Tamen jen estis la blua volbo kaj la
+steloj pribriliĝantaj en ĝi.
+
+"Helpe de Ĉielo supre kaj Fidulino malsupre, mi ade kontraŭstaru la
+diablon!" kriis Bonulo Braŭno.
+
+Dum li daŭre rigardis supren en la profundan firmamentan arkon kaj levis
+la manojn por preĝi, nubo, kvankam moviĝetis nenia vento, transhastis la
+zeniton kaj kaŝis la pliheliĝantajn stelojn. La blua ĉielo ankoraŭ
+videblis krom rekte superkape, kie tiu nigra nubamaso hastis balailritme
+norden. Supre en la aero, kvazaŭ el la profundaĵoj de la nubo, alvenis
+konfuzita kaj dubinda voĉarsonado. Foje la aŭskultanto imagis povi
+distingi la parolmanierojn de samvilaĝanoj siaj, de viroj kaj virinoj, kaj
+piaj kaj malpiaj, multajn el kiuj li jam renkontis ĉe la komunitablo dum
+ceterajn li antaŭe vidis deboĉadi ĉe la drinkejo. En la sekvinta momento,
+tiel malprecizaj estis la sonoj ke li scivolemis ĉu esti aŭdinta nur la
+murmuron de la malnova arbaro, flustranta senvente. Tiam alvenis pli forta
+ŝveliĝo de tiuj konataj tonoj jam aŭdataj ĉiutage ĉe vilaĝo Salemo sed
+neniam antaŭe fontantaj el nokta nubo. Estis unu voĉo, voĉo de junulino,
+kiu lamentadis, tamen kun malcerta malĝojo, kaj petadis komplezon kies
+plenumo tamen eble ŝin dolorigus. Kaj la tuta nevidebla homamaso, kaj
+sanktuloj kaj pekintoj, ŝajnis ŝin kuraĝigi daŭre antaŭeniri.
+
+"Fidulino! kriis Bonulo Braŭno, kun voĉo de angoro kaj senespero. Kaj la
+eĥooj de la arbaro lin primokis, kriante "Fidulino! Fidulino!", kvazaŭ
+mistifikitaj mizeruloj ŝin serĉus tra la tuta sovaĝejo.
+
+La kriego de malĝojo, kolerego kaj teruro daŭre trapenetris la nokton kiam
+la malfeliĉa edzo retenis la spiradon por atendi respondon. Aŭdiĝis
+ŝirkrio, tuj superbruite per pli laŭta voĉarmurmurado kiu fadis en foran
+ridadon, dum la nigra nubo forbalaiĝis, postlasante super Bonulo Braŭno
+klaran silentan ĉielon. Sed io falis papiliumante tra la aero kaj kroĉiĝis
+al arbobranĉo. La junulo mankaptis ĝin kaj ekvidis rozkoloran rubandon.
+
+"Mia Fidulino foriris!" li ekkriis, post momento da stuporiĝo. "Surestas
+la teron nenia bono. Peko estas nura vorto. Venu, diablo. Al vi la mondo
+estas transdonita."
+
+Kaj frenezigite pro senespero, rezulte de kio li ridadis longe kaj laŭte,
+Bonulo Braŭno alprenis sian bastonon kaj ree survojiĝis, antaŭenirante
+tiel rapidritme ke li ŝajnis flugi anstataŭ marŝi aŭ kuri laŭ la arbara
+vojeto. Pli kaj pli la irejo malmildiĝis kaj morniĝis kaj malklare
+videbliĝis ĝis finfine entute malaperi, postlasante la junulon en la mezo
+de la malhela sovaĝejo, ade antaŭenhastantan kun tiu instinkto kiu
+kondukas mortalajn homojn al malico. La tuta arbaro plenplenis je timigaj
+sonoj--grincado de arboj, hurlado de sovaĝaj bestoj, kriegoj de Indianoj.
+Dume la vento foje sonoradis kiel fora preĝeja sonorilo, foje rondmuĝis
+ĉirkaŭ la vojaĝanto kvazaŭ lin primokus la tuta Naturo. Sed li mem estis
+la ĉefa hororaĵo de la sceno kaj nepre ne kaŭris antaŭ ties ceteraj
+hororaĵoj.
+
+"Ho! ho! ho!" muĝis Bonulo Braŭno kiam lin primokis la vento. "Ni aŭdu kiu
+el ni ridos la plej laŭte. Ne entreprenu min timigi per viaj diablaĵoj.
+Venu sorĉistino, venu sorĉisto, venu Indiana ŝamano, venu Satano mem, ĉar
+jen alvenas Bonulo Braŭno. Pli bone estu ke vi timu lin ol ke li timu
+vin."
+
+Verdire, tra la tuta hantita arbaro vidiĝis nenio pli timiga ol la figuro
+de Bonulo Braŭno. Adade li flughastis inter la nigraj pinarboj, svingante
+sian bastonon kun deliraj gestoj, foje sin instigante elverŝi aĉajn
+blasfemaĵojn, alifoje ekkriante tiel ridege ke la tuta arbara sonprovizo
+komencis eĥadi lian ridadon kiel ĉirkaŭanta demonaro. La diablo aperanta
+en propra formo estas malpli aĉaspekta ol tiam kiam li furiozas en homa
+brusto. Tial antaŭenkuregis laŭvoje la diabla disĉiplo ĝis ekvidi antaŭ
+si, tremetantan interarbe, ruĝan lumon, same kiel kiam faligitaj trunkoj
+kaj branĉoj de maldensejo brulegas kaj suprenĵetas kontraŭĉielen, je
+noktomeza horo, brilegan fajron. Li paŭzis, dum ripozintervalo de la
+spirita tempesto ĝis tiam lin antaŭenpelinta, kaj aŭdis la ŝveladon de
+verŝajna himno, ruliĝanta solene ekde fora distanco kvazaŭ sub la pezo de
+multaj voĉoj. Li rekonis la melodion. Ĝi estis konata melodio de la ĥoro
+de la vilaĝa kunvendomo. La verso finsonoradis peze, sin plilongigante per
+refreno, tamen ne de homaj voĉoj, anstataŭe de ĉiuj sonoj de la
+senlumigita sovaĝejo kunsonantaj en aĉega harmonio. Bonulo Braŭno ekkriis
+sed la kriado malsonis en liaj oreloj pro sia unisono kun la kriaro de la
+sovaĝejo.
+
+Dum la silento-intervalo li ŝteliris antaŭen ĝis kiam la lumo brilegis
+plenforte sur liajn okulojn. Ĉe ekstremaĵo de malplenejo, cirkaŭlimigita
+de la malhela arbarmuro, elstaris rokego havanta krudan naturan similecon
+al altaro aŭ predikejo. Ĝin ĉirkaŭis kvar brilegaj pinarboj kies supraĵoj
+bruladis dum iliaj trunkoj restis sendifekte, same kiel kandeloj okaze de
+vespera kunveno. La foliaramaso superkreskinta la supron de la roko entute
+brulegis, flamegante alte en la nokto kaj lumigante maltrankvile la tutan
+kampon. Ĉiu pendanta branĉeto kaj folia festono brulis. Dum la ruĝa lumo
+leviĝis kaj falis, multhoma kunvenintaro alterne aperis el la ombro, tiam
+malaperis en ĝin, tiam renaskiĝis, por tiel diri, el la malhelo, tuj
+ekpopolante la centron de la soleca arbaro.
+
+"Seriozmiena kaj malhelvestaĵa kompanio," citis Bonulo Braŭno.
+
+Tiaj ili estis, verdire. Inter translokiĝante flagramove tien kaj reen,
+inter brilo kaj malbrilo, ensceniĝis kelkaj vizaĝoj vidotaj la sekvontan
+tagon ĉe la provinca konsilikunveno kaj ceteraj kiuj, el la plej sanktaj
+predikejoj de la lando, dimanĉon post dimanĉo, rigardis piapoze
+ĉieldirekten kaj benigne spektadis la plenegajn sidbenkojn. Kelkaj asertas
+ke la edzino de la provincestro ĉeestis. Almenaŭ ĉeestis altrangulinoj
+konataj de ŝi, kaj edzinoj de estimataj edzoj, kaj amasego da vidvinoj,
+kaj belaj junulinoj timantaj ke iliaj patrinoj ilin ekvidu. Aŭ blindumis
+Bonulon Braŭnon la subitaj eklumoj superflagrantaj la malhelan kampon aŭ
+li rekonis du dekojn el la vilaĝ-Salemaj preĝejanoj famaj pro ilia aparta
+sankteco. Estimata maljuna Diakono Gukino jam alvenis kaj atendis
+ĉekalkane de tiu respektinda sanktulo, sia adorata pastoro. Tamen, apud
+tiuj seriozaj bonreputaciaj piuloj, tiuj preĝejaj presbiteroj, tiuj
+ĉastvivaj sinjorinoj kaj rosvangaj fraŭlinoj, malpie asociiĝis diboĉemaj
+viroj kaj depraviciaj virinoj, gemizeruloj adeptiĝintaj al malboncela kaj
+malpura misfarado kaj eĉ suspektataj kiel krimuloj. Strange estis konscii
+ke la bonaj ne apartiĝis disde la malbonaj, ke la sanktajn ne timigis la
+pekintoj. Ankaŭ disiĝintaj inter siaj palvizaĝaj malamikoj estis la
+Indianaj ŝamanoj, aŭ "paŭvaŭoj", kiuj jam ofte timigis sian indiĝenlandan
+arbaron per pli da teruraj sorĉkantoj ol iuj ajn konataj en Brita
+sorĉarto.
+
+"Tamen kie estas Fidulino?" pensis Bonulo Braŭno kaj, dum espero eniris
+lian koron, li tremis.
+
+Cetera himnoverso ekaŭdiĝis, malrapida kaj malĝoja sonaro, tia kia plaĉas
+al la piuloj, tamen kunligite al teksto esprimanta ĉion kion nia karaktero
+kapablas koncepti pri pekado kaj malhele sugestante eĉ pli.
+Malkompreneblaj al nuraj homoj estas la diablaj artoj. Verso post verso
+kantiĝis. Tamen inter la versoj elŝvelis sovaĝeja refreno sonanta kiel la
+plej profunda tono de granda orgeno. Kaj post la fina noto de tiu terura
+himno ekaŭdiĝis sonarego pensiganta ke la hurlanta vento, la hastantaj
+riveretoj, la muĝantaj bestoj kaj ĉiu cetera voĉo de la kakofonia sovaĝejo
+intermiksiĝis kaj akordiĝis kun la voĉo de la kulpa homaro honoranta la
+princon de ĉio. La kvar brulantaj pinarboj suprenĵetis pli altan flamon
+kaj malklare siluetigis aĉegajn formojn kaj vizaĝojn sur la fumkronoj
+ŝvebantaj super la malpia kunvenintaro. En la sama momento la surroka
+fajro lanĉiĝis ruĝe supren, formante brilan arkon super sia bazo kie
+figuro nun aperis. Estu dirite respektege ke la figuro multe aspektis, kaj
+vestaĵe kaj kondute, kiel iu serioza religiulo de la Nov-Angliaj preĝejoj.
+
+"Elkonduku la konvertitojn!" ekkriis voĉo kiu eĥadis tra la kampo kaj
+forruliĝis en la arbaron.
+
+Aŭdinte tiun alvokon, Bonulo Braŭno antaŭenpaŝis el la arbarombro kaj
+alproksimiĝis la kultanaron kun kiu li sentis abomenan fratecon pro la
+simpation kiu spertis pri ili ĉiu malicaĵo de lia koro. Preskaŭ li
+povintus ĵuri ke invitis lin antaŭenveni la formo de lia mortinta patro
+mem, rigardante malsupren ekde fumkrono, dum virino havanta malklarajn
+trajtojn de senespero etendis ĵetgeste la brakon por lin averti ne
+antaŭenveni. Ĉu estis lia patrino? Sed nepre mankis al li la povo retiriĝi
+ununuran paŝon aŭ rezisti, eĉ pensade, kiam la pastoro kaj bona maljuna
+diakono Gukino mankaptis liajn brakojn kaj lin kondukis al la flambrila
+rokaltaro. Tien alvenis ankaŭ la magra formo de vualita virino, kondukita
+inter Gudino Klojso, tiu pia instruistino pri la katekismo, kaj Martino
+Karjero, kiu antaŭe ricevis la promeson de la diablo ke ŝi fariĝu Reĝino
+de Infero. Nebridita virinaĉo estis ŝi. Kaj jen staris la prozelitoj sub
+la fajra baldakeno.
+
+"Bonvenon, miaj infanoj!" diris la malhela figuro, "al la komunio de via
+raso. Vi finrekonis, jam tiel junaĝe, vian naturon kaj vian destinon.
+Karaj infanoj miaj, rigardu malantaŭ vi!"
+
+Ili turniĝis kaj, kvazaŭ vidate flagrante en tavolo da flamoj, ekmontriĝis
+la diablokultanoj, portante survizaĝe malhele brilantajn bonvenridetojn.
+
+"Jen," daŭrigis la zibelkolora formo, "ĉiuj tiuj respektataj de vi ekde
+via junaĝo. Vi juĝis ilin pli sanktaj ol vi mem kaj kaŭris antaŭ propra
+pekado, ĝin komparante kun iliaj vivoj de bonfarado kaj preĝemaj
+ĉieldirektaj aspiradoj. Tamen jen ili staras ĉiuj partoprenante en mia
+adoranta asembleo. Ĉi-nokte vi ekrajtos ekscii iliajn sekretajn farojn:
+kiel grizbarbaj presbiteroj de la preĝejo flustris diboĉajn vortojn al la
+junaj servistinoj de siaj domoj; kiel multaj virinoj, sopirante surporti
+vidvinajn lamentovestaĵojn, havigis trinkaĵon al siaj edzoj je la
+enlitiĝhoro, tiumaniere ebligante tiujn sperti siajn lastajn dormadojn sur
+iliaj senoj; kiel senbarbaj junuloj hastis heredi la riĉecon de siaj
+patroj; kaj kiel belaj fraŭlinoj--ne ruĝiĝu, karulinoj miaj--elfosis etajn
+tombojn en la ĝardeno kaj invitis min, kiel ununuran gaston, ĉeesti la
+enterigon de la bebo. Pere de la kompato kiun viaj homaj koroj sentas pri
+pekado, vi spurtrovos ĉiujn ejojn--ĉu preĝejajn, dormĉambrajn, stratajn,
+kampajn aŭ arbarajn--kie krimo okazis kaj vi ekĝojos prikonsciante ke la
+tuta tero estas ununura pekomakulo, ununura sangejo. Eĉ pli ol tio. Okazos
+al vi penetri, en ĉiu sino, la profundan misteron de pekado, la fonton de
+ĉiuj malicaj artoj, kaj kiu senelĉerpiĝe provizas homojn per pli da
+malbonaj instigoj ol kapablas okazigi en konkreta farado la kunigita
+homara povaro, la tuta nepra potenco mia. Kaj nun, miaj infanoj, rigardu
+vin unu la alian."
+
+Kiam ili plenumis la peton, laŭ la fajrbrilo de la inferdevenaj torĉoj la
+mizerulo ekvidis sian Fidulinon, kaj la edzino sian edzon, tremantajn
+ambaŭ antaŭ tiu malsankta altaro.
+
+"Jen, ĉi-tie vi staras, miaj infanoj," diris la figuro en profundaj kaj
+solenaj tonoj, preskaŭ malĝojaj pro ilia senespera aĉeco, kvazaŭ lia iama
+anĝela naturo povus daŭre prilamenti nian mizeran rason. Dependante unu de
+la koro de la alia, vi jam ankoraŭ esperis ke virto estas pli ol nura
+revo. Nun vi estas sentrompigitaj. Malico estas la naturo de la homaro.
+Necesas ke malico estu via sola feliĉo. Bonvenon denove, miaj infanoj, al
+la komunio de via raso."
+
+"Bonvenon!" ripetis la diabloadorantoj en unu kriego de senespero kaj
+triumfo.
+
+Kaj jen ili staris, la sola paro, laŭŝajne, ankoraŭ hezitanta sur la rando
+de malbonfarado en ĉi-tiu malhela mondo. Natura baseno kuŝis en la roko.
+Ĉu ĝi enhavis akvon ruĝigitan per la nebularda luno? Ĉu temis pri sango?
+Ĉu pri likvaĵa flamo? Ĉi-ene la formo de la malico mergis la manon kaj sin
+pretigis kuŝigi la baptosignon sur iliajn fruntojn por ke ili partoprenu
+en la mistero de la pekado, pli konsciante pri la sekreta pekado de aliaj,
+kaj fara kaj pensa, ol ili povus nun prikonscii propran pekadon. La edzo
+direktis solan rigardon al sia palvizaĝa edzino kaj Fidulino al li. Kiujn
+malpurajn mizerulojn la sekvonta rigardo elmontrus unu al la alia dum ili
+tremaĉas samtempe pri tio kion ili vidas kaj tio kion ili vidigas?
+
+"Fidulino! Fidulino!" ekkriis la edzo. "Suprenrigardu, ĉieldirekten, kaj
+kontraŭstaru la maliculon!"
+
+Ĉu Fidulino obeis li ne sciis. Apenaŭ finparolinte, li konsciis troviĝi
+meze de trankvila nokto kaj soleco, aŭskultante ventomuĝadon forkvietiĝi
+pezmove tra la arbaro. Li ŝanceliĝis kontraŭ la rokon, sentis ties
+malvarmon kaj malsekon. Dume, pendanta arbobranĉeto, antaŭe entute
+flamanta, aspergis lian vangon per ege malvarma roso.
+
+La sekvintan matenon juna Bonulo Braŭno eniris malrapide la straton de
+vilaĝo Salemo, ĉirkaŭrigardante fikse kiel mistifikito. La bona maljuna
+pastoro, piedpromenante laŭlonge de la tombejo por naskigi matenmanĝan
+apetiton kaj primediti sian predikon, aljuĝis benon al Bonulo Braŭno,
+preterpasante. La junulo fortiriĝis disde la respektata sanktulo kvazaŭ
+dezirante eviti anatemon. Maljuna Diakono Gukino preĝis ĉehejme kaj la
+sanktaj vortoj de lia preĝo aŭdiĝis tra la malfermata fenestro. "Al kiu
+Dio la sorĉisto povas preĝi?" diris Bonulo Braŭno. Gudino Klojso, tiu
+bonega altaĝa Kristanino, staris en la fruhora sunlumo de sia
+fenestrolataĵo, katekizante knabineton alportintan al ŝi pindon da
+novmatena lakto. Bonulo Braŭno forkaptis la infanon kvazaŭ el la alpreno
+de la diablo mem. Ĉirkaŭirante la stratangulon apud la kunvendomo, li
+ekvidis la kapon de Fidulino kun ties rozkoloraj rubandoj, kiu elspektadis
+anksie, kaj kiu tiel ĝojiĝis ekvidinte lin ke ŝi kuris saltpaŝe laŭ la
+strato kaj preskaŭ kisis la edzon antaŭ la tuta vilaĝo. Tamen Bonulo
+Braŭno enrigardis severe kaj malfeliĉe ŝian vizaĝon kaj preterpasis
+sensalute.
+
+Ĉu Bonulo Braŭno ekdormis en la arbaro kaj nur prisonĝis sovaĝan
+sorĉistinkunvenon?
+
+Tiel estu, se vi deziras. Tamen estis sonĝo, ho, ve!, enhavanta malican
+aŭguron por Bonulo Braŭno. Severa, malĝoja, malhelmiene meditema,
+malfidema, eĉ senespera viro li fariĝis ekde la nokto de tiu timiga sonĝo.
+En dimanĉo, kiam la preĝejanaro kantis sanktan psalmon, li ne povis
+aŭskulti ĉar konkuranta himno pri pekado atingis en laŭta hasto liajn
+orelojn, superbruante la karan melodion. Kiam la pastoro parolis el la
+predikejo kun forto kaj arda elokvenco, kun lia mano sur la malfermita
+Biblio, pri la sanktaj veroj de nia religio, kaj pri sanktulecaj vivoj kaj
+triumfaj mortoj kaj pri estonta feliĉego aŭ nedirebla mizero, tiam Bonulo
+Braŭno paliĝis, timante ke la tegmento falu tondrobrue sur la grizan
+blasfemanton kaj la aŭskultantojn. Ofte, vekiĝinte subite je noktomezo, li
+fortiriĝis disde la sino de Fidulino. Matene kaj vespere, kiam la familio
+surgenuiĝis por preĝi, li kuntiris la brovojn grimacamiene kaj rigardis
+severe sian edzinon kaj forturniĝis. Kaj kiam li finvivis post longa tempo
+kaj transportiĝis al sia tombo kiel aĝogriza kadavro, akompanate de
+Fidulino, nun maljunulino, kaj gefiloj kaj genepoj, en bona procesio, kaj
+ne malmultaj najbaroj, nenian esperplenan verson oni ĉizis sur lian
+tomboŝtonon ĉar lia mortohoro estis Malĝojo.
+
+
+
+
+
+
+***END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ***
+
+
+
+CREDITS
+
+
+April 20, 2007
+
+ Project Gutenberg Edition
+ Robert L Read
+ Joshua Hutchinson
+ Online Distributed Proofreading Team
+
+
+
+A WORD FROM PROJECT GUTENBERG
+
+
+This file should be named 21194-0.txt or 21194-0.zip.
+
+This and all associated files of various formats will be found in:
+
+
+ http://www.gutenberg.org/dirs/2/1/1/9/21194/
+
+
+Updated editions will replace the previous one — the old editions will be
+renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no one
+owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and
+you!) can copy and distribute it in the United States without permission
+and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the
+General Terms of Use part of this license, apply to copying and
+distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the Project
+Gutenberg™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered
+trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you
+receive specific permission. If you do not charge anything for copies of
+this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
+for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
+performances and research. They may be modified and printed and given away
+— you may do practically _anything_ with public domain eBooks.
+Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+
+
+_Please read this before you distribute or use this work._
+
+To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work (or
+any other work associated in any way with the phrase Project Gutenberg),
+you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™
+License (available with this file or online at
+http://www.gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1.
+
+
+General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg™ electronic works
+
+
+1.A.
+
+
+By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work,
+you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the
+terms of this license and intellectual property (trademark/copyright)
+agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this
+agreement, you must cease using and return or destroy all copies of
+Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee
+for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work
+and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may
+obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set
+forth in paragraph 1.E.8.
+
+
+1.B.
+
+
+Project Gutenberg is a registered trademark. It may only be used on or
+associated in any way with an electronic work by people who agree to be
+bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can
+do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying
+with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are
+a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you
+follow the terms of this agreement and help preserve free future access to
+Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below.
+
+
+1.C.
+
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (the Foundation or
+PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an individual
+work is in the public domain in the United States and you are located in
+the United States, we do not claim a right to prevent you from copying,
+distributing, performing, displaying or creating derivative works based on
+the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of
+course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of
+promoting free access to electronic works by freely sharing Project
+Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for
+keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can
+easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
+same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you
+share it without charge with others.
+
+
+1.D.
+
+
+The copyright laws of the place where you are located also govern what you
+can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant
+state of change. If you are outside the United States, check the laws of
+your country in addition to the terms of this agreement before
+downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating
+derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work.
+The Foundation makes no representations concerning the copyright status of
+any work in any country outside the United States.
+
+
+1.E.
+
+
+Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+
+1.E.1.
+
+
+The following sentence, with active links to, or other immediate access
+to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever
+any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase
+Project Gutenberg appears, or with which the phrase Project Gutenberg is
+associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or
+distributed:
+
+
+ This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+ almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away
+ or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License
+ included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org
+
+
+1.E.2.
+
+
+If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from the
+public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with
+permission of the copyright holder), the work can be copied and
+distributed to anyone in the United States without paying any fees or
+charges. If you are redistributing or providing access to a work with the
+phrase Project Gutenberg associated with or appearing on the work, you
+must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7
+or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™
+trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
+
+
+1.E.3.
+
+
+If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the
+permission of the copyright holder, your use and distribution must comply
+with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed
+by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project
+Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the
+copyright holder found at the beginning of this work.
+
+
+1.E.4.
+
+
+Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License
+terms from this work, or any files containing a part of this work or any
+other work associated with Project Gutenberg™.
+
+
+1.E.5.
+
+
+Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic
+work, or any part of this electronic work, without prominently displaying
+the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate
+access to the full terms of the Project Gutenberg™ License.
+
+
+1.E.6.
+
+
+You may convert to and distribute this work in any binary, compressed,
+marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word
+processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than
+Plain Vanilla ASCII or other format used in the official version posted on
+the official Project Gutenberg™ web site (http://www.gutenberg.org), you
+must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a
+means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of
+the work in its original Plain Vanilla ASCII or other form. Any alternate
+format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in
+paragraph 1.E.1.
+
+
+1.E.7.
+
+
+Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing,
+copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply
+with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+
+1.E.8.
+
+
+You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or
+distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that
+
+ - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you
+ already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to
+ the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to
+ donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg
+ Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60
+ days following each date on which you prepare (or are legally
+ required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments
+ should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg
+ Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4,
+ Information about donations to the Project Gutenberg Literary
+ Archive Foundation.
+
+ You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License.
+ You must require such a user to return or destroy all copies of the
+ works possessed in a physical medium and discontinue all use of and
+ all access to other copies of Project Gutenberg™ works.
+
+ You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
+ any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
+ receipt of the work.
+
+ You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg™ works.
+
+
+1.E.9.
+
+
+If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic
+work or group of works on different terms than are set forth in this
+agreement, you must obtain permission in writing from both the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the
+Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in
+Section 3 below.
+
+
+1.F.
+
+
+1.F.1.
+
+
+Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to
+identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain
+works in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these
+efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they
+may be stored, may contain Defects, such as, but not limited to,
+incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright
+or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk
+or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot
+be read by your equipment.
+
+
+1.F.2.
+
+
+LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES — Except for the Right of
+Replacement or Refund described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™
+trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™
+electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for
+damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE
+NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH
+OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE
+FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT
+WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL,
+PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY
+OF SUCH DAMAGE.
+
+
+1.F.3.
+
+
+LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND — If you discover a defect in this
+electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund
+of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to
+the person you received the work from. If you received the work on a
+physical medium, you must return the medium with your written explanation.
+The person or entity that provided you with the defective work may elect
+to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the
+work electronically, the person or entity providing it to you may choose
+to give you a second opportunity to receive the work electronically in
+lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a
+refund in writing without further opportunities to fix the problem.
+
+
+1.F.4.
+
+
+Except for the limited right of replacement or refund set forth in
+paragraph 1.F.3, this work is provided to you ’AS-IS,’ WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+
+1.F.5.
+
+
+Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the
+exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or
+limitation set forth in this agreement violates the law of the state
+applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make
+the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state
+law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement
+shall not void the remaining provisions.
+
+
+1.F.6.
+
+
+INDEMNITY — You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark
+owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of
+Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and
+any volunteers associated with the production, promotion and distribution
+of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs
+and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from
+any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of
+this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or
+additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect
+you cause.
+
+
+Section 2.
+
+
+ Information about the Mission of Project Gutenberg™
+
+
+Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic
+works in formats readable by the widest variety of computers including
+obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the
+efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks
+of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance
+they need, is critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring
+that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for
+generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation was created to provide a secure and permanent future for
+Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations
+can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at
+http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3.
+
+
+ Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of
+Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service.
+The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541.
+Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full
+extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws.
+
+The Foundation’s principal office is located at 4557 Melan Dr.
+S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North
+1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information
+can be found at the Foundation’s web site and official page at
+http://www.pglaf.org
+
+For additional contact information:
+
+
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4.
+
+
+ Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive
+ Foundation
+
+
+Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without wide spread
+public support and donations to carry out its mission of increasing the
+number of public domain and licensed works that can be freely distributed
+in machine readable form accessible by the widest array of equipment
+including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are
+particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United States.
+Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable
+effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these
+requirements. We do not solicit donations in locations where we have not
+received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or
+determine the status of compliance for any particular state visit
+http://www.gutenberg.org/fundraising/donate
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we have
+not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against
+accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us
+with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make any
+statements concerning tax treatment of donations received from outside the
+United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods
+and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including
+checks, online payments and credit card donations. To donate, please
+visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate
+
+
+Section 5.
+
+
+ General Information About Project Gutenberg™ electronic works.
+
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg™
+concept of a library of electronic works that could be freely shared with
+anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg™
+eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions,
+all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright
+notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance
+with any particular paper edition.
+
+Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook’s eBook
+number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed
+(zipped), HTML and others.
+
+Corrected _editions_ of our eBooks replace the old file and take over the
+old filename and etext number. The replaced older file is renamed.
+_Versions_ based on separate sources are treated as new eBooks receiving
+new filenames and etext numbers.
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg™, including how
+to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation,
+how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email
+newsletter to hear about new eBooks.
+
+
+
+
+
+
+***FINIS***
+ \ No newline at end of file