diff options
Diffstat (limited to '21194-0.txt')
| -rw-r--r-- | 21194-0.txt | 1965 |
1 files changed, 1965 insertions, 0 deletions
diff --git a/21194-0.txt b/21194-0.txt new file mode 100644 index 0000000..ce9f005 --- /dev/null +++ b/21194-0.txt @@ -0,0 +1,1965 @@ +The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Nathaniel Hawthorne + + + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no +restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under +the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or +online at http://www.gutenberg.org/license + + + +Title: Tri Noveloj + +Author: Nathaniel Hawthorne + +Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21194] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + + +***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ*** + + + + + +Tri Noveloj + + +by Nathaniel Hawthorne + + + + +Edition 1, (April 20, 2007) + + + + + + Unua Eldono: Oktobro 1998 + + Originaj Anglalingvaj Titoloj: + + "DR. HEIDEGGER’S EXPERIMENT" + + "THE MINISTER’S BLACK VEIL" + + "YOUNG GOODMAN BROWN" + + Copyright 1998 + Edwin P. Grobe + for the English-to-Esperanto translations + + + + + +TABLE OF CONTENTS + + +LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO +LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO +JUNA BONULO BRAŬNO + + + + + + +LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO + + +Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar +respektindajn geamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili +estis blankbarbaj ĝentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro +Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemanino nomiĝanta Vidvino +Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn +malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ +entombiĝi. S-ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa +komercisto, tamen ĉion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun +vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malŝparis siajn +plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj +plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj +ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S-ro Gaskojno estis ruinigita +politikisto kaj fifamulo; almenaŭ tia li estis ĝis kiam forpasinta tempo +kvazaŭ lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala +generacio, lin igante senfama anstataŭ fifama. Rilate al Vidvino +Vajkerlio, la tradicio raportas ke ŝi estis ege bela virino en sia juneco. +Dum longa lastatempo tamen ŝi vivis en profunda izolado pro kelkaj +skandalaj rakontoj antaŭjuĝigintaj kontraŭ ŝi la altrangularon de la urbo. +Menciinda fakto estas tio ke ĉiu el tiuj estimataj maljunuloj--S-ro +Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro Gaskojno--estis antaŭe amkandidatoj +de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranĉi ŝianome la gorĝon unu de la alia. +Kaj antaŭ ol daŭre rakonti mi nur tion atentigu ke kelkfoje oni juĝis +D-ron Hejdegeron kaj liajn kvar gastojn iom preterbonsencaj: kondiĉo ofte +okazanta ĉe maljunuloj kiam ilin maltrankviligas nunaj ĝenoj aŭ malĝojaj +memoraĵoj. + +"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D-ro Hejdegero, indikante pergeste +ke ili sidiĝu. ’Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj eksperimentetoj per +kiuj mi distriĝas ĉi-tie en mia kabineto." + +Se ĉiuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D-ro Hejdegero estis ege +stranga ejo. Ĝi estis malhela malnovmoda ĉambro ornamita per araneaĵoj kaj +aspergita de antikva polvo. Ĉirkaŭ la muroj staris pluraj kverkaj +libroŝrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj foliantoj +kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj pergamenkovrilaj +dozavoj. Sur la centra libroŝranko staris bronza busto pri Hipokrato kiun, +laŭ kelkaj aŭtoritatuloj, D-ro Hejdegero kutimis konsulti dum ĉiuj +malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo de la ĉambro staris +alta, mallarĝa, kverka vestoŝranko kies pordo duonapertis kaj en kiu +sendube kaŝiĝis skeleto. Inter du el la libroŝrankoj pendis spegulego, +elmontrante altan kaj polvan surfacon ene de malbriliĝinta ora kadro. +Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj pri tiu spegulo nombriĝis tiu +hipotezanta ke interne de ĝia kadrospaco loĝas la spiritoj de ĉiuj +mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li enrigardas ĝin tiuj lastaj +reciproke fiksrigardas el ĝi lian vizaĝon. La kontraŭan flankon de la +ĉambro ornamis tutkorpa portreto pri juna virino vestita en la paliĝinta +grandiozeco de silko, sateno kaj brokaĵo kaj kies vizaĝo estis tiel +paliĝinta kiel ŝia robo. Antaŭ ĉirkaŭ duonjarcento D-ro Hejdegero estis +edziĝonta kun la juna fraŭlino kiu tamen, ekspertinte ioman malsaniĝeton, +glutis medikamenton preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta +nokto. Restas mencii la plej interesan kuriozaĵon de la kabineto: pezegan +folivolumon, binditan en nigra ledo, kun enormaj arĝentaj agrafoj. Neniaj +literoj aperis sur la dorso kaj neniu certis pri la titolo de la libro. +Tamen ĉiuj supozis ĝin esti libro pri magio. Foje, kiam ĉambristino levis +la libron por forbrosi la polvon, la skeleto ekklakis en la ŝranko, piedo +de la bildigita fraŭlino eliris la portreton kaj surpaŝis la plankon, kaj +pluraj vizaĝaĉoj ekmontriĝis elrigardante la spegulon. Samtempe la latuna +kapo de Hipokrato kuntiris la brovojn kaj diris: "Sindetenu!" + +Tia estis la kabineto de D-ro Hejdegero. En la somera posttagmezo de nia +rakonto, ronda ebonnigra tableto staris en la mezo de la ĉambro, +surportante belforman kaj belartan vazon de tajlita vitro. La sunlumo +trairis la fenestron, inter la pezaj festonoj de du paliĝintaj damaskaj +kurtenoj, kaj transfalis senpere tiun vazon. Rezulte, milda pompo +reflektiĝis de ĝi sur la cindrokolorajn vizaĝojn de la kvin maljunaj +ĉirkaŭsidantoj. Staris sur la tablo ankaŭ kvar ĉampanglasoj. + +"Miaj karaj longatempaj geamikoj," ripetis D-ro Hejdegero, "ĉu mi rajtas +peti vian helpon por efektivigi ege interesan eksperimenton?" + +Nu, D-ro Hejdegero estis ege stranga maljuna sinjoro kies orginaleco jam +estiĝis nukleo de mil fantaziaj rakontoj. Pluraj el tiuj fabeloj, mi +hontiĝu tion konfesante, fontas eble el mia propra verdiremo kaj se iuj +ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto, mi +bonvole konsentu fi-nomiĝi "mensogfabrikanto". + +Kiam la kvar gastoj de la doktoro lin aŭdis priparoli sian proponitan +eksperimenton, ili atendis nenion pli mirindan ol musomortigon en +aerpompilo aŭ araneaĵkontrolon per mikroskopo aŭ similan sensencaĵon per +kiu li konstante kaj kutime ĝenetis siajn geamikojn. Sed sen atendi +respondon D-ro Hejdegero lampaŝe transiris la ĉambron kaj revenis portante +la saman pezegan, en nigra ledo binditan folion kiu laŭ ĝenerala onidirado +estis magilibro. Dekroĉinte la arĝentajn agrafojn, li malfermis la volumon +kaj de inter ties nigraliteraj paĝoj eltiris rozon, aŭ ion kiu antaŭe +estis rozo, kvankam la verdaj folioj kaj karmezinaj petaloj nun bruniĝis +kaj la antikva floro ŝajnis preta pulvoriĝi en la doktoraj manoj. + +"Tiu-ĉi rozo," diris D-ro Hejdegero, suspirante, "tiu sama velkinta kaj +dispeciĝinta planto, floris antaŭ kvindek kvin jaroj. Ĝin donacis al mi +Silvino Vardo, kies portreto pendas jene. Kaj mi intencis ĝin porti +surbruste okaze de nia geedziĝo. Dum kvindek kvin jaroj mi konservis ĝin +trezore inter la folioj de malnova libro. Nu ĉu eblas viaopinie ke tiu +duonjarcenta rozo iam refloru?" + +"Sensencaĵo!" diris Vidvino Vajkerlio, kun malbonhumora kapŝancelo. "Pli +bone estus demandi ĉu povas iam reflori la faltiĝinta vizaĝo de +maljunulino?" + +"Spektadu!" respondis D-ro Hejdegero. + +Li malkovris la vazon kaj ĵetis la rozon en la tie enhavatan akvon. Unue, +la floro ripozis malpeze sur la surfaco de la likvaĵo, ŝajnante ensorbi +nenian humidecon. Baldaŭ tamen komencis videbli malkutima ŝanĝiĝo. La +premrompitaj kaj sekigitaj petaloj ekmoviĝetis, alprenis pli helan +karmezinkoloreton, kvazaŭ la floro reanimiĝis el mortŝajna dormado. La +maldika tigo kaj foliarbranĉetoj verdiĝis. Jen estis la duonjarcenta rozo, +aspektante tiel freŝe kiel tiam kiam Silvino Vardo unue ĝin donacis al sia +amanto. Ĝi estis evidente en la komenca etapo de plenfloriĝo ĉar kelkaj el +ĝiaj delikataj ruĝaj folioj krispiĝis ĉirkaŭ ties malseka flornodo, ene de +kiu briletis du-tri roseroj. + +"Tio estas certe belega trompaĵo," diris la amikoj de la doktoro, sed iom +senatente ĉar ili jam spektis pli grandajn miraklojn okaze de magiistaj +prezentadoj. "Ni petu, kiel ĝi efektiviĝis?" + +"Ĉu neniam vi aŭdis pri Juneco-Fonto?" demandis D-ro Hejdegero. "Tiu kiun +serĉis Ponco De Leono, la Hispana aventuristo, antaŭ du-tri jarcentoj?" + +"Sed ĉu iam Ponco De Leono ĝin malkovris?" demandis Vidvino Vajkerlio. + +"Ne," respondis D-ro Hejdegero, "ĉar neniam li ĝin serĉis en la ĝusta +loko. La fama Juneco-Fonto, se mi ne eraras, situas en la suda parto de la +Florida duoninsulo, ne malproksime disde Lago-Makako. Superombras ĝian +fontejon pluraj gigantaj magnolioj kiuj, kvankam jarcentaraĝaj, aspektas +tiel freŝe kiel violoj pro la kvalitoj de tiu mirinda akvo. Konato mia, +prikonsciante mian scivolemon pri tiaj aferoj, sendis al mi tion kion vi +vidas en la vazo." + +Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la +doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvaĵo povas estigi en la homa korpo?" + +"Vi juĝu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero. "Kaj +vi ĉiuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da tiu +admirinda likvaĵo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon. +Miaflanke, maljuniĝinte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urĝon +rejuniĝi. Kun via permeso tial mi kontentiĝos spektante deflanke la +progreson de la eksperimento." + +Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar ĉampanglasojn je +Juneco-Fonto-akvo. Laŭaspekte, ĝi estis impregnita je eferveska gaso ĉar +etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis +ĉesurface en arĝenta ŝprucaĵo. Pro tio ke la likvoro difuzis plaĉan +parfumon, la maljunuloj supozis ĝin enhavi afablajn kaj komfortajn +kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj +ĝin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn momentojn +sian partoprenon en la eksperimento. + +"Antaŭ ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke, +bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn +ĝeneralajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la danĝerojn +de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj apartaj +avantaĝoj, ne fariĝi modeloj pri virto kaj saĝeco por ĉiuj junuloj de nia +epoko!" + +La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallaŭta kaj +tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel proksime +rimorso postsekvas la paŝojn de eraro, ili povus iam ajn denove devojiĝi. + +"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi ĝojas esti tiel bone +elektinta la studobjektojn de mia eksperimento." + +Per ŝanceliĝemaj manoj ili levis la glasojn kontraŭlipen. La magian +likvoron, se verfakte ĝi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero +atribuis al ĝi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme ĝin +bezonantaj. Ili aspektis kvazaŭ ili neniam antaŭe prikonsciis kio estas +juneco aŭ plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde +ĉiam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estaĵoj nun sidantaj +velkaŝultre ĉirkaŭ la tablo de la doktoro, sen sufiĉe da vivo en siaj +animoj aŭ korpoj por iam ajn revigliĝi, eĉ responde al la ŝanco denove +rejuniĝi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn. + +Efektive okazis preskaŭ tuja pliboniĝo en la aspekto de la kvaropo, ne +malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun subita +brilo de ĝoja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizaĝojn. Saniga sufuzo +aperis sur iliaj vangoj, anstataŭante la cindran palon ilin dotintan per +tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke magia +potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malĝojajn enskribojn +kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn brovojn. Vidvino +Vajkerlio rearanĝis sian ĉapon, sin sentante denove preskaŭ virino. + +"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli +junaj sed ni ankoraŭ tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!" + +"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la +eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon +maljuniĝante. Certe vi konsentu pasigi almenaŭ duonhoron rejuniĝante. +Tamen la akvo estas je via dispono." + +Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufiĉa +kvanto restis ankoraŭ en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj de +la urbo al la aĝo de siaj genepoj. Dum la globetoj ankoraŭ briletis +surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la +tablo kaj englutis seninterrompe la enhavaĵon. Ĉu temis pri iluzio? Eĉ dum +la likvaĵo malsuprenfluis laŭ iliaj gorĝoj ĝi ŝajnis jam esti +efektiviginta tutsistemajn ŝanĝojn. Iliaj okuloj klariĝis kaj heliĝis. +Iliaj arĝentaj hararoj komencis rekoloriĝi. Ili ĉirkaŭsidis la tablon, tri +mezaĝaj viroj kaj virino apenaŭ trapasinta sian plenforman ĉeftempon. + +"Mia kara vidvino, vi estas ĉarma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies okuloj +fiksrigardis ŝian vizaĝon dum la tieaj aĝombroj forfuĝis same kiel malhelo +el karmezina tagiĝo. + +La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de +Kolonelo Kiligruo ne ĉiam baziĝas sur sobra vero. Tial ŝi stariĝis eksalte +kaj alkuris la spegulon, ankoraŭ timante renkonti en ĝi la malbelan +vizaĝon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en maniero +pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte, +kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturniĝo kaŭzita +de la subita forigo de multjara aĝpremo. La menso de S-ro Gaskojno +preferis laŭŝajne pritrakti politikajn temojn: ĉu pasint-, nun- aŭ +estonttempajn, ne facilis ekscii, ĉar jam dum kvindek jaroj la samaj ideoj +kaj frazoj laŭmodis. Foje li klake elparolis plengorĝajn frazojn pri +patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris +danĝeraĵojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke eĉ lia propra +konscienco apenaŭ sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun +zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazaŭ +imperiestra orelparo aŭskultus liajn bonekvilibritajn frazerojn. +Intertempe Kolonelo Kiligruo ĉantaĉis ĝojan botelkanton, sonigante sian +glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la direkto al +la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la tablo S-ro +Medborno okupiĝis pri matematika kalkulado strange intermiksita kun +propono provizi Indonezion per glacio, jungante balenaron al polusaj +glacimontoj. + +Rilate al Vidvino Vajkerlio, ŝi staris ĉe la spegulo, riverencante kaj +falsridetante antaŭ sia imago, ĝin salutante kiel amikinon kiun ŝi amis +pli kare ol la tutan mondon. Ŝi alproksimigis la vizaĝon ŝovpoze apud la +vitron, dezirante ekscii ĉu jam de longe memorata falto aŭ korvopiedaĵo +verfakte malaperis. Ŝi kontrolis ĉu la neĝaĵo tiel nepre forfandiĝis el +sia hararo ke ŝi ekrajtos flankenĵeti la antikvan ĉapon. Finfine, +forturniĝante viglamove, ŝi alvenis iom dancpaŝe la tablon. + +"Mia kara multaĝa doktoro," ŝi ekkriis, "bonvolu min provizi per plua +glaso!" + +"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro. +"Vidu, mi jam replenigis la glasojn." + +Jen efektive staris la kvar glasoj, ĝisrande plenaj je tiu mirinda akvo, +kies delikata ŝprucaĵo, dum ĝi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis +kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskaŭ finsubiĝis pro +kio la ĉambro pli malheliĝis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo +brilegis el la vazo kaj alfiksiĝis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la +respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse ĉizita, +kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taŭgintus al tiu +sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ĉeestantaro iam +kontraŭstaris. Eĉ dum ili trinkegis la trian glasplenon da +Juneco-Fonto-akvo, preskaŭ mirigis ilin la aspekto de lia mistera vizaĝo. + +Tamen en la sekvinta momento ĝojiga ekfluego da juna vivo trafluis +kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la feliĉan ĉeftempon de juneco. +Aĝo, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfeliĉoj kaj malsanoj, memoriĝis +nur kiel ĝenega sonĝo el kiu ili ĝoje vekiĝis. La freŝa glaceo de la +animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo +estintus nur galerio da paliĝintaj pentraĵoj, denove ĵetis sian sorĉon sur +iliajn ĉiujn eblecojn. + +"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis ĝojege. + +Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de +mezaĝo kaj samaspektigis ilin ĉiujn. Ili estiĝis aro da gajaj junuloj, +preskaŭ frenezigitaj per la ĝojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La +plej rimarkinda rezulto de ilia gajeco estis ekemo primoki la feblecon kaj +kadukecon de kiuj ili estis tiel lastatempe viktimoj. Ili ridis laŭte pri +siaj pasintmodaj vestaĵoj: la larĝbaskaj jakoj kaj klaphavaj veŝtoj de la +junaj viroj kaj la antikvaj ĉapo kaj robo de la floriĝanta junulino. Unu +el ili trairis la plankon lampaŝe kiel podagra avo. Alia metis paron da +okulvitroj rajdpoze sur la nazon kaj ŝajnigis studegi la nigraliterajn +paĝojn de la magilibro. Tria sidiĝis sur fotelon kaj penadis imiti la +respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ĉiuj ekkriis ĝojege kaj +ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro. Vidvino Vajkerlio--se oni rajtas nomi vidvino +tiel freŝaspektan fraŭlinon--alvenis saltetpaŝe la seĝon de la kuracisto, +elmontrante kaprican ĝojon sur sia rozkolora vizaĝo. + +"Doktoro, kara maljuna animulo," ŝi ekkriis, "stariĝu kaj dancu kun mi!" +Tiam la kvar novjunuloj ekridis eĉ pli laŭte, pensante kiel stranga figuro +fariĝos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte. + +"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaŭte. "Mi estas maljuna +kaj reŭmata kaj jam finiĝis antaŭ multaj jaroj mia dancpova epoko. Sed iu +ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj feliĉiĝos ekrajtonte danci kun tiel bela +partnerino." + +"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo. + +"Ne, ne, estu mi ŝia partnero!" respondis laŭtvoĉe S-ro Gaskojno. + +"Ŝi promesis edziniĝi kun mi antaŭ kvindek jaroj!" kontraŭkriegis S-ro +Medborno. + +Ĉiuj kuniĝis ĉirkaŭ ŝi. Unu kapteprenis avide ŝiajn du manojn. Alia +ĉirkaŭbrakis unumane ŝian talion. La tria plonĝigis manon en la glaceajn +buklojn amasiĝintajn sub la vidvina ĉapo. Ruĝiĝante, anhelante, luktante, +riproĉetante, ridante, dum ŝia varma spirado ventumis laŭvice ĉiun vizaĝon +ilian, ŝi strebis sin liberigi, tamen restis en ilia triobla ĉirkaŭbrako. +Neniam vidiĝis pli vigla bildo pri junula rivaleco, kun sorĉa beleco kiel +venkopremio. Tiomalgraŭe, pro stranga vidtrompado, kaŭzita per la malhelo +de la ĉambro kaj la malnovtempaj vestaĵoj kiujn ili daŭre surportis, +raportiĝas ke en la spegulo reflektiĝis la figuroj de tri maljunaj, +grizharaj, velkintaj avoj konkurantaj ridindege por la magra malbeleco de +ŝrumpinta avino. + +Tamen ili estis junaj. Tion pruvis iliaj avidaj pasioj. Ardigite ĝis +freneziĝo per la koketado de la knabino-vidvino kiu nek cedis nek malcedis +siajn favorojn, la tri rivaloj komencis interŝanĝi minacajn rigardojn. Sen +liberigi la belan premiulinon, ili atakis feroce la kolon unu de la alia. +Dum ili batalis tien kaj reen, la tablo renversiĝis kaj la vazo rompiĝis +en mil pecetojn. La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en brila likvaĵrubando +trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de papilio maljuniĝinta en +la malpliiĝo de somero kaj surteriĝinta tie por morti. La insekto +papiliumis malpeze tra la ĉambro kaj sin komfortigetis sur la neĝkoloran +kapon de D-ro Hejdegero. + +"Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris la +kuracisto. "Mi devas kontraŭprotesti tiun tumulton." + +Ili staris senmove kaj tremetis, ŝajnante sperti la senton ke Griza Tempo +ilin revokas el ilia sunbrila juneco por ilin rekonduki profundege en la +malvarman kaj malhelan valon de multaĝo. Ili rigardis D-ron Hejdegeron kiu +sidis en sia tajlita fotelo, tenante en la mano la duonjarcentan rozon +kiun li savis de inter la eroj de la rompiĝinta vazo. Responde al lia +mangesto, la kvar tumultintoj residiĝis, kaj ege bonvole ĉar, malgraŭ ilia +juneco, iliaj ĵusaj violentaj penadoj ilin ege lacigis. + +"La rozo de mia kompatinda Silvino!" ekkriis D-ro Hejdegero, tenante la +floron sub la lumo de la sunsubiĝaj nuboj. "Ŝajnas ke ĝi velkas denove." + +Kaj tiel okazis. Eĉ dum la kunvenintoj ĝin spektadis la rozo daŭre +ŝrumpis, ĝis fariĝi tiel seka kaj rompebla kiel tiam kiam la kuracisto +unue ĝin ĵetis en la vazon. Ĝin skuante, li forfaligis la kelkajn +akvoglobetojn alkroĉiĝintajn al ties petaloj. + +"Mi amas ĝin tiel kare en tia kondiĉo kiel en ties rosa freŝeco," li +komentis, premante la velkintan rozon kontraŭ siajn velkintajn lipojn. Dum +li parolis, la papilio falis tremetante de sur la neĝkolora kapo de la +kuracisto ĝis la planko. + +Liaj gastoj tremetis denove. Stranga malvarmo--ĉu korpa, ĉu spirita, ili +malcertis--invadis ilin ĉiujn, iom post iom, kvazaŭ rampante. Ili sin +rigardis unu la alian kaj fantaziis ke ĉiu efemera momento forbalaas unu +el iliaj junecaj ĉarmoj, postlasante profundiĝantan falton tie kie antaŭe +estis nenia. Ĉu temis pri iluzio? Ĉu la ŝanĝoj de ilia tuta vivtempo +kunpremiĝis en tiel mallongan tempospacon kaj ĉu ili nun sidis, denove +kvar multaĝuloj, kun sia maljuna amiko, D-ro Hejdegero? + +"Ĉu ni tiel baldaŭe denove maljuniĝis?" ili ekkriis morne. + +Kaj efektive, tiaĵo okazis. La Juneco-Akvo disponis virton eĉ pli efemeran +ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun ĝi antaŭe estigis. Jes ja, +denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta ŝian virinecon, la +maljunulino kunigis antaŭvizaĝe siajn senkarnajn manojn, dezirante ke la +ĉerkokovrilo fermiĝu super ĝi se maleblas ke ĝi ne plu restu bela. + +"Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen! la +Juneco-Akvo elĉerpiĝas surgrunde. Tamen mi ne bedaŭras ĝian forpason. Se +la fonto ŝprucegus antaŭ mia dompordo mem, mi ne kliniĝus por lavi miajn +lipojn en ĝi. Ne, eĉ se ties deliro daŭrus ne momentojn, sed jarojn. Tia +estas la leciono kiun vi lernigis al mi!" + +Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al +si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie--matene, +tagmeze kaj nokte--Juneco-Fonto-akvon. + + + + + +LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO + + +La sakristiano staris sur la antaŭpordo de Milfordo-kunvendomo, vigle +provtiretante la sonorilŝnuron. La multaĝuloj de la vilaĝo alvenis +kliniĝpoze laŭ la strato. Brilvizaĝaj geknaboj kapriolis ĝoje apud siaj +gepatroj aŭ imitis pli seriozan paŝritmon, prikonsciante la dignon de siaj +dimanĉaj vestaĵoj. Netiĝintaj fraŭloj direktis laŭflankajn rigardojn al la +belaj fraŭlinoj, ekopiniante ke la dimanĉa sunlumo ilin beligas eĉ pli +altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam +atingis la antaŭpordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon, +fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Moŝto Hupero. La unua ekvido pri +la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo ĉesu funkcii. + +"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizaĝe?" ekkriis mirege la +sakristiano. + +Ĉiuj aŭdintoj tuj returniĝis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero, +alvenantan malrapidpaŝe kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo. +Komunakorde ĉiuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus +anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro +Hupero. + +"Ĉu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo +Grejo. + +"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis +interŝanĝonta predikejojn kun Pastoro Ŝuto de Vestburgo. Tamen hieraŭ +Pastoro Ŝuto sendis mesaĝon al li pardonpetantan pri lia devo fari +funebran predikon." + +Eble ŝajnas malgranda la kaŭzo de tiom da mirego. S-ro Hupero, ĝentlemana +viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam ankoraŭ fraŭlo, estis vestita kun +deca klerika bonordo, kvazaŭ zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj +forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanĉa kompleto. Lia aspekto +elmontris ununuran mirindaĵon. Volvite ĉirkaŭ lia frunto kaj pendante +antaŭ lia vizaĝo tiel malsupre ke lia spirado ĝin tremigis, nigra vualo +kaŝis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, ĝi ŝajnis +konsisti el du krepfaldaĵoj entute kovrantaj lian vizaĝon krom la buŝo kaj +la mentono sed verŝajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur +malheligantaj sendube ĉiujn vivajn kaj senvivajn estaĵojn. Surportante +antaŭvizaĝe tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero daŭre antaŭenpromenis, +malrapid- kaj trankvilpaŝe, iom kliniĝante, rigardante la teron, same kiel +okazas ĉe abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn +preĝejanojn siajn ankoraŭ atendantajn sur la antaŭkunvendoma ŝtuparo. Tiel +forte miregis tiuj lastaj tamen ke apenaŭ ili agnoskis la saluton. + +"Mi ne sukcesas kredi ke la vizaĝo de bona S-ro Hupero kaŝiĝas malantaŭ +tiu krepopeco," diris la sakristiano. + +"Ne plaĉas al mi la afero," murmuris maljunulino dum ŝi eniris lampaŝe la +kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kaŝinte la vizaĝon, en hororaĵon." + +"Nia pastoro freneziĝis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la +sojlon. + +Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antaŭiris S-ron Huperon en la +kunvendomon kaj estigis grandan moviĝadon inter la preĝejanoj. Nur +malmultaj sukcesis daŭre antaŭenrigardi dum la pleĵmulto preferis turni la +kapon pordodirekten. Multaj ekstariĝis kaj returniĝis duoncirkle. Pluraj +knabetoj surgrimpis la seĝojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego. +Estiĝis ĝenerala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subseĝa movado +de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani +la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero ŝajnis ne rimarki la perturbiĝon +de siaj samreligianoj. Li eniris kun preskaŭ sensona paŝo, klinetis la +kapon al la ambaŭflankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej +aĝan preĝejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo. +Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri +malkutimaĵo en la aspekto de sia pastoro. Li ŝajnis ne partopreni +plenkonscie la ĝeneralan miregon ĝis kiam S-ro Hupero laŭgrimpis la +ŝtuparon kaj sin elmontris en la predikejo vizaĝ--al--vizaĝe, krom pri la +nigra vualo, kun sia preĝejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam +fortiris. Ĝi ŝanceliĝis kun lia konstantritma spirado dum li laŭtlegis la +psalmon. Ĝi pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta paĝo dum li +deklamis la elektitajn Bibliajn eltiraĵojn. Dum li preĝis la vualo kuŝis +peze sur lia suprenlevita vizaĝo. Ĉu li celis tiun kaŝi antaŭ la timiga +Estaĵo kiun li alparolis? + +Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu +malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la +palvizaĝaj kultanoj estis preskaŭ tiel timiga vidaĵo al la pastoro kiel la +nigra vualo al ili. + +S-ro Hupero konatiĝis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li +entreprenis survojigi siajn preĝejanojn Ĉiel-direkten pere de mildaj +konvinkaj influoj anstataŭ ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj +tondraĵoj. La prediko kiun li nun deklamis distingiĝis pro la samaj stilaj +kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado. +Tamen estis io, ĉu en la sentemeco de la diskurso mem, ĉu en la imago de +la aŭskultantoj, kiu faris ĝin la plej potenca parolado kiun ili iam aŭdis +eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis ĝin, iom pli malhele ol kutime, la +milda malĝojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis +sekretan pekadon kaj tiujn malfeliĉajn misterojn kiujn ni kaŝas al niaj +plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn plaĉas al ni kaŝi al +nia propra konscio, eĉ forgesante ke la Ĉioscianto scipovas ilin malkovri. +Li kvazaŭ spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. Ĉiu aŭskultanto, +la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la +predikanto alvenis ilin ŝtelpaŝe, malantaŭ sia terura vualo, kaj malkovris +ilian hamstritan provizon da korpa aŭ mensa pekado. Multaj etendis +surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis +nenion teruran. Almenaŭ, enestis ĝin nenia perforto. Tamen, reage al ĉiu +vibrosono de lia malĝoja voĉo, la aŭskultantoj ektremetis. Ilian miron +akompanis senpeta patoso. Tiel forte la aŭskultantoj sentis malkutiman +econ ekaktiviĝi en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta +flankenblovi la vualon, preskaŭ kredante ke ĉi-malantaŭe malkovriĝos +nekonata vizaĝo, kvankam formo, gesto kaj voĉo apartenas al S-ro Hupero. + +Je la fino de la Di-servo la preĝejanoj eliris haste kaj kun maldeca +senordo, avide dezirante transsciigi sian ĝis tiam briditan miron, +sentante malpeziĝi siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu +vidis la nigran vualon. Iuj kuniĝis en malgrandaj cirkloj, sin premante +unu kontraŭ la alian, samtempe ke kunkapiĝe iliaj buŝoj vigle flustradis. +Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj +parolis laŭte, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj +ŝancelis siajn saĝemajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la +misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la +okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj ŝirmilon pro malbona vidkapablo +okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis ankaŭ +bona S-ro Hupero, malantaŭ sia preĝejanaro. Turnante sian vualitan vizaĝon +de unu grupo al alia, li elmontris taŭgan respekton al la grizharuloj, +salutis la mezaĝulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto, +agnoskis la junulojn kun miksaĵo da aŭtoritato kaj amo, kuŝigis la manojn +sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ĉiam en la +Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian +ĝentilecon. Neniu, kontraŭe al pasintokaze, deziris sin honorigi +kunpromenante ĉeflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Saŭndero, sendube +pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie +antaŭe la estimata kleriko kutimis beni la manĝon preskaŭ ĉiun dimanĉon +ekde sia postenigo ĉe la preĝejo. Li revenis tial al la pastordomo kie, +malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la preĝejanoj, +kiuj ĉiuj lin fiksrigardis. Malĝoja rideto briletis malklare de malantaŭ +la vualo, flagretis ĉirkaŭ lia buŝo, glimetis dum li malaperis. + +"Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina +ĉapelvualo, povus sur la vizaĝo de S-ro Hupero fariĝi tia teruraĵo!" + +"Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis ŝia edzo, la +vilaĝa kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto +kiun estigas tiu kaprico eĉ ĉe seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo, +kvankam ĝi kovras nur la pastoran vizaĝon, trudas sian influon al lia tuta +persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. Ĉu vi ne spertas la +saman senton?" + +"Verfakte, jes!" respondis la virino. "Kaj mi ja ne konsentus soliĝi kun +li interŝanĝe de la tuta mondo. Mi scivolas ĉu li ne timas soliĝi kun si +mem?" + +"Viroj foje tielas," diris ŝia edzo. + +La posttagmeza Di-servo okazis en similaj cirkonstancoj. Je ties fino +sonorilo anoncis la funebran ceremonion de juna virino. La parencoj kaj +amikoj jam kuniĝis en la domo kaj la malpli intimaj konatoj staris disloke +antaŭ la pordo, priparolante la bonajn kvalitojn de la mortinto, kiam +interrompis ilian paroladon la apero de S-ro Hupero, daŭre kovrata de sia +nigra vualo, kiu tamen estis nun konvena emblemo. La kleriko enpaŝis la +ĉambron kie elmontriĝis la kadavro kaj antaŭenkliniĝis super la ĉerko, +dironte lastan adiaŭon al sia forpasinta preĝejano. Dum li kliniĝis, la +vualo pendis vertikallinie ekde lia frunto, rezulte de kio, se ŝiaj +palpebroj ne jam ĝisĉiameterne fermiĝis, eble la morta fraŭlino povintus +vidi lian vizaĝon. Ĉu S-ro Hupero antaŭtimis ŝian rigardon kaj pro tio +ekretenis hastamane la nigran vualon? Preĝejanino spektinta la intervjuon +inter mortinto kaj vivanto ne hezitis aserti ke, en la momento kiam la +klerikaj trajtoj malkovriĝis, la kadavro iom tremetis, susurigante la +mortotukon kaj muslinan ĉapon, kvankam la vizaĝo konservis la trankvilon +de la morto. Superŝtica maljunulino estis la sola persono vidinta tiun +fenomenon. Post la ĉerkovizito S-ro Hupero enpaŝis la ĉambron de la +lamentantoj, kaj de tie aliris la ŝtuparsupron por tie eldiri la funebran +preĝon. Tenervorta kaj korafekcia preĝo ĝi estis, plena je malĝojo, tamen +tiel saturite de ĉielaj esperoj ke muziko de paradiza harpo, tanĝita far +fingroj de mortintoj, ŝajnis aŭdiĝeti inter la plej malfeliĉaj eldirtonoj +de la pastoro. La aŭskultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur +malklare kiam li preĝis ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj, +same kiel li certis ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga +horo iun tagon forkaptonta la vualon de antaŭ iliaj vizaĝoj. La +ĉerkoportantoj eliris pezpaŝe kaj la lamentantoj postsekvis, malĝojigante +la tutan straton, mezvoje inter la antaŭenirinta mortinto kaj S-ro Hupero, +postveninta kun lia nigra vualo. + +"Kial vi malantaŭenrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto. + +"Mi fantaziis," ŝi respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fraŭlino +kuniras man-en-mane." + +"Ankaŭ mi, kaj en la sama momento," diris la alia. + +Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vilaĝo Milfordo estis +geedziĝonta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis por +tiaj okazoj serenan feliĉon ofte instigantan simpatian rideton ĉe la +kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan ĝojegon liaflankan. Nenia +kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro atendis +malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipiĝis la stranga miro +amasigita ĉirkaŭ li dum la tago. Ne rezultis tiaĵo tamen. Kiam S-ro Hupero +alvenis la unua vidaĵo kiun ilia rigardo surfalis estis la sama, horora, +nigra vualo jam antaŭe des pli malĝojiginta la funebran ceremonion kaj nun +aŭguranta por la geedziĝo nur malbonfarton. Tia estis ĝia tuja efekto sur +la gastojn ke ŝajnis malheligi la lumon de la kandeloj nubo elruliĝinta +krepuskamaniere de malantaŭ la nigra krepo. La geedziĝparo ekstariĝis +antaŭ la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de la novedzino tremetis en la +tremanta mano de la novedzo. Pro ŝia mortaspekta palo la gastoj +ĉirkaŭflustre hipotezis ke eliris sian tombon por edziniĝi la fraŭlino +entombigita antaŭ kelkaj horoj. Se iam alia geedziĝrito tiel mornis, estis +devige tiu fama ceremonio kies festosonorilo ŝanĝiĝis en mortoanoncilon. +Post finevoluigi la ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj +voĉe deziris feliĉon al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj +eldiraĵoj devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvazaŭ per gajeta +fajreja lumeto. En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la +pastoro sentis en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam +superverŝis ĉiujn aliajn gastojn. Lia korpo tremetaĉis, liaj lipoj +blankiĝis, li terendisverŝis la ankoraŭ ne gustumitan vinon kaj forkuris +en la malhelon. Ankaŭ Tero surportis propran Nigran Vualon. + +La sekvintan tagon la tuta vilaĝo Milfordo priparolis preskaŭ nenion krom +la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero kaŝata malantaŭ ĝi, +disponigis diskutadtemon al konatoj renkontiĝantaj sur la strato kaj al +dommastrinoj interklaĉantaj tra siaj malfermitaj fenestroj. Ĝi estis la +unua novaĵo kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La geknaboj +pribabiladis ĝin survoje al la lernejo. Iu imitema impertinentuleto kovris +la vizaĝon per malnova nigra naztuko kaj tiel timigis siajn kunludantojn +ke li timigis ankaŭ sin ĝis preskaŭa freneziĝo fontinta el lia ŝercemeco. + +Mirinde estis ke el ĉiuj klaĉemuloj kaj malrespektemuloj de la paroĥo +neniu kuraĝis starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel +agas? Antaŭe, kiam ajn estiĝis inter la preĝejanoj la plej eta okazo +starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li +malkonsentis konduti laŭ iliaj juĝoj. Se iam li eraretis, tio okazis pro +tiel doloriga grado da malmemfido ke eĉ la plej mildavorta malaprobo lin +igis konsideri la koncernan sengravaĵon kiel krimon. Tamen, kvankam bone +konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta paroĥano elektis pritrakti +la nigran vualon kiel temon por amika protestado. Estis sento de timego, +nek malkaŝe agnoskita nek zorge kaŝita, kiu instigis ĉiun respondecigi +ĉiun alian ĝis tiam kiam finfine necesis sendi al S-ro Hupero preĝejan +delegacion devigitan pridiskuti la misteron kun li antaŭ ol ĝi +ekskandaliĝu. Neniam ambasadularo tiel malbone plenumis siajn devojn. La +pastoro ilin akceptis kun amika ĝentileco, sed silentiĝis post kiam ili +sidiĝis, lasante entute al siaj vizitantoj la ŝarĝon anonci sian gravan +celon. La temo, ni rajtas supozi, sufiĉe evidentis. Jen estis la nigra +vualo ĉirkaŭiranta la frunton de S-ro Hupero kaj kaŝanta ĉiun vizaĝtrajton +super lia trankvila buŝo sur kiu fojfoje ili sukcesis percepti la brileton +de malĝoja rideto. Tamen la krepopeco, laŭ ilia imago, ŝajnis antaŭpendi +lian koron, simbolo pri timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo +flankenĵetiĝus, eble ili ĝin priparolus libere, sed ne antaŭ tio. Tial ili +sidis dum longa tempo, sen paroli, konfuzite, kaj forturniĝante +maltrankvile el la perceptokampo de S-ro Hupero, kies okuloj ŝajnis, laŭ +ilia supozo, fiksiĝi sur ili kun nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj +revenis embarasite ĉe siaj elektintoj, juĝante la aferon tro grava por ke +ĝin pritraktu reprezentantaro malpli altranga ol ĉiupreĝeja konsilio, aŭ +eĉ eble, laŭbezone, ĝenerala sinodo. + +Estis en la vilaĝo tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al +ĉiuj aliaj far la nigra vualo. Kiam la deputitoj revenis sen klarigo aŭ eĉ +sen esti kuraĝinta peti klarigon, ŝi, kun la trankvila energio de sia +karaktero, decidiĝis forpeli la strangan nubon ŝajnantan amasiĝi ĉirkaŭ +S-ro Hupero en ĉiu momento pli malhele ol antaŭe. Kiel lia promesita +edzino ŝi rajtis ekscii kion kaŝas la nigra vualo. Okaze de la unua vizito +de la pastoro tial ŝi malfermis la temon kun senpera simpleco kiu +plifaciligis la taskon kaj por li kaj por ŝi. Post kiam li sidiĝis, ŝi +fiksis sian rigardon konstante sur la vualon sed neniel perceptis en ĝi la +timigan malĝojon tiom miregigintan la preĝejanaron. Ĝi estis ordinara +duobla krepfaldaĵo pendanta ekde lia frunto ĝis la buŝo kaj iom moviĝanta +laŭ lia spiradritmo. + +"Ne," ŝi diris plenvoĉe kaj ridetante, "enestas tiun krepopecon nenio +terura, krom tio ke ĝi kaŝas vizaĝon kiun ĉiam plaĉas al mi rigardi. Venu, +bonsinjoro, permesu ke la suno ekbrilu de malantaŭ la nubo. Unue, formetu +vian nigran vualon. Tiam diru al mi kial vi ĝin surmetis." + +La rideto de S-ro Hupero briletis malklare. + +"Alvenos la horo," li diris, "kiam ĉiuj ni forĵetos niajn vualojn. Bonvolu +ne malaprobu, tre kara amikino, ke ĝis tiam mi daŭre surportu tiun-ĉi +krepopecon." + +"Ankaŭ viaj vortoj konsistigas misteron" respondis la juna fraŭlino. +"Almenaŭ formetu la vualon de antaŭ ili." + +"Elizabeto, tion mi faros," li diris, "ĝis la limo rajtigita de mia ĵuro. +Eksciu, tial, ke ĉi-tiu vualo estas signo kaj simbolo, kaj estas mia devo +ĝin surporti ĉiam, kaj en helo kaj en malhelo, kaj en soleco kaj antaŭ la +rigardo de homamasoj, kaj kun fremduloj kaj kun konataj geamikoj. Nenia +vivanta okulo vidos ĝin fortiriĝi. Necesas ke tiu-ĉi morna ŝirmilo +apartigu min disde la mondo. Eĉ vi, Elizabeto, neniam rajtos eniri +malantaŭ ĝi." + +"Kiu malfeliĉiga aflikto surfalis vin," ŝi petis serioze, "por ke vi tial +ĝis ĉiam malheligu viajn okulojn?" + +"Se ĝi estas simbolo pri lamentado," respondis S-ro Hupero, "mi havas, +sendube same kiel la plejmulto el homoj, malĝojojn sufiĉe malhelajn por +rajtigi ke nigra vualo reprezentu ilin." + +"Sed kio okazos se la mondo ne konsentos kredi ke viaj malĝojoj devenas el +senkulpa fonto?" insistis Elizabeto. "Kvankam vi estas amata kaj +respektata, povus estiĝi oniflustraĵoj proponantaj ke vi kaŝas vian +vizaĝon pro konscio pri sekreta pekado. Honore al via sankta posteno, +forigu tian skandalaĵon!" + +Siaj vangoj ruĝiĝis dum ŝi aludis la naturon de la onidiraĵoj jam +ĉirkaŭirantaj en la vilaĝo. Sed la mildeco de S-ro Hupero ne lin forlasis. +Li eĉ ridetis denoveĝi estis tiu sama malfeliĉa rideto havanta ĉiam la +aspekton de malklara lumbrileto elvenanta la malantaŭvualan malhelon. + +"Se mi kaŝas la vizaĝon pro malĝojo, estas sufiĉa kaŭzo," li respondis +simplamaniere. "Kaj se mi ĝin kaŝas pro sekreta peko, kiu homo ne povus +agi same?" + +Kaj per tiu milda sed nesuperebla obstino li rezistis al ĉiuj petegoj +ŝiaj. Longan tempon Elizabeto sidis senparole. Dum kelkaj momentoj ŝi +ŝajnis perdiĝi en meditado, konsiderante verŝajne kiujn novajn rimedojn +necesas utiligi por eltiri sian fianĉon el tiel malhela fantazio kiu, se +ĝi ne havis alian signifon, estis eble simptomo pri mensa malsano. Kvankam +ŝi disponis pri pli stabila karaktero ol li, larmoj malsuprenruliĝis laŭ +ŝiaj vangoj. Sed subite, preskaŭ tujege, nova sento anstataŭis ŝian +malĝojon. Dum ŝiaj okuloj fiksrigardis senpercepte la nigran vualon, eke, +kiel krepusko pleniginta sen antaŭanonco la aeron, ĝiaj teruroj +ĉirkaŭfalis ŝin. Ŝi stariĝis kaj sin postenigis, tremante, antaŭ li. + +"Kaj tial ĉu finfine vi sentas tion?" li diris funebre. + +Ŝi respondis nenion sed kovris la okulojn permane kaj forturniĝis por +eliri la ĉambron. Li antaŭenhastis kaj mankaptis ŝian brakon. + +"Pacienciĝu pri mi, Elizabeto!" li ekkriis arde. "Ne forlasu min, kvankam +laŭnecese ĉi-tiu vualo nin apartigu tie-ĉi surtere. Estu mia kaj de nun +antaŭen estos nenia vualo sur mia vizaĝo, nenia malhelo inter niaj animoj! +Ĝi estas nur dumviva, ne dumeterneca vualo! Ho! vi neniel scias kiel +soleca mi estas, kaj kiel timema, estante sola malantaŭ mia nigra vualo. +Ne forlasu min por ĉiam en ĉi-tiu mizera malhelo!" + +"Levu nur unu fojon la vualon kaj enrigardu mian vizaĝon," diris ŝi. + +"Neniam! Tio ne povas okazi!" respondis S-ro Hupero. + +"Tial adiaŭ!" diris Elizabeto. + +Ŝi eligis sian brakon de sub lia alpreno kaj malrapide foriris, paŭzante +ĉe la pordo por estigi ununuran, longan, tremantan rigardon ŝajnantan +preskaŭ penetri la misteron de la nigra vualo. Sed, malgraŭ sia malĝojo, +S-ro Hupero ridetis, pensante ke, eĉ se la hororoj tiel ombre reflektataj +de la vualo ne povis ne kontraŭstarigi en profunda malhelo du el la plej +karemaj geamantoj, apartigis lin disde nepra feliĉo nur materiala emblemo. + +Ekde tiu momento neniu entreprenis forigi la nigran vualon de S-ro Hupero +nek ekscii, per senpera peto, la sekreton laŭsupoze kaŝatan de ĝi. Homoj +pretendantaj superi popolajn antaŭjuĝojn ĝin konsideris kiel nur unu el +tiuj malkomunaj emoj ofte miksiĝintaj inter la seriozaj agoj de viroj alie +bonsencaj kaj ilin tinkturetintaj ĉiujn per sia aparta speco de frenezio. +La popolamaso tamen juĝis S-ron Huperon preterripara ĝenanto. Li ne +sukcesis promenadi laŭstrate kun iu ajn mensa trankvilo tiom li konsciis +ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturniĝos por lin eviti dum alihumoraj +homoj sin devigos sin ĵeti obstaklocele sur lian vojon. La malafableco de +tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia kutima krepuskohora piedirado +al la tombejo, ĉar kiam li sin apogis penseme sur la enirpordegon, ĉiam de +malantaŭ la tomboŝtonoj vizaĝoj spione rigardetis lian nigran vualon. +Ĉirkaŭiris onidiraĵa fablaĵo laŭ kiu alpelis lin tien la fiksrigardoj de +la mortintoj. Malĝojigis lin ĝisfunde de lia bonvola koro observi kiel la +infanoj forfuĝis antaŭ lia alveno, interrompante siajn plej gajajn ludojn +eĉ kiam lia melankolia figuro ekvidiĝis ankoraŭ fordistance. Ilia +instinkta timego sentigis al li pli forte ol iu ajn alia kialo tion ke +prelernatura hororo interteksiĝis kun la fadenoj de la nigra krepo. +Verdire, laŭ ĝenerala publika raportado, lia propra antipatio pri la vualo +estis tiel granda ke li neniam volonte pasis antaŭ spegulo nek kliniĝis +por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en ties paca sino li ne sin +ektimigu. Tia konduto kredindigis la flustradiraĵojn laŭ kiuj la +konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu granda krimo tro horora por +ke li entute kaŝu ĝin aŭ ĝin aludu alie ol malklare. Tial, de malantaŭ la +nigra vualo, nubo ruliĝis en la helan sunbrilon, dubasencaĵo pri peko aŭ +malĝojo kiu ĉirkaŭvolvis la kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo aŭ +kompato iam lin atingu. Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li +tie. Kun internaj tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis +seninterrompe en ĝia ombro, palpserĉante malhele en sia animo aŭ spektante +ekster si tra tiu perilo kiu malĝojigis la tutan mondon. Eĉ la senleĝa +vento, laŭ onikredado, respektis lian timigan sekreton kaj neniam +flankenblovetis la vualon. Tamen bonhomo S-ro Hupero daŭre ridetis +malfeliĉe al la palaj vizaĝoj de la mondeca homamaso dum li preterpasis. + +Inter ĉiuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan +rezulton: ĝi faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera +emblemo--ĉar ne estis alia ŝajna kaŭzo--li fariĝis ege potenca viro super +animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ĉiam lin estimis kun aparta +timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, antaŭ ol li kondukis ilin +al ĉiela lumo ili eniris ĉe li malantaŭ la nigra vualo. Efektive, ĝia +malhelo scipovigis lin kompati ĉiujn senlumajn tendencojn. Morantaj +pekintoj alvokis laŭtvoĉe S-ron Huperon kaj malkonsentis finspiradi ĝis +kiam li alvenis, malgraŭ tio ke kiam li antaŭenkliniĝis por flustri +konsolaĵojn, ili ektremegis pro la vualita vizaĝo tiel intime +alproksimiĝinta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra vualo eĉ kiam la +morto nudigis lian vizaĝon. Havante nur la malutilan celon rigardi lian +figuron, ĉar estis malpermisite ekvidi lian vizaĝon, fremduloj vojaĝis +longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de la preĝejo. Sed +multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen antaŭe ektremegi! Foje, dum +la estrado de Guberniestro Belĉero, la instancoj invitis S-ron Huperon +deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra vualo, li staris antaŭ la +ĉefadministristo, la konsilio, kaj la reprezentantoj kaj estigis tiel +profundan efekton ke poste la leĝproponojn de tiu jaro karakterizis la +tuta malĝojo kaj la plena pieco de nia plej frua prapatra rego. + +Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproĉa pri siaj eksteraj +agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne +amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam +tiuj estas bonsanaj kaj feliĉaj, sed ĉiam alvokata por tiujn helpi en +horoj de morta angoro. Dum la jaroj daŭre forpasis, fatigante siajn neĝojn +sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ĉiuj Nov-Angliaj +preĝejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preskaŭ ĉiuj +komencepokaj preĝejanoj liaj, estante jam mezaĝaj kiam li alvenis, nun +delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan +preĝejanaron li havis en la preĝejo, duan pli homabundan en la preĝeja +tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo, +kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun +ekrajtis mallaciĝi. + +Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortoĉambro de la +maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ĉeestis la +eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur +mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankaŭ +spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la +preĝejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Moŝto Klarko, de +Okcident-Vilaĝo, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por +preĝi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero ankaŭ +la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed virino kies +trankvila kareco jam de longe daŭris en sekreteco, en soleco, meze de la +malvarmo de multaĝo, kaj ne pereus eĉ en la mortohoro. Kiu ajn alia? +Elizabeto! Kaj tie kuŝis sur la mortokuseno la jararblanka kapo de bona +Patro Hupero, kun la nigra vualo ankoraŭ volvita ĉirkaŭ lia frunto kaj +etendiĝanta malsupren sur lia vizaĝo, kie ĝin movetis ĉiu laŭvice pli +malfacila anhelo de lia febla spirado. Dum lia tuta vivo tiu krepopeco +pendis inter li kaj la mondo. Ĝi lin apartigis disde feliĉiga frateco kaj +virina amo kaj lin retenis en tiu plej malĝoja el ĉiuj malliberejoj, lia +propra koro. Kaj ankoraŭ ĝi kuŝis sur lia vizaĝo, kvazaŭ por pliprofundigi +la malhelon de lia senluma ĉambro kaj lin ombradi kontraŭ la sunbrilo de +eterneco. + +Ekde iom de tempo lia menso konfuziĝis, ŝvebante dubeme inter pasinteco +kaj nuntempo kaj, intervale, antaŭenpaŝetante, kvazaŭ anticipe, en la +malklarecon de la venonta mondo. Okazis febraj krizoj lin ĵetantaj de +flanko al flanko kaj eroziantaj la malmulton da forto restanta al li. Sed +en siaj plej konvulsiaj baraktoj, kaj en la plej fantaziaj kapricoj de sia +intelekto, kiam nenia alia pensado konservis sian sobran influon, li daŭre +kaj ege priatentis la nigran vualon por ke ĝi ne flankenglitu. Eĉ se lia +mistifikita animo povintus forgesi, apud lia kuseno sidis fidela virino +kiu konsentintus rekovri, kun forturnita rigardo, tiun multaĝan vizaĝon +lastan fojon viditan de ŝi en la beleco de plenvireco. Finfine la +mortofrapita maljunulo kuŝis trankvile en la torporo de mensa kaj korpa +ellaciĝo, kun neperceptebla pulsobatado kaj spirado kiu ade malfortiĝis +escepte kiam longa, profunda kaj malkonstanta enspiro ŝajnis antaŭanonci +la forflugon de lia spirito. + +La pastoro de Okcident-Vilaĝo alproksimiĝis la litrandon. + +"Estimata Patro Hupero," li diris, "alvenas la momento de via ekliberiĝo. +Ĉu vi pretas por la formeto de la vualo kiu apartigas tempon disde +eterneco?" + +Patro Hupero respondis unue nur per febla kapmoviĝo. Tiam, eble timante ke +oni malcertu pri lia voldiraĵo, li penadis paroli. + +"Jes ja," li diris en malfortaj akcentoj, "mia laca animo atendas pacience +ke tiu vualo estu forlevita." + +"Kaj ĉu decas," reparolis Pastoro Klarko, "ke viro tiel preĝema, tiel +senkulpe ekzempla, sanktaga kaj sanktapensa laŭ la juĝkapablo de ordinaraj +homoj, ĉu decas ke preĝeja patro postlasu sur sia memoro ombron ŝajnantan +nigrigi tiel puran vivon? Mi petegas, kara estimata frato mia, ne permesu +okazi tion. Bonvolu lasi vian triumfan aspekton ĝojigi nin dum vi iras al +via rekompenco. Antaŭ ol suprenleviĝu la eterneco-vualo, lasu min +flankenĵeti de sur via vizaĝo tiun nigran surteran vualon!" + +Kaj tiel parolinte, Pastoro Sinjoro Klarko antaŭenkliniĝis por malkaŝi la +misteron de tiom da jaroj. Tamen, aplikante subitan energion mirigantan +ĉiujn spektantojn, Patro Hupero eligis la manojn fulmrapide de sub la +littukoj kaj premis ilin forte sur la nigran vualon, pretega lukti se la +pastoro de Okcidenta-Vilaĝo bonvolus kontraŭstari moranton. + +"Neniam!" ekkriis la vualita kleriko. "Surtere, neniam!" + +"Malhela maljunulo," responde ekkriis la timigita pastoro, "ŝarĝite per +kiu horora peko via animo nun supreniras al sia finjuĝo?" + +La spirado de Patro Hupero ekpulsegis. Ĝi klakadegis en lia gorĝo. Per +titana klopodo tamen, antaŭenŝovante la manojn grandageste, li kaptoprenis +la vivon, retenis ĝin ĝis povi paroli. Li eĉ eksidiĝis rektaspine sur la +lito kaj tie restis en la ĉirkaŭantaj brakoj de la morto, dum la nigra +vualo malsuprenpendis, terura en tiu lasta momento, meze de la kunigitaj +hororoj de lia kompleta vivotempo. Tamen la febla, malĝoja rideto, jam +antaŭe tiel ofte vidite tie, ŝajnis nun ekbrileti el sia malklareco kaj +lanti sur la lipoj de Patro Hupero. + +"Kial vi tremas nur antaŭ mi?" li ekkriis, turnante la vualitan vizaĝon +laŭ la cirklo da palvizaĝaj spektantoj. "Tremu ankaŭ unu antaŭ la alia! Ĉu +viroj evitis min kaj virinoj min malkompatis kaj infanoj kriegis kaj +forfuĝis nur pro mia nigra vualo? Kio, se ne la mistero kiun ĝi malklare +simbolas, tiel hororigis tiun krepopecon? Kiam la amiko malkovros sian +plej internan koron al sia amiko; la amanto al sia plej kara amantino; +kiam la homaro ne vane forkaŭros antaŭ la rigardo de sia Kreinto, +abomeninde hamstriante la sekreton de sia peko; tiam taksu min monstro pro +la simbolo sub kiu mi vivis kaj mortas. Mi ĉirkaŭrigardas kaj jen! sur ĉiu +vizaĝo estas Nigra Vualo!" + +Dum liaj aŭskultantoj forkaŭris unu disde la alia pro reciproka timego, +Patro Hupero falis malantaŭen sur sian kusenon, vualita kadavro sur kies +lipoj lantis febla rideto. Ili kuŝigis lin, ankoraŭ vualitan, en lian +ĉerkon kaj lin alportis, vualitan kadavron, al la tombejo. Jam de multaj +jaroj herbo kreskas kaj velkas sur tiu tombo. Musko superkreskas la +tomboŝtonon, la vizaĝo de S-ro Hupero jam de longa tempo estas polvo. Sed +daŭre hororigas la pensado ke ĝi polviĝis sub la Nigra Vualo. + + + + + +JUNA BONULO BRAŬNO + + +Juna Bonulo Braŭno eldomiĝis en la straton de vilaĝo Salemo ĉirkaŭ la +krepuska horo. Tamen li paŭzis, post transiri la sojlon, kaj turnis la +kapon malantaŭen por interŝanĝi ĝisrevidan kison kun sia juna edzino. Kaj +Fidulino, kiel tiulasta taŭge nomiĝis, eligis sian belan kapon en la +straton, lasante la venton ludi en la rozkoloraj rubandoj de ŝia ĉapo dum +ŝi alvokis Bonulon Braŭnon. + +"Karega karulo," ŝi flustris, mallaŭte kaj iom malĝoje, kiam ŝiaj lipoj +alproksimiĝis lian orelon, "mi petegas ke vi prokrastu vian vojaĝon ĝis la +leviĝo de la suno kaj dormu hodiaŭnokte en via propra lito. Virinon solan +tiel ĝenas sonĝoj kaj pensadoj ke foje ŝi timas eĉ sin. Bonvolu lanti kun +mi ĉi-nokte, kara edzo, el ĉiuj noktoj de la jaro." + +"Mia amo kaj mia fido," respondis juna Bonulo Braŭno, "el ĉiuj noktoj de +la jaro ĉi-tiun nokton mi devas lanti for de vi. Mian vojaĝon, kiel vi ĝin +nomas, foriran kaj revenan, mi devas plenumi inter la nuna horo kaj la +sunleviĝo. Ho, mia dolĉa, bela edzino de nur tri monatoj, ĉu vi povas jam +dubi pri mi?" + +"Tial Dio benu vin!" diris Fidulino kun la rozkoloraj rubandoj. "Kaj vi +trovu ĉion en bonfarta stato kiam vi revenos!" + +"Tiel estu!" ekkriis Bonulo Braŭno. "Recitu viajn preĝojn, kara Fidulino, +kaj enlitiĝu je la krepusko. Tiel nenia ĝeno vin atingos." + +Tial ili disapartiĝis kaj la junulo sekvis sian vojon ĝis kiam, preta +ĉirkaŭiri la angulon de la kunvendomo, li rigardis malantaŭen kaj vidis la +kapon de Fidulino, lin daŭre postspektanta kun malĝoja mieno, malgraŭ la +rozkoloraj rubandoj. + +"Kompatinda Fidulineto," li pensis, ĉar lia koro suferis. "Kia mizerulo mi +estas, postlasante ŝin por entrepreni tian taskon! Aldone, ŝi parolas pri +sonĝoj. Ŝajnis al mi, dum ŝi parolis, ke ĝeno elmontriĝis en ŝia vizaĝo, +kvazaŭ sonĝo jam avertis ŝin pri kiuspeca laboro mi devas plenumi +ĉi-nokte. Sed ne, ne. Mortigus ŝin ekpensi pri tio. Nu, ŝi estas benita +surtera anĝelino kaj post tiu-ĉi ununura nokto mi alkroĉiĝos al ŝiaj jupoj +kaj ŝin postsekvos ĝis Paradizo." + +Farinte tiun bonegan promeson pri la estonteco, Bonulo Braŭno kredis rajti +pli rapide aliri sian nunan malican celon. Li laŭiris mornan vojeton +malheligatan de la plej malĝojigaj arboj de la arbaro kiuj apenaŭ +apartiĝis por lasi eniri la mallarĝan vojeton kaj tiam tuj poste +refermiĝis. Ĉio estis kiel eble plej soleca. Kaj ĉiam enestas tian solecon +tiu strangeco: ke la vojaĝanto malcertas kiu povas kaŭri en kaŝejo +malantaŭ la sennombraj trunkoj aŭ inter la dikaj superpendantaj branĉoj. +Tial eblas ke, estigante solecajn paŝojn, la vojaĝanto povas tamen trapasi +nevidatan homamason. + +"Eble diabla Indiano staras en posteno malantaŭ ĉiu arbo," diris al si +Bonulo Braŭno. Kaj li rigardetis timeme malantaŭen, aldondirante: "Kion mi +faru se la diablo mem starus ĉe mia kubuto?" + +Dum lia kapo malantaŭen turniĝis li preterpasis vojokurbiĝon. Kiam li +rigardis denove antaŭen li ekvidis virfiguron, surportantan seriozan kaj +decan vestaĵaron, sidantan ĉebaze de maljuna arbo. La viro stariĝis en la +momento de la alveno de Bonulo Braŭno kaj antaŭenpromenis apud li. + +"Vi malfruas, Bonulo Braŭno," li diris. "La horloĝo de malnova Sud-Preĝejo +jam sonoradis dum mi trairis Bostonon kaj tio okazis antaŭ dek kvin plenaj +minutoj." + +"Fidulino iom retenis min," respondis la juna viro kun voĉo kiu tremetis +pro la subita, kvankam ne entute neatendita, apero de lia kuniranto. + +Krepusko nun regis profunde la arbaron kaj plej profunde tiun parton tra +kiu vojaĝis la du homoj. Laŭ ĉiuj videblaj indicoj la dua vojaĝanto estis +eble kvindekjara, apartenis ŝajne al la sama socia rango kiel Bonulo +Braŭno, eĉ multe similis lin, kvankam eble pli pri mieno ol pri vizaĝa +strukturo. Malgraŭ tio, observanto povintus supozi ilin patro kaj filo. +Tamen, kvankam la pli aĝa vestiĝis tiel simple kiel la pli juna, kaj +kondutis tiel simple, li havis nepriskribeblan aspekton de mondokonanto ne +devanta embarasiĝi ĉe la manĝtablo de la provincestro aŭ la kortego de +Reĝo Vilhelmo, se liaj aferoj lin tien alvenigus. La sola elstaraĵo de lia +persono rajtanta nomiĝi mirinda estis promenadbastono aspektanta kiel +granda nigra serpento tiel strange fabrikita ke ĝi ŝajnis preskaŭ tordiĝi +kaj moviĝeti kiel serpento vivanta. Kompreneble, tiaĵo povintus esti okula +trompaĵo estigita helpe de la malcerta lumo. + +"Venu, Bonulo Braŭno," kriis lia kunvojaĝanto. "Tio estas ege malhasta +iradritmo por la komenca etapo de nia ekskurso. Alprenu mian bastonon se +vi tiel baldaŭe laciĝas." + +"Amiko," diris la alia, anstataŭante sian malrapidan promenritmon per +nepra halto, "plenuminte mian pakton per nia ĉi-tiea renkontiĝo, mi nun +celas reveni al mia devenpunkto. Mi spertas skrupulojn pri la koncerna +afero." + +"Ĉu vi tiel diras?" respondis la serpentbastonulo, ridetante apartaflanke. +"Ni iom antaŭenpromenu tamen, kunrezonante dum la irado. Kaj se mi ne +sukcesos vin konvinki, vi rajtos hejmenreveni. Ni ne ankoraŭ penetris +multan distancon en la arbaron." + +"Tro multan! Tro multan!" proklamis la bonulo, senkonscie ekpromenante. +"Mia patro neniam eniris la arbaron por plenumi tian taskon nek lia patro +antaŭ li. Ni estis kaj restas raso de honestaj homoj kaj bonaj Kristanoj +ekde la tagoj de la martiroj. Kaj ĉu mi estu la unua el Familio-Braŭno iam +laŭirinta ĉi-tiun vojon kun...?" + +"Kun tia kompanio, ĉu vi volas diri?" diris la pli aĝa, interpretante la +paŭzon de la pli juna. "Bone dirite, Bonulo Braŭno! Mi konis vian familion +tiel bone kiel iun ajn el la Puritanoj, kaj tio ne estas malmulte por +diri. Mi helpis vian avon, la konstablon, kiam li vipbate antaŭenpelis la +Kvakerinon tiel hastapaŝe tra la stratoj de Salemo. Kaj estis mi kiu +havigis al via patro peĉpin-tuberon, ekbruligitan ĉe mia propra fajrejo, +por incendii Indianan vilaĝon okaze de Reĝo-Filipo-Milito. Ambaŭ estis +bonaj amikoj miaj kaj multajn plaĉajn promenadojn ni kunfaris laŭlonge de +ĉi-tiu vojeto kaj hejmenrevenis post noktomezo. Plaĉus al mi amikiĝi kun +vi por honori ilin." + +"Se tio okazis konforme al via raportaĵo," respondis Bonulo Braŭno, "mi +miras ke ili neniam priparolis tiujn aferojn. Aŭ tute kontraŭe, mi +malmiras pri tio, konsciante ke la plej minimuma tiutema onidiraĵo ilin +forpelintus el Nov-Anglio. Ni estas preĝema gento kaj, aldone, bonfarema, +kaj toleras nenian tiuspecan fiecon." + +"Ĉu fieco, ĉu ne," diris la vojaĝanto kun la tordita promenbastono, "mi +bone konatas tie-ĉi en Nov-Anglio. La diakonoj de multaj preĝejoj trinkis +kun mi la komunian vinon. La altranguloj de diversaj urboj min nomumis sia +estro. La plejmulto el la anoj de Granda kaj Ĝenerala Tribunaloj apogas +solide miajn celojn. La provincestro kaj mi, ankaŭ--sed tiuj estas +registaraj sekretoj." + +"Ĉu tiaĵo povas esti?" kriegis Bonulo Braŭno, fiksrigardante kun miro sian +senĝenan kunulon. "Malgraŭ tio, mi ĝuas nenian rilaton kun la provincestro +nek kun la konsilio. Tiuj havas proprajn kondutmanierojn kiuj neniel estas +reguloj por simpla kultivisto kiel mi. Sed se mi daŭre promenus kun vi, +kiel mi povus toleri la rigardon de tiu bona maljunulo, nia pastoro, de +vilaĝo Salemo? Ho, lia voĉo tremegigus min kaj prediktage kaj prelegtage." + +Ĝis tiam la pli aĝa vojaganto aŭskultis kun deca seriozo sed nun +eksplodridegis, senbride, tordiĝante tiel perforte ke lia serpentaspekta +bastono ŝajnis tordiĝi kompate. + +"Ho, ho, ho!" li kriegis foje kaj refoje. Tiam, sin ekreginte: "Nu, Bonulo +Braŭno, daŭrigu, daŭrigu. Tamen bonvolu ne mortigi min pro ridado." + +"Nu, por tuj finfermi la aferon," diris Bonulo Braŭno, iomege urtikite, +"ni konsideru mian edzinon, Fidulinon. Tio rompus ŝian karan koreton kaj +antaŭ kaŭzi tion mi preferus rompi la mian." + +"Nu, se tio estu la kazo," respondis la alia, "jes ja, eksekvu ĉiarimede +propran irvojon, Bonulo Braŭno. Eĉ interŝanĝe kontraŭ dudek maljunulinoj +kiel tiu lampaŝanta antaŭ ni, mi ne konsentus ke Fidulino spertu iun ajn +ĝenon." + +Dum li parolis, perbastone li indikis sur la vojeto inan figuron kiun +Bonulo Braŭno rekonis kiel ege pian kaj modelan sinjorinon lernigintan al +li dum lia knabeco lian katekismon kaj restantan ankoraŭ lia morala kaj +spirita konsilanto kune kun la pastoro kaj Diakono Gukino. + +"Vere mirindege estas ke Gudino Klojso iradas tiel foren en la sovaĝejon +dumnokte," li diris. "Sed kun via permeso, amiko, mi sekvu ĉirkaŭirantan +flankvojeton tra la arbaro ĝis preteriri tiun Kristanan virinon. Ne +konante vin, ŝi povus eble demandi al mi kun kiu mi vojaĝas kaj kien mi +iras." + +"Tiel estu," konsentis lia kunvojaĝanto. "Vi ĉirkaŭiru traarbare dum mi +restu survojete." + +Respondkondute, la junulo flankenturniĝis sen ĉesi rigardi tamen sian +kunulon kiu antaŭeniris mallaŭtpaŝe laŭ la vojeto ĝis ekesti nur +bastonlongan distancon for de la maljunulino. Ŝi, intertempe, laŭiris sian +vojon kiel eble plej bone kun malkutima rapideco por tiel altaĝa virino, +murmurante malklarajn vortojn--preĝon, eble--dum la irado. La vojaĝanto +etendis sian bastonon kaj tuŝis ŝian velkintan kolon per la serpentaspekta +ekstremaĵo de la promenhelpilo. + +"La diablo!" ekkriegis la pia maljunulino. + +"Tial Gudino Klojso rekonas sian malnovan amikon, ĉu?" observis la +vojaĝanto, ŝin alfrontante kaj sin apogante sur sian tordiĝantan bastonon. + +"Ho, laŭ la suma vero! Ĉu povas esta via Moŝto?" kriis la bonvirino. "Jes +ja, verfakte estas vi, kaj la preciza imago de mia antaŭa amiko, Bonulo +Braŭno, avo de la stulta hodiaŭa samnomulo. Sed ĉu via Moŝto bonvolas tion +kredi? Mia balailbastono strange malaperis, ŝtelprenite, laŭ mia suspekto, +far tiu penduminda sorĉistino, Gudino Korjo. Kaj, aldone, la afero okazis +kiam mi jam estis sanktoleita per apisuko, kvinfoliaĵo kaj akonito." + +"Intermiksitaj kun bonega tritiko kaj graso de novnaskiĝinta bebo," diris +la estaĵo havanta la formon de avo Bonulo Braŭno. + +"Ho, via Moŝto konas la recepton," kriis la maljunulino, gakante laŭte. +"Tial, kiel mi diris, estante preta por la kunveno kaj havante nenian +ĉevalon por rajdi, mi decidiĝis piediri ĉar, laŭraporte, hodiaŭnokte ni +akceptos en la komunumon bonan junulon. Sed nun via Moŝto bonvolu +disponigi min pri via brako kaj ni ambaŭ alvenos tien fulmrapide." + +"Tiaĵo ne povas okazi," respondis ŝia amiko. "Mi ne rajtas disponi vin pri +mia brako. Sed jen alprenu mian bastonon, se vi deziras." + +Tiel parolinte, li malsuprenĵetis ĝin antaŭ ŝiaj piedoj kie, povas esti, +ĝi ekanimiĝis, estante unu el la bastonoj kiujn ties posedanto antaŭe +pruntedonis al la Egiptaj magoj. Pri tiu fakto tamen Bonulo Braŭno neniel +konsciis. Post kiam li tuj ĉielenrigardis pro mirego kaj tiam denove +terenrigardis, li vidis nek Gudinon Klojson nek la serpentobastonon, +anstataŭe tiun ununuran kunvojaĝanton kiu lin atendis tre trankvile, +kvazaŭ okazintus nenio. + +"Tiu maljunulino lernigis al mi mian katekismon," diris la junulo kaj lia +simpla eldiraĵo entenis mondon da signifo. + +Ili daŭre antaŭeniris dum la pli aĝa vojaĝanto urĝis sian kuniranton +paŝadi hastaritme kaj persiste sekvi la vojon, diskursante tiel taŭge ke +liaj argumentoj ŝajnis ekfonti el la sino de la aŭskultanto anstataŭ el la +buŝo de la diskursanto. Dum ili promenis, li plukis acerbranĉon, celante +ĝin utiligi kiel apogbastonon, kaj komencis ĝin senigi je ties subbranĉoj +kiuj estis malsekaj pro vespera roso. En la momento mem kiam liaj fingroj +ilin tuŝis, ili velkis strange kaj sekiĝis kvazaŭ post semajndaŭra +sunbrilado. Tial la paro antaŭeniris je bona libera paŝritmo kiam subite, +en morna vojokavaĵo, Bonulo Braŭno sidiĝis sur arbostumpon kaj +malkonsentis daŭre progresi. + +"Amiko," li diris obstine, "mi jam decidiĝis. Pluan paŝon mi ne iros nome +de tiu tasko. Ĉu gravu al mi ke mizera maljunulino elektu iri ĉe la diablo +kiam mi antaŭe supozis ke ŝi preferos ĉieleniri? Ĉu tio rajtigas min +forlasi mian karan Fidulinon kaj postsekvi la maljunulinon?" + +"Vi juĝos la aferon pli klare poste," diris trankvile lia konato. "Sidu +tie-ĉi kaj vin iom mallacigu dum kelkaj momentoj. Kiam vi ekvolos denove +promenadi, jen mia bastono por faciligi vian iradon." + +Sen pluaj vortoj li transĵetis al sia kuniranto la aceran bastonon kaj tuj +malaperis kvazaŭ fantomiĝinte en la pliprofundiĝanta malhelo. La juna viro +sidis kelkajn momentojn apud la vojo, sin multe aplaŭdante, antaŭpensante +pri la nuna eblo renkonti la pastoron purkonscience okaze de sia matena +promenado kaj ne devi timi la rigardon de estimata maljuna Diakono Gukino. +Kaj pri la trankvila dormado kiun li nun spertus en tiu sama nokto kiun +ĵus antaŭe li celintis pasigi tial malvirte, sed kiun li nun pasigus tiel +pure kaj dolĉe en la brakoj de Fidulino! Inter tiuj plaĉaj kaj laŭdindaj +meditadoj Bonulo Braŭno aŭdis la hufbatojn de ĉevaloj venantaj laŭ la vojo +kaj juĝis ke dece estos sin kaŝi en la arbarorando, prikonsciante la +kulpan celon lin tien alvenigintan, kvankam li nun tiel feliĉe forturniĝis +de ĝi. + +Daŭre antaŭenvenis la hufpaŝoj kaj la voĉoj de la rajdantoj, du seriozaj +maljunaj voĉoj interparolantaj sobre dum la alproksimiĝo. Tiuj +intermiksitaj sonoj ŝajnis laŭpaŝi la vojon nur kelkajn jardojn for de la +kaŝejo de la juna viro. Tamen, sendube pro la profundo de la malhelo en +tiu aparta loko, videblis nek la rajdantoj nek la rajdbestoj. Kvankam +iliaj korpoj tanĝis la etajn laŭvojajn branĉojn, laŭvide ili ne +interrompis, eĉ, momenteton, la malklaran lumradion fontantan el la brila +ĉielstrio kiun laŭnecese ili trapasis. Bonulo Braŭno laŭvice kaŭris kaj +staris piedpinte, apartigante la branĉojn kaj eligante la kapon tiel foren +kiel li kuraĝis sen ekvidi eĉ ununuran ombron. Des pli ĝenis lin la +okazantaĵo ĉar li bonvolintus ĵuri esti rekoninta, se tiaĵo eblas, la +voĉojn de la pastoro kaj Diakono Gukino, trotetantaj mallaŭte antaŭen, +kiel ili kutimis fari kiam ili aliris ordinacion aŭ eklezian konsilion. +Dum ili ankoraŭ enestis la aŭdkampon de la junulo, unu el la rajdantoj +haltis por pluki vergon. + +"El la du, via pastora Moŝto," diris la voĉo, "mi preferus malĉeesti +ordinacian bankedon ol la ĉi-noktan kunvenon. Oni diris al mi ke kelkaj +komunumanoj niaj alvenos de Falmaŭto kaj de eĉ pli fora distanco, kaj +ceteraj de Konektikuto kaj Rod-Insulo, kaj aldone kelkaj el la Indianaj +ŝamanoj kiuj, laŭ sia maniero, scipovas estigi preskaŭ tiom da diablaĵoj +kiel la plej talentaj el ni. Cetere, aniĝos al nia komunumo bona +junulino." + +"Bonege, Diakono Gukino!" respondis la seriozaj maljunaj tonoj de la +pastoro. "Ekspronu, alie ni malfruos. Nenio povos okazi, vi scias, ĝis +kiam mi atingos la kunvenejon." + +La hufoj denove sonadis kaj la voĉoj, parolante tiel strange en la +malplena aero, ade trapasis la arbaron, kie neniam ekzistis preĝejo nek +iam preĝis eĉ ununura Kristano. Kien tial tiuj sanktaj viroj povus +alvojaĝadi tiel profunde en la pagana sovaĝejo? Juna Bonulo Braŭno +alkroĉiĝis al arbo por sin apogi, preta grundensinki, malforta, surŝarĝite +je la peza malsano de sia koro. Li rigardis la ĉielon, dubante ĉu vera +Paradizo povas ekzisti super li. Tamen jen estis la blua volbo kaj la +steloj pribriliĝantaj en ĝi. + +"Helpe de Ĉielo supre kaj Fidulino malsupre, mi ade kontraŭstaru la +diablon!" kriis Bonulo Braŭno. + +Dum li daŭre rigardis supren en la profundan firmamentan arkon kaj levis +la manojn por preĝi, nubo, kvankam moviĝetis nenia vento, transhastis la +zeniton kaj kaŝis la pliheliĝantajn stelojn. La blua ĉielo ankoraŭ +videblis krom rekte superkape, kie tiu nigra nubamaso hastis balailritme +norden. Supre en la aero, kvazaŭ el la profundaĵoj de la nubo, alvenis +konfuzita kaj dubinda voĉarsonado. Foje la aŭskultanto imagis povi +distingi la parolmanierojn de samvilaĝanoj siaj, de viroj kaj virinoj, kaj +piaj kaj malpiaj, multajn el kiuj li jam renkontis ĉe la komunitablo dum +ceterajn li antaŭe vidis deboĉadi ĉe la drinkejo. En la sekvinta momento, +tiel malprecizaj estis la sonoj ke li scivolemis ĉu esti aŭdinta nur la +murmuron de la malnova arbaro, flustranta senvente. Tiam alvenis pli forta +ŝveliĝo de tiuj konataj tonoj jam aŭdataj ĉiutage ĉe vilaĝo Salemo sed +neniam antaŭe fontantaj el nokta nubo. Estis unu voĉo, voĉo de junulino, +kiu lamentadis, tamen kun malcerta malĝojo, kaj petadis komplezon kies +plenumo tamen eble ŝin dolorigus. Kaj la tuta nevidebla homamaso, kaj +sanktuloj kaj pekintoj, ŝajnis ŝin kuraĝigi daŭre antaŭeniri. + +"Fidulino! kriis Bonulo Braŭno, kun voĉo de angoro kaj senespero. Kaj la +eĥooj de la arbaro lin primokis, kriante "Fidulino! Fidulino!", kvazaŭ +mistifikitaj mizeruloj ŝin serĉus tra la tuta sovaĝejo. + +La kriego de malĝojo, kolerego kaj teruro daŭre trapenetris la nokton kiam +la malfeliĉa edzo retenis la spiradon por atendi respondon. Aŭdiĝis +ŝirkrio, tuj superbruite per pli laŭta voĉarmurmurado kiu fadis en foran +ridadon, dum la nigra nubo forbalaiĝis, postlasante super Bonulo Braŭno +klaran silentan ĉielon. Sed io falis papiliumante tra la aero kaj kroĉiĝis +al arbobranĉo. La junulo mankaptis ĝin kaj ekvidis rozkoloran rubandon. + +"Mia Fidulino foriris!" li ekkriis, post momento da stuporiĝo. "Surestas +la teron nenia bono. Peko estas nura vorto. Venu, diablo. Al vi la mondo +estas transdonita." + +Kaj frenezigite pro senespero, rezulte de kio li ridadis longe kaj laŭte, +Bonulo Braŭno alprenis sian bastonon kaj ree survojiĝis, antaŭenirante +tiel rapidritme ke li ŝajnis flugi anstataŭ marŝi aŭ kuri laŭ la arbara +vojeto. Pli kaj pli la irejo malmildiĝis kaj morniĝis kaj malklare +videbliĝis ĝis finfine entute malaperi, postlasante la junulon en la mezo +de la malhela sovaĝejo, ade antaŭenhastantan kun tiu instinkto kiu +kondukas mortalajn homojn al malico. La tuta arbaro plenplenis je timigaj +sonoj--grincado de arboj, hurlado de sovaĝaj bestoj, kriegoj de Indianoj. +Dume la vento foje sonoradis kiel fora preĝeja sonorilo, foje rondmuĝis +ĉirkaŭ la vojaĝanto kvazaŭ lin primokus la tuta Naturo. Sed li mem estis +la ĉefa hororaĵo de la sceno kaj nepre ne kaŭris antaŭ ties ceteraj +hororaĵoj. + +"Ho! ho! ho!" muĝis Bonulo Braŭno kiam lin primokis la vento. "Ni aŭdu kiu +el ni ridos la plej laŭte. Ne entreprenu min timigi per viaj diablaĵoj. +Venu sorĉistino, venu sorĉisto, venu Indiana ŝamano, venu Satano mem, ĉar +jen alvenas Bonulo Braŭno. Pli bone estu ke vi timu lin ol ke li timu +vin." + +Verdire, tra la tuta hantita arbaro vidiĝis nenio pli timiga ol la figuro +de Bonulo Braŭno. Adade li flughastis inter la nigraj pinarboj, svingante +sian bastonon kun deliraj gestoj, foje sin instigante elverŝi aĉajn +blasfemaĵojn, alifoje ekkriante tiel ridege ke la tuta arbara sonprovizo +komencis eĥadi lian ridadon kiel ĉirkaŭanta demonaro. La diablo aperanta +en propra formo estas malpli aĉaspekta ol tiam kiam li furiozas en homa +brusto. Tial antaŭenkuregis laŭvoje la diabla disĉiplo ĝis ekvidi antaŭ +si, tremetantan interarbe, ruĝan lumon, same kiel kiam faligitaj trunkoj +kaj branĉoj de maldensejo brulegas kaj suprenĵetas kontraŭĉielen, je +noktomeza horo, brilegan fajron. Li paŭzis, dum ripozintervalo de la +spirita tempesto ĝis tiam lin antaŭenpelinta, kaj aŭdis la ŝveladon de +verŝajna himno, ruliĝanta solene ekde fora distanco kvazaŭ sub la pezo de +multaj voĉoj. Li rekonis la melodion. Ĝi estis konata melodio de la ĥoro +de la vilaĝa kunvendomo. La verso finsonoradis peze, sin plilongigante per +refreno, tamen ne de homaj voĉoj, anstataŭe de ĉiuj sonoj de la +senlumigita sovaĝejo kunsonantaj en aĉega harmonio. Bonulo Braŭno ekkriis +sed la kriado malsonis en liaj oreloj pro sia unisono kun la kriaro de la +sovaĝejo. + +Dum la silento-intervalo li ŝteliris antaŭen ĝis kiam la lumo brilegis +plenforte sur liajn okulojn. Ĉe ekstremaĵo de malplenejo, cirkaŭlimigita +de la malhela arbarmuro, elstaris rokego havanta krudan naturan similecon +al altaro aŭ predikejo. Ĝin ĉirkaŭis kvar brilegaj pinarboj kies supraĵoj +bruladis dum iliaj trunkoj restis sendifekte, same kiel kandeloj okaze de +vespera kunveno. La foliaramaso superkreskinta la supron de la roko entute +brulegis, flamegante alte en la nokto kaj lumigante maltrankvile la tutan +kampon. Ĉiu pendanta branĉeto kaj folia festono brulis. Dum la ruĝa lumo +leviĝis kaj falis, multhoma kunvenintaro alterne aperis el la ombro, tiam +malaperis en ĝin, tiam renaskiĝis, por tiel diri, el la malhelo, tuj +ekpopolante la centron de la soleca arbaro. + +"Seriozmiena kaj malhelvestaĵa kompanio," citis Bonulo Braŭno. + +Tiaj ili estis, verdire. Inter translokiĝante flagramove tien kaj reen, +inter brilo kaj malbrilo, ensceniĝis kelkaj vizaĝoj vidotaj la sekvontan +tagon ĉe la provinca konsilikunveno kaj ceteraj kiuj, el la plej sanktaj +predikejoj de la lando, dimanĉon post dimanĉo, rigardis piapoze +ĉieldirekten kaj benigne spektadis la plenegajn sidbenkojn. Kelkaj asertas +ke la edzino de la provincestro ĉeestis. Almenaŭ ĉeestis altrangulinoj +konataj de ŝi, kaj edzinoj de estimataj edzoj, kaj amasego da vidvinoj, +kaj belaj junulinoj timantaj ke iliaj patrinoj ilin ekvidu. Aŭ blindumis +Bonulon Braŭnon la subitaj eklumoj superflagrantaj la malhelan kampon aŭ +li rekonis du dekojn el la vilaĝ-Salemaj preĝejanoj famaj pro ilia aparta +sankteco. Estimata maljuna Diakono Gukino jam alvenis kaj atendis +ĉekalkane de tiu respektinda sanktulo, sia adorata pastoro. Tamen, apud +tiuj seriozaj bonreputaciaj piuloj, tiuj preĝejaj presbiteroj, tiuj +ĉastvivaj sinjorinoj kaj rosvangaj fraŭlinoj, malpie asociiĝis diboĉemaj +viroj kaj depraviciaj virinoj, gemizeruloj adeptiĝintaj al malboncela kaj +malpura misfarado kaj eĉ suspektataj kiel krimuloj. Strange estis konscii +ke la bonaj ne apartiĝis disde la malbonaj, ke la sanktajn ne timigis la +pekintoj. Ankaŭ disiĝintaj inter siaj palvizaĝaj malamikoj estis la +Indianaj ŝamanoj, aŭ "paŭvaŭoj", kiuj jam ofte timigis sian indiĝenlandan +arbaron per pli da teruraj sorĉkantoj ol iuj ajn konataj en Brita +sorĉarto. + +"Tamen kie estas Fidulino?" pensis Bonulo Braŭno kaj, dum espero eniris +lian koron, li tremis. + +Cetera himnoverso ekaŭdiĝis, malrapida kaj malĝoja sonaro, tia kia plaĉas +al la piuloj, tamen kunligite al teksto esprimanta ĉion kion nia karaktero +kapablas koncepti pri pekado kaj malhele sugestante eĉ pli. +Malkompreneblaj al nuraj homoj estas la diablaj artoj. Verso post verso +kantiĝis. Tamen inter la versoj elŝvelis sovaĝeja refreno sonanta kiel la +plej profunda tono de granda orgeno. Kaj post la fina noto de tiu terura +himno ekaŭdiĝis sonarego pensiganta ke la hurlanta vento, la hastantaj +riveretoj, la muĝantaj bestoj kaj ĉiu cetera voĉo de la kakofonia sovaĝejo +intermiksiĝis kaj akordiĝis kun la voĉo de la kulpa homaro honoranta la +princon de ĉio. La kvar brulantaj pinarboj suprenĵetis pli altan flamon +kaj malklare siluetigis aĉegajn formojn kaj vizaĝojn sur la fumkronoj +ŝvebantaj super la malpia kunvenintaro. En la sama momento la surroka +fajro lanĉiĝis ruĝe supren, formante brilan arkon super sia bazo kie +figuro nun aperis. Estu dirite respektege ke la figuro multe aspektis, kaj +vestaĵe kaj kondute, kiel iu serioza religiulo de la Nov-Angliaj preĝejoj. + +"Elkonduku la konvertitojn!" ekkriis voĉo kiu eĥadis tra la kampo kaj +forruliĝis en la arbaron. + +Aŭdinte tiun alvokon, Bonulo Braŭno antaŭenpaŝis el la arbarombro kaj +alproksimiĝis la kultanaron kun kiu li sentis abomenan fratecon pro la +simpation kiu spertis pri ili ĉiu malicaĵo de lia koro. Preskaŭ li +povintus ĵuri ke invitis lin antaŭenveni la formo de lia mortinta patro +mem, rigardante malsupren ekde fumkrono, dum virino havanta malklarajn +trajtojn de senespero etendis ĵetgeste la brakon por lin averti ne +antaŭenveni. Ĉu estis lia patrino? Sed nepre mankis al li la povo retiriĝi +ununuran paŝon aŭ rezisti, eĉ pensade, kiam la pastoro kaj bona maljuna +diakono Gukino mankaptis liajn brakojn kaj lin kondukis al la flambrila +rokaltaro. Tien alvenis ankaŭ la magra formo de vualita virino, kondukita +inter Gudino Klojso, tiu pia instruistino pri la katekismo, kaj Martino +Karjero, kiu antaŭe ricevis la promeson de la diablo ke ŝi fariĝu Reĝino +de Infero. Nebridita virinaĉo estis ŝi. Kaj jen staris la prozelitoj sub +la fajra baldakeno. + +"Bonvenon, miaj infanoj!" diris la malhela figuro, "al la komunio de via +raso. Vi finrekonis, jam tiel junaĝe, vian naturon kaj vian destinon. +Karaj infanoj miaj, rigardu malantaŭ vi!" + +Ili turniĝis kaj, kvazaŭ vidate flagrante en tavolo da flamoj, ekmontriĝis +la diablokultanoj, portante survizaĝe malhele brilantajn bonvenridetojn. + +"Jen," daŭrigis la zibelkolora formo, "ĉiuj tiuj respektataj de vi ekde +via junaĝo. Vi juĝis ilin pli sanktaj ol vi mem kaj kaŭris antaŭ propra +pekado, ĝin komparante kun iliaj vivoj de bonfarado kaj preĝemaj +ĉieldirektaj aspiradoj. Tamen jen ili staras ĉiuj partoprenante en mia +adoranta asembleo. Ĉi-nokte vi ekrajtos ekscii iliajn sekretajn farojn: +kiel grizbarbaj presbiteroj de la preĝejo flustris diboĉajn vortojn al la +junaj servistinoj de siaj domoj; kiel multaj virinoj, sopirante surporti +vidvinajn lamentovestaĵojn, havigis trinkaĵon al siaj edzoj je la +enlitiĝhoro, tiumaniere ebligante tiujn sperti siajn lastajn dormadojn sur +iliaj senoj; kiel senbarbaj junuloj hastis heredi la riĉecon de siaj +patroj; kaj kiel belaj fraŭlinoj--ne ruĝiĝu, karulinoj miaj--elfosis etajn +tombojn en la ĝardeno kaj invitis min, kiel ununuran gaston, ĉeesti la +enterigon de la bebo. Pere de la kompato kiun viaj homaj koroj sentas pri +pekado, vi spurtrovos ĉiujn ejojn--ĉu preĝejajn, dormĉambrajn, stratajn, +kampajn aŭ arbarajn--kie krimo okazis kaj vi ekĝojos prikonsciante ke la +tuta tero estas ununura pekomakulo, ununura sangejo. Eĉ pli ol tio. Okazos +al vi penetri, en ĉiu sino, la profundan misteron de pekado, la fonton de +ĉiuj malicaj artoj, kaj kiu senelĉerpiĝe provizas homojn per pli da +malbonaj instigoj ol kapablas okazigi en konkreta farado la kunigita +homara povaro, la tuta nepra potenco mia. Kaj nun, miaj infanoj, rigardu +vin unu la alian." + +Kiam ili plenumis la peton, laŭ la fajrbrilo de la inferdevenaj torĉoj la +mizerulo ekvidis sian Fidulinon, kaj la edzino sian edzon, tremantajn +ambaŭ antaŭ tiu malsankta altaro. + +"Jen, ĉi-tie vi staras, miaj infanoj," diris la figuro en profundaj kaj +solenaj tonoj, preskaŭ malĝojaj pro ilia senespera aĉeco, kvazaŭ lia iama +anĝela naturo povus daŭre prilamenti nian mizeran rason. Dependante unu de +la koro de la alia, vi jam ankoraŭ esperis ke virto estas pli ol nura +revo. Nun vi estas sentrompigitaj. Malico estas la naturo de la homaro. +Necesas ke malico estu via sola feliĉo. Bonvenon denove, miaj infanoj, al +la komunio de via raso." + +"Bonvenon!" ripetis la diabloadorantoj en unu kriego de senespero kaj +triumfo. + +Kaj jen ili staris, la sola paro, laŭŝajne, ankoraŭ hezitanta sur la rando +de malbonfarado en ĉi-tiu malhela mondo. Natura baseno kuŝis en la roko. +Ĉu ĝi enhavis akvon ruĝigitan per la nebularda luno? Ĉu temis pri sango? +Ĉu pri likvaĵa flamo? Ĉi-ene la formo de la malico mergis la manon kaj sin +pretigis kuŝigi la baptosignon sur iliajn fruntojn por ke ili partoprenu +en la mistero de la pekado, pli konsciante pri la sekreta pekado de aliaj, +kaj fara kaj pensa, ol ili povus nun prikonscii propran pekadon. La edzo +direktis solan rigardon al sia palvizaĝa edzino kaj Fidulino al li. Kiujn +malpurajn mizerulojn la sekvonta rigardo elmontrus unu al la alia dum ili +tremaĉas samtempe pri tio kion ili vidas kaj tio kion ili vidigas? + +"Fidulino! Fidulino!" ekkriis la edzo. "Suprenrigardu, ĉieldirekten, kaj +kontraŭstaru la maliculon!" + +Ĉu Fidulino obeis li ne sciis. Apenaŭ finparolinte, li konsciis troviĝi +meze de trankvila nokto kaj soleco, aŭskultante ventomuĝadon forkvietiĝi +pezmove tra la arbaro. Li ŝanceliĝis kontraŭ la rokon, sentis ties +malvarmon kaj malsekon. Dume, pendanta arbobranĉeto, antaŭe entute +flamanta, aspergis lian vangon per ege malvarma roso. + +La sekvintan matenon juna Bonulo Braŭno eniris malrapide la straton de +vilaĝo Salemo, ĉirkaŭrigardante fikse kiel mistifikito. La bona maljuna +pastoro, piedpromenante laŭlonge de la tombejo por naskigi matenmanĝan +apetiton kaj primediti sian predikon, aljuĝis benon al Bonulo Braŭno, +preterpasante. La junulo fortiriĝis disde la respektata sanktulo kvazaŭ +dezirante eviti anatemon. Maljuna Diakono Gukino preĝis ĉehejme kaj la +sanktaj vortoj de lia preĝo aŭdiĝis tra la malfermata fenestro. "Al kiu +Dio la sorĉisto povas preĝi?" diris Bonulo Braŭno. Gudino Klojso, tiu +bonega altaĝa Kristanino, staris en la fruhora sunlumo de sia +fenestrolataĵo, katekizante knabineton alportintan al ŝi pindon da +novmatena lakto. Bonulo Braŭno forkaptis la infanon kvazaŭ el la alpreno +de la diablo mem. Ĉirkaŭirante la stratangulon apud la kunvendomo, li +ekvidis la kapon de Fidulino kun ties rozkoloraj rubandoj, kiu elspektadis +anksie, kaj kiu tiel ĝojiĝis ekvidinte lin ke ŝi kuris saltpaŝe laŭ la +strato kaj preskaŭ kisis la edzon antaŭ la tuta vilaĝo. Tamen Bonulo +Braŭno enrigardis severe kaj malfeliĉe ŝian vizaĝon kaj preterpasis +sensalute. + +Ĉu Bonulo Braŭno ekdormis en la arbaro kaj nur prisonĝis sovaĝan +sorĉistinkunvenon? + +Tiel estu, se vi deziras. Tamen estis sonĝo, ho, ve!, enhavanta malican +aŭguron por Bonulo Braŭno. Severa, malĝoja, malhelmiene meditema, +malfidema, eĉ senespera viro li fariĝis ekde la nokto de tiu timiga sonĝo. +En dimanĉo, kiam la preĝejanaro kantis sanktan psalmon, li ne povis +aŭskulti ĉar konkuranta himno pri pekado atingis en laŭta hasto liajn +orelojn, superbruante la karan melodion. Kiam la pastoro parolis el la +predikejo kun forto kaj arda elokvenco, kun lia mano sur la malfermita +Biblio, pri la sanktaj veroj de nia religio, kaj pri sanktulecaj vivoj kaj +triumfaj mortoj kaj pri estonta feliĉego aŭ nedirebla mizero, tiam Bonulo +Braŭno paliĝis, timante ke la tegmento falu tondrobrue sur la grizan +blasfemanton kaj la aŭskultantojn. Ofte, vekiĝinte subite je noktomezo, li +fortiriĝis disde la sino de Fidulino. Matene kaj vespere, kiam la familio +surgenuiĝis por preĝi, li kuntiris la brovojn grimacamiene kaj rigardis +severe sian edzinon kaj forturniĝis. Kaj kiam li finvivis post longa tempo +kaj transportiĝis al sia tombo kiel aĝogriza kadavro, akompanate de +Fidulino, nun maljunulino, kaj gefiloj kaj genepoj, en bona procesio, kaj +ne malmultaj najbaroj, nenian esperplenan verson oni ĉizis sur lian +tomboŝtonon ĉar lia mortohoro estis Malĝojo. + + + + + + +***END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ*** + + + +CREDITS + + +April 20, 2007 + + Project Gutenberg Edition + Robert L Read + Joshua Hutchinson + Online Distributed Proofreading Team + + + +A WORD FROM PROJECT GUTENBERG + + +This file should be named 21194-0.txt or 21194-0.zip. + +This and all associated files of various formats will be found in: + + + http://www.gutenberg.org/dirs/2/1/1/9/21194/ + + +Updated editions will replace the previous one — the old editions will be +renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no one +owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and +you!) can copy and distribute it in the United States without permission +and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the +General Terms of Use part of this license, apply to copying and +distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the Project +Gutenberg™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered +trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you +receive specific permission. If you do not charge anything for copies of +this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook +for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, +performances and research. They may be modified and printed and given away +— you may do practically _anything_ with public domain eBooks. +Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE + + +_Please read this before you distribute or use this work._ + +To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work (or +any other work associated in any way with the phrase Project Gutenberg), +you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ +License (available with this file or online at +http://www.gutenberg.org/license). + + +Section 1. + + +General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg™ electronic works + + +1.A. + + +By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, +you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the +terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) +agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this +agreement, you must cease using and return or destroy all copies of +Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee +for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work +and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may +obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set +forth in paragraph 1.E.8. + + +1.B. + + +Project Gutenberg is a registered trademark. It may only be used on or +associated in any way with an electronic work by people who agree to be +bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can +do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying +with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are +a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you +follow the terms of this agreement and help preserve free future access to +Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. + + +1.C. + + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (the Foundation or +PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an individual +work is in the public domain in the United States and you are located in +the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, +distributing, performing, displaying or creating derivative works based on +the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of +course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of +promoting free access to electronic works by freely sharing Project +Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for +keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can +easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the +same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you +share it without charge with others. + + +1.D. + + +The copyright laws of the place where you are located also govern what you +can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant +state of change. If you are outside the United States, check the laws of +your country in addition to the terms of this agreement before +downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating +derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. +The Foundation makes no representations concerning the copyright status of +any work in any country outside the United States. + + +1.E. + + +Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + + +1.E.1. + + +The following sentence, with active links to, or other immediate access +to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever +any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase +Project Gutenberg appears, or with which the phrase Project Gutenberg is +associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or +distributed: + + + This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with + almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away + or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License + included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org + + +1.E.2. + + +If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from the +public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with +permission of the copyright holder), the work can be copied and +distributed to anyone in the United States without paying any fees or +charges. If you are redistributing or providing access to a work with the +phrase Project Gutenberg associated with or appearing on the work, you +must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 +or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ +trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. + + +1.E.3. + + +If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the +permission of the copyright holder, your use and distribution must comply +with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed +by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project +Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the +copyright holder found at the beginning of this work. + + +1.E.4. + + +Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License +terms from this work, or any files containing a part of this work or any +other work associated with Project Gutenberg™. + + +1.E.5. + + +Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic +work, or any part of this electronic work, without prominently displaying +the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate +access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. + + +1.E.6. + + +You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, +marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word +processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than +Plain Vanilla ASCII or other format used in the official version posted on +the official Project Gutenberg™ web site (http://www.gutenberg.org), you +must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a +means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of +the work in its original Plain Vanilla ASCII or other form. Any alternate +format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in +paragraph 1.E.1. + + +1.E.7. + + +Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, +copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply +with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + + +1.E.8. + + +You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or +distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that + + - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you + already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to + the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to + donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 + days following each date on which you prepare (or are legally + required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments + should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, + Information about donations to the Project Gutenberg Literary + Archive Foundation. + + You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. + You must require such a user to return or destroy all copies of the + works possessed in a physical medium and discontinue all use of and + all access to other copies of Project Gutenberg™ works. + + You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of + any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days of + receipt of the work. + + You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg™ works. + + +1.E.9. + + +If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic +work or group of works on different terms than are set forth in this +agreement, you must obtain permission in writing from both the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the +Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in +Section 3 below. + + +1.F. + + +1.F.1. + + +Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to +identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain +works in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these +efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they +may be stored, may contain Defects, such as, but not limited to, +incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright +or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk +or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot +be read by your equipment. + + +1.F.2. + + +LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES — Except for the Right of +Replacement or Refund described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ +trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ +electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for +damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE +NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH +OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE +FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT +WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, +PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY +OF SUCH DAMAGE. + + +1.F.3. + + +LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND — If you discover a defect in this +electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund +of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to +the person you received the work from. If you received the work on a +physical medium, you must return the medium with your written explanation. +The person or entity that provided you with the defective work may elect +to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the +work electronically, the person or entity providing it to you may choose +to give you a second opportunity to receive the work electronically in +lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a +refund in writing without further opportunities to fix the problem. + + +1.F.4. + + +Except for the limited right of replacement or refund set forth in +paragraph 1.F.3, this work is provided to you ’AS-IS,’ WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + + +1.F.5. + + +Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the +exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or +limitation set forth in this agreement violates the law of the state +applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make +the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state +law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement +shall not void the remaining provisions. + + +1.F.6. + + +INDEMNITY — You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark +owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of +Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and +any volunteers associated with the production, promotion and distribution +of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs +and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from +any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of +this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or +additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect +you cause. + + +Section 2. + + + Information about the Mission of Project Gutenberg™ + + +Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic +works in formats readable by the widest variety of computers including +obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the +efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks +of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance +they need, is critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring +that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for +generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation was created to provide a secure and permanent future for +Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations +can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at +http://www.pglaf.org. + + +Section 3. + + + Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation + + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of +Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. +The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. +Its 501(c)(3) letter is posted at +http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full +extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. + +The Foundation’s principal office is located at 4557 Melan Dr. +S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North +1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information +can be found at the Foundation’s web site and official page at +http://www.pglaf.org + +For additional contact information: + + + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. + + + Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive + Foundation + + +Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without wide spread +public support and donations to carry out its mission of increasing the +number of public domain and licensed works that can be freely distributed +in machine readable form accessible by the widest array of equipment +including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are +particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United States. +Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable +effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these +requirements. We do not solicit donations in locations where we have not +received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or +determine the status of compliance for any particular state visit +http://www.gutenberg.org/fundraising/donate + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we have +not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against +accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us +with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make any +statements concerning tax treatment of donations received from outside the +United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods +and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including +checks, online payments and credit card donations. To donate, please +visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate + + +Section 5. + + + General Information About Project Gutenberg™ electronic works. + + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg™ +concept of a library of electronic works that could be freely shared with +anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ +eBooks with only a loose network of volunteer support. + +Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, +all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright +notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance +with any particular paper edition. + +Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook’s eBook +number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed +(zipped), HTML and others. + +Corrected _editions_ of our eBooks replace the old file and take over the +old filename and etext number. The replaced older file is renamed. +_Versions_ based on separate sources are treated as new eBooks receiving +new filenames and etext numbers. + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + + http://www.gutenberg.org + + +This Web site includes information about Project Gutenberg™, including how +to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, +how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email +newsletter to hear about new eBooks. + + + + + + +***FINIS*** +
\ No newline at end of file |
