summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/22070.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 01:46:59 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 01:46:59 -0700
commit4812e50358e2e80d12a526945913f383085b1ac3 (patch)
tree2a602489141cddcb901fd17411b15f5d89e215fb /22070.txt
initial commit of ebook 22070HEADmain
Diffstat (limited to '22070.txt')
-rw-r--r--22070.txt4478
1 files changed, 4478 insertions, 0 deletions
diff --git a/22070.txt b/22070.txt
new file mode 100644
index 0000000..2673598
--- /dev/null
+++ b/22070.txt
@@ -0,0 +1,4478 @@
+The Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Karavano
+
+Author: Wilhelm Hauff
+
+Translator: J. W. Eggleton
+
+Release Date: July 14, 2007 [EBook #22070]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+TRANSCRIBER'S NOTE:
+
+The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of
+the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and
+six accented letters added. The accented letters are "c", "g",
+"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with
+a breve accent). Since these accented letters are not included
+in the ASCII character set, some other means must be used to
+represent them.
+
+The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if
+the accented letters are not available: the accented letters may
+be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u"
+(respectively). However, this system presents some difficulties
+for electronic applications, since it cannot be reliably
+converted automatically into other formats in which the accented
+characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto
+texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx",
+"jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto
+alphabet, this system allows the accented letters to be
+represented without ambiguity so that the text can be more
+reliably converted to other formats. It is this "x" system that
+is used in this Project Gutenberg eBook.
+
+
+
+
+
+
+
+
+LA KARAVANO
+
+
+
+
+WILHELM HAUFF
+
+
+EL GERMANA LINGVO TRADUKIS
+J. W. EGGLETON
+
+
+Dua eldono
+
+1921
+
+
+
+
+TABELO DE ENHAVO.
+
+Antauxparolo
+La Karavano
+ La Historio pri Kalifo Cikonio
+ La Historio pri la Fantomsxipo
+ La Historio pri la Dehakita Mano
+ La Savo de Fatme
+ La Historio pri Malgranda Muk
+ La Fabelo pri la Falsa Princo
+
+
+
+
+ANTAUXPAROLO.
+
+
+Wilhelm Hauff naskigxis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj
+poetoj Uhland, Kerner, Morike kaj Holderlin, al kiuj,
+pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwabischer
+Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj
+samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras
+eble malpli alte, ol la jxus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraux
+hodiaux legas kun plej granda gxuo, kaj cxi tiun popularecon la
+auxtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe sxuldas precipe al sia
+cxarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte
+pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laux stilo pure germanaj.
+Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj,
+k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua
+alportis al li famon. Alia lia cxefverko estas lia
+_Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en
+germana literaturo; gxi estas grandparte imitajxo laux Scott kaj
+bazigxas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando
+(Wurttemberg).
+
+Ankaux bonegajn versajxojn Hauff postlasis al ni: veraj
+"Volkslieder" (popolaj kantoj) farigxis kelkaj liaj militistaj
+lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenrugxo). Frutempa morto trafis la
+poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.
+
+Por konigi ankaux al la esperantista mondo gravan germanan
+verkiston, kaj por prezenti al cxiuj karaj samideanoj novan
+amuzan legajxon, espereble tauxgan por montri la absolutan
+suficxecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo
+Internacia, mi entreprenis tiun cxi tradukon de ses el la
+Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malgxojos, se la lingva
+stilo de tiu cxi libreto ne placxos; sed mia laboro ne estos
+vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri gxia fideleco al la
+fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj gxin jugxos
+suficxe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam
+mi esprimas cxi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de
+_The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_,"
+_La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj
+konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la
+sekvantaj pagxoj.
+
+J. W. Eggleton.
+
+Haubinda (Germanujo),
+ la 28an de Aprilo, 1910.
+
+
+
+
+LA KARAVANO.
+
+
+Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega
+ebenajxo, kie nenio vidigxas krom sablo kaj cxielo, jam auxdigxis
+malproksime sonoriletoj de kameloj kaj argxentaj tintiletoj de
+cxevaloj. Densa polva nubo, gxin antauxiranta, anoncis gxian
+proksimecon; kaj cxiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis
+la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.
+
+Tiel montrigxis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al
+gxi. Li sidis sur bela araba cxevalo, kovrita per tigra felo; de
+la helrugxa rimenajxo pendis argxentaj sonoriletoj; kaj sur la
+kapo de l' cxevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto
+havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la
+belegeco de lia cxevalo. Blanka turbano, ricxe brodita per oro,
+kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre
+rugxaj; kaj je lia flanko pendis kurba ricxtenila glavo. Lia
+turbano, malsuprentirita survizagxen; liaj nigraj okuloj,
+fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta
+sub hoka nazo, -- cxio cxi tio donis al la rajdanto aspekton
+sovagxan kaj maltimegan. Kiam li trovigxis proksimume kvindek
+pasxojn de la fronto de l' karavano, li pikis la cxevalon, kaj
+post kelke da momentoj atingis la antauxgvardion. Tiel
+eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la
+dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraux li siajn
+lancojn, pro timo pri ia atako.
+
+"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel
+bataleme akceptas lin. "Cxu vi kredas, ke unu sola homo atakos
+vian karavanon?"
+
+La gardistoj, konfuzigxinte, relevis la lancojn; ilia estro
+alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.
+
+"Kiu estas la posedanto de cxi tiu karavano?" demandis la
+rajdanto.
+
+"Al _unu_ sinjoro gxi ne apartenas," respondis la alia, "sed
+al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj
+kiujn ni kondukas tra la dezerto, cxar ofte atakadas la
+vojagxantojn cxiuspeca kanajlaro."
+
+"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.
+
+"Tio ne povas ankoraux farigxi," respondis la oficiro, "cxar
+ni devas antauxeniri senhalte, kaj la komercistoj trovigxas
+malantauxe, je interspaco de almenaux kvaronhora vojo. Sed se vi
+volas rajdi kun mi, gxis ni haltos por preni la tagmezan ripozon,
+mi plenumos vian deziron."
+
+La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan
+pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro.
+Tiu cxi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la
+nekonatulo; li ne kuragxis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj
+kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aux,
+"Belege pasxadas via cxevalo," li tiel provis iniciati
+interparoladon, "Jes, jes!" respondis cxiam la fremdulo,
+mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze
+ripozi. Stariginte garde sian tacxmenton, la cxefgardisto faris
+halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la
+karavano. Preterpasis tridek peze sxargxitaj kameloj, kiujn
+kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj cxevaloj, la kvin
+komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte
+grandagxuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili sxajnis tamen
+multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La
+procesion fermis arego da kameloj kaj sxargxocxevaloj.
+
+Oni starigis tendojn, cxirkaux kiuj oni ronde lokis la kamelojn
+kaj cxevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko.
+Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la
+kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis
+sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili
+mangxajxojn kaj trinkajxojn.
+
+"Kiun vi enirigas cxi tien?" alparolis la plej juna komercisto
+la cxefgardiston.
+
+Antaux ol tiu cxi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo
+estas Selim Baruhx, kaj mi venas el Bagdado. Vojagxante
+Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaux tri tagoj
+mi sekrete liberigis min. La granda Profeto auxdigis al mi, de
+malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel farigxis, ke jen
+mi estas cxe vi. Permesu, ke mi vojagxu kun vi. Vian protekton
+vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi ricxe
+rekompencos vin, cxar mi estas nevo de la grandveziro."
+
+La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruhx,"
+diris li, "estu bonvena en nia ombro! Gxoje ni helpos vin. Sed
+antaux cxio sidigxu, kaj mangxu kaj trinku kun ni."
+
+Selim Baruhx sidigxis cxe la komercistoj kaj mangxis kaj trinkis
+kun ili. Post la mangxado, la sklavoj forigis la vazaron kaj
+alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la
+komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn
+kaj rigardante, kiel ili ringigxas kaj malvolvigxas kaj fine
+malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la
+trankvilon.
+
+"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen cxe tablo,
+jen sur cxevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza
+distrajxo. Mi sentas grandan enuon, cxar mi estas kutiminta vidi
+post mangxado dancistojn aux auxdi kantojn kaj muzikon. Cxu vi
+scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la
+tempon?"
+
+La kvar pli maljunaj komercistoj dauxrigis fumi kaj sxajnis
+profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru
+al vi jenan proponon. Mi opinias ke, cxe cxiu restadejo, unu el
+ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus
+la tempon."
+
+"Selim Baruhx, vi diris la veron," ekkriis Ahxmet, la plej
+maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon."
+
+"Mi gxojas, ke la propono placxas al vi," diris Selim; "kaj
+por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la
+komencon."
+
+La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimigxis unu al alia
+kaj igis la fremdulon sidigxi en la mezo. La sklavoj replenigis
+la pokalojn, denove plensxtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj
+alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume
+refresxigis Selim sian vocxon per plengorgxo da sorbedo,
+forpusxis de la busxo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Auxdu
+do la historion pri Kalifo Cikonio."
+
+
+
+
+La Historio pri Kalifo Cikonio.
+
+
+I.
+
+
+Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo
+Hxasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, cxar varmege estis
+tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran
+mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al
+tempo iom da kafo, kiun versxis al li lia sklavo, kaj cxiufoje,
+kiam placxis al li la gusto de l' trinkajxo, li kontente karesis
+al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone.
+En cxi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, cxar li
+estis tiam plej malsevera kaj afabla. Gxuste tial vizitis lin
+cxiutage cxirkaux tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaux en cxi
+tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraux sia kutimo, tre
+enpensigxan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la busxo
+kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizagxon,
+grandveziro?"
+
+La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis
+antaux sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, cxu mi faras
+mediteman vizagxon, mi ne scias: sed malsupre, antaux la palaco,
+staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotajxojn ke mi
+cxagrenigxas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj
+moneroj."
+
+La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian
+amikajxon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la
+kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la
+kolportisto. Cxi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizagxa
+kaj cxifone vestita. Li portis keston, en kiu trovigxis
+cxiuspecaj vendotajxoj: perloj kaj ringoj, ricxe ornamitaj
+pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro
+esploris cxion; fine, la kalifo acxetis por si mem kaj por Mansor
+belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la
+kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis
+malgrandan tirkeston kaj demandis, cxu ankaux tie trovigxas
+komercajxoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni
+vidis en gxi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion
+kun stranga skribajxo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.
+
+"Mi ricevis cxi tiujn ambaux objektojn de komercisto, kiu trovis
+ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne
+scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via
+dispono; al mi ili utilas nenion."
+
+La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn
+manuskriptojn, ecx se li ne povis legi ilin, acxetis la
+skribajxon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed
+la kalifo pensis, ke li plezurege sciigxus, kion la skribajxo
+enhavas. Tial li demandis la veziron, cxu li ne konas iun, kiu
+povas gxin decxifri.
+
+"Favora mia estro!" respondis cxi tiu; "apud la granda moskeo
+logxas homo, kiun oni nomas Selim la Sagxa; tiu komprenas cxiujn
+lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figurajxojn."
+
+Baldaux aperis la sagxa Selim.
+
+"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, lauxdire, tre
+sagxa; rigardu do cxi tiun skribajxon kaj sciigu min, cxu vi
+povas gxin legi. Se vi sukcesos gxin legi, vi ricevos de mi
+novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn
+kaj dudek-kvin plandobatojn, cxar en tiu okazo oni malprave nomas
+vin Selim la Sagxa."
+
+Selim sin klinis kaj diris: "Efektivigxu via volo, sinjoro!"
+
+Dum longa tempo li atente rigardis la skribajxon, poste ekkriis
+subite: "Tio estas latinajxo, sinjoro; oni pendigu min, se gxi
+ne estas latinajxo."
+
+"Diru, kion gxi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinajxo gxi
+estas."
+
+Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos cxi tion, lauxdu Allah'on
+pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en cxi tiu
+skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun
+ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en
+sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun
+saman vorton. Sed, post la aliformigxo, gardu vin, ke vi ne
+ridu; alie la sorcxvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi
+restos besto."
+
+Kiam Selim la Sagxa finis legi, plenigxis de gxojo la koro de l'
+kalifo. Li ordonis al la sagxulo jxure promesi, ke li al neniu
+malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis
+lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan acxeton ni
+faris, Mansor. Kiel gxoje mi atendas la momenton, kiam mi farigxos
+besto! Morgaux matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la
+kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj auxskultos, kion
+oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo."
+
+
+II.
+
+
+En la sekvinta tago, Kalifo Hxasid apenaux matenmangxis kaj sin
+vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laux ordono,
+dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun
+la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li
+ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la
+vastaj gxardenoj de l' kalifo; sed vane ili cxirkauxspionadis je
+io vivanta, por ekprovi la grandfarajxon. Fine la veziro
+proponis, ke oni iru gxis lageto, kie li ofte vidis multe da
+bestoj, precipe cikonioj, kiuj cxiam kaptis lian atenton per sia
+blekado kaj grava sintenado.
+
+La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaux iris
+al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene
+pasxadis tien kaj cxi tien, sercxante ranojn kaj iom blekante de
+tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero,
+duan cikonion, alflugantan tiuregionen.
+
+"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro,
+"cxi tiuj ambaux longakruruloj kondukas unu kun la alia belan
+interparoladon. Se ni do farigxus cikonioj?"
+
+"Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antauxe pripensu,
+kiamaniere oni rehomigxas. -- Jen mi trovis: trifoje klinigxinte
+orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refarigxas kalifo, kaj vi
+veziro. Sed pro la cxielo ne ridu, alie ni pereos."
+
+Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta
+super ilia kapo, proksimigxas malrapide al la tero. Tuj li
+eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis gxin
+al la grandveziro, kiu ankaux enflaris, kaj ambaux kriis:
+_Mutabor!_
+
+Malsxvelis al ili la kruroj kaj igxis maldikaj kaj rugxaj: la
+belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo farigxis
+malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj farigxis flugiloj; la
+kolo eligxis el la sxultroj kaj longigxis unu ulnon; la barbo ne
+estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.
+
+"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira mosxto," parolis
+la kalifo, post longedauxra mirego. "Per la barbo de l'
+Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."
+
+"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro,
+riverencante; "sed miaflanke, mi kuragxas certigi vin, ke Via
+Alteco havas preskaux pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel
+kalifo. Sed, se placxas al vi, ni iru auxskulti tiujn niajn
+samrasanojn, kaj ekscii, cxu ni efektive povas paroli cikonie."
+
+Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Gxi purigis al si
+la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimigxis
+al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauxen, kaj
+auxdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: --
+
+"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"
+
+"Plej bonan dankon, kara Frauxlino Blekbek'. Mi jxus sercxis
+mian matenmangxeton. Cxu vi ne volas akcepti ranfemureton aux
+kvaroneton de lacerto?"
+
+"Mi humile vin dankas; hodiaux mi absolute ne havas apetiton.
+Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas
+danci hodiaux antaux la gastoj de mia patro; tial mi volas nun,
+private, ekzerci min iome."
+
+Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn pasxojn. La
+kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis sxin per la okuloj. Sed
+kiam sxi starigxis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis
+gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberigxis el
+iliaj bekoj nekontrauxstarebla ridado; kaj pasis longa tempo,
+antaux ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis
+sin. "Vere, tio estis sxerco," ekkriis li, "kiu per oro ne
+estus pagebla. Domagxe, ke la malsagxaj bestoj lasis sin
+fortimigxi per nia ridado; alie ili certe estus ankaux
+kantintaj!"
+
+Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite
+estas ridi en la aliformigxa stato. Li diris al la kalifo sian
+timon.
+
+"Per Mekka kaj Medina! Malbona sxerco estus, se mi devus resti
+cikonio. Penu do rememori la vortacxon; al mi gxi ne volas
+reveni.
+
+"Trifoje ni devas klinigxi orienten, dirante samtempe: Mu --,
+Mu --, Mu --."
+
+Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe klinigxis, tiel ke
+iliaj bekoj preskaux tusxis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta
+estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo klinigxadis, kaj
+kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, cxiu memoro
+pri gxi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro
+estis kaj restis -- cikonioj!
+
+
+III.
+
+
+Malgxojaj, la ensorcxitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne
+sciis, kion fari en cxi tiu malfelicxo. El sia cikonia hauxto
+ili ne povis eliri; ecx en la urbon ili ne povis reveni, por sin
+rekonigi; cxar kiu kredus al cikonio, ke gxi estas la kalifo?
+Kaj ecx se oni kredus tion, cxu la Bagdadanoj nomus kalifo
+cikonion?
+
+Dum multe da tagoj ili cxirkauxvagadis, mizere nutrante sin per
+kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile mangxeblaj pro iliaj
+longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj
+ranoj, cxar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj
+frandajxoj. Ilia sola plezuro en cxi tiu malgxoja situacio estis
+tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de
+Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo.
+
+En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur
+la stratoj. Sed cxirkaux la kvara tago post ilia ensorcxo,
+sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la
+strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo
+en rugxa orebrodita mantelo sidis sur multornamita cxevalo;
+cxirkauxis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post
+li; kaj cxiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de
+Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la
+palaca tegmento, kaj Kalifo Hxasid parolis:
+
+"Cxu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorcxita, grandveziro?
+Tiu Mizra estas filo de mia gxismorta malamiko, la potenca
+sorcxisto Kasxnur, kiu, en malbona horo, jxuris vengxon al mi.
+Tamen mi ankoraux ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto
+de mia malfelicxo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en
+sankta loko la sorcxo malplenumigxos."
+
+Ili levigxis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laux la
+direkto de Medina.
+
+Sed ne bone prosperis al ili la flugado, cxar ambaux cikonioj
+ankoraux malmulte sin ekzercadis.
+
+"Ho ve!" ekgxemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun
+afabla permeso de via kalifa mosxto, baldaux finigxos miaj
+fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperigxis,
+kaj ni farus bone, sercxante restadejon por la nokto."
+
+Hxasid auxskultis favore la peton de sia servisto; kaj cxar li
+ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu sxajnis, kvazaux gxi
+donus rifugxejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis
+pasigi cxi tiun nokton, estis en pasinta tempo, lauxsxajne,
+kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli
+bone konservitaj cxambroj atestis pri la iama belegeco de la
+domo. Hxasid kaj lia akompananto cxirkauxiris tra la koridoroj,
+sercxante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor.
+
+"Granda sinjoro," li diris mallauxte, "estas ja, mi scias,
+malsagxe de la flanko de grandveziro, ecx pli malsagxe de la
+flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al
+mi en la koro, cxar tutproksime mi bone auxdis plendsonojn kaj
+gxemegojn."
+
+Nun haltis ankaux la kalifo kaj klare ekauxdis mallauxtan
+ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena
+de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj
+sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj
+petegis lin, ke li ne jxetu ilin en novajn nekonatajn dangxerojn.
+Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron ecx sub la
+cikonia flugilo, elsxiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj
+rapidiris antauxen en malluman koridoron. Li alvenis baldaux al
+pordo, kiu sxajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare
+ekauxdis gxemetojn kaj iom da plorkriado. Li pusxe malfermis la
+pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la
+ruinigxinta cxambro, kiun eta kradfenestro nesuficxe lumigis, li
+ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj
+rulfluadis el sxiaj rondaj okulegoj, kaj per rauxka vocxo sxi
+elsonigis el la kurba beko siajn gxemojn. Sed kiam sxi ekvidis
+la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaux eniris, tiam
+sxi eligis lauxtan gxojkriadon. Gracie, per la brunemakulita
+flugilo, sxi elvisxis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda
+miro de l' du cxeestantoj, sxi ekkriis en bona, homa lingvo
+araba:
+
+"Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antauxsigno
+de mia savigxo; cxar estas al mi antauxdirite, ke per cikonioj
+venos al mi granda felicxo."
+
+Rekonsciigxinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia
+longa kolo, gracie arangxis siajn maldikajn krurojn, kaj diris:
+
+"Strigino! Jugxante laux viaj vortoj, mi devas vin kredi mia
+kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via
+savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi
+auxdos nian historion."
+
+La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni
+jam scias.
+
+
+IV.
+
+
+Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj
+diris:
+
+"Auxdu ankaux mian historion kaj sciigxu, ke mi estas ne malpli
+malfelicxa, ol vi. Mia patro estas la Regxo de Hindujo; mi, lia
+malfelicxa solfilino, nomigxas Lusa. Tiu sorcxisto Kasxnur, kiu
+ensorcxis vin, jxetis ankaux min en la malfelicxon. Unu tagon li
+venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra.
+Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenjxeti lin de la
+sxtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove
+alsxteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia
+gxardeno ion refresxigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel
+sklavo, trinkajxon, kiu sxangxis min en cxi tiun abomenan
+figuron. Svenintan pro teruro, li portis min cxi tien, kaj
+kriegis en miajn orelojn, per terura vocxo: 'Cxi tie vi restu,
+malbelega, ecx de la bestoj malestimata, gxis via morto, aux gxis
+iu deziros propravole edzigxi kun vi ecx en cxi tiu monstra
+formo. Tiel mi vengxas min al vi kaj al via malhumila patro.'
+De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malgxoja, mi
+vivas kiel ermitino en cxi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj
+ecx de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo;
+cxar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno supersxutas per
+sia pala lumo cxi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la
+vualo."
+
+La strigino cxesis paroli, kaj denove forvisxis per la flugilo la
+larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri sxia doloro.
+
+La kalifo estis, dum la rakontado de l' regxidino, profundigxinta
+en medito.
+
+"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter
+via malfelicxo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de cxi tiu
+enigmo?"
+
+La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman
+antauxsenton, kiel vi; cxar foje, en mia plej juna agxo,
+antauxdiris al mi sagxa virino, ke cikonio alportos al mi grandan
+felicxon. Eble mi scias ankaux, kiel ni povos nin savi."
+
+La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo sxi pensas.
+
+"La sorcxisto, kiu nin ambaux malfelicxigis," diris sxi,
+"venas cxiumonate unu fojon en cxi tiun ruinon. Ne malproksime
+de cxi tiu cxambro estas salono. Tie li havas la kutimon
+festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam
+subauxskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn
+hontindajn farajxojn. Eble li tiam elparolos la sorcxvorton,
+kiun vi forgesis."
+
+"Kara mia regxidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li
+venos? Kie estas la cxambrego?"
+
+La strigino momenton silentis; poste sxi parolis: "Ne malplacxu
+al vi mia peto! Nur laux unu kondicxo mi povos plenumi vian
+deziron."
+
+"Parolu, parolu!" kriis Hxasid. "Ordonu! Cxian kondicxon mi
+akceptos."
+
+"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos
+farigxi, nur se unu el vi donos al mi sian manon."
+
+La propono sxajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo
+faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento.
+
+"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l'
+pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone
+sxin preni."
+
+"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu
+al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam
+grandagxulo, kaj vi, kontrauxe, ankoraux juna kaj frauxla; vi do
+povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela regxidino."
+
+"Gxuste jen estas!" ekgxemis la kalifo, melankolie mallevante la
+flugilojn. "De kie vi scias, ke sxi estas juna kaj bela? Jen
+kion mi nomas: 'Acxeti katon en fermita sako'!"
+
+Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine
+konvinkigxinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edzigxi
+kun la strigino, la kalifo mem decidigxis plenumi la kondicxon.
+Granda estis la gxojo de l' strigino. Sxi konfesis, ke ili ne
+povus veni en pli oportuna tempo, cxar jam en cxi tiu nokto
+versxajne kunvenos la sorcxistoj.
+
+Kune kun la cikonioj sxi forlasis la cxambron, por konduki ilin
+en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine,
+renkonte al ili, tra duone ruinigxinta muro, elradiis hela lumo.
+Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni
+absolute senbrue. Tra la truo, antaux kiu ili staris, ili povis
+superrigardi grandan salonon. Gxi estis cxirkauxita de kolonoj
+kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstatauxis la
+tagan lumon. En la mezo de l' cxambrego staris ronda tablo,
+sxargxita per multaj elektitaj mangxajxoj. Cxirkaux la tablo
+etendigxis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj cxi la
+cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la
+sorcxpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej
+novajn farajxojn. Li do rakontis interalie la historion pri la
+kalifo kaj lia veziro.
+
+"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorcxisto.
+
+"Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_."
+
+
+V.
+
+
+Auxdinte tion cxe sia murtruo, la cikonioj preskaux
+senkonsciigxis de gxojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj
+kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaux povis
+ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortusxita, al la strigino:
+
+"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min
+kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por
+ni."
+
+Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn
+longajn kolojn al la suno, kiu jxus levigxis malantaux la montoj;
+_Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis
+resxangxitaj. Gxojegante pro la retrovita vivo, cxirkauxprenis
+sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel
+priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis cxirkauxen? Bela
+sinjorino, brilege vestita, staris antaux ili. Ridetante, sxi
+donis al la kalifo la manon. "Cxu vi ne rekonas plu vian
+striginon?" sxi diris. Estis sxi! Tiagrade cxarmis la kalifon
+sxiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda
+felicxo, ke li farigxis cikonio.
+
+Nun ili cxiuj ekvojagxis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj
+vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaux
+sian monujon. Li do acxetis en la plej proksima vilagxo cxion,
+kion ili bezonis por la vojagxo; kaj baldaux ili atingis la
+pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan
+miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe gxojis la
+popolo, rehavante sian amatan estron.
+
+Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra.
+Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorcxiston
+kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman
+ruinan cxambron, kie logxis iam la regxidino, kiel strigino, kaj
+tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis
+pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, cxu li
+volas morti aux enflari. Kiam li elektis tion cxi lastan, la
+grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron;
+kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La
+kalifo ordonis enfermi lin en fera kagxo, kiun oni starigis en la
+gxardeno de l' palaco.
+
+Longe kaj felicxe vivis Kalifo Hxasid kun sia edzino, la
+regxidino. Liaj plej felicxaj horoj estis cxiam tiuj, en kiuj la
+grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte
+pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime
+gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante
+kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj
+kruroj, li marsxadis tra la cxambro, blekadis, svingadis la
+brakojn, kvazaux ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la
+grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --."
+Al Sinjorino Kalifedzino kaj sxiaj infanoj cxi tiu prezentado
+faris cxiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis cxesi
+blekadi kaj klinigxadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro,
+ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni
+pridiskutadis cxe la pordo de Regxidino Strigino.
+
+Kiam Selim Baruhx finis sian rakonton, la komercistoj esprimis
+grandan kontentigxon pri lia historio. "Efektive, forpasis
+nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, dissxovante
+la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento;
+ni do povus bone dauxrigi nian vojagxon." Liaj kunvojagxantoj
+konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en
+sia kutima marsxordo.
+
+Preskaux la tutan nokton ili rajdis antauxen; cxar brulvarmege
+estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre
+refresxigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la
+tendojn, kaj kusxigxis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj
+zorgis kvazaux pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li
+kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en cxiuj
+rilatoj oni servis lin, kvazaux li estus hejme. Jam komencigxis
+la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree levigxis; kaj
+unuanime ili decidis resti cxi tie gxis la vespero. Post komuna
+tagmangxo, ili denove pliproksimigxis unu al alia; kaj la juna
+komercisto sin turnis al la plej agxa kaj diris:
+
+"Selim Baruhx agrabligis por ni la hierauxan posttagmezon; nu,
+Ahxmet, cxu ankaux vi rakontus al ni ion, aux okazintajxon el via
+longa vivo, kiu sendube estas ricxa je aventuroj, aux iun belan
+fabelon?"
+
+Ahxmet silentis dum kelka tempo, kvazaux sendecida, cxu li diros
+tion aux alion; fine li parolis:
+
+"Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum cxi tiu
+vojagxo, kaj ankaux Selim meritas mian konfidon. Propran
+travivitajxon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj
+cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte
+rakontis."
+
+
+
+
+La Historio pri la Fantomsxipo.
+
+
+Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek
+malricxa nek ricxa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion
+riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis
+min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti
+al li utila. Kiam mi jxus farigxis dekokjara kaj li faris sian
+unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de cxagreno pro
+tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post
+nelonge mi havis kauxzon jugxi lin felicxa pro lia morto; cxar
+kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la sxipo, al kiu
+li komisiis siajn komercajxojn, alprofundigxis. Sed cxi tiu
+malfelicxo ne povis malvarmigi mian kuragxon de junulo.
+Sxangxinte en monon cxion, kion postlasis mia patro, mi
+ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min
+nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia
+familio, li ankaux nun ne volis disigxi de mi, nek de mia sorto.
+
+Favoris nin la vento, kiam ni ensxipigxis en la haveno de
+Balsoro. La sxipo, sur kiun mi dungigis min, destinigxis al
+Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo,
+kiam la sxipestro al ni antauxanoncis ventegon. Lia vizagxo
+malkasxis lian maltrankvilecon: sxajnis, ke li ne suficxe konis
+la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li
+ordonis faldi cxiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis
+antauxen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la sxipestro do
+kredis, ke li trompigxis pri la signoj de l' ventego. Subite,
+tutproksime al la nia, preterveturis sxipo, kiun ni ne vidis
+antauxe. Sovagxa gxojkriado elsonis al ni de gxia ferdeko, --
+pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antauxventega horo.
+La sxipestro, kiu staris cxe mia flanko, farigxis morte pala.
+
+"Mia sxipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!"
+
+Antaux ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga
+ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante.
+
+"Cxu vi gxin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta
+horo!"
+
+La sxipestro ordonis vocxe legi konsolajn sentencojn el la
+Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble
+plifortigxis la ventego; kaj antaux ol forpasis ecx unu horo,
+surterigxis la sxipo kun granda krakego. Oni surakvigis la
+boatojn; kaj apenaux la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris
+antaux niaj okuloj la sxipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis
+sur la maro. Sed niaj cxagrenoj ankoraux ne finigxis. Cxiam pli
+terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la
+boaton. Mian maljunan serviston mi forte cxirkauxprenis, kaj nun
+ni jxure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine
+revenis la tago. Sed cxe la unua apero de l' matena rugxo kaptis
+la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi
+revidis iun el miaj kunsxipanoj. Mi estis senkonsciigita de l'
+falego. Revekigxinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela
+servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj
+suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis
+videbla nia sxipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al
+kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimigxinte, mi rekonis gxin
+kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte
+timigis la sxipestron. Al mi inspiris tiu sxipo strangan
+teruron. Teruris min la tiel timege efektivigxinta diro de l'
+sxipestro; teruris min ankaux la dezertega aspekto de l' sxipo,
+sur kiu neniu montrigxis, indiferente kiom ajn ni alproksimigxis,
+kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni gxi estis la sola savrimedo;
+tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian
+vivon.
+
+De la antauxa parto de l' sxipo pendis longa sxnurego, al kiu ni
+remis mane kaj piede, celante gxin kapti. Fine ni sukcesis tion
+fari. Mi eligis lauxtan krion, sed seninterrompe dauxris sur la
+sxipo la silento. Nun ni suprenrampis per la sxnurego, mi, la
+pli juna, antauxe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al
+mia rigardo, kiam mi ekpasxis sur la ferdekon! Sango rugxigis la
+plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kusxis
+cxirkauxe. Cxe la meza masto staris homo, ricxe vestita, kun
+sabro en la mano; sed lia vizagxo estis pala kaj distordita, kaj
+tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto:
+ankaux li estis senviva. Teruro malakcelis miajn pasxojn;
+apenaux mi kuragxis spiri. Nun suprenvenis ankaux mia kunulo.
+Tiun cxi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur
+kiu vidigxis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj.
+Fine, dirinte pregxon al la Profeto, ni kuragxis iri antauxen.
+Cxe cxiu pasxo ni rigardis cxirkauxen pro timo, ke io nova ne sin
+montru, io ecx pli terurega. Sed cxio restis nesxangxita. Longe
+kaj largxe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni
+ecx ne kuragxis lauxte paroli timante, ke la senviva, alpikita al
+la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aux ke
+iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis
+sxtuparon, kondukantan en la sxipan internon. Tie ni nevole
+ekhaltis kaj rigardis unu la alian, cxar neniu el ni kuragxis
+esprimi siajn pensojn.
+
+"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "terurajxo okazis cxi
+tie. Tamen, ecx se, tie malsupre, la sxipo estas plena de
+mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondicxe, ol resti
+pli longe kun tiuj senvivuloj."
+
+Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuragxigxinte, ni iris,
+time-scivolaj, malsupren. Sed ankaux cxi tie regis tomba silento
+kaj sole niaj pasxoj faris ehxon sur la sxtuparo. Ni staris cxe
+la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi
+auxskultis: nenio auxdebla! Mi malfermis. La cxambro prezentis
+hxaosan aspekton. Vestajxoj, armiloj kaj alia ilaro
+cxirkauxkusxis intermiksite. Nenio en ordo. La sxipanaro, aux
+almenaux gxia estro, kredeble estis jxus drinkinta, cxar cxio
+ankoraux kusxis cxirkauxe. Ni iris antauxen de cxambro al
+cxambro, de apartamento al apartamento. Cxie ni trovis luksajn
+provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Gxojegigis
+min supermezure cxi tiu vidajxo, cxar konsiderante, ke estas
+neniu sur la sxipo, mi opiniis min rajtigita, cxion cxi proprigi
+al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni versxajne estas
+ankoraux tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi
+solaj kaj sen homa kunhelpo.
+
+Ni refresxigis nin per la mangxajxoj kaj trinkajxoj, kiujn ni
+trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la
+ferdekon. Sed cxi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de
+la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis,
+ilin jxeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni
+trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaux enradikitaj,
+ili kusxis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la
+tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni cxiuj iloj.
+Neeble estis ankaux, disigi de lia masto la kapitanon; el lia
+mano rigida ni ecx ne povis fortiregi lian sabron. En malgxoja
+meditado pri nia situacio ni pasigis cxi tiun tagon. Je la
+noktigxo mi permesis al Ibrahimo kusxigxi por dormi: mi mem volis
+resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam
+levigxis la luno, kaj mi kalkulis laux la steloj, ke estas la
+dekunua horo, ekregis min tiel nekontrauxstarebla dormemo, ke,
+kontrauxvole, mi kusxigxis malantaux barelo, kiu staris sur la
+ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, cxar mi bone
+auxdis la maron frapadi la flankon de l' sxipo kaj la velojn
+knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis auxdi vocxojn
+kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis levigxi, por rigardi
+tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn
+membrojn; mi ecx ne povis malfermi la okulojn. La vocxoj
+farigxis cxiam pli klaraj; sxajnis al mi, kvazaux gaja sxipanaro
+kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis auxdi
+la fortan vocxon de iu ordonanta; mi ankaux klare auxdis, kiel
+sxnuregoj kaj veloj supren-malsuprentirigxas. Sed iom post iom
+mi senkonsciigxis kaj pliprofundigxis en dormo, en kiu mi kredis
+auxdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekigxis, kiam la suno
+jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizagxon. Mirigita, mi
+cxirkauxrigardis. Ventego, sxipo, mortintoj, -- cxio, kion mi
+auxdis dum la nokto, sxajnis al mi kvazaux songxo; sed kiam mi
+suprenrigardis, mi cxion trovis kiel hieraux. Senmove kusxis la
+mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto.
+Ridante pri mia songxo, mi levigxis, por sercxi mian maljunan
+serviston. Tiu cxi sidis en la kajuto kaj profunde meditis.
+
+"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus
+kusxi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraux unu
+nokton en tiu cxi ensorcxita sxipo."
+
+Mi demandis lin pri la kauxzo de lia maltrankvileco, kaj li
+respondis:
+
+"Post kelkhora dormado mi vekigxis kaj ekauxdis, kiel oni
+kuradas tien kaj cxi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke
+estas vi; sed estis almenaux dudek, kiuj tie cxirkauxkuradis; mi
+auxdis ankaux vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la
+sxtuparon pezaj pasxoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur
+de tempo al tempo mi rekonsciigxis, kaj tiam mi vidis tiun saman
+homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante
+kaj trinkante cxe tiu cxi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu
+kusxas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante
+cxe lia flanko."
+
+Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne
+bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi
+ankaux ja estis bone auxdinta la mortintojn. Sxipveturi en tia
+societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo
+profundigxis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine.
+Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia
+avo, sperta kaj multvojagxinta homo; gxi povus efiki kontraux
+cxiuspecaj fantomoj kaj sorcxajxoj. Li certigis ankaux, ke tiu
+dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile
+malhelpebla, se ni senlace ripetos pregxsentencojn el la Korano.
+La propono de l' maljunulo tre placxis al mi. Maltrankvilanime
+ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis cxambreto, en kiun
+ni decidis retirigxi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn,
+suficxe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton.
+Poste ni firmfermis laux eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo
+surskribis en cxiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion
+farinte, ni atendis la terurajxojn de l' nokto.
+
+Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi
+forte ekdormemigxis. Mia kunulo tial konsilis al mi pregxdiri
+kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontrauxefikis. Subite
+farigxis supre granda movado. Knaris la sxnuregoj; piedaj pasxoj
+sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj vocxoj estis klare auxdeblaj.
+Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni
+ekauxdis iun malsuprenveni la sxtuparon de l' kajuto. Tion
+auxdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun
+lernigis al li lia avo kontraux fantomoj kaj sorcxajxoj:
+
+ "Cxu vi el aero venis,
+ Aux en tomb' malluma dormis,
+ Aux vin mara fundo tenis,
+ Aux infera fajr' vin formis,--
+ Granda Allaho ordonas al vi:
+ Cxiuj fantomoj obeas al li."
+
+Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je cxi tiu sentenco, kaj
+starigxis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo
+malfermegigxis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis
+najlitan al la masto. La najlo ankoraux traestis lian cerbon,
+sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli
+ricxe vestita, kiun mi ankaux vidis supre kusxantan. La
+kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizagxon,
+grandan nigran barbon, kaj sovagxe ruligxantajn okulojn, per kiuj
+li cxirkauxrigardis la tutan cxambron. Dum li preteriris nian
+pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, sxajnis tute
+ne rigardi al la kasxanta nin pordo. Ili ambaux sidigxis cxe la
+tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj lauxte, preskaux
+kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli
+lauxtigxis kaj kolerigxis; fine ekfrapis la kapitano la tablon
+per pugnigita mano, ektremigante la tutan cxambron. Sovagxe
+ridante, la alia salte levigxis kaj faris signon al la kapitano,
+ke li sekvu lin. Tiu cxi sin levis, eltiregis sian sabron el la
+ingo, kaj ambaux forlasis la cxambron. Ni spiris pli libere,
+kiam ili estis for; sed nia timo ankoraux neniel finigxis. Sur
+la ferdeko farigxis cxiam pli kaj pli lauxte. Auxdigxis rapida
+kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera:
+armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke mallevigxas sur nin ecx
+la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento!
+Post multe da horoj, kuragxinte resupreniri, ni trovis cxion en
+antauxa stato; alie ol antauxe kusxis ecx ne unu; cxiuj estis
+rigidaj kiel ligno.
+
+Ni tiel pasigis sur la sxipo multe da tagoj. Gxi veturadis cxiam
+orienten, kie, laux mia kalkulo, sendube kusxis la tero. Sed,
+ecx se gxi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte gxi
+sxajnis cxiam veturi returnen; cxar, kiam la suno levigxis, ni
+cxiufoje retrovigxis sur la sama loko. Cxi tion ni ne povis
+klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj cxiunokte
+veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis
+antauxnoktigxe cxiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni
+jam antauxe provis cxe la pordo en la kajuto: ni skribis sur
+pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo,
+kaj cxirkauxligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime
+ni atendis en nia cxambreto la sekvon. Cxi tiun fojon la
+fantomoj sxajnis ecx pli terure furiozi, ol antauxe; sed jen, la
+sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin
+lasis. Ni strecxis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni
+bezonis, por peleti la sxipon antauxen; kaj tiamaniere ni
+transiris en kvin tagoj spacon suficxe grandan.
+
+Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco,
+la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia
+mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta gxin nokto ni
+veturadis lauxlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni
+kredis ekvidi urbon, nemalproksime kusxantan. Kun granda peno ni
+jxetis ankron, kiu tuj enfundigxis; poste, surakviginte
+malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per cxiuj
+fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis
+tie en la maron, ni surbordigxis. Cxe la urba pordego ni
+informigxis pri la nomo de la urbo kaj sciigxis, ke gxi estas
+Hinda urbo, kusxanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi
+intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie
+ni refresxigis nin post nia aventurplena vojagxo. Mi ankaux
+sercxis tie sagxan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro,
+ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorcxarto. Li
+kondukis min en malmulteuzatan flankstraton gxis senpretenda
+domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke
+mi demandu pri Mulej.
+
+En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo
+kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li,
+ke mi sercxas la sagxan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio
+estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la
+mortintoj, kaj kion ekarangxi por forigi ilin el la sxipo. Li
+respondis, ke la sxipanaro estas versxajne, pro iu krimo,
+sorcxetenita surmare; la sorcxo, diris li, kredeble
+malefektivigxos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur
+farigxi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kusxas. Al mi,
+li kredis, apartenas cxiarajte la sxipo, kune kun gxia tuta
+sxargxo, tial ke mi kvazaux gxin trovis; tamen mi nepre
+prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo
+malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos
+min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi ricxe rekompencos
+lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per
+segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorcxisto Mulej ne cxesis lauxdi
+nian felicxan ideon cxirkauxvolvi la velojn per sentencoj de l'
+Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo.
+
+Estis ankoraux iom frue en la tago, kiam ni alvenis la sxipon.
+Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kusxis jam post
+unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi
+ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili
+rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo
+per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kusxigis ilin
+teren. Ni dauxrigis desegi la mortintojn, kaj jam antauxvespere
+cxiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu sursxipe
+krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la
+najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi gxin ecx je unu
+hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la
+maston por transportigi lin teren. Tamen de cxi tiu embaraso
+liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi
+marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte cxi tion, la
+sorcxisto elparolis super gxi misterplenajn vortojn kaj
+supersxutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama
+momento tiu cxi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj
+la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni
+eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el
+la sklavoj.
+
+"Kiu kondukis min cxi tien?" parolis li, lauxsxajne reakirinte
+kelkagrade la fortojn.
+
+Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimigxis.
+
+"Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el
+longedauxraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo
+sxipveturadas tra cxi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita
+cxiunokte reeniri en gxin. Sed nun fine mia kapo ektusxis la
+teron, kaj mi povas iri, repacigxinte, al miaj prauloj."
+
+Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin cxi tiu terura stato,
+kaj li parolis:
+
+"Antaux kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj logxis
+en Algxero. Sed avareco pusxis min ekipi sxipon kaj min doni al
+la marrabado. Foje, dauxriginte jam de kelka tempo cxi tiun
+fikomercon, mi ensxipigis en Zante'o dervisxon, kiu deziris
+vojagxi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malgxentilegaj homoj
+kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontrauxe, mi
+insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riprocxis min
+pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia
+manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega
+pro tio, kion al mi diris dervisxo kaj kion mi ecx al sultano ne
+permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al
+li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj
+mian sxipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, gxis ni kusxigos
+teren nian kapon. La dervisxo mortis, kaj ni jxetis lin en la
+maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto
+plenumigxis liaj vortoj. Kelkaj el miaj sxipanoj ribelis
+kontraux mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, gxis miaj
+partianoj submetigxis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed
+ankaux la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaux mia
+sxipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaux
+estingigxis la lumo de la okuloj: mi cxesis spiri kaj kredis, ke
+mi mortas. Sed tio estis nur rigidigxo, kiu tenis min
+enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni
+jxetis maren la dervisxon, mi kaj cxiuj miaj kunuloj revekigxis.
+Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aux
+paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel
+ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti;
+cxar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza gxojo ni cxiam
+veturis plenvele tra la ventego, cxar ni esperis disfrakasigxi
+fine kontraux iu krutajxo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la
+maro kusxigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi
+mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj
+povas vin rekompenci, prenu mian sxipon, kiel signon de mia
+dankemo."
+
+Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la
+sama momento li ankaux, kiel antauxe liaj kunuloj, disfalis en
+polvon. Cxi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la
+urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian sxipon.
+Grandprofite intersxangxinte kontraux aliaj la komercajxojn,
+kiujn mi havis sursxipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko
+Mulej ricxajn donacojn, kaj forsxipigxis al mia patrujo. Tamen
+mi faris grandan cxirkauxveturadon, surbordigxante en multaj
+insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercajxojn. La Profeto
+benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron
+duoble pli ricxa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj
+samurbanoj miregis pro miaj ricxajxoj kaj mia felicxo: neeble
+estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l'
+fama vojagxanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la
+junaj Balsoranoj, apenaux atinginte sian dekokan jaron, devis
+forvojagxi en la mondon, por fari, simile al mi, sian felicxon.
+Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Cxiukvinjare mi
+vojagxis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia
+beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu
+ilin en sian paradizon.
+
+En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antauxen.
+Post kiam la vojagxantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim,
+la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el
+ni la plej juna, kaj cxiam gajhumora; sendube vi do scias por ni
+iun bonan sxercrakonton. Nu, prezentu gxin por nia regalo, ke
+gxi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi
+rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en
+cxiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi
+la unuan lokon al miaj pliagxaj kunvojagxantoj. Sed Zaleuxkos
+estas cxiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu
+al ni tion, kio malgxojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi
+lian cxagrenon, se cxagrenon li havas; cxar fraton ni helpas
+volonte, ecx se li estas alikredano."
+
+La tiel alvokata estis greka komercisto, mezagxa, bela, forta,
+sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne
+mahometano), liaj kunvojagxantoj tre amis lin; cxar lia tuta
+personeco vekis cxe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur
+unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de cxi tiu perdo venas lia
+seriozeco.
+
+Zaleuxkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras
+min via konfido. Cxagrenon mi havas nenian, almenaux nenian, de
+kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, cxar
+Mulej sxajnas riprocxeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi
+ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol
+aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de
+mia naskigxo gxi mankas al mi, sed mi perdis gxin en la plej
+teruraj tagoj de mia vivo. Cxu pro tio mi estas kulpa: cxu ne
+estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol
+pravigas mia nuna situacio: volu mem jugxi, auxdinte la historion
+pri la dehakita mano."
+
+
+
+
+La Historio pri la Dehakita Mano.
+
+
+Mi naskigxis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1]
+cxe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn
+sxtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon,
+parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el
+niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton
+de sia magazeno: sed fine, cxar mi vidigis neesperitajn de li
+kapablojn, li decidis, laux konsilo de siaj amikoj, farigi min
+kuracisto, cxar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol
+ordinaraj cxarlatanoj, povas en Konstantinopolo ricxigxi.
+
+En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili
+konsentigis mian patron, lasi min forvojagxi en lian hejman
+landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj
+plej bone akiri tiuspecajn sciajxojn. Li proponis konduki min
+tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu
+ankaux jam faris vojagxojn en sia juneco, akceptis la proponon,
+kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojagxi post tri
+monatoj. Mi estis elekscitita de gxojo pro la espero vidi
+fremdajn landojn, kaj apenaux mi povis atendi gxis la momento de
+la ensxipigxo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretigxis
+por la vojagxo. En la antauxtago, mia patro kondukis min en sian
+dormocxambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn,
+kusxantajn sur la tablo. Sed pli ol cxio altiris miajn rigardojn
+granda amaso da oro, cxar neniam ankoraux mi vidis tian multegon,
+kolektitan unuloken. Mia patro cxirkauxprenis min kaj diris:
+
+"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojagxo.
+Cxi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis
+al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi
+povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos
+vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi
+dividis gxin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu
+estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti
+sankta, netusxebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urgxega
+bezono."
+
+Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj jxetigxis al liaj okuloj,
+eble pro ia antauxsento, cxar de post tiu tago mi neniam revidis
+lin plu.
+
+La vojagxo plenumigxis sen ia malfelicxo. Baldaux ni alvenis
+Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan
+urbon Parizon. Cxi tie mia franka amiko luis por mi cxambron,
+kaj konsilis al mi, elspezi sagxe mian monon, kiu sumigxis je du
+mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj cxion
+ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi
+parolus, se mi dirus, ke mi estis tie felicxa, cxar tute ne
+placxis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis cxe ili
+nur malmulte da bonaj amikoj; tamen cxi tiuj estis ja noblaj
+junuloj.
+
+Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon.
+Dum la tuta tempo de mia foresto mi auxdis nenion pri mia patro.
+Tial, kiam prezentigxis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj
+profitis gxin.
+
+Sciigxinte, ke tre baldaux iros senditaro el Franklando al La
+Porto, mi dungigxis kiel hxirurgo en la sekvantaron de l'
+ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis
+fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno
+najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaux du monatoj. Tiu
+pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la
+sxlosilon; kaj nun, sola kaj de cxiuj forlasita, mi eniris en la
+dezertan domon. Mi retrovis cxion en sama stato, kiel mia patro
+gxin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi.
+Mi demandis pri tio la pastron, kaj cxi tiu sin klinis kaj diris:
+"Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis
+sian oron." Cxi tion mi tute ne povis, kaj ankoraux nun ne
+povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus
+atesti kontraux la pastro; kaj vere mi devis min jugxi felicxa
+pro tio, ke li ne konsideris ankaux la domon kaj la komercajxojn
+de mia patro kiel testamentajxon. Tio estis la unua malfelicxo,
+kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo.
+Mia famo kuracista tute ne disvastigxis, cxar mi hontis ludi
+rolon cxarlatanan, kaj mankis al mi en cxiuj okazoj la rekomendo
+de mia patro, kiu estus prezentinta min al ricxuloj kaj
+eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfelicxa Zaleuxkos.
+Ankaux la komercajxojn de mia patro mi ne povis vendi, cxar jam
+tuj post lia morto disforigxis lia klientaro, kaj nur iom post
+iom oni akiras novan. Foje, dum mi malgxoje meditis pri mia
+situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en
+Franklando sampatrujanojn, kiuj travojagxadas la landon kaj
+elmontras siajn vendotajxojn sur la foirejoj de la urboj. Mi
+rememoris, ke oni volonte acxetas de ili, cxar ili venas el
+fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan
+profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi
+donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke
+li tenu gxin garde, kaj per la cetero mi acxetis objektojn, kiuj
+en Franklando estas maloftaj, ekzemple, sxalojn, silkajn
+sxtofojn, kuracajn sxmirajxojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon
+sur sxipo, mi ekvojagxis duafoje Franklandon.
+
+Apenaux mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj,
+denove sxajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojagxo
+estis mallongedauxra kaj felicxa. Mi trapasis la urbojn kaj
+urbetojn franklandajn, kaj cxie mi trovis tre acxetemajn
+klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn
+provizojn da vendotajxoj, kaj de tago al tago mi farigxis pli
+ricxa. Fine, opiniante, ke mi jam suficxe sxparis, por povi
+riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercajxojn kaj
+foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektusxi alian aferon, kiu
+donis al mi sxatindan profiton: mi helpis min ankaux per mia
+kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afisxoj, ke jen
+prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da
+malfelicxuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj
+enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine
+al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en
+cxi tiu urbo, ne sole cxar gxi tre placxis al mi, sed ankaux pro
+tio, ke mi volis mallacigxi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi
+luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa krocxe), kaj
+ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn cxambrojn kun
+altano.[5] Senprokraste mi cxirkauxportigis miajn afisxojn,
+kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaux mi
+malfermis mian magazenon, alvenis arege la acxetontoj; kaj
+kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol
+aliaj, cxar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.
+
+Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu
+vesperon, antaux ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraux
+unu fojon, lauxkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen,
+en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laux mia memoro, ne
+estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en
+gxi ordonon, ke mi trovigxu akurate je la dekdua horo tiunokte
+sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vekkio).
+Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien;
+sed cxar mi ne konis en Firenzo ecx unu homan estajxon, mi fine
+diris al mi, ke eble oni volas konduki min kasxe al iu malsanulo:
+jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri;
+sed mi alligis antauxzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia
+patro.
+
+Mallonge antaux noktomezo mi eliris, kaj baldaux alvenis al
+_Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj
+decidis atendi, gxis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma
+nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la
+ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis
+la dekdua horo cxe la pregxejoj de la urbo. Mi elrektigxis, kaj
+jen antaux mi staris altkreska viro, tute envolvita en rugxan
+mantelon, kies unu brustrandon li tenis antauxvizagxe. Komence
+mi iom ektimis, cxar tiel subite li ekstaris malantaux mi tie.
+Sed tuj mi retrankviligxis kaj diris:
+
+"Se estas vi, kiu venigis min cxi tien, diru, per kio mi devas
+vin servi?"
+
+La rugxmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!"
+
+Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do
+restis staranta kaj diris:
+
+"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antauxe sciigi min, kien. Mi
+petas vin ankaux montri al mi iom vian vizagxon, por ke mi vidu,
+cxu vi bone intencas al mi."
+
+Sed la rugxulo sxajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne
+volas, Zaleuxkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante.
+
+Cxe tio, ekregis min la kolero.
+
+"Cxu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin
+ridinduligi de cxiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile
+en malvarma nokto?"
+
+Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante
+ankoraux pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la
+mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la
+angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderigxis mia
+kolero; almenaux mi havis la mantelon, kaj cxi tiu devis ja doni
+la sxlosilon de l' stranga aventuro. Mi jxetis gxin cxirkaux la
+sxultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaux mi faris cent pasxojn,
+preteriris min tusxproksime alia persono, kiu flustris
+franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiucxinokte nenio
+farebla!" Sed antaux ol mi povis rigardi cxirkauxen, jam la
+persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaux ombron,
+sxtelirantan lauxlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne
+min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon gxi
+lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi
+devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la
+mantelon, kvazaux mi trovis gxin ie; sed se mi tion farus, la
+nekonato povus reprenigi gxin triapersone, kaj mi havus nenian
+klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente
+la mantelon. Gxi estis el peza genova veluro purpura, borderita
+per astrakana felo kaj ricxe brodita per oro. La belega aspekto
+de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.
+
+Mi portis gxin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotajxon;
+sed mi postulis por gxi prezon tiel altan, ke mi estis certa
+trovi neniun, kiu konsentos acxeti. Mia celo estis, fikse
+rigardi en la okulojn cxiun, kiu demandos pri la prezo de la
+pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; cxar, post kiam
+li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis
+lian figuron. Aperis multe da acxetemuloj, por vidi la mantelon,
+kies neordinara beleco altiris cxies rigardojn; sed neniu similis
+ecx iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de
+ducent zekinoj. Mi ankaux rimarkis, ke cxiu, kiun mi demandis,
+cxu vere ne trovigxas en Firenzo aliaj similaj manteloj,
+respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laborajxon tiel
+valoregan kaj delikatan.
+
+Fine, cxirkaux vesperigxo, venis junulo, kiu ofte estis cxe mi
+kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon
+da mono. Jxetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis:
+"Per Dio, Zaleuxkos, mi nepre devas havi vian mantelon, ecx se
+mi pro tio ruinigxos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis
+kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon,
+mi havis celon, altiri sur gxin, se eble, la rigardojn de mia
+nekonato; kaj nun venis tiu juna malsagxulo, por pagi la
+difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio
+alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la
+penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensajxon. La
+junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed cxe la sojlo li
+turnis sin kaj deprenis de la mantelo krocxitan al gxi
+paperfolieton, kiun li jxetis al mi, dirante: "Jen, Zaleuxkos,
+io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis,
+indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis
+tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaux nokte je la konata
+horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi
+staris kvazaux fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis
+mian felicxon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe
+dauxris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi
+ekkuris post la acxetinto de la mantelo kaj diris al li:
+"Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la
+mantelon: mi tute ne povas gxin vendi." Unuamomente li kredis,
+ke mi parolas nur sxerce; sed, konvinkigxinte, ke mi estas tute
+serioza, li kolerigxis pro mia postulo kaj nomis min malsagxulo.
+Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi desxiregi de
+li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la
+junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaux la tribunalon.
+La jugxisto, kiun multe mirigis la plendo, aljugxis la mantelon
+al mia kontrauxulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek,
+kvindek, okdek, ecx cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li
+recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion
+efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi,
+miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri,
+ke cxiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia
+opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol
+ili, ke mi faris profitan negocon.
+
+Senpacience mi atendis la nokton. Cxirkaux la sama horo kiel
+hieraux mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_.
+Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj
+alproksimigxis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraux.
+"Cxu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro,"
+respondis mi, "sed gxi kostis al mi cent zekinojn kontante."
+"Mi scias," rediris li; "rigardu cxi tien: jen vi havas kvar
+cent." Li proksimigxis kun mi al la largxa balustrado de l'
+ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj:
+belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro gxojis je
+tiu vidajxo, neniel antauxsentante, ke tio estos gxia lasta
+felicxo. Mi enposxigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli
+bone la malavaran nekonaton; sed antaux la vizagxo li havis
+maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure.
+"Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi
+nun postulas de mi? Sed antauxe mi devas kondicxi, ke gxi ne
+estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li;
+"mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed
+por mortinto!"
+
+Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?"
+
+"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li,
+kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni logxis cxi
+tie cxe amiko de nia familio. Hieraux mia fratino subite mortis
+de malsano, kaj la parencoj volas enterigi sxin morgaux. Sed,
+laux malnova kutimo de nia familio, cxiuj samfamilianoj devas
+kusxi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis
+fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo.
+Nu, al miaj parencoj mi ne domagxas sxian korpon, sed al mia
+patro mi devas alporti almenaux la kapon de lia filino, por ke li
+vidu sxin ankoraux unu fojon."
+
+Cxi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, sxajnis al
+mi, verdire, suficxagrade terura; tamen, mi ne kuragxis ion
+kontrauxdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke
+mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la
+mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la
+demando, kial cxio cxi tio devas farigxi nokte kaj tiel sekrete.
+Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian
+intencon kruela, malhelpus gxin, se li provus plenumi gxin tage;
+sed se la kapo estos definitive detrancxita, ili jam ne povos
+multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la
+kapon, sed natura sento malebligas, ke li detrancxu gxin
+propramane.
+
+Dume ni alvenis antaux grandan belegan domon. Mia akompananto
+gxin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni
+preterpasis la cxefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda
+pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo,
+supreniris mallargxan tordsxtuparon. Gxi kondukis en nesuficxe
+lumigitan koridoron, el kiu ni venis en cxambron, kiun heligis
+lampeto fiksita sur la plafono.
+
+En cxi tiu cxambro estis lito, en kiu kusxis kadavro. La
+nekonato deturnis sian vizagxon, kvazaux li volus kasxi siajn
+larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi
+plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la cxambron.
+
+Mi elpakis miajn trancxilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi cxiam
+havis cxe mi, kaj proksimigxis al la lito. Je la tuta kadavro,
+estis videbla nur la kapo, sed cxi tiu estis tiel bela, ke,
+vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj
+harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizagxo estis pala; la
+okuloj, fermitaj. Komence mi entrancxis la hauxton, same kiel
+faras hxirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian
+plej akran trancxilon, kaj tratrancxis, per unu bato, la gorgxon.
+Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj
+refermis ilin, kaj, ekgxemante profunde, sxajnis nur en tiu
+momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango
+elsxprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la
+malfelicxulinon neniu alia krom mi. Ke sxi jam ne plu vivis,
+estis tute ne dubeble, cxar, post tia vundo, nenio povus sxin
+savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu
+terurajxo. Cxu la rugxmantelulo trompis min? aux cxu eble la
+fratino estis antauxe nur sxajnmortinta? Cxi tio sxajnis al mi
+la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke
+malpli rapida trancxo estus revekinta sxin, ne mortigante; sekve
+mi pretigxis por findetrancxi la kapon. Sed ankoraux unu fojon
+ekgxemis la mortanta, strecxetendis sin per dolorega ekmovo, kaj
+mortis. Cxe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaux freneza de
+timo, mi elkuregis el la cxambro. Sur la koridoro regis plena
+mallumo, cxar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne
+estis videbla ecx ia postsigno; kaj mi devis palpiri lauxlonge de
+la muro, por atingi la tordsxtuparon. Fine mi trovis gxin kaj
+malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaux malsupre
+estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi
+spiris pli libere, estante denove sur la strato, cxar en tiu domo
+farigxis al mi neelporteble terure. Antauxenpelata de timo, mi
+kuregis en mian logxejon kaj enprofundigxis en la kusenojn de mia
+lito, por forgesi mian abomenan farajxon. Sed dormo ne venis al
+miaj okuloj, kaj nur post la tagigxo mi iom retrankviligxis.
+Estis, laux mia opinio, tre neversxajne, ke la homo, kiu
+subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian
+faron kiel krimon), denuncos min antaux tribunalo. Tial mi tuj
+decidis reiri en mian magazenon, dauxrigi mian komercadon kaj
+fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova
+cirkonstanco, kiun mi antauxe ne rimarkis, pliigis nun mian
+maltrankvilecon. Mia cxapo kaj mia zono, ja ankaux miaj
+trancxiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, cxu mi forgese lasis
+ilin en la cxambro de l' mortigita, aux perdis poste dum mia
+forkuro. Pli kredebla sxajnis al mi, bedauxrinde, la unua
+konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!
+
+Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaux poste venis
+al mi mia najbaro, kiel li cxiumatene kutimis fari, cxar li estis
+homo tre babilema.
+
+"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu
+okazis en la lasta nokto?"
+
+Mi sxajnigis scii nenion.
+
+"Kiel! cxu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias,
+ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l'
+gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraux mi
+vidis sxin, ankoraux tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune
+kun sxia fiancxo; cxar hodiaux ili volis edzigxi."
+
+Cxiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaux pikego en la koron.
+Kaj ofte ripetigxis mia turmentego, cxar cxiu mia kliento
+rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis
+diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.
+
+Cxirkaux tagmezo venis en mian magazenon jugxeja oficisto.
+Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleuxkos,"
+parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "cxu tiuj
+cxi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, cxu mi ne tion
+neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian
+domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontrauxatesti,
+mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis
+min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto
+ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan
+konstruajxon, kiun mi baldaux rekonis kiel malliberejon. Tie li
+asignis al mi cxambron, kie mi restu gxis nova ordono.
+
+Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri gxi en
+tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis,
+revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaux mi devis konfesi al
+mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus
+irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto,
+oni elkondukis min el mia cxambro, kelkajn sxtuparojn malsupren,
+en grandan salonon. Tie, cxirkaux longa nigrekovrita tablo,
+sidis dek du viroj, plejparte grandagxuloj. Cxe la flankoj de l'
+salono etendigxis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de
+Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase
+la rigardantoj. Kiam mi starigxis antaux la nigra tablo,
+levigxis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro.
+Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne
+povas jugxi la nunan aferon: tiun cxi fojon li do cedas sian
+lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano
+estis grandagxulo almenaux nauxdekjara. Li tenis sin
+antauxenklinigxe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn
+tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraux liaj okuloj, kaj lia
+vocxo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, cxu mi
+volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore auxskulti min,
+kaj rakontis sentime kaj klarvocxe, kion mi faris kaj kion mi
+sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen
+paligxis, jen rugxigxis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi
+kolerege: "Kiel, abomenulo! cxu al senkulpulo vi volas imputi
+krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano
+faris al li riprocxon pro lia interrompo, cxar sian rajton li
+libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis
+pro avareco, cxar, laux lia propra diro, oni ja nenion forrabis
+al lia mortigita filino. Li ecx diris al la gubernatoro, ke li
+devas fari raporton pri la gxistiama vivo de sia filino, cxar nur
+tiamaniere oni povas decidi, cxu mi diris la veron, aux ne. Tiel
+parolinte, li fermis por tiu tago la jugxan kunsidon, por
+elcxerpi konsilon, diris li, el la paperajxoj de l' mortinta,
+kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en
+mian malliberejon, kie mi pasigis malgxojan tagon, turmentata de
+la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita
+sinjorino kaj la rugxmantelulo.
+
+Plena de espero, mi revenis, la morgauxan tagon, en la jugxejon.
+Sur la tablo vidigxis aro da leteroj. La maljuna senatano
+demandis min, cxu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente
+kaj konvinkigxis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaux
+biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano,
+sed oni sxajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi
+sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, cxar la subskribo de
+la leteroj estas nedisputeble Z., la cxeflitero de mia nomo.
+Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraux la mortintino kaj
+avertojn, ke sxi ne plenumu la projektitan edzinigxon. Sxajnis,
+ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; cxar
+en tiu tago oni traktis min ankoraux pli malkonfideme kaj severe.
+Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperajxoj, kiuj sendube
+trovigxas en mia cxambro; sed oni diris al mi, ke oni jam sercxis
+ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaux la fino de tiu jugxtago, mi
+perdis cxiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis
+enkondukita en la salonon, oni lauxtlegis al mi la verdikton, ke
+mi estas pruve kulpigita pri lauxintenca mortigo kaj kondamnita
+al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita
+de cxiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia
+hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta agxo, sub la
+ekzekutista hakilo!
+
+En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi
+sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege
+direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermigxis
+la pordo de mia karcero kaj enpasxis viro, kiu, nenion dirante,
+min longatempe observis. "Cxu en cxi tia situacio mi retrovas
+vin, Zaleuxkos?" diris li fine. Cxe la unua rigardo, pro la
+malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia
+vocxo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el
+tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la
+tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al
+Firenzo, kie logxas, altrespektata, lia patro; li jam sciigxis
+pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraux unu
+fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis gxis tia grado
+kulpigxi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li sxajnis tre
+mirigita kaj petegis, ke mi cxion diru al li, mia sola amiko, por
+ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi jxuris
+al li, per plej forta jxuro, ke mi diris la veron kaj ke premas
+min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi
+ne rimarkis la neversxajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Cxu
+vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi
+neniam sxin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke cxirkauxvolvas
+la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme
+plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laux kiu mi jam de
+longe konas Biankan kaj mortigis sxin por min vengxi pro sxia
+edzinigxo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke cxio cxi tio tre
+bone diraplikigxas al la rugxmantelulo, sed ke mi neniel povas
+pruvi lian kunkulpecon. Valetio cxirkauxprenis min, plorante,
+kaj promesis fari cxion eblan por almenaux savi mian vivon. Mi
+havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas
+prudenta kaj legxoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min
+savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis
+Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj
+estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortusxita, mi dankis
+mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro
+obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne
+montrigxi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj
+pri firenza historio similan aferon, mia puno konformigxu al tie
+eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn
+librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian.
+Jen, lauxtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon,
+konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por cxiam. Tia nun
+estas, diris li, ankaux mia puno, kaj mi devas min pretigi por la
+dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun
+teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian
+manon sur la blokon, kaj jxetkovris min, elsxprucegante, mia
+propra sango.
+
+Valetio akceptis min en sian domon, gxis mi resanigxis; poste li
+noblanime provizis min per vojagxa mono; cxar cxio, kion mi
+laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la
+jugxistaro. El Firenzo mi vojagxis Sicilion, kaj de tie per la
+unua sxipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan
+esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antauxe alkonfidis al
+mia amiko; mi ankaux petis, ke li permesu al mi logxi cxe li; sed
+kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne
+volas eklogxi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo
+jam acxetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo
+ankaux diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaux. Mi tuj
+iris tien kun mia amiko. Gxoje akceptis min cxiuj miaj konatoj.
+Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie
+la acxetinto de la domo.
+
+Mi legis: "Zaleuxkos! du manoj estas nun pretaj senripoze
+labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la
+domo, kiun vi vidas cxi tie, kune kun gxia tuta enhavo; kaj
+cxiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuligxos
+inter la plej ricxaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu,
+kiu estas pli malfelicxa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu
+estas la auxtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi,
+responde al mia demando, ke gxi estis homo, kiun li prenis por
+Franko: li surhavis rugxan mantelon. Nun mi sciis suficxe, por
+konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraux cxio, ne estas tute
+senigita je cxiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis cxion
+plej bone arangxita, -- interalie, magazenon kun komercajxoj pli
+belaj ol mi iam havis antauxe. De tiu tempo forpasis dek jaroj.
+Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi
+dauxrigas miajn vojagxojn; sed tiun landon, kie mi farigxis tiel
+malfelicxa, mi neniam revidis plu. Cxiujare mi ricevis, de post
+tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi gxojas scii, ke tiu
+malfelicxulo estas nobla homo, tamen li ne povas foracxeti la
+cxagrenon de mia animo, cxar cxiam vivos en mi la terura bildo de
+la mortigita Bianka.
+
+Zaleuxkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La
+aliaj auxskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol cxiuj
+kortusxita sxajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la
+rakontado, li profunde ekgxemis; kaj al Mulej sxajnis, kvazaux
+liaj okuloj plenigxis unufoje de larmoj. Ankoraux longatempe ili
+priparoladis la historion.
+
+La fremdulo demandis: "Cxu vi do ne malamas la nekonaton, kiu
+tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al
+dangxero ecx vian vivon?"
+
+"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia
+koro akuzadis lin antaux Dio, ke li alportis al mi tiun cxi
+malfelicxon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la
+kredo de miaj prapatroj, kaj tiu cxi ordonas al mi ami miajn
+malamikojn; cetere, li sendube estas ecx pli malfelicxa ol mi."
+
+"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li
+premis al la greko la manon.
+
+Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun
+zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne
+sin donu al ripozo, cxar cxi tie estas la loko, kie oni plej ofte
+surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la
+malproksimo aron da rajdantoj.
+
+Tre konsternis la komercistojn cxi tiu sciigo; sed la fremdulo
+miris pri ilia maltrankvileco, cxar li opiniis, ke ili estas
+suficxe bone armitaj, por ne timi aracxon da rabemaj araboj.
+
+"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se gxi
+estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kusxigxi por ripozi;
+sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro
+tio estas necese, ke ni tenu nin prete."
+
+La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Ahxmet, la
+maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo
+cxiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estajxo, cxar jam
+ofte li venke batalis sola kontraux kvin ecx ses atakantoj; aliaj
+opinias lin iu kuragxa franko, kiun malfelicxo forpelis en cxi
+tiun regionon; sed el cxiuj pridiroj nur la jena estas
+nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj sxtelisto."
+
+"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la
+komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla
+homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus
+rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone
+ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento
+kuragxas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed
+li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte
+tion pagas, povas sendangxere dauxrigi sian vojon, cxar Orbasano
+estas la sinjoro de la dezerto."
+
+Tiel interparoladis la vojagxantoj en la tendo. La
+gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis cxirkaux la tendaro,
+komencis maltrankviligxi. Granda amaso da rajdantoj vidigxis en
+interspaco de duonhora vojo: ili sxajnis alrajdi rekte al la
+tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj
+sciigis, ke versxajne oni baldaux atakos la karavanon. La
+komercistoj interkonsiligxis, kion ili devas fari: cxu iri
+renkonte al la malamikoj, aux atendi la atakon. Ahxmet kaj la du
+pli maljunaj komercistoj volis tion cxi lastan; sed la flamigxema
+Mulej kaj Zaleuxkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la
+fremdulon. Tiu cxi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan
+tuketon kun rugxaj steloj, alligis gxin al lanco kaj ordonis al
+sklavo starigi gxin sur la tendo; li donas garantie sian vivon,
+li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun
+signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne
+volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin cxiuj, kiuj
+estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis
+renkonte al la rajdantoj. Sxajnis tamen, ke tiuj cxi jam ekvidis
+la signon sur la tendo, cxar ili subite deklinigxis de sia
+antauxa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda cxirkauxiro.
+
+Mirigite la vojagxantoj staris tie dum kelkaj momentoj,
+rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu cxi
+staris antaux la tendo, tute indiferenta, kvazaux nenio okazis,
+kaj rigardadis malproksimen tra la ebenajxo. Fine Mulej
+interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato,"
+ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovagxajn
+rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli
+alta ol gxia vera valoro," respondis Selim Baruhx. "Per cxi
+tiu signo mi provizis min, kiam mi forsavigxis el mallibereco.
+Kion gxi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu
+vojagxas kun cxi tiu signo, trovigxas sub potenca protekto."
+
+La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto.
+Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano
+certe ne povus fari al gxi longan kontrauxstaradon.
+
+Pli trankvilanime oni nun kusxigxis ripozi; kaj kiam la suno
+komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla
+ebenajxo, ili ekforiris pluen.
+
+La morgauxan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la
+eliro el la dezerto. Kiam la vojagxantoj denove kunvenis en la
+granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris
+al vi hieraux, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu,
+ke mi hodiaux gxin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia
+frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri
+infanojn. Mi estis la plej agxa; mia frato kaj mia fratino estis
+multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de
+mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj
+bienoj, kondicxe ke gxis lia morto mi restu cxe li. Sed cxar li
+atingis grandan agxon, mi revenis ne pli frue ol antaux du jaroj
+en mian hejmon, ne sciigxinte ion pri la terura sorto, kiu
+intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah gxin favorkore
+bonigis."
+
+
+
+
+La Savo de Fatme.
+
+
+Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaux la saman
+agxon. La unua estis maksimume du jarojn pli agxa. El la tuta
+koro ili amis unu la alian, kaj en cxio ili kunlaboradis por
+malplipezigi al nia malsanema patro la sxargxon de lia granda
+maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia
+frato arangxis feston. Li invitigis al si cxiujn sxiajn
+kunludantinojn, prezentigis al ili en la gxardeno de l' patro
+elektitajn mangxajxojn, kaj, cxe la vesperigxo, invitis ilin fari
+plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste
+ornamis. Fatme kaj sxiaj amikinoj gxoje konsentis; cxar la
+vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni gxin rigardis
+vespere de sur la maro, prezentis belegan vidajxon. Al la
+knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian
+fraton veturi cxiam pli kaj pli antauxen en direkto al la plena
+maro. Sed Mustafa konsentis iom kontrauxvole, cxar jam antaux
+kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo
+elstaras en la maron promontoro. Gxis tie la knabinoj volis
+veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Cxirkauxremante
+la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon
+plenan de viroj armitaj. Antauxvidante ion ne bonan, mia frato
+ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero.
+Kaj efektive lia timo sxajnis realigxi: la alia barko sekvis
+rapide tiun de mia frato, atingis gxin, cxar gxi havis pli multe
+da remistoj, kaj sin tenis cxiam inter nia barko kaj la marbordo.
+La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin dangxero, salte
+levigxis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin
+retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, cxar ili
+elmetas la barkon al la dangxero esti renversita per tia tien --
+kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimigxis la alia
+boato, ili cxiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu
+cxi renversigxis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn
+de la fremda boato; kaj cxar oni jam de kelka tempo estis
+maltrankvila pro korsaroj, tiu cxi boato vekis suspekton; tial
+debordigxis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis
+nur gxustatempe por ensxipigi la dronantojn. En la konfuzo, la
+malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis
+la dronantojn, oni ne sciis certe, cxu cxiuj estas savitaj. Oni
+reciproke proksimigxis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino
+kaj unu el sxiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en
+unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de
+Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika sxipo, kiu
+ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj,
+forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li
+ekkunsavis la knabinojn; li ankaux diris, ke li rimarkis, kiel
+oni entrenis du el ili en la barkon.
+
+Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaux Mustafa
+estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan
+fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri sxia malfelicxo,
+sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis sxian
+malfelicxon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino,
+kaj tion li ankoraux ne kuragxis konfesi al nia patro, cxar sxiaj
+gepatroj estis malricxaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia
+patro estis homo severa. Kiam lia cxagrenego iom malpliigxis, li
+venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsagxeco nun
+rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la gxojon de
+miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaux mia
+vizagxo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol
+tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberigxos de
+la malbeno de l' patro."
+
+Tion mia malfelicxa frato tute ne atendis. Jam antauxe li firme
+decidis elsercxi sian fratinon kaj sxian amikinon: por tio li nur
+volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu cxi
+forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda
+jam estis lia aflikto, tiu cxi nova malfelicxo, kiun li ja ne
+meritis, plifortigis nun lian kuragxon. Li iris al la kaptita
+korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia sxipo, kaj eksciis, ke
+ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan
+sklavovendadon en Balsoro.
+
+Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojagxo, la kolero
+de la patro sxajnis iom kvietigxinta, cxar li sendis al li sakon
+da oro, kiel subtenon dum la vojagxo. La gepatrojn de Zorajde --
+tiel nomigxis lia forrabita fiancxino -- Mustafa, plorante,
+adiauxis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojagxon
+surtere, cxar de nia urbeto al Balsoro nenia sxipo tiutempe
+veturis. Tial li devis fari tre strecxitajn tagvojirojn, por
+alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Cxar li
+havis bonan cxevalon kaj nenian pakajxon, li esperis atingi la
+urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara
+tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri
+viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke
+ili celas lian monon kaj lian cxevalon plivere ol lian vivon, li
+kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj
+seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia cxevalo,
+kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian
+bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante ecx unu vorton.
+
+Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Sxajnis, ke jam nun
+plenumigxis por la malfelicxulo la malbeno de lia patro; cxar
+kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se,
+senigita je cxiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin
+liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj
+akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili
+deturnigxis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis
+cxirkauxborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo,
+tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj
+efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin gxis dudek
+tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj
+belaj cxevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de
+citro kaj du belaj vocxoj de viroj. Al mia frato sxajnis,
+kvazaux homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus
+intenci kontraux li ion malbonan; tial li obeis sentime la
+ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn,
+faris al li signon, ke li desaltu de cxevalo. Oni kondukis lin
+en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaux kokete
+ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj
+tapisxoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke ricxecon kaj
+komforton; sed cxi tie ili sxajnis nur kuragxacxa rabajxo. Sur
+unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizagxo estis
+malbela, lia hauxto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto
+de malica ruzo cxirkaux okuloj kaj busxo faris malameginda lian
+vidigxon. Kvankam cxi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da
+respekto, tamen Mustafa baldaux rimarkis, ke ne por li oni tiel
+ricxe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj
+kondukantoj sxajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la
+Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras cxaseton,"
+respondis cxi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel
+anstatauxanto, sian lokon." -- "Ne sagxe li agis, tion
+farante," rediris unu el la rabistoj, "cxar baldaux oni devos
+decidi, cxu tiu cxi hundo devas morti aux pagi; kaj tion scias la
+Forta pli bone ol vi."
+
+La malgrandulo, kiu havis, lauxsxajne, deziron sin vengxi per
+bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin
+alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia
+kontrauxulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li
+komencis insulti; kaj vere, cxiun lian malgxentilajxon la aliaj
+plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la
+interinsultado. Subite malfermigxis la pordo de l' tendo, kaj
+enpasxis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de
+Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian
+belegan sabron kaj lian ricxe ornamitan ponardon, neatentindaj
+kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta tenigxo, kvankam
+neniel timigaj, inspiris respekton.
+
+"Kiu gxi estas, kiu kuragxas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li
+al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda
+silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel
+la afero okazis. Cxe tio rugxigxis de kolero la vizagxo de tiu,
+kiun oni nomis "la Forta." "Cxu vi kredas, ke mi iam min
+lasus anstatauxigxi de vi, Hasano?" kriis li, per terura vocxo,
+al la malgrandulo. Tiu cxi kvazaux kuntirigxis pro timo, tiel ke
+li sxajnis ecx multe pli malgranda ol antauxe, kaj eksxteligxis
+al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta
+igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo.
+
+Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan
+antaux sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen
+ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La cxefo longe
+observis la kaptiton; poste li parolis: "Basxao de Suliejka! via
+propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaux
+Orbasano." Auxdinte tion, mia frato sin jxetis antaux li genue
+kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi sxajnas, ke vi eraras; mizera
+malfelicxulo mi ja estas, sed ne tiu basxao, kiun vi sercxas!"
+Mirigis cxi tiuj vortoj cxiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la
+sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj
+sxajnmanovroj, cxar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin
+bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en
+la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, cxu sxi ne
+rekonas en mia frato la Basxaon de Suliejka, respondis: "Jes,
+ja! Kaj mi jxuras per la tombo de l' Profeto, gxi estas la
+basxao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane
+estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro
+malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan
+ponardon; sed al la vosto de mia cxevalo mi alligos vin morgaux,
+kiam la suno levigxos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn,
+gxis gxi subiros malantaux la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis
+mia malfelicxa frato la kuragxon. "Tio estas la malbeno de mia
+kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen gxi alpelas min al
+malhonora morto; kaj ankaux vi estas perdita, dolcxa fratino, kaj
+vi, Zorajde!" -- "Via ludacxo nenion utilas al vi," diris unu
+el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaux la dorso;
+"eliru tuj el la tendo, cxar la Forta ekmordas la lipojn kaj
+rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraux unu
+nokton, venu!"
+
+Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn,
+antauxenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon.
+"Jen tiu basxao, kiun ni nun venigas al vi laux via ordono,"
+diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaux la kusenon de la
+Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis
+bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn
+la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli
+nigra, kaj pli bruna lia vizagxo. Sxajnis, ke la apero de la dua
+kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la gxusta?" li
+demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi
+aludas la Basxaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la
+kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis
+la basxaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante,
+li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam cxi tio estis
+farita, li alproksimigxis al mia frato, distrancxis ponarde liajn
+ligilojn kaj faris signon, ke li sidigxu apud li sur la kuseno.
+"Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis
+vin por tiu monstro, sed alskribu gxin al stranga dispono de l'
+cxielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo
+mem, kiu estas dedicxita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato
+petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li dauxrigi tuj
+lian vojagxon, cxar cxiu prokrasto povas esti por li pereiga. La
+Forta informigis sin pri liaj urgxaj aferoj; kaj post kiam
+Mustafa cxion rakontis al li, li konsilis al li pasigi cxi tiun
+nokton en lia tendo; li kaj lia cxevalo sendube bezonas ripozon;
+sed la morgauxan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin
+al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis,
+estis bonege regalita, kaj dormis trankvile gxis la mateno en la
+tendo de l' rabisto.
+
+Kiam li revekigxis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed
+antaux la kurteno li ekauxdis kelkajn vocxojn kune parolantajn:
+ili sxajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la
+malgranda nigrebruna vireto. Li subauxskultis iome, kaj auxdis,
+je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la
+alia, ke li mortigu la fremdulon, cxar, se li estos liberigita,
+li povos ilin cxiujn perfidi.
+
+Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraux li,
+cxar li estis la kauxzo de tio, ke oni traktis lin hieraux tiel
+malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta sxajnis pripensi. "Ne,"
+parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto
+estas sankta; krom tio, sxajnas al mi, ke li ne havas tian
+mienon, kvazaux li volus nin perfidi."
+
+Dirinte tion, li forsxovis la kurtenon kaj eniris en la tendon.
+"Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan
+trinkon; poste vi pretigxu por la foriro." Li prezentis al mia
+frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili
+bridis la cxevalojn, kaj kun koro multe pli kuragxa ol cxe sia
+alveno Mustafa surcxevaligxis. Ili baldaux preterrajdis la
+tendaron, kaj nun ili deturnigxis en largxan vojon, kondukantan
+en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu basxao,
+kiun ili kaptis dum la cxasado, promesis toleri, ke ili restu
+sendangxere en lia regiono; sed antaux kelkaj semajnoj li kaptis
+unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj
+turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub
+spionado, kaj hodiaux li devas morti. Mustafa ne kuragxis ion
+kontrauxdiri, cxar li estas felicxa, ke li mem savigxis kun
+sendifekta hauxto.
+
+Cxe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian cxevalon,
+priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por
+adiauxi, kaj parolis: "Mustafa, vi farigxis, en stranga maniero,
+gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre
+prisilentu, kion vi vidis kaj auxdis. Kvankam senkulpa, vi
+elsuferis la antauxtimon de l' morto, kaj mi sxuldas al vi
+kompenson. Prenu, kiel memorajxon, cxi tiun ponardon; kaj kiam
+ajn vi bezonos helpon, gxin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin
+defendi. Eble ankaux cxi tiu saketo utilos al vi por via
+vojagxo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis
+la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraux unu
+fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon
+kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne
+plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia cxevalo,
+por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia
+gastiginto, cxar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis
+Allah'on pro sia savigxo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la
+noblan rabiston, li ekdauxrigis gajakore sian vojon al Balsoro.
+
+Leza silentigxis kaj demande rigardis Ahxmet'on, la maljunan
+komerciston.
+
+"Ne, se estas tiel," diris cxi tiu, "volonte mi plibonigas
+mian jugxon pri Orbasano; cxar vere, bele li agis kontraux via
+frato."
+
+"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas,
+ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, cxar, se mi ne
+eraras, ni cxiuj deziregas auxdi plue, kio okazis al via frato,
+kaj cxu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan
+Zorajde'on."
+
+"Se tio vin ne enuigas, mi volonte dauxrigos la rakonton,"
+respondis Leza, "cxar, efektive, la historio de mia frato estas
+aventuroplena kaj miriga."
+
+Cxe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis
+tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj
+demandis, kiam komencigxos la sklavovendado, kiu cxiujare
+farigxas cxi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li
+venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedauxron pro lia
+malfruigxo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, cxar, en la
+plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege
+belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de cxiuj acxetantoj.
+Tiuj cxi lastaj, oni diris, interbatigxis kaj interdissxirigxis
+en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis
+venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis
+gxin pagi. Mia frato informigxis pli detale pri la sklavinoj kaj
+jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfelicxulinoj, kiujn li
+nun sercxas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin acxetis, logxas
+je kvardek horoj de Balsoro kaj nomigxas Tiuli-Kos, eminenta,
+ricxa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis
+Kapudan-basxao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksigxinta, por
+elripozi kun siaj amasigitaj ricxajxoj.
+
+Komence Mustafa volis tuj residigxi sur sian cxevalon, por
+rapidatingi Tiulin, kiu apenaux povis esti antauxigxinta ecx je
+unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas
+sukcesi kontraux tiu potenca vojagxanto, nek rekapti de li lian
+akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaux li trovis
+gxin. Lia maldistingigxo je la Basxao de Suliejka, -- konfuzo,
+kiu siatempe minacis farigxi por li tiel dangxera, -- venigis al
+li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj
+tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfelicxajn
+knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj cxevaloj, -- por
+tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem
+kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la
+kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu
+kastelo. Gxi kusxis sur bela ebenajxo. De cxiuj flankoj
+cxirkauxfermis gxin altaj muroj, kiujn la konstruajxoj nur tre
+malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj
+siajn harojn kaj sian barbon kaj sxmiris sian vizagxon per la
+suko de iu kreskajxo, kiu donis al gxi gxuste tiun saman brunetan
+koloron, kiun havis la vizagxo de l' Basxao. Poste li sendis en
+la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo
+de l' Basxao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaux revenis la
+servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido
+la cxevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo.
+Tie ili helpis lin decxevaligxi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur
+largxa marmora sxtuparo supren al Tiuli.
+
+Tiu cxi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun
+respekto kaj ordonis meti antaux li la plej bonan, kiun povis
+prepari lia kuiristo. Post la mangxo Mustafa iom post iom igis
+la paroladon ektusxi la novajn sklavojn, kaj Tiuli lauxdis ilian
+belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas cxiam tiel
+malgxojaj; tamen li kredis, ke tio baldaux forpasos. Tre
+gxojigite pro cxi tiu akcepto mia frato kusxigxis ripozi kun plej
+belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam
+revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn.
+Li suprensidigxis en la lito, sed kredis, ke li ankoraux songxas,
+cxar antaux li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de
+Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian
+busxacxon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la
+brakon kaj sxirpincxis la nazon, por sin konvinki, cxu li vere
+maldormas; sed la aperajxo restis kiel antauxe. "Kion vi volas
+apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciigxinte el sia mirego.
+"Nu, ne tiel ekscitigxu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone
+divenis, kial vi venis cxi tien. Vian estimindan vizagxon mi
+ankaux ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per
+mia propra mano, helpinta pendigi la Basxaon, vi eble min
+trompus. Sed nun mi estas cxi tie, por fari al vi demandon."
+
+"Antaux cxio diru, kiel vi cxi tien venis," rediris al li
+Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. --
+"Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Cxar
+mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi
+forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kauxzo de nia
+malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel
+edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaux forkuri. Se vi
+sxin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom
+pri la nova Basxao."
+
+Mustafa frenezigxis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis,
+ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo
+kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian
+projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto
+li do eljxetigxis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube
+antauxvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke gxi
+estingigxis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por
+helpo.
+
+Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li
+devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran
+savigxon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, cxu li ne povas
+tie trasalti. Gxis la tero estis priatentinda profundo kaj
+kontrauxflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum
+li staris meditante cxe la fenestro, subite li ekauxdis multajn
+vocxojn, proksimigxantajn al lia cxambro. Ili jam atingis la
+pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn
+vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila,
+sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj
+relevigxis kaj kuris al la muro, kiu cxirkauxis la korton, gxin
+suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaux sin
+trovis sur libera kamparo. Li dauxrigis kuri, gxis li alvenis
+malgrandan arbaron, kie li jxetis sin teren, ellacigita. Tie li
+pripensis, kion li devas fari. Siajn cxevalojn kaj servistojn li
+devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li
+portis en sia zono. Baldaux montris al li lia elpensema kapo
+alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, gxis li alvenis
+vilagxon, kie por malalta prezo li acxetis cxevalon, kiu baldaux
+lin portis en urbon. Tie li informigxis pri kuracisto, kaj oni
+rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun cxi, pere de kelke
+da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu
+kauxzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan.
+Akirinte tiun rimedon, li acxetis longan artefaritan barbon,
+nigran talaron kaj cxiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke
+li povis bone prezenti vojagxantan kuraciston, sursxargxis siajn
+posedajxojn sur azenon kaj ekvojagxis returne en la kastelon de
+Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiucxifoje oni lin ne
+rekonos, cxar la barbo lin aliformigis gxis tia grado, ke li ja
+apenaux rekonis sin mem. Alveninte cxe Tiuli, li anoncigis sin
+kiel la kuraciston Sxakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel
+okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna
+malsagxulo, ke tiu cxi tuj invitis lin mangxi. Sxakamankabudibaba
+aperis antaux Tiuli; kaj apenaux ili interparoladis unu plenan
+horon, la maljunulo decidis submeti cxiujn siajn sklavinojn al la
+kuracado de l' sagxa medicinisto. Tiu cxi apenaux povis kasxi
+sian gxojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun
+frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon.
+Ili venis en cxambron bele ornamitan, sed en gxi trovigxis neniu.
+"Kara doktoro Sxambaba, aux kiel ajn vi estas nomata," parolis
+Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo
+eletendos sian brakon cxiu mia sklavino, kaj tiam vi povos
+ekzameni, cxu la pulso estas malsana aux ne." Mustafa vane
+petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la
+knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel cxiu el
+ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan
+paperajxon kaj per lauxta vocxo eknomis unuope siajn sklavinojn.
+Cxe cxiu alvoko eletendigxis tra la muro unu mano, kaj la
+kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis vocxe legitaj ses
+nomoj, kaj cxiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli,
+kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eligxis
+tra la muro. Tremante de gxojo, Mustafa ekkaptis gxin kaj, kun
+serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre
+maltrankviligxis kaj ordonis al sia sagxa Sxakamankabudibaba,
+rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la cxambro kaj
+skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio
+necese estas, ke vi decidigxu preni medikamenton, kiu faros vin
+dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al
+vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke cxi tiu
+trinkajxo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi
+akceptas mian proponon."
+
+Baldaux li revenis en la cxambron, kie Tiuli atendis lin. Li
+kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraux unufoje la
+pulson de l' malsana Fatme kaj sxovis samtempe la papereton sub
+sxian braceleton; la trinketon li transdonis al sxi tra la
+aperturo en la muro. Tiuli sxajnis tre maltrankvila pro Fatme
+kaj prokrastis gxis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj
+sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la cxambron, li parolis
+per malgxoja tono: "Sxadibaba, diru malkasxe, kion vi pensas pri
+la malsano de Fatme?" Sxakamankabudibaba respondis kun profunda
+ekgxemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Sxi
+havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos sxia finigxo." Cxe
+tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita
+medicinista hundo? Cxu sxi, pro kiu mi elpagis du mil
+ormonerojn, devos mortacxi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne
+sukcesos sxin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato
+ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli
+esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra
+sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis.
+"Uzu vian tutan arton, Sxakamdababelda, aux kiel ajn vi vin
+skribas; mi pagos al vi cxion, kion vi postulos," kriis
+Tiuli-Kos, preskaux plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro.
+"Mi donos al sxi sukajxeton, kiu liberigos sxin de cxia
+premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al sxi
+sukajxeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero,
+Mustafa foriris sercxi sian dormigilon; kaj doninte gxin al la
+nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li
+iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraux sercxi apud la lago
+iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la
+pordego. Apud la lago, kiu kusxis ne malproksime de la kastelo,
+li demetis siajn falsajn vestojn kaj jxetis en la akvon, ke ili
+gaje nagxis cxirkauxe; sin mem li kasxis en la arbetajxaro,
+atendis tie la nokton, kaj poste ensxteligxis en la tombejon apud
+la kastelo de Tiuli.
+
+Mustafa forestis eble apenaux unu horon el la kastelo, kiam oni
+alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortigxas.
+Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston,
+sed baldaux revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la
+malfelicxa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi
+lian nigran talaron nagxantan en la lago; tie kaj cxi tie
+elrigardetas ankaux el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne
+esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon,
+elsxiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantauxen, kontraux la
+muron. Sed cxio cxi tio utilis nenion, cxar Fatme baldaux
+ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj.
+Sciigxinte pri sxia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru
+cxerkon, cxar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la
+kadavron li lasis forigi en la mauxzojeon. La portistoj alportis
+tien la cxerkon, rapide metis gxin teren kaj forkuris, cxar ili
+ekauxdis el inter la aliaj cxerkoj ve-kriadon kaj gxemegojn.
+
+Mustafa, kiu kasxis sin malantaux la cxerkoj kaj de tie
+forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kasxejo kaj
+eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste,
+ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li
+levis la kovrilon de la cxerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis
+lin, kiam sin montris al li, cxe la lumo de la lampo, trajtoj
+tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia
+kusxis en la cxerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin
+post cxi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian
+koleron. Li malsxtopis sian boteleton kaj versxetis al sxi la
+medikamenton inter la lipojn. Sxi ekspiris, ekmalfermis la
+okulojn kaj sxajnis longe pripensi, kie sxi estas. Fine sxi
+rememoris, kio okazis; sin levis el la cxerko; kaj sin jxetis al
+la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora
+estajxo," sxi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura
+mallibereco!" Mustafa interrompis sxiajn dankesprimojn per la
+demando, kiel farigxis, ke sxi kaj ne Fatme, lia fratino, estas
+savita. Sxi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas
+mian savigxon, kiu gxis nun estis al mi neklarigebla," sxi
+respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj
+al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkajxon." Mia
+frato petegis la savitan knabinon, ke sxi donu al li sciigojn pri
+lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaux sin trovas
+en la kastelo, sed jam ricevis, laux la kutimo de Tiuli, aliajn
+nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal.
+
+Vidante, ke mia frato tiagrade malgxojas pro cxi tiu malsukceso,
+Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuragxigi kaj promesis
+sciigi al li rimedon, por liberigi spite cxio ambaux knabinojn.
+Revigligita de cxi tiu penso, Mustafa elcxerpis novan esperon; li
+petis sxin nomi tiun rimedon, kaj sxi parolis: "Mi ja estas nur
+de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi
+pripensis savigxon, sed por mi sola gxi estis tro malfacila. Sur
+la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu
+eljxetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaux rimarkis. Mi
+memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton,
+kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo
+ekscii, cxu ankaux cxi tiu puto estas same konstruita, mi lauxdis
+unu tagon en cxeesto de Tiuli gxian belecon kaj demandis pri gxia
+arhxitekturisto. 'Mi mem konstruis gxin,' li respondis, 'kaj
+tio, kion vi vidas cxi tie, estas la malplej rimarkinda; cxar la
+akvo alvenas el rivereto je almenaux mil pasxoj de tie cxi kaj
+trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaux la alton de
+homo; kaj de cxio cxi tio mi mem faris la planon.' Auxdinte
+tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro,
+por povi ellevi unu el la sxtonegoj el la flanko de l' puto; tiam
+mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun
+la kondukilegon; vi povos penetri tra gxi nokte en la kastelon
+kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaux du virojn vi devos havi
+kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la
+serajlon."
+
+Tiel sxi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis
+liaj esperoj, denove rekuragxigxis kaj esperis, kun helpo de
+Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al sxi, ke
+li poste prizorgos sxian forvenon en sxian hejmon, se sxi lin
+helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn
+ankoraux jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn
+helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj
+pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi,
+kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la
+tombejon, por iri sercxi la rabiston.
+
+En la sama urbo, en kiu li sin sxangxis en kuraciston, li acxetis
+per sia lasta mono cxevalon kaj dungigis Fatme'on al malricxa
+virino, kiu logxis en la antauxurbo. Li mem rapidis al la
+montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis
+tien post tri tagoj. Baldaux li retrovis la tendaron kaj aperis
+neatendite antaux Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li
+rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, cxe kio, de tempo al
+tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam
+li image prezentis al si la kuraciston Sxakamankabudibaba. Sed
+pri la perfido de la malgrandulo li tre kolerigxis, kaj jxuris,
+ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia
+frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li
+antauxe refortigxos post la vojagxo. Mustafa tial denove restis
+dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenrugxo
+ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuragxajn
+virojn, provizitajn per bonaj cxevaloj kaj armiloj. Ili rajdis
+rapide antauxen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie
+Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun sxi, ili
+rajdis pluen de tiu urbeto gxis la malgranda arbaro, de kie oni
+povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kusxantan. Tie
+ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam farigxis mallume, ili
+tuj alsxteligxis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis
+la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaux ili cxi tiun
+trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun
+la cxevaloj kaj ekmallevigxis en la kondukilegon; sed antaux ol
+ili eniris, Fatme ankoraux unufoje cxion precize ripetis al ili,
+nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l'
+kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj;
+en la cxambro malantaux la sesa pordo, se oni kalkulas de la
+dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj
+sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa,
+Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja
+enakvigxis gxis la zono; tamen ili energie trapusxis sin
+antauxen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj
+ensxovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la
+kunigitaj fortoj de la kvar homoj gxi ne povis longe
+kontrauxstari; ili baldaux enrompis truegon, suficxe grandan, por
+ke oni povu facile trasxovigxi. Orbasano eniris la unuan kaj
+posthelpis la aliajn. Kiam cxiuj sin trovis sur la korto, ili
+esploris la kontrauxan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam
+priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu
+pordo gxi estas, cxar, kalkulante de la dekstra turo al la
+maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, cxu
+Fatme cxi tiun preterforgesis aux kunkalkulis. Sed ne longe
+pripensis Orbasano: "Cxiun pordon malfermos al mi mia bona
+glavo," li ekkriis; li proksimigxis al la sesa pordo, kaj la
+aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn
+sklavojn, kusxantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj
+retirigxontaj senbrue, cxar ili vidis, ke ili maltrafis la
+gxustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone
+konata vocxo, ekkriis por helpo. Gxi estis la malgrandulo el la
+tendaro de Orbasano. Sed antaux ol la nigruloj plene konsciis,
+kio okazas, jen jxetigxis Orbasano al la malgrandulo, dissxiris
+je du pecoj lian zonon, fermsxtopis al li la busxon kaj kunligis
+la manojn malantaux la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj,
+el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du
+aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj
+ponardon kontraux la brusto, oni demandis ilin, kie estas
+Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda
+cxambro. Mustafa kuregis en la cxambron kaj trovis tie Fatme'on
+kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj
+kolektis siajn ornamajxojn kaj vestajxojn kaj sekvis Mustafan.
+Dume proponis la du rabistoj, ke oni cxion forrabu, kion oni
+povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam
+diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por sxteli
+oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en
+la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaux.
+Sed, kune kun alia rabisto, li antauxe kaptis la malgrandulon kaj
+elkondukis sur la korton; tie ili ligis cxirkaux lia kolo silkan
+sxnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin
+cxe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de
+la mizerulo, ili ankaux siavice malsupreniris en la
+akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaux
+knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu cxi instigis ilin
+forkuri kiel eble plej rapide, cxar estas tre kredeble, ke
+Tiuli-Kos ilin persekutigos en cxiujn direktojn. La sekvintan
+tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortusxitaj, disigxis de
+Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita
+sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie ensxipigxi al sia
+hejmo.
+
+Post mallonga agrabla vojagxo alvenis hejmen la miaj. Preskaux
+mortigis mian maljunan patron la gxojo de la revido; en la tago
+sekvinta ilian alvenon li arangxis grandan feston, en kiu
+partoprenis la tuta urbo. Antaux granda kunvenintaro de parencoj
+kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvocxe
+ili lauxdis tiel lin kiel ankaux la noblan rabiston.
+
+Kaj kiam li finis la rakonton, levigxis mia patro kaj alkondukis
+al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena vocxo, "de via
+kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, cxi tiun knabinon, kiel
+batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian
+patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al
+vi pri frata amo, prudento kaj fervoro."
+
+Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj gxoje la
+vojagxantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioricxajn
+arbojn, kies cxarma vidajxo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn
+okulojn. En bela valo kusxis karavanejo, kiun ili elektis kiel
+noktan restadejon; kaj kvankam gxi prezentis nur malmulte da
+komforto kaj refresxigo, tamen la tuta vojagxantaro estis pli
+gaja kaj interamikigxema ol antauxe, cxar la penso, ke ili nun
+elsavigxis el la dangxeroj kaj malagrablajxoj, kiujn okazigas
+vojagxo tra la dezerto, malfermis cxiujn korojn kaj inklinis
+cxies spiriton al sxercado kaj amuzigxado. Mulej, la juna gaja
+komercisto, dancis dancon ridigan, gxin akompanante per kantoj,
+kiuj ecx de la seriozema greko Zaleuxkos ellogis rideton. Sed,
+ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojagxantojn per ludo
+kaj danco, li volis ankaux rakonti al ili la historion, kiun li
+jam antauxe promesis; kaj, iom mallacigxinte post sia saltado,
+li ekparolis lauxjene: --
+
+
+
+
+La Historio pri Malgranda Muk.
+
+
+En Niceo, mia kara naskurbo, logxis iam homo, kiun oni nomis
+Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraux
+memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas
+la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam
+mi konatigxis kun li, li estis jam grandagxulo; tamen li havis
+nur tri aux kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksterajxon
+tre strangan; cxar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata,
+devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de
+ordinara mortemulo. Li logxis tute sola en granda domo: ecx sian
+kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj
+li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu cxiutagmeze
+supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, cxu li
+vivas aux mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen
+irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la
+strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo
+cxirkauxkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis
+senkompataj buboj, kiuj gxojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve,
+cxiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera
+festokazo. En la difinita tago ni kolektigxadis antaux lia domo,
+por tie atendi, gxis li elvenos; kaj fine, kiam malfermigxis la
+pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraux pli
+granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per
+eluzita manteleto, vasta pantalono kaj largxa zono, cxe kiu
+pendis longa ponardo, -- tiel longa, ke oni ne sciis, cxu Muk
+alkrocxigxas al la ponardo aux la ponardo al Muk, -- kiam li tiel
+eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia gxoja kriado, ni
+jxetis supren niajn cxapojn kaj ekdancis cxirkaux li kiel
+frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton
+kaj, per malrapidaj pasxoj, ekmarsxis tra la strato. Survoje li
+trenadis iom la piedojn, cxar li surhavis grandajn, largxajn
+pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antauxe. Ni infanoj kuradis
+post li, kriante sencxese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!" Ni
+ankaux havis gajan versajxeton, kiun ni kantis iufoje pro lia
+honoro; jen gxia teksto:
+
+ "Muk, Muk, Malgranda Muk!
+ Logxas vi en granda domo;
+ Estas brava eta homo;
+ Unu fojon en monato
+ Promenadas sur la strato;
+ Grandkapulo, turnu vin!
+ Kuru, Muk, kaj kaptu nin!"
+
+Tiamaniere ni jam ofte amuzigxis, kaj kun honto mi devas konfesi,
+ke la plej forte incitadis lin mi, cxar ofte mi ektiris lin je
+lia manteleto, kaj foje mi de malantauxe metis la piedon sur lian
+grandan pantoflon, ke li falis sur la vizagxon. Unuamomente mi
+trovis tion ekstreme ridinda; sed cxesis mia ridado, kiam mi
+rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro.
+Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj suficxe longan tempon li
+tie restis. Mi kasxis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin
+reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis
+je la mano kaj, multfoje klinigxante, adiauxis cxe la pordo. Al
+mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis
+en mia kasxejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis
+multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis
+antaux mia patro. "Mi auxdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on,"
+li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la
+historion de tiu cxi Muk, cxar mi ne dubas, ke, kiam gxi estos de
+vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaux kaj post la
+rakonto vi devos ricevi la _kutiman_." La "kutima" estis
+dudek kvin batoj, kiujn li cxiam tre kaj tre konscience
+elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon,
+desxrauxbis gxian sukcenan busxpecon kaj prilaboris min pli
+senindulge ol iam antauxe. Kiam la dudek kvin estis plennombre
+pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri
+Malgranda Muk.
+
+La patro de Malgranda Muk, kies gxusta nomo estas Mukra, estis
+respektata, sed malricxa homo, cxi tie en Niceo. Li vivis
+preskaux tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun cxi li
+tute ne amis, cxar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li
+lasis lin pliagxigxi en granda senscieco. Ankoraux en sia
+dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la
+patro, homo serioza, ne cxesis lin riprocxi, ke li, kiu jam de
+longe ne plu devus porti siajn sxuojn de infano, estas ankoraux
+tiel naivega kaj malsprita.
+
+Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel
+grave vundante, ke li baldaux poste mortis; kaj nun Malgranda Muk
+sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj
+parencoj, al kiuj la formortinto sxuldis pli, ol kiom li povis
+repagi, forpelis la malfelicxuleton el la domo kaj konsilis al li
+eliri en la mondon, por elsercxi sian felicxon. Malgranda Muk
+respondis, ke li jam estas preta por la vojagxo; kaj cxar nenion
+plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis
+lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro;
+sekve la vestoj tute ne almezurigxis al la filo. Sed Muk baldaux
+elpensis rimedon: li detrancxis de la vestoj tiom da sxtofo, por
+malpli_long_igi ilin lauxbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed
+pri la same necesa malpli_largx_igo li tute forgesis; kaj el tio
+rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraux hodiaux povas
+vidi sur li; la granda turbano, la largxa zono, la ampleksa
+pantalono, la blua manteleto, cxio cxi tio estas heredajxoj de
+lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraux. Fine,
+alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj
+preninte bastoneton en la manon, li trapasxis tra la pordego de
+la urbo kaj ekforiris "en la mondon."
+
+Gxoje li vojiris antauxen la tutan tagon, cxar cxiuokaze li ja
+volis elsercxi sian felicxon. Cxiufoje kiam li ekvidis sur la
+tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre
+eklevis gxin kaj metis en sian posxon, kredante, ke gxi
+sxangxigxos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo
+la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aux lagon
+lum-rejxetantan kvazaux spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena
+de gxojo, cxar li kredis, ke li venas en ensorcxitan landon. Sed
+ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli
+proksimigxis; kaj baldaux tro baldaux rememorigis lin lia laceco
+kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraux sin trovas en
+lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojagxis, malsata kaj
+malgxoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian felicxon. Kampaj
+fruktoj estis lia sola nutrajxo; la malmola tero -- lia nokta
+kusxejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto
+grandan urbon. Sur gxiaj muroj kaj turoj brilege lumis la
+kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj
+sxajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimigxu.
+Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj gxiajn
+cxirkauxajxojn. "Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk
+trovos sian felicxon, tie aux nenie"; kaj, malgraux sia laceco,
+li eksaltis de gxojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen
+al la urbo. Sed kvankam gxi sxajnis tute proksima, li ne povis
+gxin atingi antaux la tagmezo, cxar liaj mallongaj kruretoj
+preskaux rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li
+devis sidigxi ripozi. Fine li alvenis antaux la pordegon. Li
+ordigis sian manteleton, pli bele cxirkauxligis la turbanon, pli
+largxe algxustigis la zonon kaj alkrocxis pli oblikve la longan
+ponardon; poste li forvisxis de sur siaj sxuoj la polvon, prenis
+sian bastoneton en la manon kaj eniris kuragxe tra la urba
+pordego.
+
+Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermigxis por li
+ecx unu dompordo, nenie oni vokis laux lia espero: "Venu,
+Malgranda Muk! mangxu kaj trinku cxe ni kaj ripozigu la etajn
+piedojn!"
+
+Antaux granda bela domo li nun haltis kaj rigardis gxin per
+sopiroplenaj okuloj, kiam malfermigxis unu el la fenestroj kaj
+maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaux kantante:
+
+ "Envenu, envenu,
+ Ni gaje festenu;
+ Bongusta la kacxo;
+ Vi mangxos kun placxo;
+ Farita el gri', Kuirita por vi,
+ Najbaroj, la kacxo atendas cxe mi!"
+
+La pordo de l' domo malfermigxis, kaj Muk vidis eniri multegon da
+hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, cxu
+li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuragxon kaj eniris
+en la domon. Antauxiris lin du katidoj, kaj cxi tiujn li decidis
+sekvi, cxar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la
+kuirejo.
+
+Kiam li atingis la supron de l' sxtuparo, renkontis lin tiu sama
+maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro.
+Sxi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. "Vi
+ja cxiun invitis al via kacxo," respondis Malgranda Muk, "kaj
+cxar mi estas tiom malsata, mi do venis." La maljunulino
+ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo? La tuta
+urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj
+kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmangxi kun
+ili." Malgranda Muk rakontis al sxi, kiel mizera estis lia vivo
+depost la morto de lia patro, kaj petis sxian permeson farigxi
+hodiaux tablogasto de l' katoj. La virino, al kiu tre placxis la
+nekasxema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidigxu
+cxe sxia tablo, kaj donis al li sate da mangxajxo kaj trinkajxo.
+Kiam li estis satigxinta kaj refortigxinta, sxi longe observis
+lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu cxe mi en mia servo;
+vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone."
+Malgranda Muk, al kiu la kata kacxo estis treege bongusta,
+akceptis la proponon kaj tuj farigxis servisto de Sinjorino
+Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj.
+Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj cxi
+bestoj Malgranda Muk devis cxiumatene kombi la felon kaj froti
+per bonodoraj oleoj; cxiufoje kiam la mastrino eliris en la
+urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmangxi, li
+devis meti antaux ili la pladojn; kaj cxiunokte li kusxigis ilin
+sur silkaj kusenoj kaj cxirkauxvolvis per veluraj kovriloj.
+Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li
+devis servadi; sed tiuj cxi postulis malpli da priatentado, ol la
+katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn.
+Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de
+sia patro, cxar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur
+hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la
+nova hejmo; cxiam li havis plene da mangxajxo kaj malmulte da
+laboro, kaj la maljunulino sxajnis tute kontenta pri li. Sed iom
+post iom la katoj farigxis malbonkondutaj: kiam la maljunulino
+forestis el la domo, ili cxirkauxsaltadis en la cxambro kiel
+frenezaj, disjxetadis cxion, kio baris al ili la vojon, kaj
+disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekauxdis sian
+mastrinon suprenvenantan sur la sxtuparo, ili forrampadis sur
+siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaux nenio okazis.
+Sinjorino Ahavzi kolerigxadis, kiam sxi vidis sian cxambron tiel
+ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri cxio; li tiam vane asertis
+sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel
+senpekan, sxi kredis pli, ol al sia servisto.
+
+Tre malgxoja pro tio, ke ankaux cxi tie li ne trovis sian
+felicxon, Malgranda Muk decidis eksigxi el la servo de Sinjorino
+Ahavzi. Sed cxar la sperto instruis al li, jam dum lia unua
+vojagxo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per
+kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun cxiam lia
+mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de
+Sinjorino Ahavzi estis cxambro, kiu cxiam restis sxlosita, kaj
+kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte auxdis la
+virinon cxirkauxbruadi malantaux la pordo. Multe li donus por
+tio, se li povus ekscii, kion sxi tenas tie kasxita; kaj nun, dum
+li pensis pri sia vojagxa mono, venis al li en la kapon, ke eble
+tie trovigxas kasxitaj la trezoroj de l' virino. Sed cxiam la
+pordo restis sxlosita, kaj estis al li neeble atingi la
+trezorojn.
+
+Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la
+hundetoj, kiun sxi cxiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron
+Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per cxiuspecaj amservoj,
+kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaux por
+diri, ke Muk gxin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto,
+sekvis gxin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la
+dormocxambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaux malgrandan pordon,
+kiun li tie neniam vidis antauxe. La pordo estis duone
+malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk gxin sekvis. Miris kaj
+gxojis la malgrandulo, sin trovante nun en la cxambro, kiu jam de
+longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris gxin de cxiuj
+flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj
+vestajxoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el cxi tiuj vazoj
+kaptis lian apartan atenton. Gxi estis el kristalo, kun belaj
+entrancxitaj figurajxoj. Li eklevis gxin kaj turnadis en cxiuj
+direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke gxi havas kovrilon
+nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj
+disrompigxis je milo da pecetoj.
+
+Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaux senviva de
+teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis
+forkuri, alie la maljunulino lin certe batus gxismorte. Li do
+decidis komenci senprokraste la vojagxon, sed antauxe li
+cxirkauxrigardis ankoraux unu fojon, cxu ne utilus al li dum lia
+marsxado tiu aux alia havajxo de Sinjorino Ahavzi. Subite
+renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili
+tute ne estis belaj; sed liaj propraj sxuoj jam ne povis plu
+vojagxi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj gxuste pro
+sia grandeco, cxar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio
+cxiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn sxuojn de
+infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj
+surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan
+bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke gxi
+tie ne havas suficxe por fari, li ankaux cxi tion proprigis al
+si, kaj forrapidis el la cxambro. Li tuj kuris en sian propran
+cxambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan
+turbanon, alkrocxis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej
+rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaux
+la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, gxis liaj fortoj preskaux
+finigxis. Antauxe neniam li kuris tiel rapide; ecx sxajnis al
+li, kvazaux li ne povas cxesi kuri, kvazaux nevidebla potenco
+peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la
+pantofloj havas ian specialecon, cxar ili jxetegis sin senhalte
+antauxen, lin kunfortrenante. Per cxiuj eblaj rimedoj li penis
+haltigi ilin; sed nenio helpis, gxis fine, en terura korpremigxo,
+li kriis al si mem, kvazaux al cxevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!"
+Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin jxetis, ellacigxinta,
+sur la teron.
+
+La pantofloj gxojigis lin treege; cxar nun ja fine li akiris al
+si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por
+trovi lian felicxon. Sed, malgraux sia gxojo, li endormigxis pro
+laceco; cxar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun
+cxiam gxi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis,
+aperis al li en songxo la sama hundeto, kiu, en la domo de
+Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis:
+"Kara Muk, vi ankoraux ne bone komprenas la uzadon de viaj
+pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la
+kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la
+bastoneto vi povas trovi trezorojn, cxar cxie, kie oro estas
+enterigita, gxi frapos trifoje la teron; por argxento, dufoje."
+Tiel songxis Malgranda Muk. Revekigxinte, li pripensis la
+mirigan songxon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la
+pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la
+kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi cxi tiun lertajxon trifoje
+intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke
+Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza
+kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian.
+
+Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li
+ne lasis sin senkuragxigi, sed ripetis la provon, gxis li fine
+sukcesis. Kiel rado li turnigxis sur sia kalkanumo, ekdeziris
+sin en la plej proksiman urbon, kaj -- ekveturis la pantofloj
+supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaux
+ol Malgranda Muk povis konscii, kio farigxas kun li, li jam sin
+trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj
+sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li
+iom promenis tra tiu cxi popolamaso; sed baldaux li trovis gxin
+pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, cxar
+sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte
+falsxanceligxis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la
+batojn de tiu aux alia, kun kiu kunpusxigxis lia elstareganta
+ponardo.
+
+Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da
+mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn
+trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kusxas subtere oro kaj
+argxento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por
+sin ricxigi je kelke da grosxoj; sed por tio li ja estis tro
+fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj.
+Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni
+mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante,
+ke plej bone pagus tiajn servojn la regxo de la urbo, li demandis
+pri la vojo al la palaco. Antaux la pordo de l' palaco estis
+gardostaranto, kiu demandis lin, kion li sercxas cxi tie. Je lia
+respondo, ke li sercxas oficon, oni kondukis lin al la estro de
+la sklavoj. Al tiu cxi lasta li sciigis sian deziron kaj petis
+lin, ke li havigu al li oficon inter la regxaj kurieroj. La
+sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo gxis la piedoj
+kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaux la
+longon ecx de unu manstrecxo, vi volas esti regxa kuriero? For
+de cxi tie! Kun tiaj malsagxuloj mi ne havas tempon por
+sxerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute
+serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraux la plej
+rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege
+ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam
+antaux la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni
+donu al li suficxe da mangxajxoj kaj trinkajxoj. Li mem iris al
+la regxo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia
+propono. La regxo estis gajhumora sinjoro kaj gxojis multe, ke
+la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li
+ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaux la palaco
+la necesajn arangxojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj
+komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone
+regalu la hometon. La regxo rakontis al siaj princoj kaj
+princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaux vespere. Tiuj cxi
+rerakontis gxin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimigxis la
+vespero, regis cxe la kortego kaj en la urbo plej gxoja ekscito
+kaj cxiuj, kvazaux torento, direktigxis amase al la herbejo, kie
+oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman
+hometon.
+
+Kiam la regxo kaj liaj filoj kaj filinoj sidigxis sur la tribuno,
+Malgranda Muk elpasxis sur la herbejon kaj faris antaux la
+geeminentuloj treege gracian riverencon. Gxojokrioj eksonis de
+cxiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron
+oni tie neniam vidis antauxe. La korpeto kun la giganta kapo, la
+manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la largxa
+zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj -- vere,
+cxio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido.
+Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li
+starigxis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis
+sian kontrauxulon. La sklavestro jam elektis, laux la deziro de
+Muk mem, la plej rapidpiedan el la regxaj kuristoj. Tiu cxi fine
+elpasxis, starigxis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaux atendis
+la signalon. Nun, lauxarangxe, eksvingis Regxidino Amarza sian
+vualon, kaj, kvazaux du sagoj, forpafitaj al la sama celo,
+ekflugis ambaux vetkurantoj tra la herbejo.
+
+Tuj cxe la komenco la regxa kuristo antauxigxis je suficxe granda
+interspaco, sed Muk lin sekvis cxaskurege per siaj
+pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe
+staris cxe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaux
+glaciigxinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj
+momentoj; sed kiam unua la regxo ekplauxdis per la manoj, hurais
+la popola amaso kaj cxiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l'
+vetkuro! Vivu Malgranda Muk!"
+
+Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu jxetis sin teren
+antaux la regxo kaj parolis: "Plejpotenca regxo! nur malgrandan
+prezenton de mia arto mi jxus faris; volu nun favore permesi, ke
+oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." -- "Ne," respondis
+al li la regxo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima
+servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi cxiujare ricevos kiel
+salajron; kaj cxe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi
+mangxos."
+
+Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe sercxitan
+felicxon, kaj gxoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio,
+li gxuis la apartan favoron de la regxo, cxar tiu cxi konfidadis
+al li siajn plej urgxajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk
+plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco.
+
+Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' regxo; ili
+koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja tauxgas por nenio krom
+rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro.
+Tial ili organizis kontraux li multe da konspiroj; sed cxiuj cxi
+konspiroj malsukcesis kauxze de l' granda konfido, kiun havis la
+regxo al sia _Sekreta Cxef-Korpokuristo_ (ja: ecx gxis cxi tiu
+alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!).
+
+Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraux li, tute ne
+volis sin vengxi; por tio li ja estis tro bonkora; kontrauxe, li
+pripensis rimedojn, por farigxi amata de siaj malamikoj kaj
+necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri
+kiu en sia felicxo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn,
+li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li
+iom pli da inklino. Jam ofte li auxdis, ke la patro de l' nuna
+regxo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj
+enfalis en lian landon: oni ankaux diris, ke li en tiu tempo
+mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun
+Malgranda Muk kunportis cxiam kaj cxie sian bastoneton,
+esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l'
+mortinta regxo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en
+malproksiman parton de l' palaca gxardeno, kiun li malofte
+vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano
+ekmovigxas. Tri fojojn gxi frapis la teron. Nun li eltiris sian
+ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn cxirkauxstarantajn
+kaj reensxteligxis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon,
+kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la
+mallumo, plenumi sian entreprenon.
+
+Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol
+kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed
+granda kaj peza lia fosilo; kaj cxirkaux du horojn li devis
+labori, por fari fosajxon nur du-tri futojn profundan. Fine lia
+fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Cxe tio li
+fosis ankoraux pli diligente, kaj baldaux li elterigis grandan
+feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosajxon, por vidi, kio
+kusxis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj
+moneroj. Sed cxar liaj malgrandaj fortoj tute ne suficxis por
+suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian
+zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaux sian
+manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la
+urnon kaj sursxargxis sur sian dorson la plenigitan manteleton.
+Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn
+pantoflojn, li neniam formovigxus de la loko, cxar terure
+premegis lin la sxargxo de la oro. Tamen li sukcesis atingi
+nerimarkite sian cxambron kaj kasxis tie sian oron sub la
+kusenojn de sia kanapo.
+
+Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis,
+ke nun ja cxio sxangxigxos, kaj ke li akiros al si el inter siaj
+kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj.
+Sed gxuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis
+tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li
+povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli sagxe li estus tiutempe
+farinta, bone sxmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun
+sia manteleto plena de oro!
+
+La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis cxe
+la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris:
+"Li estas falsmoneristo." La sklavestro Ahxmet diris: "Li
+gxin flatakiris de la regxo." Sed Arhxaz, la regxa kasisto, lia
+morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la
+kason de sia sinjoro, diris sen cxirkauxfrazo: "Li ja sxtelis
+gxin." Por havi certecon pri la afero, ili nun
+interkonsiligxis; kaj la cxeftrinkajxoversxisto Korhxuz aperis
+unu tagon, kun mieno tre malgxoja, antaux la okuloj de l' regxo.
+Li tiel trudmontradis sian melankolian tenigxon, ke la regxo
+demandis lin, kio al li estas. "Ho ve!" li respondis, "mi
+malgxojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." -- "Kion vi
+fablas, amiko Korhxuz?" rediris al li la regxo. "De kiam mi
+plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?" La
+cxeftrinkajxoversxisto respondis, ke li ja supersxutas per oro la
+sekretan cxefkorpokuriston, sed al siaj malfelicxaj fidelaj
+servistoj li donas nenion. Tre mirigis la regxon cxi tiu sciigo.
+Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj
+senpene la konspirantoj vekis cxe li la suspekton, ke Muk
+forsxtelis iel la monon el la kasejo. Multe gxojis la
+cxefkasisto, ke la afero prenis cxi tiun turnigxon; cxar en cxiu
+okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso. La
+regxo donis ordonon, sekrete observadi cxiujn movojn de Malgranda
+Muk, por lin kapti, se eble, cxe plena farado.
+
+Gxuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfelicxan tagon, Malgranda
+Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaux remalplenigis lian
+kason, sin armis per sia fosilo kaj ensxteligxis en la palacan
+gxardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da
+mono. En suficxe granda distanco sekvis lin la spionoj,
+kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la cxefkasisto Arhxaz;
+kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno
+en sian manteleton, ili sin jxetis sur lin, kunkatenis al li la
+manojn kaj tuj kondukis lin antaux la regxon. Kompreneble, cxi
+tiu interrompo de lia dormado jam metis lian regxan mosxton en
+tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian
+malfelicxan sekretan cxefkorpokuriston kaj ordonis, ke la jugxa
+esploro senprokraste komencigxu. Oni jam elterigis la urnon kaj
+metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, cxe
+la piedoj de la regxo. La cxefkasisto atestis, ke li kaj liaj
+observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun cxi
+urnon kun gxia ora enhavo enfosis en la teron.
+
+Cxe tio cxi la regxo demandis la kulpigiton, cxu tio estas vera,
+kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda
+Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la
+urnon en la gxardeno, kaj ke li tute ne volis gxin _en_ sed nur
+_el_-terigi.
+
+Ekridis cxiuj alestantoj pri cxi tiu senkulpigxo, sed la regxo
+furioze kolerigxis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo.
+"Kio, abomenulo!" ekkriis li; "cxu ankaux trompmensogi vi
+volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via regxo, kiun vi
+jam prisxtelis? Cxefkasisto Arhxaz, mi ordonas al vi diri, cxu
+vi rekonas, en cxi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia
+trezorejo."
+
+La cxefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la
+afero: jam de kelka tempo mankas en la regxa kaso ecx pli multe
+da oro, kaj li povas jxure atesti, ke tio cxi estas la sumo
+sxtelita.
+
+Nun la regxo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj jxeti en
+la turon; kaj al la cxefkasisto li transdonis la oron, por ke li
+gxin remetu en la regxan trezorejon. Gxojanta, ke la afero tiel
+bone finigxis, la cxefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la
+brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke
+malsupre en la urno kusxis papereto, sur kiu estis skribita:
+
+"La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kasxis cxi tie
+parton de miaj trezoroj; kiu ajn gxin trovos, sur tiun falu la
+malbeno de lia regxo, se li ne tuj transdonos gxin al mia filo.
+-- Regxo Sadi."
+
+Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundigxis en malgxoja
+medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu sxtelis
+regxajn proprajxojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la regxo
+la sekreton pri la bastoneto, cxar li prave timis, ke oni tiam
+forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble ecx liajn
+pantoflojn. Ankaux tiuj cxi lastaj ne povis nun multe utili al
+li, cxar fortaj cxenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn
+li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed
+kiam, la morgauxan tagon, oni sciigis al li, ke li estas
+kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi
+sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis
+de la regxo privatan auxdiencon kaj malkasxis al li la sekreton.
+En la komenco la regxo ne volis kredi al lia konfeso; sed
+Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondicxe
+ke la regxo konsentu, ke li ne estu mortigita. La regxo donis al
+li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis
+enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo gxin
+sercxi. Post malmulte da momentoj li jam gxin trovis, cxar klare
+la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkigxis la
+regxo, ke lia cxefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laux
+orientlanda kutimo, silkan sxnuron, por ke li sufoku sin mem.
+Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon,
+sed cxar al mi sxajnis, ke vi havas ankoraux aliajn sekretojn, vi
+do restos en gxismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi,
+kiamaniere vi kuras tiel rapide." Malgranda Muk, kiu jam
+pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis cxiun deziron al
+plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kusxas en liaj
+pantofloj; tamen li ne instruis al la regxo la sekreton pri la
+trifoja turnigxo sur la kalkanumo. Nun ankaux la regxo surmetis
+la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li
+cxirkauxkuregis en la gxardeno. Ofte li provis haltigi la
+pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al
+si mem cxi tiun vengxeton, lasis lin kuri kaj kuri, gxis li falis
+teren sveninta.
+
+Kiam li rekonsciigxis, la regxo terure koleris kontraux Malgranda
+Muk, kiu lasis lin tiel kuradi gxis plena senspireco. "Mi ja
+donis al vi mian regxan vorton," li diris, "ke vi konservos
+liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru
+for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi." Sed la pantoflojn
+kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon.
+
+Tiel same malricxa kiel iam antauxe, Malgranda Muk forlasis la
+landon, malbenante sian malsagxon, kiu trompkredigis al li, ke li
+povas ludi gravan rolon cxe la kortego. La lando, el kiu oni lin
+forpelis, estis, felicxe, negranda; sekve, jam post ok horoj li
+sin trovis cxe la landlimo, kvankam, alkutimigxinte al siaj karaj
+pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron.
+
+Transpasinte la landlimon, li deklinigxis de la kutima vojo, por
+sercxi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, cxar nun
+li portis koleron kontraux la tuta homaro. En densa arbaro li
+venis al loko, kiu al li sxajnis tre tauxga por lia celo.
+Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj;
+gxi trafluis molan herbejon, sur kiu li jxetis sin teren, firme
+decidinte, ke li jam nenion plu mangxos sed atendos cxi tie la
+morton. Profundigxinta en malgxoja primorta medito, li fine
+ekdormis; sed kiam li revekigxis kaj ekturmentis lin lia malplena
+stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io
+dangxera; kaj tial li ekrigardis cxirkauxen, cxu li ne povas
+trovi ion mangxeblan.
+
+Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li jxus
+dormis. Li suprenrampis por ilin desxiri, satmangxis kun bona
+apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi
+sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al
+li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika
+nazego! En granda konsternigxo li ekkaptis per la manoj siajn
+orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo!
+
+"Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "cxar, kiel
+azeno, mi piedforbatis mian felicxon." -- Dum kelka tempo li
+cxirkauxvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata,
+li devis ankoraux unu fojon alkuri al la figoj, cxar nenion alian
+li trovis tie por mangxi. Cxe cxi tiu dua figmangxado venis al
+li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia
+granda turbano; tial, timante aspekti ankoraux pli ridinda, li
+denove palpsercxis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj!
+Li tuj kuris al la rivereto, por certigxi pri tio, kaj vere, gxi
+estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antauxan formon, kaj la
+longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li
+ekkomprenis, kiel cxi tio farigxis: de la unua figarbo li ricevis
+la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resanigxis.
+Kun gxojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li
+ankoraux unu fojon rimedon por esti felicxa. Li do desxiris de
+cxiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj
+reiris en la landon, kiun li antaux tiel mallonga tempo forlasis.
+Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj
+vestajxoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie
+logxis la regxo, kaj baldaux li tien alvenis.
+
+Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraux suficxe
+maloftaj. Tial Malgranda Muk sidigxis antaux la pordego de l'
+palaco, cxar el pasinta tempo li bone sciis, ke cxi tie la
+kuirejestro acxetadas tiajn frandajxojn por la regxa tablo. Li
+ankoraux ne longe sidis tie, kiam, trapasxantan tra la korto, li
+ekvidis la kuirejestron. Tiu cxi esploris la komercajxojn de l'
+vendistoj, kiuj kolektigxis cxe la pordego de l' palaco, kaj fine
+liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. "Ho! jen frandajxo
+neordinara," li diris, "kiu certe placxos al lia regxa mosxto;
+kiom vi postulas por la tuta korbo?" Malgranda Muk difinis
+prezon moderan, kaj baldaux ili faris interkonsenton. La
+kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj dauxrigis sian
+iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide,
+timante ke, kiam la malfelicxego vidigxos cxe la kapoj de l'
+korteganoj, oni lin sercxos kaj punos, kiel vendinton de la
+figoj.
+
+La regxo estis cxe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li
+lauxdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo,
+kun kiu li cxiam elektas por li la plej maloftajn frandajxojn;
+sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustajxojn li ankoraux
+havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj
+sentencoj, kiel: "Post tag' hodiauxa, venos tago morgauxa,"
+aux: "Fino bona, cxio bona," tiel ke la regxidinoj farigxis pli
+kaj pli scivolaj, kion li ankoraux metos sur la tablon. Sed kiam
+li alservis la belajn allogantajn figojn, eligxis el cxiuj busxoj
+unuvocxa "A-a!" de admiro. "Kiel maturaj! kiel apetitaj!"
+ekkriis la regxo. "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj
+meritas nian tute apartan favoron!" Tiel parolante, la regxo,
+kiu je tiaj frandajxoj estis cxiam tre maldonacema, disdonis
+propramane la figojn. Cxiu regxido kaj cxiu regxidino ricevis
+du, al la honoraj frauxlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[8] li
+donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaux si mem kaj komencis
+gluti kun granda apetito.
+
+"Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite
+Regxidino Amarza. Cxiuj, mirigitaj, rigardis al la regxo:
+grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis
+malsupren antaux lia mentono; ankaux sin mem ili reciproke
+rigardis kun mirego kaj teruro: cxiuj estis pli-malpli ricxe
+provizitaj per la strangaj kapornamajxoj.
+
+Oni prezentu al si la konsternigxon de la kortego! Oni tuj
+sendis voki cxiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege
+kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj
+restis. Oni operaciis unu el la regxidoj, sed liaj oreloj tuj
+rekreskis.
+
+En sia kasxejo, en kiun li retirigxis, Malgranda Muk baldaux
+eksciis pri la tuta okazintajxo; kaj nun li plene konsciis, ke
+venis la tempo reokupigxi pri la afero. Jam antauxe, per la
+mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li acxetis vestaron,
+kiu suficxe bone tauxgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa
+barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestigxon. Kun sako da
+figoj li eniris en la palacon de l' regxo kaj proponis, kiel
+fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema;
+sed kiam Malgranda Muk mangxigis figon al unu el la regxidoj kaj
+tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antauxa
+stato, ekdeziregis cxiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere
+resanigu. Dume la regxo, nenion dirante, lin prenis je la mano
+kaj kondukis en sian cxambron. Tie li malfermis pordon
+kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li
+sekvu lin. "Jen estas miaj trezoroj," diris la regxo;
+"elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur
+liberigos min de cxi tiu malhonoranta malsano." Tio estis
+kvazaux dolcxa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en
+la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj
+tutproksime de ili kusxis lia vergeto. Nun li cxirkauxiris en la
+salono, kvazaux li volus admiri la trezorojn de l' regxo; sed
+apenaux li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis
+lian bastoneton, desxiris sian falsan barbon kaj vidigis al la
+miranta regxo la bone konatan vizagxon de l' forpelita Muk.
+"Perfida regxo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per
+sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan
+fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel cxiutagan
+memorajxon pri Malgranda Muk." Eldirinte la lastajn vortojn, li
+sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de
+tie, kaj antaux ol la regxo povis krii ecx unu fojon por helpo,
+Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li logxas cxi
+tie en granda ricxeco, sed tute sola, cxar li malestimas la
+homojn. Lia spertoricxa vivo faris lin granda sagxulo, kaj,
+malgraux lia stranga eksterajxo, li meritas vian admiron, pli ol
+vian mokadon. --
+
+Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri
+mia malgxentila konduto kontraux la bona hometo, kaj mia patro
+pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li
+destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la
+mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaux ni tiom lin
+amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, gxis li mortis, ni
+alte respektis lin, kaj cxiam ni klinigxadis antaux li tute same
+profunde, kiel antaux kadio kaj muftio.[9]
+
+La vojagxantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en
+tiu cxi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por
+la plua vojagxo. Ankaux en cxi tiun tagon gxisdauxris la
+hierauxa gajeco, kaj ili sin donis al cxiuspecaj ludoj kaj
+amuzajxoj. Post komuna tagmangxo ili alvokis la kvinan
+komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian sxuldon, kiel jam
+faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia
+vivo estas tro malricxa je frapantaj okazintajxoj, kaj tial li ne
+volas paroli pri gxi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la
+fabelon pri la falsa princo.
+
+
+
+
+La Fabelo pri la Falsa Princo.
+
+
+Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu
+lernoservis cxe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri,
+ke Labakano kudradis mallerte; kontrauxe, li povosciis fari
+laborajxojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante,
+ke li estis mallaborema. Tamen ne cxio estis en ordo en la kapo
+de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum
+tutaj horoj, tiel ke la kudrilo farigxis brulrugxa en lia mano
+kaj ekfumigxis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis
+laborajxojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, -- kaj,
+bedauxrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en
+siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizagxo kaj
+tuta tenigxo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj
+kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris cxiufoje:
+"Labakano havas denove sian aristokratan vizagxon."
+
+Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena pregxo
+hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege
+sxparakiritan veston, elpasxis el la moskeo, trairis per
+malrapidaj fieraj pasxoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj
+kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi,
+Labakano," aux: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis
+grandanime la manon aux, en specialaj okazoj, klinis belmaniere
+la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, sxerce: "Naskita
+princo vi ja estas, Labakano," li gxojis pro tio kaj respondis:
+"Cxu ankaux vi rimarkis tion?" aux: "Mi jam de longe tiel
+pensas!"
+
+Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda
+subtajloro Labakano, sed cxar li estis en ceteraj rilatoj
+bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn
+kapricojn. Okazis gxuste tiutempe, ke Selim, la frato de l'
+sultano, haltis travojagxe en Aleksandrio; kaj unu tagon li
+sendis festveston al la majstro, por ke gxi estu de li korektita,
+kaj la majstro transdonis gxin al Labakano, cxar tiu cxi faradis
+la plej delikatajn laborajxojn. Vespere, kiam la majstro kaj la
+aliaj subuloj foriris, por mallacigxi post la sxargxpenado de l'
+tago, Labakano, pusxata de nekontrauxstarebla sopiro, reeniris en
+la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe
+li staris tie antaux la vesto, enpense admirante jen la belegan
+brodajxon, jen la briletantajn sxangxkolorojn de la silko kaj
+veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaux mallibervole li surmetis
+gxin, kaj jen, ho miro! gxi vestis lin tiel perfekte, kiel se gxi
+estus por li farita. "Cxu mi ne estas princo tute same bona
+kiel iu alia?" li demandis sin, pasxante en la cxambro tien kaj
+reen. "Cxu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo
+naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro sxajnis samtempe
+alpreni tute regxan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito
+la penson, ke li estas nekonata regxido, kaj kiel nekonata
+regxido li nun decidis forvojagxi en la mondon kaj tian lokon
+forlasi, kie la homoj estas tiel malsagxaj, ke ili ne povas vidi,
+sub la kovrajxo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon.
+Sxajnis al li, kvazaux la belega vesto estas al li sendita de iu
+bonvola feino; li do bone sin gardis malsxati tiel multvaloran
+donacon, enposxigis la malmultan monon, kiun li havis kontante,
+kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarsxis
+el la pordego de Aleksandrio.
+
+Dum li vojagxadis, la nova princo elvokis cxiuloke grandan miron,
+cxar la belega vesto kaj lia serioza, majesta tenigxo tute ne
+konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian
+demandon, li cxiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la
+afero havas kauxzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin
+ridinda per sia piedirademo, li acxetis por malalta prezo
+maljunan cxevalon, kiu trafe al li konvenis, cxar, havante
+nesxanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam gxi
+embarase devigis lin prezentigxi kiel lerta rajdisto, kio tute ne
+estis lia forta flanko.
+
+Unu tagon, dum li vojiris malrapide antauxen sur sia Murva, --
+tiel li nomis sian cxevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis
+permeson rajdi en lia societo, cxar, diris li, per interparolado
+mallongigxos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela
+kaj gxentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon
+pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montrigxis, ke ankaux li, same
+kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li
+nomigxas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfelicxa Pasxao
+de Kajro, kaj nun vojagxas de loko al loko, por plenumi komision,
+kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama
+nekasxemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj
+cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li
+estas de alta deveno kaj vojagxas pro sia plezuro.
+
+La ambaux junuloj placxis multe unu al la alia kaj dauxrigis kune
+la vojon. La duan tagon de l' komuna vojagxo Labakano demandis
+sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj
+eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Pasxao de
+Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu cxi
+neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize
+atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfelicxaj bataloj,
+devis forkuri, mortige vundita, li malkasxis al sia zorgato, ke
+li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarhxo, kiu, pro
+timo de la profetajxoj de siaj astrologoj, forigis la junan
+princidon de sia kortego, jxurante, ke li ne volas lin revidi pli
+frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la
+nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke,
+la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la
+agxon de dudek du jaroj, li trovigxu cxe la famekonata kolono
+El-Seruja, je kvar tagvojagxoj, oriente de Aleksandrio; tie li
+transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun
+li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi
+sercxas"; se ili respondos: "Lauxdata estu la Profeto, kiu vin
+gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro.
+
+Tre mirigis la subtajloron Labakanon cxi tiu sciigo. Per
+enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin
+la penso, ke al tiu cxi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti
+nevo de potenca pasxao, la sorto plie donis rangon de princido,
+sed al li mem, kiu ja posedas cxiujn princajn ecojn, gxi donacis,
+kvazaux por moko, senfaman naskigxon kaj vivovojon tute
+ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li
+devis konfesi al si, ke tiu cxi lasta havas trajtojn de vizagxo
+treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj
+manieroj, unuvorte, cxiuj eksteraj perfektajxoj, kiuj povas iun
+rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la
+meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontrauxdirebla, ke
+homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, ecx pli bonvena al
+la princa patro, ol la vera princido.
+
+Cxi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj
+la sekvintan nokton li ecx ekdormis kun ili. Sed kiam li
+malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la
+kusxantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj
+songxi pri sia certa felicxo, vekigxis en li la penso, tion akiri
+al si, aux ruze aux perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La
+ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido,
+krocxigxis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li
+eltiris gxin, por enpusxi en la bruston de gxia posedanto. Sed
+ecx la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li
+do kontentigxis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem
+la pli rapidan cxevalon de l' princido; kaj antaux ol Omar
+vekigxis kaj sin vidis senigita je cxiuj siaj esperoj, lia
+perfida kunvojagxanto jam malproksimigxis je suficxe multe da
+mejloj.
+
+Estis gxuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam
+Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraux kvar tagojn,
+por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata.
+Kvankam la loko, kie trovigxis cxi tiu kolono, estis malproksima
+je ne pli ol du tagvojagxoj, tamen li tre rapidis por tien
+alveni, cxar cxiam li timis, ke la vera princido alvenos unua.
+En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja.
+Gxi staris sur malgranda monteto en vasta ebenajxo kaj estis
+videbla el du-trihora distanco. Cxe tiu cxi vido, la koro de
+Labakano ekbatis pli lauxte. Kvankam, dum la du jxus pasintaj
+tagoj, li jam havis suficxe da tempo por pripensi la rolon, kiun
+li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema;
+sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian
+kuragxon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon.
+
+La cxirkauxajxoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj
+dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj,
+suficxe da provizajxoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia
+vivteno. Li nun haltis kun sia cxevalo sub kelkaj palmoj kaj tie
+atendis, kion sendos al li lia sorto. Cxirkaux la morgauxa
+tagmezo li ekvidis grandan procesion de cxevaloj kaj kameloj,
+venantan tra la ebenajxo en direkto al la kolono El-Seruja. La
+procesio haltis cxe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la
+kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel
+karavano de ricxa pasxao aux sxejko. Labakano prave konjektis,
+ke gxuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li
+vidigus al ili jam hodiaux ilian estontan estron, sed li
+moderigis sian deziregon prezentigxi kiel princo, cxar cxiuokaze
+la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn
+esperojn.
+
+La matena suno vekis la felicxegan tajloron por la plej grava
+momento de lia vivo, kiam li levigxos el sia malalta sfero kaj
+starigxos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante
+sian cxevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri
+la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la
+doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed
+la kubo estis jxetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita,
+kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton
+suficxe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca
+el la regxoj. Sentimigite de cxi tiu penso, li sidigxis sur sian
+cxevalon, prenis sian tutan kuragxon en manoj por igi gxin orde
+galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la
+malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia cxevalo kaj alligis
+gxin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en suficxe granda
+nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj
+eksupreniris la monteton. Cxe la piedo de l' kolono staris ses
+viroj. Tiuj cxi akompanis maljunulon kun nobla regxa mieno: lia
+belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kasxmira sxalo, lia
+blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin
+homo ricxa kaj altranga. Labakano, alpasxinte, sin klinis antaux
+li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon:
+
+"Jen mi estas, kiun vi sercxas."
+
+"Lauxdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la
+maljunulo, kun larmoj de gxojo; "cxirkauxprenu vian maljunan
+patron, kara mia filo Omar!"
+
+La bona tajloro estis de cxi tiuj solenaj vortoj tre kortusxita
+kaj jxetis sin, duone gxojante, duone hontante, en la brakojn de
+l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate
+gxui la felicxegon de lia nova rango. Elrektigxinte el la brakoj
+de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la
+ebenajxo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia cxevalo
+prezentis strangan vidajxon; cxu pro obstineco, cxu pro laceco,
+la cxevalo, sxajne, tute ne volis pluen: gxi sxovigxis antauxen
+per falsxanceligxa irado, kiu estis nek pasxado nek trotado, kaj
+per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis gxin al pli rapida
+kurado. Baldaux, tro baldaux Labakano rekonis sian cxevalon
+Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam eklogxis en li la
+demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera
+frunto siajn uzurpitajn pretendojn.
+
+Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la
+mano; kaj nun, malgraux la malbona irado de l' cxevalo Murva, li
+jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton.
+"Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin
+trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomigxas
+Omar; kaj neniu mortemulo kuragxu profani mian nomon!"
+
+Granda miro pentrigxis sur la vizagxoj de la apudstarantoj pro
+cxi tiu sxangxigxo de aferoj; sed pli ol cxiuj konsternita
+sxajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen
+al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita
+trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de
+tiu homo. Gxi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el
+Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol
+nian koleron."
+
+Gxis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Sxauxmante de
+kolerego, li volis trapusxigxi gxis Labakano, sed la
+cxirkauxstarantoj sin jxetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj
+la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo
+estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj
+dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfelicxulon."
+
+Jam kvietigxis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al
+la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi
+jxurpetas vin, pro memoro de mia patrino, auxskultu min!"
+
+"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas
+deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?"
+Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin
+konduki malsupren de la monteto. Ili ambaux sidigxis sur belajn
+cxevalojn, drapiritajn per ricxaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra
+la ebenajxo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfelicxa
+princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur
+dromedaro, kaj apud li restis cxiam du rajdistoj, kiuj havis por
+cxiu lia movo plej atenteman okulon.
+
+La maljuna princo estis Saauxd, sultano de la Vehxabanoj.[10]
+Longan tempon li vivis seninfana, gxis fine al li naskigxis
+princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la
+astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris,
+ke gxis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la dangxero, esti
+forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la
+infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li
+edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li
+atendis lian aperon. Cxi tion la sultano rakontis al sia
+supozata filo, kaj esprimis grandan kontentigxon pri lia bela
+staturo kaj lia dignoplena tenigxo.
+
+Kiam ili venis en la landon de l' sultano, cxie la logxantoj
+akceptis ilin per gxojokrioj, cxar jam tra cxiuj urboj kaj
+vilagxoj disvastigxis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno
+de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam
+starigis arkojn el floroj kaj brancxoj, brilegaj cxiukoloraj
+tapisxoj ornamis la domojn, kaj la popolo lauxte gloris Dion kaj
+lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Cxio
+cxi tio plenigis per felicxo kaj gxojo la fieran koron de l'
+tajloro; sed des pli malfelicxa sendube sin sentis la vera Omar,
+kiu, ankoraux mankatenita, sekvis en silenta malespero la
+procesion. Neniu atentis lin cxe la gxenerala gxojego, kiu tamen
+en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj
+da vocxoj, sed pri li, la lauxrajta portanto de la nomo, neniu
+interesigxis; nur tiu aux alia demandis, kiun oni kunforkondukas
+tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido
+la respondo de liaj gardantoj: "Gxi estas freneza tajloro."
+
+Fine la procesio alvenis en la cxefurbon de l' sultano, kie oni
+jam faris, por ilin akcepti, preparojn ecx pli grandiozajn, ol en
+la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino,
+atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de
+l' palaco. La plankon de cxi tiu salono kovris grandega tapisxo;
+la muroj estis ornamitaj per helblua sxtofo, kiu pendis de
+grandaj argxentaj hokoj per oraj sxnuroj kaj kvastoj.
+
+Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis
+en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el
+la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej
+multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la
+sultanino. La trono staris sur kvar sxtupoj kaj estis
+cxirkauxforgxita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj
+ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo
+de l' sultanino baldakenon el rugxa silko, kaj la Sxejko de
+Medina ventumadis sxin per ventumilo el pavaj plumoj.
+
+Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun cxi
+lastan ankaux sxi neniam revidis de lia naskigxo, sed
+signifoplenaj songxoj jam aperigis al sxi la infanon, pri kiu
+sopiris sxia koro, kaj tial sxi estis certa, ke ecx el inter
+miloj da aliaj sxi tuj lin povus rekoni. Nun ekauxdigxis la bruo
+de la alproksimigxanta procesio, trumpetado kaj tamburado
+intermiksigxis kun la gxoja aplauxdado de l' popola amaso, la
+hufofrapado de la cxevaloj eksonis sur la korto de l' palaco,
+cxiam pli kaj pli proksime bruadis la pasxoj de la venantoj,
+malfermegigxis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la
+falantaj sur la vizagxon servistoj rapidis la sultano, tenante
+sian filon per la mano, antaux la tronon de l' patrino.
+
+"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de
+tiel longe sopiras."
+
+Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," sxi
+ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizagxo, kiujn la Profeto
+al mi montris en songxo!"
+
+En la momento, kiam la sultano volis fari al sxi riprocxojn pri
+sxia supersticxo, malfermigxis subite la pordo, kaj, persekutata
+de siaj gardantoj, de kiuj li sin desxiris per strecxo de cxiuj
+siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li
+jxetis sin teren antaux la trono: "Cxi tie mi volas morti;
+prenu, ho patro kruela, mian vivon, cxar toleri tiun cxi honton
+mi jam ne povas!" Cxiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase
+interpusxigxis cxirkaux la malfelicxulo, kaj jam la alrapidantaj
+gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino,
+kiu en senparola mirego rigardis cxion cxi tion, salte levigxis
+de la trono. "Haltu!" sxi kriis; "cxi tiu kaj neniu alia
+estas la gxusta; cxi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam
+vidis kaj tamen rekonas mia koro!"
+
+La gardistoj jam nevole deturnigxis de Omar, sed la sultano,
+bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la
+frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda
+vocxo, "kaj cxi tie oni ne jugxas laux songxoj de virinoj, sed
+laux certaj, neerarigaj signoj; cxi tiu (montrante Labakanon)
+estas mia filo, cxar li alportis al mi la ponardon, la atestan
+signon de mia amiko."
+
+"Li sxtelis gxin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian
+sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne
+auxskultis la vocxon de sia filo, cxar en cxiuj aferoj li kutimis
+sekvi nur sian propran jugxon; la malfelicxan Omar'on li do lasis
+perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano
+en sian privatan cxambron, plena de kolero kontraux sia sultanino
+edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en
+paco.
+
+La sultanino, siaflanke, profunde malgxojis pro la jxusaj
+okazintajxoj; sxi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto
+ekposedis la koron de l' sultano, cxar gxuste tiun saman
+malfelicxulon tiom multe da signifoplenaj songxoj jam aperigis al
+sxi kiel sxian veran filon. Kiam sxia afliktigxo iome
+kvietigxis, sxi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri
+lia maljusteco. Verdire cxi tio ne estis facila, cxar tiu, kiu
+pretendis esti sxia filo, jam transdonis al la sultano la
+ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informigxis pri
+la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej
+perfekta memfido. Sxi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la
+sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili cxion plej
+precize rakontu al sxi, kaj poste sxi konsiligxis kun siaj plej
+fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj
+alian rimedon; fine parolis Melehxsala, maljuna sagxa Cxerkesino:
+"Se mi bone auxdis, estimegata estrino, la transdoninto de l'
+ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomigxas
+Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, gxi estas
+tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?"
+-- "Cxu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via
+filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti
+lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkasxe sciigu al vi." -- La
+sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris
+konsilon, kiu sxajne tre placxis al sxia sinjorino, cxar tiu cxi
+tuj levigxis, por iri al la sultano.
+
+La sultanino estis sagxa virino, kiu bone konis la malfortajn
+flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Sxi do sxajnigis
+esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu
+kondicxon sxi petis por sxi. La sultano, kiu nun pentis sian
+ekflamon de kolero kontraux sia edzino, konsentis pri la
+kondicxo, kaj sxi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaux
+al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aux
+interbatigxi aux jxeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn cxiu
+povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas
+sagacecon: mi do proponas, ke cxiu el ili faru kaftanon kaj
+pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn."
+
+La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen sagxe vi elpensis!
+Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili
+kunkudros la plej bonan kaftanon? Ne! jen kio estas vere
+sensenca!"
+
+Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antauxpromesis
+al sxi la plenumon de la kondicxo, kaj la sultano, homo
+vortotenema, cedis en la fino, jxurante tamen, ke kiel ajn bele
+la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin
+akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis,
+ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas
+vidi kaftanon de lia mano. Plenigxis per gxojo la koro de l'
+bona Labakano: se nur de tio gxi dependas, li diris al si en la
+pensoj, sinjorino sultanino baldaux kontentigxos kun mi.
+
+Oni jam pretigis du cxambrojn, unu por la princido, la alian por
+la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al cxiu el ili
+oni donis nur pecon da silka sxtofo suficxe grandan, tondilon,
+kudrilon kaj iom da fadeno.
+
+La sultano estis tre scivola, kian kaftanacxon faros lia filo;
+kaj ankaux al la sultanino batis maltrankvile la koro, cxu sxia
+ruzo bone sukcesos aux ne. Du tagojn oni difinis al la
+konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis
+voki sian edzinon, kaj kiam sxi aperis, li sendis venigi el la du
+cxambroj la ambaux kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe
+Labakano enpasxis kaj sternis sian kaftanon antaux la mirantaj
+rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen
+vidu, respekteginda patrino, cxu tio cxi ne estas majstrajxo?
+Kontraux la plej lerta kortega tajloro mi kuragxus veti, ke fari
+tiel belan kaftanon li ne povus."
+
+La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia,
+kion vi plenumis?" Indigne li jxetis sur la plankon la silkan
+sxtofon kaj la tondilon. "Dresi cxevalojn oni instruis al mi
+kaj svingi la sabron, kaj cxe cxiu turnira vetbatalo mia lanco
+trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi
+fremdaj; ja ecx malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la
+estro de Kajro."
+
+"Ho vera filo de mia regxa sinjoro!" ekkriis la sultanino.
+"Kial ne estas al mi permesite vin cxirkauxpreni, vin nomi mia
+filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," sxi dauxrigis, sin turninte
+al la sultano, "ke mi uzis kontraux vi cxi tiun ruzon. Cxu vi
+ankoraux ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere,
+belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre
+dezirus lin demandi, cxe kiu majstro li lernis."
+
+La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen
+sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kasxi sian
+rugxigxon kaj venki sian cxagrenon, ke li tiel stulte perfidis
+sin. "Ankaux cxi tiu pruvo ne suficxas," diris la sultano.
+"Sed, lauxdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciigxi,
+cxu mi estas trompita."
+
+Li ordonis alkonduki sian plej rapidan cxevalon, salte
+surcxevaligxis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komencigxis ne
+malproksime de la urbo. Tie laux malnova legendo, logxis bonvola
+feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la
+regxojn de lia gento en horoj de urgxega bezono; tien rapidis la
+sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, cxirkauxita
+de altaj cedroj. Tie, laux la legendo, logxis la feino, kaj
+malofte oni kuragxis tien penetri, cxar jam de tempo antikva la
+loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdonigxis de
+patro al filo. Apenaux li alvenis, la sultano desaltis de sia
+cxevalo, gxin alligis al unu el la arboj, starigxis en la mezo de
+la loko, kaj ekparolis per lauxta vocxo: "Se estas vero, ke vi
+donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono,
+auxskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en
+afero, kie homa prudento nenion vidas."
+
+Apenaux li eldiris la lastajn vortojn, malfermigxis unu el la
+cedroj, kaj elpasxis vualita virino vestita per longa blanka
+robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saauxd; via
+deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu cxi
+tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaux homoj, kiuj pretendas
+esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos
+tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj
+donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, ricxe ornamitajn
+per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane
+penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj.
+
+Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur
+povas trovigxi en la kestetoj, kiujn, ecx per strecxo de cxiuj
+siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaux la surskriboj donis al
+li nenian lumon en la afero, cxar sur unu li legis: _Honoro kaj
+Gloro_, sur la alia: _Felicxo kaj Ricxeco_. La sultano pensis en
+si mem, ke ankaux al li estus malfacile elekti inter la du
+objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj.
+
+Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj
+raportis al sxi, kion diris la feino; kaj nun plenigis sxian
+koron mistera espero, ke tiu, al kiu sxi sentis sin tiel forte
+altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian regxan devenon.
+
+Antaux la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia
+propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li
+supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke
+li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de pasxaoj
+kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis
+arege tra la malfermita pordo. Ili sidigxis sur belegaj kusenoj
+lauxlonge de la muroj. Kiam ili cxiuj sidigxis, la sultano
+denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj
+pasxoj li trairis la salonon, jxetis sin teren antaux la trono
+kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?"
+
+La sultano rektigxis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la
+praveco de viaj pretendoj je tiu cxi nomo oni lauxtigis dubojn;
+unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via
+naskigxo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la gxustan!"
+
+Labakano levigxis kaj alpasxis antaux la kestetojn. Longe li
+pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata
+patro! kio pli alta ol la felicxo esti via filo? Kio pli nobla
+ol la ricxeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras
+la surskribon: Felicxo kaj Ricxeco."
+
+"Ni baldaux scios, cxu vi bone elektis; intertempe sidigxu sur
+tiu kuseno apud la Pasxao de Medina," diris la sultano kaj faris
+signon al sia sklavo.
+
+Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno
+malgxoja, kaj lia tuta aspekto vekis gxeneralan kompaton cxe la
+apudestantoj. Li jxetis sin teren antaux la trono kaj demandis
+pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li
+devas elekti unu el la kestetoj; li levigxis kaj alpasxis antaux
+la tablon. Atente li legis ambaux surskribojn, poste li parolis:
+"La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la felicxo,
+kiel pasemaj cxiuj ricxajxoj. Sed krom tio ili instruis al mi,
+ke en la brusto de homo kuragxa logxas nedetruebla trezoro, la
+honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas
+samtempe kun la felicxo. Do, ecx se por cxiam mi perdas nun mian
+kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!"
+
+Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano
+ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaux li
+alpasxu antaux sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton.
+Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el
+la sankta fontano Zemzem en Mekka, antauxlavis siajn manojn por
+pregxi, turnis sian vizagxon orienten, jxetis sin teren kaj
+pregxis. "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis
+nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la
+Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian
+veran filon en tiu cxi horo de l' provo."
+
+Li levigxis kaj resupreniris sian tronon. Gxenerala scivolego
+tenis kvazaux enkatenitaj cxiujn apudestantojn; korpremate
+atentaj, apenaux ili kuragxis spiri; ecx museton oni povus auxdi
+kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta
+korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn
+de la antauxstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun
+ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj cxi
+lastaj, kiujn gxis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte
+malfermigxis per si mem.
+
+En la de Omar elektita kesteto kusxis, sur velura kuseno,
+malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano --
+granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaux,
+ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la
+kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidajxo! en tiu sama
+momento gxi ekpligrandigxis, kaj cxiam gxi farigxis pli kaj pli
+granda, gxis gxi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la
+kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaux li genue,
+kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidigxi cxe lia dekstra
+mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova
+proverbo: _Restu tajloro cxe via laboro!_ Vere, vi ne meritas
+mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaux nenion povas
+rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi
+sxatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia
+lando."
+
+Hontigita, kvazaux dispremegita kiel li estis, la kompatinda
+subtajloro nenion povis respondi; li jxetis sin teren antaux la
+princo, kaj larmoj jxetigxis el liaj okuloj. "Cxu vi povas
+pardoni al mi, princo?" li diris.
+
+"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio
+fieras cxiu Abasido," respondis la princo, igante lin levigxi;
+"foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortusxita,
+la maljuna sultano kaj jxetis sin sur la bruston de la filo; la
+emiroj kaj pasxaoj kaj cxiuj eminentuloj de l' regno levigxis de
+siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova regxido!" kaj, dum la
+gxenerala gxojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton,
+elsxteligxis el la salono.
+
+Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian cxevalon
+Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio.
+Kvazaux songxo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la
+belega kesteto, ricxe ornamita per perloj kaj diamantoj,
+rememorigis al li, ke songxo gxi ja tute ne estis. Reveninte
+fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro,
+desaltis teren, alligis sian cxevalon al la pordo kaj enpasxis en
+la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis,
+faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin
+servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj
+rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj
+cxiuj sin jxetis kiel frenezaj kontraux la kompatinda Labakano,
+kiu tute ne atendis tian gxentilan akcepton: ili prilaboris lin
+per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pincxis per akraj
+tondiloj, gxis li falis ellacigita sur amason da malnovaj
+vestajxoj.
+
+Dum li tie kusxis, faris al li la majstro furiozajn riprocxojn
+pro la sxtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke gxuste pro
+tio li revenis, cxar li volas cxion kompensi; vane li proponis
+trioblan kompensajxon; la majstro kaj liaj subuloj sin jxetis sur
+lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo.
+Vundbatita kaj cxifonita, li sidigxis sur sian cxevalon Murva kaj
+rajdis en karavanejon. Tie li kusxigis sian lacan disbatitan
+kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la
+tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco
+de cxiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri
+cxia grandeco kaj farigxi respektinda burgxo de la urbo. Kaj la
+morgauxan tagon li ne pentis pri sia decido, cxar la peza mano de
+l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam
+definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan
+mosxtecon.
+
+Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, acxetis al
+si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte cxiujn
+antauxarangxojn kaj alkrocxinte antaux sia fenestro elpendajxon
+kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidigxis en sia
+laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la
+kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele
+dissxiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia
+laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al gxi, kia stranga
+vidajxo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu,
+la kudrilo dauxrigis diligente kudradi; gxi faris delikatajn,
+graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris ecx en siaj plej
+artoricxaj momentoj!
+
+Vere, ecx la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila
+kaj grandvalora! Kaj ankoraux alian valoron havis cxi tiu
+donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam
+finigxis.
+
+Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaux la plej fama
+tajloro, longe kaj largxe. Li altrancxadis la vestojn kaj
+faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj cxi tiu laboris
+plue kaj sencxese, gxis la vesto estis preta. Majstro Labakano
+havis baldaux la tutan urbon kiel klientaron, cxar li laboradis
+bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj
+skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen
+lernantoj kaj cxiam post sxlositaj pordoj.
+
+Tiel la kesteta sentenco, promesinta _felicxon_ kaj _ricxecon_,
+fine plenumigxis; felicxo kaj ricxeco, almenaux en meza mezuro,
+akompanadis la pasxojn de la bona tajloro; kaj cxiufoje kiam li
+auxdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en
+cxies busxo, -- kiam li auxdis, ke tiu kuragxulo estas la fiero
+kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la
+iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi
+restis tajloro, cxar honoro kaj gloro estas ja dangxeraj
+aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj
+samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian
+povon, certe gxi ankoraux cxiam kudradas per la eterna fadeno de
+la bona feino Adolzajdo.
+
+Cxe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj
+baldaux gxi atingis Birket el Had, "Fontanon de l'
+Pilgrimantoj," de kie gxis Kajro estas nur trihora irado. Oni
+sciis, ke cxirkaux tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaux la
+komercistoj havis la gxojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte
+al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el
+Falk, cxar gxi estis rigardata kiel felicxa antauxsigno, eniri
+tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto.
+
+Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiauxis la fremdulon
+kaj la grekan komerciston Zaleuxkos kaj iris hejmen kun siaj
+amikoj. Zaleuxkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj
+invitis tie tagmangxi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li
+antauxe foriris sxangxi sian vestaron, promesinte baldaux reveni.
+
+La greko jam faris cxiun antauxarangxon, por bone regali la
+fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojagxo apartan
+korinklinon; kaj kiam la mangxajxoj kaj trinkajxoj staris bonorde
+sur la tablo, li sidigxis, por atendi sian gaston.
+
+Nun fine li auxdis lin, alproksimigxantan per malrapidaj pezaj
+pasxoj lauxlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia cxambro. Li
+levigxis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran
+akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpasxis malantauxen,
+terurita, cxar jen renkontis lin cxe la sojlo tiu timiga
+rugxmantelulo! Ankoraux unu rigardon li jxetis sur lin: iluzio
+gxi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la
+nigraj okuloj rigardis lin fulme, la rugxa mantelo kun la oraj
+brodajxoj -- cxio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo,
+estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj
+skuadis ekscite la bruston de Zaleuxkos. Estas vero, ke li jam
+repacigxis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu
+nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove
+cxiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de
+antauxmorta timo, tiu cxagrenego, kiu venenis por cxiam lian
+junan vivon, denove preterpasis antaux lia animo kvazaux per
+unumomenta ekflugo.
+
+Cxiam senmove staris la aperajxo sur la sojlo. "Kion vi volas,
+terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne
+malbenu vin!"
+
+"Zaleuxkos!" parolis el sub la masko konata vocxo; "cxu tiel
+vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj
+dissxovis de sia brusto la mantelon: gxi estis Selim Baruhx, la
+fremdulo.
+
+Sed Zaleuxkos sxajnis ankoraux ne trankviligita: terure estis al
+li en cxeesto de tiu fremdulo, cxar nur tro klare li rekonis en
+li la nekonaton de _Ponte vecchio_. Tamen tiu cxi sento cedis
+fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon
+al la fremdulo, ke li sidigxu kun li al la tablo.
+
+"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruhx la parolon,
+kiam ili sidigxis, "cxar vi rigardas min per elokvente
+demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri
+al viaj rigardoj, sed mi sxuldas al vi klarigon pri mia konduto,
+kaj tial mi kuragxis, ecx riskante vian malbenon, aperi antaux vi
+en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laux la kredo de
+miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas ecx pli
+malfelicxa ol mi.' Tion cxi lastan vi kredu nur, amiko
+Zaleuxkos; kaj nun auxdu mian senkulpigxon.
+
+"Mi devas reveni gxis la komenco, por min bone komprenigi. Mi
+naskigxis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la
+pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de
+sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en
+Francujo cxe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de
+post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon,
+por sercxi trans la maro rifugxejon cxe miaj gepatroj; akompanis
+min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj
+plej grandaj dangxeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la
+gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la
+furioza franca popolo, ni albordigxis en Aleksandrio. Sed ho ve!
+ne cxion mi trovis en la domo de mia patro, kiel gxi devas esti.
+Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo
+ankoraux ne atingis gxis tie; sed des pli neatendite trafis la
+malfelicxo mian familion en gxia plej profunda interno. Malmulte
+da tempo antauxe, mia frato, esperoplena junulo, cxefsekretario
+de mia patro, edzigxis kun juna knabino, filino de firenza
+nobelo, kiu logxis en nia najbarajxo; du tagojn antaux nia
+alveno, sxi subite malaperis, kaj ecx la plej malgrandan
+postesignon de la malfelicxa knabino nek nia familio nek sxia
+patro povis trovi. Oni fine konvinkigxis, ke sxi nesingardeme
+promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de
+rabistoj. Por mia kompatinda frato cxi tiu penso estus eble
+malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaux
+eksciis: la perfidulino ensxipigxis kaj forveturis eksterlandon
+kun juna Napolano, kiun sxi ekkonis en la domo de sia patro.
+Kvazaux freneza de kolero, mia frato faris cxion eblan por venigi
+al jugxo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris
+sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian
+propran malfelicxon kaj cxiujn nin pereigi. La firenza nobelo
+foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas
+havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian
+ruinon. En Firenzo li malprosperigis cxiun esploron, kiun
+entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per
+cxiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron
+kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej
+hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj
+igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfelicxa
+patrino farigxis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaux ol
+la morto liberigis sxin de sxia terura stato, kiu tamen en la
+lastaj tagoj sxangxigxis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun
+trovigxis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian
+spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj
+tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en
+mi, baldaux farigxis kvazaux ardega flamo en mia animo.
+
+"Kiel mi jam diris, mallonge antaux sxia fino revenis al sxi la
+konscio; sxi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia
+malfelicxo kaj pri sia propra morto. Poste sxi petis cxiujn
+aliajn forlasi la cxambron; kun solena mieno sxi sidigxis
+rektigxinte sur sia mizera kusxejo kaj diris, ke mi povas akiri
+sxian benon, se mi jxuros tion plenumi, kion sxi nun ordonos al
+mi. Kortusxita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi jxure
+promesis plenumi sxian volon. Cxe tio sxi komencis denove
+sursxuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis
+al mi, kun plej teruraj minacoj de sxia malbeno, vengxi kontraux
+li mian malfelicxan familion. Sxi mortis en miaj brakoj. Jam de
+longe dormetis en mia animo tiu penso pri vengxo; nun gxi
+plenforte vekigxis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj
+jxuris al mi mem, ke mi uzos cxiun eblan rimedon, por plenumi
+mian vengxon, ecx se mi per tio pereos.
+
+"Baldaux mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej
+kasxite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin
+trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano farigxis intertempe
+gubernatoro, kaj nun cxe la plej malgranda suspekto li havis en
+mano cxiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia
+helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en
+konata livreo; lia sxanceligxa irado, lia malgaja mieno kaj lia
+kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_
+rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano,
+kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras
+kontraux sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan
+humoron. Li sxajnis tre mirigita, vidante min tie, forte
+plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro farigxis gubernatoro,
+li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaux mia oro,
+subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko.
+La cxefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan
+serviston, kiu en cxiu horo malfermos por mi la pordon de mia
+malamiko; kaj de nun maturigxis cxiam pli rapide mia plano de
+vengxo. Al mi sxajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano
+tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian
+plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia
+filino. Cxu gxi ne estis sxi, kiu tiel hontinde krimis kontraux
+mia frato? -- sxi ja, kiu estis la cxefa kauxzo de nia
+malfelicxo? Ecx gxojigis mian vengxosoifantan koron la novajxo,
+ke gxuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edzinigxi; mi
+tuj prenis decidon: nun morti sxi nepre _devas_. Tamen mi timis
+plenumi propramane la krimon, kaj ankaux Pietron mi ne jugxis
+kapabla gxin fari; tial ni cxirkauxesploris, por trovi iun, kiu
+povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuragxis dungi
+neniun, cxar neniu entreprenus ion tian kontraux la gubernatoro.
+Fine naskigxis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste
+plenumis; samtempe, cxar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li
+proponis vin kiel plej tauxgan ekzekutiston. Pri la plua irado
+de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj
+honesteco preskaux malprosperigis mian entreprenon: de tio venis
+la epizodo de la mantelo.
+
+"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l'
+gubernatoro, kaj ne malpli kasxe li volis nin poste reelkonduki
+sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi
+cxiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera
+spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antauxenpelate de timo kaj
+pento, mi kuris pli ol du cent pasxojn, gxis mi falis senforta
+sur la sxtupojn de pregxejo. Kiam mi fine reakiris la
+memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se
+oni vin trovos en la palaco. Mi alsxteligxis tien, sed nek de vi
+nek de Pietro mi povas trovi ecx la plej malgrandan, postsignon;
+sed la pordeto ankoraux staris malfermita, kaj tial mi almenaux
+povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la
+domo.
+
+"Kiam farigxis tago, timo antaux eltrovigxo kaj premanta sento
+de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj
+foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsternigxon, kiam oni
+tie post kelkaj tagoj rakontadis cxie la aferon, kun la aldono,
+ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila,
+timoplena, mi reiris Firenzon: jam antauxe mia vengxo eksxajnis
+al mi iom supermezura, sed nun mi gxin ecx malbenis, cxar multe
+tro kare mi pagus por gxi, se la prezo estus via vivo. Mi
+alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon.
+Kion mi sentis, vidante vin suriri la esxafodon kaj tiel heroe
+suferi, pri tio mi ne volas paroli; suficxas diri, ke kiam via
+sango tie elsxprucis, jam farigxis nesxancelebla mia decido,
+dolcxigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja cxion scias, kio
+poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi
+cxi tiun vojagxon. Kiel peza sxargxo premis min la penso, ke vi
+ankoraux ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum
+multaj tagoj kaj fine fari plenan malkasxan konfeson pri mia
+kulpo."
+
+Gxis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li
+finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian
+manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfelicxa ol mi, cxar
+cxiam, kvazaux per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de
+via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi
+faru al vi ankoraux unu demandon: kiel farigxis, ke vi venis sub
+tiu cxi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, acxetinte por
+mi la domon en Konstantinopolo?"
+
+"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al cxiuj
+homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj
+nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, cxe miaj
+Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da
+monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de
+miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia
+patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj
+kelke da samepensantaj junuloj kaj aligxis al tiuj kuragxaj
+Mamelukoj, kiuj tiel ofte farigxis la teruro de la franca armeo.
+Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l'
+paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovagxan vivon
+de vagisto, dedicxitan al batalo kaj cxaso. Kun tiuj homoj, kiuj
+respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; cxar kvankam miaj
+Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Euxropanoj, tamen ili
+estas tute netusxitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj
+ambicio."
+
+Zaleuxkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian
+opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se
+li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Euxropo. Li
+prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj
+mortu.
+
+Kortusxita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li
+diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu
+pro tio mian plej varman dankon." Li salte levigxis kaj
+ekstaris plenstature antaux la greko, kiun preskaux teruris la
+militista tenigxo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda
+misteroplena vocxo de lia gasto. "Via propono estas bela,"
+parolis tiu cxi plue; "por cxiu alia gxi estus alloga, sed mi --
+ne povas gxin akcepti. Jam staras selita mia cxevalo, jam
+atendas min miaj servistoj; adiaux, Zaleuxkos!"
+
+La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, cxirkauxprenis
+sin adiauxante. "Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomigxas mia
+gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko.
+
+La fremdulo rigardis lin longe, ankoraux unu fojon premis al li
+la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi
+estas _la rabisto Orbasano_."
+
+
+FINO.
+
+
+
+
+[1] Turka interpretisto (vorto internacia).
+
+[2] La turka registaro: angl., _The Porte_; fr., _La (Sublime)
+Porte_; germ., _Die (hohe) Pforte_.
+
+[3] Nomo, kiun donas orientanoj al cxiuj okcident-euxropanoj:
+_Franko_ estas do, laux tio, _ne_ identa al _Franco_.
+
+[4] Estinta itala ormonero: ital., _zecchino_; hisp., _zequi_;
+france kaj angle, _sequin_; germ., _Zechine_.
+
+[5] _Altano_: germane, _Altan_: balkonsimila teraseto aux estrado,
+alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruajxo (cxu
+muroj, cxu kolonoj); en cxi tiu rilato gxi diferencas de ordinara
+balkono, kiu elstaras el la muro de l' domo. La germana vorto
+_Altan_ devenas de la itala _altana_.
+
+[6] Turka jugxisto.
+
+[7] En la moderna turka lingvo _Kapitan-Pasxao_, cxefadmiralo de
+la turka militsxiparo.
+
+[8] _Agao_, turka oficiro.
+
+[9] _Kadio_: turka jugxisto; _muftio_: turka cxefpastro.
+
+[10] Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, cxirkaux la jaro,
+1745.
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO ***
+
+***** This file should be named 22070.txt or 22070.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/2/2/0/7/22070/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.