diff options
Diffstat (limited to '22070.txt')
| -rw-r--r-- | 22070.txt | 4478 |
1 files changed, 4478 insertions, 0 deletions
diff --git a/22070.txt b/22070.txt new file mode 100644 index 0000000..2673598 --- /dev/null +++ b/22070.txt @@ -0,0 +1,4478 @@ +The Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Karavano + +Author: Wilhelm Hauff + +Translator: J. W. Eggleton + +Release Date: July 14, 2007 [EBook #22070] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** + + + + +Produced by David G. Simpson + + + + + + + + + +TRANSCRIBER'S NOTE: + +The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of +the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and +six accented letters added. The accented letters are "c", "g", +"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with +a breve accent). Since these accented letters are not included +in the ASCII character set, some other means must be used to +represent them. + +The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if +the accented letters are not available: the accented letters may +be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" +(respectively). However, this system presents some difficulties +for electronic applications, since it cannot be reliably +converted automatically into other formats in which the accented +characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto +texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", +"jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto +alphabet, this system allows the accented letters to be +represented without ambiguity so that the text can be more +reliably converted to other formats. It is this "x" system that +is used in this Project Gutenberg eBook. + + + + + + + + +LA KARAVANO + + + + +WILHELM HAUFF + + +EL GERMANA LINGVO TRADUKIS +J. W. EGGLETON + + +Dua eldono + +1921 + + + + +TABELO DE ENHAVO. + +Antauxparolo +La Karavano + La Historio pri Kalifo Cikonio + La Historio pri la Fantomsxipo + La Historio pri la Dehakita Mano + La Savo de Fatme + La Historio pri Malgranda Muk + La Fabelo pri la Falsa Princo + + + + +ANTAUXPAROLO. + + +Wilhelm Hauff naskigxis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj +poetoj Uhland, Kerner, Morike kaj Holderlin, al kiuj, +pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwabischer +Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj +samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras +eble malpli alte, ol la jxus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraux +hodiaux legas kun plej granda gxuo, kaj cxi tiun popularecon la +auxtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe sxuldas precipe al sia +cxarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte +pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laux stilo pure germanaj. +Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, +k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua +alportis al li famon. Alia lia cxefverko estas lia +_Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en +germana literaturo; gxi estas grandparte imitajxo laux Scott kaj +bazigxas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando +(Wurttemberg). + +Ankaux bonegajn versajxojn Hauff postlasis al ni: veraj +"Volkslieder" (popolaj kantoj) farigxis kelkaj liaj militistaj +lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenrugxo). Frutempa morto trafis la +poeton en lia naskurbo en la jaro 1827. + +Por konigi ankaux al la esperantista mondo gravan germanan +verkiston, kaj por prezenti al cxiuj karaj samideanoj novan +amuzan legajxon, espereble tauxgan por montri la absolutan +suficxecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo +Internacia, mi entreprenis tiun cxi tradukon de ses el la +Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malgxojos, se la lingva +stilo de tiu cxi libreto ne placxos; sed mia laboro ne estos +vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri gxia fideleco al la +fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj gxin jugxos +suficxe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam +mi esprimas cxi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de +_The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_," +_La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj +konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la +sekvantaj pagxoj. + +J. W. Eggleton. + +Haubinda (Germanujo), + la 28an de Aprilo, 1910. + + + + +LA KARAVANO. + + +Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega +ebenajxo, kie nenio vidigxas krom sablo kaj cxielo, jam auxdigxis +malproksime sonoriletoj de kameloj kaj argxentaj tintiletoj de +cxevaloj. Densa polva nubo, gxin antauxiranta, anoncis gxian +proksimecon; kaj cxiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis +la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj. + +Tiel montrigxis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al +gxi. Li sidis sur bela araba cxevalo, kovrita per tigra felo; de +la helrugxa rimenajxo pendis argxentaj sonoriletoj; kaj sur la +kapo de l' cxevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto +havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la +belegeco de lia cxevalo. Blanka turbano, ricxe brodita per oro, +kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre +rugxaj; kaj je lia flanko pendis kurba ricxtenila glavo. Lia +turbano, malsuprentirita survizagxen; liaj nigraj okuloj, +fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta +sub hoka nazo, -- cxio cxi tio donis al la rajdanto aspekton +sovagxan kaj maltimegan. Kiam li trovigxis proksimume kvindek +pasxojn de la fronto de l' karavano, li pikis la cxevalon, kaj +post kelke da momentoj atingis la antauxgvardion. Tiel +eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la +dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraux li siajn +lancojn, pro timo pri ia atako. + +"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel +bataleme akceptas lin. "Cxu vi kredas, ke unu sola homo atakos +vian karavanon?" + +La gardistoj, konfuzigxinte, relevis la lancojn; ilia estro +alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras. + +"Kiu estas la posedanto de cxi tiu karavano?" demandis la +rajdanto. + +"Al _unu_ sinjoro gxi ne apartenas," respondis la alia, "sed +al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj +kiujn ni kondukas tra la dezerto, cxar ofte atakadas la +vojagxantojn cxiuspeca kanajlaro." + +"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo. + +"Tio ne povas ankoraux farigxi," respondis la oficiro, "cxar +ni devas antauxeniri senhalte, kaj la komercistoj trovigxas +malantauxe, je interspaco de almenaux kvaronhora vojo. Sed se vi +volas rajdi kun mi, gxis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, +mi plenumos vian deziron." + +La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan +pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. +Tiu cxi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la +nekonatulo; li ne kuragxis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj +kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aux, +"Belege pasxadas via cxevalo," li tiel provis iniciati +interparoladon, "Jes, jes!" respondis cxiam la fremdulo, +mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze +ripozi. Stariginte garde sian tacxmenton, la cxefgardisto faris +halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la +karavano. Preterpasis tridek peze sxargxitaj kameloj, kiujn +kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj cxevaloj, la kvin +komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte +grandagxuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili sxajnis tamen +multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La +procesion fermis arego da kameloj kaj sxargxocxevaloj. + +Oni starigis tendojn, cxirkaux kiuj oni ronde lokis la kamelojn +kaj cxevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. +Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la +kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis +sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili +mangxajxojn kaj trinkajxojn. + +"Kiun vi enirigas cxi tien?" alparolis la plej juna komercisto +la cxefgardiston. + +Antaux ol tiu cxi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo +estas Selim Baruhx, kaj mi venas el Bagdado. Vojagxante +Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaux tri tagoj +mi sekrete liberigis min. La granda Profeto auxdigis al mi, de +malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel farigxis, ke jen +mi estas cxe vi. Permesu, ke mi vojagxu kun vi. Vian protekton +vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi ricxe +rekompencos vin, cxar mi estas nevo de la grandveziro." + +La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruhx," +diris li, "estu bonvena en nia ombro! Gxoje ni helpos vin. Sed +antaux cxio sidigxu, kaj mangxu kaj trinku kun ni." + +Selim Baruhx sidigxis cxe la komercistoj kaj mangxis kaj trinkis +kun ili. Post la mangxado, la sklavoj forigis la vazaron kaj +alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la +komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn +kaj rigardante, kiel ili ringigxas kaj malvolvigxas kaj fine +malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la +trankvilon. + +"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen cxe tablo, +jen sur cxevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza +distrajxo. Mi sentas grandan enuon, cxar mi estas kutiminta vidi +post mangxado dancistojn aux auxdi kantojn kaj muzikon. Cxu vi +scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la +tempon?" + +La kvar pli maljunaj komercistoj dauxrigis fumi kaj sxajnis +profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru +al vi jenan proponon. Mi opinias ke, cxe cxiu restadejo, unu el +ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus +la tempon." + +"Selim Baruhx, vi diris la veron," ekkriis Ahxmet, la plej +maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon." + +"Mi gxojas, ke la propono placxas al vi," diris Selim; "kaj +por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la +komencon." + +La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimigxis unu al alia +kaj igis la fremdulon sidigxi en la mezo. La sklavoj replenigis +la pokalojn, denove plensxtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj +alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume +refresxigis Selim sian vocxon per plengorgxo da sorbedo, +forpusxis de la busxo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Auxdu +do la historion pri Kalifo Cikonio." + + + + +La Historio pri Kalifo Cikonio. + + +I. + + +Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo +Hxasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, cxar varmege estis +tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran +mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al +tempo iom da kafo, kiun versxis al li lia sklavo, kaj cxiufoje, +kiam placxis al li la gusto de l' trinkajxo, li kontente karesis +al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. +En cxi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, cxar li +estis tiam plej malsevera kaj afabla. Gxuste tial vizitis lin +cxiutage cxirkaux tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaux en cxi +tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraux sia kutimo, tre +enpensigxan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la busxo +kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizagxon, +grandveziro?" + +La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis +antaux sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, cxu mi faras +mediteman vizagxon, mi ne scias: sed malsupre, antaux la palaco, +staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotajxojn ke mi +cxagrenigxas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj +moneroj." + +La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian +amikajxon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la +kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la +kolportisto. Cxi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizagxa +kaj cxifone vestita. Li portis keston, en kiu trovigxis +cxiuspecaj vendotajxoj: perloj kaj ringoj, ricxe ornamitaj +pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro +esploris cxion; fine, la kalifo acxetis por si mem kaj por Mansor +belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la +kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis +malgrandan tirkeston kaj demandis, cxu ankaux tie trovigxas +komercajxoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni +vidis en gxi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion +kun stranga skribajxo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi. + +"Mi ricevis cxi tiujn ambaux objektojn de komercisto, kiu trovis +ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne +scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via +dispono; al mi ili utilas nenion." + +La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn +manuskriptojn, ecx se li ne povis legi ilin, acxetis la +skribajxon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed +la kalifo pensis, ke li plezurege sciigxus, kion la skribajxo +enhavas. Tial li demandis la veziron, cxu li ne konas iun, kiu +povas gxin decxifri. + +"Favora mia estro!" respondis cxi tiu; "apud la granda moskeo +logxas homo, kiun oni nomas Selim la Sagxa; tiu komprenas cxiujn +lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figurajxojn." + +Baldaux aperis la sagxa Selim. + +"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, lauxdire, tre +sagxa; rigardu do cxi tiun skribajxon kaj sciigu min, cxu vi +povas gxin legi. Se vi sukcesos gxin legi, vi ricevos de mi +novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn +kaj dudek-kvin plandobatojn, cxar en tiu okazo oni malprave nomas +vin Selim la Sagxa." + +Selim sin klinis kaj diris: "Efektivigxu via volo, sinjoro!" + +Dum longa tempo li atente rigardis la skribajxon, poste ekkriis +subite: "Tio estas latinajxo, sinjoro; oni pendigu min, se gxi +ne estas latinajxo." + +"Diru, kion gxi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinajxo gxi +estas." + +Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos cxi tion, lauxdu Allah'on +pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en cxi tiu +skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun +ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en +sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun +saman vorton. Sed, post la aliformigxo, gardu vin, ke vi ne +ridu; alie la sorcxvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi +restos besto." + +Kiam Selim la Sagxa finis legi, plenigxis de gxojo la koro de l' +kalifo. Li ordonis al la sagxulo jxure promesi, ke li al neniu +malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis +lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan acxeton ni +faris, Mansor. Kiel gxoje mi atendas la momenton, kiam mi farigxos +besto! Morgaux matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la +kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj auxskultos, kion +oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo." + + +II. + + +En la sekvinta tago, Kalifo Hxasid apenaux matenmangxis kaj sin +vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laux ordono, +dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun +la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li +ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la +vastaj gxardenoj de l' kalifo; sed vane ili cxirkauxspionadis je +io vivanta, por ekprovi la grandfarajxon. Fine la veziro +proponis, ke oni iru gxis lageto, kie li ofte vidis multe da +bestoj, precipe cikonioj, kiuj cxiam kaptis lian atenton per sia +blekado kaj grava sintenado. + +La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaux iris +al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene +pasxadis tien kaj cxi tien, sercxante ranojn kaj iom blekante de +tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, +duan cikonion, alflugantan tiuregionen. + +"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, +"cxi tiuj ambaux longakruruloj kondukas unu kun la alia belan +interparoladon. Se ni do farigxus cikonioj?" + +"Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antauxe pripensu, +kiamaniere oni rehomigxas. -- Jen mi trovis: trifoje klinigxinte +orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refarigxas kalifo, kaj vi +veziro. Sed pro la cxielo ne ridu, alie ni pereos." + +Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta +super ilia kapo, proksimigxas malrapide al la tero. Tuj li +eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis gxin +al la grandveziro, kiu ankaux enflaris, kaj ambaux kriis: +_Mutabor!_ + +Malsxvelis al ili la kruroj kaj igxis maldikaj kaj rugxaj: la +belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo farigxis +malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj farigxis flugiloj; la +kolo eligxis el la sxultroj kaj longigxis unu ulnon; la barbo ne +estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon. + +"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira mosxto," parolis +la kalifo, post longedauxra mirego. "Per la barbo de l' +Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan." + +"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, +riverencante; "sed miaflanke, mi kuragxas certigi vin, ke Via +Alteco havas preskaux pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel +kalifo. Sed, se placxas al vi, ni iru auxskulti tiujn niajn +samrasanojn, kaj ekscii, cxu ni efektive povas paroli cikonie." + +Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Gxi purigis al si +la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimigxis +al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauxen, kaj +auxdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: -- + +"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?" + +"Plej bonan dankon, kara Frauxlino Blekbek'. Mi jxus sercxis +mian matenmangxeton. Cxu vi ne volas akcepti ranfemureton aux +kvaroneton de lacerto?" + +"Mi humile vin dankas; hodiaux mi absolute ne havas apetiton. +Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas +danci hodiaux antaux la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, +private, ekzerci min iome." + +Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn pasxojn. La +kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis sxin per la okuloj. Sed +kiam sxi starigxis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis +gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberigxis el +iliaj bekoj nekontrauxstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, +antaux ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis +sin. "Vere, tio estis sxerco," ekkriis li, "kiu per oro ne +estus pagebla. Domagxe, ke la malsagxaj bestoj lasis sin +fortimigxi per nia ridado; alie ili certe estus ankaux +kantintaj!" + +Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite +estas ridi en la aliformigxa stato. Li diris al la kalifo sian +timon. + +"Per Mekka kaj Medina! Malbona sxerco estus, se mi devus resti +cikonio. Penu do rememori la vortacxon; al mi gxi ne volas +reveni. + +"Trifoje ni devas klinigxi orienten, dirante samtempe: Mu --, +Mu --, Mu --." + +Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe klinigxis, tiel ke +iliaj bekoj preskaux tusxis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta +estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo klinigxadis, kaj +kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, cxiu memoro +pri gxi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro +estis kaj restis -- cikonioj! + + +III. + + +Malgxojaj, la ensorcxitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne +sciis, kion fari en cxi tiu malfelicxo. El sia cikonia hauxto +ili ne povis eliri; ecx en la urbon ili ne povis reveni, por sin +rekonigi; cxar kiu kredus al cikonio, ke gxi estas la kalifo? +Kaj ecx se oni kredus tion, cxu la Bagdadanoj nomus kalifo +cikonion? + +Dum multe da tagoj ili cxirkauxvagadis, mizere nutrante sin per +kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile mangxeblaj pro iliaj +longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj +ranoj, cxar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj +frandajxoj. Ilia sola plezuro en cxi tiu malgxoja situacio estis +tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de +Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo. + +En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur +la stratoj. Sed cxirkaux la kvara tago post ilia ensorcxo, +sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la +strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo +en rugxa orebrodita mantelo sidis sur multornamita cxevalo; +cxirkauxis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post +li; kaj cxiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de +Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la +palaca tegmento, kaj Kalifo Hxasid parolis: + +"Cxu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorcxita, grandveziro? +Tiu Mizra estas filo de mia gxismorta malamiko, la potenca +sorcxisto Kasxnur, kiu, en malbona horo, jxuris vengxon al mi. +Tamen mi ankoraux ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto +de mia malfelicxo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en +sankta loko la sorcxo malplenumigxos." + +Ili levigxis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laux la +direkto de Medina. + +Sed ne bone prosperis al ili la flugado, cxar ambaux cikonioj +ankoraux malmulte sin ekzercadis. + +"Ho ve!" ekgxemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun +afabla permeso de via kalifa mosxto, baldaux finigxos miaj +fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperigxis, +kaj ni farus bone, sercxante restadejon por la nokto." + +Hxasid auxskultis favore la peton de sia servisto; kaj cxar li +ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu sxajnis, kvazaux gxi +donus rifugxejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis +pasigi cxi tiun nokton, estis en pasinta tempo, lauxsxajne, +kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli +bone konservitaj cxambroj atestis pri la iama belegeco de la +domo. Hxasid kaj lia akompananto cxirkauxiris tra la koridoroj, +sercxante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor. + +"Granda sinjoro," li diris mallauxte, "estas ja, mi scias, +malsagxe de la flanko de grandveziro, ecx pli malsagxe de la +flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al +mi en la koro, cxar tutproksime mi bone auxdis plendsonojn kaj +gxemegojn." + +Nun haltis ankaux la kalifo kaj klare ekauxdis mallauxtan +ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena +de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj +sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj +petegis lin, ke li ne jxetu ilin en novajn nekonatajn dangxerojn. +Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron ecx sub la +cikonia flugilo, elsxiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj +rapidiris antauxen en malluman koridoron. Li alvenis baldaux al +pordo, kiu sxajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare +ekauxdis gxemetojn kaj iom da plorkriado. Li pusxe malfermis la +pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la +ruinigxinta cxambro, kiun eta kradfenestro nesuficxe lumigis, li +ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj +rulfluadis el sxiaj rondaj okulegoj, kaj per rauxka vocxo sxi +elsonigis el la kurba beko siajn gxemojn. Sed kiam sxi ekvidis +la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaux eniris, tiam +sxi eligis lauxtan gxojkriadon. Gracie, per la brunemakulita +flugilo, sxi elvisxis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda +miro de l' du cxeestantoj, sxi ekkriis en bona, homa lingvo +araba: + +"Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antauxsigno +de mia savigxo; cxar estas al mi antauxdirite, ke per cikonioj +venos al mi granda felicxo." + +Rekonsciigxinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia +longa kolo, gracie arangxis siajn maldikajn krurojn, kaj diris: + +"Strigino! Jugxante laux viaj vortoj, mi devas vin kredi mia +kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via +savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi +auxdos nian historion." + +La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni +jam scias. + + +IV. + + +Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj +diris: + +"Auxdu ankaux mian historion kaj sciigxu, ke mi estas ne malpli +malfelicxa, ol vi. Mia patro estas la Regxo de Hindujo; mi, lia +malfelicxa solfilino, nomigxas Lusa. Tiu sorcxisto Kasxnur, kiu +ensorcxis vin, jxetis ankaux min en la malfelicxon. Unu tagon li +venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. +Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenjxeti lin de la +sxtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove +alsxteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia +gxardeno ion refresxigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel +sklavo, trinkajxon, kiu sxangxis min en cxi tiun abomenan +figuron. Svenintan pro teruro, li portis min cxi tien, kaj +kriegis en miajn orelojn, per terura vocxo: 'Cxi tie vi restu, +malbelega, ecx de la bestoj malestimata, gxis via morto, aux gxis +iu deziros propravole edzigxi kun vi ecx en cxi tiu monstra +formo. Tiel mi vengxas min al vi kaj al via malhumila patro.' +De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malgxoja, mi +vivas kiel ermitino en cxi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj +ecx de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; +cxar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno supersxutas per +sia pala lumo cxi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la +vualo." + +La strigino cxesis paroli, kaj denove forvisxis per la flugilo la +larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri sxia doloro. + +La kalifo estis, dum la rakontado de l' regxidino, profundigxinta +en medito. + +"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter +via malfelicxo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de cxi tiu +enigmo?" + +La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman +antauxsenton, kiel vi; cxar foje, en mia plej juna agxo, +antauxdiris al mi sagxa virino, ke cikonio alportos al mi grandan +felicxon. Eble mi scias ankaux, kiel ni povos nin savi." + +La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo sxi pensas. + +"La sorcxisto, kiu nin ambaux malfelicxigis," diris sxi, +"venas cxiumonate unu fojon en cxi tiun ruinon. Ne malproksime +de cxi tiu cxambro estas salono. Tie li havas la kutimon +festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam +subauxskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn +hontindajn farajxojn. Eble li tiam elparolos la sorcxvorton, +kiun vi forgesis." + +"Kara mia regxidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li +venos? Kie estas la cxambrego?" + +La strigino momenton silentis; poste sxi parolis: "Ne malplacxu +al vi mia peto! Nur laux unu kondicxo mi povos plenumi vian +deziron." + +"Parolu, parolu!" kriis Hxasid. "Ordonu! Cxian kondicxon mi +akceptos." + +"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos +farigxi, nur se unu el vi donos al mi sian manon." + +La propono sxajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo +faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento. + +"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' +pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone +sxin preni." + +"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu +al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam +grandagxulo, kaj vi, kontrauxe, ankoraux juna kaj frauxla; vi do +povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela regxidino." + +"Gxuste jen estas!" ekgxemis la kalifo, melankolie mallevante la +flugilojn. "De kie vi scias, ke sxi estas juna kaj bela? Jen +kion mi nomas: 'Acxeti katon en fermita sako'!" + +Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine +konvinkigxinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edzigxi +kun la strigino, la kalifo mem decidigxis plenumi la kondicxon. +Granda estis la gxojo de l' strigino. Sxi konfesis, ke ili ne +povus veni en pli oportuna tempo, cxar jam en cxi tiu nokto +versxajne kunvenos la sorcxistoj. + +Kune kun la cikonioj sxi forlasis la cxambron, por konduki ilin +en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine, +renkonte al ili, tra duone ruinigxinta muro, elradiis hela lumo. +Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni +absolute senbrue. Tra la truo, antaux kiu ili staris, ili povis +superrigardi grandan salonon. Gxi estis cxirkauxita de kolonoj +kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstatauxis la +tagan lumon. En la mezo de l' cxambrego staris ronda tablo, +sxargxita per multaj elektitaj mangxajxoj. Cxirkaux la tablo +etendigxis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj cxi la +cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la +sorcxpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej +novajn farajxojn. Li do rakontis interalie la historion pri la +kalifo kaj lia veziro. + +"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorcxisto. + +"Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_." + + +V. + + +Auxdinte tion cxe sia murtruo, la cikonioj preskaux +senkonsciigxis de gxojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj +kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaux povis +ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortusxita, al la strigino: + +"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min +kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por +ni." + +Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn +longajn kolojn al la suno, kiu jxus levigxis malantaux la montoj; +_Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis +resxangxitaj. Gxojegante pro la retrovita vivo, cxirkauxprenis +sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel +priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis cxirkauxen? Bela +sinjorino, brilege vestita, staris antaux ili. Ridetante, sxi +donis al la kalifo la manon. "Cxu vi ne rekonas plu vian +striginon?" sxi diris. Estis sxi! Tiagrade cxarmis la kalifon +sxiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda +felicxo, ke li farigxis cikonio. + +Nun ili cxiuj ekvojagxis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj +vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaux +sian monujon. Li do acxetis en la plej proksima vilagxo cxion, +kion ili bezonis por la vojagxo; kaj baldaux ili atingis la +pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan +miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe gxojis la +popolo, rehavante sian amatan estron. + +Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra. +Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorcxiston +kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman +ruinan cxambron, kie logxis iam la regxidino, kiel strigino, kaj +tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis +pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, cxu li +volas morti aux enflari. Kiam li elektis tion cxi lastan, la +grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron; +kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La +kalifo ordonis enfermi lin en fera kagxo, kiun oni starigis en la +gxardeno de l' palaco. + +Longe kaj felicxe vivis Kalifo Hxasid kun sia edzino, la +regxidino. Liaj plej felicxaj horoj estis cxiam tiuj, en kiuj la +grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte +pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime +gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante +kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj +kruroj, li marsxadis tra la cxambro, blekadis, svingadis la +brakojn, kvazaux ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la +grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --." +Al Sinjorino Kalifedzino kaj sxiaj infanoj cxi tiu prezentado +faris cxiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis cxesi +blekadi kaj klinigxadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro, +ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni +pridiskutadis cxe la pordo de Regxidino Strigino. + +Kiam Selim Baruhx finis sian rakonton, la komercistoj esprimis +grandan kontentigxon pri lia historio. "Efektive, forpasis +nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, dissxovante +la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento; +ni do povus bone dauxrigi nian vojagxon." Liaj kunvojagxantoj +konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en +sia kutima marsxordo. + +Preskaux la tutan nokton ili rajdis antauxen; cxar brulvarmege +estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre +refresxigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la +tendojn, kaj kusxigxis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj +zorgis kvazaux pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li +kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en cxiuj +rilatoj oni servis lin, kvazaux li estus hejme. Jam komencigxis +la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree levigxis; kaj +unuanime ili decidis resti cxi tie gxis la vespero. Post komuna +tagmangxo, ili denove pliproksimigxis unu al alia; kaj la juna +komercisto sin turnis al la plej agxa kaj diris: + +"Selim Baruhx agrabligis por ni la hierauxan posttagmezon; nu, +Ahxmet, cxu ankaux vi rakontus al ni ion, aux okazintajxon el via +longa vivo, kiu sendube estas ricxa je aventuroj, aux iun belan +fabelon?" + +Ahxmet silentis dum kelka tempo, kvazaux sendecida, cxu li diros +tion aux alion; fine li parolis: + +"Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum cxi tiu +vojagxo, kaj ankaux Selim meritas mian konfidon. Propran +travivitajxon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj +cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte +rakontis." + + + + +La Historio pri la Fantomsxipo. + + +Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek +malricxa nek ricxa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion +riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis +min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti +al li utila. Kiam mi jxus farigxis dekokjara kaj li faris sian +unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de cxagreno pro +tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post +nelonge mi havis kauxzon jugxi lin felicxa pro lia morto; cxar +kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la sxipo, al kiu +li komisiis siajn komercajxojn, alprofundigxis. Sed cxi tiu +malfelicxo ne povis malvarmigi mian kuragxon de junulo. +Sxangxinte en monon cxion, kion postlasis mia patro, mi +ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min +nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia +familio, li ankaux nun ne volis disigxi de mi, nek de mia sorto. + +Favoris nin la vento, kiam ni ensxipigxis en la haveno de +Balsoro. La sxipo, sur kiun mi dungigis min, destinigxis al +Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, +kiam la sxipestro al ni antauxanoncis ventegon. Lia vizagxo +malkasxis lian maltrankvilecon: sxajnis, ke li ne suficxe konis +la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li +ordonis faldi cxiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis +antauxen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la sxipestro do +kredis, ke li trompigxis pri la signoj de l' ventego. Subite, +tutproksime al la nia, preterveturis sxipo, kiun ni ne vidis +antauxe. Sovagxa gxojkriado elsonis al ni de gxia ferdeko, -- +pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antauxventega horo. +La sxipestro, kiu staris cxe mia flanko, farigxis morte pala. + +"Mia sxipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!" + +Antaux ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga +ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante. + +"Cxu vi gxin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta +horo!" + +La sxipestro ordonis vocxe legi konsolajn sentencojn el la +Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble +plifortigxis la ventego; kaj antaux ol forpasis ecx unu horo, +surterigxis la sxipo kun granda krakego. Oni surakvigis la +boatojn; kaj apenaux la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris +antaux niaj okuloj la sxipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis +sur la maro. Sed niaj cxagrenoj ankoraux ne finigxis. Cxiam pli +terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la +boaton. Mian maljunan serviston mi forte cxirkauxprenis, kaj nun +ni jxure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine +revenis la tago. Sed cxe la unua apero de l' matena rugxo kaptis +la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi +revidis iun el miaj kunsxipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' +falego. Revekigxinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela +servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj +suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis +videbla nia sxipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al +kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimigxinte, mi rekonis gxin +kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte +timigis la sxipestron. Al mi inspiris tiu sxipo strangan +teruron. Teruris min la tiel timege efektivigxinta diro de l' +sxipestro; teruris min ankaux la dezertega aspekto de l' sxipo, +sur kiu neniu montrigxis, indiferente kiom ajn ni alproksimigxis, +kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni gxi estis la sola savrimedo; +tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian +vivon. + +De la antauxa parto de l' sxipo pendis longa sxnurego, al kiu ni +remis mane kaj piede, celante gxin kapti. Fine ni sukcesis tion +fari. Mi eligis lauxtan krion, sed seninterrompe dauxris sur la +sxipo la silento. Nun ni suprenrampis per la sxnurego, mi, la +pli juna, antauxe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al +mia rigardo, kiam mi ekpasxis sur la ferdekon! Sango rugxigis la +plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kusxis +cxirkauxe. Cxe la meza masto staris homo, ricxe vestita, kun +sabro en la mano; sed lia vizagxo estis pala kaj distordita, kaj +tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto: +ankaux li estis senviva. Teruro malakcelis miajn pasxojn; +apenaux mi kuragxis spiri. Nun suprenvenis ankaux mia kunulo. +Tiun cxi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur +kiu vidigxis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. +Fine, dirinte pregxon al la Profeto, ni kuragxis iri antauxen. +Cxe cxiu pasxo ni rigardis cxirkauxen pro timo, ke io nova ne sin +montru, io ecx pli terurega. Sed cxio restis nesxangxita. Longe +kaj largxe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni +ecx ne kuragxis lauxte paroli timante, ke la senviva, alpikita al +la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aux ke +iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis +sxtuparon, kondukantan en la sxipan internon. Tie ni nevole +ekhaltis kaj rigardis unu la alian, cxar neniu el ni kuragxis +esprimi siajn pensojn. + +"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "terurajxo okazis cxi +tie. Tamen, ecx se, tie malsupre, la sxipo estas plena de +mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondicxe, ol resti +pli longe kun tiuj senvivuloj." + +Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuragxigxinte, ni iris, +time-scivolaj, malsupren. Sed ankaux cxi tie regis tomba silento +kaj sole niaj pasxoj faris ehxon sur la sxtuparo. Ni staris cxe +la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi +auxskultis: nenio auxdebla! Mi malfermis. La cxambro prezentis +hxaosan aspekton. Vestajxoj, armiloj kaj alia ilaro +cxirkauxkusxis intermiksite. Nenio en ordo. La sxipanaro, aux +almenaux gxia estro, kredeble estis jxus drinkinta, cxar cxio +ankoraux kusxis cxirkauxe. Ni iris antauxen de cxambro al +cxambro, de apartamento al apartamento. Cxie ni trovis luksajn +provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Gxojegigis +min supermezure cxi tiu vidajxo, cxar konsiderante, ke estas +neniu sur la sxipo, mi opiniis min rajtigita, cxion cxi proprigi +al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni versxajne estas +ankoraux tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi +solaj kaj sen homa kunhelpo. + +Ni refresxigis nin per la mangxajxoj kaj trinkajxoj, kiujn ni +trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la +ferdekon. Sed cxi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de +la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, +ilin jxeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni +trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaux enradikitaj, +ili kusxis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la +tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni cxiuj iloj. +Neeble estis ankaux, disigi de lia masto la kapitanon; el lia +mano rigida ni ecx ne povis fortiregi lian sabron. En malgxoja +meditado pri nia situacio ni pasigis cxi tiun tagon. Je la +noktigxo mi permesis al Ibrahimo kusxigxi por dormi: mi mem volis +resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam +levigxis la luno, kaj mi kalkulis laux la steloj, ke estas la +dekunua horo, ekregis min tiel nekontrauxstarebla dormemo, ke, +kontrauxvole, mi kusxigxis malantaux barelo, kiu staris sur la +ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, cxar mi bone +auxdis la maron frapadi la flankon de l' sxipo kaj la velojn +knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis auxdi vocxojn +kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis levigxi, por rigardi +tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn +membrojn; mi ecx ne povis malfermi la okulojn. La vocxoj +farigxis cxiam pli klaraj; sxajnis al mi, kvazaux gaja sxipanaro +kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis auxdi +la fortan vocxon de iu ordonanta; mi ankaux klare auxdis, kiel +sxnuregoj kaj veloj supren-malsuprentirigxas. Sed iom post iom +mi senkonsciigxis kaj pliprofundigxis en dormo, en kiu mi kredis +auxdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekigxis, kiam la suno +jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizagxon. Mirigita, mi +cxirkauxrigardis. Ventego, sxipo, mortintoj, -- cxio, kion mi +auxdis dum la nokto, sxajnis al mi kvazaux songxo; sed kiam mi +suprenrigardis, mi cxion trovis kiel hieraux. Senmove kusxis la +mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. +Ridante pri mia songxo, mi levigxis, por sercxi mian maljunan +serviston. Tiu cxi sidis en la kajuto kaj profunde meditis. + +"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus +kusxi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraux unu +nokton en tiu cxi ensorcxita sxipo." + +Mi demandis lin pri la kauxzo de lia maltrankvileco, kaj li +respondis: + +"Post kelkhora dormado mi vekigxis kaj ekauxdis, kiel oni +kuradas tien kaj cxi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke +estas vi; sed estis almenaux dudek, kiuj tie cxirkauxkuradis; mi +auxdis ankaux vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la +sxtuparon pezaj pasxoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur +de tempo al tempo mi rekonsciigxis, kaj tiam mi vidis tiun saman +homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante +kaj trinkante cxe tiu cxi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu +kusxas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante +cxe lia flanko." + +Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne +bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi +ankaux ja estis bone auxdinta la mortintojn. Sxipveturi en tia +societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo +profundigxis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine. +Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia +avo, sperta kaj multvojagxinta homo; gxi povus efiki kontraux +cxiuspecaj fantomoj kaj sorcxajxoj. Li certigis ankaux, ke tiu +dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile +malhelpebla, se ni senlace ripetos pregxsentencojn el la Korano. +La propono de l' maljunulo tre placxis al mi. Maltrankvilanime +ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis cxambreto, en kiun +ni decidis retirigxi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, +suficxe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. +Poste ni firmfermis laux eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo +surskribis en cxiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion +farinte, ni atendis la terurajxojn de l' nokto. + +Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi +forte ekdormemigxis. Mia kunulo tial konsilis al mi pregxdiri +kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontrauxefikis. Subite +farigxis supre granda movado. Knaris la sxnuregoj; piedaj pasxoj +sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj vocxoj estis klare auxdeblaj. +Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni +ekauxdis iun malsuprenveni la sxtuparon de l' kajuto. Tion +auxdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun +lernigis al li lia avo kontraux fantomoj kaj sorcxajxoj: + + "Cxu vi el aero venis, + Aux en tomb' malluma dormis, + Aux vin mara fundo tenis, + Aux infera fajr' vin formis,-- + Granda Allaho ordonas al vi: + Cxiuj fantomoj obeas al li." + +Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je cxi tiu sentenco, kaj +starigxis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo +malfermegigxis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis +najlitan al la masto. La najlo ankoraux traestis lian cerbon, +sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli +ricxe vestita, kiun mi ankaux vidis supre kusxantan. La +kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizagxon, +grandan nigran barbon, kaj sovagxe ruligxantajn okulojn, per kiuj +li cxirkauxrigardis la tutan cxambron. Dum li preteriris nian +pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, sxajnis tute +ne rigardi al la kasxanta nin pordo. Ili ambaux sidigxis cxe la +tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj lauxte, preskaux +kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli +lauxtigxis kaj kolerigxis; fine ekfrapis la kapitano la tablon +per pugnigita mano, ektremigante la tutan cxambron. Sovagxe +ridante, la alia salte levigxis kaj faris signon al la kapitano, +ke li sekvu lin. Tiu cxi sin levis, eltiregis sian sabron el la +ingo, kaj ambaux forlasis la cxambron. Ni spiris pli libere, +kiam ili estis for; sed nia timo ankoraux neniel finigxis. Sur +la ferdeko farigxis cxiam pli kaj pli lauxte. Auxdigxis rapida +kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: +armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke mallevigxas sur nin ecx +la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento! +Post multe da horoj, kuragxinte resupreniri, ni trovis cxion en +antauxa stato; alie ol antauxe kusxis ecx ne unu; cxiuj estis +rigidaj kiel ligno. + +Ni tiel pasigis sur la sxipo multe da tagoj. Gxi veturadis cxiam +orienten, kie, laux mia kalkulo, sendube kusxis la tero. Sed, +ecx se gxi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte gxi +sxajnis cxiam veturi returnen; cxar, kiam la suno levigxis, ni +cxiufoje retrovigxis sur la sama loko. Cxi tion ni ne povis +klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj cxiunokte +veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis +antauxnoktigxe cxiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni +jam antauxe provis cxe la pordo en la kajuto: ni skribis sur +pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, +kaj cxirkauxligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime +ni atendis en nia cxambreto la sekvon. Cxi tiun fojon la +fantomoj sxajnis ecx pli terure furiozi, ol antauxe; sed jen, la +sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin +lasis. Ni strecxis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni +bezonis, por peleti la sxipon antauxen; kaj tiamaniere ni +transiris en kvin tagoj spacon suficxe grandan. + +Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, +la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia +mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta gxin nokto ni +veturadis lauxlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni +kredis ekvidi urbon, nemalproksime kusxantan. Kun granda peno ni +jxetis ankron, kiu tuj enfundigxis; poste, surakviginte +malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per cxiuj +fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis +tie en la maron, ni surbordigxis. Cxe la urba pordego ni +informigxis pri la nomo de la urbo kaj sciigxis, ke gxi estas +Hinda urbo, kusxanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi +intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie +ni refresxigis nin post nia aventurplena vojagxo. Mi ankaux +sercxis tie sagxan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, +ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorcxarto. Li +kondukis min en malmulteuzatan flankstraton gxis senpretenda +domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke +mi demandu pri Mulej. + +En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo +kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, +ke mi sercxas la sagxan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio +estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la +mortintoj, kaj kion ekarangxi por forigi ilin el la sxipo. Li +respondis, ke la sxipanaro estas versxajne, pro iu krimo, +sorcxetenita surmare; la sorcxo, diris li, kredeble +malefektivigxos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur +farigxi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kusxas. Al mi, +li kredis, apartenas cxiarajte la sxipo, kune kun gxia tuta +sxargxo, tial ke mi kvazaux gxin trovis; tamen mi nepre +prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo +malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos +min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi ricxe rekompencos +lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per +segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorcxisto Mulej ne cxesis lauxdi +nian felicxan ideon cxirkauxvolvi la velojn per sentencoj de l' +Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo. + +Estis ankoraux iom frue en la tago, kiam ni alvenis la sxipon. +Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kusxis jam post +unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi +ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili +rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo +per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kusxigis ilin +teren. Ni dauxrigis desegi la mortintojn, kaj jam antauxvespere +cxiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu sursxipe +krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la +najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi gxin ecx je unu +hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la +maston por transportigi lin teren. Tamen de cxi tiu embaraso +liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi +marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte cxi tion, la +sorcxisto elparolis super gxi misterplenajn vortojn kaj +supersxutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama +momento tiu cxi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj +la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni +eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el +la sklavoj. + +"Kiu kondukis min cxi tien?" parolis li, lauxsxajne reakirinte +kelkagrade la fortojn. + +Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimigxis. + +"Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el +longedauxraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo +sxipveturadas tra cxi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita +cxiunokte reeniri en gxin. Sed nun fine mia kapo ektusxis la +teron, kaj mi povas iri, repacigxinte, al miaj prauloj." + +Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin cxi tiu terura stato, +kaj li parolis: + +"Antaux kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj logxis +en Algxero. Sed avareco pusxis min ekipi sxipon kaj min doni al +la marrabado. Foje, dauxriginte jam de kelka tempo cxi tiun +fikomercon, mi ensxipigis en Zante'o dervisxon, kiu deziris +vojagxi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malgxentilegaj homoj +kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontrauxe, mi +insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riprocxis min +pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia +manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega +pro tio, kion al mi diris dervisxo kaj kion mi ecx al sultano ne +permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al +li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj +mian sxipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, gxis ni kusxigos +teren nian kapon. La dervisxo mortis, kaj ni jxetis lin en la +maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto +plenumigxis liaj vortoj. Kelkaj el miaj sxipanoj ribelis +kontraux mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, gxis miaj +partianoj submetigxis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed +ankaux la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaux mia +sxipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaux +estingigxis la lumo de la okuloj: mi cxesis spiri kaj kredis, ke +mi mortas. Sed tio estis nur rigidigxo, kiu tenis min +enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni +jxetis maren la dervisxon, mi kaj cxiuj miaj kunuloj revekigxis. +Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aux +paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel +ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; +cxar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza gxojo ni cxiam +veturis plenvele tra la ventego, cxar ni esperis disfrakasigxi +fine kontraux iu krutajxo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la +maro kusxigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi +mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj +povas vin rekompenci, prenu mian sxipon, kiel signon de mia +dankemo." + +Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la +sama momento li ankaux, kiel antauxe liaj kunuloj, disfalis en +polvon. Cxi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la +urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian sxipon. +Grandprofite intersxangxinte kontraux aliaj la komercajxojn, +kiujn mi havis sursxipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko +Mulej ricxajn donacojn, kaj forsxipigxis al mia patrujo. Tamen +mi faris grandan cxirkauxveturadon, surbordigxante en multaj +insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercajxojn. La Profeto +benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron +duoble pli ricxa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj +samurbanoj miregis pro miaj ricxajxoj kaj mia felicxo: neeble +estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l' +fama vojagxanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la +junaj Balsoranoj, apenaux atinginte sian dekokan jaron, devis +forvojagxi en la mondon, por fari, simile al mi, sian felicxon. +Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Cxiukvinjare mi +vojagxis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia +beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu +ilin en sian paradizon. + +En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antauxen. +Post kiam la vojagxantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, +la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el +ni la plej juna, kaj cxiam gajhumora; sendube vi do scias por ni +iun bonan sxercrakonton. Nu, prezentu gxin por nia regalo, ke +gxi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi +rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en +cxiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi +la unuan lokon al miaj pliagxaj kunvojagxantoj. Sed Zaleuxkos +estas cxiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu +al ni tion, kio malgxojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi +lian cxagrenon, se cxagrenon li havas; cxar fraton ni helpas +volonte, ecx se li estas alikredano." + +La tiel alvokata estis greka komercisto, mezagxa, bela, forta, +sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne +mahometano), liaj kunvojagxantoj tre amis lin; cxar lia tuta +personeco vekis cxe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur +unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de cxi tiu perdo venas lia +seriozeco. + +Zaleuxkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras +min via konfido. Cxagrenon mi havas nenian, almenaux nenian, de +kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, cxar +Mulej sxajnas riprocxeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi +ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol +aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de +mia naskigxo gxi mankas al mi, sed mi perdis gxin en la plej +teruraj tagoj de mia vivo. Cxu pro tio mi estas kulpa: cxu ne +estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol +pravigas mia nuna situacio: volu mem jugxi, auxdinte la historion +pri la dehakita mano." + + + + +La Historio pri la Dehakita Mano. + + +Mi naskigxis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] +cxe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn +sxtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, +parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el +niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton +de sia magazeno: sed fine, cxar mi vidigis neesperitajn de li +kapablojn, li decidis, laux konsilo de siaj amikoj, farigi min +kuracisto, cxar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol +ordinaraj cxarlatanoj, povas en Konstantinopolo ricxigxi. + +En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili +konsentigis mian patron, lasi min forvojagxi en lian hejman +landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj +plej bone akiri tiuspecajn sciajxojn. Li proponis konduki min +tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu +ankaux jam faris vojagxojn en sia juneco, akceptis la proponon, +kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojagxi post tri +monatoj. Mi estis elekscitita de gxojo pro la espero vidi +fremdajn landojn, kaj apenaux mi povis atendi gxis la momento de +la ensxipigxo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretigxis +por la vojagxo. En la antauxtago, mia patro kondukis min en sian +dormocxambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, +kusxantajn sur la tablo. Sed pli ol cxio altiris miajn rigardojn +granda amaso da oro, cxar neniam ankoraux mi vidis tian multegon, +kolektitan unuloken. Mia patro cxirkauxprenis min kaj diris: + +"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojagxo. +Cxi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis +al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi +povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos +vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi +dividis gxin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu +estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti +sankta, netusxebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urgxega +bezono." + +Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj jxetigxis al liaj okuloj, +eble pro ia antauxsento, cxar de post tiu tago mi neniam revidis +lin plu. + +La vojagxo plenumigxis sen ia malfelicxo. Baldaux ni alvenis +Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan +urbon Parizon. Cxi tie mia franka amiko luis por mi cxambron, +kaj konsilis al mi, elspezi sagxe mian monon, kiu sumigxis je du +mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj cxion +ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi +parolus, se mi dirus, ke mi estis tie felicxa, cxar tute ne +placxis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis cxe ili +nur malmulte da bonaj amikoj; tamen cxi tiuj estis ja noblaj +junuloj. + +Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. +Dum la tuta tempo de mia foresto mi auxdis nenion pri mia patro. +Tial, kiam prezentigxis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj +profitis gxin. + +Sciigxinte, ke tre baldaux iros senditaro el Franklando al La +Porto, mi dungigxis kiel hxirurgo en la sekvantaron de l' +ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis +fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno +najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaux du monatoj. Tiu +pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la +sxlosilon; kaj nun, sola kaj de cxiuj forlasita, mi eniris en la +dezertan domon. Mi retrovis cxion en sama stato, kiel mia patro +gxin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. +Mi demandis pri tio la pastron, kaj cxi tiu sin klinis kaj diris: +"Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis +sian oron." Cxi tion mi tute ne povis, kaj ankoraux nun ne +povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus +atesti kontraux la pastro; kaj vere mi devis min jugxi felicxa +pro tio, ke li ne konsideris ankaux la domon kaj la komercajxojn +de mia patro kiel testamentajxon. Tio estis la unua malfelicxo, +kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. +Mia famo kuracista tute ne disvastigxis, cxar mi hontis ludi +rolon cxarlatanan, kaj mankis al mi en cxiuj okazoj la rekomendo +de mia patro, kiu estus prezentinta min al ricxuloj kaj +eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfelicxa Zaleuxkos. +Ankaux la komercajxojn de mia patro mi ne povis vendi, cxar jam +tuj post lia morto disforigxis lia klientaro, kaj nur iom post +iom oni akiras novan. Foje, dum mi malgxoje meditis pri mia +situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en +Franklando sampatrujanojn, kiuj travojagxadas la landon kaj +elmontras siajn vendotajxojn sur la foirejoj de la urboj. Mi +rememoris, ke oni volonte acxetas de ili, cxar ili venas el +fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan +profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi +donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke +li tenu gxin garde, kaj per la cetero mi acxetis objektojn, kiuj +en Franklando estas maloftaj, ekzemple, sxalojn, silkajn +sxtofojn, kuracajn sxmirajxojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon +sur sxipo, mi ekvojagxis duafoje Franklandon. + +Apenaux mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, +denove sxajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojagxo +estis mallongedauxra kaj felicxa. Mi trapasis la urbojn kaj +urbetojn franklandajn, kaj cxie mi trovis tre acxetemajn +klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn +provizojn da vendotajxoj, kaj de tago al tago mi farigxis pli +ricxa. Fine, opiniante, ke mi jam suficxe sxparis, por povi +riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercajxojn kaj +foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektusxi alian aferon, kiu +donis al mi sxatindan profiton: mi helpis min ankaux per mia +kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afisxoj, ke jen +prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da +malfelicxuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj +enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine +al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en +cxi tiu urbo, ne sole cxar gxi tre placxis al mi, sed ankaux pro +tio, ke mi volis mallacigxi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi +luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa krocxe), kaj +ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn cxambrojn kun +altano.[5] Senprokraste mi cxirkauxportigis miajn afisxojn, +kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaux mi +malfermis mian magazenon, alvenis arege la acxetontoj; kaj +kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol +aliaj, cxar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj. + +Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu +vesperon, antaux ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraux +unu fojon, lauxkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, +en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laux mia memoro, ne +estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en +gxi ordonon, ke mi trovigxu akurate je la dekdua horo tiunokte +sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vekkio). +Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; +sed cxar mi ne konis en Firenzo ecx unu homan estajxon, mi fine +diris al mi, ke eble oni volas konduki min kasxe al iu malsanulo: +jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; +sed mi alligis antauxzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia +patro. + +Mallonge antaux noktomezo mi eliris, kaj baldaux alvenis al +_Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj +decidis atendi, gxis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma +nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la +ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis +la dekdua horo cxe la pregxejoj de la urbo. Mi elrektigxis, kaj +jen antaux mi staris altkreska viro, tute envolvita en rugxan +mantelon, kies unu brustrandon li tenis antauxvizagxe. Komence +mi iom ektimis, cxar tiel subite li ekstaris malantaux mi tie. +Sed tuj mi retrankviligxis kaj diris: + +"Se estas vi, kiu venigis min cxi tien, diru, per kio mi devas +vin servi?" + +La rugxmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!" + +Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do +restis staranta kaj diris: + +"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antauxe sciigi min, kien. Mi +petas vin ankaux montri al mi iom vian vizagxon, por ke mi vidu, +cxu vi bone intencas al mi." + +Sed la rugxulo sxajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne +volas, Zaleuxkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante. + +Cxe tio, ekregis min la kolero. + +"Cxu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin +ridinduligi de cxiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile +en malvarma nokto?" + +Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante +ankoraux pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la +mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la +angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderigxis mia +kolero; almenaux mi havis la mantelon, kaj cxi tiu devis ja doni +la sxlosilon de l' stranga aventuro. Mi jxetis gxin cxirkaux la +sxultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaux mi faris cent pasxojn, +preteriris min tusxproksime alia persono, kiu flustris +franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiucxinokte nenio +farebla!" Sed antaux ol mi povis rigardi cxirkauxen, jam la +persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaux ombron, +sxtelirantan lauxlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne +min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon gxi +lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi +devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la +mantelon, kvazaux mi trovis gxin ie; sed se mi tion farus, la +nekonato povus reprenigi gxin triapersone, kaj mi havus nenian +klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente +la mantelon. Gxi estis el peza genova veluro purpura, borderita +per astrakana felo kaj ricxe brodita per oro. La belega aspekto +de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi. + +Mi portis gxin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotajxon; +sed mi postulis por gxi prezon tiel altan, ke mi estis certa +trovi neniun, kiu konsentos acxeti. Mia celo estis, fikse +rigardi en la okulojn cxiun, kiu demandos pri la prezo de la +pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; cxar, post kiam +li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis +lian figuron. Aperis multe da acxetemuloj, por vidi la mantelon, +kies neordinara beleco altiris cxies rigardojn; sed neniu similis +ecx iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de +ducent zekinoj. Mi ankaux rimarkis, ke cxiu, kiun mi demandis, +cxu vere ne trovigxas en Firenzo aliaj similaj manteloj, +respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laborajxon tiel +valoregan kaj delikatan. + +Fine, cxirkaux vesperigxo, venis junulo, kiu ofte estis cxe mi +kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon +da mono. Jxetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: +"Per Dio, Zaleuxkos, mi nepre devas havi vian mantelon, ecx se +mi pro tio ruinigxos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis +kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, +mi havis celon, altiri sur gxin, se eble, la rigardojn de mia +nekonato; kaj nun venis tiu juna malsagxulo, por pagi la +difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio +alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la +penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensajxon. La +junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed cxe la sojlo li +turnis sin kaj deprenis de la mantelo krocxitan al gxi +paperfolieton, kiun li jxetis al mi, dirante: "Jen, Zaleuxkos, +io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, +indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis +tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaux nokte je la konata +horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi +staris kvazaux fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis +mian felicxon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe +dauxris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi +ekkuris post la acxetinto de la mantelo kaj diris al li: +"Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la +mantelon: mi tute ne povas gxin vendi." Unuamomente li kredis, +ke mi parolas nur sxerce; sed, konvinkigxinte, ke mi estas tute +serioza, li kolerigxis pro mia postulo kaj nomis min malsagxulo. +Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi desxiregi de +li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la +junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaux la tribunalon. +La jugxisto, kiun multe mirigis la plendo, aljugxis la mantelon +al mia kontrauxulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, +kvindek, okdek, ecx cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li +recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion +efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, +miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, +ke cxiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia +opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol +ili, ke mi faris profitan negocon. + +Senpacience mi atendis la nokton. Cxirkaux la sama horo kiel +hieraux mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_. +Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj +alproksimigxis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraux. +"Cxu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," +respondis mi, "sed gxi kostis al mi cent zekinojn kontante." +"Mi scias," rediris li; "rigardu cxi tien: jen vi havas kvar +cent." Li proksimigxis kun mi al la largxa balustrado de l' +ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: +belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro gxojis je +tiu vidajxo, neniel antauxsentante, ke tio estos gxia lasta +felicxo. Mi enposxigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli +bone la malavaran nekonaton; sed antaux la vizagxo li havis +maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. +"Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi +nun postulas de mi? Sed antauxe mi devas kondicxi, ke gxi ne +estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; +"mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed +por mortinto!" + +Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?" + +"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, +kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni logxis cxi +tie cxe amiko de nia familio. Hieraux mia fratino subite mortis +de malsano, kaj la parencoj volas enterigi sxin morgaux. Sed, +laux malnova kutimo de nia familio, cxiuj samfamilianoj devas +kusxi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis +fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. +Nu, al miaj parencoj mi ne domagxas sxian korpon, sed al mia +patro mi devas alporti almenaux la kapon de lia filino, por ke li +vidu sxin ankoraux unu fojon." + +Cxi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, sxajnis al +mi, verdire, suficxagrade terura; tamen, mi ne kuragxis ion +kontrauxdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke +mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la +mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la +demando, kial cxio cxi tio devas farigxi nokte kaj tiel sekrete. +Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian +intencon kruela, malhelpus gxin, se li provus plenumi gxin tage; +sed se la kapo estos definitive detrancxita, ili jam ne povos +multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la +kapon, sed natura sento malebligas, ke li detrancxu gxin +propramane. + +Dume ni alvenis antaux grandan belegan domon. Mia akompananto +gxin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni +preterpasis la cxefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda +pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, +supreniris mallargxan tordsxtuparon. Gxi kondukis en nesuficxe +lumigitan koridoron, el kiu ni venis en cxambron, kiun heligis +lampeto fiksita sur la plafono. + +En cxi tiu cxambro estis lito, en kiu kusxis kadavro. La +nekonato deturnis sian vizagxon, kvazaux li volus kasxi siajn +larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi +plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la cxambron. + +Mi elpakis miajn trancxilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi cxiam +havis cxe mi, kaj proksimigxis al la lito. Je la tuta kadavro, +estis videbla nur la kapo, sed cxi tiu estis tiel bela, ke, +vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj +harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizagxo estis pala; la +okuloj, fermitaj. Komence mi entrancxis la hauxton, same kiel +faras hxirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian +plej akran trancxilon, kaj tratrancxis, per unu bato, la gorgxon. +Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj +refermis ilin, kaj, ekgxemante profunde, sxajnis nur en tiu +momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango +elsxprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la +malfelicxulinon neniu alia krom mi. Ke sxi jam ne plu vivis, +estis tute ne dubeble, cxar, post tia vundo, nenio povus sxin +savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu +terurajxo. Cxu la rugxmantelulo trompis min? aux cxu eble la +fratino estis antauxe nur sxajnmortinta? Cxi tio sxajnis al mi +la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke +malpli rapida trancxo estus revekinta sxin, ne mortigante; sekve +mi pretigxis por findetrancxi la kapon. Sed ankoraux unu fojon +ekgxemis la mortanta, strecxetendis sin per dolorega ekmovo, kaj +mortis. Cxe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaux freneza de +timo, mi elkuregis el la cxambro. Sur la koridoro regis plena +mallumo, cxar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne +estis videbla ecx ia postsigno; kaj mi devis palpiri lauxlonge de +la muro, por atingi la tordsxtuparon. Fine mi trovis gxin kaj +malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaux malsupre +estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi +spiris pli libere, estante denove sur la strato, cxar en tiu domo +farigxis al mi neelporteble terure. Antauxenpelata de timo, mi +kuregis en mian logxejon kaj enprofundigxis en la kusenojn de mia +lito, por forgesi mian abomenan farajxon. Sed dormo ne venis al +miaj okuloj, kaj nur post la tagigxo mi iom retrankviligxis. +Estis, laux mia opinio, tre neversxajne, ke la homo, kiu +subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian +faron kiel krimon), denuncos min antaux tribunalo. Tial mi tuj +decidis reiri en mian magazenon, dauxrigi mian komercadon kaj +fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova +cirkonstanco, kiun mi antauxe ne rimarkis, pliigis nun mian +maltrankvilecon. Mia cxapo kaj mia zono, ja ankaux miaj +trancxiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, cxu mi forgese lasis +ilin en la cxambro de l' mortigita, aux perdis poste dum mia +forkuro. Pli kredebla sxajnis al mi, bedauxrinde, la unua +konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton! + +Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaux poste venis +al mi mia najbaro, kiel li cxiumatene kutimis fari, cxar li estis +homo tre babilema. + +"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu +okazis en la lasta nokto?" + +Mi sxajnigis scii nenion. + +"Kiel! cxu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, +ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' +gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraux mi +vidis sxin, ankoraux tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune +kun sxia fiancxo; cxar hodiaux ili volis edzigxi." + +Cxiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaux pikego en la koron. +Kaj ofte ripetigxis mia turmentego, cxar cxiu mia kliento +rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis +diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem. + +Cxirkaux tagmezo venis en mian magazenon jugxeja oficisto. +Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleuxkos," +parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "cxu tiuj +cxi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, cxu mi ne tion +neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian +domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontrauxatesti, +mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis +min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto +ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan +konstruajxon, kiun mi baldaux rekonis kiel malliberejon. Tie li +asignis al mi cxambron, kie mi restu gxis nova ordono. + +Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri gxi en +tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, +revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaux mi devis konfesi al +mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus +irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, +oni elkondukis min el mia cxambro, kelkajn sxtuparojn malsupren, +en grandan salonon. Tie, cxirkaux longa nigrekovrita tablo, +sidis dek du viroj, plejparte grandagxuloj. Cxe la flankoj de l' +salono etendigxis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de +Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase +la rigardantoj. Kiam mi starigxis antaux la nigra tablo, +levigxis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. +Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne +povas jugxi la nunan aferon: tiun cxi fojon li do cedas sian +lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano +estis grandagxulo almenaux nauxdekjara. Li tenis sin +antauxenklinigxe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn +tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraux liaj okuloj, kaj lia +vocxo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, cxu mi +volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore auxskulti min, +kaj rakontis sentime kaj klarvocxe, kion mi faris kaj kion mi +sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen +paligxis, jen rugxigxis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi +kolerege: "Kiel, abomenulo! cxu al senkulpulo vi volas imputi +krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano +faris al li riprocxon pro lia interrompo, cxar sian rajton li +libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis +pro avareco, cxar, laux lia propra diro, oni ja nenion forrabis +al lia mortigita filino. Li ecx diris al la gubernatoro, ke li +devas fari raporton pri la gxistiama vivo de sia filino, cxar nur +tiamaniere oni povas decidi, cxu mi diris la veron, aux ne. Tiel +parolinte, li fermis por tiu tago la jugxan kunsidon, por +elcxerpi konsilon, diris li, el la paperajxoj de l' mortinta, +kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en +mian malliberejon, kie mi pasigis malgxojan tagon, turmentata de +la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita +sinjorino kaj la rugxmantelulo. + +Plena de espero, mi revenis, la morgauxan tagon, en la jugxejon. +Sur la tablo vidigxis aro da leteroj. La maljuna senatano +demandis min, cxu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente +kaj konvinkigxis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaux +biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, +sed oni sxajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi +sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, cxar la subskribo de +la leteroj estas nedisputeble Z., la cxeflitero de mia nomo. +Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraux la mortintino kaj +avertojn, ke sxi ne plenumu la projektitan edzinigxon. Sxajnis, +ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; cxar +en tiu tago oni traktis min ankoraux pli malkonfideme kaj severe. +Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperajxoj, kiuj sendube +trovigxas en mia cxambro; sed oni diris al mi, ke oni jam sercxis +ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaux la fino de tiu jugxtago, mi +perdis cxiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis +enkondukita en la salonon, oni lauxtlegis al mi la verdikton, ke +mi estas pruve kulpigita pri lauxintenca mortigo kaj kondamnita +al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita +de cxiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia +hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta agxo, sub la +ekzekutista hakilo! + +En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi +sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege +direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermigxis +la pordo de mia karcero kaj enpasxis viro, kiu, nenion dirante, +min longatempe observis. "Cxu en cxi tia situacio mi retrovas +vin, Zaleuxkos?" diris li fine. Cxe la unua rigardo, pro la +malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia +vocxo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el +tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la +tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al +Firenzo, kie logxas, altrespektata, lia patro; li jam sciigxis +pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraux unu +fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis gxis tia grado +kulpigxi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li sxajnis tre +mirigita kaj petegis, ke mi cxion diru al li, mia sola amiko, por +ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi jxuris +al li, per plej forta jxuro, ke mi diris la veron kaj ke premas +min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi +ne rimarkis la neversxajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Cxu +vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi +neniam sxin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke cxirkauxvolvas +la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme +plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laux kiu mi jam de +longe konas Biankan kaj mortigis sxin por min vengxi pro sxia +edzinigxo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke cxio cxi tio tre +bone diraplikigxas al la rugxmantelulo, sed ke mi neniel povas +pruvi lian kunkulpecon. Valetio cxirkauxprenis min, plorante, +kaj promesis fari cxion eblan por almenaux savi mian vivon. Mi +havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas +prudenta kaj legxoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min +savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis +Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj +estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortusxita, mi dankis +mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro +obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne +montrigxi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj +pri firenza historio similan aferon, mia puno konformigxu al tie +eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn +librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. +Jen, lauxtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, +konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por cxiam. Tia nun +estas, diris li, ankaux mia puno, kaj mi devas min pretigi por la +dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun +teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian +manon sur la blokon, kaj jxetkovris min, elsxprucegante, mia +propra sango. + +Valetio akceptis min en sian domon, gxis mi resanigxis; poste li +noblanime provizis min per vojagxa mono; cxar cxio, kion mi +laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la +jugxistaro. El Firenzo mi vojagxis Sicilion, kaj de tie per la +unua sxipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan +esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antauxe alkonfidis al +mia amiko; mi ankaux petis, ke li permesu al mi logxi cxe li; sed +kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne +volas eklogxi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo +jam acxetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo +ankaux diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaux. Mi tuj +iris tien kun mia amiko. Gxoje akceptis min cxiuj miaj konatoj. +Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie +la acxetinto de la domo. + +Mi legis: "Zaleuxkos! du manoj estas nun pretaj senripoze +labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la +domo, kiun vi vidas cxi tie, kune kun gxia tuta enhavo; kaj +cxiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuligxos +inter la plej ricxaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, +kiu estas pli malfelicxa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu +estas la auxtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, +responde al mia demando, ke gxi estis homo, kiun li prenis por +Franko: li surhavis rugxan mantelon. Nun mi sciis suficxe, por +konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraux cxio, ne estas tute +senigita je cxiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis cxion +plej bone arangxita, -- interalie, magazenon kun komercajxoj pli +belaj ol mi iam havis antauxe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. +Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi +dauxrigas miajn vojagxojn; sed tiun landon, kie mi farigxis tiel +malfelicxa, mi neniam revidis plu. Cxiujare mi ricevis, de post +tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi gxojas scii, ke tiu +malfelicxulo estas nobla homo, tamen li ne povas foracxeti la +cxagrenon de mia animo, cxar cxiam vivos en mi la terura bildo de +la mortigita Bianka. + +Zaleuxkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La +aliaj auxskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol cxiuj +kortusxita sxajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la +rakontado, li profunde ekgxemis; kaj al Mulej sxajnis, kvazaux +liaj okuloj plenigxis unufoje de larmoj. Ankoraux longatempe ili +priparoladis la historion. + +La fremdulo demandis: "Cxu vi do ne malamas la nekonaton, kiu +tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al +dangxero ecx vian vivon?" + +"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia +koro akuzadis lin antaux Dio, ke li alportis al mi tiun cxi +malfelicxon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la +kredo de miaj prapatroj, kaj tiu cxi ordonas al mi ami miajn +malamikojn; cetere, li sendube estas ecx pli malfelicxa ol mi." + +"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li +premis al la greko la manon. + +Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun +zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne +sin donu al ripozo, cxar cxi tie estas la loko, kie oni plej ofte +surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la +malproksimo aron da rajdantoj. + +Tre konsternis la komercistojn cxi tiu sciigo; sed la fremdulo +miris pri ilia maltrankvileco, cxar li opiniis, ke ili estas +suficxe bone armitaj, por ne timi aracxon da rabemaj araboj. + +"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se gxi +estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kusxigxi por ripozi; +sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro +tio estas necese, ke ni tenu nin prete." + +La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Ahxmet, la +maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo +cxiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estajxo, cxar jam +ofte li venke batalis sola kontraux kvin ecx ses atakantoj; aliaj +opinias lin iu kuragxa franko, kiun malfelicxo forpelis en cxi +tiun regionon; sed el cxiuj pridiroj nur la jena estas +nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj sxtelisto." + +"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la +komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla +homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus +rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone +ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento +kuragxas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed +li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte +tion pagas, povas sendangxere dauxrigi sian vojon, cxar Orbasano +estas la sinjoro de la dezerto." + +Tiel interparoladis la vojagxantoj en la tendo. La +gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis cxirkaux la tendaro, +komencis maltrankviligxi. Granda amaso da rajdantoj vidigxis en +interspaco de duonhora vojo: ili sxajnis alrajdi rekte al la +tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj +sciigis, ke versxajne oni baldaux atakos la karavanon. La +komercistoj interkonsiligxis, kion ili devas fari: cxu iri +renkonte al la malamikoj, aux atendi la atakon. Ahxmet kaj la du +pli maljunaj komercistoj volis tion cxi lastan; sed la flamigxema +Mulej kaj Zaleuxkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la +fremdulon. Tiu cxi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan +tuketon kun rugxaj steloj, alligis gxin al lanco kaj ordonis al +sklavo starigi gxin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, +li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun +signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne +volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin cxiuj, kiuj +estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis +renkonte al la rajdantoj. Sxajnis tamen, ke tiuj cxi jam ekvidis +la signon sur la tendo, cxar ili subite deklinigxis de sia +antauxa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda cxirkauxiro. + +Mirigite la vojagxantoj staris tie dum kelkaj momentoj, +rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu cxi +staris antaux la tendo, tute indiferenta, kvazaux nenio okazis, +kaj rigardadis malproksimen tra la ebenajxo. Fine Mulej +interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," +ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovagxajn +rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli +alta ol gxia vera valoro," respondis Selim Baruhx. "Per cxi +tiu signo mi provizis min, kiam mi forsavigxis el mallibereco. +Kion gxi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu +vojagxas kun cxi tiu signo, trovigxas sub potenca protekto." + +La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. +Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano +certe ne povus fari al gxi longan kontrauxstaradon. + +Pli trankvilanime oni nun kusxigxis ripozi; kaj kiam la suno +komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla +ebenajxo, ili ekforiris pluen. + +La morgauxan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la +eliro el la dezerto. Kiam la vojagxantoj denove kunvenis en la +granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris +al vi hieraux, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, +ke mi hodiaux gxin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia +frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri +infanojn. Mi estis la plej agxa; mia frato kaj mia fratino estis +multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de +mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj +bienoj, kondicxe ke gxis lia morto mi restu cxe li. Sed cxar li +atingis grandan agxon, mi revenis ne pli frue ol antaux du jaroj +en mian hejmon, ne sciigxinte ion pri la terura sorto, kiu +intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah gxin favorkore +bonigis." + + + + +La Savo de Fatme. + + +Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaux la saman +agxon. La unua estis maksimume du jarojn pli agxa. El la tuta +koro ili amis unu la alian, kaj en cxio ili kunlaboradis por +malplipezigi al nia malsanema patro la sxargxon de lia granda +maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia +frato arangxis feston. Li invitigis al si cxiujn sxiajn +kunludantinojn, prezentigis al ili en la gxardeno de l' patro +elektitajn mangxajxojn, kaj, cxe la vesperigxo, invitis ilin fari +plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste +ornamis. Fatme kaj sxiaj amikinoj gxoje konsentis; cxar la +vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni gxin rigardis +vespere de sur la maro, prezentis belegan vidajxon. Al la +knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian +fraton veturi cxiam pli kaj pli antauxen en direkto al la plena +maro. Sed Mustafa konsentis iom kontrauxvole, cxar jam antaux +kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo +elstaras en la maron promontoro. Gxis tie la knabinoj volis +veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Cxirkauxremante +la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon +plenan de viroj armitaj. Antauxvidante ion ne bonan, mia frato +ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. +Kaj efektive lia timo sxajnis realigxi: la alia barko sekvis +rapide tiun de mia frato, atingis gxin, cxar gxi havis pli multe +da remistoj, kaj sin tenis cxiam inter nia barko kaj la marbordo. +La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin dangxero, salte +levigxis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin +retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, cxar ili +elmetas la barkon al la dangxero esti renversita per tia tien -- +kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimigxis la alia +boato, ili cxiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu +cxi renversigxis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn +de la fremda boato; kaj cxar oni jam de kelka tempo estis +maltrankvila pro korsaroj, tiu cxi boato vekis suspekton; tial +debordigxis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis +nur gxustatempe por ensxipigi la dronantojn. En la konfuzo, la +malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis +la dronantojn, oni ne sciis certe, cxu cxiuj estas savitaj. Oni +reciproke proksimigxis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino +kaj unu el sxiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en +unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de +Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika sxipo, kiu +ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, +forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li +ekkunsavis la knabinojn; li ankaux diris, ke li rimarkis, kiel +oni entrenis du el ili en la barkon. + +Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaux Mustafa +estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan +fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri sxia malfelicxo, +sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis sxian +malfelicxon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, +kaj tion li ankoraux ne kuragxis konfesi al nia patro, cxar sxiaj +gepatroj estis malricxaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia +patro estis homo severa. Kiam lia cxagrenego iom malpliigxis, li +venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsagxeco nun +rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la gxojon de +miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaux mia +vizagxo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol +tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberigxos de +la malbeno de l' patro." + +Tion mia malfelicxa frato tute ne atendis. Jam antauxe li firme +decidis elsercxi sian fratinon kaj sxian amikinon: por tio li nur +volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu cxi +forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda +jam estis lia aflikto, tiu cxi nova malfelicxo, kiun li ja ne +meritis, plifortigis nun lian kuragxon. Li iris al la kaptita +korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia sxipo, kaj eksciis, ke +ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan +sklavovendadon en Balsoro. + +Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojagxo, la kolero +de la patro sxajnis iom kvietigxinta, cxar li sendis al li sakon +da oro, kiel subtenon dum la vojagxo. La gepatrojn de Zorajde -- +tiel nomigxis lia forrabita fiancxino -- Mustafa, plorante, +adiauxis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojagxon +surtere, cxar de nia urbeto al Balsoro nenia sxipo tiutempe +veturis. Tial li devis fari tre strecxitajn tagvojirojn, por +alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Cxar li +havis bonan cxevalon kaj nenian pakajxon, li esperis atingi la +urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara +tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri +viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke +ili celas lian monon kaj lian cxevalon plivere ol lian vivon, li +kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj +seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia cxevalo, +kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian +bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante ecx unu vorton. + +Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Sxajnis, ke jam nun +plenumigxis por la malfelicxulo la malbeno de lia patro; cxar +kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, +senigita je cxiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin +liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj +akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili +deturnigxis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis +cxirkauxborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, +tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj +efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin gxis dudek +tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj +belaj cxevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de +citro kaj du belaj vocxoj de viroj. Al mia frato sxajnis, +kvazaux homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus +intenci kontraux li ion malbonan; tial li obeis sentime la +ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, +faris al li signon, ke li desaltu de cxevalo. Oni kondukis lin +en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaux kokete +ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj +tapisxoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke ricxecon kaj +komforton; sed cxi tie ili sxajnis nur kuragxacxa rabajxo. Sur +unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizagxo estis +malbela, lia hauxto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto +de malica ruzo cxirkaux okuloj kaj busxo faris malameginda lian +vidigxon. Kvankam cxi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da +respekto, tamen Mustafa baldaux rimarkis, ke ne por li oni tiel +ricxe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj +kondukantoj sxajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la +Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras cxaseton," +respondis cxi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel +anstatauxanto, sian lokon." -- "Ne sagxe li agis, tion +farante," rediris unu el la rabistoj, "cxar baldaux oni devos +decidi, cxu tiu cxi hundo devas morti aux pagi; kaj tion scias la +Forta pli bone ol vi." + +La malgrandulo, kiu havis, lauxsxajne, deziron sin vengxi per +bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin +alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia +kontrauxulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li +komencis insulti; kaj vere, cxiun lian malgxentilajxon la aliaj +plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la +interinsultado. Subite malfermigxis la pordo de l' tendo, kaj +enpasxis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de +Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian +belegan sabron kaj lian ricxe ornamitan ponardon, neatentindaj +kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta tenigxo, kvankam +neniel timigaj, inspiris respekton. + +"Kiu gxi estas, kiu kuragxas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li +al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda +silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel +la afero okazis. Cxe tio rugxigxis de kolero la vizagxo de tiu, +kiun oni nomis "la Forta." "Cxu vi kredas, ke mi iam min +lasus anstatauxigxi de vi, Hasano?" kriis li, per terura vocxo, +al la malgrandulo. Tiu cxi kvazaux kuntirigxis pro timo, tiel ke +li sxajnis ecx multe pli malgranda ol antauxe, kaj eksxteligxis +al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta +igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo. + +Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan +antaux sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen +ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La cxefo longe +observis la kaptiton; poste li parolis: "Basxao de Suliejka! via +propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaux +Orbasano." Auxdinte tion, mia frato sin jxetis antaux li genue +kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi sxajnas, ke vi eraras; mizera +malfelicxulo mi ja estas, sed ne tiu basxao, kiun vi sercxas!" +Mirigis cxi tiuj vortoj cxiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la +sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj +sxajnmanovroj, cxar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin +bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en +la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, cxu sxi ne +rekonas en mia frato la Basxaon de Suliejka, respondis: "Jes, +ja! Kaj mi jxuras per la tombo de l' Profeto, gxi estas la +basxao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane +estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro +malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan +ponardon; sed al la vosto de mia cxevalo mi alligos vin morgaux, +kiam la suno levigxos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, +gxis gxi subiros malantaux la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis +mia malfelicxa frato la kuragxon. "Tio estas la malbeno de mia +kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen gxi alpelas min al +malhonora morto; kaj ankaux vi estas perdita, dolcxa fratino, kaj +vi, Zorajde!" -- "Via ludacxo nenion utilas al vi," diris unu +el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaux la dorso; +"eliru tuj el la tendo, cxar la Forta ekmordas la lipojn kaj +rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraux unu +nokton, venu!" + +Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, +antauxenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. +"Jen tiu basxao, kiun ni nun venigas al vi laux via ordono," +diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaux la kusenon de la +Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis +bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn +la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli +nigra, kaj pli bruna lia vizagxo. Sxajnis, ke la apero de la dua +kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la gxusta?" li +demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi +aludas la Basxaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la +kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis +la basxaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, +li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam cxi tio estis +farita, li alproksimigxis al mia frato, distrancxis ponarde liajn +ligilojn kaj faris signon, ke li sidigxu apud li sur la kuseno. +"Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis +vin por tiu monstro, sed alskribu gxin al stranga dispono de l' +cxielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo +mem, kiu estas dedicxita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato +petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li dauxrigi tuj +lian vojagxon, cxar cxiu prokrasto povas esti por li pereiga. La +Forta informigis sin pri liaj urgxaj aferoj; kaj post kiam +Mustafa cxion rakontis al li, li konsilis al li pasigi cxi tiun +nokton en lia tendo; li kaj lia cxevalo sendube bezonas ripozon; +sed la morgauxan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin +al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, +estis bonege regalita, kaj dormis trankvile gxis la mateno en la +tendo de l' rabisto. + +Kiam li revekigxis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed +antaux la kurteno li ekauxdis kelkajn vocxojn kune parolantajn: +ili sxajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la +malgranda nigrebruna vireto. Li subauxskultis iome, kaj auxdis, +je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la +alia, ke li mortigu la fremdulon, cxar, se li estos liberigita, +li povos ilin cxiujn perfidi. + +Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraux li, +cxar li estis la kauxzo de tio, ke oni traktis lin hieraux tiel +malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta sxajnis pripensi. "Ne," +parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto +estas sankta; krom tio, sxajnas al mi, ke li ne havas tian +mienon, kvazaux li volus nin perfidi." + +Dirinte tion, li forsxovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. +"Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan +trinkon; poste vi pretigxu por la foriro." Li prezentis al mia +frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili +bridis la cxevalojn, kaj kun koro multe pli kuragxa ol cxe sia +alveno Mustafa surcxevaligxis. Ili baldaux preterrajdis la +tendaron, kaj nun ili deturnigxis en largxan vojon, kondukantan +en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu basxao, +kiun ili kaptis dum la cxasado, promesis toleri, ke ili restu +sendangxere en lia regiono; sed antaux kelkaj semajnoj li kaptis +unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj +turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub +spionado, kaj hodiaux li devas morti. Mustafa ne kuragxis ion +kontrauxdiri, cxar li estas felicxa, ke li mem savigxis kun +sendifekta hauxto. + +Cxe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian cxevalon, +priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por +adiauxi, kaj parolis: "Mustafa, vi farigxis, en stranga maniero, +gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre +prisilentu, kion vi vidis kaj auxdis. Kvankam senkulpa, vi +elsuferis la antauxtimon de l' morto, kaj mi sxuldas al vi +kompenson. Prenu, kiel memorajxon, cxi tiun ponardon; kaj kiam +ajn vi bezonos helpon, gxin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin +defendi. Eble ankaux cxi tiu saketo utilos al vi por via +vojagxo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis +la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraux unu +fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon +kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne +plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia cxevalo, +por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia +gastiginto, cxar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis +Allah'on pro sia savigxo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la +noblan rabiston, li ekdauxrigis gajakore sian vojon al Balsoro. + +Leza silentigxis kaj demande rigardis Ahxmet'on, la maljunan +komerciston. + +"Ne, se estas tiel," diris cxi tiu, "volonte mi plibonigas +mian jugxon pri Orbasano; cxar vere, bele li agis kontraux via +frato." + +"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas, +ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, cxar, se mi ne +eraras, ni cxiuj deziregas auxdi plue, kio okazis al via frato, +kaj cxu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan +Zorajde'on." + +"Se tio vin ne enuigas, mi volonte dauxrigos la rakonton," +respondis Leza, "cxar, efektive, la historio de mia frato estas +aventuroplena kaj miriga." + +Cxe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis +tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj +demandis, kiam komencigxos la sklavovendado, kiu cxiujare +farigxas cxi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li +venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedauxron pro lia +malfruigxo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, cxar, en la +plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege +belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de cxiuj acxetantoj. +Tiuj cxi lastaj, oni diris, interbatigxis kaj interdissxirigxis +en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis +venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis +gxin pagi. Mia frato informigxis pli detale pri la sklavinoj kaj +jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfelicxulinoj, kiujn li +nun sercxas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin acxetis, logxas +je kvardek horoj de Balsoro kaj nomigxas Tiuli-Kos, eminenta, +ricxa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis +Kapudan-basxao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksigxinta, por +elripozi kun siaj amasigitaj ricxajxoj. + +Komence Mustafa volis tuj residigxi sur sian cxevalon, por +rapidatingi Tiulin, kiu apenaux povis esti antauxigxinta ecx je +unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas +sukcesi kontraux tiu potenca vojagxanto, nek rekapti de li lian +akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaux li trovis +gxin. Lia maldistingigxo je la Basxao de Suliejka, -- konfuzo, +kiu siatempe minacis farigxi por li tiel dangxera, -- venigis al +li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj +tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfelicxajn +knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj cxevaloj, -- por +tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem +kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la +kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu +kastelo. Gxi kusxis sur bela ebenajxo. De cxiuj flankoj +cxirkauxfermis gxin altaj muroj, kiujn la konstruajxoj nur tre +malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj +siajn harojn kaj sian barbon kaj sxmiris sian vizagxon per la +suko de iu kreskajxo, kiu donis al gxi gxuste tiun saman brunetan +koloron, kiun havis la vizagxo de l' Basxao. Poste li sendis en +la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo +de l' Basxao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaux revenis la +servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido +la cxevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. +Tie ili helpis lin decxevaligxi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur +largxa marmora sxtuparo supren al Tiuli. + +Tiu cxi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun +respekto kaj ordonis meti antaux li la plej bonan, kiun povis +prepari lia kuiristo. Post la mangxo Mustafa iom post iom igis +la paroladon ektusxi la novajn sklavojn, kaj Tiuli lauxdis ilian +belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas cxiam tiel +malgxojaj; tamen li kredis, ke tio baldaux forpasos. Tre +gxojigite pro cxi tiu akcepto mia frato kusxigxis ripozi kun plej +belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam +revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. +Li suprensidigxis en la lito, sed kredis, ke li ankoraux songxas, +cxar antaux li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de +Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian +busxacxon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la +brakon kaj sxirpincxis la nazon, por sin konvinki, cxu li vere +maldormas; sed la aperajxo restis kiel antauxe. "Kion vi volas +apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciigxinte el sia mirego. +"Nu, ne tiel ekscitigxu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone +divenis, kial vi venis cxi tien. Vian estimindan vizagxon mi +ankaux ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per +mia propra mano, helpinta pendigi la Basxaon, vi eble min +trompus. Sed nun mi estas cxi tie, por fari al vi demandon." + +"Antaux cxio diru, kiel vi cxi tien venis," rediris al li +Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. -- +"Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Cxar +mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi +forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kauxzo de nia +malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel +edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaux forkuri. Se vi +sxin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom +pri la nova Basxao." + +Mustafa frenezigxis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, +ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo +kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian +projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto +li do eljxetigxis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube +antauxvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke gxi +estingigxis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por +helpo. + +Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li +devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran +savigxon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, cxu li ne povas +tie trasalti. Gxis la tero estis priatentinda profundo kaj +kontrauxflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum +li staris meditante cxe la fenestro, subite li ekauxdis multajn +vocxojn, proksimigxantajn al lia cxambro. Ili jam atingis la +pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn +vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, +sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj +relevigxis kaj kuris al la muro, kiu cxirkauxis la korton, gxin +suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaux sin +trovis sur libera kamparo. Li dauxrigis kuri, gxis li alvenis +malgrandan arbaron, kie li jxetis sin teren, ellacigita. Tie li +pripensis, kion li devas fari. Siajn cxevalojn kaj servistojn li +devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li +portis en sia zono. Baldaux montris al li lia elpensema kapo +alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, gxis li alvenis +vilagxon, kie por malalta prezo li acxetis cxevalon, kiu baldaux +lin portis en urbon. Tie li informigxis pri kuracisto, kaj oni +rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun cxi, pere de kelke +da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu +kauxzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. +Akirinte tiun rimedon, li acxetis longan artefaritan barbon, +nigran talaron kaj cxiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke +li povis bone prezenti vojagxantan kuraciston, sursxargxis siajn +posedajxojn sur azenon kaj ekvojagxis returne en la kastelon de +Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiucxifoje oni lin ne +rekonos, cxar la barbo lin aliformigis gxis tia grado, ke li ja +apenaux rekonis sin mem. Alveninte cxe Tiuli, li anoncigis sin +kiel la kuraciston Sxakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel +okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna +malsagxulo, ke tiu cxi tuj invitis lin mangxi. Sxakamankabudibaba +aperis antaux Tiuli; kaj apenaux ili interparoladis unu plenan +horon, la maljunulo decidis submeti cxiujn siajn sklavinojn al la +kuracado de l' sagxa medicinisto. Tiu cxi apenaux povis kasxi +sian gxojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun +frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. +Ili venis en cxambron bele ornamitan, sed en gxi trovigxis neniu. +"Kara doktoro Sxambaba, aux kiel ajn vi estas nomata," parolis +Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo +eletendos sian brakon cxiu mia sklavino, kaj tiam vi povos +ekzameni, cxu la pulso estas malsana aux ne." Mustafa vane +petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la +knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel cxiu el +ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan +paperajxon kaj per lauxta vocxo eknomis unuope siajn sklavinojn. +Cxe cxiu alvoko eletendigxis tra la muro unu mano, kaj la +kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis vocxe legitaj ses +nomoj, kaj cxiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, +kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eligxis +tra la muro. Tremante de gxojo, Mustafa ekkaptis gxin kaj, kun +serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre +maltrankviligxis kaj ordonis al sia sagxa Sxakamankabudibaba, +rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la cxambro kaj +skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio +necese estas, ke vi decidigxu preni medikamenton, kiu faros vin +dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al +vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke cxi tiu +trinkajxo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi +akceptas mian proponon." + +Baldaux li revenis en la cxambron, kie Tiuli atendis lin. Li +kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraux unufoje la +pulson de l' malsana Fatme kaj sxovis samtempe la papereton sub +sxian braceleton; la trinketon li transdonis al sxi tra la +aperturo en la muro. Tiuli sxajnis tre maltrankvila pro Fatme +kaj prokrastis gxis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj +sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la cxambron, li parolis +per malgxoja tono: "Sxadibaba, diru malkasxe, kion vi pensas pri +la malsano de Fatme?" Sxakamankabudibaba respondis kun profunda +ekgxemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Sxi +havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos sxia finigxo." Cxe +tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita +medicinista hundo? Cxu sxi, pro kiu mi elpagis du mil +ormonerojn, devos mortacxi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne +sukcesos sxin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato +ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli +esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra +sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis. +"Uzu vian tutan arton, Sxakamdababelda, aux kiel ajn vi vin +skribas; mi pagos al vi cxion, kion vi postulos," kriis +Tiuli-Kos, preskaux plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro. +"Mi donos al sxi sukajxeton, kiu liberigos sxin de cxia +premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al sxi +sukajxeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero, +Mustafa foriris sercxi sian dormigilon; kaj doninte gxin al la +nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li +iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraux sercxi apud la lago +iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la +pordego. Apud la lago, kiu kusxis ne malproksime de la kastelo, +li demetis siajn falsajn vestojn kaj jxetis en la akvon, ke ili +gaje nagxis cxirkauxe; sin mem li kasxis en la arbetajxaro, +atendis tie la nokton, kaj poste ensxteligxis en la tombejon apud +la kastelo de Tiuli. + +Mustafa forestis eble apenaux unu horon el la kastelo, kiam oni +alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortigxas. +Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston, +sed baldaux revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la +malfelicxa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi +lian nigran talaron nagxantan en la lago; tie kaj cxi tie +elrigardetas ankaux el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne +esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon, +elsxiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantauxen, kontraux la +muron. Sed cxio cxi tio utilis nenion, cxar Fatme baldaux +ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj. +Sciigxinte pri sxia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru +cxerkon, cxar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la +kadavron li lasis forigi en la mauxzojeon. La portistoj alportis +tien la cxerkon, rapide metis gxin teren kaj forkuris, cxar ili +ekauxdis el inter la aliaj cxerkoj ve-kriadon kaj gxemegojn. + +Mustafa, kiu kasxis sin malantaux la cxerkoj kaj de tie +forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kasxejo kaj +eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste, +ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li +levis la kovrilon de la cxerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis +lin, kiam sin montris al li, cxe la lumo de la lampo, trajtoj +tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia +kusxis en la cxerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin +post cxi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian +koleron. Li malsxtopis sian boteleton kaj versxetis al sxi la +medikamenton inter la lipojn. Sxi ekspiris, ekmalfermis la +okulojn kaj sxajnis longe pripensi, kie sxi estas. Fine sxi +rememoris, kio okazis; sin levis el la cxerko; kaj sin jxetis al +la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora +estajxo," sxi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura +mallibereco!" Mustafa interrompis sxiajn dankesprimojn per la +demando, kiel farigxis, ke sxi kaj ne Fatme, lia fratino, estas +savita. Sxi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas +mian savigxon, kiu gxis nun estis al mi neklarigebla," sxi +respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj +al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkajxon." Mia +frato petegis la savitan knabinon, ke sxi donu al li sciigojn pri +lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaux sin trovas +en la kastelo, sed jam ricevis, laux la kutimo de Tiuli, aliajn +nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal. + +Vidante, ke mia frato tiagrade malgxojas pro cxi tiu malsukceso, +Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuragxigi kaj promesis +sciigi al li rimedon, por liberigi spite cxio ambaux knabinojn. +Revigligita de cxi tiu penso, Mustafa elcxerpis novan esperon; li +petis sxin nomi tiun rimedon, kaj sxi parolis: "Mi ja estas nur +de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi +pripensis savigxon, sed por mi sola gxi estis tro malfacila. Sur +la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu +eljxetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaux rimarkis. Mi +memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton, +kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo +ekscii, cxu ankaux cxi tiu puto estas same konstruita, mi lauxdis +unu tagon en cxeesto de Tiuli gxian belecon kaj demandis pri gxia +arhxitekturisto. 'Mi mem konstruis gxin,' li respondis, 'kaj +tio, kion vi vidas cxi tie, estas la malplej rimarkinda; cxar la +akvo alvenas el rivereto je almenaux mil pasxoj de tie cxi kaj +trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaux la alton de +homo; kaj de cxio cxi tio mi mem faris la planon.' Auxdinte +tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro, +por povi ellevi unu el la sxtonegoj el la flanko de l' puto; tiam +mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun +la kondukilegon; vi povos penetri tra gxi nokte en la kastelon +kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaux du virojn vi devos havi +kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la +serajlon." + +Tiel sxi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis +liaj esperoj, denove rekuragxigxis kaj esperis, kun helpo de +Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al sxi, ke +li poste prizorgos sxian forvenon en sxian hejmon, se sxi lin +helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn +ankoraux jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn +helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj +pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi, +kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la +tombejon, por iri sercxi la rabiston. + +En la sama urbo, en kiu li sin sxangxis en kuraciston, li acxetis +per sia lasta mono cxevalon kaj dungigis Fatme'on al malricxa +virino, kiu logxis en la antauxurbo. Li mem rapidis al la +montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis +tien post tri tagoj. Baldaux li retrovis la tendaron kaj aperis +neatendite antaux Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li +rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, cxe kio, de tempo al +tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam +li image prezentis al si la kuraciston Sxakamankabudibaba. Sed +pri la perfido de la malgrandulo li tre kolerigxis, kaj jxuris, +ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia +frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li +antauxe refortigxos post la vojagxo. Mustafa tial denove restis +dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenrugxo +ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuragxajn +virojn, provizitajn per bonaj cxevaloj kaj armiloj. Ili rajdis +rapide antauxen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie +Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun sxi, ili +rajdis pluen de tiu urbeto gxis la malgranda arbaro, de kie oni +povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kusxantan. Tie +ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam farigxis mallume, ili +tuj alsxteligxis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis +la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaux ili cxi tiun +trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun +la cxevaloj kaj ekmallevigxis en la kondukilegon; sed antaux ol +ili eniris, Fatme ankoraux unufoje cxion precize ripetis al ili, +nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l' +kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj; +en la cxambro malantaux la sesa pordo, se oni kalkulas de la +dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj +sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa, +Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja +enakvigxis gxis la zono; tamen ili energie trapusxis sin +antauxen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj +ensxovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la +kunigitaj fortoj de la kvar homoj gxi ne povis longe +kontrauxstari; ili baldaux enrompis truegon, suficxe grandan, por +ke oni povu facile trasxovigxi. Orbasano eniris la unuan kaj +posthelpis la aliajn. Kiam cxiuj sin trovis sur la korto, ili +esploris la kontrauxan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam +priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu +pordo gxi estas, cxar, kalkulante de la dekstra turo al la +maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, cxu +Fatme cxi tiun preterforgesis aux kunkalkulis. Sed ne longe +pripensis Orbasano: "Cxiun pordon malfermos al mi mia bona +glavo," li ekkriis; li proksimigxis al la sesa pordo, kaj la +aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn +sklavojn, kusxantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj +retirigxontaj senbrue, cxar ili vidis, ke ili maltrafis la +gxustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone +konata vocxo, ekkriis por helpo. Gxi estis la malgrandulo el la +tendaro de Orbasano. Sed antaux ol la nigruloj plene konsciis, +kio okazas, jen jxetigxis Orbasano al la malgrandulo, dissxiris +je du pecoj lian zonon, fermsxtopis al li la busxon kaj kunligis +la manojn malantaux la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj, +el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du +aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj +ponardon kontraux la brusto, oni demandis ilin, kie estas +Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda +cxambro. Mustafa kuregis en la cxambron kaj trovis tie Fatme'on +kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj +kolektis siajn ornamajxojn kaj vestajxojn kaj sekvis Mustafan. +Dume proponis la du rabistoj, ke oni cxion forrabu, kion oni +povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam +diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por sxteli +oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en +la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaux. +Sed, kune kun alia rabisto, li antauxe kaptis la malgrandulon kaj +elkondukis sur la korton; tie ili ligis cxirkaux lia kolo silkan +sxnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin +cxe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de +la mizerulo, ili ankaux siavice malsupreniris en la +akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaux +knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu cxi instigis ilin +forkuri kiel eble plej rapide, cxar estas tre kredeble, ke +Tiuli-Kos ilin persekutigos en cxiujn direktojn. La sekvintan +tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortusxitaj, disigxis de +Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita +sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie ensxipigxi al sia +hejmo. + +Post mallonga agrabla vojagxo alvenis hejmen la miaj. Preskaux +mortigis mian maljunan patron la gxojo de la revido; en la tago +sekvinta ilian alvenon li arangxis grandan feston, en kiu +partoprenis la tuta urbo. Antaux granda kunvenintaro de parencoj +kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvocxe +ili lauxdis tiel lin kiel ankaux la noblan rabiston. + +Kaj kiam li finis la rakonton, levigxis mia patro kaj alkondukis +al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena vocxo, "de via +kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, cxi tiun knabinon, kiel +batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian +patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al +vi pri frata amo, prudento kaj fervoro." + +Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj gxoje la +vojagxantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioricxajn +arbojn, kies cxarma vidajxo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn +okulojn. En bela valo kusxis karavanejo, kiun ili elektis kiel +noktan restadejon; kaj kvankam gxi prezentis nur malmulte da +komforto kaj refresxigo, tamen la tuta vojagxantaro estis pli +gaja kaj interamikigxema ol antauxe, cxar la penso, ke ili nun +elsavigxis el la dangxeroj kaj malagrablajxoj, kiujn okazigas +vojagxo tra la dezerto, malfermis cxiujn korojn kaj inklinis +cxies spiriton al sxercado kaj amuzigxado. Mulej, la juna gaja +komercisto, dancis dancon ridigan, gxin akompanante per kantoj, +kiuj ecx de la seriozema greko Zaleuxkos ellogis rideton. Sed, +ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojagxantojn per ludo +kaj danco, li volis ankaux rakonti al ili la historion, kiun li +jam antauxe promesis; kaj, iom mallacigxinte post sia saltado, +li ekparolis lauxjene: -- + + + + +La Historio pri Malgranda Muk. + + +En Niceo, mia kara naskurbo, logxis iam homo, kiun oni nomis +Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraux +memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas +la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam +mi konatigxis kun li, li estis jam grandagxulo; tamen li havis +nur tri aux kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksterajxon +tre strangan; cxar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata, +devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de +ordinara mortemulo. Li logxis tute sola en granda domo: ecx sian +kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj +li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu cxiutagmeze +supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, cxu li +vivas aux mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen +irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la +strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo +cxirkauxkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis +senkompataj buboj, kiuj gxojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve, +cxiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera +festokazo. En la difinita tago ni kolektigxadis antaux lia domo, +por tie atendi, gxis li elvenos; kaj fine, kiam malfermigxis la +pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraux pli +granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per +eluzita manteleto, vasta pantalono kaj largxa zono, cxe kiu +pendis longa ponardo, -- tiel longa, ke oni ne sciis, cxu Muk +alkrocxigxas al la ponardo aux la ponardo al Muk, -- kiam li tiel +eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia gxoja kriado, ni +jxetis supren niajn cxapojn kaj ekdancis cxirkaux li kiel +frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton +kaj, per malrapidaj pasxoj, ekmarsxis tra la strato. Survoje li +trenadis iom la piedojn, cxar li surhavis grandajn, largxajn +pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antauxe. Ni infanoj kuradis +post li, kriante sencxese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!" Ni +ankaux havis gajan versajxeton, kiun ni kantis iufoje pro lia +honoro; jen gxia teksto: + + "Muk, Muk, Malgranda Muk! + Logxas vi en granda domo; + Estas brava eta homo; + Unu fojon en monato + Promenadas sur la strato; + Grandkapulo, turnu vin! + Kuru, Muk, kaj kaptu nin!" + +Tiamaniere ni jam ofte amuzigxis, kaj kun honto mi devas konfesi, +ke la plej forte incitadis lin mi, cxar ofte mi ektiris lin je +lia manteleto, kaj foje mi de malantauxe metis la piedon sur lian +grandan pantoflon, ke li falis sur la vizagxon. Unuamomente mi +trovis tion ekstreme ridinda; sed cxesis mia ridado, kiam mi +rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro. +Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj suficxe longan tempon li +tie restis. Mi kasxis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin +reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis +je la mano kaj, multfoje klinigxante, adiauxis cxe la pordo. Al +mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis +en mia kasxejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis +multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis +antaux mia patro. "Mi auxdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on," +li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la +historion de tiu cxi Muk, cxar mi ne dubas, ke, kiam gxi estos de +vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaux kaj post la +rakonto vi devos ricevi la _kutiman_." La "kutima" estis +dudek kvin batoj, kiujn li cxiam tre kaj tre konscience +elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon, +desxrauxbis gxian sukcenan busxpecon kaj prilaboris min pli +senindulge ol iam antauxe. Kiam la dudek kvin estis plennombre +pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri +Malgranda Muk. + +La patro de Malgranda Muk, kies gxusta nomo estas Mukra, estis +respektata, sed malricxa homo, cxi tie en Niceo. Li vivis +preskaux tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun cxi li +tute ne amis, cxar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li +lasis lin pliagxigxi en granda senscieco. Ankoraux en sia +dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la +patro, homo serioza, ne cxesis lin riprocxi, ke li, kiu jam de +longe ne plu devus porti siajn sxuojn de infano, estas ankoraux +tiel naivega kaj malsprita. + +Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel +grave vundante, ke li baldaux poste mortis; kaj nun Malgranda Muk +sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj +parencoj, al kiuj la formortinto sxuldis pli, ol kiom li povis +repagi, forpelis la malfelicxuleton el la domo kaj konsilis al li +eliri en la mondon, por elsercxi sian felicxon. Malgranda Muk +respondis, ke li jam estas preta por la vojagxo; kaj cxar nenion +plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis +lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro; +sekve la vestoj tute ne almezurigxis al la filo. Sed Muk baldaux +elpensis rimedon: li detrancxis de la vestoj tiom da sxtofo, por +malpli_long_igi ilin lauxbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed +pri la same necesa malpli_largx_igo li tute forgesis; kaj el tio +rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraux hodiaux povas +vidi sur li; la granda turbano, la largxa zono, la ampleksa +pantalono, la blua manteleto, cxio cxi tio estas heredajxoj de +lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraux. Fine, +alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj +preninte bastoneton en la manon, li trapasxis tra la pordego de +la urbo kaj ekforiris "en la mondon." + +Gxoje li vojiris antauxen la tutan tagon, cxar cxiuokaze li ja +volis elsercxi sian felicxon. Cxiufoje kiam li ekvidis sur la +tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre +eklevis gxin kaj metis en sian posxon, kredante, ke gxi +sxangxigxos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo +la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aux lagon +lum-rejxetantan kvazaux spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena +de gxojo, cxar li kredis, ke li venas en ensorcxitan landon. Sed +ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli +proksimigxis; kaj baldaux tro baldaux rememorigis lin lia laceco +kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraux sin trovas en +lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojagxis, malsata kaj +malgxoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian felicxon. Kampaj +fruktoj estis lia sola nutrajxo; la malmola tero -- lia nokta +kusxejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto +grandan urbon. Sur gxiaj muroj kaj turoj brilege lumis la +kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj +sxajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimigxu. +Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj gxiajn +cxirkauxajxojn. "Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk +trovos sian felicxon, tie aux nenie"; kaj, malgraux sia laceco, +li eksaltis de gxojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen +al la urbo. Sed kvankam gxi sxajnis tute proksima, li ne povis +gxin atingi antaux la tagmezo, cxar liaj mallongaj kruretoj +preskaux rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li +devis sidigxi ripozi. Fine li alvenis antaux la pordegon. Li +ordigis sian manteleton, pli bele cxirkauxligis la turbanon, pli +largxe algxustigis la zonon kaj alkrocxis pli oblikve la longan +ponardon; poste li forvisxis de sur siaj sxuoj la polvon, prenis +sian bastoneton en la manon kaj eniris kuragxe tra la urba +pordego. + +Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermigxis por li +ecx unu dompordo, nenie oni vokis laux lia espero: "Venu, +Malgranda Muk! mangxu kaj trinku cxe ni kaj ripozigu la etajn +piedojn!" + +Antaux granda bela domo li nun haltis kaj rigardis gxin per +sopiroplenaj okuloj, kiam malfermigxis unu el la fenestroj kaj +maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaux kantante: + + "Envenu, envenu, + Ni gaje festenu; + Bongusta la kacxo; + Vi mangxos kun placxo; + Farita el gri', Kuirita por vi, + Najbaroj, la kacxo atendas cxe mi!" + +La pordo de l' domo malfermigxis, kaj Muk vidis eniri multegon da +hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, cxu +li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuragxon kaj eniris +en la domon. Antauxiris lin du katidoj, kaj cxi tiujn li decidis +sekvi, cxar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la +kuirejo. + +Kiam li atingis la supron de l' sxtuparo, renkontis lin tiu sama +maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro. +Sxi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. "Vi +ja cxiun invitis al via kacxo," respondis Malgranda Muk, "kaj +cxar mi estas tiom malsata, mi do venis." La maljunulino +ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo? La tuta +urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj +kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmangxi kun +ili." Malgranda Muk rakontis al sxi, kiel mizera estis lia vivo +depost la morto de lia patro, kaj petis sxian permeson farigxi +hodiaux tablogasto de l' katoj. La virino, al kiu tre placxis la +nekasxema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidigxu +cxe sxia tablo, kaj donis al li sate da mangxajxo kaj trinkajxo. +Kiam li estis satigxinta kaj refortigxinta, sxi longe observis +lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu cxe mi en mia servo; +vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone." +Malgranda Muk, al kiu la kata kacxo estis treege bongusta, +akceptis la proponon kaj tuj farigxis servisto de Sinjorino +Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj. +Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj cxi +bestoj Malgranda Muk devis cxiumatene kombi la felon kaj froti +per bonodoraj oleoj; cxiufoje kiam la mastrino eliris en la +urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmangxi, li +devis meti antaux ili la pladojn; kaj cxiunokte li kusxigis ilin +sur silkaj kusenoj kaj cxirkauxvolvis per veluraj kovriloj. +Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li +devis servadi; sed tiuj cxi postulis malpli da priatentado, ol la +katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn. +Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de +sia patro, cxar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur +hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la +nova hejmo; cxiam li havis plene da mangxajxo kaj malmulte da +laboro, kaj la maljunulino sxajnis tute kontenta pri li. Sed iom +post iom la katoj farigxis malbonkondutaj: kiam la maljunulino +forestis el la domo, ili cxirkauxsaltadis en la cxambro kiel +frenezaj, disjxetadis cxion, kio baris al ili la vojon, kaj +disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekauxdis sian +mastrinon suprenvenantan sur la sxtuparo, ili forrampadis sur +siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaux nenio okazis. +Sinjorino Ahavzi kolerigxadis, kiam sxi vidis sian cxambron tiel +ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri cxio; li tiam vane asertis +sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel +senpekan, sxi kredis pli, ol al sia servisto. + +Tre malgxoja pro tio, ke ankaux cxi tie li ne trovis sian +felicxon, Malgranda Muk decidis eksigxi el la servo de Sinjorino +Ahavzi. Sed cxar la sperto instruis al li, jam dum lia unua +vojagxo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per +kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun cxiam lia +mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de +Sinjorino Ahavzi estis cxambro, kiu cxiam restis sxlosita, kaj +kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte auxdis la +virinon cxirkauxbruadi malantaux la pordo. Multe li donus por +tio, se li povus ekscii, kion sxi tenas tie kasxita; kaj nun, dum +li pensis pri sia vojagxa mono, venis al li en la kapon, ke eble +tie trovigxas kasxitaj la trezoroj de l' virino. Sed cxiam la +pordo restis sxlosita, kaj estis al li neeble atingi la +trezorojn. + +Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la +hundetoj, kiun sxi cxiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron +Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per cxiuspecaj amservoj, +kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaux por +diri, ke Muk gxin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto, +sekvis gxin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la +dormocxambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaux malgrandan pordon, +kiun li tie neniam vidis antauxe. La pordo estis duone +malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk gxin sekvis. Miris kaj +gxojis la malgrandulo, sin trovante nun en la cxambro, kiu jam de +longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris gxin de cxiuj +flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj +vestajxoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el cxi tiuj vazoj +kaptis lian apartan atenton. Gxi estis el kristalo, kun belaj +entrancxitaj figurajxoj. Li eklevis gxin kaj turnadis en cxiuj +direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke gxi havas kovrilon +nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj +disrompigxis je milo da pecetoj. + +Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaux senviva de +teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis +forkuri, alie la maljunulino lin certe batus gxismorte. Li do +decidis komenci senprokraste la vojagxon, sed antauxe li +cxirkauxrigardis ankoraux unu fojon, cxu ne utilus al li dum lia +marsxado tiu aux alia havajxo de Sinjorino Ahavzi. Subite +renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili +tute ne estis belaj; sed liaj propraj sxuoj jam ne povis plu +vojagxi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj gxuste pro +sia grandeco, cxar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio +cxiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn sxuojn de +infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj +surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan +bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke gxi +tie ne havas suficxe por fari, li ankaux cxi tion proprigis al +si, kaj forrapidis el la cxambro. Li tuj kuris en sian propran +cxambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan +turbanon, alkrocxis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej +rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaux +la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, gxis liaj fortoj preskaux +finigxis. Antauxe neniam li kuris tiel rapide; ecx sxajnis al +li, kvazaux li ne povas cxesi kuri, kvazaux nevidebla potenco +peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la +pantofloj havas ian specialecon, cxar ili jxetegis sin senhalte +antauxen, lin kunfortrenante. Per cxiuj eblaj rimedoj li penis +haltigi ilin; sed nenio helpis, gxis fine, en terura korpremigxo, +li kriis al si mem, kvazaux al cxevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!" +Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin jxetis, ellacigxinta, +sur la teron. + +La pantofloj gxojigis lin treege; cxar nun ja fine li akiris al +si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por +trovi lian felicxon. Sed, malgraux sia gxojo, li endormigxis pro +laceco; cxar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun +cxiam gxi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis, +aperis al li en songxo la sama hundeto, kiu, en la domo de +Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis: +"Kara Muk, vi ankoraux ne bone komprenas la uzadon de viaj +pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la +kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la +bastoneto vi povas trovi trezorojn, cxar cxie, kie oro estas +enterigita, gxi frapos trifoje la teron; por argxento, dufoje." +Tiel songxis Malgranda Muk. Revekigxinte, li pripensis la +mirigan songxon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la +pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la +kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi cxi tiun lertajxon trifoje +intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke +Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza +kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian. + +Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li +ne lasis sin senkuragxigi, sed ripetis la provon, gxis li fine +sukcesis. Kiel rado li turnigxis sur sia kalkanumo, ekdeziris +sin en la plej proksiman urbon, kaj -- ekveturis la pantofloj +supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaux +ol Malgranda Muk povis konscii, kio farigxas kun li, li jam sin +trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj +sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li +iom promenis tra tiu cxi popolamaso; sed baldaux li trovis gxin +pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, cxar +sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte +falsxanceligxis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la +batojn de tiu aux alia, kun kiu kunpusxigxis lia elstareganta +ponardo. + +Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da +mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn +trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kusxas subtere oro kaj +argxento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por +sin ricxigi je kelke da grosxoj; sed por tio li ja estis tro +fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj. +Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni +mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante, +ke plej bone pagus tiajn servojn la regxo de la urbo, li demandis +pri la vojo al la palaco. Antaux la pordo de l' palaco estis +gardostaranto, kiu demandis lin, kion li sercxas cxi tie. Je lia +respondo, ke li sercxas oficon, oni kondukis lin al la estro de +la sklavoj. Al tiu cxi lasta li sciigis sian deziron kaj petis +lin, ke li havigu al li oficon inter la regxaj kurieroj. La +sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo gxis la piedoj +kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaux la +longon ecx de unu manstrecxo, vi volas esti regxa kuriero? For +de cxi tie! Kun tiaj malsagxuloj mi ne havas tempon por +sxerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute +serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraux la plej +rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege +ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam +antaux la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni +donu al li suficxe da mangxajxoj kaj trinkajxoj. Li mem iris al +la regxo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia +propono. La regxo estis gajhumora sinjoro kaj gxojis multe, ke +la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li +ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaux la palaco +la necesajn arangxojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj +komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone +regalu la hometon. La regxo rakontis al siaj princoj kaj +princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaux vespere. Tiuj cxi +rerakontis gxin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimigxis la +vespero, regis cxe la kortego kaj en la urbo plej gxoja ekscito +kaj cxiuj, kvazaux torento, direktigxis amase al la herbejo, kie +oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman +hometon. + +Kiam la regxo kaj liaj filoj kaj filinoj sidigxis sur la tribuno, +Malgranda Muk elpasxis sur la herbejon kaj faris antaux la +geeminentuloj treege gracian riverencon. Gxojokrioj eksonis de +cxiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron +oni tie neniam vidis antauxe. La korpeto kun la giganta kapo, la +manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la largxa +zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj -- vere, +cxio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido. +Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li +starigxis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis +sian kontrauxulon. La sklavestro jam elektis, laux la deziro de +Muk mem, la plej rapidpiedan el la regxaj kuristoj. Tiu cxi fine +elpasxis, starigxis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaux atendis +la signalon. Nun, lauxarangxe, eksvingis Regxidino Amarza sian +vualon, kaj, kvazaux du sagoj, forpafitaj al la sama celo, +ekflugis ambaux vetkurantoj tra la herbejo. + +Tuj cxe la komenco la regxa kuristo antauxigxis je suficxe granda +interspaco, sed Muk lin sekvis cxaskurege per siaj +pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe +staris cxe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaux +glaciigxinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj +momentoj; sed kiam unua la regxo ekplauxdis per la manoj, hurais +la popola amaso kaj cxiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l' +vetkuro! Vivu Malgranda Muk!" + +Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu jxetis sin teren +antaux la regxo kaj parolis: "Plejpotenca regxo! nur malgrandan +prezenton de mia arto mi jxus faris; volu nun favore permesi, ke +oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." -- "Ne," respondis +al li la regxo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima +servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi cxiujare ricevos kiel +salajron; kaj cxe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi +mangxos." + +Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe sercxitan +felicxon, kaj gxoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio, +li gxuis la apartan favoron de la regxo, cxar tiu cxi konfidadis +al li siajn plej urgxajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk +plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco. + +Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' regxo; ili +koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja tauxgas por nenio krom +rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro. +Tial ili organizis kontraux li multe da konspiroj; sed cxiuj cxi +konspiroj malsukcesis kauxze de l' granda konfido, kiun havis la +regxo al sia _Sekreta Cxef-Korpokuristo_ (ja: ecx gxis cxi tiu +alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!). + +Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraux li, tute ne +volis sin vengxi; por tio li ja estis tro bonkora; kontrauxe, li +pripensis rimedojn, por farigxi amata de siaj malamikoj kaj +necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri +kiu en sia felicxo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn, +li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li +iom pli da inklino. Jam ofte li auxdis, ke la patro de l' nuna +regxo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj +enfalis en lian landon: oni ankaux diris, ke li en tiu tempo +mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun +Malgranda Muk kunportis cxiam kaj cxie sian bastoneton, +esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l' +mortinta regxo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en +malproksiman parton de l' palaca gxardeno, kiun li malofte +vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano +ekmovigxas. Tri fojojn gxi frapis la teron. Nun li eltiris sian +ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn cxirkauxstarantajn +kaj reensxteligxis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon, +kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la +mallumo, plenumi sian entreprenon. + +Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol +kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed +granda kaj peza lia fosilo; kaj cxirkaux du horojn li devis +labori, por fari fosajxon nur du-tri futojn profundan. Fine lia +fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Cxe tio li +fosis ankoraux pli diligente, kaj baldaux li elterigis grandan +feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosajxon, por vidi, kio +kusxis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj +moneroj. Sed cxar liaj malgrandaj fortoj tute ne suficxis por +suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian +zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaux sian +manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la +urnon kaj sursxargxis sur sian dorson la plenigitan manteleton. +Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn +pantoflojn, li neniam formovigxus de la loko, cxar terure +premegis lin la sxargxo de la oro. Tamen li sukcesis atingi +nerimarkite sian cxambron kaj kasxis tie sian oron sub la +kusenojn de sia kanapo. + +Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis, +ke nun ja cxio sxangxigxos, kaj ke li akiros al si el inter siaj +kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj. +Sed gxuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis +tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li +povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli sagxe li estus tiutempe +farinta, bone sxmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun +sia manteleto plena de oro! + +La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis cxe +la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris: +"Li estas falsmoneristo." La sklavestro Ahxmet diris: "Li +gxin flatakiris de la regxo." Sed Arhxaz, la regxa kasisto, lia +morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la +kason de sia sinjoro, diris sen cxirkauxfrazo: "Li ja sxtelis +gxin." Por havi certecon pri la afero, ili nun +interkonsiligxis; kaj la cxeftrinkajxoversxisto Korhxuz aperis +unu tagon, kun mieno tre malgxoja, antaux la okuloj de l' regxo. +Li tiel trudmontradis sian melankolian tenigxon, ke la regxo +demandis lin, kio al li estas. "Ho ve!" li respondis, "mi +malgxojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." -- "Kion vi +fablas, amiko Korhxuz?" rediris al li la regxo. "De kiam mi +plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?" La +cxeftrinkajxoversxisto respondis, ke li ja supersxutas per oro la +sekretan cxefkorpokuriston, sed al siaj malfelicxaj fidelaj +servistoj li donas nenion. Tre mirigis la regxon cxi tiu sciigo. +Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj +senpene la konspirantoj vekis cxe li la suspekton, ke Muk +forsxtelis iel la monon el la kasejo. Multe gxojis la +cxefkasisto, ke la afero prenis cxi tiun turnigxon; cxar en cxiu +okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso. La +regxo donis ordonon, sekrete observadi cxiujn movojn de Malgranda +Muk, por lin kapti, se eble, cxe plena farado. + +Gxuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfelicxan tagon, Malgranda +Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaux remalplenigis lian +kason, sin armis per sia fosilo kaj ensxteligxis en la palacan +gxardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da +mono. En suficxe granda distanco sekvis lin la spionoj, +kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la cxefkasisto Arhxaz; +kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno +en sian manteleton, ili sin jxetis sur lin, kunkatenis al li la +manojn kaj tuj kondukis lin antaux la regxon. Kompreneble, cxi +tiu interrompo de lia dormado jam metis lian regxan mosxton en +tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian +malfelicxan sekretan cxefkorpokuriston kaj ordonis, ke la jugxa +esploro senprokraste komencigxu. Oni jam elterigis la urnon kaj +metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, cxe +la piedoj de la regxo. La cxefkasisto atestis, ke li kaj liaj +observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun cxi +urnon kun gxia ora enhavo enfosis en la teron. + +Cxe tio cxi la regxo demandis la kulpigiton, cxu tio estas vera, +kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda +Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la +urnon en la gxardeno, kaj ke li tute ne volis gxin _en_ sed nur +_el_-terigi. + +Ekridis cxiuj alestantoj pri cxi tiu senkulpigxo, sed la regxo +furioze kolerigxis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo. +"Kio, abomenulo!" ekkriis li; "cxu ankaux trompmensogi vi +volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via regxo, kiun vi +jam prisxtelis? Cxefkasisto Arhxaz, mi ordonas al vi diri, cxu +vi rekonas, en cxi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia +trezorejo." + +La cxefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la +afero: jam de kelka tempo mankas en la regxa kaso ecx pli multe +da oro, kaj li povas jxure atesti, ke tio cxi estas la sumo +sxtelita. + +Nun la regxo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj jxeti en +la turon; kaj al la cxefkasisto li transdonis la oron, por ke li +gxin remetu en la regxan trezorejon. Gxojanta, ke la afero tiel +bone finigxis, la cxefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la +brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke +malsupre en la urno kusxis papereto, sur kiu estis skribita: + +"La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kasxis cxi tie +parton de miaj trezoroj; kiu ajn gxin trovos, sur tiun falu la +malbeno de lia regxo, se li ne tuj transdonos gxin al mia filo. +-- Regxo Sadi." + +Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundigxis en malgxoja +medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu sxtelis +regxajn proprajxojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la regxo +la sekreton pri la bastoneto, cxar li prave timis, ke oni tiam +forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble ecx liajn +pantoflojn. Ankaux tiuj cxi lastaj ne povis nun multe utili al +li, cxar fortaj cxenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn +li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed +kiam, la morgauxan tagon, oni sciigis al li, ke li estas +kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi +sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis +de la regxo privatan auxdiencon kaj malkasxis al li la sekreton. +En la komenco la regxo ne volis kredi al lia konfeso; sed +Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondicxe +ke la regxo konsentu, ke li ne estu mortigita. La regxo donis al +li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis +enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo gxin +sercxi. Post malmulte da momentoj li jam gxin trovis, cxar klare +la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkigxis la +regxo, ke lia cxefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laux +orientlanda kutimo, silkan sxnuron, por ke li sufoku sin mem. +Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon, +sed cxar al mi sxajnis, ke vi havas ankoraux aliajn sekretojn, vi +do restos en gxismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi, +kiamaniere vi kuras tiel rapide." Malgranda Muk, kiu jam +pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis cxiun deziron al +plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kusxas en liaj +pantofloj; tamen li ne instruis al la regxo la sekreton pri la +trifoja turnigxo sur la kalkanumo. Nun ankaux la regxo surmetis +la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li +cxirkauxkuregis en la gxardeno. Ofte li provis haltigi la +pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al +si mem cxi tiun vengxeton, lasis lin kuri kaj kuri, gxis li falis +teren sveninta. + +Kiam li rekonsciigxis, la regxo terure koleris kontraux Malgranda +Muk, kiu lasis lin tiel kuradi gxis plena senspireco. "Mi ja +donis al vi mian regxan vorton," li diris, "ke vi konservos +liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru +for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi." Sed la pantoflojn +kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon. + +Tiel same malricxa kiel iam antauxe, Malgranda Muk forlasis la +landon, malbenante sian malsagxon, kiu trompkredigis al li, ke li +povas ludi gravan rolon cxe la kortego. La lando, el kiu oni lin +forpelis, estis, felicxe, negranda; sekve, jam post ok horoj li +sin trovis cxe la landlimo, kvankam, alkutimigxinte al siaj karaj +pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron. + +Transpasinte la landlimon, li deklinigxis de la kutima vojo, por +sercxi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, cxar nun +li portis koleron kontraux la tuta homaro. En densa arbaro li +venis al loko, kiu al li sxajnis tre tauxga por lia celo. +Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj; +gxi trafluis molan herbejon, sur kiu li jxetis sin teren, firme +decidinte, ke li jam nenion plu mangxos sed atendos cxi tie la +morton. Profundigxinta en malgxoja primorta medito, li fine +ekdormis; sed kiam li revekigxis kaj ekturmentis lin lia malplena +stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io +dangxera; kaj tial li ekrigardis cxirkauxen, cxu li ne povas +trovi ion mangxeblan. + +Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li jxus +dormis. Li suprenrampis por ilin desxiri, satmangxis kun bona +apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi +sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al +li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika +nazego! En granda konsternigxo li ekkaptis per la manoj siajn +orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo! + +"Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "cxar, kiel +azeno, mi piedforbatis mian felicxon." -- Dum kelka tempo li +cxirkauxvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata, +li devis ankoraux unu fojon alkuri al la figoj, cxar nenion alian +li trovis tie por mangxi. Cxe cxi tiu dua figmangxado venis al +li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia +granda turbano; tial, timante aspekti ankoraux pli ridinda, li +denove palpsercxis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj! +Li tuj kuris al la rivereto, por certigxi pri tio, kaj vere, gxi +estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antauxan formon, kaj la +longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li +ekkomprenis, kiel cxi tio farigxis: de la unua figarbo li ricevis +la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resanigxis. +Kun gxojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li +ankoraux unu fojon rimedon por esti felicxa. Li do desxiris de +cxiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj +reiris en la landon, kiun li antaux tiel mallonga tempo forlasis. +Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj +vestajxoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie +logxis la regxo, kaj baldaux li tien alvenis. + +Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraux suficxe +maloftaj. Tial Malgranda Muk sidigxis antaux la pordego de l' +palaco, cxar el pasinta tempo li bone sciis, ke cxi tie la +kuirejestro acxetadas tiajn frandajxojn por la regxa tablo. Li +ankoraux ne longe sidis tie, kiam, trapasxantan tra la korto, li +ekvidis la kuirejestron. Tiu cxi esploris la komercajxojn de l' +vendistoj, kiuj kolektigxis cxe la pordego de l' palaco, kaj fine +liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. "Ho! jen frandajxo +neordinara," li diris, "kiu certe placxos al lia regxa mosxto; +kiom vi postulas por la tuta korbo?" Malgranda Muk difinis +prezon moderan, kaj baldaux ili faris interkonsenton. La +kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj dauxrigis sian +iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide, +timante ke, kiam la malfelicxego vidigxos cxe la kapoj de l' +korteganoj, oni lin sercxos kaj punos, kiel vendinton de la +figoj. + +La regxo estis cxe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li +lauxdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo, +kun kiu li cxiam elektas por li la plej maloftajn frandajxojn; +sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustajxojn li ankoraux +havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj +sentencoj, kiel: "Post tag' hodiauxa, venos tago morgauxa," +aux: "Fino bona, cxio bona," tiel ke la regxidinoj farigxis pli +kaj pli scivolaj, kion li ankoraux metos sur la tablon. Sed kiam +li alservis la belajn allogantajn figojn, eligxis el cxiuj busxoj +unuvocxa "A-a!" de admiro. "Kiel maturaj! kiel apetitaj!" +ekkriis la regxo. "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj +meritas nian tute apartan favoron!" Tiel parolante, la regxo, +kiu je tiaj frandajxoj estis cxiam tre maldonacema, disdonis +propramane la figojn. Cxiu regxido kaj cxiu regxidino ricevis +du, al la honoraj frauxlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[8] li +donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaux si mem kaj komencis +gluti kun granda apetito. + +"Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite +Regxidino Amarza. Cxiuj, mirigitaj, rigardis al la regxo: +grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis +malsupren antaux lia mentono; ankaux sin mem ili reciproke +rigardis kun mirego kaj teruro: cxiuj estis pli-malpli ricxe +provizitaj per la strangaj kapornamajxoj. + +Oni prezentu al si la konsternigxon de la kortego! Oni tuj +sendis voki cxiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege +kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj +restis. Oni operaciis unu el la regxidoj, sed liaj oreloj tuj +rekreskis. + +En sia kasxejo, en kiun li retirigxis, Malgranda Muk baldaux +eksciis pri la tuta okazintajxo; kaj nun li plene konsciis, ke +venis la tempo reokupigxi pri la afero. Jam antauxe, per la +mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li acxetis vestaron, +kiu suficxe bone tauxgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa +barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestigxon. Kun sako da +figoj li eniris en la palacon de l' regxo kaj proponis, kiel +fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema; +sed kiam Malgranda Muk mangxigis figon al unu el la regxidoj kaj +tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antauxa +stato, ekdeziregis cxiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere +resanigu. Dume la regxo, nenion dirante, lin prenis je la mano +kaj kondukis en sian cxambron. Tie li malfermis pordon +kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li +sekvu lin. "Jen estas miaj trezoroj," diris la regxo; +"elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur +liberigos min de cxi tiu malhonoranta malsano." Tio estis +kvazaux dolcxa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en +la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj +tutproksime de ili kusxis lia vergeto. Nun li cxirkauxiris en la +salono, kvazaux li volus admiri la trezorojn de l' regxo; sed +apenaux li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis +lian bastoneton, desxiris sian falsan barbon kaj vidigis al la +miranta regxo la bone konatan vizagxon de l' forpelita Muk. +"Perfida regxo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per +sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan +fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel cxiutagan +memorajxon pri Malgranda Muk." Eldirinte la lastajn vortojn, li +sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de +tie, kaj antaux ol la regxo povis krii ecx unu fojon por helpo, +Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li logxas cxi +tie en granda ricxeco, sed tute sola, cxar li malestimas la +homojn. Lia spertoricxa vivo faris lin granda sagxulo, kaj, +malgraux lia stranga eksterajxo, li meritas vian admiron, pli ol +vian mokadon. -- + +Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri +mia malgxentila konduto kontraux la bona hometo, kaj mia patro +pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li +destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la +mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaux ni tiom lin +amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, gxis li mortis, ni +alte respektis lin, kaj cxiam ni klinigxadis antaux li tute same +profunde, kiel antaux kadio kaj muftio.[9] + +La vojagxantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en +tiu cxi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por +la plua vojagxo. Ankaux en cxi tiun tagon gxisdauxris la +hierauxa gajeco, kaj ili sin donis al cxiuspecaj ludoj kaj +amuzajxoj. Post komuna tagmangxo ili alvokis la kvinan +komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian sxuldon, kiel jam +faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia +vivo estas tro malricxa je frapantaj okazintajxoj, kaj tial li ne +volas paroli pri gxi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la +fabelon pri la falsa princo. + + + + +La Fabelo pri la Falsa Princo. + + +Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu +lernoservis cxe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri, +ke Labakano kudradis mallerte; kontrauxe, li povosciis fari +laborajxojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante, +ke li estis mallaborema. Tamen ne cxio estis en ordo en la kapo +de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum +tutaj horoj, tiel ke la kudrilo farigxis brulrugxa en lia mano +kaj ekfumigxis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis +laborajxojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, -- kaj, +bedauxrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en +siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizagxo kaj +tuta tenigxo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj +kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris cxiufoje: +"Labakano havas denove sian aristokratan vizagxon." + +Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena pregxo +hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege +sxparakiritan veston, elpasxis el la moskeo, trairis per +malrapidaj fieraj pasxoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj +kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi, +Labakano," aux: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis +grandanime la manon aux, en specialaj okazoj, klinis belmaniere +la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, sxerce: "Naskita +princo vi ja estas, Labakano," li gxojis pro tio kaj respondis: +"Cxu ankaux vi rimarkis tion?" aux: "Mi jam de longe tiel +pensas!" + +Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda +subtajloro Labakano, sed cxar li estis en ceteraj rilatoj +bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn +kapricojn. Okazis gxuste tiutempe, ke Selim, la frato de l' +sultano, haltis travojagxe en Aleksandrio; kaj unu tagon li +sendis festveston al la majstro, por ke gxi estu de li korektita, +kaj la majstro transdonis gxin al Labakano, cxar tiu cxi faradis +la plej delikatajn laborajxojn. Vespere, kiam la majstro kaj la +aliaj subuloj foriris, por mallacigxi post la sxargxpenado de l' +tago, Labakano, pusxata de nekontrauxstarebla sopiro, reeniris en +la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe +li staris tie antaux la vesto, enpense admirante jen la belegan +brodajxon, jen la briletantajn sxangxkolorojn de la silko kaj +veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaux mallibervole li surmetis +gxin, kaj jen, ho miro! gxi vestis lin tiel perfekte, kiel se gxi +estus por li farita. "Cxu mi ne estas princo tute same bona +kiel iu alia?" li demandis sin, pasxante en la cxambro tien kaj +reen. "Cxu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo +naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro sxajnis samtempe +alpreni tute regxan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito +la penson, ke li estas nekonata regxido, kaj kiel nekonata +regxido li nun decidis forvojagxi en la mondon kaj tian lokon +forlasi, kie la homoj estas tiel malsagxaj, ke ili ne povas vidi, +sub la kovrajxo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon. +Sxajnis al li, kvazaux la belega vesto estas al li sendita de iu +bonvola feino; li do bone sin gardis malsxati tiel multvaloran +donacon, enposxigis la malmultan monon, kiun li havis kontante, +kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarsxis +el la pordego de Aleksandrio. + +Dum li vojagxadis, la nova princo elvokis cxiuloke grandan miron, +cxar la belega vesto kaj lia serioza, majesta tenigxo tute ne +konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian +demandon, li cxiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la +afero havas kauxzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin +ridinda per sia piedirademo, li acxetis por malalta prezo +maljunan cxevalon, kiu trafe al li konvenis, cxar, havante +nesxanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam gxi +embarase devigis lin prezentigxi kiel lerta rajdisto, kio tute ne +estis lia forta flanko. + +Unu tagon, dum li vojiris malrapide antauxen sur sia Murva, -- +tiel li nomis sian cxevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis +permeson rajdi en lia societo, cxar, diris li, per interparolado +mallongigxos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela +kaj gxentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon +pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montrigxis, ke ankaux li, same +kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li +nomigxas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfelicxa Pasxao +de Kajro, kaj nun vojagxas de loko al loko, por plenumi komision, +kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama +nekasxemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj +cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li +estas de alta deveno kaj vojagxas pro sia plezuro. + +La ambaux junuloj placxis multe unu al la alia kaj dauxrigis kune +la vojon. La duan tagon de l' komuna vojagxo Labakano demandis +sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj +eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Pasxao de +Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu cxi +neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize +atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfelicxaj bataloj, +devis forkuri, mortige vundita, li malkasxis al sia zorgato, ke +li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarhxo, kiu, pro +timo de la profetajxoj de siaj astrologoj, forigis la junan +princidon de sia kortego, jxurante, ke li ne volas lin revidi pli +frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la +nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke, +la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la +agxon de dudek du jaroj, li trovigxu cxe la famekonata kolono +El-Seruja, je kvar tagvojagxoj, oriente de Aleksandrio; tie li +transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun +li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi +sercxas"; se ili respondos: "Lauxdata estu la Profeto, kiu vin +gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro. + +Tre mirigis la subtajloron Labakanon cxi tiu sciigo. Per +enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin +la penso, ke al tiu cxi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti +nevo de potenca pasxao, la sorto plie donis rangon de princido, +sed al li mem, kiu ja posedas cxiujn princajn ecojn, gxi donacis, +kvazaux por moko, senfaman naskigxon kaj vivovojon tute +ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li +devis konfesi al si, ke tiu cxi lasta havas trajtojn de vizagxo +treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj +manieroj, unuvorte, cxiuj eksteraj perfektajxoj, kiuj povas iun +rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la +meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontrauxdirebla, ke +homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, ecx pli bonvena al +la princa patro, ol la vera princido. + +Cxi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj +la sekvintan nokton li ecx ekdormis kun ili. Sed kiam li +malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la +kusxantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj +songxi pri sia certa felicxo, vekigxis en li la penso, tion akiri +al si, aux ruze aux perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La +ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido, +krocxigxis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li +eltiris gxin, por enpusxi en la bruston de gxia posedanto. Sed +ecx la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li +do kontentigxis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem +la pli rapidan cxevalon de l' princido; kaj antaux ol Omar +vekigxis kaj sin vidis senigita je cxiuj siaj esperoj, lia +perfida kunvojagxanto jam malproksimigxis je suficxe multe da +mejloj. + +Estis gxuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam +Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraux kvar tagojn, +por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata. +Kvankam la loko, kie trovigxis cxi tiu kolono, estis malproksima +je ne pli ol du tagvojagxoj, tamen li tre rapidis por tien +alveni, cxar cxiam li timis, ke la vera princido alvenos unua. +En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja. +Gxi staris sur malgranda monteto en vasta ebenajxo kaj estis +videbla el du-trihora distanco. Cxe tiu cxi vido, la koro de +Labakano ekbatis pli lauxte. Kvankam, dum la du jxus pasintaj +tagoj, li jam havis suficxe da tempo por pripensi la rolon, kiun +li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema; +sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian +kuragxon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon. + +La cxirkauxajxoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj +dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj, +suficxe da provizajxoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia +vivteno. Li nun haltis kun sia cxevalo sub kelkaj palmoj kaj tie +atendis, kion sendos al li lia sorto. Cxirkaux la morgauxa +tagmezo li ekvidis grandan procesion de cxevaloj kaj kameloj, +venantan tra la ebenajxo en direkto al la kolono El-Seruja. La +procesio haltis cxe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la +kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel +karavano de ricxa pasxao aux sxejko. Labakano prave konjektis, +ke gxuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li +vidigus al ili jam hodiaux ilian estontan estron, sed li +moderigis sian deziregon prezentigxi kiel princo, cxar cxiuokaze +la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn +esperojn. + +La matena suno vekis la felicxegan tajloron por la plej grava +momento de lia vivo, kiam li levigxos el sia malalta sfero kaj +starigxos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante +sian cxevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri +la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la +doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed +la kubo estis jxetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita, +kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton +suficxe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca +el la regxoj. Sentimigite de cxi tiu penso, li sidigxis sur sian +cxevalon, prenis sian tutan kuragxon en manoj por igi gxin orde +galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la +malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia cxevalo kaj alligis +gxin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en suficxe granda +nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj +eksupreniris la monteton. Cxe la piedo de l' kolono staris ses +viroj. Tiuj cxi akompanis maljunulon kun nobla regxa mieno: lia +belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kasxmira sxalo, lia +blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin +homo ricxa kaj altranga. Labakano, alpasxinte, sin klinis antaux +li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon: + +"Jen mi estas, kiun vi sercxas." + +"Lauxdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la +maljunulo, kun larmoj de gxojo; "cxirkauxprenu vian maljunan +patron, kara mia filo Omar!" + +La bona tajloro estis de cxi tiuj solenaj vortoj tre kortusxita +kaj jxetis sin, duone gxojante, duone hontante, en la brakojn de +l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate +gxui la felicxegon de lia nova rango. Elrektigxinte el la brakoj +de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la +ebenajxo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia cxevalo +prezentis strangan vidajxon; cxu pro obstineco, cxu pro laceco, +la cxevalo, sxajne, tute ne volis pluen: gxi sxovigxis antauxen +per falsxanceligxa irado, kiu estis nek pasxado nek trotado, kaj +per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis gxin al pli rapida +kurado. Baldaux, tro baldaux Labakano rekonis sian cxevalon +Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam eklogxis en li la +demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera +frunto siajn uzurpitajn pretendojn. + +Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la +mano; kaj nun, malgraux la malbona irado de l' cxevalo Murva, li +jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton. +"Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin +trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomigxas +Omar; kaj neniu mortemulo kuragxu profani mian nomon!" + +Granda miro pentrigxis sur la vizagxoj de la apudstarantoj pro +cxi tiu sxangxigxo de aferoj; sed pli ol cxiuj konsternita +sxajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen +al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita +trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de +tiu homo. Gxi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el +Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol +nian koleron." + +Gxis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Sxauxmante de +kolerego, li volis trapusxigxi gxis Labakano, sed la +cxirkauxstarantoj sin jxetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj +la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo +estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj +dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfelicxulon." + +Jam kvietigxis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al +la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi +jxurpetas vin, pro memoro de mia patrino, auxskultu min!" + +"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas +deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?" +Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin +konduki malsupren de la monteto. Ili ambaux sidigxis sur belajn +cxevalojn, drapiritajn per ricxaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra +la ebenajxo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfelicxa +princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur +dromedaro, kaj apud li restis cxiam du rajdistoj, kiuj havis por +cxiu lia movo plej atenteman okulon. + +La maljuna princo estis Saauxd, sultano de la Vehxabanoj.[10] +Longan tempon li vivis seninfana, gxis fine al li naskigxis +princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la +astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris, +ke gxis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la dangxero, esti +forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la +infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li +edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li +atendis lian aperon. Cxi tion la sultano rakontis al sia +supozata filo, kaj esprimis grandan kontentigxon pri lia bela +staturo kaj lia dignoplena tenigxo. + +Kiam ili venis en la landon de l' sultano, cxie la logxantoj +akceptis ilin per gxojokrioj, cxar jam tra cxiuj urboj kaj +vilagxoj disvastigxis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno +de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam +starigis arkojn el floroj kaj brancxoj, brilegaj cxiukoloraj +tapisxoj ornamis la domojn, kaj la popolo lauxte gloris Dion kaj +lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Cxio +cxi tio plenigis per felicxo kaj gxojo la fieran koron de l' +tajloro; sed des pli malfelicxa sendube sin sentis la vera Omar, +kiu, ankoraux mankatenita, sekvis en silenta malespero la +procesion. Neniu atentis lin cxe la gxenerala gxojego, kiu tamen +en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj +da vocxoj, sed pri li, la lauxrajta portanto de la nomo, neniu +interesigxis; nur tiu aux alia demandis, kiun oni kunforkondukas +tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido +la respondo de liaj gardantoj: "Gxi estas freneza tajloro." + +Fine la procesio alvenis en la cxefurbon de l' sultano, kie oni +jam faris, por ilin akcepti, preparojn ecx pli grandiozajn, ol en +la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino, +atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de +l' palaco. La plankon de cxi tiu salono kovris grandega tapisxo; +la muroj estis ornamitaj per helblua sxtofo, kiu pendis de +grandaj argxentaj hokoj per oraj sxnuroj kaj kvastoj. + +Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis +en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el +la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej +multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la +sultanino. La trono staris sur kvar sxtupoj kaj estis +cxirkauxforgxita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj +ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo +de l' sultanino baldakenon el rugxa silko, kaj la Sxejko de +Medina ventumadis sxin per ventumilo el pavaj plumoj. + +Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun cxi +lastan ankaux sxi neniam revidis de lia naskigxo, sed +signifoplenaj songxoj jam aperigis al sxi la infanon, pri kiu +sopiris sxia koro, kaj tial sxi estis certa, ke ecx el inter +miloj da aliaj sxi tuj lin povus rekoni. Nun ekauxdigxis la bruo +de la alproksimigxanta procesio, trumpetado kaj tamburado +intermiksigxis kun la gxoja aplauxdado de l' popola amaso, la +hufofrapado de la cxevaloj eksonis sur la korto de l' palaco, +cxiam pli kaj pli proksime bruadis la pasxoj de la venantoj, +malfermegigxis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la +falantaj sur la vizagxon servistoj rapidis la sultano, tenante +sian filon per la mano, antaux la tronon de l' patrino. + +"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de +tiel longe sopiras." + +Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," sxi +ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizagxo, kiujn la Profeto +al mi montris en songxo!" + +En la momento, kiam la sultano volis fari al sxi riprocxojn pri +sxia supersticxo, malfermigxis subite la pordo, kaj, persekutata +de siaj gardantoj, de kiuj li sin desxiris per strecxo de cxiuj +siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li +jxetis sin teren antaux la trono: "Cxi tie mi volas morti; +prenu, ho patro kruela, mian vivon, cxar toleri tiun cxi honton +mi jam ne povas!" Cxiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase +interpusxigxis cxirkaux la malfelicxulo, kaj jam la alrapidantaj +gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino, +kiu en senparola mirego rigardis cxion cxi tion, salte levigxis +de la trono. "Haltu!" sxi kriis; "cxi tiu kaj neniu alia +estas la gxusta; cxi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam +vidis kaj tamen rekonas mia koro!" + +La gardistoj jam nevole deturnigxis de Omar, sed la sultano, +bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la +frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda +vocxo, "kaj cxi tie oni ne jugxas laux songxoj de virinoj, sed +laux certaj, neerarigaj signoj; cxi tiu (montrante Labakanon) +estas mia filo, cxar li alportis al mi la ponardon, la atestan +signon de mia amiko." + +"Li sxtelis gxin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian +sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne +auxskultis la vocxon de sia filo, cxar en cxiuj aferoj li kutimis +sekvi nur sian propran jugxon; la malfelicxan Omar'on li do lasis +perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano +en sian privatan cxambron, plena de kolero kontraux sia sultanino +edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en +paco. + +La sultanino, siaflanke, profunde malgxojis pro la jxusaj +okazintajxoj; sxi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto +ekposedis la koron de l' sultano, cxar gxuste tiun saman +malfelicxulon tiom multe da signifoplenaj songxoj jam aperigis al +sxi kiel sxian veran filon. Kiam sxia afliktigxo iome +kvietigxis, sxi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri +lia maljusteco. Verdire cxi tio ne estis facila, cxar tiu, kiu +pretendis esti sxia filo, jam transdonis al la sultano la +ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informigxis pri +la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej +perfekta memfido. Sxi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la +sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili cxion plej +precize rakontu al sxi, kaj poste sxi konsiligxis kun siaj plej +fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj +alian rimedon; fine parolis Melehxsala, maljuna sagxa Cxerkesino: +"Se mi bone auxdis, estimegata estrino, la transdoninto de l' +ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomigxas +Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, gxi estas +tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?" +-- "Cxu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via +filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti +lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkasxe sciigu al vi." -- La +sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris +konsilon, kiu sxajne tre placxis al sxia sinjorino, cxar tiu cxi +tuj levigxis, por iri al la sultano. + +La sultanino estis sagxa virino, kiu bone konis la malfortajn +flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Sxi do sxajnigis +esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu +kondicxon sxi petis por sxi. La sultano, kiu nun pentis sian +ekflamon de kolero kontraux sia edzino, konsentis pri la +kondicxo, kaj sxi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaux +al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aux +interbatigxi aux jxeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn cxiu +povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas +sagacecon: mi do proponas, ke cxiu el ili faru kaftanon kaj +pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn." + +La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen sagxe vi elpensis! +Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili +kunkudros la plej bonan kaftanon? Ne! jen kio estas vere +sensenca!" + +Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antauxpromesis +al sxi la plenumon de la kondicxo, kaj la sultano, homo +vortotenema, cedis en la fino, jxurante tamen, ke kiel ajn bele +la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin +akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis, +ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas +vidi kaftanon de lia mano. Plenigxis per gxojo la koro de l' +bona Labakano: se nur de tio gxi dependas, li diris al si en la +pensoj, sinjorino sultanino baldaux kontentigxos kun mi. + +Oni jam pretigis du cxambrojn, unu por la princido, la alian por +la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al cxiu el ili +oni donis nur pecon da silka sxtofo suficxe grandan, tondilon, +kudrilon kaj iom da fadeno. + +La sultano estis tre scivola, kian kaftanacxon faros lia filo; +kaj ankaux al la sultanino batis maltrankvile la koro, cxu sxia +ruzo bone sukcesos aux ne. Du tagojn oni difinis al la +konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis +voki sian edzinon, kaj kiam sxi aperis, li sendis venigi el la du +cxambroj la ambaux kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe +Labakano enpasxis kaj sternis sian kaftanon antaux la mirantaj +rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen +vidu, respekteginda patrino, cxu tio cxi ne estas majstrajxo? +Kontraux la plej lerta kortega tajloro mi kuragxus veti, ke fari +tiel belan kaftanon li ne povus." + +La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia, +kion vi plenumis?" Indigne li jxetis sur la plankon la silkan +sxtofon kaj la tondilon. "Dresi cxevalojn oni instruis al mi +kaj svingi la sabron, kaj cxe cxiu turnira vetbatalo mia lanco +trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi +fremdaj; ja ecx malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la +estro de Kajro." + +"Ho vera filo de mia regxa sinjoro!" ekkriis la sultanino. +"Kial ne estas al mi permesite vin cxirkauxpreni, vin nomi mia +filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," sxi dauxrigis, sin turninte +al la sultano, "ke mi uzis kontraux vi cxi tiun ruzon. Cxu vi +ankoraux ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere, +belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre +dezirus lin demandi, cxe kiu majstro li lernis." + +La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen +sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kasxi sian +rugxigxon kaj venki sian cxagrenon, ke li tiel stulte perfidis +sin. "Ankaux cxi tiu pruvo ne suficxas," diris la sultano. +"Sed, lauxdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciigxi, +cxu mi estas trompita." + +Li ordonis alkonduki sian plej rapidan cxevalon, salte +surcxevaligxis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komencigxis ne +malproksime de la urbo. Tie laux malnova legendo, logxis bonvola +feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la +regxojn de lia gento en horoj de urgxega bezono; tien rapidis la +sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, cxirkauxita +de altaj cedroj. Tie, laux la legendo, logxis la feino, kaj +malofte oni kuragxis tien penetri, cxar jam de tempo antikva la +loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdonigxis de +patro al filo. Apenaux li alvenis, la sultano desaltis de sia +cxevalo, gxin alligis al unu el la arboj, starigxis en la mezo de +la loko, kaj ekparolis per lauxta vocxo: "Se estas vero, ke vi +donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono, +auxskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en +afero, kie homa prudento nenion vidas." + +Apenaux li eldiris la lastajn vortojn, malfermigxis unu el la +cedroj, kaj elpasxis vualita virino vestita per longa blanka +robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saauxd; via +deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu cxi +tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaux homoj, kiuj pretendas +esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos +tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj +donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, ricxe ornamitajn +per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane +penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj. + +Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur +povas trovigxi en la kestetoj, kiujn, ecx per strecxo de cxiuj +siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaux la surskriboj donis al +li nenian lumon en la afero, cxar sur unu li legis: _Honoro kaj +Gloro_, sur la alia: _Felicxo kaj Ricxeco_. La sultano pensis en +si mem, ke ankaux al li estus malfacile elekti inter la du +objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj. + +Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj +raportis al sxi, kion diris la feino; kaj nun plenigis sxian +koron mistera espero, ke tiu, al kiu sxi sentis sin tiel forte +altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian regxan devenon. + +Antaux la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia +propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li +supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke +li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de pasxaoj +kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis +arege tra la malfermita pordo. Ili sidigxis sur belegaj kusenoj +lauxlonge de la muroj. Kiam ili cxiuj sidigxis, la sultano +denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj +pasxoj li trairis la salonon, jxetis sin teren antaux la trono +kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?" + +La sultano rektigxis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la +praveco de viaj pretendoj je tiu cxi nomo oni lauxtigis dubojn; +unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via +naskigxo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la gxustan!" + +Labakano levigxis kaj alpasxis antaux la kestetojn. Longe li +pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata +patro! kio pli alta ol la felicxo esti via filo? Kio pli nobla +ol la ricxeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras +la surskribon: Felicxo kaj Ricxeco." + +"Ni baldaux scios, cxu vi bone elektis; intertempe sidigxu sur +tiu kuseno apud la Pasxao de Medina," diris la sultano kaj faris +signon al sia sklavo. + +Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno +malgxoja, kaj lia tuta aspekto vekis gxeneralan kompaton cxe la +apudestantoj. Li jxetis sin teren antaux la trono kaj demandis +pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li +devas elekti unu el la kestetoj; li levigxis kaj alpasxis antaux +la tablon. Atente li legis ambaux surskribojn, poste li parolis: +"La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la felicxo, +kiel pasemaj cxiuj ricxajxoj. Sed krom tio ili instruis al mi, +ke en la brusto de homo kuragxa logxas nedetruebla trezoro, la +honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas +samtempe kun la felicxo. Do, ecx se por cxiam mi perdas nun mian +kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!" + +Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano +ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaux li +alpasxu antaux sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton. +Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el +la sankta fontano Zemzem en Mekka, antauxlavis siajn manojn por +pregxi, turnis sian vizagxon orienten, jxetis sin teren kaj +pregxis. "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis +nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la +Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian +veran filon en tiu cxi horo de l' provo." + +Li levigxis kaj resupreniris sian tronon. Gxenerala scivolego +tenis kvazaux enkatenitaj cxiujn apudestantojn; korpremate +atentaj, apenaux ili kuragxis spiri; ecx museton oni povus auxdi +kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta +korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn +de la antauxstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun +ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj cxi +lastaj, kiujn gxis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte +malfermigxis per si mem. + +En la de Omar elektita kesteto kusxis, sur velura kuseno, +malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano -- +granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaux, +ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la +kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidajxo! en tiu sama +momento gxi ekpligrandigxis, kaj cxiam gxi farigxis pli kaj pli +granda, gxis gxi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la +kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaux li genue, +kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidigxi cxe lia dekstra +mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova +proverbo: _Restu tajloro cxe via laboro!_ Vere, vi ne meritas +mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaux nenion povas +rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi +sxatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia +lando." + +Hontigita, kvazaux dispremegita kiel li estis, la kompatinda +subtajloro nenion povis respondi; li jxetis sin teren antaux la +princo, kaj larmoj jxetigxis el liaj okuloj. "Cxu vi povas +pardoni al mi, princo?" li diris. + +"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio +fieras cxiu Abasido," respondis la princo, igante lin levigxi; +"foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortusxita, +la maljuna sultano kaj jxetis sin sur la bruston de la filo; la +emiroj kaj pasxaoj kaj cxiuj eminentuloj de l' regno levigxis de +siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova regxido!" kaj, dum la +gxenerala gxojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton, +elsxteligxis el la salono. + +Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian cxevalon +Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio. +Kvazaux songxo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la +belega kesteto, ricxe ornamita per perloj kaj diamantoj, +rememorigis al li, ke songxo gxi ja tute ne estis. Reveninte +fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro, +desaltis teren, alligis sian cxevalon al la pordo kaj enpasxis en +la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis, +faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin +servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj +rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj +cxiuj sin jxetis kiel frenezaj kontraux la kompatinda Labakano, +kiu tute ne atendis tian gxentilan akcepton: ili prilaboris lin +per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pincxis per akraj +tondiloj, gxis li falis ellacigita sur amason da malnovaj +vestajxoj. + +Dum li tie kusxis, faris al li la majstro furiozajn riprocxojn +pro la sxtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke gxuste pro +tio li revenis, cxar li volas cxion kompensi; vane li proponis +trioblan kompensajxon; la majstro kaj liaj subuloj sin jxetis sur +lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo. +Vundbatita kaj cxifonita, li sidigxis sur sian cxevalon Murva kaj +rajdis en karavanejon. Tie li kusxigis sian lacan disbatitan +kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la +tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco +de cxiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri +cxia grandeco kaj farigxi respektinda burgxo de la urbo. Kaj la +morgauxan tagon li ne pentis pri sia decido, cxar la peza mano de +l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam +definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan +mosxtecon. + +Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, acxetis al +si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte cxiujn +antauxarangxojn kaj alkrocxinte antaux sia fenestro elpendajxon +kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidigxis en sia +laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la +kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele +dissxiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia +laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al gxi, kia stranga +vidajxo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu, +la kudrilo dauxrigis diligente kudradi; gxi faris delikatajn, +graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris ecx en siaj plej +artoricxaj momentoj! + +Vere, ecx la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila +kaj grandvalora! Kaj ankoraux alian valoron havis cxi tiu +donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam +finigxis. + +Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaux la plej fama +tajloro, longe kaj largxe. Li altrancxadis la vestojn kaj +faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj cxi tiu laboris +plue kaj sencxese, gxis la vesto estis preta. Majstro Labakano +havis baldaux la tutan urbon kiel klientaron, cxar li laboradis +bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj +skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen +lernantoj kaj cxiam post sxlositaj pordoj. + +Tiel la kesteta sentenco, promesinta _felicxon_ kaj _ricxecon_, +fine plenumigxis; felicxo kaj ricxeco, almenaux en meza mezuro, +akompanadis la pasxojn de la bona tajloro; kaj cxiufoje kiam li +auxdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en +cxies busxo, -- kiam li auxdis, ke tiu kuragxulo estas la fiero +kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la +iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi +restis tajloro, cxar honoro kaj gloro estas ja dangxeraj +aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj +samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian +povon, certe gxi ankoraux cxiam kudradas per la eterna fadeno de +la bona feino Adolzajdo. + +Cxe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj +baldaux gxi atingis Birket el Had, "Fontanon de l' +Pilgrimantoj," de kie gxis Kajro estas nur trihora irado. Oni +sciis, ke cxirkaux tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaux la +komercistoj havis la gxojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte +al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el +Falk, cxar gxi estis rigardata kiel felicxa antauxsigno, eniri +tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto. + +Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiauxis la fremdulon +kaj la grekan komerciston Zaleuxkos kaj iris hejmen kun siaj +amikoj. Zaleuxkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj +invitis tie tagmangxi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li +antauxe foriris sxangxi sian vestaron, promesinte baldaux reveni. + +La greko jam faris cxiun antauxarangxon, por bone regali la +fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojagxo apartan +korinklinon; kaj kiam la mangxajxoj kaj trinkajxoj staris bonorde +sur la tablo, li sidigxis, por atendi sian gaston. + +Nun fine li auxdis lin, alproksimigxantan per malrapidaj pezaj +pasxoj lauxlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia cxambro. Li +levigxis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran +akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpasxis malantauxen, +terurita, cxar jen renkontis lin cxe la sojlo tiu timiga +rugxmantelulo! Ankoraux unu rigardon li jxetis sur lin: iluzio +gxi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la +nigraj okuloj rigardis lin fulme, la rugxa mantelo kun la oraj +brodajxoj -- cxio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo, +estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj +skuadis ekscite la bruston de Zaleuxkos. Estas vero, ke li jam +repacigxis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu +nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove +cxiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de +antauxmorta timo, tiu cxagrenego, kiu venenis por cxiam lian +junan vivon, denove preterpasis antaux lia animo kvazaux per +unumomenta ekflugo. + +Cxiam senmove staris la aperajxo sur la sojlo. "Kion vi volas, +terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne +malbenu vin!" + +"Zaleuxkos!" parolis el sub la masko konata vocxo; "cxu tiel +vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj +dissxovis de sia brusto la mantelon: gxi estis Selim Baruhx, la +fremdulo. + +Sed Zaleuxkos sxajnis ankoraux ne trankviligita: terure estis al +li en cxeesto de tiu fremdulo, cxar nur tro klare li rekonis en +li la nekonaton de _Ponte vecchio_. Tamen tiu cxi sento cedis +fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon +al la fremdulo, ke li sidigxu kun li al la tablo. + +"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruhx la parolon, +kiam ili sidigxis, "cxar vi rigardas min per elokvente +demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri +al viaj rigardoj, sed mi sxuldas al vi klarigon pri mia konduto, +kaj tial mi kuragxis, ecx riskante vian malbenon, aperi antaux vi +en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laux la kredo de +miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas ecx pli +malfelicxa ol mi.' Tion cxi lastan vi kredu nur, amiko +Zaleuxkos; kaj nun auxdu mian senkulpigxon. + +"Mi devas reveni gxis la komenco, por min bone komprenigi. Mi +naskigxis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la +pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de +sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en +Francujo cxe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de +post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon, +por sercxi trans la maro rifugxejon cxe miaj gepatroj; akompanis +min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj +plej grandaj dangxeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la +gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la +furioza franca popolo, ni albordigxis en Aleksandrio. Sed ho ve! +ne cxion mi trovis en la domo de mia patro, kiel gxi devas esti. +Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo +ankoraux ne atingis gxis tie; sed des pli neatendite trafis la +malfelicxo mian familion en gxia plej profunda interno. Malmulte +da tempo antauxe, mia frato, esperoplena junulo, cxefsekretario +de mia patro, edzigxis kun juna knabino, filino de firenza +nobelo, kiu logxis en nia najbarajxo; du tagojn antaux nia +alveno, sxi subite malaperis, kaj ecx la plej malgrandan +postesignon de la malfelicxa knabino nek nia familio nek sxia +patro povis trovi. Oni fine konvinkigxis, ke sxi nesingardeme +promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de +rabistoj. Por mia kompatinda frato cxi tiu penso estus eble +malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaux +eksciis: la perfidulino ensxipigxis kaj forveturis eksterlandon +kun juna Napolano, kiun sxi ekkonis en la domo de sia patro. +Kvazaux freneza de kolero, mia frato faris cxion eblan por venigi +al jugxo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris +sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian +propran malfelicxon kaj cxiujn nin pereigi. La firenza nobelo +foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas +havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian +ruinon. En Firenzo li malprosperigis cxiun esploron, kiun +entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per +cxiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron +kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej +hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj +igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfelicxa +patrino farigxis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaux ol +la morto liberigis sxin de sxia terura stato, kiu tamen en la +lastaj tagoj sxangxigxis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun +trovigxis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian +spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj +tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en +mi, baldaux farigxis kvazaux ardega flamo en mia animo. + +"Kiel mi jam diris, mallonge antaux sxia fino revenis al sxi la +konscio; sxi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia +malfelicxo kaj pri sia propra morto. Poste sxi petis cxiujn +aliajn forlasi la cxambron; kun solena mieno sxi sidigxis +rektigxinte sur sia mizera kusxejo kaj diris, ke mi povas akiri +sxian benon, se mi jxuros tion plenumi, kion sxi nun ordonos al +mi. Kortusxita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi jxure +promesis plenumi sxian volon. Cxe tio sxi komencis denove +sursxuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis +al mi, kun plej teruraj minacoj de sxia malbeno, vengxi kontraux +li mian malfelicxan familion. Sxi mortis en miaj brakoj. Jam de +longe dormetis en mia animo tiu penso pri vengxo; nun gxi +plenforte vekigxis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj +jxuris al mi mem, ke mi uzos cxiun eblan rimedon, por plenumi +mian vengxon, ecx se mi per tio pereos. + +"Baldaux mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej +kasxite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin +trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano farigxis intertempe +gubernatoro, kaj nun cxe la plej malgranda suspekto li havis en +mano cxiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia +helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en +konata livreo; lia sxanceligxa irado, lia malgaja mieno kaj lia +kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_ +rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano, +kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras +kontraux sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan +humoron. Li sxajnis tre mirigita, vidante min tie, forte +plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro farigxis gubernatoro, +li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaux mia oro, +subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko. +La cxefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan +serviston, kiu en cxiu horo malfermos por mi la pordon de mia +malamiko; kaj de nun maturigxis cxiam pli rapide mia plano de +vengxo. Al mi sxajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano +tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian +plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia +filino. Cxu gxi ne estis sxi, kiu tiel hontinde krimis kontraux +mia frato? -- sxi ja, kiu estis la cxefa kauxzo de nia +malfelicxo? Ecx gxojigis mian vengxosoifantan koron la novajxo, +ke gxuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edzinigxi; mi +tuj prenis decidon: nun morti sxi nepre _devas_. Tamen mi timis +plenumi propramane la krimon, kaj ankaux Pietron mi ne jugxis +kapabla gxin fari; tial ni cxirkauxesploris, por trovi iun, kiu +povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuragxis dungi +neniun, cxar neniu entreprenus ion tian kontraux la gubernatoro. +Fine naskigxis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste +plenumis; samtempe, cxar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li +proponis vin kiel plej tauxgan ekzekutiston. Pri la plua irado +de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj +honesteco preskaux malprosperigis mian entreprenon: de tio venis +la epizodo de la mantelo. + +"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l' +gubernatoro, kaj ne malpli kasxe li volis nin poste reelkonduki +sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi +cxiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera +spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antauxenpelate de timo kaj +pento, mi kuris pli ol du cent pasxojn, gxis mi falis senforta +sur la sxtupojn de pregxejo. Kiam mi fine reakiris la +memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se +oni vin trovos en la palaco. Mi alsxteligxis tien, sed nek de vi +nek de Pietro mi povas trovi ecx la plej malgrandan, postsignon; +sed la pordeto ankoraux staris malfermita, kaj tial mi almenaux +povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la +domo. + +"Kiam farigxis tago, timo antaux eltrovigxo kaj premanta sento +de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj +foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsternigxon, kiam oni +tie post kelkaj tagoj rakontadis cxie la aferon, kun la aldono, +ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila, +timoplena, mi reiris Firenzon: jam antauxe mia vengxo eksxajnis +al mi iom supermezura, sed nun mi gxin ecx malbenis, cxar multe +tro kare mi pagus por gxi, se la prezo estus via vivo. Mi +alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon. +Kion mi sentis, vidante vin suriri la esxafodon kaj tiel heroe +suferi, pri tio mi ne volas paroli; suficxas diri, ke kiam via +sango tie elsxprucis, jam farigxis nesxancelebla mia decido, +dolcxigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja cxion scias, kio +poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi +cxi tiun vojagxon. Kiel peza sxargxo premis min la penso, ke vi +ankoraux ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum +multaj tagoj kaj fine fari plenan malkasxan konfeson pri mia +kulpo." + +Gxis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li +finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian +manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfelicxa ol mi, cxar +cxiam, kvazaux per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de +via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi +faru al vi ankoraux unu demandon: kiel farigxis, ke vi venis sub +tiu cxi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, acxetinte por +mi la domon en Konstantinopolo?" + +"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al cxiuj +homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj +nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, cxe miaj +Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da +monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de +miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia +patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj +kelke da samepensantaj junuloj kaj aligxis al tiuj kuragxaj +Mamelukoj, kiuj tiel ofte farigxis la teruro de la franca armeo. +Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l' +paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovagxan vivon +de vagisto, dedicxitan al batalo kaj cxaso. Kun tiuj homoj, kiuj +respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; cxar kvankam miaj +Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Euxropanoj, tamen ili +estas tute netusxitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj +ambicio." + +Zaleuxkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian +opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se +li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Euxropo. Li +prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj +mortu. + +Kortusxita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li +diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu +pro tio mian plej varman dankon." Li salte levigxis kaj +ekstaris plenstature antaux la greko, kiun preskaux teruris la +militista tenigxo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda +misteroplena vocxo de lia gasto. "Via propono estas bela," +parolis tiu cxi plue; "por cxiu alia gxi estus alloga, sed mi -- +ne povas gxin akcepti. Jam staras selita mia cxevalo, jam +atendas min miaj servistoj; adiaux, Zaleuxkos!" + +La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, cxirkauxprenis +sin adiauxante. "Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomigxas mia +gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko. + +La fremdulo rigardis lin longe, ankoraux unu fojon premis al li +la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi +estas _la rabisto Orbasano_." + + +FINO. + + + + +[1] Turka interpretisto (vorto internacia). + +[2] La turka registaro: angl., _The Porte_; fr., _La (Sublime) +Porte_; germ., _Die (hohe) Pforte_. + +[3] Nomo, kiun donas orientanoj al cxiuj okcident-euxropanoj: +_Franko_ estas do, laux tio, _ne_ identa al _Franco_. + +[4] Estinta itala ormonero: ital., _zecchino_; hisp., _zequi_; +france kaj angle, _sequin_; germ., _Zechine_. + +[5] _Altano_: germane, _Altan_: balkonsimila teraseto aux estrado, +alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruajxo (cxu +muroj, cxu kolonoj); en cxi tiu rilato gxi diferencas de ordinara +balkono, kiu elstaras el la muro de l' domo. La germana vorto +_Altan_ devenas de la itala _altana_. + +[6] Turka jugxisto. + +[7] En la moderna turka lingvo _Kapitan-Pasxao_, cxefadmiralo de +la turka militsxiparo. + +[8] _Agao_, turka oficiro. + +[9] _Kadio_: turka jugxisto; _muftio_: turka cxefpastro. + +[10] Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, cxirkaux la jaro, +1745. + + + + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** + +***** This file should be named 22070.txt or 22070.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/2/2/0/7/22070/ + +Produced by David G. Simpson + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
