summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/24145.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '24145.txt')
-rw-r--r--24145.txt3837
1 files changed, 3837 insertions, 0 deletions
diff --git a/24145.txt b/24145.txt
new file mode 100644
index 0000000..808a3ee
--- /dev/null
+++ b/24145.txt
@@ -0,0 +1,3837 @@
+The Project Gutenberg EBook of Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde, by
+Robert Louis Stevenson
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
+
+Author: Robert Louis Stevenson
+
+Translator: William Morrison
+ William W. Mann
+
+Release Date: January 3, 2008 [EBook #24145]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDE ***
+
+
+
+
+Produced by Les and Arlyn Kerr
+
+
+
+
+R. L. STEVENSON
+
+
+Doktoro Jekyll
+kaj
+Sinjoro Hyde
+
+
+Kun permeso de Longmans & Co
+
+Tradukita de
+WILLIAM MORRISON, F. B. E. A.
+kaj
+WILLIAM W. MANN
+
+
+LONDON, W. C.
+THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION
+133-136, High Holborn
+
+
+
+ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskigxis
+en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de suficxe
+ricxaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta
+vivado, de la sxargxo de malbona sano. Kiam,
+ankoraux knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj
+lia vartistino legadis al li tage kaj nokte cxiajn
+rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la
+instinkto de l' auxtoreco. Edukita en la skota
+cxefurbo, li studadis la legxosciencon kaj
+farigxis advokato. Dum sia libertempo, li vojagxis
+alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua
+verko, <<An Inland Voyage>> (Enlanda Vojagxo). La verko,
+tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun
+tradukita en la sekvantaj pagxoj. Post la morto de sia
+patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Euxropon por
+sercxi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li
+faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li
+mortis en 1894.
+
+La verkoj de Stevenson estas diversaj, cxar li
+estis poeto, romanisto, vojagxinto, moralisto kaj
+biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj
+li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco
+estis malofte egalita.
+
+Prezentante tiun cxi tradukon al la mondo
+esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro
+J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan,
+Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.
+
+
+Oktobro 1909.
+W. Morrison, Edinburgo.
+W. W. Mann, Londono.
+
+
+
+Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
+
+
+La rakonto pri la pordo
+
+Sinjoro Utterson, la legxisto, estis homo kun
+malglata vizagxo neniam lumigata de rideto; malvarma,
+mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la
+sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel
+aminda. CXe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis
+laux lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj
+okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon,
+sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la
+postmangxa vizagxo, sed pli ofte, kaj lauxte,
+per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis
+gxinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la
+grandaj vinoj; kaj, kvankam li gxuis la teatron, li ne
+estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek
+jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon,
+kelkfoje mirante preskaux kun envio, la altpremecon de
+vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj
+en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol
+riprocxi.
+
+--Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze
+diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laux sia
+propra maniero.--En tiu cxi rolo, la sorto ofte faris,
+ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona
+influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili
+dauxrigis viziti lian cxambraron, li neniam
+elmontris ecx nuancon de sxangxo en sia mieno.
+
+Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro,
+cxar ecx en sia plej bona humoro li estis
+sindetenema, kaj ecx liaj amikigxoj sxajnis esti
+fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.
+
+Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon
+pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la
+maniero de tiu legxisto. Liaj amikoj estis el liaj
+propraj samsanganoj, aux tiuj kiujn li konis dum plej
+longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun
+la tempo; ili necesigis nenian specialan tauxgecon
+cxe sia objekto. De tio sendube naskigxis la ligo,
+kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1],
+lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion
+tiuj du povis vidi unu en la alia, aux kiun temon
+komunan al ambaux ili povis trovi, tio estis por multaj
+personoj <<nukso por fendi>>. Tiuj, kiuj renkontis ilin dum
+iliaj cxiudimancxaj promenadoj, raportis, ke ili
+kutime diras nenion, sxajnas strange malgajaj, kaj
+akceptadas kun videbla sengxenigxo la alvenon de
+amiko. Malgraux tio, la du viroj plej alte sxatis
+tiujn ekskursojn, taksis ilin la cxefa juvelo de
+cxiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de
+plezuro, sed ecx malcedis al la alvokoj de profesiaj
+aferoj, por ke ili povu gxui ilin neinterrompate.
+
+Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis
+ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La
+strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila,
+sed gxi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de
+l' semajno[2].
+SXajne la logxantoj cxiuj bone prosperadis, kaj
+cxiuj vetesperis sukcesi ankoraux pli bone, kaj la
+superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketajxoj;
+tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris
+kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.
+
+Ecx dimancxe, kiam gxi vualis siajn pli
+brilacxajn cxarmojn kaj estis kompare ne trairata,
+la strato ellumis, kontraste al sia malgaja
+cxirkauxajxo, kiel fajro en arbarego; kaj per
+siaj fresxe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone
+poluritaj latunajxoj, sia gxenerala pureco kaj
+gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj placxis la okulon de la
+preteriranto.
+
+Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta
+direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj
+gxuste cxe tiu punkto ia malbonauxspica masivo
+de konstruajxoj eltrudis sian gablon[3]
+super la straton. GXi estis duetagxa, montris nenian
+fenestron, nenion krom pordo cxe la malsupra etagxo
+kaj blinda kvazauxfrunto de makulita muro cxe la
+supra; kaj portis en cxiu trajto la signojn de
+dauxra kaj avaracxa malzorgo. La pordo, kiu posedis
+nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita.
+Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis
+alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la
+sxtupoj; la lerneja knabo provadis sian
+posxtrancxilon sur la muldajxoj, kaj en la
+dauxro de preskaux tuta generacio, aperis neniu por
+forpeli tiujn okazajn vizitantojn aux por ripari iliajn
+ruinigajxojn.
+
+S-ro Enfield kaj la legxisto iris sur la alia flanko
+de la strato; sed kiam ili alvenis gxuste kontraux
+la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.
+
+--CXu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj
+kiam lia kunulo respondis jese, --gxi estas kunigita en
+mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.
+
+--CXu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda
+sxangxo de vocxo. Kaj kio estis tio?
+
+--Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. --Mi estis
+revenanta hejmen de iu mondfina loko cxirkaux la
+tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min
+tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion
+krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj cxiuj
+logxantoj estis dormantaj--strato post strato,
+cxiuj iluminitaj kvazaux por procesio, kaj cxiuj
+tiel malplenaj kiel pregxejo--gxis fine mi
+enigxis en tiun staton de mento, en kiu oni
+auxskultas kaj auxskultadas kaj komencas arde
+deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du
+figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten
+laux bona marsxpasxado, kaj la alia, knabino
+eble ok aux dekjara, kuranta tiel rapide, kiel sxi
+povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaux, ja
+suficxe kompreneble, kunfrapigxis unu kontraux
+la alian cxe la angulo, kaj tiam okazis la terurega
+parto de la afero; cxar la viro trankvile premegis
+subpiede la korpon de l' infanino kaj lasis sxin
+kriegantan sur la tero. Tio, auxdata, estas nenio, sed
+vidata, gxi estis infera. Ne estis kiel homo; estis
+kvazaux iu malbenita Juggernaut. <<He! haltu!>> mi
+kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l'
+nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo
+cxirkaux la krieganta infanino. Li estis tute
+trankvila kaj faris nenian kontrauxstaron, sed li
+jxetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke gxi
+sxvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis
+la propra familio de la knabino; kaj baldaux aperis la
+kuracisto, por kiu oni estis sxin sendinta. Nu, la
+infanino ne estis multe vundita, sed pli gxuste
+timigita, laux la diro de lia ostosegista mosxto;
+kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed
+estis unu stranga cirkonstanco. Jam cxe la unua vido, la
+viracxo inspiris en mi nauxzon. Ankaux la
+familio de la knabino sxajnis senti same, kio estis ja
+nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la
+kuracisto. Li estis laux la ordinara tipo de apotekisto,
+de neniu speciala agxo aux koloro, kun forta
+Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo.
+Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni cxiuj: cxiufoje
+kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto
+nauxzigxas kaj blankigxas pro deziro lin
+mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis
+kio estas en la mia, kaj, cxar mortigo estis neebla, ni
+faris tion, kion ni jugxis krom tio plej bona. Ni diris
+al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon
+el la okazintajxo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino
+de Londono gxis la alia. Ke, se li havas amikojn aux
+kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj
+la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj
+vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone,
+cxar ili estis sovagxaj kiel harpioj. Neniam mi
+vidis rondon da tiel malamegaj vizagxoj; kaj jen la viro
+en la mezo, kun ia nigra ridacxa trankvileco--timigita
+tamen ankaux, mi povis rimarki--sed elportanta la
+aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.
+
+--Se vi elektas fari profiton el tiu cxi
+okazintajxo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi.
+CXiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu
+vian sumon. --
+
+Nu, ni suprentordis lin gxis 100 funtoj por la
+familio de la knabino; li videble volis kontrauxstari;
+sed cxe ni cxiuj estis io, kio minacis al li nenion
+bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj
+kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la
+pordo? Li eltiris sxlosilon el la posxo, eniris kaj
+tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj cxeko je Coutts[4]
+por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per
+nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam cxi tio estas unu
+el la punktoj de mia rakonto, sed gxi estis nomo
+almenaux tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis
+granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur
+gxi ne estis falsajxo. Mi permesis al mi la
+liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero
+sxajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras
+tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la
+cxeko de alia homo por preskaux cent funtoj. Sed li
+estis tute trankvila kaj mokrida.
+
+--Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi gxis
+la bankoj malfermigxos, kaj tiam mi mem monerigos la
+cxekon.
+
+Tial ni cxiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la
+infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la
+restajxon de la nokto en mia cxambraro; kaj, la
+sekvintan matenon, post kiam ni mangxis, ni iris kune al
+la banko. Mi mem prezentis la cxekon kaj diris, ke mi
+havas cxiun kauxzon por kredi, ke gxi estas
+falsajxo. Sed tute ne. La cxeko estis vera.
+
+--Tut-tut![5] diris
+S-ro Utterson.
+
+--Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield.
+Jes, estas malbona afero. CXar mia homo estis tia, kun
+kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la
+persono, kiu skribis la cxekon, estas la vera esenco de
+la konveneco, fama ankaux, kaj (kio pli malbonigas la
+aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas <<la bono>>.
+Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn
+malsagxajxojn de sia juneco. La Domo de la
+Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruajxon
+kun la pordo. Kvankam ecx tio ja ne suficxas por
+klarigi cxion--li aldonis; kaj cxe tiuj vortoj, li
+enrevigxis.
+
+El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro
+Utterson:
+
+--Kaj vi ne scias, cxu la tratinto de la cxeko
+logxas tie?
+
+--Versxajna loko, cxu ne? respondis S-ro
+Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li
+logxas cxe iu placo.
+
+--Kaj vi neniam demandis pri ... la loko kun la pordo?
+diris S-ro Utterson.
+
+--Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo.
+Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj;
+gxi tro inklinas al la stilo de la Lasta Jugxo. Vi
+ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaux ekirigi
+sxtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj
+malsupreniras la sxtono, ekirigante aliajn sxtonojn,
+kaj baldaux iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi
+povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia
+propra posta gxardeno, kaj la familio devas
+sxangxi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi
+regulon, ke, ju pli afero sxajnas stranga, des malpli mi
+demandojn faras.
+
+--Kaj, vere, tre bona regulo gxi estas, diris la
+legxisto.
+
+--Sed mi esploris la lokon mi mem, dauxrigis S-ro
+Enfield. GXi apenaux sxajnas domo. Ne
+trovigxas alia pordo, kaj neniu en- aux eliras per
+tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia
+aventuro. Estas, en la supra etagxo, tri fenestroj, kiuj
+rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas
+cxiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo,
+kiu gxenerale eljxetas fumon; tial iu sendube
+logxas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; cxar la
+konstruajxoj tiel sin interpremas cxirkaux la
+korto, ke malfacile estas diri, kie unu finigxas kaj
+alia komencigxas.
+
+La paro denove antauxenmarsxis silente dum iom da
+tempo, kaj poste:
+
+--Enfield! diris Utterson, estas bona, via regulo.
+
+--Jes, tiel mi kredas, respondis Enfield.
+
+--Sed malgraux cxio, dauxrigis la
+legxisto, estas unu punkto pri kiu mi deziras demandi;
+mi deziras peti la nomon de tiu homo, kiu piedpremis la
+infaninon.
+
+--Nu, diris S-ro Enfield, mi ne povas vidi, ke tio iel
+malutilus. Estis homo nomita Hyde[6].
+
+--Hm, diris S-ro Utterson, kia homo, kiel li aspektas?
+
+--Ne estas facile lin priskribi. Estas io malagrabla
+cxe lia aspekto; io malplacxa, io absolute
+abomeninda. Mi neniam vidis homon, kiu tiom al mi
+malplacxis, kaj tamen mi apenaux scias kial. Li ja
+nepre estas iel kriplita; li forte sentigas ian kriplecon,
+kvankam mi ne povus precizigi gxian lokon. Lia aspekto
+estas iel eksterordinara kaj mi tamen cxe li ne povas
+citi nome ion kontrauxnorman. Ne, sinjoro, ne al mi
+prosperas, mi ne povas lin priskribi. Kaj tio ne estas pro
+manko de memoro; cxar mi certigas, ke mi lin povas
+revidi en cxi tiu momento.
+
+S-ro Utterson denove iom marsxadis silente, kaj
+evidente sub la pezo de ia pripensado.
+
+--Vi estas certa, ke li uzis sxlosilon? li demandis
+fine.
+
+--Mia kara sinjoro ... , komencis Enfield, surprizita el
+si.
+
+--Jes, mi scias, diris Utterson, mi scias, ke cxi
+tio devas sxajni stranga. La fakto estas, ke se mi ne
+petas al vi la nomon de la alia persono, tio estas cxar
+mi jam gxin konas. Vi vidas, Richard, ke via rakonto
+trafis. Se gxi estis malgxusta pri iu punkto, pli
+bone estus, ke vi gxin korektu.
+
+--SXajnas al mi, ke via devo estis min averti,
+respondis la alia, iom morose[7].
+Sed mi estis pedante <<gxusta>>, kiel vi gxin nomas.
+La kanajlo havis ja sxlosilon, kaj, plie, li
+ankoraux gxin havas. Mi lin vidis uzi gxin
+antaux malpli ol unu semajno.
+
+S-ro Utterson ekgxemis profunde, sed ne diris vorton;
+kaj la junulo parolis denove:
+
+--Jen alia leciono, kiu admonas diri nenion. Mi hontas
+pri mia longa lango. Ni interkonsentu, neniam ree aludi
+cxi tiun aferon.
+
+--Tutkore, diris la legxisto. Mi donas pri tio la
+manon, Richard.
+
+
+La sercxado por Sinjoro Hyde
+
+Tiun saman vesperon S-ro Utterson revenis hejmen al sia
+frauxla domo en malgaja humoro kaj sidigxis
+vespermangxi sen apetito. Estis dimancxe lia kutimo,
+post la finigxo de tiu mangxo sidadi apud la fajro,
+kun volumo de ia neinteresa religiajxo sur sia pupitro,
+gxis la horlogxo de la apuda pregxejo sonorigis
+la dekduan horon, kiam li sobre kaj dankeme iris
+kusxigxi. Tiun nokton, tamen, tuj kiam oni forportis
+la tablotukon, li prenis kandelon kaj eniris en sian
+afercxambron. Tie li malfermis sian fortan kofron,
+elprenis el gxia plej privata parto dokumenton
+surskribitan <<Testamento de Doktoro Jekyll>>[8],
+kaj sidigxis kun nuba frunto por esplori gxian
+enhavon. La testamento estis holografa; cxar S-ro
+Utterson, kvankam li gardis gxin nun kiam gxi estas
+farita, antauxe rifuzis doni ecx la plej malgrandan
+helpon pri gxia farado; gxi kondicxis ne nur ke,
+en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D.,
+F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia
+<<amiko kaj bonfarinto, Edward Hyde>>; sed ke, en okazo de
+la <<malapero aux neklarigita forestado de Doktoro
+Jekyll dum kiu ajn periodo pli ol tri monatoj>>, la dirita
+Edward Hyde anstatauxu la diritan Doktoron Jekyll sen
+plua prokrasto kaj estu libera je cxia sxargxo
+aux devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al
+la anoj de la doktora domo. De longe cxi tiu dokumento
+estis la cxefa abomenajxo de la legxisto.
+GXi lin ofendis, ne nur kiel legxiston, por kiu la
+fantazieco estis nemodesta, sed ankaux kiel amanton de
+la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj gxis
+tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio sxveligis lian
+indignon; nun, per subita okazintajxo, estis lia scio.
+Suficxe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu
+li ne povas ion pluan sciigxi. Estis ankoraux pli
+malbone, kiam gxi ekvestigxis de abomenindaj ecoj;
+kaj el la sxangxigxemaj sensubstancaj nebuloj,
+kiuj tiel trompadis lian okulon, eksaltis la subita,
+difinita bildigxo de demono.
+
+--Mi pensis gxin frenezo, li diris, remetante en la
+kofron la ofendantan paperon, kaj jam mi komencas timi, ke
+gxi estas malhonoro.
+
+CXe tio li estingis la kandelon, surmetis palton, kaj
+ekiris sur la vojo al Cavendish Square[9],
+tiu citadelo de la medicino, kie lia amiko, la fama Doktoro
+Lanyon[10], havis
+sian domon kaj akceptis sian amase venantan klientaron.
+
+--Se iu scias, tiu estas Lanyon, li pensis.
+
+La seriozmiena cxefservisto konis kaj bonvenigis lin;
+li ne estis devigita prokrasti sian eniron, sed kondukita
+tuj de la pordo al la mangxocxambro, kie sidis D-ro
+Lanyon sola kun sia vino. Tiu estis bonkora, sana, eleganta,
+rugxvizagxa sinjoro, kun amaso da haroj
+antauxtempe blankaj, kaj perforta decida maniero.
+Vidante S-ron Utterson, li eksaltis de sia segxo, kaj
+bonvenigis lin per ambaux manoj. La bonvoleco, laux
+lia speciala maniero, estis iome teatra; sed gxi estis
+bazita sur reala sento. CXar tiuj du estis malnovaj
+kunuloj en la lernejo kaj la universitato, ambaux
+plenege respektis sin mem kaj la alian, kaj, kio ne
+cxiam sekvas, ili estis homoj, kiuj plenege gxuis
+reciproke sian kunestadon. Post iom da vagada interparolado,
+la legxisto alproksimigxis al la temo, kiu tiel
+malagrable priokupadis liajn pensojn.
+
+--Mi supozas, Lanyon, li diris, ke vi kaj mi estas la du
+plej malnovaj amikoj, kiujn havas Harry[11]
+Jekyll?
+
+--Mi dezirus, ke la amikoj estu pli junule fresxaj,
+diris ride D-ro Lanyon. Nu, mi supozas, ke ni ja estas. Kaj
+kio el tio? Mi lin vidas nun malofte.
+
+--Vere! diris Utterson. Mi kredis, ke vin ligas ia
+komuna intereso.
+
+--GXi ligis, estis la respondo, sed pasis jam
+pli ol dek jaroj, de kiam Harry Jekyll farigxis tro
+fantaziema por mi. Li komencis deflankigxi,
+deflankigxi de la vojo de l' prudento; kaj kvankam,
+kompreneble, mi ankoraux interesigxas pri li pro la
+malnovaj tagoj, mi lin vidis, kaj vidas, tre malofte
+... Tia nescienca sensencajxo, aldonis la doktoro,
+subite purpurigxante, disigus ja Damon kaj Pitias.
+
+Tiu cxi malgranda elmontro de kolero iom trankviligis
+S-ron Utterson.
+
+--Ili nur malpacis pro iu punkto scienca, li pensis,
+kaj, estante homo tute sen sciencaj pasioj, li ecx
+aldonis:
+
+--Estas pro nenio pli malbona ol tio!
+
+Li lasis al sia amiko kelkajn momentojn por
+reserenigxi, kaj poste alproksimigxis al la demando,
+kiu estis la motivo de lia vizito.
+
+--CXu vi iam renkontis protektaton lian nomitan
+Hyde? li demandis.
+
+--Hyde? ripetis Lanyon. Ne! Neniam auxdis pri li.
+Post mia tempo.
+
+Jen la sumo de la sciigxoj, kiun la legxisto
+reportis kun si al ia granda malluma lito, sur kiu li en
+malkvieta movigxado kusxis tra la fruaj horoj
+gxis la alveno de l' mateno. Estis nokto malmulte
+ripoziga por lia penanta mento, penanta en la mallumo kaj
+siegxata de demandoj.
+
+--Sonis la sesa per la sonoriloj de la pregxejo, kiu
+staris tiel oportune apud la domo de S-ro Utterson, kaj
+ankoraux li luktis kun la problemo. GXis nun tiu
+problemo estis tusxinta lin nur sur lia flanko
+intelekta, sed nun ankaux lia imago estis okupata
+aux, por diri pligxuste, sklavigita; kaj, dum li tie
+kusxadis kaj jxetigxadis en la mallumegeco de la
+nokto kaj de sia kurtendrapirita cxambro, la rakonto de
+S-ro Enfield preterpasis antaux lia mento kvazaux
+sur rulajxo de lumigitaj bildoj. Jen li vidas la longajn
+vicojn de lanternoj de nokta urbo; poste, figuron de homo
+rapide marsxanta; jen infaninon kurantan de la kuracista
+domo, jen tiuj du kunfrapigxas kaj tiu homa Juggernaut
+piede subpremas la infaninon kaj antauxenpasxas,
+neniel atentante pri sxiaj krioj. Aux jen li vidas
+cxambron en ricxa domo, kie kusxas lia amiko
+dormanta, songxante, kaj ridetante pro siaj songxoj;
+kaj jen la pordo malfermigxas, la kurtenoj apartigas, la
+dormanto revekigxas, kaj jen! staras apud li figuro, al
+kiu estas donita potenco, kaj ecx je tiu senviva horo,
+li devas levigxi kaj fari laux gxia ordono ...
+
+La figuro en tiuj du fazoj obsedis la legxiston dum
+la tuta nokto; kaj se, je iu momento, li ekdormis, estis nur
+por vidi gxin gliti pli kasxe tra dormantaj domoj
+aux sxovigxi pli rapide, ecx gxis
+kapturnigxo, tra pli largxaj labirintoj de lanterne
+lumata urbo, kaj, cxe cxiu angulo, surmarsxi sur
+infaninon kaj sxin lasi kriegantan. Kaj tamen la figuro
+ne havis ian vizagxon, per kiu li povus gxin rekoni;
+ecx dum liaj songxoj, gxi havis aux nenian
+vizagxon, aux unu, kiu trompis lin kaj
+dissolvigxis antaux liaj okuloj; kaj tiel
+naskigxis en la spirito de la legxisto kaj
+pligrandigxis strange forta, preskaux supermezura
+scivolo rigardi la trajtojn de la vera S-ro Hyde. Se li
+povus nur unufoje rigardi lin, li opiniis, la mistero
+klarigus kaj eble forruligxus, kiel estas la kutimo
+cxe misterajxoj, kiam oni elesploras ilin. Li eble
+povus ekvidi kauxzon por la stranga prefero aux
+sklaveco (nomu gxin, kiel al vi placxas) de sia
+amiko, kaj ecx por la frapante strangaj kondicxoj de
+la testamento. Kaj almenaux gxi estus vizagxo
+vidinda; la vizagxo de homo tute senkompata;
+vizagxo, kiu devis nur sin ekmontri por naski, en la
+mento de la neimpresigxema Enfield, senton de
+dauxronta malamego.
+
+De tiu tempo S-ro Utterson komencis konstante vizitadi la
+pordon en la flankstrato de l' butikoj. Matene, antaux
+la horo de la oficeja laboro, tagmeze, kiam la negocoj estis
+multaj kaj la tempo malmulta, nokte, sub la vizagxo de
+la nebula luno--ja en cxiu horo la legxisto estis
+trovebla cxe sia elektita posteno.
+
+--Se li estas sinjoro Hyde, li pensis, mi
+estos sinjoro Seek[12].
+
+Kaj fine lia pacienco estis rekompencita. Estis bela,
+seka nokto; frosto en la aero; la stratoj tiel puraj, kiel
+la planko de balcxambro; la lanternoj, skuataj de neniu
+vento, desegnis regulajn formojn el lumo kaj ombro. Je la
+deka, kiam la butikoj fermigxis, la flankstrato estis
+jam tre senhoma, kaj malgraux la mallauxta
+mugxado de Londono cxie cxirkauxe, tre
+silenta. Sinjoro Utterson jam staris dum kelkaj minutoj
+cxe sia posteno, kiam li eksciigxis pri stranga
+malpeza piedpasxo alproksimigxanta. En la dauxro
+de siaj cxiunoktaj patroloj, li jam de longe
+kutimigxis al la kurioza efekto, kun kiu la piedsonado
+de sola persono, dum tiu estas ankoraux malproksimega,
+subite elsaltegas klare distingebla el la vasta zumado kaj
+bruado de la urbo. Tamen lia atento estis neniam antauxe
+tiel subite kaj decidige aldevigita; kaj estis kun forta
+supersticxa antauxsento de sukceso, ke li retiris
+sin en la enirejon de la korto. La pasxoj rapide
+alproksimigxis, kaj subite plilauxtigxis kiam
+ili cxirkauxpasis la angulon de la strato. La
+legxisto, rigardante el la enirejo, povis baldaux
+vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu cxi estis
+malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, ecx je
+tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan
+antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante
+oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis,
+li eltiris sxlosilon el la posxo, kvazaux iu,
+kiu alproksimigxas al la hejmo.
+
+S-ro Utterson elpasxis kaj tusxis lin je la
+sxultro dum li preterpasis.
+
+--S-ro Hyde, mi kredas.
+
+S-ro Hyde kuntirigxis malantauxen kun sibla
+enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne
+rigardis la legxiston rekte en la vizagxon, li
+respondis suficxe trankvile:
+
+--Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?
+
+--Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la legxisto.
+Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll--Sinjoro Utterson
+de Gaunt Strato--vi sendube auxdis mian nomon; kaj
+renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi
+min.
+
+--Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis
+S-ro Hyde, enblovante en la truon de la sxlosilo. Kaj
+tiam subite, sed ne levante la rigardon:
+
+--Kiel vi konis min? li demandis.
+
+--Viaflanke, diris S-ro Utterson, cxu vi faros al mi
+komplezon?
+
+--Kun plezuro, respondis la alia, kio gxi estu?
+
+--CXu vi permesos, ke mi vidu vian vizagxon?
+demandis la legxisto.
+
+S-ro Hyde sxajnis heziti; fine kvazaux post ia
+subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la
+paro suficxe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj
+momentoj.
+
+--Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble
+estos utile.
+
+--Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni
+renkontigxis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj
+li donis numeron en strato de Soho[13].
+
+--Bona Dio! pensis S-ro Utterson, cxu li ankaux
+pensis pri la testamento?
+
+Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro
+la dono de l' adreso.
+
+--Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?
+
+--Laux priparolo, estis la respondo.
+
+--Kies priparolo?
+
+--Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.
+
+--Komunajn amikojn! ehxis S-ro Hyde iom rauxke.
+Kiuj ili estas?
+
+--Jekyll ekzemple, diris la legxisto.
+
+--Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun
+ekrugxigxo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.
+
+--Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.
+
+La alia rikanis lauxte en sovagxan ridon; kaj jen
+la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li
+malsxlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La
+legxisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde
+forlasis lin, la bildo de l' maltrankvileco. Tiam li
+malrapide supreniris la straton, haltetante post cxiuj
+du-tri pasxoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel
+homo en ia menta perpleksiteco[14].
+La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el
+speco, kiu malofte solvigxas. S-ro Hyde estis pala, kaj
+havis pigmean eksterajxon; li donis la impreson de
+malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis
+mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraux la
+legxisto kun ia mortigula miksajxo de timemeco kaj
+trokuragxo, kaj li parolis per rauxketa
+mallauxtacxa kaj iom rompita vocxo--cxiuj
+cxi punktoj estis kontraux li; sed cxio cxi
+tio kune ne suficxis por klarigi la gxis tiam
+nekonitan nauxzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro
+Utterson rigardis lin:
+
+--Devas esti io plu, diris en si la perpleksita[15]
+sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por gxi
+eltrovi nomon. Dio min benu! la viro sxajnas apenaux
+homa. Io troglodita, ni diru? aux cxu estas tie nur
+la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj
+transfiguras sian argilan logxejon? La lasta, mi pensas;
+cxar, ho mia malfelicxa maljuna Harry Jekyll! se mi
+iam legis sur vizagxo la subskribon de Satano, estas sur
+tiu de via nova amiko.
+
+CXirkaux la angulo de la flankstrato estis placo
+kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte
+kadukigxintaj el ilia antauxa gloro, kaj luigitaj po
+etagxoj kaj cxambraroj al homoj el cxiuj specoj
+kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arhxitektoj,
+fi-reputaciaj legxistoj, kaj la agentoj de kasxataj
+entreprenoj. Unu konstruajxo, tamen, la dua for de la
+angulo, estis ankoraux tute okupata; kaj, antaux
+gxia pordo, kiu portis grandan sxajnon de
+ricxeco kaj komforto, kvankam gxi estis nun
+envolvita en mallumo, krom cxe la fenestreto super
+gxi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita,
+maljuneta servisto malfermis la pordon.
+
+--CXu D-ro Jekyll estas hejme, Poole?[16]
+demandis la legxisto.
+
+--Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume
+enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun
+malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laux
+la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj
+meblitan per multekostaj mebloj el kverko.
+
+--CXu vi volas atendi tie cxi apud la fajro,
+sinjoro? aux cxu mi eklumigu por vi en la
+mangxocxambro?
+
+--CXi tie, mi dankas, diris la legxisto; kaj li
+alproksimigxis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo.
+Tiu cxi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis
+favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem
+kutimis paroli pri gxi kiel la plej agrabla cxambro
+en Londono. Sed hodiaux nokte estis tremacxo en lia
+sango; la vizagxo de Hyde kusxis peze sur lia
+memoro; li sentis--kio cxe li estis malofta--nauxzon
+kaj malsxaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia
+humoro, li kvazaux legis minacon en la flagrado de la
+fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila
+eksaltado de la ombrajxo sur la plafono. Li hontis pro
+la trankviligxo, kiun li sentis, kiam Poole baldaux
+revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.
+
+--Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama
+dissekcia cxambro, Poole, li diris, cxu tio estas
+tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l' hejmo?
+
+--Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro
+Hyde havas sxlosilon.
+
+--Via mastro sxajnas multe konfidi al tiu junulo,
+Poole, dauxrigis la legxisto reve.
+
+--Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni
+cxiuj ricevis ordonojn, lin obei.
+
+--Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin cxi tie,
+diris Utterson.
+
+--Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto
+tie cxi. Mi ja vidas lin tre malofte cxi-tiuflanke
+de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.
+
+--Nu, bonan nokton, Poole.
+
+--Bonan nokton, S-ro Utterson.
+
+Kaj la legxisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja
+koro.
+
+--Malfelicxa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj
+min trompas se li ne perdigxas en profundajn akvojn! Li
+estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaux tre
+longe, ja vere, sed en la legxaro de Dio statuto de
+limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu
+malnova peko; la kancero de iu kasxita malhonoro; la
+puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro
+forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.
+
+Kaj la legxisto, timigita de la penso, zorgmeditis
+dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, sercxante
+en cxiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia
+malnova pekajxo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta
+vivo estis suficxe senkulpa; malmultaj homoj povus legi
+la arhxivojn de sia vivo kun malpli da antauxtimo.
+Li, tamen, estis humiligita gxis la polvo pro la multaj
+malbonajxoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran
+kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis
+tiel preskauxe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste,
+revenante al sia antauxa temo, li eklumigis radion de
+espero.
+
+--Tiu cxi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li
+pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn
+sekretojn, laux sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la
+plej malbonaj de malfelicxa Jekyll estus kvazaux
+sunlumo. La afero ne povas dauxri tia, kia gxi
+estas. Mi malvarmigxas, kiam mi pensas pri tiu cxi
+estajxo rampanta kiel sxtelisto al la lito de Harry!
+Malfelicxa Harry, kia vekigxo! Kaj la dangxero!
+CXar se tiu cxi Hyde suspektas la ekziston de la
+testamento, li povos malpaciencigxi pro deziro heredi.
+Ha, mi devos meti la sxultron al la tasko,--se nur
+Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. CXar denove li
+vidis antaux la okulo interna, klarajn kiel
+diafanajxo, la strangajn kondicxojn de la
+testamento.
+
+
+Doktoro Jekyll estis tute
+sengxena
+
+Post du semajnoj, laux bonega bonsxanco, la
+doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermangxoj
+kvin aux ses malnovajn intimulojn, cxiuj
+inteligentaj estimindaj homoj, kaj cxiuj kompetentuloj
+pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li
+restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova
+arangxo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson
+estis iel sxatata, tie li estis tre multe sxatata.
+Dommastroj amis reteni la sekan legxiston, kiam la
+gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la
+sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia
+netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco,
+sobrigante siajn mentojn en lia ricxa silento, post la
+elspezado kaj strecxigado de l' festeco. Al tiu
+cxi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun
+sidis cxe la kontrauxa flanko de la fajro,--granda,
+belforma, glatvizagxa, kvindekjara viro, kun
+eksterajxo eble iom ruzeta, sed kun cxia signo de
+kapableco kaj bonkoreco,--oni povis ekvidi per liaj
+rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman
+korinklinon.
+
+--Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu
+cxi. Vi konas tiun vian testamenton ...
+
+Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas
+malagrabla; sed la doktoro elportis gxin gaje.
+
+--Mia malfelicxa Utterson, li diris, vi estas
+kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel
+afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se
+estus tiu cxirkauxligita pedanto Lanyon, pri tio,
+kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li
+estas bonegulo,--vi ne bezonas fari nuban vizagxon,--efektiva
+bonegulo, mi cxiam intencas vidi lin pli ofte; sed li
+tamen, malgraux cxio, cxirkauxligita pedanto
+ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu
+estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.
+
+--Vi scias, ke mi neniam aprobis gxin, dauxrigis
+Utterson, senkompate malatentante la novan temon.
+
+--Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la
+doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.
+
+--Nu, mi diras tion al vi denove, dauxrigis la
+legxisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna
+Hyde.
+
+La granda bela vizagxo de D-ro Jekyll paligxis
+gxis la lipoj mem, kaj nigreco aperis cxirkaux
+liaj okuloj.
+
+--Mi ne volas auxdi plu, li diris. Tiun temon, mi
+pensis, ni konsentis ne plu aludi.
+
+--Tio, kion mi auxdis, estis abomena, diris
+Utterson.
+
+--Tio ne povas sxangxi la aferon. Vi ne
+komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia
+nekonsekvenceco de maniero. Mi trovigxas en doloriga
+situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre
+stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne
+povas ripari.
+
+--Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas; mi estas
+homo konfidinda. Faru pri cxi tio plenan malkasxan
+konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via
+embaraso.
+
+--Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bona
+viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi
+plene kredas vin; mi konfidus al vi plivole ol al cxiu
+alia vivanta, ja, plivole ol al mi mem, se mi povus fari la
+elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas
+tiel malbone; kaj gxuste por trankviligi vian bonan
+koron, mi diros al vi cxi tion: Tuj kiam mi volos, mi
+povos min liberigi de S-ro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian
+manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu
+malgrandan vorton, Utterson, kiun,--mi estas certa pri tio,--vi
+akceptos sen ofendigxo: ke cxi tio estas privata
+afero, kaj mi vin petas, lasu gxin dormadi.
+
+Utterson pripensadis dum kelkaj momentoj, rigardante en
+la fajron.
+
+--Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li
+diris fine, starigxante.
+
+--Nu, bone, sed cxar ni tusxis tiun cxi
+aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas,
+dauxrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus
+al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la
+malfelicxa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion
+diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malgxentile.
+Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu
+junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke
+vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn.
+Vi tion farus, mi pensas, se vi scius cxion; kaj estus
+sxargxo forigita de mia animo, se vi promesus.
+
+--Mi ne povas sxajnigi, ke mi iam amos lin, diris la
+legxisto.
+
+--Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian
+manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon;
+mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi cxi
+tie ne estos plu.
+
+Utterson ekgxemis malgrauxvole.
+
+--Nu, li diris, mi promesas.
+
+
+La afero pri la Carew[17]-mortigo
+
+Preskaux unu jaron poste, en la monato oktobro 18**,
+Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco,
+kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La
+detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino,
+logxanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis
+suprenirinta por kusxigxi cxirkaux la
+dekunua. Kvankam nebulo ruligxadis super la urbo dum la
+fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la
+strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino,
+estis brile lumigata de la plena luno. SXajnas, ke
+sxi estis romantikema, cxar sxi sidigxis sur
+sian keston, kiu staris gxuste sub la fenestro, kaj
+enprofundigxis en revadon. Neniam,--sxi kutimis
+diri kun fluantaj larmoj, kiam sxi rakontis la
+okazintajxon,--neniam sxi estis sentinta sin pli en
+paco kun cxiuj homoj, aux pensinta pli bonvole pri
+la mondo. Kaj dum sxi tiel sidadis, sxi ekvidis
+maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj,
+alproksimigxantan sur la strateto; kaj
+antauxenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan
+sinjoron, kiun komence sxi malpli atentis. Kiam ili
+alvenis gxis reciproka auxdebleco--kio estis
+gxuste sub la okuloj de la servistino--la pli agxa
+viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela
+maniero de gxentileco. Ne sxajnis, ke la temo de lia
+parolado estas grava; efektive, de lia montrado sxajnis,
+ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian
+vizagxon dum li parolis, kaj placxis al la knabino
+gxin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon
+de maniero gxi sxajnis elspiri, tamen estis
+ankaux cxe gxi io alta, kvazaux de ia
+bonfondita memkontento. Baldaux sxia rigardo vagis
+al la alia, kaj sxi estis surprizita rekoni en li unu
+S-ron Hyde, kiu foje vizitis sxian mastron, kaj al kiu
+sxi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan
+bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian
+vorton, kaj sxajnis auxskulti kun malfacile retenata
+malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan
+flamigxon de kolero, frapante per la piedo, svingegante
+sian bastonon, kaj kondutante,--kiel diris la servistino,--kvazaux
+frenezulo. La maljunulo retirigxis unu pasxon, kun
+mieno de homo treege surprizita kaj iome cxagrenita; kaj
+cxe tio, S-ro Hyde diskrevigis cxiujn limojn kaj
+bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li
+premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian
+ventegon da batoj, ke la ostoj auxdeble frakasigxis
+kaj la korpo saltadis sur la vojo. Pro la teruro de tiu
+vidajxo kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.
+
+Estis la dua horo, kiam sxi rekonsciigxis kaj
+venigis la policon. La mortiginto jam antaux longe
+foriris; sed tie kusxis lia mortigito meze de la
+strateto, nekredeble senformigita. La bastono per kiu la ago
+estis farita, kvankam el iu malofta tre fortika kaj peza
+ligno, rompigxis cxe la mezo per la egeco de tiu
+sensenta krueleco, kaj unu splitigita duono estis
+ruligxinta en la defluilon, la alian sendube forportis
+la mortiginto. Monujo kaj ora posxhorlogxo estis
+trovitaj sur la mortigito, sed nenia karto aux papero,
+krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis
+al la posxto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de
+S-ro Utterson. Tiun cxi oni alportis la sekvintan
+matenon al la legxisto antaux ol li levigxis;
+kaj gxin vidinte kaj sciigxinte pri la
+cirkonstancoj, li tuj elpusxis solenan lipon.
+
+--Mi diros nenion, gxis mi vidos la kadavron, li
+diris, cxi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi dum
+mi vestigxos.
+
+Kaj kun la sama serioza vizagxo li rapide
+matenmangxis kaj veturadis al la policejo, kien oni
+estis alportinta la kadavron. Tuj kiam li eniris en la
+cxambron, li faris jesan kapsignon.
+
+--Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedauxras diri,
+ke tiu cxi estas Sir Danvers Carew.
+
+--Mia Dio! sinjoro, ekkriis la policisto, cxu estas
+eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio.
+Tio cxi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos
+helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion,
+kion la servistino estis vidinta, kaj almontris la rompitan
+bastonon.
+
+S-ro Utterson jam tremis cxe la nomo Hyde; sed kiam
+oni metis antaux lin la bastonon, li ne povis dubi plu;
+rompita kaj elbatita kvankam gxi estis, li rekonis
+gxin kiel unu, kiun li mem donacis antaux multaj
+jaroj al Harry Jekyll.
+
+--CXu tiu cxi S-ro Hyde estas persono de malalta
+kresko? li demandis.
+
+--Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la
+servistino lin nomas, diris la oficisto.
+
+S-ro Utterson pripensadis; poste, levante la kapon:
+
+--Se vi venos kun mi en mia veturilo, li diris, mi
+kredas, ke mi povos konduki vin al lia domo.
+
+Estis jam preskaux la nauxa de la mateno, kaj
+okazis la unua nebulo de la sezono. Granda
+cxokoladkolora vaporo mallevigxis de la cxielo
+kvazaux cxerkokovrilo, sed la vento sencxese
+atakegis kaj forpelis tiujn remparigitajn vaporojn; tiel, ke
+dum la malrapida rampado de la fiakro el unu strato sur la
+alian, S-ro Utterson povis vidi mirindan nombron da gradoj
+kaj nuancoj de krepuska lumo; cxar jen malhelis
+kvazaux en la profundo de vespera cxielo; jen la
+ardado de ricxa flamstriita bruno, kiel la brilo de ia
+stranga brulado, kaj jen, momente, la nebulo tute
+distrigxis, kaj palega radio da taglumo traglitis inter
+la turnigxantaj volvajxoj de l' vaporo. La
+funebreca kvartalo Soho, vidata sub cxi tiuj
+sxangxigxantaj ekrigardoj kun siaj kotaj vojoj
+kaj malelegantaj preterirantoj, kaj siaj lanternoj, kiuj
+estis aux ankoraux ne estingitaj aux
+rebruligitaj por kontrauxbatali tiun cxi
+malgxojan reinvadon de la mallumo, sxajnis, al la
+okuloj de la legxisto, simili kvartalon de urbo en ia
+kosxmaro. Liaj pensoj, plie, estis tinkturitaj de la
+plej malgajaj koloroj; kaj kiam li ekrigardis sian
+veturkunulon, li sentis ian tusxon de tiu teruro al la
+legxo kaj gxiaj oficistoj, kiu foje povas ataki
+ecx la plej honestan. Kiam la veturilo haltis cxe la
+montrita adreso, la nebulo iome levigxis, kaj li ekvidis
+malhelan straton, gxindrinkejon, francan
+mangxejacxon, multajn cxifone vestitajn
+infanojn, kunpremitajn en la domaj enirejoj, kaj multajn
+virinojn, el diversaj nacioj, elirantajn kun sxlosilo en
+la mano por trinki matenan glason; kaj, la sekvintan
+momenton, la nebulo, bruna kiel la umbro-tero,
+remalsuprenvenis sur tiun lokon kaj fortrancxis lin de
+la friponejo lin cxirkauxanta. CXi tie estis la
+hejmo de la favorato de Henry Jekyll; de homo heredonta
+kvaronon da miliono sterlinga.
+
+Argxenthara maljunulino, kun vizagxo kvazaux
+el eburo, malfermis la pordon. SXi havis malbonan
+vizagxon, glatigitan per la hipokriteco; sed sxia
+maniero estis bonega.
+
+--Jes, sxi diris, ja logas S-ro Hyde tie cxi,
+sed ne estas hejme, li estis en la domo lastan nokton tre
+malfrue, sed reeliris post malpli ol unu horo; tio tute ne
+estas stranga; liaj kutimoj estas tre neregulaj, kaj li ofte
+forestas; ekzemple, gxis hieraux sxi ne vidis
+lin jam de preskaux du monatoj.
+
+--Bone, ni do deziras vidi liajn cxambrojn, diris la
+legxisto; kaj, kiam la virino komencis deklari, ke tio
+estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas cxi tiu
+kun mi, li aldonis: Tiu cxi estas Inspektoro Newcomen,
+el Scotland Yard[18].
+
+Ekbrilacxo de malama gxojo aperis sur la
+vizagxo de la virino.
+
+--Ha! sxi diris, li estas sercxata! Kion li
+faris?
+
+S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke.
+
+--Li ne sxajnas esti tre populara persono, diris
+cxi tiu.
+
+--Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu cxi
+sinjoro iome cxirkauxrigardu.
+
+El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis
+senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du cxambrojn; sed
+tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. SXranko estis
+plenigita de bona vino; la teleraro estis el argxento,
+la tukaro eleganta; bona pentrajxo pendis sur la muro,
+donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda
+virtuozo; kaj la tapisxoj estis dikegaj kaj el agrablaj
+koloroj. En tiu cxi momento, tamen, la cxambroj
+portis cxian signon de antauxnelonga kaj rapida
+trasercxado; dise sur la planko kusxis
+vestajxoj, kun la posxoj turnitaj eksteren;
+sxloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la
+fajrejo kusxis amaso da griza cindro, kvazaux multe
+da paperoj estis bruligitaj. El cxi tiu cindramaso la
+inspektoro eltiris la dikan ekstremajxon de verda
+cxeklibro, kontrauxstarintan la efikon de la fajro;
+la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo;
+kaj, cxar tio cxi certigis liajn suspektojn, la
+policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni
+sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kusxas tie
+je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian
+kontentecon.
+
+--Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro
+Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube
+perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj,
+antaux cxio, neniam bruligus la cxekaron. Nur
+per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom
+atendi lin cxe la banko kaj eldoni la afisxetojn.
+
+Tiu cxi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila;
+cxar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, ecx la
+mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian
+parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam
+fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute
+malkonsentis inter si, laux la kutimo de ordinaraj
+observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu
+estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la
+fugxinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.
+
+
+La okazo pri la letero
+
+Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson
+alvenis al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj
+enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo
+kaj trans korton, kiu iam estis gxardeno, gxis la
+konstruajxo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio
+aux dissekca cxambro. La doktoro acxetis la
+domon de la heredintoj de fama hxirurgiisto; kaj
+cxar liaj propraj gustoj estis pli hxemiaj ol
+anatomiaj, li sxangxis la destinon de la
+konstruajxo en la posta parto de la gxardeno. Estis
+la unua fojo, kiam la legxisto estis akceptita en tiu
+parto de la logxejo de sia amiko; kaj li observis la
+malluman senfenestran konstruajxon kun scivolo, kaj
+cxirkauxen rigardis kun malagrabla sento de
+strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase
+plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj
+silentan, kun la tabloj sxargxitaj de hxemiaj
+aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la
+lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. CXe la
+transa flanko, sxtuparo suprenkondukis al pordo kovrita
+de rugxa bajeto[19],
+kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la
+kabineton de la doktoro. Estis granda cxambro,
+cxirkaugarnita je vitraj sxrankoj, meblita interalie
+per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton
+per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro
+brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la
+kamenbreto, cxar ecx en la domoj la nebulo komencis
+kusxi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis
+Doktoro Jekyll, sxajne morte malsana. Li ne
+starigxis por akcepti sian vizitanton, sed etendis
+nekore la manon kaj bonvenigis lin per sxangxita
+vocxo.
+
+--Kaj nun, diris S-ro Utterson, tuj post la eliro de
+Poole, vi auxdis la novajxon, cxu ne?
+
+La doktoro tremetis.
+
+--Oni kriis gxin sur la placo, li diris. Mi
+auxdis tion de mia mangxocxambro.
+
+--Unu vorton, diris la legxisto. Carew estis mia
+kliento, sed tio vi ankaux estas; kaj mi volas scii,
+kion mi devas fari. Vi ja ne estis suficxe freneza,
+kasxi ie tiun cxi kanajlon?
+
+--Utterson, mi jxuras antaux Dio, ekkriis la
+doktoro, mi jxuras antaux Dio, ke mi neniam revidos
+lin plu. Mi ligas min al vi per mia honoro, ke mi de nun
+cxesigos cxian rilaton kun li en tiu cxi mondo.
+CXio finigxis. Kaj, efektive, li ne bezonas ian
+helpon; vi ne konas lin kiel mi; li estas for el
+dangxero, tute for el dangxero. Atentu miajn
+vortojn, oni pri li ne auxdos plu.
+
+La legxisto auxskultis malgaje. Ne placxis al
+li la febra maniero de lia amiko.
+
+--Vi sxajnas tre certa pri li, li diris, kaj por vi
+mem mi esperas, ke vi estos prava. Se okazus proceso, via
+nomo eble aperus.
+
+--Mi estas tute certa pri li, respondis Jekyll, por tio
+mi havas sciobazon, kiun mi povas konfidi al neniu. Sed
+estas unu afero, pri kiu vi povas min konsili. Mi ricevis--mi
+ricevis leteron, kaj min embarasas decidi, cxu mi devus
+montri gxin al la polico. Mi volus lasi la aferon en
+viaj manoj, Utterson; vi jugxus sagxe, mi estas
+certa, tiel grandan konfidon mi havas al vi.
+
+--Vi timas, mi supozas, ke gxi povus konduki al lia
+trovigxo, cxu ne? demandis la legxisto.
+
+--Ne, diris la alia. Mi ne povas diri, ke min
+tusxas, kio farigxos Hyde, kun li mi ne rilatos plu.
+Mi pensis pri mia propra reputacio, kiun cxi tiu
+malaminda afero iom kompromitis.
+
+Utterson pripensadis iom. Lin mirigis la egoismo de lia
+amiko kaj, tamen, trankviligis lin.
+
+--Nu, li diris fine, permesu, ke mi vidu la leteron.
+
+La letero estis skribita laux stranga vertikala
+maniero, kaj subskribita <<Edward Hyde>>; kaj gxi
+sciigis, suficxe mallonge, ke la bonfarinto de la
+skribinto, D-ro Jekyll, al kiu li estis de longe tiel
+malinde repaginta milon da favoroj, ne bezonas timi pri lia
+sendangxereco, cxar li havas rimedojn por forkuri,
+al kiuj li havas absolutan fidon. Suficxe placxis al
+la legxisto cxi tiu letero; gxi donis pli bonan
+aspekton al la intimeco, ol li jam atendis, kaj li kulpigis
+sin pro kelkaj siaj antauxaj suspektoj.
+
+--CXu vi havas la koverton? li demandis.
+
+--Mi bruligis gxin, respondis Jekyll, antaux ol
+konscii kion mi faris; sed gxi portis nenian stampon de
+l' posxto. Oni alportis gxin private.
+
+--CXu mi konservu cxi tion kaj dormu sur
+gxi?[20] demandis
+Utterson.
+
+--Mi deziras, ke vi decidu por mi tute, estis la
+respondo. Mi perdis cxian fidon al mi mem.
+
+--Nu, mi pripensos, diris la legxisto. Kaj nun unu
+vorton plu. Estis Hyde, cxu ne, kiu diktis la
+kondicxojn en via testamento pri tiu malapero?
+
+La doktoron sxajne kaptis eksveno. Li kunpremis la
+lipojn kaj jesis per kapsigno.
+
+--Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi
+vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto.
+
+--Min trafis io multe pli efika, respondis solene la
+doktoro. Min trafis averto--ho Dio! Utterson, kia averto!
+
+Kaj li momente kovris la vizagxon per la manoj.
+
+Elirante, la legxisto haltis kaj iom kunparoladis kun
+Poole.
+
+--Oni hodiaux alportis leteron, li diris. Kian
+aspekton havis la portinto?
+
+Sed Poole estis certega, ke nenio venis krom posxte,
+kaj ecx tiel nur cirkuleroj. CXi tiu novajxo
+forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la
+letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja gxi
+estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, gxi
+devas esti jugxata alie kaj traktata kun tiom pli da
+singardemo. La jxurnalvendistoj, dum li iris,
+sinrauxkige kriegis lauxlonge la trotuaroj:
+
+--Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!
+
+Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj
+kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de
+ankoraux alia amiko estos tirata malsupren en la
+turnigxado de l' skandalo. La decido, kiun li devos
+fari estis almenaux iom delikata; kaj memfida kvankam li
+estis laux kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies
+konsilon.
+
+Baldaux poste, li sidis cxe unu flanko de sia
+propra kameno, kun S-ro Guest[21],
+sia cxefkomizo, cxe la alia, kaj meze inter ili, je
+delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia
+speciala malnova vino, kiu de longe kusxadis nesunumata
+en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraux dormis
+pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel
+karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kasxanta amaso de
+tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l' urbo
+ankoraux enruligxadis tra la grandaj arterioj kun
+sonego kvazaux de potenca vento. Sed la cxambro
+estis gaja en la lumo de l' fajro. En la botelo la acidoj
+estis jam de longe solvigxintaj; kun la dauxrado de
+l' tempo la imperia tinkturo dolcxigxis tiel same,
+kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli
+ricxajn; kaj la ardeco de varmegaj auxtunaj
+posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta
+liberigxi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble
+la legxisto fandigxis. Al neniu li kasxis malpli
+da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis cxiam
+certa, ke li kasxis tiom, kiom li intencis. Guest ofte
+iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis
+apenaux ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu
+domo; li povus fari konkludojn. CXu do ne estus
+konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas?
+Kaj antaux cxio, cxar Guest, estante fervora
+studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la
+konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo;
+li apenaux legus tian strangan dokumenton, ne eldirante
+rimarkon, kaj laux tiu rimarko S-ro Utterson povos
+direkti sian estontan agadon.
+
+--Estas malgxoja afero pri Sir Danvers, li diris.
+
+--Ja efektive gxi estas, sinjoro. GXi elvokis
+grandan publikan senton, respondis Guest.--Kompreneble la
+krimulo estis freneza.
+
+--Mi multe dezirus auxdi vian opinion pri tio,
+respondis Utterson. Mi havas cxi tie dokumenton de li
+skribitan; estas tute inter ni, cxar mi apenaux
+scias, kion fari pri gxi: ecx plej bonaspekte la
+afero estas malbela. Sed jen, tute laux via speciala
+intereso: auxtografo de mortiginto.
+
+La okuloj de Guest plibrilis, kaj li tuj komencis esplori
+gxin pasie.
+
+--Ne, sinjoro, li diris, ne freneza; sed estas stranga
+skribmaniero.
+
+--Kaj laux cxiuj diroj ankaux tre stranga
+skribinto, aldonis la legxisto.
+
+GXuste en tiu momento la servisto eniris kun
+letereto.
+
+--CXu tiu estas de D-ro Jekyll, sinjoro? demandis la
+komizo. Mi pensis, ke mi rekonas la skribon. CXu estas
+io privata, S-ro Utterson?
+
+--Nur invito al vespermangxo. Kial? CXu vi
+deziras gxin rigardi?
+
+--Momenton. Mi dankas vin, sinjoro, kaj la komizo metis
+la du foliojn flankon cxe flanko kaj zorge komparis
+ilian enhavon.
+
+--Dankon, sinjoro, li fine diris, redonante ambaux,
+estas tre interesa auxtografo.
+
+Okazis longa pauxzo, dum kiu S-ro Utterson batalis
+kontraux si mem.
+
+--Kial vi komparis ilin, Guest? li subite demandis.
+
+--Nu, sinjoro, respondis la komizo, estas iom rimarkinda
+simileco; la du skribmanieroj estas laux multaj punktoj
+identaj, nur malsimile klinitaj.
+
+--Iom strange, diris Utterson.
+
+--Ja estas, kiel vi diras, iom strange, respondis Guest.
+
+--Bone estus, ne paroli pri tiu cxi letero, vi
+komprenas, diris la mastro.
+
+--Jes, sinjoro, diris la komizo, mi komprenas.
+
+Sed S-ro Utterson, tuj kiam li estis sola tiun nokton,
+ensxlosis la leteron en sia forta kofro, kaj tie gxi
+ripozadis de tiam antauxen.
+
+--Kio! li pensis, Harry Jekyll falsi por mortiginto!
+
+Kaj lia sango malvarmigxis en liaj vejnoj.
+
+
+La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon
+
+La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis
+proponitaj kiel rekompenco, cxar la morto de Sir Danvers
+ofendis kiel publika malfelicxo, sed S-ro Hyde estis
+malaperinta el la sciado de la polico kvazaux li neniam
+ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj
+cxio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia
+krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla
+vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu
+sxajnis cxirkauxi lian karieron; sed pri lia
+nuntempa kasxejo, ne ecx murmureto. De l' tempo,
+kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo,
+li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la
+tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de
+sia timo kaj pli kvietigxi en si mem. La morto de Sir
+Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de
+S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova
+vivo komencigxis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia
+soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, farigxis
+denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li
+estis cxiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne
+malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis
+multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizagxo
+sxajnis malfermigxi kaj pliheligxi, kvazaux
+pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du
+monatoj la doktoro vivis en paco.
+
+La 8-an de januaro, Utterson estis mangxinta cxe
+la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon cxeestis;
+kaj la vizagxo de la mastro rigardis de unu al la alia
+kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj
+amikoj.
+
+La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita
+kontraux la legxisto.
+
+--La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj
+li akceptas neniun.
+
+La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj,
+kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam
+preskaux cxiutage, li trovis cxi tiun revenon al
+la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li
+invitis Guest vespermangxi kun li, kaj, la sesan, li
+iris al D-ro Lanyon.
+
+Tie almenaux oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante,
+li estis terurita pro la sxangxo okazinta en la
+mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur
+lia vizagxo. La iama rozkolora vizagxo estis
+paligxinta; la karno konsumigxis; li estis videble
+pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj
+signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la
+observadon de la legxisto, kiom rigardo el la okulo kaj
+eco de maniero, kiuj sxajnis atesti pri ia profunde
+kusxanta teruro de la mento. Ne versxajne estis, ke
+la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis
+tentata suspekti.
+
+--Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas
+sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas
+kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.
+
+Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto,
+estis kun sxajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris
+sin kondamnita al la morto.
+
+--Min trafis granda sxoko, li diris, kaj mi neniam
+resanigxos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivado
+estis agrabla; mi sxatis gxin, jes, sinjoro, mi
+kutimis gxin sxati. Mi foje pensas, ke se ni scius
+cxion, ni pli gxojus foriri.
+
+--Jekyll estas ankaux malsana, diris Utterson,
+cxu vi vidis lin?
+
+Sed la vizagxo de Lanyon sxangxigxis, kaj
+li levis tremantan manon.
+
+--Mi volas nek vidi nek auxdi plu pri D-ro Jekyll,
+li diris per lauxta sxancelata vocxo. Kun tiu
+persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu
+cxian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.
+
+--Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa
+pauxzo:
+
+--CXu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas
+tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados suficxe
+longe, por fari aliajn.
+
+--Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li
+mem.
+
+--Li ne volas akcepti min, diris la legxisto.
+
+--Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam,
+Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciigxos pri
+la praveco kaj malpraveco de cxi tiu afero. Mi ne povas
+diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri
+aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne
+povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru,
+cxar tion mi ne povas elporti.
+
+Alveninte hejmen, Utterson tuj sidigxis kaj skribis
+al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj
+demandante la kauxzon de cxi tiu malfelicxa
+disigxo rilate Lanyon; kaj la morgauxa tago alportis
+al li longan respondon, jen tre kortusxante verkitan,
+jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis
+nekuracebla.
+
+--Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis,
+sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi
+unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco;
+vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se
+mia pordo estos ofte fermata ecx kontraux vin. Vi
+devos toleri, ke mi iradu laux mia propra malluma vojo.
+Mi faligis sur min punon kaj dangxeron, kiujn mi ne
+povas nomi. Se mi estas la cxefa el pekintoj, mi estas
+ankaux la cxefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke
+tiu cxi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel
+animsxancelantaj; kaj por malpezigi tiun cxi
+fatalon, vi povas fari nur cxi tion: respekti mian
+silentadon.
+
+Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis
+fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj
+amikoj; antaux unu semajno, la estonteco estis ridetanta
+kun cxia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj,
+jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro
+de lia vivo ruinigxis. Tiel granda kaj
+neantauxpensita sxangxo montris al frenezeco;
+sed laux la tenigxo kaj paroloj de Lanyon, devas
+ekzisti por gxi kauxzo pli profunda.
+
+Semajnon post tio D-ro Lanyon enlitigxis, kaj
+antaux ol pasis dekkvar tagoj li mortis. La nokton post
+la enterigo, cxe kiu li estis dolore kortusxita,
+Utterson sxlosis la pordon de sia privata oficejo, kaj
+sidante tie en la lumo de malgaja kandelo li eltiris kaj
+metis antaux sin koverton adresitan per la mano kaj
+sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. <<PRIVATA:
+por la manoj de J. G. Utterson SOLA, kaj en la okazo de lia
+antauxmorto, detruota nelegite>>, tiel gxi
+estis emfaze surskribita; kaj la legxisto timegis
+rigardi la enhavon.
+
+--Mi hodiaux enterigis jam unu amikon, li pensis,
+kion fari, se cxi tio kostos al mi alian?
+
+Kaj poste li kondamnis la timon kiel nelojalecon, kaj
+rompis la sigelon. Interne trovigxis alia enmetajxo,
+ankaux sigelita, kaj signita sur la koverto jene:
+<<Malfermota nur post la morto aux malapero de Doktoro
+Henry Jekyll.>> Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes,
+la vorto estis ja malapero; kaj tie cxi denove,
+kiel en la freneza testamento, kiun li antaux longe
+redonis al gxia auxtoro, jen denove estis kunligitaj
+la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la
+testamento, tiu ideo naskigxis el la fisugestio de la
+viro Hyde; gxi estis metita tien laux celo nur tro
+evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion
+gxi povas signifi? Kreskis en la administranto granda
+scivolo, malatenti la malpermeson kaj tuj esplori gxis
+la fundo tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj
+fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la
+pako kusxis en la plej interna angulo de lia privata
+forta kofro.
+
+Tamen, forsxovi la scivolecon ne estas gxin
+venki, kaj oni povas dubi, cxu de tiu tago antauxen
+Utterson deziris la kunestadon de sia amiko kun tiom da
+fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis
+maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian
+domon; sed eble estis por li malembaraso, ke oni malpermesis
+al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun
+Poole sur la sojlo, cxirkauxate de la aero kaj la
+sonoj de l' malfermita urbo, ol esti tralasita en tiun
+domon de propravola sklaveco por sidadi kaj paroli kun
+gxia nepenetrebla enfermita ermito. Poole ja havis
+neniun agrablan novajxon por komuniki. La doktoro,
+sxajnis, nun pli ol iam enfermis sin en la kabineto
+super la laboratorio, kie li ecx kelkafoje dormis; li
+estis malgaja, farigxis tre silenta; li ne legis;
+sxajnis, kvazaux io absorbas lian menton. Utterson
+tiel kutimigxis la cxiaman samecon de tiuj raportoj,
+ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.
+
+
+La okazo cxe la fenestro
+
+Okazis unu dimancxon, kiam S-ro Utterson promenadis
+kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove
+tra la flankstrato; kaj ke ambaux, veninte gxis la
+pordo, haltis por gxin rigardi.
+
+--Nu, diris Enfield, almenaux tiu afero estas
+finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde.
+
+--Mi esperas ke ne, diris Utterson, cxu mi iam diris
+al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de
+antipatio?
+
+--Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis
+Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsagxulo vi sendube
+jugxis min, cxar mi ne sciis, ke tiu cxi estis
+posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte
+kulpa, ke mi eltrovis tion ecx tiam, kiam mi ja gxin
+faris.
+
+--Vi do eltrovis, cxu? diris Utterson, sed se tiel
+estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la
+fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda
+Jekyll; kaj mi sentas, kvazaux la cxeesto de amiko,
+ecx ekstere, povus fari al li bonon.
+
+La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj
+plena de antauxtempa krepusko, kvankam la cxielo
+mem, alta supre, estis ankoraux hela de la sunsubira
+lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita;
+kaj, sidantan tute proksime de gxi, gxuantan la
+aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaux iu
+senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll.
+
+--Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone
+fartas.
+
+--Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la
+doktoro senespere; tre malbona. Tio ne dauxros longe,
+dankon al Dio.
+
+--Vi restas tro multe en la domo, diris la legxisto.
+Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro
+Enfield kaj mi. CXi tiu estas mia kuzo--S-ro Enfield--D-ro
+Jekyll. Venu do; prenu vian cxapelon kaj faru kun ni
+viglan promenadon.
+
+--Vi estas tre bona, ekgxemis la alia, mi tre
+sxatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne
+kuragxas. Sed vere, Utterson, mi tre gxojas vin
+vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro
+Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.
+
+--Nu, do, diris la legxisto bonkore, ni ne povos pli
+bone fari, ol resti tie cxi kaj paroli kun vi de kie ni
+estas.
+
+--Tiun proponon mi jxus estis riskonta, respondis la
+doktoro kun rideto. Sed apenaux la parolo eliris el lia
+busxo, la rideto estis forfrapita el lia vizagxo kaj
+sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke
+gxi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj
+malsupre. Ili gxin vidis nur dum momento, cxar la
+fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido
+suficxis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen
+vorto. Silente, ankaux, ili trairis la flankstraton, kaj
+nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por
+rigardi sian kunulon. Ili estis ambaux palaj, kaj estis
+respondo de terurego en iliaj okuloj.
+
+--Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.
+
+Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove
+antauxen iris silente.
+
+
+La lasta nokto
+
+S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la
+vespermangxo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de
+Poole.
+
+--Dio min benu, Poole, kio kondukas vin cxi tien? li
+ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li
+aldonis, cxu la doktoro estas malsana?
+
+--S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.
+
+--Sidigxu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la
+legxisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion,
+kion vi deziras.
+
+--Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis
+Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas
+ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne
+placxas, sinjoro,--mi mortu, se gxi al mi
+placxas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!
+
+--Nu, mia brava, diris la legxisto, klarigu plene.
+Kion ja vi timas?
+
+--De preskaux unu semajno mi ion timas, respondis
+Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas
+elporti tion plu.
+
+Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero
+estis sxangxita; kaj krom en la momento kiam li
+anoncis sian teruron, li ne ecx unufoje rigardis la
+legxiston rekte en la vizagxon. Ecx nun li
+ankoraux sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia
+genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.
+
+--Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.
+
+--Nu, diris la legxisto, mi vidas, ke vi ja havas
+iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave
+maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.
+
+--Mi pensas, ke efektivigxis ia krimajxo, diris
+Poole rauxke.
+
+--Krimajxo! ekkriis la legxisto, multe timigita
+kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?
+
+--Mi ne kuragxas diri, sinjoro, estis la respondo;
+sed, cxu vi venos kun mi, vidi por vi mem?
+
+La sola respondo de S-ro Utterson estis levigxi kaj
+preni sian cxapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun
+miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimigxis
+sur la vizagxo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne
+malpli da miro, ke la vino estas ankoraux ne gustumita,
+kiam tiu gxin remetas sur la tablon por sekvi lin.
+
+La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj
+polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marsxinta unu
+aux du pasxojn antauxe, nun haltis meze de la
+trotuaro, kaj, malgraux la malvarmega vetero, deprenis
+sian cxapelon kaj sekigis la frunton per rugxa
+naztuko. Sed malgraux la rapideco de lia veno, tiu ne
+estis la roso de la ekzercado, kiun li forvisxis, sed la
+malseketajxo de ia sufokanta angoro; cxar lia
+vocxo, kiam li parolis, estis maldolcxa kaj rompita,
+kaj pala lia vizagxo.
+
+--Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio
+permesu, ke nenio malbona okazis.
+
+--Amen, Poole, diris la legxisto.
+
+CXe tio la servisto frapis laux tre diskreta
+maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraux detenata
+per la cxeno, kaj vocxo de interne demandis:
+
+--CXu estas vi, Poole?
+
+--CXio en ordo, diris Poole, tralasu nin.
+
+La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la
+fajro estis alte amasigita, kaj cxirkaux la fajrejo
+la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite
+kiel sxafaro. Vidinte S-ron Utterson, la
+cxambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino,
+ekkriante: Dank' al Dio! estas S-ro Utterson!
+antauxenkuris kvazaux sxi dezirus lin enbrakigi.
+
+--Kio! Kio! CXu vi cxiuj estas cxi tie?
+diris la legxisto malkontente. Tre neregule, tre
+maldece, via mastro estus tre malkontenta.
+
+--Ili cxiuj timas, diris Poole.
+
+Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la
+cxambristino altigis la vocxon kaj nun lauxte
+ploris.
+
+--Fermu la busxon! Poole diris al sxi, kun
+sovagxeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj
+malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel
+subite altigis la noton de sia lamentado, ili cxiuj
+eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizagxoj
+de teruroplena atendo.
+
+--Kaj nun, diris la cxefservisto, turnante sin al la
+trancxilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj
+plenumos la aferon.
+
+Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj
+elkondukis lin al la posta gxardeno.
+
+--Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej
+senbrue. Mi deziras, ke vi auxdu, sed ke vi ne
+auxdigxu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi
+eniri, ne faru.
+
+La nervoj de S-ro Utterson, cxe tiu neatendita
+finigxo, faris eksalton, kiu preskaux renversis lin,
+sed li reprenis sian kuragxon kaj sekvis la serviston en
+la laboratoriejon kaj tra la hxirurgian teatron, kun
+gxia malordajxo de ujoj kaj boteloj, gxis la
+malsupro de la sxtuparo. CXi tie Poole signalis al
+li, ke li staru flanke kaj auxskultu, dum li mem,
+demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan
+alvokon al sia decidemo, supreniris la sxtuparon kaj
+frapis per iome sxancela mano sur la rugxan bajeton
+de la kabineta pordo.
+
+--Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li
+kriis, kaj, ecx dum li ankoraux faris tion, li
+denove agitate signalis al la legxisto, ke li
+auxskultu.
+
+Vocxo el interne respondis:
+
+--Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, gxi
+diris plende.
+
+--Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaux
+triumfa en sia vocxo, kaj, relevante la kandelon, li
+kondukis S-ron Utterson malantauxen trans la korton kaj
+en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis
+estingigxinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.
+
+--Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro
+Utterson, cxu tiu estis la vocxo de mia mastro?
+
+--GXi sxajnis multe sxangxita, respondis
+la legxisto tre pala, sed redonante rigardon
+kontraux rigardon.
+
+--SXangxita! Nu, mi pensus ke jes! diris la
+servisto. CXu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu
+cxi homo, nur por trompigxi pri lia vocxo? Ne,
+sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita
+antaux ok tagoj, tiam, kiam ni auxdis lin alvokantan
+al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataux
+li, kaj kial gxi restas tie, estas io, kio vokas al la
+cxielo, S-ro Utterson!
+
+--Tiu cxi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu
+cxi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro
+Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke cxio estas
+kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis... nu,
+mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi cxi
+tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.
+
+--Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile
+konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum
+tiu cxi lasta semajno, li, aux gxi, aux tio,
+kio ajn logxas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj
+tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi gxin
+laux sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la
+kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion
+kaj jxeti gxin sur la sxtuparon. Ni havis nenion
+alian dum tiu cxi semajno, nenion krom paperoj kaj
+fermita pordo, kaj la mangxajxoj mem devis esti
+lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu
+rigardis. Nu, sinjoro, cxiutage, ja du-trifoje en la
+sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita
+diskuri al cxiuj pograndaj apotekistoj en la urbo.
+CXiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia
+papero dirante al mi, ke mi redonu gxin, cxar
+gxi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia
+firmo. Tiu cxi drogo estas treege bezonata--kiu ajn
+estas la motivo.
+
+--CXu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro
+Utterson.
+
+Poole sercxis en sia posxo, kaj eltiris
+cxifitan letereton, kiun la legxisto, sin klinante
+pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. GXia enhavo
+estis jena: <<Doktoro Jekyll prezentas siajn komplimentojn
+al Sinjoroj Maw. Li certigas al ili, ke ilia lasta specimeno
+estas nepura kaj tute neutila por lia nuna celo. En la jaro
+18**a, D-ro J. acxetis de S-roj Maw iome grandan
+kvanton. Li nun petegas, ke ili sercxu kun la plej
+fervora zorgo kaj ke, se iom da sama kvalito restas, ili
+ekspedu gxin tuj al li. La kosto ne estas konsiderinda.
+La graveco de cxi tio al D-ro J. povas apenaux esti
+trograndigata.>>
+
+GXis tiu punkto la letero estis skribita suficxe
+trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la
+skribinto estis eksplodinta. <<Pro Dio>>, li estis
+aldoninta, <<trovu por mi iom de la antauxa.>>
+
+--Tiu cxi estas stranga letereto, diris S-ro
+Utterson, kaj tiam, rapidavocxe.--Kiamaniere okazas, ke
+gxi estas malfermita?
+
+--La viro cxe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj
+rejxetis gxin al mi kvazaux gxi estus tiom
+da malpurajxo, respondis Poole.
+
+--CXi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro,
+vi scias? dauxrigis la legxisto.
+
+--Mi pensis, ke gxi similas, diris la servisto iom
+malkontente; kaj, poste, per alia vocxo: Sed kion gravas
+la stilo de l' skribo? li diris; mi vidis lin.
+
+--Vidis lin! rediris Utterson. Nu?
+
+--Jen la nekompreneblajxo! diris Poole. Mi eniris
+subite en la teatron el la gxardeno. SXajnis, ke li
+elglitis por sercxi tiun drogon aux kion ajn gxi
+estas; cxar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen
+li estis cxe la malproksima flanko de la cxambro,
+sercxante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi
+envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la
+sxtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis,
+sed la haroj starigxis sur mia kapo kiel la pikiloj de
+histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis
+maskon sur la vizagxo? Se tiu estis mia mastro, kial li
+ekkriis kiel rato kaj kuris for de mi? Mi servadis lin
+suficxe longatempe. Kaj ja ...
+
+La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizagxo.
+
+--CXio cxi tio estas strangaj cirkonstancoj,
+diris S-ro Utterson, sed mi kredas, ke mi ekvidas lumon. Via
+mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj
+malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la
+suferanton. Tial, tiom kiom mi scias, la
+sxangxigxo de lia vocxo, tial la masko kaj
+la evitado de siaj amikoj, tial la avideco trovi tiun
+cxi drogon, per kiu la malfelicxulo konservas iom da
+espero pri fina resanigxo,--Dio permesu, ke li ne
+trompigxu! Jen mia klarigo; gxi estas suficxe
+malgaja, Poole, ja terurega por konsideri, sed gxi estas
+simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin
+de cxiaj supermezuraj timoj.
+
+--Sinjoro, diris la servisto, makule paligxante, tiu
+ajxo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro--li
+cxirkauxrigardis kaj komencis subparoli--estas
+altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pligxuste
+malgrandegulo.
+
+Utterson provis nenian proteston.
+
+--Ho, sinjoro, ekkriis Poole, cxu vi pensas, ke mi
+ne konas mian mastron post dudekjara servado? CXu vi
+pensas, ke mi ne scias gxis kioma alto lia kapo atingas
+cxe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidadis
+cxiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitajxo neniam estis
+D-ro Jekyll--Dio scias, kio gxi estas, sed neniam
+gxi estis D-ro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro,
+ke okazis mortigo.
+
+--Poole, respondis la legxisto, se vi tion diras,
+farigxos mia devo certigxi pri tio. Kvankam mi multe
+deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas
+multe embarasita pri tiu cxi letereto, kiu sxajnas
+pruvi, ke li ankoraux vivas, mi konsideros, ke estas mia
+devo, trabati tiun pordon.
+
+--Ha, S-ro Utterson, jen vi parolas! ekkriis la
+servisto.
+
+--Kaj nun venas la dua demando, dauxrigis la
+legxisto, kiu tion faros?
+
+--Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.
+
+--Tio estas bone dirita, respondis la legxisto, kaj
+kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos
+perdanto.
+
+--Estas hakilo en la teatro, dauxrigis Poole, kaj vi
+povas ekpreni la kuirejan fajrincitilon por vi mem.
+
+La legxisto ekprenis en la manon tiun malelegantan
+sed pezan ilon, kaj balancis gxin.
+
+--CXu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante,
+ke vi kaj mi estas metontaj nin en situacion iome
+dangxeran?
+
+--Vi povas ja prave diri tion, respondis la servisto.
+
+--Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni
+ambaux pensas pli ol ni diris; ni malkasxu nun
+cxion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, cxu vi
+gxin rekonis?
+
+--Nu, sinjoro, gxi iris tiel rapide kaj tiel
+kunpremite, ke mi apenaux povas jxuri pri tio, estis
+la respondo. Sed se vi volas demandi, cxu gxi estis
+S-ro Hyde?--Nu, mi pensas, ke jes! GXi ja estis simile
+granda; kaj gxi havis la saman rapidan malpezecon de
+movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l'
+laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la
+mortigo, li ankoraux havis sur li la sxlosilon. Sed
+tio ne estas cxio. Mi ne scias, S-ro Utterson, cxu
+vi iam renkontis S-ron Hyde?
+
+--Jes, diris la legxisto, mi unufoje parolis kun li.
+
+--Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis
+cxe tiu sinjoro io stranga--io, kio timigis homon--io,
+kion oni sentis en sia spina cerbo.
+
+--Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro
+Utterson.
+
+--Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu
+maskitajxo eksaltis kvazaux simio el inter la
+hxemiajxoj kaj kuregis en la kabineton, tio
+malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio
+ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn
+sentojn, kaj mi donas al vi mian bibliojxuron, ke estis
+S-ro Hyde.
+
+--Jes, jes, diris la legxisto, miaj timoj inklinas
+al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre
+naskigxi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi
+kredas, ke malfelicxa Harry estas mortigita, kaj mi
+kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas
+diri) ankoraux sin kasxas en la cxambro de sia
+viktimo! Nu, estu nia nomo la Vengxo! Alvoku Bradshaw![22]
+
+La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.
+
+--Regu vin, Bradshaw, diris la legxisto. Tiu cxi
+necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin cxiujn, sed
+mi nun intencas meti al gxi finon. Poole kaj mi perforte
+trabatos al ni vojon en la kabineton. Se cxio estas
+bona, miaj sxultroj estas suficxe largxaj por
+porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere
+malbona, aux se iu malbonfarinto penos forkuri per la
+posta elirejo, vi kaj la knabo devas cxirkauxiri la
+angulon kun paro de tauxgaj bastonoj, kaj ekokupi
+postenon cxe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi
+dek minutojn por atingi vian lokon.
+
+CXe la foriro de Bradshaw la legxisto rigardis
+sian posxhorlogxon.
+
+--Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj,
+prenante la fajrincitilon sub la brako, li antauxeniris
+en la korton. Estis jam tute mallume. La vento jxetis la
+lumon de la kandelo, jen tien jen reen, cxirkaux
+iliaj pasxoj, gxis ili atingis la sxirmon de la
+teatro, kie ili silente sidigxis por atendi. Londono
+solene zumadis cxirkauxe, sed pli apude, la
+senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu
+movigxadis antauxen-malantauxen sur la kabineta
+planko.
+
+--Tiamaniere gxi marsxadas la tutan tagon,
+sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la
+nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto okazas
+mallonga halteto. Ha! estas malbona konscienco, kiu estas
+tiel malamika kontraux la ripozo. Ha, sinjoro! cxiu
+pasxo parolas pri sango kruele disversxita. Sed
+auxskultu denove, iome pliapude, enmetu vian koron en
+viajn orelojn, S-ro Utterson, kaj diru al mi, cxu tio
+estas la piedo de l' doktoro?
+
+La pasxoj faladis malpeze kaj strange, kun difinita
+svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive
+estis tute malsama de la peza, grinca pasxado de Harry
+Jekyll. Utterson ekgxemis.
+
+--CXu neniam okazis io alia? li demandis.
+
+Poole kapjesis.
+
+--Foje, li diris, foje mi auxdis gxin plorantan.
+
+--Plorantan! Kiel tio? diris la legxisto, kun subita
+frostotremo de teruro.
+
+--Plorantan kiel virino aux animo damnita,[23]
+diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke
+mi mem povus ankaux plori.
+
+Sed nun la dek minutoj ekfinigxis. Poole eltiris la
+hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita
+sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj
+ili alproksimigxis kun haltigata spirado al tie, kie tiu
+senlaca piedo ankoraux antauxen-malantauxeniris
+en la senbrueco de la nokto.
+
+--Jekyll, kriis Utterson, per lauxta vocxo, mi
+postulas vidi vin.
+
+Li pauxzis momenton, sed alvenis neniu respondo.
+
+--Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj
+estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li
+dauxrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta
+forto!
+
+--Utterson, diris la vocxo, pro Dio, kompatu!
+
+--Ha! tiu ne estas la vocxo de Jekyll--gxi
+estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon,
+Poole.
+
+Poole svingis la hakilon super sian sxultron; la bato
+skuis la konstruajxon, kaj la rugxtegita pordo
+saltis kontraux la seruron kaj cxarnirojn. Lugubra[24]
+kriego, kvazaux de nur besta teruro, sonis el la
+kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj
+fendigxis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato,
+sed la ligno estis kuntenema kaj la metalajxoj estis de
+bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompigxis
+la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur
+la tapisxon.
+
+La siegxantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de
+la silento kiu sekvis, destaris iome malantauxen kaj
+enrigardis. Tie antaux iliaj okuloj estis la kabineto en
+la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj
+kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian
+kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete
+ordigitaj kusxis sur la tablo, kaj pli proksime de la
+fajro la mangxilaro estis metita por la temangxo. La
+plej trankvila cxambro, oni dirus, kaj, se forestus la
+vitraj sxrankoj plenaj de hxemiajxoj, la plej
+ordinara en Londono tiun nokton. GXuste en la mezo
+kusxis treege tordita korpo de homo, ankoraux
+ekskuata. Ili alproksimigxis piedfingre, turnis gxin
+sur gxian dorson, kaj vidis la vizagxon de Edward
+Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li,
+vestoj laux la staturo de la doktoro, la tendenoj de l'
+vizagxo ankoraux movigxis vivsimile, sed la vivo
+estis efektive tute forigxinta, kaj per la dispremita fiolo[25]
+en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis
+en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de
+memdetruinto.
+
+--Ni venas tro malfrue, li diris severe, aux por
+savi, aux por puni. Hyde estas irinta al sia jugxo,
+kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.
+
+La plej granda parto de la konstruajxo estis okupata
+de la teatro, kiu plenigis preskaux la tutan
+teretagxon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran
+etagxon cxe unu ekstremajxo kaj rigardis sur la
+korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la
+flankstrato. Estis ankaux kelkaj mallumaj kameroj kaj
+vasta kelo. CXiujn ili nun traesploris. En cxiun
+kameron ili bezonis nur ekrigardi, cxar cxiuj estis
+malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je cxiuspeca
+forjxetajxo, sed jam dum ili malfermis la pordon,
+ili estis avertitaj pri la neutileco de plua sercxado
+per la falo de tuta mato da araneajxo, kiu dum jaroj
+sigelis la enirejon. Nenie trovigxis postsigno de Harry
+Jekyll, senviva aux viva.
+
+Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.
+
+--Li kredeble estas enterigita cxi tie, li diris,
+auxskultante la sonon. Aux eble li forkuris, diris
+Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la
+flankstrato. GXi estis sxlosita, kaj kusxantan
+apude sur la kaheloj, ili trovis la sxlosilon, jam
+makulitan per rusto.
+
+--CXi tio ne montras uzadon, rimarkis la
+legxisto.
+
+--Uzadon! ehxis Poole. CXu vi ne vidas, sinjoro,
+ke gxi estas rompita? kvazaux iu estus gxin
+piedfrapadinta.
+
+--Ha! dauxrigis Utterson, kaj la disrompoj
+ankaux estas rustigxintaj.
+
+La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.
+
+--Tio cxi preteriras mian komprenon, Poole, diris la
+legxisto, ni revenu en la kabineton.
+
+Ili silente supreniris la sxtuparon, kaj, de tempo al
+tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro,
+esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu
+tablo estis postsignoj de hxemia laborado, diversaj
+mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kusxis sur vitraj
+pelvetoj, kvazaux por ia eksperimento, cxe kiu la
+malfelicxulo estis malhelpita.
+
+--Tiu estas la sama drogo, kiun mi cxiam alportadis
+al li, diris Poole.
+
+Post tio, en la dauxrigo de sia esplorado de la
+cxambro, la sercxantoj alvenis gxis la
+spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola
+teruro.
+
+--Tiu cxi spegulo vidis kelkajn strangajxojn,
+sinjoro, murmuris Poole.
+
+--Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, ehxis la
+legxisto per la sama tono. CXar por kio Jekyll povus
+gxin bezoni? li diris.
+
+--Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.
+
+Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter
+la orda aro da paperoj, plej supra kusxis granda
+koverto, kaj gxi portis, skribitan per la mano de la
+doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La legxisto rompis
+la sigelon, kaj diversaj enfermitajxoj falis planken. La
+unua estis testamento verkita laux la samaj
+eksterordinaraj kondicxoj, kiel tiu, kiun li redonis
+antaux ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de
+morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed
+anstataux la nomo de Edward Hyde, la legxisto kun
+nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John
+Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn,
+kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapisxo.
+
+--Turnigxas al mi la kapo, li diris. Li jam
+cxiujn cxi tagojn restadis cxi tie kiel
+posedanto; li ne havis kauxzon por ami min; li devis
+furiozi, vidante sin elpusxita, kaj tiun cxi
+dokumenton li tamen ne detruis.
+
+Li levis la plej proksiman paperon; gxi estis
+mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato cxe
+la supro.
+
+--Ho, Poole! la legxisto kriis, li estis viva,
+cxi tie, hodiaux. Lin forigi dum tiel mallonga
+intertempo, oni ne povus; li devas ankoraux vivi, li
+certe ien forkuris!
+
+Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj cxi tion en tiu
+okazo ni kuragxu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti
+singardemaj. Mi antauxvidas, ke ni ankoraux povas
+impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.
+
+--Kial vi ne legas gxin, sinjoro? demandis Poole.
+
+--CXar mi timas, respondis la legxisto solene.
+Al Dio placxu, ke mi por tio ne havu kauxzon!
+
+Kaj cxe tio li proksimigis la paperon al sia okulo
+kaj legis la jenan:
+
+<<Mia kara Utterson!--Kiam tio cxi venos en viajn
+manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne
+havas la kapablon antauxvidi; sed miaj instinktoj kaj
+cxiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras,
+ke la fino estas certa kaj devas baldaux veni. Iru, do,
+kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laux sia averto,
+estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion
+pli, turnu vin al la konfeso de
+
+Via malinda kaj malfelicxa amiko
+
+Harry Jekyll>>
+
+--CXu estis tria enfermitajxo? demandis
+Utterson.
+
+--Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn
+manojn suficxe grandan paketon sigelitan cxe
+diversaj lokoj. La legxisto metis gxin en sian
+posxon.
+
+--Pri cxi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via
+mastro forkuris aux mortis, ni povos tamen almenaux
+savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi
+iru hejmen legi cxi tiujn dokumentojn en trankvileco;
+sed mi revenos antaux noktomezo kaj tiam ni venigos la
+policon.
+
+Ili eliris, sxlosinte post si la pordon de la teatro,
+kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kunigxintan
+cxirkaux la fajro en la vestiblo, malrapide reiris
+al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj cxi
+tiu mistero estis nun klarigota.
+
+
+La rakonto de Doktoro Lanyon
+
+La nauxan de januaro, jam antaux kvar tagoj, mi
+ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron,
+adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja
+kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, cxar ni
+tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja
+kunmangxis kun li, la antauxan vesperon, kaj mi
+povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la
+formalajxon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian
+miron, cxar la letero estis jene esprimita:
+
+<<Kara Lanyon,
+
+<<Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam
+ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne
+povas rememori, almenaux miaflanke, ian rompigxon en
+nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi
+estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia
+prudento dependas de vi,--mi ne oferus mian tutan havon
+aux mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia
+vivo, mia honoro, mia prudento, cxio estas en viaj
+manoj; se vi mankos al mi hodiaux nokte, mi pereos. Vi
+povus suspekti, post cxi tiu antauxparolo, ke mi
+estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Jugxu por vi
+mem.
+
+<<Mi deziras, ke vi prokrastu cxiujn aliajn
+rendevuojn por hodiaux nokte, ecx ja se oni vin
+alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon,
+escepte se via propra kalesxo estus efektive cxe la
+pordo, kaj kun tiu cxi letero en la mano, ke vi veturadu
+rekte al mia domo. Poole, mia cxefservisto, havas siajn
+ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian
+alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia
+kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran
+sxrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron,
+se gxi estos sxlosita, kaj eltiri, kun gxia tuta
+enhavo tia, kia gxi staras, la kvaran tirkeston de la
+supro aux (kio estas sama) la trian de la malsupro. En
+mia ekstrema afliktigxo mi havas morbidan[26]
+timon, malgxuste direkti vin; sed, ecx se mi eraras,
+vi ekkonos la gxustan tirkeston laux gxia
+enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun
+cxi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish
+Square gxuste tian, kia gxi estas.
+
+<<Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus
+reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun cxi
+leteron, jam longe antaux la noktomezo; sed mi lasos al
+vi gxis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj,
+kiujn oni povas nek forbari nek antauxvidi, sed cxar
+horo, en kiu viaj servistoj estos jam kusxigxintaj,
+estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.
+
+<<Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via
+konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano
+homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en
+liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia
+kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj
+elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi
+insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke cxi tiuj
+arangxoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la
+neplenumo de ecx unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili
+sxajnas, vi povas esti sxargxinta vian
+konsciencon je mia morto aux la pereo de mia prudento.
+Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun
+cxi peton, mia koro mallevigxas kaj mia mano tremas
+jam cxe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu
+cxi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de
+mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone
+scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj
+cxagrenoj forruligxos kiel rakonto dirita. Servu
+min, mia kara Lanyon, kaj savu vian amikon,
+
+H. J.>>
+
+<<P.S. Mi jam sigelis cxi tiun leteron, kiam frapis
+mian animon alia teruro. Estas eble, ke mankos al mi la
+posxto, kaj ke cxi tiu letero gxis morgaux
+matene ne estos inter viaj manoj. Tiuokaze, kara Lanyon,
+plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej
+oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia
+sendito. Eble, tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto
+pasos sen okazo, vi scios, ke Henry Jekyll vi jam ne revidos
+plu.>>
+
+Post la legado de tiu cxi letero, mi decidis, ke mia
+kolego estas nepre freneza; sed gxis tiam, kiam tio
+estos pruvita preter cxia ebleco de dubo, mi sentis min
+devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun
+cxi konfuzajxon, des malpli mi trovis min kapabla
+jugxi pri gxia graveco; kaj alvokon tiamaniere
+esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi
+do levigxis tuj de l' tablo, eniris fiakron kaj
+veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian
+alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi,
+rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis
+seruriston kaj cxarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni
+parolis; kaj ni iris kune al la hxirurgia teatro de la
+iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej
+oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La
+pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine,
+post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La
+sxranko markita E estis nesxlosita; kaj mi eltiris
+la tirkeston, plenigis gxin je pajlo, envolvis gxin
+en littukon kaj reportis gxin kun mi al Cavendish
+Square. Tie mi esploris gxian enhavon. La pulvoroj estis
+suficxe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la
+profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private
+faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj,
+mi trovis tion, kio sxajnis al mi esti simpla kristaleca
+salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton,
+estis duonplenigita de sangrugxa fluidajxo tre akra
+al la flaro, kaj kiu sxajnis al mi enhavi fosforon kaj
+ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis
+diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis
+malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de
+multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj cxesis
+preskaux antaux unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen
+mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol
+sola vorto; <<duobla>> okazis eble sesfoje tra tuto de
+kelkcento da enskriboj; kaj unufoje <<tuta malsukceso!!!>>
+Nu, kiel povus la cxeesto de tiuj objektoj en mia domo
+tusxi aux la honoron, la mentosanecon, aux la
+vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu
+loko, kial ne al alia? Kaj ecx se ja estus efektive ia
+malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju
+pli mi pripensadis, des pli mi konvinkigxis, ke mi
+interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi
+forsendis mian servistaron kusxigxi, mi tamen
+sxargxis malnovan revolveron, por ke mi povu
+eventuale min defendi.
+
+La noktomeza horo apenaux sonoris super Londono, kiam
+iu frapetis mallauxte sur la pordo. Mi mem iris
+malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapogantan
+kontraux la kolonoj de la portiko.
+
+--CXu vi venis de D-ro Jekyll? mi demandis. Li jesis
+per gxenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne
+obeis sen sercxa rigardeto posten en la mallumon de la
+placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo
+de lia lanterno malkovrita, kaj sxajnis al mi, ke
+cxe la vido mia vizitanto ektremas kaj plirapidas.
+
+Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis;
+kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo,
+mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. CXi tie
+fine mi povis klare lin observi. Mi antauxe neniam vidis
+lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi
+diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia
+vizagxo, kun gxia rimarkinda kombino de granda
+muskola movigxemeco kun granda sxajna malforteco de
+konstitucio, kaj laste, sed ne malpleje, la stranga
+subjektiva maltrankvileco kauxzata de lia proksimeco.
+
+Tiu lasta iom similis ekatakon de rigoro, kaj estis
+akompanata de tute rimarkebla malrapidigxo de la pulso.
+En la momento mem, mi atribuis tion al ia idiosinkrazia,
+persona malplacxa, kaj nur iom miris la akutecon de la
+simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la
+kauxzo de tio kusxas multe pli profunde en la homa
+naturo mem, kaj dependas de io pli nobla, ol la principo de
+l' malamo.
+
+Tiu persono (kiu tiel, jam de la unua momento de sia
+alveno, naskis cxe mi kion mi povas nur nomi
+nauxzoplena scivolo) estis vestita laux maniero, kiu
+cxe ordinara persono estus ridinda; t.e. liaj vestoj,
+kvankam faritaj el ricxa kaj bongusta sxtofo, estis
+treege tro grandaj por li laux cxiu mezuro. La
+pantalono pendis cxirkaux la kruroj kaj estis
+suprenfaldita por teni gxin for de la tero, la talio de
+la redingoto trovigxis sub liaj koksoj, kaj gxia
+kolumo vastigxis largxe sur liaj sxultroj. Sed,
+strange diri, tiu cxi ridindega vestajxo tute ne
+ridigis min. Pli gxuste ja, tial ke estis io
+kontrauxnorma kaj monstra en la esenco mem de la
+estajxo, kiu nun staris kontraux mi, io
+enkateniganta, surprizanta kaj nauxzanta, sxajnis,
+ke tiu cxi nova neegaleco nur gxin konvenis, kaj
+intensigis; tiel, ke al mia intereso pri la karaktero de tiu
+homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia
+havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kvankam por meti
+ilin sur paperon bezonis tiel grandan spacon, tamen okupis
+nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra[27]
+eksciteco.
+
+--CXu vi gxin havas? li kriegis, cxu vi
+gxin havas?
+
+Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li ecx la
+manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi
+depusxis lin, konsciante cxe lia ektusxo, ian
+glacian spasmon tra miaj vejnoj.
+
+--Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi
+ankoraux ne havas la plezuron koni vin. Sidigxu, mi
+petas.
+
+--Pardonu al mi, D-ro Lanyon, li respondis, suficxe
+gxentile. Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia
+malpacienco nun jam preterpasis mian gxentilecon. Mi
+venis cxi tien laux la instigo de via kolego, D-ro
+Harry Jekyll, pri afero iome grava; kaj mi sciigxis...,
+li pauxzis kaj levis la manon al la gorgxo kaj mi
+povis rimarki, malgraux lia kvieta mieno, ke li baraktas
+kontraux la alproksimigxo de la histerio,--mi
+sciigxis, ke tirkesto...
+
+--Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie
+gxi kusxis sur la planko post tablo kaj ankoraux
+kovrita per tuko.
+
+Li eksaltis al gxi kaj poste haltis kaj metis manon
+al la koro; mi povis auxdi, kiel grincas liaj dentoj pro
+la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizagxo
+farigxis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj
+prudento.
+
+--Trankviligu vin! mi diris.
+
+Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaux kun la
+decideco de la malespero, forsxiris la tukon. Vidante
+gxian enhavon, li auxdigis unu lauxtan singulton
+de tiel intensa senpremigxo, ke mi sidis kiel
+sxtonigita. Kaj la momenton poste, per vocxo jam
+suficxe regata:
+
+--CXu vi havas gradigitan glason? li demandis.
+
+Mi starigxis iom sindevige kaj donis al li, kion li
+petis.
+
+Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la
+rugxa fluidajxo, kaj alsxutis unu el la
+pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberugxan
+nuancon, komencis, dum la solvigxado de la kristaloj,
+plihele kolorigxi, auxdeble sxauxmadi kaj
+disjxeti fumetojn. Subite, kaj cxe la sama momento,
+la kvazauxbolado cxesis kaj la miksturo
+transkolorigxis en malpalan purpuron, kiu
+malintensigxis pli malrapide en palan verdon. Mia
+vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla
+okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste
+sin turnis kaj rigardis min kun sercxa mieno.
+
+--Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas.
+CXu vi estos sagxa? CXu vi permesos gvidi vin?
+CXu vi permesos, ke mi prenu cxi tiun glason en mian
+manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aux
+cxu la avideco de l' scivolo tro multe vin regas?
+Pripensu antaux ol respondi, cxar farata estos, kiel
+vi decidos. Laux via decido, vi restos tiel sama kiel vi
+antauxe estis, nek pli ricxa, nek pli sagxa,
+escepte se la sento pri servo farita al homo en morta
+dangxero povas esti konsiderita ia ricxeco de l'
+animo. Aux, se vi preferos elekti novan regionon de la
+scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio
+estos malkasxita al vi cxi tie, en cxi tiu
+cxambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumigxos
+antaux via rigardo tia miregindajxo, kia
+sxancelus la nekredemon de Satano.
+
+--Sinjoro, mi diris, sxajnigante indiferentecon,
+kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi
+eble ne miros, ke mi vin auxskultas ja sen tre forta
+impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la
+vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaux ol vidi
+gxian finon.
+
+--Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi
+memoras viajn jxurojn; kio sekvos, tio estos sub la
+sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe
+estas ligita al la plej mallargxaj kaj materialismaj
+ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi
+kiu mokis viajn superulojn,--rigardu!
+
+Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu
+engluto. Sekvis krio; li balancigxis,
+sxanceligxis, ekkaptis la tablon kaj tenegis,
+rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita
+busxo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis,
+sxangxo--li sxajnis sxveli--lia
+vizagxo subite nigrigxis kaj la trajtoj sxajnis
+fandigxi kaj aliigxi--kaj momenton poste mi
+eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantauxen gxis la
+muro, kun la brako levita por min sxirmi kontraux
+tiu miregindajxo, kun la mento premegata de teruro.
+
+--Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; cxar tie
+antaux miaj okuloj--pala kaj skuita, kaj duonsvenanta,
+kaj palpsercxanta antaux si per la manoj kvazaux
+homo reveninta el la morto--tie staris Harry Jekyll!
+
+Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne
+povas decidigxi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion,
+kion mi vidis; mi auxdis tion, kion mi auxdis, kaj
+gxi nauxzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu
+vidajxo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas,
+cxu mi gxin kredas? kaj mi ne povas respondi. Mia
+vivo estas skuita gxis la radikoj; la dormo forlasis
+min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je cxiuj
+horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas
+kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos
+nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro ecx
+kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas,
+ecx en mia memoro pripensi, sen eksalto de teruro. Nur
+mi diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi
+gxin) jam pli ol suficxos. La estajxo, kiu tiun
+nokton englitis en mian domon, estis, laux la konfeso de
+Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj sercxata en
+cxiuj anguloj de la lando kiel la mortiginto de Carew.
+
+Hastie[28] Lanyon.
+
+
+La plena deklaro pri la afero;
+skribita de Doktoro Jekyll
+
+Mi naskigxis en la jaro 18...a, heredonto de granda
+ricxeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina
+laux karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la
+sagxuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial--kion
+oni povus supozi--kun cxia garantio por honoroplena kaj
+distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj,
+efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia,
+kia cxe multaj faris la felicxecon, sed kian mi
+trovis malfacile akordigebla kun mia cxiondeviga deziro
+tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan
+vizagxon antaux la publiko. Okazis el tio, ke mi
+kasxis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la agxon
+de l' pripensado kaj komencinte cxirkauxrigardi
+kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam
+staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo.
+Multaj homoj ecx fanfaronegus tiajn neregulajxojn,
+pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al
+mi antauxmetis, mi rigardis kaj kasxis ilin kun
+sento de honto preskaux morbida. Estis do pli la
+postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco
+de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per
+fosajxo ecx pli profunda ol cxe la plejmulto,
+disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj
+dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.
+
+Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel
+estis hipokritulo; miaj ambaux flankoj estis tute
+seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la
+sindetenadon kaj jxetis min en la honton, ol kiam mi
+laboradis malkasxe pri la disvastigo de la scio, aux
+pri la forigo de l' doloro kaj la sufero. Kaj hazarde
+okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis
+tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj
+forte lumigis sur cxi tiun konscion pri la cxiama
+batalado inter miaj membroj. Kun cxiu tago, kaj de
+ambaux flankoj de mia inteligento, la morala kaj la
+intelekta, mi tiel alproksimigxis konstante al tiu vero,
+per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura
+pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed
+du. Estis cxe la morala flanko, kaj en mia propra
+persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan
+duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj
+konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke ecx se oni
+povus prave eliri, ke mi estas unu aux la alia, tio
+estas nur tial, ke mi estis radike ambaux, kaj jam frue
+en mia vivo, ecx antaux ol la direkto de miaj
+sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de
+tia miraklo, mi kutimigxis pensadi kun plezuro, kiel en
+amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur
+cxiu, mi diris al mi, povus esti logxigita en
+apartan identajxon, tiam de la vivo estus forprenita
+cxio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri
+laux sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj
+riprocxado de sia pli pia gxemelo, kaj la justulo
+povus iri konstante kaj sendangxere sur sia vojo supren,
+farante bonajxojn, en kiuj trovigxas lia plezuro,
+kaj jam ne plu elmetata kontraux la malhonoro kaj la
+pentofarado pro cxi tiu ekstera malbono. Por la homaro
+estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltauxgaj faskeroj
+estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l'
+konscio, cxi tiuj polusaj gxemeloj sencxese
+interbatalas. Kiel do ilin disigi?
+
+GXis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam
+diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo
+laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol gxis
+nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan
+sxangxigxemecon de cxi tiu sxajne
+fortika korpo, en kiu ni marsxas vestitaj. Mi konstatis,
+ke kelkaj hxemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj
+malantauxentiri tiun karnan vestajxon, tutsame kiel
+vento povus skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis
+mian naturan korpon apartan de la nura auxro kaj
+radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia
+spirito, sed ankaux sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj
+potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per
+kiu dua formo kaj vizagxo povus esti
+anstatauxigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke
+ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia
+animo.
+
+Mi hezitis longe antaux ol provi praktike tiun
+cxi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio,
+ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon
+mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de
+superdozo aux la plej malmulta maloportuneco pri la
+momento de elmontro, tute forvisxi tiun nematerian
+logxejon, kies sxangxon per gxia efiko mi
+atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj
+profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam
+antauxlonge pretigis mian tinkturajxon; mi tuj
+acxetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu
+speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la
+lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita
+nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj
+fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitigxo cxesis,
+kun forta ardo de kuragxo mi eltrinkis la miksturon.
+
+Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj,
+mortiga nauxzo, kaj teruro de spirito, ne malpli
+intensa, ol tiu sentebla en horo de l' naskigxo
+aux de l' morto. Poste, tiuj agonioj rapide
+ekkvietigxis, kaj mi rekonsciigxis kvazaux el
+granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io
+nepriskribeble nova, kaj, pro gxia noveco, nekredeble
+dolcxa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli
+felicxa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu
+kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj
+imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri
+disigxo de la ligiloj de l' devo, pri nekonata sed ne
+senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu
+cxi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli
+malnobla, ke mi vendigxis kiel sklavo al mia originala
+malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis
+min kiel vino. Mi etendis la manojn, gxojegante en la
+noveco de tiuj sentoj, kaj cxe tio, mi subite eksciis,
+ke mia staturo iom malgrandigxis. En tiu tempo ne estis
+spegulo en mia cxambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi
+nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem
+de tiuj aliformigxoj. La nokto, tamen, jam preskaux
+tagigxis; la logxantoj de mia domo kusxadis plej
+profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis
+de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia
+dormocxambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la
+koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte
+en mian cxambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton
+de Edward Hyde.
+
+Mi devas paroli cxi tie pri mia teorio sole, ne
+dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la
+plej versxajna. La malbona parto de mia naturo estis
+malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi
+jxus eksigis. Plie, en la dauxro de mia vivo, kiu
+estis estinta, malgraux cxio, naux dekone vivo
+de l' penado, de l' virto kaj de l' memregado, la
+malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj
+tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli
+malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la
+bono ekbrilis el la vizagxo de unu, tiel same la malbono
+estis skribita largxe kaj klare sur tiu de la alia.
+Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco
+kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan
+monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation,
+kontrauxe, mi sentis ja eksalton de bonveno. CXi
+tio, ankaux, estis mi. GXi sxajnis natura kaj
+homa. Laux miaj okuloj, gxi portis pli vivan bildon
+de l' spirito, gxi sxajnis pli difinita kaj
+unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizagxo, kiun mi
+gxis nun kutimis nomi la mia. Kaj gxis tiu punkto mi
+estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la
+sxajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimigxi al
+mi sen videbla antipatio de l' karno. CXi tio,
+laux mia opinio, estis tial, ke cxiuj homoj, kiaj ni
+renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono,
+kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l' homaro, estis
+pura malbono. Nur momenton mi restis antaux la spegulo;
+mi devis ankoraux provi la duan kaj decidigan
+eksperimenton; restis ankoraux konstati, cxu mi
+perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaux
+la tagigxo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj,
+rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj
+trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu
+kvazauxmorto kaj rekonsciigxis denove kun la
+karaktero, la staturo, kaj la vizagxo de Harry Jekyll.
+
+En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan krucigxon
+de l' vojoj. Se mi estus alproksimigxinta al mia
+eltrovajxo laux pli nobla spirito, se mi estus
+riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de
+malavaraj aux piaj aspiroj, cxio estus alie, kaj, el
+tiuj agonioj de l' morto kaj naskigxo, mi estus
+elirinta angxelo anstataux diablo. La drogo povis
+neniel distingi, nek diabla nek dia gxi estis; gxi
+nur skuis la pordojn de l' malliberejo de mia
+temperamento, kaj, kiel cxe la kaptitoj en Philippi,
+elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto
+dormetis; mia malvirto, vekadita de l' ambicio, kaptis
+vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta
+eljxetajxo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun
+havis tiel du karakterojn, kiel ankaux du mienojn, unu
+estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraux la
+malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinajxo pri
+kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La
+sxangxo do estis tute al la pli malbona flanko.
+
+Ecx en tiu tempo, mi ankoraux ne tute venkis mian
+antipation kontraux la tedeco de vivo de studado. Mi
+ankoraux foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke
+miaj plezuroj estis, je l' plej indulga nomo, ne tro
+dignoplenaj, kaj cxar mi ne nur estis bone konata kaj
+honore estimata, sed ankoraux farigxis maljunulo,
+cxi tiu nekonsekvenceco de mia vivo farigxis por mi
+cxiutage pli gxenanta. Estis cxitiuflanke, ke
+mia nova potenco tentis min gxis sklavigxo. Necesis
+nur trinki la miksajxon, por tuj demeti la korpon de l'
+fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de
+Edward Hyde.
+
+Mi ridetis pro la ideo; gxi sxajnis al mi,
+tiutempe, humorajxo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la
+plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al
+kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis,
+kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj
+senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu
+S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon
+kaj auxtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por
+sxirmi min kontraux eventualaj akcidentoj, mi
+ecx faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono
+en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi
+tiom multe kontrauxparolis, tiamaniere ke, se io okazus
+al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en
+tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel
+cxirkauxita de remparoj, kiel mi supozis, sur
+cxiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de
+mia situacio.
+
+Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulacxojn por
+fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio
+sidis sxirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por
+propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi
+antaux la publika okulo kun sxargxo de afabla
+respektindeco, kaj jen, en la dauxro de momento, kiel ia
+lerneja bubo desxiri tiujn pruntajxojn kaj salti
+kapon antauxe en la maron de l' libereco. Sed por mi,
+en mia netravidebla mantelo, la sendangxereco estis
+absoluta. Pensu nur--mi ecx ne ekzistis! Nur permesu al
+mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri
+sekundojn por miksi kaj gluti la trinkajxon, kiu staris
+cxiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta,
+forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen,
+anstataux li, kviete en sia hejmo, pretigante la
+noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske
+ridi je l' suspekto, trovigxus Harry Jekyll.
+
+La plezuroj, kiujn mi rapidis sercxi sub mia
+alikorpajxo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en
+la manoj de Edward Hyde, ili baldaux ekfarigxis
+monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte
+profundigxis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco.
+Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo,
+kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis
+estajxo esence malica kaj kanajla; kun cxiu lia ago
+kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la
+plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel
+nesxancelebla, kiel homo el sxtono.
+
+Harry Jekyll foje staris konsternegita antaux la agoj
+de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de
+ordinaraj legxoj, kaj inside malpezigis la premon de la
+konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa.
+Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekigxis al siaj
+bonaj ecoj sxajne nedifektita; li ecx kutimis, kiam
+tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de
+Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.
+
+Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel
+kunkonsentis (cxar ecx nun mi ne povas konfesi, ke
+mi gxin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur
+montri la avertojn kaj la intersekvajn pasxojn, per kiuj
+alproksimigxis mia puno. Unu malfelicxo okazis,
+kiun, pro tio, ke gxi ne havis sekvon, mi nur aludetos.
+Kruelega ago kontraux infanino vekis kontraux min la
+koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaux kelkaj
+tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la
+infanino kunigxis kun li; estis momentoj, kiam mi timis
+pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan
+koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de
+Harry Jekyll kaj pagi ilin per cxeko subskribita per lia
+nomo. Sed tiu cxi dangxero estis facile forigita el
+la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo
+sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantauxen
+klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia
+duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la
+fatalo.
+
+Preskaux du monatoj antaux la mortigo de Sir
+Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj,
+de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekigxis la
+sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi
+cxirkauxrigardis, vane mi vidis la decan meblaron
+kaj grandan amplekson de la cxambro en mia domo sur la
+placo, vane mi rekonis la desegnajxon de la litkurtenoj,
+io ankoraux insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi
+estas, ke mi ne vekigxis tie, kie mi sxajnas esti,
+sed en la cxambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en
+la korpo de Edward Hyde.
+
+Mi ridetis kaj, laux mia psikologia maniero, komencis
+mallaboreme esplori la elementojn de cxi tiu iluzio,
+iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi
+estis ankoraux tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli
+sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la
+mano de Harry Jekyll estis profesia laux formo kaj
+grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed
+la mano, kiun mi nun rigardadis, suficxe klare en la
+flava lumo de Londona mateno, kusxantan duonfermitan sur
+la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj
+dense kovrita de nigra kresko da haroj. GXi estis la
+mano de Edward Hyde.
+
+Mi certe rigardis gxin dum preskaux duona minuto,
+antaux ol la teruro vekigxis en mia brusto tiel
+subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj
+eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. CXe
+la vidajxo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango
+sxangxigxis en ion treege maldensan kaj glacian.
+Jes, mi kusxigxis Harry Jekyll, kaj vekigxis
+Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj
+poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis
+malfrue en la mateno, la servistaro jam levigxis,
+cxiuj miaj drogoj estis en la kabineto--longa irado
+estis ja malsupren sur du sxtuparoj, tra la posta irejo,
+trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi
+tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian
+vizagxon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kasxi
+la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata
+dolcxeco de senpremigxo mi memoris, ke mia
+servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo.
+Jen baldaux mi vestis min, kiel eble plej bone, per
+vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaux pasis tra la
+domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retirigxis pro
+tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga
+vestajxo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll
+reeniris sian propran formon kaj sidigxis kun
+malheligxinta frunto, por simuli[29]
+matenmangxon.
+
+Malgranda ja estis mia apetito. CXi tiu neklarigebla
+okazajxo, cxi tiu renversigxo de mia antauxa
+spertado, sxajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro,
+elskribi la literojn de mia kondamnigxo, kaj mi
+komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj
+eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi
+havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe
+ekzercigxadis kaj nutrigxis; al mi en la lastaj
+tagoj sxajnadis kvazaux la korpo de Edward Hyde
+pligrandigxas, kvazaux (kiam mi portadis tiun
+formon) mi konscias pli ricxan fluon de sango, kaj mi
+komencis ekvidi dangxeron ke, se cxi tio estos multe
+dauxrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por
+cxiam renversita, ke la kapablo de lauxvola
+sxangxigxo povos esti perdita, kaj la karaktero
+de Edward Hyde farigxos nerevokeble mia. La potenco de
+la drogo ne cxiam montrigxis egala. Unu fojon, tre
+frue en mia karerio, gxi restis tute senefika; de tiu
+tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj
+unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton,
+kaj tiu malofta necerteco jxetis gxis nun la solan
+ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu
+mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la
+malfacilajxo estis, dejxeti la korpon de Jekyll,
+lastatempe gxi grade sed decide translokigxis al la
+alia flanko. CXio do sxajnis montri al la jena
+konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan
+memon, kaj iom post iom enkorpigxas en mian duan kaj pli
+malbonan.
+
+Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du
+naturoj havis la komunan memoron, sed cxiujn aliajn
+fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis
+kunmetajxo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida
+gustacxo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj
+aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll
+aux nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la
+kavernon, en kiu li sin kasxas kontraux la
+persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde
+sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun
+tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj
+mi de longatempe min indulgadis kaj kiujn mi jam de kelka
+tempo dorlotis. Kunligi gxin kun Hyde, estus morti pri
+mil interesoj kaj aspiroj kaj farigxi por cxiam
+malestimata kaj senamika. La marcxando povus aperi
+neegala, sed estis ankoraux alia afero kunpesinda;
+cxar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la
+abstinenco, Hyde ecx ne konscius, kion li perdis.
+
+Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la
+kondicxoj de tiu cxi interbatalo estas tiel malnovaj
+kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj
+timoj jxetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj
+tremanta pekulo, kaj okazis cxe mi, kiel okazas cxe
+la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la
+pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian
+elekton plenumadi.
+
+Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron,
+cxirkauxitan de amikoj kaj tenantan honestajn
+esperojn, kaj mi diris decidan adiauxon al la libereco,
+al la rilata juneco, al la facila pasxo, saltanta pulso
+kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi gxuis en la alivesto de
+Hyde. Tiun cxi elekton mi faris eble kun ia senkonscia
+rezervo, cxar mi nek forlasis la Soho'an domon, nek
+detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraux
+kusxis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi
+restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis
+laux tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam
+antauxe atingis, kaj gxuis la kompensojn de
+aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine forigxis la
+fresxeco de mia timo, la lauxdoj de mia konscienco
+ekfarigxis kutimo; min ekturmentegis afliktigxoj kaj
+sopiroj, kvazaux Hyde baraktus por la liberigxo,
+kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis
+kaj englutis la aliformigan trinkajxon.
+
+Mia diablo estis tenita longatempe en kagxo, li
+liberigxis furiozega. Mi sentis, ecx jam dum mi
+trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la
+malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia
+animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi
+auxskultis la gxentilajxojn de mia
+malfelicxa viktimo; almenaux mi deklaras antaux
+Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia
+krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro
+ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.
+
+Tuj la spirito de la infero vekigxis en mi, kaj
+furiozis. Kun paroksismo de gxojo mi disbategis la
+pasivan korpon, gustumante gxojegon cxe cxiu
+bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la
+plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron
+malvarma spasmo de teruro. Disigxis nebulo; mi ekvidis,
+ke mi metas mian vivon en dangxeron, kaj mi forkuregis
+de la sceno de tiuj ekscesoj, fierigxante ecx dum mi
+tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj
+stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita gxis la plej
+ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis
+miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn
+stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito,
+gxojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por
+la estonteco, kaj tamen, ankoraux rapidirante kaj
+auxskultante, cxu sekvas min la pasxoj de la
+vengxanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li
+kunmetis la miksturon, kaj trinkante gxin li toastis la
+mortinton. Apenaux la agonio de la transformigxo
+ekcxesis dissxiri lin, jam Harry Jekyll, kun
+fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriprocxo, falis
+genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de
+la memindulgo estis dissxirita de supre gxis
+malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis
+gxin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon
+cxe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de
+mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama
+sento de nerealeco, cxe la malbenitaj terurajxoj de
+la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj
+pregxoj sufoki la amason da malbelegaj imagajxoj kaj
+sonoj, kiuj arigxis en mia memoro kontraux mi, kaj,
+ankoraux, inter miaj petegoj, la fi-vizagxo de mia
+kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de
+tiu cxi memriprocxo ekmortigxis, gxi estis
+sekvita de sento de gxojo. De nun Hyde estos neebla;
+cxu mi volos, aux ne volos, mi estas de nun
+enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho,
+kiel mi gxojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco
+mi akceptis denove la cxirkauxbarojn de l' vivado
+natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi sxlosis la
+pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj
+dispremegis la sxlosilon sub mia piedo!
+
+Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo
+estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la
+mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika
+estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia
+malsagxajxo. Mi pensas, ke mi gxojis scii tion;
+mi pensas, ke mi gxojis pro tio, ke miajn pli bonajn
+impulsojn tiel cxirkauxremparis kaj gardis la
+teruroj de la esxafodo. Jekyll estis nun mia
+rifugxejo; Hyde elrigardetu ecx nur dum momento, kaj
+la manoj de cxiuj homoj tuj levigxos por lin kapti
+kaj mortigi.
+
+Mi decidis per mia estonta konduto reacxeti la
+estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis
+iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj
+monatoj de la pasinta jaro, mi laboradis por mildigi la
+suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke
+la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaux
+felicxe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis
+cxi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontrauxe
+kredas, ke mi cxiutage gxuis gxin pli plene; sed
+min ankoraux malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam
+fine iom post iom eluzigxis la unua akreco de mia pento,
+mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge
+encxenigita, komencis ekmugxi por liberigxo. Mi
+ja ne revis revivigi Hyde; tion ecx ekpripensi tremigis
+min gxis frenezeco; ne, en mia propra personeco
+starigxis la tento ankoraux unu fojon petoli kun mia
+konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine
+submetigxis al la atakoj de la tentado. Al cxio
+venas fino; la plej vasta mezurilo fine plenigxas, kaj
+cxi tiu mallonga cedo al mia malboneco fine detruis la
+ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago,
+malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba
+cxielo, kaj <<Regent's Park>>[30]
+estis plena de vintraj pepadoj kaj dolcxa pro odoroj de
+printempo. Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi
+lekadis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom
+dormema, promesante postan penton sed ankoraux ne
+incitita gxis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur
+similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante
+min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la
+maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento
+mem de tiu vanta fanfaronema penso, ekkaptis min spasmo,
+terura nauxzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj
+lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la sveneco
+kvietigxis, mi ekkonstatis sxangxon en la
+karaktero de miaj pensoj; pli grandan maltimecon, malestimon
+al la dangxero, solvigxon de la ligiloj de l'
+devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur
+miaj malsxvelintaj membroj; la mano kusxanta sur mia
+genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward
+Hyde. Antaux unu momento, al mi estis ankoraux
+garantiita la estimo de cxiuj homoj, mi estis ricxa,
+amata--kun mangxo pretigata por mi en mia propra hejmo--kaj
+nun mi estas jam la komuna persekutajxo de l' homaro,
+cxasata, sendoma, konata mortiginto, sklavo por la
+pendigilo.
+
+Mia prudento sxanceligxis, sed ne tute min
+forlasis. Miaj drogoj estis en sxranko en mia kabineto,
+kiel mi povos atingi ilin? Jen la problemo, kies solvon--premegante
+per la manoj miajn tempiojn--mi nun devas entrepreni. La
+laboratorian pordon mi mem jam fermis. Se mi provus eniri
+per la domo, miaj propraj servistoj min sendus al la
+esxafodo. Mi ekkomprenis, ke mi devos uzi alian manon,
+kaj pensis pri Lanyon. Kiel lin trafi? Kiel alkonsentigi
+lin? Supozu, ke mi evitos kaptigxon sur la stratoj, kiel
+mi povos eniri en lian domon? Kaj kiel mi, nekonata kaj
+malplacxa vizitanto, povos decidigi la faman kuraciston
+rabi la kabineton de sia kolego, D-ro Jekyll? Tiam mi
+rememoris, ke restadas al mi unu parto de mia originala
+karaktero: mi povas skribi laux mia propra skribmaniero.
+Tuj kiam ekbrilis en mi tiu ideo, klarigxis al mi la
+tuta vojo, kiun mi devos sekvi. Mi do ordigis mian vestaron
+kiel eble plej bone, kaj, alvokante al pasanta fiakro, mi
+veturigis min al hotelo sur Portland Street, kies nomon mi
+per ia hazardo memoris. Pro mia aspekto,--kiu efektive
+estis suficxe komika, kiel ajn tragedia la sorto, kiun
+kovris cxi tiuj vestoj,--la veturigisto ne povis
+kasxi sian ridemon. Mi grincigis la dentojn kontraux
+lin kun ekventego de diabla furiozo; kaj la rideto forvelkis
+sur lia vizagxo,--felicxe por li,--ankoraux
+pli felicxe por mi, cxar, nur momenton plu, kaj mi
+lin jam certe desxiregus de sur lia sidejo. Enirinte la
+hotelon, mi cxirkauxrigardis kun tia malluma mieno,
+ke la servistoj ektremis; neniun rigardon ili
+intersxangxis dum mia cxeesto; sed sklaveme
+ricevis miajn ordonojn, kondukis min al privata cxambro
+kaj alportis al mi skribilaron. Hyde, en dangxero pri
+sia vivo, estis al mi estajxo nova; skuita de
+supermezura kolero, strecxita gxis mortigemo,
+avidega kauxzi al iu doloron. Li tamen estis ruzulo;
+venkis sian koleregon per granda peno de l' volado; verkis
+siajn du gravajn leterojn, unu al Lanyon kaj unu al Poole,
+kaj por ke li ricevu certigon, ke ili efektive estis metitaj
+en la posxton, li ordonis, ke oni ilin rekomendu. De
+tiam, li sidadis la tutan tagon apud la fajro en la privata
+cxambro, mordetadante al si la ungojn; tie li
+tagmangxis, sidante sola kun siaj timoj, kun la kelnero
+videble tremanta antaux lia okulo; kaj el tie, post
+plena noktigxo, li ekveturadis en angulo de fermita
+veturilo kaj kondukigis sin tra la stratoj de la urbo.
+<<Li>>, mi diras; mi ne povas diri <<mi>>. En tiu infano de
+l' infero estis nenio homa; logxis en li nenio krom la
+timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,--pensante, ke la
+veturigisto komencas ion suspekti,--li forsendis la
+veturilon kaj riskis piediri, en sia negxustalkorpa
+vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la
+noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en
+li kvazaux uragano. Li marsxis rapide, persekutata
+de siaj timoj; babilante al si mem, sxtelirante tra la
+malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj
+kvazaux barilo ankoraux apartigis lin de la
+noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi
+pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis sxin en la
+vizagxon, kaj sxi forkuris. Kiam mi
+rekonsciigxis cxe la domo de Lanyon, la teruro de
+mia malnova amiko iom kortusxis min; mi ne scias; estis
+almenaux nur kvazaux guto en la maro, kompare al la
+abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis
+okazinta en mi ia sxangxigxo. Jam ne plu timo al
+la esxafodo, sed teruro farigxi denove Hyde,
+turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en
+songxo; duone en songxo revenis hejmen kaj
+kusxigxis. Post la ellacigoj de la tago, mi
+dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis
+gxin rompi ecx la teruraj kosxmaroj min
+turmentantaj. Mi vekigxis matene skuita, malfortigita,
+sed refresxigxinta. Mi ankoraux malamis kaj
+timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj
+kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn dangxerojn
+de l' antauxa tago; sed mi estis denove hejme, en mia
+propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo
+briladis en mia animo tiel forte, ke gxi preskaux
+konkuris la helecon de la espero mem.
+
+Mi estis nerapide transpasxanta la korton post
+matenmangxo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro,
+kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj
+heroldis la sxangxigxon: kaj apenaux mi
+havis la tempon atingi la sxirmon de mia kabineto, tra
+mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. CXi
+tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi
+mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje
+rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo
+denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago
+sxajnis, ke nur per granda, kvazaux gimnastika
+penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas
+porti la vizagxon de Jekyll. Je cxiu horo de la tago
+kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi
+dormis, aux ecx dum momento dormetis sur mia
+segxo, cxiam mi vekigxis kiel Hyde. Sub la
+strecxado de cxi tiu sencxese minacanta fatalo,
+kaj pro la maldormado, al kiu mi nun min kondamnis ja
+ecx super cxia grado, kiun mi kredis ebla al la
+homo, mi farigxis en mia propra persono estajxo
+konsumita kaj elcxerpita de la febro, malforta, korpe
+kaj mente, cxiam okupata de unu sola penso: abomeno al
+mia alia memo. Sed dum mi dormadis aux kiam la efekto de
+la drogo elcxerpigxis, mi saltis preskaux sen
+transiro--cxar la doloroj de la aliformigxo
+farigxis cxiutage malpli severaj--en la posedon de
+imago plenega de teruraj fantazioj, de animo bolanta per
+senkauxzaj malamoj, kaj en la posedon de korpo, kiu
+sxajnis ne suficxe forta por enteni la furiozantajn
+energiojn de la vivo. La povoj de Hyde sxajnis des pli
+kreski, ju pli kadukigxis Jekyll. Kaj certe la malamo,
+kiu apartigis ilin, estis nun ambauxflanke egala.
+CXe Jekyll, gxi estis afero de esenca instinkto. Li
+nun konsciis plene la malbelegecon de tiu estajxo, kiu
+partoprenis kun li kelkajn el la fenomenoj de l'
+konscienco, kaj kiu estis kunheredonto kun li de la morto;
+kaj krom tiuj ligiloj de komuna posedo, kiuj en si faris la
+plej doloregan parton de lia turmento, li pensis pri Hyde
+kvazaux pri io ne nur infera sed neorganika. Jen la
+terura afero: ke la sxlimo de l' abismo sxajnas
+auxdigi kriojn kaj vocxojn; ke la amorfa polvo
+gestacxas kaj pekas; ke tio, kio estas senviva, kaj ne
+havas formon, povas uzurpi la funkciojn de la vivo. Kaj jen
+ankoraux: ke tiu ribelanta abomenajxo estas ligita
+al li pli intime ol edzino, pli proksime ol okulo;
+kusxas enkagxigita en lia karno, kie li auxdas
+gxin murmuri, sentas gxin barakti al naskigxo
+kaj en cxiu horo de malforteco, kaj dum la konfido de la
+dormo, lin venkas kaj uzurpas lian vivon.
+
+La malamo de Hyde kontraux Jekyll estis de malsama
+speco. Lia teruro pri la esxafodo devigis lin
+sencxese fari provizoran memmortigon, kaj reveni al lia
+stato de subulo, farigxi parto anstataux persono;
+sed li abomenis la necesecon, li abomenis la malgxojegon
+en kiun Jekyll jam enfalis, kaj lin akre indignigis la
+malplacxo, kiun li mem inspiris. Pro tio la
+simio-similaj fipetoloj, kiujn li faris al mi,
+skribacxante laux mia propra skribstilo
+blasfemajxojn sur la pagxoj de miaj libroj;
+bruligante la leterojn kaj portreton de mia patro; kaj vere,
+se lin ne detenus timo pri propra morto, jam antauxlonge
+li estus ruiniginta sin por impliki min en la ruino. Sed lia
+amo por la vivo estas miriga; mi diros plu: mi, kiu malsanas
+kaj glaciigxas pro simpla pensado pri li, mi, kiam mi
+memoras la mizeracxon kaj pasion de lia
+sinalkrocxemo al la vivo, kaj kiam mi scias, kiom li
+timas mian kapablon detrancxi lin per la memmortigo, mi
+povas en mia koro lin kompati. Neutilas, kaj la tempo dolore
+mankas al mi, plilongigi cxi tiun priskribon; neniam iu
+suferis tiajn turmentegojn, tio suficxu. Kaj tamen
+ecx al tiaj la kutimado alportis--ne, ne
+malpezigxon,--sed, ian kalecon de la animo, ian
+submetigxemon al la malespero; kaj mia puno povus ja
+dauxradi dum jaroj, se ne estus okazinta tiu lasta
+malfelicxegajxo, kiu nun fine min trafis kaj disigis
+de mia propra vizagxo kaj naturo. Mia provizo de la
+salo, kiu neniam renovigxis de post la dato de mia unua
+eksperimento, komencis elcxerpigxi. Mi venigis novan
+provizon kaj kunmiksis la trinkajxon: la
+kvazauxbolado sekvis, ankaux la unua
+kolorsxangxigxo, sed ne la dua. Mi trinkis la
+miksturon, gxi ne efikis. Vi sciigxos de Poole, kiel
+mi trasercxigis la tutan Londonon; vane estis, kaj mi
+estas nun konvinkita, ke mia unua provizo estis nepura, kaj
+ke estis tiu nekonata nepurajxo, kiu donis al la
+miksajxo efikecon.
+
+Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas cxi
+tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj
+pulvoroj. CXi tiu, do, estas la lasta fojo--se ne
+okazos miraklo--kiam Harry Jekyll povas pensi siajn
+proprajn pensojn aux vidi sian propran vizagxon
+(nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo. Nek
+devos mi prokrasti tro longe la finon de cxi tiu
+skribado, cxar se mia rakonto gxis nun evitis
+detruigxon, tio estis pro kombino de granda
+antauxzorgo kaj granda bonsxanco. Se la agonioj de
+la sxangxo ekkaptos min dum mi gxin skribas,
+Hyde gxin dissxiros; sed se iom da tempo pasos de
+kiam mi estos gxin flankenmetinta, lia mirinda egoismo
+kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos gxin
+denove kontraux la ago de lia simiosimila malico. Kaj
+efektive, la fatalo, kiu proksimigxas al ni ambaux,
+jam sxangxis kaj premegis lin. Pasos nur duonhoro,
+kaj mi denove kaj por cxiam eniros tiun malamitan
+personecon... Mi scias, kiel mi sidos ektremegante kaj
+plorante sur mia segxo, aux dauxros, en plej
+strecxita kaj timopenetrita ekstazo de auxskultado,
+pasxadi tien kaj reen tra cxi tiu cxambreto--mia
+lasta surtera rifugxejo--kaj subauxskulti cxian
+sonon de minaco. CXu Hyde mortos sur la esxafodo?
+aux cxu li en la lasta momento trovos la
+kuragxon sin liberigi? Dio scias: al mi indiferente
+estas; cxi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio,
+kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. CXi tie,
+do, demetante mian plumon kaj eksigelante mian konfeson, mi
+metas finon al la vivhistorio de tiu malfelicxa Harry
+Jekyll.
+
+FINO
+
+
+[1] Ricxard
+Enfijld.
+
+[2] T.e.
+cxiutage krom dimancxo, kiam en Anglujo la butikoj
+restas fermitaj.
+
+[3] Gablo:
+triangula elstaranta konstruajxo aux pinta
+tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laux la
+gotika arhxitektura stilo. A. gable; Fr. ga^ble; G.
+Giebel, Spitzverdachung; H. socarre'n, alero.
+
+[4] Elp. Kuts:
+fama Londona banko.
+
+[5] Ekkrio, kiu
+montras protestan nekonsenton.
+
+[6] Elp. Hajd.
+
+[7] Morosa:
+cxagrenhumora, malgajacxa, malkontentacxa. A.
+morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. muerrisch;
+H. murrio; Lat. morosus.
+
+[8] Elp. GXekil.
+
+[9] Elp. Ka'vendisx
+Skuxer: fama Londona placo.
+
+[10] Elp. Lanjon.
+
+[11] Harry.
+intima formo de l' nomo Henry (kvazaux Hencxjo).
+
+[12] Tio cxi
+estas vortsxerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas
+infana ludo, laux kiu unuj devas sin kasxi (Hide)
+kaj la aliaj ilin sercxi (Seek).
+
+[13] Malricxa
+kvartalo de Londono.
+
+[14] Perpleksiteco:
+Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare
+komprenas, aux dubas aux hezitas, pro konfuzataj
+ideoj (Perpleksi = meti en tiun staton). A.
+perplexity, F. perplexite', G. Verworrenheit, H.
+perplejidad.
+
+[15] Perpleksita:
+A. perplexed, puzzled, F. embrouille', embarrasse'. G.
+verwirrt, perplex, H. perplejo.
+
+[16] Elp. Pul.
+
+[17] Elp. Karu.
+
+[18] Elp. Njukomen
+el Skotland Jard (la cxefoficejo de la londona
+detektiva polico).
+
+[19] Bajeto:
+Speco de maldelikata flaneleca tuko. A. baize; Fr. bayette;
+G. Boye; H. bayeta.
+
+[20] T.e. pripensi
+pri gxi.
+
+[21] Elp. Gest.
+
+[22] Elp. Bradsxa.
+
+[23] Damni:
+kondamni al puno eterna. A. damned; Fr. damne'; G. verdammt;
+H. condenado a pena eterna.
+
+[24] Lugubra:
+funebrecon, malgxojon inspiranta. A. lugubrious,
+mournful, doleful; Fr. lugubre; G. traurig, kummervoll,
+klagend; H. lu'gubre.
+
+[25] Fiolo:
+malgranda vitra botelo de formo speciala uzata en la
+laboratorio. A. phial; Fr. fiole: G. Phiole, Flaeschchen; H.
+redoma, frasco.
+
+[26] Morbida:
+Malsanacxa, kvazaux malsaneta. A. morbid; Fr.
+morbide; G. krankhaft; H. mo'rbido.
+
+[27] Sombra:
+malluma, malhela, malgaja, cxagrena, melankolia. A.
+sombre; Fr. sombre; G. duester, finster, dunkel, trueb; H.
+sombrio; obscuro, triste.
+
+[28] Elp. Hesti.
+
+[29] Simuli:
+sxajnigi, imitacxi. A. simulate; Fr. simuler; G.
+nachahmen, heucheln, simulieren; H. simular, fingir.
+
+[30] Rigxents
+Park: Fama kaj bela Londona parko.
+
+
+ALDONO
+
+Lokoj en kiuj la tradukintoj uzis radikojn
+ne troveblajn en la plimulto da vortaroj
+
+Gablo: ia
+malbonauxspicia masivo de konstruajxoj eltrudis sian
+gablon super la straton (*).
+
+Morose: Via
+devo estis min averti, respondis la alia, iom morose
+(*).
+
+Perpleksi:
+metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco
+(*).--Devas esti io plu, diris
+en si la perpleksita sinjoro (*).
+
+Bajeto:
+pordo kovrita de rugxa bajeto (*).
+Frapis per iome sxancela mano sur la rugxan bajeton
+de la kabineta pordo (*).
+
+Damnita:
+Plorantan kiel virino aux animo damnita (*).
+
+Lugubra: Lugubra
+kriego, kvazaux de nur besta teruro, sonis el la
+kabineto (*).
+
+Fiolo: ...
+per la dispremita fiolo en lia mano, kaj la forta
+odoro de migdalkernoj, Utterson sciis, ke li rigardas
+kadavron de memdetruinto (*).
+
+Morbida: Mi
+havas morbidan timon, malgxuste direkti vin (*).
+
+Sombra: Mia
+vizitanto ja brulis pro ia sombra eksciteco (*).
+
+Simuli: ...
+sidigxis kun malheligxinta frunto, por simuli
+matenmangxon (*).
+
+
+CENTRA PRESEJO ESPERANTISTA
+V. Polgar-Politzer
+33, rue Lace'pe`de, Paris
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde, by
+Robert Louis Stevenson
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDE ***
+
+***** This file should be named 24145.txt or 24145.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/4/1/4/24145/
+
+Produced by Les and Arlyn Kerr
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.