diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:46:13 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:46:13 -0700 |
| commit | f27c9a26fedbb7930def12360870b352531e6150 (patch) | |
| tree | 51d9d22f5f890cf4389617f28e1ec4befbe64504 /28968-h/28968-h.htm | |
Diffstat (limited to '28968-h/28968-h.htm')
| -rw-r--r-- | 28968-h/28968-h.htm | 5617 |
1 files changed, 5617 insertions, 0 deletions
diff --git a/28968-h/28968-h.htm b/28968-h/28968-h.htm new file mode 100644 index 0000000..6748442 --- /dev/null +++ b/28968-h/28968-h.htm @@ -0,0 +1,5617 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" + "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> +<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> +<head> +<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" /> +<title>La Botistoj de Aleksis Kivi</title> +<style type="text/css"> +<!-- +body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} +div#titolpagho {text-align: center; line-height: 1.5; margin-top: 4em;} +h3 {text-align: center; font-size: 1.5em; padding-top: 4em; margin-bottom: 2em;} +h4 {text-align: center; font-size: 1em;} +.paghnumero {position: absolute; left: 92%; font-size: smaller; text-align: right;} +.sceno {font-size: 90%; margin: 2em;} + .piednotoj {border: dashed 1px; margin-top: 2em;} + .piednoto {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em; text-indent: -2em;} + .pnlokilo {vertical-align:baseline; position: relative; + bottom: 0.33em; font-size: .8em; text-decoration: none;} + .poezio {margin: 1em 0em 0em 5%; text-align: left; } + .strofo {margin-top: 1em; margin-bottom: 0em;} + .strofo br {display: none;} + .strofo span.i0 {display: block; } + .strofo span.i2 {display: block; margin-left: 1em;} +--> +</style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Botistoj + +Author: Aleksis Kivi + +Translator: Hilma Hall + +Release Date: May 25, 2009 [EBook #28968] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ *** + + + + +Produced by Andrew Sly and the Online Distributed +Proofreading Team at https://www.pgdp.net + + + + + + +</pre> + + +<div id="titolpagho"> + +<p>FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2</p> + +<hr style="width:17em;" /> + +<p style="font-size:110%;">ALEKSIS KIVI</p> + +<h1>LA BOTISTOJ</h1> + +<p>(NUMMISUUTARIT)</p> + + +<p>KOMEDIO EN KVIN AKTOJ</p> + +<p style="font-size:80%">PERMESITE TRADUKIS</p> + +<p>HILMA HALL</p> + +<p>ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA</p> + +<p style="font-size:80%">HELSINGFORSO, FINNLANDO</p> +</div> + + + + +<p>PERSONOJ:</p> + +<ul> +<li>ZEBEDEO, kantoro.</li> +<li>TOBIO, majstro-botisto.</li> +<li>MARTO, lia edzino.</li> +<li>liaj filoj:<ul> +<li>ESKO</li> +<li>IVARO</li></ul></li> +<li>NIKO, maristo.</li> +<li>JANJO, lia filino, zorgatino de Tobio.</li> +<li>MIĈJO VILKASTUS.</li> +<li>KRISĈJO, juna forĝisto.</li> +<li>KARRI, bienmastro.</li> +<li>GRETO, lia edukatino.</li> +<li>JAKOBO, lignoŝuisto.</li> +<li>ZAKARIO, frato de Marto, eksigita policisto.</li> +<li>ANDREO, tajloro kaj klarnetludanto.</li> +<li>TIMOTEO, violonisto.</li> +<li>ERIKO, helpa juĝanto.</li> +<li>KARLO de Lenjo.</li> +<li>PATRO de Timoteo.</li> +<li>ANJO, maljunulino.</li> +<li>VIRINO en la domo de Karri.</li> +<li>GASTOJ kaj KROMGASTOJ je la edziĝa festo.</li> +</ul> + +<p>Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.)</p> + +<p>PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.</p> + + + +<h3>Akto unua.</h3> + +<p class="sceno">(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo, +maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj sur +ĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon, +ESKO ĉe la benko kudrante.)</p> + +<p>ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi por +la vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉa +kostumo kiam ŝi revenos?</p> + +<p>JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon de +via patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton.</p> + +<p>ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉar +paŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la +fundo.)</p> + +<p>JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent +talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj +da taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur foje +apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭ +plenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tien +ĉi!</p> + +<p>KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas?</p> + +<p>JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo.</p> + +<p>KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, <span class="paghnumero">4</span> sed kie +troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?</p> + +<p>JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por +fianĉiĝo.</p> + +<p>KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?</p> + +<p>JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo +Vilkastus.</p> + +<p>KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?</p> + +<p>JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo +por ricevi edziĝpermeson.</p> + +<p>KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li +fariĝas plenaĝa.</p> + +<p>JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li +skribu la permesateston de lia patro.</p> + +<p>KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin +rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La +mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton? +»Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas +prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne +doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun +evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la +malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne +estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je +morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu +la botiston!</p> + +<p>JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu +regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin +obei. Ŝi ĉiam malafable agis <span class="paghnumero">5</span> kontraŭ mi, precipe, de kiam ili +konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo, +estis vana.</p> + +<p>KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto.</p> + +<p>JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian +edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!</p> + +<p>KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li.</p> + +<p>JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis?</p> + +<p>KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas +vidita en Abo.</p> + +<p>JANJO. Sed la puno minacas lin.</p> + +<p>KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta +el sia ŝipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la +ŝipanaro forlasis la saman ŝipon dum la sama vojaĝo, kio pruvas, +ke ekzistis malĝustaĵoj ĉe la ĉefoj.—Nun, Marto venas.</p> + +<p>JANJO. Forrapidu, Krisĉjo!</p> + +<p>KRISĈJO. Ŝi jam atingis la ŝtuparon.</p> + +<p>JANJO. Ni estos perditaj.</p> + +<p>KRISĈJO. Nenia danĝero. (Marto envenas.)</p> + +<p>MARTO. Krisĉjo en mia domo? For de tie ĉi! Jen la pordo antaŭ vi.</p> + +<p>KRISĈJO. Malantaŭ mi ĝi estas, sed antaŭ mi estas la fama Marto +de botisto, kaj jen staras Krisĉjo, fianĉo de ŝia zorgatino, juna +kaj brava forĝisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.</p> + +<p>MARTO. For el mia ĉambro, sentaŭgulo!</p> + +<p>JANJO. Iru tuj, Krisĉjo, ne disputu kun ŝi.</p> + +<p>KRISĈJO. Ni fariĝu de nun geamikoj, Marto mia, ĉar mi ne plu +malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas +al via Esko.</p> + +<p class="paghnumero">6</p> + +<p>MARTO. Malbenita viro, ĉu vi ne foriras de tie ĉi?</p> + +<p>JANJO. Obeu min, Krisĉjo!</p> + +<p>KRISĈJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaŭ nia +tuta paroĥo kaj multaj najbaraj paroĥoj resonos de la kanto, kiun +mi nomos: »Marto de botisto.» (Foriras. Marto ĵetas boton post +li.)</p> + +<p>MARTO. Fulgulo!</p> + +<p>ESKO (el la subtegmenta ĉambro). Kia bruo tie malsupre?</p> + +<p>MARTO (al Janjo). Malspritulino! Ĉu mi ne malpermesis vin +komunikiĝi kun li?</p> + +<p>JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.</p> + +<p>MARTO. Fermu la buŝon kaj donu la trikaĵon el viaj ungegoj. Ĉu eĉ +unu colon ĝi longiĝis hodiaŭ? For! Rapidu al la kampo por sarki +kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?</p> + +<p>ESKO (en la subtegmenta ĉambro). Nu, mi vestiĝas por la +edziĝofesto, kiel estis ordono.</p> + +<p>MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaŭ alvenos la kantoro kaj Miĉjo.</p> + +<p>ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi ĵus surprenas la pantalonon de +la patro.</p> + +<p>MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edziĝvojaĝo ree kaŭzos multe +da ridfamoj; ĉar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro +kaj celtabulo de ĉiu ŝerculo. Certe mi, Dio tion scias, laŭpove +klopodis lin eduki, ĉu per konsiloj ĉu per vipo, sed ĉio estis +vane: alportita akvo ne restas en la puto.—Ivaro ankoraŭ ne ŝajnas +esti hejme kaj jam hieraŭ li ekiris vilaĝon, la idaĉo; sed sciu, +mi estas ree moligonta vian dorson, <span class="paghnumero">7</span> atendu nur! Oni devas fari +sian eblon. La krimo postulas punon, ĉu ĝi edifas aŭ male; la puno +devas sekvi.—Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua +kaptita de malvirto, de loko al loko diboĉeme vagadas. (Tobio venas.)</p> + +<p>TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?</p> + +<p>MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri ĉien, dum vi sidas hejme, +kiel pik-aso, indiferenta pri ĉio.</p> + +<p>TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laŭ via propra volo.</p> + +<p>MARTO. Kion fari, ĉar mi estas la sola agemulo en tiu domo, ĉiuj +aliaj estas mizeraj malrapiduloj?</p> + +<p>TOBIO. Ĉu venos la kantoro?</p> + +<p>MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.</p> + +<p>TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojaĝo de Esko?</p> + +<p>MARTO. Ke li ĵetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la +fianĉino kune kun Miĉjo Vilkastus.</p> + +<p>TOBIO. Ĉu ni ne donu al ili ĉevalon?</p> + +<p>MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu poŝtan ĉevalon; sed +de tie ĉi ili marŝu piede.</p> + +<p>TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaŭ +baldaŭ atingos la saman indecon, pro tio la piedmarŝo ŝajnus eble +iom nekonvena kaj eble eĉ hontiga por la peka koro de l’ homo.</p> + +<p>MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli +da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindaĵoj li liveros, ĉar li +havas malspritan originon, vi scias.</p> + +<p>TOBIO. Ĉu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la +envio elpensis. »Ĉu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas», +oni kantas.—Esko ne <span class="paghnumero">8</span> estas malsprita, li estas egale sprita kiel +lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe. +Li ne estas malsaĝa, nur iom obstina, kion pruvas eĉ lia hararo, +kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel ĉe la maljunulo mem tie ĉi. +Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. +(Esko envenas edziĝvestita.)</p> + +<p>MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la +afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, +kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi +estus ĵetota en profundegaĵon.</p> + +<p>ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?</p> + +<p>TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu +mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas +al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn +malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj +mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo. Sed tiel ŝanĝiĝas +la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante +spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia.</p> + +<p>ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?</p> + +<p>MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante ŝtrumpon, kiun Janjo lasis.) +Jes, kiel plaĉas al mi? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo.</p> + +<p>ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l’ frako dum mi iras al la pordo? +Rigardu min atente de malantaŭe. (Iras al la pordo.)</p> + +<p>TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.</p> + +<p class="paghnumero">9</p> + +<p>ESKO. Sed nun estas la demando, paĉjo, kiel la frako sidas sur mia +dorso.</p> + +<p>MARTO. Ĝi sidas kiel plej bone ĝi povas sidi sen selo, vi +lignoĉevalo!</p> + +<p>TOBIO. Bone, tre bone ĝi sidas.</p> + +<p>ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Paĉjo, ĉu vi ĝuste +scias kaj perceptas al kio mi ekiros?</p> + +<p>TOBIO. Ho jes! Feliĉan vojaĝon! Feliĉon! mi diras. Floru kaj vivu +longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, ĉar la +unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis »panon».</p> + +<p>ESKO. Mi esperas ke ĝi ankaŭ estu mia lasta.—Mi ekiros al mia +edziĝofesto, paĉjo.</p> + +<p>TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni ĉiuj +benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj danĝeroj povas vin +renkonti sur tiu vojaĝo, eĉ la morto, kaj memoru, ke ankaŭ vi +estas granda pekulo.</p> + +<p>ESKO. Ni ĉiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.—Mi prenas gravan +paŝon, paĉjo.</p> + +<p>TOBIO. Mi komprenas.</p> + +<p>ESKO. Mi ne aludas tian trotpaŝon per miaj piedoj, tute ne.</p> + +<p>TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda ŝanĝo, kiu nun al vi +okazos per via edziĝo; jen la grava paŝo.</p> + +<p>ESKO. Ĝuste tion mi aludas.</p> + +<p>TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin +iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.</p> + +<p class="paghnumero">10</p> + +<p>ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed ĉiuj +ne ricevis spritecon.</p> + +<p>TOBIO. Vi estas prava, filo mia!—Aŭdu, mi rakontos al vi +okazintaĵon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li +havis filon, kiu estis ekironta por edziĝi. Atentu, Esko, mia nomo +ankaŭ estas Tobio kaj mi ankaŭ havas filon, kiu intencas edziĝi.</p> + +<p>ESKO. Mirinda koincido! Ĉu estis ankaŭ ili ambaŭ botistoj?</p> + +<p>TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.—Kiel mi +jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, ĉar nun la filo ekiris por sin +svati al la virino, kiu jam sep fianĉojn havis, sed ili ĉiuj estis +mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...</p> + +<p>ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l’ karno, nek dezirego de +l’ okuloj.</p> + +<p>TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas elĵeti +kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojaĝo.</p> + +<p>ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignoŝuiston en la +sama vilaĝo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi +sciiĝis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur +lignoŝuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi fariĝi +majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima juĝeja +kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed laŭŝajne ne tre danĝera.</p> + +<p>TOBIO. Ĝuste kaj prave dirite. Ĉiam kaj en ĉio niaj karakteroj +samiĝas. Via kuraĝo pli kaj pli grandiĝas!—Sed kie mi interrompis +mian rakonton?—Nu, la malĉasteco <span class="paghnumero">11</span> atakis tiujn sep kaj pro tio +ili estis mortigitaj.—Aŭskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.</p> + +<p>ESKO. Mi silentas kiel muro.</p> + +<p>TOBIO. Kaj ĉar nun la filo de Tobio ekiris por edziĝi, anĝelo de +Dio alvenis. Aŭskultu, Esko!</p> + +<p>ESKO. Kiel muro.</p> + +<p>TOBIO. Anĝelo el ĉielo alvenis kaj proponis fariĝi svatisto al +juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili paŝis, paŝadis kune +laŭlonge la ŝtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio +laŭte ekkriis; ĉar granda fiŝo ...</p> + +<p>ESKO (al Marto). Panjo, ĉu vi ankaŭ metis haringetojn en la +porvojaĝan sakon?</p> + +<p>MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.) +Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, ĉar mi scias, +ke malpli ne sufiĉas. (Iras maldekstren.)</p> + +<p>TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam +estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)</p> + +<p>ESKO (sola). »Jen la mondo ŝanĝiĝas», diris paĉjo. Gardu min! +Grava paŝo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne +estas tempo de ludo nek de ŝerco. Strangaj sentoj en nuna momento +moviĝas en mia korpo de kapo ĝis kalkano. Estas antaŭgusto de +edziĝofesta ĝojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto +edziĝas, tiam la mondo renversiĝos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj +post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: »Tuta mondo nun +gajiĝu.» Mi devas plori. (Viŝas siajn okulojn.) Sed ĉu la ploro <span class="paghnumero">12</span> +ankoraŭ povus ŝanĝi la aferon? Tute ne; mi do kuraĝiĝu kaj kantu +edziĝan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas +konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj ĉarma, tamen mi volus aldoni +kelkajn rekantaĵojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen +ĝi estas: (Kantas.)</p> + +<div class="poezio"> +<div class="strofo"> + <span class="i0">Edziĝfesto ĉiujn okupas,</span><br /> + <span class="i0">Malĝoja nur ŝajnas knabin’;</span><br /> + <span class="i2">Adiaŭo el hejmo ŝin premas,</span><br /> + <span class="i2">Ŝi tamen fianĉon atendas.</span><br /> + <span class="i0">Sur kampo karulo jam venas,</span><br /> + <span class="i0">Lin garboj belege ĉirkaŭas.</span></div> +</div> + +<p>Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)</p> + +<div class="poezio"> +<div class="strofo"> + <span class="i0">Tiluli’, tiluli’,</span><br /> + <span class="i0">tilulilu liluli’!</span></div> +</div> + +<p>Nun la dua strofo:</p> + +<div class="poezio"> +<div class="strofo"> + <span class="i0">Treega bruad’ komenciĝas,</span><br /> + <span class="i0">De ĝojo resonas la dom’.</span><br /> + <span class="i2">Ne ploras plu la fianĉin’,</span><br /> + <span class="i2">La estonto gajigas ŝin.</span><br /> + <span class="i0">Kun kron’ de honor’ sur la kapo</span><br /> + <span class="i0">Ŝi dancas kaj buŝo ridetas.</span><br /> + <span class="i2">Tiluli’, tiluli’!</span><br /> + <span class="i2">Tilulilu liluli’!</span></div> +</div> + +<p class="paghnumero">13</p> + +<p>La tria strofo:</p> + +<div class="poezio"> +<div class="strofo"> + <span class="i0">Jam pasis ĉarmega la jaro,</span><br /> + <span class="i0">Simila al sonĝo, kaj nun</span><br /> + <span class="i2">Ŝi kantas al sia infano</span><br /> + <span class="i2">Pri land’ de feliĉo kaj am’,</span><br /> + <span class="i0">Kies altaj montoj vidiĝas</span><br /> + <span class="i0">En tia la malproksimeco.</span><br /> + <span class="i2">Tiluli’, tiluli’,</span><br /> + <span class="i2">Tilulilu liluli’!</span></div> +</div> + +<p>Kaj nun la kvara strofo ...</p> + +<p>MARTO (je la flankpordo). Ĉu vi volas fermi la faŭkon, rano, aŭ +ĉu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li +volas imiti kokkrion, la kokaĉo! (Malaperas.)</p> + +<p>ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaŭ +brulanta peĉbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la +edziĝo.—Greto! mi sentas kapturniĝon memorante, ke mi baldaŭ +unuiĝos kun vi, aŭ ke mi fariĝos vi kaj vi fariĝos mi, alivorte, +Esko fariĝos Greto kaj Greto fariĝos Esko; oni do nomu nin ĉu +Esko-Greto ĉu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi ĵuras al vi, +Greto mia; kaj se la malica satano, kiu ĝis la fino de la mondaĝo +insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia +blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraŭ la buŝegon, +tiel faru, Greto, ĝis la dentoj klakos en la faŭko. Ĉar li, kiu +libervole faris sanktan ĵuron pri fideleco kaj ĝin rompis, lin tero +kaj ĉielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio +kaj Zebedeo alvenas.)</p> + +<p class="paghnumero">14</p> + +<p>TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!</p> + +<p>ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!</p> + +<p>ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urĝaj aferoj nun postulas +vian lertecon por ke ĉio fariĝu laŭleĝe. Mi nun—Dio gardu nin, +la junulojn, komencis petolŝerci, mi ankaŭ, kaj intencis havigi al +Miĉjo Vilkastus novan ĉemizon.<a href="#piednoto1" class="pnlokilo">[1]</a></p> + +<p>TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!—Sed +la kantoro jam scias la aferon.</p> + +<p>ESKO. La afero estas jena, sinjor’ kantoro.</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro ĝin sciigis al mi; jes mi scias kaj +akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro +estas skribota.</p> + +<p>ESKO. Ĉefe estas, ke ĉio okazu laŭleĝe.</p> + +<p>ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas +sube sian parafon, kiu estas atestata.</p> + +<p>ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.</p> + +<p>ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.</p> + +<p>ESKO. Laŭ mia prudentaĉo ĝi estas necesa por ke estu laŭleĝe.</p> + +<p>ZEBEDEO. Junulo, ĉu vi volas disputi kun maljunaj personoj?</p> + +<p>TOBIO. Esko.</p> + +<p>ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra +parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la ĉefa persono kaj +pro tio mia nomo ne manku en la atesto.</p> + +<p class="paghnumero">15</p> + +<p>ZEBEDEO. Certe ĝi devas tie troviĝi, sed en la teksto. Sube estas +nomo kaj parafo de via patro, apud ĝi la nomo de atestanto kaj plej +sube »Zebedeo, kantoro».</p> + +<p>TOBIO. Nu, eble vi komprenas?</p> + +<p>ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu fariĝos atestanto?</p> + +<p>TOBIO. Miĉjo Vilkastus estas plej taŭga. Li estas svatisto de Esko +kaj lin ankaŭ akompanas al la edziĝofesto. Laŭ interkonsento li +jam devus esti tie ĉi. Ekiru, Esko, por informiĝi pri li.</p> + +<p>ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.</p> + +<p>ESKO. Mi rapidas, ĉar jam urĝas. (Iras.)</p> + +<p>ZEBEDEO. Ĉu vi vizitis preĝejon hieraŭ?</p> + +<p>TOBIO. Ne, Dio pardonu min.</p> + +<p>ZEBEDEO. Domaĝe, domaĝe, granda domaĝo. Johano Kurkelo tie +predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l’ Sinjoro.</p> + +<p>TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de riĉulo sukcesas, kontraŭe +fariĝas kun malriĉulo.—Ĉu vere Johano jam aperis en la +predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj ŝajnis li al mi +iom naivega, tamen li nun estas magistro.</p> + +<p>ZEBEDEO. Gimnaziano, ĝis plue gimnaziano; sed en tiu junulo loĝas +spirito de l’ Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj +aŭdinta liajn vortojn, mi vetas, ke eĉ viajn renojn li estus +tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia voĉo tremetis. Sed +baldaŭ li sin orientis, ruĝiĝis kiel fajra forno kaj skuante la +kapon laŭte kriis: »vekiĝu, kiu dormas, vekiĝu, kiu dormas».—En +du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri <span class="paghnumero">16</span> teruraĵoj +de infero, la dua pri ĝojoj de ĉielo.—Ho, ho, tia knabo! Anĝelon +de l’ Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, ŝvitante kaj +spiregante. Kaj fine vidiĝis la efiko de lia patoso: subite dolĉa +emocio kaptis la virinaron en la preĝejo kaj poste mallaŭta kaj +daŭranta ploreto aŭdiĝis, kiel ĉiam okazas je trafo de la Vorto.</p> + +<p>TOBIO. Kaj la viroj?</p> + +<p>ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaŭ ŝtipoj.</p> + +<p>TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas feliĉa. Ŝi savos sian animon +pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj +pereos ol inter la virinoj.</p> + +<p>ZEBEDEO. Bedaŭrinde vi estas prava, tion pruvas la ĉiutagaj +ekzemploj. Tio ĉi vidiĝas ankaŭ en la kunvenoj sabatvespere ĉe la +pastra helpanto—vere religia viro—la virinoj ĉiam ĉeestas pli +multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte +mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardiĝintaj, jes hardiĝintaj. +Sed sub severa postulo eĉ virbesto naskas, diras la proverbo, kaj +tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn +antaŭ ol la Vorto faris impreson ĉe la viroj; fine doninte al ili +kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: »eĉ pri tiu prediko +vi foje estos responda», vidu, la mentono ĉe kelkaj maljunuloj +tremetis kaj la hartufoj ŝanceliĝis. Kaj nun, kiam li alvenis al +la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la ĉielon, +tiam peza muĝado aŭdiĝis en la tuta preĝejo, kiel en la arbaro +dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne eĉ unu okulo restis +seka. Tia estis la hieraŭa diservo, kies ĉarmon vi, Tobio, ne +ĝuis.</p> + +<p>TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova <span class="paghnumero">17</span> intrigulo. +La Ĉiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan +mondon.—Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?</p> + +<p>ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis +komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus +okazinta malsukceso.</p> + +<p>TOBIO. Kiel li proklamis pri la edziĝatesto de Esko?</p> + +<p>ZEBEDEO. Bone.—Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi: +ĉu vi bone informiĝis pri la karaktero de via estonta bofilino? +Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun +malbona virino.</p> + +<p>TOBIO. Oni asertas, ke ŝi estas ĉasta knabino. Vi ja scias, Greto +de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la +afero tiel sukcesus? Unue ĝi estis kiel muŝo, sed kreskis kiel +bovon, jen ĝia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun +Miĉjo Vilkastus vizitis sorĉulon, li konatiĝis kun la knabino, dum +ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorĉulon. Miĉjo observis +kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion, +brave uzis la okazon, fariĝis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.</p> + +<p>ZEBEDEO. Ĉu ĉio sin bazas sur tio?</p> + +<p>TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta +Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la +Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo. +Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta +tago kaj eĉ iom dum la sekvinta! Hi hi hi!</p> + +<p class="paghnumero">18</p> + +<p>ZEBEDEO. Ĉu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aŭ +edukatino de Karri?</p> + +<p>TOBIO. Ili ĉiam agis kun ŝi kiel kun edukatino kaj tute malriĉa +ŝi ne ŝajnas esti; oni certigas, ke ŝia tenejo enhavas diversajn +aĵojn. Du tagojn post la edziĝofesto la pakveturiloj, laŭ +interkonsento, alvenos tien ĉi.—Hodiaŭ Esko kaj Miĉjo ekiros, +morgaŭ ili alvenos al hejmo de la fianĉino tiel frue, ke ili +ankoraŭ havos tempon prizorgi la edziĝproklamon por proksima +dimanĉo, kiam la unua proklamo okazos.<a href="#piednoto2" class="pnlokilo">[2]</a> La intertempon ĝis la +sankcio Miĉjo pasigos ĉe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la +fianĉino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo fariĝos al li +plezurega.</p> + +<p>ZEBEDEO. Plezurega la tempo fariĝis por Jakobo dum atendo al la +junulino Raĥelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas ĉiam rekte eldiri +miajn pensojn, eĉ kvankam ili malplaĉus al la aŭskultanto.—Mi +scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian +zorgatinon, Janjo, edziĝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar, kiu tion +unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Ŝajnas al mi, ke via +filo fariĝos la feliĉulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li +havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja +estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malriĉa; al ŝi estas +»marĉo tie, koto ĉi tie, seka nenie». Kaj atentu plue: ŝi estas +pliaĝa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?</p> + +<p>TOBIO. Mi komprenas vin. Sed ĉiuj en la mondo <span class="paghnumero">19</span> al si mem petas +la ĉiutagan panon. Estas devigo; ni loĝas sur la erikejo, sur la +seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj ĉie +kiel grizaj katoj, emaj elŝiri la okulojn unu de la alia. La terura +malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du +malgrandajn herbejaĉojn apud la marĉo, kiuj ebligas nutri bovinon. +Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj ŝtipoj. Fine mi do ricevas +laktoguton en mian kuveton kaj iafoje eĉ butereron sur mian +panpecon. Jes, bona kantoro, la malriĉulo devas klopodi per ungoj +kaj dentoj por gajni sian porvivon.</p> + +<p>ZEBEDEO. Certe la malriĉeco ne estas honto nek krimo, sed tamen +peza ŝarĝo, kaj la riĉulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi +kuraĝas diri al vi kelkajn vortojn, kuraĝas vin riproĉi pro via +maldankemeco al Li, de kiu ĉio bona venas. Vi estas pli bonhava ol +kontraŭe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas ĉevalon kaj +bovinon kaj mi scias, ke ĉiam aŭtune vi bovidon kaj porkidon +buĉas; tamen vi nomas vin malriĉa.</p> + +<p>TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj +ĉiam kelkaj arĝentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio +dank’ al Dio!</p> + +<p>ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredaĵon al +malriĉulino, tion vi devas fari kaj ne ĝin proprigi al vi mem per +maljusto.</p> + +<p>TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas ŝin agi +laŭ ŝia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne +kontraŭdiras nek malhelpas.</p> + +<p>ZEBEDEO. Laŭ leĝo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.</p> + +<p class="paghnumero">20</p> + +<p>TOBIO. Ĉio dependas de Marto kaj mi devas obei ŝin; nenio helpas. +Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la +heredaĵo? Mi rajtigas mian filon edziĝi, ĉar li tion humile petas, +kaj se li edziĝas antaŭ ol Janjo, li ricevos la heredaĵon, tiel +klare diras la testamento. Mi ankoraŭ vin foje demandas, ĉu tio +estas malpraveco?</p> + +<p>ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkaŭze malhelpas vian zorgatinon +edziniĝi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas aŭdinta, ke +la forĝisto Krisĉjo amas la junulinon kaj ŝi amas lin, sed vi de +ĉiuj fortoj malhelpas ilian unuiĝon.</p> + +<p>TOBIO. Estas vere; mi kontraŭstaras la aferon por la bono de Janjo +mem. La forĝisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena +de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li +tromplogos edziniĝi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la +plej granda kanajlo en nia paroĥo. Jen kelkaj el liaj petolaĵoj: +Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forĝejo, li prezentas al vi pipon, +vi fumas momenton, subite vi aŭdas pafbruon antaŭ la nazo, kaj vi +troviĝas meze de pulvofumo, kaj estu ĝoja, se nur kun doloretanta +vizaĝo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Ĉu vi scias kion li +faris al Manjo Mahlamäki, kiu iom raportaĉis pri li ĉe la eklezia +ekzameno de legoscio? Li ĵetis en brutarejon de kompatinda Manjo +saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri +ĉevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed +li ankaŭ sciis la superstiĉemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo? +Kvazaŭ sago ŝi flugis <span class="paghnumero">21</span> al la pastrejo kun la sorĉsaketo en la +mano. Ho, kiel la preposto Krisĉjon riproĉis. Tia estas la viro.</p> + +<p>ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l’ vivo kaj mi malamas +malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas juĝi la homon +malinda.</p> + +<p>TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon +edziniĝi kun li antaŭ ol min leĝo devigas, kaj tiam la junulino +kulpigu sin mem, ĉar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo +tiel implikiĝas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontraŭstareble +volas edziĝi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.</p> + +<p>ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, ĝis li atingos sian +21:an jaron.</p> + +<p>TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetiĝi vole-ne-vole. +Cetere oni ne povas nin riproĉi pro tio, ke ni per permesata maniero +profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke ŝi rifuzis +fariĝi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian +edziĝon ankaŭ la kaporalo celis per sia testamento. Li estis +stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj ĉiam +asertis sin la plej malfeliĉa en la mondo. Sed li tre amis Esko’n +kaj Janjo’n, kiuj tiam estis nurĉemizaj infanetoj. Li admiris la +rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamiĝis +en la milda kaj saĝa rigardo de Janjo kaj versis pri ĝi. Li iomete +vizitis lernejon en sia juneco.—Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn +antaŭ sia morto li decidis, ke ambaŭ infanoj estu liaj heredantoj, +sed laŭ stranga kondiĉo. »Tiu el ili»—li difinis—»kiu unue +edziĝas, heredu kvincent talerojn». Kredeble tiu kondiĉo estis +ŝerco, ĉar li <span class="paghnumero">22</span> ĉiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la +kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edziĝo de tiuj ambaŭ junaj +personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro +tio, post edziĝo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto +kaj akceptos la talerojn, kiuj laŭleĝe apartenas al ni.</p> + +<p>ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone ŝajnas, mi diris mian opinion +malkaŝe, laŭ mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi +petas!</p> + +<p>TOBIO. Nu nu, nu nu!</p> + +<p>ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon. +(Elprenas el sia poŝo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)</p> + +<p>TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.</p> + +<p>ZEBEDEO. Nu, mi aŭdas.</p> + +<p>TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito +Tienhaara loĝas, kiel vi scias, nur kelkajn centpaŝojn de tie ĉi.</p> + +<p>ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por manĝi kaj la akvo por +trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne +deflankiĝis el la naturo.</p> + +<p>TOBIO. La homo estas perdita ŝafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne +domaĝas, nur aldonos novajn fortojn.</p> + +<p>ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn! +Sed kial miri; tiel ja diras ankaŭ aliaj, forgesante, ke ĉiu +ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo +estas nekompensebla. Jam je la naskiĝo estas al ĉiu donita certa +kvanto da tiu forto kaj laŭ ĝi dependas ankaŭ nia vivdaŭro kaj +kiam ĝi estas eluzita la vivfadeno rompiĝas. Tio estas <span class="paghnumero">23</span> vero, +kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj. +Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.</p> + +<p>TOBIO. Certe estus bone vivi laŭ la Vorto. Sed ĉu tio okazas? La +homo estas surdema, obstinema kaj malsaĝa, ĉar li ne komprenas kio +utilas al li. Jes, kantoro; la malsaĝeco de la homaro estas granda +kaj ĉiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la +ekzemploj.—Nun, jen estas Esko kaj Miĉjo. (Esko kaj Miĉjo +envenas.)</p> + +<p>ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidiĝas kaj ekskribas.)</p> + +<p>TOBIO. Nu, Miĉjo! Du bravaj junuloj ekiras edziĝi.</p> + +<p>MIĈJO. Senprokraste ni devas ekiri.</p> + +<p>TOBIO. Tuj, Miĉjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn eĉ renkontanta +malsata rabistaro ne timigus.</p> + +<p>ESKO. Mi neniam timas, paĉjo.</p> + +<p>TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaŭ +nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la preĝejo pri granda +ŝtelisto, kiu ŝtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu, +se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus +rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?</p> + +<p>MIĈJO. Sepcent taleroj.</p> + +<p>TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaŭ: akre rigardu ĉiun, +kiun vi renkontas. Memoru ankaŭ lian eksteraĵon: mallonga hararo, +pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laŭ +la anonco. Vizitu ankaŭ la saĝulon, loĝantan en la sama vilaĝo +kiel la fianĉino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun ŝteliston—kio <span class="paghnumero">24</span> +estus bonŝanco—certe vi povus lin ekkapti, vi ambaŭ.</p> + +<p>ESKO. Tuj mi ŝnurligus lin kaj facile vindus kvazaŭ infanon. Aŭ +ĉu vi kredas min timi unu viron? Miĉjo, palpu tiun brakon, palpu +tiun femuron, palpu tiun genuon!</p> + +<p>MIĈJO (palpas laŭ admono de Esko). Ja—ah!</p> + +<p>ESKO. Ja—ah, Miĉjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la +ledon. Ĉu vi kredas?</p> + +<p>MIĈJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.</p> + +<p>TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.</p> + +<p>ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Miĉjo, tiu gorĝo ankoraŭ ne +sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek +noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel +multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj +fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.</p> + +<p>TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.</p> + +<p>MIĈJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaŭ nelonge ankoraŭ kredis, ke +la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.</p> + +<p>ESKO. Ĝuste tion mi kredis.</p> + +<p>MIĈJO. Kaj eĉ ankoraŭ vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas +mondon.</p> + +<p>ESKO. En ĉi tiun pekan mondon. Ĝuste tiel.—Kion vi aŭdis pri miaj +laborvizitoj en la paroĥo?</p> + +<p>MIĈJO. Nur bonon.</p> + +<p>ESKO. Mi ne ŝtelas, ne.</p> + +<p>TOBIO. Kompreneble, tute ne.</p> + +<p class="paghnumero">25</p> + +<p>ESKO. Mi ne ŝtelas. Ho ne.</p> + +<p>ZEBEDEO. Ŝst!</p> + +<p>TOBIO. Silentu! La kantoro skribas.</p> + +<p>ESKO. Tion mi ne faras.</p> + +<p>ZEBEDEO. Tobio!</p> + +<p>TOBIO. Ĉu vi bezonas la parafon?</p> + +<p>ZEBEDEO. Tien ĉi vi ĝin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian +parafon.)</p> + +<p>MIĈJO (aparte). Kiel finiĝos la edziĝvojaĝo, mi ne scias, sed mi +estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj ŝian mastron +estis nura ŝerco, kvankam laŭ opinio de Esko severa vereco.—Nu, +fariĝu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojaĝmonon de la +fianĉo.</p> + +<p>ZEBEDEO. Tre bone.</p> + +<p>TOBIO. Ĝi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni +ĝin tien.</p> + +<p>ZEBEDEO. Perdo de honoro.</p> + +<p>TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito ĉe malliberejo! Severa leĝo! Sed +kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple +jena kaprinhufo, sed ĝia signifo estas grava.</p> + +<p>ZEBEDEO. Miĉjo Vilkastus!</p> + +<p>TOBIO. Miĉjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas +edziĝpermeson al mia filo.</p> + +<p>MIĈJO. Mi atestas kaj je bezono ĵuras pri tio. (Desegnas sian +parafon.)</p> + +<p>ESKO (aparte). Ankaŭ mia parafo estos tie desegnota.</p> + +<p>ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) <span class="paghnumero">26</span> Mi transdonas +ĝin al vi kaj vi povas ĝin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu +koncernas al mi.</p> + +<p>TOBIO. Mi transdonas ĝin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)</p> + +<p>ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun paŝon propravole.</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.</p> + +<p>TOBIO. Ĉio estas preta, mankas nur via porvojaĝa sako, kiun vi tuj +ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi +revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fianĉino certe vi +ricevos ĉevalon.</p> + +<p>MIĈJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.</p> + +<p>TOBIO. Sendube, Miĉjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke +la koltuko de l’ fianĉino flirtu kvazaŭ militflago, tio faros +imponan kaj fieran aspekton.</p> + +<p>MIĈJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la +gefianĉojn.</p> + +<p>TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidiĝinta apud la tablo +kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko, +kion vi faras?</p> + +<p>ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.</p> + +<p>TOBIO. Esko freneziĝis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)</p> + +<p>ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!</p> + +<p>TOBIO. Ha fuŝulo, kanajlo, aĉulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!</p> + +<p>ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian buŝon; +sed ĉar vi estas mia patro, tio estas nefarata.</p> + +<p>ZEBEDEO. Ega malhumileco!</p> + +<p class="paghnumero">27</p> + +<p>TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi +fianĉfestan regalon, jes, tion mi diras.</p> + +<p>ESKO. Festan regalon!—Mia kolero iom post iom boliĝas. (Ekprenas +seĝon kaj ĝin ĵetas kontraŭ la plankon.) Ĉi tiu viro estas +nehumiligebla. (Eliras el la ĉambro.)</p> + +<p>TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!</p> + +<p>ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.</p> + +<p>TOBIO. Kian penon la infanoj kaŭzas! Nekredeble al ĉiu, kiu ilin ne +posedas. Danku Dion, kantoro, ĉar vi restis fraŭlo.</p> + +<p>ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto, +ke mi estus severa patro, tre severa.</p> + +<p>TOBIO. Severa patro oni ankaŭ nomas min. Sed ĉu severeco ĉiam helpas? +Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj +en la arbaro, kvankam stilo de sama saĝa mano, tamen unuj estas +rektaj, aliaj kurbaj.</p> + +<p>ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaŭ de tio, ĉu dum la kreskado oni +permesas kurbiĝon al la plantido.</p> + +<p>TOBIO. Ĝuste kaj saĝe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras. +Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu +pensas pri tio? (Esko envenas.) Ĉu vi plue vidiĝas, mallertulo?</p> + +<p>ESKO (aparte). Mi volus daŭrigi mian koleron; sed la situacio estas +grava.</p> + +<p>MIĈJO (aparte al Esko). Repaciĝu Esko!</p> + +<p>ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi, +patro!</p> + +<p>TOBIO. Ĉu vi tutkore petas pardonon?</p> + +<p class="paghnumero">28</p> + +<p>ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.</p> + +<p>TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion »ĉe la denta kavaĵo» kaj +min konduti kvazaŭ kolerega bovo. Petu ankaŭ pardonon de la +kantoro.</p> + +<p>ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kaŝu ion en la denta kavaĵo kaj ne +vin kondutu kvazaŭ kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo. +Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekĝema voĉo.) He, jes!</p> + +<p>TOBIO. Aŭdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri +li?</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero +estas neŝanĝebla.</p> + +<p>TOBIO. Jes, jes. Sed la ĵusa murmuro nun estu forgesata, ne eĉ unu +vorton plu pri pasintaj aferoj, ni ĉiuj estu ree bonaj kamaradoj. +Cetere, pro kio patro kaj filo disiĝu malamike unu de l’ alia. Kaj +disiĝmomento ja ĉi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon +por firmkuniĝi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi +en ĉeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaŭ ol Greto +aperis?</p> + +<p>ESKO. Mi estus edziĝinta kun ŝi; sed ŝi nur mokis min, nomis min +strigo.</p> + +<p>TOBIO. Mi scias, ke multaj ŝerculoj emas vin nomi naivega kaj +malsaĝa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin, +ĉar ĝi ĉiam estis ĉasta kaj neriproĉinda. Sed vi posedas sanan +prudenton, tion mi garantias.—Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi +lin per implikaj demandoj; faru tion en nia ĉeesto!</p> + +<p>ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?</p> + +<p>TOBIO. Ekzemple pri edziĝofesto kaj ĝia celo.</p> + +<p class="paghnumero">29</p> + +<p>ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edziĝofesto?</p> + +<p>ESKO. Ĝi havas plurajn celojn.</p> + +<p>ZEBEDEO. Ĝia ĉefcelo?</p> + +<p>MIĈJO (aparte al Esko). Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.</p> + +<p>ESKO. Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.</p> + +<p>ZEBEDEO. Sed ĝia ĉiela, ĝia solena celo?</p> + +<p>MIĈJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.</p> + +<p>ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.</p> + +<p>ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!</p> + +<p>TOBIO. Esko!</p> + +<p>ESKO (aparte kaj dubante rigardante Miĉjo’n). Aŭ li mensogetis al +mi, aŭ li estas malsaĝulo. (Malproksimiĝas iomete de li.)</p> + +<p>TOBIO. Demandu lin pri kreo de l’ mondo, pri Abrahamo kaj Isako.</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?</p> + +<p>ESKO. Ĝi estas, laŭ diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el +argilpeceto kaj el nenio.</p> + +<p>ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?</p> + +<p>ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundiĝu!—Plue, tion neniu scias, eĉ +kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj. +Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!</p> + +<p>TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano ŝi +portas dupartigitan sakon, kies ambaŭ <span class="paghnumero">30</span> partoj estas plenigitaj.) +Jen via porvojaĝa nutraĵo, junuloj; kaj nun ekiru!</p> + +<p>ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj ĝin metas sur +la ŝultron.)</p> + +<p>MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojaĝaj kaj edziĝfestaj +elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, ĉu vi kapablus kalkuli +monon?</p> + +<p>TOBIO. Mankas al li sperto. Miĉjo zorgu pri la mono.</p> + +<p>ESKO. Miĉjo prenu la monon, mi portas la sakon.</p> + +<p>MARTO. Jen Miĉjo! Atentu, ke vi estu ŝparemaj. (Donas monon al +Miĉjo.)</p> + +<p>MIĈJO. Nur al necesegaj bezonoj ĝi estu uzota. (Ivaro envenas.)</p> + +<p>ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado.</p> + +<p>MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentaŭgulo, kie vi +ree vagadis kaj laŭ permeso de kiu? Kie vi estis?</p> + +<p>IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn +de Junttihuhta kaj, ĉar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis +por bani kaj pasigis la nokton ĉe la familio.</p> + +<p>MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.)</p> + +<p>TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraŭ al li ĉi tiun fojon. +Li promesas pliboniĝi. Ĉu jes?</p> + +<p>IVARO. Jes.</p> + +<p>MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilaĝo al vilaĝo +li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.</p> + +<p>ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta’n por rigardi la hundidojn.</p> + +<p class="paghnumero">31</p> + +<p>IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La +petolaĵoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.</p> + +<p>ESKO. Eble li ankaŭ banis tie, tio ja estis oportune.</p> + +<p>IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da +karbohaladzo suferigas mian kapon.</p> + +<p>MARTO. Brandhaladzo ĝi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi +varmigos vian dorson.</p> + +<p>TOBIO. Marto! Atentu ĉeeston de kantoro.</p> + +<p>ZEBEDEO. Mia ĉeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta +ĝustatempe, eble portos belajn fruktojn.</p> + +<p>IVARO. Plaĉus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur +mia dorso; tamen ŝparu miajn ŝultrojn, panjo, ankoraŭ ĉitiun +fojon; mi promesas pliboniĝi laŭ mia povo.</p> + +<p>ESKO. Nu.—Kion vi diras, Miĉjo?</p> + +<p>MIĈJO. Mi petas pardonon al Ivaro.</p> + +<p>ESKO. Mi ankaŭ petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia +adiaŭo.</p> + +<p>MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restaĉas?</p> + +<p>MIĈJO. Nun ni ekiru.</p> + +<p>TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian +revenon. Ni aranĝos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni +tiam eĉ dancu laŭ klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco +ne sufiĉos en la ĉambro, ni uzu la plataĵon ekstere. Ni esperas, +ke ankaŭ vi, kantoro, nin honoru per via ĉeesto.</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi dankas vin.</p> + +<p class="paghnumero">32</p> + +<p>TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalaĵojn. Kaj tiam +montru, ke vi estas fidinda viro!</p> + +<p>IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.</p> + +<p>TOBIO. Ĉio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.</p> + +<p>ESKO. Permesu, ke mi kiel adiaŭon, deklamu kelkajn versojn, +verkitajn de la mortinta kaporalo.</p> + +<p>MARTO. Adiaŭdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.</p> + +<p>TOBIO. Ho, Marto, ni aŭskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj +ni devas montri dankemon al lia memoro.—Nu, Esko, iu amkanto!</p> + +<p>ESKO. Ĝi estas militkanto:</p> + +<div class="poezio"> +<div class="strofo"> + <span class="i0">Milittrompeto sonas,</span><br /> + <span class="i0">Mi ĝian voĉon konas;</span><br /> + <span class="i0">La devo min admonas,</span><br /> + <span class="i0">Ĉar kapitan’ ordonas.</span></div> +<div class="strofo"> + <span class="i0">Fariĝas la ribelo,</span><br /> + <span class="i0">Ektondras ferbarelo ...</span></div> +</div> + +<p>Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la +metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum +pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis!</p> + +<p>MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas?</p> + +<p>MIĈJO. Nun ni foriru, Esko.</p> + +<p>TOBIO. Iru kun beno!</p> + +<p>ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion, +kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?</p> + +<p class="paghnumero">33</p> + +<p>MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaŭ ol kutime, kaj +ordonu la maldiligentan Janjo’n eniri el la terpomkampo.</p> + +<p>ESKO. Mi ordonos.—Janjo nomis min strigo.—Ĉu mi havas ĉiujn +necesajn objektojn kun mi?</p> + +<p>TOBIO. Jes jes, ĉion vi havas, Esko. Nun adiaŭ, filo mia!</p> + +<p>ESKO. Adiaŭ! Saluton! (Miĉjo kaj Esko ekiras.)</p> + +<p class="paghnumero">34</p> + + +<h3>Akto dua.</h3> + +<p class="sceno">(Vasta ĉambrego en la domo de Karri, en la ĉambrego edziĝfestantoj, +viroj kaj virinoj. Okazas edziĝofesto de Jakobo kaj Greto. Je +leviĝo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo +de l’ ĉambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en +la vestiblo ESKO’N kun sako sur la dorso, kaj MIĈJO’N.)</p> + +<p>KARRI (je ĉeso de l’ danco). La gejunuloj ĝoju kaj la gemaljunuloj +gaje rigardu ilian amuzon, aŭ, se plaĉas ankaŭ ili movu siajn +piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela +aŭgustotago. (Du pafoj aŭdiĝas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed +pafu mallaŭte. Ne, pafu tiel, ke la ĉambrego tremas kaj la koro +saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas +al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu, +Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago?</p> + +<p>JAKOBO. Ho, mastro, ĝi ŝajnas al mi edziĝofesta; mi ĝojas.</p> + +<p>KARRI. Kaj tamen vi estas la ĉiama seriozulo. Sed mi ja konas vian +karakteron. Sub la malglata krusto troviĝas multe pli, ol oni +supozas. Mi diras al vi: vi havas kaŭzon ĝojegi, ĉar vi ricevas +bonegan edzinon.</p> + +<p>JAKOBO. Mi tion esperas.—</p> + +<p class="paghnumero">35</p> + +<p>KARRI. Bonegan edzinon!—Venu tien ĉi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel +plaĉas al vi esti edzino?</p> + +<p>GRETO. Bone ĝis nun.</p> + +<p>KARRI. Tre bone ankaŭ daŭre; ĉar nun la afero estas decidita kaj +fiksiĝis kiel peĉo ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.—Memoru: +tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble +iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, ĉar nun la amiko +tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj eĉ la +morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed ŝin memori +estas mia kaŝita ĝojo, kaj alian mia okulo ne plu serĉas.—Sed nun +estas ĝojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed ĝuste tiu +festo fremdigas Greto’n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian +foreston.</p> + +<p>GRETO. Kun malgajo ankaŭ mi disiĝas kaj kun emocio lasas viajn +etajn bonkondutajn infanojn.</p> + +<p>KARRI. Kvazaŭ ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.</p> + +<p>GRETO. Kvazaŭ mia propra hejmo tiu domo estis al mi.</p> + +<p>KARRI. Kaj fidela kvazaŭ propra filino vi min servis. Mi klopodos +vin rekompenci.—Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu +larvmordetado, ne tre plaĉas al vi, plivole vi marĉojn fosus kaj +ŝtipojn tordus.</p> + +<p>JAKOBO. Estas vero, malmulte plaĉas al mi la laboro, al kiu oni min +difinis en mia infaneco, vi ankaŭ scias, ke ĝi estas malmulte +profitdona.</p> + +<p>KARRI. Pro tio, forĵetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu pioĉon +kaj hakilon! La tutan parton malantaŭ Kontinmäki mi donacas al vi. +Tie konstruu al vi hejmon <span class="paghnumero">36</span> kaj senimposte ĝin uzu dum via tuta +vivo. La »Belulinon» el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran +ĉevalidon el mia ĉevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos +vin per ĉevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.</p> + +<p>JAKOBO. Nobla promeso!</p> + +<p>KARRI. En tago de via edziĝofesto mi tion promesas.</p> + +<p>JAKOBO. Duoblan kaŭzon ni havas hodiaŭ por ĝoji.</p> + +<p>GRETO. Mastro, ni ne povas vin sufiĉe danki.</p> + +<p>KARRI. Mi nur repagas mian ŝuldon. Unu aferon mi tamen postulas de +vi, Jakobo. Amu Greto’n; bonega junulino ŝi estas, kiel mi jam +diris, eble ŝi ankaŭ estas iom petolema; tion mi observis, kiam ŝi +kapturnigis la filon de l’ botisto kaj la viro eble ne komprenis la +ŝercon. Mi tamen kredas, ke li fine ĝin perceptis. (Dume la +dutenila bierujo ĉirkaŭiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo! +Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!</p> + +<p>TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne ŝparas sian arĉon. Sed mi +devas atentigi la gefianĉojn, la mastron kaj la gastojn pri io. +Aŭskultu al mi ĉiuj! Jen estas: Mia patro—li loĝas en dometo en +la alia fino de l’ vilaĝo, tie loĝas ankaŭ mi—mia patro nome +malamas ĉiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi +violonon je kia ajn okazo. Li eĉ ne scias, ke mi violonon posedas; +mi ĝin kaŝas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al +la ĉefafero. Se li nun sciiĝus, ke mi ludis je tiu festo, diablo +min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la +knabo kaj min tanus sufiĉe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado +vidus, certe min kredus esti de cigano aĉetita ĉevalo. Tia +maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin <span class="paghnumero">37</span> ne sciigi al li, +ke mi estis ludanta ĉi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus: +»Kiu estis ludisto?» Vi respondu, ke vi ne konis lin, aŭ ke estis +Mateo Viluksela, aŭ Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontraŭdiri +vin mem.—Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.</p> + +<p>KARRI. Trankviliĝu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan +polkon!</p> + +<p>TIMOTEO. Mi ne ŝparos mian arĉon. (Ludas.)</p> + +<p>UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por +la vespermanĝo.</p> + +<p>KARRI. Okazu laŭ ŝia deziro. Ni do vespermanĝu unue kaj poste +dancu. (Timoteo ĉesas ludi.) Pretigu la manĝotablon. (Oni pretigas +la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin +enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de +edziĝofesto ne malsekiginte sian gorĝon; tia estas malnova kutimo. +(Miĉjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj loĝejkamaradoj! +Envenu, envenu bonvole!</p> + +<p>ESKO. Ĝojiĝu, la festodomo!</p> + +<p>KARRI. Estu bonvenantaj!</p> + +<p>MIĈJO. Pardonu al ni!</p> + +<p>ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi +edziĝfestis.</p> + +<p>KARRI. Neniu kaŭzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu +bonvenantaj, bonvolu sidiĝi kaj partopreni en nia ĝojo!—Knabinoj, +alportu bieron al la gastoj!—Ni festas edziĝon de Greto, mia +edukatino, kaj de lignoŝuisto Jakobo.</p> + +<p>ESKO. Ĝoju, la festodomo!—Ne kredu, mastro, ke <span class="paghnumero">38</span> ni venis por +kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj.</p> + +<p>KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi +estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj.</p> + +<p>MIĈJO. Ni dankas vin.</p> + +<p>ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.)</p> + +<p>KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.</p> + +<p>ESKO (kaŝe rigardante Greto’n. Aparte). Ŝi estas bela, kiel rozo +kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas ĉagreneton en la +koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru +eĉ vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante +trinkujon de Miĉjo.) Sed ilia konduto ne antaŭdiras malbonon. Ili +ja eĉ invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la ŝtono. +(Trinkas.)</p> + +<p>KARRI. Ĉu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kaŭzis vian +vojaĝon?</p> + +<p>ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.</p> + +<p>KARRI. Eble vi celas denove nian faman aŭguriston?</p> + +<p>ESKO. Ĝuste vi divenis.</p> + +<p>KARRI. Oni ŝtelis de vi?</p> + +<p>ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni ŝtelis en la urbo +Tampere multajn dekmilojn. Ĉu la anonco ankoraŭ ne atingis vian +paroĥon?</p> + +<p>KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaŭ jam ĉe ni proklamita.</p> + +<p>ESKO. Pro tio ni ekiris por sciiĝi de l’ aŭguristo, kiu estas la +ŝtelisto kaj kie oni lin trovus.</p> + +<p class="paghnumero">39</p> + +<p>MIĈJO. Mi havas krom tio ankaŭ aferojn kun miaj ĉi-tieaj parencoj.</p> + +<p>ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la +kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.</p> + +<p>KARRI. Tiel ja estas promesite.</p> + +<p>ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege riĉa.</p> + +<p>KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la +ŝtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonŝancon.—Sed la tablo +atendas nin. Ĉiuj bonvole alpaŝu. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la +tablo.) Gastoj miaj, ne ŝparu la regalaĵojn, sed satigu vin ĝis +via stomako fariĝas ronda kaj ŝvelanta kiel sako de pastro!</p> + +<p>MIĈJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.</p> + +<p>KARRI. Ĝuste jes, Miĉjo Vilkastus.</p> + +<p>ESKO. Kuŝiĝu kaj la stomakon ĉirkaŭprenu, diras la proverbo. Nur +ne okazu al ni, kiel al Paŭlo Korppila ĉe la edziĝofesto de +Peltola. Du tagojn antaŭ la festo li fastis, eĉ ereton ne manĝis. +Venis la festvespero kaj li malsobriĝis tiel, ke fine stariĝante, +li pene treniĝis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian +stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris +Paŭlo.</p> + +<p>KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataŭ dormo, danco malaltigu +la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.</p> + +<p>ESKO. Alproksimiĝante la domon, jam je la draŝejmonteto ni aŭdis +tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Ĉu estas festo ĉe +Karri, ĉar tie muziko tonas kaj ĝojo sonas? Estis edziĝofesto kaj +gaja ludo.</p> + +<p>KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.</p> + +<p>ESKO. Tia estas ankaŭ Josefo en nia vilaĝo. Lia <span class="paghnumero">40</span> ludo aŭdiĝas +je interspaco de tuta kilometro, ĝi penetras oston kaj medolon +kaj la homo sin kredas en ĝojo de ĉielo.</p> + +<p>TIMOTEO. En ĝojo de ĉielo! Li do estas vera ludisto. Bedaŭrinde, +ke vi ne venigis lin tien ĉi, ĉar li estas tiel mirinda muzikisto.</p> + +<p>ESKO. Mi nesciis pri ĉi-tiea edziĝofesto, plue ne estis mia devo +havigi ludiston.</p> + +<p>TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?</p> + +<p>ESKO. Personan imposton ankaŭ mi elpagas.</p> + +<p>TIMOTEO. Ne murmuru, ĉar via kapo egalas formikejon.</p> + +<p>1:A GASTO. Ĉu vi estas disputema, Timoteo?</p> + +<p>2:A GASTO. Ĉiam li estas kolerema, estante ebria.</p> + +<p>TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.</p> + +<p>KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.</p> + +<p>TIMOTEO. Jam sufiĉas.—Sed mi ne toleras tiun viron.</p> + +<p>KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale +kiel vi.</p> + +<p>TIMOTEO. Li babilas malsaĝaĵojn.</p> + +<p>KARRI. Vi mem vin kondutas malsaĝe; mi tion devas diri.</p> + +<p>TIMOTEO. »Josefo Oinasmäki ... en ĝojo de ĉielo.» Paroli pri +muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko arĝentan +kuleron.</p> + +<p>ESKO. Jes, sinjoro direktoro!</p> + +<p>TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.</p> + +<p>ESKO. Jes, sinjoro direktoro.</p> + +<p class="paghnumero">41</p> + +<p>KARRI (aparte). Ambaŭ egale naivegaj!</p> + +<p>JAKOBO. Mi ankaŭ volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edziĝfesta +kaj la manĝo la plej plezura en mia vivo, same ĝi estas, mi kredas, +ankaŭ por Greto, kaj al ĉiuj mi dezirus ĝin gaja. Ĉu nun ĝia +agrableco finiĝu pro senvalora kaj bagatela kaŭzo, pro nura +babilaĉo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed ĉesigu tiun +disputaĉon, manĝu kaj trinku amike.</p> + +<p>ESKO. Vi estas prava, lignoŝuisto! Vi estas lignoŝuisto kaj mi +ledobotisto, ni do estas preskaŭ kolegoj.—Unu aferon mi komplezeme +volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte +lignoŝuiston, anstataŭ ledobotiston. Kredu min, la metio de +lignoŝuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj ŝuojn +oni bezonos ĝis fino de l’ mondo. Ledobotisto vi devis fariĝi.</p> + +<p>TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera peĉulo.</p> + +<p>KARRI. Timoteo!</p> + +<p>ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur ĉiu +branĉo.</p> + +<p>TIMOTEO. Almenaŭ tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies +kapableco mi aŭdis mallaŭdon.</p> + +<p>ESKO. Diru malkaŝe kion vi aŭdis.</p> + +<p>TIMOTEO. Unu viro,—lia nomo estu nedirata—rakontis dum ni +kunvojaĝis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn +botojn kaj iris nur el la domo al la ĉevalejo, li tuj observis +foreston de unu el la botplandoj, ĝi estis elfalinta, nome, dum iro +inter la domo kaj la ĉevalejo.</p> + +<p class="paghnumero">42</p> + +<p>ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Anĝelo el la ĉielo ne faras +pli bonajn botojn ol mi.—Miĉjo, vi scias mian kapablecon kaj +faraĵojn, atestu kion vi scias.</p> + +<p>MIĈJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia +paroĥo; tamen mi ne garantias, ĉu vi povus elteni konkuron, se la +ĉefbotisto mem inter la anĝeloj malsuprenpaŝus por vetbatali kun +vi.</p> + +<p>ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la +nomo de niaj paroĥanoj?</p> + +<p>MIĈJO. Jes, mi restas.</p> + +<p>ESKO. Nu, mi ne volas plu daŭrigi. Mi nevolonte laŭdas min mem; +la memlaŭdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni +sin defendas je subpremo de l’ mondo.—Kia maliceco ĉe tiu viro. +Kvazaŭ lapo li alkroĉiĝis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme +atentigis la fianĉon pri la eble plia profito de ledobotista metio.</p> + +<p>KARRI. Metion ĉu je ledo ĉu je ligno li lasas kaj komencas kvazaŭ +talpo fosi la teron. Tion li hodiaŭ decidis.</p> + +<p>ESKO. Tio estas alia afero.</p> + +<p>KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj +deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel +mastro estru en Kontinkorpi. La ĉirkaŭanta picearo faliĝu kaj +la urso grumblante malproksimiĝu; sufiĉas loko al vi ambaŭ. +Krakegante brulu via brulkampo kaj alten leviĝu densa fumo, +sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post +dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la <span class="paghnumero">43</span> greno kaj tie, +kie nun estas griza marĉo kaj la gruo konstruas sian neston, +tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino ĉe flanko de l’ monteto +melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la ŝtona plataĵo +ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem +akrigas vian falĉilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree +supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, ĝis fine +via kapo malleviĝos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo +kaj estimo falu sur vian tombaltaĵeton.—Mi trinkas por via feliĉo. +(Trinkas.)</p> + +<p>ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturniĝon pensante, ke sen trompo, +tiu feliĉo estus la mia.—Sed mi silentas.</p> + +<p>KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon +kaj kuraĝe antaŭenrigardu en la estontecon.</p> + +<p>JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantaŭen mi ne +intencas rigardi, kaj fine pro ŝvito de mia frunto rekompencon mi +esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilaĵojn, kiuj min +povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera +frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro, +fruktoportan grenon ŝanĝi al velkinta pajlo.</p> + +<p>KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero ĉiam uzas belajn vortojn. +Malsukceso nin ĉiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian +grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinŝelon en vian panon kaj displugu +pliajn marĉojn kaj kampojn. Laboru, ŝparu kaj kondutu vin honeste, +kaj ĉio finiĝos bone.</p> + +<p>ESKO. Nekontraŭdireble kaj saĝe parolite, mi certigas. <span class="paghnumero">44</span> Se ni +ĉiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj +neniam aliĝas al lupo nek al ŝafo, certe iam proksime de nia tombo, +sur muskherbetaro de ŝtonbarilo, la kukolo de l’ honoro kantos por +ni.</p> + +<p>TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj ĉie.</p> + +<p>ESKO. Mi ne alparolis vin.</p> + +<p>TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.</p> + +<p>ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi +malpermesas tion.</p> + +<p>TIMOTEO. Ĉu vi povas fermi mian buŝon. Ĉu mi ne havas rajton +paroli?</p> + +<p>ESKO. Egalan rajton kiel mi.</p> + +<p>TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli aĝaj personoj.</p> + +<p>ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaŭ mi +elpagas.</p> + +<p>TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l’ ŝtato, kiun mi +povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.</p> + +<p>ESKO. Al tio mi povas respondi laŭ leĝo de Moseo: se vi mortigas +unu el ĉi tiuj malgranduloj, muelŝtono estas pendigota ĉirkaŭ via +kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.</p> + +<p>KARRI. Vi plaĉas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.</p> + +<p>ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek leĝon nek sakramentojn. +Mi parolis pri muelŝtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la +malsupra muelŝtono, li estas terure je pekoj senskrupuliĝinta homo.</p> + +<p>TIMOTEO. Kanajlo!</p> + +<p class="paghnumero">45</p> + +<p>ESKO. Ĉu mi estas kanajlo?</p> + +<p>TIMOTEO. Vi botaĉo!</p> + +<p>ESKO. Ĉu mi estas botaĉo?</p> + +<p>TIMOTEO. Tion mi diras.</p> + +<p>ESKO. Aŭdu, bonaj homoj!</p> + +<p>KARRI. Ĉu ĉiuj satiĝis? (Momenta silento).</p> + +<p>1:A GASTO. Certe, jes.</p> + +<p>2:A GASTO. Kompreneble ni jam satiĝis.</p> + +<p>KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste stariĝas +kaj lasas la tablon.)</p> + +<p>ESKO. Dankon, mastro!—Plezurega edziĝofesto; eĉ pli plezurege ĝi +estus ĝuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.</p> + +<p>KARRI. Ni pardonu lin.</p> + +<p>ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente +klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema, +(manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) ĉi tiu +manĝotempo povus fariĝi al vi treege multekosta.</p> + +<p>TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.</p> + +<p>ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.</p> + +<p>TIMOTEO (stariĝas). Karese. Ĉu mi ŝajnas al vi bubeto, infanaĉo, +ĉar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaŭ kuŝu sub +la tablo kun zumantaj oreloj.</p> + +<p>ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo +de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon<a href="#piednoto3" class="pnlokilo">[3]</a> kaj dudek +buŝelojn<a href="#piednoto4" class="pnlokilo">[4]</a> da sekalo.</p> + +<p class="paghnumero">46</p> + +<p>TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.</p> + +<p>ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.</p> + +<p>MIĈJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian +fortecon.</p> + +<p>ESKO. Alportu tien ĉi du barelojn.</p> + +<p>MIĈJO. Ekzistas ja ankaŭ aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon. +Luktu!</p> + +<p>ESKO. Ni luktu!</p> + +<p>TIMOTEO. Ĉu mi timus?</p> + +<p>1:A GASTO. Alkroĉiĝu unu al la alia kvazaŭ ursoj sur la +muskkovrata monto. Sed fariĝu senartifika via lukto.</p> + +<p>2:A GASTO. Kaj ĝi finu vian interinsultadon. La venkato silentu +kvazaŭ muso.</p> + +<p>KARRI (aparte al Miĉjo). Ŝajnas al mi, ke tiu lukto finiĝos +malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado +verŝajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la +regiono.</p> + +<p>MIĈJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin +rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?</p> + +<p>ESKO. Mi estas preta.</p> + +<p>TIMOTEO. Mi ankaŭ.</p> + +<p>KARRI. Ne plaĉas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de +tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj +krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finiĝi +per batiĝo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos +artifikon, estu eksteren ĵetota.</p> + +<p>1:A GASTO. Tio okazu.</p> + +<p class="paghnumero">47</p> + +<p>TIMOTEO. Bone.—Nun venu. (Ili ekprenas unu l’ alian je la kolumo kaj +luktas.)</p> + +<p>MIĈJO. Ne cedu, Esko!</p> + +<p>1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!</p> + +<p>MIĈJO. Junulo de nia vilaĝo venkos.</p> + +<p>2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilaĝulo, mi diras.</p> + +<p>ESKO. Ne premsufoku min! (Ili ĉesas lukti.)</p> + +<p>MIĈJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu ĉirkaŭprene.</p> + +<p>ESKO. Tion volus mi ankaŭ.</p> + +<p>TIMOTEO. Okazu laŭ via deziro. (Ili luktas ĉirkaŭprenintaj unu la +alian.)</p> + +<p>MIĈJO. Bone, Esko!</p> + +<p>2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilaĝon!</p> + +<p>MIĈJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio!</p> + +<p>1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj!</p> + +<p>KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disiĝas. Nu, ili disiĝu! +Kiu venkas? (Timoteo kuŝigas Esko’n sub si.)</p> + +<p>MIĈJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj stariĝas.)</p> + +<p>TIMOTEO. Mi estas Timoteo.</p> + +<p>2:A GASTO. Brava junulo!</p> + +<p>TIMOTEO. Ĉu vi vidis? Mi ĵetis lin al la planko kvazaŭ ĉifonon.</p> + +<p>ESKO. Jes, sinjoro direktoro!</p> + +<p>TIMOTEO. Sciu, ankaŭ en nia paroĥo oni sin nutras ne nur per +brasiko.</p> + +<p class="paghnumero">48</p> + +<p>ESKO. Jes, sinjoro direktoro!</p> + +<p>TIMOTEO. Du Esko’jn mi ĉiam facile venkos.</p> + +<p>ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro!</p> + +<p>TIMOTEO. Vere, jes!—Bonaj amikoj kaj gastoj, ĉu vi atentis mian +ĵeton? Fariĝis kvazaŭ ludo. Tiel mi instruas bubojn.</p> + +<p>ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis!</p> + +<p>TIMOTEO. Estu kontenta, ĉar vi ankoraŭ staras sur du piedoj!—Vi ja +komprenas.—Kvazaŭ ganto vi tie kuŝis.—Kaj ne ludante oni faligas +viron, ho ne.</p> + +<p>ESKO. Ni komencu denove!</p> + +<p>MIĈJO. Bone, Esko, ne retiriĝu!</p> + +<p>ESKO. Ni komencu denove!</p> + +<p>TIMOTEO. Ne valoras.</p> + +<p>ESKO. Li ne plu kuraĝas!</p> + +<p>TIMOTEO. Ne kuraĝas! (Ili ekluktas furioze.)</p> + +<p>MIĈJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo +envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)</p> + +<p>KARRI. Kompatinda Timoteo!</p> + +<p>MIĈJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.</p> + +<p>ESKO. Domaĝe, ke li tiel liberiĝis el miaj ungegoj! Ĉu estis lia +patro?</p> + +<p>KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.</p> + +<p>ESKO. Tion li meritas!—Sed estas ja malkonvene tiel petolaĉi je +edziĝofesto de alia. Kion opinias la fianĉino? Mi petas pardonon!</p> + +<p>GRETO. Mi havas nenion por pardoni.</p> + +<p>ESKO. Mi tre ĉagreniĝas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min +ĵeti planken.</p> + +<p class="paghnumero">49</p> + +<p>KARRI. Li estas forta.</p> + +<p>ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?</p> + +<p>MIĈJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li +piedbare faligis vin.</p> + +<p>ESKO. Mi suspektas la samon. Ĉu vi povas tion atesti?</p> + +<p>MIĈJO. Li piedbare faligis vin.</p> + +<p>ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li +loĝas?</p> + +<p>2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo, +apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.</p> + +<p>ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La +malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.</p> + +<p>MIĈJO. Sendube.</p> + +<p>ESKO. Ĉu li ne meritas bastonadon?</p> + +<p>MIĈJO. Treegan bastonadon.</p> + +<p>ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda. +Mi revenos baldaŭ.</p> + +<p>KARRI. Esko, aŭskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem +okazos malbone.</p> + +<p>ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaŭ linko mi kuras tien kaj la ruzan +vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj +kaŝkurbaĵoj.—Mi baldaŭ revenos. (Iras.)</p> + +<p>KARRI. Mi ne observis kaŝkurbaĵon dum la lukto. Estas malbone +instigi simplan kamaradon al furioza ago.</p> + +<p class="paghnumero">50</p> + +<p>MIĈJO. Nenia domaĝo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas +al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memoraĵo.</p> + +<p>KARRI. Mi kredas, ke ili nun sufiĉe lin senplumigos. Sed kiajn +fiŝojn ni celas, tiajn ni kaptas.</p> + +<p>MIĈJO. Ĉu vi permesas al mi fari unu demandon?</p> + +<p>KARRI. Volonte.</p> + +<p>MIĈJO. Ĉu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la +Mezvoja-drinkejo?</p> + +<p>KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.</p> + +<p>MIĈJO. Ĉu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via +edukatino? Eble ŝerce?</p> + +<p>KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus +dirinta sen iom da haladzo en ĉi tiu supra ĉambro. Verdire, mi +amuzis min ŝercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj +laŭ tio agis, mi treege mallaŭdas mian petolaĵon en la drinkejo.</p> + +<p>MIĈJO. Ne ĉagreniĝu. Ili ambaŭ, patro kaj filo, estas naivegaj +kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi +ŝercon kaj veron.</p> + +<p>KARRI. Kaj pro tio vi eble nun troviĝas tie ĉi?</p> + +<p>MIĈJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke ĝi ne tuŝas +lian koron. Li manĝas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je +sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne +diros eĉ unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero +estu finita, almenaŭ ĝi ne malhelpu vian festĝojon.</p> + +<p>KARRI. Nian ĝojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.—Jakobo, +de kie havigi alian?</p> + +<p class="paghnumero">51</p> + +<p>JAKOBO. Laŭ mia opinio ni jam dancis sufiĉe. Mi farus novan +proponon.</p> + +<p>KARRI. Nu, diru!</p> + +<p>JAKOBO. Jen via herbejo atendas falĉilon, tie ĉi dekoj da viroj; +permesu nin falĉi la herbon antaŭ ol malaperas la matenroso kaj en +daŭro de kelkaj minutoj tio estos farita.</p> + +<p>1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.</p> + +<p>KARRI. Ĉu mi laborigu miajn gastojn?</p> + +<p>JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; ĉiuj estas +pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falĉiloj, la virinoj +sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu manĝo.</p> + +<p>2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.<a href="#piednoto5" class="pnlokilo">[5]</a></p> + +<p>1:A GASTO. Nun havigu falĉilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj +eliras el la malantaŭo.)</p> + +<p>KARRI. Estu do laŭ via deziro kaj ni iru por nin provizi per +laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)</p> + +<p>MIĈJO (sola). Esko ankoraŭ restas sur sia ekskurso. Estus amuze +vidi lian mienon de tie revenante.—Mi volus lasi lin, se la +vojaĝmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago ĝi malpliiĝas, ĉar +tre ŝparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam +malaperos Miĉjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun <span class="paghnumero">52</span> ĉapelo en +la mano, la hararo estas malorda kaj ŝajnas ŝirita, sub la okulo +vidiĝas ruĝa grataĵo.)</p> + +<p>ESKO. Miĉjo, rigardu min kiel mi estas ŝirita. Tio kaŭzos teruran +proceson.</p> + +<p>MIĈJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaŭ ŝajnas sekvi vin.</p> + +<p>ESKO. Estis du kontraŭ unu, estis maljusta interbatiĝo. Miaparte +certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis +kontraŭ superforto.</p> + +<p>MIĈJO. Kiel okazis ĉio?</p> + +<p>ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia +kontraŭulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin +ekatakis ili ambaŭ tuj amikiĝis, kaj kune sin ĵetis sur min.</p> + +<p>MIĈJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaŭ Herodo’n kaj Kajfo’n +amikigis.</p> + +<p>ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min +englutintaj, sed mi prosperis forkuri.</p> + +<p>MIĈJO. Malagrabla afero!</p> + +<p>ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, ĉeestus, certe ne estus tiel +okazinta. Fulmotondro, Miĉjo, mia malamo estas neestingebla. +Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaŭ sako per martelo +plenŝtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj +bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kaŭzon mi +havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en ĉi +tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskaŭfianĉino estas +donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili +respondu pri tio, mi venĝos.</p> + +<p class="paghnumero">53</p> + +<p>MIĈJO. Se vi estas saĝa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la +domon.</p> + +<p>ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Miĉjo! (Jakobo senjaka envenas tra la +dekstra pordo.) Aha, lignoŝuisto! (Paŝas kolere antaŭ Jakobon.) +»Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.»</p> + +<p>JAKOBO. Kion vi volas?</p> + +<p>ESKO. »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la +haŭton.» Ĉu vi komprenas la aludon?</p> + +<p>JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu +bruligis sian haŭton.</p> + +<p>ESKO. Li bruligis sian haŭton ĉe ventro kaj dorso.</p> + +<p>JAKOBO. La ledobotisto.</p> + +<p>ESKO. La lignoŝuisto. Ne fanfaronu! Ĉu vi scias, kiu tie ĉi estas +la leĝa fianĉo?</p> + +<p>JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.</p> + +<p>ESKO. Ĉu vi scias pro kio mi estas tie ĉi?</p> + +<p>JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.</p> + +<p>ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne ĝoju antaŭ ol vi transiris la +fluejon; antaŭ vi etendiĝas profunda vastaĵo kaj atentu por ke ĝi +ne embarasu vin, antaŭ ol vi estas transe.</p> + +<p>MIĈJO. Esko, aŭskultu al mi!</p> + +<p>ESKO. Ne nun nek estonte mi aŭskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas +viajn intrigojn.—Mi dubas, ĉu Timoteo piedbare faligis min; mi +estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi +tenas mian vojaĝmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes, +Miĉjo, ĝi venos. Sed tie ĉi mi devas klarigi unue <span class="paghnumero">54</span> alian aferon. +(Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi troviĝas +tie ĉi?</p> + +<p>JAKOBO. Diveni estas nebezone, ĉar vi ja mem jam rakontis pri tio. +Vi ja alvenis por sciiĝi ĉe la aŭguristo pri la ŝtelisto de l’ +grafo, por gajni sepcent talerojn.</p> + +<p>ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj ŝtelisto. Pro tio mi ne +venis, la afero estis alia kaj pli grava.</p> + +<p>JAKOBO. Vi do estas mensogisto.</p> + +<p>ESKO. Ne fieriĝu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto. +Fianĉinon, preskaŭ ligitan fianĉinon, vi rabis de mi, Greton vi +rabis de mi.</p> + +<p>JAKOBO. Ŝi mem atestu, ĉu mi ŝin rabis.</p> + +<p>ESKO. Ŝi eble mensogas egale kiel vi.</p> + +<p>JAKOBO. Se ŝi mensogas, certe tiu rabo plaĉis al ŝi.</p> + +<p>ESKO. Bone, vi kontraŭdiras vin mem. Aŭdu, Miĉjo Vilkastus, ĉar +mi alkroĉiĝos al ĉiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu +afero.—Diru al mi kie loĝas la vilaĝa helpa juĝanto?</p> + +<p>JAKOBO. Ni ne bezonas helpan juĝanton.</p> + +<p>ESKO. Mi bezonas lin.—Diru bonvole, kie li loĝas! Ĉar sciu, +proceso fariĝos. La fermanon de l’ registaro mi vokas pri helpo, kaj +certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la juĝa +sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi, +dancomajstro!—Ĉu vi ne hontas forlogi honestan fianĉinon de alia, +vi, bovido, lignoĉevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi +mian mentonon, bovido!</p> + +<p>JAKOBO. Ĉu mi bovido?</p> + +<p>ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa <span class="paghnumero">55</span> Blankmakulo, +preta por marŝi al foiro de Anianpelto.—Kion vi respondas al tio?</p> + +<p>JAKOBO. Vi serĉas konflikton kaj mi emas ĉiam ĝin eviti, kaj +infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.</p> + +<p>ESKO. De kiulo? Diru!</p> + +<p>JAKOBO. De tia tetraido.</p> + +<p>ESKO. Atentu, Miĉjo! Li nomas min tetraido.</p> + +<p>MIĈJO. Viavice, nomu lin ree bovido.</p> + +<p>ESKO. (Hezite rigardante Miĉjo’n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel +ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi +ne bezonas pro manko de laboro ekruliĝi en marĉoj kaj kampoj, kiel +unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da +oficoj, sesobla la malsato.—Tion oni diras. Afero estas jena: Ĉiu +paroĥo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin ŝarĝo por alia +paroĥo. Tio estas jura kaj ĝusta; ĉar almozulo estas sekalvermo, +kiu ne ekzistus, se ĉiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn +prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo +rondokula antaŭ la vulpo. Ĝi deflankiĝas dekstren, ĝi +deflankiĝas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaŭ linofasko kaj +plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaŭ baldaŭ +por viaj okuloj, sed subite aŭdiĝas vekrieto: la leporido estas +kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al +ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale fariĝos al +tiu, kiu tien kaj reen dancas en ĉi tiu valo de zorgado.—Kaj tial +ĉi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj peĉfadeno en +la mano fine mortos apud sia botmodelilo.</p> + +<p class="paghnumero">56</p> + +<p>JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la +ĉerkon.</p> + +<p>ESKO. En la ĉerkon ĝi ne bezonas lin sekvi.—Kia koleremo bolas en +vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en +mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo, +fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignoŝuoj!</p> + +<p>JAKOBO. Kial ne, post mia edziĝa festo.</p> + +<p>ESKO. Jes, faru al mi paron da lignoŝuoj, lignoŝuisto. Mi pagos eĉ +pli ol vi postulos.</p> + +<p>JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.</p> + +<p>ESKO. Pli ol vi eĉ volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.—Ĉielo +gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaŭ +Jakobo.) Jakobo!</p> + +<p>JAKOBO. Kion vi volas?</p> + +<p>ESKO. Jakobo!</p> + +<p>JAKOBO. Vi vane furiozas!</p> + +<p>ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!</p> + +<p>JAKOBO. Ne pugnigu manon antaŭ mia nazo. Viro, mia vidado +malheliĝas, kondutu vin konvene!</p> + +<p>ESKO. Plilarĝigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; fariĝu +treega batiĝo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito. +(Karri, ankaŭ ĉemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)</p> + +<p>KARRI. Ŝajnas, ke vi iom troekscitiĝis.—Jakobo, kiel vi fartas? Vi +ja estas pala, kiel fantomo.</p> + +<p>ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaŭ kvazaŭ inter ardaj tindroj. +Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj +lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.</p> + +<p class="paghnumero">57</p> + +<p>KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne aŭskultis al mi?</p> + +<p>ESKO. Oni estas saĝaj sur la kontinento, dum okazas malfeliĉo sur +la maro. Ĉion tion ĉi mi eble tamen povus toleri sen unu alia +afero, pro kiu mi antaŭ neniu retiriĝos kaj kiu min kuraĝigas per +kolerego de verto ĝis koksizo.</p> + +<p>KARRI. Kia estas tiu afero.</p> + +<p>ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fianĉinon forlogis. Greto +estis mia fianĉino, sed tiu ĉi ŝin turnis de mi.</p> + +<p>KARRI. Vi erariĝis. Greto nur ŝercis.</p> + +<p>ESKO. Kaj vi ankaŭ kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis +kaj manojn premis por sankcii la decidon, ĉio tio ĉi do estis nur +ŝerco?</p> + +<p>KARRI. Nura ŝerco ĉe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro +tion komprenis.</p> + +<p>ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan +ŝercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj, +tion oni montros al vi!—Mi vin leĝe persekutos, Jakobo, kaj ankaŭ +vian edzinon Greto. En la sama ĝojo ankaŭ partoprenu Timoteo kaj +lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min. +Ĉiuj kune, kaj pereiga proceso fariĝos, de kiu vi ne liberiĝos +kvankam vian domon ĝis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi +troviĝas en kaptilo kaj la puno atendas vin; ĉar la afero estas +grava, gravega. Vi troviĝos en dilemo, amikoj miaj!</p> + +<p>KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraŭ konas nek leĝon, nek +reglementojn.</p> + +<p class="paghnumero">58</p> + +<p>ESKO. Sufiĉe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de +tiu vilaĝo?</p> + +<p>KARRI. Ĝia nomo estas Hätylä.</p> + +<p>ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hätylä!</p> + +<p>KARRI. Se leĝon vi konas, vi ankaŭ scias, kia puno atendas tiun, +kiu ĉe sia najbaro ian feston, kiel edziĝan, baptan aŭ funebran, +klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj ĝuste pro tio mi +respektas leĝon, kaj scias apelacii al ĝi, se iu al miaj rajtoj +sin altrudas.—Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi +malordon.—Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)</p> + +<p>ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne +aŭskultas al la minaca voĉo de leĝo dum nia galo ŝveliĝas kaj la +mielroso de l’ venĝo en nia koro bolas. Tiel estas, ĝi estas la +persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas +ĝin regi kaj eĉ tion ne tre klopodas; ĉar mi ne estas kulpa pri la +ekpeko de Adamo.—Venĝi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie +ĉi ion senteblan, ĝustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian +koron.—Kun la fianĉino mi volas ankoraŭ paroleti. (Proksimiĝas al +la dekstra pordo.)</p> + +<p>MIĈJO. Unu vorton. Esko!</p> + +<p>ESKO. Ne eĉ unu vorton, Miĉjo! La skorpioj hodiaŭ regu.—Pripensu, +kia tago, kia historio tiu ĉi!—Mi ja festas mian propran edziĝon, +sed ne estas fianĉo; mia fianĉino estas bela, similas floron sur +la herbejo, tamen ŝi ne estas mia fianĉino; ŝi apartenas al la +lignoŝuisto. Ho, Miĉjo, tiu penso min brulas.—Mi volas paroli +kun ŝi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Ĉu la fianĉino <span class="paghnumero">59</span> +estas trovebla? Venu bonvole tien ĉi; mi havus ion por diri al vi. +(Greto envenas.) Ĉu vi konas min?</p> + +<p>GRETO. Vi ja estas Esko?</p> + +<p>ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro, +nemokinda, kvankam kelkaj emas ŝerci kun li, bedaŭrinde.</p> + +<p>GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?</p> + +<p>ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj, +lacertoj kaj ranoj, per ĉiuspecaj bestoj, kiuj rampas aŭ plaŭdas +sur la tero. Mian florantan kampon vi ŝanĝis al kardujo, mian +tritikan supon al mizera kaĉo, kaj pro vi mi nun devas honti antaŭ +la tuta mondo.—Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco +vin punos! Ĝia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi +ja fariĝos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj +frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu. +Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraŭ, kiam vi estos sendenta kaj +kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!</p> + +<p>GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)</p> + +<p>ESKO. Senhontulo! Ŝi, kiu laŭleĝe devus esti mia fianĉino, min +insultegas. (Renversas la manĝotablon.)</p> + +<p>MIĈJO. Esko! Ĉu vi freneziĝis? (Greto kaj unu el la virinoj venas +el dekstre.)</p> + +<p>LA VIRINO. Ho, Dio! Jen ĉio kuŝas; jen la pizosupo kaj la +viandaĵoj.</p> + +<p>GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.) +Li estu punota!</p> + +<p class="paghnumero">60</p> + +<p>ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj ĝin frakasas +kontraŭ la muro.)</p> + +<p>MIĈJO. Trankviliĝu, Esko! Vi ja serĉas vian malfeliĉon.</p> + +<p>ESKO. La fenestroj ankaŭ splitiĝu! (Ekprenas benkon per kiu li +frakasas la fenestron.) Tiele!</p> + +<p>GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon!</p> + +<p>ESKO. La dua fenestro ankaŭ. (Frakasas ankaŭ la duan fenestron.)</p> + +<p>MIĈJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien ĉi +ĉiuj kuras, kuregas.—Vi estas perdita! (Esko rapide metas ĉapelon +sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian ŝultron.)</p> + +<p>ESKO. Sekvu min, Miĉjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste +vidiĝas viroj ĉemizmanikaj preterkuri la pordon de l’ domo post li, +kriante kaj bruante.)</p> + + +<p class="paghnumero">61</p> + + +<h3>Akto tria.</h3> + +<h4>UNUA PARTO.</h4> + +<p class="sceno">(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)</p> + +<p>IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko +revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la +bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de +rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne +restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, +plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la +vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en +la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj +pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn +naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin +direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas? +Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li +estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)</p> + +<p>ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?</p> + +<p>IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun +tagiĝas por mi tempo de abstineco, <span class="paghnumero">62</span> sed kun teruro mi rigardas +mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi +estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan +kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!</p> + +<p>ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed +eksiĝis.</p> + +<p>IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.</p> + +<p>ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ +intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.</p> + +<p>IVARO. Mi scias la aferon.</p> + +<p>ZAKARIO. Diru, kion vi scias.</p> + +<p>IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la +viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis +malliberigi.</p> + +<p>ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble +malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?</p> + +<p>IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.</p> + +<p>ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la +bonvolo, pri kio lia regalo atestis.</p> + +<p>IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?</p> + +<p>ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan +»Mation»<a href="#piednoto6" class="pnlokilo">[6]</a> en la poŝon.</p> + +<p>IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?</p> + +<p>ZAKARIO. Ŝtelo.</p> + +<p>IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?</p> + +<p>ZAKARIO. Ŝtelisto.</p> + +<p>IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?</p> + +<p class="paghnumero">63</p> + +<p>ZAKARIO. Ŝtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.</p> + +<p>IVARO. La ĝenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun ŝtelisto +estas ŝtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontraŭe: +vi kunagis kun ŝtelisto, pro tio vi ne estas ŝtelisto.</p> + +<p>ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia +verto kuŝas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraŭ tio vi min +ekzamenas kaj nomas ŝtelisto. Kia senhonteco!</p> + +<p>IVARO. Onklo! Ĝis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis +ĉiun mian monon kaj kune kvazaŭ porkoj ruliĝis sur pajlaĵo en +anguloj de drinkejo. Ĉu ni nun malamikiĝus pro kelkaj nekonvenaj +vortoj, trorapidece diritaj?</p> + +<p>ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas +malkonsentema.—Amikoj ni do restu daŭre!—Diru al mi verece: ĉu +via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?</p> + +<p>IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.</p> + +<p>ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara +dometo sur la plataĵo.</p> + +<p>IVARO. Sed se panjo vin forpelos?</p> + +<p>ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni +interdisputas, eĉ interbatiĝas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas +gefratoj.—Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via ĉevalo?</p> + +<p>IVARO. Sur la korto de burĝo Nylund staras la skeleto, kovrata de +bruna felo.</p> + +<p>ZAKARIO. Ĝi staras tamen ankoraŭ!</p> + +<p>IVARO. Jes, ĝi staras, eĉ iafoje moviĝas, kio sciigas, <span class="paghnumero">64</span> ke la +mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston +kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.</p> + +<p>ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.</p> + +<p>IVARO. Ĉu vi posedas monon?</p> + +<p>ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj +artifikaĵoj.</p> + +<p>IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!</p> + +<p>ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni +nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la +Mezvoja drinkejo.</p> + +<p>IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.</p> + +<p>ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila +embaraso.</p> + +<p>IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l’ ŝarĝo +estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio +tio ĉi vi estis al mi tre helpema.</p> + +<p>ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.</p> + +<p>IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?</p> + +<p>ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.</p> + +<p>IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.</p> + +<p>ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la +reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni +devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn, +kiujn ni ambaŭ, dank’ al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.</p> + +<p>IVARO. Diru: dank’ al brando!</p> + +<p>ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?</p> + +<p class="paghnumero">65</p> + +<p>IVARO. Mi dubas, ĉu ili kredos ĝin.</p> + +<p>ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detranĉos kaj en +la femuron de Brunulo faros vundaĵon, kiun ĝi ricevis en la tumulto +dum la batalo kontraŭ la rabistoj. Ĉio tio ĉi ŝajnas tre kredinda +kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa +pri tio!—Kredu min, ĉio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via +hejmo.</p> + +<p>IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, ĝi prosperu aŭ ne. Al +diablo ĉio!—Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?</p> + +<p>ZAKARIO. Ne eĉ guteton antaŭ ol en la Mezvoja drinkejo.</p> + +<p>IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malĝoji!</p> + +<p>ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraŭ +vojaĝantoj dumvoje. Vi posedas kuraĝon kaj karakteron de via +patrino, bonan kuraĝon, sed ne ŝiajn larĝajn ŝultrojn, nek +fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj +povas malbone finiĝi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin +evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via +kunesto estas danĝera.</p> + +<p>IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojaĝo.</p> + +<p>ZAKARIO. Tion vi faru ĉiam; kredu min, tio estas plej saĝe por +vi!—Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolĉajn +fruktojn, multajn fivortojn, ĉiam komparante la insultaĵojn kun sia +neforteco, tiamaniere li ŝteliras tra la mondon pli sendifekta ol +giganto, kiu fidas al sia forteco.</p> + +<p class="paghnumero">66</p> + +<p>IVARO. Sed vidu, la galo sentiĝas amara!</p> + +<p>ZAKARIO. Malfortulo havas aŭ ne havas galon. Nur tiam la amareco sin +sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li +estas diablo; ne mire: li revenĝos.—Kredu miajn vortojn: malforteco +estas feliĉo, se ni ĝin uzas nur prudente.</p> + +<p>IVARO. Pleja feliĉo tamen estus, se forteco kaj atenteco kuniĝus. +Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel ŝafo, saĝa kaj +singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l’ arbustoj, +tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaŭ sago de sorĉisto.</p> + +<p>ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen leĝo de l’ +vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finiĝos nia +vojaĝo.</p> + +<p>IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!</p> + +<p>ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaŭ estos jam sufiĉa ŝarĝo +por via ĉevalaĉo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia. +Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el +dekstre.)</p> + +<p>NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novaĵojn el via +vilaĝo?</p> + +<p>ERIKO. Mi ne konas vin.</p> + +<p>NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, ŝtelis kokinnestojn de +dometmastrinoj, kvazaŭ kokoj ŝiris hararon unu de l’ alia kaj +bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.</p> + +<p>ERIKO. Kiu mi estas?</p> + +<p>NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihäskoski.</p> + +<p>ERIKO. Kaj kiu vi do estas?</p> + +<p class="paghnumero">67</p> + +<p>NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.</p> + +<p>ERIKO. Ho, bonsaluton!</p> + +<p>NIKO. Jen manon, la protektato de l’ kontinento!</p> + +<p>ERIKO. Ne tiom premu mian manon!</p> + +<p>NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l’ +markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.</p> + +<p>ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.</p> + +<p>NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du +jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn. +Promenante sur la stratoj de l’ urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam +min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la +giganto de l’ maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi +estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed +kion oni ne faras pro mono?</p> + +<p>ERIKO. Kion vi faris pro mono?</p> + +<p>NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka +sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.</p> + +<p>ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.</p> + +<p>NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin +difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta +donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas +de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies +pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas +leviĝas <span class="paghnumero">68</span> supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu +ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas. +Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas +antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l’ turka imperiestro.</p> + +<p>ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?</p> + +<p>NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu +tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo; +porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn +trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj +belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras, +sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.</p> + +<p>ERIKO. Ĉu nudaj?</p> + +<p>NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn +kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando, +vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de +tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo +kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego +kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu +festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis +tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis +kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj +diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon +kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj +ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la +ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion <span class="paghnumero">69</span> ni faris, kaj de Anglujo +ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson, +ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo, +sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia +ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis +kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni. +Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la +plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto +disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion +la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi +englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al +supro de l’ masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi, +eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l’ +nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra +fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante +ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis +hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.</p> + +<p>ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.</p> + +<p>NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en +Abo.</p> + +<p>ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.</p> + +<p>NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.</p> + +<p>ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas +scii.</p> + +<p>NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia +juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.</p> + +<p>ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj <span class="paghnumero">70</span> estas mallonge +jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min, +petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason, +laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la +paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis +kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.</p> + +<p>NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi +do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn +spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus +esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas +alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ +la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno, +ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto, +certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia +patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.</p> + +<p>ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.</p> + +<p>NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj +kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel +ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron +kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto +eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam +diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.</p> + +<p>ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi +kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.</p> + +<p class="paghnumero">71</p> + +<p>NIKO. Tute ne, Eriko!</p> + +<p>ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!</p> + +<p>NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj +duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika +flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian +malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la +viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en +ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la +estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas +severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian +kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj +patrino.</p> + +<p>ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?</p> + +<p>NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj +renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia +filino troviĝas?</p> + +<p>ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj +movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej +proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian +filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias, +sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.</p> + +<p>NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la +botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna +kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l’ botisto, tiu, kiu +el ili unue edziĝos, havos profiton?</p> + +<p>ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon +de l’ botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj +gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante <span class="paghnumero">72</span> vian filinon +edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.</p> + +<p>NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon, +jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.</p> + +<p>ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn +survoje pro aferoj.</p> + +<p>NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ, +kamarado!</p> + +<p>ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!</p> + +<p>NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ. +(Ambaŭ iras al malsama direkto.)</p> + +<p style="letter-spacing:0.1em;font-weight:bold;text-align:center;margin-bottom:2.5em;">Kurteno.</p> + +<h4>DUA PARTO.</h4> + +<p class="sceno">(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto +sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj +glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)</p> + +<p>NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo +ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La +poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam +atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed +tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena <span class="paghnumero">73</span> estas +la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo. +(Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?</p> + +<p>IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere +Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu +laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie +ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!</p> + +<p>ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al +mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)</p> + +<p>NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de +Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La +drinkeja mastro envenas.)</p> + +<p>IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema +al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan +rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie +sensoifigis.</p> + +<p>LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.</p> + +<p>IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?</p> + +<p>LA MASTRO. Ĉio estas pagita.</p> + +<p>IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?</p> + +<p>LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus +al ni doni treegan ekpuŝon!</p> + +<p>IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.</p> + +<p>ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!</p> + +<p>IVARO. Dank’ al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.</p> + +<p class="paghnumero">74</p> + +<p>ZAKARIO. Fermu vian faŭkon, knabo!</p> + +<p>LA MASTRO. Ne, mia gasto; ĉiuj havas parol- kaj ŝercrajton tie ĉi. +Ne ĝenu vin, gastoj miaj!</p> + +<p>ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpuŝo de bonŝanco, kion vi opiniis?</p> + +<p>LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en ĉi tiu regiono antaŭ +nelonge vidiĝis la lerta ŝtelisto, kiu de fremdlanda grafo ŝtelis +grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent +taleroj.</p> + +<p>ZAKARIO. Kia estas lia eksteraĵo?</p> + +<p>LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo +proksime al la maldekstra naztruo.</p> + +<p>IVARO. Precize!</p> + +<p>ZAKARIO. Sama viro!</p> + +<p>LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaŭ eniros tien ĉi. Kaj se +ni sukcesus lin kapti, ĉu ne estus ekpuŝo de bonŝanco?</p> + +<p>ZAKARIO. Granda ekpuŝo!</p> + +<p>IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin ŝnurligus, igus en mian +veturilon kaj ĝoje rapidus hejmen kun mia monŝarĝo, kaj poste al +polica komisaro.</p> + +<p>NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolaĵo tre gaja ekprezentiĝas al mi +kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.—Provi taŭgas! +Antaŭen, Niko, kaj estu egale ruza kiel ĉiam. La drinkeja mastro +min helpu. (Al la mastro.) Mastro, aŭskultu al mi!</p> + +<p>LA MASTRO. Volonte!</p> + +<p>NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?</p> + +<p class="paghnumero">75</p> + +<p>LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.</p> + +<p>NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn kruĉojn ni kune malplenigis.</p> + +<p>LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!</p> + +<p>NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaŭ ĝi +vizaĝon de antaŭa Niko Järvelä.</p> + +<p>LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)</p> + +<p>NIKO. Sed silentu, mastro!—Mi volus ŝerce aranĝi artifikaĵeton, +por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestibloĉambron kaj dum +mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian +jakon kaj ĉapelon. Sur pinto de l’ mentono mi lasos pintbarbon kaj +metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda ŝtelisto +estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili eĉ +ligu min per ŝnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage +veturigos. Imagu al la rido kaj ĝojbruego, kiun ĉio ĉi kaŭzos.</p> + +<p>LA MASTRO. Tio ŝajnas treege sagaca, sed atentu, ke ĝi ne alportu +al vi malplezurojn. Ĉu vi tuj kaj klare povas identigi vin?</p> + +<p>NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu ŝerco pro iu ebla +malplezuro. Plue, kiam la ŝtelo okazis mi min nutris per akvo kaj +pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla +ŝipo.</p> + +<p>LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!</p> + +<p>NIKO. Atendu! (Kun pli laŭta voĉo.) Kion mi ŝuldas al vi?</p> + +<p class="paghnumero">76</p> + +<p>LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.</p> + +<p>NIKO (pagas). Adiaŭ!</p> + +<p>LA MASTRO. Bonan vojaĝon! (Niko foriras.)</p> + +<p>IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.</p> + +<p>LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la +fenestro.) Eĉ lia irado tion pruvas.</p> + +<p>IVARO. Li ŝajnas al mi ne malŝatanta la ĉevalaĉon de alia.</p> + +<p>LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)</p> + +<p>ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.</p> + +<p>IVARO. Kien?</p> + +<p>ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.</p> + +<p>IVARO. Neniam!</p> + +<p>ZAKARIO. Kion vi opinias?</p> + +<p>IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!</p> + +<p>ZAKARIO. Kien do?</p> + +<p>IVARO. En la pendingon!</p> + +<p>ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas +murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!</p> + +<p>IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la +piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj +tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema +kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon, +miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento, +mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam +nigra kiel la flanko de brandkaldrono.</p> + +<p class="paghnumero">77</p> + +<p>ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l’ menso. Ni malkonfuzas nin el tiu +afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon +ni ne bezonas klini.</p> + +<p>IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.</p> + +<p>ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al +vi dek talerojn.</p> + +<p>IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l’ ŝarĝo kaj la mono +por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti +al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por +ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo +funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono, +Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj +pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.</p> + +<p>ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.</p> + +<p>IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian +historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon; +kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo +ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna, +kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.</p> + +<p>ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l’ tempo jam intervenis. La +afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis +tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni +tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la +sagon.</p> + +<p class="paghnumero">78</p> + +<p>IVARO. La sagon en formo de vipo.</p> + +<p>ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.</p> + +<p>IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.</p> + +<p>ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!</p> + +<p>IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!</p> + +<p>ZAKARIO. Neeble!</p> + +<p>IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno, +vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!</p> + +<p>ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.</p> + +<p>IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ +pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la +pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!</p> + +<p>ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!</p> + +<p>IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni +ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi +kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro +mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi +zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi. +Nun ni ekiru, onklo!</p> + +<p>ZAKARIO. Knabo!</p> + +<p>IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja! +eble mi ŝercas meze de l’ suĉkirliĝo de l’ morto, jes, eble mi +ridas rekte al la barbo de l’ Hadesestro, ĉar <span class="paghnumero">79</span> tia estas mia +karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras! +Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la +kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone +merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi +estis al mi satano, tentanta spirito de l’ mallumo.</p> + +<p>ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro, +trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo, +pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en +alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe +malfermitaj okuloj.)</p> + +<p>ZAKARIO (aparte). Estas li!</p> + +<p>IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!</p> + +<p>ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!</p> + +<p>IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn +gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)</p> + +<p>NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?</p> + +<p>ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.) +Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!</p> + +<p>NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?</p> + +<p>ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.</p> + +<p>NIKO. Mia tempo urĝas.</p> + +<p>ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.) +Estas li!</p> + +<p class="paghnumero">80</p> + +<p>NIKO. Ni havas belan veteron.</p> + +<p>ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietiĝas. (Laŭte.) +Jes, la vetero estas kontentiga.</p> + +<p>IVARO (aparte ĉe la pordo). Feliĉino, mi preĝas vin, montru foje +ankoraŭ al mi vian vizaĝon, unu momenton ĝin briligu! Videtigu +ĝin eĉ iomete, mi petegas vin!—Ĉio sukcesos!</p> + +<p>ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?</p> + +<p>NIKO. El Naantali.</p> + +<p>ZAKARIO. Kaj kien vi iros?</p> + +<p>NIKO. Al Naantali.</p> + +<p>ZAKARIO. Do al via hejmo?</p> + +<p>NIKO. Mi hejmen reveturas el Käkisalmi.</p> + +<p>ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojaĝon?</p> + +<p>NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l’ +maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malriĉa ol mi ekiris. La +parencoj de ŝia edzo forprenis ĉion, kaj min ili tre insultis; +ĉie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.</p> + +<p>ZAKARIO. Mi bedaŭras vian fatalan sorton. Ĉu la tutan vojon vi +piediris?</p> + +<p>NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.</p> + +<p>ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?</p> + +<p>NIKO. Malriĉa diablo, malriĉa diablo!</p> + +<p>ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro. +Laŭte.) La leĝo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian +pasporton!</p> + +<p class="paghnumero">81</p> + +<p>NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas ĉiuj.</p> + +<p>ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas ĵuri +ke vi estas finno? Kaj ŝajnas al mi ia fremda dialekto ĉe +vi.—Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin ĉirkaŭrigardas +malkviete.) Pasporton!</p> + +<p>NIKO. Vi ne povas ĝin legi.</p> + +<p>ZAKARIO. Bone mi povas, nur ĝi estas en nia gepatra lingvo.</p> + +<p>NIKO. Ĝi estas en sveda lingvo.</p> + +<p>ZAKARIO. Montru ĝin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj +Zakario sin ĵetas sur lin. Zakario krias.)</p> + +<p>IVARO. Haltu, viro! (Ĉiuj tri batalante ĉirkaŭmoviĝas sur la +scenejo.)</p> + +<p>ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro +envenas.) Alportu ŝnuregon, mastro! Pro Dio, alportu ŝnuregon!</p> + +<p>LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)</p> + +<p>ZAKARIO. Alkroĉigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne +liberigu lin!</p> + +<p>IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disiĝus ĝis la +ripoj. (La tumulto pliiĝas.)</p> + +<p>ZAKARIO (kun plendanta voĉo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu +por helpi, ĉiuj homoj! (La mastro alvenas kun ŝnurego.)</p> + +<p>LA MASTRO. Nu, nu, submetiĝu, fripono! (La batalado ĉesas.) Vane vi +baraktas, malbonulo!—Donu bele la manojn!</p> + +<p class="paghnumero">82</p> + +<p>IVARO. Donu al mi la ŝnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)</p> + +<p>LA MASTRO. Ĉu vere, jen do troviĝas nia birdo, jen malbonsorte +alkroĉigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas +konservi seriozecon.</p> + +<p>NIKO. Ne ligu min tiel firme.</p> + +<p>LA MASTRO. Ne tro streĉu la manojn de mizera satano.</p> + +<p>ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaŭ en ŝraŭbtenilo! +Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.</p> + +<p>IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo. +Zakario ekkrias, ĉiuj sin ĵetas sur lin, malhelpante lian +forkuron.)</p> + +<p>IVARO. Ne tiel, knabo mia!</p> + +<p>ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.</p> + +<p>NIKO. Mi ja submetiĝas kiel ŝafo.—Nu, okazu kio okazos, malĝojo +kaj ĉagreno ne apartenas al mia karaktero.</p> + +<p>ZAKARIO. Ĉu vi bonvolas diri al ni vian nomon?</p> + +<p>NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.</p> + +<p>ZAKARIO. Kie estas la pasporto?</p> + +<p>NIKO. En mia brustpoŝo.</p> + +<p>ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la poŝo.) Bone, bone! Tiu +pasporto fariĝos al vi multekosta, ĉar certe ĝi estas +memfarita.—Ni konservu ĝin. (Enmetas la pasporton en sian propran +poŝon.)</p> + +<p>NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?</p> + +<p class="paghnumero">83</p> + +<p>IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la +manojn de nia komisaro.</p> + +<p>NIKO. Pro kio en liajn manojn?</p> + +<p>IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?</p> + +<p>NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l’ +ĉielo.</p> + +<p>LA MASTRO. Ha ha ha!</p> + +<p>ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun +li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan +sinjoron?</p> + +<p>NIKO. Multajn!</p> + +<p>ZAKARIO. En Finnlando?</p> + +<p>NIKO. Multajn!</p> + +<p>ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj +pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan +friponon?</p> + +<p>NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la +perditan monsumon.</p> + +<p>ZAKARIO. Lia eksteraĵo?</p> + +<p>NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de +skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la +dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas +formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi +garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la +terglobo.</p> + +<p>IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono +la leĝo ĝis nun ne tute povis <span class="paghnumero">84</span> alpremi sur kapon de onklo. Mi +ekkoleregas pro mia onklo.</p> + +<p>ZAKARIO (al Niko). Ĉu vi nomis min ŝtelisto?</p> + +<p>NIKO. Ĉu mi nomis vin ŝtelisto?</p> + +<p>ZAKARIO. Mi demandas vin: ĉu vi nomis min ŝtelisto?</p> + +<p>NIKO. Mi demandas vin: ĉu mi nomis vin ŝtelisto?</p> + +<p>ZAKARIO. Tion vi faris, ĉefŝtelisto!</p> + +<p>NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaŭ, ke mi estas ĉefŝtelisto.</p> + +<p>IVARO (aparte). Plie, plie, laŭ tia maniero!</p> + +<p>ZAKARIO (aparte). Bandito!</p> + +<p>IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!</p> + +<p>ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de +tiu ridindulo?—Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas +iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu +al li ektrinkon! (La mastro verŝas ektrinkon en buŝon de Niko.) +Ĉiun genieron, eĉ etan kiel pedikovon, oni devas ŝati. Kaj tio +estis spritaĵo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon ĝi tamen +valoras.—Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun ĝojo ni nun tion +faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaŭ +nelonge vi ĝin timis alproksimiĝi. En unu momento ĉio povas +ŝanĝiĝi.</p> + +<p>IVARO. Ĵus malriĉa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Ĉu +mi do timus la hejmon, eĉ kvankam mi estus malŝpareginta dekfoje +pli?</p> + +<p>ZAKARIO. Ni revenos kvazaŭ sinjoroj.</p> + +<p class="paghnumero">85</p> + +<p>IVARO. Ili bonvenigos min kvazaŭ grandsinjoron.</p> + +<p>ZAKARIO. Bone!—Ni rapidu!</p> + +<p>LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolŝercon. (Laŭte.) +Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj +je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita +rekompenco.</p> + +<p>IVARO. Hontu, mastro!</p> + +<p>ZAKARIO. Kontentiĝu kun kvin taleroj.</p> + +<p>LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, ĝin vi +ŝuldas al mi.</p> + +<p>IVARO. Al infero, mastro! Ĉu vi intencas malheligi mian feliĉon, vi +satano, ĉirkaŭata de bluaj flamoj?</p> + +<p>ZAKARIO. Ni silentu en lia ĉambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min +klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar +okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.—Aŭskultu al +mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l’ honto kaj singardeme +tanis mian dorshaŭton, ĝis unu colon dika, kaj tial mi povas fari +miregindaĵojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj aŭdu plue: Se vi +ne tuj cedas de ĉiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo +ekflamiĝos dum malhela aŭtuna nokto, estu certa pri tio.—Mi estas +de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.</p> + +<p>LA MASTRO (ŝajne timiĝante). Pardonu al mi, ĉar mi estis trudema. +Mi petegas vin!</p> + +<p>ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksiĝos en tiun aferon?</p> + +<p>LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petos.</p> + +<p>ZAKARIO. Aŭdu, Ivaro, kion li sciigas.</p> + +<p class="paghnumero">86</p> + +<p>LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petas.</p> + +<p>IVARO. Nu, vi agas prudente.</p> + +<p>ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.</p> + +<p>IVARO. Du! Kiuj estas ili?</p> + +<p>ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po +tricent kvindek ni havos.</p> + +<p>IVARO. Mi ekkoleriĝas denove!</p> + +<p>ZAKARIO. Intrigema bubo, ĉu ni ne kune lin kaptis?</p> + +<p>IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia ĉevalo kaj veturilo lin alkondukos +al la komisaro.</p> + +<p>ZAKARIO. Ĉu mi ne helpis vin laŭpove?</p> + +<p>IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.</p> + +<p>ZAKARIO. Duonon al ambaŭ, knabaĉo, duonon al ambaŭ.</p> + +<p>IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per tranĉilo). +Kruĉon da sango!</p> + +<p>ZAKARIO. Ivaro!</p> + +<p>IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la +tranĉilo.</p> + +<p>ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!</p> + +<p>IVARO. Kruĉon da sango, se plaĉas al vi komplikigi.</p> + +<p>ZAKARIO. Mi kontentiĝas kun cent.</p> + +<p>IVARO. Kun kvindek.</p> + +<p>ZAKARIO. Estu tiel.</p> + +<p>IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune daŭrigi nian vojaĝon.</p> + +<p>ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!—Laŭleĝe +mi tamen postulos de vi la duonon.</p> + +<p class="paghnumero">87</p> + +<p>IVARO. Sidiĝu en mian veturilon, ŝtelisto.</p> + +<p>NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin +por malbone vin konduti kun mi.</p> + +<p>IVARO. Kiel reĝon mi vin kondukos, ĉar vi ja estas mia multekosta +trezoro.</p> + +<p>LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent +taleroj!</p> + +<p>ZAKARIO. Sepcent taleroj!</p> + +<p>IVARO. Sepcent taleroj!</p> + +<p class="paghnumero">88</p> + +<h3>Akto kvara.</h3> + +<p class="sceno">(Arbara regiono. Maldekstre vojdisiĝo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj +TOBIO venas laŭ la dekstra vojo.)</p> + +<p>TOBIO. Tiu vojdisiĝo, bona kantoro, ŝajnas al mi rimarkinda +figuraĵo. Jen la dekstra estas pli mallarĝa ol la maldekstra kaj de +tie ni atendas Esko’n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro +kaj la infero de l’ drinkejo. La sentaŭgulo ankoraŭ restas en la +urbo, kien li ekveturis jam antaŭ unu semajno. Imagu al vi la +malplezuron, kiun li kaŭzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la +festregalaĵojn kaj ĝis la hieraŭa mateno Marto atendis lian +revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al +najbaro, havigante iom de tie, iom de ĉi tie, kaj aranĝita nun +staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi, +energiulino ŝi estas.</p> + +<p>ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedaŭrinde, el sia +brusto forigis ĉiujn feojn de moraleco.</p> + +<p>TOBIO. Pri li mi tute ne ĉagreniĝas, ĉar mi scias kiel lia vivo +fine ŝanĝiĝos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaŭ en +sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj +eĉ guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta +estaĵo, jen kial mi ankoraŭ havas bonan esperon pri li. Tamen je +sia <span class="paghnumero">89</span> reveno lin atendas severa bastonado, ja—ah, ĝin li vere +meritas, kaj veku ĝi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj +parolu pri mia pliaĝa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni +ĝojon kaj plezuron. Baldaŭ li alvenos kun sia bela edzino. Ĉe tiu +vojdisiĝo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj +tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia plataĵdometo. Ni +rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la manĝopsalmon +por pliigi la solenecon ĉe la festo por mia filo.—Ni ekiru! +(Ili iras. Miĉjo kaj Esko venas. La porvojaĝa sako de Esko estas +malplena. Miĉjo sidiĝas sur ŝtono.)</p> + +<p>MIĈJO. Mi estas laca kiel hundo.</p> + +<p>ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj +malagrablaĵoj de tiu edziĝvojaĝo iafoje ĉesigas la malsaton.</p> + +<p>MIĈJO. Forgesu la pasintaĵojn kaj estu danka por ke vi prosperis +eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el +kio ne multe mankis, verŝajne vi nun ne paŝus tie ĉi.</p> + +<p>ESKO. Mi ankoraŭ ne pentas miajn tieajn farojn, ĉar oni tie min +trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la +renversita manĝotablo ĉe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la +specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheliĝas, memorante +la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.—Miĉjo! mia menso +estas kvazaŭ de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Miĉjo, +gajigu la homan koron.</p> + +<p>MIĈJO. Ĉu vi deziras aŭskulti pri sinjoro Munkhaŭzo kaj liaj +vojaĝoj?</p> + +<p class="paghnumero">90</p> + +<p>ESKO. Jes!—Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio +aŭskulti, nur mutiĝi al senvoĉa statuo de malĝojo apud tiu vojo, +endormiĝi por eterne kaj nescii pri ridado de l’ homoj koncerne tiu +edziĝvojaĝo.—Ho, Miĉjo! se mi nur nun estus loĝanto en iu +montkaverno de Amerika lando.</p> + +<p>MIĈJO. Tie ni baldaŭ troviĝus, se mi ankoraŭ posedus la +sorĉĵetilon de barono Munkhaŭzo. Mi estis ĝia posedanto antaŭ +kelkaj jaroj kaj faris per ĝi multajn plezurvojaĝojn, ĉar mi sciis +ĝin uzi eĉ pli lerte ol Munkhaŭzo mem; mi ĵetilflugis kien ajn mi +volis.</p> + +<p>ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo, +malproksimen ne kondukas.</p> + +<p>MIĈJO. Kiel sago mi ĵetilflugis tra la aero. Se ni nun havus ĝin, +baldaŭ ni tiam ambaŭ starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem +ĵetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.</p> + +<p>ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, ĉar vi ja havus la ĵetilon?</p> + +<p>MIĈJO. Vi venus ĝin preni de mi kaj poste ĵetilflugus de tie ĉi +al Ameriko.</p> + +<p>ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne +mire, se viaj pensoj iom konfuziĝis, ĉar eĉ al mi mem same okazis, +kaj ambaŭ ni troviĝas en la sama premilo. Vi devas doni +kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti ĉion alian. Pro tio, +kiel kuraĝi alproksimiĝi la hejmon?</p> + +<p>MIĈJO. Kion vi timas?</p> + +<p>ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte +ludas.</p> + +<p class="paghnumero">91</p> + +<p>MIĈJO. Ja—ah, kun ursino havanta du idojn ĉe si, ne estas bone +ludi.</p> + +<p>ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun ŝi; bone mi tamen +scias, ke mi ŝin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraŭ ŝi, +ĉar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.</p> + +<p>MIĈJO. Estas ja ŝi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.</p> + +<p>ESKO. Mi malkaŝos al vi sekreton.—Mia patrino posedas vipon, tiom +longan gudroŝnuran vipon, kiun ni ĉiuj, patro kaj filoj, ne +senkaŭze timas, ĉar verdire, aŭ unu, aŭ du, kelkfoje la tuta +familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antaŭsentas +ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa, +pagos tiun malprosperan edziĝvojaĝon.</p> + +<p>MIĈJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne ĉio +okazas laŭ deziro. La kuglo ne ĉiam trafas celon.</p> + +<p>ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne ĉiam trafas celon. Sed kiel +klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte +nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aŭ kvaran tagon depost +nia ekiro al la edziĝofesto? Atentu, ni estas restintaj tri +semajnojn, kaj ĝuste pro vi, Miĉjo. Vi vagadis de parencoj al +parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi +mian svatiston.</p> + +<p>MIĈJO. Mi dumvoje malsaniĝis kaj pro tio ni malfruiĝis.</p> + +<p>ESKO. Sed la mono, kio ĝin laŭdire elĉerpis?</p> + +<p>MIĈJO. Ni devis pagi flegistinon.</p> + +<p class="paghnumero">92</p> + +<p>ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?</p> + +<p>MIĈJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan +svatiston.</p> + +<p>ESKO. Tiu mensogo ne taŭgas, plue vi scias mian sanktan promeson, +neniam iradi per ŝuoj de mensogo.—Veron ni konfesu kaj submetiĝu +al la neeviteblo.</p> + +<p>MIĈJO. Tion vi faru; mi ne subiĝos al vipo de via patrino.</p> + +<p>ESKO. Ĉu vi do ne intencas akompani min hejmen?</p> + +<p>MIĈJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaŭ devus +diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos ĉion, kaj, +bedaŭrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto ĉe +Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la +pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.</p> + +<p>ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaŭ ol mi +renversis la manĝotablon.</p> + +<p>MIĈJO. Vi do nun ŝajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni +foriris de Karri.</p> + +<p>ESKO. Miĉjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de +Karri?</p> + +<p>MIĈJO. Ni ekiris antaŭ ol Esko renversis la manĝotablon.</p> + +<p>ESKO. Miĉjo, ne estas loko por moko.—Diru, ke ni ekiris, kiam la +domanoj iris falĉi la herbon.</p> + +<p>MIĈJO. »Ne instruu min pri la mensogo, ho.»</p> + +<p>ESKO. Milfoje vi antaŭe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj +neniun malutilas.</p> + +<p>MIĈJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi <span class="paghnumero">93</span> faris antaŭ +kelkaj sekundoj, kaj ĝi estas jena: neniam iradi per ŝuoj de mensogo.</p> + +<p>ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia +patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.—Sed atendu min +dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo<a href="#piednoto7" class="pnlokilo">[7]</a>, kiun mi +scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.</p> + +<p>MIĈJO. Kion vi faras kun rakitherbo?</p> + +<p>ESKO. Mi portas ĝin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkoleriĝos.</p> + +<p>MIĈJO. Kion faros via patrino kun ĝi?</p> + +<p>ESKO. Mi konfesu al vi ankaŭ alian sekreton. Vi ja scias, ke mia +patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam +panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaŭ enlitigas +la maljunulon kaj ŝvitigas lin kvazaŭ la vaporbanejo, li spiregas, +vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la buĉbenko. Tiu stato +daŭras nur kelke da horoj kaj li refariĝas sobra. Kredu min, post +tiu artifiko li ne toleras eĉ vidi brandon dum multaj monatoj. Sed +alkutimiĝo kaŭzas, ke li bezonas ĉiam pliigitan doson, kaj panjo +bezonas ĉiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de ĉi tiu +herbo tre plaĉos al ŝi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.—Atendu +min tie ĉi dum momento. (Iras.)</p> + +<p>MIĈJO (sola). Ĉu mi atendu vin, aŭ direktu la paŝojn al mia +propra hejmo? Eble tio ŝajnus ŝteliro.—Mi atendos vin, sed de tie +reveninte, mi aranĝos kun vi konflikteton. Kaŭzon mi facile trovos. +Jes, konflikton <span class="paghnumero">94</span> mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto +Tobio mi ne venos kune kun vi, ne eĉ paŝon mi plu akompanos vin. +(Krisĉjo alvenas.) Ho, Krisĉjo! Kien vi iras?</p> + +<p>KRISĈJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj +ankaŭ venos.</p> + +<p>MIĈJO. Jen vi vidas la svatiston!</p> + +<p>KRISĈJO. Kie estas la fianĉo?</p> + +<p>MIĈJO. Tie, en la arbaro.</p> + +<p>KRISĈJO. Kaj kie la juna edzino, antaŭa Greto ĉe Karri?</p> + +<p>MIĈJO. En brakoj de sia edzo.</p> + +<p>KRISĈJO. Hoo—oh! Ili estas enamiĝintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas +tie ĉi, atendas ĝis la juna paro eliros el la arbaro?</p> + +<p>MIĈJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta +botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo +por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kaŭze de +longa restado sur la edziĝa vojaĝo, kaj tamen ne venigante edzinon +al la hejmo.</p> + +<p>KRISĈJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Ĉu li ne ricevis sian Greton?</p> + +<p>MIĈJO. La lignoŝuisto ŝin ekkaptis, kaj ilian edziĝon oni estis +festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojaĝa sako sur la dorso +alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo +kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj ĝuis la regalaĵojn.</p> + +<p>KRISĈJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Miĉjo?</p> + +<p>MIĈJO. Ĝis nun ni restis survoje, translokiĝintaj de <span class="paghnumero">95</span> unu gajejo +al la alia, malŝparinte monon; sed nun la kaso elkonsumiĝis ĝis la +lasta monereto.</p> + +<p>KRISĈJO. Ĉu ankaŭ Esko drinkis?</p> + +<p>MIĈJO. Ne eĉ guton, sed akompanis min ĉie fidela, ĉar ŝajnis +honto al la fianĉo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte +koleris je mi kaj klukis kiel ruĝa koko, sed tio ne maltrankviligis +min, mi nur diboĉis laŭplaĉe. Tiuj tri semajnoj pasis tre +rapide.—Jena do estis la edziĝa vojaĝo de Esko.</p> + +<p>KRISĈJO. Mi preskaŭ tion konjektis jam ĉe la komenco, aŭdinte +diversajn famojn de la fianĉinejo kaj pro tio mi laŭeble akcelis +mian edziĝon kun Janjo. La botiston mi igis al la juĝisto kaj du +fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa +akurateco, postulas por la tria proklamo edziĝpromeson de Tobio. +Certe la edziĝintencoj de Esko evoluis laŭ mia espero, tamen ĉio +povas ankoraŭ subite ŝanĝiĝi. La filo nun revenas malprosperinte, +kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta +heredaĵo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinaĉo. +Kaj ĉio tio ĉi okazos dum la preposto atendas edziĝpromeson de +Tobio. Ho, se ĉeestus la patro de l’ junulino, ŝia vera +edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimanĉo okazus la +tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edziĝon.</p> + +<p>MIĈJO. Mi antaŭdiras vian venkon.</p> + +<p>KRISĈJO. Se ĝuste vi antaŭdiras, vere vi estos la plej bona gasto +ĉe mia edziĝo.</p> + +<p>MIĈJO. Tion mi esperas kaj »laŭ via deziro al vi okazos», kiel +Esko sin esprimas, komentariante biblion <span class="paghnumero">96</span> laŭ sia memoro, tiu +impona fianĉo, kiun oni hodiaŭ atendas hejmen en plena gloro.—Atentu, +Krisĉjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas +kun la juna mastrino, ni ankaŭ venas, sed kiel vagantoj, malpuraj +kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je +sia ekiro.</p> + +<p>KRISĈJO. Bonege! Estos ja tre interese ĉe la botisto. Mi akompanos +vin, Miĉjo, kaj pliigos la koleregon de l’ mastrino.</p> + +<p>MIĈJO. Plivole rapidu antaŭe al la hejmo de Esko kaj anoncu la +alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola +por ripozi.</p> + +<p>KRISĈJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu +nur baldaŭ post mi! (Iras.)</p> + +<p>MIĈJO (sola). Vane vi atendos min; ĉar pro nenio mi nun volus +renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas ŝin pli ol diablon. Kaj +kiu ŝin ne timus?—Nun al mia propra nesto; kaj Esko’n, kun la sako +da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en +la faŭkon de la nigra drako.—Li restadas ankoraŭ. (Kriante.) Esko!</p> + +<p>ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.</p> + +<p>MIĈJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel +ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la +monon.—(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)</p> + +<p>ESKO. Tie kreskis sufiĉe da rakitherbo.</p> + +<p>MIĈJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi ĵus +ankaŭ mem ektrinkis.</p> + +<p>ESKO. Kion vi celas?</p> + +<p class="paghnumero">97</p> + +<p>MIĈJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo.</p> + +<p>ESKO. Mi?</p> + +<p>MIĈJO. La sama viro!</p> + +<p>ESKO. Vi scias, ke ĝis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia +maldolĉaĵo.</p> + +<p>MIĈJO. Sed hodiaŭ ili malsekiĝu!</p> + +<p>ESKO. Ĉu mi drinkus? Ne!—Kredu min, Miĉjo Vilkastus, mi apenaŭ +scias la guston de l’ brando.</p> + +<p>MIĈJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara +botelo.</p> + +<p>ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo.</p> + +<p>MIĈJO. Tio okazas, ĉar vi ne pli bone konas ĝian internan naturon.</p> + +<p>ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, ĉesante drinkadon, terure +malbenis brandon. Li nomis ĝin veneno el la puto de profundo.</p> + +<p>MIĈJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin +mielguto el la monto de l’ alteco.</p> + +<p>ESKO. Jes, li ĝin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l’ +diablo.</p> + +<p>MIĈJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin +korno de l’ feliĉego.</p> + +<p>ESKO. Vi parolaĉas, Miĉjo. La brando ne bezonas defendanton.</p> + +<p>MIĈJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero.</p> + +<p>ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu +kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto troviĝus tie +ĉi, tuj mi lin pendigus.</p> + +<p>MIĈJO. Kaj mi anstataŭus lin en la pendigilo, se <span class="paghnumero">98</span> mi nur sentus +iom da kapturno de l’ brando, kiu kuraĝigas homon eĉ je la plej +granda danĝero; kantante ni ĝin renkontas. Vi tian kuraĝon bezonas +alpaŝante al via terura patrino, pro tio, trinku!</p> + +<p>ESKO. Ĉu ĝi helpus?</p> + +<p>MIĈJO. Sendube.—Trinku!</p> + +<p>ESKO. Mi ne trinkos.</p> + +<p>MIĈJO. Tiam ni disiĝas, mi ne akompanas vin plu. Adiaŭ! (Intencas +foriri.)</p> + +<p>ESKO. Haltu, Miĉjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.</p> + +<p>MIĈJO. Ĉu vi volas trinki?</p> + +<p>ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.)</p> + +<p>MIĈJO (aparte). Bone!</p> + +<p>ESKO. Ĉu vi vidis, ke mi trinkis?</p> + +<p>MIĈJO. Ankoraŭ glutu ektrinkon, ĉar ĝi estas la unua kaj lasta +fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste +disiĝo.</p> + +<p>ESKO. Ĉu mi ne trinkis?</p> + +<p>MIĈJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuraĝe akceptos +bastonadon de via patrino, ĉar estu certa, bastonegadon vi ricevos.</p> + +<p>ESKO. Miĉjo Vilkastus ne estas profeto.</p> + +<p>MIĈJO. Kvankam ne profeto, mi povas antaŭdiri kio vin hodiaŭ +atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio +ajn.</p> + +<p>ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, ĉu jes?</p> + +<p>MIĈJO. Mi kredas kaj fidas.</p> + +<p class="paghnumero">99</p> + +<p>ESKO. Kaj vi ĝojas kaj estas gaja!</p> + +<p>MIĈJO. Ĉu svatisto ĝojus je bastonado de fianĉo?</p> + +<p>ESKO. Pro kio vi do tiel parolas?</p> + +<p>MIĈJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, ĉar la afero +estas malagrabla.</p> + +<p>ESKO. Ĉu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi?</p> + +<p>MIĈJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos.</p> + +<p>ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la ĉefkulpulo, mi aŭ vi?</p> + +<p>MIĈJO. Mi ne scias; ĉar mi estas senkulpa.</p> + +<p>ESKO. Senkulpa? Vi ja kaŭzis tiun prokrastitan revenon. De domo al +domo vi paŝis kvazaŭ cigano, kaj mi akompanis vin.</p> + +<p>MIĈJO. Kvazaŭ cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte +vi min insultis dum tiu ĉi vojaĝo. Fine tamen sufiĉas, +fulmotondro!</p> + +<p>ESKO. Ĉu vi laŭkonscience povas diri, ke vi ne estas kaŭzo al mia +nuna mizero?</p> + +<p>MIĈJO. Kaŭzo de tiu mizero! Ĉu mi sola?</p> + +<p>ESKO. Vi ja eluzis la monon.</p> + +<p>MIĈJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni +tagmanĝis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke +tia manĝo postulis monon.—Sed kiu estas kulpa por ke ni +deflankiĝis en la gastejon? Ĉu ne vi?</p> + +<p>ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu +devis tie esti; sed poste pro kio ni ne daŭrigis nian iradon al domo +de l’ fianĉino?</p> + +<p>MIĈJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni +deflankiĝis al la gastejo?</p> + +<p class="paghnumero">100</p> + +<p>ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo!</p> + +<p>MIĈJO. En la sonorilo! Ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo, vi +intrigema kaj ruza botistfilo, ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo?</p> + +<p>ESKO. La voĉo estas donaco de Dio, precipe la kantovoĉo. Komprenu +ĝuste mian komparon; ĉar ofte mi parolas alegorie kaj metafore. +Tiel mi ankaŭ nun opiniis, ke la voĉo de l’ homo ŝanĝiĝas, kiel +en la arbaro ni aŭdas aŭ akrajn aŭ malakrajn tonojn el sonoriloj +de la brutaro.</p> + +<p>MIĈJO. Vi malsaĝa virŝafo, aŭskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas +Esko’n kaj forkuras. Esko postkuras.—La tajloro Andreo alvenas kun +klarneto sub la brako.)</p> + +<p>ANDREO (sola). Tie ĉi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili +alvenos, ilin akompani al domo de l’ botisto, tia estas la volo de l’ +maljunulo. Sed ĉu mi devas stari ĉi tie eĉ ĝis la duonnokto, ilin +atendante kun klarneto en la mano?—Silentu! Jen ili estas, almenaŭ +la fianĉo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo +ekfajfas al li kelke da fojoj.)</p> + +<p>ESKO. Ĉu vi vidis Miĉjon?</p> + +<p>ANDREO. Vian svatiston? Ĉu li ne troviĝas inter la gastoj?</p> + +<p>ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj eĉ vangfrapis min je la +disiĝo.</p> + +<p>ANDREO. Pro kio vi disiĝis en kolero?</p> + +<p>ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riproĉon.—Vangfrapon mi +ricevis de li. Bone!—Se mi estus lin atinginta, certe kun pliiĝo mi +estus lin paginta. Sed je proksimiĝo de danĝero li ĉiam estas +rapidpieda. Senkaŭze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo).</p> + +<p class="paghnumero">101</p> + +<p>ANDREO. Ruzulo li estas!—Oni invitis min por ludi je via festo, kaj +laŭ ordono mi tie ĉi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian +fianĉinon.</p> + +<p>ESKO. Neniu fianĉino ekzistas. Ŝi lasis min jam antaŭ la edziĝa +soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi +komencos teruran proceson kontraŭ ili.</p> + +<p>ANDREO. Kiun ŝi prenis?</p> + +<p>ESKO. La lignoŝuiston; ni ja ĉeestis je ilia edziĝofesto.</p> + +<p>ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tuŝas.</p> + +<p>ESKO. Senlime, jes!—Diabla Miĉjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi +agus kun li tiel, tiele! (Li ebriiĝas.)</p> + +<p>ANDREO. Granda ruzulo!—Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli +riĉa. Ni ja kantas: »Se amon nur posedas ni, riĉecon al ni donas +Di’.» Tiel estas, ĉu ankaŭ vi tion kredas?</p> + +<p>ESKO. Certe vi estas prava.—Kun Miĉjo mi ankaŭ procesos. Eble vi +inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis?</p> + +<p>ANDREO. Mi ne vidis.</p> + +<p>ESKO. Diru absolutan veron!</p> + +<p>ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis.</p> + +<p>ESKO. Atentu, se vi devus meti du fingrojn sur la libron! (Biblion.)</p> + +<p>ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la +juĝejo; mi ĝin timas kvazaŭ inferon.</p> + +<p>ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos.</p> + +<p>ANDREO. Dio gardu nin! Kial?</p> + +<p class="paghnumero">102</p> + +<p>ESKO. Ŝajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solviĝas en la aero.</p> + +<p>ANDREO. Ankoraŭ vi ja estas sendifekta.</p> + +<p>ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postaĵon +kaj leviĝas en la alteco.</p> + +<p>ANDREO. Sur la tero vi ankoraŭ staras, kiel mi, la peka homo.</p> + +<p>ESKO. Vian voĉon mi malbone distingas ĝis ĉi-alte. Kion vi diris?</p> + +<p>ANDREO. Sur la tero vi staras.</p> + +<p>ESKO. Sed mia spirito turniĝas sur poluso de la ĉielo.</p> + +<p>ANDREO. Vi malĝojigas min.</p> + +<p>ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj ĉielo faras transkapiĝon kaj +vi, Andreo, ŝajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj +tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas +satanan kuraĝon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.</p> + +<p>ANDREO. Vi ja drinkis?</p> + +<p>ESKO. Eĉ tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi ĵus prenis el la +poŝbotelo de Miĉjo.—Sed nun la tempo plenumiĝis, kaj ni ĉiuj +devas foje morti; kredu min!</p> + +<p>ANDREO. Ĉu vi iam antaŭe ebriiĝis?</p> + +<p>ESKO. Verdire, neniam!</p> + +<p>ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.</p> + +<p>ESKO. Ĉu tio estus ebrieco?</p> + +<p>ANDREO. Ĝuste, jes! estu certa pri tio!</p> + +<p>ESKO. Tiel dolĉe, tiel ĉiele, ferkuraĝege! Se la tutan mondon mi +povus ĉirkaŭpreni, mi ĝin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi +povus eksalti al supro de tiu piceo <span class="paghnumero">103</span> aŭ al rando de tiu nubo +kaj de tie ree kiel fulmo malsupren ĝis la kerno de l’ tero. La +vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estaĵoj, ĉar Dio +zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Ĉu ne? Kion vi +diras, tajloro?</p> + +<p>ANDREO. Mi diras preskaŭ nenion.</p> + +<p>ESKO. Ĉu tajloro superas botiston?</p> + +<p>ANDREO. Ambaŭ estas utilaj en la mondo.</p> + +<p>ESKO. Vi kutimas mallaŭdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli +supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaŭ ne estus piedoj. +Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.</p> + +<p>ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi +komprenas, sed mi nenion diros.</p> + +<p>ESKO. Ne fariĝu disputo, ĉar nun estas tago de l’ ĝojo. (Kun +predika voĉo):</p> + +<div class="poezio"> +<div class="strofo"> + <span class="i0">»Estu gaja, la anim’,</span><br /> + <span class="i0">fidu al la bovo, vi,</span><br /> + <span class="i0">alten vin kondukos ĝi.»</span></div> +</div> + +<p>Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaŭ mi devus tien iri. Al +koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos ĉie.</p> + +<p>ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.</p> + +<p>ESKO. Ne eĉ unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros +malproksimen, eĉ pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la +fraŭlino de pastrejo sonĝis.—Transdonu al ili miajn salutojn kaj +danku ilin por la <span class="paghnumero">104</span> edukado, diru, ke mi ilin benis forirante +kaj estas gaja kiel virŝafo. (Fiere la kapon balancante.)</p> + +<div class="poezio"> +<div class="strofo"> + <span class="i0">»Estu gaja, la anim’,</span><br /> + <span class="i0">fidu al la bovo, vi,</span><br /> + <span class="i0">alten vin kondukos ĝi.»</span></div> +</div> + +<p>Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.—Andreo, +ni estu gajegaj!—Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)</p> + +<p>ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa, +kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen ĉapelo +kaj la dua ŝuo.)</p> + +<p>ESKO. Dio mia, Andreo, ĉu ni kuru la kapojn kontraŭ la pinojn?</p> + +<p>ANDREO. En kia stato vi troviĝas? Mankas ja ĉapelo kaj la dua ŝuo!</p> + +<p>ESKO. Ili manku.</p> + +<p>ANDREO. Ni serĉu ilin.</p> + +<p>ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptaĵon. Ĉu mi zorgus pri +ĉapelo kaj unu ŝuo? Diableto! Mi forĵetos ĉiujn miajn vestojn, se +mi tute koleriĝas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!</p> + +<p>ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al +prudentulo.—Mi iros por elserĉi vian ĉapelon.</p> + +<p>ESKO. Ne iru, alie ni fariĝos malamikoj.</p> + +<p>ANDREO. Ĉu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri +inter la homoj?</p> + +<p class="paghnumero">105</p> + +<p>ESKO. La hararo taŭgas, kvankam vi ĝin foje tre mokis, vi. Mi tion +ĉiam memoros.</p> + +<p>ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.</p> + +<p>ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco +kaj ekkoleremo! Ankaŭ miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj +virŝafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!</p> + +<p>ANDREO. Mi ilin vidis.</p> + +<p>ESKO. Rigardu min atente kaj senvoĉe en la okulojn. Faru tion tuj, +Andreo, alie al vi okazos malbone!</p> + +<p>ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.)</p> + +<p>ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tuŝu ankaŭ tiun tufon sur mia +kapo.</p> + +<p>ANDREO. Pro kio?</p> + +<p>ESKO. Ĝi estas tuŝinda. Obeu dum serena tempo.</p> + +<p>ANDREO. Vi estas strangulo.</p> + +<p>ESKO. Tia tufkapulo. Enŝovu vian manon en ĝin, estas sendanĝere.</p> + +<p>ANDREO. Sed kion tio utilas?</p> + +<p>ESKO. Mi nescias eĉ mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas.</p> + +<p>ANDREO. Nu, mi palpas ĝin. (Tuŝas lian hararon.)</p> + +<p>ESKO. Duan fojon! (Andreo tuŝas lian hararon.) Jes, kaj la trian +fojon!</p> + +<p>ANDREO. Vi petolŝercas. Mi jam tuŝis.</p> + +<p>ESKO. Tuŝu ankoraŭ la trian fojon!</p> + +<p>ANDREO. Ho, mi, malfeliĉulo, al kio mi okaze venis!</p> + +<p>ESKO. La trian fojon.—Tuŝu!</p> + +<p>ANDREO. Mi tuŝas. (Li tuŝas.)</p> + +<p class="paghnumero">106</p> + +<p>ESKO. Jes, tia hararo ĝi estas, kaj mem mi ĝin portas, same kiel la +okulojn.</p> + +<p>ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.</p> + +<p>ESKO. Obstina kaj ekflamema laŭ naturo.</p> + +<p>ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.</p> + +<p>ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaŭ sorĉita kontraŭstaras min. +(Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra +fianĉino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis +kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Miĉjo Vilkastus, li +estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj +forkuris kvazaŭ rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaŭ ia +malnova malkonsento.</p> + +<p>ANDREO. Ne premu mian gorĝon!</p> + +<p>ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Miĉjo Vilkastus tiel emociis +mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorĝon de Andreo, kiu klopodas +liberiĝi.)</p> + +<p>ANDREO. Ne sufoku min!</p> + +<p>ESKO. Ha, tajloro!</p> + +<p>ANDREO. Venu por helpi min!</p> + +<p>ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la +tajloro svenas kaj restas senmova.) Ĉagreno post ĉagreno fine +senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel ŝtono. +Pensu, se... (Skuas lin.) Stariĝu, Andreo, kaj ni refariĝu +amikoj.—Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en ĉerko, la alia en +katenoj, tiel finiĝis la edziĝovojaĝo. Mortinta li estas! Estas +farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la +veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon!</p> + +<p class="paghnumero">107</p> + +<p>ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas ĉevalon.) Kio okazis?</p> + +<p>ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko!</p> + +<p>IVARO. Mia frato, Esko! Kia teruraĵo?</p> + +<p>ESKO. Estas farita!</p> + +<p>ZAKARIO. Ĉiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la +Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la ĉevalon. Zakario +kondukante Niko’n per ŝnurego, ligita je la piedo, proksimiĝas al +Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris?</p> + +<p>ESKO. Bonan tagon! Mia faraĵo estas tie. Jen kuŝas la tajloro, kiel +oferŝafo de mia kolero. Sed ĝi estas kiel puno al mi. (Ivaro +alvenas.)</p> + +<p>IVARO. Ĉu vi mortigis tajloron?</p> + +<p>ESKO. Bonan tagon! Aŭ eble jam estas vespero.—Jes, Ivaro, vi estas +pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj +pasioj. Mi viron mortigis, tio fariĝis puno al mi. Sed ho, tajloro, +kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko. +Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses paŝoj.) Ne, onklo, mi +ne volas forkuri. La konsciencriproĉoj moderiĝas pro la puno de l’ +registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, ĉar +tion mi meritas. Kaj poste: marŝu tien, kie la nuboj kaj la tero +intertuŝiĝas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la ŝtato +forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro +en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo moviĝas.) La +tajloro ankoraŭ vivas! Amiko mia, Andreo!</p> + +<p class="paghnumero">108</p> + +<p>ANDREO. (Sidiĝas peze ekĝemante.) Ĉu mi ankoraŭ restas tie ĉi?</p> + +<p>ESKO. Jes, amiko mia! Dank’ al Dio, ke vi reviviĝis! Mi petas de vi +pardonon de mia tuta koro!</p> + +<p>ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn +kaj vidis multajn homojn.—Antaŭ kiel longe, Esko, vi kunpremis mian +gorĝon?</p> + +<p>ESKO. Antaŭ apenaŭ tri minutoj.</p> + +<p>ANDREO. Diru almenaŭ tridek jaroj.</p> + +<p>ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min!</p> + +<p>ANDREO. Vera miraklo!</p> + +<p>ESKO. Stariĝu, frato mia! (Helpas Andreo’n stariĝi.) Kiel vi nun +fartas?</p> + +<p>ANDREO. Mi estas sana kaj sobra.</p> + +<p>ESKO. Sana kaj sobra! Kia feliĉo!—Sed mi estus perdita, se vi +laŭleĝe persekutus min.</p> + +<p>ANDREO. Mi tion ne faros.</p> + +<p>ESKO. Kunpremi gorĝon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti +severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min +al la juĝeja kunsido pro tiu afero!</p> + +<p>ANDREO. Ne, ne, trankviliĝu!</p> + +<p>ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos?</p> + +<p>ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon.</p> + +<p>ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn ĝis via +morto.</p> + +<p>ANDREO. Nu, se vi volas.</p> + +<p>ESKO. Jes, mi faros!—Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la +providenco tamen min helpis el tiu malfeliĉo.—Sed de kie vi venas +kaj kiu estas tiu ĉi?</p> + +<p class="paghnumero">109</p> + +<p>ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.</p> + +<p>IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu feliĉigos nin.</p> + +<p>ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per ŝnurego?</p> + +<p>IVARO. Ĝi estas ligaĵo de amikeco, kompreneble.</p> + +<p>ESKO. Klarigu al mi la aferon.</p> + +<p>IVARO. Ĉu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon +apud la nazo?</p> + +<p>ESKO. La granda ŝtelisto!</p> + +<p>ZAKARIO. Ĝuste la sama.</p> + +<p>IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.</p> + +<p>ESKO. Kia bonŝanco!</p> + +<p>IVARO. Nur sepcent talerojn!</p> + +<p>ESKO (aparte). Kia bonŝanco! Tio kaŭzos grandan ĝojon en mia hejmo +kaj savos ankaŭ min.</p> + +<p>ZAKARIO. Sed aŭdu, nevo mia, hodiaŭ ja devis okazi via postedziĝa +festo?</p> + +<p>IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie ĉi?</p> + +<p>ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fianĉinon oni +trompe donis al alia kaj mi kiel fraŭlo devis reveni. Ĝis nun mi +restis survoje, dank’ al Miĉjo Vilkastus. Li ankaŭ min trompis. La +dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edziĝo, li +fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, ĝuste tie ĉi. Mi +decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen +kredas, ke la afero ŝanĝiĝis.</p> + +<p>IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaŭ faris malprosperan vojaĝon, sed +tiu nia feliĉbirdo (montrante Niko’n) rebonigos ĉion. Nun mi tute +kuraĝe revenos; eĉ tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed +jen anstataŭe <span class="paghnumero">110</span> sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni +laŭte de ĝojo huraos.</p> + +<p>ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via +drinkado.</p> + +<p>IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaŭ ol ĉe la urba +impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.</p> + +<p>ZAKARIO. Mian dorson?</p> + +<p>IVARO. Jes, la vian, Esko’an kaj mian propran.</p> + +<p>ESKO. Ha, kia mirega ŝanĝo! Nun ni deziregas atingi la hejmon, +heroe kvazaŭ venkintoj en la milito. Tian feliĉon ni ne meritis. Ni +danku la providencon!</p> + +<p>IVARO. Ni danku la providencon; ĝi ŝteligis tiun viron por savi +nin, mizerulojn.—Sed mi sentas teruran malsaton. Ĉu via sako +enhavas manĝaĵon?</p> + +<p>ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.—Terure ankaŭ mi malsatas. +Maldolĉe! Mi povus, kiel plej bona birdĉasista hundo, senti flaron +de pano en porvojaĝa sako de l’ veturanto, kaj vere, agrablan flaron +de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian +insistan malsaton mi neniam antaŭe spertis. Sed iom da pacienco +ankoraŭ, baldaŭ nia patrino donos al ni manĝon.</p> + +<p>IVARO. Buterpanon ŝi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo +kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la ĉevalon. (Intencas iri +dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni +ambaŭ senindulge baldaŭ troviĝos en la pendingo. (Iras.)</p> + +<p>ZAKARIO. Mi bone gardos lin.</p> + +<p>NIKO (aparte). Ankaŭ mi volonte volus malplenigi teleron da pizaĵo, +ĉar mi estas malplena kiel en la malliberejo <span class="paghnumero">111</span> antaŭ du semajnoj. +Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj +vojetojn de mia infaneco.</p> + +<p>ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran +krimon, alproprigi al si havaĵon de alia persono, ĝin enŝovi en +sian propran poŝon kaj sin forŝteli. Konsideru tion, mizerulo!</p> + +<p>NIKO. Silentu tuj, kokinŝtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi +liberigas la manon el la ŝnurego, ekprenas vian hararon kaj +disĵetas la ventoneston en la aeron.</p> + +<p>ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia +kapo rekuraĝigante.—Fripono! Ĉu vi insultas min? Atentu, ke mi ne +ekprenu vin je la gorĝo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.</p> + +<p>ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.</p> + +<p>IVARO (venigas ĉevalon kun ĉaro sur la scenejon). Pri kio Esko +disputas?</p> + +<p>ESKO. Tiu senhontulo min insultas, ĉar mi kristanmaniere lin +riproĉis pri lia ŝtelo.</p> + +<p>IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin +riproĉante pro tio, por kio ni devus lin danki.—Nun ĉiuj supreniru +en la ĉaron, mia ĉevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas. +(Ĉiuj sin lokas sur la ĉaron.) Mi, via veturigisto, sidiĝas +antaŭe, onklo kun nia orkoko, sidiĝu en la mezo, poste Esko, kaj vi +kun via fluto malantaŭe, kaj ludu tiel, ke la ĉielo krevas.</p> + +<p>ANDREO. Mi ludos!</p> + +<p>IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia ĉevalo galopos!</p> + +<p>ANDREO. Mi ne elfalos.</p> + +<p class="paghnumero">112</p> + +<p>IVARO. Kie estas via ĉapelo, Esko?</p> + +<p>ESKO. En la arbaro, sed restu tie eĉ deko.</p> + +<p>IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkoĉapelojn.</p> + +<p>ESKO. Kaj orajn poŝhorloĝojn. Ni aĉetu oficistan bienon de l’ +ŝtato aŭ farmu sinjoran bienon.</p> + +<p>IVARO. Tion mi tuj faros.</p> + +<p>ESKO. Mi fariĝos via inspektisto, Ivaro!</p> + +<p>IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia +arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia +mastrino.</p> + +<p>ESKO. Kiu intendantedzino?</p> + +<p>IVARO. Nia patrino, kompreneble.</p> + +<p>ESKO. Nu, nu, mi komprenas!</p> + +<p>IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la ĉevalon. Ne falu de tie, +postludanto.</p> + +<p>ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!</p> + +<p>IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Ĉi tie venas +riĉuloj.—Ĝojmarŝon, tajloro, ĝojmarŝon! (Ili ekveturas. Andreo +ludas marŝon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.—Du kromgastoj, +celante postedziĝan feston de Esko, venas el dekstre.)</p> + +<p>1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Miĉjo +aŭdiĝas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?</p> + +<p>2:A KROMGASTO. Mi ankaŭ ion aŭdis.</p> + +<p>1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaŭ ili +revenas, portante Miĉjo’n, kiu rompis sian piedon.)</p> + +<p>MIĈJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!</p> + +<p class="paghnumero">113</p> + +<p>1:A KROMGASTO. La kantoro troviĝas en festo ĉe la botisto Tobio. +Tien ni portas vin.</p> + +<p>MIĈJO. Pro Dio, ĉu mi tie aperu?</p> + +<p>2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie troviĝas.—Ĉu via +piedo estas tre difektita?</p> + +<p>MIĈJO. Ho, kiel mi suferas!</p> + +<p>1:A KROMGASTO. Ĝi ja estas rompita. Kiel tio okazis?</p> + +<p>MIĈJO. Mi, malsaĝulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel +koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpaŝis kaj rompis mian +piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kaŭzis tion +ĉi! Bone, ĉar li ne vidis mian falpaŝon. (Laŭte.) Estas +netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaŭ en kolbaspoto +de diablo.</p> + +<p>1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.</p> + +<p>MIĈJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!</p> + +<p>1:A KROMGASTO. Ĝuste tien ni rapidu, se vi deziras resaniĝi. Via +piedo devas esti lignoligata.—Malfruiĝo povas malbonigi la aferon +kaj vin lamigi.—Ekprenu lin, vi ankaŭ, kaj ni rapidu. (La +kromgastoj, portante Miĉjo’n ekiras.)</p> + +<p class="paghnumero">114</p> + +<h3>Akto kvina.</h3> + +<p class="sceno">(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l’ dometo estas tablo, +sur kiu vidiĝas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero. +Malantaŭe vidiĝas pinarbaro.—TOBIO kaj ZEBEDEO venas el +maldekstre.)</p> + +<p>TOBIO. Ĉu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj eĉ ekstere +sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraŭ aperas ĉe ŝi, +ĉar en sia juneco ŝi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Ŝi tre +plaĉis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam eĉ ili +devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino ŝi estis. Ni +interkonatiĝis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco +profundiĝis pli kaj pli kaj kaŭzis fine edziĝon. Mi eĉ devis pagi +»gudromonon»<a href="#piednoto8" class="pnlokilo">[8]</a> pro Esko, devis gudrigi preĝejon. Nu, nu! Juneco +kaj malsaĝeco, maljuneco kaj saĝeco, diras la proverbo. Junulo +estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antaŭen rapidas, +precipe nuntempe.</p> + +<p>ZEBEDEO. Antaŭe kun pugnita mano kaj buŝo kuntirita ni +kontraŭbatalis la pasiojn, kaj la karaktero feriĝis. Sed mankas +sufiĉa forteco de la volo ĉe tiu generacio, ĝi dancas laŭ la +fajfilo de siaj inklinoj.</p> + +<p class="paghnumero">115</p> + +<p>TOBIO. Jes, jes.—Ĉu vi memoras kiel ĉe la »trabveturiga +festo»<a href="#piednoto9" class="pnlokilo">[9]</a> en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laŭ sakfajfilo +de Hansu, la estona maljunulo?</p> + +<p>ZEBEDEO. Dum miaj oficvojaĝoj mi okaze tien alvenis.</p> + +<p>TOBIO. Multajn petolaĵojn ni tie faris. Inter alie forĝisto, la +ŝerculo, fulgigis mian vizaĝon ĝuste je la ekiro. La fripono! Mi +nesciis la aferon antaŭ ol en hejmo Marto min atakis pri tio.—Nu, +tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas +sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la +scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turniĝi en la +malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: »Nenia kolono, +nur rapidkura flugo.»</p> + +<p>TOBIO. Tion ankaŭ mi opinias.—Sur la akvoj ĝi ruliĝas kvazaŭ +granda kristnaska bulko.—Tiu mondo estas ronda kaj plena da +kaŝanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas +ambaŭ glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj +ĉion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al +okazintaĵoj de nia vivo.—Kantoro, havu la bonecon! Ne malŝatu +feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi gustumos!</p> + +<p>TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!</p> + +<p>ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.</p> + +<p class="paghnumero">116</p> + +<p>TOBIO. Laŭplaĉe, sed por feliĉo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur +gustumante.)</p> + +<p>TOBIO. Bonvolu sukeron aŭ bulkon poste laŭ via plaĉo; mia +rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel ĝi ŝajnas; el ĝi gutetas +je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco +havas lokon en la kapo, kaj tiu mano ĝin efektivigas praktike; sanaj +korpo, okuloj, oreloj kaj ĉiuj membroj; brava edzino kaj du filoj, +kaj sur sia propra terpeco li loĝas sur la libera, resonanta +pinplataĵo.—Tie ĉi estas fortega eĥo, sonigu ĝin per via voĉo, +kantoro!</p> + +<p>ZEBEDEO. Nun estas nek ĝusta tempo, nek loko por psalmokanto.</p> + +<p>TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni aŭdu la eĥon.</p> + +<p>ZEBEDEO. La la la laa! (Eĥo.)</p> + +<p>TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Mänttälä ... +Hih! (Ĵetas sian ĉapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj +taŭzas lian hararon.)</p> + +<p>MARTO. Tuj silentu, falko!—Kion vi faros tie ĉi ekstere? Kantoro, +bonvolu eniri. (Iras en la domon.)</p> + +<p>TOBIO (reprenas sian ĉapon). La grandŝirmila ĉapo de Esko; li +ricevis la mian pro la edziĝofesto. (Ektrinkas.)</p> + +<p>ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la taŭzo.</p> + +<p>TOBIO. Tiun ĉi antaŭtufon ŝi iom ektaŭzis, sed mi pardonas al +ŝi, ĉar ŝi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kaŭze de la festo. +Ŝi egalas fulmon. Ĉu vi atentis la rapidecon de ŝia ago? Kiel sago +ŝi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj +dume havis tempon taŭzi min.</p> + +<p class="paghnumero">117</p> + +<p>ZEBEDEO. Sceptro ĉe virino estas malĝojiga signo; ĝi antaŭsciigas +ruinon de l’ nacioj. Kiam en Romo la granda potenco kliniĝis al sia +falo, la prostituinoj, virinaĉoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro +tremis antaŭ la virino. Kia honto! Ĉie volupto kaj amuzo.—Tobio! +Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l’ mondo, bankroto, kaj +eterna konfuzo nin proksimiĝas, kiam ŝi sin vestas per pantalono +kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj—(signife rigardante Tobio’n) +nin taŭzi.</p> + +<p>TOBIO. Ĝuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi +koleriĝas. Taŭzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos, +kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente +silenti.—Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la +pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas +ektrinkon kaj maĉas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj +okuladas laŭlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunleviĝon.</p> + +<p>MARTO. Vane ŝajnas ilin atendi.</p> + +<p>TOBIO. Hodiaŭ vespere ili devas reveni laŭ la interkonsento.</p> + +<p>MARTO. Ili povas reveni hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ kiam ajn; sed pensu, +se ili revenus sen fianĉino!</p> + +<p>TOBIO. Sen fianĉino?</p> + +<p>MARTO. La opinio de junulino aŭ ŝia edukanto eble ŝanĝiĝis.</p> + +<p>TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.</p> + +<p>MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus +multe pli proksima al la heredaĵo ol Esko, <span class="paghnumero">118</span> nia filo; nur la tria +proklamo mankas. La ebleco por ke ŝi kaj la malbenita forĝisto +ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas +pli ol fajro de l’ infero. Je Dio! Mi ĵuras, ke tio ne okazos. Se +la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentiĝu kun tiu, kiun mi +havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel +malsata aglo. Li devas tuj edziĝi, sed pro tio vi devas ankoraŭ +intrigi kun la preposto.</p> + +<p>TOBIO. Mi agos laŭ via volo. Sed tia disreviĝo ne timigu nin. +Baldaŭ ili alvenos kaj la fianĉino sidas apud Esko kiel floro de +Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili +ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaŭ ili alvenos dum +sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la +mano je la vojdisiĝo. Kaj mi ĵuras, Marto, ke mi ankoraŭ vespere +dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.—Sed kion opinii pri +Ivaro, kiu ĝis nun ne revenis?</p> + +<p>MARTO. Ke li vivas, ni scias, ĉar li ja estas vidita sur la stratoj +de Hämeenlinna, sed klukanta pro ebrieco.</p> + +<p>TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie +revenante, jes, tute certe.</p> + +<p>MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kuŝu eĉ membron +ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi +memorigas vin: ne ebriiĝu hodiaŭ, se vi ne volas esti enbarota en +la porkejon.</p> + +<p>TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena +momento!</p> + +<p>MARTO. Eniru la ĉambron kaj ne parolaĉu. (Tobio eniras, Marto sola.) +Vi restas ankoraŭ, sentaŭgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon +distordos, ĉar hodiaŭ <span class="paghnumero">119</span> mi ne estas ludema.—(Janjo venas.) Sed jen +ŝi venas. Ĝoju, ĉar vi ne restis pli longe!—Ĉu vi ricevis siropon?</p> + +<p>JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.</p> + +<p>MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.</p> + +<p>JANJO. Mi ne ricevis.</p> + +<p>MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.</p> + +<p>JANJO. Kion mi povis fari?</p> + +<p>MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu ŝin pri la dek +ovoj, kiujn ŝi ŝuldas al mi kaj diru al ŝi, ke, se ŝi ne redonas +ilin, mi elŝiros la okulojn el ŝia kapo, kiel faris antaŭe la +diablo kun sorĉistino de Kittilä. (Janjo iras dekstren. Karlo de +Lenjo venas.)</p> + +<p>KARLO. Ĉu Ivaro ne jam revenis el la urbo?</p> + +<p>MARTO. Ne.</p> + +<p>KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi +estos sen municio.</p> + +<p>MARTO. Estas eble.</p> + +<p>KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kaŭzis al mi via filo.</p> + +<p>MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.)</p> + +<p>ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Ĉu la urbovojaĝanto +jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian +monon!</p> + +<p>MARTO. Tion ankaŭ mi kredas.</p> + +<p>ANJO. La mizerulo, ĉu en la urbo aŭ en Mezvoja drinkejo li pasigas +la tempon diboĉante?</p> + +<p>MARTO. Iru lin serĉi, se vi tion volas scii.</p> + +<p>ANJO. Estus plie tasko de lia patrino.</p> + +<p>MARTO. Silentu, virinaĉo! alie mi vin elĵetos per <span class="paghnumero">120</span> unu piedfrapo +ĝis via domaĉo (Krisĉjo venas el dekstre.) Kion vi volas?</p> + +<p>KRISĈJO. Ne tiel koleru, Marto; ĉar mi sciigas al vi gajan +novaĵon. Esko proksimiĝas kun sia juna edzino; bela junulino! Ŝiaj +vangoj egalas matenruĝon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaŭ +ili vidiĝos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian ĉevalon.</p> + +<p>MARTO. Vi mensogas!</p> + +<p>KRISĈJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto aŭdiĝas.) Jen ili +estas! (Aparte.) Mi ankaŭ aŭdas radbruon. Kion tio signifas? Ĉu +Miĉjo ŝercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo +elvenas el la ĉambro, la unua sufiĉe ebria.)</p> + +<p>TOBIO. Mi aŭdis tonojn de klarneto, ili proksimiĝas.</p> + +<p>KRISĈJO. Tuj ili alvenas!</p> + +<p>TOBIO. Kiel edziĝfeste! Kiun marŝon ludas la tajloro?</p> + +<p>ZEBEDEO. Marŝon de Bjorneborganoj!</p> + +<p>TOBIO. Marŝon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro eĥas kvazaŭ dum +lupĉaso.—Sed kial ili kantkriadas?</p> + +<p>KRISĈJO. Ĝuste kiel dum lupĉasado.</p> + +<p>TOBIO. Tiu kantkriado?</p> + +<p>KRISĈJO. Ĝi estas krio de ĝojo kaj gajeco.</p> + +<p>TOBIO. Jes, forĝisto! »Ĝojiĝu kaj gajiĝu, Kristnasko estas +nun!» Ni refariĝu amikoj, forĝisto! Nun mi pardonos al ĉiuj, eĉ +al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laŭ la fluo +malsupren.—Jen mia mano, forĝisto!</p> + +<p>KRISĈJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l’ alia.)</p> + +<p>TOBIO. Ĉiam ni estu amikoj!</p> + +<p>KRISĈJO. Tiel longe kiel ni povos.</p> + +<p class="paghnumero">121</p> + +<p>TOBIO. Jes, forĝisto!</p> + +<p>ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe.</p> + +<p>TOBIO. Edziĝofesto de Esko!</p> + +<p>MARTO. Bruto, vi ja ebriiĝis, spite mia severa malpermeso?</p> + +<p>TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas +vin hontigi per eterna forkuro!</p> + +<p>MARTO. Ekmarŝu, se plaĉas al vi!</p> + +<p>TOBIO. Pro kio ekmarŝi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne +timigas, ĉar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.—Bruto! +Ne kolerigu mian koron!</p> + +<p>MARTO. Fermu la buŝon tuj!</p> + +<p>ZEBEDEO. Trankviliĝu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane +ni akceptu la gefianĉojn!</p> + +<p>TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fianĉo +alvenas!—Sed kia ciganaro de tie vidiĝas? (Ivaro, Zakario, Niko, +Esko kaj Andreo, ĉiuj sidantaj sur la ĉaro, proksimiĝas +kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantaŭo. +Zakario kaj Andreo levas siajn ĉapelojn.)</p> + +<p>MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.</p> + +<p>TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana ŝarĝo?</p> + +<p>IVARO. Ĝi ja estas monŝarĝaĵo. Ĉiuj malsupreniru. Mi volas +manĝi. (Ili malsupreniras el la ĉaro. Ivaro forigas la ĉevalon de +la sceno.)</p> + +<p>TOBIO. Klarigu al mi tiun aperaĵon, se eble!</p> + +<p>ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estaĵon. Ĉu vi nenion +observas?</p> + +<p class="paghnumero">122</p> + +<p>TOBIO. Ĉu estas sonĝo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin +kondukas de piedo?</p> + +<p>ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la +aferon, Ivaro!</p> + +<p>IVARO. Aŭdu, aŭdu la ĝojsciigon! Sovaĝe mi min kondutis, pli ol +antikve la perdita filo. Ho, ve! Ĉion mi malŝparegis; ŝarĝon, +monon kaj la vendaĵojn mi perdis, sed jen tiu, kiu ĉiujn truojn +replenigos, jen sepcent taleroj.</p> + +<p>TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?</p> + +<p>IVARO. Li estas la ŝtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en +Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni riĉiĝos, +patro!</p> + +<p>TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas. +Fulmotondru kaj fajru, la tago de feliĉo venis kaj de ĝojo miaj +okuloj nigriĝas. Ho, hundbojo! ŝtelisto, mi preskaŭ emas vin +kisi!—Sepcent, kaj kvincent plue!</p> + +<p>IVARO. Ni aĉetos bienon!</p> + +<p>TOBIO. Bonegan bienon!—Marto mia, mia aminda Marto, la feliĉo nin +favoras.</p> + +<p>IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!</p> + +<p>TOBIO. Ĉiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun +feliĉtagon!</p> + +<p>IVARO. Ankaŭ mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis +lin, doninte lian fianĉinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri +sia longa restado survoje. Miĉjo ankaŭ estis trompa. Findrinkinte +la monon de Esko, li <span class="paghnumero">123</span> disiĝis de sia kamarado kvazaŭ bandito, +donante al li eĉ vangofrapon. Tion li faris!</p> + +<p>TOBIO. Certe tiu afero ŝajnas iom malagrabla...</p> + +<p>MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fianĉino kiel Miĉjo!</p> + +<p>TOBIO. Malplezure vere estas; sed ĉio estu forgesata kaj kompensata +per tiu ĝojmomento!</p> + +<p>MARTO (aparte). Se la afero estas kia ĝi ŝajnas, vere la dorsoj de +Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)</p> + +<p>TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj aŭdu la feliĉon, kiu okazis +al ni. Jen la granda ŝtelisto kaptita!</p> + +<p>NIKO. Ĉu estas vi, Janjo, anĝelineto mia? venu kaj liberigu la +manojn de via patro, por ke li ĉirkaŭprenu vin!</p> + +<p>TOBIO. Kion li diras?</p> + +<p>JANJO. Ĉu vi mia patro?</p> + +<p>NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne ŝtelisto. Estu +trankvila, filino mia!</p> + +<p>ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Järvelä, kvankam tre ŝanĝita.—Ĉu +vi ankoraŭ konas min?</p> + +<p>NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!</p> + +<p>ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l’ mondo.</p> + +<p>TOBIO. Ĉu vi ankaŭ min konas?</p> + +<p>NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi +memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.</p> + +<p>TOBIO. Malfeliĉulo! Mi eĉ nun kompatas vin amike.</p> + +<p>NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj +peĉan vizaĝon la ploro ŝanĝiĝis al rido, mi ridis tiel, ke la +kajuto resonis.</p> + +<p class="paghnumero">124</p> + +<p>TOBIO. Bone, vi maljuna ŝtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu +apartenas tiu peĉa vizaĝo?</p> + +<p>NIKO. Al edzo de botista Marto.</p> + +<p>TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivaĵoj.</p> + +<p>NIKO. Ĉu via dorso antaŭ nelonge sentis la vipon de Marto?</p> + +<p>TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antaŭa najbaro mia. +Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.</p> + +<p>NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn +manojn.</p> + +<p>JANJO (aparte). Ĉu mi vidus mian patron, sed kiel ŝteliston. Mi +tremas de timo.</p> + +<p>KRISĈJO (aparte). Mi feliĉon esperas, tamen timas la plej malbonon.</p> + +<p>NIKO. Liberigu min, alie mi kaŭzos pereon ĉirkaŭ mi, kiel okazas +dum krevas turniĝanta muelŝtono.—Liberigu min!</p> + +<p>ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.</p> + +<p>NIKO. Pro kio vi kaptis min?</p> + +<p>ZAKARIO. Ĉar vi estas ŝtelisto.</p> + +<p>NIKO. Ŝtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian +kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj +renversas Zakarion per la piedŝnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin +ĵeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se plaĉas al vi konservi viajn +kraniojn.</p> + +<p>KRISĈJO. Ne tuŝu lin, sed diru kaŭzon pro kio vi lin ligis. Jen mi +staras kaj defendas lin.</p> + +<p class="paghnumero">125</p> + +<p>ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.</p> + +<p>TOBIO. Li ne povas forkuri.</p> + +<p>IVARO. Mi bone detenas lin.</p> + +<p>NIKO. Baldaŭ mi foriĝos.—Sed ĉu vi estas mia filino? +(Ĉirkaŭprenas Janjon.) Janjo mia, ĉu vi povas pardoni al mi?</p> + +<p>JANJO. Ĉion, ĉion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.</p> + +<p>NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el +mia ŝipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo +ĝuste tiam, kiam okazis la ŝtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi +tiam troviĝis kaj alvenis rekte el angla ŝipo. Ĉion tion ĉi mi +povas atesti; ankaŭ tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de +tiu viro.</p> + +<p>ZAKARIO. Ĝin vi ricevos, kiam plaĉos al mi.</p> + +<p>IVARO (aparte). Ĉu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.</p> + +<p>ESKO (starante malantaŭ la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas. +(Eriko, la helpjuĝanto venas.)</p> + +<p>TOBIO. Jen la helpjuĝanto kvazaŭ laŭ peto.—Mi admonas vin en nomo +de l’ leĝo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita +ŝtelisto de l’ grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.</p> + +<p>ERIKO. Kion vi babilas? Tiun ŝteliston oni ekkaptis hieraŭ ĉe la +preĝejo de Vanaja, mi mem ĉeestis.</p> + +<p>IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaŭ mi.</p> + +<p>ESKO (aparte). Mi estas malfeliĉa!</p> + +<p>NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?</p> + +<p class="paghnumero">126</p> + +<p>ERIKO. Kian ŝercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo, +kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaŭ kelkaj tagoj mi +vidis vin porti en Hämeenlinna?</p> + +<p>NIKO. Aŭskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaŭ aliaj, se plaĉas al +vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikaĵeton en +Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri ŝtelisto, kiun oni supozis +troviĝi en la ĉirkaŭaĵo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni +grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi +la ŝteliston, se li vidiĝus, sur sian ĉaron kaj lin veturigi al +sia hejmparoĥa policestro. Mi sciiĝis, ke ni estis samparoĥanoj +kaj, ĉar mi estis tre laca, plaĉis al mi atingi la hejmon +veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri +ĝustan similecon kun la ŝtelisto. Ĉio fariĝis laŭdezire. Dum la +mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun +pinton kaj faris makulon apud la nazon—kaj ĝi ree foriĝu! +(Deviŝas la makulon.) Plue alian jakon kaj ĉapelon, kiujn donis al +mi la mastro, kaj la fama ŝtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj +kvazaŭ agloj sin ĵetis sur min, ligis kaj kun ĝojkrio—ĉar ili +kredis sin trovintaj multekostan trezoron—veturigis min hejmen. Jen +mi nun staras kaj dankas por la veturigo.</p> + +<p>ERIKO (ridas). Ŝerculo!</p> + +<p>JANJO. Patro mia, estu bonveninta!</p> + +<p>KRISĈJO. Estu bonveninta! Vi venis ĝustatempe. Ho, kiel feliĉe! +Jen do estas la patro de Janjo, ŝia ĝusta edziniganto. (Al la +helpjuĝanto.) Helpjuĝanto, fariĝu mia svatisto.</p> + +<p class="paghnumero">127</p> + +<p>ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forĝisto Krisĉjo, bonega kaj brava +viro, kiu amas vian filinon; donu ŝin al li, li meritas bonan +edzinon.</p> + +<p>NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?</p> + +<p>JANJO. Malkaŝe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro, +mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon +de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.—Tiun viron mi jam +de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej +kara deziro estus edziniĝi kun li, sed obstine oni malebligis nian +edziĝon. Ho, patro mia! mi multe suferis.</p> + +<p>NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.</p> + +<p>JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Ĉio ja nun fariĝis +bona.</p> + +<p>ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severaĵojn spertis; sed la +proverbo diras: »la haringeto ne difektiĝas en la salo».</p> + +<p>NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke ŝi estas honesta knabino.—Prenu +manon de via amiko; mi fianĉigas vin, mi ankaŭ. (Krisĉjo kaj Janjo +manprenas unu la alian.)</p> + +<p>MARTO (aparte). Ĉio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne +eltenas plu.</p> + +<p>NIKO. En la proksima dimanĉo oni anoncu la trian fojon.</p> + +<p>KRISĈJO. Tiam ni ankaŭ festos nian edziĝon kaj akceptos la +kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, ĉar Esko ne plu +povas kun ni konkuri. Eĉ se li <span class="paghnumero">128</span> tuj fianĉiĝus, tri semajnoj +devas pasi ĝis lia edziĝo, sed al ni sufiĉas nur kvin tagoj. +La venko estas nia! Sed kion tio ĉi signifas komparate kun vi, +knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!—Malgraŭ ĉio, la venko +estas nia!</p> + +<p>ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!—Verecon mi elparolas. Tiun +orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia +rajto al leĝa unuiĝo, sed ĉio ŝanĝiĝis.—Vi, kiuj asertas +neekziston de direktanta providenco, venu tien ĉi, al korto de +botisto Tobio, por vidi ekzemplon; ĝi estas vin blindigonta kiel la +blueta fulmo.—Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la +justeco. Jen nia konsolo!—Sed kian miregindaĵon oni alportas tien +ĉi? (La kromgastoj portante Miĉjon, alvenas el dekstre.)</p> + +<p>ESKO. Estas ja vi, Miĉjo? (Ili sidigas Miĉjon teren.)</p> + +<p>1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandaĝata; +li rompis sian piedon.</p> + +<p>ESKO. So, Miĉjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.</p> + +<p>TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu +trankvile vian lokon.</p> + +<p>ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l’ glavo de la venĝanĝelo. Ĉielo, mi +dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo +paradus ĉe ni ĝis la nuboj, uzurpus la tronon de l’ alteco, kaj +mallumo de l’ pereo fariĝus nia eterna heredaĵo, sed ekvilibron, +ho ĉielo! tenas tie ĉi via punanta spirito.—Jes, Miĉjo Vilkastus, +jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli +saĝe. (Rigardas lian piedon.) Malbona <span class="paghnumero">129</span> rompo. Post sep semajnoj +vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, ĝis la tombo sin +sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin\ +al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn +kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La +kromgastoj ekiras, forportante Miĉjon.)</p> + +<p>ERIKO. Mi devas agi laŭdeve.—Esko, Karri vin leĝe persekutas por +respondi pri viaj faraĉoj je la edziĝofesto de lia edukatino. La +juĝa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en +vilaĝo Hätylä.—Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.</p> + +<p>TOBIO. Kion mi aŭdas?</p> + +<p>MARTO (aparte). Ĉu tio ankoraŭ?</p> + +<p>TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi +estas?</p> + +<p>ESKO. Esko.</p> + +<p>TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen ĉapelo kaj +dua ŝuo! Kiu vi estas?</p> + +<p>ESKO. Esko.</p> + +<p>TOBIO. Ĉu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi +tuŝu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.—Venu!</p> + +<p>ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko proksimiĝas malrapide +sian patron.)</p> + +<p>TOBIO (tre ebria. Metas ambaŭ siajn manojn sur ŝultron de Esko). +Jes, nun ni estas disiĝintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj +okuloj! Iru!</p> + +<p>ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko malproksimiĝas kelkajn +paŝojn de sia patro.)</p> + +<p class="paghnumero">130</p> + +<p>TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via ĉapo. (Ĵetas de +sia kapo la ĉapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas ĝin +kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edziĝus, bulo!—Redonu la +rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron. +Tobio ĝin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?—Neniu +respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas.</p> + +<p>ESKO. Ĝi ja estas mia parafo. Laŭ mia opinio ĝi estis necesa, por +esti leĝa.</p> + +<p>ZEBEDEO. Kia aroganteco!</p> + +<p>TOBIO (disŝiras la leteron kaj ĵetas la pecojn kontraŭ vizaĝon de +Esko.) Aĉulo!</p> + +<p>ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro!</p> + +<p>TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!—(Al Ivaro.) Vin mi +ankaŭ ungogratos.—Kie estas prezo de l’ ŝarĝaĵo?</p> + +<p>ANJO. Kie estas mia flartabako?</p> + +<p>KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletaĵoj?</p> + +<p>IVARO (aparte). Nun estas mia vico.—Mi fariĝu freneza, eble tio +savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.)</p> + +<p>TOBIO. Raportu pri la aĉetaĵoj, malfeliĉulo egale kiel Esko. Dio +gardu min por vi!</p> + +<p>IVARO (ŝajnigante freneza). Ĉiela spiralo peze malsuprenfalis el la +nuboj kaj la piedo rompiĝis.</p> + +<p>TOBIO. Kiu?</p> + +<p>IVARO. La ĉiela spiralo.</p> + +<p>TOBIO. Kio?</p> + +<p>IVARO. Tiu ĉi mondo renversiĝis, kiel diris sankta Petro.</p> + +<p class="paghnumero">131</p> + +<p>TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikaĵoj.</p> + +<p>IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj.</p> + +<p>ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo!</p> + +<p>ESKO. Eble estas vereco, ĉar li nun tre suferas, kiel ankaŭ mi.</p> + +<p>IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan ŝtipon +kontraŭ la pordon. Ĉu vi ion aŭdas el mia kapo?</p> + +<p>ESKO. Nenion.</p> + +<p>IVARO. Tie io aŭdiĝas.</p> + +<p>ESKO. Kio tie aŭdiĝas?</p> + +<p>IVARO. Nenio troa.</p> + +<p>ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura.</p> + +<p>IVARO. Kaj via estas ruĝa, kiel turka fadeno.—»El ruĝo glimas +nigro», solvu tiun enigmon.</p> + +<p>ESKO. Lasu enigmojn.</p> + +<p>IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: »El ruĝo glimas nigro.»</p> + +<p>ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.—Sed, frato +mia, respondu al mi: ĉu efektive vi estas freneza?</p> + +<p>ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas.</p> + +<p>TOBIO. Li estas egale saĝa kiel mi.</p> + +<p>IVARO (aparte). Ŝajnas ke eĉ tio ne helpas.</p> + +<p>TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin +ricevis.</p> + +<p>ZEBEDEO. »Punu tie ĉi, ŝparu tie!»</p> + +<p>TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu <span class="paghnumero">132</span> puno.—De kio +mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis. +Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentaŭguloj! La vipon +vi sentos tiel, ke nia dometo ŝanceliĝos.—Esko, per kio mi +kompensos vian monpunon?</p> + +<p>ERIKO. Malpaco ĉe edziĝofesto fariĝas tre multekosta.</p> + +<p>ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjuĝanto, ĉar mi +ankoraŭ ne estas plenaĝa, pro tio mi eble klarigos la aferon per +bastonadeto en la antaŭĉambro de juĝa kunsidejo, se mi volas. Sed +tio estus honto.—Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.</p> + +<p>ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi ŝajnas. Mi faris +mian devon.</p> + +<p>ZEBEDEO. Hodiaŭ virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho, +tago de justeco!</p> + +<p>TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edziĝon de mia filo; +ŝajnas, ke neniu festo fariĝas; mi tamen invitis vin.</p> + +<p>ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por +kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l’ +vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno +kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia feliĉo. Ĝoju, Janjo!</p> + +<p>JANJO. Venis do la tago de feliĉo, kiun antaŭe kiel malproksiman +lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj ĝi ne volis al mi +proksimiĝi. Nun tio okazis, sed mi ankoraŭ sentas min fremda en +ĝia varma brilo, mi sentas min timema kvazaŭ infaneto.—Samtempe +mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi +transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. <span class="paghnumero">133</span> Ŝi ne malbenis +vin, nur benis kaj diris: »Se foje via patro revenos al vi, diru +al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!» +Tion ŝi diris ĵus antaŭ ol ŝiaj okuloj fermiĝis.</p> + +<p>NIKO (deviŝante siajn larmojn). La buklohara anĝelo de l’ konkordo +hodiaŭ regas. Svingante sian neĝblankan flagrubandon ŝi el la +ventega maro mian ŝipon kondukas al la haveno de l’ kvieto, kaj ree +min ĉirkaŭas regiono de mia infaneco kaj ĝiaj vidaĵoj, paŝtejoj, +erikejoj, herbejoj falĉitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj +draŝejoj; ĉion tion ĉi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon +aŭdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio +gaje mi volas ĝin pasigi kaj malamiko, enviante mian feliĉon tiam +ne ekzistu.—Kun loĝantoj de tiu domo, kun vi ĉiuj konsentiĝi mi +deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj ŝanĝiĝu en amikan +brilon. Kamaradoj kaj kunvilaĝanoj, tion ni faru!</p> + +<p>ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!</p> + +<p>TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tuŝas mian koron!</p> + +<p>NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ +estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi +tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn +gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi +rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj +vestojn.</p> + +<p>JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.</p> + +<p>TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.</p> + +<p class="paghnumero">134</p> + +<p>MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaŭ vi, tamen pri unu +afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun +vi—ĉar mia karaktero estas ekkolerema—tion mi konfesas, sed ĉu mi +iam sentigis al vi mian manon?</p> + +<p>JANJO. Neniam, zorgantino mia!</p> + +<p>MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas +kvazaŭ hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj eĉ, se mi ilin +kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas +mem.</p> + +<p>JANJO. Mi vin dankas ankaŭ pro via procedo. Per malsevereco eble mi +estus fariĝinta malbonmora kaj nun estus malfeliĉa knabino, +malestimata de ĉiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkaŝe povas +renkonti la rigardojn de mia patro kaj fianĉo.</p> + +<p>MARTO (aparte). Ho, Dio! ŝia parolo varmigas mian koron!</p> + +<p>NIKO. Bela tago! Brueton mi aŭdas el suproj de l’ pinoj en la +arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.—Najbaroj, la suno proksimiĝas al +sia subiro; do forĵetu malamon kaj persekuton antaŭ ol reĝo de l’ +tago kaŝas sian vizaĝon. Konkordon mi deziras!</p> + +<p>TOBIO. Mi ankaŭ, antaŭa mia kunkreskulo. Jen mian manon!</p> + +<p>NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!</p> + +<p>ESKO (aparte). Eĉ mia ŝtonmalmola koro sin movas kiel ŝtono, kiun +oni movas. (Laŭte.) Ni ĉiuj repaciĝu! Krisĉjo, bonsaluton!</p> + +<p>KRISĈJO. Bonsaluton!</p> + +<p>ESKO. Bone!—Ĉu Ivaro?</p> + +<p class="paghnumero">135</p> + +<p>IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn +plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.</p> + +<p>ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.</p> + +<p>IVARO. Pardonu mian ŝerceton. Repaciĝon efektive mi ankaŭ deziras. +Plivole vizaĝoj de amikoj ol de malamikoj min ĉirkaŭu!</p> + +<p>TOBIO. Marto, vi ankaŭ plibonvoligu vian koron! Vi silentas.</p> + +<p>ZEBEDEO. Edzino de Tobio, aŭskultu al miaj vortoj. En koroj de ĉiuj +vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraŭ vi kaj tiu penso +senĉese vian sangon boligas; sed enprofundiĝu en vian propran +koron, virino, kaj vi trovos kaŭzon de via kolero kaj furiozo tie. +Kredu min!</p> + +<p>TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, aŭdu!</p> + +<p>MARTO. Ĉu tiu ĉi ne estas tago de malĝojo kaj ĉagreno? Niaj filoj +fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!</p> + +<p>ESKO. Pardonu al ni!</p> + +<p>MARTO. Pardoni vin! Ĉu ĉio per tio estas riparata? Antaŭ ol viajn +faraĉojn dum tiuj vojaĝoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la +mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)</p> + +<p>NIKO. Ĝuste jes, Janjo mia! Aŭskultu, kion subdiris al mi mia +filino kaj kion mi jam mem ankaŭ konsideris.—Amikoj ja kutimas +egaldividi la kaptaĵon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent +kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Krisĉjo?</p> + +<p>KRISĈJO. Tiel estu!</p> + +<p class="paghnumero">136</p> + +<p>NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj +malsaĝaĵoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faraĉojn.</p> + +<p>TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi +kredis. Duonon de l’ gajno!</p> + +<p>NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laŭ volo de Janjo.</p> + +<p>TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi ĉirkaŭprenos vin. La maljunulo +vin volas ĉirkaŭpreni! (Ĉirkaŭprenas Janjon.)</p> + +<p>MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la +mondonaco.</p> + +<p>ERIKO. La plej bonan mi vidis! Ĉio refariĝu bone!—Iru, Esko, kiam +vi havas tempon al Karri kaj aranĝu la aferon kun li. Mi konas lin, +monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj paciĝu +kun li!</p> + +<p>ESKO. Mi iros plejeble baldaŭ.</p> + +<p>TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas +kompensotaj.—Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!</p> + +<p>IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi +hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.—For la ĝisnuna +vivmaniero!</p> + +<p>ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la +glason! Mi volus vin regali per mia bastono!</p> + +<p>IVARO. Bone regalu min!</p> + +<p>ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraŭ fosas ĉirkaŭ la radiko de l’ +arbo; sed baldaŭ montru bonajn fruktojn!</p> + +<p>IVARO. Mi ion entreprenos!</p> + +<p>ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!</p> + +<p class="paghnumero">137</p> + +<p>IVARO. Mi fariĝos maristo, Niko!</p> + +<p>NIKO. Bone kaj ĝuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon, +tion sciigas al mi via karaktero!</p> + +<p>IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn ĉi-tieajn +parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn +profetojn mi hontigos.</p> + +<p>NIKO. Bone!</p> + +<p>TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!—Tion faru, tion faru, kaj estu +bonvenonta reen!</p> + +<p>IVARO. La afero estas decidita.</p> + +<p>ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros ĉi tie kune kun patro kaj neniam +edziĝos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon. +Trompistinoj ili estas.</p> + +<p>ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaŭ estas plej bona.</p> + +<p>ESKO. Neniam mi edziĝos, neniam, estas decidite.</p> + +<p>MARTO. Tablon por edziĝofesto mi pretigis en nia domo, sed ĝi nun +ŝanĝiĝu por fianĉiĝo de Krisĉjo kaj Janjo. Mi invitas vin +ĉiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)</p> + +<p>NIKO. Ĉiuj, ĉiuj! Neniu restu malantaŭ la muro.—Vi ankaŭ, +maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli +juna generacio.</p> + +<p>KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.</p> + +<p>NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Ĉiuj eniru! La ĝojo forigu malafablecon +kaj ĉagrenon!</p> + +<p>ESKO. Certe hodiaŭ malĝojo kaj ĝojo, dubo kaj espero alterne +ŝanĝiĝis. Dukolora la tago estis kiel ŝafaro.</p> + +<p class="paghnumero">138</p> + +<p>ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara +ĉielo de l’ konkordo. Ni ĉiam memoru tiun grandan tagon!</p> + +<p>TOBIO. Al la tablo, amikoj!—Iru antaŭe, Andreo, kaj ludu vian +klarneton, poste venas la festirantaro. (Ĉiuj eniras en la domon, +unue la tajloro, ludante marŝon de Bjorneborganoj.)</p> + +<p class="paghnumero">139</p> + + +<h3>ALEKSIS KIVI.</h3> + + +<p>Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la +paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo +estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el +kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio +de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al +Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna +maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis +akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, +kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis +protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de +malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la +hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al +lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio +legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de +Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz. +de Holberg, <span class="paghnumero">140</span> plue biblion kaj Kalevala<a href="#piednoto10" class="pnlokilo">[10]</a>. Lia unua publikigita +verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de +la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj +meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la +direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la +kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive +estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit» +(La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere +originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj +karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas +en la aero, sed staras solide sur krusto de l’ tero, kiel +reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de +ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn +pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de +humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo +grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj +okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866 +aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita +en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da +lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l’ +nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea». +Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta <span class="paghnumero">141</span> ekstaza proza teatraĵo +alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj +profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l’ publiko. Samtempe +li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al +kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo +René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda +romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj +estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en +nia lando.</p> + +<p>La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en +dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank’ al tiu +virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la +ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.</p> + +<p>La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko +da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua, +kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la +korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 +finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia +hejmregiona malriĉulejo.</p> + +<p>Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de +sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.</p> + +<p>Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna +literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en <span class="paghnumero">142</span> vereco sin +bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu +profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo +jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo, +kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale +proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la +unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la +muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan +belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, +romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj +fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa +spegulo.</p> + +<div class="piednotoj"> +<h4 style="text-align:center;">PIEDNOTOJ:</h4> + +<p class="piednoto" id="piednoto1">[1] Pago al svatisto.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto2">[2] En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj +dimanĉoj antaŭ la sankcio.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto3">[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto4">[4] Buŝelo = 1/30 de barelo = 5½ litroj.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto5">[5] Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo +„laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por +labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj +honorarioj.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto6">[6] Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto7">[7] La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj +uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto8">[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto9">[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.</p> + +<p class="piednoto" id="piednoto10">[10] La finna nacia epopeo.</p> + +</div> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ *** + +***** This file should be named 28968-h.htm or 28968-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/2/8/9/6/28968/ + +Produced by Andrew Sly and the Online Distributed +Proofreading Team at https://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including including checks, online payments and credit card +donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> + |
