diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:46:13 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:46:13 -0700 |
| commit | f27c9a26fedbb7930def12360870b352531e6150 (patch) | |
| tree | 51d9d22f5f890cf4389617f28e1ec4befbe64504 /28968.txt | |
Diffstat (limited to '28968.txt')
| -rw-r--r-- | 28968.txt | 5397 |
1 files changed, 5397 insertions, 0 deletions
diff --git a/28968.txt b/28968.txt new file mode 100644 index 0000000..c9c6318 --- /dev/null +++ b/28968.txt @@ -0,0 +1,5397 @@ +The Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Botistoj + +Author: Aleksis Kivi + +Translator: Hilma Hall + +Release Date: May 25, 2009 [EBook #28968] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ *** + + + + +Produced by Andrew Sly and the Online Distributed +Proofreading Team at https://www.pgdp.net + + + + + + +FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2 + + +ALEKSIS KIVI + +LA BOTISTOJ + +(NUMMISUUTARIT) + + +KOMEDIO EN KVIN AKTOJ + + +PERMESITE TRADUKIS + +HILMA HALL + + +ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA + +HELSINGFORSO, FINNLANDO + + + + +PERSONOJ: + + ZEBEDEO, kantoro. + TOBIO, majstro-botisto. + MARTO, lia edzino. + liaj filoj: + ESKO + IVARO + NIKO, maristo. + JANJO, lia filino, zorgatino de Tobio. + MICXJO VILKASTUS. + KRISCXJO, juna forgxisto. + KARRI, bienmastro. + GRETO, lia edukatino. + JAKOBO, lignosxuisto. + ZAKARIO, frato de Marto, eksigita policisto. + ANDREO, tajloro kaj klarnetludanto. + TIMOTEO, violonisto. + ERIKO, helpa jugxanto. + KARLO de Lenjo. + PATRO de Timoteo. + ANJO, maljunulino. + VIRINO en la domo de Karri. + GASTOJ kaj KROMGASTOJ je la edzigxa festo. + + +Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.) + +PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919. + + + + +Akto unua. + + +(Cxambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo, +maldekstre flanka pordo kaj pli antauxe je sama flanko benko kaj sur +gxi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante sxtrumpon, +ESKO cxe la benko kudrante.) + + +ESKO. Janjo! Cxu ne ordonis mia patrino, ekirante vilagxon, ke mi por +la vojagxo, nome mia edzigxvojagxo, vestigxu kaj estu en fiancxa +kostumo kiam sxi revenos? + +JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta cxambro la frakon de +via patro, cxapelon, rugxan vesxton kaj pantaloneton. + +ESKO (flanken metas sian laborajxon). Diablo! Mi devas rapidi, cxar +pasxon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la +fundo.) + +JANJO. Antaux ol mi li edzigxos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent +talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj +da taleroj nenion valoras kompare je mia Kriscxjo, se ni nur foje +apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaux +plenumigxos. (Kriscxjo envenas). Kriscxjo! Kiel vi kuragxas veni tien +cxi! + +KRISCXJO. Cxu ne la virinacxo forestas? + +JANJO. Jes, sxi ekiris al la pregxejvilagxo. + +KRISCXJO. Kaj Tobio mem sxajnas sarki sian terpomkampon, sed kie +trovigxas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko? + +JANJO. Silentu! En la subtegmenta cxambro li estas sin vestanta por +fiancxigxo. + +KRISCXJO. Cxu por fiancxigxo? + +JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edzigxofesto kune kun Micxjo +Vilkastus. + +KRISCXJO. La afero do efektivigxos? + +JANJO. Certe. Ili rapidas, cxar vi la botiston asignis al la jugxejo +por ricevi edzigxpermeson. + +KRISCXJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaux ol li +farigxas plenagxa. + +JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien cxi por ke li +skribu la permesateston de lia patro. + +KRISCXJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin +rabas de ni, malgraux tio ke vi estas pliagxa ol li. Mil diabloj! La +mallargxkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton? +"Tiu, kiu unue edzigxos aux edzinigxos", gxi difinas. Cxu tiu estas +prudenta kondicxo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne +doni cxion al unu aux partigi la sumon inter ambaux, tiam ni nun +evitus la korsxirantan cxagrenon. La perdo min ne malgxojigas, sed la +malagrablajxo!--Alimaniere certe farigxus, se la severa sorto ne +estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je +morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu +la botiston! + +JANJO. Marto estas pli riprocxinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu +regas kaj konsilas tie cxi. La botisto, la filoj kaj mi devas sxin +obei. Sxi cxiam malafable agis kontraux mi, precipe, de kiam ili +konvinkigxis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo, +estis vana. + +KRISCXJO. Sxi ja estas la konata Marto de botisto. + +JANJO. Ho, se mia patro estus tie cxi! Kiel li povis lasi sian +edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj! + +KRISCXJO. Mi ion auxdis pri li. + +JANJO. Pri mia patro! Kion vi auxdis? + +KRISCXJO. Ke li ree trovigxas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas +vidita en Abo. + +JANJO. Sed la puno minacas lin. + +KRISCXJO. Kelktagan areston la legxo ordonas al maristo, forkurinta +el sia sxipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la +sxipanaro forlasis la saman sxipon dum la sama vojagxo, kio pruvas, +ke ekzistis malgxustajxoj cxe la cxefoj.--Nun, Marto venas. + +JANJO. Forrapidu, Kriscxjo! + +KRISCXJO. Sxi jam atingis la sxtuparon. + +JANJO. Ni estos perditaj. + +KRISCXJO. Nenia dangxero. (Marto envenas.) + +MARTO. Kriscxjo en mia domo? For de tie cxi! Jen la pordo antaux vi. + +KRISCXJO. Malantaux mi gxi estas, sed antaux mi estas la fama Marto +de botisto, kaj jen staras Kriscxjo, fiancxo de sxia zorgatino, juna +kaj brava forgxisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin. + +MARTO. For el mia cxambro, sentauxgulo! + +JANJO. Iru tuj, Kriscxjo, ne disputu kun sxi. + +KRISCXJO. Ni farigxu de nun geamikoj, Marto mia, cxar mi ne plu +malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas +al via Esko. + +MARTO. Malbenita viro, cxu vi ne foriras de tie cxi? + +JANJO. Obeu min, Kriscxjo! + +KRISCXJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaux nia +tuta parohxo kaj multaj najbaraj parohxoj resonos de la kanto, kiun +mi nomos: "Marto de botisto." (Foriras. Marto jxetas boton post +li.) + +MARTO. Fulgulo! + +ESKO (el la subtegmenta cxambro). Kia bruo tie malsupre? + +MARTO (al Janjo). Malspritulino! Cxu mi ne malpermesis vin +komunikigxi kun li? + +JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin. + +MARTO. Fermu la busxon kaj donu la trikajxon el viaj ungegoj. Cxu ecx +unu colon gxi longigxis hodiaux? For! Rapidu al la kampo por sarki +kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre? + +ESKO (en la subtegmenta cxambro). Nu, mi vestigxas por la +edzigxofesto, kiel estis ordono. + +MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaux alvenos la kantoro kaj Micxjo. + +ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi jxus surprenas la pantalonon de +la patro. + +MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edzigxvojagxo ree kauxzos multe +da ridfamoj; cxar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro +kaj celtabulo de cxiu sxerculo. Certe mi, Dio tion scias, lauxpove +klopodis lin eduki, cxu per konsiloj cxu per vipo, sed cxio estis +vane: alportita akvo ne restas en la puto.--Ivaro ankoraux ne sxajnas +esti hejme kaj jam hieraux li ekiris vilagxon, la idacxo; sed sciu, +mi estas ree moligonta vian dorson, atendu nur! Oni devas fari +sian eblon. La krimo postulas punon, cxu gxi edifas aux male; la puno +devas sekvi.--Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua +kaptita de malvirto, de loko al loko dibocxeme vagadas. (Tobio venas.) + +TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro? + +MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri cxien, dum vi sidas hejme, +kiel pik-aso, indiferenta pri cxio. + +TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laux via propra volo. + +MARTO. Kion fari, cxar mi estas la sola agemulo en tiu domo, cxiuj +aliaj estas mizeraj malrapiduloj? + +TOBIO. Cxu venos la kantoro? + +MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas. + +TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojagxo de Esko? + +MARTO. Ke li jxetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la +fiancxino kune kun Micxjo Vilkastus. + +TOBIO. Cxu ni ne donu al ili cxevalon? + +MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu posxtan cxevalon; sed +de tie cxi ili marsxu piede. + +TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaux +baldaux atingos la saman indecon, pro tio la piedmarsxo sxajnus eble +iom nekonvena kaj eble ecx hontiga por la peka koro de l' homo. + +MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli +da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindajxoj li liveros, cxar li +havas malspritan originon, vi scias. + +TOBIO. Cxu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la +envio elpensis. "Cxu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas", +oni kantas.--Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel +lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe. +Li ne estas malsagxa, nur iom obstina, kion pruvas ecx lia hararo, +kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel cxe la maljunulo mem tie cxi. +Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. +(Esko envenas edzigxvestita.) + +MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin gxeni; cxar la +afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, +kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi +estus jxetota en profundegajxon. + +ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo? + +TOBIO. Hej, Esko! Kun mia cxapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu +mi antaux dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Sxajnas +al mi kvazaux en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn +malantauxe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj +mankis ankoraux kvin monatoj gxis via naskigxo. Sed tiel sxangxigxas +la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaux trovante +spacon en tiu sama frako; jes, tiel sxangxigxas la mondo, Esko mia. + +ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo? + +MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante sxtrumpon, kiun Janjo lasis.) +Jes, kiel placxas al mi? Tiu vestaro bone tauxgas, mallertulo. + +ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo? +Rigardu min atente de malantauxe. (Iras al la pordo.) + +TOBIO. Bonege! Vi pasxas impone kvazaux dragoncxevalo. + +ESKO. Sed nun estas la demando, pacxjo, kiel la frako sidas sur mia +dorso. + +MARTO. Gxi sidas kiel plej bone gxi povas sidi sen selo, vi +lignocxevalo! + +TOBIO. Bone, tre bone gxi sidas. + +ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Pacxjo, cxu vi gxuste +scias kaj perceptas al kio mi ekiros? + +TOBIO. Ho jes! Felicxan vojagxon! Felicxon! mi diras. Floru kaj vivu +longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, cxar la +unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis "panon". + +ESKO. Mi esperas ke gxi ankaux estu mia lasta.--Mi ekiros al mia +edzigxofesto, pacxjo. + +TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni cxiuj +benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj dangxeroj povas vin +renkonti sur tiu vojagxo, ecx la morto, kaj memoru, ke ankaux vi +estas granda pekulo. + +ESKO. Ni cxiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.--Mi prenas gravan +pasxon, pacxjo. + +TOBIO. Mi komprenas. + +ESKO. Mi ne aludas tian trotpasxon per miaj piedoj, tute ne. + +TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda sxangxo, kiu nun al vi +okazos per via edzigxo; jen la grava pasxo. + +ESKO. Gxuste tion mi aludas. + +TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin +iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj. + +ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed cxiuj +ne ricevis spritecon. + +TOBIO. Vi estas prava, filo mia!--Auxdu, mi rakontos al vi +okazintajxon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li +havis filon, kiu estis ekironta por edzigxi. Atentu, Esko, mia nomo +ankaux estas Tobio kaj mi ankaux havas filon, kiu intencas edzigxi. + +ESKO. Mirinda koincido! Cxu estis ankaux ili ambaux botistoj? + +TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.--Kiel mi +jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, cxar nun la filo ekiris por sin +svati al la virino, kiu jam sep fiancxojn havis, sed ili cxiuj estis +mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino... + +ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de +l' okuloj. + +TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas eljxeti +kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojagxo. + +ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignosxuiston en la +sama vilagxo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi +sciigxis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur +lignosxuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi farigxi +majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima jugxeja +kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed lauxsxajne ne tre dangxera. + +TOBIO. Gxuste kaj prave dirite. Cxiam kaj en cxio niaj karakteroj +samigxas. Via kuragxo pli kaj pli grandigxas!--Sed kie mi interrompis +mian rakonton?--Nu, la malcxasteco atakis tiujn sep kaj pro tio +ili estis mortigitaj.--Auxskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio. + +ESKO. Mi silentas kiel muro. + +TOBIO. Kaj cxar nun la filo de Tobio ekiris por edzigxi, angxelo de +Dio alvenis. Auxskultu, Esko! + +ESKO. Kiel muro. + +TOBIO. Angxelo el cxielo alvenis kaj proponis farigxi svatisto al +juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili pasxis, pasxadis kune +lauxlonge la sxtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio +lauxte ekkriis; cxar granda fisxo ... + +ESKO (al Marto). Panjo, cxu vi ankaux metis haringetojn en la +porvojagxan sakon? + +MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.) +Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, cxar mi scias, +ke malpli ne suficxas. (Iras maldekstren.) + +TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam +estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.) + +ESKO (sola). "Jen la mondo sxangxigxas", diris pacxjo. Gardu min! +Grava pasxo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne +estas tempo de ludo nek de sxerco. Strangaj sentoj en nuna momento +movigxas en mia korpo de kapo gxis kalkano. Estas antauxgusto de +edzigxofesta gxojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto +edzigxas, tiam la mondo renversigxos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj +post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: "Tuta mondo nun +gajigxu." Mi devas plori. (Visxas siajn okulojn.) Sed cxu la ploro +ankoraux povus sxangxi la aferon? Tute ne; mi do kuragxigxu kaj kantu +edzigxan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas +konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj cxarma, tamen mi volus aldoni +kelkajn rekantajxojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen +gxi estas: (Kantas.) + + Edzigxfesto cxiujn okupas, + Malgxoja nur sxajnas knabin'; + Adiauxo el hejmo sxin premas, + Sxi tamen fiancxon atendas. + Sur kampo karulo jam venas, + Lin garboj belege cxirkauxas. + +Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.) + + Tiluli', tiluli', + tilulilu liluli'! + +Nun la dua strofo: + + Treega bruad' komencigxas, + De gxojo resonas la dom'. + Ne ploras plu la fiancxin', + La estonto gajigas sxin. + Kun kron' de honor' sur la kapo + Sxi dancas kaj busxo ridetas. + Tiluli', tiluli'! + Tilulilu liluli'! + +La tria strofo: + + Jam pasis cxarmega la jaro, + Simila al songxo, kaj nun + Sxi kantas al sia infano + Pri land' de felicxo kaj am', + Kies altaj montoj vidigxas + En tia la malproksimeco. + Tiluli', tiluli', + Tilulilu liluli'! + +Kaj nun la kvara strofo ... + +MARTO (je la flankpordo). Cxu vi volas fermi la fauxkon, rano, aux +cxu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li +volas imiti kokkrion, la kokacxo! (Malaperas.) + +ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaux +brulanta pecxbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la +edzigxo.--Greto! mi sentas kapturnigxon memorante, ke mi baldaux +unuigxos kun vi, aux ke mi farigxos vi kaj vi farigxos mi, alivorte, +Esko farigxos Greto kaj Greto farigxos Esko; oni do nomu nin cxu +Esko-Greto cxu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi jxuras al vi, +Greto mia; kaj se la malica satano, kiu gxis la fino de la mondagxo +insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia +blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraux la busxegon, +tiel faru, Greto, gxis la dentoj klakos en la fauxko. Cxar li, kiu +libervole faris sanktan jxuron pri fideleco kaj gxin rompis, lin tero +kaj cxielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio +kaj Zebedeo alvenas.) + +TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro! + +ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo! + +ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urgxaj aferoj nun postulas +vian lertecon por ke cxio farigxu lauxlegxe. Mi nun--Dio gardu nin, +la junulojn, komencis petolsxerci, mi ankaux, kaj intencis havigi al +Micxjo Vilkastus novan cxemizon.[1] + +TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!--Sed +la kantoro jam scias la aferon. + +ESKO. La afero estas jena, sinjor' kantoro. + +ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro gxin sciigis al mi; jes mi scias kaj +akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro +estas skribota. + +ESKO. Cxefe estas, ke cxio okazu lauxlegxe. + +ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas +sube sian parafon, kiu estas atestata. + +ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same. + +ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa. + +ESKO. Laux mia prudentacxo gxi estas necesa por ke estu lauxlegxe. + +ZEBEDEO. Junulo, cxu vi volas disputi kun maljunaj personoj? + +TOBIO. Esko. + +ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra +parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la cxefa persono kaj +pro tio mia nomo ne manku en la atesto. + +ZEBEDEO. Certe gxi devas tie trovigxi, sed en la teksto. Sube estas +nomo kaj parafo de via patro, apud gxi la nomo de atestanto kaj plej +sube "Zebedeo, kantoro". + +TOBIO. Nu, eble vi komprenas? + +ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu farigxos atestanto? + +TOBIO. Micxjo Vilkastus estas plej tauxga. Li estas svatisto de Esko +kaj lin ankaux akompanas al la edzigxofesto. Laux interkonsento li +jam devus esti tie cxi. Ekiru, Esko, por informigxi pri li. + +ZEBEDEO. Jes, junulo, iru. + +ESKO. Mi rapidas, cxar jam urgxas. (Iras.) + +ZEBEDEO. Cxu vi vizitis pregxejon hieraux? + +TOBIO. Ne, Dio pardonu min. + +ZEBEDEO. Domagxe, domagxe, granda domagxo. Johano Kurkelo tie +predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l' Sinjoro. + +TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de ricxulo sukcesas, kontrauxe +farigxas kun malricxulo.--Cxu vere Johano jam aperis en la +predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj sxajnis li al mi +iom naivega, tamen li nun estas magistro. + +ZEBEDEO. Gimnaziano, gxis plue gimnaziano; sed en tiu junulo logxas +spirito de l' Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj +auxdinta liajn vortojn, mi vetas, ke ecx viajn renojn li estus +tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia vocxo tremetis. Sed +baldaux li sin orientis, rugxigxis kiel fajra forno kaj skuante la +kapon lauxte kriis: "vekigxu, kiu dormas, vekigxu, kiu dormas".--En +du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri terurajxoj +de infero, la dua pri gxojoj de cxielo.--Ho, ho, tia knabo! Angxelon +de l' Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, sxvitante kaj +spiregante. Kaj fine vidigxis la efiko de lia patoso: subite dolcxa +emocio kaptis la virinaron en la pregxejo kaj poste mallauxta kaj +dauxranta ploreto auxdigxis, kiel cxiam okazas je trafo de la Vorto. + +TOBIO. Kaj la viroj? + +ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaux sxtipoj. + +TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas felicxa. Sxi savos sian animon +pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj +pereos ol inter la virinoj. + +ZEBEDEO. Bedauxrinde vi estas prava, tion pruvas la cxiutagaj +ekzemploj. Tio cxi vidigxas ankaux en la kunvenoj sabatvespere cxe la +pastra helpanto--vere religia viro--la virinoj cxiam cxeestas pli +multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte +mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardigxintaj, jes hardigxintaj. +Sed sub severa postulo ecx virbesto naskas, diras la proverbo, kaj +tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn +antaux ol la Vorto faris impreson cxe la viroj; fine doninte al ili +kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: "ecx pri tiu prediko +vi foje estos responda", vidu, la mentono cxe kelkaj maljunuloj +tremetis kaj la hartufoj sxanceligxis. Kaj nun, kiam li alvenis al +la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la cxielon, +tiam peza mugxado auxdigxis en la tuta pregxejo, kiel en la arbaro +dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne ecx unu okulo restis +seka. Tia estis la hierauxa diservo, kies cxarmon vi, Tobio, ne +gxuis. + +TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo. +La Cxiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan +mondon.--Kiel li sin klarigis kun la proklamoj? + +ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis +komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus +okazinta malsukceso. + +TOBIO. Kiel li proklamis pri la edzigxatesto de Esko? + +ZEBEDEO. Bone.--Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi: +cxu vi bone informigxis pri la karaktero de via estonta bofilino? +Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun +malbona virino. + +TOBIO. Oni asertas, ke sxi estas cxasta knabino. Vi ja scias, Greto +de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la +afero tiel sukcesus? Unue gxi estis kiel musxo, sed kreskis kiel +bovon, jen gxia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun +Micxjo Vilkastus vizitis sorcxulon, li konatigxis kun la knabino, dum +ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorcxulon. Micxjo observis +kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion, +brave uzis la okazon, farigxis svatisto kaj la afero sukcesis bonege. + +ZEBEDEO. Cxu cxio sin bazas sur tio? + +TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta +Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la +Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo. +Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta +tago kaj ecx iom dum la sekvinta! Hi hi hi! + +ZEBEDEO. Cxu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aux +edukatino de Karri? + +TOBIO. Ili cxiam agis kun sxi kiel kun edukatino kaj tute malricxa +sxi ne sxajnas esti; oni certigas, ke sxia tenejo enhavas diversajn +ajxojn. Du tagojn post la edzigxofesto la pakveturiloj, laux +interkonsento, alvenos tien cxi.--Hodiaux Esko kaj Micxjo ekiros, +morgaux ili alvenos al hejmo de la fiancxino tiel frue, ke ili +ankoraux havos tempon prizorgi la edzigxproklamon por proksima +dimancxo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon gxis la +sankcio Micxjo pasigos cxe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la +fiancxino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo farigxos al li +plezurega. + +ZEBEDEO. Plezurega la tempo farigxis por Jakobo dum atendo al la +junulino Rahxelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas cxiam rekte eldiri +miajn pensojn, ecx kvankam ili malplacxus al la auxskultanto.--Mi +scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian +zorgatinon, Janjo, edzigxi kiel eble plej baldaux, cxar, kiu tion +unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Sxajnas al mi, ke via +filo farigxos la felicxulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li +havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja +estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malricxa; al sxi estas +"marcxo tie, koto cxi tie, seka nenie". Kaj atentu plue: sxi estas +pliagxa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas? + +TOBIO. Mi komprenas vin. Sed cxiuj en la mondo al si mem petas +la cxiutagan panon. Estas devigo; ni logxas sur la erikejo, sur la +seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj cxie +kiel grizaj katoj, emaj elsxiri la okulojn unu de la alia. La terura +malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du +malgrandajn herbejacxojn apud la marcxo, kiuj ebligas nutri bovinon. +Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj sxtipoj. Fine mi do ricevas +laktoguton en mian kuveton kaj iafoje ecx butereron sur mian +panpecon. Jes, bona kantoro, la malricxulo devas klopodi per ungoj +kaj dentoj por gajni sian porvivon. + +ZEBEDEO. Certe la malricxeco ne estas honto nek krimo, sed tamen +peza sxargxo, kaj la ricxulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi +kuragxas diri al vi kelkajn vortojn, kuragxas vin riprocxi pro via +maldankemeco al Li, de kiu cxio bona venas. Vi estas pli bonhava ol +kontrauxe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas cxevalon kaj +bovinon kaj mi scias, ke cxiam auxtune vi bovidon kaj porkidon +bucxas; tamen vi nomas vin malricxa. + +TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj +cxiam kelkaj argxentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio +dank' al Dio! + +ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredajxon al +malricxulino, tion vi devas fari kaj ne gxin proprigi al vi mem per +maljusto. + +TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas sxin agi +laux sxia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne +kontrauxdiras nek malhelpas. + +ZEBEDEO. Laux legxo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo. + +TOBIO. Cxio dependas de Marto kaj mi devas obei sxin; nenio helpas. +Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la +heredajxo? Mi rajtigas mian filon edzigxi, cxar li tion humile petas, +kaj se li edzigxas antaux ol Janjo, li ricevos la heredajxon, tiel +klare diras la testamento. Mi ankoraux vin foje demandas, cxu tio +estas malpraveco? + +ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkauxze malhelpas vian zorgatinon +edzinigxi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas auxdinta, ke +la forgxisto Kriscxjo amas la junulinon kaj sxi amas lin, sed vi de +cxiuj fortoj malhelpas ilian unuigxon. + +TOBIO. Estas vere; mi kontrauxstaras la aferon por la bono de Janjo +mem. La forgxisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena +de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li +tromplogos edzinigxi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la +plej granda kanajlo en nia parohxo. Jen kelkaj el liaj petolajxoj: +Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forgxejo, li prezentas al vi pipon, +vi fumas momenton, subite vi auxdas pafbruon antaux la nazo, kaj vi +trovigxas meze de pulvofumo, kaj estu gxoja, se nur kun doloretanta +vizagxo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Cxu vi scias kion li +faris al Manjo Mahlamaki, kiu iom raportacxis pri li cxe la eklezia +ekzameno de legoscio? Li jxetis en brutarejon de kompatinda Manjo +saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri +cxevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed +li ankaux sciis la supersticxemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo? +Kvazaux sago sxi flugis al la pastrejo kun la sorcxsaketo en la +mano. Ho, kiel la preposto Kriscxjon riprocxis. Tia estas la viro. + +ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l' vivo kaj mi malamas +malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas jugxi la homon +malinda. + +TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon +edzinigxi kun li antaux ol min legxo devigas, kaj tiam la junulino +kulpigu sin mem, cxar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo +tiel implikigxas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontrauxstareble +volas edzigxi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato. + +ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, gxis li atingos sian +21:an jaron. + +TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetigxi vole-ne-vole. +Cetere oni ne povas nin riprocxi pro tio, ke ni per permesata maniero +profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke sxi rifuzis +farigxi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian +edzigxon ankaux la kaporalo celis per sia testamento. Li estis +stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj cxiam +asertis sin la plej malfelicxa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n +kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurcxemizaj infanetoj. Li admiris la +rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamigxis +en la milda kaj sagxa rigardo de Janjo kaj versis pri gxi. Li iomete +vizitis lernejon en sia juneco.--Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn +antaux sia morto li decidis, ke ambaux infanoj estu liaj heredantoj, +sed laux stranga kondicxo. "Tiu el ili"--li difinis--"kiu unue +edzigxas, heredu kvincent talerojn". Kredeble tiu kondicxo estis +sxerco, cxar li cxiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la +kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edzigxo de tiuj ambaux junaj +personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro +tio, post edzigxo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto +kaj akceptos la talerojn, kiuj lauxlegxe apartenas al ni. + +ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone sxajnas, mi diris mian opinion +malkasxe, laux mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi +petas! + +TOBIO. Nu nu, nu nu! + +ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon. +(Elprenas el sia posxo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.) + +TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro. + +ZEBEDEO. Nu, mi auxdas. + +TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito +Tienhaara logxas, kiel vi scias, nur kelkajn centpasxojn de tie cxi. + +ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por mangxi kaj la akvo por +trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne +deflankigxis el la naturo. + +TOBIO. La homo estas perdita sxafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne +domagxas, nur aldonos novajn fortojn. + +ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn! +Sed kial miri; tiel ja diras ankaux aliaj, forgesante, ke cxiu +ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo +estas nekompensebla. Jam je la naskigxo estas al cxiu donita certa +kvanto da tiu forto kaj laux gxi dependas ankaux nia vivdauxro kaj +kiam gxi estas eluzita la vivfadeno rompigxas. Tio estas vero, +kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj. +Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon. + +TOBIO. Certe estus bone vivi laux la Vorto. Sed cxu tio okazas? La +homo estas surdema, obstinema kaj malsagxa, cxar li ne komprenas kio +utilas al li. Jes, kantoro; la malsagxeco de la homaro estas granda +kaj cxiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la +ekzemploj.--Nun, jen estas Esko kaj Micxjo. (Esko kaj Micxjo +envenas.) + +ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidigxas kaj ekskribas.) + +TOBIO. Nu, Micxjo! Du bravaj junuloj ekiras edzigxi. + +MICXJO. Senprokraste ni devas ekiri. + +TOBIO. Tuj, Micxjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn ecx renkontanta +malsata rabistaro ne timigus. + +ESKO. Mi neniam timas, pacxjo. + +TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaux +nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la pregxejo pri granda +sxtelisto, kiu sxtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu, +se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus +rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo? + +MICXJO. Sepcent taleroj. + +TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaux: akre rigardu cxiun, +kiun vi renkontas. Memoru ankaux lian eksterajxon: mallonga hararo, +pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laux +la anonco. Vizitu ankaux la sagxulon, logxantan en la sama vilagxo +kiel la fiancxino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun sxteliston--kio +estus bonsxanco--certe vi povus lin ekkapti, vi ambaux. + +ESKO. Tuj mi sxnurligus lin kaj facile vindus kvazaux infanon. Aux +cxu vi kredas min timi unu viron? Micxjo, palpu tiun brakon, palpu +tiun femuron, palpu tiun genuon! + +MICXJO (palpas laux admono de Esko). Ja--ah! + +ESKO. Ja--ah, Micxjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la +ledon. Cxu vi kredas? + +MICXJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo. + +TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias. + +ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Micxjo, tiu gorgxo ankoraux ne +sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek +noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel +multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj +fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro. + +TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko. + +MICXJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaux nelonge ankoraux kredis, ke +la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo. + +ESKO. Gxuste tion mi kredis. + +MICXJO. Kaj ecx ankoraux vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas +mondon. + +ESKO. En cxi tiun pekan mondon. Gxuste tiel.--Kion vi auxdis pri miaj +laborvizitoj en la parohxo? + +MICXJO. Nur bonon. + +ESKO. Mi ne sxtelas, ne. + +TOBIO. Kompreneble, tute ne. + +ESKO. Mi ne sxtelas. Ho ne. + +ZEBEDEO. Sxst! + +TOBIO. Silentu! La kantoro skribas. + +ESKO. Tion mi ne faras. + +ZEBEDEO. Tobio! + +TOBIO. Cxu vi bezonas la parafon? + +ZEBEDEO. Tien cxi vi gxin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian +parafon.) + +MICXJO (aparte). Kiel finigxos la edzigxvojagxo, mi ne scias, sed mi +estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj sxian mastron +estis nura sxerco, kvankam laux opinio de Esko severa vereco.--Nu, +farigxu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojagxmonon de la +fiancxo. + +ZEBEDEO. Tre bone. + +TOBIO. Gxi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni +gxin tien. + +ZEBEDEO. Perdo de honoro. + +TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito cxe malliberejo! Severa legxo! Sed +kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple +jena kaprinhufo, sed gxia signifo estas grava. + +ZEBEDEO. Micxjo Vilkastus! + +TOBIO. Micxjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas +edzigxpermeson al mia filo. + +MICXJO. Mi atestas kaj je bezono jxuras pri tio. (Desegnas sian +parafon.) + +ESKO (aparte). Ankaux mia parafo estos tie desegnota. + +ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) Mi transdonas +gxin al vi kaj vi povas gxin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu +koncernas al mi. + +TOBIO. Mi transdonas gxin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.) + +ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun pasxon propravole. + +ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis. + +TOBIO. Cxio estas preta, mankas nur via porvojagxa sako, kiun vi tuj +ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi +revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fiancxino certe vi +ricevos cxevalon. + +MICXJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie. + +TOBIO. Sendube, Micxjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke +la koltuko de l' fiancxino flirtu kvazaux militflago, tio faros +imponan kaj fieran aspekton. + +MICXJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la +gefiancxojn. + +TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidigxinta apud la tablo +kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko, +kion vi faras? + +ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo. + +TOBIO. Esko frenezigxis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.) + +ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco! + +TOBIO. Ha fusxulo, kanajlo, acxulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo! + +ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian busxon; +sed cxar vi estas mia patro, tio estas nefarata. + +ZEBEDEO. Ega malhumileco! + +TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi +fiancxfestan regalon, jes, tion mi diras. + +ESKO. Festan regalon!--Mia kolero iom post iom boligxas. (Ekprenas +segxon kaj gxin jxetas kontraux la plankon.) Cxi tiu viro estas +nehumiligebla. (Eliras el la cxambro.) + +TOBIO. Pro Kristo, tia knabo! + +ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego. + +TOBIO. Kian penon la infanoj kauxzas! Nekredeble al cxiu, kiu ilin ne +posedas. Danku Dion, kantoro, cxar vi restis frauxlo. + +ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto, +ke mi estus severa patro, tre severa. + +TOBIO. Severa patro oni ankaux nomas min. Sed cxu severeco cxiam helpas? +Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj +en la arbaro, kvankam stilo de sama sagxa mano, tamen unuj estas +rektaj, aliaj kurbaj. + +ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaux de tio, cxu dum la kreskado oni +permesas kurbigxon al la plantido. + +TOBIO. Gxuste kaj sagxe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras. +Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu +pensas pri tio? (Esko envenas.) Cxu vi plue vidigxas, mallertulo? + +ESKO (aparte). Mi volus dauxrigi mian koleron; sed la situacio estas +grava. + +MICXJO (aparte al Esko). Repacigxu Esko! + +ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi, +patro! + +TOBIO. Cxu vi tutkore petas pardonon? + +ESKO. Jes, tutkore mi tion petas. + +TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion "cxe la denta kavajxo" kaj +min konduti kvazaux kolerega bovo. Petu ankaux pardonon de la +kantoro. + +ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kasxu ion en la denta kavajxo kaj ne +vin kondutu kvazaux kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo. +Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekgxema vocxo.) He, jes! + +TOBIO. Auxdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri +li? + +ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero +estas nesxangxebla. + +TOBIO. Jes, jes. Sed la jxusa murmuro nun estu forgesata, ne ecx unu +vorton plu pri pasintaj aferoj, ni cxiuj estu ree bonaj kamaradoj. +Cetere, pro kio patro kaj filo disigxu malamike unu de l' alia. Kaj +disigxmomento ja cxi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon +por firmkunigxi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi +en cxeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaux ol Greto +aperis? + +ESKO. Mi estus edzigxinta kun sxi; sed sxi nur mokis min, nomis min +strigo. + +TOBIO. Mi scias, ke multaj sxerculoj emas vin nomi naivega kaj +malsagxa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin, +cxar gxi cxiam estis cxasta kaj neriprocxinda. Sed vi posedas sanan +prudenton, tion mi garantias.--Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi +lin per implikaj demandoj; faru tion en nia cxeesto! + +ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin? + +TOBIO. Ekzemple pri edzigxofesto kaj gxia celo. + +ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edzigxofesto? + +ESKO. Gxi havas plurajn celojn. + +ZEBEDEO. Gxia cxefcelo? + +MICXJO (aparte al Esko). Ke edzo igxu kapo de sia edzino. + +ESKO. Ke edzo igxu kapo de sia edzino. + +ZEBEDEO. Sed gxia cxiela, gxia solena celo? + +MICXJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj. + +ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj. + +ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn! + +TOBIO. Esko! + +ESKO (aparte kaj dubante rigardante Micxjo'n). Aux li mensogetis al +mi, aux li estas malsagxulo. (Malproksimigxas iomete de li.) + +TOBIO. Demandu lin pri kreo de l' mondo, pri Abrahamo kaj Isako. + +ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita? + +ESKO. Gxi estas, laux diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el +argilpeceto kaj el nenio. + +ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita? + +ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundigxu!--Plue, tion neniu scias, ecx +kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj. +Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin! + +TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano sxi +portas dupartigitan sakon, kies ambaux partoj estas plenigitaj.) +Jen via porvojagxa nutrajxo, junuloj; kaj nun ekiru! + +ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj gxin metas sur +la sxultron.) + +MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojagxaj kaj edzigxfestaj +elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, cxu vi kapablus kalkuli +monon? + +TOBIO. Mankas al li sperto. Micxjo zorgu pri la mono. + +ESKO. Micxjo prenu la monon, mi portas la sakon. + +MARTO. Jen Micxjo! Atentu, ke vi estu sxparemaj. (Donas monon al +Micxjo.) + +MICXJO. Nur al necesegaj bezonoj gxi estu uzota. (Ivaro envenas.) + +ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado. + +MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentauxgulo, kie vi +ree vagadis kaj laux permeso de kiu? Kie vi estis? + +IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn +de Junttihuhta kaj, cxar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis +por bani kaj pasigis la nokton cxe la familio. + +MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.) + +TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraux al li cxi tiun fojon. +Li promesas plibonigxi. Cxu jes? + +IVARO. Jes. + +MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilagxo al vilagxo +li kuras, nin hontigas kaj malprofitas. + +ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta'n por rigardi la hundidojn. + +IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La +petolajxoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila. + +ESKO. Eble li ankaux banis tie, tio ja estis oportune. + +IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da +karbohaladzo suferigas mian kapon. + +MARTO. Brandhaladzo gxi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi +varmigos vian dorson. + +TOBIO. Marto! Atentu cxeeston de kantoro. + +ZEBEDEO. Mia cxeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta +gxustatempe, eble portos belajn fruktojn. + +IVARO. Placxus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur +mia dorso; tamen sxparu miajn sxultrojn, panjo, ankoraux cxitiun +fojon; mi promesas plibonigxi laux mia povo. + +ESKO. Nu.--Kion vi diras, Micxjo? + +MICXJO. Mi petas pardonon al Ivaro. + +ESKO. Mi ankaux petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia +adiauxo. + +MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restacxas? + +MICXJO. Nun ni ekiru. + +TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian +revenon. Ni arangxos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni +tiam ecx dancu laux klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco +ne suficxos en la cxambro, ni uzu la platajxon ekstere. Ni esperas, +ke ankaux vi, kantoro, nin honoru per via cxeesto. + +ZEBEDEO. Mi dankas vin. + +TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalajxojn. Kaj tiam +montru, ke vi estas fidinda viro! + +IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone. + +TOBIO. Cxio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru. + +ESKO. Permesu, ke mi kiel adiauxon, deklamu kelkajn versojn, +verkitajn de la mortinta kaporalo. + +MARTO. Adiauxdeklamo estas nenecesa, nur ekiru. + +TOBIO. Ho, Marto, ni auxskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj +ni devas montri dankemon al lia memoro.--Nu, Esko, iu amkanto! + +ESKO. Gxi estas militkanto: + + Milittrompeto sonas, + Mi gxian vocxon konas; + La devo min admonas, + Cxar kapitan' ordonas. + + Farigxas la ribelo, + Ektondras ferbarelo ... + +Ferbarelo, gxi estas kanono ... Cxu vi vidis, kantoro, la +metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la pregxejon dum +pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado farigxis! + +MARTO. Fermu jam la busxon kaj ekmarsxu, cxu vi komprenas? + +MICXJO. Nun ni foriru, Esko. + +TOBIO. Iru kun beno! + +ESKO. Nun ni iru kvazaux pelataj de diablo.--Cxu mi kunprenis cxion, +kion mi bezonas? Cxu mi ion forgesas? + +MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaux ol kutime, kaj +ordonu la maldiligentan Janjo'n eniri el la terpomkampo. + +ESKO. Mi ordonos.--Janjo nomis min strigo.--Cxu mi havas cxiujn +necesajn objektojn kun mi? + +TOBIO. Jes jes, cxion vi havas, Esko. Nun adiaux, filo mia! + +ESKO. Adiaux! Saluton! (Micxjo kaj Esko ekiras.) + + + + +Akto dua. + + +(Vasta cxambrego en la domo de Karri, en la cxambrego edzigxfestantoj, +viroj kaj virinoj. Okazas edzigxofesto de Jakobo kaj Greto. Je +levigxo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo +de l' cxambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en +la vestiblo ESKO'N kun sako sur la dorso, kaj MICXJO'N.) + + +KARRI (je cxeso de l' danco). La gejunuloj gxoju kaj la gemaljunuloj +gaje rigardu ilian amuzon, aux, se placxas ankaux ili movu siajn +piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela +auxgustotago. (Du pafoj auxdigxas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed +pafu mallauxte. Ne, pafu tiel, ke la cxambrego tremas kaj la koro +saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas +al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu, +Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago? + +JAKOBO. Ho, mastro, gxi sxajnas al mi edzigxofesta; mi gxojas. + +KARRI. Kaj tamen vi estas la cxiama seriozulo. Sed mi ja konas vian +karakteron. Sub la malglata krusto trovigxas multe pli, ol oni +supozas. Mi diras al vi: vi havas kauxzon gxojegi, cxar vi ricevas +bonegan edzinon. + +JAKOBO. Mi tion esperas.-- + +KARRI. Bonegan edzinon!--Venu tien cxi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel +placxas al vi esti edzino? + +GRETO. Bone gxis nun. + +KARRI. Tre bone ankaux dauxre; cxar nun la afero estas decidita kaj +fiksigxis kiel pecxo cxe gudro, kiel kato cxe fresxa lakto.--Memoru: +tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble +iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, cxar nun la amiko +tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj ecx la +morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed sxin memori +estas mia kasxita gxojo, kaj alian mia okulo ne plu sercxas.--Sed nun +estas gxojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed gxuste tiu +festo fremdigas Greto'n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian +foreston. + +GRETO. Kun malgajo ankaux mi disigxas kaj kun emocio lasas viajn +etajn bonkondutajn infanojn. + +KARRI. Kvazaux ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis. + +GRETO. Kvazaux mia propra hejmo tiu domo estis al mi. + +KARRI. Kaj fidela kvazaux propra filino vi min servis. Mi klopodos +vin rekompenci.--Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu +larvmordetado, ne tre placxas al vi, plivole vi marcxojn fosus kaj +sxtipojn tordus. + +JAKOBO. Estas vero, malmulte placxas al mi la laboro, al kiu oni min +difinis en mia infaneco, vi ankaux scias, ke gxi estas malmulte +profitdona. + +KARRI. Pro tio, forjxetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu piocxon +kaj hakilon! La tutan parton malantaux Kontinmaki mi donacas al vi. +Tie konstruu al vi hejmon kaj senimposte gxin uzu dum via tuta +vivo. La "Belulinon" el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran +cxevalidon el mia cxevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos +vin per cxevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas. + +JAKOBO. Nobla promeso! + +KARRI. En tago de via edzigxofesto mi tion promesas. + +JAKOBO. Duoblan kauxzon ni havas hodiaux por gxoji. + +GRETO. Mastro, ni ne povas vin suficxe danki. + +KARRI. Mi nur repagas mian sxuldon. Unu aferon mi tamen postulas de +vi, Jakobo. Amu Greto'n; bonega junulino sxi estas, kiel mi jam +diris, eble sxi ankaux estas iom petolema; tion mi observis, kiam sxi +kapturnigis la filon de l' botisto kaj la viro eble ne komprenis la +sxercon. Mi tamen kredas, ke li fine gxin perceptis. (Dume la +dutenila bierujo cxirkauxiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo! +Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon! + +TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne sxparas sian arcxon. Sed mi +devas atentigi la gefiancxojn, la mastron kaj la gastojn pri io. +Auxskultu al mi cxiuj! Jen estas: Mia patro--li logxas en dometo en +la alia fino de l' vilagxo, tie logxas ankaux mi--mia patro nome +malamas cxiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi +violonon je kia ajn okazo. Li ecx ne scias, ke mi violonon posedas; +mi gxin kasxas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al +la cxefafero. Se li nun sciigxus, ke mi ludis je tiu festo, diablo +min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la +knabo kaj min tanus suficxe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado +vidus, certe min kredus esti de cigano acxetita cxevalo. Tia +maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin ne sciigi al li, +ke mi estis ludanta cxi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus: +"Kiu estis ludisto?" Vi respondu, ke vi ne konis lin, aux ke estis +Mateo Viluksela, aux Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontrauxdiri +vin mem.--Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi. + +KARRI. Trankviligxu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan +polkon! + +TIMOTEO. Mi ne sxparos mian arcxon. (Ludas.) + +UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por +la vespermangxo. + +KARRI. Okazu laux sxia deziro. Ni do vespermangxu unue kaj poste +dancu. (Timoteo cxesas ludi.) Pretigu la mangxotablon. (Oni pretigas +la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin +enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de +edzigxofesto ne malsekiginte sian gorgxon; tia estas malnova kutimo. +(Micxjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj logxejkamaradoj! +Envenu, envenu bonvole! + +ESKO. Gxojigxu, la festodomo! + +KARRI. Estu bonvenantaj! + +MICXJO. Pardonu al ni! + +ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi +edzigxfestis. + +KARRI. Neniu kauxzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu +bonvenantaj, bonvolu sidigxi kaj partopreni en nia gxojo!--Knabinoj, +alportu bieron al la gastoj!--Ni festas edzigxon de Greto, mia +edukatino, kaj de lignosxuisto Jakobo. + +ESKO. Gxoju, la festodomo!--Ne kredu, mastro, ke ni venis por +kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj. + +KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi +estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj. + +MICXJO. Ni dankas vin. + +ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.) + +KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon. + +ESKO (kasxe rigardante Greto'n. Aparte). Sxi estas bela, kiel rozo +kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas cxagreneton en la +koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru +ecx vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante +trinkujon de Micxjo.) Sed ilia konduto ne antauxdiras malbonon. Ili +ja ecx invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la sxtono. +(Trinkas.) + +KARRI. Cxu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kauxzis vian +vojagxon? + +ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn. + +KARRI. Eble vi celas denove nian faman auxguriston? + +ESKO. Gxuste vi divenis. + +KARRI. Oni sxtelis de vi? + +ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni sxtelis en la urbo +Tampere multajn dekmilojn. Cxu la anonco ankoraux ne atingis vian +parohxon? + +KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaux jam cxe ni proklamita. + +ESKO. Pro tio ni ekiris por sciigxi de l' auxguristo, kiu estas la +sxtelisto kaj kie oni lin trovus. + +MICXJO. Mi havas krom tio ankaux aferojn kun miaj cxi-tieaj parencoj. + +ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la +kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo. + +KARRI. Tiel ja estas promesite. + +ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege ricxa. + +KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la +sxtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonsxancon.--Sed la tablo +atendas nin. Cxiuj bonvole alpasxu. (Cxiuj sidigxas cxirkaux la +tablo.) Gastoj miaj, ne sxparu la regalajxojn, sed satigu vin gxis +via stomako farigxas ronda kaj sxvelanta kiel sako de pastro! + +MICXJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo. + +KARRI. Gxuste jes, Micxjo Vilkastus. + +ESKO. Kusxigxu kaj la stomakon cxirkauxprenu, diras la proverbo. Nur +ne okazu al ni, kiel al Pauxlo Korppila cxe la edzigxofesto de +Peltola. Du tagojn antaux la festo li fastis, ecx ereton ne mangxis. +Venis la festvespero kaj li malsobrigxis tiel, ke fine starigxante, +li pene trenigxis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian +stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris +Pauxlo. + +KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataux dormo, danco malaltigu +la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu. + +ESKO. Alproksimigxante la domon, jam je la drasxejmonteto ni auxdis +tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Cxu estas festo cxe +Karri, cxar tie muziko tonas kaj gxojo sonas? Estis edzigxofesto kaj +gaja ludo. + +KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj. + +ESKO. Tia estas ankaux Josefo en nia vilagxo. Lia ludo auxdigxas +je interspaco de tuta kilometro, gxi penetras oston kaj medolon +kaj la homo sin kredas en gxojo de cxielo. + +TIMOTEO. En gxojo de cxielo! Li do estas vera ludisto. Bedauxrinde, +ke vi ne venigis lin tien cxi, cxar li estas tiel mirinda muzikisto. + +ESKO. Mi nesciis pri cxi-tiea edzigxofesto, plue ne estis mia devo +havigi ludiston. + +TIMOTEO. Pri kio vi do parolas? + +ESKO. Personan imposton ankaux mi elpagas. + +TIMOTEO. Ne murmuru, cxar via kapo egalas formikejon. + +1:A GASTO. Cxu vi estas disputema, Timoteo? + +2:A GASTO. Cxiam li estas kolerema, estante ebria. + +TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis. + +KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas. + +TIMOTEO. Jam suficxas.--Sed mi ne toleras tiun viron. + +KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale +kiel vi. + +TIMOTEO. Li babilas malsagxajxojn. + +KARRI. Vi mem vin kondutas malsagxe; mi tion devas diri. + +TIMOTEO. "Josefo Oinasmaki ... en gxojo de cxielo." Paroli pri +muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko argxentan +kuleron. + +ESKO. Jes, sinjoro direktoro! + +TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko. + +ESKO. Jes, sinjoro direktoro. + +KARRI (aparte). Ambaux egale naivegaj! + +JAKOBO. Mi ankaux volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edzigxfesta +kaj la mangxo la plej plezura en mia vivo, same gxi estas, mi kredas, +ankaux por Greto, kaj al cxiuj mi dezirus gxin gaja. Cxu nun gxia +agrableco finigxu pro senvalora kaj bagatela kauxzo, pro nura +babilacxo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed cxesigu tiun +disputacxon, mangxu kaj trinku amike. + +ESKO. Vi estas prava, lignosxuisto! Vi estas lignosxuisto kaj mi +ledobotisto, ni do estas preskaux kolegoj.--Unu aferon mi komplezeme +volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte +lignosxuiston, anstataux ledobotiston. Kredu min, la metio de +lignosxuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj sxuojn +oni bezonos gxis fino de l' mondo. Ledobotisto vi devis farigxi. + +TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera pecxulo. + +KARRI. Timoteo! + +ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur cxiu +brancxo. + +TIMOTEO. Almenaux tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies +kapableco mi auxdis mallauxdon. + +ESKO. Diru malkasxe kion vi auxdis. + +TIMOTEO. Unu viro,--lia nomo estu nedirata--rakontis dum ni +kunvojagxis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn +botojn kaj iris nur el la domo al la cxevalejo, li tuj observis +foreston de unu el la botplandoj, gxi estis elfalinta, nome, dum iro +inter la domo kaj la cxevalejo. + +ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Angxelo el la cxielo ne faras +pli bonajn botojn ol mi.--Micxjo, vi scias mian kapablecon kaj +farajxojn, atestu kion vi scias. + +MICXJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia +parohxo; tamen mi ne garantias, cxu vi povus elteni konkuron, se la +cxefbotisto mem inter la angxeloj malsuprenpasxus por vetbatali kun +vi. + +ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la +nomo de niaj parohxanoj? + +MICXJO. Jes, mi restas. + +ESKO. Nu, mi ne volas plu dauxrigi. Mi nevolonte lauxdas min mem; +la memlauxdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni +sin defendas je subpremo de l' mondo.--Kia maliceco cxe tiu viro. +Kvazaux lapo li alkrocxigxis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme +atentigis la fiancxon pri la eble plia profito de ledobotista metio. + +KARRI. Metion cxu je ledo cxu je ligno li lasas kaj komencas kvazaux +talpo fosi la teron. Tion li hodiaux decidis. + +ESKO. Tio estas alia afero. + +KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj +deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel +mastro estru en Kontinkorpi. La cxirkauxanta picearo faligxu kaj +la urso grumblante malproksimigxu; suficxas loko al vi ambaux. +Krakegante brulu via brulkampo kaj alten levigxu densa fumo, +sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post +dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie, +kie nun estas griza marcxo kaj la gruo konstruas sian neston, +tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino cxe flanko de l' monteto +melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la sxtona platajxo +ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem +akrigas vian falcxilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree +supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, gxis fine +via kapo mallevigxos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo +kaj estimo falu sur vian tombaltajxeton.--Mi trinkas por via felicxo. +(Trinkas.) + +ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturnigxon pensante, ke sen trompo, +tiu felicxo estus la mia.--Sed mi silentas. + +KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon +kaj kuragxe antauxenrigardu en la estontecon. + +JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantauxen mi ne +intencas rigardi, kaj fine pro sxvito de mia frunto rekompencon mi +esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilajxojn, kiuj min +povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera +frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro, +fruktoportan grenon sxangxi al velkinta pajlo. + +KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero cxiam uzas belajn vortojn. +Malsukceso nin cxiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian +grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinsxelon en vian panon kaj displugu +pliajn marcxojn kaj kampojn. Laboru, sxparu kaj kondutu vin honeste, +kaj cxio finigxos bone. + +ESKO. Nekontrauxdireble kaj sagxe parolite, mi certigas. Se ni +cxiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj +neniam aligxas al lupo nek al sxafo, certe iam proksime de nia tombo, +sur muskherbetaro de sxtonbarilo, la kukolo de l' honoro kantos por +ni. + +TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj cxie. + +ESKO. Mi ne alparolis vin. + +TIMOTEO. Sed mi alparolis vin. + +ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi +malpermesas tion. + +TIMOTEO. Cxu vi povas fermi mian busxon. Cxu mi ne havas rajton +paroli? + +ESKO. Egalan rajton kiel mi. + +TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli agxaj personoj. + +ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaux mi +elpagas. + +TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l' sxtato, kiun mi +povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto. + +ESKO. Al tio mi povas respondi laux legxo de Moseo: se vi mortigas +unu el cxi tiuj malgranduloj, muelsxtono estas pendigota cxirkaux via +kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro. + +KARRI. Vi placxas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema. + +ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek legxon nek sakramentojn. +Mi parolis pri muelsxtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la +malsupra muelsxtono, li estas terure je pekoj senskrupuligxinta homo. + +TIMOTEO. Kanajlo! + +ESKO. Cxu mi estas kanajlo? + +TIMOTEO. Vi botacxo! + +ESKO. Cxu mi estas botacxo? + +TIMOTEO. Tion mi diras. + +ESKO. Auxdu, bonaj homoj! + +KARRI. Cxu cxiuj satigxis? (Momenta silento). + +1:A GASTO. Certe, jes. + +2:A GASTO. Kompreneble ni jam satigxis. + +KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste starigxas +kaj lasas la tablon.) + +ESKO. Dankon, mastro!--Plezurega edzigxofesto; ecx pli plezurege gxi +estus gxuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema. + +KARRI. Ni pardonu lin. + +ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente +klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema, +(manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) cxi tiu +mangxotempo povus farigxi al vi treege multekosta. + +TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min. + +ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin. + +TIMOTEO (starigxas). Karese. Cxu mi sxajnas al vi bubeto, infanacxo, +cxar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaux kusxu sub +la tablo kun zumantaj oreloj. + +ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo +de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek +busxelojn[4] da sekalo. + +TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn. + +ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas. + +MICXJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian +fortecon. + +ESKO. Alportu tien cxi du barelojn. + +MICXJO. Ekzistas ja ankaux aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon. +Luktu! + +ESKO. Ni luktu! + +TIMOTEO. Cxu mi timus? + +1:A GASTO. Alkrocxigxu unu al la alia kvazaux ursoj sur la +muskkovrata monto. Sed farigxu senartifika via lukto. + +2:A GASTO. Kaj gxi finu vian interinsultadon. La venkato silentu +kvazaux muso. + +KARRI (aparte al Micxjo). Sxajnas al mi, ke tiu lukto finigxos +malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado +versxajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la +regiono. + +MICXJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin +rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas? + +ESKO. Mi estas preta. + +TIMOTEO. Mi ankaux. + +KARRI. Ne placxas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de +tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj +krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finigxi +per batigxo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos +artifikon, estu eksteren jxetota. + +1:A GASTO. Tio okazu. + +TIMOTEO. Bone.--Nun venu. (Ili ekprenas unu l' alian je la kolumo kaj +luktas.) + +MICXJO. Ne cedu, Esko! + +1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo! + +MICXJO. Junulo de nia vilagxo venkos. + +2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilagxulo, mi diras. + +ESKO. Ne premsufoku min! (Ili cxesas lukti.) + +MICXJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu cxirkauxprene. + +ESKO. Tion volus mi ankaux. + +TIMOTEO. Okazu laux via deziro. (Ili luktas cxirkauxprenintaj unu la +alian.) + +MICXJO. Bone, Esko! + +2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilagxon! + +MICXJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio! + +1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj! + +KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disigxas. Nu, ili disigxu! +Kiu venkas? (Timoteo kusxigas Esko'n sub si.) + +MICXJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj starigxas.) + +TIMOTEO. Mi estas Timoteo. + +2:A GASTO. Brava junulo! + +TIMOTEO. Cxu vi vidis? Mi jxetis lin al la planko kvazaux cxifonon. + +ESKO. Jes, sinjoro direktoro! + +TIMOTEO. Sciu, ankaux en nia parohxo oni sin nutras ne nur per +brasiko. + +ESKO. Jes, sinjoro direktoro! + +TIMOTEO. Du Esko'jn mi cxiam facile venkos. + +ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro! + +TIMOTEO. Vere, jes!--Bonaj amikoj kaj gastoj, cxu vi atentis mian +jxeton? Farigxis kvazaux ludo. Tiel mi instruas bubojn. + +ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis! + +TIMOTEO. Estu kontenta, cxar vi ankoraux staras sur du piedoj!--Vi ja +komprenas.--Kvazaux ganto vi tie kusxis.--Kaj ne ludante oni faligas +viron, ho ne. + +ESKO. Ni komencu denove! + +MICXJO. Bone, Esko, ne retirigxu! + +ESKO. Ni komencu denove! + +TIMOTEO. Ne valoras. + +ESKO. Li ne plu kuragxas! + +TIMOTEO. Ne kuragxas! (Ili ekluktas furioze.) + +MICXJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo +envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.) + +KARRI. Kompatinda Timoteo! + +MICXJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion. + +ESKO. Domagxe, ke li tiel liberigxis el miaj ungegoj! Cxu estis lia +patro? + +KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon. + +ESKO. Tion li meritas!--Sed estas ja malkonvene tiel petolacxi je +edzigxofesto de alia. Kion opinias la fiancxino? Mi petas pardonon! + +GRETO. Mi havas nenion por pardoni. + +ESKO. Mi tre cxagrenigxas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min +jxeti planken. + +KARRI. Li estas forta. + +ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si? + +MICXJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li +piedbare faligis vin. + +ESKO. Mi suspektas la samon. Cxu vi povas tion atesti? + +MICXJO. Li piedbare faligis vin. + +ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li +logxas? + +2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo, +apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo. + +ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La +malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos. + +MICXJO. Sendube. + +ESKO. Cxu li ne meritas bastonadon? + +MICXJO. Treegan bastonadon. + +ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda. +Mi revenos baldaux. + +KARRI. Esko, auxskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem +okazos malbone. + +ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaux linko mi kuras tien kaj la ruzan +vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj +kasxkurbajxoj.--Mi baldaux revenos. (Iras.) + +KARRI. Mi ne observis kasxkurbajxon dum la lukto. Estas malbone +instigi simplan kamaradon al furioza ago. + +MICXJO. Nenia domagxo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas +al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memorajxo. + +KARRI. Mi kredas, ke ili nun suficxe lin senplumigos. Sed kiajn +fisxojn ni celas, tiajn ni kaptas. + +MICXJO. Cxu vi permesas al mi fari unu demandon? + +KARRI. Volonte. + +MICXJO. Cxu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la +Mezvoja-drinkejo? + +KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo. + +MICXJO. Cxu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via +edukatino? Eble sxerce? + +KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus +dirinta sen iom da haladzo en cxi tiu supra cxambro. Verdire, mi +amuzis min sxercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj +laux tio agis, mi treege mallauxdas mian petolajxon en la drinkejo. + +MICXJO. Ne cxagrenigxu. Ili ambaux, patro kaj filo, estas naivegaj +kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi +sxercon kaj veron. + +KARRI. Kaj pro tio vi eble nun trovigxas tie cxi? + +MICXJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke gxi ne tusxas +lian koron. Li mangxas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je +sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne +diros ecx unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero +estu finita, almenaux gxi ne malhelpu vian festgxojon. + +KARRI. Nian gxojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.--Jakobo, +de kie havigi alian? + +JAKOBO. Laux mia opinio ni jam dancis suficxe. Mi farus novan +proponon. + +KARRI. Nu, diru! + +JAKOBO. Jen via herbejo atendas falcxilon, tie cxi dekoj da viroj; +permesu nin falcxi la herbon antaux ol malaperas la matenroso kaj en +dauxro de kelkaj minutoj tio estos farita. + +1:A GASTO. Tion ni faru, Karri. + +KARRI. Cxu mi laborigu miajn gastojn? + +JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; cxiuj estas +pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falcxiloj, la virinoj +sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu mangxo. + +2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5] + +1:A GASTO. Nun havigu falcxilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj +eliras el la malantauxo.) + +KARRI. Estu do laux via deziro kaj ni iru por nin provizi per +laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.) + +MICXJO (sola). Esko ankoraux restas sur sia ekskurso. Estus amuze +vidi lian mienon de tie revenante.--Mi volus lasi lin, se la +vojagxmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago gxi malpliigxas, cxar +tre sxparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam +malaperos Micxjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun cxapelo en +la mano, la hararo estas malorda kaj sxajnas sxirita, sub la okulo +vidigxas rugxa gratajxo.) + +ESKO. Micxjo, rigardu min kiel mi estas sxirita. Tio kauxzos teruran +proceson. + +MICXJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaux sxajnas sekvi vin. + +ESKO. Estis du kontraux unu, estis maljusta interbatigxo. Miaparte +certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis +kontraux superforto. + +MICXJO. Kiel okazis cxio? + +ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia +kontrauxulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin +ekatakis ili ambaux tuj amikigxis, kaj kune sin jxetis sur min. + +MICXJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaux Herodo'n kaj Kajfo'n +amikigis. + +ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min +englutintaj, sed mi prosperis forkuri. + +MICXJO. Malagrabla afero! + +ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, cxeestus, certe ne estus tiel +okazinta. Fulmotondro, Micxjo, mia malamo estas neestingebla. +Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaux sako per martelo +plensxtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj +bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kauxzon mi +havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en cxi +tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskauxfiancxino estas +donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili +respondu pri tio, mi vengxos. + +MICXJO. Se vi estas sagxa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la +domon. + +ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Micxjo! (Jakobo senjaka envenas tra la +dekstra pordo.) Aha, lignosxuisto! (Pasxas kolere antaux Jakobon.) +"Mil okcentan jaron la lignosxuisto duflanke bruligis la hauxton." + +JAKOBO. Kion vi volas? + +ESKO. "Mil okcentan jaron la lignosxuisto duflanke bruligis la +hauxton." Cxu vi komprenas la aludon? + +JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu +bruligis sian hauxton. + +ESKO. Li bruligis sian hauxton cxe ventro kaj dorso. + +JAKOBO. La ledobotisto. + +ESKO. La lignosxuisto. Ne fanfaronu! Cxu vi scias, kiu tie cxi estas +la legxa fiancxo? + +JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias. + +ESKO. Cxu vi scias pro kio mi estas tie cxi? + +JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias. + +ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne gxoju antaux ol vi transiris la +fluejon; antaux vi etendigxas profunda vastajxo kaj atentu por ke gxi +ne embarasu vin, antaux ol vi estas transe. + +MICXJO. Esko, auxskultu al mi! + +ESKO. Ne nun nek estonte mi auxskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas +viajn intrigojn.--Mi dubas, cxu Timoteo piedbare faligis min; mi +estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi +tenas mian vojagxmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes, +Micxjo, gxi venos. Sed tie cxi mi devas klarigi unue alian aferon. +(Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi trovigxas +tie cxi? + +JAKOBO. Diveni estas nebezone, cxar vi ja mem jam rakontis pri tio. +Vi ja alvenis por sciigxi cxe la auxguristo pri la sxtelisto de l' +grafo, por gajni sepcent talerojn. + +ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj sxtelisto. Pro tio mi ne +venis, la afero estis alia kaj pli grava. + +JAKOBO. Vi do estas mensogisto. + +ESKO. Ne fierigxu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto. +Fiancxinon, preskaux ligitan fiancxinon, vi rabis de mi, Greton vi +rabis de mi. + +JAKOBO. Sxi mem atestu, cxu mi sxin rabis. + +ESKO. Sxi eble mensogas egale kiel vi. + +JAKOBO. Se sxi mensogas, certe tiu rabo placxis al sxi. + +ESKO. Bone, vi kontrauxdiras vin mem. Auxdu, Micxjo Vilkastus, cxar +mi alkrocxigxos al cxiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu +afero.--Diru al mi kie logxas la vilagxa helpa jugxanto? + +JAKOBO. Ni ne bezonas helpan jugxanton. + +ESKO. Mi bezonas lin.--Diru bonvole, kie li logxas! Cxar sciu, +proceso farigxos. La fermanon de l' registaro mi vokas pri helpo, kaj +certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la jugxa +sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi, +dancomajstro!--Cxu vi ne hontas forlogi honestan fiancxinon de alia, +vi, bovido, lignocxevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi +mian mentonon, bovido! + +JAKOBO. Cxu mi bovido? + +ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa Blankmakulo, +preta por marsxi al foiro de Anianpelto.--Kion vi respondas al tio? + +JAKOBO. Vi sercxas konflikton kaj mi emas cxiam gxin eviti, kaj +infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo. + +ESKO. De kiulo? Diru! + +JAKOBO. De tia tetraido. + +ESKO. Atentu, Micxjo! Li nomas min tetraido. + +MICXJO. Viavice, nomu lin ree bovido. + +ESKO. (Hezite rigardante Micxjo'n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel +ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi +ne bezonas pro manko de laboro ekruligxi en marcxoj kaj kampoj, kiel +unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da +oficoj, sesobla la malsato.--Tion oni diras. Afero estas jena: Cxiu +parohxo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin sxargxo por alia +parohxo. Tio estas jura kaj gxusta; cxar almozulo estas sekalvermo, +kiu ne ekzistus, se cxiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn +prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo +rondokula antaux la vulpo. Gxi deflankigxas dekstren, gxi +deflankigxas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaux linofasko kaj +plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaux baldaux +por viaj okuloj, sed subite auxdigxas vekrieto: la leporido estas +kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al +ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale farigxos al +tiu, kiu tien kaj reen dancas en cxi tiu valo de zorgado.--Kaj tial +cxi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj pecxfadeno en +la mano fine mortos apud sia botmodelilo. + +JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la +cxerkon. + +ESKO. En la cxerkon gxi ne bezonas lin sekvi.--Kia koleremo bolas en +vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en +mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo, +fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignosxuoj! + +JAKOBO. Kial ne, post mia edzigxa festo. + +ESKO. Jes, faru al mi paron da lignosxuoj, lignosxuisto. Mi pagos ecx +pli ol vi postulos. + +JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu. + +ESKO. Pli ol vi ecx volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.--Cxielo +gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaux +Jakobo.) Jakobo! + +JAKOBO. Kion vi volas? + +ESKO. Jakobo! + +JAKOBO. Vi vane furiozas! + +ESKO. Jakobo! Dio gardu nin! + +JAKOBO. Ne pugnigu manon antaux mia nazo. Viro, mia vidado +malheligxas, kondutu vin konvene! + +ESKO. Plilargxigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; farigxu +treega batigxo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito. +(Karri, ankaux cxemizmanika, envenas el la dekstra flanko.) + +KARRI. Sxajnas, ke vi iom troekscitigxis.--Jakobo, kiel vi fartas? Vi +ja estas pala, kiel fantomo. + +ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaux kvazaux inter ardaj tindroj. +Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj +lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon. + +KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne auxskultis al mi? + +ESKO. Oni estas sagxaj sur la kontinento, dum okazas malfelicxo sur +la maro. Cxion tion cxi mi eble tamen povus toleri sen unu alia +afero, pro kiu mi antaux neniu retirigxos kaj kiu min kuragxigas per +kolerego de verto gxis koksizo. + +KARRI. Kia estas tiu afero. + +ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fiancxinon forlogis. Greto +estis mia fiancxino, sed tiu cxi sxin turnis de mi. + +KARRI. Vi erarigxis. Greto nur sxercis. + +ESKO. Kaj vi ankaux kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis +kaj manojn premis por sankcii la decidon, cxio tio cxi do estis nur +sxerco? + +KARRI. Nura sxerco cxe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro +tion komprenis. + +ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan +sxercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj, +tion oni montros al vi!--Mi vin legxe persekutos, Jakobo, kaj ankaux +vian edzinon Greto. En la sama gxojo ankaux partoprenu Timoteo kaj +lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min. +Cxiuj kune, kaj pereiga proceso farigxos, de kiu vi ne liberigxos +kvankam vian domon gxis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi +trovigxas en kaptilo kaj la puno atendas vin; cxar la afero estas +grava, gravega. Vi trovigxos en dilemo, amikoj miaj! + +KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraux konas nek legxon, nek +reglementojn. + +ESKO. Suficxe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de +tiu vilagxo? + +KARRI. Gxia nomo estas Hatyla. + +ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hatyla! + +KARRI. Se legxon vi konas, vi ankaux scias, kia puno atendas tiun, +kiu cxe sia najbaro ian feston, kiel edzigxan, baptan aux funebran, +klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj gxuste pro tio mi +respektas legxon, kaj scias apelacii al gxi, se iu al miaj rajtoj +sin altrudas.--Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi +malordon.--Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.) + +ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne +auxskultas al la minaca vocxo de legxo dum nia galo sxveligxas kaj la +mielroso de l' vengxo en nia koro bolas. Tiel estas, gxi estas la +persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas +gxin regi kaj ecx tion ne tre klopodas; cxar mi ne estas kulpa pri la +ekpeko de Adamo.--Vengxi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie +cxi ion senteblan, gxustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian +koron.--Kun la fiancxino mi volas ankoraux paroleti. (Proksimigxas al +la dekstra pordo.) + +MICXJO. Unu vorton. Esko! + +ESKO. Ne ecx unu vorton, Micxjo! La skorpioj hodiaux regu.--Pripensu, +kia tago, kia historio tiu cxi!--Mi ja festas mian propran edzigxon, +sed ne estas fiancxo; mia fiancxino estas bela, similas floron sur +la herbejo, tamen sxi ne estas mia fiancxino; sxi apartenas al la +lignosxuisto. Ho, Micxjo, tiu penso min brulas.--Mi volas paroli +kun sxi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Cxu la fiancxino +estas trovebla? Venu bonvole tien cxi; mi havus ion por diri al vi. +(Greto envenas.) Cxu vi konas min? + +GRETO. Vi ja estas Esko? + +ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro, +nemokinda, kvankam kelkaj emas sxerci kun li, bedauxrinde. + +GRETO. Kion vi celas per tiu parolo? + +ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj, +lacertoj kaj ranoj, per cxiuspecaj bestoj, kiuj rampas aux plauxdas +sur la tero. Mian florantan kampon vi sxangxis al kardujo, mian +tritikan supon al mizera kacxo, kaj pro vi mi nun devas honti antaux +la tuta mondo.--Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco +vin punos! Gxia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi +ja farigxos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj +frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu. +Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraux, kiam vi estos sendenta kaj +kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn! + +GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.) + +ESKO. Senhontulo! Sxi, kiu lauxlegxe devus esti mia fiancxino, min +insultegas. (Renversas la mangxotablon.) + +MICXJO. Esko! Cxu vi frenezigxis? (Greto kaj unu el la virinoj venas +el dekstre.) + +LA VIRINO. Ho, Dio! Jen cxio kusxas; jen la pizosupo kaj la +viandajxoj. + +GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.) +Li estu punota! + +ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj gxin frakasas +kontraux la muro.) + +MICXJO. Trankviligxu, Esko! Vi ja sercxas vian malfelicxon. + +ESKO. La fenestroj ankaux splitigxu! (Ekprenas benkon per kiu li +frakasas la fenestron.) Tiele! + +GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon! + +ESKO. La dua fenestro ankaux. (Frakasas ankaux la duan fenestron.) + +MICXJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien cxi +cxiuj kuras, kuregas.--Vi estas perdita! (Esko rapide metas cxapelon +sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian sxultron.) + +ESKO. Sekvu min, Micxjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste +vidigxas viroj cxemizmanikaj preterkuri la pordon de l' domo post li, +kriante kaj bruante.) + + + + +Akto tria. + + +UNUA PARTO. + +(Strato en Hameenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordsxtono.) + + +IVARO. Kiu tago estas hodiaux? Mi kredas lundo, kaj morgaux Esko +revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriajxojn por la +bonveniga festeno, sed vane. Cxio estas konsumita kaj la prezo de +rapsxargxajxo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne +restas ecx unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, +plena de veneno kaj malbeno!--Nun libera estas la diablo kaj en la +vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj auxdas en +la varmega cxambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj +pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaux naskigxinta, idojn +naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin +direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!--Kiu venas? +Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfelicxa vojagxo. Li +estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.) + +ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras? + +IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun +tagigxas por mi tempo de abstineco, sed kun teruro mi rigardas +mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie cxi +estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan +kuragxon ricevus min vesti per homa indeco! + +ZAKARIO. Mi ankaux foje estis membro de sobreca societo, sed +eksigxis. + +IVARO. Vi estis foje ankaux policano sed eksigxis. + +ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikajxon faris, preskaux +intence, cxar ne placxis al mi esti policano. + +IVARO. Mi scias la aferon. + +ZAKARIO. Diru, kion vi scias. + +IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la +viro, kiu gxin senrajte proprigis al si kaj kiun gxuste vi devis +malliberigi. + +ZAKARIO. Tio okazis kauxze de mia bonkoremeco. Cxu estis eble +malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko? + +IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo. + +ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la +bonvolo, pri kio lia regalo atestis. + +IVARO. Cxu nur unu ektrinkon vi ricevis? + +ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriigxis kaj plue plenan +"Mation"[6] en la posxon. + +IVARO. Kio estas senpermesa forpreno? + +ZAKARIO. Sxtelo. + +IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas? + +ZAKARIO. Sxtelisto. + +IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun sxtelisto? + +ZAKARIO. Sxtelisto. Sed tiu estas tute alia afero. + +IVARO. La gxenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun sxtelisto +estas sxtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontrauxe: +vi kunagis kun sxtelisto, pro tio vi ne estas sxtelisto. + +ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia +verto kusxas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraux tio vi min +ekzamenas kaj nomas sxtelisto. Kia senhonteco! + +IVARO. Onklo! Gxis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis +cxiun mian monon kaj kune kvazaux porkoj ruligxis sur pajlajxo en +anguloj de drinkejo. Cxu ni nun malamikigxus pro kelkaj nekonvenaj +vortoj, trorapidece diritaj? + +ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas +malkonsentema.--Amikoj ni do restu dauxre!--Diru al mi verece: cxu +via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko? + +IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis. + +ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara +dometo sur la platajxo. + +IVARO. Sed se panjo vin forpelos? + +ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni +interdisputas, ecx interbatigxas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas +gefratoj.--Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via cxevalo? + +IVARO. Sur la korto de burgxo Nylund staras la skeleto, kovrata de +bruna felo. + +ZAKARIO. Gxi staras tamen ankoraux! + +IVARO. Jes, gxi staras, ecx iafoje movigxas, kio sciigas, ke la +mizerulo ankoraux vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston +kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi. + +ZAKARIO. Mi revigligos gxin; fojnon kaj avenon gxi ricevos. + +IVARO. Cxu vi posedas monon? + +ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj +artifikajxoj. + +IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn acxetajxojn! + +ZAKARIO. Nenio suficxas por acxetajxoj, tute nenio. Por la mono ni +nur ricevos nutrajxon por la cxevalo kaj litron da brando en la +Mezvoja drinkejo. + +IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen. + +ZAKARIO. Sensencajxoj! Lertulo sin malkonfuzas ecx el pli malfacila +embaraso. + +IVARO. Neeble estas liberigxi el tiu dilemo. La prezo de l' sxargxo +estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en cxio +tio cxi vi estis al mi tre helpema. + +ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo. + +IVARO. Cxu vi povas havigi al mi dek talerojn? + +ZAKARIO. Ne ecx moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla. + +IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi. + +ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraux restas.--Auxskultu al mi! Dum la +reveturado rabistoj cxion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni +devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn, +kiujn ni ambaux, dank' al Dio, suficxe havas en kapo kaj vizagxo. + +IVARO. Diru: dank' al brando! + +ZAKARIO. Sed kia sxajnas al vi mia projekto? + +IVARO. Mi dubas, cxu ili kredos gxin. + +ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detrancxos kaj en +la femuron de Brunulo faros vundajxon, kiun gxi ricevis en la tumulto +dum la batalo kontraux la rabistoj. Cxio tio cxi sxajnas tre kredinda +kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa +pri tio!--Kredu min, cxio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via +hejmo. + +IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, gxi prosperu aux ne. Al +diablo cxio!--Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando? + +ZAKARIO. Ne ecx guteton antaux ol en la Mezvoja drinkejo. + +IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malgxoji! + +ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraux +vojagxantoj dumvoje. Vi posedas kuragxon kaj karakteron de via +patrino, bonan kuragxon, sed ne sxiajn largxajn sxultrojn, nek +fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj +povas malbone finigxi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin +evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via +kunesto estas dangxera. + +IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojagxo. + +ZAKARIO. Tion vi faru cxiam; kredu min, tio estas plej sagxe por +vi!--Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolcxajn +fruktojn, multajn fivortojn, cxiam komparante la insultajxojn kun sia +neforteco, tiamaniere li sxteliras tra la mondon pli sendifekta ol +giganto, kiu fidas al sia forteco. + +IVARO. Sed vidu, la galo sentigxas amara! + +ZAKARIO. Malfortulo havas aux ne havas galon. Nur tiam la amareco sin +sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li +estas diablo; ne mire: li revengxos.--Kredu miajn vortojn: malforteco +estas felicxo, se ni gxin uzas nur prudente. + +IVARO. Pleja felicxo tamen estus, se forteco kaj atenteco kunigxus. +Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel sxafo, sagxa kaj +singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l' arbustoj, +tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaux sago de sorcxisto. + +ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen legxo de l' +vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finigxos nia +vojagxo. + +IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon! + +ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaux estos jam suficxa sxargxo +por via cxevalacxo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia. +Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el +dekstre.) + +NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novajxojn el via +vilagxo? + +ERIKO. Mi ne konas vin. + +NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, sxtelis kokinnestojn de +dometmastrinoj, kvazaux kokoj sxiris hararon unu de l' alia kaj +bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono. + +ERIKO. Kiu mi estas? + +NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihaskoski. + +ERIKO. Kaj kiu vi do estas? + +NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Jarvela, se vi memoras lin. + +ERIKO. Ho, bonsaluton! + +NIKO. Jen manon, la protektato de l' kontinento! + +ERIKO. Ne tiom premu mian manon! + +NIKO. La piedeto de tertalpo nun trovigxas en tenilungego de l' +markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antauxajn amikojn. + +ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizagxon de Niko malantaux tiu barbego. + +NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun gxi, kiun mi posedis antaux du +jaroj, kiu atingis la genuojn. Gxi preskaux frenezigis virinojn. +Promenante sur la stratoj de l' urbo nelkalkulebla amaso da ili cxiam +min sekvis, kiel aro da fisxetoj en disondo de baleno, kiam la +giganto de l' maro, simila al renversita sxipo, fendas la ondojn. Gxi +estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi gxin forigis. Sed +kion oni ne faras pro mono? + +ERIKO. Kion vi faris pro mono? + +NIKO. Vendis mian belan barbon kiel cxapelan tufon al la turka +sultano, kaj por cent piastroj, mi malsagxulo, gxin donis. + +ERIKO. Espereble gxi rekreskos kaj atingos la saman longecon. + +NIKO. Gxi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco gxin +difektis; cxar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta +donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; gxia kresko dependas +de la Alteco, kontrauxe ekzemple al la nuboj sub la cxielo, kies +pliigxo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskigxas +levigxas supren de malsupre. Ne, mian antauxan barbon mi ne plu +ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie gxi nun trovigxas. +Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun klinigxas +antaux mia barbo, kiu svingigxas sur la verto de l' turka imperiestro. + +ERIKO. Respondu al mi: cxu vere vi vizitis Turklandon? + +NIKO. En gxia cxefurbo mi dibocxis tri monatojn, kaj gajege tiu +tempo pasis. Cxiutage farigxis oferfestoj kun trosuficxa regalo; +porkviandon, terure grasan, oni mangxis kaj multekostajn vinojn +trinkis lauxplacxe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj +belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili cxiam kovras, +sed de brusto gxis genuoj ili estas tute nudaj. + +ERIKO. Cxu nudaj? + +NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn sxtrumpojn +kaj sur la piedoj rugxajn sxuojn. Gxuste tiel oni vivas en Turklando, +vivas kiel kaproj en la pasxtejo, kaj kun malgxojo mi disigxis de +tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo +kiel sxargxo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego +kaj krakego. Oni jxus festis edzigxon de papo kaj gxuste por tiu +festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis +tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fiancxino nin kore dankis +kaj admonis nepre cxeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj +dibocxis treege gxis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon +kaj tre nian sxipon ili sxargxis per pekpardon-kvitancoj kaj +ligsxlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la +sxlosilojn alporti al Anglujo. Tion ni faris, kaj de Anglujo +ni velveturis al nordo, por versxi minkarban gudron en la poluson, +cxar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La sxipo, +sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; gxia +sxipkelo, plena de gudro, kvazaux ligna kastelego sur la maro nagxis +kaj gxiaj mastoj tusxis la nubojn. Malfelicxajxo tamen okazis al ni. +Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la +plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto +disbatis flankon de nia sxipo. Ni komencis fundiri, kaj gxuste tion +la rabbesto celis per sia vostobato; cxar dum ni mallevigxis gxi +englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al +supro de l' masto mi grimpis kiel sciuro--la sxipo cxesis mallevigxi, +eble pro la gudro--fine la supron mi atingis kaj je la limo de l' +nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimigxis nigra +fulmotondra nubo, mi eksaltis sur gxin, kaj tondrante kaj fulmante +gxi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis +hejmen, kaj nun mi estas tie cxi. + +ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia sxipo. + +NIKO. Gxin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi mangxis en +Abo. + +ERIKO. Nesuficxe; pli severa estas la legxo rilate al tio. + +NIKO. Kio? Sxajnas, ke vi farigxis vera juristo. + +ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa jugxanto gxenerale devas +scii. + +NIKO. Cxu vi estas helpa jugxanto? La plej granda malseriozulo en nia +juneco, kaj egale malricxa kiel mi. + +ERIKO. Amiko mia, depost nia disigxo miaj travivajxoj estas mallonge +jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min, +petolulon. Tio okazis. Mi edzigxis kun sxi, forgesis la glason, +laboris kaj agadis kaj cxio sukcesis bone. La sxatado de la +parohxanoj al mi pliigxis tagon post tago, gxis fine ili min elektis +kiel helpjugxanton, pro kio mi pufigxis kompreneble kvazaux meleagro. + +NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.--Vi +do farigxis tauxgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaux diversajxojn +spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus +esti antauxzorgemo, sed Dio scias kie mia hauxto fine estas +alnajlota.--Tamen cxiuj rimedoj ankoraux ne estas provitaj; ankoraux +la nesxangxebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno, +ankoraux tago sekvas tagon kaj la koro fresxe batas en la brusto, +certe cxio bone finigxos. Ree mi ja staras sur la tero de mia +patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaux mi atingis gxin. + +ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klarigxis. + +NIKO. Jen la afero. En la jugxejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj +kaj farajxoj dum la forkuro. Mi rakontis al la jugxisto la saman kiel +jxus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan jugxistaron +kaj mi estas certa, ke gxuste tiu historieto savis min. La jugxisto +eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam +diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljugxis la forkurinton. + +ERIKO. Vi do nun povas diri, ke ecx tiun panon vi mangxis kaj mi +kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj. + +NIKO. Tute ne, Eriko! + +ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto! + +NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj +duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika +flartabako. Vintre manko de tabakmacxajxo ree kauxzas nenian +malplezuron al gxia uzanto: kiam aperas tremola brulsxtipo, tuj la +viroj kvazaux leporoj sin jxetas sur gxin, kaj baldaux trovigxas en +cxies busxo ega macxajxo, kiu anstatauxas tabakon. Unuvorte, la +estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas +severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian +kompatindan filinon, kiu lauxdire estas sen sxirmo, sen patro kaj +patrino. + +ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino? + +NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciigxis, memoris mian faron kaj +renavigis al mia patrolando.--Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia +filino trovigxas? + +ERIKO. Post la morto de la patrino, sxia heredajxo, la dometo kaj +movebla proprajxo estis auxkcie vendata. La botisto Tobio, sxia plej +proksima najbaro, farigxis sxia kuratoro kaj akceptis cxe si vian +filinon kaj sxian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias, +sed sklave la knabino devas perlabori sian panon cxe la botisto. + +NIKO. Baldaux mi venos por vin savi kaj prirespondigi la +botiston.--Cxu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna +kaporalo, laux kiu aux mia filino aux la filo de l' botisto, tiu, kiu +el ili unue edzigxos, havos profiton? + +ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La felicxo sxajnas favori la filon +de l' botisto. Li estas gxuste nun sur edzigxovojagxo, al kiu liaj +gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante vian filinon +edzinigxi kun Kriscxjo--juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi. + +NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Kriscxjon, +jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia. + +ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn +survoje pro aferoj. + +NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilagxo!--Nun, adiaux, +kamarado! + +ERIKO. Gxis baldauxa revido! + +NIKO. Inter la konataj montetoj, sxtonoj kaj sxtipoj.--Adiaux. +(Ambaux iras al malsama direkto.) + +Kurteno. + + +DUA PARTO. + +(La Mezvoja drinkejo. Ambauxflanke tableto. Je la dekstra tableto +sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaux si ili havas brandobotelon kaj +glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkrucxo.) + + +NIKO (aparte, trinkinta el la krucxo). Treege mi estas laca. Maristo +ne kutimas marsxi lauxlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La +poplitoj rigidigxas, kiel cxe cxasata leporo, kaj mi ne scias kiam +atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed +tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena estas +la monujo. Tamen ne maltrankviligxu, venos tempo, venos konsilo. +(Trinkas.) Kiaj malsagxuloj estas tiuj ambaux apud la alia tablo? + +IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaux vespere, gxuste cxi-vespere +Esko revenas kun sia juna edzino de la edzigxvojagxo, kaj mi, kiu +laux via scio, devas venigi spicon por la postfesto, trovigxas tie +cxi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario! + +ZAKARIO. Cxio finigxos bone, se nur ni agas laux mia propono. Fidu al +mi, Ivacxjo! Ne malgxoju! (Ivaro trinkas.) + +NIKO (aparte). Malpliagxa filo de la botisto Tobio kaj frato de +Marto, nun mi konas ilin!--Sxajnas, ke cxio ne estas, kiel devus. (La +drinkeja mastro envenas.) + +IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema +al cxiuj? Rekompencon vi ankaux ricevos en la lasta tago, plenan +rekompencon, cxar vian malgrandan soifantan najbaron vi cxi tie +sensoifigis. + +LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!--Mi povas sciigi al vi ion. + +IVARO. Cxu ni ne pagis al vi? + +LA MASTRO. Cxio estas pagita. + +IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras? + +LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonsxancon, gxi povus +al ni doni treegan ekpusxon! + +IVARO. Se gxi ekpusxus nin en inferon, estus felicxe por ni cxiuj. + +ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriigxis! + +IVARO. Dank' al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo. + +ZAKARIO. Fermu vian fauxkon, knabo! + +LA MASTRO. Ne, mia gasto; cxiuj havas parol- kaj sxercrajton tie cxi. +Ne gxenu vin, gastoj miaj! + +ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpusxo de bonsxanco, kion vi opiniis? + +LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en cxi tiu regiono antaux +nelonge vidigxis la lerta sxtelisto, kiu de fremdlanda grafo sxtelis +grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent +taleroj. + +ZAKARIO. Kia estas lia eksterajxo? + +LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo +proksime al la maldekstra naztruo. + +IVARO. Precize! + +ZAKARIO. Sama viro! + +LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaux eniros tien cxi. Kaj se +ni sukcesus lin kapti, cxu ne estus ekpusxo de bonsxanco? + +ZAKARIO. Granda ekpusxo! + +IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin sxnurligus, igus en mian +veturilon kaj gxoje rapidus hejmen kun mia monsxargxo, kaj poste al +polica komisaro. + +NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolajxo tre gaja ekprezentigxas al mi +kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.--Provi tauxgas! +Antauxen, Niko, kaj estu egale ruza kiel cxiam. La drinkeja mastro +min helpu. (Al la mastro.) Mastro, auxskultu al mi! + +LA MASTRO. Volonte! + +NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min? + +LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin. + +NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn krucxojn ni kune malplenigis. + +LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon! + +NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaux gxi +vizagxon de antauxa Niko Jarvela. + +LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.) + +NIKO. Sed silentu, mastro!--Mi volus sxerce arangxi artifikajxeton, +por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestiblocxambron kaj dum +mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian +jakon kaj cxapelon. Sur pinto de l' mentono mi lasos pintbarbon kaj +metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda sxtelisto +estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili ecx +ligu min per sxnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage +veturigos. Imagu al la rido kaj gxojbruego, kiun cxio cxi kauxzos. + +LA MASTRO. Tio sxajnas treege sagaca, sed atentu, ke gxi ne alportu +al vi malplezurojn. Cxu vi tuj kaj klare povas identigi vin? + +NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu sxerco pro iu ebla +malplezuro. Plue, kiam la sxtelo okazis mi min nutris per akvo kaj +pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla +sxipo. + +LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu! + +NIKO. Atendu! (Kun pli lauxta vocxo.) Kion mi sxuldas al vi? + +LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto. + +NIKO (pagas). Adiaux! + +LA MASTRO. Bonan vojagxon! (Niko foriras.) + +IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo. + +LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la +fenestro.) Ecx lia irado tion pruvas. + +IVARO. Li sxajnas al mi ne malsxatanta la cxevalacxon de alia. + +LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.) + +ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia. + +IVARO. Kien? + +ZAKARIO. Hejmen, kompreneble. + +IVARO. Neniam! + +ZAKARIO. Kion vi opinias? + +IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen! + +ZAKARIO. Kien do? + +IVARO. En la pendingon! + +ZAKARIO. Knabo, cxesu parolacxi!--Hej! Cxu vi ankoraux estas +murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis! + +IVARO. Cxio sxangxigxis, cxio estas returnite kaj renversite, kiel la +piedvestacxo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antauxaj +tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi farigxis gaja kaj babilema +kvazaux hirundo; nun, kvankam per kulerego mi versxus en la fauxkon, +miaj okuloj nur grizigxas, kaj anstataux la antauxa agrablega sento, +mi nun sentas nur konfuzajxon en la kapo, kaj la menso estas cxiam +nigra kiel la flanko de brandkaldrono. + +ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l' menso. Ni malkonfuzas nin el tiu +afero kvazaux angxeloj. Cxio prosperos bone, ecx bonege, kaj la kapon +ni ne bezonas klini. + +IVARO. Cxio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn. + +ZAKARIO. Pli facile mi povas cxesigi iradon de la suno, ol havigi al +vi dek talerojn. + +IVARO. Sed gxuste tiun sumon faris la prezo de l' sxargxo kaj la mono +por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.--Mi ja devis acxeti +al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por +sxiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo +funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono, +Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj +pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita. + +ZAKARIO. Cxion ja forprenis la rabistoj. + +IVARO. Tiu senkulpigo ne tauxgas. Se oni rakontus al mi tian +historion, tuj mi antauxsentus alian kaj baldaux divenus la verecon; +kaj certe ekzistas aliaj egale sagxaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo +ne savos nin. Neeble estas kasxi nian dibocxadon en Hameenlinna, +kiun tiel multaj povas atesti; gxi estos malkasxata. + +ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l' tempo jam intervenis. La +afero nur mallauxte sentigxos kiel malproksima fulmotondro, kaj gxis +tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi cxiujn. Se ni +tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego farigxus kaj ni evitu la +sagon. + +IVARO. La sagon en formo de vipo. + +ZAKARIO. Gxin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon. + +IVARO. Maltauxga konsilo. Eble ili jam eksciis cxion. + +ZAKARIO. Neeble.--Nun kuragxe antauxen, knabo mia! + +IVARO. Ne!--Unue havigu dek talerojn! + +ZAKARIO. Neeble! + +IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno, +vi do ankaux helpu min!--Dek talerojn, onklo! + +ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon. + +IVARO. Tio okazu! La nuko anstatauxu cxion, gxuste tion mi ankaux +pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaux iru en la +pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian gxis la morto! + +ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu! + +IVARO. Tiam ni silentos kaj dolcxe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni +ambaux pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por sercxi +kurbbrancxan, fortikan kaj cxiamaniere konvenan pinon. En la faro +mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi +zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi. +Nun ni ekiru, onklo! + +ZAKARIO. Knabo! + +IVARO. Vi kredas, ke mi sxercas, ke mia parolo sxajnas tia. Nu, ja! +eble mi sxercas meze de l' sucxkirligxo de l' morto, jes, eble mi +ridas rekte al la barbo de l' Hadesestro, cxar tia estas mia +karaktero. Sed mia intenco estas nesxangxebla. Al morto mi iras! +Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon ensxovi sub la +kaldronon.--En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone +merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi +estis al mi satano, tentanta spirito de l' mallumo. + +ZAKARIO. (Retirigxas timeme al la pordo.) Trankviligxu, Ivaro, +trankviligxu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo, +pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en +alia cxapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per largxe +malfermitaj okuloj.) + +ZAKARIO (aparte). Estas li! + +IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas! + +ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumigxi! + +IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn +gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaux la pordo.) + +NIKO. Cxu oni tie cxi ricevas brandon? + +ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.) +Mi sxvitegas. La afero nur prosperu! + +NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo? + +ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi. + +NIKO. Mia tempo urgxas. + +ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.--(Aparte.) +Estas li! + +NIKO. Ni havas belan veteron. + +ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietigxas. (Lauxte.) +Jes, la vetero estas kontentiga. + +IVARO (aparte cxe la pordo). Felicxino, mi pregxas vin, montru foje +ankoraux al mi vian vizagxon, unu momenton gxin briligu! Videtigu +gxin ecx iomete, mi petegas vin!--Cxio sukcesos! + +ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas? + +NIKO. El Naantali. + +ZAKARIO. Kaj kien vi iros? + +NIKO. Al Naantali. + +ZAKARIO. Do al via hejmo? + +NIKO. Mi hejmen reveturas el Kakisalmi. + +ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojagxon? + +NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l' +maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malricxa ol mi ekiris. La +parencoj de sxia edzo forprenis cxion, kaj min ili tre insultis; +cxie, bonaj amikoj, la maljusteco regas. + +ZAKARIO. Mi bedauxras vian fatalan sorton. Cxu la tutan vojon vi +piediris? + +NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo. + +ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano? + +NIKO. Malricxa diablo, malricxa diablo! + +ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro. +Lauxte.) La legxo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian +pasporton! + +NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas cxiuj. + +ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas jxuri +ke vi estas finno? Kaj sxajnas al mi ia fremda dialekto cxe +vi.--Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin cxirkauxrigardas +malkviete.) Pasporton! + +NIKO. Vi ne povas gxin legi. + +ZAKARIO. Bone mi povas, nur gxi estas en nia gepatra lingvo. + +NIKO. Gxi estas en sveda lingvo. + +ZAKARIO. Montru gxin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj +Zakario sin jxetas sur lin. Zakario krias.) + +IVARO. Haltu, viro! (Cxiuj tri batalante cxirkauxmovigxas sur la +scenejo.) + +ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro +envenas.) Alportu sxnuregon, mastro! Pro Dio, alportu sxnuregon! + +LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.) + +ZAKARIO. Alkrocxigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne +liberigu lin! + +IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disigxus gxis la +ripoj. (La tumulto pliigxas.) + +ZAKARIO (kun plendanta vocxo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu +por helpi, cxiuj homoj! (La mastro alvenas kun sxnurego.) + +LA MASTRO. Nu, nu, submetigxu, fripono! (La batalado cxesas.) Vane vi +baraktas, malbonulo!--Donu bele la manojn! + +IVARO. Donu al mi la sxnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.) + +LA MASTRO. Cxu vere, jen do trovigxas nia birdo, jen malbonsorte +alkrocxigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas +konservi seriozecon. + +NIKO. Ne ligu min tiel firme. + +LA MASTRO. Ne tro strecxu la manojn de mizera satano. + +ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaux en sxrauxbtenilo! +Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj. + +IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo. +Zakario ekkrias, cxiuj sin jxetas sur lin, malhelpante lian +forkuron.) + +IVARO. Ne tiel, knabo mia! + +ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon. + +NIKO. Mi ja submetigxas kiel sxafo.--Nu, okazu kio okazos, malgxojo +kaj cxagreno ne apartenas al mia karaktero. + +ZAKARIO. Cxu vi bonvolas diri al ni vian nomon? + +NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto. + +ZAKARIO. Kie estas la pasporto? + +NIKO. En mia brustposxo. + +ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la posxo.) Bone, bone! Tiu +pasporto farigxos al vi multekosta, cxar certe gxi estas +memfarita.--Ni konservu gxin. (Enmetas la pasporton en sian propran +posxon.) + +NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono? + +IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la +manojn de nia komisaro. + +NIKO. Pro kio en liajn manojn? + +IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaux ol ni? + +NIKO. La kauxzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l' +cxielo. + +LA MASTRO. Ha ha ha! + +ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Placxas al mi iom petolsxerci kun +li. (Lauxte.) Mi demandas vin: cxu vi konas iun ricxan fremdlandan +sinjoron? + +NIKO. Multajn! + +ZAKARIO. En Finnlando? + +NIKO. Multajn! + +ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas sxtelita grandega monsumo, kaj +pro tio mi nun demandas vin, cxu vi konas grandan, grandegan +friponon? + +NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la +perditan monsumon. + +ZAKARIO. Lia eksterajxo? + +NIKO. La kapo estas de verto gxis la frunto kvazaux nudigita de +skabio, sub la frunto du rugxaj okuletoj rigardacxas, kaj sub la +dekstra estas nune ia flavblua ornamajxo; plie lia vizagxo havas +formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksterajxo, kaj mi +garantias, gxi estas eksterajxo de plej granda fripono sur la +terglobo. + +IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono +la legxo gxis nun ne tute povis alpremi sur kapon de onklo. Mi +ekkoleregas pro mia onklo. + +ZAKARIO (al Niko). Cxu vi nomis min sxtelisto? + +NIKO. Cxu mi nomis vin sxtelisto? + +ZAKARIO. Mi demandas vin: cxu vi nomis min sxtelisto? + +NIKO. Mi demandas vin: cxu mi nomis vin sxtelisto? + +ZAKARIO. Tion vi faris, cxefsxtelisto! + +NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaux, ke mi estas cxefsxtelisto. + +IVARO (aparte). Plie, plie, laux tia maniero! + +ZAKARIO (aparte). Bandito! + +IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon! + +ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de +tiu ridindulo?--Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas +iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu +al li ektrinkon! (La mastro versxas ektrinkon en busxon de Niko.) +Cxiun genieron, ecx etan kiel pedikovon, oni devas sxati. Kaj tio +estis spritajxo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon gxi tamen +valoras.--Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun gxojo ni nun tion +faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaux +nelonge vi gxin timis alproksimigxi. En unu momento cxio povas +sxangxigxi. + +IVARO. Jxus malricxa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Cxu +mi do timus la hejmon, ecx kvankam mi estus malsxpareginta dekfoje +pli? + +ZAKARIO. Ni revenos kvazaux sinjoroj. + +IVARO. Ili bonvenigos min kvazaux grandsinjoron. + +ZAKARIO. Bone!--Ni rapidu! + +LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolsxercon. (Lauxte.) +Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj +je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita +rekompenco. + +IVARO. Hontu, mastro! + +ZAKARIO. Kontentigxu kun kvin taleroj. + +LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, gxin vi +sxuldas al mi. + +IVARO. Al infero, mastro! Cxu vi intencas malheligi mian felicxon, vi +satano, cxirkauxata de bluaj flamoj? + +ZAKARIO. Ni silentu en lia cxambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min +klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar +okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.--Auxskultu al +mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l' honto kaj singardeme +tanis mian dorshauxton, gxis unu colon dika, kaj tial mi povas fari +miregindajxojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj auxdu plue: Se vi +ne tuj cedas de cxiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo +ekflamigxos dum malhela auxtuna nokto, estu certa pri tio.--Mi estas +de furiozaj cirkonstancoj tentita homo. + +LA MASTRO (sxajne timigxante). Pardonu al mi, cxar mi estis trudema. +Mi petegas vin! + +ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksigxos en tiun aferon? + +LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petos. + +ZAKARIO. Auxdu, Ivaro, kion li sciigas. + +LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petas. + +IVARO. Nu, vi agas prudente. + +ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj. + +IVARO. Du! Kiuj estas ili? + +ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po +tricent kvindek ni havos. + +IVARO. Mi ekkolerigxas denove! + +ZAKARIO. Intrigema bubo, cxu ni ne kune lin kaptis? + +IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia cxevalo kaj veturilo lin alkondukos +al la komisaro. + +ZAKARIO. Cxu mi ne helpis vin lauxpove? + +IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon. + +ZAKARIO. Duonon al ambaux, knabacxo, duonon al ambaux. + +IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per trancxilo). +Krucxon da sango! + +ZAKARIO. Ivaro! + +IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la +trancxilo. + +ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin! + +IVARO. Krucxon da sango, se placxas al vi komplikigi. + +ZAKARIO. Mi kontentigxas kun cent. + +IVARO. Kun kvindek. + +ZAKARIO. Estu tiel. + +IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune dauxrigi nian vojagxon. + +ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!--Lauxlegxe +mi tamen postulos de vi la duonon. + +IVARO. Sidigxu en mian veturilon, sxtelisto. + +NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin +por malbone vin konduti kun mi. + +IVARO. Kiel regxon mi vin kondukos, cxar vi ja estas mia multekosta +trezoro. + +LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent +taleroj! + +ZAKARIO. Sepcent taleroj! + +IVARO. Sepcent taleroj! + + + + +Akto kvara. + + +(Arbara regiono. Maldekstre vojdisigxo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj +TOBIO venas laux la dekstra vojo.) + + +TOBIO. Tiu vojdisigxo, bona kantoro, sxajnas al mi rimarkinda +figurajxo. Jen la dekstra estas pli mallargxa ol la maldekstra kaj de +tie ni atendas Esko'n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro +kaj la infero de l' drinkejo. La sentauxgulo ankoraux restas en la +urbo, kien li ekveturis jam antaux unu semajno. Imagu al vi la +malplezuron, kiun li kauxzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la +festregalajxojn kaj gxis la hierauxa mateno Marto atendis lian +revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al +najbaro, havigante iom de tie, iom de cxi tie, kaj arangxita nun +staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi, +energiulino sxi estas. + +ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedauxrinde, el sia +brusto forigis cxiujn feojn de moraleco. + +TOBIO. Pri li mi tute ne cxagrenigxas, cxar mi scias kiel lia vivo +fine sxangxigxos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaux en +sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj +ecx guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta +estajxo, jen kial mi ankoraux havas bonan esperon pri li. Tamen je +sia reveno lin atendas severa bastonado, ja--ah, gxin li vere +meritas, kaj veku gxi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj +parolu pri mia pliagxa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni +gxojon kaj plezuron. Baldaux li alvenos kun sia bela edzino. Cxe tiu +vojdisigxo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj +tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia platajxdometo. Ni +rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la mangxopsalmon +por pliigi la solenecon cxe la festo por mia filo.--Ni ekiru! +(Ili iras. Micxjo kaj Esko venas. La porvojagxa sako de Esko estas +malplena. Micxjo sidigxas sur sxtono.) + +MICXJO. Mi estas laca kiel hundo. + +ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj +malagrablajxoj de tiu edzigxvojagxo iafoje cxesigas la malsaton. + +MICXJO. Forgesu la pasintajxojn kaj estu danka por ke vi prosperis +eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el +kio ne multe mankis, versxajne vi nun ne pasxus tie cxi. + +ESKO. Mi ankoraux ne pentas miajn tieajn farojn, cxar oni tie min +trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la +renversita mangxotablo cxe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la +specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheligxas, memorante +la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.--Micxjo! mia menso +estas kvazaux de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Micxjo, +gajigu la homan koron. + +MICXJO. Cxu vi deziras auxskulti pri sinjoro Munkhauxzo kaj liaj +vojagxoj? + +ESKO. Jes!--Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio +auxskulti, nur mutigxi al senvocxa statuo de malgxojo apud tiu vojo, +endormigxi por eterne kaj nescii pri ridado de l' homoj koncerne tiu +edzigxvojagxo.--Ho, Micxjo! se mi nur nun estus logxanto en iu +montkaverno de Amerika lando. + +MICXJO. Tie ni baldaux trovigxus, se mi ankoraux posedus la +sorcxjxetilon de barono Munkhauxzo. Mi estis gxia posedanto antaux +kelkaj jaroj kaj faris per gxi multajn plezurvojagxojn, cxar mi sciis +gxin uzi ecx pli lerte ol Munkhauxzo mem; mi jxetilflugis kien ajn mi +volis. + +ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo, +malproksimen ne kondukas. + +MICXJO. Kiel sago mi jxetilflugis tra la aero. Se ni nun havus gxin, +baldaux ni tiam ambaux starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem +jxetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min. + +ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, cxar vi ja havus la jxetilon? + +MICXJO. Vi venus gxin preni de mi kaj poste jxetilflugus de tie cxi +al Ameriko. + +ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne +mire, se viaj pensoj iom konfuzigxis, cxar ecx al mi mem same okazis, +kaj ambaux ni trovigxas en la sama premilo. Vi devas doni +kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti cxion alian. Pro tio, +kiel kuragxi alproksimigxi la hejmon? + +MICXJO. Kion vi timas? + +ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte +ludas. + +MICXJO. Ja--ah, kun ursino havanta du idojn cxe si, ne estas bone +ludi. + +ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun sxi; bone mi tamen +scias, ke mi sxin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraux sxi, +cxar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco. + +MICXJO. Estas ja sxi, kiu zorgas pri disciplino en via domo. + +ESKO. Mi malkasxos al vi sekreton.--Mia patrino posedas vipon, tiom +longan gudrosxnuran vipon, kiun ni cxiuj, patro kaj filoj, ne +senkauxze timas, cxar verdire, aux unu, aux du, kelkfoje la tuta +familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antauxsentas +ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa, +pagos tiun malprosperan edzigxvojagxon. + +MICXJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne cxio +okazas laux deziro. La kuglo ne cxiam trafas celon. + +ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne cxiam trafas celon. Sed kiel +klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte +nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aux kvaran tagon depost +nia ekiro al la edzigxofesto? Atentu, ni estas restintaj tri +semajnojn, kaj gxuste pro vi, Micxjo. Vi vagadis de parencoj al +parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi +mian svatiston. + +MICXJO. Mi dumvoje malsanigxis kaj pro tio ni malfruigxis. + +ESKO. Sed la mono, kio gxin lauxdire elcxerpis? + +MICXJO. Ni devis pagi flegistinon. + +ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano? + +MICXJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan +svatiston. + +ESKO. Tiu mensogo ne tauxgas, plue vi scias mian sanktan promeson, +neniam iradi per sxuoj de mensogo.--Veron ni konfesu kaj submetigxu +al la neeviteblo. + +MICXJO. Tion vi faru; mi ne subigxos al vipo de via patrino. + +ESKO. Cxu vi do ne intencas akompani min hejmen? + +MICXJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaux devus +diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos cxion, kaj, +bedauxrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto cxe +Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la +pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj. + +ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaux ol mi +renversis la mangxotablon. + +MICXJO. Vi do nun sxajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni +foriris de Karri. + +ESKO. Micxjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de +Karri? + +MICXJO. Ni ekiris antaux ol Esko renversis la mangxotablon. + +ESKO. Micxjo, ne estas loko por moko.--Diru, ke ni ekiris, kiam la +domanoj iris falcxi la herbon. + +MICXJO. "Ne instruu min pri la mensogo, ho." + +ESKO. Milfoje vi antauxe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj +neniun malutilas. + +MICXJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi faris antaux +kelkaj sekundoj, kaj gxi estas jena: neniam iradi per sxuoj de mensogo. + +ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia +patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.--Sed atendu min +dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[7], kiun mi +scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo. + +MICXJO. Kion vi faras kun rakitherbo? + +ESKO. Mi portas gxin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkolerigxos. + +MICXJO. Kion faros via patrino kun gxi? + +ESKO. Mi konfesu al vi ankaux alian sekreton. Vi ja scias, ke mia +patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam +panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaux enlitigas +la maljunulon kaj sxvitigas lin kvazaux la vaporbanejo, li spiregas, +vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la bucxbenko. Tiu stato +dauxras nur kelke da horoj kaj li refarigxas sobra. Kredu min, post +tiu artifiko li ne toleras ecx vidi brandon dum multaj monatoj. Sed +alkutimigxo kauxzas, ke li bezonas cxiam pliigitan doson, kaj panjo +bezonas cxiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de cxi tiu +herbo tre placxos al sxi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.--Atendu +min tie cxi dum momento. (Iras.) + +MICXJO (sola). Cxu mi atendu vin, aux direktu la pasxojn al mia +propra hejmo? Eble tio sxajnus sxteliro.--Mi atendos vin, sed de tie +reveninte, mi arangxos kun vi konflikteton. Kauxzon mi facile trovos. +Jes, konflikton mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto +Tobio mi ne venos kune kun vi, ne ecx pasxon mi plu akompanos vin. +(Kriscxjo alvenas.) Ho, Kriscxjo! Kien vi iras? + +KRISCXJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj +ankaux venos. + +MICXJO. Jen vi vidas la svatiston! + +KRISCXJO. Kie estas la fiancxo? + +MICXJO. Tie, en la arbaro. + +KRISCXJO. Kaj kie la juna edzino, antauxa Greto cxe Karri? + +MICXJO. En brakoj de sia edzo. + +KRISCXJO. Hoo--oh! Ili estas enamigxintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas +tie cxi, atendas gxis la juna paro eliros el la arbaro? + +MICXJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta +botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo +por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kauxze de +longa restado sur la edzigxa vojagxo, kaj tamen ne venigante edzinon +al la hejmo. + +KRISCXJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Cxu li ne ricevis sian Greton? + +MICXJO. La lignosxuisto sxin ekkaptis, kaj ilian edzigxon oni estis +festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojagxa sako sur la dorso +alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo +kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj gxuis la regalajxojn. + +KRISCXJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Micxjo? + +MICXJO. Gxis nun ni restis survoje, translokigxintaj de unu gajejo +al la alia, malsxparinte monon; sed nun la kaso elkonsumigxis gxis la +lasta monereto. + +KRISCXJO. Cxu ankaux Esko drinkis? + +MICXJO. Ne ecx guton, sed akompanis min cxie fidela, cxar sxajnis +honto al la fiancxo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte +koleris je mi kaj klukis kiel rugxa koko, sed tio ne maltrankviligis +min, mi nur dibocxis lauxplacxe. Tiuj tri semajnoj pasis tre +rapide.--Jena do estis la edzigxa vojagxo de Esko. + +KRISCXJO. Mi preskaux tion konjektis jam cxe la komenco, auxdinte +diversajn famojn de la fiancxinejo kaj pro tio mi lauxeble akcelis +mian edzigxon kun Janjo. La botiston mi igis al la jugxisto kaj du +fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa +akurateco, postulas por la tria proklamo edzigxpromeson de Tobio. +Certe la edzigxintencoj de Esko evoluis laux mia espero, tamen cxio +povas ankoraux subite sxangxigxi. La filo nun revenas malprosperinte, +kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta +heredajxo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinacxo. +Kaj cxio tio cxi okazos dum la preposto atendas edzigxpromeson de +Tobio. Ho, se cxeestus la patro de l' junulino, sxia vera +edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimancxo okazus la +tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edzigxon. + +MICXJO. Mi antauxdiras vian venkon. + +KRISCXJO. Se gxuste vi antauxdiras, vere vi estos la plej bona gasto +cxe mia edzigxo. + +MICXJO. Tion mi esperas kaj "laux via deziro al vi okazos", kiel +Esko sin esprimas, komentariante biblion laux sia memoro, tiu +impona fiancxo, kiun oni hodiaux atendas hejmen en plena gloro.--Atentu, +Kriscxjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas +kun la juna mastrino, ni ankaux venas, sed kiel vagantoj, malpuraj +kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je +sia ekiro. + +KRISCXJO. Bonege! Estos ja tre interese cxe la botisto. Mi akompanos +vin, Micxjo, kaj pliigos la koleregon de l' mastrino. + +MICXJO. Plivole rapidu antauxe al la hejmo de Esko kaj anoncu la +alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola +por ripozi. + +KRISCXJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu +nur baldaux post mi! (Iras.) + +MICXJO (sola). Vane vi atendos min; cxar pro nenio mi nun volus +renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas sxin pli ol diablon. Kaj +kiu sxin ne timus?--Nun al mia propra nesto; kaj Esko'n, kun la sako +da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en +la fauxkon de la nigra drako.--Li restadas ankoraux. (Kriante.) Esko! + +ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj. + +MICXJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel +ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la +monon.--(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.) + +ESKO. Tie kreskis suficxe da rakitherbo. + +MICXJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi jxus +ankaux mem ektrinkis. + +ESKO. Kion vi celas? + +MICXJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo. + +ESKO. Mi? + +MICXJO. La sama viro! + +ESKO. Vi scias, ke gxis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia +maldolcxajxo. + +MICXJO. Sed hodiaux ili malsekigxu! + +ESKO. Cxu mi drinkus? Ne!--Kredu min, Micxjo Vilkastus, mi apenaux +scias la guston de l' brando. + +MICXJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara +botelo. + +ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo. + +MICXJO. Tio okazas, cxar vi ne pli bone konas gxian internan naturon. + +ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, cxesante drinkadon, terure +malbenis brandon. Li nomis gxin veneno el la puto de profundo. + +MICXJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin +mielguto el la monto de l' alteco. + +ESKO. Jes, li gxin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l' +diablo. + +MICXJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin +korno de l' felicxego. + +ESKO. Vi parolacxas, Micxjo. La brando ne bezonas defendanton. + +MICXJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero. + +ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu +kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto trovigxus tie +cxi, tuj mi lin pendigus. + +MICXJO. Kaj mi anstatauxus lin en la pendigilo, se mi nur sentus +iom da kapturno de l' brando, kiu kuragxigas homon ecx je la plej +granda dangxero; kantante ni gxin renkontas. Vi tian kuragxon bezonas +alpasxante al via terura patrino, pro tio, trinku! + +ESKO. Cxu gxi helpus? + +MICXJO. Sendube.--Trinku! + +ESKO. Mi ne trinkos. + +MICXJO. Tiam ni disigxas, mi ne akompanas vin plu. Adiaux! (Intencas +foriri.) + +ESKO. Haltu, Micxjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen. + +MICXJO. Cxu vi volas trinki? + +ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.) + +MICXJO (aparte). Bone! + +ESKO. Cxu vi vidis, ke mi trinkis? + +MICXJO. Ankoraux glutu ektrinkon, cxar gxi estas la unua kaj lasta +fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste +disigxo. + +ESKO. Cxu mi ne trinkis? + +MICXJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuragxe akceptos +bastonadon de via patrino, cxar estu certa, bastonegadon vi ricevos. + +ESKO. Micxjo Vilkastus ne estas profeto. + +MICXJO. Kvankam ne profeto, mi povas antauxdiri kio vin hodiaux +atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio +ajn. + +ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, cxu jes? + +MICXJO. Mi kredas kaj fidas. + +ESKO. Kaj vi gxojas kaj estas gaja! + +MICXJO. Cxu svatisto gxojus je bastonado de fiancxo? + +ESKO. Pro kio vi do tiel parolas? + +MICXJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, cxar la afero +estas malagrabla. + +ESKO. Cxu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi? + +MICXJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos. + +ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la cxefkulpulo, mi aux vi? + +MICXJO. Mi ne scias; cxar mi estas senkulpa. + +ESKO. Senkulpa? Vi ja kauxzis tiun prokrastitan revenon. De domo al +domo vi pasxis kvazaux cigano, kaj mi akompanis vin. + +MICXJO. Kvazaux cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte +vi min insultis dum tiu cxi vojagxo. Fine tamen suficxas, +fulmotondro! + +ESKO. Cxu vi lauxkonscience povas diri, ke vi ne estas kauxzo al mia +nuna mizero? + +MICXJO. Kauxzo de tiu mizero! Cxu mi sola? + +ESKO. Vi ja eluzis la monon. + +MICXJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni +tagmangxis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke +tia mangxo postulis monon.--Sed kiu estas kulpa por ke ni +deflankigxis en la gastejon? Cxu ne vi? + +ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu +devis tie esti; sed poste pro kio ni ne dauxrigis nian iradon al domo +de l' fiancxino? + +MICXJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni +deflankigxis al la gastejo? + +ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo! + +MICXJO. En la sonorilo! Cxu mia vocxo estas tono de sonorilo, vi +intrigema kaj ruza botistfilo, cxu mia vocxo estas tono de sonorilo? + +ESKO. La vocxo estas donaco de Dio, precipe la kantovocxo. Komprenu +gxuste mian komparon; cxar ofte mi parolas alegorie kaj metafore. +Tiel mi ankaux nun opiniis, ke la vocxo de l' homo sxangxigxas, kiel +en la arbaro ni auxdas aux akrajn aux malakrajn tonojn el sonoriloj +de la brutaro. + +MICXJO. Vi malsagxa virsxafo, auxskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas +Esko'n kaj forkuras. Esko postkuras.--La tajloro Andreo alvenas kun +klarneto sub la brako.) + +ANDREO (sola). Tie cxi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili +alvenos, ilin akompani al domo de l' botisto, tia estas la volo de l' +maljunulo. Sed cxu mi devas stari cxi tie ecx gxis la duonnokto, ilin +atendante kun klarneto en la mano?--Silentu! Jen ili estas, almenaux +la fiancxo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo +ekfajfas al li kelke da fojoj.) + +ESKO. Cxu vi vidis Micxjon? + +ANDREO. Vian svatiston? Cxu li ne trovigxas inter la gastoj? + +ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj ecx vangfrapis min je la +disigxo. + +ANDREO. Pro kio vi disigxis en kolero? + +ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riprocxon.--Vangfrapon mi +ricevis de li. Bone!--Se mi estus lin atinginta, certe kun pliigxo mi +estus lin paginta. Sed je proksimigxo de dangxero li cxiam estas +rapidpieda. Senkauxze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo). + +ANDREO. Ruzulo li estas!--Oni invitis min por ludi je via festo, kaj +laux ordono mi tie cxi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian +fiancxinon. + +ESKO. Neniu fiancxino ekzistas. Sxi lasis min jam antaux la edzigxa +soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi +komencos teruran proceson kontraux ili. + +ANDREO. Kiun sxi prenis? + +ESKO. La lignosxuiston; ni ja cxeestis je ilia edzigxofesto. + +ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tusxas. + +ESKO. Senlime, jes!--Diabla Micxjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi +agus kun li tiel, tiele! (Li ebriigxas.) + +ANDREO. Granda ruzulo!--Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli +ricxa. Ni ja kantas: "Se amon nur posedas ni, ricxecon al ni donas +Di'." Tiel estas, cxu ankaux vi tion kredas? + +ESKO. Certe vi estas prava.--Kun Micxjo mi ankaux procesos. Eble vi +inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis? + +ANDREO. Mi ne vidis. + +ESKO. Diru absolutan veron! + +ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis. + +ESKO. Atentu, se vi devus meti du fingrojn sur la libron! (Biblion.) + +ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la +jugxejo; mi gxin timas kvazaux inferon. + +ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos. + +ANDREO. Dio gardu nin! Kial? + +ESKO. Sxajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solvigxas en la aero. + +ANDREO. Ankoraux vi ja estas sendifekta. + +ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postajxon +kaj levigxas en la alteco. + +ANDREO. Sur la tero vi ankoraux staras, kiel mi, la peka homo. + +ESKO. Vian vocxon mi malbone distingas gxis cxi-alte. Kion vi diris? + +ANDREO. Sur la tero vi staras. + +ESKO. Sed mia spirito turnigxas sur poluso de la cxielo. + +ANDREO. Vi malgxojigas min. + +ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj cxielo faras transkapigxon kaj +vi, Andreo, sxajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj +tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas +satanan kuragxon. Hih! Nun mi batalus kun legioj. + +ANDREO. Vi ja drinkis? + +ESKO. Ecx tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi jxus prenis el la +posxbotelo de Micxjo.--Sed nun la tempo plenumigxis, kaj ni cxiuj +devas foje morti; kredu min! + +ANDREO. Cxu vi iam antauxe ebriigxis? + +ESKO. Verdire, neniam! + +ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia. + +ESKO. Cxu tio estus ebrieco? + +ANDREO. Gxuste, jes! estu certa pri tio! + +ESKO. Tiel dolcxe, tiel cxiele, ferkuragxege! Se la tutan mondon mi +povus cxirkauxpreni, mi gxin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi +povus eksalti al supro de tiu piceo aux al rando de tiu nubo +kaj de tie ree kiel fulmo malsupren gxis la kerno de l' tero. La +vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estajxoj, cxar Dio +zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Cxu ne? Kion vi +diras, tajloro? + +ANDREO. Mi diras preskaux nenion. + +ESKO. Cxu tajloro superas botiston? + +ANDREO. Ambaux estas utilaj en la mondo. + +ESKO. Vi kutimas mallauxdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli +supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaux ne estus piedoj. +Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du. + +ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi +komprenas, sed mi nenion diros. + +ESKO. Ne farigxu disputo, cxar nun estas tago de l' gxojo. (Kun +predika vocxo): + + "Estu gaja, la anim', + fidu al la bovo, vi, + alten vin kondukos gxi." + +Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaux mi devus tien iri. Al +koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos cxie. + +ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone. + +ESKO. Ne ecx unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros +malproksimen, ecx pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la +frauxlino de pastrejo songxis.--Transdonu al ili miajn salutojn kaj +danku ilin por la edukado, diru, ke mi ilin benis forirante +kaj estas gaja kiel virsxafo. (Fiere la kapon balancante.) + + "Estu gaja, la anim', + fidu al la bovo, vi, + alten vin kondukos gxi." + +Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.--Andreo, +ni estu gajegaj!--Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.) + +ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa, +kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen cxapelo +kaj la dua sxuo.) + +ESKO. Dio mia, Andreo, cxu ni kuru la kapojn kontraux la pinojn? + +ANDREO. En kia stato vi trovigxas? Mankas ja cxapelo kaj la dua sxuo! + +ESKO. Ili manku. + +ANDREO. Ni sercxu ilin. + +ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptajxon. Cxu mi zorgus pri +cxapelo kaj unu sxuo? Diableto! Mi forjxetos cxiujn miajn vestojn, se +mi tute kolerigxas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj! + +ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al +prudentulo.--Mi iros por elsercxi vian cxapelon. + +ESKO. Ne iru, alie ni farigxos malamikoj. + +ANDREO. Cxu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri +inter la homoj? + +ESKO. La hararo tauxgas, kvankam vi gxin foje tre mokis, vi. Mi tion +cxiam memoros. + +ANDREO. Mi tiam estis ebrieta. + +ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco +kaj ekkoleremo! Ankaux miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj +virsxafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn! + +ANDREO. Mi ilin vidis. + +ESKO. Rigardu min atente kaj senvocxe en la okulojn. Faru tion tuj, +Andreo, alie al vi okazos malbone! + +ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.) + +ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tusxu ankaux tiun tufon sur mia +kapo. + +ANDREO. Pro kio? + +ESKO. Gxi estas tusxinda. Obeu dum serena tempo. + +ANDREO. Vi estas strangulo. + +ESKO. Tia tufkapulo. Ensxovu vian manon en gxin, estas sendangxere. + +ANDREO. Sed kion tio utilas? + +ESKO. Mi nescias ecx mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas. + +ANDREO. Nu, mi palpas gxin. (Tusxas lian hararon.) + +ESKO. Duan fojon! (Andreo tusxas lian hararon.) Jes, kaj la trian +fojon! + +ANDREO. Vi petolsxercas. Mi jam tusxis. + +ESKO. Tusxu ankoraux la trian fojon! + +ANDREO. Ho, mi, malfelicxulo, al kio mi okaze venis! + +ESKO. La trian fojon.--Tusxu! + +ANDREO. Mi tusxas. (Li tusxas.) + +ESKO. Jes, tia hararo gxi estas, kaj mem mi gxin portas, same kiel la +okulojn. + +ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina. + +ESKO. Obstina kaj ekflamema laux naturo. + +ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema. + +ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaux sorcxita kontrauxstaras min. +(Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra +fiancxino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis +kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Micxjo Vilkastus, li +estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj +forkuris kvazaux rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaux ia +malnova malkonsento. + +ANDREO. Ne premu mian gorgxon! + +ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Micxjo Vilkastus tiel emociis +mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorgxon de Andreo, kiu klopodas +liberigxi.) + +ANDREO. Ne sufoku min! + +ESKO. Ha, tajloro! + +ANDREO. Venu por helpi min! + +ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la +tajloro svenas kaj restas senmova.) Cxagreno post cxagreno fine +senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel sxtono. +Pensu, se... (Skuas lin.) Starigxu, Andreo, kaj ni refarigxu +amikoj.--Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en cxerko, la alia en +katenoj, tiel finigxis la edzigxovojagxo. Mortinta li estas! Estas +farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la +veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon! + +ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas cxevalon.) Kio okazis? + +ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko! + +IVARO. Mia frato, Esko! Kia terurajxo? + +ESKO. Estas farita! + +ZAKARIO. Cxiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la +Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la cxevalon. Zakario +kondukante Niko'n per sxnurego, ligita je la piedo, proksimigxas al +Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris? + +ESKO. Bonan tagon! Mia farajxo estas tie. Jen kusxas la tajloro, kiel +ofersxafo de mia kolero. Sed gxi estas kiel puno al mi. (Ivaro +alvenas.) + +IVARO. Cxu vi mortigis tajloron? + +ESKO. Bonan tagon! Aux eble jam estas vespero.--Jes, Ivaro, vi estas +pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj +pasioj. Mi viron mortigis, tio farigxis puno al mi. Sed ho, tajloro, +kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko. +Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses pasxoj.) Ne, onklo, mi +ne volas forkuri. La konsciencriprocxoj moderigxas pro la puno de l' +registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, cxar +tion mi meritas. Kaj poste: marsxu tien, kie la nuboj kaj la tero +intertusxigxas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la sxtato +forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro +en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo movigxas.) La +tajloro ankoraux vivas! Amiko mia, Andreo! + +ANDREO. (Sidigxas peze ekgxemante.) Cxu mi ankoraux restas tie cxi? + +ESKO. Jes, amiko mia! Dank' al Dio, ke vi revivigxis! Mi petas de vi +pardonon de mia tuta koro! + +ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn +kaj vidis multajn homojn.--Antaux kiel longe, Esko, vi kunpremis mian +gorgxon? + +ESKO. Antaux apenaux tri minutoj. + +ANDREO. Diru almenaux tridek jaroj. + +ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min! + +ANDREO. Vera miraklo! + +ESKO. Starigxu, frato mia! (Helpas Andreo'n starigxi.) Kiel vi nun +fartas? + +ANDREO. Mi estas sana kaj sobra. + +ESKO. Sana kaj sobra! Kia felicxo!--Sed mi estus perdita, se vi +lauxlegxe persekutus min. + +ANDREO. Mi tion ne faros. + +ESKO. Kunpremi gorgxon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti +severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min +al la jugxeja kunsido pro tiu afero! + +ANDREO. Ne, ne, trankviligxu! + +ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos? + +ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon. + +ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn gxis via +morto. + +ANDREO. Nu, se vi volas. + +ESKO. Jes, mi faros!--Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la +providenco tamen min helpis el tiu malfelicxo.--Sed de kie vi venas +kaj kiu estas tiu cxi? + +ZAKARIO. Ni revenas el la urbo. + +IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu felicxigos nin. + +ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per sxnurego? + +IVARO. Gxi estas ligajxo de amikeco, kompreneble. + +ESKO. Klarigu al mi la aferon. + +IVARO. Cxu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon +apud la nazo? + +ESKO. La granda sxtelisto! + +ZAKARIO. Gxuste la sama. + +IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo. + +ESKO. Kia bonsxanco! + +IVARO. Nur sepcent talerojn! + +ESKO (aparte). Kia bonsxanco! Tio kauxzos grandan gxojon en mia hejmo +kaj savos ankaux min. + +ZAKARIO. Sed auxdu, nevo mia, hodiaux ja devis okazi via postedzigxa +festo? + +IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie cxi? + +ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fiancxinon oni +trompe donis al alia kaj mi kiel frauxlo devis reveni. Gxis nun mi +restis survoje, dank' al Micxjo Vilkastus. Li ankaux min trompis. La +dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edzigxo, li +fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, gxuste tie cxi. Mi +decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen +kredas, ke la afero sxangxigxis. + +IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaux faris malprosperan vojagxon, sed +tiu nia felicxbirdo (montrante Niko'n) rebonigos cxion. Nun mi tute +kuragxe revenos; ecx tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed +jen anstatauxe sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni +lauxte de gxojo huraos. + +ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via +drinkado. + +IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaux ol cxe la urba +impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson. + +ZAKARIO. Mian dorson? + +IVARO. Jes, la vian, Esko'an kaj mian propran. + +ESKO. Ha, kia mirega sxangxo! Nun ni deziregas atingi la hejmon, +heroe kvazaux venkintoj en la milito. Tian felicxon ni ne meritis. Ni +danku la providencon! + +IVARO. Ni danku la providencon; gxi sxteligis tiun viron por savi +nin, mizerulojn.--Sed mi sentas teruran malsaton. Cxu via sako +enhavas mangxajxon? + +ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.--Terure ankaux mi malsatas. +Maldolcxe! Mi povus, kiel plej bona birdcxasista hundo, senti flaron +de pano en porvojagxa sako de l' veturanto, kaj vere, agrablan flaron +de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian +insistan malsaton mi neniam antauxe spertis. Sed iom da pacienco +ankoraux, baldaux nia patrino donos al ni mangxon. + +IVARO. Buterpanon sxi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo +kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la cxevalon. (Intencas iri +dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni +ambaux senindulge baldaux trovigxos en la pendingo. (Iras.) + +ZAKARIO. Mi bone gardos lin. + +NIKO (aparte). Ankaux mi volonte volus malplenigi teleron da pizajxo, +cxar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaux du semajnoj. +Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj +vojetojn de mia infaneco. + +ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran +krimon, alproprigi al si havajxon de alia persono, gxin ensxovi en +sian propran posxon kaj sin forsxteli. Konsideru tion, mizerulo! + +NIKO. Silentu tuj, kokinsxtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi +liberigas la manon el la sxnurego, ekprenas vian hararon kaj +disjxetas la ventoneston en la aeron. + +ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia +kapo rekuragxigante.--Fripono! Cxu vi insultas min? Atentu, ke mi ne +ekprenu vin je la gorgxo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj. + +ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito. + +IVARO (venigas cxevalon kun cxaro sur la scenejon). Pri kio Esko +disputas? + +ESKO. Tiu senhontulo min insultas, cxar mi kristanmaniere lin +riprocxis pri lia sxtelo. + +IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin +riprocxante pro tio, por kio ni devus lin danki.--Nun cxiuj supreniru +en la cxaron, mia cxevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas. +(Cxiuj sin lokas sur la cxaron.) Mi, via veturigisto, sidigxas +antauxe, onklo kun nia orkoko, sidigxu en la mezo, poste Esko, kaj vi +kun via fluto malantauxe, kaj ludu tiel, ke la cxielo krevas. + +ANDREO. Mi ludos! + +IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia cxevalo galopos! + +ANDREO. Mi ne elfalos. + +IVARO. Kie estas via cxapelo, Esko? + +ESKO. En la arbaro, sed restu tie ecx deko. + +IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkocxapelojn. + +ESKO. Kaj orajn posxhorlogxojn. Ni acxetu oficistan bienon de l' +sxtato aux farmu sinjoran bienon. + +IVARO. Tion mi tuj faros. + +ESKO. Mi farigxos via inspektisto, Ivaro! + +IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia +arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia +mastrino. + +ESKO. Kiu intendantedzino? + +IVARO. Nia patrino, kompreneble. + +ESKO. Nu, nu, mi komprenas! + +IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la cxevalon. Ne falu de tie, +postludanto. + +ANDREO. Ne, ne, mi ne falos! + +IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Cxi tie venas +ricxuloj.--Gxojmarsxon, tajloro, gxojmarsxon! (Ili ekveturas. Andreo +ludas marsxon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.--Du kromgastoj, +celante postedzigxan feston de Esko, venas el dekstre.) + +1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Micxjo +auxdigxas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias? + +2:A KROMGASTO. Mi ankaux ion auxdis. + +1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaux ili +revenas, portante Micxjo'n, kiu rompis sian piedon.) + +MICXJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro! + +1:A KROMGASTO. La kantoro trovigxas en festo cxe la botisto Tobio. +Tien ni portas vin. + +MICXJO. Pro Dio, cxu mi tie aperu? + +2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie trovigxas.--Cxu via +piedo estas tre difektita? + +MICXJO. Ho, kiel mi suferas! + +1:A KROMGASTO. Gxi ja estas rompita. Kiel tio okazis? + +MICXJO. Mi, malsagxulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel +koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpasxis kaj rompis mian +piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kauxzis tion +cxi! Bone, cxar li ne vidis mian falpasxon. (Lauxte.) Estas +netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaux en kolbaspoto +de diablo. + +1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto. + +MICXJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien! + +1:A KROMGASTO. Gxuste tien ni rapidu, se vi deziras resanigxi. Via +piedo devas esti lignoligata.--Malfruigxo povas malbonigi la aferon +kaj vin lamigi.--Ekprenu lin, vi ankaux, kaj ni rapidu. (La +kromgastoj, portante Micxjo'n ekiras.) + + + + +Akto kvina. + + +(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l' dometo estas tablo, +sur kiu vidigxas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero. +Malantauxe vidigxas pinarbaro.--TOBIO kaj ZEBEDEO venas el +maldekstre.) + + +TOBIO. Cxu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj ecx ekstere +sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraux aperas cxe sxi, +cxar en sia juneco sxi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Sxi tre +placxis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam ecx ili +devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino sxi estis. Ni +interkonatigxis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco +profundigxis pli kaj pli kaj kauxzis fine edzigxon. Mi ecx devis pagi +"gudromonon"[8] pro Esko, devis gudrigi pregxejon. Nu, nu! Juneco +kaj malsagxeco, maljuneco kaj sagxeco, diras la proverbo. Junulo +estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antauxen rapidas, +precipe nuntempe. + +ZEBEDEO. Antauxe kun pugnita mano kaj busxo kuntirita ni +kontrauxbatalis la pasiojn, kaj la karaktero ferigxis. Sed mankas +suficxa forteco de la volo cxe tiu generacio, gxi dancas laux la +fajfilo de siaj inklinoj. + +TOBIO. Jes, jes.--Cxu vi memoras kiel cxe la "trabveturiga +festo"[9] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laux sakfajfilo +de Hansu, la estona maljunulo? + +ZEBEDEO. Dum miaj oficvojagxoj mi okaze tien alvenis. + +TOBIO. Multajn petolajxojn ni tie faris. Inter alie forgxisto, la +sxerculo, fulgigis mian vizagxon gxuste je la ekiro. La fripono! Mi +nesciis la aferon antaux ol en hejmo Marto min atakis pri tio.--Nu, +tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas +sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la +scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turnigxi en la +malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero? + +ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: "Nenia kolono, +nur rapidkura flugo." + +TOBIO. Tion ankaux mi opinias.--Sur la akvoj gxi ruligxas kvazaux +granda kristnaska bulko.--Tiu mondo estas ronda kaj plena da +kasxanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas +ambaux glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj +cxion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al +okazintajxoj de nia vivo.--Kantoro, havu la bonecon! Ne malsxatu +feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo. + +ZEBEDEO. Mi gustumos! + +TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite! + +ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas. + +TOBIO. Lauxplacxe, sed por felicxo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur +gustumante.) + +TOBIO. Bonvolu sukeron aux bulkon poste laux via placxo; mia +rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel gxi sxajnas; el gxi gutetas +je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco +havas lokon en la kapo, kaj tiu mano gxin efektivigas praktike; sanaj +korpo, okuloj, oreloj kaj cxiuj membroj; brava edzino kaj du filoj, +kaj sur sia propra terpeco li logxas sur la libera, resonanta +pinplatajxo.--Tie cxi estas fortega ehxo, sonigu gxin per via vocxo, +kantoro! + +ZEBEDEO. Nun estas nek gxusta tempo, nek loko por psalmokanto. + +TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni auxdu la ehxon. + +ZEBEDEO. La la la laa! (Ehxo.) + +TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Manttala ... +Hih! (Jxetas sian cxapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj +tauxzas lian hararon.) + +MARTO. Tuj silentu, falko!--Kion vi faros tie cxi ekstere? Kantoro, +bonvolu eniri. (Iras en la domon.) + +TOBIO (reprenas sian cxapon). La grandsxirmila cxapo de Esko; li +ricevis la mian pro la edzigxofesto. (Ektrinkas.) + +ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la tauxzo. + +TOBIO. Tiun cxi antauxtufon sxi iom ektauxzis, sed mi pardonas al +sxi, cxar sxi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kauxze de la festo. +Sxi egalas fulmon. Cxu vi atentis la rapidecon de sxia ago? Kiel sago +sxi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj +dume havis tempon tauxzi min. + +ZEBEDEO. Sceptro cxe virino estas malgxojiga signo; gxi antauxsciigas +ruinon de l' nacioj. Kiam en Romo la granda potenco klinigxis al sia +falo, la prostituinoj, virinacxoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro +tremis antaux la virino. Kia honto! Cxie volupto kaj amuzo.--Tobio! +Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l' mondo, bankroto, kaj +eterna konfuzo nin proksimigxas, kiam sxi sin vestas per pantalono +kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj--(signife rigardante Tobio'n) +nin tauxzi. + +TOBIO. Gxuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi +kolerigxas. Tauxzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos, +kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente +silenti.--Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la +pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas +ektrinkon kaj macxas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj +okuladas lauxlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunlevigxon. + +MARTO. Vane sxajnas ilin atendi. + +TOBIO. Hodiaux vespere ili devas reveni laux la interkonsento. + +MARTO. Ili povas reveni hodiaux aux morgaux aux kiam ajn; sed pensu, +se ili revenus sen fiancxino! + +TOBIO. Sen fiancxino? + +MARTO. La opinio de junulino aux sxia edukanto eble sxangxigxis. + +TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo. + +MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus +multe pli proksima al la heredajxo ol Esko, nia filo; nur la tria +proklamo mankas. La ebleco por ke sxi kaj la malbenita forgxisto +ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas +pli ol fajro de l' infero. Je Dio! Mi jxuras, ke tio ne okazos. Se +la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentigxu kun tiu, kiun mi +havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel +malsata aglo. Li devas tuj edzigxi, sed pro tio vi devas ankoraux +intrigi kun la preposto. + +TOBIO. Mi agos laux via volo. Sed tia disrevigxo ne timigu nin. +Baldaux ili alvenos kaj la fiancxino sidas apud Esko kiel floro de +Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili +ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaux ili alvenos dum +sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la +mano je la vojdisigxo. Kaj mi jxuras, Marto, ke mi ankoraux vespere +dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.--Sed kion opinii pri +Ivaro, kiu gxis nun ne revenis? + +MARTO. Ke li vivas, ni scias, cxar li ja estas vidita sur la stratoj +de Hameenlinna, sed klukanta pro ebrieco. + +TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie +revenante, jes, tute certe. + +MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kusxu ecx membron +ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi +memorigas vin: ne ebriigxu hodiaux, se vi ne volas esti enbarota en +la porkejon. + +TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena +momento! + +MARTO. Eniru la cxambron kaj ne parolacxu. (Tobio eniras, Marto sola.) +Vi restas ankoraux, sentauxgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon +distordos, cxar hodiaux mi ne estas ludema.--(Janjo venas.) Sed jen +sxi venas. Gxoju, cxar vi ne restis pli longe!--Cxu vi ricevis siropon? + +JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis. + +MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari. + +JANJO. Mi ne ricevis. + +MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia. + +JANJO. Kion mi povis fari? + +MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu sxin pri la dek +ovoj, kiujn sxi sxuldas al mi kaj diru al sxi, ke, se sxi ne redonas +ilin, mi elsxiros la okulojn el sxia kapo, kiel faris antauxe la +diablo kun sorcxistino de Kittila. (Janjo iras dekstren. Karlo de +Lenjo venas.) + +KARLO. Cxu Ivaro ne jam revenis el la urbo? + +MARTO. Ne. + +KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi +estos sen municio. + +MARTO. Estas eble. + +KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kauxzis al mi via filo. + +MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.) + +ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Cxu la urbovojagxanto +jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian +monon! + +MARTO. Tion ankaux mi kredas. + +ANJO. La mizerulo, cxu en la urbo aux en Mezvoja drinkejo li pasigas +la tempon dibocxante? + +MARTO. Iru lin sercxi, se vi tion volas scii. + +ANJO. Estus plie tasko de lia patrino. + +MARTO. Silentu, virinacxo! alie mi vin eljxetos per unu piedfrapo +gxis via domacxo (Kriscxjo venas el dekstre.) Kion vi volas? + +KRISCXJO. Ne tiel koleru, Marto; cxar mi sciigas al vi gajan +novajxon. Esko proksimigxas kun sia juna edzino; bela junulino! Sxiaj +vangoj egalas matenrugxon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaux +ili vidigxos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian cxevalon. + +MARTO. Vi mensogas! + +KRISCXJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto auxdigxas.) Jen ili +estas! (Aparte.) Mi ankaux auxdas radbruon. Kion tio signifas? Cxu +Micxjo sxercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo +elvenas el la cxambro, la unua suficxe ebria.) + +TOBIO. Mi auxdis tonojn de klarneto, ili proksimigxas. + +KRISCXJO. Tuj ili alvenas! + +TOBIO. Kiel edzigxfeste! Kiun marsxon ludas la tajloro? + +ZEBEDEO. Marsxon de Bjorneborganoj! + +TOBIO. Marsxon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro ehxas kvazaux dum +lupcxaso.--Sed kial ili kantkriadas? + +KRISCXJO. Gxuste kiel dum lupcxasado. + +TOBIO. Tiu kantkriado? + +KRISCXJO. Gxi estas krio de gxojo kaj gajeco. + +TOBIO. Jes, forgxisto! "Gxojigxu kaj gajigxu, Kristnasko estas +nun!" Ni refarigxu amikoj, forgxisto! Nun mi pardonos al cxiuj, ecx +al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laux la fluo +malsupren.--Jen mia mano, forgxisto! + +KRISCXJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l' alia.) + +TOBIO. Cxiam ni estu amikoj! + +KRISCXJO. Tiel longe kiel ni povos. + +TOBIO. Jes, forgxisto! + +ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe. + +TOBIO. Edzigxofesto de Esko! + +MARTO. Bruto, vi ja ebriigxis, spite mia severa malpermeso? + +TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas +vin hontigi per eterna forkuro! + +MARTO. Ekmarsxu, se placxas al vi! + +TOBIO. Pro kio ekmarsxi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne +timigas, cxar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.--Bruto! +Ne kolerigu mian koron! + +MARTO. Fermu la busxon tuj! + +ZEBEDEO. Trankviligxu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane +ni akceptu la gefiancxojn! + +TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fiancxo +alvenas!--Sed kia ciganaro de tie vidigxas? (Ivaro, Zakario, Niko, +Esko kaj Andreo, cxiuj sidantaj sur la cxaro, proksimigxas +kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantauxo. +Zakario kaj Andreo levas siajn cxapelojn.) + +MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon. + +TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana sxargxo? + +IVARO. Gxi ja estas monsxargxajxo. Cxiuj malsupreniru. Mi volas +mangxi. (Ili malsupreniras el la cxaro. Ivaro forigas la cxevalon de +la sceno.) + +TOBIO. Klarigu al mi tiun aperajxon, se eble! + +ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estajxon. Cxu vi nenion +observas? + +TOBIO. Cxu estas songxo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin +kondukas de piedo? + +ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la +aferon, Ivaro! + +IVARO. Auxdu, auxdu la gxojsciigon! Sovagxe mi min kondutis, pli ol +antikve la perdita filo. Ho, ve! Cxion mi malsxparegis; sxargxon, +monon kaj la vendajxojn mi perdis, sed jen tiu, kiu cxiujn truojn +replenigos, jen sepcent taleroj. + +TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia? + +IVARO. Li estas la sxtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en +Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni ricxigxos, +patro! + +TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas. +Fulmotondru kaj fajru, la tago de felicxo venis kaj de gxojo miaj +okuloj nigrigxas. Ho, hundbojo! sxtelisto, mi preskaux emas vin +kisi!--Sepcent, kaj kvincent plue! + +IVARO. Ni acxetos bienon! + +TOBIO. Bonegan bienon!--Marto mia, mia aminda Marto, la felicxo nin +favoras. + +IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn! + +TOBIO. Cxiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun +felicxtagon! + +IVARO. Ankaux mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis +lin, doninte lian fiancxinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri +sia longa restado survoje. Micxjo ankaux estis trompa. Findrinkinte +la monon de Esko, li disigxis de sia kamarado kvazaux bandito, +donante al li ecx vangofrapon. Tion li faris! + +TOBIO. Certe tiu afero sxajnas iom malagrabla... + +MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fiancxino kiel Micxjo! + +TOBIO. Malplezure vere estas; sed cxio estu forgesata kaj kompensata +per tiu gxojmomento! + +MARTO (aparte). Se la afero estas kia gxi sxajnas, vere la dorsoj de +Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.) + +TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj auxdu la felicxon, kiu okazis +al ni. Jen la granda sxtelisto kaptita! + +NIKO. Cxu estas vi, Janjo, angxelineto mia? venu kaj liberigu la +manojn de via patro, por ke li cxirkauxprenu vin! + +TOBIO. Kion li diras? + +JANJO. Cxu vi mia patro? + +NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne sxtelisto. Estu +trankvila, filino mia! + +ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Jarvela, kvankam tre sxangxita.--Cxu +vi ankoraux konas min? + +NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas! + +ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l' mondo. + +TOBIO. Cxu vi ankaux min konas? + +NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi +memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis. + +TOBIO. Malfelicxulo! Mi ecx nun kompatas vin amike. + +NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj +pecxan vizagxon la ploro sxangxigxis al rido, mi ridis tiel, ke la +kajuto resonis. + +TOBIO. Bone, vi maljuna sxtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu +apartenas tiu pecxa vizagxo? + +NIKO. Al edzo de botista Marto. + +TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivajxoj. + +NIKO. Cxu via dorso antaux nelonge sentis la vipon de Marto? + +TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antauxa najbaro mia. +Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj. + +NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn +manojn. + +JANJO (aparte). Cxu mi vidus mian patron, sed kiel sxteliston. Mi +tremas de timo. + +KRISCXJO (aparte). Mi felicxon esperas, tamen timas la plej malbonon. + +NIKO. Liberigu min, alie mi kauxzos pereon cxirkaux mi, kiel okazas +dum krevas turnigxanta muelsxtono.--Liberigu min! + +ZAKARIO. Vi estas nia kaptito. + +NIKO. Pro kio vi kaptis min? + +ZAKARIO. Cxar vi estas sxtelisto. + +NIKO. Sxtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian +kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj +renversas Zakarion per la piedsxnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin +jxeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se placxas al vi konservi viajn +kraniojn. + +KRISCXJO. Ne tusxu lin, sed diru kauxzon pro kio vi lin ligis. Jen mi +staras kaj defendas lin. + +ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru. + +TOBIO. Li ne povas forkuri. + +IVARO. Mi bone detenas lin. + +NIKO. Baldaux mi forigxos.--Sed cxu vi estas mia filino? +(Cxirkauxprenas Janjon.) Janjo mia, cxu vi povas pardoni al mi? + +JANJO. Cxion, cxion, nur ke ilia kulpigo estu malvera. + +NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el +mia sxipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo +gxuste tiam, kiam okazis la sxtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi +tiam trovigxis kaj alvenis rekte el angla sxipo. Cxion tion cxi mi +povas atesti; ankaux tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de +tiu viro. + +ZAKARIO. Gxin vi ricevos, kiam placxos al mi. + +IVARO (aparte). Cxu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas. + +ESKO (starante malantaux la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas. +(Eriko, la helpjugxanto venas.) + +TOBIO. Jen la helpjugxanto kvazaux laux peto.--Mi admonas vin en nomo +de l' legxo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita +sxtelisto de l' grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis. + +ERIKO. Kion vi babilas? Tiun sxteliston oni ekkaptis hieraux cxe la +pregxejo de Vanaja, mi mem cxeestis. + +IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaux mi. + +ESKO (aparte). Mi estas malfelicxa! + +NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia? + +ERIKO. Kian sxercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo, +kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaux kelkaj tagoj mi +vidis vin porti en Hameenlinna? + +NIKO. Auxskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaux aliaj, se placxas al +vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikajxeton en +Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri sxtelisto, kiun oni supozis +trovigxi en la cxirkauxajxo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni +grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi +la sxteliston, se li vidigxus, sur sian cxaron kaj lin veturigi al +sia hejmparohxa policestro. Mi sciigxis, ke ni estis samparohxanoj +kaj, cxar mi estis tre laca, placxis al mi atingi la hejmon +veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri +gxustan similecon kun la sxtelisto. Cxio farigxis lauxdezire. Dum la +mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun +pinton kaj faris makulon apud la nazon--kaj gxi ree forigxu! +(Devisxas la makulon.) Plue alian jakon kaj cxapelon, kiujn donis al +mi la mastro, kaj la fama sxtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj +kvazaux agloj sin jxetis sur min, ligis kaj kun gxojkrio--cxar ili +kredis sin trovintaj multekostan trezoron--veturigis min hejmen. Jen +mi nun staras kaj dankas por la veturigo. + +ERIKO (ridas). Sxerculo! + +JANJO. Patro mia, estu bonveninta! + +KRISCXJO. Estu bonveninta! Vi venis gxustatempe. Ho, kiel felicxe! +Jen do estas la patro de Janjo, sxia gxusta edziniganto. (Al la +helpjugxanto.) Helpjugxanto, farigxu mia svatisto. + +ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forgxisto Kriscxjo, bonega kaj brava +viro, kiu amas vian filinon; donu sxin al li, li meritas bonan +edzinon. + +NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia? + +JANJO. Malkasxe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro, +mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon +de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.--Tiun viron mi jam +de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej +kara deziro estus edzinigxi kun li, sed obstine oni malebligis nian +edzigxon. Ho, patro mia! mi multe suferis. + +NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo. + +JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Cxio ja nun farigxis +bona. + +ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severajxojn spertis; sed la +proverbo diras: "la haringeto ne difektigxas en la salo". + +NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke sxi estas honesta knabino.--Prenu +manon de via amiko; mi fiancxigas vin, mi ankaux. (Kriscxjo kaj Janjo +manprenas unu la alian.) + +MARTO (aparte). Cxio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne +eltenas plu. + +NIKO. En la proksima dimancxo oni anoncu la trian fojon. + +KRISCXJO. Tiam ni ankaux festos nian edzigxon kaj akceptos la +kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, cxar Esko ne plu +povas kun ni konkuri. Ecx se li tuj fiancxigxus, tri semajnoj +devas pasi gxis lia edzigxo, sed al ni suficxas nur kvin tagoj. +La venko estas nia! Sed kion tio cxi signifas komparate kun vi, +knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!--Malgraux cxio, la venko +estas nia! + +ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!--Verecon mi elparolas. Tiun +orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia +rajto al legxa unuigxo, sed cxio sxangxigxis.--Vi, kiuj asertas +neekziston de direktanta providenco, venu tien cxi, al korto de +botisto Tobio, por vidi ekzemplon; gxi estas vin blindigonta kiel la +blueta fulmo.--Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la +justeco. Jen nia konsolo!--Sed kian miregindajxon oni alportas tien +cxi? (La kromgastoj portante Micxjon, alvenas el dekstre.) + +ESKO. Estas ja vi, Micxjo? (Ili sidigas Micxjon teren.) + +1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandagxata; +li rompis sian piedon. + +ESKO. So, Micxjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton. + +TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu +trankvile vian lokon. + +ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l' glavo de la vengxangxelo. Cxielo, mi +dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo +paradus cxe ni gxis la nuboj, uzurpus la tronon de l' alteco, kaj +mallumo de l' pereo farigxus nia eterna heredajxo, sed ekvilibron, +ho cxielo! tenas tie cxi via punanta spirito.--Jes, Micxjo Vilkastus, +jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli +sagxe. (Rigardas lian piedon.) Malbona rompo. Post sep semajnoj +vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, gxis la tombo sin +sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin\ +al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn +kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La +kromgastoj ekiras, forportante Micxjon.) + +ERIKO. Mi devas agi lauxdeve.--Esko, Karri vin legxe persekutas por +respondi pri viaj faracxoj je la edzigxofesto de lia edukatino. La +jugxa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en +vilagxo Hatyla.--Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia. + +TOBIO. Kion mi auxdas? + +MARTO (aparte). Cxu tio ankoraux? + +TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi +estas? + +ESKO. Esko. + +TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen cxapelo kaj +dua sxuo! Kiu vi estas? + +ESKO. Esko. + +TOBIO. Cxu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi +tusxu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.--Venu! + +ZEBEDEO. Faru laux ordono de via patro. (Esko proksimigxas malrapide +sian patron.) + +TOBIO (tre ebria. Metas ambaux siajn manojn sur sxultron de Esko). +Jes, nun ni estas disigxintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj +okuloj! Iru! + +ZEBEDEO. Faru laux ordono de via patro. (Esko malproksimigxas kelkajn +pasxojn de sia patro.) + +TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via cxapo. (Jxetas de +sia kapo la cxapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas gxin +kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edzigxus, bulo!--Redonu la +rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron. +Tobio gxin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?--Neniu +respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas. + +ESKO. Gxi ja estas mia parafo. Laux mia opinio gxi estis necesa, por +esti legxa. + +ZEBEDEO. Kia aroganteco! + +TOBIO (dissxiras la leteron kaj jxetas la pecojn kontraux vizagxon de +Esko.) Acxulo! + +ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro! + +TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!--(Al Ivaro.) Vin mi +ankaux ungogratos.--Kie estas prezo de l' sxargxajxo? + +ANJO. Kie estas mia flartabako? + +KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletajxoj? + +IVARO (aparte). Nun estas mia vico.--Mi farigxu freneza, eble tio +savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.) + +TOBIO. Raportu pri la acxetajxoj, malfelicxulo egale kiel Esko. Dio +gardu min por vi! + +IVARO (sxajnigante freneza). Cxiela spiralo peze malsuprenfalis el la +nuboj kaj la piedo rompigxis. + +TOBIO. Kiu? + +IVARO. La cxiela spiralo. + +TOBIO. Kio? + +IVARO. Tiu cxi mondo renversigxis, kiel diris sankta Petro. + +TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikajxoj. + +IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj. + +ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo! + +ESKO. Eble estas vereco, cxar li nun tre suferas, kiel ankaux mi. + +IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan sxtipon +kontraux la pordon. Cxu vi ion auxdas el mia kapo? + +ESKO. Nenion. + +IVARO. Tie io auxdigxas. + +ESKO. Kio tie auxdigxas? + +IVARO. Nenio troa. + +ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura. + +IVARO. Kaj via estas rugxa, kiel turka fadeno.--"El rugxo glimas +nigro", solvu tiun enigmon. + +ESKO. Lasu enigmojn. + +IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: "El rugxo glimas nigro." + +ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.--Sed, frato +mia, respondu al mi: cxu efektive vi estas freneza? + +ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas. + +TOBIO. Li estas egale sagxa kiel mi. + +IVARO (aparte). Sxajnas ke ecx tio ne helpas. + +TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin +ricevis. + +ZEBEDEO. "Punu tie cxi, sxparu tie!" + +TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu puno.--De kio +mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis. +Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentauxguloj! La vipon +vi sentos tiel, ke nia dometo sxanceligxos.--Esko, per kio mi +kompensos vian monpunon? + +ERIKO. Malpaco cxe edzigxofesto farigxas tre multekosta. + +ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjugxanto, cxar mi +ankoraux ne estas plenagxa, pro tio mi eble klarigos la aferon per +bastonadeto en la antauxcxambro de jugxa kunsidejo, se mi volas. Sed +tio estus honto.--Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno. + +ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi sxajnas. Mi faris +mian devon. + +ZEBEDEO. Hodiaux virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho, +tago de justeco! + +TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edzigxon de mia filo; +sxajnas, ke neniu festo farigxas; mi tamen invitis vin. + +ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por +kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l' +vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno +kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia felicxo. Gxoju, Janjo! + +JANJO. Venis do la tago de felicxo, kiun antauxe kiel malproksiman +lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj gxi ne volis al mi +proksimigxi. Nun tio okazis, sed mi ankoraux sentas min fremda en +gxia varma brilo, mi sentas min timema kvazaux infaneto.--Samtempe +mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi +transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Sxi ne malbenis +vin, nur benis kaj diris: "Se foje via patro revenos al vi, diru +al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!" +Tion sxi diris jxus antaux ol sxiaj okuloj fermigxis. + +NIKO (devisxante siajn larmojn). La buklohara angxelo de l' konkordo +hodiaux regas. Svingante sian negxblankan flagrubandon sxi el la +ventega maro mian sxipon kondukas al la haveno de l' kvieto, kaj ree +min cxirkauxas regiono de mia infaneco kaj gxiaj vidajxoj, pasxtejoj, +erikejoj, herbejoj falcxitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj +drasxejoj; cxion tion cxi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon +auxdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio +gaje mi volas gxin pasigi kaj malamiko, enviante mian felicxon tiam +ne ekzistu.--Kun logxantoj de tiu domo, kun vi cxiuj konsentigxi mi +deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj sxangxigxu en amikan +brilon. Kamaradoj kaj kunvilagxanoj, tion ni faru! + +ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto! + +TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tusxas mian koron! + +NIKO. Cxi tiu estas ankoraux hejmo de Janjo; permesu, ke gxi ankaux +estu la mia dum tiu vespero.--Janjo mia, pro vi ne farigxu kolero cxi +tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn +gezorgantojn ne devas moki, cxar sciu, ili tamen donis al vi +rifugxejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutrajxon kaj +vestojn. + +JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema gxis la morto. + +TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion cxiam asertis. + +MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaux vi, tamen pri unu +afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun +vi--cxar mia karaktero estas ekkolerema--tion mi konfesas, sed cxu mi +iam sentigis al vi mian manon? + +JANJO. Neniam, zorgantino mia! + +MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas +kvazaux hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj ecx, se mi ilin +kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas +mem. + +JANJO. Mi vin dankas ankaux pro via procedo. Per malsevereco eble mi +estus farigxinta malbonmora kaj nun estus malfelicxa knabino, +malestimata de cxiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkasxe povas +renkonti la rigardojn de mia patro kaj fiancxo. + +MARTO (aparte). Ho, Dio! sxia parolo varmigas mian koron! + +NIKO. Bela tago! Brueton mi auxdas el suproj de l' pinoj en la +arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.--Najbaroj, la suno proksimigxas al +sia subiro; do forjxetu malamon kaj persekuton antaux ol regxo de l' +tago kasxas sian vizagxon. Konkordon mi deziras! + +TOBIO. Mi ankaux, antauxa mia kunkreskulo. Jen mian manon! + +NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton! + +ESKO (aparte). Ecx mia sxtonmalmola koro sin movas kiel sxtono, kiun +oni movas. (Lauxte.) Ni cxiuj repacigxu! Kriscxjo, bonsaluton! + +KRISCXJO. Bonsaluton! + +ESKO. Bone!--Cxu Ivaro? + +IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn +plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton. + +ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco. + +IVARO. Pardonu mian sxerceton. Repacigxon efektive mi ankaux deziras. +Plivole vizagxoj de amikoj ol de malamikoj min cxirkauxu! + +TOBIO. Marto, vi ankaux plibonvoligu vian koron! Vi silentas. + +ZEBEDEO. Edzino de Tobio, auxskultu al miaj vortoj. En koroj de cxiuj +vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraux vi kaj tiu penso +sencxese vian sangon boligas; sed enprofundigxu en vian propran +koron, virino, kaj vi trovos kauxzon de via kolero kaj furiozo tie. +Kredu min! + +TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, auxdu! + +MARTO. Cxu tiu cxi ne estas tago de malgxojo kaj cxagreno? Niaj filoj +fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan! + +ESKO. Pardonu al ni! + +MARTO. Pardoni vin! Cxu cxio per tio estas riparata? Antaux ol viajn +faracxojn dum tiuj vojagxoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la +mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.) + +NIKO. Gxuste jes, Janjo mia! Auxskultu, kion subdiris al mi mia +filino kaj kion mi jam mem ankaux konsideris.--Amikoj ja kutimas +egaldividi la kaptajxon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent +kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Kriscxjo? + +KRISCXJO. Tiel estu! + +NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj +malsagxajxoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faracxojn. + +TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi +kredis. Duonon de l' gajno! + +NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laux volo de Janjo. + +TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi cxirkauxprenos vin. La maljunulo +vin volas cxirkauxpreni! (Cxirkauxprenas Janjon.) + +MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la +mondonaco. + +ERIKO. La plej bonan mi vidis! Cxio refarigxu bone!--Iru, Esko, kiam +vi havas tempon al Karri kaj arangxu la aferon kun li. Mi konas lin, +monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj pacigxu +kun li! + +ESKO. Mi iros plejeble baldaux. + +TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas +kompensotaj.--Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun! + +IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi +hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.--For la gxisnuna +vivmaniero! + +ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la +glason! Mi volus vin regali per mia bastono! + +IVARO. Bone regalu min! + +ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraux fosas cxirkaux la radiko de l' +arbo; sed baldaux montru bonajn fruktojn! + +IVARO. Mi ion entreprenos! + +ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave! + +IVARO. Mi farigxos maristo, Niko! + +NIKO. Bone kaj gxuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon, +tion sciigas al mi via karaktero! + +IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn cxi-tieajn +parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn +profetojn mi hontigos. + +NIKO. Bone! + +TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!--Tion faru, tion faru, kaj estu +bonvenonta reen! + +IVARO. La afero estas decidita. + +ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros cxi tie kune kun patro kaj neniam +edzigxos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon. +Trompistinoj ili estas. + +ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaux estas plej bona. + +ESKO. Neniam mi edzigxos, neniam, estas decidite. + +MARTO. Tablon por edzigxofesto mi pretigis en nia domo, sed gxi nun +sxangxigxu por fiancxigxo de Kriscxjo kaj Janjo. Mi invitas vin +cxiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.) + +NIKO. Cxiuj, cxiuj! Neniu restu malantaux la muro.--Vi ankaux, +maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli +juna generacio. + +KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo. + +NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Cxiuj eniru! La gxojo forigu malafablecon +kaj cxagrenon! + +ESKO. Certe hodiaux malgxojo kaj gxojo, dubo kaj espero alterne +sxangxigxis. Dukolora la tago estis kiel sxafaro. + +ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara +cxielo de l' konkordo. Ni cxiam memoru tiun grandan tagon! + +TOBIO. Al la tablo, amikoj!--Iru antauxe, Andreo, kaj ludu vian +klarneton, poste venas la festirantaro. (Cxiuj eniras en la domon, +unue la tajloro, ludante marsxon de Bjorneborganoj.) + + + + +ALEKSIS KIVI. + + +Aleksis Kivi, finna verkisto, naskigxis la 10:an de Okt. 1834 en la +parohxo Nurmijarvi, kie lia patro estis vilagxa tajloro. La hejmo +estis malricxa. Malgraux tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el +kvar fratoj estu sendota al lernejo, cxar ne placxis al li la metio +de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al +Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna +maristo. (Tiatempe cxiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis +akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, +kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li cxiam restis +protektanto de Kivi. Li farigxis studento 1857, sed premata de +malsano kaj malricxeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la +hejmvilagxo, gxia serioza popolo kaj netusxita naturo prezentis al +lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas cxirkauxon de sia fantazio +legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de +Shakespeare, "Don Quijote" de Cervantes kaj danajn teatrajxojn ekz. +de Holberg, plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita +verko estis "Kullervo". Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de +la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turnigxoj +meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la +direkto de lia talento, kiu lin igis sxerchumore priskribi la +kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive +estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en "Nummisuutarit" +(La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Gxi estis la unua, vere +originala finna komedio, kiu altigxis al la nivelo de plej bonaj +karakterteatrajxoj de la mondliteraturo. Gxiaj personoj ne disflugadas +en la aero, sed staras solide sur krusto de l' tero, kiel +reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de +cxiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn +pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de +humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo +grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj +okazoj. Kivi ricevis premion de la sxtato pro tiu verko. En jaro 1866 +aperis de li nova majstra verko "Kihlaus" (La fiancxigxo), skribita +en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da +lirikaj poeziajxoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l' +nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatrajxo "Lea". +Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta ekstaza proza teatrajxo +alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj +profunde tusxas konatajn kordojn en koro de l' publiko. Samtempe +li verkis la kamparidilion "Yo ja paiva" (Nokto kaj tago), al +kiu la dana romantika teatrajxo de H. Hertzen "La filino de la regxo +Rene" donis la eksteran motivon. La cxefverko de Kivi, la granda +romano "Seitseman veljesta" (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj +estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj dauxra rezultato en +nia lando. + +La plej multaj produktoj de Kivi maturigxis en la kampara soleco, en +dometo Fanjunkars, cxe frauxlino Charlotte Lonnkvist. Dank' al tiu +virino Kivi povis, liberigita almenaux de la plej urgxa zorgo pri la +ekzistado, sin dedicxi al siaj literaturaj okupoj. + +La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis cxiama manko +da mono, kunuloj kaj suficxa literaturo, farigxis al li ofte enua, +kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la +korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 +finigxis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia +hejmregiona malricxulejo. + +Li mortis la 31:an de decembro 1872 en parohxo Tuusula, en dometo de +sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo. + +Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna +literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, cxiam en vereco sin +bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu +profunda humorajxo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo +jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatrajxo, +kies efektiva pioniro li estas, sed ankaux la romana kaj gxenerale +proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaux la +unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la +muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antauxe nekonitan +belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, +romantiko kaj realismo kunfandigxas en lia stilo senafekte kaj +farigxas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancricxa +spegulo. + + +PIEDNOTOJ: + +[1] Pago al svatisto. + +[2] En Finnlando edzigxo estas proklamota en tri intersekvaj +dimancxoj antaux la sankcio. + +[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj. + +[4] Busxelo = 1/30 de barelo = 5-1/2; litroj. + +[5] Dum auxtuno oni ofte arangxas en Finnlanda kamparo +"laborfestojn" por rikoltado; la tuta najbararo kolektigxas por +labore helpi al la mastro por mangxo kaj danco kiel solaj +honorarioj. + +[6] Posx-Matio, sxercnomo de posxa brandbotelo. + +[7] La popolo nomas "anotinan likopodon" per tia nomo kaj +uzas gxin kiel kuracilon de rakito. + +[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaux la edzeco. + +[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto. + +[10] La finna nacia epopeo. + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ *** + +***** This file should be named 28968.txt or 28968.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/2/8/9/6/28968/ + +Produced by Andrew Sly and the Online Distributed +Proofreading Team at https://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including including checks, online payments and credit card +donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
