summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/28968-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '28968-0.txt')
-rw-r--r--28968-0.txt5397
1 files changed, 5397 insertions, 0 deletions
diff --git a/28968-0.txt b/28968-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..2d506c5
--- /dev/null
+++ b/28968-0.txt
@@ -0,0 +1,5397 @@
+The Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Botistoj
+
+Author: Aleksis Kivi
+
+Translator: Hilma Hall
+
+Release Date: May 25, 2009 [EBook #28968]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
+Proofreading Team at https://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2
+
+
+ALEKSIS KIVI
+
+LA BOTISTOJ
+
+(NUMMISUUTARIT)
+
+
+KOMEDIO EN KVIN AKTOJ
+
+
+PERMESITE TRADUKIS
+
+HILMA HALL
+
+
+ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA
+
+HELSINGFORSO, FINNLANDO
+
+
+
+
+PERSONOJ:
+
+ ZEBEDEO, kantoro.
+ TOBIO, majstro-botisto.
+ MARTO, lia edzino.
+ liaj filoj:
+ ESKO
+ IVARO
+ NIKO, maristo.
+ JANJO, lia filino, zorgatino de Tobio.
+ MIĈJO VILKASTUS.
+ KRISĈJO, juna forĝisto.
+ KARRI, bienmastro.
+ GRETO, lia edukatino.
+ JAKOBO, lignoŝuisto.
+ ZAKARIO, frato de Marto, eksigita policisto.
+ ANDREO, tajloro kaj klarnetludanto.
+ TIMOTEO, violonisto.
+ ERIKO, helpa juĝanto.
+ KARLO de Lenjo.
+ PATRO de Timoteo.
+ ANJO, maljunulino.
+ VIRINO en la domo de Karri.
+ GASTOJ kaj KROMGASTOJ je la edziĝa festo.
+
+
+Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.)
+
+PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.
+
+
+
+
+Akto unua.
+
+
+(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo,
+maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj sur
+ĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon,
+ESKO ĉe la benko kudrante.)
+
+
+ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi por
+la vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉa
+kostumo kiam ŝi revenos?
+
+JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon de
+via patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton.
+
+ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉar
+paŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la
+fundo.)
+
+JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent
+talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj
+da taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur foje
+apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭ
+plenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tien
+ĉi!
+
+KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas?
+
+JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo.
+
+KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, sed kie
+troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?
+
+JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por
+fianĉiĝo.
+
+KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?
+
+JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo
+Vilkastus.
+
+KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?
+
+JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo
+por ricevi edziĝpermeson.
+
+KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li
+fariĝas plenaĝa.
+
+JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li
+skribu la permesateston de lia patro.
+
+KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin
+rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La
+mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton?
+»Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas
+prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne
+doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun
+evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la
+malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne
+estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je
+morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu
+la botiston!
+
+JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu
+regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin
+obei. Ŝi ĉiam malafable agis kontraŭ mi, precipe, de kiam ili
+konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo,
+estis vana.
+
+KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto.
+
+JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian
+edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!
+
+KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li.
+
+JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis?
+
+KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas
+vidita en Abo.
+
+JANJO. Sed la puno minacas lin.
+
+KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta
+el sia ŝipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la
+ŝipanaro forlasis la saman ŝipon dum la sama vojaĝo, kio pruvas,
+ke ekzistis malĝustaĵoj ĉe la ĉefoj.—Nun, Marto venas.
+
+JANJO. Forrapidu, Krisĉjo!
+
+KRISĈJO. Ŝi jam atingis la ŝtuparon.
+
+JANJO. Ni estos perditaj.
+
+KRISĈJO. Nenia danĝero. (Marto envenas.)
+
+MARTO. Krisĉjo en mia domo? For de tie ĉi! Jen la pordo antaŭ vi.
+
+KRISĈJO. Malantaŭ mi ĝi estas, sed antaŭ mi estas la fama Marto
+de botisto, kaj jen staras Krisĉjo, fianĉo de ŝia zorgatino, juna
+kaj brava forĝisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.
+
+MARTO. For el mia ĉambro, sentaŭgulo!
+
+JANJO. Iru tuj, Krisĉjo, ne disputu kun ŝi.
+
+KRISĈJO. Ni fariĝu de nun geamikoj, Marto mia, ĉar mi ne plu
+malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas
+al via Esko.
+
+MARTO. Malbenita viro, ĉu vi ne foriras de tie ĉi?
+
+JANJO. Obeu min, Krisĉjo!
+
+KRISĈJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaŭ nia
+tuta paroĥo kaj multaj najbaraj paroĥoj resonos de la kanto, kiun
+mi nomos: »Marto de botisto.» (Foriras. Marto ĵetas boton post
+li.)
+
+MARTO. Fulgulo!
+
+ESKO (el la subtegmenta ĉambro). Kia bruo tie malsupre?
+
+MARTO (al Janjo). Malspritulino! Ĉu mi ne malpermesis vin
+komunikiĝi kun li?
+
+JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.
+
+MARTO. Fermu la buŝon kaj donu la trikaĵon el viaj ungegoj. Ĉu eĉ
+unu colon ĝi longiĝis hodiaŭ? For! Rapidu al la kampo por sarki
+kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?
+
+ESKO (en la subtegmenta ĉambro). Nu, mi vestiĝas por la
+edziĝofesto, kiel estis ordono.
+
+MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaŭ alvenos la kantoro kaj Miĉjo.
+
+ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi ĵus surprenas la pantalonon de
+la patro.
+
+MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edziĝvojaĝo ree kaŭzos multe
+da ridfamoj; ĉar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro
+kaj celtabulo de ĉiu ŝerculo. Certe mi, Dio tion scias, laŭpove
+klopodis lin eduki, ĉu per konsiloj ĉu per vipo, sed ĉio estis
+vane: alportita akvo ne restas en la puto.—Ivaro ankoraŭ ne ŝajnas
+esti hejme kaj jam hieraŭ li ekiris vilaĝon, la idaĉo; sed sciu,
+mi estas ree moligonta vian dorson, atendu nur! Oni devas fari
+sian eblon. La krimo postulas punon, ĉu ĝi edifas aŭ male; la puno
+devas sekvi.—Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua
+kaptita de malvirto, de loko al loko diboĉeme vagadas. (Tobio venas.)
+
+TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?
+
+MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri ĉien, dum vi sidas hejme,
+kiel pik-aso, indiferenta pri ĉio.
+
+TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laŭ via propra volo.
+
+MARTO. Kion fari, ĉar mi estas la sola agemulo en tiu domo, ĉiuj
+aliaj estas mizeraj malrapiduloj?
+
+TOBIO. Ĉu venos la kantoro?
+
+MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.
+
+TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojaĝo de Esko?
+
+MARTO. Ke li ĵetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la
+fianĉino kune kun Miĉjo Vilkastus.
+
+TOBIO. Ĉu ni ne donu al ili ĉevalon?
+
+MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu poŝtan ĉevalon; sed
+de tie ĉi ili marŝu piede.
+
+TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaŭ
+baldaŭ atingos la saman indecon, pro tio la piedmarŝo ŝajnus eble
+iom nekonvena kaj eble eĉ hontiga por la peka koro de l' homo.
+
+MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli
+da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindaĵoj li liveros, ĉar li
+havas malspritan originon, vi scias.
+
+TOBIO. Ĉu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la
+envio elpensis. »Ĉu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas»,
+oni kantas.—Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel
+lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe.
+Li ne estas malsaĝa, nur iom obstina, kion pruvas eĉ lia hararo,
+kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel ĉe la maljunulo mem tie ĉi.
+Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo.
+(Esko envenas edziĝvestita.)
+
+MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la
+afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne,
+kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi
+estus ĵetota en profundegaĵon.
+
+ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?
+
+TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu
+mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas
+al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn
+malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj
+mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo. Sed tiel ŝanĝiĝas
+la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante
+spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia.
+
+ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?
+
+MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante ŝtrumpon, kiun Janjo lasis.)
+Jes, kiel plaĉas al mi? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo.
+
+ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo?
+Rigardu min atente de malantaŭe. (Iras al la pordo.)
+
+TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.
+
+ESKO. Sed nun estas la demando, paĉjo, kiel la frako sidas sur mia
+dorso.
+
+MARTO. Ĝi sidas kiel plej bone ĝi povas sidi sen selo, vi
+lignoĉevalo!
+
+TOBIO. Bone, tre bone ĝi sidas.
+
+ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Paĉjo, ĉu vi ĝuste
+scias kaj perceptas al kio mi ekiros?
+
+TOBIO. Ho jes! Feliĉan vojaĝon! Feliĉon! mi diras. Floru kaj vivu
+longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, ĉar la
+unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis »panon».
+
+ESKO. Mi esperas ke ĝi ankaŭ estu mia lasta.—Mi ekiros al mia
+edziĝofesto, paĉjo.
+
+TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni ĉiuj
+benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj danĝeroj povas vin
+renkonti sur tiu vojaĝo, eĉ la morto, kaj memoru, ke ankaŭ vi
+estas granda pekulo.
+
+ESKO. Ni ĉiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.—Mi prenas gravan
+paŝon, paĉjo.
+
+TOBIO. Mi komprenas.
+
+ESKO. Mi ne aludas tian trotpaŝon per miaj piedoj, tute ne.
+
+TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda ŝanĝo, kiu nun al vi
+okazos per via edziĝo; jen la grava paŝo.
+
+ESKO. Ĝuste tion mi aludas.
+
+TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin
+iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.
+
+ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed ĉiuj
+ne ricevis spritecon.
+
+TOBIO. Vi estas prava, filo mia!—Aŭdu, mi rakontos al vi
+okazintaĵon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li
+havis filon, kiu estis ekironta por edziĝi. Atentu, Esko, mia nomo
+ankaŭ estas Tobio kaj mi ankaŭ havas filon, kiu intencas edziĝi.
+
+ESKO. Mirinda koincido! Ĉu estis ankaŭ ili ambaŭ botistoj?
+
+TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.—Kiel mi
+jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, ĉar nun la filo ekiris por sin
+svati al la virino, kiu jam sep fianĉojn havis, sed ili ĉiuj estis
+mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...
+
+ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de
+l' okuloj.
+
+TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas elĵeti
+kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojaĝo.
+
+ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignoŝuiston en la
+sama vilaĝo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi
+sciiĝis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur
+lignoŝuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi fariĝi
+majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima juĝeja
+kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed laŭŝajne ne tre danĝera.
+
+TOBIO. Ĝuste kaj prave dirite. Ĉiam kaj en ĉio niaj karakteroj
+samiĝas. Via kuraĝo pli kaj pli grandiĝas!—Sed kie mi interrompis
+mian rakonton?—Nu, la malĉasteco atakis tiujn sep kaj pro tio
+ili estis mortigitaj.—Aŭskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.
+
+ESKO. Mi silentas kiel muro.
+
+TOBIO. Kaj ĉar nun la filo de Tobio ekiris por edziĝi, anĝelo de
+Dio alvenis. Aŭskultu, Esko!
+
+ESKO. Kiel muro.
+
+TOBIO. Anĝelo el ĉielo alvenis kaj proponis fariĝi svatisto al
+juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili paŝis, paŝadis kune
+laŭlonge la ŝtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio
+laŭte ekkriis; ĉar granda fiŝo ...
+
+ESKO (al Marto). Panjo, ĉu vi ankaŭ metis haringetojn en la
+porvojaĝan sakon?
+
+MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.)
+Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, ĉar mi scias,
+ke malpli ne sufiĉas. (Iras maldekstren.)
+
+TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam
+estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)
+
+ESKO (sola). »Jen la mondo ŝanĝiĝas», diris paĉjo. Gardu min!
+Grava paŝo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne
+estas tempo de ludo nek de ŝerco. Strangaj sentoj en nuna momento
+moviĝas en mia korpo de kapo ĝis kalkano. Estas antaŭgusto de
+edziĝofesta ĝojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto
+edziĝas, tiam la mondo renversiĝos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj
+post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: »Tuta mondo nun
+gajiĝu.» Mi devas plori. (Viŝas siajn okulojn.) Sed ĉu la ploro
+ankoraŭ povus ŝanĝi la aferon? Tute ne; mi do kuraĝiĝu kaj kantu
+edziĝan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas
+konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj ĉarma, tamen mi volus aldoni
+kelkajn rekantaĵojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen
+ĝi estas: (Kantas.)
+
+ Edziĝfesto ĉiujn okupas,
+ Malĝoja nur ŝajnas knabin';
+ Adiaŭo el hejmo ŝin premas,
+ Ŝi tamen fianĉon atendas.
+ Sur kampo karulo jam venas,
+ Lin garboj belege ĉirkaŭas.
+
+Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)
+
+ Tiluli', tiluli',
+ tilulilu liluli'!
+
+Nun la dua strofo:
+
+ Treega bruad' komenciĝas,
+ De ĝojo resonas la dom'.
+ Ne ploras plu la fianĉin',
+ La estonto gajigas ŝin.
+ Kun kron' de honor' sur la kapo
+ Ŝi dancas kaj buŝo ridetas.
+ Tiluli', tiluli'!
+ Tilulilu liluli'!
+
+La tria strofo:
+
+ Jam pasis ĉarmega la jaro,
+ Simila al sonĝo, kaj nun
+ Ŝi kantas al sia infano
+ Pri land' de feliĉo kaj am',
+ Kies altaj montoj vidiĝas
+ En tia la malproksimeco.
+ Tiluli', tiluli',
+ Tilulilu liluli'!
+
+Kaj nun la kvara strofo ...
+
+MARTO (je la flankpordo). Ĉu vi volas fermi la faŭkon, rano, aŭ
+ĉu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li
+volas imiti kokkrion, la kokaĉo! (Malaperas.)
+
+ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaŭ
+brulanta peĉbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la
+edziĝo.—Greto! mi sentas kapturniĝon memorante, ke mi baldaŭ
+unuiĝos kun vi, aŭ ke mi fariĝos vi kaj vi fariĝos mi, alivorte,
+Esko fariĝos Greto kaj Greto fariĝos Esko; oni do nomu nin ĉu
+Esko-Greto ĉu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi ĵuras al vi,
+Greto mia; kaj se la malica satano, kiu ĝis la fino de la mondaĝo
+insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia
+blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraŭ la buŝegon,
+tiel faru, Greto, ĝis la dentoj klakos en la faŭko. Ĉar li, kiu
+libervole faris sanktan ĵuron pri fideleco kaj ĝin rompis, lin tero
+kaj ĉielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio
+kaj Zebedeo alvenas.)
+
+TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!
+
+ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!
+
+ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urĝaj aferoj nun postulas
+vian lertecon por ke ĉio fariĝu laŭleĝe. Mi nun—Dio gardu nin,
+la junulojn, komencis petolŝerci, mi ankaŭ, kaj intencis havigi al
+Miĉjo Vilkastus novan ĉemizon.[1]
+
+TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!—Sed
+la kantoro jam scias la aferon.
+
+ESKO. La afero estas jena, sinjor' kantoro.
+
+ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro ĝin sciigis al mi; jes mi scias kaj
+akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro
+estas skribota.
+
+ESKO. Ĉefe estas, ke ĉio okazu laŭleĝe.
+
+ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas
+sube sian parafon, kiu estas atestata.
+
+ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.
+
+ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.
+
+ESKO. Laŭ mia prudentaĉo ĝi estas necesa por ke estu laŭleĝe.
+
+ZEBEDEO. Junulo, ĉu vi volas disputi kun maljunaj personoj?
+
+TOBIO. Esko.
+
+ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra
+parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la ĉefa persono kaj
+pro tio mia nomo ne manku en la atesto.
+
+ZEBEDEO. Certe ĝi devas tie troviĝi, sed en la teksto. Sube estas
+nomo kaj parafo de via patro, apud ĝi la nomo de atestanto kaj plej
+sube »Zebedeo, kantoro».
+
+TOBIO. Nu, eble vi komprenas?
+
+ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu fariĝos atestanto?
+
+TOBIO. Miĉjo Vilkastus estas plej taŭga. Li estas svatisto de Esko
+kaj lin ankaŭ akompanas al la edziĝofesto. Laŭ interkonsento li
+jam devus esti tie ĉi. Ekiru, Esko, por informiĝi pri li.
+
+ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.
+
+ESKO. Mi rapidas, ĉar jam urĝas. (Iras.)
+
+ZEBEDEO. Ĉu vi vizitis preĝejon hieraŭ?
+
+TOBIO. Ne, Dio pardonu min.
+
+ZEBEDEO. Domaĝe, domaĝe, granda domaĝo. Johano Kurkelo tie
+predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l' Sinjoro.
+
+TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de riĉulo sukcesas, kontraŭe
+fariĝas kun malriĉulo.—Ĉu vere Johano jam aperis en la
+predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj ŝajnis li al mi
+iom naivega, tamen li nun estas magistro.
+
+ZEBEDEO. Gimnaziano, ĝis plue gimnaziano; sed en tiu junulo loĝas
+spirito de l' Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj
+aŭdinta liajn vortojn, mi vetas, ke eĉ viajn renojn li estus
+tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia voĉo tremetis. Sed
+baldaŭ li sin orientis, ruĝiĝis kiel fajra forno kaj skuante la
+kapon laŭte kriis: »vekiĝu, kiu dormas, vekiĝu, kiu dormas».—En
+du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri teruraĵoj
+de infero, la dua pri ĝojoj de ĉielo.—Ho, ho, tia knabo! Anĝelon
+de l' Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, ŝvitante kaj
+spiregante. Kaj fine vidiĝis la efiko de lia patoso: subite dolĉa
+emocio kaptis la virinaron en la preĝejo kaj poste mallaŭta kaj
+daŭranta ploreto aŭdiĝis, kiel ĉiam okazas je trafo de la Vorto.
+
+TOBIO. Kaj la viroj?
+
+ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaŭ ŝtipoj.
+
+TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas feliĉa. Ŝi savos sian animon
+pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj
+pereos ol inter la virinoj.
+
+ZEBEDEO. Bedaŭrinde vi estas prava, tion pruvas la ĉiutagaj
+ekzemploj. Tio ĉi vidiĝas ankaŭ en la kunvenoj sabatvespere ĉe la
+pastra helpanto—vere religia viro—la virinoj ĉiam ĉeestas pli
+multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte
+mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardiĝintaj, jes hardiĝintaj.
+Sed sub severa postulo eĉ virbesto naskas, diras la proverbo, kaj
+tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn
+antaŭ ol la Vorto faris impreson ĉe la viroj; fine doninte al ili
+kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: »eĉ pri tiu prediko
+vi foje estos responda», vidu, la mentono ĉe kelkaj maljunuloj
+tremetis kaj la hartufoj ŝanceliĝis. Kaj nun, kiam li alvenis al
+la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la ĉielon,
+tiam peza muĝado aŭdiĝis en la tuta preĝejo, kiel en la arbaro
+dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne eĉ unu okulo restis
+seka. Tia estis la hieraŭa diservo, kies ĉarmon vi, Tobio, ne
+ĝuis.
+
+TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo.
+La Ĉiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan
+mondon.—Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?
+
+ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis
+komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus
+okazinta malsukceso.
+
+TOBIO. Kiel li proklamis pri la edziĝatesto de Esko?
+
+ZEBEDEO. Bone.—Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi:
+ĉu vi bone informiĝis pri la karaktero de via estonta bofilino?
+Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun
+malbona virino.
+
+TOBIO. Oni asertas, ke ŝi estas ĉasta knabino. Vi ja scias, Greto
+de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la
+afero tiel sukcesus? Unue ĝi estis kiel muŝo, sed kreskis kiel
+bovon, jen ĝia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun
+Miĉjo Vilkastus vizitis sorĉulon, li konatiĝis kun la knabino, dum
+ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorĉulon. Miĉjo observis
+kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion,
+brave uzis la okazon, fariĝis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.
+
+ZEBEDEO. Ĉu ĉio sin bazas sur tio?
+
+TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta
+Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la
+Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo.
+Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta
+tago kaj eĉ iom dum la sekvinta! Hi hi hi!
+
+ZEBEDEO. Ĉu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aŭ
+edukatino de Karri?
+
+TOBIO. Ili ĉiam agis kun ŝi kiel kun edukatino kaj tute malriĉa
+ŝi ne ŝajnas esti; oni certigas, ke ŝia tenejo enhavas diversajn
+aĵojn. Du tagojn post la edziĝofesto la pakveturiloj, laŭ
+interkonsento, alvenos tien ĉi.—Hodiaŭ Esko kaj Miĉjo ekiros,
+morgaŭ ili alvenos al hejmo de la fianĉino tiel frue, ke ili
+ankoraŭ havos tempon prizorgi la edziĝproklamon por proksima
+dimanĉo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon ĝis la
+sankcio Miĉjo pasigos ĉe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la
+fianĉino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo fariĝos al li
+plezurega.
+
+ZEBEDEO. Plezurega la tempo fariĝis por Jakobo dum atendo al la
+junulino Raĥelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas ĉiam rekte eldiri
+miajn pensojn, eĉ kvankam ili malplaĉus al la aŭskultanto.—Mi
+scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian
+zorgatinon, Janjo, edziĝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar, kiu tion
+unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Ŝajnas al mi, ke via
+filo fariĝos la feliĉulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li
+havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja
+estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malriĉa; al ŝi estas
+»marĉo tie, koto ĉi tie, seka nenie». Kaj atentu plue: ŝi estas
+pliaĝa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?
+
+TOBIO. Mi komprenas vin. Sed ĉiuj en la mondo al si mem petas
+la ĉiutagan panon. Estas devigo; ni loĝas sur la erikejo, sur la
+seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj ĉie
+kiel grizaj katoj, emaj elŝiri la okulojn unu de la alia. La terura
+malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du
+malgrandajn herbejaĉojn apud la marĉo, kiuj ebligas nutri bovinon.
+Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj ŝtipoj. Fine mi do ricevas
+laktoguton en mian kuveton kaj iafoje eĉ butereron sur mian
+panpecon. Jes, bona kantoro, la malriĉulo devas klopodi per ungoj
+kaj dentoj por gajni sian porvivon.
+
+ZEBEDEO. Certe la malriĉeco ne estas honto nek krimo, sed tamen
+peza ŝarĝo, kaj la riĉulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi
+kuraĝas diri al vi kelkajn vortojn, kuraĝas vin riproĉi pro via
+maldankemeco al Li, de kiu ĉio bona venas. Vi estas pli bonhava ol
+kontraŭe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas ĉevalon kaj
+bovinon kaj mi scias, ke ĉiam aŭtune vi bovidon kaj porkidon
+buĉas; tamen vi nomas vin malriĉa.
+
+TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj
+ĉiam kelkaj arĝentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio
+dank' al Dio!
+
+ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredaĵon al
+malriĉulino, tion vi devas fari kaj ne ĝin proprigi al vi mem per
+maljusto.
+
+TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas ŝin agi
+laŭ ŝia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne
+kontraŭdiras nek malhelpas.
+
+ZEBEDEO. Laŭ leĝo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.
+
+TOBIO. Ĉio dependas de Marto kaj mi devas obei ŝin; nenio helpas.
+Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la
+heredaĵo? Mi rajtigas mian filon edziĝi, ĉar li tion humile petas,
+kaj se li edziĝas antaŭ ol Janjo, li ricevos la heredaĵon, tiel
+klare diras la testamento. Mi ankoraŭ vin foje demandas, ĉu tio
+estas malpraveco?
+
+ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkaŭze malhelpas vian zorgatinon
+edziniĝi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas aŭdinta, ke
+la forĝisto Krisĉjo amas la junulinon kaj ŝi amas lin, sed vi de
+ĉiuj fortoj malhelpas ilian unuiĝon.
+
+TOBIO. Estas vere; mi kontraŭstaras la aferon por la bono de Janjo
+mem. La forĝisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena
+de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li
+tromplogos edziniĝi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la
+plej granda kanajlo en nia paroĥo. Jen kelkaj el liaj petolaĵoj:
+Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forĝejo, li prezentas al vi pipon,
+vi fumas momenton, subite vi aŭdas pafbruon antaŭ la nazo, kaj vi
+troviĝas meze de pulvofumo, kaj estu ĝoja, se nur kun doloretanta
+vizaĝo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Ĉu vi scias kion li
+faris al Manjo Mahlamäki, kiu iom raportaĉis pri li ĉe la eklezia
+ekzameno de legoscio? Li ĵetis en brutarejon de kompatinda Manjo
+saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri
+ĉevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed
+li ankaŭ sciis la superstiĉemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo?
+Kvazaŭ sago ŝi flugis al la pastrejo kun la sorĉsaketo en la
+mano. Ho, kiel la preposto Krisĉjon riproĉis. Tia estas la viro.
+
+ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l' vivo kaj mi malamas
+malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas juĝi la homon
+malinda.
+
+TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon
+edziniĝi kun li antaŭ ol min leĝo devigas, kaj tiam la junulino
+kulpigu sin mem, ĉar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo
+tiel implikiĝas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontraŭstareble
+volas edziĝi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.
+
+ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, ĝis li atingos sian
+21:an jaron.
+
+TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetiĝi vole-ne-vole.
+Cetere oni ne povas nin riproĉi pro tio, ke ni per permesata maniero
+profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke ŝi rifuzis
+fariĝi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian
+edziĝon ankaŭ la kaporalo celis per sia testamento. Li estis
+stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj ĉiam
+asertis sin la plej malfeliĉa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n
+kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurĉemizaj infanetoj. Li admiris la
+rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamiĝis
+en la milda kaj saĝa rigardo de Janjo kaj versis pri ĝi. Li iomete
+vizitis lernejon en sia juneco.—Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn
+antaŭ sia morto li decidis, ke ambaŭ infanoj estu liaj heredantoj,
+sed laŭ stranga kondiĉo. »Tiu el ili»—li difinis—»kiu unue
+edziĝas, heredu kvincent talerojn». Kredeble tiu kondiĉo estis
+ŝerco, ĉar li ĉiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la
+kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edziĝo de tiuj ambaŭ junaj
+personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro
+tio, post edziĝo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto
+kaj akceptos la talerojn, kiuj laŭleĝe apartenas al ni.
+
+ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone ŝajnas, mi diris mian opinion
+malkaŝe, laŭ mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi
+petas!
+
+TOBIO. Nu nu, nu nu!
+
+ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon.
+(Elprenas el sia poŝo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)
+
+TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.
+
+ZEBEDEO. Nu, mi aŭdas.
+
+TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito
+Tienhaara loĝas, kiel vi scias, nur kelkajn centpaŝojn de tie ĉi.
+
+ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por manĝi kaj la akvo por
+trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne
+deflankiĝis el la naturo.
+
+TOBIO. La homo estas perdita ŝafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne
+domaĝas, nur aldonos novajn fortojn.
+
+ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn!
+Sed kial miri; tiel ja diras ankaŭ aliaj, forgesante, ke ĉiu
+ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo
+estas nekompensebla. Jam je la naskiĝo estas al ĉiu donita certa
+kvanto da tiu forto kaj laŭ ĝi dependas ankaŭ nia vivdaŭro kaj
+kiam ĝi estas eluzita la vivfadeno rompiĝas. Tio estas vero,
+kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj.
+Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.
+
+TOBIO. Certe estus bone vivi laŭ la Vorto. Sed ĉu tio okazas? La
+homo estas surdema, obstinema kaj malsaĝa, ĉar li ne komprenas kio
+utilas al li. Jes, kantoro; la malsaĝeco de la homaro estas granda
+kaj ĉiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la
+ekzemploj.—Nun, jen estas Esko kaj Miĉjo. (Esko kaj Miĉjo
+envenas.)
+
+ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidiĝas kaj ekskribas.)
+
+TOBIO. Nu, Miĉjo! Du bravaj junuloj ekiras edziĝi.
+
+MIĈJO. Senprokraste ni devas ekiri.
+
+TOBIO. Tuj, Miĉjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn eĉ renkontanta
+malsata rabistaro ne timigus.
+
+ESKO. Mi neniam timas, paĉjo.
+
+TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaŭ
+nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la preĝejo pri granda
+ŝtelisto, kiu ŝtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu,
+se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus
+rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?
+
+MIĈJO. Sepcent taleroj.
+
+TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaŭ: akre rigardu ĉiun,
+kiun vi renkontas. Memoru ankaŭ lian eksteraĵon: mallonga hararo,
+pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laŭ
+la anonco. Vizitu ankaŭ la saĝulon, loĝantan en la sama vilaĝo
+kiel la fianĉino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun ŝteliston—kio
+estus bonŝanco—certe vi povus lin ekkapti, vi ambaŭ.
+
+ESKO. Tuj mi ŝnurligus lin kaj facile vindus kvazaŭ infanon. Aŭ
+ĉu vi kredas min timi unu viron? Miĉjo, palpu tiun brakon, palpu
+tiun femuron, palpu tiun genuon!
+
+MIĈJO (palpas laŭ admono de Esko). Ja—ah!
+
+ESKO. Ja—ah, Miĉjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la
+ledon. Ĉu vi kredas?
+
+MIĈJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.
+
+TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.
+
+ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Miĉjo, tiu gorĝo ankoraŭ ne
+sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek
+noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel
+multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj
+fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.
+
+TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.
+
+MIĈJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaŭ nelonge ankoraŭ kredis, ke
+la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.
+
+ESKO. Ĝuste tion mi kredis.
+
+MIĈJO. Kaj eĉ ankoraŭ vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas
+mondon.
+
+ESKO. En ĉi tiun pekan mondon. Ĝuste tiel.—Kion vi aŭdis pri miaj
+laborvizitoj en la paroĥo?
+
+MIĈJO. Nur bonon.
+
+ESKO. Mi ne ŝtelas, ne.
+
+TOBIO. Kompreneble, tute ne.
+
+ESKO. Mi ne ŝtelas. Ho ne.
+
+ZEBEDEO. Ŝst!
+
+TOBIO. Silentu! La kantoro skribas.
+
+ESKO. Tion mi ne faras.
+
+ZEBEDEO. Tobio!
+
+TOBIO. Ĉu vi bezonas la parafon?
+
+ZEBEDEO. Tien ĉi vi ĝin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian
+parafon.)
+
+MIĈJO (aparte). Kiel finiĝos la edziĝvojaĝo, mi ne scias, sed mi
+estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj ŝian mastron
+estis nura ŝerco, kvankam laŭ opinio de Esko severa vereco.—Nu,
+fariĝu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojaĝmonon de la
+fianĉo.
+
+ZEBEDEO. Tre bone.
+
+TOBIO. Ĝi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni
+ĝin tien.
+
+ZEBEDEO. Perdo de honoro.
+
+TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito ĉe malliberejo! Severa leĝo! Sed
+kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple
+jena kaprinhufo, sed ĝia signifo estas grava.
+
+ZEBEDEO. Miĉjo Vilkastus!
+
+TOBIO. Miĉjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas
+edziĝpermeson al mia filo.
+
+MIĈJO. Mi atestas kaj je bezono ĵuras pri tio. (Desegnas sian
+parafon.)
+
+ESKO (aparte). Ankaŭ mia parafo estos tie desegnota.
+
+ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) Mi transdonas
+ĝin al vi kaj vi povas ĝin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu
+koncernas al mi.
+
+TOBIO. Mi transdonas ĝin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)
+
+ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun paŝon propravole.
+
+ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.
+
+TOBIO. Ĉio estas preta, mankas nur via porvojaĝa sako, kiun vi tuj
+ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi
+revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fianĉino certe vi
+ricevos ĉevalon.
+
+MIĈJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.
+
+TOBIO. Sendube, Miĉjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke
+la koltuko de l' fianĉino flirtu kvazaŭ militflago, tio faros
+imponan kaj fieran aspekton.
+
+MIĈJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la
+gefianĉojn.
+
+TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidiĝinta apud la tablo
+kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko,
+kion vi faras?
+
+ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.
+
+TOBIO. Esko freneziĝis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)
+
+ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!
+
+TOBIO. Ha fuŝulo, kanajlo, aĉulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!
+
+ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian buŝon;
+sed ĉar vi estas mia patro, tio estas nefarata.
+
+ZEBEDEO. Ega malhumileco!
+
+TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi
+fianĉfestan regalon, jes, tion mi diras.
+
+ESKO. Festan regalon!—Mia kolero iom post iom boliĝas. (Ekprenas
+seĝon kaj ĝin ĵetas kontraŭ la plankon.) Ĉi tiu viro estas
+nehumiligebla. (Eliras el la ĉambro.)
+
+TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!
+
+ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.
+
+TOBIO. Kian penon la infanoj kaŭzas! Nekredeble al ĉiu, kiu ilin ne
+posedas. Danku Dion, kantoro, ĉar vi restis fraŭlo.
+
+ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto,
+ke mi estus severa patro, tre severa.
+
+TOBIO. Severa patro oni ankaŭ nomas min. Sed ĉu severeco ĉiam helpas?
+Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj
+en la arbaro, kvankam stilo de sama saĝa mano, tamen unuj estas
+rektaj, aliaj kurbaj.
+
+ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaŭ de tio, ĉu dum la kreskado oni
+permesas kurbiĝon al la plantido.
+
+TOBIO. Ĝuste kaj saĝe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras.
+Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu
+pensas pri tio? (Esko envenas.) Ĉu vi plue vidiĝas, mallertulo?
+
+ESKO (aparte). Mi volus daŭrigi mian koleron; sed la situacio estas
+grava.
+
+MIĈJO (aparte al Esko). Repaciĝu Esko!
+
+ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi,
+patro!
+
+TOBIO. Ĉu vi tutkore petas pardonon?
+
+ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.
+
+TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion »ĉe la denta kavaĵo» kaj
+min konduti kvazaŭ kolerega bovo. Petu ankaŭ pardonon de la
+kantoro.
+
+ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kaŝu ion en la denta kavaĵo kaj ne
+vin kondutu kvazaŭ kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo.
+Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekĝema voĉo.) He, jes!
+
+TOBIO. Aŭdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri
+li?
+
+ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero
+estas neŝanĝebla.
+
+TOBIO. Jes, jes. Sed la ĵusa murmuro nun estu forgesata, ne eĉ unu
+vorton plu pri pasintaj aferoj, ni ĉiuj estu ree bonaj kamaradoj.
+Cetere, pro kio patro kaj filo disiĝu malamike unu de l' alia. Kaj
+disiĝmomento ja ĉi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon
+por firmkuniĝi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi
+en ĉeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaŭ ol Greto
+aperis?
+
+ESKO. Mi estus edziĝinta kun ŝi; sed ŝi nur mokis min, nomis min
+strigo.
+
+TOBIO. Mi scias, ke multaj ŝerculoj emas vin nomi naivega kaj
+malsaĝa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin,
+ĉar ĝi ĉiam estis ĉasta kaj neriproĉinda. Sed vi posedas sanan
+prudenton, tion mi garantias.—Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi
+lin per implikaj demandoj; faru tion en nia ĉeesto!
+
+ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?
+
+TOBIO. Ekzemple pri edziĝofesto kaj ĝia celo.
+
+ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edziĝofesto?
+
+ESKO. Ĝi havas plurajn celojn.
+
+ZEBEDEO. Ĝia ĉefcelo?
+
+MIĈJO (aparte al Esko). Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.
+
+ESKO. Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.
+
+ZEBEDEO. Sed ĝia ĉiela, ĝia solena celo?
+
+MIĈJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.
+
+ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.
+
+ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!
+
+TOBIO. Esko!
+
+ESKO (aparte kaj dubante rigardante Miĉjo'n). Aŭ li mensogetis al
+mi, aŭ li estas malsaĝulo. (Malproksimiĝas iomete de li.)
+
+TOBIO. Demandu lin pri kreo de l' mondo, pri Abrahamo kaj Isako.
+
+ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?
+
+ESKO. Ĝi estas, laŭ diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el
+argilpeceto kaj el nenio.
+
+ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?
+
+ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundiĝu!—Plue, tion neniu scias, eĉ
+kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj.
+Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!
+
+TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano ŝi
+portas dupartigitan sakon, kies ambaŭ partoj estas plenigitaj.)
+Jen via porvojaĝa nutraĵo, junuloj; kaj nun ekiru!
+
+ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj ĝin metas sur
+la ŝultron.)
+
+MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojaĝaj kaj edziĝfestaj
+elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, ĉu vi kapablus kalkuli
+monon?
+
+TOBIO. Mankas al li sperto. Miĉjo zorgu pri la mono.
+
+ESKO. Miĉjo prenu la monon, mi portas la sakon.
+
+MARTO. Jen Miĉjo! Atentu, ke vi estu ŝparemaj. (Donas monon al
+Miĉjo.)
+
+MIĈJO. Nur al necesegaj bezonoj ĝi estu uzota. (Ivaro envenas.)
+
+ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado.
+
+MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentaŭgulo, kie vi
+ree vagadis kaj laŭ permeso de kiu? Kie vi estis?
+
+IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn
+de Junttihuhta kaj, ĉar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis
+por bani kaj pasigis la nokton ĉe la familio.
+
+MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.)
+
+TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraŭ al li ĉi tiun fojon.
+Li promesas pliboniĝi. Ĉu jes?
+
+IVARO. Jes.
+
+MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilaĝo al vilaĝo
+li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.
+
+ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta'n por rigardi la hundidojn.
+
+IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La
+petolaĵoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.
+
+ESKO. Eble li ankaŭ banis tie, tio ja estis oportune.
+
+IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da
+karbohaladzo suferigas mian kapon.
+
+MARTO. Brandhaladzo ĝi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi
+varmigos vian dorson.
+
+TOBIO. Marto! Atentu ĉeeston de kantoro.
+
+ZEBEDEO. Mia ĉeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta
+ĝustatempe, eble portos belajn fruktojn.
+
+IVARO. Plaĉus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur
+mia dorso; tamen ŝparu miajn ŝultrojn, panjo, ankoraŭ ĉitiun
+fojon; mi promesas pliboniĝi laŭ mia povo.
+
+ESKO. Nu.—Kion vi diras, Miĉjo?
+
+MIĈJO. Mi petas pardonon al Ivaro.
+
+ESKO. Mi ankaŭ petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia
+adiaŭo.
+
+MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restaĉas?
+
+MIĈJO. Nun ni ekiru.
+
+TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian
+revenon. Ni aranĝos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni
+tiam eĉ dancu laŭ klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco
+ne sufiĉos en la ĉambro, ni uzu la plataĵon ekstere. Ni esperas,
+ke ankaŭ vi, kantoro, nin honoru per via ĉeesto.
+
+ZEBEDEO. Mi dankas vin.
+
+TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalaĵojn. Kaj tiam
+montru, ke vi estas fidinda viro!
+
+IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.
+
+TOBIO. Ĉio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.
+
+ESKO. Permesu, ke mi kiel adiaŭon, deklamu kelkajn versojn,
+verkitajn de la mortinta kaporalo.
+
+MARTO. Adiaŭdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.
+
+TOBIO. Ho, Marto, ni aŭskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj
+ni devas montri dankemon al lia memoro.—Nu, Esko, iu amkanto!
+
+ESKO. Ĝi estas militkanto:
+
+ Milittrompeto sonas,
+ Mi ĝian voĉon konas;
+ La devo min admonas,
+ Ĉar kapitan' ordonas.
+
+ Fariĝas la ribelo,
+ Ektondras ferbarelo ...
+
+Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la
+metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum
+pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis!
+
+MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas?
+
+MIĈJO. Nun ni foriru, Esko.
+
+TOBIO. Iru kun beno!
+
+ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion,
+kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?
+
+MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaŭ ol kutime, kaj
+ordonu la maldiligentan Janjo'n eniri el la terpomkampo.
+
+ESKO. Mi ordonos.—Janjo nomis min strigo.—Ĉu mi havas ĉiujn
+necesajn objektojn kun mi?
+
+TOBIO. Jes jes, ĉion vi havas, Esko. Nun adiaŭ, filo mia!
+
+ESKO. Adiaŭ! Saluton! (Miĉjo kaj Esko ekiras.)
+
+
+
+
+Akto dua.
+
+
+(Vasta ĉambrego en la domo de Karri, en la ĉambrego edziĝfestantoj,
+viroj kaj virinoj. Okazas edziĝofesto de Jakobo kaj Greto. Je
+leviĝo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo
+de l' ĉambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en
+la vestiblo ESKO'N kun sako sur la dorso, kaj MIĈJO'N.)
+
+
+KARRI (je ĉeso de l' danco). La gejunuloj ĝoju kaj la gemaljunuloj
+gaje rigardu ilian amuzon, aŭ, se plaĉas ankaŭ ili movu siajn
+piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela
+aŭgustotago. (Du pafoj aŭdiĝas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed
+pafu mallaŭte. Ne, pafu tiel, ke la ĉambrego tremas kaj la koro
+saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas
+al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu,
+Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago?
+
+JAKOBO. Ho, mastro, ĝi ŝajnas al mi edziĝofesta; mi ĝojas.
+
+KARRI. Kaj tamen vi estas la ĉiama seriozulo. Sed mi ja konas vian
+karakteron. Sub la malglata krusto troviĝas multe pli, ol oni
+supozas. Mi diras al vi: vi havas kaŭzon ĝojegi, ĉar vi ricevas
+bonegan edzinon.
+
+JAKOBO. Mi tion esperas.—
+
+KARRI. Bonegan edzinon!—Venu tien ĉi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel
+plaĉas al vi esti edzino?
+
+GRETO. Bone ĝis nun.
+
+KARRI. Tre bone ankaŭ daŭre; ĉar nun la afero estas decidita kaj
+fiksiĝis kiel peĉo ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.—Memoru:
+tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble
+iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, ĉar nun la amiko
+tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj eĉ la
+morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed ŝin memori
+estas mia kaŝita ĝojo, kaj alian mia okulo ne plu serĉas.—Sed nun
+estas ĝojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed ĝuste tiu
+festo fremdigas Greto'n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian
+foreston.
+
+GRETO. Kun malgajo ankaŭ mi disiĝas kaj kun emocio lasas viajn
+etajn bonkondutajn infanojn.
+
+KARRI. Kvazaŭ ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.
+
+GRETO. Kvazaŭ mia propra hejmo tiu domo estis al mi.
+
+KARRI. Kaj fidela kvazaŭ propra filino vi min servis. Mi klopodos
+vin rekompenci.—Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu
+larvmordetado, ne tre plaĉas al vi, plivole vi marĉojn fosus kaj
+ŝtipojn tordus.
+
+JAKOBO. Estas vero, malmulte plaĉas al mi la laboro, al kiu oni min
+difinis en mia infaneco, vi ankaŭ scias, ke ĝi estas malmulte
+profitdona.
+
+KARRI. Pro tio, forĵetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu pioĉon
+kaj hakilon! La tutan parton malantaŭ Kontinmäki mi donacas al vi.
+Tie konstruu al vi hejmon kaj senimposte ĝin uzu dum via tuta
+vivo. La »Belulinon» el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran
+ĉevalidon el mia ĉevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos
+vin per ĉevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.
+
+JAKOBO. Nobla promeso!
+
+KARRI. En tago de via edziĝofesto mi tion promesas.
+
+JAKOBO. Duoblan kaŭzon ni havas hodiaŭ por ĝoji.
+
+GRETO. Mastro, ni ne povas vin sufiĉe danki.
+
+KARRI. Mi nur repagas mian ŝuldon. Unu aferon mi tamen postulas de
+vi, Jakobo. Amu Greto'n; bonega junulino ŝi estas, kiel mi jam
+diris, eble ŝi ankaŭ estas iom petolema; tion mi observis, kiam ŝi
+kapturnigis la filon de l' botisto kaj la viro eble ne komprenis la
+ŝercon. Mi tamen kredas, ke li fine ĝin perceptis. (Dume la
+dutenila bierujo ĉirkaŭiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo!
+Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!
+
+TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne ŝparas sian arĉon. Sed mi
+devas atentigi la gefianĉojn, la mastron kaj la gastojn pri io.
+Aŭskultu al mi ĉiuj! Jen estas: Mia patro—li loĝas en dometo en
+la alia fino de l' vilaĝo, tie loĝas ankaŭ mi—mia patro nome
+malamas ĉiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi
+violonon je kia ajn okazo. Li eĉ ne scias, ke mi violonon posedas;
+mi ĝin kaŝas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al
+la ĉefafero. Se li nun sciiĝus, ke mi ludis je tiu festo, diablo
+min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la
+knabo kaj min tanus sufiĉe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado
+vidus, certe min kredus esti de cigano aĉetita ĉevalo. Tia
+maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin ne sciigi al li,
+ke mi estis ludanta ĉi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus:
+»Kiu estis ludisto?» Vi respondu, ke vi ne konis lin, aŭ ke estis
+Mateo Viluksela, aŭ Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontraŭdiri
+vin mem.—Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.
+
+KARRI. Trankviliĝu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan
+polkon!
+
+TIMOTEO. Mi ne ŝparos mian arĉon. (Ludas.)
+
+UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por
+la vespermanĝo.
+
+KARRI. Okazu laŭ ŝia deziro. Ni do vespermanĝu unue kaj poste
+dancu. (Timoteo ĉesas ludi.) Pretigu la manĝotablon. (Oni pretigas
+la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin
+enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de
+edziĝofesto ne malsekiginte sian gorĝon; tia estas malnova kutimo.
+(Miĉjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj loĝejkamaradoj!
+Envenu, envenu bonvole!
+
+ESKO. Ĝojiĝu, la festodomo!
+
+KARRI. Estu bonvenantaj!
+
+MIĈJO. Pardonu al ni!
+
+ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi
+edziĝfestis.
+
+KARRI. Neniu kaŭzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu
+bonvenantaj, bonvolu sidiĝi kaj partopreni en nia ĝojo!—Knabinoj,
+alportu bieron al la gastoj!—Ni festas edziĝon de Greto, mia
+edukatino, kaj de lignoŝuisto Jakobo.
+
+ESKO. Ĝoju, la festodomo!—Ne kredu, mastro, ke ni venis por
+kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj.
+
+KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi
+estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj.
+
+MIĈJO. Ni dankas vin.
+
+ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.)
+
+KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.
+
+ESKO (kaŝe rigardante Greto'n. Aparte). Ŝi estas bela, kiel rozo
+kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas ĉagreneton en la
+koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru
+eĉ vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante
+trinkujon de Miĉjo.) Sed ilia konduto ne antaŭdiras malbonon. Ili
+ja eĉ invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la ŝtono.
+(Trinkas.)
+
+KARRI. Ĉu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kaŭzis vian
+vojaĝon?
+
+ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.
+
+KARRI. Eble vi celas denove nian faman aŭguriston?
+
+ESKO. Ĝuste vi divenis.
+
+KARRI. Oni ŝtelis de vi?
+
+ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni ŝtelis en la urbo
+Tampere multajn dekmilojn. Ĉu la anonco ankoraŭ ne atingis vian
+paroĥon?
+
+KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaŭ jam ĉe ni proklamita.
+
+ESKO. Pro tio ni ekiris por sciiĝi de l' aŭguristo, kiu estas la
+ŝtelisto kaj kie oni lin trovus.
+
+MIĈJO. Mi havas krom tio ankaŭ aferojn kun miaj ĉi-tieaj parencoj.
+
+ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la
+kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.
+
+KARRI. Tiel ja estas promesite.
+
+ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege riĉa.
+
+KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la
+ŝtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonŝancon.—Sed la tablo
+atendas nin. Ĉiuj bonvole alpaŝu. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la
+tablo.) Gastoj miaj, ne ŝparu la regalaĵojn, sed satigu vin ĝis
+via stomako fariĝas ronda kaj ŝvelanta kiel sako de pastro!
+
+MIĈJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.
+
+KARRI. Ĝuste jes, Miĉjo Vilkastus.
+
+ESKO. Kuŝiĝu kaj la stomakon ĉirkaŭprenu, diras la proverbo. Nur
+ne okazu al ni, kiel al Paŭlo Korppila ĉe la edziĝofesto de
+Peltola. Du tagojn antaŭ la festo li fastis, eĉ ereton ne manĝis.
+Venis la festvespero kaj li malsobriĝis tiel, ke fine stariĝante,
+li pene treniĝis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian
+stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris
+Paŭlo.
+
+KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataŭ dormo, danco malaltigu
+la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.
+
+ESKO. Alproksimiĝante la domon, jam je la draŝejmonteto ni aŭdis
+tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Ĉu estas festo ĉe
+Karri, ĉar tie muziko tonas kaj ĝojo sonas? Estis edziĝofesto kaj
+gaja ludo.
+
+KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.
+
+ESKO. Tia estas ankaŭ Josefo en nia vilaĝo. Lia ludo aŭdiĝas
+je interspaco de tuta kilometro, ĝi penetras oston kaj medolon
+kaj la homo sin kredas en ĝojo de ĉielo.
+
+TIMOTEO. En ĝojo de ĉielo! Li do estas vera ludisto. Bedaŭrinde,
+ke vi ne venigis lin tien ĉi, ĉar li estas tiel mirinda muzikisto.
+
+ESKO. Mi nesciis pri ĉi-tiea edziĝofesto, plue ne estis mia devo
+havigi ludiston.
+
+TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?
+
+ESKO. Personan imposton ankaŭ mi elpagas.
+
+TIMOTEO. Ne murmuru, ĉar via kapo egalas formikejon.
+
+1:A GASTO. Ĉu vi estas disputema, Timoteo?
+
+2:A GASTO. Ĉiam li estas kolerema, estante ebria.
+
+TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.
+
+KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.
+
+TIMOTEO. Jam sufiĉas.—Sed mi ne toleras tiun viron.
+
+KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale
+kiel vi.
+
+TIMOTEO. Li babilas malsaĝaĵojn.
+
+KARRI. Vi mem vin kondutas malsaĝe; mi tion devas diri.
+
+TIMOTEO. »Josefo Oinasmäki ... en ĝojo de ĉielo.» Paroli pri
+muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko arĝentan
+kuleron.
+
+ESKO. Jes, sinjoro direktoro!
+
+TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.
+
+ESKO. Jes, sinjoro direktoro.
+
+KARRI (aparte). Ambaŭ egale naivegaj!
+
+JAKOBO. Mi ankaŭ volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edziĝfesta
+kaj la manĝo la plej plezura en mia vivo, same ĝi estas, mi kredas,
+ankaŭ por Greto, kaj al ĉiuj mi dezirus ĝin gaja. Ĉu nun ĝia
+agrableco finiĝu pro senvalora kaj bagatela kaŭzo, pro nura
+babilaĉo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed ĉesigu tiun
+disputaĉon, manĝu kaj trinku amike.
+
+ESKO. Vi estas prava, lignoŝuisto! Vi estas lignoŝuisto kaj mi
+ledobotisto, ni do estas preskaŭ kolegoj.—Unu aferon mi komplezeme
+volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte
+lignoŝuiston, anstataŭ ledobotiston. Kredu min, la metio de
+lignoŝuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj ŝuojn
+oni bezonos ĝis fino de l' mondo. Ledobotisto vi devis fariĝi.
+
+TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera peĉulo.
+
+KARRI. Timoteo!
+
+ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur ĉiu
+branĉo.
+
+TIMOTEO. Almenaŭ tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies
+kapableco mi aŭdis mallaŭdon.
+
+ESKO. Diru malkaŝe kion vi aŭdis.
+
+TIMOTEO. Unu viro,—lia nomo estu nedirata—rakontis dum ni
+kunvojaĝis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn
+botojn kaj iris nur el la domo al la ĉevalejo, li tuj observis
+foreston de unu el la botplandoj, ĝi estis elfalinta, nome, dum iro
+inter la domo kaj la ĉevalejo.
+
+ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Anĝelo el la ĉielo ne faras
+pli bonajn botojn ol mi.—Miĉjo, vi scias mian kapablecon kaj
+faraĵojn, atestu kion vi scias.
+
+MIĈJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia
+paroĥo; tamen mi ne garantias, ĉu vi povus elteni konkuron, se la
+ĉefbotisto mem inter la anĝeloj malsuprenpaŝus por vetbatali kun
+vi.
+
+ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la
+nomo de niaj paroĥanoj?
+
+MIĈJO. Jes, mi restas.
+
+ESKO. Nu, mi ne volas plu daŭrigi. Mi nevolonte laŭdas min mem;
+la memlaŭdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni
+sin defendas je subpremo de l' mondo.—Kia maliceco ĉe tiu viro.
+Kvazaŭ lapo li alkroĉiĝis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme
+atentigis la fianĉon pri la eble plia profito de ledobotista metio.
+
+KARRI. Metion ĉu je ledo ĉu je ligno li lasas kaj komencas kvazaŭ
+talpo fosi la teron. Tion li hodiaŭ decidis.
+
+ESKO. Tio estas alia afero.
+
+KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj
+deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel
+mastro estru en Kontinkorpi. La ĉirkaŭanta picearo faliĝu kaj
+la urso grumblante malproksimiĝu; sufiĉas loko al vi ambaŭ.
+Krakegante brulu via brulkampo kaj alten leviĝu densa fumo,
+sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post
+dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie,
+kie nun estas griza marĉo kaj la gruo konstruas sian neston,
+tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino ĉe flanko de l' monteto
+melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la ŝtona plataĵo
+ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem
+akrigas vian falĉilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree
+supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, ĝis fine
+via kapo malleviĝos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo
+kaj estimo falu sur vian tombaltaĵeton.—Mi trinkas por via feliĉo.
+(Trinkas.)
+
+ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturniĝon pensante, ke sen trompo,
+tiu feliĉo estus la mia.—Sed mi silentas.
+
+KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon
+kaj kuraĝe antaŭenrigardu en la estontecon.
+
+JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantaŭen mi ne
+intencas rigardi, kaj fine pro ŝvito de mia frunto rekompencon mi
+esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilaĵojn, kiuj min
+povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera
+frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro,
+fruktoportan grenon ŝanĝi al velkinta pajlo.
+
+KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero ĉiam uzas belajn vortojn.
+Malsukceso nin ĉiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian
+grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinŝelon en vian panon kaj displugu
+pliajn marĉojn kaj kampojn. Laboru, ŝparu kaj kondutu vin honeste,
+kaj ĉio finiĝos bone.
+
+ESKO. Nekontraŭdireble kaj saĝe parolite, mi certigas. Se ni
+ĉiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj
+neniam aliĝas al lupo nek al ŝafo, certe iam proksime de nia tombo,
+sur muskherbetaro de ŝtonbarilo, la kukolo de l' honoro kantos por
+ni.
+
+TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj ĉie.
+
+ESKO. Mi ne alparolis vin.
+
+TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.
+
+ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi
+malpermesas tion.
+
+TIMOTEO. Ĉu vi povas fermi mian buŝon. Ĉu mi ne havas rajton
+paroli?
+
+ESKO. Egalan rajton kiel mi.
+
+TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli aĝaj personoj.
+
+ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaŭ mi
+elpagas.
+
+TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l' ŝtato, kiun mi
+povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.
+
+ESKO. Al tio mi povas respondi laŭ leĝo de Moseo: se vi mortigas
+unu el ĉi tiuj malgranduloj, muelŝtono estas pendigota ĉirkaŭ via
+kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.
+
+KARRI. Vi plaĉas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.
+
+ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek leĝon nek sakramentojn.
+Mi parolis pri muelŝtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la
+malsupra muelŝtono, li estas terure je pekoj senskrupuliĝinta homo.
+
+TIMOTEO. Kanajlo!
+
+ESKO. Ĉu mi estas kanajlo?
+
+TIMOTEO. Vi botaĉo!
+
+ESKO. Ĉu mi estas botaĉo?
+
+TIMOTEO. Tion mi diras.
+
+ESKO. Aŭdu, bonaj homoj!
+
+KARRI. Ĉu ĉiuj satiĝis? (Momenta silento).
+
+1:A GASTO. Certe, jes.
+
+2:A GASTO. Kompreneble ni jam satiĝis.
+
+KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste stariĝas
+kaj lasas la tablon.)
+
+ESKO. Dankon, mastro!—Plezurega edziĝofesto; eĉ pli plezurege ĝi
+estus ĝuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.
+
+KARRI. Ni pardonu lin.
+
+ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente
+klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema,
+(manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) ĉi tiu
+manĝotempo povus fariĝi al vi treege multekosta.
+
+TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.
+
+ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.
+
+TIMOTEO (stariĝas). Karese. Ĉu mi ŝajnas al vi bubeto, infanaĉo,
+ĉar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaŭ kuŝu sub
+la tablo kun zumantaj oreloj.
+
+ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo
+de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek
+buŝelojn[4] da sekalo.
+
+TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.
+
+ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.
+
+MIĈJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian
+fortecon.
+
+ESKO. Alportu tien ĉi du barelojn.
+
+MIĈJO. Ekzistas ja ankaŭ aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon.
+Luktu!
+
+ESKO. Ni luktu!
+
+TIMOTEO. Ĉu mi timus?
+
+1:A GASTO. Alkroĉiĝu unu al la alia kvazaŭ ursoj sur la
+muskkovrata monto. Sed fariĝu senartifika via lukto.
+
+2:A GASTO. Kaj ĝi finu vian interinsultadon. La venkato silentu
+kvazaŭ muso.
+
+KARRI (aparte al Miĉjo). Ŝajnas al mi, ke tiu lukto finiĝos
+malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado
+verŝajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la
+regiono.
+
+MIĈJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin
+rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?
+
+ESKO. Mi estas preta.
+
+TIMOTEO. Mi ankaŭ.
+
+KARRI. Ne plaĉas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de
+tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj
+krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finiĝi
+per batiĝo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos
+artifikon, estu eksteren ĵetota.
+
+1:A GASTO. Tio okazu.
+
+TIMOTEO. Bone.—Nun venu. (Ili ekprenas unu l' alian je la kolumo kaj
+luktas.)
+
+MIĈJO. Ne cedu, Esko!
+
+1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!
+
+MIĈJO. Junulo de nia vilaĝo venkos.
+
+2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilaĝulo, mi diras.
+
+ESKO. Ne premsufoku min! (Ili ĉesas lukti.)
+
+MIĈJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu ĉirkaŭprene.
+
+ESKO. Tion volus mi ankaŭ.
+
+TIMOTEO. Okazu laŭ via deziro. (Ili luktas ĉirkaŭprenintaj unu la
+alian.)
+
+MIĈJO. Bone, Esko!
+
+2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilaĝon!
+
+MIĈJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio!
+
+1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj!
+
+KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disiĝas. Nu, ili disiĝu!
+Kiu venkas? (Timoteo kuŝigas Esko'n sub si.)
+
+MIĈJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj stariĝas.)
+
+TIMOTEO. Mi estas Timoteo.
+
+2:A GASTO. Brava junulo!
+
+TIMOTEO. Ĉu vi vidis? Mi ĵetis lin al la planko kvazaŭ ĉifonon.
+
+ESKO. Jes, sinjoro direktoro!
+
+TIMOTEO. Sciu, ankaŭ en nia paroĥo oni sin nutras ne nur per
+brasiko.
+
+ESKO. Jes, sinjoro direktoro!
+
+TIMOTEO. Du Esko'jn mi ĉiam facile venkos.
+
+ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro!
+
+TIMOTEO. Vere, jes!—Bonaj amikoj kaj gastoj, ĉu vi atentis mian
+ĵeton? Fariĝis kvazaŭ ludo. Tiel mi instruas bubojn.
+
+ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis!
+
+TIMOTEO. Estu kontenta, ĉar vi ankoraŭ staras sur du piedoj!—Vi ja
+komprenas.—Kvazaŭ ganto vi tie kuŝis.—Kaj ne ludante oni faligas
+viron, ho ne.
+
+ESKO. Ni komencu denove!
+
+MIĈJO. Bone, Esko, ne retiriĝu!
+
+ESKO. Ni komencu denove!
+
+TIMOTEO. Ne valoras.
+
+ESKO. Li ne plu kuraĝas!
+
+TIMOTEO. Ne kuraĝas! (Ili ekluktas furioze.)
+
+MIĈJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo
+envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)
+
+KARRI. Kompatinda Timoteo!
+
+MIĈJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.
+
+ESKO. Domaĝe, ke li tiel liberiĝis el miaj ungegoj! Ĉu estis lia
+patro?
+
+KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.
+
+ESKO. Tion li meritas!—Sed estas ja malkonvene tiel petolaĉi je
+edziĝofesto de alia. Kion opinias la fianĉino? Mi petas pardonon!
+
+GRETO. Mi havas nenion por pardoni.
+
+ESKO. Mi tre ĉagreniĝas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min
+ĵeti planken.
+
+KARRI. Li estas forta.
+
+ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?
+
+MIĈJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li
+piedbare faligis vin.
+
+ESKO. Mi suspektas la samon. Ĉu vi povas tion atesti?
+
+MIĈJO. Li piedbare faligis vin.
+
+ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li
+loĝas?
+
+2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo,
+apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.
+
+ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La
+malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.
+
+MIĈJO. Sendube.
+
+ESKO. Ĉu li ne meritas bastonadon?
+
+MIĈJO. Treegan bastonadon.
+
+ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda.
+Mi revenos baldaŭ.
+
+KARRI. Esko, aŭskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem
+okazos malbone.
+
+ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaŭ linko mi kuras tien kaj la ruzan
+vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj
+kaŝkurbaĵoj.—Mi baldaŭ revenos. (Iras.)
+
+KARRI. Mi ne observis kaŝkurbaĵon dum la lukto. Estas malbone
+instigi simplan kamaradon al furioza ago.
+
+MIĈJO. Nenia domaĝo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas
+al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memoraĵo.
+
+KARRI. Mi kredas, ke ili nun sufiĉe lin senplumigos. Sed kiajn
+fiŝojn ni celas, tiajn ni kaptas.
+
+MIĈJO. Ĉu vi permesas al mi fari unu demandon?
+
+KARRI. Volonte.
+
+MIĈJO. Ĉu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la
+Mezvoja-drinkejo?
+
+KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.
+
+MIĈJO. Ĉu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via
+edukatino? Eble ŝerce?
+
+KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus
+dirinta sen iom da haladzo en ĉi tiu supra ĉambro. Verdire, mi
+amuzis min ŝercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj
+laŭ tio agis, mi treege mallaŭdas mian petolaĵon en la drinkejo.
+
+MIĈJO. Ne ĉagreniĝu. Ili ambaŭ, patro kaj filo, estas naivegaj
+kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi
+ŝercon kaj veron.
+
+KARRI. Kaj pro tio vi eble nun troviĝas tie ĉi?
+
+MIĈJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke ĝi ne tuŝas
+lian koron. Li manĝas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je
+sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne
+diros eĉ unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero
+estu finita, almenaŭ ĝi ne malhelpu vian festĝojon.
+
+KARRI. Nian ĝojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.—Jakobo,
+de kie havigi alian?
+
+JAKOBO. Laŭ mia opinio ni jam dancis sufiĉe. Mi farus novan
+proponon.
+
+KARRI. Nu, diru!
+
+JAKOBO. Jen via herbejo atendas falĉilon, tie ĉi dekoj da viroj;
+permesu nin falĉi la herbon antaŭ ol malaperas la matenroso kaj en
+daŭro de kelkaj minutoj tio estos farita.
+
+1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.
+
+KARRI. Ĉu mi laborigu miajn gastojn?
+
+JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; ĉiuj estas
+pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falĉiloj, la virinoj
+sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu manĝo.
+
+2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5]
+
+1:A GASTO. Nun havigu falĉilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj
+eliras el la malantaŭo.)
+
+KARRI. Estu do laŭ via deziro kaj ni iru por nin provizi per
+laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)
+
+MIĈJO (sola). Esko ankoraŭ restas sur sia ekskurso. Estus amuze
+vidi lian mienon de tie revenante.—Mi volus lasi lin, se la
+vojaĝmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago ĝi malpliiĝas, ĉar
+tre ŝparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam
+malaperos Miĉjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun ĉapelo en
+la mano, la hararo estas malorda kaj ŝajnas ŝirita, sub la okulo
+vidiĝas ruĝa grataĵo.)
+
+ESKO. Miĉjo, rigardu min kiel mi estas ŝirita. Tio kaŭzos teruran
+proceson.
+
+MIĈJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaŭ ŝajnas sekvi vin.
+
+ESKO. Estis du kontraŭ unu, estis maljusta interbatiĝo. Miaparte
+certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis
+kontraŭ superforto.
+
+MIĈJO. Kiel okazis ĉio?
+
+ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia
+kontraŭulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin
+ekatakis ili ambaŭ tuj amikiĝis, kaj kune sin ĵetis sur min.
+
+MIĈJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaŭ Herodo'n kaj Kajfo'n
+amikigis.
+
+ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min
+englutintaj, sed mi prosperis forkuri.
+
+MIĈJO. Malagrabla afero!
+
+ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, ĉeestus, certe ne estus tiel
+okazinta. Fulmotondro, Miĉjo, mia malamo estas neestingebla.
+Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaŭ sako per martelo
+plenŝtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj
+bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kaŭzon mi
+havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en ĉi
+tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskaŭfianĉino estas
+donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili
+respondu pri tio, mi venĝos.
+
+MIĈJO. Se vi estas saĝa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la
+domon.
+
+ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Miĉjo! (Jakobo senjaka envenas tra la
+dekstra pordo.) Aha, lignoŝuisto! (Paŝas kolere antaŭ Jakobon.)
+»Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.»
+
+JAKOBO. Kion vi volas?
+
+ESKO. »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la
+haŭton.» Ĉu vi komprenas la aludon?
+
+JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu
+bruligis sian haŭton.
+
+ESKO. Li bruligis sian haŭton ĉe ventro kaj dorso.
+
+JAKOBO. La ledobotisto.
+
+ESKO. La lignoŝuisto. Ne fanfaronu! Ĉu vi scias, kiu tie ĉi estas
+la leĝa fianĉo?
+
+JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.
+
+ESKO. Ĉu vi scias pro kio mi estas tie ĉi?
+
+JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.
+
+ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne ĝoju antaŭ ol vi transiris la
+fluejon; antaŭ vi etendiĝas profunda vastaĵo kaj atentu por ke ĝi
+ne embarasu vin, antaŭ ol vi estas transe.
+
+MIĈJO. Esko, aŭskultu al mi!
+
+ESKO. Ne nun nek estonte mi aŭskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas
+viajn intrigojn.—Mi dubas, ĉu Timoteo piedbare faligis min; mi
+estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi
+tenas mian vojaĝmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes,
+Miĉjo, ĝi venos. Sed tie ĉi mi devas klarigi unue alian aferon.
+(Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi troviĝas
+tie ĉi?
+
+JAKOBO. Diveni estas nebezone, ĉar vi ja mem jam rakontis pri tio.
+Vi ja alvenis por sciiĝi ĉe la aŭguristo pri la ŝtelisto de l'
+grafo, por gajni sepcent talerojn.
+
+ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj ŝtelisto. Pro tio mi ne
+venis, la afero estis alia kaj pli grava.
+
+JAKOBO. Vi do estas mensogisto.
+
+ESKO. Ne fieriĝu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto.
+Fianĉinon, preskaŭ ligitan fianĉinon, vi rabis de mi, Greton vi
+rabis de mi.
+
+JAKOBO. Ŝi mem atestu, ĉu mi ŝin rabis.
+
+ESKO. Ŝi eble mensogas egale kiel vi.
+
+JAKOBO. Se ŝi mensogas, certe tiu rabo plaĉis al ŝi.
+
+ESKO. Bone, vi kontraŭdiras vin mem. Aŭdu, Miĉjo Vilkastus, ĉar
+mi alkroĉiĝos al ĉiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu
+afero.—Diru al mi kie loĝas la vilaĝa helpa juĝanto?
+
+JAKOBO. Ni ne bezonas helpan juĝanton.
+
+ESKO. Mi bezonas lin.—Diru bonvole, kie li loĝas! Ĉar sciu,
+proceso fariĝos. La fermanon de l' registaro mi vokas pri helpo, kaj
+certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la juĝa
+sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi,
+dancomajstro!—Ĉu vi ne hontas forlogi honestan fianĉinon de alia,
+vi, bovido, lignoĉevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi
+mian mentonon, bovido!
+
+JAKOBO. Ĉu mi bovido?
+
+ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa Blankmakulo,
+preta por marŝi al foiro de Anianpelto.—Kion vi respondas al tio?
+
+JAKOBO. Vi serĉas konflikton kaj mi emas ĉiam ĝin eviti, kaj
+infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.
+
+ESKO. De kiulo? Diru!
+
+JAKOBO. De tia tetraido.
+
+ESKO. Atentu, Miĉjo! Li nomas min tetraido.
+
+MIĈJO. Viavice, nomu lin ree bovido.
+
+ESKO. (Hezite rigardante Miĉjo'n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel
+ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi
+ne bezonas pro manko de laboro ekruliĝi en marĉoj kaj kampoj, kiel
+unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da
+oficoj, sesobla la malsato.—Tion oni diras. Afero estas jena: Ĉiu
+paroĥo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin ŝarĝo por alia
+paroĥo. Tio estas jura kaj ĝusta; ĉar almozulo estas sekalvermo,
+kiu ne ekzistus, se ĉiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn
+prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo
+rondokula antaŭ la vulpo. Ĝi deflankiĝas dekstren, ĝi
+deflankiĝas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaŭ linofasko kaj
+plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaŭ baldaŭ
+por viaj okuloj, sed subite aŭdiĝas vekrieto: la leporido estas
+kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al
+ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale fariĝos al
+tiu, kiu tien kaj reen dancas en ĉi tiu valo de zorgado.—Kaj tial
+ĉi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj peĉfadeno en
+la mano fine mortos apud sia botmodelilo.
+
+JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la
+ĉerkon.
+
+ESKO. En la ĉerkon ĝi ne bezonas lin sekvi.—Kia koleremo bolas en
+vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en
+mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo,
+fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignoŝuoj!
+
+JAKOBO. Kial ne, post mia edziĝa festo.
+
+ESKO. Jes, faru al mi paron da lignoŝuoj, lignoŝuisto. Mi pagos eĉ
+pli ol vi postulos.
+
+JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.
+
+ESKO. Pli ol vi eĉ volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.—Ĉielo
+gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaŭ
+Jakobo.) Jakobo!
+
+JAKOBO. Kion vi volas?
+
+ESKO. Jakobo!
+
+JAKOBO. Vi vane furiozas!
+
+ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!
+
+JAKOBO. Ne pugnigu manon antaŭ mia nazo. Viro, mia vidado
+malheliĝas, kondutu vin konvene!
+
+ESKO. Plilarĝigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; fariĝu
+treega batiĝo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito.
+(Karri, ankaŭ ĉemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)
+
+KARRI. Ŝajnas, ke vi iom troekscitiĝis.—Jakobo, kiel vi fartas? Vi
+ja estas pala, kiel fantomo.
+
+ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaŭ kvazaŭ inter ardaj tindroj.
+Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj
+lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.
+
+KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne aŭskultis al mi?
+
+ESKO. Oni estas saĝaj sur la kontinento, dum okazas malfeliĉo sur
+la maro. Ĉion tion ĉi mi eble tamen povus toleri sen unu alia
+afero, pro kiu mi antaŭ neniu retiriĝos kaj kiu min kuraĝigas per
+kolerego de verto ĝis koksizo.
+
+KARRI. Kia estas tiu afero.
+
+ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fianĉinon forlogis. Greto
+estis mia fianĉino, sed tiu ĉi ŝin turnis de mi.
+
+KARRI. Vi erariĝis. Greto nur ŝercis.
+
+ESKO. Kaj vi ankaŭ kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis
+kaj manojn premis por sankcii la decidon, ĉio tio ĉi do estis nur
+ŝerco?
+
+KARRI. Nura ŝerco ĉe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro
+tion komprenis.
+
+ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan
+ŝercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj,
+tion oni montros al vi!—Mi vin leĝe persekutos, Jakobo, kaj ankaŭ
+vian edzinon Greto. En la sama ĝojo ankaŭ partoprenu Timoteo kaj
+lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min.
+Ĉiuj kune, kaj pereiga proceso fariĝos, de kiu vi ne liberiĝos
+kvankam vian domon ĝis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi
+troviĝas en kaptilo kaj la puno atendas vin; ĉar la afero estas
+grava, gravega. Vi troviĝos en dilemo, amikoj miaj!
+
+KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraŭ konas nek leĝon, nek
+reglementojn.
+
+ESKO. Sufiĉe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de
+tiu vilaĝo?
+
+KARRI. Ĝia nomo estas Hätylä.
+
+ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hätylä!
+
+KARRI. Se leĝon vi konas, vi ankaŭ scias, kia puno atendas tiun,
+kiu ĉe sia najbaro ian feston, kiel edziĝan, baptan aŭ funebran,
+klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj ĝuste pro tio mi
+respektas leĝon, kaj scias apelacii al ĝi, se iu al miaj rajtoj
+sin altrudas.—Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi
+malordon.—Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)
+
+ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne
+aŭskultas al la minaca voĉo de leĝo dum nia galo ŝveliĝas kaj la
+mielroso de l' venĝo en nia koro bolas. Tiel estas, ĝi estas la
+persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas
+ĝin regi kaj eĉ tion ne tre klopodas; ĉar mi ne estas kulpa pri la
+ekpeko de Adamo.—Venĝi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie
+ĉi ion senteblan, ĝustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian
+koron.—Kun la fianĉino mi volas ankoraŭ paroleti. (Proksimiĝas al
+la dekstra pordo.)
+
+MIĈJO. Unu vorton. Esko!
+
+ESKO. Ne eĉ unu vorton, Miĉjo! La skorpioj hodiaŭ regu.—Pripensu,
+kia tago, kia historio tiu ĉi!—Mi ja festas mian propran edziĝon,
+sed ne estas fianĉo; mia fianĉino estas bela, similas floron sur
+la herbejo, tamen ŝi ne estas mia fianĉino; ŝi apartenas al la
+lignoŝuisto. Ho, Miĉjo, tiu penso min brulas.—Mi volas paroli
+kun ŝi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Ĉu la fianĉino
+estas trovebla? Venu bonvole tien ĉi; mi havus ion por diri al vi.
+(Greto envenas.) Ĉu vi konas min?
+
+GRETO. Vi ja estas Esko?
+
+ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro,
+nemokinda, kvankam kelkaj emas ŝerci kun li, bedaŭrinde.
+
+GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?
+
+ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj,
+lacertoj kaj ranoj, per ĉiuspecaj bestoj, kiuj rampas aŭ plaŭdas
+sur la tero. Mian florantan kampon vi ŝanĝis al kardujo, mian
+tritikan supon al mizera kaĉo, kaj pro vi mi nun devas honti antaŭ
+la tuta mondo.—Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco
+vin punos! Ĝia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi
+ja fariĝos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj
+frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu.
+Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraŭ, kiam vi estos sendenta kaj
+kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!
+
+GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)
+
+ESKO. Senhontulo! Ŝi, kiu laŭleĝe devus esti mia fianĉino, min
+insultegas. (Renversas la manĝotablon.)
+
+MIĈJO. Esko! Ĉu vi freneziĝis? (Greto kaj unu el la virinoj venas
+el dekstre.)
+
+LA VIRINO. Ho, Dio! Jen ĉio kuŝas; jen la pizosupo kaj la
+viandaĵoj.
+
+GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.)
+Li estu punota!
+
+ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj ĝin frakasas
+kontraŭ la muro.)
+
+MIĈJO. Trankviliĝu, Esko! Vi ja serĉas vian malfeliĉon.
+
+ESKO. La fenestroj ankaŭ splitiĝu! (Ekprenas benkon per kiu li
+frakasas la fenestron.) Tiele!
+
+GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon!
+
+ESKO. La dua fenestro ankaŭ. (Frakasas ankaŭ la duan fenestron.)
+
+MIĈJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien ĉi
+ĉiuj kuras, kuregas.—Vi estas perdita! (Esko rapide metas ĉapelon
+sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian ŝultron.)
+
+ESKO. Sekvu min, Miĉjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste
+vidiĝas viroj ĉemizmanikaj preterkuri la pordon de l' domo post li,
+kriante kaj bruante.)
+
+
+
+
+Akto tria.
+
+
+UNUA PARTO.
+
+(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)
+
+
+IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko
+revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la
+bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de
+rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne
+restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena,
+plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la
+vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en
+la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj
+pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn
+naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin
+direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas?
+Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li
+estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)
+
+ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?
+
+IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun
+tagiĝas por mi tempo de abstineco, sed kun teruro mi rigardas
+mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi
+estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan
+kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!
+
+ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed
+eksiĝis.
+
+IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.
+
+ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ
+intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.
+
+IVARO. Mi scias la aferon.
+
+ZAKARIO. Diru, kion vi scias.
+
+IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la
+viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis
+malliberigi.
+
+ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble
+malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?
+
+IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.
+
+ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la
+bonvolo, pri kio lia regalo atestis.
+
+IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?
+
+ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan
+»Mation»[6] en la poŝon.
+
+IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?
+
+ZAKARIO. Ŝtelo.
+
+IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?
+
+ZAKARIO. Ŝtelisto.
+
+IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?
+
+ZAKARIO. Ŝtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.
+
+IVARO. La ĝenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun ŝtelisto
+estas ŝtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontraŭe:
+vi kunagis kun ŝtelisto, pro tio vi ne estas ŝtelisto.
+
+ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia
+verto kuŝas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraŭ tio vi min
+ekzamenas kaj nomas ŝtelisto. Kia senhonteco!
+
+IVARO. Onklo! Ĝis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis
+ĉiun mian monon kaj kune kvazaŭ porkoj ruliĝis sur pajlaĵo en
+anguloj de drinkejo. Ĉu ni nun malamikiĝus pro kelkaj nekonvenaj
+vortoj, trorapidece diritaj?
+
+ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas
+malkonsentema.—Amikoj ni do restu daŭre!—Diru al mi verece: ĉu
+via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?
+
+IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.
+
+ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara
+dometo sur la plataĵo.
+
+IVARO. Sed se panjo vin forpelos?
+
+ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni
+interdisputas, eĉ interbatiĝas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas
+gefratoj.—Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via ĉevalo?
+
+IVARO. Sur la korto de burĝo Nylund staras la skeleto, kovrata de
+bruna felo.
+
+ZAKARIO. Ĝi staras tamen ankoraŭ!
+
+IVARO. Jes, ĝi staras, eĉ iafoje moviĝas, kio sciigas, ke la
+mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston
+kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.
+
+ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.
+
+IVARO. Ĉu vi posedas monon?
+
+ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj
+artifikaĵoj.
+
+IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!
+
+ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni
+nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la
+Mezvoja drinkejo.
+
+IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.
+
+ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila
+embaraso.
+
+IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l' ŝarĝo
+estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio
+tio ĉi vi estis al mi tre helpema.
+
+ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.
+
+IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?
+
+ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.
+
+IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.
+
+ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la
+reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni
+devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn,
+kiujn ni ambaŭ, dank' al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.
+
+IVARO. Diru: dank' al brando!
+
+ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?
+
+IVARO. Mi dubas, ĉu ili kredos ĝin.
+
+ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detranĉos kaj en
+la femuron de Brunulo faros vundaĵon, kiun ĝi ricevis en la tumulto
+dum la batalo kontraŭ la rabistoj. Ĉio tio ĉi ŝajnas tre kredinda
+kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa
+pri tio!—Kredu min, ĉio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via
+hejmo.
+
+IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, ĝi prosperu aŭ ne. Al
+diablo ĉio!—Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?
+
+ZAKARIO. Ne eĉ guteton antaŭ ol en la Mezvoja drinkejo.
+
+IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malĝoji!
+
+ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraŭ
+vojaĝantoj dumvoje. Vi posedas kuraĝon kaj karakteron de via
+patrino, bonan kuraĝon, sed ne ŝiajn larĝajn ŝultrojn, nek
+fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj
+povas malbone finiĝi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin
+evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via
+kunesto estas danĝera.
+
+IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojaĝo.
+
+ZAKARIO. Tion vi faru ĉiam; kredu min, tio estas plej saĝe por
+vi!—Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolĉajn
+fruktojn, multajn fivortojn, ĉiam komparante la insultaĵojn kun sia
+neforteco, tiamaniere li ŝteliras tra la mondon pli sendifekta ol
+giganto, kiu fidas al sia forteco.
+
+IVARO. Sed vidu, la galo sentiĝas amara!
+
+ZAKARIO. Malfortulo havas aŭ ne havas galon. Nur tiam la amareco sin
+sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li
+estas diablo; ne mire: li revenĝos.—Kredu miajn vortojn: malforteco
+estas feliĉo, se ni ĝin uzas nur prudente.
+
+IVARO. Pleja feliĉo tamen estus, se forteco kaj atenteco kuniĝus.
+Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel ŝafo, saĝa kaj
+singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l' arbustoj,
+tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaŭ sago de sorĉisto.
+
+ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen leĝo de l'
+vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finiĝos nia
+vojaĝo.
+
+IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!
+
+ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaŭ estos jam sufiĉa ŝarĝo
+por via ĉevalaĉo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia.
+Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el
+dekstre.)
+
+NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novaĵojn el via
+vilaĝo?
+
+ERIKO. Mi ne konas vin.
+
+NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, ŝtelis kokinnestojn de
+dometmastrinoj, kvazaŭ kokoj ŝiris hararon unu de l' alia kaj
+bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.
+
+ERIKO. Kiu mi estas?
+
+NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihäskoski.
+
+ERIKO. Kaj kiu vi do estas?
+
+NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.
+
+ERIKO. Ho, bonsaluton!
+
+NIKO. Jen manon, la protektato de l' kontinento!
+
+ERIKO. Ne tiom premu mian manon!
+
+NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l'
+markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.
+
+ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.
+
+NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du
+jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn.
+Promenante sur la stratoj de l' urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam
+min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la
+giganto de l' maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi
+estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed
+kion oni ne faras pro mono?
+
+ERIKO. Kion vi faris pro mono?
+
+NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka
+sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.
+
+ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.
+
+NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin
+difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta
+donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas
+de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies
+pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas
+leviĝas supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu
+ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas.
+Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas
+antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l' turka imperiestro.
+
+ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?
+
+NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu
+tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo;
+porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn
+trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj
+belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras,
+sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.
+
+ERIKO. Ĉu nudaj?
+
+NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn
+kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando,
+vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de
+tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo
+kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego
+kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu
+festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis
+tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis
+kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj
+diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon
+kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj
+ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la
+ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion ni faris, kaj de Anglujo
+ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson,
+ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo,
+sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia
+ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis
+kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni.
+Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la
+plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto
+disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion
+la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi
+englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al
+supro de l' masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi,
+eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l'
+nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra
+fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante
+ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis
+hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.
+
+ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.
+
+NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en
+Abo.
+
+ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.
+
+NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.
+
+ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas
+scii.
+
+NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia
+juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.
+
+ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj estas mallonge
+jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min,
+petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason,
+laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la
+paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis
+kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.
+
+NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi
+do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn
+spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus
+esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas
+alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ
+la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno,
+ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto,
+certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia
+patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.
+
+ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.
+
+NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj
+kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel
+ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron
+kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto
+eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam
+diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.
+
+ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi
+kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.
+
+NIKO. Tute ne, Eriko!
+
+ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!
+
+NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj
+duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika
+flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian
+malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la
+viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en
+ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la
+estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas
+severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian
+kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj
+patrino.
+
+ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?
+
+NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj
+renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia
+filino troviĝas?
+
+ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj
+movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej
+proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian
+filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias,
+sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.
+
+NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la
+botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna
+kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l' botisto, tiu, kiu
+el ili unue edziĝos, havos profiton?
+
+ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon
+de l' botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj
+gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante vian filinon
+edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.
+
+NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon,
+jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.
+
+ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn
+survoje pro aferoj.
+
+NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ,
+kamarado!
+
+ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!
+
+NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ.
+(Ambaŭ iras al malsama direkto.)
+
+Kurteno.
+
+
+DUA PARTO.
+
+(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto
+sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj
+glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)
+
+
+NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo
+ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La
+poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam
+atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed
+tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena estas
+la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo.
+(Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?
+
+IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere
+Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu
+laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie
+ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!
+
+ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al
+mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)
+
+NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de
+Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La
+drinkeja mastro envenas.)
+
+IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema
+al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan
+rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie
+sensoifigis.
+
+LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.
+
+IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?
+
+LA MASTRO. Ĉio estas pagita.
+
+IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?
+
+LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus
+al ni doni treegan ekpuŝon!
+
+IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.
+
+ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!
+
+IVARO. Dank' al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.
+
+ZAKARIO. Fermu vian faŭkon, knabo!
+
+LA MASTRO. Ne, mia gasto; ĉiuj havas parol- kaj ŝercrajton tie ĉi.
+Ne ĝenu vin, gastoj miaj!
+
+ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpuŝo de bonŝanco, kion vi opiniis?
+
+LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en ĉi tiu regiono antaŭ
+nelonge vidiĝis la lerta ŝtelisto, kiu de fremdlanda grafo ŝtelis
+grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent
+taleroj.
+
+ZAKARIO. Kia estas lia eksteraĵo?
+
+LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo
+proksime al la maldekstra naztruo.
+
+IVARO. Precize!
+
+ZAKARIO. Sama viro!
+
+LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaŭ eniros tien ĉi. Kaj se
+ni sukcesus lin kapti, ĉu ne estus ekpuŝo de bonŝanco?
+
+ZAKARIO. Granda ekpuŝo!
+
+IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin ŝnurligus, igus en mian
+veturilon kaj ĝoje rapidus hejmen kun mia monŝarĝo, kaj poste al
+polica komisaro.
+
+NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolaĵo tre gaja ekprezentiĝas al mi
+kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.—Provi taŭgas!
+Antaŭen, Niko, kaj estu egale ruza kiel ĉiam. La drinkeja mastro
+min helpu. (Al la mastro.) Mastro, aŭskultu al mi!
+
+LA MASTRO. Volonte!
+
+NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?
+
+LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.
+
+NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn kruĉojn ni kune malplenigis.
+
+LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!
+
+NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaŭ ĝi
+vizaĝon de antaŭa Niko Järvelä.
+
+LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)
+
+NIKO. Sed silentu, mastro!—Mi volus ŝerce aranĝi artifikaĵeton,
+por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestibloĉambron kaj dum
+mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian
+jakon kaj ĉapelon. Sur pinto de l' mentono mi lasos pintbarbon kaj
+metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda ŝtelisto
+estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili eĉ
+ligu min per ŝnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage
+veturigos. Imagu al la rido kaj ĝojbruego, kiun ĉio ĉi kaŭzos.
+
+LA MASTRO. Tio ŝajnas treege sagaca, sed atentu, ke ĝi ne alportu
+al vi malplezurojn. Ĉu vi tuj kaj klare povas identigi vin?
+
+NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu ŝerco pro iu ebla
+malplezuro. Plue, kiam la ŝtelo okazis mi min nutris per akvo kaj
+pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla
+ŝipo.
+
+LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!
+
+NIKO. Atendu! (Kun pli laŭta voĉo.) Kion mi ŝuldas al vi?
+
+LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.
+
+NIKO (pagas). Adiaŭ!
+
+LA MASTRO. Bonan vojaĝon! (Niko foriras.)
+
+IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.
+
+LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la
+fenestro.) Eĉ lia irado tion pruvas.
+
+IVARO. Li ŝajnas al mi ne malŝatanta la ĉevalaĉon de alia.
+
+LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)
+
+ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.
+
+IVARO. Kien?
+
+ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.
+
+IVARO. Neniam!
+
+ZAKARIO. Kion vi opinias?
+
+IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!
+
+ZAKARIO. Kien do?
+
+IVARO. En la pendingon!
+
+ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas
+murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!
+
+IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la
+piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj
+tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema
+kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon,
+miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento,
+mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam
+nigra kiel la flanko de brandkaldrono.
+
+ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l' menso. Ni malkonfuzas nin el tiu
+afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon
+ni ne bezonas klini.
+
+IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.
+
+ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al
+vi dek talerojn.
+
+IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l' ŝarĝo kaj la mono
+por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti
+al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por
+ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo
+funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono,
+Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj
+pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.
+
+ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.
+
+IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian
+historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon;
+kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo
+ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna,
+kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.
+
+ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l' tempo jam intervenis. La
+afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis
+tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni
+tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la
+sagon.
+
+IVARO. La sagon en formo de vipo.
+
+ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.
+
+IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.
+
+ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!
+
+IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!
+
+ZAKARIO. Neeble!
+
+IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno,
+vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!
+
+ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.
+
+IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ
+pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la
+pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!
+
+ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!
+
+IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni
+ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi
+kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro
+mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi
+zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi.
+Nun ni ekiru, onklo!
+
+ZAKARIO. Knabo!
+
+IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja!
+eble mi ŝercas meze de l' suĉkirliĝo de l' morto, jes, eble mi
+ridas rekte al la barbo de l' Hadesestro, ĉar tia estas mia
+karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras!
+Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la
+kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone
+merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi
+estis al mi satano, tentanta spirito de l' mallumo.
+
+ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro,
+trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo,
+pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en
+alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe
+malfermitaj okuloj.)
+
+ZAKARIO (aparte). Estas li!
+
+IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!
+
+ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!
+
+IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn
+gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)
+
+NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?
+
+ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.)
+Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!
+
+NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?
+
+ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.
+
+NIKO. Mia tempo urĝas.
+
+ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.)
+Estas li!
+
+NIKO. Ni havas belan veteron.
+
+ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietiĝas. (Laŭte.)
+Jes, la vetero estas kontentiga.
+
+IVARO (aparte ĉe la pordo). Feliĉino, mi preĝas vin, montru foje
+ankoraŭ al mi vian vizaĝon, unu momenton ĝin briligu! Videtigu
+ĝin eĉ iomete, mi petegas vin!—Ĉio sukcesos!
+
+ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?
+
+NIKO. El Naantali.
+
+ZAKARIO. Kaj kien vi iros?
+
+NIKO. Al Naantali.
+
+ZAKARIO. Do al via hejmo?
+
+NIKO. Mi hejmen reveturas el Käkisalmi.
+
+ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojaĝon?
+
+NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l'
+maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malriĉa ol mi ekiris. La
+parencoj de ŝia edzo forprenis ĉion, kaj min ili tre insultis;
+ĉie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.
+
+ZAKARIO. Mi bedaŭras vian fatalan sorton. Ĉu la tutan vojon vi
+piediris?
+
+NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.
+
+ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?
+
+NIKO. Malriĉa diablo, malriĉa diablo!
+
+ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro.
+Laŭte.) La leĝo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian
+pasporton!
+
+NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas ĉiuj.
+
+ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas ĵuri
+ke vi estas finno? Kaj ŝajnas al mi ia fremda dialekto ĉe
+vi.—Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin ĉirkaŭrigardas
+malkviete.) Pasporton!
+
+NIKO. Vi ne povas ĝin legi.
+
+ZAKARIO. Bone mi povas, nur ĝi estas en nia gepatra lingvo.
+
+NIKO. Ĝi estas en sveda lingvo.
+
+ZAKARIO. Montru ĝin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj
+Zakario sin ĵetas sur lin. Zakario krias.)
+
+IVARO. Haltu, viro! (Ĉiuj tri batalante ĉirkaŭmoviĝas sur la
+scenejo.)
+
+ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro
+envenas.) Alportu ŝnuregon, mastro! Pro Dio, alportu ŝnuregon!
+
+LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)
+
+ZAKARIO. Alkroĉigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne
+liberigu lin!
+
+IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disiĝus ĝis la
+ripoj. (La tumulto pliiĝas.)
+
+ZAKARIO (kun plendanta voĉo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu
+por helpi, ĉiuj homoj! (La mastro alvenas kun ŝnurego.)
+
+LA MASTRO. Nu, nu, submetiĝu, fripono! (La batalado ĉesas.) Vane vi
+baraktas, malbonulo!—Donu bele la manojn!
+
+IVARO. Donu al mi la ŝnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)
+
+LA MASTRO. Ĉu vere, jen do troviĝas nia birdo, jen malbonsorte
+alkroĉigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas
+konservi seriozecon.
+
+NIKO. Ne ligu min tiel firme.
+
+LA MASTRO. Ne tro streĉu la manojn de mizera satano.
+
+ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaŭ en ŝraŭbtenilo!
+Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.
+
+IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo.
+Zakario ekkrias, ĉiuj sin ĵetas sur lin, malhelpante lian
+forkuron.)
+
+IVARO. Ne tiel, knabo mia!
+
+ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.
+
+NIKO. Mi ja submetiĝas kiel ŝafo.—Nu, okazu kio okazos, malĝojo
+kaj ĉagreno ne apartenas al mia karaktero.
+
+ZAKARIO. Ĉu vi bonvolas diri al ni vian nomon?
+
+NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.
+
+ZAKARIO. Kie estas la pasporto?
+
+NIKO. En mia brustpoŝo.
+
+ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la poŝo.) Bone, bone! Tiu
+pasporto fariĝos al vi multekosta, ĉar certe ĝi estas
+memfarita.—Ni konservu ĝin. (Enmetas la pasporton en sian propran
+poŝon.)
+
+NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?
+
+IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la
+manojn de nia komisaro.
+
+NIKO. Pro kio en liajn manojn?
+
+IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?
+
+NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l'
+ĉielo.
+
+LA MASTRO. Ha ha ha!
+
+ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun
+li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan
+sinjoron?
+
+NIKO. Multajn!
+
+ZAKARIO. En Finnlando?
+
+NIKO. Multajn!
+
+ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj
+pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan
+friponon?
+
+NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la
+perditan monsumon.
+
+ZAKARIO. Lia eksteraĵo?
+
+NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de
+skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la
+dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas
+formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi
+garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la
+terglobo.
+
+IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono
+la leĝo ĝis nun ne tute povis alpremi sur kapon de onklo. Mi
+ekkoleregas pro mia onklo.
+
+ZAKARIO (al Niko). Ĉu vi nomis min ŝtelisto?
+
+NIKO. Ĉu mi nomis vin ŝtelisto?
+
+ZAKARIO. Mi demandas vin: ĉu vi nomis min ŝtelisto?
+
+NIKO. Mi demandas vin: ĉu mi nomis vin ŝtelisto?
+
+ZAKARIO. Tion vi faris, ĉefŝtelisto!
+
+NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaŭ, ke mi estas ĉefŝtelisto.
+
+IVARO (aparte). Plie, plie, laŭ tia maniero!
+
+ZAKARIO (aparte). Bandito!
+
+IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!
+
+ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de
+tiu ridindulo?—Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas
+iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu
+al li ektrinkon! (La mastro verŝas ektrinkon en buŝon de Niko.)
+Ĉiun genieron, eĉ etan kiel pedikovon, oni devas ŝati. Kaj tio
+estis spritaĵo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon ĝi tamen
+valoras.—Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun ĝojo ni nun tion
+faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaŭ
+nelonge vi ĝin timis alproksimiĝi. En unu momento ĉio povas
+ŝanĝiĝi.
+
+IVARO. Ĵus malriĉa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Ĉu
+mi do timus la hejmon, eĉ kvankam mi estus malŝpareginta dekfoje
+pli?
+
+ZAKARIO. Ni revenos kvazaŭ sinjoroj.
+
+IVARO. Ili bonvenigos min kvazaŭ grandsinjoron.
+
+ZAKARIO. Bone!—Ni rapidu!
+
+LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolŝercon. (Laŭte.)
+Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj
+je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita
+rekompenco.
+
+IVARO. Hontu, mastro!
+
+ZAKARIO. Kontentiĝu kun kvin taleroj.
+
+LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, ĝin vi
+ŝuldas al mi.
+
+IVARO. Al infero, mastro! Ĉu vi intencas malheligi mian feliĉon, vi
+satano, ĉirkaŭata de bluaj flamoj?
+
+ZAKARIO. Ni silentu en lia ĉambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min
+klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar
+okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.—Aŭskultu al
+mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l' honto kaj singardeme
+tanis mian dorshaŭton, ĝis unu colon dika, kaj tial mi povas fari
+miregindaĵojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj aŭdu plue: Se vi
+ne tuj cedas de ĉiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo
+ekflamiĝos dum malhela aŭtuna nokto, estu certa pri tio.—Mi estas
+de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.
+
+LA MASTRO (ŝajne timiĝante). Pardonu al mi, ĉar mi estis trudema.
+Mi petegas vin!
+
+ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksiĝos en tiun aferon?
+
+LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petos.
+
+ZAKARIO. Aŭdu, Ivaro, kion li sciigas.
+
+LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petas.
+
+IVARO. Nu, vi agas prudente.
+
+ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.
+
+IVARO. Du! Kiuj estas ili?
+
+ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po
+tricent kvindek ni havos.
+
+IVARO. Mi ekkoleriĝas denove!
+
+ZAKARIO. Intrigema bubo, ĉu ni ne kune lin kaptis?
+
+IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia ĉevalo kaj veturilo lin alkondukos
+al la komisaro.
+
+ZAKARIO. Ĉu mi ne helpis vin laŭpove?
+
+IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.
+
+ZAKARIO. Duonon al ambaŭ, knabaĉo, duonon al ambaŭ.
+
+IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per tranĉilo).
+Kruĉon da sango!
+
+ZAKARIO. Ivaro!
+
+IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la
+tranĉilo.
+
+ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!
+
+IVARO. Kruĉon da sango, se plaĉas al vi komplikigi.
+
+ZAKARIO. Mi kontentiĝas kun cent.
+
+IVARO. Kun kvindek.
+
+ZAKARIO. Estu tiel.
+
+IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune daŭrigi nian vojaĝon.
+
+ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!—Laŭleĝe
+mi tamen postulos de vi la duonon.
+
+IVARO. Sidiĝu en mian veturilon, ŝtelisto.
+
+NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin
+por malbone vin konduti kun mi.
+
+IVARO. Kiel reĝon mi vin kondukos, ĉar vi ja estas mia multekosta
+trezoro.
+
+LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent
+taleroj!
+
+ZAKARIO. Sepcent taleroj!
+
+IVARO. Sepcent taleroj!
+
+
+
+
+Akto kvara.
+
+
+(Arbara regiono. Maldekstre vojdisiĝo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj
+TOBIO venas laŭ la dekstra vojo.)
+
+
+TOBIO. Tiu vojdisiĝo, bona kantoro, ŝajnas al mi rimarkinda
+figuraĵo. Jen la dekstra estas pli mallarĝa ol la maldekstra kaj de
+tie ni atendas Esko'n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro
+kaj la infero de l' drinkejo. La sentaŭgulo ankoraŭ restas en la
+urbo, kien li ekveturis jam antaŭ unu semajno. Imagu al vi la
+malplezuron, kiun li kaŭzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la
+festregalaĵojn kaj ĝis la hieraŭa mateno Marto atendis lian
+revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al
+najbaro, havigante iom de tie, iom de ĉi tie, kaj aranĝita nun
+staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi,
+energiulino ŝi estas.
+
+ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedaŭrinde, el sia
+brusto forigis ĉiujn feojn de moraleco.
+
+TOBIO. Pri li mi tute ne ĉagreniĝas, ĉar mi scias kiel lia vivo
+fine ŝanĝiĝos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaŭ en
+sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj
+eĉ guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta
+estaĵo, jen kial mi ankoraŭ havas bonan esperon pri li. Tamen je
+sia reveno lin atendas severa bastonado, ja—ah, ĝin li vere
+meritas, kaj veku ĝi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj
+parolu pri mia pliaĝa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni
+ĝojon kaj plezuron. Baldaŭ li alvenos kun sia bela edzino. Ĉe tiu
+vojdisiĝo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj
+tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia plataĵdometo. Ni
+rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la manĝopsalmon
+por pliigi la solenecon ĉe la festo por mia filo.—Ni ekiru!
+(Ili iras. Miĉjo kaj Esko venas. La porvojaĝa sako de Esko estas
+malplena. Miĉjo sidiĝas sur ŝtono.)
+
+MIĈJO. Mi estas laca kiel hundo.
+
+ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj
+malagrablaĵoj de tiu edziĝvojaĝo iafoje ĉesigas la malsaton.
+
+MIĈJO. Forgesu la pasintaĵojn kaj estu danka por ke vi prosperis
+eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el
+kio ne multe mankis, verŝajne vi nun ne paŝus tie ĉi.
+
+ESKO. Mi ankoraŭ ne pentas miajn tieajn farojn, ĉar oni tie min
+trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la
+renversita manĝotablo ĉe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la
+specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheliĝas, memorante
+la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.—Miĉjo! mia menso
+estas kvazaŭ de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Miĉjo,
+gajigu la homan koron.
+
+MIĈJO. Ĉu vi deziras aŭskulti pri sinjoro Munkhaŭzo kaj liaj
+vojaĝoj?
+
+ESKO. Jes!—Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio
+aŭskulti, nur mutiĝi al senvoĉa statuo de malĝojo apud tiu vojo,
+endormiĝi por eterne kaj nescii pri ridado de l' homoj koncerne tiu
+edziĝvojaĝo.—Ho, Miĉjo! se mi nur nun estus loĝanto en iu
+montkaverno de Amerika lando.
+
+MIĈJO. Tie ni baldaŭ troviĝus, se mi ankoraŭ posedus la
+sorĉĵetilon de barono Munkhaŭzo. Mi estis ĝia posedanto antaŭ
+kelkaj jaroj kaj faris per ĝi multajn plezurvojaĝojn, ĉar mi sciis
+ĝin uzi eĉ pli lerte ol Munkhaŭzo mem; mi ĵetilflugis kien ajn mi
+volis.
+
+ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo,
+malproksimen ne kondukas.
+
+MIĈJO. Kiel sago mi ĵetilflugis tra la aero. Se ni nun havus ĝin,
+baldaŭ ni tiam ambaŭ starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem
+ĵetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.
+
+ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, ĉar vi ja havus la ĵetilon?
+
+MIĈJO. Vi venus ĝin preni de mi kaj poste ĵetilflugus de tie ĉi
+al Ameriko.
+
+ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne
+mire, se viaj pensoj iom konfuziĝis, ĉar eĉ al mi mem same okazis,
+kaj ambaŭ ni troviĝas en la sama premilo. Vi devas doni
+kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti ĉion alian. Pro tio,
+kiel kuraĝi alproksimiĝi la hejmon?
+
+MIĈJO. Kion vi timas?
+
+ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte
+ludas.
+
+MIĈJO. Ja—ah, kun ursino havanta du idojn ĉe si, ne estas bone
+ludi.
+
+ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun ŝi; bone mi tamen
+scias, ke mi ŝin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraŭ ŝi,
+ĉar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.
+
+MIĈJO. Estas ja ŝi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.
+
+ESKO. Mi malkaŝos al vi sekreton.—Mia patrino posedas vipon, tiom
+longan gudroŝnuran vipon, kiun ni ĉiuj, patro kaj filoj, ne
+senkaŭze timas, ĉar verdire, aŭ unu, aŭ du, kelkfoje la tuta
+familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antaŭsentas
+ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa,
+pagos tiun malprosperan edziĝvojaĝon.
+
+MIĈJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne ĉio
+okazas laŭ deziro. La kuglo ne ĉiam trafas celon.
+
+ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne ĉiam trafas celon. Sed kiel
+klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte
+nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aŭ kvaran tagon depost
+nia ekiro al la edziĝofesto? Atentu, ni estas restintaj tri
+semajnojn, kaj ĝuste pro vi, Miĉjo. Vi vagadis de parencoj al
+parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi
+mian svatiston.
+
+MIĈJO. Mi dumvoje malsaniĝis kaj pro tio ni malfruiĝis.
+
+ESKO. Sed la mono, kio ĝin laŭdire elĉerpis?
+
+MIĈJO. Ni devis pagi flegistinon.
+
+ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?
+
+MIĈJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan
+svatiston.
+
+ESKO. Tiu mensogo ne taŭgas, plue vi scias mian sanktan promeson,
+neniam iradi per ŝuoj de mensogo.—Veron ni konfesu kaj submetiĝu
+al la neeviteblo.
+
+MIĈJO. Tion vi faru; mi ne subiĝos al vipo de via patrino.
+
+ESKO. Ĉu vi do ne intencas akompani min hejmen?
+
+MIĈJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaŭ devus
+diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos ĉion, kaj,
+bedaŭrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto ĉe
+Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la
+pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.
+
+ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaŭ ol mi
+renversis la manĝotablon.
+
+MIĈJO. Vi do nun ŝajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni
+foriris de Karri.
+
+ESKO. Miĉjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de
+Karri?
+
+MIĈJO. Ni ekiris antaŭ ol Esko renversis la manĝotablon.
+
+ESKO. Miĉjo, ne estas loko por moko.—Diru, ke ni ekiris, kiam la
+domanoj iris falĉi la herbon.
+
+MIĈJO. »Ne instruu min pri la mensogo, ho.»
+
+ESKO. Milfoje vi antaŭe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj
+neniun malutilas.
+
+MIĈJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi faris antaŭ
+kelkaj sekundoj, kaj ĝi estas jena: neniam iradi per ŝuoj de mensogo.
+
+ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia
+patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.—Sed atendu min
+dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[7], kiun mi
+scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.
+
+MIĈJO. Kion vi faras kun rakitherbo?
+
+ESKO. Mi portas ĝin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkoleriĝos.
+
+MIĈJO. Kion faros via patrino kun ĝi?
+
+ESKO. Mi konfesu al vi ankaŭ alian sekreton. Vi ja scias, ke mia
+patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam
+panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaŭ enlitigas
+la maljunulon kaj ŝvitigas lin kvazaŭ la vaporbanejo, li spiregas,
+vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la buĉbenko. Tiu stato
+daŭras nur kelke da horoj kaj li refariĝas sobra. Kredu min, post
+tiu artifiko li ne toleras eĉ vidi brandon dum multaj monatoj. Sed
+alkutimiĝo kaŭzas, ke li bezonas ĉiam pliigitan doson, kaj panjo
+bezonas ĉiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de ĉi tiu
+herbo tre plaĉos al ŝi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.—Atendu
+min tie ĉi dum momento. (Iras.)
+
+MIĈJO (sola). Ĉu mi atendu vin, aŭ direktu la paŝojn al mia
+propra hejmo? Eble tio ŝajnus ŝteliro.—Mi atendos vin, sed de tie
+reveninte, mi aranĝos kun vi konflikteton. Kaŭzon mi facile trovos.
+Jes, konflikton mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto
+Tobio mi ne venos kune kun vi, ne eĉ paŝon mi plu akompanos vin.
+(Krisĉjo alvenas.) Ho, Krisĉjo! Kien vi iras?
+
+KRISĈJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj
+ankaŭ venos.
+
+MIĈJO. Jen vi vidas la svatiston!
+
+KRISĈJO. Kie estas la fianĉo?
+
+MIĈJO. Tie, en la arbaro.
+
+KRISĈJO. Kaj kie la juna edzino, antaŭa Greto ĉe Karri?
+
+MIĈJO. En brakoj de sia edzo.
+
+KRISĈJO. Hoo—oh! Ili estas enamiĝintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas
+tie ĉi, atendas ĝis la juna paro eliros el la arbaro?
+
+MIĈJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta
+botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo
+por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kaŭze de
+longa restado sur la edziĝa vojaĝo, kaj tamen ne venigante edzinon
+al la hejmo.
+
+KRISĈJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Ĉu li ne ricevis sian Greton?
+
+MIĈJO. La lignoŝuisto ŝin ekkaptis, kaj ilian edziĝon oni estis
+festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojaĝa sako sur la dorso
+alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo
+kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj ĝuis la regalaĵojn.
+
+KRISĈJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Miĉjo?
+
+MIĈJO. Ĝis nun ni restis survoje, translokiĝintaj de unu gajejo
+al la alia, malŝparinte monon; sed nun la kaso elkonsumiĝis ĝis la
+lasta monereto.
+
+KRISĈJO. Ĉu ankaŭ Esko drinkis?
+
+MIĈJO. Ne eĉ guton, sed akompanis min ĉie fidela, ĉar ŝajnis
+honto al la fianĉo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte
+koleris je mi kaj klukis kiel ruĝa koko, sed tio ne maltrankviligis
+min, mi nur diboĉis laŭplaĉe. Tiuj tri semajnoj pasis tre
+rapide.—Jena do estis la edziĝa vojaĝo de Esko.
+
+KRISĈJO. Mi preskaŭ tion konjektis jam ĉe la komenco, aŭdinte
+diversajn famojn de la fianĉinejo kaj pro tio mi laŭeble akcelis
+mian edziĝon kun Janjo. La botiston mi igis al la juĝisto kaj du
+fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa
+akurateco, postulas por la tria proklamo edziĝpromeson de Tobio.
+Certe la edziĝintencoj de Esko evoluis laŭ mia espero, tamen ĉio
+povas ankoraŭ subite ŝanĝiĝi. La filo nun revenas malprosperinte,
+kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta
+heredaĵo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinaĉo.
+Kaj ĉio tio ĉi okazos dum la preposto atendas edziĝpromeson de
+Tobio. Ho, se ĉeestus la patro de l' junulino, ŝia vera
+edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimanĉo okazus la
+tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edziĝon.
+
+MIĈJO. Mi antaŭdiras vian venkon.
+
+KRISĈJO. Se ĝuste vi antaŭdiras, vere vi estos la plej bona gasto
+ĉe mia edziĝo.
+
+MIĈJO. Tion mi esperas kaj »laŭ via deziro al vi okazos», kiel
+Esko sin esprimas, komentariante biblion laŭ sia memoro, tiu
+impona fianĉo, kiun oni hodiaŭ atendas hejmen en plena gloro.—Atentu,
+Krisĉjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas
+kun la juna mastrino, ni ankaŭ venas, sed kiel vagantoj, malpuraj
+kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je
+sia ekiro.
+
+KRISĈJO. Bonege! Estos ja tre interese ĉe la botisto. Mi akompanos
+vin, Miĉjo, kaj pliigos la koleregon de l' mastrino.
+
+MIĈJO. Plivole rapidu antaŭe al la hejmo de Esko kaj anoncu la
+alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola
+por ripozi.
+
+KRISĈJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu
+nur baldaŭ post mi! (Iras.)
+
+MIĈJO (sola). Vane vi atendos min; ĉar pro nenio mi nun volus
+renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas ŝin pli ol diablon. Kaj
+kiu ŝin ne timus?—Nun al mia propra nesto; kaj Esko'n, kun la sako
+da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en
+la faŭkon de la nigra drako.—Li restadas ankoraŭ. (Kriante.) Esko!
+
+ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.
+
+MIĈJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel
+ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la
+monon.—(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)
+
+ESKO. Tie kreskis sufiĉe da rakitherbo.
+
+MIĈJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi ĵus
+ankaŭ mem ektrinkis.
+
+ESKO. Kion vi celas?
+
+MIĈJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo.
+
+ESKO. Mi?
+
+MIĈJO. La sama viro!
+
+ESKO. Vi scias, ke ĝis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia
+maldolĉaĵo.
+
+MIĈJO. Sed hodiaŭ ili malsekiĝu!
+
+ESKO. Ĉu mi drinkus? Ne!—Kredu min, Miĉjo Vilkastus, mi apenaŭ
+scias la guston de l' brando.
+
+MIĈJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara
+botelo.
+
+ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo.
+
+MIĈJO. Tio okazas, ĉar vi ne pli bone konas ĝian internan naturon.
+
+ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, ĉesante drinkadon, terure
+malbenis brandon. Li nomis ĝin veneno el la puto de profundo.
+
+MIĈJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin
+mielguto el la monto de l' alteco.
+
+ESKO. Jes, li ĝin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l'
+diablo.
+
+MIĈJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin
+korno de l' feliĉego.
+
+ESKO. Vi parolaĉas, Miĉjo. La brando ne bezonas defendanton.
+
+MIĈJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero.
+
+ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu
+kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto troviĝus tie
+ĉi, tuj mi lin pendigus.
+
+MIĈJO. Kaj mi anstataŭus lin en la pendigilo, se mi nur sentus
+iom da kapturno de l' brando, kiu kuraĝigas homon eĉ je la plej
+granda danĝero; kantante ni ĝin renkontas. Vi tian kuraĝon bezonas
+alpaŝante al via terura patrino, pro tio, trinku!
+
+ESKO. Ĉu ĝi helpus?
+
+MIĈJO. Sendube.—Trinku!
+
+ESKO. Mi ne trinkos.
+
+MIĈJO. Tiam ni disiĝas, mi ne akompanas vin plu. Adiaŭ! (Intencas
+foriri.)
+
+ESKO. Haltu, Miĉjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.
+
+MIĈJO. Ĉu vi volas trinki?
+
+ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.)
+
+MIĈJO (aparte). Bone!
+
+ESKO. Ĉu vi vidis, ke mi trinkis?
+
+MIĈJO. Ankoraŭ glutu ektrinkon, ĉar ĝi estas la unua kaj lasta
+fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste
+disiĝo.
+
+ESKO. Ĉu mi ne trinkis?
+
+MIĈJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuraĝe akceptos
+bastonadon de via patrino, ĉar estu certa, bastonegadon vi ricevos.
+
+ESKO. Miĉjo Vilkastus ne estas profeto.
+
+MIĈJO. Kvankam ne profeto, mi povas antaŭdiri kio vin hodiaŭ
+atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio
+ajn.
+
+ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, ĉu jes?
+
+MIĈJO. Mi kredas kaj fidas.
+
+ESKO. Kaj vi ĝojas kaj estas gaja!
+
+MIĈJO. Ĉu svatisto ĝojus je bastonado de fianĉo?
+
+ESKO. Pro kio vi do tiel parolas?
+
+MIĈJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, ĉar la afero
+estas malagrabla.
+
+ESKO. Ĉu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi?
+
+MIĈJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos.
+
+ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la ĉefkulpulo, mi aŭ vi?
+
+MIĈJO. Mi ne scias; ĉar mi estas senkulpa.
+
+ESKO. Senkulpa? Vi ja kaŭzis tiun prokrastitan revenon. De domo al
+domo vi paŝis kvazaŭ cigano, kaj mi akompanis vin.
+
+MIĈJO. Kvazaŭ cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte
+vi min insultis dum tiu ĉi vojaĝo. Fine tamen sufiĉas,
+fulmotondro!
+
+ESKO. Ĉu vi laŭkonscience povas diri, ke vi ne estas kaŭzo al mia
+nuna mizero?
+
+MIĈJO. Kaŭzo de tiu mizero! Ĉu mi sola?
+
+ESKO. Vi ja eluzis la monon.
+
+MIĈJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni
+tagmanĝis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke
+tia manĝo postulis monon.—Sed kiu estas kulpa por ke ni
+deflankiĝis en la gastejon? Ĉu ne vi?
+
+ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu
+devis tie esti; sed poste pro kio ni ne daŭrigis nian iradon al domo
+de l' fianĉino?
+
+MIĈJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni
+deflankiĝis al la gastejo?
+
+ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo!
+
+MIĈJO. En la sonorilo! Ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo, vi
+intrigema kaj ruza botistfilo, ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo?
+
+ESKO. La voĉo estas donaco de Dio, precipe la kantovoĉo. Komprenu
+ĝuste mian komparon; ĉar ofte mi parolas alegorie kaj metafore.
+Tiel mi ankaŭ nun opiniis, ke la voĉo de l' homo ŝanĝiĝas, kiel
+en la arbaro ni aŭdas aŭ akrajn aŭ malakrajn tonojn el sonoriloj
+de la brutaro.
+
+MIĈJO. Vi malsaĝa virŝafo, aŭskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas
+Esko'n kaj forkuras. Esko postkuras.—La tajloro Andreo alvenas kun
+klarneto sub la brako.)
+
+ANDREO (sola). Tie ĉi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili
+alvenos, ilin akompani al domo de l' botisto, tia estas la volo de l'
+maljunulo. Sed ĉu mi devas stari ĉi tie eĉ ĝis la duonnokto, ilin
+atendante kun klarneto en la mano?—Silentu! Jen ili estas, almenaŭ
+la fianĉo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo
+ekfajfas al li kelke da fojoj.)
+
+ESKO. Ĉu vi vidis Miĉjon?
+
+ANDREO. Vian svatiston? Ĉu li ne troviĝas inter la gastoj?
+
+ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj eĉ vangfrapis min je la
+disiĝo.
+
+ANDREO. Pro kio vi disiĝis en kolero?
+
+ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riproĉon.—Vangfrapon mi
+ricevis de li. Bone!—Se mi estus lin atinginta, certe kun pliiĝo mi
+estus lin paginta. Sed je proksimiĝo de danĝero li ĉiam estas
+rapidpieda. Senkaŭze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo).
+
+ANDREO. Ruzulo li estas!—Oni invitis min por ludi je via festo, kaj
+laŭ ordono mi tie ĉi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian
+fianĉinon.
+
+ESKO. Neniu fianĉino ekzistas. Ŝi lasis min jam antaŭ la edziĝa
+soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi
+komencos teruran proceson kontraŭ ili.
+
+ANDREO. Kiun ŝi prenis?
+
+ESKO. La lignoŝuiston; ni ja ĉeestis je ilia edziĝofesto.
+
+ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tuŝas.
+
+ESKO. Senlime, jes!—Diabla Miĉjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi
+agus kun li tiel, tiele! (Li ebriiĝas.)
+
+ANDREO. Granda ruzulo!—Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli
+riĉa. Ni ja kantas: »Se amon nur posedas ni, riĉecon al ni donas
+Di'.» Tiel estas, ĉu ankaŭ vi tion kredas?
+
+ESKO. Certe vi estas prava.—Kun Miĉjo mi ankaŭ procesos. Eble vi
+inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis?
+
+ANDREO. Mi ne vidis.
+
+ESKO. Diru absolutan veron!
+
+ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis.
+
+ESKO. Atentu, se vi devus meti du fingrojn sur la libron! (Biblion.)
+
+ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la
+juĝejo; mi ĝin timas kvazaŭ inferon.
+
+ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos.
+
+ANDREO. Dio gardu nin! Kial?
+
+ESKO. Ŝajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solviĝas en la aero.
+
+ANDREO. Ankoraŭ vi ja estas sendifekta.
+
+ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postaĵon
+kaj leviĝas en la alteco.
+
+ANDREO. Sur la tero vi ankoraŭ staras, kiel mi, la peka homo.
+
+ESKO. Vian voĉon mi malbone distingas ĝis ĉi-alte. Kion vi diris?
+
+ANDREO. Sur la tero vi staras.
+
+ESKO. Sed mia spirito turniĝas sur poluso de la ĉielo.
+
+ANDREO. Vi malĝojigas min.
+
+ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj ĉielo faras transkapiĝon kaj
+vi, Andreo, ŝajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj
+tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas
+satanan kuraĝon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.
+
+ANDREO. Vi ja drinkis?
+
+ESKO. Eĉ tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi ĵus prenis el la
+poŝbotelo de Miĉjo.—Sed nun la tempo plenumiĝis, kaj ni ĉiuj
+devas foje morti; kredu min!
+
+ANDREO. Ĉu vi iam antaŭe ebriiĝis?
+
+ESKO. Verdire, neniam!
+
+ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.
+
+ESKO. Ĉu tio estus ebrieco?
+
+ANDREO. Ĝuste, jes! estu certa pri tio!
+
+ESKO. Tiel dolĉe, tiel ĉiele, ferkuraĝege! Se la tutan mondon mi
+povus ĉirkaŭpreni, mi ĝin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi
+povus eksalti al supro de tiu piceo aŭ al rando de tiu nubo
+kaj de tie ree kiel fulmo malsupren ĝis la kerno de l' tero. La
+vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estaĵoj, ĉar Dio
+zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Ĉu ne? Kion vi
+diras, tajloro?
+
+ANDREO. Mi diras preskaŭ nenion.
+
+ESKO. Ĉu tajloro superas botiston?
+
+ANDREO. Ambaŭ estas utilaj en la mondo.
+
+ESKO. Vi kutimas mallaŭdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli
+supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaŭ ne estus piedoj.
+Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.
+
+ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi
+komprenas, sed mi nenion diros.
+
+ESKO. Ne fariĝu disputo, ĉar nun estas tago de l' ĝojo. (Kun
+predika voĉo):
+
+ »Estu gaja, la anim',
+ fidu al la bovo, vi,
+ alten vin kondukos ĝi.»
+
+Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaŭ mi devus tien iri. Al
+koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos ĉie.
+
+ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.
+
+ESKO. Ne eĉ unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros
+malproksimen, eĉ pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la
+fraŭlino de pastrejo sonĝis.—Transdonu al ili miajn salutojn kaj
+danku ilin por la edukado, diru, ke mi ilin benis forirante
+kaj estas gaja kiel virŝafo. (Fiere la kapon balancante.)
+
+ »Estu gaja, la anim',
+ fidu al la bovo, vi,
+ alten vin kondukos ĝi.»
+
+Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.—Andreo,
+ni estu gajegaj!—Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)
+
+ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa,
+kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen ĉapelo
+kaj la dua ŝuo.)
+
+ESKO. Dio mia, Andreo, ĉu ni kuru la kapojn kontraŭ la pinojn?
+
+ANDREO. En kia stato vi troviĝas? Mankas ja ĉapelo kaj la dua ŝuo!
+
+ESKO. Ili manku.
+
+ANDREO. Ni serĉu ilin.
+
+ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptaĵon. Ĉu mi zorgus pri
+ĉapelo kaj unu ŝuo? Diableto! Mi forĵetos ĉiujn miajn vestojn, se
+mi tute koleriĝas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!
+
+ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al
+prudentulo.—Mi iros por elserĉi vian ĉapelon.
+
+ESKO. Ne iru, alie ni fariĝos malamikoj.
+
+ANDREO. Ĉu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri
+inter la homoj?
+
+ESKO. La hararo taŭgas, kvankam vi ĝin foje tre mokis, vi. Mi tion
+ĉiam memoros.
+
+ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.
+
+ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco
+kaj ekkoleremo! Ankaŭ miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj
+virŝafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!
+
+ANDREO. Mi ilin vidis.
+
+ESKO. Rigardu min atente kaj senvoĉe en la okulojn. Faru tion tuj,
+Andreo, alie al vi okazos malbone!
+
+ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.)
+
+ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tuŝu ankaŭ tiun tufon sur mia
+kapo.
+
+ANDREO. Pro kio?
+
+ESKO. Ĝi estas tuŝinda. Obeu dum serena tempo.
+
+ANDREO. Vi estas strangulo.
+
+ESKO. Tia tufkapulo. Enŝovu vian manon en ĝin, estas sendanĝere.
+
+ANDREO. Sed kion tio utilas?
+
+ESKO. Mi nescias eĉ mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas.
+
+ANDREO. Nu, mi palpas ĝin. (Tuŝas lian hararon.)
+
+ESKO. Duan fojon! (Andreo tuŝas lian hararon.) Jes, kaj la trian
+fojon!
+
+ANDREO. Vi petolŝercas. Mi jam tuŝis.
+
+ESKO. Tuŝu ankoraŭ la trian fojon!
+
+ANDREO. Ho, mi, malfeliĉulo, al kio mi okaze venis!
+
+ESKO. La trian fojon.—Tuŝu!
+
+ANDREO. Mi tuŝas. (Li tuŝas.)
+
+ESKO. Jes, tia hararo ĝi estas, kaj mem mi ĝin portas, same kiel la
+okulojn.
+
+ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.
+
+ESKO. Obstina kaj ekflamema laŭ naturo.
+
+ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.
+
+ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaŭ sorĉita kontraŭstaras min.
+(Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra
+fianĉino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis
+kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Miĉjo Vilkastus, li
+estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj
+forkuris kvazaŭ rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaŭ ia
+malnova malkonsento.
+
+ANDREO. Ne premu mian gorĝon!
+
+ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Miĉjo Vilkastus tiel emociis
+mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorĝon de Andreo, kiu klopodas
+liberiĝi.)
+
+ANDREO. Ne sufoku min!
+
+ESKO. Ha, tajloro!
+
+ANDREO. Venu por helpi min!
+
+ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la
+tajloro svenas kaj restas senmova.) Ĉagreno post ĉagreno fine
+senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel ŝtono.
+Pensu, se... (Skuas lin.) Stariĝu, Andreo, kaj ni refariĝu
+amikoj.—Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en ĉerko, la alia en
+katenoj, tiel finiĝis la edziĝovojaĝo. Mortinta li estas! Estas
+farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la
+veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon!
+
+ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas ĉevalon.) Kio okazis?
+
+ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko!
+
+IVARO. Mia frato, Esko! Kia teruraĵo?
+
+ESKO. Estas farita!
+
+ZAKARIO. Ĉiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la
+Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la ĉevalon. Zakario
+kondukante Niko'n per ŝnurego, ligita je la piedo, proksimiĝas al
+Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris?
+
+ESKO. Bonan tagon! Mia faraĵo estas tie. Jen kuŝas la tajloro, kiel
+oferŝafo de mia kolero. Sed ĝi estas kiel puno al mi. (Ivaro
+alvenas.)
+
+IVARO. Ĉu vi mortigis tajloron?
+
+ESKO. Bonan tagon! Aŭ eble jam estas vespero.—Jes, Ivaro, vi estas
+pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj
+pasioj. Mi viron mortigis, tio fariĝis puno al mi. Sed ho, tajloro,
+kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko.
+Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses paŝoj.) Ne, onklo, mi
+ne volas forkuri. La konsciencriproĉoj moderiĝas pro la puno de l'
+registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, ĉar
+tion mi meritas. Kaj poste: marŝu tien, kie la nuboj kaj la tero
+intertuŝiĝas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la ŝtato
+forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro
+en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo moviĝas.) La
+tajloro ankoraŭ vivas! Amiko mia, Andreo!
+
+ANDREO. (Sidiĝas peze ekĝemante.) Ĉu mi ankoraŭ restas tie ĉi?
+
+ESKO. Jes, amiko mia! Dank' al Dio, ke vi reviviĝis! Mi petas de vi
+pardonon de mia tuta koro!
+
+ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn
+kaj vidis multajn homojn.—Antaŭ kiel longe, Esko, vi kunpremis mian
+gorĝon?
+
+ESKO. Antaŭ apenaŭ tri minutoj.
+
+ANDREO. Diru almenaŭ tridek jaroj.
+
+ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min!
+
+ANDREO. Vera miraklo!
+
+ESKO. Stariĝu, frato mia! (Helpas Andreo'n stariĝi.) Kiel vi nun
+fartas?
+
+ANDREO. Mi estas sana kaj sobra.
+
+ESKO. Sana kaj sobra! Kia feliĉo!—Sed mi estus perdita, se vi
+laŭleĝe persekutus min.
+
+ANDREO. Mi tion ne faros.
+
+ESKO. Kunpremi gorĝon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti
+severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min
+al la juĝeja kunsido pro tiu afero!
+
+ANDREO. Ne, ne, trankviliĝu!
+
+ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos?
+
+ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon.
+
+ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn ĝis via
+morto.
+
+ANDREO. Nu, se vi volas.
+
+ESKO. Jes, mi faros!—Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la
+providenco tamen min helpis el tiu malfeliĉo.—Sed de kie vi venas
+kaj kiu estas tiu ĉi?
+
+ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.
+
+IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu feliĉigos nin.
+
+ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per ŝnurego?
+
+IVARO. Ĝi estas ligaĵo de amikeco, kompreneble.
+
+ESKO. Klarigu al mi la aferon.
+
+IVARO. Ĉu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon
+apud la nazo?
+
+ESKO. La granda ŝtelisto!
+
+ZAKARIO. Ĝuste la sama.
+
+IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.
+
+ESKO. Kia bonŝanco!
+
+IVARO. Nur sepcent talerojn!
+
+ESKO (aparte). Kia bonŝanco! Tio kaŭzos grandan ĝojon en mia hejmo
+kaj savos ankaŭ min.
+
+ZAKARIO. Sed aŭdu, nevo mia, hodiaŭ ja devis okazi via postedziĝa
+festo?
+
+IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie ĉi?
+
+ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fianĉinon oni
+trompe donis al alia kaj mi kiel fraŭlo devis reveni. Ĝis nun mi
+restis survoje, dank' al Miĉjo Vilkastus. Li ankaŭ min trompis. La
+dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edziĝo, li
+fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, ĝuste tie ĉi. Mi
+decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen
+kredas, ke la afero ŝanĝiĝis.
+
+IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaŭ faris malprosperan vojaĝon, sed
+tiu nia feliĉbirdo (montrante Niko'n) rebonigos ĉion. Nun mi tute
+kuraĝe revenos; eĉ tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed
+jen anstataŭe sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni
+laŭte de ĝojo huraos.
+
+ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via
+drinkado.
+
+IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaŭ ol ĉe la urba
+impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.
+
+ZAKARIO. Mian dorson?
+
+IVARO. Jes, la vian, Esko'an kaj mian propran.
+
+ESKO. Ha, kia mirega ŝanĝo! Nun ni deziregas atingi la hejmon,
+heroe kvazaŭ venkintoj en la milito. Tian feliĉon ni ne meritis. Ni
+danku la providencon!
+
+IVARO. Ni danku la providencon; ĝi ŝteligis tiun viron por savi
+nin, mizerulojn.—Sed mi sentas teruran malsaton. Ĉu via sako
+enhavas manĝaĵon?
+
+ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.—Terure ankaŭ mi malsatas.
+Maldolĉe! Mi povus, kiel plej bona birdĉasista hundo, senti flaron
+de pano en porvojaĝa sako de l' veturanto, kaj vere, agrablan flaron
+de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian
+insistan malsaton mi neniam antaŭe spertis. Sed iom da pacienco
+ankoraŭ, baldaŭ nia patrino donos al ni manĝon.
+
+IVARO. Buterpanon ŝi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo
+kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la ĉevalon. (Intencas iri
+dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni
+ambaŭ senindulge baldaŭ troviĝos en la pendingo. (Iras.)
+
+ZAKARIO. Mi bone gardos lin.
+
+NIKO (aparte). Ankaŭ mi volonte volus malplenigi teleron da pizaĵo,
+ĉar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaŭ du semajnoj.
+Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj
+vojetojn de mia infaneco.
+
+ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran
+krimon, alproprigi al si havaĵon de alia persono, ĝin enŝovi en
+sian propran poŝon kaj sin forŝteli. Konsideru tion, mizerulo!
+
+NIKO. Silentu tuj, kokinŝtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi
+liberigas la manon el la ŝnurego, ekprenas vian hararon kaj
+disĵetas la ventoneston en la aeron.
+
+ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia
+kapo rekuraĝigante.—Fripono! Ĉu vi insultas min? Atentu, ke mi ne
+ekprenu vin je la gorĝo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.
+
+ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.
+
+IVARO (venigas ĉevalon kun ĉaro sur la scenejon). Pri kio Esko
+disputas?
+
+ESKO. Tiu senhontulo min insultas, ĉar mi kristanmaniere lin
+riproĉis pri lia ŝtelo.
+
+IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin
+riproĉante pro tio, por kio ni devus lin danki.—Nun ĉiuj supreniru
+en la ĉaron, mia ĉevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas.
+(Ĉiuj sin lokas sur la ĉaron.) Mi, via veturigisto, sidiĝas
+antaŭe, onklo kun nia orkoko, sidiĝu en la mezo, poste Esko, kaj vi
+kun via fluto malantaŭe, kaj ludu tiel, ke la ĉielo krevas.
+
+ANDREO. Mi ludos!
+
+IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia ĉevalo galopos!
+
+ANDREO. Mi ne elfalos.
+
+IVARO. Kie estas via ĉapelo, Esko?
+
+ESKO. En la arbaro, sed restu tie eĉ deko.
+
+IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkoĉapelojn.
+
+ESKO. Kaj orajn poŝhorloĝojn. Ni aĉetu oficistan bienon de l'
+ŝtato aŭ farmu sinjoran bienon.
+
+IVARO. Tion mi tuj faros.
+
+ESKO. Mi fariĝos via inspektisto, Ivaro!
+
+IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia
+arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia
+mastrino.
+
+ESKO. Kiu intendantedzino?
+
+IVARO. Nia patrino, kompreneble.
+
+ESKO. Nu, nu, mi komprenas!
+
+IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la ĉevalon. Ne falu de tie,
+postludanto.
+
+ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!
+
+IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Ĉi tie venas
+riĉuloj.—Ĝojmarŝon, tajloro, ĝojmarŝon! (Ili ekveturas. Andreo
+ludas marŝon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.—Du kromgastoj,
+celante postedziĝan feston de Esko, venas el dekstre.)
+
+1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Miĉjo
+aŭdiĝas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?
+
+2:A KROMGASTO. Mi ankaŭ ion aŭdis.
+
+1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaŭ ili
+revenas, portante Miĉjo'n, kiu rompis sian piedon.)
+
+MIĈJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!
+
+1:A KROMGASTO. La kantoro troviĝas en festo ĉe la botisto Tobio.
+Tien ni portas vin.
+
+MIĈJO. Pro Dio, ĉu mi tie aperu?
+
+2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie troviĝas.—Ĉu via
+piedo estas tre difektita?
+
+MIĈJO. Ho, kiel mi suferas!
+
+1:A KROMGASTO. Ĝi ja estas rompita. Kiel tio okazis?
+
+MIĈJO. Mi, malsaĝulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel
+koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpaŝis kaj rompis mian
+piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kaŭzis tion
+ĉi! Bone, ĉar li ne vidis mian falpaŝon. (Laŭte.) Estas
+netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaŭ en kolbaspoto
+de diablo.
+
+1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.
+
+MIĈJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!
+
+1:A KROMGASTO. Ĝuste tien ni rapidu, se vi deziras resaniĝi. Via
+piedo devas esti lignoligata.—Malfruiĝo povas malbonigi la aferon
+kaj vin lamigi.—Ekprenu lin, vi ankaŭ, kaj ni rapidu. (La
+kromgastoj, portante Miĉjo'n ekiras.)
+
+
+
+
+Akto kvina.
+
+
+(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l' dometo estas tablo,
+sur kiu vidiĝas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero.
+Malantaŭe vidiĝas pinarbaro.—TOBIO kaj ZEBEDEO venas el
+maldekstre.)
+
+
+TOBIO. Ĉu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj eĉ ekstere
+sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraŭ aperas ĉe ŝi,
+ĉar en sia juneco ŝi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Ŝi tre
+plaĉis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam eĉ ili
+devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino ŝi estis. Ni
+interkonatiĝis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco
+profundiĝis pli kaj pli kaj kaŭzis fine edziĝon. Mi eĉ devis pagi
+»gudromonon»[8] pro Esko, devis gudrigi preĝejon. Nu, nu! Juneco
+kaj malsaĝeco, maljuneco kaj saĝeco, diras la proverbo. Junulo
+estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antaŭen rapidas,
+precipe nuntempe.
+
+ZEBEDEO. Antaŭe kun pugnita mano kaj buŝo kuntirita ni
+kontraŭbatalis la pasiojn, kaj la karaktero feriĝis. Sed mankas
+sufiĉa forteco de la volo ĉe tiu generacio, ĝi dancas laŭ la
+fajfilo de siaj inklinoj.
+
+TOBIO. Jes, jes.—Ĉu vi memoras kiel ĉe la »trabveturiga
+festo»[9] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laŭ sakfajfilo
+de Hansu, la estona maljunulo?
+
+ZEBEDEO. Dum miaj oficvojaĝoj mi okaze tien alvenis.
+
+TOBIO. Multajn petolaĵojn ni tie faris. Inter alie forĝisto, la
+ŝerculo, fulgigis mian vizaĝon ĝuste je la ekiro. La fripono! Mi
+nesciis la aferon antaŭ ol en hejmo Marto min atakis pri tio.—Nu,
+tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas
+sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la
+scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turniĝi en la
+malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?
+
+ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: »Nenia kolono,
+nur rapidkura flugo.»
+
+TOBIO. Tion ankaŭ mi opinias.—Sur la akvoj ĝi ruliĝas kvazaŭ
+granda kristnaska bulko.—Tiu mondo estas ronda kaj plena da
+kaŝanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas
+ambaŭ glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj
+ĉion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al
+okazintaĵoj de nia vivo.—Kantoro, havu la bonecon! Ne malŝatu
+feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.
+
+ZEBEDEO. Mi gustumos!
+
+TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!
+
+ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.
+
+TOBIO. Laŭplaĉe, sed por feliĉo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur
+gustumante.)
+
+TOBIO. Bonvolu sukeron aŭ bulkon poste laŭ via plaĉo; mia
+rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel ĝi ŝajnas; el ĝi gutetas
+je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco
+havas lokon en la kapo, kaj tiu mano ĝin efektivigas praktike; sanaj
+korpo, okuloj, oreloj kaj ĉiuj membroj; brava edzino kaj du filoj,
+kaj sur sia propra terpeco li loĝas sur la libera, resonanta
+pinplataĵo.—Tie ĉi estas fortega eĥo, sonigu ĝin per via voĉo,
+kantoro!
+
+ZEBEDEO. Nun estas nek ĝusta tempo, nek loko por psalmokanto.
+
+TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni aŭdu la eĥon.
+
+ZEBEDEO. La la la laa! (Eĥo.)
+
+TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Mänttälä ...
+Hih! (Ĵetas sian ĉapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj
+taŭzas lian hararon.)
+
+MARTO. Tuj silentu, falko!—Kion vi faros tie ĉi ekstere? Kantoro,
+bonvolu eniri. (Iras en la domon.)
+
+TOBIO (reprenas sian ĉapon). La grandŝirmila ĉapo de Esko; li
+ricevis la mian pro la edziĝofesto. (Ektrinkas.)
+
+ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la taŭzo.
+
+TOBIO. Tiun ĉi antaŭtufon ŝi iom ektaŭzis, sed mi pardonas al
+ŝi, ĉar ŝi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kaŭze de la festo.
+Ŝi egalas fulmon. Ĉu vi atentis la rapidecon de ŝia ago? Kiel sago
+ŝi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj
+dume havis tempon taŭzi min.
+
+ZEBEDEO. Sceptro ĉe virino estas malĝojiga signo; ĝi antaŭsciigas
+ruinon de l' nacioj. Kiam en Romo la granda potenco kliniĝis al sia
+falo, la prostituinoj, virinaĉoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro
+tremis antaŭ la virino. Kia honto! Ĉie volupto kaj amuzo.—Tobio!
+Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l' mondo, bankroto, kaj
+eterna konfuzo nin proksimiĝas, kiam ŝi sin vestas per pantalono
+kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj—(signife rigardante Tobio'n)
+nin taŭzi.
+
+TOBIO. Ĝuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi
+koleriĝas. Taŭzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos,
+kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente
+silenti.—Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la
+pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas
+ektrinkon kaj maĉas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj
+okuladas laŭlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunleviĝon.
+
+MARTO. Vane ŝajnas ilin atendi.
+
+TOBIO. Hodiaŭ vespere ili devas reveni laŭ la interkonsento.
+
+MARTO. Ili povas reveni hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ kiam ajn; sed pensu,
+se ili revenus sen fianĉino!
+
+TOBIO. Sen fianĉino?
+
+MARTO. La opinio de junulino aŭ ŝia edukanto eble ŝanĝiĝis.
+
+TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.
+
+MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus
+multe pli proksima al la heredaĵo ol Esko, nia filo; nur la tria
+proklamo mankas. La ebleco por ke ŝi kaj la malbenita forĝisto
+ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas
+pli ol fajro de l' infero. Je Dio! Mi ĵuras, ke tio ne okazos. Se
+la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentiĝu kun tiu, kiun mi
+havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel
+malsata aglo. Li devas tuj edziĝi, sed pro tio vi devas ankoraŭ
+intrigi kun la preposto.
+
+TOBIO. Mi agos laŭ via volo. Sed tia disreviĝo ne timigu nin.
+Baldaŭ ili alvenos kaj la fianĉino sidas apud Esko kiel floro de
+Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili
+ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaŭ ili alvenos dum
+sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la
+mano je la vojdisiĝo. Kaj mi ĵuras, Marto, ke mi ankoraŭ vespere
+dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.—Sed kion opinii pri
+Ivaro, kiu ĝis nun ne revenis?
+
+MARTO. Ke li vivas, ni scias, ĉar li ja estas vidita sur la stratoj
+de Hämeenlinna, sed klukanta pro ebrieco.
+
+TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie
+revenante, jes, tute certe.
+
+MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kuŝu eĉ membron
+ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi
+memorigas vin: ne ebriiĝu hodiaŭ, se vi ne volas esti enbarota en
+la porkejon.
+
+TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena
+momento!
+
+MARTO. Eniru la ĉambron kaj ne parolaĉu. (Tobio eniras, Marto sola.)
+Vi restas ankoraŭ, sentaŭgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon
+distordos, ĉar hodiaŭ mi ne estas ludema.—(Janjo venas.) Sed jen
+ŝi venas. Ĝoju, ĉar vi ne restis pli longe!—Ĉu vi ricevis siropon?
+
+JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.
+
+MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.
+
+JANJO. Mi ne ricevis.
+
+MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.
+
+JANJO. Kion mi povis fari?
+
+MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu ŝin pri la dek
+ovoj, kiujn ŝi ŝuldas al mi kaj diru al ŝi, ke, se ŝi ne redonas
+ilin, mi elŝiros la okulojn el ŝia kapo, kiel faris antaŭe la
+diablo kun sorĉistino de Kittilä. (Janjo iras dekstren. Karlo de
+Lenjo venas.)
+
+KARLO. Ĉu Ivaro ne jam revenis el la urbo?
+
+MARTO. Ne.
+
+KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi
+estos sen municio.
+
+MARTO. Estas eble.
+
+KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kaŭzis al mi via filo.
+
+MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.)
+
+ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Ĉu la urbovojaĝanto
+jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian
+monon!
+
+MARTO. Tion ankaŭ mi kredas.
+
+ANJO. La mizerulo, ĉu en la urbo aŭ en Mezvoja drinkejo li pasigas
+la tempon diboĉante?
+
+MARTO. Iru lin serĉi, se vi tion volas scii.
+
+ANJO. Estus plie tasko de lia patrino.
+
+MARTO. Silentu, virinaĉo! alie mi vin elĵetos per unu piedfrapo
+ĝis via domaĉo (Krisĉjo venas el dekstre.) Kion vi volas?
+
+KRISĈJO. Ne tiel koleru, Marto; ĉar mi sciigas al vi gajan
+novaĵon. Esko proksimiĝas kun sia juna edzino; bela junulino! Ŝiaj
+vangoj egalas matenruĝon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaŭ
+ili vidiĝos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian ĉevalon.
+
+MARTO. Vi mensogas!
+
+KRISĈJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto aŭdiĝas.) Jen ili
+estas! (Aparte.) Mi ankaŭ aŭdas radbruon. Kion tio signifas? Ĉu
+Miĉjo ŝercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo
+elvenas el la ĉambro, la unua sufiĉe ebria.)
+
+TOBIO. Mi aŭdis tonojn de klarneto, ili proksimiĝas.
+
+KRISĈJO. Tuj ili alvenas!
+
+TOBIO. Kiel edziĝfeste! Kiun marŝon ludas la tajloro?
+
+ZEBEDEO. Marŝon de Bjorneborganoj!
+
+TOBIO. Marŝon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro eĥas kvazaŭ dum
+lupĉaso.—Sed kial ili kantkriadas?
+
+KRISĈJO. Ĝuste kiel dum lupĉasado.
+
+TOBIO. Tiu kantkriado?
+
+KRISĈJO. Ĝi estas krio de ĝojo kaj gajeco.
+
+TOBIO. Jes, forĝisto! »Ĝojiĝu kaj gajiĝu, Kristnasko estas
+nun!» Ni refariĝu amikoj, forĝisto! Nun mi pardonos al ĉiuj, eĉ
+al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laŭ la fluo
+malsupren.—Jen mia mano, forĝisto!
+
+KRISĈJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l' alia.)
+
+TOBIO. Ĉiam ni estu amikoj!
+
+KRISĈJO. Tiel longe kiel ni povos.
+
+TOBIO. Jes, forĝisto!
+
+ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe.
+
+TOBIO. Edziĝofesto de Esko!
+
+MARTO. Bruto, vi ja ebriiĝis, spite mia severa malpermeso?
+
+TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas
+vin hontigi per eterna forkuro!
+
+MARTO. Ekmarŝu, se plaĉas al vi!
+
+TOBIO. Pro kio ekmarŝi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne
+timigas, ĉar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.—Bruto!
+Ne kolerigu mian koron!
+
+MARTO. Fermu la buŝon tuj!
+
+ZEBEDEO. Trankviliĝu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane
+ni akceptu la gefianĉojn!
+
+TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fianĉo
+alvenas!—Sed kia ciganaro de tie vidiĝas? (Ivaro, Zakario, Niko,
+Esko kaj Andreo, ĉiuj sidantaj sur la ĉaro, proksimiĝas
+kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantaŭo.
+Zakario kaj Andreo levas siajn ĉapelojn.)
+
+MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.
+
+TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana ŝarĝo?
+
+IVARO. Ĝi ja estas monŝarĝaĵo. Ĉiuj malsupreniru. Mi volas
+manĝi. (Ili malsupreniras el la ĉaro. Ivaro forigas la ĉevalon de
+la sceno.)
+
+TOBIO. Klarigu al mi tiun aperaĵon, se eble!
+
+ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estaĵon. Ĉu vi nenion
+observas?
+
+TOBIO. Ĉu estas sonĝo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin
+kondukas de piedo?
+
+ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la
+aferon, Ivaro!
+
+IVARO. Aŭdu, aŭdu la ĝojsciigon! Sovaĝe mi min kondutis, pli ol
+antikve la perdita filo. Ho, ve! Ĉion mi malŝparegis; ŝarĝon,
+monon kaj la vendaĵojn mi perdis, sed jen tiu, kiu ĉiujn truojn
+replenigos, jen sepcent taleroj.
+
+TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?
+
+IVARO. Li estas la ŝtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en
+Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni riĉiĝos,
+patro!
+
+TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas.
+Fulmotondru kaj fajru, la tago de feliĉo venis kaj de ĝojo miaj
+okuloj nigriĝas. Ho, hundbojo! ŝtelisto, mi preskaŭ emas vin
+kisi!—Sepcent, kaj kvincent plue!
+
+IVARO. Ni aĉetos bienon!
+
+TOBIO. Bonegan bienon!—Marto mia, mia aminda Marto, la feliĉo nin
+favoras.
+
+IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!
+
+TOBIO. Ĉiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun
+feliĉtagon!
+
+IVARO. Ankaŭ mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis
+lin, doninte lian fianĉinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri
+sia longa restado survoje. Miĉjo ankaŭ estis trompa. Findrinkinte
+la monon de Esko, li disiĝis de sia kamarado kvazaŭ bandito,
+donante al li eĉ vangofrapon. Tion li faris!
+
+TOBIO. Certe tiu afero ŝajnas iom malagrabla...
+
+MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fianĉino kiel Miĉjo!
+
+TOBIO. Malplezure vere estas; sed ĉio estu forgesata kaj kompensata
+per tiu ĝojmomento!
+
+MARTO (aparte). Se la afero estas kia ĝi ŝajnas, vere la dorsoj de
+Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)
+
+TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj aŭdu la feliĉon, kiu okazis
+al ni. Jen la granda ŝtelisto kaptita!
+
+NIKO. Ĉu estas vi, Janjo, anĝelineto mia? venu kaj liberigu la
+manojn de via patro, por ke li ĉirkaŭprenu vin!
+
+TOBIO. Kion li diras?
+
+JANJO. Ĉu vi mia patro?
+
+NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne ŝtelisto. Estu
+trankvila, filino mia!
+
+ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Järvelä, kvankam tre ŝanĝita.—Ĉu
+vi ankoraŭ konas min?
+
+NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!
+
+ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l' mondo.
+
+TOBIO. Ĉu vi ankaŭ min konas?
+
+NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi
+memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.
+
+TOBIO. Malfeliĉulo! Mi eĉ nun kompatas vin amike.
+
+NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj
+peĉan vizaĝon la ploro ŝanĝiĝis al rido, mi ridis tiel, ke la
+kajuto resonis.
+
+TOBIO. Bone, vi maljuna ŝtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu
+apartenas tiu peĉa vizaĝo?
+
+NIKO. Al edzo de botista Marto.
+
+TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivaĵoj.
+
+NIKO. Ĉu via dorso antaŭ nelonge sentis la vipon de Marto?
+
+TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antaŭa najbaro mia.
+Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.
+
+NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn
+manojn.
+
+JANJO (aparte). Ĉu mi vidus mian patron, sed kiel ŝteliston. Mi
+tremas de timo.
+
+KRISĈJO (aparte). Mi feliĉon esperas, tamen timas la plej malbonon.
+
+NIKO. Liberigu min, alie mi kaŭzos pereon ĉirkaŭ mi, kiel okazas
+dum krevas turniĝanta muelŝtono.—Liberigu min!
+
+ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.
+
+NIKO. Pro kio vi kaptis min?
+
+ZAKARIO. Ĉar vi estas ŝtelisto.
+
+NIKO. Ŝtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian
+kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj
+renversas Zakarion per la piedŝnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin
+ĵeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se plaĉas al vi konservi viajn
+kraniojn.
+
+KRISĈJO. Ne tuŝu lin, sed diru kaŭzon pro kio vi lin ligis. Jen mi
+staras kaj defendas lin.
+
+ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.
+
+TOBIO. Li ne povas forkuri.
+
+IVARO. Mi bone detenas lin.
+
+NIKO. Baldaŭ mi foriĝos.—Sed ĉu vi estas mia filino?
+(Ĉirkaŭprenas Janjon.) Janjo mia, ĉu vi povas pardoni al mi?
+
+JANJO. Ĉion, ĉion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.
+
+NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el
+mia ŝipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo
+ĝuste tiam, kiam okazis la ŝtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi
+tiam troviĝis kaj alvenis rekte el angla ŝipo. Ĉion tion ĉi mi
+povas atesti; ankaŭ tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de
+tiu viro.
+
+ZAKARIO. Ĝin vi ricevos, kiam plaĉos al mi.
+
+IVARO (aparte). Ĉu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.
+
+ESKO (starante malantaŭ la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas.
+(Eriko, la helpjuĝanto venas.)
+
+TOBIO. Jen la helpjuĝanto kvazaŭ laŭ peto.—Mi admonas vin en nomo
+de l' leĝo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita
+ŝtelisto de l' grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.
+
+ERIKO. Kion vi babilas? Tiun ŝteliston oni ekkaptis hieraŭ ĉe la
+preĝejo de Vanaja, mi mem ĉeestis.
+
+IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaŭ mi.
+
+ESKO (aparte). Mi estas malfeliĉa!
+
+NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?
+
+ERIKO. Kian ŝercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo,
+kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaŭ kelkaj tagoj mi
+vidis vin porti en Hämeenlinna?
+
+NIKO. Aŭskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaŭ aliaj, se plaĉas al
+vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikaĵeton en
+Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri ŝtelisto, kiun oni supozis
+troviĝi en la ĉirkaŭaĵo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni
+grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi
+la ŝteliston, se li vidiĝus, sur sian ĉaron kaj lin veturigi al
+sia hejmparoĥa policestro. Mi sciiĝis, ke ni estis samparoĥanoj
+kaj, ĉar mi estis tre laca, plaĉis al mi atingi la hejmon
+veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri
+ĝustan similecon kun la ŝtelisto. Ĉio fariĝis laŭdezire. Dum la
+mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun
+pinton kaj faris makulon apud la nazon—kaj ĝi ree foriĝu!
+(Deviŝas la makulon.) Plue alian jakon kaj ĉapelon, kiujn donis al
+mi la mastro, kaj la fama ŝtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj
+kvazaŭ agloj sin ĵetis sur min, ligis kaj kun ĝojkrio—ĉar ili
+kredis sin trovintaj multekostan trezoron—veturigis min hejmen. Jen
+mi nun staras kaj dankas por la veturigo.
+
+ERIKO (ridas). Ŝerculo!
+
+JANJO. Patro mia, estu bonveninta!
+
+KRISĈJO. Estu bonveninta! Vi venis ĝustatempe. Ho, kiel feliĉe!
+Jen do estas la patro de Janjo, ŝia ĝusta edziniganto. (Al la
+helpjuĝanto.) Helpjuĝanto, fariĝu mia svatisto.
+
+ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forĝisto Krisĉjo, bonega kaj brava
+viro, kiu amas vian filinon; donu ŝin al li, li meritas bonan
+edzinon.
+
+NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?
+
+JANJO. Malkaŝe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro,
+mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon
+de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.—Tiun viron mi jam
+de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej
+kara deziro estus edziniĝi kun li, sed obstine oni malebligis nian
+edziĝon. Ho, patro mia! mi multe suferis.
+
+NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.
+
+JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Ĉio ja nun fariĝis
+bona.
+
+ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severaĵojn spertis; sed la
+proverbo diras: »la haringeto ne difektiĝas en la salo».
+
+NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke ŝi estas honesta knabino.—Prenu
+manon de via amiko; mi fianĉigas vin, mi ankaŭ. (Krisĉjo kaj Janjo
+manprenas unu la alian.)
+
+MARTO (aparte). Ĉio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne
+eltenas plu.
+
+NIKO. En la proksima dimanĉo oni anoncu la trian fojon.
+
+KRISĈJO. Tiam ni ankaŭ festos nian edziĝon kaj akceptos la
+kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, ĉar Esko ne plu
+povas kun ni konkuri. Eĉ se li tuj fianĉiĝus, tri semajnoj
+devas pasi ĝis lia edziĝo, sed al ni sufiĉas nur kvin tagoj.
+La venko estas nia! Sed kion tio ĉi signifas komparate kun vi,
+knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!—Malgraŭ ĉio, la venko
+estas nia!
+
+ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!—Verecon mi elparolas. Tiun
+orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia
+rajto al leĝa unuiĝo, sed ĉio ŝanĝiĝis.—Vi, kiuj asertas
+neekziston de direktanta providenco, venu tien ĉi, al korto de
+botisto Tobio, por vidi ekzemplon; ĝi estas vin blindigonta kiel la
+blueta fulmo.—Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la
+justeco. Jen nia konsolo!—Sed kian miregindaĵon oni alportas tien
+ĉi? (La kromgastoj portante Miĉjon, alvenas el dekstre.)
+
+ESKO. Estas ja vi, Miĉjo? (Ili sidigas Miĉjon teren.)
+
+1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandaĝata;
+li rompis sian piedon.
+
+ESKO. So, Miĉjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.
+
+TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu
+trankvile vian lokon.
+
+ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l' glavo de la venĝanĝelo. Ĉielo, mi
+dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo
+paradus ĉe ni ĝis la nuboj, uzurpus la tronon de l' alteco, kaj
+mallumo de l' pereo fariĝus nia eterna heredaĵo, sed ekvilibron,
+ho ĉielo! tenas tie ĉi via punanta spirito.—Jes, Miĉjo Vilkastus,
+jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli
+saĝe. (Rigardas lian piedon.) Malbona rompo. Post sep semajnoj
+vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, ĝis la tombo sin
+sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin\
+al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn
+kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La
+kromgastoj ekiras, forportante Miĉjon.)
+
+ERIKO. Mi devas agi laŭdeve.—Esko, Karri vin leĝe persekutas por
+respondi pri viaj faraĉoj je la edziĝofesto de lia edukatino. La
+juĝa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en
+vilaĝo Hätylä.—Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.
+
+TOBIO. Kion mi aŭdas?
+
+MARTO (aparte). Ĉu tio ankoraŭ?
+
+TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi
+estas?
+
+ESKO. Esko.
+
+TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen ĉapelo kaj
+dua ŝuo! Kiu vi estas?
+
+ESKO. Esko.
+
+TOBIO. Ĉu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi
+tuŝu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.—Venu!
+
+ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko proksimiĝas malrapide
+sian patron.)
+
+TOBIO (tre ebria. Metas ambaŭ siajn manojn sur ŝultron de Esko).
+Jes, nun ni estas disiĝintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj
+okuloj! Iru!
+
+ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko malproksimiĝas kelkajn
+paŝojn de sia patro.)
+
+TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via ĉapo. (Ĵetas de
+sia kapo la ĉapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas ĝin
+kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edziĝus, bulo!—Redonu la
+rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron.
+Tobio ĝin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?—Neniu
+respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas.
+
+ESKO. Ĝi ja estas mia parafo. Laŭ mia opinio ĝi estis necesa, por
+esti leĝa.
+
+ZEBEDEO. Kia aroganteco!
+
+TOBIO (disŝiras la leteron kaj ĵetas la pecojn kontraŭ vizaĝon de
+Esko.) Aĉulo!
+
+ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro!
+
+TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!—(Al Ivaro.) Vin mi
+ankaŭ ungogratos.—Kie estas prezo de l' ŝarĝaĵo?
+
+ANJO. Kie estas mia flartabako?
+
+KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletaĵoj?
+
+IVARO (aparte). Nun estas mia vico.—Mi fariĝu freneza, eble tio
+savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.)
+
+TOBIO. Raportu pri la aĉetaĵoj, malfeliĉulo egale kiel Esko. Dio
+gardu min por vi!
+
+IVARO (ŝajnigante freneza). Ĉiela spiralo peze malsuprenfalis el la
+nuboj kaj la piedo rompiĝis.
+
+TOBIO. Kiu?
+
+IVARO. La ĉiela spiralo.
+
+TOBIO. Kio?
+
+IVARO. Tiu ĉi mondo renversiĝis, kiel diris sankta Petro.
+
+TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikaĵoj.
+
+IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj.
+
+ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo!
+
+ESKO. Eble estas vereco, ĉar li nun tre suferas, kiel ankaŭ mi.
+
+IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan ŝtipon
+kontraŭ la pordon. Ĉu vi ion aŭdas el mia kapo?
+
+ESKO. Nenion.
+
+IVARO. Tie io aŭdiĝas.
+
+ESKO. Kio tie aŭdiĝas?
+
+IVARO. Nenio troa.
+
+ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura.
+
+IVARO. Kaj via estas ruĝa, kiel turka fadeno.—»El ruĝo glimas
+nigro», solvu tiun enigmon.
+
+ESKO. Lasu enigmojn.
+
+IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: »El ruĝo glimas nigro.»
+
+ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.—Sed, frato
+mia, respondu al mi: ĉu efektive vi estas freneza?
+
+ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas.
+
+TOBIO. Li estas egale saĝa kiel mi.
+
+IVARO (aparte). Ŝajnas ke eĉ tio ne helpas.
+
+TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin
+ricevis.
+
+ZEBEDEO. »Punu tie ĉi, ŝparu tie!»
+
+TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu puno.—De kio
+mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis.
+Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentaŭguloj! La vipon
+vi sentos tiel, ke nia dometo ŝanceliĝos.—Esko, per kio mi
+kompensos vian monpunon?
+
+ERIKO. Malpaco ĉe edziĝofesto fariĝas tre multekosta.
+
+ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjuĝanto, ĉar mi
+ankoraŭ ne estas plenaĝa, pro tio mi eble klarigos la aferon per
+bastonadeto en la antaŭĉambro de juĝa kunsidejo, se mi volas. Sed
+tio estus honto.—Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.
+
+ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi ŝajnas. Mi faris
+mian devon.
+
+ZEBEDEO. Hodiaŭ virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho,
+tago de justeco!
+
+TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edziĝon de mia filo;
+ŝajnas, ke neniu festo fariĝas; mi tamen invitis vin.
+
+ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por
+kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l'
+vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno
+kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia feliĉo. Ĝoju, Janjo!
+
+JANJO. Venis do la tago de feliĉo, kiun antaŭe kiel malproksiman
+lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj ĝi ne volis al mi
+proksimiĝi. Nun tio okazis, sed mi ankoraŭ sentas min fremda en
+ĝia varma brilo, mi sentas min timema kvazaŭ infaneto.—Samtempe
+mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi
+transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Ŝi ne malbenis
+vin, nur benis kaj diris: »Se foje via patro revenos al vi, diru
+al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!»
+Tion ŝi diris ĵus antaŭ ol ŝiaj okuloj fermiĝis.
+
+NIKO (deviŝante siajn larmojn). La buklohara anĝelo de l' konkordo
+hodiaŭ regas. Svingante sian neĝblankan flagrubandon ŝi el la
+ventega maro mian ŝipon kondukas al la haveno de l' kvieto, kaj ree
+min ĉirkaŭas regiono de mia infaneco kaj ĝiaj vidaĵoj, paŝtejoj,
+erikejoj, herbejoj falĉitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj
+draŝejoj; ĉion tion ĉi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon
+aŭdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio
+gaje mi volas ĝin pasigi kaj malamiko, enviante mian feliĉon tiam
+ne ekzistu.—Kun loĝantoj de tiu domo, kun vi ĉiuj konsentiĝi mi
+deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj ŝanĝiĝu en amikan
+brilon. Kamaradoj kaj kunvilaĝanoj, tion ni faru!
+
+ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!
+
+TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tuŝas mian koron!
+
+NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ
+estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi
+tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn
+gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi
+rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj
+vestojn.
+
+JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.
+
+TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.
+
+MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaŭ vi, tamen pri unu
+afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun
+vi—ĉar mia karaktero estas ekkolerema—tion mi konfesas, sed ĉu mi
+iam sentigis al vi mian manon?
+
+JANJO. Neniam, zorgantino mia!
+
+MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas
+kvazaŭ hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj eĉ, se mi ilin
+kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas
+mem.
+
+JANJO. Mi vin dankas ankaŭ pro via procedo. Per malsevereco eble mi
+estus fariĝinta malbonmora kaj nun estus malfeliĉa knabino,
+malestimata de ĉiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkaŝe povas
+renkonti la rigardojn de mia patro kaj fianĉo.
+
+MARTO (aparte). Ho, Dio! ŝia parolo varmigas mian koron!
+
+NIKO. Bela tago! Brueton mi aŭdas el suproj de l' pinoj en la
+arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.—Najbaroj, la suno proksimiĝas al
+sia subiro; do forĵetu malamon kaj persekuton antaŭ ol reĝo de l'
+tago kaŝas sian vizaĝon. Konkordon mi deziras!
+
+TOBIO. Mi ankaŭ, antaŭa mia kunkreskulo. Jen mian manon!
+
+NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!
+
+ESKO (aparte). Eĉ mia ŝtonmalmola koro sin movas kiel ŝtono, kiun
+oni movas. (Laŭte.) Ni ĉiuj repaciĝu! Krisĉjo, bonsaluton!
+
+KRISĈJO. Bonsaluton!
+
+ESKO. Bone!—Ĉu Ivaro?
+
+IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn
+plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.
+
+ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.
+
+IVARO. Pardonu mian ŝerceton. Repaciĝon efektive mi ankaŭ deziras.
+Plivole vizaĝoj de amikoj ol de malamikoj min ĉirkaŭu!
+
+TOBIO. Marto, vi ankaŭ plibonvoligu vian koron! Vi silentas.
+
+ZEBEDEO. Edzino de Tobio, aŭskultu al miaj vortoj. En koroj de ĉiuj
+vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraŭ vi kaj tiu penso
+senĉese vian sangon boligas; sed enprofundiĝu en vian propran
+koron, virino, kaj vi trovos kaŭzon de via kolero kaj furiozo tie.
+Kredu min!
+
+TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, aŭdu!
+
+MARTO. Ĉu tiu ĉi ne estas tago de malĝojo kaj ĉagreno? Niaj filoj
+fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!
+
+ESKO. Pardonu al ni!
+
+MARTO. Pardoni vin! Ĉu ĉio per tio estas riparata? Antaŭ ol viajn
+faraĉojn dum tiuj vojaĝoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la
+mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)
+
+NIKO. Ĝuste jes, Janjo mia! Aŭskultu, kion subdiris al mi mia
+filino kaj kion mi jam mem ankaŭ konsideris.—Amikoj ja kutimas
+egaldividi la kaptaĵon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent
+kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Krisĉjo?
+
+KRISĈJO. Tiel estu!
+
+NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj
+malsaĝaĵoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faraĉojn.
+
+TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi
+kredis. Duonon de l' gajno!
+
+NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laŭ volo de Janjo.
+
+TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi ĉirkaŭprenos vin. La maljunulo
+vin volas ĉirkaŭpreni! (Ĉirkaŭprenas Janjon.)
+
+MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la
+mondonaco.
+
+ERIKO. La plej bonan mi vidis! Ĉio refariĝu bone!—Iru, Esko, kiam
+vi havas tempon al Karri kaj aranĝu la aferon kun li. Mi konas lin,
+monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj paciĝu
+kun li!
+
+ESKO. Mi iros plejeble baldaŭ.
+
+TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas
+kompensotaj.—Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!
+
+IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi
+hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.—For la ĝisnuna
+vivmaniero!
+
+ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la
+glason! Mi volus vin regali per mia bastono!
+
+IVARO. Bone regalu min!
+
+ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraŭ fosas ĉirkaŭ la radiko de l'
+arbo; sed baldaŭ montru bonajn fruktojn!
+
+IVARO. Mi ion entreprenos!
+
+ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!
+
+IVARO. Mi fariĝos maristo, Niko!
+
+NIKO. Bone kaj ĝuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon,
+tion sciigas al mi via karaktero!
+
+IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn ĉi-tieajn
+parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn
+profetojn mi hontigos.
+
+NIKO. Bone!
+
+TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!—Tion faru, tion faru, kaj estu
+bonvenonta reen!
+
+IVARO. La afero estas decidita.
+
+ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros ĉi tie kune kun patro kaj neniam
+edziĝos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon.
+Trompistinoj ili estas.
+
+ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaŭ estas plej bona.
+
+ESKO. Neniam mi edziĝos, neniam, estas decidite.
+
+MARTO. Tablon por edziĝofesto mi pretigis en nia domo, sed ĝi nun
+ŝanĝiĝu por fianĉiĝo de Krisĉjo kaj Janjo. Mi invitas vin
+ĉiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)
+
+NIKO. Ĉiuj, ĉiuj! Neniu restu malantaŭ la muro.—Vi ankaŭ,
+maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli
+juna generacio.
+
+KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.
+
+NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Ĉiuj eniru! La ĝojo forigu malafablecon
+kaj ĉagrenon!
+
+ESKO. Certe hodiaŭ malĝojo kaj ĝojo, dubo kaj espero alterne
+ŝanĝiĝis. Dukolora la tago estis kiel ŝafaro.
+
+ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara
+ĉielo de l' konkordo. Ni ĉiam memoru tiun grandan tagon!
+
+TOBIO. Al la tablo, amikoj!—Iru antaŭe, Andreo, kaj ludu vian
+klarneton, poste venas la festirantaro. (Ĉiuj eniras en la domon,
+unue la tajloro, ludante marŝon de Bjorneborganoj.)
+
+
+
+
+ALEKSIS KIVI.
+
+
+Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la
+paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo
+estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el
+kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio
+de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al
+Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna
+maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis
+akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus,
+kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis
+protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de
+malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la
+hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al
+lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio
+legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de
+Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz.
+de Holberg, plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita
+verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de
+la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj
+meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la
+direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la
+kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive
+estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit»
+(La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere
+originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj
+karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas
+en la aero, sed staras solide sur krusto de l' tero, kiel
+reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de
+ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn
+pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de
+humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo
+grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj
+okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866
+aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita
+en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da
+lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l'
+nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea».
+Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta ekstaza proza teatraĵo
+alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj
+profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l' publiko. Samtempe
+li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al
+kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo
+René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda
+romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj
+estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en
+nia lando.
+
+La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en
+dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank' al tiu
+virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la
+ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.
+
+La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko
+da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua,
+kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la
+korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870
+finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia
+hejmregiona malriĉulejo.
+
+Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de
+sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.
+
+Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna
+literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en vereco sin
+bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu
+profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo
+jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo,
+kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale
+proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la
+unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la
+muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan
+belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda,
+romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj
+fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa
+spegulo.
+
+
+PIEDNOTOJ:
+
+[1] Pago al svatisto.
+
+[2] En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj
+dimanĉoj antaŭ la sankcio.
+
+[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.
+
+[4] Buŝelo = 1/30 de barelo = 5-1/2; litroj.
+
+[5] Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo
+„laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por
+labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj
+honorarioj.
+
+[6] Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.
+
+[7] La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj
+uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.
+
+[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.
+
+[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.
+
+[10] La finna nacia epopeo.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ ***
+
+***** This file should be named 28968-0.txt or 28968-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/2/8/9/6/28968/
+
+Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
+Proofreading Team at https://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.